Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Usono kaj Wikileaks

En oktobro 1962, la mondo tuŝis la randon de atommilito. Malmulte antaŭ la elektoj de duonmandato, la usona prezidanto John Kennedy ripetis ke nenia instalo de sovetiaj ofensivaj raketoj en Kubo okazos — ne estos akceptita. Moskvo preteratantis tion, sed ne povis kompreni ĉu la usonaj deklaroj celis trankviligi la elektontojn aŭ ĉu ili estis vera minacaverto. Komunikaĵoj — sekretaj — precizigis la intencojn de la protagonistoj kaj ebligis al ili solvi la krizon. La usonanoj proponis ke ili certe konsentus — sed pli poste kaj diskrete — al unu el la kompensaĵoj kiujn Moskvo postulis: la forpreno de la NATO-raketoj instalitaj en Turkio. Ĉe la sovetia flanko, konfidenca letero de Nikita Ĥruŝĉov indikis al Kennedy ke usona promeso ne plu invadi Kubon ebligus al li ordoni la reprenon de la raketoj el la insulo sen perdi la vizaĝon.*

* Vd Graham T. Allison, Essence of Decision. Explaining the Cuban Missile Crisis, Little Brown and Company, Bostono, 1971.

Ĉu la malkaŝoj de wikileaks ĝenas la diplomation kiu, kiel en 1962, evitas militojn, aŭ tiun kiu preparas ilin? Ĉar la tralikoj el la sekreto ne estas ĉiuj same severe juĝataj. Kiam la serba “Potovka-plano” estis inventita de germanaj militistoj por pravigi la Kosovo-militon, kiam la New York Times disvastigis la mensogojn de la Pentagono pri la amasdetruaj armiloj en Irako, la Blanka Domo ne postulis apartan sankcion ...

Iuj asertas, ke la malkaŝoj de iu aŭ alia vizito en la usona ambasadejo endanĝerigus la vivon de iuj el la vizitantoj. Sed, se la danĝero de disvastigo estus reala (ĝis nun oni ne identigis iun ajn viktimon), kiel klarigi ke la sekreto estis tiom malbone gardita?* Kaj la politikaj riskoj? La franca socialista gvidanto, kiu en la jaro 2006 konfidis al senditino de s-ro George W. Bush ke la kontraŭeco de Parizo al la Irak-milito estis “tro malkaŝa” (s-ro François Hollande), aŭ tiu alia kiu paŭte esprimis, ke la rilatoj inter la du landoj “estis ĉiam pli bonaj kiam la maldekstro estis en la potenco” (s-ro Pierre Moscovici) tutcerte preferintus ke tiuj konversacioj sciiĝus nur post kelkaj jardekoj.

* Vd Felix Stalder: ...

Tamen, ambasadoro ne estas ordinara mesaĝisto. Por respektigi sian efikecon, li povas troigi la subtenon de la renkontrataj personoj al la pozicioj de lia lando. Nu la vortoj atribuitaj al la interparolintoj de la usonaj diplomatoj ne estis aŭtentigitaj ĉe tiuj kiuj estis ilin laŭ la fonto eldirintaj. Por publikigi ilin, evidente sufiĉis ke ili ŝajnas esti tute veraj, t.e. ke ili respondas al tio ... kion oni jam suspektis.

Koncerne la endanĝerigon de la sekureco de Usono, s-ro Robert Gates, usona ministro pri defendo, montris sin serena: “La registaroj, kiuj traktas kun Usono, faras tion, ĉar tio estas ilia intereso. Ne ĉar ili amas nin, nek ĉar ili fidas nin, nek ĉar ili kredas ke ni scias gardi sekreton.”

Serge HALIMI.

La antaŭenfuĝo de la grandaj ekonomioj

Milito de la valutoj: mitoj kaj realo

La 21-an de novembro 2010 Irlando petis helpon de Eŭrop-Unio kaj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). La morgaŭon jam spekulacio rekomenciĝis, nutrata de la timo, ke la krizo kontaĝos al Portugalujo kaj Hispanujo ... Ĉu la G20-gvidantoj ne promesis, dum la kunveno okazinta dek tagojn antaŭe en Seulo, solvi ĝin konstruante la bazojn de “forta, daŭrebla kaj ekvilibra” ekonomia kresko? De tiam, iliaj publike faritaj plendoj unu kontraŭ la aliaj ĉefe montris la malfortecon de la internacia monsistemo.

MALTRANKVILA pro la altiĝo de la brazila realo fronte al la usona dolaro kaj la ĉina juano, la brazila ministro pri financoj, s-ro Guido Mantega, la unua, alarmis en septembro 2010, uzante la esprimon “milito de la valutoj”. Esprimo iom poste reuzita de la direktoro de la Internacia Mon-fonduso (IMF), s-ro Dominique Strauss-Kahn: “Mi tre serioze konsideras la minacon de milito de la valutoj, eĉ embrieca”.*

* Intervjuo en Le Monde, 7-a de oktobro 2010.

La frapformulo resendas al la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, akrigita de la konkursivaj devalutoj* de la ĉefaj ekonomioj, tiam ruinigitaj. Ek de tiam, la internacia mon-panoramo mutaciis: protagonistoj multiĝis kaj la reguloj estis redifinitaj (vd “Protagonistoj kaj armilaroj”). La problemoj tamen restas samaj: ekonomia kresko kaj kreado de dungoferto daŭre dependas de merkantilismaj politikoj, faciligataj de malaltiĝo de la nacia valuto*. La hieraŭa “bronza leĝo” restas: lando kun malforta valuto eksportas siajn produktojn pli facile, ĉar ili estas malpli kostaj.

* Devaluto estas la subita redukto laŭ registara dekreto, de la oficiala valoro de la propra valuto per difinita procento (F. Munniksma, Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en naŭ lingvoj, Kluwer-Deventer, 1974.) Noto de trad.
* Merkantilisma politiko favoras eksportadon. Vd Till van Treeck “Ŝajnvenko por la germana ekonomio”, Le Monde diplomatique, sept. 2010.

Febro kreskas sur la internacia mona scenejo. Unue, interveno masiva sed mallonga de la japana centra banko por malfortigi la enon, en septembro 2010; kaj selekta valutmerkata kontrolo por enirantaj kapitaloj en Brazilo kaj Tajlando; amasa voĉdonado en la usona ĉambro de reprezentantoj, fine de septembro, favore al leĝo trudanta doganimpostojn kontraŭ landoj, kiuj intence subtaksas sian valuton (Ĉinujo estas celata); amasa injekto de mono en la usonan ekonomion fare de la federacia banko, kondukanta al malaltiĝo de la dolarkurzo; ktp... Laŭtaj alarmiloj aŭdiĝis. Ĉiu protagonisto sekrete deziras disponi pri malforta valuto, cele relanĉi sian ekonomian kreskon. Sed la ludo havas nulan sumon: devaluto de unu el la ludantoj kondukas nepre al altiĝo por la aliaj. Ĉu la “milito de la valutoj” jam eksplodis?

De 1944 ĝis 1971, la Interkonsento de Bretton Woods metis la bazojn de “nova mona ordo” destinita protekti la mondon de la krizoj, kiuj ĝin disŝiris dum la intermilita periodo. La IMF naskiĝis kun tasko kunordigi — kunlabore kun la centraj bankoj — la internacian mon-sistemon. La valuto-kurzoj estas tiam fiksitaj al la dolaro, kiu mem estas rekte ligita al oro (laŭ kurzo 35 dolaroj por unu unco). Diferenco de pli ol 1% de valuto rilate ĝian teorian valoron en dolaroj kaj oro aŭtomate ekigas intervenon de la centra banko de la koncerna lando. Kompreneble tiu arkitekturaĵo spertis kelkajn fendetojn: ĉefe kelkaj devalutoj — necesaj alĝustigoj al la relativaj valoroj de la valutoj por certigi la longdaŭron de tiu sistemo, reekvilibrante la pago-bilancojn.

Ekde 1958, la ĉefaj landoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) forigas la kontrolon de la valut-interŝanĝoj pri komercaj operacioj (importado kaj eksportado de varoj kaj servoj), sed tenante kontrolon rilate kapital-movojn: forta ekonomia kresko transformas tiam la internacian ekonomian pejzaĝon, kaj la valutsistemo konceptita por la postmilita periodo fariĝis malaktuala.

En 1971, Usono per unuflanka decido suspendas la konverteblon de la dolaro en oro je 35 dolaroj por unu unco*. Tiel ĝi oficialigis la devaluton de la dolaro. Siavice la ĉefaj industriaj landoj lasas siajn valutojnfluktui laŭ oferto kaj postulo: ja la valutmerkato, ne plu la centraj bankoj, determinas la kurzojn. Oni tamen nomas tion “malpura” fluktuado, ĉar la bankoj amase intervenas por orienti la valut-prezojn. La iompostioma fleksebligo de la merkatkontrolo kondukas la centrajn bankistojn rezigni pri sia regado de la valut-kurzoj.

* Hodiaŭ la oro-prezo estas proksima al 1.500 dolaroj por unu unco.

Ĉiuokaze ili ne plu havas elekteblon. Ilia ĉefa armilo — la valutrezervoj — estas hodiaŭ nur akvoguto en oceano de la valut-merkato, kies ĉiutagaj fluoj superas 4.000 miliardojn da dolaroj, tiu estas proksimume kvinoble pli ol la sumo de ĉiuj rezervoj de ĉiuj centraj bankoj el la eŭroareo. Malpli ol 5% de la ĉiutagaj transakcioj respondas al komercaj aktivaĵoj, 95% respondas al spekulaciaj movadoj. En tiaj kondiĉoj, estas kvazaŭ neeble por centra banko renversi tendencon, ĉu altiĝantan, ĉu malaltiĝantan.

Ĝi nur eble povas esperi malrapidigi la altiĝon de sia valuto, grandskale akumulante dolarojn. Tion oni delonge vidas en Azio: hieraŭ pri la potenca Japanujo (pli ol mil miliardoj da dolaroj en la valut-rezervo), hodiaŭ kun Ĉinujo (pli ol 2.500 miliardoj da dolaroj), kaj tuj poste venas Sudkoreujo, Tajvano, Honkongo, Singapuro kaj Malajzio. Jes ja la sojlolandoj — Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo, kaj ankaŭ Meksiko, Tajlando, Indonezio kaj Sudafriko — daŭre limigas la kapital-movojn kaj tiel konservas iom da regpovo super siaj valut-merkatoj, sed tiu ĉi malfortiĝas kun la progreso de la merkat-liberaliĝo.

Sistemo de interkomunikaj ujoj

LA MILITDEKLARO — se ja estas milito de la valutoj — datumas de la ĉina decido, en la 1990-aj jaroj, ligi sian valuton al la dolaro. Tiu decido implicis malhelpi la kurzo-altiĝon de la juano, kiu estus reduktinta la komercan pluson de la Mezo-Imperio*. Tiam la ĉina ekonomio galopas. Ĝia rekorda jara kreskoprocentaĵo (inter 10% kaj 12%) profitas el ĝia eksploda eksportado, kiu estas mem stimulata de la delokigoj kaj subkontraktado el usonaj, japanaj kaj eŭropaj transnaciaj firmaoj. Laŭ simetria movado, la ĉina komerca pluso ŝvelas dum deficito grandiĝas en Usono, kaj tiu fenomeno rezultigas kreskantan akumuladon de dolaroj en Ĉinujo, plejparte investitaj en usonaj fiskaj promeskambioj.

* Vd Ibrahim Warde, “La sorto de dolaro decidiĝas en Pekino”, Le Monde diplomatique, marto 2005.

Pekino do artefarite tenas valutkurzon, kiu malpli kaj malpli ekvilibras la enspezojn de ties eksportaĵoj kun la kosto de ties importaĵoj. Alivorte ĝi subvencias siajn eksportaĵojn, samtempe trudante altajn doganimpostojn al la eksterlandaj produktoj. Tiu ĉi praktiko jam kondukis Usonon kaj Eŭropunion peti realtigon de juano je 30 aŭ 40%. La ĉinaj regantoj respondas, ke tia decido estigus bankroton de multaj entreprenoj, sekve senlaborecon kaj sociajn malordojn, problemoj ja ege pli gravaj laŭ ili ol malkontento de ĝiaj partneroj. Antaŭ nelonge, Ĉinujo siaflanke kritikis usonan malstriktecon sur la imposta kaj valuta terenoj, akuzante Usonon pri la malekvilibroj, kiuj perturbas la tutmondan ekonomion.

Ties komercaj partneroj povus decidi rebate starigi doganimpostojn kontraŭ Pekino: la milito de la valutoj tiam fariĝus komerca milito. Tiu scenaro ne estas malverŝajna, en la kunteksto de malfortega ekonomia kresko, dum la tradiciaj relanĉ-politikoj — kiaj malaltigo de la gvidaj interezkvotoj kaj buĝet-deficitoj — ne plu ekzistas. Tamen, Ĉinujo iom post iom ŝanĝas sian valutpolitikon. Ĝi ankaŭ eksperimentas pri internaciigo de la juano, permesante emisiojn de obligacioj en la ĉina valuto ekster siaj limoj. Tio estas signo anoncanta la iompostioman malstreĉon de la kontrolo de valutmerkato, kiun deziras Usono: la juano pli libere fluktuos kaj iom post iom altiĝos kompare kun la dolaro.

Sed, apud la unua akso de tiu ja klasika konflikto, Ĉinujo kontraŭ la mondo, dua — malpli klara sed same maltrankviliga — aperas ĉirkaŭ la multiĝo de neregebla armeo de spekulantoj: la spekulantoj pri la diferencoj inter diversaj valut-rendimentoj (angle: carry-traders).

Kiel oni vidis, la direktoroj de centraj bankoj en la OEKE-landoj abdikis sian povon super la valutkurzoj, favore al tiuj neregeblaj legioj, la mastrumantoj de pensi-fondusoj, de negoc-bankoj kaj de spekulaj fondusoj, kaj ni ne forgesu la faman “s-inon Watanabe” — metaforo de la tradicia japana dommastrino, ofte respondeca pri mastrumado de la familia ŝparaĵo. Forte ĵetante sin en la valut-merkatojn, tiuj diferenco-spekulantoj (carry-traders) rompas la artefaritajn digojn de la valutkurzoj defendataj de la centraj bankoj.

Profitante el la rendiment-diferencoj inter diversaj aktivo-tipoj, ili depruntas en valuto kun tre malgranda rendimento (tiel nomata: “financ-valuto”) por investi en valuto kun alta rendimento (tiel nomata:“invest-valuto”). Komence de la 2000-aj jaroj, kiam la interez-kvotoj estis kvazaŭ nulaj, la ordinaraj homoj kiel s-ino Watanabe ekinvestis sian ŝparaĵon en britaj aŭ aŭstraliaj fiskaj promeskambioj, kiuj tiam havis rendimenton 5% ĝis 8%. Profitdona tiom longe kiom la valutkurzo restas stabila dum la investperiodo, tia investo fariĝas eĉ pli profitdona kiam la rendimento de la biloj aldoniĝas al la altiĝo de la cel-valuto kompare kun la fonto-valuto.

Spekulacia cunamo

USONO, Britujo kaj eŭroareo: la “spekula komerco” (carry-trade) nun loĝas en la landoj, kies mallongaj interez-kvotoj fariĝis kvazaŭ nulaj. Ĝi celas sojlolandojn, kiel Brazilo, Turkujo kaj Sudafriko, kiuj ofertas konsiderindajn rendiment-kvotojn. Pro la propraj leĝoj de spekulacio, la fenomeno nutras sin mem: ĝi rapidigas altiĝon de la celvalutoj, puŝante malalten la fontovalutojn. Fronte al tiu cunamo elverŝiĝanta sur la valut-merkatojn, la centraj bankoj povas nenion fari. La lasta epizodo de tiu antaŭperdita milito estis la interveno de la Japana Banko, kiu almetis en septembro 2010 dudek kvar miliardojn da dolaroj en kelkaj horoj, por provi malaltigi la eno-kurzon. Senrezulte.

La sojlolandoj celataj de la spekulantoj — alarmitaj pro la supertaksado de sia valuto — uzas regadon de la valut-merkatoj por provi korekti la konkurs-handikapon, kiun tro multekosta valuto trudas al iliaj industrioj. Usono kaj Britujo kreas monon (malnova recepto laŭmode revestita sub la baroka nomo “kvanta fleksebligo” (angle: quantitative easing) por redukti siajn buĝet- kaj komerc-deficitojn). Fine, la eŭroareaj landoj nur paciencas: ili alligis siajn vagonojn al la germana lokomotivo kaj submetis siajn ekonomiojn al eŭro, des pli multekosta, ke la eŭropa centra banko (ECB) restas obsedata per inflaci-minaco — kvankam la periferiaj landoj (Portugalujo, Irlando, Italujo, Grekujo, Hispanujo) esperas malfortiĝon de la eŭro, kiu restarigus ilian konkur-kapablon*. Atendante, ke la minaco de milito de la valutoj malaperu, ĉiu uzas, sen multe zorgi pri la aliaj, la kelkajn armilojn pri kiu li ankoraŭ disponas.

* Vd Laurent Jacque, “Anniversaire en demi-teinte pour l’euro”, Le Monde diplomatique, februaro 2009.

Laurent L. Jacque

Protagonistoj kaj armilaroj de la milito de la valutoj

Protagonistoj. Unuflanke, la ĉefaj evoluitaj landoj de la Organizaĵo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Evoluiĝo (OEKE), kun unuarange Japanujo kaj Usono, kiuj havas tre malfortan ekonomian kreskon (malpli ol 2,5% jare). Aliflanke, la tiel nomataj sojlolandoj, kiuj havas ekonomian kreskon ĉirkaŭ 5 ĝis 10% jare, inter kiuj unuarangas Ĉinujo, kiu altiris al si la koleron de ĉiuj siaj komercaj partneroj. Oni distingas du subgrupojn: la tre severe ŝuldiĝintaj landoj el la eŭroareo (Portugalujo, Irlando, Italujo, Grekujo, Hispanujo), kaj la ĉefaj sojlolandoj (Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo).

Lud-regulo. Plej granda parto de la OEKE-landoj disponas pri valut-kurzoj tiel nomataj “fluktuantaj”, tio estas submetitaj je la merkatfortoj sen interagoj de la centraj bankoj. En la sojlolandoj, tiuj kurzoj estas amplekse manipulataj. Ĉinujo difinis la proprajn regulojn: strikta kontrolo de sia valut-merkato kun fiksa kurzo, ligita al la dolaro, kiu sekve malaltiĝas kun tiu ĉi.

Armilaroj. La rezervoj en oro kaj valutoj ebligas al la centraj bankoj interveni sur la valut-merkato por malrapidigi altiĝon aŭ malaltiĝon de sia valuto (respektive aĉetante aŭ vendante dolarojn*.) Tiu armilo estas efika kiam la lando plutenas almenaŭ partan kontrolon super la valut-interŝanĝoj — tiel estas ja en la sojlolandoj Barato kaj Brazilo.

* La dolaro estas la ĉefa valuto en la rezervoj de la centraj bankoj, kvankam la eŭro estas pli kaj pli uzata. En la dua trimestro 2010, 62,1% de la deklaritaj rezervoj estis en dolaroj, 26,4% en eŭroj kaj 3,3% en enoj.

En la landoj kun nekontrolata valutmerkato (la ĉefaj membroŝtatoj de OEKE) la interago de la centra banko al la valutmerkato estas ofte senefika, ĉar la surtabligitaj rezervoj estas tuj dronigitaj en la granda kirliĝo de la valutmerkato.

Restas fine la “kvanta fleksebligado” (quantitative easing), uzita en Britujo fare de la laborpartiuloj en 2009 kaj hodiaŭ en Usono. Tio signifas tutsimple krei monon. Aĉetante el la usonaj bankoj ŝtatajn obligaciojn la usona Federacia Banko provizas al ili freŝan monon, por ke tiuj kapablu siavice alprunti al entreprenoj*. La adeptoj de tiu lasta solvo — kvazaŭ neevitebla kiam la gvidaj interez-kvotoj proksimas nulon — opinias, ke ĝi stimulas la ekonomian aktivadon, instigante bankojn relanĉi siajn alprunto-politikojn. La “kvanta fleksebligado” havas duan avantaĝon, nerektan sed tamen konsiderindan en tiu kunteksto de valut-milito: kreante inflacion, la procezo induktas malaltiĝon de la valuto. Alia nerekta konsekvenco estas: la emisiita mono investiĝas ne nur en la produkt-aparato. Granda parto iras al la sojlolandoj (Brazilo aŭ Sudafriko ekzemple) por profiti el iliaj altaj interezkvotoj kaj el altiĝo de ilia valuto (tio nomiĝas “spekulado pri diferencoj inter diversaj valut-rendimentoj” (carry-trade) . Tiel, investanto, kiu depruntas en Usono je kvoto proksima de nulo, povas investi sian monon en brazilaj fiskaj promeskambioj. Li profitos unu el la plej altaj interezkvotoj en la mondo (preskaŭ 6% en aŭgusto 2010), al kiu aldoniĝos la altiĝon de la brazila valuto (realo) kompare kun la dolaro (+ 34% en 2009).

* Tiu amasa aĉeto de obligacioj malaltigas la obligaciajn rendiment-kvotojn, el kiuj oni kalkulas la interezkvotojn por la simplaj homoj: ĝi tiel stimulas la longdaŭrajn depruntojn (precipe por aĉeti loĝejojn kaj veturilojn). Malaltiĝo de la longdaŭraj interezkvotoj malinstigas ŝparantojn aĉeti senprofitdonajn obligaciojn kaj orientas ilin al la biloborso kaj akcioj. La favorantoj de la kvanta fleksebligo kalkulas kun la daŭrigo de virta cirklo: laŭ ili, altiĝo de la borso-kurzoj bonigas la ekonomian klimaton kaj instigas konsumadon. Kaj, kiam vendoj denove kreskos, la entreprenoj denove ekdungos.

Laurent L. JACQUE

Nekutimaj aliancoj: Ĉinaj dromedaroj kaj saudaj kameloj

Pekino kaj Rijado remalfermas la silko-vojon

Kvankam ambaŭ membras en la G20, la Sauda Arabujo, gardanto de la islamaj sanktaj urboj, kaj Ĉinujo, kiu ankoraŭ estas adepto de ateismo, estas ne nur geografie malproksimaj, sed ankaŭ ideologie. Tamen, de ĉirkaŭ jardeko, fortikaj rilatoj teksiĝis inter ambaŭ landoj, sur la ekonomia, kultura, religia kaj foje eĉ armea terenoj.

EN RIJADO, laŭlonge de la aŭtoŝoseo, apud magazeno Carrefour, sterniĝas la luma ŝildo de China Mart, granda komerca centro ĵus inaŭgurita, kiu montras la multegajn produktojn rekte importitajn el la Mezo-Imperio. El Pekino, la ĉina agentejo Xinhua anoncas alvenon de tricent dudek du islamanoj el la provinco Gansu, avangardo de aliaj miloj, atendataj por la pilgrimado al Mekao. Scienculoj el ambaŭ landoj fin-deĉifris en junio 2010 la DNA de dromedaro (unuĝiba) kaj Pekino donacis al la reĝlando tridek sep kamelojn (duĝibajn), specio nekonata ĉi tie. Simbolo de tiu ekzota simbiozo, la ĉina restoracio La Miraĝo proponas kamelaĵan pladon laŭ la pekina maniero.

Tiuj kelkaj bildoj spegulas rimarkeblan proksimiĝon, noteblan aparte sur la ekonomia kampo. En 2009 la unuan fojon, Ĉinujo fariĝis, antaŭ Usono, la unua petrol-aĉetanto de Sauda Arabujo; ĝi de nun plenumas 11,3% de ĝiaj importoj, kontraŭ apenaŭ 4% en 2000. La saman jaron, ĝi vendis pli da aŭtoj al tiu reĝlando ŝatanto de 4X4 kaj aliaj potencaj veturiloj — benzino malmulte kostas — , ol al Usono.

De tio, ĝis imagi aliancan renversiĝon, starigon de rilato inter Pekino kaj Rijado, kiu preterirus Usonon, estas mallonga paŝo, kiun iuj komentistoj facile iris, ĉu ili kontentas, aŭ maltrankvilas pri tio*. Tro rapide, laŭ s-ro Raed Krimli, konsilisto de la ministro pri eksteraj aferoj Saoud Al-Fayçal: “Niaj rilatoj kun Ĉinujo neniel similas niajn gravajn strategiajn rilatojn kun Usono, kvankam ni scias, ke ili estigas ian timon en Vaŝingtono.” Kaj li rimarkigas, iom malice, ke Rijado ofte ja laŭpete de la “usona amiko” sin intermetas ĉe Pekino, kiel ekzemple pri la dosiero de la irana atomarmado.

* Des pli ke Sauda Arabujo petis aliĝi al la grupiĝo de Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinujo (BRBĈ).

Tiun singardemon partoprenas s-ro John Sfakianakis, de la Saudi Fransi Bank, unu el la plej bonaj konantoj de la reĝlando, kiu insistas pri la nur ekonomia eco de la rilatoj inter Pekino kaj Rijado: “Estas vere, ke Ĉinujo pli eksportas ĉi tien, sed ĝi same faras en plej multaj landoj. La saudanoj ankaŭ volas esti establitaj en Ĉinujo. Tiu rilato fariĝos politika kiam ĉi tiu lando decidos aŭdigi sian voĉon en la regiono. Tio nun ne okazas.”

En Ĉinujo oni timas fermiĝon de Malaka markolo

NENIU kontestas, ke petrolo estas la cemento de tiu alianco, konstruita en la 2000-aj jaroj, kiam la petrol-konsumo stagnis en Usono kaj Eŭropo, dum ĝi eksplodis en Ĉinujo. Rijado deziris certigi al si longdaŭran kontrakton, kaj Pekino volis havi garantion pri daŭra provizado. La ĉinaj oficialuloj lertas skulpti diplomatian lingvaĵon, elvokante komunan destinon de la popoloj, la neceson de kunvivado, la reciprokajn avantaĝojn de kunlaborado. Malproksime de la oficialaj komunikoj, tamen, aperas la maltrankvilo de progresanta lando. En 2003, populara romano titolita “La Batalo por protekti la petrol-vojojn” elvokis la manieron laŭ kiula imperiaj landoj, kiuj “timas Ĉinujon” estas starigantaj blokadon, kiu rezultigos militon*. En la ĉina gazetaro, fakuloj malferme esprimas timon, pri fermo de la Malaka markolo, tra kiu iras petrolo. Kaj kiam la baril-prezo estis preskaŭ 150 dolaroj, ĉinaj eldonaĵoj vidis en tio intencon de Vaŝingtono malutili al ilia lando.

* Citita en Ben Simpfendorfer, The New Silk Road, Palgrave Macmillan, Nov-jorko 2009. Vd ankaŭ John Garver, Flynt Leverett kj Hilary Mann Leverett, Moving (Slightly) closer to Iran-China’s shifting Calculus for Managing its Persian “Gulf Dilemma”, The Edwin O. Reischauer Center for East Asian Studies, Vaŝingtono, 2009.

Por redukti sian dependecon, Pekino ne nur ellaboris komercajn interkonsentojn kun Sauda Arabujo, sed ankaŭ disvolvis reciprokajn investojn en la kampo de hidrokarbidoj. La nacia sauda kompanio Aramco tiel instalis kun ExxonMobil kaj la ĉina kompanio Sinopec, en la ĉina provinco Fujian, rafinejon kun kapacito de ducent kvardek mil bareloj tage. Alia sauda kompanio, la Saud Basic Industries Corporation (Scabic), konstruis kun Sinopec vastan petrolkemian komplekson, kiu ĵus ekfunkciis en Tianjin. Aliflanke, ĉinaj kompanioj investis en Arabujo en konstruado de petrolkemiaj fabrikoj kaj ricevis permeson, la unuan fojon, okupiĝi pri gasa esplorado.

Nafto (kaj petrolkemiaj produktoj) estas la ĉefaj saudaj eksportaĵoj al Ĉinujo, kiu, siaflanke, pli kaj pli ludas rolon en pli kaj pli diversaj segmentoj de la sauda merkato, ekde konstruo de rapidegaj trajnolinioj ĝis tiu de fabrikoj pri akvosensaligo, aluminio kaj cemento. Ties malmultekostaj produktoj (teksaĵoj, ludiloj) trovas klientaron inter la gastlaboristoj kaj la plej malriĉa parto de la loĝantaro — sen veki malamikajn reagojn, kiel en Afriko, ĉar ili ne konkurencas lokan produktadon. Ĉinujo ankaŭ instaliĝas sur la merkato de finproduktoj kun pli granda aldonvaloro, komputiloj aŭ poŝtelefonoj, aŭtoj aŭ fosadmaŝinoj.

Ĝiaj entreprenoj montras grandan agresemon sur la merkato de publikaj laboroj kaj konstruado. Ili eĉ preskaŭ sukcesis forigi Francujon el la merkato pri la rapidega trajno Mekao-Medino, kio atestas ne nur pri ilia konkurenckapablo, sed ankaŭ pri ilia kapablo teksi intimajn rilatojn kun la politikaj decidantoj kaj la reĝa familio. Ili disponas avantaĝon pro malmultekosta laborforto, rekte importita — kvardek mil homoj, laŭ la ĉina ambasadejo — kaj ĉiam pretas, laŭ la formulo de sauda negocisto, promesi “fini la laboron por hieraŭ”.

Araba versio de informa tv-kanalo en mandarena lingvo

TIU BILDO havas sian alian flankon. En oktobro 2010, la duan fojon en kelkaj monatoj, ĉinaj laboristoj en la konstruejo de la metroo en Mekao (inaŭgurita en novembro 2010) manifestaciis, frakasis kelkajn veturilojn kaj rompis vitraĵojn — ne kutima vidaĵo en la sankta urbo. Ili protestis kontraŭ malaltaj salajroj kaj malfacilaj laborkondiĉoj sub 45°C*. Tion verŝajne la saudaj regantoj ne ŝatis. En aliaj konstru-laborejoj, la templimoj ne estis respektitaj, la liveritaj konstruaĵoj ne respondis al la atendita kvalito. Kelkfoje la mallertaĵoj estas ridindaj: en la tute nova China Mart, vendejo proponas kirasŝrankojn, sed katalogoj kaj uzklarigoj estas nur en la ... mandarena lingvo. Aliflanke, subpremi prezojn povas multe kosti: la ĉinaj amaskomunikiloj malkaŝis, ke la metro-projekto de Mekao havas deficiton je 4 miliardoj da juanoj (pli ol 600 milionoj da dolaroj) kaj konflikto ekzistas inter la plenumanta entrepreno kaj la saudaj regantoj*.

* Arab News, Ĝido, 13-a de okt. 2010.
* Times Weekly, Pekino, 4-a de nov. 2010.

Malgraŭ ĉio, en tre malmulta tempo, Ĉinujo sukcese enŝovis sian komercon, kiu vastiĝas tra la tuta Mez-Oriento: komerco kreskis inter ambaŭ regionoj, inter 2004 kaj 2009, de 37 ĝis 110 miliardoj da dolaroj. De 2004, regule okazas ĉino-arabaj debatkunvenoj por politikaj respondeculoj, negocistoj kaj reprezentantoj de la civila socio. Kulturaj interŝanĝoj intensiĝas: Pekino lanĉis araban version de sia informa tv-kanalo CCTV*, la informagentejo Xinhua ĉeestas en Rijado kaj en plejmultaj arabaj ĉefurboj, dum kanalo Al-Jazirah havas oficejon en Pekino. Inspire, la gazetaro elvokas renaskiĝon de la silko-vojo, kiu, ĝis la 15-a jarcento, estis la ĉefa vojo por internacia komerco, de la ĉina regiono al Mediteraneo. Tiun impeton oni moderu, ĉar la historiaj komparoj ne pruvas ion ajn. La apogeo de la silko-vojo respondis al tiu de la aziaj imperioj, kiuj garantiis, inkluzive per armeoj, la komunik-vojojn. Ni ne estas en tiu situacio.

* http://arabic.cntv.cn.
Falsaj ekonomiaj delegitaroj, veraj militistaj misioj

NUNTEMPE tiu modesteco estas atuto por Pekino. Princo Turki Al-Fayçal estas frato de la ministro pri eksteraj aferoj kaj eksĉefo de la sekretaj servoj, kiujn li regis aparte dum la batalo kontraŭ la soveta ĉeesto en Afganujo. Fariĝinte, laŭ propraj diroj, “simpla civitano”, li estas unu el maloftaj reĝfamilianoj, kiuj prelegas en Usono kaj akceptas ĵurnalistojn. “Niaj rilatoj kun Ĉinujo estas malpli komplikaj ol tiuj kun Usono. Tie ne ekzistas lobiado, kiu influas ties politikon; ni ne estas “ostaĝoj” de ties internaj dividoj.” Eksa ambasadoro en Vaŝingtono, kie li estis alfrontita al la kontraŭ-saudaj kampanjoj, kiuj sekvis la 11-an de septembro 2001, li scias pri kio li parolas. Pri multaj internaciaj dosieroj, kiel tiu de Darfuro, Rijado kaj Pekino kundividas similan aliron, saman respekton al la nacia suvereneco kaj neenmiksiĝo, la saman ironian malestimon al okcidenta homrajto-diplomatio, rigardata kiel nur oportunisma kaj variebla laŭ cirkonstancoj.

Konfido ne kreiĝas per dekreto, kaj inter Pekino kaj Rijado, ĝin kreis fondo-evento, neverŝajna epizodo, kvazaŭ veninta el spionromano. En februaro 1985, milito inter Irako kaj Irano maksimumas. Bagdado pafas la urbojn kaj petrol-instalaĵojn de sia najbaro per misiloj; la “ŝipo-milito” trafas saudajn naftoŝipojn. Rijado, kiu senrezerve helpas la reĝimon de Saddam Hussein, maltrankviliĝas. Reĝo Fahd kontaktas prezidanton Ronald Reagan por akiri misilojn kaj tiel plifortigi la deadmonajn kapablojn de la reĝlando.

La usona prezidanto timas la reagojn de Israelo, kiun li ĵus manipulis, voĉdonigante, ne sen peno, liveron al Sauda Arabujo de radar-aviadiloj Awacs*. Li do rifuzas. Al kiu turniĝi? “Ni povis turni nin ĉu al Moskvo, ĉu al Pekino, klarigas s-ro Rihab Massoud, tiam laboranta ĉe la sauda ambasadejo en Vaŝingtono kaj hodiaŭ vicĝenerala sekretario de la influhava Nacia Sekurec-Konsilio, gvidata de princo Bandar Ben Sultan. Sed prezidanto Reagan estis kvalifikinta Sovet-Union “Imperio de Malbono”. Ni sekve prefere turnis nin al Ĉinujo, kun kiu ni eĉ ne havis diplomatian rilaton.”

* Vd Olivier Da Lage, “Un vade-mecum pour responsables de la coopération militaire”, Le Monde diplomatique, januaro 1985.

Tre delikata kaj konfidenca misio estas donita al princo Bandar, filo de la ministro pri defendo kaj ambasadoro de la reĝlando en Vaŝingtono, kie li diskrete povis aliri ĉinajn diplomatojn. Falsaj ekonomiaj delegitaroj, veraj militistaj misioj, sekretaj renkontiĝoj en hoteloj de Honkongo, longaj intertraktadoj pri la vortoj de la kontrakto finrezultigas en decembro 1986 aĉeton de kvindek misiloj Dongfen-3, konataj en Okcidento sub nomo CSS-2, kun pafdistanco je tri mil kilometroj kaj teorie kapablaj kunporti atomarmilojn. Ĉinaj ŝipoj alportas la materialon (supozate destinita por Bagdado, por trompi Usonon); sauda personaro iniciĝas pri la novaj armiloj.

Komence de 1988 usonaj satelitoj malkovras la misilojn. Informita, la usona gazetaro disvastigas la ideon, ke tiuj armiloj “kun atomaj kapoj”, povas trafi kien ajn en Mez-Oriento. La israela registaro minacas bombardi la saudajn militbazojn, kie estas muntitaj la misiloj*. Kolera ĉar oni kaŝis tion de ĝi, Usono proponas al Sauda Arabujo tri eblecojn: detruo de la misiloj; ilia resendo al Ĉinujo; ilia inspektado fare de usonaj fakuloj. La krizo atingas pinton kiam la usona ambasadoro portas al la reĝo la oficialan proteston de sia lando, provokante koleron de la reĝo kaj ellandigon de la diplomato, senprecedenca ago en la rilatoj de la du landoj.

* Pri la israela dimensio de la krizo, vd David B. Ottaway The King’s Messenger, Prince Bandar Bin Sultan and America’s Tangled Relationships with Saudi Arabia, Walker and Company, Nov-Jorko, 2008.

La tempesto finfine kvietiĝis. En marto 1988 Sauda Arabujo subskribas la Traktaton pri Nedisvastigo de Atomarmiloj (TNA) por konfirmi, ke ĝi ne havas planojn sur tiu ĉi tereno. Usono trankviligas Israelon. Sed la saudanoj ne forgesis, ke en tikla momento, Ĉinujo estis ĉe ilia flanko. Kaj Pekino estis dankema al Rijado, ke ĝi rifuzis inspektadon de Vaŝingtono pri la misiloj, ja “tikla” materialo.

Armeaj rilatoj inter Ĉinujo kaj Sauda Arabujo pludaŭris, ĉiam diskrete. Kvankam la sola konata aĉeto de ĉina materialo en 2008 estas artileriaj pecoj, oni regule elvokas aĉetojn de misiloj CSS-5 kaj CSS-6; jen sufiĉe por nutri la imagojn de la usonaj nov-konservativaj medioj pri ekzisto de sauda armea atomprogramo*, konceptita komplice kun Pekino kaj alia historia strategia aliancano de la reĝlando: Pakistano.

* Pri tiuj komploto-teorioj, vd sur la retejo de Washington Post, “Former CIA analyst alleges China-Saudi nuclear deal”, blogo de Jeff Stein, 7 junio 2010.

La interkonsento pri misiloj preparis la vojon por starigo en 1990 de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj, kaj sekve por rompo de rilatoj kun Tajvano*. Rijado per tio aliĝis, sufiĉe malfrue, al la doktrino de ununura Ĉinujo. S-ro Abdul Karim Yaquob, plenumdirektoro de la Komerca kaj Industria Ĉambroj, rimarkigas ke, tiam, “la saudanoj tre konsciis, ke ilia intereso estas ne esti konsiderataj ĉiamaj aliancanoj de Okcidento, ke necesas pli ekvilibra aliro, kaj Ĉinujo, el tiu vidpunkto, estis bona elekto.”

* Same kiel ĉe aliaj landoj, restas tre aktiva komerca reprezentejo de Tajvano en Rijado.
Prezidanto Hu Jintao alparolas la Majliss al-Choura

LA GOLF-MILITA epizodo (1990-1991), dum kiu Pekino ne voĉdonis la rezoluciojn de la Sekurec-konsilio de UN malfermantajn vojon al la milito, estigis malvarmigon de la rilatoj, ĉar Sauda Arabujo estis, post la invado de Kuvajto, tre engaĝita en la fronto kontraŭ Saddam Hussein. Jaroj pasis, antaŭ ol la rilatoj denove rapide antaŭeniris. En 2006, ĵus alirinte la reĝan tronon, la sauda reĝo Abdullah iris al Azio por sia unua oficiala eksterlanda turneo. Li sinsekve vizitas Ĉinujon, Baraton, Malajzion kaj Pakistanon. Estas la unua fojo, ke sauda reĝo vizitas Pekinon. La viziton oni zorge preparis, inkluzive per sendo de delegitaro el la civila socio — dudek kvin homoj, el kiuj kvin havas ĉinajn prapatrojn. En aprilo, prezidanto Hu Jintao mem iras en Rijadon unu semajnon, kaj intervenas — tio estas malofta privilegio — en la Konsulta Konsilio (Majliss al-Choura) kaj subskribas multajn interkonsentojn, inter kiuj unu planas enkondukon de la ĉina medicino en la reĝlandon.

Oazoj kaj palmarboj en la Universala Ekspozicio de Ŝanhajo

EN RIJADO, konfidas tiu intelektulo, “oni multe admiras Ĉinujon, pro ĝia civilizacio, ĝia Granda Muro, ĝiaj Olimpikoj. Multaj saudanoj volas lerni la ĉinan lingvon. Dum plej multaj malamas Usonon, la ĉinaj sukcesoj estas speco de konsolo.” Malgaŭ ke, li rekonas, ne estas reciprokeco. “Ĉinoj ne admiras la araban mondon, ĉar ni estas malfortaj, kaj ilia percepto de tiu mondo esence venas de okcidento.”. Malgraŭ tio, centoj da junaj saudanoj nun studas en la Mezo-Imperio, sekvante ekzakte la preskribon de la profeto Mohamed: “Iru serĉi konon ĝis Ĉinujo.”

Rijado multe klopodas por ŝanĝi sian bildon. Post la tertremo en Sichuan, en somero 2006, la reĝlando provizis la plej grandan helpon, kun pli ol 40 milionoj da dolaroj. Ago amase diskonigita en Ĉinujo. Kaj Arabujo konstruis por la universala ekspozicio de Ŝanhajo prestiĝan pavilonon, kiu estis unu el la plej vizitataj: lunoforma giganta ŝipo, kun palmarboj plantitaj sur la ferdeko, speco de pendanta ĝardeno simbolanta la oazojn en dezerto — plia referenco pri la silkvojo.

Sur tiu vojo tamen ekzistas multaj obstakloj, kiujn ambaŭ landoj strebas ĉirkaŭiri. La irana atomarmilo estas unu el la plej timindaj. De jaroj Ĉinujo plifortikigas siajn rilatojn kun Irano (ĝia tria plej grava petrolprovizanto, tre post Sauda Arabujo kaj Angolo); ĝi vendas al ĝi armilojn, kaj komerco kun ĝi estas vigla sur ĉiuj kampoj — ĝi valoris 30 miliardojn da dolaroj en 2009 kaj verŝajne atingos 50 miliardojn en 2015. Pekino sekve ne volonte akceptas plivastigon de la sankcioj kontraŭ Tehrano. Plurmonataj intertraktoj, publika vizito de la sauda ministro pri eksterlandaj aferoj en majo 2010 kaj pluraj sekretaj renkontiĝoj de delegitaroj kontribuis, kune kun la ĉefaj streboj de Usono, al ricevo de ĉina pozitiva voĉdono por la rezolucio de la Sekurec-konsilio de la 9-a de junio 2010. Estas konfirmite de saudaj diplomatiaj fontoj: ilia lando garantiis al Ĉinujo, ke ĝi anstataŭos Iranon, en kazo se Irano suspendus siajn liveradojn. Malgraŭ ĉio, Ĉinujo restas singarda, kaj plu fiksita ĉe la lasta UN-teksto, rifuzante plilarĝigon de la sankcioj dezirataj de Usono kaj Eŭropunio, kaj eĉ substituante sin al la okcidentaj kompanioj, kiuj foriras el Irano.

La sauda timo pri aliro de Irano al la atomarmiloj — kaj ĉi tie oni estas konvinkita, ke Tehrano strebas havi tiun armilon — venas precipe de malofte elvokata kialo: la konsekvencoj de tia ŝanĝo al la rilatoj saudo-usonaj. Ĉu Vaŝingtono tiam ne estos tentita interkonsenti kun atomarmita Irano, malavantaĝe por la araboj? “Zorgigas nin la ideo, ke niaj interesoj povus esti forgesitaj kaj de Irano, kaj de Usono, konfidas princo Turki Al-Fayçal. Ni tiam estus blokitaj inter atoma Irano kaj atoma Israelo. Kaj ridetante li aldonas: Ni danku al dio pro Ahmadinejad”, kiu malfaciligas tian renversiĝon.

Tiuj okazaĵoj ne multe influis la rilatojn inter Pekino kaj Rijado, sed ili substrekas la singardemon de Ĉinujo rilate enmiksiĝon en la regiono. Fora estas la tempo, kiam Pekino subtenis ĉiujn revoluciajn movadojn en la Tria Mondo, kaj aparte en Mez-Oriento. Kiu ankoraŭ memoras, ke Ĉinujo estis, kun Alĝerio, la unua lando helpanta la Fatah de Yasser Arafat en la 1960-aj jaroj? Ĝi nun kontentiĝas fari mildigajn deklarojn kaj evitas fortan engaĝiĝon pri la israelo-araba konflikto. Tio, des pli ke ĝi evoluigis, dum la 1990-aj jaroj, militistan kunlaboradon kun Israelo, ĝis Usono malpermesis vendon de Phalcon-radaro de Israelo al Ĉinujo, en julio 2000*. “Nia rigardo al aktualaĵoj de la regiono estas partigita, klarigas ĉina ĵurnalisto. Du vidmanieroj kunekzistas, unu sufiĉe por-israela, alia por-araba.”

* Vd Isabelle Saint-Mézard, “Inde et Israel, des partenaires très discrets”, Le Monde diplomatique, novembro 2010.

Ne invitite en 2002 aliĝi al la kvaropo (EU, UN, Usono kaj Rusujo) por la israelo-arabaj intertraktoj, Ĉinujo nomumis specialan misiiton por Mez-Oriento, sed lia rolo restas ankoraŭ modesta. La unuan fojon, ĉinaj soldatoj partoprenas en la internacia misio en Darfuro, kaj ĉefe en la provizora Forto de UN por Libano (Finul), kun proksimume tricent kvindek homoj — Pekino proponis en 2006 sendi mil soldatojn, kio signifus pli grandan envolviĝon de Ĉinujo en la libana konflikto, kaj tio maltrankviligis Parizon kaj Vaŝingtonon*.

*China’s growing in UN-peacekeeping”, International Crisis Group, Bruselo, 17-a de aprilo 2009.
Reveno de la Mezo-Imperiaj ŝiparoj en la Hinda Oceano

LA SAUDAJ gvidantoj tion scias: Ĉinujo ne povas promesi la samajn “sekurec-garantiojn” kiel tiujn ofertitajn de Usono, kaj realigitajn dum la iraka invado de Kuvajto en 1990. Sed kio pri morgaŭ? En decembro 2008, Ĉinujo anoncis sendadon de siaj unuaj militŝipoj altmaren fronte al Somalio-marbordo, por protekti siajn ŝipojn, sian petrol-provizadon, siajn eksportadojn al Mediteraneo tra la Suez-kanalo. En majo 2010, du ĝiaj militŝipoj estis en Zayed-haveno en Abu-Dabio. En novembro tri aliaj restadis en Ĝido.

La gazetaro de la regiono substrekis, ke la unuan fojon, de la komenco de la 15-a jarcento, ĉinaj ŝipoj prenas pozicion en la Hinda Oceano. Inter 1405 kaj 1433, admiralo Zheng He, islama ĉino, gvidis la imperiajn ŝiparojn tra la maroj kaj atingis Hormuz, la Ruĝan Maron kaj la orientan bordon de Afriko. Laŭ iuj konjektoj, li eĉ ĉirkaŭnavigis Afrikon kaj iris ĝis Antiloj*. Memorigante tiujn hipotezojn, sauda intelektulo ne kaŝis sian deziron, ke revenu tiu ora epoko de Ĉinujo, ĉar tio ebligus al lia lando eskapi la devigan vidalvidon kun Vaŝingtono.

* Gavin Menzies, 1421, l’année où la Chine a découvert l’Amérique, Intervalles, Parizo, 2007.

ALAIN GRESH

Kiu volas la morton de la franca lingvo?

De kiam ekzistas la rilatoj inter popoloj, la pensistoj, verkistoj kaj kleruloj stumblis super la lingva problemo. En Eŭropo, por superi la malfacilaĵon, ili adoptis la latinan. Kompleksa antikva lingvo, ĝi havis la avantaĝon esprimi la tutan fajnecon de pensado, sed la grandan ĝenon ke ĝi estis rezervita al la elito. La franca, unue uzata kiel lingvo de prestiĝo de la eŭropa aristokrataro, trudiĝis — male al la latina — en la 19-a jarcento kiel kolonia lingvo, malfavore al la lokaj lingvoj kaj dialektoj, el kiuj multaj malaperis aŭ estas malaperantaj.

Ĉu per stranga kontraŭbato lan francan lingvon atendas nun la sama sorto? Ĝia invado de tio, kion oni nomas nun la “tutangla” [le “tout-anglais”] estas sufiĉe videbla por pripensi tion.* Tiu problemo tamen ne ŝajnas ĝeni la Francan Akademion. Ĝia retejo asertas, ke “paroli pri invado de anglaj vortoj en la francan lingvon estas troige”. Por tiuj senmortuloj, “pruntaĵoj el la angla estas malnova fenomeno” konata eĉ en la 18-a jarcento; oni devus eĉ gratuli sin pro tio, ĉar “certaj [el ili] kontribuas al la vivo de la lingvo”. Ilia ofteco tamen rapidiĝas de proksimume kvindek jaroj, rekonas la Akademio.

* Vd Manière de voir n-ro 97, “La bataille des langues”, februaro-marto 2008.

En sia Amvortaro de la lingvoj [Dictionnaire amoureux des langues], la lingvosciecisto Claude Hagège dediĉas ĉapitron al la lingvoj en danĝero, en kiu li inkludas la francan. La docento ĉe la Franca Kolegio [Collège de France] trovas du esencajn minacojn. Unu el ili venas deekstere — “la ekonomia kaj politika dominado de la mondo” fare de Usono — kaj la alia, interna, estas, laŭ li, la faro de la senkonsciaj “elitoj”, de la intelektuloj kaj de la komercistoj. En interparolado kiun li faris en Kebekio, li denuncas “la tutsimplan anstataŭigon de unu lingvo per la alia”.*

* Claude Hagège, “Le modèle 101”, www.voir.ca, 3-a de decembro 2009.

La atencoj al la franca multiĝas ĝis la pinto de la ŝtato. S-ino Christine Lagarde, ministro pri ekonomio, ricevis tiel la premion de la “angla tapiŝeto”* en 2007, ĉar ŝi komunikis en la angla kun siaj servoj (oni atribuis al ŝi ankaŭ la moknomon “Christine The Guard”). S-ino Valérie Pécresse, ministro pri supera edukado kaj pri esplorado, siavice ricevis la premion en 2008, ĉar ŝi deklaris, ke la franca [“estas lingvo ekkadukiĝanta” kaj ke necas rompi la tabuon de la angla en la eŭropaj institucioj kaj en la francaj universitatoj. S-ro Xavier Darcos, tiam ministro pri ŝtata edukado, troviĝis sur la listo de la “nomitaj” por konstanta apogo de “dulingva Francio”, kio estas nur la traduko de akcelita angligo.

* Originale: “prix de la Carpette anglaise”. Tiu “premio de civita indigno” estas “ĉiujare atribuata al membro de la francaj elitoj, kiu aparte distingiĝis per sia insistemo apogi la dominadon de la anglusona en Francio kaj en la eŭropaj institucioj malfavore al la franca lingvo.”.

La gazetaro ne postrestas. Tiel, Christophe Barbier, direktoro de la redaktejo de la semajngazeto l’Express, deklaris, la 13-an de junio 2008, ke Eŭropo disponas pri “komuna komunikilo (...), la angla. Cetere oni povus uzi ĝin, por faciligi ĉion ĉi, metante en sian poŝon, kun la naztuko super ĝi, iom eksmodan fierecon”.* Tia speco de argumento enpenetras, sen ke ili scias tion, tiujn kiuj faras trafajn distingojn inter la angla kaj la “globish”*. La prezidanto de la Konferenco de la altlernejoj, la ĝenerala direktoro de la Instituto de Ekonomiaj kaj Komercaj Sciencoj (ESSEC), direktoroj de inĝenier-lernejoj, prezidantoj de universitatoj, unu post la alia postulas “aranĝon” de la leĝo.

* Citita de la “Akademio de la angla tapiŝo” 2008. Académie de la Carpette anglaise, ĉe Droit de Comprendre, 34 bis, rue de Picpus, 75012 Parizo.
* la internacie malĝuste kaj erare uzata angla]. Tiu anglusona galimatio, tre utila por la komerco, estus sendanĝera se ne temas pri vera lingvo sed pri simpla kodo de komunikado. Tamen, tiu elekto, tute ne natura, estas kultura kaj ni komencas uzi la anglan — kaj jam ne nur la globish — por komuniki (ĝenerale malbone) kiel francoj kun neanglalingvanoj ... La franca lingvo povas fariĝi dua lingvo en Francio mem. Ĉu fikcio? “Ĉar ni estas ĉiuj dulingvaj, ne valoras la penon traduki!” ĝoje ekkriis la ĵurnalistino de France info, la 31-an de januaro 2010, post kelkaj frazoj en la angla de la prezidanto de giganta usona informadik-entrepreno ...

La tute nova altlernejo Politikaj Sciencoj donas nun la tutan instruadon en la angla. Aliaj nomas sin “The French Institute of International Relations” aŭ “Paris School of Economics”. En la aktualeco de la instruado pri ekonomia historio oni trovas ekzemple mesaĝon adresitan al instruistino de la universitato Paris VII en perfekta miksaĵo de franca kaj angla.* Oni karikaturas la defendantojn de la franca kiel viktimojn de la sindromo Fachoda*, sed, legante tiujn liniojn, oni demandas sin, ĉe kiu flanko la karikaturo troviĝas.

* Jen la mesaĝo: “Chers Collègues, nous sommes en train de déposer la Full Proposal de notre demande de création de réseau COST European monetary unification, from Antiquity to modern times (EMU)”.
* En la jaro 1898, kiam la eŭropaj potencoj disputis pri la lastaj disponeblaj teritorioj en Afriko, franca milit-ekspedicio vidis aperi angla-egiptan armeon de dudek mil homoj, en Fachoda (Sudano). La fortrilato devigis la francojn cedi, sed tiu alfrontiĝo kaŭzis naciistan histerion en Londono kaj en Parizo.

La esploristo siavice estas devigataj publikigi en la angla, se ili volas havi ian ŝancon esti legataj. Krome, kun apogo de la eŭropa mastraro, la Protokolo de Londono de oktobro 2000 faras la anglan la internacia labor- kaj interŝanĝ-lingvo laŭ la Eŭropa Patent-Oficejo.

La angla invadas ankaŭ la ĉiutagan vivon. La vendejegoj afiŝas ĝin. Carrefour estas subdividita en “Carrefour Market”, City, Discount”; filio de Auchan fariĝis “Simply Market”. En la industrio, Renauld Poids lourds cedis antaŭ “Renauld Truck”, la venda filio nomiĝas “Renault retail group”, la internaj “breafings” okazas en english. La malgrandaj kaj mezaj entreprenoj ne evitas tiun movadon, tio eĉ instigis al starigo de “Intersindikata kolektivo por la rajto labori en la franca en Francio”. En la etkomerco la ŝildoj afiŝas Cash Converters, City Plantes, Urban Souvenirs kaj aliajn New shop]. Ĉe la svarmado de magazenoj en -land, City- kaj [-center oni rapide komprenas, ke la fantazio tie ne ĉiam gajnas. Ĉu la publikaj servoj — aŭ tio, kio restas de ili — estas ŝirmataj kontraŭ tio? La Poŝto asertas “I Love L.A.” por reklami sian Libreton A, la ŝtata fervojkompanio SNCF proponas siajn biletojn “TGV-Family”, France Telecom inventas la “Time to move”. Niaj infanoj jam ne scias, ke electronicoptical ne estas francaj, kaj ili ne forgesas: la “drive” kondukas ilin al la ludejo kaj baldaŭ al la “Game Space”.

La Eŭropa Unio tegmentas la movadon. Inter la dudek tri oficialaj lingvoj, la franca, la angla kaj la germana estas agnoskataj kiel laborlingvoj konforme al la regularo de la 6-a de oktobro 1958. Tamen oni vidas, de proksimume dek du jaroj, malpliiĝon de la uzado de la franca kaj germana. Eurostat, statistika servo de la Eŭropa Komisiono, eldonas ekde aprilo 2008 sian publikigaĵon Statistikoj mallonge ekskluzive en la angla. Kiel rimarigas George Parker, de la Financial Times, “oni havas pli kaj pli la impreson vivi, en Bruselo, en dominio de la Krono [...]. Konferenco titolita “Adequate information management in Europe: the EU and the challenge of communication” “prezentas la apartecon esti unulingva. Anglalingva, mi devus diri ... [...] “Kompreneble neniu estas ŝokita sine de la Komisiono de tiu aroganta unulingvismo”.*

* http://blogs.ft.com/brusselsblog/.

Kiel multaj eŭropaj eminentuloj, s-ino Anna Maria Campogrande, prezidanto de Athéna kaj oficisto de la Eŭropa Komisiono, demandas sin: “Kiu povas fari ion kontraŭ tiu nekomprenebla kaj malnobliga dronigado de la franca lingvo, fare de la francoj mem ...” Al tio unu el ŝiaj kolegoj respondas: “Ne, la francoj ne dronigas la francan lingvon: estas la eŭropanoj kiuj dronigas sin oferante ĉion (lingvon, monon, influzonojn) profite al la usonanoj”.* Tiuj evoluoj okazas, dum la dubinda debato pri la nacia identeco konfirmis, ke, por multaj francoj, la decida elemento de tiu identeco estas nenio alia ol ilia lingvo.

* Vd la diskuton en la retejo www.defenselanguefrancaise.org/.

La intereso de la angla estas rekte ligita kun la serĉado de aferoj. Efektive, la estroj de la industrio kaj de la internacia komerco bezonas lingvon por komunikado kiu faciligas la interŝanĝojn. Ili logike adoptas tiun, kiun trudas al ili la imperiismo en la kunteksto de la kapitalisma tutmondigo. La Eŭropo de la “libera kaj sendifekta konkurenco” sisteme konstruas la instrumenton de ĉioma liberalismo por preterpasi la naciojn kies lingvo estas la simbolo. Oni notu, tiurilate, la registarajn atakojn kontraŭ ĉio kio ne kontribuas al profitfarado kaj kio estas do konsiderata esence kiel ŝarĝoj: eksterlandaj kulturcentroj, lernado de orientaj lingvoj, de antikvaj lingvoj, ktp ...

La popolaj kategorioj kaj la pliaĝuloj estas inter la unuaj viktimoj de tiu politiko. Oni devigas ilin adaptiĝi en sia ĉiutaga vivo, sen nepre havi la rimedojn por sekvi nek alpreni la deformaĵojn de la lingvo, kiu iom post iom fremdiĝas al ili. Novaj fortoj, radikiĝintaj en la labormondo, mobiliziĝas kaj la lingva rezistado, asociita kun la socia rezistado, alprenas formon.* Trans la nacia defio, ĉiuj lingvoj de la planedo, inkluzive de la angla mem, estas kavigataj profite al la usonangla, tiu bastarda idiomo.

* Larĝa kolektivo konsistiĝis: Alliance Champlain, Association Francophonie Avenir (Afrav), Association pour la sauvegarde et l’expansion de la langue française (Asselaf), Avenir de la langue française (ALF), Cercle littéraire des écrivains cheminots (CLEC), Collectif Unitaire Républicain pour la Résistance, l’Initiative et l’Emancipation linguistique (Courriel), Défense de la langue française Paris-Ile-de-France (DLF Paris-IDF), Forum francophone international France (FFI France), Le droit de comprendre (DDC).

Gaston PELLET.

Origine de la post-balotaj alfrontiĝoj

Eburbordo, la malbenitaj heredantoj de Félix Houphouët-Boigny

“La internacia tempesto kvietiĝos. Sufiĉas atendi.”, opiniis, la 24-an de decembro 2010 ĉe kanalo France 24 la eksa ĉefministro de Eburbordo, Pascal Affi N’guessan, proksimulo de s-ro Laurent Gbagbo. Tiu, kiu rifuzas cedi la reglokon al sia kontraŭulo deklarita venkinto de la baloto fare de la tutafrikaj organizaĵoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La kialoj de tiu batalo estas serĉendaj en la malsukcesinta heredado de la patro de la sendependiĝo, Félix Houphouët-Boigny.

“KIAM vi promenas en Eburbordo, estas tio, kion Houphouët konstruis, kaj tio, kion Gbagbo konstruis. Inter ili, estas nenio.”* Tiel la 4-an de oktobro 2010, iom antaŭ la unua baloto de la prezidanto-elekto, prezidanto Gbagbo defias siajn kontraŭulojn s-roj Henri Konan Bédié kaj Alassane Dramane Ouattara, dum ĉiu el ili alpropriĝis la heredaĵon de la “patro de la eburborda nacio”.

* Vd www.Ladepechedabidjan.net.

La misa hered-transdono de Houphouët-Boigny, forpasinta en 1993, post 33 jaroj da absoluta regado restas kerno de la krizoj, konstante ripetiĝantaj de 17 jaroj. S-roj Gbagbo, Bédié kaj Ouattara konas unu la aliajn kaj renkontiĝas de jardekoj, fariĝante jen aliancanoj, jen oponantoj, en politika ludo variebla laŭ cirkonstancoj, kiu elĉerpas la ekonomian “pulmon” de Okcidenta Afriko.

Inter la tri eblaj heredantoj de la unua prezidanto, s-ro Bédié, naskita en 1934, aperas kiel “natura filo”. Same kiel sia mentoro, kiu gvidis lian politikan karieron, li devenas de la etno Baŭleoj. Studinte en Francujo li fariĝas ĉe la sendependiĝo en 1960 la unua eburborda ambasadoro en Usono kaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Sed li ĉefe restas en la popola memoro kiel la ministro pri financoj — posteno, kiun li okupis 11 jarojn: estas la tempo de la “eburborda miraklo”, la mono de kakao amase fluas, kaj famo pri la ministro estas, ke li ne forgesas sin servi ...

Kiam la skandalo ekaperas, Houphouët eksigas lin, sed tri jarojn poste fine nomumas lin prezidanto de la Nacia Asembleo. Kvankam en tiu tempo de ununura partio — la Demokrata Partio de Eburbordo (DPEB)-, tiu asembleo estas nura registro-ĉambro, tiu, kiu havas la prezidan postenon estas, laŭ la konstitucio, tiu kiu ricevos provizore la regpotencon en kazo ke la prezidanto ne povas regi. S-ro Bédié do troviĝas en ĉefa pozicio en la konkuro al heredo, kaj povas revi.

Tamen, neinvitito entrudiĝas inter la heredanto-familio: s-ro Ouattara, “aldonita peco” en aranĝita geedziĝo, tiu de Houphouët-Boigny kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kun fono de strukturaj alĝustigaj planoj (SAP)*. Li ĉi tie rolas kiel la reveninta malavara filo. Naskita en Eburbordo en 1941, bakalaŭro en Supra Voltalando (hodiaŭ Burkina Faso), li sukcese studas ekonomikon en Usono, kie li fariĝas vicdirektoro de la IMF. Kiam en 1990 la prezidanto nomumas lin ĉefministro — la unua kaj nura ĉefministro, kiun li havis-, la eburborda miraklo fartas malbone: la kakao-prezoj estas plej malaltaj, la ŝuldo de la lando eksplodis kaj “laMaljunulo”, kiel oni kromnomas Houphouët-Boigny, laca, devas krome mastrumi la malfermiĝon de sia lando al plurpartieco. “Alassane la usonano”, teknokrato, havas avantaĝon, ke li estas ekster la politika kliko kaj la palaco-intrigoj. Tiu adopta filo, kiun neniu konas, estus povinta trankviligi la trono-pretendantojn, sed li maltrankviligas: malsana kaj flegata en Svislando kaj en Francujo, “la Maljunulo” modifas la konstitucion tiel, ke lia ĉefministro povu regi dum lia foresto.

* Tiuj strukturaj alĝustigaj planoj, ellaborataj sub kontrolo de la internaciaj financaj institucioj, organizis privatigojn, liberan merkaton kaj reduktadon de la publikaj servoj.

Lia liberalisma profilo nature kondukas s-ron Ouattara privatigi kaj redukti la publikajn elspezojn. Samtempe li atakas la malŝparojn kiuj putrigas la administracion. Li reformas la impostsistemon, kreas al si multajn malamikojn inter la novaj impost-pagantoj. Sen kapablo ĉarmi kaj nepopulara, li ankaŭ minacas la komfortajn rentojn de kelkaj altranguloj de la reĝimo. Oni jam akuzas lin ne esti vera eburbordano, tiel ke Houphouët-Boigny mem devas publike konfirmi la originon de sia protektato. La konkurado, kiu kulise jam tumultas, malkaŝe aperas la 7-an de decembro 1993. S-ro Ouattara tuj anoncas la forpason de la ŝtatestro ĉe la radio, dum s-ro Bédié anoncas ĉe la televido, ke li devas provizore anstataŭi la prezidanton, kiel preskribis dekomence la konstitucion. La morgaŭon, s-ro Ouattara deklaras al agentejo France-Presse (AFP), ke li rifuzas eksiĝi. Sed, pro internaciaj premoj, aparte de Francujo, li fine rezignas. Tiu blokado antaŭ-anoncas aliajn, pli gravajn.

Entrudiĝo de tria homo

REIRINTE al la IMF, s-ro Ouattara prepariĝas por la baloto de 1995. Tamen, la kontestata koncepto “ebureco”*, oportune starigita de s-ro Bédié, malhelpas lin kandidatiĝi. Tiam la eksa liberalisma ĉefministro alianciĝas kun ... la socialisto Gbagbo. Tiu ĉi famiĝis en 1990, ricevante 18% de la voĉoj kontraŭ Houphouët-Boigny dum historia prezidanta baloto, kie li aŭdacis defii la patron de la nacia sendependiĝo. Sed, fronte al la manovroj de la regantoj, s-ro Ouattara kaj lia nova aliancano preferas bojkoti la elektojn, finfine gajnitajn de s-ro Bédié kun 96,44% de la voĉoj. La du malamikaj fratoj de nun kalkulu kun tria homo.

* Redukta difino de la nacia identeco, kiu devigas pruvi sian eburbordan devenon al ĉiu, kiu deziras partopreni la balotan konkurson — por kandidatoj — aŭ voĉdoni — por simplaj civitanoj.

Studinte historion, universitatano, s-ro Gbagbo estas iel la ribela filo. Naskita en 1945 apud Gagnoa, en bete-regiono, li eniras politikon tra la studenta sindikatismo. Oponante al la hegemonia partio DPEB, kiu regas en la universitato, li plufoje estas enkarcerigita: en 1969 (antaŭ ol esti devigita soldatservi du jarojn “por reedukado” de 1971 ĝis 1973), kaj en 1992 fare de s-ro Ouattara, tiam fidela ĉefministro de Houphouët-Boigny nepre volanta konservi sian povon. Li, ja kaŝe fondas en 1982 la Fronton Popolan Eburbordan (FPE), kiu aliĝas al la socialista Internacio. Ekzilita en Parizo, li estas akceptita de la franca socialista Partio, el kiuj kelkaj membroj ankoraŭ al li simpatias. Sed prezidanto François Mitterrand, timante malplaĉi al sia aliancano Houphouët-Boigny, starigita gardanto de la “Francafriko”*, neniam akceptis lin.

* Francafriko estas la influ-retoj, ĉu politikaj, ekonomiaj, diplomatiaj kaj militistaj, kiun Francujo flegas en Afriko. La esprimo estis popularigita en 1998 laŭ ĝia aktuala signifo, de François-Xavier Verschave, La Françafrique, le plus long scandale de la République, Stock, Parizo, 1998. — noto de jml.

Kun la plurpartieco, starigita komence de la 1990-aj jaroj, s-ro Gbagbo volas enkorpigi la oficialan opozicion. Dum la patro de la sendependiĝo provas aligi al si la vilaĝajn loĝantarojn, la socialista instruisto entuziamigas urbecan popolon malriĉigitan, kiu revas pri pli bona estonto: junuloj kaj studentoj elklasigitaj, kiuj volas la finon de “houphouëtismo”. Li tiam patronas kreadon de la Federacio Studenta kaj Lerneja de Eburbordo (FSLE), sindikato kiu poste ludis gravan rolon en lia politika suprenirado. En 1995, la ĝenerala sekretario de la FSLE estas Guillaume Soro, kiu poste kondukis la armitan ribeladon (2002-2006), kaj fine fariĝis la ĉefministro de Gbagbo en 2007, konforme al la pac-interkonsentoj de Uagaduguo (2006), kaj ĉefministro de s-ro Ouattara, tuj post la kontestata prezidanta elekto de 2010.

S-ro Bédié la dorlotita, s-ro Ouattara la reveninta malavara filo, s-ro Gbagbo la ribela filo: jen la tri rivalaj fratoj, kiun postlasas Houphouët-Boigny. La 24-an de decembro 1999, la konkurado ŝanĝas sian aspekton: puĉo plenumita de junaj ribelaj militistoj renversas s-ron Bédié. Generalo Robert Gueï, ekreganta, ĉesigas koruptan kaj malpopularan reĝimon. Jen fino de regado por DPEB.

Malfidela heredinto, s-ro Bédié postlasas la koncepton “ebureco”, ilo de socia divido, kiun Houphouët-Boigny ĉiam kontraŭbatalis. La patro de la sendependiĝo ja zorgis pri relativa ekvilibro en la disdono de la regpostenoj, kie la diversaj etnoj estis reprezentitaj laŭ sia demografia pezo. Krome, ĝis 1994, la tri aŭ kvar milionoj da eksterlandanoj (25% de la loĝantaro), kies laborforto partoprenis en la “eburborda miraklo” tiel povis voĉdoni ... por Houphouët-Boigny*.

* S-ro Bédié en 1994 nuligis la voĉdonrajton de eksterlandanoj, dum s-ro Gbagbo kritikis jam de 1990 la “balota brutaro”, kiun havigis al si la “Maljunulo”.

Ŝajniginte, ke li forigos la “eburecon”, generalo Gueï ŝanĝas sian opinion, kaj kandidatiĝas por la prezidanta elekto de 2000 — ne sen kelkaj juraj artefaritaĵoj celantaj forigi liajn ĉefajn kontraŭulojn el la konkurado. Dum la balot-kampanjo, oni ne plu mencias la “patron de la nacio”. La eburbordanoj aspiras ja ĉefe forgesi 40 jarojn da DPEB-regado, kaj la forigo de la du malamikaj fratoj, devenantaj de la malnova reĝimo, s-roj Bédié kaj Ouattara, ne ŝajnas interesi la loĝantojn, krom en la Nordo.

Ĉar la “ebureco” enpikis venenon, kiun Eburbordo penas elpeladi. La politikaj dividoj finfine koincidas kun la etnaj limoj. La ekskluzivo de s-ro Ouattara, ĉar li pretende estus burkina, samtempe forigas trionon de la voĉdonantoj, tiujn en la Nordo. S-ro Gbagbo tiam troviĝas sola fronte al generalo Gueï. La morgaŭon de la prezidanta baloto de la 22-a de oktobro 2000, kompreninte, ke li malvenkis, la puĉinta oficiro ordonas ĉesi la nombradon de la voĉoj. Li ankaŭ arestas la membrojn de la balot-komisiono kaj iras al la eburborda Radio-Televido (ERT), kie li proklamas sin venkinto.

La 24-an de oktobro, s-ro Gbagbo, relajsita de internaciaj amaskomunikiloj, aparte Radio France International (RFI), alvokas siajn subtenantojn manifestacii surstrate. Li aldonas “De nun mi estas la ŝtatestro de Eburbordo.” Liaj aktivistoj iras al la ERT kaj frontas la militistojn fidelajn al la generalo. La subtenantoj de s-ro Ouattara, kiuj ankaŭ manifestacias — ili postulas organizadon de nova elekto — estas severe subpremitaj, kun subteno de la ĝendarmoj.

Post kiam generalo Gueï estas forigita, la balota komisiono finfine proklamas venkon de s-ro Gbagbo, kun 60% de la voĉoj; sed kun balotpartopreno de nur 37%. Onidire, la postelektaj tagoj rezultigis 300 mortintojn. La nova prezidanto poste konfesis: “Mi estis elektita en katastrofaj kondiĉoj*.”. Francujo estas unu el la unuaj landoj, kiuj agnoskis la venkon de la socialista universitatano: ĝi kelkajn semajnojn poste reaktivigis sian kunlaboradon kun Eburbordo, kiu estis interrompita de la puĉo je Kristnasko 1999.

* www.gbagbo.ci.

La sinsekvo de la postbalotaj eventoj de decembro 2010 do aperas kvazaŭ inversita spegulo de tiu de 2000. En 2010, s-ro Gbagbo strebas bremsi (kaj interrompi) la laboron de la elekto-komisiono, uzas la ERT por sia propagando kaj por amase diskonigi sian prezidantan ĵuron. En 2010 s-ro Ouattara ja deklaras sin venkinto ĉe la franca radio RFI (kaj en la eksterlanda gazetaro) kaj alvokas siajn subtenantojn surstrate manifestacii por rekapti la regpotencon. Kun risko provoki novan konflikton detruontan la eburbordan teritorion. Ĉar la armita ribelado de septembro 2002, gvidata de s-ro Soro, kaj la divido de la lando, ja estis konsekvencoj, de la nordo-ekskluzivo, kiun dum jaroj efektivigis la regantoj, kaj pri kio la fortenado de s-ro Ouattara fariĝis simbolo.

Sed la interna milito (2002-2006) kaj la armita paco, kiu sekvis* vekis la memoron de Houphouët-Boigny, kies regado, bazita sur la floranta ekonomio de kakao, rimis kun paco kaj prospero, al kio helpis kelkaj mondonacoj lerte disdonataj al fideluloj. La eburbordanoj remaĉas tiun “perditan paradizon”, resumitan per unu el la pensoj de la “Maljunulo”, kiu tiam malfermis la televid-ĵurnalon: “La vera feliĉo, oni aprezas ĝin nur kiam oni ĝin perdis.” Kompreneble, ili iom rapide forgesis, ke la malboniĝo de la ekonomia kaj socia situacio de la lando komenciĝis tre antaŭ 1993, aparte kun la strukturaj alĝustigaj planoj (SAP) kaj la liberalisma kuracilo trudita de la IMF kaj la Monda Banko. Sed estas ja fakto, ke de 1993 la lando ne plu travivis bonan periodon. Krome la eburbordanoj, lacigitaj de tiu senfina hereda kverelo, aspiras al paco. La tri “filoj” tion bone komprenis. Tamen, ilia konduto, anstataŭ venigi akordon, nur pludaŭrigas la dividojn.

* Sub egido de Burkina Faso, la pac-interkonsento organizas politikan transiron. S-ro Soro fariĝis ĉefministro de s-ro Gbagbo.

S-ro Bédié, forpelita el la regposteno, kaj s-ro Ouattara, kiu ne rajtis konkuri, jam en majo 2005 formis aliancon, kiu sonas kvazaŭ revivigo de la DPEB. Ili nomis ĝin: Kuniĝo de la Houphouëtistoj por Demokratio kaj Paco (KHDP). Preter ĝia taktika aspekto, oni ankaŭ vidu en ĝi reaktivadon de la alianco, el kiu Houphouët-Boigny faris bazon de sia povo, inter la homoj de la Nordo (Senufoj, Malinkeoj kaj Ĝuloj), kaj la Baŭleoj, kiuj kune estas la plimulto de la eburborda loĝantaro.

Fronte al ili, s-ro Gbagbo prezentas sin kiel defendanton de la eburborda suvereneco kontraŭ eksterlandaj entrudiĝoj, aparte francaj. Jam en 2001 li minacis reintertrakti la kontraktojn de la kompanioj de la eksa koloniiga lando, kun kiu Houphouët-Boigny ĉiam tenis bonajn rilatojn. Sed, por arigi maksimuman nombron de eburbordanoj, li ankaŭ devas altiri al si favoron de la Baŭleoj, tre influhava etno en Eburbordo.

Alproprigi al si la figuron de Houphouët-Boigny tiam fariĝas nepre necesa, ne nur ĉar la eksprezidanto estis unu el la plej prestiĝaj reprezentantoj de la lando, sed precipe ĉar li enkorpigis la nacian akordon. Tial s-ro Gbagbo ankaŭ klopodas sin ŝarĝi per la heredaĵo de la “Maljunulo”, kies politikon kaj diktatorajn metodojn li tamen kontraŭbatalis dum jaroj. Eĉ pli, en 2010 li prezentas sin kiel lian solan valoran heredanton.

S-ro Gbagbo tiel relanĉas la laborojn necesajn por translokado, kion deziris la patro de la sendependiĝo, de la politika ĉefurbo al Jamusukro, la naskiĝ-vilaĝo de Houphouët-Boigny. Tiu ĉi jam konstruigis en tiu urbeto de la landocentro faraonan bazilikon. Ĉiuj tiuj laborejoj estas konfiditaj al la arkitekto Pierre Fakhoury, al kiu oni ankaŭ konfidis la riparon de la vojaro en la grandaj urboj, kaj la konstruon de la nova prezidanta palaco, de la memormonumento al Houphouët-Boigny en Abiĝano kaj de la ponto Laurent-Gbagbo, destinita aldoniĝi al tiuj, kiuj havas la nomojn Houphouët-Boigny kaj Charles De Gaulle. S-ro Gbagbo eĉ provas aligi al si la vidvinon de la forpasinta prezidanto, s-inon Thérèse Boigny, aĉetante la vilaon, kiun ŝi posedis kun sia edzo, sed perdis ludante en kazino.

En 2010, la tri elementoj de la eburborda politika triopo (s-roj Bédié, Ouattara kaj Gbagbo) ĵetas sin en la prezidanta konkurado, kvazaŭ en (fina?) alfrontiĝo por la heredaĵo de la patro de la nacio. Sed, preter vortoj kaj simboloj, indas sin demandi kion la “Maljunulo” vere transdonis al ili.

Kaj la “Francafriko”?

S-RO BÉDIÉ konservis el sia mentoro nur la etnan pozicion: sen ĉarmo, li estis verŝajne unu el la plej malamataj prezidantoj en Eburbordo. En la fino de lia regperiodo, oni ironie nomis lin n’zueba (ebriulo). Sed, post jardeko da politika krizo malfermata de la katastrofa baloto de oktobro 2000, li eble estis, por la aktivuloj de la DPEB, tiu, kiu pasigis plej da jaroj ĉe la “Maljunulo”, kaj kies persona monujo restis la plej plena. Rilate s-ron Ouattara, la fremdula statuso, kiun lia kontraŭuloj false ligis al li, memorigas pri la “panafrika” misio, kiun Houphouët-Boigny asignis al Eburbordo, sen tamen sukcesi, kiel faris lia kolego de Ganao Kwame Nkrumah, koncepti ĝin preter la limoj de lando, kiun li volis ekzempla.

La pozicio de s-ro Gbagbo ŝajnas pli malfacile difinebla. “Ve! Vi similas min” laŭrakonte diris al li la “Maljunulo” en la fino de sia vivo*. Ne estas tute malvere. S-ro Gbagbo estas tiu, kiu plej bone asimilis la etnan geopolitikon de la eburborda nacio, tipa de la unupartia reĝimo, kiun li tiom mallaŭdis.

* Tion pretendas Notre Voie, la gazeto de la partio de s-ro Gbagbo, en artikolo “Le talent d’Houphouët, le génie de Gbagbo, Abiĝano, 4-a de novembro 2009.

Same kiel Houphouët-Boigny, li estas la plej ruza politikisto de sia tempo: multe pli pragmata ol socialista. Same kiel la patro de la sendependiĝo, li scipovas levi la nacian flagon, sed li ankaŭ ne hezitas konduti kiel tradicia ĉefo. Tiel, kvankam poligamio estas malpermesata en Eburbordo, li edzinigis — laŭ tradiciaj ritoj — s-inon Nady Bamba, devenantan de la Nordo, kaj estas verŝajne, ke balotaj zorgoj klarigas tiun geedziĝon. Tiu dua edzino zorgadis pri lia propagando en 2010, aparte al la loĝantaroj de la Nordo.

Cetere, s-ro Gbagbo dungis kiel konsilanton s-ron Issa Malick Coulibaly, unu el la membroj de la tre influhava familio de Gon Coulibaly, la fondinto de Korhogo, ĉefa urbo en la Nordo, kiu estis tre proksima aliancano de Houphouët-Boigny.

Flanke de la paroloj, la komparo haltas tie. La patro de la nacio — kiu, dum la koloniado, sukcesis nuligi la devigan laboron — ankaŭ estas aŭtoro de la esprimo “Francafriko”. Laŭ li, tiu esprimo havas pozitivan sencon, ĉar ĝi enkorpigas alianciĝon de libera Eburbordo kun Francujo. Laŭ s-ro Gbagbo la “Francafriko” ilustras la eksterlandan mentorecon: li promesas ĉesigi ĝin. Dum Houphouët-Boigny ĉiam zorgadis flegi ligilojn kun siaj francaj samranguloj, de Charles de Gaulle ĝis s-ro Jacques Chirac, lia posteulo, atakanto de la “Francafriko de paĉjo”, fariĝis la admonanto de “dua sendependiĝo”*.

* Vd Anne-Cécile Robert, “Rêves d’une seconde indépendance”, Manière de voir n-ro 108, “Indispensable Afrique”, decembro 2009-januaro 2010.

Sed, preter la politika eldiro, la rompo eble nur kaŝas simplan mutacion. Kiel oni komprenu la koncesion, en 2003, de la aŭtonoma haveno en Abiĝano al s-ro Vincent Bolloré, kiu ankaŭ estis nomumita komandanto en la nacia ordeno de Eburbordo? Kaj kio pri la ligoj de s-ro Gbagbo kun s-ro Robert Bourgi, lernanto de Jacques Foccart — kiu estis la ŝlosila homo de la “Francafriko” ĉe la franca prezidejo — kaj neoficiala konsilisto de prezidanto Nicolas Sarkozy? Kion opinii pri la plej disciplinita fidelulo de s-ro Gbagbo, s-ro Charles Blé Goudé, nomunita ministro pri junularo post la dua balotvico de la ĵusa prezidanta elekto, kiu senhezite organizis, pere de sia kompanio pri politika komunikado, muzik-eventon patronatan de la franca grupo Orange? Fine, ĉu s-ro Gbagbo ne alvokis en 2002 al Francujo, por haltigi la ribelajn trupojn, petante aplikadon de la defendo-interkonsentojn de 1961? La Eburbordo de s-ro Gbagbo ja povus esti tiu de “Francafriko”, kiu, estinta politika kaj registara, nun apogas sin sur privataj entreprenoj.

Ĉu s-ro Gbagbo ne estas viktimo de la “simptomaro de eterna oponanto”? Longtempe forigita de la regado per nedemokratiaj metodoj, li provas nun alkroĉi sin al ĝi, kvazaŭ ĝi estus ŝuldato. Liaj subtenantoj cetere asertas, ke la interna milito (2002-2006) malhelpis lin finkonduki siajn grandajn projektojn ... Prezidanto Sarkozy siaflanke montras certan malproksimecon kun Eburbordo: li komprenis, ke ĉio venanta el la prezidejo povas esti malbone interpretita kaj malutili al la francaj entreprenoj en Eburbordo. “Mi dormas pli bone de kiam Chirac foriris” pretende diris s-ro Gbagbo al siaj fideluloj. La franca ŝtatestro cetere tre zorgas, en tiu fino de 2010, diri sian opinion nur post la usona prezidanto Barack Obama. Sed tio ne malhelpas, ke Francujo estas la pafcelo de la “patriotoj” de s-ro Gbagbo.

Koncerne la eburbordan loĝantaron, malgraŭ la katastrofa situacio en kiu troviĝas la lando, eble la sola valoro, kiun ĝi heredis el la “Maljunulo”, estas la tre forta ligiteco al nacia unueco, aŭ al la teritoria unueco de Eburbordo. Ĉu la tri malbenitaj filoj de Houphouët-Boigny ankoraŭ subtenas ĝin?

Vladimir CAGNOLARI

La nehaltigebla leviĝo de flugkompanio

Emirates volas relanĉi Dubajon

Je la 1-a de septembro 2010, la flugkompanio Emirates inaŭguris rektan aerligon inter Dubajo kaj Dakaro. Senegalio sekve fariĝis la 19-a afrika celloko de Emirates, kiu jam flugas al pli ol 60 landoj. En tempo kiam la emirlando Dubajo alfrontas gravan financan krizon, ĉu Emirates provizos la miraklon kiu savos ĝin?

Kiu flugkompanio tiel prosperas, ke en la daŭro de unu monato ĝi povis mendi 72 longdistancajn larĝfuzelaĝajn jetojn kontraŭ totala kosto de USD 20 mil milionoj? La respondo troveblas nek en Usono nek en Eŭropo, sed en malgranda emirlando en la Persa Golfo kun loĝantaro de du milionoj: Dubajo.

Je la 9-a de junio 2010, ĉe la Berlina Internacia Aviadoekspozicio, la nacia flugkompanio Emirates aĉetis 32 aviadilojn A-380 — la lasta modelo de Airbus — , kaj tiel samtempe levis sin al la rango de la plej granda kliento de tiu aviadila fabrikisto. Tiam, ĉe la Aviadoekspozicio de Farnborough je la 18-a de julio, post malpli ol unu monato, ĝi mendis tridekon (dek pli ol atendite) de la Boeing 777-300ER, la nova modernigita versio de aviadilo kiu eniris servon frue en la 2000-aj jaroj.

Ekde sia fondo en 1985 (vidu “Profilo de la Kompanio”), la flugkompanio havas gvidantaron limigitan al nur 3 personoj. La prezidanto de la estraro kaj ĝenerala direktoro, ŝejko Ahmed Bin Saeed Al-Maktoum, estas neniu alia ol la nevo de la emiro. 27-jaraĝa kiam Emirates naskiĝis, kaj kun diplomo pri politika scienco de la Universitato de Koloradio, ŝejko Ahmed ne havis sperton pri la flugvetura industrio. Lian karakterizan emon al lukso reflektas lia entrepreno. Fajnaj ŝtofoj, individuaj litoj kaj duŝejoj: Emirates fiere proponas al siaj “superaj” pasaĝeroj la plejan komforton imageblan je naŭ mil metroj.

La aliaj membroj de la pinta triopo estas kaj britoj kaj fakuloj pri sia industrio: la oficanta vic-prezidanto Maurice Flanagan, veterano de la brita aerarmeo kaj British Airways, kaj Tim Clark, la prezidanto de la kompanio. Unu kampo estas rezervita por la ŝejko kiu posedas la Dubai Aerospace Enterprise (DAE), la kompanio kiu respondecas pri la luoj, vendoj kaj aĉetoj de la aviadiloj de Emirates. Tiu estas agado profitega sed ankaŭ riska, ĉar la merkato de brokantaj aviadiloj estas tre spekulacia pro tio, ke temas pri la anticipado de pliiĝoj kaj malpliiĝoj de aera trafiko ĝuste kiel faras negocistoj de la financaj merkatoj. En 2008-2009, la Emirlandoj aĉetis aviadilojn kun valoro de pli ol USD 2 mil milionoj per kontantaj pagoj. Entute, ĝiaj mendoj de aviadiloj havas suman valoron de USD 68,6 mil milionoj*. Sed kvankam la kompanio ekkreskegis, tio ĉefe atribueblas al nekutima simbiozo kun la ekonomio de la emirlando.

* Middle East Economic Digest, Londono, la 6an-12an de aŭgusto 2010.

Malkiel la gvidantoj de la aliaj emirlandoj de la Persa Golfo, la familio Al-Maktoum — la reganta dinastio — frue eltrovis sian lertecon pri komerco. Ekde la 19-a jarcento, la fondintoj de la dinastio sukcese allogis persajn kaj hindajn negocistojn al Dubajo kaj tiel transformis mallarĝan rivereton ĉe la enirejo al la Golfo en trafikplenan havenon de la komerco de la perloj, kiuj furoris ĉe la elegantaj riĉuloj de la malnova Eŭropo. Ĉi tiun fazon ĉesigis la ekonomia krizo de 1929 kaj la poluado kaŭzita de la aperanta petrola industrio.

Butikumi sub kruela suno

En la 1950-aj jaroj, serĉante novan fonton de enspezo, Dubajo komencis kontrabandi oron al Barato kaj Pakistano kiuj lastatempe fariĝis sendependaj. Kvankam ankoraŭ sub brita rego, la lando fariĝis la tria plej granda aĉetanto en la mondo de la nobla metalo. Sed en 1971, dum internacia monkrizo, la usona prezidanto Richard Nixon ĉesigis la aŭtomatan konvertiĝon de la usona dolaro en oron je kurzo de USD 37 por unco: la prezo de la flava metalo tiom altiĝis, ke ĝi fariĝis nepagebla por la klientoj de la juvelistoj de Bombajo kaj Lahoro. Kiel tre modesta naftoproduktanto, Dubajo ankoraŭfoje devis reinventi sin.

La emirlando elektis turismon, unuavide elekto freneza. La lando havas malmulton por proponi al feriantoj: multe da sablo, kruela suno dum ses monatoj de la jaro, pejzaĝo kiu ne estas aparte rava, kaj preskaŭ neniuj historiaj monumentoj. Sed Dubajo trovis la solvon: butikumado.

Ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj, butikcentroj multobliĝadis kaj proponis la plej neatenditajn allogaĵojn: or-ingotoj, luksaj limuzinoj, loterioj per kiuj oni povus gajni milionojn, sed ankaŭ fajraĵoj kaj internaj skiejoj kun artefarita neĝo.

Unue venis la rusoj. Ĉefe allogitaj de la produktoj kiujn ili povis hejme revendi je pli alta prezo, ili samtempe fariĝis la unuaj klientoj de Emirates. La kompanio rapide ekkomprenis la manaon ofertatan al ĝi kaj kiun ĝi resumis per sia tiuepoka reklamslogano: “Fly buy Dubai” (flugu, aĉetu, Dubajon). Kaj de tiam la sektoro kreskadis.

Poste, Dubajo allogis tiom da turistoj kiom Maroko kaj Tunizio kune. La plimulto estis el Saŭd-Arabio kaj la hinda subkontinento, sed unu miliono estis britoj, multaj el ili emeritoj, altiritaj de kapturna ekspansiego de la konstruado. Ekde 2002, fremduloj efektive povas aĉeti apartamentojn kaj vilaojn en la novaj domaroj konstruitaj laŭlonge de la marbordo en ĉirkaŭaĵo kiu similas Miamon. Transnaciaj firmaoj ankaŭ malfermis oficejojn, profitante de kvin senimpostaj zonoj. Halliburton, giganta usona firmao de petrolaj servoj kaj ĝeneralaj kaj publikaj konstruprojektoj, translokis sian sidejon al la emirlando. Por la estroj de Emirates, nur unu afero gravis: pli da turistoj kaj komercistoj venantaj de foraj landoj signifis pli da pasaĝeroj kaj pli da profito por la kompanio.

Cetere, la geografia pozicio de Dubajo estas avantaĝo. Duonvoje inter la Okcidento kaj la Oriento, la emirlando konkurencas kun Singapuro por konekti Eŭropon al Azio kaj ĝiaj merkatoj. La internacia flughaveno estas administrata de la Dubai National Air Transport Association (Dnata), filia entrepreno de Emirates, kaj estas transformata en gigantan zonon de doganlibera butikumado kaj la trian plej grandan flugkompanian nabon de la mondo. Servata de 126 flugkompanioj, la flughaveno proksime sekvas London-Heathrow kaj Honkongon — sed antaŭas al Paris-Charles de Gaulle — laŭ nombroj de internaciaj pasaĝeroj.

La registaro de ŝejko Mohammed bin Rashid Al-Maktoum esperas, ke Emirates kaj la flughaveno (kiuj kune enspezas 8% de la malneta interna produkto de Dubajo) akcelos la ekonomion de lando severe trafita de la financa krizo kaj la falego en la merkato de nemoveblaĵoj. Konsidere pri tio, la registaro faras siajn investojn.

La grandega terminalo 3, ĵus finkonstruita, povas akcepti 30 milionojn da pasaĝeroj ĉiun jaron, nome tiom, kiom terminalo 5 ĉe Heathrow kiu malfermiĝis preskaŭ samtempe. Dua kaj eĉ pli granda flughaveno, Al Maktoum International Airport, malfermiĝis en julio 2010. Komence, ĝi akceptos 40 milionojn da pasaĝeroj, cifero kiu altiĝos ĝis 160 milionoj en 2020*. En Dubajo, tero estas malmultekosta kaj la plivastigon de la instalaĵoj malhelpas nek manko de spaco nek la kontraŭstaro de ekologiistoj kaj najbaroj.

* Nathalie Gillet, “Dans les sables de Dubaï s’érige le plus grand aéroport du monde”, Les Echos, Parizo, la 17-an de aŭgusto 2010.

Alia avantaĝo estas la ‘kafala’, la sistemo de sponsoreco dividata de ĉiuj landoj en la Golfo. Dubajo havas loĝantaron de unu miliono ok cent mil, el kiuj 90% estas fremduloj. Por akiri trijaran loĝpermesilon, ĉiu enmigrinta laboranto devas esti sponsorita de sia dunganto aŭ de civitano de la emirlando. Se laborantoj perdas siajn laborpostenojn, eksiĝas aŭ estas maldungitaj, ili ankaŭ perdas tiun permesilon kaj devas foriri el la lando, kio malinstigas dungitojn plendi pri siaj kondiĉoj. Emirates, kiel la aliaj dungantoj de Dubajo, profitas de la ‘kafala’: 50 nacioj estas reprezentataj inter ĝia personaro, sed laborsindikatoj estas malpermesataj* .

* Syed Ali, Dubai: Gilded Cage, Yale University Press, New Haven, 2010.

Vidata de Eŭropo, la reliefiĝo de Emirates estas tre ĝena. “Ĝia profito en 2009-2010 estas eta miraklo” koncedas la ĉefo de Lufthansa, Wolfgang Mayrhuber*. Aliuloj private kritikas la rabatojn je la prezo de fuelo (kiu konsistigas preskaŭ trionon de la kurantaj elspezoj de flugkompanioj) kiujn ĝi ricevas pro tio, ke ĝi estas la nacia aertransportanto de petrolproduktanta lando. Ankoraŭ aliaj parolas pri kaŝaj subvencioj. Ĉiuj kondamnas ĝian “maljustan konkurencon”. Air France, Lufthansa kaj Air Canada ĉiuj firme kontraŭas la asignon al Emirates de novaj alteriĝaj rajtoj ĉe flughavenoj en Eŭropo kaj Nordameriko.

* Aviation Week & Space Technology, Vaŝingtono, la 14-an de junio 2010.

Siaflanke, registaroj ne volas malamikigi tian grandan klienton de sia aviadilindustrio. “Mi amas ĉiujn miajn klientojn egale” en junio 2010 respondis Louis Welsh, ĝenerala direktoro de EADS (proprietanto de Airbus), kiu estis akuzita, ke li preferas la emirlandan kompanion je la kosto de ĝiaj eŭropaj konkurantoj*.

* “Le Grand Jury” LCI — Le Figaro — RTL, la 18-an de junio 2010.

La sukceso de Emirates kaj Dubai International Airport estas imitata aliloke en la Golfo. Almenaŭ ok regionaj kompanioj konkurencas kun ĝi por pasaĝeroj kaj frajto kun la samaj enspezoj kaj senkonsidere pri elspezoj. Ĉiuj estas ŝtataj kaj malprofitaj. Qatar Airways kaj Etihad (Abu-Dabio), la plej fortaj konkurencantoj de Emirates, ofertas altkvalitan servon kaj tutmondan reton rapide vastiĝantan. Ili instigas fabrikistojn pli rapide liveri jam menditajn aviadilojn kaj lanĉi novajn modelojn por kiuj la kompanioj estas konstruantaj flughavenojn kiuj antaŭvideble fariĝos estonte naboj kiel Dubajo.

Ĉu la regiona merkato povas ensorbi tian kapturnigan kreskon? Ĉiuj volas kredi, ke jes. Prognozoj de la Internacia Aer-Transporta Asocio (IATA) pri 2010 antaŭvidas por la Golfo 20-elcentan pliiĝon je postulo, duoble tiu de la antaŭa jaro kaj superonta la pliiĝon je registrita kapacito de 2009 (+15,9%). Devus altiĝi, tial, la enspezo je unu pasaĝera kilometro, la barometro kiun la industrio plej atenteme kontrolas. Kaj kune la bilanco.

Sed anstataŭ miraklo, povus temi pri nura miraĝo, kiel la amaran sperton Dubajo jam havis pri nemoveblaĵoj en la kraŝo de 2009, kiu alportis ĝian ekonomion al la rando de ruiniĝo. Tiutempe, la emirlando estis devigita almozpeti USD 10 mil milionojn de Abu-Dabio — sia riĉa najbaro kaj konkuranto ene de la federacio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj — por replenigi la kason de la holdingo Dubai World, kiu estis ruinigita de filiiĝintaj konstruentreprenoj kun miloj da vilaoj, apartamentoj kaj malgajaspektaj butikumejoj senhomaj*. Post konstruado — zono de kataklismo dum kelkaj jaroj kun dekmiloj da laboristoj lasitaj senhelpaj en la dezerto — ĉu estos la vico de la flugkompanioj de la Golfo, jam multe enŝuldiĝintaj, por suferi krizon de superkapacito?

* Vidu Ibrahim Warde, “Dubaï, chronique d’une chute annoncée”, Le Monde diplomatique, marto 2010.

Disaj venkoj kontraŭ persista subpremado

Renovigo de feminismo en la Sudo

La protektema kaj degna prismo tra kiu estas ofte perceptata la sorto de la virinoj de Afriko, Azio kaj Mezoriento ofte kaŝas la batalojn, kiujn ili mem kondukas. Same kiel en Okcidento, ilia kondiĉo tute ne estas kultura nevariigebla trajto, ĝi estas temo de luktoj celantaj akiri novajn rajtojn kaj ĉesigi perfortaĵojn kaj diskriminaciojn. Atestas pri tio jenaj ekzemploj el Ruando, Afganujo, Barato kaj Maroko.

RETRORIGARDO al la historio de feminismo, kiu markis la jaron 2010 en Francujo, kun la 40-a datreveno de la Movado por Liberiĝo de Virinoj (MLV) ne forgesigu la virinojn de la Sudo, iliajn luktojn kaj ilian kontribuon al renovigo de feminismo. Oni tro ofte emas konsideri ilin kiel nur viktimojn, dum ili estas ofte ribelantaj kontraŭ la establita ordo kaj la malegalecoj, kiujn kreas iuj tradicioj.

Tiel, ĉu estas sciate, ke la ununura lando en la mondo, kie virinoj estas la plimulto en la Parlamento, estas Ruando? De la ĝeneralaj elektoj de 2008, ili estas 56,3% el ĉiuj deputitoj: tiun rrekordon povas envii eĉ la skandinavaj landoj, ĉampionoj en Eŭropo de la politika seksegaleco. Tamen la ruandaninoj ricevis voĉdonrajton nur en 1961, kiam la lando sendependiĝis. En 1965 la unua virino estis elektita en la parlamento, sed, ĝis la 1990-aj jaroj virinoj kvazaŭ neĉeestis la politikan mondon. La genocido de la tucioj en 1994 renversis la ordon. “Dum multaj viroj mortis, aŭ estis en situacioj de nekapableco agi, virinoj akceptis respondecojn kaj montris sin kapablaj elturniĝi, memorigas s-ino Immaculée Ingabire, kunordiganto de la Nacia Alianco kontraŭ perfortoj al virinoj. Kvankam ili estis amase seksperfortitaj, la ruandaninoj ja eligis la landon el ĥaoso. Tio rompis la tradician viran dominecon.”

Dum la postgenocida periodo, virinoj regis preskaŭ trionon de la familioj, okupis postenojn antaŭe rezervitajn por viroj, aparte en la sektoroj domkonstruado kaj meĥaniko, kaj amase aliĝis al politikaj partioj. Ili partoprenis la ellaboradon de la konstitucio de 2001 kaj sukcesis enskribigi en ĝin sistemon, kiu rezervas 30% de la postenoj al virinoj, en ĉiuj decid-organoj, kaj ankaŭ la rajton heredi. Ili ankaŭ postulis starigon de ministrejo pri la virinaj vivkondiĉoj, kaj sukcesis funkciigi virinajn naciajn konsiliojn, kiuj estas ekzemploj de virina reprezentado je ĉiu ŝtupo de la decidpovo (de la kvartalo ĝis la plej alta nivelo de la nacio). Ĉe la registaro, la ministrejoj pri industrio, agrokulturo, eksterlandaj aferoj kaj energio, estas estrataj de virinoj.

Sed daŭras malfacilaĵoj. En la centra administracio, laŭ ministra raporto, “74% de la ĝeneralaj sekretarioj de la ministrejoj estas viroj, same kiel 81% de la direktoroj kaj 67% de la plej diplomitaj agentoj. Virinoj estas pli multnombraj en la postenoj administra asistanto kaj sekretario.” En la privata sektoro, ili simile estas la plimulto en la nestabilaj kaj malmulte pagataj postenoj de la neformala sektoro (...). Nur 18% de la entreprenoj el la formala sektoro apartenas al virinoj*.” Koncerne perfortaĵojn, la stato restas zorgiga: “Ekzistas vera politika volo, sed necesas ankoraŭ ŝanĝi la pensmanierojn, diras s-ino Ingabire. Kaj montri, ke kulturo ne estas neŝanĝebla, ke ĉiu socio kapablas evoluigi siajn tradiciojn. Hodiaŭ mi celas la novajn generaciojn.”

* “Genre et marché de l’emploi” (Seksaparteno kaj labormerkato), raporto publikigita en januaro 2008 de la ruanda ministrejo pri la publika funkciularo kaj laboro.
Dudeksepjara afgana deputitino

TUTE ALIA estas la situacio en Afganujo. Sub la prezidanteco de s-ro Hamid Karzai, endomaj perfortaĵoj, murdoj, seksperfortoj, atakoj per acido, estas konstante kreskantaj. Malgraŭ ĉio, la virinoj ne restas enfermitaj en silento. Ili havas proparolantojn, kiel s-ino Malalaï Joya, elektita en la Parlamento en 2005, kiam ŝi estis dudeksepjara — tiel ŝi estas la plej juna deputito nuntempe.

S-ino Joya pasigis parton de sia juneco en pakistana rifuĝtendaro, poste ŝi povis aliri al lernejoj kaj lernado de la angla. Sub la talibana reĝimo, reveninte en sia naskiĝurbo Farah, ŝi okupiĝis pri flegejo kaj pri organizado de kaŝitaj alfabetigaj kursoj por virinoj. Sed, “Tuj kiam ŝi komencis politikan aktivadon, rakontas s-ino Carol Mann, sociologo, ŝi altiris al si koleron de siaj kolegoj parlamentanoj, al kiuj ŝi riproĉis ilian pasintecon kiel militestroj, iliajn aktivaĵojn kiel drogokomercistoj kaj kiel aktivistoj por islamismo. Ŝi nelacigeble mallaŭdis la politikojn de la ŝtato, kiu malrespektas la homrajtojn, kaj aparte tiujn de virinoj*.

* Carol Mann, “Malalaï Joya et le courage de la vérité”, Sisyphe.org. 18-a de novembro 2007.

S-ro Joya eskapis plurajn atencojn kontraŭ ŝia vivo, kaj ŝiaj ĉefaj malamikoj estas la reakciaj partioj kaj la fundamentismaj religiuloj. En Kabulo ŝi estis agresita de parlamentanoj. “Ili mortigos min, sed ili ne mortigos mian voĉon, ĉar ĝi estos la voĉo de ĉiuj afganaj virinoj*, ŝi deklaris en 2007. Virinoj burĥe-vestitaj, portante flag-rubandojn, venis manifestacii sian subtenon al ŝi en Farah, en Ĝalalabado kaj en Kabulo. Post tiam, ŝi estis ekskluzivita de la parlamento sekve de televid-intervjuo, dum kiu ŝi komparis la afganan parlamenton kun bestĝardeno.

* Glyn Strong, “Malalaï Joya: courage under fire”, The Telegraph, Kalkato, 29-a de septembro 2007.

S-ino Shoukria Haïdar, prezidantino de Negar, unu el la plej gravaj virin-asocioj en la lando, timas revenon de la talibanoj, post kiam la prezidanto Karzaï, kadre de la konferenco de Londono en januaro 2010, prezentis al la okcidentaj landoj sian politikon de “etendita mano”. En junio, li kunvenigis 1.600 reprezentantojn de la triboj kaj de la civila socio en loya jirga (granda asembleo). S-ino Haïdar timis, ke la principo pri egaleco inter viroj kaj virinoj, por kiu ŝi luktis dum du jaroj, post la falo de la talibanoj, estos forigita de la konstitucio. Fine, la fundamentaj leĝoj ne estis tuŝitaj, sed, kiel rimarkigis Human Rights Watch, “la afgana registaro kaj ĝiaj internaciaj subtenantoj ne konsideris la neceson protekti la virinojn en la programoj de reintegrado de la ribelintaj batalantoj, kaj ne garantiis inkluziviĝon de iliaj rajtoj en la eblaj intertraktadoj kun la talibanoj”*.

* Human Rights Watch, “The ‘ten-dollar talib’ and women’s rights”, 13-a de julio 2010, www.hrw.org.

Alia kazo estas Barato. La ŝtato adoptis la principon pri egaleco inter seksoj kaj integris la koncepton pri seksaparteno. “Hodiaŭ baratanino disponas pri tre bonaj publikaj politikoj, analizas s-ino Urvashi Butalia, kiu de pli ol dudek jaroj zorgas pri feminista eldonejo en Nov-delhio. Ili havas specifan lokon en la kvinjaraj planoj. Antaŭ nelonge, por helpi la malriĉulojn, kaj aparte la virinojn, la ŝtato kreis minimuman tagsalajron por laboroj de ĝenerala intereso, kiel ekzemple voj-prizorgado aŭ purigado de stratoj.” Leĝo kontraŭ endomaj perfortaĵoj, “unu el la plej bonaj en la mondo”, laŭ ŝia opinio, estis adoptita en 2005.

Tiu teksto ebligas protekti virinojn ne nur kontraŭ perfortoj de iliaj edzoj aŭ filoj, sed ankaŭ de ilia bofamilio, kun kiu ili loĝas. Malgraŭ tio la drameca fenomeno de la dowry deaths (mortigo pro nesufiĉa doto) ankoraŭ ne estas haltigita. Laŭ neoficialaj informoj, ĉirkaŭ dudek kvin mil virinoj estas ĉiujare mortigitaj ĉar ilia familio ne povis kontentigi la senĉesajn postulojn de la bofamilio*.

* Stéphanie Tawa Lama-Rewal, “Les femmes en Inde”, Rayonnement du CNRS, n-ro 47, Parizo, marto 2008.

Kvankam malpermesita de 1961, tiu doto-praktiko rekomenciĝis ekde la 1980-aj jaroj. “Hodiaŭ, en kiu ajn socia klaso, ĉiuj donas doton: deputitoj, industriistoj, ĵurnalistoj... klarigas la esploristo Max-Jean Zins. Malbone konsiderata en la 1970-aj jaroj, la doto fariĝis vantomontra signo pri riĉeco kaj povo. Por la plej malriĉaj, ĝi estas la plej rapida maniero aliri al konsumado, kaj estas ĉe la kerno de la ekonomia kaj socia sistemo de la moderna Barato. La barata virino fariĝis objekto uzata por aliri al aliaj objektoj. Tio plej malfortigas ŝin.”

Krome, mankas en Barato kvardek milionoj da virinoj. Tiun fakton unue kaŭzas la praktiko de abortigoj de inaj fetoj, identigitaj per eĥografia ekzameno, sed ankaŭ certa neglektado rilate al knabinoj, malpli bone flegataj ol iliaj fratoj. “Nur en la aĝo de 34 jaroj, virinoj ja havas saman atendeblan vivdaŭron kiel la viroj”, diras Zins.

Male, sur la politika kampo, la barataj virinoj estas relative potencaj. La plej granda demokratia lando en la mondo starigis, jam en 1992, kontingentojn ĉe la municipaj elektoj. “Tio loke estigis profundajn ŝanĝojn. Cetere, depost tiu sukceso, la politikuloj rifuzas similan sistemon por la parlamentaj elektoj”, konfidas s-ino Butalia.

En la sudaj landoj, kiuj preskaŭ ĉiuj estis kolonioj aŭ protektoratoj, la pioniroj de la moderna feminismo devenas, same kiel en Okcidento, de la marksismaj medioj. Sed estas en la batalo kontraŭ koloniismo, tra la luktoj por sendependeco, ke ilia aktivismo sin fortikigis. Elvokante la kazon de tiuj barataj aktivistoj, Martine van Woerkens klarigas: “Ili havis vizian koncepton de la estonta nacio, firme ligante la politikan aŭtonomecon al la liberiĝo de la virinoj.”*

* Martine van Woerkens, Nous ne sommes pas des fleurs. Deux siècles de combats féministes en Inde, Albin Michel, Parizo, 2010, p. 95.

En Egiptujo, jam en la 1920-aj jaroj Huda Sharawi fondis la egiptan feministan union kaj engaĝis sin en la naciista batalo. En 1929, en la stacidomo de Kairo, ŝi provokis skandalon, elirante el trajno sen vualo; tiun agon imitis iom poste granda nombro de egiptinoj, dum manifestacio kontraŭ la brita mandato.

En la imperio de la brita Hindujo, Kamaladevi Chattopadhyay enkorpigas tiun duopan engaĝiĝon, feminisman kaj naciisman. “Ano de brahma aristokrataro, riĉa kaj kulturita, aliĝanta al la naciisma kaj reformisma idealo, ŝi estis apud Gandhi kaj Nehru en la luktoj, kiuj antaŭis kaj sekvis la sendependiĝon”, rakontas van Woerkens*. Ŝi ja konvinkis Gandhi permesi al la virinoj aliĝi al la viroj en la Marŝo por la salo, pacisma manifestacio tra la tuta lando kontraŭ la brita regado.

* Cit. p. 95.

En Azio, en Magrebo kaj en la cetero de Afriko, tiuj unuaj feminismaj tendencoj naskitaj el la naciismaj luktoj havas karakteron de laikaj kaj universalaj valoroj. Oni instigas virinojn eniri la universitatojn, la entreprenojn, instituciojn kaj politikajn organizaĵojn. Sed unu kampo restas tiam kvazaŭ nepensata: la familio. Laŭ Margot Badran, esploristino en la Centro por interkompreniĝo inter islamanoj kaj kristanoj, de la sauda princo Al-Walid Ben Talal en la usona universitato Georgetown, en la islamaj landoj, “ja la islamistaj feministoj, en la fino de la 20-a jarcento, plenumis tiun taskon*.”

* Margot Badran, “Où en est le féminisme islamique?” en Critique internationale, n-ro 46, “Le féminisme islamique aujourd’hui”, Presses de Sciences Po, Parizo, januaro-marto 2010, p. 29.

Naskita en la 1980-aj jaroj, kaj ellaborita surbaze de la irana sperto, tiu religia formo de feminismo restas ankoraŭ tre diskutata. La plej ardaj laikistoj publike mallaŭdas manipuladon de la virinbatalo profite al la fundamentisma politika islamo. Tamen, klarigas Badran, “la islama feminismo estas la kerno de transformiĝo, kiu serĉas sian vojon interne de islamo. Transformiĝo kaj ne reformo, ĉar tute ne temas pri amendi la virdominecajn ideojn kaj kutimojn, kiuj enŝteliĝis en ĝi, sed ja esplore trovi en la profundo de la Korano ties mesaĝon pri sekso-egaleco kaj socia justeco (...), kaj al ĝi konformigi tion, kion oni tiom longe montris al ni kvazaŭ islamo*.

* Cit. , p. 25.
Laika kaj islama aktivismo

PROFITANTE el la akiritaĵoj de la antaŭaj feminismaj luktoj, tiu movado unue stariĝis meze de la 1980-aj jaroj, kiam la mezklasaj virinoj aliris superan studadon kaj lasis sian hejmon por labori. Tiam aperis la unuaj pripensoj pri la divido de la familiestra rolo. Samtempe, la koncepto “seksaparteno”, ellaborita en Usono, estis uzata de islamaj teologiistinoj por pridemandi la sanktajn tekstojn.

Ĉirkaŭ 2005, la “kleraj aktivulinoj”, kiel nomas ilin Badran, eĉ pli firmigante sian pens-sendependecon, provis malkonekti la islamajn praktikon kaj juron, disde la sankteco, montrante, ke ili estas nur homaj kaj historiaj konstruaĵoj, sur kiuj oni povas influi. Ili strebas al konkretigado de tiuj ideoj tra konstruo de internaciaj retoj. Badran konstatas, interne de la islama kulturo, konverĝon inter laika kaj islama feminismoj, kiu “klariĝas antaŭ ĉio per la komuneco de celo: forigi el islamo la virseksan dominadon kaj realigi la aspiron al egaleca islamo, aparte ene de la familio.”*

* Cit. p. 43.

En Maroko, la reformo de la famili-kodo (mudawana), komencita en 2004, ne povintus okazi sen tia alianco: “Tiu ĉi reformo estas rezulto de ĉirkaŭ dudek jaroj da debatoj inter la politikaj regantoj, la liberalaj feministoj kaj la islamistoj, debatoj, kiujn finis la reĝo Mohammed la 6-a en 2003 per arbitracio, kiu konsideris la postulojn de la diversaj flankoj*.” Tiu ĉi antaŭenigo de la virin-rajtoj en la familia kampo estis gajnita danke al konverĝo de malnova feminisma aktivado instigata de laikaj asocioj, de intelektaj kontribuoj de la islamaj feministoj kaj, fine, de la volo de la juna reĝo uzi tiun demandon por modernigi la marokan socion kaj bari la vojon al radikaliĝo de islamo, aparte post la atencoj de la 16-a de majo 2003 en Kazablanko.

* Souad Eddouada kaj Renata Pepicelli, “Maroc, vers un “féminisme islamique d’Etat””, en Critique internationale, n-ro 46, cit., p. 87.

Simila procezo supozeble povos okazi rilate abortigon. “Estas temo, pri kiu oni ekdiskutas publike, precizigas la esploristino Souad Eddouada. Nome de la digneco de virino, defendata de islamo, abortigo povus esti perceptata, en iuj situacioj, kiel la sola solvo, kio pravigus ĝian laŭleĝigon.” En la araba duoninsulo, estas ankaŭ alianco inter laikuloj kaj religiuloj, kiu ebligis akiradon de voĉdonrajto por virinoj en Barejno en 2002 kaj en Kuvajto en 2005.

Camille SARRET

Emirates: Profilo de la kompanio

Je la 26-a de junio 1985, la emiro de Dubajo, ŝejko Mohammed bin Rashid Al Maktoum promulgis apenaŭ rimarkitan dekreton kiu sankciis la starigon de la flugkompanio Emirates. Ĝia komenca kapitalo estis malgranda, nur USD 10 milionoj, kaj neniam poste estas pliigita. En oktobro 1985, la flugvojo Dubajo-Karaĉio malfermiĝis: la pakistana diktatoro Zia ul-Haq pruntedonis du aviadilojn al Emirates por servi la ĉefurbon de Sindo dufoje ĉiun tagon. Post unu jaro, Bombajo kaj Delhio troviĝis inter siaj cellokoj; la unuajn flugojn plenigis miloj da enmigrintoj el la hinda subkontinento venantaj al Dubajo por serĉi fortunon ...

Ĝis la fino de 1980, la kompanio estis gajninta por si alteriĝajn rajtojn en Honkongo, Singapuro, Germanio kaj Britio. En 1994, Emirates jam flugis al 33 cellokoj, nombro kiu kreskis plu al 45 fine de la jarcento kaj pli ol 60 hodiaŭ. Ekde sia fondo, la nekredeble profita kompanio havis nur unu malprofitan jaron! Kaj ĝi sukcese konservis sian sendependecon rilate al la grandaj transatlantikaj aliancoj kiel Star Alliance, (United, Continental, Air Canada, Lufthansa ...) kaj SkyTeam (Delta, Air France — KLM, Tarom ...)

Kelkaj ciferoj:

Emirates

‣ Pasaĝeroj (milionoj): 27,5
‣ Nombro de aviadiloj: 150
‣ Nombro de dungitoj: 23 000
‣ Profito 2009-2010: 750 milionoj da eŭroj

Air France

‣ Pasaĝeroj (milionoj): 74,4
‣ Nombro de aviadiloj: 420
‣ Nombro de dungitoj: 63 000
‣ Profito 2009-2010: 1500 milionoj da eŭroj

De la nacio civitana al la nacio kultura

Kleriĝokontraŭuloj ĉiulandaj...

de Zeev Sternhell *

Respekto je identecoj kaj ties kulturoj, malfido je ideologioj pri progreso, kritiko kontraŭ raciismo kaj ties postulemo je universaleco: tiom da karakteroj de nuntempa politika sento kies rolon en la politika ludo foje malfacilas priskribi. Tiu frakcio naskiĝis en la 17a jarcento, por kontraŭi la koncepton de memstara individuo, aktoro je siaj elektoj, la principon mem de demokratio.

La milito kontraŭ la valoroj de la Kleriĝo pludaŭras, tiom obstine kiom dum la lastaj du jarcentoj, ĉar la gravaj demandoj kiujn la filozofoj de la 18a jarcento alfrontis restas kernaj: ĉu socio reprezentas korpon, vivan organismon, aŭ nur aron da civitanoj? En kio konsistas nacia identeco? Ĉu nacia komunumo difiniĝas per politikaj kaj juraj konceptoj aŭ laŭ historio kaj kulturo? Kaj kiu estas do la pezo de religio en kulturo? Kio pli gravas en la homa vivo: ĉu tio kio estas al ĉiuj komuna, aŭ ĉu tio kio disigas ilin? Krome, ĉu la mondo kiel ĝi ekzistas nun estas la sola pensebla? Ĉu ŝanĝo de la nuna socia ordo estas legitima celo aŭ certa katastrofo?

Respondoj al tiuj demandoj envolvas koncepton pri la homo. Por la politika penso reprezentata de la forta kaj fortika kontraŭkleriĝa frakcio, individuo nur havas indecon ene kaj pere de la komunumo, ĝi nur ekzistas en konkreta siaspeculo kaj ne en abstrakta universalo. Indas do favori tion, kio diferencigas, disigas, apartigas la homojn: tion kio faras ilian identecon, ne reduktebla al nura racio, kaj ege pli fortika.

Tiu “identeca” demando, refoje en la tagordo, en Francio kiel aliloke, neniam malaperis, de kiam la Enciklopedio de Diderot kaj d’Alembert formulis difinon de la nacio laŭ la Kleriĝo: “konsiderinda kvanto da homoj, kiu loĝas en certa spaco de la lando, ŝlosita en certaj limoj, kaj obeanta la saman estraron*”. Neniu vorto nek pri historio, nek kulturo, lingvo aŭ religio: tiel aperis en la mondon la civitano, liberigita de siaj apartaĵoj. Sur tiu bazo la Revolucio liberigis la judojn kaj la nigrajn sklavojn: por la unua fojo en moderna historio, ĉiuj loĝantoj de la sama lando, obeantaj la saman estraron fariĝis civitanoj liberaj kaj jure egalaj, kaj subjektoj je la sama leĝaro. Tiu konceptado pri nacio, indas mencii, ne esprimis sociologian aŭ kulturan realecon, sed reprezentis la heroan streĉon de la Kleriĝaj pensuloj por superi la reziston de historio, liberi la individuon el siatempaj antaŭdifinaĵoj, ĉefe tiuj de religio, kaj aserti lian aŭtonomecon.

* Encyclopédie ou Dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers, Société typographique, Laŭzano, 1781, vol. 44, p. 221.

Tiu politika kaj jura konceptado pri nacio ne pretervivis la unuajn jarojn de la franca Revolucio. Ĝin elbalais la konceptado de Johann Gottfried von Herder, la malamiko de Rousseau kaj Voltaire, kritiko de Kant kaj fondinto de la ideologia naciismo: laŭ tiu-ĉi grava germana pensulo, nacio estas natura fenomeno, kvazaŭ viva organismo, havanta animon kaj genion proprajn, esprimiĝantajn per la lingvo. La folioj kaj branĉoj ekzistas nur per la arbo, same la homoj ekzistas nur per la nacio. Tiu-ĉi unuspeca unuo, kvazaŭ triba, posedas personecon kaj karakteron, kaj reprezentas kion historio povas krei plej nobla.

Naciismo, kiu ciklone trakuris la 19an kaj 20an jarcentojn, ankoraŭ bele vivas. Ofte oni asertas ke ĝin naskis la franca Revolucio. Tute male: la revolucio nur eblis ĉar nacio jam havis realecon, kaj la transdono de la ŝtatestrado eblis tutnature. Sed Diderot kaj D’Alembert volis doni al tiu realeco politikan kaj juran indecon, kaj fleksis ĝin en aron da individuoj: ne indu ke historio aŭ kulturo malliberigu la homon en ajnan antaŭdifinaĵon. Por ili same kiel por Kant, Kleriĝo estis procezo per kiu individuo atingu sian maturecon, kaj lia liberiĝo el la bariloj de historio konsistigis la esencon de Kleriĝo kaj la naskiĝon de la moderneco.

De tiam ĝis hodiaŭ, en la penso de la Kleriĝo, la bono individua konsistigas la finan celon de ĉiu politika kaj socia ago. Male, por la kleriĝokontraŭuloj el la 19a kaj 20a jarcentoj, la komunumo gravas pli ol la individuo, difinita ĉefe kiel heredanto de la pasinteco: niaj prauloj parolas en ni, ni estas tio, kion ili faris el ni. Se Nicolas Sarkozy, la politikisto, Alain Finkielkraut, la intelektulo, la islamismanoj, la judaj religiaj naciismanoj en Izraelo, la novkonservismanoj kaj ties predikistaj aliancanoj en Usono kune luktas, ŝajnospite, en la saman batalon, tiel ĉar ĉiuj asertas kun Herder, ke ĉiu persono, ĉiu historia komunumo havas sian propran “kulturon”, siaspecan kaj neimiteblan, kaj ke jenas tio, kion gravas privilegii.

Postmodernismo kaj fundamentismo

Se nacio estas historia kaj kultura komunumo, la kvalito do, de “historia” Franciano fariĝas absoluta valoro, tiu de franca civitano havas male nur relativan valoron, ĉar ĝi indikas nur juran kategorion, artifike kreitan. Eblas do konsideri, sesdek kvin jarojn post la rasaj leĝoj de Vichy, ĉu indas senigi la francan civitanecon al civitanigitaj “fremduloj”... Kiel dirintus Georges Orwell, laŭ tiu konceptado, kelkaj civitanoj povas matene malkovri ke ili malpli egalas ol ceteruloj. Alain Finkielkraut konsideras sin kiel heredinton de historia kaj kultura heredaĵo datiĝanta de la kronado de Reims*; taŭga Maurras-disĉiplo difinus lin ĉiukaze kiel judon el pollanda deveno tuthazarde naskita en Francio... Tiel estas ke li nun ne riskas diskriminacion — tiun ŝancon ne havas Araboj kaj ceteraj islamanoj.

* Vidu lian interparoladon kun Alain Badiou in Le Nouvel Observateur, Parizo, 17a Decembro 2009.

Tamen, eble neatendite, tiu-ĉi politika dekstro kaj la islamismaj aktivuloj en la ĉirkaŭurboj komune havas gravajn valorojn. Ĉiuj favoras la kulturan apartenon, defendas sian historian “mi”, grundas sian identecon sur reala aŭ mita pasinteco, pensas ke ilia kultura komunumo havas ion ununuran je diri kaj devas ĉiutempe fideliĝi pri si mem. Ili havas pli da konceptada simileco inter si ol kun la enciklopediistoj... Sed la fundamentismoj islamismaj klare venkas la estrantan dekstron, en la temo, esenca, pri hermetikeco de la kulturoj. Male al la dekstro, islamismo, kiel ceteraj fundamentismanoj, ĉu juda ĉu kristana, predikas la neceson pri izolo. Indas verŝajne ekmemorigi ĉi-tie la postmodernan frenezon pri plurkulturismo kaj kultura diferencismo, kiu ludis ĉefan rolon en la malfortigo de universalaj valoroj. Claude Lévi-Strauss, ties granda profeto, konsciis pri la kontraŭhumanisma kaj kontraŭuniversalisma destino de kultura diferencismo, kiu asertas nekomunikeblan kaj neimiteblan originalecon por ĉiu kulturo. Fakte, li klarigas, spite al “la altaj moralaj celoj, kiujn ĝi fiksas al si mem, la lukto kontraŭ ĉiuj formoj de diskriminacio partoprenas en tiu sama moviĝo kiu tiras la homaron al tutmonda civilizo, detruo de la malnovaj apartaĵoj, kies honoro estas kreinti la estetikajn kaj spiritajn valorojn kiuj donas al vivo sian indecon”. Por preventi kulturan kaj spiritan kadukecon, la homaro “devas relerni ke ĉia vera kreado implicas ajnan surdecon al la alvoko de ceteraj valoroj, ĝis ilia rifuzo, kaj eĉ ĝis ilia neado. (...) Se plene sukcesa, la senmanka komunikado kun la aliulo baras, ĉu nun ĉu iom poste, la originalecon de lia kaj de mia kreado*”.

* Claude Lévi-Strauss, Le Regard éloigné, Plon, Parizo 1971, p. 47. Oni ankoraŭ vidu “Race and History”, fakulara verko eldonita de Unesko en 1956, The Race Question in Modern Science, p. 125-132.

La pensuloj kontraŭ-Kleriĝaj, ekde Herder ĝis la postmodernismanoj kaj ĉiaspecaj fundamentismanoj, neniam diris ion alian. Memkompreneble, tia rifuzo de universalismo kaj de humanismo akordiĝas kun ĉiuspecaj komunumismoj kaj novkonservismoj, ĉefe en sia usona versio.

Kaj Dio solvu la socian demandon

Por Daniel Bell, la plej grava nuntempa novkonservisma teoriisto, diri ke ““Dio ne plu vivas” estas kvazaŭ diri ke la socio ne plu vivas”. Tamen, la “modernisma” kulturo, tiu de la Kleriĝo, kiu malfeliĉe “translokis la centron de estreco el la sankto al la profano”, nekapablas doni “transcendan aron da finaj valoroj, aŭ eĉ da feliĉoj en la ĉiutaga vivo”. Nenio anstataŭas religion por esti konscienco de la socio: se la “nova kapitalismo”, senigita de morala aŭ transcenda etiko, aŭ la plezurcela kontraŭkulturo, kie disfalas la usonaj valoroj povis aperi, estas pro la malfortiĝo de la protestantisma etiko*.

* Daniel Bell, The Cultural Contradictions of Capitalism, Basic Books, Novjorko, 1978, p. XXVII, 155-158, XXIV, 85, 69-79.

Por sia parto, la politika ideologo de tiu movado, Irving Kristol, mortinta en septembro 2009, eĉ deklamas kvazaŭ islamisma aŭ nacia religia izraela manifesto, ke konservatismo sen religia dimensio ne plu havas fundamenton, kaj ke laikismo estas la malamiko: ĉar ne sufiĉas diri ke tiu mondo estas la plejeble bona, nek ke ĉiuj pludaŭrantaj malfeliĉoj estas necesaj, indas scii kiun konduton havi fronte al ĉi-malfeliĉoj. Laŭ la ideoj de Kristol, jen precize la gloro de la novkonservismo: sukcese konvinki la plejparton de la usonanoj ke la ekonomiaj frustroj kaj ceteraj sociaj demandoj estas fakte moralaj demandoj, kiujn religio kapablas solvi.

Kompreneblas kial la novkonservismoj tiel facile kunsociis kun religiaj konservismanoj kaj kapablis krei kune popolisman konservismon... La usona dekstro, la nacia religia aneksema dekstro en Izraelo, la islamismanoj ĉie en la mondo tiel partoprenas en komuna frakcio, postulanta alian modernecon: ĝi konsideru nacion kiel la idealan tipon pri nedisigebla komunumo, direktita al Dio, forta per objektiva ekzisto, kaj kies motoro sendependas je individua volo kaj racio — ĉar al homoj necesas la sankto kaj necesas obei.

Tio evidente postulas futurkonceptadon tute malan al tiu de la Kleriĝo: ĉia refondo povas estis nur plejgrava peko kaj portas en si men sian propran disfalon. La novkonservismoj, inklude la francan, tiel ĉiam konsideras la francan Revolucion diabla fenomeno, kiun ili oponas al la glora angla revolucio de 1688-1689 kaj al la naskiĝo de Usono. Tamen, la tri revolucioj estis fundamentaj eventoj kiuj surstaris senantaŭajn reĝimojn, kaj la Deklaro de sendependo de Usono, kaj la francaj Deklaroj pri homaj rajtoj grundis en la saman principaron. Sed indis evidentigi netraireblan distancon inter Britio kaj Ameriko, kie simplaj reĝimŝanĝoj sufiĉis restarigi la antikvajn britiajn liberojn, kaj Francio, kie revolucio direktita kontraŭ Dio kaj civilizo forviŝis ses jarcentojn da historio. Tiu interpretado, kulminanta tuj post la malvarma milito, ankoraŭ vivtenas la ideon pri franca ununureco: sole Francio vivigis revolucion fore de la reĝa brita-usona vojo, kiu kondukis ne al liberalisma demokratio kaj al kapitalismo, sed al demokratio nura, tiu kiun Renan jam nomis “tiu-ĉi malalta terorema demokratio*”.

* Ernest Renan, La Réforme intellectuelle et morale en Œuvres complètes, Calmann-Lévy, Parizo, 1929, p. 133.

Malgraŭ la katastrofa sperto de la 20a jarcento, la lukto inter la du politikaj tradicioj pludaŭras. La defendo de universaleco kaj raciismo hodiaŭ dume estas urĝa kaj kompleksa tasko, same kiel ĝiaj celoj: bonteni tion, kio konsistigas nacion el memstaraj civitanoj.

Kelkfoje la maleblo okazas

LA POLITIKAJ respondeculoj ŝatas indiki la “kompleksecon” de la aferoj por klarigi, ke estus freneze, se oni volus transformi ilin. Sed, en certaj cirkonstancoj, ĉio fariĝas tre simpla. Kiam, ekzemple, post la 11-a de septembro la tiama prezidanto George W. Bush postulis de ĉiu, elekti inter “ni kaj la teroristoj ”. En Tuniso, tiu elekto estis inter amika diktatoro kaj “taliban-reĝimo en Nord-Afriko ”.* Tia alternativo komfortigas ĉiujn protagonistojn: la diktatoro deklaras sin sola ŝirmo kontraû la islamistoj; la islamistoj sin solaj malamikoj de la diktatoro.

* Deklaro de s-ro Nicolas Sarkozy farita en Tuniso, la 28-an de aprilo 2008.

Sed sufiĉas ke socia aŭ demokratia movado aperigas agantojn, kiujn la poreterne fermita ĥoreografio ekskludis, kaj jam la baleto perdas la takton. La kritikata potenco tiam aŭskultas la plej etan spuron de “subfosa agado” en la popola protesto. Se ĝi ekzistas, la potenco profitas ĝin; alie ĝi inventas ĝin.

Tiel, la 13-an de januaro 2011, tagon antaŭ la fuĝo de s-ro Zine el Abidine Ben Ali. Fronte al s-ro Mezri Haddad, ambasadoro de Tunizio ĉe la UNESKO, s-ro Nejib Chebbi, laika kontraŭanto al la diktaturo, akuzis “disvolvo-modelon kiu uzas la malaltajn salajrojn kiel solan komparan avantaĝon en la internacia konkurenco”.* Li draŝis la “provokan elmontron de maljustaj riĉaĵoj en la grandaj urboj”, indikis ke “tuta loĝantaro malaprobas tiun reĝimon”. S-ro Haddad perdis sian trankvilon: “Baldaŭ ili venos en vian palacon ĉe La Marsa por prirabi vin, ĉar tio estas la logiko de ĉiuj socioj kiuj ne timas la policon. [...] Ben Ali savis Tunizion en 1987 kontraŭ la fanatikigitaj hordoj kaj kontraŭ la novbolŝevistoj, kiuj estas iliaj strategiaj aliancanoj.”

* “L’invité de Bourdin & Co”, RMC, 13-a de januaro 2011.

Kelkajn horojn poste, s-ro Haddad tamen postulis la foriron de la “savinto de Tunizio”. Kaj, la 16-an de januaro, s-ro Chebbi fariĝis ministro pri regiona disvolvado de sia lando ... La arabaj popoloj ne faras ĉiutage revolucion, sed ili faras ĝin rapide. Efektive, malpli ol monato pasis inter la membruliĝo de Mohammed Bouazizi, la plendoj de la senlaboraj abiturientoj, la okupado de la kartagaj palacoj de la familio Trabelsi, la liberigo de la malliberigitoj kaj la veno de la kamparanoj al Tuziso por postuli la nuligon de la privilegioj.

Sen kompari ĉion kun la Franca Revolucio, la historia ciklo, kiun Tunizio nun travivas, tamen ŝajnas al franco konata. Sponta movado etendiĝas, al ĝi aliĝas plej diversaj sociaj tavoloj; la absolutismo ŝanceliĝas. Tre rapide necesas elekti: ĉesigi la ludon kaj enpoŝigi sian gajnon, aŭ duobligi la veton. En tiu momento, frakcio de la socio (la liberala burĝaro) agas por ke la rivero revenu en sian liton; alia (kamparanoj, dungitoj sen estonteco, senlaboraj laboristoj, degraditaj studentoj) vetas ke la inundo de protestantoj forbalaos pli ol nur maljuniĝantan aŭtokrataron kaj klanon de akaparantoj. Tamen tiuj popolaj tavoloj, speciale la junuloj, ne volas esti riskintaj sian vivon por ke aliaj, malpli aŭdacaj sed pli familiaraj kun la sistemo, enpoŝigu la gajnon — kaj daŭrigu la saman socian sistemon, nur purigitan je ĝiaj policaj kaj mafiaj verukoj.

Tiu ĉi hipotezo, laŭ kiu la batalo kontraŭ la personigita diktaturo de la familio Ben Ali entendiĝos ĝis la ekonomia dominado de oligarĥio, entuziasmigas nek la vojaĝantojn nek la financmerkatojn nek la Internacian Mon-Fonduson (IMF). Tiuj ŝatas liberecon nur por turistoj, senimpostaj zonoj kaj kapitalmovadoj. Cetere, ekde la 19-a de januaro, la notagentejo Moody’s degradis la tunizian noton kun la preteksto de “la malstabileco de la lando, kaŭzita de la ĵusa neatendita reĝimŝanĝo”.

Sama malgajeco en Alĝero, Tripolo, Pekingo kaj en la okcidentaj ministrejoj pri eksterlandaj aferoj. En la momento, en kiu amasoj plejmulte islamaj postulas liberecon kaj egalecon, Francio siamaniere klarigis la “debaton” pri la ebleco harmoniigi demokration kaj islamon, per tio ke ĝi proponis al la ŝanceliĝanta reĝimo de s-ro Ben Ali “la farscion de niaj sekurec-fortoj” ... La oligarĥioj en la povo, ĉu islamaj, laikaj aŭ kristanaj, montriĝas solidaraj ekde kiam ilia loĝantaro vekiĝas. La tunizia prezidinto proklamis sin bastiono de laikeco kaj de la rajto de la virinoj kontraŭ la integristoj; li prezidis partion membro de la Socialista Internacio: li trovis rifuĝejon ... en Saud-Arabio.

Ni imagu ke en Teherano aŭ en Karakaso oni en la lastaj monatoj enterigus la korpojn de centoj da manifestintoj mortigitaj de policaj pafoj ... Antaŭ pli ol tridek jaroj, en decida artikolo, usona universitatanino, tiam demokrata, Jeane Kirkpatrick, jam antaŭe rifuzis tian komparon.* Laŭ ŝi, la “aŭtoritataj” porokcidentaj reĝimoj estis efektive ĉiam preferindaj (kaj, kiel ŝi pensis, pli facile reformeblaj) ol la “totalismaj” reĝimoj, kiuj eble sekvus al ili.

* Jeane Kirkpatrick, “Dictatorships & Double Standards”, Commentary, Novjorko, novembro 1979.

Ŝia analizo, aperinta en novembro 1979, entuziasmigis la kandidaton Ronald Reagan, tiom ke li post sia elekto nomumis la aŭtorinon ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Kirkpatrick estis studinta du strategiajn malsukcesojn, kiujn Vaŝingtono ricevis en la sama jaro: la iranan revolucion kaj la sandinistan revolucion en Nikaragvo. Ambaŭkaze la Usono de la prezidanto Carter, ĉar ĝi volis, laŭ ŝia analizo, progresigi la demokration, “aktive kunlaboris por anstataŭigi la moderajn aŭtokratojn favoraj al la usonaj interesoj per ekstremistaj aŭtokratoj malpli amikecaj al ni”.

Kompreneble la du faligitaj reĝimoj ne estis senriproĉaj: “ili estis gvidataj de homoj, kiuj ne estis elektitaj, [...] kiuj kelkfoje uzis la militan juron por aresti, malliberigi, ekziligi kaj kelkfoje laŭdire [tiel] torturi siajn kontraŭulojn”. Jes, sed kompensis Kirkpatrick, “ili estis vere amikaj al Usono, sendis siajn filojn en niajn universitatojn, voĉdonis kun ni ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, regule subtenis la usonajn interesojn, eĉ se ili devis pago por tio. La ambasadejoj de la du registaroj akceptis influhavajn usonanojn. La ŝaho kaj Somoza estis bonvenaj ĉe ni, kie ili havis multajn amikojn.”

Kaj poste, “kaptita de nuntempa versio de la ideo pri progreso, kiu traŭmatigis la okcidentajn imagojn ekde la klerisma epoko”, la registaro Carter kuraĝigis reĝimŝanĝon. Fatala eraro: “Vaŝingtono trotaksis la politikan diversecon de la opozicio — speciale la povon de la ‘moderuloj’ kaj de la ‘demokratoj’ —, subtaksis la forton kaj nefleksiĝemon de la radikaluloj en la movado, kaj misestimis la influon de Usono en la registaro kaj en la opozicio.” Kaj la rezulto estis la teokratio de la ajatolahoj en unu kazo, la sandinistoj en la alia.

Kiel oni vidas, la ideo de “diktaturo de la malpli granda malbono” ĉar porokcidenta povas iun tagen pliboniĝi (kondiĉe ke oni koncedu al ĝi la eternecon por atingi tion), la timo malkovri fundamentistojn (antaŭe: komunistojn) kaŭrantajn malantaŭ la demokrataj manifestacioj, ĉio ĉi ne estas freŝdata. Sed ŝajnas, ke en la lastaj semajnoj la fantomo de Jeane Kirkpatrick hantis Parizon pli ol Vaŝingtonon. Ĉar la modesta rolo de la islamistoj en la tunizia ribelo — kio favoris la estiĝon de larĝa socia kaj politika fronto kontraŭ s-ro Ben Ali — trankviligis Usonon. WikiLeaks malkaŝis la sentojn de la ŝtatdepartemento kontraŭ la “kvazaŭ-mafio” kaj la “rigida reĝimo” de la klano en la potenco; la Blanka Domo ne helpis ilin, fidante la ekziston de liberala kaj burĝa forto kiu postsekvos.

Sed la tunizia ribelo sonas trans la araba mondo. Multaj prajmoj de la eksplodo troviĝas aliloke: malegaleca kresko, alta senlaboreco, protestoj subpremataj de bone nutrataj polic-aparatoj, klera junularo sen laboro, parazitaj burĝaroj kiuj vivas turisme en sia propra lando. La tunizianoj ne venkos ĉiajn malbonaĵon samtempe, sed ili levis la jugon de la fataleco. “Alternativo ne ekzistas”, oni gurdis al ili. Ili respondis al ni, ke “kelkfoje la maleblo okazas”* ...

* Vd Slavoj Zizek: “Por eliĝi el la naso”, Le Monde diplomatique en Esperanto, novembro 2010, http://eo.mondediplo.com/article166...

Serge HALIMI.

Tunizio, Egiptio, Maroko — tiuj “amikaj diktaturoj”

Tunizio — ĉu diktaturo? Egiptio — ĉu diktaturo? Konstatante la nunan delektiĝon de la amaskomunikiloj pri la vorto “diktaturo” rilate al la Tunizio de Ben Ali kaj la Egiptio de Mubarak, la francaj civitanoj sendube miris, ĉu ili ĝuste legis kaj aŭdis. Ĉu ne temas do pri la samaj amaskomunikiloj kaj pri la samaj ĵurnalistoj, kiuj dum jardekoj marteladis, ke tiuj du “amikaj landoj” estis “moderaj ŝtatoj”? Ĉu la abomeninda vorto “diktaturo”, en la araba mondo, ne rezerviĝis nur (post la forigo de la “terura tiraneco” de Sadam Hussein en Irako) por Irano? Kio do okazas? Ĉu ekzistas aliaj diktaturoj en tiu regiono? Ĉu eble ili estis kaŝataj de la amaskomunikiloj en ilia ekzemplodona demokratia sistemo?

Kiel ajn, tiu estas unu el la unuaj riveloj de la ribelanta tunizia popolo. Ties mirinda venko liberigis la eŭropanojn de la “hipokrita kaj kaŝema retoriko” uzata de niaj registaroj kaj amaskomunikiloj. Tiuj ĉi, devigitaj faligi sian maskon, agas, kvazaŭ ili malkovrus, kion ni jam delonge sciis*, nome, ke la “amikaj diktaturoj” estas nur subpremreĝimoj. Ĉi-rilate la amaskomunikiloj nur sekvis la “oficialan gvidlinion”: fermi la okulojn aŭ direkti sian atenton aliloken, tiel konfirmante la ideon, ke la gazetaro estas libera nur rilate malfortajn kaj izolitajn popolojn. Ĉu Nicolas Sarkozy ne aŭdacis aserti pri la mafieca sistemo de la grupo de Ben Ali-Trabelsi, ke en Tunizio “regis malespero, suferado, sento de sufokiĝo, pri kies grado, oni devas agnoski, ni ne konsciis”. “Ni ne konsciis”... En 23 jaroj... Malgraŭ la tiea ĉeesto de la diplomatiaj servoj plej fekunde laborantaj kompare kun ajna alia lando... Malgraŭ la kunlaboro je ĉiuj sekur-aspektoj (polico, spionado...). Malgraŭ la oftaj restadoj de gvidaj politikistoj kaj amaskomunikilistoj, kiuj sen konsciencriproĉoj starigis tie siajn ferirestadejojn...* Malgraŭ la ĉeesto en Francio de ekzilitaj gvidantoj de la tunizia opozicio, kiuj estis marĝenigataj, kvazaŭ lepruloj, de la francaj aŭtoritatoj, kaj al kiuj oni fakte malpermesis, dum jardekoj, direkti sin al la grandaj amaskomunikiloj... Kiel la demokratio degeneris!

* Vidu ekz. Jacqueline Boucher, “La sociedad tunecina privada de la palabra” (februaro 1996), kaj Ignacio Ramonet, “Main de fer en Tunisie”, Le Monde diplomatique (julio/aŭgusto 1996).
* Samtempe kiam Mohammed Bouazizi proteste bruligis sin publike la 17-an de decembro 2010, kiam la ribelo disvastiĝis al ĉiuj landoj kaj kiam dekoj da ribelantaj tunizianoj estis mortigataj de la kugloj de la subpremo de Ben ali, tiam por la urbestro de Parizo, Bertrand Delanoé, kaj la ministrino pri eksteraj aferoj, Michèle Alliot-Marie, estis tute normale festi gajan kristnaskon en Tunizio.

Fakte, ĉi tiuj aŭtoritatemaj reĝimoj troviĝis (kaj -as) sub la ĉio-tolera protekto de la eŭropaj demokratioj je damaĝo de ties valoroj kaj sub la preteksto, ke ili estas defendovico kontraŭ la radikala islamismo.* Temas pri la sama cinika argumento, kiun dum la malvarma milito Okcidento uzis por apogi la militajn diktaturojn en Eŭropo (Hispanio, Portugalio, Grekio, Turkio) kaj Latinameriko, tiel provante malebligi la komunismon atingi la povon.

* Samtempe, kaj ŝajne sen rimarki la kontraŭdiron, Vaŝingtono kaj ĝiaj eŭropaj aliancanoj apogas la teokratan kaj tiranecan reĝimon de Saŭdarabio, ĉefa oficiala fokuso de plej obskurantisma kaj ekspansiiĝema islamismo.

Kian fantastan lecionon la arabaj ribelantaj socioj donis al tiuj en Eŭropo, kiuj maniĥeisme priskribis ilin: kiel obeemajn amasojn submetatajn al koruptaj orientaj satrapoj, aŭ kiel histeriajn svarmojn pelatajn de religia fanatikismo. Kontraŭe: sur niaj komputil- kaj televid-ekranoj (ni pensu ekz. pri la admirinda laboro de la televidkompanio Al Jazeera) ili subite montriĝas zorgaj pri la socia progreso kaj tute ne obsedataj de religiaj temoj, soifaj je libero, sataj de koruptado, dum ili kritikas la malegalecon kaj postulas demokration por ĉiuj, sen esceptoj.

For de la binaraj karikaturoj, ĉi tiuj popoloj ne estas speco de “araba escepto”, sed en sia politika strebado ili similas al aliaj modern-edukaj urbaj socioj. Triono el la tunizianoj kaj preskaŭ kvarono el la egiptoj regule navigas en Interreto. Kiel asertas Moulay Hiĉam El Alaoui: “La novaj movadoj ne plu estas karakterizataj de malnovaj antagonismoj kiel kontraŭimperiismo, kontraŭkoloniismo kaj kontraŭsekularismo. La manifestacioj en Tunizo kaj Kairo malhavas ajnan religian simbolismon. Temas pri generacia disrompo faliganta la teorion de la araba escepteco. Krome, ĝuste la novaj komunikadteknologioj antaŭenpuŝas ĉi tiujn movadojn. Ili prezentas novan version de la civila socio, kie kunfluas la rifuzo de la aŭtoritatismo kaj la rifuzo de la koruptado”.*

* www.medelu.org/spip.php?article710

Danke ĉefe al la interkonaj retejoj la socioj en Tunizio kaj Egiptio ekstreme rapide mobiliziĝis kaj kapablis ŝanceli la potenculojn, eĉ antaŭ ol la movadoj havis okazon “maturiĝi” kaj ebligi la aperon de novaj gvidantoj. Temas pri unu el la malmultaj kazoj, en kiuj, sen gvidanto, sen gvidaj instancoj kaj sen programo, la simpla furiozo de la homamasoj sufiĉis por igi la revolucion triumfi.

Estas nun delikata momento kaj sendube la potenculoj jam laboras, precipe en Egiptio, por ordigi la situacion, tiel ke “ĉio ŝanĝiĝu, por ke nenio ŝanĝiĝu”, laŭ la malnova frapfrazo de Il Gattopardo. La popoloj konkerintaj sian liberon ne devas forgesi la konsilon de Balzac: “Oni detruos la gazetaron sammaniere, kiel oni detruas popolon: donante al ĝi liberon”.* La “kontroldemokratioj” estas senlime pli kapablaj plenleĝe dresi popolon ol la malnovaj diktaturoj. Sed tio ne pravigas subtenon al ili. Nek devas sufoki la fervoron faligi tiranecon.

* Honoré de Balzac, Monografía de la prensa parisina: los periodistas, Comunicación Social Ediciones y Publicaciones, 2009.

La falo de la tunizia diktaturo estis tiom rapida, ke la aliaj magrebaj kaj arabaj popoloj konkludis, ke ĉiuj aŭtokratioj — troviĝantaj inter la plej malnovaj de la mondo — fakte putradis kaj temis nur pri “papertigroj”. Tiu teorio pruviĝis per Egiptio.

Pro tio, ĉi tiu impona ribelo de la arabaj popoloj nepre memorigas pri la ondo de revolucioj en Eŭropo en 1848: en Jordanio, Jemeno, Alĝerio, Sirio, Saŭdarabio, Sudano kaj Maroko.

En ĉi tiu lasta lando — ŝtato kun absoluta monarkio, kie la rezulton de la (falsataj) “elektoj” difinas la reĝo, kiu laŭ sia volo nomas la ministrojn t.n. “suverenajn” — kelkaj dekoj da familioj proksimaj al la reĝo plu akaparas la ĉefajn riĉaĵojn.* La informoj disvastigitaj de WikiLeaks rivelis, ke la koruptado atingis naŭzan gradon pli altan ol en la Tunizio de Ben Ali, kaj ke ĉiuj mafiecaj retoj originis senescepte el la reĝejo. Jen lando, kie torturado estas kutima afero kaj cenzurado de la gazetaro konstantas.

* Vidu Ignacio Ramonet, “El polvorín Marruecos”, Le Monde Diplomatique en español, septembro 2008.

Tamen, same kiel la Tunizio de Ben Ali, ĉi tiu “amika diktaturo” profitas de enorma ĉio-tolero kaj en niaj amaskomunikiloj kaj ĉe niaj politikaj gvidantoj.* Ĉi lastaj malgravigas la signojn montrantajn al “kontaĝo” de la ribelo. Jam kvar homoj proteste bruligis sin publike. Okazis pluraj manifestacioj en Tanger, Fez kaj Rabato esprimantaj solidariĝon kun la ribeloj de Tunizio kaj de Egiptio.* La aŭtoritatoj, panikantaj, decidis prevente subvencii la bazajn necesaĵojn por eviti “porpan”-ribelojn. Konsiderindaj trupkontingentoj ŝajnas esti forordonitaj el Sahario kaj haste veturigitaj al Rabato kaj Casablanca. Laŭdire reĝo Mohammed VI kaj kelkaj liaj kunlaborantoj vojaĝis la semajnfinon de la 29-a de januaro al Francio por konsulti spertulojn pri tenado de ordo ĉe la franca Ministerio pri Enlandaj Aferoj.*

* De Nicolas Sarkozy ĝis Ségolène Royal, preter Dominique Straŭss-Kahn — kiu posedas riad, domon, en Marakeŝo-, pluraj francaj politikistoj neniel skrupulis pri vizito al ĉi tiu “amika diktaturo” dum la ĵusaj jarfinaj festotagoj.
* El País, 30-a de januaro 2011 www.elpais.com/articulo/internacion...
* Vidu El País, 30-a de januaro 2011 www.elpais.com/articulo/internacion... .. kaj Pierre Haski, “Le discret voyage du roi du Maroc dans son château de l’Oise”, Rue89, 29-a de januaro 2011. www.rue89.com/2011/01/29/le-roi-du-...

Kvankam la aŭtoritatuloj neas ĉi lastajn informojn, evidente la maroka socio ekscitiĝe sekvas la okazaĵojn en Tunizio kaj Egiptio, preta kuniĝi al la revolucia fervoro por finfine deĵeti la feŭdan jugon kaj peti klarigojn de ĉiuj tiuj, kiuj, en Eŭropo kaj dum jardekoj, estis komplicoj de la “amikaj diktaturoj”.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, februaro 2011.

Giganta baraĵo kaj infrastrukturaj konstruoj serĉas financadon

Kiam la riverego Kongo lumigos Afrikon

Subgrundo riĉa je ercoj kaj riverego kapabla funkciigi tre potencajn baraĵojn, sed ŝtataj kasoj malplenaj kaj oftegaj kurento-haltigoj: Demokratia Respubliko Kongo koncentras la afrikan paradokson. Por ĝui siajn riĉaĵojn, mankas al la kontinento infrastrukturojn, aparte prienergiajn. Kontraŭ krudmaterialoj, Ĉinujo konstruas instalaĵojn. Sed ĉu la loĝantaroj profitos el ili?

EN KINŜASO la 29-an de oktobro 2010, en la ministrejo pri komunikado. De preskaŭ 3 horoj, la ĵurnalista enketo-permeso devus esti printita. Sen klimatizo, ne agrabla malviglo disvastiĝas tra la koridoro de la oficejo: ne plu elektro. En Demokratia Respubliko Kongo (DRK) la kurento estas nek kontinua, nek alterna, ĝis estas intermita. “Ni devas atendi revenon de la ministro. Nur li povas decidi, ĉu startigi aŭ ne la generatoron. Kun la Nacia Kompanio por Elektro (NKEL), oni neniam scias kiam kurento revenos.” Fronte al la konstantaj limigoj, la lacaj motoroj de la generatoroj tusetas tutajn tagojn.

DRK ne estas unika kazo. En aprilo 2008, la Internacia Mon-Fonduso (IMF) jam alertis*: laŭ ĝi, en plej multaj landoj de subsahara Afriko, manko de infrastrukturoj rilataj al energio, transporto, akvo, kaj ankaŭ rilate al inform- kaj komunikad-teknikoj (IKT), reduktas produktivecon de 30% ĝis 60%. Ĝi ankaŭ perdigas 2 poentojn (procentaĵo) da ekonomia kresko. Sed por konstrui novajn instalaĵojn, ripari kaj ekspluati la malnovajn, necesas 93 miliardoj da dolaroj jare, de 2006 ĝis 2015, tio estas 15% de la malneta enlanda produkto (MEP) de la sub-kontinento*.

* Internacia Mon-fonduso, “Perspectives économiques régionales. Afrique subsaharienne”, Vaŝingtono, aprilo 2008.
* Vivien Foster et Cecilia Briceno-Garmendia (sub direkto de), Africa’s Infrastructure: A Time for Transformation, Agence française de développement et Banque mondiale, Vaŝingtono, 2010. Vd ankaŭ www.infrastructureafrica.org.

Elektro partoprenas je 40% ĝis 80% pri la infrastrukturaj mankoj. La amaskomunikiloj ja emocie rilatas al la fakto, ke unu el tri afrikaj infanoj ne ĝisfine sekvas elementan instruadon, sed malofte ili interesiĝas pri tio, ke pli ol 3 el 4 infanoj ne uzas elektran kurenton. Kun 68 gigavatoj (68 GW, miliardoj da vatoj) la tuta produkto-kapablo de la 48 subsaharaj landoj estas apenaŭ egala al tiu de Hispanujo. Krome, kvarono de la infrastrukturoj estas nedisponeblaj. Fine, afrikano meze konsumas 124 kilovat-horoj (kWh) jare. Tio estas sufiĉe da energio por lumigi 100-vatan ampolon 3 horojn ĉiutage. La lokaj entreprenoj raportas, ke la sumo de ĉiuj kurento-haltoj estas egala, meze, al 56 tagoj jare, kaj la kosto por ili estas 5 ĝis 6% de iliaj enspezoj*.

* La donitaĵoj por tiu paragrafo devenas respektive de: Jean-Michel Severino kaj Olivier Ray, Le Temps de l’Afrique, Odile Jacob, Parizo, 2010; Africa’s Infrastructure: A time for Transformation, citita; Africa Infrastructure Country Diagnostic, “Underpowered: The state of the power sector in Sub-Saharan African”, junio 2008, kaj “Perspectives économiques régionales. Afrique subsaharienne”, citita.
“Oni riparetas parton de la ilaro, laŭ la intereso de la financintoj”

La konstato ŝajnas eĉ pli malhela en DRK, kie pli ol 94% de la loĝantaro tute ne bezonas ampolojn, ĉar ili ne disponas elektron. Kaj esti konektita al la reto ne garantias lumon, pro la limigoj. Oftaj kurento-haltoj transformas la ĉiutagan vivon de konganoj en suferadon: enurba krimeco kreskas pro lumomanko, hospitaloj penas konservi vakcinaĵojn, pumpado de trink-akvo interrompiĝas, sen kalkuli la eternajn ligno- kaj akvo-portadojn, kiuj elĉerpas tempon kaj fortojn. Fronte al tio, la loĝantaro trovas elturniĝajn rimedojn, foje riske de sia vivo; mortoj per elektro okazas ofte dum nepermesitaj konektadoj al la reto. Se la kurento ne atingas la simplajn civitanojn, ĝi pli regule iras al la ambasadejoj kaj la UN-misio por stabiligo de Kongo (Monusco). En tiuj kvartaloj svarmas “komercistoj”, kiuj sin konektas al la “gasto-reto” por proponi al preterpasantoj reŝargi poŝtelefonon aŭ fari fotokopion meze de strato.

Afriko tamen havas grandan kapablecon. La plej promesplena direkto ŝajne estas hidraŭlika elektro, kies potencialon Afriko ekspluatas nur je 3%*. DRK cetere povus brili danke al potenco de riverego Kongo — potencialon hidraŭlikan de la lando oni taksas je 110 GW. Kaj tio aparte ĉe la Inga-akvofaloj, en provinco Malsupra Kongo. Tiu loko povus produkti 44 GW se oni konstruos ĉiujn baraĵojn de la komplekso “Granda Inga”: duobla povo de tiu de ĝia konkuranto de la Tri Gorĝoj en Ĉinujo, sufiĉa por kovri ĉirkaŭ 40% de la afrikaj bezonoj, de Kairo ĝis Kabo de Bona Espero...

* “Tap that water”, The Economist, Londono, 8-a de majo 2008.

Esperon, tiu projekto ja bezonas. Du baraĵoj jam ekzistas, Inga-1 kaj Inga-2, respektive konstruitaj en 1972 kaj 1982. La komplekso estas ligita al la ĉefurbo, sed ankaŭ al minejoza Katango per super-alttensia linio 1700 kilometrojn longa. Strategia, la loko estas protektata kvazaŭ militista tendaro. Precipe post kiam “en aŭgusto 1998, la ribeluloj de la Konga Kuniĝo por Demokratio (KKD) venis aviadile por haltigi la kurenton kaj paralizi la landon”, memorigas s-ro Ali Mbuyi Tshimpanga, direktoro de Inga, el la belvedero. En tiu fortikaĵo por konferencoj ekipita per larĝaj vitraĵoj, la panoramo de la belegaj akvofaloj estas kaŝita per ĉiam fermitaj kurtenoj. Ĉio montras mankon de mono: antaŭ didaktikaj paneloj neregule lumigataj, kaj teknikaj desegnaĵoj pentritaj sur malfirmaj tripiedaj strukturoj, la direktoro substrekas la esceptan karakteron de tiu loko. “Teorie, la komplekso havas povon je 1.800 MW(megavatoj = milionoj da vatoj”, li konkludas. Ja teorie, ĉar en la maŝinĉambroj, la plimulto de ciferplatoj havas montrilon senespere blokita ĉe nulo; la produktado pene atingas 875 MW.

La teknika respondeculo de Inga, s-ro Claude Kubuma, provas malgraŭ ĉio trankviligi.“El la 6 grupoj de Inga-1, tri estas haltigitaj. Koncerne Inga-2, kvar estas funkciantaj kaj 3 maŝinoj estos riparitaj danke al la Monda Banko, plus unu danke al financado de la Afrika Banko por Evoluado.” Laŭ la kadukaj muroj de la belvedero, mezureblas la aŭdaco de la promesoj dum la Mobutu-epoko: “Inga, la plej granda povumo disponebla en Afriko por Afriko.” Por realigi tiun celon, la loko bezonas rimedojn. Sed, post tridek jaroj da diktaturo kaj jardeko da milito, la konga ŝtato staras supre en la listo de bankrotintaj ŝtatoj (Failed States Index)*. Kun meza kreskoprocentaĵo je 5,5%, necesus pli ol kvindek jaroj por esperi retrovi en 2060 la pokapan enspeznivelon de 1960, kiam ĝi fariĝis sendependa*.

* La usona ministrejo pri eksterlandaj aferoj (Department of State) klasifikis DRK ĉe la 5-a rango de la bankrotintaj ŝtatoj.The Fund for Peace, “Failed states index 2010”.
* Serge Michailof kaj Alexis Bonnel, Notre maison brûle aŭ Sud. Que peut faire l’aide au développement?, Fayard, Parizo, 2010.

Stranga paradokso: DRK apartenas al la grupo Tre Enŝuldiĝintaj Malriĉaj Landoj, kvankam ĝi posedas amason da krudmaterialoj. Iuj parolas pri “geologia skandalo”. Laŭ ekonomika analizisto citita en la gazeto African Business en februaro 2009, s-ro Stuart Notholt, la minejajn potencialojn de DRK oni taksas je 24 000 miliardoj da dolaroj — kio egalas al la MEP de Eŭropo kaj Usono kune. Sed, viktimo el ĉies avido, la lando ne plu apartenas al si. La luktoj por akapari la riĉofontojn kaj la politika nestabilo interrompis la prizorgadon de la Inga-instalaĵoj kaj haltigis la ekonomian evoluadon. Fakte malplenas la kasoj*. Kadrulo de la NKEL, kiu deziras resti anonima, konfesas sian malfeliĉon: “La konga elektra reto estas tiu, kiun lasis belgoj. Ĝi estas malnovega. La situacio estas kriza. La uzantoj nun devas mem aĉeti kablojn, ĉar la NKEL ne havas monon por anstataŭigi la difektitajn.”

* La buĝeto de la ŝtato estas nur 6 444 miliardoj da-afrikaj frankoj (XOF) (ĉirkaŭ 7 miliardoj da dolaroj) por 2011.

La mastrummetodoj klientismaj kaj malmodernaj malhelpas la financadon de infrastrukturoj, ĉar la ŝtato pagigas sian elektron malpli koste ol la produkt-kostoj. “En plej multaj landoj de subsahara Afriko, la tarifoj estas subvenciataj kaj ne ŝanĝiĝis de la 1970-aj jaroj, ĉar tio estas forta balota argumento. Kun tia sinteno, ne eblas antaŭeniri”, klarigas membro de la Eŭropa Investo-Banko (EIB). Sed kiel kreskigi prezon de servo, kiun plej granda parto de la loĝantaro tute ne povas aĉeti?

Ŝtormo alvenas al Kinŝaso. Sabloventon anstataŭigis tropika pluvego, kiu subakvigas la ĉefurbon kaj interrompas la elektro-distribuon en la tuta urbo. Nigra nokto ĉirkaŭas la ministrejon de infrastrukturoj kaj rekonstruado. “Kune, motivitaj kaj senŝanceliĝaj, ni gajnos la veton de rekonstruado kaj modernigo de Kongo”: la propaganda ŝildo de la politiko de la “kvin laborejoj”, starigita de la konga prezidanto Joseph Kabila, estas nur memoraĵo. Sidanta sur komforta kanapo, ĉirkaŭata de sia kabineto, la ministro pri infrastrukturoj, s-ro Fridolin Kasweshi Musoka, klarigas; “Hodiaŭ, por ke la NKEL kapablu investi en la evoluado de sia ilaro, necesus kvinobligi la prezon ĉe la konsumantoj. En la energi-sfero, la malfacilaĵo estas la socia eco de elektro-distribuado.”

Laŭ s-ino Bernadette Tokwaulu, vicĝenerala administranto delegito de la NKEL, enmiksiĝo de politikistoj en la administrado de publikaj entreprenoj komplikas la aferojn. “La bierfaristoj ne pagas elektron je normala tarifo. Ilin la ŝtato subvencias, kiel helpo al disvolviĝo! Krome, la regantoj devigas nin lumigi la bulvardon de la 30-a de junio, sed tio ne estas prioritato. Same pri la lumadoj en Kikwit, kiuj servas nur la intereson de la ĉefministro, ĉar estas lia propra kvartalo.” En Afriko tia enmiksiĝo ofte kaŝas korupton de la ŝtatfunkciuloj*. Eĉ se iuj el ili estis tribunale persekutitaj, kiel ekzemploj amaskomunikile tre diskonigitaj, en la kadro de la kontraŭkorupta kampanjo de s-ro Kabila, la prezidanto kun“nula toleremo”.

* La ĉefo de la NKEL, s-ro Daniel Yengo, estas suspektata esti defraŭdinta 10 milionojn da dolaroj en Katango.

Por kompensi la malmultiĝon de la publika mono, DRK turnas sin al la internacia helpo. “La financado ĉefe venas de la tradiciaj pruntantoj, plejmulte el la multflankaj kaj duflankaj financaj institucioj, inter kiuj la Monda Banko, la Afrika Banko por Evoluado, la Eŭropa Invest-Banko, la Araba Banko por ekonomia evoluado en Afriko [Badea]la Eŭropa Unio, la [germana] KFW, la [belga] Finexpo*, konfirmas la ministro pri energio, s-ro Gilbert Tshiongo. Sed la institucioj de Bretton Woods (IMF kaj Monda Banko) riproĉas al la NKEL sian neprofitdonecon kaj nekapablon plenumi sian mision. Ili kondiĉas sian helpon je reformo, kiu konfirmu la liberaligon de la sektoro kaj partoprenon de privataj entreprenoj en la tuta oferto-ĉeno*.

* La internaciaj financaj institucioj alpruntis 1,5 miliardojn da dolaroj al DRK dum la periodo 2008-2010 (fonto: ministrejo pri energio).
* En 2006, 75% de la landoj en Subsahara Afriko jam spertis privatan partoprenon en elektroprodukto, kaj ĉirkaŭ 66% privatigis sian publikan kompanion. Vd FMI, “Perspectives économiques régionales. Afrique subsaharienne”, citita.

Multaj voĉoj protestas. “En Afriko, la IMF kaj la Monda Banko postulas, ke la privata sektoro evoluigu la elektran energion, dum ĉie en la mondo, tion faris la publika sektoro. La strategio de la Monda Banko estas humiligi la publikajn entreprenojn por elmontri ilian senutilon kaj pravigi la privatigon”, opinias s-ro Francis Mériau, konsultisto pri minejoj kaj energioj en Kinŝaso. Malmultaj estas la kadruloj de la NKEL, kiuj konsentas pri la aktuala reformo. “Se oni malfermas la elektro-merkaton, tiam la privataj entreprenoj prenos la profitdonajn “malliberajn” merkatojn kaj lasos por la NKEL la neprofitdonajn socialajn sektorojn, tiel plipezigante la ŝuldojn de la ŝtata kompanio”, aŭdace diras la dua plej grava respondeculo de la NKEL, s-ino Tokwaulu. Ŝi mallaŭdas la reformon de la ŝtataj entreprenoj same decide kiel sia ŝoforo, kiu evitas, per grandaj stirmovoj, la multajn aŭtojn rulantajn kontraŭ nia direkto. Trankvile, ŝi konkludas: “Laŭdifine ja la ŝtato devas akcepti sian“reĝecan” respondecon, provizante bazajn servojn kiel elektron.” Privatigoj povus ankaŭ konduki al starigo de privataj monopoloj. Efektive, la reguladaj kadroj ankoraŭ ne ekzistas en la subsahara Afriko.

Nur en DRK, “necesus pli ol 6,5 miliardoj da dolaroj por duobligi la procentaĵon de la elektro-provizado tra la lando kaj stabiligi la elektroprovizadon en 2015”, laŭ la ministro pri energio. La infrastrukturaj projektoj necesigas grandajn investojn, longajn amortiz-periodojn kaj malcertajn profitkvotojn. Ni mezuru la paradokson: 500 milionoj da afrikanoj — el 987 milionoj — posedas poŝtelefonon, dum 700 milionoj ne havas aliron al elektro. Telefonreto kostas malpli ol elektro-reto. Kaj alveno de profito el investado estas rapida.

La NKEL-direktoro por la distrikto Kinŝaso, s-ro Alain Bokele, estas superŝutita per laboro. Lia telefono sonoras la iksan fojon. Li hezitas, falsidas en fotelon kaj vespiras: “La situacio estas vere malsimpla. Adjudikoj por modernigo de la reto estis lanĉitaj, sed kandidatoj ne multas.” Samon konstatas la direktoro de la Inga-komplekso, s-ro Mbuyi Tshimpanga. “La publika-privataj partnerecoj (PPP) tre malmultas.En Katango la NKEL faras kelkajn laborojn kun la minej-kompanioj, kiel TFM kaj KCC. Problemo estas, ke kadre de la PPP, oni riparetas parton de la ilaro laŭ la interesoj de la privataj financantoj. Tio apenaŭ utilas por la komunumo.”

Fronte al tiom malhela prezentaĵo, ĉiu provas sian prognozon. Iuj tiel esperas, ke la monda krizo utilos kvazaŭ “katalizanto” de investado de la sojlolandoj kiel Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo (BRBĈ), sed ankaŭ de la golfo-landoj, Turkujo kaj eĉ Sud-Koreujo. “Pro la ŝrumpantaj kresko-perspektivoj de la evoluintaj ekonomioj, oni povas atendi, ke la ekonomiaj rilatoj inter Afriko kaj la aliaj evoluregionoj kreskos”, asertas la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD) en sia jarraporto publikigita la 18-an de junio 2010. Sed estas la minejaj riĉaĵoj de DRK, kiuj ja allogas eksterlandajn kapitalojn. “La evoluado de Afriko dependas de la intereso, kiujn ili havas por la eksterlandaj entreprenoj”, diras s-ro Mériau. Ĉirkaŭita de la silentaj tabloj de fama libana restoracio de Kinŝaso, li tre memfide daŭrigas sian analizon, sub la ĉarmo de bonodora shawarma.“Investado estas forta en la interŝanĝo-areoj: havenoj, flughavenoj, ŝoseoj kaj ĝenerale infrastrukturoj. Ĉio, kio povas ebligi organizatan fuĝon de krudmaterialoj. Efektive, ĉiuj PPP-projektoj estas apogitaj je minejkompanioj kaj eksportadoj.”

Potenciala povo duobla de tiu de la Tri-gorĝa baraĵo

Ja, la unua mineja grupo en la mondo, BHP Billiton, bezonas pli ol 2.000 MW da elektro por funkciigi aluminio-fabrikon planatan en Malsupra Kongo. Ĝi povus agi partnere kun DRK por konstruado de nova hidroelektra baraĵo: Inga-3. Laŭ lastaj raportoj, tiu konstruaĵo povus produkti 4.300 MW, kun kosto de 7 miliardoj da dolaroj. “BHP Billiton volis redukti la kapaciton de la elektrocentralo je 3.500, aŭ eĉ 2.500 MW, por limigi la produktadon je sia propra konsumo, kaj tiel redukti la fakturon”, klarigas s-ro Bienvenu-Marie Bakumanya, ĵurnalisto ĉe la konga ĵurnalo Le Potentiel.

Por konstrui Inga-3 en 2020 kaj fini la unuan fazon de la giganta baraĵo Grand Inga en 2025 (6 GW unue, sed 44 GW planataj), la konga registaro devas mobilizi 22,1 miliardojn da dolaroj. S-ro Tshiongo laboras sinergie kun sia minej-administracia kolego. Li esperas, ke la minejaj kompanioj, kontraŭ ricevo de koncesioj, financos la elektro-produktadon kaj ĝian transporton ĝis la minejaj ekspluatejoj. Kaj, se restas kelkaj megavatoj, oni transportos ilin al la loĝantaro. Tia kunlaborado okazus malfavore al la regiona integrado. Alia projekto estis ja portata de Westcor-konsorcio, kiu arigis kvin ŝtatojn (DRK, Angolo, Zambio, Bocvano, Sudafriko). Fine, la 20-an de februaro 2010, iniciate de DRK, la ministroj pri energio de la konsorcio decidis malfondi Westcor. La interkonsento estis ja malfavora por Kongo, ĉar la subskribinto-ŝtatoj estus fariĝintaj posedantoj de tiu baraĵo, samrange kiel DRK. La ideo estis forlasita.

Konfidence, malantaŭ siaj pezaj okulvitroj kaj amaseto da dosieroj, la direktoro de esploroj kaj disvolvado de la NKEL, s-ro Waku Ekwi Mapuata, konsentas ke “la NKEL ne havas teknikajn kaj financajn rimedojn por sola efektivigi la laborojn.” Ĝis nun la Okcidento gardis por si la ĉefan parton en Afriko; la Sudo nun komencas plenigi la mankojn de la nordaj landoj. En 2006, malpli ol kvarono de la helpo alportita de la tradiciaj pruntantoj estis destinita al la produkta sektoro. Veras, ke, se la eŭropanoj estus helpintaj la disvolvadon de la privata sektoro, ilia estreco de la ekstrakta industrio estus malfortigita... La sudaj landoj investas ne nur en la krudmaterialoj, sed ankaŭ en la grandaj prienergiaj, transportaj aŭ sanigaj instalaĵoj. La “Kontrakto de la jarcento” subskribita la 17-an de septembro 2007 de DRK kun tri ĉinaj entreprenoj, estis bazita sur interŝanĝo de infrastrukturaj laboroj kaj grandaj bankaj pruntoj, kontraŭ ceditaj avantaĝoj pri ekspluatado de naturaj riĉaĵoj.

Tiu ambicia kombina programo ja iom rememorigas la kolonian dominadon de antaŭe, kiu ligis komercon, helpon kaj eksterlandajn rektajn investojn. Tiuj interkonsentoj “kie ĉiu gajnas” povus kaŝi trompon. La kontraŭkoloniismo kaj afrik-optimismo de la ĉinoj entuziasmigas la prezidanton Kabila. “Ni faros el DRK la Ĉinujon de Afriko”, li deklaris en 2007. Laŭ opinio de s-ro Lambert Mende, ministro pri komunikado, la alveno de la ĉinoj estas favora. “Tiu nova koncepto pri kunlaborado tute konvenas al ni. Ne estas la malagrabla impreso esti traktitaj kvazaŭ almozuloj en komunuma manĝejo, al kiuj oni ordonas plenumi devigajn kondiĉojn antaŭ ol manĝi.”

Kinŝaso, iam kromnomita “Kin’ la bela”, delonge perdis sian brilecon, sed “Kin’ la rubujo” transformiĝas. Ĉe la radio, parolistoj ankoraŭ dissendas mesaĝojn por admoni tiujn, kiuj ne manĝis, rezisti kaj fidi, ĉar “Dio, en sia pardonemo, eble donos al vi panpecon antaŭ la tagfino.” Sed konganoj fiere gardas esperon de estonto malpli mizera. Precipe nun, kiam la ĉinaj terŝovelaj masinoj lasas sian lokon al asfaltitaj ŝoseoj, novaj loĝejoj kaj stadionoj ĉiam plenplenaj. Vidante la nombron de konstruejoj kaj la rapidecon de ilia funkciado, la kongaj regantoj esprimas sian kontenton. El balota vidpunkto, tiu ŝanĝo profitas al la regantoj. “Dekkvin mil kilometroj da ŝoseoj povas estis konstruataj en dek jaroj, kaj ne sep cent kiel kun la tradiciaj agantoj”, konkludas pragmatisme s-ro Mende. Ja la Monda Banko, proparolanto de la okcidentaj pruntantoj, estas implice tiel fingremontrita. Tiu institucio, kiu deziris ekzemple renovigi dek turbinojn el la centraloj Inga-1 kaj Inga-2, jam la duan fojon prokrastis sian projekton. La financa krizo malhelpis al ĝi trovi la necesan monon. Planita por 2012, la tuta renovigo de la turbinoj de Inga estos eble finita nur post 2016.

Giganto sub kuratoreco, DRK ne plu scias de kiu ĝi dependas. Interes-konfliktoj aperas inter la sojlolandoj, ĉefe Ĉinujo, kaj la instituciaj pruntantoj*. Unuflanke, la helpo de la sojlolandoj estas atuto por la afrikaj registaroj engaĝitaj en intertraktadoj kun la internaciaj financaj institucioj: ĝi ebligas al ili rezisti kontraŭ la politika reformo diktata de la “interkonsento de Vaŝingtono”*. Sed ĉio montras ke, siaflanke, Ĉinujo profitas el la restarigo de la deprunto-kapablo de la tre enŝuldiĝintaj malriĉaj landoj (TEML). Ekzistas do vera danĝero, ke la “kontrakto de la jarcento” puŝos DRK al reenŝuldiĝo de la jarcento. Kaj sekve al nova dependeco rilate kreditoron. Kinŝaso scias tion, kaj klopodas doni garantion al la Nordo. En decembro 2010, la Kongo-ŝtatestro tiel memorigis, ke “tiu renaskiĝo ne estus ebla sen la kunhelpo de vi ĉiuj. Kaj ni estas tre dankemaj, aparte al Eŭropunio, kies ĉeesto ĉe nia flanko esti plej determina kaj oportuna”*.

* Vd Colette Braeckman, “Kongolando kaj ties ĉinaj amikoj”, Le Monde diplomatique, sept 2009.
* Serio da normaj proceduroj aplikataj de la internaciaj financaj institucioj al la ŝuldantaj landoj.
* Jeune Afrique, Parizo, 3-a de decembro 2010.

Ĉar glavo de Damoklo plu pendas super DRK: la “abomena ŝuldo” heredita el la Mobutu-diktaturo. Dum la lando apenaŭ fincelebris la finon de nulig-proceduro de la ŝuldo konsentita de la Parizo-klubo, ĝi jam devas alfronti la vulturo-fondusojn*, kiuj postulas de ĝi 452,5 milionojn da dolaroj. Ilia unua celtabulo estas la NKEL. Ja sudafrika tribunalo permesis al FG Hemisphere konfiski la 105 milionojn da dolaroj, kiujn la NKEL esperas ricevi pro elektrovendoj al Sudafriko dum la dekkvin venontaj jaroj. La sentenco de la NKEL, “dormu suno, Inga maldormas”, eble ne havos la signifon planatan de siaj kreintoj.

* La vulturo-fondusoj aĉetas tre malmultekoste, sur la sekundara merkato de ŝuldoj, bilojn de evolulandoj por tribunale devigi ilin repagi la tutan ŝuldon, plus interezon kaj diversajn tribunal-kostojn.

Tristan COLOMA

Indignu!

Li estas 93 jarojn aĝa. Li nomiĝas Stéphane Hessel. Kaj lia vivhistorio estas nekredebla romano. Tia ĝi fakte estis, iasence, jam antaŭ lia naskiĝo. Eble kelkaj memoras la filmon de François Truffaut Jules et Jim. Nu, la nekonformema virino ludata de Jeanne Moreau kaj unu el ŝiaj du amantoj*, Jules, germana judo tradukinta Proust, estis liaj gepatroj. En la artema etoso de la Parizo de la 1920-a kaj 1930-a jardekoj, Stéphane Hessel kreskis ĉirkaŭata de la vizitantoj de la gepatra domo, inter kiuj troviĝis la filozofo Walter Benjamin, la dadaisto Marcel Duchamp kaj la skulptisto Calder...

* La alia estis Pierre-Henri Roché, aŭtoro de la samtitola romano filmigita de François Truffaut.

Ĉe eksplodo de la Dua Mondmilito li rekrutiĝas en la Rezistadon kaj aliĝas al la teamo de generalo De Gaulle, kiu taskas al li danĝeran komision en franca teritorio. Li estas arestita de la nazioj, torturata kaj deportita al la koncentrejo Buchenwald, de kie li ripete provas eskapi. Li kaptiĝas kaj kondamniĝas je mortopuno. Tuj ekzekutota, li povas alpreni la identecon de mortinto kaj finfine sukcesas fuĝi. Li aliĝas al la lukto por la liberigo de Francio kaj ricevas inspiron de la principoj de la Nacia Konsilio de la Rezistado, promesanta socian demokration, ŝtatigon de la energisektoroj, de la asekurkompanioj kaj de la bankaro, kaj kreon de socia asekursistemo.

Post la venko De Gaulle sendas lin — apenaŭ 28 jarojn aĝan — al Novjorko, al Unuiĝintaj Nacioj, kies teoriaj fundamentoj estas ĝuste tiam polurataj. Tie Hessel partoprenas, en 1948, en la ellaborado kaj redaktado de unu el la plej signifo-plenaj dokumentoj el la lastaj 60 jaroj: la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Li revenas al Parizo por eniri la socialistan registaron de Pierre Mendès-France, kiu komencas la malkoloniigon, finas la militon en Hindoĉinio kaj preparas la sendependiĝon de Tunizio kaj Maroko.

Ĉi tiu nobla kaj persistema defendanto de la justeco, profesia diplomato, dediĉis la lastajn jarojn al senripoza protestado kontraŭ la traktado al kontraŭleĝaj enmigrintoj, al ciganoj, al ĉiaj enmigrintoj...

Kaj nun mi turnas mian atenton al li pro tio, ke li ĵus publikigis libreton, pli ĝuste mallongan politikan pamfleton, 30-paĝan, kiu iĝis — en la popola Francio ribelanta kontraŭ la socia malprogreso — escepta eldonsukceso kaj socia fenomeno. Dank’ al buŝ-al-orela informado kaj, precipe, al la novaj interkonaj retejoj, la aŭtoro, ignorata de la regantaj amaskomunikiloj, sukcesis preteriri la “cenzuron” kaj plenigi milojn da koroj per espero. Apenaŭ en kelkaj semajnoj ĉi tiu listigo de la plej indignigaj maljustaĵoj vendiĝis (je 3 eŭroj) pli ol 650.000-foje... Neniam antaŭe okazis io tia. La titolo estas kvazaŭ gvidilo, Indignu!*

* Stéphane Hessel, Indignez-vous!, Indigène éditions, Montpellier, 2010.

Laŭ Balzac pamfleto “estas la sarkasmo kuglegiĝinta”. Stéphane Hessel aldonas, ke la indigno estas la pulvo de ĉia socia eksplodo. Al siaj legantoj li rekomendas: “Mi deziras, ke vi trovu kialon por indigni. Tio estas senlime valora. Ĉar indigno igas nin luktemaj, ni sentas engaĝiĝon kaj do nia forto estas nerezistebla.” La kialoj por indigno ne malmultas: “En ĉi tiu mondo — diras Hessel — abundas neelteneblaĵoj”. Plej unue: la naturo de la ekonomia sistemo respondeca pri la nuna katastrofa krizo. “La internacia diktaturo de la internaciaj merkatoj” estas krome, laŭ li, “minaco por la paco kaj la demokratio”. “Neniam antaŭe — li asertas — la potenco de la mono estis tiom enorma, aroganta kaj egoisma, kaj neniam antaŭe la fidelaj servistoj de Sinjoro Mono lokiĝis tiom alte en la ŝtaton”.

Due, Hessel kritikas la kreskantan malegalecon inter havantoj de preskaŭ nenio kaj havantoj de preskaŭ ĉio: “La abismo inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj neniam antaŭe estis tiom profunda; nek tiom grandaj la emo detrui la proksimulon kaj la avido je mono”. Kiel kompenson li faras du simplajn proponojn: “La publika intereso superregu la individuajn interesojn; kaj la justa disdivido de la riĉeco kreata de la laboristoj havu prioritaton super la egoismo de la monhavuloj”.

En internacipolitikaj temoj Hessel asertas, ke lia “ĉefa indigno” estas la araba-israela konflikto. Li rekomendas legadon de “la raporto de Richard Goldstone el septembro 2009 pri Gazao*, en kiu tiu ĉi sudafrika juĝisto — judo, kiu eĉ deklaras sin cionisto — kulpigas la israelan armeon”. Li rakontas pri sia lastatempa vizito al Gazao, “subĉiela malliberejo por 1,5 milionoj da palestinanoj”. Tiu sperto timigis kaj maltrankviligis lin, kvankam ne igis lin deturni sin de la neperfortemo. Kontraŭe, li reasertas, ke “terorismo estas neakceptebla”, ne nur pro etikaj kialoj sed ĉar, kiel “esprimo de malespero”, ĝi “ne ebligas atingi tiajn rezultojn, kiajn la espero eble povus garantii”.

* Human Rights In Palestine And Other Occupied Arab Territories. Report of the United Nations Fact Finding Mission on the Gaza Conflict, Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko, 15a de septembro 2009.

Hessel memorigas pri Nelson Mandela kaj Martin Luther King. Ili — li asertas — montras al ni “la vojon, kiun sekvi ni devas lerni”. Ĉar por antaŭenigo ekzistas nur ebleco: “Apogi nin sur niaj rajtoj, kies perforto — kiu ajn ĝin faras — devas elvoki nian indignon. Ni neniam cedu niajn rajtojn!”.

Fine, li deklaras sin partiano de “paca ribelo”. Aparte kontraŭ la amaskomunikiloj en la manoj de la monhavuloj, kiuj amaskomunikiloj “ofertas konsumaĵojn taŭgajn nur por sendistingaj homamasoj, malaprezon de la humilaj homoj kaj de la kulturo, ĝeneralan malpensemon kaj ferocan rivaladon de ĉiuj kontraŭ ĉiuj”.

Stéphane Hessel sciis esprimi per vortoj, kion tiom da homoj batataj de la krizo kaj de la socimalprogresigaj rimedoj sentas profunde en si mem. Tiun senton, ke oni forprenas de ili iliajn rajtojn, tiun akutan emon malobei, tiun deziron krii ĝis raŭkiĝo, tiun emon, do, protesti sen vere scii kiel...

Ĉiuj atendas nun la duan kajeron. Kies titolo, logike, povas esti nur: Ribelu!

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, februaro 2011.

Malantaŭ la pozitivaj herooj

Kiam oni legas “interlinie” la nordkorean literaturon, malpli atentante ĝiajn pozitivajn heroojn — kiuj sukcesas teni sian revolucian fidon spite ĉion — kaj pli la kuntekston en kiu ili agas, oni trovas signojn de kaŝita socia ŝanĝiĝo. Malantaŭ la “politike ĝusta” retoriko gloriganta la lukton kontraŭ afliktoj, oni ekvidas alian realaĵon: subaĉetado, perdo de revolucia fido, oftaj forestoj de laborejoj ...

Malantaŭ formala aliĝo al ortodokseco, pere de la ritoj de konformeco kaj disciplino (partopreno en seancoj de endoktrinigo kaj amasaj manifestacioj ktp), oni povas distingi la konturojn de socio en kiu disvolviĝas elturniĝemo kaj eltrovemo, praktikoj kiuj favoras korupton. Dum la malsatego de 1995-1998, multaj ĉesis aperi ĉe publikaj seancoj de politika edukado kaj memkritiko ĉar ili estis traserĉantaj la kamparon por io manĝebla. Kaj ekde la fruaj 2000-aj jaroj, partopreno en ĉi tiuj ritoj de aliĝo malpliiĝis je duono*. Malgraŭ posta kampanjo kontraŭ tiaj praktikoj de ne-partopreno, ili restas enradikiĝintaj.

* Cho Jeong-ah, The Change of Everyday Life in North Korea After Their Economic Difficultieŝ, Korean Institute for National Unification (Kinu), Seulo, majo 2007.

Multiĝis okazoj de devia konduto, inter ili kontraŭleĝaj alproprigoj de publikaj proprietaĵoj, kaj ŝteletoj en fabrikoj kaj agrikulturaj kooperativoj. Kiel signo de la tempo, tiuj, kiuj faras ĉi tiujn krimojn por supervivi, profitas de iom da indulgo fare de la popolo, kiel estas reflektite en la romano La Ŝlosilo de Kim Hae-sung, eldonita en 2004*. Emfazante la malseverecon kaj grandanimecon de la Partio koncerne la kulpulojn, la romano aludetas la senordan staton de lando en kiu estas malfacile supervivi sen malobei la leĝon.

* Cho Jeong-ah, verko citita

“La nordkorea literaturo jam trapasis distingeblajn periodojn” diras Patrick Maurus, profesoro ĉe la Institut National des Langues et Civilisations Orientales, kiu tradukis Amikoj de Baek Nam-ryong (naskiĝinta en 1949), romano eldonita en Pjongjango en 1988*. “La tempo de revolucia romantikismo kaj la herooj de la reĝimo ekĉesis frue en la 1990-aj jaroj. Kaj unisone kun la politika diskurso, kiu moviĝis al la sciencisto kaj la teknikisto kiel la temo de la rakonto — je la kosto de la kamparano, la laboristo kaj la soldato-, fikcio emfazas povoscion kaj produktadon. ‘Amikoj’, kiu pritraktas divorcon, estas bonega ekzemplo: ĝi estas bazita sur la ideo, ke la reĝimo estas bona kaj interna kritiko eblas ĉar la kritikatoj malhelpas la reĝimon. Tio, kion la romano diras pri karierismaj kaj hipokritaj partiaj kadruloj, estas tre brutala sed akceptebla, ĉar la egoistoj reformeblas. Ni ne estas malproksimaj de la konfuceanisma devo de pedagogia admono. La publiko imagas nordkorean literaturon kiu estas tute teleregata, sed oni devas ne preteratenti la gradon de aŭtonomeco en ĉiuj verkoj: eĉ la plej politike ĝustaj tekstoj ĉiam havas ion alian por diri.”

* Tradukita kunlabore kun Yang Jung-hee kaj Tae Cheong, Actes Sud (aperonta).

Romanoj eldonitaj dum la unua jardeko de ĉi tiu jarcento ankaŭ mencias la intergeneracian diferencon de sintenoj, kiu starigas la problemon, kiel transdoni la ofereman spiriton kiu karakterizis la pli aĝan generacion... Gejunuloj estas pli entreprenemaj kaj pragmataj, sed estas perdintaj la “spiritan forton” de la veteranoj. La apero en la romanoj de ĉi tiuj junaj protagonistoj reflektas ŝanĝon de valoroj, laŭ Lim Soon-hee*. La generacio, kiu pasigis sian junaĝon dum la “mallumaj” jaroj de malsatego, suferis kaj vidis parencojn morti malgraŭ sia fideleco al la reĝimo. Ili emas meti unualoke la intereson de la individuo, pensmaniero kiu, laŭ la aŭtoro, reflektas relativan erozion de la kolektivisma ideologio.

* Lim Soon-hee, Value Changes of the North Korean New Generation and Prospects, Kinu, 2007.

Famoj pri puĉo, senprepareco, necertaj interkonsentoj

La Ĥartumo-reĝimo skuata pro la sudo-disiĝo

“Ni subtenos la novan ŝtaton de la sudo, kaj ni favoros ĝian stabilecon, ĉar ni estas najbaroj kaj restos amikoj”, deklaris la sudana prezidanto Omar Al-Bachir la 25-an de januaro. Kelkajn tagojn antaŭe, la loka loĝantaro amase voĉdonis por sendependiĝo. Neniam vidita en Afriko, tiu “interkonsenta” disiĝo celas fini jardekojn da konfliktoj. Sed ĝi lasas nesolvitaj kelkajn ŝlosilajn elementojn de la regiona stabileco: la dividon de la petrol-rento kaj precizajn landlimojn.

HISTORIA, la referendumo, kiu okazis en suda Sudano de la 9-a ĝis la 16-a de januaro 2011, markas turnopunkton, ne nur por tiu lando disŝirita de internaj militoj de duonjarcento, sed ankaŭ por la tuta afrika kontinento: la unuan fojon, la sankta principo pri netuŝebleco de landlimoj hereditaj el la koloniepoko, estis kontestata.

De la kreado de la Organizo por la Afrika Unueco (OAU) en 1963, estis akceptite, ke la landlimoj — kelkfoje absurdaj — truditaj de la koloniaj landoj inter 1885 kaj 1926, ne estu kontestataj. Ununura escepto estis agnoskita: la sendependiĝo de Eritreo en 1993. Sed tiu escepto estis nur ŝajna, ĉar temis ja pri teritorio koloniita de Italujo, kaj poste de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) konfidita al Etiopio en 1952*.

* Tiu mandato estis malrespektata, kiam Etiopio propradecide aneksis Eritreon en 1962.

La disiĝ-provoj de Katango (eksbelga Kongo) en 1961 kaj de Biafro (Niĝerio) en 1967 estis tute rifuzitaj de la OAU kaj UN. Proklamita en 1991, la provo de Somalilando nuligi sian kunfandon kun la itala Somalio (efektivigita en 1960) ankoraŭ ne ricevis laŭleĝan solvon, malgraŭ fakta sendependeco*. En la kazo de suda Sudano, la ŝanĝo estas do radikala: la regiono, kiu ĵus voĉdonis tre laŭleĝe sian aŭtonomecon, neniam ricevis kolonian landlimon.

* Vd “Le Somaliland, une exception africaine”, Le Monde diplomatique, oktobro 2010.

La ideo pri sendependeco naskiĝis tuj post la fino de koloniado, en 1956. Malamikeco inter tiuj du partoj, trude kunmetitaj ekde 1898 de la britoj, devenas de la tempo, kiam la sudaj nigruloj estis ĉasataj de la nordaj arabaj sklav-vendistoj. Parto de la nigruloj decidis konvertiĝi al kristanismo, por elstarigi sian diferencon kun la islamo de la sklavistoj. La rezulto estis profunde dividita sudana kolonio, por kies reunuiĝo la britoj neniel klopodis, administrante ambaŭ regionojn kvazaŭ apartajn teritoriojn. La nordo ricevis plej grandan parton de la sociaj kaj ekonomiaj investoj*.

* Paradokse, la britaj koloni-regantoj ne favorigis kristanigon. La religiaj misiistoj estis plejmulte italoj, usonanoj kaj franc-kanadanoj. Londono preferis intertrakti kun la islamanoj, konsideritaj kiel pli “evoluintaj” kaj pli facile administreblaj.

Komencita jam antaŭ la sendependiĝo, la interna milito daŭris ĝis 1972, kaj la sudo ricevis, post la interkonsentoj de Adis-Abebo (Etiopio), sufiĉe grandan aŭtonomecon. La provinca registaro, instalita en Juba, mastrumis la ribelintajn provincojn de la lando dum deko da jaroj, kaj ŝajnis, ke la profunda abismo, kiu minacis la integrecon de la nacia teritorio, povus esti reduktita (vd Marc Lavergne, “Kroniko de anoncita sendependiĝo” en ĉi tiu numero).

Sed streĉiteco reaperis kiam la usona kompanio Chevron malkovris “nigran oron” en la sudo, kie nun troviĝas 85% de la sudanaj naftoputoj. La tiama prezidanto, Djafar Al-Nimayri, strebis tiam malkonstrui la pene akiritan aŭtonomecon: li fermis la aŭtonoman parlamenton de Juba, anstataŭigis la registaron per militista administracio, kaj provis senarmigi la nigrulajn regimentojn de la armeo. Ribelo eksplodis en majo 1983; ĝi daŭris dek naŭ jarojn.

Gvidata de kolonelo John Garang, suda oficiro dizertinta, la Liberiga Armeo de la Sudanaj Popoloj (LASP) montriĝas unue kiel kontraŭ-imperiisma movado. Bazita en Etiopio — tiam regata de la porsoveta kolonelo Mengistu Hailé Mariam-, ĝi ricevas siajn armilojn el Moskvo. Siaflanke, la regantoj de Ĥartumo estas apogitaj de Usono.

Rolo de la usona religia dekstrularo

LA DISFALO de Sovetunio en 1991 estus povinta certigi definitivan venkon de la nordo se tiu lasta, fariĝinte islamisma en 1989, ne estus perdinta la apogon de Vaŝingtono. Dum tri jaroj — 1991-1994 — la du partioj batalis do sen ekstera subteno. Tiam, pro la fino de apartisma reĝimo en Sudafriko, Garang ricevis diskretan apogon de Pretorio kaj ĝiaj aliancanoj, Tanzanio kun Julius Nyerere kaj Zimbabvo kun s-ro Robert Mugabe.

Finfine Usono decidis denove enmiksiĝi: pelita de religia ekstremdekstrularo, kiu decidis subteni “la persekutatajn kristanojn de la suda Sudano”, la usona prezidanto George W. Bush devigis la militantojn intertrakti en 2002. Subskribitaj tri jarojn poste, la Najrobio-interkonsento, ankaŭ nomata “Ĝenerala Pac-Interkonsento” (Comprehensive Peace Agreement — CPA) planis, interalie, popolan voĉdonon (referendumon) pri ŝtatformo post preparperiodo je ses jaroj kaj duono.

Sed tiuj milit-jaroj vigligis aliajn kontraŭecojn: tiujn de lando vasta kaj diversa, kiu ne povas esti reduktita je simpla dueco, Sudo kaj Nordo. Pluraj aliaj regionoj — Darfuro, la suda Kordofano, la provinco Blua Nilo, la montetoj de la Ruĝa Maro — tiel distanciĝas de la arab-islama “kerno” de la centra Sudano, kiu ne traktis ilin pli bone ol ĝi traktis la sudon. Tiuj randoj, loĝataj de tre diversaj alidevenaj (sed ĉiuj islamaj) grupoj , estis longe konsiderataj parto de abstrakta nordo. Por kolonelo Garang, kiu ne celis ŝtatdisiĝon, la enprofundiĝo de tiuj centro-periferiaj kontraŭdiroj devis rezultigi rifuzon de la dominado de la arab-islama malplimulto. Kelkajn semajnojn post la subskribo de la pac-interkonsento (CPA), li iris al Ĥartumo, kie entuziasme lin akceptis homamaso, precipe araba. Li tiam kreis la nordan branĉon de sia movado, kies populareco estis daŭre kreskanta. La probablo, ke li gajnos la elektojn de 2010, ŝajnis granda. Eksplodo de ribelo en Darfuro en 2003 cetere konfirmis la ĝustecon de lia strategio. Sed Garang mortis akcidente en helikoptero en Imatong-montoj la 30-an de julio 2005.

La Najrobio-interkonsento priskribis tre detale la dividon de riĉaĵoj, de la politika povo kaj de armeaj fortoj. La divido strebis esti kiel eble plej neŭtrala kaj egaleca. Dum sesjara periodo, la eksmalamikoj kunlaboru por “igi la unuecon alloga” antaŭ la referendumo planata en januaro 2011. La posta sesmonata periodo devis esti dediĉota, ĉu al la starigo de “Nova Sudano” unueca, pli demokratia kaj egaleca (la revo de kolonelo Garang), ĉu disiĝo. Post la morto de Garang, tiu lasta direkto venkis, ĉar liaj kompanoj metas sian esperon de libereco en venkon de laŭleĝa disiĝo*.

* Garang ĉiam penis “vendi” sian unuecan vizion al siaj batal-kamaradoj, instinkte favoraj al disiĝo. Nur lia persona aŭtoritato kaj kreskanta intereso de la islamanoj opoziciaj al la islamisma reĝimo, ebligis al li trudi sian vidpunkton.

Jam komence, spite al ĝia diplomatia kaj organiza teknikeco, la CPA montriĝis duone malsukcesa. Unuflanke, la sekurec-decidoj montras veran efikecon, malgraŭ la ripetataj sed fine regataj bataletoj; krome, respektata estas la atribuo al la duonaŭtonoma administracio de la sudo de duono de la nafta enspezaro. Kontraŭe, la divido de la politika kaj administra povo ne funkcias; la islamistoj de la Partio de la Nacia Kongreso (NCP), kiuj establis en Ĥartumo diktatoran reĝimon post la puĉo de junio 1989, tute ne intencas apliki la CPA-interkonsenton. La sudaj ministroj, kiuj ekfunkcias en la registaro de nacia unuiĝo (GoNU) en la ĉefurbo rapide ekkonscias, ke ili ne povas plenumi sian mandaton, pro la konstanta kontrolo kiun ili suferas flanke de la NCP. Tiu malsukceso parte devenas de Garang mem, kiu ĉiam tre diktatorece gvidis la LASP — fariĝinta en 1983 la Liberigo-Movado por la Sudanaj Popoloj (LMSP)-, kaj kiu ofte ne volis kunlabori kun la edukitaj membroj de la diasporo. Krome, la homfortoj de la gerilo montriĝas rapide nesufiĉaj, kiam necesas administri ne unu, sed du ŝtatojn, la aŭtonoman registaron de la sudo kaj la GoNU en la nordo. Dum la sesjara transa periodo planita de la CPA, la NCP faras nur du aferojn: eltiri maksimuman profiton el la sudaj nafto-ekspluatejoj, kaj klopodi malhelpi funkciadon de la suda registaro en Juba. Nenio do estas farita por igi la unuecon alloga. Tial, la lastaj sudaj subtenantoj de unuiĝa solvo malaperas iom post iom. Ekde 2009 evidentiĝas, ke se la referendumo okazas kiel planite, ĝi povas nur rezultigi sendependiĝon.

Malgraŭ ĉiuj pesimismaj prognozoj, la referendumo okazis sen grava incidento. Tamen la rezulto — validiginte la disiĝon de la sudo — generos plurajn malfacilaĵojn:
‣ La landlimo inter la nordo kaj la sudo ankoraŭ ne estas fiksita. Estas grava manko, ĉar la kontestataj regionoj enhavas sufiĉe grandan parton de la naftoriĉaĵoj.
‣ Neniu dokumento planas proceduron por mastrumi civitanecon en la dividita ŝtato: kio pri la milionoj da sud-anoj loĝantaj en la nordo? Same nesolvita estas la problemo de la nomadoj, kiuj transiras inter la nordo kaj la sudo, laŭ pluvoj kaj sezonoj.
‣ La detaloj pri disdivido de nafto-enspezaro ne estas fiksitaj.
‣ En pluraj regionoj (Abyei-teritorio, provinco Blua Nilo), la loĝantaroj, kiujn Garang kvalifikis “marĝenigitaj”, ricevis rajton je “popolaj konsultiĝoj” cele klarigi ilian rilaton kun la sudo kaj la nordo. Sed nenio estas planita por organizado de tiaj konsultiĝoj.
‣ La CPA nenion organizis koncerne Darfuron; diktatora, la sudana registaro, kiu ŝajnis nenion lerni kaj nenion forgesi, obstine rifuzas solvi la konflikton danke al realisma internacia intertraktado.

Elreviĝoj pri espero de ĉina subteno

ESTAS JA la komplekseco de Sudano, kiu finfine certigis bonan disvolvadon de la referenduma procezo. La NCP-ŝtato (Ĥartumo) ja komence de la 2000-aj jaroj alfrontis ŝanĝiĝon de la internaj fortorilatoj. La darfura gerilo ekkonsciis, ke ĝiaj dividoj igas ĝin malforta fronte al la manipuladoj de Ĥartumo; ĝi tiam komencas kunordigi siajn agadojn. Samepoke la marĝenigitaj regionoj de Sudano decidas prepari sin al armita konflikto, por la kazo, se disiĝo de la sudo lasus ilin en malkomforta situacio fronte al la NCP-ŝtato. Simile, la norda branĉo de la LMSP komprenas la gravecon de tiu referendumo, kiu povus antaŭenigi decidigan batalon de la demokratiaj fortoj kontraŭ la islamisma reĝimo. Kaj super ĉio, la norda loĝantaro ekkonscias, ke la 20 jaroj da streĉeco kaj oferoj ligitaj al la interna milito riskas finiĝi en nacia humiliĝo de partigo, kiu krome perdigos al ĝi aliron al la nura riĉaĵo, kiun ĝi iomete profitas: nafto.

Diktatoreca kaj korupta, la Ĥartum-registaro prezentas sin kiel antaŭeniganton de landa evoluado. La popola kolero atingas tian nivelon, kian eĉ la malnovaj arabaj partioj, eluzitaj de duonjarcento da absurda politika mastrumado, sentas sin devigitaj reagi kaj integri la demokratiajn aspirojn.

En la nordo oni multe parolas pri renverso de la reĝimo*. La NCP mem dividiĝas: la vicprezidanto Ali Osman Mohamed Taha, forpelita de unu jaro pro troa modereco, revenas pli forta, dum la “malmoluloj” de la reĝimo subite troviĝas senapogaj. Ekstere, la maljuna islamista gvidanto Hassan Al-Tourabi dum la referendumo publike deklaris, ke Sudano devas sekvi la vojon malfermitan de Tunizio. Li estis tuj arestita kaj la loĝejoj de liaj subtenantoj estas priserĉataj.

* Vd Jérôme Tubiana, “Pokerludo en Sudano”, Le Monde diplomatique, julio 2010.

Veras, ke la Ĥartum-registaro ŝajnas pli kaj pli izolita. La arabaj manifestacioj de solidareco, tre fortaj kiam la prezidanto Omar Al-Bachir estis akuzata de la Internacia Pun-Kortumo en 2009, estis sen daŭro*. Ankaŭ la esperoj de ĉina subteno rapide svenis. Ja Pekino, kiu regas 50% de la ekstraktata nafto en Sudano kaj provizas la registaron per armiloj, ne deziras engaĝiĝi en grava krizo kun la “internacia komunumo” pri demando, kiu ne ŝajnas al ĝi vivgrava. Fronte al sudo malbone organizita sed decidita kapti ŝancon, kiun ĝi atendas de kvindek jaroj, la diktatora reĝimo de la NCP troviĝas subite en defendo-stato. Paradokse, la post-referenduma periodo estos verŝajne pli danĝera por la nordo ol por la sudo.

* Vd Anne-Cécile Robert, “Le président soudanais face à la justice internationale”, Manière de voir, n-ro 108, “Indispensable Afrique”, decembro 2009-januaro 2010.

Cetere, verŝajne ja dank’al tiuj kreskantaj danĝeroj en la nordo, la referendumo povis disvolviĝi en granda trankvilo. Malfortigita, prezidanto Al-Bachir mildiĝis rilate al la sudo. Lia vizito en Juba, ĵus antaŭ la referendumo, estis interpretita, je ĉies surprizo, kiel vera “pac-deklaro”. La ŝtatestro eble volis tiel certigi neŭtralecon de sudo, por pli bone alfronti la militon, kiu minacas en lia propra teritorio. Li cetere petis nur unu aferon: la elpeladon de la respondeculoj de la darfura gerilo, kiuj rifuĝis en suda Sudano.

La sudaj respondeculoj rapidis kontentigi lin, feliĉaj aĉeti moderpreze la trankvilecon de la granda referendumo, kiu tiom gravis por ili. Tiel la prezidanto Salva Kiir Mayardit praktike finplenumis la mision, kiun li heredis post la morto de Garang, kaj li jam anoncis sian intencon forlasi sian postenon post la referendumo.

Kiu estos la posteulo? En sudo politike tre juna, kie povo-soifo estus kreskanta, tia konkureco estas danĝera. La vicprezidanto Riek Machar ŝajnas esti la plej populara en la povo-konkurado. Sed li devos certigi al si apogon de diversaj gvidantoj, ekzemple s-roj Pagan Amoun, James Wani Igga kaj Luka Biong Deng, kiuj reprezentas aliajn tribojn (li mem estas nuero) kaj aliajn regionojn (lia deven-regiono estas Supra Nilo). Venonta registaro, por esti efika, devos zorgi pri etnogeografia ekvilibro en tiu tre pecformita lando.

La estonto bedaŭrinde restas necerta. Ja, la problemoj ne solvitaj antaŭ la referendumo restas, aparte la difino de landlimoj kaj subskribo de nafto-interkonsento. Neniu povas diri, kio okazos en la nordo, sed la nervozeco de Ĥartumo evidente igas la situacion necerta kaj eksplodema. Kompromisoj kun gravaj potencialaj konsekvencoj devos esti intertraktitaj en malfacilaj kondiĉoj. Se la longa marŝo de la sudo ja atingis sian finon, necesas ankoraŭ, por konkretigi kaj daŭrigi la sendependecon, venki la kontraŭdirojn de Ĥartumo, kies nevola ostaĝo ĝi estas.

Gérard PRUNIER

Kroniko de anoncita sendependiĝo

LA ribelado de suda Sudano naskiĝis en julio 1955, antaŭ la sendependiĝo mem de Sudano, proklamita la 1-an de januaro 1956. La garnizona bataliono de la urbo Tarit ribelis kontraŭ siaj oficiroj. Ĝi tiel esprimis la rifuzon de la sudo, kies loĝantaro estas animista aŭ kristana, ke la lando-ŝlosilojn ricevu norda elito, kiu, aliancita kun la koloniantoj, volis trudi al la tuta Sudano ekskluzivan arab-islaman identecon.

La milito konata laŭ la nomo Anyanya (serpent-veneno) estis daŭronta ĝis 1972. La samnoma movado estis subtenata de la eklezioj, de Etiopio regata de Neguso kaj de Tel-Avivo, en kunteksto de malvarma milito kaj de israelo-araba konflikto. La sendependismo de la sudo estis perceptata kiel esprimiĝo de fendo inter Oriento kaj Okcidento, la araba mondo kaj nigra Afriko, kristanismo kaj islamo. Tiu lasta kontraŭeco esprimiĝis, spite al la fakto, ke la kristanoj antaŭ nelonge konvertitaj de la katolikaj kaj protestantaj misioj establitaj de la komenco de la 20-a jarcento, estis apenaŭ 20% de la suda loĝantaro, kontraŭ granda plimulto de anoj de tradiciaj religioj, kaj eta malplimulto de islamanoj (5%). En la mensoj de ties eksterlandaj subtenantoj, sendependeco de suda Sudano devus ebligi, ĉu bloki la antaŭeniron de islamo en Afrikon, ĉu bloki de malantaŭe la araban mondon, aparte Egiptujon de Naser, ĉampiono de la “nealianciĝo” kaj de la palestina rezistado. Ĝi ankaŭ estis konsiderata kiel rimedo por teni Sovetunion for de la kontinento kaj de la britaj kolonioj, kiuj aliris sendependiĝon komence de la 1960-aj jaroj.

Sed la celoj de la Anyanya-movado — tro diversa kaj sen fortika politika gvidado-, ne trafis unuanimecon. La suda Sudano, vasta teritorio sescent-kvindek-mil-kvadratkilometra, estas ja formita el regionoj diversaj en siaj rilatoj al la du allog-centroj, norda Sudano kaj orienta Afriko. Jen la regionoj: La “Sudo de la sudo”, Ekvatorio, kiu etendiĝas laŭ la landlimo de Centrafrika Respubliko (CAR) ĝis Etiopio. Tiu regiono, kovrita per humida arbaro kaj arboza savano, estas loĝata ĉefe de etaj grupoj de agrokulturistoj. Ĝi ankaŭ enhavas pli nombrajn popolojn, kiel la azandeojn (ĉirkaŭ 2 milionoj), kiuj loĝas sur ambaŭ flankoj de la limo al CAR kaj al Demokratia Respubliko Kongo (DRK, eksa Zairo), kaj ankaŭ nomadajn bredistojn, kiuj trairas la pli sekajn regionojn, ekzemple la toposoj en oriento. Tiu ĉi regiono estis, ĉefe en sia centra parto, tre enkadrigita de la koloniantoj: misiistoj tie favoris edukadon kaj kontaktojn kun la britaj kolonioj Kenjo kaj Ugando. El tiu elito kolonia devenis la kadruloj de la Anyanya-movado. Tiu ĉi estis des pli turnita al orienta Afriko, ke la brita politiko de closed districts malpermesis ĉian cirkuladon inter nordo kaj sudo de Sudano ĝis 1947. La celo por Londono estis malhelpi la arabigon kaj islamigon per la komercistoj kaj predikistoj venintaj el la nordo*: Iom pli norde, la du regionoj Supra Nilo kaj Bahr Al-Ghazal, ĉirkaŭ la marĉa regiono de Sudd, estas trafluataj de la Blanka Nilo kaj ties alfluantoj. De la komenco de la 19-a jarcento, tiuj regionoj rilatas kun Ĥartumo, fondita en 1824 ĉe la kunfluejo de Blua Nilo kaj Blanka Nilo. Navigante laŭ la rivero, la marĉoj, la egiptaj konkerantoj alvenis en 1840 en Gondokoro kaj malfermis la regionon al sklav-komerco praktikata de otomanaj kaj eŭropaj firmaoj. Okcidente, en la savanoj de Bahr Al-Ghazal, la ĉasado por sklavigi nigrulojn plenprosperas ĝis la 1870-aj jaroj, provizante la merkatojn de Egiptujo kaj Istanbulo. Ĉirkaŭ la regiona ĉefurbo Wau kaj aliaj naskiĝantaj urboj, kreskas loĝantaro el miksrasuloj, sklavoj, ekssklavoj, soldatoj, inter kiuj islamo kaj araba lingvo progresas. Tiu mondo pli kaj pli integriĝas en la ekonomia kaj kultura spaco de la norda Sudano. Post la brita mallonga regado, konstruado de fervojo de Ĥartumo al Wau en 1960 plifortigis tiun umbilikan ŝnuron.

* Regata de Egiptujo de 1821 ĝis 1885, Sudano liberiĝis gvidata de religia ĉefo Muhammad Ibn Abdallah, alinomita la “Mahdi”. Ĝi estis rekonkerita en 1898 kaj metita sub kunregado brito-egipta. Egiptujo revis aneksi ĝin sed Britujo tenis la realan povon.

EN sia rilato kun la Nordo, la Sudo ŝajnas do dividita ne nur pro kulturaj proksimecoj, sed pro kialoj geografiaj, historiaj kaj ekonomiaj. Tio verŝajne klarigas kial la paco intertraktita en 1972 en Adis-Abebo rezultigis larĝan aŭtonomecon por la Sudo, dum la Nordo konservis la suverenecajn funkciojn.

Entuziasme komencita, tiu aŭtonomec-eksperimento — parlamento kaj registaro instalitaj en Juba — rapide disfalis fronte al la volo de Ĥartumo dividi por regi. Ekde 1977, multaj decidoj nuligis la cedojn faritajn al sud-anoj; redivido en 3 regionoj (Ekvatorio, Bahr Al-Ghazal, Supra Nilo), malpermeso de la “dinkao-regado”, forpelanta la dinkaajn funkciulojn el la regionoj el kiuj ili ne devenis, rifuzo profitigi la Sudon per la naftoenspezoj, ktp.

Kiam en majo 1983 kolonelo John Garang — eksa Anyanya-komandanto integrita en la regula armeo — lanĉis novan ribelon, la manifesto de lia movado (Liberiga Movado de la Sudanaj Popoloj-LMSP) ne enhavis la moton disiĝo*. La postuloj temis pri rajto egaleca por ĉiuj sudananoj, sen religia aŭ etna konsidero, kadre de unueca ŝtato. Tiu volo refondi Sudanon sur novaj bazoj, kiun oni nomis “Nova Sudano”, adresiĝis al ĉiuj marĝenigitaj popoloj de la lando, norde kaj sude, kaj al ĉiuj, kiuj rifuzis la dominadon de la islam-arabaj triboj de la Nil-valo super la politika ekonomia kaj socikultura povo en Sudano. Sude, ĝi esprimis la pozicion de la grandaj popoloj el Supra Nilo kaj Bahr Al-Ghazal (Dinkaoj, Nueroj kaj Ŝiluk) pli ol tiu de la etaj popoloj, kiuj en Ekvatorio impulsis la unuan liberig-militon.

* Vd Alain Gérard, “Faux-fuyants au Soudan”, Le Monde diplomatique, julio 1984.

Ĉu la mesaĝo de la “Nova Sudano” estingiĝis kun la morto de Garang, en helikopter-akcidento en aŭgusto 2005? Lia fido en lando-unueco, hodiaŭ ne plu aŭdata en la Sudo, tamen levis grandajn esperojn en la marĝenigitaj regionoj de la Nordo kaj en la urbaj centroj, lokoj kie akceliĝas miksadoj, pro efiko de milito kaj nafto-ekonomio.

Tri regionoj kun apartaj statusoj, transigaj zonoj inter Nordo kaj Sudo, estas punktoj de estontaj streĉoj: la Blua Nilo, Abyei-distrikto kaj Nuba-montoj. Ilia loĝantaro estas miksita kaj la indiĝenaj grupoj elektis aliĝi al la LMSP de la mezo de la 1980-aj jaroj, kun multaj oferoj. La tuj venonta disiĝo de la Sudo akre metas la demandon pri ilia estonteco, ene de la Nordo.

Marc LAVERGNE

Ĉu morgaŭ Irano?

La mortigaj kugloj povas esti ŝijaismaj aŭ sunaismaj, moderaj aŭ radikalaj, porokcidentaj aŭ “kontraŭimperiismaj”. La mortantaj loĝantaroj ankaŭ. Sed la pafantaj reĝimoj similas unu la alian. Tiu de Tripolo sciis cetere anstataŭigi la sorĉkanton de la monda revolucio per la gardado de la limoj de la Eŭropa Unio.*

* Vd Alain Morice kaj Claire Rodier, “Comment l’Union européenne enferme ses voisins [Kiel la eŭropa Unio enfermas siajn najbarojn”], Le Monde diplomatique, junio 2010.

En la samaj falsadoj kuniĝas ankaŭ la registaroj, pri kiuj oni emus pensi ke ĉio distingas ilin. Teherano tiel asertis percepti en la araba demokratia ribelo la antaŭsignojn de “islama vekiĝo” inspirita de la irana revolucio de 1979. Israelo alproprigis al si tiun fantazion, sed por ŝajnigi ke tiu fenomeno estas alarma. Tamen, kiam la iranaj opoziciuloj volis saluti la manifestaciantojn de Kairo, la reganta teokratio alpafis ilin. La israela armeo siavice ne masakras civilulojn — escepte se tiuj estas palestinanoj. Sed s-ro Benjamin Netanjahu ne aprezas pli ol Teherano, ke la araba junularo postulas liberecon. Ĉar tiu postulo povus forigi bonegajn partnerojn de lia lando, aŭtokratajn jes, sed porusonajn. Ĝi povas konduki ankaŭ al tio, ke Israelo ne plu rajtus proklami sin “sola demokratio de la regiono” por des pli bone akuzi la aliajn. Tiam restus al ĝi jam nur la irana timigilo.

Nu, la streĉiĝoj kun Israelo kaj la internaciaj sankcioj ebligas al la teherana reĝimo, kuraĝigita pro la malfortiĝo de siaj ĉefaj regionaj konkurantoj (Egiptio kaj Saud-Arabio), reaktivigi sian naciisman retorikon. Tio des pli utilas al ĝi, ĉar la verda movado de 2009 ne estis neniigita de la seninterrompa subpremado kontraŭ ĝi. La plej alta gvidanto Ali Ĥamenei esperis, ke la “vakcino” de pendumadoj kaj torturoj detruis la “ĝermojn” de la kontestado. Ve por li! la arabaj ribeloj same kiel la humiliga kontrasto inter klera loĝantaro kaj arĥaika politika sistemo subfosas la jam skuatan legitimecon de ĝia reĝimo. Do, ĉar ĝi ne mitralas la amason de malkontentuloj per aviadiloj, “laŭ la libia maniero”, la reganta religia klano kuraĝigas la mortigajn postulojn de ĝiaj fanatikuloj. Tagon post forta mobiliziĝo de la opozicio, 222 el la 290 deputitoj postulis proceson kontraŭ s-roj Mehdi Karubi kaj Mir Musein Musavi, du eksaj altaj funkciuloj de la reĝimo, kiuj vivas sub prigardata loĝado ekde kiam ili leviĝis kontraŭ la Plejsupera Gvidanto. Kaj la 18-an de februaro okazis en Teherano manifestacio celanta “esprimi sian malamon, sian koleron kaj sian naŭzon kontraŭ la sovaĝaj kaj indignigaj krimoj de la ĉefoj de la ribelo kaj iliaj hipokritaj kaj monarĥistaj aliancanoj”.* Kiel “cionistaj agentoj”, “huliganoj kaj ribeluloj” ili estas minacataj je morto.

* Anoncita en Teherano de la Konsilantaro por Kunordigado de Islama Propagando. Citita de AFP, la 16-an de februaro 2011.

Kvankam ĝi montras malmultan imagon kaj da vortprovizo, la teokrata reĝimo ne estas sen apogo; la okcidentaj riproĉoj lasas ĝin indiferenta. Tamen ĝia ekzisto ne estas solida, ĉar, kiel memorigis, la 14-an de februaro la turka prezidanto Abdulah Gul, vizite en Teherano: “Kiam la ŝtatestroj ne atentas la postulojn de sia nacio, tiam la popoloj mem taskas sin pri tio.”

Serge HALIMI.

La Palaco La Moneda kaŝas la lokon, kie mortis Allende

Post la ĉilia diktaturo, dum la periodo de transiro al demokratio, oni kreis sistemon de gvidataj vizitoj al la Palaco La moneda [sidejo de la ĉilia prezidanto] alireblan por ĉiu ajn, ĉiliano aŭ eksterlandano, tion petanta. La vizitvojo trairis salonojn, kortojn, la medalsalonon apud la pordo Morandé 80 kaj, kompreneble, la lokon, markitan de memorigaj tabuloj, ĉe kiu mortis prezidanto Salvador Allende.

Tamen, de kiam Sebastián Piñera iĝis prezidanto, kaj post la riparoj de la damaĝoj kaŭzitaj de tertremo, vizitoj rekomenciĝis sed ĉi-foje sen preteriro de la mortoloko de Allende.

Tion konstatis la direktoro de la ĉilia eldono de Le Monde Diplomatique, Víctor Hugo de la Fuente, kiu akompanis francajn ĵurnalistojn merkredon la 3an de februaro. Oni ne montris al ili la lokon, kie Salvador Allende mortis kaj kiu troviĝas ĉe la enirejo al la dua etaĝo elde la Korto El Canelo. Li demandis la gvidistinon pri la kialo, ĉar en la antaŭaj du vizitoj — sub la registaroj de Ricardo Lagos kaj Michelle Bachelet — oni ja montris ĝin. Ŝi simple rimarkigis, ke la vizitvojo estas tia de post eklaboro de la nova administracio de la Palaco La Moneda.

Li surloke skribis reklamacion, kaj ni el Le Monde Diplomatique retmesaĝe, al visitas@presidencia.cl, demandis, kial oni faris tiun ŝanĝon, de kiam la vizito ne inkludas la memorlokon al Allende kaj kiu prenis tian decidon. Respondis la administra direktoro de la Prezidantejo, Aldo Sabat Pietracaprina, kiu atentigis, ke li prenis tiujn decidojn, kaj aldonis, ke li ne konis la vizitvojon antaŭ sia enposteniĝo la 11an de marto 2010. Li asertis, ke la vizitvojo prenas en konsideron la pli ol 200-jaran historion de la Palaco La Moneda kaj provas akordigi la vizitojn kun la ĉeesto de la ministeriaj kaj prezidantejaj oficistoj tie laborantaj, kaj insistis, ke politikaj kialoj ne ludis rolon.

Evidentas tamen, ke unu el la historiaj mejloŝtonoj de la Palaco estas la tiea morto de prezidanto Salvador Allende, kaj same evidentas, ke ankaŭ antaŭe, kiam la vizitantoj preteriris la memorlokon, laboris tie ministeriaj kaj prezidantejaj oficistoj, sen ke tio kaŭzis problemojn.

Ja logike estus demandi, kion la nova administracio volas atingi kaŝante dum la vizitoj la mortolokon de Salvador Allende. Ĉu tiun decidon prenis nur Aldo Sabat Pietracaprina, sen konsulti la prezidanton de la respubliko, Sebastián Piñera? Ĉu s-ro Sabat havas tiom da povo? Eble jes, ĉar sufiĉas serĉi en TTT “Aldo Sabat Pietracaprina” por konatiĝi kun la historio kaj la politikaj ligoj de la frato de la urbestro de Nuñoa Pedro Sabat.

Atendante koni la respondojn al tiuj demandoj, ni petas la aŭtoritatojn kaj eĉ la prezidanton de la respubliko, ke la vizitvojo tra La Moneda reinkludu la lokon, kie mortis Salvador Allende.

Redakcio de Le monde diplomatique Chile

Aperinta en la papera kaj reta versioj de la ĉilia eldono de Le monde diplomatique, marto 2011.

Kvin kaŭzoj de la araba insurekcio

Kiuj estas la kaŭzoj de la liberiga uragano, kiu de Maroko ĝis Barejno, traire tra Tunizio, Libio kaj Egiptio, blovas tra la araba mondo? Kial ĉi tia samtempa deziro pri demokrateco esprimiĝas precize nun?

La respondoj al tiuj du demandoj estas diversspecaj: historia, politika, ekonomia, ekologia kaj sociala.

1. Historia. Depost la fino de la Unua Mondmilito kaj la implodo de la Otomana Imperio, la interesiĝo de la okcidentaj potencoj pri la araba mondo (Mezoriento kaj norda Afriko) fokusiĝis al du ĉefaj punktoj: la regado super nafto kaj la garantiigo de judnacia hejmo. Post la Dua Mondmilito kaj la tutmonda proholokaŭsta traŭmatismo, la kreon de la ŝtato Israelo en 1948 ekvilibrigis la alpoviĝo, en pluraj arabaj ŝtatoj liberigitaj el koloniismo, de kontraŭcionismaj fortoj oponantaj la ekziston de Israelo: “militismaj-naciismaj” en Egiptujo kaj Jemeno aŭ “arabsocialismaj” en Irako, Sirio, Libio kaj Alĝerio. Tri perditaj militoj kontraŭ Israelo (en 1956, 1967 kaj 1973) instigis Egiption kaj Jordanion subskribi pactraktatojn kun la juda ŝtato kaj alianciĝi kun Usono, kiu kadre de la Malvarma Milito havis povon super ĉiuj petrolmonarĥioj de la araba duoninsulo, krom super Libano, Tunizio kaj Maroko. Tiamaniere Vaŝingtono kaj ĝiaj okcidentaj aliancanoj tenis siajn du prioritatajn celojn: la povon super la petrolo kaj la sekurecon de Israelo. Kompensocele ili protektis la pluregadon de ferocaj tiranoj (Hassan II, generalon Mubarak, generalon Ben Ali, la saudarabiajn reĝojn Faisal, Fahd kaj Abdala, ktp.) kaj foroferis ĉian ajn demokratiemon de la socioj.

2. Politika. Ankaŭ en la t.n. “arabsocialismaj” ŝtatoj (Irako, Sirio, Libio kaj Alĝerio), sub la komfortaj pretekstoj de “kontraŭimperiisma luktado” kaj “ĉasado de komunistoj”, kreiĝis unupartiaj diktaturoj per fera mano gvidataj de prototipaj despotoj (Sadam Hussein, Al Assad patro kaj Al Assad filo, kaj Muamar al Gadafi, la plej freneza el ĉiuj). Tiuj diktaturoj cetere garantiis la provizadon de petrolo al la okcidentaj potencoj kaj la foreston de reala minaco kontraŭ Israelo (kiam Irako ŝajnis minaci, ĝi estis detruita). Tiamaniere sur la arabajn civitanojn falis ŝtono de silentemo kaj teroro.

La demokratiigaj movadoj okazadis en la cetero de la mondo. En la 1970aj jaroj malaperis la diktaturoj de Portugalio, Hispanio kaj Grekio. En 1983, tiu de Turkio. Post la falo de la Berlina Muro en 1989 kolapsis Sovetunio kaj la “reala socialismo” de Orienta Eŭropo. En Latinameriko falis la militistaj diktaturoj en la 1990aj jaroj. Dume, malmultajn kilometrojn for de la Eŭropa Unio, kaj kun la kompliceco de la okcidentaj potencoj (inter kiuj Hispanio), la araba mondo plu vivis en aŭtokrata glaciepoko.

Ĉar oni ne permesis ajnan formon de kritikado, la protestemo koncentriĝis en la sola loko, kie renkontiĝoj ne estis malpermesataj: la moskeo. Kaj en la sola libro necenzurebla: la Korano. Tiel fortiĝis islamismoj. La plej reakcia estis disvastigata de Saudarabio kun la decidema apogo de Vaŝingtono, kiu vidis en ĝi argumenton por teni la arabajn popolojn en “submetiĝo” (jen kion signifas la vorto “islamo”). Sed estiĝis, precipe post la “islama revolucio” en 1979 en Irano, politika islamismo, kiu trovis en la versoj de la Korano argumentojn por postuli socialan justecon kaj por denunci koruptadon, nepotismon kaj tiranecon.

Tie naskiĝis kelkaj pli radikalaj branĉoj, pretaj konkeri la povon per la forto kaj per la “Sankta Milito”. Tie bakiĝis Al-Kaida...

Post la atencoj de la 11a de septembro 2001, la okcidentaj potencoj, kun la kompliceco de la “amikaj diktaturoj”, aldonis plian kialon por teni sub fera regado la arabaj sociojn: la timon pri islamismo. Anstataŭ kompreni, ke tiu estis la konsekvenco de manko de libero kaj sociala justeco, ili aldonis pli da maljusteco, pli da despotismo, pli da subpremado...

3. Ekonomia. Pluraj arabaj ŝtatoj suferis la konsekvencojn de la tutmonda krizo komenciĝinta en 2008. Multaj laboristoj de tiuj landoj, elmigrintaj al Eŭropo, perdis siajn postenojn. La kvanto da mono sendata al la familioj malpliiĝis. La turisma industrio velkis. La prezoj de la karburaĵoj (lastatempe denove altiĝantaj pro la popola insurekcio en Libio) falis. Samtempe, la Internacia Monfonduso altrudis al Tunizio, Egiptio kaj Libio la privatigon de la publikaj servoj, drastan malpliigon de la ŝtata buĝeto, tranĉon de la nombro da ŝtatoficistoj... Strikte alĝustigaj planoj, kiuj malplibonigis, se tiel diri, la vivon de la malriĉuloj kaj precipe minacis subfosi la vivnivelon de la urbaj mezaj klasoj (ĝuste tiuj kun aliro al komputiloj, poŝtelefonoj kaj interkonaj retejoj), ĵetante ilin en malriĉon.

4. Ekologia. En ĉi tia kunteksto — eksplodema per si mem — okazis pasintsomere ekologia katastrofo en regiono for de la araba mondo. Sed la planedo estas unusola. Dum pluraj semajnoj Rusio, unu el la ĉefaj eksportantoj de cerealoj en la mondo, suferis la plej teruran ondon da varmo kaj da incendioj en sia tuta historio. Triono de la rikolto de tritiko neniiĝis. Moskvo haltigis la eksportadon de cerealoj (kiuj nutras ankaŭ la brutarojn), kies prezoj tuj altiĝis je 45%. Tiu pliiĝo rimarkeblis en la prezoj de la manĝajoj: pano, viando, lakto, kokidaĵo... Tio kaŭzis, ekde decembro 2010, la plej grandan altiĝon de la prezoj de manĝaĵoj depost 1990. En la araba mondo, unu el la ĉefaj regionoj importantaj tiajn produktojn, la protestoj kontraŭ la alta kosto de la vivo multobliĝis...

5. Sociala. Al la antaŭaj kialoj aldonu jenajn faktojn: tre juna loĝantaro kaj enorma senlaboreco. Krome neebleco elmigri, ĉar Eŭropo serurfermis siajn landlimojn kaj senhonte starigis interkonsentojn, por ke la arabaj aŭtokratioj okupiĝu pri la malpura tasko forteni la kaŝe neleĝajn elmigrontojn. Plue la akaparo de la plej bonaj postenoj por la kamariloj de la plej arĥaikaj diktaturoj en la planedo...

Sufiĉis nura sparko por ekbruligi la prerion. Estis du tiaj. Ambaŭ en Tunizio. Unue, la 17an de decembro, la membruligado de Mohamed Buazizi, vaganta vendisto de fruktoj, kiel signo de kondamno al la tiraneco. Kaj due — eĥataj de poŝtelefonaj mesaĝoj, interkonaj retejoj (Facebook, Twitter), retmesaĝoj kaj la televidkompanio Al-Ĝazira —, la WikiLeaks-malkaŝoj pri la konkreta realo de la senhonta kaj mafieca sistemo starigita de la koterio de Ben Ali-Trabelsi.

La rolo de la interkonaj retejoj estis esenca. Ili ebligis transiri la muron de la timo: anticipa scio, ke dekoj da miloj da homoj manifestacios je certa tago je difinita horo, estas garantio por oni, ke oni ne protestos izolita, tiel metante sin solece al eblaj reprezalioj fare de la politika sistemo. La tunizia sukceso de ĉi tia “svarmostrategio” estis konvulsiigonta la araban mondon.

Ignacio Ramonet

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, marto 2011.

Premoj favore al revalorigo de juano, popola malkontento

Pekino strebas akordigi potencon kaj stabilecon

De la 4-a ĝis 14-a de marto kunvenas en Pekino la Nacia Popola Asembleo, kiu akceptos la 12-an kvinjaran planon. Tamen, la deputitoj verŝajne aŭdigos eĥon de la kreskanta popola malkontento. La regantoj koncedas, ke koncerne ekonomion necesas ŝanĝoj. Ili volas mem decidi ilian ritmon kaj rifuzas ajnan eksteran premon.

TOKIO JA — ne Pekino — anoncis la novaĵon; en 2010 Ĉinujo fariĝis la dua plej potenca lando en la mondo; antaŭ Japanujo. Neniu triumfismo flanke de la ĉinaj oficialuloj, kutime ne modestaj. La Imperio de la Mezo deziras konservi duoblan statuson, de “evoluanta lando” kaj de “leviĝanta potenclando” (“a developing country, a rising superpower”), kiu ebligas al ĝi ĝui avantaĝojn ambaŭflanke ĉe la internaciaj instancoj.

Kun 5.880 miliardoj da dolaroj da malneta enlanda produkto (MEP), Ĉinujo restas tre malproksima de Usono, kiu produktas 2,5-oble pli. Se konsideri la nombron de loĝantoj, la MEP po loĝanto estas 7.400 dolaroj*, tio estas kvinono de tiu en Japanujo, kaj eĉ multe malpli ol en Tunizio ...

* MEP po loĝanto, laŭ egaligita aĉetpovo. En Japanujo estas 34.000 dolaroj, kaj en Tunizio 9.500 dolaroj en 2009. Vd CIA, “The world Factbook”, www.cia.gov.

Tamen Ĉinujo disponas pri financa (2.800 miliardoj da rezervaj dolaroj), industria (preskaŭ 14% de la aldonvaloro de la monda industrio, kompare kun 3% en 1990), komerca (10% de la interŝanĝoj) kaj militistaj (ĝi estas ĉe la tria rango pri la armeaj elspezoj) frapfortoj. Tio ŝanĝas la planedajn donitaĵojn.

Longtempe, Usono vidis en la Imperio de la Mezo nur “laborejon de la mondo”, utilan por malaltigi la usonajn salajrojn kaj altigi la profitojn. Ili nun komprenas, ke ili frontas konkuranton tiel politikan, kiel ekonomian (vd en ĉi tiu numero “Ĉineca CNN”) La “miel-luno” komencita la 21-an de februaro 1972 dum la vizito de Richard Nixon en Pekino, fariĝas maldolĉa. La amiko de 40 jaroj ne lasas sin trompi.

Tial, “ekzistas granda risko, ke Usono neamike reengaĝiĝos en Azio” notas la Financial Times, kiu substrekas, ke ne necesas “esti teoriisto pri paranoja konspiradismo por pensi, ke Usono provas tiri Azion kontraŭ Ĉinujon.” La gazeto memorigas la deklaron de la ŝtatsekretariino Hilary Clinton, kiu, dum vojaĝo en Pnom-Peno, konsilis al Kamboĝo zorgi ke ĝi ne tro dependu de Ĉinujo”. Tuja rebato de la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj: “Imagu, se Ĉinujo dirus al Meksiko zorgi ne tro dependi de Usono?”*

* Geoff Dyer, “Beijing’s elevated aspiration”, Financial Times, Londono, 11-an de novembro 2010.

En novembro 2010 prezidanto Barack Obama komencis azian turneon en Japanujo, kies rilatoj kun Pekino malvarmas; en Sud-Koreujo, kiu konfliktas kun Nord-Koreujo, aliancano de Pekino; en Indonezio, kiu regas la Malaka markolon, esencan por la ĉina komerco; en Barato, kiu havas grave streĉajn rilatojn kun sia najbaro. Antaŭe s-ino Clinton iris en Kamboĝon, Malajzion, Vjetnamujon kaj Aŭstralion, kie armeaj interkonsentoj estis subskribitaj (aŭ plifortigitaj). Fine, en novembro kaj decembro 2010, armeaj manovroj usona-sudkoreaj disvolviĝis proksime de la ĉinaj marbordoj. Vaŝingtono uzas la timojn estigitajn de la potenciĝo de Ĉinujo por repreni iniciaton en regiono, kie ĉi-lasta gajnis krediton. Tio sufiĉas por nutri la ĉinan “paranojon” kaj instigi la azian giganton streĉi siajn muskolojn. Malproksimas la “Ĉinameriko”, kiu laŭdire devis karakterizi la komencon de la 21-a jarcento. Nek amika sinteno, nek malferma milito, ĉiu firme emfazas sian vojon. Sed la diverĝaj interesoj ne malpermesas kunlaboradon.

Tiel, la 18-an de januaro 2011, en la preciza momento, kiam antaŭ prezidanto Hu Jintao, s-ro Barack Obama kritikis la komercan malekvilibron, la grupo General Electric anoncis kunproduktad-interkonsentojn pri kunproduktado kaj transigo de teknikoj en Ĉinujon. Por respondi al internaj bezonoj, sed ankaŭ por eksporti. Duono de la ĉinaj vendoj eksterlanden estas tiel regataj de entreprenoj ne ĉinaj — kaj supozeble ne favoraj al oficiala altigo de juano, kiu igus pli kostaj iliajn eksportaĵojn. Kaj ĉar en Usono la negocista mondo enmiksiĝas ĉien, la ĉefo de General Electric, s-ro Jeff Immelt, fariĝis la ekonomia ĉefkonsilanto en la Blanka Domo, kaj prezidas la konsilion por dungado kaj konkurkapablo. La ĉinaj negocistoj povas esti trankvilaj.

Kaj s-ro Hu eĉ aŭdacis inviti usonon pli multe eksporti en lian landon. Apoge al tiu diro, la ministrejo pri eksterlandaj aferoj asertis, ke “la propraj limigoj al eksportado en Ĉinujon estas — pli ol la nivelo de nia valuto — la ĉefa fonto de la usona komerca deficito.”*. Nur 7% de la cinaj pintteknikaj importaĵoj venas de Usono. Ja, de la subpremado sur la Placo Tian An Men en 1989, Usono kaj Eŭropo decidis embargon kontraŭ produktoj, kies teknikeco utilas en ambaŭ civilaj kaj armeaj industrioj. Pekino deziras ĉesigi ĝin. Ĝi, strebanta atingi pozicion en la pintaj sektoroj, faras el tiu ĉesigo komercan argumenton.

* “US high-tech export curbs “cause of deficit””, People’s Daily, 16-a de decembro 2010.

Inverse, la ĉinaj regantoj ne respondas al la usonaj kaj eŭropaj premoj favore al revalorigo de juano kaj al forigo de kontrolo de la valut-merkato. Ili rememorigas, ke en 1985, submetita al similaj premoj, Japanujo cedis. Ene de 3 jaroj, la eno altiĝis 100% kontraŭ dolaro; la japanaj eksportadoj malkreskegis, delokoj — ĉefe al Ĉinujo — eksplodis, sed ekonomio ekmalsanis. Ĝi ankoraŭ ne tute saniĝis.

La ĉinoj timas tian scenaron. Ili do rifuzis la proponojn de Francujo, Usono kaj la Internacia Monfonduso (IMF), kiuj en Parizo dum la G20-kunveno de la financ-ministroj, la 18-19-an de februaro, volis trudi “bonkonduto”-kriteriojn. Ili ricevis apogon de Germanujo, kies modelo — laŭdata de la francaj elitoj — estas ankaŭ turnita al eksportado. Berlino rifuzis ĉian limigon de la pluso de la pag-bilanco. Ties pluso estas ja 6,7% de ĝia MEP*, la ĉina pluso estas 4,7%.

* IMF, “World economic outlook, Vaŝingtono, oktobro 2010.

Dum vojaĝo en Vaŝingtono en januaro, s-ro Hu metis s-ron Obama antaŭ liajn respondecojn: “La valut-politiko de Usono havas gravegan efikon al la tutmondaj disponeblaj monkvantoj kaj kapital-movoj, dum la monkvanto en dolaroj devus resti je stabila kaj modera nivelo*.” Respondecas: la usona Federacia Rezervo (FED), kiu injektis 600 miliardojn da dolaroj en la ekonomion, sed preskaŭ nenion donis por la socialaj elspezoj. Tamen ja la nesufiĉe alta nivelo de salajroj kaj socialaj enspezoj, kaj ankaŭ la troa akumulita kapitalo, estis origino de la 2008-krizo. La malŝvelo apenaŭ finiĝis, Vaŝingtono jam refunkciigas la financo-pumpilon.

* Richard McGregor, “Hu questions future role of US dollar”, Financial Times, 16-a de januaro 2011.

Tiu torento da disponebla mono nutras la spekuladon pri la publikaj ŝuldoj en la landoj, kie altas interezkvotoj. Por “pagi la fakturon”, la registaroj kaj la IMF ĉefe favoras severe ŝparajn politikojn. La kapitaloj iras ankaŭ al krudmaterialoj (oro, nafto, kupro ...) kaj al agrokulturaj produktoj, kies prezoj ege kreskas. Tiom, ke maltrankviliĝas la Monda Banko, timante ekeston de novaj popolribeloj pro malsato. Tiu disponebla mono iras ankaŭ al la valutoj kaj biloj. La ŝtatoj devas interveni por eviti plivaloriĝon de sia valuto, kiu malfavorus ilian eksportadon. En Azio — kie Japanujo sed ankaŭ Malajzio, Sudkoreujo kaj Tajvano dediĉis egajn sumojn por aĉeti dolarojn-, same kiel en Latinameriko — kie Brazilo metis imposton pri enirantaj kapitaloj — la batalo de Pekino kontraŭ tiu “danĝera malekvilibro” renkontas veran sukceson. Apud la G20 en Parizo, la BRBĈ (Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo) kunvenis por protesti kontraŭ la normoj, kiujn aliaj volis trudi al ili*. Ĝis nun Usono kaj ties aliancanoj ne sukcesis kunligi la Sudon kontraŭ la ĉinaj gvidantoj. Sed tiuj ĉi scias, ke ne eblas teni senmovan pozicion; ili scias, ke ili devas komenci fleksaĵon, ekstere same kiel interne.

* Marie Visot, “G20: la fronde organisée des pays émergents”, Le Figaro, Parizo, 7-a de februaro 2011.

Interkonsentante en Parizo kontraŭ la pretendoj de la riĉaj landoj, Ĉinujo kaj Brazilo alfrontiĝas en Brazilio pri la troabundo de ĉinaj produktoj. Krome, se Pekino volas influi al la monaferoj, ĝi devas disponi pri internacie agnoskita valuto, do konvertebla. Tio ne nepre signifas finon de la kontrolo de kapital-movoj. Francujo ja plutenis la sian ĝis 1989 ...

Tro da malegalecoj

LA ĈINAJ regantoj eniris tiun vojon kaj forigis iujn malpermesojn. La 11-an de januaro, ili permesis transakciojn en juanoj en la centr-aziaj landoj; tio jam eblis en Brazilo, Rusujo kaj kelkaj orient-aziaj landoj. Premiere, ili permesis, ke multnaciaj kompanioj, kiaj McDonald’s aŭ Caterpillar emisiu akciojn en juanoj en la Honkonga borso. Samtempe ili limigis la eblecon por eksterlandano aĉeti komercan aŭ loĝejan posedaĵon. “Se ni ne regos la nemoveblaĵan “vezikon” kaj se ni lasas vezikon formiĝi sur la akcio-merkato, lasante la juanon libere altiĝi, Ĉinujon minacos amasa eniro de eksterlandaj kapitaloj*, ĵus klarigis s-ro Deng Xianhong, vicdirektoro de la Valuta Ŝtata Administracio (SAFE).

* Gabriel Grésillon, “Yuan: la Chine brouille les pistes”, Les Echos, Parizo, 17-a de novembro 2010.

La direktoro de la centra banko, s-ro Zhou Xiaochuan, memorigas, ke la juano altiĝis preskaŭ 4% kompare al dolaro, de la lasta somero, tio estas jara ritmo 8% ĝis 10%. Neniam vidite. “Ni daŭrigos, li diris, plibonigi la valut-reĝimon*... sed laŭ ĉina ritmo. Ritmo, kiu ne difektu la internan kreskon — la lando bezonas krei 9 milionojn da dungofertoj jare. Kaj kiu ne eksplodigu la bolantan ekonomion.

* Vortoj raportitaj de People’s Daily, 21-a de februaro 2011.

Senprokraste la registaro faris decidojn por lukti kontraŭ prezaltiĝoj. Tiu altiĝo koncernas ĉefe la nutraĵajn produktojn — sekve la aĉetpovon — kaj ĝenerale la importitajn krudmaterialojn; juano-altiĝo povus do parte kompensi ĝin. La nuna plivalorigo do alvenas ĝustatempe. Sed, jen kontraŭdiro, ĝi plikostigos la eksportaĵojn, dum la komerca pluso jam 7% reduktiĝis pasintjare. Tio pruvas ian viglecon de la konsumado.

Tamen, la minaco estas ja inflacio de kredito. Por limigi la invest-fuŝadon kaj la nemoveblaĵo-vezikon, la regantoj strebas fermi la prunto-kranon. La trian fojon ene de 4 monatoj, ili altigis la interezkvoton kaj la devigajn rezervojn de bankoj; ili starigis imposton en kazo de revendo de apartemento, kies celo ne estas propra uzo. La direktoŝanĝo al modelo pli kapital-ŝpara kaj fokusita al la internaj bezonoj de la lando montriĝas tamen malfacila. Tiu ŝanĝo, diras s-ro Zhou, “bezonos iom da tempo. Tio postulos radikalan transformadon de la produkt-manieroj kaj taŭgan formadon de la laboristoj (...). Tia ciklo daŭras jardekon.”*

* Agentejo France-Presse, 18-a de januaro 2011.

Sed la ĉinoj eble ne konsentos atendi tiom longe. Kreskas malkontento; intensiĝas luktoj por salajro-altiĝo, kaj maljustecoj ekindignigas parton de la meza klaso, ĝis tiam nur okupita pri sia propra riĉiĝo. Atestas pri tio la artikolo de Liu Junsheng, rekonata esploristo de instituto dependanta de la ministrejo pri laboro kaj sekureco, publikigita en la tre oficiala China Daily kun titolo “Kreskigi salajrojn estas vivneceso por la lando”. Montrante la kreskon de malegalecoj, li konkludas per renverso de la registara moto: “Tiu rezulto ne kongruas kun la celo konstrui harmonian socion.”*

*Raising workers’pay vital for country”, China Daily, Pekino, 8-a novembro 2010.

Antaŭ la kadruloj de la Lernejo de la Komunista Partio en Pekino, prezidanto Hu, plian fojon parolanta pri “la vojo al harmonio kaj stabileco”*, avertis: “Ni vivas tempon, kiam multaj konfliktoj povas okazi.” Atestante pri tiu maltrankvilo, la 12-a plano (2011-2016) nun preparata emfaze kalkulas pri konsumado, loĝado, sociala protektado kaj iras en la direkton de ennovaĵoj. Tiu plano estas submetata al la Nacia Popola Asembleo, kiu kiel ĉiujare kunvenas en marto (4-a ĝis 14-a). Ne verŝajnas, ke ribela vento renversos ĝin, do ĝi estos adoptita. Sed pri ĝia aplikado ...

* “President Hu points way to harmony, stability”, People’s Daily, 21-a de februaro 2011.

Martine BULARD

Ĉineca CNN

Ĉar ĝi tute ne intencas limigi sin al komerco, grandaj infrastrukturoj kaj ekspluatado de krudmaterialoj, Ĉinujo starigas iom post iom tra la tuta mondo ŝtatajn amaskomunikilojn, kiuj plenumas duoblan funkcion: komunikadon kaj informadon.

SE ONI DIFINAS la “mildan povon” (soft power) kiel povon kapablan influi ideojn kaj sintenojn, informado kaj ties disvastigo je monda skalo estas unu el ĝiaj strategiaj elementoj. Tra kunlabor-interkonsentoj kaj senpaga disponigo de novaĵ-mesaĝoj, artikoloj kaj radioprogramoj, aŭ per instalado de amaskomunikiloj, la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) lanĉis kampanjon de ĉarmado, prestiĝo kaj videbla ĉeestado en multaj landoj, kie pro manko de rimedoj kaj volo la eksaj grandaj landoj forlasas sian pozicion.

Tiel, CNC World, la kontinua novaĵ-kanalo en angla lingvo de la novaĵagentejo Xinhua (Nova Ĉinujo) estis lanĉita la 1-an de julio 2010 en Pekino. Dissendita tra kablo, satelito, Interreto kaj per poŝtelefonoj, ĝi celas, laŭ sia direktoro Li Congjiun “prezenti internacian panoramon kun ĉina perspektivo.” Entute do konkurenci la usonan Cable News Network (CNN) kaj la britan British Broadcasting Corporation (BBC). CNC World promesas ĉeesti sur ĉiuj kontinentoj kaj kompletigi sian servon per ĵurnaloj en la japana, rusa, portugala, araba kaj franca lingvoj.

La kanalo naskiĝis post kiam la ĉina registaro anoncis, en januaro 2009, projekton je 6 miliardoj da dolaroj, koncernantan 3 novaĵ-organojn China Central TV (CCTV), la agentejo Xinhua kaj People Daily, la internacia anglalingva versio de la Popol-Ĵurnalo. Tiu helpo estas motivita de la deziro plibonigi la bildon de Ĉinujo eksterlande, kaj pli efike aŭdigi la pekinan voĉon. Ĉiuj tiuj amaskomunikiloj ja dependas de la centra registaro, tra la oficejo pri informado de la ŝtatkonsilio, kies iloj ili estas.

Jen granda diferenco kompare kun la okcidentaj amaskomunikiloj — eĉ se tiuj estas financataj per publika imposto kaj iliaj respondeculoj nomumitaj de la registaro-, ilia redakta politiko estas nura spegulo de la registaraj diplomatiaj orientiĝoj.

La celo de Pekino estas troviĝi sur ĉiuj merkatoj de la mondo por disvastigi siajn novaĵojn, sen monprofit-devigoj. Tio koncernas ankaŭ radiokanalojn, aparte en Afriko, kie ili estas la ĉefa informrimedo de la loĝantaro. La 27-an de februaro en Nairobi — ĉefurbo de Kenjo, kie troviĝas de 1987 la ĉefa Xinhua-oficejo en Afriko-, Radio China International (RCI) inaŭguris, je distanco pli ol 5.000 kilometrojn de Pekino, kanalon disaŭdigantan sur la tre mallongaj ondoj (FM) en la ĉina, angla kaj svahila.

Programoj en la franca, en lokaj lingvoj kaj en la mandarena

Tiu eksterlanda relajso de Ĉinujo estis la unua, inter cento da aliaj, kiuj poste establiĝis sur la mondaj ondoj. RCI malfermis en aŭgusto 2010 oficejojn en Dakaro (Senegalo) kaj Niameo (Niĝero), kun la celo en meza estonteco produkti programojn en la franca, la ĉina kaj lokaj lingvoj.

En Afriko nun, oni informiĝas pri la decidoj de eŭropaj instancoj tra la novaĵoj transdonitaj de la dek Xinhua-korespondantoj en Bruselo. Eĉ pli paradokse: estas pli kaj pli tra Xinhua, danke al dekoj da kunlabor-interkonsentoj, ke la kamerunanoj sekvas la eventojn de Ĉado, la konganoj tiujn de Tunizio, la Zimbabvanoj tiujn de Senegalo ...

Tiu ĉi kunlaborado lokas la ĉinan rigardon — kaj ties “pragmatan” aliron, kiu ĝin kondukas sindeteni ĉe la UN-Sekurec-konsilio kiam temas pri rezolucioj kontraŭ Sudano rilate al Darfuro* — en la centron de la politika vivo de Afriko, kaj de plej multaj “malplejevoluintaj” landoj en Azio kaj Sudameriko. La ĉarmo de tiu “sudsuda kunlaborado inter evoluantaj landoj”: neniu enmiksado atendeblas, nek leciondonado pri “bona regado”, homrajtoj, korupto, primediaj normoj aŭ laborjuro.

* Philip S. Golub, “La Chine, l’Iran et le Conseil de sécurité de l’ONU”, la valise diplomatique, 15-a de aprilo 2010.

La aro de dungitoj, oficantaj kiel ĵurnalistoj de la ĉinaj eksteraj amaskomunikiloj, ŝuldas sian dungiĝon malpli al sia kompetento ol al sia fideleco al la reĝimo. Ili rolas samtempe kiel inform-agentoj kaj reprezentantoj de la Imperio, antaŭenigantoj de la “ambaŭflanke profitebla kunlaboro” kaj laŭtparoliloj de la oficialaj paroladoj.

“Ĉi tie, se vi volas ĉeeston de ĵurnalistoj ĉe via gazetarkonferenco, necesas fari donacon.” Prezidanto de asocio en Bamako (Malio) deziranta resti anonima, Amadou tiel elvokas la kovertojn donitajn al la ĵurnalistoj kun la gazetarkomunikoj, kiujn ili tiel volonte publikigos. Kiu ĵurnalisto, petinte raport-permeson aŭ intervjuon en Afriko, neniam ricevis demandon pri “kiom da mono tio estos fakturita”?

Kutimiĝinto de tiu miksado, la afrika kaj tutafrika gazetaro de ĉiam spertis trompojn pri vendonombroj, “ekskluzivaj intervjuoj”, kiuj estas kaŝitaj reklamraportaĵoj. Tiun “ĉiesgajnan” praktikon — por eviti la vorton “korupta”-, la profesiaj ĵurnalistaj organizaĵoj de Niĝero kaj Senegalo decidis publike mallaŭdi en septembro 2010: memorigante al la gazetdirektoroj, ke ja ili devas pagi salajron al siaj dungitoj, ili postulis ĉesigi transdonon de mono al ĵurnalistoj, ĉu de la privata aŭ publika sektoroj, laŭ formoj de “kompensaĵo” aŭ “vojaĝkostoj”.

Oficejo de la Popol-Ĵurnalo en Niĝerio

Sed tiu malbona panoramo, parte heredita de la “Francafriko”*, kie la vere sendependaj amaskomunikiloj kalkuleblas per la fingroj, estas nun anstataŭata de alia, apenaŭ pli bona; tiu de la “Ĉinafriko”. La afrikaj amasinformiloj estas nun konstante provizataj de la agentejo Xinhua, forta pro siaj dek mil dungitoj, inter kiuj proksimume 150 estas korespondantoj sur la afrika kontinento.

* Francafriko estas la influ-retoj, ĉu politikaj, ekonomiaj, diplomatiaj kaj militistaj, kiun Francujo flegas en Afriko. La esprimo estis popularigita en 1998 laŭ ĝia aktuala signifo, de François-Xavier Verschave, La Françafrique, le plus long scandale de la République, Stock, Parizo, 1998. — noto de jml.

En Togolando, kies rilatoj kun Ĉinujo estas tre bonaj, kunlabor-interkonsento ligas de 2007 la oficialan portalon de la Respubliko kun la agentejo Xinhua. Ĉi-lasta subskribis similajn interkonsentojn kun Tunizio, Maroko, Alĝerio, Kameruno, Kongo, Gabono, Burundo, Sirio, Egiptujo ... kaj dekoj da aliaj landoj, por kiuj ĝi tiel fariĝis unu el la ĉefaj informad-fontoj. Sume, Xinhua disvastigas ĉirkaŭ mil novaĵmesaĝojn tage, en 7 lingvoj (ĉina, angla, franca, hispana, araba, rusa kaj portugala) al siaj abonantoj tra la mondo. Ĝi ankaŭ transdonas artikolojn kaj raportaĵojn al gazetoj eldonataj en 150 landoj, interŝanĝas fotojn kun dekoj da agentejoj kaj provizas al siaj abonantoj tutpretan informadikan servon.

Ankaŭ televid-bildoj kaj radio-raportaĵoj komencas esti interŝanĝataj. La esperata rezulto ne nur estas la ebleco por afrikaj aŭ arabaj malriĉaj agentejoj, ke iliaj novaĵoj estos relajsitaj en Ĉinujon, sed ĉefe ebleco por Ĉinujo disponi en Afriko kanalojn ebligantajn disvastigi sian mond-vidadon.

Dum Afriko apenaŭ aperas en la okcidentaj gazetoj, la ĝenerala versio de la franclingva retejo de la agentejo Xinhua lokas la kontinenton ĉe la tria vico, post la rubrikoj “Ĉinujo” kaj “Mondo”. Poste, venas rubrikoj “Ekonomio”, “Kulturo”, “Sporto”, “Socio kaj sano”. En aŭgusto 2010 la Popolo-ĵurnalo malfermis oficejon en Abuĝo, ĉefurbo de Niĝerio. Ĝia retejo publikigas, krom artikoloj pri la politika kaj ekonomia niĝeria vivo, ĉiujn rezultatojn de futbal-maĉoj ... La tre oftaj seminarioj, al kiuj estas invitataj same afrikaj ĵurnalistoj kiel ŝtatfunkciuloj, havas kiel celojn konkeri utilajn aliancanojn, kaj krei interpersonajn rilatojn, kiuj helpos mallaŭtigi la popolajn protestojn, kiujn la ĉinaj entreprenoj vekas nun regule en la landoj de sia praktiko.

Fondita en 1959, la senegala novaĵagentejo (APS) estas konsiderata de la Internacia Organizaĵo de Francparolantaro (OIF) kiel la plej konsultata en la francparolantaj landoj de Okcidenta Afriko., Ties partneroj estas: International Islamic News, organo de la Tutmonda Islama Konferenco bazita en Sauda Arabujo, la Fondaĵo Konrad-Adenauer kadre de ties apog-programo al demokratio, la OIF, kaj, de nun, la agentejo Xinhua News.

Siaflanke, la afrika informagentejo (APA), unua privata agentejo sur la kontinento, bazita en Dakaro, ricevis de la ĉina ambasadejo en Senegalo en oktobro 2009 financan institucian apogon je 6 milionoj da afrikaj frankoj (9.000 eŭroj), en formo de televidkamerao kaj subten-abono al siaj servoj. Ĉu unuapaŝo celanta altiri al si pozitivan rigardon el tiu konkuranto de la oficialaj amasinformiloj?

Ĉiam pli da korespondantoj por la agentejo Xinhua

Nova Ĉinujo — kiu antaŭ 1949 nomiĝis Ruĝa Informagentejo de Ĉinujo — estas tute ne ordinara gazetaragentejo. Konsiderata en sia lando kiel “la oreloj, la okuloj, la gorĝo kaj la lango de la Partio*, ĝi plu havas striktan monopolon por disvastigo de novaĵoj kaj plene dependas de la regantoj por sia funkciado, samrange kiel ministrejo. Sen komerca celo — diference de la tutmondaj informagentejoj France-Presse (AFP), la brita Reuters kaj la usona Associated Press (AP)-, ĝi do plenumas unuarangan strategian funkcion.

* Wang Heyuan, “A quoi servent les publications internes de l’agence Xinhua?”, Perspectives chinoises, n-ro 5-6, Honkongo, 1992.

AFP kovras cent sepdek kvin landojn, kun cent dek oficejoj kaj kvindek korespondantoj, Reuters disponas pri reto de preskaŭ cent kvindek korespondantoj kaj la AP pri oficejoj en sepdek du landoj, sed Xinhua nombris cent korespondanto-oficejojn en 2009 kaj cent tridek en julio 2010. Tiu ekspansi-strategio, laŭ Newsweek, baldaŭ igos ĝin atingi ses mil ĵurnalistojn en eksterlando*.

* Isaac Stone Fish kaj Tony Dokoupil, “All the propaganda that’s fit to print”, Newsweek, Nov-Jorko, 3-a de septembro 2010.

Pierre LUTHER

Fino de regiona ordo

Tio, kion ŝanĝas la araba vekiĝo

Dum en Eŭropunio ja dominas timoj pri amasa enmigrado venanta de Libio, Usono pli interesiĝas pri la konsekvencoj de la araba vekiĝo al la regiona ordo. Ĝi timas la sekvojn de la falo de s-ro Hosni Mubarak, apogkolono de ĝia politiko, ĉu en la Irano-dosiero, ĉu en la israela-araba konflikto. Sed ĉiuj tiuj kalkuloj povos esti renversataj pro la interveno de publikaj opinioj kompatemaj al la suferoj de la palestinanoj.

Plursemajnaj strikoj kaj manifestacioj dronigis tiun grandan islaman landon. Ekonomia kaj socia krizo, prirabado de la ŝtato fare de la familio de la prezidanto, senlima diktatoreco skuis tiun apogkolonon de la usona politiko en la regiono. Vaŝingtono tamen forlasas sian malnovan aliancanon. La ŝtatsekretariino postulas de la diktatoro demisii por “malfermi la vojon al demokratia transiro”.

Ni ne estas en Egiptio en februaro 2011, sed en Indonezio en majo 1998. Tiu, kiu esprimiĝas, estas s-ino Madeleine Albright, ne s-ino Hillary Clinton. Suharto, kiu ekregis kun la helpo de la Central Intelligence Agency (CIA) en 1965, amasmurdinte duonan milionon da komunistoj aŭ supozataj tiaj, devas forlasi la scenejon. Kun la falo de la berlina muro (en 1989) kaj la fino de Sovetio (en 1991), Indonezio perdis sian lokon de antaŭposteno en la batalo kontraŭ la komunismo kaj, en Vaŝingtono, oni preferas akompani movadon de demokratiigo, orienti ĝin en direkton favoran al la interesoj de Usono. Des pli ke la prezidanto William Clinton volas jam doni al la mondo pli malfermitan bildon pri Usono. Fine, la elekto montriĝas lerta, kaj Ĝakarto konservas densajn rilatojn kun Vaŝingtono, eĉ se Indonezio, aktiva membro de la Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK) montras sendependecon, ekzemple pri la irana atom-dosiero.

Kiajn instruojn tiri el tiu ekzemplo? Unue, ke nenia diktatoreco estas eterna, eĉ se ĝi furiozas en la plej popolriĉa islama lando. Poste, ke la internaj ŝanĝoj influas la eksteran politikon, sed ke la amplekso de la evoluoj varias laŭ la kuntekstoj: Egiptio ne estas Indonezio; Proksim-Oriento ne estas Sudorienta Azio.

Fariĝis banale, en la koridoroj de la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj, kiel en tiuj de aliaj okcidentaj landoj, moki pri la “araba strato”. Ĉu vere necesis konsideri tion, kion pensas tiuj kelkcent milionoj da individuoj, de kiuj atendeblas, en la plej bona okazo, nur islamismaj aŭ kontraŭokcidentaj sloganoj, dum oni tiom bone rilatis kun gvidantoj kapablaj trudi ĉe si saĝan ordon? dum monarĥoj kaj prezidantoj akceptis niajn gvidantojn kaj eĉ niajn intelektulojn kun tute orienteca gastamo — inter 1995 kaj 2001, kvar francaj ministroj restadis en Maroko, private*? dum tiuj aŭtokratoj daŭrigis la fikcion de “pacprocezo”, dum la israela koloniigado etendiĝis?

* Vd Pierre Vermeren,“Printemps arabe: pourquoi la France s’est aveuglée”, Libération, 17-an de februaro 2011.

En kelkaj semajnoj la mito pri pasiveco de la arabaj popoloj, de ilia netaŭgeco por demokratio, forvaporiĝis. La tunizia kaj egiptia ribeloj, la movadoj kiuj skuas la tutan regionon, de Alĝerio tra Jemeno kaj Libio ĝis Barejno, kaj kiuj tuŝas ankaŭ la nearaban Iranon, koncernas ne nur la decidojn pri la socio kaj pri la disvolvado, sed ankaŭ la regionan politikon. Por la unua fojo depost la 1970-aj jaroj oni jam ne povas analizi la geopolitikon sen konsideri, almenaŭ parte, la aspirojn de popoloj kaj de landoj, kiuj refariĝis agantoj de sia sorto.

La interkonsentoj subskribitaj en Camp-David lasis al Israelo liberajn manojn

Tio koncernas unue Egiption. Kvankam estas tro frue por skizi ĝian estontan eksteran politikon, ĉiuj observantoj koncedas, ke la Blanka Domo perdis fidelan aliancanon, lojalan amikon, sur kiu, kun Israelo, baziĝis ĝia regiona strategio de tridek jaroj — Egiptio partoprenis ja en la milito kontraŭ Irako (1990 – 1991). En la lastaj jaroj, s-ro Hosni Mubarak metis sin ĉe la kapo de la krucmilito kontraŭ la “irana minaco”; li sukcesis daŭrigi la iluzion de “pacprocezo” kaj premis sur la Palestina Instanco por ke ĝi daŭrigu la intertraktadojn, kaj regule akceptis en Ŝarm-el-Ŝejĥ israelajn gvidantojn, kies sinteno ja konfirmis, ke ili ne deziris pactraktaton; li partoprenis en la blokado kontraŭ Gazao kaj kontribuis al fiaskigo de ĉiaj provoj de repaciĝo inter la organizaĵoj Hamaso kaj Fataĥo, eĉ tiu kiu estis intertraktita de alia “modera” lando, Saud-Arabio (interkonsentoj de Mekao en majo 2007). Dum la ĉi-vintra ribelo, kelkaj manifestaciantoj svingis ŝildojn en la hebrea lingvo, kiuj asertis ke temas pri la sola lingvo kiun s-ro Mubarak komprenas: tiu de la israelaj gvidantoj.

La Supra Konsilantaro de la Egiptaj Armitaj Fortoj, kiu en la momento praktikas la realan potencon en Kairo, volis trankviligi Vaŝingtonon kaj Tel-Avivon konfirmante ke la lando respektos siajn internaciajn engaĝiĝojn — tio pensigas pri la interkonsentoj de Camp David (1978) kaj la israela-egipta packontrakto subskribita en 1979. Sed, kvankam estas malverŝajne ke la egipta popolo volas reveni al la militstato, ĝi ne konsideras tiujn tekstojn kiel faktorojn de regionaj paco kaj stabileco — male. Ekzemple, kiel skribas Steven A. Cook, de la Council of Foreign Relations (Novjorko), “el la vidpunkto de multaj egiptoj, tiuj interkonsentoj tute paralizas la kapablojn de Kairo kaj samtempe ebligas al Israelo kaj Usono senprobleme defendi siajn regionajn interesojn. Sen la risko de milito kun Egiptio, Israelo povis plenigi la koloniojn de Cisjordanio kaj de Gazao per centmiloj da israelanoj , dufoje invadi Libanon [en 1982 kaj 2006], proklami Jerusalemon ĉefurbo de la ŝtato kaj bombi Irakon kaj Sirion”.*

* Steven A. Cook, “The U.S.-Egyptian Breakup”, retejo de Foreign Affairs, 2-a de februaro 2011, www.foreignaffairs.com

Ĉiufoje kiam ĝi havis la eblecon, la egipta popolo esprimis sian solidarecon kun Palestino kaj Libano. Dum la milito de somero 2006, la portretoj de Hasan Nasralaĥ, gvidanto de la Hizbolaho, pendis ĉie en la kairaj butikoj, dum la reĝimo kondamnis la aventurismon de la organizaĵo. La manifestaciantoj, kiuj batalis por trudi plurismon kaj demokration, ne havas apartan simpation por Irano, nearaba kaj ŝijaisma lando, historie perceptata kiel konkuranto, kies subprema tendenco ĉiutage iomete pli konfirmiĝas. Aliflanke ili aprezas ĝian rifuzon cedi al la ordonoj de Usono kaj de Israelo.

Timo de usona kadukiĝo en la regiono maltrankviligas la “moderajn” arabajn gvidantojn

Morgaŭ, pli reprezenta registaro en Kairo devos konsideri opinion de sia popolo, same pri sia traktado de la Gaza-strio kiel en siaj rilatoj kun Israelo, kaj ĝi certe faros politikon pli rezervitan rilate al la usonaj provoj krei komunan fronton (ne proklamitan) de la arabaj landoj kaj Israelo kontraŭ Teherano.

La agospaco de Kairo dependos ankaŭ de sia ekonomia bazo, skuita de la jaroj de “liberaligo”. La lando restas dependa de la armea kaj nutraĵa helpo de Usono kaj de la Eŭropa Unio, de la malstabileco de sia ekonomio. Iuj elvokas la eblecon por ĝi fari sendependan eksteran politikon simile al tiu de Turkio; sed la agospaco de Ankaro baziĝas sur vigla ekonomio, sur malneta enlanda produkto kiu estas trioble pli granda ol tiu de Egiptio (kun preskaŭ sama kvanto de loĝantoj).

La skuegoj en Kairo maltrankviligis la aliajn arabajn landojn prezentatajn kiel “moderajn”, unuavice Saud-Arabion. La reĝo Abdallah intervenis ĉe la usona prezidanto favore al s-ro Mubarak. Timo hantas tiujn gvidantojn: tiu de la usona kadukiĝo en la regiono. La kapablo de Usono solidigi larĝan fronton kontraŭ la irana atomprogramo kaj trudi punojn ne malgrandigis ĝian fiaskon en Irako — ĝiaj trupoj devus retiriĝi antaŭ la fino de la jaro kaj la lando estas tuŝita de la protest-ondo kiu inundas la regionon —, nek ĝian enŝlimiĝon en Afganio, nek ĝian senpovecon trudi al la israela registaro la ĉesigon de la koloniigado.

La demisio de s-ro Saad Hariri el la libana registaro, en januaro 2011, kaj la forlaso de s-ro Mubarak gravigis la timojn de la arabaj “moderuloj”, terurigitaj de la etendiĝo de la movado por demokratiigo, de Jemeno ĝis Jordanio. La junularo de la Golf-landoj mem ne estas indiferenta pri tio, kio okazis en Tunizio kaj en Egiptio. En apenaŭ vualita averto al la aŭtoritatuloj, la saud-araba taggazeto Al-Vatan (la 16-an de februaro) alvokis konsideri la aspirojn de tiu junularo kiu “interesiĝas pri la disvolvo-planoj, sekvas ilian realigon, la rapidecon de ilia plenumado, mezuras ilian efikecon, iliajn kostojn kaj interŝanĝas informojn pri la gajnantoj kaj perdantoj de tiuj planoj” — aludo al la korupto kiu gangrenas multajn projektojn en la reĝlando. Sed, eĉ antaŭ la eventoj, Saud-Arabio serĉis jam pli aŭtonomecan vojon en la regiono, per sia alproksimiĝo kun Sirio. Ĝi respondis, en januaro 2011, favore al la ofertoj de la nova irana ministro pri eksteraj rilatoj, s-ro Ali Akbar Salehi.

La Palestina Instanco siavice perdas kun s-ro Mubarak fidelan aliancanon, malamikan al repaciĝo kun la Hamaso, kaj kiu apogis ĝian politikon de intertraktado kun Israelo. Ĝi devas konsideri tion. Meze de februaro ĝi deponis ĉe la Sekurec-Konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) rezolucion kondamnantan la israelan koloniadon. S-ro Obama alvokis s-ron Mahmud Abbas por peti lin retiri la tekston. Malgraŭ la fortaj premoj de la usona prezidanto, li rifuzis kaj tiel montris akriĝon de sia strategio vide al la granda usona frato. Ĉu la sakstrato kondukos ankaŭ la junularon de Cisjordanio — kiel cetere tiun de Gazao — esprimi siajn aspirojn je pli da libereco kaj da digno? meti sian batalon en la kadron de la defendo de la homrajtoj kaj de la egaleco? pace surstratiĝi samtempe kontraŭ siaj gvidantoj kaj kontraŭ la okupado? La israela armeo, kiel malkaŝas la Jerusalem Post*, kun timo preparas sin al tiu ebleco kaj starigas forton de rapida reago.

* Yaakov Katz, “IDF prepares over fears of Egypt-style W. Bank demos”, The Jerusalem Post, 18-a de februaro 2011.

Ankoraŭ pli en zorgo ol la arabaj aliancanoj de Vaŝingtono, la registaro de s-ro Benjamin Netanjahu ne preterlasis sciigi sian senmankan subtenon al s-ro Mubarak. Tiu sinteno, notas Daniel Lévy, influhava membro de la pensejo (think tank) New America Foundation, aparte prilumas la konstantan referencon de Tel-Avivo al la fakto ke Israelo estas “la sola demokratio en Proksim-Oriento”: tiu frazo esprimas ne la timon esti izolita, ĉirkaŭata de diktatoroj, sed, male, deziron resti “sola”.* En Tel-Avivo, la sinsekvaj registaroj kontentiĝis des pli volonte pri la porokcidentaj diktatoraj reĝimoj, ke ili ne povis ignori la senton de solidareco de la arabaj popoloj kun la palestinanoj.

* Daniel Levy, “Israel’s option after Mubarak“13-a de februaro, http://english.aljazeera.net

En ĉi-momento ili estas paralizitaj de la okazantaj ŝanĝoj, intence troigas la rolon de la islamistoj, komparas tion kun la islama revolucio de 1979 en Teherano kaj multigas la gurdadon pri la “irana minaco”, kiun la mondo, laŭ ili, ne komprenas, aŭ ili anoncas al la soldatoj, same kiel la ministro pri defendo Ehud Barak dum sia vizito al la norda fronto, ke ili povus esti alvokotaj por denove invadi Libanon.*

* Haarec, Tel-Avivo, 15-a de februaro 2011.

Dum “la Okcidento perdis”, ĉu la akso Damasko — Teherano kaj iliaj aliancanoj Hamaso kaj Hizbolaho sammezure gajnis? Senkonteste; sed iliaj malfortaj punktoj evidentas. La Hamaso estas izolita en Gazao, dum la verŝajna kulpigo de la gvidantoj de la Hizbolaho fare de la speciala tribunalo por Libano malfortigas la organizaĵon de s-ro Nasrallah.* Kvankam la irana gvidantaro salutis la egiptan revolucion, ĝi senkompate subpremis la manifestaciantojn kiuj portis similajn postulojn kaj komencis teruran subprem-spiralon.

* Vd “Beyrouth dans les rets du Tribunal spécial“, Le Monde diplomatique, februaro 2011.

La prezidanto Baŝar Al-Asad siavice disponas pri du atutoj: la timo de la siria loĝantaro ke la tumulto povus konduki al malstabileco kiel en Irako, kun religiaj alfrontiĝoj; kaj lia firma pozicio fronte al Israelo, kiu estas senkonteste populara. Tamen la lando, kiu disvolvas programojn de ekonomia liberaligo, havas fortan demografian kreskon kaj devas alfronti gravajn ekonomiajn kaj socialajn malfacilaĵojn, sen paroli pri la aspiroj de la junaj sirianoj je libereco, ne tre malsamaj de tiuj de la ceteraj araboj.

La manifestaciantoj ja celis unue s-ron Mubarak, sed ne forgesis Palestinon

Ni elvokis Indonezion kaj la manieron de Vaŝingtono adaptiĝi al la falo de la diktatoreco. La plej grava diferenco kun la Proksim-Oriento de hodiaŭ estas kaŭzata de Palestino, pri kiu multaj observantoj kredas, malprave, ke ĝi fariĝis duaranga por la manifestaciantoj. En Kairo la organizantoj intence forigis ĉian kontraŭusonan kaj kontraŭisraelan sloganon, ĉar ili decidis koncentriĝi sur nur unu kontraŭulon, la reĝimon — deziro komprenata de ĉiuj. Sed post la falo de s-ro Mubarak, dum la giganta festo de la venko en Kairo la 18-an de februaro, la manifestaciantoj amase reprenis la sloganojn pri la liberigo de Jerusalemo.

Dum jardekoj Usono povis kvazaŭ senkondiĉe subteni Israelon, sen devi pagi por tio la prezon — krom sian malpopularecon ĉe la “araba strato”, pri kiu ĝi fajfis —, la arabaj gvidantoj restis fidelaj aliancanoj. Tiu periodo nun finiĝas. Oni povis jam aŭdi, en marto 2010, la generalon David Petraeus, tiam ĉefo de la centra komando de la usonaj fortoj en Proksim-Oriento (Centcom), aserti: “La araba kolero pri la palestina demando limigas la potencon kaj la profundecon de niaj rilatoj kun registaroj kaj popoloj de tiu zono kaj malfortigas la pravecon de la moderaj reĝimoj en la araba mondo.”* La nova geopolitika kunteksto devigos la usonan registaron fari gravegajn decidojn. Sed ĉu ĝi volos tion? Ĉu ĝi povos tion?

* Atesto antaŭ la usona Senato, la 16-an de marto 2010.

Tiuj demandoj leveblas ankaŭ al la Eŭropa Unio, kiu ankaŭ kompromitiĝis per sia sennuba kunlaborado kun s-ro Ben Ali kaj s-ro Mubarak. Nekapabla esprimi la plej etan distanciĝon koncerne tiujn diktatorojn, multigante la interkonsentojn kun israela registaro malamika al ĉia paco, subtenante novliberalan politikon kiu kontribuis al la malriĉeco kaj amasa korupteco de la Sudaj kaj mediteraneaj landoj, ĉu ĝi fine kuraĝos konsideri la “araban straton”, kiu, mirakle, ne konsistas el fanatikaj barbuloj kaj virinoj en burĥo aŭ vualo? Aŭ ĉu necesos, laŭ la instigo de la libana intelektulo Georges Corm, ke la civila socio de la Nordo prenos la “araban straton” kiel modelon, “ke ĝi siavice altigu la nivelon de kontestado kontraŭ la terura novliberala oligarĥio, kiu malriĉigas la eŭropajn ekonomiojn, ne kreas tie sufiĉe da laborlokoj kaj ĉiujare provizorigas la laborsituacion de granda nombro da eŭropanoj de ĉiuj nacioj. Ankaŭ tiu negativa evoluo okazis profite al la eta tavolo de “manaĝeroj”, kies jaraj enspezoj ĉiam pli akaparas la nacian riĉaĵon”.*

* Corm, “Quand la ‘rue arabe’ sert de modèle au Nord” , 11-a de februaro 2011, www.lemonde.fr.

En kelkaj jaroj la mondo fariĝis plurcentra. Ĉiu granda lando, de Brazilo ĝis Ĉinio, de Barato ĝis Sud-Afriko, serĉas sian lokon, ne kontraŭ la Okcidento, nek je ties servo, sed apud ĝi, kaj volas defendi siajn proprajn interesojn. Ekz-e Turkio, membro de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), aliancano de Usono, ludas kreskantan regionan rolon kaj montras sian sendependecon pri la temo de la irana atomprogramo aŭ pri Palestino.* Magrebo kaj Proksim-Oriento siavice provas sekvi tiun planedvastan movadon. “Kion la popoloj de la regiono postulas, analizas Graham Fuller, iama funkciulo de la CIA kaj aŭtoro de “The Future of political islam”, tio estas regi sian vivon kaj sian sorton. (...) En mallonga tempolimo, tio postulas severan kuracilon: Vaŝingtono devas distanciĝi kaj lasi la sociojn evolui mem, ĉesigi la longtempan politikon de infanigo de la popoloj de Proksim-Oriento (...) surbaze de miopa vido de la ‘usonaj interesoj’.”*

* Vd Wendy Kristianasen, “Ni Orient ni Occident, les choix audacieux d’Ankara”, Le Monde diplomatique, februaro 2010.
* Graham Fuller, “Revolution in Egypt”, Christian Science Monitor, Bostono, 4-a de februaro 2011.

“Nek Orient’ nek Okcident’”, ritme kriis la iranaj manifestaciantoj en 1979, kaj asertis sian volon alfronti same Usonon kiel ikon. “Nek kun la Okcidento nek kontraŭ ĝi” povus krii la manifestaciantoj de hodiaŭ tra la araba mondo, kiuj konfirmas volon de sendependeco kaj de suvereneco en mondo, pri kiu ili scias ke ĝi estas plurpolusa. Ili juĝos la Okcidenton laŭ ĝia kapablo defendi la principojn de justeco kaj de internacia juro ĉie en la mondo, kaj speciale en Palestino. Sed ili jam ne akceptos ke ilia registaro uzas la batalon kontraŭ la Okcidento por trudi diktatorecon.

Alain GRESH.

Arabaj ribeloj, libia ĥaoso

La kaptiloj de milito

DE PLURAJ MONATOJ, la arabaj ribeloj remiksas la politikajn, diplomatiajn kaj ideologiajn ludkartojn de la regiono en demokratia senco. La libia subpremo minacis tiun dinamikon. Kaj la okcidenta milito, permesita de la Unuiĝintaj Nacioj, enkondukis en tiun pejzaĝon elementon kun ne antaŭvideblaj sekvoj.

Eĉ difekta horloĝo montras la precizan horon dufoje tage. La fakto, ke Usono, Francio kaj Britio iniciatis rezolucion de la Sekurec-Konsilio kiu permesas la uzadon de forto kontraŭ la libia reĝimo ne sufiĉas por ĝin tuj rifuzi. Popola movado sen armiloj kaj alfrontata al teror-reĝimo ne povas kelkfoje agi alie ol alvoki malmulte rekomendindan internacian policon. En sia malfeliĉo ĝi ne rifuzas ĝian helpon nur pro tio ke ĝi ne helpas la aliajn viktimojn, ĉefe palestinajn kaj barejnajn. Ĝi eĉ forgesas, ke ĝi estas pli konata kiel subpremforto ol kiel helpa asocio.

Sed tio, kio logike servis kiel kompaso al la libiaj ribeluloj en ekstrema danĝero, ne sufiĉas por pravigi tiun novan militon de la okcidentaj landoj en arabaj teritorioj. La interveno de la membrolandoj de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO) estas neakceptebla rimedo por provi atingi dezireblan celon (la falon de s-ro Muamar Kadafi. Tiu rimedo akiris la statuson de evidenta neceso, dum ĉiu estis devigita “elekti” inter la okcidentaj bombadoj kaj la dispremado de la ribelantaj libianoj, nur ĉar aliaj helprimedoj — interveno favore al ili fare de armeo de la UN, de egipta aŭ tutaraba armeo — estis flanken ŝovitaj.

Nu, la pasinta bilanco de la okcidentaj skipoj malpermesas doni ian ajn krediton al la larĝanimaj motivoj, kiujn ili afiŝas hodiaŭ. Cetere, kiu kredas ke ŝtatoj, kiaj ajn, dediĉas siajn resursojn kaj siajn armeojn al plenumado de demokratiaj celoj? La lastatempa historio memorigas tamen sufiĉe, ke se la militoj kun tia preteksto havas brilajn komencajn sukcesojn, kaj abunde diskonigatajn de la komunikiloj, la sekvantaj etapoj estas pli ĥaosaj, pli danĝeraj kaj pli diskretaj. En Somalio, en Afganio kaj en Irako, la bataloj ne ĉesis, dum Mogadiŝo, Kabulo, Bagdado jam “falis” antaŭ jaroj.

La libiaj ribelantoj preferintus renversi solaj despotan potencon, same kiel iliaj tuniziaj kaj egiptaj najbaroj. La franca-brita-usona milita interveno minacas fari el ili la dankoŝuldantojn de landoj, kiuj neniam zorgis pri ilia libereco. Sed la respondeco de tiu regiona escepteco atribuendas unuavice al s-ro Kadafi. Sen la terura subpremeco de lia reĝimo, kiu en kvardek jaroj pasis de kontraŭimperiisma diktatoreco al porokcidenta despotismo, sen liaj agresaj paroladoj, kiuj traktis ĉiujn siajn kontraŭulojn kiel “agentojn de Al-Kaido”, “ratojn, kiuj ricevas monon kaj servas la eksterlandajn sekretajn servojn”, la destino de la libia ribelo dependintus nur de ĝia popolo.

La rezolucio 1973 de la Sekurec-Konsilio, kiu permesas la bombadon de Libio, eble malebligos la dispremadon de ribelo kondamnita al malsukceso pro ties tro malmultaj armeaj bataliloj. Ĝi tamen similas al balo de hipokrituloj. Ĉar la trupoj de s-ro Kadafi estis bombataj ne tial, ke li estas la plej fia el la diktatoroj, aŭ la plej mortiga, sed ĉar li estis samtempe pli malforta ol la aliaj, sen atomarmiloj kaj sen potencaj amikoj kapablaj protekti lin kontraŭ milita atako aŭ defendi lin sur la internacia scenejo. La interveno, decidita kontraŭ li, konfirmas, ke la internacia juro ne metas klarajn principojn, kies rompo sekvigus ĉie punon.

La blankigo de la diplomatio okazas same kiel la financa blankigo: la minuto de virto permesas forskrapi jardekojn da fiaĵo. La franca prezidanto ekz-e bombigas sian iaman afer-partneron, kiun li akceptis en 2007, dum ĉiu konis la naturon de lia reĝimo — ni danku tamen s-ron Nicolas Sarkozy ke li ne proponis al s-ro Kadafi la “farscion de niaj sekurecfortoj”, kiun li proponis en januaro 2011 al la (tiama) tunizia prezidanto Zine El-Aidine Ben Ali. S-ro Silvio Berlusconi, “intima amiko” de la libia Gvidanto, kiu dekunufoje iris al Romo, aliĝas malvigle al la virta koalicio.

Plimulto de la maljunuloj kontestataj de la demokratia movado sidas en la Araba Ligo; tiu ĉi aliĝis al la UN-movado antaŭ ol ŝajnigi konsterniĝon ekde kiam falis la unuaj usonaj raketoj. Rusio kaj Ĉinio havis la povon vetoi la rezolucion de la Sekurec-Konsilio, amendi ĝin por redukti ĝian atingopovon aŭ la riskon de reciproka pliakriĝo. Se ili farintus tion, ili poste ne devintus “bedaŭri” la uzadon de forto. Fine, por plene aprezi la honestecon de la “internacia komunumo” en tiu afero, oni devas rimarki, ke la rezolucio 1973 riproĉas al Libio “arbitrajn malliberigojn, perfortajn malaperigojn, torturojn kaj ekstertribunalajn ekzekutojn” — ĉiujn aferojn, kiuj kompreneble ne ekzistas en Gvantanamo, nek en Ĉeĉenio, nek en Ĉinio ...

La “protekto de civiluloj” ne estas simple nerifuzebla postulo. Ĝi trudas ankaŭ, en periodo de armita konflikto, la bombadon de armeaj celoj, do de soldatoj (ofte civiluloj al kiuj oni trudis porti uniformon ...), kiuj mem parte apartenas al la senarmilaj loĝantaroj. Aliflanke, la kontrolado de “zono de aera ekskludeco” signifas, ke la aviadiloj, kiuj patrolas, riskas esti depafitaj kaj iliaj pilotoj kaptitaj, kio poste pravigas, ke surteraj taĉmentoj devas liberigi ilin*. Oni povas laŭplaĉe manipuli la vortprovizon, oni ne senfine eŭfemismigas la militon.

* Vd Philippe Leymarie, “Libye: les enjeux d’une zone d’exclusion aérienne”, Défense en ligne, http://blog.mondediplo.net/.

Nu, la milito lastanalize apartenas al tiuj, kiuj decidas kaj faras ĝin, ne al tiuj kiuj rekomendas ĝin revante ke ĝi estos mallonga kaj gaja. Oni povas hejme fari senmankajn planojn de milito sen malamo kaj sen riproĉendaj “misoj”, sed la armea forto, al kiu oni konfidas la taskon plenumi ilin, faros tion laŭ siaj inklinoj, metodoj kaj postuloj. Tio signifas, ke la kadavroj de la libiaj soldatoj mitralitaj dum sia retiriĝo estas, same kiel la ĝojantaj amasoj de Bengazo, la konsekvenco de la rezolucio 1973 de la Unuiĝintaj Nacioj.

La progresemaj fortoj de la tuta mondo dividiĝis pri la libia afero, laŭ tio, ĉu ili akcentis sian solidarecon kun subpremata popolo aŭ sian malkonsenton al okcidenta milito. La du kriterioj de juĝado estas pravaj, sed oni ne povas ĉiam postuli ilian samtempan kontentigon. Devante elekti, oni devas determini tion, kion “kontraŭimperiismo-etikedo”, ricevita en la internacia areno, permesas suferigi al la propra popolo.

En la kazo de s-ro Kadafi, la silento de pluraj latinamerikaj maldekstraj registaroj (Venezuelo, Kubo, Nikaragvo, Bolivio) pri la subpremado, kiun li ordonis, konsternas des pli, ke la kontraŭeco de la libia Gvidanto al la “Okcidento” estas pura fasado. S-ro Kadafi publike mallaŭdas la “koloniisman komploton”, kies viktimo li estas, sed asertinte al la iamaj koloniaj ŝtatoj, ke “Ni estas ĉiuj en la sama batalo kontraŭ terorismo. Niaj informservoj kunlaboras. Ni multe helpis vin dum la lastaj jaroj.”*

* Intervjuo en Journal du dimanche, Parizo, 6-a de marto 2011.

La libia diktatoro asertas, ke la atako kontraŭ li klariĝas per la deziro “regi la petrolon”, kaj s-roj Hugo Chávez, Daniel Ortega kaj Fidel Castro ripetas tiun aserton. Nu, la petrolo estas jam ekspluatata de la usona kompanio Occidental, de la brita BP kaj itala ENI (vidu pri tio la artikolon de Jean-Pierre Sereni). Antaŭ kelkaj semajnoj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) aprobis cetere “la fortan makroekonomian faron de Libio kaj ĝiajn progresojn en la fortigo de la rolo de la privata sektoro”*. S-ro Ben Ali, amiko de s-ro Kadafi, estis ricevinta similajn komplimentojn en novembro 2008, sed persone transdonitajn de la ĝenerala direktoro de la IMF, s-ro Dominique Strauss-Kahn, kiu venis ĝuste ... el Tripolo.*

* “Le FMI tresse des lauriers à Kadhafi” [La IMF plektas laŭrojn al s-ro Kadafi], Le Canard Enchaîné, 9-a de marto 2011.
* Vd http://www.dailymotion.com/video/xg....

La iama revolucia kaj kontraŭimperiisma koloriĝo de s-ro Kadafi, renovigita en Karakaso kaj en Havano, ankaŭ ne estis rimarkita de s-ro Anthony Giddens, teoriulo de la “tria vojo” de s-ro Blair. Li anoncis en 2007, ke Libio fariĝos post mallonga tempo “Norvegio de Nordafriko: prospera, egaleca, kaj direktita al la estonteco.”* Se juĝi laŭ la tre eklektika listo de liaj trompitoj, kiel oni povas ankoraŭ kredi ke la libia Gvidanto estas tiom freneza kiom oni asertas?

* Anthony Giddens, “My chat with the colonel” [Mia babilado kun la kolonelo], The Guardian, Londono, 9-a de marto 2007.

Pluraj kialoj klarigas, ke la maldekstraj latinamerikaj registaroj trompiĝis pri li. Ili volis vidi en li la malamikon de sia malamiko (Usono), sed tio ne devus sufiĉi por fari lin ilia amiko. Malbona kono de Nordafriko — s-ro Chávez diras, ke li informiĝis pri la situacio en Tunizio telefonante kun s-ro Kadafi ... — kondukis ilin poste kontraŭi “la kolosan kampanjon de mensogoj organizatan de la amaskomunikiloj” (diris s-ro Castro). Des pli ke tiu kampanjo memorigis ilin pri personaj memoroj, kies kongrueco estis dubinda en tia afero. “Mi ne scias kial, tio kio tie okazas kaj okazis, deklaris la venezuela prezidanto pri Libio, memorigas al mi Hugon Chávez la 11-an de aprilo. La 11-an de aprilo 2002, ŝtatrenverso subtenata de la komunikiloj per manipulitaj informoj provis renversi la potencon de s-ro Chávez.

La iama revolucia koloriĝo de s-ro Kadafi trompis la latinamerikan maldekstron

Kaj multaj aliaj faktoroj kontribuis erarigi la analizon de la libia situacio: interpretado fiksita per jardekoj da armita interveno kaj de perforta dominado de Usono en Latinameriko, la fakto ke Libio helpis Venezuelon enradikiĝi en Afriko, la rolo de la du ŝtatoj en la Organizaĵo de Petroleksportaj Landoj (OPEL) kaj de la pintkunvenoj Sudamerik-Afrikaj, la geopolitika demarŝo de Karakaso cele al reekvilibrado de sia diplomatio en la senco de pli densaj Sud-Sudaj rilatoj.

Al tio ankoraŭ aldonendas la tendenco de la prezidanto Chávez pensi, ke la interŝtataj rilatoj de lia lando implicas ankaŭ por li rilaton de persona proksimeco kun la aliaj ŝtatestroj: “Mi estis amiko de la reĝo Fahd de Saud-Arabio, mi estas amiko de la reĝo Abdallah, kiu estis ĉi tie en Karakaso, ĉe pintkunveno, kaj ni vidis nin en pluraj okazoj. Estas multe da korinklino. Amiko de la emiro de Kataro, amiko de la siria prezidanto, amiko, li ankaŭ venis ĉi tien. Amiko de Buteflika”.* Kiam la reĝimo de s-ro Kadafi komencis subpremi sian popolon, tiu amikeco kondukis lin tro malproksimen: “Mi estus senkuraĝulo se mi kondamnus tiun kiu estis mia amiko dum tiom da tempo, sen scii kio precize okazas en Libio.” La kuraĝo tamen estus — en la araba mondo, sed ankaŭ en Irano, en Sirio kaj en Belorusio — transiri tiujn konsiderojn. Konklude, s-ro Chávez maltrafis la okazon prezenti la popolribelojn de la afrika kontinento kiel la fratetojn de la latinamerikaj maldekstraj movadoj, kiujn li bone konas.

* “Chavez: “Nos oponemos rotundamente a las pretenciones intervencionistas en Libia””, 25-a februaro 2011, www.aporrea.org.

Trans tiuj eraroj, la diplomatio estas sendube la kampo kie, en ĉiuj landoj, plej bone senmaskiĝas la misoj de soleca praktikado de la potenco farita el netravideblaj decidoj, liberaj je ĉia parlamenta kontrolo kaj je ĉia popola diskutado. Kiam ĝi krome pretendas, kiel en la Sekurec-Konsilio, defendi la demokration per milito, la kontrasto estas nepre okulfrapa.

Uzinte, ne sensukcese, la kontraŭokcidentan geopolitikan registron, la progreseman argumenton de defendo de la naturresursoj, la libia gvidanto ne longtempe rezistis al la tento ludi la lastan karton de alfrontiĝo inter religioj. “La grandaj kristanaj landoj, klarigis li la 20-an de marto, komencis duan krucmiliton kontraŭ la islamaj popoloj, ĉekape la libia popolo, kaj kies celo estas forviŝi la islamon el la mapo. Dek tri tagojn antaŭe, s-ro Kadafi tamen komparis sian subpremadon kun tiu ... de la registaro de Tel-Avivo kontraŭ la palestinanoj: “Eĉ la israelanoj en Gazao devis uzi tankojn por kontraŭbatali tiajn ekstremistojn. Ni, same. [...] Taĉmentoj de la libia armeo devis batali kontraŭ grupetoj de Al-Kaido.”* Tio certe ne kreskigis lian popularecon de Gvidanto en la araba mondo.

* France 24, 7-a de marto 2011, http://www.dailymotion.com/video/xh....

Sed tiu lasta kapalvostoturniĝo havas almenaŭ unu virton. Ĝi memorigas la politikan malutilon de la diskurso, kiu reproduktas, inversigante ĝin, la novkonservativan temaron de la krucmilitoj kaj imperioj. La arabaj ribeloj, ĉar ili miksis laikulojn kaj religiulojn — kaj ilin oponis laikuloj kaj religiuloj — eble anoncas la finon de la diskurso kiu proklamas sin kontraŭimperiisma, dum ĝi estas nur kontraŭokcidenta. Kaj kiu konfuzas en sia abomeno de la “Okcidento” tion, kio troviĝas en ĝi kiel plej malbona — la kanon-politikon, la malestimon de la indiĝenaj popoloj, la religiajn militojn — kun tio, kion ĝi alportis kiel plej bonan, de la filozofio de la klerismo ĝis la sociala sekureco.

Apenaŭ du jarojn post la irana revolucio de 1979, siria radikala pensisto, Sadik Jalal Al-Azm, priskribis detale la ecojn de “kontraŭdirekta orientismo” kiu, rifuzante la vojon de laika naciismo kaj de la revolucia komunismo, alvokis kontraŭbatali la Okcidenton per reveno al la religia aŭtenteco. La ĉefaj postulatoj de tiu “kulturisma” analizo, resumitaj kaj kritikitaj de Gilbert Achcar, instruis, ke “La grado de emancipiĝo de la Oriento ne mezurendas kaj ne mezureblas laŭ la “okcidentaj” valoroj kaj kriterioj, kiel demokratio, laikeco kaj liberiĝo de la virinoj; la islama Oriento ne kompreneblas per epistemologiaj instrumentoj de la okcidentaj sciencoj; nenia analogio kun okcidentaj fenomenoj estas trafa; la faktoro, kiu movas la islamajn amasojn, estas kultura, t.e. religia, kaj ĝia graveco estas pli alta ol ekonomiaj kaj sociaj faktoroj kiuj kondiĉas la okcidentajn politikajn dinamikojn; la sola vojo de la islamaj landoj al la renesanco pasas tra la islamo; fine, la movadoj kiuj flirtigas la flagon de “reveno al islamo” ne estas reakciaj aŭ malprogresemaj, kiel oni perceptas el okcidenta vidpunkto, sed male progresemaj, en tio ke ili rezistas al la okcidenta kultura dominado.”*

* Gilbert Achnar, “L’Orientalisme à rebours: de certaines tendances de l’orientalisme français après 1979”, Mouvements n-ro 54, 2008-2, La Découverte, Parizo.

Tia fundamentisma vido al la politiko eble ankoraŭ ne diris sian lastan vorton. Sed, de la perkutondo naskita en Tunizio, senteblas ke ĝia trafeco ŝancelis pro arabaj popoloj kiuj jam volas poziciiĝi “nek kontraŭ la Okcidento nek je ĝia servo”*, kaj kiuj tion pruvas per tio, ke ili jen kontestas aliancanon de Usono (Egiption), jen unu el ĝiaj kontraŭuloj (Sirion). Anstataŭ timi, ke la defendo de individuaj liberecoj, religia libereco, politika demokratio, sindikatismo, estas “okcidentaj” prioritatoj, ŝminkitaj per emancipa universalismo, la arabaj popoloj alproprigas ilin al si por montri sian rifuzon de diktatoreco, de sociaj maljustaĵoj, de policaj reĝimoj kiuj infanigas siajn popolojn des pli spontanee, ke ili estas gvidataj de maljunuloj. Kaj ĉion ĉi, kio memorigas aliajn grandajn revoluciajn movadojn, kio konkeras ĉiutage socialajn kaj demokratiajn atingojn, pri kiuj oni aliloke jam perdis la kutimon, ili faras vigle kaj entuziasme, en la preciza momento, en kiu “la Okcidento” ŝajnas esti dividita inter sia timo de kadukiĝo kaj sia tediĝo antaŭ gangrenita politika sistemo, en kiu la samo sekvas al la identa, je la servo de la samaj homoj.

* Vd Alain Gresh, “Tio, kion ŝanĝas la araba vekiĝo”, Le Monde diplomatique, marto 2011. En parolado la 19-an de marto, la ĝenerala sekretario de la libana Hizbulaho s-ro Hassan Nasrallah opiniis, ke “Ĉia supozo, ke Usono faras, gvidas, instigas aŭ lanĉas tiujn [arabajn] revoluciojn, estas maljusta por tiuj popoloj, kaj malvera.”
Rezolucio de UN kiu valoras ankaŭ por la luktoj de la okcidentaj loĝantaroj ...

Nenio diras, ke tiuj arabaj entuziasmo kaj kuraĝo daŭre poentos. Sed jam nun ili malkaŝas al ni ne esploritajn eblecojn. La artikolo 20 de la rezolucio 1973 de la Sekurec-Konsilio ekz-e disponas, ke ĝi “deklaras, ke ĝi zorgos pri tio ke la [libiaj] bonhavoj blokitaj [per aplikado de antaŭa rezolucio] en posta etapo, kiom eble plej baldaŭ, estu disponigotaj al la popolo de la Libia Araba Jamahirija kaj uzotaj al ĝia profito”. Tiel eblus bloki financajn bonhavojn kaj redoni ilin al la civitanoj de lando! Ni vetu, ke tiun lecionon oni memoros: la ŝtatoj kapablas kontentigi la popolojn. De kelkaj monatoj, la araba mondo memorigas alian lecionon, same universalan: la popoloj kapablas trudi la ŝtatojn.

Serge HALIMI.

Raporto el Pjongjango

En Nord-Koreio, la socio vekiĝas

La du Koreioj alternas inter provokoj kaj signoj de repacigo. Al misiloj pafitaj de la Nordo, Usono kaj Sud-Koreio rebate respondis per kunaj militaj manovroj en la Flava Maro. Onidire, revenos la inspektoroj de nukleaj instalaĵoj de UN. Kion celas Pjongjango? Malantaŭ ŝajna senmoveco, la nordkorea socio bolas.

La aktuala revigliĝo de armita streĉiteco sur la korea duoninsulo estas parto de komplika strategia ludo farata kontraŭ la fono de milita stato kiu jam daŭris pli ol duonjarcenton. En julio 1953, nura armistico deklaris la halton de milito kiu, dum tri jaroj, interbataligis la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR, Nord-Koreio) kaj Ĉinion unuflanke, kaj la Korean Respublikon (Sud-Koreio) kaj fortojn de la UN sub la komando de Usono aliflanke*. Ankoraŭ hodiaŭ, pacakordo ne estas subskribita.

* Vidu Alain Gresh, ‘Une guerre civile oubliée’, Le Monde Diplomatique decembro 2010.

Je la 23-a de novembro 2010, Pjongjango bombardis malgrandan sudkorean insulon en la Flava Maro, proksimume dek du kilometrojn de ĝia marbordo (estis kvar mortintoj kaj dek kvin vunditoj, inter ili civiluloj), tiel reliefigante la riskon de milito sur la duoninsulo. La suvereneco super la suda parto de ĉi tiu mara zono, okcidente de la estuaro de la rivero Han, estas kontestata de la Nordo, kiu ne agnoskas la linion de dislimo truditan de la Unuiĝintaj Nacioj — de kiu Nord-Koreio ne estis membro tiutempe — sen antaŭa konsulto. Jam okazis mortigaj bataloj inter la mararmeoj de la du landoj en 1999, 2002 kaj 2009. Sed ĉi tiu estas la unua fojo, kiam la insulo Yongpyong, militista bastiono loĝata ankaŭ de civiluloj, estas celita.

Laŭ la KDPR, ĉi tio estis respondo al “provoko” de la Sudo kiu faris kanonadon en marparto super kiu la Nordo asertas sian suverenecon. Laŭ Haruki Wada, la japana specialisto pri koreaj aferoj kaj emerita profesoro de la Universitato de Tokio, la atako kontraŭ civila loĝantaro severe subfosas la politikon de kunekzistado inter la armitaj fortoj de la du landoj kiu, malgraŭ la streĉa situacio, estas observata ekde la unua Interkorea Pintokunveno de junio 2000.

Per ĉi tiu nova eskalado, la KDPR provas devigi Usonon — per maldiplomatiaj metodoj — rekomenci intertraktadojn kun la celo certigi la supervivon de la reĝimo pere de garantioj pri ĝia sekureco kaj la ĉesigo de la embargo al kiu ĝi estas aktuale submetata. Pjongjango ankaŭ volas malstreĉi la tenon de sia sola alianculo, Ĉinio, kaj tiel krei por si pli da spaco por manovri.

La kanonado sekvis la rivelon, fare de usona fakulo pri atomaj armiloj Siegfried Hecker kiu estis invitita al la KDPR frue en novembro, de la ekzisto de dua instalaĵo por la riĉigo de uranio. Tiu instalaĵo — pri kiu estas neklare ĉu ĝi jam estas funkciigita malgraŭ asertoj de Pjongjango — estas aldona al tiu, kiu jam estas konata kaj kiu reprilaboras radioaktivajn restaĵojn kaj tiel ebligis, ke Nord-Koreio faru du atomajn testojn en 2006 kaj 2009 kaj ekipu sin per dek du bomboj. Pjongjango havas kelkajn celojn: posedi atoman fortimigilon kaj tial strategian avantaĝon en intertraktadoj, kaj povi vendi la teknologion kiun ĝi evoluigos. La reĝimo malkaŝis sian novan instalaĵon por altigeti la prezon de sia atoma senarmiĝo.

Pjongjango lanĉis sian ofensivon post kiam la nordkorea gvidanto Kim Jong-il nomumis sian filon Kim Jong-un kiel sian tronheredonton, tiel konfirmante la bildon kiun oni ĝenerale havas pri ĉi tiu lando: fortikaĵa ŝtato superregata de batalema reĝimo kiu tute ne volas korekti sian konduton sed intencas konstantigi sin per dua dinastia sinsekvo (Kim Jong-il postvenis sian patron, Kim Il-sung, en 1994). Ĉu la du okazaĵoj estas ligitaj? Ĉu oni celis per la atako promesi al la militistaro ke ne estos moligo de la malcedema politiko? Intertempe, pro la kaŝemeco de la nordkorea sistemo, fremdaj observantoj nur povas konjekti.

Kontrabandistoj ĉe la ĉina landlimo

Aliflanke, la fono de ĉi tiu pliiĝinta streĉiteco estas la fundamentaj problemoj kiujn la regantoj alfrontas: izoliĝo kaj internacia embargo kiu pliseverigas la vegetadon de la ekonomio; sociekonomiaj ŝanĝiĝoj kiujn la reĝimo povas nur parte reguligi; kreskanta dependeco je Ĉinio. La strategio de streĉito efektivigata de Pjongjango povus sekve havi kelkajn celojn.

La unua estas subfosi la politikon — fare de la registaro de prezidanto Obama — de pacienca atendado, aŭ de “strategia pacienco” laŭ la vortoj uzataj foje-refoje de ŝtatsekretario Hillary Clinton, rilate al la KDPR ĝis lastaj monatoj. Alivorte, fari nenion novan dum Pjongjango ne estas plenuminta siajn sindevontigojn kaj ne estas malmuntinta sian provizon da atomaj armiloj*. Dua kialo, kiu povus klarigi ĝian senpaciencon: trakti internajn problemojn.

* La interkonsento pri la malmunto de la atomaj instalaĵoj de Nord-Koreio en februaro 2007 ebligis la malaktivigon de la reaktoro ĉe Jongbjono. Sed intertraktadoj interrompiĝis fine de la jaro pro malakordo pri procedoj por konfirmi la ĉeson de atomaj aktivaĵoj. La KDPR alvokas por rekta dialogo kun Usono kun la celo subskribi pacakordon kiu anstataŭos la armisticon de 1953. Vidu Bruce Cumings, ‘Et La Corée du nord redevint fréquentable’, Le Monde Diplomatique, oktobro 2007.

La leviĝo de Kim Jong-un ene de la partia aparato kaj la armeo — oni nomumis lin kvar-stela generalo — devus certigi la kontinuecon de la reĝimo ĝis la foriro de Kim Jong-il. Ĝi estas kontinueco plejparte simbola: la 27-jara junulo verŝajne ne havos absolutan aŭtoritaton kompareblan al tiu de siaj patro kaj avo. La potencon ekzercos kolektiva gvidantaro koncentrita ene de la familio Kim kies unuan lokon okupos lia onklo Chang Song-taek, la vicestro de la Nacia Komisiono pri Defendo (la plej alta instanco de la lando), kaj kun bazo en elito formita el la posteuloj de la partizanoj en la kontraŭjapana lukto [Japanio okupis Koreion de 1905 ĝis 1945.. Sed por ke ĉi tiu transiro okazu glate, la reĝimo devas stabiligi la landon. Ĝi donis al si templimon: 2012, la centjara datreveno de la naskiĝo de Kim Il-sung, kiu supoze estos signo de la naskiĝo de “lando forta kaj prospera”.

Sed, malgraŭ la kreskanta influo de najbara Ĉinio, kaj antaŭeniroj pri informaj teknologioj kaj embria aŭtomacio de industria produktado pere de ciferecaj sistemoj, la ekonomio ankoraŭ ne liberiĝis el sia rutino. En 2010, ĝi plu malkreskos je 0,9%, laŭ takso de la Banko de Koreio (Seulo). Pro magraj rikoltoj kaŭzitaj de kombinaĵo de malserena vetero kaj la strukturaj problemoj de agrikulturo, oni atendas ke la KDPR havos nutraĵan deficiton en 2010-2011 kompareblan al tiu de antaŭaj jaroj (unu miliono da tunoj da cerealoj). El loĝantaro de 23 milionoj, 6 milionoj dependas de internacia helpo, sed la Monda Nutro-Programo (WFP) nur povas plenumi la bezonojn de unu kvarono el ili pro manko de donacoj. La deficiton plenigas Ĉinio per provizoj de nesciata kvanto. Por multaj, la situacio restas malstabila, eĉ tragedia. Dume, la nesufiĉo de manĝaĵoj pliseverigas la disfalon de la sansistemo pro la manko de medikamentoj kaj anestezaĵoj, kaj kadukaj ekipaĵoj ...

Ankoraŭ hodiaŭ, la KDPR ne estas resaltinta post la katastrofo de la 1990-aj jaroj. Vegetinte dum la tuta antaŭa jardeko, la ekonomio de la lando komencis regresi pro la ĉesigo de la preferata traktado fare de ĝiaj sovetia kaj ĉina mentoroj, post la disfalo de Sovetunio kaj la nova direkto de Pekino. Sen energio, fabrikado malrapidiĝis, kaj agrikultura produktado falis pro manko de sterkaĵo (provizata de industrio) kaj elektro por funkciigi la irigacian sistemon. En 1994, Kim Jong-il heredis landon ĉe la rando de ruiniĝo.

Ĉi tiu plimalboniĝo de la ekonomio, pliseverigita de kataklismoj, estigis malsategon inter 1995 kaj 1998 kiu estis katastrofa kaj laŭ nombroj de viktimoj — inter ses cent mil kaj miliono da mortintoj — kaj laŭ la efiko lasita en la kolektiva memoro. Ĉi tiu nacia skandalo subfosis konfidon al la kapablo de la regantoj nutri la loĝantaron.

Supraĵe, la reĝimo ŝajnas senmova. Sed la KDPR en 2011 jam ne estas tia, kia ĝi estis en 1994. Malsatego kaj ĝiaj sekvoj estigis profundajn sociajn ŝanĝojn. Aperis ekonomio de supervivo (nigra merkato) por kompensi la disfalon de la sistemo de disdonado de nutraĵoj al la publiko; unue, ĝi fariĝis “merkata ekonomio porokaza”*, kaj poste, merkata ekonomio plenevoluinta, paralela al la mortanta ŝtata ekonomio.

* Hazel Smith, Hungry for Peace, United States Institute of Peace Press, Vaŝingtono, 2005.

Ĉi tiu katastrofo havis alian malutilan efikon por la nordkoreaj respondeculoj: pli granda trapenetrebleco en la socion de praktikoj kaj ideoj de ekstere. La reĝimo estas parte perdinta sian regadon de la fluo de informoj pro la elirado al Ĉinio de migrintoj pelataj de malsato, kiuj plejparte ne estis azilopetantoj sed revenis al la KDPR — aŭ libervole aŭ devigite — kaj ankaŭ pro komercado kaj la irado de kolportistoj kaj kontrabandistoj trans la landlimo. Antaŭe, teni la loĝantaron nescia pri la ekstera mondo estis potenca instrumento de socia regado.

Kvankam la landlimo nun estas pli strikte gardata, kontraŭleĝaj transiroj daŭras kun pli ol iom da arestoj kaj tragedioj, ekzemple virinoj kaptitaj en retoj de prostituado. La fluon de novaĵoj faciligas ĉinaj poŝtelefonoj kiuj funkcias ambaŭflanke de la landlimo. Kaj, en la landlimaj provincoj de Nord-Koreio, oni povas spekti ĉinan televidon — krimo punebla de malliberigo.

Komence, la reĝimo forte klopodis ekregi ĉi tiun popolan movadon kaj alproprigi al si la burĝonantan merkatan ekonomion per la reformoj de julio 2002: malstriktigo de la reguligo de salajroj kaj prezoj, anstataŭigo de nemonaĵoj en la ekonomio per valuto (mona ekonomio), pli granda aŭtonomeco pri administrado por la produktunuoj. Pro la preskaŭ kompleta manko de podetala komerco, restriktita al periferia loko en la publika sistemo de disdonado, la valuto estis apenaŭ uzata kaj, por plimulto de produktoj, anstataŭigita de porcikuponoj. Frue en la 1990-aj jaroj, la KDPR ankoraŭ havis la ekonomion kun la plejmalmulte cirkulanta valuto en la mondo.

La natura morto de Stalinismo

La parta abolicio de la kuponsistemo, ligita al la neceso ke familioj mastrumu siajn buĝetojn, enkondukis profundajn ŝanĝojn en la ĉiutagan vivon. “Lasi ke prezoj fariĝu la perantoj de mendado kaj ofertado efektive signifas nerekte agnoski, ke tio jam ne estas la rolo de la ŝtato” diris ekonomikiston Ruediger Frank*, kiu rigardis tion kiel fundamentan ŝanĝon. Teorie, la ŝtato ankoraŭ reguligas prezojn, sed depende de merkataj fluktuoj. Oficiale, la reĝimo malakceptas la frazon “reformon de la sistemo” kun ĝiaj politikaj implicoj, kaj preferas “reformoj ene de la sistemo” kiu aprobas la ekziston de “la merkata ekonomio porokaza”. Kvankam ĉi tiuj reformoj estis la plej radikalaj de post la fondo de la KDPR en 1948, ili malmulte stimulis la ekonomion.

* Ruediger Frank, ‘North Korea: Gigantic change and a gigantic chance, Nautilus Institute, San Francisco, la 9-an de majo, 2003.

La gvidantoj kredis, ke ilin kompletigos plibonigitaj rilatoj kun la ekstera mondo por akiri kapitalon kaj ekspertizon, precipe kun Usono, kiu havas rajton je vetoo en internaciaj financaj organizaĵoj (Internacia Monfonduso — IMF, Monda Banko kaj Banko por Azia Disvolviĝo), kaj kun Japanio (kiu devos pagi kontribucion al la KDPR je la tago kiam rilatoj estos normaligitaj). Ĉi tiujn esperojn fiaskigis la krizo kaŭzita en oktobro 2002 de la usona prezidanto George W. Bush kiu asertis ke Nord-Koreio havas sekretan programon por riĉigi uranion, kiu tiutempe ne funkciis.

Kvankam la malfermiĝo de Ĉinio estis bonvenigita de la cetera mondo, tiu de la KDPR estis sufokita ekde la komenco. Sen komercaj ligiloj al aliaj landoj, la reformoj ne havis la atendatan ekonomian efikon sur la ekonomion. Aliflanke, la reformoj, kune kun premo de ordinaraj popolanoj, efektive estigis profundajn sociajn ŝanĝojn kiuj, laŭ la vortoj de la rusa historiisto Andrei Lankov, kaŭzis ian “naturan morton de Stalinismo”*, pli malrapide ol oni estus antaŭvidinta, kaj tamen rimarkeble.

* Andrei Lankov, ‘The Natural Death of North Korean Stalinism’, Asia Policy No. 1, Seatlo, 2006. Vidu ankaŭ ‘La “mue” de la Corée du nord’, Le Débat, no 153, Parizo, januaro-februaro 2009.

Timante perdi la regadon de sociekonomia evoluado, la reĝimo unue provis reguligi la aktivaĵojn de la “dua ekonomio”, kaj poste limigi kaj subpremi ĝin. Ekde 2005, ĝi provis revivigi la ekonomion de la ŝtato per malinstigo de la aktivaĵoj de negocistoj per diversaj aranĝoj kiel la restarigo de la sistemo de publika disdonado kiu ĉefe celis provizi minimumajn tagporciojn al la plej malriĉaj, kaj per malpermeso ke viroj kaj virinoj malpli ol 50 jaraĝaj laboru en ĉi tiuj merkatoj por redirekti la laborantaron al la ŝtataj fabrikoj. Sed ĉi tiuj decidoj estis rapide ĉirkaŭiritaj: en 2008, laŭ enketo ĉe nordkoreaj rifuĝintoj en Sud-Koreio, la plejparto de la loĝantaro okupiĝis pri negocado*.

* Stephan Haggard and Marcus Noland, ‘Winter of their discontent: Pyongyang attacks the market’, Policy Brief, no 10-1, Peterson Institute for International Economics, Vaŝingtono, januaro 2010.

Ĉu ĉi tiu provo reakiri la regadon signifas revenon al la pasinteco? Oni apenaŭ povas dubi ke la reĝimo volas regi la evoluon de sia socio. Ĉi tiu “striktigo”, tamen, ne haltigis tendencon kiu ŝajnas nerenversigebla*. La lasta de ĉi tiuj iniciatoj estis la ŝanĝiĝo al la nova ŭono en decembro 2009, kiam la kurzo estis subite devalutita je 100%. Ĝi celis limigi inflacion kaj korupton, sed la efiko efektiva estis bankrotigi kelkajn negocistojn kiuj estis akumulintaj monŝparaĵon (maksimuma valoro estis fiksita je la sumo, kiun ĉiu individuo povis interŝanĝi). Sed post tempo de konfuzo, la reĝimo devis fari cedojn, kaj la paralela ekonomio, laŭleĝa kaj kontraŭleĝa, rekomenciĝis.

* Georgy Toloraya, “The economic future of North Korea: Will the market rule?”, Academic Paper Series, vol. 1, Korea Economic Institute of America, Vaŝingtono, februaro 2008.

Kiam temas pri la historio de la KDPR, oni rigardos ĉi tiun subteran transformon de la socio kiel la plej frapantan fenomenon de la epoko de Kim Jong-il. La registaro firme regas la landon, kaj la gvatado de la polico faras ribelon neprobabla malgraŭ tio, ke estas sporadaj signoj de malkontenteco, kiel rifuĝintoj raportas. La enfermiteco de la lando, la pensmaniero de sieĝateco propagandata ĉe la loĝantaro, kaj la ideologia utopio nutrata de instinkta “etna” patriotismo kiun iuj historiistoj jam notis*, faras disfalon neprobabla laŭ mallongatempa perspektivo. Sen malgravigi la totalisman subigadon, la endoktrinigon kaj reglamentadon per senĉesaj kampanjoj de amasmobilizado, ĉi tiu etna patriotismo donas al la reĝimo senlime pli kompleksan karakteron ol tiu de simpla avataro de stalinismo, eĉ se ĝi prunteprenis iujn el ĝiaj praktikoj .

* Kp. precipe la verkojn de Charles Armstrong kaj Bruce Cumings. Franclingve: Patrick Maurus, ‘La Corée dans ses Fables, Actes Sud, Arles, 2010.
Ĉio prinegoceblas, ĉio vendeblas

Pjongjango estas survoje al transiro al merkata ekonomio sen politika liberaligo. Tio ebligas, ke la partiaj kadruloj, burokratoj, manaĝeroj de ŝtataj entreprenoj, kaj la plej altaj rangoj de la militistaro, riĉiĝu. Samtempe, novaj rolantoj estas aperantaj: negocistoj, monpruntistoj, butikistoj, kolportistoj, komercistoj perantaj negocojn inter la registaro kaj la merkato .... Al la rigidaj malegalecoj de la pasinteco (inter la burokratoj kaj la cetera loĝantaro) aldoniĝas ĉiam pli malfacile distingebla diferencigo ene de la socio, kun ĉi tiu nova tavolo kiu “iras kun la fluo” kaj integrigas sin en la privilegiajn klasojn sen nepre aparteni al la tradicia elito.

Jam en la malfruaj 1980-aj jaroj, la infrastrukturo de la lando atingis respektindan nivelon de disvolviĝo*. La loĝantaro — sed ne ĝiaj gvidantoj — havis vivnivelon malluksan sed relative justan. Post kiam la “mallumaj” jaroj de malsatego estis pasintaj, en Pjongjango — la ekspoziciejo de la reĝimo — kaj malplie en provincaj urboj, sociaj malegalecoj fariĝis pli videblaj.

* En la 1970-aj jaroj, la ekonomio de la KDPR kreskis pli rapide ol tiu de Sud-Koreio, laŭ la CIA: Economic Race Between North and South Korea, Government Printing Office, Vaŝingtono, 1978.

Unuflanke, privilegia sektoro de la socio ĝuas pli-malpli parademan konsumadon — poŝtelefonoj, kiuj tamen funkcias nur interne de Nord-Koreio, pli kaj pli populariĝas. Aliflanke, la plimulto luktas por supervivi. En grandaj tegmentitaj merkatoj, kiujn iu ajn povas eniri, varoj abundas el Ĉinio — sed ankaŭ el Japanio kaj Sud-Koreio — kune kun nutrovaroj. Ili ĉiam estas homplenaj, sed oni devas havi monon. En la stratoj, la budoj de la senlicencaj stratkolportistoj estas pli malabunde stokitaj. En la kamparo, oni sklave laboras en la kampoj per nudaj manoj, riparas tervojojn per ŝoveliloj kaj pioĉoj kaj konstruas digojn, ŝtono post ŝtono ...

La disvastiĝo de suplementa ekonomio estigis malstabiligajn sekvaĵojn kiujn la reĝimo provas subpremi sen vera sukceso. Pro tio, ke mankas adekvata jura kadro por reguligi ĉi tiujn novajn praktikojn, “ombraj zonoj” de marĝena laŭleĝeco estas aperintaj. La leviĝo de la mona ekonomio ankaŭ instigis korupton. La kresko de la paralela ekonomio estus malebla sen la indulgo de kadruloj, burokratoj kaj membroj de diversaj sekurecaj servoj civilaj kaj militistaj. La regantoj ankoraŭ disponas pri la aparato de subpremo*, sed ĝi perdis la regadon de parto de la ekonomio. Laŭ rifuĝintoj, ĉio prinegoceblas, ĉio vendeblas: vojaĝpermesiloj, forpermesoj de seancoj de endoktrinigo, influaj protektantoj kaj patronoj, kontrauleĝaj alproprigoj de ekipaĵoj ...

* Laŭ humanitaraj organizaĵoj, povus esti inter 150 000 kaj 200 000 homoj en dek du koncentrejoj kaj “ŝtataj bienoj” kies lokoj estas determinitaj per satelitaj bildoj.

Ĉu ĉi tiu demalsupra socia evoluo puŝos la reĝimon reveni al la linio kiu regis ekde la epoko de Kim Il-sung, nome doni pli altan prioritaton al la nacia utopio ol al la materiaj bezonoj de la loĝantaro? Ĉinio alvokas al Pjongjango sekvi pli pragmatan vojon. Sed Pekino havas strategian prioritaton en la KDPR: stabileco. Kaj ĉinaj gvidantoj konscias, ke tro abrupta malfermiĝo riskas esti mortiga por la reĝimo. “La atoma demando obsedas la Okcidenton, sed por Ĉinio ĝi estas demando ĝena sed duaranga” diras Choi Choon-heum de la ŝtata Instituto por Nacia Unuigo en Seulo. “Por malhelpi ĉian riskon de malstabileco post kiam Kim Jong-il forpasos, Ĉinio pliigas sian ekonomian ĉeeston kaj politikan influon en la KDPR.”

Pjongjango havas komplikan interrilaton kun Pekino, ĝia sola alianculo. Ĉi tiu alianco, kiu ankaŭ estas militista, estis rekonfirmita dum la festoj pri la ĉina interveno en la Korea Milito je la 25-a de oktobro 1950 kiam la armeo de Kim Il-sung estis repuŝita ĝis la rivero Yalu de la fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Depost 2008, kiam Seulo forlasis la politikon de malfermiĝo al la Nordo iniciatita de la centrisma-dekstrisma prezidanto Lee Myung-bak, Ĉinio fariĝis ĝia ĉefa ekonomia partnero (70% de internacia komerco) kaj ĝia ĉefa provizanto de nutrovaroj, energio kaj ekipaĵoj. Internacia embargo apenaŭ efikis la reĝimon, sed ĝi helpis ĵeti Nord-Koreion en la brakojn de Pekino.

Kvankam konfirmita de du sinsekvaj vizitoj de Kim Jong-il al lia najbaro en 2010, kaj de reciprokaj vizitoj de altrangaj ĉinaj respondeculoj al Pjongjango, la amikeco inter la du landoj ne estas sen deteniĝoj. Malgraŭ la impreso donita de la usonaj diplomatiaj notoj rivelitaj de WikiLeaks, ke Ĉinio eventuale forlasos la KDPR-on, la aktuala reĝimo nuntempe estas por Pekino la plej bona garantio de stabileco*. Certe, estas du pensoskoloj en Ĉinio: la tradiciistoj, por kiuj Nord-Koreio restas “fratula lando”, kaj la internaciistoj, kiuj rigardas ĝin kiel ŝarĝon. “Sed ĉi tiu nur estas debato filozofia kiu apenaŭ efikas sur la strategiajn elektojn de la Komunista Partio” diras Choi Choo-erm.

* Pri rilatoj inter Nord-Koreio kaj Ĉinio, vidu Dingli Shen, ‘Pjongjango vetas pri la neŭtraleco de Pekino’, Le Monde Diplomatique, novembro 2006.
Alproprigo de la mineralaj riĉaĵoj

Estas evidente, ke Pekino konsideras ĉiujn scenarojn — interalie, la disfalon de la reĝimo — kaj ke ĝi ne nutras iluziojn pri la estonteco de la KDPR. Intertempe, tamen, Ĉinio ja ne volas vidi usonajn soldatojn sur la transa bordo de la rivero Yalu se reunuiĝo okazos sub la aŭspicioj de la Sudo, alianculo de Usono. Cetere, la disfalo de la reĝimo kaŭzus eliradon al la ĉina-nordkoreia landlimo ĉar, sur la ĉina flanko, en la regiono Yanbian, loĝas korea nacimalplimulto de unu miliono kun forta sento de etna identeco. Enfluo de rifuĝintoj povus veki reaserton de tiu identeco kaj krei problemon kiel tiu, kiu ekzistas en Ŝinĝjango inter la ujguroj*.

* Vidu Martine Bulard, ‘Kiam altiĝas febro en la ĉina “Far West”’, Le Monde Diplomatique, aŭgusto 2009.

Por stabiligi la KDPR-on, Ĉinio provas integrigi ĝin en la disvolviĝon de la eksa Manĉurio. Unue, Ĉinio celos asociigi ĝin kun la kreo de industria zono de tridek kvin km laŭlonge de la rivero Yalu inter Tonghua kaj Dandong, kaj poste plivastigi la zonon por ampleksi urbon Ĉangĉuno kaj provincon Ĝjilino ĝis la rivero Tumen (projekto nomata Changjitu. La konstruado de novaj pontoj konektantaj la du landojn jam komenciĝis, kaj Ĉinio faris investojn je nordkoreaj infrastrukturo kaj nemoveblaĵoj. Ĝi ankaŭ havas koncesion por la ekspluatado de granda parto de la mineralaj rimedoj en la Nordo (precipe raraj metaloj) je kiuj la nordkorea subgrundo estas riĉa. Se, iam, la Sudo okupos la Nordon, ĝi verŝajne trovos, ke multaj valoraĵoj akaparitas ...

Ĉi tiu laŭpaŝa alproprigo fare de Ĉinio neniel plaĉas al Pjongjango. Kvankam ĝi estas necesa por malhelpi la disfalon de la lando, ĝi subfosas la volon de la reĝimo je sendependeco. La nordkoreaj gvidantoj ankaŭ havas longajn memorojn. En 1956, kun la aprobo de Moskvo, Pekino subtenis nesukcesan puĉon kontraŭ Kim Il-sung fare de la ĉinioamika grupo ene de la partio. Kondiĉe, ke la reĝimo servu la interesojn de Pekino, ĝi povas kalkuli je la subteno de Ĉinio, kaj ju pli Ĉinio havas ekonomiajn kaj geostrategiajn interesojn en la KDPR, des pli ĝi volos eviti malstabiligon. Garantio kiu kunportas riskon, ke Nord-Koreio fariĝos satelita ŝtato de Pekino.

Philippe PONS

Libio — justo kaj maljusto

“Ĉiuj popoloj de la mondo
luktintaj por sia libero
sukcesis neniigi siajn tiranojn”

Simón Bolívar

La libiaj insurgentoj meritas la helpon de ĉiuj demokratoj. Kolonelo Gadafi estas neapogebla. La internacia koalicio atakanta lin ne estas kredinda. Demokratio ne estas konstruebla per fremdaj bomboj. Ĉi kvar faktoj, ĉar parte kontraŭdiraj, nutras certan maltrankvilon, ĉefe ĉe la maldekstro, rilate al la operaco Aŭroro de la Odiseado lanĉita la 19an de marto.

La insurekcio de la arabaj socioj estas la plej grava internacipolitika okazaĵo post la falo en Eŭropo de la aŭtoritatema ŝtatsocialismo en 1989. La falo de la Timo-Muro en la arabaj aŭtokratioj estas la nuntempa ekvivalento de la falo de la Berlina Muro. Envere tutmonda tertremo. Kaj ĉar ĝi okazas en la regiono kun plej multe da hidrokarbonejoj de la planedo, en la epicentro de la “perturbokrea fokuso” de la mondo (tiu “arko de ĉiuj krizoj” ampleksanta de Pakistano ĝis Okcidenta Sahario kaj trairanta Iranon, Afganion, Irakon, Libanon, Palestinon, Somalion, Sudanon, Darfuron kaj Sahelon), ĝia eksplod-ondo modifas la tutan internacian geopolitikon.

Io frakasiĝis porĉiame en la araba mondo la 14an de januaro 2011. En tiu tago tuniziaj manifestaciantoj, de semajnoj surstrate postulantaj liberon kaj demokration, sukcesis faligi la despoton Ben Ali. Komenciĝis la degelo de la malnovaj arabaj tiranioj. Unu monaton poste, en Egiptio, ja kerno de la araba politika vivo, potenca movado de socia protestemo senpovigis generalon Mubarak. Tiam, kvazaŭ ili subite malkovrus, ke la aŭtoritatemaj reĝimoj de Maroko ĝis Barejno estas kolosoj kun kruroj el sablo, dekoj da miloj da arabaj civitanoj ĵetis sin al la stratoj klamante sian senliman laciĝon pri la sociaj alĝustigoj kaj la diktaturoj.*

* Legu Ignacio Ramonet, Kvin kauzoj de la araba insurekcio, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2011.

La spontana forto de la ventoj de libero surprizis ĉiujn registarojn de la mondo. Kiam ili ekblovis sur la diktaturojn aliancajn al Okcidento (en Tunizio, Egiptio, Maroko, Jordanio, Saŭd-Arabio, Barejno, Irako, Jemeno), la grandaj okcidentaj ĉefurboj — ĉekape Vaŝingtono, Londo kaj Parizo — tenis prudentan mutecon, aŭ faris deklarojn montrantajn ilian profundan misfarton ĉe la risko de malapero de la “amikaj diktaturoj”.*

* Legu Ignacio Ramonet, Tunizio, Egiptio, Maroko — tiuj “amikaj diktaturoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2011.

Multe pli surpriza, dum ĉi tiu unua fazo (mezo de decembro 2010 — mezo de februaro 2011), estis la silento de la progresemaj registaroj de Latinameriko, konsiderataj de granda parto de la internacia maldekstro kiel ĝia ĉefa nuntempa modelo. Des pli granda estis la surprizo, ĉar tiuj registaroj havas multon komunan kun la araba insurekcia movado: ili atingis la povon per balotado, apogataj de potencaj sociaj movadoj (en Venezuelo, Brazilo, Urugvajo kaj Paragvajo), kiuj en pluraj landoj (Ekvadoro, Bolivio, Argentino), post travivo de militaj diktaturoj, faligis en paca maniero koruptajn registojn. Tuja devintus esti la solidareco kun la arabaj insurekcioj, ja duoblaĵo de iliaj propraj popolaj ribeloj. Ne estis tiel, eĉ se la maldekstrema karaktero de la insurekcio ne estis pridubinda. La konata egipta intelektulo Samir Amin priskribas ĝin tiel: “La ĉefaj agantaj fortoj dum januaro kaj februaro estis maldekstraj. Ili pruvis, ke ili ĝuas gigantan popolan apogon, ĉar ili mobilizis pli ol 15 milionojn da manifestaciantoj en la tuta Egiptio! La junuloj, la komunistoj, partoj de la demokrataj mezaj klasoj estis la spino de tiu movado”.*

* Christophe Ventura, “Entrevista con Samir Amin”, Mémoire des luttes, Parizo, 29a de marto 2011.

Malgraŭ tio nur la 14an de februaro — t.e. tri tagojn post la falo de la malamata Mubarak kaj unu tagon antaŭ la komenciĝo de la popola insurekcio en Libio — unu latinamerika registo, finfine, nomis la araban ribelon “revolucia” en deklaro brile klariganta: “La popoloj ne defias subpremadon kaj morton, nek energie protestadas tutnokte, pro aferoj simple formalecaj. Ili faras tion, kiam iliaj leĝaj kaj materiaj rajtoj estas senkompate foroferataj al la nesatigeblaj postuloj de koruptaj politikistoj kaj de la naciaj kaj internaciaj koterioj dispredantaj la landon”.*

* Fidel Castro, “La Rebelión Revolucionaria en Egipto”, Granma, Havano, 14a de februaro 2011.

Sed kiam, nature, tiu ribelo etendiĝis ĝis la aŭtoritatemaj ŝtatoj de la tiel misnomata “araba socialismo” (Alĝerio, Libio, Sirio), denove peza muteco englutis la ĉefurbojn de la latinamerika progresismo. Eblis du politikaj interpretoj: simple kiel plilongigo de la prudenta silento ĝis tiam tenata de ĉiuj tiuj registaroj pri okazaĵoj tre foraj de iliaj ĉefaj interescentroj; aŭ kiel esprimo de politika maltrankvilo pro la risko — en sia vetkuro kun imperiismaj landoj — perdi strategiajn aliancanojn...

Pro la danĝero, ke tiu dua ebleco supervenku, pluraj gravaj intelektuloj* tuj avertis, ke tio estus neimageblaĵo por registaroj partiemaj de la universaleca mesaĝo de la t.n. “bolivarismo” [politika ideologio baziĝanta sur la vivo kaj agoj de Simón Bolívar], ĉar ĝi signifus, ke la strategiaj rilatoj inter ŝtatoj estas pli gravaj ol la solidareco inter la batalantaj popoloj. Tio kondukus, pli aŭ malpli frue, al ignorado de ajna okazaĵo kontraŭ la homaj rajtoj.* Kaj tiukaze la solidareca idealo de la latinamerika revolucio sinkus en la glacian oceanon de la Realecpolitiko.

* Legu ekz. Santiago Alba kaj Alma Allende, “Del mundo árabe a América Latina”, Rebelión, 24a de februaro 2011; kaj Atilio Borón, “No abandonar a los pueblos árabes”, paĝo 12, Bonaero, 7a de marto 2011.
* Eraro dufoje farita de la kuba revolucio, kiam ĝi apogis la armean intervenon en Prago fare de la Varsovia Pakto por subpremi la ĉeĥoslovakan popolan insurekcion en aŭgusto 1968, kaj kiam ĝi aprobis la invadon de Afganio fare de Sovetunio en decembro 1979.

Sur la ludtablo de la internacia politiko, la Realecpolitiko (difinita de Bismack, la prusa “Fera Kanceliero”, en 1862) diktas, ke la landoj limiĝas al ŝtateco: neniam ĝi prenas en konsideron la sociojn. Laŭ ĝi la ŝtatoj agas nur pro siaj propraj interesoj kaj siaj strategiaj aliancoj (kies ĉefa celo estas la konservo de la ŝtato, ne la protekto de la socio). De post la Vestfalia Paco en 1648, la geopolitika doktrino dekretas, ke la ŝtata suvereneco estas netuŝebla pro la principo de neenmiksiĝo en la internajn aferojn de ŝtato, kaj ke registaro, kiel ajn ĝi atingis la povon, havas plenan liberon agi laŭ sia plaĉo en la internaj aferoj.

Tia ideo pri suvereneco — kiu ankoraŭ superregas — perdis legitimecon post fino de la Malvarma Milito en 1989. Kaj tio okazis nome de la rajtoj de la civitanoj kaj de pli etika koncepto de la internaciaj rilatoj. La diktaturoj, kies nombro malpliiĝis jaron post jaro, estas pli kaj pli nelegitimaj laŭ la kriterioj de la internacia juro. Kaj morale neakcepteblaj ĉar, inter aliaj gravaj misuzoj, ili forprenas de la homoj iliajn atributojn de civitano.

Surbaze de tiu rezonado oni kreis en la 1990aj jaroj la koncepton de “rajto je enmiksiĝo” aŭ “devo de helpo” kondukantan, malgraŭ akcepteblaj pretekstoj kiel fasado, al gravaj human-politikaj katastrofoj en Kosovo, Somalio, Bosnio... kaj fine, sub la gvidado de usonaj novkonservativuloj, al la plena fiasko en Irako.*

* Legu Ignacio Ramonet, “Irak, historia de un desastre”, Debate, Madrido, 2005.

En 2006, Unuiĝintaj Nacioj en sia rezolucio 1674 igis esenca la protektadon de civitanoj, eĉ kontraŭ ilia propra registaro kiam tiu uzas armilojn por subpremi pacajn manifestaciojn. Tiu rezolucio modifas, unuafoje en la internacia juro post la Vestfalia Paco, la konceptojn mem de interna suvereneco kaj neenmiksiĝo. La Internacia Punkortumo, starigita en 2002, iras saman vojon.

En la sama spirito multaj latinamerikaj registoj juste denuncis la pasivecon aŭ komplicecon de grandaj demokratiaj potencoj antaŭ la gravaj krimoj kontraŭ la popolo, inter 1970 kaj 1990, fare de la militaj diktaturoj en Ĉilio, Brazilo, Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj multaj aliaj martir-landoj en Centra kaj Suda Amerikoj.

Tial surprizis la fakto, ke, kiam en Libio komenciĝis la 15an de februaro la pacaj sociaj protestoj tuj troforte subpremataj de la armeo de kolonelo Gadafi (233 mortintoj en la unuaj tagoj)*, neniu mesaĝo de solidareco kun la subpremataj civitanoj venis el Latinameriko. Ankaŭ ne ĉe eksplodo, la 20an de februaro, de la protestoj en Tripolo: 40000 manifestaciantoj kritikis la viv-kostojn, la malboniĝojn de la publikaj servoj, la privatigojn trudatajn de la Internacia Monfonduso kaj la mankon de libero.

* Novaĵagentejo Reuters, 21a de februaro 2011.

Same kiel dum la protestoj de la venezuela ĉefurbo Karakaso la 27an de februaro 1989, la tripola insurekcio, kies bildojn dissendis dekoj da vid-atestantoj, etendiĝis kiel vento-puŝataj flamoj tra la tuta ĉefurbo, la barikadoj multobliĝis, la sidejo de la registaro estis en flamoj, la polic-komisarejoj estis bruligitaj, la ejoj de la oficialaj televidkompanioj estis dispredataj, la flughaveno okupata kaj la prezidantejo sieĝata. La libia reĝimo ekŝanceliĝis.

En tiaspecaj cirkonstancoj ajna prudenta registo estus kompreninta, ke jam venis tempo intertrakti kaj forlasi la povon.* Sed ne kolonelo Gadafi. Riskante ĵeti la landon en internan militon, la “Gvidisto”, reganta de 42 jaroj, klarigis, ke la manifestaciantoj estas “junuloj drogitaj de Al-Kaida per halucinogenaj piloloj en la kafo...”.* Kaj li ordonis al la armeo subpremi la protestojn per kanonpafoj kaj ekstrema forto. La televidkompanio Al-Ĝazira telesendis bildojn de la militaj aviadiloj pafantaj la civilajn manifestaciantojn.*

* En Latinameriko, pro grandskalaj popolprotestoj, pluraj prezidantoj (demokrate elektitaj) rezignis pri sia posteno. Tri el ili en Ekvadoro: Abdalá Bucarán, “pro intelekta malkapablo”, en 1997; Jamil Mahuad, en 2000; kaj Lucio Gutiérrez, en 2002. Du en Bolivio: Gonzalo Sánchez de Lozada, en 2003; kaj Carlos Mesa, en 2005. Unu en Peruo, Alberto Fujimori, en 2000. Kaj plia en Argentino, Fernando de la Rúa, en 2001.
* El País, Madrido, 24a de marto 2011.
* The Guardian, Londono, 21a de februaro 2011.

En Bengazi, por defendi sin kontraŭ la brutaleco de la subpremado, aro da protestantoj sturmis arsenalon de la loka garnizono kaj havigis al si milojn da porteblaj armiloj. Pluraj taĉmentoj senditaj de Gadafi por sange sufoki la proteston aliĝis, kun siaj tankoj kaj ekipaĵoj, al la ribelo. En tre malfavoraj kondiĉoj por la insurgentoj komenciĝis enlanda milito, konflikto altrudita de Gadafi kontraŭ la propra popolo, kiu estis pace postulanta ŝanĝon.

Ĝis tiu momento la registaroj de la progresema Latinameriko plu restis silentaj. Eĉ ne unu solidareca vorto, eĉ ne kompato kun la civilaj ribeluloj batalantaj kaj mortantaj por libero.

Ĝis la 21an de februaro, provante forigi de si ajnan akuzon, la brita diplomatio — kiu havis ĉefan rolon pri la restarigo de la reputacio de kolonelo Gadafi sur la internacia scenejo post 2004 — pere de sia ministro pri eksteraj aferoj William Hague sciigas, ke la libia registo “eble fuĝis el la lando kaj troviĝas survoje al Venezuelo”.*

* Novaĵagentejo AFP, 21a de februaro 2011.

Tio estas malĝusta. Kaj Karakaso firme dementas. Sed la internaciaj amaskomunikiloj mordas la logaĵon kaj tuj direktas siajn lumĵetilojn sur la konekton sugestitan de la Foreign Office. Malgravigante la pompajn akceptojn de la libia diktatoro fare de Romo, Londono, Parizo kaj Madrido, la monda gazetaro insistas pri la rilatoj inter la “Gvidisto” kaj Karakaso. Gadafi mem falas en la kaptilon kaj mencias Venezuelon en sia unua diskurso post la komenco de la protestoj. La mencion li faras por nei sian fuĝon al tiu lando, sed tio donas motivon por novaj konjektoj pri la “akso Tripolo-Karakaso”. Gadafi aldonas: “La manifestaciantoj estas ratoj, droguloj, komploto de fremduloj, de usonanoj, de Al-Kaida kaj de frenezuloj”.*

* www.rue89.com/2011/02/22/kadhafi-je-suis-a-tripoli-pas-au-venezuela-191416

La fabelon pri la “usona komploto” reprenas kiel argumenton pluraj progresemaj sudamerikaj registoj — inter kiuj Daniel Ortega, prezidanto de Nikaragvo — por nun esprimi, ĉiu siamaniere, klaran solidarecon kun la libia diktatoro* sub la konataj pretekstoj, ke la “situacio estas konfuza”, ke la “amaskomunikiloj mensogas” kaj ke “neniu scias, kiuj estas la ribeluloj”.

* La plej kontraŭimperiisma el la arabaj registoj, Hassan Nasrallah, ĝenerala sekretario de la libana Hizbulaho, deklaris “neracia” la aserton, ke la arabaj revolucioj, kaj specife la libia (kiu estas apogata ankaŭ de Irano), estis bakitaj en la usonaj kuirejoj. Diskurso de Hassan Nasrallah, 19a de marto 2011. http://www.rebelion.org/mostrar.php?tipo=5&id=&inicio=0

Eĉ ne unu frazo de malĝojo pri popolo ribelanta kontraŭ milit-diktatoro kaj pri ties ordonoj pafi kontraŭ la propraj civitanoj. Ankaŭ neniu aludo pri la fama maksimo de la liberigisto Simón Bolívar: “Damnon al tiu soldato, kiu direktas la armilojn kontraŭ sia popolo”, fundamenta doktrino de la bolivarismo.

La giganteco de la politika eraro tremigas. Unu plian fojon progresemaj registoj prioritatigas, ĉe siaj internaciaj rilatoj, cinikajn strategiajn kalkulojn, kiuj plene kontraŭas la propran politikan naturon de tiuj registaroj. Ĉu tiu sama rezonmaniero igos ilin apogi plian nekonsilindan lokan tiraneton, Bachar el Asad, prezidanton de Sirio — lando vivanta sub konstanta stato de alarmo de post 1962 —, kies subpremtaĉmentoj ne hezitis pafi kontraŭ pacaj senarmaj manifestaciantoj?

Koncerne Libion la sola pozitiva latinamerika iniciato estis tiu de la venezuela prezidanto Hugo Chávez, kiu la 1an de marto proponis sendi al Tripolo internacian perad-komisionon konsistantan el reprezentantoj de landoj de la Nordo kaj de la Sudo, por provi ĉesigi la bataladon kaj intertrakti politikan interkonsenton inter la partioj. Malakceptita de Seif el Islam, la filo de la “Gvidisto”, sed akceptita de Gadafi, ĉi tiu grava provo de perado estis stulte formetita de Vaŝingtono, Parizo, Londono kaj la libiaj insurgentoj mem.

Post tio la progresemaj sudamerikaj registaroj insistis en sia apogo al vera iluminito. Ja, jam de jardekoj Muamar el Gadafi ĉesis esti tiu revoluciema kapitano, kiu en 1969 faligis la monarĥion, forpelis el sia lando la usonajn armebazojn kaj proklamis nekutiman “araban kaj socialisman respublikon”.

De post la fino de la 1970aj jaroj lia stranga agmaniero kaj liaj ideologiaj deliraĵoj (vidu lian sensencan Verda Libro) igis lin neantaŭvidebla, ŝanĝiĝema kaj fanfarona diktatoro, simila al tiuj frenezaj latinamerikaj tiranoj en la 19a jarcento konataj per la kromnomo “barbaraj registoj”.* Ekzemploj de liaj frenezaĵoj: la 3000-kapa milit-ekspedicio en 1978 helpe al la sangosoifa Idi Amin Dada, plia freneza prezidanto el Ugando... Aŭ lia ŝato al erotika ludo kun neplenaĝaj knabinoj nomata “bunga bunga”, kiun li instruis al sia itala amiko Silvio Berlusconi...*

* Alcides Arguedas, Los Caudillos bárbaros, editorial Vda L. Tasso, Barcelono, 1929. Legu ankaŭ Max Daireaux, Melgarejo, Editorial Andina, Bonaero, 1966.
* Komparu Quentin Girard, “Toi vouloir faire bunga-bunga?”, Slate, Parizo, 12a de novembro 2010. http://www.slate.fr/story/30061/bunga-bunga-berlusconi

Gadafi neniam devis submeti sin al politika baloto. Ĉirkaŭ sia persono li starigis personec-kulton, kiu randas kun diiĝo. En la libia “amasokratio” (Jamahiriya) ekzistas neniu politika partio, nur “revoluciaj komitatoj”. Proklaminte sin mem dumviva “Gvidisto” de sia lando, la diktatoro konsideras sin preter la leĝoj. Aliflanke, la familiaj ligoj estas, laŭ li, fonto de jureco. Surbaze de tio, pro nura kaprico, li elektis siajn filojn en la postenojn plej respondecajn de la ŝtato kaj plej profitdonajn de la negocoj.

Post la (kontraŭleĝa) invado de Irako en 2003, timante esti la sekva sur la listo, Gadafi surgenuiĝis antaŭ Vaŝingtono, subskribis interkonsentojn kun la Bush-registaro, neniigis siajn armilojn de amasa detruo kaj monkompensis la viktimojn de siaj teroristaj atencoj. Por komplezi al la usonaj “novkonservativuloj” li arogis al si la funkcion de persekutanto de Usama Bin Laden kaj de la reto Al-Kaida. Li venis al interkonsentoj ankaŭ kun la Eŭropa Unio por iĝi pagata cerbero kontraŭ afrikaj elmigrontoj. Li petis akceptiĝon en la Internacian Monfonduson*, li kreis specialajn liberkomercajn zonojn, forcedis la hidrokarbonejojn al la grandaj okcidentaj supernaciaj kompanioj kaj forigis la subvenciojn por la bazaj manĝo-necesaĵoj. Li ekprivatigis sektorojn de la ekonomio, kio kaŭzis fortan pliiĝon de senlaboreco kaj pligravigis la sociajn diferencojn.

* Legu “Le Rapport du FMI qui félicite la Libye”, Mémoire des luttes, Parizo, 11a de marto 2011. http://www.medelu.org/spip.php?article761

La “Gvidisto” protestis kontraŭ la faligo de la tunizia diktatoro Ben Ali, kiun li konsideris “la plej bona registo en la tunizia historio”. El la vidpunkto de malhumaneco liaj fiaĵoj estas nekalkuleblaj: de lia apogo al konataj teroristaj organizoj ĝis atencoj kontraŭ civilaj aviadiloj, aŭ lia brutaleco kontraŭ kvin senkulpaj bulgaraj flegistinoj dum jaroj torturataj en malliberejo, aŭ la senjuĝa pafekzekuto, en la terura malliberejo Abu Salim de Tripolo, en 1996, de mil malliberuloj el Bengazi.*

* Legu Brian May, “Informe sobre Libia”, Amnistía Internacional, Londono, 27a de majo 2010. http://www.amnesty.be/doc/communiques-et-publications/Les-rapports-annuels/Le-rapport-annuel-2010/Moyen-Orient-et-Afrique-du-nord,2038/article/libye-16281

La nuna ribelo komenciĝis ĝuste en tiu urbo, kiam la 15an de februaro la familioj de ekzekutitoj, kuraĝigitaj de la protestoj en arabaj landoj, ĵetis sin al la stratoj por pace postuli la liberigon de la advokato Fathy Terbil: de 15 jaroj li defendas la rajton rehavi la korpojn de la ekzekutitaj familianoj.* La bildoj montrantaj la brutalecon de la subpremo de tiu manifestacio — dissendataj de la sociaj retejoj kaj de la televidkompanio Al-Ĝazira — skandalis la popolon. La sekvan tagon la protestoj kreskis amase kaj etendiĝis al aliaj urboj. En Bengazi 35 personoj estis murditaj de la polico kaj de la gadafistaj milicoj.*

* Komparu Evan Hill, “The day the Katiba fell”, Al Jazeera English, 2a de marto 2011. http://english.aljazeera.net/indepth/spotlight/libya/2011/03/20113175840189620.html
* Komparu Evan Hill, “The day the Katiba fell”, Al Jazeera English, 2a de marto 2011. http://english.aljazeera.net/indepth/spotlight/libya/2011/03/20113175840189620.html

Tia grado de kruelo kontraŭ la popolo* logike pensigis meze de marto pri sangobano, kiam la gadafistaj fortoj komencis sieĝi Bengazi. En diskurso direktita al “la ratoj” de tiu urbo, la “Gvidisto” klare esprimis siajn intencojn: “Ni alvenos ĉi-nokte. Ekprepariĝu. Ni elprenos vin el la fundoj de viaj ŝrankoj. Ne estos kompato”.*

* Ĉi tiuj kaj aliaj krimoj instigis la ĉefprokuroron de la Internacia Punkortumo, la argentinanon Luis Moreno Ocampo, ekenketi kontraŭ Muamar el Gadafi sub akuzo de “krimoj kontraŭ la homaro” fare de la UN-Konsilio pri Homaj Rajtoj.
* Novaĵagentejo AFP, 17a de marto 2011.

Helpe al la libiaj sieĝatoj, kiuj kriegis por internacia apogo*, estus devintaj veni unualoke la ĵus liberigitaj popoloj de Tunizio kaj Egiptio. Tio estis ilia ĉefa respondeco. Sed bedaŭrinde la registaroj de tiuj du landoj ne sciis alfronti la historiajn cirkonstancojn.

* Legu Khaled Al-Dakhil, “Pourquoi tant d’hésitations?”, Al-Hayat, Londono (reproduktita de Courrier Internacional, Parizo, 17a de marto 2011).

En tiu kunteksto de urĝo la Sekureckonsilio de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la 17an de marto la rezolucion 1973, kiu kreas neflugzonon en Libio por protekti la popolon kaj ĉesigi la batalojn.* La Araba Ligo antaŭaprobis. Kaj, esceptokaze, la rezolucio estis prezentita de araba ŝtato: Libano (krom Francio kaj Britio). Nek Ĉinio nek Rusio, kiuj havas veto-rajton, oponis. Ankaŭ Brazilo kaj Hindio ne voĉdonis kontraŭ. Pluraj afrikaj landoj estis poraj: Sudafriko (la patrujo de Mandela), Niĝerio kaj Gabono. Neniu ŝtato oponis.

* http://www.un.org/spanish/docs/sc/

Oni povas kontraŭi la nunan strukturon de Unuiĝintaj Nacioj, aŭ konsideri ĝian funkciadon ne aparte bona. Aŭ ke la okcidentaj potencoj regas tiun organizon. Temas pri akcepteblaj kritikoj. Sed, nuntempe, UN estas la sola fonto de internacia juro. Tiusence, kaj kontraŭe al la militoj de Kosovo aŭ Irako neniam aprobitaj de UN, la nuna interveno en Libio estas leĝa, laŭ la internacia juro; legitima, laŭ la principoj de solidareco inter demokratioj; kaj dezirinda, por la internaciisma frataro kuniganta la popolojn batalantajn por libero.

Oni povus aldoni, ke ankaŭ islamanaj potencoj kiel Turkio, kiuj komence malemis partopreni en la operaco, fine partoprenas.

Oni povus ankaŭ memorigi, ke, se Gadafi, kiel li intencis, estus baninta en sangon la popolan insurekcion, li estus sendinta verd-luman signalon al la ceteraj tiranoj de la regiono, tiel kuraĝigante ilin subpremi senkompate la lokajn protestojn. Sufiĉas vidi, ke, kiam la trupoj de Gadafi proksimiĝis al Bengazi per fero kaj sango, la registaroj de Barejno kaj Jemeno ne plu hezitis pafi kontraŭ la pacaj manifestaciantoj. Ĝis tiam ili ne faris tion. Sed ankaŭ ili fidis je la internacia senmoveco.

Speciale la Eŭropa Unio havas specifan respondecon en ĉi tiu afero. Ne nur militan. Estas necese pripensi la sekvan fazon de plifirmigo de la novaj demokratioj aperontaj en tiu tiel proksima regiono. Apogo de la “araba printempo” samtempe signifas lanĉon de vera “Marshall-Plano”, t.e amasa ekonomia helpo “simila al tiu donita al orienta Eŭropo post la falo de la Berlina Muro”.*

* Nouriel Roubini, “Un plan Marshall pour le printemps arabe”, Les Échos, Parizo, 21a de marto 2011.

Ĉu ĉi ĉio implicas, ke la operaco Aŭroro de la Odiseado ne kaŭzas problemojn? Tute ne. Unue, ĉar la landoj aŭ organizoj ĝin estrantaj (Usono, Francio, Britio, NATO) estas la “kutimaj suspektatoj” implikitaj en multnombrajn militaventurojn sen ajna bazo de laŭleĝeco, legitimeco aŭ porhumanecaj kialoj. Kvankam ĉi-foje la celoj de demokratia solidareco ŝajnas pli evidentaj ol la ligoj kun la nacia sekureco de Usono, oni povus sin demandi, kiam do ĉi tiuj potencoj zorgis pri demokratio en Libio? Tial al ili mankas kredindeco.

Due: ekzistas aliaj maljustaĵoj en tiu regiono — la palestina suferado, la milita saŭdaraba interveno en Barejno kontraŭ la sendefenda ŝijaista plimulto, la eksterproporcia brutaleco de la registaroj de Jemeno kaj Sirio... —, pri kiuj ĝuste tiuj potencoj atakantaj Gadafi fajfas, tiel montrante duoblan moralon.

Trie: la celo devas esti tiu, kiun difinas la rezolucio 1973, kaj nur tiu: nek surtera invado, nek civilaj viktimoj. UN ne donis permeson por faligi Gadafi, kvankam tiu ŝajnas esti la fina (kaj kontraŭleĝa) celo de la operaco. Ĉi tiu interveno tute ne devas taŭgi kiel precedento por pliaj militaventuroj kontraŭ landoj troviĝantaj en la cel-grajno de la regantaj okcidentaj potencoj.

Kvare: la historio instruas (kaj la kazo Afganio pruvas), ke estas pli facile eniri en militon ol eliri el ĝi. Kaj kvine: petrolo stinkas en ĉi tuta operaco.

La arabaj popoloj sendube pesas la juston kaj la maljuston de la nuna milita interveno en Libio. Grandparte ili apogas la insurgentojn (eĉ se oni plu ne scias, kiuj ili estas, kaj eĉ se oni suspektas, ke pluraj forĵetinduloj troviĝas en la nuna Transira Nacia Konsilio). Provizore, ĝis fino de marto, en neniu araba ĉefurbo organiziĝis manifestacioj kontraŭ la operaco. Kontraŭe, kvazaŭ de ĝi stimulitaj, novaj protestoj kontraŭ la aŭtokratioj pliintensiĝis en Maroko, Jemeno, Barejno... kaj precipe en Sirio.

La du ĉefaj postuloj de la rezolucio 1973, starigo de neflugzono kaj meto de la Bengazi-loĝantaro sub protekton, estis plenumitaj fine de marto. Kvankam aliaj postuloj ankoraŭ ne estis plenumitaj (la ĉesigo de pafado fare de la gadafistaj fortoj kaj ties garantio pri sekura alvojo por internacia humana helpo), ekde tiu momento la bombado estus devinta ĉesi. Des pli, ke NATO, kiu ne ricevis internacian mandaton, alprenis la 31an de marto la gvidadon de la milita ofensivo. La rezolucio ne permesas ankaŭ la armadon, trejnadon kaj militan gvidadon de la ribeluloj, ĉar tio signifus la ĉeeston de almenaŭ kelkaj fremdaj fortoj (“specialaj taĉmentoj”) sur libia teritorio, kion specife malpermesas la rezolucio 1973 de la Sekureckonsilio.

Estas urĝe, ke la membroj de tiu UN-Konsilio estu denove konsultataj, kaj ke oni prenu en konsideron la pozicion de Ĉinio, Rusio, Hindio kaj Brazilo por starigi tujan pafĉesigon kaj serĉi nemilitan solvon por la libia dramo.

Tiu solvo prenu en konsideron ankaŭ la iniciaton de la Afrika Unio, garantiu pri nedivideblo de la libia teritorio, malebligu la ter-invadon de fremdaj fortoj, konservu la riĉaĵojn de la subgrundo for de la avidemo de kelkaj fremdaj potencoj, ĉesigu la tiranion kaj refirmigu la emon al libero kaj demokratio de la popolo.

En Libio, nur politika solvo intertraktita de ĉiuj partioj estos justa.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, aprilo 2011.

Bolanta regiono

La retrovita unueco de la arabaj popoloj

La popolribelado, kiu skuas la araban mondon ne malfortiĝas, kaj etendiĝas al novaj landoj, aparte Sirio. En Maroko la reĝaj koncedoj ne haltigis la manifestaciojn (vd Ignace Dalle). Ĉiuj tiuj ribeloj celas elitojn, kiuj lokis sin super la ŝtato kaj prirabis sian landon (vd Samir Aïta). En Libio kolonelo Kadafi ofertis sian nafton al la okcidentaj kompanioj, subpremante samtempe sian popolon (J.P. Sereni kaj Rachid Khechana). Kvankam la eksterlanda arme-interveno komplikigas la situacion (Serge Halimi), la regiono ja travivas novan periodon de sia historio kaj ŝajne retrovas la Nahda (revekiĝon) de la 19-a jarcento.

De la 18-a de decembro 2010, kiam Mohammed Bouazizi sin mortigis per fajro en urbeto de interna Tunizio, io kio ŝajnis tute malaperinta de jardekoj el la araba politika scenejo reaperis: tabuloj levitaj de centmiloj da manifestaciantoj en Tunizo, Kairo, Bagdado, Manema, Benghazi, Sanaa, Rabato, Alĝero kaj aliloke, montradas la popolan volon. Tio, kion oni malestime nomis ĝis nun “la araba strato” transformiĝis en “popolon”, inkluzivante ĉiujn sociajn klasojn kaj aĝtavolojn. La postuloj estas simplaj kaj klaraj, sen ideologia ĵargono kaj demagogeco, religia aŭ apartisma. En rekta kaj konciza lingvo, la frapfrazoj ĉie trafas sian celon: unuflanke, postulo de politika libereco, de regad-alterno, de ĉesigo de koruptado, malkonstruo de la sekurec-aparatoj; aliflanke, postulo pri sociala digneco, kaj sekve ebleco labori kaj ricevi decan salajron.

Ĉu venas nova “araba printempo” tro longe atendita, de post tiu de la venkoj kontraŭ la britaj kaj francaj koloniaj fortoj, kiuj tondris, kune kun Israelo, kontraŭ la simbolo de rezistado, kia estis tiam, en 1956, la Egiptujo de Gamal Abdel Nasser, kontraŭimperiisto kaj triamondisto? Tiu periodo abrupte finiĝis kun la malvenko de la egiptaj, siriaj kaj jordanaj armeoj en 1967 fronte al Israelo, kaj la tro frua forpaso de Nasser, la ŝatata ĉefo, en septembro 1970. Inter 1975 kaj 1990, Libano, en ĥaoso kaj perforto, estis fariĝinta la unua mallogil-lando, kun siaj abundaj milicoj kaj eksterlandaj armeoj, kaj la israela okupacio. Aliaj sangaj situacioj sekvis, aparte en Alĝerio kaj Irako. Tio ebligis al la instalitaj reĝimoj montriĝi pli kaj pli aŭtokratecaj, prezentante sin kiel garantiulojn de politika stabileco. La fantomo de “libaniĝo” kaj poste de “irakiĝo” fariĝis ĉie aktuala.

Aliaj gravaj eventoj efikis sur la arabaj socioj. La identecaj ideologioj bazitaj sur islamo anstataŭis la kontraŭimperiisman kaj laikan naciismon. Oni serĉu ties fonton en la tre aktiva antaŭenpuŝo de salafismo fare de la nafto-monarĥioj de la Persa Golfo, kaj ĉefe la sauda vahabismo. La araba naciismo estis pri ĉio akuzata, kaj la tutislama solidareco prezentata kiel la ununura solvo. Tion klopodis realigi dum la 1970-aj jaroj la Organizaĵo de la Islama Konferenco (OIK) kreita de Sauda Arabujo kaj Pakistano, kiu metis en ombron la Movadon de la Nealiancitoj, kaj la Ligon de arabaj ŝtatoj paralizitan de internaj kvereloj. Fine de la jardeko Rijado kaj Islamabado sukcesis mobilizi grandan parton de la junularo en la ĝihadismo kontraŭ la sovetaj armeoj en Afganujo. Tia ĝihadismo poste estis translokita en Bosnio kaj en Ĉeĉenio, kaj fine en Kaŭkazo. Parto de tiu movado fariĝis takfiristo: ĝi batalas kontraŭ aliaj islamanoj, taksitaj malpiaj. Ties intelekta heroo estis Sayyed Quotb*; ties militista heroo estas s-ro Usama bin Laden.

* Gvidanto de la egiptaj Islamaj Fratoj, ekzekutita laŭ ordono de Nasser en 1966.

Alia identeca ideologio, tiu de la irana revolucio, ankaŭ influis la araban mondon. Tre malsimila al la vahabismo pro sia ŝijaisma koloro kaj pro adopto de kelkaj modernaj konstituciaj principoj, ĝi anoncas sin heredanto de la kontraŭimperiismo kaj socialismo de la antaŭa periodo, sed en islamigita lingvaĵo. Ĝi estas ankaŭ karakterizata de forta kontraŭ-sionismo. La milito ekigita de Sadam Hussein kontraŭ Irano en 1980 por klopodi redukti la novan influon de Tehrano en Mez-Oriento tiam fariĝas alia gravega deatentigilo, kiu ankoraŭ nun daŭras. Ĝi ja kondukis al invado de Kuvajto fare de Irako en 1990, al ĝia liberigo fare de okcidenta militalianco, kaj, 12 jarojn poste, al usona invado de Irako en 2003. La iraka socio tiam faladis en furiozigitan komunumismon, multforman korupton kaj perfortan malstrukturigadon.

La regreso en la religian identecon ankaŭ kreas fortajn streĉojn en diversaj arabaj landoj. Ekstrema kazo estas tiu de Alĝerio, inter 1991 kaj 2000. Ĉie en la araba mondo, la islamisma timigilo firmigas la instalitajn regantojn kaj la potencon de iliaj policoj. La eŭropaj landoj kaj Usono facile akceptas tion. La sensaciaj kaj sangaj atencoj en Nov-Jorko kaj Vaŝingtono, atribuitaj al s-ro Bin Laden kaj al ties organizaĵo Al-Kaido, en septembro 2001, kreis eĉ pli grandan deatentigon. Ili plifortigis reĝimojn taksatajn “moderaj” ĉar ilia eksterlanda politiko kongruas kun la ŝablono de la eŭropaj kaj usonaj timoj kaj deziroj, kaj ĉar ili esprimas neniun kritikon pri la israelaj perfortoj kontraŭ palestinanoj kaj libananoj. La sola celtabulo de la okcidentaj diplomataroj fariĝas la akso irano-siria, ribela laŭ la vidpunkto de Usono, kaj apoganto de la du rezistadoj al Israelo: tiu de Hizbulaho en Libano kaj de Hamaso en Palestino. Kiel oni povintus antaŭvidi tiom ampleksajn popolribelojn en tiu malhela kaj fiksita pejzaĝo?

Kompleta estis la blindeco de la observantoj, en la araba mondo same kiel en Eŭropo kaj Usono, pri la ekonomiaj kaj socialaj demandoj. Dum la grandaj transnaciaj kompanioj povis daŭrigi profitan negocon kadre de la iom-post-ioma liberaligo de la arabaj ekonomioj, kiu disvolviĝis de tri jardekoj, kaj dum la lokaj registaroj kaj iliaj komplicoj povis daŭrigi amasigon de gigantaj havaĵoj profitigante la lukso-industriojn en Eŭropo kaj aliloke, kaj la bienmerkaton en la grandaj ĉefurboj, pri kio oni plendus? Kiam la novliberalaj dogmoj estis respektataj, la novaj arabaj negocistoj, miliarduloj kreitaj de la malŝparata petrol-rento, dorlotitaj en la regantaj fermitaj medioj, estis konsiderataj kiel la plej bona signo de la “modernigo” de la arabaj ekonomioj. Eksaj naciismaj aŭ marksismaj aktivuloj turniĝis al novliberalismo kaj al usoneca novkonservatismo. La mono de petrolo dominis la arabajn amasinformilojn.

Ĉio cetera estis ignorata. Alarmiga nivelo de senlaboreco, tre supera al la tutmonda averaĝo, aparte ĉe junuloj, “cerbo-fuĝado”, kreskanta migrado, analfabetismo en larĝaj areoj, gigantaj ladurboj, tre malforta aĉetpovo en vastaj popoltavoloj sen sociala sekureco, ĝeneraligita korupto kaj senesperado, naŭziĝo de la mezaj klasoj kaj anarkia mastrumado de la privata sektoro, mem koruptanto kaj ofte viktimo, kiel ekzemple en Tunizio, de la predado de la moŝtuloj de la reĝimo. Kaŝita malantaŭ relative grandaj kreskokvotoj en la lastaj jaroj, kaj reformoj celantaj ricevon de bonaj notoj ĉe la internaciaj financaj institucioj kaj la Eŭropa Unio, la sociala kaj ekonomia realeco estas tute alia*.

* Vd “L’aggravation des déséquilibres et des injustices au Proche-Orient”, Le Monde diplomatique, sept. 1993.

La lokaj privataj investoj, same kiel tiuj de la miliarduloj de la petrolrento, kuras al la sektoroj de la luksaj bienoj aŭ turismo kaj ankaŭ al la komerca distribuo, foje eĉ al la bankoj kaj telekomunikadoj, kie okazas multaj privatigoj (Vd Samir Aïta). La biloborsoj kaj la bien-prezoj ekflamiĝas, pliriĉigante ankoraŭ la privatajn grupojn, familiajn kaj klientarismajn. La amasiĝantaj havaĵoj estas sen kongruo kun la malalta produktiveco de la ekonomioj, kies kapabloj estas malmulte aŭ tute ne ekspluatataj. La investoj en agrokulturo, industrio, kaj servoj kun multa aldonvaloro (informadiko, elektroniko, medicinaj esploro kaj industrio, sunenergio, rubaĵindustrio, hommedio, akvo-mastrumo, ktp., estas tre nesufiĉaj. La laboratorioj pri “esploro kaj disvolvado” apenaŭ ekzistas en la privata sektoro, kiu investas nur en aktivadoj kun malmulta aldonvaloro sed tre alta profitkvoto, kaj sen financa risko.

La kvalito de la evoluo de la reala ekonomio neniam interesis la lokajn registarojn aŭ la landojn kaj instituciojn, kiuj apogas ilin*. Elmigrado estas proponata kiel solvo por la demografia kresko kaj senlaboreco. Ĝi estas laŭdata en la tuta literaturo de la internaciaj organismoj kiel mirakla solvo por la malriĉo-problemo, malgraŭ manko de pruvoj pri pozitiva influo de tiuj migradoj al la laboreksportantaj landoj*. Oni nur organizas mikrokreditojn, ja utilajn kiel reduktilojn de malriĉeco, sed kiuj neniam sukcesis serioze retroirigi ĝin.

* Vd “L’ajustement structurel du secteur privé dans le monde arabe: taxation, justice sociale et efficacité économique”, en Louis Blin kaj Philippe Fargues (sub gvido de), L’économie de la paix au Proche-Orient, vol. 2, Maisonneuve et Larose-Cedej, Parizo, 1995.
* Vd Le Nouveau Gouvernement du monde, La Découverte, Parizo, 2010.

La demando estas, kiel la aktualaj movadoj povos rezisti al ĉiaj devojiĝoj aŭ eĉ al la kontraŭ-revolucioj. La vojo de la araba mondo al retrovitaj libereco kaj digneco, interne kaj sur la internacia nivelo, estos longa kaj malfacila. Kruelaj subpremoj eble okazos, kaj eksteraj intervenoj riskas multobliĝi, kiel nun en Libio kaj Barejno, alportante la fantomon de interna milito. Ĉu la araba printempo haltiĝos ĉe Tunizio kaj Egiptujo? Ĉu, 30 jarojn post Libano, Libio fariĝos nova repuŝilo, vekante timon pri longaj internaj militoj kaj amasaj eksterlandaj intervenoj?

La unua danĝero por tiuj komenciĝantaj revolucioj estas tiu de la deziro, forte esprimata de Usono kaj Eŭropo, “akompani” la demokratiajn reformojn kiuj aperas. Komprenu: gajni al si novan klientaron, per distribuo de dolaroj kaj eŭroj.Sed ĉu ne estas tempo, ke popoloj, kiuj ĵus ekleviĝis, enmanigu sian destinon, sen enmiksiĝo de iu ajn (vd Serge Halimi)? La respublikaj kaj civitanaj principoj, devenantaj el la franca revolucio, estis popularigitaj en la elitaro de la araba mondo jam en la 1820-aj jaroj pere de verkoj de diversaj intelektuloj, kleraj religiuloj, fruaj aktivuloj de la homrajtoj. Ĉiuj pensuloj de tiu “Nahda” (revekiĝo) kontribuis konigi la progresojn de libereco okazintaj en Eŭropo. Sub la monarĥia reĝimo, Egiptujo spertis viglan parlamentan agadon, same kiel Irako, kaj ankaŭ la respublika Sirio, antaŭ la ekregado de la baasistaj oficiroj. Kaj kion diri pri Tunizio, kies intelektularo larĝskale kontribuis, jam en la 19-a jarcento, konigi la modernajn konstituciajn principojn? Urĝas do diri “ne, dankon” al la eŭropanoj.

La dua danĝero estas la malforteco de la lokaj ekonomioj kaj ilia multforma dependo koncerne la nutraĵ-produktojn kaj vivnecesajn pruduktojn. Paradokso estas, ke al tiuj ekonomioj ne mankas mono por investi en nova ekonomia dinamiko; sed starigo de tia dinamiko postulas ataki la radikojn de la rent-ekonomio kun tre malmulta aldonvaloro, kiu ĉie dominas, por aliri plene produktivan ekonomion, profitanta el la naturaj kaj homaj riĉofontoj. Prefere ol peti eksterlandan helpon oni devus strebi allogi la multajn talentulojn instalitajn eksterlande, kiuj, kunlaborante kun la enlanduloj, povus doni novan direkton al la publikaj politikoj, inspiritaj de tiuj de la aziaj “tigroj” kaj ne kondiĉitaj de eksterlandaj helpoj*.

* Por la periodo 1970-2000, la mono sendita de la elmigrintoj estis 359 miliardoj da dolaroj en la nuraj arabaj landoj ĉirkaŭ Mediteraneo, kompare la helpoj (inkluzive armean) estis ĉirkaŭ 100 miliardoj. Fonto: datumbazo pri migradoj de la Monda Banko, kaj tiu de la Komitato por Evoluhelpo de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (KEH de la OEKE).

La tria danĝero estas ekesto de sociaj antagonismoj inter la urbaj mezaj klasoj unuflanke, kaj la popolaj kaj malriĉulaj tavoloj, vilaĝaj kaj urbaj, aliflanke, kies unueco kaŭzis ĝis nun la sukceson de la ribelaj movadoj. Interes-alianco inter la privataj ekonomiaj grupoj kaj la mezaj klasoj por malaltigi la pretendojn de la plej malriĉaj klasoj, inkluzive la dungitojn, povus esti tre danĝera. Komplice kun la politikaj kaj ekonomiaj eksteraj interesoj, ĝi povus iom post iom perdigi ĉiujn antaŭenirojn gajnitajn ĝis nun pro la reveno de la popoloj sur la politika scenejo. La justaj salajraj postuloj ja devos esti kontentigitaj, sed tio okazos des pli facile, ke la produkt-aparato rapide eliros el la rent-ekonomio, malmulte produktiva kaj kun malgranda aldonvaloro, kaj ke la ŝtata kaj privata investado estos direktita al la novigaj sektoroj, esploro kaj disvolvado, diversigo de ekonomio ekster la sektoroj bieno, financo kaj distribu-komerco. Drasta revizio de la impostsistemoj devos esti lanĉita, ne nur por realigi impostan justecon, sed ĉefe por egaligi la profitkvotojn inter la sektoroj sen risko kaj kun malmulta aldonvaloro kaj la sektoroj kun riskoj kaj postulantaj kapablojn en esploro kaj disvolvado.

Lasta danĝero estas tiu, kiun ĉiuj endanĝerigitaj ŝtatestroj provis uzi ĝis nun: la regionismoj kaj tribismoj, eble eĉ la dividoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj aŭ kristanoj kaj islamanoj. Tiuj centrifugaj tendencoj klariĝas per grava maltrankvilo devenanta pli el malegaleca ekonomia kaj socia disvolvado ol el neredukteblaj identecaj kontraŭstaroj, antropologiaj kaj esencismaj. Ankaŭ en tiu kampo, nur ekfunkciigo de nova ekonomia dinamismo povos abortigi ĉiujn provojn ekspluati ilin.

Georges Corm

La libia petrolo de mano al mano

Tra la historio de petrolo aperas la bataloj kondukataj por la regado de tiu strategia riĉofonto kaj la maniero laŭ kiu la okcidentaj kompanioj konstruis al si posedaĵojn en Libio. Tio longe antaŭ la nuna interveno.

Unuavide, estas neklarigeble. Ĝiaj malmultaj partneroj konsideris lin neantaŭvidebla, nekohera kaj kaprica. En 1986, la usona prezidanto Ronald Reagan nomis lin “la freneza hundo de Mez-Oriento” *, antaŭ ol sendi la 6-an militŝiparon bombardi Libion kaj trudi al ĝi severan embargon pri nafto. Tiu homo tiam havis aspekton de pario. Tamen, dudek jarojn poste, kolonelo Muamar Kadafi sukcesis remeti sian landon en la unuajn vicojn de la nafto-eksportantoj, interalie danke al la grandaj usonaj petrolkompanioj. Kiel tiu sukceso estis ebla?

* CNN, 21-a de aprilo 1986.

Tre verŝajne “Kadafi la petrol-produktanto” montriĝis pli racia kondukante la aferojn de la naftosektoro ol en siaj aliaj politikaj iniciatoj, internaj aŭ eksteraj — eble ĉar li malpli enmiksiĝis en tio. Verŝajne, ankaŭ la petrol-produktantoj el la tuta mondo lernis kiel vivi — kaj gajni monon, multe da mono — en la libia medio, aparte nestabila, se ne malamika. Sed tamen ...

La paradokso venas de malproksime. En 1951, Libio, longtempe nomata “la reĝlando de malpleno” aliris sendependecon, en stato de granda malriĉeco. Ĝi estas rezulto de anakronisma unio inter kadukiĝinta brita imperiismo kaj sahara islama kunfrataro, la Sanusio (al kiu apartenas la reĝo). Ĝia nura eksportado estis feraĵoj kolektitaj sur la batalkampoj de la dua mondmilito.

Esploroj de italaj geologoj en la 1930-aj jaroj — daŭrigotaj de fakuloj el la usona armeo — suspektigas ĉeeston de nafto en la grundo de tiu vasta lando (1.700.000 kvadratkilometroj). La petrola leĝo, adoptita en 1955 markas gravan ŝanĝon kun la ĝisnuna regulo en Mez-Oriento, de ununura koncesiulo en ĉiu lando: la Anglo-Iranian en Irano, la Aramco en Sauda Arabujo aŭ Irak Petroleum Company en Irako*. En Libio, male, la koncesioj havas limigitan daŭron (5 jaroj) kaj limigitan teritorion. Kiam nafto ekŝprucis, tiu elekto montriĝis lerta.

* Vd Ruth First, Libya: the Eluzive Revolution, Penguin Books, Londono, 1974, p. 187.

La esplorado rapide komenciĝis kun deko da kompanioj. Ses jarojn poste, en 1961, Exxo inaŭguris la terminalon en Marsa-el-Brega: la unuaj eksportaĵoj estis enŝipigitaj. En malpli ol 5 jaroj, la produktado superis unu milionon da bareloj tage, tion oni neniam vidis. 19 kompanioj, inter kiuj Exxon, Shell, BP kaj ENI agadis en 1961, 39 en 1968. Nova petrolmodelo naskiĝis, kiu iom post iom adoptiĝis en la tuta mondo.

La “Ruĝa Ŝejko” ludigas la kompaniojn unu kontraŭ la aliaj

Tuj post sia ekregado — sekve de puĉo, la 1-an de septembro 1969-, kolonelo Kafagi ekagis. Li celis atingi pli altan prezon por la libia nafto. Konsilita de la sauda ĉefministro pri petrolo, Abdallah Tariki, alinomita “la Ruĝa Ŝejko” — forsendita de reĝo Fayçal (1964-1975) pro sia troa aŭdaco —, li ludigis la kompaniojn unu kontraŭ la aliaj, kontraŭmetante unue la plej grandan Esso al eta sendependa kompanio, Occidental, kaj trude duone reduktante ilian tagan produktadon, cele atingi enspezokreskon por la ŝtato. La unua povis anstataŭigi la lokan nafton per sia produktado en aliaj landoj. La dua, kiu nenion posedas ekster Libio, estas la malforta ĉenero, des pli ke la sep plej grandaj kompanioj en la mondo* rifuzis vendi al ĝi eĉ unu barelon. “Li metis ĉiujn ovojn en la saman korbon”, mokridis la libiaj intertraktantoj*. La kompanio subskribis sian kapitulacon. Ĉar la Suez-kanalo estis fermita, la Kartelo* kapitulacis en septembro 1970; prezoj kaj impostoj tuj kreskis 20%.

* La “7 fratinoj”, ankaŭ nomataj la “unuaranguloj”, estas la kvar usonaj kompanioj ĉeestantaj en Sauda Arabujo en la tegmenta Aramco (Exxon, Mobil, Chevron kaj Texaco), plus la usona Gulf kaj la britaj Shell kaj BP.
* Daniel Yengin, The Prize: The Epic Quest for Oil, Money and Power, Simon & Schuster, Nov-jorko, 1991.
* Kreita inter 1929 kaj 1932 cele al fiksado de la merkatpartoj en la nafto-produktado kaj distribuado de petrolproduktoj, la Kartelo estis starigita de la Standard Oil (Exxon), Shell, Anglo-Iranian (fariĝinta BP), Socony (Mobil), Gulf, Atlantic kaj Sinclair. Ĝi ebligis teni la prezojn de nafto ĝis la komenco de la 1970-aj jaroj.

Jen pruvo, en la rigardo de la aliaj eksportantaj landoj: prefere rilati kun pluraj kompanioj ol kun unu. Kaj prudentas ekvilibrigi la ĉeeston de grandaj internaciaj kompanioj per tiu de aliaj pli malgrandaj societoj, kiuj ne havas alternativojn. La sendependuloj kaj la eŭropaj ŝtataj kompanioj ekaperis sur la tutmonda petrola scenejo.

S-ro Kadafi kaj lia Konsilio de la Revolucio-Komandado, kiel bonaj disĉiploj de la egipta prezidanto Gamal Abdel Naser, firme decidis rehavi la naciajn riĉaĵojn. Sed ili ankaŭ pripensis plurajn malbonajn spertojn: tiu de la irana ĉefministro Mohammad Mossadegh, forpelita fare de la Central Intelligence Agency (CIA) ĉar li aŭdacis agi kontraŭ la Anglo-Iranian; ankaŭ tiu de la alĝeria kolonelo Houari Boumedienne, kiu, ŝtatiginte la francajn minejajn posedaĵojn en 1971, frontis poste tre multekostan embargon.

Ankaŭ ĉi-rilate Tripolo agas laŭ cirkonstancoj. En decembro 1971 la soldatoj de la irana Ŝaho okupaciis la insulojn Abu Musa, la Granda kaj la Malgranda Tomb, en la Golfo, ĵus antaŭ la evakuo el la regiono de la britaj trupoj. Por puni Britujon pro tiu allasata okupacio, la libia registaro ŝtatigis British Petroleum (BP). La preteksto estis eta, sed la gajno granda: BP posedis la plej grandan parton de la minejaj rezervoj de Sarir, la plej granda en la lando. Post tumulta jura kverelo, interkonsento estis trovita; Libio rehavis la tutan minejon ...

Ene de kelkaj jaroj, la enspezaro de la lando kvinobliĝis

Je ĉiu forto-elprovaĵo, sama scenaro ripetiĝis. La eksterlandaj teknikistoj suferas turmentetojn kaj incitadojn, la laboro malrapidiĝas kaj la produktiveco falas. Senkuraĝigitaj, Gulf, Philips, Amoco, Taxaci, Socal kaj aliaj forlasis siavice siajn minejojn (kaj foriris el la lando). La publika kompanio Libian National Oil Company (LNOC), formita laŭ usona skolo, transprenis tiam la ekspluatadon sen tro da malfacilo. En dek jaroj la land-enspezaro kvinobliĝis, kaj atingis 10.000 dolarojn kape en 1979.

La malfacilaĵoj venis de la politika flanko. En decembro 1979 Usono publikigis sian unuan liston de la ŝtatoj, kiuj subtenas terorismon. Libio estas inter ili, aparte pro sia helpo al radikalaj palestinaj movadoj. Iom poste Vaŝingtono fermis sian ambasadejon en Tripolo, kaj malpermesis al usonanoj aĉeti libian nafton. En junio 1986, ĉiu komerco kun la Jamahiriyya (neologismo farita el du arabaj vortoj signifantaj “respubliko” kaj “popolamasoj”) fariĝis leĝe malpermesita.

La atenco kontraŭ Boeing 747 de la PanAm super Lockerbie, la 21-an de decembro 1988, kaj tiu kontraŭ DC-10 de la franca kompanio UTA, la 19-an de septembro 1989, kondukas al internaciaj sankcioj, kiuj trafis la libian nafto-industrion. La sankcioj aldoniĝas al aliaj ĝenegoj, kiel la tutmonda prez-malaltiĝo de nafto, la pezo de faraonaj konstruejoj kaj la malorganizado de la nacia ekonomio sekve de la apliko de rekomendoj el la Verda Libro — longa kaj konfuza teksto anarki-kolektivisma, verkita de la Revoluci-Gvidanto, revanta pri “tria vojo universala” situanta duonvoje inter kapitalismo kaj marksismo.

La LNOC facile trovis novajn merkatojn en Eŭropo, Turkujo kaj Brazilo por anstataŭigi la perditajn eksportejojn en Usono, sed la embargo malbonefikis ĝiajn evoluplanojn pri esplorado, petrolkemio kaj natura gaso. Manke de okcidentaj kapitaloj, la teknikoj, la farscioj kaj ekipaĵoj made in America (faritaj en Usono) estas haltigitaj kaj nefunkciantaj. Retoj ja ekorganiziĝas por ĉirkaŭiri la embargon, tra Tunizio kaj Egiptujo, sed necesas multe pagi profitantajn komercistojn bone lokitajn sur ambaŭ flankoj de Mediteraneo. La plej eta ŝraŭbo kostas kvin- aŭ sesoble pli ol antaŭ 1986. La minejaj tavoloj maljuniĝas, fariĝas urĝe relanĉi esploradon, por eviti falon de la produktado.

La periodo 1992-1999 esta aparte doloriga. La ekonomia kresko falas (+ 0,8% jare) kaj la enspezaro laŭkape malkreskas je 20%. Malkontento de la popolo eksplodas en ribeloj, aparte en Cirenaiko, kaj multiĝas provoj renversi la reĝimon. Estas tempo por kolonelo Kadafi cedi. Senhonte, li liveras al la britaj regantoj siajn proprajn agentojn, akuzitajn en la Lockerbie-atencoj, pagas grandajn monkompensojn por la 270 viktimoj (iom malpli por la 170 viktimoj de la DC.10 de UTA). Post la 11-a de septembro 2001, Tripolo metas sin en la tendaron de Usono, inter la subtenantoj de sennuanca kontraŭ-islamismo-terorismo. Fine, en 2003, kelkajn tagojn post eniro de usona armeo en Bagdado, s-ro Kadafi publike rezignas pri atomarmilo por sia lando.

Prioritato donita al la petrolindustriistoj de Usono

La 13-an de novembro 2003, la lastaj sankcioj estis nuligitaj kaj vojo libera por la petrola relanĉo. S-ro Kadafi revas rapide duobligi la produkton kaj atingi tri milionojn da bareloj tage, kio igus Libion egalpeza kiel Irano, kaj sekve influa membro de la Organizaĵo de la petrol-Eksportantaj Landoj (OPEL), la kartelo, kiu orientas la prezojn de petrolo. En aŭgusto 2004, la LNOC adjudikas 15 esplorpermesojn. Tuj alkuras kandidatoj.

Cent dudek kompanioj kandidatiĝis, inter kiuj pluraj gigantaj usonaj kaj britaj kompanioj, kiuj forlasis libion en 1986, sed neniam estis ŝtatigitaj. 11 el la 15 “blokoj” estis atribuataj al usonaj kompanioj (Occidental, Amerada Hess, Chevron-Texaco). Klaras, ke la prioritato de la regantoj estis asocii denove la usonajn petrolkompaniojn al ĝia industrio, malprofite al eŭropaj societoj, kiel Total, kiu, tamen, subtenis ĝin dum la sankcio-periodo*. Siaflanke, la internaciaj kompanioj senpacience atendas, malgraŭ la severaj kondiĉoj — 133 milionoj da dolaroj pagendaj je la subskribo, minimume 300 milionoj da elspezoj por esplorado — kaj la malforta rendimento. Laŭ takso de la fakaj medioj, restos por ili maksimume 38,9% de la produktaĵo, sed plej verŝajne nur 10,8%.

* Vd Dirk Vandewall, A History of Modern Libya, Cambridge University Press, 2006.

De kie venas tiu reciproka kaj daŭra fascinado inter la kompanioj, de la etaj ĝis la plej grandaj, kaj lando tiel malfacila por ili kiel Libio? Ja, ĝia nafto estas tre bonkvalita kaj ĝiaj minejoj estas proksimaj al la eŭropaj rafinejoj, inter la plej grandaj en la mondo. Nuntempe la libia petrolo estas proksimume 15% de la franca konsumado, kaj malpli ol 10% de la eŭropunia.

Sed precipe, la fortorilato renversiĝis en duon-jarcento. En 1960, la “unuaranguloj”, preskaŭ ĉiuj anglo-saksaj, regadis la plej grandan parton de la produktado de nekomunismaj landoj. Hodiaŭ ilin anstataŭis la ŝtataj societoj de la produktantaj landoj*. Ek de nun posedantoj de sia subgrundo, ili regadas ties aliron, eĉ se ili ankoraŭ bezonas la internaciajn kompaniojn por esenca momento de la petrola aktivado: la esploro kaj eltrovo de novaj tavoloj.

* Vd “Les Etats s’emparent de l’arme pétrolière” (La ŝtatoj ekakiras la petrol-armilon), Le Monde diplomatique, marto 2007.

Serĉadi petrolon enhavas riskojn, kostas tre multe, do postulas grandajn kapitalojn, sed ankaŭ pintan teknikan kompetenton. La ŝtataj kompanioj disponas nek pri unu, nek pri la aliaj. La monprofitoj, kiujn ili ricevas ne estas ĉefe elspezitaj por la nacia petrolindustrio (la Kadafi-familio — 6 filoj ka 1 filino — prenas pli ol sia parto) kaj ilia propra agadareo ne transiras iliajn landlimojn. Trans la ellandigoj, la revolucioj kaj la ŝtatigoj, la rerenkontiĝo de tiuj kaj aliaj kompanioj estas neeviteblaj, ĉu kun aŭ sen s-ro Kadafi.

Jean-Paul SÉRÉNI

Popolribelo kontraŭ la “beduenokratio” kaj ties ĉefo

La libia ribelo ne spontanee naskiĝis. Ĝi estis preparita, tiel per provoj reformi la reĝimon, kiel per kuraĝaj iniciatoj de aktivuloj.

Dum intervjuo por la televidĉeno Al-Arabiya la 19-an de februaro, Saïf Al-Islam, filo de s-ro Muamar Kadafi, deklaris, ke kun helpo de sia patro li planas komenci profundajn reformojn de la politika sistemo. Li ankaŭ anoncis, ke unu semajnon antaŭ la ekribelado, la “Gvidanto” renkontis plurajn oponantojn kaj promesis al ili radikalajn ŝanĝojn en la konstitucio, organizadon de liberaj elektoj kaj publikigon de novaj leĝoj. Sed li forgesis diri, ke la reĝim-malfermiĝo, kiun li mem provadis en 2003, malsukcesis en 2008*.

* Vd Helen De Guerlache, “Quand la Libye se reconnecte au monde”, Le Monde diplomatique, julio 2006.

Antaŭ 8 jaroj Saïf Al-Islam ja proponis reformprojekton de la konstitucio. Li eĉ fiksis limdaton por ĝia ekfunkciado: la 1-an de septembro 2008. Inter la proponoj estis 21 fundamentaj leĝoj, el kiuj unu pri investado kaj punkodo, kaj alia pri la civilaj kaj komercaj proceduroj. Tiuj reformoj, li asertis, troviĝis en la kadro de klopodo celanta eligi Libion el ĝia internacia izoleco. Krome, li kompletigis ĉi tiun iniciaton per alvoko al konstruo de civila socio, kie evoluos diversaj sendependaj organizaĵoj: sindikatoj, federacioj, ligoj, juraj asocioj kaj profesiaj unuiĝoj. La celo estis doni al la reĝimo konstitucian legitimecon, kiu anstataŭu la revolucian kaj triban legitimecon, sur kiu apogis sin la kolonelo de sia aliro al la regado.

Tamen, tiuj leĝoj neniam estis submetitaj al aprobo de la parlamento, la Ĝenerala Popola Kongreso. Tiu iniciato reale ŝajnas esti nur manovro. Kiucele? Gajni tempon kaj desegni pli bonan bildon de la reĝimo en la eŭropaj ĉefurboj. La juĝisto taskita redakti la konstitucion diris, ke li precipe inspiriĝis el la Verda Libro — la eta manlibro de la pensoj de la Gvidanto — certigante, ke lia misio ne estis ŝanĝi la reĝim-naturon, sed grupigi jam ekzistantajn tekstojn. La limdato fiksita por la balot-organizo kaj starigo de konstitucio ne estis respektata.

Kiam la “Gvidanto” inspiriĝas el Jean-Jacques Rousseau

Por kompreni tiun prokrastadon necesas retroiri en la historio, kaj trovi la fundamenton de la penso de kolonelo Kadafi. Kiam la “liberaj oficiroj” ekprenas la regpotencon la 1-an de septembro 1969, Libio — tre riĉa je petrolo kaj gaso — havas du milionojn kaj duono da loĝantoj, kies socio estas triba, 75% el ili estas beduenoj. Estas tiam nur tri urboj: Tripolo, Benghazi kaj Misurata. La ĉefaj ŝanĝoj alportataj de la novaj regantoj estas abolo de monarĥio, starigo de la Libia Araba Respubliko, kaj oficiialigo de la “popola povo” dum kongreso, kiu okazis en marto 1973. Jam en 1972, la leĝo n-ro 17 forigis la plurismon kaj malpermesis kreadon de partio, konforme al la moto “Ĉiu partiano estas perfidulo”.

La Araba Socialisma Unio — fariĝinta poste la popolaj komitatoj — estas tiam la spino de la sistemo kaj, paradokse, enradikigas ĝian socialisman orientiĝon, malgraŭ ke kolonelo Kadafi pretendis esplori “trian vojon” inter kapitalismo kaj komunismo.

Laŭ la tunizia esploristo Taoufik Monastiri, s-ro Kadafi estis influata de la franca pensisto Jean-Jacques Rousseau*: li faris el lia penso sian referencon por starigi en Libio “beduenokration”. Tia sistemo karakteriziĝas per foresto de ŝtato, de prezidanto (kiun anstataŭas “Gvidanto”), de partioj (anstataŭitaj de popolaj komitatoj, kiuj regas la administracion) kaj, inverse, per la starigo de revoluciaj komitatoj, kaj ankaŭ kontrol-komitatoj, por reguladi la konfliktojn inter la popolaj komitatoj kaj revoluciaj komitatoj. La funkciado de tiuj strukturoj estas tute netravidebla, ĉar neniu scias kiel iliaj membroj estas nomumitaj.

* Vd “Mu’ammar Kadhafi”, Encyclopaedia Universalis, Parizo.

S-ro Kadafi estis ĉiam protektata de sia tribo, Al-Kadhafa. Tiel, kiam la kolonelo nepre volis loĝi en sia fama tendo dum siaj eksterlandaj vojaĝoj, tio estis por memorigi al lia tribo, ke eĉ eksterlande, li ne forlasas ĝin. La afero povas ŝajni folklora, sed estas ja forta mesaĝo al la beduenoj, kiuj elektis lin ne kiel prezidanton sed kiel gvidanton, statuso al kiu s-ro Kadafi resendas ĉiufoje kiam li klarigas, ke li ne estas malelektebla.

Dum sia mandato, li evoluis de arabismo al naciismo kaj tribismo, kontestante la urban civilizon. Li adoptis la khaima (tendo) kiel sian loĝejon kaj li forigis ĉiujn urbanajn ministrojn. Li nuligis, en 1977, la kolegian regmanieron starigitan per la Konsilio de la Revolucia Komandado (KRK), kiu prenis la regpotencon en 1969. Li subpremis la oponantojn, progresistajn, islamistajn kaj naciistajn, kaj ankaŭ forigis, unu post la alia, siajn arme-kompanojn, la “liberajn oficirojn”.

Majoro Abdessalam Jalloud, la dua plej grava oficiro dum la puĉo en 1969, rifuĝis de 1993 en sia tribo, Al-Mherga. Majoroj Mohamed Nejib kaj Mokhtar Karoui la unuaj demisiis el la KRK en 1972, proteste kontraŭ la rifuzo transdoni la regpovon al la civiluloj. La saman jaron, kolonelo Mohamed Al-Meguerief estis juĝita en ne klaraj kondiĉoj. Bechir Al-Houadi kaj Yaoudh Hamza estis mortigitaj en 1975; Omar Mehichi en 1984. De kvaronjarcento, s-ro Abdelmomem Al-Houni aliĝis al la opozicio, antaŭ ol repaciĝi — antaŭ nelonge — kun la kolonelo, kaj denove forlasis lin sekve de la popolribelo de februaro 2011.

La 6 filoj de s-ro Kadafi anstataŭis la proksimulojn de sia patro

El 12 membroj de la KRK restis nur 3: s-ro Aboubakr Younes Jaber, majoro Khouildi Hamidi kaj generalo Mustafa Kharroubi. Ĉiuj tri havas malgravajn postenojn.

Iom post iom la filoj de s-ro Kadafi anstataŭis la proksimulojn de sia patro. Tiel, la ministro pri Defendo, s-ro Younes Jaber — kiu ĵus aliĝis al la ribeluloj — komandis nur marĝenajn trup-unuojn, dum la plej bone ekipitaj unuoj estis sub la regado de kvar filoj de s-ro Kadafi: Saadi, Moatissim, Mohammed kaj Khamis.

Post malsukceso de sia “malfermiĝo”, kolonelo Kadafi surprizis ĉiujn nomumante sian filon Saïf Al-Islam, en oktobro 2010, “kunordinanto de la popolaj povoj” — funkcio kiu faras el li virtualan ŝtatestron, gvidantan la ĉefajn povo-branĉojn: la Ĝenerala Popola Kongreso (parlamento), la Ĝenerala Popola Komitato (registaro) kaj la sekurecaj fortoj. Tiu ĉi iniciato okazis samtempe kun la malkonstruo en aprilo 2010, de la mallibereja komplekso Abou Salim, proksime de Tripolo. La celo estis forigi ĉian spuron de la amasbuĉado, kiu okazis tie: 1200 politikaj malliberuloj estis murditaj tie en 1996, laŭ neregistaraj organizaĵoj (NRO). Detruante ĝin, oni malhelpas ĉiun provon enketadi pri tiu krimo.

En tiu sufoka klimato, nur ideo pri organizo de paca manifestacio metis iun en risko de malliberiĝo por jaroj. La politika aktivisto Jamal Al-Hajji kaj lia kamarado Frej Houmid estis kondamnitaj de la tribunalo pri ŝtatosekureco je respektive dek du kaj dek kvin jaroj da mallibero pro planado, kune kun 10 aliaj akuzatoj, pacan manifestacion en Tripolo en februaro 2007, okaze de datreveno de mortintaj manifestaciantoj dum perfortaj alfrontiĝoj kun la sekurecfortoj, okazintaj en Benghazi unu jaron pli frue. Tiu tribunalo ankaŭ kondamnis, en 2007 la oponanton Idriss Boufayed je 25 jaroj da mallibero, pro komploto kontraŭ la regantoj kaj spionado profite al alia lando, post kiam li kontaktis usonan diplomaton akredititan en Tripolo.

Bolado de la civila socio anoncanta la ribeladon

Incitegitaj de la maljustaĵoj kaj manko de libereco, la elitoj komencis plendi kaj malferme kritiki la diktatoron, liajn policanojn kaj la subjugadon fare de la registaro. Dum prelego en aŭgusto 2010 en Benghazi pri temo “Tribo kaj tribismo en Libio”, s-ino Amel Laabidi, profesoro ĉe la departemento de politikaj sciencoj de la universitato Gar Younis (Tripolo) kritikis la influon de la tribo-aparteno sur la politika tereno. Tion ilustras la kreado, komence de la 1990-aj jaroj, de la “socia popola direktantaro”, kies misio estas starigi la tribon kiel oficialan institucion kaj politikan partneron. Pro manko de ŝtataj institucioj, tiu triba zorgado kondukis al koruptado, al malrespekto de leĝo kaj minacoj pri la sekureco de la lando.

Siaflanke, la eksa ĉefadvokato Mohamed Ibrahim Al-Allagui kritikis, en septembro 2010, la absoluton povon de la popolaj komitatoj kaj pledis por ilia submetiĝo al leĝo, kaj por starigo de politika plurismo. Dum la sama periodo li publike kritikis la sekretarion taskitan pri aferoj de unuiĝoj, sindikatoj kaj profesiaj ligoj en la Kongreso, s-ron Mohamed Jibril (vera ministro pri internaj aferoj), kaj akuzis lin influadi la balot-rezultojn por la estraroj en la civilaj asocioj.

Lastjare la ordinara asembleo de la advokat-sindikato de Benghazi, celita por elekti novan konsilantaron de la advokat-ordeno — ĝia mandato estis finita de unu jaro-, estis malpermesita de la sama s-ro Jibril.

En artikolo publikigita la 10-an de septembro 2010 en la ĵurnalo Oya, s-ino Ezzat Kamel Al-Makhour, filino de la eksministro pri eksterlandaj aferoj, defendis la rajton por civitanoj krei sendependajn sindikatojn. Ŝi kritikis la leĝon de 2001 pri la civilaj asocioj, kiu submetas ilian kontrolon ne plu al juĝistoj sed al la regantoj, taksante tiun leĝon“malmulte respektanta la homrajtojn” kaj “pli severa kaj deadmona ol la antaŭaj”.

Fronte al tiu bolado la registaro estas jen dividita, jen — ĉefe kiam ĝiaj interesoj estas minacataj — unueca. La agreso kontraŭ la ĵurnalisto Mohamed Larbi Essarit, fine de septembro 2010 en Benghazi, estis instrua ilustrado pri tio. Konata pro siaj kritikaj skribaĵoj, li estis grave vundita kaj enhospitaligita, sed la polico kunportis lin por pridemandi lin, malgraŭ lia stato. La internacia Kadafi-fondaĵo por karitato, gvidata de Saïf Al-Islam, tuj forigis, per la voĉo de sia asocio por homaj rajtoj, ĉian respondecon de la sekurec-fortoj en tiu afero.

Tiu “aŭtismo” de la registaro, la alproprigo fare de la familio Kadafi de ĉiuj decido-centroj kaj de la strategiaj postenoj en la militista institucio, la kontrolado de la loĝantaro kaj la silentigo de la gazetaro fermis pordon al ĉiu senperforta ŝanĝo kaj puŝis la popolon al ribelo.

Rachid KHECHANA

Mutigita aŭtoro pri 7-7 liberigita dum finiĝas mortenketo pri londona bombado

2011-04-02

Dum venas al fino la prokrastita mortenketo pri la 52 viktimoj de la londonaj terorbombadoj de julio 7, 2005, la aŭtoro de polemika video pri la atakoj estas liberigita de malliberejo kontraŭ kaŭcio, atendante kortuman juĝosesion pro provo korupti la fluon de la justeco kontraŭe al la komuna juro.

A J Hill, pli bone konata per sia pseŭdonimo Muad’Dib, estas la aŭtoro kaj produktinto de la video “7/7 Ripple Effect” [Ondeto-Efiko 7-7], kiu estas vaste distribuita per la interreto*. En tiu video, Muad’Dib provas rekonstrui la eventojn kiuj ĉirkaŭis la teroratakojn, pro kiuj kvar islamaj junuloj estas vaste raportitaj esti respondecaj.

* [mtrial.org].

Oni raportis mallonge post la bombadoj, ke estis sekurecekzerco en la daŭro, kiu tre similis tion kio estis vere okazonta. En sia video, Muad’Dib sekvis la eventojn rilate al la sekurecekzerco, kaj atentigis, ke por tiu sekurecekzerco devus esti kvar aktoroj kiuj rolas kiel la estuntaj bombistoj.

Jam estis establite de esploristo Nick Kollerstrom, kiu poste aŭtoris la libron “Terror on the Tube” [Teroro en la Subtero]*, ke la vagonaro per kiu la kvar bombistoj estis supozataj atingi Londonon estis nuligita en tiu tago. Tion finfine konfesis en deklaro al la malsupra ĉambro de la brita parlamento enlanda ministro John Reid, kiu reviziis la oficialan rakonton, dirante, ke la bombistoj veturis per la posta vagonaro. Tamen la posta vagonaro estis prokrastita, kio malebligis, ke la kvar bombistoj ĉeestu la proprajn sinmortigojn.

* http://terroronthetube.co.uk.

Muad’Dib, en sia rekonstruo, hipotezis, ke la kvar islamanoj kiujn oni ĝenerale supozas esti la bombistoj estus la aktoroj en la sekurecekzercoj kiuj okazis tiutage. Alveninte en Londono kaj aŭdinte, ke la ekzercoj fariĝis realaj, ili estus konstatintaj, ke ili estis gviditaj en kaptilon. Muad’Dib konstatis, ke estis raportoj pri pafado en la orientlondona kvartalo Canary Wharf mallonge post la bombadoj, kaj li hipotezis, ke la kvar islamaj aktoroj estus fuĝintaj al Canary Wharf, kie la sekurecservoj estus ilin pafintaj.

Minimume, li povis montri, ke estis nenia pruvaĵo kiu estus farinta tiujn junulojn kulpigeblaj en la veraj bombadoj distinge de la simulitaj bombadoj de la sekurecekzerco. Surprize, haveblis preskaŭ nenia filmaĵo de la observokameraoj, krom kelkaj kliŝoj kiuj montris pruvaĵon, ke tiuj kliŝoj mem estis falsitaj. La supozata korifeo, Mohammad Sidique Khan, estas montrita apud barilo en la stacidomo Luton, ŝajne apenaŭ pli ol unu metron alta, kaj kun travideblaj kapo kaj maldekstra brako*.

* http://www.guardian.co.uk/uk/2010/a..., http://truthjihadradio.blogspot.com....

En 2008 tri islamaj junuloj estis jure akuzitaj pri helpado de la kvar teroristoj de 7-7, kaj ilia proceso okazis en Kingston-upon-Thames en Sudokcidenta Londono. Antaŭ ol komenciĝis la proceso, la juĝisto diris al 150 eventualaj ĵurianoj: “Kiel vi scias, Mohammad Sidique Khan, Shehzad Tanweer, Jermaine Lindsay kaj Hasib Hussain respondecis pri kaŭzado de serio da eksplodoj en la londona subtera fervojo kaj publika transportsistemo la sepan de julio, 2005, kiu mortigis 52 homojn kaj vundis centojn pli da homoj”*. Aŭdinte tion, kaj timante misiron de la justeco, Muad’Dib sendis pakaĵon de siaj DVD-oj al la kortumo. Tion li rajtas fari laŭ angla juro sub dispono konata kiel “amicus curiae”, kiu signifas “amiko de la kortumo”.

* “Jury selection starts for trial of ‘7/7 helpers’, 2008-04-08, Yorkshire Post”, http://www.yorkshireeveningpost.co...

En lastatempa intervjuo, farita post sia malliberiĝo, kun radiostacio Truth Jihad Radio*, kiu funkcias kiel parto de American Freedom Radio, Muad’Dib klarigis, ke kiam la kortumadministrantoj ricevis la DVD-ojn en remburita koverto ili vokis la bombotaĉmenton. La bombotaĉmento trovis la pakaĵon tute sekura, kun neniuj eksplodaĵoj, kaj enhavanta nur la DVD-ojn. “La normala fluo de eventoj estus, aŭ devintus esti, se ili intencis enplekti la policon — kaj estas nenia kialo ke ili ĉiukaze enplektu la policon — sed se ili farus tion, ili normale estus kontaktintaj CID, kiu estas la krimpriesplora fako de la polico, sed anstataŭ tio ili kontaktis SO15, kiu estas Specialaj Operacioj 15, kiu estas kontraŭterorisma branĉo, kaj do la afero eniris la kontraŭteroritan avenuon, tiel diri”, klarigis Muad’Dib.

* http://truthjihadradio.blogspot.com..., Sonarĥivo ĉe http://www.americanfreedomradio.com... (vidu: 2011-03-16).

Muad’Dib konfesis, ke la DVD-oj estis eksplodemaj, aŭ pli ĝuste, ke la informoj en ili estis eksplodemaj, “sed ne estis fizika danĝero al iu ajn. Tio ne estas terorismo”, li aldonis. Li asertis, ke li havas neniujn ligojn kun iu ajn terorista organizaĵo, ne konas la homojn kontraŭ kiujn oni procesis, aŭ la homojn kiuj laŭdire faris la bombadon, kaj ke li havas nenian ajn kontakton kun ili.

Fine de la “proceso Kingston”, la ĵurio estis demisiigita, malsukcesinte atingi verdikton, kaj la tri estis poste rejuĝitaj. Du tagojn antaŭ la komenco de la rejuĝo, la 17-an de januaro 2009, la britaj instancoj donis arestordonon por Muad’Dib, kiu loĝadis en Irlando. La dekan de februaro la irlanda polico eniris lian hejmon, konfiskis lian ekipaĵon, arestis lin kaj prenis lin al dublina kortumo, kie li estis tenata en mallibero dum ok tagoj, post kiam li estis kaŭciita sub kondiĉoj kiuj malpermesis al li komuniki kun iu ajn partio en Anglio aŭ Kimrio, alie ol por entute personaj kialoj aŭ kialoj ligitaj kun lia eklezio. La tempoelekto povus sugesti, ke la celo de la ekstradiciopeto kaj la kaŭciokondiĉoj povus esti por teni Muad’Dib kvieta dum la dua proceso Kingston. La afero Muad’Dib ne estis raportita en la britaj amaskomunikiloj. Tamen la tri akuzitoj en la proceso Kingston estis trovitaj senkulpaj, kvankam du el ili estis kondamnitaj al sep jaroj da mallibero pro planado ĉeesti teroristan trejnejon en Pakistano, akuzo kiu ne estis jure farita. Muad’Dib estis ekstradiciita al Britio post kortuma decido en novembro 11, 2010, kaj li estis transigita al la malliberejo Wandsworth en suda Londono.

En Londono lia kaŭcio estis rifuzita en tri okazoj. “Ili devintus alporti min al la kortumo por ke la juĝisto kaŭciu min”, li diris al Kevin Barret en la radiointervjuo, “kaj en tri el la kvar okazoj ili ne alportis min al la kortumo laŭplane, kaj la unuan okazon ili diris, ke mi estas libera pro kaŭcio, kaj homoj en la kortumo kiuj jam vizitis min sciis, ke tio estas mensogo, kaj ke mi estas ankoraŭ en la malliberejo, kaj do la kortumo kontaktis la malliberejon, kaj ili diris, ke ili ne povis trovi min”.

“Sed tuj la postan matenon, je la oka horo, la unuan aferon matene, ili sukcesis trovi min por hazarda narkotaĵtesto. Nun, ili ne povis trovi min por preni min al la kortumo, kion ili devintus fari, sed ili ja sukcesis trovi min tuj la postan matenon por hazarda narkotaĵtesto”, daŭrigis Muad’Dib. Li klarigis, ke la juĝisto petis, ke li estu prezentita, ĉar li volas paroli kun li. “Kaj do li postulis, ke ili alportu min al la kortumo, ĉar li volis doni al mi kaŭcion”, li daŭrigis, “kaj ili ne alportis min al la kortumo, kaj tion ili faris dufoje. Poste, finfine li postulis, ke ili alportu min tuj la postan tagon al la kortumo, kion ili fakte faris, ĉar ili ne povis prokrasti, kaj ili ne povis plu fuŝumi kun mi, ĉar li fariĝis vere serioza kun ili pri la afero. Kaj do mi iris al la kortumo kaj li donis al mi kaŭcion”.

Kiel parto de la kaŭciokondiĉoj, li devas esti hejme de la deka horo vespere ĝis la ses matene ĉiunokte. Intervjuisto Kevin Barret komentis: “Mi supozas, ke ili maltrankviliĝas pri tio, ke vi eble eĉ elparolos noktomeze por meti vian vidpunkton”. “Jes, eble”, respondis Muad’Dib, “Tio estas ebleco, supozeble ... Ili traktas min kvazaŭ mi estus teroristo. Estas absolute ridinde”.

Post 150 tagoj en malliberejo, Muad’Dib estis liberigita kaŭcie la 9an de marto, 2011, ses tagojn post la fino de la publikaj sesioj de la mortenketo pri la mortoj de 52 viktimoj de la bombadoj de julio 7, 2005. Lia proceso estas aranĝita por la naŭa de majo, tri tagojn post anonco de la verdikto de la mortenketo pri 7-7.

Se li estos trovita kulpa, li povus alfronti malliberon por ĝis dudek jaroj. Sed kio ajn estos la verdikto, aliaj en simila situacio plejverŝajne pensos dufoje antaŭ ol sendi informojn al jura kortumo por provi eviti misiron de la justeco.

Muad’Dib konkludis: “Mi tutsimple faris la ĝustan aferon, kiu estis stari firma por la justeco, kaj por malebligi, ke senkulpuloj pasigu eble 20 ĝis 30 jarojn en malliberejo por io kion ili neniel povintus fari. Kaj ĉiu ĝuste pensanta persono devus fari ĝuste kion mi faris. Sed malfeliĉe mi estas la sola kiu faris. Kaj mi pagas la prezon por tio. Sed sciu: mi farus denove”.

Ian FANTOM.

Tiu ĉi artikolo aperas ekster la respondeco de la pariza Le Monde diplomatique.

Nova versio de fataleco en politiko

Ĉu la historio orientiĝas dekstren?

“La valoroj de la francoj evoluis dekstren; ne sufiĉe da aŭtoritato, ne sufiĉe da sekureco, ne sufiĉe da firmeco”, deklaris antaŭnelonge s-ro Nicolas Sarkozy. La projekto de la socialista partio ne ĉiam sin distanciĝas de tiu analizo. Kiu ja utilas por pravigi politikajn rezignojn, kiuj fortigas la ekstremdekstrularon.

LA MALDEKSTRO, ĉu radikala, ĉu reformisma, ne profitis el la financa krizo kaj el la kontestado pri la ekonomia liberalismo, kiu ŝajnis ekesti. Ĉe la eŭropaj elektoj de 2009, dum la financa kapitalismo aperis ideologie malfirmigita, la socialdemokratio suferis historian malvenkon. Aliflanke de Atlantiko, dekstra vento blovis tra la elektoj de la mandatmezo, kiuj perdigis al la partio de prezidanto Barack Obama sian plimulton en la Ĉambro de la reprezentantoj.

Tiu retroiro de la maldekstroj kompare kun la fino de la 1990-aj jaroj donas krediton al la tezo de la dekstriĝo de la okcidentaj socioj, kiu prosperas en iuj politik-intelektaj medioj, kaj kiu estis larĝe mobilizita por klarigi, pere de kultura hegemonio, la elekton de Nicolas Sarkozy en 2007. Ĉu la novelektita prezidanto ne mem citis Antonio Gramsci por kontente konstati, ke li gajnis la kulturan batalon, kondiĉo por ĉiu balota venko?

Laŭ tiu ĉi kriteraro, la idealoj de la maldekstro ne plu kongruas kun la evoluo de la nuntempaj socioj, markitaj per kreskiĝanta konsumisma individuismo kaj hedonisma fermiĝo en la privata sfero. La “senco de historio” iel malvalidigas ĝiajn principojn, resenditajn al formo de arkaismo kaj malmoderneco. Unuvorte, la etoso estas dekstreca.

La verko de Raffaele Simone, Il Mostro mite. Perchè l’Occidente non va a sinistra (La Milda Monstro. Kial Okcidento ne iras maldekstren), tre diskutita kaj komentita en Italujo same kiel en Francujo*, antaŭnelonge sistemigis ĉi tiun tezon. Laŭ la itala lingvisto kaj filozofo, la radikala malfortiĝo de maldekstro, eĉ ĝia kadukiĝo, taksita nerezistebla, estas ligita al la kulturo de moderneco, kiun ĝi nomas milda monstro. Tiu ekonomi-ideologia kompleta sistemo, favora al nova dekstro fokusita sur la amaskomunikiloj, konsumado, individuismo, profunde subfosas la maldekstran projekton. Tiu eseo de intelektulo, kiu proklamas sian apartenon al la progresema tendaro, eligas radikalan pesimismon. La libro estas dediĉita al “tiuj kiuj ankoraŭ kredas je ĝi”, sed nenio indikas, ke la aŭtoro estas inter tiuj. Lia tezo levas verajn demandojn: la ideologia dominado de la ekonomia liberalismo ja ankras en kultura substrato kaj apogas sin sur profundaj sociaj transformiĝoj, kiujn la maldekstro verŝajne ne sufiĉe prikonsideris, aŭ kiujn ĝi legitimigis. Sed ĝi ankaŭ estas redukta: ĉu la “nova dekstro” ja ne fortiĝas precipe el la malfortaĵoj de la maldekstro?

* Il Mostro mite. Perchè l’Occidente non va a sinistra, Garzanti, Milano, 2008; en franca traduko Le Monstre doux. L’Occident vire-t-il à droite?, Gallimard, kol.“Le débat”, Parizo, 2010, Vd la Revuo Le Débat, n-ro 159, Gallimard, Parizo, marto-aprilo 2010.

La dominado de liberalismo, opinias Simone, bazas sin ne nur sur ekonomio; ĝi bazas sin sur profunda kultura dinamiko. Konsumi, amuziĝi, resti juna: tiuj ĉiamaj ordonoj estas des pli hegemoniaj, ke ilin multobligas la Interret-tekniko. Kapitalismo ĉerpas sian forton el sia kapablo modli individuajn vivojn, senĉese krei novajn dependecojn kaj novajn bezonojn. Ĝi apogas sin al la kulturo de narcisismo: laŭ Simone “la pasio plej stimulata, plej incitata, plej mobilizata de la moderneco estas egoismo, tio estas la koncentriĝo sur sin mem”. La konsumisma socio partoprenas en la ĝenerala malfortigo de la politika pasio kaj malmobilizas la laboristan klason, kiu ne plu proklamas sian identecon, sed strebas aspekti kiel la burĝaro, kiun ĝi volus esti.

La emo konsumi kondukas al “ega koncentriĝo al la nuntempo”; percepto de la estonteco malpleniĝas, malvalidigante la paroladon pri “progreso”. Sub efiko de troa influo de amaskomunikiloj en la socioj, distingo inter realo kaj fikcio malpliiĝas — ĉio fariĝas spektaklo — kaj la ideologia racieco de la maldekstro fariĝas ne plu komprenebla.

Tiel, ĉi tiuj kulturaj evoluoj laŭ iuj subfosus la kongruecon de ĉia projekto de socia transformiĝo. La grundo iel malaperas sub la maldekstro. La aŭtoro ja ne pretervidas la proprajn malfortaĵojn de la reforma branĉo de tiu familio: morala bankroto de la gvidantoj, intelekta senheredeco de la partioj, kadukiĝo de la politika penso... Tiu maldekstro fosis sian propran tombon per la forlaso de la laborista batalo: ĝi tenas kaŝita kaj nevidebla la laboristan klason, konsideratan kiel “neprezentindan”, do nedefendeblan. Ĝiaj principoj fariĝis “ĝeneralaj kaj malprecizaj, akordiĝemaj, pretaj por diversaj fleksiĝoj kaj neniel ekskluzivaj de aliaj pozicioj”.

Dokumentante la proceson de la itala maldekstro, Simone priskribas ĝin kiel dolĉigita, perdanta de jaro al jaro alkoholgradojn por fine fariĝi “sengusta kaj akveca” likvaĵo.

Sed tio ne estas la ĉefaĵo. La kadukiĝo venas ankaŭ de “kialo historie pli ampleksa kaj potenca, kontraŭ kiu malfacilas lukti”. “Kun alveno de la moderneco tutmondigita kaj konsumisma, la “idealoj de la maldekstro” — tiuj, kiuj vere distingas ĝin de la dekstro — ŝajnas ne plu taŭgi por nia tempo”. Fronte al la ĝeneraligita “fun” (amuziĝo) kaj al tujeca kulturo plifortigita de formo de politika “dekulturado”, la maldekstro kaj ĝiaj “oferecaj” principoj ne plu povas lukti. Ĝia politiko iel estas venkita de la Zeitgeist, la spirito de la tempo. Sen orientado, ĝia parolado ne plu povas teni, ĉar ĝi ne povas fiksiĝi al la individuaj deziroj.

Kaj la “nova dekstro” aspektas pli kongrua kun moderneco. Ĝiaj balotaj venkoj, laŭ la aŭtoro, ŝuldiĝas malpli al la enhavo de ĝiaj politikaj projektoj, ol al ĝia kapablo trudi pragmatismon kongruan kun la dominantaj trajtoj de nia tempo. La dekstro, kiu tradicie defendis severan politikon (moralaj valoroj kun fortaj oferecaj konotacioj) elektis la partion de konsumado, foje eĉ parada. Helpe de la amaskomunikiloj, ĝi sin prezentas kiel“pensmaniero maldensa kaj nepalpebla, ŝvebanta ideologio, aro de sintenoj kaj manieroj sinkonduti, kiujn oni spiras kun aero kaj kies avataroj videblas surstrate, televide aŭ amaskomunikile.” La “nova dekstro” tiel dependas pli el kulturo ol el konkreta politika forto. Ekstrem-kapitalisma, ĝi predikas sukceson, riĉecon, kaj malestimas la intelektajn aktivaĵojn. Ŝajne pli proksima de la tujaj interesoj de la hodiaŭa individuo, afabla, enkadrigita en la senco de la historio, ĝi resendas la maldekstron al ĝia malĝoja kaj eksmoda arkaismo.

Legado de La Milda Monstro embarasas. Ĉio en ĝi sonas samtempe vere kaj false. Simone priskribas tre akute la epoketoson kaj ties kapablon difekti aŭ sufoki la maldekstrajn valorojn, sed li proponas malsubtilan klarigon de ĝiaj profundaj risortoj. Kion li volas pruvi? Lia ambigua kritiko de moderneco ĉerpas tiom el la malnova fonto kontraŭdemokratia, eĉ reakcia, de Tocqueville, kiom el la perspektivoj pli kritikaj sed estetikemaj de Guy Debord aŭ Jean Baudrillard (la kritiko de la “socio de spektaklo” kaj de la derealigado). Simone mallaŭdas la forlason de la laborista klaso fare de la maldekstro, sed rifuzante samtempe ajnan aktualecon al marksismo kaj klasbatalo. La filozofo neniam vere skizas la trajtojn de la nova maldekstro, kiun li deziras; ĉu ĝi konformiĝu al la epoketoso, malfaru ĝin, aŭ likvidiĝu?

Pedagogio de rezigno

LIA ANALIZO kondukas nur al formo de troa pesimismo “kadukisma”. Li nenion diras pri la novaj formoj de rezisto kaj radikaleco, la klopodoj por intelekta redifinado de la maldekstro, aŭ la “postmateriismaj” valoroj, kiuj elmergiĝas ĉirkaŭ ekologio. La “MildaMonstro” multe ŝuldas al la kunteksko de la itala politika vivo kaj al ties “berluskonigo”, kies trajtojn la aŭtoro iom rapide ĝeneraligas al ĉiuj okcidentaj demokratioj. La “blingbling” (brilŝajniga) filozofio de Nicolas Sarkozy bone enkadriĝas en la etoso priskribita de Simone, sed ĉu la malamiko de la “35 horoj” ne faris el ofereca glorigo de la “labor-valoro” unu el siaj kampanjaj motoj? Ĉu ne ankaŭ la maldekstro predikas oferon kaj rigoron?

En Francujo, la tezo pri dekstriĝo de la valorsistemoj de la civitanoj devas esti serioze nuancita. La preferoj de francoj, tiaj kiaj ili aperas tra la plej detalaj enketoj de 2007* kombinas, laŭ la temoj, liberalismon kaj kontraŭ-liberalismon. Iuj dekstraj proponoj renkontas kreskantan aprobon: limigo de la striko-rajto en la publikaj transportoj, aŭ aserto, ke la garantiata minimuma enspezo (RSA) malinstigas serĉi laboron. Progresas ĉe la popolaj klasoj la individuismaj valoroj de konkurenco. Ja 61% de la pridemanditaj laboristoj kaj 68% de la dungitoj konsentas tute aŭ plimalpli kun la ideo, ke necesas “doni pli da libereco al la entreprenoj”.

* Vd Etienne Schweisguth, “Le trompe-l’oeil de la droitisation”, Revue française de science politique, vol 57, n-ro 3-4, Parizo, junio-aŭgusto 2007.

Tamen, la enketitoj restas tre ligitaj al ŝtat-interveno en la ekonomio, al protektado de labor-merkato, al redistribuado (57% de la enketitoj en 2007 favoras la ideon, ke oni “prenu al la riĉuloj por doni al la malriĉuloj”). La valoroj egaleco kaj solidareco restas do forte enradikiĝintaj, kaj estas troige diagnozi procezon de “malsolidariĝo” en la socio. Parto de la popolaj tavoloj turniĝis dekstren, ja malpli pro aliĝo al liberala projekto ol ĉar ĝi sukcesis lerte deturni ilian aspiron al pli da protekto kaj ordo sur la kampon de valoroj. “La ekonomia nesekureco, malkatenita de la nova kapitalismo, kondukis parton de la proletaro kaj de la mezaj klasoj serĉi sekurecon aliloke, en la morala mondo, kiu mem espereble ne tro moviĝos, kiu eĉ eventuale povos rehonorigi sintenojn pli malnovajn, pli familiarajn*”.

* Serge Halimi, antaŭparolo al Thomas Franck, Pourquoi les pauvres votent à droite, Agone, Marsejlo, 2008.

La pesimismo de Simone estas fine des pli kontestebla, ke la lastaj paĝoj de lia verko disvolvas esencisman koncepton de homo, “nature dekstra” pro egoismo, kiu memorigas la utilisman antropologion de novliberalismo, pri kiu la aŭtoro cetere mallaŭdas la konsekvencojn ...

Tamen, kiel kontesti, ke la maldekstro ne metis la kulturan demandon en la centron de sia laborprogramo, kaj ke ĝi perdis sian kapablon “doni ĝian formon al la mondo”, por reuzi la vortojn de la aŭtoro? La liberala moderneco profunde malstabiligis ĝiajn kulturajn kaj moralajn implicaĵojn. Ĉiuj sociaj grupoj, eĉ la malplej trudemaj, havas sian “spiriton”, nemalhaveblan por funkciigi la establitan ordon, kiu produktas la subjektivan interkonsenton kaj do la bezonatan legitimecon. Etendiĝo de kapitalismo ne eblas sen transformiĝo de homo kaj ties subjektiveco. Liberalismo konsistas el antropologia kaj kultura projekto, kiu strebas transformi ne nur la agadmanierojn de la regantoj, sed ankaŭ tiujn de la regatoj.

La dekstriĝo kiun priskribas Simone naskiĝas el sociaj transformiĝoj, kies analizon li ne provas fari manke de rimedoj, tiel kontribuante al ilia “fataligo”: kadukiĝo de la subjektivaj klasapartenoj, politika malmobiliziĝo de la popolaj tavoloj, ligita al la organiza malfortiĝo de la maldekstraj partioj, eksplodo kaj diseriĝo de la socio, multaj procezoj de sociaj deklasigoj, maljuniĝo de loĝantaro, formado de ĉirkaŭurboj ... ĉiuj evoluoj, kiuj ne produktas unudirektajn politikajn efikojn, sed estas hodiaŭ pli malfavoraj al maldekstro, dum aliaj, kiel ekzemple la altiĝo de eduknivelo, povus esti favoraj.

Aliflanke, la konsumismaj kaj liberalaj valoroj prosperas des pli, ke la maldekstro oponas al ili nur sian kulturan kaj ideologian malplenecon. Malpezigita, nefirma pri sia identeco, ĝi lasas sin facile kritiki de senkompleksa dekstro, kiu strebas dividi la dungitaron kaj bataligi la kategoriojn unu kontraŭ la aliaj. Finfine, la parolado pri la “dekstriĝo” ofertas utilan komprenig-modelon pri la sociaj kaj politikaj realaĵoj. Ĝi estas des pli facile akceptata, ke ĝi senŝarĝigas la organizaĵojn de la maldekstro pri sia ideologia respondeco en la kultura malfortigo de la progresismo. Kaj ĉar ĝi pravigas la “recentrigon” de ilia politiko, pro ilia zorgo esti pli kongruaj kun “la opinio”. Fatalisma, politike orientita, la tezo povas nutri formon de rezigno kaj plifortigi la intelektan senarmigon de la maldekstro.

Sed ĉi-lasta estas historie bazita sur dinamiko de politikigo de la socio, asimilo de nova politika kulturo, konstanta strebo elŝiriĝi el “naturaj” evidentaĵoj (la sociaj malegalecoj). Oni akceptas sian malvenkon des pli facile, ke oni rezignis batali.

Rémy LEFEBVRE

Politikaj marionetoj

LA INTERNACIA MON-Fonduso (IMF) ĵus koncedis: “Preskaŭ kvar jaroj post la komenco de la financa krizo, la konfido en la stabileco de la tutmonda banksistemo estas daŭre komplete restarigota.”* Sed tio, kion la prezidanto de la usona Federacia Rezervo, s-ro Ben Bernanke, kvalifikas la “plej granda financa krizo de la monda historio, inkluzive de la Granda Depresio [de 1929]*, sekvigis nenian punsankcion en Usono. Goldman Sachs, Morgan Stanley, IP Morgan estis vetintaj pri la kolapso de la riskaj plasoj kiujn ili diligente rekomendis al siaj klientoj ... Ili elturniĝas, en la plej malbona kazo, per monpunoj, plej ofte per bonusoj.

* FMI, Rapport sur la stabilité financière dans le monde [IMF: Raporto pri la financa stabileco en la mondo], aprilo 2011.
* Citita de Jeff Madrick, “The Wall Street Leviathan”, The New York Review of Books, Novjorko, 29-a de aprilo 2011.

Fine de la 1980-aj jaroj, sekve al la fraŭda bankroto de la usonaj ŝparkasoj, okcent bankistoj troviĝis malantaŭ la kradoj. Nuntempe la potenco de la bankoj, ankoraŭ kreskinta pro la restrukturadoj kiuj koncentris ilian povon, ŝajnas certigi al ili senpunecon fronte al ŝtatoj malfortiĝintaj per la pezo de la publika ŝuldo. La venontaj kandidatoj por la Blanka Domo, kun s-ro Barack Obama ĉekape, almozpetas jam pri kontribuaĵoj de Goldman Sachs por sia elektokampanjo; la direktoro de la banko BNP-Paribas ne hezitas minaci la eŭropajn registarojn per kredit-paneoj por la kazo, ke ili serioze reguligus la bankojn; la taksad-agentejo Standard & Poor’s, kiu estis doninta sian plej bonan riskonoton (AAA) al Enron, Lehman Brothers, Bear Stearns kaj al ĉiaj “putraj obligacioj” (junk bonds), planas retiri ĝin al la usona superpotenco, se tiu ne pli rapide reduktas siajn publikajn elspezojn.

Tri jaroj da kunvenoj de la G-20-ŝtatoj celantaj naski “novan planedvastan simfonion” lasis sistemon netuŝita kiu miksas bankan malreguladon, faraonecaj premioj por la etaj geniuloj de la “financa ennovigo” kaj pagado de ĉiuj katastrofoj kiujn ili okazigas fare de la impostpagantoj kaj de la ŝtatoj (vidu la artikolon pri Islando). La francaj socialistoj indigniĝas pri tio, ke “en la jaro post la krizo de la subprimes, la registaroj dediĉis pli da mono por subteni la bankojn kaj la financajn instituciojn ol la mondo elspezis dum duona jarcento por helpi la malriĉajn landojn!”* Sed iliaj rimedoj, kiujn ili proponas kontraŭ tio, similas jen al plastroj (15%-a imposto por la bankoj), jen al piaj deziroj (forigo de la impostparadizoj, starigo de publika taksad-agentejo, imposto pri financaj transakcioj), vide al tio, ke ilia realigado estas kondiĉita al tre malverŝajna “interkonsentita ago de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio”.

* Projet socialiste 2012. Supplément à L’hebdo des socialistes, n°610, 16 avril 2011.

Do, tio kio devintus esti “la krizo tro” estis krizo por nenio. S-ro Andrew Cheng, ĉefa konsilisto de la China Banking Regulatory Commission, proponas la klarigon, ke tiu pasiveco estas kaŭzata de “problemo de kaptiteco” de la ŝtatoj fare de ilia financsistemo.*. Tio signifas, ke la politikaj respondeculoj tro ofte kondutas kiel marionetoj antaŭ ĉio zorgemaj ne ĝeni la festenon de la bankistoj.

* En: James Saft, “Big Winners in crises: The Banks [Grandaj gajnantoj en krizoj: la bankoj], International Herald Tribune, 13-a de aprilo, 2011.

Serge HALIMI.

La post-atoma epoko

El atomenergia vidpunkto Fukuŝimo signas la finon de iluzio kaj la komencon de post-atoma epoko. La japana katastrofo, klasifikita en la nivelon 7, t.e. la plej altan laŭ la Internacia skalo por nukleaj eventoj, estas jam nun komparebla kun tiu de Ĉernobilo (okazinta en Ukrainio en 1986) pro siaj “radiaktivaj efikoj detekteblaj en la sano de la homoj kaj en la naturo”.

La tertremo de grado 9 kaj la enorma martremo, kiuj la 11an de marto 2011 neatendite kaj brutale damaĝis la nordorientan parton de Japanio, ne nur kaŭzis la nunan katastrofon ĉe la Fukuŝima centralo sed ankaŭ detruis ĉiujn certecojn de la partianoj de uzado de atomenergio por nemilitaj celoj.

Estas kurioze konstati, ke la atomindustrio, kiu antaŭvidis konstrui dekojn da atomcentraloj en sennombraj landoj, estis travivanta sian plej idilian epokon. Ĉefe pro du kialoj: unue, la perspektivo de “elĉerpiĝo de petrolo” ĝis fino de la jarcento, kaj la senĉesa kreskado de energibezono fare de la “gigantaj sojlolandoj” (Ĉinio, Hindio, Brazilo), igis atomenergion la antonomazie anstataŭa energio.* Kaj due, la ĝenerala konsciiĝo pri la danĝeroj de la klimatŝanĝiĝo, kaŭzata de la forcej-efikaj gasoj, paradokse igis dezirinda la atomenergion, konsideratan kiel “puran”, kiel neellasantan la gason CO2.

* Antaŭ la Fukuŝima akcidento oni taksis, ke la nombro da atomcentraloj en la mondo kreskos je 60% ĝis la jaro 2030. Ekz. Ĉinio havas nuntempe 13 atomcentralojn produktantajn apenaŭ 1,8% de la enlanda elektro; en januaro 2011 Ĉinio decidis konstrui, inter 2011 kaj 2015, 34 novajn centralojn, t.e. unu novan centralon ĉiun duan monaton...

Al ĉi tiuj du freŝaj argumentoj aldoniĝis la jam konataj: la energio-suvereneco kaj malplia dependeco disde la landoj produktantaj hidrokarbonojn; la malalta kosto de la tiel generita elektro; kaj — eĉ se en la nuna situacio ŝajnas nekredeble — la sekureco, sub la preteksto, ke en la 441 atomcentraloj en la mondo (duono el ili en okcidenta Eŭropo) estiĝis en la lastaj 50 jaroj nur tri gravaj akcidentoj... Ĉiuj tiuj argumentoj — ne nepre absurdaj — komplete frakasiĝis post la kolosa katastrofo en Fukuŝimo. La nova tutmonda paniko baziĝas sur pluraj konstatoj. Unue, kaj kontraŭe al la ĉernobila katastrofo (kiun oni parte, pro ideologiaj kialoj, imputis al la misestimata sovetia teknologio), ĉi tiu misfortuno okazis en la superteknologia kerno de la mondo, kie supozeble — Japanio estis, en 1945, la sola lando suferinta militan atomenergian inferon — la aŭtoritatoj kaj teknikistoj kiel eblej plej antaŭzorgis por eviti similan katastrofon dum pacepoko. Sekve, se la plej lertaj ne kapablis eviti ĝin, ĉu estas prudente, ke la ceteraj plu ludu per atoma fajro?

Due, la tempaj-spacaj konsekvencoj de la Fukuŝima katastrofo teruras. Pro alta radiaktiveco la zonoj ĉirkaŭantaj la centralon restos neloĝeblaj dum jarmiloj. Tiuj zonoj troviĝantaj iom pli malproksime, dum jarcentoj. Milionoj da personoj estos forportataj al malpli kontaminitaj zonoj kaj devos por ĉiam forlasi siajn posedaĵojn kaj siajn industriajn, agrikulturajn kaj fiŝkaptajn entreprenojn. Krom tiu martira regiono, radiaktiveco influos la sanon de dekoj da milionoj da japanoj. Kaj sendube ankaŭ la sanon de multnombraj koreoj, rusoj kaj ĉinoj, sen ekskludi aliajn loĝantojn de la suda hemisfero.* Kio konfirmas, ke atomenergia akcidento neniam esta loka, sed ĉiam tutplaneda.

* Radiaktivaj partikloj el la Fukuŝima centralo falis sur okcidentan Eŭropon kelkajn tagojn post la katastrofo. Kvankam la aŭtoritatoj deklaris, ke ili “ne estas danĝeraj por la sano”, pluraj fakuloj substrekis, ke la amasiĝo de partikloj ĉe legomoj, precipe ĉe tiuj kun grandaj folioj kiel laktuko, igas legomkonsumadon riska.

Trie, Fukuŝimo pruvis, ke la afero pri pretendata “energi-suvereneco” estas tre relativa. La produktado de atomenergio portas al nova dependeco: la “teknologia dependeco”. Malgraŭ sia enorma teknika progreso Japanio devis peti helpon de usonaj, rusaj kaj francaj fakuloj (krom helpo de la specialistoj de la Internacia Atomenergia Organizo) por provi regi la situacion. Aliflanke, la mondaj resursoj de uranio*, esenca elemento, estas tre limigitaj kaj oni kalkulas, ke laŭ la nuna ekspluatritmo la mondaj rezervoj de tiu mineralo estos elĉerpitaj en 80 jaroj. T.e., samtempe kun la petrolrezervoj...

* Atomreaktoro estas nur sistemo por varmigi akvon. Por tio oni uzas la fision de la atomo de uranio 235 (U235), kies kerno-fendiĝo — pro la t.n. “atoma malintegriĝo” — produktas enorman varmo-energion. Necesas emfazi, ke el 156 tunoj da tero oni ekstraktas nur unu tunon da urania mineralo, el kiu oni ekstraktas nur unu kilogramon da uranio... Nur 0,7% el tiu kilogramo estas la U235, kiun oni bezonas por la centraloj: t.e., por akiri 7 gramojn de U235 necesas formovi mil kilogramojn da mineralo kaj 156 tunojn da tero! Legu Eduard Rodríguez Farré kaj Salvador López Arnal: Casi todo lo que usted desea saber sobre los efectos de la energía nuclear en la salud y en medio ambiente, El Viejo Topo, Barcelono, 2008; kaj Paco PucheAdiós a la energía nuclear”, Rebelión (www.rebelion.org), 18a de aprilo 2011.

Pro ĉi tiuj kaj aliaj kialoj, la defendantoj de atomenergi-uzado devas koncedi, ke Fukuŝimo funde ŝanĝis la naturon de la energi-problemo. Nun trudas sin kvar imperativoj: ĉesi konstrui novajn centralojn; malmunti la nunajn en ne pli ol 30 jaroj; esti ekstreme ŝparemaj pri uzado de energio; kaj veti sentime por renoviĝanta energio. Nur tiel ni eble sukcesos savi la planedon. Kaj la homaron.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, majo 2011.

Disputo pri Stalino

La fantomoj de la Ruĝa Placo

EN LA GAZETARO estas nenia dubo: “Stalino revenis”; Putin urĝe rerajtigis Sovetunion kaj la Stalin-kulton”; cetere, “Putin estas Stalino kun Interreto”* Ĉe Kremlo sonas tamen alia sonorilo. La prezidanto Dmitri Medvedev memorigas pri la “krimoj de Stalino” (Izvestia, 7-an de majo 2010), cetere pli volonte ol lia ĉefministro Vladimir Putin. La konsilisto de Kremlo pri homrajtoj, s-ro Miĥail Fedotov, anoncas malsekretigi arĥivojn por emfazi “la adiaŭon al la totalismo” (Interfax, 1-an de februaro 2011). Kaj, ekde la fino de la 1980-aj jaroj, ne pasas semajno sen novaj “malkaŝoj”. Kolokvoj, komunikiloj kaj televid-serioj nutras tiun programon. La gvidantoj antaŭ nelonge metis novan pecon al la dosierujo: La rekono de la masakro de Katino en 1940. Malofte okazas, ke socio tiom laboris por “malentuziasmigi” sian historion. Nu, ĉu ni parolas pri la sama lando?

* Libération, Parizo, 3-an de marto 2010; Le Figaro, Parizo, 7-an de aprilo 2010; Le Point, Parizo, 11-an de oktobro 2007. Vd ankaŭ Time, Novjorko, 22-an de decembro 2009; Forbes.com, 16-an de marto 2010; Rossiaprofile.org, 14-an de majo 2010.

Same kiel la sovetia pasinteco, la personeco de la Vojd (“Gvidanto”) estigas militon per vortoj kaj simboloj, kiu ne evitas la mumion de Lenino en ĝia tombomonumento de la Ruĝa Placo. La liberalaj kontraŭuloj postulas, ke la publikaj lokoj kun nomoj de komunistaj “murdistoj”, inkluzive de tiu de Roza Luksemburgo, akuzita pri terorismo kaj esti lanĉinta internan militon.*

* Novaja Gazeta, Moskvo, kaj la asocio “Memorial”, 24-an de januaro 2011.

“La sovetia epoko” tamen ne redukteblas al Stalino. La unua daŭris sepdek tri jarojn, la alia “regis” dudek kvin jarojn. Tri jarojn post la morto de la sovetia diktatoro, la 5-an de marto 1953, liaj krimoj estis oficiale denuncitaj de Nikita Ĥruŝĉov, fine de la 20-a kongreso de la Komunista Partio de Sovetunio. Ili estis ree denuncitaj en 1961, dum la 22-a kongreso, kiu decidis forpreni la kadavron de Stalino el la tombomonumento, kie ĝi kuŝis apud Lenino. Fine de la 1960-aj jaroj Leonid Breĵnev decidis tabuigi tion. Dua malstalinigo okazis sub s-ro Miĥaelo Gorbaĉovo, ekde 1985. Ĝi kondukis al la rompo kun la bolŝevismo kaj kun la festado de la Oktobra Revolucio. Nova “ŝtatpatriotismo” anstataŭas la sovetiajn tradiciojn.*

* Vd “Nostalgies soviétiques et nouveau patriotisme d’état [Nostalgioj pri Sovetio kaj nova ŝtatpatriotismo]” kaj “La Nouvelle Russie de Vladimir Poutine [La Nova Rusio de Vladimir Putin]”, Le Monde diplomatique, marto 2004 kaj februaro 2007.

Post 1961 la Stalin-statuoj malaperis, escepte en Gori, lia georgia naskiĝurbo. En junio 2010 la prezidanto Miĥael Saakaŝvili igis malmunti la plej imponan. Per la sama elano li ordonis eksplodigi la memorejon de Kutajsi, dediĉitan al la sovetiaj herooj (ne nur “rusaj”) de la milito kontraŭ la nazia Germanio. Pro akcidento georgianino kaj ŝia filino pereis pro la eksplodo. En Ukrainio, statuo starigita de la komunistoj en 2010, en Zaporoĵe, estis fine de decembro detruita fare de la “banderistoj”*. La disputoj pri monumentoj, bustoj kaj muzeoj daŭras.

* Subtenantoj de Stepan Bandera (1909-1959), gvidinto de la Organizaĵo de la Ukrainaj Naciistoj.

La gazetaro denuncis la reaperon en la publika spaco de Stalin-portretoj kaj de sovetiaj flagoj. Fakte, nur komunistaj opoziciuloj kaj veteranoj montras ilin ... En majo 2010, la eksa urbestro de Moskvo, s-ro Juri Lujkov, volis ornami la ĉefurbon per kelkaj bildoj de la “ĉefkomandanto” dum la festoj de la Venkotago. Kremlo malebligis tion. La demokrata urbestro, ne stalinisto, argumentis per la tre disvastiĝinta ideo, ke festi la majon 1945 kaŝante Stalinon egalas al festi la batalon pri Anglio sen mencii la nomon de Churchill, aŭ la Liberigon de Parizo silentante pri De Gaulle. Koncerne la “sovetian” flagon flirtatan dum ĉiu 9-a de majo dum la paradoj de la Venkotago, precizan kopion (laŭdire) de tiu flirtigita sur la Reichstag-domo, en 1945, leĝo voĉdonita de la Duma (rusia parlamento) en 2007 volis anstataŭigi en ĝi la falĉilon kaj martelon per blanka stelo. La prezidanto Putin ne subskribis ĝin.

Dum la 1990-aj jaroj svarmis kontraŭkomunistaj verkoj. Lenino kaj Trocko tie konkuris pri la plej alta rango sur la podio de la “pli malbonaj uloj ol Hitlero”. Sed post kiam La insularo de Gulago de Aleksandro Solĵenicin estis enmetita en la lernejprogramojn, ĉu miri pri nova kontraŭtendenco favora al Stalino? Nun tiuj lernolibroj, kiuj ne silentas pri la Gulago, elvokas la “manaĝerajn” kvalitojn de Stalino kaj la “modernigon”, kiun li prezidis. La instruistoj, en granda debat-konferenco en oktobro 2010, estis petataj inspiriĝi per ankoraŭ malbone difinita “patriotismo”.

EN TIU DISPUTO alfrontiĝas du malmolaj kernoj. Unuflanke la stalinistoj, ĉefe la Komunista Partio de la Rusa Federacio de s-ro Genadi Zjuganov. Ili gloras la konstruadon de socialismo, la industriigon de la 1930-aj jaroj, “sen kiu la venko super Hitlero ne estus atingebla”, la revolucion de edukado, de kulturo kaj de la sansistemo, la altigo de la vivdaŭro. La ondoj de subpremado ne estas neataj, sed prezentataj kiel malpli gravaj — kaj parte pravigataj. Sekvante la bonan konspir-logikon, la “detruo de la USSR” estas volonte atribuata al “la imperiismo”, al la usonaj sekretaj servoj, al la “monda cionismo”, al la “perfiduloj” Gorbaĉovo-Jakovlev-Elcin.*

* Kp ekz-e la stalinisman retejon http///stalinisme.narod.ru.

AL TIUJ RIPROĈOJ respondas la pledoj favore al Boris Elcin kaj al Jegor Gajdar (ĉefo de la “ŝokterapio”) “kiuj savis la USSR kontraŭ malsato kaj interna milito”. La liberaldemokrataj rondoj, sendistinge proksimaj de la potenco aŭ de la opozicio, emfazas la Teroron, la malsaton de 1932 ĝis 1933 (en Ukrainio oficiale kvalifikita gentekstermo), la Gulagon, la katastrofon de 1941, la laŭ Solĵenicin disvastigitajn maksimumajn taksojn de la viktimoj. La venko, diras ili, okazis “malgraŭ” tiu ĉefo samtempe kruela kaj kretena, kaj ne “danke al li”. Favorataj temoj de tiu kampanjo: Stalino respondecas pri la milito mem, ĉar li “provokis” la hitleran invadon.* Ĉu kvin milionoj da militkaptitoj kiuj falis en la manojn de la germanoj? Ankaŭ pri tio kulpas Stalino.

* Novaja Gazeta, 23-a de februaro 2010.

Inter tiuj du polusoj aperas iom pli subtila diskuto. Opinienketoj montras pluraspektan rigardon al la pasinteco: oni kondamnas la subpremadon sen malestimi la oferojn de la iamaj konstruantoj aŭ de la batalintoj. La memoro estas fakte dispecigita laŭ la diverseco de la epokoj kaj de la travivitaj situacioj. Pri tio atestas tuta literaturo nekonata de la okcidentaj publikoj — regionaj historioj, historioj de konstruejoj kaj de entreprenoj, memoraĵoj de kamparanoj, de laboristoj, de veteranoj, de “zek-oj” (malliberuloj de la laborkoncentrejoj), personaj taglibroj, esploraĵoj pri la ĉiutagaĵo kaj de la pensmanieroj. Oni elvokas (kaj kelkfoje konfuzas) diversajn epokojn. La atestantoj de la grandaj ŝanĝegoj fariĝas malmultaj, kontraste al tiuj de la jaroj de 1953 ĝis 1985, periodo al kiu oni atribuas plej altan bonstaton kaj stabilecon. De unu generacio al la alia oni ne memoras la saman “sovetian eraon”.

ALIA, “GEOPOLITIKA” aliro volas prijuĝi tiun pasintecon nur laŭ la kriterio de perdoj kaj gajnoj de la potenco. Stalino povas esti samtempe krima ĉefo kaj politika geniulo: lia rolo en 1939 kaj dum la milito estas ekzamenata sen laŭdoj nek kondamnoj. Tiu plej senpasia analizo ebligas ankaŭ paroli pri aktualaĵoj, pri teritorioj kaj landlimoj, pri la historia statuso de Rusio, pri la “diseriĝo” kiu, laŭ ĝi, minacas ĝin hodiaŭ. El tiu vidpunkto nun reaperas politikaj celoj. La malsekretigo de arĥivoj povas servi kiel preteksto por diversaj manipuladoj. Ekzemple la “stalina demando” tre konvene dividas la fronton kontraŭ Putin ...

La “modernigo”, regule revenanta ideo hodiaŭ ŝatata, resendas al la pasinteco. Liberala, porokcidenta, eŭropeca tendenco — kiun la retoriko de la prezidanto Medvedjev favoras — estas, laŭ iuj, kontraŭa al ekonomio de nacia mobiliziĝo inspirita de la ĉina ekzemplo kaj de la “eŭrazia” ideo ... Ĉiukaze, la plibonigo de rusa konkurenckapablo en la tutmonda merkato postulas dolorajn socialajn disponojn, kiuj estas malkongruaj kun tio, kion liberala intelektulo ĵus nomis “socialisma betono”, kiu, laŭ li, pezigas la pensadon de la rusoj.

Pro tio oni devus ankaŭ forigi Leninon el la marmora tombomonumento kaj enterigi lin malproksime de la (sovetia) tombejo de la Kremlo, kiun oni povus ankaŭ forigi. Porparolanto de tiu postulo estas s-ro Vladimir Ĵirinovski, gvidanto de la tre naciisma Liberaldemokrata Partio de Ruslando. Dum televida debato li pentris Leninon kiel la enkarniĝo de la Absoluta Malbono (REN TV, 5-an de majo 2010). Toleri lin, eĉ morta, sur la Ruĝa Placo, ŝajnigus ke la soveta potenco ankoraŭ pluvivas! 16-jara studento, kiu trovis nenian sencon en tiu debato pri “prezidinto”, sciigis ke lia problemo estas, ke li ne povas pagi la kostojn de studado. La diskutgvidanto demandis lin, ĉu la enterigo aŭ ne de Lenino ŝanĝus ion en tio. “Ne”, respondis la studento. Ĉu li revis pri senpaga instruado? Tion oni ne demandis al li.

Jean-Marie CHAUVIER.

Komunikado, kerno de la postbalota krizo

Amasinformiloj, la alia eburborda milito

“La milito estas finita”, deklaris prezidanto Alassane Dramane Ouattara, konstatinte la areston de s-ro Laurent Gbagbo, la 11-an de aprilo. La estonteco de dividita Eburbordo restas necerta, sed la konflikto malfermita de la kontestata baloto en novembro 2010 ankaŭ okazis sur la loka amasinformila scenejo. La du viroj ja alfrontiĝis pere de la gazetaro kaj la komunikad-agentejoj.

LUNDON LA 11-an de aprilo 2011 la tutmondaj televidiloj disvidigis bildojn de Laurent Gbagbo stuporanta kaj lia edzino Simone, afliktita. La paro, kiu regis Eburbordon dum dek jaroj estis arestita en la subteretaĝo de la prezidanta loĝejo bombata de la franca taĉmento Licorne, enkadre de la Operaco de Unuiĝintaj Nacioj en Eburbordo (ONUCI). Tiuj mallongaj filmaĵoj sen sono — kion diras s-ro Gbagbo, kies lipoj moviĝas?-, estas unue montrataj en Télévision Côte d’Ivoire (TCI), la ĉeno lanĉita fine de decembro 2010 de s-ro Allasane Dramane Ouattara por kontraŭstari la potencan Radio Télévision Ivoirienne (RTI), ŝtatan organon. La nova prezidanto celas pruvi al la lando, ke la milito estas finita. Ĉar la bildoj, same kiel la pafiloj, estis uzataj kiel armiloj de la 28-a de novembro 2010, dato de la dua balotvico de la kontestata prezidant-elekto.

De la sendependiĝo en 1960, kaj dum 30 jaroj, la RTI havis monopolon pri informado, kune kun la oficiala ĵurnalo Fraternité matin. Ĉiu ĵurnalo cetere komenciĝas tiam per la “penso de la tago”, tiu de la prezidanto Houphouët-Boigny, kies ununura partio regas absolute. La ĉefa tasko de la ĵurnaloj estas raporti pri la agoj de la registaro kaj la vojaĝoj de la ŝtatestro, lirike rakontitaj de lia persona raportisto, Joseph Biomandé. En lando ĉefe kampara, tiuj ŝtataj amasinformiloj ankaŭ utilas por konstrui komunan identecon kaj eduki loĝantaron ankoraŭ plej multe malkleran: elsendoj pri higieno kaj sano, naciaj konkursoj pri plibeligado de vilaĝoj, “pertelevida instruado”, ...

La ĵurnalistoj, kiuj laboras tra tiuj kanaloj estas do perceptataj kiel reprezentantoj de la regantoj. Sed la falo de la berlina muro kaj la demokratiga vento, kiun ĝi levis en Afriko, devigis la maljuniĝantan Houphouët-Boigny malfermi la ludon. La novaj gazetoj, ofte efemeraj, multiĝis, kaj dudeko da ĵurnaloj estis je dispono de la plej granda legantaro de la francparolanta Afriko. Malgraŭ la ekonomia krizo, Eburbordo restis tiam la plej riĉa lando el la subregiono, kie la legantoj havas pli grandan aĉetpovon ol tiu de la najbaroj. Krome, la administraj formalaĵoj necesaj por kreado de gazeto estis tre simpligitaj.

Ĉu ĵurnalistoj aŭ militantoj?

BEDAŬRINDE, diversiĝo de la gazetoj ne rezultigis plibonigon de informadkvalito. La ĵurnaloj, ofte subigitaj je la estroj de politikaj partioj, imitas la erarojn de la ŝtataj informiloj. Kelkaj brilaj ĵurnalistoj provas eviti tion, sed tio estas des pli malfacila, ke la politika kunteksto streĉiĝis, post la morto de Houphouët-Boigny en 1993. La liberigo de la gazetaro fariĝis, iom post iom, tiu de la propagando de tiu kaj aliaj partioj. La plej frenezaj onidiroj, ofte presitaj sur la ĉefpaĝoj, tiel nutras la komentadon de tiuj, kiujn oni nomas la “titolologoj”: simplaj civitanoj, kiuj ariĝinte ĉirkaŭ gazetvendejoj, komentas la novaĵojn de la titoloj.

Tiu tro granda partieco fine malkreskigas la vendojn, igante la ĵurnalistaron eĉ pli dependa de la mono de mecenatoj. Mendante glorantajn artikolojn, ili transformas ĵurnalistojn en afrikaj bardoj. Kaj la RTI ja malpli emfaze laŭdas la ŝtatestron, sed ĝi tamen restas je la servo de la posteulo de Houphouët-Boigny, s-ro Henri Konan Bédié. La internaciaj radioj — Radio France Internacionale (RFI), British Broadcasting Corporation (BBC), Africa n-ro 1-, kiuj ricevis permeson elsendi en 1993, sukcesas resti kvalite ĉe la supro, sed la malrapida drivo de la nacia gazetaro, pli kaj pli troiganta, partoprenas en la venenigo de la politika klimato. La artikoloj fariĝas pli kaj pli malamaj kaj la ĵurnalistoj estas konsiderataj militantoj kiam malferma konflikto faligas la landon abismen.

La 19-an de septembro 2002, kiam eksplodas la ribelo kontraŭ s-ro Gbagbo, reganta de du jaroj, la eksterlandaj radioj estas tuj ĉesigitaj, dum la oficejoj de gazetoj aŭ radioj supozataj proksimaj de s-ro Ouattara (konsiderata kiel financinto de la puĉo) estas detruitaj. La RTI fariĝas tiam la plej potenca el la propagandiloj favore al la reĝimo. La direktoro de la radio-televida publika grupo cetere zorgas forigi el la antenoj ĉiujn supozatajn simpatiantojn de la Kuniĝo de la Respublikanoj (RDR), partio de s-ro Ouattara. La okcidentaj ĵurnalistoj, akuzataj pri partieco, estas ankaŭ montrataj kiel malamikoj, kaj iliaj adresoj malkaŝitaj. La plej perfortemaj diskursoj de la “patriotoj”, la subtenantoj de prezidanto Gbagbo, estas senfine diseĥataj.

La partopreno de la najbara Burkina Faso, malantaŭa bazo de la ribela movado, estigas reprezaliojn kontraŭ ties civitanoj. Por libere ebligi la amasmurdadon la ŝtatestro petas, ke la sekurec-taĉmentoj “foriru” el la kvartaloj, kie loĝas eksterlandanoj suspektataj kaŝi armilojn. La nacia radio aldonas sian “brikon” al la konstruaĵo, per la voĉo de unu el siaj ĉefartikolistoj, la 6-an de oktobro 2002; “Sufiĉus forpeli nur kvincent mil burkinanojn el Eburbordo, por ke la ĉefo de la ribelantoj [subkomprenite: s-ro Blaise Compaoré, prezidanto de Burkina Faso] komprenu la rolon de Eburbordo en la subregiono.” Iuj tiam kromnomis la nacian radion “Radio-mil-lagunoj”, reference al la teruranonca ruanda “Radio-mil-montoj”, kiu en 1994 diseĥis la alvokojn al la Tuci-genocido.

La vorta perforto akompanas la fizikan perforton, favore al senpuneca sento. Monaton post la komenco de la milito, interveno de la francaj taĉmentoj haltigis la antaŭenigon de la ribeluloj, konfirmante la faktan dividon de la lando. En la centra kaj norda zonoj, okupataj de la ribelantoj, la RTI estas barita; lokaj radioj kaj televidoj informas la loĝantojn.

Surloke, la kontraŭleĝaj elpremoj daŭris ambaŭflanke, ĝis la interkonsento de Uagaduguo (Burkina Faso), subskribita en marto 2007, kiu malfermis vojon al elekto, ĝuste tiu, kiu okazis en novembro 2011, post sesfojaj prokrastoj. La eksterlandaj amasinformiloj, inter kiuj RFI, ofte suspendita, estas denove permesitaj. Kaj la komunikila klimato, post la politika klimato, siavice malstreĉiĝas ... ĝis la balota kampanjo de 2010.

La vesperon de la dua balotvico, dimanĉon 28-an de novembro 2010, post la novaĵoj de la vespero, la RTI estas denove mobilizita. S-ro Ouattara kaj lia teamo malaperas el la ekranoj. Raportaĵoj pri perfortaĵoj kaj fraŭdoj en la nordo de la lando dissendiĝas unu post la alia. Neniu respond-rajto, neniu mencio pri premadoj en la suda kaj okcidenta zonoj. Mardon la 30-an matene, dum la tuta lando atendas la unuajn rezultojn, la RTI malmuntas siajn instalaĵojn ĉe la sidejo de la sendependa baloto-komisiono (SBK)*. Ĝi sekve “mistrafas” la proparolanton de la SBK, kiu vane provas anonci nombrojn, dum liajn dokumentojn ŝiras, sub rigardo de la eksterlanda gazetaro, komisionano, s-ro Damana Pickass, eksgvidanto de la Studenta kaj Lerneja Federacio de Eburbordo (Fesci), la sindikato kiu, de 2000, estas la provizanto de la milicoj de s-ro Gbagbo*.

* La Fortoj de Defendo kaj Sekureco (FDS) ankaŭ forigas la eksterlandajn ĵurnalistojn. Tiuj el la radio Onuci-FM estas petataj malmunti sian studion tie instalitan.
* Vd “Generacio impete atakanta Eburbordon”, Le Monde diplomatique, novembro 2009.

Ĵaŭdon la 2-an de decembro, ja surprize, en la Hotelo de la Golfo, kie estas la stabo de s-ro Ouattara, la rezulto de la elekto anoncanta lin gajninto, estas proklamataj de s-ro Youssouf Bakayoko, la prezidanto de la SBK. Tiun scenon ne montris la RTI; la eksterlandaj amasinformiloj, kiuj dissendis ĝin estis blokitaj, same kiel la SMS (Skriba Mesaĝeto-Servo). La morgaŭon, 3-an de decembro, la konstitucia konsilantaro proklamas s-ron Gbagbo gajninto. La novaĵo dissendiĝas bukle la tutan tagon en la nacia televido (kiu sola elsendas de la antaŭa tago), kie alterne montriĝas diversaj advokatoj pravigantaj ĉi tiun decidon. Strange, neniu referencas pri la artikolo 64 de la eburborda elekto-kodo, kiu instrukcias, ke kaze de konstatitaj fraŭdoj la baloto estu nuligita kaj nova boloto reorganizata. La 4-an de decembro, ĉiam en senpera dissendo de la nacia televido, s-ro Gbagbo ĵuras: nur tiun prezidanton la eburbordanoj estos vidintaj.

Dum la postaj semajnoj, kvankam la venko de s-ro Ouattara estis agnoskita, laŭvice, de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Usono, Francujo kaj la Afrika Unio, surloke instaliĝas blokita situacio, dukapa sed malegala. S-ro Gbagbo regas Abiĝanon, kernon de la potenco. S-ro Ouattara estas enfermita ĉe Hotelo de la Golfo, defendita de la blukaskuloj de Onuci. Lia subteno estas eksterlanda. Ja sur tiu fronto s-ro Gbagbo do decidas novan komunikad-batalon, por rompi la unuanimecon kiun li frontas.

Ĝia ĉefa parto okazas en Francujo, eksa kolonia lando, kiu ankoraŭ havas fortajn ligojn kun Eburbordo. La malvenkinta prezidanto disponas por tio pri reto de komunikantoj, kies ŝajna heterogeneco povas surprizi, sed kiu spegulas la kalkulojn de la pragmata strategiisto, kiu li ĉiam estis. Por la balotkampanjo de 2010, s-ro Gbagbo jam konfidis sian komunikadon al s-ro Stéphane Fouks, ĉefo de Euro RSCG (filio de Havas).

Lia elekto de firmao dependanta de la Bolloré-grupo estas kohera kun la koncesio de la Abiĝan-haveno donita al tiu sama grupo en 2003, same kiel kun la ordena insigno atribuita al ĝia prezidanto, s-ro Vincent Bolloré, en 2008. Dum la semajnoj post la elekto, la gazetoj de la negocisto cetere favore traktis lian aferon. La aliaj relajsoj de s-ro Gbagbo estas dissemitaj sur la tuta politika paletro. Unue la malnovaj kompanoj de la franca socialista partio (PS) kaj unuavice s-ro Guy Labertit, eksa “s-ro Afriko” de la partio, kiu gastigis lin dum lia franca ekzilo, en la 1980-aj jaroj. Lia subteno neniam mankis, eĉ kiam la PS-estraro petis s-ron Gbagbo forlasi la reglokon. Aliflanke, malpli konataj apogoj malkaŝiĝas, el la ekstremdekstro: s-ro Bernard Houdin, eksrespondeculo de la Grupo Unio-Defendo (GUD), sed ankaŭ la advokato Marcel Ceccaldi, konsilinto de s-ro Jean-Marie Le Pen. La filino de ĉi-lasta, s-ino Marine Le Pen ne malpli subtenas, publike kondamnante la enmiksiĝon de s-ro Nicolas Sarkozy. Ŝi tiel priservas la celon de s-ro Gbagbo: transformi la eburbordan krizon en konflikton kun Parizo. Ĉi tiu temo estas mobiliziga por la franca publika opinio, sed ankaŭ por la afrika, ĉu de ekzilitoj, ĉu sur la afrika kontinento.

Ĉiuj tiuj famuloj sin sekvas sur la televidaj aŭ radiaj scenejoj de Francujo por defendi la “rezistanton” Gbagbo kaj la superecon de la eburborda konstitucio kompare kun la internaciaj enmiksiĝoj. Fine de decembro la eburborda aventuro de s-roj Jacques Vergès kaj Roland Dumas malfermis al la Gbagbo-tendaro kroman fenestron en la francaj amaskomunikiloj. La advokatoj anoncis tie redaktadon de “Blanka libro”. La celo estis semi dubon en la eksterlandaj publikaj opinioj, resendante “la du prezidantojn” kiel egalrajtajn postulantojn. Tiu politiko kvazaŭmeĥanike emfazas impreson pri partieco de la okcidentaj registaroj kaj de UN. Fakte la du viroj subskribis severan akuzadon, kies pruvoj ĉefe devenas de la RTI!

En tiu ĉi batalo s-ro Ouattara koncentris siajn klopodojn al la interna fronto, kie la celo estas regi la bildojn vidatajn de la eburbordanoj. Dum sia balotkampanjo, li ankaŭ apogis sin al s-ino Patricia Balme (PB Com), unu el la plej konataj komunikistoj sur la profitdona afrika merkato pri bildo-konsilado*. La 16-an de decembro, la marŝo lancita de Guillaume Soro, ĵus nomumita ĉefministro de s-ro Ouattara, vane provis atingi la sidejon de la RTI.

* Vd Thomas Deltombe, “Chantres français pour dictateurs africains”, Le Monde diplomatique, marto 2010.

Por konkurenci ĉi tiun, la prezidanto agnoskita de la UN lanĉis fine de decembro propran radion, kaj fine de januaro propran ĉenon, la TCI, kies fidindeco de informado ankaŭ ne estas granda. Sed la neŭtraligo de la RTI, kiu daŭre elsendis la propagandon de s-ro Gbagbo, restis prioritata celo. La “nevidebla taĉmento”* de s-ro Ouattara atakadas la soldatojn de la eksprezidanto en la kvartalo Abobo en Abiĝano, kie situas la ĉefa elsendilo, ankaŭ pafcelata de la francaj helikopteroj.

* La “nevidebla taĉmento” estas aro de batalantoj aliĝintoj al la lukto kontraŭ s-ro Gbagbo.

En la nokto de la 10-a ĝis 11-a de aprilo, la bombadoj de la Licorne-taĉmento definitive ĉesigis la elsendojn de RTI. Tagmeze la ekranoj nigris, same kiel la estonto de s-ro Gbagbo. La ĵurnalistoj, kiuj subtenis lin estas nun postĉasataj. La repaciĝo de la eburbordanoj nepre pasos tra la senarmigo de amaskomunikiloj kaj tra neŭtraligo de la bildoj.

Vladimir GAGNOLARI

Kaŝe revizii la traktaton de Lisbono

La “Berlina interkonsento” trudiĝas al Eŭropo

La veraj decidejoj de la Eŭropa Unio ne limiĝas al la sidejoj de la Komisiono, al la Konsilio, al la Parlamento kaj al la Justec-kortumo — Bruselo, Strasburgo kaj Luksemburgo. Necesas aldoni tri germanajn urbojn: Frankfurto ĉe Majno, kie troviĝas la Eŭropa Centra Banko (ECB); Berlino, kie esprimiĝas la germana ĉefministro, s-ino Angela Merkel; kaj Karlsruho (en la lando Badeno-Vurtembergio), kie troviĝas la Federacia Konstitucia Tribunalo.

Plurfoje, kaj spite al Bruselo, la Kortumo de Karlsruho metis sablerojn en la ekfunkciadon de la eŭropaj traktatoj. Ekz-e necesis atendi ĝis novembro 1993 por ke la mastriĥta traktato ekvalidu, dum ĝi estis ĉie ratifita dum la jaro 1992 escepte en Germanio, kie ĝi estis haltigita per provizora dispozicio* ĝis la 12-a de oktobro 1993. Pli lastatempe, la 30-an de junio 2009, la karlsruhaj juĝistoj striglis la Lisbonan Traktaton tiel ke ili submetis ĝian akordigeblon kun la germana konstitucio (Baza Leĝo) al akompana leĝo voĉdonota de la du ĉambroj de la germana parlamento. Inter la argumentoj de sia decido ili nomis la “strukturan deficiton de demokratio” de la Unio kaj memorigis la “centran rolon de la nacia parlamento” konsidere ke “la Eŭropa Parlamento ne estas la reprezenta organo de eŭropa popolo, kies deputitoj estus la reprezentantoj”: jen malvarma duŝo sur la eŭropaj federismaj movadoj kaj partioj.*

* germane: einstweilige Verfügung, -vl
* Vd Anne-Cécile Robert, “Où l’on reparle du déficit démocratique”, Le Monde diplomatique, septembro 2009 kaj Bernard Cassen, “Le coup de semonce de Karlsruhe”, 2-a de septembro 2009, http://www.medelu.org/spip.php?arti....

Por la germanaj politikaj gvidantoj tiu dokumento estis severa konstitucia admono. Pro tio la ekstrema singardemo de s-ino Merkel, kiu ne povas permesi al si ricevi vangofrapon de la altaj juĝistoj de Karlsruho pri tiom tikla dosiero, nome tiu de la Eŭropa Fonduso de Financa Stabileco. Tiu, urĝe starigita en majo 2010, por alfronti eventualan mankon de Grekio pri ĝia suverena ŝuldo, havas trijaran vivodaŭron, do ĝis fine de 2012.

Provizita per interven-kapablo de 440 miliardoj da eŭroj — al kiuj aldoniĝas la 310 miliardoj da eŭroj kiujn la Internacia Mon-Fonduso (IMF) pretas meti sur la tablon —, tiu fonduso estis kreita en majo 2010 sur interregistara bazo, do ekstertraktate, kaj kun la garantio de la dek ses membroj de la eŭrozono. Post tiu dato, kaj post Grekio, kelkaj landoj, kiuj aliĝis al la sola mono, estis oficiale enskribitaj de la aliaj registaroj kaj de la financmerkatoj en la atendoliston de la eblaj “profitantoj” de tiu aranĝo de urĝa “helpo”: kun Irlando kaj Portugalio ĉepinte de la listo kaj Hispanio kaj Italio tuj poste.

Pro tiu singardemo, s-ino Merkel, dum la Eŭropa Konsilio de la 29-a de oktobro 2010, trudis al siaj partneroj ion, kio ŝajnis al la plej multaj el ili iom petola: revizion de la Lisbona Traktato, kiu jaron antaŭe kun multaj malfaciloj ekvalidis (la 1-an de decembro 2009) fine de procezo kiu daŭris sep jarojn. La celo de la ĉefministrino? Jure “kirasi” la daŭrigon de tiu Fonduso trans la jaro 2012, per ĝia integrado en la traktaton. Sed ŝia zorgo estas ne nur jura. Ŝi volas submeti al severegaj kondiĉoj la uzadon de meĥanismo kiu celas malpli savi ŝtatojn ol kreditorojn. Ŝi volas gardi la industriajn kaj financajn interesojn de Germanio, kiujn la dispeciĝo de la eŭrozono malfortigus. La ideo estas simpla: “svingi sub la nazo de la internaciaj kreditoroj la projekton partoprenigi ilin en la restrukturado de la suverenaj ŝuldoj en la preciza momento, en kiu (...) ili disponas ankoraŭ pri ĉiuj strukturaj pov-rimedoj kapablaj lanĉi novan spekulan ŝtormon kaj ankoraŭ iom pli klinigi la registarojn”, klarigas la ekonomikisto Frédéric Lordon.*

* “Crise européenne, deuxième servie (parto 1)”, La pompe à phynance (Les blogs du Diplo), 8-a de novembro 2010.

Do, la konstitucia kortumo de Karlsruho, kadre de konvena german-germana partnereco, helpas Berlinon. Tiu “Berlina Interkonsento” tute ne postrestas la Vaŝingtonan, kiu donis dolorajn spertojn interalie al la landoj de Latinameriko kaj Afriko. Tiurilate ne estas hazardo ke la IMF estas dense ligita kun tiu operacio.

Eĉ se ne estas planite, ke la projekto funkciu antaŭ 2013, ĉiuj registaroj konsentas, ke necesas ellabori ĝin plej rapide, ĉar la plej eta ŝanceliĝo havus tujan sekvon por la konduto de la financaj agantoj, kiuj diktas al la ŝtatoj siajn kondiĉojn. Ne senkiale ili retroaktive interpretos dispoziciojn, kiuj oficiale ekvalidos nur post du jaroj. Pro tio la Eŭropa Konsilio de la 28-a de oktobro fiksis kiel limdaton la 10-an de decembro 2010 por submeti la du raportojn pri kiuj ĝi devos decidi: unu pri la enhavo de la revizio de la traktato, por la Eŭropa Komisiono; la dua pri la manieroj de tiu reviziado, atribuita al la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, s-ro Herman Van Rompuy. En la sekvo temas ĉi tie ĉefe pri tiuj manieroj.

La registaroj de la Unio plej volonte ŝparus al si la germanan postulon oficiale revizii la Lisbonan Traktaton. Oni povas ja imagi, ke se landoj grandaj kiel Malto aŭ Latvio formulus instituciajn obĵetojn por interna uzo, la grandaj ŝtatoj baldaŭ remetus ilin sur la rektan vojon. La ekzemplo de Irlando memorigas al kontestemuloj, ke “ne” en referendumo — pri la Nica Traktato en 2001 aŭ pri tiu de Lisbono en 2008 — estas konsiderata nedeca. En aliaj landoj (Francio kaj Nederlando) tiam la parlamento anstataŭas la popolon. En Berlino, male, oni ne ŝercas pri la Karlsruha Tribunalo nek pri la germana ekonomia modelo.

Ĉi-foje gravas ke oni ne trompiĝu, se oni volas, ke la revizio de la traktato okazu sen malglataĵoj kaj ne provoku financan krizon kiu minacus la eŭron. Jen la delikata misio de s-ro Van Rompuy. Unuan indikon pri la sekvota linio estis liverita de s-ro Nicolas Sarkozy, kiu kalkulas kun “la jura kreemo” de la eŭropaj funkciuloj.* Traduko: eviti ĉian formon de ratifo kiu povus okazigi referendumon, eĉ nur en unu sola lando. Ideale la afero reguliĝu nur sur la nivelo de la registaroj, for de la atingopovo de la elektantoj kaj de la parlamentoj. Sed la imagemo de la juristoj povas disvolviĝi nur en la kadro de la revizi-proceduroj nomitaj en la artikolo 48 de la Traktato pri la Eŭropa Unio (TEU) kiu, kun la traktato pri la funkciado de la Eŭropa Unio (TFEU), konsistigas la Lisbonan Traktaton (vd ...). Tiu artikolo nomas revizi-proceduron ordinaran kaj simpligitan.

* L’Humanité, 30-a de oktobro 2010.

La ordinara revizi-proceduro, por grandskalaj modifoj aŭ tiaj modifoj kiuj tuŝas la disdividon de la potencoj en la Unio, estas tiu kiun oni aplikis por la mortinta Traktato de Eŭropa Konstitucio (TEK), kiun oni ŝanĝis preskaŭ identa en la Lisbonan Traktaton en decembro 2007. Ĝi preskribas jenan sekvon: kunvokon kaj starigon de Eksterordinara Asembleo, okazigo de interregistara konferenco (IRK) surbaze de la konkludoj de la Asembleo, subskribo kaj ratifo (parlamente aŭ referendume). Facile imageblas, ke tiu scenaro — peza, malrapida kaj ĉefe riska — ne ĝuas la favoron de s-ro Van Rompuy.

Restas do la proceduroj nomataj “simpligitaj”. Ili estas du kaj ambaŭ povas modifi, tute aŭ parte, nur la traktaton pri la TFEU kaj ne la TEU. Tiun, kiu nomiĝas “transiraj klaŭzoj”, kiun ni nomas ĉi tie nur pormemore, oni povas tuj formeti, ĉar ĝi estis akre kritikita en la decido de la Karlsruha Tribunalo de la 30-a de junio 2009. La alia, male, ŝajnas esti taŭga por la celo. Ĝi koncernas la parton III de la Traktato dediĉita al la internaj politikoj kaj agadoj de la Unio.

Laŭ la artikolo 48-6 de la TEU la dispozicioj de tiu parto III modifeblas rekte de la EŭKonsilio, kiu decidas unuanime, sen kunvoko de Eksterordinara Asembleo aŭ de interregistara konferenco. Jes, vi legis ĝuste: rekte modifeblaj, sen ratifo! Kiel klarigis s-ro Etienne de Poncins, diplomato kies laboraĵoj pri la eŭropaj instituciaj demandoj estas aŭtoritataj, “la tiel proponitaj revizioj devas esti “aprobitaj” (kaj ne “ratifitaj”) de ĉiuj membroŝtatoj, laŭ iliaj respektivaj konstituciaj reguloj. En la realo, la diferenco inter “aprobo” kaj “ratifo” ŝajnas esti sufiĉa por ke en certaj kazoj, ne bezonatas formala voĉdonado de la nacia parlamento pri teksto, sed nur permeso de tiu parlamento al la registaro.”* Estus do senutile por s-ro Van Rompuy multekoste mobilizi batalionojn da bruselaj juristoj. Sufiĉas legi la Lisbonan Traktaton (aŭ tiun, por 4,90 eŭroj, de Le Monde diplomatique por havi la deziratan respondon. Almenaŭ unuavide ...

* Etienne de Poncins, Le Traité de Lisbonne en 27 clés, Editions Lignes de repères, Parizo, 2008.

Ĉar se la jura argumentado estas unu afero, la demokratia legitimeco estas alia. Speciale por la civitanoj, kiuj, en Francio, tre plimulte diris “ne” al la KTE en 2005. En februaro 2008, laŭ iniciato de s-ro Sarkozy, la parlamento ne hezitis rompi tiun decidon per ratifado de la Lisbona Traktato. Tiel, traktato adoptita piedpremante la popolan suverenecon povas riĉiĝi per klaŭzoj, kiuj ankoraŭ pli ridindigas ĝin. Oni povos kredigi al neniu, ke la estonta Eŭropa Fonduso de Financa Stabileco estas simpla mastruma dispono de la eŭrozono, kiu bezonas do nur simpligitan revizion.

La pruvon de tio liveris antaŭ niaj okuloj la irlanda kaj portugala registaroj, kiuj, tamen rande de bankroto, faris dum la lasta novembro malesperan batalon por eviti la uzadon de la urĝa dispozicio kreita en majo 2010, kiu estas simpla antaŭprezento — malpli prema — de la estonta Fonduso: ili prave vidas en ĝi rompon de ilia suvereneco, kiu metas ilin sub la kuratelo de la Komisiono, de la Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj de la IMF. La irlanda ministro pri entreprenoj, komerco kaj ennovigo, s-ro Batt O’Keeffe, deklaris pri tio: La suvereneco de tiu ĉi lando estis tre malfacile gajnita, kaj tiu ĉi registaro ne fordonos ĝin al iu ajn”.* Li perfekte komprenis ke, sine de la Unio, la potenco de la registaroj respondecaj pri sia agado antaŭ siaj popoloj estas transiĝanta al “iu ajn ” — la supre citita triopo — kies komuna trajto estas, ke ĝi estas raportodeva al neniu krom al la financmerkatoj. Krome, unu el la membroj de tiu triopo, la IMF, eĉ ne estas eŭropa institucio ...

* Citita en Financial Times, 17-a de novembro 2010.

En tiuj kondiĉoj, ne la proceduro de simpligita revizio de la traktato aplikeblas, sed jes ja la ordinara proceduro — kun siaj devigoj — ĉar temas pri la disdivido de la povoj sine de la Unio, tia kia ĝi aperas en la TEU. La batalo, kiu prepariĝas pri la revizio postulata de s-ino Merkel estus do, logike, elstare politika. Sed la registaroj faros ĉion por eviti la debaton aŭ ĉirkaŭbari ĝin kiel demandojn de financa teĥniko en la servo de “helpo”, de preskaŭ humanitara speco, al periferiaj ŝtatoj de la Unio. Ili faros tion des pli facile, ke ili kredas ke ili mem neniam iros sub la jugon de tiu Fonduso. Tio estas evidente la sento de s-ro Sarkozy, kiu firme apogis la postulojn de la germana ĉefministrino. Sed kiu povas diri, ke Francio iun tagon ne troviĝos sur la listo de “savendaj” landoj?

Se elektokampanjo havas ankoraŭ sencon, oni rajtas atendi de la politikaj partioj kaj de la kandidatoj por la prezidant-elekto de 2012, ke ili senambigue poziciiĝu pri la projekto de revizio de la Lisbona Traktato kaj pri la revizi-manieroj. Ĉar, pli ol iam ajn, la “eŭropa demando” superas ĉiujn aliajn.

Bernard CASSEN.

La fantomoj de la Ruĝa Placo

de Jean-Marie Chauvier, ĵurnalisto En la gazetaro estas nenia dubo: “Stalino revenis ”; Putin urĝe rehonorigis Sovetunion kaj la Stalin-kulton ”; cetere, “Putin estas Stalino kun Interreto ”* Ĉe Kremlo sonas tamen alia sonorilo. La prezidanto Dmitri Medvedev memorigas pri la “krimoj de Stalino ” (Izvestia, 7-an de majo 2010), cetere pli volonte ol lia ĉefministro [?Vladimir Putin. La konsilisto de Kremlo pri homrajtoj, s-ro Miĥail Fedotov, anoncas malsekretigi arĥivojn por emfazi “la adiaŭon de la totalismo” (Interfax, 1-an de februaro 2011). Kaj, ekde la fino de la 1980-aj jaroj, ne pasas semajno sen novaj “malkaŝoj”. Kolokvoj, komunikiloj kaj televid-serioj nutras tiun programon. La gvidantoj antaŭ nelonge metis novan pecon al la dosierujo: La rekono de la masakro de Katino en 1940. Malofte okazas, ke socio tiom laboris por “malentuziasmigi” sian historion. Nu, ĉu ni parolas pri la sama lando?

* Libération, Parizo, 3-an de marto 2010; Le Figaro, Parizo, 7-an de aprilo 2010; Le Point, Parizo, 11-an de oktobro 2007. Vd ankaŭ Time, Novjorko, 22-an de decembro 2009; Forbes.com, 16-an de marto 2010; Rossiaprofile.org, 14-an de majo 2010.

Same kiel la sovetia pasinteco, la personeco de la Vojd (“Gvidanto”) estigas militon per vortoj kaj simboloj, kiuj ne ŝparas la mumion de Lenino en ĝia tombomonumento de la Ruĝa Placo. La liberalaj kontraŭuloj postulas, ke la publikaj lokoj kun nomoj de komunistaj “murdistoj”, inkluzive de tiu de Roza Luksemburgo, akuzita pri terorismo kaj esti lanĉinta internan militon.*

* Novaja Gazeta, Moskvo, kaj la asocio “Memorial”, 24-an de januaro 2011.

“La sovetia epoko” tamen ne redukteblas al Stalino. La unua daŭris sepdek tri jarojn, la alia “regis” dudek kvin jarojn. Tri jarojn post la morto de la sovetia diktatoro, la 5-an de marto 1953, liaj krimoj estis oficiale denuncitaj de Nikita Ĥruŝĉov, fine de la 20-a kongreso de la Komunista Partio de Sovetunio. Ili estis ree denuncitaj en 1961, dum la 22-a kongreso, kiu decidis forpreni la kadavron de Stalino el la tombomonumento, kie ĝi kuŝis apud Lenino. Fine de la 1960-aj jaroj Leonid Breĵnev decidis tabuigi tion. Dua malstalinigo okazis sub s-ro Miĥaelo Gorbaĉovo, ekde 1985. Ĝi kondukis al la rompo kun la bolŝevismo kaj kun la festado de la Oktobra Revolucio. Nova “ŝtatpatriotismo” anstataŭas la sovetiajn tradiciojn.*

* Vd “Nostalgies soviétiques et nouveau patriotisme d’état [Nostalgiuloj pri Sovetio kaj nova ŝtatpatriotismo]” kaj “La Nouvelle Russie de Vladimir Poutine [La Nova Rusio de Vladimir Putin]”, Le Monde diplomatique, marto 2004 kaj februaro 2007.

Post 1961 la Stalin-statuoj malaperis, kun la escepto de Gori, lia georgia naskiĝurbo. En junio 2010 la prezidanto Miĥael Saakaŝvili igis malmunti la plej imponan. Per la sama elano li ordonis eksplodigi la memorejon de Kutajsi, dediĉita al la sovetiaj herooj (ne nur “rusaj”) de la milito kontraŭ la nazia Germanio. Pro akcidento georgianino kaj ŝia filino pereis pro la eksplodo. En Ukrainio, statuo starigita de la komunistoj en 2010, en Zaporoĵe, estis fine de decembro detruita fare de la “banderistoj”*. La disputoj pri monumentoj, bustoj kaj muzeoj daŭras.

* Partizanoj de Bandera, gvidinto de la Organizaĵo de la Ukrainaj Naciecoj.

La gazetaro denuncis la reaperon en la publika spaco de Stalin-portretoj kaj de sovetiaj flagoj. Fakte, nur komunistaj opoziciuloj kaj veteranoj montras ilin ... En majo 2010, la eksa urbestro de Moskvo, s-ro Juri Lujkov, volis ornami la ĉefurbon per kelkaj bildoj de la “ĉefkomandanto” dum la festoj de la Venkotago. Kremlo malebligis tion. La demokrata urbestro, ne stalinisto, argumentis per la tre disvastiĝinta ideo, ke festi la majon 1945 kaŝante Stalinon egalas al festi la batalon pri Anglio sen mencii la nomon de Churchill, aŭ la Liberigon de Parizo silentante pri De Gaulle. Koncerne la “sovetian” flagon flirtatan dum ĉiu 9-a de majo dum la paradoj de la Venkotago, preciza kopio (laŭdire) de tiu flirtigita sur la Reichstag-domo, en 1945, leĝo voĉdonita de la Duma (rusia parlamento) en 2007 volis anstataŭigi en ĝi la falĉilon kaj martelon per blanka stelo. La prezidanto Putin ne subskribis ĝin.

Dum la 1990-aj jaroj svarmis kontraŭkomunistaj verkoj. Lenino kaj Trocko tie konkuris pri la plej alta rango sur la podio de la “pli malbonaj uloj ol Hitlero”. Sed post kiam La insularo de Gulago de Aleksandro Solĵenicin estis enmetita en la lernejprogramojn, ĉu miri pri nova kontraŭtendenco favora al Stalino? Nun tiuj lernolibroj, kiuj ne silentas pri la Gulago, elvokas la “manaĝerajn” kvalitojn de Stalino kaj la “modernigon”, kiun li prezidis. La instruistoj, en granda debat-konferenco en oktobro 2010, estis petataj inspiriĝi per ankoraŭ malbone difinita “patriotismo”.

En tiu disputo alfrontiĝas du malmolaj kernoj. Unuflanke la stalinistoj, ĉefe la Komunista Partio de la Rusa Federacio de s-ro Genadi Zjuganov. Ili gloras la konstruadon de socialismo, la industriigon de la 1930-aj jaroj, “sen kiu la venko super Hitlero ne estis atingebla”, la revolucion de edukado, de kulturo kaj de la sansistemo, la altigo de la vivekspekto. La ondoj de subpremado ne estas neataj, sed prezentataj kiel malpli gravaj — kaj parte pravigataj. Sekvante la bonan konspir-logikon, la “detruo de la USSR” estas volonte atribuata al “la imperiismo”, al la usonaj sekretaj servoj, al la “monda cionismo”, al la “perfiduloj” Gorbaĉovo-Jakovlev-Elcin.*

* Kp ekz-e la stalinisman retejon http///stalinisme.narod.ru.

Al tiuj riproĉoj respondas la pledoj favore al Boris Elcin kaj al Jegor Gajdar (ĉefo de la “ŝokterapio ”) “kiuj savis la USSR kontraŭ malsato kaj interna milito”. La liberaldemokrataj rondoj, sendistinge proksimaj de la potenco aŭ de la opozicio, emfazas la Teroron, la malsatnn de 1932 ĝis 1933 (en Ukrainio oficiale kvalifikita gentekstermo), la Gulagon, la katastrofon de 1941, la laŭ Solĵenicin disvastigitajn maksimumajn taksojn de la viktimoj. La venko, diras ili, okazis “malgraŭ” tiu ĉefo samtempe kruela kaj kretena, kaj ne “danke al li”. Favorataj temoj de tiu kampanjo: Stalino respondecas pri la milito mem, ĉar li “provokis” la hitleran invadon.* Ĉu kvin milionoj da militkaptitoj kiuj falis en la manojn de la germanoj? Ankaŭ tie: kulpas Stalino.

* Novaja Gazeta, 23-a de februaro 2010.

Inter tiuj du polusoj aperas iom pli subtila diskuto. Opinienketoj montras ambivalentan rigardon al la pasinteco: oni kondamnas la subpremadon sen malestimi la oferojn de la iamaj konstruantoj aŭ de la batalintoj. La memoro estas fakte dispecigita laŭ la diverseco de la epokoj kaj de la travivitaj situacioj. Pri tio atestas tuta literaturo nekonata de la okcidentaj publikoj — regionaj historioj, historioj de konstruejoj kaj de entreprenoj, memoraĵoj de kamparanoj, de laboristoj, de veteranoj, de “zek-oj” (malliberuloj de la laborkoncentrejoj), personaj taglibroj, esploraĵoj pri la ĉiutagaĵo kaj de la pensmanieroj. Oni elvokas (kaj kelkfoje konfuzas) diversajn epokojn. La atestantoj de la grandaj ŝanĝegoj fariĝas malmultaj, kontraste al tiuj de la jaroj de 1953 ĝis 1985, al kiuj oni atribuas plej altan bonstaton kaj stabilecon. De unu generacio al la alia oni ne memoras la saman “sovetian eraon”.

Alia, “geopolitika” aliro volas prijuĝi tiun pasintecon nur laŭ la kriterio de perdoj kaj gajnoj de la potenco. Stalino povas esti samtempe krima ĉefo kaj politika geniulo: lia rolo en 1939 kaj dum la milito estas ekzamenata sen laŭdoj nek kondamnoj. Tiu plej senpasia analizo ebligas ankaŭ paroli pri aktualaĵoj, pri teritorioj kaj landlimoj, pri la historia statuso de Rusio, pri la “diseriĝo” kiu, laŭ ĝi, minacas ĝin hodiaŭ. El tiu vidpunkto nun reaperas politikaj celoj. La malsekretigo de arĥivoj povas servi kiel preteksto por diversaj manipuladoj. Ekzemple la “stalina demando” tre konvene dividas la fronton kontraŭ Putin ...

La “modernigo”, gvida ideo laŭ la gusto de la tago, akordiĝas kun la pasinteco. Liberala, porokcidenta, eŭropeca tendenco — kiun la retoriko de la prezidanto Medvedjev favoras — estas, laŭ iuj, kontraŭa al ekonomio de nacia mobiliziĝo inspirita de la ĉina ekzemplo kaj de la “eŭrazia” ideo ... Ĉiukaze, la plibonigo de rusa konkurenckapablo en la tutmonda merkato postulas dolorajn socialajn disponojn, kiuj estas malkongruaj kun tio, kion liberala intelektulo ĵus nomis “socialisma betono”, kiu, laŭ li, pezigas la pensadon de la rusoj.

Pro tio oni devus ankaŭ forigi Leninon el la marmora tombomonumento kaj enterigi lin malproksime de la (sovetia) tombejo de la Kremlo, kiun oni povus ankaŭ forigi. Porparolanto de tiu postulo estas s-ro Vladimir Ĵirinovski, gvidanto de la tre naciisma Liberaldemokrata Partio de Ruslando. Dum televida debato li pentris Leninon kiel la enkarniĝo de la Absoluta Malbono.* Toleri lin, eĉ morta, sur la Ruĝa Placo, ŝajnigus ke la soveta potenco ankoraŭ supervivas! 16-jara studento, kiu trovis nenian sencon en tiu debato pri “prezidinto”, sciigis ke lia problemo estas, ke li ne povas pagi la kostojn de studado. La diskutgvidanto demandis lin, ĉu la enterigo aŭ ne de Lenino ŝanĝus ion en tio. “Ne”, respondis la studento. Ĉu li revis pri senpaga instruado? Tion oni ne demandis al li.

* REN TV, 5-an de majo 2010.

Jean-Marie CHAUVIER.

Liberala laboratorio ruinigita de la krizo

Kiam la islanda popolo voĉdonas kontraŭ la bankistoj

En Usono, la respublikanoj batalas por amputi la federacian buĝeton; en Portugalio, la gvidantoj intertraktas suverenecon kontraŭ savplano; en Grekio, la perspektivo de restrukturado de la ŝuldo akrigas la malabundecon. La islandanoj, konsultitaj per referendumo, proponas alian vojon: adresi la fakturon de la krizo al tiuj, kiuj kaŭzis ĝin.

MALGRANDA INSULO, grandaj demandoj. Ĉu la civitanoj devas pagi por la frenezaĵo de la bankistoj? Ĉu ekzistas ankoraŭ institucio ligita kun la popola suvereneco kapabla kontraŭmeti sian legitimecon kontraŭ la superrego de la financo? Jen la temoj de la referendumo organizita la 10-an de aprilo 2011 en Islando. Tiun tagon, por la dua fojo, la registaro demandis la loĝantaron: ĉu vi akceptas repagi la deponaĵojn de britaj kaj de nederlandaj privatuloj al la privata banko Icesave? Kaj, por la dua fojo, la loĝantoj de la insulo ruinigita de la krizo aperinta en 2008 respondis “ne” — je 60 elcentoj de la voĉdonantoj, kontraŭ 93 elcentoj dum la unua konsulto en marto 2010.

La rezulto de la krizo alprenas apartan nuancon en momento, kiam, sub la premo de la spekulistoj, de la Eŭropa Komisiono kaj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la registaroj de la Malnova Kontinento trudas politikojn de malabundo, por kiuj ili ne estis elektitaj. La prirabado de la okcidenta mondo fare de la financaj institucioj liberigitaj el ĉia devo, maltrankviligas eĉ tiujn, kiuj kutime gloras la malreguligadon. Tagon post la islanda referendumo, la ĉefartikolisto de la tre liberala Financial Times gratulis sin pro tio, ke “eblas rangigi la civitanojn antaŭ la bankojn” (la 13-an de aprilo 2011). Ideo, kiu trovas ankoraŭ malmultan eĥon ĉe la eŭropaj politikaj gvidantoj.

Islando prezentas vere ekzemplan kazon, ĉar tiu lando estas ĥemie pura ekzemplo de la dinamikoj kiuj, dum la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, permesis al privataj interesoj dekreti publikajn reguladojn kiuj kondukis al pufiĝo de la financa sfero, al ties disiĝo el la resto de la ekonomio kaj, fine, al sia implodo.

Ĵus antaŭ la krizo, en 2007, ĉio iris ankoraŭ plej bone: la islanda mezuma enspezo troviĝis en la kvina monda rango kaj antaŭis per 60 elcentoj tiun de Usono. Tiam la ŝikaj restoracioj de Rejkjaviko aperigis la londonajn kvazaŭ restoraciaĉojn. Luksaj artikloj inundis la vendejojn kaj grandegaj 4x4-aŭtomobiloj ĝene plenigis la stratojn. Jaron antaŭe, internacia studaĵo klasis la insulon kiel la plej feliĉan de la planedo.* Granda parto de ĝia prospero baziĝis sur la akcelita kresko de tri islandaj bankoj. Ili, kiuj estis ĝis 1998 malgrandaj societoj de la publika sektoro, leviĝis rapide inter la tricent plej gravaj bankoj de la mondo, kaj ilia aktivaĵo pasis de cent elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) en 2000 al preskaŭ 800 elcentoj en 2007 — nivelo kiun nur Svislando superas.

* World Database of Happiness, 2006, http://worlddatabaseofhappiness.eur.nl.

La ekonomia krizo eksplodis fine de septembro 2008: post la bankroto de la investbanko Lehman Brothers, la monmerkatoj blokiĝis.* Pro sia malkapablo repagi al siaj kreditoroj, la tri grandaj islandaj bankoj estis ŝtatigitaj. Ili nun ricevis malpli glorajn kronojn: tiun, publikigitan de la taksad-agentejo Moody’s, de la dek unu plej impresaj financaj katastrofoj de la historio.

* Vd “Le krach du libéralisme”, Manière de voir, n-ro 102, decembro 2008, januaro 2009.

Komence de la 20-a jarcento, post pli ol sescent jaroj da eksterlanda kuratelo, la sociaj strukturoj de Islando restas la plej submetitaj al la nordaj landoj. La fiŝkaptado dominas la ekonomion kaj generas la plejmulton de la enspezoj en eksterlanda mono, kio ebligis al la komerco evolui danke al importadoj. Tiuj siavice stimulis novajn aktivecojn: konstruadon, servojn kaj malpezan industrion. Post la dua mondmilito, la ekonomio eniris periodon de pli forta kresko, pro kombinaĵo de faktoroj: helpo ligita kun la Marshall-plano, ligita kun la instalo de militbazo por la usona armeo kaj la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO); abundo de eksportvaro ne tre sentema pri la fluktuadoj de la enspezo de la konsumantoj, fiŝo el malvarma akvo; malmultnombra loĝantaro, tre edukita kaj dotita per forta sento de nacia aparteneco.

Proporcie kun sia riĉiĝo Islando konstruas prizorgoŝtaton inspiritan de la skandinava modelo, financata de impostoj. En la 1980-aj jaroj la nivelo kaj la dispartigo de la disponebla enspezo atingis la mezumon de la nordaj landoj. Tamen, la pezo de la ŝtato restis pli forta en Islando ol ĉe ĝiaj eŭropaj najbaroj. Ankaŭ la klientismo: la loka oligarĥio disdividas la politikan kaj la ekonomian pejzaĝon.

La moderna kapitalisma socio de la dua duono de la 20-a jarcento troviĝis en rekta devenlinio de la preskaŭ feŭdaj strukturoj de la 19-a jarcento. En la jardekoj post la dua mondmilito dek kvar familioj — grupo konata sub la nomo de “Polpo” — konsistigis la ekonomian kaj politikan eliton de la lando. Same kiel la iamaj tribestroj, ili dominis la eksportojn, la transportojn, la bankon, la asekurojn, la fiŝkaptadon kaj la provizadon de la NATO-bazo.

Tiu oligarĥio regas ankaŭ en la Partio de Sendependeco (PdS, dekstra), kiu regas la komunikilojn. Ĝi avalas la nomumadon de altaj oficistoj, en la administracio, la polico kaj la armeo. Tiam, la dominantaj partioj (PdS kaj Partio de la Centro [PdC], kiu rekrutas en kamparaj zonoj)* rekte mastrumas la publikajn lokajn bankojn: maleblis ricevi prunton sen pasi tra la loka partiaparato. Timigo, flataĉo kaj malfido teksis reton de potenco mergitan en virisma kulturo, kiu konsideras vilecon virto.

* En la opozicio troviĝas nome la Socialdemokrata Partio kaj la Partio de Ordinaruloj (pli maldekstra).
La influo de studenta gazeto

SED, FINE de la 1970-aj jaroj, novliberala ribela grupo renversis deinterne la tradician ordon. Ĝi estis gvidata de la “Lokomotivo”, gazeto, kiun juraj kaj komercaj studentoj transprenis. Ilia celo: disvastigi la preskribojn de liberkomerco kaj krei por si eblecojn de kariero sen atendi la benon de la Polpo. Fine de la malvarma milito la maldekstra opozicio jam ne estas aŭdata; la Lokomotivo prosperis. Ĝi liveris al la lando ĉefministron: s-ron David Oddsson (PdS).

Naskita en 1948 en la meza klaso, s-ro Oddsson fariĝis urba konsilisto de Rejkjaviko por la PdS en la jaro 1974, poste urbestro en 1982. Li faris tiam kampanjojn de privatigo — interalie la vendo de la urba fiŝkapta ŝiparo — profite al membroj de la Lokomotivo. En 1991, li kondukis la PdS al la venko en la naciaj elektoj. Fariĝinte ĉefministro, li regis la landon dum preskaŭ dek kvar jaroj kaj prezidis la eksterordinaran kreskon de la financa sektoro antaŭ ol instaliĝi ĉe la pinto de la Centra Banko, en 2004. Dum li neniam malproksimiĝis de sia islanda politika branĉo, li tenas sin for de la resto de la socio — pri kiu li sentas eĉ ne la plej etan sciemon. Lia protektato en la Lokomotivo, s-ro Geir Haarde, financministro de 1998 ĝis 2005, sekvas kiel ĉefo de la registaro al s-ro Halldór Asgrimsson, al kiu s-ro Oddsson estis cedinta la povon en 2004.

La liberaligo de la islanda ekonomio komenciĝis en 1994. La aliro al la eŭropa ekonomia spaco — la liberkomerca zono de la landoj de la Eŭropa Unio, al kiu aliĝis Islando, Liĥtenŝtejno kaj Norvegio — trudis la liberan cirkuladon de kapitaloj, havaĵoj, servoj kaj personoj. La registaro Oddsson lanĉis programon de vendo de ŝtataj aktivoj kaj de malregulado de la labormerkato. La privatigo de la financsektoro komenciĝis en 1998, sub gvido de s-ro Oddsson kaj de la gvidanto de la PdC — tiam membro de la reganta koalicio — s-ro Asgrumsson: la banko Landsbanki estis atribuita al altranguloj de la PdS, dum ĝia konkurencanto Kaupthing falis en la monujon de la PdC. Poste, privata banko estiĝinta el la kunfandiĝo de pluraj malgrandaj establoj, Glitnir, instaliĝis en la trian lokon.

Islando pasigis la jarmilŝanĝiĝon portate de facila vento de internacia financo stimulata de malmultekostaj kreditoj. Sur nacia nivelo, tri elementoj montriĝis decidaj: politika engaĝiĝo kiu forte favoris tiun sektoron; la kunfandiĝo de la investbankoj kaj de la komercaj bankoj, kio ebligis al la unuaj profiti la garantiojn, kiujn la registaro donis al la duaj; kaj malalta suverena ŝuldo, kiu igis la internaciajn taksagentejojn doni la nepran bonan noton al la institucioj.

La registaro Oddsson baldaŭ malstriktigis la regularon pri hipotekaj pruntoj garantiataj de la ŝtato, kaj tiel permesis pruntojn ĝis 90 elcentoj de la valoro de havaĵo. La ĵus privatigitaj bankoj ege impetas por proponi kondiĉojn ankoraŭ pli “larĝanimajn”. La imposto pri enspezo kaj la imposto pri aldonvaloro (IAV) malaltiĝas, konforme al la strategio, kiu celas fari Islandon internacia financcentro per moderaj impostoj. Jen ekis la dinamiko de veziko.

La novaj islandaj bankelitoj, dezirantaj etendi sian influon sur la landa ekonomio, dediĉis sin plenĝoje al tio. Uzante siajn akciojn kiel garantiojn, ili permesis al si subskribi pezajn pruntojn ĉe siaj propraj establoj por aĉeti akciojn ... de tiuj samaj establoj. Rezulto: la kurzoj altiĝis. La sama operacio etendiĝis kelkfoje al aliaj bankoj. Tiel la akciuloj de la banko B depruntis monon ĉe la banko A por aĉeti akciojn de sia propra societo, antaŭ ol redoni la afablecon al siaj amikoj de la banko A, kiuj faris same. Per tio, la kurzoj de la du bankoj flugis alten, sen rilato kun ilia reala aktiveco.

Per tiu ritmo, la malgranda insulo baldaŭ malfermis siajn pordojn al la financaj gigantoj. La abundego de kredito ebligis al la loĝantaro festi kun ekzalto la finon de la jardekoj de kvantolimigo de kredito per la kribrilo de la politikaj retoj: fine la islandanoj sentis sin vere “sendependaj”. Tio eble klarigas ilian senton — tiaman — esti “la plej feliĉa loĝantaro de la mondo”. La proprietuloj kaj la gvidantoj de la bankoj pagis al si ĉiam pli larĝanimajn kompensaĵojn (vera interna rabo ene de la establoj). Kaj ju pli riĉaj ili estis, des pli ili ĝuis la subtenon de la politikaj partioj — kiujn ili financis. La privataj jetoj disŝirantaj la ĉielon de Rejkjaviko aperis tiam kiel sonanta pruvo de la sukceso al loĝantaro kiu, sur la grundo, hezitis inter envio kaj admiro. La malegalecoj inter laborenspezoj kaj riĉaĵoj grandiĝis, ĝi graviĝis per registaraj politikoj, kiuj fortigas la impostan ŝarĝon de la plej malriĉa duono de la socio. Mallonge, “la liberalaj iniciatoj de Oddsson estas la plej mirinda sukceso de la mondo”*, deklaris, en la kolumnoj de la Wall Street Journal unu el la plej ardaj islandaj defendantoj de la merkatekonomio.

* Hannes Gissurarson, “Miracle on Iceland”, The Wall Street Journal, Novjorko, 29-a de januaro 2004.

Komence de la jaro 2006, tamen, oni maltrankviliĝis. La financa gazetaro demandis sin pri la stabileco de la grandaj bankoj, kiuj ekspertis malfacilaĵojn akiri monon en la monmerkatoj. La kuranta deficito de Islando saltis de 5 elcentoj de la MEP en 2003 al 20 elcentoj en 2006 — unu el la plej altaj niveloj de la mondo. La borsa kapitaligo atingis en 2007 la kvinoblon de sia nivelo de 2001. Landsbanki, Kaupthing kaj Glitnir agis jam trans la kapablo de la Islanda Centra Banko subteni ilin kiel lastrimeda pruntisto — des pli ke iliaj ŝuldoj estis realaj kaj iliaj aktivaĵoj dubindaj. En februaro 2006 la taksagentejo Fitch malaltigas la islandan takson de “stabila” al “negativa”: jen la “krizeto”. La islanda monunuo krono falis abrupte, inverse al la valoro de la bankŝuldoj, kiuj kreskis; la longdaŭreco de la kreditoraĵoj je eksterlandaj valutoj fariĝis baldaŭ “publika” problemo; la akcimerkato kolapsis kaj la bankrotoj multiĝis. La Danske Bank de Kopenhago tiam priskribis Islandon kiel tuj eksplodontan “gejzeran ekonomion”.*

* Danske Bank, “Iceland: Geyser crisis”, Kopenhago, 2006.

La islandaj bankistoj kaj politikaj respondeculoj forbalais la kritikojn per manmovo. La Centra Banko subskribis prunton por duobligi siajn rezervojn je eksterlanda valuto, dum la komerca ĉambro — gvidata de la reprezentantoj de Landsbanki, Kaupthing, Glitnir kaj de iliaj diversaj filioj — respondis per komunika kampanjo en la gazetaro. La usona ekonomikisto Frederic Mishkin ricevis 135.000 dolarojn por meti sian nomon sub raporto verkita preskaŭ tute de ekonomikisto islanda kaj kiu atestis pri la stabileco de la bankoj de la insulo.* Richard Portes, devena el la London Business School, kontentiĝis per 58.000 sterlingaj pundoj por samspeca ekspertizo. Fine de 2007, Arthur Laffer, teoriulo de la proponekonomio, trankviligis: “Islando devus esti modelo por la tuta mondo”.* La valoro de la aktivaĵoj de la bankoj atingis tiam proksimume la okoblon de la MEP.

* Post la katastrofo de septembro 2008, Mishkin kaŝe modifis la titolon de sia studaĵo “Financa stabileco en Islando”. En lia biografieto la raporto nomiĝas nun “Financa malstabileco en Islando”.
* Arthur Laffer, “Overheating is not dangerous”, Morgunbladid, Rejkjaviko, 17-a de novembro 2007.

Post la elektoj de majo 2007, la Socialdemokrata Alianco (SDA)* starigis koalician registaron kun la PdS, kiu estis ankoraŭ dominanta. Je la konsterniĝo de multaj ĝiaj apogantoj, la gvidantoj de la SDA forgesis siajn antaŭelektajn promesojn kaj montris senkondiĉan apogon al la etendiĝo de la financsektoro.

* La alianco entenas la Socialdemokratan Partion, la Liston de la Virinoj kaj frakcion de la Popola Alianco (devena el la maldekstro kritika samtempe al la NATO kiel al la Varsovia Traktato).

Kvankam ili transvivis la krizeton de 2006, Landsbanki, Kaupthing kaj Glitnir daŭre penadis por trovi freŝan monon por financi novajn akirojn kaj repagi siajn ŝuldojn. La bankoj tiam starigis du metodojn por superi la malfacilaĵojn. La unua: Icesave, inventaĵo de Landsbanki. Temas pri servo en Interreto destinita altiri deponaĵojn per oferto de interezkvotoj pli logaj ol tiuj de la tradiciaj bankoj. Fondita en Britio en oktobro 2006 kaj en Nederlando dek ok monatojn poste, Icesave ĝuis tre rapide rekomendojn de aliaj retejoj specialiĝintaj pri interreta financo kaj estis baldaŭ inundita de deponaĵoj. Dekoj da milionoj da sterlingaj pundoj alfluis. Inter la unuaj klientoj troviĝis la universitato de Kembriĝo, la polico de Londono aŭ la Kontrolkomisiono de Britio, kiu mastrumas la financojn de la lokaj registaroj. Sen kalkuli la centojn da milionoj da privatuloj (tricent mil posedantoj de konto ĉe Icesave nur en Britio).

La fakto ke la entoj Icesave estas starigitaj kiel “agentejoj” — kaj ne kiel “filioj” — signifas ke ili troviĝas sub la kontrolo de la islandaj instancoj anstataŭ de tiuj de la gastigantaj landoj. Tamen neniu maltrankviliĝis pri la fakto, ke la islanda regulad-agentejo havas nur kvardek kvin personojn — inkluzive de akceptisto — el kiuj la plimulto faris staĝon por esti poste rekrutotaj en unu el la bankoj de la lando. Neniu maltrankviliĝis krome pri tio, ke la deponaĵ-asekuro de la eŭropa ekonomia spaco disponas, ke la islanda loĝantaro (tricent dudek mil personoj) devas kompensi la eksterlandajn deponintojn en kazo de bankroto.

Dua solvo, kiun la bankoj trovis por aliri novan monon sed devi pravigi sin per realaj aktivaĵoj: la “amleteroj”. La “tri granduloj” vendis kreditatestojn al pli malgrandaj regionaj bankoj, kiuj siavice prezentis ilin al la Centra Banko por garantii novajn pruntaĵojn ... kaj prunti ilin al la “tri granduloj”. La komencaj kreditatestoj estis rapide kromnomataj “amleteroj”, ĉar ili resumiĝas per simplaj promesoj. La sistemo internaciiĝis: la “tri granduloj” starigis filiojn en Luksemburgio kaj deponas siajn amleterojn ĉe la Eŭropa Centra Banko, interŝanĝe de kontanta mono kiun ili sendas al Islando.

La falo de la islandaj bank-establoj okazis du semajnojn post tiu de Lehman Brothers. La 29-an de septembro 2008, Glitnir petis la helpon de la guberniestro de la Centra Banko, s-ro Oddsson. Tiu, kun la intenco trankviligi, ordonis al sia institucio aĉeti 75 elcentojn de la akcioj de Glitnir, kio havis kiel solan efikon ke ĝi pligravigis la maltrankvilon. La takso de la lando falis, dum Landsbanki kaj Kaupthing perdis siajn kreditliniojn. Amasaj maldeponoj komenciĝis en la eksterlandaj filioj de Icesave. La 7-an de oktobro, s-ro Oddsson decidis indeksi la kronon laŭ korbo de eksterlandaj valutoj. Sed la mono jam falis, kaj la rezervoj de eksterlandaj valutoj estis rapide elĉerpitaj. Sen kapitalkontrolo la indeksado daŭris nur kelkajn horojn. Tio lasis tamen sufiĉe da tempo por la proksimuloj de la potenco por ŝanĝi siajn kronojn je favora kvoto. Miliardoj forlasis la landon, antaŭ ol oni lasis la kronon “flosi” — aŭ, por diri pli precize, droni. La 8-an de oktobro, la brita ĉefministro, s-ro Bordon Brown, blokis la aktivaĵojn de Landsbanki en Britio, apogante sin sur kontraŭteroristaj leĝoj deciditaj de la New Labour. La borso, la bankaj obligacioj, la nemoveblaĵoj spertis la saman sorton kiel la mezuma enspezo de la islandanoj: ili falis.

La registaro eksplodas

Nun venis la IMF al Rejkjaviko. Estas la unua fojo post ĝia interveno en Britio, en 1976, ke ĝi estas vokita por helpi evoluintan ekonomion. Ĝi proponis kondiĉitan prunton de 2,1 miliardoj da dolaroj por stabiligi la kronon. La IMF cetere subtenis la postulojn de la brita kaj nederlanda registaroj: Islando, submetita al la eŭropa sistemo de deponaĵ-garantioj, devas kompensi Londonon kaj Hagon (kiuj decidis mem repagi al la klientoj de Icesave sur sia teritorio).

La popolo, kutime flegma, eksplodigis sian koleron. La protestmovadoj celis precipe s-rojn Haarde kaj Oddsson, la ĉefojn de la PdS, kaj la ministron pri eksterlandaj aferoj, s-ino Ingibjörg Gísladóttir (SDA). Plurfoje inter oktobro 2008 kaj januaro 2009, sabaton posttagmeze, en la malvarmo, miloj da homoj ĉiuaĝaj grupiĝis sur la ĉefplaco de Rejkjaviko. La manifestaciantoj enbrakiĝis por formi homan ĉenon ĉirkaŭ la Parlamento, kaj tapetis la konstruaĵon per fruktoj kaj jogurtoj. Ili postulis la demision de la registaro.

En januaro 2009 la koalicio inter la SDA kaj la PdS rompiĝis. Tiam okazis la sola ekzemplo de “turniĝo maldekstren” en lando tuŝita de la internacia financa krizo: portempa registaro el socialdemokratoj kaj la nova kaj populara Maldekstra-Verda-Movado (MVM) stariĝis. Ĉe la elektoj de aprilo 2009, la PdS ricevis jam nur dek ses seĝojn, malgraŭ elektosistemo kiu favoras ĝin. Tio estas ĝia plej malbona rezulto ekde ĝia stariĝo en 1929.

La nova koalicio troviĝis tuj sub la devo repagi la eksterordinaran ŝuldon de Icesave al la britoj kaj nederlandanoj: jen la antaŭkondiĉo por la helpo de la IMF. La registaro planis ankaŭ submeti sian kandidatiĝon por fariĝi plenvalida membro de la Eŭropa Unio kaj de la eŭrozono. Post longaj intertraktadoj, en oktobro 2009, ĝi prezentis al la parlamento la tekston de ebla interkonsento pri la ŝuldo de Icesave: 5,5 miliardoj da dolaroj (proksimume 3,7 miliardoj da eŭroj), do 50 elcentoj de la islanda MEP, estos pagota al la brita kaj nederlanda publikaj trezoroj inter 2016 kaj 2023.

La MVM disŝiriĝis. La ministro pri sano, devena de ĝi, forlasis sian postenon, dum kvin disidentoj rifuzis sekvi la voĉdon-instrukcion de la registaro. La leĝo estis pene decidita la 30-an de decembro 2009, en etoso de ĝenerala malaprobo, kiu instigis la prezidanton Olafur Grumsson anonci ke li ne promulgos leĝon tiom kontraŭan al la nacia sento. En la referendumo de marto 2010, 93 elcentoj de la voĉdonantoj esprimis sin kontraŭ la interkonsento Icesave kaj du elcentoj por. Eĉ la gvidantoj de la Socialdemokrata Partio kaj de la MVM detenis sin. La socialdemokratoj falis al 19 elcentoj ĉe la urbaj elektoj de Rejkjaviko de majo 2010 — kiuj venigis amuziston kiel urbestron de Rejkjaviko. En oktobro, la popolaj manifestacioj rekomenciĝis; la koalicio koncedis la elektadon de Konstituciiganta Asembleo, kiu estis fine senvalidigita de la Supera Kortumo.

La nova projekto de interkonsento pri la dosiero Icesave, submetita al la aprobo de la loĝantaro en aprilo 2011, havis la sumon de 4 miliardoj da dolaroj (proksimume 2,7 miliardoj da eŭroj). Post la “ne”, la disputo inter Rejkjaviko unuflanke kaj Londono kaj Hago aliflanke povus troviĝi antaŭ la tribunaloj.

La prokrasto ĝis 2011 de la plej akraj tranĉoj en la publikaj elspezoj lasis iom da spiro por la ekonomio. Ĝis nun, Islando spertis malpli grandan malkreskon de sia aktiveco ol Irlando, Estonio kaj Litovio — kie la rigoro regas. Dum la senlaboreco estis je du elcentoj en 2006, ĝi oscilas inter sep ĝis naŭ elcentoj post la komenco de 2009. Sed la elmigrokvoto — de islandanoj kaj aliaj eŭropaj laboristoj ĉeestantaj en la lando, ĉefe polaj — atingas sian plej altan nivelon post 1889. La socialdemokrata kaj verda potenco tamen promesis malabundecon por 2011. La lokaj registaroj jam ne disponas pri buĝeto por la novaj projektoj. En la malsanulejoj kaj lernejoj la salajroj malaltiĝas kaj oni komencas maldungi. La limdato de la blokado de nemoveblaĵ-konfiskoj estis fine de 2010.

La decido de la koalicia registaro de PdS kaj SDP doni senliman garantion por deponaĵoj de islandaj civitanoj, farita fine de 2008, ilustras kiel la financa elito akaparis la landon. Trudi limon de 5 milionoj da kronoj — proksimume 50.000 eŭroj — estus sufiĉa por protekti 95 elcentojn de la deponintoj. Nur la 5 elcentoj de plej riĉaj profitis la senliman garantion, kiu konsistigas nun gravan kroman pezon sur la publikaj elspezoj. Oni povintus kredi, ke la malgrandeco de Islando ebligus pli frue malkaŝi la blindecon de la registaro; sed estis male. Tre frue s-ro Oddsson komencis “privatigi” la informadon. La Nacia Ekonomia Instituto de Islando, kiu havis reputacion de sendependeco en siaj analizoj, estis malfondita en 2002, ĉar la registaro preferis uzi ... la departementojn de analizo kaj de esplorado de la bankoj mem.

Alia fenomeno mirigas. La pufiĝo de la islanda veziko estis, unue, akompanata de publikigado de kritikaj raportoj, speciale en la Centra Banko. Sed en 2007 kaj 2008, kiam la minaco fariĝis serioza, la dokumentoj — inklude tiujn de la IMF — mildigis sian tonon. La oficialaj financ-institucioj, same kiel la bankistoj kaj la politikistoj, ŝajnis agi surbaze de implicita interkompreniĝo: la situacio fariĝis tiom grava, ke necesis ĉefe ne paroli pri tio, se oni ne volis provoki bankan panikon.

En oktobro 2010, la Parlamento decidis jure persekuti la eksan ĉefministron Haarde pro lia manko de respondeco. La konstanta sekretario pri financo, Baldur Gudlaugsson (eksano de la Lokomotivo) estis kondamnita je du jaroj da malliberejo pro delikto de inicito — li estis vendinta siajn partojn de Landsbanki en septembro 2008, nur kelkajn tagojn post sia interparolado nome de la banko kun la brita financministro Alistair Darling.

Anstataŭ ke li devas respondeci pri siaj agoj, s-ro Oddsson ricevis la postenon de ĉefredaktisto de la plej granda taggazeto de Rejkjaviko, Morgunbladid, de kie li organizas la raportadon pri la krizo — iel, rimarkigas komentisto, kvazaŭ oni nomumintus Richard Nixon kiel ĉefon de la Washington Post dum la Watergate.

Robert WADE

kaj Silla SIGURGEIRSDÓTTIR.

Tiu ĉi artikolo estas rearanĝita kaj aktualigita versio de studaĵo aperinta en la New Left Review, n-ro 65, Londono, septembro-oktobro 2010.

Teritoriaj konfliktoj, kontraŭokcidentaj asertoj

Barato — Ĉinujo: konfliktoj kaj konverĝoj

Lastaprile la unuan fojon la grupo, kiu kunigas Brazilon, Rusujon, Baraton, Ĉinujon, kaj ekde nun Sudafrikon — la BRBĈS — montris unuecan fronton, aparte pri la interveno, tre kritikata, en Libio, kaj pri la dolaro. Unuigitaj dum la internaciaj renkontiĝoj, Barato kaj Ĉinujo retrovas militan etoson kiam ili estas vid-al-vide.

EN TEMPO nur kelkmonata, Barato kaj Ĉinujo blovis varmon kaj malvarmon. En decembro 2010, la vizito de la ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Nov-Delhio estis markita de certa malvarmeco: la fina komuniko ne enhavis mencion pri “unu Ĉinujo” (one China), formulo kutime uzata por marki la agnoskon de la ĉina suvereneco super Tibeto kaj Tajvano. Tiu nemencio estis reprezalio kontraŭ la ĉina rifuzo rekoni la Arunachal Pradesh kaj la Ĝamuo kaj Kaŝmiro kiel integrajn partojn de Barato*. En aprilo 2011, inverse, dum la 3-a pintkunveno de la BRBĈS*, Pekino kaj Nov-Delhio perfekte akordiĝis pri defendado de interesoj de la sojlolandoj, kaj malaprobo de la interveno en Libio — kvalifikita “okcidenta”. Intertempe la barata gazetaro estis raportinta pri la apogo de Ĉinujo, precipe rilate armilojn, al la ribeluloj de nordorienta Barato, triboj engaĝitaj en apartiga batalo de jardekoj*.

* Vd Sujit Dutta, “Managing and engaging rising China: India’s evolving posture”, The Washington Quarterly, vol. 34, n-ro 2, printempo 2011, p. 133.
* Mallongigo por: Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo, Sudafriko.
* Vd Saikat Datta, “The great claw of China”, Outlook, Nov-Delhio, 7-a de februaro 2011.

Meze de la 2000-aj jaroj, s-ro Jairam Ramesh, eminenta membro de la barata registaro, respondeculo de la hommediaj demandoj, kreis la koncepton “Chindia”* atestante tiel ian varmigon de la rilatoj inter ambaŭ landoj. De la historia vizito de la ĉefministro Rajiv Gandhi en Pekino en 1988, la memoro de la milito kiu alfrontigis la du landojn en 1962 mildiĝis, kaj la ritmo de la oficialaj renkontiĝoj ne malfortiĝis. Gravaj interkonsentoj subskribiĝis, kiel la India-China Strategic and Cooperative Partnership for Peace and Prosperity (2005). Sur diplomatia tereno, Barato reasertis, ke Tibeto apartenas al Ĉinujo — kiel ĝi jam agnoskis en 1954-, kaj Pekino agnoskis, ke Sikkim, aneksita de Barato en 1974, estas ja parto de ĝia teritorio. Koncerne ekonomion, la komercaj interŝanĝoj kreskegis kaj atingis 61,7 miliardojn da dolaroj en 2010, kompare kun 3 miliardoj en 2000; Ĉinujo fariĝis la ĉefa partnero de Barato.

* Jairam Ramesh, Making sense of Chindia: Reflections on China and India, India Research Press, Nov-Delhio, 2005.

Tamen, dum la landlimaj konfliktoj estas de 1988 objektoj de intertraktado, foje malfacila, ili reakriĝis ĉi-lastajn jarojn. En 2009 Pekino provis bloki prunton de 2,9 miliardoj da dolaroj de la Banko Azia por Disvolviĝo (BAD), ĉar parto de tiu sumo (60 milionoj) estis dediĉita al projekto lokita en Arunachal Pradesh, teritorio sur kiu Pekino ne rekonas la baratan suverenecon. Ĉinujo, kiu, male de Barato, neniam akceptis la McMahon-linion — intertraktitan en 1913 de la britoj kaj la tiama registaro en Lasao-, kvalifikas tiun regionon “Suda Tibeto”, kaj konsideras ĝin sia. La saman jaron, Pekino provis deadmoni la baratan ĉefministron Manmohan Singh iri en Arunachal Pradesh. Tiu subita maltrankvilo ŝajne estas ligita al la ĉeesto de tibeta budaisma monaĥejo, tiu de Tawang, kie naskiĝis la 6-a Dalai-lamao, kaj de kie ĉinoj timas ke venos la posteulo de la nun funkcianta oficiala Dalai-lamao.

Krome, la ĉinaj regantoj decidis en 2009-2010 stampi la vizojn por la loĝantoj de Ĝamuo kaj Kaŝmiro sur flugfolioj, anstataŭ sur iliaj barataj pasportoj — iu maniero nei la suverenecon de Nov-Delhio sur tiu provinco*. Kiam en julio 2010 la ĉinoj tiel agis kun general-leŭtenanto, kiu estris la armean nordan regionon, Nov-Delhio nuligis la oficialan viziton en Ĉinujon kiun li estis plenumonta.

* Barato kaj Pakistano pretendas posedi Kaŝmiron de 1947.

Ĉi tiuj misakordoj okazas en kunteksto de renaskiĝo de la barat-pakistanaj streĉiĝoj post la ĝihadaj atakoj en Mumbajo en novembro 2008. La plena subteno de Ĉinujo al Islamabado maltrankviligas Baraton, kiu aparte timas pro la konstruado de la Gwadar-haveno en Baluĉistano*, kaj pro ilia armea kunlaborado, kaj la kunproduktado de la unuaj ĉasaviadiloj JF-17 en novembro 2009. Sword-fregato (F22P) kaj tanko estas sekve planataj, kaj ankaŭ atomenergi-centraloj, pri kiuj Barato tre timas, ke ili uziĝos por armeaj celoj. Al tio eble aldoniĝos akvo-konflikto. La ĉinoj ja konstruas, almonte de la alveno en Baraton de riverego Bramaputro, hidroelektran centralon, kiu povus modifi la fluokvanton.

* Vd “A tale of two port. Gwadar and Chalabar display Chinese-Indian rivalry in the Arabian Sea”, Yale Global, 7-a de januaro 2011, http://yaleglobal.yale.edu.

Eĉ pli ol sur la tero, Barato kaj Ĉinujo estas konkurantoj en la Hinda Oceano. Nov-Delhio suferas pri komplekso de ĉirkaŭiĝo ligita al la kresko de la perla kolĉeno sub ĉina influo (konstruo de havenoj ĝis la Ormuz-markolo) kaj al la dismetado de misiloj sur la tibeta ebenaĵo.

Siaflanke, Pekino estas konvinkita ke Barato kapablas bloki ĝian aliron al ĝia Ĉina Maro, aparte danke al la remparo estigita de la Andaman-insularo*. La ambaŭflankaj timoj estas des pli viglaj, ke ĉiu el ili havas sian ĉefan provizadon de hidrokarbono en Mezoriento kaj tra la Hinda Oceano. Ne surprizas do, ke ambaŭ landoj plifortigas unue sian mararmeon, tamen ne forlasante la aliajn armilojn, kiel atestas plene disvolviĝantaj armebuĝetoj*.

* Vd Mathieu Duchâtel, “The PLA navy in the Indian Ocean”, in “China’s sea power, reaching out to the blue waters”, China Analysis, marto 2011.
* La ĉina armea buĝeto kreskas meze 10% jare, de 30 jaroj, kaj oficiale atingis 91 miliardojn da dolaroj en 2011 (International Institute por Security Studies, The Military Balance 2010, Londono, 2011). Tiu de Barato, kreskinta je unu triono de la antaŭa jaro, estis 32 miliardoj da dolaroj en 2009-2010.

Tiu ĉi rivaleco estigas formadon de regionaj aliancoj. Proksima de Pakistano, Birmo (Mjanmaro) kaj Sri-Lanko, Ĉinujo logas ankaŭ partnerojn, kun kiuj Barato ŝatus konservi aŭ evoluigi bonajn rilatojn, kiel ekzemple Irano, Nepalo kaj Bangladeŝo.

Nov-Delhio, siaflanke, provas ekspluati la maltrankviliĝon fronte al la ĉina potenco, de landoj tre diversaj kiel Vjetnamo, Singapuro kaj Japanujo — kun kiu ĝi subskribis en 2006 gravan interkonsenton pri strategia partnereco. Ĝi cetere alprokskimiĝas de Usono, kaj Pekino povas nur malkontenti pro tiu partnereco, kiu, aldoniĝante al la japan-usona akso, ankoraŭ plifortigas la rolon de Usono kiel azia potenclando.

Ĉi tiuj komplikaj duflankaj rilatoj ne malhelpas la du landojn rekunveni — kaj konverĝi — pli kaj pli ofte en internaciaj multflankaj instancoj. La multeco de institucioj arigantaj aziajn landojn, kaj pli larĝe, sojlolandojn, kreskigas la oftecon kaj intensecon de la interŝanĝoj: Barato kaj Ĉinujo hodiaŭ membras en seso da tiaj organizaĵoj regionskale aŭ interkontinente.

Krom la strategia triangulo grupigante Rusujon, Ĉinujon kaj Baraton, la plej emblema estas verŝajne la grupo BRBĈS. La fina rezolucio de la unua pintkunveno, en junio 2009 en Jekaterinburgo (Rusujo) esprimis sian deziron de multpolusa mondo. La dua, en aprilo 2010 en Braziljo (Brazilo), elvokis pli precize geostrategiajn demandojn, kiel tiun de Irano: la BRBĈ — tiam Sudafriko ankoraŭ ne membris en la klubo — akordiĝis por konsideri, ke la sankcioj proponitaj de la okcidentanoj ne estas solvo.

Fine, okaze de sia tria pintkunveno en Sanya (Ĉinujo) en aprilo 2011, tiu klubo de novaj potenclandoj transformiĝis en veran politikan instancon kun la aligo de Sudafriko, kiu ne estis kvalifikita de siaj ekonomiaj plenumoj por eniri la klubon. Ĉinujo kaj Barato ja plene akordiĝis en defendo de la interesoj de la sojlolandoj, same kiel ili jam faris ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), laŭlonge de la Doho-ciklo kaj dum la klimato-pintkunveno de Kopenhago en 2009. La BRBĈS ne nur kritikis la intervenon en Libio, sed ĝi postulis pli gravan lokon en la UN-sistemo, inkluzive de konstanta sidloko por Brazilo kaj Barato en la Sekureckonsilio, kaj, per vortoj apenaŭ vualitaj, la postenojn de respondeculo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de la Monda Banko, kiujn tradicie usonanoj kaj eŭropanoj rezervas por si.

La relativa akreco de la duflankaj rilatoj inter Ĉinujo kaj Barato estas do kompensata de la intenseco de interŝanĝoj en multflankaj kadroj, kie ambaŭ aziaj gigantoj ŝatas kontraŭstari Okcidenton. Tiu kontraŭstaro venanta de Ĉinujo ja ne surprizas, sed la ambiguo de iuj barataj pozicioj povas estigi strangan impreson.

Barato ŝajne travivas fortan streĉon inter, unuflanke, la “okcidentistoj” kiuj rigardas ĝin kiel ponto-landon (bridge power), kiu provizu interligilon inter Nordo kaj Sudo, kaj la “orientistoj”, kiuj ŝatus anstataŭi la “Interkonsenton de Vaŝingtono”* per “azia interkonsento” — eble eĉ per la fama “Interkonsento de Pekino” kombinanta ekonomian liberalismon kaj politikan aŭtokratecon.

* Aro da liberalismaj reformoj truditaj al la troŝuldantaj landoj en la jaroj 1980-1990.

La fascinado, kiun la barataj elitoj sentas rilate al la ĉina ekonomia kresko puŝas ilin al tiu dua direkto. S-ro Rajiv Kumar, direktoro de la Federacio de la barataj komerc- kaj industri-ĉambroj, revenis plena je admiro de la kunveno en Sanya: “Kio estas plej rimarkinda en la ĉina kapitalismo, tio estas plena malapero de la distingo inter publika kaj privata sektoroj. Ambaŭ laboras travideble, sub gvido de la komunista partio.”*.

* Rajiv Kumar, “Learning from Chinese Capitalism”, The Hindu Business Line, Madraso, 16-a de aprilo 2011.

Por iuj barataj respondeculoj, en eksterlanda politiko, demokratio ne plu estas idealo sed ilo politika; tiel, interveni ĝianome en Afganujo — kio ebligas malfortigi Pakistanon — estas legitime. Sed asociiĝi kun la okcidentanoj por protesti kontraŭ la invado de Kartvelujo fare de Rusujo, aŭ por la rezolucio n-ro 1973 — permesanta la intervenon en Libio — ne ŝajnas necese.

Barato ŝajnas komdamnita je speco de skizofrenio. La respondeculoj de sekurec-demandoj estas kvazaŭ obseditaj de la ekspansio de la granda najbaro, sed la elitoj troviĝas je ties flanko fronte al Okcidento, kaj la negocmedioj pretas subiĝi je fascinado de la “interkonsento de Pekino”.

Marĝene de la pintkunveno de Sanya, Nov-Delhio kaj Pekino decidis refunkciigi sian kunlaboradon sur la tereno de defendo — kiu estis haltigita sekve de la incidentoj de julio 2010-, redukti la komercajn malekvilibrojn (Barato havas deficiton je 25 miliardoj da dolaroj) kaj ellabori novan meĥanismon por intertraktado pri landlimaj konfliktoj.

Kiom da tempo daŭros ĉi tiu varmiĝo, kiu spegulas la konjunkturan deziron de la baratanoj fari premojn al Usono, tro proksima de Pakistano laŭ ili? Neniu scias tion. Kio esta struktura, tio estas la kapablo de baratanoj kaj de ĉinoj malkupli siajn zigzagajn duflankajn rilatojn, kaj sian firman asociiĝon kontraŭ Okcidento en multflankaj instancoj.

Christophe JAFFRELOT

La limoj de la kontraŭ-imperiisma pozicio

Fatala blindiĝo de la familio Al-Asad en Sirio

Dum Tunizio devas organizi sian estontecon post la falo de la diktatoro Zine El-Abidine Ben Ali, liberec-krio leviĝas de la komenco de aprilo en pluraj urboj de Sirio, kun pli kaj pli firmaj alvokoj por la faligo de la regantoj. Prezidanto Baŝar al-Asad batalas por sia politika pluvivo kaj tiu de la reĝimo instalita de lia patro en 1970. Ĉu la tempo venis por la dinastio Al-Asad? La armea interveno kontraŭ la opoziciuloj, en Daraa kaj en aliaj urboj, montras, ke la reĝimo elektis perforton.

ABSORBITA de sia lukto kontraŭ eksteraj minacoj kaj de la regionaj krizoj, la siria prezidanto Baŝar Al-Asad kredis, ke lia lando estas ŝirmita kontraŭ la ondo, kiu inundis la aliajn arabajn ŝtatojn. Li eĉ deklaris, en intervjuo por la Wall Street Journal, la 31-an de januaro, pri la demando de similecoj inter Egiptujo kaj Sirio: “Vi devas ŝanĝi vian vidpunkton kaj vin demandi, kial Sirio estas stabila, malgraŭ ke ni troviĝas en pli malfacila kunteksto. Egiptujo estis finance subtenata de Usono, dum ni suferas embargon flanke de la plejparto de la mondo (...). Malgraŭ ĉio tio, nia popolo ne ribelas. Ne temas nur pri la bazaj bezonoj kaj la reformo. Temas pri ideologio, pri viaj konvinkoj, pri la afero, kiun vi defendas. Estas granda diferenco inter defendi aferon, kaj ideologia vakuo.”

Ne eblis pli trompiĝi: sirianoj, siavice, postulis ĉesigon de arbitraj arestoj kaj de policaj brutalecoj, liberigon de la politikaj malliberuloj, liberan gazetaron, abolon de la 8-a artikolo de la konstitucio, asertanta, ke la Baas-partio “gvidas la ŝtaton kaj la socion.”, kaj forigon de la urĝec-stato, valida de 1963, kiam la Baas-partio prenis la regpostenon.

Ĉio komenciĝis en Daraa, urbo en la sudo, ĉe la landlimo kun Jordanio. Ribeloj eksplodis kiam en marto dek-duo da infanoj estis arestitaj pro surmure skribitaj vortoj kontraŭ la reĝimo. Indignintaj, la loĝantoj eliris surstraten. Kiel notis Joshua Landis, unu el la plej bonaj eksterlandaj observantoj en la lando “Daraa estas tre malriĉa kaj islama [sunaista]. Ĝi kunigas ĉion, kio estas problema en Sirio: bankrotanta ekonomio, demografia eksplodo, malbona guberniestro kaj senkompataj sekurecfortoj*.” La — eble fatala — eraro de la sekurecservoj estis pafi al la homamaso realajn kuglojn.

* Sur lia blogo Syria Comment, “Deraa. The government takes off its gloves: 15 killed”, 23-a de marto 2011.

Antaŭ la krizeksplodo, s-ro Al-Asad tamen ne havis agad-manierojn de tradicia araba diktaroro. Kvardek kvin-jara, li aspektis modesta, kaj ne montris arogantecon de tiuj, kiuj “naskiĝis por regi”. En 1994, dum li studis oftalmologion en Londono, la akcidenta morto de lia frato Bassel, nomumita posteulo de ilia patro Hafez Al-Asad, ĵetis en la politikan arenon senentuziasman Baŝar. Ĝis la nuna ondo de amasmortigoj, multaj sirianoj plu subtenis lin, rigardante lin kiel edukitan homon, modernan, reformeman gvidanton, pli bone lokitan ol aliaj por konduki sukcese la necesajn ŝanĝojn.

En la jaro 2000, kiam li anstataŭis sian patron, Sirio estis postrestanta, izolita de mondo pli kaj pli interdependa kaj teknike evoluinta. Liaj unuaj reformoj estis do financaj kaj komercaj: privataj bankoj kaj asekurkompanioj fariĝis permesitaj la unuan fojon en 2004; kvin jarojn poste, en 2009, malfermiĝis biloborso; kaj la lando estas nun intertraktanta sian aliĝon al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK). La regantoj enkondukis poŝtelefonojn kaj la Interreton. Privataj lernejoj kaj universitatoj multobliĝis.

La prezidanto ellaboris kun Turkujo politikan kaj ekonomian aliancon — oni forigis vizojn inter la du landoj — , kio favoris komercon inter la landlimaj regionoj, kaj profitis aparte al Alepo. La malnova urbo Damasko estis revigligita, malnovaj domoj estis rekonstruitaj, multaj restoracioj kaj hoteloj malfermiĝis por akcepti kreskantan ondon de turistoj.

Tiuj reformoj tamen favoris kreskon de malegalecoj kaj de senlaboreco*, sen paroli pri la nivelo de korupteco, multe pli alta ol en Egiptujo kaj Tunizio. Triono de la loĝantaro estas sub la malriĉec-sojlo. Samtempe, la nafto-enspezoj, limigitaj, elĉerpiĝas kaj la lando, pro plurjara sekeco kaj misa mastrumado, refariĝis importanto de tritiko.

* Vd Samir Aita, Les travailleurs arabes hors-la-loi, L’Harmattan, Parizo, 2011.

La manifestaciantoj ne estas politike strukturitaj kaj neniu gvidanto elstariĝis. Same kiel en la aliaj arabaj landoj, homoj spontanee organiziĝis; ĉar la subpremado de la lastaj jaroj ne lasis multe da strukturoj. Fine, la dividoj de landoj kun araba sunaista plimulto, sed kun aliaj gravaj malplimultoj, alavitoj* (inter 12 kaj 15%) — el kiu devenas la familio Al-Asad kaj plejparto de la armeaj kaj politikaj kadruloj-, kristanoj (10%), por ne paroli pri la druzoj kaj la kurdoj*, ne faciligas la identigon de grupoj. La islamismaj tendencoj certe estas influaj, kaj la prezidanto mem iel rekonis tion: unu el la unuaj reformoj adoptitaj post renkontiĝo kun la sunaistaj religiuloj estis permesi la revenon al sia laboro de mil instruistinoj, elpelitaj pro tio, ke ili portas nikabon, kaj fermi la solan kazinon en la lando. Malfortigitaj, la Fratoj-Islamanoj tamen havas influon, kaj aŭdiĝis en la manifestacioj kelkaj frapfrazoj kontraŭ la alavitoj kaj aliaj malplimultoj, aparte la kristanoj. La reĝimo ne hezitas manipuli ĉi tiujn streĉojn.

* Islama sekto ofte klasifikita kiel ŝijaista.
* Plurcentoj da kurdoj estis senigitaj de sia ŝtataneco. En 2004 la prezidanto promesis ĝin redoni al ili. Tiu promeso ne estis plenumita. Ĝi estis denove formulita dum la nuna krizo.

Kvazaŭ nigra nubo, super tiu scenejo ŝvebas la memoro de la amasmurdado de Hama, en 1982, kiam Hafez Al-Asad sange subpremis armitan popolribelon de la Fratoj-Islamanoj. Tiu islama grupo lanĉis en 1977 serion de terorismaj atakoj kontraŭ la reĝimo, mortigante ĝiajn subtenantojn. Ĝi ekregis la urbon Hama, en la centro de la lando, kie ĝi murdis la membrojn de la Baas-partio kaj la funkciulojn de la registaro, precipe la alavitojn. La regantoj senkompate rebatis. La urbo reprezalie estis bombardita, kaj multaj loĝantoj mortigitaj. Oni ne scias la ĝustan nombron de mortintoj, inter dek mil kaj dudek mil. Tridek jarojn poste, iuj islamistoj revas pri venĝo, dum la reĝimo kalkulas pri la timoj de la Alavitoj kaj de aliaj malplimultoj.

La batalo kontraŭ Israelo

JES JA, en sia parolado de la 16-a de aprilo, la prezidanto Al-Asad anoncis serion de reformoj (nova leĝo pri partioj, pri gazetaro, ktp.), inter kiuj la forigo de la urĝo-stato, tiom malŝatata. Sed la efiko de tiuj decidoj estis forigita kiam aperis, ke la sekurecfortoj plu pafadis al civiluloj. La eniro de la armeo en Daraa kaj la partaj informoj pri la amasmurdoj okazintaj en tiu urbo ŝajnas turni paĝon.

La jaroj de regado pli malmildigis la prezidanton Al-Asad; li fariĝis pli aŭtokrateca. Li evoluigis tendencon al regado super la tuta socio, tiel super la amasinformiloj, kiel super la universitato aŭ ekonomio, tra sia familio — aparte sia kuzo Rami Makhlouf, kiu regas, interalie, unu el la kompanioj de poŝtelefonoj — aŭ siaj fidelaj amikoj. Anstataŭ sistemo de popola partopreno supreniganta la opiniojn de la bazo al la gvidantaro, la Baas-partio fariĝis simpla ilo de mobilizado, rimedo por rekompenci la lojalecon kaj puni la opoziciecon. Ĉiu libera esprimado estas neebla; la politikaj decidoj restas rezervitaj al eta grupo ĉirkaŭanta la prezidanton kaj la sekurecservojn*. Krome, s-ro Al-Asad, same kiel sia patro, malŝategas esti trudata, kaj ne volas ŝajnigi ke li cedis al la premoj.

* Vd Judith Cahen, “Les déboires du “Printemps de Damas””, Le Monde diplomatique, novembro 2002.

Por konduki verajn reformojn, kondiĉe ke li decidos tion, li devus perfidi la interesojn de sia etendita familio, tiujn de la estroj de siaj servoj kaj de la armeo — aparte sia frato Maher, komandanta la prezidantan gvardion kaj unu el la plej malmildaj elementoj de la reĝimo-, potencajn figurojn de la alavita komunumo, riĉajn sunaistajn negocistojn el Damasko, proksimajn de la regantoj. La nova burĝaro, laŭnombre ne granda sed potenca, riĉiĝis dum la transira periodo inter ŝtata ekonomio kaj merkat-ekonomio; ankaŭ ĝi kalkulas je li. Ĉu li havas volon ĉesigi la brutalajn metodojn — kiujn li mem aprobis — de la polico kaj de la sekurecservo? Oni povas dubi pri tio, sciante, ke tiuj metodoj estas uzataj de pli ol duon-jarcento, eble eĉ pli — ĉar aŭtokratio havas en la regiono profundajn radikojn.

Sed la reĝimo devas ankaŭ konsideri siajn malamikojn en Libano, Jordanio, Irako kaj Saŭda Arabujo, sen forgesi Israelon, kaj ene de siriaj ekzilo-retoj en Londono, Parizo kaj Vaŝingtono. Iuj havas subtenojn en Usono. Laŭ diplomatiaj mesaĝoj rivelitaj de Wikileaks kaj publikigitaj la 1-an de aprilo 2011 de la Washington Post, la ŝtat-departemento (usona ministerio pri eksteraj aferoj) sekrete financis la sirian opozicion — aparte la londonajn retojn-, sume je 12 milionoj da dolaroj inter 2005 kaj 2010.

La reĝimo de la filo daŭrigas tiun de la patro. Elektante Bachar, anstataŭ la vicprezidanto Abdel Halim Khaddam, aŭ alian gravulon, kiu lojale servis lin-, Hafez Al-Asad heredigis al li aŭtokratan centralizitan sistemon, bazitan sur plenpotenca prezidantejo, kaj ankaŭ serion de aliancanoj kaj malamikoj sur la regiona kaj internacia scenejo, kiuj, kune, determinis la sirian politikon en la longdaŭro. Koncepti kaj funkciigi gravajn internajn reformojn, kiujn postulas la nuna situacio, necesigus radikalan prioritato-ŝanĝon, dum la ekstera politiko ĉi-lastajn jardekojn estis por la Al-Asad vivgrava demando, kiu akaparis ilian tutan energion.

La kariero de Hafez kaj poste tiu de lia filo estis strukturitaj de la konflikto kun Israelo. Sirio devis pretervivi kaj barakti en mezorienta malamika ĉirkaŭaĵo, formita de la kompleta venko de Tel-Avivo dum la milito de junio 1967, de ĝia okupado de vastaj teritorioj, inter kiuj la siria ebenaĵo Golan, kaj de ĝia firma alianco kun Usono. Tiel formiĝis ia formo de israelo-usona hegemonio, el kiu Sirio de tiam provas eliri. Lanĉita de Kairo kaj Damasko cele al finatingo de ĝenerala paco, la milito de 1973 unue alportis kelkajn sukcesojn . Sed Egiptujo forlasis la batalon kaj en 1979 subskribis apartan pactraktaton kun Israelo, lasante la regionon ankoraŭ pli elmetita je la dominado de la israela ŝtato.

Fronte al tiuj minacoj, Sirio starigis partnerecon kun la nova islama Respubliko de Irano. Kaj, post la invado de Libano fare de Israelo en 1982, kies celo estis detrui la Organizaĵon por Liberigo de Palestino (OLP) kaj tiri la landon de la Cedro [Libano] al ĝia orbito, Damasko alianciĝis kun la ŝijaista rezistad-movado de la sudo. Kondukante gerilan militon, kun la helpo loĝistika kaj armea de Irano kaj Sirio, la Hizbulaho sukcesis en majo 2000 elpeli la israelajn armeojn kaj liberigi la landon. Tiel fortiĝis la akson Damasko-Tehrano-Hizbulaho-Hamaso, ĉefa konkuranto de Usono kaj Israelo en la regiono.

Sekureco aŭ Libereco?

USONO same kiel Israelo ne ŝparis sian penon por detrui tiun akson kaj malhelpi, ke ĝi akiru deadmonan kapablon. Irano devis fronti sankciojn kaj militajn minacojn pro sia atoma programo. La Hizbulaho devis rezisti al israelaj minacoj, inkluzive la militon kondukitan kontraŭ ĝi en julio-aŭgusto 2006. Sirio estis submetita al timigo, al izolado, al usonaj sankcioj kaj al israela atako en septembro 2007, en loko kie troviĝis supozataj atomarmiloj.

Estis malfacila spertado por la prezidanto Bachar Al-Asad. Li devis same kiel sia patro, solvi serion de krizoj, kiuj ĉiuj povus esti mortigaj. Li povis fieri, ke li provizis al la lando ian formon de stabileco kaj sekureco. Konsiderante la suferojn de la libananoj kaj irakanoj, kiuj spertis detruajn militojn, ĉu la siriaj civitanoj ne devus kontentiĝi pri sia sorto? “La plej alta formo de libereco, skribis la 25-an de aprilo la oficiala ĵurnalo Tishrin, estas la sekureco de la patrujo.”

Sed ĉi tiuj deklaroj ne plu sufiĉas. Kiel substrekas en ĉefartikolo de la 27-a de marto Abdelbari Atwan, ĉefredaktoro de la araba ĵurnalo Al-Quds (Londono) — gazeto konata pro sia senkaŝa lingvaĵo, sia subteno al palestinanoj kaj sia oponado al enmiksiĝoj de Usono-, “la solidareco kun la libana rezistado [la Hizbulaho], la akceptado de la ĝeneralaj sekretarioj de la palestinaj organizaĵoj [aparte la Hamaso], dum ĉiuj arabaj ĉefurboj klakfermis al ili la pordon, estas respektindaj pozicioj, pro kiuj ni estas dankemaj al la siria reĝimo, kaj pro kiuj tiu ĉi pagis altan prezon. Sed ni ne vidas kontraŭdiron inter tiuj pozicioj kaj la plenumo de la postuloj de la siria popolo, kaj, se ekzistas kontraŭdiro, ni preferas, ke la reĝimo suspendu sian subtenon al la palestina popolo kaj ties afero, kaj ke ĝi respondu al la petoj de sia popolo etendi la liberecon kaj kontraŭbatali korupton. (...) Ĉar la subpremataj popoloj ne kapablas liberigi la okupatajn teritoriojn, kaj la armeoj de diktatoraj reĝimoj ne kapablas konduki venkan militon.”

Patrick SEALE

Freneza argumentado

KIU AJN malestime traktas la oligarĥion, la kreskantan korupteblon de la gvidaj klasoj, la donacojn por la bankoj, la liberkomercon, la pritranĉadon de la salajroj sub la preteksto de internacia konkurenco, tiu estas traktata kiel “popolisto”* Kaj oni aldonas, ke li “helpas la ekstreman dekstrularon”

* Vd “Le populisme, voilà l’ennemi!”, Le Monde diplomatique , majo 1996.

Ekzemple, kiam la novjorka jursistemo rifuzis doni specialan traktadon al la ĝenerala direktoro de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) akuzita je seksperforto en luksa hotelo de Manhatano, komentisto konforma al la franca politike kaj komuniksisteme gvida kasto estis ŝokita de la “perforto de egalisma jursistemo” ... Li aldonis preskaŭ meĥanike: “La sola afero, pri kiu oni povas esti certa, estas ke la kontraŭelitaj sentoj, kiujn tiu skandalo nutras, altigos la ŝancojn de la Nacia Fronto de Marine Le Pen dum la venontaj elektoj.”*

* Dominique Moïsi, “The Strauss-Kahn earthquake”, International Herald Tribune, 18-a de majo 2011.

Protekti la “elitojn” kaj ties politikistojn kontraŭ eventuala amaso de koleraj friponoj fariĝas do formo de demokratia higieno ... La timo antaŭ la islamismo en Tunizio legitimis la rabisman reĝimon de s-ro Zine El-Abidine Ben Ali; tiu antaŭ la “marksismo” en Italio la venkojn de s-ro Silvio Berlusconi. La sama mensa taktiko povus ebligi, ke nome de la (prava) timo antaŭ la Nacia Fronto, ĉiuj politikoj kiujn tiu kontraŭas pro tio sanktiĝas por eviti “novan 21-an de aprilo”*. Ĉu la popolo ribelas kontraŭ ŝlosita politika ludo? Oni respondas, ke la protestantoj estas ankaŭ faŝistoj, kiuj nur ne scias tion.

* La 21-an de aprilo 2002, la socialista kandidato ĉe la franca prezidantelekto, s-ro Lionel Jospin, antaŭata de s-ro Jean-Marie Le Pen, estis eliminita por la dua baloto: S-ro Jacques Chirac estis do elektita prezidanto de la Respubliko kun 82 elcentoj da voĉoj.

Toleri la instaliĝon de tia intelekta frenezjako estus politika frenezaĵo. Ĉar la franca ekstremdekstro komprenis, ke ĝia malnova ideologio laŭ s-ino Thatcher, ĝia malamo kontraŭ funkciuloj kaj ĝia imposta popolismo* estis malindigita de la kreskantaj sociaj malegalecoj kaj de la malmuntado de la publikaj servoj. Ĝi do jam ne hezitas uzi temojn historie asociitajn al la maldekstro. Antaŭ dudek kvin jaroj, s-ro Jean-Marie Le Pen celebris la reĝimon de Viŝio*, la perfidajn generalojn de la “Franca Alĝerio” kaj li uzis la kubutojn por fotiĝi kune kun Ronald Reagan. Lia filino siavice jam ne hezitas citi la generalon Charles de Gaulle, mencii la Rezistadon kaj proponi la reŝtatigon de la energi-industrio kaj de la telekomunikaĵoj.* La esenco de la fremdulmalama saŭco ne ŝanĝiĝis, sed tiuj sentoj estas sufiĉe instalitaj en la socio kaj pravigataj de la regantoj por ke nun la ĉefa propagando de la ekstremdekstro estu aliloke.

* en la franca: poujadisme [puĵadismo], laŭ la franca “imposta popolisto” Poujade. -vl
* la faŝisma franca registaro dum la germana okupado, instalita en la urbo Viŝio [france: Vichy]. -vl
* Vd “La défense des services publics, nouveau cheval de bataille du parti lepéniste”, Le Monde, 21-a de majo 2011.

Pri tiu akaparo de heredaĵo respondecas ne nur tiu maldekstro, kiu troviĝas en la institucioj*, burĝiĝinta kaj apoganta la liberalan tutmondigon. La strategia malforteco de la “maldekstro de la maldekstro”*, ĝia nekapablo unuigi la tendencojn, kiuj konsistigas ĝin, ludas ankaŭ sian rolon en tiu evoluo. Kontraŭbatali la ekstremdekstron tutcerte ne signifas kontraŭi la progresemajn temojn kiujn ĝi akaparas (kaj devojigas), sed proponi politikan solvon por prave kolerega loĝantaro. Ĉu la manifestaciantoj de la Puerta del Sol, malproksimaj de la du ĉefaj hispanaj partioj, postulas ion alian?

* do, ĉefe la socialdemokratoj kiuj nomiĝas en Francio socialistoj, de la Franca Socialista Partio. -vl
* do, la diversaj komunistaj kaj trockistaj partioj, ankaŭ la alianco inter la Franca Komunista Partio (FKP) kun disfendiĝinta parto de la Socialista Partio ĉirkaŭ la politikisto Mélanchon. -vl

Serge HALIMI.

Devojiĝinta maldekstro

Unu el la plej potencaj homoj de la mondo (ĉefo de la plej granda financinstitucio sur la planedo) sekse atakas unu el la plej vundeblaj personoj de la mondo (modesta afrika enmigrintino). Ĉi tiu situacio, en sia koncizo, resumas samefike kiel ĵurnala ilustraĵo unu el la kernaj trajtoj de nia epoko: la perforton kaŭzatan de malegaleco.

Kio igas ankoraŭ pli bedaŭrinda la kazon de la eksĉefdirektoro de la Internacia Monfonduso (IMF) kaj gvidanto de la dekstra alo de la franca Socialista Partio, Dominique Strauss-Kahn, tio estas, ke, ĉe konfirmiĝo de la akuzo, lia falego krome estas metaforo de la nuntempa morala katastrofo de la socialdemokratio. Al tio aldoniĝas la pligraviga cirkonstanco, ke ĝi samtempe malkaŝas la mankojn de komplica amaskomunikila sistemo en Francio.

Ĉio tio tre indignigas multajn maldekstrajn balotantojn en Eŭropo, pli kaj pli emajn — kiel pruvis la lokaj kaj regionaj balotadoj en Hispanio la 22-an de majo 2011 — malaprobi laŭ tri manieroj: senkompromisa nepartopreno en la balotadoj, voĉdono por la popolflatema dekstro aŭ indigna protestado surstrata.

Kompreneble, la eksĉefo de la IMF kaj eksa socialista kandidato ĉe la porprezidanta balotado en 2012, akuzita de hotela ĉambristino pri seksa atako kaj provo de perforto en Novjorko la 14-an de majo 2011, havas la rajton esti rigardata kiel senkulpa ĝis la verdikto de la usona justico. Sed la sinteno en Francio de socialistaj gvidantoj kaj multaj “maldekstraj” intelektuloj amikoj de la akuzito, hastantaj antaŭ la kameraojn kaj mikrofonojn por tuj kunkrii senkondiĉan defendadon de Strauss-Kahn montrante lin kiel la plej damaĝitan kaj elvokante “komplotojn” kaj “intrigojn”, estis vere hontinda. Eĉ unu vorton de solidareco aŭ komprenemo pri la supozata viktimo ili ne elparolis. Kelkaj, kiel la eksa socialista ministro pri kulturo Jack Lang, en masklisma maniero ne hezitis malpligravigi la okazaĵon deklarante ke “nu, neniu mortis”*. Aliaj, forgesante eĉ la signifon de la vorto “justeco”, aŭdacis postuli privilegiojn kaj pli favoran traktadon de ilia potenca amiko, ĉar laŭ ili ne temas pri “akuzito kiel la aliaj”*.

* Deklaroj al la 20-a-hora teleĵurnalo de la publika televidkompanio France 2 la 17-an de majo 2011.
* Bernard-Henri Lévy, “Défense de Dominique Strauss-Kahn”, kaj Robert Badinter, franca eksa socialista ministro pri justico, deklaroj al la publika radiostacio France Inter, 17-a de majo 2011.

Tia senĝenaĉo donas la impreson, ke la francaj politikaj elitoj, sendepende de la krimo, pri kiu unu el iliaj membroj estas akuzata, reagas per grupa apogo pli simila al mafieca kompliceco*. Retrorigarde, nun kiam reemerĝas pasintaj akuzoj kontraŭ Strauss-Kahn pri seksa ĝenado*, multaj demandas sin, kial la amaskomunikiloj kaŝis tiun trajton de la personeco de la eksĉefo de la IMF*. Kial la ĵurnalistoj, kiuj konis la plendojn de aliaj viktimoj de molestado, neniam ĝisfunde esploris la aferon? Kial oni tenis la balotantojn sensciaj kaj oni prezentis al ili ĉi tiun gvidanton kiel “la grandan esperon por la maldekstro”, kiam evidente lia aĥila tendeno povis iam ajn tranĉi lian soradon?

* Ĉi tiu grupo jam montris sian egan amaskomunikilan efikecon, kiam en 2009 ĝi sukcesis mobilizi la publikan opinion kaj la aŭtoritatojn favore al la pol-franca filmisto Roman Polanski, akuzita de la usona justico pri drogado kaj sodomio, en 1977, de 13-jarulino.
* Speciale tiu farita de la verkistino kaj ĵurnalistino Tristane Banon. Legu: “Tristane Banon, DSK et AgoraVox: retour sur une omertà médiatique”, AgoraVox, 18-a de majo 2011.
* Eĉ en la Internacia Monfonduso Dominique Strauss-Kahn ĉefaktoris, jam en 2008, skandalon pro sia adulta rilato kun subulino, la hungara ekonomikisto Piroska Nagy.

Jam de jaroj, por konkeri la prezidantecon Strauss-Kahn varbis tutajn sturmobrigadojn de komunikspecialistoj. Unu el ties misioj estis malebligi, ke la gazetaro disvastigu la luksegan vivostilon de la eksĉefo de la IMF. Oni deziris eviti iun ajn maloportunan komparon kun la penema vivo de milionoj da modestaj homoj ĵetitaj en la socian inferon parte pro la politiko ĝuste de tiu financinstitucio.

Nun falas la maskoj. La cinikismo kaj la hipokriteco aperas en sia tuta krudeco. Kvankam la persona agmaniero de unuopulo ne devas igi antaŭjuĝi la moralan konduton de lia tuta politika familio, evidente ĝi puŝas al sindemando pri la dekadenco de la socialdemokratio. Tiom pli, ĉar tio aldoniĝas al sennombraj kazoj en ĝia sino pri ekonomia korupto kaj eĉ politika degenero (la eksdiktatoroj Ben Ali, Tunizio, kaj Hosni Mubarak, Egiptio, estis membroj de la Socialista Internacio!).

La konvertiĝo al la merkatekonomio kaj al la novliberala tutmondiĝo; la rezigno pri defendado de la malriĉuloj, de la sociala ŝtato kaj de la publika sektoro; la nova alianco kun la financa kapitalismo kaj la bankaro — ĉio tio forprenis de la eŭropa socialdemokratio ĝiajn ĉefajn identectrajtojn. Ĉiutage estas pli kaj pli malfacile al la civitanoj distingi inter politiko dekstra kaj “maldekstra”, ĉar ambaŭ respondas al la postuloj de la financaj mastroj de la mondo. Ĉu la plej granda ruzaĵo de tiuj mastroj estis meti “socialiston” en la pinton de la IMF kun la misio altrudi al siaj “socialistaj” amikoj en Grekio, Portugalio kaj Hispanio la senkompatajn novliberalajn alĝustigajn planojn?*.

* “Liaj ‘socialistaj’ trajtoj ebligis al li englutigi amarajn pilolojn al multaj registaroj dekstraj aŭ maldekstraj, kaj klarigi al la milionoj da viktimoj de la internaciaj financoj, ke ili devas nur malpliigi la elspezojn ĝis alveno de pli bonaj tempoj”, Pierre Charasse, “No habrá revolución en el FMI”, La Jornada, Meksiko, 22-a de majo 2011.

De tie fontas la popola naŭziĝo. Kaj la indigno. Kaj la malakcepto de la nevera elekto-alternativo inter la du ĉefaj politikprogramoj, kiuj fakte estas ĝemelaj. De tie fontas la sanaj protestoj surstrataj: “Niaj revoj ne havas sufiĉan spacon en viaj balotujoj”. La vekiĝo. La finiĝo de senagado kaj indiferento. Kaj tiu kerna postulo: “La popolo volas la finon de la sistemo”.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, junio 2011.

Enketo en familio dividita

La franca maldekstro stumblas sur Eŭropo

En Hispanio, manifestaciantoj okupis la grandajn placojn de la lando denuncante demokration kiu jam ne reprezentas ilin kaj rifuzante krizon kiu ne estas ilia. En la eŭrozono la kontestado burĝonas kaj iom post iom akuzas Union kiu servis kiel peranto de la merkataj postuloj. Sed ĉu Eŭropo povas esti maldekstra?

POR UNU FOJO la eŭropaj institucioj senĉenigis la intereson de la plej granda nombro. Kaj, kiel okazas ofte, dividis la francan maldekstron. Dum la referendumo de la 29-a de majo 2005, la oponantoj al la eŭropa konstitucia traktato (EKT) kunigis 54,67 elcentojn da voĉoj kun alta partopreno (69,37-elcenta). Tamen tiu rezulto ne kondukis al la anoncita transformego. La Lisbona Traktato, subskribita la 13-an de decembro 2007, reprenis la esencajn partojn de la antaŭa projekto. Kaj, ĉi-foje, oni jam ne petis la opinion de la loĝantaro: anstataŭ referendumon oni preferis la ratifadon per parlamenta vojo.

“Kvankam la venkintoj de la “ne” ne ricevis la rezulton de sia venko, du tendaroj montriĝis por tre longa tempo en Francio”, asertas s-ro Jean-Luc Mélenchon, kunprezidanto de la Maldekstra Partio (Parti de gauche, PG).* Sed ĉu tiu dividlinio estas daŭre tiom klara?

* La plej granda parto — kaj oficiala — de la gvidantoj de la Socialista Partio (socialdemokrata) alvokis al jeso por la referendumo, dum alia parto, kune kun la diversaj komunistaj partioj, agis en organizaĵoj kiuj argumentis por la “ne”. -vl

Kun la krizo de la unueca mono kaj kun la malabundo trudata al la loĝantaroj de la kontinento, la debato pri la celoj de la eŭropa integriĝo redifinas la dividlimojn de la franca maldekstro. De tiuj, kiuj argumentas por transformado de la eŭropaj institucioj “deinterna” ĝis tiuj, kiuj pledas por forlaso de la eŭro, la maldekstro dividiĝas nun pri la speco de eventuala reformo de la Eŭropa Unio same kiel pri la rimedoj realigi ĝin. Ili havas tamen daŭre komunan horizonton ĉe la demando: kiel konstrui tiun “socialisman Eŭropon”, kiun ili deziras?

Aliloke sur la politika scenejo la paĝo de la referendumo ŝajnas esti turnita. Por la eŭropaj elektoj de 2009 s-roj José Bové kaj Daniel Cohn-Bendit (nun ambaŭ membroj de la partio Europe Ecologieles Verts [Eŭropo Ekologio — la Verduloj], EELV), viglaj kontraŭuloj dum la referendumo de majo 2005, decidis fari la elektokampanjon kune. Ĉu temas pri neatendita alianco? “Ĉe la ekologiistoj, klarigas s-ino Cécile Duflot, nacia sekretario de la EELV, ne ekzistis malkonsento pri la celo, nur pri la oportuno akcepti jes aŭ ne iun tekston. Tio ebligis superi la malkonsentojn.”

Kaj ĉu ĉe la socialistoj la tempo forviŝis la vundojn de la pasintaj alfrontiĝoj? Spite al la oficiala pozicio, parto de la gvidantaro kaj de la membroj poziciiĝis kontraŭ la traktato. “Post iom komplika periodo la etoso fariĝis multe pli interkonsenta”, respondas prudente s-ino Elisabeth Guigou, vicprezidanto de la Nacia Asembleo.

“Hodiaŭ ni diras ĉiuj kune, ke Eŭropo trairas profundan krizon, ke necesas klarvido por analizi ĝin. Ĝi estas krizo de la eŭropa projekto, krizo de senco”, indikas la eksa ministrino. Sed fronte al la minacoj de malintegriĝo kaŭzataj de la ŝtormo de spekulado kiu skuas la “periferiajn” landojn de la eŭrozono, nek la centraj potencoj (Francio, Germanio) nek s-ino Guigou povas sekvi la rutinajn vojojn.

Oni fingromontras la nunan funkciadon de la Unio: “De deko da jaroj okazis evidente liberala devojiĝo, kaj eĉ ultraliberala, ĉar la komunaj politikoj, kiuj celis ekvilibri la merkatojn, enkadrigi ilin, perdis multe da sia forto”, diras s-ino Guigou, kiu estis iam pli facilparola pri la virtoj de la integriĝo.

La registaroj estis dividitaj pro siaj interesoj, dominataj de kontinenta kreditoro, Germanio, kiu ordonas al ili apliki rigoron. La eventoj ŝajnis pravigi tiujn, kiuj akuzis la submetiĝon de la Unio al la preskriboj de la merkatoj. Sed ilia deziro konstrui “alian Eŭropon” apenaŭ aŭdeblas ... kaj ne konvinkas.

S-ro Stéphane Le Foll, vicprezidanto de la Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj en la Eŭropa Parlamento, draŝas “tiujn kiuj diras: Eŭropo estas la kaŭzo de ĉiuj malbonoj, necesas ĉesigi ĉion ĉi, ktp. Ni volas gardi la eŭropan spiriton, konservi la atingojn kaj ne malmunti kvardek jarojn da historio”. Kaj li aldonas: “Mi jam ne eltenas ĉiujn kiuj senĉese ripetas ke necesas alia Eŭropo. Post diri tion, kion oni faras? Kaj kun kiu? Tio estas ridinda. Ju plu grandas la trapaŝota ŝtupo, des pli oni senkulpiĝas pro la malfacilo. Tiuj, kiuj pensas ke ili ŝanĝos ĉion, bone scias ke ili mensogas al si mem.”

La rolo de la francaj socialistoj en la konstruado de Eŭropo estas certe grava kaŭzo por ilia emo defendi “la atingojn”. La rigardo al tiu historio montras efektive esencan punkton de malkonsento.* S-ro Pierre-François Grond, membro de la direktejo de la Nova Kontraŭkapitalista Partio (Nouveau Parti Anticapitaliste, NPA), memorigas, ke “la socialdemokratoj estis la kunfondintoj de la Mastriĥta Eŭropo”*, tiu kiun li kontraŭbatalas, tiu kiu volas hodiaŭ “igi la salajrulojn pagi la krizon”.

* Vd Serge Halimi, “Kiam la maldekstro rezignis nome de Eŭropo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2005.
* la Eŭropo laŭ la traktato de Mastriĥto, vd sube. -vl

En la 1980-aj jaroj, François Mitterrand, tiam prezidanto de la Respubliko, kaj s-ro Jacques Delors, kiu gvidis la Komisionon, estis la du ĉefaj arĥitektoj de la relanĉo de la eŭropa integriĝo, apud la britino Margaret Thatcher. poste la germano Helmut Kohl. La vojo, kiun ili elektis, estis tiu de subordigo de la socialo al la ekonomia “kredindeco”.

S-ro Jean-Pierre Chevènement, honorprezidanto de la Respublikana kaj Civitana Movado (Mouvement républicain et citoyen, MRC), komparas tiun epizodon kun la politika kursŝanĝo de la socialistaj gvidantoj.“La vera kursŝanĝo estas la jaro 1983, kiam ni aliĝis al la eŭropa monsistemo, kaj fakte al la novliberalismo, klarigas la eksa ministro. Poste venis la Unueca Akto de 1986, kiu estis nenio alia ol la realigo de la malregulado je kontinenta skalo.” Tiu traktato enkondukis la liberaligon de la kapitalmoviĝoj, sen antaŭa harmoniigo de la impostoj. Poste la traktato de Mastriĥto, kiu fondis la Eŭropan Union en 1993, konturigis la projekton de unueca mono manstrumata de centra banko sendependa de la politika povo kaj dediĉita sole al la batalo kontraŭ inflacio. Moderigo de la salajroj fariĝis dogmo de la nova Unio.

S-ro Mélenchon, kiu forlasis la Socialistan Partion (PS) en 2008, pritaksas tiujn evoluon alie. Li prefere nuancigas la premisojn ol la rezultojn. Post 1983 kaj la “kursŝanĝo al rigoro”, klarigas li, la socialistoj konsciiĝis pri la limoj de ebla ŝanĝo en la kadro de unu sola lando. Ilia strategio konsistis do en “provi konstrui novan spacon efikan por la sociala transformado”. Ili decidis apogi la ekonomian integriĝon, ĉar ili estis persvaditaj ke tiu sekvigos politikan integriĝon kaj fine socialan progreson: “Ni pensis, ke metante karbon en la kapitalisman lokomotivon, fine rezultiĝos kelkaj socialaj avantaĝoj”, resumas la eksministro, kiu, en 1992, kampanjis por la mastriĥta traktato.

Ĉio, kondiĉe ke ĝi estu “made in Union”

La falo de la komunismo, la nova usona hegemonio kaj la transformiĝoj de la kapitalismo kaŭzis ŝanĝegon en la fortrilato inter laboro kaj kapitalo kaj senreste detruis tiun belan planon. La eŭropa trajno iris sian vojon, kun la socialdemokratoj ene. “Ili daŭre kaj ritme aplaŭdis ĉion prezentitan en la pakaĵo “Eŭropo” — kion ajn, kondiĉe ke estu surskribite made in Union”, aldonas la eŭropa delegito.

Inter la plej kritikaj voĉoj, la konstruado de Eŭropo estas jam enhavas artifikon en siaj fundamentoj mem; tiu konstitua malsano necesigas kompletan rekomencon. Por la defendantoj de la nuna Eŭropo, male, ties malperfektaĵoj rezultas esence el nefinita integriĝo.

“Ĉu la ekonomia kaj mona Unio funkcias bone? Ne, resumas s-ino Guigou, intertraktinto de la mastriĥta traktato. Kial? Ne ĉar la mona mastrumado estis mankhava, sed ĉar la ekonomia parto estis komplete forgesita.” La Eŭropa Unio estis konstruota sur tri pilieroj: la mona unio, la ekonomia unio kaj la imposta harmoniigo. Tamen, la du lastaj ne naskiĝis. Alivorte, kulpas ne la politiko de la Eŭropa Centra Banko (ECB), sed la foresto de “ekonomia regado”. “Por mi, tiu ĉi krizo devas esti okazo por relanĉi Eŭropon”, insistas la deputitino. Antaŭ ĉio altigi la buĝeton de la Unio, por ebligi al ĝi realigi grandajn investojn, kaj certigi la kunordigadon de la ekonomiaj politikoj en la eŭrozono. Tamen, la skizo de tiu fortigita “regado” difinita kun la traktato por la eŭro neniel rompas la monan ortodoksismon.*

* Vd Frédéric Lordon, “Extension du domaine de la régression”, Le Monde diplomatique, aprilo 2011.

Je pli longa tempo, la horizonto de la socialistoj restas la daŭrigo de la integrado ĝis la realigo de “Politika Eŭropo”.* Tiu perspektivo dividas la maldekstron ekde la komenco de la konstruado de Eŭropo.

* Parti socialiste: Pour une nouvelle donne internationale et européenne”, teksto de la nacia konvencio decidita la 9-an de oktobro 2010.

El tiu vidpunkto, “respublikana” tendenco, ligita kun institucia modelo en kiu la loko de la naciaj ŝtatoj estu konservita, kontraŭmetiĝas al “federisma” vizio, kiu agas por unio kiu superas la naciajn suverenecojn. La unua opinias, ke la popola suvereneco kaj do la demokratio realiĝas en la loka kaj nacia spaco; la dua imagas la konstruadon de demokratia vivo kaj de superŝtato en la skalo de la kontinento.

Tiu dividlinio tamen ne sufiĉas por resumi la diversecon de la pozicioj. La ekstremmaldekstra organizaĵo Lutte ouvrière [Laborista batalo] ekzemple aspiras al Socialistaj Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo bazitaj sur fundamentoj kiuj certe malplaĉas al la plej multaj socialistaj gvidantoj. La diskuto eble nur komenciĝis. “Oni bone vidas, ke hodiaŭ ekstrema delegado de la potencoj en supernacia kadro kondukas al tio, ke oni konfidas la povon al organismoj ne elektitaj, pri kiuj ne direblas ke ili devenas de la popoloj”, substrekas s-ro Patrick Le Hyaric, komunista eŭropa delegito kaj direktoro de L’Humanité. “Mi preferas la ideon de konfederaio de naciaj ŝtatoj”, precizigas li.

S-ro Hubert Védrine, ĝenerala sekretario de la prezidanteco de Mitterrand de 1991 ĝis 1995 kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de la socialista registaro de s-ro Lionel Jospin, siaflanke ankaŭ pensas, ke la komuna praktikado de suvereneco tute ne signifas rezigni pri ĝi. Nek aliĝi al la retoriko pri la “anarĥiismo” de la nacioj aŭ “egoismo” de la ŝtatoj. Li instigas “eliri el la eŭropisma dogmo” por komenci klarigi la geografiajn limojn de la Unio, la disdividon de la povoj kiu fondas ĝin kaj la projektojn kiuj devas animi ĝin.

Ĉu “eŭropisma dogmo”? Certe, la federisma tendenco ŝajnas esti apogata de malplimulto, dense ligita al la engaĝiĝo de certaj figuroj de la politika vivo (s-ro Cohn-Bendit) aŭ de partiecaj ĵurnalistoj — ekz-e Bernard Guetta de France InterJean Quatremer, de Libération, “ajatolo de federismo”, substrekas s-ro Védrine.

Tamen, tiu “eŭropisma” vizio trempas la pensmanierojn de la elitoj, fasonas la retorikon de tuta parto de la politikistaro kiu prezentas la eŭropan integriĝon kiel evidentaĵon (“Eŭropo estas la paco, estas la estonto, estas la junularo!”, kaj atakas ĉian skeptikecon: “Tiuj, kiuj dubas, estas suverenistoj, arĥaistoj, kontraŭeŭropanoj, tio estas abomeninda!”, ironias la eksministro.

Sed la federisma utopio vekas multe malpli da entuziasmo ĉe la voĉdonadoj. “La federisma impulso de la elitoj stumblas sur pli kaj pli granda rezistado, asertas s-ro Védrine. Kiam oni venas al la momento kie oni komencas diri, ke la eŭropa parlamento iun tagon anstataŭos la nacian asembleon, aŭ ke la Komisiono fariĝos registaro de Eŭropo, tiam la homoj diras “ne”!”

Fronte al institucia muro

ĈU LA REVO de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo estas malpopulara? “Kiam oni demandas la homojn, ĉu ili sentas sin eŭropanoj, ilia eŭropa sento ŝajnas esti reala”, moderigas s-ino Duflot, kies partio postulas tian projekton. Por la ekologiistoj gravas do forĝi “komunan identecon, eŭropan civitanecon kiu ne estu spertata kiel kontraŭeco al nacia aparteneco, sed kiel io plia. Alie la Eŭropa Unio ŝajnas esti tute senkarna”. Oni devus ankaŭ krei “eŭropan publikan spacon” kapablan iun tagon doni kroman dimension al la Unio. Tamen, la kampanjo por la prezidant-elekto de 2012 en Francio montras tion, la politiko havas sencon por la civitanoj daŭre precipe sur nacia nivelo.

Ĉu federacia Eŭropo aŭ Eŭropo de la ŝtatoj tiu pensokampo ŝajnas esti dense ligita kun la demando pri la celoj de la Unio — escepte se oni konsideras la integriĝon kiel celon por si mem. En siaj deklaroj, la maldekstro estas unuanima en la minimuma postulo de Eŭropo pli solidara, pli demokratia kaj pli ekologia. Tiu komuna celaro montras programon de reformoj kiu povus profunde modifi la nunan sistemon, akuzatan konkurencigi la teritoriojn kaj la salajrulojn — en 2008, la hora kosto de laboro en la industrio estis dekoble pli malalta en Rumanio ol en Belgio. Tri esencaj celoj estas komunaj, sendepende de la manieroj realigi ilin: reformo de la financsistemo, imposta harmoniigo, unuigo “laŭ la alto” dela normoj de sociala protekto. Pri aliaj punktoj la pozicioj malsamas, speciale la revizio de la statutoj de la ECB aŭ la okazigo de nova konstitucia procezo kun la celo konturigi “alian Eŭropon” — du proponoj, kiujn la PS ne subtenas. Tamen, trans la aspiroj, meritas atenton la rimedoj realigi ilin, kaj eĉ la ebleco atingi ilin.

Kiel transformi la eŭropan ordon? La tasko montriĝas ... delikata. La institucia arĥitekturo de la Unio faras tiun efektive tre rezistema al demokratiaj premoj. Kun la escepto de la eŭropa parlamento, la komunumaj organoj estas instancoj ne elektitaj, ne respondecaj antaŭ la civitanoj. Kaj la parlamento, kvankam ĝia povo progresis, ne disponas pri sufiĉa legitimeco por pretendi esprimi sin nome de “eŭropa popolo”.* En la praktiko, akiri progreseman plimulton en tiu institucio ne sufiĉus por modifi la orientiĝojn de la Unio. La mastrumado de la financa krizo forte memorigis tion, la decidpovo apartenas unuavice al la registaroj, kaj la revizio de la traktatoj necesigas ilian unuaniman voĉdonon — proceduro kiu aplikiĝas ekzemple al la imposta harmoniigo.

* Por la eŭropaj elektoj de 2009, la partopreno estis en Francio 40,63%. Vd Anne-Cécile Robert: Kaj la sociala krizo atingis la eŭropan parlamenton”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2009.

Tamen, fronte al tiu institucia muro, la plej multaj organizaĵoj sekvas strategion firme direktita al la kontinento. “Progresema projekto havas forton kaj trafecon nur se ĝi okazas sur eŭropa nivelo”, substrekas s-ro Pierre Khalfa, sindikatisto kaj membro de la scienca konsilantaro de la asocio Attac]. La kontraŭliberala maldekstro insistas pri la neceso krei “eŭropan socian movadon”*, por unuigi la batalojn translime, fari kampanjojn kun komunaj sloganoj. La 29-an de septembro 2010, granda eŭropa manifestacio, lanĉita laŭ iniciato de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj, kunvenigis organizaĵojn de la membrolandoj de la Unio por diri “Ne al la malabundo”. “Necesas ankaŭ, ke tiu movado povu trovi politikan kampon”, rimarkigas s-ro Le Hyaric. La Partio de la eŭropa maldekstro, fondita en 2004, estas, laŭ li, paŝo en tiu direkto.

* Pierre Bourdieu, “Pour un mouvement social eŭropéen [Por eŭropa socia movado]”, Le Monde diplomatique, junio 1999.

Tiu eŭropa socia movado volas esti unue respondo al la urĝa sociala situacio, por alfronti la kreskon de la popolisma dekstro sur la kontinento. Sed ĝia ambicio estas ankaŭ influi la orientiĝojn de la Eŭropa Unio kaj impulsi ĝian refondiĝon. S-ro Jacques Nikonoff, porparolanto de la Politika Movado de Popola Edukado (MPEP)* pridubas la sukceson de tia strategio. “La maldekstro multe tro suferis pro sinteno, per kiu ĝi restis ĉe piaj deziroj”, diras li. La strebo al eŭropa socia movado devus, laŭ li, ne forgesigi la malfortecon de la maldekstraj fortoj en multaj landoj, speciale en la oriento de la kontinento. Tio ne signifas, ke la bataloj sur eŭropa nivelo estas senutilaj. La problemo, klarigas s-ro Nikonoff, estas ligita kun “la tempeco, do la ligo inter la tempo necesa por atingi reformon kaj la spaco en kiu oni povas realigi tian reformon: ju pli grandas la spaco, des pli longas la tempo.”

* france: Mouvement politique d’éducation populaire (MPEP). -vl

Nu, ligi la necesan ŝanĝon (tuta rekonstruado de la eŭropa sistemo aŭ eĉ nur revizio de la statuto de la ECB) kun malcerta estonteco donus “malmobilizan karakteron” al la projekto. “La tempo de politiko, daŭrigas la eksprezidanto de Attac, estas la nacia tempo: tie, kie ankoraŭ ekzistas institucioj, kiuj ebligas elekti gvidantojn sur bazoj akceptitaj de la elektantoj, kaj eblecoj ŝanĝi la aferojn.” Krome, starigi komunajn ekonomiajn politikojn inter landoj, kaj des pli havi komunan monon, postulas formon de interkonsento sur ideologia nivelo. S-ro Nikonoff preferas do konsideri la ŝanĝegon, kiun li deziras, kiel taskon de progresema registaro, kiu faras “unuflankajn disponojn” por reakiri la agospacon por sia ekonomia politiko kaj starigas kunlaboradon kun landoj “kiuj dividas saman projekton”. Jen perspektivo, kiun havas ankaŭ intelektuloj kiel la ekonomikisto Jacques Sapir.

“Ne estas kontraŭdiro batali samtempe sur nacia nivelo kaj sur eŭropa nivelo”, rebatas s-ro Khalfa, por kiu, tiukampe, ne ekzistas “reĝa vojo”. Batali eŭropskale povas ebligi al la maldekstro modifi la opiniojn, devigi la gvidantojn kaj “atingi realajn progresojn”.

La aktuala kunteksto estas certe malfavora al la maldekstro, sed la situacio ne estas fiksa. “La eŭropismaj dogmoj estis profunde skuitaj de la krizo”, esperas s-ro Chevènement. Ne nur la stabilec-traktato dispeciĝis, sed la ECB modifis la kadron de siaj intervenoj — sen kalkuli ke la komisro pri konkurenco trovis nenion por kontraŭdiri al la helpoj, kiujn la ŝtatoj donis al la bankoj. “Necesas do remeti la laboraĵon sur la labortablon, insistas la eksministro. La institucioj ekzistas, sed oni povas modifi ilin; la traktatojn oni povas interpreti. Ekzemple en la Roma Traktato ne estas dirite, ke konkurenco devas malebligi la aperon de eŭropaj industriaj kunbatalantoj.” La jursistemo povas evolui, la politiko de la komisaroj ankaŭ. Tio tamen postulas “gigantan laboron” por “movi la fiksajn poziciojn”. S-ro Védrine mencias ankaŭ la temon de “justa interŝanĝo” kiun la socialistoj apogas, kontraste al la liberkomerca kredo. La batalo estas, laŭ li, unue tiu de la ideoj.

Konsiderendas ankaŭ ke la ŝancoj por konvinki la partnerojn de Francio decidi reformojn kontraŭajn al la konservativa tendenco dependas ankaŭ de la ŝanĝo de la politika plimulto en Eŭropo. “Oni ankaŭ ne pensu, ke tio ne povas okazi iun tagon. Tio okazis fine de la 1990-aj jaroj”, memorigas s-ro Le Foll, tiam kabineta ĉefo de s-ro François Hollande, unua sekretario de la PS. En tiu epoko, preskaŭ ĉiuj registaroj de la Unio estis efektive gvidataj de socialdemokratoj. Kial oni do maltrafis tiun okazon? “Ĉar nenio estis pripensita. Ni ne estis kunordigitaj”, respondas s-ro Le Foll. Nek la registaroj nek la socialdemokratoj troviĝis sur la sama ondolongo: “Ni troviĝis en plena ideologia alfrontiĝo inter la tria vojo reprezentata de Tony Blair kaj la pli tradicia socialismo kiun Lionel Jospin reprezentis.”

Tiu “pli tradicia” koncepto de socialismo tamen ne malhelpis la registaron de s-ro Jospin decidi la malreguladon de la energi-merkatoj, de la poŝto aŭ de la fervojaj transportoj. Ĉu pro zorgo ne ĉagreni siajn eŭropajn partnerojn?

Ĉu rompi kun la ordo de Bruselo?

MEMORI TIUN SPERTON levas esencan demandon: en la aktuala eŭropa kadro, progresema registaro disponus pri kiaj agospacoj? La respondo montras s-inon Guigou iom dubanta: “Ĝuste kun niaj eŭropaj partneroj oni povas trovi kromajn agospacojn, klarigas ŝi. Ni povas fari nenion tute solaj, alie oni revenas al la vidpunkto de tiuj, kiujn oni nomis la “albanoj” komence de la 1980-aj jaroj* kaj kiuj volis bloki la japanajn vidbendaparatojn en Pŭatiero.”

* Temas pri la maldekstra flanko de la PS, kiun tiam reprezentis s-ro Chevènement, kun referenco al la politiko de aŭtarkio kiun faris Enver Hodja en Albanio, inter 1945 kaj 1985.

S-ro Védrine reformulas la problemon: “Kia estus la agospaco de socialdemokrata registaro kiu ne estus en la Eŭropa Unio? Rigardu socialdemokratan registaron en Norvegio, kia estas ĝia agospaco, se oni konsideras la interdependecon de la ekonomio, la rolon de la financmerkatoj?” Li aldonas: “Ĝis kiam oni ne revenigis la fifeon en la botelon — se oni entute iam sukcesos tion — ĝis kiam oni ne korektis la eksterordinaran evoluon de la financa sfero, ĉiuj registaroj restos en situacio de dependeco, kun aŭ sen Eŭropo.”

Por la “maldekstro de la maldekstro” la ebleco fari politikon ekster la liberala vojo ŝajnas hodiaŭ tre malgranda. “Ĉu eblas fari en iu lando politikon vere alternativan en la kadro de la Lisbona Traktato? La respondo estas evidente ne”, decide diras s-ro Mélenchon. Sub la premo de la financmerkatoj, disponanta pri malforta efikeco de sia ekonomia politiko, tia registaro estus senĉese alfrontita al la novliberalaj principoj kiuj regas la Union. Ĝuste pro tio, revigliĝas s-ro Grond, “la rompo kun la Eŭropa Unio montras la dividlinion inter maldekstro de adaptiĝo al la kapitalismo kaj maldekstro de rezistado”.

Ĉu rompi kun la eŭropa ordo? Malobservi la eŭropajn regulojn, unue. “En tia situacio, imagas s-ro Le Hyaric, tia registaro devus nomi la prioritatojn, sekvi ilin, kaj proponi al la partneroj novan intertraktadon pri la traktatoj aŭ pri la direktivoj kiuj obstaklas ĝian politikon. Oni devas lukti en la institucioj ĝisfine, sed oni povas nenion atingi sen konstante alvoki la popolon, kiun oni petas decidi.”

Tamen, neniu planas eliri el la Eŭropa Unio. “Necesas eliri el la Lisbona Traktato — ne el la Eŭropa Unio”, precizigas s-ro Mélenchon. Do, ĉu forlasi la eŭron? “Restarigi la monan suverenecon de la ŝtato estas la kondiĉo por ke registaro retrovu la regadon de sia ekonomia politiko”, opinias s-ro Nikonoff. Tiu opcio ne estas unuanima, sed komencas esti diskutata.

Unu certeco tamen videblas en la plej multaj konjektoj: por respekti kontraŭliberalan programon, maldekstra registaro devus konfliktiĝi kun la eŭropa kadro. Ĉu kun la risko provoki politikan krizon? “Jes, respondas s-ro Le Hyaric. “Ni bezonas tian krizon por malbloki la situacion.” Necesas do prepariĝi al tio.

Antoine SCHWARTZ.

Demografio-Dosiero

Ĉu tro loĝata planedo?

Longtempe la politikaj gvidantoj observis la evoluon de sia loĝantaro, konfuzante nombron kaj potencon. La 21-an jarcenton markos la demando pri maljuniĝo, dum reaperas la miljara mito pri troa loĝantaro.

La timiga perspektivo pri troloĝantaro reaperis en 2008, okaze de malkresko de la mondaj nutraĵ-stokoj kaj pro la akcela malboniĝo de la hommedio. Rapida rigardo al kelkaj nombroj ja ne trankviligas: 218.000 pliaj buŝoj nutrendaj ĉiutage en la mondo, 80 milionoj jare, entute preskaŭ 7 miliardoj da homoj, kreskanta konsumado... La loĝantaro ŝajne tre premas la riĉofontojn de la planedo.

Tamen la homaro ne atendis nian 21-an jarcenton por alarmiĝi pri troa loĝateco. Kvar jarcentoj antaŭ nia erao, kiam la mondo enhavis malpli ol 200 milionojn da loĝantoj, Platono kaj Aristotelo rekomendis al la ŝtatoj strikte reguladi la naskokvanton; tio ja montras, ke la nocio “troloĝateco” estas demando pli kultura ol cifera. De post la biblia ordono “kresku kaj multobliĝu”, alfrontiĝas naskigistoj kaj subtenantoj de naskoregulado. La unuaj kritikas la troloĝatecon kiel iluzion; la duaj alarmas kontraŭ ties konsekvencoj.

Dum tre longa tempo, oni ne disponis pri statistiko. Ne povante baziĝi sur fidindaj nombroj, la debato estis precipe filozofia, religia aŭ politika. Hodiaŭ ankoraŭ, spite al la amasaj donitaĵoj disponeblaj, la ideologiaj aŭ religiaj orientiĝoj larĝskale gvidas la opiniojn. Paroli pri troloĝateco tuŝas al la fundamentaj konvinkoj rilate la vivon kaj ties valoron. Tial la temon oni aliras pasie.

Malfacile oni povas imagi, ke la eŭropa Mezepoko, kun ĝiaj militoj, ĝiaj pestoj, ĝia beba mortokvoto, povis eĉ konsideri la demandon pri troloĝateco, tiom morto ŝajnas esti ĉie. Tamen, kvankam tio povas surprizi, ĝi travivis periodojn de relativa troloĝateco (konsiderante la kapablon nutri la loĝantojn), eĉ kondukanta la teologiistojn nuanci siajn poziciojn...

Moralaj konsideroj pri ĉasteco aŭ pri supereco de virgeco eniris la debaton. Same okazis pri la laŭleĝeco de la kontraŭkoncipaj praktikoj. Fine la biblia malpermeso pri onanismo (la krimo de Onan, kiu elverŝis sian semon surteren) longtempe influis la diskutojn.

Antaŭ 40.000 jaroj, kun 500.000 loĝantoj sur la tuta tero, la minaco pri troa loĝantaro povis ŝajni tre fora. Tamen, la ĉasistoj bezonis vivspacon sufiĉan por sia provizado per ĉasaĵoj: po dek ĝis dudek kvin kvadrataj kilometroj meze, kaj tio tre limigis la dimension de ĉiu grupo. Trans 25 ĝis 50 personoj vivantaj ekskluzive el ĉaso kaj pluko, la grupo povis sperti gravajn malfacilaĵojn pri provizado. Troloĝateco ja estas varianta nocio, tre ligita al la disponeblaj riĉofontoj. Sed ĝia popola bildo ĉiam estas tiu de homoj kunpremitaj kvazaŭ sardinoj en malgranda ujo.

Nombro rapide fariĝas obsedo. En la grekaj civitoj, la reliefo trudas apartiĝon. Ĉiu baseno organiziĝas kiel sendependa civito, laŭ etdimensiaj fermitaj ĉeloj, kie la hompremo estas forte sentata; tia situacio faciligas ekkonsciiĝon pri la demografia faktoro. La politika etoso ne favoras naskon.

“KIAM ESTAS TRO DA CIVITANOJ, ILI IĜAS NEREGEBLAJ”

En du el siaj ĉefaj dialogoj, La Respubliko kaj La Leĝoj, Platono determinas nombre idealan loĝantaron, laŭ la disponeblaj spaco kaj riĉofontoj, kaj priskribas la organiz-manierojn kaj socian funkciadon — ofte je ekstrema limo de realismo — necesajn por atingi tiun nombron. Similan klopodon faras Aristotelo, en La Politiko: “Kio faras civiton granda, tio ne estas ĝia multa loĝantaro*”. Laŭ li, ĉiuokaze, “tro granda nombro de loĝantoj ne povas akcepti ordon; kiam estas tro da civitanoj, ili iĝas ne regeblaj, la homoj ne konas unu la alian, kio favoras krimecon. Krome, facilas por eksteruloj kaj fremduloj uzurpi la civit-rajton, estante nerimarkeblaj pro la granda nombro*”. Kaj ankaŭ laŭ li, multaj homoj, tio estas multaj malriĉuloj, do danĝero de ribeloj. Kio zorgigas Aristotelon, tio estas ne tiom riĉofontoj aŭ nutraĵoj, kiom ordotenado. La greka demografia penso metas jam la bazon de la debato tian, kia oni trovas ĝin en la periodoj moderna kaj nuna. Ĝi estas eŭgenika, maltusanisma kaj... fremdulmalama!

* Aristotelo, La Politique, 7, 4, 1326 a.
* Aristotelo, cit.

Kun la etendiĝo de la romia dominado, ŝanĝiĝas skalo, sed ne nepre pensmaniero. La politiko de la registaroj estas favora al naskomultiĝo. Tio estas samtempe novaĵo kaj malsukceso, ĉar la romia fekundeco ĉiam restis malgranda kompare kun tiu de aliaj civilizacioj, kiel atestas Tito Livio: “Gaŭlujo estis tiom riĉa kaj tiom multloĝata, ke ĝia loĝantaro, tro multnombra, ŝajnis malfacile vivtenebla. La reĝo, jam maljuna, dezirante malŝarĝi la reĝlandon de tiu premanta loĝantaro, sendis siajn du nevojn tra la mondo por trovi novajn terojn*.” Laŭ la politika propagando: tro multnombraj, ili agresas siajn romiajn najbarojn, tiel pravigante la respondan invadon de Gaŭlujo.

* Tito Livio, Historio de Romo.

Kun kristanismo, inter la 3-a kaj 5-a jarcentoj de nia erao, la regantoj forlasas intervenismon. La demando pri naskigo pasas de la politika kampo al religia kaj morala sfero. Vigla debato aperas ĉirkaŭ la demando pri supereco de virgeco, prezentata kiel plej alta virto, pri geedzeco, malestimata favore al asketismo, kaj pri la regeedziĝo, kiu estas punata.

En tiom severa etoso, la demando estas tamen metita: ĉu la loĝantaro kresku aŭ malkresku? Ĉu fekundi aŭ abstini? Por la kristanoj, respondon oni trovu nur en la dia parolo. Sed la bibliaj tekstoj kontraŭdiras unu la alian... La laboro de la Patroj de la Eklezio konsistis el montri, per multaj retorikaj akrobataĵoj kaj tordaĵoj, ke tiuj kontraŭdiroj ne ekzistas, kaj ke Dio havas nur unu vorton, kvankam li ordonis al Adamo kaj Evo multobliĝi, kaj poste igis sanktan Paŭlon diri, en la Nova Testamento: “Estas bone por viro ne tuŝi sian edzinon”. La tasko ne estis facila, sed por teologiistoj nenio estas malebla. La Malnova Testamento ja estas nedubiga: “Kresku, multobliĝu, estu fekundaj.”

La relativa troloĝateco de Mezepoko havas tre konkretajn efikojn. Jam fine de la 11-a jarcento, la okcidentanoj scias kiel ekspluati la multnombrecon. Ekkonsciiĝinte pri sia nombra supereco, ili el ĝi faras armilon. Papo Urbano la 2-a, en 1095, sendas taĉmentojn da kavaliroj al Jerusalemo. La tuta epopeo de la krucmilitoj estas subtenata de daŭra kurento de okcidento al oriento, kiu ne estus ebla sen aldona loĝantaro en la kristanaro.

Tiel iras la okcidenta mondo ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ekleziuloj, intelektuloj, teologiistoj, filozofoj kaj verkistoj laŭvice teoriumadis pri la demografia demando, fluktuante inter la timo de tropleneco kaj la traŭmo de granda malpleno, la naskigismaj utopioj kaj la neŝancelebla fido en dia ordo kiel reguliga potenco de la homa ĉeesto sur Tero. La popolon (vulgum pecus) oni perceptas laŭvice, jen kiel plagon, jen kiel riĉaĵon. Ĉiu disvolvas siajn klarigojn kaj formulas siajn rekomendojn, malgraŭ ke la statistika ilo restas tre malbona. Subloĝateco, troloĝateco: tra la jarcentoj daŭras la batalo inter tiuj, kiuj opinias, ke unu estas pli danĝera ol la alia por la pluvivo de la homaro.

ĈU KALKULI LA INDIVIDUOJN KUN MALTHUS AŬ DIVIDI LA RIĈAĴOJN KUN MARKSO?

La verko de Thomas Robert Malthus*, je la limo inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj, montras sojlon en la historio de la demografiaj teorioj. La loĝantaro, laŭ aserto de la brita ekonomikisto kaj pastro, kreskas multe pli rapide ol la nutraĵproduktado, kio neeviteble kondukos al tro da loĝantaro kaj grandskala malsatego. Se oni faros nenion, la konsekvencoj estos brutalaj kaj dolorigaj, ĉar la Naturo ja eliminos la “troajn homojn”; aŭ oni mastrumos la naskokvanton, forigante unue ĉian helpon al malriĉuloj, por “respondecigi” ilin — la respondeca sinteno estas edziĝi kaj havi infanojn nur kiam oni havas sufiĉe da rimedoj por nutri kaj eduki ilin. Laŭ Malthus, rapida disvastiĝo de mizero estas danĝero por la homaro; do necesas elradikigi ĝin.

* Thomas Robert Malthus, Essai sur le principe de population.

Pierre-Joseph Proudhon respondas al li, ke ne ekzistas problemo pri troloĝateco. Mizero disetendiĝas ja nur pro la maljustega sistemo de proprieto, kiu donas al iuj nejustan potencon super aliajn. Karlo Markso, malmulte interesita de demografiaj demandoj, konsideras Malthus kiel malamikon de la laborista klaso kaj nomas lin “impertinenta kalumniisto de la regantaj klasoj, kulpa pro peko kontraŭ scienco kaj kalumnio kontraŭ la homa raso*. Li riproĉas, ke li kredas je “loĝantaro-principo”, natura absoluta leĝo, ĉiam kaj ĉie valida, laŭ kiu loĝantaro kreskas ĉiam pli rapide ol la vivbezonaĵoj; “Tiu ĉi abstrakta loĝantaro-leĝo ekzistas nur por plantoj aŭ bestoj, dum ne estas historia homa interveno. Kio gravas, tio ne estas la nombro de homoj, sed la divido de la riĉaĵoj*.”

* Karlo Markso, La Kapitalo.
* Karlo Markso, cit.

Ĉi tiuj debatoj daŭris ĝis la mezo de la 20-a jarcento, momento kiam la homaro komencas senbremsan kreskon: tri miliardoj da homoj en 1960; 6,1 miliardoj en 2000. Ne estas kresko, sed eksplodo. La demografiistoj, ekonomikistoj, geografiistoj, sed ankaŭ filozofoj, historiistoj, etnologiistoj, kaj evidente politikistoj, disputegas pri la interpretado de la fenomeno. Kontraŭ la defendantoj de la vivo sendepende de ĝia kvalito, la realistoj elstarigas la necesan naskigo-regadon. La unuaj neas la koncepton troloĝateco, preferante paroli pri “malegaleco de evoluo”; la duaj publike mallaŭdas la mortigan frenezon de la naskigistoj, kiuj kondamnas centojn da milionoj da homoj malsatmorti. Ekde la 1980-aj jaroj, la hommediaj kaj ekologiaj problemoj komencas esti pli serioze konsiderataj.

Komence de la 21-a jarcento, la kontraŭ-maltusanoj volas trankviligi, sin apogante sur la fenomeno “demografia transiro” nun okazanta: la naskokvotoj falas ĉie, inkluzive en la tre malriĉaj landoj. Tio ja konfirmas la demografian revolucion elvokitan en 1934 de Adolphe Landry, kiu montris, ke de nun, kun la ega kresko de varproduktado, la problemo de la rilato loĝantaro/riĉofontoj estas jam malaktuala. Tial, tio kion oni difinas kiel plej dezirinda loĝantarokvanto dependas de la nocio “feliĉo”, kvalita nocio, ne plu kvanta.

Laŭ tiuj demografiistoj, la monda loĝantaro stabiliĝos je proksimume naŭ miliardoj ĉirkaŭ 2050, kaj dek miliardoj ĉirkaŭ 2150. Ĉar nia planedo, certigas plej multaj demografiistoj, povas nutri dek miliardojn da loĝantoj, kiel ĝi povus esti troloĝata kun sep miliardoj? Estas ja unu miliardo da subnutratoj kaj duoble pli da malriĉuloj sur la planedo: estas eble nur pro maltaŭga divido de la riĉaĵoj? Sed, ĉu estas dezirinde atingi tiujn nombrojn? La amasigo de dek miliardoj da homoj, eĉ se bone nutrataj, restas amasigo...

En 1997 Salman Rushdie skribis Letero al la ses-miliarda mondcivitano*, kiu devis naskiĝi ĉi-jare: “Kiel membro plej lasta de specio aparte scivolema, vi baldaŭ metos al vi la du demandojn, kiuj povas enspezigi 64.000 dolarojn [proksimuma malneta enlanda produkto de Usono], kiujn la aliaj 5.999.999.999 jam metadas de kelka tempo: kiel ni alvenis en tiun situacion? Kaj, ĉar nun ni estas tie, kiel ni travivos? Oni verŝajne sugestos al vi, ke la respondo al la demando pri originoj postulas, ke vi kredu je ekzisto de nevidebla kaj noblega Estaĵo, “ĉi-supre”, je ĉiopova kreanto, kiun ni, malfeliĉaj kreitaĵoj, ne povas percepti kaj eĉ malpli kompreni... Pro tiu fido, en multaj landoj ne eblis malhelpi alarmigan kreskon de la homnombro. La troloĝatecon de la planedo kaŭzis almenaŭ parte la spiritaj gvidantoj de la homaro. Dum via vivo, vi verŝajne vidos la alvenon de la naŭ-miliarda mondcivitano. Kaj se tro da homoj naskiĝas parte pro la religia kontraŭstaro al naskoplanado, multaj homoj ankaŭ mortas pro religioj...”

* Salman Rushdie, Imagine there’s no heaven: A letter to the six billionth world citizen”, letero al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), reprenita de Christopher Hitchens en The Portable Atheist, Da Capo Press, Filadelfio, 2007.

Dek kvar jarojn poste, en 2011, aŭ plej laste komence de 2012, ni atendas la alvenon de la sep-miliarda mondcivitano. Ĉi tiu lasta havas 7 ŝancojn el 10 naskiĝi en malriĉa lando, en malriĉa familio. Ĉu ni sendu al li bonvenigan leteron aŭ senkulpigan leteron?

Georges MINOIS

Ciferoj kaj homoj

Falsaj evidentaĵoj pri la monda loĝantaro

Epidemioj, militoj, politikaj ĥaosoj, kulturaj kutimoj... jen faktoroj, kiuj orientas la demografion de lando. En Rusujo la loĝantaro malpliiĝis antaŭ la dissplitiĝo de Sovetunio, sed la ekonomia “ŝok-terapio” akcelis la falon. En la arabaj landoj, la premo de la junularo kontribuis al la ribelo. La rigardo, kiun la popoloj havas al si ankaŭ influas ilian nombron. En iuj epokoj, la timo de troloĝateco invadis la mensojn, dum en aliaj, dominis la timo pri nesufiĉo da loĝantoj. En Ĉinujo, grandan maltrankvilon kaŭzas la akcelita maljuniĝo (vd artikolo). Ĉie, la kreskanta procento de la maljunuloj estas unu el la ĉefaj karakterizoj de la 21-a jarcento.

DEMOGRAFIO, kiom da kliŝaĵojn oni eldiras vianome...

“La homaro travivas senbremsan naskokvanton.” Ne, ĉar de pluraj jardekoj la naskokvotoj klare kaj ĉie malkreskas, pro efiko de tio, kion oni nomas “demografia transiro”, tio estas periodo, dum kiu loĝantaro spertas malkreskon de naskokvotoj kaj mortokvotoj, kiuj estis antaŭe tre altaj.

“Ni devas timi veran demografian eksplodon.” Ni trankviliĝu: la bombo ne eksplodos. La ĉefa fenomeno de la 21-a jarcento ne estos rapida kresko de loĝantaro, sed ĝia maljuniĝo.

“Ni vivos sur tero dispremata de troa loĝantaro.” Denove ne, ĉar la homa koncentriĝo en malgrandaj teritorioj, kaŭzata de rapida urbaniĝo, signifas la malpleniĝon de aliaj regionoj.

“La migr-ondoj de Sudo al Nordo subakvigos nin.” Tiu diro montras la nescion, ke la novaj migradlogikoj estigas ĉiudirektajn migradojn, inter kiuj tre ampleksas sud-sudaj migradoj.

Finfine, la “monda loĝantaro” ne ekzistas, ĝi estas nur sensignifa konglomerato, adicio de realaĵoj tiom malsamaj, ke elvoki ĝin egalas miksi pomojn kaj ĉerizojn. Gvineo kaj Portugalujo havas proksimume saman loĝantaron (respektive 10,8 kaj 10,7 milionoj da loĝantoj*). Ĉu ni deduktu el tio, ke tiuj du landoj havas similan lokon en la monda demografio? Ne, ĉar pri ili ĉiuj indikiloj diverĝas: la natura kreskokvoto de Gvineo, ekzemple, estas tre pozitiva (+3%), tiu de Portugalujo negativa (-0,1%).

* Escepte kiam oni indikas alian, la fonto de la ciferoj estas: Jean-Paul Sardon, “la Population des continents et des pays”, Population & Avenir, n-ro 700, Parizo, nov-dec. 2010.

Prezenti la demografiajn indikilojn de la monda loĝantaro egalas forviŝi la proprajn dinamikojn: tiujn de landoj kun alta naskokvoto kaj malforta meza vivdaŭro, kiel Niĝero kaj Malio, aŭ tiujn de landoj, kie la naskokvoto estas tiom malalta, ke ĝi ne kompensas la mortokvoton, kiel Rusujo kaj Japanujo. En la japana kazo, la sentebla altiĝo de la mortokvoto en la 2000-aj jaroj ne estis kaŭzata de mortigaj sintenoj aŭ de malboniĝo de la sansistemo, sed ekskluzive de maljuniĝo. La situacio en Rusujo estas alia.

La mondo konsistas el diversaj loĝantaroj kun malsamaj demografiaj indikiloj kaj kun tre malsamaj loĝ-manieroj, kiel montras la eksterordinaraj varioj de popoldenseco (de 1.141 loĝantoj por unu kvadratkilometro en Bangladeŝo, ĝis 5,9 en Gabono). Ankaŭ ĉi-rilate, konsideri la mezan valoron de tiu diverseco signifas sin mem kondamni al nenion vidi.

La 20-a jarcento travivis senprecedencan evoluon: la monda loĝantaro kvarobliĝis (de 1,6 miliardoj en 1900 ĝis 6,1 miliardoj en 2000). Tiu kresko rezultis el adicio de tri fenomenoj. Fine de la 18-a jarcento jam, iuj landoj en la Nordo komencis sperti malkreskon de la mortokvoto (beba, infanjunula kaj patrina), kiu en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ĝeneraliĝis al la landoj de la Sudo (en Barato, ekzemple, ekde la 1920-aj jaroj). La kialoj estas: medicina kaj farmacia progresoj, disvastigo de higienaj sintenoj kaj teknika progreso en agrokulturo, kiu ebligis pli regulan kaj varian nutradon. Ene de du jarcentoj, la procento de beboj mortintaj antaŭ unujara aĝo malkreskis je meze 80% en la mondo, sed ĝi estis dividita per 50 en la plej evoluintaj landoj. La mortokvoto de infanoj kaj adoleskantoj malkreskis eĉ pli rapide, same kiel tiu de la naskantaj patrinoj. La rezulto estas ŝanĝo de la interseksa ekvilibro: la tiel nomata “malforta” sekso (inoj) fariĝis demografie la plej forta.

Aliflanke, maljunuloj vivas pli longe danke al plibonigo, ekde la 1970-aj jaroj, de medicino kaj de san-infrastrukturoj. La meĥanikigo de pezaj taskoj krome alportis pli bonajn laborkondiĉojn, kontribuante kreskigi la mezan vivdaŭron, kiu preskaŭ duobliĝis en unu jarcento (de 37 jaroj en 1900 ĝis 69 jaroj en 2010).

La senprecedenca malkresko de fekundeco kaŭzas klaran demografian malakcelon: la meza jara kreskokvoto pasis de la historia maksimumo de pli ol 2% ĉe la fino de la 1960-aj jaroj (multaj landoj tiam troviĝis meze de sia demografia transiro) ĝis 1,2% en 2010. Ene de 50 jaroj la monda loĝantaro tiel multe kreskis: 2,5 miliardoj en 1950, 6,1 miliardoj en 2000. Laŭ la mezaj prognozoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĝi devus esti 9 miliardoj en 2050. Ĉu pro tio ni parolu pri tro granda nombro? Se ĉiuj tiuj 9 miliardoj da homoj enmigrus en Usonon, lasante la ceteran teritorion senhoma, la denseco de Usono estus ankoraŭ malpli alta ol tiu de la pariza regiono.

KIEL FENOMENO neniam spertita, maljuniĝo markos la 21-an jarcenton. Ĝin oni povas mezuri, ĉu per la kresko de la procento de homoj pli ol 65-jaraj (5,2% en 1950, 7,6% en 2010, kaj 16,2% en 2050 laŭ la prognozoj de UN*), ĉu per la evoluado de la mediana aĝo (24 jaroj en 1950, 29 en 2010 kaj ĉirkaŭ 38 en 2050*). De supre, kresko de la meza vivdaŭro grandigas la nombron de la tria-aĝuloj (maljunuloj). Malsupre, malaltiĝo de fekundeco malpliigas la nombron de junuloj; ĝia efiko aparte gravas en la landoj, kiuj travivas fazon de “demografia vintro”, tio estas tiuj, kies fekundeco estas de pluraj jardekoj sub la sojlo de generaci-renovigo (tio estas 2,1 infanoj por unu virino). En la kazo de tiuj landoj, nur grandskala relanĉo de la fekundeco (sen tro da prokrasto, ĉar la nombro de nasko-aĝaj virinoj rapide malpliiĝas), aŭ alporto de junaj kaj fekundaj migrantoj, povus ebligi reatingi la sojlon de generaci-renovigo.

* Ciferoj el la UN-Divizio pri loĝantaro.
* Same

Necesas ankaŭ kalkuli kun la pliigo de la absoluta nombro de maljunuloj — tio, kion oni nomas la “maljunular-kresko”: 130 milionoj en 1950, 417 milionoj en 2000, kaj tiu nombro povus esti 1,486 miliardo en 2050. Tiu distingo inter maljuniĝo kaj maljunular-kresko ebligas kompreni la tre kontrastajn evoluojn laŭ la landoj. En iuj landoj, la du fenomenoj ne evoluas sammaniere, pro efiko de ekzemple migra sistemo alportanta junajn loĝantojn kaj foriganta maljunulajn.

Urbaniĝo aperas kiel alia ĉefa fenomeno. En 2008 laŭ la statistikoj de UN (kontestataj en siaj detaloj, sed ne en sia fundamento), la nombro de urbanoj la unuan fojon superis la nombron de kamparanoj*. Tio estas la granda paradokso de la 21-a jarcento: neniam la tutmonda loĝantaro estis tiom multnombra, kaj neniam ĝi tiom koncentriĝis en spacoj tiom malgrandaj: la mondo neeviteble “metropoliĝas”, sub efiko de speco de triperioda motoro. La unua estas la progreso de la tria sektoro (servoj) en la plej loĝataj urbaj spacoj, allogante tien homojn, kiuj fariĝis disponeblaj pro altiĝo de la agrokultura produktiveco. La dua estas la deziro de homoj disponi pri pli larĝa elektebleco por dungiĝi, en kunteksto de kreskanta diverseco de metioj, de volontula aŭ deviga profesia delokiĝ-preteco, kaj de malriĉeco en la kampara mondo. Finfine, la metropoloj estas teritorioj, kiuj plej bone respondas al la starigo de “mondo-spaco”, tre faciligante la konektojn. Ilia logeco estas ligita al ilia politika graveco, kiu mem dependas de ilia institucia statuso (regiona aŭ nacia ĉefurbo, sidejo de internaciaj publikaj institucioj). Kaj tio des pli, ke la eksterlandaj filioj de la transnaciaj firmaoj lokas sin ĉefe en la grandaj urboj.

* Vd nian dosieron “Mégapoles à l’assaut de la planète”, Le Monde diplomatique, aprilo 2010.

LA INTENSECO de urba koncentriĝo restas kontrasta en la diversaj landoj: en Barato, 29% de loĝantoj vivas en urboj, 33% en Demokrata Respubliko Kongo, 73% en Germanujo kaj 79% en Usono. La faktoroj estas tre diversaj. La fortan brazilan procenton kaŭzis la heredaĵo de koloniado, kiu fondis urbojn por la politika kaj ekonomia kontrolo de la teritorio kaj por centralizi la ekskluzivecon de interŝangoj kun la portugala metropolo. La malforta procento en Ĉinujo ŝuldiĝas multe al la komunista reĝimo, kiu longe fiksis la kamparajn laboristojn; en tiu kunteksto, Pekino kun siaj 12 milionoj da loĝantoj, estas nemulte loĝata ĉefurbo, konsiderante la demografian gravecon de la lando. Aliloke, armitaj konfliktoj deradikigis la kamparanajn loĝantarojn, tiel pligrandigante la demografian premon de urboj kiel Bogoto, Amano, Kalkato aŭ Kinŝaso.

La tre centralizitaj landoj, kiel Francujo aŭ Irano, provizis sin per superdimensia (trokreskinta) urba ĉarpentaĵo, kie la politika ĉefurbo dominas en ĉiuj funkcioj: ekonomiaj, financaj, universitataj kaj kulturaj. Aliaj landoj, kiel Hispanujo aŭ Bolivio, havas dukapan urbosistemon, dominatan de du urboj (Madrido kaj Barcelono, La Paz kaj Santa Cruz); Germanujo siaflanke estas organizita laŭ pli ekvilibra urba reto liganta plurajn urbojn harmonie hierarkiitajn.

Demografiaj transiroj okazantaj en diversaj sudaj landoj, demografia vintro en iuj nordaj landoj, maljuniĝo de la loĝantaro, senprecedenca urbaniĝo: jen kio desegnas demografian pejzaĝon neniam viditan. Aldoniĝas al tio la demando de la migrad-cirkulado: 214 milionoj da homoj* loĝas konstante en lando kie ili ne naskiĝis — tiu nombro ne enkalkulas la rifuĝintojn nek la delokitojn.

* Ciferoj el “International Migration 2009”, de la UN-Divizio pri loĝantaro.

Kontraŭe al komune ricevitaj ideoj, la migradoj estas regulaj kaj ĉiamaj, kaj plejmulte laŭleĝaj; kvankam amaskomunikile tre diskonigataj, la kontraŭleĝaj migradoj estas statistike neglektindaj. Historio kaj geografio kontribuis al konstruo de migrecaj lando-paroj. Ili povas esti bazitaj sur geografia proksimeco — Burkina Faso kaj Eburbordo, Kolombio kaj Venezuelo, Meksiko kaj Usono, Malajzio kaj Singapuro, Italujo kaj Svislando... — aŭ sur komuna historio — Filipinoj kaj Usono, Alĝerio kaj Francujo, Barato kaj Britujo, ktp — pro la ligoj hereditaj de la koloniado kaj pluvalidigitaj, jure aŭ fakte, post la ekskoloniiĝo. Same kiel pri la urbaniĝa movado, kvankam politikaj faktoroj (militoj, civitanaj konfliktoj, diktatoraj reĝimoj) instigas elmigradon, la ekonomiaj faktoroj estas ĝia ĉefa motoro. En la 19-a jarcento malriĉeco devigis multajn hispanojn, svisojn kaj italojn elmigri en Latin-Amerikon. Demografio mem estas 3-a faktoro de migrado: en la 19-a jarcento Francujo, pro tre frua malaltiĝo de sia fekundeco, fariĝis la sola eŭropa lando de enmigrado. En la 21-a jarcento malpliiĝo de la labor-aĝa loĝantaro en diversaj evoluintaj landoj kondukas venigi enmigrantojn, pro deficito de laborforto, ĉefe en iuj sektoroj malbone pagitaj.

La distingo inter elmigrad-landoj kaj enmigrad-landoj tamen perdis sian utilecon. Migradoj estas pli kaj pli cirkulaj. Maroko ekzemple estas lando de elmigrado al Eŭropo kaj Nord-Ameriko, transira lando por civitanoj el subsahara Afriko survojaj al Eŭropo, kaj lando de enmigrado por civitanoj de subsahara Afriko, kiuj ĉesas tie — ofte neplanite — sian migrad-vojadon. Simile, Hispanujo estas elmigradlando, aparte al la nordaj landoj aŭ Latin-Ameriko, transira lando por afrikanoj survoje al Francujo, kaj enmigradlando, tra Maroko, por Rumanujo aŭ Anda Ameriko. Trans la kartografia bildo, kiun prezentus la migrosaldoj (kiuj maskas la intensecon de el- kaj en-fluoj) de ĉiu lando, aperas hodiaŭ, ke plej multaj ŝtatoj plenumas la tri funkciojn samtempe.

Gérard-François DUMONT

Demografio-Dosiero

Kiam Ĉinujo grizharuliĝos

La pezo de ĝia loĝantaro — kaj aparte tiu de la ĉinoj laboraĝaj — estis atuto por la ekonomia vigleco de la lando, sed ĝia nuna relativa malkresko kaj la nombro-altiĝo de maljunuloj zorgigas la gvidantojn.

Kun 1,35 miliardo da homoj en 2010, tio estas kvinono el la loĝantoj de la planedo, Ĉinujo estas la plej loĝata lando de la mondo. Ĝi restos tia dum ĉirkaŭ 20 jaroj. En 2030 ĝi verŝajne cedos sian lokon al Barato, kiu havos tiam 20 milionojn da loĝantoj pli ol ĝi. En 1950 Ĉinujo estis 22% de la tutmonda loĝantaro, kontraŭ 20% nun. Tiu demografia relativa malgraviĝo ŝuldiĝas parte el la grandega kresko de loĝantaro en iuj evolu-regionoj, aparte en Afriko, kies procento kreskis de 9 ĝis 15% inter 1950 kaj 2010, kaj en Barato, pasinta de 15 ĝis 18%. Sed ne nur.

La alia kaŭzo estas la naskolimiga politiko funkcianta de la 1970-aj jaroj — la plej strikta iam ajn aplikata laŭ tiom longa daŭro. Admoninte dum deko da jaroj (1971-1978), ke ĉiu paro havu nur 2 infanojn en urboj, kaj 3 en la kamparo, la regantoj rapide radikaligis sian regadon kaj en 1979 la regulo de ununura infano estis trudita al la plej granda parto de la loĝantaro. La decido estis tiam prezentata kiel nepra kondiĉo por atingi la celon de ekonomia moderniĝo portata ekde 1978 de la reformista gvidanto Deng Xiaoping; ĝi ebligas atribui la ŝtatajn investojn al la ekonomia kresko, plibonigante samtempe la vivnivelon.

Dum en 1970 ĉininoj ankoraŭ naskis meze 6 infanojn, ili hodiaŭ naskas malpli ol du, tio estas preskaŭ same malmulte kiel en la plej evoluintaj landoj de la planedo. Tiel, la loĝantaro, kiu kreskis je 20 milionoj jare komence de la 1970-aj jaroj, kreskis je nur 7,5 milionoj jare dum la 2010-aj, tio estas trione malpli. Ĉe la mezo de nia jarcento, la demografia supereco de Ĉinujo malaperos: ĝi estos nur 16% de la tutmonda loĝantaro, kontraŭ 18% por Barato, kaj 22% por Afriko.

Ĝis nun, la malrapidigo de ĝia demografia kresko nekontesteble estis valora atuto, tiom por ĝia ekonomia evoluado, kiom por la ĝenerala plibonigo de la loĝantar-vivnivelo. En tiu komenco de la 21-a jarcento Ĉinujo tiel fariĝis esenca aganto sur la tutmonda ekonomia scenejo*. Tiu sukceso fontas el la profunda reformado de la produkt-sistemo komencita de Deng Xiaoping fine de la 1970-aj jaroj, danke al kiu la labor-produktiveco ege kreskis. Sed tiu ekonomia transiro ne povus esti tiel sukcesa se ĝi ne estus helpata de tre favora demografia cirkonstancaro.

* Vd Martine Bulard, “Pekino strebas akordigi potencon kaj stabilecon”, Le Monde diplomatique, marto 2011.

De la mezo de la 1980-aj jaroj, Ĉinujo posedas gravan atuton: eksterordinaran demografian pluson. Ties naskokvanto senteble malaltiĝis dum ties maljuna loĝantaro restas proporcie ankoraŭ malmulta. Ĉinujo tiel nombras 2,1 plenkreskulojn por 1 ekonomie dependa persono en 2010, kontraŭ 1,3 plenkreskulo en Japanujo, 1,6 en Barato, 1,8 en Brazilo. Hodiaŭ preskaŭ 70% de ĉinoj estas en laboraĝo (15 ĝis 59 jaroj), kontraŭ 56% de la japanoj, 61% de la baratanoj kaj 66% de la brazilanoj. Sed, en 2050, en Ĉinujo ili estos nur 54%, dum en Barato, ĝia plej proksima konkuranto, estos 63%.

Sed la aktuala forto de Ĉinujo sur la tutmonda ekonomia scenejo parte ŝuldiĝas al tiu favora sed transira demografia kunteksto. Meze de la jarcento, ĝia demografia pluso jam estos finita, kaj Ĉinujo nombros tiam preskaŭ tiom da dependantoj kiom da laboraĝuloj, kun kvociento de 1,1 plenkreskulo por unu dependulo: duone malpli ol en 2010.

LA EMERITOJ ESTAS OFTE DEPENDAJ DE SIA FAMILIO

Tiu struktura ŝanĝego, kiu manifestiĝas per escepte rapida maljuniĝo de la loĝantaro, estas kaŭzata pli de fekundec-malpliigo ol de plilongigo de la vivdaŭro. Ja temas ĉi tie pri ĉina aparteco: artefarita maljuniĝo, per la naskolimiga politiko, kiu, limigante la nombron de infanoj, meĥanike kreskigas la parton de la maljunuloj. Ĝis 2050, la proporcio de ĉinoj pli ol 60-jaraj estos triobla, atingante 31%, kaj tiu kategorio estos tiam 440 milionoj, ekvivalento de la nuna eŭropa loĝantaro*. Unu el du ĉinoj estos pli ol 45-jara, kontraŭ unu el kvar en 2000. Tiam la loĝantaro atingos la maljunul-nivelon de nuna Japanujo, lando kies proporcio de maljunuloj estas la plej alta en la mondo. Tio ne restos sen efiko al la ĉina ekonomio.

* Sen la Orienta Eŭropo.

La ŝtato kaj la socio devos elteni kreskintan financan ŝarĝon, sub duobla influo de altiĝo de la pensi- kaj san-elspezoj, kaj de malaltiĝo de la impostaj enspezoj. Tia situacio povas havi iajn avantaĝojn por Japanujo, kiu malgraŭ sia 30% da maljunuloj restas la tria plej potenca lando en la mondo, sed por Ĉinujo ĝi estos pli malfacila. Unuflanke la japana ekonomio estas ĉefe ekonomio de servoj: la 3-a sektoro okupas 68% de la laborantaro (kontraŭ 27% en Ĉinujo en 2008) kaj konsistigas tri kvaronojn de ĝia malneta enlanda produkto (MEP) kontraŭ nur 40% en Ĉinujo. Aliflanke, dum en Japanujo, kie la enspezoj de la maljunuloj estas preskaŭ egalaj al tiuj de la laborantoj, la maljuniĝo estas transformiĝanta en viglecon por ennovigado kaj konsumado*, la situacio estas tute alia en Ĉinujo: la maljunuloj, daŭre ekskluzivitaj el la pensi-sistemo, havas vivnivelon ĝenerale malaltan. Ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, restas farenda ĉi-rilate.

* Vd Evelyne Dourille-Feer, “Démographie et dépendance au Japon”, Institut Silver Life, Parizo, 30-a de majo 2007.

La dispartiga pensi-sistemo, heredita de la eksa kolektiva ekonomio, profitas nur al malplimulto, preskaŭ nur urbanoj, kaj disdonas ofte nur vivnecesan minimumon. La ŝtato provas starigi ĝeneraligitan sistemon de socia protekto, kiu povu profiti al ĉiuj. Kelkaj municipoj jam laboras en tiun direkton — iuj sukcesis starigi privatajn asekurojn, funkciantajn danke al kotizoj de entreprenoj kaj de dungitoj -; sed je la skalo de la lando, tio restas tre malfacila defio, aparte en la kamparoj.

Meze de la 2000-aj jaroj, nur unu emerito el kvar vivis el sia pensio. Alia kvarono vivis el daŭrigata laboro, dum la restanta duono vivis danke al familiano — plejofte ido.

Aliflanke la kunloĝado de generacioj sub sama tegmento, kiu longtempe estis la sola solvo por la prizorgado de la maljunuloj, atingas siajn limojn. Kvankam leĝo de 1996 devigas familiojn, kaj aparte gefilojn, provizi la vivnecesaĵojn al siaj gepatroj, la nunaj cirkonstancoj igas tiujn familiajn solidarecojn malfacile plenumeblaj. Kun la renverso de la aĝ-piramido sekve de la viv-plilongigo kaj de granda malpliiĝo de la ido-nombro, la ŝarĝo portata de ĉiu laboranto fariĝas neeltenebla. Kiel juna ĉino, des pli se li estas sola infano, povus, kun sia edzino, certigi vivrimedojn de du emeritaj gepatroj — eble eĉ kvar, se oni enkalkulas la bogepatrojn? Krome la vivmanieroj, aparte en urboj, estas malpli kaj malpli adaptitaj por dugeneracia kunvivado: la loĝejoj, pli kaj pli multkostaj, restas malgrandaj; la postuloj pri komforto kaj intimeco estas pli kaj pli grandaj; la vivkostoj pli kaj pli altiĝas.

Krome, la labormerkato ofte devigas junulojn forlasi sian naskiĝlokon por trovi dungadon for de siaj gepatroj, kio eĉ pli malfaciligas ties prizorgadon. Preskaŭ unu familio el kvin kunigas nun sub sama tegmento almenaŭ tri generaciojn, sed ĉu ĉi tiu tradicio povos longe rezisti al la trudoj de la moderna vivo?

Oni pripensis eventualan prokraston de la limaĝo por emeritiĝo, kiu estas relative frua (60 jaroj por viroj, 55 jaroj por virinoj), sed oni provizore decidis ne fari, almenaŭ ne por viroj. La registaro konsideras eblecon prokrasti la emeritiĝon de virinoj, por fiksi ĝin je la sama aĝo kiel por la viroj.

Pli ĝenerale, la regantoj penas akcepti la maljuniĝon de sia loĝantaro. Se la lando volas konservi estonte bonan kreskoritmon, ĝi devos reorganizi sian impost-sistemon por financi stabilan, daŭrigeblan prizorgadon de sia maljunularo, kaj tiel garantii al ĝi decan vivnivelon. Ĝi verŝajne ankaŭ ne povos eviti restrukturadon de sia ekonomio, direktante ĝin pli forte al servoj kaj enlanda konsumado, aparte tiu de la maljunuloj.

PLIMULTO DA ĈINOJ NE SUBMETATAJ AL LA UNU-INFANA POLITIKO

Maljuniĝo estas grava defio por la ĉina socio kaj ekonomio, sed ĝi ne estas la nura. Ĉinujo devas ankaŭ alfronti kreskantan virin-deficiton en sia loĝantaro, dum la regantoj plu limigas la naskojn. Aktuale ja nur 36% de la paroj estas submetataj al la unuinfana regulo. En la kamparoj de 19 provincoj* ili rajtas havi duan infanon se la unua estas knabino. Tio koncernas 53% de la loĝantaro. La ceteraj 11%, la plej multaj paroj el etnaj malplimultoj, rajtas havi du aŭ pli, kiu ajn estas la sekso de la unua infano.

* Ĉinujo enhavas 22 provincojn (Pekino konsideras Tajvanon kiel 23-an provincon), 5 aŭtonomajn regionojn, 4 “municipojn” kaj 2 specialajn regionojn.

Fine oni taksas je 60 milionoj la nombron de mankantaj virinoj. Tiu deficito estas rezulto de forta prefero de la ĉinoj por filoj, kio kondukas ilin, en iuj kazoj, elimini la filinojn, ĉu per abortoj, ĉu post la nasko, per neegalaj pritraktoj, kiuj ofte rezultigas fruan morton. Ĉinujo tiel fariĝis la lando kun plej forta proporcio de viroj en sia loĝantaro (105,2 por cent virinoj en 2050*). El pure demografia vidpunkto, la situacio de virinoj estas la plej malbona*.

* Tio estas la meza vira kvociento eltirita el la lasta ĉina popol-nombrado. Sed laŭ la UN tiu proporcio estas 108 en Ĉinujo kaj 107 en Barato.
* Vd aparte “L’Asie manque de femmes”, Le Monde diplomatique, juillet 2006.

Sed tiu malekvilibro inter seksoj ne estas neglektinda. Unue, konsiderante nur la demografian kreskon: malpli da virinoj hodiaŭ implicas malpli da naskoj morgaŭ, do malrapidigitan kreskon. Oni taksas, ke en 2050 preskaŭ 20 milionoj da naskoj estos neokazintaj nur pro la ina deficito. Tiu netipa situacio trudos fraŭlecon al kreskanta nombro de viroj: laŭtakse, inter unu kaj 1,5 miliono da ĉinoj ĉiujare ne edziĝos pro manko de partnero.

La ĉina ekonomio estos verŝajne rekte trafita. En industria sektoro, kiu alportas la duonon de la riĉaĵoj, virinoj partoprenas pli ol proporcie. Ili estas plimultaj en la fabrikoj, kiuj produktas ludilojn, teksaĵojn kaj elektronikan etan materialon. En agrokulturo, pli kaj pli forlasita de viroj, virinoj laŭdire estas pli ol la du trionoj de la laborantoj.

Estonte la laboraĝa loĝantaro fariĝos pli kaj pli vira: 54% de viroj inter la 15-49-jaraj en 2050, kontraŭ 51% hodiaŭ. Tio estas proksimume, en tiu aĝ-kategorio, cent milionoj da virinoj malpliaj sur la labormerkato*. Post iom da tempo, tio povus konduki al manko de laborforto en la industria kaj agrokultura sektoroj.

* En la sama periodo, la vira loĝantaro de 15 ĝis 49 jaroj estos malpliigita je nur ĉirkaŭ 80 milionoj.

Preter la ekonomiaj aspektoj, estas la demando de respekto de la virinrajtoj kaj de interseksa egaleco — problemaro hodiaŭ relative forlasita.

Dum la venontaj jardekoj Ĉinujo do devos solvi du grandajn problemojn; provizore solvi la loĝantaro-maljuniĝon, kaj ĉesigi ĝian “virigon”. Ĝenerala solvo povus esti ĉesigi la naskolimigan politikon por relanĉi la naskojn. Junigante la aĝ-piramidon, tio ebligus ne nur malrapidigi la maljuniĝon, sed ankaŭ redukti la emon de paroj elimini siajn filinojn, kaj sekve iom post iom redukti la virigon.

En Ŝanhajo, unu loĝanto el kvar estas jam pli ol 60-jara, kaj manko de laborforto eksentiĝas en iuj sektoroj. Ĝi funkcias kiel “test-urbo”. Ĝi estas la nura municipo en la lando, kiu organizas kampanjojn por instigi la parojn, kiuj estis mem unusolaj infanoj, naski duan infanon. Laŭdinda strebo... sed senefika. La fekundeco en Ŝanhajo restas inter la plej malaltaj en la mondo: 0,7 infano por unu virino en 2005!

Tio signifas, ke, se la deviga naskolimigo estos forigita, tio eble ne sufiĉos por haltigi la maljuniĝon de la ĉina loĝantaro. Trudoj de la moderna vivo kaj altiĝo de kostoj por edukado kaj prizorgo de infanoj devigas: plej multaj paroj limigas sin mem. Nekontesteble, la solvo necesigas profundan reformon de la sistemo de socia protekto kaj de ekonomio, cele absorbi tiujn novajn demografiajn trudadojn.

Isabelle ATTANÉ

Reformoj en la revolucio

Kiel kubanoj vivas

La kuba popolo sciis, ke Fidel Castro jam cedis la prezidantecon de la lando al sia frato Raúl. Je la 22-a de marto, ili eltrovis ke Fidel ankaŭ konfidis al li la gvidantecon de la Komunista Partio. Kaj ke tio okazis ... antaŭ kvin jaroj. Tiel, Raúl alproksimiĝas al la 6-a kongreso de la partio, okazonta je la fino de aprilo, en pozicio por trudi sian ekonomian “pragmatismon”.

“Por ni, la ĉefa minaco ne estas usonaj kanonoj, sed fazeoloj. La fazeoloj kiujn kubanoj ne manĝas”. Ni estas en 1994 kaj la okazo estas malofta: la ministro de defendo, Raúl Castro, publike malkonsentas kun sia frato Fidel* kiu kontraŭas al la liberaligo de agrikulturaj merkatoj, ago kiu stimulus la produktadon de manĝaĵoj. Sed post la disfalo de la sovetia bloko, Kubo spertis la hororojn de la “speciala periodo”: la malneta interna produkto plonĝis 35%, Usono striktigis la embargon kiu sufokas la ekonomion de la insulo, kaj subnutrado aperis ĉe la loĝantaro. Generalo Raúl Castro ne havis dubon: “Se ni ne faros ŝanĝojn, mi havos neniun alternativon krom sendigi la tankojn”. Fine de la jaro, liberaj merkatoj por kultivistoj estis sankciitaj.

* Kvankam transskribaĵo de la parolado mankas, diversaj fontoj konfirmas ĝian aŭtentikecon.

Post dek ses jaroj, la pli juna frato anstataŭis la pliaĝan kiel prezidanto* kaj diris, ke li kredas ke la insulo “ankoraŭ ne eliris el la Speciala Periodo”*. En 2008, tri sinsekvaj uraganoj ruinigis la infrastrukturon kun USD 10 mil milionoj da damaĝo aŭ 20% de malneta enlanda produkto. Kvara katastrofo, la internacia financa krizo, forbalais la plej dinamikajn sektorojn de la ekonomio (precipe turismon kaj nikelon). Kubo jam ne povis pagi siajn ŝuldojn kaj sekve blokis la aktivojn de fremdaj investantoj kaj reduktis siajn importaĵojn, malgraŭ tio, ke la rimedoj estigos ioman malrapidigon de ekonomia agado. Denove, la minaco de la fazeoloj pendis super la lando: en 2009, agrikultura produktado falis je 7,3%. Inter 2004 kaj 2010, la procento de nutrovaroj importitaj el eksterlande saltis de 50% al 80%.

* Ekde la 24-a de februaro 2008. Li estis nomumita provizora prezidanto jam je la 31-a de julio 2006 pro la sanproblemoj de sia frato.
* Parolado de la 26-a de julio 2007.

Je la 18-a de decembro 2010, Raúl Castro jam ne alparolis sian fraton, sed la popolon. Parolante antaŭ la Nacia Asembleo, li aludis la celon de la 6-a kongreso de la Kuba Komunista Partio — okazonta je la fino de aprilo, dek kvar jarojn post la antaŭa kongreso — kaj certigis: “Se ni ne alĝustigos la situacion, ni ne havos tempon por eskapi la krutaĵon kiu alproksimiĝas”. Sed alĝustigi ĝin ĝis kiu punkto?

Plafono makulita de akvaj tralikiĝoj, muroj kraditaj de fendetoj, mebloj tiel lacaj kiel la sekureca personaro reduktita al nepre necesa minimumo: la salono en kiu nin akceptas Ricardo Alarcón, la prezidanto de la Nacia Asembleo, ne odoras potencon. Malgraŭ tio, nur kvin jarojn antaŭe, s-ro Alarcón onidire estis unu el du ĉefaj kandidatoj por postsekvi Fidel Castro, sed “la sorto” ŝajne decidis alie. Tial, eble, la malkaŝemeco de nia interparolanto: “Jes, nepre estos malfermiĝo al la merkato, malfermiĝo al kapitalismo”.

Aliuloj jam komentis, ke “konstrui socialismon en unu lando” ne estas facile, precipe kiam ĝia hejma merkato estas tiel limigita. Ĉu do tio signifas ke la lando de la revolucio deturniĝos de sia idealo? La prezidanto de la Nacia Asembleo malakceptas tiun ideon: “Ni volas fari ĉion por savi socialismon. Ne la ”perfektan socialismon“ pri kiu ĉiuj revas. Ne, la socialismon kiu eblas en Kubo, sub la kondiĉoj kiuj estas niaj. Kaj krom tio, vi scias, merkataj mekanismoj jam ekzistas en la kuba socio”.

George Washington ĉe “la barbuloj”

La urbocentro de Havano, kvartalo Vedado. Kun malplena butikuma saketo en la mano, Miriam eliras el sia apartamento sur Calle 23. Ĉe la ekstremo de la avenuo, maldekstre de ŝi, estas la Malecón. El bitumo kaj sep kilometrojn longa, ĉi tiu promenejo transformas la impeton de la ondoj en densajn nubojn da ŝaŭmo kiuj vipas ĝian salkoroditan fasadon. Iom pluen, tuj antaŭe, Key West kaj Florido. La alia flanko de la mondo foras je malpli ol 150 kilometroj.

Kiam ŝi transiras la straton, tuj apud haltolumo, Miriam ne vidas infanojn en ĉifonoj kun vizaĝoj nigrigitaj de malpuraĵo kiuj provas vendi fajrilojn, saketojn da sukeraĵoj kaj loteriajn biletojn al indiferentaj aŭtistoj. Mankas afiŝoj instigantaj ŝin eltrovi la senliman refreŝiĝon en tiu kaj tiu ŝaŭmakvo — garantiita “de nulaj kalorioj” — aŭ la intensan molecon de “revolucia” duŝoĝelo. El ĉiuj landoj de la regiono, sole Kubo ne havas infanajn almozulojn. El ĉiuj landoj de la mondo, sole Kubo ne havas reklampanelojn.

Sed Miriam pripensas ĉion ĉi eĉ ne unu momenton. Kiel 70% de la loĝantaro, ŝi naskiĝis post 1959, la jaro de “la triumfo de la revolucio” kiel oni diras en Kubo. Ĉi tiu medio estas ŝia, la sola, kiun ŝi konas. Ŝi tamen nepre postulas la “socialajn atingojn” ĝuatajn de la loĝantaro, ĉion, kion la ŝtato disponigas al ŝi senpage, laŭrajte: edukado, sano, sporto, kulturo, laboro kaj manĝaĵo, danke al la ‘libreta’, la porcikuponaro kiu festos sian 50-an datrevenon venontjare.

Alveninte al la bodega (butiko), Miriam prezentas sian valoran dokumenton. Ĝi enhavas vicon da tabeloj aranĝitaj laŭ naŭ vertikalaj kolumnoj. Maldekstre, la listo de produktoj kiujn la libreta disponigas: 1,20 funto da fazeoloj je 0,80 peso; duonolitro da kuiroleo je 0,20 peso; 1 kilogramo da senkrema lakto je 2 pesoj; 3 funtoj da sukero je 0,15 peso; 400 gramoj da pastaĵoj je 0,90 peso; 115 gramoj da kafo je 5 pesoj ... Dekstre estas kolumno por ĉiu el la ok semajnoj kovrataj de la paĝo. En ĉiu kazo, la porciumo estas asignita al la posedanto de la kuponaro.

“Kion vi volas?”. “Rizon”. Miriam prezentas sian saketon. Kiel ĉiuj kubanoj, ŝi rajtas ricevi 5 funtojn je 0,25 peso por unu funto kaj 2 suplementaj funtoj je 0,90 peso. La plenigo komenciĝas.

Miriam laboras en ministerio por la ekvivalento de la mezuma salajro, tio estas, 450 pesoj ĉiumonate. “Proksimume 20 CUC-oj”. CUC-oj? Konvertebla valuta unuo aŭ “konvertebla peso” kiu respondas al 24 ordinaraj pesoj. Ĉi tiu dua valuto aperis en 2004 por anstataŭi la usonan dolaron sankciitan de la kuba gvidantaro en 1993 kiel cedo al “ekonomika realismo”.

Post la falo de Sovetunio, la aŭtoritatuloj kredis ke ili povus reformi la eksteran sektoron de la ekonomio sen kaŭzi radikalajn ŝanĝojn interne, “defendi kapitalismon eksterlande kaj socialismon hejme”, resumas la historiisto Richard Gott*. Sed “la merkato” trabatis al si vojon tra ĉiuj interspacoj. Usonaj dolaroj enŝutiĝis tra la izolita enklavo malfermita al investo kaj turismo kiu devus provizi la valuton necesan por konservi — senŝanĝe — la socian strukturon de la lando. Pere de kelneraĵoj, parta pago de salajroj per fremda valuto, monsendaĵoj el eksterlande kaj, antaŭ ĉio, la nigra merkato, la portreto de George Washington baldaŭ fariĝis preskaŭ tiel konata kiel tiuj de “la barbuloj” de la Sierra Maestra.

* Cuba. A New History, Yale University Press, New Haven, 2004.

La aŭtoritatuloj rezignis la batalon. Ili malfermis butikcentrojn kiuj akceptis sole fremdajn valutojn por redirekti la fluon de la valora usona dolaro al la ŝtata kasejo. Ekaperis duobla merkato kiu kompromitis la monan suverenecon de la lando kaj minacis la egalrajtecan etoson de la revolucio, ĉar nur du trionoj de kubanoj laŭleĝe disponis la usonan dolaron (kaj poste la CUC-on). En 1987, la plej alta salajro estis kvaroble pli ol la plej malalta; post dek jaroj, la plej alta estis 25-oble pli*.

* Fidel, the Church and Capitalism, The Economist, Londono, la 14-an de aŭgusto 1997.

Hodiaŭ, ĉiuj kubanoj povas ŝanĝi siajn pesojn en CUC-ojn. Laŭjuraj privilegioj estas aboliciitaj kaj restas nur privilegioj faktaj. “Koncerne min, la ŝtato ankoraŭ pagas min per pesoj” Miriam diras ridetante dum ŝi rigardas la nadlon de la pesilo. “Ĉu vi vidis la prezojn en la butikcentro?”. Koka-kolao (importita el Meksiko): 1 CUC (24 pesoj), briko da sapo (de ordinara kvalito en Eŭropo): 1,5 CUC (36 pesoj), stereofono: proksimume 400 CUC-oj (9600 pesoj); komputilo: ĉirkaŭ 500 CUC-oj (12 000 pesoj).

La saketo de Miriam nun estas plena, sed ne tre peza. Ĉu la libreta provizas sufiĉon por sin vivteni? “Jes, dum maksimume dek aŭ dek kvin tagoj.” Ĉiuj en la bodega kapjesas. “Se oni ne enkalkulas la aliajn aĵojn ankoraŭ aĉetendajn.” Legomojn, transporton, elektron, aŭ eĉ pli malbone, vestaĵojn. Eĉ se modaj vestaĵoj nur estas revo, por vesti sin oni ofte devas elekti. Pantalono? Ĉirkaŭ 130 pesoj. T-ĉemizo? Antaŭkalkulu, ke ĝi kostos 90. Kalsoneto (kaj neniel la plej alloga)? 10 pesoj.

Landi, aŭtoriparisto en Matanzas, perlaboras 350 pesojn monate; Jose, kamionisto en Santa Clara, ĉirkaŭ 250; Marilyn, juna ĵurnalistino en Cienfuegos, 380 pesojn. La plej altrangaj respondeculoj? “Ĉirkaŭ 800 pesojn monate” taksas ĵurnalisto de la British Broadcasting Corporation (BBC) Fernando Ravsberg, kiu loĝas en Havano. Kvankam la mezuma salajro pliiĝis de 188 al 427 pesoj inter 1989 kaj 2009, ĝia vera valoro — tio estas, alĝustigita pro inflacio — falis de 188 al ... 48 pesoj.

Sur la socialisma insulo, omaroj estas sole por turistoj

De la bodega al la tolaĵejo, sen eĉ trapasi la butikcentron, la vizitanto faras rapidajn kalkulojn. Senescepte li demandas: sed kiel la kubanoj povas vivteni sin? Senescepte oni respondas: “Hay que resolver” (oni devas “solvi”). La kubanoj uzas la verbon sen objekto ĉar ĉiuj scias, kio estas la problemo solvenda.

Turisto mendas bieron sur la teraso de granda hotelo: 3 CUC-oj. La kelnero ne ĉiam prenas ĝin el la provizo de la hotelo, sed foje el sia propra provizo, apenaŭ kaŝita flanke. Aĉetitaj kontraŭ 1 CUC-o kaj revenditaj kontraŭ 3, ĉi tiuj bieroj gajnas por li kvindekoblon de lia baza salajro kaj ŝmiras la manon de lia ĉefo.

Dungito de hotelo suferas dentodoloron. La dentisto diras al li, ke li devas atendi dum du semajnoj, tiam proponas “solvi” la problemon: “ Vi povas veni hodiaŭ vespere, kontraŭ 5 CUC-oj.” Tio estas tute ordinara propono, kaj nun venas la vico de la hotela dungito por esti kreiva: “Prenu min tuj, kaj ĉi-vespere mi lasos vin eniri kun via tuta familio por manĝi ĉe la bufedo de la hotelo kie mi laboras.”

Vendoj de apartamentoj estas malpermesitaj, sed iuj familioj kreskas dum aliaj malkreskas. Perantoj havas la respondecon kontaktigi unu kun la alia kontraŭ makleraĵo en transakcio farita surbaze de “merkata prezo” sciata de ĉiuj. Oni antaŭkalkulu, ke unu-ĉambra apartamento en la iom ŝika kvartalo Vedado kostos 15 000 CUC-ojn. Kvin-ĉambra apartamento iom pli malproksime de la centro? “Ĉirkaŭ 80 000 CUC-ojn.”

En la lando de “socialismo aŭ morto”, omaroj estas rezervitaj por turistoj kaj eksportado. Fiŝkaptistoj prenas sur sin la taskon protesti kontraŭ ĉi tiu maljustaĵo pere de la nigra merkato, kaj tiel certigas al si ĉiumonatajn enspezojn de proksimume USD 700. Docentoj kiuj havas Retaliron, luigas siajn pasvortojn vespere, post laborhoroj; instruistoj donas lecionojn ĉe si, flegistoj flegas pacientojn en iliaj hejmoj; aŭtobusistoj kaj kamionistoj transverŝas dizeloleon. Por multaj, laboro por la socialisma ŝtato proponas okazon por provizi la nigran merkaton per plumoj, seĝoj, iloj, konstrumaterialoj ...

Mono, loĝejoj, malabundo de nutraĵoj pliseverigita de la embargo ... kubanoj antaŭlonge lernis kompromisi kun la “merkataj mekanismoj” kiuj reĝisoras iliajn ĉiutagajn vivojn. Situacio al kiu la oficiala retoriko devigis ĉiujn kviete submetiĝi, ĝis la enoficiĝo de Raúl Castro. Li utiligis sian unuan paroladon kiel (intertempa) prezidanto je la 26-a de julio 2007 por eldiri, preskaŭ naive, ke “salajroj jam ne sufiĉas por kontentigi bazajn bezonojn (...), kio favoras la fenomenojn de socia sendisciplineco.” Nura detalo?

“La veran vivkvaliton kreas valoroj, multe pli ol manĝaĵo, tegmento por ŝirmi sin, aŭ vestaĵoj” asertis Fidel Castro je la 26-a de majo 2003. Kelkajn jarojn antaŭe, li lanĉis “batalon de ideoj” por kontraŭbatali la problemojn de la lando, precipe korupton. Ĝia celo: hardi la revolucian konvinkiĝon de la kubanoj, antaŭ ĉio de la pli junaj, per la havigo de laborpostenoj. Studentoj, ekzemple, devis kontroli benzinejojn. La ideo havis efikon dum iom da tempo, sed poste “refalado” re-torporigis konsciencojn. La gazetaro (ankoraŭ regata de la ŝtato en Kubo) lastatempe rivelis, ke ĉe la Ministerio de Konstruo dungitas ok mil laboristoj kaj konstruistoj, sed ankaŭ dek du mil gardistoj kontraŭ ŝtelado.

Post “granda nacia debato” lanĉita en 2007, Raúl Castro diris ke kubanoj atendas reformojn alispecajn. Kiel li konkludis tion? Neniu vere scias: neniu raporto, resumo aŭ eltiraĵo de la tiel nomita “debato” estas publikigita. Ĉion dirite, diras Landi, “estas la ŝtato kiu decidas ĉi tie. Ne la popolo.”

De nun, la tasko jam ne estos ĝustigi sociajn misfunkciojn neakordigeblajn kun ideologia rigoreco, sed lanĉi serĉon de socialismo liberigita de “eraraj kaj nerealigeblaj ideoj”. Eĉ se tio signifos “profiti de pozitivaj kapitalismaj spertoj”*. Konsidere la fakton ke artifikoj kaj elturniĝoj jam estis transformantaj iujn kubanojn en etskalajn entreprenistojn, la aktuala prezidanto elektis rehabiliti privatajn iniciatojn per memdungiĝo.

* Parolado de la 18-a de decembro 2010.

La publikigo de la listo de 178 okupoj malfermaj al memdungitaj negocistoj ĝis septembro 2010 ne vere ŝanĝis aferojn de la ĉiutaga vivo. Oficiale, konstruistoj, ĉarpentistoj, elektristoj, horloĝistoj, kaj riparistoj-plenigistoj de fajriloj ne ekzistis. Sed ĉiuj jam delonge utiligis iliajn servojn, kaj tute pravigeble: “Nenio estas pli malfacila ol igi la ŝtatan firmaon (kiu respondecas pri la riparado de konstruaĵoj) ripari likon” klarigas Ricardo. Baldaŭ, ĉiuj kutimiĝis utiligi la servojn de najbaro kiu havis la necesajn kapablojn.

De nun, la najbaro pagos ŝtatajn depagojn: imposton de iom malpli ol 20 CUC-oj por registri sian licencon, alian sur sia spezo (25%), kotizon por sociala asekuro (25% de rentoj) kaj progresiva rentimposto ekde 5000 pesoj jare ĝis 50% por rentoj kiuj egalas aŭ superas 50 000 pesojn jare. “La memdungitoj eĉ povas dungi aliajn kubanojn kaj pagi ilin laŭ ilia produktivo” aldonas Ricardo. La Konstitucio malaprobas ĉi tian aferon, kondamnante ĝin kiel formon de ekspluato. La impostistoj ĝin ŝategas: fariĝinte “ĉefo”, la najbaro pagas 25% imposton sur salajroj.

Ĉu devus esti la Ŝtato kiu decidas la prezon de hartondo?

La ĉiutaga vivo ne multe ŝanĝiĝis. La ĉiutaga parolo, tamen, estas tute alia afero. En marto 1968, Fidel Castro kondamnis “ĉi tiun etan segmenton de la loĝantaro kiu vivas je la kosto de aliuloj (...) ĉi tiuj tute sanaj neniofarantoj kiuj starigas budon aŭ komencas etskalan entreprenon nur por gajni 50 pesojn tage”*. Post malpli ol du tagoj, privataj entreprenoj — drinkejoj, nutraĵvendejoj, garaĝoj, sed ankaŭ ĉarpentistoj, tubistoj kaj konstruistoj — preskaŭ tute malaperis. En novembro 2010, la oficiala parolo ŝanĝiĝis. La memdungitoj? “Entreprenistoj plenaj de bonvolo” laŭdegis ‘Granma’, “kun profunda etiko”, kies atingoj “konsistigos konsiderindan parton de la sukceso de la ĝisdatigo de la kuba ekonomika modelo”*.

* Citita de Richard Gott, en Cuba. A New History, verko citita.
* Félix López, “por cuenta propia Opinión”, Granma, Havano, la 18-an de novembro, 2010.

En 1995, oni juĝis necese estingi eĉ la plej etan sugeston de deziro por riĉiĝo per, ekzemple, limigo de la nombro de tabloj en malgrandaj privataj restoracioj al dek du. Dek kvin jarojn poste, riĉiĝi ne ŝajnas tiel timige. “Ni parolu honeste: se, kovrinte siajn elspezojn, memdungito gajnas monatan renton pli altan ol la aktuala mezuma salajro, ĉu tio vere estas malbona?” demandas la tagĵurnalo de la komunista partio de Kubo. Ĉion dirinte, “oni akumulas kapitalon per laborado, iom post iom, kun kompetenteco, plibonigante la kvaliton de la servo ĉiutage, eĉ per la rideto kiu allogas la klienton.” En januaro 2011, kuba katolika revuo bonvenigis la fakton, ke nun Kubo eniras sian estontecon “sen timi riĉiĝon”*.

* Olando Márquez, ‘Sin miedo a la riqueza’, Palabra Nueva, n-ro 203, Havano, januaro 2011.

Sed la reformoj de Raúl Castro ne nur celis laŭleĝigi tion, kio estis malpermesata hieraŭ. Kiel Alfredo Guevara, unu el la plej konataj intelektuloj de Kubo, ripetis tra la tuta lando, ili ankaŭ koncernis la “deŝtatigon” de ekonomio administrata de la ŝtato kies reguloj kaj kontrolado jam ne ŝajnas konvinkaj. Unu ekzemplo: En 2009, granda parto de la tomata rikolto putriĝis en la kampoj. Ordenite ne veturi malplenaj, la ŝtataj kamionoj ne alvenis akurate. Kial ne liveri la tomatojn al apudan fabrikon por fari tomatan pulpon? Neeble. Tia iniciato ne estis antaŭvidita en la regularo de la entrepreno.

“Ĉu vere estas necese, ke la ŝtato decidu la prezon de hartondo?” demandas Jorge Luis Valdes de la Asocio de Ekonomikistoj kaj Kontrevizoroj de Kubo, sen vere atendi respondon. “Antaŭ la reformoj de aprilo 2010, ĉiuj frizistoj en la lando apartenis al unu firmao. La nura transigo de tiu okupo al la privata sektoro, ne nur rezultigis ŝparon de 630 milionoj pesoj en naŭ monatoj, sed ankaŭ enfluon de suplementaj enspezoj de 630 milionoj da pesoj.”

En malpli ol la tempo necesa por tondeti kolon, Jorge elprenas sian etan notlibron, servas kafon kaj ekbruligas cigaredon. “Antaŭ aprilo 2010, la oficiala prezo de hartondo estis 80 centimoj. Tio ne malhelpis, ke la frizistoj petu de 5 ĝis 20 pesojn por viro kaj ĝis 100 por virino. La ŝtato provizis elektron, akvon kaj telefonon kiun la publiko povis uzi per la pago de unu peso al la frizejo. Por kvar frizistoj oni devis havi du sekurecajn gardistojn, purigistinon, libroteniston, administranton, kaj ankaŭ unu-du pigrantojn, ĉiuj ŝtataj dungitoj.”

Jorge fintrinkas sian kafon kaj faras longan suĉon al sia cigaredo. Lasinte siajn interparolantojn fini tusi, li parolas plu: “Nun, ĉio ŝanĝiĝis. La frizistoj estas memdungitoj kaj ĉiu pagas 990 pesojn al la ŝtato ĉiumonate: 330 por la lupago de la frizejo, 330 por sociala asekuro, kaj 330 por imposto sur la salajroj de la dungitaro. Post tio, ili pagigas laŭvole kaj dungas laŭvole: ĝenerale, la nombroj de dungitoj malpliiĝas.” Ĝuste kiel la frizistoj, la superfluaj gardistoj kaj la pigrantoj, 40% de la laborantaro devas pasi de la publika al la privata sektoro inter nun kaj 2020 (hodiaŭ, 90% de la laborantaro estas dungitoj de la ŝtato). Premestingante sian cigaredon, Jorge fine diras: “Pli malaltaj kostoj, pli da rento: por la ŝtato, estas treege profite.”

Efikeco, produktivo, kostoŝparoj: oni aŭdas la saman parolon eĉ en landoj kie la termino “socialismo” malpli elvokas la bildon de Che Guevara ol tiun de Dominique Strauss-Kahn. “Kial ni malsamu aliajn landojn?” argumentas Jorge. “Ni devas forigi ĉiujn senpagaĵojn kiujn ni havas ĉi tie.” Senpagaĵoj? “Ĉio, kiun la ŝtato provizas senpage por kubanoj de naskiĝo ĝis morto, por certigi ilian egalecon.”

Ĉi tiuj senpagaĵoj malfortigis la rolon de mona rento en la aliro al sociala asekuro, kaj tiel eroziis iniciatemon kaj malhelpis ekonomian evoluon. Hodiaŭ, kuba socialismo malofte parolas pri egaleco sen ankaŭ kondamni troan “egalismon”. La solvo: elimini la senpagaĵojn kaj, kiel klarigite de Raúl Castro je la 27-a de decembro 2008, “doni al salajroj sian veran valoron.” Li aldonis: “Mankas alternativo”.

Je la 27-a de septembro 2009, la vicprezidanto de la konsilantaro de ministroj, Ramiro Valdes, instigis al la kubanoj “ne atendi, ke paĉjo ŝtato venos por solvi ĉion”*. For kun nuptaj tortoj kaj hotelaj ĉambroj pagitaj de la ŝtato por novgeedzoj. Kaj for kun senpagaj kantinoj por kvar ministerioj en Havano. Anstataŭe, dungitoj ricevos 15 pesojn tage por manĝaĵo (intertempe, tio sufiĉas). Kaj baldaŭ, eble, for kun la libreta, por kiu propono 165 de la dokumento prezentita al Kongreso sugestas ĝin anstataŭigi per “celata sociala asisto” rezervita “por tiuj, kiuj vere bezonas ĝin” — ĝuste kiel oni jam faras aliloke en Latinameriko.

* Gobierno pide a los cubanos “no esperar que papá Estado venga a resolverles todo”, Noticias24.com, la 27-an de septembro 2009.

Siaflanke, la sola laborsindikato estis komisiita anonci la maldungon de kvin cent mil ŝtatajn dungitojn en la venontaj monatoj. La maldungitoj daŭre ricevos siajn salajrojn dum unu monato, kaj poste monkompenson ĝis 60% de sia salajro dum unu monato por tiuj, kiuj laboris 19 jarojn aŭ malpli, dum tri monatoj por tiuj, kiuj laboris inter 26 kaj 30 jarojn, kaj dum kvin monatoj por tiuj, kiuj laboris pli ol 30 jarojn*. Verŝajne la celo estas instigi ilin rapide retrejniĝi por laborpostenoj en la privata sektoro.

* Vidu Janette Habel, Ĉu kursŝanĝo en Kubo?, Le Monde diplomatique, oktobro 2010.

Sed ĉu persono, kiu pasigis dek jarojn en ministerio, povas fariĝi kultivisto, barbiro aŭ konstruisto en du monatoj, konsciiante ke, post tiu dato, mankos asekura sistemo por prizorgi ilin? Neniel trankviliga, la ekonomikisto Omar Everleny Perez — kiun multaj rigardas kiel unu el la spiritaj patroj de la daŭranta reformo — diras bruske, “Jes, estas tiuj, kiuj estos la perdintoj de la reformoj. Jes, estas tiuj, kiuj estos senlaboraj. Jes, malegaleco pliiĝos”. Li pludiras, tamen, ke “tiuj jam ekzistas: tio, kion ni havas aktuale, estas egaleco falsa. Nun, oni devas determini, kiu vere meritas esti supre... ”.

Alligiteco al sanitara kaj pedagogia sistemoj

Je la 9-a de februaro, dungitoj de urbocentra kuracistejo renkontiĝis por diskuti la lineamientos — la dokumento prezentita al la Kongreso — kiu konsistis el 32 paĝoj kaj 291 proponoj el kiuj kelkaj koncernas la estontecon de ĉiuj kubanoj: laŭmeritaj salajroj, laŭleĝigo de la “merkata prezo”, revizio de socialaj programoj. La tuta raporto estis adoptita en kelkaj minutoj, unuanime. Sed partoprenantoj prenis tempon por emfazi sian alligitecon al la sanitara kaj pedagogia sistemoj de Kubo. Ŝanĝoj, jes, sed ne je tiuj. La protokolisto, estro de la sekcio pri laborsindikataj aferoj, notas la rimarkojn — sen tio, ke oni vere sciu, ĉu ili estos serioze konsiderataj, kaj kiel.

Ĉu, tamen, ne estas risko, ke unu reformo sekvigos alian kaj alian kaj alian tiel, ke la kubaj respondeculoj fine konkludos, ke fariĝis necese “ĝisdatigi” la “socialajn gajnojn” de la lando? Abundas historiaj ekzemploj kiuj sugestas tian scenaron, de la malfermiĝo de la ĉina ekonomio ĝis la reformo de publikaj servoj en Francio. S-ro Alarcon volas certigi. Prenu, ekzemple, la Nacian Asembleon, kiun li prezidas: “Tre eble, ekestiĝos kontraŭstaro al tiaj reformoj kaj, se necese, voĉdonoj kontraŭ ili.” Ĉu tio implicas la ekziston de politika opozicio? Ekde ĝia establo en 1976, la Nacia Asembleo neniam registris eĉ unu voĉdonon kontraŭ leĝpropono de la registaro.

Je la 10-a de februaro 2011, en karikaturo sur la frontpaĝo de Granma, junulo en basbala ĉapo, sin apoganta al lanternfosto, vokas al maljunulo pasanta sur la strato: “Iom da mono, avo?” “Mono” en la hispana estas “cambio”, kio ankaŭ signifas “ŝanĝo.” Kaj la “avo” respondas: “Vole, knabĉjo! Jam venis la tempo por ŝanĝi kaj eklaborigi vin pri honesta laboro!”

Renaud LAMBERT

Eksalto de la eŭropaj popoloj

Ne hontu voli la Lunon — ni bezonas ĝin

La ŝuldokrizo, kiu skuas kelkajn eŭropajn landojn, turniĝas al ankoraŭ nespertita situacio: naskita de la decido de la ŝtatoj prunti por savi la bankojn, la nova situacio metas la senfortajn registarojn sub kuratorecon de institucioj ne demokrate elektitaj. La destino de la popoloj de Grekio, Portugalio kaj Irlando ne plu konstruiĝas en la Parlamentoj, sed en la oficejoj de la Centra Banko, de la Eŭropa Komisiono kaj de la Internacia Mon-Fonduso. Ĉu tiel ĝis okazos konverĝo de la socialaj movado?

LA EŬROPA KRIZO, ekonomia sed ankaŭ demokratia, levas kvar esencajn demandojn. Kial la politikoj, kies bankroto estis klara, estis tamen disvolvataj en kvar landoj (Irlando, Hispanio, Portugalio, Grekio) kun rimarkinda fervoro? Kiel kompreni, ke la arĥitektoj de tiuj decidoj, post ĉiu fiasko — antaŭvidebla — de ilia medikamento, decidas dekobligi la dozon? Kiel klarigi, en demokratiaj sistemoj, ke la popoloj viktimaj de tiaj kuracadoj ŝajnas havi nenian alian elekteblecon ol anstataŭigi fiaskintan registaron per alia, ideologie ĝemela kaj decide intenca praktiki la saman “ŝok-terapion”? Fine, ... ĉu eblas fari alie?

La respondo al la du unuaj demandoj trudiĝas ekde kiam oni liberiĝas el la reklama vortumado pri la “ĝenerala intereso”, la “kundividitaj valoroj de Eŭropo”, la “kunvivado”. La praktikataj politikoj tute ne estas frenezaj, sed raciaj. Kaj, en sia esenca parto, ili atingas sian celon. Sed ĝuste tiu ne estas ĉesigi la ekonomian kaj financan krizon, sed kolekti ĝiajn fruktojn, nekredeble sukajn. Tiu krizo ebligas forigi centmilojn da postenoj de ŝtatoficistoj (en Grekio, naŭ el dek pensiiĝantoj estas ne anstataŭigotaj), amputi iliajn salajrojn kaj la daŭron de iliaj pagataj ferioj, forvendi tutajn partojn de la ekonomio favore al privataj interesoj, ataki la laborjuron, altigi la malrektajn impostojn (la plej malegalecajn), altigi la tarifojn de la publikaj servoj, redukti la repagon de sanprizorgado, ĝenerale realigi la revon de merkatekonomio. Tiu ĉi krizo estas la bonŝanco de la liberaluloj. En normalaj tempoj, ĉia el tiuj disponoj devigus ilin fari batalon malcertan kaj obstinan; sed jen, ĉio eblas unufrape. Kial do ili deziru eliron el tunelo kiu ŝajnas por ili rapidvojo al la promesita paradizo?

La 15-an de junio 2011, la gvidantoj de la Irish Business and Employers Confederation (IBEC) la irlanda organizaĵo de la mastroj, vojaĝis al Bruselo por renkonti tie reprezentantojn de la Eŭropa Komisiono. Ili petis la Eŭropan Union (EU) premi ilian registaron en Dublino por ke parto de la irlanda laborleĝaro estu senprokraste malmuntota. Elirante el la kunveno, s-ro Brendan McGinty, direktoro pri industriaj rilatoj kaj homaj resursoj de la IBEC, deklaris: “La eksterlandaj observantoj bone vidas, ke niaj salajro-reguloj malhelpas la kreadon de dungoj, la kreskon kaj la revigliĝon. Nu, ampleksa reformo estas centra elemento de la programo kiu ricevis la apogon de la EU kaj de la IMF. La registaro blokas en maltaŭga momento malfacilajn decidojn.”* Ĉu malfacilaj? Tiuj decidoj ne estas malfacilaj por ĉiuj, ĉar ili ĝeneraligas tendencon jam rimarkitan en la malreguligitaj sektoroj: “La evoluo de la salajroj por novaj salajruloj malaltiĝis je25 elcentoj en la lastaj jaroj. Tio montras, ke la labormerkato respondas [tiel!] al ekonomia krizo kaj al la senlaboreco.”* Tiel, la levilo de la ŝtatŝuldo donas al la EU kaj al la Internacia Mon-Fonduso (IMF) la rimedojn por ke en Dublino regu la ordo elrevita de la irlanda mastraro.

*IBEC in Brussels on concerns about reform of wage rules”, IBEC, 15-a de junio 2011: “IBEC Director of Industrial Relations and Human Resources Brendan McGinty said: ‘Ireland needs to show the world it is serious about economic reform and getting labour costs back into line. Foreign observers clearly see that our wage rules are a barrier to job creation, growth and recovery. Major reform is a key part of the programme agreed with the EU and IMF. Now is not the time for government to shirk from the hard decisions.’”
* Saml.: “Pay rates for new workers in unregulated sectors have fallen by about 25% in recent years. This shows the labour market is responding to an economic and unemployment crisis.

La regulo ŝajnas aplikiĝi aliloke, ĉar, antaŭ kelkaj tagoj, la 11-an de junio, unu el la ĉefartikolistoj de The Economist indikis, ke “la reformfavoraj grekoj vidas en la krizo okazon por remeti la landon sur la bonan vojon. Ili silente laŭdas la eksterlandanojn, kiuj devigas iliajn reprezentantojn.”* En la sama eldono de tiu liberala semajngazeto eblis malkovri analizon de la malabundo-plano kiun la EU kaj la IMF trudas al Portugalio. “La aferistoj juĝas kategorie ke necesas strikte plenumi ĝin. Pedro Ferraz da Costa, kiu gvidas mastran pensfabrikon, opinias, ne neniu portugala partio en la lastaj tridek jaroj proponintus tiom radikalan reformprogramon. Li aldonas, ke Portugalio devas ne maltrafi tian okazon.”* Do, vivu la krizo.

* Charlemagne, “It’s all Greek to them”, The Economist, Londono, 11-a de junio 2011: “Reform-minded Greeks see the crisis as an opportunity to set their country right. They quietly praise foreigners for turning the screws on their politicians”.
*A grim inheritance”, The Economist, Londono, 11-a de junio 2011: “Business leaders are adamant that there should be no deviation from the IMF/EU plan. Pedro Ferraz da Costa, who heads a business think-tank, says no Portuguese party in the past 30 years would have put forward so radical a reform programme. He adds that Portugal cannot afford to miss this opportunity.”.
La ekonomiaj “analfabetoj” pagas, imagante ke temas pri tributo kiun ili ŝuldas al la sorto

TRIDEK JAROJ, TIO estas proksimume la aĝo de la portugala demokratio, kun ties junaj oficiroj, kiujn la popolo kovris per diantoj por danki ilin ke ili faligis senfinan diktatorecon, ĉesigis la koloniajn militojn en Afriko, promesis grund-reformon, malanalfabetigajn kampanjojn, laboristan povon en la fabrikoj. Sed nun, male, inter la privatigo de la akvo, de la posto, la liberala “reformo” de la pensioj, de la sansistemo, de la edukado, la reduktado de la kompensaĵo ĉe maldungo, nun temas pri granda salto malantaŭen, pri Kristnaskaj donacoj en somero por la mastraro. Kaj tiu kristnaskarbo daŭre fleksiĝos sub la pezo de la donacoj, ĉar la nova ĉefministro Passos Coelho promesis iri trans tio, kion la EU kaj la IMF trudas al li. Li volas “surprizi” la investistojn.

“Ĉu ili konscias tion aŭ ne, analizas la usona ekonomikisto Paul Krugman, la politikaj gvidantoj servas preskaŭ ekskluzive la interesojn de la rentuloj — tiuj, kiuj tiras grandegajn enspezojn el sia riĉaĵo, kiuj pruntedonis multan monon pasintece, ofte senpripense, kaj kiujn oni nun protektas kontraŭ perdo per tio, ke oni dispartigas ĝin al ĉiuj aliaj.” Laŭ Krugman, la preferoj de tiuj kapital-posedantoj trudiĝas tiom pli nature, ĉar “ili pagas gravajn sumojn dum elektokampanjoj kaj ĉar ili havas aliron al politikaj decidantoj, kiuj komencas tuj labori ĉe ili, ekde kiam ili ne plu havas publikan respondecon”.* Dum la eŭropa diskutado pri la financa repago de Grekio, la aŭstra financministro Mark Fekter unue opiniis ke “vi ne povas lasi la bankojn realigi la profitojn, dum la impostpagantoj pagas la perdojn”.* Kortuŝa naiveco: post hezitado dum kvardek ok horoj, Eŭropo plian fojon trudigis la “interesojn de la rentuloj”.

* Paul Krugman, “Rule by rentiers”, The New York Times, 10-a de junio 2011: “Consciously or not, policy makers are catering almost exclusively to the interests of rentiers — those who derive lots of income from assets, who lent large sums of money in the past, often unwisely, but are now being protected from loss at everyone else’s expense. [...] And that explains why creditor interests bulk so large in policy: not only is this the class that makes big campaign contributions, it’s the class that has personal access to policy makers — many of whom go to work for these people when the exit governement through the revolving door.
* International Herald Tribune, Neuilly-sur-Seine, 15-a de junio 2011: “You can’t leave the profits with the banks and make the taxpayers shoulder the losses”.

Laŭ la ŝajno, la krizo de la ŝtatŝuldoj venas el “kompleksaj” meĥanismoj, kies kompreno postulas ke oni scias ĵongli per la konstantaj novigoj de la financa teĥnologio: derivitaj produktoj, asekuro kontraŭ manko de repago (la famaj CDS aŭ “credit default swaps”), ktp. Tiu truko nebuligas la analizon aŭ, pli ĝuste, rezervas ĝin al la eta rondo de “komprenantoj”, kiuj estas ĝenerale la profitantoj. Ili, en plena kompreno, enkasigas, dum la ekonomiaj “analfabetoj” pagas, eble kun la imago ke temas pri tributo kiun ili ŝuldas al la sorto — aŭ al moderneco al kiu ili ne havas aliron, kio rezultas same. Ni rigardu prefere la simplaĵon, do la politikon.

Iam la eŭropaj monarĥoj ricevis pruntojn de la veneciaj doĝoj, de florencaj komercistoj, de ĝenovaj bankistoj. Neniu povis devigi ilin repagi; kelkfoje ili decidis ne repagi, kio solvis la problemon de la publika ŝuldo ... Multe pli poste, la juna soveta ŝtato sciigis, ke ĝi ne repagos la sumojn depruntitajn kaj fordiboĉitajn de la caroj: tiam, generacioj de francaj ŝparuloj restis kun senvaloraj “rusaj pruntaĵoj” en siaj formetejoj.

Sed aliaj rimedoj, pli rafinitaj, ebligis mildigi la premon de la ŝuldo.* Ekzemple la brita publika ŝuldo pasis inter 1945 kaj 1955 de 216% al 138% de la malneta enlanda produkto (MEP), tiu de Usono de 116% al 66%. Kaj tio sen plano de malabundo, male. Kompreneble, la postmilite vigla ekonomia evoluo aŭtomate sorbis la parton de la ŝuldo en la nacia riĉaĵo. Sed tio ne estis ĉio. Ĉar la ŝtatoj repagis tiam nominalan valoron, kiu malgrandiĝis ĉiujare je la nivelo de la inflacio. Kiam prunto subskribita kun jara interezo de 5% estas repagata per mono kiu fandiĝas ĉiujare je 10%, tio kion oni nomas “reala interezokvoto” fariĝas negativa — kaj ĉe tio gajnas la ŝuldanto. Ĝuste, de 1945 ĝis 1980 la reala interezokvoto estis preskaŭ ĉiujare negativa en la plej multaj okcidentaj landoj. Rezulto: “la ŝparuloj deponis sian monon en bankoj, kiuj pruntis al la ŝtatoj je kvotoj malpli altaj ol tiu de la inflacio.”* La publika ŝuldo tiam malgrandiĝis sen multaj klopodoj. En Usono negativaj realaj interezokvotoj havigis al la usona ŝtatkaso sumon kun la ekvivalento de 6,3% de la MEP jare dum la tuta jardeko de 1945 ĝis 1955.*

* Vd Laurent Cordonnier, “Un pays peut-il faire faillite? [Ĉu lando povas bankroti?]”, Le Monde diplomatique, marto 2010.
* Vd “The Great Repression”, The Economist, Londono, 18-a de junio 2011, kiu klarigas la historion de tiu meĥanismo.
* saml.

Kial la “ŝparuloj” akceptas esti elsuĉataj? Ĉar ili ne havas elekteblecon. Pro la kapitalkontroloj, ankaŭ pro la ŝtatigo de la bankoj, ili ne povis fari alie ol prunti al la ŝtato, kiu tiamaniere financis sin.* Tiam la riĉuloj ne povis aĉeti brazilajn spekulajn plasojn indeksitajn laŭ la evoluo de la sojoprezoj en la tri venontaj jaroj ... Restis la kapital-fuĝoj, la valizoj plenaj de oro kiuj forlasis Francion survoje al Svislando antaŭ devaluto aŭ elekto, en kiu oni atendis eventualan venkon de la maldekstro. Sed tiuj fraŭduloj riskis malliberejon.

* Vd Pierre Rimbert, “Nous avons eu le pouvoir, maintenant il nous faut l’argent”, Le Monde diplomatique, aprilo 2009.

Kun la 1980-aj jaroj la situacio tute ŝanĝiĝis. Ĝis tiam, la ĝenerala altigo de la salajroj protektis la plej multajn laboristojn kontraŭ la sekvoj de la inflacio, dum la foresto de libera moviĝo de la kapitalo devigis la investistojn elteni negativajn realajn interezokvotojn. Nun tio fariĝis la malo.

La popolo komprenis, ke ĝi estos neniam sufiĉe malriĉa por ke la sistemo kompatu ĝin

LA AŬTOMATA ĜENERALA salajroaltiĝo malaperis preskaŭ ĉie — en Francio la ekonomikisto Cotta nomis tiun gravan decidon, faritan en la jaro 1982, la “donaco Delors” (al la mastraro). Cetere, inter 1981 kaj 2007, la minaco de inflacio estas venkita kaj la realaj interezokvotoj fariĝas preskaŭ ĉiam pozitivaj. Profitante la liberigon de la kapitalmoviĝoj, la “ŝparuloj” (ni precizigu ke ĉi tie ne temas pri lisbona pensiulino havanta konton ĉe la poŝto nek pri la dungito en Saloniko ...) konkurencigas la ŝtatojn inter ili kaj, laŭ la fama esprimo de François Mitterrand, “gajnas monon dormante”. Riskopagoj sen risko! Ĉu vere necesas emfazi, ke la ŝanĝo de la aŭtomata salajroaltiĝo kun negativaj realaj interezokvotoj al akcelata malaltiĝo de la aĉetpovo favore al la ege kreskanta kapitalo sekvigas totalan renversiĝon de la sociala situacio?

Sed ŝajnas ke tio jam ne sufiĉas. Al la meĥanismoj, kiuj nun favoras la kapitalon malfavore al la laboro, la “triopo” (Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko, Internacia Mon-Fonduso) decidis aldoni devigon, ĉantaĝon, ultimaton. Ŝtatoj, elsuĉitaj ĉar ili tro malavare helpis la bankojn, petegas prunton por ĝisvivi la finon de la monato; la triopo devigas ilin elekti inter ĝenerala liberaligo kaj bankroto. Tuta parto de Eŭropo, kiu hieraŭ malmuntis la diktatorecojn de Salazar, de Franko, de la grekaj koloneloj, troviĝas tiel humiligita al rango de protektorato administrata de Bruselo, Frankfurto kaj Vaŝingtono. Ĉefa misio: repagi al la bankoj.

La registaroj de tiuj ŝtatoj restas, sed nur por kontroli la bonan plenumadon de la ordonoj kaj por ricevi la eventualajn kraĉaĵojn de sia popolo kiu komprenis, ke ĝi estos neniam sufiĉe malriĉa por ke la sistemo kompatu ĝin. “La plej multaj grekoj, raportas Le Figaro, komparas la internacian buĝetan kuratorecon kun nova diktatoreco, post tiu de la koloneloj, kiun la lando spertis de 1967 ĝis 1974.”* Ĉu oni povas imagi, ke la eŭropa ideo grandiĝos, se ĝi estos asociata kun trudkitelo, kun persekutisto kiu akaparas viajn insulojn, viajn plaĝojn por vendi ilin al privatuloj? Post 1919 kaj la versajla traktato, kiu povas ne scii kiom da detrua naciismo tia sento de popola humiligo povas elĉenigi?

* Le Figaro, 16-a de junio 2011.

Kaj tiom pli, ĉar la provokoj multiĝas. La venonta reganto de la ECB, s-ro Mario Draghi, kiu — kiel sia antaŭulo — donos ordonojn de “malabundo” al Ateno, estis vicprezidanto de Goldman Sachs en la momento, kiam tiu aferbanko helpis la grekan dekstrularon ŝminki la publikajn kontojn.* La IMF, kiu havas ankaŭ opinion pri la Franca Konstitucio, petas Parizon enskribi en ĝin “regulon de ekvilibro de la publikaj financoj”; s-ro Nicolas Sarkozy agas por tio. Francio siavice sciigas, ke ĝi ŝatus ke la grekaj partioj — kiel iliaj portugalaj kolegoj — “unuiĝu kaj formu aliancon”; la franca ĉefministro François Fillon, kiel s-ro José Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, cetere provis konvinki pri tio la gvidanton de la greka dekstrularo, s-ron Antonis Samaras. S-ro Jean-Claude Trichet, prezidanto de la ECB, imagas jam, ke “la eŭropaj instancoj havu vetorajton pri decidoj de nacia ekonomia politiko”.

* Kp “Bien mal acquis profite toujours (à Goldman Sachs) [Malĝuste akirita havaĵo tamen profitas (al Goldman Sachs)”, Le Monde diplomatique, mart o2010.

Honduro kreis liberajn zonojn, kie la nacia suvereneco ne aplikiĝas.* Eŭropo instalas nun “liberajn objektojn” (ekonomio, socialo) pri kiuj la debato inter politikaj partioj forvaporiĝas, ĉar temas pri kampoj de limigita aŭ nula suvereneco. La diskuto de la partioj koncentriĝas tiam al “temoj de la socio”: islama vualo, permeso de kanabo, radarkaptiloj sur la aŭtovojoj, efemera polemiko pri mallerta frazo, pri ia senpacienca gesto, pri senpripensa sakrado de politikisto aŭ de artisto kiu drinkis tro. Tiu ĝenerala malaltiĝo oficialigas tendencon, kiu estis perceptebla jam de du jardekoj: la delokado de la reala politika povo al lokoj de demokratia senpezeco. Ĝis la tago, kiam la indigno eksplodas. Tie ni estas.

* Vd Maurice Lemoine, “Privataj urboj en la ĝangalo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2011.
Postuli neeblaĵon

SED LA INDIGNO estas sen armiloj, se ĝi estas sen kono de la meĥanismoj kiuj kaŭzis ĝin. Nu, la solvoj — turni la dorson al la monismaj kaj deflaciismaj politikoj kiuj gravigas la “krizon”, nuligi parton de la ŝuldo, kapti la bankojn, malsovaĝigi la financon, maltutmondigi, rehavigi ĉiujn centojn da miliardoj da eŭroj kiujn la ŝtato perdis en formo de malegalecaj impost-malaltigoj (70 miliardojn nur en Francio en la lastaj dek jaroj) — estas konataj. Kaj homoj, kies mastrado de la ekonomiko absolute ne postrestas tiun de s-ro Trichet, sed kiuj ne servas la samajn interesojn kiel li, detale montris tion.*

* Pri ĉiu el tiuj temoj Le Monde diplomatique publikigis multnombrajn proponojn en la lastaj du jaroj. Vd ankaŭ la “Manifeston de la konsternitaj ekonomikistoj”: http://mas-eo.org/article459.html

Do, temas malpli ol iam ajn pri “teĥnika” kaj financa debato, kaj ja pli ĝuste pri politika kaj socia batalo. Kompreneble, la liberaluloj mokos pri tio ke la progresemuloj postulas la maleblon. Sed kion alian faras ili mem ol daŭrigi la neelteneblon? Jen revenis do la tempo, en kiu oni eble memoru la admonon kiun Jean-Paul Sartre pruntis el Paul Nizan: “Ne hontu voli la Lunon: ni bezonas ĝin.”*

* Antaŭparolo de Jean-Paul Sartre al Aden Arabie, Maspero, Parizo, 1971.

Serge HALIMI.

Demografio-Dosiero

Demografia Glosaro

Aĝ-piramido. - Bildigo de la distribuo laŭ aĝo kaj sekso de loĝantaro. Ĝenerale en formo de du apudmetitaj grafikaĵoj, kiuj disigas virojn de virinoj. Vertikale troviĝas la aĝklasoj, kaj horizontale la nombro de loĝantoj en ĉiu aĝklaso. Oni diras, ke la aĝ-piramido estas inversita kiam la nombro de infanoj estas malpli granda ol tiu de la maljunuloj (la malsupro de la piramido fariĝas pli maldika ol la supro).

Demografia reĝimo. - Karakterizaro de la naskokvankto kaj mortokvanto en lando, kun la manieroj, laŭ kiuj ili kombiniĝas.

Demografia transiro. - Periodo dum kiu loĝantaro evoluas de altaj mortokvoto kaj naskokvoto ĝis malalta mortokvoto kaj poste malalta naskokvoto. La daŭro kaj intenseco de tiu periodo povas esti diversaj. En Svedujo, ekzemple, la transiro komenciĝis ĉirkaŭ 1815 kaj finiĝis en 1965, dum kiu periodo la loĝantaro obliĝis per 3,5. En Meksiko la transiro daŭris nur naŭdek jarojn, de 1920 ĝis 2010; dum tiu periodo la loĝantaro multobliĝis per pli ol 8.

Demografia vintro. - Situacio de lando, kies naskokvoto plu malgrandiĝas post la fino de la demografia transiro, dum la mortokvoto stabiliĝas; tio akcelas la maljuniĝon de la loĝantaroj, je pli malpli rapida ritmo.

Kavaj aĝ-klasoj. - Aĝ-klasoj, kies membro-nombro estas malpli granda ol tiu de la antaŭaj kaj sekvantaj aĝ-klasoj. Tion povas kaŭzi militoj kaj/aŭ fekundec-malaltiĝo.

Kvociento de tuta dependeco. - Nombro de la junuloj (infanoj kaj adoleskantoj) kaj maljunuloj dividita per la laboraĝa loĝantaro. La unuaj dependas de la duaj por sia sano kaj komforto.

Maljunularo-kresko. - Nombro-kresko de maljunuloj en donita loĝantaro.

Malkresko de loĝantaro. — Malpliiĝo de loĝantoj sur teritorio.

Mediana aĝo. - Aĝo, kiu dividas la individuojn de lando (aŭ regiono) en du grupoj egale nombraj. En la metropola Francujo la mediana aĝo en 2010 estas 40,1 jaroj: la duono de la loĝantaro aĝas sub 40,1 jaroj; la alia duono superas tiun aĝon.

Meza vira kvociento. - (Angle: sex ratio) Nombro de viroj por 100 virinoj, en donita loĝantaro. Ĝi estas 93 en Eŭropo, 97 en Nord-Ameriko, 107 en Barato kaj 108 en Ĉinujo, laŭ UN.

Meza vivdaŭro. - Nombro de jaroj, kiujn homgrupo povas meze atendi travivi. En Francujo la meza vivdaŭro estis 45 jaroj en 1900, 79 jaroj unu jarcenton poste kaj 81,6 jaroj en 2010.

Meza sana vivdaŭro. - Nombro de jaroj, kiujn homgrupo povas atendi travivi sen grava handikapo. En Francujo, on taksas la mezan sanan vivdaŭron je 63,3 jaroj (64,3 jaroj por virinoj, 62 por viroj).

Morto-kvoto. - Nombro de mortoj dum donita periodo (ĝenerale unu jaro) dividita per la loĝantaro en la sama periodo, esprimita en procento.

Morto-kvoto beba kaj infana. - Nombro de infanoj mortintaj antaŭ la aĝoj respektive 1 jaro kaj 5 jaroj, por mil vivaj naskoj en la sama periodo.

Morto-kvoto infan-adoleskanta. - Nombro de homoj en generacio, mortintaj inter unujara aĝo kaj plenkreska aĝo, do infanoj kaj adoleskantoj (ĝenerale antaŭ la aĝo 20-jara), komparita al la naskonombro de tiu generacio.

Morto-kvoto pronaska. - Nombro de virinoj mortintaj pro akuŝo aŭ ties sekvoj, por 100.000 vivaj naskoj dum unu donita jaro.

Nasko-deficito. - Deficito de naskoj kompare kun mortoj. Oni ankaŭ diras: negativa natura naskokvoto, ĉar la nombro de naskoj malsuperas tiun de mortoj. La nasko-deficito ne kondukas al malkresko de loĝantaro se ĝin kompensas pozitiva migrad-saldo.

Nasko-kvoto. - Nombro de vivaj naskoj dum periodo (ĝenerale unu jaro) dividita per la loĝantaro en tiu periodo.

Natura kresko-kvoto. - Diferenco inter la nombro de naskoj kaj tiu de mortoj, dividita per la loĝantaro en tiu jaro, esprimita en procento.

Popoldenseco. - Kvociento de la nombro de loĝantoj per la areo de la loĝata teritorio; oni esprimas ĝin per la nombro de loĝantoj en unu kvadratkilometro (loĝ/km²). La plej alta denseco estas 16.235 hab/km² en Monako, la plej malalta estas 1,8 loĝ/km² en Mongolujo; en Francujo: 114; en Usono: 31.

Sinteza fekundec-indikilo. - Statistika indikilo (esprimata per nombro de infanoj por unu virino) kalkulata per la sumo de la fekundeckvotoj en ĉiu aĝo. En metropola Francujo en 2008, ĝi estis 1,98 infano por unu virino, aŭ pli precize 19.882 infanoj por 10.000 virinoj. Tiu nombro estas la rezulto de adicio de la fekundeckvoto de la 15-jaraj virinoj (5 naskoj por 10.000 virinoj), tiu de la 16-jaraj virinoj (19 por 10.000), de la 17-jaraj... ĝis la fekundeckvoto de 49-jaraj virinoj (1 por 10.000).

Sojlo de simpla anstataŭo de generacioj. - La fekundec-indikilo necesa por ke la virinoj de generacio estu anstataŭataj per sama nombro de la sekva generacio, ĉirkaŭ tridek jarojn poste. En la landoj, kie la mortokvotoj de infanoj, adoleskantoj kaj patrinoj estas tre malaltaj, tiu sojlo estas 2,1 infanoj por unu virino, aŭ eĉ iomete malpli, kiel en Francujo. Kiam tiuj mortokvotoj estas altaj, ĝi estas pli alta, ekzemple 2,2 infanoj en Dominikana Respubliko, 2,4 en Jemeno, 2,7 en Gvineo kaj 3,1 en Zimbabvo.

Vira kvociento je naskiĝo. - En loĝantaro, nombro de viraj novnaskitoj kompare kun la inaj novnaskitoj. En multaj aziaj landoj (Ĉinujo, Barato... ), la prefero por knaboj malekvilibrigis tiun rilaton.

Honduro — rezistado kontraŭ la puĉistoj

La diplomatia proksimiĝo inter Kolombio kaj Venezuelo malfermis la vojon al reintegriĝo de Honduro en la Organizaĵon de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ). En tiu perspektivo la registaro de s-ro Porfirio Lobo — kiu devenas el la puĉo de junio 2009 — akceptis la revenon de la prezidino Manuel Zelaya en sian landon, kio estas unu el la kvar postuloj de la hodura rezistado.

TRICENT KABANAĈOJ el bluaj plastotukoj sub maro da olepalmoj, susurantaj insektoj svarmas kaj la aero ŝajnas konsisti el malseka lano. En tiu fetoro regas la marĉofebro malario. Multas infanoj kaj maljunuloj. Kamparanino, kun nazo en faltoj pro flarego, eldiras nomon, tiun de Miguel Facussé. “Li estad potenculo, per sia mono li delokas montojn. Kaj ni, ni timas lin.”

Don Miguel Facussé: oligarĥo de Honduro, sinjoro kaj mastro de la malalta Aguán, ĉe la kariba marbordo, en la ordorienta parto de la lando. Kamparanoj ekokupis “liajn” grundojn — kiuj ne apartenas al li-, la 9-an de decembro 2009. Ili estis tradraŝitaj, forpelitaj de liaj solduloj en decembro 2010. Sed tiuj obstinuloj reokupis tiun lokon — Paso Aguán. Ili montras la vojeton kiu, pli malproksime, trairas la plantejon de la terrateniente*. “Tiu vojo kondukas al la granda vojo kaj apartenas al ĉiuj. Liaj solduloj ne lasas nin pasi. Ili malebligas al ni iri al niaj kampoj, al niaj bananujoj, fiŝkapti en la rivero. Ni estas vere malliberigitaj..”

* grandbienulo.

“Facussé” donis siajn ordonojn. Nenia kokino, nenia porko, nenia bruto de tiuj mizeruloj rajtas meti la piedon sur lian proprieton. “Se malbonŝance ili eskapas el nia gardado, liaj guardias mortigas ilin. Kaj se ni rebatas ...” La viro disigas siajn manojn, furioze same kiel senpove.

Laŭ la leĝo de kamparreformo de 1962 la ŝtato decidis kolonii la Aguán. Financite de la internaciaj bankoj, la reformisma registaro de la generalo Oswaldo López Arellano konstruis tiam ŝoseojn kaj vojojn, pontojn, drenaĵojn, lernejojn kaj centrojn de sanprizorgado. La kamparanaj kolonioj (asentamientos, organizitaj en kooperativoj, faris el tiu regiono unu el la plej produktivaj de la lando. Ĝuste tio vekis la avidon de la terratenientes kaj de ties politikistoj! Sub ilia premo, kaj koncentrante la proprieton je grundo, la leĝo de modernigo kaj disvolvado de la agrokultura sektoro (LMDAS) estas en 1992 promulgita de la registaro de s-ro Rafael Leonardo Callejas. La granda detruado povis eki.

Kub mortiga dozo de perforto kaj de cinikeco, oni komprenigis al la kamparanoj, ke estus bone por ili forlasi la terenon. “Ni ne konsentis, furiozas s-ro Jeramiah Martínez, de la kooperativo La Concepción. Ni vendis la grundojn pro la premoj.” Solduloj ne hezitas mortigi la kelkajn homojn kies morto ŝajnas necesa por plenumi la planojn de iliaj mastroj. Aliloke ili bezonas nur korupti kelkajn gvidantojn. Dudek naŭ kooperatiboj pasas en la manojn de tri grandaj proprietuloj: s-roj René Morales, Reinaldo Canales kaj Facussé. La afrika olepalmo voras la ebeneĵojn. La kamparanoj, iom post iom formortantaj, ne havas alian elekton ol repreni la plamplantejojn (palmeras). Ili faras tion per pli kaj pli multaj okupadoj, ekde 2001 — kaj siaflanke elmetiĝas al forpeloj, malliberigoj kaj murdoj.

La enpotenciĝo de s-ro Manuel Zelaya, la 27-an de januaro 2006, signifis por ili komencon de pli milda situacio. Devena de la Liberala Partio (PL), li tamen distanciĝas disde la grupoj de ekonomia potenco kaj malfermas la pordojn de sia registaro al la socia movado. La 19-an de junio 2009, subskribante la dekreton 18-2008, li disponigas al la kamparanoj la grundojn kiujn ili okupas de tri jaroj; la koncernataj “proprietuloj” estis kompensotaj. La Nacia Federacio de agrokulturistoj kaj bredistoj de Honduro (FENAG) aliĝis al la aliaj sektoroj de la oligarĥio — kiuj samkvante apartenas al la du grandaj tradiciaj politikaj organizaĵoj, la PL kaj la Nacia Partio (PN) — por organizi la puĉon kiu renversis s-ron Zelaya, la 28-an de junio 2009.

Dudek ok kamparanoj murditaj en kvin monatoj

“Ni bezonas grundon. Ĝi apartenas al ni!” La 9-an de la sekva decembro, proksimume du mil kvincent familioj grupitaj en la Movado de Unuiĝintaj Kamparanoj de la Aguán (MUCA) reprenas dudek mil hektarojn kun kulturo de afrika palmo. Malbenita palmo! La milito ekis tuj. En La Concepción, s-ro Martínez rakontas: “La 12-an de februaro [2010], ili fridsange pafis sur du kamaradoj, vunditaj sed vivaj, dank’ al Dio.” Ĉu “ili”? Sesdeko da maskitoj, venintaj en policaj aŭtoj kaj en veturiloj de s-ro Facussé.

En Lempira, virino, kun haŭto streĉita sur elstaraj vangostoj, denuncas: La solduloj de Facussé eniris la loĝejojn, ili detruis la litojn, la nutraĵojn, kaj la infanoj timis.” Loĝanto de Marañones koleras: “Ili kaptis du kamaradojn, ili komplete nudigis ilin kaj, uzante ilin kiel homajn ŝildojn, ili komencis pafi al ni” — unu vundito. Kamparanino montras sian poŝtelefonon: “Antaŭ tri tagoj, noktomeze, oni minacis min. Tio okazis al mi jam tri fojojn kaj mi ŝanĝis mian numeron, sed ... “Ni konas vin! Vi devas pagi. Kaj se ne estas vi, tiam iu el via familio ...””

En Guadalupe Carney, la membroj de la Kamparana Movado de Aguán (MCA) okupas la grundojn de la iama Regiona Centro de Milita Trejniĝo (CREM). Starigita en 1983 de Usono por formi la hondurajn, salvadorajn kaj kontraŭrevoluciajn nakaragvajn trupojn, ĝi estis malmuntita en 1993 kaj transdonita al la Instituto de Agrarreformo (IRA). Komplete kontraŭleĝe, la urbestraro de Trujillo vendis la grundojn al lokaj bredistoj, al eksmilitistoj kaj, kiel oni murmuras, al komercistoj de fidrogoj. S-ro Facussé alproprigis al si kvincent kvindek hektarojn. Kiam, la 6-an de aprilo 2010, la MCA ekokupis ilin, en El Tumbador, la solduloj elpelis ilin. Kiam, la 5-an de novembro, la kamparanoj revenis, kvin inter ili mortis sub la kugloj de taĉmento el militistoj kaj solduloj.

Ekde tiam, la subpremado neniam ĉesis, farata de la mortigaj palmeros helpate de la polico kaj de la armeo. De januaro 2010 ĝis la 19-a de majo 2011, la konflikto pri la grundo kostis la vivon al dudek ok kamparanoj kaj al la ĵurnalisto Nahum Palacio (kaj al lia kunulino), kiu raportis iom tro honeste pri la eventoj. La privataj honduraj komunikiloj, diligentaj porparolantoj de la potenculoj, donas sian vidon pri la faktoj: laŭ ili, tiuj “ribeluloj”, helpataj kaj financataj de Venezuelo, de la armitaj revoluciaj fortoj de Kolombio (FARC) kaj de komercistoj de fidrogoj, posedas mil fusilojn AK-47 kaj M-16 — kiujn la sekurec-fortoj, per okupadoj kaj traserĉadoj neniam trovis.

“La potenco? — Ĝi troviĝas ekster la ŝtato”

Akirinte la prezidantecon, la 29-an de novembro 2009, sekve al la voĉdonadoj organizitaj de la nelegitima registaro de s-ro Roberto Micheletti, s-ro Porfirio Lobo tiel plenumas la duan fazon de la operacio: socialan ŝtatrenverson. Kaj kvankam ne ĉiuj mortas, ĉiuj estas akre frapataj: nuligo de la dekreto 18-2008 kiu donis grundojn al la kamparanoj: suspendo de la minimuma salajro; leĝo de portempa dungo (kiu permesas dungi laboristojn “laŭhore”);* detruado de la statuso de instruistoj kaj privatigo — sub la vorto “distriktigo” — de la edukado; leĝo de koncesio de naturriĉaĵoj, kiu permesas aŭkcie vendi vivnecesajn naturriĉaĵojn, ekzemple akvon; temas simple pri dispecigo de la nacia teritorio vidu Maurice Lemoine: Privataj urboj en la ĝangalo

* Tio ne permesas starigon de sindikato aŭ aliĝon al ĝi kaj donas nenian aliron al ajna sociala rajto.

En San Pedro Sula, la ekonomia ĉefurbo de Honduro, s-ino Tirza Flores Lanza estis juĝistino en la apelacia kortumo. Ŝokita de la armea elpelo de s-ro Zelaya al Kostariko, ŝi deponis sekvatage recurso de amparo — proceduron destinitan protekti la konstituciajn rajtojn — “ĉar la artikolo 112 de la konstitucio precizigas, ke neniu hondurano ekstradicieblas. Kun la preteksto, ke tiu mia paŝo malkongruas kun mia funkcio de juĝisto, nature neŭtrala, oni eksigis min”. Tri kromaj juĝistoj spertis la saman sorton, inter ili s-ro Guillermo López, ĉar li partoprenis, la 5-an de julio 2009, en manifestacio de ducent mil personoj favore al la laŭleĝa ŝtatestro. En komunikaĵo farita kelkajn tagojn antaŭe, la Supera Kortumo de Justeco invitis ĉiujn funkciulojn aliĝi al marŝo de subteno al la puĉisto Micheletti.

Little Caesars, Dunkin’ Donuts, Popeyes, Burger King, Denny’s, Pizza Hut, Wendy’s, McDonald’s (oni eĉ sukcesas tamen trovi lokon por manĝi) ... Tegucigalpa estas, teorie, la ĉefurbo de Honduro (sed iuj elvokas Vaŝingtonon). Kvankam la grandaj komunikilaj grupoj apartenas al la dek familioj de la oligarĥio, Radio Globo, kvankam komerca, transiris al la opozicio. Dufoje silentigita, ĝi rekomencis siajn elsendojn. “Koncerne nin, ni ne suferas premojn flanke de la potenco, ekzistas relativa inform-libereco. Sed ... dek ĵurnalistoj estas murditaj, en diversaj cirkonstancoj, ekde la komenco de la regado de Lobo [dek-unua murdiĝis la 10-an de majo 2011], atestas ĝia direktoro David Romero. Tio estas malrektaj mesaĝoj, tre zorgigaj.”

Denuncante la murdon de pli ol cent membroj de la Nacia Fronto de Popola Rezistado (FNRP), s-ino Bertha Oliva, ĝenerala kunordiganto de la Komitato de Familioj de Malaperintoj de Honduro (Codafeh), indignas: “La homoj eĉ ne povas plendi! Ni havis multnombrajn kazojn, kie atestantoj prezentiĝis tribunale kaj estis, monaton poste, siavice ekzekutitaj.” Tamen — spite al la polico, la armeo kaj la kvazaŭarmeanoj — la opozicio kuniĝinta en la FNRP, kreskas. La Fronto stariĝis tuj post la puĉo, meze de la popolamaso, fronte al la prezidant-palaco, memorigas s-ro Juan Barahona, ĝia nuna subkunordiganto. Ni alvokis la popolon organiziĝi, kaj ĝi respondis.” Amase, en sia tuta diverseco: rezistada bazo de la PL [Liberala Partio] (perfidita de la puĉisto Micheletti, membro de tiu partio) kaj de aliaj partioj; neregistaraj organizaĵoj (NRO); sindikatoj; kamparanaj, indiĝenaj, nigrulaj, studentaj, feminismaj movadoj; artistoj, intelektuloj, loĝantoj de kvartaloj, kiu ajn apartenanta al nenia strukturo ... “Nu, kompreneble, tia diverseco, tia riĉaĵo ne estas facile mastrumeblaj”, diras ridete s-ino Gloria Oqueli, prezidanto de la Centramerika Parlamento en la momento de la puĉo kaj de tiam “liberala en rezistado”. “Tiuj, kiuj gvidas la procezon, devas scii aŭskulti, legi kaj konduki tiun tutan energion.” Kion fari per tiom politike kaj socie malsameco? En kiun direkton mobilizi ĝin?

“Se ni transformas nin en partion, cerbumas s-ino Beatriz Valle, eksa vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj siavice ankaŭ “liberala en rezistado”, tio povas malfortigi nin, ĉar la partioj estas konsiderataj kiel instrumentoj de dominado. Sed ni debatas pri tio jam jaron kaj duono! Kiuj iuj volas ignori la elektojn. Se ni ne estas pragmataj, mi ne vidas kiel ni povos antaŭeniri ...”

La demando ĉu partopreni aŭ ne en la venontaj elektoj fariĝis neelĉerpebla diskuttemo. Aliflanke, iuj sektoroj riproĉas al respondeculoj devenaj el sociaj movadoj — s-roj Barahona, Carlos H. Reyes, Rafael Alegría, Rásel Tomé-, sed ankaŭ al s-ino Oqueli kaj al gvidantoj de la instruistaj sindikatoj — la vertebraro de la rezistado —, ilian “akaparon” de la movado kaj ilian radikalecon.

Tiu embria forto tamen sukcesis, sen mono, de la 20-a de aprilo ĝis la 17-a de septembro 2010, kolekti 1.342.000 subskribojn kiuj alvokas al kunvokado de Konstituciiga Nacia Asembleo (ANC laŭ la hispana). Kun tiu subteno en la dorso, la FNRP organizis ĝeneralan asembleon, la 26-an kaj 27-an de februaro 2011, en kiu partoprenis mil kvincent delegitoj el la tuta lando. Fine de kelkfoje “varmegaj” diskutoj forta plimulto sukcesis konservi la kolektivan koherecon kaj firmigis tri prioritatojn.

Tutunue, la senkondiĉan kaj sekuran revenon de la kunordiganto de la Fronto, la prezidinto Zelaya (rifuĝinto en Domingo kaj persekutata de la jursistemo, dum la puĉistoj mem amnestiis sin). Duavice, la nepartopreno en ia ajn elekto. “Oni ne povas iri al elektoj, kun Zelaya eksterlande kaj kun elektotribunalo kaj Supera Kortumo en kiuj neniu kredas, ĉar ili estas komplicoj de la ŝtatrenverso kaj de la reĝimo devena de ĝi, tradukis, kelkajn tagojn poste, s-ro Alegría. Krome, tio signifus ‘blankigi’ la puĉon.” S-ro Reyes kompletigis la argumenton: “La potenco? Ĝi estas ĉiukaze ekster la ŝtato! Oni devas ĉion rekonstrui ekde la bazo.” Pro tio oni anoncis por la 28-a de junio, la dua datreveno de la puĉo, la memkunvokadon de ANC.

Fakte, tiu fortoprovo ne okazos, ĉar la eventoj subite evoluas rapidege. Kvankam la potenco provas montri sin plena de certeco, ĝi tremas interne. La rezistado ... rezistadas. La izoliteco de la lando — ekskludita el la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) danke al la firmeco de la maldekstraj sudamerikaj registaroj* — malebligas la aliron al pruntoj de multflankaj financaj organismoj. Eĉ la rompo kun Venezuelo “fiigita” de la puĉistoj sufokas la reĝimon. Kiam Honduro apartenis al la Alianco Bolivara por la popoloj de nia Ameriko (ALBA), Karakaso, per la interkonsento Petrocaribe, liveris al Tegucigalpo petrolon je prezoj pli malaltaj ol tiuj de la merkato.

* Argentino, Bolifio, Brazilo, Ekvadoro, Nikaragvo, Paragvajo, Urugvajo kaj Venezuelo.

S-ro Lobo devas nepre iom malpremigi la premilon. Do ... La volo de s-ro Zelaya konsulti la loĝantaron pri eventuala kunvoko de ANC estis la preteksto de lia renverso. La Konstitucio, asertis oni, ne permesas tion (kio estas malĝusta: la artikolo 5 de la leĝo pri civitana partopreno, voĉdonita en januaro 2006, permesis tion). Estas do tre kurioze, ke, la 17-a de februaro 2011, la Kongreso (parlamento) reformis tiun Konstitucion por permesi plebiscitojn kaj referendumojn ... malpermesitajn al la antaŭa ŝtatestro. Tamen, kun malagrabla punkto: kvankam 2 elcentoj de la elektantoj aŭ dek deputitoj povas peti tian konsultadon, tamen la Kongreso lastanalize decidos, ĉu ĝi estas organizota aŭ ne! “La registaro provas vendi al ni ideon, amuziĝas s-ino Oqueli: Konstituciiga Asembleo jam ne necesas, ĉar vi disponas nun pri instrumentoj de civitana partopreno, kiujn vi postulis.”

Dum la aliancanoj de Tegucigalpo, kun Vaŝingtono ĉekape, premas por ke Honduro estu revenigota en la OAŜ, kies ĝenerala asembleo estas planita por la 5-a de junio en San-Salvadoro, la kolumbia prezidanto Juan Manuel Santos profitis pintkunvenon kun sia venezuela kolego Hugo Chávez, la 9-an de aprilo en Karakaso, por renkontigi lin kun lia malamiko, s-ro Lobo, kaj komenci “peradon”. Kelkajn tagojn poste, kaj dum multaj spekulas pri grava ŝanĝo de la situacio, s-ro Chávez renkontis, en Karakaso, la gvidantojn de la FNRP, s-rojn Zelaya (veninta el Domingo) kaj Barahona (veninta el Tegucigalpo).

Kiel poste faris ankaŭ la Nacia Kunordigado de la Fronto, konveninte la 27-an kaj 28-an de aprilo, tiuj metis sur la tablon de intertraktado kvar postulojn por solvi la krizon kaj por realiĝo en la OAŜ: revenon en tuta sekrueco de la ekzilitoj, inter ili s-ro Zelaya; starigon de ANC “partopreniga kaj demokratia”; malmuntadon de la puĉistaj strukturoj kaj punadon de la respondeculoj; agnoskon de la FNRP kiel politikan partion. Tegucigalpo akceptis.

Ŝajne, Tegucigalpo akceptas ĉiujn postulojn

S-ro Lobo, farante senkaŝan premon sur la Supera Justec-kortumo, atingis, ke tiu nuligis, la 2-an de majo, la du ĉefajn akuzojn (absurdajn) kontraŭ s-ro Zelaya. La 19-an de majo, en Managvo, kie pli ol kvardek partioj de la sudamerika maldekstro kunvenis sine de la 17-a Forumo de San-Paŭlo apogis la intertraktadon, s-ro Zelaya anoncis ke li revenos en sian landon la 28-an de majo; la 22-an, en Kolombio, li subskribis kun s-ro Lobo la interkonsenton de Kartageno, en ĉeesto de s-ro Santos kaj de la venezuela ministro pri ekszterlandaj aferoj Nicolás Maduro.

Ŝajne, la hodura potenco akceptas ĉiujn postulojn. Ĉar la FNRP kontestas la legitimecon de la Supera Elekto-Tribunalo, la prezidanto de la Kongreso Juan Orlando Hernández anoncis, ke ĝia agnosko okazos surbaze de “decido de eksterordinara karaktero”, per dekreto.* Nenia problemo por kunvoko de ANC: la artikolo 5 de la reformita Konstitucio permesas tion — sed, pro la kialoj antaŭe menciitaj, tiu certigo ne estas senambigua. La starigo de sekretariejo pri justeco kaj pri homrajtoj estas parto, koncerne ĝin, de ne ĉiam realigata retoriko. Do, ne ĉiuj problemoj estas solvitaj, pro kio s-ino Esly Banegas, membro de la politika komisiono de la Fronto, juĝas la realigon de la lando al la OAŜ tro frua.

* Tia proceduro estis jam uzita en 1993 por la agnosko de la malgranda partio Demokratia Unuiĝo (UD).

Por la FNRP temas tamen pri venko. Certe, s-ro Alegría ne neas ĝiajn limojn: “Estas certa nombro da aferoj kiujn oni devas diskuti pli klare kaj, ekde hodiaŭ, analizi punkton post punkto.” Sed li substrekas la atingojn: “Gravas la reveno de Zelaya: kiel federisto li unuigos ĉiujn politikajn kaj socialajn fortojn. la kondiĉoj nun ekzistas por defii la potencon kaj por antaŭeniri al la regado de la ŝtato.”

Maurice LEMOINE.

Demografio-Dosiero

Rusujo survoje al malkresko de sia loĝantaro

Funebranta naskokvoto, alta mortokvoto, timo pri migrantoj ... Rusujo frontas demografian malkreskon, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010. Tiu ĉi fenomeno ebligas mezuri la traŭmaton (vundon) ligitan al la disfalo de Sovetunio.

Ne necesas serĉi en nealireblaj regionoj, kies klimato ekstremas, ilustradon de la rusa demografia krizo. Je nur kelkaj horoj de Moskvo, la Tver-regiono (Kalinin inter 1931 kaj 1990) registris dum la lasta jardeko pli ol du mortojn por ĉiu nasko. Laŭ la unuaj rezultoj de la popolnombrado de aŭtuno 2010, tiu ĉi regiono havas nur 1,32 milionon da loĝantoj. En 20 jaroj ĝi perdis 18% de sia loĝantaro, tio estas pli ol 300.000 loĝantojn.

En la regiona trajno (Elektrichka) venanta de Moskvo, maljunaj virinoj unu post la aliaj kaŝe vendas kelkajn kuirilojn por kompletigi sian etetan pension. Sur la glaciiĝintaj kurbiĝoj de Volgo fiŝistoj fosas truojn en glacio. Ne pro folkloro ili tiel alfrontas malvarmon ... La kolor-harmonio de la vilaĝaj dometoj kontrastas kun la severeco de la betonaj apartamentaroj ĉirkaŭantaj la ĉefurbon. Sed plejmultaj el tiuj lignaj dometoj delonge estas malplenaj: “Duono de la 9.500 vilaĝoj de la regiono havas malpli ol dek konstantajn loĝantojn”, precizigas Ana Tchoukina, geografiistino en la fakultato de Tver*.

* Vd Alexandre Tkatchenko, Lydia Bogdanovo kaj Ana Tchoukina, Problèmes démographiques de la région de Tver (en la rusa), geografio-fakultato de Tver, 2010.
LA VIROJ DE TVER MORTAS PLI JUNAJ OL HAITIANOJ

De la disfalo de Sovetunio en 1991, Rusujo perdis preskaŭ ses milionojn da loĝantoj. La reveno de rusoj antaŭe instalitaj en la “Frat-Respublikoj” kaj pozitiva migrad-saldo povis nur mildigi la efikojn de tre negativa natura demografia saldo. Sur teritorio vasta kiel du Kanadoj aŭ Ĉinujoj (aŭ 30 Francujoj), Rusujo plu enhavas nur 142,9 milionojn da loĝantoj*. “Ĝia plej granda malriĉo estas la malforteco de ĝia loĝantaro en grandega teritorio.”, konfirmas s-ro Anatoly Vichnevski, direktoro de la Geografi-Instituto de la Ŝtata Universitato de Moskvo.

* Provizoraj rezultoj de la lasta popolnombrado de oktobro 2010. La aliaj donitaĵoj venas de la demografiaj jarlibroj de Rusujo kaj de la statistik-servo de la federacia ŝtato, Rosstat.

La plej pesimismaj prognozoj de la Unuiĝintaj Nacioj elvokas loĝantaron reduktitan ĝis 120 milionoj da loĝantoj en 2050 (128,7 milionoj por meza hipotezo), sekvote de pli rapida malkresko; la lasta meza scenaro de la statistik-servo de la federacia ŝtato (Rosstat) prognozas 140 milionojn je tiu dato.

En sia jara parolado ĉe la Dumao, la 10-an de majo 2006, la eksa prezidanto Vladimir Putin metis demografion je la rango de “la plej grava problemo” de la lando kaj fiksis tri prioritatojn: “Unue ni devas redukti nian mortokvoton. Due ni bezonas taŭgan kaj efikan migropolitikon. Fine ni devas kreskigi la naskokvoton”. Antaŭ la relativa senzorgemo de la loĝantaro, la amasinformiloj kaj la decidantoj insistas pri la naskokvoto — interkonsenta tereno — kaj ne rimarkas la kontraŭdirojn de la nova Rusujo, tre malegaleca.

Eĉ vintre, sur la neĝkovritaj trotuaroj de Tver, aŭ sur la bordoj de Volgo, oni vidas multajn infanĉaretojn sur radoj ... aŭ glitiloj. En sia oficejo de la departemento pri publika sano, la respondeculino de infanprotektado, s-ino Lydia Samochkina, estas optimista: “Ni pli kaj pli ofte vidas familiojn kun 2 aŭ 3 infanoj. La naskokvoto ĉesis malaltiĝi de 4 aŭ 5 jaroj. Hodiaŭ ekonomio pli bone fartas. La ŝtato kaj la regiona registaro helpas ilin.”

La nova naskoinstiga politiko de la registaro ja elvokas la fervoradon por la “socialista familio” dum la sovetunia epoko. La “patrina kapitalo” ebligas rezervi la plej grandan parton de la helpoj por la plurinfanaj familioj. Ŝajne tio donis fruktojn, ĉar la naskonombro kreskas de 2007. La naskokvoto, kiu falis ĝis 8,6 ‰ (infanoj por mil loĝantoj) en 1999, realtiĝis ĝis 12,6 ‰ en 2010. Dum la sama periodo la sinteza fekundec-indikilo pasis de 1,16 infano por ĉiu virino al 1,53.

Tamen, demografiistoj skeptikas. Plej ofte, la financaj instigoj nur plifruigas la koncipo-projektojn. Tiel, la nasko-instiga politiko de s-ro Miĥail Gorbaĉov, fine de la 1980-aj jaroj, kaŭzis unue kreskon de la fekundeco, sekvatan de pli akcentita malkresko. En longa daŭro, la naskoritmo evoluas en Rusujo same kiel en granda parto de la industriaj landoj. Sekve de la kultura revolucio de la fekundec-mastreco, la sinteza indikilo pri fekundeco falis sub la sojlo de anstataŭo de la generacioj jam meze de la 1960-aj jaroj. Nura diferenco kun Okcidento estas la malgranda disvastigo de la kontraŭ-koncipaj metodoj: la rusaj regantoj lasis kreski malfidon rilate la kontraŭ-koncipaj piloloj, kaj la rusinoj amase uzis abortigon. Permesita ekde 1920, malpermesita de Jozefo Stalino en 1936, abortigo denove fariĝis laŭleĝa en 1955; sed la statistikoj restis sekretaj ĝis 1986. Oni tamen taksas, ke la Federacio de Rusujo registris ĝis 5,4 milionojn da artefaritaj abortigoj (AA) en 1965. Oni kalkulis pli ol kvar AA por ĉiu virino ĝis la mezo de la 1970-aj jaroj. Nur post la fino de Sovetunio okazis pli larĝa disvastigo de kontraŭ-koncipaj rimedoj. De 2007 la nombro de abortigoj estas sub tiu de la naskoj kaj ĝi daŭre malkreskas (1,29 miliono en 2009).

La malalta naskokvoto de Rusujo ja ne mirigas en Eŭropo, sed la mortokvoto, tre alta — aparte por viroj-, estas vera kazo. Kun meza vivdaŭro de 62,7 jaroj en 2009 (74,6 por virinoj), la rusaj viroj estas la plej malfavorataj de la kontinento, kaj restas tre sube de la tutmonda meza vivdaŭro (66,9 jaroj en 2008). Dum la okcidentanoj gajnis dekon da jaroj da vivdaŭro de la mezo de la 1960-aj jaroj, la rusoj ankoraŭ ne reatingis sian nivelon ... de 1964!

En Tver, ĉiuj preferas substreki la foriron de la junuloj al la ĉefurbo, je malpli ol 200 kilometroj, por klarigi la malpliiĝon de loĝantaro. Veras, ke la plej entreprenemaj junuloj iras al Moskvo aŭ Peterburgo por trovi pli bonan salajron kaj pli interesan postenon. Sed tiuj foriroj estas larĝe kompensitaj de alveno de migrantoj el aliaj regionoj kaj el centra Azio. La ĉefa kialo de la malkresko en la regiono ja estas la vira mortokvoto, kun meza vivdaŭro de viroj (58,3 jaroj en 2008) malpli longa ol tiu en Benino kaj Haitio*.

* Indikiloj de la Monda Banko, 2008.

En la 1950-aj jaroj, Rusujo tre rapide progresis koncerne lukton kontraŭ infektaj malsanoj. Danke al organizita san-traktado, vakcinado kaj antibiotikoj, la kommunistaj landoj preskaŭ nuligis sian malfruon kompare kun la okcidentanoj, kiam alvenis Leonid Breĵnev, en 1964. Sed, de post tiam la diferenco pli kaj pli grandiĝis, ĝis fariĝi pli larĝa ol en la komenco de la 20-a jarcento... La sanigsistemo ne estis prioritato de la soveta reĝimo, en periodo de ekonomia stagnado. Ĝi montriĝis tre malmulte efika kontraŭ la modernaj malsanoj, kiaj kanceroj kaj korvaskulaj malsanoj. La planado kondukis disvolvi la kvanton pli ol la kvaliton de flegado, kaj la rimedoj donitaj por modernigo de la instalaĵoj aŭ por valorigo de la medicinaj profesioj restis nesufiĉaj. La sovetaj regantoj ankaŭ montriĝis nekapablaj respondecigi la individuojn pri ilia vivhigieno.

LA REVENO DE LA ŜTATO EBLIGIS GRAVAJN PROGRESOJN

Post la disfalo de Sovetunio, inter 1991 kaj 1994, la rusoj perdis preskaŭ sep jarojn da meza vivdaŭro. La altiĝo de la mortokvoto okazis en ĉiuj ekskomunistaj landoj, sed ĝi estis des pli abrupta kaj daŭra, ju pli oni iris orienten. Tiun evoluon oni ne povas klarigi sen reveni al la ĥaosa epoko de Jelcin (1991-1999). “La loĝantaro ricevis ŝokon, kiu estas komparebla nur kun tio, kion suferis la sovetunia loĝantaro inter 1928 kaj 1934”, opinias Jacques Sapir*, kiu referencas al la granda malsatego en Ukrainujo. En 1998 la malneta enlanda produkto (MEP) estis nur 60% de tiu de 1991; la nivelo de investoj atingis nur malpli ol 30%. La kapitalisma Rusujo nur fine de la 2000-aj jaroj rehavis enspezaron egalan al tiu de la fino de la sovetia reĝimo*.

* Jacques Sapir, Le Chaos russe, La Découverte, Parizo, 1996.
* Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND).

Estis periodo de rabado de publikaj posedaĵoj kaj ŝtelado de la naturaj riĉofontoj profite al areto de privilegiuloj, plej ofte devenantaj de la malnova reganta klaso (nomenklatura). La elektoj de ĝiaj unuaj gvidantoj, konsilataj de la okcidentanoj — inter kiuj la usonano Geoffrey Sach kaj la francoj Daniel Cohen kaj Christian de Boissieu (prezidanto de la Konsilio de Ekonomia Analizo) — igis Rusujon la lando, kie malegalecoj plej grandas en Eŭropo kaj estas inter la plej grandaj en la tuta mondo.

Tiu ĉi disfalo estis akompanata de granda multiĝo de perfortaj mortoj. Nuntempe la sinmortigo-kvoto de viroj estas ĉe la dua rango tutmonda, kaj la mortokvoto pro aŭtoakcidentoj (33.000 mortintoj jare) estas la plej alta en Eŭropo, same kiel la kvoto de krimaj mortigoj*. Misorientitaj, fariĝintaj timemaj, la rusoj ankaŭ perdis sian “socian kapitalon”, siajn kontakto-retojn. Rusujo estas la lando, kie troviĝas malplej da aktivaj asocio-membroj. Tio veras eĉ pri sporto, klarigas Anna Piounova, ĵurnalistino por retejo pri montaro: “Escepte en la privilegiita klaso, la rusoj ne plu zorgas pri sia fizika korpa kondiĉo. Rusujo restas en bona loko en la internaciaj konkursoj pro sia elitisma politiko kun frua selektado, sed ne plu ekzistas amasa sporto.”

* OMS, 2009, kaj European Sourcebook of Crime and Criminal Justice Statistics, 4-a eldono, Boom Juridische uitgevers, Hago, 2010.
EN FORA ORIENTO, ESTAS KONSTANTA LUKTO KONTRAŬ MALPLENO

Vodko restas la unua problemo de publika sano. Post la limigoj truditaj sub regado de s-ro Gorbaĉov, la konsumado rekreskis en la 1990-aj jaroj. Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), preskaŭ unu viro el kvin mortas pro kialo ligita al alkoholo (unu el dekses tutmonde). Rusujo estas la eŭropa lando, kie oni konsumas plej da fortaj alkoholoj, kaj en kvantoj, kiuj estas tre ofte trans ebrieco.

Por senti la klas-ŝokon en la nova Rusujo, sufiĉas eniri Moskvon per la Sapsan, la nova rapidega trajno. Dum la plebo kunpremiĝas en la kadukaj vagonoj de la Elektrichka, la “novaj rusoj” klavumas komforte siajn elektronikajn tabuletojn, veturante je 250 km/hore. Por ŝpari 30 minutojn veturante, necesas pagi sesoble pli! Dum tiu nova nomenklatura feriis sur la Lazura Marbordo aŭ ĉe la Nigra Maro, la epizodo de varmego en somero 2010 en la Moskvo-distrikto kaj en la sudo montris la senefikecon de la sanig-sistemo, kun pliaj 55.000 mortoj kompare kun la antaŭa somero.

Rilate edukadon kaj sanon la “novaj rusoj” uzas privatajn, bonkvalitajn kaj multkostajn servojn, dum la plimulto devas kontentiĝi pri la publika servo, tre degradita. En la klasifiko de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) laŭ ties san-indikilo, la Rusa Federacio atingas nur la 122-an vicon, kun indikilo malpli alta ol en 1970.

Anstataŭante la ŝtatan centralizitan sistemon per deviga malsan-asekuro, financata per salajraj kotizoj, la prisana reformo de 1993 volis solvi la kronikan mankon de financado kaj la malŝparojn. La enkonduko de nemastrata malcentralizigo kaj la konkurenco inter la privataj asekurkompanioj montriĝis ne efikaj kaj tre kostaj. Por respondi al la prisanaj defioj de la moderna mondo, la industriaj landoj kreskigis siajn publikajn kaj privatajn elspezojn: pli ol 10% de la MEP en plimulto de la evoluintaj landoj, (11% en Francujo, 16% en Usono). Jam malaltaj en Rusujo antaŭ 1991, ili falis ĝis 2,7% de la MEP en 2000, antaŭ ol realtiĝi ĝis 4,5% en 2010*.

* Statistika Jarlibro de publika sano en Rusujo, 2007, kaj Ministrejo pri Sano, februaro 2011.

La ekonomia restariĝo de la lastaj jaroj kaj la reveno de la ŝtato tamen ebligis progresojn. Danke al specifaj programoj celantaj organizi pli bonan kovradon de la teritorio rilate la kor-kuracon kaj la urĝservon de aŭto-akcidentitoj, la korvaskulaj malsanoj kaj la mortoj sur la vojoj komencas malpliiĝi. La beba mortokvoto estis duonigita ene de dek kvin jaroj kaj proksimas la nivelon de la okcidentaj landoj (7,5 por mil en 2010). En Tver, la prinaska medicina centro estas jam bone ekipita, kaj konstruatas korvaskula centro — kvin estas planataj en la regiono.

La prisana politiko komencas nun evoluon delonge atenditan. De la 1-a de januaro 2011, oni lanĉis gravan ĝisdatigon, la sanasekur-kotizoj pasis de 3,1% de la salajro al 5,1%: “Tiu ĉi iniciato devus alporti 460 miliardojn da kromaj rubloj (11,5 miliardoj da eŭroj) al la nacia fonduso por malsan-asekuro. Tiu mono estos unue dediĉita al riparado, plibonigo kaj informadikigo de la san-centroj, kaj poste al plialtigo de la flego-normoj”, klarigas s-ino Sophia Malyavina, unua konsilantino de la federacia ministro pri sano. Gravan ŝanĝon alportos la kreado de 500 centroj de urĝaj diagnozoj. Rusoj baldaŭ povos vere elekti sian kuraciston, sen esti devigataj pagi sumegojn.

Vastega laborejo restas nefinita koncerne preventadon. La labora san-servo estis plivalorigita; sanpasporto ebligas al adoleskantoj regule profiti kompletan sanbilancon; “san-lernejoj” disdonas konsilojn al la maljunuloj. Jen signo, ke la alirmaniero ŝanĝiĝis: Moskvo gastigis fine de aprilo 2011 la unuan tutmondan ministro-konferencon pri la “sanigaj vivkutimoj kaj lukto kontraŭ netransdoneblaj malsanoj”. Malgraŭ multobligo de la programoj, malfacilas imagi kiel la sanstato povus pliboniĝi sen evoluo de la sociaj kondiĉoj; sed reduktado de malegalecoj per subteno al la plej malriĉaj (soluloj, emeritoj, kamparanoj) kaj pli redisdona impost-politiko ne ŝajnas esti sur la tagordo.

Escepte de kelkaj naftoriĉaj regionoj de okcidenta Siberio kaj de Moskvo, kiu ne kaŝas sian ambicion de “monda metropolo” kaj gajnis pli ol 1,5 milionon da loĝantoj ene de 20 jaroj (11,5 milionoj laŭ la lasta popolnombrado), la distrikto, kies loĝantaro plej kreskis, estas tiu de la Sudo. La montaraj popoloj de Nord-Kaŭkaza regiono, kiuj tiom timigas rusojn de post la militoj de Ĉeĉenujo, estas tiuj, kiuj plej naskas infanojn.

La ĉiama defio de la disvolvado de la rusa teritorio stumblas ĉe la neceso ne resti ĉe ekonomio de petrola rento.La iom-post-ioma forlaso de industriaj ambicioj favore al nura ekspluatado de la subgrundo pliigas la malegalecojn inter natur-riĉaj regionoj kaj la aliaj. Situanta norde de la polusa cirklo, la regiono de Murmansko, ekzemple, perdis kvaronon de sia loĝantaro en 20 jaroj. Tiu de Magalan, porĉiame markita de la “gulagoj” de la Kolyma-regiono, havas nun trionon de sia loĝantaro de la soveta epoko. En teritorio pli vasta ol la Eŭropa Unio, la rusa Malproksima Oriento plu havas nur 6,4 milionojn da loĝantoj (-20%) kaj spertas plivigliĝon de sia “ĉiama lukto kontraŭ malpleno”*. La popoldenseco tie estas malpli ol centono de tiu de Ĉinujo.

* Cédric Gras kaj Vycheslav Shvedov, “Extrême-Orient russe, une incessante (re)conquête économique”, Hérodote, n-ro 138, Parizo, aŭgusto 2010.

La sorto de la monograd, urboj kun ununura industrio, ankaŭ restas necerta. Respondi al la poluado kaj malmoderniĝo de la kupro-fandejoj de Karabaŝ, de la fornegoj de Magnitogorsk kaj dekoj da similaj urboj, postulus egajn investojn tiajn, ke oni regule elvokas “amasan delokon de senlaboruloj”* al pli diversigitaj urboj aŭ al regionaj metropoloj.

* Moscow Times, 17-a de marto 2010.

La demando pri migrado estas markita de la ambigueco de la regantoj, kiuj strebas respondi al la demografia defio samtempe flatante la publikan opinion retiriĝintan laŭ etnonaciisma pozicio, en kunteksto de kreskanta fremd-malamo. Tiel la ĉefministro Putin fervore laŭdas la revenon de “samnacianoj” kaj elektitan enmigrantaron “edukitan kaj leĝ-respektantan”. Tamen delonge malplenas la rezervujoj de “ruĝpieduloj”: la rusoj instalitaj en la najbaraj eksaj sovetiaj respublikoj, kiuj deziris “repatrujiĝi” jam tion faris en la 1990-aj jaroj. Nun la volontuloj venas precipe de la malriĉaj regionoj de Centra Azio (Uzbekujo, Kazakujo, Taĝikujo) kaj de Kaŭkazo. Ili plej ofte laboras en konstruejoj kaj voj-prizorgado, en malfacilaj kondiĉoj.

“Rusujo ĉiam estis multkultura, diras Alexander Verkhovsky, de la Sova Centro, kiu pristudas la fremd-malamajn devojiĝojn. En Sovetunio oni kunhavis civitanecon, sed ankaŭ lingvon kaj edukadon. Hodiaŭaj migrantoj, eĉ se ili venas de rusaj respublikoj, estas pli kaj pli malproksimaj de la rusa socio. Pro timo, ĉiuj, kiuj ne aspektas rusoj, estas rigardataj kiel ekster-teranoj.” Hipokriteco estas plej granda rilate neleĝan enmigradon. Ĝi estas unuanime mallaŭdata, sed nenio estas farita por detrui la ekspluatajn organizaĵojn, nek por starigi indan integrigan programon.

La rusa socio ne ŝajnas preta lanĉi ampleksan migro-politikon. Inerteco de la demografiaj fenomenoj estas tamen tia, ke ĝi ne povas esperi renversi la evoluon, nek mildigi ĝin; ĝi ankaŭ devos konsideri adaptiĝajn paŝojn al tiu deinterna loĝantaro-malkresko, grandparte neinversebla.

Philippe DESCAMPS

Privataj urboj en la ĝangalo

“MI INVITAS mian popolon revi kaj vivi en ideala loko, sen deliktoj, sur aŭtonoma teritorio kun pli bona eduk- kaj san-sistemoj”, entuziasmas s-ro Porfirio Lobo, la 18-an de januaro, dum gazetara konferenco.* Paul Romer jubilas.

* Associated Press, 20-a de januaro 2011.

“Brila ekonomikisto” (la esprimo ne estas de ni), instruisto ĉe la universitato Stanford, li de pluraj jaroj pritraktas la planedon kaj aparte Afrikon, serĉante landon kie oni realigas la teorion kiun li ellaboris: “Kio malhelpas la evoluon de la malriĉaj landoj, estas la ‘malbonaj normoj’ trudataj de la ŝtatoj al investistoj, kiuj per tio malkuraĝiĝas.”* Taŭgas do, sur virgaj teritorioj, starigi charter cities, “modelajn urbojn”, kie tiuj investistoj, en- kaj ekster-landaj, starigos siajn fabrikojn kaj metiejojn, sed ankaŭ la infrastrukturojn, loĝejojn, komercojn, lernejojn, klinikojn kaj servojn necesajn por laboristoj kiujn la senlaboreco pelis tien. Kompreneble tia enklavo posedos siajn proprajn leĝojn, siajn tribunalojn, sian policon, sian registaron — kaj ne pagos imposton al sia akceptolando.

* Romer disvolvas siajn ideojn en la retejo Charter Cities: www.chartercities.org/blog

Romer vekis nur afablan intereson ĝis la tago, kiam, en januaro 2011, laŭ iniciato de s-ro Xavier Arguello, hondura prezidanto de la usona nemoveblaĵ-entrepreno Inter-Mac International, li renkontis, en Vaŝingtono, s-ron Juan Orlando Hernández, la prezidanton de la Kongreso (parlamento) de tiu centramerika landeto. Tiu hondurano organizis renkontiĝon kun s-ro Lobo, kaj kelkaj de liaj kunlaborantoj, en Miamo.

Romer elvokis la sukceson de Honkongo, de Singapuro kaj de la ĉinaj specialaj ekonomiaj zonoj. Harfenduloj argumentus kontraŭ tio, ke la historiaj, geografiaj, ekonomiaj kaj kulturaj kondiĉoj, en kiuj tiuj ekzemploj evoluis, distingas ilin mil mejlojn for de tiuj, kiuj regas en Honduro. Sed necesas multe pli por skui la konvinkon de s-ro Lobo kaj de liaj kunuloj.

POR APERIGI el nenio “modelan urbon” de mil kvadratkilometroj (33 kilometroj oble 33), la Kongreso la 17-an de februaro reformis la artikolon 304 de la Konstitucio — “en nenia momento kreeblas jursistemaj organoj de escepto” — por aldoni “kun la escepto [tiel!] de jursistemaj privilegioj de la specialaj regionoj de disvolvado [RED].”*

* Cent dudek ses voĉoj por, unu kontraŭ, unu sindeteno.

Laŭ la dekreto, kiu starigas la funkciadon de la modela(j) urbo(j), la honduraj leĝoj — inkluzive de la laborleĝo — tie ne aplikeblas, kun la escepto de tiuj kiuj temas pri suvereneco (!), pri la eksteraj rilatoj (la RED povas tamen subskribi internaciajn interkonsentojn kaj traktatojn), pri elektoj, pri eldono de identec-dokumentoj. En la hipotezo ke posta registaro dezirus reveni al tiu forvendo de peco de la nacia teritorio fare de puĉdevena reĝimo, estas precizigite: “La sistemoj starigitaj en la RED aprobendas (...) de la Nacia Kongreso per kvalifikita plimulto de du trionoj”, kun la scio ke “tiu konstitucia statuso modifeblas, interpreteblas aŭ nuligeblas nur per sama plimulto, post referenduma konsultado de la loĝantaro de la RED”. “Ultramalplimulta malplimulto” vivanta kun manoj kaj piedoj ligitaj sub la dominado de la mastroj de la enklavo!

Honduro, meze de la centramerika terkolo kaj ligita kun Usono per traktato de liberkomerco (TLK), donas la eblecon produkti kaj eksporti al tiuj landoj, evitante la longajn transportojn tra ne tre sekura (pro la regionaj krizoj) Suez-kanalo aŭ eĉ tra tiu de Panamo. La 2-an de marto, vizite al Tegucigalpo, la prezidanto de la Banko Interamerika de Disvolvado (BID), s-ro Luís Moreno, vigle gratulis la prezidanton Lobo: “La BID serĉos la manieron apogi tiun klopodon kiun ni konsideras ne nur noviga, sed de unua graveco por la estonteco de Honduro.”

Sed kia estonteco? Koncedante (kun skeptika rideto) ke la postulo foriri estas respektota — laboro, loĝado, edukado, sano, sekureco, vivnivelo supero al la meza —, sendube tiu privilegia insuleto instigos centmilojn de malfavoratoj provi tie trovi dungon. Ĉu tiam, pro la superabunda amaso kiu premas sin ĉe la pordoj, necesas protekti tiun geton per gvatturoj kaj elektraj pikdratoj? Kiam s-ro Lobo asertas, ke tiuj “modelaj urboj” kreos “vivstilon de A-klaso”, ĉu li volas konstitucie instali du kategoriojn de civitanoj?

DUA HIPOTEZO, pli realisma, ne invitas al pli da optimismo. La prezidanto de la Kongreso, Hernández, lasas diveni ĝiajn konturojn, kiam li precizigas: “Tio estas kvazaŭ multe pli granda maquila (...); tio estas kvazaŭ vivi la usonan revon en Honduro.”* Sed la maquilas (viclaboraj fabrikoj) similas sufiĉe malmulte al la priparolata revo! Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj ili estas ĉefe konataj, en Tegucigalpo kaj en San Pedro Sula, pro la superekspluatado de la laboristoj kaj pro la malhelpo al la ĉeesto de sindikatoj. Tiuj entreprenoj nun amase maldungas la laboristojn kun nelimigita laborkontrakto kaj anoncas, ke la plej bonaj estas redungotaj, sed “pagataj laŭhore” — kaj tiel perdos siajn akiritajn socialajn ratjojn.

* El Heraldo, Tegucigalpo, 4-an de januaro 2011.

La celo de tia charter city kompreneble ne estas produkti teksaĵojn, kiel en la maquilas de la unua generacio, sed varojn de alta teĥnologio. Al la demando Ĉu Honduro disponas pri alte kvalifikita laboristaro? la deputito Romeo Silvestri respondas ridete: “Mi estu honesta, ni ne havas ĝin. Sed, kiam la maquilas komencis produkti , ankaŭ neniu estis preparita. Hodiaŭ cent kvindek mil laboristoj estas dungitaj tie.” La eksa deputitino Elvia Argentina Valle reagas pli realisme: “Se ili havas siajn proprajn leĝojn, kaj konsidere la grandon de la investoj, la ĉinaj investistoj venigos ĉinojn, la koreaj investistoj koreojn, kaj por la honduranoj restos nur malmultaj dungoj.”

Se tiuj, feliĉaj elektitoj en la unua tempo, malkovras temojn de malkontento, tion Romer jam antaŭvidis, ili povos protesti per siaj piedoj — do foriri. Kaj se ili volas defendi siajn rajtojn? La “modela urbo” ekskludas ĉian ĉeeston de sindikatoj. Kaj se ili ribelas? La privata polico restarigos la ordon, escepta jursistemo ĉesigos la debatojn. Kaj se la malordo persistas kaj etendiĝas? Kial ne ekspedicia taĉmento el Azio aŭ de aliloke por restarigi la ordon en tiu peco de teritorio, kiu troviĝos ekster la aŭtoritato de la ŝtato?

S-ro Silvestri, sendube ne tute konscia pri la atingopovo de siaj vortoj, cerbumas laŭtvoĉe, kiam ni renkontas lin, la 3-an de marto: “Evidente, Singapuro funkcias bone, ĉar ĝi estas totalisma ŝtato. La ĉefministro restis en la potenco dum tridek unu jaroj; nun regas lia filo ... Tie troviĝas multaj strukturoj, kiujn ni ne havas. Estas granda defio adapti tiun modelon al nia realo.”

Maurice LEMOINE.

Ribela vento en Eŭropo

Ĉu oni pagu la ŝuldon?

Por nomi la decidan minuton, la momenton kiam konverĝas ĉiuj kontraŭdiroj kaj malfermiĝas la ebleco de la “postmomento”, la antikvaj grekoj havis la vorton: kairos. De la apero de la mona kaj financa kirlado, kiu enspiras la eŭropajn landojn unu post la aliaj, la renvers-momento ŝajnas alproksimiĝi. De ateno ĝis Madrido, la socia kolero grandiĝas: la manifestaciantoj, kiuj okupas la publikajn placojn, mallaŭdas la regadon de la bankistoj kaj la nelegitiman ŝuldon. Fronte al ili, la liberaluloj instigas la regantojn, kies aŭtoritato estas kontestata, antaŭeniri sur la vojo al pli da malabundo, la plej mallonga vojo al la socio, pri kiu ili revas.

ANTAŬE, estis la unua mondo, la “Nordo”, kiu estis supozata bloko de prospero; la dua mondo, tiu de la sovetiaj landoj; kaj la tria mondo, ariganta la malriĉajn landojn de la “Sudo”, submetita ekde la 1980-aj jaroj al la ordonoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). La dua dissplitiĝis komence de la 1990-aj jaroj kun la dissolviĝo de Sovetunio. Kun la financa krizo de 2008, la unua mondo renversiĝis; tiel, ke de nun, neniu geografia divido ŝajnas taŭga. Oni distingas nur du kategoriojn de loĝantoj: tiujn malmultajn, kiuj profitas el la hodiaŭa kapitalismo, kaj la grandan plimulton, kiu ĝin suferas. Aparte tra la ŝuldo-fenomeno.

Dum la 30 lastaj jaroj la malfortaj ĉeneroj de la tutmonda ekonomio situis en Latinameriko, Azio kaj en la landoj tiel nomataj “transiraj” de la eksa soveta bloko. De 2008 la Eŭropa Unio siavice ekdubigas. Dum la tuta ekstera ŝuldo de la latinamerikaj landoj atingis meze apenaŭ 23% de la malneta enlanda produkto (MEP) fine de 2009, ĝi atingis 155% en Germanujo, 187% en Hispanujo, 191% en Grekujo, 205% en Francujo, 245% en Portugalujo kaj 1137% en Irlando. Tion oni neniam vidis.

Male al Usono, kiu povas ricevi kontantan monon el la Federacia Rezervo (la usona Centra Banko), interalie per la rimedo de monkreado, la membro-ŝtatoj de la eŭro-zono malhavigis al si tian ilon: la statuto de la Eŭropa Centra Banko (ECB) malpermesas al ĝi financi rekte la ŝtatojn. Tiel, kiam inter 2007 kaj 2009 ili mobiliziĝis por “savi la bankojn” — per entuta sumo 1.200 miliardoj da eŭroj (rektaj pagpromesoj kaj diversaj garantioj) ilia financado dependis de la instituciaj investantoj: ĉefe pensi-fondusoj, asekur-kompanioj kaj ... privataj bankoj.

Unu el la neatenditaj konsekvencoj de la krizo estis do ebligi al bankistoj el okcidenta Eŭropo, aparte francaj kaj germanaj, uzi la monon depruntitan de la Federacia Rezervo kaj la ECB por kreskigi, de 2007 ĝis 2009, sian riskan partoprenon en pluraj landoj (Grekujo, Irlando, Portugalujo, Hispanujo) kaj tie enspezigi grandajn profitojn. Inter junio 2007 (komenco de la subprime-krizo) kaj septembro 2008 (bankroto de Lehman Brothers) la pruntoj de la privataj bankoj de okcidenta Eŭropo al Grekujo kreskis je 33%, pasante de 120 miliardoj al 160 miliardoj da eŭroj.

Printempe 2010, kiam fortaj ventoj skuis la eŭro-zonon, la ECB pruntis je tre favora interez-kvoto 1% al la privataj bankoj. Male, tiuj postulis de landoj kiaj Grekujo multe pli altajn kvotojn: inter 4 kaj 5% por trimonataj pruntoj, 12% por dekjaraj pruntoj. Kio estas la pravigo de tio? La “risko de nerepago”, kiu estas ligita al la biloj de tiu lando. Tiu minaco estas tiom forta, ke la kvotoj ege kreskas: en majo 2011, la dekjaraj kvotoj estas pli ol 16,5%. Cetere, cele fluidigi la merkaton de la suverena ŝuldo, la ECB de nun garantias la kreditojn posedatajn de la privataj bankoj, per reaĉeto de tiuj biloj de ŝtatoj ... al kiuj ĝi principe ne rajtas rekte prunti.

Ĉu tia konstruaĵo vere meritas esti daŭrigata? Finfine, se la bankoj postulas interez-kvotojn konsiderantan “riskon de nerepago”, ĉu ne estus logike pripensi la suspendon de tiuj repagoj, kaj eble eĉ la nuligon de ŝuldoj taksitaj nelegitimaj? Ĝenerale, elvokado de tia ebleco igas kiel reagon priskribon de la ĥaoso, al kiu ĝi nepre kondukus: “horor-scenaro”, laŭ takso de s-ro Christian Noyer, estro de la Banko de Francujo*. Sed, el la vidpunkto de la loĝantaro, ĉu la “horor-scenaro” ne estas la realigado de la anoncitaj malabundo-programoj?

* Citita de Ingrid Melander kaj Paul Taylor “Mises en garde sur un possible reprofilage de la dette grecque”, Reuter, 24-a de majo 2011.

Analizisto nesuspektebla pri “sentimentaleco” al tria mondo, s-ro Henry Kissinger, eksa ŝtat-sekretario de Usono, asertis en 1989, pri la strukturaj alĝustigaj programoj trudataj al la latinamerikaj landoj: “Neniu demokratia lando povas elteni la daŭran malabundon kaj la elpremojn de la buĝetoj de la socialaj servoj postulatajn de la internaciaj institucioj.”*. Kaj tio, des malpli, ke ĉar la malnovaj pruntoj estas parte repagitaj per novaj pruntoj, la ŝuldo ne ĉesas kreski, malgraŭ la pagoj: en 2009 la registaroj de la evolulandoj estis repagintaj ekvivalenton de 98-oble la ŝulditan sumon de 1970. Intertempe, ilia ŝuldo multobliĝis per 32.

* Citita de Miguel Angel Espeche Gil, “La doctrina Espeche. Ilicitud del alza unilateral de los intereses de la deuda externa”, Instituto hispano-luso-americano de derecho internacional, 15-a kongreso, 23-29 aprilo 1989, Dominika Respubliko.

SUR TIUN VOJON ja la eŭropaj registaroj kondukas siajn loĝantarojn, rifuzante uzi la politikajn ilojn, kiuj ebligus ŝanĝi la trajektorion. Alia solvo tamen estas havebla al la Nordo same kiel al la Sudo. Dum la dek lastaj jaroj, iuj landoj tiel decidis suspendi la pagon kaj nuligi parton de sia ŝuldo: Argentino en 2001 (per suspendo de pago dum tri jaroj, ĝi trudis al siaj privataj kreditoroj redukton de pli ol duono de sia ŝuldo en 2005), aŭ, pli proksime de ni, Ekvadoro (vidu sur nia retejo “L’Equateur dit non à la dette”). Ĥaoso ne alvenis: “Tiom teorio kiom praktiko sugestas, ke la minaco de kredita kranofermiĝo estis verŝajne troigita”, konkludis Joseph E. Stiglitz, ĉefekonomikisto de la Monda Banko de 1997 ĝis 2000*. De 2003 ĝis 2010, Argentino havis mezan jaran kreskokvoton pli ol 8%. Do la pag-suspendo ne nepre kondukas al la katastrofo anoncita de la Kasandroj de la ŝuldo. Ĉu ĝi, cetere, povas esti legitima?

* “Sovereign debt: Notes on theoretical frameworks and policy analyses”, en Barry Herman, Jose Antonio Ocampo kaj Shari Spiegel (sub gvido de), Overcoming Developing Country Debt Crises, Oxford University Press, 2010.

Por esti jure devigata pro prunto-kontrakto, necesas ke la ŝtato libere konsentis. El tiu konsento naskiĝas la devigo repagi la ŝuldon. Tamen, tiu ĉi principo ne estas absoluta: ĝi estas submetata al internacia juro. Tiel, artikolo 103 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) proklamas: “Kaze de konflikto inter la devigoj de la UN-membroj rezultantaj el la jena Ĉarto, kaj iliaj devigoj rezultantaj el kiu ajn internacia interkonsento, la unuaj superos.” Inter tiuj, troviĝas en artikolo 55 de la UN-Ĉarto: “la altigo de la vivniveloj, la plendungiĝo kaj la kondiĉoj de progreso kaj disvolviĝo sur la ekonomia kaj sociala kampoj.”

Ĉu la “helpoplanoj” konceditaj de la Eŭropa Komisiono, la ECB kaj la IMF al la landoj kun financaj malfacilaĵoj (celantaj ebligi al ili repagi al siaj kreditoroj) respondas al tiuj postuloj? En 2009 al Latvio estis trudita redukton de la publikaj elspezoj egalan al 15% de la MEP, 20% redukton de la ŝtatfunkciulaj salajroj, 10% redukton de la pensioj (cetere juĝata kontraŭ-konstitucia kelkajn monatojn poste), kaj fermon de lernejoj kaj hospitaloj. Jam en 1980, tamen, la komisiono de UN pri internacia juro proklamis: “Ŝtato ne povus, ekzemple, fermi siajn lernejojn, universitatojn aŭ tribunalojn, forigi sian policon kaj neglekti siajn publikajn servojn, tiel metante sian loĝantaron en danĝeron de malordo kaj anarkieco, nur cele disponi la monon necesan por plenumi siajn devigojn al siaj eksterlandaj pruntintoj*.”

* Jarlibro de la UN-komisiono pri internacia jura (ACDI), 1980, p. 148.

La Konvencio de Vieno de 1986, kiu kompletigas tiun de 1969 pri juro de traktatoj* identigas la diversajn difektojn pri konsento, kiuj povas kaŭzi nulecon de prunto-kontrakto. Artikolo 49 pritraktas la “trompan manovron”. “Ŝtato aŭ internacia organizaĵo kondukita akcepti traktaton pro fraŭda konduto de ŝtato aŭ de organizaĵo partopreninta en la intertraktado, povas citi la trompadon, kiel difekton, kiu malvalidigas sian konsenton sindevigi per la traktato.” Ĉu oni ne povas kvalifiki trompa kaj fraŭda la sintenon de la IMF, ĉar diferenco inter ĝia parolado kaj la realo estas tiom grandega? Artikolo unu de la IMF-statuto fiksas tiel ĝian celon: “Faciligi la plivastiĝon kaj harmonian kreskon de la internacia komerco, kaj tiel kontribui al kreo kaj teno de altaj niveloj de laboro kaj reala enspezo, kaj al disvolvado de la produktivaj riĉofontoj de ĉiuj membro-ŝtatoj, kiuj estas la unuaj celoj de la ekonomia politiko.” Kresko de senlaboreco, malkresko de enspezoj, privatigoj :la decidoj trudataj de la institucio ofte kondukas al tute alia situacio. Kaj ĉu eblas paroli pri libera konsento de ŝtato, kiam tiu estas submetata al la interkruciĝantaj kugloj de la spekulistoj de la financaj merkatoj, de la Eŭropa Komisiono kaj de la IMF?

* La konvencio de 1969 estis ekfunkcianta en 1980; tiu de 1986 estas ankoraŭ en ratifiko-procezo.

LONGAS DO la listo de la argumentoj povantaj pravigi pago-suspendon kaj legitimigi nuligon de ŝuldoj taksataj nelegitimaj*. De kelkaj monatoj, tiu ebleco cetere trudiĝas iom post iom kiel evidentaĵo. Inkluzive ĉe la spekulistoj: fine de junio, laŭ la negoc-bankoj Morgan Stanley kaj J. P. Morgan, la spekulantaro taksis la probablon ke Grekujo ne pagos sian ŝuldon je 86% (kontraŭ 50% en aprilo).

* Por kompleta listo, vd La Dette ou la Vie, ĉapitroj 20 kaj 21, Aden-CADTM, Bruselo, 2011.

Tiun fenomenon ne pretervidis la investistoj. Maltrankvilaj, timantaj, ke oni trudu al ili prokraston de la pagoj aŭ valor-redukton de iliaj kreditoj (kadre de la re-intertraktado hodiaŭ defendata de Berlino), la francaj bankoj malpliigis en 2010 sian partoprenon en la suverena greka ŝuldo; ĝi pasis de 19 al 10 miliardoj da eŭroj. La germanaj bankoj simile agis; iliaj partoprenoj malaltiĝis, inter majo 2010 kaj februaro 2011, de 16 ĝis 10 miliardoj da eŭroj. Tiel, kaŝe, la publikaj institucioj kiel la IMF, ECB kaj la eŭropaj registaroj substituiĝas al la bankistoj kaj aliaj privataj investistoj. La ECB posedas 66 miliardojn da eŭroj en grekaj suverenaj biloj (tio estas 20% de la publika ŝuldo de la lando); la IMF kaj la eŭropaj registaroj pruntis ĝis nun 33,3 miliardojn da eŭroj. Sama procezo ekfunkciis en Irlando kaj Portugalujo. “Tio signifas, ke, kaze de restrukturado de la ŝuldo, la impostpagantaj civitanoj — pli ol la privataj investistoj — ja pagos la fakturon*, resumis la New York Times.

* Landon Thomas Jr, “In Greece, some see a new Lehman”, The NewYork Times, 12-a de junio 2011.

Damien MILLET kaj Eric TOUSSAINT

Malkresko en Okcidento, disetendiĝo en la sojlolandoj de Azio

Kiel Fukuŝimo remiksas la ludkartojn

La elektroatoma industrio estigis esperon: tiun de paca mastrado de la atomkerna fajro. Al la energi-soifo de la industriaj landoj, ĝi proponis efikan solvon, asociitan al teknika progreso. Nun ĝi metas por la loĝantaroj sekurec-problemon, kaj, por la okcidentaj ŝtatoj, problemon de profitdoneco. Ĉu la gravito-centro de tiu strategia industrio balanciĝas orienten?

Post jardeko da marasmo, la nuklea industrio iĝis fortigita post la klimat-konferenco de Kopenhago de decembro 2009. Ĝiaj defendantoj elvokis eĉ veran renaskiĝon. Sed la akcidento de Fukuŝimo renversis la ludkartojn. Multaj landoj anoncis prokraston de siaj projektoj — Germanujo kaj Svislando, hieraŭ viglaj defendantoj de atomkerna energio, decidis ĝian iompostioman forlason. Kaj Italujo ĵus nuligis la konstruprojekton de siaj unuaj atomcentraloj. Tio plifortigas la imagon pri dividita planedo, rilate al atomenergio: unuflanke, evoluintaj landoj, kie atomindustrio ne plu progresas; aliflanke, evoluantaj landoj, kiuj vere mastras siajn prienergian politikon kaj financajn rimedojn, kaj turniĝas al — interalie — atomindustrio, malfermante novajn merkatojn por la okcidentaj industriistoj.

En 1977 Francujo, kiu ekfunkciigis ambician atomprogramon, inaŭguras sian unuan centralon de la “nova generacio”: du reaktoroj konstruitaj en Fessenheim (Haut-Rhin, orienta Francujo). Oni tiam paroladas pri prienergia sendependeco — la unua petrolŝoko okazis antaŭ nelonge — kaj pri la farscio de franca industrio promesplena planed-skale. Samjare, ĉe la Konferenco por senatoma estonteco organizita en Salzburgo (Aŭstrujo), la usona ekologiisto Amory Lovins martelas: “atomenergio estas energio de estonto, kiu apartenas al pasinteco.” tiu frapfrazo povus trovi sian plenan forton nun, post la japana katastrofo, plej grava akcidento depost la eksplodo de reaktoro en Ĉernobilo en 1986. Ĉi-foje ne eblas kaŝiĝi sub la argumento de la industria kadukeco de sinkanta sovetia imperio. Japanujo estas unu el la plej teknike evoluintaj, kaj la politikaj reeĥoj de la tertremo de la 11-a de marto serioze ŝancelas la bazojn de la atomindustrio.

Unue, ĉar la geografia gravitcentro de tiu industrio moviĝas. Laŭ lastatempa raporto de Worldwatch Institute, 437 reaktoroj estis funkciantaj en la mondo je la 1-a de aprilo 2011*. Ili troviĝas en 30 landoj — unu malpli ol en la pasintaj jaroj, ĉar la Eŭropa Unuiĝo (EU) trudis en 2010 fermon de la lasta litovuja reaktoro, samtipa kiel tiu de Ĉernobilo. La tutmonda produktado de atoma elektro malpliiĝis en 2009, la trian jaron sinsekve*, kaj ĝia proporcio en la tutmonda elektro-produktado malpliiĝis de la komenco de la 2000-aj jaroj; en 2009 estis nur 13,8%, kontraŭ meze 17% por la jardeko 1990-a, kiu estis la ora epoko de atomenergio*.

* Mycle Schneider, Antony Froggatt kaj Steve Thomas, “Nuclear power in a post-Fukushima world”, aprilo 2011. La Internacia Atomenergi-Agentejo mencias 443, ne konsiderante la ses reaktorojn ne funkciantajn en Fukushima-Daichi.
* La statistikoj de 2010 ne estas konataj.
* World Nuclear Association, junio 2011.

Dum la nombro de reaktoroj stagnas, la energi-konsumado kreskegas, pro efiko de la ekonomia kresko en la Sudo, precipe en Ĉinujo, Barato kaj Brazilo. La landoj nemembroj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) konsistigas 80% de la kresko de elektro-postulo, kiun antaŭvidas, por la periodo 2008-2035, la fakuloj de la Internacia Energi-Agentejo (IEA) en la lasta eldono de sia jarraporto pri energi-prospektivo*. Kaj Ĉinujo, kies elektropostulo triobliĝos dum tiu periodo, engaĝiĝis en ambicia atoma programo, kun 27 konstruataj reaktoroj, kaj kvardeko da projektitaj. Ĝi samtempe kondukas severan akirpolitikon sur la tutmonda uranio-merkato, por formi siajn rezervojn: laŭ aganto de tiu merkato*, Ĉinujo akiris 17.000 el la 70.000 tunoj venditaj pasintjare en la mondo.

* “World energy outlook 2010”, novembro 2010.
* Pro la streĉita etoso de la post-Fukuŝima tempo, pluraj fakuloj kaj kadruloj de la atomindustrio, kiujn ni intervjuis por tiu enketo, kondiĉigis sian atestadon je anonimeco.
Oficiale konstruata de ... 1972

Tiuj perspektivoj instigas la atom-subtenantojn proklami la renaskiĝon de sia industrio. “De tri aŭ kvar jaroj, ni estis petitaj de kvardeko da landoj, diras s-ro Bernard Bigot, ĉefa administranto de la Agentejo por atomenergio kaj alternativaj energioj (france: CEA), la publika instanco kun industria kaj komerca karakterizo taskita konduki la atomesploradon en Francujo, kaj ĉefa posedanto de Areva. Estas nekontestebla dinamiko.” Kelkaj landoj ja komencas interesiĝi pri tio, kiel ekzemple la Unuiĝintaj Emirlandoj, kiuj elektis en 2009 la sudkorean reaktoron APR-1400, prefere ol la eŭropa Eŭropa premakva Reaktoro (EPR) de la franca Areva. Ankaŭ en Sauda Arabujo, la demando estas sur la tagordo: la interna postulo por energio rapidege kreskas, tiom ke riskas malpliiĝi petroleksportaĵoj, kiuj estas la ĉefa enspezofonto de la reĝlando*.

* Vd Kate Dourian, “Saud Arabia sees output at 10,8 million b/d by 2030: Official”, 20-a aprilo 2011, www.platts.com.

Kvankam kreskanta nombro de landoj prikonsideras la nuklean elekton, tiu dinamiko ne konkretiĝis en ciferoj. Laŭ la Internacia Atomenergi-Agentejo (IAEA), kiu dependas de UN, estas ĉi-jare en la mondo 64 konstruataj reaktoroj, kompare kun la 120 konstruataj fine de 1987, aŭ la 233 nombritaj en 1979, rekorda jaro de la civila atomenergia historio. Kaj, kiel konstatas la Worldwatch Institute, parto de la konstruataj centraloj nombritaj de la IAEA restas virtualaj: 12 kuŝas sur la listo de pli ol dudek jaroj, kun rekorda daŭro por la usona projekto Watts Bar2, oficiale konstruata de 1972; du aliaj datumas de pli ol dek jaroj (en Tajvano). Finfine, tri kvaronoj de la konstruataj reaktoroj situas en nur kvar landoj: Ĉinujo, Barato, Rusujo kaj Sudkoreujo. “Sed atentu, Rusujo anoncas neekzistantajn projektojn”, avertas fakulo de la atomindustrio.

Dum iuj pripensas kaj aliaj konstruas -foje kun grandaj malfruoj, kiel en la konstruejoj de la EPR en Finlando kaj en Francujo-, la atomindustria ekipaĵo maljuniĝas. Laŭ la IAEA, la mezaĝo de la reaktoroj en la mondo estas 27 jaroj (25 por la francaj); 40% da ili havas nun 30 jarojn aŭ pli. Laŭ Worldwatch Institute la nombro de la funkci-ĉesigoj de reaktoroj superos tiun de ekfunkciigoj jam en 2015. Plilongigi la vivdaŭron trans 40 jarojn nur prokrastus la fenomenon.

Multaj landoj cetere povus revizii siajn plilongigo-planojn, same kiel faris Germanujo, kiu fermis siajn sep plej maljunajn centralojn tuj post la Fukuŝimo-akcidento, antaŭ ol anonci, fine de majo 2011, sian definitivan forlason de atomindustrio ĝis 2022. “Verdire tiu ĉi decido favoras al la industriistoj de tiuj centraloj, analizas financaj fakuloj el tiu sektoro. Ene de 18 monatoj, la malneta marĝeno falis de 10-12 € por ĉiu megavathoro (MWh) ĝis 2 €. Kun tia nivelo, oni ne povas gajni monon.” Kialo estas imposto, kiun oni taksas je 2,3 miliardoj da eŭroj, trudita de la germana registaro kiel kompensaĵo de la plilongigo de la centralo-vivdaŭro. Tiu imposto verŝajne estos nuligita, kontraŭ la akcepto fare de la industriistoj de la atomforlasa plano decidita de la registaro de s-ino Angela Merkel. Ankaŭ en majo 2011, Svisujo anoncis, ke ĝi ne anstataŭigos siajn kvin nukleajn reaktorojn, planante ilian ekspluato-finon en 2034.

Aliloke en Eŭropo la estonto de tiu industrio ne ŝajnas pli bona, escepte de la programoj deciditaj de Pollando (tri reaktoroj antaŭ 2030) kaj Turkujo, kie la reaktor-projekto de Akkuyu — la kvina provo lanĉi atomprogramon de la 1960-aj jaroj — havas fortan konstraŭstaron. Italujo, kiu forlasis atomenergion en 1987 per referendumo, estis prezentita kiel unu el la emblemoj de la renaskiĝo: en 2008 la parlamento voĉdonis leĝon kreantan programon por kovri 25% de la elektro-bezonoj de la lando antaŭ 2030. Sed per referendumo okazinta la 12-13-ajn de junio 2011, 94% de la voĉdonintoj postulis nuligon de tiu leĝo. Italujo ne konstruos centralojn.

Ankaŭ Britujo planis novajn instalaĵojn. Elektro de Francujo (EDF) estas kandidato por konstrui kvar EPR. Sed la reaktoro de Areva, kaj ĝia usonjapana konkuranto AP-1000 ankoraŭ ne ricevis favoran decidon de la brita atomsekureca instanco, kiu ĵus prokrastis sian decidon, origine planitan en junio, por havi tempon restudi la dosierojn je la lumo de la lastaj Fukuŝimo-eventoj. “Estas verŝajne, ke la britaj projektoj ne realiĝos, opinias fakulo pri financoj. Estas tro da malcertecoj en la longdaŭro por ke industriisto sin risku”. Londono ja proponis garantiojn (fiksado de minimuma prezo de CO2-tuno, por malfavori gason kaj karbon, longdaŭran garantion de la venda elektroprezo) por trankviligi la investistojn, sed la registaro, kiel ĉiuj eŭropaj landoj, altigis la maksimuman respondecon de la atom-industriistoj en Britujo: kaze de damaĝoj kaŭzitaj de akcidento, ili devos repagi ĝis maksimume 1,4 miliardon da eŭroj*.

* The Observer, Londono, 23-a de januaro 2011. En Francujo la limon oni altigis ĝis 700 milionoj da eŭroj.

Ĉio montras, ke la emocio kaŭzita de la Fukuŝimo-akcidento ne instigos la publikan opinion subteni renaskiĝon de atomindustrio. “Krom la du EPR-reaktoroj konstruataj en Finlando kaj Francujo, ni ne antaŭvidas alian konstruadon en Eŭropo antaŭ 2020.”, prognozas nia financisto, kiu “ne imagas, ke la EPR-projekto en Penly (Seine-et-Marne, Francujo) konkretiĝos.” Jen aŭguro ŝajne konfirmata de s-ro Christophe de Margerie, la ĝenerala direktor-prezidanto de Total, engaĝita je 8,33% en tiu programo gvidata de EDF. “Ŝajnas, kela pristudoj pri tiu projekto estas haltigitaj. Estis kalendaro, fiksitaj datoj: nun ne plu*.” Tiuj diroj estis tuj malkonfirmataj de s-ro Eric Besson, ministro pri industrio, energio kaj cifereca ekonomio, fervora subtenanto de la franca atomindustrio.

* Challenges, Parizo, 5-a de majo 2011.
“Nur la amasinformiloj kredis je tio”

En Japanujo la ĉefministro anoncis en majo forlason de programo, kiu celis altigi la procentaĵon de atomo en la tuta elektroprodukto de la lando ĝis 50% anstataŭ 30% nun. S-ro Kan Naoto anoncis preparon de plano, kiu asocios energi-ŝparadon kaj disvolvadon de renovigeblaj fontoj, sugestante devigon ekipi ĉiujn novajn loĝejojn per sunpaneloj. En Usono, kie prezidanto George W. Bush petis en 2000 la elektro-produktantojn relanĉi konstruadon de reaktoroj, haltigita post la akcidento en Three Mile Island en 1979, la unua centralo estis planita ekfunkcii en 2010: “Nur la amasinformiloj kredis je tio, komentas s-ro Yves Marignac, ĉefo de Wise-Paris, sendependa ekspertiza organismo pri atomindustrio. Dek unu jarojn poste, malgraŭ reasertata subteno de la Obama-administracio, neniu projekto komenciĝis.” La kongreso (deputitaro) tamen voĉdonis en 2005 buĝeton je 17,5 miliardoj da dolaroj cele garantii la depruntojn kaj redukti la financan riskon de la investantoj. Ses jarojn poste, nur la duono de la sumo estas mobilizita kaj neniu konstruejo ekis, dum s-ro Barack Obama planas enskribi aldonajn 35 miliardojn en la buĝeton de 2012*. Senefika decido, almenaŭ en mezlonga estonteco, ĉar la akcelita ekspluatado de la usonaj rezervoj de skisto-gaso malaltigis la prezon de natura gaso en la nordamerika kontinento: sufiĉe por instigi la elektro-produktantojn deturni sin de uranio, kaj prefere uzi gason*.

* The New York Times, 29-a de aprilo 2011.
* Malaltiĝo de la gasprezo favoras, nerekte, la profitojn de la produktantoj de nekonvencia petrolo en Kanado, ĉar necesas bruligi ĉirkaŭ 20 kubajn metrojn da gaso por ekstrakti unu petrolbarelon el bitumaj sabloj.

Rigardante pli zorge, ŝajnas ja, ke la malregulado de la energi-merkatoj, pli ol la ekologiistaj asocioj, ludas rolon de “la vermo en frukto” de atomindustrio. “Necesas konscii, ke engaĝiĝo por la atomindustrio estas tre longdaŭra investo, klarigas s-ro Bigot. De la decido ĝis la malkonstruado de la kadukiĝintaj instalaĵoj, pasas cento da jaroj. Kun pezaj investoj en la komenco, kaj enspezoj etenditaj laŭ pluraj jardekoj.” Tiuj daŭroj ne kongruas kun la postulo de rapidaj profitoj de la financaj merkatoj en liberalismaj ekonomioj. “Estas ja malfacile engaĝiĝi en tiuspeca investado sen kadro firme fiksita de la ŝtatoj por redukti la malcertecon premantan sur la profitdoneco, konfirmas s-ro Fatih Birol, ĉefekonomikisto de IEA kaj respondeca pri la prienergia prospektiva jarraporto de la agentejo. Tio estas unu el la kialoj, kiuj klarigas kial la kresko de atomindustrio okazos ĉefe ekster la OEKE.” Ekster la planitaj ekonomioj aŭ ŝtatadministrataj sektoroj, ĉu do ne estas longperspektiva estonto por tiu teknologio? “Se energi-industrio dependus nur de la merkatoj, sen instigaj dispozicioj de la ŝtatoj, la atomindustrio ne plu disvolviĝus.”

Tiun opinion kundividas s-ro Jacques Repussard, ĝenerala direktoro de la Instituto por radioprotektado kaj atoma sekureco (IRSN), franca publika organo, kiu kunlaboras kun la atomaj reginstancoj de multaj landoj. “Usono, ekzemple, ege penas prizorgi siajn duonpublikajn retojn de elekrodistribuado. Ne plu ekzistas politikoj de grandaj publikaj investoj en la liberalismaj ekonomioj; sed ja nur tiaj politikoj, ne “la merkatoj”, povas garantii longperspektivan vidadon. Kaj, kvankam multaj landoj opinias atomenergion nemalhavebla, tiu ĉi vidado penas sin esprimi, ekster la landoj, kie ekonomio estas bone enkadrigita, kiel en Francujo kiam ĝi lanĉis sian programon en la 1970-aj jaroj, aŭ en Ĉinujo kaj Barato nuntempe.” Jen estas hodiaŭa paradokso en la okcidentaj landoj: la elitoj, kiuj rekomendas atomenergion por redukti dependon rilate la fosiliajn energiojn kaj grandigi la sekurecon de provizado — ĉar facilas stokigi nuklean materialon por konsumado de pluraj jaroj — ne sukcesas efektivigi sian rekomendaĵon, manke de ekonomia stirilo.

Ĉar, kvankam la ŝtatoj kapablas krei “trankviligan” kadron pere de dispozicioj celantaj redukti la financajn riskojn por la industriistoj, la volo de akciuloj kaj merkatoj, kiuj serĉas rapidajn kaj mezrapidajn profitojn — ja diktas la strategion de ĉi tiuj. Kaj ili ne ŝajnas emaj anstataŭigi la kadukiĝantajn reaktorojn. Plej bona ilustrado de tio estas la malmulta diligenteco de EDF — tamen regata de la franca ŝtato — lanĉi la konstruadon en Penly de la dua EPR-reaktoro decidita de s-ro Nicolas Sarkozy. Krom se oni revenos al pli da “gvidismo” kaj al formo de ekonomia planado, serioza kresko de la atoma proporcio en la prienergia paletro de la evoluintaj landoj restos nerealisma, eĉ kun la argumento — aŭdinda — de lukto kontraŭ klimatvarmiĝo.

La klimato ja entrudiĝis en la debaton de la fino de la 1990-aj jaroj: atomenergio elĵetas tre malmulte da karbona dioksido. Forta argumento, kiun Francujo laŭte portis en la UN-diskutoj, aparte dum la Kopenhaga Konferenco en 2009, kaj en la misteraj influoj de la EU: nur amasa disvolvado de tiu energiproduktado ebligus, laŭ Francujo, respondi al la defio de la lukto kontraŭ klimatvarmiĝo. Por stabiligi la klimaton la mondo devas, laŭ la fakuloj, duonigi siajn elĵetojn de forcejefikaj gasoj antaŭ 2050; eĉ kvaronigi, koncerne la plej evoluintajn ekonomiojn.“Malpliigo de la proporcio de atomenergio en la mondo estus malbona novaĵo, el tri vidpunktoj, avertas s-ro Birol. Unue por la sekureco de la provizado, ĉar la anstataŭanto estus ĉefe la fosiliaj energioj, kies rezervoj estas limigitaj. Due, ĉar la kosto de la elektroproduktado kreskus, la atoma elektro estante la malplej kosta. Kaj, evidente, por la lukto kontraŭ la klimatvarmiĝo. Estas nur du manieroj produkti elektron sen karboneligo: per la novaj energifontoj, kies problemoj estas alta kosto kaj disponebleco, kaj per atomenergio.”

Tiu argumentado ne konvinkas la ekonomikiston Benjamin Dessus, prezidanto de la asocio Global Chance: “En sia scenaro por malpli karbona mondo je perspektivo de 2050, la IEA atribuas al atomenergio nur 4 aŭ 5% de la evitataj eligoj, kontraŭ 60% kiuj devenus de prienergia sobreco, 20% el la renovigeblaj energioj kaj 15% el la kaptado de la karbona dioksido eligita per la brulado de karbo kaj fosiliaj energioj. Oni do facile povas vivi sen atomenergio, des pli, ke ĝi konsistigas nur malgrandan parton de la elektroproduktado en la landoj kiuj ĝin uzas, escepte de kvin el ili.”*

* Usono, Francujo, Japanujo, Rusujo kaj Germanujo dividas 67% de la tutmonda atomenergio. La procento de atomo en ilia elektro-produktado varias de 17% en Usono ĝis 75% en Francujo.
Elektoj por unu jarcento

En 2006, s-ro Dessus kaj s-ro Philippe Girard, fakulo de CEA, ellaboris prospektivan scenaron por 2030, nomatan Sunburn, konsiderante ke trideko da novaj landoj aliros la civilan atomenergion antaŭ tiu dato, altigante la tutmondan produkton de atomelektro en 2030 ĝis 8.900 TWh, dum la IEA-fakuloj antaŭvidis 4.900 Twh*. Tre “optimisma” scenaro — ĝi implicas konstruadon de ses cent EPR-reaktoroj, do kvardek unuoj ekfunkciigotaj ĉiujare inter 2015 kaj 2030-, sed kiu kondukus al redukto de nur 9% de la tutmondaj karbon-eligoj de 2030, kompare kun la IEA-scenaro*. Eĉ pli malbone: en la Sunburn-scenaro, la akumulitaj eligoj de forcejefikaj gasoj dum la periodo 2006-2030 estus reduktitaj je nur 2,9% kompare kun la IEA-prognozoj.

* Teravathoro (TWh) estas unu miliardo da kilovathoroj.
* Les Cahiers de Global Chance, n-ro 21, Meudon, Francujo, majo 2006.

Resume, eĉ tre ambicia disvolvado de atomindustrio mondskale ne ebligus efike lukti kontraŭ la klimatvarmiĝo. “Amasa disvolvado de elektrouzo surbaze de atomenergio, ekzemple ĝeneraligo de elektraj veturiloj, ebligus multe pli bonan rezulton, respondas s-ro Bigot. Kaj atomo havas veran avantaĝon rilate prezon. Dum ne estas freneze antaŭvidi ke benzinoprezo estos 3 aŭ 4 eŭroj por unu litro, elektra veturilo kostas hodiaŭ nur unu eŭron da elektro por cent kilometroj. Ĉu ni deziras tion aŭ ne, eĉ se ni rapide disvolvas la renovigeblajn energiojn, ni ne povos vivi sen atomenergio.”

Denis DELBECQ

Militaj intervenoj en Libio kaj Eburbordo — Originoj kaj sortoŝanĝoj de la “rajto enmiksiĝi”

En malpli ol monato, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) permesis dufoje la uzadon de forto, en Libio kaj en Eburbordo. Tiuj decidoj — esceptaj, ĉar la Ĉarto admonas al paca solvado de konfliktoj — baziĝas sur la ĵusa agnosko de la “devo de la ŝtatoj protekti la civilajn loĝantarojn”. Ĉu la UN survojas al validigo de malegaleca “rajto interveni”?

“MI DONIS ORDONON fari la disponojn necesajn por malebligi la uzadon de pezaj armiloj kontraŭ la civila loĝantaro”, deklaris la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), s-ro Ban Ki-moon, la 4-an de aprilo 2011. Kelkajn horojn poste, en Abiĝano, la batal-helikopteroj de la UN kaj la franca forto Licorne aliĝis al la ofensivo de la trupoj de s-ro Alassane Dramane Ouattara kontraŭ tiuj de la ĝistiama prezidanto Laurent Gbagbo.

En la koridoroj de la UN, en Novjorko, tiu decido vekis malagrablan senton. Kvankam la rezolucio (n-ro 1975) de la Konsilantaro pri Sekureco, sur kiu ĝi baziĝis, estis decidita unuanime, la 30-an de marto 2011, funkciuloj esprimis dubojn pri la rajto de la ĝenerala sekretario doni tian “ordonon” (kiun havas, laŭ ili, nur la konsilantaro pri sekureco) kaj emfazis la malklarecon de la esprimo “disponoj necesaj”. La granda libereco, kiun tiu lasas al la agantoj engaĝiĝintaj nome de la UN donas kialon timi misagojn. “Ne estas en la kulturo de la Unuiĝintaj Nacioj fari fortajn militaĵojn aŭ partopreni en interna milito. Libio, poste Eburbordo: tio komencas multiĝi”, konfidas funkciulo, kiu deziras resti anonima.* Alia aldonis: “Estus necese, ke la uzo de milito ne banaliĝu”.

* Radio France Internationale, chronologie heure par heure de la crise ivoirienne, www.rfi.fr.

En la ankoraŭ fumantaj ruinoj de la dua mondmilito, en 1945, la fondantoj de la UN donis al la paco plej superan valoron. Pro tio la Ĉarto de la UN* principe instigas deteni sin “je minaco aŭ uzo de forto” en la internaciaj rilatoj (artikolo 2, § 4).* Cetere ĝi konfirmas la regulon de neenmiksiĝo en la internajn aferojn de suverenaj ŝtatoj (artikolo 2 § 7).

* Vd Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Homrajtoj [ktp], trad. de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 230 p., ISBN 978.2-9529537-9-5. -vl
* En 1928, la interkonsento Briand-Kellogg malpermesis militon kiel rimedon de nacia politiko.

Tiu regulo, hodiaŭ ofte fifamigata, komence celis konservi la internacian stabilecon. Efektive, la grandaj potencoj antaŭe ne hezitis milite interveni en aliajn landojn sub plej diversaj pretekstoj (protekto de samlandanoj, repago de ŝuldoj, batalo kontraŭ reala aŭ supozata hegemonio de najbara lando, komercaj interesoj ...), kaj ĉe tio faris ĉiajn specojn de krimoj.

Kiel la belga juristo Olivier Corten memorigas, “la principo de neenmiksiĝo estas la frukto de historia batalo gajnita de la plej malfortaj landoj. Dum la tuta 19-a jarcento ili suferis koloniismon kaj imperiismon kiuj siavice kutimis ornami sin per defendo de la valoroj de la “civilizacio”. Pli specife, la humanitara argumento estis ofte uzata por pravigi militajn agojn de la okcidentaj ŝtatoj, kontraŭ la otomana imperio, en Afriko aŭ en Orient-Azio ...”*

* Olivier Corten, “Les ambiguïtés du droit d’ingérence humanitaire”, Le Courrier de l’Unesco, Parizo, 1999, www.aideh.org.

Nur du esceptoj de la ĝenerala malpermeso de la paragrafo 4 de la artikolo 2 estas permesataj: memdefendo-rajto (artikolo 51) kaj disponoj deciditaj de la Konsilantaro pri Sekureco “ĉe minaco al la paco aŭ ties rompo kaj ĉe agresaj agoj” (ĉapitro VII).

Ĉiukaze la UN-juro trudas serĉi “pacan reguladon de malkonsentoj” antaŭ ol ĉia uzado de forto (ĉapitro VI) por eviti la plagon de milito: perado, bonservaj misioj, enket-komisiono, kontaktgrupo, uzado de la Internacia Justec-Kortumo (IJK) ... Antaŭ la golfmilito en 1990 okazis do intensa diplomatia agado. Tio okazis ankaŭ en 2011 por la interveno en Eburbordo, sed ne antaŭ tiu en Libio. La Konsilantaro pri Sekureco povas decidi ankaŭ nemilitajn sankciojn, sed ne fare de ŝtato sen internacia permeso: Irako (embargo), blokado de la bonhavoj kaj malpermesi vojaĝojn por gvidantoj (Libio, Eburbordo), ktp. La kontraŭregule aganta lando povas ankaŭ provizore ekskludiĝi el internacia organizaĵo (Libio el la Konsilantaro pri Homrajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, Eburbordo de la Afrika Unio en 2010).

Krome, la Internacia Pun-Kortumo (IPK), starigita en 2002, povas, por la unua fojo, persekuti deĵorantajn ŝtatestrojn, malobservante ilian diplomatian imunecon pro plej gravaj leĝrompoj (militkrimoj, krimoj kontraŭ la homaro kaj de agreso). S-ino Emma Bonino, deputito kaj poste eŭropa komisaro, opinias ke la IPK povas ludi malinstigan rolon per tio, ke ĝi svenigas la revojn de senpuneco de militkrimuloj.* Kvankam tri el kvin konstantaj membroj (Usono, Ĉinio, Rusio) ne agnoskis la IPK, tio ne malhelpis la Sekurec-konsilantaron alvoki la Kortumon kontraŭ la sudana prezidanto Omar Al-Bachir. “Okazas malofte, rimarkigas la filozofo Cvetan Todorov, ke la politika vivo estas reduktita al tiom kruelaj opcioj, kaj ne veras, ke oni devas nepre elekti inter la malkuraĝeco de indiferento kaj la ĥaoso de bombadoj. Tio okazas nur, se oni komence decidas ke agi signifas “agi milite”. Ekzistas aliaj formoj de interveno ol militaj atakoj.”*

* Emma Bonino: “Les ambiguïtés du droit d’ingérence humanitaire”, Le Courrier de l’Unesco, Parizo, junio 1999, www.aidh.org.
* Tzvetan Todorov: Mémoire du mal. Tentation du bien. Enquête sur le siècle, Robert Laffont, Parizo, 2000.
Franca impeto

LA PRINCIPOJ deciditaj en 1945 ne disvastigis kvazaŭ sorĉe la pacon en la mondo, kaj la duan duonon de la 20-a jarcento trairis multaj mortigaj konfliktoj. Ili tamen montras la konscion pri danĝerojn, kiuj sidas en ĉia uzado de forto. Por Corten, “kvankam la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj* ne malaperigis tiujn [imperiismajn] praktikojn, ĝi donis almenaŭ al la atakitaj ŝtatoj la eblecon alvoki la juron por kontraŭstari la perforton”. Por pravigi la militon malgraŭ ĉio, la potencoj ofte montris kreemon: Israelo argumentis per pretendita “antaŭmalhelpa justa defendo” kontraŭ Egiptio en 1967, same kiel Usono faris kontraŭ Irako en 2003.

* Vd Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, ..., trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, ISBN 978-2-9529537-9-5. -vl

Ekde sia stariĝo, la Unuiĝintaj Nacioj permesis la uzadon de rimedoj de armita trudado — kaŭze de la ĉapitro VII — dudek unu fojojn, kaj la interveno en Koreio en la jaro 1950 estis emblemeca operacio (vidu malsupre “Sesdek jaroj da operacioj”). Necesas do malhelpi la fiaskigon de ĉefa celo, nome la konservado de paco, per aliaj rimedoj. La kialoj por uzi perforton devas do esti nepraj, kaj nur la Konsilantaro pri Sekureco povas permesi ĝin. En 1990, la aneksado de Kuvejto fare de Irako estis klara rompo de la internacia juro, kiu malpermesas perfortajn ampleksigojn de la nacia teritorio, kaj evidentan agreson kontraŭ membroŝtato de la UN, eĉ se la intervenemaj potencoj ne estis sen geopolitikaj motivoj.

Post la fino de la malvarma milito la laŭleĝaj eblecoj uzi armitajn rimedojn ŝajnas etendiĝi. Kvankam la principo de “interven-rajto”, volata de la itala juristo Mario Bettati aŭ de la franca politikisto Bernard Kouchner, ne estas agnoksita kiel tia de la internacia juro*, la humanitara agado estas unu el la argumentoj, kiuj povas permesi uzon de militaj rimedoj. Speciale la neceso helpi loĝantarojn, kiuj fariĝas viktimoj de sia propra ŝtato (pro ties neagado, kiel en Somalio en 1993 kaj en Eburbordo en 2011, aŭ pro ĝia perforta agado, kiel en Libio en 2011), eksplicite eniris la juran arsenalon de la UN-instanco. En 1988, la Ĝenerala Asembleo de la UN malfermis la vojon por la neregistaraj organizaĵoj (NRO).* En 2005 la Ĝenerala Asembleo agnoskis la “devon de la ŝtatoj protekti la civilajn loĝantarojn”; poste, en 2006, la Konsilantaro pri Sekureco fortigis la devojn de la registaroj pri la civiluloj en periodo de armita konflikto, ankaŭ se tiu unue ne havas internacian dimension.* Ĉar ĝi ekskludas agnoskon de ia ajn rajto je enmiksiĝo same malklara kiel danĝera — la bilanco almenaŭ miksita de la operacioj en Bosnio (1992) kaj en Somalio (1993) instigas al prudento —, la Unuiĝintaj Nacioj provas do klarigi la ankoraŭ sufiĉe malklarajn kriteriojn por permesi armitan agon.

* Mario Bettati: Le Droit d’ingérence. Mutation de l’ordre international, Odile Jacob, Parizo, 1996.
* Rezolucio 43/131: “Humanitara helpo al la viktimoj de naturkatastrofoj kaj de same gravaj urĝaj situacioj” [en la franca: “Assistance hunanitaire aux victimes des catastrophes naturelles et de situations d’urgence du même ordre”], decidita sen voĉdonado de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 8-an de decembro 1988.
* Rezolucio 2006/267, “Protekto de civiluloj en armitaj konfliktoj” [france: “Protection des civils dans les conflits armés”], 28-an de aprilo 2006.

Ŝajne simpla, logika kaj pravigita, milita interveno por defendi fundamentajn rajtojn enhavas efektive ombrajn zonojn kaj ĉiam vekas polemikon. Ruslando, Ĉinio kaj Barato sindetenis dum la voĉdonado pri la interveno en Libion, dum Germanio kontraŭis ĝin. Usono aliĝis al ĝi malgraŭvole. La streĉiĝo percepteblas eĉ ene de la Atlantika Alianco, kiu estas nun taskita gvidi la operaciojn. Cetere, la impeto de la franca prezidanto Nicolas Sarkozy kaŭzis al li ne tre flatajn komparojn kun s-ro George W. Bush, ĉefe en la brita kaj usona gazetaroj. La reprezentantoj de Barato ĉe la UN petis “disponi pri pli da tempo por ekzameni la projektojn de rezolucio [kiuj permesis la uzadon de perforto], kio ebligus al la landoj liverantaj kontingentojn doni sian vidpunkton koncerne la uzadon de iliaj soldatoj”.*

* Konsilantaro pri Sekureco, CS/10215, 30-a de marto 2011.

Ĉar temas pri armitaj operacioj, kiuj, laŭdifine povas kaŭzi morton, la internaciaj perturboj ŝajnas esti neeviteblaj. Uzi mortigilojn, sub kia ajn argumento, signifas ĉiam fiasko de la fundamentaj rajtoj: por defendi certajn civilulojn oni endanĝerigas aliajn civilulojn. Pro tio multnombraj juristoj rifuzas la esprimon “justa milito” (de la skribaĵoj de la sankta Aŭgusteno* ĝis la paroladoj de s-ro Bush) aŭ tiun de “humanitara milito”. La tiucela Internacia Komisiono starigita en 2000, preferas la esprimon “milita interveno kun la celo de humanitara protekto”.*

* Sankta Aŭgusteno troviĝas, kune kun Tomaso de Akvino, inter la katolikaj pensistoj kiuj teoriigis la ideon de “justa celo” kiu, laŭ ili, pravigas militon, kaj kontribuis al certa maniĥeismo.
* Internacia Komisiono pri Interveno kaj Suvereneco de la Ŝtatoj: “La respondeco protekti [france: La responsabilité de protéger]”, 2001, iciss.gc.ca/report-e.asp.

Ĉar militaj operacioj ĉiam entenas parton de malcerteco, la perimetro de la ago permesata de la Konsilantaro pri Sekureco kaŭzas ankaŭ malkonsentojn. La timo fariĝi parto de lokaj bataloj (Eburbordo) aŭ enŝlimiĝi (Libio) konfirmas tion. “En kiu momento tiu milito estos konsiderata gajnita?” demandas sin, dubeme, la fondinto de Kuracistoj sen Limoj*, s-ro Rony Brauman, pri la konflikto inter la ribeluloj kaj la reĝimo de Tripolo.* Moskvo kaj Pekino opinias nun, ke la farataj operacioj transiras la mandaton kiun la UN atribuis, kontraŭ kiu ili ne voĉdonis, kvankam ili povintus tion.

* France: Médecins sans frontières. -vl
* Libération, Parizo, 21-a de marto 2011.

De la starigo de zono de aera ekskludeco oni estas, laŭ ili, pasinta al interveno kun la celo faligi la libian reĝimon. Cetere la prezidantoj Barack Obama kaj Sarkozy, same kiel la brita ĉefministro David Cameron jam ne kaŝas tion.* Nu, tia celo malkongruas kun la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu, kaŭze de la principoj de neenmiksiĝo kaj de la rajto de la popoloj disponi pri si mem, rezervas tian opcion al la koncernataj loĝantaroj. Eĉ se s-ro Muammar Gadafi prezentas ĉiajn ecojn de tirano, ĉiu povas trovi pli aŭ malpli laŭ sia gusto tiun aŭ alian gvidanton, en malpli klaraj cirkonstancoj. Kvankam Barato aprobis la rezolucion n-ro 1975, ĝi insistis precizigi ke “la packonservantaj soldatoj devas en nenia okazo fariĝi instrumento de reĝimŝanĝo en Eburbordo”. Ĉu la “devo proktekti la civilajn loĝantarojn” estas nur la masko por la “devo enmiksiĝi”?

* “Gadafi devas foriri”, tribuno publikigita de Le Figaro, la Times, la International Herald Tribune, la Washington Post kaj Al-Hayat la 15-an de aprilo 2011.

Germanio, kiu unue kontraŭis la militan intervenon en Libio, emfazis la malmultajn informojn, kiujn la Konsilantaro pri Sekureco disponas pri la surloka situacio kaj pri la reala speco de la armita ribelo: ĉu triba ribelo aŭ politika esprimiĝo de la popolo batalanta kontraŭ subprema reĝimo? Aliaj avertis kontraŭ “magio de armiloj” kapablaj sole solvi politikajn problemojn. “La homrajtoj ne estas politiko, kaj la sistema kontraŭmeto de homrajtoj kaj realpolitiko estas sakstrato. Ekzistas simple politiko, kiu estas la arto voli la konsekvencojn de tio, kion oni volas”, tiel opinias s-ro Brauman. Laŭ li, la libiaj ribeluloj “iluzias pri nia kapablo ŝanĝi la situacion al ilia profito”. Kaj “la prezon de tio pagos ili”.

Neregistaraj organizaĵoj kaj eminentuloj kritikas ankaŭ la internacian principon de “du pezoj, du pesiloj”. La Araba Ligo siavice postulas zonon de aera ekskludeco super Gazo, kie la israelaj bombadoj regule mortigas civilulojn. Oni povas veti ke ĝi ne atingos ĝin. La Konsilantaro pri Sekureco estas efektive politika instanco kiu taksas malegalece la poziciojn alprenendajn kaj la rezoluciojn aplikendajn.

La decidoj de tiu “monda direktorio” estas devigaj (male al tiuj de la Ĝenerala Asembleo) kaj estas ekster ĉia vera jura kontrolo. Nur la premado de komunikiloj kaj de asocioj povas kontraŭpezi, sed tio restas tre hazarda. Ekzemple oni vidas ofte ke la gazetaro, kiel en Usono en 2003 aŭ en Francio en 2011, sekvas sian registaron sur la vojoj de milito kaj partoprenas en la estigo de kondiĉaj refleksoj ĉe la opinio. En la okazo de Libio, la komunikiloj preskaŭ antaŭiris la politikan reagon.

Same, certaj “humanitaristoj”, kiel s-ro Kouchner, ne timas misuzadon, kiam ili pli ofte subtenas armitajn agojn. Tamen la malsamaj opinioj de la konstantaj membroj povas kelkfoje malhelpi la permeson uzi perforton: tio okazis en 2003, kiam Francio kontraŭis la militon kontraŭ Irako kun la pli diskreta subteno de Ruslando kaj Ĉinio. Kvankam ŝajnas, ke la Konsilantaro hodiaŭ pli emas etendi sian agokampon, ĝiaj rezolucioj restas ne firmaj (kaj do renverseblaj), kaj la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, do la plej alta teksto, ne estis reviziita koncerne uzadon de perforto. La nunaj intervenoj okazas do en jura kadro evoluanta kaj malcerta.

La ideo de aktiva pacismo

NEEVITEBLE ŜVEBAS suspekto de arbitreco. en 1990 la ŝtatoj, kiuj en Irako uzis perforton laŭ internacia mandato, certe ne agis sen krompensoj, ĉar temis pri strategia regiono. Same la milita subteno de Parizo, iama kolonia potenco, al la Respublikanaj Fortoj de Eburbordo (FRCI) de s-ro Ouattara ne okazas sen strikte francaj zorgoj, tiom Eburbordo estas ĉefa ŝakpeco en la strategio de francaj interesoj en Okcidenta Afriko. Cetere, oni scias, ke antaŭ la “ordono” donita de s-ro Ban okazis telefona interparolado kun s-ro Sarkozy. La UN montriĝas ja utila kiam oni jam decidis interveni kaj kiam oni estas la sola kapabla fari tion: “Kaze de problemo, kiun ili alvokas? Kompreneble nin”, komentis franca oficiro, duone cinike, duone malkviete.* “Neniam, en la tuta pasinta kaj nuntempa homa historio, insistas la profesoro David Sanchez Rubio, de la universitato de Sevilo, oni vidis agon de supozata “humanitara interveno” kun la ekskluziva aŭ ĉefa celo eviti situacion de amasa kaj sistema rompo de la homrajtoj.”* La problemo estas tiam la jena: ĉu oni povas fondi juran sistemon sur principoj, pri kiu oni jam antaŭe scias, ke ili servas por malegaleca geometrio?

* Le Monde, 13-a de aprilo 2011.
* David Sanchez Rubio, “Interventions humanitaires. Principes, concepts et réalités”, en “Interventions humanitaires?”, Alternatives sud, vol. 11, n-ro 3, Louvain-la-Neuve, 2004.

Iuj opinias, ke pli bone reprezenteco, ĉefe geografia, de la Konsilantaro pri Sekureco malgrandigus la efikojn de arbitreco — Sud-Afriko aŭ Brazilo povus eniri ĝin;* aliaj, ke tiuj mankoj estas ennaskitaj en la institucia pozicio de la Konsilantaro. Oni ofte ankaŭ bedaŭras, ke la konstanta ĉefstabo, enskribita en la Ĉarto de la UN, estis neniam starigita. Malantaŭ tiuj demandoj profiliĝas aliaj, pli profundaj: ĉu ekzistas nekontestebla formo de internacia reprezenteco, kiu legitimus mondan registaron? Ĉu la Unuiĝintaj Nacioj povas esti io alia ol loko de paca alfrontiĝo, kie la vidpunktoj proksimiĝas kaj kie iom post iom konstruiĝas interkonsentita internacia normaleco?

* Vd François Danglin, “Pacte démocratique entre puissance du Sud”, Le Monde diplomatique, marto 2011.

Multnombraj juristoj opinias cetere, ke la apogantoj de devo je enmiksiĝo trompiĝas: la nuntempa internacia juro neniam konsideris la suverenecon nevenkebla fortikaĵo. “Neniakaze eblas pretendi ke al ŝtato estas “permesite” masakri sian loĝantaron sub la preteksto ke ĉio, kio okazas ene de ĝiaj landlimoj koncernas “internajn aferojn”, emfazas Corten. Ĉiuj ŝtatoj formale agnoskis, ke ili devas respekti fundamentajn principojn, ekzemple la rajton je vivo, la respekton je korpa senvundeco aŭ la malpermeson de gentekstermo, koncerne siajn proprajn civitanojn kaj do sur sia propra teritorio. Ili “suverene” promesis respekti ilin, kaj ili do “suverene” devas plenumi siajn promesojn.”* Laŭ tio, la problemo estas do pli politika ol jura.

* Olivier Corten, saml.

La Unuiĝintaj Nacioj, kiom ajn malsufiĉaj ili estas, baziĝas sur la ideo de aktiva pacismo. Necesas apogi kulturon de kunlaborado, de dialogo, de reciprokeco, de “socia devigo”, kiu devigas la agantojn respekti la komunajn normojn kaj la “horizontecon”, male al la hierarĥia logiko de potenco. Kvankam tiuj celoj povas ŝajni naivaj, ili trudas serĉi pli kaj pli solvojn por ŝanĝi la rilatojn de forto, kiuj fondas tion, kio ankoraŭ longtempe restos internacia socio kaj ne “komunumo”. Tio implicas la respekton de la popola suvereneco, kiam tiu esprimiĝas (la franca registaro daŭre apogas reĝimojn, kiuj malkaŝe manipulas la elektojn en Afriko) kaj la malfermon de diskuta perimetro ankoraŭ tro ofte monopoligita de la okcidentaj potencoj. La prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, s-ro Jean Ping, opiniante ke lia vidpunkto ne estis sufiĉe konsiderata, montris sian koleron per sia rifuzo iri al la pintkunveno de Parizo pri Libio, la 19-an de marto 2011. La aktiva pacismo postulas ankaŭ veran komunikilan plurismon, kiu ebligas la esprimiĝon de kontraŭaj vidpunktoj — la sukceso de WikiLeaks montras la bezonon de tio. La aktiva pacismo postulas ankaŭ certan konscion de historia antaŭeco, kiun la nunaj gvidantoj eble estas perdintaj.

Fine, la antaŭmalhelpado de konfliktoj ne limiĝas al paca regulado de malkonsentoj (ĉapitro VI de la Ĉarto), kvankam tiu estas fortigenda en momento, kiam la uzo de perforto ŝajnas remodiĝi. Ekzemple, kion pri la logikoj per si mem perfortaj de la monda ekonomia ordo, kiuj suferigas ĉefe la landojn de la Sudo — kie okazas la plej multaj internaciaj intervenoj? “La humanitara interveno, komprenata en sia reala intenco eviti perfortajn rompojn de la homrajtoj, skribas la ekonomikisto kaj membro de la liberiga teologio Franz Hinkelammert, implicas agon rektan, armean, por alfronti limajn situaciojn de eliminado rekta, grava, amasa kaj tuja de homaj vivoj. En la “normala” ĉiutagaĵo ni vivas jam en kunteksto de eliminado malrekta, grava, masiva kaj [antaŭvidebla] de vivoj. Oni konsideras malnormala nur la rektan agreson kontraŭ la vivo de certaj personoj, sed oni ne reagas al la malrektaj efikoj de aliaj agoj kiuj havas ŝajne nenian intencon ekstermi homajn estulojn.”* Ni memoru, ke, laŭ la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nutrado kaj Kampkulturo (NuKo; FAO laŭ la angla), unu miliardo da homaj estuloj suferis malsaton en la jaro 2010. Fakte, tiuj kiuj kapablas fari armitajn operaciojn nome de la UN estas ankaŭ tiuj, kiuj fermas la pordon al ĉia grandskala reformo de la internaciaj komerc-reguloj aŭ al la efektiva agnosko de la sociaj rajtoj de la malriĉaj loĝantaroj de la Sudaj landoj. Nu, la liberecoj estas ankaŭ la produkto de la ekonomiaj rilatoj teksitaj tra la tuta planedo. “Kiam la homa estulo ne havas valoron, opinias Rubio, tiam estas stranga praktiko voli savi lin per bomboj kaj/aŭ per humanitaraj armiloj.”*

* Franz Hinkelammert, Leben ist mehr als Kapital. Alternativen zur globalen Diktaturo des Eigentums [Vivo estas pli ol kapitalo. Alternativoj al la tutmonda diktatoreco de la proprieto], Publik-Forum Verlags GmbH, Oberursel, 2002.
* David Sanchez Rubin, saml.

Anne-Cécile ROBERT.

Sesdek jaroj da operacioj

En 1950, la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj starigis armitan intervenon en Koreio. En 1961, ĝi intervenis en Kongo-Kinŝaso. En 1965, ĝi permesas al Britio uzi perforton en Rodezio.

La 1990-aj jaroj estas kromnomitaj “la jardeko de sankcioj”. La Konsilantaro pri Sekureco permesis uzadon de perforto fare de ŝtatoj kiuj pretis uzi ĝin, ekzemple pri: Irako (1991), Somalio (1992), Bosnio (1992), Haitio (1994), Rŭando (1994), Zairo (1996), Albanio (1997), Sieraleono (1999), Orienta Timoro (1999), Kosovo (1999, uzado kontestita), Afganio (2002, postfara validigo), Burundo (2004), Demokratia Respubliko Kongo (2005), Eburbordo (2011), Libio (2011) ...

-A.-C. R.

Ĉinaj esploristoj postulas reformojn por sia lando

Tiu ĉi teksto prezentas argumentitan kritikon pri la maniero laŭ kiu la regantoj traktas la sociajn movadojn. Pli longa versio estis publikigita en ĉinaj revuoj kaj vaste diskonigita tra Interreto — do kun subteno de iuj gvidantaj rondoj. Tia klopodo malkaŝas ekziston, ekster opoziciuloj aŭ nov-liberalistoj, de fortika kritika tendenco formita el intelektuloj, esploristoj kaj politikaj respondeculoj, kiuj interkonsentas pri la neceso evoluigi laŭleĝan spacon por kontestado.

Ili ne celas kontesti la reĝimon, sed trovi vojon kiu kongruigu socian proteston kaj politikan stabilecon: igi la socialan juston la bazo de politika reformo. Iliaj proponoj povas ŝajni tro aludaj. Sed en Ĉinujo streĉoj tre viglas, kaj ĉiu publika esprimiĝo postulas certan singardemon...

Post tridek jaroj da ekonomia evoluado danke al politiko de reformo kaj malfermiĝo, Ĉinujo atingis decidan momenton de sia socia transformiĝo. La situacion oni povas resumi per tri konstatoj: la ekonomia evoluado estas rapida; la “politika stabileco”* estas certigita; viglaj sociaj interes-kontraŭecoj aperis, sed la ebleco, ke ili rezultigos gravajn sociajn malordojn restas malforta.

* Noto de la franca redakcio: “stabileco” estas moto de la regantoj, kiu ofte ripetiĝas en la paroladoj.

Konsekvence, ŝajnas al ni, ke estas favora momento por modifo de la metodoj uzataj por certigi stabilecon de la lando.Venis tempo por komenci pli efikan kaj malpli kostan procezon de “institucia regado”, bazita sur la enkalkulado de la diverĝaj sociaj interesoj. Plu atendi, heziti , prokrasti, povus esti historia eraro.

Ja ni eniris inferan cirklon: je ĉiu ŝtupo, la regantoj dediĉas ĉiam pli da homaj, materiaj kaj financaj resursoj por protekti la stabilecon; tamen, la sociaj konfliktoj kaj antagonismoj ne malpliiĝas, sed videble kreskas. Ju pli oni strebas teni stabilecon, des malpli ĝi estas certigita. Objektivaj kialoj, ligitaj al la merkat-ekonomia sistemo ja ekzistas*. Sed la kresko de kontestado ankaŭ fontas el manko de pripenso pri la neceso de nova modelo.

* Noto de la franca redakcio: Ekzemple, la luktoj de la kamparano-laboristoj (mingong) kontraŭ la ekspluatado de la dungantoj.

Laŭ la oficialaj statistikoj la buĝeto de interna sekureco estas 514 miliardoj da juanoj (54,2 miliardoj da eŭroj) por 2010, tio estas 16%-kresko kompare kun la antaŭa jaro, kiu mem havis buĝeton kreskantan je 8,9% kompare kun 2008. Ĝi nun atingas la nivelon de la buĝeto de Nacia Defendo. Do, pli kaj pli altas la kosto de stabilo-tenado kaj la taskita personaro pli kaj pli nombras. Ĝi fariĝis la prioritata tasko de la lokaj registaroj. Des pli, ke la du publik-sekurecaj kriterioj — “nula indulgo” kaj “vetorajto” — estas uzataj por taksi la karieron de la kadruloj: malbona ĉi-kampa rezulto povas eĉ nuligi la aliajn. Kiam venas periodo taksita “tikla”*, aŭ kiam alproksimiĝas aparta evento, ĉiu administracio aŭ entrepreno devas ekfunkciigi ĉiujn siajn ordotenajn kapablojn. En iuj lokoj, tio perturbas la ĉiutagan laboron, ĉar ĉiuj aliaj aktivaĵoj de la administracio devas lasi lokon al tiu “absoluta prioritato”. Se tiu funkciad-maniero pludaŭros, ties kosto fariĝos neeltenebla.

* Noto de la franca redakcio: Tio povas esti junio kaj la rememorigo de la Tiananmen-eventoj de 1989 aŭ la datreveno de la fondo de la Respubliko la 1-an de oktobro 1949.

Jen pli grave: dum necesus enkonduki gravajn ŝanĝojn por plibonigi la merkat-ekonomion cele starigi harmonian socion, tiuj streboj estas sufokataj, pro la konstanta timo de nestabileco. La reformo de la sistemo ne komenciĝas, la esprim-libereco estas limigita, la lukto kontraŭ korupto ne sukcesas, la naskiĝantaj interesgrupoj ne estas konsiderataj, kaj la tuta socio troviĝas en kreskanta ĥaoso-stato.

Imponaj kaj trompaj statistikoj

Iuj sociaj grupoj aŭ individuoj estis malhelpataj esprimi rekte siajn legitimajn plendojn; ili ne povis agi alimaniere ol uzi neinstituciajn rimedojn, kelkfoje eĉ perfortajn metodojn, por aŭdigi siajn postulojn kaj manifesti sian malkontenton — kio rezultigas akrigi kontestadon. Sekve de tio kreskas la opinio, ke “gravaj malordoj povas solvi gravan problemon, malgranda malordo solvas malgrandan problemon, kaj sen malordo nenio solviĝas.” Paradokse, subpremo kondukas ĉiun estigi malordon por respektigi sian intereson. Kaj, iom post iom, kelkaj radikaligas sian agadon, fariĝante “profesiaj produktantoj de malstabileco”, laŭ la oficiala esprimo.

En la nuna ĉina socio ekzistas gravaj diferencoj inter la “interesgrupoj”, tio estas inter la sociaj tavoloj. Sed tiujn malegalecojn ne akompanas reguliga aŭ ekvilibriga mekanismo, kiu kapablus igi tolereblaj tiujn diferencojn.

Unuflanke, troviĝas la malriĉegaj grupoj, kiel la migraj laboristoj el la kamparo kaj la laboristoj kaj oficistoj, kiuj perdis sian laboron: ili ne disponas pri instituciaj kanaloj por konsiderigi siajn interesojn, ili havas neniun intertraktan potencon, neniun rimedon por influi la ilin koncernantajn politikojn. Kaj ili tre malfacile povas defendi sin kadre de intertraktadoj kaj akordig-proceduroj. Ĉe la alia flanko, aliaj sociaj grupoj monopoligas grandajn riĉaĵojn: ili kapablas aŭdigi sin kaj diversmaniere “premi” por ellaborado de favoraj publikaj politikoj, foje eĉ mem decidi ilin.

La nuna modelo instigas konsideri antagonismaj la stabilo-tenadon kaj esprimon de socialaj postuloj; nur ofero de la interesoj de la malriĉaj kategorioj kaj subpremo povas eviti malordojn, laŭ ili. Strebo al mallongperspektiva socia paco fariĝis la ĝenerala celo. La solvo ne nur aperas portempa kaj supraĵa, sed, partoprenante en la protekto de akiritaj interesoj, ĝi grave atencas socialan justecon.

Krome, kelkaj lokaj registaroj trotaksas la gravecon de la konfliktoj kaj maltrankviliĝas ĉe la plej eta ondeto. Kompreneble, ĉe mallonga perspektivo, kelkaj protestoj povas konduki al konfliktoj inter diverĝaj interesoj kaj estigi iom da malordo; sed, laŭ pli longa perspektivo, ilia enkalkulo povos faciligi ellaboron de politikoj kaj decidoj kapablaj ekvilibrigi la sociajn interesojn. Manke de tio, la nemalhaveblaj decidoj kaj reformoj ne estas finkondukataj, aŭ eĉ ne komencitaj. La malegacecoj ne reduktiĝas, la akiritaj interesoj estas plu protektataj aŭ firmigitaj. La tuta socio tiel perdas la okazon realigi la necesan reekvilibrigon.

Reaperas la praktiko de “kampanjoj” (yundong), kiuj, same kiel en la 1960-aj kaj 1970aj jaroj mobilizas la tutan administracion kontraŭ problemo aŭ montrita malamiko. Tiu ĉi agmaniero malpravigas, misformigas aŭ eĉ komplete ignoras leĝon. La lokaj regantoj ĉiam preferas povon aŭ perforton ol rajton; kelkfoje ili tuj senkonsidere sendas policon ĉe protesto, kio kondukas al krimecigo kaj ideologiigo de la situacioj kaj kondutoj. Tiu ĉi metodo, anstataŭ kontribui al redukto de la antagonismoj, signifas male akrigi la konflikton, meti la policon kontraŭ la loĝantaron, la funkciulojn kontraŭ la popolamason, kaj sekve meti la registaron en pozicion de malforteco kaj malŝateco.

Fine, la registaroj kaj administracioj kreas “fondusojn por la tenado de stabileco”, kaj uzas monajn rimedojn por provi aĉeti la socialan pacon. Laŭ popola esprimo, tio estas “solvi la kontraŭecojn de la popolo” per “mono de la popolo” [laŭvorta traduko de “renminbi”, oficiala nomo de la ĉina valuto]. Praktike, la funkciuloj decidas la uzon de la mono, sen respekti klarajn kriteriojn aŭ reguladan protokolon. Fakte, tiu agmaniero kondukas al plipravigo de la sinteno de tiuj, kiuj konsideras, ke neniu problemo povas solviĝi se oni ne faras malordon. Ĝi eĉ instigas kelkajn prezenti troigajn aŭ nelegitimajn postulojn, por devigi la administracion cedi sub la premoj. Ĉio tio kontribuas al konfuzo, igas mistakson de la situacioj kaj renversas la kriteriojn de la tuta socio pri vero kaj malvero, justo kaj maljusto. La statuso de morala garantiulo kaj subtenanto de justeco, kiun devas havi la registaro, estas ŝancelita. Venis tempo forĵeti tiun ĉi tro rigidan koncepton pri stabileco, kaj esplori novan vojon por tenado de sociala paco.

Sed unue ni devas kompreni la sociajn kontraŭecojn. La konfliktoj de la lastaj jaroj fontas ĉefe el eksproprietigoj de bienoj, dom-malkonstruoj, nepago de salajroj ŝulditaj al migraj laboristoj, kaj diversaj laborkonfliktoj. Ĉiuj do estas bazitaj sur interes-diverĝoj. Sed, delonge, la diversaj respondeculoj emas doni al ili ideologian dimension, transformante ilin, ja troige, en politikajn problemojn minacantajn la fundamenton mem de la sistemo. Tre gravas agnoski, ke ili male havas racian bazon. Ĉar la politikaj, religiaj aŭ ideologiaj kontraŭstaroj estas ofte malfacile, aŭ eĉ tute ne solveblaj, sed la konfliktoj ligitaj al interes-diverĝoj inter sociaj klasoj povas esti intertraktataj kaj trovi sian solvon surbaze de kompromisoj aŭ aranĝoj. Malmultaj estas tiuj, kiuj povas konduki al grandskalaj sociaj malordoj.

Ne eblas tute elimini ĉi tiajn konfliktojn. Necesas do starigi regulojn, ellabori metodojn kaj krei instituciajn kanalojn por trovi solvojn. Tial tre gravas eviti mistaksi la specon de tiuj kontraŭstaroj, konsiderante ilin kiel politikajn krizojn minacantajn la socian stabilecon.

Nia lando estas alfrontata al multaj malfacilaĵoj, inter kiuj kelkaj tre gravaj: korupto, interspaco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, ekzisto de tre malriĉaj tavoloj. Se oni ne bone solvas ilin, ili povas konduki al grava politika krizo. Kvankam la defio, kiun ni frontas estas grava, la protestoj ne estas tiaj, ke ili povas minaci la socian stabilecon. Ili ankaŭ ne ŝanĝas la ĝeneralan tendencon, laŭ kiu la loĝantaro sopiras al bona regado kaj stabileco.

Samtempe, ni devas liberigi nin el la iluzio de nestabileco. Tiu ĉi ideo tre disvastigita, apogas sin sur la oficialaj statistikoj kaj la raportoj verkitaj nacinivele, kiuj montras rimarkindan kreskon de la malordaĵoj; sed reale tiuj statistikoj miksas veron kaj malveron. Multaj departementoj kaj organoj bazas siajn kalkulojn sur enketoj enmiksantaj ĉiutagajn aferojn kaj tre malgrandajn konfliktojn. Tiel, okazis, ke disputoj inter lernejanoj, aŭ protestoj de lernantoj rilate la manĝaĵon en sia mezlernejo estis kalkulitaj kiel “malstabileco-faktoroj”. Kiam ĉiaj tiaj eventoj estas adiciitaj, oni ja povas ricevi imponajn nombrojn.

Sed la “amas-incidentoj” miksas faktojn vere tre malsimilajn, ofte sen ligo kun la stabilec-demando. Cetere, neekzisto de efikaj metodoj kaj regularoj por mastrumi la konfliktojn akrigas la sentemon, tiom ke foje eĉ diskuto fariĝas neebla. La rigida pensmaniero kaj la malnovaj metodoj ankoraŭ uzataj nur plimalbonigas la etoson kaj kondukas al ĝeneraligita timo. Se ni povus liberigi nin el ĉiuj tiuj falsaj “nestabilec-faktoroj”, la situacio estus pli klarigita, des pli, ke multaj enketoj raportas, ke la neekzisto de mekanismo por enkalkuli la interesojn de la loĝantaro estas fonto de multaj perfortaj konfliktoj.

En sia raporto prezentita ĉe la Popola Nacia Asembleo en 2010, la ĉefministro Wen Jiabao deklaris: “Ĉio, kion ni faris, estis farita por ebligi pli feliĉan kaj dignan vivon al la popolo, kaj por atingi pli justan kaj harmonian socion*. Nova logiko devus esti aplikado de la konstitucio, kiu donas multajn rajtojn al la civitanoj. Nur garantiante tiujn rajtojn oni sukcesos atingi ekvilibron inter kontraŭecaj interesoj; nur per tiu ekvilibro oni povos certigi socialan pacon. Tia estas la sekvenda vojo. Alivorte, defendi la rajtojn signifas defendi stabilecon.

* Parolado ĉe la Popola Nacia Asembleo, 5-an de marto 2010.

Por sukcesigi tiun taskon, necesas unue transformi kaj redukti la interven-funkciojn de la loka registaro — do eviti ke tiu ĉi estu unuavice eksponata kiam okazas socialaj konfliktoj — kaj samtempe plifortigi ĝian intertraktan kaj arbitracian rolon en tiuj konfliktoj.

Due, necesos firmigi kaj plibonigi la mekanismojn de regado tiel, ke la referenco al leĝo kaj juro estu la normala kaj efika metodo por solvi la malakordojn; starigi instituciajn kanalojn por ebligi esprimiĝon de malkontenteco en la socio; fine, instigi kreadon de civitanaj asocioj kaj starigi mekanismojn kaj strukturojn celantajn labori pri solvado de la socialaj konfliktoj.

Praktike, tio necesigas ellabori ses instituciajn disponojn por:

  • Garantii la rajton pri travidebla kaj kompleta informado pri la socialaj postuloj kaj la konsekvencoj implicataj de ilia solvado;
  • Inventi mekanismojn ebligantajn al la diversaj sociaj tavoloj esprimiĝi kaj koherigi siajn postulojn;
  • Krei taŭgan sistemon por ke la civitanoj esprimiĝu kaj partoprenu en la decidoj;
  • Organizi premrimedojn, aparte por la plej nefavorataj, kiuj ne havas “socialan kapitalon” ebligantan influi la decidojn;
  • Starigi ejojn de diskutado kaj intertraktado ekster la lokaj registaroj, tiel lasante la socion ekpaŝi al memmastrumado kaj memregulado;
  • Krei instancon por akordigo kaj arbitracio sub egido de la registaro kaj justico.

Ĉi tiuj ses mekanismoj estas komplementaj kaj nemalhaveblaj, same kiel etaĝoj de konstruaĵo. Krome, ekzisto de efikaj socialaj organizaĵoj devas esti kapabla redukti la antagonismojn kaj helpi solvi ilin.

Diferenco inter bona kaj malbona socia mastrumado ne estas ekzisto aŭ neekzisto de konfliktoj, sed ties kapablo ilin toleri kaj solvi. Reale, bona sistemo ne estas tiu, kiu eliminas la kontraŭecojn, sed tiu, kiu montras sian kapablon elteni la malkonsentojn kaj trovi ties solvon en institucia kadro.

Ni ja konscias, ke, kiam ĉiuj sociaj tavoloj ekpovos esprimi laŭ leĝaj rimedoj siajn legitimajn postulojn, kaj precipe kiam la kolektivaj interesoj estos trovintaj sian normalan esprimkadron, nia socio eble alfrontos periodon de erupcio (jingpen qi) de socialaj konkliktoj. Ĉiuj deziros esprimi sin, kaj ni devos alfronti tiun neniam spertitan situacion. Tiu demando, tikla, devos esti tre zorge studata ĉe la ekfunkciigo de la nova sistemo — sen subtaksi ĝin, nek tro maltrankviliĝi.

Unue, tiu erupcia fenomeno ne fontos el la transira mekanismo: la novaj esprimkanaloj permesos aperigi socialajn konfliktojn antaŭe kaŝitajn, kaj provizos la okazon efike solvi ilin. Cele pasigi tiun ŝtupon plej serene kiel eble, necesas plani transirajn paŝojn prudentajn kaj realismajn. Eblas konsideri diversspecajn aranĝojn, laŭ tiu simpla principo: por solvi la malnovajn problemojn, ni uzu centraligitajn solvo-metodojn, laŭ la malnovaj praktikoj; por solvi la novajn problemojn, ni uzu la novajn instituciajn mekanismojn por konflikt-regulado.

Poste, por eviti tro fortajn ŝokojn, oni povas konsideri iom-post-ioman aliron, de supro al malsupro, aparte por la kreado de esprim- kaj prem-mekanismoj. Necesos zorge formi la regantojn same kiel la regatojn, por ke ili ekkonsciu la gravecon de la novaj mekanismoj kaj mastru la leĝajn rimedojn por solvado de socialaj konfliktoj. Oni eventuale provadu eksperimentajn projektojn, elektante konfliktojn, kiuj havas grandan eĥon sen esti tro danĝeraj por la socio, kaj kiuj okazas en lokoj, kie la kondiĉoj estas relative maturaj. Tio ebligus atentigi la ĉiugradajn ŝtatfunkciulojn kaj ankaŭ la tutan landon. La rapida evoluigo de la nacia ekonomio provizas la financajn resursojn por solvi per instituciaj vojoj la socialajn antagonismojn. Siaflanke, la fundamenta stabileco de la politika kadro ebligas antaŭenpaŝi al la solvado de tiuj problemoj.

Eĉ pli grave: kvankam la skrukturon de la ĉina socio karakterizas pli kaj pli grandaj interspacoj de kondiĉoj inter la sociaj tavoloj, kvankam la diferencoj pliiĝas kaj la kontraŭecoj kompleksiĝas, granda plimulto de la loĝantaro ne deziras, ke la problemoj solviĝu per perfortaj eksplodoj aŭ sociaj malordoj.

Prenante juron kiel fundamenton, kaj en la kondiĉoj de la merkatekonomio, ni devos antaŭeniri starigante sistemon, kiu enkalkulu esprimiĝon kaj harmoniigon de la interesoj, kaj meti bazojn sur kiuj povos konstruiĝi daŭra sociala paco.

SHEN Yuan, GUO Yuhua, JING Jun, SUN Liping

(Esploristoj en la sociologia departemento de la Qinghua-universitato, Pekino). Tiu ĉi teksto baziĝas sur la pristudoj de pli larĝa grupo de sociologoj el la sama departemento.

Ĉantaĝo en Vaŝingtono

PRI LA MALPLIIGO de la usona ŝuldo, la disputo inter la prezidanto Barack Obama kaj la respublikana plimulto en la Kongreso maskas la esencon: S-ro Obama, cedante al la ĉantaĝo de siaj kontraŭuloj, koncedis jam komence, ke pli ol tri kvaronoj de la buĝetaj ŝparoj de la venontaj dek jaroj, do 3.000 miliardoj da dolaroj, venos el pritranĉadoj de la socialaj buĝetoj. La usona dekstrularo povintus kontentiĝi per tiu triumfo, sed ĝi volas ĉiam pli; eĉ se ĝia rigida pozicio riskas malutili al ĝia populareco.

En decembro 2010, kiam la prezidanto de Usono cedis por la unua fojo al ĝia premo, kiam li daŭrigis por du jaroj la tre malegalecajn malaltigojn de impostoj, kiujn lia antaŭulo George W. Bush estis decidinta. Kvar monatojn poste, ĉi-foje parolante kiel Ronald Reagan, s-ro Obama ĝojis pri “la plej grava jara malaltigo de la elspezoj de nia historio”. Poste li komencis la intertraktadojn kun la respublikanaj parlamentanoj anoncante: “Mi estas preta ke mia partio frapos min sur la fingrojn por veni al rezulto.” Rezulto: novaj cedoj de la Blanka Domo ...

La dekstro oponas al ĉia malpliigo de la enŝuldiĝo kiu okazus per altigo de impostoj. Tiu antaŭkondiĉo povus ŝajni absurda en lando, kie la lavango de impostaj privilegioj por la plej riĉaj efikas tiel, ke la tuta impostnivelo estis neniam tiom malalta en la lastaj kvindek jaroj. Sed, trans la obstino celi nur la elspezojn, la respublikanoj volas envere “malsatigi la beston” — do, por uzi la esprimon de unu el iliaj strategiistoj, “malaltigi la grandecon de la ŝtato tiom, ke oni povu poste dronigi ĝin en bankuvo”.

Nu, kiel klariĝas la lastatempa ega altiĝo de la usona ŝuldo? Unue per la ekonomia krizo, grandparte kaŭzita de la financa malregulado de la lastaj jardekoj. Poste per la regula daŭrigo de la provizoraj impost-malaltigoj deciditaj en 2001 (2.000 miliardoj da mankantaj dolaroj rehavendaj). Fine, per la militoj en la sekvo de la 11-a de septembro en Afganio kaj en Irako (1.300 miliardoj da dolaroj). La partio de Reagan kaj de s-ro Bush tamen asertas solvi la ŝuldoproblemon per samtempa protektado de la plej riĉaj riĉuloj, kiujn ĝi nomas “kreantoj de dungoj”, kaj de la buĝeto de la Pentagono, kiu altiĝis (en realaj valoroj) je 67 elcentoj en dek jaroj.

La 5-an de aprilo 2011, s-ro Paul Ryan, prezidanto de la buĝetkomisiono de la Ĉambro de Reprezentantoj, cetere montris la detalojn de la respublikanaj projektoj por la venontaj jardekoj. Laŭ ĝia plano, la publikaj elspezoj, aktuale egalaj al 24 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP), atingos nur 14,75 elcentojn de la MEP en 2015, kaj la maksimuma impostkvoto pasos de nun 35 elcentoj al 25 elcentoj (la plej malalta nivelo post 1931). Ĉiuj impostniĉoj de la privilegiuloj restos netuŝitaj, sed la repago de sanelspezoj por maljunuloj kaj malriĉuloj restos sen altiĝo laŭ la inflacio.

Se s-ro Obama daŭre evitos tiun batalon, la socialaj taskoj de la usona ŝtato povas tre baldaŭ simili al la kadavro en la bankuvo.

Serge HALIMI.

Ŝanĝi la sistemon

La plej pasiaj eŭropemuloj marteladas senĉese: se ni ne havus la eŭron, ili diras, la konsekvencoj de la krizo estus eĉ pli malbonaj por multaj eŭropaj landoj. Ili gloradas la “fortan kaj ŝirmantan” eŭron. Tio estas ilia doktrino, kiun ili fanatikece defendas. Sed la fakto estas, ke ili devus klarigi al la grekoj (kaj al la irlandanoj, portugaloj, hispanoj, italoj kaj multaj pliaj eŭropaj civitanoj vipataj de la alĝustigaj planoj), kion ili komprenas sub “pli malbonaj konsekvencoj”... Fakte, la nunaj konsekvencoj estas socie tiom neelteneblaj, ke en pluraj landoj de la Eŭrozono pliiĝas, kaj ne malprave, radikala malamikeco kontraŭ la eŭro kaj eĉ kontraŭ Eŭropa Unio (EU).

Ne tute malpravas ĉi tiuj “indignantoj”, ĉar la eŭro — monunuo de 17 landoj kaj ties 350 milionoj da loĝantoj — estas ilo kun certa celo: la firmigo de la novliberalaj dogmoj*, sur kiuj baziĝas EU. Ĉi tiuj dogmoj, ratifitaj de la Stabilecpakto (1997) kaj sankciitaj de la Eŭropa Centra Banko (ECB), estas esence tri: stabileco de la prezoj, buĝeta ekvilibro kaj stimulado de konkuremo. Ne ekzistas socialaj zorgoj, nenia celo malpliigi senlaborularon, nenia volo garantii kreskadon, kaj evidente nenia penado por defendi la socialan ŝtaton.

* Difinitaj en la Traktatoj de Mastriĥto (1993), Amsterdamo (1999), Nico (2003) kaj Lisbono (2009).

Ĉe la nuna ĥaoso la civitanoj ekkomprenas, ke la korsetoj surmetitaj al ili de EU kaj la eŭro estis du log-trompoj por faligi ilin en la novliberalan kaptilon, de kiu ne eblas facile eskapi. Ili troviĝas nun en la manoj de la merkatoj, ĉar tion eksplicite volis la politikaj registoj (dekstraj kaj maldekstraj), kiuj de la lastaj tri jardekoj konstruas Eŭropan Union. Ili sisteme organizis la senpovecon de la ŝtatoj kun la celo doni pli kaj pli da spaco kaj manovro-povo al la merkatoj kaj spekulantoj.

Tial oni decidis (pro insistado de Germanio), ke ECB estu “plene sendependa” de la registaroj*, kio fakte signifas, ke ĝi troviĝas ekster la demokratio. Tiamaniere nek la civitanoj nek la registaroj de ili elektitaj povas malhelpi ĝiajn liberalajn agojn.

* Krom aliaj limigoj, ECB ne povas prunti monon al la ŝtatoj, nur al privataj bankoj.

Nuntempe, tiuj trajtoj (senpoveco de la politikistoj, sendependeco de ECB) parte respondecas pri la eŭropa malkapablo solvi la dramon de la greka ŝuldo. La alia kaŭzo estas, ke, sub ŝajna unueco, EU (ĉi-kaze specife la Eŭrozono) estas profunde dividita en du tendarojn preskaŭ nerepacigeblajn: unuflanke, Germanio kun sia influzono (Benelukso, Aŭstrio kaj Finlando); aliflanke, Francio, Italio, Hispanio, Irlando, Portugalio kaj Grekio.

La origino de la greka ŝuldo (samkiel tiuj de la ceteraj landoj tuŝataj de la ŝuldokrizo, inter kiuj Hispanio) estas konata. Kiam Grekio estis akceptita en la Eŭrozonon*, la financinstitucioj tuj konsideris, ke ĉi tiu eta ŝtato, malgraŭ sia evidenta malforto kaj malmultaj resursoj, posedas ĉiujn necesajn garantiojn por ricevi amasajn kaj malmultekostajn kreditojn. Sur Atenon pluvis ofertoj por financado je rabat-prezaj interezoj, precipe fare de germanaj kaj francaj bankoj, kiuj puŝis la grekajn registojn ŝuldiĝi malalta-preze kaj longa-tempe por havigi al si ĉefe german- kaj francdevenajn armeekipaĵojn*.

* Dank’ al bilanco pri la financa situacio falsita kaj maskita de la antaŭa konservema registaro, kun la helpo de la usona banko Goldman Sachs.
* Grekio estas la ĉefa importanto de armeekipaĵoj en Eŭropa Unio, kaj la ŝtato elspezanta por sia defendo (pro la rivaleco kun Turkio) la plej grandan procentaĵon de sia MNP.

Kiam en 2008 eksplodis la financkrizo (nomata “krizo de la subprime-kreditoj”), ĝi rapide disvastiĝis al la eŭropa bankaro. La financinstitucioj baldaŭ malhavas likidecon* kaj draste tranĉas la kreditojn, kio minacas sufoki la tutan ekonomion. Por eviti tion, la ŝtatoj amase helpas la bankaron. Kaj savas ĝin. Por tio ili ŝuldiĝas ankoraŭ pli, aĉetante monon en la internacia merkato (ĉar ECB rifuzas helpi ilin). Kaj jen, subite, enmiksas sin la kreditotaksaj agentejoj, kiuj punas la troan ŝuldiĝon de la ŝtatoj (faritan por savi la bankojn!)... Tuj la interezaj tarifoj de la pruntoj al la plej ŝuldiĝintaj ŝtatoj forpafiĝas... kaj estiĝas la ŝuldokrizo.

* Likideco: estas la grado laŭ kiu privata persono aŭ entrepreno disponas likidaĵojn proporcie al la tuj pagendaj ŝuldoj. Likidaĵoj: estas tiuj rimedoj, kiujn oni povas ĉiam konverti en kontantan monon, ekz ĉekoj, kaj tuj enkasigeblaj aktivaj ŝuldoj (laŭ la Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj de F. Munniksma, Kluwer-Deventer, 1974). Noto de la trad.

En si mem la greka ŝuldo estas sensignifa konsidere al la Malneta Nacia Produkto (MNP) de Grekio, kiu estas malpli ol 3% de la Eŭrozona MNP. La problemo, el teknika vidpunkto, povus esti solviĝinta antaŭ pli ol unu jaro sen multe da peno. Sed la konservema germana registaro, kiu tiam alfrontis malfacilan lokan balotadon (fine perditan), taksis, ke ne estus morale juste, ke la grekoj, akuzataj de “koruptado” kaj “troa permesemo”, eliru tiom rapide el la malfacilaĵoj. Estis necese puni ilin por eviti la disvastiĝon de la “malbona ekzemplo”.

Tro rapida helpo por Ateno, klarigis Angela Merkel, “havas la negativan efikon, ke aliaj landoj en malfacilaĵoj povus ĉesi peni”*. Tial, kun apogo de siaj aliancanoj, Berlino ekstarigis obstaklojn ĉiaspecajn, lasante la tempon pasi.

* El País, Madrido, 18a de julio 2011.

Tiun tempon la merkatoj, stimulataj de la eŭropa politika malkonkordo, kaptis por furiozi kontraŭ Grekio. Ĉio komplikiĝis tiam. Fine, Germanio akceptis (nekompletan) helpoplanon, kun unu antaŭkondiĉo: ankaŭ la Internacia Monfonduso (IMF) devus partopreni. Kial? Pro du kialoj. Unue, ĉar oni konsideris, ke la eŭropaj institucioj malhavas sufiĉe severan puniston por rigore korekti la grekojn. Due, ĉar depost 40 jaroj IMF fakiĝis pri tio, postuli de la ŝuldiĝintaj landoj malsocialajn penadojn. Ĝiaj receptoj (kruele aplikitaj en Latinameriko dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj) estas ĉiam la samaj: altigo de la konsumimpostoj, brutalaj tranĉoj de la publika buĝeto, strikta rego super la salajroj, amasaj privatigoj...*.

* Legu Philippe Askenazy, “L’austérité imposée à la Grèce, de Charybde en Scylla”, Le Monde, Parizo, 19a de julio 2011.

La Papandreu-registaro devis kapoklini kaj akcepti sovaĝan planon de ŝparemo. Sed la malbono estis farita. La ritmo de la eŭropa politiko estas malrapida kaj longa, dum tiu de la merkatoj estas tuja. La spekulantoj komprenis, ke EU estas giganto sen politika cerbo, kaj ke la eŭro estas “forta monunuo” kun malforta strukturo (ne ekzistas ekzemploj en la historio pri monunuo ekster politika aŭtoritato). Ili atakis Irlandon, okazis la samo kaj ili denove venkis. Ili atakis Portugalion, kaj same. Ili atakis Hispanion kaj Italion, kaj la registaroj de tiuj landoj hastis altrudi al si mem la malpopularajn receptojn de IMF.

Tra la tuta Eŭropo disvastiĝas nun la “doktrino de la plivastiĝa ŝparemo”, kiun ĝiaj propagandistoj prezentas kiel universalan ekonomian eliksiron, kvankam ĝi fakte kaŭzas frakasan socialan damaĝon. Eĉ pli malbone, tiuj politikoj de reduktado pligravigas la krizon, sufokas la entreprenojn ĉiuformatajn pro la plikostiĝo de kreditoj, kaj enterigas la perspektivon de baldaŭa ekonomia resaniĝo. Ili puŝas la ŝtatojn al la abismo de la memdetruo, la enspezoj malpliiĝas, la ekonomia kresko ne ekas, la senlaboreco multiĝas, la (tabuindaj) kreditotaksaj agentejoj malaltigas la notojn, la interezoj de la ŝuldoj kreskas, la ĝenerala situacio malboniĝas kaj la landoj petas denove helpon*. Grekio, Irlando kaj Portugalio — ĝis nun la solaj tri landoj “helpitaj” de Eŭropa Unio (tra la Eŭropa Stabilecfonduso) kaj de IMF — estis ĵetitaj, fare de tiuj nomataj de Paul Krugman “la fanatikuloj de la doloro”*, sur tiun fatalan toboganon.

* Kvankam akceptita de la novliberala gazetaro kun senpeziĝo, la nova helpoplano por Grekio, anoncita la 21an de julio 2011, malmulte helpos. La merkatoj kaj la kadavro-manĝaj fondusoj flaris la sangon kaj ne ĉesigos siajn atakojn tiel longe, kiel oni ne haltigos ilin per veraj strukturaj reformoj.
* Paul Krugman, “Cuando la austeridad falla”, El País, Madrido, 24a de majo 2011.

Kaj ankaŭ la “Eŭropakto”, kreita en marto 2011, ne solvas ion. Fakte temas pri plia severigo de la ŝparemo, pri interkonsento por “konkuremo” antaŭvidanta redukton de la publika elspezado kaj pliajn aranĝojn por elspezlimigo, kaj ĉefe vipas — denove — la salajrulojn. Ĝi pun-minacas tiujn ŝtatojn ne akordiĝantajn al la Stabilecpakto* kaj proponas kuratorecon de la ŝtatŝuldo kaj difinitan redukto-planon, t.e.: limigon de la suvereneco. “La eŭropaj landoj devos esti malpli liberaj ŝuldiĝi”, asertas ekz. Lorenzo Bini Smaghi, ano de la ECB-direkcio. Kelkaj eŭrokratoj petas pli: ili proponas, ke registaro ne plenuminta la Stabilecpakton estu senigita je respondeco pri gvidado de la propraj financoj...

* Difinanta la limon por la buĝeta deficito je 3% de MNP, kaj tiun de la ŝtatŝuldo je 60% de MNP.

Ĉi ĉio estas absurda kaj abomeninda. La rezulto estas eŭropa socio malriĉigita por la bono de la bankaro, de la grandaj entreprenoj kaj de la internacia spekulado. Ĝis nun la prava protestado de la civitanoj koncentriĝas kontraŭ la propraj registoj, ĉio-toleraj marionetoj de la merkatoj. Kio okazos, kiam ili decidos enfokusigi sian koleron kontraŭ la vera respondeculo, t.e., la sistemo, t.e.: Eŭropa Unio?

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, aŭgusto 2011.

Joschka Fischer kaj la “oraj verduloj”

LA ĴUSAJ ELEKTO-sukcesoj de la germanaj verduloj kaj la mirigaj enket-rezultoj, kiujn ili ricevas, kaŭzis spekuladojn pri eventuala kandidatiĝo de s-ro Joschka Fischer [elparolu: Joŝka Fiŝer] por la leĝdonaj elektoj de 2013. Gravulo dorlotata de la germana gazetaro, longtempe festata kiel “la plej populara politikisto de la lando”, la eksa vickanceliero kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de la erao Schröder ŝajnas havi la plej bonajn ŝancojn por anstataŭi s-inon Angela Merkel. La koncernato vane ĵuras ke li ekskludas “ĉian revenon en la politikon”, liaj rifuzoj nur ardigas la entuziasmon de la ĉefartikolistoj por la “maljuna saĝulo”, kiu ŝatas bonan manĝon kaj elstarajn vinojn. La dekstraj gazetoj ne estas la lastaj inter liaj flirtantoj. En ĉefartikolo titolita “Ĉu la verduloj povas ankaŭ liveri la kancelieron?”, la taggazeto Die Welt, konservativa juvelo de la grupo Springer, laŭdas jene la “preskaŭ bibliajn kvalitojn, kiujn Joschka Fischer montris kiel gvidanto”. Kaj ĝi finas per aluda peto: “Sen Fischer ne estas savo. Sed li ne volas. Aŭ ĉu tamen jes?”*

* Welt am Sonntag, Berlino, 10-a de aprilo 2011.

Se la plej ŝatata ekologiisto de Germanio havas problemojn lasi sin konvinki, tio ne estas nur pro modesteco aŭ laciĝo. Tio estas ankaŭ, ĉar li dediĉas al la ĝuado de sia pensia stato ne malpli “biblian” talenton ol tiun gvidi homojn. Laŭ la ekzemplo de sia amiko, la ekskanceliero Gerhard Schröder, enpostenigita ĉe la rusa grupo Gasprom tuj post kiam li perdis la elektojn de 2005, s-ro Fischer disponigas kontraŭ mono al la multnaciaj konzernoj sian adreskajeron plenigitan dum siaj registaraj jaroj. Lia “konsult”-societo Joschka Fischer & K-o (kie la “K-o” signas lian kunsocianon Dietmar Huber, porparolanto de la parlamenta grupo de la verduloj en la Bundestag de 1995 ĝis 2004) havas inter siaj klientoj la firmaojn BMW, SiemensREWE, la eŭropan giganton de la “hard discount” [malaltprezaj artikloj]. De antaŭ jaro ĝi krome apogas la projekton de gasdukto de la eŭropa konsorcio Nabucco, precipe ĉe la gvidantoj de Turkmenio, Irako kaj Turkio — varbado, kiu estas precize laŭ la mezuro de la eksĉefo de la germana diplomatio.

Kiam oni demandas lin, kiom da milionoj da eŭroj liaj mondsperteco havigas al li, la ŝirma figuro de la ekologia movado rebatas: “Mi ne estas raportodeva al la fisko. Vidu, jen la avantaĝo de mia lasta transformiĝo.”* Siajn raportojn li prefere faras al s-ino Madeleine Albright: la registara konsilantaro fondita de la eksa ŝtatsekretariino de s-ro William Clinton, The Albright Group LLC, uzas de 2008 sian germanan kolegon por fluigi la “dialogon” inter investistoj kaj regantoj de la tuta mondo. Ankaŭ tie, la alteco de liaj honorarioj restas konfidenca, sed oni ne vetus pri tio ke ili estas malpli altaj ol la salajro de kanceliero.

* Der Tagesspiegel, Berlino, 30-a de decembro 2007.

La kariero de la iama frankfurta “policistĉasisto” — Fischer membris en la grupeto Revolucia Batalo (RB) en la 1970-aj jaroj — ne tro ŝokas liajn ekologiistajn kamaradojn. Ekde kiam ili malkovris la guston de la potenco, ilia praktiko konsistas en “fari politikon alie”, do, uzi sian sperton de elektito kiel enirpordon al la afermondo estas ĉe ili bone establita kutimo. S-ino Andrea Fischer (sen parenca ligo kun Joschka), verda ministro pri sano en la registaro Schröder, iris en 2006 al la komunikad-agentejo Pleon, specialiĝinta pri premgrupado favore al la farmacia industrio. Ŝi estas hodiaŭ “sendependa konsultanto” ĉe la san-industriistoj. Ŝia kamarado Norbert Schellberg sekvis ŝin: kiel porparolanto de la verduloj en Berlino, li defendas samtempe la interesojn de la Federacio de Farmaciistoj, la ĉefa premgrupo de la laboratorioj.

S-ro Michael Vesper siavice preferas interretan pokeron. Lastan marton, la eksa ĝenerala sekretario de la grupo de la verduloj en la germana parlamento Bundestag kaj eksministro pri loĝado en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio partoprenis en seminario de la “pintaj deciduloj” organizita de la revuo Sponsor’s kaj la industriistoj de monludoj en Interreto. Senkosta restado pagita en palaco de la insulo Sylt, alta loko de la germana riĉularo, akompanata de la iama tenis-gloraĵo Boris Becker kaj de la ministro pri ekonomio de la federacia lando [Malsupra Saksio], la liberalulo Jörg Bode — kiel rifuzi tian ĉieldonacon?

La disvastiĝo de la adeptoj de fiŝerismo — la “oraj verduloj”, kiel disidentoj nomas ilin — ne evitas la ĉokolad-stangetojn. La usona grupo Mars Incorporated ekz-e konfidis la gvidon de sia departemento “sano, nutrado kaj daŭrigebla disvolvado” al la eksa verda deputito Mathias Berninger, kiu estis ĝis 2005 ŝtatsekretario ĉe la Protektado de Konsumantoj en la registaro Schröder. La fumantoj siavice troviĝas sub la protekto de s-ino Marianne Tritz: antaŭe taskita pri kolektado de donacoj kaj pri la rilatoj kun la entreprenoj por la grupo de la verduloj en la Bundestag, la eksdeputitino faras hodiaŭ premgrupadon por la Germana Federacio de la Industriistoj de Tabako (DZV). Defendi la cigaredon estas afero “ekscitega”, klarigis ŝi dum sia dungiĝo. Sed, al la demando, ĉu ŝia gusto je aventuro povus iun tagon konduki ŝin en la brakojn de la atomindustrio, la ekologiista aktivulino donis seniluziigan respondon: “Tio estas totale ekskludita.”.*

* Handelsblatt Online, 12-a de junio 2008.

La atomindustrio tamen jam ne estas tabuo ĉe la ekologiistoj. S-ino Margareta Wolf, dum dek tri jaroj verda deputitino en la germana parlamento, aliĝis en 2008 al la “stabo” de la komunikad-agentejo Deekeling Arndt Advisors, kie ŝi instruas la virtojn de “verdlavado” (“greenwashing”) al la atomindustriistoj. Ŝia avanco okazis preskaŭ samtempe kun tiu de s-ro Rezzo Schlauch, historia figuro de la partio kaj iama oratoro de la verduloj en la Bundestag, kiu troviĝas nun ĉe la ekspluatanto de atomcentraloj EnBW. S-ino Michaele Hustedt, verda deputito dum dek unu jaroj kaj spertulo pri energi-demandoj en la “talk-shows” (televidaj diskutoj) de la germana televido, nun animas la montrofenestron “renovigeblaj energioj” de RWE, la dua plej granda liveranto de atomenergio en Germanio.

Olivier CYRAN.

La kontraŭdiroj de la bolivia “revolucio”

En junio 2011, la Internaca Mon-Funduso (IMFI kaj la Monda Banko laŭdis “la solidan makroekonomian mastrumadon” de la bolivia registaro. Kelkajn monatojn antaŭe, la stratoj de Lapazo reeĥis la kriojn de manifestaciantoj, kiuj postulis altigon de salajroj. Iuj denuncis “revenon al novliberalismo” sub la protekto de la prezidanto Evo Morales. Ĉu tio estas la fino de la latinamerika “maldekstriĝo”, kies simbolo estis ĝuste la enpotenciĝo, en 2006, de tiu kamparana kaj indiĝena sindikatisto? En Bolivio, la klientismo ne estis elradikigita; la novaj elitoj reproduktas misojn de siaj antaŭuloj; sociaj konfliktoj eksplodas regule. Ĉu la registaro de Morales do “perfidis”? Jen la vidpunkto de Alvaro García Linera, kiu okupas apartan lokon en la latinamerika politika pejzaĝo. Eksa gerilano, socisciencisto, aŭtoro de multaj verkoj, li estas ankaŭ vicprezidanto de la Plurnacia Regno Bolivio. Lia analizo do ne estas tiu de observanto kun distanco disde la konfliktoj kiujn li priskribas: li intervenas kiel politikisto engaĝiĝinta en la defendo de la bilanco de sia registaro. Lia atesto ne estas pro tio malpli valora: maloftas la intelektuloj alfrontitaj al la rigoroj kiujn la realo trudas al iliaj teorioj; tute same maloftaj, la politikaj gvidantoj, kiuj ekzamenas la teoriajn implicaĵojn de sia agado.

LA KONTRAŬDIROJ, ĉar ili malkaŝas la malfacilaĵojn, kiujn donita kolektivaĵo — popolo, ŝtato — renkontas, katalizas la aperon de solvoj. Tra tiuj streĉiĝoj, la socioj evoluas, aliancas inter sociaj grupoj kaj superas (parte aŭ komplete) la obstaklojn kiuj malhelpas ilian progresadon.

Inter 2000, la dato de la unuaj amasaj sociaj movadoj, kiuj denuncis la privatigon de la akvo, kaj 2009, la dato de reelekto de la kamparana sindikatisto Evo Morales kiel prezidanto (vidu malsupre nian kronologion kaj la artikolon “La kvin etapoj de ŝtata transformado”), Bolivio spertis fundamentan konflikton, en kiu la bolivia popolo staras kontraŭ la usona imperio kun ties aliancanoj de la loka burĝaro, kiuj ŝatas la novliberalismon.

La elekto de 2009, per kiu la administracio de Morales fortiĝis* mildigis tiujn eksterajn minacojn. Tiam aperis novaj kontraŭdiroj, sine de la nacia-popola bloko, inter la diversaj sektoroj kiuj gvidas la ŝanĝprocezon, pri la manieroj de ĝia gvidado. Kvar el tiuj streĉiĝoj, duarangaj kompare kun la centra konflikto kontraŭ la imperiismo, troviĝas tamen en la koro de la bolivia revolucia procezo: unuflanke ili minacas ties daŭrigon; aliflanke, ili ebligas imagi la rimedojn por pasi al la posta etapo.

* La voĉdonado de decembro 2009 sekvis al periodo de politika malstabiligo kiu celis malfortigi la prezidanton Evo Morales, kandidato por sia propra postsekvo: ribelo de la orienta regiono de Meda Luna, referendumo de eksprezidantigo, provo de ŝtatrenverso, alfrontigo kun Vaŝingtono. S-ro Morales tamen venkis ĉe la elekto kun 64 elcentoj de la voĉoj, kontraŭ 53 elcentoj en 2005. La piednotoj estas ĉiuj de la [pariza] redaktejo, escepte de tiu de la Esperanta tradukinto, markita per la siglo -vl.

La unua koncernas la rilaton inter la ŝtato kaj la sociaj movadoj. La loĝantaro atendas de la registaro tujajn agojn, kiuj alportu konkretajn respondojn al iliaj materiaj bezonoj. Dum tio postulas efikan centraligon de la decidoj, nia registaro konsistas el reprezentantoj de indiĝenaj, kamparanaj, laboristaj kaj loĝantaraj sociaj organizaĵoj, kies propra dinamiko bezonas sian tempon. Tiun por debati, diskuti kaj analizi diversajn proponojn. La funkciado de tiuj movadoj implicas ankaŭ malgrandan nombron de partoprenantoj en la decidoj. La registaro de la prezidanto Evo Morales — “registaro de la sociaj movadoj”* estas la loko, kie alfrontiĝas kaj solviĝas la dinamikoj de centraligo kaj de malcentraligo de la decidoj, de monopoligo kaj de socialigo de la plenumaj agadoj, inter rapideco de la rezultoj kaj malrapideco de la diskutoj.

* La esprimo “registaro de la sociaj movadoj” indikas, ke kun la elekto de s-ro Morales, la registaron konsistigas la sociaj movadoj (mobilizitaj ekde la komenco de 2000).

Por provi solvi tiun kontraŭdiron, ni proponis la koncepton “integra ŝtato”: la momenton en kiu la socio iom post iom alproprigas al si la procezon de arbitracio kaj tiel superas la kontraŭeco inter ŝtato (kiel maŝino kiu centraligas la decidojn) kaj la socia movado (kiel maŝino por malcentraligi kaj demokratiigi ilin).

Tia celo ne alireblas en mallonga tempo. Ĝi rezultas el historia movado kun progresoj kaj malprogresoj, malekvilibroj kiuj inklinigas la pesilon jen unuflanken, jen al la alia flanko, kaj tiel tuŝas aŭ la efikecon de la registaro aŭ la demokratiigon de la decidoj. La batalo (kaj nur ĝi) ebligos konservi la ekvilibron inter tiuj du polusoj dum la tempo necesa por la historia solvo de tiu kontraŭdiro.

La dua krea streĉiĝo kontraŭmetas la amplekson de la revolucia procezo — kiu venas el la kreskanta enkorpigo de diversaj sociaj grupoj kaj de la strebo al larĝaj aliancoj — kaj la neceson firmigi ilian indiĝenan, kamparanan, laboristan kaj popolan gvidon, kiu garantias la politikan orientiĝon.

La hegemonio de la naci-revolucia bloko postulas la kunteniĝon de la laboristaj klasoj. Ĝi implicas ankaŭ la radiadon de ĝia regeco (historian, materian, pedagogian kaj moralan) al la resto de la loĝantaro por certiĝi pri ĝia subteno.

Certe ekzistos ĉiam sektoro kontraŭa al la indiĝena hegemonio, kiu okaze agas kiel transmisia rimeno de eksterlandaj potencoj. Sed la solidigo de la pleba gvidado postulas, ke la tutaĵo de la socio konsideru ke ĝia situacio progresas, kiam la laborantaj klasoj gvidas la landon. Tiu neceso devigas maldekstran potencon konsideri parton de la bezonoj de siaj kontraŭuloj.

Ekzistas nek recepto nek modelo por eliri el tiu situacio: nur la debato, la edukado, povas ebligi al tiu kontraŭdiro disvolviĝi kaj povas direkti ĝin tiel ke ĝi farĝu movforto de la dinamiko de socia transformado.

Tria krea streĉiĝo de nia ŝanĝprocezo montriĝis tre intense de antaŭ jaro. Ĝi aperas en la renkontiĝo inter la ĝenerala intereso kaj tiu, privata, de grupo, de sektoro aŭ de individuo. Inter la sociala, komuna kaj komunista batalo kaj la individuaj, sektoraj kaj privataj konkeroj.

La ciklo de larĝaj mobiliziĝoj, kiu komenciĝis en 2000, kun la akvomilito, ekis per loka mobiliziĝo. Sed tiu koncernis rekte la tutan landon, kiu estis ankaŭ minacata de la projektoj privatigi la akvon. Poste okazis la gasmilito, la batalo por konstituciiga asembleo kaj por konstrui plurnacian demokration: tiom da postuloj portataj en sektora maniero de indiĝenoj kaj laboristoj, kiuj tuŝis tamen la tutaĵon de la subprematoj kaj eĉ la tutan nacion.

La apero de tiuj postuloj — imagitaj sur la barikadoj, dum vojblokadoj, en la manifestacioj kaj dum popolaj ribeloj — ebligis konstrui programon de potencakiro kapablan mobilizi kaj iom post iom unuigi la plimulton de la bolivia popolo. Post la venko, en 2005, la registaro dediĉis sin al ĝia realigo. Unue estis la Konstituciiga Asembleo, kiu, por la unua fojo en la historio, ebligis ke la politika konstitucio de la ŝtato estu redaktata de la rektaj reprezentantoj de ĉiuj sociaj sektoroj de la lando. Poste ni aliris la ŝtatigon de grandaj entreprenoj kaj tiel faciligis la redistribuadon de parto de la ekonomia kromaĵo pere de la programoj Juancito Pinto, renta dignidad (“pensio digna”) kaj Juana Azurduy.*

* Respektive: programo de aliro al la eduksistemo per distribuado de “kuponoj” aŭ biletoj, ekde 2006; pago de helpaĵo al homoj pli ol 60-jaraj, ekde 2007; programo por malaltigi la infanmortadon, ekde 2009,

Se ni esploras la ciklon de mobilizado kiel kreskantan kurbon kiu, laŭ la historia sperto, stabiliĝas kaj poste iomete malkreskas, ni konstatas ke la unua etapo — aŭ kreskanta fazo — karakteriziĝas per la kreskanta aliĝo de sociaj sektoroj, la konstruado de ĝenerala programo kaj la apero, ĉe la parto de la “subaj” klasoj, de organizita kaj konkreta volo transpreni la potencon.

La stabiliĝo de la mobiliziĝo, ĉe la plej alta punkto de la kurbo, respondas samtempe al la momento de realigo de la unuaj universalaj celoj kaj al tiu de la plej fortaj rezistadoj de sociaj grupoj apogantaj la pasintan novliberalan potencon: malstabiligoj, provo de ŝtatrenverso, separatismaj movadoj ktp.* Tio estas la “jakobena” fazo de la procezo kiu, devigante la socian movadon transformitan en ŝtatpotencon defendi sin, rekreas novajn mobiliziĝojn kaj novajn horizontojn de universaleco de sia agado.

* Pri tio, vd Hernando Calvo Ospina: “Petit précis de déstabilisation en Bolivie ”, Le Monde diplomatique, junio 2010.

Ekde la komenco de la dua mandato de s-ro Morales, en 2010, ni spertas do trian etapon de mobiliziĝo, malkreskantan: tiun kiu karakteriziĝas per la streĉiĝo interne de la popola socia bloko, inter la aspektoj ĝenerala kaj aparta. La superado de tiu kontraŭdiro venos el la fortigo de la universaleco de nia projekto. Se la korporacia apartismo male triumfos, la perdo de vigleco de la revolucio estus la komenco de konservativa restaŭrado.

Tiu streĉiĝo inter universalaj kaj apartismaj postuloj en la popolo ĉiam ekzistis. Tio estas cetere la propraĵo de la revolucioj: el dispecigita kaj individuigita subjekto — la dominanta aspekto — la popolo pli kaj pli konsistigis sin kiel kolektiva instanco. Sed ni evidente aliras novan etapon de mobiliziĝo, kion montras la ĵusa konflikto inter du frakcioj de la sindikato Bolivia Laborista Centralo (COB)*, unu alianca kun la potenco, la alia ne.

* La precipa bolivia sindikata centralo, fondita dum la revolucio de 1952.

En aprilo 2011, instruistoj membroj de la COB strikis kun la ĉefa postulo pri salajroj. Ekde la jaro 2006 la registaro de Morales tamen altigis la salajrojn de la laboristoj en la san- kaj eduk-sistemoj je 12 elcentoj super la inflacio. Samtempe en aliaj branĉoj de la publika administracio (ministrejoj ekz-e) la salajroj ne estis altigitaj. Tiuj de la vicprezidanto, de la ministroj kaj de la vicministroj estis, ekde la enpotenciĝo de s-ro Morales en 2006 malaltigitaj je 30 ĝis 60 elcentoj. La malaltigo estis ankoraŭ pli granda por la prezidanto. Oni povas ja kompreni ke la funkciuloj de sano kaj edukado postulas novajn altigojn, sed tiuj povas veni nur el kresko de la enspezoj de la lando.

La politiko de la prezidanto Morales celas ja plibonigi la vivkondiĉojn de la plej senhavaj homoj* kaj centraligi la resursojn devenajn el la ŝtatigoj kaj el ŝtataj entreprenoj. La celo estas krei industrian bazon en la kampoj de hidrokarbonaĵoj, minejoj, kampkulturo kaj elektro, tiel ke eblas produkti daŭreman riĉecon kaj uzi la riĉfontojn de la lando por plibonigi la vivkvaliton de la laboristoj, urbe kaj kampare.

* Laŭ la statistika jarlibro de la Komisiono Ekonomia de la Unuiĝintaj Nacioj por Latinameriko kaj Karibio (KELK, france CEPAL), la kvoto de malriĉeco malaltiĝis de 63,9 elcentoj al 54 elcentoj de la loĝantaro inter 2004 kaj 2007 (lastaj disponeblaj statistikoj).

Se oni respondus favore al la salajraj postuloj de la instruistoj, oni uzus la resursojn akiritajn per la ŝtatigoj por plibonigi la enspezojn nur de certaj branĉoj de la tria sektoro. Tiel oni lasus flanke la reston de la lando, do la plimulton. Kaj krome oni pli malfaciligus strategion de industriigo (aĉeton de maŝinoj aŭ konstruadon de infrastrukturoj, ekz-e), strategion kiu ebligas kreskigi la riĉaĵojn kiujn la lando produktas ... kaj redistribui ilin.

La dekstrularo, profitante tiun streĉiĝon sine de la popola bloko, per siaj komunikiloj apogis la manifestaciantojn: sindikataj gvidantoj, kiujn la konataj ĵurnalistoj hieraŭ ankoraŭ malestimis pro ilia socia deveno, de unu tago al alia fariĝis televidaj steluloj.

Kiel “registaro de la sociaj movadoj” ni strebas submeti la diferencojn, kiuj ekzistas en la popola bloko, al publika debato. Ni provas solvi la streĉiĝojn inter “korporaciaj” kaj “universalismaj” tendencoj per demokratiaj vojoj, apogante la avangardon (indiĝenojn, kamparanojn, laborulojn, laboristojn kaj studentojn) flirti la flagon de la komuna intereso, kiu ne signifas neglekton de la individuo aŭ de la privata intereso, sed meti ilian saĝan ekzistadon en pli ĝeneralan kadron.

La kvara krea kontraŭdiro fontas en la kontraŭeco inter la neceso transformi niajn krudmaterialojn (la industriigo) kaj tiu de la respekto al la naturo, la “bonvivado”.*

* Traduko de “sumak kawsay” en la keĉua lingvo kaj “sumak qamaña ” en la ajmara, koncepto enskribita en la bolivia konstitucio de 2009.

Oni riproĉas al ni, ke ni ne faris “veran” ŝtatigon de la naturresursoj kaj ke ni lasis la transnaciajn konzernojn akapari parton de la riĉaĵoj de la lando.* Sed rezigni pri la eksterlandaj societoj implicus regi la teĥnologiojn pri kiuj ili disponas: tiujn ligitajn kun la ekstraktado, sed ankaŭ kun la transformado de la krudmaterialo. Tio ne estas la kazo. Do, ne eblas komplete ŝtatigi la naturresursojn sen fazo de industriigo.

* En majo 2006, la prezidanto Evo Morales anoncis la “ŝtatigon de la hidrokarbonaĵoj”. Tiu ŝtatigo tamen ne estas kompleta: la ŝtato, argumentante ke ĝi ne disponas pri sufiĉe da teĥnologio por rezigni pri privataj partneroj, akiris 51 elcentojn de la kapitalo de ĉiuj ekspluatantaj firmaoj kiuj ĉeestas en ĝia teritorio. Cetere ĝi ree intertraktas pri la kontraktoj por akiri 82 elcentojn de la enspezoj (impostoj kaj tantiemoj).

Se oni sukcesus lanĉi tian dinamikon, tio provizus la kasojn de la ŝtato, ĉar la industrie prilaboritaj artikloj kaj la duonfinitaj produktoj havas pli altan aldonvaloron ol la netransformitaj krudmaterialoj kiujn ni hodiaŭ eksportas. La fazo de industriigo cetere favoras la teĥnologiajn progresojn kaj provizas per tutaĵo de sciencaj scioj, kiuj povas estigi salttabulon por novaj industriaj aktivecoj, kiuj estas intensaj koncerne teĥnologion, sed ankaŭ koncerne laborfortojn.

Ne estas simpla, progresi sur tiu vojo. Unuflanke, ĉar ni ne havas sperton pri tio, kio devigas nin lerni dum antaŭenirado. Tamen, la industria modernigo postulas kolosajn investojn: petrolĥemia fabriko kostas preskaŭ miliardon da dolaroj, termoelektra centralo inter unu kaj tri miliardojn. Fine, temas pri longa procezo: almenaŭ tri jaroj necesas antaŭ ol la plej malgrandaj industrilokoj funkcias, kvina aŭ ses por la mezgrandaj kaj almenaŭ dek por la grandaj.

La registaro decidis starigi industrion de gaso, de litio*, de fero kaj certajn akvorezervojn. Iuj intelektuloj interpretis tiun procezon de konstruado de publikaj entreprenoj kiel aperon de ŝtatkapitalismo, kontraŭa al la solidigo de “komunuma” kaj komunista perspektivo.* Niaopinie, la ŝtatkapitalismo de la 1950-aj jaroj metis la grandajn entreprenojn en la servon de apartaj klientaroj: burokrataro, mastraj grupoj, grandaj grundproprietuloj ktp. Aliflanke, la uzado de la kromaĵoj generataj de la industriigo, kiun Bolivio nun stimulas, donas prioritaton al la uzvaloro, ne al la interŝanĝvaloro:* kontentigo de la bezonoj antaŭ profito. Tio estas la kazo ĉe la bazaj servoj (akvo, elektro ktp), kiuj ricevis la statuson de homrajtoj kaj estas distribuataj ĉar ili estas konsiderataj necesaj, ne profitigaj. Tio estas la kazo ankaŭ ĉe la aĉeto de kampkulturaj produktoj fare de la ŝtato, kiu celas garantii la nutraĵan suverenecon de la lando kaj la disponeblon de nutraĵoj vendataj je “justa” prezo: prezoj fiksitaj tiel, ke la produktoj estu alireblaj por la konsumantoj, ili do ne evoluas laŭ propono kaj postulo.

* Bolivio disponas pri la plej grandaj rezervoj de tiu metalo, kiu estas uzata ĉefe en la konstruado de elektraj baterioj.
* La aŭtoro elvokas grupon de intelektuloj de kiu parto publikigis manifeston “Por reakiro de la ŝanĝprocezo por la popolo kaj de la popolo”, la 18-an de junio 2011.
* La uzvaloro priskribas la konkretan utilon de havaĵo; la interŝanĝvaloro la komercan valoron de varo en la merkato. — La diferenco inter uzvaloro kaj interŝanĝvaloro estas klare difinitaj kaj priskribitaj en Esperanto jene: Karlo Markso: La kapitalo, Kritiko de la politika ekonomio, Unua volumo, Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2009, p. 47 – 53. -vl

La kromaĵo, kiun la industriigo produktos, donos tiel al la ŝtato la eblecon pridubigi la kapitalisman logikon de privata alproprigo. La generado de tiaj riĉaĵoj tamen kaŭzos tutaĵon de efikoj malbonaj por la medio, la tero, la arbaroj, la montaroj. Kaj kiam la naturo estas agresita, la homoj fine ankaŭ suferas.

Ĉia industria agado havas median koston. Sed la kapitalismo submetis al si la fortojn de la naturo, misuzis ilin per tio ke ĝi metis ilin en la servon de privataj gajnoj, sen konsidero de la fakto ke ĝi tiel detruas la reproduktan kernon de la naturo mem. Ni devas eviti la sorton, al kiu tia kurso gvidas nin.

La produktivaj fortoj de la kampara mondo kaj la profesia etiko de la kampkulturistoj rigardas niajn rilatojn kun la naturo kontraŭe al la kapitalista logiko. Ili proponas al ni vidi la naturon kiel parton de totala viva organismo, al kiu la homo kaj la socio ankaŭ apartenas. Laŭ tiu vido, oni devas uzi naturajn produktivajn eblecojn en la kadro de sinteno kiu respektas tiun totalecon kaj ĝian reproduktadon.

“Humanigi la naturon kaj naturigi la homon”, klarigis Karlo Markso.* Tio estas la senco de nia projekto: uzi la sciencon, la teĥnologion kaj la industrion por produkti riĉaĵojn — kiel fari alie, por konstrui la vojojn, la sancentrojn, la lernejojn kiuj mankas al ni kaj por kontentigi la postulojn de nia socio? — kaj samtempe konservi la fundamentan strukturon de nia medio. Por ni, sed ankaŭ por la estontaj generacioj.

* Karl Marx: Manuscrits de 1844, Editions sociales, Parizo, 1972.

La kreaj streĉiĝoj, kiuj skuas la popolan blokon, kiu regas en Bolivio, karakterizas la dinamikojn de sociala transformado: ĉu la revolucioj ne estas la ĥaosa fluo de kolektivaj kaj socialaj iniciatoj, de fragmentitaj elanoj kiuj kruciĝas, alfrontas unu la alian, sumiĝas kaj artikuliĝas por denove dividiĝi kaj interkruciĝi? Do, nenio estas difinita anticipe.

Alvaro GARCÍA LINERA.

La kvin etapoj de la transformado de la ŝtato

laŭ Alvaro García Linera

Unua etapo (2003 ĝis 2003) — “ŝtatkrizo”: la pilieroj de la tradicia dominado disfalas. La malnovaj kontraŭdiroj (unukultura ŝtato kontraŭ plurnacia socio, centraliga ŝtato kontraŭ deziro de malcentraligo de la socio, ktp) intensiĝas, dum aperas novaj (privatigoj kontraŭ ŝtatigo de la naturresursoj, politiko kontraŭ sociala demokratio, ktp)

Dua etapo (2003 ĝis 2005) — “Katastrofa alfrontiĝo”: du sociaj projektoj kontraŭstariĝas, ambaŭ kapablaj larĝe mobilizi.

Tria etapo (2005) — Elekto de kamparana indiano prezidanto de la respubliko: tiu rompo de la simbola ordo ne signifas, ke la dominantaj klasoj perdis la potencon. Tamen, la kontraŭecoj inter sociaj klasoj troviĝas nun ene de la ŝtataparato.

Kvara etapo (2005 ĝis 2009) — “Punkto de disbranĉiĝo”: la antagonismo atingas sian paroksismon, la alfrontiĝon. La periodo finiĝas per la “venko” de la tendaro Morales, reelektita en 2009.

Kvina etapo (ekde 2010) — Kontraŭdiroj interne de la “popol-nacia” bloko: fazo pri kiu temas la ĉi-supra artikolo.

A. G.L.

Kronologio

2000 — Akvomilito, mobiliziĝo de la urbo Koĉabambo, kiu rifuzas la privatigon de la akvo-distribuado. La “akvomilito” daŭras en 2005, ĝis la elpelo de la franca multnacia konzerno Suez-Lyonnaise des eaux.

2003 — Gasmilito, ribelo pro la projekto liveri vastajn rezervojn de naturgaso al eksterlanda konsorcio. La batalo, kiu kaŭzas 67 mortviktimojn kaj 400 vunditojn, finiĝas per faligo de la prezidanto Gonzalo Sánchez de Lozada kaj la forlaso de la projekto.

2005 — Elekto, kun 53 elcentoj de la voĉoj, de s-ro Evo Morales, kamparana kaj indiĝena gvidanto, ĉekape de la Movado Al Socalismo — Politika Instrumento por la Suvereneco de la Popoloj (MAS-IPSP aŭ MAS). Lanĉita en 1995, la MAS formulas kaj esprimas tendencojn tradicie antagonismajn ene de la maldekstro (marksisma sindikatismo, indianismo kaj revolucia naciismo).

2006 — Elekto de konstituciiga asembleo kiu finas siajn laborojn en decembro 2007.

2008 — Ribelo de la orienta regiono de la Media Luna (gvidata de la opozicio). Provo de ŝtatrenverso. S-ro Morales venkas en eksiga referendumo. Elpelo de la usona ambasadoro en Bolivio.

2009 — Aprobo de la nova konstitucio per referendumo. Reelekto de s-ro Morales kiel prezidanto kun 64 elcentoj de la voĉoj.

Redaktejo de la franca eldono

Enketo ĉe la germanaj verduloj

Hamburgo: en la laboratorio de la ekologi-burĝaro

Longtempe la germana verda partio ŝajne volis politiki alie, for de la parlamentoj. Heredintoj de la kontestado de la 1960-aj jaroj, la Grünen luktis kontraŭ atomenergio, eksperimentis novajn formojn de kolektiva vivo. Pravigitaj de kuraĝigaj balotaj rezultoj, iliaj gvidantoj strebas akordigi ekologion, ekonomion kaj institucian ludon. En Hamburgo, la kompromiso donas surprizan rezulton.

La plej riĉula kvartalo de Hamburgo estas ankaŭ la plej ekologia. Oni ne tuj rimarkas tion, starante ĉe la piedo de la Marco Polo Tower; 16 etaĝoj luks-statusaj, el avangarda arkitekturo, elvokantaj pantranĉaĵojn neregule stakigitajn, kie apartamento meze vendiĝas kontraŭ 3,7 milionoj da eŭroj.

Naturamo ne evidentiĝas, ankaŭ kiam oni sin turnas al la najbara konstruaĵo, kie Unilever inaŭguris sian novan stabejon. La dudek kvin mil kvadratmetroj de la tutmonda giganto de agronutra industrio kaj kosmetikoj estas tamen la plej vasta areo iam ajn ekipita per malaltkonsumaj elektraj ampoloj. “La tuta konstruaĵo estis konceptita laŭ plej striktaj normoj de mediprotektado”, fiere recitas la deĵoranto. La teretaĝa halo eĉ estas ekipita per “plej moderna varm-reutiliga sistemo”, li klarigas fingromontrante al grandega vitroplafono.

La Marko-Polo-Turo kaj la sidejo de Unilever estas la ĉefaj “juveloj” de HafenCity, la nova negockvartalo de Hamburgo, kiu enhavas 155 hektarojn da oficejoj kaj luksaj loĝejoj greftitaj al la brikaj varejoj de la iama Speicherstadt (stokurbo), rande de la rivero Elbo. Ĝis la fino de la konstrulaboroj, planita je 2025, tiu ĉi nordeca versio de Dubajo planatas akcepti kvardek mil laborpostenojn kaj dek du mil loĝantojn, el tiel nomataj “kreivaj klasoj”, kiel nomas ilin la projekto-iniciatantoj. La Elbphilharmonie, prestiĝa koncertejo, kiun la urbo-administracio financas ĝis 351 milionoj da eŭroj, konsistigas la kulturan flankon de la entrepreno.

Ĉi tie gruoj ankoraŭ aktivas, sed je ioma distanco, la jam finitaj partoj zumas pro babilado de superaj kadruloj glutantaj tajlandajn manĝetaĵojn en restoraci-terasoj aŭ trinkantaj malbonan vinon en tre multekostaj Lounge bar. Sed atentu pri antaŭjuĝoj: kvankam la “plej granda urba projekto en Eŭropo” ja enkadriĝas en la kaptomovado de malnovaj havenaj areoj fare de bankistoj kaj junaj spekulistoj (golden boys), same kiel la Docklands de Londono, tio ne signifas, ke ĝi kontraŭas la principojn de daŭrigebla evoluado. Male, ĝi konkretigas ilian triumfon.“Tervarmeca hejtado, malmulte poluaj konstrumaterialoj, verdaj spacoj, piedirejoj kaj biciklovojoj, estas vere pionira kvartalo rilate la daŭrigeblon”, entuziasmas s-ro Harald Müller.

Sidante en Carl’s-restoracio, antaŭ telero da marinitaj verdaj haringoj, kiun li taksas “malpli rafinita sed pli plaĉa” ol la alia specialaĵo de la restoracio, [la rizotto arborio kun trufoj el Perigordo], tiu 53-jara inĝeniero, kiu vivas kaj laboras en HafenCity, senĝene diras, ke li “de 1997 ĉiam voĉdonis por la verda partio”. La verduloj ne estas la lanĉintoj de la projekto, li diras, sed “ili lojale ĝin akompanis” kaj “sen ili la kvartalo certe ne havus ĉi tiun ekologian karakteron.”

Hamburgo, “Eŭropa ĉefurbo de Hommedio 2011”, ja estas urbo plenplena je ekologio. Dufoje la verduloj partoprenis en ĝia administrado: de 1997 ĝis 2001, kun la social-demokratoj de la SPD, kaj de 2008 ĝis 2010 kun la konservativuloj de la CDU. La bilanco de ilia agado en tiu hansa urbo estas brile ilustrata ĉe HafenCity. Eĉ la stratnomoj portas ilian spuron, ĉar la Grünen postulis, ke la nomoj de la stratoj estu egalnombre de viroj kaj de virinoj. “Jes ja, estas kvartalo por riĉuloj, sed ties konstruaĵoj estas tre kreecaj, mi trovas tion bonega por la urbo-reprezento”, entuziasmas s-ino Katharina Fegebank, ĝenerala sekretario de la hamburgaj verduloj. Ankaŭ ŝia kamaradino Anja Hajduk, deputito en la Bundestag de 2002 ĝis 2008, samopinias, ke estas “ja sukceso, malgraŭ la eksternormaj prezoj. Kio gravis por ni, kiam ni estis ĉe la registaro, estis garantio, ke la kvartalo estos libere alirebla de ĉiuj loĝantoj de la urbo, kiuj povu promeni tie. Por la Unilever-turo, ekzemple, ni sukcesis, ke la teretaĝo estu libere alirebla de la publiko”.

“Sintezo de Blitzkrieg (fulmomilito) kaj de la Longa Marŝo

Falanstero* por milionuloj, sed “malferma” kaj energiŝparema: ĉu ni vidu tie antaŭtempan akiraĵon de la ekologia “revolucio” kiu nun trairas Germanujon? La ĉefartikolistoj jam nun debatas pri ebleco ke estos verda kanceliero en 2013 (vd sube). La verdula potenciĝo ja estis rimarkinda ĉi-lastajn monatojn: “kvazaŭ sintezo de fulmomilito (Blitzkrieg)kaj “la Longa Marŝo””, laŭ cirkulanta ŝerco de iliaj kontraŭuloj. Unue senĉesa pafado de opinienketoj, kiuj, nutrante reciproke unu la alian, dum la tuta jaro 2010 rapide altigas la valoron de ekologiistoj, kiu pasas ekzemple de 19% da voĉdon-intencoj en Berlino en decembro 2009 al 30% en oktobro 2010. La gazetaro pasiiĝas por la “verda miraklo”(Der Spiegel): “La verduloj pli popularaj ol iam ajn” (Die Zeit), “La partio de la bonstato” (Stern), “La verduloj jam revas pri kancelieriĝo” (Die Welt) ... La verduloj profitas el atento des pli granda, ke ili envenas spacon lasitan malplena de la eksa fenomeno de la germana politika vivo, la liberal-demokrata partio (FDP), draste falinta de post la demisio pro plagiato de ties stelulo, s-ro Karl-Theodor zu Guttenberg, efemera ministro pri defendo de la Merkel-registaro.

* Ideala vivejo de la komunumo imagita de Charles Fourier en 1832.-noto jmc

Kaj la “verda miraklo” sin movas al la balotujoj. La 27-an de marto, la ekologiistoj ricevas 24,2% de la voĉoj en Baden-Virtembergo, la plej riĉa kaj multloĝata “lando” de Germanujo, tradicie konservativa. Pli ol duobligante sian antaŭan rezulton (11,7%en 2006), ili trudas sin kiel la duan politikan forton, post la CDU, (apenaŭ) preterpasas siajn aliancanojn de la SPD kaj fariĝas mastroj de alianc-ludo ne plu “ruĝa kaj verda”, sed de nun “verda kaj ruĝa”. La unuan fojon en la historio de Germanujo ekologiisto fariĝas prezidanto de regiono. S-ro Winfried Kretschmann, maldika kaj rigida sesdek-jarulo, kun bros-tonditaj haroj kaj korusano en preĝeja koruso, subite iĝas stelulo en la tuta lando. Sur la televidscenejoj, la lin koncernantaj formuloj “esperportanto” kaj “politika sensaciaĵo de la jaro” senfine ripetiĝas.

Ĉar la gravecon de evento oni mezuras per ĝia efiko al la borso-kurzoj, estas notinde ke la morgaŭon de la ekologia venko, la akcioj de E.ON kaj RWE — la du ĉefaj produktantoj de atomenergio en Germanujo — malaltiĝis iomete, same kiel tiuj de Daimler, BMW kaj Volkswagen. La ÖkoDAX-indikilo, kiu enhavas la dek ĉefajn verdulajn investaĵojn male kreskis je ok poentoj. Ne tute revolucio, ĉar la malpli verdaj merkatoj denove altiĝis je la sekva kurzo-fiksado. “Ni sekvos la promesitan vojon en la burĝa socio”, trankviligis ilin s-ro Kretschmann la venko-vesperon.

Nek maldekstre, nek dekstre: moderuloj kaj centristoj

Antaŭ tridek jaroj, tia zorgemo ja ne estintus superflua: la Grünen enkarnigis tiam radikalan maldekstron, en okcidenta Germanujo tre malamika al komunismo. Komence de la 1980-aj jaroj, la CDU preskaŭ postulis nuligon de la juna verda partio, akuzata pri simpatio al la perforta lukto kaj pri ideoj kontraŭaj al la konstitucio. La “burĝa socio” sulkigis la frunton antaŭ tiuj “grüne Chaoten” (verdaj rompantoj), kiuj pretendis lukti samtempe por socia justeco kaj protektado de hommedio. Ne plu hodiaŭ: la nova gravulo de Baden-Virtembergo sin deklaras “nek maldekstra, nek dekstra” kaj flegas bonajn rilatojn kun s-ro Erwin Teufel, la loka gravulo de la CDU, kies orientiĝon “moderan kaj centrisman*” li asertas kundividi. La kazo de Hamburgo, unua germana regiono, kiu formis aliancon “nigra kaj verda” (en Germanujo la nigra koloro estas simbolo de dekstro) montras, ke tia alianco ne plu estas absurda. Eĉ la kancelierino Angela Merkel rekonas, ke ŝi ne ekskluzivas eblecon de ekologi-kristana alianco, post la parlamentaj elektoj de 2013.

* Tagblatt Online, 14-a de aprilo 2011.

Tiu ne banala, eksterorda scenaro povus verŝajniĝi jam en venonta oktobro, okaze de la lokaj test-elektoj de Berlino. Portata de tre favoraj opinienketoj, la listo-kapo Renate Künast, prezidanto de la verdula grupo en la Bundestag, jam imagas sin reganta la ĉefurbon, kaj li ekskluzivas neniun alianciĝon: maldekstra centro aŭ dekstra centro, la ludo estas malferma. S-ro Eberhard Diepgen, CDU-eksurbestro de Berlino, senpacienciĝas en la antaŭĉambro de la favorato: “Ni havas sufiĉe da komunaj punktoj por konstrui registaran projekton kun la verduloj*. “La verda febro disvastiĝas en la konservativajn sektorojn; la entreprenistoj kaj la riĉuloj amindumas al la Grünen”, mokas la ĵurnalo Süddeutsche Zeitung (5-a de novembro 2010).

* Der Tagesspiegel, Berlino, 7-a de nov 2010.

La ofte citita “Fukuŝimo-efiko” ja akcelis la supreniron de la ekologiistoj, kiuj finfine sukcesas kapitaligi sian kontraŭecon al atomindustrio nun forpelata de plejmultaj germanoj. La programitan fermon de la atomcentraloj oni ja metu je ilia kredito. Sed la radioaktivaj likoj en Japanujo ne klarigas la transformiĝon de kontestanta partio en “biciklantanliberalan partion”, laŭ la esprimo de s-ino Jutta Ditfurth. En incitema libro*, ĉi tiu kunfondinto de la Grünen, kiu forlasis la partion en 1991, miras pri la kvazaŭ nerezistebla allogo de siaj ekskamaradoj: “Iuj komentistoj parolas kvazaŭ ili vivis dudek kvin jarojn ekster nia planedo. Ili diras: “Ni vidu kion faros la ekologiistoj; unue ni lasu ilin regadi. Tiu sinteno surprizas, ĉar la verduloj jam regadis plurfoje.”

* Jutta Ditfurth, Krieg, Atom, Armut. Was sie reden, was sie tun: die Grünen, Rotbush, Berlino, 2011.
La persista mito de ekologiistoj politike virgaj

Longas ja la listo: sep jaroj da partopreno en la federacia registaro de s-ro Gerhard Schröder (1998-2005), dek unu jaroj da kunadministrado en Nordrejn-Vestfalio (1995-2005, kaj denove de 2010); dek jaroj en Hessen (1985-87, 1991-1999), naŭ jaroj en Schleswig-Holstein (1996-2005), ses jaroj en Hamburgo (1997-2001 kaj 2008-2010), kvar jaroj en Malsupra Saksujo (1990-1994), kvar jaroj en Saksujo-Anhalt (1994-1998), kvar jaroj en Bremen (de 2007), du jaroj en Sarlando (de 2009), kaj du jaroj en Berlino (1989-1990 kaj 2001-2002). “Sume, tio estas kvindek naŭ jaroj da regado-sperto, kalkulas s-ino Ditfurth, verŝajne pro propra intereso, la amasinformiloj ŝajnigas konsideri la verdulojn novaj kaj senspertaj, tenante sian spiron por observi ilian sintenon, kvazaŭ estus neeltenebla atendo. (...) Ĉi tiuj kvindek naŭ jaroj da sperto neniam estis objekto de profunda kritika analizo.”

En Hamburgo, la voĉdonantoj mem faris sian analizon: en februaro 2011 ili korektis la eksan plimulton (21,9% da voĉoj por la CDU, 11,2% por la verduloj) kaj redonis la povon al la SPD, kiu tamen malbonfartas ĉie aliloke (48,3%). Escepte de la promenadoj en HafenCity, la ekologiistoj ja ne havis favoran bilancon por prezenti. La alianco-kontrakto kun la dekstro en 2008 planis realigon de tramo, forlason de projektita karbocentralo kaj ambician lernejan reformon, celantan krei ununuran elementan lernejon “por ĉiuj”. Neniu el tiuj promesoj estis plenumita. La tramo malsukcesis pro la buĝetaj ŝparoj sekve de la 2008-krizo, kaj la konstruado de la karbocentralo estis daŭrigata pro tribunala decido. La lerneja reformo estis modifita de popoliniciata referendumo en julio 2010. Pro la streĉiĝoj kaŭzataj de ĉi tiu malsukceso cetere frakasiĝis la alianco “nigra kaj verda” du jarojn antaŭ la normala period-fino.

Retrorigardante la periodon, la ekologiistoj povas fieri, ke ili lasis agrablan memoraĵon al la gravuloj de la loka dekstro. Preskaŭ entuziasme s-ro Gregor Jaecke, la ĉefo de hamburga CDU-dekstro priskribas sian idilion kun ili: “Esti verdulo signifas ami la vivon, kaj tiun valoron ni kundividas. Ni havas saman zorgemon pri morgaŭ, ni laŭ la kristana senco de respekto al la vivo, kaj ili laŭ la pli moderna signifo de daŭrigebla disvolviĝo. Tial la neceso de ekvilibra ekonomia politiko estas pli rekonata de la verduloj ol de la SPD.”

“359 eŭroj monate, kun devigo labori preskaŭ senpage”

La alianco-interkonsento de 2008 atestas pri tiu “amo al la vivo” reformulita en lingvaĵo iom malpli lirika de la buĝeta ortodokseco. Kiam la financa krizo eksplodis kelkajn monatojn poste, la verduloj kaj la kristandemokratoj tuj akordiĝis por redukti la publikajn elspezojn, ekzemple altigante la prezojn de infan-vartejoj. Samtempe ili injektas 1,5 miliardon da eŭroj en la malplenajn kasojn de HSH Nordbank, rapidas helpi al la martransporta grupo Hapag-Lloyd kaj faras decidojn por plaĉi al la investantoj. “Necesis restarigi konfido-etoson, la verduloj tre bone komprenis tion”, danke rekonas s-ro Jaecke.

Ĉu ne estis tamen kelkaj konfliktaj temoj? Ekzemple la sekurec-politiko: oni povas suspekti, ke partio juna kaj “seksalloga” kiel la Grünen ne havas por la policanoj la saman indulgon kiel la maljunaj gravuloj de la CDU. Erare. “La demandoj pri interna sekureco estis inter la manoj de niaj konservativaj aliancanoj, sed estis neniu problemo”, asertas s-ino Fegebank. “Ni havis ja striktajn poziciojn koncerne publikan ordon, sed post ekzameno, la verduloj plene akceptis ilin”, konfirmas ŝia samrolulo de la CDU. S-ro Jaecke konfesas do, kun tamen iom da amareco, ke “parto de la burĝaj voĉdonantoj, kiuj formas la bazon de la CDU, hodiaŭ estas tentataj voĉdoni verde.”

La popolaj kvartaloj estas malpli eksponataj al tiu tento. Dum en februaro (2011) la verduloj rikoltis 9,2% de la voĉoj en la riĉul-kvartalo Blankenese, ili ricevis nur 6% en la malriĉa antaŭurbo Rothenburgsort, kie pli ol unu el du voĉdonantoj bojkotis la baloton. Ĉi tie, neniu biciklopado nek modernaj apartamentoj ekipitaj per tervarmeca hejtado, sed kubaj konstruaĵoj el malpura betono kun fuela hejtado kaj ne plu funkciantaj vendejoj. “Ĉu mi voĉdonos por la verduloj? Mi? Ĉu vi rigardas min idioto?”, vigle reagas juna 32-jara senlaborulo, riparante sian skoteron surtrotuare. S-ro Joachim Riepke estas unu el la sep milionoj sepcent mil germanoj, kiuj dependas de la dispozicio Hartz 4, naskita el la kunfandiĝo de la senlaborula monhelpo kaj la socialaj helpoj. “359 eŭroj monate, kaj devige labori preskaŭ senpage. Nun la Jobcenter (dungocentro) lasas min trankvila. Sed antaŭ du monatoj, ili vokis min por lavi la manĝilaron en maljunulejo dum du semajnoj. Ne eblas rifuzi, aŭ ili haltigas la monhelpon. Kaj vi volus, ke mi voĉdonu por tio?”

Li nomas “tio” la SPD-Grünen-plimulton, kiu starigis la senlaborulan asekursistemon la plej trudan en tuta Eŭropo. Hartz 4 trudas al la monricevantoj plenumi laboron je unu eŭro, transloĝiĝi se ilia loĝejo estas taksata tro multekosta, kaj obei longan liston de burokrataj preskriboj, kun minaco perdi sian poŝmonon. “Jen la plej drasta tranĉo en la socialaj helpoj de post 1949”, titole anoncis la konservativa ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung okaze de la teksto-prezento (30-an de junio 2004). Ellaborita de s-ro Peter Hartz, tiama direktoro de la dungitaro ĉe Volkswagen kaj amiko de kanceliero Schröder, la lianoma reformo* estas nun modelo por la reformistoj, kiuj en Francujo kaj aliloke, kritikas la “asistatecon”, kaj ŝatus anstataŭi ĝin per sensalajra laboro. Sed Hartz 4 plenumis rekordon malfacile venkeblan: ĝiaj kreintoj fiksis la ununuran monhelpon je nivelo tiom malalta, ke la Konstitucia Kortumo de Karlsruhe intervenis last-oktobre, juĝante, ke la koncernaj familioj ne povis prizorgi la fundamentajn bezonojn de siaj infanoj.

* En januaro 2007 s-ro Hartz estis kondamnita je du jaroj da mallibero kun prokrasto kaj 576.000 eŭroj da monpuno fare de la tribunalo de Brunsvigo (Malsupra Saksujo), ĉar li proponis monon, vojaĝojn kaj prostituitinojn al membroj de la dungito-komitato de Volkswagen.

Parolante pri Hartz 4 kun la hamburgaj verduloj, oni povas foje ricevi surprizajn respondojn. “La sumo ja certe estas tro malalta, rekonas s-ino Fegebank, sed ni daŭre opinias, ke estas bona ideo kunfandi la socialajn monhelpojn kaj la senlaborulan helpon, por instigi al eklaboro.” Dum vigliĝas la diskuto, la juna elektito trovas fortan argumenton: “Ĉiuokaze, tia reformo povis esti lanĉata nur de “ruĝa kaj verda” alianco. Se la CDU kaj FDP estus ĝin iniciatinta, tio estigus revolucion!” Tio estis dirita sen malbona intenco: ankaŭ la moderna politika ekologio havas siajn naivulojn.

Pragmataj administrantoj, senpasiaj kaj indiferentaj al la socialaj demandoj

Konvinkitaj ke “ekonomio kaj ekologio estas destinitaj por akordiĝi”, la Grünen perfekte ilustras la mutacion okazantan de dek kvin jaroj inter la anoj kaj la voĉdonantoj de la partio. Longtempe firme maldekstra, la “verda kaj alternativa listo” (GAL) spertis bruan foriron de parto de siaj historiaj membroj en 1999, protestantaj kontraŭ la aprobo, fare de la federaciaj instancoj, de la germana partopreno en la Kosovo-milito. La forlaso de pacismo kaj la sekvanta amasa membro-foriro lasis lokon por nova generacio de aktivuloj tre edukitaj, finance komfortaj kaj havantaj favoran rigardon al la komercaj institucioj kaj medioj. La proparolanto Anja Hajduk estas tipa de tiu evoluo: profesie psikologiistino, ŝi konfesas ke ŝi neniam politike aktivis “alie ol per verda voĉdono” antaŭ ol ŝi eniris la partion en 1995. Elektita deputito en la Bundestag en 2002, ŝi aprobis, kune kun siaj kolegoj, la impost-malaltigojn donacitajn al la plej riĉaj personoj, kies impostkategorio pasis de 53% al 42% dum la Schröder-jaroj. “La skemo dekstro/maldekstro neniam konvinkis min, ŝi diras. Estas bone, ke la verduloj malfermiĝis al ekonomio.”

“Anja Hajduk estas tipa reprezentanto de tiuj verduloj, kiuj populariĝas ĉie en Germanujo, pragmataj mastrumantoj, senpasiaj kaj plene indiferentaj al la socialaj demandoj”, opinias s-ro Norbert Hackbusch, kiu forlasis la verdulojn en 1999, post 16 jaroj da fideleco. Li sidas hodiaŭ en la urba konsilantaro, sur la benkoj de Die Link, la partio de la “maldekstra maldekstro” en Germanujo. “Hamburgo estas unu el la plej riĉaj urboj de Germanujo, sed ankaŭ unu el tiuj, kie plej nombras malriĉuloj, li klarigas. Ĉi tie unu el kvin infanoj vivas sub la malriĉo-sojlo, sed la tre malriĉaj personoj ne voĉdonas, aŭ ne por la verduloj.”

Unu el la ĉefaj riproĉoj de s-ro Hacksbusch kontraŭ siaj ekssamideanoj estas, ke ili ne agas rilate impostadon. Laŭ la lasta klasifiko de la revuo Manager, 26 el la 300 plej riĉaj germanaj familioj loĝas en Hamburgo, kie ilia tuta heredaĵo sume estas 44 miliardoj da eŭroj, tio estas la duono de la malneta enlanda produkto (MEP) de la urbo. “Hamburgo eble estas la eŭropa ĉefurbo pri hommedio, sed estas ĉefe la ĉefurbo de la imposta fraŭdo”, li diras. Fakte la nombro de impost-kontrolistoj estas konate nesufiĉa: en 2010, el la 627 civitanoj, kiuj deklaris jaran enspezon superan al unu miliono da eŭroj, nur 31 povis esti kontrolataj. La imposta fraŭdo kostas al la urbo centojn da milionoj da eŭroj. La konsilanto de Die Link balancas la kapon: “Ni petis dungon de cent kvindek kromaj kontrolistoj* sed la verduloj eĉ ne volis aŭdi pri tio.”

* En Germanujo, imposta kontrolo dependas de la “landoj”.

Ĉu ni do povas prognozi, ke la grandriĉuloj instalitaj en la Marko-Polo-Turo voĉdonos por ekologiistoj en la venontaj elektoj? Tute ne certas. La turo estis konstruita sur natura altaĵo, kiu havas sian radikon en la havena akvo, montrante al la loĝantoj vastan panoramon de la ŝipaj kajoj. Sed la arkitektoj forgesis simplan detalon: la venenajn fumojn de la flosantaj palacoj, kiujn la ventoj alblovas sur la terasojn kaj vitrobalkonojn de la turo. Laŭ enketo de la gazeto Der Spiegel, la “freŝa aero” enspirata de la loĝantoj estas ekvivalento de la polvoj “eligataj de kvindek mil kamionoj veturantaj 130 km/hore, al kio aldoniĝas grandaj kvantoj da sulfura dioksido, nitrogena dioksido kaj kancerkaŭzantaj partikloj*.” Ĉu multmilionuloj venenigataj fare de luksaj kroz-ŝipoj? Nu, la daŭrigebla disvolvado ja havas multajn surprizojn.

* Rainer Müller, “Luxusprobleme in Hamburg. Wo reiche Leute röcheln müssen”, Der Spiegel, Hamburgo, 5-a de marto 2010.

Olivier CYRAN

Malekvilibro de la povoj en ŝrumpinta demokratio

En Usono, amaskomunikiloj, povo kaj mono finas sian kunfandiĝon

En Britujo, la skandalo estigita de la fikonduto de la gazetar-grupo de s-ro Rupert Murdoch rivelis la danĝerajn rilatojn inter ĵurnalismo, polico kaj politiko. En Usono, kie la miliardulo posedas multajn televid-ĉenojn, la influo de la amasinformila-financa komplekso en la institucia vivo ankoraŭ kreskis pro la decido, fare de la Plejalta Kortumo, kiu forigas la invest-plafonon de entreprenoj okaze de la balot-kampanjoj.

Du semajnojn antaŭ la mezmandataj elektoj de novembro 2010, kvazaŭ la Oz-magiisto diranta: “Ne atentu la viron malantaŭ la kurteno”, s-ro Karl Rove, eksa strategiisto de s-ro George W.Bush en la Blanka Domo kaj premgrupa aganto, provis kaŝi la ĉefaĵon. Dum la prezidanto Barack Obama ĵus akuzis la respublikanajn konsilantojn malhoneste ŝanĝi la baloton, kolektante por siaj kandidatoj centojn da milionoj da dolaroj ĉe la konservativaj internaciaj kompanioj kaj miliarduloj, la ekskonsilisto deklaris al la ĵurnalistoj: Obama estas tute ekstertema kiam li kvazaŭ obsede parolas pri la komerca ĉambro, pri Ed Gillespie* kaj pri mi mem. La prezidanto jam malŝparis unu el la 4 restantaj semajnoj de la kampanjo parolante nur pri tiu bagatelaĵo*.

* S-ro Gillespie, kiu estis konsilisto de s-ro Bush, estas ankaŭ fondinto de premgrupo.
* Karl Rove, “I am no threat to democracy”, The Wall Street Journal, Nov-jorko, 14-a de aprilo 2010.

Tiu ĉi “bagatelo” ja estas la esenca elemento de la plej kosta mezmandata elekto en la tuta usona historio, elekto, kiu rezultigis rimarkindan turniĝon dekstren*: la kaptado de la politika vivo fare de financa kaj amaskomunikila “kasto”, pli potenca ol iu ajn partio aŭ kandidato. Ne nur temas pri nova ĉapitro en la neniam finota amrilato inter mono kaj povo, sed pri redifino de politiko mem pro kunagado de du faktoroj: la forigo de balota donacplafono por entreprenoj, kaj la rezigno de la gazetaro ekzameni la kampanjajn kulisojn.

* La respublikana partio gajnis 242 el la 435 sidlokoj de la Ĉambro de Reprezentantoj, tio estas 63 pliaj elektitoj ol ĉe la antaŭaj elektoj.

La rezulto estas sistemo en kiu malgranda rondo de konsilistoj mobilizas grandegajn sumojn por orienti la voĉdonon profite al siaj klientoj. Tiu “mono-amaskomunikila balota komplekso” estas nun preskaŭ nevenkebla forto, sen ia ajn regulado, liberigita de ĉiu devigo pri zorga atentemo ĉar la gazetaro kapitulacis, kaj senĉese reeĥata de la komercaj televidĉenoj, kiuj en 2010 enspezis 3 milliardojn da dolaroj per politikaj reklamoj. Pasintjare, el la 53 distriktoj, kie s-ro Rove kaj liaj samuloj provizis al la respublikanaj kandidatoj por la reprezentanta ĉambro, “sendependajn” monfluojn, tre superajn al tiuj, kiujn ricevis la demokratoj, la konservativuloj gajnis en 51. Proksimume 3/4 de la respublikanaj deputitoj elektitaj tiun jaron — iuj estis tute nekonataj antaŭ ol la dolaroj aperigis ilin — venas de la distriktoj, kie la mono de la komerca ĉambro aŭ de la American Crossroads, la klubo de s-ro Rove, malavare fluis.

Unu dolaro, unu voĉo

La politika povo de mono kreskas samgrade kiom malfortiĝas la politika rezistado antaŭe starigita de sendependa kaj kritika ĵurnalismo. Antaŭe la ritmon de balot-kampanjo donis gazetaro, kiu strebis, pli malpli sukcese, prilumi la komprenon de la voĉdonantoj. Hodiaŭ la reklamanoncoj donas la takton. La televidĉenoj plu rolas kiel dirigentoj, sed la partituro estas pagita kaj komponata de la ekonomiaj elitoj, kiuj strebas ne nur orienti la voĉdon-rezulton, sed ankaŭ modli la vizaĝon kaj politikon de la registaro mem. Neglekti la kunfandiĝon de mono kaj amasinformiloj, aŭ, eĉ pli malbone, imagi, ke la progresemaj fortoj povus venki ilin, verŝajne plifortigos dum la prezident-elekto la fenomenojn jam okazintajn en la mezmandataj elektoj.

La decido farita de la Plejalta Kortumo la 21-an de januaro 2010 pri la afero de la konservativa asocio Citizens United kontraŭ la federacia balot-komisiono (angle: FEC) ludis esencan rolon. Decidante favore al la konservativuloj, kiuj postulis la rajton dissendi filmon kontraŭ s-ino Hilary Clinton sub preteksto de “esprim-libereco”, la juĝistoj — per 5 voĉoj kontraŭ 4 — forbalais jarcenton da regulado, kiu malpermesis ĝis nun al la grandaj privataj firmaoj (ekonomiaj grupoj) uzi ĉiujn siajn resursojn por influi la elektojn. La moralaj personoj (asocioj, sindikatoj, privataj entreprenoj, ktp.) havas de nun saman rajton defendi sian opinion; ili rajtas mobilizi siajn rimedojn por produkti kaj dissendi politikajn reklamfilmojn.

La decido de la Plejalta Kortumo tuj estigis multajn reagojn, ofte tre viglajn. S-ro Obama vidas en ĝi “grandan venkon de la internaciaj naftokompanioj, la bankoj de Wall Street, la privataj asekur-kompanioj kontraŭ malsano kaj ĉiuj aliaj privataj interesgrupoj, kiuj ĉiutage mobilizas siajn fortojn en Vaŝingtono por dronigi la parolon de la usona popolo*. Laŭ la fondinto de la National Voting Rights Institute, s-ro John Bonifaz, la ebleco donita al la grandfirmaoj senlime uzi sian monon por disaŭdigi siajn politikajn opiniojn igos ilin “la efektivaj posedantoj de nia demokratio”.

* “Komuniko de Barack Obama”, Gazetar-servo de la Blanka Domo, Vaŝingtono-DC, 21-a de januaro 2010.

La negocmedioj ja rapide kaptis la ŝancon. “La unuaj sektoroj, kiuj okupis la balotan ludejon estas la industrio de financaj servoj, la prienergia industrio kaj la industrio de privataj asekuroj*, konfesas s-ro Scott Reed, veterano de la respublikanaj konsilistoj. Lia prem-grupo, la Commission on Hope, Growth and Opportunity, elspezas dekojn da milionoj da dolaroj por aĉeti televidfilmetojn kontraŭ la demokrataj deputitoj en la ŝlosilaj ŝtatoj. Laŭ la asocio Media Matters Action Network, la milittrezoro de Reed estas tamen nur malgranda, kompare kun la sumo de la privataj financadoj: oktobre 2010, unu monaton antaŭ la respublikana balot-tajdo, pli ol sesdek premgrupoj jam elspezis kvar miliardojn da dolaroj por dissendi cent kvindek mil reklamanoncojn kaj sendi al la voĉdonontoj nekalkuleblan nombron da propagandaj retmesaĝoj. Ĉi tiu amasego da rimedoj preterpasas la kampanj-elspezojn de la jaro 2004, kiam okazis, krom la parlamentaj kutimaj balotoj, ankaŭ la porprezidanta baloto.

* Citita en Peter H.Stone, “Campaign cash: The independant fundraising gold rush since “Citizens United” ruling”, Center for Public Integrity, Vaŝingtono DC, oktobro 2010.

Demokratoj siaflanke ne atendas por eniri la konkuradon kaj kolekti maksimuman monon ĉe la internaciaj kompanioj. Sed la ludo estas tro malegala. “En 2010, taksas la Center for Media and Democracy, kiu esploras pri la neoficialaj ligiloj inter la negocmondo kaj la politika medio, la kontribuaĵoj de la interesgrupoj estis almenaŭ kvinoble pli altaj ol tiuj de la antaŭa baloto, kaj la respublikanaj grupoj kolektis sepoble pli da mono ol siaj demokrataj konkurantoj.”

Iumaniere ĉi tiu historio estas tiom malnova kiom la usona nacio mem. “Tiuj, kiuj posedas la landon devas ankaŭ ĝin regi*, eldiris antaŭ pli ol du jarcentoj John Jay, unu el la fondintoj de la konstitucio. La batalo por konstrui politikan sistemon bazitan sur la principo “unu homo, unu voĉo” — kaj ne “unu dolaro, unu voĉo” — trairas la historion de Usono. “En tiu lando, ni povas havi, ĉu demokration, ĉu grandegan riĉaĵon koncentritan en la manoj de eta malplimulto, sed ni ne povas havi ambaŭ”, rimarkis antaŭ la dua mondmilito la juĝisto de la Plejalta Kortumo Louis Brandeis.

* Tio estis unu el liaj plej ŝatataj maksimoj. Vd William Jay, The Life of John Jay, J. & J. Harper, Nov-jorko, 1833.

Demokratio aŭ plutokratio, jen la elektebleco. La komplekso mono/amaskomunikiloj instalas balotan pejzaĝon pli riglitan ol ĉio vidita en Usono de la fino de la 19-a jarcento*. La fakuloj jam diagnozis refluson de entuziasmo okaze de la 2010-baloto. Kial miri? La civitanoj jam komprenis, ke iliaj etaj individuaj donacoj, kaj eĉ iliaj balotiloj, ne multe pezas fronte al la lavango de kvar miliardoj da dolaroj. Sed tiuj, kiuj kulise tenas la fadenojn de tiu sistemo, profitas el cinikeco kaj apatio de la voĉdonantoj: ju pli rapide estos turnita la paĝo de la rekorda partopreno de junuloj en la baloto de 2008 – 51% de la subtridekjaruloj voĉdonis (kontraŭ 40% en 2000) —, des pli bone ili fartos; ĉar nenio pli profitas al ili ol malvigliĝo de la civitana vivo, kiu faciligas ilian alproprigon de la ŝtato.

* Vd Howard Zinn, “En la tempo de la “ŝtelbaronoj””, Le Monde diplomatique, septembro 2002.

La kandidatoj, kiuj rifuzas submetiĝi al la nova financa-amasinformila balot-komplekso akceptas riskon de malvenko. Ne estis surprizo, ke la kandidatoj la plej honestaj kaj la plej kontraŭantaj al korupto malvenkis ĉe la baloto de novembro 2010, kiel ekzemple la senatano de Viskonsino, Russel Feingold, figuro de la progresema alo de la demokrata partio, pioniro de la reguladaj leĝoj pri la balotaj elspezoj, aŭ la reprezentanto de la ŝtato Delaware Michael Castle, moderulo de la respublikana partio, eliminita ĉe la “antaŭbaloto“, de la inspira figuro de la Tea Party, Christine O’Donnel. Kaj tio verŝajne ne pliboniĝos la venontan jaron: “Ni plantis nian flagon, kaj ni certas ke ni ludos gravan rolon en 2012*, fiere anoncas s-ro Robert Duncan, la prezidanto de American Crossroads.

* Jim Rutenberg, “Conservative donor groups lay a base for 2012 elections”, The New York Times, 31-a de oktobro 2010.

La internaciaj firmaoj kaj iliaj konsilistoj disponas pri gravega alianco: la televida industrio. Pasintjare tiu ĉi spertis la plej profitdonan balotsezonon el sia historio, danke al sia nova profitfonto: la politika reklamado. Proksimume du trionoj el la sumoj elspezitaj por la kampanjo de 2010 ja alvenis en ties kasojn. En la 1990-aj jaroj, la politikaj reklamfilmetoj estis 3% el la reklamenspezoj de komerca televidĉeno; hodiaŭ la procentaĵo estas 20%. Kaj la ĉenestraroj ja ekspluatas la situacion: laŭ la Los Angeles Times, la loka tarifo de trideksekunda filmeto pasis de 2.000 dolaroj en 2008 al 5.000 dolaroj en 2010.

Mensogo-permeso

Tamen, ĉiuj komercaj ĉenoj havas senpagan koncesion, donitan de la ŝtato kontraŭ la promeso “servi la publikan intereson” — ekzemple prilumante la elektojn de la voĉdonantoj. Sed la televida pritrakto de la balotkampanjoj pli kaj pli malboniĝis dum la tridek lastaj jaroj. Laŭ la stud-centro Norman Lear de la universitato de sud-Kalifornio, tridek minutoj da televidprogramoj en balota periodo enhavas pli da politikaj reklamoj ol da politikaj informoj*. Cetere “informo” estas eble tro ambicia vorto, ĉar la ĵurnalistoj ja pli kaj pli ofte nur komentas la reklammesaĝojn de la kandidatoj...

* Martin Kaplan kaj Matthew Hale, “Local TV in the Los Angeles media market: are stations serving the public interest?”, Norman Lear Center kaj University of South California Annemberg School for Communications & Journalism, 11-a de marto 2010.

Tute ne specifa de la komerca televido, la kadukiĝo de la politika ĵurnalismo ankaŭ koncernas la skriban gazetaron. La sendependaj amasinformiloj agonias*; ĵurnaloj fermas unu post la alia, sendante al senlaboreco dekmilojn da raportistoj kaj gazetar-dungitoj — unu triono de la usonaj profesiaj ĵurnalistoj estis maldungitaj dum la dek lastaj jaroj, inter kiuj 11.000 de nur tri jaroj*. La gazetoj, kiuj ankoraŭ vivas ne havas sufiĉe da rimedoj por prizorgi korespondant-reton tra la lando, foje eĉ ne por prizorgi oficejon en Vaŝingtono. La novaj inform-retejoj en Interreto ja faras estimindan laboron, sed ĝi ne sufiĉas por plenigi la vakuon, aparte pro manko de ekonomia modelo, kiu ebligus lanĉi seriozajn enketojn.

* VdThe death and life of great American newspapers”, The Nation, Nov-jorko, 6-a de aprilo 2009.
* Vd Rodney Benson, “Trahison au Huffington Post”, Le Monde diplomatique, majo 2011.

La gravaj ŝanĝoj, kiuj okazis en la financado kaj la amasinformila traktado de la balotkampanjoj, havas timindan efikon al la usona politiko ĝenerale. Kvankam multaj teorioj cirkulas por klarigi la malvenkon de la progresema tendaro ĉe la baloto de 2010, ĉiuj strange subtaksas la rolon de la kunfandiĝo de mono kaj amasinformiloj en la balota ludo.

Prilumi la funkciadon de ĉi tiu sistemo estas tamen esenca, krom se oni kundividas la opinion, laŭ kiu la demokratoj povus resalti se ili sukcesus trovi donacantojn same malavarajn kiel la riĉaj amikoj de s-ro Rove. Sed ili sukcesus altiri la financ-amasinformilan komplekson al si nur je kosto de sia animo: vere progresema projekto ja havas neniun ŝancon gajni la dolar-konkurson.

S-ro Rove, s-ro Reed kaj iliaj amikoj — inter kiuj la ĉefo de la respublikana malplimulto en la senato, s-ro Mitch McConnell, kaj lia samrangulo, prezidanto de la ĉambro de la reprezentantoj, s-ro John Boehner — ripetadas, ke mono profitas al demokratio, kaj ke reklamado “edukas la publikon”. Tiuj orwell-ecaj malkovraĵoj reaktivas la ideon, kiu inspiris longan serion da konservativaj juĝdecidoj de la Plejalta Kortumo, depost la afero Buckley kontraŭ Valeo en 1976* ĝis la decido de januaro 2010: en Usono, dediĉi sian monon por politikaj celoj estas formo de esprim-libereco. (“Money is speech”) [Mono estas parolo].

* La decido Buckley kontraŭ Valeo, unuanime adoptita de la Plejalta Kortumo la 30-an de januaro 1976, nuligas la plafonon (leĝan maksimumon) de la plejgranda parto de balotaj elspezoj, antaŭe deciditan de la parlamento kaj de la prezidanto.

La konsiloj al kandidatoj ne varias: rikoltu monon, kaj ankoraŭ monon, faru kaj diru nenion, kiu povus malvarmigi la eventualajn donacontojn. Tiu vidmaniero tre multe markis la restantan parton de la gazetaro, tiel ke ĝi preferas paroli pri la rikoltita mono de la kandidatoj, partioj kaj interes-grupoj — kiu estas en unua vico, kiu lasta? — prefere ol analizi la bilancon kaj la programon de la elektitoj kaj kandidatoj. Ĉar reklamado estas de nun la unua fonto de politika informado, la publika debato en la plej bonaj kazoj apogas sin al ekster-kuntekstaj duonveraĵoj.

En reklamfilmeto favora al s-ino Sharron Angle, respublikana kandidato en Nevado, virino akuzas la antaŭan senatanon, s-ro Harry Reid, ke li “aprobis la uzon de impostoj de la civitanoj por financi viagra-medikamenton, la homojn kiuj batas siajn infanojn, kaj la seksagresantojn.” En reklamo aprobita de s-ro David Vitter, respublikana kandidato por la posteno senatano de Luiziano, la demokrata eliranta senatano, s-ro Charles Melancon, estis siaflanke akuzata pri helpo al kontraŭleĝa enmigrado kaj malhelpo al polico aresti la neleĝajn enmigrintojn. Bildoj en la filmo subtenas la dirojn: truo en la pikdratoj de la limo inter Usono kaj Meksiko. Super la truo, surskribita panelo blinkas: “Eniru ĉi tie”. Meksikanoj enŝteliĝas kaj, alveninte sur la usonan teritorion, estas feste akceptataj de muziko kaj piroteknikaĵo; subtenantoj de s-ro Melancon donas al ili grandegan ĉekon por “ĉiuj neleĝaj enmigrintoj”, kies sumo egalas “grandan parton de la civitanaj impostoj”. Luiziano ne havas komunan limon kun Meksiko...

La balotaj reklamfilmetoj rajtas mensogi , male kiel la komercaj reklamoj. Antaŭ tridek jaroj, s-ro Robert Spero, tiama direktoro de la komunikad-agentejo Ogilvy & Mather, pravigis ĉi tiun escepton, asertante ke se oni devigus la kandidatojn plenumi samajn kriteriojn kiel la vendistoj de sapoj, oni kondamnus la balotajn reklamojn esti taksataj fraŭdaj fare de la Federacia Komisiono de Komerco...

Rifuzi la televidajn “debatojn”

Aĉetinte sian aliron al la publiko, pluraj kandidatoj, dum la kampanjo de novembro 2010, eĉ decidis rifuzi la intervjuadon de gazetaro (s-ino Angle) aŭ rifuzi debati fronte al sia konkuranto. Estis tempo, kiam kandidato forte strebis por havi debaton kun la eliranta elektito, kies seĝon li deziris gajni. De nun, elirantaj senatanoj kiel s-ro Alan Grayson, reprezentanto de Florido, devas peni por konvinki sian tro bone dotitan konkuranton. Kiam s-ro Feingold proponis serion da publikaj debatoj al sia respublikana konkuranto la milionulo Ron Johnson, tiu lasta, kvankam nekonata de la publiko kaj sen politika sperto, unue ignoris la inviton — same kiel li ignoras la intervju-petojn.

S-ro Johnson ja taksis pli sekure lasi la Komercan Ĉambron, la American Action Network kaj aliajn riĉajn organizaĵojn paroli anstataŭ li, kaj submergi la voĉdonontojn per reklamoj malamikaj al la senatano Feingold. Kiam li finfine konsentis partopreni forumon destinitan por la televidaj plej popularaj horoj, pluraj lokaj ĉenoj rifuzis dissendi la eventon en reala tempo. S-ro Ed Garvey, malvenkinta kandidato al la posteno de guberniestro de Viskonsino, rakontis, ke li vane serĉis sur la kablaj televidĉenoj, esperante vidi la tiom atenditan debaton. Li vokis lokan ĉenon, kiu konsilis al li serĉi tra Interreto. “Kiel civitano, li konkludas, mi havis neniun alian eblecon ol spekti la reklamojn. La televido alportis al ni neniun indan informadon. Mi kredis, ke ĝi devas servi la publikan intereson.”

Tiu ekzemplo, inter aliaj, montras tion, kio devus esti la fokuso de ofensivo kontraŭ la mono-amasinformilo-komplekso: montri la respondecon de la grandaj amaskomunikiloj kaj de iliaj akciuloj. Ĉar libereco de la gazetaro estas skribita en la konstitucio, la rolo de la regulad-agentejoj estas prizorgi la protektadon de la publiko-interesoj (Vidu sube). La Federacia Komisiono de Komunikado (Federal Communications Commission, FCC) kaj la FEC devas publike anonci kiom da mono estis elspezita, de kiu kaj kiucele, kaj determini, ĉu la televidĉenoj, kiuj amasigas multe da mono dissendante balotajn reklamojn, respondas al la kriterioj de publika intereso, al kiuj estas (teorie) submetataj iliaj posedantoj.

Se la enketo-komisionoj de la senato kaj de la ĉambro de reprezentantoj submetus la mono-amasinformila balotkomplekso al publikaj intervjuoj, s-ro Peter DeFazio, demokrata reprezentanto, havus multon por diri. Tiu sendependulo el Oregono estis en 2010 celtabulo de malama reklamkampanjo organizita de nekonata kontraŭulo kaj premgrupo pri kiu neniu aŭdis antaŭe. Li kontraŭatakis invitante televidteamon viziti la luksan sidejon de tiu grupo en Vaŝingtono. Oni tiam eksciis, ke la mendinto de la kampanjo estis investo-societo fakiĝinta pri spekulaciaj fondusoj: ĝi ne ŝatis, ke la demokrata parlamentano postulis travideblon de Wall Street (la biloborso de Nov-jorko).

Robert W. McCHESNEY kaj John NICHOLS

Ĉu tro radikalaj proponoj?

Por regadi la influon de mono al la balot-kampanjoj kaj politika vivo, ne mankas solvoj. La Federacia Komisiono de la Komunikadoj (Federal Communications Commission, FCC) povus postuli, ke la televidĉenoj garantiu respond-rajton al ĉiuj kandidatoj, kiuj estis objektoj de reklam-mesaĝoj. Se politika respondeculo superŝutas la televidĉenojn per filmetoj lin glorigantaj, ĉiuj el liaj kontraŭuloj devus disponi pri samaj avantaĝoj. La riĉaj kandidatoj tiel ĝuus sian rajton reklami, sed ne la rajton subpremi aliajn konkurantojn: la reklam-ondego tiel reflusus, ekde kiam ĝi profitus al ĉiuj, anstataŭ instali dominadon de la plej riĉa. Tiu ĉi refluso cetere ebligus al la ĵurnalistoj dediĉi pli da tempo al la kampanjo mem. La ĉenoj devus ankaŭ disponigi egalan tempon al ĉiuj kandidatoj kaj disaŭdigi iliajn debatojn. Ĉu ĉi tiuj proponoj ŝajnas tro radikalaj? Plej parte, ili estas nur tiuj de la originala versio de tio, kio fariĝis la McCain-Feingold-leĝo en 2002.

Cele kontraŭbatali la decidon de la Plejalta Kortumo “Citizens United” (vd supran artikolon), la leĝ-propono de la demokrata deputito Alan Grayson, lerte baptita “La negocmedioj okupiĝu pri siaj aferoj”, proponas pagigi 500%-imposton por ĉiuj pagoj de entreprenoj profite al siaj preferataj partioj aŭ kandidatoj. S-ro Grayson ankaŭ rekomendas postuli, ke ĉiuj entreprenoj deklaru ĉian elspezon destinitan al aliaj aferoj ol reklami siajn produktaĵojn. Fine, s-ro Grayson rekomendas limigon de la donacoj faritaj de privataj kompanioj havantaj publikajn kontraktojn. Oni komprenas kial la premgrupoj investis 1,2 milionon da dolaroj en malmilda reklam-kampanjo kontraŭ la Florido-parlamentano ...

Sed la nura vere efika maniero malaktivigi la juĝdecidon de la Plejalta Kortumo esta amendo al la konstitucio. Je tiu nivelo, ne gravas kiun strategion oni uzos por sukcesi, sed s-ro Barack Obama kaj liaj aliancanoj certe devus reliefigi la kreskantan influon de la financa-amasinformila komplekso al la usona politiko — ne grumblante kelkajn mallaŭtajn rimarkojn pri la kontribuoj de eksterlandaj kompanioj, sed laŭte kriante, ke la demokratio estas en danĝero. La prezidanto Dwight Eisenhower siatempe tion faris, pri la milit-industria komplekso. “Ni devas neniam lasi la potencon de tiu alianco minaci niajn liberecojn aŭ niajn demokratajn procezojn”, li tondris. Tamen nur forlasante la Blankan Domon...

R.W. McC kaj J. N.

Ĉinaj avidoj

ĈINIO, SKOLDATA DE Usono, kiu forstrekis ĝian noton de plej bona lernanto de la klaso (kapitalista), tiu Ĉinio estas petata plenigi la kasojn kaj impulsi la mondan kreskon. Eĉ en siaj plej freneze naciismaj revoj la ĉinaj gvidantoj ne povis imagi pli impresan ŝanĝon de la historio.

Ili jam ne hezitas doni instruojn al tiu Usono “kiu devas okupiĝi pri sia avido je ŝuldoj” (Xinhua, la 7-an de aŭgusto 2011). Kaj ili precizigas, ke Pekino “havas ĉian rajton postuli de Usono ke ĝi ataku sian strukturproblemon”. Kiu pagas, tiu decidas, kaj Ĉinio montriĝas tre larĝanima: ĝi akumulis jam 1.170 miliardojn da dolaroj, do la ekvivalenton de la riĉaĵo produktata de Rusio, en kuponoj de la usona ŝtattrezoro. Jen financa armilo, kiun ĝi uzas politike per tio ke ĝi resendas la okcidentanojn por ke ili okupiĝu pri siaj stultaĵoj.

Estus eraro kredi, ke ĝi estas ĉe tio izolita. En tiu regiono, la memoroj pri la krizo de 1997 kaj pri la disponoj tiam truditaj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) restas viglaj. La singapura eksambasadoro Kishore Mahbubani rimarkigas ne sen ironio: “ĉiujn konsilojn, kiujn la aziaj landoj ricevis [en 1997 – 1998] la Okcidento mem ignoris.”* Malgraŭ la streĉiĝoj pri teritorioj en la Ĉina Maro, la landoj de la Asocio de la Nacioj de Sudorienta Azio (ANSA, france Anase), la 9-an de aŭgusto, emfazis do la kompletigan karakteron de la aziaj ekonomioj. Ilia najbaro estas embarasa, eĉ aroga; sed, en kazo de grava krizo li posedas sonantajn monerojn.

* Banyan: “What’s Schadenfreude in Chinese? [Kio estas malica ĝojo en la ĉina?]”, The Economist, Londono, 20-a de aŭgusto 2011.

Ĉinio, kiu ŝatas paroli pri avido, devus tamen balai antaŭ sia pordo, ĉar ankaŭ ĝi avidas pri la ŝuldo: pri tiu de Usono, kiu ebligas al ĝi sen tro da riskoj plasi siajn financajn kromaĵojn kaj daŭre eksporti surbaze de kredito. Ĝi posedas nur 8,1 elcentojn [de la usona trezoro], sed ĝi estas per tio tamen la unua eksterlanda alpruntisto, antaŭ Japanio (6,4 elcentoj), kio donas al ĝi certe rajtojn, sed ankaŭ kelkajn limigojn. Se ĝi ĉesus aĉeti kuponojn de la usona ŝtattrezoro kaj se sekve la dolaro falus, tiam ĝiaj eksterordinaraj rezervoj (en dolaroj) ŝrumpegus.

Ĉar Ĉinio ne volas — nek povas — uzi tian financan atombombon, ĝi provas malaltigi tiun dependecon per tio, ke ĝi internaciigas sian monon por redukti la privilegiojn de la dolaro. Ĝi akcelas la eblecojn aĉeti kuponojn de la ĉina ŝtattrezoro en juanoj, ĉe la borso de Honkongo. Tio estas tamen ne la plej bona metodo por savi la sistemon kontraŭ la kolapso.

Kaj ĉar ĝi estas cetere konvinkita, ke ĝiaj eksterlandaj vendeblecoj reduktiĝos, Pekino provas ankaŭ reorienti sian ekonomion al la interna merkato. La ŝanĝo jam komencis: la salajroj kreskas, la minimuma pensio estas ĝeneraligita, ktp; tro malrapide kaj tro malegalece, do la vetkuro ankoraŭ ne estas gajnita.

Por la okcidentaj landoj, la kredo, ke altigo de la valoro de la juano kaj eventuala altigo de la ĉinaj importoj sufiĉas por relanĉi la maŝinon, estas pure spirita vidpunkto. Tio vidas eĉ pli por malindustriiĝanta lando kiel Francio: unu el la precipaj kaŭzoj de la ekstera deficito venas “de la franca aŭtomobilproduktado farata eksterlande” kaj reimportata en Francion.*

* Studaĵo de la francaj doganservoj, citita de Charles Guay: “Il y a dix ans, la France était encore à l’équilibe [Antaŭ dek jaroj, Francio estis ankoraŭ en ekvilibro]”, Les Echos, Parizo, 5-a de aŭgusto 2011.

Martine BULARD.

Esploroj en Usono

Grandaj hoteloj, mastroj kaj servantoj

Supraĵe, ĉio estas ordema kaj bela. Post la kulisoj, la personaro rapidas tien kaj reen. Prestiĝaj gastoj, laborantoj en palacoj: du mondoj intermiksiĝas en rilato de eksterordinara malegaleco kaj monotona laborado. Dungita frue en la 2000-aj jaroj kiel ĉambristino, akceptistino kaj kelnerino en du luksaj hoteloj, usona sociologo Rachel Sherman analizas ĉi tiun teatron de superregado.

La arestoj en Nov-Jorko lastan majon de la direktoro de la Internacia Monfonduso (IMF), Dominique Strauss-Kahn, kaj egipta komercisto, Mahmoud Abdel Salam Omar, ambaŭ akuzitaj ke ili sekse atencis ĉambristinon, tiris la publikan atenton al la potencrilato inter gastoj kaj dungitoj en luksaj hoteloj. La indigno kaŭzita de ĉi tiuj kazoj servis kiel rememorigo ke la kliento ne ĉiam pravas, kaj ke iuj servoj ne estas kovritaj de la hotela tarifo.

Oni tamen malpli parolas pri la multaj oportunaĵoj kiujn Sinjoro aŭ Sinjorino efektive rajtas postuli interŝanĝe por la centoj — kaj foje miloj — da eŭroj kiujn li aŭ ŝi pagas por ununura tranoktado, nek pri la efiko de ĉi tiuj grandsinjoraj rajtoj sur la laborkondiĉoj de la personaro. Dek du monatoj da enprofundiĝo, ene de la kunteksto de etnografia enketo, ebligis al mi kaj taksi kaj kompreni ĉi tiujn hejmecajn interrilatojn en kiuj, malgraŭ ĉiutaga realaĵo de ekstrema malegaleco, ĉiu ludas sian rolon.

Ĉiujn grandajn hotelojn distingas komforto, rafiniteco kaj orumo. Sed fakuloj scias ke tio, kio distingas unu de alia, estas la kvalito de la servo ĉar, kiel iu hotelestro diris, “ni ĉiuj havas litojn kaj banĉambrojn.” La personaro devas esti atentema pri ĉiu bezono de la gastoj, alparoli ilin laŭnome, rapidi por kontentigi ĉiun ajn ilian peton kaj nepre enmemorigi iliajn proprajn preferojn anticipe de ilia sekvonta vizito. Unu gasto postulos por sia matenmanĝo tranĉaĵojn da papajo tranĉitajn laŭ rektaj — kaj ne noĉitaj — strioj, ĝuste kiel li ricevas hejme. Alia abomenas malfermajn duŝejojn kaj postulos kurtenon, aŭ inverse. Fumantoj trovos paketon da siaj ŝatataj cigaredoj en sia ĉambro aŭ, se ne, personarano estos je ilia servo por tuj iri trovi tion.

Laborantoj en luksaj hoteloj “dorlotas vin pli bone ol via propra patrino” diris regula gasto dankeme. Por prizorgi la gastojn kiel patrino, palaco inda je tiu nomo mobilizas centojn da dungitoj asignitaj al la plej diversaj taskoj. Ĉi tiuj dividiĝas en du kategoriojn: rekta servo al gastoj kaj nerekta servo postkulisa. La asigno de kategorio al iu dungito ofte dependas de ties deveno kaj sekso. En Usono, la postkulisaj servolokoj estas plejparte apartaĵo de migrintaj laborantoj el Latinameriko, Orienta Eŭropo, Azio kaj Afriko. Al ili oni asignas la taskojn malplej videblajn kaj plej penigajn: purigi kaj prepari ĉambrojn, kolekti kaj lesivi domtolaĵon, ciri ŝuojn, ktp... La personaro asignita al ĉi tiu postkulisa laboro apenaŭ havas parolrajton pri siaj laborkondiĉoj.

Al la cambristinoj, ekzemple, la administrantaro trudas kvotojn (minimume 12 ĉambroj ĉiutage en luksa hotelo, foje 24) por laboro tre fortostreĉa: ordigi litojn levante pezajn matracojn, polvosuĉado, lavi plankojn, malplenigi rubujojn, ŝanĝi la kovrilojn de la lanugaĵoj kaj kapkusenoj, broslavi la lavujojn kaj necesejojn, pendigi la banmantelojn de la gastoj en la banĉambro, anstataŭigi la tualettukojn kaj kosmetikaĵojn per novaj. Dum la vespero, aliaj iom faros mastrumadon, rektigos la littukojn, ŝaltos la radion, laŭliniigos paralele la parojn de pantofloj kaj plenigos la fruktokorbon. Por plenumi siajn taskojn, dungitoj nemalofte rezignas sian laborpaŭzon. Unu ĉambristino diris, ke ŝi perdis kvin kilogramojn dum siaj unuaj semajnoj en la posteno.

La publikaj postenoj kiuj necesigas rektan interrilaton kun la gasto — akceptisto, telefonisto, pordisto, konsierĝo* — estas plejparte rezervitaj por dungitoj naskiĝintaj en Usono aŭ okcidenta Eŭropo, ofte blankuloj. Aldone al la korpa laboro — portadi valizojn, fari rezervadojn — ankaŭ estas la malpli perceptebla specifeco de laboro “emocia”*. Konstante atentaj por urĝe rebonigi la plej negravajn problemojn, submetataj al la kapricoj kaj humoroj de la riĉuloj, ĉi tiuj dungitoj ne estas malfavorataj kompare kun la postkulisa personaro — danke al la trinkmono kiun ili ricevas kaj kiu ofte konsistigas gravan parton de ilia perlaboraĵo.

* En luksaj hoteloj, konsierĝo (el la franca concierge) ne estas pordisto sed propra helpanto al la gastoj kiu faras restoraciajn rezervadojn, rekomendas amuzaĵojn kaj ekskursojn, akiras biletojn por specialaj eventoj, helpas pri vojaĝaranĝoj kaj, foje, “faras nefareblaĵon”, plenumante ĉian eventualan peton de la gasto, kiel ajn strangan. — ml
* Ĉi-rilate, kp. Arlie Russell Hochschild, The Managed Heart: Commercialization of Human Feeling, University of California Press, Berkeley, 1983.

La rolo de la “videbluloj” estas havigi al la gastoj la mil etajn priatentojn kiuj donas al la industrio de luksaj servoj sian unikan karakteron: babili kun ili, ridi kiam ili ŝercas, konsenti kun iliaj opinioj, helpi ilin orientiĝi en la ŝikaj kvartaloj de la urbo, provi trankviligi ilin kiam katastrofo ilin trafas. Por senzorgigi la gastojn, la personaro vole klopodigas sin. Iun tagon en la hotelo kie mi laboris, la konsierĝo devis persvadi la estron de butiko malfermi ĝin pli frue ol kutime por ebligi al gasto aĉeti novan kompleton antaŭ sia negoca rendevuo. Alia kolegino devis depreni siajn ŝuojn por ilin doni al gastino kies propraj ŝuoj estis perditaj de la ŝucira servo. Je ĉiu okazo, la dungito devas elmontri amikemon (sed ne troan familiarecon), respektegon (sed ne sklavemecon) kaj sinceran sindediĉon. La servoj, kiujn li aŭ ŝi faras, devus neniam ŝajni rutinaj: la gasto estas unike grava persono kiu devus esti konstante rememorigata pri tio.

Por konsenti ĉi tiun hejmecan interrilaton, la personaro devas senti sin privilegiita labori en palaco. Antaŭ ĉio, ili kredas ke ili estas okupataj en metio kiu necesigas specifajn kapablojn — precipe parkerigon, diskretecon, rafinitecon, ĝentilecon, ktp... — kiuj distingas ilin de dungitoj de la malaltekostaj hoteloj kaj ankaŭ de aliaj laborantoj en la servosektoro.

“Neniu rabato por vi!”

Kaj ili alte taksas sian aŭtonomecon: pro ilia rekta kontakto kun gastoj, estas malfacile kontroli ilin kaj estas neeble normigi ilian laboron. Same, la neceso klopodi por dorloti gastojn ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro donas al la personaro senton de libereco kiu ebligas, ke ili pli vole akceptu siajn laborkondiĉojn. Ĉar, kiel la sociologo Michael Burawoy demonstris*, laborantoj pli vole laboros pli forte, sen dubi la meriton de sia laboro, se ili kredas ke ili havas liberan elekton.

* Michael Burawoy, Manufacturing Consent, University of Chicago Press, 1979.

Hotelestroj havigas kelkajn simbolajn rekompencojn, tiel implicite instigante la dungitojn dediĉi sin al sia metio tutkorpe kaj tutanime. La ideo de “fiero” estas fundamento de ĉi tiu trompo. En ĉi tiaj establaĵoj, la administranto de la personaro enbatas al la dungitoj en la kapon ke ili “fieru labori ĉi tie” konsidere la altegan kvaliton de la proponataj servoj. Cetere, li aŭ ŝi fanfaronas pri la prestiĝo alportata de la fakto, ke ili estas je la servo de eminentaj decidofarantoj, nomataj “la pinta 1%”.

La sinteno de la gastoj plifortigas ĉi tiun ideon. Multaj estas amikaj al la personaro. Ili varme dankas al ili kaj memoras iliajn antaŭnomojn. Iuj regulaj gastoj eĉ petas novaĵojn pri iliaj familoj kaj proponas al ili donacojn. La interrilato sekve estas firme enradikiĝinta en implica kontrakto de reciprokeco laŭ kiu ĉiu estas agnoskata kiel individuo kaj diskreteco estas kerna. La pago de gratifikoj, enmetitaj en koverton aŭ transdonitaj dum manpremo, estas parto de ĉi tiu strategio de konfidenco, kiu ebligas al la dungito senti sin kunlaboranto kun la gasto kaj, iamezure, egalulo. Oni preskaŭ neas la monan intersanĝon tiel, ke la interrilato ŝajnigas esti libervola ambaŭflanke.

Tiel, gastoj kaj dungitoj flankeniĝas de sia klasa fono. La gastoj ne kredas ke ili ekspluatas la dungitojn kiuj mem ne sentas sin subigitaj. Ĉiu partoprenas la saman socian teatraĵon en kiu malegalecoj estas normaligitaj kaj ambaŭ flankoj koncentriĝas pri tio, kio estas komuna al ili kaj ne pri tio, kio ilin apartigas.

Ĉi tiu “teatraĵo” malklarigas la fakton ke la laborkondiĉojn de la personaro — salajrojn, sociajn rajtojn, rapidon de laboro — determinas plejparte la ĉeesto aŭ malĉeesto de laborsindikatoj. Laŭ Annemarie Strassel de la laborsindikato Unite Here! (“Unuiĝu ĉi tie”), la kontentigaj laborkondiĉoj de ĉambristinoj en grandaj novjorkaj hoteloj (mezume USD 24 hore aŭ proksimume 17 eŭroj, kaj senpaga sanasekuro kontraŭ ĉiutaga kvoto de ne pli ol 14 ĉambroj) atribueblas al la bona loka reprezentado de ilia sindikato. En urboj kiuj tradicie akceptas sindikatismon, kiel Novjorko, Lasvegaso, Los-Anĝeleso kaj San-Francisko, eĉ hoteloj sen laborsindikatoj emas konsenti la salajrotarifojn kaj sanasekuron de la sindikatoj por eviti la riskon de striko.

Estas tute alie en la urboj malamikaj al laborsindikatoj. En Indianapolis, ekzemple, ĉambristino en luksa hotelo perlaboras USD 7,25 hore (la minimuma salajro) kaj devas purigi 30 ĉambrojn en 8 horoj — nivelo neatingebla sen afekcii ŝian sanon. Laŭ Unite Here!, la nombro de akcidentoj kaj okupaj malsanoj estas 25% pli alta ol la mezumo en la servindustrio, kaj estas la ĉambristinoj kiuj pagas la plej pezan prezon en ĉi tiu sfero. Hoteloj sen laborsindikatoj ĝenerale preferas subkontrakti ĉambropurigadon al eksteraj firmaoj anstataŭ dungi sian propran personaron, kio ebligas al la hoteloj forĵeti tiujn, kiuj kaŭzas problemon.

En la usona kunteksto, karakterizata de laborleĝoj kiuj donas malmultan protekton kaj de forta kontraŭstaro de dungantoj kontraŭ organizaĵoj de dungitoj, laborsindikatanoj fartas relative bone kompare kun siaj kolegoj en la servindustrio kiuj, plejparte, estas malalte salajrataj kaj senigitaj je sanasekuro. La asocioj de dungantoj, tamen, ne hezitas nomi ĉi tiujn laborantojn “malavare salajrataj”, kiel montriĝis lastatempe en Viskonsino kie gazetara kampanjo reĝisorata de la komercistaro kulpigis la laborsindikatojn pri la “troaj” salajroj de instruistoj kaj dungitoj de la publika sektoro.

Sed eĉ en luksaj hoteloj, dungitoj en laborsindikatoj ne perlaboras sufiĉon por atingi la vivnivelojn de la mezklasanoj. Ili provizas servon por kiu ili mem neniam povus pagi. La gastoj en iliaj hoteloj okupas alian mondon: la eksa ĉefo de la IMF estis dungita kun neta senimposta salajro de USD 420 000 jare, ne enkalkulante elspezkompensojn, suplementajn beneficojn kaj la rajton je komforta emeritiĝo.

Sen konsidero de salajroj kaj laborkondiĉoj, akordoj kun laborsindikatoj protektas la personaron kontraŭ nepravigeblaj sankcioj kaj laŭvola maldungo (ambaŭ estas tute akcepteblaj laŭ usona juro). Ne estas koincide, ke la asertita viktimo de s-ro Strauss-Kahn gajnis la subtenon de siaj estroj: ĉe la novjorka hotelo Sofitel, la sindikato estas bone reprezentata.

Ĉi tiu afero ilustras alian karakterizaĵon de hotela laboro: kiel la plimulto de servolaboristoj, dungitoj de hoteloj estas tiom submetataj al la aŭtoritato de la gastoj kiom al tiu de sia estro. Ofte, unu estas subtenata de la alia, ĉar hotelestroj invitas al gastoj denunci la plej etan maldiskretaĵon, aljuĝi al la personaro bonajn kaj malbonajn poentojn sur karto donita al ili tiucele kaj, resume, partopreni la taksadon de la dungito. Multaj hoteloj eĉ dungas “anonimajn gastojn” por testi la kvaliton de la servo.

Kvankam ili laboras malantaŭ la kuliso, la ĉambristinoj vivas en konstanta timo pri plendoj kiuj donus al ili, kiel unu diris timeme, “nebonan reputacion”. Kiel ili ĉiuj scias, estas la negravaj aferoj kiuj kaŭzas la plej malbonajn problemojn: gasto telefonas por plendi pri truo en unu el siaj 15 tualettukoj; alia estas ofendita de marko sur la muro; ankoraŭ plua sonigas alarmon pri haro en la banujo — malgraŭ tio, ke li mem ĵus uzis ĝin. La gasto ankaŭ pagas por la rajto kontroli la personaron kaj ĉi tiu multekosta rajto multobligas la premon sur ili.

Kvankam plimulto de gastoj observas la regulojn de reciproka ĝentileco kaj dece traktas la personaron, gastoj en duaklasaj hoteloj foje estas multe pli malfacilaj, ĉar ili faras nerealismajn postulojn kaj tial pli emas plendi. Malobservante la kontrakton de reciprokeco, ili ĝenadas la personaron kaj estas eksterordinare avaraj. Sed, eĉ — kaj precipe — en okazoj tiaj ĉi, la personaro devas respondi ĝentile kaj humile. Tio tamen ne malhelpas ilin poste venĝi sin subtile: asigni al ĝena gasto la plej malvastan ĉambron, parki lian aŭton en nealirebla angulo, moki lin malantaŭ lia dorso kaj treni la piedojn. Iam, pordisto diris pri iu gasto: “Iu ulo alvokis min fajfante, kvazaŭ mi estas hundo. El ĉiuj ordonoj kiujn mi ricevis, mi ĉiam sukcesis plenumi liajn tutlaste”. Alian tagon, mi aŭdis akceptiston diri, remetante la parolilon post telefona konversacio kun ekkolerema gasto kiu riproĉis lin: “Neniu rabato por vi!”

Ĉi tiaj etaj nelicaĵoj okazas sen la scio de la gasto: ili donas al la dungitoj la impreson ke ili havas potencon kaj fortigas ilian senton de aŭtonomeco kaj tial ilian konsenton al la taskoj farendaj. Mem venĝante sin al iu gasto, la personaro evitas kolektivan reziston kiu subfosus la socian ordon.

La evidentaj klasrilatoj en luksaj hoteloj kaŭzas iom da malkomforto en Usono, lando en kiu la konvinkiĝo ke oni loĝas en socio de egaluloj estas tiel profunda kiel la abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Kvankam la mastro ĉiam povas esti amikema al la servanto, la superregado de unu super la alia estas nenie pli evidenta ol en la haloj de palaco. Laborsindikatanoj havas longan vojon por iri en la defendo de la digno de la personaro. Intertempe, la ĉiutaga laboro en prestiĝaj hoteloj reflektas la implican ideon, ke iuj estas destinitaj ĉion ricevi, kaj aliaj ĉion doni.

Rachel SHERMAN

Tri jarojn post la financa kraŝo

Ne anstataŭigeblaj krizofarantoj

Eĉ la malrapidiĝo de la ekonomia kresko en Ĉinio kaj Germanio ne haltigas la severigon de la malabundo-politikoj. Dum la hispanaj socialistoj intencas enmeti en la konstitucion la redukton de la publikaj deficitoj, la franca dekstro, kiu devis cedi la supraĵan realtigon de la imposto de la plej riĉaj, plu reduktas la ŝtatajn elspezojn. Post la financa kraŝo de septembro 2008, oni tamen anoncis la revenon de Kejnzo.

ANTAŬ TRI jaroj, je unu el la momentoj de malcerteco, kiam ĉio tremas, ĉio ŝanceliĝas kaj kiam jam neniu dubas, ke ĉio ŝanĝiĝos. La 7-an de septembro 2008 la usona registaro metis sub kuratoreconononon Fannie Mae kaj Freddy Mac, du gigantojn de la hipoteka kredito. La 15-an, la alte respektata aferbanko Lehman Brothers anoncas sian konkurson. La 16-an, post la helpokrioj de la Wall Street Journal, Vaŝingtono aĉetis la American International Group (AIG), la unuarangan asekuriston de la lando. Konsterno, la borsoj dronas. La publika potenco de Usono ŝtatigas grandan parton de la aŭtomobil-sektoro kaj metas centojn de miliardoj da dolaroj en la ekonomion. Kejnzo, la New Deal, la ŝtato kiel strategiisto revenis en la diskutojn.

Per gesto de universala pento, la afero-burĝaro tiam ĵuris, ke “neniam io estos plu kiel antaŭe”. La franca ĉefministro François Fillon priskribis “mondon rande de la abismo”; la Newsweek anoncis, preskaŭ terorigite, “Ni estas nun ĉiuj socialistoj”; Time alvokas “repensi Markson” por “trovi la rimedojn por savi la kapitalismon”; (feliĉa) eliro ŝajnis tiom malcerta al la Washington Post, ke ĝia ĉefartikolo demandis sin, en formo pli mortangora ol gaja: “Ĉu la kapitalismo mortis?”.*

* Respektive Newsweek, Novjorko, 16-a de februaro 2009; Time, 2-a de februaro 2009; The Washington Post National Weekly Edition, 27-a de oktobro 2008.

Kaj poste, ĉio revenis al sia loko.

Estas vere, ja okazis mallonga interludo, dum kiu la politikaj kaj financaj elitoj, antaŭe kovritaj de gloro kaj kiuj kondukis la mondan ekonomion al la abismo, spertis malfacilajn momentojn (kiuj ebligis al ili poste diri, ke ili estis persekutataj); sed ili reakiris siajn fortojn. Okazis deklaroj, kantmesoj riĉaj de promesoj — poste forgesitaj. En la parlamento oni decidis leĝojn, sed kies konkretaj aplikoj — ĉu pri novaj strukturoj de kontrolado, de fortigo de saĝaj reguloj, de limigoj de manaĝeraj plusoj aŭ pri protekto de la konsumanto — montriĝis pli ol modestaj.*

*A year later, Dodd-Frank delas are piling up” kaj “Wallstreet continues to spend big on lobbying”, The New York Times, 22-a de julio kaj 1-a de aŭgusto 2011.

Rezulto: la monda ekonomio troviĝas denove rande de la abismo. La somero 2011 plurrilate memorigas la aŭtunon de 2008. Ĝi komenciĝas per kelkaj bonaj novaĵoj, kompreneble por la merkatoj. La Eŭropa Bank-Instanco (EBI), taskita taksi la solidon de la financa sektoro en kazo de krizo, donas trankviligan juĝon: okdek du eŭropaj establoj el naŭdek, submetitaj al rezisto-ekzameno, bone sukcesis. Kelkajn tagojn poste, Grekio estas savita el bankroto per plano, kiu kombinas oferojn de la loĝantaro kaj monon de la eŭropaj impostpagantoj. Tiu interkonsento ne funkciigas la pagon de kovro-kontraktoj kontraŭ pagoĉeso, la famaj credit default swaps (CDS), ĉar tio estus katastrofa por la bankoj. Kaj por la estonteco oni ĵuras malabundon, promesante “oran regulon” de buĝeta rigoro por la dek sep landoj de la eŭro-zono. En Usono, kompromiso pri la ŝuldolimo, lastmomente subskribita antaŭ la limdato (2-a de aŭgusto) de la prezidanto Barack Obama kaj la respublikana opozicio, signifas malaltigi la elspezojn sen altigi impostojn.

Pento sen sekvo

SED TIO ne helpas. La taksad-agentejo Standard & Poor’s decidas malaltigi la noton de la usona ŝuldo, kiu pasas de AAA al AA+. Kvankam la decido estis bazita sur fantaziaj nombroj (al la buĝeta deficito de dek jaroj la agentejo erare aldonis 2.000 miliardojn da dolaroj, do 1.389 miliardojn da eŭroj), la decido kaŭzis novan nervoziĝon de la merkatoj. Kaj en la celilo troviĝis — jen oni jam komprenas nenion — la ĉefaj eŭropaj bankoj, pri kiuj oni diris monaton antaŭe, ke ili estas sanaj.

La pezo de la financismo estas tiom granda, ke inversigo de la tendenco ŝajnas malebla. Unuflanke, la fortrilato inter ŝtatoj kaj merkatoj estas pli ol iam ajn antaŭe malfavora al la unuaj; aliflanke, la dogmoj establitaj post pli ol tri jardekoj de financa malregulado ŝajnas nedetrueblaj. Preskaŭ ĉiuj publikaj intervenoj provas unue trankviligi la merkatojn kaj protekti la financan sektoron, kiu taŭzas la ŝtatojn kaj ties ŝuldojn. La malsukceso de tiuj strategioj ne malhelpas ilian eternan rekomencadon. Ĉar anstataŭ malaperi por cedi la lokon al aliaj, pli trafaj, tiuj ideoj, kiujn oni devintus meti tien, kie ili ne povas malutili, reaperas kiel la sorĉitaj kadavroj en la hororfilmoj, gvidataj de iliaj fanatikuloj por fari novajn katastrofojn.*

* Vd Serge Halimi: “Kvar jarojn poste ... Politikaj marionetoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, majo 2011. Vd ankaŭ John Quiggin: Zombie Economics: How Dead Ideas Still Walk Among Us, Princeton University Press, 2010.

Tiuj, kiuj regis en la jaro 2008, daŭre regas la sistemon, armitaj per la sama ideologia arsenalo. La financ-gigantoj, savitaj ĉar ili estis “tro grandaj por fiaski” (“too big to fail”), estas pli gigantaj ol iam ajn antaŭe, kaj daŭre malstabilaj. La ekonomikisto Paul Krugman emfazas: “La instruoj de la financkrizo de 2008 estis forgesitaj je kapturna rapideco, kaj tiuj samaj ideoj, kiuj kaŭzis la krizon — ĉia regulado estas malutila, kio estas bona por la bankoj, tio estas bona por Usono, malaltigo de impostoj estas la panaceo — regas denove la diskuton.”*

* Paul Krugman: “Corporate cash con”, The New York Times, 3-a de julio 2011.

Tiurilate la kariero de la antaŭkrizaj herooj estas instrua. S-roj Alan Greenspan, Robert Rubin kaj Lawrence Summers, respektive prezidanto de la Federacia Rezervo, sekretario kaj vicsekretario de la Trezoro en februaro 1999, kiam la semajngazeto Time, sur titolpaĝo kiu restis fama, festis la triopon kiel “komitato por savi la mondon”, havis nur tro mallongan paŭzon. La unua estis respublikano, la du aliaj demokratoj; ĉiuj tri simbolis la senkontestan superecon de la financa sfero super la politika mondo.

Mallonge post sia elekto, en 1992, s-ro William Clinton ja decidis cedi al la diktatoj de la obligacia merkato. La senprecedenca konjunkturo, kiu sekvis, ŝajnis konfirmi la virtojn de la financismo, kio instigis la du partiojn al freneza vetkuro al financismigo: vetkuro pri kiu ricevas la plej grandajn rimedojn de la financaj institucioj por la elektokampanjo, kaj do kiu faros al ili la plej grandajn [politikajn] donacojn. Sub demokrata regado oni decidis, en 1999 kaj 2000, la grandajn reformojn kiuj malfermis la vojon al kreado de la “venenaj produktoj”, kiuj kaŭzis la financan kolapson.* La respublikana regado de s-ro George W. Bush, ankoraŭ pli proksima de Wall Street, urĝe detruis ĉiajn ankoraŭ restantajn kontrolojn, per tio ke li nomumis al ŝlosilaj postenoj fervorajn “malreguligistojn”. La ligado de la registaroj al la decidoj de la taksad-agentejoj okazis en tiu kadro.*

* Speciale la nuligon de la leĝo Glass-Steagall, en 1999, kiu starigis barojn inter komercaj bankoj kaj investbankoj, kaj la decido, en 2000, de la Commodity Futures Modernization Act, kiu ebligis al la plej riskaj derivitaj produktoj eviti ĉian reguladon.
* Vd “Ces puissantes officines qui notes les Etats [Tiuj potencaj oficejoj kiuj pritaksas la ŝtatojn]”, Le Monde diplomatique, februaro 1997.

Post la paniko de la aŭtuno 2008, oni ja fingromontris la financajn elitojn, sed ilia efektiva potenco pro tio ne malaltiĝis. En oktobro 2008, kun deprimita mieno, s-ro Greenspan, la senkontesta heroo de la ekonomia altkonjunkturo, konfesis antaŭ komisiono de la Senato, ke li ĵus konstatis, ke liaj ekonomiaj kredoj estis bazitaj sur “eraro”. La pento estis mallonga kaj sensekva: du jarojn kaj duono poste, li retrovis sian orgojlon, draŝe kritikis la leĝproponon Dodd-Frank, kiu celis — kvankam tre timeme — enmeti iomete da ordo en la sistemon.* S-ro Rubin siavice konservis densajn kaj profitigajn ligojn kun la financa elito, kio ne malhelpas lin doni, tra la Financial Times, ekonomiajn konsilojn al siaj samlandanoj.* S-ro Summers neniam vere forlasis la antaŭon de la scenejo. Dum la prezidant-elekto de 2008 li estis unu el la precipaj konsilistoj de la kandidato Obama; poste, kiam tiu estis enposteniĝinta, li prezidis la ekonomian konsilantaron de la Blanka Domo. Post sia demisio, fine de 2010, li reokupis sian katedron kiel profesoro pri ekonomio ĉe Harvard. Eĉ post la financa kolapso, klarigas la ĵurnalisto Michael Hirsh, “la antaŭa reĝimo kaj la intelektaj konstruaĵoj — miksaĵo de friedman-ismo [doktrino de la liberala ekonomikisto Milton Friedman], de greenspan-ismo kaj de rubin-ismo — ĝenerale daŭre dominis”.*

* Alan Greenspan: “Dodd-Frank fails to meet test of our times”, Financial Times, Londono, 30-a de marto 2011.
* Robert Rubin: “America’s dangerous budget track”, Financial Times, 29-a de julio 2011.
* Michael Hirsh: Capital Offense. How Washington’s Wise Men Turned America’s Future Over to Wall Street, Wiley, Novjorko, 2010.

Tiel do, en la sama momento kiam tra la mondo (kiel ĵus en Grekio, aŭ en Usono en la aŭtomobil-industrio), registaroj kaj entreprenoj senemocie nuligis la socialan kontrakton ligante ilin al siaj loĝantaroj aŭ al siaj salajruloj, s-ro Summers, tiam konsilisto de s-ro Obama, klarigis ke la mirrakonte altaj krompagoj [al siaj manaĝeroj] de la asekurkompanio AIG (savita de la ŝtato) estas netuŝeblaj: “Ni estas lando de leĝoj. Tio estas kontraktoj. La registaro ne kapablas tutsimple nuligi kontraktojn.”*

* Alan Beattie kaj Julie Macintosh: “Summers ‘outrage’ at AIG bonuses”, Financial Times, 15-a de marto 2009.

En verko, en kiu li klarigas “kial la merkatoj fiaskas”, John Cassidy, ĵurnalisto pri ekonomio ĉe la New Yorker, vidas en tiu ideologio ne plenumiĝon de la klasika ekonomia liberalismo, sed ĝian perversigon. Li memorigas, ke “la koncepto de raciaj kaj memkorektaj financmerkatoj estas invento de la lastaj kvardek jaroj”.* Kvankam la financaj profesiuloj provas montri sin en la linio de Adam Smith, aŭtoro kiun oni emas kultadi sen legi lin, ili gaje kaj vigle rompas la principojn, kiujn li eldiris pri financa regulado.

* John Cassidy: “How Markets Fail: The Logic of Economic Calamities”, Farrar, Straus and Giroux, Novjorko, 2010.

Kelkajn jarojn antaŭ la apero de lia fama Esploraĵo pri naturo kaj kaŭzoj de la riĉeco de la nacioj (1776), la patro de la klasika ekonomio spertis la krevon de financa veziko kiu forigis dudek sep el la tridek bankoj de Edinburgo. Smith do sciis, ke la financo, liverita al sole la fortoj de la merkato, elmetas la socion al gravaj danĝeroj. Kvankam li estis ja tute favora al la principo de la “nevidebla mano”, li deklaris ke la logiko de libera kaj konkurenca merkato nepre ne etendiĝu al la financa sfero. Pro tio estas la banka escepto al la principo de libereco entrepreni kaj komerci, kaj pro tio la neceso de strikta kadro de regulado: “Tiuj reguladoj povas el certa vidpunkto ŝajni rompo de la natura libereco de kelkaj individuoj, sed tiu libereco de kelkaj homoj povus endanĝerigi la sekurecon de la tuta socio. Kiel por la devo konstrui murojn kontraŭ disvastiĝo de fajregoj, la registaroj, en la liberaj landoj kiel en la despotaj landoj, devas reguligi la komercon de la bankaj servoj.”*

* Libro II, ĉapitro II.
Sekvi la koleron de la civitanoj

INTELEKTA DEVENO de la fundamentismo sen empiria bazo, kiu aktuale regas, eble troveblas ĉe Ayn Rand (1905 – 1982).* Dogmeca kaj sekteca, predikante la egoismon kiel plej altan virton kaj draŝante ĉian formon de interveno de la publikaj potencoj, tiu rus-usona ĵurnalistino kaj romanverkisto havis inter siaj disĉiploj iun Greenspan. Jam en la jaro 1963 tiu rifuzis kiel “kolektivisman miton” la ideon, laŭ kiu la aferistoj, lasitaj agi tute libere, vendus danĝerajn nutraĵojn aŭ medikamentojn, fraŭdajn titolojn aŭ malbonkvalitajn konstruaĵojn. “Male, estas en la intereso de ĉiu aferisto havi reputacion de honesteco kaj vendi nur bonkvalitajn produktojn.” En majo 2005, mallonge antaŭ la fino de sia mandato ĉe la Federacia Rezervo, lia opinio ne estis alia: “La saĝa reguligado estas multe pli certigata de la privata sektoro, per la taksado kaj kontrolado fare de la kontraŭaj partoj, ol de la registaro, kies interveno subfosas alte moralan sistemon. Ĉar sub stako da plenigotaj formularoj estas ĉiam la timo antaŭ la pafilo.”* La cirkla argumentado, kiu sekvas, estas daŭre la recepto: se la merkato ne funkcias ĝuste, tio estas ĉar ne ekzistas sufiĉe da merkato.

* Vd François Flabault: “Ni dieu, ni maître, ni impôts [Nek dio nek mastro nek imposto]” kaj “Parabole du génie entravé par des parasites [Parabolo pri la genio ĝenata de parazitoj]”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2008 kaj junio 2010.
* David Corn: “Alan shrugged”, Mother Jones, San-Francisko, 24-a de oktobro 2008.

La ardaj paroladoj, kiujn oni aktuale aŭdas kontraŭ la “ekscesoj” de la financo, donas al la politikistoj rimedon malmultekoste sekvi la koleron de la civitanoj; ili sonas kvazaŭ konstatoj de senpoveco. La 17-an de aŭgusto 2011, sekve al sia miniatura pintkunveno dediĉita al la ŝuldokrizo, s-ro Nicolas Sarkozy kaj s-ino Angela Merkel do anoncis, en enigmaj formuloj, la decidon pri imposto por financaj transakcioj, la faman Tobin-imposton, kiu hororigis la financsektoron.* Tamen, la decido, kiu estas unue akceptota de la aliaj membroj de la Unio, estas multe malpli aŭdaca ol ĝi ŝajnas. Ĝi celas nek ĵeti nur sableron en la radaron de la financa spekulado nek estigi monsumojn por helpo al la disvolvado, sed, en la plej bona kazo, igi la bankojn pagi etan parteton de siaj estontaj reflosiĝoj.

* Vd “Le projet de taxe Tobon, bête noire des spéculateurs [La projekto de Tobin-imposto, la abomenaĵo de spekulistoj]”, Le Monde diplomatique, februaro 1997.

Tiuj, kiel ni jam scias, ne mankos ...

Ibrahim WARDE.

Generacio sen estonteco

“La mondo estos savita, se entute, nur de la ribelemuloj.” André Gide

Unue estis la araboj, poste la grekoj, tiam la hispanoj kaj la portugaloj, kiujn sekvis la ĉilianoj kaj la israelanoj; kaj pasintmonate, brue kaj furioze, la britoj. Epidemio de indigno ribeligas la junulojn tutmonde, simile al tiu, kiu trairis la planedon de Kalifornio ĝis Tokio tra Parizo, Berlino, Madrido kaj Prago en la jaroj 1967-1968, kaj kiu ŝanĝis la kutimojn de la okcidentaj socioj. En tiu prospera epoko la junularo petis pason por okupi sian propran spacon.

Hodiaŭ estas alie. La mondo plimalboniĝis. La esperoj malaperis. Unuafoje depost unu jarcento en Eŭropo, la novaj generacioj ĝuos pli malaltan vivnivelon ol siaj gepatroj. La novliberala tutmondiga procezo mistraktas la popolojn, humiligas la civitanojn, forprenas de la junularo ties estontecon. Kaj la financa krizo, kun siaj “solvoj” de elspezlimigoj trafantaj la mezajn kaj malaltajn klasojn, pliakrigas la ĝeneralan malkontenton. La demokratiaj ŝtatoj forneas siajn proprajn valorojn. En tiaj cirkonstancoj submetiĝo kaj obeado estas absurdaj. Aliflanke, la eksplodoj de indigno kaj protestemo fariĝas normalaj. Kaj multobliĝos. La perforto kreskas...

Kvankam, fakte, la speco de socia eksplodo ne estas sama en Telavivo kaj Santiago aŭ Londono. Ekz., la impeta brita eksplodo distingiĝis pro sia alta grado de perforto disde la ceteraj junularaj protestoj, kiuj laŭ sia esenco estis neperfortemaj (eĉ se ne mankis laŭokazaj kvereloj en Ateno, Santiago kaj pluraj ĉefurboj).

Plia fundamenta malsimilaĵo: la britaj ribelemuloj, eble pro sia klas-aparteno, ne sciis vortigi sian maltrankvilon. Ili ne metis sian furiozon je la servo de politika idealo, aŭ denuncis konkretan maljustaĵon. Dum sia urba gerilado ili eĉ ne priŝtelis la bankojn sisteme... Ili donis la (bedaŭrindan) impreson, ke nur la mirindaĵoj de la montrofenestroj spronas ilian koleron kiel senhavuloj kaj frustritoj. Sed, ververe, kiel tiom multaj aliaj “indignantoj” en la mondo, tiuj tumultemuloj esprimis sian malesperon, forgesitaj de sistemo, kiu scias doni al ili nek lokon en la socio nek estontecon.

Novliberala trajto aparte indigniga, de Ĉilio ĝis Israelo, estas la privatigo de publikaj servoj, ĉar ĝi samsignifas kun evidenta priŝtelo de la havaĵo de la malriĉuloj. La humiluloj ne posedantaj ion ajn havas almenaŭ publikan lernejon, publikan hospitalon, publikajn transportilojn k.s., kiuj estas senkostaj aŭ tre malmultekostaj, pagataj de ĉiuj. Kiam oni privatigas ilin, oni ne nur forprenas de la popolo unu ties propraĵon (pagatan per ties impostoj), sed oni forigas de la malriĉuloj ilian solan havaĵon. Tio estas duobla maljustaĵo, kaj unu el la radikoj de la nuntempa kolero.

Ĉi-rilate, por pravigi la furiozon de la Tottenham-ribelemuloj, atestanto deklaris: “La sistemo ne ĉesas favori la riĉulojn kaj bati la malriĉulojn. Ĝi reduktas la buĝeton de publikaj servoj. Pacientoj povas morti en hospitalo atendante kuraciston dum amaso da horoj...”*

* Libération, Parizo, 15a de aŭgusto 2011.

En Ĉilio, depost tri monatoj, dekmiloj da studentoj, apogataj de granda parto de la socio, postulas malprivatigon de la instruado (privatigita de la novliberala diktatoreco de generalo Pinochet, 1973-1990). Ili postulas, ke la rajto pri publika kaj senpaga bonkvalita instruado estu enskribita en la konstitucion, kaj klarigas, ke “la instruado ne plu estas mekanismo por socia movebleco. Kontraŭe: ĝi estas sistemo, kiu reproduktas la sociajn diferencojn”*, por ke la malriĉuloj restu porĉiame malriĉaj...

* Le Monde, Parizo, 12a de aŭgusto 2011.

En Telavivo, la 6an de aŭgusto 2011, sub la kri-postulo “La popolo volas socian justecon!”, ĉ. 300000 homoj manifestaciis apoge al la movado de la “indignaj” junuloj petantaj ŝanĝon de la publikaj politikoj de la novliberala registaro de Benjamin Netanjahu.* “Kiam laboranto — deklaris studentino — ne havas monon eĉ por aĉeti manĝaĵojn, tio signifas, ke la sistemo ne funkcias. Kaj ne temas pri persona problemo, temas pri registara problemo”.*

* Laŭ opini-sondo la postulojn de la “indignaj” israelanoj aprobas 88% de la civitanoj (Libération, Parizo, 15a de aŭgusto 2011).
* Le Monde, Parizo, 16 de aŭgusto 2011.

Depost la 1980aj jaroj kaj la modo de la Reagan-eca ekonomio, en ĉiuj tiuj landoj — kaj precipe en la eŭropaj ŝtatoj nun malfortigitaj de la nacia ŝuldo — la receptoj de la registaroj (dekstraj aŭ maldekstraj) estis la samaj: drastaj reduktoj de la publikaj elspezoj, speciale brutale de la socialaj elspezoj. Unu el la rezultoj estis la spektakleca pliiĝo de la junulara senlaborularo (en Eŭropa Unio: 21%; en Hispanio: 42,8%!). T.e., unu tuta generacio malpovas eniri la labormerkaton. Jen memmortigo de socio.

Anstataŭ reagi la registaroj, teruritaj de la ĵusaj borso-faloj, insistas kontentigi je kia ajn kosto la merkatojn, kvankam la registaroj devus finfine senfuzeigi ilin*, devus submeti ilin al strikta regulado. Ĝis kiam oni povas plu akcepti, ke la financa spekulado altrudu siajn kriteriojn al la politikaj reprezentantoj? Kian sencon havas demokratio? Por kio taŭgas la voĉdonado de la civitanoj, se finfine la merkatoj ordonas?

* Legu Ignacio Ramonet, “Desarmar a los mercados”, Le Monde diplomatique en español, decembro 1997.

En la sino de la kapitalisma modelo ekzistas realismaj alternativoj, defendataj kaj apogataj de fakuloj ĝuantaj internacian reputacion. Du ekzemploj: la Eŭropa Centra Banko (ECB) devas fariĝi vera centra banko kaj prunti monon (sub precizaj kondiĉoj) al la eŭrozonaj landoj por financi iliajn kostojn. Kaj tion, nuntempe, ECB ne rajtas fari. Tio devigas la ŝtatojn aliri la merkatojn kaj pagi astronomiajn interezojn... Se oni aplikus tiun sistemon, finiĝus la ŝuldo-krizo.

Due: ĉesigi la promesadon kaj ekpostuli la aplikadon de la t.n. Tobin-imposto. Modesta 0,1%-imposto sur akci- kaj devizokomercon havigus ĉiujare al Eŭropa Unio inter 30 kaj 50 miliardojn da eŭroj. Tio sufiĉus por larĝe financi la publikajn servojn, restarigi la socialan ŝtaton kaj havigi luman estontecon al la novaj generacioj.

T.e., ekzistas teknikaj solvoj. Sed kie estas la politika volo?

Ignacio Ramonet

Aperinta en la reta eldono de Le Monde diplomatique en español, septembro 2011.

Manilo, Honkongo, Parizo

Profesio: servisto

La franca registaro kaj parto de la maldekstrularo vidas en la “personaj servoj” providencan rezervujon de laborpostenoj. Troviĝas ĉirkaŭ cent milionoj da hejm-laboristoj en la mondo. En Filipinoj, eksportado de “servistinoj” fariĝis kvazaŭ nacia industrio, kun deviga edukado kaj seminarioj por sin prepari por ekzilo. Multaj el ili laboras en Honkongo.

Serpentuma vojo, verdecaj pinarbaroj kaj uniformuloj. Subite aperas poŝtkartecaj bildoj de la honkonga golfeto, ties linioj da konstruaĵoj kaj ties ŝiparo. Stirante sian fald-tegmentan aŭton , Charlotte kapsignas al la gardisto; kaj la barilo de la“Stanley-monteto”, privata vilaĝo nomata laŭ la fama brita esploristo, leviĝas.

De 2005, tiu franc-belga elmigrintino kaj ŝia franca edzo feliĉe vivas en sia domo kun teraso, je tridek minutoj de la“plej malferma ekonomio en la mondo*”. La sinjoro havas strategian postenon de financa direktoro en granda franca banko. La sinjorino ne laboras kaj ĝuas naĝadon en la Stanley-golfeto, tenison, kaj agadon por granda franca neregistara organizo (NRO). Por okupiĝi pri iliaj kvar infanoj kaj granda domo, Charlotte kaj Paul bezonas“infanvartistinon”, eŭropigitan nomon por“servistino”. “Lennie, miras ŝia ĉefino, estas tiom sindonema.” S-ino Leonora Santos Torres vartas la infanojn, kuiras kaj purigas la domon. Ŝi estas unu el la ĉirkaŭ 290.800 eksterlandaj hejmlaboristinoj dungitaj en 2011 en Honkongo. Ĉe Charlotte kaj Paul ŝi loĝas, same kiel la granda plimulto de siaj koleginoj, en malpli-ol-kvin-kvadratmetra ĉambro kaj igas sin disponebla tage kaj nokte por ŝirmi la komforton de siaj dungantoj. Charlotte, kiu “ne eniris superbazaron de kvar jaroj” kaj travivas ĉi tiun forpermeson el siaj hejmtaskoj kiel“veran liberigon” ankoraŭ miras, ke ŝia dungitino sekigas ŝian bankostumon kiam ŝi revenas de la plaĝo, sen aparta ordono. Por ĝui tiun servon 24 horojn tage, ses tagojn el sep, la paro pagas al s-ino Torres 5000 honkongajn dolarojn (450 eŭrojn).“Estas cent eŭroj pliaj ol la minimuma salajro por hejmlaboristo en Honkongo, por almenaŭ 10 laborhoroj tage”, Charlotte precizigas. Kaj ĉar ŝi kaj ŝia edzo ne permesas, ke ŝi nutru sin el ilia fridujo, ili aldonas 55 eŭrojn monate. “Tia estas la leĝo en Honkongo” ŝi klarigas*.

* La 2011-raporto pri la indikilo de ekonomia libereco farita de la Heritage Foundation kaj la Wal Street Journal klasifikas cent sepdek naŭ landojn laŭ dek kriterioj (komerco, internacia komerco, impostoj, grandeco de la publika sektoro, valuto, investo, financo, proprietorajto, korupto, laborlibereco). Honkongo — ĉi tie konsiderata kiel aŭtonoma ento — havas la unuan vicon en 2011.
* Reale, la nutromono, kiun devas pagi la mastroj, kiuj ne provizas manĝaĵon por sia dungito, estas 750 honkongaj dolaroj, t.e. 67 eŭroj.

Poste ŝi komentas: 450 eŭroj, tio estas bona salajro. Iuj fremdaj familioj eĉ pagas 600 aŭ 700 eŭrojn monate. Ili rompas la merkaton.

Por ĉi tiu tradicia mastrumantino, dungo de servistino kiu ne kalkulas siajn horojn kaŭzas tamen kelkajn malagrablaĵojn. “La kuirejo, ekzemple, estas vere ŝia eta imperio.” Ŝi rakontas: “Ĉi somere mi aĉetis belegan aparaton en Francujo. Estas nekredebla aparato por urĝemaj virinoj, kiu faras ĉion, kuiras, muelas ... Mi pensis, ke estos tre bona rimedo por reeniri mian kuirejon. Nu, mi alportis ĝin ĉi tie en januaro, kaj mi uzis ĝin nur kvarfoje, ĉar Lennie ĉiam kuiras por ni!”

Charlotte eniras sian ĉambron, kaj s-ino Torres eliras el“sia” kuirejo. Ŝi estas 47-jara, kaj lasis tri el siaj kvin infanoj en la vilaĝo Calatagan en la turisma provinco Luçon, norde de Filipinoj. Diplomita pri“redaktado de telegramoj”, ŝi laboras en Honkongo de 1999 por vivteni sian familion. “Ĉiumonate mi sendas ok dekonojn de mia salajro, minus la transpagaj kostoj de Western Union [28 hongonkaj dolaroj, tio estas 2,5 eŭroj por ĉiu transakcio] por pagi la universitaton por miaj tri infanoj. Mi lasis ilin kiam ili estis dekjaraj. En Filipinoj, la kosto de instruado estas tiom alta, ke ni devas oferi nin por ilia edukado.”

“Ofero”, tiu vorto ofte aŭdiĝas el la buŝo de la filipinaj hejmlaboristinoj. “Ofte, rakontas s-ino Torres, ni ne havas movliberecon ĉe niaj mastroj. La manĝaĵo malofte estas sufiĉa, kaj ni devas tute dediĉi nin al la familio. Multaj el miaj samlandaninoj vivas en plorindaj kondiĉoj.” Parola aŭ korpa perforto, konstanta submetiĝo al la deziroj de la mastroj, ne sufiĉa pago, ĉiutaga ekspluatado... Laŭ la ministrejo pri laboro, ĉiujare preskaŭ 10% de la hejmlaboristoj jure persekutas sian dunginton (tio estas dudek kvin mil plendoj jare) pro nepago, malrespekto de la laborkontrakto, mistraktado aŭ seksperforto. S-ino Torres mem spertis tion, unue ses monatojn en familio de Honkongo kiun ŝi forlasis “Ili volis, ke mi rezignu mian liberan tagon”, kaj poste ses jarojn en ĉina familio, kie, ŝi diras, la avino ŝin batis kaj insultis. Ŝi do relativigas kaj taksas, ke ŝiaj nunaj mastroj estas“bonkoraj” al ŝi. Laŭ la leĝo, hejmlaboristino havas 14 tagojn por trovi novan postenon post fino de kontrakto, aŭ ŝi devas forlasi Honkongon; tio klarigas, ke multaj el ili ne volas plendi ĉe tribunalo.

“Tio estas en iliaj genoj”, Charlotte asertas por klarigi la diligentecon de sia dungitino. “La filipinaninoj havas tre agrablan kontakton. Kaj, pro sia kulturo, ili estas ĉiuj sindonemaj. Ili ŝategas infanojn! Estas kvazaŭ ilia amuziĝo, ĉar, vi scias, ili vere ne havas amuzan vivon. Lennie, kio helpas ŝin, tio estas ŝia engaĝiĝo en sia paroĥo.” S-ino Torres ja estas evangelisto,“re-naskita“(born again), kaj “ĉerpas [sian] forton el [sia] rilato kun la Sinjoro”. Ĉi tiu fervora kristanino (same kiel plimulto de la filipinanoj) aplikas diajn instruojn, kiuj koincidas kun la estraj instrukcioj: “Mi aŭskultas la Sinjoron, kiu ne distingas inter riĉuloj kaj malriĉuloj”, ŝi diras. En ŝia ĉambreto troviĝas komputilo konektita al Skype, Facebook kaj Yahoo, beb-aŭskultilo por la infanoj de la mastro kaj portretoj de ŝiaj propraj infanoj. Granda tabulo superas la komputilon: “Ĉiam danku dion kaj eltenu porĉiame.”

Ĉu“en la genoj” troviĝas la emo fariĝi servistino? Ĉiujare pli ol cent mil filipinanoj elmigras por labori en la servo-sektoro. En tiu lando ekonomie ruinigita, la politiko de eksportado de laborforto estis formale lanĉita en 1974 en la regtempo de Ferdinand Marcos (1965-1986), kiu vidis en la ekonomia kresko de la Golfo-landoj, sekve de la unua petrol-ŝoko de 1973, okazon por sendi“portempe” tien filipinajn laboristojn. En 1974 tridek kvin mil da ili estis dungitaj eksterlande. Tridek kvin jarojn poste, tiu ĉi fluo transformiĝis en movadon tre plimulte inecan, kiu koncernas oficiale pli ol ok milionojn kaj duono da filipinanoj, tio estas iom malpli ol 10% de la loĝantaro — kaj 22% de la laboraĝaj filipinanoj. En 2010, laŭ la Monda Banko, la elmigrintaj laboristoj provizis 12% de la malneta enlanda produkto (MEP), danke al ĉirkaŭ 21,3 miliardoj da dolaroj transsenditaj*. Tial tiu insularo kun 95 milionoj da loĝantoj okupas la kvaran vicon rilate la mon-transsendon el elmigrintoj, post Ĉinujo, Barato kaj Meksiko.

* “Remittances to PH ranked 4th biggest in world”, www.ofwngayon.com, Manilo, 11-an de novembro 2010.

Plimulto el la konstanta aŭ portempa diasporo (el kiu kvarono estas en neleĝa situacio) troviĝas en Usono aŭ Kanado, kaj ankaŭ en Mezoriento (ĉefe en Sauda Arabujo, tamen ĉi tiu lando anoncis en lasta julio embargon pri la filipinaj kaj indoneziaj hejmlaboristoj). Ili estas la “herooj de la moderna tempo”, laŭ esprimo de s-ino Gloria Macapagal Arroyo, eksprezidantino de Filipinoj (2001-2010) kiu, post la atako de Libano fare de Israelo en 2006 — tridek mil filipinaj laboristoj tiam vivis sub bomboj-, lanĉis la programon de la “super-hejmlaboristoj*. La ideo estis, laŭ ŝiaj propraj vortoj, “sendi superhejmlaboristojn”, edukitajn por “kompreni la lingvon de siaj dungintoj” kaj preparitajn, danke al kreo de nacia diplomo, por la “uzado de hejma aparataro” kaj “unuaj savgestoj.”La celoj estis“nuligi la agentejo-kostojn”, certigi ke ĉiu hejmlaboristino ricevu “minimume 400 dolarojn salajre” kaj redukti la strukturan perforton (ekonomian kaj korpan), kiu suferigas tiujn virinojn tra la tuta mondo. Kvin jarojn poste, profesiaj lernejoj aperis en la tuta insularo, sed la postuloj de minimumaj rajtoj por la filipinaj elmigrintoj restis plejparte neplenumitaj.

* “Housemaids to Supermaids soon!!!”, www.ofguide.com, Manilo, 24-an de aŭgusto 2006.
Portante per du manoj la porcelanan supujon, la kvina kandidatino ŝvitegas

En Manilo, majo 2011. “Bonvenon en Eta Honkongo!”, ĝoje diras s-ino Michelle Ventenilla, unu el la kvar instruistinoj de la lernejo Abest, kiu estas inter la 364 privataj lernejoj aprobitaj kaj fakaj pri“hejmaj servoj” en la filipina insularo. Malantaŭ la brikaj muroj de ĉi tiu dometo, oni aranĝis kopion de tipa loĝejo de honkonga altklasa familio: granda aŭtomobilo varmiĝanta pro suno en la korto, la akvario kie naĝas kelkaj fiŝoj, la banĉambroj laŭ okcidenta maniero, la infan- kaj la gepatro-ĉambroj, ornamitaj per rozkoloraj kurtenoj kaj verda farbo. De 2007, la lernejo Abest eksportis mil kvin cent hejmlaboristinojn al Honkongo, kiu situas je du horoj aviade de Manilo. La lernejo, kies aliĝkosto estas 9000 pesoj (150 €) estas ĝemeligita kun varb-agentejo.

Ĉi tiu vendredo, la 13-a de majo, estas la tago de la fina ekzameno. Portante per du manoj la porcelanan supujon, la kvina kandidatino, malfortaspekta virino, ŝviteganta, malrapide aliras la tablon kovritan per rozkolora plasta tablotuko kaj ŝajnigas la geston servi supbovlon. S-ino Lea Talabis, 41-jara, estas unu el la cent mil kvincent kandidatoj, kiuj ĉiujare provas akiri la diplomon de hejmaj servoj (National Certificate 2 — NC2) ricevinte ducent dek ses horojn da instruado. La publika inspektoro de la Aŭtoritato pri metia instruado (Technical Education and Skills Development Authority (TESDA), s-ro Rommel Ventenillla* atente observas la kandidatinon, kiu nun plenumas la elprovon de“ĉetabla servo”. Ŝi faras flankan paŝon, kun rektangulaj piedoj, kaj demandas la supozatan mastron: “Ĉu vi deziras supon, sinjoro?” S-ro Ventenilla movas la kapon kaj eligas sonon. S-ino Talabis hezitas. Pleniginte la blankan bovlon dekstre de la mastro, ĉu ŝi faru paŝon flanken kaj portu la supujon kuirejen? Aŭ ŝi lasu ĝin je dispono de la manĝanto? Videble perturbita de tiu elprovaĵo, ŝi mallevas siajn okulojn kaj rapide deponas ĉion sur la tirkest-meblo.

* Neniu parenca ligo kun la samnoma instruistino.

La ekzamenanto donas al ŝi duan ŝancon: jen la vico de demandoj: “Kiom da akvo vi metu en la glason?”, li montras al la tabla enscenigo, aranĝita same kiel ĉe la burĝaj familioj honkongaj: la tri glasoj, la tri subteleroj, la fiŝ- kaj viand-tranĉiloj, la simetrio kaj la interspacoj taŭge observataj. Tiam s-ino Talabis venas je la dekstro de la mastro, portas la karafon kvazaŭ infano kaj plenigas la glason trikvarone. S.ro Ventenilla, senemocie, validigas la provaĵon. La kandidato reiras al la kuirejo. Poste, ŝi povos ricevi poentojn per la elprovoj de“lito-aranĝado”, lavado de kahelplanko aŭ de akvario, glado, aŭ lavado de aŭto.

“Filipinanino: 1. Virino devenanta de Filipinoj; 2. Hejmlaboristino.”

“La fina noto enhavas 20% da kompetentoj, 20% da teoriaj konoj kaj 60% da sintenaj ecoj”, klarigas s-ro Ventenilla. Do, ne tiom la kompetentoj pri unua medicina helpo, hejma loĝistiko aŭ kuirado estas severe taksitaj, kiom la kapablo de la estontaj servistinoj obei kaj respekti la instrukciojn. “Oni ne plu diras ‘servisto’ diras s-ino Susan de la Rama, program-direktorino en la Tesda. Oni de nun diras ‘Hejma helpisto’. Ni ne ŝatas vidi Filipinojn klasifitaj ‘eksporta lando de servistinoj’, kiel okazis antaŭ kelkaj jaroj ...” En 2005 la usona vortaro Merriam-Webster ja skribis en sia tutmonda eldonaĵo: “Filipinanino: 1. Virino devenanta de Filipinoj; 2. Hejmlaboristino”, kaŭzante koleron de la filipina registaro, kaj impulsante la movadon por profesiigo de la metio.

“Multaj dungontoj serĉas hejmajn helpistojn ĝentilajn, respektemajn, paciencemajn kaj precipe diskretajn. Ĉi tie ni provas adapti ilin al la bolanta temperamento de la dungontoj en Honkongo. Necesas esti pacienca kaj ĉefe labori elkore”, konsilas la instruistino Michelle Ventenilla, tiel donante unu el la ŝlosiloj de la programo“super-hejmlaboristinoj”. Super akvario, simbolanta la socian altrangon, vico de literoj formas unu el la frapfrazoj de la lernejo: “Pureco estas proksima de pieco”. En la kursosalono, tabelo distingas la “gajnantojn”, (tiujn, kiuj “serĉas solvojn”, kaj diras al sia mastro “lasu min fari tion por vi”) kaj la “malgajnantojn” (tiujn, kiuj “serĉas kulpanton”, kaj “ĉiam havas kialon” ne fari tion, kion oni petas de ili). Dume la disciplino-kodo ordonas“Ne kontraŭdiru vian dunginton”;“Ne parolu kun la aliaj hejmlaboristoj”; “Via vizaĝo ne montru signon de malkontento kiam via mastro korektas vin”;“Kontaktu vian agentejon en kazo de problemo kaj ne fidu viajn amikojn.”

Unu afero estas certa: ĉi tie oni ne kultivas ĝermojn de socialismo. Neniu sindikato nek striko, neniu kunveno socialcela, nek kritiko al la bazoj de servisteco: “Estu ĉiam akurata”, legeblas en ĉapitro 6 de la manlibro de la lernejo, kaj unu el la sekvendaj reguloj por esti bona hejm-helpistino estas “neniam kalkulu viajn laborhorojn” (sekcio“Nefarendaj aferoj”).

“Ĉi tiuj lernejoj estas honto por nia lando”, opinias s-ro Garry Martinez, honora prezidanto de la neregistara organizaĵo (NRO) Migrante International, en Manilo. “Ĉiutage oni rehejmenigas 6 aŭ 10 korpojn de filipinaj elmigrintoj mortintaj dum sia laboro. Estas senhonoriĝo, lando kiu ellandigas proprajn laboristojn, kvar mil kvin cent ĉiutage! Filipinoj fariĝis vera fabriko de servistoj.”

Estas la 14-a horo. S-ino Talabis nun preparas sin por elprovaĵo de purigo de kahelplanko — kiun ŝi sukcesas. Instruistino en lernejo en Manilo, ŝi jam laboris antaŭ dek jaroj en burĝa familio de Honkongo. “Sed, ŝi diras, mi bezonis ĝisdatigi mian nivelon.” Ŝi ĉefe bezonis la devigan atestilon, la NC 2, por laŭleĝe forlasi la landon. Ŝi decidis reiri labori eksterlande, lasante sian edzon fiŝisto kaj siajn du infanojn. “Por ili mi foriras. En Honkongo mi perlaboros pli ol duoble mian instruistan salajron.” Ŝi rekonas, ke ŝia faklernejo instruas ĉefe“obei kaj submetiĝi al la ordonoj de la mastro” Sed tio ne mirigas ŝin. “Estas ĉefe por ebligi, ke ni atingu la finon de nia kontrakto, ĉar ni ĉiuj faras ŝuldojn por fariĝi hejmlaboristinoj.”

Por pagi la 78.000 pesojn (1.290 €) kiel agentejo-kostojn — ses monatoj da ŝia instruistina salajro-, ŝi ĉerpis el sia ŝparaĵo. “Mi pagis kontante kaj sen kvitanco. La agentejo ja estas aprobita de la administracio, kiu zorgas pri filipinaj elmigrintoj, sed iliaj vortoj estis klaraj: mi pagu ĉi tiun sumon, aŭ mi ne povos iri labori en Honkongo.”. Ŝi do foriris kiel skolto, ĉar ŝiaj edzo, taksiŝoforo, kaj infanoj, esperas poste aliri ŝin, kun kiel fina celo, Eŭropo* “Mi ne volas esti servistino dum mia tuta vivo” ŝi flustras. Tri semajnojn poste, alveninte en Honkongo, ŝi sin deklaras ravita, ĉar ŝiaj dungintoj petis ŝin “konsideri ilin kvazaŭ [sia] dua familio”. Sed kio plej trankviligas ŝin estas ilia vifia reto. “Ĉiuvespere mi povas paroli kun miaj infanoj kaj edzo, tra la retkamerao. Mi estas tre bone nuntempe.”

* En 2009, 41,7% de la 8.579.378 elmigrintaj filipinanoj laboris sur la amerika kontinenco (33,5% en Usono, 7,4% en Kanado), 28,2% en Mezoriento (13,5% en Sauda Arabujo, 7,1% en la Emirlandoj), 12,52% en Azio kaj 8,4% en Eŭropo. Fonto: Komisiono de la elmigrintaj filipinanoj.

Ĉe la dektria etaĝo de la Elegant Terrace, riĉula konstruaĵo kun gardisto kaj naĝejo, en la mezo de Midlevels, la ŝika kvartalo en la Centro de Honkongo, la pordo malfermiĝas kaj silueto diskrete forŝoviĝas. “Elena! Julien estas franca ĵurnalisto. Li verkas artikolon pri la ĉiutaga vivo de la servistinoj en Honkongo. Pretigu do teon kun lakto por ni.” La mastro, s-ro Joseph Law, 65-jara, montras al sia ĉemizo: “Persone, mi postulas, ke ili estu bone gladitaj, kun linio en la mezo, tiel, ĉu vi vidas?” kaj lasas sin fali sur sian ledan kanapon. “Ĉu mi ŝatas esti priservata? Jen vi levas tre bonan demandon. Mi konfesas, ke mi ĉiam preferis esti priservata ol mem fari la aferojn. Jam 37 jarojn mi dungas eksterlandajn servistinojn, kaj mi tre preferas filipinaninojn. Ili pli bone parolas la anglan, alportas malpli da riskoj ol la aliaj, kaj ĝenerale pli sindoneme laboras.” Perfekte prizorgata loĝejo, perfekta aspekto, senmanka vivnivelo ... Ĉio tio havas prezon: tiu de la laborforto de Elena. “Mi pagas al ŝi la laŭleĝan minimumon, 3.580 honkongajn dolarojn (327 €)*, diras s-ro Law, eks-vicdirektoro de la honkonga fajrobrigado, nun proparolanto de la tre oficiala Asocio de dungintoj de eksterlandaj servistinoj en Honkongo. Alivorte, la mastraro de la hejmlaborist-sektoro — kaj, kiel tia, malamiko de la ses sindikatoj de hejmlaboristoj en Honkongo.

* Blokita inter 2009 kaj 2011 je 3.580 honkongaj dolaroj, la minimuma salajro estis relevita en junio 2011 ĝis 3.740 honkongaj dolaroj (340 eŭroj), sed restas sub la nivelo de 1999 (3.860 honkongaj dolaroj antaŭ la financa krizo de 1999).
“La servistinoj kiel Elena ne havas kvalifikon kaj estas malmulte kompetentaj. Ĉu ne, Elena?”

Alvenas s-ino Elena A.Meredores, 51-jara, patrino de 18-jara filino, kiu restis en Filipinoj, kaj hejmlaboristino de pli ol 16 jaroj. Vestita per mallonga pantalono kaj T-ĉemizo malseka pro ĵus farita telerlavado, ŝi metas antaŭ sian ĉefon pleton kun du tasoj kaj teujo, kaj ricevas senvorte kvazaŭriproĉon (“Kiam mi havos gaston venontfoje, ĉu ne, vi uzu pli grandan pleton”), kaj metas duonon de sidvango sur la ledan kanapon de sia ĉefo. “Kial la salajroj estas tiom malaltaj? s.ro Law diras, ĉar la filipinanoj kiel Elena ne havas kvalifikon kaj estas malmulte kompetentaj. Ne kvalifikitaj, li martelas, Ĉu ne, Elena?” La demandito mallevas la rigardon kaj jesas: “vi pravas, sinjoro”.

Konstatante, ke ŝi emas samopinii, ŝia ĉefo insistas, ke ŝi “libere” parolu. La dungitino ekridas, reordigas sian longan hararon kaj diras: “Ne, sinjoro, vi ne povas diri, ke ni estas subkvalifikitaj kaj malmulte kompetentaj por klarigi la malaltajn salajrojn. Multaj el miaj samlandaninoj estas kuracistoj, instruistoj, universitataj diplomitoj, sed estas devigitaj fariĝi servistinoj pro ekonomia kialo, por vivteni sian familion. Krome la registaro malfermis lernejojn por prepari ilin al tiu laboro.” S-ro Law balaas el mangesto la “lernejojn de hejmlaboristoj”. “Estas la plej granda ŝerco, kaj ankaŭ la plej granda fonto de disputoj inter dungintoj kaj dungitoj!”, kaj li revenas al la temo: “Elena, mi opinias, ke 50% de la servistinoj en Honkongo havas pacan kaj harmonian rilaton kun sia dunginto, same kiel vi kaj mi. Kion vi opinias pri tio?” Elena ŝanĝas sian pozicion sur la kanapo: “Mi dirus 10 ĝis 15%, sinjoro.”

La sinjoro ŝajnas incitita: “Ne, sed sincere, ne, vi devas esti justa, Elena.

‣ Multaj dungantoj pretendas, ke ili havas bonan rilaton, sed reale estas malvero, ili diras tion nur por ŝajnigi sin bonaj. Ne kiel vi, s-ro Law ...”

La ĉefo interrompas ŝin: “Honkongo estas la paradizo de la eksterlandaj servistoj, la paradizo!”

Tamen, la simpla komparo de liaj enspezoj (pli ol 10.000 eŭroj monate) kaj la salajro de lia servistino kolerigas lin. “Honkongo estas reva loko por ili: ili havas laborkontrakton, minimuman salajron, kaj krome oni pagas por ili la loĝejon, la manĝaĵon, la aviadilbiletojn, malsan-asekuron kaj kromsalajron por dungodaŭro, ekde kvin jaroj. Por la dungantoj, la tuta sumo elspezenda por salajro estas meze 5.500 honkongaj dolaroj monate (ĉirkaŭ 500 €). Tio estas multe da mono!” Jes ja, li koncedas, “la plimulto de la dungintoj apartenas al la supera klaso”, same kiel li. Sed, laŭ li, etaj donacoj povas forviŝi la malegalecon: “Ĉiujare mi donacas al ŝi. Okaze de la nova jaro, de la ĉina Novjaro ... Ĉu ne Elena?” S-ino Meredores ja ricevis koverton ĉe la Novjaro; “Jes, 40 eŭrojn”, ŝi memoras.

Elvokante la politikon de la filipina registaro, kiu volas garantii salajron de 400 dolaroj (278 €) kie ajn en la mondo, kiu ĵus starigis, fine de 2010, novan asekuron je 200 honkongaj dolaroj (17 €) devigan por siaj ok milionoj kaj duono da elmigrintaj laboristoj, s-ro Law laŭtigas la tonon. “Mi volas firme averti tiun registaron, kaj ankaŭ tiun de [?Indonezio]: se ili daŭrigas apliki tiel stultajn politikojn kaj senĉese postuli salajro-altiĝojn, mi petos forigon de la embargo pri la ĉinaj hejmlaboristinoj*!” S-ro Law frontas zorgigan estonton: Filipinoj kaj Indonezio, kiuj aplikas la plej agresemajn politikojn en la mondo rilate eksportadon de hejmlaboristinoj, anoncis en lasta junio sian intencon ratifi la konvencion de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO), kiu koncernas decan laboron por la hejmgelaboristoj. “Ni, dungantoj, firme kontraŭstaras ĉi tiun konvencion, ĉar, en tiu laboro, ne eblas kalkuli la horojn.”

* La embargo pri la ĉinaj laboristinoj estis starigita en la 1970-aj jaroj de la britaj koloniantoj.
“Ni kunvenas ĉi tie, ĉar por nia ripoztago ni havas neniun lokon por iri”

Tri tagojn poste, dimanĉe frumatene, s-ino Meredores malfermas sian ruĝan pluvombrelon por iri al la preĝejo [?Senmakula koncipiĝo]. “Mi iras preĝi por mia familio, sed ankaŭ por la familio de s-ro Law. Ni ne devas esti egoismaj en nia fido.” Je la tagmezo, estas tempo iri al la “granda kunveno de la filipinaj hejmlaboristoj”. Direkte al “Central”, la kvartalo kie staras la sidejoj de la grandaj invest-bankoj, kiel la Hongkong & Shanghai Banking Corporation (HSBC), inter la Bank of China kaj la juvelisto Van Cleef & Arpels. Tie, sub ĉi tiu peza turo el ŝtalo kaj vitro, kunvenas ĉiudimanĉe dekmiloj da servistinoj kiel s-ino Meredores. “Ni kunvenas ĉi tie ĉar, dum nia feritago, ni havas neniun lokon por iri. La tutan semajnon, ni estas solaj, ni purigas ilian polvon, iliajn apartamentojn, kaj, unufojesemajne, ni povas iom liberiĝi el la premo de niaj dungintoj. Tio estas nia digneco”, ŝi diras.

Ekstere, ĉesis pluvi, kaj la modo-defilado povas komenciĝi. La temo de ĉi tiu aparta tago estas celebrado de la “virinoj kiel filinoj, edzinoj kaj patrinoj”: estas la festo de patrinoj, organizita de la federacio de la filipinanoj el la Benguet-regiono (norda provinco de Filipinoj) en Honkongo. Emfazi la rolon de la virinoj kiel “filinoj, edzinoj kaj patrinoj” ja respondas al la seksa diskriminacio, kiu rezultigas dungadon de milionoj da virinoj kiel hejmlaboristoj. Sur la granda ruĝa podio, malsupre de la Bank of America, defilas kvardek- kaj kvindek-jaraj virinoj, bele ŝminkitaj kaj iom rigide sintenantaj, kiuj provas gajni la titolon de la plej bela “sekretariino”, la plej bela “manekeno” ... Je kelkdekoj da metroj de la podio, miloj da servistinoj svingas siajn Western Union-flagetojn. La kompanio, tra kiu transitas la ĉefa parto de la ĉirkaŭ 21,3 miliardoj da dolaroj transsenditaj en 2010, donacas tiun tagon koncerton de filipinaj kanzon-steluloj, kunvenintaj por la festivalo Fiesta at Saya.

Ambaŭflanke de la HSBC-turo, du leonoj el bronzo simbolas la du famajn fondintojn de la kompanio, la bankistojn A. G. Stephen kaj G. H. Stitt. Dekstre, la leono havas fermitan buŝegon, seriozan vizaĝon kaj kruelan okulon, “Stitt”. La maldekstra leono, “Stephen”, havas larĝe malferman buŝegon kaj aspektas plezur-blekanta. Ĉi tiu ridetanta leono fariĝis jaron post jaro fama rendevuejo por la filipinanoj migrintaj en Honkongo. “Mi ŝatas esti fotita antaŭ ĉi tiu ridetanta leono, ĉar ĝi estas simbolo de nia malmilda laboro”, diras Gorgogna, kiu mem miras esti, dudek du jarojn post sia alveno, “ĉiam servistino kun eta salajro” La leono, metaforo de la dungintoj kaj ties prospero, bone manĝis kaj blekas al la supro de la HSBC-turo. Tute malsupre, miloj da etaj dungitoj frandas sian dimanĉan ripozon. “Por la ĉinoj, ĉi tiu leono simbolas ilian monon, diras Gorgogna, fronte al la trankvilaspekta leono. Sen ni, ĝi ne estus same sata.”

Julien BRYGO

Malsatego, kostoaltiĝo de nutraĵoj, malboniĝo de grundoj

La Monda Banko favoranta kaperon de agrokulturaj teroj

La bildoj de la afrika malsatego estas diskonataj ĉie en la mondo, sed malmultaj scias, ke ĉi tiu plago estas parte ligita al la kresko de la grundaj investoj sur tiu kontinento. Tiel Etiopio cedis milojn da hektaroj al eksterlandaj kompanioj, kiuj anstataŭigas la nutro-agrokulturon per plantejoj destinitaj por eksportado. Kaj la Monda Banko favoras ĉi tiun movadon, kiel montras la kazo de Malio.

Tri jarojn post la nutro-krizo de 2008, la demando pri malsatego reaperas en la orienta “korno de Afriko”. Inter la kaŭzoj de tiu plago troviĝas la grandskalaj grund-investoj celantaj starigi nutro- kaj energio-kulturaĵojn tie, kie disponeblas kulturebla grundo. Ilia amplekso estas nova. Kvardek kvin milionoj da hektaroj, tio estas dekoble pli ol la meznombro de la antaŭaj jaroj, estis laŭdire venditaj en 2009*. Jes ja, malfacilas distingi la nurajn projektojn kaj tiujn firme deciditajn aŭ jam pli malpli realigatajn, ĉar la entreprenoj kaj la ŝtatoj tre malvolonte sciigas la nombrojn. Eĉ la Monda Banko asertas, ke ĝi frontis tiom da malfaciloj por ricevi fidindajn informojn, ke ĝi devis apogi sin al la donitaĵoj — alarmigaj — de la neregistara organizaĵo (NRO) Grain* por redakti sian raporton pri la temo, publikigitan en septembro 2010*.

* Vd Joan Baxter, “Impetego al la afrikaj teroj”, Le Monde diplomatique, januaro 2010.
* www.grain.org.
* Monda Banko, “Rising global interest in farmland. Can it yield sustainable and equitable benefits?”, Washington, DC, septembro 2010.

Unuavide, ĉi tiuj grundoaĉetoj bone kongruas kun la diroj de la Monda Banko post la krizo de 2008*. Ĝi opinias, ke ĉiu alveno de eksterlanda kapitalo en lando suferanta pro nesufiĉa ŝparo helpas ĝian evoluadon; do la privataj investoj en agrokulturo kontribuas al la landa disvolvado kaj al lukto kontraŭ malriĉeco, ja morala postulo de la 21-a jarcento. Oni cetere rimarkas, ke la Internacia Financa Societo (IFS), filio de la Monda Banko, ludas gravan rolon por antaŭenigo de tiaj investoj.

* Monda Banko, “Rapport sur le Développement dans le monde 2008. L’agriculture au service du développement”, Washington DC, septembro 2008.
Pri retoriko de la evoluado

Sed ĉi tiuj dinamikoj ankaŭ embarasas la institucion, kaj ĝia lasta raporto faras el ili tre instruan bilancon, konfirmante la multajn mallaŭdojn de la NRO-j. Ĉi tiuj kritikoj unue temas pri la argumento de pli racia, kaj sekve pli produktiva, ekspluatado de grundoj ĝis nun subekspluatitaj. Tiucele, aro de modernaj teknikoj devus esti aplikataj, kiuj kombinas ĥemiajn sterkojn, motorizadon, aranĝon de irigacio, purajn plantojn kaj alt-rendimentajn speciojn, kreitajn per hibridigo aŭ per genetika modifo. Sed senzorga aplikado de ĉi tiuj teknikoj malfortigas la agrokulturajn ekosistemojn, kiuj ofte ŝuldas sian fruktodonecon nur al la agrokulturaj kaj bredaj praktikoj, kiuj protektas ilin.

La NRO-j havas ankaŭ kritikojn sur la sociala kampo, kiuj pravigas la terminon “akaparo”. Tri tipaj kazoj de priŝtelado videblas: ĉu la investantoj, subtenataj de la publikaj aŭtoritatuloj, deklaras la grundojn subekspluatataj, aŭ eĉ perditaj por agrokulturo (vd la mito de jatrofo, kiu laŭdire reverdigas la dezerton); ĉu ili profitas el la malklareco de la grundo-reguloj, registrante grundopecojn, kiuj antaŭe estis nur regataj de “tradiciaj rajtoj”, helpe de kompliceco de la lokaj estroj; ĉu oni mobilizas la malnovan retorikon pri la neceso de evoluado kaj ties legitima perforto.Temas tiam pri pasi de familia “arkaika” agrokulturo al modernigita agrokulturo, malgraŭ kelkaj mallongdaŭraj socialaj kostoj. Por la koncernaj loĝantaroj, tio signifas la perdon de siaj vivrimedoj, pro reduktita aliro al grundo kaj akvo, marĝenigon kaj nutro-malcertecon.

Sed, kontraŭe al esperoj de la liberalismaj teoriuloj kaj al la promesoj de la investantoj, ĉi tiuj malavantaĝoj ne estas nur “transiraj kostoj” al pli bona estonteco. Ja, laŭ konfeso de la Monda Banko mem, la ekonomiaj rezultoj estas limigitaj*. Okazas male neta detruo de laborpostenoj, ligita al la anstataŭigo de familiaj agrokultur-sistemoj, kiuj mobilizas ĉefe homan energion, per bienegaj sistemoj bazitaj, ĝuste, sur la reduktado de la labor-faktoro. Krome, ĉi tiuj “modernaj” agrokulturaj enklavoj malmulte subtenas la lokan merkaton, ĉar ili ĉefe uzas importitajn produktojn. Fine, ĝi ne kontribuas al la nutraĵo-memsufiĉo, ĉar oni ja celas precipe eksportadon. Etiopio, kie nun regas malsatego, estas ankaŭ unu el la plej ŝatataj landoj de la eksterlandaj grundo-investantoj. De 2008, 350.000 hektaroj estis atribuitaj de la registaro, kiu planas cedi ankoraŭ 250.000 en 2012.

* Monda Banko, cit.

Sekve, kiel akordigi tion, kio ŝajnas neakordigebla, unuflanke, la ideologion de merkato kaj de libera investado, kaj aliflanke la reduktadon de malriĉeco, kiu nepre postulas subtenon al la familiaj agrokulturoj? La internaciaj organismoj opinias, ke la kontraŭdiro povas esti solvita per alvoko al investado pli “respondeca”. La Monda Banko, la Organizaĵo por Nutrado kaj Agrokulturo(ONA), la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD) kaj la Internacia Fonduso por Agrokultura Disvolvado (IFAD) do formulis en januaro 2010 la “sep principojn por respondeca agrokultura investo, kiu respektas la rajtojn, la vivrimedojn kaj la riĉofontojn” (vd sube).

Sed ĉi tiuj principoj restas en la kadro de la liberalismaj politikoj. Tiel, la problemoj estas unuavice rigardataj kiel konsekvencoj de manko de travideblo (la “vualo de sekreteco”), de lokaj kulpoj (la “malfortaj leĝoj de iuj ŝtatoj” aŭ “malbone preparitaj ŝtatoj”), de nesufiĉa konsultado de la partoprenontoj (aparte la kamparaj eksproprietigotaj loĝantaroj, kies kontestado estas ofte subpremita) kaj de manko de efik-pristudoj konformaj al internaciaj kriterioj. Same, la proponataj korektiloj estas surbaze de volonteco. Temas pri krei markojn kaj kodojn de bonkonduto, sed neniel pri revizii — aŭ restarigi — la regulojn pri investado, eksterlanda aŭ ne, aŭ almenaŭ apogi sin sur deviga teksto. Oni kalkulas prefere pri la memreguladaj kapabloj de la merkatoj, ol pri la publika agado.

Laŭ la cent tridek NRO-j, kiuj subskribis en aprilo 2010 deklaron kontraŭ la “sep principoj”*, tiaj alvokoj al la respondeco estas nur “fumo-ekrano”. Tiu ĉi kritiko fariĝas eĉ pli enhava, fronte al la implikiĝo, kelkfoje tre granda, de la interesoj de entreprenoj kaj de la ŝtatoj. Do, respondece investu ne nur la entreprenoj, sed ankaŭ la ŝtatoj, kiuj jen subtenas la privatajn projektojn, jen mem investadas tra suverenaj fondusoj. Oni ja povas dubi pri alvokoj al la “bonaj praktikoj” kiam temas pri — nutra kaj prienergia — nacia sekureco. (Vd art. “Libiaj investantoj, maliaj kamparanoj”)

* Disponebla sur www.farmlandgrab.org.

Tre indiferenta al tiuj kritikoj, la Monda Banko do proponas argumentaron sufiĉe proksiman de tiu evoluigita post la financa krizo de la fino de la 2000-aj jaroj: estu pli da travideblo kaj etiko, kaj la virtoj de la merkatoj povos plene esprimiĝi. Tiu ĉi modelo de agrokultura disvolvado ne nur ne devas esti ŝanĝita, sed ĝi eĉ estu plifortigata. La kresko de la grundo-merkatoj devas aparte esti kuraĝigata.

Ni rimarku la ambiguecon de la unua principo de la respondeca agrokultura investado, surbaze de la agnosko kaj respekto de la ekzistantaj rajtoj: ŝajne celanta pli bone protekti la interesojn de la lokaj komunumoj, ĝi ankaŭ povas kreskigi ilian malfortecon. Unuflanke, biena proprietorajto oficiale agnoskata estas ofte venena donaco por malriĉaj kamparanoj, ĉar ĝi estos uzata kiel garantio por kredito, aŭ estos vendata en kazo de grandaj malfacilaĵoj, tiel pliigante la koncentradon de teroj. Aliflanke, ĝi emas fiksi la fortorilatojn kaj ekskluzivas ĉian agraran reformon celantan redisdonon de la grundo, aparte al familioj, kiuj disponas pri tro malgrandaj pecoj por eliri el malriĉeco. Tiuj familioj povas do esti konsiderataj ne sufiĉe produktivaj, kaj tio povas pravigi la aĉeton de iliaj teroj fare de investanto posedanta kapitalon, laŭ la liberalisma principo de la plej efika atribuo de kapitaloj*.

* “Des droits de propriété sûrs et sans équivoque (...) permettent aux marchés de céder les terres pour des utilisations et des exploitants plus productifs” (Certaj kaj senambiguaj proprieto-rajtoj (...) ebligas ke la merkatoj vendu la terojn por pli produktivaj uzoj kaj ekspluatantoj), (Monda Banko, 2008, cit., p. 138).
Agroekologio aŭ bioteknikoj?

La ligo inter tero-koncentrado kaj malriĉeco jam estis pruvita* kaj la pozitiva rolo de la familiaj agrokulturoj paradokse estas montrata de la Monda Banko mem: intensa uzado de la laborfaktoro, limiganta la senlaborecon kaj sekve la alurban migradon; malpli da artefaritigo de la ekosistemoj, estigante malpli da poluo kaj troekspluatado; teritoria ankrado, tiom koncerne la vendeblecojn (nutraĵ-merkatoj, tranformaj aktivaĵoj), kiom koncerne provizadon (lokaj metiistoj). Krome, insistante pri la neceso de ekonomia vivebleco de la projektoj (5-a principo), la internacia financa institucio pruvas, se ankoraŭ necesis, ke multaj granskalaj investoj estas farataj laŭ logiko de mallonga perspektivo, bazita sur spekula motivo aŭ politika aranĝo, kaj ne sur longperspektiva vidado.

* Vd Olivier De Schutter, “Accès à la terre et droit à l’alimentation”, raporto al la 65-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Nov-jorko, aŭgusto 2010.

Konkludo devus do logike trudiĝi: subteni la etajn kaj mezajn ekspluatejojn, ilian aliron al kredito, al la lokaj merkatoj, al esploroj bazitaj sur la principoj de agroekologio prefere ol tiuj de importitaj bioteknikoj, protekti ilin kontraŭ la tutmondaj merkatoj kaj iliaj detruaj konkurenco-efikoj kaj kontraŭ tiuj terinvestoj ekonomie neviveblaj, kaj ekologie kaj sociale ne daŭripovaj. Tamen, ne tion rekomendas la Monda Banko, kiu plu esploras la kondiĉojn de pli bona artikado, “gajnanto-gajnanto”, inter familia kaj agro-industria agrokulturoj, kiujn tamen ĉio kontrastigas. Ĉi tiu artikado povus aparte efektiviĝi tra kontraktigo de la rilatoj inter la kamparano kaj la agro-industria kompanio. La unua povus tiel eniĝi en la grandajn internaciajn ĉenojn, sekurigi siajn enspezojn kaj aliri al modernaj agrokulturaj ingrediencoj. La dua diversigus siajn proviz-fontojn kaj limigus siajn laborkostojn, ĉar oni scias, ke kamparano ne “kalkulas” sian labortempon. Sed, denove, oni baziĝas tie sur hipotezo de kontrakto intertraktita inter egaluloj, kaj ne sur tiu de fortorilato en kiu ĉiu provas kapti maksimuman valoron, kaj kiu povas konduki al sub-pagado de la agrokultura laboro.

“Respondeca akaparo” restos do oksimoro, ĉar la logikoj de ĉi tiaj grandskalaj investoj enkadriĝas en nedaŭripova modelo, malmulte interesiĝante pri la dinamikoj de la kamparanaj socioj kaj pri la diverseco de la teknikaj solvoj. La grunda priŝtelado ja reeĥas malnovan rekantaĵon dominantan la mondan ekonomion: la libera merkato, la teknikoj (ĉi tie bioteknikoj) kaj la privata investado (respondeca, kompreneble) kunigitaj savos la homaron el la nutro-nesufiĉo, kiu ĝin minacas. Sed, same kiel la financo senreguligita, eĉ se “respondeca”, nepre kondukas al forta nestabileco, la agro-industria kaj grandbiena modelo kondukos al aliaj krizoj — oni ĉiam povos akuzi tiam la klimatan fatalecon, la malriĉulan demografion aŭ iun lokan senrespondecan ĉefon.

Benoît LALLAU

Sep internaciaj principoj

Por enkadrigi la prigrundan investadon, la Monda Banko, la ONA, KUNKD kaj FIDA adoptis minimumajn principojn:

1-a principo: La ekzistantaj prigrundaj rajtoj estu agnoskataj kaj respektataj.

2-a principo:La eksterlandaj investoj ne endanĝerigu la nutro-sekurecon, sed male ĝin plifortigu.

3-a principo: Oni zorgu pri travidebleco, “bona administrado” kaj kreado de favora ĉirkaŭaĵo.

4-a principo: Konsultado kaj partopreno (de la koncernaj loĝantaroj).

5-a principo: Ekonomia vivebleco, respondeco de la agrokulturaj projektoj.

6-a principo: Socia daŭripovo (la investoj estigu pozitivan kaj distribuan socian efikon kaj ne pliigu malfortecon).

7-a principo: Primedia daŭripovo (kalkulo kaj minimumigo de la primediaj efikoj).

Januaro 2010, www.responsibleagroinvestment.org/rai.

Libiaj investantoj, maliaj kamparanoj

Malio bezonas evoluigi kaj modernigi sian agrokulturon; sed, manke de financaj rimedoj, ĝi devas alvoki eksterlandajn investojn. Libio estis unu el la unuaj landoj, kiuj proponis sian servon, kun la projekto Malibya en 2008. La engaĝiĝoj de ambaŭ landoj estas fiksitaj en konvencio, kiu precizigas la rajtojn kaj devojn de la partioj, kaj ankaŭ la avantaĝojn donitajn al la agantoj. Bamako provizas terojn (100.000 hektarojn) en la irigaciebla zono de la Office du Niger*. Tripolo alportas la kapitalon por aranĝi kaj valorigi la terojn. La projekton financas la Libya Africa Investment Portfolio (LAP), societo ĝis nun gvidata de la kabinetestro de s-ro Muamar Kadafi. Ĝin realigas 100% libia kompanio, Malibya, kiu ricevas avantaĝojn ligitajn al la malia kodo de investado, sed kiuj ne estis publikigitaj.

* Office du Niger estas 88.000-hektara akvo-agrokultura teritorio, kreita en 1932 de la franca kolonia administracio ĉirkaŭ la Niĝer-riverego. Ĝia celo estas irigacio kaj eksperimentado.

Unua kapital-pago, 38 milionoj da eŭroj, celas la realigadon de la infrastrukturoj, de 40 kilometra akvoproviza kanalo, de vojoj, kaj aranĝado de 25.000 hektaroj. La akvo de la ĵus konstruita kanalo devenas de Niĝer-riverego, devojigita je la nivelo de la Markala-baraĵo. Ĝi devas esti dividita kun la agrokulturistoj de la Office du Niger, sed ankaŭ kun la aliaj uzantoj situantaj alvale. Malio tre kontentas pri tiu agrokultura projekto, fonto de evoluado. Libio, siaflanke plifortigas siajn politikajn ligojn kun subsahara Afriko tra ekspluatejo, kiu ankaŭ ebligos al ĝi certigi propran nutraĵ-sekurecon.

Tamen, la “sep principoj de daŭropovo” preskribitaj de la internaciaj institucioj ne estas respektataj (Vd sube). Malio-ŝtato engaĝiĝis liveri terojn liberajn el ĉiu proprietorajto kaj el ĉiu jura malhelpo. La kamparanoj, kiuj ekspluatis tiujn pecojn antaŭ la projekto, havas neniun rajton kaj do povas esti elŝovitaj, foje kontraŭ kompensaĵo. La unua principo estas do malrespektata.

Krome Libio, cereal-importanto, celos unue kontentigi siajn proprajn bezonojn. La projekto tial riskas endanĝerigi la nutraĵsekurecon de Malio, kaj ni ne forgesu, ke la akvo necesa por tiuj kultivejoj eble mankos, ĉefe dum la seka sezono, por la aliaj irigaciataj teroj de la Office du Niger, kaj por aliaj irigaciaj projektoj en Malio. Do ankaŭ la dua principo — pri la nutraĵsekureco — ne estos aplikata.

Ĉinaj topografiistoj kaj termezuristoj

Neniu el la raportoj realigataj kadre de la projekto estis publikigita, kaj la proceduroj ne estis respektataj: la antaŭstudo por konstruado de la kanalo, kaj la medi-socia efik-esploro (MSEE) estis faritaj nur fine de 2008, tio estas post la komenco de la laboro. La libianoj eĉ ekis la laborejon antaŭ ol ricevi la “primedian permeson”, kiu estus devinta oficialigi la interkonsenton de Bamako, post la analizo de la MSEE. Krome, iliaj agrokulturaj celoj restas malprecizaj. Do la tria principo — “la bona administrado” — ne estas plenumita ...

La malia juro cetere igas deviga la konsultadon de la loĝantaroj. Tio devas ebligi analizon de la homa kunteksto kaj taksadon de eventualaj konsekvencoj de la projekto. Sed nenio tia estis farita.. Topografiistoj, termezuristoj kaj la ĉina entrepreno taskitaj pri la laboro instaliĝis, antaŭ ol la loĝantaro ricevis plej etan informon pri la planataj agadoj.“La ĉinoj venis fosi kanalon por la libianoj. Ni ektimis por niaj infanoj: la maŝinoj dispremis iujn. Neniu scias, kion faros la libianoj, sed mi nur scias, ke mi perdis la kampon, per kiu mi nutris mian familion”, atestas loĝanto de Boky Were*. La kvara principo — loka partopreno — ankaŭ estas ignorata.

* La pridemanditoj preferis resti anonimaj.

La lastaj principoj preskribitaj de la internaciaj institucioj substrekas la ekonomian viveblecon kaj la socian kaj median daŭropovecon de la projektoj. Sed tiuj aspektoj ne povas esti analizataj, ĉar ja neniu informo disponeblas.

La unuaj realigaĵoj igas tamen timi, ke daŭripoveco, la hommedio kaj la socia justeco ne estas inter la ĉefaj zorgoj. Jes ja, la projekto ricevis, per la investo-konvencio, rajtojn je privilegia aliro al akvo. Malio-ŝtato devas provizi la necesan kvanton por valorigi 100.000 hektarojn, tio estas proksimume la 130 kubaj metroj sekunde (m3/s) postulataj de la projekto. Malia respondeculo, sub kondiĉo de anonimeco, konfesas: “La libianoj postulis, sekve de la teknika pristudo, 130 m3/s, sed neniu diris, ke ni liveros ĝin al ili; tio dependos de la projektoj kaj de la akvobezonoj de la tuta zono.” Kiam la libia ambasadoro vokas lin pri la temo, nia informanto ĉefe zorgas flegi la bonajn rilatojn inter la du landoj kaj restas nepreciza. La ŝtato jam penas certigi la provizadon por la kamparanoj. Dum la seka sezono, la disponebla akvo de Niĝer-rivero por la kamparanoj akvumantoj estas nur 50 m3, kaj, unu jaron el dek, estas kvazaŭ nula.

La disponebla flukvanto post irigacio de teroj malofte respondas al la interkonsentoj inter Malio kaj Libio, tio estas 40 m3. La disdivido estas do kerna. Malibya tiel estas en konkurenco samtempe kun la maliaj kamparanoj kaj kun ĉiuj uzantoj de Niĝero. “La libia projekto konstruis sian laborist-tendaron tie, kie pasis niaj brutaroj; ili faras multajn damaĝojn. Ni vidas neniun pozitivan efikon de ilia projekto. Eĉ al la pumpiloj de ilia tendaro, ni ne rajtas aliri”, plendas bredisto de Monimpébougou.

Dek ses vilaĝoj translokotaj kaj rekonstruotaj

Libio intertraktas nun por ne pagi la cent-eŭran jaran pagon por ĉiu hektaro, por la irigacia akvo, fiksitan en la konvencio, memorigante la kapitalon jam pagitan. Sed ĉi tiu sumo estas komparenda kun tio, kion pagas la kamparanoj de la zono: 200 eŭroj jare por ĉiu hektaro, sub minaco esti elpelataj el sia peco.

La desegno de la kanalo estis longe intertraktita. Libio postulis, ke la malia ŝtato ŝarĝu sin per la kompensado al la kamparanoj. Unuan planon desegnis Tripolo, sen konsulti Bamakon. La raporto nombris dek ses vilaĝojn translokotajn kaj rekonstruotajn, kun prisanaj infrastrukturoj, lernejoj, ktp, kun kosto de 24 milionoj da eŭroj. La skemo, reviziita laŭpete de Malio ebligis redukti la planatan koston je 178.000 eŭroj. Sed nur post du jaroj da mobilizado de la vilaĝaj administracioj, de asocioj kaj de lokaj ŝtatfunkciuloj, parto de la trafitaj kamparanoj povis fine ricevi kompensan monon. La kompensaĵoj pagitaj estis sume nur 10.000 eŭroj, tio estas malpli ol 6% de la ŝuldita mono ...

La konstrulaboroj havis konsekvencojn samtempe al la medio kaj al la loĝantaroj. Ekzemple, la elfosaĵoj de la kanal-fosado estis lasitaj sur la najbaraj agroj, malhelpante ilian ekspluatadon. Kiel konfirmas respondeculo de la Office du Niger, “en Boky Were, estas ankoraŭ multe da argil-amasoj sur la agroj. La vilaĝestro petis ilian translokigon, sed vane. La rilatoj kun Malibya estas malfacilaj ...”

La MSEE por la valorigo de la unuaj 25.000 hektaroj ekis nur en 2009, dum ĝi devintus komenciĝi plej malfrue tri monatojn post la asigno de la teroj. La loĝantaroj de ok vilaĝoj kaj tridek domaroj estos translokitaj kaj sekve postulas kompensaĵojn, dungeblecojn ... La MSEE-raporto preskribas rearbarizitajn zonojn, konstruon de putoj, lernejoj, sanigejoj. La investanto ja devas provizi la du milionojn da eŭroj necesajn por tiuj “aneksaj aktivaĵoj”, sed la taksado de la kompensaĵoj kaj ilia prizorgo estas lasitaj al la ŝtato. Sed sperto montras, ke la realaj kompensaĵoj ne estas je la nivelo de la suferitaj damaĝoj, kaj ne ebligas al la kamparanoj taŭge reinstaliĝi.

Ĝis nun, la konkretaj aktivaĵoj de Malibya estas nur agrokulturaj testoj, kiuj koncernas nur sep hektarojn en 2010 ... pro manko de financo. Neniu peco-aranĝo estis farita de post la ekfunkciigo de la kanalo (sur kiu neniu akvodukto estis instalita). La projekto ŝajnas do malrapidiĝanta.

Sed ambigueco restas, ĉar la libiaj respondeculoj laŭdire volas fari pliajn testojn. Krome, la fundamentaj demandoj restas pendantaj: kiujn plantojn oni finfine produktos? En kiu sezono kaj kun kiaj akvobezonoj? Al kiuj landoj ili estos destinitaj? Kiuj dungeblecoj estos por la lokaj loĝantaroj?

Amandine ADAMCZEWSKI kaj Jean-Yves JAMIN

Sep internaciaj principoj

Por enkadrigi la prigrundan investadon, la Monda Banko, la ONA, KUNKD kaj FIDA adoptis minimumajn principojn:

1-a principo: La ekzistantaj prigrundaj rajtoj estu agnoskataj kaj respektataj.

2-a principo:La eksterlandaj investoj ne endanĝerigu la nutro-sekurecon, sed male ĝin plifortigu.

3-a principo: Oni zorgu pri travidebleco, “bona administrado” kaj kreado de favora ĉirkaŭaĵo.

4-a principo: Konsultado kaj partopreno (de la koncernaj loĝantaroj).

5-a principo: Ekonomia vivebleco, respondeco de la agrokulturaj projektoj.

6-a principo: Socia daŭripovo (la investoj estigu pozitivan kaj distribuan socian efikon kaj ne pliigu malfortecon).

7-a principo: Primedia daŭripovo (kalkulo kaj minimumigo de la primediaj efikoj).

Januaro 2010, www.responsibleagroinvestment.org/rai.

Tunizio

Ĉu la revolucio finiĝis, ekde kiam la diktatoro estas renversita? En Tuzizio, dum pli ol cent partioj, plejparte nekonataj, provas trabati al si vojon por seĝo en la Konstituciiga Asembleo elektota la 23-an de oktobro, ĉio ŝajnas ebla, ĉio malfermita. Unuflanke, la tiam elektita asembleo povos fieri pri senmanka demokratia legitimeco: proporcia baloto, pareca (kvankam 95 elcentoj de la pintaj kandidatoj de la listoj estas viroj); rigora regulado de la elspezoj por la kampanjo, enketoj, politika reklamo; nenia aparta avantaĝo por la grandaj partioj. La konstituciiga asembleo, reprezenta, estos ankaŭ suverena. Ĝi determinos samtempe la ekvilibron de la potencoj, la formon de la reĝimo (ĉu prezidanta aŭ parlamenta), la lokon de la religio en la institucioj de la lando kaj eĉ, se ĝi deziras tion, la rolon de la ŝtato en la ekonomio. Gajeco kaj vertiĝo de la blanka paĝo: espero de araba kaj islama demokratio: “Se tio ne sukcesas ĉi tie, ĝi sukcesos nenie”, resumas antaŭ ni maldekstra aktivulino sufiĉe konfida en la kapabloj de Tunizio konservi sian skoltan rolon de la regiono.

La 23-an de oktobro, la tabloj de la voĉdonejo de Sfakso devos esti tre multaj aŭ tre grandaj. La elektanto devos ja elekti inter cent tridek listoj, el kiuj preskaŭ la duono nomas sin “sendependaj” (vidu art). Kiel orientiĝi en tio, dum la poziciiĝo de la plej multaj inter ili senfine ripetas la samajn malklarajn vortojn: “araba-islama identeco”, “sociala merkatekonomio”, “regiona disvolvado”, “strategia ŝtato”?

“La kursoro de la revolucio estas en la maldekstra centro”, tamen taksas Nicolas Dot-Pouillard, esploristo ĉe la International Crisis Group, kiu aperigis plurajn raportojn pri Tuzizio.* La ĉefoj de la renversita unusola partio de s-ro Zine El-Abidine Ben Ali (la Civitana Demokratia Kuniĝo, RCD), ekz-e s-ro Kamel Morjane, efektive kvalifikas sin mem centristoj, same kiel iliaj antaŭaj kontraŭuloj de la Progresema Demokrata Partio (PDP) malantaŭ s-ro Nejib Chebbi. Sed centristoj estas ankaŭ ni, ŝajnas respondi la islamistoj de Ennahda (“Renaskiĝo”) kaj du el iliaj precipaj laikaj konkurantoj, la ekskomunistoj de Ettajdid (“Renovigo”) kaj la socialistoj de la Demokratia Fronto por Laboro kaj Liberecoj (FDTL) — kiuj tamen difinas sian lokon en la maldekstra centro. Eĉ la Tunizia Partio de Laboro (PTT), fondita de gvidaj kadruloj de la Tunizia Ĝenerala Unio de Laboro (UGTT) lokas sin tie, dum la sindikata centralo ĵus ludis gravan rolon en sociala ribelo. Ĉu tio ŝajnas konfuza? Tia ĝi estas. La heredaĵo de Ben Ali pezas ankaŭ tie: la RCD estis samtempe ekonomie liberala (kaj mafia), politke polica kaj membro de la Socialista Internacio.

* Speciale: “Soulèvements populaires en Afrique du Nord et au Moyen-Orient (IV): la voie tunisienne”, International Crisis Group, Tunizo / Bruselo, 28-a de aprilo 2011.

Almenaŭ la politika identeco de la grandaj partioj — aŭ la personeco de iliaj gvidantoj en kazo kie tiu identeco povas ŝajni fluktua* — estas proksimume konata. Malfacilas diri la samon pri la fantoma Libera Patriota Unio (UPL), fondita lastan junion de aferisto instalita en Londono kaj kiu riĉiĝis en Libio, s-ro Slim Riahi. Kontraŭa al la limigo de politikaj elspezoj, kiujn li nomas manovro celanta malebligi la aperon de novaj fortoj — i.a. la lia, kiu ŝajne ne malhavas rimedojn ... —, s-ro Riahi elektis kiel porparolanton diplomiton pri entreprenestrado de la universitato Parizo 1, kiu estas ankaŭ prezidanto de grupo de societoj. Tiu ĵus prezentis la programon de la partio: “Nia disvolvo-modelo baziĝas sur la popola partopreno, la merkatekonomio kun pli da sociala justeco, la digno kaj la dungo por ĉiuj, la regiona disvolvado.” La UPL atentos kompreneble pri “la konservado de la islama-araba identeco de la lando”, tamen sen forgesi sian “identiĝon kun la universalaj valoroj”*. Oni povas imagi, ke la elektontoj, post konatiĝi kun tiom precizaj promesoj, scias kion fari. Se ne, la ĉeesto de la ekspiedpilkisto Chokri El Ouaer ĉepinte de la listo de la UPL por la regiono de Tunizo devus instigi ilin voĉdoni por la partio.

* S-ro Chebbi, longdata kontraŭulo al la diktatoreco, estis unu post la alia proksima de la iraka Baat-partio, marksista-leninista, socialista, antaŭ ol fariĝi liberala centristo kaj amindumi la aferistojn. Liaj rilatoj kun la islamistoj ankaŭ evoluis kaj ŝajnas esti malboniĝintaj en la lastaj tri monatoj.
* Intervjuo kun s-ro Mohsen Hassen, Le Quotidien, Tunizo, 11-a de septembro 2011.

La UPL estas nur unu el la multaj avataroj de tiuj partioj haste kreitaj kaj kiuj esperas ricevi la fruktojn de demokratiigo kiu ŝuldas al ili neniom. Neniu povas ekskludi, ke monaton post la elekto, aŭ jaron post fino de la laboroj de la konstituciiga asembleo, kelkaj el tiuj, kiuj malplej partoprenis en la renverso de la reĝimo de s-ro Ben Ali, kiun ili profitis, reaperos sur la scenejo. Ili bezonas nur klarigi — ili jam faras tion — ke la malordo devas ĉesi kaj la laboro rekomenci, ke ĉio jam ŝanĝiĝis kaj ke tio larĝe sufiĉas, ĉar la tirano falis. La franca revolucio de februaro 1848 estas asociita kun la nomo de Alfonso de Lamartino*. Nu, dek monatojn post la proklamo de la Respubliko, tiu verkisto kaj eksa ministro pri eksterlandaj aferoj prezentis sin al la prezidant-elekto kaj ricevis nur 17.210 voĉojn. Louis-Napoléon Bonaparte, kandidato de la monarĥistoj kaj de la ordo-partio, ricevis ... 5.434.226 voĉojn.

* Originale: Alphonse de Lamartine.

S-ro Hamma Hammami, gvidanto de la Laborista Komunista Partio de Tunizio (PCOT) ne ekskludas tian restaŭradon. Pro tio, dum la sociaj retoj plenas de onidiroj pri la komplotoj en la direktoj al “ombra registaro”, ĉe kiu la aferistoj de la antaŭa reĝimo tiras la fadenojn, li ne ĉesas ripeti ke “la revolucio devas daŭri”. Li klarigis ankoraŭ la 9-an de septembro ĉi-jare en Lassouda [elp. Lasuda], kampkultura komunumeto ok kilometrojn de Sidi Bouzid [Sidi Buzid], tie, kie en decembro 2010 fajriĝis la meĉo de la arabaj ribeloj: “La tuniziaj riĉaĵoj estis konfiskitaj de ŝtelistoj. Nun oni povas esprimi sin, sed la ĉiutaga vivo ne ŝanĝiĝis. La revolucio devas plu iri por garantii la bonstaton de la plimulto de la loĝantaro. Iuj havas la rimedojn por vojaĝi al Ameriko, aliaj ne havas ion por pagi aspirinon. Solvi la akvoproblemon kostus ne 1 elcento de la mono ŝtelita de Ben-Ali.”

Tiu “akvoproblemo” estis jaron antaŭe klarigita de kamparano: “De 1956 [dato de la sendepenciĝo] ni ricevis nenion de la sinsekvaj registaroj — trinkavo, infrastrukturoj. Ili lanĉis “studaĵojn”, kiuj ne estis sekvataj de investoj. Ili inaŭguras projektojn, kiuj neniam realiĝas.” Fakte, sep mil loĝantoj de la regiono de Sidi Bouzid dependas de malsekura akvotubo kiu laŭlongas la vojon kaj kiu ne ĉesas rompiĝi. La borado de promesplena puto estis interrompita kaj ĝia supraĵo betonita ekde kiam la aŭtoritatuloj komrenis, kil devus trabori la rokon por atingi la dolĉan akvon.

La elektofebro donas do la okazon al la loĝantoj postuli disvolvokreditojn, duan mezlernejon, kuracejon, vojojn en bona stato. La regiono, riĉa je kampkulturaj produktoj (olivoj, pistaĉoj, migdaloj), estas tamen loĝata de malriĉuloj. Kelkaj kamparanoj amasiĝas enkoraû en mizeraj kaj etaj domoj el gruzaj brikoj, dormas sur la planko, sur “matracoj” el tri centimetroj dika spongo. La belaj domoj de la Marsa kaj la palacoj de Kartago ŝajnas do tre malproksimaj. Ĉu voĉdonilo por elekti konstituciigan asembleon ebligos puni la koruptajn respondeculojn de la antaŭa reĝimo, malmunti ties pufan polic-aparaton, forigi tiun regionan kaj socialen romplinion, realigi la “pozitivan teritorian diskriminacion” kiun rekomendas s-ro Moncef Marzouki [monsef marzuki], aktivuloj pri homrajtoj kaj prezidanto de la Kongreso por la Respubliko (CPR)?

Lassouda [lasuda], kvankam neglektita de la potenco, ŝanĝiĝis de 1956. La loka kafejo havas rapidan interret-aliro; ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu ŝajnas havi poŝtelefonon; la plej multaj junuloj uzas Facebook, kaj kelkfoje iliaj gepatroj ankaŭ. Kiam la kamparano kun turbano sur la kapo klarigas siajn problemojn pri trinkakvo al la delegacio de la PCOT, la scenejo similas al antikva pentraĵo, ĝis la momento en kiu lia poŝtelefono Nokia interrompas la plendojn; lia najbaro estas malatenta pro poŝtelefona teksto, kiun sendas al li lia filo loĝanta en Parizo. La ŝanĝo ŝajnas malpli klara en aliaj kampoj. Dum la kunveno, organizita sub arda suno, spektantoj ŝirmas sin sub du tolaj antaŭtegmentoj: unu destinita al viroj, la alia al virinoj kaj infanoj. La publiko estas plej grandparte vira

S-ro Hammami devas refoje poziciiĝi pri religio. “Tio estas kaptila demando”, komentas aktivulo mallaŭte. La respondo — “La tunizianoj estas islamanoj. Tio ne faras problemon: ni defendas la individuajn liberecojn, de krede, de esprimiĝo” — kaŭzas malgrandan brukriadon. La ĉefkomunisto tiam aldonas: “La partio ne estas kontraŭ la religio, ne kontraŭ la moskeoj. Kiam Ben-Ali estis en Mekko [en 2003, por fari pilgrimadon], li havis larmojn en la okuloj. Kaj tamen li estis ŝtelisto ...” La publiko ridas kaj aplaŭdas tiun magreban version de la hipokritulo Tartufo.

Poste, s-ro Hammami kompletigas siajn vortojn antaŭ ni: “La bofilo de Ben-Ali, Sakkhar el Matri, aĉetis grandan terenon kaj donis al ĉiu vojeto tra sia proprieto unu el la naŭdek nomojn de la Profeto. Li fondis la islaman bankon Zeitoung. Kaj li kreis samnoman radion, kiu elsendis nur religiajn programojn. Kiam [la ŝejko Rached] Ghannouchi [la gvidanto de la islamista partio] fuĝis el la subpremado de Ben-Ali, kie li trovis rifuĝejon? En Britio, laika lando. Kiam la laiko Ben-Ali fuĝis el la revolucio, kien li rifuĝis? En Saud-Arabion ... Tiu memorigo valoras ĉiujn teoriajn lecionojn.” Speciale en la momento, kiam ĉiu antaŭvidas ke la islamistoj konsistigos la plej gravan partion de la venonta Konstituciiga Asembleo.

Unu el la gvidantoj de Ennahda, s-ro Ali Laaridh, koncedas ke la polica subpremado kaj de la ekzilo modifis la perspektivon de liaj batalfratoj: “Ni suferis ekscesojn. Ni scias, kion signifas perforto de homrajtoj. Ni vivis en kvindek eksteraj landoj. Kaj ni lernis, kio estas la demokratio, la rajtoj de la virino. Oni devas do juĝi nin laŭ nia irita vojo. Kaj observi, kiel ni vivas, ni kaj niaj familioj: mia edzino laboras, miaj filinoj studis, unu el ili ne portas la vualon.” Ĉu tio sufiĉas por forigi la dubojn pri la “duobla diskurso”, kiun oni atribuas al la islamistoj? S-ino Radhia Nasraoui, advokato de la opoziciuloj persekutataj de la antaŭa reĝimo, maltrankviliĝas pri la “kunvenoj de Ennahda, kie videblas flagrubandojn kiuj proklamas: ‘Neniu voĉo povas leviĝi super la voĉo de la islama popolo!’” Kaj ŝi observas: “Inter tio, kion la gvidantoj rakontas, kaj tio, kion certaj membroj faras, estas grava diferenco.” Dum li ne plene konvinkas, la respondo de s-ro Llaridh estas konvinka: “Vi havos nenian garantion pri tio, ke ia ajn partio plenumos tion, kion ĝi diras” ...

Por montri, ke ili ŝanĝiĝis al demokratio, kelkaj gvidantoj de la Ennahda pli kaj pli ofte referencas la “turkan modelon” de s-ro Recep Tayip Erdogan, kiu estis ĵus varme akceptita de la tuniziaj islamistoj.*. La analogio logas kaj klarigas. En ambaŭ landoj karisma ĉefo (Mustafa Kemal Atatürk aŭ Habib Burgiba) privilegiis — poste trudis — modernigon kun disigo de la politika kaj religia kampoj. Tiu modernigo uzis, kelkfoje eksplicite, okcidentajn raciismajn referencojn. Kvankam ili neas, ke ili volas fermi tiun “parentezon”, la plej multaj tuniziaj islamistoj pensas, ke iomete kiel Atatürk “senorientigis” Turkion, Burgiba “senarabigis” Tunizion. Tio signifas, ke li ligis ĝin tro al Eŭropo. La programo de Ennahda, kiu pridubas nek la liberalismon nek la komercan malfermon (vidu la artikolon de Akram Belkaïd), proponas do reekvilibrigon inter la investistoj kaj turismaj organizaĵoj okcidentaj, kaj tiuj, “islamaj”, el la Golf-regiono.

* Aliflanke ŝajnas, ke la egiptaj Islamaj Fratoj malpli aprezis liajn konsilojn, timante ke Turkio dominos la Proksim-Orienton

Ĉu ĉiu parolas pri demokratio? S-ro Laaridh profitas tion por potuli, ke la Konstituciiga Asembleo havu “senlimajn liberecojn”, do disponu pri la “ebleco ĉerpi el la referencoj religiaj, arabaj-islamaj”. Kun Burgiba, bedaŭras li, “la ŝtato trudis force evoluon al la racieco”, iom laŭ la maniero de “sovetia sistemo”. Li ne volas kontesti la atingojn de la lastaj kvindek kvin jaroj, sed kritiki, ke eblintus fari ĝin “per malpli alta kosto”.

La islamistoj havas komfortan situacion. Certigitaj de la efiko de moraliga retoriko en lando, kie la klano de Ben-Ali ŝtelis riĉaĵojn, Ennahda ne devas timi debaton, en kiu ĝiaj kontraŭuloj estus la okcidentiĝintaj “elradikistoj” vivantaj en riĉaj kvartaloj. Por tiuj, male, la danĝero grandas. “Dum jarcento ili estis la kultura pinttavolo de la lando, resumas s-ro Omeyya Seddik, maldekstra aktivulo eksa membro de la PDP. Ili estas jam nur restaĵo. Ili ludas kun sia ekzisto en tiu afero.”

La artikolo 1 de la nuna konstitucio estas temo de senfinaj disputoj. Ĝi estis zorge redaktita de Burgiba: “Tunizio estas ŝtato libera, sendependa kaj suverena: ĝia religio estas la islamo, ĝia lingvo la araba kaj ĝia reĝimo la respubliko.” Tiu eldiro, libervole dubsenca, konstatas ke Tunizio estas islama. Sed oni povus legi ĝin ankaŭ kiel, ke ĝi preskribas tian situacion kiu faras la Koranon fonto de publika juro. En tiu ĉi situacio, forigi la religian referencon indignus la islamistojn; ĝia restado maltrankviligus la “nereligiulojn”. Plej verŝajnas, ke la nuna teksto restos senŝanĝa. “La diskuto pri la artikolo 1 estas lanĉita de la islamistoj por enkapti la nereligiulojn, pensas s-ro Hammami. Kaj ili falis en la kaptilon. Dum la ĝusta respondo estis: kial vi volas emfazi la islamecon de Tunizio? Kiacele? Ĉu por apliki la ŝarion? Ĉu por pridubi la egalecon de la virinoj? Ĉiufoje, kiam oni starigis tiujn demandojn, la islamistoj retropaŝis.”

Sa socialistoj de la FDTL ankaŭ rifuzas lasi sin enfermi sur la religia kampo. Kiam ili defendas la kodon de la persona statuso kiu — escepte la heredon — donas al la virinoj la egalajn rajtojn kun tiuj de la viroj, ili prezentas tiun statuson kiel fundamentan elementon de la nacia identeco, ne kiel pruntaĵon el la okcidenta raciisma tradicio. Ili programo aliras la demandon kun lerta arto de dialektiko: “La identeco de la tunizia popolo radikas en ĝiaj valoroj arabaj-islamaj kaj riĉigitaj per ĝiaj diversaj civilizacioj; ĝi estas fundamente moderna kaj malfermita al la kulturoj de la mondo.” La 10-an de septembro ĉi-jare, s-ro Ben Jaffar, gvidanto de la FDTL, finis kunvenon en Sidi Bou Saïd, banloka kaj riĉa kvartalo de Tunizo, per aliaj esperplenaj vortoj: “Tiuj, kiuj rifuzas ke la lando ŝanĝiĝu, svingas birdotimigilojn. Ni havu konfidon en ni. Lando tiom malkranda kiom Tunizio, kiu sukcesis resti stara kiam la milito furiozis ĉe ĝiaj limoj, estas lando forta.”

Lando tiom forta povus eĉ solvi sen longa prokrasto siajn problemojn de trinkebla akvo.

Serge HALIMI.

La nova “mondo-sistemo”

Ĵus dekjariĝis la atencoj de la 11a de septembro kaj trijariĝis la bankroto de Lehman Brothers: kiuj estas nun la trajtoj de la nova “mondo-sistemo”? La nuna normo estas seismoj: klimataj seismoj, financaj kaj borsaj seismoj, energio- kaj nutraĵo-seismoj, komunikaj kaj teknologiaj seismoj, socialaj seismoj, geopolitikaj seismoj kiel tiuj kaŭzintaj la popolribelojn de la “Araba Printempo”...

Mankas ĝenerala superrigardo. Neatenditaj okazaĵoj subite kaj perforte invadas nin, kaj (preskaŭ) neniu antaŭvidas ilin. Se regi egalas antaŭvidi, ni travivas evidentan rego-krizon. La nunaj gvidantoj ne sukcesas antaŭvidi ion ajn. La politiko montriĝas senpova. La ŝtato protektanta la civitanojn ĉesis ekzisti. La reprezenta demokratio troviĝas en krizo. “Ili ne reprezentas nin”, prave diras la “indignantoj”. Homoj konstatas la falon de la politika aŭtoritato kaj postulas, ke tiu reprenu sian gvidan rolon en la socio, ĉar nur tia aŭtoritato disponas pri demokrata legitimeco. Oni insistas pri la neceso, ke la politika povo limigu la ekonomian kaj financan povon. Ni plie konstatas: mankas elstaraj politikaj gvidantoj sur la internacia scenejo. La nunaj gvidantoj ne kapablas alfronti la defiojn.

La riĉaj landoj (Nordameriko, Eŭropo kaj Japanio) suferas la plej grandan ekonomi-financan seismon de post la krizo en 1929. Unuafoje Eŭropa Unio sentas sian kunecon kaj ekziston minacata. La risko de granda recesio malfortigas la internacian gvidrolon de Usono, kiun krome minacas la apero de novaj povo-kernoj (Ĉinio, Hindio, Brazilo) sur la internacia scenejo.

En ĵusa parolado la Prezidanto de Usono menciis, ke li konsideras finitaj la “militojn de la 11a de septembro”, t.e., la militojn en Irako, en Afganio kaj kontraŭ la “internacia terorismo”, kiuj el milita vidpunkto difinis ĉi tiun jardekon. Barack Obama memorigis, ke “kvin milionoj da usonanoj portis la uniformon dum la lastaj dek jarjoj”. Malgraŭ tio ne estas evidente, ke Vaŝingtono estas la venkinto. La “militoj de la 11a de septembro” kostis al la usona buĝeto inter 1 kaj 2,5 bilionojn da dolaroj. Tiu astronomia sumo influis la nacian ŝuldon de Usono kaj, sekve, malbonigis ties ekonomian situacion.

Ĉi tiuj militoj montriĝis pirhaj venkoj. Iasence Al-Kaida agis pri Vaŝingtono same kiel Reagan pri Moskvo: en la 1980aj jaroj li trudis al Sovetunio senfortigan armilan vetkuron, kiu fine elĉerpis la sovetian imperion kaj kaŭzis ĝian implodon. Komenciĝis “strategia senprestiĝigo” de Usono.

En la internacia diplomatio ĉi tiu jardeko konfirmis la aperon de novaj roluloj kaj de novaj povo-kernoj precipe en Azio kaj Latinameriko. La mondo “malokcidentiĝas” kaj fariĝas pli kaj pli plurcentra. Elstaras la rolo de Ĉinio, kiu ŝajne estos la granda potenco de la 21a jarcento, eĉ se la stabileco de la Meza Reĝlando ne estas garantiita, ĉar en ĝi kunekzistas plej sovaĝa kapitalismo kun plej aŭtoritatema komunismo. La streĉiteco inter tiuj du fortoj kaŭzos, pli aŭ malpli frue, disŝiron. Sed nuntempe, dum la usona potenco falas, la elstaro de Ĉinio konfirmiĝas. Ĝi jam nun estas la dua ekonomia potenco de la mondo (antaŭ Japanio kaj Germanio). Krome, dank’al posedo de granda parto de la usona ŝuldo, Pekino havas en siaj manoj la destinon de la dolaro...

La grupo de gigantaj ŝtatoj konataj kiel BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko) ne plu aŭtomate obeas la ordonojn de la grandaj tradiciaj okcidentaj potencoj (Usono, Britio, Francio), eĉ se tiuj ankoraŭ mem nomas sin “internacia komunumo”. Tion pruvis la BRICS antaŭ nelonge dum la krizoj en Libio kaj Sirio, oponante al la decidoj de la NATO-potencoj kaj ankaŭ ene de UN.

Ni parolas pri krizo, kiam, en ajna sektoro, iu mekanismo subite ĉesas funkcii, komencas cedi kaj fine rompiĝas. Tiu rompiĝo malebligas al la cetera maŝinaro plu funkcii. Ĝuste tio okazas en la ekonomio de post la eksplodo de la subprime-krizo en 2007.

La socialaj efikoj de la ekonomia katastrofo estas nekonate brutalaj: 23 milionoj da senlaboruloj en Eŭropa Unio kaj pli ol 80 milionoj da malriĉuloj... La junuloj ŝajnas esti la ĉefaj viktimoj. Tial, de Madrido ĝis Telavivo, tra Santiago de Chile, Ateno kaj Londono, ondo da indigno igas la mondan junularon ekstari.

Sed ankaŭ la mezaj klasoj timas: la novliberala kresko-modelo forlasas ilin randen de la vojo. En Israelo parto de ili kuniĝis kun la junuloj por rifuzi la ultraliberalan integrismon de la registaro de Benjamin Netanjahu.

La financa povo (la “merkatoj”) metis sin super la politikan povon, kaj tio konfuzas la civitanojn. La demokratio ne funkcias. Neniu komprenas la inercion de la registaroj antaŭ la ekonomia krizo. Homoj postulas, ke la politiko alprenu sian funkcion kaj intervenu por rebonigi la situacion. Ne estas facile; la ekonomio nuntempe fulme rapidas, dum la politiko helike lamas. Fariĝas pli kaj pli malfacile akordigi ekonomian tempon kaj politikan tempon, same kiel mondajn krizojn kaj naciajn registarojn.

La financaj merkatoj ekscese reagas ĉe ajna novaĵo, dum la financaj organismoj (Internacia Monfonduso, Monda Organizo pri Komerco, Monda Banko ktp.) estas nekapablaj antaŭvidi la okazontaĵojn. Ĉi ĉio kaŭzas frustriĝon kaj timon ĉe la civitanoj. La monda krizo kreas perdantojn kaj gajnantojn. La gajnantoj troviĝas, ĉefe, en Azio kaj en la sojlolandoj, kiuj ne havas tiel pesimisman rigardon pri la situacio kiel eŭropanoj. Multaj gajnantoj troviĝas ankaŭ en la okcidentaj landoj, kies sociojn disŝiras la malegalaĵoj inter tiuj pli kaj pli riĉaj kaj tiuj pli kaj pli malriĉaj.

Fakte ni ne suferas unu krizon, sed faskon da krizoj, kuniĝon de krizoj tiel intime interligitaj, ke ni ne sukcesas distingi kaŭzojn kaj efikojn. La efikoj de kelkaj krizoj estas la kaŭzoj de aliaj, kaj tio iras pluen ĝis formado de tuta sistemo. T.e., ni alfrontas sisteman krizon de la okcidenta mondo tuŝantan teknologion, ekonomion, komercadon, politikon, demokration, militon, geopolitikon, klimaton, naturon, kulturon, valorojn, familion, edukadon, junularon, ktp.

Ni travivas epokon de “strategiaj disrompoj”, kies signifon ni ne komprenas. Nuntempe la reto estas la ĉefa ilo por plej multaj ŝanĝoj. Preskaŭ ĉiuj aktualaj krizoj iel rilatas al la informa teknologio. La financaj merkatoj, ekzemple, ne estus tiom povo-havaj, se la aĉet- kaj vendordonoj ne veturus lumrapide sur la komunikŝoseoj, kiujn la reto kreis. La reto ne estas nura teknologio, sed rolulo en la krizo. Sufiĉas memori la rolon de WikiLeaks, Facebook, Twitter en la antaŭnelongaj pordemokratiaj revolucioj en la araba mondo.

El antropologia vidpunkto ĉi tiuj krizoj kreskigas timon kaj rankoron. Homoj vivas en angoro kaj necerteco. Revenas paniko pro neklaraj minacoj kiel perdo de laborposteno, teknologiaj kunpuŝiĝoj, bioteknologioj, naturkatastrofoj, ĝenerala necerteco... Ĉio tio defias la demokratiojn, ĉar tiu paniko foje transformiĝas en malamon kaj rifuzemon. En pluraj eŭropaj landoj tiu malamo direktas sin kontraŭ fremduloj, kontraŭ enmigrintoj, kontraŭ malsamuloj. Kreskas la malakcepto de ĉiuj “aliaj” (islamanoj, ciganoj, subsaharaj afrikanoj, eksterleĝaj enmigrintoj, ktp.) kaj kreskas ksenofobaj partioj.

Plia grava tutplaneda zorgo: la klimata krizo. Disvastiĝis konsciiĝo pri la danĝero de la tutmonda varmiĝo. La problemoj trafantaj la medion iĝas pli kaj pli gravaj el strategia vidpunkto. La venonta Monda Kunveno pri Klimato, okazonta en Rio-de-Ĵanejro en 2012, konstatos, ke nombro kaj spektakleco de naturkastastrofoj kreskis. La antaŭnelonga atomakcidento en Fukuŝimo teruris la mondon. Pluraj registaroj ŝanĝis sian opinion pri atomenergio kaj nun antaŭenpuŝas — ĉe baldaŭa elĉerpiĝo de petrolo — renovigeblan energion.

La procezo de tutmondiĝo aspektas kvazaŭ frostigita. Oni parolas pli kaj pli pri maltutmondigo, pri malkreskigo... La pendolo svingis tro for en novliberalan direkton kaj nun povus retrosvingi en la kontraŭan direkton. Ne plu estas tabue paroli pri protektismo por limigi la ekscesojn de libera merkato, kaj por ĉesigi entreprenajn translokigojn al malpli kostaj landoj kaj senindustriigon de evoluintaj landoj. Jam temp’ está ree inventi la politikon kaj denove ravi la mondon.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, oktobro 2011.

La paradokso de Zenono el Elajo

Morgaŭ la palestina ŝtato, ĉiam morgaŭ

En 1948 — kiu memoras pri tio?-, Usono hezitis agnoski la israelan ŝtaton (Vd “Kiam Vaŝingtono hezitis...”). En 2011, ĝi ne hezitas bloki la aliĝon de la palestina ŝtato al la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Tiu ĉi vetoo, fakte subtenita de la Eŭropa Unio, celas plian fojon “prokrasti” la decidon kaj veti je rekomenco de duflankaj intertraktadoj — kies malsukceso estas antaŭvidebla pro la malestimo de Israelo al internacia juro.

DE LA ANTIKVA tempo, la paradokso formulita de la greka filozofo Zenono de Elajo obsedis la logikistojn: Ĉu la “rapidpieda” Akilo povus gajni kurkonkurson se li konsentus cedi cent-metran distancon al testudo? Ne, respondas Zenono, ĉar la heroo de Iliado, Akilo, neniam povus preterpasi ĝin: ja li kurante unue reduktus je duono la distancon, kaj je duono de duono, kaj tiel plu senfine, neniam la distanco inter ili fariĝus nula*.

* Raportita de Aristotelo, Fiziko, libro 6.

En similan senfinan maratonon ja engaĝiĝis la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP), kun sia postulo de ŝtato. Ĉiu plenumita etapo ŝajnas alproksimigi ĝin de la celo, sed restas ĉiam duono de la kurenda distanco, lasta kondiĉo plenumenda, la plej lasta cedo farenda. En 1999 la OLP anoncis, ke ĝi proklamos la naskiĝon de la palestina ŝtato post la fino de la interperiodo de “aŭtonomeco” de Gazao kaj Cisjordanio planata de la Oslo-interkonsentoj de 1993. Usono kaj la Eŭropa Unio (EU) preminfluis kaj, kiel prezo de konsentita prokrasto, la EU asertis dum pintkunveno en Berlino en 1999 “sian pretecon konsideri la agnoskon de palestina ŝtato.”

En marto 2002 la Sekurec-konsilio de la UN proklamis sian emon al vizio de regiono, kie kunekzistus du ŝtatoj, Israelo kaj Palestino. La postan jaron, la “kvaropo” (Usono, EU, Rusujo kaj UN) publikigis “vojplanon”, kiu enhavis kreadon de la palestina ŝtato antaŭ la fino de 2005. Post haltiĝo de la intertraktado, prezidanto George W. Bush kunvokis en Annapolis en novembro 2007 unu el tiuj tre amaskomunikemaj kunvenoj ŝatataj de la “internacia komunumo”, kie ĉeestis Eŭropo kaj Rusujo, Sirio kaj Egiptujo, palestinanoj kaj israelanoj: komuniko anoncis, ke la horizonto estos atingita fine de 2008. La 23-an de septembro 2010, en parolado ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, prezidanto Barack Obama esprimis sian esperon, ke Palestino eniros la Organizaĵon en septembro 2011. Unu jaron poste, li anoncis ke li vetoos kontraŭ tiu eniro.

Tiu ĉi longa historio de neplenumitaj promesoj devigis la palestinan gvidantaron sin turni senpere al la Unuiĝintaj Nacioj, eltiri sin el la duflankaj intertraktadoj “sen antaŭkondiĉo”, tio estas en kunteksto, kie “libera” vulpo kuras en “libera” birdokorto. Tion farante, ĝi fakte rekonis la malsukceson de sia pasinta strategio.

En 1969, sekve de la araba malvenko de junio 1967*, la armitaj movadoj de gerilanoj (fedayin) ekregis la OLP, forigis la malnovan gvidantaron, kiu malsukcesis sekvante la arabajn reĝimojn. La nova orientiĝo de la OLP estis bazita sur tri apogkolonoj: perarmila lukto, privilegiita metodo en la tiama tiel nomata “tria mondo”, kie oni opiniis necese, kiel diris Ernesto Che Guevara, “krei unu, du, tri, multajn Vjetnamujojn”; liberigo de la tuta Palestino (kaj sekve detruo de la sionistaj strukturoj de Israelo) kaj konstruo de demokratia ŝtato, kie kunvivu islamanoj, judoj kaj kristanoj: sendependeco de la palestina gvidantaro (aparte rilate la arabajn reĝimojn).

* La atako de Israelo kontraŭ Egiptujo, Sirio kaj Jordanio rezultigis okupadon de Sinai-monto, de Cisjordanio, Gazao, orienta Jerusalemo kaj Golan.

La ĉefa sukceso de la OLP estas, ke ĝi arigis sub sia standardo ĉiujn palestinanojn — de la inĝeniero laboranta en Kuvajto ĝis la kamparano de Hebron kaj la rifuĝinto el la libana tendaro de Bourj Al-Barajneh-, plifortigis ilian nacian koheron kaj esprimis ilian aspiron al sendependeco. Aliflanke, malsukceso de la perarmila lukto, la rifuzo de la granda amaso de israelanoj aliĝi al la utopio de demokrata ŝtato, kaj la opozicio de la aliancanoj mem de la OLP, aparte tiuj de la “socialisma tendaro”, kontraŭ la plano detrui Israelon, kondukis ĝin engaĝiĝi en la diplomatian ludon.

La palestina gvidantaro estis jam rikoltinta multajn sukcesojn ĉi-kampe: ĝi ne nur remetis Palestinon sur la politikan mapon — la sorto de palestinanoj ne plu estis reduktita al simpla “rifuĝinto-problemo”, temis pri memdecido de popolo pri sia politika statuto-, sed ĝi eĉ estis agnoskita de la arabaj landoj kiel sola reprezentanto de la palestina popolo. En 1974 Jaser Arafat estis triumfe akceptita en Nov-jorko, ĉe la UN-ĝenerala asembleo, de kiu la OLP fariĝis membro-observanto.

Sed ĉi tiuj antaŭeniroj ĉiam trafis la du samajn obstaklojn: Israelo kaj Usono, kiuj rifuzis diskuti kun “terorisma organizaĵo”.Necesis atendi multajn jarojn, neniam finotajn intertraktadojn kaj precipe la ekon de la ŝton-Intifada en decembro 1987, por ke la senmoveco klare aperis danĝera kaj ke en Israelo mem, multaj voĉoj esprimiĝis favore al kompromiso.

En novembro 1988, la Palestina Nacia Konsilantaro proklamis la naskiĝon de la palestina ŝtato kaj akceptis la dividplanon de Palestino voĉdonitan de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 29-an de novembro 1947.

Arafat konfirmis ĉi tiujn orientiĝojn antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN en Ĝenevo la 13-an de decembro 1988. Sed Vaŝingtono ne kontentiĝis per tio. Unu semajnon poste la palestina gvidanto voĉlegis deklaracion — redaktitan de la usona registaro*! — konfirmantan, ke li forlasis terorismon, akceptas la rezolucion n-ro 242 de la UN-Sekurec-konsilio*, kaj agnoskas la israelan ŝtaton. Ŝajnis, ke paĝo turniĝis, kaj alia malfermiĝis kun la Oslo-interkonsentoj kaj la manpremo inter Arafat kaj Itzhak Rabin, la 13-an de septembro 1993, sur la teraso de la Blanka Domo sub atentema rigardo de prezidanto William Clinton.

* Malkontentaj pri lia deklaro en Ĝenevo, Usono postulis, ke li voĉlegu tekston preparitan de ĝi. Interŝanĝe, ĝi konsentis malfermon de dialogo kun la OLP.
* Voĉdonita en novembro 1967, ĝi kondamnas la perfortan akiron de teritorioj kaj aludas la palestinanojn, uzante nur la terminon “rifuĝantoj”.
Ŝanĝo de strategio

LA VOJO en kiun Arafat kaj liaj samuloj eniris montriĝas, dek ok jarojn poste, sakstrato. Nenia palestina suvereneco establiĝis en Cisjordanio kaj Jerusalemo. La nombro de la koloniantoj en Cisjordanio, kiu estis cent mil en 1993, estas nun preskaŭ tri cent mil, kaj tiuj de Jerusalemo pasis de cent kvindek mil al du cent mil. Ekonomio estas sufokata, kaj la raportoj pri la (grava) disvolviĝo, kiu laŭdire okazas tie, forgesas mencii, ke la malneta nacia produkto (MNP) raportita al unu loĝanto estas malpli granda ol en 2000, kaj ke nur eta socia tavolo profitas el la situacio*.La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato ja efike kunlaboras kun la israelaj okupantoj por lukti kontraŭ “terorismo”, sed ĝi ankaŭ trudis aŭtokratan registaron, kiu similas tiujn de la najbaraj arabaj landoj.

* Vd Sandy Tolan, “Ramallah, si loin de la Palestine”, Le Monde diplomatique, aprilo 2010.

Ĉi tiun malsukceson sankciis la palestinaj civitanoj, voĉdonante por la Hamaso en januaro 2006, ĝis ilia venko estis konfiskita de la “internacia komunumo” aliancita kun s-ro Maĥmud Abbas. Sed, nek la OLP, nek la Hamaso prezentas al palestinanoj kredindan strategion. La Hamaso pretendas subteni perarmilan lukton, sed ĝia ĉi-tema bilanco, same kiel tiu de la fedayin-organizaĵoj post 1967, estas tre malgranda. Kaj ĝi trudis, de preskaŭ tri jaroj, pafĉesigon rilate Israelon al ĉiuj palestinaj organizaĵoj de Gazao. Kaj koncerne ĝian aŭtokratecon, ĝi estas sama kiel tiu de s-ro Abbas

Ĉi tiu krizo povintus daŭri, dum la Fataho kaj la Hamaso restas alkroĉitaj al sia povo. Sed la araba vekiĝo ŝanĝis la situacion. Unue la disfalo de la tunizia kaj egipta reĝimoj, poste la firmeco de Turkujo fronte al Israelo, malfortigis Vaŝingtonon kaj Tel-Avivon, ankaŭ senigante s-ron Abbas je potenca aliancano, la egipta prezidanto Hosni Mubarak — dum la Hamason ŝanceligis la popolribelo en Sirio. La seniluziiĝo rilate prezidanton Obama, kiu ne kapablas preminflui sian aliancanon Benjamin Netanjahu (la israela ĉefministro) kreskas. Sed ĉu li havas volon pri tio, unu jaron antaŭ prezidant-elekto, kiu montriĝas tiom necerta?

Sur la israela scenejo, kaj malgraŭ la manifestacioj kontraŭ la novliberalisma ordo, la granda plimulto de la loĝantaro, ŝokita de la dua intifada kaj influita de la ekstrema propagando, aliĝis al la radikaleco de la registaro, kaj s-ro Netanjahu aperas preskaŭ moderulo kompare kun lia ministro pri eksteraj aferoj, s-ro Avigdor Lieberman. S-ino Shelly Yachimovich, deputito kaj nova gvidanto de la labor-partio, antaŭ nelonge deklaris, ke la koloniad-projekto estas “nek peko, nek krimo”, ĉar ĝi ja estis lanĉita de la labor-partianoj mem (kio estas vera), kaj ĝi do estas “plene interkonsentita”. Komentante ĉi tiujn asertojn, s-ro Henry Siegman, eksdirektoro de la usona juda kongreso, rimarkis: “Ni lasu flanke la strangan argumenton, laŭ kiu la interkonsento inter ŝtelistoj legitimas ŝteladon. Dum tiaj opinioj estas defendataj de laborpartianoj hodiaŭ en Israelo, kiel kredi je ebleco de la plej eta pacperspektivo?*.

* Henry Siegman, “September madness”, Foreign Policy, Vaŝingtono, DC, 15-a de septembro 2011.

Kaj kial la israelanoj rifuzus do la senmovecon? Ordo estas en Cisjordanio, aparte danke al la palestina kunlaborado. La internacia izolado de Israelo havas malmultajn konsekvencojn dum Usono plu subtenas ĝin kaj la Eŭropa Unio plutenas kaj plivastigas la komercajn, ekonomiajn kaj politikajn privilegiojn donitajn al tiu ŝtato — Israelo ĵus estis akceptita kiel membro-observanto de la Eŭropa Organizaĵo por Atom-Esplorado (CERN), certe por ĝin rekompensi, ke ĝi havas du cent atombombojn.

Sen la internaciaj sankcioj kaj kreskanta izoliĝo, sen la forta mobilizado de la interna loĝantaro, kaj se oni estus kalkulinta nur kun la bonvolo de la blankula komunumo, Sudafriko neniam estus foriginta apartismon.

La nekapablo de la OLP gajni ion ajn pere de intertraktado, kaj la gravaj ŝanĝoj okazintaj en la araba mondo instigis s-ron Abbas prezentiĝi antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Sed la signifo de tia internaciigo estas malfacile mezurebla. Ĉu ĝi anoncas ŝanĝon de strategio? Aŭ ĉu oni esperas rekomenci la intertraktadon en iom plibonigitaj kondiĉoj? La palestina loĝantaro restas skeptika, des pli ke ĝi scias, ke, kia ajn estos la rezulto de la voĉdono, la postan tagon ĝi daŭre suferos la okupadon, eĉ malgraŭ ke la israelaj kaj usonaj minacoj estas malmulte kredindaj: ili ja malfortigus ilian nuran palestinan partneron kaj endanĝerigus la sekurec-kunlaboradon, kiu plene avantaĝas Tel-Avivon.

Inverse, se Vaŝingtono uzas sian vetorajton, tio efikos negative la influon de Usono en la regiono — oni ja aŭdis la princonTurki Al-Fayçal, sauda eksambasadoro en Vaŝingtono, aserti ke tio akcelos la finon de la historiaj rilatoj inter Riado kaj Vaŝingtono (kio ŝajnas tamen iom troigita)*.

*Veto a state, lose an allyThe New York Times, 11 septembro 2011.

Statuso de ŝtato-observanto, simila al tiu de Svislando ĝis 2002, malfermus vojon al aliĝo de Palestino al la Internacia Kortumo (IK) kaj al la internacia Pun-Kortumo (IPK)*.La decidoj de la unua ne havas tiom da konsekvencoj (ĝi kondamnis en 2004 la konstruadon de la muro fare de Israelo, sen sekvo), sed la IPK donas eblecon persekuti israelajn respondeculojn, oficirojn, soldatojn, koloniantojn (inter kiuj kelkaj havas francajn aŭ eŭropajn pasportojn) pro militkrimoj — kaj eĉ eblecon rekonsiderigi la koloniadon, ĉar ja laŭ ĝiaj statutoj koloniado estas militkrimo*. Verŝajne tial, s-ro Nicolas Sarkozy petis la palestinanojn rezigni pri tiu rajto! Li ankaŭ admonis ilin rekomenci la intertraktadon senkondiĉe (tio, kion postulas Israelo), promesante nur, ke tio alportos rezulton post unu jaro, sed ne precizigante kio okazos se ĉi tiu limdato estus, plian fojon, ne respektata.

* La demando pri aliĝo de Palestino levis viglan debaton inter juristoj, kiun ni ne povas ripeti ĉi tie.VdPalestinian membership at the United Nations: All outcomes are possible”, 11 septembro 2011.
* Por analizo de la pozicioj de ĉiuj agantoj, Vd International Crisis Group, “Curb your enthusiasm: Israel and Palestine after the UN”, Bruselo, 12 septembro 2011.

Sperto montras, ke palestinanoj ne povas eliri tiun sakstraton sen krei alian fortorilaton. Ili tion sukcesos unuiĝante, apogante sin sur la arabaj revolucioj kaj mobilizante siajn internaciajn subtenojn por preminflui Israelon.

Alain GRESH

Kiam Vaŝingtono hezitis agnoski Israelon

JEN NEORDINARA renversiĝo de la historio. En 1948, la perspektivo de la sendependiĝ-deklaro de Israelo ja maltrankviligis Vaŝingtonon: ĉu tio ne rezultigos kontraŭ-okcidentan reagon en la arabaj landoj, kompromitante ĝiajn interesojn?

Tiam la usona ministrejo pri eksterlandaj aferoj (Department of State), la ministrejo pri defendo kaj la Central Intelligence Agency (CIA) montriĝas zorgigitaj, sed ne Clark Clifford, la jura konsilanto de prezidanto Harry Truman. Simile kiel la proksimuloj de la demokrata prezidanto, tiu ĉi insistas pri tio, ke finfine la koncerna ŝtato jam ekzistas, kaj ke preferindas agnoski ĝin antaŭ ol Sovetunio tion faros. Li sukcesis konvinki la Blankan Domon. Ene de kelkaj monatoj la usona administracio ŝanĝas sian strategion, opiniante, ke la subteno al la kreado de israela ŝtato pli profitos al ĝi.

Iom antaŭe, dum la vintro 1947-1948, Vaŝingtono konsideris forlasi sian subtenon al la Rezolucio n-ro 181 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) de la 29-a de novembro 1947, kiu planis dividon de Palestino kaj kreadon de unu “juda ŝtato” kaj unu “araba ŝtato”. La bataloj inter judaj kaj arabaj milicoj ja supozigis, ke ĝia aplikado implicos uzon de perforto.

Ĉe UN, Usono favoras la proponon de pafĉesigo: portempa batalĉeso sub kuratoreco, kiu prokrastigu — sed sen tute forigi — la divido-celon. Surloke la faktoj ne povas esti ignorataj.La 3-an de majo 1948, dek unu tagojn antaŭ ol Britujo retiriĝis el Palestino (sub kuratoreco de la Ligo de Nacioj de 1920), la usona konsulo de Jerusalemo substrekis la disfalon de la brita aŭtoritato: “Krom se gravaj arabaj armefortoj alvenos, ni atendas, ke la judoj invados kaj okupos la plej grandan parton de la urbo (Jerusalemo) post la retiriĝo de la brita armeo.”*.En aprilo, li jam identigis la “motoron” de la progreso de la judaj fortoj: “agresaj kaj neresponsaj operacioj, kiaj la amasmurdadoj de Deir Yassine kaj de Jaffa”, aŭ la konkerado de Haifo, tute malplenigita je siaj arabaj loĝantoj.

* Korespondaĵo de la ĝenerala konsulo en Jerusalemo (Wasson) al la ministro pri eksteraj aferoj, citita en Foreign Relations of the United States (FRUS), vol.5, dua parto, Vaŝingtono, DC, 1948, p. 889.
Tre severaj oficialaj raportoj

La konsulo rivelis ankaŭ, ke la britoj kaj aliaj eksterlandaj observantoj asertis, komence de majo 1948, ke “la judoj kapablos ĉiujn forbalai antaŭ sin, krom se la arabaj regulaj armeoj venos helpi la palestinanojn. Konsiderante la ekzemplon de Haifo, armee okupata de la Haganah*, povas esti ke ili (la judoj) restarigos ordon*. Sed kia ordo?...

* Nomo de la judaj armeaj fortoj en Palestino antaŭ la sendependiĝo.
* Foreign Relations of the United States, citita, p.889.

Por la britoj kaj usonanoj, Haifo gravas pro sia petrolrafinejo, la fincelo de la naftodukto transportanta la produkton de la Iraq Petroleum Company (IPC). La regado de tiu rafinejo fare de la judaj milicoj — neakceptebla de irakanoj — detruis la rilato-reton ekzistantan inter la palestinaj kaj judaj laboristoj ene de tiu entrepreno.

Robert McClintock, membro de la usona reprezentantaro ĉe la UN, esprimis supozon, ke la sekurec-konsilio baldaŭ frontos dolorigan demandon: decidi “ĉu la judaj armitaj atakoj kontraŭ la arabaj komunumoj de Palestino estas legitimaj, aŭ ĉu ili estas tia minaco al la internacia paco kaj sekureco, ke ili necesigas trudajn agojn de la sekurec-konsilio*. McClintock cetere observas, ke, se la arabaj armeoj eniros Palestinon — ili tion ja poste faris la 15-an de majo — la judaj armeoj pretendos, “ke ilia ŝtato suferas armitan agreson, kaj ili ĉiumaniere provos kaŝi la fakton, ke ilia propra agreso kontraŭ la araboj de Palestino ja estas kaŭzo de la araba kontraŭ-atako”, Usono tiam devus interveni*.

* Jam citita, p. 894-895.
* jam citita, p.895.

Dekon da tagoj antaŭ la foriro de la britoj, la usona ministro pri eksteraj aferoj George C. Marshall sendis al diversaj diplomatiaj reprezentantaroj takson — ne agrablan — de la arabaj armeaj kapabloj: “la tutan irakan registaran strukturon minacas politikaj kaj ekonomiaj misfunkciadoj. La registaro ne povas permesi al si sendi pli ol la kelkajn taĉmentojn, kiuj jam estis senditaj. En Egiptujo okazis antaŭ nelonge strikoj kaj malordoj. Ties armeo estas nesufiĉe ekipita, pro ĝia rifuzo akcepti la britan helpon. Ĝi cetere estas mobilizata por operacioj de interna polico. Sirio posedas nek taŭgajn armilojn nek veran armeon; ĝi ne kapablis starigi ĝin de la foriro de la francoj, antaŭ tri jaroj. Libano ne havas veran armeon, kaj tiu de Sauda Arabujo apenaŭ sufiĉas por teni ordon en la triboj. Krome, rivalecoj inter Sauda Arabujo kaj Sirio, unuflanke, kaj inter la hakemitaj registaroj de Transjordanio (hodiaŭa Jordanio) kaj Irako aliflanke, malhelpas la arabojn plene profiti el la ekzistantaj fortoj*.

* Jam citita, p. 983-984.
Petrolo antaŭ ĉio

Tiu ĉi malforto, li precizigas, “ne nepre signifas, ke la juda ŝtato povos pluvivi longan tempon kiel aŭtonoma ento, fronte al la malamikeco de la araba mondo.” Kaj la ministro konkludas: “Se la judoj sekvas la konsilon de siaj ekstremistoj, kiuj favoras malestimo-politikon rilate la arabojn, la estonta juda ŝtato povus pluvivi nur helpe de konstanta eksterlanda subtenado.”

Antaŭ, sed precipe post, la israela sendependiĝ-deklaro la 14-an de majo 1948, la usona registaro publike mallaŭdas la traktadon de la palestinaj rifuĝintoj kaj postulas ilian rehejmeniĝon. Agnoskante la influon de la sionista movado en Usono — sed ofte nekonante la karakteron de la privataj kontaktoj inter prezidanto Truman kaj la gvidantoj de la Juda Agentejo, inter kiuj la estonta unua prezidanto de Israelo, Chaim Weizmann — la fakuloj pri eksterlanda politika avertas kontraŭ la riskoj de la subteno de Vaŝingtono al Tel-Avivo, por ĝiaj interesoj en mez-oriento.

La sekvo malpravigis ilin. Malpli ol unu jaro post la kreado de israela ŝtato, la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj la ministrejo pri defendo pasas de kritika pozicio al pozitiva opinio pri la kapablo de Israelo garantii ĉi tiujn interesojn.

Ekde tiu ĉi epoko, Usono substrekas, ke, se la araba publika opinio kaj la deklaracioj de la regionaj gvidantoj estas kritikemaj al Vaŝingtono, la usonaj komercaj interesoj neniel estis tuŝitaj. Cetere, ekde la duono de marto 1948, la usonaj reprezentantoj ĉe la UN eksciis, ke, laŭ Sauda Arabujo, “la konflikto en Palestino estas interna afero, kaj plej gravas por la arabaj landoj nenion fari, kio povus provizi okazon al la sekurec-konsilio uzi perforton en Palestino*.”

* Jam citita, p.719.

La timo, esprimita de la usonaj entrepreno-gvidantoj, ke Sauda Arabujo rompos siajn petrolajn kontraktojn baldaŭ forvaporiĝis. En realo, neniu malhelpis ke Aramco — la giganta usona naftokompanio, kiu regis la “nigran oron” en la reĝlando — etendu siajn interesojn al la submara nafto.

Eĉ pli: dum vintro 1948, la direktoro de la divizio petrolo kaj gaso de la usona ministerio pri internaj aferoj (kiu zorgas pri la naturaj riĉofontoj), Max Ball, fama kiel unu el la respondeculoj plej bone informitaj pri la temo, renkontas Eliahou Epstein (kiu hebreigis poste sian nomon, Elath)*, direktoro de la estraro de la Juda Agentejo en Usono kaj prezidanto de la sionista Ĝenerala Konsilantaro (la gvid-organo de la sionistaj organizaĵoj tra la mondo). La intervjuo okazas en sama momento, kiam la Ĉambro de la Reprezentantoj organizas serion de gravaj ekzamen-kunvenoj pri la temo “petrolo kaj nacia defendo”. Pensante, ke eblas trovi nafton en la Negev-dezerto (sudo de Israelo), Ball invitas Epstein pristudi la eblecon de kunveno kun la gvidantoj de la naftosektoro, interalie la vicprezidanto de Aramco, la direktoro de Scony-Vacuum kaj la vicprezidanto de la Standard Oil of New Jersey...

* La 18-an de februaro 1948, “Memorandum for M.Shertok”, n-ro 210, Political and Diplomatic Documents, December 1947-May 1948, arĥivo de Israel-ŝtato, Sionista tutmonda organizaĵo, centraj sionistaj arĥivoj, Jerusalemo, 1979, p. 354.

Tiel, la respondeculoj de la Juda Agentejo en Usono bone taksas la gravecon kiun Vaŝingtono donas al siaj nafto-interesoj en Mez-Oriento*: ili strebas trankviligi la gvidantojn de nafto-entreprenoj kaj la registarajn respondeculojn, kiuj timas, ke subteno al la juda ŝtato malfortigos Usonon en la regiono.

* Zohar Segev, “Struggle for cooperation and integration: American zionists and Arab oil, 1949s”, Middle Eastern Studies, Londono, septembro 2006, vol. 42; n-ro 5, p.821; n-ro 7 kaj 8, p. 829.
“Per la forto de armiloj”

Sed la faktoroj, kiuj kondukis Vaŝingtonon revizii sian politikon rilate al la nova ŝtato estas multaj kaj diversaj. Inter ili troviĝas la observado fare de la usonaj militistoj, ke Israelo povus fariĝi grava atuto por “protekti” la orientan Mediteraneon, la Proksim-orienton kaj la nafto-interesojn. Tio ne malhelpis ilin konsideri ĝian dependecon de ekstera helpo, nek forigis la neceson solvi la problemon de la palestinaj rifuĝintoj. Kun tiuj rezervoj, la usonaj militistoj rekonas ke Israelo ŝanĝis la armean ekvilibron en la regiono, kaj tio pravigas, ke Vaŝingtono reviziu sian politikon.

La 7-an de marto 1949, noto de la aer-armea stabestro, adresita al la interarmea stabo, pri “la usonaj strategiaj interesoj en Israelo” postulas tiusencan alĝustigon:“La ekvilibro de potencoj en Proksim- kaj Mez-oriento estis radikale ŝanĝita. Kiam la israela ŝtato kreiĝis, multaj signoj povis pensigi, ke ĝia vivdaŭro estos tre mallonga pro la opozicio de la Araba Ligo. Malgraŭ tio, Israelo estas nun agnoskita de Usono kaj Britujo, verŝajne baldaŭ fariĝos membro de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj montris per la forto de armiloj sian rajton esti konsiderata kiel nova arme-potenca lando, post Turkujo, en Proksim- kaj Mez-oriento*.

* Arĥivoj de la Interarmea stabo, dua parto, 1948-1953 (B-sekcio), Proksim-oriento, p. 181.

Konsiderante ĉi tiujn eventojn, li konkludas, ke, “interŝanĝe kontraŭ sia subteno al Israelo, Usono povus nun eltiri strategiajn avantaĝojn el la nova politika situacio”. Surbaze de ĉi tiuj konsideroj, la aerarmea stabestro petas pristudon de la “strategia celaro koncerne Israelon”. Li rekomendas, ke la armeaj formado kaj kunlaborado estu rekonsiderataj, kaj precipe, ke la sovetunia influo al la nova ŝtato estu malhelpata.

Tio sekve kondukis al implica retaksado de la usona politiko koncerne la palestinan demandon, pli kaj pli reduktitan al nura problemo de rifuĝintoj, sen rilato al la palestina estonteco.

Irene L. GENDZIER

Ĉi tiu krizo de liberalismo, kiu stimulas la liberalulojn

Savzono por Grekujo, lambastono por la eŭro

Diri ion kaj la kontraŭon, tamen havante la statuson de orakolo: jen la privilegio de la “merkatoj”. Rivela kolizio: jen ili samspire mallaŭdas la ruinigon de la greka ekonomio, sufokata pro konsumbridado, kaj la italan senzorgecon, kiu malrapidigas ĝian aplikadon. Ĉu oni ne povas imagi alian “oran regulon” ol tiun, kiu konsistas el permesi al si ekster-raciecon?

Ni supozu, ke la hodiaŭa urĝaĵo ja estas “savi Grekujon”. Se oni sekvu la ide-movadon, kiu ŝajnas ankoraŭ dominanta, tio signifas malhelpi ĉian pagomankon de la greka ŝtato, kaj teni la landon en la eŭro-zono. Ne nur tial, ke estus katastrofo por la grekoj maltrafi unu aŭ alian el tiuj celoj, sed ankaŭ ĉar la konsekvencoj estus detruaj por la cetero de Eŭropo. Tiusence, savi Grekujon estas bone por la grekoj kaj por la eŭropanoj entute. Ni momente supozu tion vera, kaj metu al ni la jenan demandon: kiaj estas la kondiĉoj por ĝin ebligi?

Por plej favora simulado, ni supozu, ke Ateno sukcesos reekvilibrigi siajn publikajn financojn post tri aŭ kvar jaroj, tiel ke la ŝuldo ne preterpasos 200% de la malneta enlanda produkto (MEP). Tio ne certas: ĝi nun alproksimiĝas 160%, kaj la buĝeta deficito mezurita por la periodo januaro-aŭgusto 2011 estas 18 miliardoj da eŭroj (tio estas 9 poentoj de la MEP). Anstataŭ reduktiĝi, tiu deficito kreskas, ĉefe pro tio, ke la timinda konsumbridado trudita al la loĝantaro ankoraŭ pliprofundigis la recesion; la ekonomia aktivado retroiros je 5% en 2011. Tamen la rabato de 21% de ilia kredito, konsentita “memvole sub trudo” de la eŭropaj bankoj, konforme al la interkonsento de la 21-a de julio, povus helpi, ke tiu 200%-limo povos realiĝi. La demando do estas, ĉu eblas subteni longdaŭre tian ŝuldon, je financaj kondiĉoj ne tute sufokantaj la grekan socion (oni ja ne parolas pri redoni al ĝi sian vivĝojon...)?

Tiam, la malplejbono fariĝus certa

UNUA parto de la respondo: sen trudaj decidoj, nur la eŭropaj publikaj instancoj baldaŭ ankoraŭ ŝatos pluposedi ĉi tiun ŝuldon. Kiel simple diras financa oficejo “Ni ne imagas, ke la investantoj revenos aĉeti*.” Ne nur ĉiu aldono al la greka ŝuldo povos esti financata nur de publikaj kreditoj, sed, kiam la nunaj biloj devos esti anstataŭigitaj per aliaj, la privata sektoro ĝentilege insistos, ke la Eŭropa Fonduso por Financa Stabileco (EFFS) kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) servu sin unuaj.

* Nomura, citita de Les Echos, 13-an deseptembro 2011.

Intertempe, la bankoj kaj aliaj financaj institucioj eĉ trovos agrable, ke la Eŭropa Centra Banko (ECB), kontraŭ siaj doktrinaj certecoj, aĉetas suverenajn ŝuldojn, por akceli ilian senpeziĝon. Ene de kelkaj jaroj, la greka ŝuldo estos do posedata nur de la publika sektoro.

Restas la demando: kiu estos la interez-kvoto “akceptebla” de Grekujo, kiel de ĉiu alia socio? Se oni ne volas estigi popolan revolucion, aŭ ekstarigon de kruela diktatoreco, aŭ plenan malaperon de la greka civilizo, oni povas diri, ke evoluinta lando ne povus elteni longe jaran elprenon pli altan ol 6% de la produktita riĉaĵo — kio jam estus, por Ateno, la duono de la salajraro de la ŝtatfunkciuloj*. Kompare, la nuna jara ŝarĝo de ŝuldo de la franca ŝtato estas proksimume 2,3% de la franca MEP. Supozante stabiligon de la greka publika ŝuldo je 200% de la MEP, necesus limigi je 3% la realan interezkvoton postulotan por la landa ŝuldo, por resti sub la limo de 6% de la MEP.

* Kun 12% de sia MEP dediĉita al salajroj de funkciuloj, Grekujo estas konforma al plimulto de la landoj de la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluado (OEKE) (10-12%).Vd“Tableaux de bord de l’emploi public”, Centre d’analyse stratégique, Parizo, decembro 2010.

Konklude, se la eŭropaj ŝtatoj sukcesos deprunti sur la merkatoj je 3% (aŭ malpli), ili sukcesos financi la grekan ŝuldon sen kosto iliaflanke. Nu, meze de septembro, la EFFS sukcesis prunti kvin miliardojn da eŭroj (por dek jaroj) por financi la helpoplanon al Portugalujo, kun noma interezkvoto 2,75%. Konsiderante, ke la antaŭvidata inflacio-kvoto estas ĉirkaŭ 2%, tio signifas fine realan interezkvoton de 0,75%. Eblus do daŭrigeble financi la tutan grekan ŝuldon laŭ kondiĉoj akcepteblaj, ĉar sub la sojlolimo supre menciita.

Ĉi tiu sav-scenaro tamen necesigas ankoraŭ tri aliajn kondicojn: ke la planon oni konceptos kun tiu eksplicita celo, ke la eŭropaj gvidantoj sukcesos interkonsenti tiurilate, kaj ke la EFFS havos pruntokapablon tre superan al la nunaj 440 miliardoj da eŭroj. Tion bone vidis s-ro Timothy Geithner, la usona ministro pri financoj, kiu venis ĝin klarigi al la eŭropaj gvidantoj dum la pintkunveno de Wroclaw (Pollando). Ne pro korinklino al la Malnova Kontinento, sed pli certe pro amo al la bankoj, s-ro Geithner ne povas imagi lasi ilin pli longe sub minaco de greka pagomanko. Sed, kun 440 miliardoj da eŭroj, la EFFS disponas pri apenaŭ sufiĉe por aĉeti la ŝuldon de tiu lando. Necesas tamen ankoraŭ financi la savplanon de Portugalujo kaj de Irlando, kaj gardi iom por montri, ke oni kapablas ankaŭ helpeti Italujon aŭ Hispanujon (nur helpeti...). Nu, kiu interven-kapablo por la EFFS? Mil miliardoj da eŭroj ŝajnas prudente taŭga.

La taŭga prudentaĵo tamen povas efiki nur se ĝi estas uzata en templimo ... prudente taŭga, kun racia planado, kaj la konvinko agi kun rezoluto... racia! Ĉia “hezitema aŭ trudita paŝo” de la eŭropaj gvidantoj, eĉ se ĝi estas en la bona direkto, aperos kontraŭe kiel panika konvertiĝo reage al nekontroleblaj tro rapidaj eventoj. Tiam, la plejmalbono fariĝos certa.

La malfido de la merkatoj kreskos. Kiam la ECB estos fininta sian aĉetprogramon, la interezkvotoj denove streĉiĝos ĉe la itala kaj hispana ŝuldoj. Sufiĉos tiam ŝerc-fajfo en la spektantejo, por ke ĉiuj kredos je sankcio (pafada retronotado de la suverenaj ŝuldoj, fare de la not-agentejoj) kaj por ke la memrealiga prognozo reaktiviĝu. La atakataj landoj ne plu povus permesi al si anstataŭigi la bilojn kiuj atingis sian templimon, ĉar la interezkvotoj por ili estos tro altaj. Ĉefine, ilia ŝuldo fariĝus neeltenebla, ne pro ĝia sumo, sed pro la altiĝo de la interezkvotoj. Ni memorigu ja, ke ŝuldo kun nula interezkvoto kostas nenion! Estas do la kresko de la kvoto, kiu igas ŝuldon neeltenebla (tiusence, ke la ŝarĝo de interezoj pezas sur la ŝtata buĝeto).Tio konfirmas la konvinkon de la alpruntantoj, ke la ŝuldo fariĝis neeltebla, kaj kondukas ilin pligrandigi la risko-premiumon, kiun ili postulas de la ŝuldanta ŝtato... kio siaflanke alten puŝas la interezkvotojn, kaj igas des pli kredinda la risko de estonta pagomanko.

En paniko-atmosfero, la EFFS, al kiu oni ne estus doninta la sufiĉajn rimedojn, ne kapablus deprunti surmerkate laŭ la avantaĝaj kondiĉoj ekzistantaj hodiaŭ. La plikosteco de ĝiaj depruntoj havus konsekvencojn al ĉiuj suverenaj ŝuldoj de la eŭrozono, ĉar plipeziĝus la garantioj donotaj por tiuj pruntoj en la landoj, kiuj, kiel Germanujo, Nederlando aŭ Francujo, ankoraŭ ne estus inter la helpataj landoj. La eŭropa savplano tiam similus al du putraj apogiloj, kiujn oni provas tenigi unu per la alia, danke al ilia respektiva kadukeco*.

* Vd “La “rigueur” qu’il nous faut”, Le Monde diplomatique, septembro 2010.

La eŭro-obligacioj (eurobonds), pro la sama kialo, ne estas multe pli bona solvo. Teorie, la formulo, arigo por komuna administrado de la suverenaj ŝuldoj, modulata per lertaj adapto-sistemoj (redukto-kresko) de la interezkvotoj, estas eleganta kaj politike lerta*. La ekonomia Eŭropo naskiĝanta el la ĥaoso de la ŝuldoj, en kosmogonio naskanta la buĝetan federismon, jen mito eĉ kortuŝa: festo kaj bombonoj al ĉiuj! Sed tio similos al la samaj putraj apogiloj.

* Vd La studaĵon de Natixis, raportita de Isabelle Couet, “Un Eurobond qui profitera à tous”, 1-a de sept.2011.

Ĉar la miksado de ĉiuj publikaj ŝuldoj en ununura bilo paradokse odoros kvazaŭ miksita vino, memorigante la subprime-kreditojn, kompilitajn, strukturitajn kaj biligitaj... magia truko celanta miksi bonan tritikon kaj lolon.

Restos tiam kiel nura solvo, en urĝa etoso, trudi al la eŭropaj bankoj posedi la tutajn publikajn ŝuldojn de la atakataj eŭropaj ŝtatoj. Eble tion ja finfine esperas la eŭropaj regantoj? Adeptoj de iuspeca Trockij-liberalismo, ili konkludis, ke, dum la krizo ankoraŭ ne venis al sia fino, neniu bona solvo povas elstariĝi. Kiu povus malpravigi ilin?

Kiam la krizo estos pasinta, la aliaj bonaj solvoj povos esti trankvile konsiderataj. Unue (kaj finfine) starigi imposton pri la financaj transakcioj, kaj ankaŭ karbon-imposton eŭropnivele, laŭ la nuna propono de la ekonomikisto Michel Aglietta*. Poste, forlasi la mortigan celitan inflacion je 2%, kaj celi ĝis 4 aŭ 5%. La plej malfacile estus tamen estigi inflacion. Kiel ja rimarkas alia fakulo, Robert Boyer: “La sola espero en tiu pejzaĝo, estus trafi nesufiĉon de laborforto en Ĉinujo, sed ankaŭ labor-konfliktojn, kiuj ebligus inflacion en Ĉinujo. Tio rezultigus revenon de inflacio, portata de la ĉinaj salajroj, kaj kiu reduktus la pezon de ŝuldoj tra la mondo. Estus belega scenaro*.” Por helpi, necesos eble (tamen), ke la eŭropa dungantaro iom antaŭenpuŝu la salajro-intertraktadon...

* Intervjuo en Les Echos, 15-a de septembro 2011.
* “La crise est plus grave que celle de 1929”, intervjuo kun Ludovic Lamant, Mediapart, 21-a de aŭgusto 2011.

Kaj fine, adoptigi eŭrop-nivele oran regulon. Sed vere rigora, serioza, kun aplikaj dekretoj! Oni povus malpermesi al ĉiu ŝtato transiri limon de 3% por la buĝet-deficito, kaj celi publikan ŝuldon sub 30% de la MEP. Kaze de transigo de unu aŭ alia sojlo, estus sankcio tiom justa kiom kuraĝa: aŭtomata levo de la marĝena impost-tavolo de la enspez-imposto (90% super 35.000 eŭroj jare, por unu konsum-unuo); cele al restarigi la deficiton en siajn limojn de la ora regulo.

Ni ne riproĉus al eŭropa social-demokratio, denove frandema je bonaj ideoj, se ĝi fiksus kvoton pli prudente taŭgan, 85%.

Laurent CORDONNIER

Konstruistoj de ruinoj

POST JAM TRI jardekoj, la submeto de la ekonomioj al la povo de la bankistoj ŝajnas nun tre klara. Ĝi venas el triopa memkripligo de la ŝtatoj. La unua okazis ekde la 1970-aj jaroj, kiam la publikaj potencoj malpermesis al si prunti rekte ĉe sia centra banko; ili devas do turni sin multekoste al la merkatoj. La dua venas el la amputado de la impostaj enspezoj. La tria devenas el la malregulado de la monkomerco. Ekde tiam, la kredit-institucioj prenas la stirilon. Komence de la 1990-aj jaroj, la profitoj de la usonaj bankoj superas tiujn de la produktanta industrio.

Tio ne estas komplete nova. La ekonomikisto John Hobson, analizante la financigon de la brita ekonomio fine de la 19-a jarcento, notis, ke la universo de banko kaj borso “formas la nervosistemon de la internacia kapitalismo”.* La financo superis la industrion. Sed tiu evoluo anoncis la aŭtunon de la angla dominado: la centro de la kapitalismo delokiĝis al Usono. Por la socisciencisto Giovanni Arrighi, ĉiu el la akumulad-cikloj, kiuj sinsekvis ekde la fino de la mezepoko, konsistas el du ekspansiaj fazoj, unu materia kaj la alia financa; el kiuj la lasta estas antaŭludo al kadukiĝo kaj al transiro de unu centro al alia: de Ĝenovo (15-a — 16-a jarcentoj) al Nederlando (17-a — 18-a jarcento), al Britio (19-a jarcento) al Usono (20-a jarcento). Kaj ĉi-foje, ĉu de Wall Street al Ŝanhajo?

* John Hobson, Imperialism. A Study (1902), citita de Giovanni Arrighi, The Long Twentieth Century. Money, Power and the Origins of Our Times (1994), Verso, Londono, 2010.

Intertempe, la okcidentaj registaroj heredas saman ekvacion: malpli da enspezoj, pli da bezonoj, kreskanta dependeco vide al la kreditoroj. La plej multaj akceptas kvazaŭ faton, ke la sistemo funkcias inverse. Teorie, la bankoj, komprenataj kiel kreditpumpiloj, financas la ekonomion; praktike, la ekonomio financas bankajn konglomeraĵojn aktivajn en ĉiuj metioj de la kapitalo: depono, investo, financteĥniko, asekuro (vidu la grafikaĵon). Ilia influo al nia ĉiutaga vivo — vivi sen bankkonto, io normala antaŭ nur kvardek jaroj, jam ne estas prikonsiderinda — translokiĝas ĉe ĉiu ŝtupo de la ekonomia aktiveco. Tiu ŝanĝo ne estis tuj perceptebla. Dum longa tempo oni kulpigis la “ekscesojn” de la ennovigo pri la apero de krizoj ŝajne sen ajna ligo kun ĝi: bankroto de la usonaj ŝparkasoj fine de la 1980-aj jaroj, drono de la banko Barrings en 1995, fraŭda kolapso en 2001 de la elektristo Enron fariĝinta makleristo pri derivitaj produktoj. Pro sia amplekso kaj sia perforto, la krizo de la riskaj hipotekpruntoj (subprime) vidigis la ruĝan fadenon, kiu ligas tiujn markojn. Ĝi montras planedvaste la staton de la financa sistemo: “Pura kaj kolosa sistemo de ludo kaj de friponaĵoj”*, laŭ Karlo Markso.

* Karl Marx, Le Capital [Karlo Markso: La kapitalo], libro III, en Œuvres II. Economie II, Gallimard, Parizo, 1968.

En Usono, en Hispanujo, en Irlando, la bankoj spekulis pri la senfina altkonjunkturo de la nemoveblaĵoj. Ili perdis. Kun la balasto de siaj nekovreblaj ŝuldoj, sed taksataj tro centraj por droni sen tiri kun si la tutan ekonomion, ili transdonis siajn perdojn al la ŝtatoj. Tiuj, siavice kun la ŝuldoj, prezentas la fakturon al la loĝantaroj en formo de planoj de malabundo. Tio okazas, ĉar la spekulado ne estas nur spirita ludo. Ĉe la bazo de la plej ruzaj muntaĵoj ĉiam troviĝas reala aktivo (io “subkuŝa”, diras la makleristoj): valoro, do homa laboro. Kiam la piramido kolapsas, iu devas pagi. Igi la popolojn labori por repagi al la bankoj, jen la senco de la malabundo dekretita de la registaroj.

En aŭgusto 2011, la Eŭropa Centra Banko (ECB) detaligis la kondiĉojn de sia helpo al Italujo. “Unuavice, rakontas la gazeto Le Figaro, ĝi postulas de s-ro Silvio Berlusconi uzi dekretojn, kun tuja apliko, kaj ne leĝproponojn, kiujn la parlamento aprobas ĉiam nur post ioma tempo.” Ĉirkaŭiri la parlamentojn ne sufiĉas. “Ĉar temas pri la laborleĝo valida ekde 1970, la ECB postulas pli fleksebligi la procedurojn de maldungo kaj privilegii la kontraktojn sine de la entreprenoj kontraŭ la sektoraj interkonsentoj intertraktitaj sur nacia nivelo. Jen ĉefa punkto: S-ro Sergio Marchionne, la ĉefo de Fiat, ne ĉesas kritiki la rigidecon de la dungo kaj de la maldungoj.”* Ke la centraj bankoj minace ordonas al s-ro Berlusconi — la tria plej granda riĉaĵo de Italujo — cedi la postulojn de la mastraro, estas neniel surpriza. La regantaj klasoj de Dublino, Ateno, Madrido, Lisbono ankaŭ sen multe paŭti akceptis ĝian kuratorecon. Iliaj interesoj ne estas tuŝitaj. Do, la eraro estus, konsideri la detruforton de la bankoj ekster la socia skemo, kiu generas ĝin.

* “La BCE met de facto l’Italie sous tutelle [La ECB metas Italujon fakte sub kuratorecon]”, Le Figaro, Parizo, 9-a de aŭgusto 2011.

Kiel la alĥemio, la senbrida monkomerco baziĝas sur la mito ke riĉaĵo kreeblas el nenio. Ĝi ne estas amendebla, ne reguligebla. Ĝi kolapsas.

Pierre RIMBERT.

Dubinda lukto kontraŭ korupto

Neniam finiĝanta regofino en Jaundeo

Dudekunu kandidatiĝoj (el la kvindek du deponitaj) estis validigitaj de la kameruna elekto-komisiono por la prezidanta elekto de la 9-a de oktobro. Subtenita de Francujo de dudek naŭ jaroj, la aŭtokrata reĝimo de s-ro Paul Biya fariĝis majstro pri la arto ĉirkaŭiri la internaciajn regulojn koncerne la fundamentajn liberecojn.

POST plurmonata necerteco, la dato de la kameruna prezidanta elekto estas fine fiksita je la 9-a de oktobro 2011. La baloto anonciĝas streĉa. Reganto de 1982, s-ro Paul Biya, 78-jara, pli kaj pli altiras internaciajn kritikojn, fone de akra socia krizo. La 20-an de majo, tago de la nacia festo, la usona ministro pri eksterlandaj aferoj (state secretary), s-ino Hilary Clinton, ja adresis malferman leteron al la loĝantaro, en kiu ŝi esprimis sian deziron pri “libera, travidebla kaj kredinda” baloto. Tiu ĉi deklaro ne multe mirigis la kamerunanojn, kutimigitajn pri la kritikoj de Vaŝingtono.

Pli miriga, male, estas la sinteno de Parizo. Tradicia subtenanto de s-ro Biya, Francujo montriĝas diskreta rilate al sia aliancano. La prezidanto Nicolas Sarkozy zorge evitis akcepti inviton, kiun lia kameruna samrangulo tamen eĉ anoncis ĉe la televido en 2007. Alia signo estas la neĉeesto, en 2011, de oficiala reprezentanto de Francujo okaze de la celebrado de la nacia festo, la unuan fojon de la sendependiĝo en 1960. Tuj, parto de la gazetaro sin demandis: “Ĉu Francujo forlasas Biya?”*.

* “Cameroun: La France lâche-t-elle Biya?”, Slate Afrique, Parizo, 1-an de aŭgusto 2011.

La demando ŝajnas des pli prava, ke la politika kaj ekonomia situacio de Kameruno rapide malboniĝis de du jaroj. Firme decidita ŝanĝi eron de la konstitucio, kiu malpermesis al li denove kandidatiĝi, la prezidanto ne antaŭvidis la ribeladon, kiun lia decido estigos: fine de februaro 2008, popolribeloj eksplodis en la Sudo. La manifestaciantoj, kiuj postulis prez-malaltiĝon kaj foriron de s-ro Biya, estis severe subpremitaj: oni nombris centojn da mortintoj, milojn da arestitoj.

Tiu ĉi sang-ellasa konstituci-revizio sendube klarigas la distanciĝon, kiun Parizo de tiam elmontras pri la reĝimo. Ankaŭ la internacia kunteksto. Malfacilas ja por s-ro Sarkozy, kiu fieras pri la faligo de s-ro Laurent Gbagbo en Eburbordo kaj de tiu de s-ro Muamar Kadafi en Libio, subteni tro entuziasme aŭtokraton, kiu pafigas al sia popolo.

La malligiĝo de la internaciaj partneroj de Kameruno tamen ne konduku al tro hasta “enterigo” de la “Biya-sistemo”. En preskaŭ tri jardekoj, tiu ĉi pretervivis plurajn gravajn krizojn, kiuj paradokse, plifortigis ĝin tiom, ke ĝi hodiaŭ ŝajnas nedetruebla.

La unua krizo okazis pri la reenposteniĝo en 1983 de la ŝtatestro Ahmadou Ahidjo, kiu tamen lasis sian lokon al s-ro Biya unu jaron antaŭe. Nostalgiuloj de la eksa prezidanto ja ne hezitis organizi puĉon, kiu en fino malsukcesis. La nova potenculo de Kameruno memoros, preskaŭ obsede, la lecionon: necesas prezentiĝi kiel neanstataŭigebla. Jen signifa ero de tiu spirit-stato: laŭ la konstitucio de 1996, la prezidanto de la senato provizore okupu la postenon de la ŝtatprezidanto, kaze de malhelpo. Problemo estas, ke la Alta Asembleo (la senato) neniam estis kreita... Tolerante neniun rivalon, eĉ potencialan, nek destinitan posteulon, eĉ supozatan, kaj zorgante tre atenteme pri la sekurec-aparato (armeo, polico, sekretaj servoj), s-ro Biya rapide trudiĝis kiel la mastro.

Same kiel sia antaŭulo, li lerte ludas per sia povo nomumi kaj forigi la ŝtatdungitojn, kaj ligas al si homojn, diskrete disdonante la riĉaĵojn de la lando, kaj aparte la nafton*.Sed, male kiel Ahidjo, ĉieĉeestanta, la nuna prezidanto preferas diskretecon kaj la ĉifrajn mesaĝojn. Tiel metitaj en duobla situacio de dependo kaj sencerteco, liaj aliancanoj kaj liaj potencialaj kontraŭuloj ne povas fari alimaniere, ol lasi sian destinon inter liaj manoj. Aŭ, por paroli kiel la ekonomikisto Olivier Vallée, fakulo pri Kameruno: “la plej alta aŭtoritatulo figuras la aksingon de la povo, malplenon, kiu movas la radon de la bonŝanco de la potenculoj*.”

* Pli ol dek miliardoj da dolaroj el la nafto-enspezoj “forvaporiĝis” inter 1977 kaj 2006.
* Olivier Vallée, La police morale de l’anticorruption. Cameroun, Nigéria, Karthala, Parizo, 2010.

La dua krizo, kiu ankoraŭ produktas efikojn, estis ekonomia. Ĉe la fino de la 1980-aj jaroj, la landon rekte trafis la prezfalo de krudmaterialoj. Kiel multaj aliaj, Kameruno devis turniĝi al la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko, kaj adopti strukturan alĝustigan planon. La kameruna ŝtato, burokratia kaj reduktita je sia ekonomia valoro, devige ricevis do la kutiman ŝok-terapion: privatigoj, malfermiĝo al konkurenco, redukto de la socialaj elspezoj, ktp.

Dum la loĝantaro suferis ĉi tiun novliberalisman reformatigon (60%-redukto de la salajroj de la ŝtatfunkciuloj, eksplodo de la neformala sektoro), la gvidantaj klasoj tre bone adaptiĝis al la situacio. Daŭrigante pluki la ŝtatajn riĉaĵojn, ili konvertiĝis, por sia persona profito, al la senreglamenta ekonomio, asociiĝante laŭokaze kun la internaciaj firmaoj — aparte francaj — kiuj profitis el la privatigoj*. La tutan sumon de la francaj investoj oni taksas je 650 milionoj da eŭroj, tio estas 20% de ĉiuj rektaj eksterlandaj investoj. Francujo estas la plej grava eksterlanda investanto, antaŭ Usono. Cent kvin francaj filioj estas instalitaj en ĉiuj ŝlosilaj sektoroj (nafto, ligno, konstruaĵo, poŝtelefonoj, transporto, banko, asekuro, ktp.)

* Piet Konings, The Politics of Neoliberal Reforms in Africa: State and Civil Society in Cameroon, Langa-African Studies Centre, Bamenda, 2011.

La novaj amasigitaj riĉaĵoj en Kameruno, ofte amasigitaj laŭ ne tre leĝa maniero, kreis novajn sociajn normojn. La obsedo pri mono, en lando kie regas mizero, eksplodigis koruptadon kaj krimecon, je ĉiuj niveloj de la socio. Laŭ diversaj klasifikoj, Kameruno estas inter la plej koruptitaj landoj de la mondo.

La politika, ekonomia kaj socia blokado de la lando logike kondukis al tria krizo: la demokratia krizo. Sub la premo de la loĝantaroj ribelantaj, s-ro Biya devigite iom malstreĉis la ŝraŭbtenilon komence de la 1990-aj jaroj. La “kontraŭ-ribela” leĝaro heredita de lia antaŭulo — kiu limigis la asocio- kaj kunveno-liberecon — estis nuligita; plurpartieco estis starigita kaj libera gazetaro komencis aperi. Sed, ankaŭ ĉi-rilate, la reĝimo sukcesis deturni ĉi tiujn reformojn por sia profito: ĝi prizorgas ŝajnan demokration, por pli bone daŭrigi diktaturon. Tiun sistemon oni foje nomas “demokraturo”. De la unua plurpartia prezidanta elekto en 1992, kiam la venko estis ŝtelita al la opoziciulo John Fru Ndi, fraŭdo plu banaliĝas. Tiel ke je ĉiu elekto, la opozicio, dividita kaj evidente nekapabla eltiri konsekvencojn el la maskerado, konsentas ludi malgravan rolon kaj pasive rigardi la Demokratian Kuniĝon de la Kameruna Popolo (DKKP), la eksan solpartion, kampanji per la publika mono kaj sub la aproba rigardo de la ŝtata televido.

Kvankam la deturno de mono kaj aĉeto de konsciencoj fariĝis la plej ŝatataj armiloj de la reĝimo, tamen la plua regado de s-ro Biya ne povus esti klarigita sen la konstanta uzo de subpremo. Lia regoperiodo enhavas masakrojn, tute senpunajn: tiu de la puĉistoj — aŭ supozataj tiaj — de 1984, tiu de la manifestaciantoj por demokratio en la 1990-aj jaroj, tiu de la protestantoj de februaro 2008. Ĉiufoje, oni nombris centojn da kadavroj.

Vendi sian plumon al la plej bona paganto

PLI CELTRAFA subpremo aldoniĝas al ĉi tiuj kolektivaj punoj. Multaj oponantaj ĵurnalistoj, verkistoj kaj sindikatistoj restadis en malliberejo. Kiam ili ne mortas tie — kiel la ĵurnalisto Germain Cyrille Ngota Ngota, forpasinta en karcero en aprilo 2010-, pli kaj pli da opoziciuloj finfine, pro senkuraĝiĝo, forlasas opozicion. Inter batoj kaj rekompencoj, vivantaj tre ofte en malriĉeco, ankaŭ la intelektuloj rezignas kaj pruntas sian plumon al la plej bona paganto.

Ĉar tia estas la celo de la reĝimo: kompromiti la ribelantojn kaj instigi la popolon al rezignemo. “Estas du ĉefaj sintenoj ĉe la kamerunaj civitanoj, konstatas la ĵurnalistino Fanny Pigeaud. Ĉu ili ŝajnigas kredi la komedion de la reĝimo, ĉu ili ne atentas ĝin. En ambaŭ kazoj, ili ne kritikas la praktikojn de la regantoj: ili do povas daŭrigi ludi sian teatraĵon sen zorgi pri la kvalito aŭ nombro de la spektantaro, eĉ se ili parolas nur al si mem.”*.

* Fanny Pigeaud, Au Cameroun de Paul Biya, Karthala, 2011.

Sola fronte al si mem, la regantaro iris ĝis memkripligi sin. La demando estas kompreneble la obseda tabuo de la “post-Biya-tempo”. Ĉiam rifuzinte nomi posteulon, la ŝtatestro restas la neanstataŭigebla arbitraciulo inter la rego-aspirantoj. Pro prem-instigo de la internaciaj financantoj, li ellaboris novan armilon: la lukto kontraŭ korupto. Sub preteksto de “travideblo”, la plej alta aŭtoritatulo, mem netuŝebla, tenas sub sia povo ĉiujn, kiuj pliriĉiĝis dum lia regado kaj formetas iun ajn laŭ sia plaĉo. Jen, laŭ altaj respondeculoj mem, la celo de la amaskumunikile diskonigata operacio “Nizoj” (2006-2011), kiu jam sendis al malliberejo plurajn ministrojn, kaj devigas la aliajn plenumi timigajn servuto-demonstraciojn. “Ni ĉiuj estas kreitoj aŭ kreitaĵoj de prezidanto Paul Biya, al li sola devas iri la gloro pri ĉiuj niaj agoj, deklaris neironie s-ro Jacques Fame Ndongo, ministro pri supera instruado en 2010. Neniu el ni gravas, ni estas nur liaj servistoj, aŭ pli trafe, liaj sklavoj*.”

* Citita en Le Jour, Jaundeo, 14-a de aprilo 2010.

Kameruno ja estas politike skleroza, ne nur ĉar s-ro Biya kaj liaj ĉirkaŭantoj estas lertaj manovristoj. Sed ankaŭ ĉar ĝiaj internaciaj partneroj, kiuj nun postulas travideblajn elektojn, senĉese nutris la senfinan ŝajnigon. La plej grandan kompromitiĝon certe plenumis Francujo. De lia instalado ĉe la regejo, la ekskolonia lando neniam ĉesis apogi s-ron Biya. Ĝi liveras al li armilojn kaj formas liajn subpremajn fortojn (taĉmentojn), remetas monon en lian buĝeton kaj forviŝas liajn ŝuldojn, lin gratulante okaze de ĉiu balota venko.

Pli kritikemaj, la aliaj okcidentaj landoj — kaj unue Usono — restas tamen ambiguaj. Defendante ankaŭ siajn interesojn, aparte fronte al la potenciĝo de la ĉina konkurenco, ili sekvas de malproksime la aplikon de siaj admonoj. La kameruna reĝimo do povas kontentiĝi per malprecizaj promesoj kaj duonpaŝoj por respondi al la admonoj pri “bona administrado” kaj dialogo kun la demokrati-surogato, kiun konsistigas la civila socio.

Simile kun la kontraŭ-korupta lukto, fakte transformita en operacion por politika purigado, la asistado donata de la Eŭropa Unio kaj la Programo por Disvolvado de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por starigi sendependan balotkomisionon, nomitan Elecam, montriĝas pli perversa ol profita. Tia estas la konkludo de la politik-sciencistino Marie-Emmanuelle Pommerolle, pristudadinte la partoprenon de la internaciaj partneroj en la balota reformo (komputikigo, restarigo de la listoj, ktp.). Ja la celo estas malpli igi la elekto-procezon nekontestebla, ol instigi la partoprenadon kaj kanaligi tiel la popolan malkontenton. La internacia apogo fine plifortigas la regantojn, kiuj povas malmultekoste refarbi sian “demokratian fasadon”.

Oni tiel pli bone komprenas, kial la “internacia komunumo” multobligas iniciatojn por instigi s-ron Biya prepari la estontecon. Konsciaj, ke perbalota registaro-ŝanĝo fariĝis neebla, kaj ke la risko de socia eksplodo grandiĝos se li persistas resti (kaj morti) reganto, la internaciaj partneroj de Kameruno insiste petadas la faktan “monarĥon” nomumi posteulon. Laŭ la Lettre du Continent de la 25-a de aŭgusto 2011, s-ro Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, eĉ ricevis promeson de s-ro Biya en somero 2011, ke li decidos ene de du jaroj. Sed, tri jardekojn post la povo-heredo de Ahidjo-Biya, ĉu la kameruna popolo, preskaŭ eksplodonta, akceptos senreage novan heredon, plenumitan kaŝe kaj kontraŭ ĝiaj interesoj?

Thomas DELTOMBE

Mamata Banerjee, la nova furorulo

Multaj el la liberalaj amaskomunikiloj mokis la malvenkon, je la 13-a de majo 2011, de la komunista registaro kiu regis Kalikaton kaj Okcident-Bengalion ekde 1977. Sed la Maldekstra Fronto jam apenaŭ estis marksisma partio: dum jardeko, ĉi tiu koalicio de partioj de la maldekstro adoptis novliberalisman tagordon tiom, ke f-ino Mamata Banerjee kaj ŝia partio la Trinamool Congress Party (TMC), regiona ido de la Congress Party, kompare ŝajnis pli reprezenta de la interesoj de la popolo.

Antaŭ ĉio, balotantoj malakceptis rigidiĝintan sistemon. Post kiam ĝi gajnis la mandaton en 1977, la Komunista Partio de Barato (Marksisma) efektivigis vastan agraran reformon kiu alportis avantaĝojn al milionoj da kultivistoj. Poste, tamen, ĝi laŭpaŝe sin turnis al klientismo, korupto kaj balotada fraŭdo. Ekzemple, komence forpuŝinte la plendojn de investantoj, ekde 2001 la registaro brutale servis al iliaj interesoj, eldomigante etskalajn terkultivistojn por fari spacon por industriaj projektoj. Je la 14-a de marto 2007, 14 manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ speciala ekonomia zono, estis mortpafitaj de la polico en la vilaĝo Nandigram.

“La Maldekstra Fronto estis maldekstrisma nur laŭnome” deklaras Biplab Halim, aktivulo por homaj rajtoj kaj membro de la balotkomisiono de Okcident-Bengalio. “La popolo sentis sin perfidita. Eĉ maldekstrismaj intelektuloj voĉdonis favore al Mamata.” Pri investantoj, “ili komprenis, ke la brutaleco de la Maldekstra Fronto kondukis al senelirejo, kaj estis pli bone subteni Mamata-n por defendi siajn interesojn.”

Impulsema, meminiciatema, unu el la popolo, kun forta personeco, vivanta sola kun la patrino, Mamata unuigis ĉirkaŭ si voĉdonantojn el diversaj sektoroj de bengala socio” diras Sobhandeb Chattopadhyay, gvidanto de la TMC-deputitoj en la Asembleo de Okcident-Bengalio. Li difinas la Trinamool-on kiel “partion de la maldekstrisma centro. La popolo volis ŝanĝon kaj trovis en Mamata la personon kiu reprezentas tion.”

Afiŝoj, flagoj, kantoj: f-ino Banerjee estas la objekto de ne pli kaj ne malpli ol sekto. “Didi” (“Fratino”) partoprenas senfinajn trukojn antaŭ la amaskomunikiloj: ekde sia enoficiĝo, la ĉefa ministro de la ŝtato faras neantaŭanoncitajn vizitojn al hospitaloj kaj policejoj, notante la misadministradon de publikaj servoj kaj punante kelkajn respondeculojn. Ĉi tion bonvenigas bengaloj, kiuj ĉiutage alfrontas la arogantecon de koruptaj plumknaristoj. Sed flati voĉdonantojn kun tre malsamajn interesojn devigas al Didi teni malfacilan ekvilibron: sekve, ŝi subtenis — aŭ “alproprigis” laŭ iuj — la kamparanan proteston kontraŭ la industriaj projektoj mallerte truditaj de la Maldekstra Fronto. Responde al la ribelo de la kamparanoj gvidata de la TMC, je la fino de 2008 la grupo Tata rezignis sian planon konstrui aŭtofabrikon en Singur, apud Kalikato. La malkara aŭto Tata Nano tial estas konstruata en la ŝtato Guĝarato kie ĝi kreis rekte aŭ nerekte ĉirkaŭ dek mil laborpostenojn. Ĉi tio ne malhelpis, ke f-ino Banerjee promesis “allogi investantojn” kaj transformi Kalikaton en “la ekvivalenton de Londono aŭ Honkongo”.

Regiona ĉefurbo dormema

Kalikato aspiras brili pli hele

La bengala urbego estas malpli profitinta el ekonomia kresko ol Nov-Delhio kaj Bombajo. Ĝia manko de vigleco malhelpas la leviĝon de la mezklasanoj. Ĝiaj ladurboj ankoraŭ ade sorbas la amaselmigradon el la kamparo. Ĉi tiu sento de relativa regreso klarigas la balotadan malvenkon pasintmaje de la komunistoj, ellacigitaj de pli ol tri jardekoj da potenco.

La flughaveno de Kalikato ŝajnas tre eksmoda kompare kun tiuj el vitro kaj ŝtalo konstruitaj en lastaj jaroj en Nov-Delhio, Bengaluro kaj Hajderabado, kreskocentroj de “India Shining” (la Barato kiu brilas). “Welcome to the City of Joy” (Bonvenon al la Urbo de Ĝojo) proklamas avizo en la atendohalo, aludante la romanon de Dominique Lapierre*. Kontaktite telefone, Lapierre diris, ke la titolo provas esprimi “la kuraĝon, la fortikecon kaj la viglecon” de la ladurbanoj kies inferajn ĉiutagajn vivojn li priskribis: “En la vortoj de Rabindranath Tagore*, la aflikto estas granda, sed pli granda estas la homa spirito.” El la kvar kaj duona milionoj da enloĝantoj de Kalikato (pli ol 13 milionoj en la kunurbaĵo), unu triono loĝas en ladurboj. Ĉi tiu proporcio atingas 55% en Bombajo kiu, tamen, estas ekonomika dinamo de la lando* ...

* Dominique Lapierre, La Cité de la joie, Robert Laffont, Parizo, 1985, surekranigita en 1992 de Roland Joffé. Per la tantiemo, Lapierre fondis reton de dispensarioj, lernejoj kaj hospitalaj ŝipoj (www.cityofjoyaid.org).
* Rabindranath Tagore (1861-1941), bengala aŭtoro, dramisto, pentristo kaj filozofo. Premio Nobel pri Literaturo 1913.
* Donitaĵoj de la Censo de Barato 2001 kaj 2011.

Homfortaj transportiloj, poŝtelefonoj, kaj McDonald’s. La sola urbego en orienta Barato, Kalikato senĉese entiras la kamparanojn de la ĉirkaŭa regiono, kaj ĉi tio okazas ekde ĝia fondo de la britoj fine de la 17-a jarcento: ekonomiaj migrintoj, rifuĝintoj de malsatego (1943) kaj militoj (1947, 1971). “Ĉi tiu estas urbo planita por 300 000 enloĝantoj”, diras Lapierre, “en kiu milionoj da homoj estas katapultitaj de militoj kaj klimataj katastrofoj, kaj kies entuta kapablo sorbi pli da homoj estas delonge superita. Foje, estas nur unu necesejo kaj ununura eksterdoma akvotubo por 5-6000 homoj.” Ekonomia kresko ne sukcesis haltigi la eliradon el la kamparo: la neregistara organizaĵo (NRO) The Samaritans taksas, ke “mil novaj migrantoj” aktuale ekloĝiĝas en la kunurbaĵo ĉiutage. Kamparanoj fuĝas de la ekonomia vegetado de la vilaĝoj, de la manko de perspektivoj, la ŝarĝoj de kasto kaj religio, kaj foje de perforto — konfliktoj inter familioj, fitraktoj de bienhavantoj, naksalitaj gerilanoj*. Malplimulto venas el najbara Bangladeŝo: kontraŭleĝe transiri la landlimon kostas 3000 rupiojn (ĉirkaŭ 47 eŭrojn), la lingvo estas la sama kaj subaĉetaĵo al la polico evitas deporton. En la urbo, oni povas postlasi la konformismon de la kampara vivo kaj krei por si novan vivon kaj novan identecon. “Ĉi tie, nenio gravas krom la socia rango” diras Patrick Ghose, profesoro kaj fervora observanto de sia urbo. “Se vi estas de malalta kasto, vi povas laŭleĝe ŝanĝi vian nomon kontraŭ 700 rupioj (ĉirkaŭ 11 eŭroj)*. Sekve, ĉiu povas fiksloĝi ĉi tie kaj senti sin ĉe si.”

* Maoismaj gerilanoj kiuj spertas fortan revigliĝon en malfavorataj kamparaj lokoj. Vidu ‘En Inde, expansion de la guérilla naxalite’, Le Monde diplomatique, decembro 2007.
* En Barato, la familia nomo ofte malkaŝas la kaston.

Kvankam Kalikato havas proporcie malpli da ladurboj ol Bombajo, malriĉeco estas nedisputeble pli videbla. La plej evidenta ekzemplo estas la homtirataj rikiŝoj. Ĝuste en la urbocentro, sur strato Patrino Teresa* kaj proksima al restoracio McDonald’s, magra maljunulo, sunbrunigita, nudpieda, tiras per sia rikiŝo dikan junulon vestitan per okcidenta vesto kiu frapetas sur sia inteligenta poŝtelefono. La kombinaĵo konsistigas rimarkindan kolizion de “India Shining” kun la plej malhela ekspluatado. Ekde 2000, la aŭtoritatuloj provas malpermesi ĉi tiun postlasaĵon de la deknaŭa jarcento, sed vane. Alfrontante mankon de alternativa laboro, la miloj da rikiŝistoj kontraŭis la malaperon de sia okupo.

* Agnes Gonxha Bojaxhia, nomata Patrino Teresa (1910-1997). Hinda religiulino albandevena kiu de 1948 dediĉis sin al la servo de la plej malriĉaj el la malriĉaj. Pacpremio Nobel en 1979, beatigita en 2003. Fama pro sia sindediĉo, ŝi ankaŭ estis kritikita pro sia kontraŭstaro al abortigo kaj pro la manko de kuracado en ŝiaj maljunulejoj en Kalikato.

Makranj, 42-jara, kiu tiras rikiŝon jam dum kvin jaroj, diras ke li iam estis kamparana kultivisto en la najbara ŝtato Biharo. Magraj rikoltoj venigis lin ĉi tien. Li ne posedas la propran rikiŝon sed luas ĝin kontraŭ 150 rupioj (2,30 eŭroj) ĉiusemajne. La transportado de pasaĝeroj kaj varoj enspezigas al li inter 150 kaj 200 rupiojn ĉiutage. Li dividas solan ĉambron kun tri aliaj rikiŝistoj “en la domo de riĉa familio.” Ili ne pagas lupagon sed faras la mastrumadon kaj la butikumadon kaj prizorgas la ĝardenon. Makranj ŝparas sian laborpagon kaj ĉiumonate sendas inter 3000 kaj 4000 rupiojn al la vilaĝo kie loĝas lia edzino kaj kvar infanoj. Foje, policanoj eldevigas subaĉetaĵojn el li kaj klientoj mistraktas lin. Sed Makranj kredas ke li estas “bonsorta”: lia familio loĝas en domo en la kamparo kaj ne sur stratangulo de la urbego.

Iom pli laŭlonge de la strato, Lakshmi kaj ŝia familio estas disvastigintaj sian gudrotukon sur la vojon. Petinte al sia ebria edzo silenti, ŝi konsentas paroli al ni pri sia vivo. Ŝi purigas “la domojn de la riĉuloj” kontraŭ inter 100 kaj 200 rupioj por tago. Ŝiaj skeletecaj infanoj kolektas forĵetaĵojn kaj ilin apartigas laŭ klaso por vendi kontraŭ 1 rupio por kilogramo. Unu infano estas mense handikapita, lia frateto havas malbelan okulinfekton. Ofte, la polico forpelas ilin kaj ili iras por ekloĝi aliloke. El la kvin mil kvin cent ladurboj en Kalikato, pli ol tri mil kvin cent ankoraŭ estas kontrauleĝaj*. Sub kondiĉo de anonimeco, humanitaraj helpistoj konfidencas, ke iuj policistoj ĉantaĝas la ladurbanojn per minacoj de elpelo por havigi al si seksajn favorojn.

* Nitai Kundu, The case of Kolkata, Institute of Wetland Management and Ecological Design, 2006.

La surstrata vivo sekvas apartan rutinon. Matene, oni lavas sin ĉe la publika akvotubo. Sidante sur briko, kun siaj ekipaĵoj ĉepiede en juta sako, negocistoj kaj metiistoj gvatas klientojn: barbiroj, ŝuistoj, tajloroj, ŝuciristoj, ĉarpentistoj, lavistinoj, podetalistoj ... Neregistaraj Organizoj taksas, ke povus esti du cent kvindek mil stratnegocistoj. Glatrazitaj, en gladitaj ĉemizoj, viroj matenmanĝas ĉe strata budo. “En Kalikato, oni povas manĝi rizon kaj legomojn kontraŭ 5 rupioj, fiŝaĵon kontraŭ 16 rupioj. En Nov-Delhio kaj Bombajo, estas trioble pli altekoste” diras The Samaritans. Poste, ĉiu iras labori. La plejparto de ladurbanoj okupiĝas, formale aŭ neformale, pri la kolektado de forĵetaĵoj por entreprenetoj. Pro siaj alta loĝdenseco kaj malpli altaj kostoj de produktado, la ladurboj ofte estas memsufiĉaj: produktoj kaj servoj estas fabrikataj kaj konsumataj de la loĝantoj*. Fortaj sociaj kaj interpersonaj ligoj reduktas la amaron de la vivkondiĉoj. “En la ladurboj de la novjorka kvartalo The Bronx, mi vidis malriĉulojn senigitajn je sia kulturo kaj vere senesperajn” diras Lapierre. “Sed ne en Kalikato, kie, malgraŭ la malriĉeco, estas pli da festoj kaj festoj ol en iu ajn alia urbo.”

* Kalpana Sharma, Rediscovering Dharavi, Penguin Books India, Nov Delhio, 2000. Ĉi tiu libro prezentas ekonomian analizon pri la ladurboj de Bombajo.

Sed Kalikato ja ne konsistas el malriĉeco kaj nenio pli, kliŝaĵo kiu ĉagrenas la mezklasanojn kaj la elitojn. Precipe tamen pro la ĉieesto en la stratoj de mencioj pri Patrino Teresa (fotoj, memortabuloj, surskriboj skulptitaj en marmoro ...), la bengala urbego plifortigas impreson de senhaveco kiu atingas la nivelon de karikaturo. “Ĉu vi konas ‘Orientalism’ de Eduard Said?”* demandas Aveek Sen, verkisto kaj kultura ĵurnalisto ĉe la ĵurnalo The Telegraph. “Nu, iu bildo de Barato estas projekciata al la Okcidento kiu konformiĝas al la stato kiun Okcidentanoj atendas.” Multaj bengaloj kulpigas la komunistojn, kiuj regis Kalikaton kaj la ŝtaton Okcident-Bengalo de 1977 ĝis majo 2011, pro tio, ke ili neniam provis ŝanĝi kiel la ekstera mondo vidas la urbon. Tio estis unu el la kialoj de ilia malvenko fronte al la Trinamool Congress Party (TMC) de f-ino Mamata Banerjee antaŭ tri monatoj (vidu ‘Mamata Banerjee, la nova furorulo’): per sia neniofarado, la komunista registaro eble kontribuis al la urba regreso.

* Eduard Said, L’Orientalisme. L’Orient créé par l’Occident (1978), Seuil, Parizo, 2005.

Fakte, Kalikato ne estas profitinta de la jardeko de forta ekonomia kresko tiel multe kiel aliaj barataj urboj. Multaj el ĝiaj viktorianaj konstruaĵoj estas disfalantaj — foje sur la kapojn de preterpasantoj — tiel donante al la urbo kadukan aspekton. Estas malpli da postenoj por kvalifikitaj laboristoj kaj, laŭ dungitoj, iliaj salajroj estas pli malaltaj ol aliloke. Delonge la kultura ĉefurbo de Barato, Kalikato nun estas forlasata de barataj kaj internaciaj artistoj favore al Nov-Delhio kaj Bombajo. Ĉi tiun mankon de vigleco priploras la edukitaj bengalaj mezklasanoj kiuj ofte elektas migri al urboj kie ili pli probable plenumos siajn aspirojn.

Sur la marĝenoj de ekonomia evoluo

Malgraŭ tio, Kalikato havas zorge bontenatan metroon, klimatizitajn butikcentrojn kaj komercajn kvartalojn kie viglas la neeviteblaj telefonaj informejoj kaj firmaoj de informa teknologio, la emblemoj de barata kapitalismo. Por Lapierre, ĉi tiu stato de relativa evoluado apenaŭ utilas al tiuj kun modestaj enspezoj: “La modernigo de la urbaj distriktoj faras ilin tro multekostaj por iliaj loĝantoj, kiuj devas migri aliloken. La metroo? Tro altekosta. Kaj se temas pri la grandegaj butikcentroj, ilia konsumo de elektro por klimatizo kaŭzas senkurentigojn tra la tuta urbo.”

En 1985, multaj riĉaj kalikatanoj diris, ke ili nenion sciis pri la situacio en la ladurboj. Ĉi tiu situacio apenaŭ ŝanĝiĝis. “Tri cent kvindek milionoj da baratanoj enlitiĝas ĉiuvespere kun duonmalplenaj stomakoj”, diras Lapierre. “Realaĵo, kiun la mezklasanoj de ĉi tiu nova ”India shining“ preferas ignori. La plej malfavoratoj scias, precipe per televido, kiel la riĉuloj vivas. Mi ne volas imagi tion, kio okazos en la tago kiam gvidanto kun la karismo de Gandhi alvokos ilin al ribelo.”

Cédric GOUVERNEUR

La maldekstro kiun ni ne plu volas

LA USONANOJ, kiuj manifestacias kontraŭ Wall Street protestas ankaŭ kontraŭ siaj perantoj en la demokrata partio kaj en la Blanka Domo. Ili sendube ne scias, ke la francaj socialistoj daŭre invokas la ekzemplon de s-ro Barack Obama. Tiu, male al s-ro Nicolas Sarkozy, sciis agi kontraŭ la bankoj, laŭ ili. Ĉu temas vere pri mistakso? Kiu ne volas (aŭ ne povas) ataki la pilierojn de la liberala ordo (financismo, tutmondigo de la kapital- kaj var-fluoj) emas personigi la katastrofon, atribui la krizon de la kapitalismo al eraroj de koncepto aŭ de mastrumado de sia interna kontraŭulo. En Franciu, la eraro estas tiu de “Sarkozy”, en Italio de “Berlusconi”, en Germanio de “Merkel. Bonege, sed aliie?

Aliie kaj ne nur en Usono, politikaj gvidantoj, kiujn la modera maldekstro longtempe prezentataj kiel referencoj, alfrontas siavice ankaŭ indignigitajn arojn de manifestaciantoj. En Grekio, s-ro Georgo Papandreu, prezidanto de la Socialista Internacio, realigas drakonan politikon de malabundo, kiu kombinas amasajn privatigojn, forigon de laborlokoj en la publikaj servoj kaj fordonon de la suvereneco de lia lando pri ekonomiaj kaj socialaj aferoj en la manojn de liberala “triopo”.* La registaroj de Hispanio, Portugalio kaj Slovenio memorigas ankaŭ, ke la vorto maldekstra estas tiom misuzata, ke oni jam ne ligas ĝin kun ia aparta politika enhavo.

* Konsistanta el la Eŭropa Komisiono, la Centra Eŭropa Banko (CEB) kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF).

Okazas, ke unu el la plej bonaj prokuroroj de la sakstrato de la eŭropa socialdemokrataro estas s-ro Benoît Hamon, la nuna porparolanto ... de la Franca Socialista Partio (PS). “En la Eŭropa Unio, skribas li en sia lasta libro “Turni la paĝon”, la Eŭropa Socialista Partio (ESP) estas historie asociita kun la kompromiso, kiu ligas ĝin kun la kristandemokratio, kun la strategio de liberaligo de la interna merkato kaj kun ties konsekvencoj por la socialaj rajtoj kaj la publikaj servoj. Estas socialistaj registaroj kiuj intertraktis la planojn de malabundo volatajn de la Eŭropa Unio kaj de la Internacia Mon-Funduso. En Hispanio, en Portugalio kaj en Grekio kompreneble, la kontestoj kontraŭ la planoj de malabundo celas la IMF-n kaj la Eŭropan Komisionon, sed ankaŭ la naciajn socialistajn registarojn. [...] Parto de la eŭropa maldekstrularo jam ne kontestas, ke necesas — laŭ la modelo de la eŭropa dekstrularo — oferi la prizorgoŝtaton por restarigi la buĝetan ekvilibron kaj flati la merkatojn. [...] Ni estis en pluraj lokoj de la terglobo obstaklo por la progreso. Mi ne submetiĝas al tio.”* La ekkadukiĝo de Eŭropo estas eble ankaŭ la vespera krepusko de la ideologia influo de tiu kontinento en kiu naskiĝis la sindikatismo, la socialismo kaj la komunismo — kaj kiu ŝajnas pli ol aliaj rezignacie allasi ilian estingiĝon.

* Benoît Hamon: Tourner la page, Flammarion, Parizo, 2011, p. 14-19.

Ĉu tamen la ludo estas perdita? Ĉu la maldekstraj elektantoj kaj aktivuloj, kiuj ŝatas pli enhavojn ol “markojn”, povas esperi, ankaŭ en la okcidentaj landoj, batali kontraŭ la maldekstro kun kamaradoj, kiuj estas konvinkitaj de la liberalismo sed daŭre hegemoniaj ĉe la elektoj? Tiu baleto fariĝis efektive rita: la reformisma maldekstro distingiĝas de la konservativuloj dum la tempo de elektokampanjo per optika efiko. Poste, kiam ĝi havas la okazon, ĝi klopodas por regi kiel ĝiaj kontraŭuloj, por ne ĝeni la ekonomian ordon, por protekti la arĝentan manĝilaron de la kastelo.

La socia transformado, kies neceson proklamas la plej multaj maldekstraj kandidatoj por registaraj respondecoj, kaj eĉ ties urĝan neceson, bezonas, ke ili vidu en ili pli ol elektokampanjan retorikon. Sed ankaŭ ... ke ili akiru la potencon. Kaj ĝuste pri tiu punkto la modera maldekstro riproĉas la “radikalulojn” kaj la ceterajn “indignigitojn”. Ĝi siavice ne atendas la “grandan vesperon” (vidu la artikolon pri la debato inter Samuel Gompers kaj Morris Hillquit article); ĝia revo ankaŭ ne estas kaŭri en ia kontraŭsocio izolita kontraŭ la malpuraĵoj de la mondo kaj priloĝata de esceptuloj (vidu la artikolon de Franck Poupeau, article). Por uzi la vortojn de s-ro François Hollande, ĝi ne volas “bloki anstataŭ fari, bremsi, anstataŭ agi, rezisti, anstataŭ konkeri”. Kaj ĝi opinias, ke “ne venki la dekstron signifas konservi ĝin, do, elekti ĝin.”* La radikala maldekstro, male, preferas, laŭ li, “rajdi sur ia ajn kolero” anstataŭ “elekti la realismon”.*

* François Hollande: Devoirs de vérité, Stock, Parizo, 2006, p. 91 kaj 206.
* Saml., p. 51 kaj 43.

La registara maldekstro, kaj tio estas lia ĉefa argumento, disponas “nun kaj ĉi tie” pri la elektaj fortoj kaj pri malpaciencaj kadruloj kiuj obligus al ĝi tuj certigi la deĵorŝanĝon. “Venki la dekstron” tamen ne dependas de programo aŭ de perspektivo. Ekde kiam la elektoj estas gajnitaj, la ekzistantaj strukturoj — ĉu naciaj, eŭropaj aŭ internaciaj — povas bari la volon je ŝanĝo kiu esprimis sin dum la kampanjo. En Usono, s-ro Obama povis aserti, ke la industriaj premgrupoj kaj la parlamenta obstrukco de la respublikanoj subfosis volismon kaj optimismon (“Yes, we can”), esprimita tamen de granda popola plimulto.

Aliie, maldekstraj regantoj senkulpigis sin pro sia prudento aŭ sia timemo per “devigoj”, “heredaĵo” (la foresto de internacia konkurenckapablo de la produktada sektoro, la nivelo de la ŝuldoj, ktp), kiuj malvastigis iliajn agospacon. “Nia publika vivo estas dominata de stranga duismo, analizis jam s-ro Lionel Jospin en 1992. Unuflanke oni riproĉas al la potenco [socialista] la senlaborecon, la malbona vivo en la antaŭurboj, la socialan frustriĝojn, la dekstran ekstremismon, la malesperon de la maldekstrularo. Aliflanke oni admonas ĝin ne rezigni pri financa ekonomia politiko kiu tre malfaciligas pritrakti tion, kion oni kritikas”.* Dudek jarojn poste, la formulo de tiu kontraŭdiro ricevis eĉ ne unu falton.

* Lionel Jospin, “Reconstruire la gauche [Rekonstrui la maldekstron]”, Le Monde, 11-a de aprilo 1992.

La socialistoj ripetas tion ĉiam, kiam ili argumentas favore al la “voĉo utila”: elekta malvenko de la maldekstro kaŭzas ke la dekstro realigas tutan arsenalon de liberalaj “reformoj” — privatigojn, redukatado de la sindikataj rajtoj, amputado de la publikaj enspezoj — kiuj detruos la eventualajn rimedojn de alia politiko. Tia malvenko povas ankaŭ havi pedagogiajn virtojn. S-ro Hamon koncedas ekz-e ke en Germanio “la rezulto de la parlament-elektoj [de septembro 2009], kiu donis al la SPD [Socialdemokrata Partio de Germanio] ĝian plej malbonan rezulton [23 elcentoj de la voĉoj] de jarcento, konvinkis ĝian gvidantaron pri la neceso ŝanĝi la orientiĝon.

Same modesta “renormaligo de la doktrino” okazis en Francio post la malvenko de la socialistoj en 1993, en Britio post la venko en 2010 de la konservativa partio. Kaj oni certe baldaŭ konstatos ion saman en Hispanio kaj Grekio, ĉar ne estas tre verŝajne ke la nunaj socialistaj regantoj de tiuj landoj kulpigas sian malvenkon al tro revolucia politiko ... Por trovi argumenton por s-ro Papandreu, la greka socialista deputitino Elena Panaritis uzis neatenditan referencon: Margaret Thatcher bezonis dek unu jarojn por realigi siajn reformojn en lando kiu havis malpli gravajn strukturajn problemojn. Nia programo stariĝis nur antaŭ dek kvar monatoj!”* Resume: “Papandreu pli bonas ol Thatcher!”

* Citita de Alain Salles, “L’odyssée de Papandréou [La odiseado de Papandreu]”, Le Monde, 16-a de septembro 2011.

Por eliri el tiu naso necesas fari la lliston de la antaŭkondiĉoj por envicigi la tinancan tutmondigon. Tamen tiam venas tuj jena problemo: pro la abundeco kaj rafiniteco de la rimedoj, kiuj de tridek jaroj dependigis la ekonomian evoluon de la ŝtatoj al la kapitalisma spekulado, eĉ relative mola reformpolitiko (malpli da imposta maljusteco, modera kresko de la aĉetpovo de la salajroj, konservado de la buĝeto por edukado, ktp) neprigas nun konsiderindan nombron de rompoj. Rompo kun la unua eŭropa ordo, sed ankaŭ kun la pasintaj politikoj de la socialistoj.

Pro manko de kritiko de la “sendependeco” de la Eŭropa Centra Banko (pri kiu la eŭropaj traktatoj garantiis, ke ĝia monpolitiko estu ekster ĉia demokratia kontrolo), pro manko de malrigidigo de la traktato pri stabileco kaj kresko (kiu, en periodo de krizo, sufokas ĉian volisman strategion por kontraŭbatali la senlaborecon), pro manko de kritiko de la alianco inter liberaluloj kaj socialdemokratoj en la Eŭropa Parlamento (kiu kondukis la lastajn al subteni la kandidaton s-ro Mario Dragui, eksbankisto de Goldman Sachs, por fariĝi la ĉefo de la ECB), sen paroli eĉ pri la liberkomerco (la doktrino de la Eŭropa Komisiono), pri kontrolproceduro de la publika ŝuldo (por ne repagi al la spekulistoj, kiuj agis kontraŭ la plej malfortaj landoj de la eŭro-zono)*; pro la manko de ĉio ĉi, la ludo komenciĝas malbone.

* “Maleblas por la maldekstro prezentiĝi al voĉdonado de la francoj kaj postuli, ke ili pagu tiun fakturon”, opinias ekz-e s-ro Hamon.

Kaj estas eĉ dekomence perdita. Efektive, nenio ebligas kredi, ke la s-roj Hollande en Francio, Sigmar Gabriel en Germanio aŭ Edward Miliband en Britio sukcesos tie, kie la s-roj Obama, José Luis Zapatero kaj Papandreu jam fiaskis. Imagi, ke “alianco, kiu faras la politikan union de Eŭropo la koro se sia projekto” ebligas, kiel s-ro Massimo d’Alema en Italio esperas, “certigi la renaskiĝon de la progresismo”*, similas (en la plej bona okazo) al revo. En la aktuala stato e la politikaj kaj sociaj fortoj, federacia Eŭropo povus nur pli firmigi li la liberalajn dispoziciojn, kiuj estas jam nun sufokaj, kaj ankoraŭ iom pli senigi la popolon je sia suvereneco per tio, ke oni konfidas la potencon al netravideblaj teĥnokrataj instancoj. Ĉu la mono kaj la komerco ne estas jam “federaciitaj” kampoj?

* Massimo d’Alema, “Le succès de la gauche au Danemark annonce un renouveau européen [La sukceso de la maldekstro en Danlando anoncas eŭropan renoviĝon]”, Le Monde, 21-a de septembro 2011.

Tamen, tiom longe, kiom la modere maldekstraj partioj daŭre reprezentas la plimulton de la progresema elektantaro — ĉu pro ŝato de ilia projekto aŭ pro la sento, ke tiu projekto estas la sola perspektivo por baldaŭa alternado —, la plej radikalaj politikaj organizaĵoj (aŭ la ekologiistoj) estas kondamnitaj al la rolo de statistoj, de helpantoj, aŭ de vanaj baraktantoj. Eĉ kun 15 elcentoj da voĉoj, kvardek kvar deputitoj, kvar ministroj kaj organizaĵo de dekoj da miloj da membroj, la Franca Komunista Partio (PCF), inter 1981 kaj 1984 neniam pezis en la difino de la ekonomiaj kaj financaj politikoj de la prezidanto François Mitterrand. La fiasko de la Komunista Refondado en Italio, kaptita de sia alianco kun partioj de maldekstra centro, ne estas pli entuziasmiga kazo. Tiam la celo estis ĉiapreze malebligi la revenon de s-ro Silvio Berlusconi en la potencon — kiu tamen okazis, kvankam iom poste.

La Maldekstra Fronto [Front de gauche] (al kiu apartenas la PCF) esperas kontraŭdiri tiajn aŭgurojn. Premante la Socialistan Partion, ĝi esperas igi ĝin forlasi “siajn atavismojn”. Apriore la partio ŝajnas sorĉalvoka. Tamen, se ĝi enhavas aliajn donitaĵojn ol la elektan fortrilaton kaj la instituciajn trudojn, ĝi povas profiti de historiaj precedencoj. Ekz-e, neniu el la grandaj socialaj atingoj de la Popola Fronto (pagataj ferioj, kvardekhora semajno ktp) troviĝis en la programo (tre modera) de la venka koalicio en aprilo-majo de 1936; la movado de strikoj en junio trudis ilin al la franca mastraro kaj al la dekstro.

La historio de tiu periodo tamen ne limiĝas al la nerezistebla premo de socia movado sur la timetaj aŭ ŝokitaj maldekstraj partioj. La movadon de ribelo ja liberigis la elektovenko de la Popola Fronto, per tio ke ĝi donis al la laboristoj la senton, ke ili jam ne kiel antaŭe kolizios kontraŭ la polica kaj mastrara subpremado. Kuraĝigitaj, ili sciis ankaŭ, ke la partioj, por kiuj ili voĉdonis, donos al ili nenion, sen ke ili iomete tordos al ili la manon. De tie venas tiu venka — sed tre malofta — inter elekto kaj mobiliziĝo, urnoj kaj fabrikoj. En la nuna stato de la aferoj, maldekstra registaro, kiu ne ricevus ekvivalentan premon, tuj enfermiĝus malantaŭ fermitaj pordoj kun teĥnokratio kiu perdis la kutimon fari ion alian ol liberalismon. Ĝia sola zorgo estus logi la notad-agentejojn, pri kiuj tamen ĉiu scias, ke ili tuj malaltigos la gradon de ĉia lando, kiu iras la vojon de vera maldekstra politiko.

Do, ĉu aŭdaco aŭ enŝlimiĝo? La riskoj de la aŭdaco — izoliĝo, inflacio, malboniĝo — estas al ni gurdataj de la matena ĝis la vespera krepusko. Jes, sed la riskoj de la enŝlimiĝo? Karl Polanyi, analizante la situacion de Eŭropo de la 1930-aj jaroj, memorigis, ke “la sakstrato, en kiu la liberala kapitalismo troviĝis” tiam kondukis en pluraj landoj al “reformo de la merkatekonomio realigita je la prezo de forigo de ĉiuj demokratiaj institucioj.”* Eĉ tiom modera socialisto kiel s-ro Michel Rocard alarmas: akrigo de la kondiĉoj trudataj al la grekoj povus kaŭzi la suspendon de la demokratio en tiu lando. “En la stato de kolero, en kiu tiu popolo troviĝos, skribis li lastan monaton, oni povas dubi ĉu ia ajn greka registaro povus teni sin sen apogo de la armeo. Tiu malĝoja penso koncernas certe ankaŭ Portugalion kaj/aŭ Irlandon, kaj/aŭ aliajn, pli grandajn landojn. Ĝis kien ni iros?”

* Karl Polanyi, La Grande transformation, p. 305 kaj 307).

Kvankam ĝi estas perfuzata de tuta butiko da instituciaj kaj komunikilaj rimedoj, la Respubliko de la centro ŝanceliĝas. Konkurso pri rapideco okazas inter akrigo de la liberala aŭtoritatismo kaj komenco de rompo kun la kapitalismo. Tiu lasta ŝajnas ankoraŭ malproksima. Sed kiam la popolo jam ne kredas je politika ludo, kies ĵetkuboj estas falsitaj, kiam ĝi observas, ke la registaroj senigis sin je sia suvereneco, kiam ĝi insiste postulas bremsi la bankojn, kiam ĝi mobiliziĝas sen scii, kien ĝia kolero ĝin kondukos, tio signifas, ke la maldekstro ankoraŭ vivas.

Serge HALIMI.

Serĉante novajn energifontojn

Ĉinujo malsana pro sia karbo

Plurmiljaraj, la ligoj ekzistantaj inter Ĉinujo kaj karbo konsistigas, ĉe la sojlo de la 21-a jarcento, kaptilon por la modernigo de la lando. La anoncita ekologia katastrofo pro la elsendoj de forcejefikaj gasoj kaj la sociaj dramoj ligitaj al la ekstrakto de la karboerco kondukas la registaron kalkuli kun modernigo kaj diversigo de la energifontoj.

EKIRINTE de Pekino, la ĉina tre rapida trajno (China Railways Highspeed, CRH) veturas pli ol cent kilometrojn hore direkte al Taiyuan, ĉefurbo de Shanxi-provinco. Tiu nordĉina provinco, kun sia plenplenaj vojoj, sia ĥaosa trafiko de kamionoj troŝarĝitaj veturantaj al la grandaj urboj, longtempe estis la ĉefa karboproduktanta regiono de la lando, antaŭ ol Interna Mongolujo prenis ĝian rangon. La vilaĝoj similas unu la aliajn, grizaj kaj malĝojaj. Ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, portas spuron de karbo: pejzaĝoj, kompreneble, sed ankaŭ la loĝejoj, la naturo, la homoj — kies korpoj kaj vizaĝoj estas nigrigitaj de la mineja laboro — kaj la koloro de akvo. La lavado de la eltirita erco poluas ĉiutage iom pli la riverojn kaj la subterajn akvotavolojn, igante akvon neuzebla por irigacio kaj trinkado.

Malgraŭ la okazanta modernigo, la ekstera aspekto de la minejoj preskaŭ ne ŝanĝiĝis de jarcentoj. Antaŭ la enirejo, grandaj karboamasoj atendas la kamionojn. Sur nigraj tabuloj pendantaj ĉe la muroj de la administraj konstruaĵoj, mesaĝoj transdonas al la respondeculoj de laborteamoj la tagajn instrukciojn aŭ memorigas la lastajn decidojn de la ĉiopova ŝtat-administracio por la minej-sekureco. La nombro de minej-akcidentoj rekomencis kreski ekde 2010, kiam okazis 1 403 laŭ la oficialaj statistikoj, kaŭzante 2.433 mortintojn*.

* China Daily, Pekino, 10-an de majo 2011.

Kvankam Ĉinujo planas multobligi la atomcentralojn* kaj daŭre planas konstruadon de baraĵoj, karbo restas dominanta por la elektroproduktado* kaj restas preferata de la entrepren-direkcioj, ĉefe surloke. Tiel, laŭ la regiona komisiono por evoluado kaj reformo, en 2015 la pekinanoj jare konsumos dudek milionojn da tunoj da karbo, kontraŭ dek unu en la jaro 2010, kiam oni ekis la konsum-kreskon. Oni prezentas tri kialojn por pravigi ĉi tiun elekton. Ĉinujo estas unu el la ĉefaj produktantoj en la mondo de tiu erco, aparte abunda en la norda kaj nordorienta regionoj, kie ĝia ekspluatado ne enhavas malfacilaĵojn; la rezervojn la ŝtata administracio por minej-sekureco taksas je 118 miliardoj da tunoj. Due, karbo-indusrio uzas grandan kvanton da laboro kaj ebligas facile sorbi la laborpostulojn, ĉiam kreskantajn sur la kamparoj. Trie, bruligo de malmultekoste ekstraktita karbo estas la plej bona maniero produkti malmultekostan energion, stimulante ekonomian kreskon.

* En 2010, atomenergio estis 1,1% de la ĉina energi-produktado. Ĝi estos 4% en 2015 aŭ 2020.
* La karbo-centraloj provizas 83% de la elektro en Ĉinujo, kontraŭ 80% en Aŭstralio, 70% en Barato kaj iom pli ol 50% en Usono.

De jardeko, diversigo de fontoj estas sur la tagordo, danke al la novaj privilegiaj rilatoj kun sojlolandoj, ekzemple Sudafriko kaj Kolombio, kie ĉi tiu riĉofonto abundas. Ankaŭ la aŭstraliaj subĉielaj minejoj interesas Pekinon. Sed, nun, la enlandaj karboindustrioj provizas 60% de la bezonoj. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la oficiala agentejo Xinhua, ĉirkaŭ 12.000 minejoj funkcias nun en la lando. Sed fakuloj taksas ke, konsiderante ekziston de neoficialaj ejoj, la nombro eble estas duoblo.

Pro tiu diseco, taksata malutila, naskiĝis ambiciaj projektoj por koncentri kaj starigi vastajn ekspluatejojn, por unuecigi la produktadon. En 2006, la komisiono de nacia reformo kaj evoluado publikigis planon por konstrui, ĝis 2015, kvin aŭ ses konglomeratojn, kunfandante aŭ fermante la etajn minejojn en la ĉefaj produktantaj provincoj. Tiel estis kreita la Heilongjiang Longmei Mining Holding Group, unu el tiuj aperantaj konglomeratoj, laboriganta 88.000 dungitojn. Alia ekzemplo estas la Datong Coal Mine Group, kvotigita en la Ŝanhaja Borso. En 2011, Ĉinujo nombras oficiale 24 grandajn karboindustrajn grupojn administratajn de la ŝtato, kiuj rezultas el kunfandiĝoj de minejaj kompanioj kaj el fermo de malgrandaj ekspluatejoj, ĉefe privataj, kie okazis la plej multaj akcidentoj. Tiel, la nombro de minejoj pasis de 87.000 en 1995 al 26.000 en 2005 kaj 12.000 en 2010.

Samspirite oni anoncis, en februro 2010, la projekton malfermi grandegan karbominejon en Gansu-provinco, kies ekspluateblaj rezervoj estas laŭtakse pli ol sep miliardoj da tunoj. Kun 1.100 kvadrat-kilometra areo ĝi devus produkti dudek milionojn da tunoj da karbo jare*. Nomita Ningzheng, laŭ la nomo de la distrikto, kie ĝi situas, ĝis jam estas konsiderata kiel la plej granda karbominejo en la mondo.

* Vd “China approves Gansu coal mining plan”, Peoples’s Daily, Pekino, 8-an de februaro 2010.

Ĉi tiuj gigantaj projektoj kaj ĉi tiu koncentrado-movado ĉiam estas akompanataj de sekurec-argumentoj, destinitaj pravigi la oficialajn decidojn kaj trankviligi la publikan opinion. “Sekureco, tio estas nia ĉiela principo”, “Ni celebru la nunan minejan reformon”, proklamas la frapfrazoj gravuritaj sur la brikaj muroj de la ŝaktoj en Shanxi- aŭ Henan-provincoj. La kreado de konglomeratoj tamen ne pruvis sian efikecon. Jes ja, la rekorda nombro de 2009 (6.995 mortintoj) ne estis preterpasita, sed, post regula malkresko, la nombro de akcidentoj rekomencis kreski ĉi tiujn lastajn du jarojn, kaŭzante la koleron de loĝantaroj. La unuan fojon en 2007, sekve de gaseksplodo en nordorienta parto de Ĉinujo, la familioj de la mortintaj ministoj ricevis monkompensojn, po proksimume 25.000 eŭrojn. De post tiam, financaj kompensaĵoj fariĝis pli kutimaj. Sed ili naskis alian minacon por la ministoj, venantan el la lokaj mafioj.

Krimuloj specialiĝis pri mortigoj de ministoj alivestitaj en akcidentoj por ricevi monkompensojn — ja kreskantajn — atribuitajn de la aŭtoritatuloj aŭ proprietuloj de minejoj. Skandaloj eksplodis en la provincoj Hebei, Yunnan kaj Sichuan, kie organizitaj krimuloj, ofte komplice kun la ĉefoj, plenumas murdojn tute senpune en la minejoj kaj en la barak-loĝejoj, kie ĉi tiuj mizeraj internaj migrantoj (mingong) dormas. En 2003, la filmisto Li Yang rakontis ilian dramon en filmo nomata Blind Shaft, adaptita de la romano La ŝakto de Liu Qingbang*.

* Liu Qingbang, Le Puits, Bleu de Chine, Parizo, 2003. La filmo estis montrata en Ĉinujo.

Ĉi tiu filmo, kiu ricevis multajn premiojn eksterlande, estis la unua, kiu publike malkovrigis la kreskantan krimecon en tiuj subteraj ejoj, kie trudiĝas la leĝo de la plej fortaj. Ni ankaŭ menciu tiun skandalon malkaŝitan fine de 2010 de la ĉinaj amasinformiloj: 62 mense handikapitoj, aĉetitaj de privata specialigita loĝejo kaj poste venditaj, laboris kiel sklavoj en minejoj en Sichuan. La proceso de la kulpintoj estis rimarkata.

Polui, same kiel ĉiuj

FRONTE AL la kreskanta indigno de la loĝantaro, la regantoj malmildigis sian tonon. Post akcidento, kiu rezultigis 35 mortintojn en Guanĝi en septembro 2010, la ĉefministro Wen Jiabao ordonis al la proprietuloj malsupreniri en la ŝaktojn, ĉar, li diris, “via devo estas dividi la riskojn kun viaj dungitoj, por certiĝi ke la sekurec-reguloj estas obeataj”.

Malpli spektakle sed sendube pli efike, la registaro volas sekurigi la elfosadon de karbo per kaptado de la metano, gaso kaŭzanta la plimultajn mortigajn eksplodojn. Laŭ s-ro Huang Shengchu, direktoro de la Chinese Coal Information Institute, konsil-organizaĵo sub kuratoreco de la ŝtato, “Ĉinujo decidis dediĉi 200 milionojn da eŭroj ĉiujare por subvencii gaseltiron el la minejoj antaŭ elfosado de karbo.” La tiel eligita metano estas transportita al elektraj centraloj, kie, purigita, ĝi povas esti uzata kiel brulaĵo. Kelkaj eksperimentoj havis taŭgajn rezultojn, kiel en Jincheng, en Shanxi, kie funkcias de 2008 grava metan-provizejo el loka karbominejo.

Esplorado de teknikaj solvoj por lukti kontraŭ la malutiloj de intensa uzo de karbo ja delonge ekzistas. De pluraj jaroj, la elektraj centraloj, kiuj funkciis laŭ la tre polua tekniko de karbo-pulvorigo, estis malpermesitaj de la medio-defendantoj. Por forigi sian bildon de lando kun miloj da kamenoj kraĉantaj toksajn fumojn, Ĉinujo trovis en la mastrado de la teknikoj “pura karbo” solvon kapablan limigi la aer-poluon, dum ĝi fariĝis la plej granda elsendanto de karbondioksido (CO2) en la mondo. La Imperio de la Mezo mastras la “superkritan” bruladon, kies vaporo, kun sia tre granda premo donas la plej bonan rendimenton kaj la minimuman kvanton de forcejefikaj gasoj. Ĝi konstruas unu tian centralon ĉiumonate, kun kosto 30% malpli alta ol tiu de ordinara centralo en Usono.

Tamen, kaj kvankam la regantoj subskribis la Kioto-protokolon, ili konsideras, ke ili rajtas la samajn historiajn privilegiojn ol tiuj, kiujn la industriaj landoj profitis por evoluigi siajn ekonomiojn. Eĉ se tio signifas kreskon de la CO2-elsendoj. Laŭ Greenpeace, “la forcejefikaj gasoj povus duobliĝi ĝis 2030 kaj atingi inter tri kaj kvar miliardojn da tunoj jare*. Necesas aldoni al tio la akvo-poluon: “Por ĉiu produktita tuno da karbo, notas la ekologia organizaĵo, 2,5 tunoj da akvo estas poluitaj; kio malabundigas ĉi tiun resurson. La uzitaj akvoj elĵetitaj post la karbolavado estas 25% de la tutlande uzitaj akvoj, kaj transportas grandajn kvantojn da toksaj metaloj.” Tiu ĉi poluado havas dramecajn prisanajn konsekvencojn: laŭ raporto de la Organizo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), 190 milionoj da homoj suferas pro malsanoj ligitaj al la venenigita akvo kaj 30.000 infanoj mortas ĉiujare pro diareoj kaŭzitaj de tiu poluo*.

* Mao Yushi, Sheng Hong kaj Yang Fuqian (sub direkto de), “The true cost of coal”, Greenpeace, septembro 2008.
* OCDE, “Examen environnemental de la Chine 2007-2008”, Ĝenevo, 2008.

Konsciaj pri ĉi tiuj detruaj efikoj, la aŭtoritatuloj strebas diversigi la energifontojn, aparte la sunan. Dum la ellaborado de la 12-a kvinjara plano (2012-2016), la registaro fiksis al si la celon redukti la karbo-intensecon* je 17% ene de kvin jaroj. Urĝas, ĉar la ĉina karbo kontribuas al sufokado de nia planedo.

* Kvociento de la CO2-elsendoj kaj la produktado.

Any BOURRIER

Implicoj de la lukto kontraŭ malsatego

“Verda murego” por Afriko

DUM MALSATEGO ruinigas la “Kornon de Afriko”, scienculoj pristudas la ekologiajn ekvilibrojn. Por lukti kontraŭ la dezertigo, pluraj landoj lanĉis projekton “Verda Murego”. Sed necesas mobilizado de la loĝantaroj.

ILI NE CERTIS, ke ili kapablos tion fari; nek estis konvinkitaj, ke ili devus. Verdire, multaj en la vilaĝo dubis: fosi truojn, planti arbojn, iniciati ... ĉu tio ne estas tasko de viroj? “Ĉiuj pensis, ke ni freneziĝis”, memoras s-ino Nakho Fall, malalta forta kaj energia virino, vestita per blank-ruĝe ornamita robo. Kun dek du najbarinoj ŝi nun ĝuas ombron de arbo. Ni estas en Koutal, vilaĝo en okcidenta Senegalo. Kokinoj kaj anasoj vagas tra la sablaj aleoj, kiuj disigas la domojn. Je la dek-unua matene, varmo jam pezas. Tamen, post apenaŭ unu monato, someraj pluvoj kaj humideco igos nin bedaŭri ĉi tiun varmegon.

La viroj de Koutal ja ne povis prizorgi plantadon de arboj, ĉar ili estis tre okupataj. Iuj laboris en la najbara salminejo, kien ili veturis per “rapidaj busetoj”*, kiuj reveturigis ilin nur je nokto. Aliaj jam migris al Dakaro la ĉefurbo por trovi dungon — ian ajn.

* Kamionetoj, kiuj, kontraŭ kelkaj afrikaj frankoj, veturigas loĝantojn en ofte tre malbonaj kondiĉoj.

Tamen, necesis ja ion fari: arboj estis malaperantaj, kunportante kun si parton de la vilaĝa vivo. “Oni ne plu aŭdis birdojn kanti”, rakontas s-ino Fall. Neniu el la virinoj konas la esprimon “klimat-ŝanĝiĝo”, sed ĉiuj plendas pri malpli milda klimato kaj pri persista sekeco, kiu malmoligis la grundon, malfaciligante kultivadon. Sen kalkuli, ke ĝia sala enteno kreskis.

Kvankam la Atlantika Oceano estas je ĉirkaŭ 60 kilometroj, du marbrakoj iom post iom trovis sian vojon al la vilaĝo. “La senegala registaro ne povas diri kiom leviĝis la marnivelo, klarigas s-ro Adama Kone, agrokultura inĝeniero, sed la testoj faritaj en la grundo montras, ke sala akvo profunde enpenetris.” Agrikulturistino premas iom da blanka tero inter siaj fingroj kaj defie diras: “Gustumu ĝin, vi konstatos, ke ni diras veron.”

Superante la lokajn antaŭjuĝojn, la virinoj de Koutal do decidis lukti por sia vilaĝo. Helpe de eksterlandaj donacantoj kaj de fakuloj senditaj de la landaj aŭtoritatuloj, ili dediĉis ses jarojn por transformi 290 hektarojn da ĉiamsekaj teroj en verdan agroarbaran spacon. Ili produktas tie lignon, vendatan sur la bazaro, kaj rikoltas diversajn cerealojn, inter kiuj milion, por propra konsumo. La enspezoj el la nutraĵ-produktado signife kreskis.“Ni fieras, ke niaj infanoj povos vivi per tiu tero, diras s-ino Adam Ndniaye, vera “Avinjo Kuraĝulino” de la vilaĝo. Precipe, ili scios, ke tio estas danke al la virina laboro.”

La vilaĝaninoj ne sciis, ke ili tiel partoprenas projekton, kiun ĝiaj subtenantoj nomas la “Verda Murego” de Afriko. Ĝis nun temas pri projekto pli ol realaĵo. Sed se tiu ĉi “murego” ekzistus, ĝi povus ŝanĝi la donitaĵon sur la kontinento kaj konsistigi decidan atuton, ne nur por la lukto kontraŭ la klimat-ŝanĝiĝo, sed ankaŭ kontraŭ malsatego kaj malriĉeco.

La malsatego, kiu ruinigas la Kornon de Afriko konfirmas tion, kion la scienculoj de jaroj antaŭkalkulis: la nigra kontinento dum la venontaj jardekoj estos la unua suferanto de temperatur-kresko kaj sekeco. Kompreneble, la klimatŝanĝiĝo ne ĉion klarigas: se 750.000 orient-afrikanoj certe mortos — kaj inter ili duono estas infanoj-, estas ankaŭ ĉar interna milito ruinigas Somalion — centro de la malsatego-, kiu krome suferas de jaroj pro grava senzorgeco de sia registaro. Sed la nuna sekeco tamen estas la plej grava de 1960. Plago, kiu afekcias ankaŭ Kenjon kaj Etiopion, du landojn pli stabilajn ol ilia najbaro Somalio.

Ĉar ĉio montras malfavoran tendencon de la klimata evoluo, necesis reagi. Kaj ne heziti adopti novajn alirmanierojn: prefere ol disdoni urĝece nutraĵon — kio malpezigas la konsciencon de la okcidentaj registaroj kaj tiun de la loĝantaroj, kiuj elektis ilin, sed ne alportas longdaŭran solvon-, ĉu oni ataku rekte la radikojn de la problemo? Tiel naskiĝis la “Verda Murego” de Afriko, koncepto, kiu tamen havas diversajn difinojn.

Prezentita en 2005 de s-ro Olusegun Obasanjo, tiama prezidanto de Niĝerio, la ideo estis simpla: planti 15-kilometran arbar-bendon destinitan malhelpi la dezerton Saharo etendiĝi suden, dum intensiĝas la klimat-ŝanĝiĝo. De Senegalo okcidente, ĝis Ĝibutio oriente, tiu bendo devus protekti dek milionojn da malriĉaj kamparanoj (kaj ilian familiojn) kontraŭ la samaj problemoj, okazintaj en Koutal.

Mozaiko da iniciatoj

REPRENITA de la ŝtatestroj de la kontinento, tiu formulo akiris internacian famon kiam ĝi fariĝis integrita al la eŭrop-afrika partnereco pri la klimat-ŝanĝiĝo, laŭ la nomo “Verda Murego” en Saharo kaj Sahelo, en 2007. La celo: “Lukti kontraŭ dezertigo, malbonigo de grundoj, redukto de biodiverseco kaj nutraĵ-malsekureco”, klarigas profesoro Abdoulaye Dia, aganta direktoro de la tutafrika agentejo kreita tiucele. En 2007, la Fonduso por Tutmonda Hommedio ( france: FEM)* anoncas, ke al la projekto — kies partnero ĝi estas — estas atribuita unua subvencio je 119 milionoj da dolaroj.

* Kreita en 1991, ĝi kunigas cent okdek du landojn.

Sed, iom post iom, tiu unua versio ricevas multajn kritikojn: fakuloj kaj neregistaraj organizaĵoj (NRO) publike kritikas tro vertikalan alirmanieron, kiu subtaksas la lokan potencialon. Ili prognozas malsukceson de la projekto, pro tio ke ĝi ne konsideras la neceson prizorgi, tagon post tago dum jaroj, la junajn arbidojn, akvumi kaj protekti ilin kontraŭ bestoj, pritondi, ... Tio implicus doni al la loĝantaroj sufiĉajn rimedojn, aparte por irigacio.

“En la 1970-aj jaroj, rakontas s-ro Dennis Garrity, direktoro de la Tutmonda Agroarbara Centro, esplor-instituto pli konata sub sia malnova nomo ICRAF (International Center for Research in Agroforestry), simila ideo jam estigis grandan intereson tra la mondo. Ĝi rezultigis doloran malsukceson. Ĉe la komenco la ŝtatestroj estis entuziasmaj kaj la lokaj ministrejoj pri agrokulturo ricevis multe da mono. Kvazaŭ-dirite: vi donu al ni monon, kaj ni plantos ĉion, kion vi bezonos. Milionoj da arboj estis plantitaj, kaj, kompreneble, granda plimulto da ili mortis.”

Anstataŭ grandega muro da arboj, s-ro Garrity proponas pli metaforan, sed same ambician, version de la projekto Verda Murego: progresigi la lokajn sciojn kaj la sciencajn konojn orientitajn al la protektado de la hommedio kaj daŭrigebla evoluado. Laŭ li, rearbarigo devas resti la ĉefa akso, sed ĝi devas esti integrita en tuteca vidado inkluzivanta la nutraĵ-produktadon kaj la ekologi-sistemojn, same kiel en Koutal. Oni ne nur luktu kontraŭ la malbonigo de la grundoj, sed ankaŭ faciligu rikoltojn, terkultur-enspezojn kaj nutraĵ-sekurecon. Mozaiko da iniciatoj tiel povus naskiĝi, ne grave ĉu ĝi kontribuos aŭ ne al la konstruo de vera “muro” linia sur la mapo.

Ne mankas sukcesaj ekzemploj. La Organizaĵo por Nutrado kaj Agrokulturo (ONA) de la Unuiĝintaj Nacioj (Food and Agricultural Organization-FAO) listigis ilin*. Ĝi aparte elvokas, kiel en Sahelo milionoj da hektaroj reverdiĝis danke al agrokulturistoj, kiuj ne nur plantis, sed poste prizorgis arbojn*. S-ro Garrity kaj liaj kolegoj volonte referencas al tiuj eksperimentaj “daŭrigeblaj verdigoj de agrokulturo”. Loki arbojn meze de agroj fakte estas malnova afrika praktiko, kiun forgesigis la importado de “modernaj” teknikoj pruntitaj el la industriaj landoj, sed kiun la agronomoj nun remalkovras. La principo simplas: la mortintaj folioj formas verdan konstantan mantelon, kiu protektas la grundojn kaj revivigas ilin, kreskigante ilian fekundecon kaj kapablon reteni akvon.

* FAO, “La pratique de la gestion durable des terres. Directives et bonnes pratiques pour l’Afrique subsaharienne. Applications sur le terrain.” Romo, 2011.
* Vd “Kiel Sahelo reverdiĝas”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2010.

Ĉiuj subtenantoj de la Verda Murego akordiĝas substreki ties gravecon: restas do la neceso identigi ties aplik-manierojn. Ĉu tiuj, kiuj ĝin financas — afrikaj kaj eŭropaj registaroj, evoluad-agentejoj, NRO-j — kaj la lokaj loĝantaroj, nome de kiuj ĝi estas disvolvata, kapablos interkonsenti pri komuna vizio?

Tio estis unu el la celoj de la ministra konferenco organizita en Dakaro en junio 2011. Ĉiuj partoprenantoj de la projekto rendevuis por pripensi ties daŭrigon. La afrikaj ŝtatestroj, inter ili la senegala prezidanto Abdoulaye Wade, kiu de ĉiam subtenas la projekton, montriĝas favoraj al la originala vizio de s-ro Obasanjo, sed la okcidentaj financantoj — Eŭropunio, FEM, la Monda Banko kaj ONA — kundividas la opinion, ke tia konceptado estas nepre malsukcesonta. Ili ŝajnas proksimaj de la Garrity-tezo. Ili ankaŭ devas alfronti loĝistikajn problemojn, ĉar tri afrikaj organizaĵoj postulas gvidi la projekton: la Tutafrika Agentejo por la Verda Murego, la Afrika Unio, kaj la Komunumo de la Sahelo-Saharaj ŝtatoj.

Krom la fakto, ke ĝi verŝajne pli riĉigos la agrokulturajn ministrejojn ol la lokajn loĝantarojn, la vidpunkto de s-ro Obasanjo baziĝas sur erara scienca analizo. Altkvalitaj fotoj faritaj el satelitoj de la usona organismo por geologiaj studoj (United States Geological Survey-USGS) montras, ke reale Saharo ne antaŭeniras laŭ maniero de ondo etendiĝanta al la sudo. Ili evidentigas multajn “tuberojn” de malbone zorgitaj teroj, kie la grundoj ege malriĉiĝis, asertas s-ro Gray Tappan, el la USGS. Tio ne signifas, ke la koncepto Verda Murego estas malĝusta, ĉar dezertigo estas ja reala; sed la vizio pli “metafora” de s-ro Garrity verŝajne estas pli adaptita. “Ja tiujn ter-bendojn oni celu, ne la tutan Sahel-Saharan bordon”, li diras.

Geologiisto, s-ro Dia aprezas la ĝustecon de la sciencaj argumentoj, kiuj malvalidigas la “laŭliteran” koncepton. La risko ofendi la afrikajn ŝtatestrojn, kiuj manifestis sian subtenon al la origina projekto, malpermesas al li tion rekoni tro videble. Jen kutima kontraŭdiro en la politikaj decidad-procezoj. Por progresigi la aferon, s-ro Dia klopodas do trovi scenaron, kiu ebligas ke neniu “perdu la vizaĝon”, aparte substrekante, ke la diverĝoj ne estas tiom grandaj, kiom ŝajnas: “Ni ĉiuj havas saman strategion”.

Por s-ro Garrity, la gravaĵo ne estas batali pri vortoj aŭ favore al tia aŭ alia koncepto de la Verda Murego: tio estas tasko por ŝtatestroj. Sed oni povas “strebi progresigi konkretajn projektojn ĉie tra Sahelo, kaj valorigi la jam sukcesintajn eksperimentojn de la lokaj loĝantaroj.” La politikaj gvidantoj ja restu liberaj uzi la preferatajn terminojn, se nur la surlokaj laboroj komenciĝas, sen ignori la sciencajn studaĵojn, nek la lokajn teknikajn sciojn: “Neniu plu imagu, ke sufiĉas planti arbojn.”

Mark HERTSGAARD

Hispanio, en tuja danĝero

La historia decido de la organizo ETA (Eŭskadi Ta Askatasuna; eŭskalingve, Eŭskio kaj Libero), anoncita la 20an de oktobro 2011, pri senkondiĉa “definitiva ĉesigo de la batalado” metas finan punkton al 43 jaroj de politika perforto en Hispanio kaj markas la malaperon de iusence tragika hispana escepto en Eŭropo.

Depost la morto de la diktatoro Franco en 1975 kaj la perreferenduma akcepto de la hispana Konstitucio en 1978, nenio pravigis la uzadon de politikaj murdoj, atencoj aŭ perarmila perforto. Ĉio tio (same kiel torturado kaj polica subpremado) kaŭzis enorman socian suferadon kaj centojn da mortintoj. La propra eŭska socio, kiel la eŭsknaciisma gvidanto Arnaldo Otegi agnoskis en julio 2011, ne plu toleris terorismon.

Nun necesas antaŭenpuŝi la konstruadon de paco kaj kunvivado, sen venkintoj kaj venkitoj, ene de la kadro, kiun la 17an de oktobro 2011 difinis la rondo de internaciaj spertuloj en la Fina Deklaro de la Packonferenco de Donostio.* Ĉi tiuj konsilis “pritrakti nur la konsekvencojn de la konflikto”, t.e.: la situacion de la malliberuloj kaj de la subteruloj; la redonon de la armiloj; la kompensadon kaj helpadon al ĉiuj viktimoj; la agnoskon de la kaŭzita suferado; kaj la helpon por resanigi la personajn kaj sociajn vundojn. Sed se oni deziras porĉiame starigi pacon, oni devos ankaŭ antaŭenigi en politike respondeca maniero la partoprenon de ĉiuj demokratiaj partioj de Hispanio kaj Eŭskio.

* El País, Madrido, 18a de oktobro 2011

Estas interese observi, ke ETA anoncis sian rezignon pri armiluzado ĝuste unu monaton antaŭ la decida leĝdona elekto de la 20a de novembro 2011. Tiun elekton, laŭ opinienketoj, tre probable gajnos la Partido Popular / Popola Partio (PP), venkinto ĉe la lastaj lokaj elektoj. Ĉu ETA volis iel influi tiun elekton? Ĉu ĝi deziris, per ĉesigo de sia perforta agado, apogi naciisman linion neperfortan, al kiu, kiel pruvis la sukceso de la politika koalicio Bildu en la urbaj elektoj de majo 2011, simpatias granda parto de la eŭsknaciisma elektantaro? Kiugrade la finon de la teroro povus elektocele kapitaligi la Partido Socialista Obrero Español / Hispana Laborista Socialista Partio (PSOE) kiel politikan sukceson de la nuna registaro ebligantan mildigi la antaŭanoncitan malvenkon?

Multaj elektontoj de PSOE estis fakte pretaj ĉi-foje puni la partion de José Luis Rodríguez Zapatero. Ne nur pro la nekutima krizo vipanta la landon, sed pro la brutalaj alĝustigpolitikoj (“nepopularaj sed necesaj”, asertis la prezidanto) trafantaj precipe la mezajn kaj malaltajn klasojn, same kiel emeritojn kaj junulojn. Kaj ankaŭ pro tio, ke Zapatero — montranta, laŭ sia opinio, “politikan kuraĝon” — kapitulacis antaŭ la merkatoj, senhezite alprenante la ultraliberalajn liniojn postulatajn de la internaciaj investantoj, la Internacia Monfonduso, la Eŭropa Centra Banko kaj la germana kanceliero Angela Merkel.

Krome ŝajnas, ke la nuna malpopulareco de prezidanto Zapatero forprenas de li pudoron, kio ebligas al li alpreni, je la fino de la mandato, senhonte konservemajn decidojn, kiuj konsistigas lastajn defiojn al siaj socialismaj elektantoj. Ekz.: la freŝa reformo de la Konstitucio, sen referendumo, por limigi la buĝetdeficiton, kiel postulis Francio (kiu mem ne havas tian regulon) kaj Germanio. Aŭ la tre polemika decido de la 4a de oktobro 2011 (kiam la parlamento estis jam eksigita) subskribi interkonsenton, laŭ kiu Hispanio cedas al Usono la bazon de Rota kiel mararmean sidejon de la kontraŭmisila ŝildo de NATO.

Zapatero postlasas tre malfacilan situacion al sia posteulo, Alfredo Pérez Rubalcaba, ĉar la Socialisma Partio restas perpleksa, konfuzita, ŝokita, perdiĝinta, elĉerpita kaj venkita. PSOE ne facile resaniĝos. Ĝi travivos longajn jarojn de marŝado tra dezerto atendante sian refondiĝon.

Tio ne estas bona novaĵo por Hispanio. Ĉefe ĉar la maldekstro de la maldekstro, de kie devus veni la plej aŭdacaj kaj konstruemaj ideoj por eltiri la landon el la koto, estas tro diserigita. Kaj ĉar aliaj progresemaj fortoj kreskantaj en la cetera Eŭropo, kiel la politika ekologio, troviĝas en Hispanio ankoraŭ en la neniomo.

Ĉi tiu kunteksto favoras PP el elekta vidpunkto. Efektive, la opinienketoj antaŭanoncas tiun partion venkonto de la venonta elekto. Multaj elektontoj pretaj voĉdoni por ĝi, pensante ke eventuala registaro de Mariano Rajoy faros malsaman ekonomian politikon ol tiun de Zapatero — t.e., politikon sen alĝustigoj, sen reduktoj kaj sen ŝparemo —, devas scii, ke ne estos tiel. Simple ĉar Zapatero, en la lastaj 18 monatoj, faris el ekonomia vidpunkto dekstran politikon, kiun Rajoy ankoraŭ pli intensigos.

Sufiĉas ĵeti rigardon al tio, kiel nuntempe kondutas la dekstro en aliaj lokoj. En Katalunio, ekzemple, la kataluna registaro prezidata de Artur Mas (Convergència i Unió / Konverĝo kaj Unuigo) aplikas (“sen hezito”, diris Mas) drastajn reduktojn en la san- kaj lernosektoroj, pro kio la protestoj forpafiĝis. En la sansektoro, ekzemple, li anoncis ŝparon de 1 miliardo da eŭroj, t.e. 10% de la rimedoj disponeblaj en la antaŭa mandato, kiam regis tripartia koalicio. Tio signifas fermon de hospitaloj, forigon de ĉambroj kaj operaciejoj, perdon de litoj, maldungon de helpantoj kaj kuracistoj, forskrapon de noktaj deĵoradoj, ktp, t.e. punon por la pacientoj.

En Kastilio-Manĉo prezidantino Maria Dolores de Cospedal (PP) prezentis fine de aŭgusto 2011 krizo-planon por ŝpari pli ol 1,8 miliardojn da eŭroj. Ŝi malpermesis dungojn por vakaj ŝtatoficistaj postenoj en ĉiuj sektoroj kaj forstrekis 40% de la postenoj de portempaj dungitoj en la publikaj administrejoj. Al la instruistoj de elementaj, bazaj kaj mezaj lernejoj oni aŭtoritateme plialtigis la semajnan instrutempon je du horoj. Oni forigis preskaŭ ĉiujn centrojn de trejnado de instruistoj. Kaj la plej grandajn reduktojn oni antaŭvidas en la sansektoro.* Por PP, Kastilio-Manĉo estas la laboratorio pri tio, kion la dekstro faros, se Rajoy sukcesos prezidantiĝi. La danĝero estas do tuja. Aŭ ĉu María Dolores de Cospedal mem ne difinis sian brutalan ŝokterapion kiel “ekzemplon” por la tuta Hispanio?

* El País, Madrido, 31a de aŭgusto 2011

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, novembro 2011.

Tiklaj dosieroj por la ĉefministro Erdogan

La turka registaro fronte al la kurda defio

Post la tertremo kiu trafis Van kaj ties regionon en Turkujo, la Partio de Paco kaj Demokratio (BDP), favora al la kurdoj, subtenis la klopodojn de nacia solidareco. Malgraŭ la sendado de armeo en Irakon por rebati la atencojn de la Partio de Laboristoj de Kurdistano (PKK), ĝi klopodas, same kiel la registaro de Ankaro, savi la ŝancojn de dialogo, por esti partoprenanto de konstitucia ŝanĝo.

EN SEPTEMBRO kaj oktobro, s-ro Recep Tayyip Erdogan travivis ondon de internaciaj renkontiĝoj. La turka ĉefministro iris en Egiptujon, Tunizion, Libion, kaj estis akceptita en Vaŝingtono. Li daŭrigis kritiki Israelon, “la dorlotitan infanon de Okcidento”; li plusubtenis la arabajn revoluciojn; postulis, ke la Araba Ligo voĉdonu por la agnosko de la palestina ŝtato ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (“ne elektebleco, sed devigo”); kaj embarasis la egiptajn islamistojn defendante laikecon. Ĉio kun aktivemo des pli energia, ke lia regiona politiko havas firman subtenon de la turka publika opinio.

Tamen, singardemo kaj pragmatismo restas necesaj: s-ro Erdogan ankaŭ donis garantiojn al Usono, koncerne Iranon, akceptante sur sia teritorio kontraŭmisilan ŝildon de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO); li rompis rilatojn kun la prezidanto Bachar Al-Assad, kiu rifuzis sekvi liajn konsilojn pri reformo en Sirio. Krome, kvankam Ankaro suspendis siajn armeajn interkonsentojn kun Tel-Avivo, la ĉefministro ne frostigis la ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj. Li eĉ kontribuis al la intertraktado por liberigo fare de la Hamaso de la soldato Gilad Shalit, akceptante en Turkio dek unu palestinajn eksmalliberulojn liberigitajn sed sen permeso restadi en la okupataj teritorioj.

Tamen, s-ro Erdogan frontas gravajn internajn defiojn. Dum la lastaj monatoj okazis kreskanta nombro de atakoj fare de la Partio de la Laboristoj de Kurdistano (PKK), kun homkaptadoj kaj atencoj. La aŭtoritatuloj rebatis per ondo de arestoj. Kvankam la situacio ne estas tiom grava kiom la sangelverŝa periodo de la 1990-aj jaroj, tamen cent okdek homoj estis mortigitaj de junio 2011.

Popola hezitado

ĈI TIU SERIO de perfortaĵoj estas sekvo de unua malfermiĝo en 2005, kiam la Partio de Justeco kaj Evoluado (AKP), fondita de s-ro Erdogan — decidis plibonigi la situacion de la kurdoj (kiuj estas 15-20% de la loĝantaro) profitigante ilin per la nova prospero de la lando.

Al la evoluad-programo de la sudorienta regiono aldoniĝis forigo de la malpermeso de la kurda lingvo, kun elsendo de tuttagaj televidprogramoj kaj ebleco uzi la lingvon por la balotkampanjoj. Kulturon oni ankaŭ favoris: pluraj universitatoj proponas instruadon pri la kurda lingvo kaj la literaturo. Uzo de torturo en malliberejoj estis malpermesita, kaj la registaro komencis sekretan intertraktadon kun la PKK por ĉesigi la konflikton, proklamante amnestion kaj malpezigante la karcerkondiĉojn de s-ro Abdullah Öcalan, ĝia historia gvidanto; oni eĉ konsideris ŝanĝi ilin al “asignita loĝejo”. La unua paŝo estis plenumita en oktobro 2009 kun la reveno el Irako de ok PKK-batalintoj kaj de dudek ses simpatiantoj.

Tio, kio povus esti unua turnopunkto al paco transformiĝis en komunikadan katastrofon: dum dekmiloj da kurdoj estis akceptantaj la ekzilitojn, la turka publika opinio, kiu ne estis preparita por tio, konsterne spektis tiujn scenojn ĉe la televido.

Timante la efikon de tiaj reagoj, s-ro Erdogan lasis la iniciaton morti, malgraŭ ke sekretaj kontaktoj inter PKK kaj la registaro daŭris en Oslo en 2009 kaj 2010. Unue rivelitaj de radio, tiuj kontaktoj estis nerekte konfirmitaj de la prezidanto de la Parlamento, s-ro Cemil Cicek: Turkujo, li diris meze de septembro, agas same kiel Britujo kaj Hispanujo faris kun la Irlanda Respublikana Armeo (Irish Republican Army IRA) kaj Euskadi ta Askatasuna (ETA)*. Iom poste s-ro Serafettin Elci, grava deputito de la Partio de Paco kaj Demokratio (BDP) favora al la kurdoj, asertis, ke interkonsento enhavanta ĉiujn kondiĉojn de la BDP estas subskribita de ambaŭ partioj kaj atendas nur la subskribon de s-ro Erdogan.*. Sed kelkajn tagojn poste serio de mortigaj atakoj fare de la PKK rompis tiun dinamikon.

* Hürriyet Daily News, Istanbulo, 15. de septembro 2011.
* Hürriyet Daily News, 27-a de septembro 2011.

Kiuj estis la kaŭzoj? Ĉu la regantoj sincere intertraktadis? Ĉu malmola frakcio de la PKK provis saboti la intertraktadon? Aŭ ĉu la siria reĝimo kaŝe uzis la kurdojn por malfortigi registaron, kiu nun fariĝis ĝia malamiko? Kio ajn estas la kialo, s-ro Erdogan ja ĉesigis la kontaktojn, kaj, la 19-an de oktobro, dum la plej grava kaj la plej bone kunordigita agado de la 1980-aj jaroj, 24 policanoj kaj armeanoj estis mortigitaj en la provinco Hakkari, sudorienta Turkujo. Dum la turka armeo transiris la irakan landlimon postĉasante la taĉmenton, s-ro Erdogan alvokis al trankviliĝo. “La homrajtoj kaj demokratio estas la veraj rimedoj kontraŭ terorismo, li deklaris. Ni ne devas senpacienciĝi.”

La turka loĝantaro ne ŝajnas preta akcepti la kurdan aŭtonomecon. Kaj la arme-mafia alianco, kiun la turkoj akuzas manipuli malantaŭ la scenejo — tion ili nomas “la profunda ŝtato”* — ne mortis. Ekonomiaj (armiloj, drogo, ...) kaj politikaj interesoj profitas ambaŭflanke el la konflikto. Iuj en la PKK ne volas tiun normaligon al kiu aspiras multaj kurdoj, ĉar ĝi signifas malpliigon de ilia povo al la loĝantaro kaj finon de ilia kapablo minaci la ŝtaton.

* Vd “Ni Orient ni Occident, les choix audacieux d’Ankara”, Le Monde diplomatique, februaro 2010.

Umit Firat, modera kaj sendependa kurda intelektulo, klarigas la evoluon de kurdoj: “Ni opiniis, ke memdecido pri nia reĝimo estas la nura solvo. Sed, kun la ĉefministro Turgut Özal (1983-1993) kaj la demokratiigo, ni komencis pripensi: kial ni ne partoprenu en tiu demokratiigo? Des pli, ke videblis perspektivo de aliĝo al la Eŭropunio. La utopio de unuiĝinta Kurdistano tiam komencis perdi sian logpovon. Ĝi fariĝis ankaŭ des malpli realisma, ke niaj najbaroj el la iraka Kurdistano estis trankviligitaj de la demokrata evoluo en Turkujo.”

De nun, li aldonas, la kurdoj rigardas okcidenten, “samtempe por rikolti la profitojn de la ekonomia evoluado, kaj pro la regiona konjunkturo. Ili vidas sian estontecon en demokratia Turkujo, kiu agnoskas iliajn rajtojn.” Tio signifas finon de la etnaj diskriminacioj, plenan rekonon de la kurda identeco — kun rajto instrui la lingvon en lernejoj, kaj malcentralizigo implicanta certagradan aŭtonomecon. Por tio necesas konstitucia reformo.

“Ni bezonas inkluzivan Konstitucion, kiu parolu pri civitanoj kaj demokratio,, kaj kiu evitu ĉian etnan referencon al la turka identeco, asertas s-ino Gulten Kisanak, kunprezidanto de la BDP kaj eksa deputito de Diyarbakir. De la unua konstitucio de 1924, oni neis nian identecon, tio estas la kialo de tiu longa konflikto.”

Laŭ ŝi, same kiel laŭ multaj kurdoj, la konstitucia reformo devas esti malkonektita de la senarmigo de la PKK-batalantoj. Tia reformo postulas liberan debaton pri tiklaj problemoj, kiel tiu de aŭtonomeco: “Ĉiu devas povi esprimi sian vidpunkton. Ne facilas libere diskuti en Turkujo, tio ne estas normala.” La nuna konstitucio, adoptita post la puĉo de 1980 kaj jam amendita plurfoje, bezonas novan redakton, aŭ almenaŭ tre gravajn amendojn. La brila venko de la AKP ĉe la parlamentaj elektoj de la 12-a de junio 2011 metis ĝin en taŭga pozicio por komenci ĉi tiun laboregon. La partio komencis sian trian parlamentan periodon, ricevante 49,8% de la voĉoj kaj 326 el la 550 sidlokoj, kun la plej alta partoprenkvoto de 1987 (86,7%). La unuan fojon de la enkonduko de plurpartieco en 1946 partio venkas trifoje sinsekve, kun kreskanta proporcio de voĉoj.

Malgraŭ ĉio, kiel ajn larĝa estas lia sukceso, s-ro Erdogan ne ricevis la dutrionan plimulton, kiu ebligus al li modifi la konstitucion sen konsulti la aliajn partiojn kaj trudi la prezidantan sistemon, kiun li deziras. Li promesis, ke lia partio montriĝos “modesta”, kaj ke li strebos al interkonsento. Ne verŝajnas, ke interkonsento povos realiĝi kun la Partio de Naciisma Agado (NHP), ekstremdekstra — 13% de la voĉoj kaj 53 sidlokoj-, sed la AKP devos klopodi labori kun la Respublikana Partio de la Popolo (CHP), kiu referencas al kemalismo kaj ricevis 26% de la voĉoj kaj 135 sidlokojn*. Ili ankaŭ povos akordiĝi kun la kurdoj kaj la BDP (36 sidlokoj). Tamen, inter junio kaj la komenco de oktobro, tiu ĉi bojkotis la parlamentajn sesiojn por protesti kontraŭ la pluteno en malliberejo de 6 ĝiaj deputitoj, enkarcerigitaj pro kontraŭterorismaj leĝoj. Ĝia decido reveni al la sesioj estas fundamenta paŝo en la reform-procezo kaj elirprocezo de konflikto, kiu kaŭzis tridek mil mortintojn de 1983.

* Ĉi tiu partio havas novan gvidanton, s-ro Kemal Kilicdaroglu, kiu anstataŭis s-ron Deniz Baykal, miskredititan. Sed, malgraŭ siaj promesoj pri reformoj, li estis paralizita de internaj dividoj kaj certa nekapablo distanciĝi de la armeo.
Fino de la alfrontiĝo kontraŭ la armeo

ATENDATA, la transiro komencita en Turkujo de armea reĝimo al civila reĝimo finiĝis en la somero 2011. La 29-an de julio la stabestro de la armeoj kaj la ĉefoj de la terameo, aerarmeo kaj mararmeo subite demisiis. Antaŭ nur kelkaj jaroj, tia faro estus kaŭzinta gravegan krizon. Ĉi-foje ĝi estis akceptita trankvile, preskaŭ indiferente. S-ro Erdogan nur nomumis novan stabestron pli interkonsentan, kaj la borso ne grumblis.

Tiaj demisioj estas la lasta fazo de la demilitistigo de la reĝimo kaj de dekjara lukto inter la AKP kaj la armeo. La klopodoj de ĉi-lasta por malpermesigi partion, kiu estis akuzita voli instali religian reĝimon, sukcesis nur plifortigi ties popularecon. La potenco de la militistoj estis ankaŭ malfortigita de la procesoj “Ergenekon” kaj “Sledgehammer*, kiuj rivelis projektojn de puĉoj kaj komplotoj kontraŭ la AKP. Krome, sub impulso de la Eŭropa Unio, kiu igis tion kondiĉo por aliĝo de Turkujo, la armeo, kiu regis la povon en la 1990-aj jaroj, estis devigita “reeniri la kazernojn”.

* Movadoj akuzitaj pri komplotoj kontraŭ la ŝtato ekde 2003.

Kial la arme-gvidantoj demisiis? Generalo Isik Kosaner, stabestro, kies mandato devus finiĝi nur en 2013, klarigis, ke por li “estis neeble pluservi” pro la “maljusta” enkarcerigo de liaj kolegoj. Liaj vortoj esprimis la oftan senton, laŭ kiu la legitimeco de la enketo pri Ergenekon estis malfortigita pro tro malfortaj pruvoj, arbitraj arestoj (inkluzive de multaj ĵurnalistoj) kaj pro la malrapido de la proceduro. Dum preskaŭ triono de la generaloj kaj multaj emeritaj oficiroj estis jure persekutataj, generalo Kosaner deziris, ke ducent kvindek aliaj oficiroj estu nur suspenditaj, atendante sian proceson; sed la registaro decidis emeritigi ilin.

Estonte, la arme-fortoj estos verŝajne restrukturitaj kaj reduktitaj je unu profesia korpuso je la servo de moderna Turkujo, integrita en la mondo, kaj regata de civiluloj. La statuto de la arme-stabestro, supera al tiu de ĉiuj ministroj, — eĉ la ministro pri defendo*-, kiu kondukas lin respondeci nur al la ĉefministro, povus esti modifita: dum la kunveno de la plejalta armea konsilio, kiu sekvis la demisiojn, s-ro Erdogan sidis kape de la tablo kaj ne apud la stabestro, kiel tradicie okazas. La armeaj tribunaloj povus esti forigitaj kaj la defendo-buĝeto submetota al la parlamento. La kerna punkto restas la artikolo 35 de la leĝo pri interna sekureco, kiu estis uzata kiel preteksto de ĉiuj puĉoj: ĝi esprimas, ke militistoj havas “devon” protekti la Respublikon kaze de “danĝero”. La politikaj partioj interkonsentis voĉdonigi amendon malpermesantan al la armeanoj mem difini la danĝeron, kaj devigante ilin asisti la registaron se ĝi tion petas.

* Ĉe la NATO-kunvenoj, la ministro pri Defendo evitis ĉeesti samtempe kun la arme-stabestro, por eviti rangan konflikton.

Post dekjara regado, s-ro Erdogan kaj la AKP atingis la pinton de sia potenco. Ili kondukis Turkujon sur la vojo de demokratiigo kaj civila povo; ili konstruis prosperan landon, kiu ambicias fariĝi potenc-lando en Mez-Oriento. Kvankam malfacilaj, la konstitucia reformo kaj la agnosko de la rajtoj de kurdoj, de nun ligitaj, estas por ili la defio de la venontaj jaroj.

Wendy KRISTIANASEN

Religio, opini-libereco... Tri jaroj da debatoj post la sendependiĝo

En la Tunizio de 1956, jam konstituciiga asembleo

La Konservativa Islamisma Partio, venka en la elekto de la 23-a de oktobro 2011, deziras koalicii kun du maldekstraj partioj. La elektita Asembleo devos redakti novan konstitucion.

POPULARIGITA en la 1920-aj jaroj de la ŝejko Abdelaziz Thaalbi, fondinto de la Konstitucia Liberala Partio, daŭrigata kaj disvolvata de la patro de la sendependiĝo Habib Bourguiba [elp. abíb burgibá] (en la sekvo: Burgibo), la nocio de destour (konstitucio) estas grava elemento de la Tunizia politika identeco. Komprenata kiel rimedo por aliri juran kaj institucian modernecon, ĝi signifis tiam la rompon kun la kolonia ordo kaj kun la absolutismo de la bejoj.* Sed nur post kiam la naciistoj alvenis ĝis la pordo de la potenco, ili komencis klare formuli la postulon de konstituciiga asembleo.

* Tunizio estis metita sub la suverenecon de la Otomana Imperio, inter 1574 kaj 1881, poste sub francan protektoraton. La bejo, vasalo de Konstantinopolo, akiris grandan aŭtonomecon. Francio uzis financan krizon por certigi sian hegemonion.

Organizita en novembro 1955, la kongreso de Sfakso de la Néo-Destour, la partio fondita kaj prezidita de Burgibo, donis decidan politikan impulson per tio, ke ĝi instigis la registaron “urĝe prepari demokratiajn ĝeneralajn elektojn por la distriktoj kaj por konstituciiga asembleo”. Kelkajn monatojn antaŭe, en junio, la interna aŭtonomeco de la lando, intertraktita sub la protekto de la Tunizia gvidanto kaj la prezidanto de la franca konsilantaro Pierre Mendès France, ekvalidis, kontraŭ la pozicio de radikala alo de la partio gvidata de Salah Ben Youssef (en la sekvo: Ben Jusef), kiu postulis “la totalan kaj tujan sendependecon” de Tunizio kaj rekomendis la reaktivigon de la armita batalo. Burgibo provis senprajmigi tiun ribelan frakcion per tio, ke li voĉdonigis al la kongresantoj proponon kun la postulo elekti konstituciigan asembleon. Per tio li faris duoblan frapon: per tio ke li remetis la sendependecon en la centron de la aktualeco, li metis Francion antaŭ faritan faron, kaj krome li vantigis la pozicion de siaj kritikantoj...

Tamen necesis superi la hezitojn de la Palaco: la bejo de Tunizo, Lamine Bey, kiu prave timis, ke asembleo regata de la “destour-anoj” nuligos liajn prerogativojn. Li faris do multajn manovrojn de prokrastado kaj unue rifuzis plenumi la decidon de la kongresanoj. Sed la fortrilato favoris la naciistojn, kaj la maljuna monarĥo vidis sin kvazaŭ devigita, la 29-an de decembro, subskribi la dekreton de elektoj por la 25-a de marto 1956. Li tamen provis savi tiom kiom eblis, per limigo de la rajtoj de la konstituciiga asembleo, atribuante al ĝi klare difinitan taskon: doni konstitucion al la reĝlando Tunizio”*

* La dekreto de la 29-a de decembro 1955 implicite malpermesis al la konstitucia asembleo fari leĝojn. Sed, ekde la 24-a de aprilo 1956, la asembleo arogis al si la leĝdonrajton kaj ankaŭ jursistemajn rajtojn en la kadro de la Alta Justec-Kortumo instituciigita por juĝi kaj puni la “jusefistajn perfidulojn”.

La detalojn de la voĉdonado oni difinis la 6-an de januaro 1956: temis pri elektado de la plimulta listo je unu sola voĉdonado, en ĉiu el la dek ok novaj elektodistriktoj de la lando. La elektoj, organizitaj kvin tagojn post la subskribo en Parizo de la protokolo pri sendependeco, la 20-an de marto 1956, fariĝis referendumo, kun partoprenkvoto de preskaŭ 85 elcentoj: la Nacia Fronto akiris la naŭdek ok disponeblajn seĝojn.* Burgibo, elektita per 100% de la voĉoj en sia bastiono Monastiro kaj nun en forta pozicio, povis komenci la realigon de sia programo. Sed, antaŭ ol povi starigi la bazojn de modernaj ŝtato kaj socio, li devis solidigi la sendependecon, kiu ekzistis ankoraŭ nur surpapere. La konstitucio estis al li helponta en tiu tasko.

* La Nacia Fronto akiris 98,34 elcentojn de la esprimitaj voĉoj, do la ekvivalenton de 81,48 elcentoj de la enskribitoj. Tamen necesas mencii la altan sindetenon en Tunizo kaj en Ĝerbo [france: Djerba] (la naskiĝurbo de Ben Jusef), kie la Fronto ricevis nur respektive 41% kaj 29% de la nombro de enskribitoj.
Majstroverko de ambigueco

FRANCIO, PER SUBSKRIBO de la protokolo, ĉesigis la fikcion de protektorato: ĝi konsentas, ke la Tunizianoj mastrumu libere siajn internajn aferojn, sed daŭre ne volas lasi al ili la respondecon de ilia diplomatio, de la defendo kaj eĉ de la polico. La francaj oficistoj, kiuj ne estis revenigitaj al Francio kaj kies nombro ege superas tiun de la naciaj oficistoj, daŭre konsistigis la vertebraran de la Tunizia administra aparato. Kun aŭ sen sendependeco, kvindek ses mil francaj soldatoj restis lokitaj en la lando. Por la konstituciiga asembleo do urĝe gravis eliri el tiu abomeninda situacio “inter du” per neinversigebla politika ago.

La asembleo, kiu kunvenis por la unua fojo la 8-an de aprilo 1956 en la tron-salonego de la palaco de Bardo — kun alta simbola valoro — prezidigis Burgibon. Ses tagojn poste, ĝi decidis konstitucian leĝon el unu sola artikolo konsistanta el tri linioj: “la eta konstitucio de 1956”. Burgibo, konscie ke la demando pri la rilato inter ŝtato kaj religio povas flamigi la mensojn kaj veki senutilajn pasiojn, volis dekomence eviti la debaton. “Tunizio estas ŝtato libera, sendependa kaj suverena. Ĝia religio estas la islamo kaj ĝia lingvo la araba”: la unua paragrafo de la konstitucia leĝo de la 14-a de aprilo 1956, kiu estis laŭvorte reprenita en la unua artikolo de la konstitucio de la 1-a de junio 1959*, estas majstroverko de koncizeco kaj ambigueco. La islamo estas la religio de la ŝtato, sed ne ŝtatreligio; la libereco de konscienco estas “rekonata” kaj la libera praktikado de la kultoj “protektata, sub la rezervo ke ĝi ne ĝenas la publikan ordon” (tria paragrafo). La Tunizia ŝtato, sen esti laika, ankaŭ ne estas islama ŝtato. Ĝi estas sekulara ŝtato; la ŝario ne estas jura fonto.

* “Tunizio estas ŝtato libere, sendependa kaj suverena; ĝia religio estas la islamo, ĝia lingvo la araba kaj ĝia reĝimo la respubliko.” Tiu unua artikolo, kiun la Tunizianoj konsideras la frukto de “burgiba alĥemio”, ŝajnas ĝui ĝeneralan politikan konsenton.

La dua paragrafo — “la suvereneco apartenas al la popolo kiu praktikas ĝin laŭ la kondiĉoj difinitaj en tiu ĉi konstitucio” — forigas la prerogativojn de la bejo; la monarĥio reduktiĝas fakte al la rango de kutim-institucio. Burgibo, kiun la bejo instigis formi kaj gvidi la registaron, forlasis la prezidon de la asembleo, sed daŭre aktivis malantaŭ la kulisoj: samtempe kiel inspiranto kaj orientanto de la asembleo li kontrolas ĝiajn laborojn kiuj, kvankam komence planitaj por la daŭro de nur kelkaj semajnoj, fakte daŭris tri jarojn kaj du monatojn. Tamen, ekde januaro 1957, la deputitoj sukcesis formuli antaŭprojekton de monarĥia konstitucio inspirita de la “brita modelo”; tiu estis neniam submetita al voĉdonado kaj eĉ ne diskutita en la plensesio. Burgibo, kiel fajna taktikisto, atendis la taŭgan momenton por doni la finan baton al malfortiĝinta kaj ŝanceliĝanta monarĥio.

Li atakis en julio 1957, kiam li denuncis la korupton ĉe la kortego kaj la defraŭdojn de la reĝidoj: li volis ĉesigi la reĝan malnormalecon, tiun neelteneblan memoraĵon pri pasinteco plena de dekadenco kaj de humiliĝo: “La horo de venontaj kontoj sonis”, minacis la gvidanto de la Nov-Destour la 17-an de julio. Eksterordinara kunveno de la konstituciiga asembleo estis konvokita por la 25-a. En febra etoso, la parolantoj sekvis unu la alian ĉe la tribuno por fari la proceson al la monarĥio. Je la 15:30 Burgibo ekparolis. Li skurĝas la bejojn, tiujn “pasamentitajn marionetojn, arogantajn soldataĉojn”, kiuj, kun unu escepto*, neniam plenumis la normalan mision de monarĥio, la gardanto de la trono”. Post tio li esprimis sin por tuja nuligo de la monarĥio: “Por fondi ŝtaton sur sanaj bazoj, necesas rigoran harmonion inter la homoj kaj la simboloj.” La asembleo proklamis en la sesio mem la respublikon.

* Moncef Bey (1881-1948), la “patriota reĝo”, fervora naciisto, kiun la francoj detronigis la 15-an de majo 1943, malpli ol jaron post lia surtroniĝo, kaj kiu mortis en franca ekzilo en Pau.
Ĉiopova prezidanto

NUN ONI doni al Tunizio konstitucion de prezidanta reĝimo laŭ la mezuro de sia ĉefo. En januaro 1958 aperis nova projekto de respublika konstitucio, kun okdek naŭ artikoloj kaj sen antaŭparto. Sed tiu havis mankojn kaj breĉojn (naturo de la reĝimo, etendo de la fundamentaj rajtoj). Necesis ankoraŭ prilabori ĝin.

La dato de la 9-a de aprilo 1958, unue planita por proklami la respublikan konstitucion, estis suspendita sekve al krizo kun Francio.* Burgibo kaj liaj kamaradoj profitas la paŭzon por sekvi la evoluon de la franca institucia debato, tiri la instruojn el la transiro de la 4-a al la 5-a franca respubliko, kiu okazis inter majo kaj oktobro 1958, kaj ankoraŭ pli emfazi la rajtojn de la plenuma potenco. Post tio, la procezo akceliĝis: la 26-an de januaro 1959, projekto de konstitucio estis voĉdonita en unua legado. Poste, la 28-an de majo, teksto de sesdek artikoloj estis definitive decidita en tria legado; ĝi havas antaŭparton kiu solene proklamas la volon de la Tunizia popolo “resti fidela al la instruo de la islamo, al la unueco de la Granda Magrebo kaj al sia aparteno al la araba familio”.

* La 8-an de februaro 1958, la franca aerforto bombis la Tunizian vilaĝon Sakiet Sidi Jusef.

La 1-an de junio 1959 Burgibo proklamas tiun konstitucion, kiu starigas reĝimon fortan, prezidantan kaj malan al konstitucia liberalismo. La principo de diseco de la potencoj, menciita en la antaŭparto, ne estis konkrete elformulita. La garantioj por la juĝistoj estas ridindaj. La fundamentaj rajtoj — esprimlibereco, libereco asociiĝi, libereco de religio, la rajto je sindikato — estas rekonataj, sed ilia etendiĝo estas plej ofte lasita al la interpreto de la leĝdonanto, kiu siavice estas submetita al la plenuma potenco. La ŝtatestro, samtempe ĉefo de la registaro, ne estas renversebla. Li respondecas antaŭ nenia instanco, nomumas kaj revokas la ministrojn. Li povas kandidati tiom ofte kiom li deziras.*

* La konstitucio de 1959, malperfekta, prezidantisma kaj farita laŭmezure por Burgibo, estis ofte reviziita (en 1976, 1988, 2002...), per kiuj ĝiaj mankoj ankoraŭ graviĝis: pli ol du trionoj de ĝiaj artikoloj estis esence modifitaj.

Ĉu la konstituciiga asembleo de 1956 ĝis 1959 ne plenumis sian taskon? Jes, en la mezuro en kiu ĝi ne sukcesis starigi demokratian reĝimon kaj efike garantii la rajtojn kaj liberecojn. Ne, se konsideri, ke ĝi malgraŭ ĉio bone atingis sian celon: solidigi la sendependecon, konkretigi la Tunizian suverenecon. Kaj montri rompon kun la antaŭaj epokoj, farante la fundamentojn de sekulara ŝtato, de tipo racia-leĝa, kiu estis ĝis tiam la privilegio preskaŭ ekskluziva de la moderneco okcidenta.

Samy GHORBAL.

Britujo, Usono, Ĉinujo ...

Kiel la imperioj disfalas

Ĉi-foje interkonsente, la usona parlamento (Kongreso) kaj la Blanka Domo konsideras uzi kontraŭ Ĉinujo rimedojn, kiuj povus komenci komercan militon. Trans la konjunkturaj kolermotivoj de Vaŝingtono, Usono malfacile povas toleri, ke ĝia plenpotenco estas kontestata. Aparte, se la kontestado venas de regiono, kiu estis kvazaŭ regata de la okcidentaj grandaj landoj.

EN KIUJ kondiĉoj la usona potenco estiĝis? Kiel, en apenaŭ unu jarcento kaj duono, la britaj ekskolonioj sukcesis anstataŭi Eŭropon sur la ekonomia, militista kaj kultura kampoj? Per duobla movado de ekonomia kaj kolonia ekspansio, la okcidenta Eŭropo fariĝis dum la 19-a jarcento la gravit-centro de nova malegaleca socia ordo: antaŭe necentrigita kaj senhierarkia, konsistanta el mondo-ekonomioj relative aŭtonomaj (Otomana Imperio, okcidenta Eŭropo, Ĉinujo, Mogola Imperio ...) kun kompareblaj evolu-niveloj, la monda sistemo transformiĝas kun la industria revolucio kaj la koncentriĝo de potenco kaj riĉeco en “Okcidento”.

La ekonomia kaj teritoria ekspansio de Okcident-Eŭropo kaj tiu, ligita, de la eŭropaj loĝkolonioj kiaj Usono, partoprenas en tuteco-dinamiko. Kun etenditaj konsekvencoj, tiuj du formoj de ekspansio kune influas dum la jarcento por krei novan hierarkian strukturon de internaciaj rilatoj karakterizatan per divido inter, unuflanke, la eŭrop-atlantikaj dominantaj “centroj” kaj, aliflanke, la koloniaj “periferioj” dominataj aŭ dependaj.

En sia antaŭvida priskribo de la tutmondeco, Karlo Markso kaj Friedrich Engels substrekas en 1848, ke “la ekspluatado de la tutmonda merkato [donis] kosmopolitan karakteron al la produktado kaj konsumado de ĉiuj landoj [kaj] forigis la nacian bazon de industrio (...). Anstataŭ la malnovaj bezonoj kontentigitaj de la nacia produkto naskiĝas novaj bezonoj, postulantaj por sia kontentigo la produktojn de la plej foraj landoj kaj klimatoj. Anstataŭ la malnova izolo de provincoj kaj nacioj memsufiĉaj, disvolviĝas universalaj rilatoj, universala interdependo de la nacioj*.” Tamen, tiu ĉi tutmondeca aŭroranta sistemo estas nesimetria. La novaj industriaj landoj estas “la ekirpunkto kaj la alvenpunkto de la longaj trafikoj” kaj de la profitdonaj industrioj. Ili koncentras la riĉecon, la konon kaj la teknikajn sciojn, malhelpante ilian disvolvon aliloke. Kiel skribas Fernand Braudel, “la centro estas la dominanta pinto, la kapitalisma superstrukturo de la tuta konstruaĵo. Ĉar estas reciprokeco de perspektivoj, se la centro dependas de la periferio por sia provizado, la periferio dependas de la bezonoj de la centro, kiu diktas sian leĝon.”*

* Karlo Markso kaj Friedrich Engels, Manifesto de la komunista partio, 1848.
* Fernand Braudel, La dynamique du capitalisme, Arthaud, Parizo, 1985.

Tial la unuiĝo de la monda ekonomio okazis en perforto. Laŭlonge de preskaŭ senĉesaj konkermilitoj, pli kaj pli gravaj partoj de la mondo estis enretigitaj en la produkt- kaj interŝanĝ-retoj de la koloniaj imperioj. Ankoraŭ sufiĉe malgranda en 1750 (27 milionoj), la nombro de “malsuperuloj” metitaj sub rektan dominadon de Eŭropo eksplodas dum la 19-a jarcento: 205 milionoj en 1830, 312 en 1880, 554 en 1913. Al la loĝantaroj de tiuj formalaj imperioj, teritoriaj, aldoniĝas tiuj de landoj ŝajne sendependaj, sed submetataj al la trudaj sistemoj de distanca kontrolo kaj al la neformala imperia disciplino. Ĉe la sojlo de la 20-a jarcento, preskaŭ duono de la tutmonda loĝantaro tiel troviĝas perforte enretigita en internacia labordivido respondanta al la nuraj bezonoj de la nove industriigitaj landoj.

Britujo tiam dominas la sistemon kaj regas la marojn, la produktadon kaj la fluojn. En la mezo de la 19-a jarcento, kun nur 2% de la monda loĝantaro, ĝi produktas 53% de la fero, 50% de la karbo kaj lignito, kaj akaparas preskaŭ 50% de la kotono produktita en la mondo por nutri sian teks-industrion. Ĝia tiama konsumo de energio estas kvinoblo de tiu de Usono aŭ Prusujo, sesoblo de tiu de Francujo kaj cent-kvindek-kvinoblo de tiu de Rusujo. Britujo pezas kvaronon de la tutmonda komerco kaj du trionojn de la interŝanĝoj de fabrikitaj produktoj.

Kvankam egaligita sur la industria kampo de Germanujo kaj preterpasita de Usono, la Brita Imperio, kiu etendiĝas de Pacifiko ĝis Atlantiko, tra Suda Azio, Afriko kaj Mezoriento, enhavas en 1913 kvaronon de la tutmonda loĝantaro. Ĝi formas la kernon de la monda financo kaj de la internaciaj investoj. Konstante kreskantaj, ĝiaj tutmondaj investoj — sed ĉefe koncentritaj en la dominaĵoj (dominions), en Latina Ameriko kaj Usono, provizas 10% de ĝiaj enspezoj en 1914. Antaŭ tiu dato, skribas la ekonomikisto John Maynard Keynes, “loĝanto de Londono povis, trinkante sian matenan teon, telefone mendi produktojn el la tuta tero, en laŭplaĉaj kvantoj (...), riski sian monon en la naturaj riĉofontoj aŭ la novaj entreprenoj de iu ajn mondopartoj (...), sendi sian serviston al la najbara banko por sin provizi per tiom da oro kiom li deziras [kaj] iri en forajn landojn sen ion ajn koni pri iliaj religio, lingvo kaj moroj, kunportante kun si mon-interŝanĝan riĉaĵon*.

* John Maynard Keynes, Les Conséquences économiques de la paix, Gallimard, Parizo, 1919.

Ĉi tiu “unua tutmondiĝo” abrupte finiĝas en 1914, kiam la kunagado de naciismo kaj militismo donas mortigan baton al la eŭrop-centrita internacia ordo de la 19-a jarcento. La milito klare aperigas la kontraŭdiron inter la naciaj logikoj de potenco kaj ekspansio kaj tiu, transnacia, de kapitalismo. La milito ŝancelas la eŭropajn imperiojn stimulante, kiel rekonis la konservativa brita gvidanto Lord Curzon, “nekredeblan disvolviĝon” de la kontraŭkoloniaj fortoj kaj aspiroj. Ĝi malfermas vojon al la bolŝevisma revolucio en Rusujo kaj kreas fekundan grundon por faŝismo. Fine kaj ĉefe, elĉerpante Eŭropon, ĝi abrupte akcelas la sisteman recentrigon de la Malnova Kontinento al Usono. Tiu lasta jam konsistigas gravan ĉeneron de la unua tutmondiĝo. Jam antaŭ la sendependiĝo de 1776, la britaj kolonioj de Nord-Ameriko aperas kiel esenca parto de la transatlantika ekonomia sistemo bazita sur la eltiro kaj komerco de koloniaj riĉofontoj. Post la sendependiĝo, la rolo de Usono en la transatlantikaj komerc-fluoj multe kreskis.

La internacia koton-industrio bone ilustras ĉi tiun potenciĝon. Ĉirkaŭ 1850 ĝi estas 20% de la netaj importaĵoj kaj preskaŭ la duono de la valoro de ĉiuj britaj eksportaĵoj*. Dum la sama periodo Usono fariĝas, danke al la plantejoj de la sudo, la ĉefa produktanto de kotono. Provizante kvinonon de la monda produkto en 1820, ĝi produktas la du trionojn en 1860, antaŭ ol la milito de Secesio ĉesigis la sklavsistemon.

* Eric J. Hobsbawm, Industry and Empire: From 1750 to Present Day, Penguin Books, Londono, 2000.
La mito de la usona izolismo

PER KOMERCO, transnaciaj fluoj de kapitaloj kaj loĝantaroj, Usono kaj Eŭropo estas implike ligitaj de la 19-a jarcento.Tiuj fluoj favorigis la enloĝadon kaj organizadon de teritorioj, akiritaj ofte perforte, dum la unua duono de la jarcento. Ĉi tiu ekspansia fazo, seninterrompa, devas esti komprenata kiel variaĵo de la eŭropa kolonia ekspansio; ĝi enradikiĝas en materiaj fortoj kaj kulturaj kaj rasaj bildigoj komunaj al ĉiuj koloniaj socioj, kaj estas integra parto de la tiama tutmonda ekspansia movado.

Malgraŭ la mito de usona izolismo, Usono klopodis kaj sukcesis akiri internaci-nivele grandiĝantan lokon. Ĝi ofte engaĝiĝis en entrudaj operacioj en la nove kreita kolonia periferio, kelkfoje kune kun la eŭropaj armeoj. Inter 1846 kaj 1898 ĝi kondukis dudek ok militajn intervenojn en Latina Ameriko kaj dek naŭ en la regiono Azio-Pacifiko, dum ĝi samtempe kondukis konstantajn “operaciojn” kontraŭ la amerikaj indianoj de sia kontinento.

La milito kontraŭ Hispanujo en 1898 kaj la koloniado de Kubo kaj Filipinoj markas transiran periodon inter ĉi tiu unua ekspansi-fazo kaj tiu, pli neformala sed pli vasta, de la periodo post 1945. En la mezo de la 19-a jarcento, la usonaj ekspansiistoj interpretas sian teritorian plivastigon kiel esprimiĝon de sia “evidenta destiniĝo* por instali sian superecon sur la kontinento kaj, preter ĝi, sur la tuta Okcidento.

* Vd Reginald Horsman, Race and Manifest Destiny: The Origins of American Racial Anglo-saxonism, Harvard University Press, Cambridge, 1999.

Reinterpretante la tutmondan historion el sia nova pozicio de industria dominado (23,5% de la monda fabrika produktado kontraŭ 18,5% por Britujo en 1900) kaj pro la kreskinta graveco de siaj internaciaj engaĝiĝoj, la ekspansiistoj de la fino de la jarcento imagis la usonan potenciĝon kiel rezulton de historia procezo de selektado kaj imperia heredaĵo. Anticipante la venontan “tutmondan ekonomian superecon” de la lando, proksimulo de prezidanto Theodore Roosevelt, fervora ekspansiisto, skribas en 1900: “Estas neniu kialo, ke Usono ne fariĝu centro de riĉeco kaj potenco pli granda ol iam estis Britujo, Romio aŭ Konstantinopolo*.”

* Brooks Adams, America’s Economic Supremacy, The Macmillan Company, Nov-jorko, 1900.

La du mondmilitoj konfirmas ĉi tiun vizion de historia destino. Tuj post la unua milito, la britaj elitoj devas akcepti la ideon de la “anglosaksa paco” (pax anglo-saxonica), tio estas divido de la mondaj “respondecoj” kun Usono. Sed tiu jam antaŭvidas la estontan pax americana. En 1939 la influhava internaciisto Walter Lippmann skribas “Dum la daŭro de la generacio al kiu ni apartenas, okazis unu el la plej gravaj eventoj el la tuta historio. La potenclando, kiu regas la okcidentan civilizacion transiris Atlantikon*.” En 1946, ankaŭ prezidanto Harry Truman reprenas la ideon de imperia heredaĵo: “De la Persujo de Dario la 1-a, la Grekujo de Aleksandro, la Romio de Hadriano, la Britujo de reĝino Viktoria (...), neniu nacio, neniu naci-grupo ricevis tiom da respondecoj kiom ni*.”

* Walter Lippmann, “The American Destiny”, Life Magazine, Nov-jorko, 1939.
* Citita de Donald W. White, “History and American Internationalism: The formulation from the past after World War 2”, Pacific Historical Review, vol. 58, n-ro 2, University of California Press, Berkeley, majo 1989.

Post 1945, Usono ja troviĝis centre kaj ĉepinte: ĝi anstataŭis Eŭropon, restrukturis kaj modernigis la mondan kapitalisman ekonomion, kaj starigis sistemojn de sekurec-aliancoj, kiuj pludaŭras nun. Malgraŭ la “dupoluseco” de mondo dividita inter kapitalisma kaj komunisma blokoj, Usono plu dominas la internacian sistemon dum la postmilitaj jardekoj. Kontraŭe al la tro fruaj prognozoj pri “kadukiĝo” en la jaroj 1970-aj kaj 1980-aj, ĝi troviĝas, ĉe la fino de la malvarma milito, kerne de la dua ciklo de tutmondiĝo.

Dum Usono fariĝis la nura “tre potenca lando” en tutmondigita kapitalisma ekonomio, ties elitoj ekrevas pri nova “usona jarcento”. En 1998 s-ro Zbigniew Brzezinski asertas, ke “la etendiĝo kaj la ĉiama ĉeesto de la superpotenca Usono estas hodiaŭ unikaj*.” Tri jarojn poste, s-ro Henry Kissinger elvokas “La tutmondan aŭtoritaton de Usono (...) senkomparan kun tiu de la plej grandaj pasintaj imperioj*. Tiu triumfisma momento ne daŭris. Du militoj kaj la financa kaj ekonomia krizo okazis. Tamen, la imperiaj bildigoj pludaŭras: ĉu s-ro Barack Obama ja ne donis al si la celon “fari el tiu jarcento alian usonan jarcenton*?

* Zbigniew Brzezinski, The Grand Chessboard: American Privacy and its Geostrategic Imperatives, Basic Books, Nov-jorko, 1997.
* Henry Kissinger, Does America need a Foreign Policy?, Simon and Shuster, Nov-jorko, 2002.
* Rimarkoj de prezidanto Barack Obama antaŭ komuna sesio de ambaŭ ĉambroj de la usona parlamento, la 24-an de februaro 2009.

Sed la sistemo nun emas al plurcentrismo. La reapero de Azio kaj aliaj grandaj postkoloniaj regionoj dum la lastaj jardekoj kaj la nova rolo de kontinent-landoj rolantaj, kiel Ĉinujo, kiel duonaŭtonomaj centroj de la tutmonda kapitalismo, ŝanĝas la organizon. Usono sendube restos tre potenca lando, sed ĝi devos akcepti plurecon kaj pli modestan rolon en la tutmondaj aferoj.

Philip S. GOLUB

Ununura valuto, la sensolva ekvacio

Sur la glittubo de la eŭropa krizo

Kio okazas, kiam la lasta rifuĝejo mem estas skuata de tempesto? Merkredon la 23-an de novembro, la investantoj ne montris intereson al oferto de germana ŝuldo, signo de ĝis nun nespertita malfido. Kaptitaj en la propraj retoj, la merkatoj, kiuj postulis rigorecon, nur timas malkreskon. Al tiu zigzaga navigado provas respondi “pintkunvenoj”, kies multeco tamen montras la senutilon.

Pro sperto oni scias, ke oni povas spekti la komikulojn Laurel kaj Hardy ĵeti kremtortojn unu al la alia nekalkuleblajn fojojn, kun senlaca plezuro. — Sed la eŭropajn pintkunvenojn?... Pro bedaŭrinda takseraro, kvankam kun la sendube laŭdinda intenco lukti kontraŭ malĝojo, la Eŭropa Unio (al kiu ni povas aldoni la G20) ŝajne konsideris, ke la ripetada komikeco povas esti armilo kontraŭ la krizo. Oni ne trovas alian hipotezon por klarigi tian konstantecon en bufonaĵo, fariĝinta la sola klara gvidlinio de eŭropaj regantoj, cetere en stupora stato.

Necesas rekoni, senkulpige al ili, ke sub la premo de la trudaj cirkonstancoj (grandega recesia ŝoko sekvanta la financan krizon, konstanta kontrolo de la ekonomiaj politikoj fare de la kapital-merkatoj, sendependo kaj senkuraĝeco de la Eŭropa Centra Banko (ECB), ortodokso-obsedo de Germanujo, manko de unuigita suvereneco), la nuna ekvacio de la eŭro restas sen solvo.

Se ne la spirito de Laurel kaj Hardy, eble tiu de sankta Aŭgusteno regas nun en Eŭropo: “Credo quia absurdum” (mi kredas, ĉar tio estas absurda). Veras, ke la dogmisma persistemo malgraŭ la malkonfirmo de la realo ne multe impresas en Eŭropo. Finfine, estas nur la kvina pintkunveno de la eŭrozono*, la aŭgustena flanko konsistas el la konstanteco de absurdo, kaj la komika flanko el la ripetataj komunikoj gaje anoncantaj, ke oni finfine alportis ĝeneralan (angle: comprehensive) solvon al la problemoj de la eŭrozono ... ĝis ĉio estos refarenda, la venontan fojon.

* Pintkunveno “Grekujo 1”, 9-an de majo 2010, “Irlando-Portugalujo”, 28-an de novembro 2010; Pakto por eŭro, 11an de marto 2011; “Grekujo 2”, 21-an de julio 2011; “Grekujo 3”, 27-an de oktobro 2011.

Oni ja scias, ke la publiko estas malatentema, tial verŝajne la turism-oficejo sentas bezonon renovigi la spektaklon proponante pli kaj pli fortajn sensaĵojn (novajn instituciojn, novajn savendajn landojn, novajn financajn “tubarojn”, engaĝitajn sumojn ĉiam kreskantajn, ktp.). En la realo, malmultaj homoj ankoraŭ emas ridi, eĉ ne pri la lasta pintkunveno de la Eŭrogrupo de la 27-a de oktobro 2011, kies grandegaj (kaj ĉiam comprehensive) sukcesoj estis kvazaŭ neniigitaj en malpli ol semajno per la aperanta fantomo de greka referendumo, tio estas absoluta rekordo.

Reale, kaj tio estas verŝajne la propra marko de epoko, kiu kompareblas nur neperfekte al la krizo de la 1930-aj jaroj, la registaraj reagoj havas duoblan karakteron, ŝajne kontraŭdiran, de vera konfuzejo, kie improvizado konkuras kun profunda nekompreno de la okazantaj eventoj, kaj de oportunisma sed tre metoda disvolvado de severa novliberalisma agendo. Necesas havi enkape ĉi tiun ambiguecon por taŭge klarigi tiel la Helzapoppin-stilajn pintkunvenojn, kiel la imponan strategian reziston, kiu ebligas al la nuna sistemo ĉerpi el la fundo de la (sia) krizo, la okazon de senprecedenca historia enprofundiĝo. Kohero kaj malkohero do estas du egalaj partoj en ĉi tiu miriga periodo, kie ludiĝas la destino de novliberalismo laŭ duuma kodo: definitiva brutigo aŭ dumfluga eksplodo.

Piroteknikistoj sin opiniantaj kvitaj, eksplodiginte la konstruaĵon, ĉar ili pagis la pulvoron

La interesoj de forgesemo estas tiom potencaj, ke necesas daŭre memorigi kiom la nunaj eventoj ŝuldas sian originon al la krizo de la hipotekaj kreditoj, kiu estas mem esprimo de certa stato de kapitalismo, en kiu la senlima premo de salajroj lasis la enŝuldiĝon de familioj kiel nuran solvon por subteni la ekonomian postulon. Tiel ke, pro sia savo de la bankoj kaj la recesio, la ŝtato troviĝis senvole kunportata en la poststrion de la privata financa disfalo... kiu pro tio estis transformita en publikan financan krizon. Tiam malfermiĝis, flanke de la G20, en siaj 2009-eldonoj (Londono, Pittsburgh), la sekvenco de la “ek kaj halt’” (stop and go) pintkunvenoj. Sed kiu ankoraŭ memoras la venko-kriojn de la regantoj kaj komentistaroj kune, konsoliĝo verŝajne proporcia al la grandega timo, kiu ilin stuporis, kiam, en aŭtuno 2008, la abismo-rando estis tiom proksima?

Ja prefereble forgesi la triumfajn komunikojn, la promesojn de financa re-regulado (kiuj aspektas ridindaj en 2011, kiam la tutan bank-sistemon denove minacas ruiniĝo) kaj la certigojn, ke “la krizo estas nun malantaŭ ni”, kiujn oni hezitas klasifiki en la kategorioj de gaja dadaisma provoko, aŭ de plej vastega stulteco. Sufiĉis malpli ol unu jaro, por ke la anoncita rekresko serioze ektusis, kaj por ke la malkaŝo de la ruina stato de la grekaj publikaj financoj agis kiel eksplodigilo de tio, kio restos la plej malbona returniĝo de la tuta historio de ekonomia politiko. Momenton oni estis povintaj kredi, ke la registaroj sukcesis lerni el la pasintaj eraroj kaj aparte el la katastrofo de la Granda Depresio, sed tute ne! La akceptado de la deficitoj, tra la funkciantaj aŭtomataj stabiligiloj*, sola praktikebla mezdaŭra strategio (se ne estus la delira kuratoreco de la merkatoj), ne daŭris unu jaron. Kaj la greka kazo prezentiĝis kiel preteksto, ideala kaj kun ŝajne bona bazo por renversi la tutan disponaĵon de la buĝeta politiko, kiu abrupte pasis de la racia praktiko de deficitoj al la senespera strebado forte redukti ilin.

* La spontana profundiĝo de la deficito en fazo de recesio produktas relanĉo-efikon.

Krom ĉi tiuj, kiujn oni persiste nomas “respondeculoj”, ni ĉiuj de nun scias la kialojn — ja evidentaj de la komenco-, kiuj nepre kondukas la strategion de ĝenerala malabundo al malsukceso: la neeblo por ĉiu aparte kompensi pere de la ekstera postulo la strangolitan internan postulon, ĉar la aliaj same elektis rigoron, nepre kondukas al reduktoj de kresko tiaj, ke la perdoj de imposta enspezo detruas la efikon de la elspezo-reduktoj. Ĉio tio okazas sub rigardo kaj minaco de la internaciaj investantoj, kies tempa horizonto estas tute nekongrua kun la mezdaŭro necesa por tiom vasta makroekonomia alĝustiĝo. El tio sekvas absurda sinsekvo, en kiu la altiĝoj de interezkvotoj estigitaj de momentoj de spekulaj panikoj aldone malbonigas la buĝet-saldojn (la ŝuldoservo grandigas la deficiton, kiu alarmas la financistaron, kiu altigas la kvotojn, kiuj plipezigas la ŝuldoservon...), kaj al tio la ekonomiaj politikoj respondas pligrandigante la rigoron... kaj la ŝuldojn — de tempo al tempo Standard & Poor’sMoody’s, perfektaj etoso-agentoj, alportas sian afablan kontribuon al la klimato de ĝenerala frenezo. Momenta puŝo de financa paniko, altiĝo de la kvotoj kaj absurdaj reagoj de la ekonomiaj politikoj do altiras unu la alian en toksa sinergio, kiun la serio de eŭropaj pintkunvenoj ĉiufoje pliintensigas.

Tamen, kaj kvankam paradokse, ĉi tiun ĥaoso-linion akompanas strategia linio, pro kio ĉiufoje la malordo-kresko estas akompanata de paralela kresko de la novliberalismaj antaŭeniroj. Ĉar la krizo ne frapas ĉiujn. Kaj ne nur ne la bankistojn senpage restarigitajn, kun siaj bonusoj kaj dividendoj post la aŭtuno 2008. La decentrigo de la atento ekde la difektoj de la privata financo ĝis la “problemo de la publika ŝuldo” estas levinta je ties plej alta punkto la arton de diversio, forĵonglado kaj kontraŭ-atako. Ne temas, ke nenio okazas ĉe la flanko de la publikaj ŝuldoj — oni eĉ malofte povis vidi tiom rimarkindan eksplodon. Sed okazas nenio, kio ne estas rekta efiko de la privata financa krizo — kaj la bankistoj, kiuj fanfaronas, ke ili plu ŝuldas nenion al la socio ĉar ili repagis la urĝo-monhelpojn, agante kvazaŭ la sekvinta recesio, la disfalo de impostaj enspezoj, kaj la eksplodo de deficitoj, ne okazis pro ili, pensigas onin pri pirotekniko-lernantoj, kiuj sin opinias kvitaj, eksplodiginte la konstruaĵon, ĉar ili pagis la pulvoron.

Okazo ne perdita por la bankistoj, ankaŭ ne por la kleraj administrantoj de la novliberalisma ordo, al kiuj oni rekonu almenaŭ la realan talenton transformi en grandan antaŭeniron krizon, kiu devintus estigi ilian historian malkvalifikon. Ja delonge avertoj pri la temo de ŝuldo provis, tra la raportoj de Pébereau* aŭ de Attali*, prepari la terenon kaj alkutimigi la mensojn al la ideo de rabotado. Sed ĉiuj komedioj pri deklamitaj malbenaĵoj kaj tremantaj anoncoj pri alvenanta bankroto ne sufiĉis por kredigi je ekzisto de problemo ne ekzistanta — almenaŭ ĝis 2008. La privata financa krizo, kiu senseble kreskigas la publikajn ŝuldojn, tiu ja tion povas fari. Kaj, ĉar la “ŝuldo-problemo” neniam ŝajnis tiel objektive ekzistanta, heterogena kombinaĵo de oportunistaj strategiistoj kaj de kreduloj eniris la breĉon por proklami, false maltrankvilaj kaj vere ravitaj, la urĝecon — fine! — de la granda alĝustigo.

* Tute neŭtrale nomata “Rompre avec la facilité de la dette publique” (Forlasi la facilecon de publika ŝuldo), (La Documentation française, Parizo, 2005).
* “Rapport de la commission pour la libération de la croissance française”, La Documentation française, Parizo, 2008.

En la vestaĵoj de “racia” kaj “necesa” respondo de la buĝeta politiko al aparta konjunkturo, estas fakte struktura strategio de ŝrumpado, prefere eĉ diri malkonstruo, de la sociala ŝtato, kiu naskiĝas en printempo 2010, portata de la forto de situacio, en kiu la liberalistoj kredas, ke eblas ĉerpi sufiĉan pravigon por malkonstrui tion, kio ĝis nun rezistis. Oni jam konis la ordinaran funkciadon de la buĝeta alĝustigo: ne-anstataŭi la funkciulojn emeritiĝantajn, malaltigi iliajn nominalajn salajrojn, abrupte detranĉi la publikajn elspezojn, malpliigi la socialajn monhelpojn, altigi la aldonvaloran imposton (AVI), ktp., sed ĉi tiu benata konjunkturo permesas praktiki ilin je ankoraŭ ne atingita skalo. Kaj tio, antaŭ ol aldoni kvalitan ŝanĝon al la nura kvanta intensigo. Ne estas do hazardo, ke la ideo de buĝeta alĝustigo, unue aperinta komence de 2010 laŭ sia ordinara formo, alprenis en 2011 la superan formon de la “ora regulo”*, ankoraŭ ne spertita konstituciigo de la ekvilibro de publikaj financoj, la plej alta stadio de malpolitikigo kaj novliberalisma revo de aŭtomata alĝustigo, deprenita de la suverena decidado, resendante ĉian oponon al la foraj normoj, plej altaj kaj nedemandeblaj de la Konstitucio.

* Pintkunveno de la Eŭrogrupo de la 11-a de marto 2011.

La plej impona eco de la novliberalismo estas do certe ĝia kapablo nutri siajn antaŭenirojn per siaj propraj malvenkoj. Kaj la eŭropaj pintkunvenoj estas la plej bona loko de tiu transformado — kies finon ni verŝajne ankoraŭ ne vidis. Ĉar la malabundo mem, akiraĵo tamen tiel rimarkinda kiel nerenversebla (nur infana kredemulo povus opinii ĝin transira kaj limigita al “malbona momenta travivaĵo”), la malabundo do trafos la saman katastrofan sorton kiel la antaŭaj liberalismaj eltrovaĵoj... kaj la saman gloran preterpason. Ĉi-foje ja, konservante tion, kio estis rikoltita, necesos ŝanĝi la terenon, ĉar la toksa kontraŭproduktiveco de la kunordigitaj eŭropaj malabundoj estas nun tro videbla.

Videbla ĝi estas de la investistoj, kiuj postulas ion kaj ties malon — buĝetan disciplinon kaj kreskon... metode mortigitan de la buĝeta disciplino. Videbla ĝi ekestas de la registaroj mem, nur postsekvantaj la merkatojn kaj okupataj laŭeble sekvi la movojn de iliaj sinsekvaj ordonoj. Videbla ĝi estas, kaj ĉi-foje pli serioze, de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kiu komencas ekkonscii, ke la malabundo mortigas la revenon de kresko* (kaj s-ino Christine Lagarde mem ŝajnas nun dubi pri la sinkretismaj kapabloj de la “rilance”*), aŭ de la Eŭropa Komisiono, kies kresko-prognozoj montras la efikon de la anoncata katastrofo. La kresko de la Eŭrop-Unio estas reviziita por 2012 de 1,75% ĝis 0,5%*. Britujo, por 2011, pasas de 1,7% al 0,7%, por 2012 de 2,5% (!) al 0,6%. Francujo revizias la proprajn prognozojn: de 1,75% ĝis 1%. Eĉ Germanujo ekkonsciiĝas finfine, ke oni ne povas pretervivi sola meze de oceano da falintoj — des pli se oni fanfaronas pri sia kresko-modelo tirata de eksportaĵoj... 2012 ne estos je 1,8% kiel antaŭvidita, sed je 1%, diris la germana registaro, kaj eĉ pli verŝajne 0,8% laŭ la sendependaj institutoj.

* Internacia Mon-Fonduso, World Economic Outlook, Vaŝingtono, DC, aprilo 2011.
* Kunmeto de la vortoj (en la franca) “rigoro” kaj “relanĉo”, oksimora aŭdaco de s-ino Lagarde, kiu volis konvinki, ke rigoro ne estas kontraŭdira kun relanĉo...
* European Economic Forecast — Autumn 2011, Ĝenerala direkcio “ekonomiaj kaj financaj aferoj”, Eŭropa Komisiono.
Fortondinte la publikajn buĝetojn, ek al la malaltigo de salajroj

Kio povas resti el la strategio de alĝustigo de deficitoj, kiam ĉiuj kreskoj disfalas tiel samtempe, kaj kiam ĉi tiu samtempigo mem antaŭvidigas kelkajn dolorajn aldonajn sinergiojn? La registaroj ŝajnas konfuze konscii tion, kaj oni jam povas observi antaŭsignojn de ŝanĝoj, kiuj sen forlasi la valorajn konkeraĵojn de rigoro, aldonus al ili novajn evoluojn en novaj direktoj. Fakte novliberalismo havas du obsedojn: la ŝtato, kaj la rezisto de la dungitaro. Sed, ĉar oni ne rajtas diri aferojn tiom krude, ĝi dispremas la unuan pretekste de la ŝuldo, kaj atakas la duan per la vortoj:“kosto de la laboro kaj konkurencpovo”. Kaj jen kiel la sakstrato de malabundo proponas propran elirejon: se rigoro montriĝas katastrofa el la vidpunkto mem de siaj anoncataj celoj (redukto de la deficitoj), nenio malhelpas aldoni al ĝi la strategion de kresko-relanĉo pere de konkurencpovo — tio estas per reduktado de la tuta kosto de laboro (tio estas: la salajroj).

Oni do baldaŭ vidos — oni jam vidas — sin turni la paroladojn de la eŭropaj ekonomiaj politikoj por moderi la logikon de la simplaj ŝraŭbpremoj kaj, iom post iom ĝin anstataŭigi per la ideo de resalto helpe de la konkurencpovaj eksportaĵoj: la ŝrumpo de la interna postulo estas nun tro evidenta, la solvo venos do de la ekstera postulo. Renomita “interna devaluto” kun la zorgo pri vortoŝminkado kiu karakterizas nian epokon, ĉi tiu kopio de la “konkurencpova malinflacio” de la 1980-aj jaroj* trafos saman malsukceson kiel sia originalo, pro almenaŭ du kialoj. Unue, se ĝi havus ian propran efikecon, ties profitoj aperus nur en la mezdaŭro (Germanujo bezonis unu jardekon da dolora salajro-malinflacio por rikolti sian nunan konkurencan avantaĝon), tio estas en tempo-horizonto tute ne kongrua kun la urĝeco de la kresko-reekfunkciado, sola efika rimedo por rapide redukti la rilaton ŝuldo/malneta enlanda produkto (MEP).

* Politiko kondukata de Pierre Bérégovoy de 1984 ĝis 1993, la konkurencpova malinflacio celas anstataŭi la monan devaluton per salajro-malaltigoj, por konstrui konkurencan avantaĝon en kreskostrategio tirata de la eksportado.

Sed la ideo mem, ke ĉiuj eŭropaj ŝtatoj adoptos samtempe ĉi tiun strategion ja plej certe destinas ĝin al neniiĝo, ĉar laŭkonstrue ĝi havas sencon nur unuflanka! La konkurenca avantaĝo estas relativa donitaĵo: oni povas deziri konverton de ĉiuj al la virta germana modelo, sed nur se oni forgesis, ke ĝia ĝeneraligo estas en si mem memdetrua. Restus do la salajra malabundo, aldoniĝinta al la buĝeta malabundo, kaj kroma ŝrumpo de la interna postulo, aldoniĝinta al la nekresko de la ekstera postulo, kia belega rezulto, ĉu ne? Sed ne gravas, finfine: ĉar la neefikeco de la novliberalismaj politikoj neniam estis sufiĉa kialo por ilin rifuzi, restas ĉiuj instituciaj konkeraĵoj ricevitaj intertempe, por kaŝi la evidenton de malsukceso, konkeraĵoj pri kiuj la pakto por la eŭro de marto 2011 jam montris la ĉefajn celojn — redukto de pensioj, faciligo de maldungoj, decentrigo de la salajro-intertraktado, detruoj de la protektaj statusoj (laborkontrakto kun nelimigita daŭro, publika funkciularo), konforme al la liberalisma logiko, kiu implicas, ke ĉio, kion oni povas fleksebligi estos fleksebligita-, kaj ni devas alkutimiĝi al la ideo, ke tiuj temoj estos baldaŭ la nova rekantaĵo de la ekonomia politiko.

Sed ĉu la krizo de la suverenaj ŝuldoj, kies evoluo povas ĉiumomente spirale eskapi ĉies regadon, lasos tempon al la regantoj komenci tiun novan sinturnon? Tute ne certas, ĉar okazas nun rapidkonkuron inter la prokrastaj manovroj de la novliberalismo kaj la dinamiko de ĝia propra detruo. La financo, de nun funkcianta laŭ la “paniko-modalo”, kune kun sia ĉiama logiko de testendaj limoj, jam komencis vicigi, unu post la alia, la kandidatojn al “savado” — kaj ju pli la potencialaj trofeoj estas grandaj, des pli ekscitaj ili estas. Italujo estas nun en ĝia fokuso, kaj oni devas timi, ke ĝi ne eliros, krom ŝarĝita per “sav-plano” (bail-out).

La ekstravaganca nomumo de la ĉefministroj teknokrato-bankistoj, politika barbarismo tiom kruda, ke eĉ la amaskomunikrimedoj ĝin rimarkis, estos nur pajlofajro. Ĉu la sola merito, kiun oni rekonu al la eminentaj figuroj de s-roj Mario Monti kaj Lucas Papademos, ne estas ilia rekonata kompetento pri la meĥaniko de ŝraŭbingoj, tio estas, pri tiu tekniko mem, kiu estas nun malsukcesanta? La sola afero, kiun ni atendu de ili, estas fari la samon kiel siaj antaŭuloj, sed eĉ pli malbonefike, aŭ fariĝi la iniciatantoj de la “interna devaluto”, destinita al sama malsukceso. Veras, ke s-ro Monti delonge atestis sian eŭropan ortodoksecon, dirante ke li vidas en la eŭro historian okazon “germanigi la buĝetaliron” de Italujo*... Eblus do, ke post kelkaj jaroj, ilia subita apero sur la politika scenejo retrospektive aperos kiel unu el tiuj absurdaĵoj, kiuj signas la senesperajn manovrojn de kadukiĝanta sistemo, kun aldonita malestimo al la demokrata politiko, kiel decas al ĉiuj registaroj pretende “fakulaj”: eksbankistoj de la Goldman-Sachs kaj/aŭ de la ECB, eksaj ekonomikistoj aprobitaj de la universitatoj plej sindonemaj al la transdono de la malsukcesinta ortodokseco*, tio estas la tipa portreto de ĉio, kio malsukcesis... sed estas tamen daŭre reuzata.

* Charlemagne, “The euro’s existential worries”, The Economist, Londono, 6-a de majo 2010.
* La Massachusetts Institute of Technology por s-ro Papademos kaj la Bocconi-universitato de Milano por s-ro Monti.

Tutcerte ĉi tiuj du providencaj homoj trovos nenion en la aktuala situacio, kiu povus helpi ilin. Ĉar ekde la momento, kiam Italujo prezentiĝas ĉe la supro de la glittubo, fariĝas evidente, ke la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso TFSF) ne plu estas je la nivelo de la tasko. Rapida kalkulo* sugestas, ke sole Italujo aldonus 600 miliardojn da eŭroj al la potencialaj ŝarĝoj de la TFSF — nun limigita je 440 miliardoj da eŭroj. La pintkunveno de la 27-a de oktobro fanfaronis, ke ĝi kreskigas la fonduso-kapablon ĝis 1.000 miliardoj, sed neniu praktika detalo sekvis la anoncon. Germanujo ripetis, ke ĝi ne transiros sian nunan engaĝo-plafonon. Kaj la neeŭropaj landoj (Ĉinujo, petrol-monarĥioj) al kiuj oni almozpetis, oni sentas ilin surprize senentuziasmaj je la perspektivo enboatiĝi sur la “La floso de la Meduzo”. Kaj ni eĉ ne imagas, kio fariĝus el la kompatinda Fonduso, se Italujon sekvus Hispanujo, aŭ eĉ, nu, Francujo... Laŭ tragika tond-efiko, ĉiu nova kandidato al savado frapas dufoje la TFSF: unue, evidente, flanke de ĝiaj elspezoj, due flanke de ĝiaj enspezoj, ĉar estas kompreneble ke lando eniranta en la listo de la helpatoj, aŭtomate forlasas tiun de la savantoj. Sekvas rekalkulo de la ŝargoj por ĉiu el la restantaj garantiuloj... kiu vidigas pli krude la limojn de la principo: savi iujn el la enŝuldiĝo per enŝuldiĝo de la aliaj.

* Vd “Le commencement de la fin”, La pompe à phynance, 11-a de aŭgusto 2011.
Se, el la novliberalismo aŭ la loĝantaroj, nur unu devas perei...

La kompatinda Fonduso, ja tio estas malfeliĉo, estas krome taskita pri aferoj, kiuj ne devus esti ĝiaj. Ĉar jen maltrankvilaj fakuloj volus aĉetigi al ĝi, sur la duaranga merkato, la suverenajn bilojn de la malbonstataj membro-ŝtatoj, por tiel haltigi la kreskon de iliaj interezkvotoj. Sed tia operacio ne povas esti tasko de fonduso, kiu laŭdifine, havas limigitajn rimedojn — kaj kiun, kompreneble, la investistoj ĝislime volos “testi”. Nur Centra Banko presanta monon laŭ kvantoj virtuale senfinaj povas sukcese bari la spekuladon. Sed ĝi devas tion decidi, kaj laŭte sciigi tion, anoncante senliman engaĝiĝon, sola maniero imponi al la merkatoj kaj ilin repuŝi. Ĝis nun la ECB faris nek unu nek la alian. Sendube ĝi intervenas nuntempe, sed kiel eble plej malmulte kaj preskaŭ honteme, montrante sian hezitemon, kaj ĉiam tro malfrue, kiam la situacio jam pasis la sojlojn de malboniĝo.

La ECB estas ja unu el la ejoj de la eŭropa falsado: paralizita de absurdaj dogmoj, de reguloj kaj germanaj obsedoj, ĝi ankaŭ estas ĉe la kerno de la objektiva problemo de moraleco, sine de komunumo de ekonomiaj politikoj sendepende kondukataj sed fakte solidarigitaj pro sia aparteno al la eŭrozono. Alpremiĝinta, la ECB strebas nun ellabori fajne kompromisan pozicion, kie ĝi ludas sian ekziston mem. Amase interveni, kiel oni petas nun de ĝi, signifus por ĝi validigi la malbonan konduton de la ŝtatoj kun malbonigita financo, kaj krome implice sugestus la eblecon misuzi ĝin denove, kiel lastan elsavon, finfine ĉiam disponeblan — tio estas la kiel eble plej malbona instigo al la buĝeta ortodokseco, kies gardisto ĝi opinias esti. Sed ne interveni, tio estas akcepti la riskon lasi la ĝeneralan situacion malboniĝi, ĝis tiu grado, kie la detruo de la eŭrozono estos la sola ebla elirejo — kaj sekve, ankaŭ la malapero de la ECB!

Esti malfidela al si mem, aŭ perei, jen la dilemo, el kiu la ECB strebas laŭeble eliri... Sed ĉu ne estas jam tro malfrue? Kaj ĉar ĝi tro oferis al siaj principoj, ĉu la ECB ne jam pasis la fatalan senrevenan sojlon pri eŭro? La ĝeneraligo de la depresia logiko, neevitebla akompananto de la blinde aplikitaj malabundoj, ekbruligas nun ĉie spekulajn fajrojn, kiuj estigas neregeblan kreskon de interezkvotoj (en Italujo, la kvotoj por dekjaraj pruntoj pasis de 5,8% meze de oktobro al 7,5% meze de novembro), kaj aldonan difektiĝon de la ŝuldo de la koncerna ŝtato.

Francujo tremante atendas ekscii sian sorton. Ĝi scias, ke ĝi estas en tiu griza zono, kie, kvankam ankoraŭ ne ĉasata, ĝi tamen jam estas latenta celtabulo, inter onidiroj, agentejaj fuŝaĵoj, kaj suspektigaj raportoj*. Ĝis nun, ĉiuj ekonomioj, kiuj eniris tiun zonon, ĝin eliris nur atakataj de spekulado, kaj destinitaj al la TFSF — sed ĉe la malbona flanko de la giĉeto.

* Kiel tiu de la brusela “pripensa rondo” The Lisbon Council (15-a de nov 2011).

De la nenieco de la ripetataj pintkunvenoj, kondamnitaj retrairi “ad nauseam”* la ne malimplikeblajn kontraŭdirojn de la nuna ununura valuto, ĝis la nomumo ĉe la plej altaj pozicioj de teknokratoj, kiujn oni esperas providencaj, kaj la epidemio de falsaj politikaj alternoj (Grekujo, Portugalujo, Irlando, Italujo, denove Grekujo, Hispanujo, kaj poste eble Francujo), anstataŭante la samajn per la samaj, la eŭrozono ŝvitas malesperon. Kaj komencas stinki morton. Eble ne popolribelo venas, sed buĉa detranĉado! Sed, la detranĉado de kiu? La paradokso de nia epoko implicas, ke estu samtempe tiu, jam komencita, de la loĝantaroj, sed ankaŭ de la novliberalismo mem. Ĉar tiu lasta eble pafas siajn lastajn kartoĉojn. Eĉ pli ol la stulta “interna devaluto”, la granda federacia antaŭensalto, lasta solvo, kiu povus nin ĉiujn savi, daŭros ne pli ol duonan jardekon — kaj ne certas, ke la financistaro konsentos atendi ĝis tiam. La ruinaĵa pejzaĝo, kiu sekvos la sinsekvon de la suverenaj pagomankoj kaj banko-disfaloj havos almenaŭ la potencan efikon de la “forviŝita tabulo” (tabula rasa), kaj por ĉiuj, inkluzive la liberalistojn. Oni neniam vidis dominado-sistemon kapitulaci memvole. Necesas energion provizi, multe da energio, ĉu tiu venos de la ŝok-ondo de sistema disfalo, aŭ de interna popolribelo. La dua impulso akompanu la unuan, kaj, pro ĉiuj ties necertecoj, tio eble estus ne malbona: se, el novliberalismo aŭ la loĝantaroj, nur unu devas perei, almenaŭ estu ĝi.

* Latine: “ĝisnaŭze”.

Frédéric LORDON

Civilaj juntoj

MANIPULANTE per ĉantaĝo je bankroto kaj per la timo antaŭ la ĥaoso, du eksaj bankistoj, s-roj Lukas Papademos kaj Mario Monti ĵus enpotenciĝis en Ateno kaj en Romo. Ili ne estas nepolitikaj teĥnikistoj, sed dekstruloj, membroj de la Triopa Komisiono, konata pro sia denunco de troa demokratio en la okcidentaj socioj.

En novembro 2011, la franca-germana “direktejo” de la Eŭropa Unio, la Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) — la “triopo” — montris sian koleron, kiam la greka ĉefministro Georgo Papandreu anoncis referendumon pri la politiko de malabundo de sia lando. Tio endanĝerigus, laŭ ili, interkonsenton faritan monaton antaŭe, kiu planis novan akrigon de la ekonomia politiko kiu metis Grekion sur la genuojn. Venigita al la franca urbo Cannes inter du kunsidoj de pintkunveno, en kiu lia lando, ĉar tro malgranda, ne partoprenis, kondamnita resti en la antaŭĉambro, publike riproĉita de s-ino Angela Merkel kaj s-ro Nicolas Sarkozy, tamen kunrespondecaj pri la graviĝo de la krizo (vidu la analizon de Frédéric Lordon), s-ro Papandreu devis rezigni pri sia referendumo kaj demisii. Lia posteulo, vicprezidinto de la ECB, decidis tuj enpreni en la grekan registaron ekstremdekstran partion, kiu estis ekskludita el la potenco post la falo de la grekaj koloneloj, en 1974; — sen ke la “triopo” montris apartan emocion.

La eŭropa projekto devis certigi la prosperon, plibonigi la demokration en la ŝtatoj antaŭe regataj de armeaj juntoj (Grekio, Hispanio, Portugalio) kaj senprajmigi la “militkaŭzantajn naciismojn”. Ĝi realigas la ĝustan malon: forpurigadoj, registaroj transformitaj en pajlohomojn de la borsoj, vekiĝo de malsimpatio inter la popoloj de la Malnova Kontinento. “Oni ne povas daŭre resti la sklavoj de Germanio”, koleras juna hispano, kiu ne volas ekziliĝi al Berlino aŭ Hamburgo por trovi laboron. La italojn precipe agacis la aroganteco de la franca prezidanto kaj ili demandis sin, prave, kia aparta talento povus pravigi ĝin. Certaj grekoj siavice denuncas jam la akaparon de sia lando fare de “okupad-fortoj”; karikaturoj prezentas eĉ la germanan ĉefministrinon kiel nazion ...

Al la popoloj, turmentataj de la politiko de malabundo, la historio de Eŭropo havas grandan gamon da analogioj de fiaĵoj. Sed, kun rezervo de ĉiaj proporcioj, la lastaj eventoj de Ateno ja memorigas la someron de 1968 en Ĉeĥoslovakio, la dispremadon de la “praga printempo” kaj la eksigon de la komunista gvidanto Aleksandro Dubĉek. La “triopo”, kiu ĵus transformis Grekion en protektoraton, ludis la rolon, kiun oni antaŭe atribuis al la Varsovia Traktato; s-ro Papandreu, tiun de Dubĉek, kiu neniam kuraĝintus rezisti. Kaj en ambaŭ kazoj la realigo de doktrino pri “limigita suvereneco”, kies naturo ŝajnas malpli mortiga, kiam tri not-agentejoj diktas la parametrojn ol kiam sovetiaj tankoj trairis la landlimojn.

Post dispremi Grekion kaj piedpremi Italion, la Eŭropa Unio kaj la IMF turnas nun sian rigardon al Hungario kaj Hispanio.

Serge HALIMI.

La granda regreso

Estas klare, ke ene de EU ekzistas neniu politika volo por alfronti la merkatojn kaj solvi la krizon. Ĝis nun oni atribuis la veindajn agojn de la eŭropaj registoj al ilia senmezura malkompetento. Sed tiu (ĝusta) klarigo ne sufiĉas, precipe post kelkaj antaŭnelongaj “financaj puĉoj” detruintaj, en Grekio kaj Italio, certan koncepton pri demokratio. Estas evidente, ke ne temas nur pri mezkvalito aŭ malkompetento, sed pri aktiva kompliceco kun la merkatoj.

Kion ni nomas “merkatoj”? Tiun aron da investo-bankoj, asekur-kompanioj, pensi-fondusoj kaj spekul-fondusoj, kiuj aĉetas kaj vendas precipe kvar aktivojn: devizojn, akciojn, ŝtatobligaciojn kaj kromproduktojn.

Por fari al si bildon pri ilia kolosa forto, sufiĉas kompari du ciferojn: oni kalkulas, ke ĉiujare la reala ekonomio (entreprenoj ofertantaj produktojn kaj servojn) kreas, tutmonde, riĉecon je 45 duilionoj da eŭroj. Dum tiu sama tempoperiodo, en la tuta planedo, la financa fako, la “merkatoj”, ŝovas tien-reen kapitalon je valoro de 3450 duilionoj da eŭroj. T.e., 75-oblo de tio, kion la reala ekonomio produktas...

Konsekvenco de tio: neniu nacia ekonomio, kiom ajn potenca (Italio estas la oka monda ekonomio), povas rezisti la puŝojn de la merkatoj, kiam tiuj decidas orkestrite ataki ĝin, kiel ili faras jam de post pli ol unu jaro kontraŭ la eŭropaj landoj malestime nomataj PIIGS (tiu vorto memorigas pri “pigs”, porkoj, en la angla): Portugalio, Irlando, Italio, Grekio kaj Hispanio.

Plej malbone estas, ke — kvankam oni povus kredi ion alian — tiuj “merkatoj” ne estas ekzotikaj fortoj venintaj el foraj landoj por ataki niajn ĝentilajn lokajn ekonomiojn. Ne. Plejparte la “atakantoj” estas niaj propraj eŭropaj bankoj (tiuj, kiujn, per nia mono, la EU-ŝtatoj savis en 2008). Se diri alimaniere, ne nur usonaj, ĉinaj, japanaj aŭ arabaj fondusoj amase atakas kelkajn eŭrozonajn landojn. Temas, precipe, pri atako deinterna, el la eno, atako gvidata de la eŭropaj bankoj mem, de eŭropaj asekur-kompanioj, eŭropaj spekul-fondusoj, eŭropaj pensi-fondusoj, eŭropaj financaj institucioj mastrumantaj la ŝparaĵojn de la eŭropanoj. Ili posedas la plej grandan parton de la eŭropa ŝtatŝuldo.* Kaj por defendi — teorie — la interesojn de siaj klientoj ili spekulas kaj kreskigas tiun interezan procenton, kiun la ŝtatoj pagas por siaj ŝuldoj, ĝis tioma grado, ke pluraj el la ŝtatoj (Irlando, Portugalio, Grekio) troviĝas rande de bankroto. Tio venigas la korespondan punon por la civitanoj, kiuj devas elteni la ŝparrimedojn kaj la brutalajn alĝustigojn deciditajn de la eŭropaj registaroj por trankviligi la kadavro-manĝajn “merkatojn”, t.e. la proprajn bankojn...

* En Hispanio, ekz., 45% de la ŝtatŝuldo kuŝas ĉe la hispanaj bankoj mem, kaj du trionoj de la ceteraj 55% troviĝas en la manoj de financaj institucioj de aliaj EU-landoj. Tio signifas, ke 77% de la hispana ŝtatŝuldo estis akirita de eŭropanoj, dum nur la ceteraj 23% kuŝas ĉe institucioj ekster EU.

Tiuj institucioj, cetere, facile ricevas monon de la Eŭropa Centra Banko je 1,25%-a interezo, kaj plupruntas ĝin al landoj kiel ekz. Hispanio aŭ Italio kontraŭ 6%-a interezo... De tie fontas la enorma kaj skandala graveco de la tri grandaj takso-agentejoj (Fitch Ratings, Moody’s kaj Standard & Poor’s), ĉar de la noto donita al iu lando* dependas la intereza procento, kiun la lando pagos por ricevi krediton ĉe la merkatoj. Ju pli malalta la noto, des pli alta la intereza procento.

* La plej alta noto estas AAA. Fine de novembro 2011 ĝin ricevis nur kelkaj landoj en la mondo: Aŭstralio, Aŭstrio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Kanado, Nederlando, Svedio kaj Svisio. La noton de Usono oni malaltigis en aŭgusto 2011 al AA+. Tiu de Hispanio estas nuntempe AA-, same kiel tiu de Japanio kaj Ĉinio.

Ĉi tiuj takso-agentejoj ne nur kutime eraras, precipe ĉe sia takso de la subprime-kreditoj kaŭzintaj la nunan krizon, sed en la nuntempa situacio ludas abomenindan kaj perversan rolon. Estas evidente, ke ĉia plano pri ŝparado, tranĉoj kaj alĝustigoj en la eŭrozono rezultigos falon de la kresko-indico, kaj pro tio la takso-agentejoj baziĝas sur tio por malaltigi la noton de iu lando. Konsekvenco de tio: la lando devos dediĉi pli da mono al pago de sia ŝuldo. Tiun monon ĝi akiros tranĉante ankoraŭ pli sian buĝeton. Tiel do la ekonomia aktiveco neeviteble malpliiĝos, same kiel la kresko-perspektivo. Kaj tiam, denove, la agentejoj malaltigos ilian noton...

Ĉi tiu infera ciklo de “militeca ekonomio” klarigas, kial la situacio de Grekio tiom draste degeneris, dum la registaro multobligis la tranĉojn kaj altrudis feran ŝparemon. La sinofero de la civitanoj taŭgis por nenio. La greka ŝuldo malaltiĝis al la nivelo de senvaloraj obligacioj.

Tiamaniere la merkatoj atingis, kion ili volis: ke iliaj reprezentantoj alprenu la povon sen devi konkuri ĉe elektoj. Kaj Lucas Papadimos, greka ĉefministro, kaj Mario Monti, prezidanto de la itala konsilio, estas bankistoj. Ambaŭ, iel aŭ tiel, laboris por la usona banko Goldman Sachs, specialiĝinta pri promociado de siaj propraj homoj sur povo-postenojn.* Ambaŭ estas ankaŭ membroj de la Triflanka Komisiono.*

* En Usono Goldman Sachs sukcesis enpostenigi ekz. Robert Rubin kiel financministron de prezidanto Clinton, kaj metis Henry Paulson en saman postenon ĉe la registaro de prezidanto George W. Bush. La nova prezidanto de la Eŭropa Centra Banko, Mario Draghi, estis ankaŭ vicprezidanto de Goldman Sachs por Eŭropo de 2002 ĝis 2005.
* Noto de LMD en Esperanto: La Triflanka Komisiono estas internacia privata organizo fondita en 1973 por stimuli la kunlaboron inter Usono, Eŭropo kaj Japanio.

Ĉi tiuj teknokratoj devos altrudi — kiom ajn ĝi kostos el sociala vidpunkto —, kadre de “limigita demokratio”, la rimedojn (pli da privatigoj, pli da tranĉoj, pli da sinoferoj) postulatajn de la merkatoj. Tiujn rimedojn kelkaj politikistoj ne kuraĝis alpreni pro ilia nepopulareco.

Eŭropa Unio estas la lasta teritorio en la mondo, kie la brutaleco de kapitalismo estas ekvilibrigata de politikoj por sociala protektado. Tion ni nomas la sociala ŝtato. La merkatoj ne plu toleras tion kaj volas disfrakasi ĝin. Tiu estas la strategia misio de la teknokratoj prenantaj la konduk-rimenojn de la registaroj dank’ al nova formo de povo: la financa puĉo, krome prezentita kiel akordigebla kun demokratio...

Ne estas tre probable, ke la teknokratoj de ĉi tiu “postpolitika erao” sukcesos solvi la krizon (se ĝia solvo estus teknika, ĝi estus jam solvita). Kio okazos, kiam la eŭropaj civitanoj konstatos, ke iliaj sinoferoj estas vanaj kaj ke la recesio pludaŭras? Kioman perforton atingos la protestemo? Kiel teniĝos la ordo en la ekonomio, en la mensoj kaj sur la stratoj? Ĉu kreiĝos triobla alianco inter la ekonomia povo, la amaskomunikila povo kaj la milita povo? Ĉu la eŭropaj demokratioj iĝos “aŭtoritatemaj demokratioj”?

Ignacio Ramonet

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, decembro 2011.

Civila bolado

Demokrata Respubliko Kongo en kampanjo

Tridek milionoj da konganoj enskribiĝis sur la balot-listoj por partopreni la duan liberan baloton de la historio de Demokrata Respubliko Kongo (DRK). Fiksita je la 28-a de novembro, ĝi celas elekti la ŝtatestron kaj la kvin cent deputitojn. Dum la materialaj kondiĉoj kaj la korupto maltrankviligas la observantojn de la Unuiĝintaj Nacioj, la loĝantaro mobiliziĝas por la sukceso de la operacio.

KINŜASO, malĝoja asfalto, laterito kaj mizero, aŭdigas ĝemojn de malsataj stratoj, de urbo, kies plej urĝa zorgo estas pretervivo. Ĉi tiun ĵaŭdon 13-an de oktobro, la ĉefurbo de la Demokrata Respubliko Kongo (DRK) prepariĝas por nova streĉa tago sur la bulvardo de la 30-a de junio*. Unu monaton kaj duonon antaŭ la prezidanta kaj parlamenta elektoj, planitaj por la 28-a de novembre, la Unio por Demokratio kaj Socia Progreso (UDSP) organizas sian ĉiusemajnan kontesto-marŝon. Kun preskaŭ religia fervoro, antaŭ la poŝtoficejo, kvindeko da manifestaciantoj laŭtege kantas “Batalantoj ĝis la morto” fronte al armitaj kaj firme deciditaj policanoj.

* La 30-a de junio 1960 estas dato de sendependiĝo de la Belga Kongo.

La sturmo estas rapida; la trupo defalas sur la manifestaciantojn. Al la ĉeestantaj ĵurnalistoj, la policanoj lanĉas nur tiun ordonon: “Bolongwa wana, bolongwa wana!” (“Foriru, foriru!”). Sekvas dispeligaj pafadoj — bonŝance nur al ĉielo ĉi-tage-, la plorigaj gasoj kaj la frapadoj. La kapohaŭtoj sangas, civiluloj falas. Fronte al tia malmildeco, protekta voĉo aŭdiĝas nervoze direkte al la policanoj, certaj pri sia nepuneblo: “Tikaye, tikaye, press!” (“ne arestu lin, li estas ĵurnalisto!”

En tiu balota periodo, la rajton manifestacii ne respektas la reĝimo de la prezidanto Joseph Kabila Kabange, elektita en 2006. Kaj certe ne estas la sola rajto malrespektata. La 7-an de novembro la konga registaro denove malpermesis opozician televidon, Radio TV Lizanga; la antaŭan tagon, la ĉeno reeĥis alvokon de s-ro Etienne Tshisekedi, kandidato al la plej alta funkcio kaj historia figuro de la loka politika vivo, kiu instigis siajn subtenantojn “rompi la pordojn de la malliberejoj” por liberigi manifestaciintojn de la UDSP enkarcerigitajn. Ĉi tiu netoleremo relativigas la afiŝitajn intencojn de s-ro Alexis Thambwe, la konga ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu certigis la 22-an de septembro dum diskuto en Nov-jorko kun sia belga samrangulo Steven Vanackere: “Ni volas montri, ke ni kapablas organizi elektojn, kiuj estu modelo por la kontinento.” La moto ritme martelita de la konga prezidanto, “Por elektoj liberaj, travideblaj kaj pacaj”, estas pli mito ol realeco.

La prezidanto ja povas fieri pri jara kreskokvoto je 7%, inflacio “limigita” je 22,9% kaj pri ekstera ŝuldo preskaŭ forviŝita post kiam la lando plenumis ĉiujn kondiĉojn de la iniciato “Malriĉaj Landoj Tre Enŝuldiĝintaj” (MLTE)*. Krome, la kvin projektoj, kiuj konsistigis la programon de s-ro Kabila dum la balotperiodo de 2006* (infrastrukturoj, laboro, alireblo al pura akvo kaj elektro, edukado, sano) ja ekfunkciis, sed sen videblaj rezultoj.

* Komuna programo de la internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de la Monda Banko favore al la plej malriĉaj landoj, por la mastrumado de sia ŝuldo.
* Vd prosper Nabirabo, “Fragile gestation de la démocratie en République Démocratique du Congo”, Le Monde diplomatique, junio 2007.

Ĉu la konganoj sentis plibonigon de sia vivnivelo? La proporcio de tiuj sen plena dungiĝo estas 81%, nur unu infano el du frekventas lernejon, tri kvaronoj de la enloĝantoj estas sub la sojlo de malriĉeco kaj preskaŭ 58% ne sate manĝas. En 2011, la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Disvolvado (PUND) lokis la DRK ĉe la lasta vico, en klasifiko 2011 de la landoj laŭ la indico de homa disvolviĝo. Tio ne ŝajnas malstabiligi la ŝtatestron, kiu ekeldiris la 14-an de septembro en Kingakati-Buene, profetan frazaron: “Mi hodiaŭ promesas al vi fari el Kongo sojlolandon kaj, kun via kontribuo kaj per la helpo de Dio, tiel estos.” Por atingi tiun celon, tamen necesas montriĝi finance respondeca. Kaj, ankaŭ tiuteme la registaro estis sankciata: La fondaĵo Mo Ibrahim* ĵus atribuis la 50-an lokon al la DRK inter 53 afrikaj landoj, kies bona administrado estis taksata.

* Starigita en 2006 de s-ro Mo Ibrahim, riĉa financisto de la komunikadoj, la fondaĵo celas “plifortigi la kvaliton de gvidkapablo/ gvidpozicio en Afriko”

Sub pajlokabano, apud la naĝejo de la Grand Hôtel de Kinŝaso, orkestro ritmas la konversaciojn per rapida tango, kiu inspiras al pastro Apollinaire Malu Malu klarvidan kaj kuraĝan paroladon. La eksprezidanto de la Sendependa Balota Komisiono — de 2003 ĝis februaro 2011 — longe praktikis duopan respublikan dancon kun la politika mondo. Lia konkludo sonas nostalgie kiel bandoneono: “Estas vera krizo, la loĝantaro estas senilluziigita de tio, kio estis farita.” S-ro Frank Mériau, franca analizisto loĝanta en DRK eĉ pli negativas: “La lama ŝtato sin apogas sur du grandaj lambastonoj: predado kaj subpremado. La popolo nenion atendas de la ŝtato nek de la institucia politiko.”

Kaj la distanco inter la popolo kaj ties reprezentantoj plu grandiĝas. Atestas pri tio la voĉdono, en januaro, de konstitucia revizio, kiu limigas la prezidantan elekton je ununura balotvico*. S-ro Kabila, profitanta el la relajsoj de administracio kaj apogo de la dek unu guberniestroj, ĉiuj el lia partio, la Popola Partio por Rekonstruo kaj Demokratio (PPRD), provas tiel certigi sian reelekton, fronte al opozicio nekapabla unueciĝi. Kiu ajn estos la balot-venkanto la 28-an de novembro, la estonta prezidanto povos esti elektata per malpli ol 50% de la esprimitaj voĉoj: kia estos lia legitimeco por garantii la unuecon de la lando?

* La modifita artikolo 71 de la konstitucio tekstas: “La prezidanto de la respubliko estas elektita per simpla plimulto de la esprimitaj voĉoj.”
Germanaj balotujoj, libanaj izolŝeloj, sudafrikaj balotiloj...

LA ŜANĜO montriĝas ĉefe en Oriento, kiu estis la plej grava subtenanto de s-ro Kabila en 2006. La kandidato tiam fokusis sian mandaton je pacigo kaj rekonstruo de lando ruinigita de du militoj (1996-1997 kaj 1998-2003, vidu kronologion sube). Se kredi la ŝtatestron, en ties parolado en Kingakati-Buene, ne plu estas incendio oriente, nur kelkaj fajroj”, sed la diroj de kadrulo de la eksa Misio de la Unuiĝintaj Nacioj en Demokratia Respubliko Kongo (Monuc) — kiu finiĝis en 2010 — atestas la blindecon de la prezidanto: “Kiu lando postmilite povas kalkuli 385 mortintajn soldatojn jare? De la shege (stratinfanoj) aŭ la kuluna (banditoj de Kinŝaso), vojŝtelistoj kaj kamparaj rabistoj, ĝis la armitaj grupoj en Oriento, la loĝantaro vivas en konstanta nesekureco kaj regule fariĝas viktimo de ĉiuspecaj elpremoj.” Unuavice, la seksperfortoj. Ĉi-teme la statistikoj varias de unu al dudek kvin. La Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke 16.000 virinoj estas viktimoj, sed raporto de la revuo American Journal of Public Health altigas la nombron al 400.000 nur por la jaro 2006-2007*. Laŭ ĝi la armitaj alfrontiĝoj ĵetis pli ol 1,7 milionojn da civiluloj al la vojoj.*

* Amber Peterman, Tia Palermo kaj Caryn Bredenkamp, “Estimates and determinants of sexual violence against women in the Democratic Republic of Congo”, American Journal of Public Health, vol 101, n-ro 6, Vaŝingtono, DC, junio 2011.
* Oficejo de la homhelpa kunordigado de la Unuiĝintaj Nacioj je la 31-a de marto 2011.

Certigi bonan disvolvadon de la elektoj estas neebla defio. Tamen la loĝantaro, senigita je siaj civitanaj rajtoj dum la tridekjara diktaturo de marŝalo Joseph Mobutu kaj la dek sekvantaj jaroj, decidis sin investi tra asocioj, komunumaj organismoj, profesiaj grupoj, sindikatoj, religiaj ordenoj, gazetaro, ktp. Granda kvanto de movadoj turnas ĉirkaŭ la politikaj partioj kaj donas al si plej pitoreskajn nomojn: “La kabilistaj panjoj por paco”, “la kabilistaj ŝatantoj de salona futbalo”, ktp. Observantoj kalkulis preskaŭ 500.000 ĉiuspecajn asociojn; la Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por Stabiliĝo en Demokrata Respubliko Kongo (Monusco) — kiu anstataŭis la Monuc — kalkulis tri mil kun oficiala statuso aŭ registriĝantaj. Kvankam, kiel memorigas la sociologo François Polet, “la multiĝo de asocioj malhelpis nek la pluan arbitrecon en politiko, nek la pliprofundiĝon de la niveloj de malriĉeco kaj socia malegaleco*”, tiu dinamismo tamen atestas pri la rezist-kapablo de la konga socio.

* François Polet, “Les résistances africaines entre répressions et instrumentalisations”, en Etat des résistances dans le Sud. Afrique (kolektiva), Centre tricontinental — Syllepse, kol. “Alternative Sud”, Louvain-la-neuve — Parizo, 2010.

En Goma, rande de la lago Kivuo, en la malgrandega ejo de la Baraza la Wazee (Konsilio de la Maljunuloj), humile sidas sur maltaŭgaj seĝoj la dek reprezentantoj de la dek etnoj de la provinco Nord-Kivuo. La Baraza — kiu signifas la diskut-arbon en la svahila — estis lanĉita en 1993 de la “Gandhi de la Nord-Kivuo*” por malhelpi ke la urbo ekfajru. Kiam ĉiu estas sidanta, spaco estas tia, ke apenaŭ bonzai-arbeto povus tie kreski. Malgraŭ ĉio, la estraranoj asertas sian pozicion kvazaŭ “la preĝejo meze de la vilaĝo”. S-ro Deo Tusi Bikanaba, vicprezidanto de la Baraza la Wazee, opinias ke sekureco dum la elekta periodo estas plej grava defio: “Ni deziris informi la loĝantaron pri la praktiko de sia libera elekto. Pro tio, ke armitaj grupoj havas sian propran kandidaton, la aliaj kandidatoj ne havas aliron al iuj teritorioj. Ĉi tiuj elementoj ne estas regataj kaj ebligas al grupoj trudi kandidaton. Jen kial la konflikto-solvado kaj pacigo de la regiono estas tiom gravaj, kaj kial la Baraza ludas ĉefan rolon en la balota-procezo en Nord-Kivuo.”

* S-roj Josiah Batabiha Bushoki (Nyanga), Sinzi Kiramuka (kongana hutuo), Musumba Mathe (nande), Azile Tanzi (iturio) kaj Mpirikanya Forongo (kongana tucio).

La problemoj aperis ekde la fazo “balot-listigo”, tio estas la starigo de listo kaj eldonado de balotkartoj. La diferencoj inter la nombro de enskribitoj laŭ la provincoj dubigas la loĝantaron. La Landa Sendependa Balot-Komisiono (LSBK) nombris 32,02 milionojn da voĉdonontoj, kompare kun 25,7 milionoj kvin jarojn antaŭe, tio estas kresko de 25%, pli ol la demografia kresko. Kaj la regionoj laŭfame favoraj al la nuna prezidanto havas la plej grandan kreskon... Krome, kiam la elektonto-registrilo estis publikigita, pli ol 119.941 neregulaĵoj estis konstatitaj de la asocio “Agi por elektoj travideblaj kaj pacaj” (AETP)*. Sed la lokaj Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) ja ankaŭ favorigis la enskribiĝojn.(Seniluziigitaj de politiko naciskale, multaj konganoj ne plu volis balot-karton. La Nova Kongolanda Civila Socio (NKCS) [reto de asocioj por defendo de Homrajtoj] organizis lokan kampanjon por instigi homojn voĉdoni, rakontas s-ino Ganeli Nkngolo, kiu reprezentas la Komunan Kongan Fronton kontraŭ Balkanigo (KKFB) ene de la NKCS. Rezulte: Kinŝaso pasis de 2,5 milionoj da voĉdonantoj al 3,2 milionoj. Sen interveno de la civila socio, la proporcio de enskribiĝo estus tre malkreskinta.”

* Konfidenca raporto de la belga societo Zetes pensigas eĉ, ke 700.000 fikciaj elektontoj estis enskribitaj.

Ĉi tiuj elektoj fariĝas loĝistika problemo: la balotujoj venas de Germanujo, la izolŝeloj de libano, la balotaj necesaĵoj de Ĉinujo, la balotiloj de Sudafriko. Necesas poste dismeti ilin en 62.000 voĉdonejoj, sur teritorio samvasta kiel okcidenta Eŭropo, kun tre malmulte da aviadiloj kaj preskaŭ neekzistantaj vojoj.

Duboj pri la sendependeco de la balot-komisiono

EN MEMLING-HOTELO dum gazetara konferenco, s-ro Jérôme Bonso, prezidanto de la AETP, defendas la teknikan taksadon de la LSBK, kiun lia asocio ĵus faris. Lia fervoro de kvazaŭ foira paroladisto kontrastas kun la tro mallaŭta etoso de la kinŝaso-palaco. “Estas bone kredi, ke oni kapablas respekti la balotajn templimojn, sed la fido de pastro Daniel Mulunda Ngoy [prezidanto de la LSBK] ne sufiĉas. La LSBK estas kuiristino, de kiu oni ne tro postulu. La elektroĉesigoj kaj aliaj teknikaj problemoj kun fortaj efikoj ne estis konsiderataj. Se oni donas la bazaraĉetaĵojn tro malfrue al la kuiristino, la manĝo ne estos bongusta, aŭ ne preta akurate.” Lia parolado efikas, dum la sendependo de la institucio estas ankaŭ forte kontestata. S-ro Georges Tshionza, ĝenerala sekretario de la Servo por fortigi la apogilojn al la bazaj komunumoj en Centra Afriko (Ceracob) konsentas kun tiuj rezervoj. Kreita en 1993, la Ceracob grupigas NRO-jn, kiuj progresigas (antaŭenigas) la teknikan fakecon de la asocioj. “Ni jam avertis la LSBK, li substrekas, ke la elekta procezo, tia kia ĝis okazis, ne kondukos al akceptebla rezulto. La Nacia Asembleo, la Senato kaj la prezidanto respondecas pri tio. La LSBK devus konsisti el sendependaj personoj, sed kiam la civila socio proponis dek kvin kandidatojn vere sendependajn, ili estis rifuzataj.” Jen amareco tiom stimula kiom kola-nukso por la aktivuloj de konstruata demokratio.

Ĉe la Eklezio de la Vekiĝo la Biblio estas kapitalo

TIU ĈI MOBILIZADO de la asocioj estas nemalhavebla etapo por la redifino de la konga politika vivo kaj por la necesa lernado de la strebado al ĝenerala intereso, devojiĝinta dum la diktaturaj jaroj. Iuj eĉ citas la “araban printempon” kiel inspir-fonton. “En 2006, memorigas pastro Malu Malu, la loĝantaro voĉdonis kvazaŭ turistoj, kaj estis konvinkita, ke post la elektoj ĉio ŝanĝiĝos. Ni nun komprenis, ke la demokratia vivo estas procezo, kiu funkcias antaŭ, dum kaj post la elektoj.” Sed la sociaj urĝaj problemoj kaj la mankoj de la eduk-sistemo rezultigas formon de “politika analfabeteco”, kiu pelas la loĝantaron al religiemo konsoliga, sekuriga kaj senrespondeciga.

La suburbo Bumbu, en Kinŝaso, ŝajnas metita sur subĉielan rubaĵejon. La kvazaŭ-stratoj estas baritaj de veturil-skeletoj forlasitaj al la malrapida forviŝo de senmovigita tempo, stagnanta same kiel la malfreŝa akvo, kiu ĝis en la domoj, estas parto de la familio. Ĉi tie elektro forestas, same kiel la ŝtato. Estas taŭga tereno por enplantado de entreprenoj de espero, tiaj kia la Eklezio de Vekiĝo, “Promesita Tero”, kie la “granda profeto” Michée predikas en sia blua sapeista vestaĵo malantaŭ sia pupitro ornamita per falsaj relikvoj kaj plastaj floroj “made in China”. Malgraŭ la elektro-paneo kaj manko de muziko, la pastro digne alvokas siajn paroĥanojn dormetantajn sub la varmega lada tegmento. Ankaŭ ĉi tie la elektoj enestas en la prediko. “Se la lando restos laika, ne povos esti pacaj balotoj. Ni preĝu por ĉi tiuj elektoj. Haleluja! La donaco estas ŝlosilo, kiu malfermas la pordon de la alianco kun Dio. Amen.” La Eklezio de la vekiĝo estas lukra entrepreno, kie la Biblio estas kapitala rimedo. Ni ne trompiĝu: la profeto ne transformas akvon en vinon, kaj eĉ malpli, la donacojn en dividendojn. Neniu ĝenerala beno, sed personigitaj profetaĵoj, donitaj kontraŭ multaj pagoj, estas pruvo pri la videbla individuismo de la socio. “Eĉ en la familia sfero, ne plu ekzistas solidareco volontec-bazita”, klarigas s-ro Meriaud, kiu vivas en DRK de tridek jaroj. Laŭ s-ro Michel Luntumbue, esploristo en la Grupo por Esploro kaj Informado pri paco kaj sekureco (GRIP), la kongolanda socio havas “emojn al fragmentiĝo kaj komunumismoj, kiuj kontraŭas la formiĝon de sociaj movadoj kunordigitaj kaj longdaŭraj*.

* Michel Luntumbue, “République Démocratique du Congo: une société en mouvement?”, en Etat des résistances dans le Sud. Afrique, citita.

En la oficejo de la Nova Kongolanda Civila Socio (NKCS) en Kasa-Vubu, pli ol tri cent homoj aŭskultas la paroladon de la kunordiganto ellasita de laŭtparolilo, kiu estis tro longdaŭre uzata. Ankaŭ ĉi tie, apud la stadiono de martiroj, la sonsistemo kaj la voĉo de la oratoro estas viktimoj de la elektro-malapero. Finfine, ĉu la celo de la lanĉota kampanjo pri civitana edukado de la NKCS ne estas kuraĝigi la civitanojn laŭtigi la voĉojn por esti aŭdataj de la politikuloj? Fronte al aŭskultantaro, kie estas kelkaj malmultaj deputito-kandidatoj kaj al unu soleca televidkamerao, s-ro Jonas Tshiombela anoncas sian neflekseblon: “Karaj gekandidatoj, nia balotilo favore al vi estas je tiu prezo. Ĉu vi tion sciis? La kongolanda popolo ne plu bezonas malplenajn paroladojn. Viaj T-ĉemizoj, bieroj kaj aliaj donacoj de nun ne plu logos nin. Vi estu avertitaj kaj alvokitaj. La loĝantaro atendas vian firman engaĝiĝon por liberaj, demokrataj, travideblaj kaj pacaj elektoj.”

La korupto-akuzoj kontraŭ parlamentanoj estas multaj. La gazetaro regule publike mallaŭdas tiujn, kiuj marĉandas sian voĉon. “Por voĉdonigi leĝon la registaro koruptas la deputitojn, estas skandalo”, protestas s-ro Tshionza. Ne estas mirige do, ke la politikaj partioj kreskas kvazaŭ fungoj post pluvo, en malfacile regebla malordo. Se demokration oni mezurus laŭ ilia nombro, DRK estus en la unuaj lokoj de la tutmonda klasifiko: ili nombras 417! Kaj ili ofte ekzistas nur dum la balotperiodo. Tiel, por la parlamentaj elektoj, la LSBK registris 18.386 kandidatojn por 500 sidlokoj.Tshangu-distrikto en Kinŝaso sola proponas 1.548 kandidatojn por 15 sidlokoj. S-ro Josiah Batabiha Bushoki, eksa provinca ministro de agrokulturo en Nord-Kivuo, havas propran interpretadon de la fenomeno: “Politiko estas merkato, kie estas dungeblecoj kun salajroj garantiataj de vi mem, ĉar la deputitoj ja decidas siajn proprajn salajrojn. Ĉiu volas iri al la sama manĝejo, sen iu ajn zorgo helpi la patrujon.” La civila socio do prezentas sin kiel “popolamiko” por defendi la kolektivan intereson fronte al aĉetebla gvidanta klaso.

“Jam en 1997, la kongolanda diasporo, kiu estis reveninta kun la intenco partopreni la regadon, montris sian malfortan flankon, akaparante la riĉofontojn. Oni nomis ĝin ‘diasputrito’”, memoras s-ro Jean-Claude Mashini, vicdirektoro en la kabineto de la ĉefministro. Ĝi uzis la klasikajn armilojn de tribismo, sed, male al tio, kio okazas normale en la triboj, ĝi neniam redisdonis la riĉaĵojn. Kiam s-ro Mashini akceptas nin en sia oficejo, li instaliĝas sur komforta kanapo kaj gardas ĉe si sian “pilgrim-bastonon”, kiel li ŝatas nomi la sceptron, kiun li ricevis dum tradicia ceremonio. “Mi ricevis ĝin dum unu el miaj vizitoj en Bandundu, mia naskiĝ-regiono, li klarigas. Unu el la lokaj ĉefoj donis ĝin al mi. Estas esprimo de aliĝo de la loĝantaroj al la povo, kiun ĝi simboligas. Oni rimarkigis al mi, ke ĉi tiu bastono, kiu memorigas mian originon, povus esti diskriminacia, sed estas precipe signo de aliĝo al valoroj. Same kiel la kravato kiun mi portas, ĝi estas ruĝa ĉar ĝi reprezentas mian politikan akordon.”

La strebado al identeca ekvilibro naskis la tradicion de la registaroj “de nacia unueco”, kiuj montriĝas foje malfortikaj. La etnaj identecoj estas ŝnuretoj facile manipuleblaj de la politikaj agantoj — ja formo de balota klientarismo. Voĉdono por “frato” klariĝas per la tre ofta sento, ke oni povas esti reprezentata nur per iu el sama origino. Krome, fronte al la ĉiutagaj malfacilaĵoj, oni provas scii, kion oni povos gajni per elekto de tiu ĉi aŭ tiu.

Plifortigi la civilan socion por rekonstrui la ŝtaton, ne por anstataŭi ĝin

TAMEN, ŝajnas ke la forta triba kunsignifo de voĉdono en DRK emas relativiĝi, fone de hezitanta naciismo. Laŭdifine, la dek unu kandidatoj por la prezidanta elekto ne povas reprezenti la 365 tribojn, kiuj ekzistas en la lando. Krome kongolandanoj restas almozuloj de propraj rajtoj. Tial, necesas ĉefe trovi “heroon, kiu kapablos defendi la landon, nutri la homojn kaj aŭdigi sin internacinivele, klarigas la konga historiisto Jean-Marie Mutamba. Necesas Elombe [kuraĝulo en lingala] por purigi la stalojn de Augias*. Laŭ la politikologo Philippe Biyoya, la nunaj necertecoj “estas ligitaj al nia senprepara sendependiĝo. Sen demokratia kulturo, la konglandanoj alprenis demokration. Ĉi tie oni estas refondanta same la ŝtaton kiel la socion, tiel ke ambaŭ ne povas renkontiĝi”

* Purigi la stalojn de Augias estas, laŭ la greka mitologio, unu el la dek du laboroj de Heraklo, kaj signifas grandegan purigadon -jmc.

La reakordigo inter politiko kaj socio estis tamen unu el la ĉefaj temoj de la Konstitucio de 2006. Sed la lokaj elektoj, kiuj devus montri al la loĝantaro, ke la mastrumado de publikaj aĵoj rekte koncernas ilin, neniam okazis. Ili estas planataj okazi en marto aŭ aprilo 2013, sed la buĝeto ankoraŭ ne estas decidita.

Kvankam la suno leviĝas super Bukavu antaŭ ol veki Kinŝason, hodiaŭ tropika pluvo ŝvelas, kvazaŭ pitono satega pro engluto de ruinigita urbo. Senkompata, ĝi malliberigas per sia humida premo la prelegejon, kie kunvenis la agantoj de la civila socio de Sud-Kivuo. Pluvego frapadas la plastan tegmenton kaj, dum la debatoj pri sekureco dum elekto-periodo, la interŝanĝoj estas neaŭdeblaj. La debatgvidantino proponas kritiki dokumenton pri proponataj aktivaĵoj (forumo kun kandidatoj al deputado, socia dialogo pri la sekurigo de la elektoj, debato pri temo: “seksaj perfortaĵoj kaj alispecaj implikaĵoj kaj diskriminacioj pri kiuj virinoj suferas.”, ktp.). Sed, kiam la raportantoj eldiras siajn rekomendojn, la provinca kunordiganto de Sud-Kivuo, s-ro Charles Sadi Omari, el la societo Development Alternative Incorporated (DAI), aŭtoritate interrompas la diskuton. Li anoncas, ke ĉiuj tiuj aktivaĵoj estas jam organizataj interkonsente kun la LSBK, ke do ne eblas ilin modifi. Jen perdita labormateno, kontraŭ manĝo kaj ioma repago de vojaĝkosto. En sia raporto, DAI povos konfirmi al la financisto, kiu dungis ĝin (la brita kunlaborado, UK Aid), ke la civila socio ja estis konsultata. Plenumita kontrakto.

En la liberalismaj reformoj konsilitaj de la Bretton Woods-institucioj al la afrikaj landoj — kaj kiuj ricevis eĥon en la grandaj disvolvo-agentejoj-, la civila socio estas tre ŝatata de la grandaj internaciaj financistoj, kiuj vidas en ĝi matricon de nova gvidkapablo (leadership). Ĝia kresko kontribuas al la malfortigo de la ŝtataj suverenecoj. Apud la malcentralizoj, privatigoj kaj la enmiksiĝo de la helpoagantoj, ĝi estas, laŭ multaj observantoj, nova signo de bonfarta demokratio... Inter asocioj kaj financantoj nepre instaliĝas rilatoj de subordigo, eĉ foje dependeco, akrigitaj de inter-asocia konkurenco.

La kongolanda civila socio strebas, tre malfacile, modifi la praktikojn de la ŝtata aparato. Ne plu temas nur pri premgrupa strategio ĉe la registaroj, la subregionaj kaj internaciaj organizaĵoj, nek pri sociala anstataŭo de la publika potenco. Sed temas ekzemple pri rekta partnereco kun la registaro por ellabori redaktadon de leĝprojekto. “Ni ne plu estas (homoj, kiuj valorigas aliajn), konfirmas s-ro Tshionza. La civila socio ne laboras por malfortigi la ŝtaton, tute male: ĝi agas por ke la ŝtato rehavu sian ekziston. Ni ne prenas la novliberalismon, kiun proponas la Bretton Woods-institucioj, kiel referencon; ni volas redoni sencon al la ŝtato, tiel ke ĝi restariĝu.”

Tristan COLOMA

Kronologio de la militoj

  • 1996-1997 — Unua kongolanda milito. Sekve de enmigrado de du milionoj da ruandaj hutuoj al kongolandaj rifuĝ-tendaroj, la ruanda registaro (tucioj) akuzis iujn membrojn de la hutuaj interhamwe, kiuj partoprenis la genocidon, uzi ĉi tiujn tendarojn kiel militbazojn por rekonkeri la povon en Kigalio. La armita konflikto, kiu rezultis el tio, alfrontigis Ruandon kaj Burundon al la mortanta Zairo de marŝalo Mobutu Sese Seko. Ĝi kaŭzis morton de pli ol ducent mil civiluloj. La 20-an de majo 1997 la armeoj de la Alianco de la liberigaj demokrataj fortoj de Kongo-Zairo (AFDL) finas 32-jaran periodon de diktaturo. Laurent-Désiré Kabila sin proklamas prezidanto de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK).
  • 1998-2003 — Dua konga milito. La 2-an de aŭgusto 1998 la militistoj banyamulenge (tuciaj konganoj ruando-devenaj) lanĉis ribelan movadon en Kivu-provinco. En julio 1999, militĉesiga interkonsento estas subskribita de la ses militantaj landoj (DRK, Namibio, Angolo, Zimbabvo, Ruando kaj Ugando, kies plenumon kontrolas, la postan jaron, 5.500 “blukaskuloj”. La 16-an de januaro 2001, Laurent-Désiré Kabila, murdita, estas anstataŭata de sia filo Jozefo. La pacinterkonsento inter DRK, Ruando kaj Angolo estas finfine subskribita dum la somero 2002. La plej granda afrika interŝtata milito de la nuntempa epoko alfrontigis naŭ landojn (la ses cititajn, plus Burundo, Ĉado kaj Sudano) sur la Kongo-teritorio. Taksoj pri la viktim-nombro varias inter ducent mil kaj kvin milionoj kvarcent mil mortintoj.
  • 30-an de junio 2003 Starigo de transira registaro kvalifikita “naci-unuiĝa”, konsistanta el prezidanto Kabila kaj 4 vicprezidantoj devenantaj el la 4 ĉefaj politikaj tendencoj de la lando.
  • 29-an de oktobro 2006 Unua demokratia prezidanta elekto en DRK, organizata de la misio de la Unuiĝintaj Nacioj en DRK (Monuc). S-ro Kabila estas agnoskita prezidanto de la Respubliko la 27-an de novembro.

Juro kontraŭ privatigoj

Igi la komunajn havaĵojn nevendeblaj

Kiel protekti la kolektivan proprietaĵon, kiam por ekvilibrigi sian buĝeton, la registaroj forvendas la publikajn servojn aŭ malŝparas la naturajn riĉofontojn? Ellaborita en la anglosaksa mondo, kaj evoluigita en landoj, kies ŝtato estas malmulte centralizita kiel Italujo, la nocio “komuna havaĵo” proponas transpasi la kontraŭecon inter publika kaj privata proprieto.

KIAM ŝtato privatigas fervojon, flugad-linion aŭ hospitalon, kiam ĝi cedas la distribuon de trinkakvo aŭ vendas universitatojn, ĝi eksproprietigas la komunumon el parto de ĝiaj havaĵoj; tiu eksproprietigo estas simetria de tiu, kiun ĝi faras al privata posedaĵo, kiam ĝi deziras konstrui vojon aŭ alian publikan konstruaĵon. En privatigo-procezo, la registaro vendas ion, kiu ne apartenas al ĝi, sed apartenas proporcie al ĉiuj membroj de la komunumo, same kiel, kiam ĝi prenas kampon por konstrui aŭtoŝoseon, ĝi trude akiras posedaĵon, kiu ne estas ĝia.

Estas egale diri, ke ĉiu privatigo decidita de la publika povo — reprezentata de la tiama registaro — malhavigas al ĉiu civitano ties parton de la komuna havaĵo, same kiel en la kazo de forpreno de privata havaĵo. Sed kun granda diferenco: la liberalisma konstitucia tradicio protektas la privatan posedanton kontraŭ la konstruema ŝtato, per devigo de kompensa pago, dum neniu jura aŭ konstitucia dispozicio protektas kontraŭ la novliberalisma ŝtato, kiam ĝi transdonas al privatuloj havaĵojn de la kolektivo.

Pro la nuna evoluo de la fortorilato inter la ŝtatoj kaj la grandaj transnaciaj kompanioj, ĉi tiu malsimetrio estas jura kaj politika anakronismo. Tia konstitucia senrespondeco permesas, ke la registaroj libere vendu la havaĵon de ĉiuj por financi sian ekonomian politikon. Ĝi forgesigas al ni, ke la politikaj regantoj devus esti je la servo de la suverena popolo, kaj ne inverse.

Jes ja, la “servanto” (la registaro) devas disponi pri la havaĵoj de siaj mandatintoj (la civitanoj) por taŭge plenumi sian servon; sed ĝia rolo estas tiu de fidinda administranto, ne tiu de proprietulo libere uzanta — aŭ misuzanta — sian heredaĵon. Ĉar, forvenditaj, difektitaj aŭ detruitaj, la komunaj havaĵoj ne plu ekzistas por la kolektivo. Ili ne estas reprodukteblaj kaj malfacile rehaveblaj, ĉu por la nuna generacio — supozante, ke ĝi ekkonscius, ke ĝi elektis malhonestan servanton — aŭ por la ontaj generacioj, al kiuj neniu povas riproĉi tian elekton. La demando de la komunaj havaĵoj devas pasi tra konstitucia formo, ĉar ja en la konstitucioj la politikaj sistemoj fiksas la longdaŭrajn regulojn, kiujn ili volas protekti kontraŭ arbitreco de la sinsekvaj registaroj*.

* Kvankam necesa, ĉi tiu protekto tamen restas malforta. En Francujo, konstituciigo de la monopoloj de la publikaj servoj en 1946 ne malhelpis ilian postan rompon.
Submeti la novliberalisman ŝtaton

NECESAS do evoluigi teorion, akompanatan de volontula defendo, kiu pritraktu la komunajn havaĵojn kiel kategorion jure aŭtonoman, kiu konsistigu anstataŭilon de la privata kaj de la publika proprietoj*. Tiu ĉi tasko estas des pli necesa, ke la servanto estas hodiaŭ viktimo de la mortiga ludo-malvirto (preferas krediton ol imposton por financi siajn agadojn), kio igis ĝin fali en la manojn de uzuristoj, evidente pli fortaj ol ĝi.

* Michael Hardt kaj Antonio Negri, Commonwealth, Harvard University Press, Cambridge, 2009.

En plej multe da landoj ja la registaro, submetata laŭ diversaj kanaloj al la financaj interesoj, malŝparas la komunajn havaĵojn sen ia ajn regulo, klarigante pri la neceso pagi la ludo-ŝuldojn. Tiu ĉi logiko ŝajnigas natura kaj deviga situacion, kiu reale rezultas el politikaj elektoj, daŭre kaj konscie faritaj.

La konscio pri la komunaj havaĵoj, tio estas la fakto, ke oni vidas en ili ilojn por kontentigi bezonojn kaj fundamentajn rajtojn de la kolektivo, ne povas esti surpapere decidita*. Ĝi formiĝas kadre de luktoj, ofte malsukcesaj sed ĉiam emancipaj, kondukataj por ilia defendo en la tuta mondo. En multaj kazoj, la veraj malamikoj estas ĝuste tiuj ŝtatoj, kiuj devus esti iliaj fidelaj gardistoj. Tiel, la eksproprietigo de la komunaj havaĵoj favore al privataj interesoj — ekzemple transnaciaj kompanioj — estas ofte farita de registaroj en pozicio de kreskanta dependeco (do en malfort-pozicio) rilate al entreprenoj, kiuj diktas al ili politikojn de privatigo, “konsumo” de teritorio kaj ekspluatado. La greka kaj irlanda situacioj estas el tiu vidpunkto tute reprezentaj.

* Ugo Mattei kaj Laura Nader, Plunder: When the Rule of Law is Illegal, Blackwell, Oksfordo, 2008.

La moderna okcidenta tradicio disvolviĝis enkadre de la dialektiko ŝtato/privata proprieto, en momento de historio, kiam nur ĉi-lasta ŝajnis bezoni protekton fronte al registaroj diktatoraj kaj ĉiopovaj. El tio devenas la konstituciaj garantioj, kiuj estas la publika utileco, la rezervita sfero de la leĝo (kiu donas al la leĝfarantoj monopolon pri iuj demandoj, ekskludante intervenon de la aliaj ŝtatpovoj, per dekretoj aŭ regularoj) kaj la kompensa pago. Sed nun, kiam la fortorilato inter ŝtato kaj la privata sektoro evoluis, ankaŭ la publika proprieto bezonas protekton kaj garantiojn en longdaŭro. Sed tiuj estas malfacile koncepteblaj interne de la tradicia kadro, kiu limigas la publikan aĵon al la ŝtato. Jen kial la klasika liberalisma protekto de la privata sektoro rilate al ŝtato ne plu sufiĉas.

La politika konscio pri la eksproprietigo aŭ pri la detruo de la komunaj havaĵoj en la kadro de la okazantaj luktoj (por akvo, por publika universitato, por nutrado, kontraŭ la grandegaj konstruaĵoj, kiuj difektas la teritoriojn) ofte aperas maldensa, sen tamen rezultigi ellaboradon de novaj teoriaj iloj kapablaj ĝin prezenti kaj montri komunan direkton de tiuj mobilizadoj. La kategorio “komunaj havaĵoj” estas vokata plenumi tiun novan konstitucian funkcion de protekto de la publika aĵo fronte al la novliberalisma ŝtato kaj al la privata potenco.

Ĉi tiu nocio spertis kvalitan transformiĝon, kiam en 2009 la nord-amerika ekonomikistino Elinor Ostrom ricevis la Nobel-premion pro siaj studaĵoj pri la “komunaĵoj” (commons) kaj aparte pro sia libro Gouvernance des biens communs*. Tiu nocio eĉ fariĝis internacinivele ŝlosil-vorto. Tiu ĉi famiĝo tamen multe forviŝis ĝian kritiko-kapablon. En la scienca komunumo, la verko de Ostrom ne kondukis al plena agnosko de la revoluciaj konsekvencoj de la lokado de la komunaj havaĵoj en centran pozicion ene de la jura kaj politika kampoj.

* Elinor Ostrom, Gouvernance des biens communs. Pour une nouvelle approche des ressources naturelles, De Boeck, 2010 (originala eldono: 1990).

Teoriigita de la usona biologiisto Garrett Hardin, la “tragedio de la komunaj havaĵoj”* — la ideo laŭ kiu la libera aliro de individuoj al la komunaj riĉofontoj rezultigas ilian troekspluatadon kaj minacas ilian ekziston — kondukis la ĉefan universitatan tendencon konsideri la “komunaĵon” kiel ejon plej altgrade reprezentantan senjurecon.

* Garrett Hardin, “The Tragedy of the commons”, Science, vol. 162, n-ro 3859, Vaŝingtono, decembro 1968.

Laŭ tiu pens-linio, multaj ekonomikistoj kaj fakuloj pri sociaj sciencoj bazis siajn teoriojn sur la enscenigo de homo, kiu, invitita al festmanĝo, kie multe da manĝaĵoj estas disponigata, enĵetas sin al la manĝaĵoj provante maksimumigi la kvanton da kalorioj, kiun li povos engluti malprofite al la aliaj. La vorema homo economicus konsumas laŭ ili maksimuman nutraĵon en minimuma tempo.

Ostrom montris kiel ĉi tiu kondut-modelo malbone priskribas la rilaton de la reala homo kun la mondo. Tamen, ŝi eltiris neniun politikan konkludon el la fakto, ke la modelo sufiĉe bone priskribas la konduton de la du plej gravaj institucioj regantaj nian mondon. Entrepreno kaj ŝtato ja ambaŭ emas agi, rilate al la komunaj havaĵoj, precize kiel la avida invitito fronte al bufedo: ili strebas akiri maksimumon da riĉaĵoj malprofite al la aliaj. Pelataj de la administrantoj kaj akciuloj en la unua kazo, de la nacio kaj politikaj gvidantoj en la alia, ili adoptas miopajn kaj egoismajn sintenojn, kiujn ili plej ofte maskas per densa ideologia nebulo.

Ŝanĝo de sentmaniero

ENIRINTE en la dominantan akademian kaj sciencan tendencon, la parolado pri la “komunaĵo” riskas fariĝi unu el la laŭmodaj kategorioj de la postkriza tempo, same kiel tiuj de “daŭrigeblo” kaj “verda ekonomio”. La generacioj kiuj sekvis la sciencan revolucion sukcesis malfermi kofron, kie kuŝas grandegaj riĉaĵoj, kiujn la antaŭaj generacioj ne konis nek povis ekspluati*. La “unua moderna tempo” (16-a — 18-a jarcentoj), per alianco de juro, tekniko kaj ekonomio, kreis imagaĵon, kiu prezentas kiel “sciencon” la fakton uzi, malŝparante ilin, la riĉaĵojn entenatajn en tiu kofro (karbo, petrolo, gaso kaj profunda akvo), naturajn riĉofontojn, kiujn ni ne povas produkti kaj kiuj ne reproduktiĝas nature, krom post milionoj da jaroj. Sur tiu imagaĵo baziĝas ĉi tiu scienco de rapida kaj efika ekspluatado de la trezoro, kiun, de tricent jaroj, ni nomas ekonomiko.

* Carlo M.Cipolla, The Economic History of World Population, Penguin, Londono, 1962.

En la moderna pensmaniero, ekspluati komunajn havaĵojn — per konsumado, kiu neeviteble rezultigos ilian privatigon favore al tiuj, kiuj sukcesas uzi kaj profiti el ili plej efike — ŝajnas nature. La akumula procezo sekvigas “merkatigon” (plietendiĝon de la merkato-sfero), kies implicaĵoj estas mono, privata proprieto de la grundo kaj salajrata laboro, homaj inventaĵoj kiuj deturnas al komercaj celoj kvalitajn valorojn unikajn en si mem kaj nereprodukteblajn, kiel tero, vivtempo kaj kvalita interŝanĝo.

Karlo Markso priskribis la procezon de primitiva akumulado — aparte la forŝtelo de la komunaj teroj en Britujo, en la 16-a jarcento — kiel unuan etapon de la kapitalisma disvolvado: ĝi ebligis unuan starigon de kapitalo sufiĉa por ekigi la industrian revolucion. Sed oni povus etendi la difinon kaj konsideri ke la primitiva akumulado per konkero de havaĵoj enhavas ankaŭ la privatigon de tio, kio estis konstruita danke al la impostoj, frukto de ĉiesa laboro: transportoj kaj publikaj servoj, telekomunikadoj, urbaj instalaĵoj, kulturaj kaj pejzaĝaj havaĵoj, lernejoj (kaj ĝenerale ĉio, kio koncernas kulturon kaj konon), hospitaloj; fine, ĉiuj strukturoj, kiuj regas la socian vivon, ĝis la landa defendo kaj la malliberejoj*.

* Elisabetta Grande, Il terzo strike. La prigione in America, Sellerio, Palermo, 2007. Vd ankaŭ la pripensojn de David Harvey pri la “akumulado per elposediĝo” en Le Nouvel Impérialisme, Les Prairies ordinaires, Parizo, 2010.

Ĝenerala ŝanĝo de sentmaniero, kiu igus konsideri la “komunaĵon” kiel la centran perspektivon, metus la fundamenton de vera renversado en la tekniko-jura sfero. Temas do pri malvuali, publike mallaŭdi kaj preterpasi la paradokson hereditan de la liberalisma konstitucia tradicio: tiun de privata proprieto pli protektata ol kolektiva proprieto.

Ugo MATTEI

La unikeco havas prezon

GAZETO ESTAS LA sumo de la temoj kiujn ĝi pritraktas kaj de tiuj kiujn ĝi fortenas, de la aŭtoroj kiujn ĝi konatigas kaj de tiuj kiujn ĝi evitas. La aktualaĵoj de la lastaj semajnoj forte memorigas tion al ni. Kaj ĝi donas la mezuron por tio, kio distingas nin de la plej multaj ceteraj komunikiloj.

Tiel, en oktobro, Le Monde diplomatique publikigis enketon pri la franca atomsistemo. Ĝi montris la problemojn pri sekureco, kiuj estis parte kaŭzitaj de la obsedo je profitigo de la firmao Electricité de France (EDF), kies akciuloj zorgas ĉefe pri malaltigo de la elspezoj. Ĝis tie, nenio tre rimarkinda; kun la eta escepto, ke la ekonomia taggazeto La Tribune perdis la reklambuĝeton de EDF, pro aperigo de informo, kiu malplaĉis al tiu. La demando de financa risko pro apero de tia artikolo ne ekzistas por ni. Unuflanke, la reklamenspezoj, kiuj estis ĉiam limigitaj al 5 elcentoj de niaj spezoj, estas hodiaŭ malpli ol 3 elcentoj de ĝi. Aliflanke, niaj redaktaj decidoj fariĝas ekskluzive de la gazeta skipo. Tio ne ebligas al ni fariĝi tre riĉaj, sed tio igas nian vivon malpli turmentata.

Sen la reklama premo ni povus tamen preferi certajn fivarbajn temojn, kun la espero kreskigi la vendojn de la gazeto, kiuj, kun la abonoj, certigas la esencan parton de niaj ekzistrimedoj. Lastan monaton, ĝuste, la gazetoj Le Nouvel Observateur kaj L’Express dediĉis en la sama tago siajn titolpaĝojn al la seksaj aventuroj de s-ro Dominique Strauss-Kahn. Ni bone komprenas tian preferon: la aktualeco estis vere sensuka kaj la tutmondigo feliĉa en tiuj lastaj semajnoj ... Sed tiuj, kiuj estas pli en zorgo pri la evoluo de la rusa aŭ konga socioj (vidu niajn artikolojn pri tio) ol pri la privata vivo de homo antaŭe flatata de preskaŭ ĉiuj komunikiloj scias jam delonge, ke ili havas ion pli bonan por fari ol aĉeti Le Nouvel Observateur.

Le Monde diplomatique interesiĝas ankaŭ pri Libio. Ni koncedas, ke tio estas en la momento malpli originala. La franca gazetaro estas efektive regata de neŝanĝebla regulo de tridek kvin jaroj: ĉia lando, en kiu Bernard-Henri Lévy (BHL) ĵus vojaĝis kaj pri kiu li verkaĉas libron, fariĝas per tio mem giganto de aktualeco. Por niaj legantoj tamen ne estos surprizo, malkovri ke ni uzis enketiston kiun oni unuavide distingas disde “BHL”: li ne ensceniĝas.

Dependi nek de reklamistoj nek de fivarbado nek de amuzistoj, tio havas prezon. Tiun, kiun pli ol tri mil homoj inter vi akceptis pagi sekve al nia alvoko de oktobro 2009. La 300.000 eŭroj, kiujn ili jam pagis al ni, faciligas nian sendependecon kaj nian volon resti unikaj. Ni scias, kion tia financa klopodo signifas por tiuj, kiuj faras ĝin. Ni scias ankaŭ ke ĝi atestas pri la aprezo de Le Monde diplomatique.

Serge HALIMI.

Por nia internacia legantaro, kiu plejparte ne regas la francan lingvon tiom ke ili povu legi la gazeton en la franca originalo, ekzistas tamen la ebleco donaci abonon al franclingva amiko. Alia ebleco subteni Le Monde diplomatique estas sendi mondonacon al la gazeto en Parizo. Sed la Esperantistaro havas tute apartan eblecon subteni la gazeton kaj samtempe Esperanton: subteni la projekton eldoni plurpaĝan suplementon al la gazeto pri Esperanto. Tiu aperus en la franca originalo kaj estus transprenebla de alilingvaj eldonoj de la gazeto — kaj kompreneble aperus en nia Esperanta eldono. Ĉar la franclingva “DIPLO” ((same kiel la alilingvaj eldonoj) estas monatulo, la suplemento kun la gazeto aĉeteblus en la kioskoj dum tuta monato. Krome, ĝi restos en la ĉiam alirebla reta arĥivo de Le Monde diplomatique kaj havus do multe pli grandan eĥon ol la same alte pagita anonca paĝaro pri Esperanto, kiun fama japana samideano pagis por la franca taggazeto Le Monde. Ties lasta anonc-paĝaro pri Esperanto preskaŭ tute perdiĝis, ĉar ĝi aperis en tago de ĝenerala striko de gazet-distribuistoj, kaj ĝi ankaŭ ne aperas en ia arĥivo de tiu gazeto.

Esperantistoj tra la mondo povas instigi samideanojn, kiuj disponas pri sufiĉe da mono, pagi tian suplementon pri Esperanto al Le Monde diplomatique, aŭ almenaŭ partopreni en la financado de tiu projekto. La malbonaj spertoj kun Le Monde pensigas min ĝuste pri la japanaj samideanoj, kiuj povus konvinki siajn mecenatojn pri tiu ĉi projekto.

Por la nova jaro 2012 mi deziras al ĉiuj legantoj privatan kaj profesian sukceson, avancadon de la monda paco kaj de socia progreso ĉie en la mondo kaj, interalie ĝuste por tio, sukcesan agadon por financi la projekton de suplemento pri Esperanto en nia DIPLO.

Vilhelmo LUTERMANO.

Nord-Koreujo: Longan vivon al la “Granda Posteulo”

En sia eseo “La totalisma sistemo”, Hannah Arendt asertis ke “ĉia fino en la historio entenas necese novan komencon. Tiu komenco estas la promeso, la sola mesaĝo kiun la fino povas doni”. Post la malapero de Kim Jong-il kaj la atribuo, fare de la oficiala gazetaro, de la titolo “Granda Posteulo” al lia tria filo Kim Jong-un, kia promeso kaj kia mesaĝo montriĝas en Pjongjango en tiu ĉi periodo de funebro? Ĉu periodo de malcertecoj kaj de gravaj riskoj, kiel la plej multaj observantoj de la “ermita reĝlando” timas, same en Vaŝingtono kiel en Seulo? Ĉu la stabileco, kiel asertas aliaj komentistoj?

EN NORD-KOREUJO, la strato reagas kiel la masiva propagando de la reĝimo ĉiam instruis al ĝi: scenoj de histerio kaj de sufero, larmoj montrataj en la televido. Ili ne estas nepre falsaj, ĉar tiu neatendita kaj subita morto estas sentata de la nord-koreoj kiel perdo; ĝi kaŭzas al ili konfuzon kaj malstabilecon. En lando, kie ĉiuj povoj estis koncentritaj en la manoj de unu sola homo, ne estas simpla por popolo tiom submetita, akcepti la malaperon de tia protekta figuro. La malpleno, kiu sekvis la anoncon de la morto de la “Kara Gvidanto”, estas malfacile eltenebla por iuj, tiom fortaj estas la emociaj ligoj forĝitaj de jardekoj de la ideologio de la juche (“aŭtonomeco”, fonda principo de Nord-Koreujo) inter la surjong (“fortulo”) kaj lia popolo.

Por la reganta familio kaj por la ŝtatoj kiuj partoprenis en la sesopaj intertraktadoj (la du Koreujoj, Japanujo, Ĉinujo, Rusujo, Usono) pri la atomprogramo de Pjongjango organizitaj de la ĉina registaro inter 2003 kaj 2008, la plej bona scenaro estus tiu de daŭrigo de la reĝimo. Nacia interkonsento komencis skiziĝi ekde 2006, kiam la unuaj insignoj aperis kun la bildo de Kim Jong-un sur la refaldoj de la vestaĵoj de oficialuloj kaj de altgradaj militistoj. Tio estas la unua indiko por la irota vojo de la Popoldemokratia Respubliko Koreujo (PDRK): certigi, pere de dinastia sinsekvo, la daŭrigon de la sistemo — konfucea totalismo nutrata de “koreaj valoroj”, speciale de naciismo kaj etna homogeneco.

La sistemo starigita por eternigi la solan “ruĝan” dinastion de la historio estis daŭrigata per la nomumo de tiu tria filo je posteno de respondeco en la departemento pri ligo inter la Partio de Laboro (PL) kaj la armeo. Ekde 2009, ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj raportoj estis senditaj al li kiel al lia patro, kiu tiel zorgis pri lia politika edukado. Sed la nordkoreoj kaj la resto de la mondo malkovris la vizaĝon de la heredonto nur en septembro 2010, dato de la publikado de lia foto en Rondong Sinmun, la organo de la partio. Monaton poste, s-ro Kim Jong-un aperis publike en la eksterordinara kunveno de la centra komitato de la PL. Spite al lia nesperto pri militaj aferoj, li estis nomumita vicprezidanto de la centra komisiono pri defendo kaj avancis al kvarstela generalo kun la kromnomo “Granda Generalo”. Post tiam, la estonta posteulo havas influon al la ŝtataj aferoj kompareblan al tiu de Kim Jong-il, escepte pri la temoj de ekstera politiko.

Kvankam tiu 29-jara junulo restis ĝis nun diskreta kaj netrudema, la atestoj kiuj sekvis al la morto de lia patro ebligas fari unuan portreton. Li naskiĝis en 1982 (aŭ 1984) el la edzeco de Kim Jong-il kun Ko Jung-hui, lia tria edzino. Origina de Osako, tiu filino de koreuj-devena familio loĝanta en Japanujo dum la dua mondmilito forpasis en 2004, viktime de kancero. La juna virino, senkvinta siajn gepatrojn kiam tiuj decidis reveni en Nord-Koreujon en 1961, studis folkloran dancon en Pjongjango antaŭ ol esti dungita kiel ludgvidanto en la Mansudae Art Troup, la plej prestiĝa de la lando. Laŭdire ŝi renkontis Kim-Jong-il en 1970, sed, laŭ la usona specialisto Bradley Martin, la aŭtoro de la libro Unter the Loving Care of the Fatherly Leader — “Sub la amaj zorgoj de la patra Gvidanto”*, ŝi estis unu el la sennombraj amatinoj de Kim Il-sung antaŭ ol renkonti ties filon. Pro tio iuj suspektas, ke la heredanto de Kim Jong-il estas unu el la sennombraj ekstergeedzecaj filoj de Kim Il-sung — do ŝia frato. Tiu onidiro fortiĝas per la simileco inter la unua kaj la tria Kim: laŭ Philippe Pons: “Kim Jong-un tute similas al sia avo, kiam tiu estis samaĝa, kun la sama dika ventro, la sama hararanĝo, la sama Maŭ-kostumo”. Tiu simileco, substrekas Pons, “estas flegata por trankviligi la loĝantaron”.*

* Thomas Dunne Books, Novjorko, 2006.
* Le Monde, 20-a de decembro 2011.

“Kim Jong-un havas la kapablon fariĝi forta kaj malcedema gvidanto. Li havas la personecon por alpreni respondecojn”, asertas al ni Cheong Seong-chang, esploristo ĉe la instituto Sejong, unu el la ĉefaj pensfabrikoj de Seulo. “Li havas fortan personecon kaj povas montri agresemon”, klarigas siavice en la televido Al-Jazira lia iama instruisto Marco Imhof, de la Svisa Internacia Lernejo: S-ro Kim Jong-un studis tie en la 1990-aj jaroj, lernis tie la anglan, la germanan kaj la francan, kaj estis samtempe unu el la bonaj korbopilkistoj de la skipo de tiu lernejo. Post ricevi sian diplomon en 1998 li revenis en Koreujon por studi en la Armea Akademio Kim Il-sung, inter 2002 kaj 2006.

Ĉu tiu kariero ebligas aserti, ke la junulo kapablas gvidi forte militizitan landon, kapablan je atomarmilo kaj kiu estas perceptata kiel pario de la “internacia komunumo”? La eksa usona vic-ŝtatsekretario Christopher Hill, kiu gvidis la usonan delegacion dum la sesopa konferenco pri la nordkorea atomtemo, dubas pri tio, se kredi liajn eldirojn ĉe BBC. S-ro Abraham Kim siavice, vicprezidanto de la Korea Ekonomia Instituto de Vaŝingtono, juĝas ke “la transigo de la potenco ne estas kompleta. Ni atendis ke Kim Jong-il vivos pli longe. Lia morto kaŭzis grandan maltrankvilon”.

Same tendenco en Pekino, kiu favoris nek dinastian posteulon nek la elekton de Kim Jong-un kiel estonta fortulo. La registaro preferintus la nomumadon de kolega skipo. Kim Jong-il bezonis kvar oficialajn vizitojn en dek ok monatoj por konvinki la ĉinajn aŭtoritatulojn ke ili subtenu lian filon. “Hodiaŭ Ĉinujo ne havas alian elekton ol akcepti tiun dinastian posteulon, ĉar la registaro timas la malstabilecon”, asertas al ni s-ro Yang Xiyu, fakulo pri koreaj aferoj ĉe la ĉina ministrejo pri eksterlandaj aferoj.

Ĉinujo estas devigata subteni la reĝimon de la Kim pro kialoj samtempe strategiaj kaj ekonomiaj. Laŭ la agentejo Reuters, la duflanka komerco altiĝis al 3,1 miliardoj da dolaroj dum la unuaj sep monatoj de 2011, preskaŭ 90-elcenta kresko kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. La registaro malŝatus perturbojn ĉe sia landlimo. Tamen Pekino atendas, ke la onklo Chang Seong-taek — la edzo de la fratino de Kim Jong-il, fakte la numero du de la reĝimo — estu la homo kiu garantios la stabilecon kaj la konservadon de la ĝisnuna stato. Chang, neoficiale la mentoro de Jong-un, estas samtempe vicprezidanto de la Centra Armea Komisiono kaj homo de potencaj retoj. Li komandas la armeon, kaj liaj du fratoj Chang Song-u kaj Chang Song-kil estas respektive komandanto de la 3-a korpuso de la armeo kaj dua komandanto de la 4-a korpuso de la armeo, kaj Song-kil estas ankaŭ politika komisaro de la 82-a regimento de tankoj de atako. Antaŭ kelkaj monatoj, Chang premis la “Karan Gvidanton” fari serion da nomumadoj al decidaj postenoj sine de la partio kaj de la armeo. Li certe profitos la transigon de la potenco por fortigi sian povon. Kiel ajn, kaj konsidere la junecon de Kim Jong-un, oni povas pensi ke la alveno de la tria generacio al la potenco en Nord-Koreujo fariĝos nur iom post iom.

Danĝeraj familiaj bataloj

Tamen ne maleblas ekskludi la scenaron de disfalo, kiu povus esti kaŭzita de batalo inter frakcioj sine de la familio Kim — kiel ĉe la morto, en julio 1994, de Kim Il-sung, kies dua edzino volis bari la vojon al Jong-il. Inter la muroj de la pompa rezidejo de la ruĝa suvereno — masiva konstruaĵo, ĉirkaŭata de pinarbaro kaj de mire belaj ĝardenoj, situanta en la distrikto Sanmien (Sanmyôn), ekstere de Pjongjango —, tiam okazis batalo per tranĉiloj. Pluraj membroj de la Kim-klano pli aŭ malpli partoprenis en la konspiro por eviti la deciditan heredonton, kies atutoj por la posteno limiĝis al nediskutebla fideleco al lia patro.

Tiu provo de palaca revolucio venis tro malfrue. La ambicia Kim Jong-il jam neŭtraligis sian onklon, sian bopatrinon kaj siajn duonfratojn, al kiuj li dum jaroj montris malkaŝan malamikecon.

Ĉu ankaŭ Kim Jong-un povas timi provon de familia ŝtatrenverso? La pli aĝa frato Kim Jong-nam argumentas, ke li devus esti elektita prefere ol la “favorata filo” nome de la respekto de la konfuceaj principoj. Sed kiel bonvivulo ŝatanta la kazinojn (li vivas en Makao) kaj la grandajn restoraciojn, ne vere interesiĝas pri la politika vivo de sia lando, kaj ĉu li do havas la kapablojn kaj la necesajn apogojn por sukcesi palacan puĉon?

La landoj, kiuj intertraktas pri la atomafero, timas tian scenaron. Ĉiuj devas reguligi internajn politikajn problemojn dum la jaro 2012. En Pekino oni preparas la transigon de la potenco al la kvina generacio de gvidantoj kunelektitaj de la Komunista Partio, dum Vaŝingtono, Seulo kaj Moskvo eniras en elekto-periodon kun la usona prezidantelekto en novembro kaj tiu de Rusujo en marto kaj la sud-koreaj parlament-elektoj en aprilo. En tiu kunteksto, neniu havas intereseon pri malstabiliĝo de la PDRK, kies homaj konsekvencoj estus teruraj. Jen kial la ĉina reĝimo restas prudenta kaj alvokas la regionajn ŝtatojn same kiel Usonon fari same. Laŭ Yang Xiyu, “necesas, ke la najbaroj de Nord-Koreujo faru la ĝisnunan politikon koncerne ĝin”.

La sistemo ŝajnas tamen elĉerpita. La ŝanĝo de gvidanto okazas en momento, dum kiu la loĝantaro spertas novan ondon de malsato kaj dum kiu parto de la socio volus eliri el la sakstrato.*

* Vd Philippe Pons: “En Nord-Koreujo la socio vekiĝas”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2011.

Any BOURRIER.

El: “Les blogs du Diplo”, merkredo, 21-a de decembro 2011

Multigo de la povocentroj

Kiu gajnis la militon en Libio?

La libia Nacia Konsilio de Transigo (NKT) donis al si registaron kiu estas ne vere rekonata de la loĝantaro, kvankam certaj ribelaj ĉefoj estis nomumitaj ministroj. La rekonstruado de jurŝtato stumblas super la militizo de la socio, super la retiriĝo al klanaj kaj religiaj identiĝoj kaj super la interveno de eksterlandaj agantoj.

DUM TIU ĈI 5-a de novembro, tago antaŭ la festo de la Aid Al-Adha (aŭ Aid Al-Kabir), la loĝantoj de Tripolo zorgas ĉefe pri serĉado de la ŝafo oferota konforme al la islama tradicio. Je la prezo de po 25 libiaj dinaroj (proksimume 15 eŭroj) por kilogramo, do la duoblo de la antaŭmilita prezo, multaj familioj povis akiri nur animalon el Turkio, malpli kosta, sed malpli aprezata. Kvankam la vivo ŝajnas esti normala dumtage, la noktoj estas multe pli malkvietaj, pro la regulaj incidentoj inter armitaj grupoj.

En la lastaj tagoj temas ĉefe pri disputoj inter armitaj loĝantoj de certaj kvartaloj kaj la thouwar* de la urbo Zintan, kies bataliono ludis decidan rolon en la preno de la ĉefurbo apud tiuj de Misrato, Tripolo kaj de aliaj urboj de okcidenta Libio (Jefren, Jadu, Rujbane). Kun iom pli ol mil ducent armitoj en Tripolo, la zintan-oj estas — post la foriro de la plej multaj elementoj de la bataliono de Misrato al la fronto de Bani Walid* kaj Sirto, kaj la reveno de la ceteraj batalionoj en siajn originajn urbojn — la plej grava militforto de la ĉefurbo. Konkerinte en aŭgusto, post tri tagoj da bataloj, la ĉirkaŭaĵojn de la internacia flughaveno de Tripolo, kiu inkludis la plej vastan rezidejon de Muamar Kadhafi kaj lian sekurec-batalionon, ili ricevis de la Nacia Konsilio de Transigo (NKT) la permeson regi la zonon de dudek kvin kilometroj da diametro ĉirkaŭ la flughaveno.

* Thouwar estas la pluralo de thair, kiu signifas “revoluciulo”. Ĝi signas membrojn de la batalionoj (katiba), kiuj batalis kontraŭ la reĝimo de Muamar Kadhafi.
* Bani Walid estas la bastiono de la tribo Ouarfalla, la plej granda de Tripolio [Tripolitanio], kiu plejparte subtenis Kadhafi-on.

Ilia ĉefo, s-ro Mukhtar Al-Akhdar, estas mita kaj karisma persono de la ribelo de la djebel Nefusa. Ili partoprenis ĉiujn batalojn ekde la fino de marto. Antaŭ la milito li estis direktoro de malgranda entrepreno kiu luis veturilojn kun ŝoforo kaj laboris por la petrolaj societoj, kaj li ne havis alian militsperton ol tiun de sia militservo, en la 1980-aj jaroj, dum kiu li servis, kiel multaj junaj libianoj de lia generacio, en la militfortoj senditaj en la nordon de Ĉadio. S-ro Al-Akhdar konsideras sian mision alte grava, kaj li fieras klarigi ke la prezidanto de la NKT Mustafa Abdeljalil, kiu ĵus instaliĝis en la lokaloj de la eksa Universitato de Islama Alvoko, situanta en la zono de lia respondeco, konfidis al li persone la eksteran sekurigon de tiu tereno.

Kvankam la 7-a de novembro estas granda tago por li, kun la malfermo de la unua komerca aerlinio, kies unua flugo estis tiu de la kompanio Turkish Airlines el Istanbulo, li estas tamen en zorgo ĉefe pro la incidentoj de la lasta nokto. Disputo inter thouwar de Zintano kaj junuloj de la kvartalo Hay Al-Andalus ekscesiĝis, kaj fortigo de la du flankoj, kun pick-up kaj pezaj armiloj, rapide venis surloken, kaj li devis persone interveni ĉe la respondeculoj de la militaj konsilioj de la kvartalo* por eviti pli gravan alfrontiĝon.

* Aktuale ekzistas oficiale kvindek tri kvartalaj milit-konsilioj en Tripolo.

Tiaj incidentoj, kiuj implikis ankaŭ la milicanojn de la memproklamita guberniestro de Tripolo kaj eksan ĝihadiston Abedelhakim Belhadj kaj kaŭzas viktimojn, multiĝis en la lastaj semajnoj. La thouwar de Zintano kristaligas nun la malkontenton de multaj tripolanoj, kiuj juĝas ilin sendisciplinaj kaj ŝtelistaj kaj opinias ke ili devus forlasi la urbon. S-ro Al-Akhdar rekonas izolitajn farojn: “Miaj thouwar ne estas sanktuloj. Certaj incidentoj okazas ankaŭ pro konsumo de kontrabandita alkoholo, kiu pliiĝas en la ĉefurbo.” Li asertas, ke liaj kompaniaj komandantoj ricevis la ordonon fari sankciojn, se necese ekskludi la kaŭzintojn de tumultoj.

Nenia indulgo por la venkitoj

KELKAJN HOROJN poste, li iras, en la grandega parko ĉirkaŭanta la rezidejojn — bombitajn de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO) — kaj la tendojn de Kadhafi, al festo de la Organizaĵo por la Nacia Konkordo, kreita fine de aŭgusto de urba eminentulo.* Virinoj kaj infanoj devenaj de Taurgha, Machachija kaj Gualich, kiuj, ĉe la falo de la reĝimo, devis fuĝi el siaj urboj kaj vilaĝoj subtenintaj Khadafi-on, estis tien invititaj por kelkaj horoj da malstreĉiĝo. Ĉirkaŭ tradiciaj festpladoj la vidpunktoj de la membroj de la karitata organizaĵo, devenaj el la marbordaj urboj, kaj tiuj de la thouwar, malsamas. La unuaj asertas, ke la tempo venis por ke tiuj forlasu Tripolon kaj aliĝi al la nacia armeo. La duaj opinias, ke ili estas nemalhaveblaj por “sekurigi” la urbon, kaj ke la propagando kontraŭ ili estas farata de s-ro Belhaj.

* Tiu organizaĵo nombras jam pli ol kvin mil membrojn.

Ili opinias ke ili gajnis la militon kaj do ne vidas kial ili devus meti sin sub la ordonon de generaloj de la nacia armeo, kiuj estas antaŭaj subtenantoj de la Khadafi-reĝimo aŭ eksterlandaj kontraŭuloj. Laŭ s-ro Al-Akhdar, ĉio intertraktendas: gradoj, salajroj, pago por la ok monatoj da servo, dungo aŭ stipendio por studi por tiuj, kiuj ne deziras aliĝi al la armeo. Li ja intencas defendi la interesojn de siaj homoj kaj de sia tribo en la konkurso al potenco, influo kaj aliro al la resursoj (ĉefe petrolo), kiu aktuale okazas en la lando.

Ne penseblas forlasi Tripolon kaj lasi la vojon libera al s-ro Belhaj (kies trupoj ne nombras pli ol tricent homojn). Tiu lasta punkto estas interkonsenta ĉe ĉiuj venintoj, kiuj vidas en li ĝihadiston kiu aspiras al politika potenco, sen ajna loka subteno. Oni kromnomas lin la “viro kun stampilo”, ĉar li laŭdire venis al Tripolo sen partopreni en ia ajn batalo, kun skipo de Al-Ĵazira kaj sia stampilo de milita guberniestro de Tripolo. Neniu deziras lian sektecan interpreton de islamo, kiun oni konsideras fremda al la lokaj tradicioj, nek lian protektanton, la emiron de Kataro, kiun oni akuzas je enmiksiĝo en la aferojn de la lando. S-ro Abedeljalil estas, male, de ĉiuj aprezata pro sia honesteco de laŭleĝa homo, pro sia aŭskultemo kaj sia afiŝita volo defendi la tradician kaj islaman identecon.

La nacia konkordo tamen ne ĉeestas. Malmultaj homoj interesiĝas pri la sorto de la loĝantoj de la vilaĝoj kaj urboj viktimaj de reprezalioj pro sia subteno al la faligita reĝimo. Sur la vojoj, en la urboj, la ĉasado al veturiloj registritaj en Sirto aŭ en Bani Walid estas sistema, iliaj pasaĝeroj kontrolataj, traserĉataj kaj kelkfoje senigataj je siaj havaĵoj. Rifuĝinta ĉe proksimuloj en sud-orienta kvartalo de Tripolo plejmulte priloĝata de la Ouarfalla — kaj kie aperas sur la muroj, ĉiunokte, skribaĵoj omaĝe al Khadafi —, membro de la tribo Ouarfalla de Bani Walid atestas pri la prirabado de sia domo fare de la thouwar de Misrata en oktobro: “Neniam ni forgesos. Ni atendas nian horon por venĝo.” Sen konsideri la suferojn de la venkitoj, nek rimedojn por protekti ilin, malfacilas kredi je la venonta realigo de la “nacia repaciĝo”, kiun ĉiutage elvokas la politikaj respondeculoj de la NKT, kiu disponas pri nenia reala povo super la batalionoj de la thouwar.

Ni veturas al la sud-okcidento direkte al Zintano. La unua traveturata urbo, Al-Azizija, estas la bastiono de la granda tribo de la Ouarchafana, kiuj pli aŭ malpli aktive subtenis la reĝimon de Khadafi ĝis meze de aŭgusto kaj estas pro tio konsiderataj kiel ribeluloj lastmomentaj.* Ekde kiam ni estas en la djebel Nefoussa, la vojo pasas ne malproksime de la du vilaĝoj de Riyayna, emblemaj por la disigaj linioj profundigitaj de la interna milito: tiu de Al-Riyayna Al-Charqiyya (Riyayna-Orienta) subtenis Khadafi-on ĝis la fino. Tiu estas nun fantoma vilaĝo — domoj bruligitaj, pordoj detruitaj, vendejoj prirabitaj —, dum ĝia najbara vilaĝo rehavas normalan aktivecon. La sloganoj glorantaj la Zintan-ojn estas ĉie videblaj, urĝe pentritaj kaj ofte nur malbone kovrantaj tiujn kiuj gloras la tribojn hodiaŭ venkitajn.

* De la 10-a ĝis la 12-a de novembro okazis bataloj per pezaj armiloj de la Ouarchafana kontraŭ milicianoj de la marborda urbo Zaouia, kiuj kaŭzis almenaŭ dek sep mortintojn kaj plurajn dekojn da vunditoj.

Fine aperas la urbo Zintano, staranta super la regiono. Tie estas la sidejo de la milit-konsilio de la regiono Okcidento, kiu ludis gravan rolon de kunordigado de la operacioj en la djebel Nefoussa kaj preparis la ofensivon al la ĉefurbo. Inter proksimume tridek kvin mil loĝantoj la urbo nombras pli ol tri mil thouwar, do la plej altan kvoton de militiziĝo en Libio. Laŭ s-ro Al-Akhdar proksimume mil okcent zintanaj thowar estas dismetitaj en la sep plej gravaj petrolterenoj de la regiono, kaj en Ubari, kie ili aktuale intertraktas pri la senarmigo de la tuaregoj. En Bergen, ne malproksima de Oubari, la zintanoj kaptis, la 20-an de novembro, s-ron Saif-Al Islam Kadhafi, kiun ili kondukis en sian bastionon. Ili tenas lin sub sia protekto kaj rifuzas, por la momento, liveri lin al la NKT.

“Ni ne povas konkuri kun Misrato, kiu, por loĝantaro de tricent mil loĝantoj, disponas pri pli ol dek du mil thouwar, sed ni havas malsamajn zorgojn. Ekz-e ni ne deziris akompani ĝiajn homojn por sieĝi kaj ataki Bani Walid. Ni deziras konservi bonajn rilatojn kun la Ouarfalla, kun kiuj ligas nin longa tradicio de aliancoj kaj de bona najbareco. Por la loĝantoj de Misrato temis ĉefe pri venĝi sian urbon sieĝitan de la Ouarfalla, kun kiuj ilia rivaleco estas malnova. Koncerne la protekton de la petrolputoj, ni estis plej bone kapablaj certigi ĝin, ĉar nia tradicio estas beduena kaj ni bone konas la dezertajn regionojn ĝis Oubari. La aliaj loĝantoj de Tripolio ne kapricas iri tien.”

Kiam oni aŭdas tiujn paroladojn, malfacilas ne pensi pri la tradicia distingo farita de la historiisto Ibn Khaldun (1332 – 1406) inter la valoroj de la beduenoj (badu) kaj tiuj de la urbanoj (hadar). Ekz-e la zintanoj perceptas la tripolanojn kiel submetiĝemaj, hipokritaj kaj karierismaj (moutasalliq)* kaj difinas sin mem kiel liberaj, kuraĝaj kaj sinceraj. La tripolanoj siavice respektas la kuraĝon kaj la solidarecon de siaj najbaroj, sed opinias, ke iliaj valoroj kaj iliaj moroj ne estas adapteblaj al la urba vivo post reveno de la paco.

* La uzata araba vorto estus laŭvorte tradukebla per “tiu kiu grimpas”.

Almenaŭ same kiel la ĉeesto de la armiloj, do la militizado de la mensoj kaj la retiriĝo en la primarajn identecojn* estas kaŭzoj de la pli oftaj armitaj alfrontiĝoj. Kompreneble, la lokaj respondeculoj rifuzas nomi tiujn klanajn konfliktojn tiaj, kaj preferas paroli pri izolitaj incidencoj, kiujn ili atribuas al mistera “kvina kolono” aŭ al “dormantaj kadhafismaj ĉeloj” celantaj propagandi la dividon (fitna) sine de la “libia popolo”. La oficiala diskurso, resumita en la slogano “Ne al tribismo, ne al regionismo”, kiu antaŭ nelonge aperis sur multaj flagrubandoj kaj afiĉoj de la ĉefurbo, havas ĉiajn ecojn de pia deziro fora de la realo.*

* La gravaj urboj de la revolucio disponas nun ĉiu pri sia gazeto kaj pri sia televidstacio (dek kvar ĉenoj por la tuta lando). Same kiel la grandaj triboj, ili havas ankaŭ ĉiuj sian paĝon Facebook.
* Unu el la antaŭrangaj celoj de la junaj “liberaj oficiroj” gvidataj de Kadhafi post la revolucio de 1969 estis jam la oficiala forigo de la tribismo. Oni faris konkretajn disponojn en tiu senco. Ĉar ili estis malmulte efikaj, ili daŭris nur kelkajn jarojn, antaŭ ol Kadhafi faris denove la tribojn unu el la leviloj de sia potenco. Vd “Libye, les conditions de l’unité nationale [Libio, la kondiĉoj de la nacia unueco]”, Le Monde diplomatique, septembro 2011.
Protekti la civilulojn, diris ili

En la ĉefurbo, s-ro Belhaj scias, ke li disponas pri la apogo de Kataro kaj pri la informila subteno de Al-Ĵazira, kaj pri homoj ideologie formitaj kaj disciplinitaj. Ili povus esti tentata prezenti sin kiel rimedo kontraŭ la “nedisciplinitaj” beduenoj, tiel riskante sekvigi ties reagon kaj flamiĝon de perforto. Fine, la venĝemo de la triboj kaj regionoj venkitaj kaj humiligataj de la ribeluloj pro ilia subteno al la reĝimo de Kadhafi povus montriĝi per pli kaj pli brutalaj agadoj.

Post ok monatoj da konflikto, kiun la okcidentaj respondeculoj daŭre rifuzas kvalifiki interna milito, la protekto de la loĝantaroj, la motivo per kiu ili argumentis la ekmiliton de la NATO, estas do tute ne garantiata. La triumfismo de la ĉefoj de la koalicio, kiuj gratulas sin pro “sia” venko post la dispremado de Sirto kaj la morto de Kadhafi, rivelas ilian profundan indiferenton pri la “libia popolo”, kiun ili asertis protekti per siaj bomboj. La malboniĝo de la sekureca situacio kaj la plioftiĝo de armitaj alfrontiĝoj en Tripolio povas tamen rapide memorigi al ili, ke milita venko en interna milito signifas nenion per si mem kaj neniakaze signifas garantion “protekti la loĝantarojn”.

Patrick HAIMZADEH.

Ekipaĵoj renomaj sed malnoviĝintaj

La rusa militindustrio en ŝokstato

Delonge neglektata, la rusa armeo devas kontentigi sin per malnoviĝantaj teknologioj, dum novaj fabrikantoj de militekipaĵoj minacas rusajn eksportojn. Prezidanto Dmitrij Medvedev estas lanĉinta ampleksan investoplanon.

Kvankam Moskvo venkis en sia fulmmilito kontraŭ Kartvelio en aŭgusto 2008, en la sekvintaj monatoj ĝi tamen iniciatis kompletan revizion kaj renovigon de sia armeo. “La gvidantoj de Rusio montris grandan saĝecon” diris fakulo pri militaferoj Alexander Golts. “Estas nekutime ke registaro entreprenas reformojn, venkinte en milito. Sed ĉi-kaze, malgraŭ 10 jaroj dum kiuj la komandantoj de la militistaro profitis de tre grandaj rimedoj, la krizo de 2008 montris ke Rusio havas malnoviĝantan armeon kiu ne kapablas manipuli modernajn armilojn. Ĉi tiu konstato instigis la ministron de defendo, Anatolij Serdjukov, anonci la plej radikalan reformon en 150 jaroj [depost la Krimea Milito en 1853-1856].”

Dum la 1990-aj jaroj, la du ĉeĉenaj militoj jam rivelis la malfortikecon de la armeo. La posta konflikto kun Kartvelio plifortigis tiun konscion, kaj ĉe la ĉefstabo, kaj ĉe la politikista elito, malgraŭ tio, ke la rezulto estis evidenta 48 horojn post kiam batalado komenciĝis, kaj la batalhalta interkonsento estis subskribita post kvin tagoj sub kondiĉoj truditaj de Moskvo. Tiu milito malkaŝis la malnoviĝintecon de la centralizita komando de la armeo, kiel ankaŭ de ĝiaj sistemoj de skoltado kaj komunikado. Kartvelio ne havis ĉasaviadilojn; Rusio tamen agnoskis, ke ĝi perdis 4 aviadilojn (3 ĉasjetojn Sukhoi Su-25 kaj longdistancan bombilon Tupolev Tu-22 uzatan por skoltadaj misioj), faligitajn de kartvelaj kontraŭaviadilaj pafiloj. Tbiliso, siaflanke, ankoraŭ asertas ke ĝi paffaligis 21 aviadilojn*. Kvankam la nombra kaj materiala supereco de Rusio ĉiam estis senduba, la kartvela armeo elmontris la teknologian superecon de siaj tankoj T-72 rebonigitaj en la Ĉeĥa Respubliko, senpilotaj aviadiloj fabrikitaj en Israelo, kaj modernaj sistemoj de komunikado.

* Esploro de rusaj fakuloj sugestas ke entute 6 aviadiloj estis detruitaj, almenaŭ duono de ili fare de rusaj tersoldatoj. Vidu Ruslan Pukhov, Les chars d’août, Center for the Analysis of Strategies and Technologies (CAST), Moskvo, 2010, www.cast.ru .

La efektivigo de nova reformo, kaj buĝetaj penoj por modernigi ekipaĵojn, reflektas la ŝokon sentitan en Moskvo dum la kartvela afero*. En decembro 2010, prezidanto Dmitrij Medvedev anoncis la asignon de 22 000 miliardoj da rubloj (540 miliardoj da eŭroj) ĝis 2020, aŭ 2,8% de la malneta interna produkto ĉiun jaron, laŭ la plano por modernigi la armitajn fortojn decidita kelkajn monatojn antaŭe. Ĉi tia nivelo de publika investo estas senprecedenca depost la fino de la malvarma milito*.

* Nezavisimaya Gazeta, Moskvo, la 9-an de aŭgusto 2010.
* Ria Novosti, la 25-an de novembro 2010.
La mezuma aĝo de teknikistoj estas 58 jaroj

Dum 15 jaroj la rusa armeo ne estas akirintaj iun ajn novan ekipaĵon. La aerarmeo, ekzemple, ricevis neniujn aviadilojn ĝis 2003, kaj nur kelkajn post tiam. Medvedev mem konsentas: nur 15% de la operacia arsenalo povas esti karakterizataj kiel “teknologiaj majstraĵoj”*. Lastatempaj rimedoj celas ebligi al la militistaro ĝisdatiĝi per la anstataŭigo de 30% de siaj ekipaĵoj per militmaterialo kiu plenumos la aktualajn kriteriojn de moderneco ĝis 2015.

* Bloomberg, la 18-an de marto 2011.

Sed ne estas certe ke la registaro povas atingi ĉi tiujn celojn. Dum la soveta epoko, la militindustrio estis kerno de la ekonomio. Kvankam takso estas tre malfacila, oni povas diri ke la militistaro tiutempe sorbis, laŭ la periodo, inter 20% kaj 40% de la malneta enlanda produkto*. Post la disrompo de Sovetunio, estis eksterlandaj klientoj kiuj decidis ĉu tiu aŭ alia industrio prosperos aŭ diseriĝos, ĉar industrioj nur povis supervivi per eksportado. Post-soveta Rusio nek povis disvolvi nek produkti novajn armilojn.

* William E. Odom, The Collapse of the Soviet Military, Yale University Press, New Haven, 1998 p. 104.

Ĉiuj aktualaj ekipaĵoj estis disvolvitaj kaj fabrikitaj sub la komunista reĝimo, krom du esceptoj. Unue, la Sukhoi T-50, ĉasjeto de la kvina generacio, devus konkuri kun la Raptor F-22 de Lockheed Martin kiu estas aktuale uzata de la usona aerarmeo kaj ĝis nun ne havas rivalon en la aero. Testita frue en 2010, la prototipo de la T-50 jam vekis la intereson de la militistaroj de Barato kaj Vjetnamio, kvankam fakuloj kredas ke ĝiaj flugkarakterizoj kaj motoro faras ĝin aviadilo pli de la 4-a generacio ol de la 5-a. Alia prodaĵo de la rusa pinta teknologio, la interkontinenta misilo ‘Bulava’, spertis teknikajn malfacilaĵojn. “Ĉiu el la testaj lanĉoj finiĝis malsukcese pro tiu aŭ alia el ĝiaj partoj” diras Gots, kio povus estigi “paneon en la ĉeno de industria produktado kiu faros la sektoron nekapabla amasfabriki.” Aldone, post la falo de Sovetunio, miloj da sciencistoj iris eksterlanden, dum novaj varbitoj mankas. Kaj, pli grave, la tuta militindustria komplekso estas laŭpaŝe diseriĝinta pro manko de modernigo. Sekve, individuaj industrioj malfacile varbas freŝulojn: la mezuma aĝo de teknikistoj en la sektoro estas 58 jaroj.

En tiaj cirkonstancoj, ne estas probable ke Rusio revenos al la nivelo de produktado de la pasinteco. En marto 2006, post vizito al Alĝerio de Vladimir Putin, la du landoj subskribis kontrakton kun valoro de USD 8 miliardoj laŭ kiu Moskvo konsentis provizi la alĝeriajn armitajn fortojn per diversaj militekipaĵoj, interalie 35 ĉasjetoj Mig-29. En 2008, Alĝero redonis 15 el la aviadiloj ricevitaj dum la antaŭaj du jaroj, plendante ke ili estas “de nebona kvalito”. La rusaj Migoj havis du problemojn: iliaj elektronikaj sistemoj ne kongruis kun la priskribo en la kontrakto kaj, aldone, kelkaj ŝajnis esti nenovaj aviadiloj de la soveta epoko. Moskvo ne kontraŭis al la redono de la jetoj kiujn ĝi tuj asignis al ... sia propra aerarmeo.

Plua bato estas la senfina dramo de la aviadilŝipo Admiralo Gorŝkov. La ŝipo enserviĝis en la soveta epoko sub la nomo ‘Baku’ kaj estis poste re-nomita honore al Admiralo Sergei Gorŝkov (1910 – 1988), Heroo de Sovetunio. Pro manko de rimedoj, ĝi estis transigita al la rezerva floto, kaj poste proponita por vendo en 1996. En 2004, Barato proponis aĉeti ĝin kontraŭ USD 950 milionoj (ĉirkaŭ 700 milionoj da eŭroj) kaj, laŭvice, re-nomis ĝin ‘INS Vikramaditya’, la nomo de legenda reĝo. Poste, kelkaj kontraktaj ŝanĝoj estis interkonsentitaj; interalie, la krozmisiloj estos forprenitaj por fari spacon por pli da aviadiloj. Post multaj prokrastoj kaj ŝanĝoj al la kontrakto, la projekto kostos trioble pli ol la prezo unue konsentita, kaj la livero, kiu devis okazi en 2008, nun ne plenumiĝos antaŭ 2012. En Barato, kiu ĉiam estis la plej grava aĉetanto de rusaj armiloj, la afero de la ‘Ĝorŝkov’ kaŭzas grandan polemikon. La aŭtoritatuloj devis elteni severan kritikon kiu povus instigi ilin sin turni al novaj provizantoj de modernaj ekipaĵoj*.

* “Second-hand” Gorshkov costlier than new warship: CAG, The Times of India, Bombajo, la 24-an de julio 2009.

Nuntempe, eksportoj konstante pliiĝas, de 2,5 miliardoj da eŭroj en 2001 al 5,4 miliardoj en 2009 kaj 6,8 miliardoj en 2010. Sed Rusio riskas perdi sian superregan pozicion en la monda merkato de armiloj. Ĉinio, kiu estis la ĉefa kliento de la rusoj en la 1990-aj jaroj, nun disvolvas siajn proprajn ĉasjetojn de la kvara generacio, la J-10-oj, kaj ankaŭ fabrikas tankojn Tipo-99. Ĝi ankoraŭ estas unu el la plej grandaj importantoj de rusaj armiloj, sed malantaŭ Barato kaj Alĝerio*. Frue en 2011, nur kelkajn tagojn antaŭ la vizito de la usona sekretario de defendo Robert Gates, Pekino senvualigis sian prototipan ĉasjeton de la kvina generacio. Kvankam la bezonoj de ĝia armeo ankoraŭ sorbas la tutan produktadon de ĉinaj armilfabrikoj, fakuloj taksas ke Ĉinio povus fariĝi fortega konkurencanto por rusaj eksportantoj.

*Russia’s arms exports to reach record $ 10 bln in 2010”, Ria Novosti, la 28-an de oktobro 2010.

Simbolo de alia tendenco estas la subskribo en januaro 2011 de akordo inter Francio kaj la rusa mararmeo por la aĉeto de 2 militŝipoj de la klaso Mistral, konstruotaj en Francio. La afero estigis grandan polemikon en Rusio, kie aŭdiĝis multaj voĉoj postulantaj ke la kontrakto de USD 1,9 miliardoj (1,4 miliardoj da eŭroj) estu asignita al unu el la multaj fermitaj ŝipkonstruejoj de la lando. La militŝipoj Mistral povas porti tiom, kiom 700 soldatojn, 60 truptransportajn veturilojn kaj 16 helikopterojn. Ili ankaŭ havas la kapablon lanĉi teratakon en scenaro kiu similas tiun de la kartvela konflikto. Ĉi tiu okazaĵo ne estas la unua tia. Jam en 2009, la rusa armeo subskribis kontrakton kun la israela firmao Israel Aerospace Industries (IAI) por la importado de 12 senpilotaj aviadiloj. En 2010, nova kontrakto estis subskribita kiu rajtigis la fabrikadon de senpilotaj aviadiloj kun israela teknologio en Rusio mem*.

* ’Israel signs $ 400 million deal with Russia’, United Press International, la 15-an de oktobro 2010.

Laŭ Ruslan Pukhov, direktoro de la Center for the Analysis of Strategies and Technologies (CAST) en Moskvo, ne estas surprize vidi Rusion importi militmaterialon: “Sovetunio estis escepto”, li diras, rilate al la memsufiĉeco de la militindustria komplekso kiu tiutempe kapablis plenumi la tutajn bezonojn de la Ruĝa Armeo. “Eĉ Usono aĉetas armilojn eksterlande malgraŭ tio, ke ĝi disponas buĝeton por nacia defendo kiu egalas duonon de tiaj buĝetoj de la tuta mondo.” Krom aĉeti eksterlande, la rusa registaro tenas la premon alta sur sia nacidefenda industrio por instigi pli grandan konkurencivon pri kvalito, prezoj kaj livertempoj.

Estonte, kaj precipe se la daŭrantaj diskutoj pri masiva rearmiĝo atingos sukcesan finon, la ministerio de defendo sin turnos ĉiam pli ofte al fremdaj provizantoj, kvankam s-ro Serdjukov ne ekskludas la aĉeton de nacidefenda teknologio fabrikita en Rusio. Siaflanke, kaj kvankam la skemo iom malsamas, la usona militistaro aĉetas pli kaj pli da rusaj armiloj, de kalaŝnikovoj ĝis transportaj helikopteroj. La Pentagono preferas aĉeti bazajn teknologiojn malaltekostajn kaj facile bonteneblajn por ĝiaj novaj alianculoj kiuj estis antaŭe ekipitaj per sovetaj armiloj, kiel ekzemple, la 59 truptransportaj helikopteroj Mi-17 kiujn ĝi esperas akiri kontraŭ entuta kosto de USD 800 milionoj (preskaŭ 600 milionoj da eŭroj) por Afganio, Irako kaj Pakistano*.

*On Pentagon wish list: Russian Copters”, The Wall Street Journal, Novjorko, la 8-an de julio 2010.
Sento de maltrankvilo en la militistaro

Ankaŭ la civila industrio montras indikojn de elĉerpiĝo. En lastaj jaroj, Moskvo provas revivigi la persatelitan navigan sistemon ‘Glonass’, ankaŭ starigita dum la soveta epoko. Destinita rivali kun la usona Global Positioning System (GPS) kaj la sistemo ‘Galileo’ de Eŭropo, la projekto estis forlasita en la 1990-aj jaroj dum la prezidanteco de Boris Jelcin. En 2002, la aŭtoritatuloj decidis revivigi ĝin kaj anoncis, ke 24 novaj satelitoj estos enorbitigitaj por kompletigi la sistemon ĝis 2011. Dum lanĉo en 2010, akcidento detruis 3 satelitojn kaj kaŭzis perdojn de proksimume 348 milionoj da eŭroj. Hodiaŭ, la rendimento de Glonass ankoraŭ estas malpli ol tiuj de ĝiaj konkurencantoj rilate kaj al precizeco kaj al geografia etendiĝo, kio dubigas la tutan programon*. Kiam la civilaj flugkompanioj volas aĉeti kargoaviadilojn, ili preferas tiujn de Airbus kaj Boeing, dum la komerca estonteco de la pasaĝera aviadilo SuperJet-100, disvolvita de Sukhoi, restas tre necerta.

* ’Russia to launch new batch of Glonass satellites by June’, Ria Novosti, la 25-an de januaro 2011.

Dum 20 jaroj, reformoj de la armeo estas konstanta karakterizaĵo de la politika vivo de Rusio*. En la 1990-aj jaroj, oni kutime uzis la eŭfemismon “reformo” por eviti mencii la grandskalan disfalon de la armeo. La alveno de Vladimir Putin koincidis kun la komenciĝo de nova milito en Ĉeĉenio. Tiutempe, la rusa armeo havis la avantaĝon de suplementaj buĝetoj kaj, malgraŭ la faritaj perfortaĵoj kaj la nenombreblaj mortoj — civilaj kaj militistaj — la militistaro sukcesis iom reakiri sian prestiĝon. Prezidanto Putin tiam povis uzi ĉi tiun simbolan aŭreolon por projekti bildon de refortiĝinta Rusio. Estis en tiu tempo ke li revivigis la tradicion de militistaj paradoj sur Ruĝa Placo por solene memori la venkon de la 9-a de majo 1945. Ĉe la parado en 2007, li eĉ revenigis la aerparadojn de bombaviadiloj Tupolev.

* Vidu ‘L’armée russe en quête de réformes’, Le Monde Diplomatique, septembro 2000.

Malgraŭ tio, certigas Fjodor Lukjanov, redakciestro de la prestiĝa revuo Russia in Global Affairs, “Rusio jam ne havas iujn ajn imperiajn ambiciojn. Putin emas portreti la Duan Mondmiliton kiel ”la Rusan Militon“, kaŝante la partoprenon de la alianculoj. La venko de la ”Granda Patriota Milito“ — kiel ni nomas ĝin — estis unueciga faktoro por ĉiuj sovetaj civitanoj. Putin klopodas relevigi Rusion al la rango de granda potenco, ne rekonstrui ĝian imperion.”

La kompleto da reformoj lanĉita en 2008, kune kun la grandega investo je altnivelaj militaj teknologioj, devus doni fruktojn post 2020. Kiel la rusaj defendaj fortoj aspektos tiam? Laŭ ĵurnalisto Andrei Soldatov, “ĉi tiu politiko ŝuldas nenion al la rusa-kartvela milito. Ĝi havis sian devenon multe pli frue.” La armeo, aliflanke, perceptas ĝin kiel baton. Maltrankvila sento regas. Dum la lastaj du jaroj, kelkaj taĉmentoj de la specialaj fortoj (Specnazo), kiuj partoprenis la konflikton kaj kontribuis al la venko, estis malmobilizitaj, deviga militservo estis aboliciita, kaj cent mil oficiroj estis eksigitaj. Ĉio ĉi poste estigis protestojn el la rangoj de militistaro kiu kutime estas pasiva kaj ne emas engaĝiĝi politike. La oficiala celo estas redukti la nombron de la personaro de unu miliono du cent mil soldatoj al unu miliono. Sed efektive la nombroj jam estas malpli ol la celo je proksimume sep cent kvindek mil.

Dum la subskribado de la kontrakto kun Francio por la ŝipoj Mistral, nur la tri baltaj landoj (Litovio, Latvio kaj Estonio) kaj Kartvelio kontraŭis. Malgraŭ tio, ke la ŝipoj patrolos en la Balta Maro kaj la Nigra Maro, nek Pollando nek Turkio faris la plej etan kritikon, kaj tute prave: en la nuntempa situacio, Rusio ne povas minaci ĉi tiujn du meznivelajn potencojn per armita forto; nur ĝia malnoviĝanta atoma arsenalo ebligas, ke ĝi ankoraŭ tenu sian rangon de unu el la grandaj potencoj. Malantaŭ la malcedema lingvaĵo kaj blufo, la Kremlo ŝajne devas cedi ĉiam pli ofte al la postuloj de Vaŝingtono. Sekve, malgraŭ la kontraŭstaro de Rusio al la instalado de usonaj militbazoj en Centra Azio, loĝistika subteno por usonaj soldatoj en Afganio transiras la rusan fervojaron. Simile, en septembro 2010, Usono kaj Israelo devigis Moskvon nuligi kontrakton por vendi kontraŭaviadilajn misilojn S-300 al Irano.

Kiel povis esti, ke tia paneo okazu? Alexander Perendijiev, oficiro de la Ruĝa Armeo kaj poste de la rusa terarmeo, antaŭ ol li fariĝis universitata profesoro, atribuas la nunan situacion al endemia korupto. “Niaj regantoj opinias ke nur mono necesas por solvi problemojn” li diras. “Kaj tamen, estis ĝuste por ordometi la situacion, kaj provi ĉesigi tiun fenomenon, ke s-ro Serdjukov, siatempa ĉefrevizoro, estis nomumita ministro de defendo. Sed la sistemo povas ŝanĝiĝi nur se vera publika kontrolo efektiviĝos.” Malgraŭ la optimismaj deklaroj de prezidanto Medvedev, ne estas certe ke tia radikala reformo elmergiĝos. Ekde perestrojko* kaj la stadioj de konvertiĝo sekvitaj de ĝi, la militindustria komplekso suferas la efikojn de nesufiĉa planado kaj manko de politika vizio koncerne la rolon, kiun ĝi devus ludi en la nova ekonomio.

* Nomo donita al la reforma programo lanĉita en 1985 de Miĥail Gorbaĉov.
32 sciencaj centroj bezonas financojn

Dum la plej altaj rondoj de la ŝtato refoje “modernigas” la landon, ĉiuj provas eviti la vorton “reformo”, ĉar ĝi rememorigas pri la traŭmato spertita dum la disfalo de la orienta bloko kaj, antaŭ tio, la penoj de Miĥail Gorbaĉov por estigi ŝanĝojn en la soveta sistemo. Reformoj, tial, jam ne havas lokon en la tagordo, kio ne malhelpas ke s-ro Medvedev kaj liaj kolegoj agnosku, ke la lando povus esti tro dependa de eksportoj de petrolo kaj gaso, kaj ke ĝiaj ekonomiaj strukturoj malnoviĝintas. Hodiaŭ, mineraloj konsistigas 70% de eksportoj, kontraste kun 5% por industriaĵoj*. Observantoj opinias ke, se la moderniga plano de s-ro Medvedev estus limigita al la batalo kontraŭ korupto en la burokrataro kaj la vigligo de la ekonomio per iom da teknika kaj teknologia disvolviĝo, ĝi rapide montriĝus neadekvata, aŭ eĉ supraĵa.

* ’Medvedev calls for economy reform’, BBC News, Londono, la 12-an de novembro 2009.

Ĉu oni povas konstati ligon inter la aktuala debato pri modernigo kaj la astronomiaj sumoj promesitaj al la nacia defendo? Nenio estas malpli certa. Medvedev proponas investi USD 2 miliardojn (proksimume 1,5 miliardojn da eŭroj) por krei rusan ‘Silicon Valley’ en Skolkovo apud Moskvo*, malgraŭ tio, ke — laŭ la kalkuloj de f-ino Oxana Gaman-Golutvina, profesoro pri politika scienco ĉe Moskva Universitato — 32 sciencaj centroj en la lando urĝe bezonas financojn.

* ’Russia’s Skolkovo may cost $ 2 billion in next three years — Vekselberg’, Ria Novosti, la 1-an de julio 2010.

La favorataj politikoj ŝajnas tute ignori la realaĵojn de la scienca infrastrukturo heredita post la soveta epoko, ĝuste kiel ili ŝajne volas ignori la restaĵojn de la malnova sistemo en la nacidefenda industrio. Sekve, oni scivolas kial la novaj proponoj enhavas neniun interligon inter la evoluigo de altnivela teknologio kaj la militindustrio. De Gorbachev ĝis Jelcin, kaj Putin ĝis Medvedev, unu afero estas konstanta: ĉiu laŭ sia propra maniero subtaksis la potencialon de la nacidefenda industrio. Fjodor Lukjanov resumas la situacion tiel ĉi: “La konvertiĝo farita dum perestrojko estis transformi fabrikejojn de supersonaj aviadiloj en fabrikejon de kaseroloj. Dum la reformoj de Gaidar (tiel nomitaj pro Jegor Gajdar, ĉefministro ekde junio ĝis decembro 1992) en la 1990-aj jaroj, neniu sciis kion fari per la militindustria komplekso, tial ĝi estis izolita de la cetera ekonomio, kio lasis ĝin dependa de eksportoj. Ĝi jam ne estis parto de la nacia ekonomia sistemo.”

Zorgema ekzameno de la rusa militindustria komplekso pruvas falsaj kelkajn mitojn kiuj ankoraŭ regas pri Rusio: unualoke, — kaj ĝenerale akceptita ekde 2008 kaj la rusa-kartvela konflikto — tiu de reveno al la malvarma milito. Eĉ se ĝi kapablus tion fari, Rusio tute ne volas minaci la komandantaron de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), kaj ja ne la aliancon mem. Alia mito: ke Putin estas en konflikto kun la oligarĥio heredita de la Jelcin-prezidanteco por krei reĝimon regata de la eksa KGB kaj la ĉefstabo de la armeo. Ĉi tiun ideon plifortigas la daŭranta enkarceriĝo de la oligarĥo Miĥail Ĥodorkovskij, siatempa prezidanto de Jukos Petrolo, malliberigita ekde 2004. S-ino Gaman-Golutvin, tamen, ne konsentas, sed opinias ke, certe, “la kunularo de Putin venis el la FSB [la posteulo de la KGB] kaj la armeo, sed kvankam ĉi tiu influo estas tre reala, ĝi estas ĉefe aplikata al la sektoro de eksportoj de energio.”

Sovetaj kaj rusaj gvidantoj neniam intencis apliki altnivelan teknologion al la nacidefenda industrio por fari ĝin la centra elemento de siaj reformoj kaj modernigaj projektoj. Sub la soveta reĝimo, ĉi tiu sektoro glutis grandegan porcion de la nacia buĝeto sed estis karakterizata de kaŝema funkciado kiu aparte hardis ĝin kontraŭ ĉia ŝanĝo*. La reformistoj de la periodo de Gorbachev tute ne sciis ke pozitivaj ŝanĝiĝoj iam povos veni el la militindustria komplekso, kaj tial ili elektis labori kontraŭ — kaj ne kun — ĝi. Hodiaŭ, dum unu reformo sekvas alian, neniu vere scipovas profiti de la plej evoluintaj sektoroj de la nacidefenda industrio. Pro tio, ke ilia valoro ne estis enkalkulita, oni simple lasis ilin formorti. Medvedev mem volas entrepreni modernigan planon sed, timante la sociajn kaj politikajn sekvaĵojn de ĉi tiuj reformoj, li intertempe kontentigas sin per laŭdoj pri la modelo de la usona ‘Silicon Valley’. Rusio estas dotita per gaso, petrolo kaj aliaj minaĵoj kies ekspluato permesas al ĝia reganta klaso fari grandegajn profitojn, sed malgraŭ tio, ĉu ĝi povas ignori la evoluigon de ĝiaj pintaj teknologioj?

* Archie Brown, The Gorbachev Factor, Oxford University Press, 1996.

Vicken CHETERIAN

Ĥaosa malfondo de la USSR

LA 8-AN DE DECEMBRO 1991, tri prezidantoj kunvenis, kiel konspirantoj, en ĉasista domo funde de profunda belorusia arbaro. Sen mandato, nek de sia respubliko nek de la ceteraj respublikoj, la ruso Boris Elcin, la ukrajno Leonid Kravĉuk kaj la belaruso Stanislav Ĉuŝkeviĉ subskribis la interkonsenton nomatan “de Minsko”, kiu malfondis la Union de Socialismaj Sovetrespublikoj (USSR) la 31-an de decembro 1991 kaj anstataŭigis ĝin per la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ). La dek du ceteraj federaciaj respublikoj, kiuj tiam konsistigis la USSR, estis invitataj aliĝi al ĝi.

Ili estis surprizitaj: kvankam la plej multaj el ili parolis jam de monatoj pri “suvereneco”, ili neniam — krom la baltaj respublikoj — pensis pri totala sendependeco. La bato estis aparte profunde sentata en centra Azio kaj en Kaŭkazio — kun la escepto de ]?Georgio]. La kazaĥa prezidanto Nursultan Nazarbajev juĝis netolerebla ke tia decido povus fariĝi en foresto de la dua plej granda lando de la USSR. Lia indigno memorigis al la tri prezidantoj, ke la Soveta Unio ne estis limigita al la slava mondo.

Okazis do dua etapo, la 21-an de decembro, en Alma-Ato*. La samnomaj interkonsentoj, subskribitaj de dek unu respublikoj el la dek kvin, formaligis la novan KSŜ. La tri baltaj landoj (Estonio, Latvio, Lituanio) kaptis la okazon por turni la sovetian paĝon kaj aliĝi al la landaro de centra kaj orienta Eŭropo kaj, post la falo de la Berlina muro, komencis likvidi la komunisman heredaĵon kaj postulis sian lokon en instuticioj kiaj Eŭropa Unio kaj ord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La tiama naciisma registaro de Georgio, zorganta pri sia totala sendependeco, rifuzis aliĝi al KSŜ dominata de Moskvo.

* Ĉefurbo de la tiama Kazaĥio, poste nomata Almatio. De 1997 la ĉefurbo estas Astano.

La fino de la USSR estas simboligita per la bildo de ruĝa flago malsupriĝanta de sia masto por esti anstataŭita de la rusa trikolora flago, kiu de tiam flirtas super la Kremlo. Tio okazis la 25-an de decembro, do kelkajn tagojn post kiam la USSR-prezidanto Gorbaĉovo (Miĥail Gorbaĉov) demisiis antaŭ la evento de la 31-a de decembro. La dek kvin respublikoj, nun sendependaj, devis nun mastrumi la problemojn de sia eliro el la sovetismo, unu per la rompo kun la marksisma-leninisma ideologio kiu, malgraŭ la seniluziiĝo de multaj sovetianoj, estis ankoraŭ la cemento de la politika, ekonomia kaj socia vivo de la lando.

DO, NE MIRIGAS, ke la novaj ŝtatoj provis trovi anstataŭaĵojn por certigi socian kunteniĝon kaj por pravigi la instituciojn: tiel la naciismo kaj la religio refirmiĝis tiom pli forte, ĉar ili estis subpremataj de la sovetia sistemo. La gvidantoj ĝenerale lanĉiĝis en reskribado de la pasinteco, por krei nacian senton de la landoj, kiuj estis ofte sen historiaj referencoj en siaj novaj landlimoj. Necesis do valorigi mitojn: la fiera kaj libera kozako, praulo de la ukrajnoj; la heredaĵo de Ĝingis Kano de pluraj landoj de centra Azio, ktp.

SED ĈEFE ekzistis la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj problemoj. Ĉiuj ĉi novaj respublikoj devis konstrui elektan demokration, dum ne ekzistis organizaĵo ekster la Komunista Partio. En la plej bona kazo evoluis fendiĝo inter la partio en la potenco, la komunista opozicio, strukturita sed nekapabla reveni al la potenco per la urnoj — krom en Moldavio en 2001 — kaj nekomunista opozicio splitita en grupetojn konstante regrupiĝantajn laŭ kvereloj pli personaj ol ideologiaj.

Ekonomie la defio konsistis en urĝe anstataŭigi la sistemon de centra planado per merkatekonomio. La eksterlanda helpo trudis modelon ultraliberalan kaj la totalan malfermon al eksterlandaj investoj, kiuj profitis per la mankoj de la politika personaro kaj per la manko de nemarksistaj ekonomistoj kaj tiel akiris malegalecajn kontraktojn, por kies malfaro la respublikoj bezonis jarojn. Necesis ekz-e atendi la jaron 2003 por ke la rusa parlamento (duma) ŝanĝis la leĝon pri la disdivido de la produktado kaj de la profitoj, nomata PSA (Production Sharing Agreement)*, kaj 2010 por ke Kazaĥio trudiĝu kontraŭ la investistoj de la kazaĥiaj petrolkampoj.

* Ĝi reguligas la disdividon de la profitoj inter la investinto kaj la koncerna ŝtato.

Fine, la sociaj problemoj multis. Por la plimulto de la loĝantaro la fino de la USSR signifis la rompon de familiaj, kulturaj, sciencaj ligoj inter la respublikoj. La divido de la infrastrukturoj en unuoj ne ekpluateblaj dise kaj la malfermo de la naciaj merkatoj al importoj mortigis milojn da dungoj. La loĝantaro malkovris la malsekurecon kaj la timon antaŭ la morgaŭo, la malegalecon inter sociaj klasoj, la erozion de la familiaj valoroj, la gravecon de la mono kaj de la materiaj havaĵoj.

Alfrontitaj al identaj problemoj, la registaroj, malgraŭ kelkaj naciaj variaĵoj, faris similajn respondojn: ĉie la potenco baziĝas sur forta prezidanteco, parlamento kiu funkcias kvazaŭ registrejo, gazetaro kiu, vole aŭ ne, subtenas la oficialajn poziciojn. En la ekonomio, la interveno de la ŝtato ebligas konservi la lokajn entreprenojn kaj trudi al la privataj societoj kontribuaĵon al la sociaj servoj kaj al la regionaj infrastrukturoj. Tiu funkciado, supozata provizora, devis lasi la tempon al la merkatekonomio por generi sufiĉan financan solidecon por alfronti la internacian konkurencon; ĝi estas ankoraŭ valida.

Nina BAĤKATOV.

Voĉoj de la tempo

Eduardo Galeano, urugvaja civitano, estas unu el la plej famaj nuntempaj latinamerikaj verkistoj. Samtempe ĵurnalisto kaj poeto, rakontisto kaj historiisto, li deponas ĉi tie siajn skeĉojn de forgesita ordinareco kaj memorigas, ke eta historio kelkfoje diras la samon kiel longa analizo.

Eduardo GALEANO, urugvaja verkisto. Tiu ĉi teksto estas eltiraĵo el lia lasta verko tradukita al la franca: Les Voix du temps, Lux, Montrealo, 2011.

La suno

Ie en Pensilvanio, Anne Merak laboras kiel asistento de la suno.

Tiom longe, kiom ŝi memoras, ŝi ĉiam okupis tiun postenon. Ĉiumatene, Anne levis la brakojn kaj puŝis la sunon por ke ĝi leviĝu en la ĉielon; kaj ĉiuvespere, ŝi mallevis la brankojn por kuŝigi ĝin ĉe la horizonto.

Ŝi estis tute eta, kiam ŝi alprenis tiun taskon, kaj ŝi neniam neglektis ĝin.

Antaŭ duona jarcento oni deklaris ŝin freneza. De tiam, Anne pasis tra pluraj aziloj, ĝi estis traktata de multnombraj psiĥiatroj kaj glutadis eksterordinarajn kvantojn de piloloj.

Ili neniam povis sanigi ŝin.

Bonŝance.

La modela bankisto

John Pierpont Morgan estis proprietulo de la plej potenca banko de la mondo kaj de okdek ok kromaj entreprenoj.

Ĉar li estis homo tre okupata, li forgesis pagi siajn impostojn.

Li estis nenion deklarinta de tri jaroj, ekde la krizo de 1929.

Tiu novaĵo vekis la koleron de la amasojn ruinigitaj de la bankroto de Wall Street kaj kaŭzis nacinivelan skandalon.

Por senigi sin de sia fifamo kiel rabema bankisto, la aferisto mendis la servon de la respondeculo pri publikaj rilatoj de la cirko Ringling Brothers.

Tiu fakulo konsilis al li angaĝi naturan fenomenon, Lya Graf, 30-jarulinon kiu mezuris sesdek ok centimetrojn, sed kies vizaĝo kaj korpo havis neniom de nano.

Do, oni lanĉis grandan reklam-kampanjon, kies pinta aranĝo estis foto kiu montris la bankiston sidanta sur trono kun vizaĝo de bona familia patro, tenante la miniaturan virinon sur siaj genuoj. La ideo estis, ke li reprezentu la financan povon kiu protektas la popolon mizerigitan de la krizo.

Tio estis fiasko.

Leciono pri medicino

En leciono pri intensa terapio, en Bonaero, Rubén Omar Sosa esploris la kazon de Maksimiliana, la plej grava leciono de ĉiuj liaj studjaroj.

Profesoro priskribis la situacion: s-ino Maksimiliana, elĉerpita post tuta vivo pasigita sen dimanĉoj, antaŭ kelka tempo venis en malsanulejon, kaj ĉiutage ŝi petis la samon:

— Bonvolu, doktoro, ĉu vi povus kontroli mian pulson?

Post iometa premo sur ĉia manartiko la kuracisto diris:

— Ĝi estas tre bona. Sepdek ok. Perfekta.

— Ho, dankon, doktoro. Kaj nun, ĉu vi povus kontroli mian pulson, bonvolu?

Kaj la kuracisto kontrolis ŝian pulson kroman fojon kaj klarigis al ŝi denove, ke ĉio estas en bona ordo kaj ke tio ne povas esti pli bona.

La sceno ripetiĝis ĉiutage. Ĉiufoje kiam li pasis ĉe la ĉambro de s-ino Maksimiliana, tiu raŭka voĉeto vokis lin kaj streĉis al li sian brakon, kvazaŭ branĉeton, re kaj ree.

Li obeis, ĉar bona kuracisto devas esti pacienca kun siaj pacientoj, sed li diris al si: Tiu maljunulino estas iom teda, kaj li pensis: Ŝi bezonas bolton.

Nur jarojn poste li komprenis, ke ŝi petis nur ke iu ŝin tuŝu.

La vortoj

En la ĝangalo de Alta Paranao, kamionisto rekomendis al mi esti prudenta:

— Atentu la sovaĝulojn. Estas ankoraŭ kelkaj da ili en libereco ĉi tie. Bonŝance ne multaj. Oni komencis enfermi ilin en bestĝardenoj.

Li parolis al mi en la hispana. Sed tiu ne estis la lingvo kiun li parolis ĉiutage. La kamionisto parolis la gŭaranian, la lingvon de ĝuste tiuj sovaĝuloj, kiujn li timis kaj malestimis.

Strange, en Paragvajo oni parolas la lingvon de la venkitoj.

Eĉ pli strange, la venkitoj kredas, daŭre kredas, ke la vortoj estas sanktaj. La vortoj, kiu mensogas, ofendas tion kion ili nomas, sed tiuj, kiu diras vere, rivelas la animon de la aĵoj. La venkitoj asertas, ke la animo sidas en la vortoj kiuj diras ĝin. Se mi donas al vi miajn vortojn, mi donas min. La lingvo ne estas rubejo.

La tutmonda merkato

Arboj kanelkoloraj, fruktoj oraj.

Mahagonaj manoj pakas blankajn grajnojn en grandajn verdajn foliojn.

La grajnoj fermentas en la suno. Poste, elpakitaj, en la libera aero, la suno sekigas ilin kaj donas al ili iom post iom koloron kupran.

Tiam la kakao ekvojaĝas sur la blua maro.

Por pasi de la manoj kiuj kulturas ĝin al la buŝoj kiuj manĝas ĝin, la kakao traktiĝas en la fabrikoj de Cadbury, Mars, NestléHershey’s, poste estas vendata en la superbazaroj de la mondo: por ĉiu dolaro, kiu eniras la kason, tri centonoj kaj duono venas ĝis la vilaĝoj de kie venas la kakao.

Richard Swift, toronta ĵurnalisto, vojaĝis al Ganao, en unu el tiuj vilaĝoj.

Li vizitis la plantejojn.

Kiam li eksidis por ripozi, li elprenis briketojn de ĉokolado, kaj eĉ antaŭ ol povi mordi en iun, amaso da sciemaj infanoj premiĝis ĉirkaŭ li.

Ili estis neniam gustumintaj ion tian. Ili trovis tion tre bongusta.

La naskiĝo

En la publika malsanulejo en la plej riĉa kvartalo de Rio-de-Ĵanejro oni prizorgis ĉiutage po milon da pacientoj, preskaŭ ĉiuj malriĉaj aŭ tre malriĉaj.

Deĵoranta kuracisto rakontis la jenon al Juan Bedoian:

— Lastan semajnon mi devis elekti inter du knabinetoj ĵus naskitaj. Ĉi tie estas unu sola spirilo. Ili alvenis samtempe, mortontaj, kaj mi devis decidi, kiu el la du vivos.

Ne estas mia tasko elekti, pensis la kuracisto, tio decidu Dio.

Sed Dio eĉ ne vorton sufloris.

Kia ajn estis lia decido, la kuracisto faris krimon.

Se li farintus nenion, li krimus duoble.

Ne estis la momento por heziti. La etuloj estis ĉe la sojlo de la morto, ili jam komencis forlasi tiun ĉi mondon.

La kuracisto fermis la okulojn. Unu el ili estis kondamnita je morto, la alia je vivo.

Manlaboristo

Mohammed Aŝraf ne iras al lernejo.

De mateniĝo ĝis leviĝo de la luno li tranĉas, distranĉas, boras, muntas kaj kudras la piedpilkojn kiuj eliras el la pakistana vilaĝo Umarkot kaj ruliĝas al la stadioj de la tuta mondo.

Mohammed havas 11 jarojn. Li faras tiun laboron ekde 5-jaraĝa.

Se li scius legi, kaj se li scius legi la anglan, li komprenus tion kio estas skribita sur la etikedoj kiun li algluas al ĉiu de siaj faritaĵoj: Tiu ĉi pilko ne estas farita de infanoj.

Kontraŭflue

La ideoj de la semajngazeto Marcha tendencis al malprofito, sed la financoj de la gazeto siavice estis plene en ĝi. Hugo Alfaro, kiu, krom esti ĵurnalisto, funkciis kiel afergvidanto kaj havis la malsanigan taskon pagi la fakturojn, saltis pro ĝojo nur je kelkaj tre maloftaj okazoj:

— Jen, ni havas ion por pagi la venontan numeron!

La reklamspaco estis vendita. Dum la tuta longa historio universala de la sendependa ĵurnalismo, oni festis tian miraklon kiel pruvon ke Dio ekzistas.

Male, Carlos Quijano, la direktoro, paliĝis. Kia hororo: ne ekzistis pli malbona novaĵo ol tiu bona novaĵo. Se ekzistis reklamo, tiam necesis oferi al ĝi paĝon aŭ eĉ plurajn paĝojn, kaj ĉiu peceto de paĝo estis spaco sankta kaj esenca por kontesti la certecojn, faligi la maskojn, skui la kverelojn kaj certiĝi ke morgaŭ ne estis simple nur alia nomo por hodiaŭ.

La militista diktatoreco, kiu ekfuriozis en Urugvajo, ĉesigis tridek kvar jarojn da ekzisto de Marcha, same kiel kelkajn aliajn gazetojn.

La malliberejo

En 1984, Luis Niño inspektis la malliberejon de Lurigancho en Limo nome de organismo de defendo de la homrajtoj.

Li enprofundiĝis en tiuj amasigitaj solecoj kaj provis, laŭ la eblecoj, trabati al si vojon inter la malliberuloj nudaj aŭ vestitaj per ĉifonoj.

Poste le petis paroli kun la direktoro de la malliberejo. Ĉar tiu forestis, akceptis lin la ĉefo de la sanservoj.

Luis klarigis, ke li vidis malliberulojn mortantajn, vomi sangon, ke multaj el ili ardis je febro kaj estis ronĝitaj de vundoj, sed ke li miris vidante eĉ ne unu kuraciston. La ĉefo klarigis al li:

— Ni, la kuracistoj, intervenas nur kiam la flegistoj vokas nin.

— Kaj kie estas la flegistoj?

— Ni ne havas buĝeton por dungi ilin.

La atakita atakanto

En Latinameriko la militistaj reĝimoj forbruligis la subfosajn librojn. En la demokratioj de hodiaŭ oni forbruligas la librojn de librotenado. La militistaj diktatorecoj malaperigis homojn. La financaj diktatorecoj malaperigas monon.

Iun tagon, la bankoj de Argentino rifuzis redoni al siaj klientoj ties monon.

Norberto Roglich estis metinta ĉiujn siajn ŝparaĵojn en la bankon por eviti ke la ratoj ronĝu ilin aŭ ke la ŝtelistoj ŝtelu ilin. Kiam li estis priŝtelita de la banko, s-ro Norberto estis tre malsana, ĉar la jaroj de la aĝo venas neniam solaj kaj lia pensio ne sufiĉis por pagi la medikamentojn.

Li ne havis elekton: malespere li eniris la financan fortikaĵon kaj, sen peti ies ajn permeson, li trabatis al si la vojon ĝis la oficejo de la afergvidanto. En sia pugno li tenis granaton:

— Vi redonas al mi mian monon aŭ mi eksplodigos nin ĉiujn!

La granato estis el plasto, sed ĝi faris la miraklon: la banko redonis al li lian monon.

Poste, oni metis lin en malliberejon. La prokuroro postulis dek ses jarojn da malliberejo. Por Norberto, ne por la banko.

La tutmonda informado

Kelkajn monatojn post la falo de la turoj, Israelo bombis Jeninon.

El la tendaro de palestinaj rifuĝintoj restis nur giganta truo plena de mortintoj dispremitaj de la ruinaĵoj.

La kratero de Jenino estis same profunda kiel tiu de la novjorkaj turoj.

Tamen, krom la supervivantoj, kiuj traserĉis la ruinaĵojn por retrovi siajn proksimulojn, kiu vidis ĝin?

Fabrikoj

Ni estis en la jaro 1964 kaj la hidro de internacia komunismo malfermegis siajn sep faŭkojn por forvori Ĉilion.

La publika opinio estis bombata de bildoj de brulantaj preĝejoj, de koncentrejoj, de rusaj tankoj, de la berlina muro meze de Santjago kaj de plenbarbaj gerilanoj kiuj forkondukis infanojn.

Okazis elektoj.

La timo triumfis, kaj Salvador Allende estis venkita. Dum tiuj doloraj momentoj mi demandis lin, kio pleje vundis lin.

Allende rakontis al mi, kio okazis ĝuste apude, en domo de la kvartalo Providencia. Virino kiu laboregis kiel kuiristino, dommastrino kaj vartistino interŝanĝe kun magra salajro, estis metinta ĉiujn siajn vestaĵojn en plastan sakon kiun ŝi enterigis en la ĝardeno de siaj mastroj por ke la malamikoj de la privata proprieto ne forprenu ilin.

Sortoŝanĝoj de la rusa identeco

“Ni estas la heredantoj de la caroj kaj de la sovetoj”

Dum batalarta ĉampionado, rekte sendata de la televido kaj en kiu li partoprenis, la rusa ĉefministro Vladimir Putin estis prifajfata de la publiko. Lia kandidatiĝo por la prezidantelekto de marto 2012 dronigis multajn rusojn en pesimismon kaj revigligis la demandojn pri la etonteco de la lando, kio povus efiki kontraŭ lia partio en la parlamentaj elektoj de ĉi decembro.

DUDEK JAROJN post la malapero de la Unio de Socialismaj Sovetrespublikoj (USSR, vidu la artikolon “Ĥaosa malfondo de la USSR”), la Federacio de Rusio alfrontas samtempe la problemojn naskitajn el la disfalo de la Unio kaj siajn specifajn problemojn. Tiu dueco montriĝas en la maniero laŭ kiu la lando aliras la parlamentajn elektojn de decembro 2011 kaj la prezidantajn de marto 2012. La politikistino Lilia Ŝevcova, kutime ne milda al la nunaj aŭtoritatuloj, resumas la lastajn du jardekojn jene: “Post la falo de la komunismo, skribas ŝi, Rusio troviĝis antaŭ defio, kian neniu lando en la mondo iam ajn antaŭe devis levi. Ĝi devis ne nur forlasi sian komprenon pri si mem kiel poluson de alternativa civilizacio, kun siaj influsferoj kaj sia teritorie integrita imperio, sed ĝi devis ankaŭ radikale ŝanĝi la principojn kiuj organizis la ŝtaton kaj la socion.”* Laŭ ŝi, tiu kolosa defio sole jam klarigas, kial Rusio, kiu ŝajnis en 1992 evolui sur la vojo de duobla transiĝo — al merkatekonomio kaj al okcidenta demokratio —, poste deiris de tiu vojo, preferante serĉi nacian vojon kies konturoj restas malfacile videblaj.*

* Lilia Shevtsova: Russia: Lost in Transition. The Yeltsin and Putin Legacies, Carnegie Endowment for International Peace, Vaŝingtono, DC, 2007.
* Vd Vladislav Inozemtsev: “Russie, une société sans citoyens”, [Le Monde diplomatique, oktobro 2010.

Samtempe la demando pri identeco alprenis apartan dimension. Rusio ne povis sekvi la ekzemplon de la ceteraj respublikoj de la eksa USSR, kiuj certigis sian identecon forĵetante sian imperian kaj sovetian pasintecon. Unue ĉar ĝi heredis internaciajn rajtojn kaj devojn de la USSR: seĝojn en la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj kaj en la aliaj internaciaj organizaĵoj, eksteran ŝuldon, proprietojn eksterlande, atompotencon — pri kiu ĝi fieras kaj kiu pravigas, el ĝiaj vidpunktoj, ĝian kvaliton de granda potenco. Poste ĉar la loĝantaro restas ema al la federacia kaj multnacia dimensio de la lando, kiu konsistigas ankaŭ imperian karakteron.

“Pozitiva formo de konservativismo”

TIEL, LA ROMPO de 1991 konsistigas heredaĵon ambiguan. Unuflanke, la rusoj ĝojis ke ili povis fine dediĉi siajn tutajn rimedojn kaj sian energion al sia propra disvolvado, anstataŭ devi akcepti la bezonojn de la tuta “imperio” carisma aŭ soveta. Aliflanke, ili malfacile akceptis ke Rusio povus esti potenco malfortiĝanta, reduktita al la limoj plej striktaj kiajn ĝi konis ekde la 18-a jarcento, malriĉiĝinta kaj konsiderata kiel ne tre talenta lernanto de la okcidentaj konsilistoj amase venintaj por ĝin “civilizi”.

La prezidanto Boris Elcin (1991 – 1999) bone komprenis la gravecon de tiu identeca demando, sed li atribuis al ĝi esence utilisman rolon: rekrei nacian interkonsenton post la malapero de la komunisma ideologio kaj certigi la kunteniĝon necesan por sukcesigi la reformojn. Jam en 1992 li kreis specialan komitaton taskitan difino modernan version de la malnova koncepto de la “rusa ideo” (ideinost)* — kio kondukis al nenio, krom al konfuza debato, same kiel la postaj komisionoj, kiuj havis la saman celon. Efektive la sinsekvaj prezidantoj provis ĉiuj konservi la senton de komuna soklo konsistanta el la aparteno al federacia kaj multnacia ŝtato kaj el kulturo, lingvo kaj religio; soklo kiu, fakte, daŭrigas la multjarcentan koncepton, kiu difinas la rusan identecon kiel emon al la triopo ortodokseco — caro — popola komunumo. Tiu zorgo konservi la ligon kun la pasinteco ne estas signo de nostalgia sinteno, ĝi devenas el pozitiva formo de konservativismo, kiu celas konservi la nacian unuecon sen malhelpi la landon ŝanĝiĝi en postimerian demokration. Tion indikis siamaniere s-ro Oleg Morozov, vicprezidanto de la parlamento, en aprilo de 2006: “Ni estas la posteuloj de la historio, de ĉiuj rusaj registaroj... Male al la dekstruloj kaj la maldesktruloj, ni estas la posteuloj samtempe de la cara Rusio kaj de ls socialisma Rusio... Por esti fidelaj al la multjarcenta tradicio servi la patrujon, ni esprimas nian konservativismon.”*

* Revuo gvidata de Fjodor Dostojevski notis: “La rusoj havas alte aŭtonoman naciecon, kaj por ni gravas krei formon propran, nian, ĉerpitan el nia grundo.” Tiu “rusa ideo” venas el la 19-a jarcento, kaj, kvankam en diversaj formoj, ĝi estis defendata de multaj verkistoj kaj pensistoj. Hodiaŭ reprenita de politikaj fortoj, kiuj favoras eŭropan-azian identecon, ĝi elvokas specifan sorton fronte al la Okcidento.
* http://www.edinros.ru, 15-a de aprilo 2006.

Tamen tiu celo stumblas super pluraj obstakloj. Se Rusio estas ja federacia kaj multnacia, la popoloj, kiuj konsistigas ĝin, volas siavice ankaŭ rerilati kun siaj radikoj.* Ili ne pridubigas sian apartenecon al la Federacio, sed ili malbone akceptas, ke tiu proponas al ili nenion alian ol la imperian modelon kaj la homo sovieticus.* Krome, la lando devas akcepti pli ol ok milionojn da migraj laboristoj (unu loĝanto el dek en Moskvo), kiuj malofte estas ortodoksaj kristanoj kaj por kiuj la rusaj lingvo kaj kulturo ne estas faktoro de identeco.

* Rusio havas 80 elcentojn da rusoj kaj centon da popoloj oficiale agnoskataj, inter kiuj la plej ampleksa estas tiu de la tataroj (4% de la loĝantaro).
* Vd Laurent Bazin: “La pandémie de l’“identité nationale””, Le Monde diplomatique, februaro 2010.

Fakte la rusa identeco tiel konceptita fakte diluiĝas, ne nur ĉe la urbanoj sub internaciaj influoj, sed ĝuste en la vilaĝoj, kie oni pasigas siajn vesperojn antaŭ la televidaj ekranoj rigardante talk-shows kaj stilojn de vivo kaj de konsumado kiuj estas en kompleta rompo kun la tradicia kulturo. Fine, por multaj rusoj, kiel la politikisto Andrej Melvil, la serĉado de identeco malfaciligas al ilia lando disvolvi modernajn internaciajn rilatojn tiom longe, kiom la “rusa ideo” restas bazitaj sur la konceptoj de potenco kaj de diferenco.

Entute, kaj spite al la modernigaj programoj kiuj karakterizis la du lastajn jardekojn, la rusa socio restas esence konservativa. La aŭtoritatuloj bone komprenis, ke la stabileco estas la ideala valoro de rifuĝo: ekde kiam la plimulto de la loĝantaro konsideras la ŝanĝon risko pli ol ŝanco, ĝi adaptiĝas bone al reĝimo, kie la ekzistanta potenco enkarnigas la stabilecon.

La komunista opozicio reprezentas formon de daŭrigo nuancita de nostalgio, por bonmemora edeno sen tamen aspiri al ties reveno. La nekomunista opozicio siavice restas fremda korpo kiu agitiĝas en la strato, izolita de la socio, kaj kiu, el pluraj vidpunktoj, partoprenas same kiel la rondoj de la potenco en la aktuala politika stagnado. Oni retrovas la samajn homoj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, nome la s-rojn Genadi Zjuganov (fondinto de la Rusa Komunista Partio en 1990), Vladimir Ĵirinovski (popolisto velanta sur la naciismo, fondinto en 1990 de la Liberaldemokrata Partio de Rusio, LDPR) aŭ Grigori Javlinski (Rusa Demokrata Partio Jabloko). Aliaj gvidantoj de la opozicio estas “eksuloj”, el kiuj certaj partoprenis en la decidoj kiujn ili hodiaŭ kritikas: s-roj Miĥail Kasjanov, eksa ĉefministro; Boris Nemcov, eksa vicĉefministro; Vladimir Rijkov, eksdeputito; Vladimir Milov, eksministro pri energio; Gari Kasparov, eksa mondĉampiono pri ŝako; Eduard Limonov, eksa verkisto veninta en politikon. Ilia ideologio estas malklara, tiom ke maleblas apliki kriteriojn de maldekstro aŭ dekstro al tiuj movadoj kun fluktuantaj linioj.

Teman la loĝantaro povus montri ian simpation por la nekomunista opozicio, eĉ se tiu estas malorganizita, se ĝi ne estus tiom peze subtenata de la okcidentanoj. Tiu apogo partoprenas en la bildo de eta kasto, kiu proprakonte propagandas reformojn inspiritajn de eksterlandanoj malamikaj al Rusio, kiujn ĝi profitas por fari seminariojn kaj prelegojn por nigrigi la landon. Pli malbone: fortaj per tiu senkondiĉa subteno, la liberalaj opoziciuloj konvinkas sin kaj siajn okcidentajn interparolantojn, ke ili fiaskas en siaj projektoj ĉar ili estas persekutataj de la instancoj kaj ekskluditaj el la komunikiloj komplete regataj de la potenco. En la realo, ili povas atingi la novan mezan klason danke al la opoziciaj komunikiloj*, kun distribuo kaj dissendo ja limigitaj, sed kiuj tuŝas publikon politikigitan. Tiu povus certigi la starigon de reala kontraŭpovo en la parlamento, se ĝi fariĝus federacio de unu sola opozicia partio.

* La gazeto Novaja Gazeta, serio da retejoj, inter ili Vedomosti (www.vedomosti.ru) aŭ Kommersant (www.kommersant.ru), la radio Eĥo Moskvi] ktp.

La Festivalo de la Opozicio, kiu okazis la 1-an kaj 2-an de oktobro 2011 en moskva antaŭurbo, perfekte ilustras tiun politikan mallongvidon. Oni parolis tie malmulte pri programoj kaj multe pri la elektoprocezo, kiun oni juĝis “pli grava ol la rezultoj”. La debato estis centrita sur demandoj kiaj: ĉu necesas voĉdoni? Ĉu voĉdoni por ia ajn kandidato, eĉ la komunistoj aŭ la LDPR, por “solidigi la opozicion al la Rusio Unueca [la reganta partio]“? Ĉu trastreki aŭ disŝiri sian voĉdonilon por senvalidigi ĝin? Gvidantoj kiel s-roj Kaparov, Nemcov kaj Limonov diskutis kun vigleco pri la maniero laŭ kiu ĉiu reagu se li estus invitita de s-ro Vladimir Putin: ĉu akcepti la inviton, malakcepti ĝin, iri al la Kremlo sed rifuzi paroli al li, iri tien sed paroli nur en ĉeesto de preciza ministro, ktp. Kiam la publiko fine ricevis la permeson fari demandojn, la nomoj de birdoj flugis tra la salonego, kun la emo, kiel ĉiam, trakti la interparolanton kiel provokiston kaj spionon de la Kremlo. S-ro Rijkov (La Alia Rusio) defendas la bojkoton kiel solan rimedon “por ne partopreni en maskerado”*, dum s-ro Kasjanov (Popoldemokratia Unio) provas konvinki la Eŭropan Parlamenton por ke la okcidentanoj ne rekonu la elektojn, kvankam tiuj eĉ ankoraŭ ne okazis.*

* “The Kremlin’s political cartel”, The Moscow Times, 11-a de oktobro 2011.
* “Time to learn on Russia”, malferma letero subskribita de la prezidanto de la Alianco de Demokratoj kaj Liberaluloj por Eŭropo (ADLE), Guy Verhofstadt, International Herald Tribune, Neuilly-sur-Seine, 25-a de oktobro 2011.
Rondo de deputitoj firme ĉirkaŭ sia ĉefo

La prezidanto Dimitri Medvedev kaj la ĉefministro Putin siavice aliĝis al la serĉado de identeco de la rusoj kaj al ilia volo esti samtempe malsamaj kaj potencaj; tio pravigas la malakcepton de la modeloj proponataj de la okcidentanoj sub la preteksto ke ili gajnis la malvarman militon, kiel oni vidis en la 1990-aj jaroj. La aktuala sistemo eternigas en moderna versio la rusan tradicion de potenco — tamen sen armita batalo — kiu implicas konstantan fortrilaton sine de eta rondo de deputitoj firme ĉirkaŭ sia ĉefo. Tiuj proksimuloj ĝuas prestiĝon, aliron al la resursoj kaj la rajton uzi la administrajn rimedojn, do la federaciajn, regionajn, lokajn buĝetojn kaj la ŝtatajn organizaĵojn, por disvastigi la vorton de la ĉefo kaj gajni la elektojn. Neniu provas falsi la elektorezulton, ĉar la partio en la potenco certas venki. Sed ĝi celas altan rezulton, kio nutras la impreson de granda popola subteno kaj pravigas la postajn decidojn. En tiu senco eblas paroli pri “plebiscita demokratio”, kiu entenas elementojn de demokratio, sen esti vere tia.

En tiu sistemo la opozicio ne estas malpermesata: ĝi partoprenas en la strukturo de la potenco. La Kremlo ne ĉesas ripeti ke moderna socio ne povas esti gvidata de unusola partio kaj, ekde la 1990-aj jaroj, la prezidantoj faris tiel ke estu opoziciaj partioj en la parlamento, eĉ se necesis organizi ilin, eĉ financi ilin. Sed, dum Elcin volis malebligi al la Komunista Partio reveni en la potenco per la elektoj, s-roj Putin kaj Medvedev revas krei dupartian sistemon — kiel en Usono kaj en Britio — el kiuj unu estus ilia, Rusio Unueca. Pri tio atestis lastan jaron la provo de la Kremlo relanĉi la partion Ĝusta Celo, nomumante kiel ties gvidanton s-ron Miĥail Proĥorov, miliardulon kiu havas la duoblan avantaĝon ke li povas financi ĝin kaj delogi liberalan elektantaron. Sed la partio malakceptis lin, riproĉante al li ke li volas trudi siajn homojn en la listo.

Fakte la Kremlo privilegias tion, kion ĝi nomas “pozitiva opozicio”, kiu certigas diversecon de opinioj sen rompi la socian interkonsenton. S-ro Medvedev klarigis tion antaŭ nelonge antaŭ studentoj de la universitato Barnaulo (Altajo), membroj de la loka sekcio de Rusio Unueca: “Estas du manieroj montri sian malkonsenton. Aŭ oni agitiĝas kaj oni denuncas elekstere. Aŭ oni diras al si: “Mi ne ŝatas tion kaj mi devas ŝanĝi la aferojn deinterne””* Tamen, eĉ en tiu politika kunteksto, la anonco de s-ro Putin, dum la kongreso de Rusio Unueca, ke li kandidatas por la prezidantelekto de marto 2011, efikis ŝoke. Certe, en Moskvo jam de jaroj svarmis onidiroj, sed la sekreto estis tiom bone gardata, ke la proksimaj kunlaborantoj, la ministroj kaj eĉ la gvidantoj de la partio estis surprizitaj. Por la administracio tio signifas ke ĝi vegetos ĝis majo 2012, post la ĵurado de la nova prezidanto. Ĝia humoro estas tiom malalta, en tiu ĉi komenco de novembro, ke konanto priskribas la aktualan etoson kiel “proksima al tiu, kiun oni imagas esti tiu de la bunkro de Hitlero fine de aprilo 1945”.

* Parolado sendita de la televid-ĉeno NTV, la 1-an de novembro 2011.
La eksa providenculo laciĝis

Laŭdire estas la enketoj kiuj decidigis s-ron Putin kandidatiĝi: Ili montris konstante ke li havos pli da ŝancoj komforte gajni la elektojn ol la nuna prezidanto. Ĉar, en tiu ĉi malmulte demokratia demokratio, la aŭtoritatuloj konstante enketas la publikan opinion, antaŭ, post kaj inter ĉiu decido. Sed kvankam la du partneroj de la tandemo, kiu gvidas Rusion de 2008 (vidu la kronologion sube), bone komprenis tiun duoblan popolan aspiron je stabileco kaj je potenco de la lando — kiun unu estas supozata enkarnigi pli bone ol la alia —, ni ne estas plu en la jaro 2000, kiam s-ro Putin aperis kiel la providenculo post la ĥaoso de la 1990-aj jaroj. Unue, ĉar la kandidatiĝon de s-ro Medvedev proponis li, kaj ĉar li servis lin kiel ĉefministro. Poste, ĉar la malbonaĵoj pri kiuj la loĝantaro pleje plendas — la korupto kaj la altaj vivokostoj — estas la sekvoj de politiko, al kiu li estas asociita kiel ĉefministro.

Nun multaj rusoj timas, ke la stabileco kondukas al stagnado, kvankam certaj optimistoj daŭre esperas, ke s-ro Putin lanĉos novajn reformojn en 2012, kiel li faris en 2000, kaj ke s-ro Medvedev povos profiti la fortiĝon de la registara potenco devena el la aktuala ĉefministro por starigi pli reformeman skipon. Ankaŭ en la parlamento ni ne estas plu en 1999. Ekde 2007 tie estas reprezentataj kvar partioj: Rusio Unueca, kun 315 deputitoj (do 94 pli ol en 2003), la Komunista Partio kun 57 (do 6 pliaj), la LDPR, kiu okupas 40 seĝojn (do 3 pliajn), kaj Rusio Justa kun 38 deputitoj (ĝi ankoraŭ ne ekzistis en 2003). Oni devas certe konsideri la enketojn prudente, sed laŭ ili, nur la tri unuaj havos la ŝancon superi la sojlon de 7 elcentoj, kiu ebligas formi parlamentan grupon, kaj Rusio Unueca devus kontentiĝi je simpla plimulto. Dum la regionaj elektoj de marto 2011, la lasta referenco koncerne elektojn, tiu partio ricevis en pluraj regionoj la trian pozicion.

Tiu malbona rezulto alarmis la Kremlon kaj sendube ludis rolon en la reveno de s-ro Putin. Ĉar maleblas en tiom mallonga tempo anstataŭigi la guberniestrojn respondecajn pri tiu fiasko, necesas ĉi-foje fari veran kampanjon por venigi la hezitantajn elektontojn al la urnoj. Tute ne akcepteblas kontentiĝi per malgranda plimulto, kiu estus sendube kontentiga por la partioj de landoj kun malnova demokratio, sed ne por Rusio Unueca, kiu ne volas dependi de aliaj partioj. La Kremlo ne atendis la komencon de la parlamenta kampanjo por sendi eminentajn membrojn de la partio, sed ankaŭ de prezidantaj kaj registaraj administracioj, en ĉiujn angulojn de la lando, kun la prioritato: la hezitantajn regionojn.

S-ro Putin restas sufiĉe populara por gajni la elektojn, sed li perdis sian bildon de solideco, kaj eĉ la respekton de parto de la loĝantaro. Tio mezureblas laŭ la krueleco de la humuristoj kaj laŭ la gajeco kiun ĝi vekas, laŭ la akreco de la karikaturoj, laŭ la nun rutina asimilado de Rusio Unueca al la “partio de friponoj kaj ŝtelistoj”. Ĉio indikas, ke la maniero, en kiu la kandidatiĝo anonciĝis, estis monumenta komunik-eraro, pli gravigita de la postaj deklaroj de s-roj Medvedev kaj Putin, kiuj asertis, ke ne estas kialo por miri, ĉar ĉio estis jam decidita antaŭ kvar jaroj. La civitanoj sentis sin trompitaj, kaj se ili pretas reelekti la prezidinton, ĉu pro manko de alternativo aŭ pro konvinko, ili povas puni Rusion Unuecan. Alia demando komencas aperi: Ĉu s-ro Medvedev, kiu gvidas la liston de Rusio Unueca por la parlamentelektoj, povas resti sur sia posteno se la rezultoj montriĝas tro malbonaj?

Do, oni ne povas kontentiĝi per simplisma “Ni prenas la samajn kaj ni rekomencas” por analizi la venontajn elektojn. Kiaj ajn estos la rezultoj de la venontaj decembro kaj marto, la aŭtoritatuloj devos trovi pli bonan manieron funkcii, kaj sen ajna dubo lerni kunekzisti kun aliaj fortoj. Tiom pli ke la prezidonto aperas kiel homo laca kaj senpacienca, malproksima de la bildoj de antaŭ dek unu jaroj. S-ro Medvedev siavice ŝajnas malstreĉa, kvazaŭ senŝarĝiĝinta, post kiam li rezignis pri la prezidantelekto. Krome, parto de la politika personaro proksimiĝas al la aĝo de pensiiĝo, ĉefe inter la “homoj kun epoletoj” (siloviki), tiuj veteranoj de la armitaj fortoj kaj de la sekurecaj servoj, kiujn s-ro Putin venigis kun si en 2000.

La generacia dimensio ekzistas ankaŭ en la resto de la loĝantaro, kie miloj da junuloj ne scias, kio estas kolĥozo, centra komitato, tendaro de Komsomolo. La debato pri la demando, ĉu kopii aŭ rifuzi la Okcidenton jam ne koncernas ilin; ili havas nek nostalgion nek malamon. Male al iliaj gepatroj, la mondo estas al ili malfermita danke al Interreto, al la komunikiloj, al la ebleco vojaĝi. Ili volas vivi, kiel ili diras, en lando “normala”.

Nina BAĤKATOV.

Kelkaj datoj

‣ 1991, 25-a de decembro: La rusa flago anstataŭas la sovetian flagon sur la Kremlo.

‣ 1992, januaro: Liberigo de la prezoj.

‣ 1992, oktobro: Komenco de la privatigoj.

‣ 1993, 24-a de septembro: La deputitoj enfermas sin en la parlamento fine de ses monatoj da konflikto kun la prezidanto; Boris Elcin intervenigas la armeon.

‣ 1996, 3-a de julio: Reelekto de Elcin.

‣ 1999, 16-a de aŭgusto: S-ro Vladimir Putin fariĝas ĉefministro.

‣ 1999, 1-a de oktobro: Dua milito de Ĉeĉenio.

‣ 1999, 31-a de decembro: Elcin demisias.

‣ 2000, 26-a de marto: Elekto de s-ro Putin.

‣ 2004, 14-a de marto: Reelekto de s-ro Putin.

‣ 2007, 2-a de decembro: Unuaj parlamentelektoj proporciaj laŭ listoj de partioj.

‣ 2008, 2-a de marto: S-ro Dmitri Medvedev elektiĝas prezidanto.

2008, 8-a de majo: S-ro Putin fariĝas ĉefministro.

Senkapaj anasoj

LA PINTKUNVENOJ de eŭropaj gvidantoj sekvas unu la alian kaj fiaskas; la Blanka Domo kaj la Kongreso kverelas senrezulte. “La merkatoj” komprenis tion kaj traktas nun la delegitojn kiel senkapajn anasojn, kiel simplajn ludilojn de la fortoj, kiujn ili mem naskis kaj kiujn ili jam ne scias regi. En la sama momento tamen — en Francio, en Rusio, en Usono kaj aliie —, prepariĝas prezidantelektoj. Ili plenigas la publikan kaj komunikilan spacon kaj kreas malrealan senton de diseco inter diri kaj fari. Ĉar eĉ se oni ne atendas multon de la kandidatoj, eĉ se absolute nenion, ili estas almenaŭ konataj — ilia kariero, iliaj mankoj, iliaj aliancanoj, ilia ĉirkaŭaĵo, iliaj retoj. La atento de la loĝantaro koncentriĝas do pli volonte al s-roj Barack Obama kaj Newton Gingrich, al s-roj Nicolas Sarkozy kaj François Hollande, ol al la spekulfondusoj kaj la institucioj de kredito. Sed al kio ili ankoraŭ servas?

S-ro Sarkozy, kies monpolitiko sekvas la interesojn de BNP Paribas*, riproĉas al la brita ĉefministro David Cameron, ke li volas fari la financlokon Londono “eksterteritoria zono “off-shore” en la koro de Eŭropo”. Same indignita, la germana financministro s-ro Wolfganga Schäuble, draŝas “la senliman avidon, la serĉadon de ĉiam pli altaj profitoj en la kapitalmerkatoj kiuj ne estas senkulpaj pri la banka kaj ekonomia krizo kaj poste pri tiu de tutaj landoj, al kiu ni estas alfrontitaj ekde 2008”* Tio tute ne malhelpas s-ron Schäuble liveri al tiu “senlima avido” ses eŭropajn naciojn ruinigitajn kaj sensangigitajn. “Estus fatala, komplete forigi la disciplinajn efikojn de la kreskantaj interezkvotoj, klarigas al ili cetere s-ro Jens Weidmann, prezidanto de la Bundesbank, la germana centra banko. Kiam la kredito fariĝas pli multekosta por la ŝtatoj, la tento deprunti forte malpliiĝas.” Kaj se la plej ŝuldantaj landoj ne lernas rezisti siajn “tentojn”, se la recesio malebligas al ili revenon al la financa ekvilibro, se la “ĉiam pli altaj profitoj” de iliaj kreditoroj sufokas ilin, la Eŭropa Unio helpas ilin trudante al ili monpunon ... Aliflanke la privataj bankoj daŭre disponas pri la kreditoj kiujn ili postulas por preskaŭ nenio. Ili povas do prunti al la enŝuldiĝintaj ŝtatoj, kaj tiel havi belan profiton. Al kulpuloj venas mono.

* S-ro Michel Pébereau, kiu ĵus forlasis la gvidadon de BNP Paribas, plurfoje en la lastaj monatoj intervenis por ke la helpo de la franca registaro al la banksektoro kaj la proponoj de Parizo pri la ŝtata ŝuldo favorigu lian bankon, kiu estas grave implikita en Grekio kaj en Italio. Kp “Michel Pébereau, le banquier dans les coulisses de l’Elysée [Michel Pébereau, la bankisto en la kulisoj de la franca prezidanteco]”, Le Monde, 2-a de decembro 2011.
* Citita de Les Echos, Parizo, 16-a — 17-a de decembro 2011.

La dolĉaĵojn kiujn oni donas al la kapitalo ne malpermesas ke oni mallaŭdas ĝin. Per tia paradokso oni eĉ rekonas antaŭelektan periodon. La 6-an de decembro, en Kansaso, la prezidanto Obama do avertis siajn samcivitanojn, ke la socia moviĝeblo kaj la demokratio estas minacataj en ilia lando: “La malegaleco deformas nian demokration. Ĝi donas misproporcian voĉon al tiuj kiuj povas pagi premgrupojn. (...) La impostaj reduktoj profitigas la plejriĉulojn. Certaj miliarduloj havas impostkvoton de 1% ĝis 1%!” S-ro Obama indikis cetere, ke “la merkato neniam estis permeso preni ĉion kion oni povas de tiu kiun oni volas” kaj ke necesas “rekonstrui la mezan klason de tiu ĉi lando”.

Neniu kredas ke li plenumos tiun celon, nek ke li reduktos la influon de la mono al la politika sistemo, nek ke li reformos la impostsistemon. Li faris nenion pri tio dum la lastaj tri jaroj kaj neniel strebas trovi rimedon por sukcesi tion, kaze ke li estos reelektita. En tio li bone enkarnigas tion, kio la nuna sistemo fariĝis: senstiran nuksoŝelon drivantan en la maro, sur kiu degradita ŝipestro krias dum la uragano leviĝas. Se en tiu ĉi elektojaro ne montriĝas politika volo kaj taŭgaj rimedoj por preni la potencon de la financo, tiam la venontaj elektoj utilos al nenio.

Serge HALIMI.

Hommediaj aranĝaĵoj malmulte zorgantaj pri la vivkondiĉoj de la loĝantaroj

Karbona kompenso, la arbo kiu kaŝas arbaron

Situanta sur teritorio, kies biologia diverseco estas escepta, meksika vilaĝo adoptis nacian programon supozatan protekti samtempe la naturajn riĉaĵojn kaj la vivrimedojn de la komunumo. Sep jarojn poste, ĝi forlasis la programon. Tiu sperto prilumas la malsaĝajn devigojn, kiujn oni foje trudas al la loĝantaroj nome de la lukto kontraŭ klimat-ŝanĝo.

“JEN ĜI”. S-ro Arsenio Osorio perfingre montras la altan montaron, kiu superas la vilaĝon Santiago Lachiguiri, en la meksika ŝtato Oaxaca, Terkolo de Tehuantepeko. “Ĝi akvumas ĉiujn urbojn de la regiono kaj por ni Zapotekoj, ĝi estas sankta. Ĝin ni ja volis oficiale protekti”, aldonas la sekretario de la komunuma asembleo, elektita tradicia strukturo, kiu organizas la vilaĝan loĝantaron. La ok mil loĝantoj de la distrikto de ĉiam partoprenis protektadon de “sia” cerro de las flores (montaro de la floroj). La nacia komisiono de la protektataj naturaj areoj (hispane Conanp) cetere klasifikis ĝian “esceptan biologian diversecon” ŝuldatan al la “bonega konservado de la ekosistemoj.”

Tute malsupre en la valoj kreskas ekologia kafo. Sur la flankoj de la montaro, sinsekvas arbaretoj kaj maizkampoj. Post pluraj horoj da marŝado kaj grimpado, oni atingas pin-arbarojn, ĉe kies piedoj svarmas centoj da florspecioj. Alteco (2.200 m.) kaj rokospeco igas ilin natura spongo, kiu kaptas la plej grandan parton de la akvo konsumata en la regiono. Tiu ĉi montaro hodiaŭ estas studkazo por la protekto-politiko.

En aŭgusto 2003 la cerro fariĝis la unua volontula komunuma rezervo en Meksiko. Estas, laŭ la difino de la Conamp, “konservo-mekanismo starigita laŭpete de la komunumo, kiu protektas la naturajn riĉaĵojn kaj proponas alternativajn kaj daŭrajn ekonomiajn aktivaĵojn al la loĝantaro. En Meksiko, 207.887 hektaroj estas hodiaŭ tiel administrataj.”. Tamen, sep jarojn poste, dum la kunveno de la komunuma asembleo de januaro 2011, la loĝantaro voĉdonis por forlaso de la “rezervo”-statuso. “La registaro trompis nin, klarigas s-ro Osorio. Kaj, eĉ se ni daŭre estas la legitimaj posedantoj de la teritorio, ni perdis ĝian regpovon.”

La malkontento estas sentebla, sed la frazo ne estis ĵetita senpripense: la komisaro taskita por zorgi la vilaĝajn terojn, s-ro Enan Eduardo, klarigas la uzatajn terminojn. Trompo? “Ni malkovris, ke la klasifikado de la 1.400 hektaroj de la cerro de las flores implicas 30-jaran periodon de konservado, kaj ne 5-jaran, kiel estis decidite je nia voĉdonado.” Perdo de regpovo super la teritorio? “Ĉi tiu konservado-politiko signifas, ke ni devas ŝanĝi ankaŭ niajn produkt-manierojn, eĉ se tio ekologie ne havas sencon.”

La klasifiko de la teroj implicas ekfunkciigon de aranĝo-plano, antaŭata de teritoria diagnozo. Du taskoj plenumataj de neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj institucioj (ministrejo pri ekologio, Conanp ...) Ili estas supozataj komenci per partopren-laborgrupoj, por informi, aŭskulti kaj decidi kun la loĝantaroj. Sed tiu procezo, konsiderata esenca por la sukceso de konservad-politiko, ne estis ĝuste plenumata en Santiago Lachiguiri. Kvankam la Conanp asertas, ke ja okazis “partopreno kaj informado de la loĝantoj”, s-ro Osorio rimarkigas: “Ni akompanis ilin ĉie tra niaj teroj kaj ni respondis iliajn demandojn, sed ni havis neniun informon pri tio, kion ili preparis.”

Rezulte: la konservad-zono inkluzivas la flankojn de la montaro, kie cent kvardek kamparanoj kultivis maizon. 517 kromaj hektaroj eniras la sistemon de pagoj por ekologiaj servoj: produkto-aktivaĵo estas malpermesata sed la komunumo ricevas 400 pesoj (20 €) jare por ĉiu hektaro, tio estas sume proksimume 11.000 eŭroj ĉiujare. Estas malmulte, kaj malpli ol iliaj antaŭaj enspezoj. La plano ankaŭ listigis plurajn aktivaĵojn, kiuj devus kreskigi la enspezojn sen malutili al la medio. La du ĉefaj estas:ekologia turismo kaj fabriko de akvoenboteligo. Tiuj projektoj estis forlasitaj post kvar jaroj. Du porturistaj kabanoj restas senhomaj — tiu ĉi fora regiono ne multe allogas — kaj la transport-kostoj de la enbotela akvo kondamnis la entreprenon al fiasko.

Kamparanoj elpelitaj el sia tero

SED LA agrokultura demando ja ĉefe akrigis la konflikton. La komunumo uzas la “brulig-teknikon”: la grundopeco estas senarbigita, poste bruligata kaj prisemata ĉiun sepan jaron. Cindro estas natura sterko, la ligno estas uzata por kuiri kaj oni plantas maizon, fazeolojn, tomatojn kaj pimentojn. “La nomada agrokulturo, zorge praktikata, kun striktaj reguloj, estas la plej bona rimedo por kultivi sen detrui la medion. La majaoj estis majstroj pri tiu tekniko, same por produktado kiel por rearbarigo”, klarigas la scienculo kaj etnologo Eckart Boege. Tamen la institucioj — meksikaj kaj internaciaj — konsideras ĉi tiun teknikon nova ĉefminaco. “Halt’ al la fajro!”, ili pledas unuvoĉe, dum la karbon-kaptado fariĝis centra elemento de la novaj konservad-politikoj por gajni financojn. La brulig-metodo ja kaŭzis gravajn damaĝojn en Meksiko: senarbarigon, malriĉigon de grundoj, malmultigon de akvo, redukton de biologia diverseco, ktp.

Ne tiel estas sur la teroj de la indiĝenaj popoloj, kiuj, kiel en Santiago Lachiguiri, starigis devigan kaj striktan komunuman regularon por la kulturoj*. “Se la tekniko estas taŭge uzata, oni sukcesas pliigi la diversecon kaj la biologian mason de la arbaro. Oni elĵetas karbonon bruligante, sed oni kaptas pli da dum la revivigado”, klarigas s-ro Alvaro Salgado, agronomo kaj aŭtoro de raporto pri la brulig-tekniko. Ĉi tiuj efikoj, agnoskitaj en sciencaj publikigaĵoj, estas neataj de la Conanp, kiu puŝas alian projekton por ĉi tiu vilaĝo: agro-forstado, sistemo kiu integras arbojn (ĉi tie abrikotarbojn) en konstanta agrokulturo*.

* Deviga terripozo ĉiun sepan jaron, striktaj reguloj pri fajro, konstruado de bariloj kontraŭ erozio, ktp.
* Vd Mark Hertsgaard, “Kiel Sahelo reverdiĝas”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2010.

Denove ĉi-foje, sen bona preparo, la alirmaniero trudita al la loĝantoj ne konvinkis ilin. Ene de tri jaroj, la grundo malplifekundiĝis (malriĉiĝis), arboj estas magraj. “Ĉar maizo tro malmulte kreskis, post nemulta tempo la Conanp konsilis al ni uzi kemiajn sterkojn por pliriĉigi la grundon”, rakontas s-ro Eduardo. Alia konsekvenco estas, ke la plejmulto de la cent kvardek kamparanoj tuŝitaj de la agroperdo forlasis la vilaĝon. Iuj migris en Usonon; aliaj en urbon. Kelkaj laboras en la konstruejoj de la plej proksima aŭtoŝoseo, kaj la plej junaj engaĝiĝis en la armeon, post ties rekrutkampanjo.

Postulante nuligon de la rezervo-statuso kaj ĉesigon de la pagoj pro ekologiaj servoj, la komunumo ankaŭ sendis du reprezentantojn al la alternativa forumo, kiu okazis paralele kun la 16-a konferenco de la subskribintaj landoj de la klimat-konvencio (COP 16) en Cancùn en decembro 2010. Ilia celo estis publike mallaŭdi la truditajn konserv-politikojn. Ilia atesto estis tre grava. Estas ja la COP 16, kiu aprobis la interkonsenton por konservado de arbaroj, proponatan dum la COP 13, en Balio en 2007: la tiel nomata programo de redukto de la elsendoj devenantaj de senarbarigo kaj redukto de arbaroj (en la angla: Reducing emissions from deforestation and forest degradation-REDD).

Ne povante interkonsenti pri redukto de siaj elsendoj de forcejefikaj gasoj, la registaroj esperas, danke al REDD, malpliigi ilin 15%, samtempe protektante arbarojn. Ĉu duobla “bona ideo”? Laŭ s-ro Diego Rodriguez, speciala sendito de la Monda Banko al la pintkunveno de Cancùn, certe jes: “REDD ebligos al ni prepariĝi por la klimatŝanĝiĝo”.

Sed la aranĝaĵo malmulte zorgas pri la situacio de la tricent milionoj da homoj, kiuj vivas kaj dependas de arbaro. REDD funkcias laŭ la principo de kompensado: entrepreno aŭ lando, kiu poluas, povas kompensi siajn elsendojn de forcejefikaj gasoj (konvertitaj en ekvivalento de karbontunoj) per protektado de arbaro. Kvankam la alir-maniero pretendas esti scienca, la tuta aranĝo ne konvinkis ĉiujn sciencistojn. Tiel, la Stanford-universitato en Kalifornio pruvis, ke la Grupo Interregistara de Fakuloj pri Evoluo de Klimato (GIFEK) trione trotaksis la kvanton de karbono stokigita en perua arbaro*.

* Studaĵo kondukita en aŭgusto 2010 de Greg Asner, de la Carnegie Institution for Science de Stanford, pri 43.000 km² da arbaroj, en la regiono Madre de Dios, Peruo.

“Stokigi karbonon implicas malpermeson haki arbojn, klarigas s-ino Anne Petermann, de la NRO Global Justice Ecology Projekt. La indiĝenaj grupoj kontraŭstaras REDD, ĉar ili konsideras, ke tio nepre delokigos komunumojn aŭ havos malbonan efikon al ilia vivmaniero sen ŝanĝi ion pri poluo kaj klimatŝanĝo.” Multnombraj en Cancùn, la indiĝenaj popoloj esperis akceptigi sian principon pri libera kaj informita konsento (LIK) de la lokaj komunumoj antaŭ ĉiu ekfunkciigo de REDD-projekto. “Ni volas havi rajton diri “ne” kiam entrepreno volas kompensi karbonon sur niaj teroj.”, diras s-ro Onel Masardule, reprezentanto de la kunao-popolo de Panamo. Sed la fina teksto inkluzivis nur referencon al “sociaj kaj mediaj garantioj” difinotaj poste. Same, la deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la indiĝenaj popoloj estas menciata — ĝi precizigas, ke “la aŭtoktonaj popoloj rajtas difini kaj starigi prioritatojn kaj strategiojn por la valorigo kaj uzado de siaj teroj kaj teritorioj kaj aliaj riĉofontoj” — sed ĝi ne estas deviga. Du novaj raportoj* pri la respekto de la aŭtoktonaj loĝantaroj en la REDD-programoj montras cetere, ke la propriet-rajtoj kaj la principoj pri konsultado kaj informado de la loĝantoj estas sisteme malrespektataj.

* Kate Dooley, Tom Griffiths, Francesco Martone kaj Saskia Oringa, “Smoke and Mirrors: A critical assessment of the Forest Carbon Partnership Facility”, FERN-Forest Peoples programme, Bruselo, februaro 2011; Emmanuel Freudenthal, Samuel Nnah kaj Justin Kenrick, “La REDD et les droits au Cameroun”, Forest Peoples Programme, Moreton-in-Marsh, Britujo, februaro 2011.
Ĉu nova grundo-spekulado?

DE SES JAROJ diversaj projektoj estas financataj de entreprenoj (Shell kaj Gazprom en Indonezio, BP en Bolivio, Rio Tinto en Aŭstralio), landoj (Norvegujo en Brazilo kaj Indonezio, Francujo en Meksiko) kaj specialaj fondusoj de internaciaj institucioj, kiaj la Monda Banko aŭ Agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La interkonsento de Cancùn ne findecidis la demandon pri financ-manieroj, sed la projekto, daŭre defendata de la Monda Banko, ke la REDD-karbon-kreditoj eniru la tutmondan merkaton de karbonelsensoj, jam retroiris.

Estas nun rekonata, ke ĉi tiuj merkatoj ne ebligis redukti la karbon-elsendojn, nek favorigis la financadon de malpli poluanta ekonomio. “La karbonkomerco ne helpas la malpliuzadon de karbono, sed kreas iluzion, ke poluadon oni povas kompensi. Se REDD eniras en la karbon-merkaton, tio povus rezultigi vastan ondon de grundo-spekulado, donante “karbon-valoron” al la arbaro”, opinias s-ino Kate Dooley, fakulo pri arbaroj de la NRO FERN. La tiel nomataj evoluintaj landoj, kiuj havas historian respondecon pri la klimat-ŝanĝiĝo, tamen rifuzis financi solaj la REDD-programon. La demando estis do prokrastita al la COP 17, planita en Durban, Sudafriko, ekde la 28-a de novembro 2011.

Ne nur ĉiuj raportoj de la Monda Banko insistas pri la fakto, ke la publika mono ne sufiĉos por sola financi la REDD-programon, kaj ke necesos privata financado — la taksoj varias inter 15 kaj 50 miliardoj da dolaroj jare, dum la nun disponeblaj sumoj estas ĉirkaŭ du miliardoj da dolaroj*, — sed restas la demando: kio pri la etaj kamparanoj, kiuj deziras plu kultivi maizon, konservante parton de sia tero? Dum la COP 16, la meksika prezidanto deklaris: “Ni pagos la kamparanojn, por ke anstataŭ planti maizon en la montaro, ili plantu arbojn kaj vivu per la pagoj donataj pro faritaj ekologiaj servoj.”

* Vd Alain Karsenty, “Le coût de la lutte contre la déforestation est terriblement sous-évalué”, Centre de coopération internationale en recherche agronomique, Novethic, Parizo, decembro 2009.

Anne VIGNA

Klimataj urĝaĵoj

La grava financa krizo kaj la ekonomia hororo, kiujn travivas la eŭropaj socioj, forgesigas pri tio, ke — kiel memorigis en decembro 2011 la Pintkunveno pri Klimato en Durban, Sudafriko — la klimatŝanĝo kaj la detruo de la biodiverseco estas plu la ĉefaj danĝeroj minacantaj la homaron. Se ni ne rapide ŝanĝas la superregantan produktad-sistemon altrudatan de la ekonomia tutmondigo, ni atingos la senrevenan punkton, post kiu la homa vivo sur la planedo iom post iom ĉesos esti eltenebla.

Antaŭ kelkaj semajnoj Unuiĝintaj Nacioj anoncis la naskiĝon de la 7-miliarda homo, filipina knabineto nomata Dánica. En iom pli ol 50 jaroj la nombro da teranoj obliĝis per 3,5, kaj la plejmulto loĝas nun en urboj. Unuafoje en la historio kamparanoj nombras malpli ol urbanoj. Dume, la resursoj de la planedo ne pliiĝas kaj estiĝas nova geopolitika zorgo: kio okazos, kiam eĉ pli malabundiĝos kelkaj naturaj resursoj? Ni malkovras kun miro, ke nia “larĝa mondo” havas finon...

Laŭlonge de la lasta jardeko, dank’ al la kreskado de kelkaj sojlolandoj, la nombro da personoj eskapintaj el malriĉo kaj enirintaj la konsumsocion superas 150 milionojn...* Kiel oni povus ne ĝoji pri tio? Ne ekzistas pli justa afero en la mondo ol batalado kontraŭ malriĉo. Sed tio kunportas grandan respondecon por ĉiuj, ĉar tia situacio ne estas akordigebla kun la superreganta konsumad-sistemo.

* En Latinameriko, rezulte de socialaj politikoj fare de progresemaj registaroj en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Nikaragvo, Paragvajo, Venezuelo kaj Urugvajo, ĉ. 80 milionoj da homoj eskapis el malriĉo.

Estas evidente, ke nia planedo ne disponas sufiĉajn naturajn aŭ energiajn resursojn uzeblajn senbride de la tuta monda loĝantaro. Por ke sep miliardoj da homoj konsumu tiom kiom averaĝa eŭropano, necesus la resursoj de du planedoj kiel Tero. Kaj por konsumi tiom kiom averaĝa usonano, la resursoj de tri planedoj.

De la komenco de la 20a jarcento, ekzemple, la monda loĝantaro obliĝis per 4. Dum tiu sama periodo la karbo-konsumo obliĝis per 6, tiu de kupro per 25... De 1950 ĝis hodiaŭ la konsumo de metaloj ĝenerale obliĝis per 7... Tiu de plasto, per 18... Tiu de aluminio, per 20... Unuiĝintaj Nacioj jam delonge avertas nin, ke ni foruzas “pli ol 30% de la reproviz-kapablo” de la tera biosfero. Moral-instruo: ni devas ekpensi pri alpreno kaj ĝeneraligo de multe pli sobraj kaj ŝparemaj viv-stiloj

Ĉi tiu konsilo ŝajnas aparteni al la komuna saĝo, sed estas evidente, ke ĝi ne aplikiĝas al la unu miliardo da malsatadantoj en la mondo, nek al la tri miliardoj da malriĉuloj. La bombo de malriĉo minacas la homaron. La enorma breĉo disiganta la riĉulojn disde la malriĉuloj estas plu, malgraŭ la freŝaj progresoj, unu el la ĉefaj trajtoj de la nuna mondo.*

* En la mondo ĉ. 100 milionoj da infanoj (precipe inaj) ne vizitas lernejon; 650 milionoj da homoj ne disponas trink-akvon; 850 milionoj estas analfabetoj; pli ol 2 miliardoj ne disponas kloakojn, aŭ necesejojn...; ĉ. 3 miliardoj vivas (t.e. nutras sin, loĝas, vestas sin, uzas transportilojn, zorgas pri si, ktp.) per malpli ol du eŭroj tage.

Ne temas pri abstrakta aserto: ĝi tre klare konkretiĝas. Ekz., dum legado de ĉi tiu artikolo (ĉ. 10 minutojn), 10 virinoj tra la mondo mortos dum naskado, kaj 210 infanoj malpli ol 5-jaraj mortos pro sanproblemoj facile kuraceblaj (el ili, 100 pro trinkado de malbonkvalita akvo). Ĉi tiuj personoj ne mortas pro malsano: ili mortas, ĉar ili estas malriĉaj. La malriĉo mortigas ilin. Dume, la helpo de Usono al la evoluantaj landoj malpliiĝis en la lastaj 15 jaroj je 25%... Kaj en la mondo oni plu elspezas ĉ. 500 miliardojn da eŭroj jare por armiloj...

Se en la venontaj jardekoj ni devus pliigi je 70% la produktadon de nutraĵoj por kovri la logikan mendadon de pli multnombra loĝantaro, la ekologiaj sekvoj estus neniigaj. Krome, tiu kresko eĉ ne estus daŭrigebla, ĉar ĝi implicus malboniĝon de la grundoj, pli grandan dezertiĝon de teritorioj, malpli da trinkakvo, pli rapidan detruon de la biodiverseco... Se ne paroli pri la produktado de forcej-efikaj gasoj kaj ties gravaj konsekvencoj por la klimatŝanĝo.

Ĉi-rilate indas rememorigi, ke ĉ. 1,5 miliardoj da homoj plu uzas poluajn mineralajn brulaĵojn kiel lignon, karbon, gason aŭ petrolon, ĉefe en Afriko, Ĉinio kaj Hindio. Apenaŭ 13% de la monda energio estas renovigeblaj kaj puraj (energioj hidraŭlika, eola, suna, ktp.) La cetero estas atomdevena kaj precipe minerala, la plej damaĝa al la medio.

Ĉi-kuntekste zorgigas, ke la grandaj sojlolandoj alprenas detruajn, industriismajn kaj elfosemajn kresko-metodojn, tiel imitante la plej malbonan agmanieron, intan kaj antan, de la nunaj evoluintaj landoj. Ĉio tio fortege erodas la biodiversecon.

Kio estas la biodiverseco? La tuto de ĉiuj variaĵoj de ĉio vivanta. Ni konstatas amasan estingiĝon de plantaj kaj bestaj specioj, unu el la plej brutalaj kaj rapidaj estingiĝoj iam ajn okazintaj en la Tero. Ĉiujare malaperas inter 17000 kaj 100000 vivantaj specioj. Freŝa studo montras, ke 30% el la maraj specioj troviĝas rande de estingiĝo pro troa fiŝado kaj klimatŝanĝo. Ankaŭ unu el ok plantaj specioj estas minacata. Kvinono el ĉiuj vivantaj specioj povus formorti ĝis la jaro 2050.

Kiam estingiĝas unu specio, la ĉeno de la vivantaro modifiĝas kaj do ŝanĝiĝas la vojo de la naturhistorio. Tio samsignifas kiel atenco kontraŭ la libero de la naturo. Defendi la biodiversecon estas, sekve, defendi la objektivan solidarecon inter ĉiuj vivantaj estaĵoj.

La homo kaj lia neniiga produktad-sistemo estas la ĉefaj kaŭzoj de tiu detruo de la biodiverseco. En la lastaj tri jardekoj la ekscesoj de la novliberala tutmondigo rapidigis la fenomenon.

La tutmondigo favoras la aperon de monda sistemo regata de ekonomia hororo, en kiu la financmerkatoj kaj la grandaj entreprenoj reenkondukis la leĝon de la ĝangalo, la leĝon de la plej forta. Temas pri mondo, en kiu la dezirego de profito pravigas ĉion, kiom ajn granda la kosto por la homoj aŭ la medio. Ĉi-rilate la tutmondigo favoras la disrabadon de la planedo. Multaj grandaj entreprenoj sturmas la naturon per ekstermezuraj detrurimedoj. Kaj ili akiras enormajn profitojn poluante, tute senrespondece, la akvon, la aeron, la arbarojn, la riverojn, la subgrundon, la oceanojn... Kiuj estas ja propraĵoj de la homaro.

Kiel bremsi tian disrabadon de Tero? Ekzistas solvoj. Jen kvar urĝaj decidoj preneblaj:

— ŝanĝi la sistemon sub la inspiro de la “solidareca ekonomio”. Tia ekonomio kreas socian ŝultr-al-ŝultriĝon, ĉar la profitojn ĝuas ne nur kelkaj, sed ĉiuj. Temas pri ekonomia sistemo produktanta riĉecon sen detrui la planedon, sen ekspluati laboristojn, sen diskriminacii virinojn, sen ignori socialajn leĝojn;

— bremsi la tutmondigon revenante al reguligado korektanta la malican kaj nocan koncepton de libera komercado. Oni devas aŭdaci restarigi certan gradon de selektema protektismo (ekologia kaj sociala) por antaŭenpuŝi la maltutmondigon;

— bremsi la frenezan financspekuladon postulantan neakcepteblajn sinoferojn al tutaj socioj, kiel ni konstatas nuntempe en Eŭropo, kie la merkatoj alprenis la povon. Estas pli urĝe ol iam trudi imposton super la financaj transakcioj por ĉesigi la ekscesojn de borsa spekulado;

— se ni volas savi la planedon, eviti la klimatŝanĝon kaj defendi la homaron, urĝas forlasi la koncepton de konstanta kreskado, kiu estas neeltenebla, kaj finfine suriri la vojon de akceptebla kreskado.

Se oni aplikus tiujn kvar simplajn rimedojn, esper-lumo finfine aperus en la horizonto, kaj la socioj komencus rehavi fidon pri la progreso. Sed kiu havos la politikan volon trudi ilin?

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, januaro 2012

Ĉe la politika origino de la financa katastrofo

La krizo de 2008 komenciĝis antaŭ kvardek jaroj

Senĉese uzata por priskribi la malpliboniĝon de la ekonomia kaj financa situacio de post 2008, la nocio krizo implicas la neatenditan misagordon de stabila sistemo. Sufiĉus do korekti la ekscesojn por ke aferoj normaliĝu. Sed, se la demokrata kapitalismo instalita en la okcidentaj landoj post la dua mondmilito enhavus netranspaseblan malekvilibron?

TAGON POST TAGO, la eventoj, kiuj ritmas la krizon, instruas al ni, ke la “merkatoj” diktas nun sian leĝon al la ŝtatoj. Pretende demokratiaj kaj suverenaj, tiuj ĉi ricevas preskribon pri la limoj de ilia agado por siaj civitanoj, kaj sugestojn pri la cedoj, kiujn ili postulu de ili. Konstato trudiĝas al la loĝantaroj: la politikaj gvidantoj ne servas la interesojn de siaj kuncivitanoj sed tiujn de aliaj ŝtatoj aŭ de internaciaj organizaĵoj — kiaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) aŭ la Eŭropa Unio (EU) — ŝirmitaj de la devigoj de demokratia ludo. Plej ofte tiu situacio estas priskribita kiel konsekvenco de miseto fone de ĝenerala stabileco: nu krizo. Sed ĉu tio veras?

Eblas tutsame kompreni la “Grandan Recesion*” kaj la kvazaŭdisfalon de la publikaj financoj, kiu rezultis el ĝi, kiel manifestacion de fundamenta malekvilibro de la evoluintaj kapitalismaj socioj, disŝiritaj inter la postuloj de la merkato kaj tiuj de demokratio. Streĉostato, kiu faras el perturboj kaj nestabileco regulojn anstataŭ esceptoj. Oni tiam komprenus la nunan krizon nur per la prilumo de la transformo, en si mem konflikta, de tio, kion oni nomas la “demokrata kapitalismo”.

* Pri la esprimo “Granda Recesio”, vd Carmen M.Reinhart kaj Kenneth S. Rogoff, This Time Is Different: Eight Centuries of Financial Folly, Princeton University Press, 2009.

De la fino de la 1960-aj jaroj, tri solvoj estis sinsekve aplikataj cele transpasi la kontraŭdiron inter politika demokratio kaj merkat-kapitalismo. La unua estis inflacio; la dua estis la publika ŝuldo; la tria: la privata ŝuldo. Al ĉiu respondas aparta aranĝo de la rilatoj inter la ekonomiaj povoj, la politika mondo kaj la sociaj fortoj. Sed tiuj aranĝoj estis unu post la alia tuŝitaj de krizo, tiel rapidigante la transiron al la sekva ciklo. La financa tempesto de 2008 do markas la finon de la tria epoko, kaj probable la komencon de nova aranĝaĵo, kies karakterizo estas necerta.

Konflikto de distribuo

LA POSTMILITA demokratia kapitalismo havis sian unuan krizon je la fino de la 1960-aj jaroj, kiam inflacio komencis galopi en la tuta okcidenta mondo. La anhelo de la ekonomia kresko subite minacis la daŭrigon de la pacigo de sociaj rilatoj, kiu finis la luktojn de la postmilita periodo. La ĝistiama funkcianta recepto estis jena: la laborista klaso akceptis la merkatekonomion kaj privatan proprieton, interŝanĝe kontraŭ politika demokratio, kiu garantiis socian protektadon kaj konstantan plibonigon de vivnivelo. Pli ol du jardekoj da seninterrompa kresko kontribuis al la konvinko, ke la sociekonomia progreso estas rajto nedisigebla de la demokratia civitaneco. Ĉi tiu mond-koncepto tradukiĝis per postuloj, kiujn la gvidantoj sentis necese plenumi. Plivastigo de la Providenc-ŝtato, rajto de laboristoj kolektive kaj libere intertrakti, plenlaboro. Tiuj politikoj estis subtenataj de registaroj abunde uzantaj la keynes-ajn ekonomiajn ilojn.

Sed kiam, komence de la 1970-aj jaroj, la kresko ekmalfortiĝis, ĉi tiu aranĝo ekŝanceliĝis — malapero de stabileco, kiu manifestiĝis per tutmonda ondo de socia protestado. La laboristoj, ankoraŭ ne paralizitaj de la senlaborec-timo, ne intencis rezigni pri tio, kion ili konsideris sia rajto je progreso.

Dum la sekvantaj jaroj, ĉiuj registaroj de la okcidenta mondo troviĝis alfrontitaj al la sama problemo: kiel igi la sindikatojn moderi siajnpostulojn pri salajraltigo sen rekonsideri la keynes-an promeson de plenlaboro? Nu ja, se en iuj landoj la institucia strukturo de la kolektivaj intertraktoj faciligis la subskribon de tripartiaj “sociaj paktoj”, en la aliaj la 1970-aj jaroj estis markitaj per la konvinko (dividita en la plej altaj sferoj de la ŝtato), ke lasi kreski senlaborecon por malhelpi altiĝon de la salajroj estus politika sinmortigo, eble eĉ mortigo de la demokratia kapitalismo mem. Por eliri el ĉi tiu sakstrato kaj ŝirmi samtempe la plenlaboron kaj la kolektivajn intertraktojn, aperis vojo: fleksebleco de la monaj politikoj, eĉ senecese lasante kreski inflacion.

Ĉe la komenco la prezaltiĝo ne estis problemo por la laboristoj: ili estis reprezentataj de sindikatoj sufiĉe potencaj por trudi faktan ligadon de salajroj al la prezaltiĝo. Male, la inflacio malutilis al la kreditoroj kaj al posedantoj de financaj aktivoj, tio estas grupoj enhavantaj tre malmulte da laboristoj. Tiel, oni povas priskribi inflacion kiel monan speguladon de distribua konflikto: unuflanke, laborista klaso postulanta dungo-sekurecon kaj pli grandan parton de la landa enspezaro; aliflanke, kapitalista klaso strebanta maksimumigi la profitdonecon de siaj investoj. Ĉar la du partioj baziĝas sur tute nekongruaj ideoj pri tio, kio devas esti ilia enspezo, iuj elstarigante la civitanajn rajtojn kaj la aliaj tiujn de la proprieto kaj de la merkato, inflacio esprimas ĉi tie la misnormecon de socio, kies membroj ne sukcesas akordiĝi pri komunaj kriterioj de socia justeco.

Dum, en la postmilita periodo, la ekonomia kresko ebligis al la gvidantoj pacigi la klas-antagonismojn, inflacio de nun ebligis al ili protekti la konsumnivelon kaj la distribuon de la enspezoj ĉerpante en riĉaĵoj, kiujn la reala ekonomio ne jam produktis.

Kvankam efika, ĉi tiu strategio pri konflikt-pacigo ne povis daŭri por ĉiam. Ĝi estigis reagon de la kapital-posedantoj zorgantaj pri sia heredaĵo. Finfine, inflacio kondukis al senlaboreco, punante tiel la laboristojn, kies interesojn ĝi en la komenco servis. Spronataj de la merkatoj, la registaroj forlasis la redistribuajn salajro-interkonsentojn, kaj revenis al la buĝet-disciplino.

Inflacio estis venkita post 1979, kiam s-ro Paul Volcker, ĵus nomita direktoro de la usona Federacia Rezervo de prezidanto James Carter, decidis senprecedencan altigon de la interez-kvotoj, kiu kreskigis senlaborecon ĝis nivelo ne atingita de post la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj. Ĉi tiun “puĉon” validigis la voĉdonado: prezidanto Ronald Reagan, pri kiu estis dirite, ke li unue timis la politikajn konsekvencojn de la malinflacia politiko de s-ro Volcker, estis reelektita en 1984.

Garantii socian pacon

EN BRITUJO, s-ino Margaret Thatcher, kiu sekvis la usonan politikon, estis same reelektita kiel ĉefministro en 1983, malgraŭ la kresko de senlaboreco kaj la rapida malindustriigo kaŭzitaj, interalie, de ŝia malabunda mona politiko. En ambaŭ landoj la malinflacion akompanis kunordigita atako kontraŭ sindikatoj.

Dum la sekvaj jaroj, inflacio restis limigita en la tuta kapitalisma mondo, dum senlaboreco konstante kreskis: de 5 ĝis 9% inter 1980 kaj 1988, aparte en Francujo. Samtempe la proporcio de sindikataliĝantoj falis, kaj strikoj fariĝis tiom maloftaj, ke en iuj landoj oni eĉ ne plu nombris ilin.

La novliberalisma erao malfermiĝis kiam la anglo-saksaj ŝtatoj forlasis tion, kio estis unu el la apogkolonoj de la postmilita demokratia kapitalismo: la konvinkon, ke kresko de senlaboreco ruinigus la politikan subtenon ne nur al la nunaj registaroj, sed ankaŭ al la socia organiz-maniero mem. La politikaj gvidantoj tra la mondo sekvis kun granda intereso la eksperimentojn de Reagan kaj de s-ino Thatcher. Tamen tiuj, kiuj esperis, ke la inflacio-fino metus finan punkton al ekonomiaj malordoj baldaŭ elreviĝis. Inflacio retroiris nur por cedi lokon al la publika ŝuldo, kiu ekflugis en la 1980-aj jaroj. Pro la jenaj kialoj.

Stagnado de la ekonomia kresko igis la impostpagantojn — aparte la plej prosperajn kaj plej influajn — tre malfavoraj al impostoj. Kaj la limigo de la prezaltigo metis finon al la aŭtomataj impost-kreskoj (laŭ la kreskantaj enspezoj). Estis ankaŭ la fino de la kontinua senvalorigo de la publika ŝuldo tra la malfortiĝo de la naciaj valutoj, kiu en la unua periodo akompanis la ekonomian kreskon, kaj poste iom post iom anstataŭis ĝin, kiel privilegian ilon por redukti la ŝuldecon. La kresko de senlaboreco kaŭzita de la valut-stabiligo devigis la ŝtatojn kreskigi la soci-helpajn elspezojn. Krome, la fakturo de la sociaj rajtoj kreitaj dum la 1970-aj jaroj kontraŭ la akcepto fare de la sindikatoj de salajromodero (formo de prokrastita salajro) komencis efiki. Kaj ĝi pezis pli kaj pli sur la publikaj financoj.

Ĉar ne plu eblis kalkuli kun inflacio por redukti la diferencon inter la civitanaj postuloj kaj tiuj de la “merkatoj”, la ŝtato ja devis financi la socian pacon. Dum iom da tempo, la publika ŝuldo estis praktika funkcia ekvivalento de inflacio. Ĝi ja, same kiel ĉi-lasta, ebligis al la registaroj uzi riĉaĵojn, kiuj ankoraŭ ne estis produktitaj, por solvi la distribu-konfliktojn. Aŭ, por alie diri: ĉerpi en estontaj riĉaĵoj por kompletigi tiujn de hodiaŭ. Laŭgrade kiam la luktoj inter la merkat-postuloj kaj tiuj de la socio translokiĝis de la laborloko al la politika scenejo, la balotaj premoj anstataŭis la sindikatajn luktojn. Anstataŭ funkciigi la “bilet-presilon”, la registaroj depruntis pli kaj pli. Tiun procezon faciligis la malalta nivelo de inflacio, kiu trankviligis la kreditorojn pri la longdaŭra valoro de la ŝtat-obligacioj.

Tamen, akumulado de publika ŝuldo ankaŭ ne povas daŭri eterne. Delonge la ekonomikistoj avertis la gvidantojn pri la fakto, ke la publikaj deficitoj devojigis la disponeblajn riĉaĵojn kaj sufokigis la privatan investon, kaŭzante altiĝon de interezkvotoj kaj malrapidigon de la kresko. Sed ili ne povis difini sojlan punkton. Praktike, montriĝis eble, almenaŭ dum iu tempo, teni la interezkvotojn relative malaltaj dereguligante la financajn merkatojn, kaj limigi inflacion malfortigante eĉ pli la sindikatojn.

De publika ŝuldo al privata ŝuldo

MALGRAŬ ĈIO Usono, lando kie la ŝparnivelo estas escepte malalta, baldaŭ komencis vendi siajn ŝtatajn bilojn ne nur al propraj civitanoj, sed ankaŭ al alilandaj investantoj, inkluzive suverenajn fondusojn. Krome, ĉar la pezo de la ŝuldo grandiĝis, kreskanta parto de la publikaj elspezoj estis uzataj por pagi interezojn. Kaj precipe, estis evidente, ke iam, — sed kiam? — la eksterlandaj kaj enlandaj kreditoroj volos rehavi sian monon. La “merkatoj” tiam faros ĉion eblan por trudi al la ŝtatoj la buĝetan disciplinon kaj la malabundon necesajn por konservi siajn interesojn. En 1992 la usonan prezidantan elekton dominis la demando de la duobla deficito: deficito de la federacia registaro kaj komerca deficito de la lando. La venko de s-ro William Clinton, kiu faris el ĝi sian ĉefan kampanjan akson, estis la komenco de serio de streboj al buĝeta stabiligo*. Ĉi tiuj estis mondskale antaŭenpuŝataj sub gvido de Usono, de instancoj kiel la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF). La demokrata administracio unue konsideris redukti la deficitojn relanĉante la ekonomian kreskon tra gravaj sociaj reformoj kaj altigo de impostoj. En 1994 tamen la Demokratoj perdis sian plimulton en la Kongreso post la baloto de la mandat-mezo. S-ro Clinton tiam sanĝis sian politikon kaj adoptis malabundo-politikon, karakterizatan de gravaj reduktoj de publikaj elspezoj kaj politika returniĝo, kiu, laŭ liaj propraj vortoj, metu finon al “la socia protektado, kia ni ĝin konas”.Inter 1998 kaj 2000, la unuan fojon de jardekoj, la usona federacia registaro havis buĝetan pluson.

* Aro de paŝoj deciditaj por plibonigi la primaran buĝet-saldon (enspezoj minus elspezoj, sen konsideri la interezon de ŝuldo).

La Clinton-administracio tamen ne sukcesis pacigi la politikan ekonomion de la demokratia kapitalismo en daŭra maniero. Ĝia strategio por solvi la sociajn konfliktojn konsistis grandparte el etendi la malreguligon de la financa sektoro, komencitan sub la rego de Reagan. La rapida kresko de la enspez-malegalecoj, kaŭzita de la daŭra malfortiĝo de sindikatoj kaj la grandaj reduktoj de la socialaj elspezoj, kune kun la malaltiĝo de la adiciita postulo* kuntrenita de la buĝet-alĝustigaj politikoj, estis kompensataj de la ebleco por civitanoj kaj entreprenoj preni ŝuldojn je senprecedenca nivelo. Tiam aperis la trafa esprimo “privata Keynes-ismo” por esprimi la anstataŭon de publika ŝuldo per privata ŝuldo. La registaro ne plu pruntas por certigi aliregalecon al decaj loĝejoj aŭ la edukadon de laboristoj: de nun la individuoj mem estas invititaj (plej ofte ili ne havis veran elekteblecon) prunti je propraj riskoj por pagi siajn studojn aŭ instaliĝi en malpli malriĉaj kvartaloj*.

* Tuta postulo de varoj kaj servoj en donita ekonomio.
* Vd Gérard Duménil kaj Dominique Lévy “Une trajectoire financière insoutenable”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2008.

La politiko funkciigata sub la Clinton-administracio feliĉigis multajn. Riĉuloj pagis malpli da impostoj, kaj tiuj el ili, kiuj estis sufiĉe lertaj por investi en la financa sektoro gajnis grandajn profitojn. Sed ne ĉiuj malriĉuloj estis malkontentaj — almenaŭ ne en la komenco. La “subprime”-kreditoj kaj la iluziiga riĉaĵo sur kiu ili estis bazitaj, anstataŭis la socialajn pagojn (kiujn oni ĉesigis) kaj la salajr-altigojn (tiam neekzistantajn ĉe la malalta ŝtupo de fleksebla labormerkato). Aparte por la afrik-usonanoj, la akiro de sia loĝejo ne nur prezentis realigon de la “usona revo”: temis pri esenca anstataŭo al la emerit-pensioj, kiujn ilia laboro — kiam ili havis — ne certigis, kaj kiujn ili ne povis esperi, kun registaro dediĉata al konstanta malabundo.

Tiel, male kiel dum la periodo dominata de la publika ŝuldo — kiam la ŝtata deprunto ebligis uzi hodiaŭ la riĉaĵojn de morgaŭ-, nun la individuoj mem povis aĉeti tuj ĉion, kion ili bezonis, kontraŭ engaĝiĝo pagi signifan parton de siaj estontaj enspezoj al la merkatoj.

La liberaligo do permesis kompensi la buĝetan stabiligon kaj la publikan malabundon. La privata ŝuldo aldoniĝis al la publika, kaj la individua postulo, fasonita per la prospera industrio de la financa “kazino” — anstataŭis la kolektivan postulon pilotatan de la ŝtato. Ĝi do subtenis la labordungon kaj la profitojn, aparte en la senmoveblaĵa sektoro. Ĉi tiu dinamiko akceliĝis ekde 2001, kiam la usona Federacia Rezervo, kiun prezidis s-ro Allan Greenspan, adoptis tre malaltajn interezkvotojn, cele antaŭmalhelpi recesion kaj revenon al alta nivelo de senlaboreco. Sed la “privatigita Keynes-ismo” ne nur ebligis al la financa sektoro ricevi senprecedencajn profitojn: ĝi ankaŭ estis la apogkolono de ekonomia superkresko, kiun enviis la eŭropaj sindikatoj. Tiuj konsideris kiel modelon la politikon de facila mono de s-ro Greenspan, kiu kaŭzis rapidan enŝuldiĝon de la usona socio. Ili entuziasme observis, ke, male kiel la Eŭropa Centra Banko (ECB), la usona Federacia Rezervo havis juran devigon ne nur certigi valut-stabilecon, sed ankaŭ teni altan nivelon de dungado. Ĉio kompreneble finiĝis en 2008, kun la subita disfalo de la piramido de internaciaj kreditoj, sur kiu baziĝis la prospero de la fino de la 1990-aj jaroj kaj komenco de la 2000-aj.

Post la sinsekvaj periodoj de inflacio, de publikaj deficitoj kaj de privata ŝuldeco, la postmilita demokratia kapitalismo eniris sian kvaran stadion. Dum la tuta tutmonda financa sistemo minacis disfali, la naci-ŝtatoj provis restarigi la ekonomian fidon per sociigo de la “toksaj” pruntoj, kiujn ili antaŭe permesis por kompensi sian buĝet-stabiligan politikon. Kombinata kun la necesa ekonomia relanĉo por antaŭmalhelpi disfalon de la “reala” ekonomio, ĉi tiu decido kaŭzis rimarkindan kreskon de la publikaj deficitoj. Ni notu, ke ĉi tiu evoluo ne dependis de la troa emo elspezi de oportunistaj gvidantoj aŭ de malbone konceptitaj publikaj institucioj, kiel asertis iuj teorioj ellaboritaj dum la 1990-aj jaroj, sub aŭspicioj aparte de la Monda Banko kaj la IMF.

la sekvo estas konata: de 2008, la distribu-konflikto nature ekzistanta en la demokratia kapitalismo transformiĝis en furioza lukto inter tutmondaj financaj investistoj kaj suverenaj naci-ŝtatoj. Dum antaŭe la laboristoj luktis kontraŭ la mastroj, la civitanoj kontraŭ ministroj pri financo kaj la privataj ŝuldantoj kontraŭ la privataj bankoj, hodiaŭ la financaj institucioj batalas kontraŭ la ŝtatoj... kiujn ili tamen antaŭnelonge ĉantaĝis por ricevi de ili sian savon. Restas nur difini sur kia fortorilato baziĝas tiu situacio.

De la komenco de la krizo, ekzemple, la financaj merkatoj postulas tre diversajn interezkvotojn laŭ la landoj. Ili sekve praktikas diferencigitajn premojn al la registaroj, por devigi iliajn civitanojn konsenti senprecedencajn buĝet-ŝrumpojn. Ĉar grandega ŝuldo hodiaŭ pezas sur la ŝtatoj, ĉiu altigo de la interezkvotoj, eĉ malgrandeta, povas kuntreni buĝetan katastrofon*. Samtempe, la merkatoj devas zorgi ne submeti la ŝtatojn al tro forta premo, ĉar tiuj povus ja decidi ne repagi siajn ŝuldojn. Necesas do, ke iuj ŝtatoj pretu savi aliajn pli minacatajn, por tiel protekti sin kontraŭ la ĝenerala altigo de la interezkvotoj de la suverenaj pruntoj.

* Por ŝtato, kies ŝuldo estas 100% de la malneta enlanda produkto (MEP), 2% altigo de la interezkvoto pligrandigus sian jaran deficiton je sama nombro, 2%. Do buĝet-deficito egala al 4% de la MEP kreskus je unu duono.

Krome, la merkatoj ne nur atendas buĝetan stabiliĝon: ili ankaŭ postulas decajn perspektivojn de ekonomia kresko. Sed kiel kombini ambaŭ? Kvankam la proriska krompago sur la irlanda ŝuldo malaltiĝis kiam la lando engaĝiĝis draste redukti sian deficiton, ĝi realtiĝis kelkajn semajnojn poste: la reĝustiga plano estis tiom strikta, ke ĝi malebligis ĉian ekonomian rekreskon*.

* Vd Frédéric Lordon, “Sur la glittubo de la eŭropa krizo”, Le Monde diplomatique, decembro 2011.
Malsukceso de la regulado

DE POST KELKAJ JAROJ, la politika administrado de la demokratia kapitalismo montriĝas do pli kaj pli delikata. Estas ja probable, ke, de la Granda Depresio, la politikaj decidantoj neniam estis alfrontitaj al tiom granda necerteco.

Ĉu estas cetere tute neimageble, ke nova veziko jam ŝvelas, nutrata de la malmultkosta kredito, kiu plu fluegas? Eĉ se ne plu eblas investi nun en la subprime, la merkato de la krudmaterialoj, aŭ la nova Interreto-ekonomio ofertas al iuj allogajn perspektivojn.

Nenio malhelpas la financajn societojn investi la monon, kiun abunde pruntas al ili la centraj bankoj en tio, kion ili opinias esti la “novaj kresko-sektoroj”, je la nomo de siaj privilegiitaj klientoj kaj, kial ne, por sia propra profito. Finfine, ĉar la reformoj, kiuj devintus reguligi la financan sektoron preskaŭ tute malsukcesis, la kapitalo povas esti hodiaŭ iom pli postulema ol hieraŭ. Kaj la bankoj, jam en 2008 priskribitaj kiel “tro grandaj por bankroti” (too big to fail), povas esperi esti eĉ pli grandaj en 2012 aŭ 2013. Ili do povos denove praktiki la ĉantaĝon, kiun ili tiel lerte uzis antaŭ tri jaroj. Sed la publika savado de la privata kapitalismo ĉi-foje povus esti neebla, pro almenaŭ la fakto, ke la publikaj financoj atingis la limojn de siaj kapabloj.

En la nuna krizo, la risko por demokratio estas tiom granda kiom tiu, kiu minacas ekonomion, eble eĉ pli. Ne nur la “sistema integrado” de la nuntempaj socioj — tio estas la efika funkciado de la kapitalisma ekonomio, — ŝanceliĝas sur sia bazo, sed ankaŭ simile okazas pri ilia “socia integrado”*.

* David Lockwood difinis ĉi tiujn konceptojn en “Social integration and system integration”, en George Zollschan kaj Walter Hirsch (sub dir. de), Explorations in Social Change, Routeledge & Kegan Paul, Londono, 1964.

La alveno de nova malabundo-erao forte tuŝis la kapablon de la ŝtatoj trovi ekvilibron inter la civitanaj rajtoj kaj la postuloj de kapital-akumulado. Krome, la intimaj rilatoj de interdependeco, kiujn la landoj kreis inter si, igas neebla la solvadon de la streĉoj inter ekonomio kaj socio (aŭ inter kapitalismo kaj demokratio). Neniu registaro plu povas permesi al si pretervidi la internaciajn trudojn kaj devigojn, aparte tiujn de la financaj merkatoj. La krizoj kaj kontraŭdiroj de la demokratia kapitalismo iom post iom internaciiĝis kaj disvolviĝas ne nur ene de la ŝtatoj, sed ankaŭ inter ili, laŭ kombinaĵoj kaj permutaĵoj ankoraŭ ne esploritaj.

Observante la disvolvadon de la krizo de la 1970-aj jaroj, ŝajnas verŝajne, ke la demokratia kapitalismo trovos novan rimedon — ja portempan — por solvi la sociajn konfliktojn. Sed ĉi-foje laŭ aranĝoj, kiuj estos avantaĝaj por la klaso de posedantoj, grupigitaj en politike nefaligebla fortreso: la industrio de la internacia financo. Ĉu ni ja povas ekskluzivi, ke tiuj ĉi konfide atendas la rezulton de la lasta batalo, kiun ili eble decidis iniciati kontraŭ la politika povo, antaŭ ol trudi al ni sian leĝon, definitive?

Wolfgang STREECK

Ĉi tiu teksto estas mallongigita versio de analizo publikigita en la New Left Review, n-ro 71, Londono, sept-okt 2011.

Pafiloj kaj kas-kalkuliloj

La historio akceliĝas en Birmo

De tiam, kiam la birma povo komencis klopodi por ŝajnigi sin civila registaro, ĉio akceliĝis; laŭleĝigo de la partio de la opoziciulino Aung San Suu Kyi, liberigo de politikaj malliberuloj, akcepto de usona gvidanto, la unuan fojon de duonjarcento ...

Laŭlonge de la riverego Yangon, tie, kie antaŭe vagis tigroj kaj elefantoj, du 12-jaraj knaboj aktivas meze de amaso da brikoj kaj ruboj, serĉante revendeblajn metalojn. “Mono”, ĝojkrias unu el ili montrante rustiĝintan fertubon. Lia kamarado klinas sin kaj, per martelo, provas liberigi la tubon el ĝia rusto. La antaŭan tagon, en nur kelkaj horoj, la murego konstruita dum la kolonia epoko inter la urbo kaj la rivero estis detruita. Frumatene alvenis la plej malriĉaj homoj, por kribri la rubaĵojn.

Antaŭ kelkaj monatoj, la birmaj haven-respondeculoj de Ranguno anoncis vastan drag-operacion en la riverego, la unuan tian, kaj ankaŭ programon de plilarĝigo de la Strand, la vojo laŭ la marbordo. Tiu projekto havas strategian gravecon, ĉar tiu vojo ligas la nordajn arbarojn al la riverego, kaj tiel estas la ĉefa transport-vojo por la ligno, unu el la plej valoraj eksportaj riĉaĵoj de la lando.

Konstruita de la Britoj antaŭ preskaŭ jarcento kaj duono, la Strand ofertas sin kiel bazo de la okflanka mapo de la urbo, kvazaŭ ordo-simbolo desegnita laŭlonge de fora riverego. Ĝi estis la lasta tera etapo por la vojaĝo de la ekzotaj lignoj rabitaj de la kolonia potenco. Sed de nun, la ŝoseo montriĝas tro mallarĝa kaj tro malforta por elteni la komercan eksplodon, kiu anonciĝas. Tial enprogramiĝis ŝose-konstruado, kies suma kosto estas pluraj milionoj da dolaroj, inkluzivanta la konstruon de ŝoseoj kun dek trakoj en la plej densaj zonoj de Ranguno.

Celata por ebligi pasadon de kargoŝipoj el tridek kvin mil tunoj, kontraŭ dekkvin mil hodiaŭ, la drag-operacio devos, laŭ siaj iniciatintoj, rezultigi triobligon de la rivereg-trafiko. Rangun-haveno, kiu markas la limon inter la norda Birmo kaj la regiono Ayeyarwady, povus do rehavi sian pasintan prosperon.

Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, Ranguno ja estas la dua plej grava enmigrad-haveno en la mondo, post Nov-Jorko, promeso de eldorado por la miloj da laboristoj kaj komercistoj venintaj de Hindujo, Bangladeŝo, Armenujo kaj Eŭropo. En malmulta tempo la urbo ekipiĝas per lernejoj, grandaj bazaroj kaj luksaj konstruaĵoj, kun importitaj vitraloj kaj ceramikaĵoj, liftoj kun pordoj el forĝita fero. Sed ĉi tiu ora epoko estas mallonga. Male kiel Nov-Jorko, Ranguno sinkas. La prospero-periodoj alternas kun la disfaloj, tio estas fenomeno komuna al multaj metropoloj dum la 20-a jarcento.

Post la foriro de la britoj, la ekonomio agonias. Instaliĝas militista diktaturo, kiu per fera mano tenas la unuecon de la lando, renomita Respubliko de la Unio de Myanmar. La historio ŝajnas senmovigita. Nur ĉirkaŭ tri cent mil turistoj vizitis la internacian flughavenon de Ranguno en 2010, kaj la migradmovoj al la lando kvazaŭ ne plu ekzistas. Birmo estas hodiaŭ la plej malriĉa lando en Sud-orienta Azio. Sed, se tiri informon el la konstru-laboroj ĉe la Strand, tio estas, ke la birma ŝtato planas sian revenon sur la internacian scenejon.

Multegaj reklamoj por eksterlandaj markoj

Antaŭ ses jaroj, la Komitato por Evoluigo de la urbo Ranguno (Yangon City Development Committee, YCDC) ankoraŭ konsideris ĉi tiun vojon kiel protektendan heredaĵon. La projekto de la komitato proponis transigi la plej grandan parton de la havenaj aktivaĵoj en la urbon Thilawa, situanta je dudek kvin kilometroj, cele transformi la marfronton en promenejon kaj redoni sian belecon al la koloniepokaj konstruaĵoj, kiuj randas la nordan flankon de la vojo.

Kiel akordigi la valorigon de ĉi tiu historia loko kun ĝia transformiĝo en aŭtoŝoseon por varoj? Al tiu demando la direktoro de konstruadoj de YCDC donas malprecizan respondon: “De nun la Strand havos kiel nuran utilon ebligi, kiel diri, transporton. Ni esperas, ke ĝi faciligos la kreskon de la mezgrandaj entreprenoj kaj de la peza industrio.”

Jam staras rande de la vojo impona vico de reklamaj paneloj por Max Cola, Samsung, kafo Gold Roast, ŝampuo aŭ pulvora lakto el Nov-Zelando, kiuj celas la mezan klason. En la urbo, la nombro de familioj sufiĉe riĉaj por vesti siajn infanojn per T-ĉemizoj glorigantaj usonajn rokmuzik-grupojn estas evidente kreskanta. Sed la plastaj ludiloj kaj la importitaj televidprogramoj, kiuj invadas la vendejojn, donas nekompletan bildon pri la estonteco, kiun Birmo preparas.

La plilarĝigajn laborojn de la Strand financas Asia World, konglomerato estrata de s-ro Stephen Law, probable la dua plej riĉa homo de la lando. Tra li transiras la plej granda parto de la ĉinaj kapitaloj enmetitaj en la lokan ekonomion. Asia World regas ne nur la plej gravajn konstru-projektojn — ĉina-birma oleodukto kaj gasdukto, la baraĵo de Myitsone, la profundakva haveno de Kyaukpyu...-, sed ankaŭ 40% de la kontener-trafiko iranta tra Ranguno. La plilarĝigo de la Strand stimulos la maran komercon, kaj sekve ebligos al la kompanio multe kreskigi siajn profitojn, jam grandegajn. Iuj prognozas 500% altiĝon de ĝiaj frajto-aktivaĵoj.

Spite al la klopodoj de la birma ŝtato nei siajn ligojn kun Asia World, la loĝantoj de Ranguno ja scias. La modernigo de la vojo lasas ilin des pli indiferentaj, ke ili devas vivi kun infrastrukturoj ĉiam malnovaj. “Homoj indiferentas, ĉar tiaj projektoj nur utilas por allogi eksterlandajn kapitalojn, kiuj neniam influos aŭ plibonigos nian vivon”, diras s-ro U Zaw Win, librovendisto, kvazaŭ li volus resumi la ĝeneralan opinion.

Dum la regantoj fokusas sian atenton al la Strand, la elektro-paneoj kaj rompoj aŭ damaĝoj de la kloako-sistemo malnova je pli ol jarcento, daŭre malfaciligas la vivon de la enloĝantoj. Ĉiutage oni vidas junajn knabojn en mallongaj pantalonoj malŝtopigi per nudaj manoj la stratkanaletojn, rande de la stratetoj. Piedirantoj zigzagas inter amasetoj de nigraĉa koto, ĝis la kolegoj de tiuj junuloj, ankaŭ urbaj laboristoj, forportas la rubaĵojn per ĉarumoj. Iom pli for suden, akvum-maŝino akvumas la brilan asfalton de la nova ŝoseo por certigi ĝian kvaliton.

Ja ne estas vera novaĵo, ke la naturaj riĉaĵoj de la lando ekzistas nur por la pogranda vendo. La minejaj kaj agrokulturaj riĉaĵoj — rubeno, oro, kupro, tektono, opio... — delonge ekscitas la deziregon de la eksterlandaj merkatoj, sed la ritmo de ilia eksportado akceliĝas. Dum la dek lastaj jaroj, la armea diktaturo iom post iom aplikis libermerkatan politikon, kiu duobligis la komercon. Kapitaloj amase venis el Ĉinujo, Sudkoreujo, Barato kaj multaj aliaj landoj membroj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) (ASEAN en la angla), dum samtempe la naturaj riĉaĵoj forvaporiĝis.

“Investado” estas hodiaŭ la grava vorto, kaj la subordigo al ties postuloj rezultigis aron de sociaj ŝanĝoj, ne ĉiuj negativaj.

Birmo tiel spertis en novembro 2010 siajn unuajn parlamentajn elektojn de preskaŭ dudek jaroj. Kvankam la baloto estis nur tre modere demokratia — la historia opozicianto kaj Nobel-premiita Aung San Suu Kyi ne rajtis kandidatiĝi — kaj estis falsita de multaj malregulaĵoj, la nova parlamento kunvenis. Surprizante ĉiujn, ties membroj ŝajnis serioze konsideri sian mandaton. Ili ne nur debatis kiel veraj deputitoj, sed ankaŭ permesis, ke ĵurnalistoj ĉeestu ilian sesion de aŭgusto 2011.

En septembro 2011, la registaro lanĉis programon nomitan “Mono por la vrakoj”. Ĝi ebligas al ĉiu posedanto de pli ol kvardekjara veturilo interŝanĝi ĝin kontraŭ 50% rabato sur la peza import-imposto, kiu igas neeble aĉeti novan veturilon. Tiu ŝajne malgranda helpo gravas en tiu lando, kie la aŭtomobiloj ankoraŭ similas al antikvaĵoj. Aĉeti veturilon konstruitan post 1971 do ne plu estas privilegio rezervita por kelkaj protektatoj de la reĝimo.

Pli ol ses mil malliberuloj estis, antaŭ nelonge, liberigitaj, inter ili pluraj politikaj opoziciuloj. La prezidanto Thein Sein eĉ konsentis, fine de septembro, suspendi la baraĵ-projekton de Myitsone, kiu estis vigle kontestata de la loĝantaro sur la bordo de la riverego Irrawaddy. La baraĵo “estas kontraŭa al la volo de la popolo”, koncedis la ŝtatestro.

Laŭ iuj, ĉi tiu ton-ŝanĝo klariĝas per la deziro de la nova prezidanto montri sian povon. Laŭ aliaj, ĝi ilustras la hipokriton de la generaloj fariĝintaj bonaj mastrumantoj, antaŭ ĉio zorgantaj rikolti favorojn — kaj dolarojn — de la Okcidento. La intelektuloj ne kaŝas sian senpeziĝon konstatante, ke la paraliziga premo, kiu ilin subpremis, iomete formetiĝis, kvankam ili singarde atendas la estonton.

Al kiu profitos la renovigo de la Strand kaj la ekonomia liberaligo?

Post pluraj jardekoj da armea diktaturo, necesos pli ol kelkaj nuraj gestoj por konvinki. Espero por estonteco, por familianoj aŭ por si mem, estis tiom longe kaj tiom draste limigita, ke malmulte da birmanoj pretas fidi ĝin sen la certeco de profunda kaj daŭrigebla ŝanĝo.

Tial hodiaŭ stariĝas la demando: kiam la hieraŭaj ekonomiaj sankcioj estos transformiĝintaj en profitdonaj investoj, kiu rikoltos la profitojn? Ĉu la amikoj de la reĝimo, kiuj proprigis al si 80% de la publikaj entreprenoj okaze de rapida aŭkcio organizita ĵus antaŭ la elektoj de 2010, de la glaciaĵ-fabrikoj ĝis la benzinvendejoj? Ĉu la miliardulo Law kaj lia grupo Asia World? Ĉu la miliardulo Tay Za kaj lia grupo Htoo (minejoj, mara transporto, nemoveblaĵoj, hotel-industrio)? Ĉu Chevron (unu el la malmultaj usonaj petrol-kompanioj laborantaj en Birmo, malgraŭ la sankcioj)? Ĉu la ĉinaj kaj sudkoreaj konstru-kompanioj, kiuj transformas Rangunon konstruante luksajn apartamentojn kun rekorda rapideco? Kaj, krom tiuj evidentaj kandidatoj al profitoj, ĉu la eŭropanoj sukcesos denove spikumi kelkajn dolarojn en tiu fora lando?

Laŭ la New York Times, diskutoj okazis lastsomere inter la birma ministrejo pri komerco kaj la usona grupo Caterpillar, fama pro ties “flarkapablo” kaj kiu estas influa al la aliaj internaciaj investistoj. Kelkajn monatojn poste, dum aŭtuno, la Internacia Mon-Fonduso (IMF) plenumis dusemajnan viziton en la lando, cele klarigi la demandon pri valut-prezo (oficiale ĝi estas 6,5 kyats por unu dolaro, dum la verdan bileton oni interŝanĝas kontraŭ 800 kyats surstrate) kaj la procedurojn pri mon-transdonado.

La reveno de Birmo sur la tutmonda komerca scenejo certe finfine forviŝos ĝian nunan bildon. Baldaŭ, la lando ne plu aspektos tiom malproksima nek brutala. Oni eĉ povas imagi, ke la riĉaĵo de la investistoj provizos al la birma loĝantaro ne nur taŭgan salajron kaj importitan sodakvon, sed ankaŭ vivrimedojn, post kiam la tektono-rezervoj estos elĉerpitaj kaj la lastaj rubenoj transformitaj en dolaroj...

En Ranguno, la renovig-laboroj de la Strand malrapidiĝis pro la komenco de la pluvsezono. Vespere, la duonkonstruita ŝoseo pleniĝas per piedpilk-ludantoj kaj paroj promenantaj en la humida aero. La elektro, kaprica, ne ĉesas malŝaltiĝi kaj reŝaltiĝi. Subĉiele, antaŭ televidiloj funkciantaj per aŭtonomaj elektrejoj, grupetoj de amikoj trinkas teon sur plastaj tabletoj, manĝas frititajn kukurbojn kaj komentas la korean ĉi-vesperan serion. Tuta urbo staranta sur tiu vojo-peco, rande de oni-ne-scias-kion. Kiam la konstruado estos finita, ĉi tiu improvizita promenejo malaperos. La klakbruon de la klakŝuoj sur asfalto anstataŭos la zumego de la kamionegoj.

“La riĉaĵoj gajnitaj danke al la rabado de tektono estis la motoro de la koloniigo, klarigas Moe War Than, birma intelektulo. Hodiaŭ, estas same, sed kun aliaj profitantoj. Kun la diferenco, ke la klimat-varmiĝo igas ĉi tiun komercon ankoraŭ pli damaĝa ol antaŭe.”

Kupro, ligno kaj stano de nun iros laŭ la Strand al foraj landoj. Kio estos vere ŝanĝita, krom la fina destino de la eksportaĵoj, kaj la ritmo laŭ kiu ili plu detruas la pejzaĝon?

Elizabeth RUSH

Post Tobino

En 1997 nia gazeto popularigis la ideon de imposto pri la financaj transakcioj.* Tiuj estis tiam dekkvinoble pli grandaj ol la monda jara produktado. Hodiaŭ ili estas preskaŭ sepdekoble pli granda. Antaŭ dek kvin jaroj oni apenaŭ parolis pri la subprime-kreditoj kaj neniu imagis krizon de la ŝtataj ŝuldoj en Eŭropo. La plej multaj eŭropaj socialistoj, ensorĉitaj de s-ro Anthony Blair, pensis nur pri la “financa ennovigo”. En Usono, la prezidanto William Clinton komencis kuraĝigi la deponbankojn spekuli per la mono de siaj klientoj. S-ro Nicolas Sarkozy siavice genuis antaŭ la usona modelo kaj laŭdis la politikon de la Federacia Rezervo*, kiu poste montriĝis katastrofa. Li revis pri subprime-kreditoj en franca stilo ...

* Vd Ibrahim Warde, “Le projet de taxe Tobin, bête noire des spéculateurs [La projekto de la Tobin-imposto, teruraĵo por la spekulistoj]”, kaj Ignacio Ramonet, “Désarmer les marchés [Senarmigi la merkatojn]”, Le Monde diplomatique, respektive februaro 1997 kaj decembro 1997.
* “Se mi devus nomi modelon, tiu estus Alan Greenspan”, klarigis li al la gazeto Les Echos, la 23-an de junio 2004. “Li ĉiam agis pragmate kaj humile.”

Do, en 1997 la Tobin-imposto tute ne estis ŝatata, ĉar ĉio funkciis ja tiom bone! La franca ministro pri ekonomio kaj financoj, s-ro Dominique Strauss-Kahn, taksis ĝin tuj nepraktikebla. Kaj s-ro Sarkozy deklaris: “La afero de la Tobin-imposto estas absurda [...]. Ĉiufoje kiam ni punas la kreadon de riĉaĵoj sur nia teritorio, ni favoras la kreadon de riĉaĵoj ĉe la aliaj.”* Tuj post kiam li enposteniĝis kiel prezidanto de la respubliko, li taskis sian ministrinon pri ekonomio kaj financoj, s-inon Christine Lagarde, nuligi borsan imposton. La nuna ĝenerala direktorino de la Internacia Mon-Fonduso pravigis tion jene: “Tiu ĉi dispono kontribuas al fortigi la logon de Parizo kiel financejo.” Sen tio, avertis ŝi, “la plenumado de certa nombro de financaj decidoj [fariĝus] el eksterlandaj financejoj, kiuj jam delonge nuligis similajn impostojn.”*

* France 2, 7-a de junio 1999.
* Debato en la Senato, la 23-an de novembro 2007.

Poste, la okazaĵoj montris la nekomprenon de la politikaj respondeculoj, kiuj esperis profiti el la “financa ennovigo” per praktikado de imposta dumpingo. La ŝtatoj savis la bankojn sen trudi al ili alian kontraŭparton ol ankoraŭ pli grasajn profitojn. Sed ĉar nenia decido estis farata kontraŭ la financo, oni nur gurdis plej enuigajn proklamojn kontraŭ la “reĝo mono”. En Usono eĉ la ultrakonservativaj respublikanaj kandidatoj skurĝas ĉi-momente la “vulturojn” de Wall-Street, kiuj “ŝtelas la tutan monon de via entrepreno, bankrotigas vin kaj foriras kun la milionoj”.

Estas do ne tre surpriza, ke kvar monatojn antaŭ la fino de sia mandato, s-ro Sarkozy diras, ke li volas “partoprenigi la financon en la riparado de la detruoj kiujn ĝi kaŭzis”. Forgesita estas la “absurdeco” de imposto pri financaj transakcioj; forvaporiĝis la danĝero, ke la oraj ovoj de spekulado floros eksterlande.

Ankaŭ ni povus nun daŭre kontentiĝi per “ĵeti sablon en la radaron de la financo”, kiel postulis la ekonomikisto James Tobin. Sed, ĉar estas klare, ke la financo estas vivnecesa publika havaĵo, per kiu la akciuloj povas ostaĝigi la socion, ankaŭ ni devas iri antaŭen. Kaj postuli, ke la bankoj ĉesu aparteni al privataj interesoj.

Serge HALIMI.

Birmo: Ambigua rilato kun Ĉinujo

En decembro 2011, la prezidanto Thein Sein ordonis al la armeo ĉesi la batalon kontraŭ la sendependistaj grupoj Ŝan kaj Kaĉin. Sed la trankvilo restas necerta.

FARIĜINTE prezidanto de la Respubliko de la Unio de Myanmar (Birmo) en marto 2011, la eksgeneralo Thein Sein strebas aspektigi sin civilulo kaj demokrato. Li frontas dudekon da armitaj etnaj grupoj, kiuj postulas aŭtonomecon, aŭ eĉ sendependiĝon. La plej granda parto subskribis batalĉeso-interkonsenton inter 1989 kaj 1994; la plej potencaj estas la vaoj , kaĉinoj kaj la nordaj ŝanoj. La militista diktaturo planis integri ĉi tiujn organizaĵojn en lim-gardistan programon, la Border Guard Force (BGF), sub birma aŭtoritato*: vane. La batalo inter la centraj regantoj kaj la sendependistaj malplimultoj eĉ akriĝis.

* Vd “En Birmanie, des élections au bout des fusils”, Le Monde diplomatique, novembro 2009.

Rifuzante submetiĝi, la Kaĉin-Armeo por sendependiĝo Kachin Independence Army (KIA) starigis en februaro 2011 novan politiko-militan aliancon, nomatan United Nationalities Federal Council (UNFC), destinitan arigi ĉiujn etnajn grupojn. Dek unu el ili aliĝis, sed la armeo de la suda ŝan-ŝtato (SSA-S) rifuzis, sekvante en tio la tendencon de sia loĝantaro, kiu postulas sendependecon. Siaflanke la vaoj, kiuj ŝajnis favoraj al la kaĉin-propono, fine rezignis.

Tuj post kiam la registaro estis formita en aprilo 2011, la birma armeo rompis la batalĉesan interkonsenton kaj komencis kontraŭ la norda ŝan-armeo atakon, kiu kuntrenis aron de murdoj, kolektivaj seksperfortoj, vilaĝ-incendioj kaj fuĝoj de loĝantaro. Per tiu preciz-celanta atako, dum ili jam estas engaĝitaj en malfacilaj operacioj en la karen-ŝtato, la birmaj generaloj esperis refari la samon, kiel en Kokang*, forbalaante la ŝanojn en kelkaj tagoj. Ili tiel estus povintaj ĵeti averton al la aliaj nesubmetiĝantoj, samtempe elprovante la kunlabor-kapablon inter la etnaj malplimultoj.. Kvankam la tankoj kaj artilerio tre rapide ebligis akiron de la bazoj kaj vojoj, la ŝan-armeo — apenaŭ pli ol du mil homoj — eskapis dise en la ĝangalo. Ilia rezistkapablo surprizis, kaj, kvankam la bataloj malintensiĝis, aperis neniu solvo. Tamen, la etnaj gupoj ne montris sian solidarecon. La potenca va-armeo (United Was State Army, UWSA), kvankam delonge aliancano, ne intervenis, neoficiale laŭ ordono de sia protektanto, la ĉina granda frato. Nur la sudaj ŝanoj, ligitaj per neniu alianco, sendis taĉmentojn por batali kontraŭ la birma armeo malantaŭe, kaj ebligi malstreĉigi la “premtenilon”.

* En aŭgusto 2009, la registaro sukcesis en kelkaj tagoj venki la ribelantojn de Kokang, ĉe la ĉina limo.

Tamen, la situacio komencas ŝanĝiĝi, inkluzive sur la milita tereno, ĉar ĉiuj komprenis, ke la birmaj regantoj ne cedos. En la sudo de la ŝan-ŝtato, laŭlonge de la tajlanda landlimo, la SSA-S, kiu alfrontiĝis al la vaoj de la UWSA en 2005, diskrete faris lokajn interkonsentojn kun siaj eksmalamikoj, laŭ harmonio tute surpriza al bone informitaj observantoj — tio pruvas la taktikan kaj politikan lertecon de ties gvidanto, s-ro Yord Serk. Ties taĉmentoj patrolas tra la tuta ŝan-ŝtato, ĝis Namkham kaj Muse, sur la ĉina landlimo, kie agas la brigado 701, kiu de 2008, neoficiale kunlaboras kun la ĉinaj regantoj en la batalo kontraŭ la drogkomerco. La SSA-S tiel profitas el nerekta ĉina subteno, je granda bedaŭro de la birmoj.

Subteno al la armitaj grupoj

EN JUNIO 2011 okazis mortigaj bataloj inter la armeo kaj la kaĉin-ribelantoj, estigante elmigradon de miloj da civiluloj al la ĉina limo. Pekino strange silentis. Nuntempe Pekino strebas protekti stabilecon kaj postulas de la subtenataj grupoj, ke ili ne estu la unuaj pafantoj. La vaoj, same kiel ĉiuj, kiuj subskribis la batalĉeson, laŭte asertas, ke ili ne volas militon. Samtempe, la milita materialo pri kiu ili nun disponas (du dekduoj da soldat-transportaj veturiloj, kanonoj je 130 mm, porteblaj kontraŭaviadilaj misilo-ĵetiloj...) povas deveni nur de Ĉinujo. Subtenante iujn etnajn grupojn, Ĉinujo samtempe zorgas pluteni fortajn ligilojn kun Ranguno. Laŭ Xinhua-agentejo, ĝi investis 8,17 miliardojn da dolaroj en Birmo en 2010. Krome, okaze de kvintaga vizito en Pekino en septembro 2010, la generalo Than Shwz, akceptata de la prezidanto Hu Jintao, ricevis seninterezan prunton de 30 miliardoj da juanoj (4,2 miliardoj da dolaroj). Ĉinujo aĉetas krudmaterialojn kaj energi-resursojn; kontraŭ tio, ĝi vendas fabrikitajn objektojn, de armiloj ĝis la plej ĉiutage-necesaj produktoj.

En la va-regiono, estas ĉina kompanio, kiu rekte subskribis kun la va-respondeculoj de Panghsang, tridek-jaran kontrakton pri ekspluatado de kaŭĉukarboj. Tra miloj da hektaroj. Laŭ raporto de la Lahu National Development Organization (LNDO), preskaŭ kvincent mil hektaroj estis priplantataj en la tuta ŝan-ŝtato*. Kompreneble ĉi tiuj kompanioj ne deziras, ke tiuj plantejoj transformiĝu en batalkampojn.

* Vd Undercurrents, n-ro 3, Bangkok, aprilo 2009.

Ĉinujo maltrankvilas ĉefe pri la gasdukto-naftodukto, kiu devas alporti la gason de la Bengala golfo kaj la nafton venantan de la naftoŝipoj el la haveno Kyaupkyu. La konstruo de ĉi tiu profundakva haveno estas nun okazanta, kun partopreno de la China National Petroleum Corporation (CNPC), kiu venigis du mil ĉinajn laboristojn. Ĝi estas finkonstruota venontan jaron, dum la gasdukto-naftodukto estos finita komence de 2013. Ĝi longos mil cent kilometrojn, de la marborda Arakan ĝis la ĉefurbo de Junano, tra Mandalay, kaj proksime de Muse por la parto en la norda parto de ŝan-ŝtato. Oni eĉ konsideras plilongigi ĝin ĝis la Guizhou-provinco, kaj al la aŭtonoma regiono Guanĝi. Ĉi tiu giganta projekto kostos tri miliardojn da dolaroj kaj provizos gason por Ĉinujo dum almenaŭ tridek jaroj. La CNPC, kiu estas ĝia konstru-estro, asociiĝis kun entreprenoj koreaj Korea Gas (Kogas) kaj Daewoo International, kiu ekspluatas la kuŝejon, kaj ankaŭ kun Myanma Oil & Gas Enterprise (MOGE), la nacia birma kompanio, kaj al du barataj kompanioj.

Samtempe, Ĉinujo ligiĝis al la baraĵ-projektoj sur la grandaj birmaj riveregoj, unue evoluigataj de Tajlando kun la duobla celo produkti elektron kaj kaptadi akvon. Precipe interesata de elektro-produktado, ĝi asociiĝis kun la Electricity Generating Authority of Thailand (EGAT) por la konstruo de la Hatgyi-baraĵo, sur Salween-rivero en la ŝtato de la karenoj, kaj tiu de la baraĵego Ta Sang, sur la sama riverego, en la sudo de ŝan-ŝtato. Por ĉi tiu lasta baraĵo, ĝi alportis siajn grandajn kompaniojn, China Three Gorges Corporation, China Southern Power Grid kaj Sinohydro, ĉar la projekto “pezas” ĉirkaŭ 9 miliardojn da dolaroj, kun produkto-kapablo de pli ol 7.000 megavatoj.

Laŭ The New Light of Myanmar, la oficiala gazeto de la birmaj regantoj, dek ses interkonsentoj rilataj al tiuj investoj estis subskribitaj dum la vizito de la ĉina vicprezidanto Xi Jinping en Naypyidaw — nova birma ĉefurbo-, en decembro 2009. Ili koncernas, krom du projektoj sur Salween-rivero en la ŝan-ŝtato, gigantan 2.400-megavatan baraĵon ĉe Kunlong. Ankaŭ en la ŝan-ŝtato, sed en la va-regiono, China Hydropower Engineering Consulting Group laŭdire havas plurajn projektojn sur la riveroj Nam Ma kaj Nam Hka, du alfluantoj de Salween, kaj ankaŭ sur Nam Lwe, alfluanto de Mekongo.

Komence de 2010, alia granda hidroelektra grupo, Datang United Hydropower Developing, subskribis interkonsenton kun la birma ministrejo pri elektro por konstruo de baraĵo sur Taping-rivero, alfluanto de Irrawaddy. Produktkapabla je 240 megavatoj, ties produktado estas ĉefe destinita provizi energion por industria komplekso enhavanta or-minejon kaj uzinon de nikel-erco ĉe Tagaung, en la kaĉin-ŝtato.

En la karen-ŝtato, la Datang United Hydropower Developing estas koncernata de tri projektoj, inter kiuj unu estas 600-megavata en Ywathit, sur Salween-rivero, kaj sur Nam Pung kaj Nam Thabet, du alfluantoj de Salween. La lokaj asocioj kontraŭstaras tiun multecon de hidroelektraj baraĵoj, kiuj ne nur minacas la ekologian ekvilibron, sed ankaŭ kuntrenos morton de multaj vilaĝoj, de agroj, kaj translokigon de ekonomie malfortaj loĝantaroj. Krome, la karenoj ne forgesis la amaran sperton de la unua granda baraĵo de Lawpita, konstruita tie kun helpo de Japanujo post la dua mondmilito, kaj el kiu ili neniel profitis, ĉar la elektro produktita estas por Ranguno kaj la centra Birmo, malavantaĝe al Loikaw, ĉefurbo de ilia ŝtato.

Konstru-haltigo ĉe la baraĵo Myitsone

EN LA KAĈIN-ŜTATO, kies limoj laŭas Ĉinujon, interkonsento estis subskribita en majo 2007 inter la militista reĝimo kaj la China Power Investment Corporation por konstrui ses baraĵojn laŭlonge de la riveroj Mali Hka kaj Nmai Hka, kaj tiu de Myitsone, ĉe la kunfluejo de tiuj du riveroj, kiuj formas la riveregon Irrawaddy. Tio estus detruonta ĉi tiun historian lokon, kaĉinan kulturan heredaĵon. La akvo-rezervujo estus subakvigonta terenon same vastan kiel Singapuro, detruante zonon, kies biodiverseco estas tre riĉa, kaj kaŭzante la translokigon de dek mil homoj. Krome, situanta sur tertrema rompiĝlinio, la baraĵo estus minaconta la ŝtatan ĉefurbon Myitkyina, situantan je kvardek kilometroj alvale, kaze de rompiĝo.

Tuj post la subskribo de la interkonsento, la kaĉinaj neregistaraj organizaĵoj kaj la KIA protestis. La kontestado etendiĝis, ĉar ĉi tiu baraĵo koncernas ankaŭ la tutan loĝantaron de Birmo, por kiu Irrawaddy estas nutra riverego. Kvankam ĝi estis subtenata de iuj ministroj, la projekto ankaŭ dividis la militistan registaron, ĉar kelkaj generaloj vidis en ĝi ĉinan influon kaj signon de kreskanta dependeco de Pekino.

Je ĉies surprizo, la prezidanto Thein Sein anoncis, la 30-an de septembro 2011, suspendon de la konstruado de Myitsone. Iuj oponantoj tuj ĝojis pro venko, dum aliaj, pli singardemaj kaj kutimiĝantaj de la reĝimaj manipuladoj, substrekis, ke temas nur pri suspendo, kaj ne pri definitiva rezigno. Krome, la programo de la ses aliaj baraĵoj estas plutenata.

Ĉe la ĉina flanko, la registaro esprimis sian malkontenton. Okaze de renkontiĝo en Nanning (Ĉinujo), la 21-an de oktobro, la ĉina ĉefministro Wen Jiabao ne hezitis memorigi al la birma vicprezidanto Tin Aung Myint Oo, ke kiam du landoj engaĝiĝas por komunaj projektoj, ili devas respekti sian promeson*.

* “Wen says China, Myanmar should stick to their word”, Reuters, 21-a de oktobro 2011.

Neniu povas pretervidi, ke la regionoj loĝataj de la etnaj malplimultoj, longtempe konsiderataj kiel “landlimaj regionoj” kaj, tial, tute neglektataj de la sinsekvaj registaroj, estas grandega rezervujo de naturaj riĉofontoj. Rabado de tiuj ĉi fare de la generaloj kaj iliaj asociiĝintoj-negocistoj de la komenco de la 1990-aj jaroj, okazis malfavore al la lokaj loĝantaroj, kiuj malriĉiĝis dum la unua profitanto estis Ĉinujo. Ĉi-lasta deziras stabilecon, ne nur ĉe la landlimoj, sed ankaŭ en la tuta lando. Pro tio ĝia tuta kaj oficiala subteno al la regantoj de Naypyidaw, kaj, samtempe, ĝia helpo al iuj malplimultoj, estas nemalhavebla elemento de ĝia birma politiko.

André kaj Louis BOUCAUD

La tutdanĝera jaro

Ĉu 2012 estos la jaro, kiam la mondo ĉesos ekzisti? Tion aŭguras majaa legendo, kiu eĉ metas precizan daton al la apokalipso: la 12an de decembro (12-12-12). Kiel ajn, en la eŭropa kunteksto de ekonomia recesio kaj grava financa kaj socia krizo, riskoj ne malmultos ĉi-jare, kiam krome okazos decidaj elektoj en Usono, Rusio, Francio, Meksiko kaj Venezuelo.

Sed la ĉefa geopolitika danĝero plu troviĝos en la Persa Golfo. Ĉu Israelo kaj Usono ekigos la anoncitan militan atakon kontraŭ la iranaj atominstalaĵoj? La registaro de Teherano depostulas sian rajton disponi atomenergion por pacaj celoj. Kaj la prezidanto Mahmud Ahmadineĵad insistas, ke la celo de la programo tute ne estas militema sed simple volas produkti elektron devenan de atomenergio. Li ankaŭ memorigas, ke Irano subskribis kaj ratifis la Traktaton pri Nedistribuo de Atomarmiloj, dum Israelo ne faris la samon.

Siaflanke la israelaj aŭtoritatoj pensas, ke oni ne devas plu atendi. Laŭ ili proksimiĝas la danĝera momento, kiam la reĝimo de la ajatoloj disponos atomarmilojn, kaj ekde tiam oni ne plu povos kontraŭfari ion. La ekvilibro de fortoj en Mezoriento estos rompita kaj Israelo ne plu ĝuos nekontesteblan armean superecon en la regiono. La registaro de Benjamin Netanjahu taksas, ke en tiaj cirkonstancoj la ekzisto mem de la juda ŝtato estus minacata.

Laŭ la israelaj strategiistoj la nuna momento estas aparte taŭga por atako, ĉar Irano estas en malforta situacio kaj el ekonomia vidpunkto — pro la sankcioj de post 2007 fare de la UN-Sekureckonsilio baziĝantaj sur danĝero-gravedaj informoj de la Internacia Atomenergia Organizo — kaj el la vidpunkto de la regiona geopolitika kunteksto, ĉar ĝia ĉefa aliancano, Sirio, malkapablus pro la perforta interna popolribelo eventuale helpi ĝin. Kaj ĉi tiu malkapablo de Damasko tuŝas plian regionan iranan aliancanon, la libanan Hizbulahon, kies vojoj por liverado de armeekipaĵoj el Teherano ne plu estas fidindaj.

Pro tiuj kialoj Israelo deziras kiel eble plej baldaŭan atakon. Por pretigi la bombadon jam enŝteliĝis en Iranon anoj de specialaj taĉmentoj. Kaj tre probable israelaj agentoj planis la atencojn mortigintajn, en la pasintaj du jaroj, kvin gravajn iranajn atomsciencistojn.

Kvankam Vaŝingtono same akuzas Teheranon pri antaŭenigo de kaŝa atomprogramo por produkti atombombon, ĝia analizo pri atakbezono malsamas. Usono eliras nun el du jardekoj da militoj en tiu regiono, kaj la rezulto ne estas agrabla. Irako estas katastrofo kaj fine restis en la manoj de la ŝijaisma plimulto, kiu simpatias al Teherano... Rilate la afganan kotan kaĉon, la usona armeo montris sin nekapabla venki la talibanojn, kaj la usona diplomatio devis rezigni kaj intertrakti kun ili antaŭ la baldaŭa forlaso de la lando, kiu restos submetata al sia sorto.

Ĉi tiuj kostaj konfliktoj malfortigis Usonon kaj rivelis al la mondo la limojn de ties potenco kaj ties naskiĝantan historian dekadencon. Ne estas la momento por novaj aventuroj. Ankoraŭ malpli dum elekto-jaro, kiam la eksiĝonta prezidanto, Barack Obama, ne certas pri reelekto, kaj dum periodo, kiam oni mobilizas ĉiujn resursojn por kontraŭbatali la krizon kaj malpliigi la nombron da senlaboruloj.

Aliflanke, Vaŝingtono provas ŝanĝi sian bildon ĉe la arab-islama mondo, precipe post la popolribeloj dum la t.n. “araba printempo” de 2011. Anstataŭ komplico de diktatoroj — precipe de la tuniziano Ben Ali kaj de la egipto Mubarak — ĝi volas nun elstari kiel mecenato de la novaj arabaj demokratioj. Milita atako kontraŭ Irano, krome en kunlaboro kun Israelo, ruinigus tiujn penojn kaj vekus la kontraŭusonismon latentan en multaj landoj, precipe en tiuj, kies novaj registaroj specife fontintaj el la popolribeloj estas gvidataj de moderaj islamistoj.

Jen grava kroma atentindaĵo: la atako kontraŭ Irano havus konsekvencojn ne nur militajn (povos okazi, ke kelkaj iranaj balistikaj misiloj sukcesos atingi la israelan teritorion aŭ la usonajn militbazojn en Kuvajto, Barejno aŭ Omano) sed, ĉefe, ekonomiajn. La minimuma reago de Irano al bombado de ĝiaj atomejoj estus — kiel la iranaj militaj aŭtoritatoj ne ĉesas averti — la blokado de la Hormuza Markolo. Riglilo de la Persa Golfo, tra tiu markolo pasas triono de la petrolo de la mondo kaj ĉ. 17 milionoj da petrolbareloj ĉiutage. Sen tiu provizado la prezoj de la benzinoj atingus neelteneblajn nivelojn, kio malebligus reaktivigon de la monda ekonomio kaj eliron el la recesio.

La irana stabo asertas, ke “nenio estas pli facile rigebla ol tiu markolo” kaj multobligas la manovrojn en la zono por montri, ke Irano kapablas efektivigi siajn minacojn. Vaŝingtono respondis, ke la blokado de la strategia Hormuza vojo estus konsiderata kiel “milita ago”, kaj plifortigis sian Floton V navigantan en la golfo.

Tre neprobable Irano prenos la iniciaton rigli la Hormuzan Markolon (kvankam tio ja eblus kiel reprezalio kontraŭ atako). Unue: per tio ĝi kvazaŭ pafus al si mem, ĉar sian propran petrolon ĝi eksportas tra tiu vojo, kaj la resursoj el tiu eksportado estas fundamentaj por Irano.

Due: ĝi damaĝus kelkajn el siaj ĉefaj aliancanoj, kiuj apogas ĝin en ĝia konflikto kun Usono. Precipe Ĉinio, kies importado de petrolo, kiu altas je 15% de la ĉina konsumo, devenas de Irano; kaj eventuala ĉesigo de la provizado haltigus parton de la ĉina produktado-aparato.

La streĉiteco estas do eksplodema. La registaroj tra la mondo observas minuton post minuto tiun danĝeran eskaladon, kiu povas konduki al granda regiona konflikto. Implikitaj estus ne nur Israelo, Usono kaj Irano, sed ankaŭ tri pliaj potencoj de Mezoriento: Turkio, kies ambicioj en la regiono denove estas konsiderindaj; Saŭdarabio, kiu de post jardekoj revas pri malapero de sia granda ŝijaisma islama rivalo; kaj Irako, kiu povas dispeciĝi en du partojn, unu ŝijaisma porirana kaj unu sunaisma porokcidenta.

Simile, bombado de la iranaj atomejoj estigus radioaktivan nubon nocan por la sano de la tuta loĝantaro de la zono (inkluzive de la miloj da usonaj armeanoj kaj de la loĝantoj de Israelo). Ĉio tio pensigas, ke, eĉ se la militemuloj parolas pli kaj pli laŭte, la tempo de diplomatio ankoraŭ ne finiĝis.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, februaro 2012.

Nutraĵoj, lasta rifuĝo de la spekulado

Kiam rizo fariĝas financa produkto

Por sia enoficiĝo, komence de januaro, la nova ĝenerala direktoro de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nutrado kaj Agrokulturo, s-ro Josße Graziano da Silva, promesis aligi la rimedojn por Afriko, la “prioritato” de sia mandato. Sed trans la laŭpunkta helpo — necesa —, necesus forpreni la kampkulturajn krudmaterialojn el la sistempo de spekulado, laŭ la propono de ekonomikistoj.

REKTA, ASFALTITA vojo, monotona. La baobaboj paradas, la grundo estas flava, polva, malgraŭ la matena horo. En la malnova nigra Peugeot la aero estas sufoka, nespirebla. Akompanate de la agronomia inĝeniero kaj konsilisto pri kunlaborado de la svisa ambasadejo, s-ro Adama Faye, kaj de lia ŝoforo, s-ro Ibrahima Sar, ni veturas norden, al la grandaj bienegoj de Senegalio. Por mezuri la efikon de la spekulado pri nutraĵaj produktoj, ni disponas — elfalditaj sur niaj genuoj — la lastajn statistikaj tabelojn de la Afrika Banko de Disvolvado. Sed s-ro Faye scias, ke alia demonstado atendas nin, pli malproksime. La aŭto enpenetras la urbon Lugo (france: Louga), cent kilometrojn de Sankta Ludoviko (france: Saint-Louis). Poste, subite, ĝi haltas: “Venu! Ni vizitu mian fratineton, diras li. Ŝi ne bezonas viajn statistikojn por klarigi tion kio okazas.”

Malriĉa bazaro, kelkaj standetoj ĉe la vojo. Montetoj da niébé, manioko, kelkaj kokinoj blekantaj malantaŭ siaj kradoj. Ternuksoj, kelkaj tomatoj kun faltoj, terpomoj. Oranĝoj kaj klementinoj el Hispanio. Eĉ ne unu mango, frukto tamen tre fama en Senegalio. Malantaŭ unu el tiuj lignaj tabletoj, vestita de vasta bubuo brile flava kaj de kun ĝi harmonia kaptuko, juna virino babilas kun siaj najbaroj: Ajŝa, la fratino de s-ro Faye. Ŝi respondas al niaj demandoj vigle, sed, ju pli ŝi parolas, des pli ŝi koleras. Baldaŭ, ĉe la rando de la alnorda strato, brua kaj gaja grupo de infanoj ĉiuaĝaj, de junuloj, de maljunulinoj, formiĝas ĉirkaŭ ni.

La sako de 50 kilogramoj da importita rizo kostas 14.000 CFA-frankojn*. Do, la vespera supo estas ĉiam pli likva. Nur kelkaj grajnoj rajtas naĝi sur la akvo en la kuirpoto. Ĉe la komercisto, la virinoj aĉetas nun rizon en glasoj. La malgranda gasbotelo pasis, en kelkaj jaroj, de 1.300 al 1.600 CFA-frankoj; la kilogramo da karotoj de 175 al 245 CFA-frankoj; la pano de 140 al 175 CFA-frankoj. Trideko da ovoj altiĝis en unu jaro de 1.600 al 2.400 CFA-frankoj. Pri fiŝoj, same. Ajŝa nun ŝajnigas kvereli kun siaj najbarinoj, kiuj ŝiaopinie estas tro timemaj en siaj priskriboj de la situacio: “Diru al la tubab kion vi pagas por kilogramo da rizo! Diru al li, ne timu! Ĉio kostas pli preskaŭ ĉiutage.”

* La nombroj estas de majo2009, 1 eŭro = 655,96 CFA-frankoj. La minimuma salajro estas je 40.000 SFA-frankoj.

Tiel, malrapide, la financo malsatigas la loĝantarojn. Sen ke tiuj ĉiam komprenas la meĥanismojn, sur kiuj la spekulado baziĝas.

Aparato perversigita

ĈIO KOMENCIĜAS per unikaĵo, ĉar la interŝanĝo de kampkulturaj produktoj ne funkcias tute same kiel la aliaj: sur tiu merkato oni konsumas pli ol oni vendas. Tiel, “la internacia komerco pri cerealoj prezentas apenaŭ pli ol 10% de la produktaĵo de ĉiaj kulturaĵoj (7% de rizo)”, opinias la ekonomikisto Olivier Pastré*, antaŭ ol konkludi: “Tre eta ŝanĝo de la monda produktado alten aŭ malalten povas perturbi la merkaton.”* Fronte al la kreskanta postulo, la propono (la produktado) montriĝas ne nur difekta, sed ekstreme dependa de la klimataj hazardoj: sekeco, grandaj incendioj, inundoj ktp.

* NDLR: Ankaŭ, ekde 2001, prezidanto de la IMBank (Tunisio), administranto de la Asocio de Bankdirektoroj (ekde 1998) kaj de la SMP-Banko (ekde 2004).
* Olivier Pastré, “La crise alimentaire mondiale n’est pas une fatalité [La monda nutraĵkrizo ne estas fatalo]”, en Pierre Jacquet et Jean-Hervé Lorenzi (sub la dir. de), Les Nouveaux Equilibres agroalimentaires mondiaux, Presses universitaires de France (PUF), Parizo, 2011.

Pro tio, komence de la 20-a jarcento, en Ĉikago aperis la unuaj “derivitaj produktoj”. Tiuj financaj instrumentoj, kies valoro estas “derivita” de la prezo de alia produkto, nomata “suba” — ekz-e akcioj, obligacioj, mon-instrumentoj —, estis komence destinitaj ebligi al la kampkulturistoj de la Meza Okcidento (“[Middle West”) vendi siajn produktojn je prezo fiksita antaŭ la rikolto — pro tio la nomo “tempolima kontrakto”. En kazo de falo de la kurzoj en la momento de rikolto, la kampkulturisto estis protektita; en kazo de kurzaltiĝo la investistoj ricevis profiton.

Sed, komence de la 1990-aj jaroj, tiuj produktoj de singardo transformiĝis en produktojn de spekulado. Heiner Flassbeck, ĉefekonomikisto de la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), indikis, ke inter 2003 kaj 2008 la spekulado pri krudmaterialoj per indeksitaj fondusoj* kreskis je 2300 elcentoj.* Ĉe la fino de tiu periodo la forta prezaltiĝo de bazaj nutraĵoj kaŭzis la famajn “malsatribelojn”. La bildoj de virinoj de la haitia ladurbaĉo Cité Soleil [“Sunrubo”], kiuj preparas kukojn el koto por siaj infanoj tiam revenis maŝe sur la televidekranoj. Urbaj perfortaĵoj, rabadoj, manifestacioj kun centmiloj da homoj en la stratoj de Kairo, de Dakaro, de Bombajo, de Portoprinco, de Tuniso, kiuj postulis panon por certigi sian supervivadon aperis en la titolpaĝoj de la gazetoj dum pluraj semajnoj.

* Esprimo por investfondusoj, kies rendimento estas supozata konformi al tiu de referenca indico (valorpaperaro, CAC 40 ktp).
* Conférence des Nations unies sur le commerce et le développement, “Rapport sur le commerce et le développement”, Ĝenevo, 2008.

La indicoj de 2008 de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri nutrado kaj agrokulturo (ONA, angle: FAO) stabiliĝis mezume je 24% super tiu de 2007, kaj je 57% super tiu de 2006. En la kazo de maizo, la produktado de usona bioetanolo — subtenata de pli ol 6 miliardoj da dolaroj (4,7 miliardoj da eŭroj) de jaraj subvencioj distribuataj al la produktistoj de tiu “verda oro” — konsiderinde reduktis la proponon de Usono sur la monda merkato pri maizo. Nu, ĉar maizo servas parte por bestnutraĵo, ĝia malofteco sur la merkatoj, dum la postulo je viando progresas, ankaŭ kontribuis al la prezaltiĝoj ekde 2006. “La alia granda pornutra cerealo, rizo, havis proksimume la saman evoluon, diras la ekonomikisto Philippe Chalmin*, kun prezoj kiuj, en Bankoko, pasis de 250 al pli ol 1.000 dolaroj po tuno.”* La mondo subite ekkonsciiĝis, ke en la 21-a jarcento dekoj da milionoj de homoj mortas pro malsato. Poste, la silento denove kovris la tragedion.

* NDLR: Li estas cetere konsilinto ĉe la Franca Asekur-Societo Société française d’assuranc (Euler Sfac), inter 1991 kaj 2003, kaj prezidanto de la Objectif Alpha Obligataire (grupo Lazard) ekde 2005.
* Philippe Chalmin, Le Monde a faim [La mondo malsatas], Bourin Editeur, Parizo, 2009.

Sed, ekde la eksplodo de la financa krizo, la spekulado pri la nutraĵaj krudmaterialoj akceliĝis: fuĝante el la katastrofo, kiun ili estis kaŭzintaj, la spekulistoj — ĉefe la plej gravaj, la hedge funds, aŭ “spekulaj fondusoj” — transiris al la agronutraĵaj merkatoj. Por ili, ĉiuj havaĵoj de la planedo povas esti objekto de veto pri la estonto. Do, kial ne la nutraĵoj nomataj “bazaj” — rizo, maizo kaj tritiko —, kiuj kune kovras 75 elcentojn de la monda konsumado (50 elcentojn por rizo)? Laŭ la raporto 2011 de la ONA, nur 2 elcentoj de la portempaj kontraktoj pri krudmaterialoj kondukas nun efektive al liverado de varo. La restantaj 98 elcentoj estas revendataj de la spekulistoj antaŭ la limdato.

Tiu fenomeno tiom ampleksiĝis, ke la usona Senato maltrankviliĝis pri tio. En julio 2009 ĝi denuncis “ekscesan spekuladon” sur la merkatoj de tritiko, kaj kritikis speciale la fakton, ke kelkaj komercistoj havas ĝis kvindek tri mil kontraktojn samtempe! Ĝi ankaŭ denuncis la fakton, ke “ses indeksitaj fondusoj rajtas nun havi cent tridek mil kontraktojn pri tritiko en la sama momento”, do dudekoble pli ol la limo permesata al normaj financaj organizantoj.*

* Paul-Florent Montfort, “Le Sénat américain dénonce la spéculation excessive sur les marchés à terme agricoles”, raporto de la konstanta subkomitato de la Senato de Usono taskita pri enketoj, www.momagri.org/fr.
Por monda kontrolado de prezoj

Alarmiĝis ne nur la usona Senato. En januaro 2011 alia institucio rangis la prezaltiĝon de la krudmaterialoj, speciale nutraĵaj, kiel unu el la kvin grandaj minacoj por la bonstato de la nacioj, same kiel la kibernetika milito aŭ amasdetruaj armiloj en la manoj de teroristoj: la Monda Ekonomia Forumo de Davos ...

Jen kondamno kiu povis iom surprizi, pro la maniero de aligo al tiu rondo. La fondinto de la Monda Ekonomia Forumo, la svisa ekonomikisto Klaus Schwab, ne lasis al hazardo la akcepton al sia Klubo de la 1.000 (la oficiala nomo de la kunveno): invititaj estas nur la gvidantoj de societoj, kies bilanco superas miliardon da dolaroj. Ĉiu membro pagas 10.000 dolarojn por aliĝo. Nur ili havas aliron al ĉiuj kunvenoj. Inter ili, kompreneble, la spekulistoj estas multnombraj.

La malfermaj paroladoj en 2011 en la bunkro de la kongrescentro tamen klare montris la problemon. Ili kondamnis kun sia lasta energio la “malrespondecajn spekulistojn” kiuj, pro pura logo de profito, ruinigas la nutraĵmerkatojn kaj pligravigas la malsaton en la mondo. Poste, dum ses tagoj, vicego de seminarioj, de konferencoj, de koktelaj renkontiĝoj, de renkontiĝoj, de konfidencaj kunvenoj en la grandaj hoteloj de la enneĝita urbeto, komentis la demandon ... Sed ĉu vere la problemo de la monda malsato trovas la plej atentajn orelojn en la manĝoĉambroj de la restoracioj, la drinkejoj, la fandfromaĝaj kafejoj de Davoso?

Por finfine venki la spekulistojn kaj ŝirmi la merkatojn pri kampkulturaj krudmaterialoj kontraŭ iliaj adaj atakoj, Flassbeck proponas radikalan solvon: “Forpreni al la spekulistoj la krudmaterialojn, ĉefe nutraĵajn”.* Li postulas specifan mandaton de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Tiu, klarigas li, donfidus al la KUNKD la mondan kontroladon de la borsaj prezestiĝoj pri kampkulturaj krudmaterialoj. Ekde tiu momento, nur produktistoj, komercistoj aŭ uzantoj de kampkulturaj krudmaterialoj povas interveni en la portempaj merkatoj. Kiu ajn, kiu faras kontrakton pri kvanto de tritiko aŭ rizo, pri hektolitroj de oleo, ktp, estos devigata liveri la intertraktitan havaĵon. Necesas ankaŭ starigi — por la fina ncaj organizantoj — altan minimumon de memfinancado. Kiu ne uzas la intertraktitan havaĵon, estos ekskludita el la borso.

* Heiner Flassbeck, “Rohstoffe den Spekulanten entreissen [Forpreni krudmaterialojn al la spekulistoj]”, Handelsblatt, Duseldorfo, 11-a de februaro 2010.

Se tiu “Flassbeck-metodo” estus aplikota, tiam ĝi malproksimigus la spekulistojn de la vivrimedoj de la damnitoj de la Tero kaj radikale malhelpus la financismigon de la agronutraĵaj merkatoj. La propono de Flassbeck kaj de la KUNKD estas vigle subtenata de koalicio el neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj esplor-organizaĵoj.*

* Ilia argumentado estas resumita en la eseo de Joachim von Braun, Miguel Robles kaj Maximo Torero, “When Speculation Matters”, International Food Policy Research Institute (Ifpri), Vaŝingtono, 2009.

Kio mankas, en la momento, estas la volo de la ŝtatoj.

Jean ZIEGLER.

Manko de rimedoj, konkurenco de la G20

Kiu volas sufoki la UN?

La duan fojon en kvindek jaroj, la Unuiĝintaj Nacioj decidis, la 23-an decembron 2011, malkreskan buĝeton por 2012-2013. La financa krizo oficiale pravigas tiun malaltigon, sed la membroŝtatoj, kvankam ili ofte deklaras senmankan ŝaton al la UN, ne hezitas ĉirkaŭiri ĝin. La UN ŝajnas serĉi sian vojon en plene skuiĝanta geopolitiko.

LA KONTRASTO mirfrapas tuj ĉe alveno: kompare kun la novjorka “vitra domo”, al kiu la temoj paco kaj sekureco donas ian solenecon, la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Vieno memorigas pli pri malgranda laborema vilaĝo. Kvar mil oficistoj agas tie, trakuras la koridorojn ornamitaj per artverkaĵoj de malegala gusto (sed el la tuta mondo) kaj per gigantaj fotaĵoj de blukaskuloj en plena ago. “Ni laboras por la teĥnikaj agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj”, ripetas ili, iom defende, por bone montri la diferencon inter ili kaj la pli politika el la instancoj en Manhatano.

La aŭstra ĉefurbo estas, kun Novjorko, Ĝenevo kaj Najrobo, unu el la kvar ĉefstabejoj de la UN. Je kelkaj metrostacioj disde la riĉaspektaj konstruaĵoj de la iama imperiestra ĉefurbo, en stelforma konstruaĵo en la stilo de la 1960-aj kaj -70-aj jaroj, la Viena Internacia Centro (Vienna International Center — VIC) havas ne malpli ol naŭ organismojn (vidu la tekston ĉi-suban). Francio havas en Vieno tri konstantajn ambasadorojn — ĉe Aŭstrio, ĉe la Organizaĵo pri sekureco kaj kunlaborado en Eŭropo (OSKE) kaj ĉe la UN —, dum la plej multaj aliaj landoj kontentiĝas je du.

Ĉiujare traktiĝas dekoj da traktatoj, miloj da rezolucioj kaj da teĥnikaj raportoj en la VIC. Malproksime de la rigardoj, tie diplomatoj kaj juristoj okupiĝas ofte pri malintensaj konfliktoj pri malklaraj amendoj aŭ formuloj — ekz-e ĉu nomi certajn aferojn “blankigo de krimproduktoj” aŭ “blankigo de mono”. Sed la disputaĵoj montriĝas kelkfoje pli gravaj, ekz-e kiam temas pri la difino de terorisma ago. La 8-an de septembro 2006 la Ĝenerala Asembleo de la UN decidis mondan strategion de batalo kontraŭ la terorismo, kiu referencas la validajn traktatojn ekde 1937 pri tiu temo. La oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ fidrogoj kaj krimo (OUNDK), kun sidejo en Vieno, estas taskita favori ĝian realigon per disponoj de teĥnika helpo: juraj konsiloj, surlokaj misioj, instruado de juristoj, ktp.

Ia distribuo de taskoj montriĝas mondskale. La ŝtatoj petas la teĥnikajn agentejojn de la UN por klarigi aŭ reguligi disputaĵojn aŭ por surlokaj agadoj (disvolvado, scienca kunlaborado ...). Pluraj landoj de la sahela zono ekz-e petis la OUNDK pretigi praktikan manlibron de batalo kontraŭ la terorismo; aliaj petis teĥnikan helpon en la batalo kontraŭ korupto. Aliflanke, por la grandaj politikaj demandoj, la ŝtatoj ofte pli emas mobilizi la regionajn organizaĵojn (la Eŭropan Union, ekz-e) aŭ landaron, kiel la G8 aŭ la G20.*

* Dum la petrolkrizo, laŭ iniciato de Francio, renkontiĝis en la jaro 1975 Germanio, Usono, Japanio, Britio kaj Italio. Al tiu G6 aliĝis Kanado en 1976 (G7) kaj poste Ruslando en la jaro 1998 (G8). La prezidanto de la Eŭropa Komisiono membras en ĝi. La G20 kunvenis la unuan fojon en 1999 en Berlino, post la azia financkrizo de 1997-1998.

La “G”, kiujn la plej industriiĝintaj landoj neoficiale kreis , funkcias kiel faktaj direktorioj. Ili ebligas al siaj membroj liberiĝi el UN-proceduroj por dekreti regulojn sen ia ajn legitimeco. “Temas ĉefe pri efikoj de anonco, moderigas s-ro Jean-Pierre Bugada. Tiuj kunvenoj ne havas nepre konkretajn konsekvencojn, kaj la UN restas la precipa instrumento de la internacia komunumo.” Kvankam la direktoro de la oficejo pri regiona informado de la UN sur la Malnova Kontinento volas montriĝi trankviliga, li tamen koncedas, ke la organizaĵo “maltrafis la okazon de la financa krizo”: efektive la terenon okupas la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Monda Banko, en la periferio de la UN-sistemo, kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), organizaĵoj komplete aŭtonomaj. Kion faras la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD) aŭ la [Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Industria Disvolvado] (UNID)? Malsame ol la institucioj de Bretton Woods, tiuj ĉi organizaĵoj restas centritaj sur la disvolvado, ĉefe de la Sudaj landoj; ili ne centrigas sian agadon al liberkomerco aŭ al la financo.

S-ro Renaud Corieul, sekciestro ĉe la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Komerca Juro (KUNIKJ), bedaŭras la marĝenigon de instanco, kie la “mallaŭta muziko de la internacia kunlaborado, kaj ne nur la konkurenco, daŭre aŭdiĝas, malgraŭ la tre aktivaj mastraj premgrupoj. Estas signo de la tempo, ke la datoj por la monda konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri la daŭrigebla disvolvado (Rio + 20), planita por la komenco de junio 2012, estis prokrastita je dek tagoj, por adaptiĝi al la kalendaro de la G20.

Navigado laŭ vido

PRI LA INTERNACIA sekureco, kiel la UN — pere de sia Konsilio pri sekureco — okupas la scenejon, estas la kvin landoj kun vetorajto, kiuj donas la tonon, kaj la plenumado de la decidoj estas ofte konfidata al la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO), kiel pri Libio en la printempo de 2011. “Estas ĉarnira periodo por la mondaj organizaĵoj, opinias alta franca oficisto, kiu deziras resti anonima. La ŝtatoj ŝajnas navigi laŭ vido: ili deklaras sian ŝaton de multflankismo, sed ili revigligas duflankajn rilatojn kaj provas fari, kiel antaŭ 1914, laŭtemajn aliancojn, kiuj ebligas al ili regi la mastrumadon de punktaj problemoj, ekz-e de fidrogoj aŭ terorismo.” Fakte, la buĝeto de la UN-agentejoj en Vieno kovras apenaŭ 10 elcentojn de iliaj agadoj. Por la resto ili devas kolekti monon. “Ni difinas projektojn laŭ la peto de ŝtatoj aŭ de la Ĝenerala Asembleo, kaj poste ni serĉas la monon”, klarigas s-ro Mauro Miedico, de la OUNDK, antaŭ ol precizigi, ke “temas nur pri publika mono, por eviti konfuzon.”

Iaj agentejoj de la UN suferas same brutalajn kiel drakonajn pritranĉojn de siaj buĝetoj, kaj la kadruloj konfesas, ke ili financas mem siajn flugojn al Novjorko ... La laborkontraktoj kun limigita daŭro fariĝis la regulo por la internacia personaro, kiu estas ofte eksterordinare kvalifikita. La 23-an de decembro 2011, la organizaĵo voĉdonis buĝeton je 5 elcentoj malpli altan por 2012 kaj 2013 — malpli ol 260 milionoj da dolaroj (do 200 milionoj da eŭroj) por buĝeto de pli ol 5 miliardoj. “La prospera periodo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ŝajnas esti tre malproksima, suspiras s-ro Bugada. Tiam la mono por disvolvado fluis abunde.” Kun la fluo de la tempo la UN fariĝis granda burokrata maŝino — la ĝenerala sekretario havas proksimume kvardek kvar mil dungitojn tra la mondo —, kiu faras ĉiutagan laboron, sed ne sukcesas atingi la grandajn sociajn debatojn. Krome, iaj iniciatoj, kiel Global Compact (Monda Kontrakto) fine de la 1990-aj jaroj malklarigis ĝian bildon en la asociaj rondoj. Tiu partnereco celas fortigi la ligojn inter la agentejoj kaj la grandaj entreprenoj por kreskigi la surlokan efikecon. Ĉu tie ne okazas risko de intereskonflikto?*

* Vd Christian G. Caubet: “Liaisons dangereuses avec le monde des affaires [Danĝeraj ligoj kun la afermondo], Le Monde diplomatique, septembro 2005.

“Oni parolas pri la UN nur kiam la aferoj iras malbone, neniam por montri, kion ĝi faras ĉiutage surloke”, rimarkigas oficisto de la OUNDI. Kaj li emfazas la centojn da programoj pri sano aŭ pri helpo al rifuĝintoj, sen kiuj milionoj de homoj en la mondo ne transvivus. En la VIC, ĉiu agentejo — ja ĉiu oficisto — havas specifan projekton: projekton preparatan, delikatajn intertraktadojn, ĝisdatigon de “kondut-kodo”, poluri kadroleĝon, animi laborgrupon ...

En sia eta oficejo s-ro Niklas Hedman, vicdirektoro de la Oficejo pri Spacaj Aferoj (OSA), klarigas kun skrupula detaleco la danĝerojn de poluado kaŭzitaj de la dekdu mil spacaj aparatoj lokitaj en la atmosfero ekde la 1950-aj jaroj. Kun nervoza mano sur la klavaro de sia komputilo, tiu svedo kun senartifika aspekto prezentas la tute novan interretan registron de la objektoj enspacigitaj. “Tio estas nur la komenco de laboro de informado kaj kontrolado”, klarigas li. Malantaŭ li, sur bretaro zorge ordigitaj, miniaturaj satelitaj najbaras modelon de la ruĝa kaj blanka raketo de la profesoro Tournesol. La OSA laboras ankaŭ pri ia polico pri spaca cirkulado: kiu respondecas en kazo de kolizio? Tio estas demando tiom pli tikla, ĉar sojlolandoj kiel Ĉinio, Barato aŭ Brazilo, sed ankaŭ privataj agantoj, kiel Space Imaging, komencas partopreni en la vetkuro al la spaco.

La UN-agentejoj ekkonsciis pri la neceso pli bone konigi sian laboron kaj faras komunikajn klopodojn: distribuado de dokumentoj, malfermo de kunvenoj al ĵurnalistoj, konsultado de diversaj agantoj, ktp. Ili ankaŭ deziras labori kun la neregistaraj organizaĵoj (NRO). Tio estas ofte tre densa kunlaborado, ĉar pluraj tekstoj — ekz-e la traktato pri malpermeso de kontraŭpersonaj minoj de 1997, nomata “ICBL” (Internacia kampanjo por malpermesi minojn)* — estas envere tutsimple la verko de la NRO.

* Vd pri tio en Esperanto la diversajn rezoluciojn de la Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.). -vl
Militetoj de tranĉeoj

SED NE certas, ke la interplektiĝo de publikaj kaj privataj agantoj, kiuj alelektiĝas, fine kontribuas al la klareco de la procezoj kaj al ilia demokratia kontrolado. Sen kalkuli la emon de la UN-oficistoj kaj de iliaj asociaj akcesoruloj uzi kelkfoje repuŝan ĵargonon, en kiu miksiĝas enigmaj akronimoj, koditaj referencoj kaj galimatio surbaze de flughavena angla. Ekz-e, de kelkaj monatoj, en la koridoroj de la UN, en la diskutejoj kaj aliaj retoj, oni parolas jam nur pri la ebla anstataŭigo de la “ODM” per la “ODD” dum la pintkunveno Rio + 20. Traduku: “celoj de la jarmilo por la disvolvado” kaj “celoj de la daŭrigebla disvolvado”* — la diferenco ne vere okulfrapas!

* En la franca: “objectifs du millénaire pour le développement” kaj “objectifs du développement durable” respektive. -vl

La internaciaj rilatoj similas al kalejdoskopo de organizaĵoj, de programoj kaj de agentejoj, kiun la buĝeta malabundo devigas al malsponta kunordigado. Ekz-e la ONUDI kunlaboras kun la Organizaĵo pri Agrokulturo kaj Nutraĵo (OAN, angle: FAO), kiu mastrumas programon kun la Internacia Fonduso pri Agrokultura Disvolvado (IFAD, france FIDA), kiu siavice ricevis mandaton de la Afrika Unio, kiu siavice havas partnerecon kun la Eŭropa Unio ... Sed la rilatoj ne estas ĉiam same fluaj. Ekz-e la Eŭropa Unio, kiu ŝatas prezentiĝi kiel multnacia organizaĵo pri komerca juro, snobe traktas la kunvenojn de la KUNIKJ. “La Komisiono de Bruselo ne sekvas niajn laborojn kaj intervenas nur poste, kiam ĝi rimarkas, ke la decidita teksto ne konvenas al ĝi”, konstatas s-ro Sorieul. La Dudek-Sep ŝajnas ofte trafitaj de duona paralizo, kaj kelkfoje ekstreme, kiam ili pensas pri la kohero de la intertraktadoj en la UN kun la eŭropa juro. Tiam la risko grandas, ke tiel kreiĝas tiuj kontraŭdiraj normoj, kiuj vivtenas la internaciajn tribunalojn kaj riĉigas la advokatojn. Necesas diri, ke la Eŭropa Unio ne havas klaran statuson ene de la UN: oficiale ĝi apartenas al la kategorio de la observantoj, sed tio donas al ĝi nenian voĉdonrajton. Krome, kelkaj ŝtatoj, kiel la Unuiĝinta Reĝlando, sentas honoron kontribuante al ĝia marĝenigo.

“La aferoj povus esti pli klaraj, ankaŭ kun la G20”, pensas s-ino Florence Mangin, ambasadoro kaj konstanta reprezentanto de Francio ĉe la UN. Ŝi emfazas, ke Parizo apogas per sia tuta pezo rezolucion de majo 2011, kiu fortigas la protokolan rangon de la Unio ene de la UN-institucioj. La militetoj de tranĉeoj povus, trans la simbolajn aspektojn, havi konkretajn sekvojn. La supereco de la UN sur la internacia ŝakbreto ŝajnas esti malfortiĝinta ankaŭ pro tio, ke la fondaj tekstoj restas trempitaj de humanisma filozofio, kiu estas ne tre disvastiĝinta en la tutmondiĝinta ekonomia ordo. Krom la Universala Deklaro de la Homrajtoj*, kiu difinas la valorojn de la UN, la Ĉarto de San-Francisko, subskribita la 26-an de junio 1945*, komenciĝas per la vortoj “Ni, popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj, decidis (...) [kaj donas manadaton al] niaj respektivaj registaroj”, kiuj malbone kongruas kun la diktaĵoj de la IMF aŭ de la franca-germana direktorio de la eŭrozono.

* Vd en Esperanto: Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Homrajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mortpuno, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj — trad. de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 230 p., ISBN 978-2-9529537-9-5. -vl
* Saml. -vl

Anne-Cécile ROBERT.

Disbranĉiĝo de la UN

LA SIDEJO de la Unuiĝintaj Nacioj en Vieno havas naŭ organizaĵojn: La Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Fidrogo kaj Krimo (OUNFK, france: ONUDC), la Internacia Reto de Informado pri Blankigo de Mono (IRIBM, france, ĉar angle: Imolin), la Internacia Organo de Kontrolado de Narkotaĵoj (IOKN, france: OICS), la Oficejo de Spacaj Aferoj (OSA, france: BAS), la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj (PAUN, france: APNU), la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Servoj Apoge al Projektoj (OUNSAP, france: Unops), la Scienca Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por studado de la Efikoj de Jonigaj Radiadoj, la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Komerca Juro (KUNIKJ, france: CNUDCI) kaj la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Industria Disvolvado (OUNID, france: Onudi). Aldoniĝas la regionaj oficejoj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Medio (PUNaM, france: PNUE) kaj de la Alta Komisariejo por Rifuĝintoj (AKR, france: HCR). Sed Vieno gastigas ankaŭ la Organizaĵon pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (OSKE, france: OSCE), la Internacian Agentejon pri Atomenergio (IAAE, france: AIEA) kaj la Organizaĵon de la Traktato pri Kompleta Malpermeso de Atomaj Provoj (OTKMAP, france: Otice), kiu ne apartenas al la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Anne-Cécile ROBERT.

Ŝtelo de salajro

La berlina interkonsento

Kun la preteksto de la krizo, la Eŭropa Unio volas nun trudi al la membroŝtatoj la germanan politikon de malaltaj salajroj — do la saman kiu kondukis al la marasmo de la eŭrozono (vidu ĉi-sube la artikolon de Anne Dufresne). Kontraŭ tiu ofensivo, la eŭropaj sindikatoj penas por difini kunordigitan strategion (vidu “Malfacila rebato de la eŭropaj sindikatoj”, de Anne Dufresne.). Frapitaj, kiel multaj aliaj, de la malabundo kaj la malboniĝo de la laborkondiĉoj, la francaj oficistoj pri flughavena sekureco respondis per striko (vidu la raportaĵon de Julien Brygo “Kien iris la mono?”.) En tiu kunteksto reaperas la malnovaj postuloj, Tiu, reformisma, de maksimuma salajro (vidu la artikolon de Sam Pzzzigati “Limigi la altecon de la enspezoj, usona ideo”->art]). Tiu, revolucia, de socio, en kiu la produktantoj de la riĉaĵoj havos la ekonomian potencon (vidu la analizon de Bernar Friot: “La kotizo, levilo de emancipiĝo”).

APRILO 2010. La “triopo”, konsistanta el la Eŭropa Komisiono, la Eŭropa Centra Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) intervenas en la procezon de kolektiva intertraktado en Grekio. Ĝi postulas malaltigon de la salajroj je proksimume 25 elcentoj en la publika sektoro kaj la redukton de la minimuma salajro. En junio, la sama triopo lanĉas specialan proceduron ordonanta al la rumana registaro “decidi reviziitan laborleĝon kaj leĝon pri la kolektiva intertraktado por redukti la dungokostojn kaj por plibonigi la flekseblecon de la salajroj”.* Jaron poste, fine, la Eŭropa Komisiono alvokas Belgion reformi sian sistemon de indeksado de la salajroj, kun la argumento ke “la unuecaj kostoj de la laboristoj tie kreskis pli rapide ol en la tri najbaraj landoj (Francio, Germanio, Nederlando)*

* Letero de la rumana registaro al la IMF, 16-a de junio 2010.
* Commission Européenne, “Evaluation du programme national de réforme et du programme de stabilité 2011 de la Belgique [Pritakso de la nacia programo de reformo kaj de la stabilecprogramo 2011 de Belgio]”, Bruselo, 7-a de junio 2011.

Grekio, Rumanio, Belgio ... De kelkaj monatoj, Bruselo metas la evoluon de la salajroj en la centron de sia strategio por solvi la krizon kiu skuas Eŭropon. Eĉ pli, ĝi ordonas al la naciaj institucioj atingi malaltigojn. La traktato de Mastriĥto, ekvalida la 1-an de novembro 1993, tamen disponas, ke “la Komunumo nek apogas nek subtenas la agadojn de la membroŝtatoj pri laborpago” (art. 2.6, klaŭzo kiu estis enprenita en la lisbonan traktaton.

Kvankam la temo de salajroj estis unue ekskludita el la prerogativoj de la komunumo, la devigoj trudataj de la Unio — de la kontrolado de la publikaj deficitoj ĝis tiu de la ŝuldo — celis parte garantii “salajran moderecon”. Sed tiu gvidado okazis distance, sen rekta interveno. Tio nun ŝanĝiĝis. Kaj, laŭ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, la lastatempa evoluo de la agado de Bruselo havas nenion anekdotan. “Kio aktuale okazas, asertas s-ro José Manuel Barroso, estas silenta revolucio, etpaŝa, al pli forta ekonomia gvidado. La membroŝtatoj akceptis — kaj mi esperas ke ili tion bone komprenis — doni al la eŭropaj institucioj gravajn povojn de kontrolado.”*

* Parolado ĉe la Eŭropa Instituto de Florenco, la 18-an de junio 2010.

La registaroj decidis kunordiĝi por fari, eŭropskale, komunan politikon de salajra malkresko. La traktato “eŭro plus”, decidita en marto 2011, akcelas la malmuntadon de la modeloj de kolektiva intertraktado [pri salajroj]. Trans la limigo de la ŝuldoj kaj de la publikaj deficitoj — kiun ĝi deziras enskribota en la leĝaro de ĉiu lando —, la Eŭropa Unio volas nun enmiksiĝi en la naciajn intertraktadojn por trudi sian koncepton de salajra disciplino. La “pakaĵo pri eŭropa ekonomia regado” (“ses-pakaĵo”), voĉdonita de la eŭropa parlamento en oktobro 2011, aldonas eĉ al la traktato — simpla politika engaĝiĝo inter ŝtatoj — jurajn devojn.

Tiu rimedo, kiu entenas ses eŭropajn leĝojn, estis decidita en urĝo kaj en tuta diskreteco. Gvidata de la ĝenerala direktejo pri ekonomiaj kaj financaj aferoj (ĜD Ekfin), la ministroj pri ekonomio kaj la ECB, ĝi planas, ke “kontroltabulo” alarmos en kazo de “makroekonomia malekvilibro” aŭ de “diferenco de konkurenckapablo” juĝata en Bruselo tro grava. Se lando ne konformiĝas al la rekomendoj, ĝi povas ricevi financajn sankciojn. Koncerne salajrojn, la indikilo, kiun oni elektis kiel ekvilibra punkto de tiu arĥitekturo, tute ne estas sendanĝera: oni preferis la unuecan koston de laborforto (Uklaf) ol la parton de la riĉaĵoj atribuendaj al la salajroj.* Dum la unua indikilo montras la evoluon de la salajroj kompare kun la resto de la Unio, la dua analizas la distribuadon de la riĉaĵoj inter laboro (salajroj) kaj kapitalo (profitoj). La termino “konkurenckapablo” malbone ŝminkas la naturon de la projekto: intensigo de la konkurenco inter la eŭropaj salajruloj, sine de Unio, kies konceptintoj tamen asertis ke ĝi favoros la kunlaboradon de ĝiaj membroj fronte al la ekstera mondo ...

* Vd François Ruffin, “Partage des richesses, la question taboue [Divido de la riĉaĵo, la tabua demando]”, Le Monde diplomatique, januaro 2008.

NOVA MODELO estis baldaŭ starigita: Germanio, kiun la reformoj de s-ro Gerhard Schröder (1998-2005) transformis en modelon de moderneco. La 30-an de marto 2010, s-ino Christine Lagarde, tiam franca ministro pri ekonomio, rimarkigis: “Germanio faris elstaran laboron dum la lastaj dek jaroj, per tio ke ĝi plibonigis sian konkurenckapablon, per forta premado sur la kostoj de laborforto.”* Iom poste, s-ro Jean-Claude Trichet, kiu tiam okupis la postenon de prezidanto de la ECB, aldonis: “La germanaj entreprenoj sciis rapide adaptiĝi al la tutmondigo. (...) La fakto ke ili estis tre atentemaj al siaj produktadkostoj kaj ke ili faris reformojn por igi la ekonomion pli malrigida, povas servi kiel bona ekzemplo por ĉiuj ĝiaj najbaroj.”*

* “Lagarde au Conseil des ministres allemand”, Le Figaro, Parizo, 30-a de marto 2010.
* “Les pays de la zone euro doivent faire des efforts [La landoj de la eŭrozono devas fari fortostreĉojn]”, Le Figaro, 3-a de septembro 2010.

Ĉiukaze, se s-ro Schröder estis rapide kromnomata la “kamarado de la mastroj”, tio okazis eble ĉar lia batalo por konkurenckapablo saldiĝis per sociala malvenko. Krome, la germana strategio de konkurenca malinflacio — kresko de konkurenckapablo de la eksportoj per reduktado de la salajroj — estas perfekta kontraŭekzemplo de eŭropa kunlaborado.* Fine de la 1990-aj jaroj Germanio pravigis tiun politikon per la malboniĝo de sia komerca bilanco kaj la perdo de sia ekonomia efikeco sekve al la nacia unuiĝo; nuntempe la indikiloj, kiujn la valida ortodokseco privilegias, pasis al verda lumo. Sed je kia prezo ...

* Vd Till Van Treeck, “Victoire à la Pyrrhus pour l’économie allemande [Perdoriĉa venko por la germana ekonomio]”, Le Monde diplomatique, septembro 2010.

“Ni kreis unu el la plej bonaj sektoroj je malaltaj salajroj en Eŭropo”, gratulis sin s-ro Schröder en 2005, dum la Monda Ekonomia Forumo de Davoso. De 2003, la politikoj de fleksebligo de la labormerkato (leĝoj Hartz) konsiderinde malriĉigis Germanion. La portempa laboro fariĝis tuta sektoro, kelkaj pagoj al senlaboruloj, kiuj estis proporciaj al la salajro, estis forigitaj, kaj la “mini-ĝoboj” (flekseblaj dungoj kun pago de 400 eŭroj monate) aperis. En 2011, 40 elcentoj de la laboristoj estis dungitaj per provizoraj kontraktoj kaj 6,5 milionoj estis dungitaj je “malalta salajro” (malpli ol 10 eŭroj hore).* Ankaŭ la kolektivaj konvencioj fariĝis tre vundeblaj. El ĉiuj landoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD, france: OCDE), Germanio estas tiu, kiu spertis la plej malrapidan kreskon de salajroj inter 2000 kaj 2009. Reale (do konsiderante la inflacion), la salajroj tie malkreskis je 4,5 elcentoj, dum ili kreskis je 8,6% en Francio kaj je 22% en Finnlando.*

* Por pliaj detaloj vd Bispinck Reinhard kaj Schulten Thorsten, Trade Union Responses to Precarious Employment in Germany [Sindikataj respondoj al provizoraj dungoj en Germanio], WSI-Diskussionspapier n-ro 178, decembro 2011.
* Internacia Organizaĵo pri Laboro (IOL), “Rapport mondial sur les salaires 2010/2011. Politiques salariales en temps de crise [Monda raporto pri salajroj 2010/2011. Politikoj pri salajro en tempo de krizo]”, Ĝenevo, novembro 2011.

PREZENTANTE GERMANION kiel modelo por elkriziĝi, multaj preterlasas precizigi, ke Berlino sukcesas vendi siajn produktojn, ĉar ĝiaj partneroj aĉetas ilin.* La germanaj eksportoj dependas do de la konsumado de la aliaj landoj de la regiono, kiu estas mem dependa de la aĉetpovo de siaj loĝantaroj. Aŭ, por diri tion alie: la komercaj deficitoj de iuj kondiĉas la plusojn de la aliaj. Tiom ke, por la brita ekonomikisto kaj ĉefartikolisto de la Financial Times Martin Wolf, la solvo de la nuna krizo implicas ke, tiukampe, “Germanio fariĝu malpli germana”* Tamen, la bruselaj orakoloj ne ĉesas daŭrigi: la eŭropaj ĉefurboj estas petataj imiti Berlinon. Jen perspektivo, kiu konsistigas la logikan finon de malnova dinamiko.

* Proksimume 60% de la germanaj eksportoj iras en la eŭrozonon.
* Marti Wolf, “A disastrous failure at the summit”, Financial Times, Londono, 14-a de decembro 2011.

En la 1980-aj jaroj la eŭropa monsistemo (EMS, france: SME) trudis al siaj membroj politikon de ankriĝo al la germana marko kaj faktan submetiĝon al duobla mona kaj buĝeta ortodokseco diktata de la germanaj monaj aŭtoritatuloj. Tiutempe diversaj disponoj ebligis ankoraŭ al la ŝtatoj plibonigi siajn relativajn produktadkostojn: devaluto (agospaco pri interŝanĝkvotoj) kaj konkurenckapabliga malinflacio (agado pri la salajroj, impostoj ktp). Komence de la 1990-aj jaroj la kriterioj de struktura alĝustigo trudataj de la mastriĥta traktato firmigis la opcion de liberala kunordigado de la ekonomiaj politikoj, kiu rezultas el la fortrilatoj inter la grandaj landoj.

Dum Francio postulas la unuecan monon kiel garantion de eŭropa integrado de nove unuigita Germanio, ties ĉefministro Helmut Kohl trudas siavice la germanan modelon de centra banko kaj sian kontraŭinflacian obsedon. La publika deficito devas ne transiri 3 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP), la publika ŝuldo, 60 elcentojn de la MEP, kaj la registaroj devas celi “altan gradon” de prezstabileco (do “kvoton de inflacio kiu ne superas je 1,5 poentoj la mezuman kvoton de la tri ŝtatoj kun la plej malaltaj kvotoj de inflacio”). En tiu stadio, la salajroj tute ne estis objekto de rekta gvidado.

En 1999, la naskiĝo de la eŭro markas turnopunkton: la unueca mono malpermesas al la ŝtatoj ĉian devaluton aŭ aliajn agojn pri la ŝanĝokvotoj por plibonigi sian konkurenckapablon. La sekvo: la salajroj fariĝas la lasta variablo de alĝustigo, pri kiu ili disponas por plibonigi siajn relativajn produktadkostojn. Situacio, kiu signifas premon sur la aĉetpovon de la eŭropaj laboristoj. Dum tiu periodo, la politikoj de kolektiva intertraktado spertas fundamentan ŝanĝon kaj fariĝas profunde defensivaj. Sub la premo de la okazanta restrukturadoj kaj de la kreskanta amasa senlaboreco, multaj eŭropaj sindikatoj (germanaj ĉekape) malaltigas siajn postulojn. Ĉar ili intertraktas sub la minaco de malutili la nacian konkurenckapablon, ilia prioritato ne estas altigo de la salajroj, sed konservado de la dungo.

Longa serio de entreprenaj interkonsentoj, kiuj fiksas altigon de la labortempo kontraŭ konservado de laborpostenoj montras la tendencon senvalorigi la intertraktadon de branĉo en la tuta Eŭropo, kiel en 2004 ĉe Siemens (Germanio) aŭ en 2005 ĉe Bosch (Francio). La plilongigo de la labortempo egalvaloras redukton de la laborkosto. “La Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS) pensis ke la salajra moderiĝo estas necesa elemento en periodo de tre grava senlaboreco (12 ĝis 13 elcentoj en la Unio), rakontas s-ro Jean Lapeyre, tiama ĝenerala sekretario de tiu organizaĵo. “Ni pensis, ke oni devas fari tiun fortostreĉon en la intereso de la dungo. (...) Poste ni sentis nin perfiditaj kaj trompitaj de la dungistoj, ĉar la parto de salajro ne ĉesis malgrandiĝi sen ke la dungo pliboniĝis.”*

* Interparolado kun la aŭtoro.

En tia kunteksto, la naturo de la salajro mem estas atakita. Ĝis tiam objekto de tipa politika diskutado, la salajro estas nun reduktita al la rango de vulgara faktoro de inflacia premo aŭ de plibonigo de konkurenckapablo. Tio signifas la definitivan forigon de la ĉefa demando: la alidistribuado de la riĉaĵoj.

Sur la nivelo de la Unio, la ekonomiaj agantoj, kiuj tiel akaparas la demandon, volonte ekskludas la rolon de la politika sfero en la decido pri ekonomiaj opcioj. Laŭ ili, la sociaj partneroj — kiujn oni alvokas al “respondeco” — ne povas havi alian ambicion ol faciligi necesan malaltigon de la Uklaf: “La sociaj partneroj devus daŭre montri la saman senton de respondecoj kaj intertrakti en la membroŝtatoj salajrajn interkonsentojn, kiuj estu konformaj al la ĝeneralaj principoj difinitaj en la grandaj orientadoj de la ekonomiaj politikoj.”*

* Rekomendo de la Konsilio koncerne la grandajn orientadojn de la ekonomiaj politikoj, 15-a de junio 2001.

Teorie ekskludita el la kampo de sociala kompetento de Bruselo, la salajro troviĝas nun en tiu de la komunaj ekonomiaj politikoj. Nu, la makroekonomia trudsistemo de la Unio ne lasas alian perspektivon ol la organizitan salajran dumpingon. Ĉar nenia kadro de eŭropa kolektiva intertraktado nek ajna harmoniigo laŭ la alto estas en la momento pensebla en la kadro de la eŭropa juro, la intertraktado imagiĝas ... nur malalten. Kvazaŭ oni ne povus imagi kunordigadon de la intertraktado pri altigo de la salajroj.

Anne DUFRESNE.

Renaskiĝo de postulo

Limigi la enspezojn, usona ideo

Se malriĉeco naskas unuaniman indignon — necesus lukti kontraŭ ĝi por igi la mondon pli justa-, riĉeco estas malpli ofte konsiderata problemo. Sed kun la financa tempesto, la ligo riĉo/malriĉo reaperas. Samtempe kiel ideo naskita en Usono antaŭ pli ol cent jaroj: limigi la enspezojn de la plej riĉaj.

INTER LA POSTULOJ portataj de la aktivuloj de la movado “Ni Okupu Wall Street”, unu havas profundajn radikojn en la historio de Usono: la limigo de la altaj enspezoj. De la ora epoko kiu sekvis la enlandan usonan militon, la grandaj mobilizadoj por ekonomia justeco ĉiam proklamis ĉi tiun postulon, kiun oni hodiaŭ nomas “maksimuma salajro”. Ĉi tiu formulo enhavas ne nur la salajrojn, sed la tuton de la jaraj enspezoj; ĝi ebligas krei ligon kun la nocio “minimuma salajro”.

Estas la filozofo Felix Adler — precipe konata kiel fondinto kaj prezidinto, en la komenco de la 20-a jarcento, de la Nacia Komitato pri Infan-Laboro (National Child Labor Committee) —, kiu, la unua, portis ĉi tiun postulon. Laŭ li, la ekspluatado de laboristoj, junaj kaj maljunaj, naskas grandegajn privatajn riĉaĵojn, kiuj havas “koruptan influon” al la usona politika vivo. Por limigi tiun, li proponas funkciigi tre forte laŭŝtupan impost-sistemon, kun kvoto 100% trans iu enspezo-sojlo. Tiu kvoto lasus al individuo “ĉion, kio povas vere utili por la plenumo de homvivo”, kaj forigus de li “tion, kio estas destinita por ŝajnigo, fiereco, povo”*.

* Felix Adler, “Proposing a system of graded taxation”, The New York Times, 9-a de februaro 1880.

Kvankam la New York Times donis al la alvoko de Adler larĝan famon, la nocio “maksimuma salajro” ne trovis sian leĝan esprimon antaŭ la unua mondmilito. Cele financi la militon, la progresemuloj tiam proponas imposti je 100% la enspezojn pli altajn ol cent mil dolaroj (tio estas 2,2 milionoj da dolaroj en 2010).

La grupo, kiu subtenas ĉi tiun proponon, la Usona Komitato pri Milit-Financado (American Committee on War Finance), enhavas du mil volontulojn tra la lando. Ĝi publikigas en la gazetoj alvokon kun detranĉebla kupono, kiun la leganto povas subskribi, engaĝiĝante por “labori por rapida starigo de leĝo” pri limigo de la enspezoj: “rekrut-enskribado de riĉeco”, laŭ la vortoj de la komitato. “Se ŝtato rajtas konfiski la vivon de homo por kontentigi la ĝeneralan intereson, ĝi certe povas rekvizicii la riĉaĵon de iuj pro sama kialo.”, deklaras ĝia prezidanto, advokato Amos Pinchot, antaŭ la Kongreso, antaŭ ol substreki, ke 2% de la usonanoj posedas 65% de la tutlanda riĉaĵo. “Usono, same kiel aliaj landoj, ne povas konduki militon, kiu priservas samtempe la interesojn de plutokratio kaj tiuj de demokratio. Se la milito servas Dion, ĝi ne povas servi Mamonon*, li konkludas. Pinchot kaj liaj progresemaj kamaradoj ne ricevis kontentigon, sed ilia kampanjo profunde modifis la landan impostadon: la plej alta kvoto de imposto por enspezoj superaj al unu miliono da dolaroj pasas de 7% en 1914 al 77% en 1918.

* The Public, Nov-Jorko, 28-a de septembro 1917.

La “ruĝa timo”, kiu sekvas la unuan mondmiliton* mortigas la esperojn de pli egaleca Usono. Reveninte ĉe la registaro, la dekstro denove igas Usonon akceptema lando por la riĉuloj. Konstateblas dum la 1920-aj jaroj rapida procezo de riĉo-koncentrado. En la Kongreso, demokratoj kaj respublikanoj konkurencas por ricevi impost-malaltiĝon por la altaj enspezoj. En 1925, la maksimuma impostkvoto estas 25%.

* La jaroj 1919-1920, markitaj per forta kontraŭ-komunisma sento.

Sed la krizo de 1929, kiu kondukas la ekonomion ĉe la rando de disfalo, ŝanĝas denove la situacion. En 1933, kvarono de la usona laboristaro estas sen laboro. La postulo de maksimuma enspezo reaperas. En Luiziano, Huey P. Long, juna brila senatano, lanĉas la movadon “Ni disigu nian riĉaĵon”, kiu disvastiĝos tra la lando. Li proponas starigon de maksimuma jara enspezo je unu miliono da dolaroj por individuo — kio egalas pli ol 15 milionoj da dolaroj en 2010 — kaj maksimume 8 milionoj por heredaĵo.

En junio 1935, prezidanto Franklin D. Roosevelt skandaligas la riĉulan Usonon anoncante sian intencon “pagigi la riĉulojn” pour solvi la krizon. Li tiam kreas 70%-imposton por la enspezoj superantaj 5 milionojn da dolaroj (ĉirkaŭ 78 milionoj da dolaroj en 2010). Tiu decido — kaj la murdo de Long en aŭgusto 1935 — forigas portempe la ideon de maksimuma enspezo. Sed ĝi reaperas en aprilo 1942. Roosevelt, inspirite de pluraj sindikatoj, proponas starigi milittempan maksimuman enspezon, fiksitan je 25.000 dolaroj jare (ĉirkaŭ 350.000 dolaroj en 2010). Sen iri ĝis tiu ekstremo, la Kongreso fiksas en 1944 la impostkvoton de enspezoj superantaj 200.000 dolarojn, je la neniam atingita nivelo: 94%.

La plej riĉaj havus rektan kaj personan intereson en la bonfarto de la malplej riĉaj

Dum la du sekvaj jardekoj — periodo de granda prospero por la usona mezklaso — la plej alta impostkvoto restas cirkaŭ 90%, antaŭ ol fali je malpli ol 70% sub la prezidanteco de Lyndon Johnson (novembro 1963 — januaro 1969). Sub Ronald Reagan, tiu kvoto ankoraŭ malaltiĝas, kaj atingas 50% en 1981, kaj 28% en 1988. Hodiaŭ ĝi estas 35%. Ja tro, laŭ iuj. Sed, bonŝance por la plej riĉaj, la plimultaj enspezoj, kiujn ili deklaras venas el kapital-gajnoj, el profitoj faritaj danke al transakcioj per akcioj, obligacioj kaj aliaj aktivoj, kiuj estas impostitaj je nur 15%. Statistiko resumas ĉi tiun evoluon: en 2008, la kvar cent plej riĉaj impostpagantoj enspezis po 270,5 milionojn da dolaroj kaj pagis 18,1% da impostoj al la federacia ŝtato; en 1955 ili estis enspezintaj 13,3 milionojn da dolaroj (en konstantaj dolaroj, konsiderante inflacion) kaj pagis 51,2% da impostoj.

La debato translokiĝis. Hodiaŭ, la heredantoj de Adler, Pinchot kaj Long enfokusiĝas al entreprenoj pli ol al individuoj. Laŭ ili, la diversaj ŝtupoj de la registaro (loka, ŝtata, federacia) devus eltiri profiton el la fakto, ke la entreprenoj ricevas publikan monon — en formo de ŝtataj mendoj, subvencioj por la “ekonomia disvolvado” kaj impostaj rabatoj — por postuli de ili novajn salajro-politikojn. Neniu dolaro el ŝtataj kasoj devus iri en la entrepren-kasojn, kiuj pagas siajn gvidantojn dek-, dudek-, eble kvindek-oble pli ol siajn dungitojn*. “La federacia ŝtato hodiaŭ rifuzas subskribi kontraktojn kun entreprenoj, kiuj havas rasismajn aŭ seksismajn praktikojn de rekrutado. Laŭ la sama principo, oni povus rifuzi kontraktojn al tiuj, kiuj per la altegaj salajroj de siaj gvidantoj, kreskigas la ekonomiajn malegalecojn en nia lando*, opinias raporto de la Institut for Policy Studies.

* La ĉefaj usonaj industriestroj ricevas tricent dudek kvin-oble pli ol la meza semajna salajro.
* “Executive excess 2997: The staggering social cost of U.S. business leadership. 14th annual CEO compensation survey”, Institute for Policy Studies, Vaŝingtono, DC, 29-an de aŭgusto 2007.

Kio estas la fina celo? Vera maksimuma salajro, ligita kun la minimuma salajro, kiu havus formon de tre forte laŭŝtupa impostado, kiel Adler ĝin proponis antaŭ unu jarcento. La maksimumo estus difinita kiel oblo de la minimumo, kaj ĉiu enspezo superanta dek aŭ dudek kvin foje tiun minimumon estus 100% impostita. Tiu ĉi dispono instigus kaj nutrus preskaŭ tuj fortan solidaran ekonomion: la unuan fojon ja, la plej riĉaj havus rektan kaj personan intereson en la bonfarto de la malplej riĉaj.

Antaŭ la movado Ni okupu Wall Street, tia perspektivo similis al politika fantasmo. Ne plu. Signo de la tempo: du eminentaj usonaj universitatanoj, unu juristo en Yale kaj la alia, ekonomikisto en Berkeley, ĵus publikigis en la New York Times konvinkan pledon por imposta reformo, kiu limigus la mezan enspezon de la unu procento de la plej riĉaj usonanoj je tridek ses-oblo de la meza enspezo*. Hodiaŭ la minimuma salajro estas konsiderata kiel socia akiritaĵo. Kial ne la maksimuma salajro?

* Ian Ayres kaj Aaron S. Edlin, “Don’t tax the rich. Tax inequality itself”, The New York Times, 18-an de decembro 2011.

SAM PIZZIGATI

S-ro Viktor Orbán, heroldo de la “virta etburĝaro”

Hungario, la laboratorio de nova dekstrularo

“Laboro, hejmo, familio, nacio, junularo, sano kaj ordo”, jen la valoroj, kiujn konfesas la hungara ĉefministro Viktor Orbán. Li esperas tiel konservi la subtenon de la mezaj klasoj, laboremaj kaj “sanaj”. Kaj lia dekstra-naciisma registaro estas decidita prezenti kiel fremdulojn ankaŭ tiujn, kiuj en Hungario mem oponas ĝian politikon.

LA ETOSO DE timo kaj de aflikto, kiu regas en Hungario, estas kaŭzita ne nur de la ekonomia krizo aŭ de la politiko de la registaro de s-ro Viktor Orbán; ĝi montras ankaŭ la nekapablon de la demokratia respubliko — kaj de la liberalmerkata reĝimo kiu implicas ĝin — krei pli justan socian ordon.

La kontrasto kun la situacio antaŭ la falo de la komunista reĝimo estas okulfrapa: kvankam ĝi estis subprema, ĝi donis efikan socialan sekurecon, plendungecon, pli bonan politikon de publika sano, malmultekostajn aŭ senpagajn libertempajn distraĵojn, pli bonajn materiajn vivkondiĉojn. Ĉio ĉi, certe, je la prezo de hipokriteco, de cenzuro, de nenia elekto por la konsumanto kaj de konformismo. La reĝimo estis nomata “socialista” aŭ “komunista”; temis fakte pri konservativa prizorgo-ŝtato sur kultura kaj morala niveloj. Ĝi enkondukis en kamparan kaj arĥaikan la normojn de moderna vivo, de domtubaro ĝis senanalfabetigo, sen forgesi la liberigon el la servutoj de la malnova mondo, speciale la submetiĝon al la aristokrataro. Tion anstataŭis la povo de la oficistoj, militistoj kaj burokratoj de aŭtoritata ŝtato. La “socialisma realeco”, kiel oni nomis ĝin, anstataŭigis la naciisman kaj religian mistikecon per pozitivisma filozofio, kiu antaŭenigis sciencon kaj teĥnologion.

La antaŭjuĝo, kutima en la Okcidento, kiu atribuas la foreston de demokratia tradicio en Orienteŭropo al natura konformemo, estas absurda. Larĝe dividita malfido al la liberalismo — samtempe en formo de reprezenta demokratio kaj en tiu de malegaleca merkatsocio — ne signifas nepre emon al rigidaj familiaj, seksaj aŭ edukaj normoj. Sed la popoloj de Orienteŭropo estas vane ribelemaj, ilia transiro al okcidenteca merkatreĝimo estis fatala por ilia socia modelo. En Hungario, ĝi kondukis al malapero de la duono de la laborlokoj en la du jaroj kiuj sekvis la falon de la sovetia bloko. La lando neniam refortiĝis el tio.

La prizorgoŝtato, kiu pretendis esti egaleca ordo bazita sur ekvilibro inter kapitalo kaj laboro — danke al la laborista movado —, estis malmuntita. Kun la redukto de la imposto pri kapitalo, la liberaligo de la internacia komerco kaj la disvolvado de novaj teĥnologioj, la reala salajro kaj la dungo spertis kapturnan falon. En la momento, kiam loĝantaroj ĝis tiam ŝirmataj falis ekster la sistemon, la ŝtato devintus koncentri siajn klopodojn al tiuj, kiuj ne kapablis dece perlabori sian vivon: senlaboruloj, enmigrintoj, infanoj kaj maljunuloj. Tio ne okazis.

Male, la individuoj, kiuj ne povis labori, estis asimilitaj al malsuperaj estuloj, kaj ĉia publika helpo al misuzo, al privilegio por mallaboremaj enmigrintoj, al senedzaj patrinoj, al senlaboruloj, al pensiuloj, al kripluloj, al oficistoj, al studentoj, artistoj kaj aliaj intelektuloj. Per elpelado de enmigrintoj, oni volas eĉ pruvi, ke la ekskluditoj de la sistemo estas fundamente — por ne diri radikale — fremdaj, kaj morale kulpaj.

Dek ses leĝoj voĉdonitaj en unu tago

DUM KOMENCIĜAS la mortbatalo por ĉiam pli malabundaj resursoj kaj socialaj servoj, la potenco prezentas la konkuradon per ideoj de morala elstareco, de biologia kapablo kaj de intelekta supereco. Nur la junajn, diligentajn kaj fleksiĝemajn personojn oni taksas indaj je konsidero: rifuzi tiujn kriteriojn signifas nei la naturan ordon de la aferoj. Tiuj, kiuj ne deziras konkuri, aŭ kiuj ne kapablas tion, subiĝas al la ŝtataj devigoj, eĉ al polica subpremado. La kontraŭuloj al tiu politiko estas nomataj utopiuloj, totalistoj, viroj kaj virinoj de pasinteco, kiuj koleras kontraŭ liberecoj multekoste konkeritaj.

Sur tiu ĉi tereno disvolviĝas la nova dekstra plimulto. Kun du trionoj de la seĝoj en la hungara parlamento ĝi havas la povon amendi la konstitucion kaj eĉ skribi alian. La ĉefo de tiu plimulto, s-ro Orbán, estis akurata kaj efika prokuroro de la antaŭa samtempe malpopulara, senpova kaj korupta liberal-socialista registaro. Li subtenis la venkan referendumon lanĉitan de la sindikatoj kontraŭ pagoj por aliĝi al universitato kaj kontraŭ la altigo de la san-tarifoj (poste li enkondukis ambaŭ sen la plej eta murmuro de la loĝantaro). Dum sia elektokampanjo li prezentis, por tiel diri, nenian programon. La plej multaj el la disponoj deciditaj poste de lia registaro estis tenataj sekretaj.

Leĝoj estis voĉdonitaj per tia rapideco ke malfacilas konscii pri ili. La 23-an de decembro 2011, tagon antaŭ la parlamentaj ferioj, la plimulto decidis leĝon kiu unufrape amendas tricent aliajn. La celo de tiu leĝdona furoro (same en decembro oni voĉdonis en unu sola tago dek ses leĝojn) estas simpla: unue eternigi la potencon de la plimulta partio per nomado, por naŭ aŭ dek du jaroj, de grandaj ŝtatkomizoj; krome, anstataŭigi la elektitajn instancojn per aŭtoritatuloj servantaj la dekstrularon kaj la mastrojn aliancitajn kun ĝi. Kvankam la lokaj asembleoj estas jam je 93 elcentoj regataj de la dekstro, la plej multaj el la lokaj asembleoj estas anstataŭigotaj per administristoj de la registaro aŭ iliaj povoj estos senteble reduktotaj. Per diversaj trukoj la personaro de la kortumoj, de la ŝtataj taksad-agentejoj, de la universitatoj, de la kulturaj institucioj ktp, estas nomumataj, por nedeterminita tempo, de la registaro.

La nova difino de la elektodistriktoj certigas al la reganta partio du trionojn de la seĝoj kun 25 elcentoj de la voĉoj. La persona korpgardisto de s-ro Orbán gvidas la ĉefan informagentejon. Novaj disponoj kvazaŭ malebligas strikojn kaj referendumojn. La artikolo, kiu postulis “egalan salajron por egala laboro” estis forigita el la konstitucio.

Tiu ĉi inkludas nun diversajn disponojn, kiuj celas malfaciligi ĉian ŝanĝon. Inter ili troviĝas imposto por enspezo kun unusola kvoto (flat tax) de 16 elcentoj. La Eŭropa Unio kaj la okcidenta liberala gazetaro, kiuj indigniĝas pro la limoj faritaj al la aŭtonomeco de la hungara centra banko, prisilentas la protestojn de la Eŭropa Sindikata Federacio kontraŭ subprema laborleĝo. La komunistaj partioj kaj iliaj posteuloj, do la du socialistaj partioj en la opozicio (Hungara Socialista Partio [MSzP] kaj Demokrata Koalicio), estas de la nova konstitucio etikeditaj “krimaj organizaĵoj”. La publika edukado transformiĝas en sistemon ultrakonkurenca, patronata de la katolika eklezio. La embrio estas nun konsiderata “homa estulo ekde la komenco de gravediĝo”. Oni alinomas la stratojn kun nomoj de kontraŭfaŝistaj martiroj aŭ eĉ de la usona prezidinto [Franklin D. Rooseveld], sed oni inaŭguras novan statuon honore al Ronald Reagan.

Certaj disponoj de la dekstra registaro — la ŝtatigo de la privataj pensifondusoj, la specialaj impostoj por certaj eksterlandaj bankoj kaj por la ĉenoj de granda distribuado kiel Tesco, aŭ la parta ŝanĝo al hungaraj forintoj de ŝuldoj por nemoveblaĵoj esprimitaj en eksterlanda mono — kaŭzis en la Okcidente la koleron de la financaj rondoj. En la realo, ili estis formulitaj tiel, ke ili profitigas nur kelkajn partojn de la superaj mezaj klasoj.

Tio, kion s-ro Orbán celas, estas ia nacia renaskiĝo. Ne nur restarigita grandeco, sed ankaŭ la ekonomia prospero kaj la rehonorigo de ŝtato kiun li perceptas, ne senkiale, kiel senefikan institucion kiun jam neniu respektas. Li vidas en larĝa kaj forta meza klaso, entreprenanta, kuraĝa, disciplinita la vertebraron de la lando. Ĉiuj impostaj reformoj, ĉiuj subvencioj servas tiun socian grupon, ĉefe junan, al kiu li mem kaj liaj amikoj apartenas. Lia idealo: la etentreprenistoj, la liberaj profesioj, la patriotoj, lojalaj, piaj, respektantaj la tradicion kaj la aŭtoritaton. La dekstro helpis ilin akiri individuajn domojn, unu el la kaŭzoj de la granda enŝuldiĝo de la mastrumejoj, en Hungario kiel aliie.

Laŭ la modelo de la konservativuloj de centra Eŭropo, la hungara dekstrularo pensas, ke la kontraŭuloj de tiu meza klaso estas, unuflanke, la multnaciaj konzerncoj, la bankaj institucioj kaj la “financa kapitalismo” kaj, aliflanke, la proletoj, la malriĉuloj, la “komunistoj” — sen paroli pri la kategorio de la ne ekspluateblaj “subhomoj”. Pli ol rasisma laŭ la maniero, la hungara dekstrularo estas antaŭ ĉio kontraŭ subvencioj por malriĉuloj, helpo al senlaboruloj, asimilitaj al la romaoj (kio estas cetere tute kontestebla) kaj al ĉiuj “neproduktivaj” elementoj de la socio nomataj “neaktivaj” — kategorio kiu inkludas la pensiulojn.

Por favorigi sian klientaron, la registaro bezonas monon kaj faras do pritranĉojn de la buĝeto. Ĉesis la subvencioj por la artoj, la arĥeologio, la muzeoj, la eldonado, la esplorado — per tio oni samtempe senigas sin je la ĝena modera kaj maldekstrema intelektularo. Jam ne estas rimedoj por la publika transporto, la medio, la malsanulejoj, la universitatoj, la bazlernejoj, la helpo al blinduloj, al surduloj, al kripluloj kaj malsanuloj. Aliflanke oni financas abunde la sporton, pri kiu oni pensas ke ĝi stimulas la batalemon, la grup-spiriton, la lojalecon, la personan disciplinon, la viran fortostreĉon ...

Oni preferas la agon al la vorto (komprenu: la kritika pensado) kiu apartenas tiom al la “babilemaj klasoj”. Tio neniel mirigas: la konservativuloj — kaj speciale la konservativaj intelektuloj — kiu, antaŭ ne tiom longe, respondecigis la penso-rondojn kaj la framasonaj loĝioj pri la franca revolucio, ĉiam malamis la kontestantajn intelektulojn.

S-ro Orbán, kiu parolas pri “socio bazita sur laboro”, oficiale anoncis la morton de la prizorgoŝtato. En tio li ne distingiĝas de la plej multaj okcidentaj gvidantoj, kiuj tamen hurlus, se oni komparus iliajn konceptojn kun liaj. La hungara ĉefministro estas simple pli senkaŝa kaj pli kohera ol ili. Malpli tenata de formalismo, tradicioj kaj la aparato, li povas realigi radikalajn reformojn. Unu el tiuj konsistas en tio, ke la helpo al senlaboruloj estu pagata nur interŝanĝe de servoj faritaj laŭ instrukcio de la instancoj kaj sub la kontrolo de la ministrejo pri internaj aferoj, por pago tre malalta ol la vivnecesa minimumo. Konstante ĉikanataj kaj humiligataj, tiuj “publikaj laboristoj”, precipe romaoj, faras siajn tedajn laborojn sub strikta superrigardo de la polico, dum la dekstraj komunikiloj prezentas ilin kiel pigrulojn.

La eŭropa indignokrio servas al ili

LA EŬROPA UNIO same kiel Usono, kvankam ili ĝenerale konsentas kun lia politiko (la partio de s-ro Orbán estas membro de la Eŭropa Popola Partio), vigle kontraŭas liajn naciismajn eldirojn kaj lian retorikon kontraŭ la bankoj. La oficiala hungara propagando uzas tion por argumenti, ke la registaro estas turmentata de ... la internacia maldekstro! Por la radikala dekstro de centra Eŭropo, financa kapitalismo kaj komunismo estas similaj: ĉar ili estas samtempe modernismaj, sekularaj, kosmopolitaj kaj respublikanaj.

La senĉesaj atakoj de la okcidenta gazetaro kaŭzis jam reagon en Hungario: novnaziaj parlamentanoj bruligis flagojn de la Unio; la loĝantaro ne komprenas, ke ĝia registaro, kiom ajn kritikenda ĝi estas, povus por la eksterlandanoj enkarnigi la absolutan malbonon. La naciisma indigno povas mobilizi la dekstron kontraŭ la sociala kaj demokratia protesto, kiu siavice devus kontraŭagi samtempe la disponojn de malabundo rekomendatajn de la Unio kaj al la politiko de la hungara dekstro. La eŭropaj minacoj sume nur fortigas la registaron de Orbán, kiu, tamen, estas elektita per regula balotado.

Ekzistas pluraj manieroj difekti la demokration. Nuligi subvenciojn por ŝanĝi la politikan donitaĵon de lando estas speco de ĉantaĝo. Tion ĉiu honesta liberalulo devus laŭte denunci. Pro tio la hungara opozicio leviĝas samtempe kontraŭ la politiko de la registaro kaj kontraŭ la premoj de la eŭropaj institucioj kaj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF).

G. M.TAMÁS.

Malfacila rebato de la sindikatoj

Kontraŭ la harmoniigo de la salajroj laŭ la malsupro, eŭropa minimuma salajro estus solida remparo. Kaj ĝi malhelpus la socialan dumpingon ene de la Unio. Tamen la ideo ne estas unuanime akceptata de la sindikatoj.

ATENO, SIMBOLA urbo. De la 16-a ĝis la 19-a de majo 2011 la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS)* faris sian unuan kongreson post la komenco de la krizo en la lando de la eŭrozono plej akre frapita de malabundo.* Por la ĉeestantaj delegitoj, la solidareco kun la greka popolo pasus tra eŭropa kunordigado de rebatoj: unueca puŝo kapabla kontraŭmeti anstataŭan solvon al la harmoniigo de la salajroj “laŭ la malsupro” (vidu la artikolon “La berlina interkonsento”).

* La Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS, france: CES) nombras inter siaj membroj okdek kvar naciajn sindikatajn konfederaciojn de tridek ses landoj kaj dek du eŭropajn profesiajn federaciojn.
* Noëlle Burgi, “Les Grecs sous le scalpel”, Le Monde diplomatique, decembro 2011.

“Ili transiris la Rubikonon. La urĝo, tio estas agi kontraŭ la planoj de malabundo de la [Eŭropa] Komisiono”, deklaris la ĝisnuna prezidanto de la Ĝenerala Unio de Laboristoj (UGT laŭ la hispana), la hispano Cándido Méndez. Ĉar la sociala malprogreso tendencas ĝeneraliĝi, la grekaj delegitoj proponas apogi sin sur ilia “laboratorio” por ellabori strategiojn: “La medikamento [la planoj de malabundo kaj la ekonomia regado] montriĝas pli malbona ol la malbono, analizas unu el ili. Necesas batali kontraŭ la ortodokseco de la Eŭropa Centra Banko kiu praktikas la ŝokterapion, kaj rompi kun la dogmo de konkurenckapablo. Harmoniigi la salajrojn, jes; sed alten!”

Ĉe la alia ekstremo de la spektro de tiu Eŭropo je du rapidecoj, reprezentanto de la germana sindikato de privataj servoj Ver.di asertas, ke “la eksportado de la germana modelo pligravigas la situacion”. Por lia kolego de la konfederacio Deutscher Gewerkschaftsbund (DGB) estas nenia dubo, ke necesas “agi ankaŭ en Germanio, kaj ne nur en Grekio”. “Niaj najbaroj fariĝas malamikoj, aldonas eĥe pola reprezentanto de Solidarnosc. Ni ne povas daŭrigi tiel.”*

* Ĉiuj proponoj estis kolektitaj de la aŭtoro dum la kongreso de Sevilo (2007) kaj de Ateno (2011).
Por la delegitoj brulanta temo kaj minita tereno

Kvankam ekzistas sindikata interkonsento por rifuzi ke en Eŭropo instaliĝu konstanta salajra malabundo kaj por meti la salajron en la centron de la eŭropa sindikatismo, tamen restas la demando: kiel fari? Konsidere la malegalecon de la salajroj praktikataj en la Unio kaj la neekzisto de minimuma salajro en kelkaj landoj, logike povus trudiĝi jena slogano: la eŭropa minimuma salajro. Por la kongresanoj, la temo estas brulanta kaj la tereno minita.

En majo 2007, en la kulisoj de la kongreso de Sevilo, tiu postulo reaperis ĉe la KES — ŝtelpaŝe. La germanaj sindikatistoj lanĉis la diskuton: “Dum dudek landoj el dudek sep havas jam universalan minimum-salajron, fiksitan de la ŝtato, la granda germana ekonomio ne havas ĝin! Kompari nin kun niaj najbaroj helpas nin en nia nacia kampanjo por interprofesia minimuma salajro.”* Ekde la brita decido de tia dispono en 1999, Germanio estas efektive la sola membro de la Unio kiu ne disponas pri vera konkreta ekvivalento kiu donas politikan soklon al la kolektivaj intertraktadoj pri la malaltaj salajroj: en la ses restantaj landoj ekzistas konvenciaj minimumoj laŭ la sektoroj de aktiveco.

* Intervjuo de respondeculo de la germana sindikato Deutscher Gewerkschaftsbund (DGB), 25-a de majo 2007.
“Kiel fiksi saman celon por tiuj landoj kun malsamaj sistemoj?”

La britoj kaj la francoj — fieraj pri sia bona malnova interprofesia minimuma salajro de kresko, en la franca la smic — favoras, kiel la DGB-sindikatistoj, eŭropan minimuman salajron. Fine de la kongreso, s-ro Jean-Christophe Le Duigou, tiam membro de la buroo de la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT), montris sian seniluziiĝon, ĉar ŝajnis, ke neniu havis la intencon surmeti al si la sepmejlajn botojn: “La principo, pri tiu ni jam diskutas de longa tempo! Sed estas tre malfacila sukcesi konkretigi la postulon.” S-ro Marcel Grignard, vica ĝenerala sekretario de la Demokratia Franca Konfederacio de Laboro (CFDT), demandas sin: “Kiel la KES povas fiksi saman celon por ĉiuj landoj de la Unio, kiuj havas malsamajn salajrosistemojn?”

Ekde 1997 la radikalaj partoj de pluraj sindikataj organizaĵoj imagis diversajn regulojn de minimuma salajro por grupoj de landoj kun komparebla ekonomia evoluo.* En 2005, reto de esploristoj proksima al la sindikatoj* provis difini eŭropan regulon de minimuma salajro proporccia al la nacia mezuma salajro: 50% je mallonga limdato, 60% poste. Ĉar la leĝaj minimumaj salajroj estas aktuale inter 30% kaj 48% de la mezuma salajro — kio kongruas respektive al 1,82 eŭro en Ĉeĥio kaj al 9 eŭroj en Francio (vidu la kunmetitan grafikaĵon) —, tiu regulo ebligus altigon en ĉiuj landoj. Sur la teĥnika nivelo la diskuto apenaŭ progresis.

* Pierre Bourdieu, Claude Dehons, Detlef Hensche kaj Burkart Lutz (sub la dir. de), Les Perspectives de la protestation [La perspektivoj de la protesto], Syllepse, Parizo, 1998.
* La reto, konsistanta el esploristoj germanaj, svisaj, francaj, celas la sindikatan apogon al “tezoj por eŭropa politiko de minimuma salajro” kaj publikigis verkon kunordigitan de Thorsten Schulten, Reinhard Bispinck kaj Claus Schäfer, Minimum wages in Europe [Minimumaj salajroj en Eŭropo], European Trade Union Institute (ETUI), Bruselo, 2006.

Por la KES-delegitoj la demando ne koncernas tiom la ideon de minimuma salajro kiom la aŭtonomecon de la socialaj traktantoj dum la salajraj intertraktadoj. “Neniam ni petis ke la ŝtato en ĉiuj eŭropaj landoj fiksu minimuman salajron!”, precizigis reprezentanto de la CFDT en 2011, dum la atena kongreso. La favoruloj al sistemo de minimuma salajro en Eŭropo efektive stumblas super la sindikatoj de la landoj, kie minimuma salajro estas fiksita laŭ sektoroj, per intertraktitaj kolektivaj konvencioj. Tio estas la kazo ĉefe de la skandinavaj landoj kaj de Italio. “Ni ne deziras intervenon de la ŝtato, klarigas sveda reprezentanto de Tjänstemännens Centralorganisation (TCO). Ĉe ni, 90 elcentoj de la laboristoj estas kovritaj de kolektiva konvencio. Ni ne bezonas interprofesian leĝan minimum-salajron.” La itala reprezentanto siavice opinias, ke tiu “ne taŭgas por solvi la problemon de la malaltaj salajroj”: “Ni ne deziras perdi nian parton de aŭtonomeco.”

La germana kazo bone ilustras la problemon kaj ĝian evoluon. En la lulilo de la rejna kapitalismo la ideo de leĝa minimuma salajro estis ĉiam delikata, ĉar la konstitucio deklaras la antaŭrangecon de la aŭtonomeco de la kolektiva intertraktado. Ĝi lasas al la sektoraj organizaĵoj la zorgon organizi intertraktadojn en ĉiu branĉo kaj en ĉiu regiono. Tamen, fronte al la malkresko de la nombro de entreprenoj kiuj faris kolektivan konvencion, al la evoluo de la sektoroj kiuj praktikas politikon de malaltaj salajroj* kaj al la premoj sur la sociaj rajtoj, tiu sistemo ŝajnas pli kaj pli malkapabla fiksi minimumajn normojn.*

* Ekz-e la hora salajro de frizisto en Saksio kaj de floristo en Turingio estas respektive 3,06 eŭroj kaj 4,54 eŭroj malnete. Kp “Tarifspiegel: unterste Tarife nach Branchen [Tarifspegulo: plej altaj tarifoj laŭ branĉoj]”, WSI Tarifarchiv 2011, www.boeckler.de.
* La aktuala sistemo certigas minimuman salajron, ofte tre malaltan, en certaj branĉoj, kaj nur al salajruloj kovritaj de kolektiva konvencio, do 62 elcentoj de la laboristoj.
Ebligi al Pollando aŭ al Rumanio agi kontraŭ la planoj de malabundo

Pro tio la sindikatoj Nahrung-Genuss-Gaststätten (NGG, nutrado-restoracioj-gastejoj) kaj Ver.di (privataj servoj) faras ekde 2006 kampanjon por universala minimuma salajro garantiata de la leĝo. Hodiaŭ ili postulas minimumon de 8,50 hore. Oni planas ankaŭ en certaj sektoroj specifajn minimumajn salajrojn (ĉiam pli ol 8,50). Tiu kampanjo identigas la politikecon de la salajro-demando kaj provas kompensi la malfortan organizan povon de Ver.di per mobilizado de la publika opinio. La kanceliero, s-ino Angela Merkel, longtempe kontraŭa al eĉ la principo de minimuma salajro, fariĝis favora al ĝi dum la proksimiĝo de la elektoj. Kvankam ŝi jam asertis, ke ŝi volas etendi la jam intertraktitajn laŭbranĉajn minimumajn salajrojn, ŝi ankoraŭ ne klare esprimis sin pri la realigo de interprofesia minimuma salajro, kaj eĉ malpli pri ĝia alteco.

Kiel ajn, kaj eĉ se Germanio aliĝus al la ideo, restas ankoraŭ multe da vojo irenda. Respondeculo de la Eŭropa Federacio de Metallaboristoj opiniis, ke “Francio ne devas eksporti sian modelon de granda lando” kaj ke tiu postulo estas “ne matura kaj malkonvena”. La fronto de rifuzo timas spiralon, kiu tiras la salajrojn malsupren, ĉar “se eblas fiksi leĝan sojlon de minimumo (ekz-e 50% de la nacia mezuma salajro), ĝi ne fikseblas sur la nivelo de intertraktado, kiu estas laŭdifine libera”, klarigas s-ro Walter Cerfeda, eksa konfederacia sekretario de la KES. “Mi ne vidas, en kio minimuma salajro, sube de kiu neniu salajrulo povas esti pagata, estus risko por la nordanoj! rebatas s-ro Bernard Thibault, ĝenerala sekretario de la CGT. Male, mi konstatas ke Rumanio kaj Pollando ne havas eŭropan referencon, kiun ili povus uzi por agi kontraŭ la planoj de salajra malabundo, kiun oni trudas al ili.”

La maleblo akordiĝi pri tiu demando atestas pri la farenda laboro por atingi, per transnacia skalo, al komuna dinamiko de postulado. Eble en la strategioj de kunordigado de la ekzistantaj intertraktadoj pri salajroj troviĝas la ebleco, por la eŭropa sindikata movado, pli larĝe mobilizi.*

* Kp Le Salaire, un enjeu pour l’euro-syndicalisme. Histoire de la coordination des négociations collectives [La salajro, disputaĵo por la eŭropa sindikatismo. Historio de la kunordigado de kolektivaj intertraktadoj], Presses universitaires de Nancy, 2011.

Anne DUFRESNE.

Troa tria mandato por la prezidanto Wade

Afrika ekflugo, senegala marasmo

Anoncante sian kandidatiĝon al la prezidantaj elektoj de la 26-a de februaro, la kantisto Youssou N’Dour aldonis sian nomon al jam longa listo de oponantoj al la prezidanto Abdoulaye Wade. La senegala politika vivo similas kaldronon plenan je elreviĝo kaj kolero, fone de socia krizo. Sed la malsano, kiu suferigas la landon — kiu “mistrafis la trajnon” de ekonomia kresko — etendiĝas ekster la kadro de la politikaj partioj.

ESTINTE la lando de Okcidenta Afriko la plej dotita per infrastrukturoj kaj homaj resursoj en la tempo de sendependiĝoj, en 1960, Senegalo spertis malaperon de tiuj avantaĝoj jarojn post jaroj. Eĉ pli malbone, ĝi montriĝas hodiaŭ nekapabla profiti el la trajno de la ekonomia ekspansio, kiu pasas sur la nigra kontinento. Inter 2011 kaj 2015, krom Ĉinujo, Barato kaj Vjetnamo, sep el la dek landoj, kiuj havos la kresko-kvotojn plej altajn en la mondo, estas en la subsahara Afriko — Etiopio: 8,1%; Mozambiko: 7,7%; Tanzanio: 7,2%; Kongo: 7%; Ganao: 7%; Zambio: 6,9%; Niĝerio: 6,8%*. En Senegalo ĝi estas maksimume 2,7%.

* “The Lion Kings?”, The Economist, Londono, 6-a de januaro 2011.

La gvidantoj de la lando ĉiam emfazis eksterajn kialojn — malfavora evoluo de la import-eksport-prezoj*, struktur-alĝustigaj programoj, devaluto de la afrika franko, tutmondiĝo — por klarigi la malriĉecon de granda plimulto de la loĝantaro. Ili silentas pri la internaj faktoroj: korupto, nepotismo, logiko de la partia aparato kaj klientismo. La elitoj daŭre bremsis ĉian industrian kreskon, uzante kaj akaparante la import-rajtigilojn pri manĝaĵoj kaj fabrikitaj objektoj por krei personajn riĉaĵojn.

* La kondiĉoj de interŝanĝo malpliboniĝas kiam la prezoj de importaĵoj kreskas rilate al tiuj de eksportaĵoj.

La senegalanoj ja montriĝas tiom elreviĝintaj pri la du mandat-periodoj de s-ro Abdoulaye Wade, ĉar tiu ĉi kondukis la landon laŭ ĉi tiu tendenco, mortiga por la lando. Li eĉ plimalbonigis ĝin, per senprecedenca personigo de la povo, aŭdacante prezenti sian filon Karim kiel posteulon, antaŭ ol decidi mem kandidatiĝi por nova mandato, tute kontraŭ la Konstitucio*. En 2009, li konfesis, ke li donis grandan sumon en devizoj al funkciulo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), s-ro Alex Segura, kiel “dankon” pro lia misio en Dakaro*. La gazetaro ankaŭ rivelis, ke altaj respondeculoj de la registaro dividis inter si 20 miliardojn da afrikaj frankoj (30 milionoj da eŭroj) kiel makleraĵon okaze de vendo de ĝenerala pritelefona rajtigilo al la sudana kompanio Sudatel*.

* Vd Abdoul Aziz Diop, “La senegalan modelon minacas dinastia regreso”, Le Monde diplomatique, majo 2010.
* “La afero de la valizo embarasas la prezidantejon”, Radio France Internationale (RFI), 29-an de oktobro 2009.
* Wal Fadjri, Dakaro, 6-a de julio 2010.

En raporto de la 8-a de junio 2010, la teknikaj kaj financaj partneroj* de Senegalo publike mallaŭdas ĉi tiujn devojiĝojn kaj opinias, ke “bona administrado, travideblo kaj lukto kontraŭ korupto estas nepre necesaj*. Laŭ s-ro Mouhamadou Mbodj, kunordiganto de la Civila Forumo, asocio por lukto kontraŭ korupto, “la problemo ne estas ekzisto de korupto en Senegalo, sed ja la nesufiĉa strebado de la regantoj*. Triumfe elektita en 2000, s-ro Wade tamen naskis grandajn esperojn ĉesigante la tiom longan regadon de la Senegala Socialista Partio (PSS), reprezentata de s-ro Abdou Diouf, ĉeestanta de 1960, kaj mem akuzata pri ĉiaj malhonestaĵoj.

* La financaj kaj teknikaj partneroj de Senegalo starigis kunlabor-komitaton: Germanujo, Afrika Banko por Disvolvado (BAD), Monda Banko, Kanado, Eŭropunio, Hispanujo, Francujo, Italujo, Japanujo, Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Evoluado (PNUD), Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por la loĝantaro (Unfpa), Usono.
* Reago al la publikigo la 7-an de junio 2010, de la “Dokumento de ekonomia kaj socia politiko de tria generacio” (2011-2015) fare de la senegala registaro, Radio France Internationale (RFI), 10-a de junio 2010.
* Same.

Ĉi tiuj fenomenoj okazas kadre de submeto-rilatoj al Francujo kaj ties interesoj, kiuj daŭras de kvindek jaroj. La privatan sektoron tute regas francaj grupoj: Bolloré, Bouygues, Total, France-Télécom, Société Générale, BNP Paribas, Air France... Krome, la devizo- kaj kredit-politikoj, tiom gravaj por la evoluado, estas ligitaj al Francujo, tra la mekanismoj de la frank-zono*. Kontraŭ deponado de 50% de la devizo-rezervoj de la membro-landoj sur konto de la franca fisko, la afrika franko estas konvertebla kaj ligita al eŭro laŭ fiksa kaj trotaksita prezo, dum ĉiuj aliaj valutoj de la kontinento havas fluktuantajn kurzojn. La konvertebleco ebligas al la francaj entreprenoj kaj la dominantaj klasoj libere transigi la riĉaĵojn, kiujn ili gajnas, sen timi ajnan valutan malplivaloriĝon. Krome, la altiĝo de eŭro rilate al dolaro ruinigas la ekonomiojn de la landoj de la frank-zono. La senegala ekonomikisto Ely Madiodio Fall severe akuzas la ŝtatestron: Wade komprenas tion de longe, sed [li] estas kiel la aliaj: li neniam diras ion*.” Tamen, necesus reformoj: ligi la afrikan frankon al aro de lokaj valutoj, ĉesigi la fiksan valutkurzon kaj konverteblon, fleksebligi la severajn kredit-politikojn kaj ekpaŝi survoje al regiona integrado*.

* Afrika franko: Benino, Burkina Faso, Kameruno, Kongo, Eburbordo, Gabono, Gvineo Ekvatora, Gvineo Bisaŭa, Malio, Niĝero, Centrafrika Respubliko, Senegalo, Ĉado kaj Togo. La komora franko estas ligita al eŭro, same kiel la afrika franko.
* Kanal150.com, 18-an de junio 2010.
* Vd Demba Moussa Dembele, “La afrika franko, ĉu malaperonta?”, Le Monde diplomatique, julio 2010.
Maljustaj kontraktoj kun la Eŭropa Unio

PLI PRUDENTAJ elektoj estus povintaj disvolvi en Senegalo industrion, kiu apogus sin sur infrastruktura reto, provizado de elektro-energio, pura kaj malmultekosta (kion la loka klimato ebligas): agronutraĵ-industrion, ĥemian industrion, kun la daŭre subekspluatita fosfato (unu miliardo da tunoj da fosfato laŭdire kuŝas sub la lando*), metalurgi-industrion kun la fero de la tre malriĉa regiono de la riverego Senegalo (neniam ekspluatita, malgraŭ la projektoj elvokitaj de 1960), fiŝadon, turismon. Nenio el tio estis komencita en kvindek jaroj.

* Esplor-Grupo pri Hommedio kaj Gazetaro (Groupe de recherche environnement et presse — GREP), gazetar-konferenco, Dakaro, la 19-an de septembro 2010.

La agrokultura sektoro, kiu okupas 60% de la aktivuloj, havas plej malfortan produktivecon. La meza jara kresko de la produktado (1,2%) ne ebligas respondi al la bezonoj de loĝantaro kreskanta je 2,5% ĉiujare. Malgraŭ la mastrado (de la akvoj) de la riverego Senegalo — danke al la baraĵoj de Diama kaj, en Malio, de Manantali — favora al ekspansio de agroj, la lando importas kvar kvinonojn de la konsumata rizo. La ruina stato de la ŝoseo de Niayes malhelpas ĉian progreson. Oni donis prioritaton al la konstruado de la Norda Vojego (VDN), poste al tiu de la okcidenta kornico en la ĉefurbo. Tiu lasta, konfidita al s-ro Karim Wade, estis farata sen adjudiko. Kontrol-proceduron de la kontoj de tiu konstruado, pluraj centoj da milionoj da eŭroj, necesos ankoraŭ fari.

Ĉirkaŭ Dakaro, la akvo-kuŝejoj estas minimume kaj arkaike ekspluatataj, por produktado de fruktoj kaj legomoj. Pli malbone: oni lasis la loĝantarojn, urĝatajn pro manko de loĝejoj, konstrui siajn loĝejojn sur tiuj ĉi inundeblaj terenoj. Kaj la marfiŝaj riĉofontoj malpliiĝas pro troa ekspluatado, ĉefe de la eŭrop-uniaj landoj. Neniun politikon oni aktivigis, nek por re-intertrakti la maljustajn kontraktojn, kiujn Senegalo subskribis, nek por renovigi la fiŝostokon danke al aplikado de refortigo-programo.

Bredado havas samajn mankojn. La brutaro havus grandegan potencialon se preciza plano estus starigita cele plibonigon de rasoj kaj kreskon de produktiveco. Ekzemple, programo por artefarita fekundigo de la brutaro, provizo de taŭgaj nutraĵoj kaj asisto de bestkuracistoj kontribuus al signifa kresko de viando- kaj lakto-produktado. Sed la lando importas tiujn produktojn, tre multekoste.

Dum bonaj sezonoj, jara rikolto de arakido, la renta kulturo, povas esti ĉirkaŭ unu miliono da tunoj. Sed la ŝtato aĉetas nur ĉirkaŭ tri cent mil tunojn, lasante la ceteron al la kamparanoj, kiuj faras el ĝi vilaĝan oleon aŭ nutraĵon por brutaro. Senegalo estus povinta ne nur kovri siajn bezonojn, sed ankaŭ aktive interveni sur la monda merkato de arakidoleo, se politikoj por transformado kaj enmerkatigo estintus aktivigitaj. Sed la elitoj preferas riĉiĝi per importado de vegeta oleo*.

* Vd Sidy Diop, “Que faire pour que le Sénégal renoue avec le progrès?”, Pambazuka News, 2-a de januaro 2011.

En la prienergia sfero, danke al la tekniko de la “koncentrita sunenergio”, du germanaj sciencistoj, Gerhard Knies kaj Franz Trieb, kalkulis, ke sufiĉas fokusigi la klopodojn sur areo egala al 0,5% de la varmaj dezertoj por kovri la bezonojn de la tuta mondo, ne kalkulante la aldonajn profitojn por la hommedio. Ĉi tiuj esploristoj antaŭenigas la projekton Desertec, kies kosto estas taksata je 400 miliardoj da dolaroj (310 miliardoj da eŭroj), cele al konstruo de sunaj farmoj en la dezerto Saharo por provizi elektron al landoj de Eŭropo, Proksim-Oriento kaj Nord-Afriko. Sed, en Senegalo, tia entrepreno minacus malkreskigi la petrol-importaĵojn, kiuj estas fonto de rento por la elitoj kaj de grandaj profitoj por la francaj komercaj bankoj: BNP Paribas kaj la Société Générale financas tiujn operaciojn per mallongdaŭraj kreditoj, kun tre altaj interezkvotoj. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, onidire Senegalo pretiĝas importi karbon por funkciigi elektro-centralojn, kiujn la lando planas instali por kovri siajn prienergiajn mankojn.

Al tiuj administraj eraroj aldoniĝas la devojiĝon de la “politiko-religia duobla regado”. Ĝi baziĝas sur alianco inter la okcidentigitaj elitoj kaj la tre influaj marabutoj*, kiu kontribuis starigi la landan ekonomion sur bazo de ununura renta kulturo: arakido. Tiu decido okazis jam tre frue: en 1958, la spiritaj ĉefoj sukcese kontraŭstaris la agrokulturajn reformojn proponatajn de la unua ĉefministro, Mamadou Dia. Ilian sintenon ne motivis spiriteco, sed nur merkatiko. Ili ja havis regpovon sur la arakidkulturo, kiu estis ilia ĉefa enspezo-fonto, same kiel tiu de la lando. Sed ĉi tiu kulturo igas la grundojn malriĉaj. Fronte al la iom-post-ioma elĉerpiĝo de la grundoj, la agrokulturistoj elmigris al la tre fekunda Kazamanco, ŝanĝante la ritmon de la tradiciaj kulturoj de tiu suda regiono. Tiu elmigrado estas unu el la kaŭzoj de politika, tera kaj komunuma konflikto, kiu daŭras de tri jardekoj*.

* Marabuto: religia asketo kaj ĉefo-jmc.
* Kazamanco, kiu rolas kiel regiona “grenejo”, postulas sian sendependecon.

La sakstrato al kiu la reĝimo de s-ro Wade kondukis la landon kaŭzis la organizadon, en 2008, de la Nacia Asembleo de Senegalo, sub prezido de s-ro Amadou Mokhtar Mbow, eksa ĝenerala direktoro de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj por Sciencoj kaj Kulturo (Unesko). Nun konkurencas amaso da kandidatoj, kiuj apartenas al tri malsamaj tendencoj.

La unua tendenco estas tiu de la junuloj, kiuj estas la plimulto de la loĝantaro: 55% de senegalanoj havas malpli ol 20 jarojn. La proporcio de senlaboruloj inter ili estas ĉirkaŭ 50% — kvarcent mil diplomitoj estas senlaboraj — kaj ili aspiras al rapidaj ŝanĝoj. Inter ili, la movado Y en a marre (Sufiĉas ja!), naskita post troa ĝenerala elektroĉesigo en la ĉefurbo, postulas “Novan Tipon de Senegalanoj” (NTS), kiuj estu koncernataj de la socio kaj zorgu pri la ĝenerala intereso. Subtenata de repmuzikistoj tre popularaj en Senegalo — aparte la kantisto Thiat — ili rekte oponas la liberalisman politikon de la prezidanto Wade. Miloj da ili manifestaciis en la stratoj de la ĉefurbo, la 23-an de junio 2011, kontraŭ la triafoja kandidatiĝo de la ŝtatestro por la prezidanta baloto. La dua tendenco postulas transiran registaron, taskitan voĉdonigi novan Konstitucion kaj organizi novajn elektojn. Tiu ĉi opozicio, grupigita en la koalicio Bennoo Siggil Senegaal (“Unuiĝintaj por Senegalo” en la volofa lingvo), tamen ne sukcesis elekti ĉefon kapablan porti la projekton.

La tria kaj lasta tendenco estas tiu de la liberaluloj. Ili havas kiel grandajn figurojn, krom s-ro Wade, la eksan ĉefministron Idrissa Seck kaj lian posteulon, s-ron Macky Sall. Sed s-ro Wade, per sia nepotismo, malutilas al sia partio, la Partio Demokratia Senegala (PDS): ties plej reprezentaj kadruloj forlasas ĝin unu post alia. La junuloj, kiuj membras en neniu partio, tamen faras kampanjon por enskribiĝo en la balotajn listojn. Ilia rifuzo de la tradicia politika klaso povus favori alian personon, la sendependan kandidaton Ibrahima Fall, eksan altfunkciulon de la ŝtato kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, al kiu tamen mankas apogo de partio.

Identeco de popoloj multe dependas de mitoj kaj legendoj konservataj tra la jarcentoj. En Senegalo oni firme kredas je “nacia escepto” karakterizata de centjara demokratia tradicio. Ĝi datumas de 1848, kiam aboliĝis sklaveco, sed andaŭ estis starigita voĉdonrajto por la loĝantoj de la “kvar komunumoj” (Dakaro, Saint Louis, Rufisko kaj Goreo) sub la reĝimo de la franca 3-a Respubliko. La senegalaj voĉdonontoj do surprizu nin kaj evitu al sia lando la postbalotajn batalojn, kiuj, en Eburbordo, Gvineo, Niĝerio aŭ Niĝero, okazigis tiom da mortoj.

Sanou MBAYE

Varbi etskalajn entreprenistojn al la servo de la grandskalaj

Kiel la usona dekstrularo deturnis la koleron de la popolo

Senpova fronte al senlaboreco kaj la senfunda abismo de la publika ŝuldo, Barack Obama finas sian unuan mandaton pli malforta ol kiam li ĝin komencis. En bona pozicio por gajni la prezidentelekton de 2012, la konservativuloj klopodas trovi kredindan kandidaton. Sed, trapasinte malfacilan periodon, ili jam sukcese forviŝis la memoron pri la ideologia ruiniĝo kiu la financa krizo estas por ili.

Unu kandidato, (Rick Perry), ne povas memori la nomojn de la ŝtataj departementoj kiujn li intencas fermi. Alia, Herman Cain, ŝajne scias nenion pri la strategio de Usono en Libio*. Tria, Newt Gingrich, ne hezitas nomi la palestinan popolon “inventaĵo”. La spektaklo de la serĉo farata de la Respublikana Partio por trovi kandidaton sufiĉe “aŭtentikan” por kontentigi ĝian kernan subtenantaron foje similas laŭpaŝan suicidon.

* Herman Cain kaj Rick Perry retiris siajn kandidatecojn respektive je la 3-a de decembro 2011 kaj la 19-a de januaro 2012.

Sed estus malprave tro frue deklari finitaj la usonajn konservativulojn. Foje-refoje ili montris sian kapablon elturniĝi. Perpleksigitaj de la evidenta malsukceso de la novliberalisma ideologio post la borsa kraŝo de 2008, ili ŝajne staris tiutempe per unu piedo en la tombo. Du jarojn poste, en la mezmandataj balotadoj, ili kaptis la Ĉambron de Reprezentantoj sen fari malplejan ideologian kompromison, sed kun intensigita entuziasmo pri la principoj kiuj kondukis la mondon al la rando de la abismo. En 2008, tamen, la politika klimato estis malbona aŭguro por la konservativuloj. Tiutempe, kronikistoj havis neniun dubon: Usono estis ekironta laŭ nova vojo. En aprilo, la ĵurnalisto Sidney Blumenthal antaŭvidis “la morton de respublikana Usono”*. Post unu jaro, la politika analizisto Stuart Rothenberg prognozis ke “la probableco, ke la respublikanoj ekregos ambaŭ Ĉambrojn en 2010, estas nulo. Ne proksima al nulo. Ne malgranda aŭ malalta. Nulo.”*

* Sidney Blumenthal, The Strange Death of Republican America: Chronicles of a Collapsing Party, Union Square Press, Novjorko, 2008.
*April Madness: Can GOP Win Back the House in 2010?http://rothenbergpoliticalreport.com, la 27-an de aprilo 2009.

Ĉi tiu radikaliĝo responde al krizo de kapitalismo estas unika okazintaĵo en la historio de Usono. Ĝenerale, la scenaro en malfacilaj tempoj similas tiun de la 1930-aj jaroj: borsoj plonĝas, senlaboreco altegiĝas, konfiskoj de domoj komenciĝas. Angorantaj kaj senesperaj, la publiko ekribelas kaj manifestacias en la stratoj. Ili postulas ke la registaro ekagu, punu la kulpulojn kaj helpu la viktimojn. Siavice, la konservativuloj — trafitaj de paniko — ektimas revolucion. En la plej eta antaŭsigno de protesto ili vidas komunistan minacon: “La Nova Disdono provas trudi totalisman regadon al Usono”* furiozis Jouett Shouse, prezidanto de la American Liberty League* kaj siatempa deputito de la Ĉambro de Reprezentantoj por Kansaso. Sed la ruĝa flago de totalismo montriĝis senefika danke al la masiva subtenado de la laboristoj, kultivistoj kaj komizoj, kaj la demokratpartia prezidanto Franklin D. Roosevelt estis reelektita en 1936 per pli ol 61% de la voĉdonoj. Ekde 1937, demokratoj okupis tri kvaronojn de la seĝoj en la Ĉambro de Reprezentantoj.

* The New Deal vs. Democracy, American Liberty League, 1936.
* Asocio de riĉaj usonaj industriistoj, kreita en 1934.

La paraleloj kun la 1930-aj jaroj — kaj sana prudento! — sugestis, ke la kraŝo de 2008 sekvos la kutiman scenaron. Kaj ĝuste tio okazis je la komenco. Unue, la respublikanoj perdis la Blankan Domon. La demokratoj altigis la minimuman salajron, starigis enketokomisionon pri la financa krizo kaj adoptis planon de ekonomia revigliĝo kun buĝeto de 787 miliardoj da dolaroj. Prezidanto Barack Obama eĉ aprobis leĝon por universala sanasekuro. Ĉiuj emis kompari la periodon kun tiu de la Granda Depresio kaj paroli pri “verda Nova Disdono”*. Tiam, aferoj sin turnis en alia direkto ...

* Vidu Peter Custers, Kiel povus aspekti “Verda “New Deal””?, Le Monde diplomatique, majo 2009.

Charles Koch, petrola magnato kaj influa mondonanto al libervolismaj organizaĵoj, estis unu el la unuaj kiuj sonigis alarmon, en januaro 2009. Laŭ lia opinio, “fronte al la plej granda perdo de libereco kaj prospero depost la 1930-aj jaroj”, Usono faras “la samajn erarojn” kiel en la pasinteco*. Esprimante timon ke impostoj plialtiĝos, la revuo Forbes avertis sian riĉan legantaron ke “Uncle Sam deziras vian monon, kaj la popolamaso ekster la pordo deziras vian kapon.”*. Efektive, en marto 2009 la popola kolero atingis pinton: la direktoroj de American International Group (AIG), financa superbazaro savita de la ŝtato, estis anoncontaj grandegajn gratifikojn de sume 165 milionoj da dolaroj por la servo kiu inventis la financajn derivaĵojn kiuj bankrotigis la firmaon. La kolero de la popolo eksplodis: Je la 18-a de marto, la komerca novaĵagentejo Bloomberg notis, ke “Usonanoj volas vidi kapojn ruliĝi.” En Aprilo, prezidanto Obama mem avertis la bankistojn de Wall Street: “Inter vi kaj la forkegoj staras sole mia registaro”.*

* Perspective, Discovery, Quarterly Newsletter of the Koch Companies, januaro 2009.
* Forbes, Novjorko, la 11-a de majo 2009.
* Eamon Javer, Inside Obama’s bank CEOs meeting, Politico.com, la 3-an de aprilo 2009.

La respublikanoj tamen resaltis kaj multege gajnis en la balotadoj por la usona Kongreso en novembro 2010. Kiel? Ili deturnis la malkontenton de la popolo for de Wall Street kaj direktis ĝin kontraŭ Vaŝingtono; kaj ili transformis la koleron kontraŭ la bankistoj en ribelon kontraŭ la registaro kaj impostoj. Delonge, la sukceso de la dekstrularo atribueblis al la trompoj de la “kulturaj militoj”. Ekde la 1970-aj jaroj ĝis la registaro de George W. Bush, la plej gravaj ekonomiaj demandoj ne estis publike debatataj: ili estis deciditaj en Vaŝingtono kun larĝa interkonsento inter la du partioj. Dume, la publika debato koncentriĝis pri abortigo, enmigrado kaj la teorio de evoluo.

La doktrino de la malbona najbaro

La konservativa reviviĝo en 2009 estis de tute alia naturo. Nun, la dekstrularo ja volas publikan debaton pri la ekonomio. La nebulo de milito — en la kultura sfero — ŝajne dispeliĝis provizore. En la enreta dissendolisto de la Tea Party Patriots, unu el la ĉefaj organizaĵoj de la revigliĝinta dekstrularo, “diskutoj pri sociaj temoj ne estas permesataj.” Partoprenantoj devas limigi sin al la sekvontaj temoj: “Malpliigi la povon de la ŝtato, fiska rigoreco kaj libera komerco.” Simile, la ‘Contract from America’, manifesto eldonita en 2010, ne mencias iun ajn el la temoj ĉe la koro de la polemikoj de la antaŭaj jardekoj. Malgraŭ tio, la dekstrularo ne turnis la dorson al la virtoj de trompado. Male, ĝi sukcese defendis la kapitalisman modelon, sed sen mencii veran kapitalismon, altriskajn kreditojn kaj malreguligon. La problemo, senlace ripetas ĝiaj proparolantoj, estas tio, ke savplano kun socialismaj nuancoj ridindigis liberecon.

La alvoko al batalo estis sonorita en furioza deklamo, elsendita televide, de ĵurnalisto Rick Santelli el la negochalo de la borso de Ĉikago. Santelli jam kritikis multajn flankojn de la financa savplano dum la antaŭaj monatoj, sed ĉi tiun tagon en februaro 2009, kiam la tuta lando estis aŭskultanta lin, lia kolero celis iun apartan klaŭzon: tiun destinitan por helpi al enŝuldiĝintaj domposedantoj ŝanĝi la kondiĉojn de iliaj hipotekoj por plifaciligi la ĉiumonatajn repagojn kaj sekve malhelpi konfiskojn de domoj. Ĉi tiu estas la sola parto kiu rekte utilas al individuaj depruntintoj, kaj ne al institucioj. Laŭ Santelli, ĉi tiaj rimedoj “instigas miskonduton” ĉar ili “subvencias la monpruntojn de fiaskuloj” per publika mono. Ĉar “kiu konsentus repagi la monpruntojn de najbaro kiu havas belegan banĉambron, sed kiu ne povas pagi siajn ŝuldojn?”. La vitriola atako kaŭzis sensacion kaj la konservativuloj kaptis la okazon por redifini la kondiĉojn de la debato.

“Let the failures fail” (lasu la bankrotintojn bankroti) krias la Tea Party, dekstrula politika movado. Ĉi tiu slogano, kiu aperas ĉe respublikanaj amaskunvenoj, estas kerna al la sukceso de la dekstrularo. Ĉiam, kiam la anoj de la Tea Party eldiras sian opinion pri la bankroto de la bankrotintoj, ili apenaŭ mencias la demandon pri bankosavoj, kaj preferas celumi la malzorgemajn “najbarojn” eltrovitajn de Santelli. En ĉapitro de la ‘Manifesto de la Tea Party’, Richard Armey kaj Matthew Kibbe skribis: “Multaj el ni sciis instinkte ke la financa savaranĝo estis malbona afero. Por ke kapitalismo funkciu, ni komprenis, estis necese ke ĝi povu rikolti la profitojn de sia riskado, sed ankaŭ akcepti la eblecon ke ĝi perdos sian investon. Ni ĉiuj havas najbaron, ni ĉiuj aŭdis pri iu, kies vivkostoj tro longe superis iliajn monrimedojn. Kaj ni demandas al ni kial ni devas pagi por ili.” Estas ĉi tiuj “subvenciitoj” kiuj bankrotu; tio estas, ĝenerale individuoj, malofte transnaciaj firmaoj.

Masko por privilegioj

Tio neniel surprizas, ĉar la entreprenista ideologio ludas decidan rolon en la konservativa reviviĝo. Membroj de la Tea Party karakterizas sian aktivismon kiel “kernan kompetentecon”, siajn gvidantojn kiel “politikajn entreprenistojn” kaj siajn ordinarajn membrojn kiel “fruajn aĉetantojn”*. La movado konstante reliefigas la figuron de la etskala entreprenisto. Don Crist, unu el ĝiaj ideologiistoj kaj la aŭtoro de broŝuro titolita What Can I Do After the Tea Party? (Kion mi povos fari post la Tea Party), sin prezentas kiel “komerca konsilisto al etskalaj entreprenoj”, kaj James (“Jim”) DeMint, senatano de Suda Karolino, diras al sia sekvantaro ke lian kontraŭŝtatisman kredaron forĝis lia sperto kiel “etskala entreprenisto”*. Kampanjante por gajni la seĝon de senatano de Ilinojo en novembro 2010, la respublikano Mark Kirk proponis la promulgon de ‘Deklaro pri la rajtoj de etskalaj entreprenoj’. Laŭ esploro de la New York Times pri la mezmandataj balotadoj de 2010, 40% de ĵus elektitaj respublikanoj en la Ĉambro de Reprezentantoj estas etskalaj entreprenistoj*.

* Vidu Jack McHugh, What the Tea Party is, is not, and its core competence, la 16-an de decembro 2010, www.michigancapitolconfident..., Surface tension: Tea Parties and the Political Establishment, report of the Sam Adams Alliance, Richmond, la 13-a de oktobro 2010.
* Jim DeMint, Saving Freedom: We Can Stop America’s Slide Into Socialism, Fidelis, Nashville, 2009.
* Robb Mandelbaum, Meet the new small-business owners in Congress, The New York Times, la 16-a de novembro 2010.

“Ne estas la ŝtato kiu kreas laborpostenojn, estas vi!” deklaris f-ino Nan Hayworth, deputito de la Kongreso por Nov-Jorkio, al la entreprenestroj en sia elektodistrikto*. Estas ĉi tiaj paroloj kiuj ebligis al la dekstrularo elglitiĝi el la scenaro de malfacilaj tempoj. Ĉar, en Usono, oni tradicie atribuas al la etskala entreprenisto la virtojn de heroo. Kiel la kultivisto antaŭ li, oni lin rigardas kiel sanktan; li estas individuismo enkarniĝinta, la kuraĝa batalanto kiu de antaŭlonge vigligas la usonan ekonomion. En 1983, en parolado festanta la Semajnon de la Etskala Entrepreno, prezidanto Ronald Reagan prihimnis lin: “Ĉiu semajno devus esti tiu de la etskala entrepreno. Ĉar la etskala entrepreno estas Usono (...) Negocistoj estas la forgesitaj herooj”; ili estas “la fideluloj kiuj helpas niajn preĝejojn, niajn lernejojn, niajn komunumojn”* . La konservativan reviviĝon en lastaj jaroj ebligis la deantaŭlonga malamikeco de etskalaj entreprenistoj al bankoj, tiuj institucioj “tro grandaj por bankroti” kiuj avidas la monon de impostpagantoj.

* David Cay Johnston, Nonsense posing as wisdom, la 13-an de septembro 2011, http://blogs.reuters.com
* Ronald Reagan, Radio Address to the Nation on small business, la 14-an de majo 1983, www.presidency.ucsb.edu

Sed ĉi tiu malamikeco ne konvertiĝas en postulon por reguligo. Male: “La plimulto de la membroj de la Tea Party, kiujn mi renkontis, estas etskalaj entreprenistoj” diras la ĵurnalisto Matt Taibbi. “Ili posedas komputilajn vendejojn kaj restoraciojn. Ili identigas reguligon kun sanitara inspektisto kiu perturbus iliajn operaciojn kaj trudus al ili monpunojn pro bagateloj. Tio estas ilia sperto pri reguligo. Kiam do ili pensas pri JP Morgan Chase aŭ Goldman Sachs, nome pri la ideo de reguligo de la bankoj, por ili tio estas la sama afero”*. Kaj la Respublikana Partio instigas la konfuzon inter ĉi tiuj du specoj de praktiko.

* Kp. Matt Taibbi is deluded: Tea Partiers, Ayn Rand and how the US is like the Soviet Union, la 21-an de novembro 2010, Alternet.org

La etskala entreprenisto reprezentas la vizaĝon de konservativismo, ĉar lia rankoro kontraŭ transnaciaj firmaoj kaj ilia politika kunularo agordiĝas al la hodiaŭa tempo. Tio ne malhelpas ke nove elektitaj Respublikanoj faru al si favorojn: kontraŭi pli altajn impostojn sur la riĉuloj kaj postuli reduktojn de socialaj servoj. En la 1950-aj jaroj, la sociologo Charles Wright Mills observis ke la “fetiĉismo rilate al la etskala entreprenisto de Usono” ne devenas de liaj ekonomiaj sukcesoj sed de la “utileco de lia figuro al la politika intereso de pli potencaj proprietuloj.” La etskala entreprenisto “fariĝis la viro kiu faras alloga la kapitalisman utopion”*.

* C. Wright Mills, White Collar: The American Middle Classes, Oxford University Press, 1953.

Sekve, heredaj impostoj estas aboliciendaj, ne ĉar ili malkontentigas la riĉulojn, sed ĉar ili minacas la familianojn de kultivistoj; la impostoreduktoj deciditaj de prezidento Bush konservendas, ĉar etskalaj entreprenoj bankrotus sen ili; la malreguligo de la bankoj celis helpi etskalajn negocistojn akiri kreditojn; la Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento (NAFTA) konsistigas antaŭ ĉio benon por etskalaj noventreprenoj ... Iam, sendube, ni konkludos el ĉio ĉi, ke estas neniu diferenco inter la intereso de bankistoj kaj tiu de la ordinara persono.

THOMAS FRANK.

Malstreĉiĝo de la rilatoj inter la kontinenta Ĉinujo kaj la insulo

En Tajvano, diplomatia batalĉeso kaj komerca febro

Sama malpezigo okazis en Tajpeo, Pekino kaj Vaŝingtono, tuj post la Tajvana prezidanta elekto, la 14-an de januaro. S-ro Ma Ying-jeou, fervora subtenanto de alproksimiĝo al la kontinenta Ĉinujo, estis reelektita kun komforta plimulto — garantio de regiona stabileco — dum lia kontraŭulo de la Demokrata Progresema Partio, s-ino Tsai Ing-wen, kiu ŝajnis kapabla anstataŭi lin, estis pli favora al sendependiĝo.

HSIAO HSIN-HUANG Michael estas urĝema homo. Kvankam proksima de la Demokrata Progresema Partio (PDP, sendependisma), ĉi tiu esploristo ne estas absorbita de la balot-kampanjo, kiu en ĉi tiu novembra monato 2011, kaŭzas ioman boligadon. Li strebas internacie rekonigi Tajvanon en la sciencaj, se ne diplomatiaj, rondoj. Inter du kolokvoj, li akceptas nin en tagmanĝa tempo en restoracio de la kampuso de Academia Sinica. Ĉi tiu akademia Centro, simila al la franca Nacia Centro por Scienca Esploro (CNRS), estas mirinde trankvila, for de la aŭtoj kaj multegaj bicikloj, kiuj invadas la stratojn de la ĉefurbo. Jen bonaj laborkondiĉoj, des pli, ke “ni estas sendependaj de la politikaj kaj ekonomiaj povoj”, asertas ĉi tiu sociologo fama pro siaj komparaj studaĵoj pri la mezaj klasoj en Azio*.

* Vd Hsiao Hsin-huang Michael, “East Asian middle class in comparative perspective”, Institute of Ethnology, Academia Sinica, Tajpeo, Tajvano (Ĉina Respubliko).

En Tajvano, malgranda insuleto tridek ses mil kvadratajn kilometrojn vasta, la meza klaso disvolviĝis same kiel ĉie. Tamen, Hsiao klarigas, “ankoraŭ hodiaŭ, oni distingas du generaciojn”. La malnova mezklaso, konsistanta el etaj entreprenistoj kaj metiistoj, disvolviĝis en la jaroj 1970-aj kaj 1980-aj; estas ja ĝi, kiu altigis la insulon ĝis la rango de “azia drako”*. La nova, kreskinta en la 1990-aj jaroj kaj konsistanta el kadruloj, inĝenieroj, administrantoj de la publika kaj privata sektoroj, kaj sendependaj profesiuloj, fariĝis trioble pli nombra ol la unua. Sed, “kontraŭe al tio, kion oni povus kredi, la nova klaso ne forpelis la antaŭan, el kiu ĝi parte devenas.” Ĉi tiuj filoj kaj filinoj de etaj kaj mezaj entreprenistoj kaj riĉaj metiistoj, kiuj studis, foje en Usono aŭ Eŭropo, akceptis la liberalisman turniĝon... kaj, iuj el ili, la ĉinan orientiĝon, investante ĉe la alia flanko de la markolo.

* Sudkoreujo, Hongkongo, Singapuro kaj Tajvano estis kromnomitaj la “kvar drakoj” pro sia intensa ekonomia kresko tiutempa.

Ĝenerale, “la meza klaso situas centre de la politika ŝaktabulo. Ĉi tie, ĝi formas sian opinion interkrucante du donitaĵojn: la tutmondajn demandojn kaj la lokajn demandojn, ĉar familio restas determina elemento. Hieraŭ, ĉi tiu mezklaso voĉdonis por la PDP ĉar ĝi bezonis reformojn. Sed, pro la krizo, ĝi nun preferas protekti siajn interesojn; ĝi estas multe pli konservema”. Eldirita du monatojn antaŭ la prezidanta kaj parlamentaj elektoj, ĉi tiu sociologia diagnozo estis konfirmita de la voĉdono.

La 14-an de januaro la meza klaso vetis je kontinueco, voĉdonante por la eliranta prezidanto, s-ro Ma Ying-jeou, prezentata de la Guomindang (GMD). Ĉiuj negocistoj, aferistoj de Tajvano faris saman elekton. Multaj eksplicite alvokis voĉdoni por s-ro Ma, ekzemple s-ro Hsu Douglas, ĉefo de la potenca grupo Far Eastern, aŭ s-ro Gou Terry, la fondinto de Foxconn, provizanto de Apple en Ĉinujo. Iuj eĉ pagis plenpaĝojn da reklamo en gazetoj. Oni ne povas diri, ke s-ino Tsai Ing-wen, kontraŭulino de s-ro Ma, ricevis tiajn apogojn. Estus vere troige aserti, ke ĉiuj kandidatoj ricevis saman traktadon en la amaskomunikiloj, ĉefe en la manoj de la grandaj industriaj kaj financaj grupoj — aŭ de la registaro.

Mia avo havas japanan nomon; mi havas ĉinan nomon

S-RO MA ricevis 51,6% de la voĉoj kaj pli ol duonon de la sidlokoj en la Parlamento. Kvankam li perdis pli ol ses poentojn kompare kun la elektoj de 2008, lia plimulto restas klara. Ankaŭ parto de la malriĉaj dungitoj kaj de agrokulturistoj voĉdonis por li. La tutmondaj demandoj (rilatoj kun la kontinenta Ĉinujo kaj kun la cetera mondo) kaj la lokaj demandoj (salajroj, dungoj kaj laborkondiĉoj) ja interkruciĝis, por la plej granda profito de la eliranta prezidanto. La argumento laŭ kiu s-ro Ma “vendis Tajvanon al Ĉinujo” ne funkciis. Ankaŭ ne funkciis la timo esti glutata de la kontinento. Pekino tamen ja estis en la kerno de la kampanjo.

Por kompreni la rilatojn inter ambaŭ randoj de la tajvana markolo, necesas penetri historion, kies serpentaj kurbaĵoj estas registritaj en la kolektiva memoro. “Mia avo havas japanan nomon; mi ja ĉinan nomon”, atestas s-ro Wu Qimao, ŝtat-funkciulo en Kaohsiung, la dua plej granda urbo de Tajvano, kies urboaranĝado ankoraŭ portas spurojn de la japana okupado. Nek la avo, nek la nepo elektis tion. Multaj tajvanaj familioj spertas tiun identecan strangaĵon.

Trudante sin en 1895, post milito kontraŭ Ĉinujo, Japanujo ja modernigis la insulon, tiam malbone prizorgata de la kontinento, sed ĝi ankaŭ trudis diktatoran ordon. La formozanoj, kiel oni tiam nomis la loĝantojn, “estis traktataj de la kolonia administrado kiel duarangaj civitanoj”, raportas Peng Mingmin*, fama tajvana intelektulo kaj aktivisto favore al demokratio. Tiel, en 1945, kiam ĉinoj alvenis, “transportataj per usonaj aviadiloj kaj ŝipoj por ekregi la insulon” anstataŭ la japanoj, kiuj perdis la militon, “la formozanoj akceptis ilin entuziasme, opiniante, ke nova kaj bonega erao malfermiĝas”.

* Peng Ming-min, Le Goût de la liberté, Editions René Viénet, Belaye, 2011. El ĝi venas ĉi tiu citaĵo kaj la du sekvaj.

Ili tre rapide seniluziiĝis. Post la popolribelo de la 28-a de februaro 1947, la “blanka teroro” falas sur Kaohsiung, Tajpeo kaj sur la tuta teritorio: la armeo de la GMD, la naciisma partio tiam reganta en Ĉinujo, amasbuĉas milojn da homoj. “Mia patro, skribas Peng, eĉ proklamis, ke li hontas pri sia ĉina sango kaj deziras, ke liaj infanoj geedziĝu kun eksterlandaninoj, ĝis liaj idoj ne plu povos senti sin ĉinoj.” La naciiisto Ĉiang Kai-ŝek — rifuĝinta en Tajvano en 1949 post kiam la komunistoj kaj Mao Zedong atingis la regpovon en Pekino — kaj liaj posteuloj trudas la “militleĝon” ĝis 1986. La opoziciantoj estas malliberigitaj aŭ devigataj ekziliĝi. Militisman japanigon anstataŭas diktatura ĉinigo: la kulturaj radikoj de la insulo estas ignorataj, la lokaj lingvoj malpermesataj, la mandarena (klasika) lingvo trudata, la historio reviziata. Estas kompreneble, ke la loĝantoj delonge instalitaj tie sentas, ankoraŭ hodiaŭ, iom da amaraj postsentoj pro tio. Tio des pli, ke la lukto por demokratiigo ĉiam konfuziĝis kun tiu kondukata kontraŭ la ĉinaj naciistoj de la GMD.

Ekde ilia instaliĝo en Tajvano, ĉi tiuj vivis kun la espero rekonkeri la kontinenton. Ili estis firmigitaj en tiu espero fare de la usonanoj, kiuj en 1950, instalas sian 7-an ŝiparon en la markolo kaj militbazojn sur la insulo, malavare financante ĉi tiun diktatoran reĝimon. La GMD des pli opinias sin laŭrajta, ke dum dudek kvar jaroj, Tajvano reprezentis la “veran Ĉinujon” en la rigardo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), do de la mondo.

Kiam Pekino prenas ĝian lokon en la Sekurec-konsilio de UN, en oktobro 1971, la sorto de la insulo restas necerte flosanta. La plimulto de la landoj fine iom post iom agnoskas, ke “estas nur unu Ĉinujo”*. Tajvano malaperas el la internaciaj radaroj, escepte kiam ĝi agitas la ribelan standardon de sendependeco. Tiam la “ĉina drako” elmontras siajn ungegojn: en 1996, ĵus antaŭ la unua elekto de tajvana prezidanto per universala baloto, ĝi pafas misilojn (kun nearmitaj kapoj); inter 2000 kaj 2008, kiam la insulo estas regata de la sendependisto Chen Shui-bian*, ĝi plifortigas la misil-bateriojn celantajn al la insulo...

* Sendependeco de Tajvano (Ĉina respubliko) estas agnoskata de nur dudek tri landoj.
* Vd François Godement, “Défi taïwanais pour les dirigeants de Pékin”, Le Monde diplomatique, aprilo 2000.

Ĉi tiu tempo ŝajnas finita. Sur ambaŭ bordoj de la markolo nova generacio de gvidantoj naskiĝis. La komunistoj, kiuj revis perforte gluti ĉi tiun ribeleman ŝtonon, same kiel la naciistoj, kiuj imagis sin venkantaj la pekinajn uzurpulojn, scias, ke iliaj projektoj neniam realiĝos. Eĉ pli eksterordinare, la hieraŭaj kontraŭkomunistaj naciistoj fariĝis la plej bonaj aliancanoj de la ĉina komunista Partio, kiu agas por firmigi ilin. Stranga returniĝo de historio.

Jes ja, Pekino ne kompromisas pri la principoj de unueco kaj teritoria integreco de la Popola Respubliko Ĉinujo — nek la armeo, nek cetere la popolo, akceptus tion. “Ni ne celas al tuja reunuiĝo, konfidencas diplomato renkontita en la ĉina ĉefurbo, sed ni ne povas akcepti tujan sendependiĝon”*. Flanke de Tajpeo, la regantaj gvidantoj memorigas la bazan celon: “intertrakti paco-interkonsenton.” (ĉu inter ŝtatoj?). En la momento, ĉiu kontentiĝas per la plua antaŭstato. Pekino parolas, kiel ĉiam, pri “unu Ĉinujo, du sistemoj” kaj Tajpeo pri “unu Ĉinujo, diversaj interpretadoj” (laŭ kie oni situas, ĉi-flanke aŭ aliflanke de la markolo). Ĉiu konservas la honoron kaj ĉiuj interkisas.

* Vd Chine-Inde. La course du dragon et de l’éléphant, Fayard, Parizo, 2008.

Necesas kalkuli ankaŭ kun la tria protagonisto de ĉi tiu strategia ludo: Usono, kiu ja intencas nenion cedi al Ĉinujo. Dum la balot-kampanjo la komentistoj zorge serĉadis eventualajn ĉinajn premojn. Vane. Male, ili malmulte substrekis la emfazitan apogon de Vaŝingtono al la eliranta prezidanto: en septembro 2011, la Obama-administracio anoncis la decidon modernigi la F-16-ĉasaviadilojn, atenditan de jaroj; en decembro, la forigon de vizo-neceso por iri al Usono. Jen por trankviligi la altajn gvidantojn de la GMD, kaj memorigi al ĉiuj, ke Usono restas la unua aliancano. Ni estu certaj, ke s-ro Ma monvetos je ambaŭ flankoj, usona kaj ĉina.

Kun Pekino, en 2010, s-ro Ma subskribis ĝeneralan kadro-interkonsenton pri ekonomia kunlaborado (Economic Cooperation Framework Agreement, ECFA). Temas pri ia libermerkata traktato, kiu planas ambaŭflankajn forigojn de dogan-impostoj. Tajvano ja ne havas ŝtato-statuson laŭ Pekino, sed ĝi elprenas dogan-imposton same kiel iu ajn ŝtato. Ĝi ne estas agnoskata de UN, sed havas sian sidlokon en la Monda Organizo pri Komerco (MOK), kiel “aparta dogan-teritorio de Tajvano, Penghu, Kinmen kaj Matsu”. Politiko: ne; komerco: jes.

La teorio de la tri “ne” ĉiam validas

S-RO CHARNG KAO, vicministro de la konsilio pri Kontinentaj Aferoj (Mainland Affairs Council, MAC), la organismo taskita pri la rilatoj kun Pekino, teoriumas la principon. Ĉi tiu homo, respektema al ritoj (fotoj, interŝanĝo de donacoj), kiam li akceptas nin en unu el la salonoj de la MAC, estas reprezentiva pri la nova generacio. Li studis en Usono, lia parolmaniero estas perfekta, lia lingvaĵo senpere trafa: “Kia nia metodo? Flankenlasi politikon kaj meti ekonomion en la centron. Nia principo estas konata, estas la tri ”ne“ — ne al unuiĝo (bu tong), ne al sendependiĝo (bu du), ne al uzo de perforto (bu wu). La politikaj demandoj estas la plej malfacilaj. Ni do decidis diplomatian batalinterrompon.”

La ekonomiaj decidantoj cetere ne atendis la permeson de la registaro por kuri sur la kontinenton, jam en la 1980-aj jaroj. Iliajn rektajn investojn en Ĉinujo oni taksas je cent miliardoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ je ducent miliardoj se oni enkalkulas tiujn, kiuj transitis tra Hongkongo. La delokigoj multiĝis, kaj hodiaŭ pli ol du milionoj da tajvananoj (el dek unu milionoj da aktivuloj) laboras sur la kontinento.

En la elektroniko-kompanioj aŭ servo-kompanioj por entreprenoj (librotenado, informadiko...), apenaŭ ekzistas kadrulo, kiu ne pasigas tempon, pli malpli longan — de kelkaj tagoj ĝis pluraj jaroj-, sur la ĉina teritorio. “Ni ne havas elekton, diras, anonime, unu el ili, laboranto en konata elektroniko-kompanio. Ni devas foriri, lasi edzinon kaj infanojn, eĉ por pluraj monatoj.”. Ne nur tion li malamas, sed ankaŭ la rilatojn kun siaj kontinentaj samranguloj. “Ni ekiras kun instrukcioj, ke ni ne fidu la ĉinajn inĝenierojn kaj kadrulojn. Ni traktas ilin malestime, kvankam multaj el ili estas kompetentaj. Ili ofte vivas en malfacilaj kondiĉoj. La gelaboristoj dormas amase en dormejoj. Ni devus honti traktante ilin tiel.”

La plej konata ekzemplo estas tiu de Foxconn, instalita en Shenzhen. Ĝiaj metodoj estas tiom malmolaj, ke sinmortigoj multiĝis, kaj ekestigis strikojn*. Tiu kazo, kiu estis diskonigata ĉirkaŭ la mondo, ja indignas la tajvananojn, sed tiuj plej ofte rigardas la kontinentulojn kun la degno de riĉuloj al malriĉuloj: la malneta enlanda produkto (MEP) por ĉiu loĝanto ja estas duobla en Tajvano (19.155 dolaroj, kontraŭ 7.628).

* Vd Isabelle Thireau, “La plendoj de la ĉina popolo”, Le Monde diplomatique, septembro 2010.

Ĉu malmola aŭ ne, la ekonomia integrado antaŭeniras. Ĉinujo sorbas 40% de la tajvanaj eksportaĵoj. “Sep el la dekkvin ĉefaj ”ĉinaj“ eksportantaj entreprenoj estas filioj de tajvanaj kompanioj”, precizigas la ekonomikistoj Stéphane Cieniewski kaj Pierre Moussy*. Sur la insulo, ĉi tiu allogo de la alia marbordo tradukiĝas per amasa malindustriigo, aparte en la Sudo.

* “Bulletin économique Chine”, n-ro 42, decembro 2011, ekonomia fako de la franca ambasadejo en Pekino.

Kaohsiung spegulas tion. Ĉi tie la forlasitaj industrioj restas videblaj, malgraŭ la konstru-febro kiu animas tiun havenurbon, kaj malgraŭ la granda decidemo de s-ino Chen Chu, aktivulino de la PDP, kiu estis enkarcerigita de la GMD, kaj kiu regas Kaohsiung de 1996. Ŝi klarigas la procezon: “Ni havis pezajn industriojn (ĥemio, siderurgio ...) kaj transform-industriojn (meĥaniko, teksaĵoj, ludiloj, ktp), kies profitdoneco estis bazita sur la malaltaj salajroj. Kiam la laboristoj postulis pli altajn salajrojn kaj pli bonajn laborkondiĉojn, la pagon de siaj kromhoroj, nu, kiam ili postulis pli da socia justeco, la entreprenoj komencis delokigi al la kontinenta Ĉinujo, sed ankaŭ al la Sudorienta Azio, aparte al Vjetnamo.” Ŝi kritikas ne tiom Pekinon kiom “la financistojn, kiuj decidis delokigi”: “Sed vanas lamentoj. Ĉiuokaze, ni ne plu volas ĉi tiajn treege poluantajn entreprenojn.” La urbo strebas diversigi siajn aktivaĵojn. Sed, malgraŭ sia modernigo, Kaohsiung, kiu estis la unua haveno en la mondo pri konteneroj ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, estas nun ĉe la naŭa rango.

En Tajpeo, s-ro Charng ne neas tiun realaĵon. Laŭ li, tamen, la ludo havas nulan sumon kaj la ekonomiaj rilatoj estas ekvilibraj. Tiel, li diras, prenante elektronikon kiel ekzemplon: “Nia produktado duobliĝis, ĉar ni fabrikas ŝlosilajn elementojn, kiuj estas poste muntitaj aliflanke de la markolo.” Li donas multajn ekzemplojn de laŭ li sukcesaj rezultoj, en agrokulturo, marproduktoj kaj turismo. Liaj citataj ciferoj estas verŝajnaj... kaj la senlaboruloj estas pli kaj pli multaj.

La ĉefa konsekvenco de ĉi tiu fuĝo al Ĉinujo estas firmigi la ekonomian modelon bazitan sur malaltaj salajroj, substrekas la opozicio. Sistemo tute orientita al eksportado — aparte por la informadikaj teknikoj-, sin apoganta sur impostaj allogaĵoj por altiri kapitalojn (la imposto por kompanioj falis je 17% en 2010), kaj tre dependaj de la eksterlandaj aĉetantoj (usonaj, japanaj...).

La junaj diplomitoj, ĉe kiuj Tanguy Le Pesant, franca esploristo en Tajvano, faris grandan enketon, estas la nunaj viktimoj de tiu sistemo. Elirante el universitato post kvarjara studado, ili sufiĉe facile trovas laboron — en unu semajno ĝis unu monato. Sed ili ricevas salajron inter 22.000 kaj 25.000 novaj tajvanaj dolaroj (NTD), tio estas inter 576 kaj 624 eŭroj monate. La oficiala minimuma salajro estas 455 eŭroj. Kio estas ilia perspektivo? Iri labori trans la markolon, kie ili estos kadruloj kaj perlaboros (iom) pli da mono. Tio modlas alian rigardon al Ĉinujo (vd suban artikolon).

En la laboro, japaneca piramida organizado

EN LA ETA SIDEJO de la Tajvana Konferenco de la Sindikatoj, sur strato Roosevelt en Tajpeo, s-roj Shih Chao-hsien kaj Hsieh Tsuan-chih, respektive prezidanto kaj ĝenerala sekretario, konfirmas la amplekson de la fenomeno “malaltaj salajroj”, aparte por la junaj diplomitoj: “Estas kvazaŭ dekjarojn antaŭe.” Sen kravato nek kostumo, sen pompaj frazoj, la du homoj priskribas la malfacilaĵojn spertatajn en lando, kie la sindikata libereco estas ĵus rekonita kaj kie 78% de la dungitoj laboras en malgranda aŭ meza entrepreno. “Laŭleĝe la labordaŭro estas kvardek horoj semajne; reale, estas inter kvardek kvin kaj kvardek ok horoj. Same kiel en la kontinenta Ĉinujo. La kromhoroj ne estas pagataj.” Kio pri ferioj? Sep tagojn post la unua jaro, dek tagojn post tri jaroj, dek kvar post kvin jaroj. Sed, ankaŭ pri tio, nenio estas kontrolebla.

Ni tamen ricevis konfirmon pri tio, renkontante kelkajn tagojn poste ĉe amikoj Ping-fan, junan teknik-desegnistinon, ĉarman tridek-jarulinon, dungiton en eta entrepreno, kie laboras du aliaj dungitoj. Pridemandata pri sia labordaŭro, ŝi tuj respondas: “ok horojn.” Eble ĉar ŝi estas efektive pagita ok horojn. Poste, priskribinte siajn ĉiutagajn aktivaĵojn, ŝi ĝustigas: ŝi laboras “almenaŭ dek aŭ dek unu horojn” tage, kaj la regulo estas, ke “konfidita tasko devas esti finita”. Ŝia ĉefo rajtas peti ŝin veni sabaton aŭ dimanĉon, kaj resti pli longe vespere. Ŝi devas respekti la ritaron de la entrepreno, submetiĝi al la ĉefaro kaj ne tiri atenton al si. Japaneca piramida organizado, kiun oni trovas ankaŭ en la grandaj entreprenoj, ja aperas, se kredi la atestaĵon de la kadrulo antaŭe citita. Por la informadikistoj, la servuteco venas pli de premo de la kolegoj ol de la ĉefaro mem.

La respondeculoj de la sindikata konfederacio montras fotojn de manifestacioj por salajro-altigoj aŭ kontraŭ forigo de postenoj, tamen ilia agado restas marĝena. Jes ja estis, dum kelkaj tagoj, “indignuloj” fronte al Tajpeo 101, la dua plej alta turo en la mondo, en la negoco-kvartalo, sed sen vera sekvo. Laŭ Le Pesant, kiu tre bone konas la situacion de la junuloj, “la premo de diktaturo ankoraŭ sentiĝas en la civila socio, kie maldekstra kritiko — antaŭe akre subpremata nome de la lukto kontraŭ komunismo — restas precipe enfermita en la akademiaj rondoj kaj eta grupo de aktivuloj. La eduk-sistemo kaj la konfuceanaj valoroj, kiujn ĝi ankoraŭ portas, ankaŭ ne instigas al kontestado de la establita ordo”.

La registaro kalkulas je tiu konformismo. Sed ĉu la socia agitado, kiu nuntempe skuas Ĉinujon, finfine ne kontaĝos la insulon? Tio estus plia returniĝo en la rilatoj de la du malamikaj fratoj — ja ĝojinda ĉi-foje.

Martine BULARD

Antaŭ kvindek jaroj naskiĝis la kontraŭ-kulturo

La manifesto, kiu estus povinta ŝanĝi Usonon

Lukto kontraŭ rasismo, kontraŭ la ideologia klimato de la “malvarma milito” aŭ kontraŭ la konsum-socio: ĉe la sojlo de la 1960-aj jaroj, radikalaj grupoj multiĝas en Usono. La movado “Studentoj por demokrata socio” spertas neatenditan sukceson. Ĝia manifesto, publikigita antaŭ duon-jarcento, aperas kiel la referenc-dokumento de la usona kontraŭ-kulturo.

PORT HURON, je unu vetur-horo norde de Detroit, en junio 1962. La “Studendoj por demokrata socio” (SDS en la angla) havas sian unuan kongreson. La radikala grupo ludas ĉefmotoran rolon en la kontestado de la 1960-aj jaroj: luktoj kontraŭ rasismo, protestoj kontraŭ la vjetnama milito kaj, pli ĝenerale, rompo de la junularo kun la interkonsento de la malvarma milito. Ĉi tiu ideologia strikta kadro paralizis la mensojn kaj kondamnis la usonan maldekstron, la sindikatojn, la Ekleziojn kaj la universitatojn travivi en la timo de la kontraŭkomunistaj eliminadoj organizataj de la senatano Joseph McCarthy. Dum sia kongreso, la SDS publikigas manifeston, iom emfaze titolitan: “Deklaracio de Port Huron”*.

* Implica referenco al la Sendependo-Deklaracio de Usono.

Redaktita de Tom Hayden, studento de la Miĉigano-universitato, ĝi komenciĝas per sufiĉe malfrua generacia ekkonsciiĝo, markita de apokalipsaj konsideroj (Vidu eltiraĵon ĉe la fino). En 1962, la malutiloj de la oriento-okcidenta konflikto ja ne plu estas novaĵo. Jam antaŭ dek kvar jaroj la prezidanto Harry Truman decidis la militistigon de la usona ekonomio; antaŭ dek du jaroj la milit-instruantoj de la Pentagono alvenis en Hindoĉinujo; de ok jaroj jam la imperia trudforto subpremas la reform-esperojn en Gvatemalo. En 1961, la prezidanto Dwight Eisenhower forlasas la Blankan Domon lanĉante tiun ankoraŭ faman averton: “Ni devas gardi nin kontraŭ akiro de nelegitima influo, ĉu intenca aŭ ne, fare de la militist-industria komplekso. La risko, ke uzurpata povo kreskos en katastrofaj proporcioj ekzistas kaj daŭros. (... ) Ni ankaŭ devas esti atentemaj al la risko (... ) ke la publikaj politikoj fariĝos kaptitoj de scienca kaj teknologia elito”*.

* Okaze de sia enposteniĝo kiel prezidanto tri tagojn poste, John F. Kennedy tuj faris sia la retorikan heredaĵon de sia antaŭulo. Tamen la “militist-industria komplekso” ne malaperis, tute male. Kennedy tuj zorgis ripari la “usonan malfruon” rilate balistikajn misilojn — imagita malfruo ja, ĉar Sovetunio havis nur kvar da ili en 1960.

En la Berkeley-universitato, en Kalifornio, la glacioj de la malvarma milito ekfandiĝas jam de 1956: por protesti kontraŭ la devigaj sesioj de armea trejnado sur la universitata areo, studentoj komencas malsat-strikon. La konflikto daŭris ĝis 1962, kiam voĉdono de la universitata administra konsilantaro finfine pravigis la ribelantojn. Joe Paff, eksstudento pri politika scienco, memoras pri la stultiga etoso, kiu ekzistis en Berkeley ĉe la komenco de la 1960-aj jaroj: “Estis la tempo de la mezklasoj, kun kakiaj pantalonoj, grandaj zonbukoj kaj ĉemizoj kun butonumitaj kolumoj, Oxford-stile. Estis kvazaŭ uniformo. La rezerv-oficiroj taskitaj pri nia trejnado devigis ĉiujn virseksajn studentojn surmeti soldatan kostumon unu fojon semajne. (... ) Por pli firmigi la konservismon, la universitato decidis, ke studentoj ne rajtas diskuti temojn senrilatajn kun la universitat-vivo, kaj ke necesas protekti ilin kontraŭ la ”eksterajn agitistojn“.”

En majo 1961 oni invitis Malcolm X prelegi. “La universitata direkcio rifuzis, argumentante, ke Malcolm X povus konverti la studentojn al islamo, rakontas Paff. Finfine, ni tamen sukcesis venigi lin, sed sen iu ajn publika informado kaj en malgranda salono kun cent sesdek sidlokoj. La etoso estis elektra. Malcolm X estis la plej eksterordinara oratoro, kiun mi iam aŭdis. Li ŝanĝis niajn vivojn. Kiam oni metis demandon al li, li ripetis ĝin rigardante la demandanton rekte en la okuloj, kaj li respondis. Tre baldaŭ, homoj timis meti stultajn demandojn. La nigruloj sidis ĉiuj kune. Forlasante la salonon ili ne rigardis al ni. Monaton poste, duono el ili recitis parkere la paroladon de Malcolm.”

La proponoj entenataj en la “Deklaracio de Port Huron” estis do maturiĝantaj de pluraj jaroj en la usona maldekstro. Sed, inter la lavango de tekstoj tiam publikataj, ĝi estas tiu, kiu esprimas plej forte la maltrankvilon de etburĝa junularo, kiu decidis elŝiri sin el la mortiga konformismo de la 1950-aj jaroj. Konformismo, kiu ekzemple, instigis la instruistojn esti tre singardaj por ne esti taksataj komunistoj.

La manifesto esprimas la timon pri soleco kaj fremdiĝo. Trans ĝiaj progresemaj kredoasertoj, ĝia centra temo estas persona plenumiĝo, deziro realigi sin mem — tre laŭmoda tiama temo, kiun ilustras la sukceso de la libroj de la anarĥiista psikoterapiisto Paul Goodman, unu el la inventintoj de la gestalt-terapio. Growing Up Absurd, unu el liaj plej popularaj verkoj inter la kontestema junularo ambaŭflanke de Atlantiko* sendube inspiris la aktivulojn de la SDS.

* Publikigita en 1960, Growing Up Absurd (Absurde kreski) rapide fariĝis sukcesa libro en Usono, kaj poste ankaŭ en pluraj eŭropaj landoj (Germanujo, Italio). Ĝi ne estis publikigita en Francujo.

Ĉapitro titolita “La socio antaŭ ni” enscenigas grupon de studentoj, kiuj donas al si la mision riveli la malesperon kaŝitan sub la komforta salajro de la laboristo, la ekzisteca vakuo ĉe la lavado de sia veturilo aŭ la elekto de sia feridomo. Eĉ la sindikatoj estas laŭ ĝi kaptitaj en la reto de ĝenerala apatio: ĉar iliaj gvidantoj ne legis La manuskriptojn de 1844 de Karlo Markso, ili ne kapablas identigi la variantojn de fremdiĝo, kion deziras fari la SDS.

La “Deklaracio de Port Huron” tamen rapide traktas la ekonomian demandon en kelkaj paragafoj. “Multaj inter ni komforte atendas sian emeritiĝon” enkonduke asertas la aŭtoroj. Sekvas priskribo de Usono kiel lando de riĉuloj, embarasata pro la kelkaj malriĉuloj vivetantaj en sia marĝeno. Similan priskribon oni hodiaŭ taksus utopio. Ĝia optimismo montras, ke ĝiaj aŭtoroj, malgraŭ siaj rimarkoj pri la fino de la usona “ora periodo”, ne komprenis la fluktuantecon de kapitalismo.

Ilia manko de tiutema klarvido estis larĝe dividita kun la tiamaj ekonomikistoj. Sep jarojn post la aŭguroj de Port Huron, la usona laborista klaso — almenaŭ ĝia parto blankula kaj plej bone dotita — atingas sian historie plej altan nivelon de prospero. La maksimuma nivelo donita de la kapitalisma sistemo rilate salajrojn speguliĝas en la grandaj aŭtoj kun barokaj dekoracioj, la dua veturilo por la senprofesia edzino, la dommastrumaj aparatoj tra la tuta domo, la pensioj, la socia asekuro por la sano kaj Medicare por la maljunuloj. Kaj, ekde la komenco de la 1970-aj jaroj, ĉi tiu abundo-lando komencis diseriĝi, reformon post reformo...

En la “Deklaracio de Port Huron”, la ĉapitro pri la “alternativoj je senpoveco” citas la eliton el emancipitaj studentoj, strategie dismetitaj sur la tuta teritorio, meze de oceano da materiismo kaj rezignemo. Kiel ŝanĝi la aferojn? “El la liceoj kaj universitatoj, tra la tuta lando, aktiva maldekstro povas veki siajn aliancanojn” — sed kiuj estas ĉi tiuj “aliancanoj”, la aŭtoroj tion ne precizigas. “Ĝi devas doni formon al la sentoj pri senpoveco kaj indiferenteco, tiel ke homoj povu ekkonscii pri la sociaj kaj ekonomiaj radikoj de siaj personaj problemoj. ( ...) La aliro al la politika povo iros tra vera kunlaborado loke, nacie kaj internacie, inter la nova maldekstro de la junularo kaj la komunumo de emancipiĝantaj aliancanoj”.

Kvindek jarojn poste, oni povas indulge rideti pri la naiva aserto, laŭ kiu tre facillas “mastri atomenergion” kaj konstrui milojn da atomreaktoroj por provizi la popolon per abunda kaj malmultekosta energio. Ankaŭ la konvinko, ke la berlina muro kaj la malvarma milito estas eternaj fenomenoj ne ŝajnas montri klarvidon. Kaj la “industriigo de la mondo” estas de la aŭtoroj konsiderata kiel signo de “nobleco”.Usono, laŭ ili, devas afable dividi sian teknikaron.

Manko de kontinueco

MALGRAŬ ĉi tiuj markoj de naiveco, necesas mezuri la efikon de la “Deklaracio de Port Huron” al la veteranoj de la usona maldekstro. Michael Harrington kaj Irving Howe, du progresemaj verkistoj, membroj de la grupo “Intelektuloj de Nov-Jorko”*, kontraŭstaras la aŭtorojn de la manifesto, opiniante, ke ilia kritiko de la malvarma milito subtaksas la sovetan minacon. Ĉi tiu konflikto estis daŭra: unuflanke, la malnovaj adeptoj de la supereco de la usona modelo; aliflanke, nova bolanta generacio, kiu, en la fino de la 1960-aj jaroj, rigardis Usonon kiel imperian forton same malbonaŭguran kiel Sovetunio.

* Grupo de intelektuloj fondita meze de la dudeka jarcento, kiu asocias marksismon kaj kritikon de Sovetunio.

La SDS diseksplodas en 1969, sed ĝia memoro trairis la jardekojn, danke al ĝiaj eksaj gvidantoj, kiuj ĉiam zorgis pri la propra historiografio, eĉ pliigante sian rolon. Ĉi-rilate aliaj movadoj, kiel ekzemple la Black Panthers estis malpli bonŝancaj: enkarcerigitaj aŭ murditaj de polico, ties gvidantoj ne povi enskribi siajn luktojn en la historiaj libroj. Cetere, la kariero de Hayden verŝajne kontribuis al la retrospektiva rekono de la SDS: en 1964, la aŭtoro de la “Deklaracio de Port Huron” aktivas en la malriĉaj kvartaloj de Newark (Nov-Ĵerzejo); kelkajn jarojn poste li foriras al Hanojo kun sia edzino la aktorino Jane Fonda, antaŭ ol aliĝi al la Demokrata Partio kaj esti elektita en la kalifornia Parlamento...

Dum la ses lastaj monatoj, la movado “Ni okupu Wall Street ”(OWS) dissemis siajn tendarojn tra la lando, de Nov-Jorko ĝis Oakland en Kalifornio, ĝis ilia brutala disigado fare de la polico. Kvindek jarojn post la kunveno de Port Huron, oni nur povas miri pri la manko de intelekta kaj organiza kontinueco inter ĉi tiuj du mejloŝtonaj epizodoj de la socia historio en Usono. La politikaj ideoj de la SDS estis inspirataj de la marksaj unuaj verkoj, sed ankaŭ de pensistoj kiel Frantz Fanon, Paulo Freire kaj Gunnar Myrdal. Nenio tia ĉe OWS, verŝajne ĉar ĝia naskiĝo estas tre ligita al la relativa potencoperdo de Usono kaj al la kadukiĝo de la tradicia maldekstro. Dum la studentoj de Port Huron pretendis esti pioniroj en la vasta mallumo de la usona memkontento, la okupantoj de Wall Street konsideras sin kiel reprezentantoj de 99% de la loĝantaro. Hieraŭ, la 1% estis avangardo; hodiaŭ, tiu 1% estas la alfrontenda povo.

Alexander COCKBURN

“Niaj skuataj konsciencoj”

Eltiraĵoj el la “Deklaracio de Port Huron”

“NI apartenas al ĉi tiu generacio, edukita en certa komforto kaj hodiaŭ enskribita en universitato, kiu maltrankvile rigardas la mondon hereditan. Kiam ni estis infanoj, Usono estis la plej prospera kaj plej potenca lando en la mondo: la nura, kiu disponas pri atomarmilo, tiu, kiu plej malmulte suferis pro la moderna milito, arkitekto de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj, ni opiniis, etendos la okcidentan influon sur la tutan planedon. (...) Sed, dum ni plenkreskis, nia komforto estis perturbata de eventoj tro gravaj por resti ignorataj. La insida persekutado de homoj fare de homoj, kiu evidentiĝis en la Sudo per la lukto kontraŭ la rasisma fanatikeco, kondukis multajn el ni forlasi silenton por ekagadi. La sufoka regado de la malvarma milito, simbolita de la atombombo, ekkonsciigis nin pri la fakto, ke ni, niaj amikoj kaj milionoj da abstraktaj ”aliaj homoj“, kiujn ni ja konas pro nia komuna endanĝeriĝo, povus morti kiam ajn. (...) Iom post iom, laŭgrade kiam ĉi tiuj realaĵoj kaj aliaj alsturmis nin, skuis niajn konsciencojn kaj fariĝis problemoj nin koncernantaj, ni komencis malfermi la okulojn al la timigaj paradoksoj de nia Usono. (...) Nian agadon gvidas la sento, ke ni povus esti la lasta generacio de la homaro. Sed ni estas malplimulto. La granda plimulto de nia popolo konsideras la efemerajn ekvilibrojn de nia socio kaj de nia mondo kiel seneraran kaj eternan mekanikon”.

La kosmoscienco, scienco pri la universo, fako ribela

Tri hipotezoj por praeksplodo

Ĉe la Eŭropa Organizaĵo por Atom-Esplorado, la esploristoj persekutas la faman “Di-partiklon”, kiel la Nobel-premiito Leon Lederman nomas ĝin. La “bosono de Higgs”, laŭ la nomo de la fizikisto Peter Higgs, povus ebligi klarigi la ecojn de la universo. La esplorado de la senfine malgranda tiam transformus la fizikon por klarigi al ni la naskiĝon de la kosmo ...

LA KOSMOSCIENCO, en sia tutaĵo scienco pri la universo, kiu provas priskribi la kosmon ekde ĝia komenca stadio ĝis ĝia eventuala fina momento, estas unika fako. La eksperimento “kreado de la universo” estas evidente ne reproduktebla, kio igas nepraktikebla la kutiman procezon de deduktado kaj de verigado per ada observado de similaj procezoj. Krome, la observanto estas parto de la sistemo kiun li volas priskribi, kio malkongruas kun la necesa distanco por neŭtrala kaj objektiva observado. Fine, la “komencaj kondiĉoj”, t.e. la stato de la sistemo ekde kiu la evoluo estas kalkulata, estas tre misteraj, ĉar, laŭdifine ne ekzistas antaŭeco nek ekstereco de la “sistemo universo”. Krom tio, la energioj efikantaj en la unuaj momentoj de la historio de la kosmo estas sen ajna rilato kun ĉio, kio estas testita sur la Tero, kaj, inverse al la kutima metodo, konata estas la “fina” stato de la studobjekto — kaj ĝia komenca stato estas serĉata. Tamen, spite al tiuj malfacilaĵoj (kaj parte danke al ili), la kosmoscienco fariĝis scienco, kaj eĉ preciza scienco. La norma modelo de la praeksplodo, do universo ekspansianta de proksimume dek kvar miliardoj da jaroj, estas hodiaŭ konvinka, ĉar apogata de solidaj elementoj.

Laŭ la observado, la ideo de ekspansianta universo trudiĝis meze de la 20-a jarcento pro pluraj elstaraj kialoj. La galaksioj malproksimiĝas unu de la alia, la abundo de la ĥemiaj elementoj en la universo kongruas kun la antaŭdiroj de la atomfiziko en scenaro de la tipo de praeksplodo, kaj la enhavo de la kosmo evidente evoluas kun la tempo, kio estus malfacile klarigebla, se la kosmo estus stata kaj eterna. Fine, la fosilia radiado, vera unua lumo de la universo, kondutas precize kiel atendite. Tiu malkompakta fono de fotonoj, radiado devena el ĉiuj direktoj de la ĉielo, malkovrita en la jaro 1965 kaj aktuale registrata kun senegala precizeco de la eŭropa satelito Planck*, atestas pri la periodo de intensa varmego, kiun la universo spertis post la praeksplodo, kaj konfirmas tiel la koron de la modelo. Krome, ĝi konservas fajnajn spurojn de la fiziko de la tre praa universo: la tute unuaj momentoj, malrapide, liveras siajn sekretojn.

* Kp la retejon www.planck.fr en la franca.

Paralele al tiuj eksperimentaj bazoj, la modelo de la praeksplodo disvolviĝis per starigo de rimarkinda teoria kadro: la ĝenerala relativeco, kiu klarigas la profundan naturon de la spaco kaj de la tempo. Ĝi montras — kaj tio estas grandega revolucio — ke la spacotempo jam ne estas la loko, en kiu la fenomenoj okazas, sed ke ĝi estas mem fenomeno. Alie dirite, la spacotempo fariĝas dinamika: la ekspansio de la universo ne estas moviĝo de materio en spaco, sed etendiĝo de la spaco mem. Cetere ankaŭ en tiu ĉi kadro la nigraj truoj povas esti vere komprenataj. Kiam stelo kun tre granda maso eksplodas en supernovao, en la spaco kreiĝas zono de tia denseco, ke nenio povas eskapi el ĝi. La nigra truo prezentas tiom kompleksan strukturon, ke en ĝi la spaco ŝanĝiĝas en tempon, kaj la tempo en spacon.* Tio estas, iel, la spaco fluanta al la centra singulareco, kiu signifas la ... finon de la tempo! Per tio, ke la nigraj truoj puŝas la relativecon al ĝia paroksismo, ili kondukas al strangaj fenomenoj: la rapideco de korpo falanta sur la horizonton de nigra truo estus ekz-e mezurata de najbara observanto kiel la plej granda ebla (do tiu de la lumo), sed de malproksima observanto kiel la plej malgranda ebla (do, nula).

* Jean-Pierre Luminet, Le Destin de l’Univers [La sorto de la universo], Gallimard, coll. “Folio essais”, Parizo, 2010.

Tamen la modelo estas ne perfekta kaj stumblas super tri gravaj demandoj.

Unue, la esenca parto de la maso de la universo estas nekonata. Pli malbone, oni povas montri, ke tiu “nigra materio” ne konsistas el partikloj identigitaj en altenergia fiziko. La enigmo estas do duobla: kosmoscienca, ĉar temas pri la dominanta parto de la universo; kaj korpuskla, ĉar oni devas malkovri novajn partiklojn ankoraŭ ne registritajn. Estas nur malmultaj eblaj solvoj. La plej konvinka konsistas en la supozo de nova fundamenta simetrio de la naturo (nomata “supersimetrio”): rilato inter la partikloj kiuj konsistigas la materion (kvarkoj, elektronoj ...) kaj tiuj, kiuj portas la interagojn (ekz-e elektromagnetaj aŭ kernaj). El tiu eleganta hipotezo devus deduktiĝi la ekzisto de pezaj kaj stabilaj korpuskloj, kiuj povus konsistigi la nigran materion de la universo, proksimume sesdekoble pli abunda ol la materio rekte videbla. Tiu serĉado, farata ĉefe danke al la partiklo-akceliloj — speciale la Large Hadron Collider (LHC) de la Eŭropa Centro pri Nuklea Esplorado (CERN laŭ la franca) en Ĝenevo —, estas hodiaŭ la centra okupiĝo de la fizikistoj kaj kosmociencistoj. En la momento oni malkovris ankoraŭ nenian spuron de supersimetrio ĉe la LHC. Tute male, la “minimuma” versio de tiu teorio estis eĉ esence ekskludita.

POSTE, antaŭ dek tri jaroj, fidindaj observoj montris, ke la ekspansiiĝo de la universo okazas pli kaj pli rapide.* Kiel la universo povas akceliĝi, se la sola forto, kiu efikas grandskale, la gravito, estas forto altira? Tiu demando kaŭzas teorian kaj observan aktivecon tiom pli intensan, ĉar la energio asociita kun tiu akceliĝo estas duoble pli granda ol tiu de la nigra materio.

* Tiu malkovro estis rekompencita per la Nobelpremio pri fiziko en 2011.

Fine, la praeksplodo mem, kiel origina momento, estas fundamente nekomprenebla. Kion povas signifi tiu komenco nekreita (“Kreado en la tempo, kaj pro tio Kreinto, kaj sekve Dio!”: la vortoj de la papo Pio la 12-a en 1951 memorigis pri kio ankaŭ temas) kaj matematike ambigua? Ĝi estas antaŭdiro de la ĝenerala relativeco, dum ĝuste tiu teorio ĉesas validi en tiu momento, pro simpla kialo: tiu teorio ne konas la lecionojn de la kvantuma meĥaniko, la fizikon de la kosmo, kiu montras, ke etskale ĉio fariĝas malkontinua, ke la elementaj partikloj posedas ĉieeston kaj ke la determinisma vidmaniero (kaŭzo sekvigas efikon certan) anstataŭigendas per probableca koncepto (kaŭzo sekvigas efikon probablan).

Harmoniigi la ĝeneralan relativecon kaj la kvantuman fizikon estas eksterordinare malfacila tasko, kiun atakis la plej grandaj spiritoj de antaŭ preskaŭ tuta jarcento. La plej sukcesa aliro, kiu ne necesas ian ajn revolucian hipotezon, estas certe la maŝa [aŭ bukla] kvantuma gravito.* Tiuj bukloj formas, laŭ tiu teorio, fajnan maŝaron, kiu ne troviĝas en la spaco, sed kiu konsistigas la spacon mem, formitan el etaj elementaj “atomoj”, en kiuj ni vivas.

* Martin Bojowald, L’Univers en rebond. Avant le big-bang, Albin Michel, coll. “Bibliothèque sciences”, Parizo, 2011.

Aplikata al la universo, tiu modelo transformas radikale nian kosmosciencan koncepton: la praeksplodo, la origina singulareco, malaperas kaj estas anstataŭata de “granda resalto”. Alie dirite, laŭ tio ekzistas “io antaŭ la praeksplodo”, kuntiriĝanta spaco kiu “resaltis”, kiam ĝia denseco fariĝis ega kaj tiel naskis la ekspansion, kiun ni aktuale observas. Tiu teorio, rigora kaj matematike bone difinita estas krome testebla, ĉar tiu titaneca resalto eble lasis fajnajn spurojn detekteblajn en la fosilia radiaĵo.

Sed ekzistas alia aliro, la teorio de kordoj*, kiu instigas levi la kapturnan demandon pri la ekzisto de multaj universoj. Efektive, la inflacio — konsiderinda altiĝo de la “grandeco” de la universo en ĝiaj unuaj momentoj — kreis, laŭ tio, ne unu, sed senfine multajn “vezikajn” universojn, strukturitajn laŭ malsamaj fizikaj leĝoj (diktitaj de la kordoj), eventuale tre malproksimaj de tiuj, kiuj regas nian propran vezikon. Jen nova vundo por la narcisismo, post tiuj, kiujn batis Nikolao Koperniko, Karlo Darvino kaj Sigmundo Freŭdo al la ideo, kiun la homo faris al si pri sia statuso de “elektito”: do, nia universo mem falas el la piedestalo kaj estas reinterpretata kiel ridinda kaj kontingenca insuleto en tiu vasta “pluriverso”. Aliloke, mondoj senlumaj, mondoj senmateriaj, mondoj kun dek dimensioj ...

* StevenS. Gubser, The Little Book of String Theory, Princeton University Press, 2010.

ĈIU VEZIKA universo havas sian propran praeksplodon, eble sian propran dimensiecon. Sine de tiu strukturo de multecaj universoj, ni troviĝas en unu el tiuj, kiuj havas favorajn kondiĉojn por la ekzisto de komplekseco kaj do de la vivo — eta parceleto, en kiu la fiziko alprenis la strangan kaj bonfaran formon, en kiu ni konas ĝin. Same kiel nia planedo ne estas reprezenta por nia universo, tiu ne estas reprezenta por la tutaĵo de la multiverso. Tio ne estas teorio, sed antaŭdiro de certaj teorioj, kaj ĝuste en tio tiu modelo estas testebla en la kutima senco de la vorto, kvankam evidente tre spekulativa. La realo estas laŭ tio pluralo, kiun tradicio kun vertebraro el mitoj pri la Unuo kaj pri la Ordo. Tio cetere ankaŭ reeĥas paralelan pensadon, kiu iras de la grekaj atomistoj ĝis certaj analizaj filozofoj tra François Rabelais, Lejbnico, Ludwig Wittgenstein aŭ Jacques Derrida.

Tiuj hipotezoj neniel neas la rigorajn postulojn de la kutima fiziko. Sed ili malfermas eble novajn pordojn. Ili vivas sur la limoj por ilin dissolvi; ili enplanas la eblecon de malkonstruo. Tio levas evidente la demandon pri tio, kion ni atendas de la naturscienco. Tiu aliro invitas skrupule atenti la detalojn forgesitajn de la tradicio, la frotliniojn, la paradoksojn kaj la pensajn senelirojn. Ĝi devigas malĉifri la fizikon kiel konstruaĵon, kaj rekoni al ĝi la rajton esti ne la sola ĝusta versio de la realo. Eble necesas hodiaŭ dekobligi la eblajn reĝimojn de nia rilato al la realo(j). La eksterordinara diverseco de la mondo postulas sendube ke ni konceptu novan plurecon en niaj manieroj percepti ĝin. La manko de imago estis ĉiam pli malutila al la sciencoj ol eksceso de aŭdacaj ideoj.

“Rezisti estas krei”, skribis la filozofo Gilles Deleuze. Ĝuste kaj precize laŭ tiu modelo disvolviĝas (aŭ devus disvolviĝi) hodiaŭ la scienca kreado: rezisto kontraŭ la kliŝaj ideoj, kontraŭ la politika indiferenteco rilate al la fundamenta esplorado, kontraŭ la facileco de la konformismo, kontraŭ la pliigo de notadinstancoj same malutilaj kiel superfluaj, kontraŭ la absurda inflacio de la burokrateco, kontraŭ la sistema importado de liberalaj dogmoj eĉ tie, kie ilia fiasko estas neevitebla, kontraŭ la ĝeneraligita provizoreco de la laboro, kiu kontribuas al starigo de sistemo intelekte inhibiciiga. Kiel Carlo Rovelli* emfazis, “Nian mondon faris la ribelo de la antaŭaj generacioj fronte al la akiritaj mondperceptoj, iliaj klopodoj por pensi la novon. Nia mondpercepto, niaj realaĵoj, estas iliaj plenumitaj revoj. Ne estas kialo por timi la estontecon: ni povas daŭrigi ribeli, revi pri aliaj mondoj eblaj, kaj serĉi ilin”.

* Carlo Rovelli, Qu’est-ce que le temps? Qu’est-ce que l’espace? [Kio estas la tempo? Kio estas la spaco?, Bernard Gilson éditeur, coll. “Réflexions”, Bruselo, 2006.

Aurélien BARRAU.

Senpuneco de Saud-Arabio

LA HOMRAJTOJ estas en Saud-Arabio ne pli bone respektataj ol en Irano. Ĉu do pro sia statuso de unua petroleksporta lando kaj aliancano de Usono, la “internacia komunumo” devas mirakle escepti la saudan monarĥion? Ĉiukaze Saud-Arabio povas interveni en Barejno, tie dispremi demokratian proteston, ekzekuti sepdek tri homojn en 2011 (inter ili virinon akuzitan pri “sorĉado”), minaci per sama puno blogiston, kiu disvastigis sur sia Twitter-konto imagan dialogon kun la Profeto, kondamni ŝtelintojn al amputado, proklami ke tiuj, kiuj kulpas je seksperforto, adulto, sodomio, samseksamo, komerco pri fidrogoj, forlaso de la islama religio meritas mortpunon, sen ke, krom la Alta Komisariejo de la UN pri Homrajtoj, neniu aŭ preskaŭ neniu ŝajnas emociiĝi pri tio. Nek la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, nek la G20, en kiu Saud-Arabio membras, nek la Internacia Mon-Fonduso, kies ĝenerala direktorino ĵus salutis la “gravan rolon”, kiun Riado ludas en la stabiligo de la monda ekonomio.

Kaj kion pri la obstino de la sama monarĥio malpermesi al la virinoj — kiuj jam ne povas veturi en aŭto sen edzo aŭ ŝoforo — partopreni en la Olimpiaj Ludoj? Tiu lasta rompo de almenaŭ du artikoloj de la sporta ĉarto* ankaŭ ne vekas grandan proteston. Se Irano kulpus pri tia seksa diskriminacio, tuj lanĉiĝus internacia protestkampanjo, kiu estus bone disvastigata de la amaskomunikiloj ...

* La artikolo 4 de la olimpia ĉarto disponas, ke “ĉiu individuo devas havi la eblecon praktiki sporton sen ia ajn diskriminacio”. La artikolo 6 precizigas, ke “ĉia formo de diskriminacio koncerne personon bazita sur konsideroj de raso, de religio, de politiko, de sekso, ne kongruas kun la aparteno al la Olimpia Movado”.

La favora traktado, kiun ĝuas la saud-arabia monarĥio, ĵus denove montriĝis en la deklaroj de la tunizia ĉefministro, s-ro Hammadi Al-Jebali. Tiu, devena el movado sovaĝe subpremita de s-ro Zine El-Abidine Ben Ali, laŭdis siajn saud-arabiajn gastigantojn dum unu el siaj unuaj oficialaj vizitoj al eksteraj landoj. Nu, Riado, kiu ĝis la fino subtenis la klanon de Ben Ali, rifuzas ekstradicii lin kaj servas kiel rifuĝejo al lia fie akirita riĉaĵo. La mono de la golfŝtatoj cetere subtenas la provokojn de la tuniziaj salafistoj per financado de la televidprogramoj kiuj propagandas en la lando ilian mezepokan interpreton de la islamo.

En januaro 2008 la franca prezidanto Nicolas Sarkozy asertis, ke, “sub la impulso de lia moŝto la reĝo Abdallah” Saud-Arabio disvolvas “politikon de civilizado”. Kvar jarojn poste, tiu lando, kie la korupto regas, fariĝis ĉefe la lancopinto de la ultrakonservativa sunaismo en la araba mondo. Riado, unue timigita de la falo de la tunizia kaj egipta aŭtokratoj, nun malkovris la rajton de la popoloj por kontraŭmeti ĝin al la reĝimoj de siaj regionaj rivaloj, “radikalaj” aŭ ŝijaismaj. La reĝlando kredas sin sendube ŝirmata kontraŭ la popolaj ŝtormoj per sia socia mondistribuado de frakcio de la petrolrento, per la malestimo de la sunaisma plimulto por la 10 ĝis 20 elcentoj de ŝijaistoj, kiuj grumblas en la oriento de la lando, fine per la timo al Irano. La internacia indulgo, kiun la saud-arabia monarĥio ĝuas, donas al ĝi kroman defendo-ŝildon.

Serge HALIMI.

Survoje al lingva kapitalismo

Kiam vortoj valoras oron

Google ŝuldas sian sukceson al du algoritmoj: unu, kiu ebligas ke serĉantoj trovu paĝojn kun iuj vortoj, ĝin popularigis; la alia, kiu asignas merkatan valoron al tiuj vortoj, ĝin riĉigis.

Disvolvita de Larry Page kaj Sergey Brin dum ili ankoraŭ estis doktorecaj studentoj ĉe Stanford University (Kalifornio), la unua el ĉi tiuj kalkulmetodoj konsistis el nova difino de la trafeco de iu retpaĝo rilate al iu serĉpeto. En 1998, serĉiloj ja jam povis listigi paĝojn enhavantajn la vorton aŭ vortojn petitajn. Sed la rangordigo ofte estis krude farita, per kalkulo de kiom da fojoj la serĉata esprimo okazis sur la paĝo. Laŭpaŝe, kun la kresko de la Tut-Tera Teksaĵo, la rezultoj prezentitaj al retumantoj fariĝis pli kaj pli konfuzaj. La fondintoj de Google proponis kalkuli la trafecon de ĉiu paĝo sur la bazo de la nombro de hiperligoj kiuj almontras al ĝi — principo inspirita de la metodo kiu estas delonge uzata por rangordigi akademiajn artikolojn. Ju pli la TTT kreskis, des pli la algoritmo de Page kaj Brin rafinis la precizecon de siaj rangordigoj. Jam en la fruaj 2000-aj jaroj, ĉi tiu fundamenta kompreno ebligis, ke Google fariĝu la plej grava portalo de la Reto.

Kvankam multaj observantoj scivolis kiel la kalifornia firmao povos mongajni el siaj servoj, estis la invento de dua algoritmo kiu faris ĝin unu el la plej riĉaj entreprenoj en la mondo. Ĉiufoje, kiam uzanto faras serĉon, Google elmontras kelkajn ligilojn — en la formo de tekstaj reklametoj — al la retejoj de firmaoj. Ĉi tiuj reklametoj prezentiĝas antaŭ la serĉrezultoj mem. Reklamantoj povas elekti frazojn aŭ ŝlosilvortojn kun kiuj ili volas, ke iliaj reklamoj estu asociitaj. Ili pagas nur kiam retumanto efektive klakas sur la proponita ligilo por eniri ilian retejon. Por elekti kiujn reklamojn afiŝi por iu serĉpeto, la algoritmo proponas aŭkcian sistemon en tri stadioj:

‣ fari oferton por iu ŝlosilvorto. Firmao elektas vorton aŭ frazon, ekzemple “ferio”, kaj difinas la maksimuman prezon kiun ĝi volas pagi se iu estos tirita al ĝia retejo de tiu vorto. Por helpi aĉetantojn de vortoj, Google provizas takson pri la sumo, kiun oni devus oferti, por havi bonan ŝancon esti sur la unua paĝo de rezultoj. Aĉetantoj povas limigi siaj reklamojn al specifaj datoj aŭ lokoj. Sed atentu: kiel ni vidos, eĉ se vi faros la plej altan oferton, tio ne garantias ke vi estos la unua sur la paĝo.

‣ kalkuli la kvalitopoentaron de la reklamo. Google atribuas al ĉiu reklamo poentaron, laŭ skalo de unu ĝis dek, kiu respondas al la trafeco de ĝia teksto rilate al la peto de la uzanto, la kvalito de la paĝo al kiu ĝi ligiĝas (la intereso de ĝia enhavo kaj rapido de ŝarĝo) kaj la meznombro de klakoj sur la reklamo. Ĉi tiu poentaro mezuras kiel bone la reklamo funkcias, certigante kaj bonan rentumon al la reklamanto kaj imponaj enspezoj al Google kiu gajnas monon nur se retumantoj efektive elektas klaki sur la proponita ligilo. La preciza algoritmo kiu difinas ĉi tiun poentaron estas tenata sekreta kaj estas modifebla laŭvole de Google.

‣ kalkuli la rangordigon. La reklamoj aperas laŭ ordo determinata de relative simpla formulo: la rangordigo estas la oferto multobligita de la poentaro. Reklamoj kun bona poentaro sekve povas kompensi pli malaltan oferton kaj antaŭiĝi. Ĉi tie, Google optimumigas siajn ŝancojn, ke la retumanto klakos sur la proponitaj reklamoj.

Ĉi tiu ludo de aŭkcioj estas rekalkulata por ĉiu serĉo de ĉiu uzanto — milionojn da fojoj en sekundo! La dua algoritmo gajnis por la kalifornia firmao la sumegon de USD 9,72 miliardoj por la tria trimestro de 2011 — pliiĝo de 33% kompare kun la sama periodo en 2010*.

* ’Google Q3 2011: $9.72 billion in revenue, $ 2.73 billion in net income’, http://techcrunch.com, la 13-an de oktobro 2011.

La lingva merkato tiel kreita de Google jam estas tutmonda kaj plurlingva. Tial, la “borso” de vortoj asociiĝintaj kun ĝi donas relative precizan indikon de la grandaj semantikaj moviĝoj de la mondo. La firmao ankaŭ proponas simplajn ilojn kaj amuzajn manierojn por esplori parton de la donitaĵoj kiujn ĝi kolektas pri la evoluo de la valoro de vortoj. Ĉi tiel, ni povas vidi kiel merkataj fluktuadoj estas influataj de laŭsezonaj ŝanĝiĝoj (la vortoj “skiado” kaj “montaj vestaĵoj” estas pli valoraj en la vintro, “bikino” kaj “sunkremo” somere). La fluso kaj malfluso de la valoro de la vorto “oro” reflektas la financan sanon de nia planedo. Evidente, la firmao gajnas multe da mono per vortoj pri kiuj la konkuro fortas (“amo”, “sekso”, “senpaga”), kaj per la nomoj de famuloj (“Picasso”, “Freud,” “Jesuo”, “Dio”), sed ankaŭ en lingvaj kampoj kie estas malpli da spekulacia intereso. Kio povas esti nomata, tio povas ekkaŭzi aŭkcion.

Google sukcese etendis la domajnon de kapitalismo en la lingvon mem, farante varojn el vortoj, fondante nekredeble profitodonan komercan modelon sur lingva spekulacio. Ĉiuj ĝiaj aliaj projektoj kaj teknologiaj novigaĵoj — ĉu mastrumado de la retpoŝtaĵoj de milionoj da uzantoj, ĉu skanado de ĉiuj libroj iam ajn eldonitaj — povas esti analizataj per ĉi tiu lenso. La plej granda timo de la rolantoj de lingva kapitalismo estas tio, ke la lingvo eskapos de ili, rompiĝos, fariĝos “disortografia”, ke jam ne estos eble ĝin meti en ekvaciojn. Kiam la serĉilo tuj ĝustigas vorton kiun vi misliterumis, ĝi ne nur servas al vi: plejofte, ĝi transformas materialon de negranda utilo (misliterumitan vorton) en ekonomian rimedon rekte profitigeblan.

Kiam Google kompletigas frazon kiun vi komencis entajpi en la serĉkampon, ĝi ne nur ŝparas al vi tempon: ĝi reportas vin en la lingvan domajnon kiun ĝi ekspluatas, kaj invitas vin sekvi la statistikan vojon jam laŭiritan de aliaj retumantoj. Tiel, la teknologioj de lingva kapitalismo puŝas la reguligon de la lingvo. Kaj ju pli ni dependos de lingvaj protezoj, lasante algoritmojn ĝustigi kaj etendi niajn pensojn, des pli ĉi tiu reguligo fariĝos efika.

Ne temas ĉi tie pri konspira teorio: la firmao ne intence provas modifi la lingvon. Reguligo en ĉi tiu kunteksto nur estas efiko de la logiko de ĝia komerca modelo. Por sukcesi en la mondo de lingva kapitalismo, estas necese mapi la lingvon pli detale ol iu ajn lingvisto povas hodiaŭ. Ĉi-rilate, Google konstruis novigan strategion per la disvolvo de senprecedenca lingva intimo kun ĝiaj uzantoj. Ĉiutage ni iom pli esprimas nin pere de unu el la interfacoj de la firmao; ne nur kiam ni faras serĉon, sed ankaŭ kiam ni skribas retpoŝtaĵon per Gmail aŭ artikolon per Google Docs kun artikolo, kiam ni sciigas informon en la socia reto Google+ , kaj eĉ parole, per la parolrekonaj interfacoj, kiujn Google integrigas en siajn poŝtelefonajn aplikaĵojn. Milionoj el ni skribas kaj parolas per ĝi. Ĉi tial, la plurlingva statistika modelo, kiun ĝi sencese rafinas kaj per kiu ĝi provas trovi ekvivalenton por ĉiu peto, estas multe pli ĝisdata ol la vortaroj eldonataj ĉiujare de niaj akademianoj. Google sekvas la moviĝon de la lingvo minuton post minuto, ĉar ĝi estis la unua kiu eltrovis en ĝi eksterordinare riĉan ercon, kaj havas la rimedojn por ekspluati ĝin.

La eltrovo de ĉi tiu ĝis nun ignorita teritorio de kapitalismo malfermas novan ekonomian batalejon. Google ja multe antaŭas, sed rivaloj, ekkompreninte la regulojn de ĉi tiu nova konkuro, iam elmergiĝos. La reguloj, finfine, estas tre simplaj: ni anstataŭigas atento-ekonomion per esprimo-ekonomion. La defio jam ne tiom estas kapti la okulon kiom mediacii paroladon kaj skribadon. La gajnintoj estos tiuj kiuj povos evoluigi intimajn kaj daŭrigeblajn lingvajn interrilatojn kun granda nombro de uzantoj por modeli kaj formi la lingvon, krei reguligatan lingvan merkaton kaj organizi la spekulacion je vortoj. La uzo de la lingvo nun estas la objekto de avareco. Sendube, la lingvo mem estos post nelonge transformita.

KAPLAN Frédéric

Reen al la fabrikoj

Industrio, bazo de la potenco

Antaŭ ne tre longe, kiu ajn volanta defendi industrion estis taksata arkaikulo. Ekde nun, de Parizo ĝis Vaŝingtono, la prezidant-kandidatoj laŭdas la relokigon de la industriaj produktoj... kiujn ili mem aŭ ilia partio lasis foriri. En Francujo, s-ro Sarkozy volonte parolas pri industriaj dungoj, sed li restis senreaga antaŭ la instaliĝo de la plej granda fabriko de Renault-aŭtomobiloj en Maroko (la ŝtato estas ĝia akciulo), fabriko kiu priservos la eŭropajn merkatojn. Ĉi tiuj delokadoj modlis teritoriojn kaj loĝantojn, kiel en Seine-Saint-Denis, apud Parizo. En Usono la savado de la fabrikoj okazas koste de malalten tiro de la salajr-nivelo. Kia estonteco por la eŭropa industrio, dum Ĉinujo anoncas kvalit-altiĝon de siaj produktoj?

SPITE AL LA PAROLADOJ pri la “post-industria socio de ripozo”, kiuj disfloris en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, industrio plu ludas ĉefan rolon en la teritorio-organizado, la dinamiko de la produkt-sistemoj kaj la potenc-rilatoj strukturantaj la tutmondiĝon. Ene de dudek jaroj, inter 1990 kaj 2010, profundaj ŝanĝoj aperis en la planeda hierarkio: fronte al la dinamismo de la sojlo-landoj kaj de la regionskale grandaj landoj, la tridekopa Eŭropo (la dudek sep landoj de Eŭropunio plus Islando, Norvegujo kaj Svislando) falas de 36% ĝis 24,5% de la tuta produkto. En 2011 Ĉinujo fariĝis la unua industria potenco, post unu jarcento da usona hegemonio. Brazilo siaflanke, nun sesaranga ekonomio de la planedo*, preterpasis Francujon pri industria produktado; Sudkoreujo preterpasis Britujon, kiu mem estas proksime sekvata de Barato*.

* Internacia klasifiko de la Center for Economics and Business Research (CEBR) de Londono, decembro 2011, www.cebr.com.
* “World manufacturing production 2010”, IHS Global Insight, www.ihs.com.

Ĉi tiuj geografi-ekonomiaj rekonfiguradoj klariĝas per la apero de nova internacia labordivido, kadre de tutmonda plurpolusa arkitekturo*. Oni konstatas senprecedencan geografian delokadon de la merkatoj, suĉantan investojn, dungojn, aktivadlokojn. Inter 1990 kaj 2010 la profitoj de la ducent dudek plej grandaj eŭropaj grupoj, realigitaj en la sojlolandoj, pasis de 15% al 24%. La loko-logikoj de la transnaciaj firmaoj estas sekve renversitaj. La delokadoj bazitaj sur la salajro-diferencoj daŭras, sed la entreprenoj ankaŭ strebas respondi la postulojn de la monhavaj novaj urbaj mezklasoj, dum la enspezoj de tiuj klasoj en la Nordo-landoj estas blokitaj. Alkurado al la merkatoj de la Sudaj landoj komenciĝis.

* Vd “Crise et basculements du monde: enjeux géopolitiques, géo-économiques et géostratégiques”, Historiens & Géographes, n-ro 416, Parizo, oktobro-novembro 2011.

Ne limigante sin je la malaltkvalitaj aktivaĵoj, la grandaj sojlolandoj gajnas vicojn en pli komplikaj produktoĉenoj: telekomunikado, aeronaŭtiko, tre rapidaj trajnoj, atomindustrio, ŝipkonstruado kaj kosmoindustrio... Ili pacience intertraktas transdonojn de teknikaroj, klopodas pri pli bona formado de siaj laborantoj, kaj havigas al si pli kaj pli dinamikajn transnaciajn entreprenojn, kiuj sukcese konkurencas la okcidentajn grupojn. En la ekskluzivaj intertraktoj inter Barato kaj la firmao Dassault anoncitaj por februaro 2012, pri provizado de cent dudek ses militaviadiloj Rafale, la debato estas samtempe pri la nombro de aviadiloj konstruotaj en Barato de la publika entrepreno Hindustan Aerorautics Limited (principe, 86%), pri la teknikar-transdonoj, kaj ekonomiaj kaj financaj kompensoj.

La monda geografio de novigado estas sekve renversita, kiel ilustras la ĉina triptiko, kiu mobilizas la homan, financan kaj teknikan faktorojn. Homa: kun 1,15 milionoj da sciencaj esploristoj, Ĉinujo disponas pri potencialo egala al 82% de tiu de Usono, kaj 79% de tiu de Eŭropunio; laŭ la usona National Science Foundation Ĉinujo havos 30% de la tutmonda esploristaro ĝis 2025. Financa klopodo: en 2009 la unuan fojon, Pekino anoncis esplor-buĝeton, kiu metas ĝin en la duan vicon, ankoraŭ malproksime de Usono sed antaŭ Japanujo*. Kaj fine teknologia strebo: en 2011 Ĉinujo fariĝis la unuavica pri deponitaj patentoj, danke al nacia strategio, kiu celas pasi de la made in China (“farita en Ĉinujo”) al la designed in China (“dizajnita en Ĉinujo”).

* Taksoj laŭ la raporto “Rapport sur les politiques nationales de recherche et de formations supérieures”, aneksita al la projekto de financ-leĝo por 2012, Parizo.

La efiko estas grandega kaj malfermas novajn kampojn de rekta konkurenco. La 23-an de decembro 2011, la grupo China Three Gorges — el la nomo de la fama hidroelektra baraĵo sur la Yangzi jiang-riverego — akiris 21,3% de la kapitalo de la elektristo Energias de Portugal (EDP), privatigita por lukti kontraŭ la publika ŝuldo. Ĝi sukcesis la transakcion, kontraŭ la germana grupo E.ON kaj la brazila Electrobras, kun prezo de 2,7 miliardoj da eŭroj, proponante pagi por ĉiu akcio prezon 50% pli altan ol ĝia borso-kurzo. Jam nun, Ĉinujo realigas la duonon de la tutmonda produktado de sunenergiaj fotovoltaaj paneloj, metante en malfaciloj la okcidentajn konstruantojn, kiel atestas la bankroto, en decembro 2011, de la germanaj Solon kaj Solar Millennium. Ĝi disponas pri la unua tutmonda aro de ventgeneratoroj, kiu estos multobligita per 4,7 ĝis 2020.

EN ĈI TIU KUNTEKSTO, la sakstrato de la eŭropuniaj strategioj kaj la blindeco de la eŭropaj politikaj kaj ekonomiaj elitoj estas konsternaj, dum la atingo de Ĉinujo al la unua rango de la monda industrio estigis veran ŝokon en Usono*. Estas jam pli ol tempo, ke Eŭropunio kaj Francujo serioze zorgu pri sia industria, scienca kaj teknika estonteco. Senlaboreco kaj subdungeco iras kune en la Unio, kie estis 23,8 milionoj da senlaboruloj fine de 2011.

* Vd “The case for a national manufacturing strategy”, The Information Technology and Innovation Foundation (ITIF), Vaŝingtono, aprilo 2011; “Report to the President. Ensuring American leadership in advanced manufacturing”, Executive Office of the President, 2011.

La krizo tradukiĝis per disfalo de 20% en du jaroj (inter 2007 kaj 2009) de la valoro de la industria produktaĵo en Eŭropunio. La malkresko estas 15% en orienta kaj centra Eŭropo, triono en Estonio kaj kvarono en Latvio, kaj preterpasas 20% en Germanujo (21,4%), Italujo, Finlando aŭ Svedujo. Inter la komenco de la krizo, aŭtune 2008, kaj la fino de 2010, la Unio perdis pli ol 4 milionojn da industriaj dungopostenoj, tio estas 11% de siaj dungitoj. Ĉe la tria trimestro de 2011, ĉi tiuj perdoj ne estis regajnitaj, krom en Germanujo. La recesio anoncata por 2012-2014 pro la gigantaj malabundo-planoj, nur povas pliigi la kadukiĝon.

Francujo fariĝis la plej senindustriigita inter la kvar grandaj landoj de la eŭrozono (la tri aliaj estas Germanujo, Hispanujo kaj Italujo).Inter 1980 kaj 2011, la industriaj dungoj pasis de 24% al 13% de la tuto. La kialoj de tiu malkresko estas diskutataj. Oni ĝenerale taksas, ke de 1980, ĉirkaŭ kvarono de la malkresko estas kaŭzita de mutacioj en la produkto-sistemo kaj de la kreskanta eksterigo de la industriaj taskoj al la servo-sektoro, kiel ekzemple la uzo de portempaj laboragentejoj. Iuj taskoj rilataj al dizajno, prizorgado aŭ eĉ sekretariado estas tiel listigitaj kiel servoj, dum ili estis antaŭe inkluzivitaj en la produktado*. Al tio aldonendas la malpliiĝo de dungitoj ligita al la kresko de produktiveco, ĉirkaŭ 30%*.

* 36% de la industriaj metioj estas praktikataj de neindustriaj entreprenoj, kontraŭ 26% antaŭ dudek kvin jaroj.
* “Le recul de l’emploi industriel en France de 1980 à 2007: quelle est la réalité?”, Trésor-Eco, n-ro 77, Parizo, septembro 2010.

Estus tamen malhoneste fermi la okulojn koncerne la longan kaj tre maltrankviligan francan marŝadon al senindustriiĝo, kiun la krizo nur akcelas. Atestas pri tio multaj indikiloj, kiel la malkresko de investo, de 10% inter 2008 kaj 2010, kaj la eksplodo de la komerca deficito, de 2004. La saldo de industriaj interŝanĝoj estas negativa por preskaŭ ĉiuj produktoj, krom la agronutraj. La eksportaĵoj kovras la importaĵojn nur je 87% por ĉiuj industriaj produktoj, je 73% por la konsumobjektoj kaj je 87% por la ekipaĵ-objektoj. En la kvin lastaj jaroj, la akumulita deficito atingas 113,6 miliardojn da eŭroj, aparte kun Ĉinujo kaj Germanujo. Dum la malfortaj flankoj sinkas, la fortaj difektiĝas: Francujo perdas merkatpartojn je eksportado en Eŭropo kaj en la mondo, kaj samtempe ne povas kontentigi siajn proprajn bezonojn.

Inter 2008 kaj 2010, la malkresko de la valoro de la franca produktado koncernas ĉiujn branĉojn (krom la sektoro de la rubaĵoj, akvo kaj malpoluado). Ĝi atingas 28% en rafinado kaj koaks-produktado, 26% en teksaĵoj, de 15 ĝis 20% en metalurgio, meĥaniko, informadiko, optiko kaj elektroniko, kie multiĝas fermoj de industriaj ejoj. Inter 1989 kaj 2011 la franca industrio tiel perdis 2,5 milionojn da dungoj. Ne estas surprizo, ke tiu falo koncernas la pezan industrion kaj tiun, kiu uzas senkvalifikan laboristaron. Sed la malkresko tuŝas ankaŭ la novigadajn aŭ strategiajn industriojn, kiel ekzemple la ekipaĵojn kaj robotikon.

Same, kvankam la senkvalifikitaj laboristoj estas la plej koncernataj, kun perdo de 671.000 dungoj (-55%), konstateblas ankaŭ perdo de 182.000 postenoj de kvalifikitaj laboristoj kaj 74.000 postenoj de inĝenieroj, kadruloj kaj teknikistoj. En oktobro 2011, Peugeot SA anoncis la forigon de 6.000 postenojn, el kiuj 1.900 en la produktado kaj 3.100 en la servoj, aparte en esploro kaj evoluigo; 3000 subkontraktantoj kaj portempaj dungitoj estas forigitaj. Escepte de kelkaj malnovaj gaŭlismaj heredaĵoj el la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj (aeronaŭtiko, kosmoindustrio, armiloj, atomindustrio), nun malfortigitaj, kaj de agronutraĵa industrio, la industria kaj teknika bazo de la lando disdifektiĝas, sen lanĉo de iuj ajn gravaj anstataŭaĵoj de tri aŭ kvar jardekoj.

Ne estas mirige, ke la senindustriiĝo iĝis unu el la ĉefaj temoj de la prezidantaj elektoj, en Francujo kiel en Usono. Ne ekzistas kandidato, de ekstrem-maldekstro ĝis ekstrem-dekstro, sen forgesi s-rojn François Hollande kaj Nicolas Sarkozy, kiu ne parolas pri tio. Sekve de la konferenco pri ĝenerala stato de industrio de 2010, la ministro taskita pri la dosiero, s-ro Eric Besson, starigis “helpon por reindustriigo”, kiu ebligas al etaj kaj mezgrandaj entreprenoj (EME) ricevi trijarajn pruntojn dum la Strategia Invest-Fonduso (FSI) anoncas kelkajn investojn en la kapitalo de EME konsiderataj strategi-gravaj. Oni tamen nur povas konstati la misproporcion inter ĉi tiuj decidoj aŭ deklaroj kaj la esencaj problemoj.

La brusela Komisiono kaj la naciaj registaroj, kiuj sinsekvis dum la tri lastaj jardekoj, havas rektan respondecon pri la konstruo kaj disfalo de la reĝimo de financa akumulado unuflanke, kaj pri la meĥanismo de senindustriigo de la Unio, aliflanke: estas la du flankoj de sama sistema krizo. Difinita en 2000, la tiel nomata strategio de Lisbono riveliĝis nur iluzio. Ĝi ja fiksis kiel celon — neniam atingitan-, ke ĉiu ŝtato dediĉu 3% de sia malneta enlanda produkto (MEP) al esploro kaj evoluigo kaj novigado. Ĝi baziĝis por tio sur sistemo de ideologia reprezentiĝo fokusita sur la “ekonomio de la scio”, supozata anstataŭi la materian produktadon.

Ĉi tiu parolado precipe ebligis pravigi la forlason de tutaj partoj de la franca kaj eŭropa industrio, nome de internacia specialigo de la laboro, rezervanta por Eŭropunio la plej novajn teknikojn kaj sektorojn. Ĝi akompanis la internacian redistribuon de kapitalo, la kreskantan financ-pligraviĝon kaj la mallongdaŭran mastrumadon de la industriaj aktivoj, la fortan malkreskon de la rilato inter laboro kaj kapitalo en la divido de riĉaĵoj, la konstantan kaj sisteman rifuzon de ĉia industria politiko, tutunia aŭ nacia, nome de la dogmo libermerkato.

ĈI TIU IDEOLOGIA, politika kaj ekonomia senarmigo kostis altan prezon: inter 2000 kaj 2010, la MEP por ĉiu loĝanto kreskis de nur 0,9% en la Unio, kaj 0,5% en Francujo, tio estas unu el la plej malgrandaj el la industriaj ekonomioj. Eŭropo kaj Francujo estas tiel interpremitaj inter la evolu-landoj kaj la grandaj sojlolandoj, kiuj post apenaŭ dek kvin jaroj, konkurencos ilin en sektoroj ĝis nun relative protektataj. De 1998 ĝis 2008, la pezo de la landoj kun malalta produkto-kosto, en la importaĵoj de fabrikitaj produktoj de la eŭrozono pasas de 17% al 44%*.

* Trésor-Eco, n-ro 95, novembro 2011.

Necesas substreki, ke la perdo de konkurenckapablo de Francujo estas vere trans la nura laborkosto. Kiu ajn serioza pristudo devas samtempe integri la premon rezultantan el la politiko de forta eŭro, la konkurenc-kapablon ligitan al la kvalito de la instruado, la labor-organizado, la rolo de la esploro kaj novigado, al la karakterizoj de la produkt-sistemo kaj al la kapital-elsuĉo (pago de dividendo, ktp.). Jes jas, ne nur la kosto de unu laborhoro en 2008 — lasta jaro disponebla por komparo — en la franca transform-industrio estas malpli alta ol tiu de Germanujo (33,16 eŭroj kontraŭ 33,37 eŭroj), sed la persona produktiveco en Francujo estas unu el la plej altaj en Eŭropo: ĝi estas 21% pli alta ol la mezo de la 27-opa Eŭropo, kaj 15% pli alta ol tiu de Germanujo. Tial la strategio, kiu konsistas el sisteme kaj daŭre malaltigi la laborkoston montriĝas sakstrato.

Ĉar Germanujon oni citas pli ofte ol necese en la franca publika debato, ni devas memorigi kelkajn faktojn. La germana efikeco baziĝas esence sur forta industria strategio (20% de la MEP kaj 19% de la tuta dungitaro), kiu mem baziĝas sur novigado, la kvalitoaltiĝo de la produktoj kaj specialigo en aktivaĵoj aksitaj sur la civilaj ekipaĵoj, produktantaro artikigante grandajn grupojn (Konzerns) kaj potencan aron de etaj kaj mezaj novigadaj entreprenoj (Mittelstand), kapablaj eksporti. Rigardante la evoluon en dudek jaroj, oni konstatas, ke la MEP de Francujo estas meze 73,5% de la germana MEP, sed ke la valoro de ĝia industria produkto estas nur 42% de tiu de Germanujo, kaj ĝiaj eksportaĵoj de varoj kaj servoj, 52%.

Ĉi tiuj strategioj havas tujajn efikojn: malgraŭ la krizo, la oficiala senlaboreca procento estas la plej malalta de dudek jaroj (6,8%). En 2011 la kresko estis 3%, ebliganta redukti je 1% de la MEP la publikan deficiton. Ĉirkaŭ 535.000 plentempaj postenoj estis kreitaj kaj la investado en ekipaĵoj kreskis je 8,3%. Tiu bonfarto de la germana ekonomio ŝuldiĝas al kresko de 8,2% de la eksportaĵoj, aparte al sojlolandoj, inter kiuj Ĉinujo, kiu povos, post tri jaroj, fariĝi ĝia unua komerca partnero.

Jes ja, la grandaj grupoj (konzernoj) translokis eksterlanden, ĉefe en centran kaj orientan eŭropon, parton de sia produkt-aparato (aŭtomobilo, meĥaniko...). Inter 1998 kaj 2012, la proporcio de importitaj produktoj en la aldonvaloro de la industrio pasas de 33 al 59% (de 50 al 80% en Francujo)*. Sed la konzernoj konservis la regadon de la plej strategiaj segmentoj kaj funkcioj, kaj ĉefe, ili senĉese modernigis sian industrian aparaton en Germanujo mem, cele respondi al la novaj tutmondaj postuloj.

* Flash Eco, n-ro 32, Natixis, Parizo, januaro 2012.

LA MALFORTAĴOJ de la franca kapitalismo estas konataj de kvardek jaroj: subindustriiĝo (12% de la MEP kaj 11% de la dungitaro), nesufiĉo de privata kaj industria esploro kaj evoluigo, pozicio de gammezo por la produktoj, dispremo kaj prirabado de la etaj kaj mezaj entreprenoj fare de la grandaj grupoj — la eksportantoj estas trione malpli ol en Germanujo — nesufiĉo de formado, komenca kaj dumviva, subkvalifiko kaj neagnosko de la ekzistantaj kvalifikoj, senvalorigo de ĉiu teknika kaj scienca kulturo en la sistemo de la sociaj reprezentiĝoj... La franca manko de konkurenckapablo aparte ŝuldiĝas al la subinvestado de la industriistoj kaj de la privata sektoro en esplorado. Tiu investo estas apenaŭ kvarono de la netaj dividendoj pagitaj en 2008, kontraŭ 35% en 1995*. En 2010, estas nur 57% de tiu de la germanaj entreprenoj.

* “Rapport annuel sur l’état de la France en 2011”, Conseil économique, social et environnemental (CESE), Parizo, 23-a de novembro 2011.

Dum la “strategio de Lisbono” planis porti je 40% la nombron de la 30-34 jaruloj diplomitaj el supera instruado, 46% de la francaj 25-45-jaruloj havas nivelon suban aŭ egalan al Diplomo de profesiaj Studoj (BEP — CAP). Fine, la franca produkt-sistemo ankaŭ estas viktimo de la hegemonio de la financigitaj parametroj en la pilotado de la industriaj strategioj, ĉar la financistaj investantoj fariĝis la veraj arbitroj de la strategiaj decidoj.

FRONTE AL TIUJ trudaĵoj kaj urĝaĵoj, Eŭropunio kaj Francujo devas tute repensi sian modelon de evoluigo kaj redoni al la banka kaj financa sistemo la rolon, kiun ĝi neniam devus forlasi: financi ekonomian, socian kaj teritorian kreskon, efikan, daŭrigeblan kaj solidaran. En unu generacio, tio estas trideko da jaroj, necesas ekigi veran industrian kaj produktan revolucion. La teknika kaj teknologia rompo devas esti komparebla al tiu, kiu okazis fine de la 19-a jarcento. La celo ja estas preterpasi novan limon, decidan pri estontecaj aktivaĵoj, kiuj ebligu respondi al la komunumaj kaj tutmondaj defioj de la 21-a jarcento.

Ni tamen memorigu, ke la monda loĝantaro kreskos je 1,4 miliardoj ĝis 2030, kaj la loĝantoj en labor-aĝo verŝajne duobliĝos ĝis 2020. Ĝeneraligo al la tuta planedo de la usona konsum-modelo montriĝas sakstrato. Nepre devas esti debato pri komunumaj kaj naciaj politikoj volontismaj de reindustriigo, kiuj akompanu longdaŭran strebon por novigado, fundamenta kaj aplika esploro, formado kaj kvalifikado.

Laurent CARROUÉ

Novaj protektoratoj

La 21an de februaro 2012 oni memoros en Grekio kiel la tagon de la Granda Kapitulaco. Tiun tagon, interŝanĝe kontraŭ la promeso de dua financa savo-plano, la greka registaro akceptis la humiligajn kondiĉojn postulatajn de la “eŭropa klubo kun triobla A” gvidata de Germanio: drakonaj tranĉoj de la publika elspezo, redukto de la minimuma salajro, malpliigo de pensimono, maldungo de 150 000 ŝtatoficistoj, altigo de impostoj kaj amasaj privatigoj.

Por nenio helpis, ke la grekoj jam kvar jarojn suferas ŝok-terapiojn kaj tre durajn socialajn sinoferojn, aŭ ke la 10an de novembro 2011 ili devis submetiĝi al “financa puĉo”, per kiu Berlino sen ajna demokratia konsultado altrudis la bankiston Lukas Papadimos (eksvicprezidanton de la Eŭropa Centra Banko) kiel Ĉefministron de triopa registaro konsistanta el socialdemokratoj, konservemuloj kaj ekstremdekstruloj.

Ĉi-foje la insulto estis pli granda. Kion oni postulis de Ateno, tio klare estas enorma cedo de suvereneco, “probable la plej granda en la lando dum pacepoko”*. Fakte Grekion oni metis sub eŭropan kuratorecon kaj ĝi disponas nun, rilate sian buĝeton kaj ekonomion, tre limigitan suverenecon.

* Ĵurnalo El País, Madrido, 21a de februaro 2012.

Tia atako estis antaŭvidebla kaj samtempe taŭgis kiel averto al la ceteraj eŭrozonaj landoj en malfacila situacio, inter kiuj Hispanio. En julio 2011 Jean-Claŭde Juncker, luksemburgia ĉefministro kaj prezidanto de la Eŭrogrupo*, avertis: “La suvereneco de Grekio estos enorme limigita”*. Kaj la 27an de januaro 2012 la brita ĵurnalo Financial Times malkaŝis germanan dokumenton postulantan sendi al Ateno Komisiiton kun vetoo-rajto por administri la publikan buĝeton de tiu lando kaj bloki ajnan elspezon nepermesatan de la kreditoroj. La antaŭan tagon, dum intervjuo kun la semajna gazeto Der Spiegel, la ĉefo de la parlamenta grupo de la Kristandemokrata Unio (CDU), Volker Kauder, postulis eĉ pli: la sendon al Grekio de “germanaj oficistoj helpontaj konstrui efikan financan administracion”. Tion petis ankaŭ la germana ministro pri ekonomio, la tre liberala Philipp Rösler.

* La Eŭrogrupo kunordigas kaj superrigardas la komunajn politikojn kaj ekonomiajn strategiojn de la ŝtatoj de la eŭrozono. Unufoje monate kunvenas ties ministroj pri ekonomio kaj financoj.
* Intervjuo en la semajna gazeto Focus, 4a de julio 2011.

Oni ne atingis tian ekstremon, sed la interkonsento de la 21a de februaro antaŭvidas “konstantan ĉeeston en Grekio de misio de la Eŭropa Komisiono” por kontroli kaj superrigardi la kontojn, kaj ankaŭ “pli intensan ĉeeston de la Triopo [Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko, Internacia Monfonduso] por konstante kontroli la pagon de la ŝuldo”. La mono transsendita kadre de la Alĝustiga Plano eniros blokitan konton, kiun administros nur la Triopo, ne la greka registaro, kaj kiu taŭgos nur por repagi la ŝtatŝuldon, ne por pagi la salajrojn de la ŝtatoficistoj, ekzemple, aŭ la pensiojn. La novaj obligacioj de Grekio ne apartenos al la greka sed al la brita juro... En okazo de konflikto inter Ateno kaj privataj kreditoroj oni procesos en Luksemburgio, ne en Grekio... Eĉ se ne oficiale, la Greka Respubliko ĉesis esti suverena ŝtato.

EU kaŝe eniris novan etapon, en kiu la fortaj ŝtatoj (“la klubo kun triobla A” plus Francio) postulas de la aliaj, kaj precipe de la randaj ŝtatoj, ŝanĝon de reĝimo. Ne temas rekte pri kolonia statuso, sed la situacio sufiĉe similas al la administracio establita de la grandaj potencoj dum la kolonia epoko: protektorato.

Por koloniantoj protektorato estis maniero etendi ilian politikan kaj ekonomian influon kaj meti sub ilian kuratorecon fremdajn teritoriojn, kies riĉaĵojn oni deziris eltiri sed sen surpreni la nekonvenaĵojn kaj kostojn, kiujn nura aneksado kunportas kun si. La diferenco kun kolonio estas tio, ke la “protektata ŝtato” laŭforme konservas siajn instituciojn, sed cedas al la “protektanta potenco” sian eksteran politikon kaj, precipe, sian ekonomion kaj eksteran komercadon.

Ne povas do surprizi nin, ke de la komenco de la financa krizo en 2008 ni konstatis, ene de EU, kaj pli specife ene de la eŭrozono, evidentan perdon de suvereneco fare de la plej malbonstataj ŝtatoj (Irlando, Grekio, Portugalio, Italio, Hispanio).

Kaj tio estas la prepara etapo de la nova statuso kiel “eŭropa protektorato”, kiun bedaŭrinde ĵus eniris Grekio.

Angela Merkel enkondukis en septembro 2011 la koncepton “marktkonforme Demokratie” (laŭmerkata demokratio). Ŝi difinis ĝin jene: “Starigo de la ŝtata buĝeto estas fundamenta privilegio de la Parlamento, sed necesas trovi vojojn, por ke tiu demokratia kondiĉo konformu al la merkato”*. La merkato estas nun la normo. Tio signifas, ke la leĝodonajn decidojn difinas ne plu la elektantoj sed la borso, la spekulantoj kaj la bankoj*.

* Deklaro al la publika radistacio Deutschlandfunk, 1a de septembro 2011.
* Legu Rafael Poch, Un documento alemán pide un comisario para Grecia, ĵurnalo La Vanguardia, Barcelono, 28a de januaro 2012.

Ĉi tiu nova kontraŭdemokratia filozofio superregas nuntempe en Eŭropo. Ĝi jam nun transmetiĝas en regulojn, leĝojn kaj traktatojn limigantajn la agadkapablon de la registaroj kaj funkciantajn kiel “aŭtomata piloto” por dresi la sociojn. Tiusence Grekio funkcias kiel modelo de tio, kio minacas la ceterajn randajn landojn. Kaj tiun minacon la Eŭropa Stabilec-Mekanismo (ESM) fiksos, ekde julio 2012, kiel juran normon en Eŭropa Unio.

Fasonita de Angela Merkel kaj jam principe aprobita de la hispana ĉefministro Mariano Rajoy, ESM estas nova interregistara institucio, iaspeca eŭropa IMF. Ĝin nuntempe ratifas la parlamentoj de la eŭropaj landoj sen publika debato, kvankam ĝiaj trajtoj povus havi nocajn konsekvencojn por la civitanoj. Efektive, ESM antaŭvidas havigi financan helpon al landoj en malfacila situacio, kondiĉe ke ili cedas suverenecon, akceptas meti sin sub la kuratorecon de eŭropa Triopo kaj efektivigas senkompatajn alĝustigajn programojn.

ESM artikiĝas kun la “Fiska Interkonsento” aprobita la 30an de januaro 2012 de 25 el la 27 ŝtatestroj de EU. Ankaŭ ĉi timiga Interkonsento (kies vera nomo estas “Traktato pri Stabileco, Kunordigo kaj Superrigardo de la Ekonomia kaj Mona Unio”) estas postulo de Germanio kaj devigos la subskribintajn ŝtatojn inkludi en siajn konstituciojn la “oran regulon”, kiu postulas teni la jaran strukturan deficiton sub 0,5% de la Malneta Enlanda Produkto. Tiuj landoj ne inkludantaj en siajn konstituciojn tiun elspez-plafonon povas esti denuncitaj de iu ajn alia EU-membroŝtato ĉe la EU-Kortumo.

Karlo Markso diris, ke en la industria epoko la registaroj estas nur la administrantaro de la burĝaro. Hodiaŭ ni povus diri, ke en la “ŝpar-aŭtoritat-ema” Eŭropo de Angela Merkel la registaroj iĝas la administrantaroj de la merkatoj. Kiel longe?

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, marto 2012.

Post la enlanda milito, rekonstruenda politika sistemo

La longa parlamenta marŝo de la nepalaj maoistoj

Revenintaj ĉe la registaro en aŭgusto 2011, la nepalaj maoistoj relanĉis la pacprocezon, post kvin jaroj da prokrastado pri la integrado de iliaj batalantoj en la regula armeo. En nova federacia respubliko kun malprecizaj instituciaj konturoj, ili devas atingi interkonsenton kun la aliaj politikaj fortoj por adopti konstitucion antaŭ la fino de majo. Kaj montri, ke ili kapablas transformi socion forte ligitan al subevoluado per korupto kaj aliaj profit-situacioj.

RUPAK rapide veturas inter aŭtoj kaj kamionoj sur sia eta barata motorciklo. La densa trafiko ne lasas lin libere admiri la lunon fore leviĝantan super la altajn neĝkovritajn pintojn de Langtang, en ĉielo lavita de la muson-pluvegoj. Sur la mallarĝa ĉirkaŭŝoseo (Ring Road) de Katmanduo, necesas esti atentema por eviti la veturilojn veturantajn al la inversa direkto, la truojn, la piedirantojn, la biciklantojn... aŭ la bovinojn. Rupak renkontas sian amikon Ajay por trinki teon kaj fumi kelkajn cigaredojn. Inter du konversacioj per siaj poŝtelefonoj, ĉi tiuj du aktivuloj de la maoista junularo priskribas siajn revojn. Ili estas dudekjaraj, volas vivi en la 21-a jarcento kaj opinias, ke komunismo povas savi la mondon.

“En la kunteksto de nia lando, la enlanda milito estis necesa, klarigas Ajay. Ni ĝin gajnis. Sed ni ankoraŭ ne havas sendependon, konfidon. Ni opinias, ke komunismo ne fiaskis, sed estis pervertita. Ni volas nek la sovetan sistemon, nek la ĉinan. Ni vivas en nia jarcento, kun Facebook kaj Interreto. Ni bezonas iri tra la parlamenta sistemo por ŝanĝi la socion. Ni volas ŝanĝon iompostioman. Antaŭ ol atingi socialismon, necesas eliri el feŭdismo tra progresema kapitalismo kaj defendi ĉies rajtojn, aparte tiujn de la indiĝenoj, kiel ni, la Tamangoj.”

En tridek jaroj la loĝantaro de Nepalo duobliĝis kaj atingis preskaŭ dudek sep milionojn da loĝantoj. Tiu de la ĉefurbo kreskis je 60% dum la lasta jardeko. Malgraŭ la impostoj truditaj de la unua registaro gvidata de maoistoj, en 2008, la nombro de aŭtoj same kreskas. La plej bona maniero por limigi la akcidentojn verŝajne estas ne plu ripari la ŝoseojn... Eĉ sonigante la hupon, veturi je pli ol 30 km/h estas ja eksterordinara faro, inter la veturantaj vendistoj, la ciklotaksioj kaj la kolektivaj motortricikloj. Kun la paciĝo, la urba folkloro, kiu malaperas el la aziaj metropoloj, atingas ĉi tie sian kulminon. Iri al la urbocentro per publika buso kostas nur 15 centimojn. En tio, kio povus esti “naŭloka buseto” en Eŭropo, troviĝas seĝoj por dek kvin, kaj ofte enestas duoble pli da pasaĝeroj... La turistoj, sentante sin finfine riĉaj, preferas ĝenerale la etajn japanajn taksiojn, dudekoble pli multekostajn. La nepalanoj elstarantaj pri negoco aŭ turismo, ja veturas en luksaj potencaj veturiloj, kiuj kostas, inkluzive impostojn, tri-kaj-duon-oblon de la okcidenta prezo.

“Ni gajnis la elektojn... sed ne tute”

La stratoj estas unu el la maloftaj lokoj, kie ĉiuj nepalaj klasoj proksimas unu al la aliaj, kaj la plej rapidaj havas neniun respekton al la plej malrapidaj. Kutimulo de la lando, s-ro Sigayret, havas ŝlosilan formulon: “La nepalanoj stiras same kiel ili kondutas.” Sukcesinte en 1979 “la unuan okmil-metran skiadon”, sur Anapurno monto, ĉi tiu franco inĝeniero enamiĝis al tiuj montoj kaj popoloj vivantaj tie. Instalite de dudek jaroj en Nepalo, li iom post iom fariĝis maobadi, subtenanto de la maoistoj. Li ŝatas kompari ilin al la Senkulotuloj de la Franca Revolucio en 1789: “La plej mizera popolo en Azio ribelis kaj batalis kontraŭ monarĥio, aristokratio kun kastoj, feŭda burokratio*.” Jam 76-jara, li koleras vidante la tre multnombrajn grimpantojn, piedmigrantojn aŭ simplajn turistojn, kiuj pretendas ami Nepalon, sed ne interesiĝas pri ĝia socia kaj politika realo, krom tra kelkaj karitataj agadoj, dum ili ne hezitas mobiliziĝi por la tibeta afero.

* Henri Sigayret, Népal, 10 ans de guerre civile, pourquoi?, Vajra Publications, Gainesville (Usono), 2011.

“Ni gajnis la militon... sed ne tute. Ni gajnis la elektojn... sed ankaŭ ne tute”, ĝustigas s-ro Hit Bahadur, eksministro kaj ano de la centra komitato de la Partio Komnista unuigita de la maoista Nepalo (PCUN-M). En la momento de la subskribo de la pacinterkonsenton, en novembro 2006, la maoistoj regis tri kvaronojn de la lando. Ili ŝajnis en fortec-pozicio por trudi la forigon de la reĝo, rezignon pri la hinduista karaktero de la ŝtato kaj la elekton de porkonstitucia Asembleo. Sed la ribelanta armeo ne sufiĉe fortis por ekregadi la grandajn urbojn kaj teni la pozicion fronte al armeo subtenata de Usono, Britujo, Barato kaj eĉ Ĉinujo. La 28-an de aprilo 2008, la maoistoj trompis la prognozojn gajnante la elektojn, kun 229 sidlokoj el 601 (30% de la voĉoj kaj 38% de la elektitoj, danke al duonproporcia baloto)*. Ili preterpasis la Partion de la Kongreso (119 sidlokoj), la nepalan komunistan Partion marksist-leninistan unuigitan (PCN-MLU) (109) kaj la Forumon de la rajtoj de la madhesi-popolo (83). Sed, post la starigo de Respubliko, la daŭrigo de la pac-procezo necesigas interkonsenton pli malfacile realigeblan. La konstitucion devas adopti du trionoj de la deputitoj. La parlamentaj ludoj rekomenciĝis, ritmataj de blokadoj, minacoj, strat-demonstracioj, sinsekvaj rompoj kaj kisadoj.

* Vd Marie Lecomte-Tilouine, “De la guérilla à la démocratie au Népal”, Le Monde diplomatique, majo 2008.

Okcidenta observanto apriore povas esti ema klasi maldekstren ĉiujn nepalajn gravajn partiojn, se li fidas ilian historion kaj ilian paroladon. Longtempe dominanta, la nepala Partio de la Kongreso daŭre prezentiĝas oficiale kiel socialisma. Nome de batalo por demokratio, ties aktivuloj fariĝis gerilanoj en la 1950-aj jaroj. Tamen kiam ĝi regadis, tiu partio montriĝis konservativa; ĝi servis la plej riĉajn kaj defendis la privatigojn. Reage al ĉi tiu devojiĝo, komunismo populariĝis. Pli ol dudeko da partioj referencis al ĝi. Unua partio, kiu ludis gravan rolon post la popola revolucio de 1990, la PCN-MLU praktike montriĝis tre “centrisma”. Spite al sia konkureco kun la Partio de la kongreso, ĝi restas proksima al ĝi koncerne la ŝlosilajn demandojn. La antaŭnelonga publikigado fare de WikiLeaks de la “kablogramoj” de la usona ambasadoro en Katmanduo montras, ke ties ĉefoj havis proksimajn rilatojn kun ĉi-lasta, kaj iuj, kiel ekzemple s-ro Khadga Prasad Sharma Oli, estis veraj informantoj de Usono*.

* Vd aparte la kablogramojn de la 3-a de februaro 2003, 19-a de majo 2008 kaj 20-a de novembro 2009.

La komunistoj, kiuj sin deklaras “maoistoj”, metas sur siajn ŝildojn kaj la nomkartojn de siaj elektitoj la portretojn de Karlo Markso, Friedrich Engels kaj Lenino, ĉiam kompletigitaj de tiuj de Jozefo Stalino kaj de Mao Zedong. Sed iliaj konkretaj politikaj opinioj ne estas malproksimaj de tiuj de la eŭropaj social-demokratoj. Ili parolas nek pri naciigoj, nek pri administrata ekonomio, nek pri vera regulado, sed prefere pri la “3P”, la “publika-privata partnereco”.

Krome, tiuj partioj estas trairataj de tendencoj, aŭ eĉ frakcioj, ofte ligitaj al fama personeco. La maoistoj estas tiel dividitaj inter, unuflanke, la tendenco de s-ro Baburam Bhattarai, eksa ideologo de la partio kaj nuna tre pragmata ĉefministro, aliancita al tiu de la historia ĉefo Pushpa Kamal Dahal, alinome “Prachanda”. Ili frontas, aliflanke, la ribelon de la amikoj de la vicprezidanto de la partio, s-ro Mohan Baidya, aŭ “Kiran”, kiuj kritikas ilian “oportunismon”, aŭ eĉ “perfidecon”, sed estas ĉiam asociataj al la diskutoj kaj voĉdonoj en la Asembleo.

Politika komisaro de la distrikto Nuwakoto dum la milito, s-ro Bahadur estis enkarcerigita dek tri monatojn en Barato en 2004 kaj 2005. Politike engaĝita de sia 14-a jaro, li scias, ke la vojo al la “nova demokratio” estos ankoraŭ longa. “La laika respubliko estis granda konkeraĵo, li klarigas. Sed por la civitanoj, malriĉeco estas sama hodiaŭ; malfacilaĵoj restas samaj. Por elradikigi la problemojn, necesas unue fini la pacprocezon per integrado de la batalintoj kaj adopti demokratian konstitucion. Malfacileco venas de tio, ke ne ekzistas deklaritaj kontraŭuloj. Ili agas inside.”

Malcentralizi por rompi la dominadon de la altaj kastoj

Neintensa enlanda milito, la konflikto kaŭzis pli ol dek tri mil mortojn en dek jaroj, el kiuj du trionoj fare de la registaraj armeoj*. En 2006, dek naŭ mil kvincent soldatoj de la Liberiga Popola Armeo estis kunigitaj, sub kontrolo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en tendaroj, dismetitaj tra la lando. De post tiam, la demando pri ilia integrado en la regulan armeon blokas la politikan vivon. En aŭgusto 2009 ĝi kaŭzis la laŭtan demision de la ĉefministro Dahal. La ĉefo de la maoistoj volis forigi la armean stabestron s-ro Rookmangud Katawal, malfavoran al integrado, kiun tamen defendis la UN. La prezidanto de la Respubliko malaprobis sian ĉefministron, malgraŭ ke li ne rajtas tion, sed kun subteno de la aliaj partioj. Reirintaj en la opozicion, la maoistoj poste provis fari premon per stratmanifestacioj. Sed la forta socia mobilizado de aŭtuno 2009 ne sufiĉis.

* Laŭ la nepala neregistara organizaĵo Informal Sector Service Center (Insec), ok mil kvarcent homoj estis mortigitaj de la registara armeo kaj preskaŭ kvin mil de la maoistoj inter 1996 kaj 2006.

“Ne ekzistas alia solvo ol sukcesi la pac-procezon. Graveda virino ja unue devas akuŝi antaŭ ol plani aliajn koncipojn”, filozofas s-ro Dhruba Raj Adhikari, eksa estro de ribela bataliono, tri-cent-soldata. Li loĝas sur la teretaĝo de suburba dometo, malantaŭ la Pepsi-cola-fabriko, unu el la malmultaj en Nepalo. Lia edzino, s-ino Sunita Regmi, estas ankaŭ eksa ribelanto. En la milito ŝi perdis sian maldekstran kruron, kaj sian unuan edzon, la komandanton Basanta. “Mi ne bedaŭras ke mi partoprenis la militon. Mi persone perdis multon. Sed nia ofero donis bonon al la lando.” Sed, avertas s-ro Adhikari, “se oni forgesas tiujn, kiuj batalis por la ŝanĝo, la ŝanĝo ne povos daŭri”.

La interkonsento subskribita la 1-an de novembro 2011 inter la kvar ĉefaj partioj* planas la integradon de ses mil kvin cent soldatoj en specialan sekcion de la armeo enhavanta 35% de maoistoj, kaj taskita sekurigi la infrastrukturajn projektojn, la arbarojn kaj la sav-operaciojn. El la dek ses mil kvincent soldatoj nombritaj en la tendaroj, en decembro 2011, pli ol naŭ mil deziras sian integradon. Tre malmultaj akceptis metian lernadon, sed preskaŭ sep mil kvarcent elektis emeritiĝon, kun kompenso de 5.000 ĝis 8.000 eŭroj (la minimuma salajro estas 62 eŭroj monate). Estas planata kompensado por la viktimoj, kaj ankaŭ starigo de komisiono por la vero kaj repaciĝo, kaj komisiono por enketi pri la malaperintoj. Inter la delikataj punktoj, pri kiuj la pasintaj promesoj ne estis plenumitaj, estas la malkonstruo de la kvazaŭmilitistaj strukturoj de la maoista junularo (la Komunista Ligo de la maoista junularo) kaj la redono de la terenoj konfiskitaj dum la milito. Defendante la proprietulojn, la Partio de la Kongreso nombris ses mil koncernatajn familiojn. En januaro 2012, la registaro limigis la redonojn, proponante rekoni ĉiujn terenajn transakciojn jam konfirmitajn de la gerilo en la regionoj de ĝi regataj.

* Sep-punkta interkonsento subskribita la 1-an de novembro 2011 de la prezidantoj de la PCUN-M, de la PCN-MLU, de la Partio de la kongreso kaj de la Forumo de la rajtoj de la madhesi-popolo.

Akceptante “lastan” sesmonatan plilongigon de la mandato de la porkonstitucia Asembleo, la Plej Alta Kortumo ekis la dekalkulon por la adopto de la Konstitucio. La limdato fiksita je fino de majo 2012 jam ebligis la interkonsenton de la grandaj partioj pri plej granda parto de malpli gravaj punktoj. Sed restas debatataj la federaciaj limoj kaj la maniero elekti la registaron. Post televida diskutado, figuro de la Partio de la Kongreso, s-ro Arjun Narsingha, diskutas ĉi tiujn diverĝojn kun s-ro Dinanath Sharma, proparolanto de la maoistoj kaj nova ministro pri edukado. Kvankam ambaŭ movadoj en la lastaj jaroj ja sufiĉe akre batalis, la du viroj nun tre afable kondutas. Interrompata de elektropaneo (dum la seka sezono, la paneoj povas daŭri ĝis dek ses horojn tage), la konversacio estas miksita kun ŝercoj kaj reciprokaj amikaj esprimoj. “Ni ne volas prezidantecan sistemon, nek federaciajn limojn sur etnaj bazoj”, klarigas s-ro Narsingha. “Por ĉesigi la parlamentan nedecidemon kaj nestabilecon, ni volas, ke la prezidanton elektu la loĝantaro, respondas s-ro Sharma. Estas tempo rekoni la aspiron de la multaj popoloj konsistigantaj Nepalon administri siajn proprajn aferojn. Ni devas havi rimedojn por elimini malriĉecon, korupton, doni pli da rajtoj al la virinoj, al la malaltaj kastoj.”

Kompromiso povus esti trovata en miksita reĝimo, kun prezidanto aŭ ĉefministro elektita rekte de la popolo, sed kies povo estus limigita de fortaj parlamentaj rajtoj. La demando pri federalismo — postulata de la maoistoj kaj principe akceptita de ĉiuj — enhavas riskojn. “Ni volas nian propran ŝtaton Sherpa, kun respekto al la malplimultoj”, asertas s-ro Kripa Sur, eliranta prezidanto de la Sherpa-asocio de Nepalo. Ĉi tiu popolo de la altaj valoj, konata pro sia sindonemo je la servo de la okcidentaj alpinistoj, estas malpli ol 0,5% de la tuta loĝantaro. Se ĉiu popolo postulas aŭtonoman ŝtaton, en lando kie oni nombras 92 naciajn lingvojn kaj kie malpli ol duono de la loĝantoj havas la nepalan kiel gepatran lingvon, la lando diseriĝos. Aliflanke, la atribuo de iuj povoj al la vilaĝaj komunumoj povus favori pli bonan mastrumadon de la publikaj riĉofontoj. Malcentralizigo povus ankaŭ helpi rompi la dominadon de la altaj kastoj al la socio. Necesas ĉefe ekvilibron teni inter sufiĉe koheraj regionoj, dum la ĉefa parto de la riĉaĵoj devenas de la ĉefurbo kaj de la fekundaj ebenaĵoj de Terai, kie loĝas duono de la nepalanoj. La plimulto de la komisiono por restrukturado de la ŝtato prezentis fine de januaro projekton kun dek unu regionoj, agnoskante la dominadon de unu etno en ĉiu el ili. Sed tri komisionanoj proponis nur ses regionojn sur bazo strikte geografia. La Asembleo decidos.

Kun enspezo por unu loĝanto pli malgranda ol en Bangladeŝo kaj Afganujo, Nepalo estas la plej malriĉa lando en Azio*. Rilate la “homan disvolvadon”, laŭ la klasifiko de la UN, ĝi estas kun la lastaj afrikaj ŝtatoj: 157-a el 193. Kvankam la mizero estas malpli ŝoka ol antaŭ dek jaroj, la malmultaj riĉaĵoj estas tre malbone distribuitaj kun, en 2010, kvarono de la loĝantaro vivanta sub la malriĉo-sojlo, fiksita je 180 eŭroj jare*. Manko de aliro al trinkebla akvo, de necesejoj, de kvalifikitaj instruistoj kaj de kuracistoj restas grandega.

* “Rapport sur le développement humain 2011”, Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Evoluado (PUNE), Nov-Jorko, 2011.
* “Poverty in Nepal”, en “Nepal living standard survey 2010-11”, Central Bureau of Statistics, Katmanduo.

Ĉiujare ducent kvindek mil junuloj elmigras. Almenaŭ tri milionoj da ili laboras en Barato aŭ en Mez-Oriento. Ĉi tiuj senhelpaj laboristoj estas ofte mistraktataj, kiel ilustris antaŭnelonge en Israelo la afero de la servistino de la ĉefministro Benyamin Netanyahou*. En la lastaj jaroj, la mono sendita de la elmigrintaj nepalanoj estis, laŭ la oficialaj statistikoj, ĉirkaŭ 20% de la nacia produkto*, sed verŝajne multe pli. Estas la unua fonto de enspezo de la lando, tre antaŭ la turismo, kiu tamen venigas pli ol kvincent mil homojn jare. La montaroj kulminantaj je pli ol 8.000 metroj de alteco, estas la ĉefa natura riĉofonto. Sed la grandega hidroelektra potencialo estas preskaŭ ne ekspluatata.

*Former caregiver in Netanyahu’s home: “I was forced to work 24 hours a day””, Haaretz, Tel-Avivo, 1-a de septembro 2011.
* “Economic survey”, 2010-2011, Ministrejo pri financoj de la nepala registaro, julio 2011.

La manko de investoj en sektoro potenciale tiom profitdona substrekas endemian malforton: ellandigo de la ŝparaĵoj, deturno de riĉaĵoj kaj forta jura nesekureco por la investantoj aŭ donacantoj. La armitaj konfliktoj de ĉi-lastaj jaroj rezultigis alkutimiĝon al perforto, firmigitan de kvazaŭ plena senpuneco.. “Neniu ĝis nun estis persekutata ĉe tribunalo pro perfortoj kontraŭ homrajtoj okazintaj dum kaj post la milito” konstatis la UN*.

* “Peace-building strategy for Nepal 2011-12”, Unuiĝintaj Nacioj, junio 2011.

Sed la faktoro la plej danĝera estas la tradicia senpoveco de la publikaj institucioj, identigita de la International Crisis Group: “La ŝtato pretervivis la militon mirige senvunda kaj sen reformoj. Parte ĉar ĝia objekto estas malpli servi al la civitanoj, ol servi la influretojn kaj nutri la korupton.”* Ĉiu ero de povo ebligas antaŭ ĉio pliriĉiĝi, vivigi sian familion kaj siajn fidelulojn. Laŭ la raporto 2011 de la asocio Transparency international Nepalo estas la plej korupta lando en Azio post Afganujo.

* “Nepal’s political rites of passage”, Asia Report, n-ro 194, Katmanduo-Bruselo, 29-a de septembro 2010.

La foresto de juro-ŝtato klarigas la pludaŭron de la dominado de la altaj kastoj bahun (bramanoj) kaj chhetri (kshatriya), malgraŭ la starigitaj mekanismoj por emancipado. “Krom la problemoj de la karaktero monopoleca kaj relative fermita de tiu ĉi elito, la kulturo kaj la praktikoj de ĉi tiuj altaj kastoj ne estas vere akordigeblaj kun tiuj de demokratio, sed ili ankaŭ ne estas senefikaj al la nepala socio kaj ĝiaj disvolvo-kapabloj”, atestas la universitatulino Michelle Kergoat*.

* Michelle Kergoat, Histoire politique du Népal. Aux origines de l’insurrection maoïste, Karthala, Parizo, 2008.

La neagado de la tradiciaj partioj klarigas la popularecon de la maoistoj eĉ ekster ilia normala publiko de la malriĉaj kamparanoj. Ilia honesto-bildo firmigas la konfidon, kiun ili esperas transformi en klara elektita plimulto, kiam la konstitucio estos adoptita, eĉ se la konkretaj sociaj progresoj restas modestaj (minimuma salajro, subteno al la plej necesaj bazaj produktoj, ktp.) “Libereco ebligas disfloradon de multaj floroj. Mi estas plena je espero por la estonteco”, deklaras s-ro Jyoti Adhikari, estro de la hotelo Anapurno kaj de la agentejo Eco Trek. La fakto ke juna entreprenisto kiel li, prezidinto de la asocio de la piedmigrad-entreprenantoj, fidas je la “revoluciuloj” por malblokigi la socion, atestas pri la granda antaŭenpaŝo.

Ĝis nun, la maoistoj malpravigis la kliŝojn cirkulantajn pri ili. Oficiale ankoraŭ konsiderataj de Usono kiel terorista organizaĵo*, ili estas tre malsimilaj kun la “Ruĝaj kmeroj”, kiujn iuj ŝatas priskribi. Malfermaj al kompromisoj, ili nun devas pruvi, ke ili ne sekvos la kutimajn orientiĝojn de la nepala regantaro.

* La listo de la 1-a de februado 2012 daŭre enhavis la PCUN-M kaj la Liberigan Popolan Armeon, www.treasury.gov/ofac.

Philippe DESCAMPS

Sesdek jarojn da revolucio

Februaro 1959. Unua Konstitucio kreanta parlamentan monarĥion. La Partio de la Kongreso gajnas plimulton ĉe la parlamentaj elektoj.

Decembro 1961. Nuligo de la Parlamento kaj reveno al absoluta monarĥio.

8-an de aprilo 1990. Unua popola revolucio, jana andolan. La reĝo Birendra ekpermesas la politikajn partiojn.

13-an de februaro 1996. La Komunista Partio de Nepalo, maoisma (PCN-M) lanĉas “popolan militon” kontraŭ la centra registaro.

1-an de junio 2001. Murdo de la reĝo Birendra. Akuzata estas la hered-princo Dipendra. Gyanendra, frato de la reĝo, ricevas la kronon.

24-an de novembro 2001. Urĝo-stato.

1-an de februaro 2005. La reĝo Gyanendra forsendas la registaron kaj suspendas la Parlamenton.

21-an de novembro 2005. Interkonsento en 12 punktoj, en Nov-Delio, inter la sep ĉefaj partioj kaj la maoistoj kontraŭ la reĝa absolutismo.

2006. Dua popola revolucio, jana andolan 2, ekas la 6-an de aprilo. La 24-an de aprilo, la reĝo cedas kaj reinstalas la Parlamenton.

21-an de novembro 2006. Pacinterkonsento. Registaro de Nacia Unuiĝo estas instalita

Aprilo 2008. Elektoj de la Porkonstitucia Asembleo. La PCN-M estas la unua partio laŭ voĉdonoj.

28-an de majo 2008. Abolo de la monarĥio kaj kreado de la Federacia Demokratia Respubliko de Nepalo.

15-an de aŭgusto 2008. S-ro Pushpa Kamal Dahal, kromnomita “Prachanda”, ĉefo de la PCN-M, estas nomumita ĉefministro, gvidanta koalicion de ses partioj, sed sen la Partio de la Kongreso.

4-an de majo 2009. La maoistoj de la Unuiĝinta Komunista Partio de Nepalo maoisma (PCUN-M), frakcio devenanta el la PCN-M, forlasas la registaron.

7-an de januaro 2010. Interkonsento inter la maoistoj, la registaro kaj la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la infanaj soldatoj kaj fino de la parlamenta blokado.

28-an de aŭgusto 2011. La gvidanto de la PCUN-M, s-ro Baburam Bhattarai, fariĝas ĉefministro.

1-an de novembro 2011. La kvar ĉefaj partioj de Nepalo subskribas seppunktan interkonsenton pri la integrado de la maoistaj soldatoj en la regulan armeon.

25-an de novembro 2011. La Plej Alta Kortumo permesas novan plilongigon por ses monatoj de la mandato de la Porkonstitucia Asembleo.

Kontraŭ Irano, strategio perdanta

IRANO SEN atomarmilo estas preferinda al Irano kun ĝi. Eĉ Teherano koncedas tion. Daŭre subskribinto de la traktato de atoma nedisvastigo (TND), ĝi akceptas la inspektadon de siaj ĉefaj lokoj fare de la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE). Kaj ĝiaj gvidantoj, unue la ajatolo Al Khamenei, regule proklamas, ke posedo, fabrikado aŭ uzo de tiaj armiloj estas kontraŭaj al la islamo.

De post la epoko de la ŝaho, la lando subtenas la ideon de Proksim-Oriento sen atomarmiloj. La usona direktoro de la nacia informservo, kiu kunordigas ĉiujn skurec-agentejojn de Usono, asertas ke la Islama Respubliko ne decidis konstrui la bombon — tia decido estus cetere ne kaŝebla.* Tamen, la atom-historio de tiu lando havas truojn kaj malkongruaĵojn, kiuj ne inspiras konfidon; kaj la incita retoriko de ĝiaj gvidantoj ankoraŭ altigas la suspekton.

* Meredith Buel: US: Iran keeping open optio to develop nuclear weapons”, Voice of America, 2-a de februaro 2010.

Laŭ sufiĉe disvastiĝinta opinio, nur truddevigo povas sukcesi persvadi Teheranon ŝanĝi la kurson. Tiu politiko disvolviĝis ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, sub la registaro de s-ro William Clinton. S-roj George W. Bush kaj Barack Obama poste daŭrigis ĝin.* La eŭropaj ŝtatoj, unue hezitemaj, aliĝis al ĝi, unue Francio kaj Britio, kiuj fariĝis la gvidantoj de la movado postulante fortajn sankciojn.

* Vd Manière de voir, n-ro 93, “Tempête sur l’Iran”, junio-julio 2007.

Antaŭ la decido de tiu stretegio, Irano havis plej rudimentan atomprogramon, sen eĉ nur unu centrifugo por riĉigi uranion. Proksimume du jardekojn poste, la IAAE raportas, ke la lando disponas pri vera programo, kun proksimume ok mil funkciantaj centrifugoj instalitaj en du ĉefaj lokoj, kaj stokon de proksimume kvin tunoj da uranio malforte riĉigita. La fiasko estas do evidenta.

Anstataŭ konstati tion, Usono kaj ĝiaj aliancanoj respondis per reciproka akrigo, kaj eĉ decidis malpermesi al la Islama Respubliko vendi siajn petrolproduktojn, kio do senigus ĝin je pli ol la duono de ĝiaj enspezoj. Tiaj disponoj forte similas al milita blokado de la petrolhavenoj, do al ago de milito. La sankcioj, supozataj antaŭmalhelpi militon, tiel transformiĝas iom post iom en ekonomian militon. La bojkoto de la iranaj bankoj kaj petrolo plene efikos ĝis la somero 2012; oni povas do paroli pri nedeklarita konflikto. Neniu scias, kiel la Islama Respubliko respondos al tio, sed oni ne imagas, ke ĝiaj gvidantoj kapitulacos, nek ke ili restos sen reagi.

La petrolprezo la vera amasdetrua armilo

La decido de truddevigo baziĝas sur la kredo, ke ĝi ne povas returni sin kontraŭ siaj decidintoj. La sama konvinko ŝajnas regi inter tiuj grupoj, kiuj faras kaŝan militon kontraŭ Irano per murdo de scienculoj aŭ per kiberatakoj* —, ekz-e en 2010, per sia informadika vermo Stuxnet, destinita interferi kun la funkciado de la centrifugoj.* Usonaj senpilotaj aviadiloj superflugas la iranan teritorion. Kredindaj informoj mencias subtenon al separatismaj movadoj en la regiono de Beluĉistano — kie israelanoj ŝajnigis esti usonaj oficiroj de la Central Intelligence Agency (CIA) kaj rekrutis agentojn —, sed ankaŭ en la provinco kun araba loĝantaro de Kuzistano, en la irana Kurdistano aŭ en la zonoj kun azera loĝantaro.*

* Mallongigo de kibernetikaj atakoj. -vl
* Vd Philippe Rivière: “Cyberattaque contre Téhéran”, Le Monde diplomatique, marto 2011.
* Alain Gresh: “Quand Israel attaquera-t-il Iran? Il y a deux ans ...”, Nouvelles d’Orient, 17-a de januaro 2012, http://blog.mondediplo.net.

Tiuj evoluoj vekas viglan kontentiĝon en Israelo, en Usono kaj en certaj eŭropaj ĉefurboj. Spite al asertoj, laŭ kiuj Irano estas minaco por la paco kaj por la internacia stabileco, la okcidenta politiko baziĝas sur la implicita tezo, ke Teherano ne povas efike respondi al la financaj kaj sekretaj minacoj kontraŭ ĝia sekureco. Neniu el la implikitaj partioj tolerus tiajn agojn sur sia teritorio. Kia povus do esti la rebato de la Islama Respubliko?

Irano ne estas serioza danĝero por iu ajn, eĉ ne por ĝiaj plej proksimaj najbaroj. Ĝia milita buĝeto estas eta frakcio, ne nur apud tiu de Usono aŭ de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO), sed eĉ kompare kun la kunaj elspezoj de la membroj de la Konsilantaro de Kunlaborado de la Golfo (KKG).* La lando estas ĉirkaŭata de la usonaj fortoj de la NATO, ankaŭ per ĉeno de militbazoj kaj de mararmeaj fortoj. Konscia pri sia relativa malforto, ĝi evitis ĝis nun rektajn militajn alfrontiĝojn.

* La milit-buĝeto de Saud-Arabio estas 45 miliardoj da dolaroj, tiu de Kuvajto 4,6 kaj tiu de Irano estas taksata je 9 miliardoj.

Aliflanke, ĝi amase investis en strukturo de fortika, sed relative malmultekosta defendo, kiu farus ĉian eventualan invadon tre danĝera. Ĝi ankaŭ perfektigis teĥnikojn de malsimetria milito, ekz-e gerilo kaj uzado en maro de rapidaj boatoj povas kaŭzi konfuziĝon kaj eĉ venki militŝipojn. Ĝi pretigis bateriojn de krozraketoj, kiuj estas relative simplaj armiloj, sed kiuj povas montriĝi efikaj, kiam ili estas uzataj amase, ankaŭ kontraŭ grava celo.

Alia kampo, sur kiu Irano disponas pri granda kompetento, estas tiu de la informada milito, en kiu ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, havas sian ŝancon. La subpremado post la kontestata prezidantelekto de junio 2009 montris la kapablon de la registaro regi la kibernetikan spacon. Male al la arabaj ŝtatoj, kiuj spertis amasajn protestojn ekde la komenco de la jaro 2011, la Islama Respubliko sciis selekte malaktivigi partojn de la Interreto kaj malhelpi la uzon de Facebook, de Twitter aŭ la sendon de tekstoj sen kaŭzi gravajn damaĝojn al sia komerco. Ĝi ankaŭ sukcesis penetri en la sociaj komunikiloj por identigi la eventualajn gvidantojn de la opozicio kaj uzi iliajn vortojn kaj iliajn agojn por akuzi ilin tribunale. La lando disponas ankaŭ pri rezervo de junaj kaj brilaj informadikaj inĝenieroj, dungitaj en duonsekreta kibernetika armeo. Ĝis nun tiu forto estis uzata ĉefe por la subpemado, sed ĝi facile direkteblas kontraŭ ekstera malamiko.

La amasdetrua armilo de Irano tamen ne estas ŝiparo de boatetoj nek la informadiko, kaj ankoraŭ malpli neekzistanta atombombo: ĝi estas la petrolprezo. Por uzi ĝin, Teherano eĉ ne bezonas fermi la markolon de Ormuzo. Se ĉiuj internaciaj sankcioj estus aplikataj, mankus proksimume du milionoj bareloj da petrolo tage. Saud-Arabio indikis, ke ĝi altigus sian propran produktadon, kaj la relanĉo de la libia produktado povus ankaŭ kontribui al kompensado de la manko. Usono, kaj aliaj landoj, nome eŭropaj, povus ankaŭ uzi siajn strategiajn rezervojn.

Sed eĉ nur Eŭropo devus trovi ion por anstataŭigi la proksimume sescent mil barelojn, kiujn ĝi importas ĉiutage el Irano. Tiu postulo venas plej grandparte el ĝiaj tri plej vundeblaj ekonomioj: Grekio, Italio kaj Hispanio, kies importoj baziĝas aktuale sur interkonsentoj pri interŝanĝo kaj sur relative avantaĝaj longtempaj traktatoj, kaj estus malfacile trovi ekvivalentojn koncerne prezon aŭ kvaliton. Necesus intertrakti pri novaj kontraktoj, funkciigi aliajn cirkviton de liverantoj kaj readapti la rafinejojn.

Ĉu tia transformado okazos senprobleme, sen grava altigo de la petrolprezo? En januaro 2012, kiam Irano kaj Usono interŝanĝis minacojn pri la Ormuza Markolo, la prezo de la barelo altiĝis je pli ol 6 elcentoj kaj stabiliĝis sur tiu nivelo, sen ke okazis eĉ nur unu pafo. Nu, ĉia altiĝo havas mondajn sekvojn, ne nur por la prezo — politike sentebla — de benzino, sed ankaŭ sur preskaŭ ĉio fabrikita kaj transportita.

Sen klara celo, la okcidentaj landoj riskas la plejan malbonon

Ni imagu, en kvar monatoj, jenan scenaron. Dum la mondo baraktas por anstataŭigi la iranan petrolon kaj Irano siavice havas pli kaj pli da malfaciloj por daŭrigi siajn enspezojn, la merkato spertos tendencon al prezaltiĝo. En tiu momento, la oleduktoj aŭ la ŝarĝejoj en la sudo de Irano estas la celo de ne klarigitaj eksplodoj, kies rezulto estas, ke miliono de bareloj tage mankas en la merkato. Samtempe misteraj paneoj difektas la saud-arabiajn kaj kuvajtajn rafinejojn, kaj la laboroj de ŝarĝado de hidrokarbonaĵoj en la arabaj Emirlandoj malfruiĝas pro neatenditaj teĥnikaj malfacilaĵoj ŝuldataj al informadikaj kontroloj, aŭ eble al sabotaĵoj direktataj de Teherano. Ne eblas antaŭdiri, al kia nivelo la petrolprezo tiam grimpus, nek por kiom da tempo ...

Tiu scenaro montras, ke maksimumaj sankcioj tuŝus ne nur Iranon: ili povus havi gravajn sekvojn internaciskale. Riski tion, valorus certe la penon, se oni sekvas bone difinitan kaj realisman politikan celon. Se temas pri konduki Teheranon al kapitulaco kaj al elimino de ĝia programo de urania riĉigo, ĉiu ajn kiu konas eĉ nur iomete tiun landon konfirmus, ke tio estas ĥimero. Cetere sendepende de kiu sidas en la registaro.

Se la celo estas revenigi la Islaman Respublikon al la tablo de intertraktado, Irano jam deklaris, antaŭ pli ol jaro, ke ĝi deziras dialogon sen antaŭkondiĉoj, do sen devi akcepti kompletan haltigon de sia programo de riĉigo, kion postulas la rezolucioj de la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj — dum la TND permesas tiun riĉigon. Nu, ĝuste tion postulas la alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksterlandaj aferoj kaj sekurecpolitiko, s-ino Catherine Ashton, en sia letero de la 21-a de oktobro 2011, en kiu ŝi invitas ĝin rekomenci la intertraktadojn.* Jen fundamenta manko en la okcidenta strategio, kiu endanĝerigas la situacion.

* Peter Jenkins: The latest offer to Iran of nuclear talks: Don’t hold your breath, 30-a de januaro 2012, http://www.lobelog.com.

Fine, se la celo estas puni Iranon kun la espero provoki militon, tiam, efektive, ekzistas ŝancoj de sukceso. Sed oni ne forigas la atoman minacon — male. Oni fortigas ekstremisman registaron en ĝia pozicio de defio kaj rifuzo de la “internacia komunumo”, en ĝia decido mastri kompletan ciklon de la atombrulaĵo kaj, fine, akceli la fabrikadon de bombo.

Gary SICK.

Michel Onfray, ĉu liberecana?

La lasta nova filozofo

POR TIU, kiu deziras koni kaj eble enpenetri la pensadon de Alberto Kamuso*, sufiĉas legi ties verkaron. Kvankam ĝi ne estas ĉiam profunda, ĝi havas la meriton esti klara. En tiu rilato la verko, kiun Michel Onfray ĵus dediĉas al li, havas nenian utilon.* Aliflanke, por tiu, kiu interesiĝas pri la mondpercepto kaj antaŭ ĉio pri la memo de tiu sukcesa filozofo, la legado de tiu verko estas nemalhavebla.

* En la franca: Albert Camus [elparolu, proksimume: albEr kamJU]. -vl
* Michel Onfray: L’Ordre libertaire. La vie philosophique d’Albert Camus, Flammarion, Parizo, 2012.

Kamuzo vidata de Onfray estas neniu alia ol la spegulo, en kiu tiu rigardas kaj admiras sin. “Sagaca leganto, libera, nevundita de universitataj formiĝoj”, “maldekstra niĉeano”, “pozitiva anarĥiisto”, filozofo hedonisma, pagana, pragmata”, “filo de malriĉuloj kaj fidela al la siuloj”: tiu avantaĝa portreto, por tiuj, kiuj legis Onfray-on, prezentas ĉiujn ecojn de memportreto. Kun la escepto de la fina trajto: “Li havis ĉion por malplaĉi al la parizaj faristoj de reputacio”. Se oni legas la laŭdokantojn publikigitajn en Marianne kaj Le Nouvel Observateur, kaj kiuj kulminas en laŭdego en Le Point, por celebri la aperon de tiu verko, tiu ne nur plaĉas al la “parizanoj”, do al la ĵurnalistoj, sed tiuj ŝajnas eĉ ŝategi ĝin.

Ne senkiale.

En tiu likva kaĉo supozata eltiri la substancan medolon de la kamuza pensado, spicita de skizoj pri la vivo de la aŭtoro destinitaj pruvi la rigoran “konformecon inter la verko kaj la ekzistado”, oni retrovas la amalgamojn kiuj furoris dum la regado de Miterando*, kie la malfortiĝo de la kritika senso iris sampaŝe kun la forlaso de la progresemaj idealoj. Jam ĉe la samniveligo de faŝistoj kaj “marksistoj”. Onfray, ĉu la lasta el la “novaj filozofoj”? La 1970-aj jaroj estas foraj, kiam junaj pensistoj, post kelkaj jaroj de engaĝiĝo en monduma maŭismo, povis esti konsiderataj kiel subfosantoj reciklante la banalaĵojn de la konservativa pensado. Do, Onfray, kiu unue deklaris sin anarĥiisto, sekvante siajn glorajn antaŭulojn, poziciiĝas nun kiel la kontraŭkonformisma predikanto de “liberecana ordo” pensita de Kamuzo.

* Prezidanto de Francio de ... ĝis ... France: Mitterrand. -vl

Ke li konfirmas tiun en la emblemeca figuro de la “Justulo”, identigita kiel ĝusta mezuro, implicas strangan interpreton de la historio. Tio komenciĝas ĉe la nombrado de la fifaroj, kiuj pezas kun sama pezo en la pesilo tenata de Onfray, de la koloniisma subpremado en Alĝerio kaj tiuj faritaj de la sendependistoj. La biografo juĝis oportuna, por perfektigi tion, kio anstataŭas demonstron, enigi en la libron serion de sinistraj fotaĵoj celantaj impresi la leganton pli ol pensigi lin. Oni trovas tie pelmele la kruelaĵojn faritajn “de ambaŭ flankoj”: bildojn el la [sovetia] gulago kaj el la [naziaj] ekstermaj koncentrejoj, de la gilotino heredita de la “robspjera teroro” kaj de la kadavroj mutilitaj de la “teroristoj de la FLN*, de rusaj civiluloj pendumitaj de soldatoj de la germana armeo Wehrmacht kaj de kunlaborinto kun la faŝisma registaro mortpafita de francaj rezistadanoj, de infano radiita en Hiroŝimo kaj de knabineto strangolita de la alĝeraj “ribeluloj”.

* Fronto de Liberigo Nacia, la alĝeria liberiga movado. -vl

Por doni filozofian aspekton al la kutimaj kondamnoj, kiujn li alprenas, de la dekstruloj kontraŭ la “maldekstraj radikaluloj”, Onfray aldonas membakitajn kromaĵojn. Ekz-e li entuziasmiĝas pri “dioniza maldekstro”, kiu “diras “jes” kaj turnas radikale la dorson al maldekstro de rankoro kiu diras “ne””, el kiuj la unua estas kompreneble animata de la “impulso de la vivo” kaj la dua, logike, de la “impulso de la morto”. Jen diĥotomeco metita sub la signon de “mediteranea gramŝismo”*, la itala aktiva komunisto kaj teoriisto Antono Gramŝo, kiu, oni ne scias kial, mirakle eskapis el la kondamno de la “liberecana” filozofo. Koncerne filozofion, temas pri supraĵa psiĥanalizo, kies maniĥeismo tute ne postrestas al tiu, kiun Onfray imputas al ĉiuj kiuj kontraŭas la kapitalismon.

* De Gramŝo, itale: (Antonio) Gramsci [elparolu: grAmŝi]. -vl

Inter tiuj, Karlo Markso estas unuaranga celo. Oni ekscias, ke li estis “malestima” pri la pariza popolo kiu leviĝis en marto 1871 kontraŭ la registaro de Adolphe Thiers, kaj “prefere [tiel!] flanke de la versajluloj” pro malamo al la prudonaj anarĥiistoj* kaj pro “kialoj de oportunismaj strategioj kaj taktikoj”. Ĉi tie, la aŭtoro apogas sin sur letero adresita al la Internacia Asocio de la Laboristoj, en kiu “Markso rekomendis al la popolo de Parizo antaŭ ĉio ne ribeli kaj prepari la revolucion (estontan marksisman)”.* Dokumento, pri kiu ĉiu ajn historiisto scias, ke temas pri kruda falsaĵo.* Robspjero kaj Lenino troviĝas ankaŭ en bona loko, ne nur ĉar ili estis pensistoj de la revolucio, sed ankaŭ, jen plej granda krimo, unuarangaj agantoj. En tiu libro la kronon de fieco gajnas tamen Sartro* . Ĉi-foje la krimo estas tiu de majest-atenco, ĉar li provis, laŭ la aŭtoro, “mortigi Kamuzon”, almenaŭ simbole, kiel Markso Miĥaelon Bakunin, per “intrigoj”, “malnoblaj batoj”, “misinformoj”, “kalumnioj”, “klaĉadoj”, “duoneldiroj” kaj, tra Kamuzo, anticipe, Onfray-on mem, lian arogantan heredonton.

* Anarĥiistoj laŭ Prudono [france: Proudhon [elparolu: prudOn], pri kies “filozofio” Markso verkis sian “Mizero de la filozofio”. Vd en Esperanto: Karlo Markso: La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono: “Filozofio de la mizero”. Kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso kaj de Henri Mougin. Pri J. P. Prudono (Letero al J. B. v. Schweitzer). Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2009, ISBN 978-2-918300-08-3.
* Pri la pozicio de Markso rilate la Parizan Komunumon, vd Karlo Markso: La interna milito de Francio (1871) (La Pariza Komunumo, kun enkonduko de Frederiko Engelso, tradukita de Vilhelmo Lutermano, Mondial, Novjorko, 2005, ISBN 1-59569-025-5.
* Kp Mathieu Léonard: L’Emancipation des travailleurs. Une histoire de la Première Internationale. La Fabrique, Parizo, 2011.
* Jean-Paul Sartre [elparolu: ĵanpol sArtre]. -vl

POST SIGMUNDO Freŭdo (profitema “postmoderna sorĉisto”) kaj komplico de la faŝismo) kaj Jean-Paul Marat (“la rankorulo”), striglitaj en antaŭaj libroj*, Onfray daŭrigas sian reguladon de kontoj nun kontraŭ tio, kio aperas malantaŭ la fifama figuro de Sartro: krom la revolucia idealo eksponita al publika malŝato, la filozofio de la altlernejo por estontaj gimnaziaj instruistoj (Ecole normale supérieure). Kiel la subtitolo de la libro komprenigas, Kamuzo fariĝis filozofo ne per teoria pensado, sed simple per la vivo kiun li vivis. Malsame ol la kleruloj baritaj en la platona kaverno en la strato de Ulm — la sidejo de tiu institucio —, for de la konkreta mondo, Kamuzo, laŭ li, filozofiis dum sia tuta ekzistado tra “arto vivi” kaj per rakontoj, dramoj, eseoj, kronikoj, kiujn li tiris el ĝi. Kie? En Tipaza, interalie, “bastiono de la kamuza feliĉo”, de la “dioniza filozofio” kaj de la “gaja niĉea scio”, kien Onfray pilgrimis, laŭ la paŝoj de Kamuzo, akompanate de la mirigita direktoro de la gazeto Le Point Franz-Olivier Giesbert, kaj de fotisto.

* Michel Onfray: Le Crépuscule d’une idole, Grasset, Parizo, 2010, kaj La Religion du poignard. Eloge de Charlotte Corday, Galilée, Parizo, 2009.

Inter la obsedoj de Onfray revenas grava enkarniĝo de la malbono: “La eta pariza nesto, sufiĉe mafia”, postmilita intelekta medio trempita de komunismo”, kiu decidis “malebligi la vivon de Kamuzo”. Kvazaŭ tiu neniam estis parto de la pariza literatura moŝtaro! Kvazaŭ tiu nobelpremiito pri literaturo estis ĉiam malbonvena. Tamen li pasigis tie grandan parton de sia verkista vivo, kiel aŭtoro rekonata. Kaj oni povus eĉ diri, tiurilate, ke li mortis simbole kiel li vivis: la aŭto Facel-Vega frakasita kontraŭ arbo, kie oni trovis lian kadavron en januaro 1960 estis stirita de sia amiko Michel Gallimard, nevo de la fama eldonisto. Kamuzo estis neniam interna ekzilinto, ĉiukaze ne pli ol Onfray, kiu frekventas la intelektan-komunikilan eliton de la ĉefurbo.

Estas nun klare: por tiu kronita anarĥiisto — kiu ne timis iri “dialogi” al la placo Beauvau pri la ekzistado de Dio kaj pri la diferenco inter la bono kaj la manbono kun ministro pri polico*, nek sendi al li, post kiam li fariĝis prezidanto, “malfermitan leteron” por apogi la ideon transigi la cindrojn de Kamuzo en la Panteonon, ĉar, “agante tiel”, li troviĝus “ĉe la originoj de aŭtenta revolucio” kiu “ŝparigus al ni deziri alian”, kaj ankaŭ ne fariĝi la predikanto de “liberecana mastrumado de la kapitalismo”, ĉar tiu ĉi “estas same malnova kiel la mondo kaj daŭros same longe kiel ĝi”* —, tiu termino de perversigita “liberecano” estas jam nur lingva galantaĵo. Onfray fariĝis fipartiano de la ordo. “Nenia granda vespero, nenia providenca revolucio”, deklaras li konklude, kaj karikaturas la volon de tiuj, kiuj persistas por ĉesigi la kapitalismon, kaj per tiu alvoko li reeĥas tiun, kiun li kredas transtombe aŭdi de Kamuzo: “Jes al la vivo. Ne al tio, kio ĝenas ĝin”. Freneza aŭdaco.

* Entretien Michel Onfray — Nicolas Sarkozy [Interparolado Michel Onfray — Nicolas Sarkozy], Philosophie Magazine, n-ro 8, Parizo, marto 2007.
* Citaĵoj tiritaj el Le Monde, 25-a de novembro 2009; el la elsendaĵo “Mots croisés”, France 2, 10-a de novembro 2008, Le Monde libertaire, aparta eldono, Parizo, 29-a de decembro 2009 – 22-a de februaro 2010.

Jean-Pierre GARNIER.

Armeaj prioritatoj, buĝetaj devigoj

Kiam la Pentagono direktiĝas al Pacifiko

Dum la israela registaro minacas bombi Iranon, la Eŭropa Unio kaj Usono akrigas siajn sankciojn kontraŭ la Islama Respubliko — strategio pri kiu dubindas ke ĝi venos al la afiŝita celo (vidu Gary Sick: Strategio perdanta kontraŭ Irano. Tiu situacio maltrankviligas Vaŝington tiom pli, ke Usono, malfortiĝinta pro la krizo kaj pro siaj fiaskoj en Irako kaj Afganio, provas reorienti siajn prioritatojn kaj koncentriĝi al Pacifiko.

“NIA NACIO troviĝas en momento de transiro”, anoncis la 5-an de januaro 2012 la prezidanto Barack Obama, antaŭ ol malkaŝi la estontan defendo-strategion de Usono. Tiu planas redukti la amplekson de la armeo kaj ĉesigi certajn taskojn, nome la surgrundajn batalojn en Eŭropo kaj la kontraŭribelajn operaciojn en Afganio kaj Pakistano. La celo estas, pli bone koncentriĝi sur aliaj regionoj — speciale Azio kaj Pacifikon — kaj celoj: la kibermilito*, la specialaj operacioj kaj la regado de la maroj. “La usona interalianca militforto estos pli malgranda, precizigis la defendministro Leon Panetta, sed ĝi estos pli agkapabla kaj pli fleksiĝema, preta surlokiĝi rapide, ennoviĝanta kaj teĥnologie perfektigita.”*

* Mallongigo de kibernetika milito. -vl
* Leon E. Panetta: “Statement on defense strategie guidance”, usona ministrejo pri defendo, Vaŝingtono, DC, 5-a de januaro 2012.

Laŭ s-roj Obama kaj Panetta, tiu nova orientiĝo respegulas malviglan internan kaj eksteran situacion. Malfortiĝinta de la ekonomia krizo, Usono spertis egan altiĝon de sia publika ŝuldo; pro la leĝo de buĝet-kontrolo (Budget Control Act), decidita en 2011, la buĝeto de la ministrejo pri defendo estas amputota je 487 miliardoj da dolaroj dum la dek venontaj jaroj. Povas esti ke okazos ankoraŭ pli severaj tranĉoj, se respublikanoj kaj demokratoj ne sukcesas interkompreniĝi pri aliaj ŝpardisponoj. Sur internacia nivelo, la retiriĝo el Irako ne malpliigis la premon de la armeo. Vaŝingtono alfrontas novajn eblajn konfliktojn, ekzemplo kun Irano (vidu Gary Sick: Strategio perdanta kontraŭ Irano) aŭ Nord-Koreio kaj ankaŭ la fortiĝo de Ĉinio.

Unue, tiu politiko celanta militforton pli malgrandan, sed pli bone adaptitan al estontaj eventualaj danĝeroj, povas do esti vidata kiel pragmata respondo al moviĝanta ekonomia kaj geopolitika kunteksto. Tamen, se oni rigardas pli proksime, oni povas malkovri pli vastajn celojn.

Ambiciaj rivaloj

ALFRONTITA AL la apero de ambiciaj rivaloj kaj la erozio de ĝia statuso de sola superpotenco, Usono provas daŭrigi sian mondan hegemonion per tio, ke ĝi konservas sian superecon en la decidaj konfliktoj kaj en la ŝlosilaj zonoj de la planedo, do en la mara periferio de Azio, laŭ arko kiu entendiĝas de la araba-persa golfo tra la Hinda Oceano kaj la Ĉina Maro al la nordokcidenta Pacifiko. Por tio la Pentagono klopodos por konservi sian aeran kaj maran superecon, sed ankaŭ en la kampo de kibermilito kaj spacaj teĥnologioj. La batalo kontraŭ terorismo, centra aspekto de la usona defendpolitiko, estos tasko de elitaj fortoj, ekipitaj per mortigaj senpilotaj aviadiloj kaj per ultramoderna materialo.

Mastrumi la malpliiĝon de sia ĉeesto eksterlande — aŭ, por diri tion alie, mastrumi la kadukiĝon de imperio — estas neniam afero facila. Pluraj landoj antaŭ tia defio, nome Britio kaj Francio post la dua mondmilito, aŭ Rusio post la disfalo de Sovetunio, konstatis tion kun perdoj. Ili ofte ĵetis sin en riskoplenajn miltajn aventurojn, kiel la franca-brita invado de Egiptio en 1956 aŭ tiu de Afganio fare de la USSR en 1979 — iniciatoj kiuj akcelis la kadukiĝon anstataŭ bremsi ĝin. Kiam Usono atakis Irakon en 2003, ĝi troviĝis sur la pinto de sia potenco. Sed la sekvanta ribelado daŭris tiom longe kaj kostis tiom multe — inter 1.000 kaj 4.000 miliardoj da dolaroj laŭ la pritaksoj —, ke ĝi tuŝis la emon kaj, parte, la kapablon de Usono engaĝiĝi en longdaŭran konflikton en Azio. Nun ŝajnas tre malverŝajna, ke s-ro Obama aŭ ia ajn alia prezidanto, ĉu demokrata aŭ respublikana, lanĉiĝos baldaŭ en militan kampanjon similan al la militoj en Irako kaj Afganio.*

* Stephen M.Walt: “The End of the American Era”, The National Interest, Vaŝingtono, DC, novembro-decembro 2011.

Se Obama kaj liaj ĉefaj konsilantoj, kiel bonaj konantoj de la historio, komprenis ke estas stultega — kaj ruiniga — alkroĉiĝi al ĉiuj usonaj militaj engaĝiĝoj eksterlande, ili tamen ne intencas adiaŭi ĉiujn. Ilia nova defendpolitiko elektas do mezan vojon: redukti ilian implikiĝon en certaj regionoj, speciale en Eŭropo, kaj fortigi sian ĉeeston en aliaj. “Dum la venontaj jardekoj la pacifika regiono fariĝos la plej vigla mondparto kaj la plej grava por la usonaj interesoj, anoncis la vica ŝtatsekretario William J. Burns en parolado en Vaŝingtono en novembro 2011. Tiu zono entenas jam pli ol la duonon de la monda loĝantaro, ŝlosilajn aliancanojn, sojlolandajn potencojn kaj kelkaj el la plej gravaj ekonomiaj merkatoj.” Por resti prospera, kaj por ne suferi pro la ĉina kresko, Usono devas do koncentri siajn fortojn en tiu zono, klarigas s-ro Burns: [“Por respondi al la profundaj ŝanĝoj, kiujn Azio spertas, ni devas disvolvi diplomatian, ekonomian kaj sekurecan arĥitekturon kapablan sekvi tiun ŝanĝon..”*

* William J. Burns: “Asia, the Americas and US strategy for a new century”, World Affairs Councils of America National Conference, Vaŝingtono, DC, novembro 2011.

Tiu “nova arĥitekturo” entenas plurajn dimensiojn, same militajn kiel nemilitajn. Vaŝingtono lastatempe fortigis siajn diplomatiajn rilatojn kun Indonezio, la Filipinoj kaj Vjetnamio*, kaj restarigis oficialajn rilatojn kun Birmo. Paralele, la Blanka Domo klopodas por stimuli la usonan komercon en Azio kaj ege agas por la akcepto de multflanka liberkomerca zono: la multflanka transpacifika partnereco (TransPacific Partnership, TPP). Tiu strategio havas implicitan celon: kontraŭagi la supreniĝon de Ĉinio kaj ties influon en sudorienta Azio. Per restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Birmo ekz-e, Usono esperas penetri en landon, kie Pekino havis ĝis nun nur malmultajn konkurencantojn. La TPP siavice simple ekskludas la regnon de la mezo, kun la preteksto de teĥnikaj kialoj.

* Vd Xavier Monthéard: “Retrouvailles des Etats-Unis et du Vietnam”, Le Monde diplomatique, junio 2011.
Povo de dismeto

LA VOLO superi la ĉinan rivalon bezonas ankaŭ novajn militajn orientiĝojn. Laŭ la strategio de la Pentagono, la prospero de la usonaj aliancanoj en Azio dependas de ilia libera aliro al la regionoj de Pacifiko kaj de la Hinda Oceano, nepra kondiĉo por trankvile importi krudmaterialojn (speciale petrolon) kaj eksporti fabrikaĵojn. “La supreniro de Ĉinio ne nur ŝanĝis la aziajn urbojn kaj ekonomiojn: ĝi redesegnis la geostrategian mapon, analizis s-ro Burns. Por citi nur unu ekz-on, la duono de la komerco iras nun tra la suda Ĉina Maro.”

Per dominado de tiu maro kaj de la apudaj maroj Usono povus uzi latentan truddevigan povon sur Pekino kaj aliaj regnoj de la regiono, kiel iam faris la brita mararmeo. La konsilistoj de la Pentagono longtempe pledis por tia politiko, argumentante ke la aparta avantaĝo de Usono konsistas en ĝia kapablo kontroli la ĉefajn mondajn marvjojojn, avantaĝo kiun ĝuis neniu alia lando. Ŝajnas, ke la registaro de Obama alprenis tiun vidpunkton.* La usona prezidanto promesis tion dum parolado en Kanbero, en Aŭstralio, la 17-an de novembro 2011: malgraŭ la malpli granda buĝeto, certigis li, “ni dediĉos la rimedojn necesajn por konservi nian militfortan ĉeeston en tiu ĉi regiono kaj samtempe plibonigos ĝin en la sudorienta Azio”. Oni devas do atendi, ke la militaj ekzercoj kaj la lokado de usonaj militŝipoj en la zono pli multiĝos. S-ro Obama ankaŭ anoncis la starigon de nova militbazo en Darvino, ĉe la norda marbordo de Aŭstralio, kaj altigon de la helpo al la indonezia armeo.

* Ronald O’Rourke: Special-US grand strategy and maritime power”, Proceedings Magazine, US Naval Institute, Anapolo (Marilando), januaro 2012.

La realigo de tiu vasta geopolitika projekto sekvigos ŝanĝon de la usona armeo. Tiu [“altigos sian institucian pezon kaj koncentriĝos sur la ĉeesto, sur sia povo loki sian malinstigan forton en Azio-Pacifiko”, anoncis dokumento de la Pentagono.* Kvankam la teksto ne precizigas, kiuj partoj de la armeo estos favorataj, klaras ke la akcento estas metota sur la mararmeaj fortoj — speciale la aviadilŝipoj kaj iliaj ŝiparoj — kaj sur la lastmodaj aviadiloj kaj raketoj. Efektive, dum la totala forto de la usona armeo pasos, en dek jaroj, de kvincent sepdek mil homoj de la trupo, al kvarcent naŭdek mil, s-ro Obama rifuzis la ideon redukti la marŝiparon.

* Usona ministrejo pri defendo: “Defense strategic guidance briefing from the Pentagon”, 5-a de januaro 2012.

Usono planas krome investi konsiderindajn sumojn en la armilojn destinitajn kontraŭi la strategion nomatan “kontraŭ-aliro” kaj “malpermesita zono” (A2/AD) de ĝiaj eventualaj malamikoj.* “Por kredinde malinstigi siajn eventualajn malamikojn kaj por eviti ke tiuj atingu siajn celojn, klarigas la nova plano de la Pentagono, Usono devas konservi sian povon dismeti siajn fortojn en la zonojn, kie nia libereco de cirkulado kaj de agado estas kontestata”: jen kvazaŭ eksplicita referenco al la sudĉina kaj orientĉinaj maroj kaj al Irano kaj Nord-Koreio. En tiuj regionoj, indikas la teksto, la eventualaj malamikoj de Usono, “ekz-e Ĉinio”, povas uzi “malsimetriajn rimedojn” — submarŝipojn, kontraŭŝipajn raketojn, kibermiliton ktp — por venki aŭ haltigi la usonajn trupojn. Sekve, “la usona armeo investos tiom, kiom necesas, por garantii sian agkapablon en la medioj de A2/AD”*. En klarteksto: Usono volas nun domini la maran periferion de Azio; ĝi faris tion sia prioritato. Sendepende ĉu Ĉinio kaj aliaj sojlolandoj kontraŭas tion.

* Anti-access/area denial, aŭ A2/AD, nomas la ĉinan strategion malebligi la usonajn fortojn penetri en la zonojn de la unua kaj la dua vicoj de insuloj. (La unua, nomata “verda linio”, kovras la marojn de orienta kaj de suda Ĉinio, kune kun Tajvano kaj la Paracel-insuloj; la dua, nomata “blua linio”, etendiĝas multe trans la Filipinoj.) Vd Olivier Zajec: “La Chine affirme ses ambitions navales”, Le Monde diplomatique, septembro 2008.
* Usona ministrejo pri defendo: “Sustaining US global leadership: Priorities for 21st century defense”, januaro 2012.

Michael T. KLARE.

Intereskonfliktoj kaj sekreta interkonsento de komunikiloj

La dungitaj ekonomikistoj

Ĉefartikoloj, radiaj matenelsendoj, televiddiskutoj: en plena prezidant-kampanjo en Francio, manpleno da ekonomikistoj kadras la komunikan spacon kaj baras ĝin al aliaj eblaj. Ili estas prezentataj kiel universitatanoj, kiuj enkorpigas la teĥnikan rigoron en la centro de la ideologia batalo. Sed ĉu iliaj diagnozoj estus same kredindaj, se tiuj “fakuloj” publikigus siajn aliajn agadojn?

ONI NOMAS tion la “Drakulo-efekton”: laŭ la fama vampiro el la Karpata Montaro, iliaj fiaj aranĝoj ĉesas, se la taglumo ilin tuŝas. Ekzemple la malkaŝo, en 1998, de la Multflanka Interkonsento pri Investo (MII), intertraktita sekrete por rapidigi la ekonomian liberaligon, kondukis al ĝia disfalo.

Ĉi-foje la disputo koncernas la sekretajn interkonsentojn inter ekonomikistoj kaj financaj institucioj. Multnombraj universitatanoj invititaj de la komunikiloj por klerigi la publikan debaton, sed ankaŭ esploristoj salajrataj de la registaroj kiel konsilistoj, estas efektive pagataj de bankoj aŭ de grandaj entreprenoj. Ĉu fakulo povas, “en tuta sendependeco”, rekomendi la financan malreguladon, kiam li okupas samtempe postenon de administranto de investfonduso?

Tiuj danĝeraj ligoj, fontoj de intereskonfliktoj, ne estas sekretaj. Sed iliaj profitantoj gardas sin publikigi ilin. Antaŭ la katastrofo de 2008, ĉiu kontentiĝis per malklareco: la ĵurnalistoj prezentis siajn fakulojn kiel supozite neŭtralajn, kiuj enpoŝigis la profitojn de sia ĉiea apero en formo de kreskanta konateco kaj de belaj sumoj. Sed, ekde 2008, la rilatoj de la ekonomikistoj ne restas plu nerimarkitaj. Ĉu la Drakulo-efekto venkos supre tiu intelekta formo de profesia senmoraleco? Ĉu sufiĉos por igi ĝin publika por venki ĝin? Tion kredas la prestiĝa Usona Asocio pri Ekonomio (American Economic Association, AEA).

De la komenco de tiu ĉi jaro, la artikoloj publikigataj en la revuoj membroj de la asocio devas malkaŝi la eventualajn intereskonfliktojn de la aŭtoroj. La ekonomikistoj devas do mencii “la interesitajn partiojn”*, kiuj pagis al ili gravan financan laborenspezon, tio estas totala sumo super aŭ egala al 10.000 dolaroj [proksimume 7.600 eŭroj] dum la lastaj tri jaroj” (laŭ la komunikaĵo de la 5-a de januaro 2012). Tiu dispono aplikiĝas ankaŭ al la sumoj ricevitaj de “proksimuloj”. La respektinda AEA — ĝi baldaŭ festos sian cent tridekan datrevenon —, kiu tegmentas iujn el la plej prestiĝaj revuoj de la fako, estas certe ne kapricema. Ĝia decido frapis la spiritojn.

* La “interesitaj partioj” estas difinitaj kiel “ĉiu individuo, grupo aŭ organizaĵo koncernata, finance, ideologie aŭ politike de la enhavo de la artikolo”.

Post la sukceso de la dokumentfilmo de Charles Ferguson Inside Job, la ĝeno fariĝis palpebla. La laborenspezoj de certaj proksimaj konsilistoj de la prezidanto Barack Obama, implikitaj en la liberaligo de la banksektoro, levis demandojn en la publika opinio. Ekzemple s-ro Lawrence Summers, direktoro de la Nacia Ekonomia Konsilantaro (National Economic Council, NEC) kaj ricevinta 5,2 milionojn da dolaroj inter 2008 kaj 2009, de la spekulfonduso D. E. Shaw, kaj ĝis 135.000 dolarojn por siaj prelegoj plej ofte organizitaj de financan organizaĵoj — sen kalkuli liajn (abundajn) artikolojn en la Financial Times. La kolero sentiĝis ankaŭ en la rondoj de la profesio. Dum la jaro 2011, klarigas al ni George DeMartino, de la universitato de Denvero, “serio de sciencaj studaĵoj pruvis, ke la intereskonfliktoj estas la regulo pli ol escepto”. La 3-an de januaro 2011, laŭ la iniciato de la profesoroj Gerald Epstein kaj Jessica Carrick-Hagenbarth, malferma letero alarmis kaj postulis la reagon de la AEA. Ĝi estis subskribita de tricent ekonomikistoj, interalie de George Akerlof, kiu ricevis la premion pri ekonomiaj sciencoj de la Banko de Svedio memore al Alfred Nobel, kaj Christina Romer, konsilintino de la prezidanto Obama. Dek du monatojn poste, ili estis komprenataj.

Sed la eĥo de tiu etika releviĝo penas transiri la Atlantikan Oceanon.* ... En Le Monde de la 1-a de februaro, la ekonomikisto Olivier Pastré fulmas kontraŭ la projektoj celantaj forlasi la eŭropan unuecan monon. Li taskas sin pri mesio: “Klarigi al la plej vundeblaj francoj kaj al la plej submetitaj al la misinformado, kiaj estas la riskoj de forlaso de la eŭro.”* Tiu vespergazeto prezentas la aŭtoron jene: “profesoro pri ekonomiko ĉe la universitato Parizo VIII”. Nu, Pastré prezidas ankaŭ la tunizian bankon IMBank. Kaj li sidas en la estraro de la urba kreditbanko de Parizo (CMP Banque), de la Asocio de Bankdirektoroj kaj de la financinstituto Europlace. Tamen, tiu, kiu intervenas ĉiun sabatmatenon en la elsendo de France Culture “Ekonomio en demandoj”, kiun li kunproduktas, estas la “profesoro de la universitato”.

* La ekonomikisto Jean Gadrey montris la donitaĵojn de la problemo en sia teksto “Les liaisons dangereuses”, la 21-an de septembro 2009, http://alternatives-economiques.fr/.... Nia enketo profitis liajn konsilojn kaj ankaŭ la laboraĵojn de François Ruffin en la kadro de la elsendo “Là-bas si j’y suis” dediĉita al la “gard-ekonomikistoj” (France-Inter, 2-a kaj 3-a de januaro 2012).
* Olivier Pastré: “La sortie de l’euro, un suicide [Forlaso de la eŭro estas memmortigo]”, Le Monde, 1-a de februaro 2012.
Kiam 2 + 2 = 5

“Jen perfekta ekzemplo de la speco de situacioj, kiu igis nin reagi”, komentas la profesoro Michael Woodford, membro de la gvidkomitato de la AEA, kiam oni submetas al li tiun kazon. La asocio efektive admonas “ĉiujn ekonomikistojn apliki la samajn principojn al ĉiuj publikigaĵoj: akademiaj gazetoj, ĉefartikoloj, gazetaraj artikoloj, komentoj sendataj per radio aŭ televido”. “En la nunaj cirkonstancoj, daŭrigas Woodford, ŝajnas al mi, ke la legantoj havas la rajton scii, ĉu la koncernata fakulo defendas analizon aŭ la interesojn de la institucio por kiu li laboras.” Pastré asertis, en sia artikolo de la 1-a de februaro, ke, en la hipotezo de forlaso de la eŭro, la bankoj “la kostoj de la mallongtempaj kaj longtempaj bankŝuldoj ege altiĝus”, kaj li alarmis pri eventuala malaltiĝo de ilia rentabilitato”.

Por Patrick Artus, respondeculo pri la ekonomia esplorado por la banko Natixis kaj administranto de Total, la tezo defendata de Woodford “havas sencon en Usono kaj en Britio. Sed mi ne vere kredas, ke ĝi povus aplikiĝi al la eŭrozono”, ĉar “la nombro de ekonomikistoj ligitaj al la financo estas tie tre malgranda kompare kun Usono kaj Britio”.* Eta grupo, eble ..., sed tre reprezentata inter la komunikilaj fakuloj.

* Patrick Artus: “Si les économistes ont sousestimé la crise, ce n’est pas par complicité avec les financiers [Se la ekonomikistoj subtaksis la krizon, tio ne okazis pro kompliceco kun la financistoj]”, Le Monde, 10-a de septembro 2009.

La 3-an de novembro 2011. La matenelsendo de France-Inter analizas la problemojn de la G20 okazonta en Cannes. Kiun ĝi invitas? Jean-Hervé Lorenzi, la prezidanto de la Rondo de Ekonomikistoj.” Tiu asocio, malofte prezentata, kunigas Jean-Paul Betbèze (ekonomia ĉefo ĉe la banko Crédit Agricole), Laurence Boone (ekonomia ĉefino ĉe Merrill Lynch), Anton Brender (ekonomia ĉefo de Dexia Asset Management), Artus, Pastré ktp. Kelkajn tagojn poste, en la sama publika radio, la elsendo “La telefono sonas” “tiras la instruojn” de la kunveno. Ĉe la mikrofono, “Jean-Hervé Lorenzi, la prezidanto de la Rondo de Ekonomikistoj”.

Ankaŭ kun tiu titolo Lorenzi, cetere konsilisto de la socialista kandidato por la prezidantelekto François Hollande, analizas la merkaton de nemoveblaĵoj en Les Echos, la kurzofalon de la borsoj en Europe 1 aŭ la “eksterordinaran destinon de Francio” en RTL.* Tamen, tiu vizitkarto ellasas certajn detalojn. Lorenzi sidas en la estraroj de Pages Jaunes, de Associés en finance, de la Association française des opérateurs mobiles (AFOM), de la asekur-kompanio BNP Paribas Assurance. Li estas krome subĉefo de Euler Hermes, membro de la kontrolkonsilantaro de la financa kompanio Saint-Honoré, de BVA, de la Groupe Ginger kaj konsilisto de la direktejo de la Financa Kompanio Edmont de Rothschild Banque.

* Respektive la 3-an de oktobro, 19-an de aŭgusto kaj la 3-an de aprilo 2011.

Christian Saint-Etinne siavice montras sin kiel profesoro ĉe la Nacia Konservatorio de Artoj kaj Metioj (CNAM) en France 24 kaj kiel ekonomikisto kaj politika analizisto en la kolumnoj de la gazeto Le Point. Neniam kiel scienca konsilisto de la Eŭropa Strategia Konsilantaro, konsila kabineto pri mastrumado de la heredaĵo. Elie Cohen, ankaŭ konsilisto de s-ro Hollande, estas “direktoro de esplorado” ĉe la Nacia Centro de Scienca Esplorado (Centre national de la recherche scientifique, CNRS) kaj profesoro pri Politikaj Sciencoj ĉe la ŝtata radio France Inter aŭ ĉe la gazeto Le Figaro. Neniam estrarano de la entreprenoj Pages JaunesEDF Energies nouvelles. Ĉu Jacques Mistral? Ekonomikisto en la kolumnoj de la gazeto Le Monde kaj ĉe la ŝtata radio France Culture, aŭ direktoro de ekonomiaj studoj ĉe la Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj (IFRI) en la elsendo “C dans l’air” (France 5). Ne administristo de BNP Paribas Assurance. Daniel Cohen, konsilisto de s-ino Martine Aubry [unu el la gvidantoj de la Socialista Partio], montriĝas pli diskreta pri sia titolo de senior adviser de la banko Lazard — kiu konsilas ekzemple la grekan registaron pri la rea intertraktado de ĝia ŝuldo — ol kiam li memorigas sian kvaliton de profesoro pri ekonomiaj sciencoj ĉe la pedagogia altlernejo Ecole normale supérieure ĉe la universitato Parizo-I.

Mono por kunveno en la estraroj de grandaj societoj (35.000 eŭroj por ĉiu mandato, mezume, por la societoj kiuj troviĝas en la borso sub la titolo de CAC 40 kaj la duono por la aliaj societoj kvotitaj ĉe borso, laŭ la nombroj de la Franca Instituto de Administristoj (IFA), privataj prelegoj (kiujn Lorenzi ekzemple fakturas je 6.600 eŭroj), redaktado de pagataj raportoj ... Tute kiel ĉe siaj usonaj kolegoj, la francaj ekonomikistoj “disponas pri sennombraj rimedoj gajni multe, multe da mono, rimarkigas DeMartino. Ili scias tamen pli bone ol aliaj, ke nenio estas senpaga, ke ĉia profito implicas koston. Kaj la kosto, ĉi tie, estas la perdo de sendependeco.”

“Mi trovas, ke tio odoras je la 1930-aj jaroj, protestas Lorenzi. Necesas scii, ĉu la maniero, per kiu vi perlaboras vian vivon, influas vian juĝon. Kaj tio ne estas la kazo.” Fine, oni povus argumenti, 2 + 2 = 4, ĉu oni skribas por universitato aŭ por banko. “Sen ajna dubo, respondas Woodford ridete. Sed la plej multaj demandoj, kiujn la ekonomikistoj alfrontas, entenas pli delikatajn aferojn por juĝi. Kaj oni ne trompiĝu: niaj debatoj havas rektan efikon sur certaj privataj interesoj.” Ĉu konkludi, kun la profesorino Deirdre McCloskey, de la universitato de Ilinojso, ke okazas, ke ekonomikistoj kondutas kiel advokatoj, kiuj defendas tiun aŭ alian vidpunkton, sendepende de la faktoj”?* Aŭ — por diri tion alie — ke, interesitaj pri la rezulto, ili kelkfoje emas konvinki, ke 2 + 2 = 5?

* Citita de Ben Casselman en “Economists set rules on ethics”, The Wall Street Jounal, Novjorko, 9-a de januaro 2012.

Ferguson, reĝisoro de la dokumentfilmo Inside Job, renkontis la ekonomikiston Frederic Mishkin, de la Komerca Lernejo de Kolumbio Columbia Business School:

Ferguson. — En 2006 vi kunaŭtoris studaĵon pri la islanda financa sistemo: “Tiu estas evoluinta lando kun elstaraj institucioj. Malmulte da korupto; jurŝtato, ekonomio konvertita al la financa liberaligo. Saĝaj, altkvalitaj regulado kaj kontrolado.”

Mishin. — Jen la eraro [en 2008, la islanda ekonomio disfalis, ndlr]. Okazis, ke la saĝaj regulado kaj kontrolado ne estis kontentigaj.

— Kio kredigis al vi la malon?

— Oni uzas la informojn, pri kiuj oni disponas. Kaj la ĝenerala opinio volis, ke Islando havas elstarajn instituciojn kaj ke ĝi estas tre evoluinta.

— Kiu diris tion al vi? Kiujn esplorojn vi faris?

— Oni parolas al homoj, oni fidas la centran bankon, kiu, fine, ne regis la situacion.

— Kial vi fidis la centran bankon?

— Oni uzas la informojn, kiujn oni havas.

— Kiom da mono vi ricevis por tio?

— Mi ricevis pagon ... La alteco estas publika.

Mishkin ricevis 124.000 dolarojn [proksimume 95.000 eŭrojn] de la islanda komerca ĉambro por sia studaĵo.

— En via kariertabelo, la titolo de la raporto “Financa stabileco en Islando” estas ŝanĝita en “Financa malstabileco en Islando” ...

— Ho ... Mi ne scias kial, sed ... Eble estas preseraro.

Ĉu advokato sindonema al sia kliento, ĉu sciencisto en eraro, la diferenco montriĝas kelkfoje malgranda. “Nu, rimarkigas DeMartino, la ekonomikistoj ĝuas privilegion, kiun aliaj profesioj ne konas: oni neniam postulas ke ili pravigu sin pri siaj eraregoj”. Eraregojn ili tamen faras.

La 17-an de aŭgusto 2007, la krizo de la subprime ĵus komenciĝis en Usono. Elie Cohen jam anoncas ĝian finon: “En kelkaj semajnoj, asertas li, la merkato reformos sin kaj la aferoj rekomenciĝos kiel antaŭe” (Lemonde.fr). Ses monatojn poste, ĉe Direct 8, Alain Minc, aferbankisto kaj konsilanto de s-ro Nicolas Sarkozy, entuziasmiĝas por “la nekredebla elasteco de la sistemo”: Oni povus pensi, ke ĝi estas reguligata kun tioma lerteco ke oni evitus krizon, kiu povintus tamen esti same ampleksa kiel la tre grandaj financaj krizoj, kiujn oni spertis en la pasinteco” Tio estas tamen universo envere tre solvema.” Kaj lia verdikto? “La monda ekonomio estas sufiĉe bone mastrumata” (la 8-an de januaro).*

* Citita de Gilles Balbastre kaj Yannick Kergoat en la dokumentfilmo Les Nouveaux Chiens de garde [La novaj gardhundoj], JEM Productions, 2012.

En la sama jaro Lorenzi anoncas, ke “lia konvinko estas farita”: “La diagnozo de la centraj bankoj estis rapida, justa kaj sekvata de efiko. En krizo de la interbanka merkato, ili sciis talente eviti la katastrofon; ĉi-kaze ili evitis al Usono la bankroton de la hipotekaj bankoj kaj ebligis al grandaj bankaj establoj, kiuj troviĝis en vera danĝero, reintegri, sen riski disponeblan monon, parton de siaj spekulpaperoj.”* Tiuj vortoj estis apenaŭ presitaj, kiam la banko Lehman Brothers dronis kaj trenis kun si parton de la monda financsistemo. Artus, multskribema redaktisto de Flash Economie ĉe Natixis (mezume kvin artikoloj tage), li trumpetis en Challenges, la 28-an de aŭgusto 2008 — du semajnojn antaŭ la bankroto —: “La afero de la subprime estas en la retrospegulo.” Poste, li fulmis kontraŭ la ideo, ke la bankoj pagu pli da impostoj kaj daŭre financu ekonomiojn malfortigitajn de la krizo. “Oni ne povas ĉion peti de la bankoj”, estis la titolo de tiu dungito de Natixis en sia Flash Economie de la 18-a de aŭgusto 2011.

* Jean-Hervé Lorenzi: “Qui va payer? [Kiu pagos?]”, aparta numero “Crise financière: analyses et propositions”, Revue d’économie financière, Parizo, 2008, p. 468.
Nek maldekstra nek dekstra: bankisto

ONI POVUS DEMANDI sin pri la rilato inter tiaj juĝeraroj kaj la pagoj, kiujn iliaj aŭtoroj ricevas. Aŭ postuli, kun Epstein, ke oni respondecigu la ekonomikistojn antaŭ siaj kolegoj, la gazetaro, iliaj studentoj, la civitanoj”.* Sed ĉu ŝajnigi miron pri tio, ke bankisto defendas la interesojn de la bankistoj? Nu, ĝuste tiel ekz-e Lorenzi vidas sian agadon: “Mi estas tio, kion oni nomas senior banker, klarigis li antaŭ nelonge. Mi provas, ĝenerale, disvolvi la aferojn laŭ la diversaj agadoj de la Financa Kompanio Edmond de Rothschild”.* Ĉu Pastré kaj li havis en sia menso tian mesion, kiam, en sia libro Ĉu dekstro kontraŭ maldekstro? La grandaj dosieroj kiuj faros la prezidant-elekton (Fayard), aperinta en 1012, ili ordonas al siaj legantoj “rezigni la iluziojn pri la protektoŝtato”, “fari fine la aŭdacan veton favore al la merkato” kaj, antaŭ ĉio, eviti “tro hastajn juĝojn” pri la banka industrio?

* The Wall Street Journal, v.c.
* Investisseurs(Entreprena magazino de la societo Rothschild), n-ro 4, decembro 2011, p. 16-17.

“Kun la tempo, timis en novembro 2011 s-ro Jean-Pierre Jouyet, prezidanto de la Aŭtoritato de la Financaj Merkatoj (AFM) kaj eksa ŝtatsekretario taskita pri la eŭropaj aferoj de s-ro Sarkozy, la civitanoj ribelos kontraŭ la fakta diktatoreco [de la merkatoj].”* Sed ĉu la “merkatoj” ne jam trudas sin eĉ sine de la AFM, kiu estas supozata reguligi ilin? Ĉar kiu konsilas al la AFM, ke ĝin prezidu s-ro Jouyet? La samaj: Olivier Davanne (kuna afergvidanto de Groupama Risk Premium), Olivier Garnier (vicdirektoro de la Société Générale), Ruben Lee (prezidanto-ĝenerala direktoro de Oxford Finance Group), Artus, Pastré, ktp.

* Interparolado en Journal du dimanche, Parizo, 12-a de novembro 2011.

Ni revenu al Usono, kie Ferguson pridemandas s-ron John Campbell, direktoro de la departemento pri ekonomio, en Harvardo:

Ferguson: — Esploristo pri medicino verkas artikolon, kiu diras: “Por kuraci tiun malsanon, necesas preskribi tiun medikamenton.” Montriĝas, ke tiu kuracisto ricevas 80 elcentojn de siaj enspezoj de la fabrikanto de tiu medikamento. Ĉu tio ne ĝenas vin?

Campbell: — Mi pensas, ke estas, kompreneble, grave, malkaŝi ... la, be ... be ... Tio iom malsimilas laŭ la kazoj pri kiuj ni parolas ĉi tie, ĉar ... be ...

La trafeco de la analogio ankaŭ ne estas evidenta por s-ino Barbara Frugier, vicdirektoro pri komunikado ĉe la AFM.“Aŭdu, mi ne konas la farmacian industrion, interrompas ŝi. Antaŭ ol daŭrigi: “Mi ne bone vidas, kion vi celas, fakte. Estas normale, laŭ mi, ke oni informiĝas ĉe tiuj, kiuj havas la fakan sperton.” Tamen, laŭ la retejo de la AFM, la kolegio — taskita, interalie, difini la buĝeton de la institucio kaj fiksi la internan kaj ĝeneralan regularon, estas, kontraste al la scienca konsilantaro, “submetita al reguloj de profesia etiko kaj de antaŭmalhelpo de intereskonfliktoj”.

Kiam li avancis de la dua kunvenrondo al la unua, en junio 2011, la ekonomikisto Christian de Boissieu, cetere Prezidanto de la Konsilantaro de Ekonomia Analizo (CAE laŭ la franca), estis do petita forlasi siajn funkciojn de konsilisto de la spekulfonduso HDF Finance, de Ernst & Young kaj lian seĝon en la komitato de kontrolproceduro de la banko Neuflize OBC, ĉe kiu li restas membro de la kontrol-konsilantaro. “Ĝis kiam mi tre baldaŭ forlasos tiun konsilantaron, klarigas li, “mi delokas min (mi eliras el la salono kaj mi neniel partoprenas en la diskutoj), kiam temas ĉela AFM rekte aŭ malrekte pri tiu banko.”

Laŭdindaj, la disponoj de la AFM kaj de Boissieu, ĉu ili ne konsistigas implican malaprobon de tiuj, kiuj ne faras similajn disponojn? Unue, ekzemple ĉe la komunikiloj.

Jean Leymarie, ĵurnalisto ĉe France Info, akceptis Lorenzi la 16-an de decembro 2009, la 24-an de novembro 2010 kaj la 29-an de junio 2011. Ĉu li konas la funkciojn de lia gasto en la societo Rothschild? “Jes, kompreneble!” Kaj tamen, li ne mencias ilin en la elsendo? “Niaj aŭskultantoj ne estas idiotoj. Ili bone scias.” Sed kiel ili povas scii tion, ĉar liaj kolegoj ĝenerale kondutas same, eĉ kiam ili bone konas la diversajn titolojn de siaj gastoj?

Jean-Marc Sylvestre scias tre bone, kial li invitas Lorenzi por mencii la danĝerojn de pli forta regulado de la banksektoro, en LCI (la 24-an de aprilo 2010); kaj ankaŭ Yves Calvi, kiam li donas la parolon al Michel Godet kaj al Saint-Etienne por klarigi la neeviteblon de politiko de rigoro, en sia elsendo “C dans l’air, en France 5 (la 9-an de novembro 2011); aŭ la Financial Times, kial ĝi malfermas siajn kolumnojn al Summers por tiri la konsekvencojn el la “krizo de la kapitalismo” (la 8-an de januaro 2011). Ĉu vere necesas atente aŭskulti la respondojn, kiam oni starigas tiajn demandojn al tiaj gastoj?

La informado de la francoj eble ne suferus tro severan amputiĝon, se la gazetaro dediĉus pli da spaco — kelkajn liniojn, kelkajn sekundojn ĉe radio aŭ televido — al kompleta prezentado de siaj fakuloj: “Tio estus cetere tiom simpla, ke mi miras, ke tio ankoraŭ ne okazas”, respondas al ni la ekonomikisto Hubert Kempf, prezidanto de la Franca Asocio pri Ekonomia Scienco (AFSE laŭ la franca), konata kiel “ortodoksulo”. Ĉu lia organizaĵo volas atentigi siajn membrojn pri la intereskonfliktoj? “Eble ni organizos rondan tablon dum nia venonta kongreso”, en julio 2012. Kaj flanke de la Franca Asocio pri Politika Ekonomio (AFEP laŭ la franca), kreita antaŭ du jaroj por pli disvolvi la plurismon en la profesio? “Ankoraŭ ne formale, kvankam la demando apriore estas unuanima ĉi tie”, indikas al ni Nicolas Postel, sekretario de la asocio. “Sed, aldonas li, konsideri, ke la problemo limiĝas al la demando de intereskonfliktoj, estus eraro, laŭ mi.”

Privatigo de la ekspertizo

JEN ALIA ebleco. En sia eldono de la 14-a de februaro, la gazeto Le Monde aperigas, en la rubriko “Internacia”, analizon de la greka krizo. La ĵurnalistino Claire Gatinois citas tie diversajn ekonomikistojn, ĉiuj rekte ligitajn kun la financa mondo. Nu, ĉi tie neniaj intereskonfliktoj, ĉar la funkcioj estas klare identigitaj. Christopher Probyn? “Ĉefekonomikisto ĉe State Street, financa grupo bazita en Bostono” (citita trifoje). Natacha Valla? “Ekonomikistino ĉe Goldman Sachs” (citita trifoje). Jésus Castillo? “Ekonomikisto ĉe Natixis.” Sen nombri “la fakulojn de UBS”. Sendube ŝi pensas, ke la “bankaj ekonomikistoj” estas plej taŭgaj por analizi krizon kiel tiun, kiu skuas Grekion.

“Kial ili estus tiaj?, kontraŭas Postel. Pri temo kiel tiu, oni ne atendas de la informiloj tre teĥnikan dismeton de malklaraj financaj meĥanismoj, sed fundamentan pridemandon pri la stato de la ŝuldo de tiu lando: ĉu ĝi estas ĝusta? De kie ĝi venas? Kaj, tiurilate, la ekonomikistoj de la bankoj ne estas nepre la plej kompetentaj.”

Ĉu eblas imagi ekonomikiston de Goldman Sachs aserti, ke la greka krizo venas antaŭ ĉio el malĝusta ŝuldo, kiun oni ne devus pagi? “Ne, koncedas Gatinois, tio ŝajnas al mi ne tre verŝajna.” “Por tiu artikolo, klarigas ŝi, mi pensis ke estus interese pridemandi bankajn ekonomikistojn, iom liberalajn, por montri, ke ankaŭ ili maltrankviliĝas pri la greka situacio.” Resume necesis do prezenti, unu fojo ne estas kutimo, la liberalan vidpunkton.

Tia profesia reflekso ŝajnas ataki la grandan gazetaron pli ol la ideo pridemandi ekzemple sindikatajn reprezentantojn — kiuj estas almenaŭ same informitaj pri la meĥanismoj kaj la konsekvencoj de la okazanta socia dramo kiel la liberalaj ekonomikistoj. En oktobro 2011 ekzemple, Gatinois donis la parolon al kvardek ekonomikistoj, grupoj de ekonomikistoj aŭ asimileblaj. Dudek naŭ laboris rekte por bankoj aŭ por financaj institucioj. Tri esprimis sin nome de sindikatoj.

Inter la 1-a de septembro 2008 kaj la 31-a de decembro 2011, la gazeto Le Monde citis Artus-on — respondeculo pri la esplorado por la banko Natixis — en cent kvardek sep artikoloj (li ankaŭ subskribis kvar tribunojn), do pli ofte ol Jacques Attali (cent tridek du artikoloj) kaj Minc (cent dek ok). Kaj multe pli ol Jean Gadre (kvin artikoloj pri la ekonomiaj demandoj) kaj Frédéric Lordon (kvar).* Similaj proporcioj observeblus en la taggazetoj LibérationLe Figaro, kaj en la plej multaj magazinoj.

* La nombradoj estis faritaj de Thomas Vescovi.

En tiaj kondiĉoj, ĉu la travideblo povas sufiĉi por ŝanĝi la naturan tendencon de la profesiuloj de la financo defendi ... la interesojn de la financo?

Renaud LAMBERT.

Reveno al la fabriko

La industrio, soklo de la potenco

Iam, en ne malproksima pasinteco, kiam ĉiu, kiu volis defendi la industrion, estis taksata arĥaiĝinta. Nun, de Parizo ĝis Vaŝingtono, la kandidatoj al prezidantelekto laŭdas la virtojn de revenigo de produktadoj, kiujn ili mem aŭ ilia partio lasis foriri. En Francio, s-ro Nicolas Sarkozy parolas volonte pri industriaj laborlokoj, sed li restis senfara antaŭ la instalado en Maroko de la plej granda fabriko Renault (la ŝtato estas ĝia akciulo), kiu liveras al la eŭropaj merkatoj. Tiuj delokadoj transformis teritoriojn kaj loĝantarojn, kiel en la franca apudpariza departemento Seine-Saint-Denis. En Usono, la savado de la fabrikoj pagiĝas je la prezo de socia niveligo laŭ la malsupro (vidu ...). Kian estontecon havos la eŭropa industrio, dum Ĉinio anoncas pli altkvalitajn produktojn (vidu la ĉi-suban artikolon)?

SPITE AL la retoriko pri la “postindustria socio de libertempo”, kiu floris en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, la industrio ludas daŭre gravan rolon en la organizado de la teritorioj, la dinamiko de la produktaj sistemoj kaj en la potencrilatoj kiuj strukturas la tutmondigon. En dudek jaroj, inter 1990 kaj 2010, aperis profundaj ŝanĝoj en la planeda hierarĥio: fronte al la vigleco de la sojlolandoj kaj de la regionaj potencaj landoj, la produktado de la trideka Eŭropo (la dudek sep landoj de la Eŭropa Unio plus Islando, Norvegio kaj Svislando) falis de 36% al 24,5%. En 2011, Ĉinio fariĝis la unua industria potenco de la mondo kaj tiel ĉesigis jarcenton de usona hegemonio. Brazilo siavice, nun la sesa plej granda ekonomio de la planedo*, rangas antaŭ Francio koncerne industrian produktadon; Sud-Koreio superis Brition, kiu siavice nun rangas malantaŭ Barato.*

* Internacia klasado de la Center for Economics and Business Research (CEBR) de Londono, decembro 2011, www.cebr.com.
* “World manufacturing production 2010”, IHS Global Insight, www.ihs.com.

Tiuj geo-ekonomiaj reformiĝo rezultas el la apero de nova internacia labordivido, en la kadro de multpolusa monda arĥitekturo.* Oni vidas senprecedencan geografikan delokiĝon, kiu alsuĉas investojn, dungojn, lokojn de aktiveco (vidu la grafikaĵojn ...). Inter 1990 kaj 2010, la profitoj de la ducent dudek plej grandaj eŭropaj grupoj realigitaj en la sojlolandoj altiĝis de 15 elcentoj al 24%. Tio ege ŝanĝis la lokad-logikojn de la transnaciaj konzernoj. Kvankam daŭras la delokadoj surbaze de malsamaj kostoj, la entreprenoj provas ankaŭ respondi al la mendoj de la novaj pagkapablaj urbaj mezaj tavoloj, dum ties enspezoj en la nordaj landoj estas blokitaj. Komenciĝis kurego al la sudaj merkatoj.

* Kp “Crise et basculements du monde: enjeux géopolitiques, géo-économiques et géostratégiques”, Historiens & Géographes, n-ro 416, Parizo, oktobro-novembro 2011.

Anstataŭ resti ĉe la aktiveco de malalta kvalito, la grandaj sojlolandoj gajnas lokojn en la pli rafinitaj sistemoj: telekomunikadoj, aeronaŭtiko, rapidegaj trajnoj, atomindustrio, ŝip- kaj spac-industrio ... Ili intertraktas, paŝon post paŝo, la transigon de teĥnologioj, faras senteblan klopodon por formi sian laboristaron kaj starigas pli kaj pli viglajn transnaciajn entreprenojn, kiuj baras la vojon al la okcidentaj grupoj. En la ekskluzivaj intertraktadoj inter Barato kaj la franca aviadilkonstruisto Dassault, anoncitaj en februaro 2012, por la liverado de cent dudek ses batalaviadiloj Rafale, la debato koncernas samtempe la nombron de aviadiloj konstruotaj en Barato de la publika entrepreno Hindustan Aeronautics Limited (principe 86 elcentoj) kaj la interkonsentotan transigon de teĥnologioj kaj la ekonomiaj kaj financaj kontraŭpartoj.

Tio transformegas la mondan geografion de novigo, kion ilustras la ĉina triopo, kiu mobilizas la faktorojn homan, financan kaj teĥnoligian. Koncerne la homan: kun 1,15 milionoj de esploristoj, Ĉinio disponas pri potenco ekvivalenta al 82 elcentoj de la usona nombro kaj 79 elcentoj de la eŭropunia; laŭ la usona National Foundation, Ĉinio havos en la jaro 2025 30 elcentojn de la mondaj esploristoj. Koncerne la financan flankon: en 2009, por la unua fojo, Pekino konstatis esplorbuĝeton, kiu levis Ĉinion al la dua monda rango, ankoraŭ sufiĉe malproksima de Usono, sed jam antaŭ Japanio.* Fine, koncerne la teĥnologion: en 2011, Ĉinio fariĝis la mondvaste unua deponanto de patentoj, danke al nacia strategio, kiu deziras pasi de la made in China (“fabrikita en Ĉinio”) al designed in China (“konceptita en Ĉinio”).

* Pritaksoj de la “Rapport sur les politiques nationales de recherche et de formations supérieures”, anekso de la financa leĝprojekto por 2012, Parizo.

La efiko estas konsiderinda, kaj malfermas novajn kampojn de rekta konkurenco. La 23-an de decembro 2011, la ĉina grupo China Three Gorges — laŭ la nomo de la fama hidroelektra retendigo ĉe la rivero Jangzi — akiris 21,3 elcentojn de la kapitalo de la elektrofirmao Energias de Portugal (EDP, la ekvivalento de Electricité de France), privatigita nome de la batalo kontraŭ la publika ŝuldo. Ĝi sukcesis la akiron antaŭ la nazo de la germana grupo E.ON kaj de la brazila Electrobras, per sumo de 2,7 miliardoj de eŭroj, proponante prezon po akcio 50-elcente superan al la borsa kurzo. Jam, Ĉinio faras la duonon de la monda produktado de sunelektraj paneloj kaj premas la okcidentajn fabrikistojn, kion montras la bankroto, en decembro 2011, de la germanaj firmaoj Solon kaj Solar Millenium. Ĝi disponas pri la monde plej multaj elektraj ventmueliloj, kiuj 4,7-obliĝos ĝis 2020.

EN TIU KUNTEKSTO, la sakstrato de la eŭropuniaj strategioj kaj la blindiĝo de la eŭropaj politikaj kaj ekonomiaj elitoj estas konsternaj, dum la alveno de Ĉinio al la unua rango de la monda industrio kaŭzis veran ŝokon en Usono.* Estas pli ol urĝa tempo ke la Eŭropa Unio kaj Francio fine serioze okupiĝu pri sia industria, scienca kaj teĥnologia estonteco. Senlaboreco kaj subdungeco kuniĝas en la Unio, kiu havis fine de 2011 23,8 milionojn da homoj serĉante dungon.

* Kp The case for a national manufacturing strategy”, The Information Technology and Innovation Foundation (ITIF), Vaŝingtono, aprilo 2011; Report to the President. Ensuring American leadership in advanced manufacturing”, Executive Office of the President, 2011.

La krizo montriĝis per 20-elcenta falo en du jaroj (inter 2007 kaj 2009) de la valoro de la industria produktado en la Eŭropa Unio. La malkresko estas de 15 elcentoj en centra kaj orienta Eŭropo ĝis triono en Estonio aŭ kvarono en Letonio, kaj superas 20 elcentojn en Germanio (21,4%), en Italio, Finnlando aŭ Svedio. Inter la komenco de la krizo, en la aŭtuno 2008, kaj la fino, en 2010, la Unio perdis pli ol kvar milionojn da industriaj laborlokoj, do 11 elcentojn de sia personaro. En la tria kvaronjaro de 2011, tiuj perdoj estis daŭre ne regajnitaj, krom en Germanio. La recesio, kiu anonciĝas por 2012-2014 pro la gigantaj planoj de malabundo, povas nur pligravigi tiun pereon.

Francio fariĝis la plej senindustriigita lando inter la kvar granduloj de la eŭrozono (la tri aliaj estas Germanio, Hispanio kaj Italio); inter 1980 kaj 2011, la industriaj laborlokoj pasis tie de 24 elcentoj al 13 elcentoj el ĉiuj dungoj. La kaŭzoj de tiu forta erozio estas diskutataj. Oni pensas ĝenerale, ke, ekde 1980, proksimume kvarono de la pereo ŝuldiĝas al la ŝanĝoj de la produktadsistemo kaj al la kreskanta eksterigo de industriaj taskoj al la sektoro de servoj, kiel ekz-e la uzado de provizore anstataŭantaj laborfortoj. Iaj taskoj de konceptado, de funkcitenado aŭ eĉ de sekretariado estas nun registrataj kiel servoj, dum ili estis antaŭe konsiderataj parto de la produktado.* Al tio necesas aldoni la malpliiĝon de personaro pro altiĝo de produktivo, kiu reprezentas proksimume 30 elcentojn.*

* 36% de la industriaj metioj estas farataj de neindustriaj establoj, kontraŭ 26% antaŭ dudek kvin jaroj.
* “Le recul de l’emploi industriel en France de 1980 à 2007: quelle est la réalité?”, Trésor-Eco, n-ro 77, Parizo, septembro 2010.

Tamen ne taŭgus fermi la okulojn al la longa kaj tre zorgiga franca marŝado al senindustriiĝo, kiun la krizo nur akcelis. Pri tio atestas multnombraj indikiloj, kiel la malaltiĝo de la investo, de 10 elcentoj inter 2008 kaj 2010, aŭ la kreskego de la komerca deficito ekde 2004. La saldo de industriaj interŝanĝoj estas negativa por preskaŭ ĉiuj produktoj, escepte de la agronutraĵaj. La eksportoj kovras la importojn nur 87-elcente por ĉiuj industriproduktoj, 73-elcente por la konsumvaroj kaj 87-elcente por la ekipadvaroj. En la kvin lastaj jaroj la suma deficito atingas 113,6 miliardojn da eŭroj, ĉefe kun Ĉinio kaj Germanio. Dum Francio dronas en siaj la malfortaj punktoj, ĝiaj fortaj punktoj erozias: ĝi perdas partojn de eksportmerkato en Eŭropo kaj en la mondo, sen povi alfronti siajn proprajn enlandajn bezonojn.

Inter 2008 kaj 2010, la malkresko de la franca produktvaloro tuŝas ĉiujn branĉojn (escepte la sektoron de rubaĵoj, akvo kaj malpoluado). La malkresko atingas 28 elcentojn en rafinado kaj koaksigado, 26 elcentojn en teksaĵo, de 15 ĝis 20 elcentojn en metalurgio, meĥaniko, informadiko, optiko kaj elektroniko, kie oftiĝas fermoj de industriaj lokoj. Inter 1989 kaj 2011 la franca industrio tiel perdis 2,5 milionojn da laborlokoj. Tiu falo tuŝas sensurprize la pezan industrion kaj tiun, kiu uzas nekvalifikitajn laboristojn. Sed la malkresko etendiĝas ankaŭ al novigaj aŭ strategiaj industrioj, ekz-e la ekipado aŭ robotigado.

Same, dum la nekvalifikitaj laboristoj pagas la plej pezan tributon, kun malkresko de 671.000 laborlokoj (-55%), oni konstatas la perdon de 182.000 postenoj de kvalifikitaj laboristoj kaj de 74.000 postenoj de inĝeniero, de kadrulo kaj de teĥnikisto. En oktobro 2011, Peugeot SA ekz-e anoncis la forigon de 6.000 laborlokoj, el kiuj 1.900 en la produktado kaj 3.100 en la servoj, speciale en esplorado-disvolvado; 3.000 viclaboristoj kaj provizoraj anstataŭantoj estas maldungotaj. Kun la escepto de kelkaj malnovaj heredaĵoj el la gaull-isma tempo* de la jaroj 1960-1970 (aeronaŭtiko, spacindustrio, armado, atomindustrio) nun malfortiĝintaj, kaj de la agronutraĵa sektoro, la nacia industria kaj teĥnologia soklo erozias, se ke sufiĉe ampleksa anstataŭigo estus lanĉita en la lastaj tri aŭ kvar jardekoj.

* Rilata al la regado de la tiama prezidanto Charles de Gaulle kaj lia posteulo Georges Pompidou. -vl

Ne mirigas, ke la malindustriiĝo fariĝis unu el la temoj de la prezidantelektoj, en Francio kiel en Usono. Neniu kandidato, de la ekstrema maldekstro tra s-roj François Hollande [la kandidato de la socialdemokrata Socialista Partio] kaj Nicolas Sarkozy [la aktutala prezidanto, de la dekstra partio UPM] ĝis la ekstrema dekstro, kiu ne parolas pri tio. Tuj post la Ĝeneralaj Statoj de la Industrio de 2010, la ministro taskita pri tiu dosiero, s-ro Eric Besson, apogas la “helpon al reindustriigo”, kiu ebligas al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (PME laŭ la franca) profiti antaŭpagojn repagendajn en tri jaroj, dum la Franca Strategia Invest-Fonduso (FSI) anoncas kelkajn kapital-investojn en la PME juĝataj strategiaj. Tamen oni povas nur konstati la disecon inter tiuj disponoj aŭ deklaroj kaj la esencaj problemoj.

La brusela Komisiono kaj la naciaj registaroj, kiuj en la tri lastaj jardekoj sinsekvis, havas rektan respondecon, samtempe pri la konstruado kaj poste en la disfalo de la financa akumulad-reĝimo unuflanke kaj pri la meĥanismo de malindustriigo de la Unio aliflanke: la du flankoj de unu sama sistemkrizo. Difinita en la jaro 2000, la strategio nomata de Lisbono montriĝis pura iluzio. Efektive, ĝi fiksis kiel celon — neniam atingitan — ke ĉiu ŝtato dediĉu 3 elcentojn de sia malneta enlanda produkto (MEP) al esplorado-disvolvado kaj al novigo. Ĝi bazis sin por tio sur sistemo de ideologia reprezentiĝo aksita sur la “ekonomio de kono”, supozata anstataŭi la materian produktadon.

Tiu retoriko ĉefe ebligis pravigi la forlason de tutaj partoj de la franca kaj eŭropa industrioj, nome de internacia labor-specialiĝo rezervanta al la Eŭropa Unio la pintajn teĥnologiojn kaj sektorojn. Ĝi larĝe akompanis la internacian relokadon de la kapitalo, la kreskantan financismigon kaj la mallongtempa mastrumado de la industriaj aktivaĵoj, la fortan malboniĝon de la rilato inter laboro kaj kapitalo en la disdivido de la riĉaĵoj, la konstantan kaj sisteman rifuzon de ĉia komunuma kaj nacia industripolitiko nome de la dogmo de libera konkurenco.

TIU IDEOLOGIA, politika kaj ekonomia malarmado pagiĝas je alta prezo: inter 2000 kaj 2010, la MEP po loĝanto kreskis je nur 0,9 elcento en la Unio kaj je 0,5 elcento en Francio, do unu el la plej malaltaj de la industriaj ekonomioj. Eŭropo kaj Francio tiel troviĝas en la tenajlo inter la evolulandoj kaj la grandaj sojlolandoj, kiuj, de nun ĝis proksimume dek kvin jaroj faros al ili konkurencon en sektoroj ĝis nun relative sekuraj. De 1998 ĝis 2008, la pezo de la landaj kun malalta produktadkosto en la importoj de fabrikaĵoj de la eŭrozono pasis de 17 elcentoj al 44 elcentoj.*

* Trésor-Eco, n-ro 95, novembro 2011.

Necesas substreki, ke la perdo de konkurenckapablo de Francio tute ne limiĝas nur al la laborkostoj. Ĉia serioza analizo devas integri samtempe la premon, kiun faras la politiko de forta eŭro, la konkurenckapablon ligitan kun la kvalito de formado, kun la labororganizado, kun la loko de la esplorado kaj de novigo, kun la ecoj de la produktadsistemo kaj kun la deprenoj de kapitalo (pago de dividendoj ktp). Efektive, ne nur la kosto de la laborhoro en 2008 — la lasta disponebla jaro por komparo — en la franca manufaktura industrio estas sub tiu de Germanio (33,16 eŭroj kontraŭ 33,37 eŭroj), sed la popersona produktivo estas en Francio unu el la plej bonaj de Eŭropo: ĝi estas je 21 elcentoj super la mezumo de la 27-a Unio kaj je 15 elcentoj super tiu de Germanio. Pro tio la sistema strategio konstante malaltigi la laborkostojn montriĝas kiel sakstrato.

Ĉar Germanio estas trafe maltrafe citata en la franca publika debato, necesas memorigi kelkajn faktojn. La germana efikeco baziĝas esence sur forta industria strategio (20 elcentoj de la MEP kaj 19% de la dungo), kiu estas mem bazita sur ennovigo, altigo de kvalito de la produktoj kaj sur specialiĝo en la decidaj aktivecoj centritaj sur la varoj de civila ekipado, sur produktada reto, kiu artikigas grandajn grupojn (konzernojn) kaj potencan reton de ennovigantaj malgrandaj kaj grandaj entreprenoj (Mittelstand), kapablaj eksporti. Se oni konsideras la evoluoj en dudek jaroj, oni konstatas, ke Francio reprezentas mezume 73,5 elcentojn de la germana MEP, sed ke la valoro de ĝia industria produktado atingas nur 42 elcentojn de tiu de Germanio kaj ĝiaj eksportadoj de havaĵoj kaj servoj 52 elcentojn.

La efikoj de tiuj strategiaj decidoj estas tujaj: malgraŭ la krizo, la oficiala kvoto de senlaboreco en Germanio estas plaj malalta de dudek jaroj (6,8%). En 2011, la kresko estis 3-elcenta, kaj ebligis redukti la publikan deficiton al 1% de la MEP. Proksimume 535.000 novaj plentempaj laborlokoj estis kreitaj, kaj la investo en varojn por ekipado kreskis je 8,2 elcentoj. Tiu bonfarto de la germana ekonomio ŝuldiĝas al 8,2-elcenta kresko de ĝiaj eksportoj, speciale al la sojlolandoj, interalie Ĉinio, kiu povas en tri jaroj fariĝi ĝia unua komerca partnero.

Estas vere, ke la germanaj konzernoj transigis al eksterlando, speciale al centra kaj orienta Eŭropo, parton de sia produktadaparato (aŭtomobilo, meĥaniko ktp). Inter 1998 kaj 2012, la parto de importoj de interaj varoj en la aldonvaloro de la industrio kreskis de 33 elcentoj al 59 elcentoj (50% al 80% en Francio).* Sed la germanaj konzernoj konservis la regadon de la segmentoj kaj de la plej strategiaj funkcioj kaj, ĉefe, ili ne ĉesis modernigi sian industrian aparaton en Germanio mem, por respondi al la novaj mondaj postuloj.

* Flash Eco, n-ro 32, Parizo, januaro 2012.

LA MALFORTAĴOJ de la franca kapitalismo estas konataj de kvardek jaroj: subindustriiĝo (12% de la MEP kaj 11% de la dungo), ne sufiĉa privata kaj industria esplorado-disvolvado, poziciiĝo en la mezkvalito de la produktoj, dispremado kaj prirabado de la reto de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj fare de la grandaj grupoj — tiuj, kiuj eksportas, estas trioble malpli ol en Germanio —, ne sufiĉa komenca kaj aktualiga formado, subkvalifikado kaj neagnoskiteco de tiuj, kiuj ekzistas, malplivalorigo de ĉia teĥnika, teĥnologia aŭ scienca kulturo en la sistemo de sociaj reprezentadoj ... La franca nekapablo konkurenci devenas aparte el tio, ke la industriistoj kaj la privata sektoro ne sufiĉe investas en la esploradon. La klopodo ne superas kvaronon de la netaj dividendoj pagitaj en 2008, kontraŭ 35% en 1995.* En 2010, tio ekvivalentas al nur 57 elcentoj de la financa klopodo de la germanaj entreprenoj.

* “Rapport annuel sur l’état de la France en 2011”, Conseil économique, social et environnemental (CESE), Parizo, 23-a de novembro 2011.

Dum la strategio de Lisbono planis altigi al 40 elcentoj la nombron de la 30-34-jaruloj kun diplomo de la supera klerigado, 46 elcentoj de la 25-jaraj ĝis 45-jaraj francoj havas nivelon egalan al aŭ sub tiu de atesto de profesia lernejo (BEP en la franca) — atesto pri profesia kapablo (CAP en la franca). Fine, la franca produktadsistemo estas ankaŭ viktimo de la hegemonio de la financismaj parametroj en la mastrumado de la industriaj strategioj, ĉar la financaj investistoj fariĝis lastinstance la decidantoj pri strategiaj elektoj.

FRONTE AL tiuj devigoj kaj al tiuj urĝecoj, la Eŭropa Unio kaj Francio devas totale repensi sian disvolvad-modelon kaj redoni al la banka kaj financa sistemo la rolon, el kiu ĝi neniam devintus eliri: financi ekonomian, socian kaj teritorian kreskon efikan, daŭreman kaj solidaran. Por unu generacio, do por trideko da jaroj, tio estas vera industria kaj produktada revolucio, kiun oni devas entrepreni. La teĥnika kaj teĥnologia rompo devas esti ekvivalenta al tiu, kiu fariĝis fine de la 19-a jarcento. La celo estas ja transiri novan limon decidan en aktivecoj de la estonto, kiuj ebligas respondi al la komunumaj kaj mondaj defioj de la 21-a jarcento.

Ni tamen memorigu, ke la monda loĝantaro ĝis 2030 kreskos je 1,4 miliardoj da loĝantoj, kaj la monda aktiva loĝantaro duobliĝos ĝis 2020. La ĝeneraligo de la usona modelo de konsumado al planedvasta skalo montriĝas sakstrato. Necesas debato pri komunumaj kaj naciaj politikoj de volisma reindustriigo, kiuj estu akompanataj de longtempa klopodo de ennovigo, de fundamenta kaj aplikata esplorado, de formado kaj kvalifikado de la laboristoj. Tio postulas por Francio mobilizi de 4 ĝis 5 kromajn poentojn de la MEP, tio estas nepra kaj tute subtenebla klopodo de 100 miliardoj da eŭroj.

La eliro el la krizo povas konceptiĝi nur tra la stimulado de nova disvolvo-modelo je nacia kaj komunuma skalo, en la kadro de modelo de daŭrigebla kresko. Tio necesigas la rehonorigon de strategiisma ŝtato, kiu difinas longtempajn industriajn politikojn kaj investojn, rereguladon kaj reorientadon de l financa kaj banka sektoro al produktivaj investoj, la revalorigon de la homa faktoro kaj de la ennovigo, la aperon de novaj specialiĝoj ĉrkaŭ fortigo de la propono bazita sur novaj produktistoj kaj novaj produktoj.

Tiukadre Francio kaj la Eŭropa unio disponas, malgraŭ la aktualaj malfacilaĵoj, pri multnombraj atutoj.* Ekzemple, en la energio, la kreskantaj malekvilibroj inter la propono kaj la postulo, la mezlongtempa kaj longtempa struktura kresko de la prezoj de la krudmaterialoj kaj la sekureco de la proviziĝoj devigas senprecedencan altigon de la energia intenseco, pli racian kaj pli ŝparan uzadon de la energiaj kaj mineralaj resursoj (ĝeneraligon de reciklaj sistemoj), la disvolvadon de novaj energioj kaj veran teĥnologian rompon en la atomindustrio (atomreaktoro de nova generacio, mastrumado de la radiaktivaj rubaĵoj kun alta aktiveco kaj longa daŭro).

* Kp “France 2030: cinq scénarios de croissance”, Centre d’analyse stratégique, Parizo, majo 2011, kaj “La compétitivité: enjeu d’un nouveau modèle de développement”, CESE, oktobro 2011.

Fronte al la kresko de la mondaj bezonoj je nutraĵoj (+ 50% ĝis 2025), la defioj estas konsiderindaj por produkti samtempe pli kaj pli bone, respondante al la mediaj, sansistemaj kaj sociaj postuloj, kaj samtempe certigi la nutraĵan sekurecon. Fine, la disvolvado de novaj sektoraj kampoj malfermiĝas kun la verdaj teĥnologioj, kun la senkarbonaj energioj kaj la kaptado kaj stokado de la CO2, la bioteĥnologioj kaj la sciencoj pri la vivantaĵo, la ĥemio de vegetaĵoj, la novaj materialoj, la nanoteĥnologioj, la kognaj sciencoj kaj la novaj informadikaj teĥnologioj. Ili estas same multaj vojoj al nova produktada revolucio.

Laurent CARROUÉ.

Senfina transira periodo

La fantomoj de Madagaskaro

Tri jarojn post la renverso de la prezidanto Marc Ravalomanana, Madagaskaro estas en sakstrato. Malgraŭ la subskribo en septembro 2011 de plano celanta eligi la landon el tiu transira fazo, la insulo enprofundiĝas en la krizon. Malkaŝiĝas la misfunkcioj de lando, viktimo de siaj rabemaj elitoj kaj de la evoluig-politikoj truditaj de ĝiaj alilandaj partneroj.

LAŬPLANE devis esti nur kvar aŭ kvin. Finfine ja pli ol tridek laboristoj nin atendas sur la lignaj benkoj, kiuj kutime uzatas por la sindikataj kunvenoj. Ne ĉiuj membras en la Ĝenerala Konfederacio de laboristaj sindikatoj de Madagaskaro (Fisema), la ĉefa organizaĵo de salajruloj en la lando. Sed preskaŭ ĉiuj estas dungitoj en la teksaĵ-entreprenoj de la senimposta zono de Antsirabe, tria urbo de Madagaskaro, cent sepdek kilometrojn sude de la ĉefurbo Antananarivo.

En ĉi tiuj tutmondigitaj “insuletoj”, kiuj multiĝis ĉi tiujn dudek lastajn jarojn, kudristinoj kudras, kontraŭ monata salajro 90.000 ĝis 110.000 ariaroj (30 ĝis 40 eŭroj) la pantalonetojn, ĝinzojn kaj sveterojn, kiuj vendiĝas en Eŭropo sub grandaj markoj. Grupigitaj sub la nigra tabulo de la sendika, en la korteto ĉe la domo de la loka delegito de la Fisema, ili konsentas rakonti por ni la “krizon”. Sed je la nepra kondiĉo, ke ni ne citos iliajn nomojn.

La “krizo”, estas unue la politika paraliziĝo de la lando de marto 2009, kiam la urbestro de Antananarivo, s-ro Andry Rajoelina, forpelis el la regado la prezidanton Marc Ravalomanana, kontestata de la strato kaj forlasita de la armeo. De tiam la provizoreco pludaŭradas en formo de “Alta Aŭtoritato por Transiro” (HAT) prezidata de s-ro Rajoelina. Kvankam li oficiale demisiis, s-ro Ravalomanana ne intencas lasi sian konkuranton regi. Ekzilita en Sudafriko, li provis en januaro 2012 reeniri la landon, sensukcese. La “Internacia Komunumo”, kiu akuzas s-ron Rajoelina pri puĉo, suspendis sian helpon al la lando, antaŭ ol malsuspendi ĝin fine de februaro. Sed ĉi tiu alfrontiĝo rivelas pli profundajn misfunkciadojn, strukturajn, kiuj malkaŝas la senkapablon de la madagaskaraj elitoj kaj la malsukceson de la disvolvo-modelo trudata al la lando de jardekoj.

“Estas la politikistoj, kiuj respondecas, sed ni suferas la konsekvencojn”, diras laboristino de Antsirabe. La internaciaj sankcioj severe frapas ekonomion jam trafitan de la ekonomia krizo de 2008, memorigas alia, kiu insistas pri la rompo de la African Growth and Opportunity Act (AGOA), tiu usona leĝo, kiu dum naŭ jaroj stimulis la madagaskaran teksindustrion. De la forigo de ĉi tiu aranĝaĵo en decembro 2009, pli ol dudek kvin mil laboristoj, el la cent mil en tiu sektoro, estis maldungitaj. Kaj multaj travivis longajn periodojn de teknika senlaboreco.

“Ili reduktas niajn salajrojn sub iu ajn preteksto”

LA FABRIKO MKLEN, kiu eksportis sian tutan produkton al Usono, fermiĝis kaj maldungis mil ducent laboristojn. Strange, tiuj, kiuj laboras en la savitaj fabrikoj — Cottonline, Cotona, Aquarelle — ne scias kio fariĝis el siaj sammetiuloj de Mklen. Ŝajne ili transformiĝis al senspuraj fantomoj: kelkaj eble fandiĝis en la amason de kondukantoj de rikiŝo, kiuj multas en la stratoj de Antsirabe; aliaj reiris al siaj vilaĝoj; kaj kelkaj estis laŭdire senditaj al Maŭricio aŭ en Jordanio, kie la ĉefentrepreno havas aliajn fabrikojn...

Iuj entreprenoj, malpli dependaj de la AGOA, kiel ekzemple Cottonline, sukcesis denove funkcii kaj dungi de 2010. Sed, same kiel aliloke, la mastroj profitas el la situacio por minaci la laboristojn. “Ili reduktas niajn salajrojn sub iu ajn preteksto, atestas juna virino kolere. Kelkfoje ili maldungas senkaŭze, nur por montri, ke ili estas la mastroj ...” Virino sidanta apude kapjesas. Post ok jaroj ĉe Cottonline, ŝi estis maldungita sen antaŭaverto “ĉar ŝi estis malsana”. Ili donis al ŝi 200.000 ariarojn (70 eŭrojn), kaj ŝi restis hejme.

Ankaŭ la ŝtato estas severe trafita de la suspendo de la internacia helpo, kiu konsistigis la duonon de ĝiaj enspezoj en 2008. La buĝetoj de la administracioj ŝrumpis. En tia kunteksto, la labor-inspektoraro aŭ la Nacia Kaso por Socia Asekuro (Cnaps) ja tute ne havas rimedojn timigi la dungantojn. La direktoro de mastrumgvidad-procezo ĉe la Cnaps, s-ro Manan’lala Adriantsalama, rekonas cetere ĝian nekapablon kontroli la dudek mil aliĝantajn kompaniojn. “Kaj la laboristoj tiom timas perdi sian laboron, ke ili ne aŭdacas veni al ni kun plendoj.”

La ripetataj promesoj faritaj al la madagaskaranoj post la adopto de la leĝo de 1989 pri la senimpostaj zonoj ŝajnas tre foraj. Monvetante sur la “komparaj avantaĝoj” kaj la “kuntrenad-efikoj”, Madagaskaro estus devinta eniri “virtan cirklon de kresko”. En dudek du jaroj, nur la unua parto de tiu programo realiĝis: salajroj estis tenataj artefarite malaltaj, malgraŭ la alta grado de laborista kvalifiko, la impostoj kaj doganimpostoj fleksebligitaj por allogi la eksterlandajn investantojn. Sed la spiralo rezultinta el ĉi tiu severeco neniam estis “virta”. Eĉ la subtenantoj de tiu kontestebla “disvolvo-modelo” precizigis, ke ĝi povus esti fruktodona “nur je la kondiĉo, ke ekzistas klimato vere favora kaj trankviliga por la investantoj*.

* Mireille Razafindrakoto kaj François Roubaud, “Les entreprises franches à Madagascar: atouts et contraintes d’une insertion mondiale réussie”, Afrique contemporaine, n-ro 202-203, Parizo, aprilo/septembro 2002.

Sed la Granda Insulo ne estas trankviliga. Ejo de unua revolucio en 1972, Madagaskaro estis daŭre skuata de politikaj krizoj. En 1991, la loĝantaro surstrate demonstraciis por forpeli la diktatoron Didier Ratsiraka, regantan de dek ses jaroj. En 2002, la sama Ratsiraka, reveninta al la prezidanteco okaze de elektoj ses jarojn antaŭe, estis denove devigita ekziliĝi, fare de la subtenantoj de la negocisto Ravalomanana. Post enlanda kvazaŭmilito, la “reĝo de jogurto”, laŭ la kromnomo de la mastro de la agronutra grupo Tiko, finfine venkas. Sed, konfirmita per vera baloto en 2006, li siavice devis ekziliĝi en 2009, renversita de la juna Rajoelina, kies sperto kiel komercisto kaj politikisto tre similas al lia*...

* Vd Rémi Carayol, “Duel d’hommes d’affaires à Madagascar”, Le Monde diplomatique, marto 2009.

1972, 1991, 2002, 2009: de krizo al krizo, la vivo aspektas pli kaj pli malfacila. Komparita al la loĝantaro, pasinta de sep milionoj en 1975 al pli ol dudek milionoj hodiaŭ, la ekonomia kresko restis negativa. La Malneta Enlanda Produkto (MEP) por unu loĝanto malkreskis meze je 1,6% ĉiujare inter 1975 kaj 2003. Kaj dum la periodoj de ekonomia bonfarto, ekzemple inter 2003 kaj 2008, la sorto de la loĝantaro ne vere pliboniĝis. Tri kvaronoj de la madagaskaranoj (76,5%) daŭre vivas sub la malriĉo-sojlo: 468.000 ariaroj, tio estas 160 eŭroj jare. Madagaskaro estas “lando kun du rapidumoj, konstatas raporto de la Monda Banko publikigita en junio 2010, kie eta malplimulto decidas ekonomie kaj politike, dum la plimulto de la loĝantaro restas ekster la procezo*.

* Adolfo Brizzi, “Organisation sociale: une vue du bas... pour aider le haut”, en Madagascar: vers un agenda de relance économique, Monda Banko, Vaŝingtono, DC, junio 2010.
La internaciaj sankcioj trafas la loĝantaron, ne la gvidantojn

TIEL, DUM eta nombro da riĉuloj sin fermas en siaj kvartaloj protektataj de pikdratoj kaj de sekurec-gardistoj, la aliaj streĉas sian zonon sur ventroj jam malplenaj. Pretervivado fariĝis des pli malfacila ke, de 2009, la prezoj de la nepraj necesaĵoj daŭre altiĝis. En ĉi tiu klimato, kaj dum ducent mil postenoj malaperis de marto 2009*, la malmultaj laboristoj de la formala sektoro, kiuj ankoraŭ ricevas salajron, kiom ajn modestan, estas konsiderataj privilegiuloj.

* Grégoire Pourtier, “Madagascar: les PME en souffrance à cause de la crise politique”, Agence France-Presse (AFP), 23-a de novembro 2011.

“Ni dronas”, rekonas José, stirante sian malnovan 4L-aŭton en la stratoj de Antananarivo. Antaŭe konstruestro en konstru-entrepreno, sektoro plej trafita de la krizo kun teksado kaj turismo, li estis maldungita en la semajnoj, kiuj sekvis la ekregadon de s-ro Rajoelina. Li tiam ŝanĝis sian metion al taksiŝoforo. “Tiam mi gajnis unu milionon kaj duonon da madagaskaraj frankoj monate” (105 eŭroj)*, li amare konfidas. “Nun mia edzino vivtenigas min.” La atesto de tridekjara Ginah ilustras eĉ pli dramece ĉi tiun alinferan vojon. Fraŭlino sen infanoj, tiu lavistino devas prizorgi siajn kvar genevojn. Ŝiaj du fratinoj, ŝi klarigas trankvile, malaperis post sia maldungo el la entreprenoj de la senimposta zono de Antananarivo. Same kiel la fantomoj de Mklen en Antsirabe. Kaj ŝia frato, post longa laborserĉado, li preferis engaĝiĝi en la armeo — sen salajro, sed nutrata kaj loĝigata — ol perdiĝi en la infera “neformala sektoro”. Pro la kvar kromaj buŝoj, Ginah faras ŝuldojn ĉe sia loĝej-posedanto kaj enprofundiĝas en mizeron.

* En 2003, la madagaskaran frankon garantiitan (FMG) oni anstataŭis per la ariaro (5 FMG = 1 ariaro). Multaj madagaskaranoj plukalkulas en FMG.

Tiel funkcias la promesplena “spiralo” de la ekonomikistoj. “Oni konstatas kreskon de senlaboro kaj partatempa laboro, konfirmas raporto de la UN-Fonduso por Infanoj (Unicef), kiu apogas sin sur referaĵoj realigitaj en 2006 kaj 2010 en Antananarivo, kaj precipe eksplodon de la vivteniga neformala sektoro, disfalon de la laborista aĉetpovo kaj kreskon de malegalecoj. La sukcesoj koncerne la reduktadon de malriĉeco akiritaj dum la lastaj jaroj estis tiel forviŝitaj kaj eĉ inversigitaj*.”

*Analyse de la pauvreté des enfants à Madagascar”, Unicef, Nov-jorko, oktobro 2011.
“Ĉu vi eble kredas, ke Ravalomanana ne pagis siajn subtenantojn?”

Malfacila en urbo, la situacio ne estas pli bona sur la kamparo, substrekas s-ro Olivier De Schutter, speciala raportanto de la UN por rajto je nutrado. “35% de la kampara loĝantaro malsatas, li skribas en alarma raporto publikigita en somero 2011, kaj ĉirkaŭ 50% estas submetataj al nutra sensekureco*.” Multaj observantoj substrekas la absurdecon de sankcioj, kiuj punas madagaskaranojn sen tuŝi iliajn gvidantojn — kaj paradokse devigas la eksterlandajn partnerojn pliintensigi sian homhelpan agadon.

* “Conclusions préliminaires”, Misio de la speciala raportanto pri la rajto nutri sin en Madagaskaro, Romo, 25-a de julio 2011.

Kiu respondecas pri tiu situacio? Laŭ José, la eksa konstruejestro, riproĉendas la “perturbintoj”, tiuj, kiuj renversis s-ron Ravalomanana en 2009, “Ne la popolo faris la revolucion, li asertas, sed la negocistoj, kiuj estis forigitaj de la eksa prezidanto.” Por apogi sian diron, li klarigas, ke la manifestaciantoj estis pagitaj, en diversaj kvartaloj, por krei agitadon kaj bruligi la Tiko-magazenojn, emblemojn de la industria imperio de s-ro Ravalomanana. Kaj, perfingre montrante al la ĉirkaŭanta mizero, li kvazaŭ-ridetas: “Mia edzino kaj miaj gefiloj subtenis Andry Rajoelina tiam. Nun ili seniluziiĝas.”

Multaj atestaĵoj konfirmas la diron de José. Ĵurnalisto, kiu postulis anonimecon, detale rakontis al ni kion li vidis en 2009, kiam lia mastro, negocisto kontraŭ-Ravalomanana-ulo, sendis lin kovri la “revolucion” en la stratoj de la ĉefurbo. “Homoj de Rajoelina donis monon al kvartalestro (fokontany) por instigi la junulojn manifestacii en la urbocentro. La fokontany mem diris al mi, ke li ricevas 75.000 ariarojn tage por ĉiu homo. Sed mi komprenis, ke li ne disdonis ĉion: ankaŭ por li tio estis negoco.” La ĵurnalisto konfesas, ke ankaŭ li ricevis ion: 20.000 ariarojn tage por kovri la eventojn. Kiam oni raportas la historion al subtenantoj de Rajoelina, ili levas la ŝultrojn: “Ĉu vi eble kredas, ke Ravalomanana ne pagis siajn subtenantojn?”

Mono ja verŝajne ludis neneglekteblan rolon en la manifestacioj de 2009, sed tamen multobliĝis la signoj de popola malkontento en la monatoj, kiuj antaŭis la forpelon de s-ro Ravalomanana. Aplikante liberalisman politikon, kiu priservas prioritate kelkajn fidelulojn, konfuzante la ŝtatajn interesojn kun tiuj de sia konglomerato, la eksprezidanto faris al si malamikojn el kreskanta parto de la loĝantaro*. La elekto en decembro 2007 de s-ro Rajoelina kiel urbestro de Antananarivo, kontraŭ la kandidato sendita de la prezidanto, estis la antaŭsigno de la malfavoro. Sed la mastro de Tiko rifuzis ion ajn cedi kaj faris multajn politikajn erarojn, tiel mem igante s-ron Rajoelina kredinda konkuranto. “Ravalomanana nenion aŭskultis, rakontas Jean-Eric Rakotoarizoa, profesoro pri konstitucia juro kaj vicprezidanto de la universitato de Antananarivo. Tial la homoj forlasis lin kaj lasis Rajoelina agadi.”

* Vd Fanny Pigeaud, “Madagascar entre le marché et le goupillon”, Le Monde diplomatique, marto 2006.

Kvankam li sciis ekspluati la mallertaĵojn de sia kontraŭulo, interalie la projekton, vaste diskonigitan, cedi pli ol unu milionon da hektaroj da kultiveblaj teroj al la korea grupo Daewoo, s-ro Rajoelina ne ŝajnas pli populara ol lia antaŭulo estis ĵus antaŭ sia falo. Eĉ ĉe liaj subtenantoj, la ĉefa merito, kiun oni atribuas al li — kaj ofte la sola-, estas la forigo de s-ro Ravalomanana...

Jes ja la juna 37-jara prezidanto de la HAT ne ŝajnas havi volon forlasi la malnovajn praktikojn. S-ro Rajoelina kaj liaj teamoj rekte profitas el la iniciatoj lanĉitaj de la antaŭa registaro. Tiel ekzemple pri kontrakto por 100 milionoj da dolaroj subskribita fine de 2009 inter la madagaskara ŝtato kaj la ĉina societo Wisco por serĉado de la feraj tavoloj de Soalala, sur la okcidenta marbordo. Plej granda malklareco kovras ĉi tiun aferon, rimarkas la International Crisis Group (ICG), kiu miras, ke tia monfonto estis disponigita al la transira prezidantejo: “Ĉi tiuj financaj enspezoj, prezentataj kiel vera bonŝanco por la lando, ankaŭ estas ja tia por la instalita politika personaro*.”

* “Madagascar, la crise à un tournant critique?”, International Crisis Group, rapport Afrique n-ro166, Bruselo, 18-a de novembro 2010.

Pli profundiĝante, la ICG substrekas la “incestajn rilatojn”, kiuj pluestas inter la publikaj kaj privataj interesoj, elvokante starigon de “ombro-povo” malantaŭ la HAT, kaj eĉ de “sistemo, kiun iuj kvalifikas mafieca”. Ĉi rilate, la afero, kiu plej skandaligis, estas certe tiu de la altvalora ligno. En la monatoj, kiuj sekvis la ekregadon de s-ro Rajoelina, la kontraŭleĝa komerco de rozodoraligno [dalbergia maritima], preskaŭ ĉiam al Ĉinujo, subite kreskegis. En la nura jaro 2009 pli ol cent mil arboj estis dehakitaj, el kiuj pli ol duono el protektataj zonoj, tio estas kvindek du mil tunoj. “Ŝajnas, ke la mono de la rozodoraligno ebligas parte kompensi la nesufiĉon de la ŝtataj enspezoj, eksterbuĝete, ĉar ĉi tiuj kromaj enspezoj ne estas oficiale planataj, skribas la ICG. Sed ĝi precipe estas uzata por la eksterordinara riĉiĝo de iuj membroj de la establita reĝimo kaj de iliaj subtenantoj.”

Soifante pri internacia agnosko, la transira registaro provas montri, ke ĝi rezolute luktas kontraŭ tiaj aktivaĵoj. Sed ĝi tamen ne konvinkis la asociojn, kiuj konstatas ke la sankcioj trafas la subulojn sed ne la ĉefojn. Tiel la krimeca elvojiĝo de la ŝtato daŭras. “Ne pasas unu semajno sen kontraŭleĝa komerco de oro, gemoj, ŝark-naĝiloj, konstatas la franca esploristo Mathieu Pellerin. La diseriĝo de la aŭtoritato kaj de la doganaj kontroloj malfermas la vojon al pli kaj pli konstantaj kontraŭleĝaĵoj. Iuj respondeculoj tre proksimaj de la prezidanto rekte profitas el tio.” La HAT facilanime povas respondi, ke tiuj kontraŭleĝaj negocoj ne hodiaŭ aperis, kaj ĉiuj reĝimoj profitis el ili.

Ĉar la samaj praktikoj pludaŭras de prezidanto al alia, estas ja la tuta gvidanta klaso, kiu estas riproĉata kaj malŝatata de la loĝantaro. Ĉi tiu jam malnova tendenco intensiĝis de la reenkonduko, pro la krizo, de ĉiuj eksaj prezidantoj en la politikan ludon: s-roj Ratsiraka (1975-1993 kaj 1997-2002), Albert Zafy (1993-1996), Ravalomanana (2002-2009) kaj Rajoelina (de 2009) ja ricevis ordonon el la “internacia komunumo” trovi interkonsenton por planado de “krizeliro”. Tiel, dum la respondeculoj de la marasmo “intertraktas” (kaj disdonas inter si la profitdonajn postenojn), la popolo, al kiu oni promesas elektojn de 2009, komprenas, ke ĝia opinio ne estas petata.

La antananarivanoj ja plulegas la surstrate afiŝatajn frontpaĝojn de ĵurnaloj, kaj strebas kompreni la intertraktadojn, kiuj senfine disvolviĝas sub egido de la Disvolvo-Komunumo de Sudregiona Afriko (SADC). De la lamaj “vojplanoj” al netroveblaj “interkonsentaj” registaroj, de nerespektitaj promesoj al nerespektataj subskriboj, ili finfine rigardis la politikan vivon kvazaŭ lukto-maĉon aŭ sudamerikan tv-serion. Pasio ne malaperis, sed ĝin plipezigis kreskanta naŭzo rilate la regantajn kastojn, ĉu la “grandaj familioj” de la tradicia aristokratio, la absolutaj ĉefoj, kiuj administris la landon post la sendependo en 1960, aŭ la negocistoj, kiuj konvertiĝis al politiko pro siaj interesoj, kiel s-roj Ravalomanana kaj Rajoelina.

La eksterlandaj observantoj ne estas la lastaj, kiuj kondamnas la madagaskarajn “elitojn”. En tre insrua sintezo fokusita al la forsta kaj mineja sektoroj, teamo de la Monda Banko liveras argumentitan kritikon de la gvidantaj medioj. “En Madagaskaro, ĝi klarigas, estas multe pli facile por personaj retoj kapti riĉofonton aŭ intertrakti rezulton, kiu profitas en mallongdaŭro, ol firmigi ”nepersonan“ publikan sistemon, kiu povu pretervivi diversajn registar-ŝanĝojn*.”

* “Revue de la gouvernance et de l’efficacité du développement”, Monda Banko, decembro 2010.
Francoj, usonanoj kaj sudafrikanoj luktas por sia influado

ĈI TIU EBLE utila admono, tamen kaŝas esencan aspekton: la senĉesan interagadon de la eksterlandaj “partneroj”, kaj ne nur la ĉinaj, en la administrado de la ŝtato. Oni ne povas kompreni la devojiĝon de la madagaskaraj elitoj se oni forgesas, ke la ŝtato en kiu ili aktivas estis starigita en 1960 de la eksa kolonia lando, Francujo, ankoraŭ hodiaŭ akuzata enmiksiĝi en la aferojn de la lando. Kion valoras la laŭdo de la “mastrumado” fare de la internaciaj financaj institucioj, kiam tiuj organizis, de la komenco de la 1980-aj jaroj, liberaligon de la ekonomio celantan precize, same kiel en la senimpostaj zonoj, igi la publikan povon nekapabla oponi la privatajn entreprenojn?

“La unuan respondecon de la politika blokado klare havas la madagaskaraj elitoj, analizas Rakotoarisoa, en sia oficejo de la universitato de Antananarivo. Sed ekzistas ankaŭ internacia respondeco: la francoj, la usonanoj kaj la sudafrikanoj inter si luktas por sia influo, kaj tio dum pluraj gigantaj minejoj komencas esti ekspluatataj, kaj dum oni suspektas ĉeeston de petrolo.” Fakte, neniu en Madagaskaro povas ne scii, ke Francujo firme subtenas s-ron Rajoelina, dum la angloj ĉiam montris entuziasmon por s-ro Ravalomanana. Sed restas, daŭrigas Rakotoarisoa, ke ili estos eble “devigitaj akordiĝi, fronte al ĉina konkuranto ĉiam pli atakema”.

Thomas DELTOMBE

La detektiva romano ĉina inter Mao kaj tao

En Ĉinio, kiel alilande, krimromanoj rivelas la subflankon de socio baraktanta pri korupto, forkaptoj de infanoj, raboj, hipokriteco... Sed malkiel en okcidentaj landoj, oni rigardas krimadon kiel socian malordon kaj ne kiel individuan malvirton. Post sia tuta malapero dum la Kultura Revolucio, ĉi tiu literatura ĝenro nun vekas renoviĝintan intereson.

Kvankam produktoj fabrikitaj en Ĉinio abundas, la nombro de tradukoj el la ĉina literaturo restas malgranda, situacio kiu neniel helpas forigi kliŝaĵojn delonge asociiĝintajn kun la Meza Regno en la kolektiva imago, precipe en la populara literaturo de Eŭropo. La “flava danĝero” kaj la mistera Oriento estis partoj de fascino miksita kun malestimo kaj timo. Delonge, la plej tipa stereotipo sendube estis la diabla d-ro Fu Manchu, malbona geniulo, la heroo de la romanoj de la angla aŭtoro Sax Rohmer kiu inventis lin en 1912. La figuro de tiu perversa kaj fortega aziano, majstro de mistero en antaŭ- kaj post-milita literaturo en kiu la ekzotiko mankis, simbolo de erudicia perfido, estis poste adaptita por bildrakontoj kaj felietonoj por enkorpigi “la aliulon” kvintesencan, de La Sekreto de la Spadfiŝo de Edgar P. Jacobs ĝis La Blua Lotuso de Hergé.

Kvankam ĝi ne tute malaperis, ĉi tiu bildo estis laŭpaŝe anstataŭita de la saĝa mistikulo, la majstro de magiaj povoj. Videbla ekde 1972, ĉi tiu ŝanĝiĝo — kiu eble ligiĝis al la degelo de rilatoj inter Pekino kaj Vaŝingtono — kulminis per la usona televidserio Kung Fu. Ĝia heroo estis budhana monaĥo kiu, kvankam neperfortema, estis tamen rimarkinde lerta batalanto, la infano de usona patro kaj ĉina patrino. La batalartaj filmoj produktitaj mitralorapide en Honkongo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj donis sian propran version de danca spiritualeco. Rekte inspiritaj de romanoj pri bravaj spadistoj, ĝenro nomata ĉinlingve wuxia xiaoshuo, ili ĝisdatigas la figuron de la vaganta kavaliro kaj venĝanto kun, kompreneble, la granda pioniro Bruce Lee kaj poste Jackie Chan. Sed, kvankam la batalartaj koreografioj multe influis la okcidentan kinon — oni pensas, ekzemple, pri The Matrix kaj la fratoj Wachowski en 1999 — tiel, ke nun ni tute kutimiĝis ilin vidi, ili estas egale enŝuldiĝintaj al la filozofio kaj verkoj de la Oriento, ĉar la figuroj de la batalantoj estas nur ideografiaĵoj moviĝantaj. Sufiĉas diri, ke oni riskas dissolvi ilian apartecon se oni ilin detranĉas de iliaj radikoj. Eble per la ekzamenado de alia populara ĝenro, la detektiva romano, la speciala ĉina karaktero povos ekvidebliĝi.

Longe antaŭ ol Arthur Conan Doyle, Maurice Leblanc kaj Edgar Allan Poe estis tradukitaj, inter la finaj jaroj de la dek-naŭa jarcento kaj la fruaj jaroj de la du-deka, la ĝenro floris en la grandaj furor-romanoj verkitaj inter la dek-sesa kaj la dek-naŭa jarcentoj. Sekve, Robert Van Gulik, diplomato kaj erudicia ĉinologo, povis esti inspirita de malnova detektiva romano de la dek-sepa jarcento pri la fama Juĝisto Di, kiu vivis en la sepa jarcento p.K., por krei sian faman serion kiun daŭrigas hodiaŭ diversaj aŭtoroj (inter ili Frédéric Lenormand, eldonita de Eldonoj Fayard*). Je tiu epoko, la identeco de la kulpulo estis rivelita je la komenco, laŭ maniero kiu konsterne rememorigas pri la televidserio Columbo en kiu la aktoro Peter Falk kribras multajn faktojn por ... orienti sin.

* Vidu precipe Robert Van Gulik, Trois Affaires criminelles résolues par le juge Ti, 10/18, Parizo, 1988.

Dum la maoisma epoko, oni klasifikis krimadon ideologie kiel “burĝan”, kaj juĝistojn kiel “restaĵojn de feŭdismo”; la detektiva romano sekve malaperis. Ĝi tamen renaskiĝis je la komenco de la epoko de Deng Xiaoping (1978-1992). En la 1980-aj, aŭtoroj en la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) eldonis novelojn en la stilo de Sherlock Holmes en periodaĵoj de fikcio, kiuj estis anstataŭitaj post la subpremo de Tiananmen (1989) de televidaj serioj kiuj prezentis favoran bildon pri la polico. Sekve, Wang Shuo, naskiĝinta en 1958, kiu esploris la detektivan ĝenron en romano tradukita anglalingven*, originale estis scenaristo de serikomedioj. Aliaj aŭtoroj estas nekonataj ekster Ĉinio, kiel Lu Haiyan, siatempa prizona gardisto kiu en la 1980-aj fariĝis aŭtoro kaj scenaristo de la televida serio Jingsha bianyi (’Policanoj en civilaj vestoj’).

* Playing for Thrills, Penguin Books, Londono, 1998 (originala titolo: Wan de jiu shi xintiao, Pekino, 1989). Vidu ankaŭ Feu et glace, Philippe Picquier, Arles, 1992 (originala titolo: Yi ban shi huo yan, yi ban shi hai shui, Pekino, 1989).

Sed la nuntempa suspensromano verkita de civitano de la ĈPR restas subreprezentita ĝenro, situacio kiu sendube estas ligita al la politika situacio. He Jiahong, advokato kaj universitatano de Pekino, unu el la malmultaj aŭtoroj loĝantaj en la ĈPR kies verkoj estas eldonitaj en Francio, utiligas la enketojn de fikcia advokato trejnita en Usono por esplori (singardeme) la vundojn truditajn de la Kultura Revolucio kaj la nova dogmo de kapitalismo*. Aliaj tre konataj aŭtoroj faras same en siaj eksterlandaj hejmoj, kiel Qiu Xiaolong* kaj Diane Wei Liang* kiuj elmigris post la eventoj de Tiananmen. Oni tamen nepre ne restriktu ĉinan kulturon al la ĈPR: ni ne parolu pri “Ĉinio”, sed pri “Ĉinioj”, enkalkulante precipe la diasporon. En Ĉinio, kiel aliloke, la detektiva romano vere ŝajnas esti metodo por starigi demandojn pri la socio. Restas vidote, tamen, ĉu — preter la intrigo kaj la kliŝaj konusaj ĉapeloj kaj Mao-jakoj — ĝi estas verkata laŭ fundamente ĉina perspektivo.

* He Jiahong, Crimes et délits à la Bourse de Pékin, L’Aube, La tour-d’Aigues, 2006.
* Qiu Xiaolong, La Bonne Fortune de M.Ma, Liana Levi, Parizo, 2010.
* Diane Wei Liang, Le Papillon de papier, Nil, Parizo, 2010.

La koncepto de “malplena kaj plena” strukturas la ĉinan penson. Kiam ni rigardas bovlon, ni vidas la formon, la materialon kaj la koloron; la tradicia ĉina penso, tamen, vidas la kavon kiun ĝi formas. La kruĉo ekzistas nur pro tio, ke ĝi estas malplena*. Ĉi tiu taoisma malpleno kreas la mondon same kiel ĝi organizas la spacon de klasikaj ĉinaj pentraĵoj en kiuj la homo nur estas makuleto sur la vasta tero kaj sub la senlima ĉielo. La individuo nur povas submetiĝi al la leĝoj de la naturo kaj de homoj; li devas esti agordita kun la socia harmonio. La eĥoj de ĉi tiu pensmaniero poste troveblos eĉ en la komunisma epoko laŭ la strikta senco.

* Vidu François Cheng, Vide et plein. Le langage pictural chinois, Seuil, Parizo, 1979.

Kvankam la Ĉina Komunista Partio hodiaŭ transpontas larĝan ideologian dividon, literaturaj kaj filmaj prezentadoj ankoraŭ — parte pro cenzuro — portas la markon de ĉi tiu respektego al leĝoj kaj institucioj kiuj pli-malpli similas tiujn rekomenditajn de unu el la fondintoj de la ĉina penso: Konfuceo, kies instruoj, laŭ kiuj obeemo al gepatroj kaj respekto al la socia hierarkio estas devoj, estis levitaj en la daŭro de jarcentoj al la rango de speco de ŝtata religio.

En la maoisma epoko, iu demandis al policisto ĉu ŝtelistoj estas problemo. Li respondis: “Ŝtelistoj? Ne, estas malmulto ŝtelinda krom bicikloj, kaj se iu venas sur biciklo kiun neniu antaŭe vidis, ĉiuj tuj ekkomprenas, kio okazis!” Anekdotoj tiaj ĉi, kiuj ŝajnas naivaj al ni kiuj kutimiĝis al la ekstrema perforto de niaj filmoj kaj suspensromanoj, troveblas en Ronde de flics à Pékin (Farante la rundon kun la pekina polico), en kiu la scenaristino-reĝisorino Ning Ying, naskiĝinta en 1959, adaptis sian propran romanon por la kino, kaj montras al ni bonordan socion suferantan la efikojn de diversaj perturboj: senhejma hundo mordas preterpasantojn sur stratanguloj, poŝŝtelistoj nove aperintaj pro la sociaj ŝanĝiĝoj rezultintaj el la forlaso de la socialisma ekonomio, la novaj riĉuloj. Kvankam ĉi tiu historio — centrita en loka policejo — ja enhavas akrajn kritikojn, la polico tamen ĉiam estas la garantiantoj de la socia harmonio kiam tio estas momente interrompita, sed kontraŭ la kosto de perforto — ĉieaj intervenoj kaj gvatado fare de la ŝtatorganoj, deplojitaj eĉ en la plej etaj dentradoj de la socia mekanismo.

En la spica romano Ripoux à Zhengzhou*, la verkisto Zhang Yu prezentas ruzan policiston kun sen-egala kapablo elspuri etŝtelistojn, bridi kontraŭleĝajn negocistojn kaj, antaŭ ĉio, restarigi la ordon, tian ordon kian la Partio determinas, homa metaforo por la tao kiu regas ĉiujn aferojn sur la tero. Aliflanke, la maoisma maksimo “Servu al la popolo!”, alfiksita super la enirejo de policejoj, restas vera, almenaŭ teorie. Filmoj kaj romanoj de Popola Ĉinio interpretas ĉi tiun sloganon kun pli-malpli da amareco.

* Zhang Yu, Ripoux à Zhengzhou, Philippe Picquier, 2002 (originala titolo: Ruan ruo, Pekino, 2000).

En la okcidenta mondo, la oftaj temoj de venĝo kaj la seria murdisto portretas la krimulon kiel figuron de “natura” malbono, figuro kiu reflektas vizion pri la homo kiel la portanto de la prapeko, karakterizaĵo de la dekstrisma ideologio. Sed ankaŭ estas historioj kiuj priskribas la sociajn cirkonstancojn de kiuj devenis la delikteco. En la ĉina tradicio, la romano traktas krimagojn kiel socian malordon kiu devas esti rebonigita por restarigi harmonion en la socio, kaj ne kiel la agon de esence malbonegaj individuoj kiuj devas esti eliminitaj. La suspensromano, kiu floradas pli en Honkongo kaj Tajvano, ankaŭ ekzistas en la ĈPR, sed estas rara kaj montras la influon de la usona kino.

Ebligante la ekaperon de la koncepto de individuoj en ĉi tiu socio tradicie bazita sur la grupo, la merkata ekonomio certe produktos tutnovajn formojn de la suspensromano danke al ilia enkadrigo en iu socia grupo. Ekzemplo estas La ŝakto*, romano de Liu Qingbang, kiu per kruda kaj cinika tono priskribas ĉi tiun skizofrenian socion en kiu la krimo pagas, sed en kiu la murdantoj estas tiom viktimoj kiom krimantoj.

* Liu Qingbang, Le Puits, Bleu de Chine, Parizo, 2003 (originala titolo: Shenmu, Pekino, 2000), adaptita por la kino de Li Yang sub la titolo Blind Shaft.

Michel IMBERT

Konsekvenco de la milito en Libio

Kiel Sahelo fariĝis eksplodejo

Preskaŭ du cent mil rifuĝintoj kaj delokitoj fuĝis el la bataloj inter la tuaregaj ribelantoj kaj la regula armeo en la nordo de Malio de januaro 2012. Tiu ĉi nova ekflamiĝo de perforto minacas des pli la stabilecon de Sahelo, ke Al-kaido en la Islama Magrebo (AKIM) jam estigis tie malordon. Tre malnova, tiu konflikto estas pluekscitata de gravaj sociaj malegalecoj.

“Mi neniam estus povinta imagi, ke kelkaj danĝeraj frenezuloj, inspiritaj de la malordoj de la 1990-aj jaroj en Alĝerio, sukcesus transformi la saharo-sahelan regionon en Far West, timigi la lokajn loĝantarojn kaj redukti ilin al mizero”, priplendas s-ro Maurice Freund, konsternita “vidi hodiaŭ 15-jarajn knabojn armitajn per kalaŝnikovaj fusiloj, konduti kiel mastroj en Gao”. Point-Afrique, unu el la vojaĝistoj ofertantaj malkovri Sahelon, kiun li fondis en 1996, devis forlasi la regionon post la murdo, en 2007, de francaj turistoj en Maŭritanio kaj la ostaĝ-kaptado de Areva-dungitoj en la nordo de Niĝero, en 2010.

Nura ekonomia aktivaĵo en la plej dezertaj zonoj de Sahelo, la turismo ĉesis. La alĝerio-maliaj montoj Taoudeni, la niĝera Aïr, la maŭritania Adrar, estas sen eksterlandaj vizitantoj. Krome, ĉi-lastajn monatojn, la reveno el Libio de miloj da militintoj — plejmulte tuaregoj-, la multiĝo de armiloj kaj eksplodo de kontraŭleĝa komerco de kokaino aŭ cigaredoj, finis disetendi ŝajn-militon en la sudo de Alĝerio, en nordo de Malio, nordo de Niĝero, kaj en parto de Maŭritanio. Tiu milito disvolviĝas en medio dezerta, abrupta kaj vasta, kun nevidebla kaj multforma malamiko, senfinaj ebenaĵoj sen landlimoj kaj sen ŝtatoj, malmultnombraj soldatoj, beduenoj duone paŝtistoj kaj duone militistoj, vivantaj inter Alaho, poŝtelefono kaj Interreto...

La ribelo de la “bluaj homoj” komenciĝis la 17-an de januaro 2012 per sanga atako en Menaka, en nordo de Malio, sekvata de plursemajnaj venkaj agadoj kontraŭ garnizonoj de la malia armeo, interalie la ekregado de tiu en Tessalit, la 11-an de marto. La Nacia Azawad Liberiga Movado (france: MNLA), rezulto de kunfandiĝo en 2011 de la Nacia Azawad Movado (MNA) kaj la Tuarega Movado de Nord-Malio (MTNM), laŭdire havas pli ol mil batalantojn, inter kiuj kvar cent ekssoldatoj de la mortinta libia prezidanto Muamar Kadafi.

Lige kun la tuaregaj ribeloj de 1963, 1990 aŭ 2006, la MNLA postulas sendependiĝon de la tri nordaj regionoj, Timbuktuo, Gao kaj Kidalo, tio estas pli ol okcent mil kvadrataj kilometroj, kaj 65% de la malia teritorio (unu kaj duono areo de Francujo), sed nur dekono de la landa loĝantaro, kiun oni taksas je 14 milionoj da homoj dividitaj inter dek tri “cirkloj” (grupoj de vilaĝoj)*.

* Vd Robin Edward Poulton, “Vers la réintégration des Touaregs au Mali”, Le Monde diplomatique, novembro 1996.

“Jam en 1957, la tuaregoj klarigis al la francoj [la koloniintoj], ke ili ne volis esti integritaj en la malia respubliko, substrekas s-ro Mahmoud Ag Aghaly, prezidanto de la politika estraro de la MNLA. Kaj, de tridek jaroj, oni diskutas kun la registaro, oni subskribas interkonsentojn, sed vane*.” La sendependistoj konsideras, ke la ŝtato forlasis la Nordon. Tion ja rekonas la prezidanto Amadou Toumani Toure mem: “En la nordo de Malio, ne estas vojoj, san-centroj, lernejoj, putoj, bazaj strukturoj por la ĉiutaga vivo. Junulo el tiu regiono ne havas ŝancon edziĝi aŭ sukcesi sian vivon, krom eble ŝtelante aŭton por fariĝi kontrabandisto*...” La tuaregoj rifuzas la principon de la nemovebleco de la landlimoj, montrante, ke ĝi jam ricevis multajn esceptojn: Okcidenta Saharo, Eritreo, Majoto, Somalio, Sud-Sudano...

* Jeune Afrique, Parizo, 21-a de februaro 2012.
* El Watan, Alger, 4-a de aprilo 2009.

Samtempe kun sia ofensivo de februaro, la MNLA strebas plilarĝigi siajn postulojn por enhavi tiujn de ĉiuj lokaj komunumoj: tuaregoj, peuloj, sonrajoj, araboj. Milo da maliaj soldatoj, kun helpo de duonmilo da tuaregaj aŭ arabaj milicanoj fidelaj al la reĝimo, estis senditaj por plifortigi la armeon en Gao, Kidal kaj Menaka. Sed tiuj trupoj, malmulte motivitaj — la nombro de dizertantoj estas granda, eĉ inter la superaj oficiroj — kaj kelkfoje malpli bone ekipitaj ol la ribeluloj, spertis sinsekvon de malsukcesoj. Eĉ en pac-tempo, la malgranda armeo de Bamako ne vere kapablas kontroli la naŭcent kilometrojn de la landlimo kun Maŭritanio, aŭ la mil ducent kilometrojn kun Alĝerio.

Kvankam ĉi tiu nova milito povas fuŝi la finon de lia lasta mandato kaj malebligi la prezidantan elekton planatan por la 20-a de aprilo, la prezidanto Touré montriĝas filozofo: “Jam kvindek jarojn la problemo de la Nordo ekzistas. Niaj patroj ĝin mastrumis, ni mastrumas ĝin, kaj niaj filoj plumastrumos ĝin. Tiu problemo ne finiĝos morgaŭ*.” Laŭ li, la saharo-sahela terbendo restas neregebla, ĉar la militistoj, aktivuloj, kontraŭleĝaj komercistoj aŭ aliaj negocistoj, traveturas regionon same vastan kiel Eŭropo, prifajfante la limojn.

*Le débat africain”, Radio France Internationale, 26-a de februaro 2012.

Starigita en Tamanrasset en 2010, la Komuna Operacia Stabo-Komitato (Cemoc) — apud la Centra Komitato de la Sekretaj Servoj de la saharo-sahelaj landoj — estas malhelpata de la manko de interkonsento inter la ĉirkaŭantoj de Saharo. Proksime ligitaj kun la instruantoj de la franca Komandejo de la specialaj operacioj (COS), Maŭritanio laŭdas la “nur-sekurecan vojon”; Malio pledas por longdaŭra disvolvado, nura vojo, kiu povus ĉesigi la rekrutfontojn de la tuaregaj movadoj aŭ de la katiba de Al-Kaido en Islama Magrebo (AKIM).

Tuaregoj kaj islamistoj

LAŬ BAMAKO, Alĝerio estas samtempe la kaŭzo kaj la solvo de la sensekureco ligita al la terorismo. La eksa Grupo Salafista por Predikado kaj Batalo (GSPC), renomita AKIM en 2007, ja originas el la alĝeriaj Grupoj Islamismaj Armitaj (GIA), kaj nur la sekretaj servoj kaj sekurec-servoj de ĉi tiu lando estus kapablaj regi ĝin. Krome, kun la ses miliardoj da eŭroj de sia defendo-buĝeto (tridekoblo de tiu de Malio), Alĝero povus trudi sian leĝon ĉe la saharaj limoj. Laŭ la prezidanto Touré, la norda ekstremaĵo de Malio, kie laŭdire rifuĝis la ostaĝkaptintoj de AKIM, estas fakte alĝeria elkreskaĵo: “Kiam mi parolas pri la nordo de Malio, estas kvazaŭ mi parolus pri Alĝerio. Gao, Tessalit kaj Kidal estas laŭ mi la lasta prefektejo de via lando. La historio de via lando estas ligita al tiu regiono. Malio subtenis la alĝerian revolucion. Membroj de la Nacia Liberiga Armeo (france ALN) estis gastigitaj en la regiono de Gao kaj Timbuktuo*.”

* El Watan, cit.

Dum la incendio en la nordo de Malio minacas la tutan regionon, la emo miksi iredentismon kaj terorismon aŭ eĉ krimecon kontribuas al konfuzo*. Krome, la eliminado en oktobro de la kolonelo Kadafi, kiu agis kvazaŭ reĝo de Saharo kaj de Sahelo*, forigis kontraŭbatalanton de la AKIM kaj ebligis al ĝi reformi siajn armilo-stokojn. Laŭ la prezidanto de Niĝero, s-ro Mahamadou Issousou, la tuarega ribelado estas “flanka damaĝo de la libia krizo”*. Siaflanke la MNLA asertas, ke ĝi ne estas aliancita kun la AKIM: “La agoj de la AKIM poluas nian teritorion kaj pludaŭris pro la sinteno de Bamako. Ni diras al la internacia komunumo: ‘Donu al ni sendependecon kaj estos fino por la AKIM en Malio’*.”

* Vd Antonin Tisseron, en “Géopolitique du Sahara”, Hérodote, n-ro 142, Parizo, tria trimestro 2011.
* Kadafi kreis el nenio en Tripoli en 1998 Komunumon de la sahelo-saharaj ŝtatoj (CEN-SAD), kiu estis kvazaŭ dua Afrika Unuiĝo.
* Le Monde, 15-a de februaro 2012.
* Jeune Afrique, cit.
Danĝero de kontaĝo

TIUJ VORTOJ ne estas senefikaj en Francujo, tradicia politika baptopatro de la sub-regiono, kiu restas celtabulo de la AKIM pro samaj kialoj kiel antaŭ du jaroj: militista ĉeesto en Afganujo, israelfavora diplomatio, malpermeso de la integra vualo en la publikaj lokoj en Francujo, forpreno de la niĝera uranio, sturmaj atakoj por liberigi ostaĝojn malliberigitajn en Niĝero kaj en Malio... En Bamako, la patrecaj konsiloj de la franca ministro de la Eksteraj Aferoj, Alain Juppé — diskuti kun ĉiuj partioj, inkluzive de la MNLA; apliki la malnovajn interkonsentojn; strebi al pli da disvolvado en la Nordo — estas malbone akceptataj, venantaj el ŝtato, kiu kontribuis eksplodigi en 2011 la libian “kaldronon”, kaj nun instigas la ŝtatojn de la regiono “pli bone organiziĝi”.

Siaflanke Usono, por kiu Saharo konsistigas fronton de la “milito kontraŭ terorismo”, etendas siajn specialajn militistajn fortojn kaj siajn “grandajn orelojn”. Ĝi dezirus elimini la ĉefon de la AKIM, sed estas malhelpata de la malpermeso superflugi alĝerian teritorion pere de aŭtomataj aviadiloj de la Central Intelligence Agency (CIA) aŭ de la Aerarmeo, kaj de la malkonfido de ĉiuj landoj ĉirkaŭantaj Saharon, kiuj timas, ke tro videbla usona ĉeesto blovekscitos la fajron, same kiel en Afganujo.

La regiono fariĝis eksplodejo. Por ĉiuj, ekzistas danĝero de kontaĝo, de balkanigo de Sahelo. Centoj da membroj de la islamisma sekto Boko Haram laŭdire rifuĝis en Niĝero kaj en Ĉado. (Vd art.). La islamistaj milicanoj shebab, kiuj batalas kontraŭ la kenjajn kaj etiopiajn armeojn, povas disvastiĝi al Sahelo. La Movado por Justeco kaj Egaleco de s-ro Gibril Ibrahim estas tentata denove militi en Darfur. En la nordo de Centrafriko, la “generalo” Baba Laddé, ĉefo de la Popola Fronto por refortigo de la lando, intencas renversi la ĉadan prezidanton Idriss Déby Itno, kaj alvokas al granda alianco inter la tuaregoj, la AKIM, la saharanoj de la Fronto Polisario, ktp...

Dume, en Alĝerio, Niĝero, Maŭritanio kaj Burkina Faso alvenis du cent mil maliaj rifuĝintoj, fuĝantaj batalojn el la nordo, dum la Monda Nutra Programo taksas ke, en la nuna kunteksto de sekeco kaj malsatego, kvin ĝis sep milionoj da loĝantoj de Sahelo bezonas tujan helpon.

Philippe LEYMARIE

Ĉu aŭdaco aŭ enŝlimiĝo?

ĈU LA FRANCA prezidantelekto faros ŝanĝon de prezidanto, sen ke la decidaj problemoj de la periodo videblaj ekde 2007 estos deciditaj? La politika alterno estus malpeziĝo por la francoj. Ĉar, trans la plej sentataj miskondutoj de la ĝisnuna prezidanto — lia ĉieĉeesto, lia ekshibiciismo, lia kapablo diri ĉion kaj poste la malon, la fascino, kiun riĉuloj inspiras al li, kiu proksimume egalas al lia emo transformi la senlaborulojn, la enmigrintojn, la islamanojn aŭ la oficistojn en propekajn kaprojn de ĉiaj liaj koleroj —, la pasintaj kvin jaroj estas stampitaj de malprogresantaj politika demokratio kaj popola suvereneco.

Post la referendumo de majo 2005, la prezidant-kandidatoj de la du precipaj partioj reprezentataj en la parlamento ignoris la kontraŭecon de la plej multaj francoj al konstruado de tia Eŭropo, kies ĉiaj konceptaj eraroj hodiaŭ montriĝas. Le referendumo rezultis tamen per senambigua voĉdono, post nacia debato pli bonkvalita ol la nuna elektokampanjo. Kaj la prezidanteco de s-ro Nicolas Sarkozy, kiu devis montri la bonan reakcepton de la politika volismo, finiĝas per sekvo de konsternaj deklaroj. Dum ĉiuj maldekstraj kandidatoj skoldas la bankojn, s-ro François Baroin, franca ministro pri ekonomio, asertas ke, “ataki la financon, tio estas same idiota kiel diri “mi estas kontraŭ la nebulo””. La ĉefministro François Fillon siavice rekomendas al la socialista kandidato François Hollande “submeti sian elektoprogramon al Standard & Poor’s”.*

* Respektive RTL, 22-a de januaro 2012, kaj Le Journal du dimanche, Parizo, 15-a de januaro 2012.

La subordiĝo de la francaj gvidaj rondoj al la “merkatkonforma demokratio”, la kredo de germana dekstro ĉiam pli aroganta, erozias ankaŭ la popolan suverenecon. La forigo de tiu hipoteko estas en la koro de tiu ĉi voĉdonado. Ĝi devigas sen ĉirkaŭiri starigi la temojn de la debato pri Eŭropo. Ĉiu scias, ke la programoj de malabundo, realigataj obstine kaj persiste en la lastaj du jaroj, alportis — kaj alportos — nenian plibonigon de la ŝuldoproblemoj, kiujn ili pretendas solvi. Strategio de la maldekstro, kiu ne kontraŭas tiun financan strangolilon, estas sekve jam dekomence kondamnita. Nu, la eŭropa politika medio malpermesas pensi, ke tio atingeblas sen batalo.

En la momento, la ĝenerala embolio estas prokrastata per torento da mono, kiun la emisi-instituto verŝas, je malalta prezo, al la privataj bankoj, kiun tiuj povas uzi por reprunti ĝin multekoste al la ŝtatoj. Sed tiu paŭzo dependas nur de la bontrovo de la Eŭropa Centra Banko (ECB), apogata sur “sendependeco”, kiun la eŭropaj traktatoj malprudente sanktigis. Por pli longa tempo, la plej multaj membrolandoj de la Unio engaĝiĝis, konforme al la germanaj postuloj obeeme sekvataj de Parizo, akrigi sian politikon de rigoro kaj submeti eventualajn neplenumantojn al meĥanismo de drakona punado, per la Traktato pri Stabileco, Kunordigado kaj Regado (TSKR), nun ratifata.

La puno al Grekio minacas nun Hispanion, al kiu oni ordonis redukti je triono sian buĝetan deficiton, dum ĝia kvoto de senlaboreco atingas jam 22,8 elcentojn. Portugalio ne malproksimas, kiu devas amputi siajn publikajn elspezojn, kvankam la interezkvoto de ĝiaj depruntaĵoj kreskegas (14 elcentoj en marto 2012) kaj la lando dronas en la recesio (-3 elcentoj de kresko en 2011). Trudi redukton de la buĝeto al ŝtatoj, kiuj estas viktimaj de amasa senlaboreco, tio ne estas tute nova: tio estis la ekonomia kaj sociala recepto de la 1930-aj jaroj en Francio ... La socialistoj tiam klarigis: “La deflacio akrigas la krizon, ĝi malaltigas la produktadon kaj ĝi malaltigas la impostojn.”*

* Antaŭparto de la propono de buĝetleĝo de la socialista grupo por 1933.

La stupideco de la aktualaj politikoj estas tamen konsterna nur por tiu, kiu ankoraŭ imagas, ke ili celas servi la ĝeneralan interson kaj ne la rentan oligarĥion, kiu regas la ŝtaton. Se la financo havas vizaĝon, ĝi estas ĝuste tiu.* Nomi tiun malamikon ebligus pli bone mobilizi kontraŭ ĝi.

* Vd nian dosieron “Le gouvernement des banques [La registaro de la bankoj]”, Le Monde diplomatique, junio 2010.

En la kazo de politika alternado en Francio, la kritiko de la TSKR (aŭ aliaj similspecaj politikoj de malabundo) devus esti la absoluta prioritato de la nova prezidanto, kia ajn li estos. La sukceso aŭ malsukceso de tiu entrepreno determinos la reston: edukadon, publikajn servojn, impostan justecon, dungon. S-ro Hollande ŝatus disigi la meĥanismon de eŭropa solidareco, kiun li defendas, disde la liberala ŝokterapio, kiun li kontestas. Li promesis “reintertrakti” la TSKR, kun la espero aldoni al ĝi “parton de kresko kaj de dungo” apogitan sur kontinentskalaj industriaj projektoj.

“Nenia maldekstra politiko eblas en la kadro de tiuj traktatoj”, taksas aliflanke s-ro Jean-Luc Mélenchon. Sufiĉe logike, la kandidato de la Fronto de maldekstro oponas la TSKR, kiel ankaŭ la Eŭropan Meĥanismon de Stabileco (EMS, france MES), kiu planas financan helpon al la landoj en danĝero, kiuj antaŭe akceptis drakonajn disponojn de buĝeta ekvilibro. La ekologiisma kandidatino kaj la trockistaj kandidatoj ankaŭ kampanjas por “eŭropa kontrolproceduro pri publikaj ŝuldoj”, eĉ por deklari tiujn kontraŭleĝaj, kun la argumento ke la malaltigoj de la impostoj de la lastaj dudek jaroj kaj la interezoj verŝitaj al la kreditoroj klarigas la plej grandan parton de ilia nuna nivelo.

La plej multaj eŭropaj ŝtatoj, kun ĉekape Germanio, kontraŭas rean intertraktadon de la traktatoj, kaj ili eĉ ne imagas ion tian. Kaj ankaŭ ne, pagi gravajn sumojn al ŝtatoj en financa malfacilo sen ke ili donis garantiojn de sia “bona” mastrumado. Tio signifas, ke ili akceptis novajn privatigojn kaj la malmuntadon de gravaj partoj de ilia sociala protekto (pensioj, kompensaĵo por senlaboruloj, minimuma salajro ktp). “La eŭropanoj jam ne estas sufiĉe riĉaj por pagi ĉiujn kiuj ne laboras”, cetere resumis, la 24-an de februaro 2012, s-ro Mario Draghi, prezidanto de la Eŭropa Centra Banko, en interparolado kun la gazeto Wall Street Journal. La eksa vicprezidanto de Goldman Sachs aldonis, ke “bona” malabundo postulas malaltigi samtempe la impostojn (kion neniu franca kandidato proponas, eĉ ne s-ro Sarkozy ...) kaj la publikajn ŝuldojn.

Tio signifas, ke maldekstra prezidanto stumblus tuj super la opozicio de la plej multaj registaroj de la Unio, tre plimulte konservativaj, kaj super tiu de la ECB, sen forgesi la Eŭropan Komisionon prezidatan de s-ro José Manuel Barroso. La brita, pola kaj itala ĉefministroj, keil la germana kancelierino, tute intence rifuzis akcepti la francan kandidaton, kiun la enketoj deklaras favorato, ĉar li estas taksata malpli kompleza ol la nuna prezidanto.

“Ni estas certe ne favoraj al rea intertraktado, jam indikis s-ro Jan Kees de Jager, nederlanda ministro pri financoj. Aliflanke, se s-ro Hollande volas fari pli da reformoj, tiam ni estos ĉe lia flanko, ĉu temas pri la liberaligo de la servoj aŭ pri la reformoj de la labormerkato.” Resume, la subteno de Nederlando haveblas por ĉiu maldekstra franca prezidanto, kiu realigos politikon ankoraŭ pli liberala ol tiu de s-ro Sarkozy ...

S-ino Angela Merkel tute ne kaŝas sian partian tendencon: ŝi deklaris sin preta partopreni en la renkontiĝoj de la franca dekstrularo. La germanaj socialistoj montras malpli da entuziasmo por siaj francaj kamaradoj. La prezidanto de la socialdemokrata partio, s-ro Sigmar Gabriel, deklaras sin solidara kun ili, sed alia gvidanto, s-ro Peer Steinbrück, kiu ankaŭ esperas anstataŭigi la kancelierinon post dek ok monatoj, juĝis la engaĝiĝon de s-ro Hollande “naiva”, ree intertrakti denove ĉiujn [eŭropuniajn] interkonsentojn”. Li anticipas returniĝon de la franca kandidato: Se li estos elektita, lia politiko povus konkrete malsami al tio, kion li diris.”*

* AFP, 15-a de februaro 2012.

Oni ne povas ekskludi tian hipotezon. Jam en 1997, la francaj socialistoj promesis antaŭ la parlamentaj elektoj ke ili ree intertraktos la Eŭropan Traktaton pri Stabileco, subskribitan en Amsterdamo — “koncedo absurde farita al la germana registaro”, taksis s-ro Lionel Jospin. Kiam ĝi estis en la potenco, la franca maldekstro akiris apenaŭ pli ol la aldono de la terminoj “kaj de kresko” al la tiel nomata “traktato pri stabileco”.

S-ro Pierre Moscovici, la nuna direktoro de la elektokampanjo de s-ro Hollande, revenis en 2003 al tiu semantika pirueto. Se oni relegas tion, tiam malfacilas ne pensi pri la situacio, kiu povus montriĝi ekde la venonta majo: “La Traktato de Amsterdamo estis intertraktita — tre malbone — antaŭ nia alveno en la respondeco. Ĝi enhavis multajn mankojn — kaj unue tre malsufiĉan socialan enhavon. (...) La nova registaro povintus prave ne aprobi ĝin (...), aŭ almenaŭ peti rekomenci ĝian rean intertraktadon. Tio ne estis nia fina decido [s-ro Moscovici estis tiam ministro pri eŭropaj aferoj]. Ĉar ni alfrontis, kun Jacques Chirac kiel prezidanto, la minacon de triobla krizo. Krizo franca-germana, ĉar retropaŝo de nia flanko estus tuj komplikiginta nian rilaton kun tiu esenca partnero (...). Krizo kun la financmerkatoj, kies organizantoj deziris la adopton de tiu Traktato. (...) Krizo de kunlaborado [kun la dekstra prezidanto, -vl], fine. (...) Lionel Jospin decidis, prave, deloki la terenon, per tio ke li serĉis samtempe elastan retiriĝon kaj solvon desupre. Tio signifas, atingante, por la prezo de sia konsento al la Traktato de Amsterdamo, la unuan rezolucion de Eŭropa Konsilantaro dediĉitan al la kresko kaj al la dungo.”*

* Pierre Moscovici, Un an après [Jaron poste], Flammarion, Parizo, 2003, p. 90-91.

En la hipotezo de prezidanta, poste parlamenta venko de la maldekstro en majo-junio 2012, du elementoj estus malsamaj ol la ĉi tie pentrita bildo. Unuflanke, la franca plenuma potenco jam ne estus dividita kiel antaŭ dek . kvin jaroj; sed, aliflanke, la politika ekvilibro de Eŭropo, kiu tendencis al centra maldekstro en 1997, tendencas nun trote al la dekstro. Malgraŭ tio, eĉ tiom konservativa registaro kiel tiu de la hispana ĉefministro Mariano Rajoy maltrankviliĝis pri la kuracado per eterna malabundo, kiun la germanaj regantoj preskribis al ĝi. La 2-an de marto 2012, li konatigis sian “suverenan decidon” ne akcepti la eŭropan buĝetan trudkitelon.

Preskaŭ samtempe, dekduo da aliaj landoj, inter ili Italio, Britio, Pollando, postulis reorientiĝon de la ekonomia politiko elkovitaj de la franca-germana tandemo. s-ro Hollande povus ja ĝoji pri tio. Li efektive esperas, ke lia eventuala elekto ŝanĝos la kontinentajn fortrilatojn, sen ke li devus pruvi sian forton — kion li evidente abomenas — kontraŭ pluraj eŭropaj registaroj, la ECB kaj la Komisiono de Bruselo.

Sed, la reorientiĝo, kiun la liberalaj landoj volas, havas apenaŭ ion komunan kun tiu, kiun li mem rekomendas. La vorto “kresko” signifas ĉe iuj la adopton de thatcher-ismaj politikoj de propono (malaltibo de impostoj, socialaj kaj mediaj malreguladoj), ĉe aliaj tutan gamon de publikaj investoj (edukado, esplorado, infrastrukturoj). La dubsenceco ne eterne daŭrigeblos. Tre rapide necesos konsideri la “eŭropan malobeon”, kiun rekomendas s-ro Mélenchon kaj aliaj fortoj de la maldekstro. Aŭ, senespere daŭrigi la ĝisnunan kurson.

Kun la escepto de tio, kio distingas ilin — ekz-e pri imposta justeco —, s-roj Sarkozy kaj Hollande apogis la samajn eŭropajn traktatojn, tiujn de Mastriĥto kaj de Lisbono. Ili ambaŭ decidis drakonajn celojn por redukti la publikajn deficitojn ( 3 elcentoj de la malneta enlanda produkto en 2013, 0 elcento en 2016 aŭ en 2017). Ili ambaŭ kontraŭas la protektismon. Ili atendas ĉion de la kresko. Ili defendas identajn orientiĝojn de ekstera politiko kaj de defendo, tiel ke eĉ la reintegriĝo de Francio en la integrita komando de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) jam ne estas kritikata de la francaj socialistoj.

Tamen la horo venis por rompi kun ĉiuj ĉi pozicioj. Ŝanĝi la prezidanton estas la kondiĉo por tio. Sed nek la historio de la maldekstro en la potenco nek la evoluo de la nuna elektokampanjo ebligas pensi, ke tio povus sufiĉi.

Serge HALIMI.

Elektado en Francio

La elektado por prezidanto estas, en Francio, “la patrino de ĉiuj elektadoj” kaj la arda punkto de la politika debato. Ĝi okazas ĉiun kvinan jaron. Temas pri rekta universala voĉ-donado en du sinsekvaj balotadoj. Principe ĉiu ajn franca civitano rajtas kandidatiĝi por la unua balotado, ĉi-foje okazonta la 22an de aprilo. La kandidato devas plenumi kelkajn antaŭkondiĉojn, ekz. havi la apogon de 500 jam-antaŭe-elektitoj el almenaŭ 30 malsamaj departementoj*. Se neniu kandidato atingas plejmulton da voĉoj (pli ol 50%), du semajnojn poste okazos la dua balotado. Ekde la fondo de la Kvina Respubliko en 1958, ĉiam okazis dua balotado, kiun partoprenas nur la du kandidatoj atingintaj plej multajn voĉojn ĉe la unua. T.e., oni devos atendi ĝis la 6a de majo por koni la rezulton. Intertempe, la tuta politika vivo turniĝas ĉirkaŭ tiu centra evento.

* Ĉi tiu postulo montriĝis nesuperebla almenaŭ por du gravaj kandidatoj: Dominique de Villepin, gaŭlisto, eksa ĉefministro, kaj Corinne Lepage, ekologiistino, eksministrino, ekskluditaj el la konkurado.

Ĝis nun neniu povas konsideri la partion gajnita, kvankam — laŭ ĉiuj sondadoj — la finalon ŝajne ludos du kandidatoj: la eliranta konservema prezidanto Nicolas Sarkozy kaj la socialista partiestro François Hollande. Sed ankoraŭ restas pluraj semajnoj da kampanjado, dum kiuj multo povas okazi*. Kaj krome triono de la elektontoj ankoraŭ ne decidis, kiun elekti...

* Ekz. la murdo de tri armeanoj en la sudo de Francio kaj la abomeninda buĉado de judaj infanoj en Tuluzo la 19an de marto 2012, faritaj de juna ĝihadisto ligita al Al-Kaida, forte influis la kampanjon, memkompreneble donante apartan ĉefrolon al la eliranta prezidanto Nicolas Sarkozy.

La debatoj okazadas en kunteksto markata de du ĉefaj fenomenoj: 1) la plej granda ekonomia kaj sociala krizo, kiun Francio suferis en la lastaj jardekoj*; 2) kreskanta malfido pri funkciado de reprezenta demokratio.

* Mallaborec-indico: 9,8%. Senlaboreco ĉe malpli-ol-25-jaruloj: 24%. Entuta nombro da senlaboruloj: 4,5 milionoj.

La Konstitucio permesas nur du sinsekvajn mandatojn. Prezidanto Sarkozy oficiale deklaris sin la 15an de februaro 2012 kiel kandidaton por sukcedi sin mem. De tiam la potenca maŝinaro de lia partio, Unuiĝo por Popola Movado (UMP), svingoplene ekfunkciis kaj sukcesis, ke ĉiuj aliaj dekstraj kandidatoj (krom la aŭtonomema Nicolas Dupont-Aignan) forlasu la batalkampon por lasi lin kiel solan reprezentanton de la konservemaj ideoj*. La batalo tamen ne estos facila. Ĉiuj sondadoj aŭguras al li malvenkon antaŭ la socialdemokrata kandidato François Hollande.

* Favore al Sarkozy retiriĝis de la konkuro: Christine Boutin (kristandemokrata partio), Hervé Morin (Nova Centro) kaj Frédéric Nihous (Ĉaso, Fiŝado, Naturo kaj Tradicioj). Pro la sama kialo la centrulo Jean-Louis Borloo ne kandidatiĝis. Krome la forigo de Dominique de Villepin kaj de Corinne Lepage havos kiel konsekvencon, ke plejmultaj el iliaj elektontoj apogos la elirantan prezidanton.

Sarkozy iĝis tre malpopulara. Multaj homoj eksterlande ne kapablas koncepti tion, ĉar ili vidas nur lian bildon kiel internacia, energiplena estro gvidanta, kune kun Angela Merkel, la EU- kaj la G-20- pintkunvenojn. Krome, en 2011 li alprenis kvazaŭ funkcion de armeestro kaj sukcesis venki du militojn, en Ebura Bordo kaj en Libio. Aliflanke, el la vidpunkto de “steleco”, lia edziĝo al la fama eksmodelo Carla Bruni, kun kiu li ĵus havis filinon, kontribuas al lia konstanta gastado sur la paĝoj de la klaĉgazetoj. Tio kaŭzas la perpleksecon de la eksterlanda publika opinio pro lia eventuala malvenko ĉe la elektado.

Sed, unue, oni devas preni en konsideron preskaŭ universalan politikan principon: oni ne venkas elektadon pro bona bilanco, kiom ajn elstara, ĉe ekstera politiko. La plej konata historia ekzemplo estas Winston Churchill, la brita “olda leono” venkinta la Duan Mondmiliton kaj perdinta la elektadon en 1945... Aŭ Richard Nixon, la usona prezidanto, kiu finis la vjetnaman militon kaj rekonis Popolan Ĉinion, sed kiu vidis sin devigata demisii por ne esti eloficigita... Ni aldonu, ke plia leĝo ŝajnas esti enhejmiĝinta en Eŭropon en la lastaj krizo-jaroj: neniu eliranta registaro estis reelektita.

Due, ni havas la bilancon de lia mandato, kiu estas abomeninda. Krom la multnombraj skandaloj trafintaj lin, Sarkozy estis la “prezidanto de la riĉuloj”, al kiuj li donacis nekredeblajn impostmalaltigojn, dum li foroferis la mezajn klasojn kaj malkonstruis la socialan ŝtaton. Tiu agmaniero nutris la kritikojn de la civitanoj, kiuj iom post iom vidis sin sieĝataj de malfacilaĵoj: perdo de laborposteno, redukto de la nombro da ŝtatoficistoj, plialtigo de la pensiaĝo, kresko de la vivkostoj... Li ne plenumis siajn promesojn. Kaj la elreviĝo de la francoj pliintensiĝis.

Sarkozy faris ankaŭ enormajn erarojn ĉe sinprezento. La nokton de sia elekto-venko en 2007 li paradis en fama pariza restoracio ĉe la Avenuo de la Elizeaj Kampoj per senzorga festado, kune kun manpleno da multmilionuloj. Tiu senfina diboĉado ĉe Fouquet’s iĝis simbolo de la vulgareco kaj elmontremo de lia mandato. Tion la francoj neniam forgesis kaj multaj el liaj propraj modestaj elektintoj neniam pardonis al li.

Lia hiperaktiveco, lia volo esti ĉie kaj decidi ĉion, igis Sarkozy forgesi fundamentan regulon de la Kvina Respubliko: la prezidanto — kiu posedas pli da povo ol iu ajn alia registo el la grandaj demokratioj tutmonde — devas scii teni sin. Prudente dozi siajn publikajn aperadojn. Esti la majstro de la duonombro. Ne bruligi sin pro troa elmetiĝo al lumo. Kaj ĝuste tio okazis al li. Lia hipervidebleco baldaŭ erodis lian aŭtoritaton kaj transformis lin en lian propran karikaturon, tiun de gvidanto konstante fajra, impeta, ekscitata...

Ĝis nun eĉ unu sondado ne antaŭvidas lian venkon ĉe la elektado. Sed Sarkozy estas batalanto preta je ĉio. Kaj ankaŭ, foje, senskrupula bubaĉo, kapabla agi kiel vera aventuristo, tiel ke de post la pasintmonata kampanjo-lanĉo li tute senĝene ne hezitis prezenti sin — li, kiu estis la “prezidanto de la riĉuloj” — kiel “la kandidaton de la popolo” uzante argumentojn proksimajn al ksenofobio por forŝteli voĉojn de la ekstrema desktro. Tio ne estis malefika el elekto-vidpunkto. Kaj li tuj akiris plurajn eblajn voĉojn kaj tiel metis sin super la socialistan kandidaton...

La socialista kandidato, François Hollande, estas nuntempe la klara favor-prognozato ĉe la sondadoj. Ĉiuj senescepte aŭguras lian venkon la 6an de majo. Malmulte konata eksterlande, Hollande estas konsiderata de siaj propraj elektantoj kiel burokrato, ĉar dum pli ol 11 jaroj (1997-2008) li estis ĉefsekretario de la socialista partio*. Malsame ol sia ekskolegino Ségolène Royal, li neniam estis ministro. Kaj lia nomumo kiel kandidato de la socialistoj ne estis memkomprenebla. Lin oni nomumis nur post durega antaŭelektado en lia partio (tiun antaŭelektadon pro ege konataj kialoj* Dominique Straŭss-Kahn, la preferato de la socialistaj elektantoj, ne povis partopreni).

* Laŭ sondadoj du trionoj de la voĉdonontoj por Hollande deklaras, ke tion ili faros pro “malaprobo de Sarkozy”; nur unu triono asertas aliĝi al la ideoj de Hollande.
* Legu Ignacio Ramonet, Devojiĝinta maldekstro, Le monde diplomatique en Esperanto, junio 2011.

François Hollande estas centra social-liberalulo, konata pro sia lerto kiel intertraktanto kaj pro sia malkapablo preni decidojn. Oni riproĉas al li esti tro mol-kora kaj pluteni la staton de konfuzo. Lia ekonomia programo en sia esenco ne klare diferencas de tiu de la konservemuloj. Asertinte dum prielekta parolado, ke “la ĉefa malamiko” estas la financoj, li haste vojaĝis al Londono por trankviligi la merkatojn memorigante ke neniu malŝtatigis kaj liberaligis pli ol la francaj socialistoj*. Pri la eŭro, la nacia ŝtatŝuldo aŭ la buĝetdeficitoj Hollande — kiu nun asertas voli denove intertraktadi la Fiskan Interkonsenton* — troviĝas sur la sama linio kiel aliaj socialdemokrataj gvidantoj, kiel Georgios Papandreu (Grekio), José Sócrates (Portugalio) kaj José Luis Rodríguez Zapatero (Hispanio), kiuj forĵurinte siajn principojn kaj akceptinte la bruselajn pendumadojn estis elĵetitaj el la povo.

* The Guardian, Londono, 14a de februaro 2012.
* Legu Ignacio Ramonet, Novaj protektoratoj, Le monde diplomatique en Esperanto, marto 2012.

La politika moleco de François Hollande fariĝas pli evidenta ĉe komparo kun la kandidato de la Parti de gauche [Maldekstra Partio], Jean-Luc Mélenchon. Sondadoj aŭguras al li 14% de la voĉoj, kio igas lin la nova sensacio de ĉi tiu elektado. Liaj mitingoj altiras plej multe da homoj kaj liaj paroladoj — modeloj de popolklerigado — rikoltas plej da entuziasmo. Dimanĉon la 18an de marto, en la datreveno de la revolucio de la Pariza Komuno, li sukcesis mobilizi ĉ. 120 000 personojn sur la placon de Bastilo: io simila ne okazis dum la lastaj 50 jaroj. Ĉio tio povus iom puŝi tiun partion direkte al la maldekstro de la socialistoj kaj de François Hollande, kvankam la diferencoj en la principoj estas abismaj.

La programo de Jean-Luc Mélenchon, resumita en libreto kun la titolo L’Humain d’abord! [Unue l’o homa!] *, kiu jam vendis centojn da miloj da ekzempleroj, proponas i.a.: disdividi la riĉaĵojn kaj forigi la socialan malsekurecon; forpreni de la bankoj kaj la financmerkatoj la povon; starigi ekologian planadon; kunvoki konstitucian asembleon por fondi novan respublikon; liberigi sin de la Lisbona Traktato kaj konstrui alian Eŭropon; ekigi la maltutmondigon...

* http://www.lhumaindabord2012.fr

La popola entuziasmo rikoltata de Jean-Luc Mélenchon donas novan esperon al la laboristaj klasoj, al la veteranaj aktivuloj kaj al la amaso da junaj indignantoj. Estas samtempe respondo al demokratio en krizo, ĉar multaj civitanoj ne plu kredas pri la politiko nek pri la elektado-rito.

Dum malŝvelas la ekstrema dekstro kaj fiaskas la provo revivigi ĝin per la eksperimento Marine Le Pen, ĉi tiu franca elektado por prezidanto povus pruvi, ke en ĉi tiu konfuziĝinta kaj kriza Eŭropo plu vivas la espero konstrui pli bonan mondon.

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, aprilo 2012.

Universitatoj fronte al la defio de internaciaj normoj

Esti studento en Vjetnamujo

Same kiel ties najbaroj, Vjetnamujo spertis kreskomalrapidiĝon en 2011. Ĝi krome havas inflacion je 20% kaj la malkresko de la aĉetpovo rezultigis milon da strikoj, aparte inter la nekvalifikitaj laboristoj. Pli ol iam ajn, la esperoj al ekonomia kaj socia altiĝo implicas pli bonan edukadon, aŭ eĉ aliron al supera instruado.

“MI TRE ŜATIS manipuli la kalaŝnikovan fusilon. Tiel, mi ĉiam scipovos defendi min kontraŭ la malbonaj imperiistoj!” ekridegas Hien*. La junulino aludas al la teoriaj kaj praktikaj militistaj instruoj, dum ŝia unua monato en la universitato. Ŝia kazo tute ne estas escepta: la instruistoj de la popola armeo gvidas similajn kursojn en ĉiu altlernejo de la lando. Dum la unua jaro, la studentoj devas ankaŭ digesti sepĉapitran manlibron pri la “penso Ho Chi Minh”, el la nomo de la fondinto de la demokrata Respubliko Vjetnamujo en 1945. Senkonsidere ĉu ili destinas sin esti fizikistoj, librotenistoj aŭ instruistoj pri plastaj artoj, ili devas asimili la oficialan politikan gvidlinion. Ĉar, devenantaj el socio travivinta tri jardekojn da milito kontraŭ la franca koloniinto, kaj poste kontraŭ la usona invadanto, la junaj vjetnamoj restas mobilizeblaj patriotaj milicianoj. Hien, same kiel aliaj, foje preferas ridi prie.

* La personaj nomoj estas ŝanĝitaj.
Ene de dudek jaroj, la nombro de studentoj dek-triobliĝis

Efektive, la pezo de la armeanoj kaj la rolo de la doktrino ŝajnas pli kaj pli malmodernaj. Ĉu tio estas ligita al la kresko de la studentnombro? Inter 1987 (unu jaron post la konvertiĝo al la merkat-ekonomio, doi moi) kaj 2009, ŝanĝo en la supera instruado estis rimarkinda: trioble pli da profesoroj, preskaŭ kvaroble pli da instruejoj kaj... dek-trioble pli da studentoj*. En tiu lando je 87 milionoj da loĝantoj, studentoj estas 2 milionoj. Kun nur 16% de samaĝula klaso trans la nivelo de abituriento, Vjetnamujo estas malproksima de siaj grandaj aziaj najbaroj. Sed la ekzisto mem de amasa supera instruado ne estis evidenta en ĉi tiu lando tradicie kampara lando. Ĉi tiun rapidegan sukceson oni ŝuldas al la politika volo.

* Tio estas respektive 61.190 kontraŭ 20.172; 376 kontraŭ 101; 1.752.561 kontraŭ 133.136. Vd Gai Sheridan, “Vietnam: Preparing the higher education sector development project (HESDP)”, Azia Banko por disvolvado, junio 2010. Se ne estas alia indiko, la universitataj statistikoj cititaj en ĉi tiu artikolo devenas el tiu raporto.

Tuj post la sendependiĝo, Ho Chi Minh lanĉis vastan kampanjon kontraŭ analfabetecon, nome de la principo “emancipo per instruado”. Poste, la ekzemplo de la “frato-landoj” el la orienta bloko, la kunlaborado kaj interŝangoj kun Sovetunio kaj ties “satelitoj” rezultigis tre centrigitan modelon, kie la plej bonaj elementoj devis fariĝi la kadruloj de la nacio kaj de la partio. Ĉi tiun sistemon nun modifas gravaj evoluoj kaj esperoj levitaj de la transiro al kapitalismo.

Inter aliaj skuitaj travivoj, tiu de nia intervjuita studentino estas interesa kaj klariga. Naskita en 1985 en provinco Bac Ninh, Hien, nur sesjara, estas sendita al Hanojo de siaj agrokulturistaj gepatroj, kiuj jam zorgas pri ŝia estonteco: ili deziras profiti el la pozicio de la avo, presisto en la armeo. Ŝtatfunkciulo kaj armeano, la avo estas duoble privilegiita en lando, kiu apenaŭ eliras el malsat-stato. Danke al lia apogo, abiturientiĝinte, la junulino eniras, jardekon poste, publikan kaj nemultekostan pres-lernejon (1,5 milionoj da dong jare, tio estas malpli ol 60 eŭroj). Sed la diplomo, post trijara studado, destinas ŝin nur al laborista posteno. Tiam dudek-unu-jara, komparante sin al aliaj junuloj, ŝi opinias sian lernadon senvalorigita. “Tiam mi decidis ke mi nepre trapasu la konkurson al la nacia universitato de Vjetnamujo (NUV). Mi prepariĝis dum unu jaro al la granda elprovaĵo de julio.”

95% el la liceanoj ja sukcesas la abiturientan ekzamenon, sed la elprovaĵoj, kiuj donas aliron al la universitato estas multe pli selektaj. La junulino malsukcesas. Ŝi do ŝanĝas sian elekton al duonpublika duonprivata lernejo: la universitato Thang Long kaj ties fako pri komerca angla lingvo. La lernokostoj (480 eŭroj jare, tio estas sepoble la minimuma monata salajro) estas ne kompareblaj kun tiuj de la preslernejo, nek kun tiuj (100 eŭroj jare) de la NUV, kiun ŝi celis. “Mi ne pagas por loĝejo ĉar mi vivas ĉe miaj geavoj, sed tio ĝenas min. Mi do rekomencis labori.” Dumtaga laboro, en komerco de vinoj kaj alkoholaĵoj. Vespero estas dediĉita al studado. En oktobro 2011, Hien finfine sukcesis la licencion. Tamen sen garantio, ke la nova diplomo donos al ŝi kontentigan postenon.

Laŭ la respondeculoj mem, nur 60% de la studentoj estas dungitaj elirante el la universitato; kaj triono da ili dungiĝas en sektoro senrilata kun ilia studado*. De la mezo de la 1990-aj jaroj, la soveta modelo solviĝis en ĥaosa oferto-sistemo. Nun kunekzistas, ekzemple, la mallonga ciklo de la profesiaj lernejoj; studado alterne kun laboro en entrepreno, daŭre favorata de la “socialista” ŝtato; universitata unua ciklo, kiu daŭras foje ses jarojn, aŭ foje nur ses semestrojn, se la universitato alproksimiĝis de la eŭropa modelo; duoblaj vojoj kondukataj kune kun eksterlandaj organismoj; aŭ ia “internacia” diplomo proponata de anglo-saksa business school je 4.000 dolaroj jare...

* Nhan Dan, Hanojo, 19-a de septembro 2011.
Dek luantoj multope dormas sur kvin duetaĝaj litoparoj.

Vespermanĝo en la hanoja kvartalo Cau Giay. Same kiel ĉiuvespere, kvar studentinoj de la komerco-universitato vespermanĝas per rizo kaj legomoj, instalitaj sur la nura lito de la ĉambro, ligna tabulo sen matraco, 2 metrojn longa kaj 1,50 metron larĝa. Nokte, la kvaropo dormas transe sur la sama lito. Cetere ili dividas ĉion. “Por tiuj dek ok kvadrataj metroj, ni pagas 40 eŭrojn monate, diras Tuoi. Al tio ĉiu aldonas 1,60 eŭron por akvo, 2 eŭrojn por elektro kaj 3,20 eŭrojn por la Interreto.” Du amikinoj alvenas, el la tute proksima universitato. Unu proponas strangajn kaŝtanojn kun kornoj: trapofruktoj. Ili iom ĵaluzas siajn kamaradojn, kiuj loĝas tiom proksime de la kursejo; koncerne ilin, longa vojo hejmen atendas ilin. Sed la malproksimeco havas avantaĝon: estas trione malplikoste. Tiu ŝparo ne estas neglektinda. La ses kamaradinoj devenas de provinco; iliaj gepatroj estas agrokulturistoj aŭ laboristoj, kun monata enspezo plej ofte ĉirkaŭ 50 eŭroj. La elekton de la universitato kondiĉigis la financa demando, pli ol ĉiuj aliaj konsideroj.

Sama konstato sur la tria etaĝo de la dormejo ligita al la ekonomio-universitato, ĉe alia flanko de Cau Giay. En la ĉambro 410, dek luantoj tiel multope dormas sur kvin duetaĝaj litoparoj. Sen kuirejo, sen varma akvo, sen klimatizo; du krudaj necesejoj. Sed la prezo estas senkonkurenca: unu loko kostas nur 3,50 eŭrojn monate. “Ni rajtas tion ĉar en la liceo ni estis la plej bonaj”, diras Quynh, 21-jara. “Konforme kun la edukaj politikoj de la registaro, la universitataj loĝejoj estas prioritate por la indaj lernantoj, venantaj el la foraj kaj malriĉaj regionoj”*. En ĉi tiu ĉambro, la atenton altiras ne tiom la pluŝ-pupoj, kiom la tekokomputiloj. “Danke al la student-prunto, ni rajtas prunti por nia studado 300 eŭrojn.” La komputilo uzas la tutan sumon, sed oni ne povas vivi sen, tiom por konektiĝi al Zing, la vjetnama Facebook, kiom por la studoj. “Niaj profesoroj sendas al ni taskojn perrete, aŭ anoncas nuligon de kurso. Bedaŭrinde la konekteblo en ĉi tiuj ĉambroj estas tre malbona. Ekzemple ne eblas legi la gazetaron.” Malgraŭ ĉi tiuj malagrablaĵoj kaj malgraŭ la malhelpo al intimeco, Quynh deklaras sin kontenta: “mi vivas en ĉi tiu dormejo de tri jaroj. En la antaŭa, la necesejoj estis vere malbonaj, kaj muso eĉ mordis min! Ĉi tie ne mordas musoj...”

* Laŭ raporto de decembro 2009 pri 196 publikaj altinstruejoj, 20% de iliaj 855.337 studentoj loĝis tiam en universitata loĝejo. Vd Thanh Nien, Ho Chi Minh-urbo, 26-a de oktobro 2010.

La studentinoj estas pli babilemaj pri siaj vivkondiĉoj ol pri la instruado mem. Oni komprenas, inter la vortoj, ke diligenteco ne estas la ĉefa virto de iliaj profesoroj; ke la kursoj, remaĉado de seninteresaĵoj, iom malharmonias kun la atendoj de juna generacio, uzanta la Interreton; kaj ke akiri stipendion por studi eksterlande estas ĉiama deziro. Por havi precizan opinion pri la instrua enhavo, oni legu la diversajn raportojn dediĉitajn al la publika sistemo. Sed la historio kaj la burokratio konfuzis la vidaĵon, multobligante la kuratorojn: la ministrejo pri edukado kaj klerigo ĉapelas nur 14,5% de la 376 superaj instruejoj. La aliaj ministrejoj regas alian parton, 31%; la popolaj komitatoj (kvazaŭ municipoj), 33%. Kaj 21,5% estas privataj...

La hidraŭliko-universitato, ekzemple, estas sub la aŭtoritato de la ministrejo pri agrokulturo kaj kampara disvolvado. Ĝi estas kvindekjara. La rozkolora konstruaĵo ne tro videbligas sian aĝon; ĝia floranta aspekto eĉ agrable kontrastas kun la poluo de la ĉea bulvardo. La supera instruejo, kiu fieras pro la premioj atribuataj de la komunista Partio kaj la registaro — “heroo de la laboro”, “ Ho Chi Minh-medalo”... — estas fama pro sia avangarda eduka strategio, kiun la vicrektoro Trinh Minh Thu tiel prezentas: “La aliĝkostoj estas normaj, ĉar ni estas en NUV. Tamen, ni havas modernajn projekcio-sistemojn, la Wi-Fi-Interreton por ĉiuj, kaj ni provizas senpage la manlibrojn. Kiel ni faras? Ni monvetas sur la aplikata esplorado kaj la transdono de teknikoj. Ĉi-semajne, ekzemple, studentoj iris observi la Ruĝan Riveregon, kiu suferas ensabliĝon. Tia situacio estas okazo studi praktikan problemon por la studentoj. Aliflanke, ni eble sukcesos gajni adjudikon se ni proponos pli bonan solvon ol tiu de entreprenoj. En tiu kazo, la gajnita mono estus investota en materialon kaj salajrojn.”

Pli kaj pli individuigitaj stud-itineroj, malprofite al komuna celo

S-ro Thu senemocie klarigas, ke la publika mono ne sufiĉas por moderna supera instruado. Kvankam la 2011-buĝeto de la ministrejo pri edukado kaj klerigo estas ĉirkaŭ 5% de la malneta enlanda produkto (MEP), ĝi ne povas respondi al la bezonoj de loĝantaro, inter kiu la duono estas malpli ol 26-jara. Eĉ se oni ne rajtas diri tion tro laŭte, la implikado de la privata kaj publika sektoroj estas de multaj jaroj realaĵo. Instruisto de la hidraŭliko-universitato (estas kvin cent) aldonas do al sia funkciula salajro komplementon, pagitan rekte de la dunganta instruejo. Ĉi-kaze, la instruejo povas gajni monon per pint-teknologiaj servoj: la hidaŭlika inĝerierado pli facile vendiĝas ol dramoarto. Laŭ s-ro Thu, instruistoj multnombre kandidatas por instrui ĉi tie. “Tial nia varb-proceduro estas severa, krom por la doktoriĝintoj, kiuj estas tuj akceptataj. Kiuj havas nur magistrecon aŭ licencion devas trapasi ekzamenon, kiu enhavas testojn pri la angla, pri informadiko, kaj parolan lecionon.” Enposteniĝinte, ili ricevas fortajn instigojn de la hierarkio por investi sin en la aktivaĵoj de la universitato. “De 2007, ni provizas komputilon al ĉiuj niaj instruistoj! Ili do ne havas kialon ne ĝisdatigi siajn konojn! Tiel, vi vidas ke ni sukcesas krei bonajn laborkondiĉojn por la instruistoj same kiel por la studentoj.”

La vicrektoro Thu ja firme kaj sincere kredas je sia solvo “ĉiu gajnas” — motivigo pere de la mono alportata de la publik-privataj partneraĵoj — sed tiu parolado estas tiu de malplimulto. Pro konvinkoj, kutimoj aŭ persona pripensado, plej multaj instruistoj malŝatas ŝanĝi siajn pedagogiajn metodojn. Kondiĉe de anonimeco, instruisto de ĉi tiu hidraŭliko-universitato insistis esprimi sian malkonsenton, iom poste en koridoro: “Ni estas konvertiĝantaj al la eksterlanda modelo! La Monda Banko trudis siajn programojn, siajn manlibrojn, siajn laborformatojn. Nu, mi apartenas al la malnova generacio: mi ekinstruis en 1976, kaj post tri jaroj mi emeritiĝos. Dum mia tuta kariero, mi konstatis fortajn rilatojn inter miaj lernantoj, ĉar ili estis membroj de unu klaso kaj havis komunan celon. Ili ĉiuj kune celis la licencion, de la unua ĝis la lasta jaro. Hodiaŭ, kun la individuigitaj itineroj, la interstudentaj rilatoj malstreĉiĝas. Ili lernas en la angla, per la Interreto, kiel ajn.” Sed tiu instruisto, kiu postulas kolektivecon kiel idealon kaj pledas por la majstra rolo de la instruisto, ĉu li diras veron pri sia metio?

La oficiala salajro de la instruistoj estas nur parteto de ilia enspezo

Okaze de la luna novjaro de 2007, kiam li jam eniris sian 80-an jaron, la patro de la vjetnamaj matematikoj verkis artikolon riproĉantan la “senfinan stagnon de la nacia scienco kaj edukado”, kiu ricevis vastan eĥon*. Hoang Tuy vidis kiel kaŭzon de tio, ne la mankon de rimedoj en si mem, sed la paradokson “salajro/enspezo”: la oficiala salajro estas nur parteto de la enspezo. Protektata de sia tutmonda fameco, li povis iri pli profunden ĝis la radiko de la korupto: “Kompreneble, korekti la paradokson estas finance farebla, sed ideologie malfacila, ĉar tio efikus sur nombro da oficialuloj, kiuj profitas el netravidebla regmaniero.” Kvar jarojn poste, en fiziko-laboratorio en Hanojo, tri tridekjaruloj, doktoriĝintaj aŭ doktoriĝantaj, pasie pridiskutas tiun artikolon. “La baza salajro de ŝtatfunkciulo estas 75 eŭroj. La instruistoj ja krome ricevas 40-procentan kursmonon. Sed la tuta sumo restas tro malalta por vivi, des pli por vivteni familion”, diras Diep. €Sed instruistoj vivas kaj havas familion. Sekve, ili ricevas aliajn enspezojn. Ĉu ili flanke laboras, kaj tio malutilas al ilia instrutasko, ĉu ili profitas el sia pozicio por akiri komplementan monon.”

* Hoang Tuy, “New year, old story”, Tia Sang, Hanojo, februaro 2007.

Ĉi tiuj “komplementoj” estas unu el la plej konataj “sekretoj” de la hodiaŭa Vjetnamujo*. Estas ĉu aldonaj pagendaj vesperkursoj, kiujn studentoj sentas sin devigitaj ĉeesti por ricevi bonajn notojn, ĉu enkasigo de ŝmirmono. Thao tiel rakontas: “Miaj gepatroj ŝatus, ke mi fariĝu universitata profesoro kaj reiru al mia naskiĝurbo, kie estas posteno. Mi havas sufiĉajn diplomojn por ĝi, sed ne tio gravas. Necesas pagi 8.000 eŭrojn por ricevi la postenon! Jarojn da salajroj! Necesas pagi ĉiunivele, je ĉiu departemento [ŝi hezitas]... ĝis la rektoro. Se mi konsentus, kiel mi farus por rehavi mian monon? Nu, mi kreus etan strukturon, kie studentoj pagus por partopreni miajn kursojn; mi pagigus miajn lernantojn; mi profitus el mia situacio. Ĉiuj scius, sed ĉiuj ĝin tolerus.” Ĉi tiuj tri scienculoj pledas por grandaj salajroaltigoj. Sed la ŝtato ne estas riĉa. Kaj, kiam ĝi iomete levas la salajrojn de ŝtatfunkciuloj, ĝia tendenco estas privilegii la korporacion, kiu garantias ĝian povon: la armeon.

* Por analizo de la korupto en la baza kaj duagrada instruadoj, vd Philippe Papin kaj Laurent Passicousset, Vivre avec les Vietnamiens, L’Archipel, Parizo, 2010, precipe la ĉapitrojn 3 kaj 6.

La malbonsento en la eduka fako resendas al pli ĝenerala krizo. La dungitoj de la publika funkcio estis ekonomie malfortigitaj pro stagnantaj salajroj dum la vivkosto ege kreskis en dudek jaroj (20% inflacio en 2011). La evoluo de la labormerkato puŝas la studentojn al la komercaj kaj kontistaj karieroj. Esti kadrulo, jes, sed laŭ la moderna formo de manager (la angla vorto por administranto), kaj laŭeble en internacia firmao, kie la salajroj, foje eksterordinaraj, ekscitas deziron de la junularo.

Hoang parolas tre bone la anglan. Lia patro estas doganisto en Hai Phong, lia patrino laboras en eksterlanda entrepreno: la junulo rekonas, ke li apartenas al ekonomie komforta medio. Kvankam nur dudek-du-jara, li jam komencas sian trian universitatan sperton. Li konsideras sin racia aganto engaĝita en aventuro, kie gravas ne la egaleco de ŝancoj, sed la kapablo maksimumigi siajn atutojn. “Abiturientiĝinte, mi sukcesis la ekzamenon por eniri la universitaton pri internacia komerco en Hanojo, verŝajne la plej fama el la publikaj universitatoj.” Sed lia vera celo estis studi en Aŭstralio. “Mi plibonigis mian nivelon ĉe la Australian Centre for Education and Training (ACET) dum tri-kvar monatoj. Poste, mia dosiero estis sufiĉe bona por esti akceptita en la Monash-universitato de Melburno, en la fako banko kaj financo.”

Kun universitataj kostoj je 25.000 aŭstraliaj dolaroj jare (cirkaŭ 15.000 eŭroj), la familio planis ke la birdeto povos resti for de la nesto nur tri jarojn. Sed la financa krizo venis kontraŭstari tiujn planojn: en 2009, la dong-kurzo subite falis, klarigas la banko-lernanto, kiu ne emas longe paroli pri aliaj riĉeco-fluktuadoj. Li devas reveni komence de 2010, ne fininte sian licencion. Hoang tamen opinias, ke li multon lernis. Li alkutimiĝis al la modernaj instrumetodoj, kaj absolute ne volas reveni en la klasikan sistemon ekviditan kiam li estis 18-jara. Veto al la estonteco, la familia elekto iras al alia marko: la Universitato de la Sciencoj kaj Teknikoj de Hanojo (USTH).

“Kio fariĝos filozofo, historiisto?”

La USTH estas vjetnama publika universitato kreita kaj disvolvata partnerece kun Francujo, tra konsorcio de dekoj da superaj lernejoj kaj esplor-organismoj de Francujo. Ĝi estas la dua tia miksa strukturo, post la Vietnamese-German University (VGU) naskita en Ho Chi Ming-urbo en 2008, ĝi konkretigas ian tipon de estonteco — la liberalan superan instruadon, kiun oni ĉi tie nomas la “novaj universitatoj”: travidebla administrado, organizado laŭ “licencio-magistreco-doktoriĝo”, senperaj ligoj kun la mondo de entreprenoj. Ĉar, laŭ ĝia rektoro, s-ro Pierre Sebban, “la USTH ne havus sencon se ĝi restus pure akademia. Ni proponas esplor-magistrecojn ligitajn kun industrio. Eblas fari bonan sciencon kun partopreno de entreprenoj. Eblas trovi tre altnivelajn postenojn por la studentoj.”

Tio ne estas neglektinda espero: Francujo engaĝiĝis pri 100 milionoj da eŭroj en dek jaroj. Por la celitaj studentoj, la altniveleco ankaŭ havas koston: 600 eŭroj jare por aliĝo. Tio kostas multe malpli, por Hoang, ol la Monash-universitato, por servo, kiun li esperas komparebla: la diplomoj, kunlabore kvalifikitaj de Francujo kaj Vjetnamujo, estas konformaj al la eŭropaj normoj. 60% de la instruistoj estos francoj, 40% vjetnamoj. “Por tiuj ĉi, estas problemo konfesas s-ro Sebban. Ni ŝatus kvarobligi ilian salajron por disponi pri plene engaĝitaj instruistoj. Sed estas pli verŝajne, ke instruistoj jam havantaj postenon aliloke kompletigos sian laboron per instru-horoj ĉe ni.” S-ro Sebban rekonas, ke tie troviĝas la limoj de la aŭtonomio, en kunteksto de tre pezaj administraj strukturoj.

Eble tio ne estas hazardo. La iniciato havas multajn kontraŭantojn kaj suferis forte mallaŭdan gazetaran kampanjon. Produktante nur kelkcentojn da diplomitoj ĉiujare, (maksimume kelkajn milojn), kiel la novaj universitatoj kontribuas al amasa edukado? Kaj ĉu ili ne akaparas monon, kiu povus esti pli bone uzata aliloke? La Azia Banko por disvolvado alpruntis 190 milionojn da dolaroj por la starigo de la USTH, kion iuj komparas kun la 50 milionoj da dolaroj alportitaj fine de 2010 de la Monda Banko por la ĝenerala reformo de supera instruado. Se necesas modernigi, kaj pri tio ĉiu en Vjetnamujo konsentas, ĉu la publika sistemo ne havas la rimedojn por transformi sin sen submetiĝi al eksterlandaj proponoj?

Laŭ s-ro Trinh Van Tung, vicrektoro de la universitato de sociaj kaj homaj sciencoj de la NUV, sociologo en fako didaktiko, “la multaj fondoj de universitatoj de jardekoj montras tre fortan socian postulon rilate superan instruadon. Nia lando havas studo-kulturon, laŭ kiu gepatroj faru ĉion eblan por ke iliaj gefiloj sukcesu, malgraŭ ĉiuj malfaciloj. Fondi multajn universitatojn kondukas konstrui hierarkion. Oni tiel produktas konkurencon. Tio estas laŭ mi pozitiva. Sed ĉu la universitatoj rezervas sufiĉan parton por esplorado?” Li ŝajnas dubi pri tio. “Kio fariĝos filozofo, historiisto? Ĉu eblas taksi ilin en gongoj, en dolaroj? Oni insistas pri fruktoj tuj manĝeblaj, pri la profitdono. Se ni ne donas orientiĝon, se ni ne havas vizion, se ni forgesas la fundamentajn studobjektojn, la sociajn kaj homajn sciencojn, mi opinias, ke la lando ne povos daŭripove disvolviĝi.” Estas bedaŭrinde ebleco, ke la rapida kresko de Vjetnamujo kaj ĝia loko en la tutmondigita ekonomio puŝos ĝin al alia direkto: garantii, ke la malmultekosta laborforto restu tia, kaj ke nur deca kadrularo mobilizu ĝin profite al la maŝino, kiu fabrikas ekonomian kreskon.

XAVIER MONTHÉARD.

Nova situacio

LA ŜANĜO OKAZAS nun ... Kuraĝigita de sia venko en la elektoj, la ŝtatestro trudas sian volon al la ĉefo de la Centra Banko, starigas kontrolon de la monŝanĝoj kaj anoncas, ke li ŝtatigos ŝlosilan sektoron de la ekonomio, kiu estis antaŭ dek tri jaroj forvendita al la privata sektoro. Du membroj de la registaro dekrete nomumita gvidi la grandan entreprenon, kiu nun refariĝis publika, anstataŭas dum la unua sesio la antaŭajn ĉefojn. La Eŭropa Komisiono, sed ankaŭ la Wall Street Journal kaj la Financial Times (“etanima ago de ekonomia piratado”), eksplodigas sian koleron. La semajnulo The Economist rekomendas eĉ, ke la “pirata” lando estu ekskludota el la G20 kaj ke ĝiaj civitanoj (kiuj voĉdonis malbone) ne povu plu vojaĝi eksterlanden sen vizo. La ŝtato pri kiu temas situas ne sur la Malnova Kontinento. Temas pri Argentino. “Ni estas la sola lando en Latinameriko, kaj mi diru en la mondo, kiu ne kontrolas siajn naturresursojn”, pravigis la decidon la prezidantino Cristina Kirchner, la 16-an de aprilo 2012, en la momento de ŝtatigo de la esenca parto de la havaĵo de la hispana multnacia konzerno Repsol, kiu ĝis tiam havis la akcian plimulton de la argentina petrolkompanio YPF. La regulo de publika proprieto estas malpli universala ol s-ino Kirchner sugestas — Total, BP, Exxon ktp estas societoj privataj —, sed ĝi estas ligita kun aliaj bataloj de reakiro de la kolektiva riĉaĵo: la ŝtatigo de British Petroleum fare de Mohammad Mossadegh en Irano en la jaro 1951, tiu de la Suez-kanalo fare de Gamal Abdel Nasser en Egiptio en la jaro 1956, tiu de la alĝeriaj havaĵoj de Elf kaj de Total fare de Houari Boumedienne en la jaro 1971, la sekvestrado de la entrepreno Jukos fare de s-ro Vladimir Putin en Ruslando en la jaro 2003, sen forgesi, en la sama epoko en Venezuelo, la ŝtata ekregado de la petrolkompanio PDVSA fare de s-ro Hugo Chávez.

La registaro de Bonaero riproĉas al la antaŭaj proprietuloj de YPF, ke ili distribuis 90 elcentojn de la profitoj realigitaj de la entrepreno al ĝiaj akciuloj. Manke de investoj, la nacia petrolproduktado malkreskis je 20 elcentoj ekde 2004, kaj la importadoj de energio dudek-obliĝis. Jen situacio tiom pli ĉagrena, ĉar Argentino, instruita de dolora sperto, ne volas plu dependi de eksterlandaj kreditoroj (kaj eĉ malpli de la Internacia Mon-Fonduso por ekvilibrigi sian bilancon.

La aŭdaco de la argentina registaro, bone akceptita de ĝia popolo, sekvigas eksterordinarajn postulojn de kompensado, minacojn de komerca bojkoto kaj la plej mallumajn profetaĵojn. Sed Bonaero memoras siajn katastrof-orakolojn: En 2001, kiam Argentino, senmona, ĉesis repagi sian ŝuldon kaj poste devalutis sian monon, oni antaŭdiris krizon de pagbilanco kaj ekonomian bankroton.* Post tio, ĝiaj bilancoj kun eksterlando fariĝis plusaj, ĝia produktado kreskis je 90 elcentoj, la senlaboreco kaj la malriĉeco malkreskis.* Anstataŭ solidariĝi kun la akciuloj de la hispana multnacia konzerno, Eŭropo prefere inspiriĝu el la argentina politika volismo.

* Vd Maurice Lemoine, “Face aux créanciers, effronterie argentine et frilosité grecque [Fronte al la kreditoroj, argentina senhonteco kaj greka timemo]”, Le Monde diplomatique, aprilo 2012.
* Vd Mark Weisbrot, “Argentina’s critics are wrong again about renationalizing oil [La kritikantoj de Argentino ree malpravas pri la reŝtatigo de petrolo]”, The Guardian, Londono, 18-a de aprilol 2012.

Serge HALIMI.

Socia frustriĝo kaj religia perforto en Niĝerio

Al la originoj de la sekto Boko Haram

Marĝena religia grupo, elkreskigita de mizero, Boko Haram semas ĥaoson en Niĝerio.

OFTE kromnomita “democrazy” (freneza demokratio) pro la socia kaj kultura agitado, kiu ĝin karakterizas*, Niĝerio elkreskigis al si monstron: Boko Haram. En la komenco, antaŭ dek du jaroj, tiu ĉi estis nur kontestema religia movado, kiu provis plenigi la malplenon lasitan de la senzorgeco de la progresemaj partioj. Sed la D-roj Frankenstein de la registaro fine transformis ĉi tiun sekton en geopolitikan vetmonon, aktivan principon de ciklo “atako-reprezalio” tiom spektakla kiom mortiga.

* Vd Jean-Christophe Servant, “Au Nigeria, la charia à l’épreuve des faits”, Le Monde diplomatique, junio 2003.

Ja la politikaj aparatoj — de la reganta Demokata Partio de la Popolo (People’s Democratic Party, PDP) ĝis la norda opozicio, la Partio de ciuj popoloj de Niĝerio (All Nigeria People’s Party, ANPP) — kaj la armeaj sekurecaj medioj, kiuj konsilas la prezidanton Goodluck Jonathan, kontribuis radikaligi la sekton naskiĝintan en la nordoriento de la lando je la komenco de la 2000-aj jaroj. Kruele subpremita, la Komunumo de disĉiploj por disvastigo de la sankta milito kaj islamo (Jama’atu Ahlul Sunna Lidda’ awati Wal Jihad) estas de nun konata sub tiuj du literoj: BH, por Boko Haram — “Book” (libro en la angla) kaj “malpermesita ” en la araba, tiu esprimo signifas la rifuzon de instruado pervertita de la okcidentigo. Inter julio 2009 kaj februado 2011, ĝi asertis respondecon por cent sesdek kvar atakoj, sinmortigaj atencoj, ekzekutoj kaj perarmilaj rabadoj praktikitaj ĝis en la kerno de la federacia ĉefurbo Abuĝo; naŭ cent tridek kvin homoj estis mortigitaj, inter kiuj vasta plimulto estis islamanoj.

La fameco de Boko Haram ne restis nerimarkita de la membroj de Al-Kaido en islama Magrebo (AKIM) nek de la shebab (islamistaj batalantoj) de Somalio. Surprizita, la internacia gazetaro sin demandas, kelkfoje helpe de tre abruptaj mallongigoj*, ĉu la giganto Niĝerio kun ĝiaj cent sesdek milionoj da loĝantoj ne direktiĝas al oficiala disigo inter la islama Nordo kaj la kristana Sudo.

* Vd Joe Brock, “Special report: Boko Haram — between rebellion and jihad”, Reuters, 31-a de januaro 2012.

Tio estas forgesi, ke la vera fendo, en ĉi tiu lando kie pli ol 60% de la loĝantaro vivas per malpli ol 2 dolaroj tage, devenas de la ekstrema malriĉo. La dek du ŝtatoj konsistigantaj la nordan zonon de la federacio — ĉe la limoj de Niĝero, Ĉado kaj Kameruno — restas la malplej evoluintaj de la lando. Malegalecoj kun la Sudo eĉ pliprofundiĝis de la alveno de civilulo, la eksgeneralo Olusegun Obasanjo ĉe la prezidantejo en 1999, post la kvinjara diktatura reĝimo de la generalo Sani Abacha.

En la ŝtato Borno, kie la Yusufiyas de Boko Haram — el la nomo de ĝia forpasinta spirita ĉefo, Ustaz Muhammad Yusuf — komencis sian sangverŝan devojiĝon, tri kvaronoj de la loĝantaro vivas sub la malriĉo-sojlo. Rekordo en la lando. Nur 2% de la 15-monataj infanoj estas vakcinitaj. Ankaŭ la aliro al edukado estas tre limigita: 83% de la junuloj estas nelegipovaj; 48,5% de la lernejaĝaj infanoj ne vizitas lernejon. Kaj 34,8% de la 4-ĝis-16-jaraj islamaj infanoj neniam vizitis lernejon, eĉ koranan: “Tiom da faktoroj, kiuj igas la loĝantaron aparte malforta kontraŭ la negativaj influoj, inter kiuj la perforto*.

* Vd Muhammad Nur Alkali, Abubakar Kawu Monguno kaj Ballama Shettima Mustafa, “Overview of islamic actors in Northeastern Nigeria”, Nigeria Research Network, University of Oxford, januaro 2012.

Yusuf ekfamiĝis en la komenco de la 2000-aj jaroj. Li estas tiam 30-jara kaj predikas en sia vilaĝo, en sia naskiĝŝtato Yobe, najbara de Borno. Li distingas sin de dekmiloj da vojaĝantaj predikantoj gardantoj de “trankvilisma” tradicio, admonantaj al singarda sinteno, kiuj alparolas la amasojn sur bazaroj en la grandaj urboj. Li kontraŭstaras la disĉiplojn de alia niĝeria islamano, Abubakar Gumi, ideologo de la nov-hanbalisma movado Yan Izala (aŭ Izala), forpasinta en 1992*. Tiu ĉi klare kvietiĝis post la alpreno de la ŝario ekde la jaro 2000 en la nordaj ŝtatoj: estis ja unu el liaj ĉefaj postuloj. Li eĉ konsentis partopreni en la oficialaj komisionoj taskitaj pri aplikado de la korana leĝo en tiuj regionoj. Sed la enkonduko de la ŝario montriĝis malpli religia ol politika, kaŭzante mokojn aŭ riproĉojn de la loĝantaroj. La politiko-militistaj medioj de la Nordo ja precipe uzas ĝin kiel premilon en sia lukto kontraŭ la centra registaro. La zakkat* — unu el la kvin apogkolonoj de islamo — eĉ ne estas aplikata.

* La hanbalismo estas la plej rigoreca rito el la kvar madhhab (religiaj skoloj formantaj la islaman juron) de la sunaisma islamo.
* Laŭ la zakkat, ĉiu islamano devas kalkuli, en ĉiu luna jaro, la almozmonon, kiun li donu al la malriĉuloj.
Ege perforta polico

YUSUF, kiu studis teologion ĉe la universitato de Medino en Sauda Arabujo, inspiriĝas el la netoleremaj predikoj de la egipto Shukri Mustafa, bazitaj sur ekskomuniko kaj ekzilo, kaj akre kritikas la regantojn de Abuĝo. Por li, la strikta aplikado de la islama leĝo esprimas idealon de justeco konforma al la instruoj de la profeto. Li rifuzas partoprenon en la balotoj, kaj ankaŭ la komercajn grandajn markojn de la niĝeria agroindustrio — de la Maggi-kubeto ĝis la Dairy Milk lakto-skatoloj. Ĉi tiu rifuzo de “moderneco” tamen ne malhelpas, ke kelkaj mortigistoj de Boko Haram uzis motorciklojn por iri ekzekuti plurajn adeptojn de Izala, kies simpatio al salafismo estas konataj, kaj iujn figurojn de la sufiaj kunfrataroj Tidjaniyya kaj Qadiriya.

La nordo de Niĝerio jam spertis aliajn perfortajn epizodojn ligitajn al alfrontiĝo de “kontraŭ-okcidentaj” islamaj sektoj, komence de la 1980-aj jaroj. La Maitatsine-movado, kiu malpermesis eĉ surhavi brakhorloĝon, tiel invadis la urbojn Maiduguri kaj Kaduna. Ĝia kruela militista subpremo apud la bazaro de Kano — granda urbo de la nordo-, rezultigis pli ol tri mil mortintojn en aprilo 1984.

En aŭtuno 2003, la “ĉiela civito” de Yusuf, starigita en Kannamma, en la kampara parto de la ŝtato Yobe, estas atakita de la ŝtata polico. Pluraj adeptoj estas mortigitaj. La 22-an de decembro 2003, Boko Haram lanĉas sian unuan atakon kontraŭ la sekurec-fortoj, kaj retroiras al Maiduguri, ĉefurbo de la ŝtato Borno, kie ĝi diskrete aktivis por la elekto, en aprilo 2003, de la nova guberniestro, s-ro Ali Moddu Sheriff. Ĉi tiu ja promesis pli striktan aplikon de la ŝario. Tuj post sia elekto, s-ro Sheriff nomumis historian membron de Boko Haram kiel estron de la nova ministrejo de religiaj aferoj: s-ro Buju Foi. La sekto starigas en Maiduguru lernejon kaj moskeon. Ĉi tiuj rapide allogas la senokupajn junulojn de la malriĉaj kvartaloj, sed ankaŭ la deklasigitajn studentojn de la universitatoj, kaj malriĉigitajn ŝtatfunkciulojn. Trans la religio, profunda amarsento animas tiujn loĝantojn, kiuj opinias sin forlasitaj de la elitoj, la centra registaro kaj la federaciaj policistoj, koruptitaj kaj brutalaj.

En oktobro 2004, membroj de Boko Haram atakas veturilaron de sesdek policistoj apud Kala Balge, ĉe la limo de Ĉado. Ostaĝe kaptitaj, dek du policanoj mortis. En Abuĝo la sekretaj servoj de Niĝerio (State Security Service-SSS) komencas maltrankviliĝi. Sed la prezidanto Obasanjo havas aliajn prioritatojn: la popolribelo en la Niĝer-delto, kie bandoj da junuloj atakas la naftoŝaktojn*. Arestita de la SSS, Yusuf estas poste liberigita...

* Vd Jean-Christophe Servant, “Au Nigeria, le pétrole de la colère”, Le Monde diplomatique, aprilo 2006.

En aprilo 2007, la islamano Umaru Yar’Adua anstataŭas s-ron Abasanjo. En Maiduguri, Boko Haram de tiam subtenas la kandidaton de la parlamenta plimulto, s-ro Kashim Ibrahim Imam. Sed, post kampanjo markita de pluraj politikaj murdoj, s-ro Sheriff estas reelektita. Kvar jarojn post kiam li uzis la sekton por akiri la povon, li deklaras militon al ĝi. En junio 2009, dek kvin sektanoj estas murditaj de la ŝtata polico, kiu riproĉis al ili ne porti kaskon sur sia motorciklo. La viktimoj sekvis la funebran procesion de amiko, mortigita de la sama polico. Sur la Interreto Yusuf anoncas, ke li venĝos sin. La 26-an de julio Boko Haram lanĉas vastan ofensivon en kvar nordaj ŝtatoj, atakante bankojn kaj policejojn. La federaciaj polico kaj armeo perforte respondas: pli ol ok cent mortintoj, kaj verŝajne centoj da senjuĝaj ekzekutoj, inter kiuj tiu de Yusuf mem. La bildoj de lia murdo vojaĝas tra la Interreto kaj radikaligas la sekton. Ĝis hodiaŭ, neniu registara enketo-komisiono estis taskita esplori la sangajn eventojn de julio 2009.

Ĉu kompliceco ene de la registaro?

UNU JARON POSTE, en Bauchi, Boko Haram atakas malliberejon liberigante pli ol sep cent homojn, inter kiuj centon da siaj sektanoj. La sekto de nun radias ĝis la braĝoj, kiuj dormas en Jos, en la centro de la lando: de la komenco de la 2000-a jaro, la urbo estas la epicentro de perfortaj interreligiaj alfrontiĝoj, fone de politikaj bataloj celantaj ekregi la ŝtaton Plateau*.

* La 11-an de septembro 2001, dum la mondo rigardas al Nov-Jorko, bataloj inter kristanoj kaj islamanoj mortigas pli ol mil homojn.

Boko Haram ne plu havas centran komandanton, sed konsilion (shura), el verŝajne deko da homoj. Ĝi baziĝas sur du precipaj ĉeloj. Gvidata de la plej proksima kunlaborinto de Yusuf, s-ro Abubakar Shekau, la “historia kanalo” koncentras siajn operaciojn al policistoj, politikaj gvidantoj kaj imamoj, kiuj “mensogas kaj sin kaŝas malantaŭ la mantelon de la religio*; ĝi financas sin atakante bankojn, kiuj praktikas uzuron, kaj verŝajne ankaŭ tirante profiton el siaj intermitaj pafĉesigoj.

* Abubakar Shekau, “Message to President Jonathan 1”, 11-a de januaro 2012, www.youtube.com.

Kaj la internaciisma ĉelo, kiu arigas kadrulojn rifuĝintajn eksterlande post la subpremo de julio 2009, ĝi estas laŭdire gvidata de s-ro Mammam Nur, ligita al la tutmonda ĝihadismo. Al ĝi ŝuldiĝas la ŝanĝo de agmanieroj kaj de la celtabuloj de la sekto: la sinmortiga atenco kontraŭ konstruaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj la 23-an de aŭgusto 2011 en Abuĝo, estis premiero en la historio de Niĝerio. La sektanoj de s-ro Nur ankaŭ verŝajne respondecas pri la atencoj kontraŭ la kristanaj kultejoj, ekzemple tiu de la 25-a de decembro 2011 en Madalla, suburbo de Abuĝo. La 20-an de januaro 2012, Boko Haram atakas Kanon, ĉefurbon de la samnoma ŝtato, en la nordo de la lando. Ok atakoj estas lanĉitaj kontraŭ policejoj kaj oficejoj de la SSS. Eksplodaj veturiloj kaj mortigistoj vestitaj kvazaŭ policistoj rezultigas pli ol cent okdek mortintojn.

Sed kial frapi en la islamaj regionoj, kun risko igi la loĝantarojn malamikoj? En Kano, la reprezentanto de la sekto, s-ro Shekau, altiris simpation en la popolaj kvartaloj. Li povis ankaŭ kalkuli je la antaŭa guberniestro, s-ro Ibrahim Shekarau, membro de la ANPP, malgajninta en la ĝeneralaj elektoj de 2011. Aŭ ĉu eble tiu streĉo-strategio — kiu nun kaptis la atenton de la usona ministrejo pri eksteraj aferoj — profitas al aliaj agantoj?

“La plej granda fonto de maltrankvilo, substrekas la esploristo Morten Bøås, estas la onidiroj pri koluzio inter Boko Haram kaj gvidantoj de la polico kaj ŝtat-aparato. Ĝis nun ni havas neniun pruvon, sed ni devas vidi tion kiel signon de la rimedoj, kiujn iuj pretas uzi por akiri povon kaj riĉaĵojn*.”

* Morten Bøås, “Violent islamist uprising in Northern Nigeria: From the “taleban” to Boko Haram 11”, Norwegian Peacebuilding Resource Centre, 27-a de januaro 2012, www.peacebuilding.no.

Alain VICKY

Supozataj virtoj de obstinado

Pri la moralaj fontoj de konsumredukto

La Eŭropa Unio konsentis, la 21-an de februaro, atribui novan financan helpon al Grekujo, kondiĉe, ke ĝi akceptu “plifortigendan kontrolon” pri ĝia buĝeta administrado. Tiu plano devus iomete pli malbonigi la recesion en lando falinta en ekstremaĵojn. Ĉu la obstino rekomendi rigorismajn disponojn klarigeblas per moralaj certecoj pli potencaj ol racio?

RIGORISMO, konsumredukto, streboj, foroferoj, disciplino, striktaj reguloj, dolorigaj disponoj... Ĉar ĝi konstante trudiĝas al niaj oreloj, per ĝiaj fortaj moraladmonaj implicaĵoj, la krizo-terminaro fine scivoligas. Lastan januaron, ĵus antaŭ la Ekonomia Forumo de Davoso, ties prezidanto, s-ro Klaus Schwab senrezerve parolis pri “peko”: “Ni pagas la pekojn de ĉi-lastaj jaroj”, diagnozis li, antaŭ ol demandi al si “ĉu la landoj, kiuj pekis, precipe tiuj de la Sudo, havas politikan volon entrepreni la necesajn reformojn”*. En Le Point, subplume de Franz-Olivier Giesbert, la nepagitaĵo de niaj senbridaj bakĥofestoj estas pli granda: la ĉefartikolisto bedaŭras “tridek jarojn de stultaĵoj, frenezaĵoj kaj de manko de antaŭvidemo, dum kiuj oni vivis super niaj vivrimedoj*.

* Intervjuo al L’Hebdo, Laŭzano, 18-an de januaro 2012.
* Le Point, Parizo, 23-an de novembro 2011. vd Mathias Reymond, “Les éditocrates sonnent le clairon de la rigueur”, Acrimed.org, 12-an de decembro 2011.

Regantoj kaj komentistoj gurdas la saman fantazian rakonton: montriĝinte mallaboremaj, senzorgaj, elspezemaj, la eŭropaj popoloj estus altirintaj al si, kiel justan punon, la biblan plagon de krizo. Nun, ili devas pentofari. Necesas “buki pli strikte sian zonon”, rehonorigi la bonajn malnovajn virtojn de ŝparo kaj sobreco. Le Monde (17-an de januaro 2012) citas porekzemple Danlandon, modelan landon al kiu “terpoma kuracado” ebligis reiĝi favorato de kvotoficejoj. Kaj la prezidanto de la hispana registaro, s-ro Mariano Rajoy, en sia oficiala komenca parolado, emfaze deklaris al siaj samlandanoj: “Ni alfrontas malplaĉan taskon, kiel tiu de gepatroj devantaj elturniĝi por nutri kvar personojn per mono por du.”

Multaj voĉoj aŭdiĝas, kiuj atentigas pri la trompo de tia rezonado, pretendanta paŭsi la konduton de ŝtato sur tiun de familia mastrumo. Ĝi forĵonglas la respondecon pri la krizo, kiel ankaŭ la neelteneblan pezon, kiun la konsumredukto pezigas sur la loĝantaroj, kies sola kulpo konsistas en tio, ke ili volis kuraci siajn infanojn aŭ pagi iliajn instruistojn. Por privatulo, la buĝeta strikteco povas esti fonto de fiero kaj kontentiĝo; por ŝtato, ĝi signifas ruinon de centmilaj civitanoj, kiam ĝi ne finiĝas, kiel estas la kazo de Grekujo, per vera sociomurdo. En Danlando, precizigis Le Monde, la “terpoma kuracado” montriĝis per ega altiĝo de senlaboreco kaj per severa redukto de socialaj programoj; “sesdek mil familioj perdis siajn loĝejojn”. Tiel, tiu falsa sana prudento ne nur magie forviŝas socialajn malegalecojn kaj kaŝas la ruinigojn de konsumredukto, sed ankaŭ rekomendas, kontraŭ la krizo, ekonomian politikon, kiu ĝuste malplibonigas ĝin malebligante ĉian reprosperigon pere de konsumado. “Ŝparado kaj investado estas virtoj por familioj; por la homoj, estas malfacile imagi, ke land-skale tro da sobreco povas kaŭzi problemojn”, rimarkigas la ĉefartikolisto de Bloomberg Businessweek Peter Coy, la 26-an de decembro 2011.

La alvokoj al pento, neraciaj, ĝustadire deliraj, neniel rilatas al la realo. Kiel, do, kompreni, ke ili daŭre resonas tra la tuta eŭropa spaco? Ĉar ili utilas la dominantajn interesojn, oni respondos. Kaj, fakte, ili donas la okazon elfini, pretekste de la ŝuldo, la detruon de postmilitaj socialaj atingoj, komencatan jam de tri jardekoj. Antaŭ tio, ili jam ebligis, en la viŝia Francujo*, enterigon de la ege “malutila” memoro de la Popola Fronto. La proceso de Riom, kiu okazis en 1942 en tiu urbeto de Puy-de-Dôme [elparolu: puj de dom], celis demonstri, ke la “revoluciaj” regantoj, kiel Léon Blum kaj Eduard Daladier, estis respondecaj pri la malvenko de junio 1940 fronte al la germana armeo. La redukto de la semajna labortempo al kvardek horoj, kaj ne la ĉefstabaj decidoj, estis, laŭ tio, fatala al la francaj trupoj. Cele al “nacia restariĝo”, la marŝalo Philippe Pétain intencis substitui, jam tiam, la “sinofereman spiriton” al la “ĝuema spirito”. Je la komenco de la procezo, la ĵurnalo Le Matin montris Blum-on kiel “la homon, kiu inokulis pigrecan viruson en la popolan sangon”*.

* Viŝia, de Viŝio, kie estis la sidejo de la faŝisma franca registaro tempe de la germana okupado dum la dua mondmilito. -jh
* Citita de Frédéric Pottecher, Le procès de la défaite. Riom, février-avril 1942 [La procezo de la malvenko. Riom, februaro-aprilo 1942], Fayard, Parizo, 1989.
Promeso de renovigo

SED LA INVITO al peniga laboro, plezurrezigno kaj sinofero, ĉu ĝi simple ne estas ruzaĵo por akceptigi al la plej granda nombro ĝian senposedigon? Ĝiaj sincerŝajnaj, pasiaj emfazoj pensigas, ke ĝi ne tute fontas el cinikeco, kaj ke ĝi enradikiĝas en solida kultura fundo. “Tiu ‘sinofera’ humoro, rilata same al la etiko kiel al rezonado, estigas ĉe multaj komentistoj ian perversan ĝojegon, kvazaŭ la popola sufero ankaŭ havus ‘purigan’ dimension ”, konstatas la sociologo Frédéric Lebaron pri la aktuala situacio*. Pétain volis rememorigi al la francoj, ke “de post Adamo, la puno estas alvoko por restariĝo, promeso pri revigliĝo*. Pli samtempe al ni, s-ro Rajoy profetas: “La klopodo ne estos senutila. La nigraj nuboj foriĝos, ni levos la kapon, kaj venos la tago, kiam oni parolos laŭde pri Hispanujo; la tago, kiam ni rigardos malantaŭen kaj kiam ni ne plu memoros la klopodojn.”

* Frédéric Lebaron, “Un parfum d’années trente...” [Etoso de la 30-aj jaroj...], Savoir/Agir n-ro 18, Bellecombe-en-Bauges, decembro 2011.
* Citita de Gérard Miller, Les Pousse-au-jouir du maréchal Pétain[Ĝuinstigoj de la marŝalo Pétain], Seuil, Kolekto “Points-Essais”, Parizo, 2004.

La postulo de la popolo pri decaj vivkondiĉoj ne nur maltrankviligas tiujn, kies interesojn ĝi kontraŭas: ĝi inspiras al ili ian superstiĉan teruron, kvazaŭ tiaĵo prezentus nepenseblan malobservon. Dum la malvenko de 1940, raportis la historiisto kaj membro de la iama rezistado Marc Bloch, la militaj ĉefoficistoj, naskitaj de la alta socio, “akceptis la ruiniĝon, ĉar ili trovis en ĝi jenajn konsolojn: dispremi, sub la ruinoj de Francujo, hontindan reĝimon; ĵeti sin sur la genuojn antaŭ la puno, kiun la sorto estis sendinta al punenda nacio*.

* Marc Bloch, L’étrange défaite [Stranga malvenko], Gallimard, kolekto “Folio Histoire”, Parizo, 1990.

Tiuj, kiuj, pro sia pozicio en la socio, havas nenian objektivan intereson aprobi tiun komprenon de la eventoj, tamen multnombre montriĝas inklinemaj al ĝi. Konsidere la damaĝojn trudatajn al la komunumo, la movadoj de “indignantoj” povas eĉ aperi kiel tute ne sufiĉa respondo; kio supozigas, ke la retoriko pri necesa pentofaro renkontas, malgraŭ ĉio, favoran terenon. En majo 2011, greka oficistino, kies salajro jam malaltiĝis de 1.200 € al 1.050 € por semajna labortempo samtempe kreskinta de tridek sep horoj kaj duono al kvardek horoj, deklaris, ekzemple, esti “preta por kromaj klopodoj*.

* “Comment les Grecs se sont mis au régime sec” [Kiel la Grekoj adoptis abstinan reĝimon], La Croix, Parizo, 8-an de majo 2011.

Iuj ja atentigis pri tio, ke kultura, eĉ religia subtavolo determinas la sintenojn de la ĉefroluloj de la krizo de la eŭro. “Fakuloj kaj politikistoj neglektas faktoron: Dio-n. Alie dirite, la religion, kaj, ĉi-kaze, la luterisman protestantismon. Angela Merkel [germana kancelierino], filino de luterana pastro, posedas senton pri peko, kiel multaj el ŝiaj samlandanoj. Ekzistas germana maniero priparoli la eŭron, kiu odoras je templa influo. Kaj kiu, evidente, nepre naskas konsekvencojn rilatajn al la solvoj proponataj por helpi la eŭropan monunion”, tiel skribis Alain Frachon en Le Monde (23-an de decembro 2011).

Oni povas tamen dubi, ke la influo de la protestantismo limiĝas al la geografia areo kie ĝi, en la deksesa jarcento, ekprogresis. La germana sociologo Max Weber montris per fama eseo, en 1905, kiel la protestanta etiko estis kontribuinta al tio, ke la kapitalismo prosperu, prilaborante “spiriton” favoran al ĝi*. De tiam, kaj ĝis nun, tiu spirito pluas kaj prosperas laŭ aŭtonoma maniero, ekster ia religia ligiteco. Ĝi fine iĝis tiel ĉieesta kaj nevidebla kiel la aero, kiun ni spiras. La historiisto Janine Garrisson citas la ekzemplon de Jean-Paul Sartre, kiu ironiis pri la protestanta fido de sia patrinflanka avo, kvankam li estis mem “multe pli proksima al li, al lia puritanismo, al lia gusto je kono, ol kiom li pretis agnoski. Ĉu tiu ne estas la sama Sartre, kiu proklamas laŭte kaj klare, ke intelektulo, kiu ne laboras almenaŭ po ses horoj tage, ne povas arogi tiun prestiĝan titolon* ?”.

* Max Weber, L’Ethique protestante et l’esprit du capitalisme [La protestanta etiko kaj la spirito de la kapitalismo], tradukita kaj prezentita de Isabelle Kalinovsky, Flammarion, kolekto “Champs classiques”], Parizo, 2000.
* Janine Garrison, L’Homme protestant [La protestantulo], Complexe, Bruselo, 2000.

La tezo de Weber fakte asertas, ke la protestantismo “elirigis la asketismon el la monaĥejoj”, kien la katolikismo ĝin estis izolinta. La kalvinisma doktrino de antaŭdestinismo, laŭ kiu ĉiu homa estaĵo estas deeterne elektita aŭ damnita de Dio, sen ke iu ajn el ĝiaj agoj kapablu pri tio ŝanĝi ion ajn, estus povinta alkonduki al ia fatalismo. Ĝi naskis inversan efikon: per tio, ke ili submetis ĉiun aspekton de sia vivo al strikta disciplino, la fideluloj dediĉis sian tutan energion al laboro, strebante akiri per ekonomia sukceso signon de sia savo.

La riĉaĵo do ĉesis esti kondamnenda — ĝuste la malo okazis. Nur la fakto ĝin ĝui estis riproĉinda. Weber mencias kazon de riĉa fabrikisto, al kiu lia kuracisto konsilis manĝi, por lia sano, po kelkaj ostroj tage, sed kiu ne povis decidiĝi al tia luksaĵo, ne pro avareco, sed pro morala skrupulo. “La ideo de profesia devo, skribas la sociologo, vagas en nia vivo kiel fantomo de pasintecaj religiaj kredoj.” Ĉar ankaŭ la salajruloj devis lerni “plenumi la laboron kvazaŭ ĝi estus absoluta celo por si mem — ia ‘alvokiĝo’ ”. Tiu mensostato, hodiaŭ dominanta, trudis sin nur je kosto de “akra batalo kontraŭ mondo de malamikaj potencoj”, kaj aparte helpe de politiko de malaltaj salajroj: Kalvino opiniis, ke la amaso de laboristoj kaj metiistoj “devas esti konservata en stato de malriĉeco por ke ĝi restu obeema al Dio”. La protestantismo plilarĝigis inter elektitoj kaj damnitoj “foson apriore pli netranspaseblan kaj pli zorgigan ol tiu, kiu apartigis la monaĥon disde la mondo en la Mezepoko — foson, kiu lasis fortan stampon en ĉiuj sociaj sentoj”. La angla puritanismo egale forĝis “leĝaron pri malriĉeco, kies malmildeco radikale kontrastis kun la antaŭaj dispozicioj”.

De tiam, por riĉuloj kaj malriĉuloj, ripozi, ĝui la vivon, “perdi sian tempon” jam ne eblis sen memriproĉa konscienco. Oni komprenas, kiom la nuntempa mondo ŝuldas al tia kompreno, kiam oni legas, ke la luterisma pastro Philipp Jacob Spener, fondinto de la pietismo, publike malaprobis kiel morale kondamnenda “la tenton tro frue emeritiĝi”...

Sume, kiel tio estis komprenita jam en la deksesa jarcento de la germana humanisto Sebastian Franck — citita de Weber-, la Reformacio “trudis al ĉiu homo dumvivan monaĥecon”. La influo de la kristanismo kaj de ĝia senvalorigo de surtera ekzistado estis, danke al tio, grande pliigita. Oni povas konjekti, ke tia spirita kaj kultura heredo iagrade inhibas la eblajn respondojn al la atakoj kontraŭ la socioj. Post la profanigo de ŝtatoj, ĉu ne fine profanigo de spiritoj?

Mona CHOLLET.

En Ugando, renkonto kun forĵetebla laborforto

Afrikaj dungitaj soldatoj por usonaj militoj

Engaĝiĝante en la “milito kontraŭ terorismo” kaj sendante kreskantan nombron da soldatoj tra la mondo, de Irako ĝis Afganujo, Usono tuj renkontis malfacilaĵon: trovi batalantojn. Morti por la patrujo ne entuziasmas Iliajn civitanojn. La armeo sekve rekrutigis neusonajn soldatojn, promesante al ili usonan pasporton. Ĝi ankaŭ petis la servojn de privataj sekurec-entreprenoj, kiuj mem varbas en Afriko helpantojn “forĵeteblajn” post uzo.

“Mi tuj komprenis, ke mi faris la plej grandan eraron de mia vivo. Sed estis tro malfrue. Mi estis subskribinta por unu jaro. Mi devis konduti kiel viro”, vespiras Bernard*, dungita de usona privata sekurec-entrepreno en Irako. Tiu ĉi juna ugandano apartenas al la “nevidebla armeo”* rekrutigita de Usono por subteni ties militojn. Reveninte hejmen fine de 2011, malsana, li konstatis, ke lia rajto pri socia protekto kaj sano, kvankam skribita en lia kontrakto, estas al li rifuzata.

* Pro sekureckialo, ĉiuj nomoj estis ŝanĝitaj.
* Sarah Stillman, “The invisible army”, The New Yorker, 6-a de junio 2011, www.newyorker.com.

Dum iliaj blankaj kolegoj — usonanoj, israelanoj, sud-afrikanoj, britoj, francoj aŭ serboj, dungitaj de entreprenoj kontraktintaj kun la Pentagono (transakcioj estis ĉirkaŭ 120 miliardoj da dolaroj de 2003) — ricevis taŭgajn salajrojn, ofte pli ol dek mil dolarojn monate, la fremduloj (third country national TCN) kiel Bernard, spertis nur arbitraĵojn, malrespekton al la labor-juro kaj malbonan traktadon. Vunditoj sendiskute resenditaj al siaj landoj, ili hodiaŭ ricevas nek helpon nek subtenon de siaj dungintoj.

En junio 2008, kiam Vaŝingtono komencas sian malengaĝiĝon el Irako, ili estas 70.167 TCN kontraŭ 153.300 regulaj soldatoj. Je la fino de 2010 ili estas 40.776; tio estas preskaŭ same multnombraj, kiel la usonanoj (47.305). Ĉi tiuj geviroj estis rekrutigitaj en la sudaj landoj. Miloj da ili estis taskitaj pri plej diversaj taskoj sur la 25 usonaj militbazoj en Irako, inter kiuj la fama Camps Liberty, usona urbeto konstruita apud Bagdado, kiu enhavis iam pli ol 100.000 loĝantojn. La TCN — kiuj estas 59% de la homoj en la sektoro tiel nomata “bazaj bezonoj” — okupiĝas pri kuirado, purigado, prizorgado de la konstruaĵoj, rapid-restoracioj, elektrosistemoj, kaj eĉ la estetika prizorgo de la soldatinoj.

Iuj povas esti kelkfoje taskitaj pri la sekureco de la konstruaĵoj, ofte duope kun regula soldato. Tiel estas por la afrikanoj, kiuj kontrolas la aliron kaj la protekto-murojn de la militbazoj. Ĉi tiuj subsaharanoj estis 15% de la statikaj gardistoj rekrutigitaj de la privataj entreprenoj por la Pentagono.

Inter tiuj malmultekostaj gardistoj, la ugandanoj estas plimulto. Verŝajne ĉirkaŭ 20.000. Kruela paradokso: ili foje estas uzataj por subpremi siajn samulojn, kiel en majo 2010, kiam ili estis vokataj por subpremi ribelon de mil TCN el la hinda subkontinento, en Camp Liberty.

La granda proporcio de ugandanoj en Irako klariĝas pro la politika kunteksto en centra Afriko, komence de la 2000-aj jaroj. Tiam, oriente de Ugando la milito de la Grandaj Lagoj oficiale finiĝis. La ribelintoj de la Rezisto-Armeo de la Sinjoro estis venkitaj, en la nordo de la lando. En najbara Sudano, la interna milito finiĝis, malfermante vojon al la sendependiĝo de la Sudo*. Pli ol 60.000 ugandaj soldatoj troviĝas malmobilizitaj. Irako aperas tiam kiel oportuneco por ili. Krome, Kampalo, unu el la ĉefaj aliancanoj de Usono en la regiono, estas unu el la malmultaj afrikaj ĉefurboj, kiuj subtenis la Bush-administracion kiam ĝi ekigis la militon en 2003. De la mezo de la 1980-aj jaroj la armeanoj de ambaŭ landoj kunlaboras. “En 2005, la usona postulo de dungatoj por la militista kaj sekureca sektoroj rapide kreskegas, rakontas la uganda ĵurnalisto kaj blogisto Angelo Izama.Ĉar la Pentagono serĉas angloparolantojn, efikajn kaj militon spertintajn, tute nature ĝi turnas sin al Ugando*.”

* Post la morto de Joseph Mobutu en 1997, Zairo (hodiaŭ Demokrata Respubliko Kongo) estas ejo de milito, en kiu engaĝiĝas ĉiuj najbaraj landoj, inkluzive Ugandon. Samtempe, Kampalo alfrontas la ribelon de la rezist-armeo de la Sinjoro, sekto gvidata de guruo Joseph Koni.
* http://angeloizama.com.

Laŭ s-ro Norbert Mao, kandidato (neelektita) al la prezidanta baloto en 2011, la sendado de ugandanoj al Irako havas ankaŭ alian motivon: “Eksbatalintoj fariĝantaj senlaboruloj povas krei problemojn. Irako estis tiel konsiderata de la registaro kiel bona maniero senzorgiĝi pri la malmobilizitoj.”* Por nutri ĉi tiun novan eblecon, li precizigas, “entreprenoj fonditaj de usonaj eksmilitistoj ekrilatis kun aliaj, fonditaj de eksrespondeculoj de la uganda armeo”.

* www.norbertmao.org.

Bofratino de unu el la plej famaj entreprenestroj de la sekureca sektoro en Ugando — la generalo Salim Saleh, kiu cetere estas frato de la prezidanto Yoweri Museveni-, s-ino Kellen Kayonga fondis la kompanion Askar. Jam fine de 2005, ĝi varbas por la kompanio Special Operating Consulting (SOC), fondita en Nevado de du usonaj eksoficiroj. Ĝia ĉefa konkuranto sur la loka merkato, la pakistana kompanio Dreshak International, samjare malfermas filion en Kampalo kaj komencas kunlabori kun la usona privata sekurec-kompanio EODT, laboranta en Irako.

Ekde 2006, deko da tiuj, kiujn s-ro Mao nomas “konflikto-entreprenistoj” estas instalitaj en la lando. En la malriĉaj kvartaloj de Kampalo Irako fariĝas la “rando” de la kyeyos (laboruloj kandidatoj al elmigrado). Ekssoldato, kiu engaĝiĝas, povas gajni ĝis 1.300 dolarojn (1.000 eŭrojn) monate, tio estas multe pli ol la salajroj proponataj en Kampalo de la disvolviĝanta sektoro de gardado kaj civila sekureco.

En 2007 pli ol 3.000 ugandanoj estas en Irako. En 2008, 10.000. Iliaj ĉefaj dungantoj estas la usonaj entreprenoj Torres, DynCorp, Triple Canopy, Sabre kaj SOC. “En tiu tempo la afero komencis degeneri en prezomilito, daŭrigas Izama. Pretekste de la saturiĝo de la kyeyos-merkato, la salajroj malaltiĝas. Ili malaltiĝas des pli facile, ke la eksterlanda dungado ne estas regulata en Ugando. Aliflanke, oni tiam serĉas ne nur batalintojn. Kiu ajn povas nun dungiĝi por Irako.” Tiu ĉi dumpado* okazas pro konkurenco de novaj laboristoj varbitaj en Kenjo kaj en Siera-Leono, kaj ĝia disvolvado ne estigas kritikojn de la uganda ministrejo pri laboro. Fine de 2009, la salajroj estas sub 700 dolaroj. Dume, por ĉiu varbita gardisto, la usona kompanio Sabre enspezas 1.700 dolarojn (1.300 eŭrojn) el la usona registaro. Askar, siaflanke, enspezas 420.000 dolarojn (320.000 eŭrojn) por 264 gardistoj laborantaj en Irako ĉe la usona kompanio Beowulf.

* Dumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkurantojn. NPIV kaj Vikipedio uzas la formon “dumpingo”, sed F. Munniksma, en Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj, Kluwer-Deventer, 1974, uzas “dumpado”. -jmc

Rivelitaj de la uganda gazetaro, la unuaj kazoj de ekspluatado de kyeyos eksciiĝas en 2008. Sed Kampalo pluignoras la aferon, kaj nur fortigas, per kelkaj “purig-operacioj” en la medio de tiuj profesiuloj, la pozicion de la kompanioj la plej potencaj... kaj la plej proksimaj de la prezidanto Museveni. Laŭ s-ro Mao, “iri al Irako, tio estis kvazaŭ alkroĉi sin al krokodilo, kredante, ke ĝi savos onin el dronado.” En 2011 la salajroj de la kyeyos en Irako jam falis je 400 dolaroj monate (300 eŭroj), por 6 labortagoj semajne kaj dek du laborhoroj tage. Ĉiuj viroj kaj virinoj renkontitaj, kun aĝo inter 21 kaj 32 jaroj, estis tien senditaj ekde decembro 2009. Antaŭ ol iri al Irako, la plej multaj, devenantaj el la kamparo, jam laboris por gardo-kompanioj de la uganda ĉefurbo. Du el ili studis en la universitato Makerere. Ili malfacile povas rakonti tion, kion ili suferis, interrompante siajn konfidencojn per longaj ĝenecaj silentoj.

Rapide subskribita kontrakto

POR ILI ĉio komenciĝis ĉe Dreshak, kies uganda filio estas instalita centre de Kampala. Dum du monatoj la kyeyos sekvis armean trejnadon celantan testi iliajn kapablojn. Tiu periodo ne estis pagita, la kompanio nur nutris ilin. Post tiu periodo Dreshak petis ilin rehejmeniri kaj atendi esti vokitaj. La atendo por iuj estis trimonata. Kiam ili finfine estis alvokitaj, tio estis kvazaŭ senrevena tago: “Ne plu estis alia ebleco, memoras iu. Dum la atendo, ni elspezis monon sen enspezi. Iuj eĉ ĉion vendis, escepte la seĝojn. La sola farebla afero estis subskribi. Kaj, en tiuj cirkonstancoj, ili povis akceptigi kion ajn.” La kontrakto tiam prezentita havas dek unu paĝojn, subskribendajn en dek kvin minutoj.

Ĉi tiun tagon, la grupo malkovras la nomon de sia fina dungonto: la usona SOC. Bernard memoras, ke li hezitis antaŭ ol subskribi. “Mi laboris en la interreta servo de entrepreno, kaj kiam mi legis la proponatan salajron, mi vere demandis min, ĉu valoris la penon. Estis nur 300.000 ŝilingoj [ĉirkaŭ 90 eŭroj] da diferenco monate.” Pro insisto de siaj amikoj, kaj la persvadaj telefonvokoj de “usona respondeculo”, Bernard fine decidas iri. Du tagojn kaj sep horojn da aviado poste, li paŝas sur la grundo de la internacia flughaveno de Bagdado.

Je tri kvaronhoroj helikoptere de Bagdado, la aviad-bazo Al-Assad estas alia peceto de Usono en arabaj landoj. La SOC-grupo, al kiu aldoniĝos la kyeyos enhavas ĉirkaŭ ok cent iliajn samlandanojn, estratajn de kelkaj ugandaj ĉefoj, ricevantaj la ordonojn el usonaj superuloj. Post unu monato da trejnado — denove senpaga-, la novuloj malkovras la premajn sablo-tempestojn haboobs kaj la frostajn vintrajn noktojn.

Necesas atendi plurajn monatojn por ricevi la promesitan ekipaĵon. La gantoj por protekti sin de la nokta malvarmo alvenas nur fine de vintro. Kelkaj devas aĉeti sian polvoŝirmilon ĉe la PX (magazeno) de Al-Assad, oferante 25 dolarojn (19 eŭrojn) el sia magra salajro. Eĉ la armea materialo, kiun ili ricevas, ne estas norma: AK-47-fusiloj, kartoĉujo, kasko kaj kuglorezista veŝto jam uzitaj — “ĉinaj” ironie plendas la kyeyos. Pli peze ekipitaj ol la regulaj soldatoj kaj malpli protektataj “fronte al neregula soldato, kiu povas celi vin je pluraj centoj da metroj”, ili aparte devas kontroli la ĉirkaŭ kvin cent veturilojn, kiuj ĉiutage eniras en Al-Assad.

Semajnon post semajno, ili malkovras, ke minaco estas ankaŭ ene de ilia grupo: iliaj ĉefoj kolerigas ilin, tiom eluzante iliajn fortojn kaj paciencon, multe pli ol permesas ilia kontrakto kaj la fiziologiaj limoj. Iujn oni laborigas ĝis dek kvin horojn tage. La hejmferioj promesitaj post unujara servo, estas senĉese prokrastitaj. “Ni vivis sub premo, timigitaj, eĉ nokte, konfidencas pluraj malmobilizitoj. Vi povis nenion diri. Ili povis decidi pri via vivo, sendi vin tien, kien ili deziris, en la plej danĝerajn postenojn, se ili taksis vin ĝenulo.”

Por subpremi la malmolnukajn obstinulojn, SOC uzas efikan solvon: kontrakt-rompon sen kompenso. En la dudek unu pridisciplinaj klaŭzoj kovrantaj du paĝojn de la kontraktoj de la entrepreno, kiujn ni havigis al ni, la 4-a etapo, tiel nomata Termination of services, principe aplikiĝas nur post longa serio de mallaŭdoj. Surloke la realo estas pli brutala, kaj SOC donas al si la rajton preni aliajn rimedojn en kazo de ne antaŭviditaj misoj: “Vi ricevis mallaŭdan leteron, ekzemple ĉar vi ne surportis kaskon ekster la deĵoro, kaj dum du semajnoj vi ne ricevis salajron. Sed tamen vi devis labori!” Kaj jen la ironio: en sia kondut-kodo SOC petas de siaj TCN “digne reprezenti la idealojn de la Respubliko Ugando” kaj eviti “makuli ties bildon eksterlande”.

La kontrakto de SOC ankaŭ precizigas, ke kyeyo estos maldungita se li ne povas labori pro malsano, vundo aŭ akcidento, dum almenaŭ tridek tagoj ene de kvarmonata periodo. Privilegiita ĉar laboranta en la SOC-administracio, Bernard vidis dekojn de siaj samlandanoj abrupte maldungitaj. “Dum la longaj sablo-tempestoj, li memoras, la homoj ekhavis malsanojn de oreloj, sinusitojn. Ili havis problemojn ĉe okuloj, kaj eĉ pulmoj. Kiam ili venis al flegejo, oni donis al ili nur aspirinon. Kaj kiam ili revenis ĉar la flegado ne efikis, oni maldungis ilin. SOC ne volis pagi eĉ etan kurackoston. Kiel ili ja diris, ili estis tie por fari negocon.”

Dum la somero 2011, la genuo de Bernard ekdoloras lin. “Kuracisto” de SOC injektas kortikosteroidon: “Estis ankoraŭ pli malbone poste.” La haŭto de lia vizaĝo tiam komencas deskvamiĝi: “Mi do renkontis alian kuraciston, aŭ supozatan tia, kiu ekserĉis informojn en Google!” Kelkajn semajnojn poste li estas maldungita. Post dudek transitaj tagoj en tendaro de Bagdado, sen helpo, li enaviadiliĝas por Kampalo. Estis aŭtune 2011, dek tagojn antaŭ nia renkontiĝo. Bernard ankoraŭ ne iris viziti sian patrinon, por ke ŝi ne timu vidante lian vizaĝon. Sed li ja vizitis sian kuraciston: “Mi klarigis al li kion oni preskribis al mi. Li diris, ke tio estas plej granda eraro, kaj ke nun mi devos lukti por resaniĝi. Li preskribis liston de medikamentoj. Neniam mi pagis tiom por kuraciĝi: pli ol 300.000 ŝilingojn. Mi nepre devas trovi monon por daŭrigi kuraci min, sed Dreshak eĉ ne volas aŭdi pri tio, kaj pri SOC mi havas neniun novaĵon.”

Same kiel kiu ajn eksterlandano laboranta por usona privata sekurec-kompanio kontraktinta kun la Pentagono, la kyeyos revenintaj el Irako malsanaj aŭ vunditaj estas principe koncernataj kaj protektataj de la Defense Base Act. Tiu garantias, ke la asekur-kompanio de ilia dunginto repagos iliajn kurac-kostojn. Ĝi ankaŭ planas kriplul-pension por la plej malbonŝancaj. “Tamen, tre ofte la ugandanoj ne povas ricevi tion”, bedaŭras la usona advokatino Tara K. Coughlin.

Fine de la 2000-aj jaroj, s-ino Coughlin, engaĝita en kristana asocio por helpo al la usonaj soldatoj en Irako, malkovras ke ugandanoj laboras apud la usonaj boys. Uzante sian propran monon — ŝiaj klientoj ja ne povas pagi la medicinajn ekzamenojn necesajn por la dosieroj-, ŝi nun reprezentas ĉe la usona ministrejo pri laboro tridek kyeyos revenintajn kriplaj el Irako*. Inter ili estas pluraj virinoj suferantaj pri muskol-skeletaj malordoj kaŭzitaj de la tro pezaj ekipaĵoj. Celitaj de la advokatino estas kvar privataj sekurec-kompanioj — SOC, Triple Canopy, Sabre kaj EODT — sed ankaŭ iliaj asekur-kompanioj, kaj ĉefe la giganta American International Group (AIG). “Ĉar finfine, ŝi substrekas, estas la asekuristoj, kiuj rifuzas pagi la medikamentojn aŭ kriplopension al miaj handikapitaj klientoj.”

* www.injuredugandans.com.
Eskapemo de la asekur-kompanioj

EN UGANDO, s-ino Coughlin, helpata de eksa kyeyo plenumas delikatan kaj diskretan laboron. Unue, necesas retrovi la viktimojn: “Multaj vunditaj ugandanoj, ne havantaj monrimedojn por vivi en urbo, rekte reiras al sia vilaĝo, ne sciante, ke ili havas eblon peti la usonan justicon. Mi taksas, ke ili estas pluraj centoj. Kaj tio estas verŝajne malalta takso.”

Poste, necesas forigi la suspektojn, la malfidon kaj la honton konfidi sin al eksterlandanino, muzungu (blankulino). “Multaj el miaj klientoj estis minacataj de siaj dungintoj, post la vundiĝo. Oni eĉ diris al iuj, ke se ili parolos ili revenos en sian landon en body-bag (mortotuko). Krome, se ili estis kuracataj en Irako, ilia kurac-dosiero estis konfiskita antaŭ la hejmeniro. Necesas do ĉion rekomenci de nulo.” Necesas ankaŭ rapidi: reveninte el Irako, la kyeyos havas nur unu jaron por peti tribunalon.

Fine, la advokatino devas batali kontraŭ granda maŝino disvastigita ĝis Ugando de la asekur-kompanioj. AIG ne hezitas varbi enketistojn, kiel ekzemple tiujn de la malta kompanio Tangiers International, por detrui ĉiun kontestadon. “Tio estas unu el la plej malfacilaj partoj de mia laboro, rekonas la juna virino. Tiuj enketistoj senhonte malrespektas la moral-kodon de la profesio. Ekzemple, ili kontaktas miajn klientojn kaj kondukas ilin al sia propra kuracisto por fari kontraŭ-ekspertizon, sed ili absolute ne rajtas tion. Al iu, kiu ne plu povas fizike labori de post sia reveno el Irako, oni promesis laborpostenon... nur por vidi, ĉu li akceptos! Pro la fakto, ke medicinaj fakuloj malmultas en Ugando, mi kelkfoje demandas min, ĉu tiu, kiun mi elektas, ne estas aĉetita.”

Laŭ takso de la uganda ministrejo pri laboro, la diversaj ondoj de geviroj senditaj en Irakon de 2005 estus devintaj transŝovi pli ol 90 milionojn da dolaroj (68 milionojn da eŭroj) al siaj familioj enlande restintaj. Tio estas enspezoj superaj al tiiuj, kiuj venas el la kafo, ĉefa eksportaĵo de la lando. Restinte ofte pli ol jaro en Irako, la homoj, kiujn ni renkontis, tamen ŝparis nur kelkajn milionojn da ŝilingoj — malpli ol mil eŭroj — fine de sia misio. Blokitaj ĝis ilia reveno sur konto de la Crane Bank en Kampalo, iliaj magraj salajroj ja ne ĉesis malaltiĝi pro la valutokurzo kaj la inflacio — pli ol 40% en 2011-, kiu severe frapis Ugandon dum ilia foresto. “Dreshak nin varbis kaj vendis al SOC enspezante multan monon. Sed ni, finfine, enspezis senvalorigitan monon. Tio, kion ni travivis, nomiĝas tutsimple moderna sklaveco.”

En sia instrua raporto transdonita al la usona Kongreso en aŭgusto 2011, la sendependa komisiono pri la kontraktoj faritaj dum la milito opinias, ke “la krimoj kaj deliktoj plenumitaj de la kompanioj dungantaj kontraktulojn subfosas la bonfamon de Usono eksterlande”. Kaj ĝi precizigas, ke “kvankam la nombro de usonaj soldatoj malpliiĝas en Irako kaj en Afganujo, tiu de la dungitoj de privataj sekurec-kompanioj verŝajne pliiĝos, almenaŭ en la komenca periodo kaj eble dum pluraj jaroj, antaŭ ol definitive finiĝos la operacioj*. La merkato de perforto* ja ne pretas elĉerpiĝi. Por protekti la 16.000 dungitojn de sia ambasadejo en Irako, la usona ministrejo pri eksteraj aferoj ja uzis la servojn, por sume dek miliardoj da dolaroj, de ok usonaj privataj sekurec-kompanioj. 5.500 kontraktuloj estos laŭplane dungitaj. Apud Triple Canopy, kies tasko estas protekti la diplomatojn, SOC provizos la statikan sekurecon dum kvin jaroj kontraŭ 973 milionoj da dolaroj. Kyeyos estos verŝajne dungitaj, sciigas s-ino Kayonga, mastrino de la kompanio Askar, de nun ankaŭ establita sur la afgana merkato. De Bagdado ĝis Kabulo, kaj verŝajne morgaŭ ankaŭ en Mogadiŝo, ĉiam troviĝos ugandanoj por provizi tiun nigran forton opinias niaj kunparolantoj revenintaj el Irako. Kial? “pro la inflacio, la kreskantaj lernejaj kostoj, la prezoj de nutraĵoj kiuj ekflamiĝas... Ne estas tiel, ke ni ŝatas tion, sed ja necesas vivi!”

* www.wartimecontracting.gov.
* Vd Deborah D. Avant, The Market for Force: The Consequences of Privatizing Security, George Washington University Press, Vaŝingtono, DC, 2005.

Alain VICKY

Kion kaŝas la fervoro por relokadoj?

Usona aŭtomobilindustrio kiu restariĝas; germana industrio kiu eksportiĝas; la relokado de produktadaj unuoj kiu celas ... Sed malantaŭ la deklaroj kaŝiĝas realaĵoj malpli brilaj.

LA DAŬRO DE la krizo, kiu malfermiĝis en 2008, metis temon al la unua rango de la debatoj: la malindustriigo de la “centraj” landoj de la sistemmondo (Usono kaj Eŭropo). La usona prezidanto Barack Obama, kiu troviĝas en elektojaro, elektis tiun temon kiel unu el la gvidlinioj de sia elektokampanjo (kun la batalo kontraŭ la financa industrio, respondeca pri la unua epizodo de la krizo, kaj la demando de la malegalecoj.* Jen aperis nova vorto: insourcing*, simetria al outsourcing, t.e. la vicentreprenigo. La ĝenerala ideo estas revenigi la industrian produktadon en la nacian teritorion; tion oni nomas en Francio la “relokado”.

* Remarks by the President on the economy, Blanka Domo, Vaŝingtono, DC, 4-a de januaro 2012, www.whitehouse.gov.
* Remarks by the President on insourcing American jobs, Blanka Domo, 11-a de januaro 2012. Oni parolas kelkfoje pri reshoring.

Malfacilas pridubigi la urĝan neceson revenigi la industrion, post amasa moviĝo de la produktado al periferioj. Oni povas vidi en tio rimedon por malaltigi la senlaborecon kaj malakceli la pereon — relativan — de la ekonomioj de la centro, sed ankaŭ por eviti la malekvilibrojn de la ekstera komerco. Kaj tiuj ricevas apartan gravecon en la nuna kunteksto de la krizo de la suverenaj ŝuldoj, ĉar la internaciaj financaj institucioj (la tiel nomataj “merkatoj”) punas antaŭ ĉio la sumon de du ŝuldoj: tiun de la buĝeto kaj tiun de la ekstera komerco.

Ni memorigu unue ke la malindustriigo estas procezo pli ĝenerala kaj malnova ol la delokado. Por la industrioj de la centro la eniro en la novliberalismon dum la 1980-aj jaroj ne signifis radikalan ŝanĝon. En Usono la manufaktura industrio, kiu reprezentis 26 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP) en la 1960-aj jaroj, falis al 19 elcentoj en la 1980-aj jaroj kaj al 11 elcentoj en 2007, ĵus antaŭ la krizo. Francio montras nombrojn tre similajn, Germanio pli altajn, sed la malkresko estis same granda.* Oni scias, ke tiaj tendencoj reflektas longtempan modifiĝon de la strukturo de la konsumo profite al la servoj (vidu Laurent Carroué: Industrio, soklo de la potenco->art1815]). Tamen veras, ke la delokado de la produktado al aliaj mondregionoj karakterizas la novliberalan tutmondigon.

* De 36% (en 1960), nur por okcidenta Germanio, al 23%.

Decida fakto, dum tiuj jardekoj, estis la industria strategio, kiun elektis la grandaj societoj, fariĝintaj transnaciaj. La usona situacio klarigas unuan nuancon, la pli evidentan: La rekta investado en eksterlandon, do la aĉeto aŭ la kreado de filioj en aliaj landoj. Dum la 1970-aj jaroj, antaŭ la eniro en la novliberalismon, la rekstaj investoj en la reston de la mondo, faritaj de la usonaj nefinancaj societoj ekvivalentis al 23 elcentoj de siaj netaj “fizikaj” investoj, en konstruadon kaj materialojn, en Usono. Dum la jardeko antaŭ la krizo (1998 – 2007), tiu elcentaĵo kreskis al 81%, kaj montris decidan volon produkti aliie ol sur la nacia teritorio. Ĉu s-ro Obama atakos tion fronte al la transnaciaj societoj postulante, ke ili ĉesigu tiun strategion?

Estas vere, ke aktuale, en la periferioj, la salajrokostoj po produktita unuo kreskas rapide kaj tendencas atingi tiujn de Usono. Tiu tendenco estas rekonata de la usona prezidanto, kiu imputas ĝin al la kresko de la salajrokostoj en Ĉinio. tio estas fakto. Tiuj kreskas je la vertiĝa ritmo de 13 elcentoj jare (en konstantaj prezoj, laŭ la oficialaj donitaĵoj por la urboj). La revolorigo de la ĉina mono estas ankaŭ efika. Inter 2005 kaj 2012, la ŝanĝokvoto inter la dolaro kaj la juano kreskis je pli ol 30 elcentoj. Se konsideri la prezaltiĝon en Ĉinio, pli rapidan ol en Usono, la revalorigo proksimas je 40%. Tiu moviĝo aldoniĝas al la malkresko de la salajrokostoj en Usono. Tio instigis entreprenojn revenigi sian aktivecon en certaj usonaj ŝtatoj (en Sud-Karolinion, en Alabamon aŭ êĉ en Tenesion.*). La krizo nur akcelis tiun tendencon, kio montras la sukceson de la novliberala strategio konkurencigi la laboristojn de la centraj landoj kun tiuj de la periferioj.

* Made in America, again: Why manufacturing will return to the US”, The Boston Consulting Group, aŭgusto 2011.
La usona aŭtomobilproduktado? Plibonigo, sed ne miraklo

La relokado, al kiu la prezidanto pretendas kontribui, estus jam nun pravigita de la rentabilitato. La transnaciaj entreprenoj do bezonus fari nenian klopodon (krom tiun ekkonscii pri tiu realo!). Tiom pli ke la registaro faros sian taskon akompani la moviĝon, nome per malaltigo de impostoj favore al societoj, kiuj investas sur la nacia teritorio ...

En sia parolado pri la stato de la Unio, en januaro 2012, s-ro Obama prezentis sian planon por “Usono konstruita por daŭri”, certigante, ke “la usona aŭtomobilindustrio revenis”. Efektive, se oni donas al la aŭtomobilproduktado en la landoj en la jaro 2007, do antaŭ la krizo, la nombron 100, oni rimarkas, ke ĝi falis al 48 en junio 2009: katastrofo, kiun ĝi eble ne povus transvivi. En decembro 2011, post masiva refinancado fare de la registaro, ĝi reatingis la nivelon de 84. Ĝi estas tutcerte savita, sed ĝia prezentado estas ankoraŭ malproksima de la realo. Kelkaj industrioj fariĝas ankoraŭ pli malbone; aliaj, ekz-e la elektroniko, elturniĝas pli bone. Por la tuta fabriksektoro, la sama skalo montras falon al 80 en junio 2009 kaj revenon al 93 en decembro 2011. Plibonigo, certe; miraklo, ne. La venkokrioj, kiuj salutas la refunkciigon de la aŭtomobilindustrio en Usono, tre oportunaj en elektoperiodo, povus montriĝi nematuraj, eĉ optimismaj.

Vide el Eŭropo, tiuj tendencoj instigas kompari la efikojn de la germana kaj franca ekonomioj. Germanio demonstris al ni, tiel oni diras, la daŭrigeblan karakteron de la novliberala tutmondigo malgraŭ la konkurenco de la periferioj. Ke Francio postrestas. Sed oni ne povas prijuĝi la efikojn de la germana industrio sen konsideri la prezon. Ĉu oni vere iru tiajn vojojn?

La jaro 2003 montris rompon. Antaŭ tiu dato, kaj ekde la 1960-aj jaroj, la industriaj moviĝoj de Germanio kaj de Francio estis strikte paralelaj; de 2003, la kreskanta diseco inter la du landoj kreskis. Inter 2003 kaj la komenco de la krizo en 2007, la franca industriproduktado kreskis nur je 4 elcentoj, kontraŭ 20 elcentoj por Germanio. Sed oni devas tuj substreki, ke temas ĉi tie nur pri la kresko de la industrisektoro.

Spite al tio, kion la informiloj gurdas, la germana ekonomio ne kreskas pli ol la ekonomio franca: dum la sama periodo, la MEP de la du landoj krekis praktike samritme. Cetere, Japanio, kies strategio memorigas tiun de Germanio, montras, ke forta progreso de la industria produktado (18 elcentoj en la sama periodo 2003 – 2007) ne ĉiam malhelpas longan periodon de stagnado.

En Germanio, la nombro de malriĉaj laboristoj ne ĉesas kreski

ĈI TIE ONI retrovas la demandon de salajro. Esenca meĥanismo estis la premo, en Germanio mem, sur la salajrokostoj (salajroj kaj socialaj kotizoj). Ĝi estis aparte forta kaj koncentrita sur la malaltaj salajroj. La parto de la laboristoj konsiderataj kiel “de malalta salajro” en tiu lando ne ĉesis kreski ekde la fino de la 1990-aj jaroj kaj montris kreskantan segmentiĝon de la salajruloj* — cetere, certe necesas ligi kun tiuj evoluoj la impresan kreskon de “sendependaj” laboristoj en Germanio, alia formo de segmentiĝo kaj de provizorigo de la laboro. La socialaj kotizoj estis severe reduktitaj antaŭ la krizo. Ankaŭ Francio estis tuŝita de malpli rapida kresko de la elspezoj por salajroj, sed en malpli grandaj proporcioj: la mezuma reala salajrokosto* kreskis je 3,5 elcentoj, dum ĝi en Germanio malkreskis je 1,5% inter 2003 kaj 2007.

* Thorsten Kalina kaj Claudia Weinkopf: The increase of low-wage word in Germany. An erosion of internal labour markets?International Working Party on Labor Market Segmentation, Aix-en-Provence, 5-a — 7-a de julio 2007. Vd ankaŭ Anne Dufresne: “La interkonsento de Berlino”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2012Malfacila rebato de la sindikatoj.
* Tiu kosto estas korektita per la prezindekso de la MEP.

Tiu premo kombiniĝis en Germanio kun disvastiĝintaj praktikoj de viclaboro delegita al eksterlandaj entreprenoj, nome en centra Eŭropo. En Francio, inverse, ekde la 1990-aj jaroj, la grandaj societoj decidis similajn opciojn kiel tiuj deciditaj en Usono: rektan investadon eksterlande. Oni povus diri, ke la rezulto estas sama, sed la funkciado de la germana industrio montras, ke ne estas tiel: tiu strategio ŝajnas konservi la lokon de la centra aktiveco sur la nacia teritorio. Tiu strategio estis ĉiukaze asociita kun la kresko de la pluso en la ekstera komerco. De 2003, kiam la diseco de la evoluo de la franca kaj la germana ekonomioj montriĝis, la germana pluso forte kreskis (ĝis 7 elcentoj de la MEP en 2007), dum la franca deficito kreskis paralele (2 elcentoj samjare). La moviĝo estas tiom pli miriga, ke la pluso de la franca ekstera komerco estis, mezume, pli alta (en elcentaĵo de la MEP) ol tiu de Germanio en la 1990-aj jaroj (respektive 1,2% kaj 0,5%).

Kiaj ajn estas la diverseco de la naciaj spertoj, la procezoj de malindustriigo kaj de reindustriigo estas komprenendaj kiel radaroj de la novliberala meĥaniko. La malindustriigo, do la delokado de la produktado, estis pura produkto de tiu socia ordo, la esprimo de formo de disiĝo inter la interesoj de la superaj klasoj de la landoj, ĝuantaj la profitojn realigatajn de la transnaciaj entreprenoj unuflanke, kaj la teritoria ekonomio de la landoj aliflanke. Por tiuj ĉi, la loko, kie la profitoj estas realigataj, pezas malmulte kompare kun la grandeco de la profitoj. Tiuj aferoj estis el tiu vidpunkto ŝajne pli bone mastrumataj en Germanio, sed, kiel en Usono, la pagenda prezo estis konsiderinda por la salajruloj — escepte de la mastrumaj ĉefstaboj de la entreprenoj, kies alianco kun la proprietuloj de la societoj estas unu el la pilieroj de la novliberalismo.

Tiom longe, kiom la ĝenerala novliberalismo, en ĉiuj siaj komponantoj* — hegemonio de la kapitalistaj klasoj kaj de la financaj institucioj, ligado al ili de la mastrumaj kaj administraj kadruloj, financismigo kaj tutmondigo —, ne estas kritikata per tio, kion oni povus nomi, laŭ la okazintaĵoj en la postmilita Usono, “subpremadon de la financo”, ĉiuj provoj por lukti kontraŭ la procezo de malindustriigo, kia ajn estas ilia sukceso, estos malprogresemaj kaj restos tiaj. Ili subfosas tion, kio restas el la popolaj konkeroj de la antaŭaj jardekoj, sen klare kontribui al starigo de la kresko kaj al restarigo de la dungo.

* Kp The Crisis of Neoliberalism, Harvard University Press, 2011.

Gérard DUMÉNIL kaj Dominique LÉVY.

Pekino kaj Vaŝingtono ludas timigi unu la alian

La rapidega disvolviĝo de Ĉinujo skuas la establitajn povojn kaj grave komplikas ties rilatojn kun Usono. Vaŝingtono reagas adoptante rimedojn, kiuj celas ĉefe esti preventaj, sed kiuj povas esti komprenataj kiel ofensivaj, kaj do instigi Pekinon al malmoderiĝo.

DUM la lasta jardeko la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinujo kreskis dekfoje pli rapide ol tiu de Usono. Ĝi pasis de pli ol 1.100 miliardoj da dolaroj en 2000 al 5.800 miliardoj en 2010, kiam en la sama periodo tiu de Usono pasis de 10.000 al 14.600 miliardoj. Nun, la ĉina ekonomio restas malproksime malantaŭ Usono, sed la fakuloj konsideras, ke ĝi povus egali ĝin post dudeko da jaroj.

La lando iom post iom havigas al si ĉiujn atributojn de estonta grandega lando. En 2011, ĝia defendo-buĝeto estis 91,7 miliardoj da dolaroj, pli alta je 80% ol tiu de Japanujo, kaj 200% ol tiu de Barato. Ĉi-terene, la distanco kun Usono reduktiĝis: la rilato kiu estis de 1 al 20 en 2000, estas nun de 1 al 7. Kvankam ankoraŭ malproksima, Ĉinujo okupas nun la dua tutmonda vico pri la armeaj elspezoj, kaj, se Vaŝingtono daŭrigos sian politikon de buĝeta redukto, la diferenco povus pli reduktiĝi. De la 2000-aj jaroj, la rilatoj multe ŝanĝiĝis. Ĉinujo investas trionon de siaj fremdvalutaj rezervoj en usonajn fiskajn promeskambiojn, kio igas ĝin la unua kreditoro de Usono. Fariĝinte la unua eksportanto en la mondo, ĝi estas unu el la ĉefaj provizantoj de Usono. Kaj tio helpas Vaŝingtonon teni sian inflacion.

De la financa krizo de 2008, Pekino ne ĉesis firmiĝi sur la internacia scenejo, kaj en siaj rilatoj kun Usono. En 2009 ĉe la pintkunveno de Kopenhago, ĝi kontraŭstaris Vaŝingtonon pri la kalendaro de karbonelsendaj reduktoj. La saman jaron, ĝi ĉirkaŭfermis l’Impeccable, usonan militŝipon kiu krozis en ĝia ekskluziva ekonomia zono (EEZ) en la sudo de la Ĉina Maro. En 2010, la ĉina registaro denove rezistis la premojn de Vaŝingtono, kiu admonis ĝin kondamni la atakon fare de Nord-koreujo kontraŭ la sud-korea insulo Yeonpyeong. Ĝi rifuzas respekti la truditan embargon pri la importado de irana petrolo, eĉ se ĝi montriĝis pli firma rilate al Tehrano koncerne la programon de atomaj armiloj.

Tio ne malhelpas ĉin-usonan kunlaboradon en multaj sferoj: lukto kontraŭ terorismo, kontraŭ disvastigo de amasdetruaj armiloj (almenaŭ ĝis certa grado, kiel montras la diverĝaj vidpunktoj pri la Demokrata Popola Respubliko Koreujo) kaj por la solvado de la financa krizo. Sed la konfliktoj ankaŭ emas multobliĝi.

Sur la ekonomia fronto Vaŝingtono riproĉas al Pekino “ŝteli” la usonajn laborpostenojn kaj praktiki mallojalan konkurencon malaltigante sian valuton kaj malrespektante la regulojn de la merkato. Sur la strategia tereno, ĝin maltrankviligas tiu Ĉinujo, kiu laŭ ĝi engaĝiĝis en konkurado pri armilaroj kaj dismetas siajn fortojn tra la regiono Azio-Pacifiko. Ideologie, ĝi malfacile akceptos la ideon, ke iu “Interkonsento de Pekino”* povus konkurenci tiun de Vaŝingtono.

* Ĉi tiu esprimo indikas la ĉinan disvolvo-modelon.

Tamen, se la usona socio estas subfosita de la perdo de dungiĝoj kaj delokadoj de la fabrika sektoro, tio ŝuldiĝas precipe al la ekonomia liberalismo kaj al kapitalismo, kiuj postulas maksimuman profiton. Cetere la konkurado okazas ne nur inter Ĉinujo kaj Usono, sed inter la tuto de la industriaj landoj, unuflanke, kaj la evoluantaj landoj, aliflanke. Kaj la kurzo de juano malmulte gravas, ĉar la produktado povas tutsame esti delokata en Vjetnamujon, en Bangladeŝon, en Baraton... Ĉiu scias tion, sed ĉiu ludos la propran partituron, en ĉi tiu usona balot-jaro.

Stranga partnereco

EL STRATEGIA VIDPUNKTO, Usono rigardas negative la ĉinan potenciĝon. En moderniga fazo, la armea aviado de nun disponas pri propraj bomb-aviadiloj ekipitaj per enportitaj detekt-sistemoj kaj komand-sistemoj Awacs, pri bruligaĵ-provizantaj aviadiloj, pri aviadilaj ŝipoj. Ankaŭ la kosmo-programo, pri kio oni supozas, ke ĝi havas defendo-flankon, plifortikiĝis, kaj la mararmeo evoluigis konvencian kaj atoman armilaron kun longdistanca uzeblo. Kaj ni ne forgesu la disvolvadon de la ĉina kompetenteco en la kiberspaco. Tial, laŭgrade kiam ĝi elprenas siajn trupojn el Irako kaj Afganujo, la Pentagono redismetas siajn fortojn en orientan Azion; ĝi laboras kun siaj aliancanoj kaj novaj partneroj por testi la kapablojn de la ĉina mararmeo, aparte en la suda Ĉina Maro*.

* Vd Michael T. Klare, “Kiam la Pentagono direktiĝas al Pacifiko”, Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2012.

Alveninte en la Blanka Domo, la prezidanto Barack Obama tuj preferis la diplomatajn vojojn, ol tiujn de alfrontiĝo. La metodo donis bonajn rezultojn, aparte en Birmo, kie la prezidanto Thein Sen iom demokratigas sian landon. Koncerne la nunan armean kunlaboron kun Japanujo, Koreujo, Filipinoj kaj Vjetnamujo, ĝi ne estas sen strategiaj kaj ideologiaj kaŝitaj celoj.

La leviĝo de Ĉinujo ne estas surprizo: ĝi estis skribita en la historio, ekde kiam la socio malfermiĝis al la merkat-ekonomio, samtempe kiam la tutmondiĝo komencis fluidigi la cirkuladon de homoj, kapitaloj kaj informado. Finfine, Pekino neniun minacis. La usonaj investistoj kaptis la okazon ofertitan profiti el malmultekosta laborforto. Dum la ĉinoj evoluigis sian industrion, la usonanoj malplikoste konsumis kaj lasis al aliaj siajn poluajn fabrikojn. La interŝanĝo produktis evidentajn profitojn, kaj samtempe daŭrajn malfavorajn efikojn, rilate dungeblecon en Usono kaj la hommedion en Ĉinujo.

Pekino kaj Vaŝingtono tiel konstruis partnerecon tiom strangan kiom nedisigeblan: Ĉinujo poluas sian hommedion por ebligi al Usono ŝpari, sed aĉetas la usonajn fiskajn promeskambiojn por ebligi al ili elspezi grandegajn sumojn en Irako kaj Afganujo. Kiam li atingis la regpostenon en 2001, la prezidanto George W. Bush heredis ŝuldon je 5.000 miliardoj da dolaroj. Je la fino de lia mandato, la ŝuldo atingis 10.000 miliardojn. Ene de malpli ol tri jaroj, la prezidanto Obama levis ĝin al la historia nivelo 15.000 miliardoj. Ĉinujo havas sian parton de respondeco en ĉi tiu financa katastrofo, sed ĝi ankaŭ estas viktimo. La 1.150 miliardoj da dolaroj da usonaj fiskaj promeskambioj, kiujn ĝi posedas, kontribuas mildigi la financan krizon kaj ebligas al Usono esti pli malŝparema sur la batalkampoj en Afganujo. La grandaj kvantoj da mono elverŝitaj de la usona centra banko ebligis disponi pri la necesaj sumoj, samtempe reduktante la aĉetpovon de la dolaroj akiritaj de Ĉinujo. Malutila dependeco, kiu nun pliiĝas.

La neceso de reekvilibrado do aperas evidenta. Estas intereso de Ĉinujo disvolvi la konsumon sur sia interna merkato, interesiĝi pri ekologio kaj redukti la komercajn plusojn kun sia usona partnero. Por Usono, estus eble utile komenci reloki parton de la produktado sur la nacia teritorio, cele fari novan balancon inter financo kaj industrio. La usonaj gvidantoj ankaŭ devus agnoski, ke la delokadoj en Ĉinujon rezultigis pli grandajn enspezojn, sed ankaŭ pligrandigis la sociajn malegalecojn, kaj tiel ofendis ilian propran moralon, ĝis tiu grado ke libermerkatismo fariĝis kontestata.

Cetere, la du landoj ne havas la saman strategian amplekson. Usono havas emon al tutmonda hegemonio, kaj posedas la nuran armeon kapablan rapide dismetiĝi tra la tuta planedo; tion ne kapablos Ĉinujo antaŭ longa tempo. Fine de 2011, Usono decidis vendi novajn armilojn al Tajvano, ĝuste post kiam, la 6-an de septembro 2011, la ĉina ministrejo pri informado publikigis noton titolitan “La vojo al pacema disvolvado” (China’s peaceful development), kiu reliefigis ses naciajn prioritatojn, inter kiuj estas la reintegrado de la insulo en la Popolan Respublikon. Pekino aspiras domini la markolon kaj ties regionon. Tiu celo igas nepra la ĝeneralan modernigon de ĝiaj deadmonaj kapabloj.

Tajvano, fokusa punkto

AMBAŬ landoj troviĝas de nun en konflikto-logiko. Ĉi tiuj armilvendoj al Tajvano instigas la kontinentan Ĉinujon modernigi sian armilaron; responde, ĝia armiĝado kondukas neeviteble Vaŝingtonon suspekti strategiajn celojn de Ĉinujo trans ĝia influsfero. Ĉu ĝi jam ne respektas sian promeson koncentri sin sur la insulo kaj defendo de siaj marbordoj, kaj ne dismeti armefortojn eksterlanden? Ĝi ja konstruas aviadilojn, kies distanckapablo ne estas limigita al la regiono, dismetas ŝipojn en la Aden-golfon kaj konfirmas sian deziron akiri loĝistikajn bazojn eksterlande.

Ĉi tiuj signaloj instigis Usonon multobligi la misiojn en la ĉinajn teritoriajn akvojn kaj aerspacon. Por protekti siajn operaciojn, kaze de interveno en Tajvano, la Imperio de la Mezo aŭdacis eĉ rekonduki usonajn ŝipojn kaj aviadilojn ekster sian ekskluzivan ekonomian zonon.

Certaj raportoj ankaŭ priskribis volon de Pekino konsideri la sudan Ĉinan Maron apartenanta al ties nacia intereso. Ĉi tiu sinteno, kune kun ĝia politiko rilate al Japanujo* kaj al la korea duoninsulo, grandparte klarigas la revenon de Usono en Azion. Ĉinujo provizis al ĝi la argumenton de ŝipir-libereco en la Ĉina Maro.

* En 2010, japana registara ŝipo estis — intence laŭ Tokio — koliziita de ĉina ŝipo, tiel kreante gravan incidenton.

Ĉi tiu elekto havas duoblan celon: plifortigi la usonan ĉeeston en la regiono kaj antaŭmalhelpi ĉian malrespekton de la internaciaj kodoj en Pacifiko. Fakte, koncerne navigadon en alta maro, la interesoj de ambaŭ landoj koincidas, unu kaj alia profitos el ir-libereco. Ne estas do kialo emociiĝi pro usona ĉeesto, se neniu intencas rompi la komunikliniojn de la alia. Prefere oni difinu la rajtojn kaj devojn de ĉiu. Usono devus engaĝiĝi ne malrespekti la ĉinajn fundamentajn rajtojn. La reekvilibro de la povoj inter la du landoj estos unu el la ĉefaj problemoj de la jardeko.

SHEN DINGLI

Rekompenso de ekskoloniitoj

Angolo helpe al Portugalujo

Kun 7% ekonomia kresko, tirata de siaj nafto-eksportaĵoj, Angolo estas en situacio helpi sian eksan koloniinton, Portugalujo. Kerne de la ekonomia krizo, tiu ĉi ja allogas la afrikajn investistojn, dum Luando logas la portugalajn laboristojn. Trans la konjunkturo, la ekonomiaj agantoj el ambaŭ landoj konsideras daŭrajn ligojn.

TRIA ekonomio en subsahara Afriko, post Sudafriko kaj Niĝerio, Angolo jam vidas sin sojlolando*. Dotita per grandaj rezervoj de hidrokarbono, al kiuj aldoniĝas multaj promesplenaj grundoesploroj — geologia kontinuo de la riĉegaj brazilaj jam ekspluatataj basenoj-, ĝi estas unu el la ĉefaj afrikaj produktantoj de nigra oro: 1,8 miliono da bareloj tage, meze de 2008. Danke al la sukcesa nacia repaciĝo, post jardekoj da milito*, ĝi montras politikan stabilecon kiu certe plaĉas al la eksterlandaj investantoj. Sed, kaj tio estas pli surpriza, Angolon flatas lia ekskoloniinto, Portugalujo, submetata al drasta malabundec-kuracado. “La angola kapitalo estas bonvena ĉe ni!” diris la portugala ĉefministro Pedro Passos Coelho, dum vizito en Luando lastnovembre.

* Vd “Postmilito kaj nigra oro en Angolo”, Le Monde diplomatique, majo 2008.
* La milito komenciĝis tuj post la kolapso de la portugala kolonia reĝimo, en aprilo 1974, kaj daŭris post sendependeco, kun la interveno de la sudafrika armeo ĉe la flanko de la Unio nacia por kompleta sendependo de Angolo (Unita). La registaro de la Popola Movado por liberigo de Angolo (MPLA) rezistis kun helpo de la kuba armeo.

La entuziasmo de la nova angola burĝaro por la senmoveblaĵoj de la eksa metropolo estas jam fama — ĝi laŭdire kontribuis al la prezaltiĝoj en la sektoro — sed la aĉetado de akcioj de la plej grandaj bankaj kaj prienergiaj grupoj allogis eĉ pli da kapitaloj: ĉirkaŭ 2 miliardojn da dolaroj, tio estas 4% el la tuta borsa valoro. Efektive, la implikado de la bankoj de ambaŭ landoj igas ĉi tiun kalkulon necerta. Kerne de tiu movado troviĝas la angola petrola kompanio Sonangol, dua afrika entrepreno en 2010, el ĉiuj sektoroj.

La kapital-movo al Lisbono pliintensiĝis ekde 2008. Sonangol tiam fariĝis la referenca akciulo de la unua portugala privata banko, la Millenium BCP. La financa kompanio Santoro, posedata de s-ino Isabel dos Santos, pliaĝa filino de la angola prezidanto José Eduardo dos Santos, ankaŭ partoprenas en tiuj operacioj. Tiel, la konsorcio Esperanza, konsistigata de Santoro kaj Sonangol, posedas 45% de la portugala grupo Américo Amorim, kiu siavice regas 33,3% de la portugala nacia petrola kompanio, Galp Energia. Eĉ pli nove: privataj bankoj de Luando, aparte la Banko de Industrio kaj Komerco (BIC) kaj la privata banko Atlantique, malfermis filiojn en Portugalujo.

“Reala kaj daŭrigebla” veto

ENE DE KELKAJ jaroj, la pejzaĝo de la angola banka sektoro profunde transformiĝis. La portugala grupo Espirito Santo ludis pioniran rolon instalante sin en Luando tuj post la ekonomia liberaligo de 1993 kaj formante intimajn rilatojn kun la regantoj. Aliflanke, danke al partnereco kun la portugalaj telekomunikoj, la entrepreno de poŝtelefono Unitel, posedata ĉefe de s-ino dos Santos, spertis rapidegan ekspansion: ses milionoj da abonantoj en 2010.

En marto 2009, dum la vizito de la prezidanto dos Santos en Portugalujo, milo da negocistoj kunvenintaj en la Ritz-hotelo de Lisbono debatis pri la rimedoj por pli intensigi la ekonomiajn kaj financajn rilatojn inter ambaŭ landoj. “Nia veto pri Portugalujo estas reala kaj daŭrigebla”, certigis s-ro Manuel Domingos Vicente, tiam prezidanto de Sonangol kaj prezentita kiel “Unu el la plej influaj entreprenistoj el la kontinento*. De malmulta tempo, li aperas kiel verŝajna posteulo de s-ro dos Santos. Sekvante ĉi tiun viziton, invest-banko — kun sidejo en Angolo — estas fondita per la asociiĝo de la portugala Ĝenerala Kaso de Deponoj kaj Sonangol, cele faciligi disvolvadon de infrastrukturoj kaj pezaj industrioj.

* Expresso, Lisbono, marto 2009.

Sed la internacia financa krizo bremsis la elanon de la portugalaj bankoj, kiuj suferis grandajn malprofitojn, same kiel iliaj eksterlandaj akciuloj. Tio ne senkuraĝigis Sonangol, kiu helpis la Millenium BCP rekapitaligi sin, kuntrenante en la operacio la Bankon de Brazilo kaj ĉinan bankon.

Tro multe “elmetita al la grekaj ŝuldoj”, la Millenium BCP rezultigas malprofiton je 786 milionoj da eŭroj en 2011. Male, la rezultoj de ĝiaj filioj en Mozambiko kaj Angolo saltis je 50%.

Regule kritikata de la Internacia MonFonduso (IMF) pro sia netravidebla mastrumado, Sonangol agadas kvazaŭ ŝtato en la ŝtato. Ĝi aparte fondis suverenan fonduson senpere administratan kun ties konglomerato de entreprenoj: dudek du filioj, kiuj kovras ĉiujn ekonomiajn kampojn, tiel anstataŭante senkaŝe la registaron. Ties asociiĝo kun privata ĉina entrepreno, la China International Fund de Honkongo, kiu naskis en 2004 la China Sonangol, verŝajne pliintensigis la diversigon de aktivaĵoj de la afrika petrol-kompanio. Ĉu sola ĉu kun sia ĉina partnero, ĝi estas aktiva en multaj afrikaj landoj, en Latin-Ameriko (Kubo, Ekvadoro, Venezuelo) kaj en Mez-Oriento (Irako, Irano).

Nova eldorado

LA ANGOLAJ STRATEGIISTOJ vidas en Portugalujo la idealan bazon por sia internaciiĝo. Ili kelkfoje sin kondutas kvazaŭ en konkerita teritorio, sinteno implicanta senton de kompenso. Sed la portugalaj entreprenistoj eltiras el tiu ĉi rilato multajn avantaĝojn. Dum ilia lando travivas gravan recesion, partopreno en la grandega laborejo de rekonstruo kaj disvolvado de Angolo, plej ofte financata de Luando, estas bonŝanco por multaj el ili.

El la kvincent tridek du fremdaj entreprenoj ĉeestantaj en Angolo — regantaj 40% de la malneta enlanda produkto (MEP)-, 38% estas portugalaj (18,8% ĉinaj). Kun senlaboreco je 13% en Portugalujo, la angola eldorado allogas dekmilojn da laboristoj, ne ĉiuj kvalifikitaj. Tiu ĉi fenomeno maltrankviligas Luandon, kiu regule publike mallaŭdas la nesufiĉon de postenoj por la landa junularo. Dum ili estis dudek unu mil en 2003, la portugaloj vivantaj en Angolo estas pli ol cent mil en 2011. Laŭ la angolaj konsulaj servoj, ilia vera nombro estas duobla. Samtempe, la nombro de angolanoj vivantaj en Portugalujo reduktiĝas. La espero estas de nun en la Sudo.

AUGUSTA CONCHIGLIA

Psikiatrio delogita de la farmacia industrio

La floranta merkato de “psikologiaj perturboj”

La uzo de neŭroleptikoj komenciĝis antaŭ duonjarcento kaj grandegiĝis en psikiatria medicino en Usono malgraŭ ilia malalta efikeco. Ĉi tiu praktiko baziĝas sur aparte kruda koncepto pri mensa malsano kiu ankaŭ disvastigas tutmonden la liston de patologioj plej uzatan de la profesio.

Establita en 2008 en Denvero (Koloradio), la entrepreno de medicina bildigo CereScan asertas, ke ĝi povas diagnozi mensajn perturbojn pere de bildoj de la cerbo. Elsendita de la televidoĉeno Public Broadcasting Service (PBS)* , dokumentfilmo montras la procedon. Sidante inter siaj gepatroj, 11-jara knabo silente atendas la rezultojn de sia MRI* de la cerbo. La sociala asistanto demandas, ĉu li estas nervoza. “Ne,” li respondas. Tiam ŝi montras la bildojn al la familio: “Vi vidas, tie estas ruĝe, ĉi tie oranĝe. Ili tamen devus esti verda kaj blua.” Unu koloro indikas depresion, alia dupolaran malsanon kaj patologiajn formojn de maltrankvilo.

* The Medicated Child, dokumentfilmo de la programo “Frontline,” januaro 2008.
* MRI = Magnetic Resonance Imaging (magneta resonanca bildigo). En Usono, MRI de la cerbo kostas inter USD 1 500 kaj 3 000 por procedo kiu daŭras dum inter 40 kaj 60 minutoj.

CereScan plenumas la kreskantajn postulojn de la usona socio kiu ŝajnas esti ĉiam pli maltolerema pri indikoj de nenormalaĵoj. La firmao diras, ke unu usonano el sep inter la aĝoj 18 kaj 54 jaroj suferas “patologian perturbon aŭ problemon ligitan al maltrankvilo”, alivorte naŭ milionoj da homoj*. CereScan ŝajne antaŭvidas brilan estontecon por ĉi tiu merkato ĉar ĝi intencas malfermi 20 novajn centrojn trans Usono. Antaŭ ol konkeri la cerbojn de la mondo?

* Anxiety disorder, www.cerescanimaging.com, 2009.

La normoj kiuj difinas atendatan konduton ne estas klare establitaj, sed la diagnozaj kriterioj pri devioj kaj problemoj konsiderataj kiel patologiaj, ekzemple “atentomanko”, mem estas tre precize detalitaj kaj klasifikitaj de la Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders (DSM). La biblio por psikologoj kaj psikiatroj en Usono — kaj ĉiam pli tutmonde — ĉi tiu manlibro ebligas al ili identigi “patologiajn perturbojn” je ĉiam pli fruaj aĝoj. En Usono, ekde la fruaj 2000-aj jaroj, “dupolusa malsano” estas diagnozita ĉe miliono da infanoj. De iomete malpli ol 16 000 en 1992, la nombro de kazoj de aŭtismo ĉe infanoj inter 6- kaj 22-jaraĝaj kreskis al 293 000 en 2008, kaj eĉ al 338 000 se oni inkluzivas infanojn inter 3- kaj 6-jaraĝaj — aĝgrupo kiu aperis en la statistiko en 2000.

En la ĝenerala loĝantaro, ĉiutage 1 100 homoj (850 plenkreskuloj kaj 250 infanoj) aldoniĝas al la listo de ricevantoj de federala helpmono pro severa mensa perturbo. La maŝo de la reto konstante mallarĝiĝas. Sed klinikaj elprovoj ĉe plenkreskuloj estas nekonkludigaj pri la longtempaj avantaĝoj de la kuracado de mensaj malsanoj per medikamenta terapio. Eĉ se estas pozitiva respondo dum kelkaj semajnoj (sed ĝenerale ne pli granda ol tiu, kiun kaŭzas placebo), pli longtempaj efikoj inkluzivas nerevokeblajn ŝanĝiĝojn en la cerbo kaj malfrua diskinezio*.

* Diskinezion karakterizas nereteneblaj vizaĝaj moviĝoj.

La kuracado de mensaj malsanoj per medikamenta terapio aperis en la 1950-aj jaroj el la laboro de franca kuracisto Henri Laborit pri malario, tuberkulozo kaj dormomalsano. D-ro Laborit eltrovis ke prometazino kaŭzas “eŭforan kvietecon”. En 1951, li uzis la terminon “medicina lobotomio” rilate al operacio kiu detruas la konektojn de la antaŭfronta kortekso*, procedo inventita de la portugala neŭrologo Egas Moniz, gajninto de la Premio Nobel pri fiziologio aŭ medicino en 1949.

* Lobotomio estis destinita kuraci pacientojn kiuj suferas iujn mensajn malsanojn kiel skizofrenio. Ĝi nun estas malpermesita en plimulto de landoj.

La uzo de la unua neŭroleptiko (poste nomita Torazino) baldaŭ disvastiĝis en psikiatriaj hospitaloj kaj transiris la Atlantikon kune kun lobotomio. Tiam, oni enkondukis la ideon ke mensaj perturboj rezultas el misekvilibro de kemiaĵoj en la cerbo. Post tio, ĉiuj amaskomunikiloj elkore laŭdis la “miraklajn” efikojn de litio kaj ĝiaj posteuloj, de Prozako (merkatumita en 1988) ĝis Zyprexa kaj Zoloft.

La apero de neŭroleptikoj donis al psikiatroj — kaj poste al flegistoj kaj socialaj asistantoj — la statuson de preskribantoj de medikamentoj kiu grandparte mankis ĉe ili ĝis tiam, kaj marĝenigis psikoterapian kuracadon kaj la multajn aliajn eblajn terapiojn: korpa ekzercado, pli bona nutrado, sociigo, ktp. Ekde tiam, la farmakologia elekto komencis kreskegi. La DSM larĝigis kaj profundigis la kampon de la mensa patologio, kaj la farmakologia respondo estas intensigata kun la beno de la sanitaraj respondeculoj.

Kiel majstroj de la arto de komunikado, farmaciaj laboratorioj ofte ne malkaŝas ĉion, kion ili scias pri la efikoj de medikamentoj. Al gepatroj, infanoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj suferas atakon de “mensa malsano”, la mesaĝo resumiĝas jene: vi bezonas medikamentojn, ĝuste kiel diabetulo bezonas insulinon.

D-ro Daniel Carlat delonge profitis de la donacemo de la farmacia industrio, de kiu li estis unu el la plej fidelaj propagandantoj. Hodiaŭ, li denuncas ĝian influon*: “Oni informas pacientojn ke ili havas kemian misekvilibron en la cerbo, ĉar estas necese konvinki ilin per medicinaj terminoj ke ili malsanas. Sed ni scias, ke tio ne estas pruvita”*.

* Daniel J. Carlat, Unhinged. The Trouble with Psychiatry. A Doctor’s Revelations about a Profession in Crisis, Free Press, Novjorko, 2010.
* Interview with Daniel Carlat in Fresh Air, National Public Radio, la 13-an de julio 2010.
Kritikemaj esploristoj flankenpuŝitaj

Ĉiuj longdaŭraj esploroj (kiujn la laboratorioj ne faras) montras, ke la efikoj de neŭroleptikoj malfortiĝas kun la tempopaso, ke atakoj ripetiĝas, ofte pli forte, kaj ke la simptomoj plimalboniĝas, eĉ pli ol ĉe pacientoj kuracataj per placeboj. Kuracistoj sekve konkludas, ke la dozoj ne sufiĉas aŭ ke la terapio estis netaŭga, kaj do oni pasas al io pli forta. La malsano plimalboniĝas kaj la nivelo de handikapiteco pliprofundiĝas. Milionoj da usonanoj suferas ĉi tiun seneliran rondon kiu similas tiun de la “kuraca lobotomio” priskribita de Laborit en la 1950-aj jaroj.

Fronte al ĉi tiuj maloportunaj faktoj, laboratorioj kaj esploristoj foje ne hezitas distordi klinikajn elprovojn kaj misprezenti la rezultojn, kaj eĉ mensogas per eksterlaso. Ekzemple, esploristaro ĉe la Universitato de Teksaso publikigis falsajn rezultojn pri Paxil, medikamento por adoleskantoj: ili ne malkaŝis la grandegan pliiĝon de memmortigemo ĉe la studitaj pacientoj. Psikologoj kaj psikiatroj sekve laŭdis la toleremon de la medikamento ĉe adoleskantoj. GlaxoSmithKline, la fabrikanto, tamen jam agnoskis en interna dokumento ke ĝia medikamento ne estas pli bona ol placebo. Submetite al kompensoproceso pro fraŭdaj asertoj, la firmao elektis pagi monkompenson ĉar proceso sekvigus la riskon de severa malutilo al ĝia reputacio kaj ĝiaj profitoj*, praktiko tiel ofta en ĉi tiu industrio kiel en la tabaka. Iuj esploristoj montris, ke neŭroleptikoj estas senefikaj kaj eĉ kontribuas al pliiĝo de la nombro de memmortigoj ĉe la kuracatoj; la esploristoj estas marĝenigitaj*. Grandparte financataj de farmaciaj laboratorioj, universitataj fakoj pri psikiatrio spertas evidentan konflikton de interesoj, kaj riskas esti makulitaj de la senkreditigo trafanta la medikamentojn kaj iliajn fabrikantojn.

*When drug companies hide data’, The New York Times, la 6-an de junio 2004. La sama firmao ĵus pagis 3 miliardojn da dolaroj por ĉesigi sinsekvon da procesoj rilate al siaj produktoj, interalie Paxil. Kp. ‘Glaxo settles cases with US for $ 3 billion’, The New York Times, la 3-an de novembro 2011.
* Robert Whitaker, Anatomy of an Epidemic. Magic Bullets, Psychiatric Drugs, and the Astonishing Rise of Mental Illness in America, Crown, Novjorko, 2010.

Inter 2000 kaj 2007, la estro de la fako pri psikiatrio ĉe la fakultato de medicino de Universitato Emory (Atlanto) ricevis — sed ne deklaris — pagon de pli ol USD 2,8 milionoj kiel komerca konsilisto por farmaciaj firmaoj. Siatempa direktoro de la usona instituto pri mensa sano (National Institute of Mental Health, NIMH) ricevis pagon de USD 1,3 milionoj inter 2000 kaj 2008 por propagandi “humorostabiligilojn” en la nomo de GlaxoSmithKline. Li ankaŭ estis la prezentisto de tre populara radioprogramo en la publika radioĉeno (National Public Radio, NPR). Demandite pri ĉi tiuj praktikoj, li diris al la New York Times ke “ĉiuj [liaj samfakuloj] faras same”*. Kvankam estas devige — almenaŭ por sciencistoj — deklari fontojn de financo kaj sumojn ricevitajn, estas tamen multaj fraŭdoj.

* “Radio host has drug company ties,” The New York Times, la 21-an de novembro, 2008.
Plej bonaj rezultoj sen medikamentoj

La farmaciaj laboratorioj, kaj — sekvante ilian ekzemplon — multaj preskribantoj, instigas al ĉiam pli intensa, longdaŭra kaj diversigita konsumo de psikoaktivaj medikamentoj kaj aliaj neŭroleptikoj. Ĉi-rilate, Novartis estas ordonita pagi monpunon de USD 422,5 milionoj da dolaroj pro tio, ke inter 2000 kaj 2004 ĝi postulis al kuracistoj ke ili preskribu Trileptal, medikamento kontraŭ epilepsio, por la kuracado de dupolaraj malsanoj kaj neŭralgio — aplikoj ne aprobitaj de la Federala Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj (FDA).

Ofte okazas, ke oni pagas grandan sumon al kuracistoj kiuj multe preskribas iun medikamenton, por ke ili alparolu konferencojn de kolegoj kiuj mem estis pagitaj por aŭdi la bonan novaĵon. La astronomia kosto de ĉi tiu merkatumado estas fine pludonata en la kosto de la medikamentoj, kaj tial al la malsanuloj. Kiel fiksi limojn al tio, kion oni rigardas kiel patologion? La maniero de la respondo ilustras la ekscesojn de sansistemo kiu instigas al medicina trokonsumado kaj ec trodiagnozado per dismultiĝo de kategorioj de “perturboj”. Ĝi ankau instigas al malpli personecigita kuracado (oni devas “plenumi la kvoton”, precipe en sistemoj de pago laŭ servo), la uzo de ekscesa diagnoza testado, kaj aŭtomata sinturno al kemia kuracado.

Sed kreskanta nombro de longdaŭraj esploroj konstatas la superecon de la kuracado de mensaj malsanoj — eĉ de skizofrenio — sen farmaciaĵoj, krom en tre limigita nombro de kazoj dum nelonga tempo*. Laŭ longtempa perspektivo, korpa ekzercado, sociigo kaj laboro multe pli eltenebligas la vivojn de tiuj, kiuj estas trafitaj de mensa malsano. Tiajn malsanojn ĉefe kaŭzas la rompiĝo de sociaj ligoj, kaj diskriminacio ene de la familio kaj komunumo. Inter 1970 kaj 1990, la Monda Organizo pri Sano (MOS) faris tutmondajn transkulturajn esplorojn pri skizofrenio kaj depresio. La rezultoj montris ke tiuj personoj, kiuj ne estis submetataj al medikamenta terapio, “entute pli bone sanis” laŭ la perspektivoj mezlonga kaj fora*.

* Robert Whitaker, supre citita.
* Esploroj cititaj de Whitaker. Laŭ la Monda Organizo pri Sano, sanstato inkluzivas la sanon korpan, mensan kaj socian.

Sed neŭroleptikoj grandparte kontribuis al la grandega kresko de la vendoj kaj profitoj de la farmaciaj firmaoj. Dum 50 jaroj, ĉi tiu sektoro estas unu el la plej profita en Usono. Eĉ la leĝoj reguligantaj ĝin estas tre favoraj. Dum la debato pri la reformo de la sansistemo en 2009, lobiistoj elspezis USD 544 milionojn por certigi ke leĝdonantoj protektu la intereson de asekuristoj, farmaciaj firmaoj kaj vartantoj. Tiuj, kiuj multon perlaboras, ne aprobas intervenon fare de la ŝtato en sia ekskluziva sfero. Pli da mono estas elspezata por mensa sano ol por iu ajn alia kategorio, nome USD 170 miliardoj en 2009, kaj antaŭvideble USD 280 miliardoj en 2015*.

* Centers por Medicare kaj Medicaid Services, www.cms.gov

Paradokse, dum la farmacia kuracado de mensaj malsanoj kreskegas, centmiloj da homoj suferantaj ĉi tiuj malsanojn ricevas neniun flegadon, nome tiuj, kiuj ne havas san-asekuron (16% de la loĝantaro — asekuro ne estos deviga antaŭ 2014) kaj prizonuloj. Oni taksas, ke duonmiliono da enkacerigitoj bezonas kuracadon, precipe ĉar enfermiteco kaj prizonaj kondiĉoj pligravigas mensajn malsanojn. Sed institucioj estas tute nepreparitaj por helpi. Liberigite, ĉi tiuj prizonuloj sin turnas al la konsumo de drogoj kiel terapio, kaj, en senelira rondo, ofte refalas en krimadon.

Necertecoj pri la estonteco de la revolucioj en la Proksima Oriento

La egiptaj Islamaj Fratoj en la kaptilo de plurismo

Kontraŭ siaj engaĝiĝoj, la Islamaj Fratoj prezentos kandidaton al la prezidant-baloto — decido penege akirita per kvindek ses voĉoj kontraŭ kvindek du sine de ilia estraro. Tio neeviteble plimalbonigis la malkonkordojn ene de la organizaĵo, viktimo de siaj komplikaj rilatoj kun la militistoj kaj de la konkurenco de salafismaj grupoj.

TIU ESTIS brila venko, kiun gajnis la frataro de la Islamaj Fratoj en la parlamentaj elektoj de 2011-2012 en Egiptujo. Ĝi kolektis ĉirkaŭ 47% de la voĉoj kaj 235 lokojn el 498, dum la salafismaj partioj akiris proksimume 28% de la voĉoj, tiel akirante 123 deputitojn. Kaŭze de ilia nuna domina pozicio, la Islamaj Fratoj devas tamen preni sur sin kvar malbanalajn defiojn, kiuj minacas la organizaĵon: la konsekvencojn de ilia entiriĝo en la politikan arenon kaj, do, en ties konkretajn realojn; la malfacilojn naskitajn de iliaj politikaj evoluoj; iliajn internajn kontraŭdirojn; kaj la premon de la salafismo*.

* Vd François Burgat, “Salafistes contre frères musulmans” [Salafistoj kontraŭ islamaj fratoj], Le Monde diplomatique, junio 2010.

Tra sia longa historio — la organizaĵo estis kreita en 1928 de Hassan al-Banna-, la Islamaj Fratoj estigis pragmatajn interligojn kun diversaj fortoj kaj povoj: tiun de la reĝo Faruk, surtronigita en 1936; tiun de la Liberaj Oficiroj, kiuj lin renversis en 1952 (la frataro returnis sin kontraŭ Gamaal Abdil Naasir ekde 1954 kaj spertis teruran subpremon); aŭ tiun de la prezidanto Anvar as-Sadat, post 1970. Tiu lasta utiligis ilin por lukti kontraŭ la nasiranoj kaj la maldekstrularo.

Post 1981 kaj la enpotenciĝo de s-ro Husnij Mubaarak kiel prezidanto, iliaj rilatoj kun li hezitis inter kompromiso, parta toleremo kaj selektita subpremo. Tiel, la Fratoj, kiuj neniam estis agnoskitaj kiel laŭleĝa forto, povis akiri 20% de la deputitaj lokoj ĉe la parlamentaj balotoj de 2005 (ili estis elektitaj kiel “sendependuloj”), antaŭ ol esti senigitaj je ĉia reprezentado dum la parlamenta balotado de decembro 2010. Tiuj taktikaj rilatoj okazis ĉe publika konateco kaj la eksa Plejsupra Gvidanto de la Fratoj — inter 2004 kaj 2009-, s-ro Muhammad Mahdij ’Aakif mem ilin agnoskis. Ili atestas la grandan flekseblecon de la organizaĵo, sed ili ankaŭ malutilis ties bildon kiel opozicia forto.

La kompromisa tradicio pluis post la falo de s-ro Mubarak en februaro 2011, kiam la Plejsupra Konsilantaro de la Armeo (PKA) enpotenciĝis. Kiel la Islamaj Fratoj, la PKA ludis dubasencan rolon dum la revolucia periodo; ĝi malfavoras la demokration; ĝi estas forto de la pasinteco. Tamen, la mielmonato* ne daŭris. Ĝi riskas eĉ transformiĝi al alfronto, pro tri fundamentaj kialoj: en novembro 2011, la Fratoj malakceptis la Projekton de Konstitucio prezentitan de s-ro As-Salmij, tiama vic-ĉefministro, kio garantius al la armeo imunecon por la estonteco: ili malvolas atribui unuarangan politikan rolon al la generaloj en la estonta konstitucia organizado; fine, sub strata premo, ili postulas veran proceson por la prezidinto Mubaarak, dum la PKA preferus ŝajnan juĝon, kiu lasus en la mallumo la responcedojn de ĝiaj anoj.

* Komenca kaj ĝoja interkonsento — jh.

La Fratoj povus esti tentataj sekvi la vojon de la turkia Partio de Justeco kaj Disvolviĝo (AKP), kiu estis akceptinta aranĝon, en kiu la generaloj ludas gravan rolon, antaŭ ol ilin milde elpeli. Sed, ĉu ili disponas la necesan kapablon tiel fari?

La movado estas stampata per sia insistado pri la da’vat(alvoko al islama instruado) kaj per sia mesaĝo, kiu celas, en la longa daŭro, la starigon de islama ĥalifeco [kalifeco]. Ĝia decido krei en 2011, je la unua fojo de ĝia historio, naciskalan politikan partion, la Partion de Libero kaj Justeco (PLJ), devigas ĝin ne nur forlasi la komfortan opozician terenon; sed ankoraŭ rezigni certajn el siaj universalaj pretendoj kaj respondi al la aspiroj de parto de siaj elektantoj en la kampo de la dungiteco, la edukado, la sano, la koruptado, la transportoj, ktp. Tasko malfacila, dum parto de ĝiaj aktivuloj persistas ĉe la malnovaj principoj, kio, pro la intergeneracia konflikto, malplibonigos la kontraŭdirojn sine de la frataro. Des pli, ke ĉi tiu ne plu havas valorajn teoriistojn kapablajn pripensi la novan eraon: de post la forpaso de ĝia fondinto, Hassan al-Banna — pli organizanto ol pensisto-, kaj de tiu de la influhava Saijd Kutb, pendumita en 1966, restas ne pli ol grandaĝa predikanto, la ŝajĥo [ŝejko] Jusif al-Karadhavij (naskiĝinta en 1926), famigita de la televida ĉeno Al-Ĝazijrat, ĉe kiu li diservas, sed kiu de kelkaj monatoj montriĝis tre kritika kontraŭ la politika taktiko de la Fratoj kaj de ilia volo monopoligi la povon.

Alia problemo por la organizaĵo: la restariĝo de la plurismo en Egiptujo, kiu speguliĝas en ĝia sino mem. Kelkaj anoj apartenas al la unua gvardio, aliaj al la nova generacio, ofte pli malferma; kelkaj apartenas al la sufisma tendenco, aliaj al la salafisma*. Nu, la organizaĵo ne kapablis, dum la kuro de sia historio, engaĝiĝi en publikaj debatoj, kaj ĉiam preferis nei la malakordojn.

* La salafismo estas tendenco tre diversa. Ĝi predikas la revenon al la praktikoj de la profeto Mahometo kaj de liaj unuaj kompaniuloj (rimarku, ke salaf signifas, en la araba, ‘praulo’) kaj al laŭlitera legado de la Korano. La sufismo estas mistika movado organizata laŭ ordenoj fonditaj de la spiritaj mastroj.

Unu el la precipaj demandoj, kiuj dividas ĝin, koncernas la suverenecon: ĉu ĝi estas de la popolo aŭ de dio? Kaj, konsekvence, kion signifas la demokratio? Dum la junaj Fratoj kaj la malferma alo de la movado deklaras sian aliĝon al la demokratio kaj al la civitaneco, la maljuna generacio persistas en sia aliĝo al la hakimijjat, la dia suvereneco.

Diverseco aŭ malakordoj

La disonancaj deklaroj fontantaj el la vicoj de la Frataro de post la falo de s-ro Mubaarak ne apartenas al dubasenca lingvo, sed spegulas ĝian internan diversecon. Tiuj malakordoj povus minaci ĝian ekziston. Ili rememorigas la evoluojn de la Araba Socialisma Unio (ASU) starigita de Naasir en la 60-aj jaroj, kiu entenis politikajn tendencojn de la ekstrema maldekstro ĝis la ekstrema dekstro. Ĉe la malfermo permesita de Sadat en la 70-aj jaroj, la ASU frakciiĝis al pluraj partioj.

Tiuj malakordoj ekzistis ĉe la Fratoj de almenaŭ ĉirkaŭ dek kvin jaroj, sed la revolucio brutale elfosis ilin al plena lumo, kun la oficiala agnosko, en februaro 2011, post dudek jaroj de atendado, de Al-Vasat (“La Centro”), egipta versio de la turka PLJ. Tiu partio, estrata de s-ro Abu al-’Alaa Maadhij, spegulas la aspiradojn de generacio enveninta en politikon en la 70-aj jaroj, post la periodo de la grandaj subpremoj. Ĝi aprobas la valorojn de demokratio, de civitaneco kaj de antaŭenigo de la virinoj, kaj defendas konceptadon de islamo akordigeblan kun la moderneco. Al-Vasat estas la unua splitiĝo de la Fratoj de ilia fondiĝo en 1928.

La dua splitiĝo okazis, kiam s-ro Muhammad Habib, vicĉefo apud la Plejsupra Gvidanto, s-ro Muhammad Badij’, kreis la Partion de Renaskiĝo (PR), en julio 2011. Tiu organizaĵo estas proksima al tiu de s-ro Maadhij, kaj s-ro Habib intelekte apartenas al la sama generacio, spite sian aĝon — li aĝas pli ol 60 jaroj. Li jam kandidatiĝis en 2009 kontraŭ s-ro Badij’ por la posteno de Plejsupra Gvidanto, kaj estis venkita en kontestita baloto. Kvankam s-ro Badij’ kaj li aliĝis la Frataron je la sama epoko, ili totale diferencas inter si rilate la pensadon kaj la politikan orientiĝon, ĉar la unue citita estas iniciatinto de “civila islamo” kaj la alia estas pli proksima al la pensado de Kutb.

La tria disiĝo okazis, kiam s-ro Abdu al-Mun’im Abu al-Futuh, ano de la buroo pri ideologia gvidado de la Fratoj, kandidatiĝis, sen aprobo de la organizaĴo, en la prezidant-elekto de 2012. S-ro Al-Mun’im Abu al-Futuh reprezentas gravan ribelan grupon sine de la Fratoj, “kolomban”* generacion, kiu pluas en la organizaĵo kaj agitos por li dumkampanje.

* Paceman — jh.

Alia proksimulo de la Fratoj, s-ro Muhammad Salijm al-’Avaa, eniĝis, ankaŭ li, en la kampanjon. Tiu multego de pretendantoj alkondukis la organizaĵon al prezentado, kontraŭ ties engaĝiĝoj, de kandidato por la prezidant-elekto: la negocisto Ĥajrat aŝ-Ŝatir, unue, kaj poste, kiam ĉi tiu estis senrajtigita de la instancoj, s-ro Muhammad Mursij. Ĉi decido, strebe atingita ĉe la maĝlis aŝ-ŝuraa (konsultiĝa konsilantaro) per apenaŭa plimulto de ties cento da anoj — tiaj malpacoj estas senprecedenca evento en la historio de la Fratoj-, tamen ne ĉesigis la internajn rompiĝojn. Kaj tio, ĝuste en la momento, kiam la rilatoj inter la Fratoj kaj la PKA ekstreĉiĝis, interalie post la rifuzo de tiu lasta eksigi la registaron kaj ebligi al la Nacia Asembleo nomumi novan.

Krome, la organizaĵo devas alfronti la danĝeron de salafismiĝo — kvankam la salafistoj estas mem penetreblaj per la influo de la Fratoj kaj per ties politika vidmaniero. La Plejsupra Gvidanto, kiel kelkaj plejaĝuloj, estas profunde influencata de la salafismo. Jen la kialo de tio, ke, kiam li estis elektita, antaŭ la revolucio, s-ro Badij’ deklaris, ke li gravigos la da’vat-on. Ĉi orientiĝo ebligis al la salafistoj ludi pli grandan rolon, sub la pluvombrelo de la Fratoj, jam de la 70-aj jaroj. Ili kontribuis al la sukceso de la organizaĵo dum la erao Mubaarak, interalie dum la balotoj en kamparaj zonoj. Ili profitigis al la Frataro la potencon de siaj bonfaraj entreprenoj kiel ankaŭ de sia regado de multaj moskeoj. Estas do erare pretendi, ke la salafistoj ne interesiĝis pri politiko sub Mubaarak.

Tamen, post la revolucio de 2011, ili starigis siajn proprajn politikajn partiojn kaj eskapis el la dominado de la Fratoj. Restas ankoraŭ, tamen, hezitantaj salafistoj, aparte tiuj de la ribela grupo apoganta la ŝajĥ-on Haazim Salaah Abu Ismaa’ijl, kies kandidateco por la prezidantelekto estis rifuzita de la balota komisiono. S-ro Abu Ismaa’ijl estas mem ekzemplo de tiuj eminentuloj, kiuj havas piedon ĉe la Fratoj kaj la alian ĉe la salafistoj.

Sed estas ŝanco, ke la precipa evoluo okazos ĉe la salafismaj grupoj mem, pli pragmataj. Oni tiujn vidas manifestiĝi ene de la plej potenca de iliaj partioj, An-Nur, kiu akiris cent sep deputitojn, dum aliaj organizaĵoj, kiel la Partio de Konstruado kaj Disvolviĝo, politika alo de la Ĝaam’at Al-Islaamijat* estas proksimaj al la ĝihadismo*.

* Islamaj kolektiĝoj -jh.
* El ‘ĝihad’, alvoko al la vera fido; milito kontraŭ alireligianoj. -jh

Sine de An-Nur, regantoj kiel s-roj Naadir Bakar, Muhammad NurJussari Hammad emas kuniĝi kun la juna generacio de la Fratoj. Tiu simileco inter la PLJ kaj An-Nur grave efikos sur la estonteco de ambaŭ partioj. Tial, ke ili estas devigataj adopti pli pragmatan politikon, ili riskas elrevigi siajn popolbazojn — kiuj, aparte en la kamparoj, voĉdonis por “islama ĥalifeco”, “liberigo de la tero de Palestino” aŭ aplikado de la ŝarijat*-, ĉar ili ne kapablas respondi la esperojn en la ekonomia kaj sociala kampoj. Kaj perdi la impeton, kiu ebligis ilian venkon en la parlamentaj balotoj.

* Leĝo; juro; islama rajteco. -jh

Alaa AL-DIN ARAFAT.

Dosiero: Kion povas la mezaj klasoj?

En Ĉinujo, “et-prosperuloj” malmulte zorgas pri demokratio

Ĉu pri voĉdonrajto? Oni diras al ni, ke la mezaj klasoj — tiuj, kiuj atingis “etprosperecon” laŭ la oficiala esprimo — finfine trudos ĝin. Sed la spertoj de Sudkoreujo aŭ de Tajvano kontraŭdiras tiun prognozon.

LA NOVAJ mezaj klasoj (teknikistoj, oficistoj, individuaj entreprenistoj, ktp.), kiuj ĝuas komfortan enspezon sen tamen esti riĉaj, estas nun kvarono de la tuta ĉina loĝantaro, kaj duono de la urbanoj. Laŭ parto de la observantoj — tiuj, kiuj esprimas sin en la amaskomunikiloj — ili ŝajnas la sola grupo kapabla demokratigi la landon. Edukitaj, komforte pagitaj, tiuj klasoj havas apartan econ, estante samtempe faktoro de stabileco kaj de politika ŝanĝo. De stabileco ĉar ili ŝatas komforton, proprieton, trankvilon; sed ankaŭ ĉar ili preferas singardajn solvojn dum socialaj konfliktoj: intertraktado kaj kompromisoj prefere ol perforto. De politika ŝanĝo ĉar ili estas supozataj esti en pli bona pozicio ol ĉiu alia socia tavolo por defendi sian intereson, do por trudi al la komunista partio demokratigan procezon.

Esploristoj, ĵurnalistoj kaj ŝtatfunkciuloj opinias, ke la historio de ĉiuj modernaj socioj malkaŝas la kernan rolon de la mezaj klasoj en la demokratig-dinamiko. En Ĉinujo, fariĝis tute ordinare aserti, ke Eŭropo kaj Usono ŝuldas sian politikan modernecon al la agado de ĉi tiuj kleraj tavoloj — kiujn oni plej ofte ne tre precize distingas de la burĝaro. Ne gravas, ke la apero de la reprezenta demokratio tre antaŭis la naskiĝon de la novaj mezaj klasoj; ne gravas, ke en Francujo kaj en Usono ilia politika sinteno ne estis aparte progresema*. Ne gravas, fine, ke la “novaj sociaj movadoj” de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kontribuis, per la agado de eta marĝeno de aktivuloj (intelektuloj, studentoj, kvazaŭ-profesiuloj de kontestado), al modernigo de la kapitalismo kaj ebligo ke grupoj longtempe mistraktitaj (gejoj, etnaj malplimultoj) integriĝu, pli ol al ĝia endanĝerigo. La mito daŭre prosperas, kaj la “azia demokratia travivado” kontribuas al ties pluvivigo.

* Vd C. Wright Mills, White Collar. The American Middle Classes, Oxford University Press, Nov-Jorko, 2002 (1-a eld.: 1951).
En Suda Koreujo, timo pri ĥaoso kaj recesio longtempe estis la plej forta

ABUNDA LITERATURO ja pretendas klarigi la demokratigon en Suda Koreujo, en Tajlando kaj en Tajvano, per la apero de meza klaso, kiu trudis la politikan ŝanĝon al la establitaj reĝimoj. Tamen, jam en la 1990-aj jaroj, aŭtoroj kontestis tiun miton. Hagen Koo tiel notas pri Koreujo, ke “la rolo de la mezaj klasoj en la demokratigo estas nepreciza kaj varia, ne nepre pro ilia klas-intereso, kiu estus esence malfirma, sed ĉar iliaj diversaj frakcioj respondas en evoluanta maniero al la politika ŝanĝo, kaj ĉar la demokratig-procezo estas longa kaj kompleksa*. Ĝis 1987, granda parto de la koreaj mezaj klasoj favoris la politikan liberaligon, sed ili poste subtenis pli regemajn solvojn, pro timo pri ĥaoso kaj ekonomia recesio.

* Hagen Koo, “Middle classes, democratization, and class formation: The case of South Korea”, Theory and Society, vol. 20, n-ro 4, 1991.

Same, laŭ la esploristo Neil Englehart, la tajlandaj mezaj klasoj ne ludis apartan rolon en la eliro el la diktatoreco. Celata por protekti la lando-stabilecon, la starigo de la balota sistemo estis decidita de parto de la elitoj (armeaj kaj burokratiaj). La determina rolo de la eksterlanda kapitalo kaj de eksportado en la landa ekonomio igis necesa la “konfidon de la merkatoj” kaj, tiam, la elektaj procezoj aperis kiel faktoro de longdaŭra solideco. La mezaj klasoj protestis, same kiel aliaj sociaj grupoj, kontraŭ korupto kaj por demokratio, sed ili adoptis multe pli singardan sintenon kiam la socia ordo ŝajnis esti kontestata de pli radikalaj sociaj tavoloj*.

* Neil Englehart, “Democracy and the Thai middle class. Globalization, modernization, and constitutional change”, Asian Survey, vol. 43, n-ro 2, Berkeley, marto-aprilo 2003.

Fine, en Tajvano, tio, kio ebligis la demokratigon ne estas abrupta popolribelo de la interaj sociaj tavoloj, sed la fino de tiu fikcio pri rekonkero de la kontinento, ja nura elemento praviganta la diktaturon. Post kiam la Guomingtang rekonis, ke la tajvana registaro reprezentas nur la tajvanan loĝantaron, estis do necese organizi elektojn.*. La oficistaro estis tre ligita al la burokratio kaj nur marĝena frakcio de la meza klaso profitis poste el la liberaligo de la reĝimo por lanĉi sociajn movadojn.

* Françoise Mengin, “Taïwan: la question nationale et la démocratisation”, en Christophe Jaffrelot (sub la dir. de), Démocraties d’ailleurs, Karthala, Parizo, 2000.

Ĉi tiu teorio de la modernigo ignoras politikon kaj historion, ĉar ĝi ja konsideras la demokratigon kiel transcendan procezon portatan de klaso, kiu nepre alportos lumon en malluman mondon. Sama senrealismo ekzistis dum la jaroj 1970-aj kaj 1980-aj en Okcidento, kiam la kerna problemo estis trovi socian grupon por anstataŭi la laboristan klason, videble nekapablan detrui kapitalismon. En ĉi tiu kadro, la politika poziciiĝo de la mezaj klasoj aperis esenca. Ĉu temas pri aparta klaso? Ĉu nura frakcio de la popolaj klasoj? Ĉu etburĝaro? Ĉu forto luktanta samtempe kontraŭ la burĝaro kaj kontraŭ la laboristaro? Ĉu nova laborista aristokratio*?

* Carolyn Howe, Political Ideology and Class formation. A Study of the Middle Class, Praeger, Westport, 1992; Luc Boltanski, Les Cadres. La formation d’un groupe social, Les Editions de Minuit, Parizo, 1982.

Ankaŭ en la Imperio de la Mezo, la ideo laŭ kiu la mezaj klasoj estas faktoroj de ŝanĝo respondas al interkonsentita bezono ĉirkaŭiri la politikan demandon. La reprezenta demokratio estas ja la estonteco de Ĉinujo — ĉiu, aŭ preskaŭ, konsentas pri tio — sed ĝi povas fariĝi la normo nur post longa procezo celanta konservi la ĉefaĵon: la stabilecon kaj ekonomian kreskon. Pro timo ĉion perdi, irante tro rapide, parto de la regantaj klasoj konsideras, ke ju pli malfrue des pli bone. Multaj intelektuloj, esploristoj kaj ĵurnalistoj esperas, ke la sociaj luktoj kontribuos al demokratigo (pli da rajtoj, pli da libereco) sen abrupta reĝim-ŝanĝo.* Aliaj, kiel la fama blogisto Han Han, rifuzas revolucion favore al reformo kaj rezignacie akceptas, ke ili ne vidos dum sia vivo plene demokratian Ĉinujon*. Laŭ la politikistino Emilie Frenkiel*, eĉ liberaluloj kiel Qin Hui aŭ Ren Jiantao* ne vere esperas tujan demokration: ili opinias necese respekti transiran kaj alkutimiĝan periodon. La pozicioj estas diversaj, sed ĉiuj konsideras, ke Ĉinujo ne pretas por elektoj, kaj ke provo trudi tion, sub la premo ekzemple de perforta popol-movado, rezultigus finon de la reformoj kaj, eble, pli firman rifuzon de estonta demokratigo.

* Vd Jing Jun, Sun Liping, ShenYuan kaj Guo Yuhua, “A la recherche d’une démocratie sociale”, Manière de voir, n-ro 123, “Chine, état critique”, 16-a de majo 2012.
* Han Han, “Tan geming” (“Pri la revolucio”), http://blog.sina.com.cn.
* Emilie Frenkiel, “Une démocratisation aux couleurs de la Chine”, Politique étrangère, n-ro 4, Parizo, vintro 2011.
* Qin Hui, historiisto, profesoro en la universitato Tsinghua, estas fama pro sia pozicio favora al privatigoj kaj reprezenta demokratio. Ren Jiantao, profesoro en la universitato SunYat-sen, estas defendanto de la liberala filozofio.
Ĉinaj amaskomunikiloj kaj blogistoj opinias, ke la popolo “ne havas la nivelon” por voĉdoni

ONI POVAS klarigi tion plurmaniere. La longa listo de movadoj, kiuj ritmis la historion de Ĉinujo, de la Kultura Revolucio (ekde 1966) ĝis la eventoj de la Tiananmen-placo (en 1989) ne igas tro populara la eventualecon de pollitikaj malordoj. Oni same facile povas kompreni, ke la proverbo “Pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota” havas multajn adeptojn. Neniu povas garantii ke sistemo de reprezenta demokratio, kun sia sufiĉe granda neprognozeblo koncerne la kvaliton de la elektitaj gvidantoj kaj la malrapideco de siaj decidprocezoj, havus pli bonajn rezultojn ol la nuna kolektiva diktaturo. Enhave, la amaskomunikiloj kaj plej granda parto de la anoj de la mezaj klasoj, kiuj esprimas sin sur la Interreto, konsideras, ke la ĉinoj “ne havas la nivelon”. La potencialaj voĉdonontoj estas nun esence kamparanoj, migruloj, tre malmulte edukitaj urbaj popolaj malaltaj klasoj, unuvorte popolaĉo, kiu ne aperas, en la rigardo de la intelektaj elitoj, kapabla ludi sian civitanan rolon; la elektoj tial alportus nur malfeliĉon kaj elreviĝon. La riĉuloj povus aĉeti voĉojn kaj trudi siajn kontraŭsocialajn politikojn; sed, aldonas Han Han, kiu estas pli riĉa ol la Komunista Partio?

Ni precizigu, ke la vorto “ elito” ĉi tie montras ne nur la regantajn klasojn, sed ankaŭ la mezajn klasojn, kaj aparte tiujn, kiuj skribas en gazetoj, science esploras, konsilas la princojn, havas blogojn kaj subtenas la sociajn movadojn. Ilia statuso baziĝas malpli sur mono ol sur ilia eduk-nivelo (universitataj diplomitoj) kaj sur la ecoj, kiujn ili pretendas enkarnigi: racieco, boneduka konduto, bongusto, honesteco. Ecoj, kiujn oni supozas kontrastaj al la intrigoj de la regantaj klasoj unuflanke, kaj al la “malbon-kvalito” de la amasoj, aliflanke. La monopolo, kiun ili havas en la amasinformiloj, ebligas al ili trudi siajn moralajn normojn. Multaj kamparanoj kaj migruloj akceptas tiun simbolan perforton trafantan ilin: ili taksas sin mem “malbonkvalitaj” kaj aspiras emancipiĝi el sia kondiĉo.

Salajro-altiĝoj, loĝprogramoj: zorge planita evoluado por la migruloj

ĜUANTE VERAN influon al la publikaj politikoj, ĉi tiuj elitoj konstruiĝas do kiel ideala klaso, sezamo* de la demokratigo. De la maldekstro ĝis la dekstro kaj de la liberaluloj ĝis la social-demokratoj, se oni esceptas kelkajn izolitajn opoziciulojn, ĝi estas komprenata kiel projekto teknokrata, racia, progresema, plano gvidata desupre, kiu enlasu neniun malcertecon. Cetere oni parolas malpli pri sociaj movadoj, ol pri movado por defendo de la rajtoj (weiquan). Pli da rajtoj por individuoj, pli da rajteco esprimi sian malkontenton, pli da travideblo en la “regado”, pli da socia justeco: tia ŝajnas esti la unua etapo de la demokrata evoluo. Ni estas tre malproksime de revolucio aŭ de reĝim-ŝanĝo.

* Magia aŭ mistera rimedo, por atingi ion ordinare neatingeblan (aludo al la magia formulo “Malfermiĝu, sezamo” en la fabelo “Ali-Babo” el la Mil kaj Unu Noktoj). jmc

La dek-dua kvinjara plano (2011-2015) adoptita de la registaro celas favori la grupojn kun meza enspezo kaj ebligi al la migrantoj amase integri la interajn tavolojn (per salajr-altiĝoj, loĝprogramoj, plibonigo de la socia protektado, aliro de iliaj infanoj al edukado), cele kreskigi la nombron de “bonaj civitanoj”. La ĵurnalistoj, esploristoj, advokatoj kaj politikuloj, kiuj subtenas la migrulojn kaj la kamparanojn en ties protest-movadoj, alvokas al ilia transformiĝo al civitanoj konsciaj pri siaj rajtoj kaj devoj; ili atendas, ke tiuj lernu defendi malpli sian individuan intereson, ol la kolektivan intereson. Kiam almenaŭ duono de la socio estos atinginta tiun nivelon, ili asertas, tiam Ĉinujo fine povos ĝui veran reprezentan demokration.

Ĉu politiko kaj historio plenumos ĉi tiun demokratan projekton? La dek venontaj jaroj donos la respondon. La cedemo de la dua generacio de migruloj fronte al la integro-politikoj kaj al la misfamigo, kiun ili daŭre suferas, tute ne estas certa. Kaj la mezaj klasoj, kiuj ja fariĝis la apogilo de la reĝimo, povus fariĝi pli malcedemaj se ilia statuso ne plu estus certigita. La neekzisto de justa impostpolitiko egale impostanta kapitalon kaj laboron, salajrojn kaj financajn profitojn, la dungo-problemoj, kiujn frontas la diplomitoj, la neceso fari ŝuldojn por junaj paroj, kiuj deziras aĉeti loĝejon aŭ aŭton: ĉiuj tiuj faktoroj povas klarigi la splenon de la mezaj klasoj.

JEAN-LOUIS ROCCA.

Radikaliĝo

LA KEBEKIA studentribelo siavice montras: la politikoj de malabundo jam ne trudeblas sen aŭtoritatecaj metodoj. Kiam la liberala registaro (centrista) de Jean Charest decidis altigi je 75 elcentoj en kvin jaroj la kotizon por enskribi sin en universitato, pli ol triono de la studentoj de la provinco Kebekio ekstrikis; la 18-an de majo 2012, la rajtoj je asociiĝo kaj je manifestacio estis suspenditaj en speciala sesio de la Nacia Asembleo de Kebekio (vidu Pascale Dufour: Insistemo de la kebekiaj studentoj). Jen fatala enĉeniĝo: atingi demokratian konkeron (ĉi tie: la aliron al supera instruado) kondukas sufiĉe rapide al amputado de fundamenta libereco.

Tiu radikaliĝo observeblas ankaŭ en aliaj landoj. En Francio, la malvenko de la konservativa partio, fine de elektokampanjo dum kiu tiu partio gurdis ĉiujn temojn de la ekstrema dekstrularo, neniel instigis ĝin reorienti sian retorikon al la centrismaj voĉdonantoj, kiuj mankis al ĝi. La heredantoj de la prezidinto Nicolas Sarkozy male privilegias la plej reakciajn poziciojn — malamikajn al la enmigrintoj, kontraŭajn al la “puna malstrikteco”, batalon kontraŭ la impostaj fraŭdoj —, kun la espero akiri el la [ekstremdekstra] Nacia Fronto parton de popolaj elektantoj, kiuj laŭdire rekonas sin en la portreto de la “laboristo, kiu ne volas, ke tiu, kiu ne laboras, gajnas pli ol li”*

* Parolado de s-ro Nicolas Sarkozy en Saint-Cyr-sur-Loire, 23-a de aprilo 2012.

Malpli ol monaton post la enposteniĝo de s-ro Barack Obama, Usono spertis samspecan politikan evoluon. Anstataŭ analizi sian malvenkon, la Respublikana Partio sekvis la Tea Party, agresema kaj paranoja, sed ĉefe sperta pri la arto prezenti siajn kontraŭulojn kiel kolektaĵo de maldesktregaj snoboj, de memismaj teĥnokratoj kaj nur kapablaj ĉikani la produktantojn de riĉaĵoj por daŭre kontentigi la “helpatojn” kaj sentaŭgulojn. “Ni preskaŭ ĉiuj havis najbaron aŭ aŭdis pri iu kiu vivis super siaj rimedoj, kaj ni demandis nin, kial ĝuste ni devas pagi por li”, tiel plendis la aŭtoroj de la “Manifesto de la Tea Party”.* La respublikana dekstrularo ne zorgis por rekonkeri la centron, kie onidire oni gajnas la elektojn. Ĝi revigliĝis per tio, ke ĝi anstataŭigis la grizan pragmatikon de venkitaj respondeculoj per la aspiroj de siaj plej fervoraj membroj.

* Citita de Thomas Frank, Pity the Billionaire: The Hard-Times Swindle and the Unlikely Comeback of the Right, Metropolitan Books, Novjorko, 2012.

Tiu imagaro de la dekstro estas tre potenca. Oni ne povas kontraŭbatali ĝin per moralinstruoj, nek per marĝena modifo de ekonomia kaj financa orientiĝo, kies programita fiasko multigos la situaciojn de konsterniĝo, de senkonsoleco, de paniko, sen paroli pri la danĝeraj politikaj efikoj de rankoro, kiu trompiĝas pri la kontraŭulo. La malfortiĝo de la du grandaj grekaj partioj, kunrespondecaj pri la bankroto de la lando kaj pri la martireco trudata al ilia popolo, la neesperita supreniro de maldekstra organizaĵo, Siriza, decidita ataki la repagon de ŝuldo larĝe malpravan (vidu Jean Gadrey: La ŝuldo, kia ŝuldo?), demonstras, ke eliro el la sakstrato ne estas malebla. Kondiĉe ke oni montras aŭdacon kaj imagpovon. Tio estas ankaŭ la tuta senco de la batalo de la kebekiaj studentoj.

Serge HALIMI.

Spekulado, ĉantaĝo je ŝuldo

La merkatoj havas vizaĝon

La eŭropaj socialistoj denuncas ofte kun disvastiĝa efiko la financon, kiu regas sola super la terglobo kaj kiun necesas, laŭ ili, pli reguligi. Tamen oni devus scii, pri kio kaj pri kiu oni parolas; ĉar la anonima vizaĝo de la “merkatoj” havas la efikon ke ĝi lasas en la ombro la profitantojn de la krizo kaj de la okazantaj disponoj de malabundo.

JEAN PEYRELEVADE, kiu pasis de la publika banko al la privata financo, kaj de François Mitterrand al s-ro François Bayrou, klarigis en la jaro 2005: “La kapitalisto jam ne estas rekte kaptebla. [...] Rompi kun la kapitalismo, tio estas rompi kun kiu? Ĉu ĉesigi la diktatorecon de la merkato, flua, tutmonda kaj anonima, tio signifas ataki kiujn instituciojn?” Kaj tiu iama vicdirektoro de la kabineto de la ĉefministro Pierre Mauroy konkludis: “Markso estas senpova pro manko de identigita malamiko.”*

* Jean Peyrelevade, Le Capitalisme total, Seuil — La République des idées, Parizo, 2005, p. 37 kaj 91.

Ke reprezentanto de la alta financo — prezidanto de Banca Leonardo France (familioj Albert frato, Agnelli kaj David-Weill) kaj administranto de la grupo Bouygues — neas la ekziston de oligarĥio, ĉu tio vere mirigas? Pli strangas la fakto ke la dominantaj komunikiloj disvastigas tiun senkarnan kaj senpolitikan bildon de la monpotencoj. La ĵurnalisma raportado pri la nomumo de s-ro Mario Monti al la posteno de prezidanto de la itala konsilantaro povas tiurilate bone servi kiel perfekta ekzemplo de dominanta retoriko, kiu elvokas “teĥnokratojn” kaj “fakulojn” tie, kie estiĝas registaro de bankistoj. Eblis eĉ vidi en la retejo de iuj ĵurnaloj, ke ekregis “eminentuloj de la civila socio”.

Ĉar la skipo Monti havas en siaj vicoj ankaŭ universitatajn profesorojn, la scienceco de ĝia politiko estis de la komentistoj jam apriore pruvita. Tamen, ĉe pli proksima rigardo, la plej multaj ministroj sidis en la estraroj de la ĉefaj trustoj de Italio.

S-ro Corrado Passera, ministro pri ekonomia disvolvado, estas prezidanto kaj ĝenerala direktoro (PĜD) de Intensa Sanpaolo; s-ino Elsa Fornero, ministro pri laboro kaj profesoro pri ekonomio ĉe la universitato de Turino, estas vicprezidanto de Intesa Sanpaolo; s-ro Francesco Profumo, ministro pri edukado kaj esplorado, rektoro de la Politeĥnika Universitato de Turino, estas estrarano de UniCredit Private Bank kaj de Telecom Italia — regata de Intensa Sanpaolo, Generali, Mediobanca kaj Telefónica — post esti ĉe Pirelli; s-ro Piero Ginudi, ministro pri turismo kaj sporto, estas estrarano de UniCredit Group; s-ro Piero Giarda, taskita pri rilatoj kun la parlamento, profesoro pri publikaj financoj ĉe la Katolika Universitato Sankta Koro de Milano, estas vicprezidanto de la Banco Popolare kaj estrarano de Pirelli. S-ro Monti mem estis konsilanto de Coca-Cola kaj de Goldman Sachs kaj estas estrarano de Fiat kaj de Generali.

Tralaseblo inter du mondoj

Dum la eŭropaj socialistaj gvidantoj havas nun ne sufiĉajn akrajn vortojn por denunci la ĉiopovecon de la “financmerkatoj”, la rekonvertiĝo de la antaŭaj ĉefparolantoj de la socialliberalismo okazas sen ke iliaj iamaj kamaradoj montras sian indignon tro brue. S-ro Wim Kok, eksa ĉefministro de Nederlando, fariĝis estrarano de la nederlandaj trustoj Internationale Nederlanden Groep (ING), Shell kaj KLM. Lia germana kolego, la eksa ĉefministro Gerhard Schröder, ankaŭ iris en la privatan sektoron fariĝante prezidanto de la societo Nord Stream AG (joint-venture Gazprom — E.ON — BASF — GDF Suez — Gasunie), estrarano de la petrolgrupo TNK-BP kaj konsilisto pri Eŭropo de Rothschild Investment Bank. Tiu itinero, unuavide kurvoriĉa, havas envere nenion apartan. Pluraj eksmembroj de lia kabineto, membroj de la germana socialdemokrata partio (SPD), ankaŭ ŝanĝis siajn vestojn de ŝtatisto kontraŭ tiuj de aferisto: la eksministro pri internaj aferoj Otto Schily konsilas nun la financan truston Investcorp (Barejno), kie li retrovas la konservativan eksan aŭstran ĉefministron Wolfganga Schüssel, la vicprezidanton de la Eŭropa Konvencio Giuliano Amato kaj ankaŭ s-ron Kofi Annan, la eksan ĝeneralan sekretarion de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La germana eksministro pri ekonomio kaj laboro, s-ro Wolfgang Clement, estas asociano de la societo River-Rock Capital kaj estrarano de Citygroup Germanio. Lia kolego, s-ro Caio Koch-Weser, ŝtatsekretario pri financoj de 1999 ĝis 2005, estas vicprezidanto de la Deutsche Bank. Fine, la financministro de la unua registaro de s-ino Angela Merkel, la socialdemokrato Peer Steinbrück, estas estrarano de Thyssen-Krupp. La “dignaj heredantoj”* de s-ro Margaret Thatcher kaj la gvidintoj de la Laboristpartio siavice aliĝis al la alta financo: la eksministro pri eksterlandaj aferoj David Miliband estas konsilanto de la societoj Vantage Point Capital Partners (Usono) kaj Indus Basin Holdings (Pakistano); la eŭropa ekskomisaro pri komerco, s-ro Peter Mandelson, laboras por la aferbanko Lazard; s-ro Anthony Blair mem okupas samtempe la postenojn de konsilisto de la svisa societo Zurich Financial Services kaj de afergvidanto de la investfonduso Landsdowne Parners kun tiu de prezidanto de la internacia konsultkomitato de JPMorgan Chase apud s-ro Annan kaj s-ro Henry Kissinger.

* Keith Dison, Un digne héritier. Blair et le thatchérisme [Digna heredanto. Blair kaj la thatcherismo], Raisons d’agir, Parizo, 2000.

Tiu nombrado, kiun mi kun bedaŭro trudas al la leganto, montriĝas tamen necesa, kiam la komunikiloj konstante preterlasas mencii la privatajn interesojn de la publikaj eminentuloj. Krom la tralaseblon inter du mondoj, kiuj volonte priskribas sin malsamaj — kaj eĉ kontraŭaj —, necesas identigi iliajn duoblajn agantojn por bone kompreni la funkciadon de la financmerkatoj.

Tiel, kaj male al furoranta ideo, la financo ja havas vizaĝon, aŭ eĉ vizaĝojn.* Ne tiun de la pensiulo de Florido aŭ de la eta eŭropa portisto, kiujn la gazetaro kompleze priskribas, sed pli ĝuste tiun de oligarĥio de proprietuloj kaj de mastrumantoj de riĉaĵoj. S-ro Peyrelevade memorigis en 2005, ke 0,2 elcentoj de la monda loĝantaro regas la duonon de la borsa kapitaligo de la planedo.* Tiuj riĉaĵoj estas mastrumataj de bankoj (Goldman Sachs, Santander, BNP Paribas, Société générale ktp), de asekur-societoj (American International Group [AIG], Axa, Scor ktp), de pensi- aŭ invest-fondusoj (Berkshire Hathaway, Blue Ridge Capital, Soros Fund Management ktp); tiuj institucioj plasas ankaŭ siajn proprajn kapitalojn.

* VdOù se cachent les pouvoirs [Kie kaŝiĝas la povoj]”, Manière de voir, n-ro 122, aprilo-majo 2012 (en kiosko).
* Jean Peyrelevade, Le Capitalisme total, v.c. 1% de la francoj posedas 50% de la akcioj.

Tiu malplimulto spekulas pri la kurzo de la akcioj, de la ŝtatŝuldoj aŭ de la krudmaterialoj danke al preskaŭ senlima gamo de derivitaj produktoj, kiu montras la neelĉerpeblan inventemon de la financ-inĝenieroj. La “merkatoj”, anstataŭ reprezenti la “naturan” evoluon de maturaj ekonomioj, estas la lancopinto de projekto, pri kiu la ekonomikistoj Gérard Duménil kaj Dominique Lévy observas, ke ĝi estis “konceptita por kreskigi la enspezojn de la superaj klasoj”* Sukceso nekontestebla: la mondo havas nun proksimume 63.000 “centmilionulojn” (havantaj almenaŭ 100 milionojn da dolaroj), kiuj prezentas kombinitan riĉaĵon de proksimume 40.000 miliardoj de dolaroj (do unu jaron de tutmonda enlanda produkto).

* Gérard Duménil kaj Dominique Lévy, The Crisis of Neoliberalism [La krizo de la novliberalismo], Harvard University Press, Kambriĝo (Masaĉuseco), 2011.
Senrespondeculoj fariĝintaj “saĝuloj”

Tiu enkarnigo de la merkatoj povas montriĝi embarasa, kaj kelkfoje estas pli komforta defii ventmuelilojn. “En tiu batalo, kiu komenciĝas, mi volas diri al vi, kiu estas mia vera kontraŭulo, tondris la socialista kandidato por la franca prezidant-elekto, s-ro François Hollande, en sia parolado ĉe Le Bourget, la 22-an de januaro 2012. Li ne havas nomon, nek vizaĝon, nek partion, li neniam prezentos sian kandidatiĝon, li estos do neniam elektita. Tiu kontraŭulo estas la mondo de la financo.” Ataki la realajn agantojn de la alta banko kaj de la granda industrio ja povintus lin instigi nomi la gvidantojn de la invest-fondusoj, kiuj decidas, plenkonscie, lanĉi spekul-atakojn pri la ŝuldo de la sudeŭropaj landoj. Aŭ, kritiki la duoblajn ĉapojn de kelkaj el siaj konsilistoj, sen forgesi tiujn de siaj (eksaj) eŭropaj socialistaj kolegoj kiuj transiris de unu Internacio al la alia.

Per tio, ke li elektis kiel direktoron de sia elektokampanjo s-ron Pierre Moscovici, vicprezidanto de la Cercle de l’industrie [Industrirondo], premgrupo, kiu kunigas la gvidantojn de la ĉefaj francaj industrigrupoj, la socialista kanidato signalis al la “financmerkatoj”, ke la socialista alternativo decide ne signifas la “grandan venkon”. Ĉu s-ro Moscovici ne opiniis, ke “ne necesas timi la malabundon” kun la aserto, ke en kazo de venko la publikaj deficitoj estos “reduktotaj ekde 2013 sub 3% (...), je kia ajn kosto”, kio implicus “fari la necesajn disponojn”?*

*Pierre Moscovici: “Ne timi la malabundon””, 8-a de novembro 2011, www.lexpress.fr.

La denuncado de la “financmerkatoj”, parolfiguro kiun trudis la politika komunikado, same vigla kiel sendanĝera, restis ĝis nun sen ajna sekvo. Laŭ la modelo de s-ro Barack Obama, kiu donis al la usonaj respondeculoj pri la krizo la prezidantan pardonon, la gvidantoj de Eŭropo ne bezonis multan tempon por pardoni la ekscesojn de la “avidaj” spekulistoj kiujn ili volis sendi en la inferon. Nun oni devis nur rebonigi la maljuste fiiĝintan reputacion de la indaj reprezentantoj de la oligarĥio. Kiel? Per tio, ke oni nomis ilin ĉe la kapon de komisionoj taskitaj ellabori novajn kondut-regulojn! De s-ro Paul Volcker (JPMorgan Chase) tra s-ro Jacques de Larosière (AIG, BNP Paribas) ĝis lord Adair Turner (Stanard Chartered Bank, Merrill Lynch Europe) aŭ la barono Alexandre Lamfalussy (CNP Assurances, Fortis) ĝis s-ro Mario Draghi (Goldman Sachs), ĉiuj kunordigantoj taskitaj respondi al la financa krizo flegis densajn ligojn kun la plej gravaj privataj makleristoj de la sektoro. La “senrespondeculoj” de hieraŭ, kvazaŭ tuŝitaj de la graco, transformiĝis en “saĝulojn” de la ekonomio, subtenataj de la komunikiloj kaj de la intelektuloj, kiuj, mallonge antaŭe, ne havis sufiĉe akrajn vortojn por denunci la memkontenton kaj la blindecon de la bankistoj.

Fine, ke la spekulistoj tiris profiton el la krizoj kiuj sekvis unu la alian en la lastaj jaroj, nun jam ne estas pridubata. Tamen, la oportunismo kaj la cinikeco, kiujn montras la priparolataj predistoj, devas ne forgesigi ke ili profitis, por realigi siajn celojn, helpantojn en la plej altaj pintoj de la ŝtato. Ĉu s-ro John Paulson, post gajni pli ol 2 miliardojn da dolaroj en la subprime-krizo, kies ĉefa profitanto estas li, ne dungis la eksĉefon de la Federacia Rezervo, s-ron Alan Greenspan — jam konsilisto de Pacific Investment Management Company (Pimco, regata de Allianz), unu el la ĉefaj privataj kreditoroj de la usona ŝtato? Kaj kion diri pri ĉefaj internaciaj mastrumantoj de hedge funds: la prezidinto de la National Economic Council (sub s-ro Obama) kaj ekssekretario de la Trezoro [financministrejo] de s-ro William Clinton, s-ro Lawrence Summers, estis plenuma direktoro de la societo D. E. Shaw (32 miliardoj da dolaroj de aktivoj); la fondinto de la grupo Citadel Investment, s-ro George Soros, pagis la servojn de la laboristpartia lord Mark Malloch-Brown, mastruminto de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Disvolvado (PUND) ...

La financo havas vizaĝojn: oni renkontas ilin jam delonge en la aleoj de la potenco.

Geoffrey GEUENS.

Socialista renovigo

En Britio, la “laboristpartiaj” heredantoj de s-rino Margaret Thatcher distingiĝas per sia integriĝo en tio, kion oni dece nomas financa oligarĥio. Oni tamen malpravus, se oni limigus la analizon de la elektitaj parencecoj inter alta publika funkcio kaj alta financo al la historiaj gvidantoj de la “tria vojo” — inter kapitalismo kaj socialismo — kiun pretendis trabati la eksa ĉefministro Anthony Blair. Eĉ pli malnovaj — kaj pli akceptitaj — figuroj de la eŭropa socialismo sidas nun en la decid-instancoj de potencaj multnaciaj konzernoj: la eksa aŭstra ĉefministro (1986 – 1997) Franz Vranitzky estas estrarano de la kanada grupo Magna International (ekipaĵoj por aŭtomobiloj); la hispana eksa ĉefministro Felipe González lanĉis societon de riskokapitalo (Tagua Capital) kaj sidas ĉe Gas Natural; lia financministro, s-ro Carlos Solchaga, estis konsilanto de Citigroup kaj de la notagentejo Fitch (Fimalac). L skandinavaj socialdemokratoj — ofte prezentataj kiel “modernaj”, kontraste al la socialistoj “arĥaikaj” — ne mankas en tiu tendenco: S-ino Gro Harlem Brundtland (PepsiCo), s-roj Thorvald Stoltenberg (East Capital Asset Management) kaj Göran Persson (JKL Group, filio de Publicis) transiris al la privata sektoro antaŭ ol, por iuj, fari la vojon inversan.

Geoffrey GEUENS.

La arĥivoj de Le Monde diplomatique, 1954 – 2011

Vojaĝo tra spaco kaj tempo

“PRI LA PROBLEMO, kiu estiĝis per la kreado de Israelo, respondecas ne ni, sed la UN; do, la tasko solvi ĝin estas tiu de la UN”, klarigas en januaro 1958 la egipta prezidanto Gamal Abdel Nasser al la sendito de Le Monde diplomatique Eric Rouleau; la prezidanto asertas cetere, ke li pretas agnoski Israelon en la limoj de la dividplano de Palestino de novembro 1947. En oktobro 1961, Jean Lacouture raportas el la konferenco de Beogrado, dum kiu naskiĝas la [?movado de nealiancanoj. André Fontaine, bilancante jaron stampitan de la Kubo-krizo kaj de la sendependeco de Alĝerio, pentras en januaro 1963 la novan vizaĝon de la mondo. En plena milito de Vjetnamio, en decembro 1970, la usona lingvosciencisto Noam Chomsky montras, kiel tiu batalkampo fariĝis por Usono eksperimentejo pri kontraŭribelaj rimedoj. En januaro 1973, Eldridge Cleaver, unu el la fondintoj de la Nigraj Panteroj (Black Panthers), faras enketon kontraŭ la rasismo kaj la brutaleco de la usona socio.

En la paso de la jaroj kaj de la artikoloj, la DVD-ROM, kiu kunigas ĉiujn artikolojn publikigitajn de Le Monde diplomatique ekde ĝia stariĝo en majo 1954, invitas al eksterordinara mondvojaĝo, al vojaĝo tra la tempo, tra la kontinentoj kaj tra la ideoj.

Oni malkovras tie, por tiuj kiuj ne scias tion, ke tiu monatulo ne estas nur geopolitika gazeto. Ĝi havis ĉiam la ambicion proponi tutmondan vidmanieron, kiu ne disigas la politikon disde la historio, la kulturon disde la ekonomio. La plej grandaj verkistoj kontribuis al ĝia riĉeco, de Milan Kundera ĝis Mario Vargas Llosa, de Chester Himes ĝis Henriko Bolo (Heinrich Böll), de Nadine Gordimer ĝis Carlos Fuentes, de Arundhati Roy ĝis Naguib Mahfouz.

Multnombraj intelektuloj de la tuta mondo ankaŭ kontribuis al tiu ĉi aventuro. En oktobro 1992, en sia lasta teksto, la filozofo Félix Guattari alvokas al refondo de la sociaj praktikoj. En julio 1994, la historiistino Catherine Coquery-Vidrovitch demandas sin pri la koncepto de etneco tia, kia ĝi aperas en Jugoslavio. En februaro 2004, Jacques Derrida kaj Jürgen Habermas diskutas pri la nocio de “terorismo”. Sen paroli pri Edward W. Said, Paul Virilio, Eduardo Galeano, Amaryta Sen, Eric Hobsbawm ...

Le Monde diplomatique tiel fariĝas la unua franca gazeto kiu plonĝas en la pasintecon, sed kiu ankaŭ alfrontas la evoluojn de la vizioj pri la historio: kiel oni perceptis Naser-on en 1956? Kaj kiel la malkoloniiĝon en Afriko en 1960? Kiu estis la graveco de la militoj en Hindoĉinio dum la jardekoj de la malvarma milito? Kiel oni taksis la ĉinan kulturrevolucion? Aŭ la sovetian invadon en Afganio? Kaj kiel la “konservativan revolucion” gvidatan de Ronald Reagan kaj de s-ino Margaret Thatcher? Kaj kiel la eliron el la diktatorecoj en Latinameriko? Kaj kiel la aperon de la realtempa informado, per la ĉeno Cable News Network (CNN)? Kaj la emancipiĝ-movadon de la virinoj?

Ni vivas en tempo de akceliĝo de la historio, karakterizita de la ŝanceliĝo de la mondo kun la plej grava krizo de la kapitalismo post 1929 — kiun la gazeto anticipis — kaj kun la relativa malfortiĝo de la Okcidento, la supreniro de Ĉinio kaj de Barato, de Brazilo kaj de Turkio. Por provi distingi la grandajn liniojn de la estonteco oni bezonas pli bone kompreni la pasintecon. Kun indekso de landoj kaj temoj tiu ĉi DVD-ROM ebligas al ĉiu — danke al kvindek mil artikoloj, centoj da kronologioj, da bibliografiaj indikoj, da mapoj — aliri eksterordinaran fonton pri la historio de nia planedo. Ĝi estas instrumento, kiun disponos instruistoj kaj lernantoj, kaj ĉiuj kiuj interesiĝas pri la mondo, pri ĝiaj evoluoj kaj pri ĝia estonteco.

Alain GRESH.

Diskuto pri popola enketo

La ŝuldo, kia ŝuldo?

En Grekio, la novaj parlament-elektoj, planitaj por la 17-a de junio, temas pri la demando de reintertraktado pri la ŝuldo. La impostpagantoj rifuzas daŭre “meti monon en senfundan puton”, opinias s-ro Alexis Tsipras, la gvidanto de la maldekstra partio Siriza. En Francio, popola kampanjo ankaŭ postulas popolan diskuton pri la publika ŝuldo.

ĈU ODORO de printempo 2005? Tiam, la franca prezidanto, s-ro Jacques Chirac, submetis al referendumo la Eŭropan Konstitucian Traktaton (EKT). La komunikiloj estis unuanimaj: necesas aprobi la tekston. La kampanjo karakteriziĝis tamen per senprecedenca popola aktiviĝo. Asocioj, politikaj kaj sindikataj organizaĵoj analizis, klarigis kaj diskutis dokumenton, kiu tamen tute ne instigis al legado. Kontraŭ la opinio de la instituciaj “fakuloj” la francoj rifuzis la EKT je proksimume 55 elcentoj.

Sep jarojn poste, jam ne temis pri eŭropa traktato, sed la ĥoro de ĉefartikolistoj denove sonas: la ŝarĝo de la ŝuldo trudas al la popoloj striktigi la zonon. Kaj, kvankam ĉi-foje nenia referendumo estis planita por ricevi la opinion de la francoj pri la demando, baza kampanjo metis al si la — delikatan — celon trudi en la publika debato demandon, kiun la komunikiloj diligente prisilentas: ĉu necesas pagi la tutaĵon de la franca ŝuldo?

Ekde la somero 2011, la tutnacia alvoko “Por civitana enketo pri la publika ŝuldo”, kiu kunigas dudek naŭ asociojn, neregistarajn organizaĵojn (NRO) kaj sindikatojn, kaj kiu ĝuas la subtenon de diversaj politikaj organizaĵoj* estas subskribita de proksimume sesdek mil homoj.* Pli ol cent dudek komitatoj de civitana enketo (CAC), kiuj volas “anstataŭigi la notagentejojn”, stariĝis ekde la aŭtuno de 2011. Kiel klarigi tian engaĝiĝon?

* De Europe Ecologie — Les Verts [la verduloj], tra la Komunista Partio (PC) aŭ le Parti pour la décroissance [la Partio por malkresko] ĝis la Nouveau Parti anticapitaliste [Nova Partio Kontraŭkapitalisma].
* www.audit-citoyen.org.

Unu el la animantoj de tiu kampanjo, la filozofo Patrick Viveret, memorigas, ke la vorto “deziro” [france: désir] — ĉi tie, tiu implikiĝi en mobiliziĝon — devenas el [france:] désidérer [malperpleksigi]: “La perpleksiĝo havas la econ, ke eĉ la viktimoj pensas, ke ne eblas fari alie. La perpleksiĝo estas, en ekonomia kampo, tio kion oni povus nomi la pensadon TINA [“There Is No Alternative” — “Ne Estas Alternativo”] de Margaret Thatcher: stato, en kiu oni nur diras “Jes, tio estas katastrofa” kaj “Ne, ne eblas fari alie””.* Resume temas, laŭ li, pri “blokiĝo de la imagpovo”, pri indigno kaj kritiko.

* “Construire une résiliance. De la sidération au désir”, treizième session de l’Université intégrale du Club de Budapest, 19-a de septembro 2011.

Aŭ, sine de la CAC, la aferoj malperpleksiĝas kiam la partoprenantoj faras malkovrojn, kiuj lasas ilin ĝenerale nekredemaj:

— Kiel? La elspezoj de la franca ŝtato, en elcentaĵo de la totala produktita riĉaĵo, ne progresis de dudek jaroj? Ĉu ili eĉ iomete malkreskis, de 24 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) meze de la 1980-aj jaroj al 22 elcentoj meze de la 2000-aj jaroj? Ĉu vi certas?

— Ĉu vi diras, ke la enspezoj de la ŝtato siavice perdis kvar poentojn de la MEP, pasante de 22 elcentoj al 18 elcentoj en tiu periodo? Ĉu “ili” do decidis senigi la ŝtaton je enspezoj?

— Ĉu la impostaj donacoj deciditaj dum la 2000-aj jaroj vere reprezentas la mankon enspezi 100 miliardojn da eŭroj jare?

— Ĉu multnombraj grandaj landoj en la mondo, kiel Usono kaj Britio, havas centran bankon kiu pruntas rekte al la ŝtato je kvotoj proksimaj de nulo, kaj ni ne?

— Se la Eŭropa Centra Banko (ECB) estus akceptinta prunti rekte al la landoj de la eŭrozono, tiel kiel ĝi pruntas al la bankoj, do je 1 elcento, ĉu tiam neniu alfrontus nun ŝuldon juĝatan “neeltenebla”, ĉu vere estas tiel? [Vidu la suban tekston “Eĥoj de debato”]

— Ĉu oni povus rifuzi pagi publikan ŝuldon, kiam oni kontraktis ĝin? Sed ĉu oni jam iam faris tion?

Al tiuj demandoj, kolektitaj dum la diversaj renkontiĝoj, la respondoj* — ĉiuj pozitivaj — cirkulas rete. El temo repuŝa aŭ neatingebla, la demando pri la publika ŝuldo fariĝas “dezirebla” ĉe tiuj, kiuj komencis regi la temon, same kiel ili faris pri la reformo de la pensioj en 2010, aŭ pri la EKT en 2005. Oni vidis do flori ne nur librojn, tekstojn kaj lumbildajn prezentadojn, sed ankaŭ kaj ĉefe sennombrajn signojn de reala kolektiva alproprigo: humuraj desegnaĵoj (unu el ili priskribas iun “panjo ECB” kiu nutregas dikegan bebon, kies antaŭtuko indikas “Banko”; kvizoj (La ŝuldantoj estas: 1. la bankoj; 2. la asekurkompanioj; 3. la petrol-emiroj; 4. oni ne scias;* deturnitaj filmafiŝoj; teatraj scenoj; filmetoj kiuj iras sian vojon tra la interreto (La ŝuldo belas*, ktp.

* Jam en la printempo de 2011, la libro de ATTAC: Le Piège de la dette publique [La kaptilo de la publika ŝuldo] (Les liens qui libèrent, Parizo) pritraktis plurajn el tiuj demandoj.
* Ĉiuj respondoj ĝustas, escepte de la 3-a.
* Originale: La dette, c’est chouette!; http://vimeo.com/33392696.

Centro ekzistas, sed kiel reta nodo: ĝi organizas tutlandajn kunvenojn kaj internaciajn kontaktojn; ĝi disvastigas la analizojn. Tiuj pentras “riĉajn landojn kun tre altaj ŝuldoj” submetataj al la sama speco de politika-financa diktatoreco kiel la malriĉaj landoj kun tre altaj ŝuldoj (MLTŜ) de la 1990-aj jaroj. Iuj, ekz-e la animantoj de la Komitato por Nuligo de la Ŝuldo de la Tria Mondo (KNŜTM), tiam montris, kiel la ŝuldo devenanta ekde 1979 el unuflankaj decidoj faritaj en Usono fariĝis la precipa rimedo de novkolonia servutigo de la sudo de la planedo. Estas por ili do neniel malfacile konvinki, ke la sama dinamiko agas en la sudo ... de Eŭropo, kaj ke la kontaĝo povas tuŝi ĉiujn aliajn landojn, inklude de Germanio, pere de ĝiaj malfortiĝintaj bankoj.

Sur kaj malantaŭ la dorso de la popoloj

LA DEMOKRATIO, kiun tiuj kolektivoj postulas por si mem, same kiel ilia plurismo, kondukas al pridubigo de ĉio. Malkonsentoj aperas, same inter la naciaj fakuloj de tiuj retoj (Les Economistes atterrés, Attac, Fondation Copernic, KNŜTM, membroj de la movado por maltutmondigo ...) kiel en la lokaj debatoj. La ĉefa, en la unuaj tri monatoj de 2012, temis pri la rolo de la repago de akumulita interezo en la pufiĝo de la publika ŝuldo. Por iuj, tio estas la ĉefa klarigo: la sumo de la ŝarĝoj de interezo pagita de la franca ŝtato inter 1980 kaj 2009 estas 1.340 miliardoj da eŭroj de 2009, do 90 elcentoj de la stoko de ŝuldo en 2009 (1.500 miliardoj). Por aliaj, la demando estas duaranga, ĉiukaze en Francio. La operacio de kumulado laŭ longa periodo estas, laŭ ili, sensenca, ĉar nenio diras, ke la sistema prunto je nula kvoto estus justa, konsidere la inflacion kaj la kreskon. La eksceso de ŝuldo devenas unue, laŭ ili, el la impostaj donacoj deciditaj por la plejriĉuloj, el la malegalecoj kaj el la operacioj de banksavado.

Aliaj debatoj aperas ĉe la naciaj fakuloj, precipe pri la bezono de publika enŝuldiĝo: ĉu ŝtato devas konstante enŝuldiĝi? Aŭ, por diri tion alie, ĉu ekzistas parto de la publikaj elspezoj (eble financata de ŝuldo) kiun oni povas taksi socie kaj ekologie senutila aŭ malutila, impulsita de la aferistaj premgrupoj kaj de la detrua konkurenco inter landoj aŭ teritorioj?*

* Kp “Les Etats doivent-ils s’endetter? [Ĉu la ŝtatoj devas enŝuldiĝi?]”, 26-a de septembro 2011, http://alternatives-economiques.fr/....

Sed la lokaj kolektivoj tre bone perceptas, ke la diversaj vidpunktoj kompletiĝas sen kontraŭi unu la alian. Sendepende de detaloj de analizo, proponoj havas interkonsenton: forpreni de la merkatoj la monopolon de financado de ŝtatoj kaj reveni al tre malaltaj interezkvotoj. Kaj ĉiuj insistas pri la postulo de forta redukto de la malegalecoj kaj pri radikala reformo de la impostoj, “laŭ la modelo de Roosevelt”.

La lokaj debatoj, ĉiam pli pragmataj ol teoriaj, adoptas hipotezon sufiĉe kejnzan*, laŭ kiu parto de la franca publika ŝuldo estas verŝajne prava, sub la rezervo de inventaro. Sed nur parto: en Francio kiel eksterlande (en Belgio, en Germanio, en pluraj landoj de suda Eŭropo), kolektivoj opinias male, ke la ideo de malpraveco baziĝas sur tri argumentoj, el kiuj ĉiu sufiĉas por pravigi la uzon de tiu termino en ĝia ĝenerala akcepto: “Kio ne konformas al la bona rajto, al la justeco, sur morala, intelekta aŭ materia nivelo.”

* Laŭ Kejnzo [angle: Keyns]. -vl

La unua argumento estas tiu de maljusteco de decidoj kiuj altigis la ŝuldon: klasa imposto, niĉoj por riĉuloj, altigo de la malegalecoj ... La dua temas pri decidoj ne konformaj al la ĝenerala intereso: konfidi la publikajn ŝuldojn al la merkatoj, do al la spekulistoj. La tria argumentas pri decidoj faritaj samtempe “sur la dorso” kaj “malantaŭ la dorso” de la popoloj: sur ilia dorso, per tio ke oni igas pagi la krizon al tiuj, kiuj neniel kulpas pri ĝi; malantaŭ ilia dorso, pro la deficito de demokratio kaj pro la akaparo de la informado fare de la novliberala oligarĥio.

La komitatoj decidis ne komenci elkalkuli la parton de la malprava ŝuldo. Kvalifiki decidojn kaj politikojn malpravaj, dedukti el tio, ke parto de la ŝuldo devenas el “klasa” decido, estas unu afero. Elnombri tion, kion la popoloj ne devus repagi estas afero tute alia, kiu ŝajnas esti nematura: ankoraŭ necesas progresigi la ideon de malpraveco antaŭ ol proponi tian agon, kiu dependas de la fortrilato.

La lokaj kolektivoj komencis elvoki la lastan demandon pri la manko de pago, kiu estas ankaŭ karakterizita de politikaj kaj teĥnikaj malcertecoj. La historiaj ekzemploj de Rusio en 1998, de Argentino en la unua duono de la 2000-aj jaroj*, de Ekvadoro en 2007-2008 montras multnombrajn indikojn por pripensado. Sed, ĉar Francio ne estas (aŭ ankoraŭ ne ...) en la situacio de tiuj landoj, nek en tiu de Grekio aŭ de Irlando, la demando restas malfermita: ĉu necesas plani politikon de nerepago al tiuj kreditoroj por parto de la ŝuldo (nuligo), ĉu moratorion de pluraj jaroj por frakcio de tiu sen pagi prokrasto-ŝuldojn? Ĉu preferindas ke la eksceso de ŝuldo estu pagota, pere de impostoj, fare de tiuj sociaj tavoloj kaj de la financistoj kiuj kaŭzis ĝin kaj kiuj ofte profitis de ĝi? Tiuj solvoj, kiuj kombineblas, havas komune la rifuzon igi la popolajn kategoriojn pagi la ŝuldon.

* Vd Maurice Lemoine, “Fronte al la kreditoroj, argentina alfrontiĝo kaj greka timemo”, Le Monde diplomatique, aprilo 2012.

Jean GADREY.

Socialismo serĉanta novan liturgion

Kubo, la partio kaj la kredo

Destinita “aktualigi la socialismon”, la reformprocezo lanĉita de la kuba prezidanto Raúl Castro instigis lin elekti neatenditan interparolanton: la katolikan eklezion.

UNU SAMA mesaĝo, sur centoj de ŝildoj svingataj de la amaso: “Bonvenon al Lia Sankta Moŝto Benedikto la 16-a”. Ni estas en Santjago de Kubo, bastiono de la sendependigaj militoj, kie la papo celebras meson antaŭ ducent mil homoj. De la 26-a ĝis la 28-a de marto, la plej alta reprezentanto de la eklezio efektive vizitis, dek kvar jarojn post la vizito de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a, landon, kies historia gvidanto estis iam forkomunumigita.

En Kubo, la klerikaro, sola nacia institucio sendependa de la registaro, ne estas interparolanto kiel la aliaj. Tio, kion la diplomato Philippe Létrillard kvalifikis “konkurso de la universalismoj”* — katolikismo kaj kastro-komunismo — iom post iom cedis la lokon al paca kunekzistado. La politika kaj la religia spacoj bezonas nun akordiĝi. Sidanta en la unua vico dum la ceremonio celebrata de Benedikto la 16-a en Santjago de Kubo, s-ro Raúl Castro — kiu lanĉis delikatan procezon de reformoj kaj de ekonomia liberaligo — faris la proksimiĝon kun la eklezio akso de sia prezidanta mandato. Temas pri politiko, kiu grincigas la dentojn en la vicoj de la Komunista Partio de Kubo (PCC), sed ankaŭ ĉe la kristanoj kaj inter la disidentoj.

* Philippe Létrillard, Cuba, l’Eglise et la révolution [Kubo, la eklezio kaj la revolucio], L’Harmattan, Parizo, 2005.

“Post la enposteniĝo de la nova prezidanto antaŭ kvar jaroj*, observas la kardinalo Jaime Ortega, kiu gvidas la kuban eklezion, estas novaj ministroj kaj funkciuloj. Okazas tre grava ekonomia reformo. Ĝi koncernas la kampkulturon, la konstruadon de loĝejoj, la laŭleĝigon de sendependa laboro, la krediton, la aĉeton kaj vendon de domoj kaj de aŭtomobiloj, la kreadon de privataj etentreprenoj.”* Evoluo, kiun la eklezio ĝuste deziris. “Ni diris jam delonge, ke necesas ŝanĝi la socialan, ekonomian, juran kaj politikan sistemon”, emfazis ĉefartikolo de la katolika revuo Espacio Laical (oktobro 2010), en la centro de ideologiaj kaj politikaj debatoj, eĉ la plej tiklaj. Fronte al la malegalecoj, kiujn la reformoj akrigas kaj al la pligraviĝo de la malriĉeco, la eklezio disponigas utilan remparon. Ĉar ĝi disponas pri homhelpa asocia reto en la malriĉaj kvartaloj, ĝi jam zorgas pri la disdonado de medikamentoj kaj pri la organizado de popolaj manĝejoj. Kaj, favora al la ekonomia malfermo, ĝi nun proponas kursojn pri librotenado kaj pri informadiko al la etentreprenistoj kiujn la ŝtato deziras estiĝi.

* S-ro Castro fariĝis oficiale prezidanto la 24-an de februaro 2008, post esti nomumita provizora prezidanto la 31-an de julio 2006, pro sanproblemoj de sia frato Fidel.
* L’Osservatore Romano, Vatikano, 25-a de marto 2012.

La proksimiĝo inter la partio kaj la eklezio estas ankaŭ rezulto de ĝisdatigo de la katolika hierarĥio, komencita en 1986 dum la Kuba Nacia Eklezia Renkontiĝo. Por s-ro Enrique López Oliva, katoliko kaj profesoro pri la historio de la religioj, “la kuba episkoparo estas nun dominata de favoruloj al intertraktado: nova generacio, kiu ne partoprenis en la konfliktoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj”, kaj kiu distanciĝis disde la disidentoj kaj disde tiuj kristanoj engaĝitaj en la alfrontiĝo kontraŭ la reĝimo. Por la kardinalo Ortega, “la eklezio ne havas la alvokitecon esti la partio de opozicio, kiu mankas en Kubo”. Lenier González, la juna vicĉefredaktisto de Espacio Laical, konfirmas tion al ni: la kredindo de la eklezio “venas el la fakto, ke ĝi sciis teni sin en distanco de la kuba registaro, de la interna opozicio, de la ekzilkubanoj kaj de la usona registaro”.

SED LA perplekso, eĉ malkonsento, estas klara ĉe certaj kredantoj. S-ro Osvaldo Payá, unu el la iniciatintoj de la projekto Varela (kiu kunigis pli ol dek unu mil subskribojn por peti revizion de la konstitucio) kaj premiito de la Saĥarov-premio en 2002, opinias ke la voĉo de la eklezio estis konfiskita de la skipo de Espacio Laical, kiu, rekte aŭ malrekte, subtenas la registaron. Tiu pozicio ne estas unuanime dividita sine de la “popolo de Dio”: “Jaime [la kardinalo Ortega] estas mia pastro, mi respektas lin, sed li havas politikan orientiĝon, kiun mi ne dividas. Por li, necesas fidi Raúl-on kaj subteni la okazantajn ŝanĝojn. Temas ja pri politika pozicio.”* Fakte, la episkoparo multigis la signojn de moderiĝo. La “blankaj damoj”, kiuj protestas kontraŭ la reĝimo svingante gladiolojn en la stratoj de Havano kaj kriante “Liberecon, liberecon”, ne ricevis la rajton je “minuto de interparolado”, kiujn ili petis havi kun Benedikto la 16-a, dum tiu ja interparolis kun s-ro Fidel Castro, la damnita animo de la disidentoj. Kaj ĝuste la kardinalo petis la policon interveni por ĉesigi la okupadon de havana preĝejo fare de oponantoj kiuj volis premi la papon.

* Citita de Fernando Ravsberg en lia blogo Cartas Desde Cuba, 27-a de marto 2012, www.cartasdecuba.com.

La kuba klerikaro estas tamen alfrontita al pluraj malfacilaĵoj. La unua estas la malforta implikiĝo de la fideluloj: 1 elcento de la loĝantaro de la insulo regule ĉeestas la dimanĉan meson. La dua devenas el la progreso de la afrikkubaj kultoj. La monatojn longa eĥo de la procesio de la Virgulino de la Karitato de la Kupro, la mulata patronino de Kubo, malkaŝis sinkretisman religiecon. La katolikaj respondeculoj volus integri aŭ eĉ aneksi ĝin, sed sen akcepti ĝiajn ritojn. Tria malfacilaĵo: la kresko de la evangeliaj sektoj. En tiu kunteksto, la eklezio “ne aspiras rekonkeri siajn antaŭajn privilegiojn”, asertas al ni s-ro Jorge Cela, eksa superulo de la Kompanio de Jesuo en Kubo, nomumita prezidanto de la Konferenco de la Provincaj Jesuitoj en Latinameriko. Krom ke ĝi verŝajne deziras havi pli da adeptoj, “ĝi volas simple ke ĝiaj fideluloj trovu lokon en plureca socio”.

La eklezio jam atingis multon. La registaro redonis al ĝi nemoveblaĵojn konfiskitajn dum la revolucio de 1959. En novembro 2010, la kardinalo Ortega solene malfermis, kun la ĉeesto de la prezidanto Castro, la novajn instalaĵojn de la seminario San Carlos, kie formiĝas la estontaj pastroj, kies nombro kreskis. La seminario akceptas ankaŭ la Centro-n Felix Varela, lokon de debatoj, en kiuj kelkfoje partoprenas oponantoj. En lando, kie eĉ la kritikaj membroj de la PCC ne povas publikigi poziciojn en la gazeto de la partio, la eklezio disponas pri reto de publikigaĵoj ligita kun la episkopejoj kaj kun la paroĥoj (proksimume ducent kvindek mil legantoj) kaj pri dudeko da ciferecaj komunikiloj. Sed ĝi volus krome havi regulan aliron al la televido kaj al la radio. Kaj, por la kardinalo Tarcisio Bertone, ŝtatsekretario de Vatikano, “restas solvenda la tre grava problemo de la lernejo”.* La integrado de la katolika instruado en la publikan servon estas prioritata por la episkopejo, kiu deziras instrui teologion kaj humansciencojn en la universitatoj. “La ŝtato devas agnoski al la eklezio la rolon, kiun ĝi ludas en la socio”, opinias la pastro Yosvani Carvajal, rektoro de la Centro Felix Varela. S-ro Castro siavice anoncis: la sankta vendredo estos nun feria tago.

* La Stampa, Romo, 22-a de marto 2012.

Tiu orientiĝo ne estas unuanime akceptata sine de la PCC, kie iuj perceptas, ke la strategio de s-ro Castro malfortigas ilin. Per transformado de la eklezio en laŭleĝan peranton, la kuba prezidanto igas sian registaron akcepti “koncedojn eblajn, sed en rekta maniero malfacile, tre malfacile transpreneblajn”, resumas la sociologo Aurelio Alonso.* Jen ekzemplo: Alfrontita, en la jaro 2010, al internacia komunikila kampanjo cele al liberigo de sepdek kvin malliberuloj post la forpaso de la disidento Orlando Zapata fine de okdek-kvin-taga malsatstriko, la aparato de la PCC montriĝis des pli senkonsila, ĉar kroma oponanto ankaŭ komencis danĝeran malsatstrikon. La eklezio tiam ebligis al la registaro eliron el tiu malbona situacio per tio, ke ĝi organizis “inter kubanoj” la liberigon de tiuj malliberuloj kaj partoprenis mem en la intertraktadoj kun la hispana diplomatio.

* Espacio Laical, Havano, oktobro-decembro 2010.

LA KADRULOJ de la PCC bone komprenis — kaj kelkaj el ili timas: ke la rolo donita al la eklezio kondukas al la demando pri tiu de la partio (sola) en la politika pejzaĝo. La konferenco de la PCC, kiu okazis en januaro 2012, devis modernigi ĝian funkciadon kaj renovigi ĝian direkcion, altigi ĝian prestiĝon kaj pretigi ĝin al batalo por alfronti la defiojn de la ekonomiaj reformoj anoncitaj jaron antaŭe. Certe, la kunveno konfirmis la limigon de la politikaj mandatoj al dufoje kvin jaroj, kaj la konsisto de la Centra Komitato estas renovigota je 20 elcentoj ĝis la venonta kongreso (kies dato ne estis fiksita); sed tio estas malproksima de la anoncitaj ŝanĝegoj. Nu, la prezidanto estas 81-jara, kaj lia posteulo laŭ la konstitucio, la numero du de la registaro, s-ro José Ramón Machado Ventura, estos baldaŭ 82-jara ... “Renovigi la direkcion de la partio” estas tasko delikata “ĉe manko de anstataŭanta generacio”, komentis s-ro Castro dum la 6-a kongreso de la PCC en 2011, kaj ŝajnis forgesi, ke li mem forigis du el la precipaj kvindekjaraj gvidantoj kapablaj anstataŭi lin, s-rojn Carlos Lage kaj Felipe Pérez Roque, en 2009. Ĉu li intencis “ŝanĝon” jam ne plu ekskluzive tra la partio?

La fosaĵo profundiĝis inter la PCC kaj la loĝantaro, precipe por la junaj generacioj: la demandoj, kiujn ĝi starigas nome de la loĝantaro, kiun ĝi devus reprezenti kiel “partio de la nacio”, jam ne estas tiuj, kiuj zorgigas la plej multajn kubanojn. La partio parolas pri “aktualigi la socialismon”; la strato pri la mil kaj unu manieroj por transvivi.* La oficialaj komunikiloj praktikas la “oficialan stilon” — la teque teque, kiel diras la kubanoj —, dum la diskutoj svarmas en la revuoj kaj en la interretejoj, kies aliro estas tamen limigita (malgraŭ la instalo, lastan jaron, de submara kablo inter Venezuelo kaj la insulo). La aparato de la partio, nekapabla antaŭenigi demokratiigon de la sistemo, spertas malkreskon de sia aŭtoritato, eĉ se s-ro Castro evitas ĉiam memorigi ĝian “centran” lokon.

* Vd Renaud Lambert: “Kiel la kubanoj vivas”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aprilo 2011.

Kvankam la katoliko Roberto Veiga kritikas “tiun burokration kiu regas super la ŝtato kaj la socio”, la plej prudentaj klerikoj ne kritikas la ekziston de unu sola partio. Por s-ro Carlos Manuel de Céspedes, ĝenerala vikario de Havano kaj konsilisto de la redaktejo de Espacio Laical*, “la unu sola partio ne estas kontraŭa al demokratio, same kiel la plurpartiismo ne garantias ties bonan funkciadon. Sed por ke la unu sola partio ebligu realan demokration, ĝi devas funkcii travideble kaj akcepti la liberan diskutadon de ĉiuj pri la problemoj.” Plurismo, pri kiu la eklezio opinias, ke ĝi jam praktikas ĝin en siaj revuoj.

* Li estas ankaŭ pra-pranepo de sia samnoma antaŭulo, kiu proklamis la sendependecon de Kubo kaj liberigis la sklavojn por batali kontraŭ la hispana dominado.

REFORMI LA malnovan sistemon, “savi la revolucion” bezonas do ideologian kaj mensan refondiĝon: “Patrujo kaj kredo”, titolo de gazet-artikolo de la junaj komunistoj Juventud Rebelde de la 17-a de marto 2012, estus la nova kredo. Laŭ la gazeto, “la unueco inter la revolucia pensado, la kredo kaj la kredantoj radikas en la fundamentoj mem de la nacio. La amo al la patrujo, la batalo por pli justa socio ne kontraŭas koncepton pri la vivo kiu kredas je transcendo.” S-ro Alfredo Guevara, gvidinto de la Kuba Instituto pri Arto kaj Kino-industrio (ICAIC) kaj historia eminentulo de la revolucio, aldonas: “En tiu giganta katedralo, kiu estas la patrujo, necesas inventi novan liturgion por mobilizi la konsciojn.” Por li, “la eklezio estas centro de intelekta ellaborado, (...) mirinda partnero por semi la diversecon necesan por la disvolvado de la lando”.*

* Espacio Laical, oktobro-decembro 2011.

La kuba transiro okazas ankaŭ aliflanke de la Florida Markolo. Ĉio indikas, ke la registaro salutas la partoprenon de la elmigrintoj en la ŝanĝo. La kardinalo Ortega vojaĝis al Vaŝingtono por peti la mildigon de la sankcioj kontraŭ Kubo. Komento de la Washington Post, la 25-an de marto 2012: “La kuba kardinalo transformiĝis en faktan asocianon de Raúl Castro.” La kontraŭrevolucia radio en Miamo, Radio Martí, siavice traktis lin kiel “lakeon” (la 5-an de majo 2012). “La oligarĥio de la diasporo deziras la disfalon de la lando kaj ĝi laboras por tio”, analizas s-ro Veiga. Do, ĉio kio povus faciligi ŝanĝon stiratan de Havano kolerigas la ekzilkubanojn. La Vatikano siavice subtenas la kuban klerikaron, kiu, laŭ ĝi, povus enkorpigi religian renoviĝon, simbolon de repaciĝo, de frateco kaj de defendo de la nacia suvereneco. Romo vidas la kuban eklezion en pli bona pozicio ol aliaj por alfronti la konkurencon de la protestantaj kaj pentekostaj sektoj.

Eĉ se la vorto “transiro” ne estas elparolata, ĉu oni imagu eklezion, kiu laboras harmonie kun la armitaj fortoj — kiuj mastrumas la ŝlosilajn sektorojn de la ekonomio — por prepari ĝin, neperforte kaj kun perspektivo de normaligo, kun la diasporo? Kiel skribis Max Weber, “inter la politika potenco kaj la religia potenco, la taŭga rilato estas tiu de kompromiso kaj de alianco por komuna dominado, per dislimigo de iliaj respektivaj sferoj”.*

* Max Weber, Sociologie des religions, Gallimard, Parizo, 1996; citita de Philippe Létrillart, v.c.

Janette HABEL.

“Ora regulo” kaj meĥanismo de stabileco

Du traktatoj por eŭropa ŝtatrenverso

La franca ministro pri ekonomio, s-ro Pierre Moscovici, anoncis ke la eŭropa buĝet-traktato estas “ne ratifota tia” kaj ke necesas “kompletigi ĝin per parto pri kresko”. Sed ĉu la promesita reintertraktado sufiĉas por modifi la naturon de teksto, kiu minacas la sociajn sistemojn kaj la eŭropajn demokratiajn meĥanismojn?

La TRAKTATO pri stabileco, kunordigado kaj regado (TSKR) en la Ekonomia kaj Mona Unio “trankviligas eble la politikajn amikojn de la ĉefministrino Angela Merkel, observis antaŭ nelonge s-ino Bernadette Ségol, ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS), sed certe ne la milionojn de senlaboruloj, malriĉaj kaj provizoraj laboristoj en Eŭropo, kiuj atendas vane veran subtenon fare de la eŭropaj institucioj. Pro tio ni estas kontraŭ ĝi.”* La deklaro havis nenion anekdotan ĉe la gvidantino de organizaĵo, kiu ĝis nun kontraŭis nenian eŭropan traktaton; ŝia komplezo al Bruselo* eĉ instigis iun en ĝiaj fondintoj, la belgan sindikatiston Georges Debunne, bedaŭri ke la EKS fariĝis la “transmisia rimeno de la eŭropa mastraro”*

* Gazetara komunikaĵo de la 31-a de januaro 2012.
* La ĉefurbo de la Eŭropa Unio, sidejo de interalie ĝia Eŭropa Komisiono. -vl
* Dum la publika kunveno organizita de s-ro Henri Emmanuelli kontraŭ la eŭropa konstitucia traktato (EKT), la 20-an de aprilo 2005 en Parizo.

La TSKR — kiu trudas speciale la “oran regulon” pri buĝeto (vidu sube “Ok ĉefaj dispozicioj”) —, subskribita de dudek kvin registaroj de la Eŭropa Unio, devas esti ratifita en la venontaj monatoj. Kiel seruro kiu ŝlosas la aliron al la naciaj publikaj resursoj, ĝi estas akompanata de kroma traktato, kiu starigas la eŭropan meĥanismon pri stabileco (EMS). Ratifita de la franca parlamento la 21-an de februaro 2012 — kun la favora sindeteno de la grandega plimulto de la socialistaj kaj ekologiistaj delegitoj —, la EMS estas ia internacia mon-fonduso (IMF). Ĝi estas destinita por anstataŭi, ekde 2013, instrumentojn kreitajn en 2010 por alfronti la ŝuldokrizon en Eŭropo.*

* Vd Bernard Cassen, “Contorsions pour sauver la monnaie unique”, Le Monde diplomatique, januaro 2012.
Transigo de kompetentoj

TIUJ DU tekstoj signas gravan etapon en la malmuntado de la demokratiaj institucioj kaj en la maltrikado de la eŭropaj socialaj modeloj. Post fazo de relativa diskreteco, tiu evoluo jam ne ignoreblas: la kreskanta pezo de la Justeckortumo de la Eŭropa Unio (JKEU) kaj de la juraj decidoj, kiujn ĝi ellaboras, poste la traktatoj proponitaj de s-ro Jacques Delors kiam li estis prezidanto de la Komisiono (Unueca Akto de 1986, traktato de Mastriĥto de 1992), favoris la aperon de potenca teĥnokrataro, kiu ne devas raporti al la civitanoj, kaj kiu povas senigi ilin je certaj socialaj konkeroj. Tiu devojiĝo estis helpata de la decidoj faritaj en la pintkunvenoj de Lisbono (en 2000) kaj de Barcelono (en 2002), dum tamen dek tri el la dek kvin registaroj de la Eŭropa Unio troviĝis en la socialdemokrata movado; poste denove per la parlamenta aprobo en 2008, en Francio kaj Nederlando, de la traktato de Lisbono, kies esenca enhavo estis rifuzita per referendumo tri jarojn antaŭe en tiuj du landoj.

Tiu perforta trudado jam anoncis kroman: la uzadon de la proceduro nomata “simpligita” por starigi la EMS fare de la landoj de la eŭrozono. Teorie, ĝi aplikeblas nur por “kreskigi la kompetentojn atribuitajn al la Unio”.* La EMS evidente troviĝas en tiu kategorio. Gvidata de konsilantaro de financministroj nomataj “guberniestroj”, ĝi similas al ŝtato en la ŝtato: ĝi estas sendependa de la eŭropa parlamento kaj de la naciaj parlamentoj, ĝiaj laborejoj kaj arĥivoj estas netuŝeblaj kaj ĝi ne povas esti objekto de juraj persekutoj.

* Artikolo 48, paragrafo 3 de la traktato pri la Eŭropa Unio (unua parto de la Lisbona Traktato).

Aliflanke, tiuj nomataj “guberniestroj” povos uzi la JKEU, kiu sola kompetentas kontraŭ eŭropa ŝtato aganta kontraŭ decidoj. La EMS celas “mobilizi financajn resursojn kaj liveri, sub striktaj kondiĉoj*, subtenon al membrolando kiu havas gravajn financajn malfacilaĵojn kapablajn minaci la stabilecon de la eŭrozono. Tiucele ĝi kapablas disponigi monsumojn ĉe ŝtatoj kaj ĉe la merkatoj. Ĝia kapitalo estas fiksita je 700 miliardoj da eŭroj, disponigita de la membroŝtatoj, kiuj promesas “nerevokeble kaj senkondiĉe” disponigi al la EMS “ene de sep tagoj post la ricevo de la peto”. Francio siaflanke devos transkontigi 142,7 miliardojn da eŭroj. La EMS povos decidi altigi la kontribuaĵon de ĉiu el la membroŝtatoj, sen ke tiuj havus la eblecon prezenti sian pozicion.

* Traktato stariganta la eŭropan meĥanismon de stabileco [france: Traité instituant le mécanisme européen de stabilité], DOC/12/3, Journal officiel de l’Union européenne, Luksemburgo, 1-a de februaro 2012.

Kiam lando petos la subtenon de la EMS, tiam la riskon por la eŭrozono pritaksos la Komisiono, lige kun la Eŭropa Centra Banko (ECB), kiu ne estas submetita al demokratia aŭ politika kontrolo. Kunlabore kun la IMF, ĝi prijuĝos la “subtenindon” de la publika ŝuldo de la petanta ŝtato kaj pritaksos ties “realajn” financajn bezonojn. Poste, se la subteno estas aprobita, estas ree la Komisiono, lige kun la ECB kaj la IMF, kiu intertraktos pri la kondiĉoj kun la petanta ŝtato. Tiu “triopo” estos taskita pri la respektado de la truditaj kondiĉoj.

La EMS ĝuos la enpagon de la membroŝtatoj, sed povos ankaŭ uzi la kapitalmerkaton. Tio signifas, ke ĝi mem estos submetita al la notagentejoj. La bankoj, kiuj povas deprunti je 1% ĉe la ECB, alpruntos al la EMS je signife pli alta kvoto, poste la EMS al la ŝtatoj ... je kvoto ankoraŭ pli alta. Tiuj fondusoj servas por pagi la ŝarĝon de la ŝuldo, kaj do plenigi la trezorejojn de la bankoj. Resume, tiu nova meĥanismo anonciĝas multe pli avantaĝa por la bankistoj ol por la loĝantaroj. Nu, ne temas pri inversigebla delegado de suvereneco, sed pri perdo de sendependeco, kiun la traktato kvalifikas kiel “neinversigebla kaj senkondiĉa”.

Kaj jam skiziĝas dua etapo. Ĉar, male al tio, kion certaj ekologiistoj asertas, kiuj komparas la EMS kun “asekuro”*, ŝtato devas esti akceptinta la buĝetan malabundon fiksitan en la TSKR por havi la rajton aliri al la subtenoj: la du traktatoj estas nedisigeblaj. Estus do iluzia voli reintertrakti pri unu sen tuŝi la alian. Tamen ĝuste tion promesis la nova franca prezidanto, s-ro François Hollande dum sia elektokampanjo.

* Kp “Les Etats doivent-ils s’endetter? [Ĉu la ŝtatoj devas enŝuldiĝi?]”, 26-a de septembro 2011, http://alternatives-economiques.fr/....

La TSKR devigas la subskribintajn landojn skribi la “oran regulon” en sian konstitucion. En kazo, en kiu la Komisiono — la sole kompetenta organo ĉi tie — detektas “strukturan deficiton”*, la ŝtatoj devas starigi “aŭtomatan”korektomeĥanismon, do “kiu ne estos submetita al parlamenta diskuto”. Do, jam ne elektitoj, sed la Konstitucia Konsilantaro havos la povon kontroli la konformecon de la buĝetoj kun tiu nova regulo. Kiam ŝtato transiros tiun fiksitan kadron (buĝeta deficito super 3% de la malneta enlanda produkto [MEP] kaj kun ŝuldo super 60 elcentoj de la MEP), ĝi devos submeti programon de devigaj strukturreformoj al la Komisiono kaj al la Konsilantaro. Ne malfacilas imagi ĝian enhavon: “reformo” de la labormerkato, atako al la pensioj, malaltigo de la salajroj, malaltigo de la buĝetoj de sano kaj de edukado, senigo je rajtoj.

* La struktura deficito konformas al la buĝeta deficito ekster la konjunkturaj variaĵoj.

La TSKR amputas la unuan ekzistokialon de la parlamento: la povon decidi pri la enspezoj kaj elspezoj. Ĝi transdonas konsiderindan rolon al la Eŭropa Komisiono. Ĝi konfidas al la JKEU la zorgon reguligi la interŝtatajn malkonsentojn, dum ĝia tasko ĝis nun limiĝis al la realigo de la eŭropa leĝaro — rolo kiun ĝi cetere plenumas kun aparta fervoro, kiam ĝi privilegias la logikojn liberalajn.*

* Vd Anne-Cécile Robert, “Syndicats phagocytes”, Le Monde diplomatique, marto 2009.

Laŭ la defendantoj de tiu traktato, tiu starigas “komunan ekonomian regadon”.* La kreitaj meĥanismoj celas, male, enfermi la buĝetajn kaj ekonomiajn politikojn en rigidajn regulojn kaj en aŭtomatismojn, kiuj malpermesas ĉian adaptiĝon al la situacio de ĉiu lando. Se la termino “regi” havas sencon, ĝi ne redukteblas al sistema aplikado de neŝanĝeblaj reguloj; nek toleri la nerespondecon, kiun ĉi-rilate ĝuas la Komisiono kaj la Kortumo. Same kiel la franca prezidanto François Mitterrand cedis al la germana kanceliero Helmut Kohl, kiu postulis la sendependecon de la ECB, s-ro Nicolas Sarkozy cedis al s-ino Angela Merkel pri la EMS kaj la TSKR. Sed, dum Mitterrand fine submetis la Mastriĥtan Traktaton al referendumo, la prezidanto Hollande siavice, ĝis nun, fortenas tiun eblecon, kun la argumento, ke la TSKR ne entenas transigon de suvereneco. Aliflanke, dum sia elektokampanjo, li promesis — je la ĉagreno de s-ino Merkel — postuli ĝian reintertraktadon, argumentante per la malforteco de la disponoj favore al la ekonomia kresko.

* Ĉefartikolo de Le Monde, 10-a de februaro 2012.

Konsiderante, ke la impostdifino estas parto de la nacia suvereneco, Britio kaj Ĉeĥio rifuzis subskribi tiun traktaton, kiu ja faras tiun transigon de kompetentoj. La subskribintaj ŝtatoj eksplicite rezignis pri la postulo de unuanima ratifo fare de la membroŝtatoj — kiu estas la principo en la Unio — kaj mem fiksis je dek du ratifoj (el dudek kvin) la sojlon por ekvalidi la TSKR. La registaroj ne deziris tiri la instruojn el la franca kaj nederlanda referendumoj en 2005: ili provas refoje trudi, konstitucie, la saman ekonomian kaj financan politikon por ĉiuj.

Raoul Marc JENNAR.

Ok ĉefaj dispozicioj

Subskribita la 1-an de marto de dudek kvin ŝtatoj de la Eŭropa Unio, la traktato pri stabileco, kunordigado kaj regado (TSKR) ankoraŭ (en junio 2012) ne estas ratifita. Ĝi entenas ok ĉefajn dispoziciojn:

1. La buĝetoj de la registaroj devas esti ekvilibraj. Deficitoj estas portempe permesataj pro eksterordinaraj ekonomiaj cirkonstancoj aŭ en periodoj de grava recesio. Tiu regulo estas konsiderata respektata, se la struktura deficito* ne superas 0,5 elcentojn, laŭ la pritakso de la*. Kiel ekzemplo, laŭ la franca institucio pri financa kontrolado, en la jaro 2010 la struktura deficito de Francio estis 5 elcentoj de la* (MEP), do 96,55 miliardoj da eŭroj. Redukti ĝin al 0,5 elcento signifus fari ŝparon de 87 miliardoj da eŭroj.

* Vd la 7-an piednoton de la supra teksto.
* Eŭropa Komisiono
* malneta enlanda produkto

2. La ŝtatoj devas enskribi tiun regulon nomatan “oran” en sian konstitucion kaj starigi aŭtomatan korekto-meĥanismon “kiu ne estos submetita al parlamenta debato”. Ne estos plu la delegitoj de la nacio, sed la Konstitucia Konsilantaro, kiu kontrolos la konformecon de la buĝetoj kun tiu nova regulo.

3. Kiam la publika ŝuldo transiras la limon de 60 elcentoj de la MEP, la ŝtatoj devas fari disponojn por forigi tiun parton, ene de tri jaroj, en ritmo de dudekono jare. En la kazo de Francio, kies ŝuldo atingas 87 elcentojn de la MEP, tio signifas, ke ĝi devas redukti la diferencon inter 87% kaj 60% je dudekono jare, do 1,35 elcentojn de la MEP, kio estas, ekster ĉia kresko, 26 miliardoj.

4. Kiam ŝtato spertas deficitojn kiuj transiras la starigitajn regulojn (3% de la MEP da deficito, 60% de la MEP da ŝuldo), ĝi devas prezenti programon de devigaj strukturreformoj al la Komisiono kaj al la Konsilantaro.

5. La ŝtatoj devas submeti al la Eŭropa Komisiono kaj al la Konsilantaro siajn naciajn projektojn de emisio kaj de ŝuldo.

6. Kiam la Komisiono asertas, ke ŝtato ne plenumas la regulojn, la proponitaj sankcioj estas aŭtomataj. La aliaj ŝtatoj devas subteni ilin, escepte se kvalifikita plimulto kontraŭas tion.

7. Ĉiu ŝtato, kiu opinias, ke alia ŝtato ne estas konforma al la reguloj de tiu ĉi traktato, povas plendi ĉe la Justeckortumo de la Eŭropa Unio (JKEU). La Komisiono nomos la ŝtaton aŭ ŝtatojn, kiuj akuzendas fare de la aliaj ŝtatoj ĉe tiu kortumo.

8. Tiu traktato ekvalidos kiam dek du el la dudek kvin subskribintaj ŝtatoj ratifis ĝin, kaj plej malfrue la 1-an de januaro 2013.

R. M.J.

La bataloj de la AKR

Tiuj, kiuj ne ekzistas

LA SENPATRUJULO estas, laŭ la internacia juro, “tiu, kiun neniu ŝtato konsideras sia civitano per apliko de sia leĝaro.”* Ofte, senigita je civitanaj rajtoj, devigata vivi en la ombro, li povas nek frekventi lernejon nek esti san-prizorgata nek posedi havaĵojn nek vojaĝi ...

* Artikolo unua de la konvencio de Novjorko de la 28-a de septembro 1954 pri la statuso de senpatrujuloj, www.un.org.

La ŝanĝegoj okazintaj en Eŭropo kaj en Malgrandazio dum la tuta 20-a jarcento senigis multajn loĝantarojn je ilia civitaneco: armenoj de la otomana imperio, blankaj rusoj fuĝantaj antaŭ la revolucio kaj, kompreneble, multaj judoj. Kun la falo de la berlina muro en 1989, novaj grupoj de senpatrujuloj aperis en orienta Eŭropo, ekz-e la romaoj aŭ la rusoj el la baltaj landoj.

La senpatrujuloj ĝuas statuson alian ol tiun de la rifuĝintoj kaj estas regata de la Novjorka Konvencio de la 28-a de septembro 1954. En 1961, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) atribuis al la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj (AKR) la mandaton protekti tiujn loĝantarojn kaj ataki la radikojn de la problemo (konvencio pri reduktado de la kazoj de senpatrujeco). Nur 3,5 milionoj de homoj sen civitaneco estis registritaj ĉe la AKR en 2011, dum tiu institucio taksas ilian nombron je proksimume 12 milionoj.

“De jardeko, la Alta Komisarejo pli engaĝiĝis por solvado de la kazoj de senpatrujeco”, notas s-ro Philippe Leclerc, reprezentanto de la AKR en Francio, kiu longe studis la fenomenon. Unu el ĝiaj kaŭzoj, tre malmulte konata, estas la maleblo por la patrino transdoni la civitanecon al sia infano en certaj naciaj leĝaroj. Tio estis la kazo en Indonezio ĝis 2006, kiam leĝo pri civitaneco, subtenata de la AKR, ĉesigis tiun seksan diskriminacion, kiel ĝi faris ĵus en Maroko kaj Alĝerio. “Modelo, kiu povas sentemigi speciale la landojn de Proksim-Oriento”, esperas s-ro Leclerc.

La interveno de la AKR estis ankaŭ decida por solvi la kazon de la krimeaj tataroj delokitaj de Jozefo Stalino kaj al kiuj Ukrajnio fine donis la civitanecon.

La plej granda lastatempa progreso koncernas la transdonon de la civitanec-atesto al 2,6 milionoj da dalitoj (netuŝebluloj) en Nepalo (20 elcentoj de la loĝantaro). Dum longa tempo viktimoj de la kasto-politiko, kiu frapas ankoraŭ aliajn malplimultojn (nome la madhezisojn), ili ricevis la valoran dokumenton ĵus antaŭ la parlament-elektoj de 2007.

La AKR helpas ankaŭ senpatrujulajn komunumojn tiel grandajn kiel tiun de la islamanoj de la raĥina ŝtato en la nordo de Birmo (800.000 homoj), de la bidunoj de la golfoŝtatoj (200.000 homoj) kaj ankaŭ de la montaraj triboj de Tajlando kaj diversaj nomadaj grupoj tra la mondo, kiuj estas en danĝero fariĝi senpatrujuloj. En la registron de la progreso eblas enskribi ankaŭ la ŝtatanigon, en 2003 en Srilanko, de 190.000 “tamuloj de la montetoj” (malsamaj ol la nordaj tamuloj), du jarcentojn post ilia translokado el la brita Hindio al la lokaj teplantejoj! Sed en 2012 daŭre ekzistas koloniaj leĝoj: la posteuloj de la proksimume 100.000 nubiaj senpatrujuloj, kiujn antaŭ jarcento la brita armeo dungis en Kenjo, restas sen la civitaneco de tiu lando.

Fine, en Ameriko, kiu praktikas la “rajton de la grundo”, Domingo estas escepto. Ĝia konstitucio indikas, ke ĉiuj infanoj naskitaj sur ĝia teritorio akiras aŭtomate la civitanecon, escepte de tiuj, kies gepatroj estas eksterlandanoj “en transito”. Tio estas la kazo de centmiloj da haitianoj, eĉ se ili estis enmigrintaj antaŭ jardekoj ...

Aŭgusta CONCHIGLIA.

La defioj de Rio+20

Brazilo gastigos en Rio-de-Ĵanejro, de la 20a ĝis la 22a de junio, la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Evoluo, konata ankaŭ kiel Rio+20 ĉar okazanta dudek jarojn post la unua priplaneda pintkunveno en 1992. Ĉeestos pli ol 80 ŝtatestroj. La debatoj fokusiĝos al du ĉeftemoj: 1) “verda ekonomio” en la kunteksto de daŭripova evoluo kaj elradikigo de la malriĉo; 2) la institucia kadro por daŭripova evoluo. Paralele kun la oficiala kunveno okazos ankaŭ la Pintkunveno de la Popoloj, kuniganta la socialajn kaj ekologiajn movadojn de la mondo.

La primediaj temoj kaj la defioj pro la klimatŝanĝo plu estas internaciaj urĝaĵoj*. Sed tiun problemon kaŝas, en Hispanio kaj Eŭropo, la ekonomia kaj financa krizo. Atendeble.

* Legu Ignacio Ramonet, “Klimataj urĝaĵoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2012.

La eŭrozono trapasas unu el siaj plej malfacilaj epokoj pro la evidenta fiasko de la politikoj de “ĉiakosta ŝparemo”. La recesio enloĝiĝis en plurajn landojn ĉe samtempa kreskanta senlaborularo kaj dramaj financaj streĉitecoj. Ĉefe Hispanio travivas siajn plej zorgodonajn momentojn de post 2008; eĉ pli zorgodonajn ol post la bankroto de la banko Lehman Brothers. La ekonomio devis submetiĝi al revizorado de Bruselo. La riskopremio, nome la diferenco de rendimento kun germanaj obligacioj, forpafiĝis kaj eniris la danĝerozonon de kontrolado fare de eksteruloj, kaj revekiĝis ĉiuj duboj pri la pagkapablo de la hispana banksistemo, kuntrenata de la skandala bankroto de la banko Bankia.

Ĉe la fiasko de la nacia Banco de España kaj la duboj pri la kredindeco de la financa sistemo necesis turni sin al eksterlandaj “sendependaj” firmaoj por analizi la pagprokrastemon de la hispanaj bankoj*. Ĉe la civitanaro disvastiĝas la ideo, ke Hispanio bezonos pli aŭ malpli tuje helpon de la Eŭropa Financa Stabiliga Fonduso, kiel jam okazis al Irlando, Grekio kaj Portugalio. 62% el la hispanoj timas tion.

* El País, Madrido, 21a de majo 2012.

Abundas do pesimismo. La nobelpremiito pri ekonomio Paul Krugman ĵetis oleon al la fajro, kiam en majo 2012* li avertis, ke estas “tre probable”, ke Grekio forlasos la eŭron en junio... Forlaso fare de Ateno de la komuna eŭropa valuto tuj kaŭzus fuĝon de kapitaloj en najbarajn landojn kaj amasan elprenon de mono el bankoj. Tiuj fenomenoj neeviteble kontaĝiĝus al Portugalio kaj Irlando, kaj sendube ankaŭ al Hispanio kaj Italio. Krugman cetere ne konsideris neebla, ke en Hispanio kaj Italio estiĝos t.n. banka “corralito”*

* The New York Times, Novjorko, 13a de majo 2012 http://krugman.blogs.nytimes.com/20...
* “Corralito” estas hispanlingva vorto (laŭvorte, “korteto”) estiĝinta dum la argentina ekonomia krizo en 2001: kiam la bankoklientoj provis amase retrati sian monon, ministro Domingo Cavallo decidis, ke ĉiu kontohavanto rajtas retrati ne pli ol 250 pesojn ĉiusemajne. La hispana financministro Cristóbal Montoro asertis, post la perturbo kaŭzita de la vortoj de Krugman, ke en Hispanio “corralito” estas teknike neebla.

En tia zorgoplena situacio ni troviĝas. Kaj pro tio la eŭropaj civitanoj sekvas kun tiom da atento la eŭropajn balotadojn: franca elektado por la leĝo-dona asembleo la 10an kaj 17an de junio; nova elektado en Grekio same la 17an de junio. Kaj la pintkunveno de Bruselo la 28an kaj 29an de junio, kiu finfine decidos, ĉu Eŭropa Unio sekvas la germanan padon de ĝismorta ŝparemo, aŭ ĉu ĝi alprenas la francan vojon de kreskado kaj restariĝo. Fundamenta dilemo.

Sed ĉio tio, malgraŭ sia drameco, ne devas igi nin forgesi, ke en la planedo ekzistas aliaj fundamentaj dilemoj ne malpli decidaj. Kaj la ĉefa el tiuj estas la klimatkatastrofo, kiu ankaŭ ĉeftemos ĉi-monate en Rio-de-Ĵanejro. Ni memoru, ke en 2010 la klimatŝanĝo kaŭzis 90% el la naturkatastrofoj mortigantaj ĉ. 300 000 homojn, kun ekonomia damaĝo taksita je pli ol 100 miliardoj da eŭroj...

Plia kontraŭdiro: en Eŭropo la civitanoj prave postulas pli da kreskado por eliri el la krizo; sed en Rio la ekologiistoj avertos, ke kreskado — se ĝi ne estas daŭripova — ĉiam signifas pli grandan damaĝon de la medio kaj pli grandan danĝeron de elĉerpiĝo de la limigitaj resursoj de la planedo...

La mondaj politikaj gvidantoj, kune kun miloj da reprezentantoj de registaroj, privataj entreprenoj, neregistaraj organizoj, socialaj movadoj kaj aliaj grupoj de la civila socio, kunvenas do en Rio-de-Ĵanejro por difini ĝuste tutmondan agadstrategion por garantii median daŭripovecon kaj ankaŭ malpliigi la malriĉon kaj stimuli socialan egalecon. La kerna debato okazos inter la koncepto de “verda ekonomio”, defendata de la proparolantoj de novliberalismo, kaj la koncepto de “solidara ekonomio”, porpledata de tiuj movadoj opiniantaj, ke ne eblos konservi la medion, se oni ne forpelos la nunan modelon de “detrua evoluo” baziĝantan sur la privata amasigo de riĉaĵoj.

La riĉaj landoj vojaĝos al Rio kun tiu ĉefa propono por “verda ekonomio”. Tiu estas artifika koncepto, kiu plejofte simple difinas verdan kamuflaĵon sur la konata rigora ekonomio. Resume, “verdiĝo” de la spekula kapitalismo. Tiuj landoj deziras, ke la Konferenco Rio+20 donu al ili UN-mandaton, tiel ke ili povu tutplanede ekdifini mezurilojn por ekonomie taksi la plurajn funkciojn de la naturo, kaj tiel krei la bazojn por tutmonda merkato de mediaj servoj.

Tiu “verda ekonomio” deziras ne nur la enmerkatigon de la materia parto de la naturo, sed ankaŭ la enmerkatigon de la procezoj kaj funkcioj de la naturo. Alivorte, la “verda ekonomio”, kiel asertas la bolivia aktivulo Pablo Solón, volas enmerkatigi ne nur la lignon de la arbaroj sed ankaŭ la kapablon de tiuj arbaroj ensorbi karbonan dioksidon*.

* Pablo Solón, “¿Qué pasa en la negociación para Rio+20?”, 4a de aprilo 2012 http://rio20.net/documentos/que-pas...

La ĉefa celo de tiu “verda ekonomio” estas krei, por la privataj investantoj, merkaton de la akvo, de la medio, de la oceanoj, de la biodiverseco, ktp. Ĝi donas prezon al ĉiu elemento de la medio por garantii la profiton de la privataj investantoj. Tiel do la “verda ekonomio”, anstataŭ krei realajn produktojn, organizos novan virtualan merkaton de obligacioj kaj financaj iloj prinegocataj tra la bankoj. Tiu banksistemo kulpa je la financa krizo de 2008, kiu ricevis de la registaroj miliardojn da eŭroj, disponos tiel, laŭ sia plaĉo, la Naturon por plu spekuli kaj denove akiri gigantan profiton.

Fronte al tiu pozicio, paralele kun la UN-Konferenco, la civila socio organizas en Rio la Pintkunvenon de la Popoloj. En tiu scenejo prezentiĝos alternativoj por defendi la “komunajn havaĵojn de la homaro”. Produktitaj de la naturo aŭ de homgrupoj je loka, nacia aŭ monda nivelo, tiuj havaĵoj devas esti komuna propraĵo. Inter ili troviĝas la aero kaj la atmosfero, la akvo, la akvaĵoj — riveroj, oceanoj kaj lagoj —, la komunaj aŭ praaj terenoj, la semoj, la biodiverseco, la naturparkoj, la lingvo, la pejzaĝo, la memoro, la kono, Interreto, la produktoj distribuataj sub libera permesilo, la genetikaj datumoj, ktp. Trinkebla akvo komencas esti konsiderata kiel la antonomazia komuna havaĵo, kaj la luktado kontraŭ ĝia privatigo — en pluraj landoj — ĝuis rimarkindan sukceson.

Plia ideo defendata de la Pintkunveno de la Popoloj estas la iom-post-ioma transiro de homkerna civilizo al “vivkerna civilizo” fokusiĝanta al la vivo. Tio implicas rekonon de la rajtoj de la Naturo kaj redifinon de bona vivo kaj prospero, tiel ke ili ne dependu de senfina ekonomia kreskado. Ĝi defendas ankaŭ la manĝaĵo-suverenecon: ĉiu komunumo devas havi regon super la manĝaĵoj de ĝi produktataj kaj konsumataj, proksimigante produktantojn kaj konsumantojn, defendante kamparanan agrikulturon kaj malpermesante financspekuladon pri manĝaĵoj.

Nu, la Pintkunveno de la Popoloj postulas vastan programon de “respondeca konsumado” inkludanta novan etikon pri la prizorgado kaj pri la disdivido, eliminon de la artefarita kadukiĝo de produktoj, preferon por havaĵoj produktitaj de sociala kaj solidara ekonomio baziĝanta sur laboro kaj ne sur kapitalo, kaj forigon de produktoj kreitaj de sklavlaboro*.

* http://rio20.net/en-camino-a-rio

La Konferenco Rio+20 proponas do al la socialaj movadoj la internacinivelan eblecon refirmigi sian lukton por media justeco kontraŭstare kun la modelo de spekulema evoluo. Kaj sian rifuzon de la provo “verdigi” kapitalismon. Laŭ tiuj movadoj la “verda ekonomio” ne estas solvo por la medio- kaj nutrokrizo. Kontraŭe, temas pri “falsa solvo” pligravigonta la problemon pri enmerkatigo de la vivo*. Resume, nova masko de la sistemo. Kaj la civitanoj estas pli kaj pli lacaj de maskoj. Kaj de la sistemo.

* Legu “Declaración de la Asamblea de movimientos sociales”, Porto Alegre, 28a de januaro 2012 http://redconvergenciasocial.org/?p=160

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, junio 2012.

Mondo de rifuĝintoj

La tri bataloj de la AKR

Diskreta, sed ĉeesta sur ĉiuj kontinentoj, la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKR) zorgas, ekde 1951, pri la milionoj da rifuĝintoj, senpatrujuloj kaj delokitoj, kiujn kaŭzas militoj aŭ naturkatastrofoj. En 2011, estas la situacio en Libio kaj la streĉiĝoj en la Korno de Afriko, kun siaj vicoj de vagantaj kaj senhavaj loĝantaroj, kiuj mobilizis la agentejon. Sed la AKR ne kontentiĝas per mastrumado de la urĝaj situacioj, ĝi serĉas ankaŭ daŭremajn solvojn por la viktimoj, ofte je la cinikeco de la plej riĉaj ŝtatoj.

KVINCENT MILIONOJ da elradikigitoj en la mondo. Tiu nombro, kiu montras la streĉiĝojn, kiuj trairas la planedon, estas tiu de la loĝantaroj, kiuj devis forlasi sian hejmon pro politikaj kialoj aŭ sekve al naturkatastrofoj. En 2011, pli ol 35 milionoj da homoj ricevis helpon de la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKR). Inter ili oni distingas nome: la rifuĝintojn — proksimume 10,4 milionoj*, el kiuj pli ol 7 milionoj troviĝas en longdaŭra ekzilo eksterlande, sen perspektivo de esperebla solvo; la delokitoj interne de sia propra lando — 14,7 milionoj da individuoj devenaj el dudek kvin ŝtatoj ricevis la helpon de la AKR en 2011; fine, 837.500 azilpetantoj.

* Sen enkalkuli proksimume 5 milionojn da palestinaj rifuĝintoj, helpataj de la Oficejo pri Helpo kaj Laboroj de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento (HELPAR, laŭ la angla: UNRWA), starigita en la jaro 1949.

La komenca mandato — protekto kaj helpo por rifuĝintoj — de la AKR, starigita la 14-an de decembro 1950, montriĝas des pli esenca hodiaŭ, ke 80 elcentoj de la trudmigruloj* troviĝas en evolulandoj*, kie ili ne povas certigi sian vivtenadon. Post la dua mondmilito, la AKR intervenis ĉefe en Eŭropo, kie ĝi ricevis la subtenon de la rekte koncernataj industrilandoj. Ĝia buĝeto, nutrata esence per jaraj donacoj de la ŝtatoj responde al alvokoj pli kaj pli urĝaj kaj detalege prikalkulitaj, tiel pasis de 300.000 dolaroj jare en 1951 al 1,8 miliardoj da dolaroj en 2011. Kvankam ĝi estas la plej alta ekde sesdek jaroj, ĝi montriĝas tamen nesufiĉa por alfronti kreskantajn bezonojn.

* Esprimo por homoj, kies migrado estas trudita. -vl
* “Rapport statistique mondial [Monda statistika raporto] 2010”, Haut-Commissariat des Nations unies pour les réfugiés, Ĝenevo, 20-a de junio 2011.
Granda jura malklareco

La AKR devas antaŭ ĉio certiĝi ke la ŝtatoj tenu siajn landlimojn malfermitaj por garantii la cirkulad-liberecon deklaritan en la Universala Deklaro de homrajtoj kaj zorgi pri la minimumaj bezonoj de la homoj (nutraĵo, sanprizorgo, loĝado, edukado), ĉu rekte, ĉu helpe de lokaj aŭ internaciaj asocioj. Komence nur rifuĝintoj (tiuj, kiuj devis forlasi sian landon) kaj senpatrujuloj (vidu A. C.: Tiuj, kiuj ne ekzistas) rajtis je internacia protekto, laŭ la Ĝeneva Konvencio de 1951 kaj la Novjorka Konvencio de 1954.* Sed, de la 1990-aj jaroj, la nombro de delokitoj interne de sia propra ŝtato (internally displaced persons, IDP) superas tiun de la ceteraj devigataj migrantoj. Fronte al la ripetaj homsituaciaj krizoj, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) do eksplicite etendis la agokampon de la AKR, kaj la protekto de delokitoj fariĝis ĝia tria mandato, post la subteno al rifuĝintoj kaj al senpatrujuloj. Pli empirie, la agentejo devas ankaŭ respondi al la defio de la “miksitaj migradoj”, kun ekonomiaj aŭ mediaj rifuĝintoj. Sed la plej granda jura malklareco regas pri la statuso de la delokitoj pro medio: “Ni disponigas niajn servojn, kiam niaj rimedoj ebligas tion, klarigas s-ro Philippe Leclerc, reprezentanto de la AKR en Francio. Ni do intervenis post la tertremo en Pakistano kaj la inundoj en la Filipinoj. En tiuj du kazoj temas ankaŭ pri solidareco al landoj, kiuj en la pasinteco akceptis rifuĝintojn.”

* Konvencio pri la statuso de rifuĝintoj kaj pri reduktado de la kazoj de senpatrujeco de la 28-a de septembro 1954, www2.ohchr.org.

En 1992, la UN konceptis la metodon nomatan “grupiĝo” (angle: cluster) kaj starigis la Konstantan Interagentejan Komitaton (angle: Inter-Agency Standing Committee [IASC]), kiu ebligas al pluraj siaj agentejoj agi kune, ankaŭ per alvoko de neregistaraj organizaĵoj (NRO), sub la aŭtoritato de la Oficejo de Kunordigado de Homhelpaj Aferoj (OKHA) (angle: Office for the Coordination of Humanitarian Affairs, OCHA). En 2011, la AKR lanĉis tiukadre dudek unu help-operaciojn al delokitoj. La plej gravaj okazis en la Demokratia Respubliko Kongo (RDK), en Somalio kaj en Jemeno.

Kiel en Ruando en 1994

Kun siaj 6.500 konstante surlokaj agentoj, la AKR devas ne nur alfronti urĝajn situaciojn, sed ankaŭ trovi daŭremajn solvojn. Ekz-e ĝi helpas al 2,7 milionoj da afganoj, kiuj troviĝas en Pakistano kaj en Irano, kie okazas de tridek jaroj konfliktoj de granda amplekso.

Sed, ekde 2012, la tuta atento koncentriĝas al Sahelo. Komence de majo oni nombris 130.000 maliajn delokitojn kaj 140.000 samnaciajn rifuĝintojn*, dividitaj inter Maŭritanio, Burkino kaj Niĝero, malriĉaj landoj, kiuj “larĝanime akceptis” tiujn najbarojn en urĝa situacio, oni emfazis ĉe la AKR. La streĉiteco inter la du Sudanoj kaj la sorto de la 100.000 rifuĝintoj en Sudsudano venintaj el la suda Kordofano kaj el la regiono de la Blua Nilo* okupas ankaŭ en plej alta grado la organizaĵon. Tiu devas registri la sudsudananojn kiuj loĝas en Sudano kaj identigi ilin, nome la 107.000 inter ili, kiuj deziras reveni en sian ĵus sendependiĝintan landon. Etiopio, jam inundita de la eliro de somalianoj, akceptis ankaŭ 32.000 novajn rifuĝintojn el Sudano.

* Vd Philippe Leymarie, “Comment le Sahel est devenu une poudrière [Kiel Sahelo fariĝis eksplodema], Le Monde diplomatique, aprilo 2012.
* Vidu Jean-Baptiste Gallopin: Amer divorce des deux Soudans [Amara divorco inter la du Sudanoj], Le Monde diplomatique, junio 2012.

La homaj katastrofoj sekvis unu la alian en la jaro 2011: la postelekta krizo de Eburbordo (200.000 rifuĝintoj en Liberio kaj en Ganao; 500.000 delokitoj ene de la lando); la milito en Libio, kiu survojigis milojn da homoj, plej ofte eksterlandajn laboristojn, kiuj okazigis la plej grandan fluon de rifuĝintoj post la popolekstermo en Ruando en 1994: 1,2 milionoj da homoj. Rapide, la 21-an de septembro 2011, la AKR lanĉis operacion, kiu ebligis kunigi la necesajn rimedojn por rehejmenigi proksimume 740.000 afrikajn laboristojn, do gigantan operacion organizitan kune kun la Internacia Organizaĵo pri Migroj (IOM) kaj kun la devenlandoj. Oni kreis akceptozonojn por pli ol 133.000 libianoj venintaj en Tunizio kaj en Egiptio, kaj por miloj da subsaharanoj, kies reveno ne estis planebla (nome somalianoj kaj eritreanoj). La AKR lanĉis por ili la iniciaton “Global Resettlement Solidarity”. Nur 20.000 individuoj — komparu tion kun la sume 1,2 milionoj de personoj, kiuj forlasis Libion — provis atingi la bordojn de Eŭropo, do tre eta parto.

La freneza eliro de la somalianoj

La landoj de la korno de Afriko siavice akceptis en 2011 proksimume 250.000 somaliajn rifuĝintojn, kies fuĝo estigis unu el la plej gravaj homaj krizoj en subregiono jam tuŝita de malsato aŭ de la klimataj kapricoj, ekz-e de la cunamo de decembro 2004. De preskaŭ tridek jaroj Somalio estas plagata de interna milito de armitaj milicoj, al kiuj en la 2000-aj jaroj aliĝis islamismaj grupoj ŝebab. La konflikto havas internacian dimension kun la armea interveno de la najbara Etiopio kaj la ĉeesto de fortoj de la UN. Krome, post la atencoj faritaj de la ŝebab-milicoj en Kenjo, Najrobo decidis, la 16-an de oktobro 2011 por la unua fojo de sia historio lanĉi militan ofensivon sur somalia teritorio.

Elĉerpitaj de semajnojn longa marŝo, komplete senhavaj, ĉiutage proksimume 1.300 somalianoj fuĝantaj el la malsato kaj perfortoj transiris dum monatoj la limon kun la najbaraj landoj, ĉefe kun Etiopio.

Sume, 917.000 rifuĝintoj estis registritaj ĉe la AKR en oktobro 2011, el kiuj kelkaj havis tiun statuson jam de dudek jaroj aŭ estis naskitaj en la tendaroj de la UN, ĉefe en Kenjo. “Kun delokita loĝantaro taksita je 1,4 miliono, oni povas aserti, ke kvarono de la somalianoj estas elradikiĝinta, bedaŭras s-ro Volker Türk, direktoro de la oficejo pri internacia helpo de la AKR. “Tio estas la plej malbona situacio imagebla: al la milito aldoniĝas la sekeco, la klimata ŝanĝo, la malsato ...” La tendaroj, situantaj en regionoj vere ne taŭgaj por kampkulturo, ĉefe en Etiopio, ne povs esperi atingi memprovizadon, do celon, kiun la AKR ne ĉesas preskribi al si por igi la vivon sub la tendoj pli eltenebla kaj malpli dependa de ekstera helpo.

En Kenjo, la ĉeesto de tiom granda nombro de rifuĝintoj (600.000, el kiuj 500.000 somalianoj) nutras fremdulmalamon, kaj certaj politikistoj jam ne hezitas postuli fermon de la tendaroj kaj elpelon de la eksterlandanoj. La AKR, konscia pri tiuj streĉiĝoj, faras la plej grandajn klopodojn por etendi la helpon, kiun ĝi donas al la rifuĝintoj, al la ĉirkaŭanta loĝantaro, ekz-e aliron al akvoĉerpejoj, al prizorgado aŭ al baza edukado. “La helpo al la lokaj komunumoj kiuj gastigas la rifuĝintojn fariĝis en la lastaj jardekoj prioritato, klarigas s-ro George Okoth-Obbo, direktoro de la regiona oficejo Afriko de la AKR. “La gastigantaj landoj lasas la limojn malfermitaj, kiam ili scias, ke la internacia solidareco ludos sian rolon.”

Helpi ankaŭ la gastigantajn landojn

En 2011, la urĝo-situacioj sur la afrika kontinento suĉis la ĉefan parton de la rimedoj, kiujn la AKR disponis, kaj prokrastis la memvolan revenon de proksimume 300.000 afrikanoj (nome 131.000 angolanoj, 60.000 liberianoj kaj 100.000 ruandanoj), en kies landoj denove regis paco.

Mezume nur 10 elcentoj de la rifuĝintoj sukcesas integriĝi en la lokaj socioj, nome per akiro de laborpermeso. Tanzanio estas escepto: por la tria fojo de sia historio, Daresalamo efektive dekretis, en novembro 2011, la ŝtatanigon de rifuĝintoj ĉeestaj sur ĝia teritorio. Temas nome pri 162.000 burundianoj, kiuj fuĝis el la etnaj persekutoj en la regiono de la Grandaj Lagoj. Tamen, tiu larĝanima dispono estis akompanata de kondiĉo: aŭtoritata relokado de la koncernatoj en diversajn lokojn de la lando, por eviti la estiĝon de “burundia enklavo” en Tanzanio. Pro manko de taŭgaj klarigaj kampanjoj kaj preparo, la lokaj komunumoj, kiuj devis gastigi tiujn rifuĝintojn, kontraŭis tion, kaj estis en tio subtenataj de demagogaj politikistoj. La rifuĝintoj, el kiuj iuj tamen estis akirintaj ekonomian aŭtonomecon kaj kontribuis al la prosperiĝo de la loka kampkulturo, post tiu rifuzo ĉesigis ĉian aktivecon kaj atendis ekscii sian sorton. “Ili troviĝas en juraj kaj politikaj projektoj, kiuj paralizas ilin kaj kiuj kun la tempo denove dependigas ilin de la internacia helpo”, bedaŭras s-ro Okoth-Obbo.

En Irano, ĝojas la AKR, la miliono de rifuĝintoj loĝantaj en urba medio akiris de Teherano la rajton labori kaj, pro tio, aliron al loĝado, al sanprizorgado kaj al edukado.

En Azio, kie troviĝas 10,6 milionoj de rifuĝintoj kaj de delokitoj, do proksimume triono de la loĝantaro je la ŝarĝo de la AKR, oni indikis la aperon de formoj de solidareco aŭ de loka integriĝo. Kvankam ili ne subskribis la Ĝenevan Konvencion, Malajzio kaj Barato estas la du landoj de la mondo kiuj akceptas la plej grandan nombron de rifuĝintoj en urba medio. Multaj islamanoj, kiuj devenas el la nordo de la ŝtato Raĥino en Birmo (nun Mianmaro), kaj proksimume 11.000 rifuĝintoj el la strio de Atjeh (Indonezio), eskapintaj el la cunamo de 2004, estis akceptitaj en Malajzio, kiu jam donis al tiuj la rajton labori.

Solidareco selekta

La landoj de la Organizaĵo de Islama Kunlaborado (OIK, france OCI), akceptas 50 elcentojn de la rifuĝintoj en la mondo. Por la unua fojo, en majo 2012, tiuj ŝtatoj, kiuj ne subskribis la Ĝenevan Konvencion, renkontiĝus sur ministra nivelo kun la AKR en Turkmenio. Oni pritraktis la kazon de Sirio kaj de la malnovaj irakaj rifuĝintoj, kiuj vivas tie, kaj tiun de Afganio kaj de ĝiaj 5,7 milionoj de rifuĝintoj (plejparte longtempaj), kiuj troviĝas en la programo. “En 2010, lamovado j de libervola reveno estis la plej malfortaj de dudek jaroj. Nur 200.000 rifuĝintoj decidis reveni en sian landon, dum la mezumo de la du lastaj jardekoj estis pli ol miliono jare”, emfazas s-ro Türk.

Por la 7 milionoj de rifuĝintoj en la mondo, kiuj havas nenian perspektivon reveni, la loka integriĝo aŭ la instaliĝo en tria lando fariĝas la sola solvo. Tion faris la 45.000 (el 108.000) butananoj de longa tempo rifuĝintaj el Nepalo, kiuj profitis en 2011 programon de reinstaliĝo en tria lando. Kvankam la ŝtatoj, kiuj gastigas rifuĝintojn por ilia reinstaliĝo, estas pli multnombraj ol antaŭe (dudek kvin)*, malpli ol la duono el la 172 akcepto-petoj submetitaj de la AKR en 2011 estis plenumitaj.

* Argentino, Aŭstralio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Ĉilio, Danlando, Finnlando, Francio, Hispanio, Hungario, Irlando, Islando, Japanio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Paragvajo, Portugalio, Rumanio, Svedio, Urugvajo.

Dum Eŭropo pli kaj pli striktigas la kondiĉojn por doni azilon (nur du elcentoj de la rifuĝintoj el Libio estis en Eŭropo akceptitaj en 2011), la subsahara Afriko alfrontiĝas fortan multiĝon de petoj. Pli ol 100.000 estis submetitaj al Sud-Afriko en 2011 (50.000 en Francio dum la sama periodo), kaj 180.000 en la antaŭa jaro (el kiuj 10.083 estis akceptitaj). Kvankam Pretorio donas ĝustajn kondiĉojn por ekzamenado de la kazoj al ĝi submetitaj, la strikta aplikado de unu el la disponoj de la leĝo pri enmigrado montras la intencon pli striktigi la aferon: temas pri tiu, kiu ebligas la resendon de la demandantoj al la lasta transita lando, kiun ili transiris antaŭ ol atingi la sud-afrikan limon. Tiu politiko ne koncernas la zimbabvanojn kiuj fuĝas el la disfalanta reĝimo de s-ro Robert Mugabe, kies nombro estas milionoj, sed ĝi malhelpas la alvenon de migruloj el la korno de Afriko aŭ el la centra Afriko. Pretorio pravigas la akrigon de sia politiko per la timo de eksplodoj de fremdulmalamo similaj al tiuj, kiuj fajrigis la ladurbojn en 2009 kaj faris centojn da viktimoj.

Kun la malcertecoj kaŭzitaj de la ekonomiaj kaj sociaj krizoj kaj ankaŭ de la defioj de tiu ĉi jarcento, ekz-e la media malboniĝo, la kresko de la loĝantaro aŭ la fikomerco per armiloj, tiuj kiuj troviĝas marĝene de la socio — inter ili la rifuĝintoj, la azilpetantoj kaj la senpatrujuloj — estas facila predo por la figazetaro kaj por la demagogoj.

Evidente la solidareco ne montriĝas ĉiam kun la sama fervoro en la diversaj kazoj. Oni bedaŭras ĉe la AKR, ke la komunikiloj pritraktis la kazon de la krozŝipo Costa Concordia, kiu rompiĝis ĉe la bordo de Toskanio, tute alie ol la kronikon de la ŝiprompiĝo de la malfortaj ŝipetoj ŝarĝitaj de anonimuloj el la suda bordo de Mediteraneo. La debato en Eŭropo temas efektive pli pri la rimedoj por malebligi la alvenon de tiuj, kiuj riskas sian vivon por transiri la maron ol pri la subteno al la devenlandoj.

Augusta CONCHIGLIA.

La fabriko-urboj de Foxconn

En Ĉinujo, la vivo laŭ Apple

La tajvana giganto Foxconn, unua elektronikaĵ-provizanto en la mondo kaj unua privata dunganto en Ĉinujo, troviĝas nun malkomforte mallarĝe en sia giganta betona fortikaĵo de Shenzhen Longhua. Jen vojaĝo en Guangdong-provinco, kaj en Sichuan, simbola ejo de ĝia industria renaskiĝo.

“LA UNUAN FOJON mi parolas al eksterlandano. Ĉu vi konas Mikael Jackson? Ĉiujn liajn kanzonojn mi havas en mia poŝtelefono!” Estas noktomezo kaj duono, antaŭ la enirejo de Hong fujin, branĉo de Foxconn, kiu konstruas iPod. En la nokta ŝviteto de Longhua, en ĉirkaŭurbo de Shenzhen, taĉmento da kuiristoj, kun gas-kuirilo veldita ĉe malantaŭo de trirada veturilo, venis konkurenci la restoracion de la fabriko.Ili alparolas ĉi tiujn milojn da junuloj nigre aŭ rozkolore vestitaj, kiuj kun malsata ventro forlasas sian laborlokon. Iuj scivolemas kaj aliras nin simplanime kaj gaje. Por la klientoj de s-ro Bo Zhang, porcio da frititaj nudeloj kostas 3 juanojn*. S-ro Bo pretigas almenaŭ mil ĉiutage. “La estroj de Foxconn preferas gardi siajn dungitojn apud la laborejo dum la paŭzoj, Tial, tuj post nia alveno, tiuj fiuloj malaltigas la prezojn de la laboreja restoracio ĝis 1,5 juano, anstataŭ 4 juanoj kutime!”

* 1 juano = ĉirkaŭ 0,12 eŭro.

S-ro Bo estas ekslaboristo de Foxconn. Li laboris en la laminatejo de la metalaj ŝeloj por Macbook. Li memoras pri tiu ne sufiĉe aerumita kaj bruega ĉambro, pri la sufokiga varmo, pri la alumini-pulvoro kovranta lian haŭton kaj hararon. Tiam, ne nur la laboristoj havis neniun kontakton kun la tajvana hierarkio, sed eĉ la ĉinaj kadruloj evitis la rilatojn kun siaj tajvanaj samranguloj, tamen decidopovaj. Ne surprize, liaj ŝanĝo-petoj estis ĉiam rifuzitaj. Post unu jaro li forlasis la fabrikon, en majo 2010. Sed ja por reveni. “Nun, estas la laboristoj kiuj vivigas min”, li diras ridete. Kaj ne gravas, se ratoj kuras sub liaj plastaj taburetoj kaj se la fabrik-fumo miksiĝas kun la parfumo de la sojo-saŭco.

Ĉirkaŭ lia senceremonia restoracio, neniu gardisto: nur amaso da lacaj junuloj, kiuj preferas la varman etoson de s-ro Bo ol la striktan disciplinon regantan ĉe Foxconn, ĉe la alia flanko de la sekurec-pordegoj. Laŭ ili, la humiligoj kaj punoj de la laborestroj ĉesis depost la skandaloj pri la seriaj sinmortigoj, dum la unua semestro 2010*. “La ĉefoj fariĝis multe pli diskretaj. Oni fakte ne plu aŭdas ilin. Se oni havas solidan kapon, estas tolereble. Mi stare laboras, se mi havas dekminutan paŭzon ĉiun duan horon”, rakontas Yang*, dudek-unu-jara knabo seka kvazaŭ vitobranĉo. Lia kamarado Cao Di memoras pri la pasintaj humiligoj: “Oni devis pripensi siajn erarojn starante fronte al muro dum ses horoj, kiam la produkto-celo ne estis atingita.” La regularo tamen restas severa: “Kompreneble, oni plu lasas la poŝtelefonoj ĉe la enirejo, kaj oni rajtas nek iri al necesejo, nek paroli, nek trinki akvon dum la laboro.” Oni devas atendi la paŭzon. Ambaŭ junuloj kune enpakas ok mil iPad tage, de la oka matene ĝis la 19-a. “De tiuj el la unua generacio, en 2010” diras fiere unu.

* Inter januaro kaj majo 2010, dek tri junaj laboristoj provis sin mortigi; dek sukcesis. Vd Isabelle Thireau, “La plendoj de la ĉina popolo”, Le Monde diplomatique, septembro 2010.
* Iuj el la renkontitaj homoj ne diris sian nomon, ofte pro timo de punoj.
Kelkfoje, estas bataloj inter gardistoj kaj laboristoj

ĈI TIE, EN LONGHUA, la tajvana fondinto de Foxconn, s-ro Terry Tai-ming Gou, konstruis sian unuan ĉinan fabrikon, en 1988. Enfermitaj en tri-kvadrat-kilometra fortikaĵo ĉirkaŭata de dormejoj, tricent kvindek mil laboristoj tie fabrikas tagnokte la printilojn kaj kartoĉojn Hewlett-Packard (HP), la komputilojn Dell aŭ Acer, la legilojn Kindle de Amazon, la PlayStation de Sony kaj ĉiujn produktojn de la Apple-gamo. Fronte al la nesatigebla monda postulo estigita de tiuj, Foxconn konstruigis du kromajn fabrikojn: unu en Sichuan, por la iPad; la alia, en Henan, por la iPhone. La produktado komenciĝis la 30-an de septembro 2010 por la unua, en aŭgusto 2011 por la dua. Ĉiu laborigas ĉirkaŭ ducent mil laboristojn.

En Shenzhen, de la mateno, viroj malhele vestitaj, indiferentaj, kartludas en fumoplena salono. De tempo al tempo ili ĵetas rigardon al ekrano montranta la bildojn de telegvatado. Ili mastrumas dekon da dormejoj kun kahelitaj fasadoj, samaj kiel tiuj troviĝantaj ĉie en la urbo. Inter iliaj dormejoj kaj la B4-laborejo de la Foxconn-fabriko estas du kvartrakaj ŝoseoj konstante laŭiritaj de kamionoj. De la lasta etaĝo, tra la fenestro-kradoj, vidiĝas junuloj stakigantaj verd-nigrajn kestojn — la koloroj de Acer-marko.

Ĉi tiuj mastrumantoj ricevas la luprezojn de dek du mil laboristoj amasigitaj en mil kvincent ĉambroj, knaboj kaj knabinoj aparte, nome de riĉa proprietulo. La lav-maŝinoj kaj la aŭtomatoj por trinkakvo estas ekstere, meze de rubujaj sakoj ĵetitaj el la fenestroj kaj tuj ŝiritaj de vagantaj hundoj. La ferkurtenoj sur la teretaĝo kaŝas multegajn neleĝajn retkafejojn kaj salonojn por retludoj je 1 juano por unu horo, malfermaj dudek kvar horojn el dudek kvar, kie la junaj laboristoj povas amuziĝi.

Ja pro spacomanko, Foxconn loĝigas nur kvaronon de sia dungitaro, sur “tereno kun olimpika naĝejo, gimnastikejoj kaj hospitaloj”, asertas la gazetar-komunikoj. Granda plimulto de la dungitaro okupas privatajn dormejojn rapide konstruitajn, algluitajn unu kontraŭ alia, sur sennomaj stratoj. La laboristoj estas tiel dependaj de monavidaj komercistoj kaj hotelestroj, super kiuj la tajvana entrepreno ne havas aŭtoritaton.

Danke al la telegvatado, la mastrumantoj vidis iun ĵetanta cigared-stumpon sur la ŝtuparon. Tuj gardisto estas sendita por bari lin. Laŭ la regularo afiŝita en ĉiuj koridoroj, la kompatindulo ricevos nediskuteblan 20-juanan monpunon. En Longhua, la tenado de publika ordo estas tasko de privataj sekurec-kompanioj: junuloj en polica uniformo, sed sen armilo nek insignoj. Same kiel tiuj, kiujn ili gvatas, ili estas migruloj, varbitaj antaŭ la fabriko. La salajro estas sama; nur la kepo distingas ilin.

Ĉe la enirejo de la laborejoj, magazenoj kaj dormejoj, ili disdonas monpunojn, kontrolas la insignojn kaj priserĉas en la dorsosakoj. Se estas helpalvoko al la polico, ili alvenas unuaj. La plej multaj fiere rajdas biciklojn kun blua kaj ruĝa flagro-lumo fiksita malantaŭe. Vespere, ili enposteniĝas ĉe la fino de ĉiu strato kun siaj flagro-lumoj, simulante policajn baraĵojn por pli efike kontroli la fluojn. Kelkfoje ekestas bataloj inter gardistoj kaj laboristoj, kaj tiam polico intervenas. “La policistoj, la veraj, venas nur se oni informas pri nekutima homamasiĝo. Ili ekfilmas la gvidantojn, unu post la alia, kaj la knaboj finfine disiĝas”, rakontas komercisto. De sia artifika kamioneto, la policistoj de Longhua funkciigas turniĝantan kameraon. Ili plej timas la provojn de manifestacioj, oftaj en la provinco; male, ili ŝajnas multe pli toleremaj al la multaj bordeloj kaŝmaskitaj en karaokejoj aŭ masaĝejoj. Pluraj reklamoj proponas falsajn diplomojn, falsajn stirpermesilojn, foje eĉ falsajn identigilojn. Vera plago, laŭ Foxconn: “Neniam ni provus laborigi infanojn. Se oni trovus tiajn kazojn, tio estus ĉar laboristoj, aspektantaj pli maljunaj ol sia aĝo, estus uzintaj falsajn identigilojn”, jam deklaris la entrepreno. Esploroj kondukitaj de Apple en 2011 montris tiajn kazojn ĉe kvin el ties provizantoj*.

* “Apple supplier responsibility. 2012 progress report”, www.apple.com.

En ĉi tiu fabriko-urbo diversaj, foje strangaj, klerigejoj por plenkreskuloj logas laboristojn, kiuj deziras ŝanĝi sian laboron. Tiel ekzemple s-ro Guo Tan, 25-jara, kiu de du jaroj farbas ŝelojn de poŝtelefonoj Nokia. Lia frato laboras en fabriko de fajrigiloj en Zhejiang; lia fratino en fabriko de pantofloj en Dongguan (Guangdong). Post la ĉina Novjaro, li sekvis kurson pri “Interreta merkatado” en konata instituto de Longhua, kiu promesis novan karieron, novan komencon: “Mi volis reorientiĝi ĉar mi pasas de nokta laboro al taga laboro ĉiumonate, eĉ foje ĉiun duan semajnon, senaverte, kaj tio malhelpas min bone dormi.” S-ro Guo laboras dekdu horojn tage, ses tagojn semajne. Kontraŭ 4.000 juanoj, tio estas pli ol duoblo de lia baza salajro, sed “pagebla en pluraj fojoj”, li akiris por si trihoran kurson ĉiutage, kvar tagojn en semajno, dum du monatoj, kun bela atestilo. Sed ĉi tiu dokumento ne estas diplomo, kaj la trejnado estas rekonata de neniu el la ĉinaj entreprenoj, kie li ŝatus esti dungita. Li originas el Guizhou, unu el la plaj malriĉaj provincoj de la lando, kaj havas celon: “Mi ŝatus reveni hejmen kun kunulino kaj sufiĉe da mono por fondi mian propran entreprenon, esti mia ĉefo. Tio trankviligus miajn gepatrojn.” Devante nun replenigi sian konton, li restos ankoraŭ iom da tempo ĉe Foxconn.

Energidonaj trinkaĵoj, gigantaj pluŝ-pupoj kaj senvaloraj juveloj

EN LONGHUA, LA NAIVECO de la laboristoj estas egala al ilia konsum-apetito. Elirantaj el la laborejoj, la laboristoj ŝvebas en mondo de alireblaj tentaĵoj. Sur la muroj de la dormejoj plej proksimaj al la fabriko-elirejoj (norda, suda, orienta, okcidenta) troviĝas amaso da lum- kaj son-reklamoj por poŝtelefonoj kaj energidonaj trinkaĵoj. Surstrate, la junuloj estas logataj de laŭtparoliloj: por gigantaj pluŝpupoj, senvaloraj juveloj... aŭ eĉ falsigitaj Foxconn-veŝtoj, je 35 juanoj por unu, “kiam ili iam perdas tiun, donitan de la ĉefo ĉe la dungiĝo, kiun ili devas porti ses tagojn el sep” diras la vendistino. Pli malproksime, sur Minqing Lu, tatuisto instalis sian materialon apud stratlampo. La daŭra veturo de kamionoj levantaj polvamasojn ne povas deturni lian atenton. Kontraŭ 300 juanoj, li gravuras timigajn drakojn sur la dorso aŭ brusto de la laboristoj. Kiam alvenas ilia semajna ripoztago (aŭ monata, se akumuliĝas la kromaj laborhoroj), la laboristoj ankaŭ enviciĝas ĉe la frizisto aŭ luprenas rulŝuojn, por pli bone malstreĉiĝi sur la ĉefplaco. Kaŝitaj sub rubandoj laŭdantaj la “harmonian disvolvadon” de Longhua, laŭtparoliloj disaŭdigas iliajn plej ŝatatajn muzikojn.

Iom for de la bruego, super magazeno de kovriloj, aŭdiĝas kantoj de evangelia preĝejo, verŝajne nekonata de la oficejo pri religiaj aferoj de Shenzhen. “Dio vin vokas”, oni povas legi laŭ verdaj kaj ruĝaj ideogramoj sur la fenestro de la unua etaĝo. De ĝia malfermo antaŭ kvin jaroj, Foxconn-laboristoj venas tien por preĝi, plori, kanti, tage kaj nokte. Iliaj donacoj jam ebligis aĉeti etan pianon kaj financi la vojaĝojn de pastro bazita en Dongguan. Ĝis nun, tio ne perturbas la regantojn.

Kaj en aprilo 2011, miraklo: la metroo finfine alvenis en Longhua. Ĉiun okan minuton, klimatizita vagonaro haltas ĉe la finhaltejo Qinghu, sur avenuo Heping Lu, kaj kondukas la laboristan junularon ĝis Lohuo, la gaja kvartalo de Shenzen, ĉe la limo de Hongkongo. “Ĉiam pli da dubaj negocoj, tentoj kaj malsekureco”, resumas s-ro Sunny Yang, inĝeniero, revenanta el amika volanluda vespero. Li vivas en Longhua kun sia edzino kaj dujara filino kaj malpli kaj malpli eltenas la malharmonion de la fabriko-urbo. “Tamen, ĉi tiu urbo donas ŝancon al la diplomitoj”, li opinias necese aldoni.

Loĝantaro multe pli pacema, kiu trankviligas s-ron Yang, aperis en la dormejoj: la maljunuloj. Ili pasigas siajn tagojn sidantaj ĉirkaŭ la malmultaj sportejoj, kaj uzas la kradojn kiel etendejojn por vestaĵoj... de beboj.

Ĉi tiuj sesdekjaruloj ne venis meze de fabrikoj pro plezuro, sed ĉar iliaj infanoj, laboristoj ĉe Foxconn, alvokis ilin por varti iliajn idojn. Lei, 23-jara patrino de dujara knabeto, kiu originas el Hunan, havas tian projekton: “Ankaŭ miaj gepatroj estis migraj laboristoj en la regiono. Ilia kampara Hukou [interna pasporto] ne permesis mian enskribadon en la lernejo [la migruloj ne havas samajn rajtojn kiel la urbanoj, aparte por aliro al la publikaj servoj]. Tial ili lasis min en la vilaĝo. Dum mia tuta infaneco, mi vidis ilin nur unufoje jare, okaze de Novjaro. Mi ne volas ke mia filo spertu tian solecon. Mi volas donaci al li surlokan edukadon, eĉ pagante por tio”, asertas la juna virino, kiu montras al ni sian modestan loĝejon.

Nune la familio loĝas triope en ĉambro naŭ-kvadratmetra, je 350 juanoj monate. Apenaŭ sufiĉa spaco por matraco, televidilo kaj la bebĉareto. La edzo de Lei muntas Cisco-fikstelefonojn, dek du horojn tage, ses tagojn semajne. Li taŭge perlaboras sian vivon: ĝis 4.000 juanoj monate. Lei ĉesis labori kiam la bebo naskiĝis. Ŝi nun estas kvinmonate graveda. Post la nasko, ŝi venigos siajn emeritajn gepatrojn kaj rekomencos labori por duobligi la familiajn enspezojn.

Seksa edukado kaj rozkolora dekoracio en la san-centro

Kion opinias la maljunuloj, kiuj jam forlasis sian kamparon? “Jes ja oni iom enuas ĉi tie, la aero esta poluita, la stratoj malpuraj, ne estas loko por kultivi ĝardenon kaj oni sentas sin gvatata, kun tiom da gardistoj”, vespiras s-ino Jiang, 63-jara. Kun aliaj, ŝi hodiaŭ atendas hongkongan liveranton de importita beblakto, “garantiita sen melamino”.

En Longhua, multaj patrinoj kaj estontaj patrinoj bone konas sian korpon kaj siajn rajtojn, kio ja incitas iliajn hierarkiajn ĉefojn. “Kiam mi eksciis, ke mi estas graveda, mia ĉefo atendigis min dek tagojn, antaŭ ol escepti min el la metaldetektilo. Kaj kiam mi petis ŝanĝon de laborejo, li rifuzis. Mi devis konvinki lian superulon”, gaje diras ĉi tiu virino. Okmonate graveda, s-ino Jun Hao estas nun taskita pri etikedoj de la komputil-kartonoj: “Mi algluas etikedojn por 3.000 juanoj monate. Taŭge, ĉu ne?” Post la akuŝo, ŝi profitos trimonatan patrin-feriadon: “Mia patrino tute ne kredas tion, sed tio ja estas skribita en la kontrakto.” La kontinenta Ĉinujo proponas naŭdek-ok-tagan patrin-ferion, pagitan 100% de la monata salajro de la pasinta jaro, tio estas dudek ok tagoj pliaj ol en Hongkongo. Tiun regulon oni facile respektas en la publikaj funkcioj kaj la grandaj entreprenoj, sed malpli facile en la privata sektoro, rekonas la oficiala ĵurnalo China Daily*.

* “‘soft welfare’ needs supervision”, China Daily, Pekino, 26-a de aprilo 2012.

De kie venas la ekkonsciiĝo de s-ino Jun? De la pasigitaj horoj en diskutado ĉe inaj forumoj, el la komputiloj de retkafejoj? Dubindas, ĉar tiuj spacoj estas ja teritorio de knaboj, obseditaj de retaj ludoj. Eble pli verŝajne el la informkampanjoj kondukitaj de hospitaloj, kiel ekzemple la Huaai ginekologia centro de Longhua. Anonime, ĝis malfrue nokte, la laboristinoj venas kun siaj kunuloj por rikolti ĉiajn informojn pri patriniĝo aŭ kontraŭkoncipo. “Ju pli ili konas siajn rajtojn, des pli ili facile akiros antaŭenirojn, kaj ne nur pri salajroj*. Tio estas garantio de stabileco por Shenzhen” oni diras ĉe ili. Miriga precizigo: spite al sia rozkolora dekoracio, ĉi tiu san-centro funkcias partnere kun la Popola Liberiga Armeo (PLA). Plej multaj el ĝiaj kuracistoj estas armeaj oficiroj. Mirigas nin la ilustritaj seksedukadaj paneloj fiksitaj laŭlonge de la trotuaro, kiujn gardisto tamen malpermesas al ni foti. “Samseksemo estas kultura fenomeno, same kiel sadomasoĥismo. Ĝi ankoraŭ ne atingis maturecon en Ĉinujo”, estas tie skribite — maniero por diri, ke la ĉina socio ne estas tute preta akcepti samseksemon.

* De 2009, la baza salajro de la tricent kvindek mil laboristoj de Longhua — ekster premioj kaj aldonaj horoj — duobliĝis, de 900 ĝis 1.800 juanoj monate.

Alvenantaj kun sia malgranda pakaĵo antaŭ la impona varbocentro, apud la norda pordo, la junaj migrantoj malkovras la akceptantajn frapfrazojn: “Realigi siajn revojn”, “Riĉiĝi”. Ili povas admiri gigantajn fotojn sur kiuj gajaj laboristoj estas vestitaj kiel studentoj de usonaj universitatoj, kun platĉapoj. Pli pragmate, ruĝa panelo memorigas, ke necesas “nek diplomo nek mono por aliĝi al la entrepreno”, Malgraŭ tio, kion asertas la “varbistoj”. Por ricevi makleraĵon, ĉi tiuj promesas postenon al la misorientitaj kandidatoj ĵus alvenintaj el la metroo, mensogante pri la salajroj kaj horaroj.

En Pixian, busoj ligas la laborejojn A, B kaj C kun la dormejoj 1, 2 kaj 3

POR KONSERVI sian laboristaron, Foxconn de nun devas lukti kontraŭ la ĉefojn de etaj fabrikoj, kiuj ne plu hezitas alglui siajn dungofertojn ĝis sur la pordoj de la dormejoj, nek adapti siajn salajrojn al tiuj de Longhua. Ili profitas el la pintteknika ĉirkaŭaĵo de la industria areo por establi siajn proprajn fabrikojn de telefonoj, vendotaj sur la modestaj merkatoj de la ĉinaj urbetoj kaj kamparoj. “Tio, kion oni perdas en la kosto de salajroj, oni rehavas en nia marĝeno, ĉar ni vendas nian produkton rekte al la uzantoj”, klarigas negocisto renkontita en la magazeno de la fabriko Samzong — ne konfuzu kun Samsung, kompreneble. Efektive, ankaŭ la telefonoj KTP, inspiritaj de la BlackBerry, aŭ la Ying Haifu, similaj al la Nokia, estas fabrikataj en Longhua. Eble eĉ en ĉi tiuj fabrikoj “por ludono” proponataj de anoncoj pentritaj sur muroj.

Ni forlasas Shenzhen Longhua kaj ĝian senkompatan mondon kun la sento, ke, ekster siaj striktaj laborhoraroj, Foxconn ne plu havas tro da influo al siaj etaj soldatoj pri elektroniko. Distraĵoj, dormo, edukado, spiriteco, nutrado, aĉetpovo kaj vojaĝoj: ĉiuj tiuj terenoj estas ekspluatataj de eksteraj agantoj, ofte predantoj, kelkfoje bonkoraj.

Telefone kontaktita, s-ro Louis Woo, la proparolanto de la entrepreno, konfirmas ĉi tiun fenomenon sed ne plendas pri ĝi: “Ni ne povas regi novan generacion de laboristoj, kiu elektis vivi kaj ekflori inter aliaj junuloj. Ni komprenis, ke ilia obsedo ne plu estas reiri hejmen. Eĉ se ili volonte vizitus pli ofte sian familion, ili volas vivi, konsumi kaj ekflori kun siaj samuloj, inter junuloj.”

Pro tiu lernitaĵo, la tajvana kompanio decidis daŭrigi sian disvolvadon aliloken, al interno de la lando, en provincoj ja for de la grandaj negoc-havenoj, sed riĉaj je virgaj terenoj, kie eblas komplete reimagi industrian komplekson de A ĝis Z, kaj kie la lokaj respondeculoj reĝece akceptas ĝin.

Kiel ekzemple en Pixian — situanta je pli ol du mil kilometroj de Shenzhen-, en la suburbo de Chengdu (Sichuan-provinco), kie Danone enboteligas sian akvon Robust kaj kie Intel fabrikas siajn procesorojn. La 16-an de oktobro 2009, tio estis antaŭ la ondo da sinmortigoj de la unua semestro 2010, promeso de kuninvestado estas subskribita kun la respondeculoj de Sichuan. La konstruado komenciĝas la 25-an de julio 2010; la produktado komenciĝas la 30-an de septembro. Sed mortiga eksplodo okazas sep monatojn poste. Ĝin kaŭzis struktura manko en la ventumado, kiel tion konfirmis enketo de la New York Times, kiu detale raportas pri la laborkondiĉoj de la laboristoj de Chengdu*.

*in China, human costs are built into an ipad”, The New York Times, 26-a de januaro 2012. Ĉi tiu enketo kondukis Apple aliĝi al la neregistara organizo Fair Labor Association.

Foxconn nun fabrikas tie dekdu milionojn da iPad ĉiutrimestre, tio estas la du trionoj de lia tuta produkto, en ok laborejoj kaj kvindek produktolinioj, ene de areo granda je kvar kvadrataj kilometroj.

Ĉi tie ne estas bruaj bordeloj kaj falsebrilaj karaokeoj, lumaj reklamoj, konstruejoj de falsigitaj telefonoj kaj evangeliaj preĝejoj: la laboristoj obeeme moviĝas en fabriko-urbo tute nova, asepsa, el novstalinisma arkitekturo. Aŭtoŝoseoj kun dufoje tri trakoj ligas la laborejojn A, B kaj C al la pordoj de la dormejoj 1, 2 kaj 3. Artikitaj busoj de Chengdu navede cirkulas, tage kaj nokte, malrapide por eviti la aŭtomatajn radarojn. Kun la betonkamionoj, la varkamionoj kaj la policaŭtoj, ili estas la nuraj veturiloj videblaj en Pixian.

Ĉi tiu nova industria komplekso, konstruita en rekorda tempo — sepdek kvin tagoj — de Jiangong, kompanio regata de Chengdu-urb-administrado, situas en nova senimposta zono; ĝi do estas senimposta. Ĝi estas priskribita en la gazetaro kiel “la ĉefa projekto de la registaro de Sichuan”. Kiel favoro al s-ro Gou, la regantoj konstruis ses novajn vojojn, du pontojn, 1,12 milionojn da kvadratmetroj da loĝeblaj areoj por la laboristoj. Ili elspezis 2,2 miliardojn da juanoj kiel eksproprietiga kompenso al la dek mil familioj, kies dek kvar vilaĝoj estis malkonstruitaj jam en aŭgusto 2010*.

* Nanfang Zhoumo, Kantono, 10-a de decembro 2010.

La novaj Foxconn-laborejoj estas nur malgajaj blankaj konstruaĵoj, truitaj el miloj da etaj koloraj fenestroj. Ili etendiĝas laŭlonge de du rektaj avenuoj kies nomoj estas elvokivaj: Tian Sheng lu (“ĉielo venko”) kaj Tian Run lu (“ĉielo profito”). Oni ne metis kontraŭsuicidajn retojn ĉirkaŭ la laborejoj, kiel estas en Longhua. La dungitaro, malpli aĝa, estas ja malpli pagata — la baza salajro estas 1.550 juanoj, kompare kun 1.800 en Shenzhen-, sed ĝi estas loka kaj povas viziti familion pli facile. “El kultura vidpunkto, Chengdu estas tre malsama kiel Shenzhen, urbo konsistiganta nur el migruloj. Nia fabriko en Longhua enhavas ekzemple 20% de junuloj el Henan, 10% el Sichuan. Sed ĉi tie, la sichuanaj laboristoj estas inter si, ili do estas pli senstreĉaj. Kaj sichuananoj estas famaj pro sia varma etoso. Troviĝas tie tiom da tetrinkejoj!”, entuziasmas s-ro Woo, la proparolanto de Foxconn. Sed ĉu liaj laboristoj havas tempon viziti ilin?

Laŭ surloke rikoltitaj atestaĵoj, la lokaj regantoj mem prizorgas la varbadon — ja pruvo, ke Chendu tre serioze traktas la projekton. Ĉiu vilaĝo el Sichuan-provinco tiel havas kontingenton de devige provizendaj laboristoj por Foxconn. “Mi akceptis la oferton de la vilaĝa partiestro kontraŭ administra helpo: li akceligis la formalaĵojn de mia edziĝo kun mia kunulino, kiu originas el najbara provinco. Sed ne estas trudlaboro. Mi povas eksdungiĝi kiam mi volas, kaj nia vilaĝo povas daŭre ricevi siajn subvenciojn el la provinca registaro”, diras Yang, kiu laboras ĉe la stokoj. Eĉ la studentoj pri informadiko estis mobilizataj por tie plenumi siajn staĝojn. “Ĉi tiuj metodoj estas provizoraj kaj respondas al komenca disvolvo-fazo. La laboristoj ne konas nin, kaj ne venas spontane enviciĝi antaŭ la varbcentro. Necesas do iri al ili”, oni komentas ĉe Foxconn. Ĉe ili la turniĝrapido de la dungitaro estas alta. Dudek kvar mil laboristoj (tio estas preskaŭ 7% de la tuto) ĉiumonate en Shenzhen Longhua, skribas la Daily Telegraph*. Eble multe pli en Chengdu: “Kiam amikoj miaj volis foriri, direktoro pri dungaj aferoj petis ilin atendi. Li jam havis kvardek mil eksiĝajn leterojn traktendaj”, laboristo konfidas.

* “‘Mass suicide’ protest at Apple manufacturer Foxconn company”, The Daily Telegraph, Londono, 11-a de januaro 2012.

Nomataj “Ĝoja junularo”, sed plenaj je gardistoj, la dormejoj de Pixian havas dek ok etaĝojn, kun knaboj kaj knabinoj aparte. Ili troviĝas en la kvartaloj Deyuan, Shunjiang kaj Qingjiang. Ĉiu grupo de tri dormejoj ofertas restoracion, ĉiovendejon sen alkoholo, retkafejon, monbilet-aŭtomaton, tablotenison kaj volanlud-terenon. Ĉiu ĉambro enhavas ses ĝis ok loĝantojn — laŭ monata luprezo je 110 juanoj por unu lito — kaj disponas pri duŝejo kaj necesejo. Por ŝparigi tempon kaj energion al la laboristoj, purigo-entrepreno prizorgas iliajn vestaĵojn.

La retkafejo, tre ŝatata de la laborista junularo en Pixian, zorge dekoraciita, havas klimatizilon kaj larĝajn fotelojn. La komputiloj afiŝas la Foxconn-insignon ekranfone. La konektoprezo duobliĝas post la unua horo nokte, tiel instigante la laboristojn ne tro malfrue ludi. Nur koncesiitaj magazenoj, similaj al tiuj de grandaj urboj, kiel ekzemple Family Mart, estas allasitaj. “Se oni eliras el la ĉambro aŭ el la fabriko, la vivo estas ja multekosta”, bedaŭras Cheng, kies tago estas rutine ritmita kvazaŭ muzika takto, “Mi ellitiĝas je la 6-a horo, eniras buson je la 6-a 40 kaj komencas labori je la 7-a 30. Mi laboras ĝis la 20-a 30, estas hejme je la 21-a 10. Restas al mi unu horo por profiti la vivon, antaŭ ekdormo.” Ekstere, la neleĝaj vendistoj de nudeloj kaj rostitaj viandostangetoj la tutan nokton strebos eviti la policistojn patrolantajn en aŭtomobiletoj.

La saman tian pejzaĝon oni finkonstruas en la ĉirkaŭurbo de Chongqing, tricent kilometrojn for de Chengdu. Foxconn translokas tien parton de sia fabriko de HP-printiloj, el Shenzhen. La produktado apenaŭ komenciĝas, dum la universitataj busoj de Chongqing alportas ondon de studentoj rekviziciitaj por deviga staĝo en fabriko. Ili verŝajne kuniĝos kun la dek mil laboristoj de la HP-konstruejo de Shenzhen, kiuj jam konsentis reveni al sia naskiĝprovinco, kiel ekzemple Pan Fang, 22-jara, kaj liaj amikoj. Ilia nova ĉambro enhavas ok litojn kaj ok taburetojn. Ilia unua impreso estas favora; “Ĉi tie, la aero estas malpli polua, kaj Foxconn instalis varman akvon, klimatizon kaj eĉ televidilon.” Ili jam scias, ke ilia laboro estos la sama: ili muntos ĉiu sescent printilojn tage. Kaj esperas, ke ilia salajro sekvos...

Jordan POUILLE

Rapidmarŝo al federismo

LA GRANDAJ katastrofoj instigas la plej fervorajn kredantojn tuj duobligi sian piecon. Same la eŭropaj federistoj: dum ili rifuzas imagi ke oni povus iun tagon turni la dorson al la politikoj de integrado — mona, buĝeta, komerca —, kiuj akrigis la ekonomian krizon, ili deziras, male, fortigi la aŭtoritaton de tiuj, kiuj realigis ilin. Kion pri la eŭropaj pintkunvenoj, la traktatoj pri stabileco, la disciplinigaj meĥanismoj, kiuj solvis nenion? La kaŭzo estas — senŝanĝe respondas niaj devotuloj —, ke ili ne iras sufiĉe antaŭen: por ili, ĉia sukceso klariĝas per Eŭropo kaj ĉiu fiasko per manko de Eŭropo.* Tiu naiva kredo helpas ilin dormi kun fermitaj pugnoj kaj bele sonĝi kaj revi.

* Vd Pierre Rimbert: “Le théorème de Guetta”, Le Monde diplomatique, novembro 2008.

Sed ankaŭ premsonĝi, ĉar la federistoj ne malŝatas la ŝtormojn. Anonci ilin ebligas al ili rompi ĉian rezistadon al ilia granda plano, kun la preteksto de urĝo. Meze de la travadejo kaj sub mitralpafado neniu rajtas retroiri. Necesas trairi la riveron aŭ droni, rapidigi la “federisman salton” aŭ konsenti la katastrofon. “Se la nuna konfederacio ne evoluas al politika federacio kun centra povo, tiel lastan novembron opiniis la germana eksministro pri eksteraj aferoj Joschka Fischer, la eŭrozono — kaj la tuta Unio — disfalos.”* En Francio tri grandaj ŝtataj radioj kaj du el la precipaj taggazetoj predikas ĉiutage tiun himnon.

* Le Figaro, Parizo, 7-a de novembro 2011.

Se oni aŭdas la federistojn, oni facile imagus ke al la eŭropaj instancoj mankas povo kaj rimedoj, dum la ŝtatoj disponas pri senlimaj aŭtoritato kaj rimedoj. Sed la Eŭropa Centra Banko (ECB), kiu mastrumis la krizon kun la konata sukceso kaj kiu ĵus dediĉis la sumon de mil miliardoj da eŭroj al refinancado de la bankoj, dependas nek de la registaroj nek de la elektantoj de la Unio. Anstataŭ esti tro malhelpata pro manko de ia integreco (komuna buĝeto, unueca ministro), la harmoniigo de la eŭropaj politikoj, mezurataj laŭ la germana malabundeco, jam produktis rezultojn, ĉar ĝi sukcesis altigi la ŝuldojn de la ŝtatoj kaj kreskigi la mizeron de la popoloj ...

Nu, la kasandroj de hodiaŭ estas la beatuloj de hieraŭ. Instingante komunajn politikojn forte trudatajn de tridek jaroj, ili sinsekve celebris la plej grandan merkaton de la mondo, la unuecan monon, la “politikon de civilizado”; ili ignoris la verdikton de la popolo, kiam ĝi estis kontraŭ ili; ili detruis ĉian projekton de integrado kiu baziĝus sur sociala plibonigo, sur la publikaj servoj, sur komercaj kluzoj ĉe la limoj de la Unio. Nun, kiam la sorĉo de ilia revo ĉesas, ili subite forgesas sian iaman gajecon kaj ĵuras, ke ili ĉiam avertis ke tio tute ne povos funkcii.

Ĉu la financa dramigo servos kiel preteksto por trudi federacian salton antaŭen sen submeti ĝin al ĝenerala voĉdonado? Ĉu jam sen tio malbonfarta Eŭropo povas vere permesi al si tian novan rifuzon de demokratio?

Serge HALIMI.

Kiam Holivudo kultivis sian socialan konscion

En la jaroj inter la du mondmilitoj, iuj tre popularaj usonaj aktoroj kaj filmistoj kombinis klare progreseman sentemon kun sia aliĝo al tradiciaj valoroj. Tiel atestas la kariero de la reĝisoro John Ford.

Je la tempo de la Nova Disdono en la 1930-aj jaroj, nomi sin maldekstrulo, aŭ montri kunsenton kun la Komunista Partio, faris bonan impreson en iuj rondoj de Los-Anĝeleso. Nesurprize, ĉar unu sekvaĵo de la alveno de sonfilmoj estis enfluo de scenaristoj el la Orienta Marbordo, el kiuj multaj estis la infanoj de eŭropaj enmigrintoj, kaj poste eŭropanoj fuĝintaj de la nazioj.

Baldaŭ, ĉi tiu tendenco alarmis la Federal Bureau of Investigation (FBI) kiu eĉ kompilis dosieron pri la reĝisoro John Ford. Tio eble ŝajnas stranga al tiuj, kiuj memoras la militan tonon de la filmoj reĝisoritaj de la irlanda usonano post la dua mondmilito, kaj kiuj rigardas lin kiel reakcian filmiston. Kaj tamen ...

La FBI ekinteresiĝis pri ĉi tiu filo de organizinto de la Demokrata Partio el Portlando pro la starigo en 1935 de gildo de reĝisoroj, la Screen Directors Guild (SDG). Fama filmisto, Ford estis unu el la fondintoj. Neniu el liaj sukcesoj inter 1910 kaj 1920 ankoraŭ malkaŝis eĉ la plej etan socian sentemon: male, oni trovis “mezokcidentusonan” ideologion kiu prihimnis la virecajn virtojn de la kamparo kontraste kun tio, kion la popolista teoriisto de la deknaŭa jarcento William Cobbett nomis “la inecaj frivolaĵoj de la urbo*.

* Citita de Christopher Lasch en Le Seul et Vrai Paradis. Une histoire de l’idéologie du progrès et de ses critiques, Flammarion, coll. “Champs”, Parizo, 2006 (Unua eldono: 1991).

Dum la financa krizo de 1929, Ford perdis iometon da mono, sed li ankoraŭ laboris kaj prosperis. Poste, tamen, la limigoj — precipe la financaj — kiuj pezis sur Holivudo fariĝis pli severaj. Ford komencis kritiki la filmindustrion pro tio, ke ĝi volis sole profitojn. Li radikaliĝis.

Malkiel la aktoro James Cagney, la stelulo de tiuj jaroj, Ford sin detenis aperi publike kun gvidanto de la usona komunista partio*: li restis konstanta kontraŭkomunisto. Sed al siaj amikoj, kiel la scenaristo Philip Dunne, mem maldekstrulo, li konfidis ke li estas subtenanto de prezidanto Franklin Roosevelt, la kreinto de la Nova Disdono.

* Kp. Paul Buhle kaj David Wagner, Radical Hollywood, The New Press, Novjorko, 2003, kaj Patrick McGilligan, Cagney: The Actor as Auteur, Barnes & Co, San Diego, 1975.

En decembro 1935, la filmreĝisoro King Vidor, eminentulo en la kino de la jaroj 1920-aj kaj 1930-aj, gastigis renkontiĝon de kelkaj amikoj ĉe sia hejmo. Ford ĉeestis. Ĉi tiuj viroj, inter ili gravaj filmistoj, havis la reputacion de fanatikaj individuismuloj. Malgraŭ tio, ili kontribuis po100 dolarojn por fondi la SDG-on, laŭ la vortoj de Ford “por protekti la fidelecon de sia profesio al ĝiaj principoj.” Oni elektis Vidor kiel prezidanton. Ĉi tiu iniciato ne plaĉis al la estroj de la filmstudioj.

Ankoraŭ estis la epoko de la Granda Depresio. En ĉiu lando, dungantoj tutforte kontraŭis laborsindikatojn kaj provis subfosi iliajn socialajn gajnojn. Holivudo ne estis escepto. En marto 1934, la Asocio de Filmproduktoroj, kune kun la Akademio de Kinofilmoj, decidis fari salajroreduktojn de tiom, kiom 50%. La laborsindikatoj protestis kaj je la 13a de marto, unuafoje, teknikistoj ekstrikis. La konflikto estis mallonga kaj la rezulto favoris la strikantojn. Estis ĉi tiu sukceso kiu ŝajne persvadis iujn reĝisorojn organiziĝi. Fondita post la asocioj de aktoroj (SAG) kaj scenaristoj (Screen Writers Guild), ilia SDG estis konsiderata malpli maldekstrisma ol la aliaj organizaĵoj. Malgraŭ tio, ĝi ĉagrenis la estrojn de la grandaj filmstudioj kiuj akuzis, ke ĝi estas inspirata de la komunistoj ...

Ford entuziasme partoprenis la fruajn jarojn de la SDG. Li estis ĝia kasisto. Li esprimis sian solidarecon kun aliaj dungitoj de la filmstudioj, kondamnis la senlaborecon kiu estis ruiniganta la mondon de la kino, kaj atakis la bankojn kiuj, li diris, tiris la fadenojn de la holivudaj magnatoj kaj organizis la krizon “por malpliigi salajrojn ĝis la nivelo de 1910.” En 1935 ankaŭ komenciĝis lia mallonga sed reala tempo de politika engaĝiĝo.

Ford ĉiam estis inspirata de fervora malamo al la sociaj elitoj. Al tio nun aldoniĝis la influo de liaj scenaristoj Dudley Nichols kaj Philip Dunne, tre konataj progresemuloj, kaj ankaŭ liaj diskutoj kun la aktoro Will Rogers kiu venis el la usona korlando kaj estis probatalanto por iuj originalaj politikaj pozicioj. Satiristo, kritikanto pri la transformoj de la vivo en Usono kaj sur la scenejo kaj en la urboj, Rogers, kiu pretendis esti indiandevena, preskaŭ fariĝis kandidato por la prezidanteco de Usono en 1932. Ĉe la kinejo, kie li komencis sian karieron en 1918, ĉi tiu malgrasa viro kun griziĝanta hararo kaj timida rideto apenaŭ estis malpli populara ĉe filmamantoj ol Shirley Temple.

La valoroj, kiujn li subtenis, estis proksimaj al tiuj de la People’s Party, kiu aperis fine de la antaŭa jarcento kaj kiu, kvankam jam malaperinta, supervivis en la koroj de iuj “konservativuloj de la maldekstrularo”. Kontraŭkapitalisma, kontraŭrasisma, kontraŭabsolutisma kaj dediĉita al la idealoj de la pioniroj, ĉi tiu partio malfidis ekonomian evoluon kaj salajrata laboro, kiun ĝi konsideris neakordigebla kun libereco kaj la usona demokratio. Ĝi kampanjis por respubliko de malgrandaj bienhavantoj, kooperativoj kaj pli granda egaleco. Laŭ ĉi tiu tradicio, la aktoro kultivis la ordinaran prudenton de pasinta epoko, deklaris sian respekton por la tradicio kaj simplaj moralaj valoroj, malfidis la politikon kiam ĝi destarigis sin de la popolo, malakceptis puritanismon kaj montris grandan apetiton por sociala justeco. Ford donis al li la ĉefan rolon en tri filmoj: Doctor Bull (1933), Judge Priest (1934) kaj Steamboat Round The Bend (1935), miksaĵoj de dramo kaj komedio nejuste forgesitaj. La aktoro partoprenis la verkadon de la scenaro. En la du lastaj filmoj, per iniciato malofta por tiu tempo, li ĉefrolis kune kun Stepin Fetchit, nigrula aktoro, lia alia memo por humuro. Li mortis en aviadila kraŝo en 1935. La reĝisoro restis fidela al la ideoj de sia amiko — almenaŭ dum kelka tempo.

En 1935 li reĝisoris The Informer surbaze de romano de sia kuzo Liam O’Flaherty, irlanda maldekstrulo kaj, en la sekvinta jaro, The Plough and the Stars, filmo pri la Paska Ribelo en Dublino en 1916. Li tiam aliĝis al la nova filmstudio 20th Century Fox kies vicprezidanto estis Darryl F. Zanuck. Komence, rilatoj kun ĉi tiu absolutisma filmproduktoro estis ŝtormaj, sed laŭpaŝe la du viroj interpaciĝis. Zanuck admiris la respektatan reĝisoron, kaj Ford sin sentis ĉehejme en firmao gvidata de tia paradoksa viro, kaj respublikano kaj sentema pri sociaj demandoj. “Kun li, Ford turnis tute alispecan filmon, pli rektan, pli kortuŝan. Kaj laŭguste kaj laŭdeve, li koncentriĝis pri la usona historio kaj pri temoj kun fortaj sociaj subsignifoj. La jaroj 1935 ĝis 1941 estis tempo de artisma triumfo por Ford, kun Stagecoach, Young Mr.Lincoln, The Grapes of Wrath kaj How Green Was My Valley*. En la unua filmo — Stagecoach -, Ford liveris acerban socian kritikon, kune kun bela karikaturo pri malhonesta bankisto, dum indianoj estis facilanime buĉataj. En la dua — Young Mr.Lincoln — li prihimnis la toleremon kaj la personecon de Abraham Lincoln. En la tria — adaptaĵo de la fama romano de John Steinbeck, li akre kritikis socian maljustecon; en la lasta, li prihimnis la laboristaron pere de la vivoj de ministoj.

* Joseph McBride, A la recherche de John Ford, Actes Sud-Institut Lumière, Arles-Lyon, 2007.

La sindediĉo de Ford al laboristaj rajtoj kaj demokrataj valoroj manifestiĝis ne nur en liaj filmoj. En 1936, li kontraŭis la subtenon de la eklezio por la militista insurekcio fare de la ekstrema dekstrularo kontraŭ la legitima hispana registaro. Ĉi tiu stranga katoliko helpis fondi la Komitaton de Kino-Artistoj por Helpi Respublikanan Hispanion. Kunmembroj inkluzivis lian amikon Dudley Nichols kaj la romanisto Dashiell Hammett, aŭtoro de The Maltese Falcon kaj Red Harvest, kiu laboris kiel scenaristo en Holivudo*. Ankaŭ en la grupo estis Lester Cole kiu en 1948 estis unu el la “Dekopo de Holivudo”, filmistoj enprizonigitaj pro sia rifuzo atesti pri sia membriĝo en la Komunista Partio.

* Vidu Jerome Charyn, Hammett, le colt et le style, Le Monde diplomatique, aprilo 2011.

En 1937 Ernest Hemingway verkis la komentarion por The Spanish Earth, filmo de Joris Ivens subtene al la hispana registaro. Kiam Hemingway venis al Holivudo por kolekti monon por la respublikana afero, Ford donacis ambulancon. Li ankaŭ regule korespondis kun sia nevo Bob Ford kiu transiris la Atlantikon por aliĝi al la Internaciaj Brigadoj. La reĝisoro gratulis lin pro lia kuraĝo kaj deklaris sin “ja socialisto kaj demokrato — por ĉiam maldekstrulo.” Li aldonis, tamen, ke tio, kio estis okazanta en Sovetunio tiutempe (la Granda Purigo, la Moskvaj Procesoj), konvinkis lin ke komunismo ne estas la solvo.

En 1938, Ford estis elektita vicprezidanto de la Kinofilma Demokrata Komitato, fondita por batali kontraŭ faŝismo kaj rasismo kaj subteni la movadon por civitanaj rajtoj. Hammett estis prezidanto. La nazia-soveta pakto de 1939 baldaŭ fendis ĉi tiun komitaton en du kontraŭajn blokojn kaj sekve malfortigis la tutan holivudan maldekstrularon.

La tempoj ŝanĝiĝis. La konservativa destrularo revigliĝis. La Komitato pri Kontraŭusona Agado ĵus estis starigita dum milito minacis. Ford plene kunlaboros kun la Oficejo de Strategiaj Servoj (OSS), antaŭulo de la CIA — komence, pro sia kontraŭfaŝismo, kaj poste pro patriotismo. Fine de la milito li tenis la rangon de admiralo.

En 1944, li montris revigliĝintan kontraŭkomunismon, aliĝante al la tre dekstrisma Kinofilma Alianco je ĝia komenciĝo, kune kun Clark Gable, Gary Cooper kaj aliaj. Tiel, li turnis la dorson al siaj amikoj de la 1930-aj jaroj. Kiel Joseph McBride skribis: “Li pasigis kvar jarojn kune kun altrangaj oficiroj kaj solidariĝis kun la OSS. Tio kaŭzis profundan ŝanĝiĝon en liaj politikaj opinioj*. Malgraŭ tio, li tamen rifuzis partopreni la ĉasadon al sorĉistinoj kontraŭ komunistoj dum la epoko de senatano Joseph McCarthy. Li eĉ severe kritikis siajn kolegojn, kiel Cecil B. DeMille, kiuj kunlaboris kun McCarthy.

* Joseph McBride, A la recherche de John Ford, supre citita.

Edouard WAINTROP

Ekonomia sadismo

Sadismo? Jes, sadismo. Kiel alie nomi tiun plezuron suferigi kaj humiligi homojn? En ĉi tiuj krizojaroj ni vidis, kiel — en Grekio, en Irlando, en Portugalio, en Hispanio kaj en aliaj EU-landoj — la senkompata apliko de la punritualo postulata de Germanio (frostigo de pensioj; plialtigo de pensiaĝo; redukto de publikaj elspezoj; tranĉoj ĉe la sociala ŝtato; malkresko de la mono por preventi malriĉon kaj socian marĝeniĝon; laborreformo, ktp.) kaŭzis vertiĝodonan kreskon de senlaboreco kaj eldomigoj. Almozado ŝvelegis, same kiel sinmortigoj.

Kvankam la socia suferado atingas neelteneblan nivelon, Angela Merkel kaj ŝiaj sekvantoj (inter kiuj la hispana prezidanto Mariano Rajoy) plu asertas, ke suferado estas bona kaj ke ĝin oni devas konsideri ne kiel torturon sed kiel veran ĝojkaŭzon. Laŭ ili ĉiu nova puno-tago nin purigas kaj regeneras kaj nin proksimigas al la fina horo de turmentado. Tiaspeca dolor-filozofio inspiriĝas ne el Markizo de Sade sed el la teorioj de Joseph Schumpeter, unu el la patroj de novliberalismo, kiu kredis, ke ĉia socia sufero iel plenumas necesan ekonomian celon kaj ke estus eraro mildigi tiun suferon eĉ nur iomete.

En tia situacio ni troviĝas, kun certa Angela Merkel en la rolo de “Wanda, la dominantino”, kuraĝigata de aro da fanatikaj financaj institucioj (Bundesbank, Eŭropa Centra Banko, Internacia Monfonduso, Monda Organizaĵo pri Komerco, ktp.) kaj de la kutimaj lojalaj eŭrokratoj (Durao Barroso, Van Rompuy, Ollie Rehn, Joaquín Almunia, ktp.). Ĉiuj vetas por popol-masoĥismo kondukonta la civitanojn ne nur al pasiveco sed ankaŭ al mempostulo por pli da pent-oferoj kaj pli granda martiriĝo “ad maiorem gloria Europa” [por pli granda gloro de Eŭropo]. Ili eĉ revas pri tio, kion polico nomas “ĥemia submetiĝo”, t.e. medikamentoj kapablaj forigi tute aŭ parte la konscion de la viktimoj, senvole ŝanĝitaj en ludilojn de la atakanto. Sed ili devus zorgi, ĉar la “amaso” muĝas.

En Hispanio, kie la registaro de Mariano Rajoy aplikadas sovaĝe ŝparemajn politikojn ĉe la limo de sadismo*, elmontroj de socia malkontento multobliĝas. Kaj tio okazas en kunteksto de enorma konfuziĝo, en kiu subite la civitanoj konstatas, ke al la ekonomia kaj financa krizoj aldoniĝas grava regado-krizo. Samtempe pluraj fundamentaj kolonoj de la konstruaĵo ŝtato disfendiĝas: la hispana reĝa familio (kun la sombra afero pri elefantĉaso [fare de la hispana reĝo] en Bocvano), la justico (kun la malpura Dívar-afero [misuzo de ŝtatmono por privataj celoj fare de la prezidanto de la supera tribunalo]), la eklezio (kiu ne pagas la imposton por nemoveblaĵoj), la banksistemo (pri kiu oni diris al ni, ke ĝi estas la “plej solida” en Eŭropo, dum ni atestas ĝian disfalon), la Banco de España (nekapabla averti pri Bankia kaj aliaj spektaklaj bankrotoj), la hispanaj regionoj (kelkaj el ili enprofundiĝintaj en abismajn korupto-skandalojn), la grandaj amaskomunikiloj (tro dependaj de reklamado kaj kaŝintaj la venontajn katastrofojn)...

* Legu Conn Hallinanm, “Spanish Austerity Savage to the Point of Sadism”, Foreign Policy in Focus, Vaŝingtono, 15a de junio 2012. http://www.fpif.org/ blog/the﹍pain﹍in﹍spain﹍falls﹍mainly﹍on﹍the﹍plain﹍folk

Se ne paroli pri la registaro, kies prezidanto ŝajnas antaŭeniri sen kompaso en periodo, kiam Hispanio (kune kun Grekio) fariĝis la kerno de la mondaj problemoj. Kaj antaŭ fundamentaj demandoj li respondas per silento aŭ per subrealismaj esprimoj (“Ni agos laŭdeve”) aŭ simple diras kontraŭverojn*. Mariano Rajoy kaj lia ekonomia teamo havas grandan respondecon pri la nuna katastrofo. Ili gvidis la bankan krizon kun evidenta mallerto; ili lasis Bankia diseriĝi; ili transformis klaran bankroton en spiton kun Bruselo, Eŭropa Centra Banko kaj IMF; ili praktikis plej stultan negemon volante ŝajnigi elaĉeton kun gravegaj konsekvencoj por la hispana ekonomio kiel krediton malmultekostan kaj senkondiĉan (“Temas pri financa apogo sen ajna rilato al elaĉeto”, deklaris ekonomiministro Luis de Guindos; “Tio estas kredito ne influanta la publikan deficiton”, asertis Rajoy).

* Legu Ignacio Escolar, “Las siete grandes mentiras sobre el rescate español”, Escolar.net, 11a de junio 2012. http://www.escolar.net/MT/archives/...

Ĉi ĉio donis la embarasan impreson de sinkanta lando, kies civitanoj subite malkovras, ke malantaŭ la ŝajno de “hispana ekonomia sukceso”, distrumpetata dum jaroj de la partioj PSOE kaj PP, kaŝiĝis modelo (tiu de la “krizo de nemoveblaĵoj”) ronĝata de nekompetento kaj avido.

En certa mezuro ni komprenas nun — tre je nia kosto — unu el la grandaj enigmoj de la historio de Hispanio: kiel eblis, ke, malgraŭ la amaso da oro kaj arĝento el Ameriko alportita de la kolonia kaj ekspluatema imperio, la lando iĝis ekde la 17a jarcento iaspeca almozulejo? Kio okazis pri tiomegaj riĉaĵoj? La respondo al ĉi tiuj demandoj staras nun antaŭ niaj okuloj: nekompetento kaj miopeco de la registoj, senfina avido de la bankistoj.

Kaj la nuna punado ne finiĝis. Post la junia malaltigo fare de la agentejo Moody’s de la hispana ŝtatŝuldo je tri ŝtupoj, de A3 ĝis Baa3 (unu ŝtupon super la ironie nomata “rubaĵeca obligacio”), la riskopremio [nome la diferenco de rendimento kun germanaj obligacioj] atingis neelteneblan nivelon. La hispana solventeco troviĝas sur deklivo kondukanta al elaĉeto. Kaj elaĉeto de la bankoj kaj elaĉeto de la ŝtatŝuldo havos teruran socialan koston. En sia jarinformo pri Hispanio la Internacia Monfonduso ekz. postulas, ke la registaro altigu la aldonvaloran imposton (AVI) kaj aprobu plejeble rapide plian malaltigon de la salajro de ŝtatoficistoj por redukti la deficiton. Krome, en labordokumento la fakuloj de la Fonduso rekomendas al Hispanio, ke ĝi plimalmultekostigu maldungojn, kaj postulas havi unusolan specon de laborkontrakto kaj eviti aŭtomatan aktualigon de salajroj*.

* El País, Madrido, 15a de junio 2012.

Eŭropa Komisiono same rekomendas altigon de AVI kaj alprenon de novaj rimedoj “ŝpar-aŭtoritatemaj”: altigo de pensi-aĝo, limigo de elspezoj de la regionoj, severigo de koncedo de senlaborula mono, forigo de impostavantaĝoj pro aĉeto de loĝejo kaj redukto de la nombro da ŝtatoficistoj. Ĉio tio antaŭ 2013. Ĉar ne eblas devaluti la eŭron, oni devas devaluti tutan landon malpliigante ties vivnivelon inter 20-25%...

Siaflanke la germana kancelierino postulas, ke Hispanio pluigu la profundajn ekonomiajn kaj fiskajn reformojn. Malgraŭ la hunda lojaleco de Rajoy, Merkel kontraŭas per ungoj kaj dentoj ajnan rimedon de la registaro signifantan por Hispanio malpliigon de ŝparemo kaj strukturreformoj.

Berlino volas profiti la “ŝokon” kreitan de la krizo kaj la dominantan pozicion de Germanio por atingi malnovan celon: la politikan integriĝon de Eŭropo laŭ germanaj kondiĉoj. “Nia tasko hodiaŭ — deklaris Merkel en parolado antaŭ la germana parlamento — estas kompensi, kion oni ne faris [ĉe kreo de la eŭro], kaj ĉesigi la diablan cirklon de eterna ŝuldo kaj malobeo de reguloj. Mi scias, ke tio estas dorna, ke tio estas dolora. Temas pri tasko herkula, sed neevitebla”. Kelkaj komentistoj jam parolas pri la 4a Reich...

Se okazos “federisma salto” kaj oni antaŭeniros en direkton al politika unio, tio signifos, ke ĉiu EU-ŝtato devos rezigni pri konsiderindaj partoj de sia nacia suvereneco. Kaj ke centra instanco povos rekte interveni en la buĝetojn kaj la impostojn de ĉiu ŝtato por altrudi obeon al la interkonsentoj. Kiom da landoj pretas fordoni tiom da nacia suvereneco? Se cedi parton de suvereneco estas neeviteble en projekto de politika integriĝo kiel EU, tamen ekzistas diferenco inter federismo kaj novkoloniismo...*

* Legu Niall Ferguson, Nouriel Roubini, El País, Madrido, 10a de junio 2012. Legu ankaŭ Ignacio Ramonet, “Novaj protektoratoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2012.

En tiuj landoj bezonantaj elaĉeton — i.a. Hispanio — ĉi tiuj gravaj perdoj de suvereneco estas jam realaj*. Dementante Rajoy, la germana financministro, Wolfgang Schäuble, asertis, ke la Triopo (ECB, Eŭropa Komisiono kaj IMF) superrigardos la restrukturigon de la hispana banksistemo*. Tiu Triopo superregos la fiskan kaj makroekonomian politikon por plu altrudi reformojn kaj tranĉojn kaj por certigi la repagon de la ŝuldo de la hispanaj bankoj al la eŭropaj, ĉefe germanaj, bankoj*. Hispanio disponas do, de post junio 2012, malpli da libero, malpli da suvereneco super sia financa sistemo kaj malpli da fiska suvereneco.

* Pruvo de pens-maniero kiel novkoloniitoj estas la groteska projekto Eŭrovegas, por kiu batalas la regionoj Madrido kaj Katalunio. La projekto baziĝas sur urba kaj financa spekulado kaj estas asociata kun “pliigo de mon-lavado, prostituado, ludomanio kaj mafioj”. Vidu Aturem Eurovegas: http://aturemeurovegas.wordpress.com
* El País, Madrido, 14a de junio 2012.
* Vicenç Navarro, Juan Torres, “La elaĉeto portos kun si pli da tranĉoj kaj ne taŭgas por eliri el la krizo”, Rebelión, 15a de junio 2012. http://www.rebelion.org/noticia.php...

Ĉio tio sen ajna garantio pri eliro el la krizo. Kontraŭe. Kiel memorigas ekonomikistoj Niall Ferguson kaj Nouriel Rubini: “La nuna strategio rekapitaligi la bankojn per tio, ke la ŝtatoj pruntas monon ĉe la naciaj merkatoj — aŭ ĉe Eŭropa Financa Stabiliga Fonduso aŭ ĉe ties posteŭlo, Eŭropa Meĥanismo de Stabileco —, estis katastrofa en Irlando kaj Grekio: ĝi eksplodigis la ŝtatŝuldon kaj igis la ŝtaton eĉ pli nesolventa, dum la bankoj iĝas pli granda risko pro tio, ke pli granda parto de la ŝtatŝuldo kuŝas en iliaj manoj”*.

* Vidu noton 4.

Sed do, se ili ne funkcias, kial oni tenadas tiujn sadismajn politikojn de “ŝparemo ĝismorte”? Ĉar kapitalismo denove ekruliĝis kaj ĵetis sin al atako kun klara celo: detrui la socialajn programojn de la sociala ŝtato kreitajn post la Dua Mondmilito, kiuj trovis en Eŭropo sian lastan sanktejon.

Sed, kiel ni diris antaŭe, ĝi devus agi kun zorgo. Ĉar la “amasoj” muĝas...

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, julio 2012.

Feliĉigi la rentulojn

Fiskaj paradizoj: la belga modelo

Por allogi la riĉajn impostpagontojn, Belgujo konas la recepton: ĝia imposto-kodo permesas al la posedantoj de kapitalo ne deklari la plej grandan parton de siaj plivaloroj kaj dividendoj. Lerte flegata de la regantoj, ĉi tiu laŭleĝa kaŝado malhelpas taŭge taksi la malegalecojn kaj funkcias kiel bremsilo al la politika mobilizado.

DUM ELEKTO-PERIODO, utilas atribui la malbonaĵojn de la lando al propeka kapro. Dum la franca prezidanta kampanjo de 2012, neatendita invitito aldoniĝis al la migrantoj kaj la malalt-salajraj sojlolandoj sur la celolisto de la kandidatoj por prezidanteco. Unu post la alia, la maldesktraj kaj dekstraj kandidatoj fingromontris la pacan reĝlandon Belgujo, akuzata ŝirmi kreskantan nombron de riĉaj francaj ekzilitoj logataj de la avantaĝa fiska reĝimo de plata lando, kiu ne estas ilia.

Unuavide, ĉi tiu akuzo ŝajnas pli deveni de omaĝita belga surrealismo, ol de fakta konstato. Same kiel sia najbaro, Belgujo disponas pri unu el la sociale plej evoluitaj ŝtatoj en la mondo; ĝi certigas ĝian financadon per fiskaj enspezoj, kiuj, en 2009, estis 45,9% de la malneta enlanda produkto (MEP), tio estas preskaŭ 2% pli ol en Francujo. En ambaŭ landoj, la labor-enspezoj elportas gravajn elprenojn laŭ formo de socialaj kotizoj unuflanke, kaj de progresiva impostado per la enspez-imposto, kun plej altaj kvotoj ĉirkaŭ 50%, aliflanke*. Bruselo ankaŭ egalas Parizon rilate la ĝeneralan impostadon de la kapital-enspezoj: ĉi tiuj ricevitaj impostoj estas, laŭ la jaroj, inter 8,5 kaj 10% de la MEP, tio estas iomete pli ol la eŭropa meznombro*.

* Se, por Francujo, oni inkluzivas la Ĝeneraligitan Socialan Kontribuon (ĜSK).
* Eurostat, “Structure des taxes selon la fonction économique” (Imposto-strukturoj laŭ la ekonomia funkcio).

Laŭ tio, ne facilas imagi Belgujon kiel konkurencanton de Svislando aŭ Luksemburgo por allogi fiskajn ekzilitojn. Tamen, raporto de la Franca Konsilio de la devigaj elprenoj malkaŝas, ke ĝi estis, en 2006, la unua cellando de la francaj elpatrujiĝintoj submetataj al la solidara imposto pri riĉaĵo (SIR)*. Ĉu do la kreskanta nombro de francaj civitanoj en la riĉaj avenuoj de Bruselo povas esti motivitaj nur pro la ĉarmoj de la eŭropa ĉefurbo?

* Laŭ la disponeblaj statistikoj, la nombro de elpatrujiĝintaj tamen restas malgranda. En 2006, nur 883 pagontoj de la SIR, posedantoj de 2,5 miliardoj da eŭroj da heredaĵo, forlasis Francujon; 132 el ili elektis Belgujon. Kompare, la neta heredaĵo de la francaj familioj estis tiam pli ol 8.000 miliardoj da eŭroj. Fonto: Konsilio de la devigaj elprenoj, “Le patrimoine des ménages”, 2009.
Nevideblaj grandaj riĉaĵoj

LA VERA MOTIVO, malpli romantika, estas specifeco de la belga impostsistemo: la plimulto de la impostpagantoj estas submetata al kontribuoj situantaj inter la plej altaj en la mondo, sed la rentula klaso ja ĝuas aparte favoran reĝimon, kiun eĉ povus envii s-ro Willard (“Mitt”) Romney.

En januaro 2012, la favorato de la konkurado por investituro kiel respublikana kandidato por la usona prezidanta elekto publikigis siajn lastajn impostdeklarojn. Tiuj malkaŝis ne nur la vastecon de liaj enspezoj (pli ol 22 milionoj da dolaroj en 2009), sed ankaŭ la fakton, ke li pagis malpli ol 14% de impostoj, tio estas malpli alta kvoto ol tiu de multaj liaj samlandanoj. Sed, tiom surpriziga ĝi estas, se s-ro Romney loĝus en Belgujo, li estus devinta deklari malpli ol 2 milionojn da dolaroj, kiel imposteblajn enspezojn. La honorarioj por liaj paroladoj — tamen pli ol 400.000 dolaroj — kaj lia rekompenco kiel administranto de kompanio — pli ol 100.000 dolaroj — estintus la ĉefaj fontoj de imposteblaj enspezoj. La aliaj estintus ne deklaritaj al la fiska administracio, kaj sekve ne estus submetataj al la progresiva reĝimo de la enspez-imposto. Ili samkiale estus tute nevideblaj en la publikaj statistikoj de enspezo-distribuo. Ĉu tio ne ŝajnigas Usonon socialista lando, kompare kun la liberala paradizo Belgujo?...

Inter siaj 22 milionoj da enspezitaj dolaroj, s-ro Romney ricevis, en 2009, iom pli ol 8 milionojn da dolaroj kiel interezojn kaj dividendojn. Li ricevis ekzemple pli ol 1,8 milionon da dolaroj kiel interezojn, afable pagitajn de la usonaj impostatoj, pro la posedataj valorpaperoj de la publika ŝuldo de sia propra lando. Dum en Usono ĉi tiuj sumoj devas, kiel ĉiuj aliaj, esti deklaritaj al la fiska administracio, Belgujo adoptis la fiskan reĝimon de moveblaĵa liberiga depago: la financaj societoj aŭ institucioj, kiuj pagas la interezojn aŭ dividendojn, elprenas proporcian imposton (15% en 2009) el la pagataj sumoj, kiu liberigas la impostaton je ajna posta imposto. Tia sistemo ne nur igas progresivan impostadon neebla, sed ankaŭ malebligas precize taksi la distribuon de enspezoj, ĉar la identeco de la profitantoj ja neniam estas konata de la fiska administracio.

Rekta produkto de riĉeco, la interezoj kaj dividendoj evidente konsistigas tre grandan parton de la enspezo de la plej riĉaj. En 2008 en Usono, tiuj estis iomete pli ol 13% de la tuta impostebla enspezaro por la 1% de la plej riĉaj familioj, sed malpli ol 5,5% por la 4% de la sekvantaj familioj*. Ĉi-rilate, la franca fiska sistemo ne estas fundamente malsama, ĉar la interezoj kaj, de 2008, la dividendoj, ankaŭ rajtas profiti sistemon de liberiga depago. La franca imposta kvoto tamen estas klare pli alta ol la belga*, kio, finfine, estas la sola afero pri kiu zorgas la kandidatoj al elpatrujiĝo.

* Ĉi tiuj statistikoj estas disponeblaj sur la retejo de Emmanuel Saez; http://elsa.berkeley.edu/saez.
* En 2012, la maksimuma impost-kvoto de la interezoj kaj dividendoj estas 25% en Belgujo. Kompare, la tutaj elprenoj en Francujo estas 34,5% por dividendoj kaj 37,5% por interezoj.

La fabele magia malapero de la kapital-enspezoj en la belga fiska sistemo ne haltas ĉi tie. Ni revenu al nia ekzemplo: el la 14 milionoj da dolaroj restantaj post subtraho de la interezoj kaj dividentoj ricevitaj de s-ro Romney, pli ol 12 milionoj estas la produkto de “kapital-plivaloroj” ricevitaj de la respublikana kandidato je vendo de aktivoj je prezo supera al ilia akir-valoro. Temas ĉefe pri profitoj realigitaj dum centoj da akciaj operacioj de aĉeto-vendoj. En Francujo kaj en Usono, ĉi tiuj plivaloroj, kvankam ili ĝuas tre favoran reĝimon, devas principe esti deklaritaj. Ne en Belgujo, kie, krom esceptoj, ili eskapas ĉian impostadon.

Tamen, eĉ pli ol la aliaj moveblaĵaj enspezoj, la kapital-plivaloroj estas kaptitaj de la plej riĉaj tavoloj de la loĝantaro. En Usono, en 2008, ili konsistigis 21,8% de la impostebla enspezo de la 1% de la plej riĉaj familioj, kaj preskaŭ 45% por la 0,01% de la plej riĉaj. Por la 4% de la sekvantaj familioj, la procentaĵo falas ĝis malpli ol 3,3%. En Francujo, la 1% de la plej riĉaj familioj havis pli ol 50% de la deklaritaj plivaloroj inter 2002 kaj 2005*. Konsekvence; en Belgujo, la favora — la vorto malfortas — fiska traktado de la plivaloroj kaŭzas subtaksadon de la enspezo-malegalecoj kaj, samkiale, igas aparte malforta la kontribuon de la familioj la plej riĉaj al la tuta fiska enspezaro.

* Camille Landais, “Les hauts revenus en France (1998-2006): une explosion des inégalités?”, Ecole d’économie de Paris, 2007.

Ankoraŭ unu eco de la belga fiska juro helpas la plej riĉajn impostatojn. Se la teoria distingo inter la diversaj enspezo-tipoj ŝajnas klara, ĝia praktika apliko estas tre malpli klara. La senlima inventemo de la fakuloj pri fiska inĝenierado povas esprimi sin en la multaj mekanismoj ebligantaj rekvalifiki la labor-enspezojn, interezojn kaj dividendojn en neimposteblajn plivalorojn.

La respekto al la “elekto de la malplej impostata vojo” ne permesas al la belga impost-administrado rekvalifiki formale laŭleĝan juran akton, realigitan kun nura celo eviti impostadon. Sekve, male al la situacio ekzistanta en Kanado aŭ Aŭstralio, kaj ankaŭ, malpli altgrade, en Francujo, la fisko troviĝas senpova fronte al la misformitaj juraj konstruoj, kies nura celo estas eviti impostadon. La uzo de tiaj teknikoj postulas juran fakecon kaj fiksajn kostojn, kiuj ĝenerale igas ilin nealireblaj al la plej granda parto de impostatoj, nur la plej riĉaj povas forte redukti sian imposteblan bazon pere de la fantasta alĥemio de la “imposta plejbonigo”.

Jes ja, kiel antaŭnelonge montris la studaĵoj de Camille Landais, Thomas Piketty kaj Emmanuel Saez, la situacio ne estas fundamente malsama en Francujo, ĉar plej granda parto de la financaj enspezoj ankaŭ tie eskapas la progresivan enspez-imposton*. Tamen, la ekzisto de la ĝeneraligita sociala kontribuo (ĜSK) kaj la solidara imposto pri riĉaĵo (SIR) estas sufiĉa kialo, ke multaj riĉaj familioj konsideras — prave — Belgujon kiel fiskan paradizon.

* Camille Landais, Thomas Piketty kaj Emmanuel Saez, Pour une révolution fiscale.Un impôt sur le revenu pour le XXIe siècle, Seuil, Parizo, 2010.

Tute ne akcidento de la historio, ĉi tiu situacio estas rezulto de konscia elekto de la politika mondo. Atestas pri tio la rolo de Belgujo en la internacinivelaj fiskaj intertraktadoj: ĝi troviĝas, ekzemple, inter la tri eŭropaj landoj, kiuj postulis en 2003 escepton al la reĝimo de la eŭropa direktivo pri la impostado de ŝparaĵo, kiu planas aŭtomatan interŝanĝon de informoj inter membro-ŝtatoj pri la pago de interezoj al loĝantoj de aliaj landoj de la Eŭropunio. Belgujo tiam sukcese postulis la anstataŭigon de ĉi tiu mekanismo per ĝia propra sistemo de moveblaĵa liberiga depreno, tiel evitante ĉiun transdonon de individuaj donitaĵoj al la alilandaj fiskaj administracioj, kiuj do ne povis apliki progresivan impostadon al tiuj enspezoj.

Se konsideri la belgan enlandan aspekton, en proporcia elekto-sistemo, kie la koaliciaj registaroj estas neceso, la socialistaj kaj ekologiistaj partioj ĉiam tradicie rifuzis kondiĉigi sian partoprenon en la registaro al progresema fiska reformo, ĉar tia kompromiso estis la necesa kompenso por ke la dekstraj partioj forlasu siajn postulojn redukti la socialajn buĝetojn.

Lasta paradokso, la malapero de la altaj enspezoj el la publikaj statistikoj igis aparte malfacila ĉiun kritikon de la sistemo. Se oni legas la disponeblajn statistikojn, Belgujo aperas kiel socio malmulte malegala, disponanta pri sociala ŝtato forte redistribuema; altriĉuloj ŝajnas ne ekzisti kaj ĉio estas aranĝita por ke ili restu nevideblaj en la publika debato.

Sed, post jardekoj da neagado, oni vidas finfine signojn de ŝanĝo. Minacata de la Organizo de Ekonomia Kunlaborado kaj Evoluado (OEKE) troviĝi enskribita sur la nigra listo de la “nekunlaboremaj financaj centroj”, Belgujo decidis partopreni en la eŭropa sistemo de informo-interŝanĝo kaj draste reviziis la apliko-kampon de la banka sekreto. Kaj, de kelkaj jaroj, la demando pri impostado de la grandaj riĉaĵoj estis remetita en la publikan debaton, pro iniciato de la Partio de la Laboro de Belgujo (PLB). Kvankam ankoraŭ nombre sensignifa ĉe balotoj, ĉi tiu malgranda komunista partio kondukas de pluraj jaroj impostan gerilon, stimulate de s-ro Marco Van Hees, funkciulo de la impost-administracio, kiu senĉese prilumas la kaŝitaĵojn de la belga impostado. Lia originala personeco malfermis al li la amaskomunikilojn.

Tamen necesis atendi ĝis la publikaj financoj estis trafitaj de la financa krizo, por vidi konkretajn ŝanĝojn. Kontraŭ decidoj pri malabundeco, en registaro dominata de la dekstraj partioj, la franca kaj flandra socialistaj partioj sukcese postulis, fine de 2012, 4% kromimposton bazitan sur la moveblaĵaj enspezoj superantaj 20.000 eŭrojn. Kvankam limigita, tiu ĉi regulo estas eta revolucio, ĉar ĝi enkondukas iom da progresiveco en la impostadon de kapital-enspezoj.

Dezirante pluteni la vualon sur la heredaĵaj malegalecoj, la liberalaj partioj luktis por konservi la eblon de liberiga depago de la nova kromimposto, cele eviti transdonon de individuaj donitaĵoj al la imposta administracio. La postuloj de impostado de la plivaloroj, siaflanke, trafis neflekseblan kontraŭstaron. Ankoraŭ ne venis tempo, por la francaj ekzilitoj, fari siajn pakaĵojn...

Frédéric PANIER

Vivi malproksime de Tehrano

En Gorgan, la irana ĉiutaga vivo

La intertraktado pri la atomindustrio inter Irano kaj la tiel nomata “kvinopa grupo” (la konstantaj membroj de la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj Germanujo), kiu okazis en Moskvo la 18-an kaj 19-an de junio, ne donis rezulton. Novaj petrolaj kaj financaj sankcioj, deciditaj de la Eŭropa Unio kaj Usono, prepariĝas. Malproksime de ĉi tiu agitado, la loĝantoj de Gorgan havas aliajn zorgojn.

GORGAN, tridek jarojn poste; Gorgan, urbo de miaj infanaĝaj ferioj, kie, kun miaj gekuzoj, ni trapasis la someron en varma humida aero, kiu ĝenis nian spiradon. Situanta en la nordoriento de Irano, proksime de la Kaspia maro kaj je kvarcent kvindek kilometroj de Tehrano, la urbo fariĝis en 1997 la ĉefurbo de la nova provinco Golestan. Ĝi estas ĉirkaŭata de montoj kovritaj per sovaĝaj arbaroj. Nenie aliloke oni trovas tian paletron de flavaj kaj ruĝaj koloroj en aŭtuno.

Mi ne rekonas ĝin. Gorgan, same kiel ĉiuj iranaj urboj, spertis profundajn ŝanĝojn post la revolucio de 1979. Rapida urbkonstruado, pluraj novaj universitatoj kaj la demografia eksplodo, ĉi tie kiel aliloke, ŝanĝegis la pejzaĝon. La urbo nun etendiĝas ĝis la sovaĝaj arbaroj de Naharkoran je kvin kilometroj de la centro.

Unuavide, nenio distingas ĝiajn loĝantojn de tiuj de la ĉefurbo. La junuloj adoptis la vest-kodojn de sia generacio. Junulinoj promenas, elegante vestitaj per malpeza kaj strikta mantelo, delikate ŝminkitaj, kun nazo kelkfoje remodlita per estetika ĥirurgio, kaj eta kaptuko, sugeste kaŝanta ilian hararon. La knaboj povas kontentiĝi per nura eltirado de brovoj aŭ, kelkfoje, remodligi sian nazon — neimageblaj praktikoj antaŭ tridek jaroj.

Ĉio estas trankvila en ĉi tiu komenco de printempo. Neniu timo en la okuloj de preterpasantoj, la butikoj estas plenaj kaj neniu stokas manĝaĵojn. La perspektivo de israela atako ŝajnas malproksima; inflacio multe pli maltrankviligas. La ekflugo de la dolar-prezo sur la nigra merkato influas la ĉiutagan vivon. Ĉio estas importita kaj, kvankam oni trovas ĉie, en butikoj, plej ekzotajn produktojn, de svisa ĉokolado ĝis itala balsama vinagro, la prezoj ekflamiĝas — fenomeno pliampleksigita de la ĵusaj usonaj kaj eŭropaj sankcioj. La prezaltiĝo ankaŭ tuŝas la lokajn produktojn: ene de tri monatoj, la prezo de kokidaĵo altiĝis je 70%, kaj ŝafaĵo je 60%.

La unua kialo estas la ĉesigo de subvenciado al plejnecesaj produktoj (benzino, gaso, elektro, akvo kaj bazaj manĝaĝoj). La registaro enmetis en sian buĝetprojekton por 2010-2011 iompostioman malaperon, en kvinjara periodo, de ĉiuj tiuj subvencioj — ili estas 30% de la malneta enlanda produkto (MEP). La celo estas malpliigi la ŝtat-elspezojn, redukti la energi-konsumon kaj reorienti la socialan helpon al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. La tiel ŝparita mono devus esti redistribuata kiel monhelpoj al la plej malriĉaj (50%), subvencioj al entreprenoj (30%) kaj enspezoj por la registaro (20%). De kelkaj monatoj, ĉiuj irananoj — ne nur la plej malriĉaj — ricevis porfamilian monhelpon nomatan yaraneh (40.000 rialoj monate, tio estas inter 15 kaj 24 eŭroj laŭ la kurzo).

“La nura prezaltiĝo de elektro deprenas de mi la duonon de tio, kion mi gajnas, plendas Narguesse, vidvino loĝanta sola en sia kvarĉambra domo, kies ĉefa enspezo konsistas el la luado de du ĉambroj al studentoj. Kaj la prezaltiĝo de la manĝaĵoj prenas la alian duonon. La situacio estas malpli bona ol antaŭe.” Ŝi tamen tuj aldonas: “Sed por homoj kiaj miaj najbaroj estas ja pli bone. Ili loĝas sepope en duĉambra loĝejo. La 280.000 rialoj pagitaj al la familiestro estas kvazaŭ eta kromsalajro. Por tiuj, kiuj manĝas nur panon, estas ja granda diferenco.”

Jes ja, post unua prezaltiĝo, la prezo de pano, ĉefa manĝaĵo de la popolaj klasoj, ne evoluis de monatoj. La barbari-pano, la plej kutima, kostas 2.300 rialojn (inter 10 kaj 17 centimoj de eŭro). Ankaŭ la prezo de benzino restis stabila, kun du bazaj tarifoj: la subvenciata, sahmiyeh — sesdek litroj monate por ĉiu veturilo je 4.000 rialoj (inter 15 kaj 25 centimoj)-, kaj tiu, tiel nomata “libera”, limigita je kvincent litroj por unu veturilo je 7.000 rialoj (inter 26 kaj 46 centimoj). La registaro antaŭnelonge anoncis altiĝon de la sensubvencia tarifo, ĝis maksimume 10.000 rialoj (inter 38 kaj 62 centimoj). Eĉ se ĝi ne estas aplikata, ĉi tiu anonco estigas multan angoron ĉe la loĝantaro, por kiu neniiĝis la espero altigi sian aĉetpovon.

Tamen, la yaraneh estas, kun la projekto pri socialaj loĝejoj nomata “Mehr”, unu el la decidoj de la prezidanto Mahmoud Ahmadinejad, kiujn iuj kvalifikas demagogecaj. La projekto Mehr planas konstrui du milionojn da loĝejoj, alireblaj al tiuj, kiuj ankoraŭ ne posedas. Prezoj estas malsamaj laŭ urbo kaj kvartalo. En Gorgan, kun unua pago de 70 milionoj da rialoj (inter 3.000 kaj 5.000 eŭroj) kaj monataj pagoj je 1,8 miliono da rialoj (inter 50 kaj 80 eŭroj) dum dudek jaroj, oni povas fariĝi posedanto de triĉambra loĝejo, okdek kvadratmetrojn vasta.

Tiel la du nevoj de Narguesse sukcesis akiri sian loĝejon. La unua estas teknika prizorganto en administracio; la dua ekspluatas taksi-entreprenon kun amiko. Ambaŭ ŝajnas ja tre kontentaj pri ĝi, sed la programo ne ĉie estas sukcesa. En Tehrano, ekzemple, pli ol la duono de la loĝejoj konstruitaj en ĉi tiu kadro ne trovis akiranton, verŝajne ĉar ili kostas pli tie ol aliloke. Por fariĝi posedanto, necesas plani unuan elpagon de 150 milionoj da rialoj (inter 6.500 kaj 11.000 eŭroj) kaj pagi monate 3 milionojn da rialoj dum dudek jaroj. Kaj tiuj loĝejoj situas tre malproksime de la urbocentro.

Ĉu la ekfunkciigo de ĉi tiuj socialaj projektoj kreskigis la popularecon de s-ro Ahmadinejad? Se konsideri la rezultojn de la lastaj parlamentaj elektoj (kies dua balotvico okazis en majo 2012), tio tute ne certas. La fratino de la prezidanto, kandidato en la distrikto Garmsar, ties naskiĝurbo, ne sukcesis resti ĉe la dua balotvico, kaj, en Gorgan, neniu kandidato kampanjis por la partio de la prezidanto.

“Star Academy” kaj tamburino

ĈI TIE, kiel ĉie en Irano (escepte de Tehrano), la lokaj temoj dominas. La identecaj demandoj gravas, ĉar Gorgan enhavas plurajn komunumojn, inter kiuj turkmenoj, kazaĥoj kaj zabolanoj — enmigrintoj devenantaj de la urbo Zabol, en la irana Baluĉistano. Neniu turkmen-devenaj aŭ kazaĥ-devenaj kandidatoj sukcesis en la parlamentaj elektoj, sed multnombraj estis la zabolaj kandidatoj, okaze de la tri lastaj balotoj. Ĉi-jare virino ilin reprezentis , sed ŝi estis eliminata je la unua balotvico, kio nutris onidirojn pri friponado.

Gorgan similas al Irano: la virinoj gajnis al si gravan lokon en la socio. Ĵus antaŭ la revolucio, estis nur unu vendistino en la tuta urbo: devenanta el Armenujo, ŝi laboris kun sia edzo. Li posedis butikon de altkvalitaj vestaĵoj, kies klientaro estis riĉaj familioj. Ŝi dediĉis sin ekskluzive al la ina klientaro. Tiam, irananinoj ne praktikis tian aktivaĵon. Kiam edzino de komercisto iĝis vidvino, ŝi zorgis pri la butiko nur por trovi posteulon. Laboro de virinoj estis tiam malbone rigardata. Nun, la popolaj kaj historiaj kvartaloj de la urbo plenplenas je vendejoj prizorgataj de virinoj. Ili laboras ankaŭ en aliaj sferoj, kiel servoj, konstruado, transportoj, kaj ne provas kaŝi sin. Ili estas taksiistoj aŭ banko-oficistoj. Malgraŭ la tradicioj, reala estas ilia partopreno en la ekonomia vivo.

Aliflanke, la socio malfermiĝas al la mondo tra la grandaj amaskomunikiloj. La eksterlandaj televid-ĉenoj ritmas la vivon de loĝantoj. Tiel, kandidato devenanta de la regiono gajnis la unuan premion ĉe “Next Persian Star” (Venonta Persa Stelulo), kvazaŭ “Star Academy”* laŭ irana maniero, organizata en Turkujo kaj elsendata de TV Persia 1. Ĉi tiu ĉeno estas oficiale malpermesata, sed tio ne malhelpas, ke la partoprenantoj de la programo estas ofte subvenciataj de lokaj industriistoj! Reveninte hejmen en Irano, ĉi tiuj kantistoj povas prezenti sin okaze de geedziĝoj aŭ festoj, sen zorgoj. Veras, ke la registaro havas intereson toleri ĉi tiajn programojn, dum maltrankviligas ĝin la disaŭdigo de la British Broadcasting Corporation (BBC)Voice of America*.

* Star Academy estis franca elsendo de muzika “realeca televido” en la jaroj 2001 ĝis 2008. — jmc
* Vd “Le pouvoir iranien perd la main sur les médias”, Le Monde diplomatique, julio 2011.

Sassan posedas muzik-magazenon en la urbocentro. Gorgan enhavas dekon da tiaj butikoj, kie vendiĝas muzikiloj, KD-oj kaj koncert-biletoj. “Mi vendas ĉiumonate inter dek kvin kaj dudek muzikilojn: la plej ofte aĉetita estas gitaro. Antaŭe, nur la infanoj de riĉaj familioj ludis ĝin. Nun, estas junuloj el mezaj kaj popolaj klasoj, tiuj, kiuj spektas la ĉenon Farsi One. La riĉuloj turnis sin al tradiciaj instrumentoj, kiel ekzemple la setaro. La okcidentaj muzikiloj ne plu logas ilin.”

Dum ni babilas, du klientinoj unu post alia envenas la butikon. Unuavide, ili ŝajnas aparteni al religiaj familioj, ambaŭ portas ĉadoron. male al la plej multaj virinoj viditaj surstrate. Ĉiu el ili aĉetis muzikilon, la unua violonon kaj la dua specon de tamburino. Antaŭ tridek tri jaroj, ĵus antaŭ la revolucio, estis neimageble enkonduki muzikilon en la tradiciismajn kvartalojn.

Politike, la loĝantoj ŝajnas indiferentaj aŭ embarasitaj, aparte fronte al la internaj konfliktoj de la reĝimo. “Ĉu ili interbatalas aŭ repaciĝas, ne gravas al mi”, diras Narguesse senzorge. La klopodoj de la prezidanto Ahmadinejad por logi la mezajn klasojn malsukcesis: nek lia defendo de la privata spaco fronte al la enmiksiĝo de la religiaj milicoj, nek liaj naciismaj frapfrazoj efikis. Ankaŭ en Gorgan, la prezidanto fariĝis homo de la pasinteco.

Shervin AHMADI

Petrolo, landlimoj, ŝuldoj...

Amara divorco de ambaŭ Sudanoj

Dum la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj admonis Ĥartumon depreni siajn trupojn el la kontestata distrikto Abyei, la mediacianto de la Afrika Unio, Thabi Mbeko daŭrigis siajn klopodojn por reiniciati la intertraktadon inter la du Sudanoj. Profunda malfido disigas Ĥartumon kaj Ĵubon, kaj la rolo de la lokaj milicoj igas ankoraŭ pli malfacilaj la provojn akordiĝi.

ANTAŬ LA PARLAMENTO, la 23-an de januaro 2012, la Sud-sudana prezidanto Salva Kiir anoncis, ke la ministro-konsilio “unuanime decidis, ke ĉiu petrola aktivaĵo en Sud-sudano tuj ĉesos, kaj ke nafto ne plu fluos al la Respubliko Sudano*.” Ĉi tiu decido estis respondo al la konfiskado fare de Ĥartumo de parto de la sud-sudana produkto, kaj tiris al kulmina punkto la konflikton inter la du ŝtatoj pri la divido de la hidrokarbonaj enspezoj.

*Statement by H. E. Salva Kiir Mayardit, president of the Republic of South Sudan to the national legislature on the current oil crisis”, 23-a de januaro 2012, www.sudantribune.com.

Petrolo esta vivneceso por la juna respubliko*: ĝi konsistigas 98% de la enspezoj de ties administracio. En tiaj kondiĉoj, la longdaŭra ĉeso de la produktado minacas faligi la jam malfortajn ŝtatajn strukturojn, donante la finan baton al la esperoj pri stabiliĝo de la regiono, post jardekoj da interna milito (vd ĉi-suban kronologion).

* Vd Gérard Prunier, “La Ĥartumo-reĝimo skuata pro la sudo-disiĝo”, kaj Marc Lavergne, “Kroniko de anoncita sendependiĝo”, LeMonde diplomatique, februaro 2011.

La 9-an de julio 2011, kiam Sud-sudano celebris sian sendependiĝon, la prezidanto de Sudano Omar Al-Bachir iris, kun multaj internaciaj ŝtatestroj, en la ĉefurbon de la nova ŝtato, Ĵubo. Lia ĉeesto markis la agnoskon fare de Ĥartumo, post multaj hezitoj, de la divido de la lando.

Tamen, multegaj demandoj restis sen respondo. Malkonsentoj koncernis aparte la dividon de la petrolaj enspezoj kaj publika ŝuldo, kaj ankaŭ la finan situon de la komuna landlimo. Ankaŭ restis nefinita la organizado de la regiona sekureco.

Milito perata de milicoj

AMBAŬ SUDANOJ ŝajnas devigitaj akordiĝi. Norde kaj sude, petrolo konsistigas nepran fonton de devizoj kaj fiskaj enspezoj. Ĉefe, la interdependo de ambaŭ landoj en tiu sektoro estas plena: unu regas la rezervojn, la alia la eksportajn infrastrukturojn. Sen interkonsento pri la pas- kaj rafinad-rajtoj de Ĥartumo, ambaŭ riskas katastrofan ekonomian krizon.

Ekde aŭgusto 2010, intertraktantoj el ambaŭ partioj regule kunvenadis en la etiopia ĉefurbo, Adis-Abebo, por senfinaj kaj senrezultaj intertraktoj. Poste, la rilatoj senĉese malboniĝis, pro la internaj dividoj de la gvidantaj elitoj, pri ilia emo al tropostulado kaj nekapablo alfronti la lokajn konflikojn en la landlimaj regionoj.

La eniro de la sudana armeo en la disputatan distrikton Abyei, en majo 2011, tio estas du monatojn antaŭ la oficiala sendependiĝo de la Sudo, markis la komencon de la krizo. La statuso de ĉi tiu regiono, tamen strategie ne grava, devis esti solvita per konsulta loka referendumo, organizota paralele kun tiu pri la suda disigo. Sed Ĥartumo malhelpis ĝian okazigon kaj ekregis la tutan teritorion. La bataloj inter ambaŭ armeoj atingis senprecedencan nivelon de la pac-interkonsento en 2005. La mesaĝo ŝajnis klara: la Nordo pretas uzi sian armean superecon por domini la intertraktadon.

La sudana armeo tiam turniĝis kontraŭ la anoj de la Movado/ Popola Armeo de Sudano (Sudan People’s Liberation Movement/ Army, SPLM/A, la ribela organizaĵo nun reganta en Ĵubo) ĉeestantaj sur ĝia teritorio — ses mil soldatoj en la norda ŝtato Sud-Kordofan* kaj kvar mil cent en la ŝtato Blua Nilo*, ambaŭ kun komuna landlimo kun Sud-sudano, kaj kies loĝantaroj, afrikaj pli ol arabaj, estas kulture kaj politike proksimaj al la Sudo.

* “Unmis report on the human rights situation during the violence in Southern Kordofan, Sudan”, United Nations Mission in Sudan (Unmis), interna raporto, junio 2011.
* Richard Rands, “In need of review: SPLA transformation in 2006-10 and beyond”, SmallArms Survey, Ĝenevo, novembro 2010.

La 5-an de junio 2011, la nordista armeo kaj ties milicoj lanĉas vastan ofensivon kontraŭ la anoj de la SPLM/A, ĉu armitaj aŭ ne, ĉeestantaj en Sud-Kordofan. La 1-an de septembro 2011, la konflikto etendiĝas ĝis la ŝtato Blua Nilo. Post la bombado de sia loĝejo, s-ro Malik Agar, kiu gvidas la SPLM/A norda ( SPLM/A-N), prenas rezistan statuson kaj alvokas al renverso de la Ĥartumo-reĝimo. La 8-an de septembro, li anoncas la disiĝon inter sia movado kaj la reganta partio en Ĵubo. Jen komenciĝas nova interna milito.

Intertempe, Ĥartumo kaj Ĵubo daŭrigas la intertraktadon, akre batalante sur la ekonomia kampo. De majo 2011, Sudano trudas limojn al la translima komerco kun la Sudo, kies aktivado grandparte baziĝas sur la importaĵoj el la Nordo*. En julio 2011, ambaŭ registaroj, sen interkonsento, cirkuligas ĉiu sian novan monon. La kurzoj de la sudsudana pundo kaj de la nova sudana pundo flagras pro la necerteco ligita al la etoso de fiska krizo kaj streĉiĝo, kio devigas la centrajn bankojn de ambaŭ ŝtatoj ĉerpi en jam malfortaj devizo-rezervoj por antaŭmalhelpi masivajn devalutojn.

* “South Sudan border row “causing shortages””, 18-a de majo 2011, www.bbc.co.uk.

Ĉiu uzas rektan aŭ nerektan perforton, por devigi la alian cedi. La Nordo provizas loĝistikan kaj armean subtenon al la ribelantaj milicoj agantaj kontraŭ la sudsudana registaro*, kaj bombardas la teritorion de sia najbaro, plurfoje ekde novembro 2011.

* “Fighting for spoils: Armed insurgencies in Greater Upper Nile”, Small Arms Survey, novembro 2011.

Siaflanke, la registaro de Ĵubo penas pluteni la fikcion de la disiĝo disde la ribelantoj de la SPLM/A-N. Ĉi tiuj uzas laŭplaĉe Sudsudanon kiel sian malantaŭan bazon, same kiel faras tiuj el la Movado por justeco kaj egaleco (Justice and Equality Movement, JEM), kies parto de la trupoj jam forlasis Darfuron por iri al Sud-Kordofan. Fine de marto 2012, la sudista armeo, la JEM kaj la SPL M /A-N lanĉas kunan ofensivon al Heglig, petrola kampo, montrante senprecedencan kunordigo-nivelon.

Sed la SPLM/A-N kaj la grupoj de Darfuro, de nun aliancitaj sub egido de Sudana Revolucia Fronto (Sudan Revolutionary Front, SRF), celas reĝim-ŝanĝon en Ĥartumo. La kreskanta kontribuo de la Sudo ĉe la SRF kaj la neflekseblo de la sudistaj intertraktantoj, aparte s-ro Pagan Amun (proksimulo de la gvidantoj de la SPLM/A-N) estigas timon, ke parto de la politika elito en Ĵubo nun konsentas kun ĉi tiu celo.

La okcidentaj landoj kaj Ĉinujo esperas, ke duflanka interkonsento pri la petrolaj transit-pagoj ebligos antaŭmalhelpi novan Nord-Sudan militon; sed la grandaj landoj montriĝas nekapablaj trudi kompromison. Vaŝingtono, kies historia subtenado al la sudistoj kaj antogonismo kun la Nordo limigas la kapablon, havas manovro-marĝenon tre reduktitan pro sia publika opinio tre malamika al Ĥartumo. Dum la atento de la usonaj amasinformiloj kaj de la Kongreso fokusiĝas al la perfortoj kontraŭ homrajtoj faritaj de la sudana armeo en Sud-Kordofan, fariĝas neeble, por la administracio de s-ro Barack Obama, donaci al ĝi, interŝanĝe kontraŭ paco kun la Sudo, forigon — eĉ nur partan — de la usonaj sankcioj adoptitaj en 1997 kaj 2006, kiel respondo al la sudana subteno al la terorismo kaj al la subpremo en Darfuro. Anstataŭ tio, Vaŝingtono strebis, post jaroj da komplezemo, premi al Ĵubo por sukcesigi, la 2-an de majo 2012, voĉdonadon en la Sekurec-konsilio de la UN de rezolucio minacanta pri sankcioj la du Sudanojn.

Danĝera ekvilibro por Pekino

KONCERNE PEKINON, ĝia influo ankaŭ estas necerta, malgraŭ ĝiaj intimaj ligoj kun la protagonistoj. Ĉefa aganto de la petrol-sektoro, kies disvolvadon ĝi partoprenis apud Ĥartumo dum la interna milito, Ĉinujo estis sukcesinta, de 2008, alproksimiĝi al Ĵubo. Tamen ĝiaj mediaciaj streboj restis senrezultaj. Apud siaj okcidentaj samranguloj, la ĉinaj diplomatoj koleregas pro sia propra senpotenco. Ju pli la rilatoj inter la du Sudanoj malboniĝas, des pli la ekvilibro-ekzerco de Pekino fariĝas danĝera. Inverse, Ĵubo povas kalkuli je Israelo, kiu ekde 1955 subtenis la ribeladon de la Sudo*.

* Vd “Pourquoi le Soudan du Sud est un allié stratégique d’Israël”, 20-a de marto 2012, www.slateafrique.com.

La lokaj obstakloj al interkonsento restas multnombraj. Du partaj kompromisoj, unu pri integrado de la SPLM/A-N en la sudana politika ludo, en junio 2011, la alia pri la statuso de la sudanaj kaj sud-sudanaj civitanoj sur la respektivaj teritorioj de ambaŭ ŝtatoj, en februaro 2012, estis malsukcesoj*. La unua, intertraktita de s-ro Nafi Ali Nafi, ĉefhelpanto de s-ro Al-Bachir, kun s-ro Agar, estis malakceptata de la sudana prezidanto tri tagojn post ĝia subskribo. La dua iĝis rapide kaduka pro bataloj ĉe la landlimo, verŝajne kaj laŭsuspekte kun-instigitaj de la SPLM/A-N kaj parto de la sudista armeo, cele malhelpi realiĝon de la Nordo kaj Sudo.

* “Sudan says cessation of support to rebels prerequisite to peaceful relations with South”, 30-a de marto 2012, www.sudantribune.com.

Nenio garantias, ke interkonsento pri petrolaj rajtoj sufiĉos pacigi la situacion. Ĝi verŝajne ne sukcesos ĉesigi la perforton en Sud-Kordofan kaj en Blua Nilo, kies kaŭzoj estas precipe lokaj. Plejverŝajnas do, ke la landlimo inter ambaŭ Sudanoj restos nestabila dum la venontaj jaroj.

JEAN-BAPTISTE GALLOPIN

Kronologio

1-a de januaro 1956. Sendependiĝo de Sudano. Ribelo estis eksplodinta en la Sudo en aŭgusto 1955.

Oktobro 1964. Popolribelo ĉesigas la armean reĝimon instalitan en 1958.

25-a de majo 1969. Puĉo kondukita de Gaafar Al-Nemeiry.

Marto 1972. Interkonsento subskribita en Adis-Abebo kun la ribelantaro por starigi aŭtonomecon en la Sudo.

1983. La reĝimo de Al-Nemeiry decidas apliki la Ŝarion. En la Sudo, komenco de nova ribelado kondukata de John Garang kaj ties Movado Popola Armeo de Sudano (Sudan People’s Liberation Movement/ Army, SPLM/A).

Aprilo 1985. Popola ribelo kaj fino de la armea diktaturo.

30-a de junio 1989. Islamistaj oficiroj gvidataj de s-ro Omar Al-Bachir ekregas la landon. La milito kun la Sudo intensiĝas.

9-a de januaro 2005. Subskribo de interkonsento kun la SPLM/A, kiu planas referendumon pri memdecido en la Sudo, ene de kvin jaroj.

2011. En januaro, la loĝantaro de la Sudo amase voĉdonas favore al sendependiĝo, kiu estas proklamita la 9-an de julio.

Turismo, la industrio de revo

Tre enkadrigita neniofarado

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, nur iuj marĝenaj kategorioj de homoj el altaj sociaj tavoloj povis iri malkovri la mondon. La restado eksterlanda ne perdis sian distingo-celon, sed turismo ĉesis esti ekskluziveco de la plej riĉaj. Ĝi konsistigas novan industrion, kiu kondukas al amasaj translokadoj de loĝantoj, kiel en Ĉinujo (Vd: Kiam la ĉinoj malkovras la plezurojn de feriado). Sed ĉu la konkero de la libera tempo tiel plenumis siajn promesojn pri emancipado? Kontraŭe al la fortika mito, la ferioj de la okcidentanoj — serĉantaj aŭtentecon kongruan kun sia komforto — ne ĉiam kontribuas al la disvolviĝo de la Sudo nek al la feliĉo de la sezonaj laboristoj sur tiu labormerkato.

ĈU NI MIRU PRI TIO? La distro — tio estas samtempe la turismo, la vojaĝo kaj amuziĝo — estas objekto de tre pozitivaj prezentiĝoj. Tamen, tuj ekde la komenco de la masiĝo de la distraj uzoj de la libera tempo, en la 1960-aj jaroj, la sociologo Joffre Dumazedier maltrankviliĝis pro la deturno de ilia emancipa kapablo; li vidis ilin fariĝantaj “nova popol-opiumo”. Prezentante en 1970 novan eldonon de Le droit à la paresse (La rajto je pigreco) de Paul Lafargue, la historiisto Maurice Dommanget rimarkis siaflanke, ke, iom post iom, la civitanoj malinteresiĝis pri la socia kaj politika vivo por investi sian energion en la “obsedo de la ĉiujaraj amuzoj” Eĉ riskante akcepti por tio plifortigon de ilia fremdiĝo per laboro...

Kun la disvolviĝo de turisma industrio, la emancipa dinamiko de la “pagitaj ferioj”, enkondukitaj en Francujo en 1936 de la Popola Fronto, malfortiĝas profite al la reuzado de la libera tempo fare de la produktivismo kaj ties komerca logiko. Ĉar turismo ne povas eviti la enmerkatigon de la mondo: logi la ferianton, reteni kaj instigi lin elspezi kiel eble plej multe, jen de nun la celo. Konstruiĝas tiam paralela realo, likimuna kaj apartiga, kiu enfermas lin en tre selektajn cirkvitojn, malhelpante mergadon en la lokan loĝantaron, kaj fiksiĝante en ekzempla maniero en fetiĉ-lokoj nomataj “parkoj”. Por la plej bono aŭ la plej malbono, oni povas esti parkita en Venecio aŭ en montara regiono, kie oni instruos al ni kie dormi, kie promeni kaj kian sintenon adopti fronte al urso kutimiĝinta traserĉi ene de rubujoj.

La “parko” fariĝas la ideala formulo de rezervata spaco, kie agrable vivi fariĝas — finfine — ebla. “Alia vivo inventiĝas ĉi tie”, oni legas sur la interreta paĝaro de la federacio de la regionaj naturaj parkoj (RNP) de Francujo. La RNP estas perfekta ilustraĵo de tiuj teritorioj, kiuj kredigas, ke tie io malsama okazas, “spontane”, “aŭtentike”, dum ankaŭ ili estas submetataj al la proceduroj de la socia inĝenierado: utilaj spacoj, segmentitaj, funkciigitaj kaj normigitaj cele al produktado. Desegno de Gébé en sia bildstrio L’An 01 serie publikigita ekde 1970, ilustras ĉi tiun geografian ordon, reprezentante landon kiel spacon strikte fakigitan, en kiu “vojo al la ferioj” kaj “privata plaĝo” apudas “industria areo”, “armea areo”, “gardita ĉasado”, “malpermesata gazono” kaj “ĥemia agrokulturo”* ...

* Gébé, L’An 01, L’Association, kol. “Eperluette”, Parizo, 2000.

La pozitiva konotacio atribuata al malsameco ja fondas la allogecon de la distra aliloko. Tial la urba ĉi-tieo atribuas al la “natura” aliloko kvazaŭ senfinan paletron de prezentoj kaj kvalitoj kontraŭaj al la urba kondiĉo kaj ties ligitaj trudoj: profesia fremdiĝo, ekonomiaj malfacilaĵoj, sociala kontrolo, trafikŝtopiĝo, urboplanaj malsukcesoj, poluado, bruo, nesekureco, premita tempo, apartigo de la sociaj rilatoj... Sekve la turisma imagaĵo emas reduktiĝi je komerca argumentaro: “Konvinku viajn hezitemajn klientojn, ke la dunoj estas la malo de la urba streso, psikologia paciga sanigilo: silento, malrapideco de la dromedaroj kaj puraj linioj” (L’Echo touristique, 2006). La “rajto je vojaĝo” post tio estas nur komerca frapfrazo — tie ĉi, de vojaĝisto — ekskludanta ĉian ideon de socia kaj kultura emancipado.

Tiu ĉi evoluo akompanas la banaligon de la referencoj al turismaj stacioj kiel “fabrikoj de revoj”. Oni tiam retrovas la perspektivon de la holivuda kultura industrio de amuziĝo. Trans la obseda bezono legitimigi la seriozecon de la turisma aktivado substrekante ties industrian econ, tiu lingvaĵo plifortigas ĝian rolon de gvidanto de luda tutmondiĝo, faktoro de “homvizaĝa liberaligo” kaj portanto de “tutmonda turisma ordo”, kiel proklamis la Monda Organizaĵo de Turismo*.

* “Code mondial d’éthique du tourisme”, Organisation mondiale du tourisme, 1999.

Tamen, la mito de turismo kiel faktoro de progreso estas nun kritikata, same kiel la prezento de senzorga turisto, dolĉanima kaj egocentra. La krizo estas ĝenerala: energia, klimata, demografia, sekureca, saneca, identeca. Aperas sento de respondeco, eĉ kulposento, kiu esprimiĝas per sintenoj malpli kaj malpli marĝenaj: rifuzo de turismo aŭ iuj el ĝiaj formoj, serĉado de profesiaj, volontulaj aŭ homhelpaj pretekstoj por vojaĝi sen senti sin “turisto”, reiro al urbaj kaj proksimaj distraj praktikoj, aŭ ankoraŭ elekto vivi tutan jaron en feria loko... Eĉ la suntropismo — la senlima serĉado de suno — kiu portis la imagon de la ferioj dum la 20-a jarcento ne plu estas kiel antaŭe, tiom la kontraŭsuna protektado fariĝis grava temo de publika sano fronte al la danĝero de la maligna melanomo. Ĉu la “Mi ĉion forgesas” de la mezklasa ferianta familio ankoraŭ valoras, kiam esti aŭ ne esti turisto fariĝis ekzisteca demando?

La identeca krizo de la okcidenta turisto — pri kiu oni supozas, manke de pritema studaĵo, ke ĝi koncernas ĉefe malplimulton de la mezaj klasoj, paralizitan en sinteno malfida al konsumismo kaj ties predado — aperas kiam ĉi lasta ne plu povas aŭ volas akcepti konsideri sin tia. Li deziras decentri sian pozicion kaj sian rigardon rilate al la vizitataj socioj, strebante aliri deinternan vidadon de la lando, surbaze de aliaj rilatoj kaj mediacioj ol tiuj produktitaj de la paro vizitanto-vizitato, aŭ kliento-vendisto. De potenciala rigardemulo, la “ne-turisto”-aspiranto esperas atingi la statuson de atestanto plenumanta civitanan agon. Simile, rifuzante esti nura konsumanto, li povos senti sin invitito, kiel en la partoprena turismo. La couchsurfing, internacia reto de ofertantoj kaj postulantoj de kanapo por tranokti, kaj la greeters, tiuj volontuloj, kiuj akceptas vizitantojn, atendas gastamon, interŝanĝon kaj senpagon.

De kvaron-jarcento, multaj provoj por reinventi turismon, por renovigi ties signifon kaj praktikojn, akompanas la ekkonsciiĝon pri ĝia efiko al la hommedio kaj la socioj, strebante transpasi aŭ integri la kritikojn, kiujn ĝi ricevas. Ĉi tiuj reformistaj projektoj nomas sin ekoturismo, daŭrigebla turismo, solidara, respondeca, etika, justa turismo... Ilia lasta formo, la homhelpa turismo, riskas reprodukti la ambiguaĵojn de la du agoj, kiujn ĝi pretendas asocii: rigardi kaj savi la mondon. Tio ne malhelpas — ĉu male? — , ke ĝi povas esperi belan estonton. Oni ne neglektu la efikon de ĉi tiuj streboj, foje sinceraj kaj respektindaj, foje oportunistaj. Eĉ se iliaj difino kaj konkretaj praktikoj restas daŭre malprecizaj pro konstantaj mallongigoj aŭ konfuzoj inter malegoismo kaj distingiteco: “Evitu la turistojn kun vojaĝo 100% respondeca en Vjetnamo”, proponis elsendaĵo de France Inter en januaro 2010, klarigante kiel “kontraŭflue navigi” por eviti la amas-turismon en Golfo Halong.

Rifuzante ĉiun rompon inter la ĉiutageco kaj la ekster-ĉiutageco, eksperimentante solvojn por reensorĉi la tempojn kaj lokojn plej ordinarajn tra politika projekto, la situaciistoj metis la bazojn de turismo-nuligo, bazita sur la preterpaso de la kompensa rompiĝo inter la ĉi-tieo kaj aliloko, inter laboro kaj amuziĝo. La arto de la psikogeografia drivo, kiun ŝatis Guy Debord, celis la perceptan renverson de la ĉiutagaĵo danke al vojaĝeco — kaj ĉi tiu komenciĝis ĉi tie. Temis pri elprovi la realecon en neniam spertata maniero, ekster ĉia funkcia skemo postulata de la sociekonomia utileco. La poezio eksplicite kuniĝis kun la politiko. Ĉi tiu projekto restas aktuala, kaj sugestas, ke, preter rezono nur strebanta al malsamaj turismoj, ankaŭ eblas pensi pri forlaso de turismo.

Ĉi tiu radikala pozicio, kiu ne estas nura nekonformismo, estas praktikata en la ordinara ĉiutageco: turneoj de amatoraj muzikistoj, ekzistadismaj aŭ aktivulaj vojaĝoj, artaj kursoj kaj trejnadoj, kunlaboraj laborejoj, volontula spertado... Tiom da uzoj de spaco kaj tempo, kiuj, kvankam spertataj kiel personaj aventuroj, liberiĝas el la kodoj, normalaj sintenoj kaj lokoj de turismo, por uzi kombinon de niveloj homrilatigaj, ekzistadismaj, artaj, manlaboraj, intelektaj, geografiaj kaj portempaj. La reguloj kaj formoj de turismo estas ĉi tie nekonataj, forgesitaj aŭ neataj.

Post kiam pluraj jardekoj da konformismaj ritaroj eluzis la emancipan miton de la ferioj, la post-turisma epoko restas inventota. Sed gardante en la menso la utopian ekvacion de Ernst Bloch: “libera tempo = liberaj spacoj”*.

* Ernst Bloch, Le Principe espérance, vol. 2: Les épures d’un monde meilleur, Gallimard, Parizo, 1982 (1-a eld.: 1959).

Philippe BOURDEAU kaj Rodolphe CHRISTIN

Kiam la ĉinoj malkovras la plezurojn de feriado

Longtempe fiksitaj en siaj loĝlokoj, la laboristoj profitas el siaj ferioj por viziti sian propran landon kaj flugi al aliaj lokoj.

En Ĉinujo nuntempe estas ordinare por studentoj aŭ sekretariino foriri por ferio plurfoje jare. Butikumado en Honkongo, vojaĝo al la kazinoj de sudorienta Azio, piedmigrado kun dorsosako, skiado en Manĉurujo aŭ organizita vojaĝo por malkovri la “famajn montarojn kaj riveregojn”... Tiom da aktivaĵoj alireblaj por la urbaj mezaj klasoj, kiuj senĉese disvolviĝas kaj diversiĝas. Eĉ la loĝantoj de kamparaj regionoj pli kaj pli multnombre aĉetas al si de tempo al tempo unutagan ekskurson por viziti templon aŭ profiti sanigajn banojn en sanigakva stacio. Dum la printempa festo, la ekvojaĝoj por ferio fariĝis tiom oftaj, ke tio fine perturbas la tradiciajn familiajn kunvenojn de la ĉina Novjaro (kutime en februaro).

Sen aŭdaci rekte postuli feriojn, ja la daŭro de ferio estas kutime fiksita de la dunganto, la dungitoj pli volonte esprimas sian deziron ŝanĝi sian horizonton plurfoje jare. La plej malriĉaj kaj la etaj entreprenistoj (kiuj suferas pro la produktoritmoj trudataj de la konkurenco) ŝajnas la ekzkluzivitoj de ĉi tiu nova socio de distro, kaj devas kontentiĝi per la familiaj kunvenoj dum la printempa festo.

Kvankam antaŭ nur dekkvin jaroj eĉ la ideo de ferio (dujia) ŝajnis stranga por la plimulto de la loĝantaro, la ĉinoj konsistigas nun la ĉefan klientaron de la nacia turisma industrio. Male al Sovet-unio, la komunista Ĉinujo de la unuaj kvindek jaroj ellaboris neniun politikon pri turismo. Oni devis atendi la serion de ekonomiaj reformoj adoptitaj post 1978 por ke la registaro aprobu la evoluigon de dekdu novaj restadejaj areoj, tiam konceptitaj por altiri la fremdajn devizojn de la honkongaj ĉinoj kaj de la elpatrujiĝintoj.

Sed ja kun la altiĝo de la vivnivelo, ĉe la fino de la 1980-aj jaroj kaj komenco de la 1990-aj, la interna turismo vere aperas. Unue, temis pri organizitaj vojaĝoj por la ŝtat-funkciuloj. La manko de libera tempo (escepte de la printempa festo kaj dimanĉoj) kaj la registaraj malemoj (iuj gvidantoj maltrankviliĝis pro disvolviĝo de prostituado kaj de primonaj ludoj) longtempe malfavoris individuajn vojaĝojn. En la 1990-aj jaroj, inter du mil kaj du mil kvincent amuz-parkoj — la plejmulto el ili enscenigas kulturajn tradiciojn kaj kutimojn — instaliĝis en la urboj, kun plena konsento de la regantoj, kiuj vidis en tio rimedon fortikigi la patruj-senton.

Granda sukceso por la lokoj registritaj de Unesko kaj por la Tibeto-valoj

Jam en 1998, starigo de politiko por antaŭenigi turismon, cele relanĉi konsumadon, konfirmas la komencitan turnon. La sekvan jaron, tri semajnoj da ferio estas kreitaj nacinivele, ĉirkaŭ la feritagoj 1-a de oktobro, 1-a de majo kaj printempa festo; la urbaj mezaj klazoj tuj ekuzas la okazon por integri la vojaĝojn al sia vivmaniero — pruvas tion la tricent du milionoj da vizitoj, kiujn la turisma ministrejo nombris dum la “ora semajno” de la 1-a de oktobro 2011*. Tiuj nombroj (la laste publikigitaj), malfacile interpreteblaj, estas pli ol duoblo de tiuj de la sama periodo en 2008.

* Feria semajno por celebri la datrevenon de la fondo de la Popola Respubliko (1-a de oktobro 1949).

La vojaĝo “kun dorsosako” estas aparte ŝatata de la junaj urbanoj, sed la plimulto de la ĉinoj daŭre preferas grupvojaĝon, organizitan de dunganto, agentejo aŭ amiko-grupo. Tiu formulo verŝajne ankoraŭ longtempe dominos, ĉar ĝi plaĉas al tiuj, kiuj la unuan fojon vojaĝas, kaj kiuj estas la plimulto de la merkato. Temploj, montaroj kaj, pli ĝenerale, historiaj lokoj, estas la plej ŝatataj cellokoj. Ĉar budhismo spertas viglan renaskiĝon, ĉi tiuj vizitoj ebligas retrovi la riton de bruligata incenso por honori la diojn. Kvankam Ĉinujo ne havas heredaĵo-klasifikan sistemon, la naturaj lokoj ĵus aranĝitaj, la lokoj ligitaj al etna turismo (precipe en la Sud-okcidento, ĉe la tibetanoj, la dajoj, dongoj, miaŭoj, ktp.) kaj la antikvaj urboj malkonstruitaj dum la Kultura Revolucio kaj rekonstruitaj poste havas grandan sukceson. Aparte ŝatataj estas la lokoj registritaj sur la listo de monda heredaĵo, kies nombro kreskas ĉiujare danke al la politika volo de la registaro.

Ĉi tiu insistemo estas des malpli surpriza, ke plej multaj el tiuj lokoj troviĝas en la okcidenta parto de la lando, la plej malriĉa kaj malplej alirebla: la registaro igas turismon centra elemento de sia evoluad-strategio. En multaj regionoj de sud-okcidento, inkluzive Tibeton, la distro-ekonomio fariĝis la unua fonto de enspezoj, kio kondukas la regantojn montri novan intereson por hommedio, daŭrigebla evoluado kaj konservado de la heredaĵo. La Jiuzhaigou-valo (Sichuan-provinco), registrita sur la Unesko-listo de monda heredaĵo, estas loĝata de nur kelkaj miloj da tibetanoj sed allogas pli ol tri milionojn da turistoj ĉiujare kaj disponas pri kvardek kvar grandaj hoteloj, inter kiuj la prestiĝaj Sheraton, InterContinental kaj Marriott.

Ĉi tiuj cellokoj, antikvaj aŭ novaj, estas ofte enkadrigitaj en klare limigitaj areoj, entenantaj kelkfoje plurajn vilaĝojn, kun lumaj ŝildoj kaj grandaj infrastrukturoj. Paginte enirbileton, la grupoj akompanataj de ĉiĉeronoj povas admiri la pejzaĝojn kaj spekti tradiciajn danc-spektaklojn. La serĉado de aŭtenteco, kiu karakterizas parton de la okcidenta turismo, estas ĉi tie privilegio de la piedmigruloj kaj eta marĝeno de loĝantoj, riĉa kaj artifika, kiu posedas en la montaroj luksajn domojn dezajnitajn de famaj arkitektoj. Ankaŭ la ĉemarbordaj ferioj komencas disvolviĝi, eĉ se, konsiderante la tradician malŝaton de ĉinoj por sunbruniĝo, ili ne inkluzivas longajn restadojn sur plaĝoj.

Kaj koncerne la vojaĝojn eksterlandajn, tiuj ankaŭ multobliĝas. Malaltkostaj flugkompanioj instaliĝis en la lando, kaj la najbaraj landoj el sudorienta Azio antaŭ nelonge decidis faciligi la klopodojn de la ĉinoj, donante al ili vizojn kiam ili atingas la landon. Tiel sesdek kvin milionoj da ĉinoj trairis landlimon en 2011: dek-tri-oble pli ol en 1997. Sed, kvankam la vojaĝoj al Eŭropo, Afriko kaj aliaj partoj de la mondo rapide kreskas, la honkongaj semajnfinoj estas preferataj de la urbaj junuloj, kiuj malkovras ankaŭ la “dorsosakajn” ekskursojn en sudorienta Azio (Laoso, Kamboĝo, Vjetnamo, Tajlando...).

PÁL NYÍRI

Leĝo de kanajloj

JEN UNU EL la famaj scenoj de la filmo de Michael Curtiz “Kasablanko” (1942). Ĉirkaŭata de kelkaj el siaj uloj, la kapitano Renault, ĉefo de la loka polico, ĵus fermis la kafejon de Rick (Humphrey Bogart) dirante al la kulisoj: “Mi estas ŝokita, vere ŝokita, malkovri ke oni ludas per mono ĉi tie!” Momenton poste, kazina krupiero transdonas stakon da biletoj al la policano: “Viaj gajnoj, sinjoro”. La kapitano dankas flustre, enpoŝigas la monon kaj ordonas: “Ĉiuj elen, rapide!”

En la financ-skandalo pri la fraŭda fiksado de brita interbanka kvoto — la London Interbank Offered Rate (Libor) —, oni hezitas identigi la friponan policiston, tiom la kandidatoj por tiu rolo multas. Ĉiutage dudeko da grandaj financ-institutoj (Barclays, Deutsche Bank, HSBC, Bank of America ktp) fiksas la nivelon de la Libor. Tiu servas kiel mezurilo por transakcioj de sumo egala al 800.000 miliardoj da dolaroj (ne, ne estas tajperaro), nome sur la merkato de la derivitaj produktoj*. La sumoj, ja pri tiuj temas, estas tiom fabele egaj, ke ili instigas la nefinancan gazetaron koncentri sian atenton al bagatelaj pekoj homskalaj: gepatroj kiuj ricevas helpon al la familio sen zorgi pri tio, ke iliaj infanoj ĉeestas en la lernejo, grekaj salajruloj kiuj kompensas sian ĉiutagan malriĉecon per iom da nigra laboro. Fi-krioj al tiuj propekuloj; la fulmoj de la regantoj kaj de la Eŭropa Centra Banko celas ilin.

* Vd Ibrahim Warde, “La dérive des nouveaux produits financiers”, Le Monde diplomatique, julio 1994. Disponebla sur la DVD-ROM de arĥivoj de Le Monde diplomatique, 1954-2011, www.monde-diplomatique.fr/t/dvdrom.

Kvankam la manipulado de la Libor povas ŝajni komplika, ĝi estas tamen same klariga kiel la sceno de “Kasablanko”. Zorgante plibeligi sian sanstaton por altiri pli malmultekostan monon, la grandaj bankoj, kies parolo oficiale validis, dum jaroj malaltigis la kvoton, laŭ kiu ili depruntis. Tiu deklarita kvoto poste determinis tiun de la Libor, kaj do de iliaj estontaj depruntaĵoj ... “Korpe malsaniĝinte” pro la “malkovro”, ke lia banko fraŭdis, la ĉefo de Barcleys demisiis la 3-an de julio. La reganto de la Banko de Anglujo asertas, ke ankaŭ li nur antaŭ kelkaj semajnoj komprenis la menciitan fraŭdon.*

* Kp “Missteps on Libor Doomed Top Executives at Barclays”, The Wall Street Journal, Novjorko, 15-a de julio 2012.

Ĉu “ŝokita, vere ŝokita malkovri” la subintrigojn? Ŝajnas, ke Barclays kaj la Banko de Anglujo ne legas la financan gazetaron. Ĉar, jam la 16-an de aprilo 2008, la Wall Street Journal aperigis artikolon titolitan “Bankistoj pridubas ŝlosilan kvoton”. Jen la unua paragrafo: “Unu el la plej gravaj barometroj de la monda financa sano povus elsendi falsajn signalojn” ...

Nia mondo estas tiel infektita de arbitraj aŭ falsitaj donitaĵoj (Libor, la “ora regulo”, nivelo de ŝuldo aŭ de publikaj deficitoj ne transigeblaj ...), en kies nomo oni torturas tutajn popolojn, kiel en Hispanujo (vd la tekston de Luis Sepúlveda). Tiuj, kiuj trudas tiujn plej kruelajn suferojn restas kun la aŭreolo de respekto, ĉu ili prezidas centran bankon aŭ not-agentejon. Kvar jarojn post la estiĝo de unu el la plej grandaj financaj krizoj de la historio, la demando pri ilia socia utileco estas tamen respondita.

Serge HALIMI.

Kosmaj bonŝancoj

La Man-insulo sur orbito

Ĉu turisma vojaĝo ĉirkaŭ la Luno? De la 19-a de junio 2012, la bileto kostas dudek milionojn da dolaroj. La unua kosmo-konkurado alfrontigis du grandajn landojn — Usono kaj Sovetunio — sed la kosmaj ŝipekipistoj de la 21-a jarcento estas privataj entreprenoj, kiel la usona Space AdventureExcalibur Almaz, bazita... sur la Man-insulo.

LAŬ LA LEGENDO, antaŭ longe vivis la Phynodderee (“la harulo”), koboldo kies plej granda plezuro estis helpi la laboremajn farmiston kaj fiŝiston*. Nokte li rikoltis la kultivaĵojn de la unua kaj deponis apud lia laborejo la ŝtonojn bezonatajn por konstrui kabanon; frumatene la boato kaj retoj de la dua estis riparitaj.

* Edward Callow, The Phynodderee, and Other Legends of the Isle of Man, J. Dean & Son, Londono, 1882.

La magia bastono de la feinoj de la Man-insulo hodiaŭ nomiĝas “nula imposto”, kaj ties profitantoj ne plu estas kamparanoj kaj manlaboristoj, sed, de 2004, la novaj kosmo-konkerantoj. Situanta meze de la Irlanda Maro, la ŝafo-insulo, de kie oni povas vidi, kiam la vetero estas taŭga, la bordojn de la kvar najbaraj landoj — Irlando, Skotlando, Anglujo kaj, iom pli for, Kimrujo — estas precize, laŭ la vicordo establita de la faka agentejo Ascend, la kvina sur la listo de la ŝtatoj havantaj ŝancon baldaŭ reiri al la luno kun homoj*.

* Post Usono, Rusujo, Ĉinujo kaj Barato — kaj tuj antaŭ Britujo kaj Irano. Vd “Return-to-Moon race runners and riders: which nation will make the next manned lunar landing?”, Space Intelligence News (Ascend), Sutton, aŭgusto 2010. Koncerne la unuan homflugon, la analizo konsideras unua Rusujon, sekvatan de Usono kaj Ĉinujo.
Eta lando, kiu ne havas universitaton

Kiel lando havanta 85.000 loĝantojn, kiu sendas siajn junulojn studi eksterlanden ĉar ĝi ne havas universitaton — nek, evidente, esplorcentron-, sukcesis elgrimpi el sia kategorio kaj fariĝi kosmo-lando kun kreskanta potenco?

En Douglas, la ĉefurbo, la kvartalo de negoco kaj registaro koncentriĝas en malgranda zono ĉirkaŭ la eta haveno, kie atendas fiŝistaj kaj turismaj boatoj. Membro de la leĝa konsilio (la Alta Ĉambro) de la insulo, s-ro Alexander F. Downie akceptas nin en Tynwald, la partamentejo, kaj memorigas la vikingajn radikojn de ĉi tiu mikro-ŝtato. “Nia lando havas la plej malnovan parlamenton daŭre funkciantan en la tuta mondo. La kunvenoj de la Tynwald estas atestataj de la jaro 979! Nia politika stabilo estas certe ligita al la tradicia foresto de partioj — preskaŭ ĉiuj el la 24 deputitoj de la Malalta Ĉambro estas sendependuloj. Sekve ni funkcias per konsento kaj individua voĉdono”. Ĉiun 5-an de julio, la tuta parlamento kunvenas sur kukoforma monteto en vilaĝo St John’s, okcidente de la insulo, por la proklamado de la leĝoj adoptitaj dumjare.

Laŭ tiu eksministro pri komerco kaj industrio, Ellan Vannin — la nomo de la insulo en la man-gaela lingvo — funkcias kun la dinamismo de malgranda entrepreno, adaptante sian leĝaron al la cirkonstancoj kaj merkato-bezonoj. Tiel, en 1904, Man adoptis leĝojn permesantajn al Julian Orde krei aŭtomobilan konkurson — neebla afero en Britujo, kie rapideco estis limigita je dudek mejloj hore (32,2 km/h). La Tourist Trophy rapide fariĝis unu el la ĉefaj motorciklaj konkursoj en la mondo. Ĝi venigas kvardek mil spektantojn, duobligante tiel la loĝantaron de la ĉefurbo. Ĉiujare inter kvin kaj dek konkurantoj tie perdas sian vivon; en la monato junio 2012, je la komenco de la trejnadoj, kvar konkurantoj jam mortis.

La vivo de kamparano kaj de fiŝisto estis malfacila sur la insulo. Longtempe, ĉar ĝi ne povis vivteni sian tutan loĝantaron, la lando instigis sian junularon al elmigrado. La grandaj fotoj, kiuj akceptas la vizitanton ĉe la minejo Laxey, en la nordo, konfirmas, ke ofte oni ne ĝissate manĝis. En la komenco de la dudeka jarcento, turismo (la insulo situas fronte al Blackpool, sur la angla marbordo) naskis novajn dungofertojn. Poste, kiam malpli kostaj aviadiloj charters ebligis al feriantoj flugi al pli sunaj landoj, Douglas ekspecialiĝis, en la 1970-aj jaroj, pri la eksterlima financo, nuntempe la plej granda dunganto de la insulo, kiu havas tre malfortan senlaborec-kvoton. Turismo, fiŝado kaj agrokulturo provizas, laŭ la statistikoj de 2011, nur 3% de la dungoj, sed la banko, asekuro kaj servoj al entreprenoj provizas 27% — ja alta procentaĵo.

Riskemo, reagemo, impostado “neŭtrala”, (ĉar, laŭ ĉiuj niaj intervjuitoj: “Ni ne estas impostparadizo”), registaro kunlaboranta kun la entreprenoj, politika stabilo, sekureco de ĉiuj proprieto-formoj, ĉeesto de financa kaj bankregulara sektoroj tre disvolvitaj: jen avantaĝoj, kiujn ĉiuj listigas kiel elementoj sur komerca PowerPoint-prezento. Sed ĉi tiu disponeblo sola ne sufiĉas por celi la lunon. Estis necese, ke ĝi renkontu ekonomian postulon, naskitan sur la ruinoj de la kosmaj ambicioj de la grandaj landoj.

Kiel tion substrekas s-ro Tom Maher, la unua negoco-advokato de Douglas, kiu (en 2004) sekvis specifan instruadon pri la kosmosektoro, “de la forlaso de la kosmo-pramo fare de la NASA*, kaj la buĝet-ŝrumpoj deciditaj de la prezidanto Barack Obama, la kosmo-industrio estas fundamente komerca. La publikaj agentejoj fariĝas pli kaj pli konsumantoj de servoj provizataj de la privata sektoro. La internacia kosma stacio estos priservata de la raketoj de la firmao SpaceX. Rilate ĉion, kio koncernas transporton al orbitoj proksimaj de la Tero, la novigantoj kaj esploristoj estas pli kaj pli el la privata sektoro. La publikaj agentejoj, siaflanke, reorientas siajn resursojn al la esplorado de la malproksima kosmo. Kaj, ju pli ĉi tiu sektoro fariĝas komerca, des pli ĝi bezonas akceptemajn jurisdikciojn sur la regulara kaj imposta kampoj.”

* National Aeronautics and Space Administration, la usona kosmo-agentejo. Okazis 135 lanĉoj inter la 12-a de aprilo 1981 kaj la 21-a de julio 2011; du veturiloj el la kvin konstruitaj perdiĝis kun sia homteamo: Challenger, 73 sekundojn post la ekflugo, la 28-an de januaro 1986, kaj Columbia, je reveno en la atmosferon, la 1-an de februaro 2003.

Tio estas ankaŭ la opinio de s-ino Tina Rawlinson, direktorino de Cavendish Trust, konfidokompanio specialiĝinta pri kreado de ekstermarbordaj entreprenoj: “Estas malgranda industrio, sed kun grandegaj sumoj. Nun, kiam la kosmo estas komenciĝinta fariĝi tutmonda merkato, la prezoj, pri kiuj ĉiuj fajfis, fariĝis grava temo. Nu, pro strategio aŭ pro bonŝanco, ni estis precize en tiu momento martelantaj en ĉiuj konferencoj, ke neniu entrepreno interesiĝanta pri la sektoro rajtas neglekti konsideri la eblecon havi piedon sur la Man-insulo...”. Pro la foresto de imposto je asekuro, entrepreno ŝparas ekzemple cent milionojn da dolaroj dum la tuta vivciklo de satelito. “Estas same kiel kiam industriisto decidas instali siajn fabrikojn en Ĉinujo aŭ Barato” konkludas s-ino Rawlinson. Ŝia kolego, s-ro Pritesh Desai rimarkis “ŝanĝon en la pensmanieroj. La ŝtatoj kunlaboras pli ol antaŭe, sed ili ne plu havas politikan volon, la deziron pruvi ion. La konkurado por la kosmo mortis, kaj, krom se Ĉinujo kaj Barato sin ĵetas al konkerado de Marso — la teknikaro ja ekzistas! — la publikaj agentejoj lasos sian lokon al la privataj, kiuj, preter la satelitoj, interesiĝas ankaŭ pri kosma turismo kaj eksperimentoj en mikrogravito.”

Kvankam la kosmo-sektoro havas iom da simileco kun la ŝipa kaj aviada transporto — du sektoroj al kiuj la Man-insulo ankaŭ ofertas sian flagon, kaj imposto- kaj proprieto-reĝimon-, ĝi tamen ne estas ordinara sektoro kiel la aliaj. En Usono, la eksportoj de duecaj teknikaroj (uzeblaj civile kaj armee) estas de 1999 strikte kontrolataj fare de la International Traffic in Arms Regulation (ITAR). La motoroj de raketoj ne estas tre diferencaj de la motoroj de misiloj... “Ĝis nun ĉi tia regularo malhelpis la entreprenojn instaliĝi ekstermarborde, klarigas s-ro Maher. Kiam usona kompanio deziras instali filion eksterlande, aŭ dividi teknikaron kun provizanto, ĝiaj elektoj estas limigitaj. Sed Man-insulo profitas ĉi-rilate la privilegiitan statuson de Britujo, en la ITAR-regularo.” Jen notinda fakto: el la kvindek kvar kompanioj, kiuj en la mondo laboras pri satelitoj, tridek havas filion sur la Man-insulo.

Man ofertas al ili, de 2000, orbitajn poziciojn -“kosmo-parkejajn lokojn”-, pere de publik-privata partnereco kun ManSat, kompanio fondita de denaska lokulo, s-ro Christophe Stott. “Edzo de la usona kosmonaŭto Nicole Stott, kaj laborinte por kompanioj kiel Lockheed Martin kaj Boeing, Chris havis la ideon meti sian insulon “en orbiton”, kaj li disvolvis siajn talentojn kaj retojn”, deklaras s-ro Jan Jarritt, lia financa direktoro. S-ro Stott ankaŭ fondis Excalibur Almaz, kompanio de kosma turismo, kiu akiris jam uzitajn sovetajn staciojn, Saljut-tipajn, kaj stokigas ilin en stokejo norde de la insulo, kun projekto refunkciigi ilin por sendi riĉajn emeritojn rondiri ĉirkaŭ la Luno ...

La mana registaro ankaŭ fieras pri sia bonega “internacia reputacio”. “Ni plenumis ĉiujn klopodojn pri travidebleco postulatajn por esti sur la blanka listo de la G20, kaj ni konformas al la postuloj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) rilate impostojn, substrekas s-ro Tim Craine, direktoro de la kosmosektoro ĉe la ministrejo pri komerco. La industriistoj estas logataj ne nur de la imposta reĝimo, sed ankaŭ de la fakeco, kiun ni evoluigis sendante niajn fakulojn edukiĝi ĉe la International Space University en Strasburgo. La plej bona pruvo de nia nova rolo estas, ke nekomerca organizaĵo kiel la Space Data Association elektis instaliĝi ĉi tie.”

Ĉi tiu grupo de agantoj havas kiel celon kunmeti en saman datumbazon ĉiujn informojn pri la pozicioj de satelitoj apartenantaj al siaj membroj, kalkuli la orbitojn por anticipi la riskojn de kolizio kaj averti tiam la koncernajn agantojn, por ke ili modifu la trajektoriojn. “Jen konkreta respondo al reala problemo, kiun la internacia reguligo ne sukcesis solvi pro la komerca sekreto”, komentas s-ino Heather Gordon, negoco-advokato ĉe Gains, jura agentejo, kiu havas inter sia internacia klientaro la plej famajn lanĉantojn kaj prizorgantojn de satelitoj. Jen alia samspeca iniciato: la frekvenco-mastrumado, kiu celas redukti la interferojn inter satelitoj — ĉiu horo da komunikado perdita pro teknika kialo ja kostas dekojn da milionoj da eŭroj.

Nur dek ses dungitoj, sed milionoj da dolaroj da profito

Decidante nulan impostadon de la kosmosektoro, ĉu la Man-insulo ne ebligas al tiu industrio, financata de la ŝtato kaj profitanta el la publika esplorado, publika instruado, ktp., eskapi siajn fiskajn devojn? La respondo tuj venas: “Se la registaroj volas modifi siajn leĝojn, ili ja povas fari. Kredeble la situacio konvenas al ili.” Kiel ajn, ĉi tiu tuta aktivado rezultigas por Man nerektajn sed grandajn profitojn. Per la imposto je enspezoj kaj la aldon-valora imposto (AVI) la registaro estos enkasiginta, inter 2005 kaj 2013, ĉirkaŭ tridek kvar milionojn da britaj pundoj (43 milionoj da eŭroj). La profitoj en la privata sektoro estas 1,6 miliardoj da pundoj (2 miliardoj da eŭroj) en la periodo 2011-2013. Por nur... 16 plentempaj dungitoj dediĉitaj al la kosmosektoro.

Ĉu sur la insulo estas nur paperaj operacioj? Ne ekzakte, nin trankviligas s-ro Downie: “Jes ja, neniam estis ĉi tie fabrikoj kun miloj da laboristoj. Sed oni revas starigi etajn laborejojn por produkti precizegan materialon, kun dudek ĝis kvindek dungitoj. Ekzemple por fabriki elementojn de raket-motoroj”. Jam ekzistas tia fabriko de precizega materialo, kies parto de la klientaro laboras en la sektoro: ni vizitis la fabrikon CVI Technical Optics, specialisto pri lensoj por altenergiaj lazeroj establita en Onchan, norde de Douglas, de 1972, kaj kiu notinde ekipis ilon de lazera teledetekto (Lidar) dum la misio Phoenix Mars Lander en 2008. Ankaŭ fabrikanto de aŭtomate elĵeteblaj seĝoj estas instalita sur la insulo, kaj ankaŭ unu provizanto de pecoj por aviadilmotoroj Rolls Royce. De Beers fabrikas tie artefaritajn diamantojn.

“Eble knabo, en la nordo de la insulo, trovos metodon por ekflugi al la kosmo de la insulo, amuze diras s-ro Maher, sed tio ne estas nia celo. La landoj specialiĝas. Vi povas lanĉi raketojn el Kazaĥujo, sed vi ne havos la ideon krei tie entreprenon. Vi povas plani faligi la mineralojn ekstraktitajn el la plej malproksima parto de nia sunsistemo, en la Kuiper-zono, sur la aŭstralian kontinenton, sed ne sur Man. Ĉi tie, nia forto estas negoco.”

Philippe RIVIÈRE

Atakante la okan kontinenton

La estonta ter-luna ekonomio

La subtenantoj de privata kosmokoloniado revas konstrui komercan infrastrukturon uzotan de turistoj kaj industriistoj.

Vidu la rilatan mapon de Philippe Rekacewicz.

S-ro ELON MUSK RAJTAS PAVI. Li kapablas deklari, nur duonŝerce: “Mi opinias ke estus mojose naskiĝi sur Tero kaj morti sur Marso. Prefere ne dum la surmarsiĝo.” La estro de kalifornia firmao SpaceX estas la nova stelulo de tiu klaso de entreprenistoj kiuj riĉiĝis per informadiko (li fondis PayPal, la firmaon de perinterreta pagado), kaj demandante sin “Kion fari nun?”, turnis sian atenton al kosmo. La senproblema terenreveno de lia kapsulo Dragon la 3an de majo 2012 estis mejloŝtono en la kosmo-epopeo. “Post Sputniko kaj la malvarmmilita kosmokonkuro, sekvita de la kosmoprama epoko, la unua sukcesa lanĉo de raketo kaj kapsulo disvolvitaj de privata firmao por komerca celo, estas sen iu ajn dubo unuavica evento”, skribas fakrevuo Flight International*. Sukcesinte ĉi tiun teston, SpaceX devos plenumi kontrakton de dek du misioj de provizado al Internacia Kosmo-Stacio (ISS), ĉiufoje liverante 450 kilogramojn da materialo kaj provianto, kaj forportante rubojn. Tuta kosto: 1,6 miliardoj da dolaroj.

* “Going Boldly, for a Fee” (Kuraĝe antaŭen, pagante), Flight International, Londono, 25-a de majo 2012.

Ĉu epokŝanĝiĝo? Konkuranto, Orbital Sciences en usona ŝtato Virginio, profitas de simila kontrakto kun Nacia Aernaŭtik- kaj Kosmo-Agentejo (NASA), rezulto de la eksterigo vole-nevole komencita de la administrejo de Barack Obama post la emeritigo de la kosmopramo, kies nefidebleco netolereble ŝveligis la kostojn. Fincelante produkti kunhomajn flugojn, ĉi tiuj firmaoj povos helpi al NASA ankaŭ por ĉesigi “la embarasan nekapablon de la plej granda kosmo-agentejo en la mondo sendi siajn proprajn astronaŭtojn en la spacon” *, kio devigas ĝin vojaĝi per la rusaj Sojuzoj lanĉitaj de Bajkonur en Kazaĥio.

* “Space: Britain’s New Infrastructure Frontier” (Kosmo, la nova esplora infrastrukturo de Britio), Institute of Directors, Londono, majo 2012.

Per la pramo, provizmisio al ISS postulis buĝeton de 300 milionoj ĝis 1 miliardo da dolaroj. Unu lanĉo de Falcon 9, la raketo de SpaceX, kostas nur 60 milionojn da dolaroj. Fondita en 2002, SpaceX rekrutis ĉiuflanke, kaj ĝiaj 6.800 dungitoj jam havas klientojn por la venontaj 40 lanĉoj. “Ni efektivigos ĉian kosmotransporton, krom suborbitaj flugoj (je altitudo malpli ol 100 kilometroj)”, s-ro Musk deklaris en antaŭnelonga intervjuo. “Ni lanĉos ĉiajn kaj ĉiudimensiajn satelitojn; ni povas liveri kargojn kaj ŝipanojn al la Stacio. Nia malproksimtempa celo estas disvolvi transportsistemon kiu ebligos al la homaro fariĝi multplaneda specio.”*.

* Spaceflight Now (Kosmoflugado nun), 18-a de majo 2011, www.spaceflightnow.com.

PLI RAPIDE, pli alte, pli forte. Viziulo Peter Diamandis*, kun apogo de Google, lanĉis LunarX-Premion, internacian konkurson rezervitan al la privata sektoro. Kun 30 milionoj da dolaroj, ĉi tiu premio rekompencos la unuan grupon kiu surlunigos roboton kapablan moviĝi kvin cent metrojn kaj terensendi bildojn kaj datumojn. Dudek ses firmaoj enskribiĝis, kaj NASA jam petegas ilin “ne tuŝi la instalaĵojn kaj surlunigajn zonojn de la Apollo-misio, pro respekto al historio.”

* Li estas notinde la fondinto de la Singularity University (Universitato de Singulareco). Vd “Nous serons tous immortels... en 2100” (Ni ĉiuj estos senmortaj... en 2100), Le Monde diplomatique, decembro 2009.

Laŭ s-ro Musk, la situacio “similas la aperon de Interreto meze de la 1990-aj jaroj, kiam privataj firmaoj engaĝiĝis en tion kio komence estis registara projekto. Ĉi tiu ŝtupo imprese akcelis la ritmon kaj alirebligis la reton al la amasmerkato. [...] Mi opinias kaj esperas ke ĉi tiu misio [la unua privata provizado al ISS] estos historia, markonta la direkton al rapidaj progresoj en kosmotransporta teknologio.”

Sed kiel tiu ekonomio organiziĝus? Endas memori ke kosmotransporta kosto ne kalkuliĝas laŭ distanco, sed esence laŭ energio necesa por tiri mason kontraŭ gravito. Do, la imageblaj servoj organiziĝas laŭ ŝtupoj (apartaj orbitoj aŭ parklokoj en la ter-luna sistemo) kiujn la merkato povos kolonii unu post la alia.

La unua ŝtupo, plej malalta, estas suborbita flugado. Tion celas Richard Branson, reklamavida por sia aertransporta firmao Virgin; aŭ multe pli diskreta (sed pli progresinta) XCOR Aerospace; aŭ ankoraŭ mistera Blue Origin, por kunhomaj flugoj. Aliaj firmaoj, kiel Masten Space Systems, aŭ Armadillo Aerospace, intencas fari tie senhomajn flugojn. Nombraj turistoj pretas pagi 200.000 dolarojn por observi de la stratosfero la terrondecon. Ĉar seneco de aerfrotado ebligas al aparato atingi enorman rapidecon, ili imagas post mezlonga tempo proponi duhorajn flugojn de Nov-Jorko al Tokio. Kaj malpliiĝo de gravito ĉe tiuj flugoj ebligos ankaŭ dum kelkminuta daŭro kelkajn eksperimentojn de fiziko, kemio, aŭ biologio, kiuj interesus firmaojn en malsamspecaj fakoj kiel materialoj kaj farmacia esplorado.

UNUA SATELITORBITA zono situas en “malalta terorbito”: super la atmosfero kaj ĝis altitudo de 2.000 kilometroj. Ili tre rapide ĉirkaŭflugas Teron. Troviĝas en ŝtupo de 300 ĝis 410 kilometroj ISS, al kiu povus aldoniĝi komercaj stacioj, kiel tiuj konstruataj de firmao Bigelow Aerospace. Antaŭvideblas stoki tie rezervojn de brulaĵo kaj mikrogravitajn fabrikojn por longdaŭraj eksperimentoj. Raketoj atingantaj ĉi tiun altecon povus provizi Internacian Kosmo-Stacion, liveri brulaĵon al satelitoj, ripari ilin, aŭ eĉ kapti ilin por reporti sur Teron.

Multe pli malproksime laŭ nombro de kilometroj (do pli postulema je energio) troviĝas la satelita konstelacio de monda orientuma Global Positioning System (GPS), je 20.000 kilometroj; kaj tersinkrona orbito (35.800 kilometroj) kie loĝas “senmovaj” televidaj kaj telekomunikaj satelitoj. Iuj antaŭvidas instali sunfabrikojn kiuj koncentros energion kaj mikroonde sendos ĝin al Tero aŭ al aliaj kosmostacioj. Granda bestaro de zombiaj satelitoj, paneintaj aŭ neregeblaj, estas rekaptindaj. Profitiga merkato: fakte, fakuloj esprimas timon pri “orbita troloĝateco”, kun kreskanta risko de karamboloj, kaj probableco pri ĉenreago: ĉiu akcidento produktas novajn rubpecojn... Laŭ ĉi tiu vidpunkto, “armigo” de kosmo, kun enorbitaj armiloj kaj mortigsatelitoj, prezentas vivminacon por kosmo-ekspluatado. “Ĉinaj kaj usonaj provoj pri kontraŭsatelitaj pafoj en 2007 kaj 2008, atentigas generalo Yves Arnaud, kiu direktas francan interarmean kosmokomandejon, montris ke kosmo estas jam konfliktejo inter la fortaj nacioj.”*.

* “La reconquête de l’espace” (Rekonkero de kosmo), Géoéconomie n-ro 61, Parizo, printempo 2012.

La sekva pozicio en ĉi tiu orbito-stako nomiĝas Unua Lagranĝ-Punkto (L1) de la ter-luna sistemo. Situante proksime (laŭkilometre) de Luno, ĝi estas relative malmultekoste (laŭenergie) atingebla de tersinkrona orbito. Ĝiaj fizikaj ecoj igas ĝin ideala loko por parki raketojn. Ĉirkaŭ tiu loko (nomita ankaŭ oscila aŭ libracia punkto), la altirforto de ambaŭ astroj egaliĝas, kio ebligas al objekto resti tie sen konsumi tro da energio. Plie, la ekvilibro estas malstabila, do la punkto restas virga je iu natura korpo kaj sena je tiaj homfaritaj ruboj kiuj poluas ĉirkaŭterajn orbitojn. S-ro Ken Murphy, prezidanto de usona asocio The Moon Society, klarigas en artikolo pri venontaj ekonomiaj disvolviĝoj en kosmo: “La agado dilatiĝos eksteren; kiam ni atingos la najbarecon de L1-punkto, Luno kaj tiom multe da aliaj aferoj fariĝos infanludo.”*.

* “The Cislunar Econosphere” (Ĝisluna ekonosfero), 20-a kaj 27-a de februaro 2012, www.thespacereview.com.

De L1, fakte, ne kostas multe pli (laŭ energielspezo) por malsupreniri sur la lunsurfacon, nek por veturi al Marso, nek direkte al preterteraj objektoj (tiuj kies orbito pasas proksime de Tero) en la sunsistemo. Oni povus antaŭvidi fari el ĝi lanĉejon de kosmoglisiloj, senmotoraj aparatoj kiuj revenus bumerange, rikoltinte riparendajn satelitojn aŭ forpuriginte spacrubojn. Oni povus instali tie ankaŭ rezervejojn de hidrogeno (lanĉita de Tero) kaj oksigeno (ter-origina aŭ ekstraktita de lunsurfaca materio), por fari el ĝi servostacion.

Marso, kontraŭe, restos multekosta... laŭ tempo. Ĉar kunhoma ir-reveno postulos plurjaran mision. NASA metis tiun celon sur sian menuon por 2030. Sed privataj firmaoj revas (aŭ promesas al siaj investantoj) atingi la ruĝan planedon pli frue ol tio, eble ekde 2025!*. Atendante, subtenantoj de kosmo-ekonomio ŝatus revi pri infrastrukturo de ĝislunaj (inter Tero kaj Luno) servoj, kiu utilus kiel platformo por serio de novaj, ankoraŭ ne imageblaj entreprenoj. Ĉu kontrolo kaj detruo de asteroidoj danĝeraj por la homaro? Privata fondaĵo pensas pri tio*. Ĉu nova esplorejo por materialoj? Lunaj rezervoj de metaloj, rarteraj elementoj, kaj oksigeno jam estis temo de ĉiuj sciencfikciaj scenaroj. Miliardulo Naveen Jain, malnovulo ĉe Microsoft, revas pri tio. Luno, li pretendas, kaŝas “dudekoble pli da titano kaj plateno ol iu ajn loko sur Tero, ne menciante heliumon-3, malofta izotopo kiun multaj taksas ke ĝi povus esti la estonteco de energio sur Tero kaj en kosmo. Nia ambicio estas solvi la energiproblemon sur Tero utiligante Lunon kiel okan kontinenton.”*.

* Legu la dosieron “Cap sur Mars” (Direkte al Marso), Le Monde diplomatique, decembro 2004.
* Agence France Press (AFP), 28-a de junio 2012.
* “Meet the Man Who Wants to Mine the Moon” (Renkontu la viron kiu volas mini Lunon), Fox News, 18-a de oktobro 2011.

Kaj koncerne s-ron Sergej Brin, kunfondinto de Google, li siaparte imagas kapti asteroidojn per “lazo” kaj reporti ilin al ĉirkaŭtera orbito por eltiri mineralojn.

Philippe RIVIÈRE

De 1843, brita semajngazeto avangarde de la batalo por la libermerkato

“The Economist”, la gazeto plej influa en la mondo

Kiu estas la komuna punkto inter subtenado al la iraka milito, kaj subteno al laŭleĝigo de drogoj, la kondamno de WikiLeaks kaj tiu de la “ŝtata Levjatano”, la celebro de liberalismo kaj alvoko al refinancado de bankoj? Ĉi tiuj pozicioj estis ĉiuj defenditaj de unu gazeto, “The Economist”; kiu, ĉiusemajne, prezentas flatan spegulon al la dominantaj klasoj.

Enketo de ALEXANDER ZEVIN

ŜTONIGITA de la daŭra malkresko de siaj vendoj, abonantoj kaj reklamaj enspezoj, la skriba gazetaro trairas krizan periodon, al kiu la profitoj de la Interreto ne alportis la promesitan solvon. The Economist estas escepto. Malgraŭ antaŭnelonga eta malkresko de siaj vendoj, la brita semajngazeto daŭre montras radiantan sanon, ĉefe en Usono, kie estas nun koncentrataj la plejmulto de ĝiaj legantoj.

Tia sukceso estigas scivolon. La usona National Public Radio (NPR) sin demandis en 2006 kiel gazeto kun “dormiga titolo” kaj “enhavo kelkfoje esotera” sukcesis gajni 13% da pliaj legantoj kompare kun la antaŭa jaro. Antaŭnelonge, la anonco de ĝiaj distribuaj statistikoj por 2010 – 1,42 miliono da ekzempleroj venditaj, el kiuj 820.000 en Usono, kie la vendoj dekobliĝis de 1982 — kaŭzis novan serion de enviaj komentoj.

Laŭ la New York Times, ĉi tiujn sukcesojn klarigas akra kompreno de merkatado: la eleganta sobreco de la titolbildo — blankaj literoj sur rektangula ruĝa fono-, aldone kun vendoprezo relative alta, konsistigas specon de socia markilo, rimedo por la riĉa leganto, aŭ kiu revas sin tia, montri sian apartenon al la elito*. La semajngazeto volonte nutras ĉi tiun identigon, kiel ekzemple en sia reklamkampanjo 2007: “Oni estas sola en la supro, sed oni ja havas legaĵojn.”

*The Economist tends its sophisticated garden”, The New York Times, 8-a de aŭgusto 2010. En Francujo, The Economist estas vendata 5,80 eŭrojn, kontraŭ 3,50 eŭroj por kompareblaj magazinoj.

Pro sia obstino flati la nobelecajn dezirojn de la konsumanto, The Economist jam altiris al si mokojn de la Washington Post en 1991. La ĵurnalisto James Fallows akuzis tiam la londonan gazeton provizi banalajn predikojn al publiko de privilegiuloj facile trompataj de la brita akĉento kaj “pompa stilo de Oxbridge [kunmeto de Oxford kaj Cambridge]”*. La akuzo pri elitismo estis meritata.

* “The economics of the colonial cringe”, The Washington Post, 6-a de oktobro 1991.

Laŭ siaj propraj statistikoj, The Economist disponas pri la plej riĉa legantaro el la usona gazetaro (meza enspezo: 166.626 dolaroj jare, kontraŭ nur 156.162 dolaroj por la leganto de Wall Street Journal kaj 45.800 por meza usona familio). Jen ora celtabulo por la luks-industrio: en 2007, la retpaĝaro de la gazeto fiere substrekis, ke 20% de siaj legantoj posedas vinkelon kaj ke 4,7% el ili elspezis pli ol 3.000 dolarojn por brakhorloĝo. Simile kiel fulardo de granda stilisto, The Economist rolas kiel distingilo de mirige larĝa komunumo. Oni trovas ĝin same ĉe la decidantoj de la “unua mondo” kiel ĉe la studentoj aspirantaj ilin aliĝi, kaj eĉ, ŝajne, ĉe la stelulino de la Tea Partio, s-ino Sarah Palin.

Fondita de ĉapelo-fabrikisto

ALIAJ gazetoj, kiel la Columbia Journalism Review, atribuas ĝian sukceson al ĝiaj redakto-kvalitoj aŭ ĝia pritraktado de la internaciaj aktualaĵoj. Sed, sendepende ĉu ili mallaŭdas ĝin aŭ revas imiti ĝin, la komentantoj dividas plej ofte la saman aliron, konsistantan klarigi la arogantan prosperon de ilia konkuranto per ĝiaj priformaj elektoj. Sed ĝia kapablo kreski eĉ dum krizaj tempoj — ĝi abunde fanfaronas pri tio — ne povas reduktiĝi je demando de stilo aŭ merkatado. Ĝi baziĝas ĉefe sur editora politiko klare akceptata: propagandi la “saĝon de la merkatoj” kaj batali kontraŭ ĉia interveno de la publikaj instancoj.

La usonaj amasinformiloj emas akreditigi la bildon, kiun The Economist montras pri si mem, tiun de subtenanto de la “ekstrema centro” kaj de la ekonomia prudento. En freŝdata ĉefartikolo subtene al britaj konservativuloj, la semajngazeto asertis, ke ĝi “neniam estis ligita al partio” samtempe certigante sian “longdaŭran subtenon al liberalismo”, pozicio ja neniam perfidita de ĝia kreado en 1843, kiam Britujo ankoraŭ estis la ĉefa ekonomipotenca lando.

Fondita de ĉapelo-fabrikisto, James Wilson, por gajni nuligon de protektisma leĝo pri tritiko (la corn laws), The Economist ĉiam fervore agadis por libera merkato. Tiam temis pri defendi la interesojn de la fabrikistoj de Manĉestro kontraŭ la dogan-impostoj starigitaj de la Parlamento en 1815, post la falo de la cerealprezoj. La juna brita industria lobio maltrankviliĝis samtempe pro siaj eksportaĵoj — trafitaj de reprezaliaj decidoj — kaj pro la kosto de la laboristaro, kiu certe postulos salajran kompenson pro la altiĝo de la panprezo. La lukto rezultigis en 1846 nuligon de la mallaŭdataj leĝoj. James Wilson povis esti kontenta: unua gazetar-kampanjo, unua venko.

Lia posteulo, Walter Bagehot, plivastigis la legantaron de la gazeto metante iomete da dolĉeco en prozo famiĝinta pro sia akreco. La politika rubriko, kiun li mem redaktas, estas tribuno por senĉese postuli sendependiĝon de la Banko de Anglujo. Tiu estos decidita nur en 1997 — fare de s-ro Anthony Blair — alportante historian konfirmon al la alvoko lanĉita de Bagehot pli ol jarcenton antaŭe. Denove, The Economist spertas triumfon de unu el siaj plej karaj aferoj.

La akciularo de la gazeto firmigas ĝian institucian karakteron. La duonon de ĝiaj akcioj posedas The Financial Times Limited (la kompanio eldonanta la britan ĵurnalon Financial Times, filio de la Pearson-grupo). La cetero apartenas al sendependaj akciuloj: la familioj Cadbury, Rothschild kaj Schroder, kaj membroj aŭ eksmembroj de la redaktistaro. En cent sesdek naŭ jaroj, nur dek ses homoj sinsekvis ĉe la regejo de la gazeto. De la 1900-aj jaroj, preskaŭ ĉiuj devenas de Oksfordo aŭ Kembriĝo.

Iu karakterizo kontribuas al la kohereco de la editora linio: la artikoloj ne estas subskribitaj. Escepte de kelkaj eksteraj kontribuaĵoj kaj de la tribun-artikolo tradicie ofertata al ĉiu foriranta kunlaboranto, la sepdek ĵurnalistoj (el kiuj proksimume kvindek estas instalitaj en la londona sidejo) laboras anonime. La sukceso de iliaj blogoj ne funde modifis ĉi tiun mantelon da nevidebleco. “El tio rezultas, ke niaj editoraj elektoj sekvas escepte demokratan vojon”, klarigas la nuna ĉefredaktoro John Micklethwait. “La forigo de subskriboj ankaŭ favoras la kunlaboron inter ĵurnalistoj*, substrekis la antaŭa redakci-direktoro, Bill Emmott. Tiu ĉi precizigo ja povas surprizi (ja estas paradoksa): sindonanta de jarcento kaj duono al la antaŭenigo de la universala konkurenco, la gazeto apogas sur la mala principo — kunlaborado — la organizon de la propra produktado.

* Citita de Libération, Parizo, 8-a de aŭgusto 2003.

Deturniĝante de la City kaj Fleet Street, historia sidejo de la grandaj londonaj ĵurnaloj, The Economist preferis elekti sidejon en la rafinita kvartalo Saint James. Malfacile ne imagi ĝiajn legantojn malstreĉiĝantaj en privata klubo, frandantaj bonan vinon, investantaj en moderna artaĵo, aŭ mendantaj kostumon ĉe sia tajloro. Kerne de ĉi tiu porriĉula enklavo, la nov-brutalisma konstruaĵo de la gazeto ŝajnas same malkongrua kiel en la tempo de ĝia konstruo, en 1964. La tri neegalaj turoj, kiuj konsistigas tiun konstruaĵon “didaktikan kaj sekan” laŭ la esprimo de siaj arkitektoj, ŝajne adresas samtempe riproĉon kaj omaĝon al la beleco de la ĉirkaŭaĵo.

Serio de mallarĝaj oficejoj kondukas al la sanktejo de la ĉefredaktoro, kie la skipanoj ĉiulunde kunpremite kunvenas por selekti la projektojn, interŝanĝi spritaĵojn kaj elekti la ilustraĵon de la kovrilpaĝo. Inter la kvardeko da ĵurnalistoj tiam ĉeestantaj, ĉirkaŭ triono estas virinoj, kaj nur kvarono estas junuloj sub 30 jaroj. La ŝerco laŭ kiu The Economist estas redaktata de knabobando ne konfirmiĝas, ĉar la plimulto estas el meza aĝo.

Gideon Rachman, kiu pasis al la Financial Times post 15 jaroj en The Economist, substrekas, ke temas pri freŝdata evoluo: “Komence de la 1990-aj jaroj, juna ambicia ĵurnalisto konsideris The Economist kiel taŭgan salttabulon por Fleet Street. Hodiaŭ estas prefere male. The Economist proponas bonajn salajrojn kaj stabilajn postenojn, tial spertaj ĵurnalistoj strebas kandidatiĝi.” Ĉu la meza aĝo, pli respektinda, de la skipo plifortigas ties homogenecon? Laŭ Rachmann, “La manko de diverseco prezentas pli ĝuste avantaĝon”. Ĝi favoras kolektivan harmonion kaj ortodoksecon de la vidpunktoj.

Persistemo kaj longdaŭro konsistigas atuton. Sed ili ankaŭ povas fariĝi handikapo, kiel montras la reago de la gazeto al la financa krizo de 2008. Jes ja, la gazeto ne perdis sian flegmon. Dum la usona ministro pri financoj Henry (“Hank”) Paulson petegis sian prezidanton refinanci Wall Street, ĝi fakule eldiris siajn solvojn por ripari la konstruaĵan merkaton, refinanci la kreditojn kaj investojn, haltigi la kreskon de senlaboreco kaj pacigi la merkaton de la ŝtataj ŝuldoj. La neŭtrala tono, per kiu ĝi eldiris siajn receptojn estis kvazaŭ honor-atestilo: ĝi ja spertis pli gravajn situaciojn.

Dum sia unua jarcento, ĝi estis atestanto de pluraj mondaj depresioj (de 1873 ĝis 1896, la 1930-aj jaroj) de unu banka paniko (1907), de disfalo de la merkatoj (1929) kaj de historia devaluto de la brita pundo (1931), se ni citu nur la plej konatajn kazojn de ekonomia diseriĝo. La sekvo ne estis pli ripoziga, kun la fino de la Bretton Woods-monsistemo, la petrolaj ŝokoj kaj la diversaj regionaj konvulsioj, kiuj akompanis la malrapidiĝon de la ekonomia kresko dum la 1970-aj jaroj. Fronte al la financa krizo, The Economist do adoptis la suverenan pozon de la maljuna simio konanta ĉiujn grimacojn. Ĝiaj rekomendoj tamen ne estis modeloj de klareco nek konstanteco.

Kiel gardanto de la liberalisma templo, la gazeto montris mirigan mankon de doktrina firmeco. Malgraŭ kelkaj moralaj rezervoj, ĝi unue aplaŭdis la savplanojn favore al la bankoj. “Venis la tempo flankenmeti la dogmojn kaj la politikon por koncentriĝi al pragmataj respondoj, ĝi klarigis. Tio signifas, je mallongdaŭro, registaran intervenon pli ampleksan ol tiun, kiun la impostatoj, la politikistoj kaj la gazetoj subtenantaj la libermerkaton dezirus en normala tempo.” La balotantoj povas esprimi kritikon fronte al tiuj centoj da miliardoj pagitaj al senmoralaj spekulaciantoj; malgraŭ tio, The Economist opinias, ke la publika regantaro saĝe agis: ĝia interveno gardis la civitanojn de la koŝmaro de la 1930-aj jaroj, kun ties bankaj bankrotoj kaj atendovicoj ĉe la publikaj “manĝejoj por senhavuloj”. “Neniu lando, neniu industrio elirus nedamaĝita el financa kormuskola infarkto”, ĝi decidas la 11-an de oktobro 2008.

Tri monatojn poste, ĝi taksas, ke la publika interveno sufiĉe daŭris. Kaj ĝi lanĉas ĉi tiun atentigon: ŝtatigi la bankojn “atencus al la privata proprieto”, instigus al la politika favorismo, malŝparus grandajn sumojn kaj malfavorus la privatan sektoron (la 24-an de januaro 2009). Ties propraj rekomendoj montriĝas tiam kontraŭdiraj. Unuflanke, ĝi postulas pli bonan kunordigadon, aparte ene de la eŭroareo, cele savi la bankojn kaj antaŭmalhelpi kontaĝon de la krizo de suverenaj ŝuldoj; aliflanke, ĝi kontraŭas ĉiun agon, kiu deadmonus la investantojn nutri ĉi tiun krizon spekulante kontraŭ la ŝtatoj (la 9-an de decembro 2010).

Ĝia nura propono vere kohera — krom, kompreneble, la ritaj alvokoj al la buĝeta kaj salajra rigoro — koncernas la komunigon de la eŭropaj ŝuldoj per la eŭro-obligacioj, prezentitaj kiel mirakla solvo. Sed la ideo estis depruntita de Bruegel, brusela pensfabriko prezidata ĝis 2008 de s-ro Mario Monti, la nuna prezidanto de la itala konsilio. La legantoj kutimis je pli da aŭdaco.

Maljuna simio, kiu konas ĉiujn grimacojn

LA KIALOJ DE LA KRIZO tamen restas nekompreneblaj. “Necesas mallaŭdi la homojn, kiuj direktas la sistemon, ne la sistemon mem”, persistas la gazeto, la 20-an de septembro 2010. Kelkajn tagojn antaŭe, komentante la politikan sakstraton en Usono, ĝi same invitis siajn legantojn mallaŭdi Obama prefere ol la sistemon” (la 18-an de februaro 2010). Kiam la strukturoj neniam estas konsiderataj kialoj kaj nur individuoj devas respondeci pri siaj agoj, la disdono de bonaj poentoj anstataŭas analizon: oni mallaŭdas la prezidanton de la itala konsilio Silvio Berlusconi pro lia korupto, la francan ŝtatestron Nicolas Sarkozy pro liaj tro etaj reformoj, sed oni laŭdas la sulkiĝintan kompetenton de la germana kancelierino Angela Merkel.

En oktobro 2008, kelkajn tagojn post la kraŝo de Wall Street, la semajngazeto decide asertas; “La kapitalismo estas la plej bona ekonomia sistemo, kiun homo iam ajn inventis.” Kaj ĝi aldonas: “Je pli longdaŭra perspektivo, la demando estas scii, al kiu oni atribuos ĉi tiun katastrofon.” La financa malreguligo ne povas esti kulpa, male: en januaro 2012, gazetkovrila bildo de Londono atakata de zepelinoj — aludo al la germanaj bombardoj de la dua mondmilito — ilustras la reguligo-minacojn, kiuj laŭdire pezas sur la plej granda financa centro en la mondo. “Savu la City” petegas la gazeto la 7-an de januaro 2012.

Oni multe lernas legante The Economist. Wilson, ĝia fondinto, opiniis, ke la funkcio de gazeto estas provizi fidindajn kaj klarajn informojn por ebligi al industriistoj kaj ministroj agi plene informite. Lia gazeto tiel estis la unua, kiu publikigis pograndajn prezolistojn. Hodiaŭ ĝi plu dediĉas plurajn paĝojn al ĉiaj ekonomiaj kaj financaj indikiloj: volumeno de la internaciaj transakcioj, antaŭvidoj pri la kresko de la malneta enlanda produkto (MEP), eligoj de forcejefikaj gasoj...

La londona magazino ankaŭ distingas sin per la amplekso de sia internacia raportado. Estas eble la nura semajngazeto en la mondo kapabla zorgi, en la sama numero, pri la interreta komerco en Ĉinujo, la dolar-pumpilo de Las Vegas, la “pac-intertraktaĵoj” en Mez-oriento, la viv-serĉado sur Marso, nova art-muzeo en Kataro kaj nekonata sudafrika esploristo manĝita de krokodilo. The Economist ĉiam havis enciklopediajn ambiciojn, kiel atestas la longa titolo, kiun ĝi donis al si en 1845 por profiti el la fervoja sukceso: The Economist, komerca semajngazeto, gazeto de la bankistoj kaj gazeto de la relo. Politika, literatura kaj ĝeneralista magazino. Dum granda parto de ĝia historio, ĉi tiu nomo estis preskaŭ tiom longa kiom la gazeto mem: nur kvindek paĝoj en la 1920-aj jaroj, kaj nur dekdu en la 1940-aj, kiam oni suferis pro papermanko. Hodiaŭ, ekzemplero ampleksas proksimume centon da paĝoj. La abundo de temoj kompreneble kuniras kun ties rapida traktado: escepte de kelkaj specialaj enketoj, la artikoloj estas rimarkinde mallongaj.

Vort-ŝparema, la prozo de la gazeto tamen lasas travidi certan arogantecon, aparte kontraŭ tiuj, kiuj ne dividas ĝian ŝaton por pura kaj malmola liberalismo. La fama usona ekonomikisto Paul Krugman spertis ĝin. Kvankam ne suspektebla pri kontraŭkapitalismo, li estas volonte priskribata per ĉarmaj epitetoj: “krude keynes-ista”, “obstinega aktivulo”, “popola heroo de la usona maldekstro en sia ebura turo”, “la Michael Moore de la pensantaj homoj” (13-an de novembro 2003).

Male al la protest-movado kontraŭ la Monda Organizo pri Komerco (MOK) de la fino de la 1990-aj jaroj, taksata “stulta, egoisma” kaj asimilita al “provo malriĉigi la sojlolandojn per protektismo”, Okupu Wall Street trafis la indulgon de The Economist. Ties plendmotivoj estas laŭ la gazeto “legitimaj kaj enradikiĝintaj”, ĉar ili celas reale “la trodikan ŝtaton”, kaj sufiĉus “liberaligi la ekonomion” por kontentigi la movadon. Ne certas, ke la tendumantoj de Zuccotti Park kaj de la Puerta del Sol rekonos sin en ĉi tiu portreto.

Kiam malkontentuloj invadas la stratojn, The Economist ĝenerale emas vidi en tio nur junularan agitadon. Pro tio la evidenta fuŝo de ĝia pritraktado de la tunizia revolucio: ĝi iom rapide konkludis, ke malplimulto da studentoj kaj sindikatistoj havas neniun ŝancon renversi la prezidanton Zine El-Abidine Ben Ali (la 6-an de januaro 2011). Tiu prezidanto estis laŭdata pro siaj grandaj “koncedoj” fronte al la “pacaj homamasoj”, kiam oni jam nombris du cent tridek kvar mortintajn manifestaciantojn (la 26-an de februaro 2011).

La plej ŝatata semajngazeto de la ekonomiaj elitoj havas malmulte da simpatio por tiuj de la universitato. Ĝiaj kritikoj estas kelkfoje firme apogitaj: raportaĵo priskribis en 2011 la malfirman kondiĉon de la usonaj diplomitoj, ekspluatataj de siaj propraj institucioj por malmultekoste verki prestiĝo-raportojn laŭdantajn la sukces-kvotojn de la universitatoj je ekzamenoj, la lastajn tendencojn de iliaj doktoriĝo-esploroj, ktp. Sed The Economist konkludis, ke necesas, ne pli bone financi la superan instruadon, por krei stabilajn postenojn, sed ja malpliigi la nombron de doktoriĝantoj (la 16-an de decembro 2010). Kvar jarojn antaŭe, ĝi mokis la “heredantojn de Derrida kaj Foucault”, kiuj, kiam ili ne perdas sian tempon verkante pri temoj “malklaraj” kiaj “malkonstruado”“intersemiotiko”, multobligas esplorlaborojn dediĉitajn al ... The Economist (la 16-an de decembro 2004).

La kontraŭintelektismo ŝajne restas sekura valoro, se juĝi laŭ freŝa referenco al la filozofo Louis Althusser, kies vivo kaj verko estis resumitaj en formulo: “freneza marksisto murdisto de virino*” (la 12-an de aŭgusto 2010).

* La filozofo (1918-1990) strangolis sian edzinon en 1980.
Plurisma parentezo

ĈU THE ECONOMIST vere enkarnigas ĉi tiun idealan miksaĵon de ekonomia, socia kaj politika liberalismo, kiun ĝia ĉefredaktoro, Micklethwait, senĉese laŭdas ĉe la usona publiko? La gazeto ŝajne ne rimarkis, ke la komerc-libereco antaŭis la sociajn kaj demokratajn liberecojn, por la konkero de kiuj la popoloj kelkfoje pagis fortan prezon. Kaj la libermerkato, kiun ĝi laŭdegas, ne ĉiam igis la ekonomion pli efika nek pli humana; ĝi estis tre malproksime de tio. James Wilson estis aktivulo kontraŭ la komerca bojkoto de la sklavismaj ŝtatoj, pro tio, ke tia ago malutilus al la britaj konsumantoj, same kiel al la sklavoj mem. Li poste rekomendis pli da liberalismo por savi Irlandon travivantan malsategon*. Post kiam tiu solvo malsukcesis, The Economist admonis la irlandanojn pro sia sendankemo kaj rekomendis pli severan subpremon.

* Vd Ibrahim Warde, “Quand le libre-échange affamait l’Irlande”, Le Monde diplomatique, junio 1996.

La liberala filozofio senobstakle devas regi la ekonomion, sed ĝi toleras kelkajn esceptojn sur la politika kampo. Bagehot aprobis la puĉon de Napoleono la 3-a en 1851, taksante la francan pensmanieron “ekscitebla, ŝanĝanta, malprofunda, tro logika, nekapabla kompromisi”, nekongrua kun la parlamentaj ĉarmoj de la angla modelo*. Ĉi tiu malfido al Francujo restas aktuala, ĉar, dum la prezidanta kampanjo de la printempo 2012, The Economist priskribis la kandidaton François Hollande kiel “danĝeran homon”, kapablan “multe malutili”, movitan de “profunda malinklino al la entrepren-mondo”, dum la socialista partio, daŭre “nereformita”, revas konduki la landon al “disiĝo” de Germanujo (la 28-an de aprilo).

* The Collected Works of Walter Bagehot, Oxford University Press, 1986, vol. 4, paĝo 81.

Bagehot montris similan klarvidon en la komenco de la usona enlanda milito. Unue tentita interveni, li laŭdis la sendependiĝan deklaron de la sudistaj konfederaciitoj en 1860, neante, ke sklavismo ludis rolon en la konflikto kaj ĝojante pri la divido de la lando en du entoj “malpli agresemaj, malpli insolentaj kaj malpli incitiĝemaj” — kaj precipe pretaj vendi sian kotonon malplikoste al la fadenfabrikoj de Manĉestro*.

* Vd la eldonaĵojn de la 19-a de januaro 1861, 29-a de junio 1861, 28-a de septembro 1861 kaj 11-a de julio 1863.

Malgraŭ kelkaj tordoj al sia liberalisma kredo, The Economist restis fidela, dum la tuta 19-a jarcento, je tri ŝlosilaj principoj: trudi libermerkaton, akcepti kelkajn socialajn reformojn por malvarmigi la revolucian febron, certigi pacon sur la kontinento.

Ekde la dua mondmilito, la gazeto konsentas ĝisdatigi sian ideologian korpuson. En 1940, pluraj artikoloj komprenigas, ke ĝi povus toleri la Providenco-ŝtaton; tio estas maniero koncedi, ke la liberalismo laŭ James Wilson ne plu estas ŝatata. En esearo publikigita okaze de la centjariĝo de la gazeto, en 1943, la tiama direktoro, Geoffrey Crowther, montriĝas akordiĝema: la ekonomia seninterveno, li diras, estigas malegalecojn kaj malsekurecon, kiujn nur publika interveno povas korekti. Sed The Economist tamen ne iĝas pro tio socialisto. Ne “pro iliaj celoj, sed pro la rimedoj per kiuj ili esperas ilin atingi”*. Ĉi tiu doktrina grandanimeco ebligos al la gazeto pliriĉiĝi per larĝa gamo de talentoj kaj opinioj. Pluraj kontraŭnaziaj rifuĝintoj aliĝas al la redakcio, inter kiuj — paradokse — du marksistaj intelektuloj, la historiisto Isaac Deutscher kaj la verkisto Daniel Singer. La plurisma parentezo fermiĝas jam en la 1960-aj jaroj, kaj la gazeto denove iras sian dekstran direkton.

* The Economist, 1843-1943 :A Centenary Volume, Oxford University Press, 1944, paĝoj 13-15.

Hodiaŭ la sociala modelo heredita de la postmilita epoko estas rigardata kiel obstaklo al kresko, do mortigenda malamiko. La sindikatoj estas la unuaj celitoj. En 2011, The Economist klarigis, ke, por forigi la ŝtatbuĝetan deficiton de Britujo, ne sufiĉas prokrasti la emeritaĝon de la ŝtatfunkciuloj kaj redukti iliajn pensiojn; la “milito kontraŭ la sindikatoj de la publika funkcio” ankaŭ trudas pliajn produktivec-kreskojn kaj ĝeneraligon de flekseblaj aŭ parttempaj kontraktoj (la 6-an de januaro 2011). Antaŭ kvindek jaroj, tia skribaĵo estintus nepensebla.

Tamen, estas rilate al la eksterlanda politiko, ke la ŝanĝo de la gazeto estis plej notinda. Fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a, ĝian subtenon al la brita imperio diktis singardemo pli ol ŝovinismo. Laŭokaze, ĝi ne hezitis batali kontraŭ Cecil Rhodes, la fondinto de Rodezio, aŭ Neville Chamberlain, estonta ĉefministro, al kiuj ĝi riproĉis ruinigi la landon per siaj koloniaj elspezoj. De 1919 ĝis 1939, la gazeto senĉese advokatas la plifortigon de la Ligo de Nacioj, kun Germanujo, Sovetunio kaj Usono*. En 1956, kiam ĝi mallaŭdas la franc-britan invadon ĉe la Sueza kanalo, estas ne tiom pro malŝato al imperiaj implikaĵoj, kiom pro respektego al Usono, kiu kontraŭis la ekspedicion*.

* Samperiode la magazino publikigas cent kvindek artikolojn postulantajn pli bonan komunan sekurecon kaj bremsilojn por la armila-konkurado. Graham Hutton, “The Economist and foreign affairs”, en The Economist, 1843-1943, citita.
* Vd la gazeton de la 6-a de oktobro 1956.

Ek de tiam, la enviciĝo malantaŭ Usono estos la nova orientiĝo. Unu post alia, la respondeculoj de la gazeto aklamos ĉiun armean operacion de la Blanka Domo, en Vjetnamo same kiel en Irako, en eksa Jugoslavio kiel en Afganujo. The Economist neniam traktis s-ron Barack Obama pli respeketeme ol kiam tiu ĉi sendas helpotrupojn en Kabulon aŭ mortigajn robotaviadilojn en Pakistanon. Eĉ pri la irana kaj nordkorea dosieroj, ĝi poziciiĝas sur la malmola linio de la usona administracio, incitiĝante pro laŭ ĝi tro malkuraĝaj kaj burokratiaj Unuiĝintaj Nacioj.

La raportado pri Latinameriko suferas similan partiecon, precipe en la landoj regataj de maldekstro, kaj aparte en Venezuelo. De 1998, ĝia prezidanto, s-ro Hugo Chavez venkis en dek tri el la dek kvar naciaj balotoj en kondiĉoj kontentigaj laŭ la observantoj; malgraŭ tio, The Economist ne ĉesas agiti la“timon, ke Venezuelo pli kaj pli rapide englitos al diktaturo” (la 23-an de septembro 2010, 5-an de januaro 2012). Kiuj estas ĝiaj fontoj? La sama opozicio kaj la samaj privataj amas-informiloj, kiuj kun la subteno de Usono instigis la malsukcesan puĉon de 2002.

Alia indikilo pri komuna vidpunkto kun la usona diplomataro estas la reago de la gazeto al la riveloj de WikiLeaks kaj al la afero Julian Assange. Anstataŭ kapti sian ŝancon kaj deklari sin favora al granda liberala afero, la inform-libereco, ĝi preferas defendi la rajton de Vaŝingtono puni tiujn, kiuj rivelas ties sekretojn, ĉu ili estas aŭ ne “interretaj jakobenoj” gvidante “sektojn” (la 9-an de decembro 2010).

Iel ĝi religiĝis kun la liberalismo de sia juneco. Koncerne la rolon de la ŝtato, la ne erarebla saĝo de la merkatoj kaj la danĝeroj de kontestado, ĝiaj pozicioj ne vere malsamas de tiuj, kiujn jam martelis ties grandaj viktoria-epokaj ĉefartikolistoj. Kun tamen eta diferenco, ĉar hodiaŭ ili esprimiĝas pli nerekte. Liberalismo ŝanĝiĝis, kiel pruvas la alianco kun la usonaj interesoj. Liberigita de la akuzo pri ŝovinismo, la gazeto entuziasmiĝas por militaj kampanjoj, kies pravigoj, ĉu homhelpaj, patriotaj aŭ ekonomiaj, estus aspektintaj ege suspektindaj en la tempo de la brita dominado. Ĝia nuna direktoro, formita en la usonaj bankoj, estas pura produkto de tiu nova editora kulturo, kie miksiĝas la liberalismo de la trankvilaj tagoj kaj ties hodiaŭa varianto.

Forta pro pli ol unu kaj duono jarcento, la standardo-portanto de la dominanta ekonomio estas legata tra la tuta terglobo — escepte en Afriko. Jen imperio multege pli vasta ol tiu de ties anglaj prapatroj.

Alexander ZEVIN

Sistemo, kiu malutilas al ekonomio kaj al ĝenerala intereso

Konkuro por patentoj, premio al fuŝado

Venko dolĉa-maldolĉa de la kompanio Samsung en la jura konflikto kun Apple: la brita justico juĝis, ke ĝia tabulet-komputilo ne plagiatas tiun de la pom-marko, ĉar ĝi ne estas “same agrabla”. La “milito de patentoj” tamen daŭros, englutante milionojn da dolaroj, pretekstante protekti la novigon. Sed ĉu ne ekzistas aliaj rimedoj por stimuli inventadon de utilaj aferoj?

MEZE de ekonomia krizo senprecedenca de la dua mondmilito, la kandidatoj por la usona prezidanta elekto konkure same aŭdacas por garantii la restarton de la ekonomio. Financo, novaj teknikoj, impostado, ekologio: ne mankas proponoj. Unu institucio, tamen, estas de ili pretervidata, kvankam ĝi konsistigas unu el la ĉefaj malhelpoj por la relanĉo: la patento-sistemo.

La hodiaŭa funkciado de tiu sistemo estas simpla: la registaro atribuas la monopolon de produkto aŭ de procedo al ĝia inventinto por specifa periodo. Origine, ĉi tiu protekto celis stimuli la kreemon de entreprenoj kaj de homoj. Ne kontestebla fonto de motivigo, ĝi akompanis grandan nombron de rimarkindaj inventoj. Tamen, la perspektivo profiti monopol-situacion ankaŭ favoras oportunistajn sintenojn, sen la plej eta socia valoro. Kaj ju pli la profitoj anonĉiĝas gravaj, des pli ĉi tiu sinteno disvastiĝas.

En la farmacia sektoro, ekzemple, la kosto de la patentoj plipezigas la fakturon de la repagitaj medikamentoj je preskaŭ 300 miliardoj da dolaroj jare (tio estas 244 miliardoj da eŭroj, aŭ iom malpli ol 2% de la usona malneta enlanda produkto (MEP)). Sed estas ne nur tio: la disponaĵo, supozata motoro de la novigo, estas plej ofte karakterizata per ĝia malutila efiko al la sano de la malsanuloj. La industrio de la repageblaj medikamentoj multe suferas pro la serĉado de monopolo-rentoj, ĉar neniu regularo enkadrigas la prezfiksadon fare de la patento-posedantoj. Medikamentoj do povas esti vendataj plurajn centojn da dolaroj, dum ili kostus nur frakcion de tiu sumo sur vere libera merkato. En plej ekstremaj kazoj, kiel ekzemple pri la novaj medikamentoj kontraŭ maloftaj formoj de kancero, okazas, ke prezoj preterpasas mil dolarojn.

Rekta konsekvenco de tiu mekanismo: la grandega abismo inter la prezo kaj la kosto rezervas por la plej riĉaj la aliron al iuj molekuloj, kiuj, sen patentoj, povus esti aĉeteblaj de ĉiuj. Kaj eĉ kiam la malsanuloj havas asekuron, ricevi la repagon de iuj medikamentoj ege multekostaj estas ofte vera defio, aŭ konsistigas tempo- kaj energi-perdon tre bedaŭrindan por grandaj malsanuloj kaj iliaj familioj.

Nur jura armilo

LA ESPERO certigi al si bonajn rentojn povas ankaŭ konduki iujn farmaciajn kompaniojn esti tro optimistaj kiam ili garantias la sendanĝerecon kaj efikecon de siaj produktoj. Freŝa ekzemplo estas Vioxx, tre uzata medikamento kontraŭ artrito, pri kiu oni nun scias, ke ĝi povus esti danĝera por homoj suferantaj pri kormalsano.

Fine, la patento-sistemo instigas la firmaojn koncentri siajn esplorojn al produktoj, kiuj povas esti protektataj. La 20-an de marto 2012, la New York Times malkaŝis, ke aspirino povas redukti je 30% la ŝancojn evoluigi gravan kanceron*; la morgaŭon, la sama ĵurnalo publikigis artikolon pri la traneksama acido, molekulo kapabla tre rapide malpliigi la sangelfluon. En ambaŭ kazoj, ĉar la kosto de esploroj ne povis esti kompensata per rento ligita al patento, la farmacia industrio ignoris tion, kio estus povinta konsistigi gravan antaŭeniron por medicino.

* Roni Caryn Rabin, “Studies link daily doses of aspirin to reduced risk of cancer”, The NewYorkTimes, 20-a de marto 2012.

En aliaj sektoroj de ekonomio, aparte tiu de la novaj teknikoj, ne maloftas, ke la patentoj estas uzataj precipe por nutri multekostajn jurajn batalojn, sen iu ajn novigo, sed nur celantaj esti armiloj por elimini la konkurantojn. Tiel, Google antaŭ nelonge aĉetis Motorola Mobility kontraŭ 12,5 miliardoj da dolaroj (proksimume 9,8 miliardoj da eŭroj) cele posedi ties tre multnombrajn patentojn. Se kredi la fakan gazetaron, la giganto de la Interreto interesiĝas pri tiu trezoro, nur ĉar ĝi utilos al li okaze de procesoj kontraŭ liaj konkurantoj*.

* Marguerite Reardon, “Google just bought itself patent protection”, 15-a de aŭgusto 2011, www.cnet.com.
Alimaniere financi la novigon

FIRMAOJ KIAJ Apple, Samsung aŭ Google ja kutimas ataki unu la alian pro malrespekto de patento je ĉiu lanĉo de nova produkto. Kiucele? Gajni la ordonon de juĝisto kiu prokrastigu plursemajnojn — eble eĉ plurajn monatojn — la surmerkatigon: tre utila tempo por provi akiri kelkajn“merkat-partojn”. Iom malfrua en la patento-konkurado, ĉar ĝi posedis ja malpli da ili ol siaj konkurantoj, Google de nun, danke al la aĉeto de Motorola Mobility, devus ja malpliigi sian malfruon.

Plej multaj inventoj bezonas neniun specifan protekton. Esti je origino de novigo en aktiv-kampo plenkreskanta donas sufiĉe da avantaĝoj, tiel ke senutilas aldoni al ĝi juran monopolon. En tiuj kondiĉoj, kial oni ne interesiĝu pri la aliaj mekanismoj disponeblaj por stimuli kreemon?

Ĉar ekzistas aliaj rimedoj por financi novigon*. Joseph Stiglitz, premiito de la Banko de Svedujo pri ekonomikaj sciencoj memore al Alfred Nobel, same kiel aliaj fakuloj proponis rekompenc-sistemon, fare de la registaro, kiu reaĉetus la patentojn ligitajn al medikamentoj kaj relokos ilin en la publikan sektoron. Oni ankaŭ povus konsideri gravan kreskon de la publikaj rektaj investoj por la esplorado, kies ĉiuj rezultoj kaj malkovroj tiam dependus de la publika sektoro. La usona registaro investas ekzemple ĉiujare 30 miliardojn da dolaroj (proksimume 24 miliardoj da eŭroj) en la biomedicina esplorado tra la Naciaj Saninstitutoj (National Institutes of Health), kies studoj ĝuas tutmondan famon kaj rezutigis atribuon de pluraj Nobel-premioj. Estos facile trovi, por ĉiuj industrioj, apartajn adaptitajn aranĝojn.

* Vd Hervé Le Crosnier, “Elinor Ostrom ou la réinvention des biens communs”, Puces savantes, 15-a de junio 2012, http://blog.mondediplo.net.

Aperinta en la 15-a jarcento, la patento-sistemo ne plu respondas al la ekonomio de la 21-a jarcento. Ne sukcesi ĝin reformi povus kosti tre multe.

Dean BAKER

Tento de la plej granda malbono

Kion Obama farus el dua mandato de usona prezidanto, post esti ne plenuminta la promesojn de la unua? Refoje, sistemo firme ŝlosita de du partioj, kiuj konkuras per siaj favoroj al la afermondo, devigos milionojn da usonanoj rezignacie elekti inter la malbono kaj la plej malbono.

LA USONA financa gangreno kaŭzis mondan ekonomian krizon, kies rezultoj estas konataj: malkresko de dungoj, bankroto de milionoj da proprietuloj de nemoveblaĵoj, malfortiĝo de la sociala protekto. Tamen, kvin jarojn poste, pro la efiko de stranga paradokso, neniu povas tute ekskludi, ke en la Blankan Domon venos homo, s-ro Willard Mitt Romney, kies eksterordinaran riĉaĵon li akiris per spekula financo, per delokado de laborlokoj kaj per la (impostaj) ĉarmoj de la Kajman-Insularo. La fakto ke li elektis la parlamentanon s-ro Paul Ryan kiel respublikanan kandidaton por la vicprezidanteco ebligas vidon al tio, al kio Usono povus simili, se venontan novembron la elektantoj cedus al la tento de la plej granda malbono. Dum s-ro Barack Obama jam akceptis planon por redukti la buĝetan deficiton, kiu amputas la socialajn elspezojn sen altigi la “nenormale malaltan” nivelon de la impostoj por la altaj enspezoj,[Vd “Ĉantaĝo en Vaŝingtono”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2011], s-ro Ryan juĝas tiun demokratan kapitulacon tute nesufiĉa. Lia programo, al kiu s-ro Romney aliĝis kaj kiun la Ĉambro de Reprezentantoj [la Kongreso] (kun plimuto de respublikanoj) jam decidis, reduktus plian fojon la impostojn je 20 elcentoj; ĝi samtempe altigus la elspezojn por la armeo, kaj fine ĝi dekonigus la parton de la buĝeta deficito en la usona malneta enlanda produkto. Kiel s-ro Ryan esperas realigi tian sukceson? Per tio, ke li sufiĉe rapide cedas la esencan parton de la civilaj taskoj de la ŝtato al la privata sektoro aŭ al la karitato. Tiel la buĝeto por kovri la medicinajn elspezojn por la malriĉuloj estos reduktita je 78 elcentoj* Ekde la komenco de la lasta jaro s-ro Obama aplikas politikon de malabundo same senefika kaj kruela en Usono kiel aliloke. Jen li gratulas sin pro (maloftaj) bonaj ekonomiaj novaĵoj, kiujn li metas sur la konton de sia prezidanteco, jen li imputas la malbonajn (ekzemple la situacion de la dungoj) al la parlamenta blokado fare de la respublikanoj. Ĉar tia dialektiko verŝajne ne kapablas remobilizi lian elektantaron, la usona prezidanto kalkulas ke la timo antaŭ la dekstra radikalismo de siaj kontraŭuloj certigos al li duan mandaton. Sed kion li farus per ĝi, post kiam li ne plenumis la promesojn de la unua, kaj dum la kongreso, kiu estos elektita venontan novembron, estos ankoraŭ pli dekstra ol tiu, kiun li renkontis, kiam li prezidantiĝis por la unua mandato? Refoje, sistemo firme ŝlosita de du partioj, kiuj konkuras je favoro al la afermondo, devigos milionojn da usonanoj senkuraĝigitaj de la moleco de sia prezidanto tamen revoĉdoni por li. Ili do, kiel kutime en Usono, rezignacie elektos inter la malbono kaj la plej granda malbono.

* Vd David Wessel: Ryan reflects arc of GOT fiscal thinking “The Wall Street ...”http://www.monde-diplomatique.fr/20....

Ilia juĝo tamen ne estos sen sekvoj aliloke: la venko de respublikana partio decidita neniigi la socialŝtaton, indignita de la helpsistemo instalita kaj movata de la kristanaj fundamentistoj, kaj dum la malamo kontraŭ la islamo paranojigas tiun partion, entuziasmigus eŭropan dekstrularon, kiun tiaj tentoj tiklas.

Serge HALIMI.

Varma aŭtuno

Kvazaŭ la someraj ferioj estus forgeso-mantelo dispelanta la brutalecon de la krizo, la amaskomunikiloj provis distri nin per egaj dozoj da kolektiva brutigo: eŭropa futbala ĉampionumo, Olimpikoj, someraventuroj de “famuloj”, ktp. Ili volas igi nin forgesi, ke nova salvo da fortranĉoj proksimiĝas kaj ke la dua financa savboato por Hispanio estos, el sociala vidpunkto, eĉ pli kor-prema... Sed ili ne sukcesis. Inter alie, ĉar la aŭdacaj alarmaj signaloj de Juan Manuel Sánchez Gordillo* kaj la Sindicato Andaluz de Trabajadores [Andaluza Laborista Sindikato, SAT] detruis la sorĉon kaj tenadis viva la socian alarmon. La aŭtuno estos varma.

* Juan Manuel Sánchez Gordillo, hispana politikisto kaj urbestro de Marinaleda (Sevilla, Hispanio). En aŭgusto 2012, sciiginte la amaskomunikilojn, li kune kun anoj de la Andaluza Laborista Sindikato ŝtelis manĝo-varojn el du superbazaroj. Li difinis sian agon kiel “neeviteblan eksproprietigon” kaj klarigis, ke oni donacos la varojn al manĝejo por malriĉuloj de neregistara helporganizo [noto de Le monde diplomatique en Esperanto]

La politikistoj sugestias la civitanojn, por ke tiuj ĉiam timu, kaj tiamaniere povi superregi ilin, restrikti iliajn rajtojn kaj limigi la individuan liberecon. Ni vivas tre danĝeran epokon, ĉar la konsekvencoj de ĉio tio influas nian ĉiutagan vivon: oni ripetadas al ni, ke ni devas teni la laborpostenon, ke ni devas konservi ĝin malgraŭ la malbonaj laborkondiĉoj kaj la necerteco, ĉar tiel oni perlaboros monon por povi elspezi ĝin... Timo estas tre potenca metodo de socia superregado. Dum publika pasintaŭgusta debato* kun la filozofo Zygmunt Bauman ni samopiniis pri la bezono trarompi la regantan pesimismon en nia socio seniluziigita pri la tradicia politikumado. Ni devas ĉesi esti izolitaj individuoj kaj iĝi agantoj por ŝanĝo, socialaj aktivuloj interkonektitaj. “Ni havas la devon ekregi niajn proprajn vivojn” — asertis Bauman —. Ni travivas epokon de grava necerteco, en kiu la civitano ne vere scias, kiu regas, kaj tio igas nin perdi fidon al politikistoj kaj tradiciaj institucioj. Tio efikas sur la popolon kiel konstanta situacio de timo, de necerteco...

* Kadre de la Sociala Forumo organizita ene de la Festivalo Rototom Sunsplash en Benicàssim (Castellón, Hispanio) de la 16a ĝis la 23a de aŭgusto 2012. www.rototomsunsplash.com/es

Se la civitano ne plu scias, kiu regas, tio okazas pro tio, ke disduiĝis povo kaj politiko. Ĝis antaŭ nelonge politiko kaj povo iris man-en-mane. En demokratia sistemo, tiu kandidato politike konkerinta, en balotado, la plenuman povon estis la sola tute legitime rajtanta uzi (aŭ delegi) ĝin. Nuntempe, en la novliberala Eŭropo, ne plu estas tiel. La balota sukceso de prezidanto ne certigas al li la realan povon: super la politika reganto troviĝas (krom Berlino kaj Angela Merkel) du superaj povoj ne elektitaj, kiujn la politika reganto ne regas kaj kiuj trudas al li lian kondutmanieron: la eŭropa teknokratio kaj la financmerkatoj.

Ĉi tiuj du instancoj trudas siajn planojn. La eŭrokratoj postulas blindan obeon al la traktatoj kaj al la eŭropaj mekanismoj, kiuj estas, laŭ siaj genoj, novliberalaj. Siaflanke la merkatoj punas ĉiun sendisciplinaĵon deturniĝantan de la ultraliberala ortodokseco. Tiel do, kaptita meze de tiuj du rigidaj bordoj, la politik-rivero fluas devige en unusolan direkton sen apenaŭa marĝeno por manovri. Tio estas: sen povo.

“La tradiciaj politikaj institucioj estas malpli kaj malpli kredindaj — diris Zygmunt Bauman —, ĉar ili ne helpas solvi la problemojn, en kiuj subite la civitanoj vidas sin envolvitaj. Estiĝis kolapso inter la demokratiaj sistemoj (tio, kion la popolo voĉdonis) kaj la altrudaĵoj de la merkatoj englutantaj la socialajn rajtojn de la homoj, iliajn fundamentajn rajtojn”.

Ni atestas la grandan batalon de la Merkato kontraŭ la Ŝtato. Ni atingis punkton, en kiu la Merkato, en sia totalisma ambicio, volas superregi ĉion: ekonomion, politikon, kulturon, socion, individuojn... Kaj nun, en societo kun la amaskomunikiloj funkciantaj kiel ĝia ideologia ilo, la Merkato deziras renversi la konstruaĵon de socialaj atingoj, tion, kion ni nomas “sociala ŝtato”.

Io fundamenta estas en risko: la egaleco de ŝancoj. Ekzemple oni silente privatigas (t.e., oni transdonas al la merkato) la instruadon. La fortranĉoj kreos publikan instruadon malalt-nivelan, en kiu la laborkondiĉoj estos strukture malfacilaj kaj por la instruistoj kaj por la lernantoj. La publika instruado havos pli kaj pli da malfacilaĵoj por favori la junulojn de humila deveno. Kontraŭe, la privata instruado por riĉaj familioj probable spertos grandan progreson. Denove kreiĝos privilegiitaj sociaj tavoloj atingontaj la rego-postenojn en la lando. Kaj aliaj sociaj tavoloj, duarangaj, atingontaj nur la obeo-postenojn. Estas netolereble.

Tiusence la krizo probable funkcias kiel la “ŝoko”, pri kiu parolas sociologino Naomi Klein en sia libro La doctrina del shock [La doktrino de la ŝoko]*: oni utiligas la ekonomian katastrofon por realigi la planon de novliberalismo. Kreiĝis mekanismoj por gvati kaj kontroli la naciajn demokratiojn, por povi apliki (kiel okazas en Hispanio kaj okazis antaŭe en Irlando, Portugalio kaj Grekio) sovaĝajn alĝustig-programojn supervidatajn de nova aŭtoritato: la triopo konsistanta el Internacia Monfonduso, Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Centra Banko; nedemokratiaj institucioj, kies membrojn ne elektas la popolo. Institucioj ne reprezentantaj la civitanojn.

* Naomi Klein, La doctrina del shock. El auge del capitalismo del desastre, Paidós, Barcelono, 2007.

Kaj tamen tiuj institucioj — kun la apogo de amaskomunikiloj obeantaj la interesojn de ekonomiaj, financaj kaj industriaj premgrupoj — havas la taskon krei la regad-instrumentojn por redukti demokration al teatro el ombroj kaj ŝajnoj, kun la bonvola kompliceco de la grandaj partioj en la registaro. Kiu diferenco estas inter la fortranĉo-politiko de Rodríguez Zapatero kaj tiu de Mariano Rajoy? Tre malmulta. Ambaŭ servutule kliniĝis antaŭ la financaj spekulantoj kaj blinde obeis la eŭrokratajn ordonojn. Ambaŭ detruis la nacian suverenecon. Neniu el ambaŭ prenis ajnan politikan decidon por bremsi la senraciecon de la merkatoj. Ambaŭ konsideris, ke, ĉe la altrudoj de Berlino kaj la atakoj de spekulantoj, la sola solvo — simile al antikva kaj kruela rito — estas la forofero de la popolo, kvazaŭ turmentado al socioj povus trankviligi la avidon de la merkatoj.

En tia kunteksto, ĉu la civitanoj havas la eblecon rekonstrui la politikon kaj regeneri la demokration? Sendube. La socia protestado ne ĉesas vastiĝi. Kaj la socialaj rajto-postulaj movadoj multobliĝos. Provizore la hispana socio ankoraŭ pensas, ke la krizo estas akcidento kaj ke la situacio baldaŭ revenos al sia antaŭa stato. Temas pri fatamorgano. Kiam la socio konsciiĝos, ke tio ne okazos kaj ke ĉi tiuj alĝustigoj ne estas “krizo-devenaj” sed strukturecaj, ke ili venis por resti definitive, tiam la socia protestado probable atingos gravan nivelon.

Kion postulas la protestantoj? Por nia amiko Zygmunt Bauman estas klare: “Ni devas konstrui novan politikan sistemon ebligantan novan viv-modelon kaj novan kaj veran demokration de la popolo. Kion do ni atendas?”

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, septembro 2012.

La sekreta mondo de la Komunista Partio de Ĉinujo

“Post la kongreso”... ĉiu intervju-peto kun la ĉinaj gvidantoj rezultigas tiun respondon — sed tio ne malhelpas neformalajn renkontiĝojn. Kio okazas malantaŭ la ruĝaj muroj de la sidejo de la komunista partio, tute proksime de la Malpermesita Urbo?

EN LA KVARTALO Weigongcun, sur la larĝa trotuaro, kiu ligas Renmin Daxue — la Popol-Universitato, unu el la plej maljunaj en Pekino — al la samnoma metrostacio, la urba gvidantaro instalis elektronikan aparaton, kun tuŝekrano kaj interaga sistemo, ebligantan trovi sian vojon en la urbo.Sur la flankoj de tiu aparato, ruĝe afiŝiĝas disvolviĝantaj tekstoj de la komunista partio de Ĉinujo (KPĈ), kun videblaj falĉilo kaj martelo, kaj fotoj de meritaj laboristoj kaj modelaj gvidantoj. Ĉu la pinto de teknologio por trovi sian vojon en la komunista politiko? Estas ne verŝajne, ke la multaj studentoj, ofte plej laŭmode vestitaj — en ĉi tiu junia monato, seksalloga ŝorto aŭ minijupo por la knabinoj, striktaj ĉemizoj aŭ T-ĉemizoj kun anglaj surskriboj por la knaboj — kaptas la mesaĝon. Tiel estas Ĉinujo, kie la plej senbrida moderneco kunestas kun la plej arkaikaj metodoj.

La 18-a kongreso de la KPĈ, kiu okazos “iam dum la dua semestro 2012” laŭ la oficiala komuniko, spegulas ĉi tiun paradokson. La ununura partio, kiu regas la landon de 1949, imagis sistemon por la renovigo de la centraj direktoraroj. La plej altaj respondeculoj de la organizo kaj de la ŝtato (la ĝenerala sekretario, kiu estas ankaŭ prezidanto de la Respubliko, la ĉefministro kaj la prezidanto de la Popola Nacia Asembleo) rajtas plenumi nur du mandat-periodojn, kaj ne rajtas regi pli ol dek jarojn. La aĝlimo por la membroj de la naciaj instancoj (Centra Komitato, Politika Buroo, Konstanta Komitato) estas fiksita je 68 jaroj.

En la jaro 2012 do okazos unu el la plej grandaj gvidanto-ŝanĝoj iam ajn okazintaj en lando sin proklamanta komunisma. El la naŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo (KKPB)*, la kerno de la ĉina povo, sep estos anstataŭataj; 60 ĝis 65% el la membroj de la Centra Komitato devos ankaŭ cedi sian lokon. Laŭ kiuj kriterioj estos elektitaj la novaj? Tio restas sekreto. Memorigante la morojn de la epoko de la Malpermesata Urbo, la heredado sine de la KPĈ prepariĝas en plej strikta sekreto, pere de mallumaj povoludoj, de makiavelaj intrigoj, fidelec-promesoj kaj malnoblaj atakoj.

* Post la kongreso, la KKBP povus esti reduktita je sep, aŭ male plilarĝigita ĝis dekunu membroj.

Je pli ol du mil kilometroj de tie, en Kantono, Yuehui (kiun ni nomos tiel por eviti al ŝi problemojn), kun drelika ŝorto, silka ĉemizo, longaj haroj kaj zorga ŝminkado, similas al ĉiuj junuloj de la meza klaso, trankvilaj en sia vivo, facile diskutantaj. Kiam ŝiaj amikoj rifuzas paroli pri politiko, Yuehui hezitas, sed rapide akceptas diskuti.

Ŝia patrino estas instruistino, ŝia patro ŝtatfunkciulo, ŝi finstudas juron (magistro-nivele) en la prestiĝa Sun Yat-sen-universitato, kie ni renkontas ŝin. Same kiel siaj gepatroj, ŝi estas komunisto. “La partio estas speco de amikaro, reto por sukcesi, ŝi tuj klarigas. Iel kvazaŭ profesia asocio.” Tio do estas asekuro, kiu helpos ŝin trovi la bonan postenon, kun garantiita promocio. Post paŭzo, ŝi ruĝiĝante aldonas: “Mi revis fariĝi komunisto de mia adoleskiĝo.” Same kiel la plimultaj junaj ĉinoj, ŝi estis membro de la junulara organizaĵo. “Kiam la gvidantoj de la partio elektis min ĉar mi estis tre bona lernantino, mi estis tre feliĉa, ŝi diras kun brilaj okuloj. Estis kvazaŭ rekompenco; festo.”

Kvin jarojn poste, la entuziasmo malaperis. “Se mi devus rekomenci, mi ne farus ĝin. Tio kreas multajn devigojn. Mi devas iri al multaj kunvenoj, kio postulas tempon, kaj mi havas multajn aliajn interesojn.” La baz-organizaĵoj, kutime dormantaj, estis en la lastaj monatoj tre aktivaj, pro la eksplodo kaŭzita de la eksigo de fama gvidanto, s-ro Bo Xilai, kiu klare aperigis dividojn sine de la KPĈ. “Sed precipe, ŝi daŭrigas, mi devas repreni la respondojn donitajn de la partio.Mi ne estas libera diri tion, kion mi pensas. Tio ĉagrenas min, ĉar mi havas grandan spirit-sendependecon.”

Jes ja, formale neniu malpermesas al ŝi forlasi la oficialan dirmanieron. Sed ŝi tiam estus devigita klarigi tiun sintenon kaj alfronti la “kamaradojn”, kies devo estus konvinki ŝin kaj remeti ŝin sur la bonan vojon.

ĈU REDONI sian membrokarton kaj turni la paĝon? Neeble. Tio estus konsiderata kiel formo de politika forkonfeso. Ŝi eble povos distanciĝi se ŝi forlasas sian kvartalon: sufiĉos ne plu doni informojn pri si. Sed, se ŝi integriĝos en la publika funkciularo aŭ ŝtata entrepreno, ŝi ne evitos la direktivojn. Kiel klarigas veterano, kiu veas la situacion: “Oni ne estas devigata kredi: oni iras al la kunvenoj, oni fermas okulon kaj daŭrigas...”

Estas ja pli malfacile eliri el la partio ol eniri. Ofte, estas la sekretario (de la lernejo, de la kvartalo, entrepreno, vilaĝo), kiu selektas tiujn, kiujn li taksas indaj aliĝi. Se, hazarde, oni mistrafis la etapon de la liceo aŭ de la universitato kaj oni taksas tion utila por sia kariero, oni povas deponi aliĝpeton, kondiĉe ke oni estas patronata kaj akceptas plurajn enketojn pri sia profesia vivo kaj persona vivo.

Sume, inter 2007 kaj 2012, pli ol dek milionoj da homoj aliĝis al la KPĈ. Tiu ĉi eksternorma strukturo oficiale havas okdek milionojn ses cent mil membrojn — preskaŭ tiom, kiom la germana loĝantaro. Preskaŭ kvarono da ili estas sub 35 jaroj kaj duono estas inter 36- kaj 60-jaraj, laŭ la oficialaj statistikoj. Paradokse: dum la komunistaj gvidantoj (aparte lokaj) neniam estis tiom malferme kritikataj de la loĝantaro, neniam estis tiom da kandidatoj por aliĝo. Ĉar la karto ja estas valora “sezamo” por la junuloj (ĉefe por la neriĉaj) kaj trankvil-asekuro por la partio, kiu esperas tiel pli bone kontroli la socion.

La gefiloj de komunistoj havas garantiitan lokon, same kiel la intelektuloj kaj junaj diplomitoj, hieraŭ konsiderataj “etburĝoj”, dum hodiaŭ oni manifestas respekton al ili. Oni strebas konstrui la “partion de la plej bono”, laŭ ofte aŭdata esprimo. Partio kaj ŝtato estante unu, la lando bezonas formitan dungitaron. La konsistigo de la elito privilegias varbadon en la universitatoj ĉinaj aŭ eksterlandaj — pli kaj pli ŝatata vojo. Sed tio ne liberigas el la neceso de la parti-lernejoj.

Ekde kiam oni havas gravajn funkciojn, en provinco aŭ ĉe la centro, pasi tra tiu plej alta politika instanco estas deviga. La novaj mandarenoj iras tien por lerni la fajnaĵojn de marksismo laŭ la ĉina maniero kaj la subtilaĵojn de la nuna politiko, kaj samtempe akiri altajn kompetentojn pri la publika administracio. En la sama ejo kelkfoje kunloĝas, kiel en Ŝanhajo, la ruĝa lernejo devenanta de la revolucio kaj la administra lernejo naskita kun la reformoj de la 1980-aj jaroj, simila al la franca Nacia Lernejo de Administrado (ENA)*. La plej famaj profesoroj ĉinaj kaj eksterlandaj estas invitataj fari kursojn; la lernejo de Kantono fanfaronas, ke ĝi venigis la plej grandajn usonajn ekonomikistojn. Svarmas la Power Point-prezentaĵoj, ŝatataj de ĉiu teknokrato. Aliro al la Interreto estas libera. Neniu eksterlanda libro, eĉ la plej kritika, estas malpermesita. Unuvorte, kiam temas pri la edukado de sia gvidanta elito, la partio estas larĝanima.

* Vd EmilieTran, “Ecole du parti et formation des élites dirigeantes en Chine”, Cahiers internationaux de sociologie, n-ro 122, Presses universitaires de France, Parizo, 2007.

MALGRAŬ nia petoj, ni ne ricevis permeson eniri la Centran Lernejon de la partio en Pekino, gvidatan de s-ro Xi Jinping, la estonta numero unu de la lando. Sed du ĵurnalistoj de la China Daily, Chen Xia kaj Yuan Fang, pristudis ĉi tiun apartan mondon, kie estas kunigita la komunista elitaro, veninta de la prefektejoj, de la provincoj kaj de la ĉefurbo*. La unuan semajnon, la lernantoj, apartigitaj de la cetera mondo -“eĉ la sekretariinoj kaj la ŝoforoj devas atendi ekster la lernejo”, notas la aŭtoroj-, plenumas “testojn por taksi la nivelon de iliaj teoriaj konoj, inkluzive la bazojn de marksismo”. Ili poste estas dividitaj en grupoj por sekvi diverstemajn kursojn: historio de la partio, de la religioj, demando pri la etnaj malplimultoj, lukto kontraŭ korupto, antaŭmalhelpo de aidoso... Ili poste rekuniĝas por diskutoj, kie ĉiu estas invitata tute libere esprimi sian opinion. Sed pluestas hierarkio: la malalt-nivelaj lernantoj (prefektejoj) ne studas, manĝas kaj dormas kun tiuj, kiuj jam plenumas funkciojn en provinco aŭ en la ĉefurbo.

* Chen Xia kaj Yuan Fang, “Inside the Central Party School”, China Daily, Pekino, 5-a de majo 2011, www.china.org.cn.

En la lernejo, Chen kaj Yuan skribas, ekzistas speciala klaso, konsistanta el 45-50-jaraj kadruloj, kiuj estas destinitaj esti la “estonta spino de la registaro” kaj kiuj, ĝenerale, sekvas kursojn dum unu jaro. La tri unuaj monatoj estas dediĉitaj al la legado de klasikverkoj, kiaj La Kapitalo de Karlo Markso aŭ la Anti-Dühring de Friedrich Engels, sed la lernantoj ankaŭ ricevas seriozan formadon koncerne ĉiujn regadajn demandojn: leĝdona sistemo, ellaborado de buĝeto, financa kontrolo, eksterlanda politiko, administrado, administrado de dungitaroj, kaj ankaŭ elradikigo de korupto, metodoj de konflikto-solvado... Temas ja pri tre pinta profesiigo de la gvidantaro.

Sed la lernejo utilas ankaŭ kiel selektilo. La potenca organizo-fako de la Centra Komitato, kiu havas aŭtoritaton sur la aferoj de la partio, la nomumoj ĉe la registaro, en la amaskomunikiloj (kune kun la propagando-fako), la universitatoj, la ŝtataj entreprenoj, “ofte sendas observantojn, kiuj ĉeestas la kursojn kaj partoprenas la diskutojn, diras la du ĵurnalistoj, cele identigi la plej bonajn studentojn por estonta promocio. Profesoro malkaŝis al ni, ke iam, studento suspendita pro sia malbona sinteno en klaso (...) spertis finon de sia politika kariero”. Nu, la aspirantoj al altaj respondecoj certe bone pripensos antaŭ ol eldiri kritikan opinion.

“Tio ne ŝanĝiĝis, obeemo estas daŭre premiita”, vespiras anonime kadrulo de la KPĈ, kiu konsentis nin renkonti antaŭ kelkaj monatoj en Pekino. Li memorigas, ke oficiale estas difinitaj kriterioj por promocio: ne malpli ol sepdek*, inter kiuj la studnivelo, la daŭro de servo, kaj, kiam oni plenumas respondecojn, la rezultoj, ekzemple koncerne investojn aŭ aer-kvaliton. Kaj ni ne forgesu la faman“stabilecon”: ĉiu perturbo de la publika ordo kun eĥo je la nacia nivelo rezultigas malbonajn notojn kaj bremsas la karieron. Sen travidebleco, arbitreco dominas... kaj la reprodukto de konforma elito pludaŭras.

* Vd Richard McGregor, The Party: The Secret World of China’s Communist Rulers, Harper Collins, Nov-Jorko, 2010.

“Post la malfermiĝo kaj ĝis la mezo de la 1990-aj jaroj, homo ĉe malalta socia rango povis sin altigi. Hodiaŭ ne plu eblas”, asertas Yang Jisheng, ekonomikisto, eksdirektoro de la gazetagentejo Xinhua por la internaj demandoj. En granda kafejo iom malnova, preter la kvara aŭtoringo sude de Pekino, li rakontas al ni la aventuron de la libro Analizo de la sociaj tovoloj en Ĉinujo*, publikigita en Honkongo (do kaŝe diskonigita), kaj poste sur la kontinento, kie ĝi estis dufoje malpermesita antaŭ la aktualigita eldono de 2011. La aŭtoro, daŭre komunisto, neniel estis minacata, kvankam li fingromontris unu el la breĉoj de la sistemo: la stariĝo de klaso de heredantoj.

* Nur en la ĉina lingvo.

Laŭ li, “ne plu estas socia movebleco. La bonaj lokoj estas rezervitaj por la infanoj de kadruloj, pli bone edukitaj. Koncerne la generacion naskitan post la reformoj, oni povas diri, estas reproduktiĝo de la sociaj tavoloj: la infanoj de parti-kadruloj kaj/aŭ de la publika funkciularo fariĝas kadruloj; la infanoj de riĉuloj fariĝas riĉaj; la infanoj de malriĉuloj restas malriĉaj”. Tio, kio povus aspekti banala en okcidento, estas ofte travivita kiel netolerebla en lando kiu oficiale aliĝas al la “popola povo” kaj la “socialismo”, eĉ se estas laŭ la ĉina maniero.

Efektive, la “princidoj” — idoj de la historiaj gvidantoj de la partio (taizi dang) — okupas postenojn sine de la aparato (kvarono de la nunaj membroj de la Politika Buroo), sed precipe ĉe la direktoraro de la publikaj aŭ duonpublikaj grandaj grupoj. Oni diras, ke ili estas en konkurado kun la gvidantoj devenantaj de pli modestaj familioj, kiuj faris sian karieron en la Ligo de la Komunista Junularo, la tuanpai, inter kiuj estas la nuna prezidanto Hu Jintao kaj lia ĉefministro Wen Jiabao. La estonta prezidanto, s-ro Xi, filo de la ekskunlaboranto de Zhou Enlai, apartenas al la unua kategorio, dum la pretendanto al la posteno de ĉefministro, s-ro Li Keqiang, apartenas al la dua*.

* Vd Laurent Ballouhey, “Fils de prince et... président” kaj “Le plus jeune des hauts dirigeants”, en “Chine, état critique”, Manière de voir, n-ro 123, junio-julio 2012.

ĈU KLASBATALO ene de la KPĈ? Kvankam ekzistas tendencoj — oficiale nerekonitaj-, la apartigaj linioj ne ŝajnas koincidi kun tiuj de la origino de la tendencestroj. Antaŭ ol esti forigita de la publika scenejo, s-ro Bo, tiam ĉefo de la provinc-urbo Chongqing (32,6 milionoj da loĝantoj) kaj filo de unu el la historiaj ĉefoj de la revolucio, estis la heroldo de la socialaj rajtoj por la kamparano- laboristoj (mingong) kaj malamiko de la konstruantoj de nemoveblaĵoj, sed ankaŭ la ĉampiono de la tro rapidemaj procesoj, senzorge por la homrajtoj. Je mil kvin cent kilometroj de tie, la ĉefo de Guangdong, kie troviĝas la grandaj eksportantaj kompanioj, s-ro Wang Yang, kiu ne naskiĝis “kun falĉilo kaj martelo enbuŝe”, fariĝis apostolo de la ekonomia liberalismo, samtempe predikante politikan malfermiĝon kaj publikajn liberecojn. Oni vidas, kiom estas danĝere analizi la ĉinan socion per la politikaj referencaĵoj de la Okcidento: reformistoj aŭ konservativuloj, dekstro aŭ maldekstro — eĉ se iuj, inter kiuj troviĝas same nostalgiuloj de Mao Zedong, kiel intelektuloj defendantoj de la socialaj rajtoj, ŝatas sin kvalifiki “la nova maldekstro”.

La konfliktoj povas eĉ solvi sin en (simbola) perforto, kiel estis en la kazo Bo. Akirinte famon de korupto-neniiganto, la komunista sekretario de Chongqing, akuzita pri korupto kaj maoisma nostalgio, estis tutsimple eksigita de la pekinaj gvidantoj. “La minaco de reveno al la kultura revolucio ekzistas”, martelis la ĉefministro Wen.

Ĉi tiu oficiala versio estas ofte kontestata en la privataj diskutoj. Kiam la partio starigas la akuzo-akton — kaj ne sendependa justico-, estas malfacile malimpliki la veron kaj malveron. Tamen, ĉar korupto estas tiom profonde ankrita en Ĉinujo, ne estas tute neimageble, ke la gvidanto de Chongqing eble anstataŭis siaprofite klanon per alia. Same, estas nekontesteble, ke li repopularigis la “ruĝajn kantojn”. Sed ĉu el tio oni povas konkludi, ke li volis reveni al la plej mallumaj momentoj de la maoisma epoko?

Martine BULARD

Atomrubaĵoj

La Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE) staras antaŭ nesolveblaj problemoj. Kion fari kun la intera mastrumado de la alte radioaktivaj rubaĵoj (vd la noton 3 de la artikolo Ambivalenco de la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE)) ĝis ilia definitiva geologia stokado? Eĉ se neniu nova atomcentralo estus konstruota, la 429 aktivaj reaktoroj daŭre produktas sian ĉiujaran kvanton de uzita brulaĵo, pri kiu la IAAE taksas, eŭfemisme, ke la akumulado “restas sufiĉe konstanta”.* Provizore stokitaj en malvarmigaj banejoj, tiuj rubaĵoj entenas plutonion, kies totalan kvanton oni taksas je proksimume 250 tunoj, do la ekvivalento de ĉiuj stokoj de milita plutonio de la planedo, sufiĉe por fabriki 50.000 atomkapojn.*

* “Annual Report”, AIEA, Vieno, 2010, p. 83.
* Franck Barnaby kaj Shaun Burnie, “Planning proliferation: the global expansion of nuclear power and multinational approaches”, raporto por Greenpeace, Amsterdamo, majo 2010.

Atomreaktoro de mil megaŭatoj produktas inter 230 kaj 260 kilogramojn da plutonio en ĉiu jaro de funkciado, kaj necesas nur kvin kilogramoj da plutonio por fabriki atomarmilon. Parto de tiu plutonio, la PU 239, kies duonviva periodo (post kiu ĝia radioaktiveco malkreskas duone) estas 24.000 jaroj, estas reuzata en la miksita brulaĵo de urania oksido kaj de plutonio (MOX), destinita en iuj reaktoroj de malpeza akvo, kiel la unuo 3 de la centralo de Fukuŝimo aŭ la estonta eŭropa prema reaktoro (EPR) de Flamanville. Tiu brulaĵo estas materialo alte venena, per kiu komercis la franca elektrokompanio Electricité de France (EDF) kaj la Cogema* en la 1980-aj jaroj, kaj nuntempe la franca grupo Areva. La enspiro de kvanto de deko da miligramoj estas mortiga.*

* Compagnie générale des matières nucléaires, hodiaŭ Areva NC (por Nuclear Cycle), filio de Areva.
* IRSN, Fiche radionucléide du plutonium, 2007.

Oficiale, la MOX servas por recikligi la stokojn de plutonio por malrapidigi ilian akumuladon kaj pravigi la metodon de retraktado. Ĝi estas antaŭ ĉio profitiga agado por la atomindustrio, spite al la riskoj ligitaj kun la elmetiĝo de la laboristoj al tiu substanco, transportata trajne tra Eŭropo kaj ŝipe en kestegoj al Japanio.

La strategio de eksportado de la MOX fare de Areva altigas la riskojn de deturnado. En 1994, 70 kilogramoj da plutonio, eskapintaj el la kontroloj, akumuliĝis en la instalaĵoj de telemanipulado de la fabriko de produktado de la brulaĵo MOX en Tokajo (Japanio). La sama speco de incidento estis konstatita en 2009 en Cadarache (Francio), kie pluraj dekoj da kilogramoj de plutonio restis en la kestoj de telemanipulado, ekster ĉia librotenado.

Agnès SINAÏ.

Konfuceo, aŭ la eterna revenado

Ĉu fare de la okcidentanoj aŭ la ĉinoj en la 17-a jarcento en Eŭ ropo aŭ hodiaŭ en Ĉinio, Konfuceo estis ofte instrumentigita, laŭ vice atakata kaj laŭ data. Nuntempe, ĉefe konservativa kompreno de liaj “Interparoladoj” estas privilegiita.

KIAL KONFUCEO revenas tiom ofte en la kunteksto de la aktuala Ĉinio? Kiel klarigi, ke tiu antikva saĝulo, kiu vivis en la 6-a kaj 5-a jarcento antaŭ la kristana erao, akiras emblemecan valoron du mil kvincent jarojn poste, en la Ĉinio de la 21-a jarcento, en plena ekonomia kaj geopolitika supreniro meze de mondo “tutmondiĝinta”?

La nomo Konfuceo, de Confucius, estas la latinigo de la ĉina Kongfuzi (“Majstro Kong”), kiun faris en la 17-a jarcento la jezuitaj misiistoj, kiuj la unuaj konatigis ĝin ĉe la eŭropaj elitoj. Laŭ la fontoj de la ĉina antikveco, la majstro dediĉis sian vivon al edukado de grupo de disĉiploj al la arto regi landon kaj regi sin mem, en la spirito de la ritoj kaj de la sento pri homeco. Sekve al la unuigo de la ĉina spaco fare de la Unua Imperiestro, en la jaro — 221, lia instruo kaj akompanata tekstaro servis kiel ideologia fundamento de la nova imperia ordo. Ekde tiam, kaj ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la figuro de Konfuceo kunfandiĝis kun la sorto de la imperia Ĉinio, tiel ke ĝi povas hodiaŭ aperi kiel la ĝenerala emblemo de la ĉina identeco. Almenaŭ tia ĝi estas perceptata en la okcidenta mondo, kaj tia ĝi estas prezentata, ekzaltata, eĉ instrumentigata en la kontinenta Ĉinio.

Oni povus preskaŭ forgesi ĉiujn sortoŝanĝojn, kiujn tiu figuro de Konfuceo spertis en la ĉina moderneco, kaj kiuj igis ĝin unue trapasi jarcenton de detruadoj, inter la jaroj 1860 kaj 1960. Historia turnopunkto montriĝas efektive ekde la dua opimilito de la 1860-aj jaroj, kiu kaŭzis ekkonsciiĝon ĉe la ĉinaj elitoj pri la supereco de la okcidentaj potencoj kaj kondukas en la jaro al unua provo (ĉesigita) de politika reformo, laŭ la japana modelo de la erao Meiji.* Komence de la 20-a jarcento sekvas serio de dramecaj krizoj: en 1905, la abolo de la fama sistemo de ekzamenoj nomataj “mandarenaj”*, jarcentojn longa kaj ĉefa fundamento de la imperia reĝimo, signas la komencon de procezo de moderna “laikiĝo” en la ĉina maniero. Fakte, la manĉua dinastio de la Qing kaj, kun ĝi, la tuta imperia reĝimo, definitive kolapsas kelkajn jarojn poste, kaj cedis la lokon en 1912 al la unua ĉina respubliko, proklamita de Sun Jat-sen.

* La Meji-erao (1868-1912) estas karakterizita de la volo de Japanio tre rapide moderniĝi.
* Ekzamenoj trudataj por eniri la imperian administradon kaj ekde la 7-a jarcento formaligitaj.

Sur simbola nivelo, la krizo, kiu plej profunde kaj plej daŭreme stampis la spiritojn, estas tiu de la Movado de la 4-a de majo 1914, kiu spegulas la frustriĝojn de la intelektuloj , kiuj suferis humiligan ĉinan realecon. Por ili, la moderneco difineblas nur per nocioj klare okcidentaj kaj de demokratio, kaj bezonas “faligi Konfuceon”, kiun oni respondecigis pri ĉiaj malbonaĵoj, kiujn Ĉinio suferis, pri ĝia materia kaj morala postrestinteco. Per tio, ke ili serĉis modernismon laŭ la okcidenta maniero, la ikonoklastoj de la 4-a de majo iras en la saman direkton kiel la marksisma analizo: ili metis la konfuceismon en la “muzeon de la historio”.

De Max Weber ĝis Maŭ Zedong, la malnova majstro estis akuzita pri konservativismo

Ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, alia diagnozo, same okcidenta, kondamnas la konfuceismon ankoraŭ pli radikale: tiu de la germana scociologo Max Weber, kies zorgo estas montri la ideologiajn faktorojn (laŭ li, la protestanta etiko) en la originoj de la kapitalismo en Eŭropo. Ĉar li pensis, ke li identigis la materiajn kondiĉojn, kiuj ebligintus la alvenon de la kapitalismo en Ĉinio, Weber konkludas, ke tio ne okazis pro ideologiaj faktoroj, kaj unuavice pro la konfuceismo. Pro tio, seniĝi unu fojon por ĉiam je tiu morta pezo, ŝajnas kvazaŭ nepra kondiĉo por ĉia provo aliri la okcidentan modernecon.

Generacio post 1919, la bone konata dato de 1949, post la ĉina-japana konflikto kaj post la interna milito, signas la starigon de la Popola Respubliko fare de la komunistoj kaj la fuĝon al Tajvano de la naciisma registaro, sekvata de multaj intelektuloj malamikaj al marksismo, kiuj observas maltrankvile, de sia ekzilo, la ŝanĝon okazantan de la maŭisma Ĉinio. Tiu spertis detruan paroksismon kun la “granda proletara kulturrevolucio”, kiu, lanĉita de Maŭ Zedong en 1966 kaj mortinta dek jarojn poste, en 1976, aperas kvazaŭ ekstrema radikaliĝo de la movado de la 4-a de majo 1919, speciale per sia volo elradikigi la restaĵojn de la tradicia socio.

Nu, post jarcento de detruado de la konfucea tradicio, la lastaj tridek jaroj inversigis la procezon. Ekde la 1980-aj jaroj oni vidas impresan ŝanĝon, kies unuaj signoj sentiĝis ĉe la periferio de la kontinenta Ĉinio. La konfuceismo pasas de la statuso de neŝanĝebla obstaklo al centra motoro de la moderniĝo, kaj kvazaŭ de unu tago al la alia. La origino de tiu ŝanĝo ne multe rilatas kun la konfuceismo mem, sed pli kun senprecedenca historia kaj ekonomia situacio: post la dek jaroj de la kulturrevolucio, la revolucia komunisma modelo estas fakte forlasita en Ĉinio mem, dum ĉe la periferio oni vidas la ĝis tiam ne spertitan ekonomian supreniron de la “kvar draketoj” (Tajvano, Honkongo, Singapuro, Sud-Koreio). Tiuj “marĝenoj de la imperio”, samtempe kun la “aziaj valoroj” kiujn ili afiŝas, troviĝas tiel en centra pozicio kaj fariĝas ĉiel atentataj, speciale de la okcidentanoj.

Efektive, en la sama momento, en kiu la komunismo en Ĉinio, sed ankaŭ en orienta Eŭropo, spertas gravan krizon, la kapitalismaj okcidentaj socioj kredas percepti signojn de kadukiĝo en sia propra evoluo. En tiu kunteksto la “konfuceaj valoroj” (valorigo de la familio, respekto de la hierarĥio, motiviĝo por edukado, persistega laboremo, ŝparemo ktp), per kiuj oni klarigas la sukceson de la specife azia kapitalismo, venas en la ĝusta momento por preterpasi la misfunkciantan okcidentan modelon de moderneco.

Okazo de glora revenĝo kontraŭ la okcidenta supereco

La decida faktoro de la ŝanĝo de la 1980-aj jaroj troveblas en la monda situacio, kaj ĝian centron oni serĉu prefere ne en la propraj ĉinaj socioj, sed en la okcidentaj kaj angloparolantaj ĉinaj rondoj, en Usono kaj Singapuro. En la mezo de tiu jardeko la kontaĝo atingas la popolan respublikon kiu, zorgante pri likvidado de la maŭisma heredaĵo, ŝatus alkroĉi sin al la vagono de la aziismo, por iam fariĝi ties lokomotivo. La konfuceismo, fifamigata de generacioj, eĉ fizike detruita, kun paroksismo de perforto dum la kulturrevolucio kiu ĵus ĉesis, fariĝis temo en 1978 de unua kolokvo kun la celo de ĝia reagnosko. Ekde tiu dato ne pasis eĉ unu jaro sen okazigo de pluraj internaciaj kolokvoj pri tiu temo. En 1984 fondiĝis en Pekino Fondaĵo Konfuceo sub la protekto de la plej altaj aŭtoritatoj de la Komunista Partio. En 1992, Deng Xiaoping, dum sia rondvojaĝo tra la sudaj provincoj, citas la Singapuron de s-ro Lee Kwan Yew* kiel modelon por Ĉinio, en la momento kiam li lanĉas la “socialisman merkatekonomion”. Ironie, la faktoroj kiuj aperas ĉe Weber kiel malebligaj obstakloj al kapitalisma evoluo, estas precize tiuj, kiuj nun promesas ŝpari al la orientaziaj socioj la problemojn kiuj tuŝas la modernajn okcidentajn sociojn. Jen okazo de frapanta venĝo, atendita de almenaŭ jarcento de Ĉinio kaj de certaj landoj de la regiono, kontraŭ la okcidenta supereco. Dum la konfucea renovigo havas en la realo ne multon komunan kun la merkato, ĝi servas la politikajn celojn de la aŭtoritatecaj gvidantoj de Singapuro, de Pekino aŭ de Seulo, kiuj, alfrontitaj al subita akceliĝo de la ekonomia evoluo, kiujn la sociaj-politikaj strukturoj ne sukcesas sekvi, uzas la komfortan solvon transpreni siavice la “konfuceajn valorojn”, kiuj estas garantioj de stabileco, de disciplino kaj de socia ordo, kontraste al repuŝa Okcidento, kies ekkadukiĝo klariĝas, laŭ ili, per ĝia engaĝiĝo por individuismo kaj hedonismo. En tiu nov-aŭtoritatismo la marksismaj kaj kontraŭmarksismaj ideologoj estas unuanimaj en decida punkto: al la reprezentaĵoj de socialismo sen la Okcidento, stampita de la utopio maŭisma, oni substituas aspiron al industria moderneco ankaŭ sen la Okcidento, kaj sub la preteksto de “postmoderneco”.

* Gvidanto de Singapuro, kiu estis sinsekve ĉefministro, plejaĝa ministro kaj mentora ministro de la ĉefministro (lia filo) inter 1959 kaj 2011.

La financkrizo de 1997 iomete mildigis la febron de la Confucius economicus, sed la reveno de la antikva majstro pro tio ne haltis, eĉ male. De deko da jaroj (simbole, ekde la komenco de la 21-a jarcento kaj la tria jarmilo), la procezo alprenas la formon de kompleksa fasko de fenomenoj kiuj tuŝas la tutan kontinentan Ĉinion kaj ĉiujn nivelojn de la socio. En la politika sfero, la prioritato de la aktualaj gvidantoj estas konservi la socian stabilecon por favorigi ekonomian kreskon por longa daŭro. En 2005, la prezidanto Hu Jintao lanĉis sian novan instrukcion “socio de socialisma harmonio”, kiu sekvis aliajn, jam kun rimarkeble konfuceaj konotacioj, eĉ se tiuj ne estas eksplicitaj: la idealo de “socio de relativa prospero” de Deng Xiaoping aŭ la “regado per virto” de Jiang Zemin. Ĉerpante el la resursoj de la konfucea mastrumado de la socio, oni serĉas ankaŭ solvon por alternativo al la liberala demokratio laŭ la okcidenta modelo. Hodiaŭ la sola nomo de Konfuceo, implicite asociita al harmonio, estas “portanta” sur la ekonomia merkato, sed ankaŭ sur la nivelo de simbola kapitalo: krom la famaj Konfuceo-Institutoj, kiuj svarmas tra la mondo, okazas en Ĉinio galopanta disvastiĝo de Konfuceo-fondaĵoj aŭ -centroj.

Paralele, ankaŭ la Interparoladoj estas objekto de diversaj formoj de instrumentigo. Koncerne la politikan propagandon, unu sola ekzemplo sufiĉas: dum la malferma ceremonio de la Olimpiaj Ludoj en Pekino, en aŭgusto 2008, organizite de la mondvaste konata filmisto Zhang Yimou, oni vidis scenejon, sur kiu certaj aforismoj prenitaj el la “Interparoladoj” estis skandataj kvazaŭ sloganoj de soldatoj de la Popola Armeo de Liberigo vestitaj en maniero de konfuceaj kleruloj. Sed ĉefe en la eduka sfero la Interparoladoj retrovas la centran rolon, kiun ili ludis dum la tuta imperia erao. Ankaŭ tie oni pretendas edukajn praktikojn “kun ĉina specifeco”, kiam oni ĉerpas el la konfuceaj resursoj por remoraligi la socion, unue ĉe la infanoj kaj junuloj. Ekde la 1990-aj jaroj oni uzas, en kadro ofte apudlerneja aŭ eksterlerneja, “tradiciajn” metodojn, aplikatajn ekde la bebaĝo, de meĥanika ripetado kaj de parkera deklamado de la klasikuloj (kaj unue de la Interparoladoj). Tiu furoro tuŝas ankaŭ la plenkreskulojn, por kiuj oni faras kursojn, seminariojn aŭ staĝojn dediĉitaj al “naciaj studoj”. Ekzistas ankaŭ privataj iniciatoj, uzataj de la aktivuloj de la “popola konfuceismo” en urba aŭ eĉ kampara medio, kiuj trovas per Interreto vektoron de komunikado kaj de disvastigo kun senprecedencaj amplekso kaj efikeco.

“Kokidaĵ-buljono por la animo”, simpla kaj konforma al la oficiala doktrino

Alia apero de amasa reinteresiĝo pri la Interparoladoj estas la libro de Yu Dan, tradukita francen sub la balzama titolo La feliĉo laŭ Konfuceo*. La aŭtorino, kiu havas neniom da specialismo pri Konfuceo nek eĉ da tradicia ĉina kulturo, estas fakulo pri komunikado kaj faris la Interparoladojn unu el la plej grandaj furorlibroj de la lastaj jaroj. Tiu komunikila fenomeno tuŝas grandan spektantaron ĉe la televidaj serioj cititaj en libroj kiel tiu ĉi, de kiu vendiĝis jam pli ol dek milionoj da ekz-eroj. La libro estas altira pro sia koncizeco kaj simpleco, sed temas fakte pri konsentema kaj konservativa teksto kiu, laŭ ĝiaj kritikantoj, silentigas la kritikon al la politika potenco entenata en la Interparoladoj kaj reduktas la humanisman mesaĝon al ia “kokidaĵ-buljono por la animo”, perfekte konforma al la oficiala instrukcio de socia stabiligo. Tiamaniere, en la bildo de Konfuceo, kiu ĉeestas ĉie en la hodiaŭa Ĉinio, la interesoj de la “socialisma merkatekonomio” kuniĝas kun la ideologiaj imperativoj de la “socio de socialisma harmonio”.

* Yu Dan: Le Bonheur selon Confucius. Petit manuel de sagesse universelle [La feliĉo laŭ Konfuceo. Manlibreto de universala saĝo], Belfond, Parizo, 2009.

Anne CHENG

Dosiero: Pekino, sekreta povo, tutmonda potenco

Ĉu Ĉinujo estas imperiisma?

Neniam la komercaj interŝanĝoj inter Ĉinujo kaj Afriko, kiuj kreskis 89% en du jaroj, atingis tiajn rekordojn. Pekino inundas per siaj produktoj la merkatojn de la nigra kontinento, tie provizante sin per ercoj. Serĉante energifontojn, la Imperio de la Mezo multobligas la investojn en la Sudo-landoj, sed ĝi ŝatus ne starigi koloniajn rilatojn kun la ŝtatoj, kiuj provizas la krudmaterialojn. Sed ĝi ne ĉiam sukcesas.

Konsiderante sin mem sojlolando, Ĉinujo promesas al la Sudo-landoj, ke ĝi neniam imitos la predantajn sintenojn de la malnovaj koloniaj landoj. Dum la 4-a Forumo de Afrika-Ĉinuja kunlaborado, kiu komenciĝis en Pekino la 19-an de julio 2012, la prezidanto Hu Jintao do diris: “Ĉinujo estas la plej granda inter la sojlolandoj, kaj Afriko estas la kontinento, kiu nombras plej multe da ili. (...) La ĉina kaj afrikaj popoloj starigas rilatojn de egaleco, sincero kaj amikeco, kaj subtenas unu la aliajn reciproke en sia komuna evoluigo.*.”

* Hu JintaoOpen up new prospects for a new type of China-Africa strategic partnership”, Ĉina ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Pekino, 19-a de julio 2002, www.fmprc.gov.cn.

Eĉ se ĉi tiu deklaro eble apartenas al kategorio de diplomatiaj stilekzercoj, la ĉinoj ankoraŭ havas en memoro la humiligojn suferitajn kiam ili troviĝis sub la regado de la eŭropaj landoj kaj de Japanujo. Tamen, iliaj gvidantoj frontas dilemon: por subteni sian ekonomian kreskon (sian prioritaton) ili devas ricevi de siaj eksterlandaj provizantoj ĉiam pli da krudmaterialoj, pri kiuj la lando fariĝis tre dependa, de sia ekonomia ekflugo en la 1980-aj jaroj. Kaj, por certigi seninterrompan provizadon, ili implikiĝas en rilatoj kun registaroj ofte koruptitaj kaj diktatoraj — rilatoj samtipaj, kiel tiuj, kiujn antaŭ ili la okcidentaj grandaj landoj jam starigis.

Iujn malriĉajn landojn ja trafas la “malbeno de la naturaj riĉaĵoj”: ili estas kondukataj de diktatorecaj reĝimoj ĉefe zorgantaj pri la mineja rento kaj subtenataj de bone pagitaj sekurec-fortoj. Siaflanke la aĉetant-landoj fariĝas viktimoj de “inversita malbeno de naturaj riĉaĵoj”, ekde kiam ili estas komplicoj de pluvivo de aŭtokratismaj landoj*. Ju pli oni dependas de la krudmaterialaj provizantoj, des pli oni estas kondukita certigi la pluvivon de iliaj registaroj.

* Vd Michael L. Ross, The Oil Curse: How petroleum Wealth shapes the Development of Nations, Princeton University Press, 2012.

Ĉi tiu skemo estis aplikata en la rilatoj inter Usono kaj la naftaj monarĥioj de la Golfo, ekzemple. La prezidanto Franklin Delano Roosevelt (1933-1945) profunde malŝatis imperiismon kaj feŭdismon. Tamen, alarmita de siaj konsilantoj pri la malalta nivelo de la usonaj nafto-rezervoj kaj pri la neceso trovi alian fonton, li konsentis dum la dua mondmilito alproksimiĝi al Sauda Arabujo, tiam la sola produktanto en Mez-oriento, kiu ne estis sub brita rego. Kiam Roosevelt renkontis la reĝon Abdelaziz Ibn Saoud, en februaro 1945, li aranĝis kun li neformalan interkonsenton: Usono certigos la armean protekton de la reĝlando, kontraŭ ekskluziva rajto aliri ĝian nafton*. Kvankam ĝiaj kondiĉoj estis modifitaj de tiam — la naftokampoj apartenas nun al la reĝa familio, ne al usonaj kompanioj-, ĉi tiu interkonsento pluestas unu el la apogkolonoj de la usona politiko en la regiono.

* Vd Blood and Oil, Metropolitan Books, Nov-Jorko, 2004, kaj Daniel Yergin, The Prize, Simon and Schuster, Nov-Jorko, 1993.

Se ĝi povus elekti, Usono verŝajne preferus aĉeti ĉiujn siajn hidrokarbonojn al amikaj landoj, stabilaj kaj sekuraj, kiel Kanado, Meksiko, Britujo, aŭ aliaj membroj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). Sed la malagrablaj realoj de geologio malhelpas tion. Plejmulto da minkuŝejoj situas en Afriko, Mez-oriento kaj en eksa Sovetunio. Laŭ la giganto BP (eksa British Petroleum), 80% de la nafto-rezervoj estas ekster la OEKE.*. Vaŝingtono do provizis sin aliloke, ĉe nestabilaj landoj, intermiksiĝante en lokaj politikoj, intertraktante aliancojn kun la gvidantoj kaj plifortigante sian prienergian sekurecon per diversaj formoj de armea asistado.

* “Statistical review of world energy”, BP, Londono, junio 2012.

Komence de la 20-a jarcento, por certigi la regon de landoj riĉaj je nafto, karbo, kaŭĉuko kaj diversaj ercoj, kaj por faciligi la elfosadon, la imperiaj grandaj landoj kreis aŭ koncesiis gigantajn kompaniojn publikajn aŭ privatajn. Post la sendependiĝoj, ĉi tiuj pluaktivis, ofte starigante fortikajn rilatojn kun la lokaj elitoj kaj daŭrigante la pozicion, kiun ili profitis sub la kolonia administracio. Tiel okazis por BP (origine Anglo-Persian Oil Company), por la franca Total (kunfandiĝo de diversaj ŝtataj petrol-kompanioj), kaj ankaŭ por Ente Nazionale Idrocarburi (ENI, en kiu partoprenas la Agenzia Generale Italiana Petroli [AGIP]).

Avantaĝaj alpruntoj, prestiĝaj projektoj... La gvidantoj uzas vastajn rimedojn por allogi la nigran kontinenton

La ĉinoj ŝatus eskapi el ĉi tiu historia skemo*. Dum la lasta Forumo pri Ĉina-Afrika kunlaboro, la prezidanto Hu anoncis prunton de 20 miliardoj da dolaroj en tri jaroj al la afrikaj landoj por agrokulturo, infrastrukturoj kaj etaj entreprenoj. La ĉinaj altaj respondeculoj ekskluzivas ĉian enmiksiĝon en la internaj aferoj de la provizanto-landoj. Sed Pekino penas eskapi la dentaĵon, kiun antaŭ ĝi spertis Japanujo kaj la okcidentaj landoj.

* Vd Colette Braeckman, “Pékin brise le tête-à-tête entre l’Afrique et l’Europe”, L’Atlas 2013 du Monde diplomatique, La Libraire Vuibert, Paris, 2012.

Ĝis 1993 Ĉinujo povis kontentiĝi per siaj propraj naftaj fontoj. Sed poste, ĝiaj aĉetoj de nigra oro kreskegis, de 1,5 miliono da bareloj tage en 2000 ĝis 5 milionoj en 2010, tio estas kresko de 330%. Se la aktualaj prognozoj realiĝus, ili estus 11,6 milionoj da bareloj tage en 2035. Konsiderante la rapidan kreskon de la aŭtomobilaro, iuj analizistoj eĉ prognozas, ke en 2040, la konsumo estos preskaŭ egala al tiu de Usono*. Sed, dum Usono povos kontentigi la du trionojn el siaj bezonoj (enkalkulante la produkton de la najbara Kanado), Ĉinujo povus kontentigi nur kvaronon de sia konsumo per propraj fontoj. Ĝi do devos trovi la ceteron en Afriko, Mezoriento, Sud-Ameriko kaj en la landoj de eksa Sovetunio.

*The rise of China and its energy implications: Executive summary”, Forumo pri energio de la James A. Baker III Institute for Public Policy, Houston, 2011.

Se Pekino plutenas sian planon triobligi la elektro-produktadon en dudek kvin jaroj, la gas-importaĵoj, kiuj ne ekzistis en 2005, atingos 87 miliardojn da kubaj metroj tage en 2020, venantaj precipe el Mezoriento kaj Sudorienta Azio, laŭ formo de likvigita natura gaso, kaj el Rusujo kaj Turkmenujo, tra gasodukto*. Ĉinujo povus kontentigi siajn bezonojn pri karbo, sed “botelkoloj” en la produktado kaj la transporto igas ekonomie pli efika, por la rapide disvolviĝantaj marbordaj provincoj, venigi ĝin de Aŭstralio aŭ Indonezio. La importaĵoj, kiuj ne ekzistis en 2009, atingis 183 milionojn da tunoj du jarojn poste*. Ankaŭ la postulo de importitaj ercoj (fero, kupro, kobalto, kromo, nikelo...), nemalhaveblaj por pinta elektroniko kaj fabrikado de altrezistaj alojoj, kreskas.

* Vd US Energy Information Administration (EIA), “China. Country analysis brief”, novembro 2010, www.eia.gov.
* “China to boost coal imports on widerprice gap”, 23 aprilo 2012, www.bloomberg.com.

Laŭmezure kiel ĉi tiu dependo kreskas, la certigado de la provizumo fariĝas ĉefa zorgo de la regantoj. “La devo de Ĉinujo, deklaris s-ro Le Yucheng, vicministro pri eksterlandaj aferoj, estas certigi decan vivon al siaj 1,3 miliardoj da loĝantoj. Vi povas imagi kiom grandas la defio kaj kiom da premo pezas sur la registaro. Mi opinias, ke nenio estas pli grava. Ĉio devas esti subordigita al ĉi tiu nacia prioritato.”* Plifortigi la ligojn kun la internaciaj provizantoj de krudmaterialoj do fariĝas centra celo de la eksterlanda politiko.

* Le Yucheng, “China’s relations with the world at a new starting point”, parolado antaŭ la forumo de la China Institute for International Studies (CIIS), 10-a de aprilo 2012.

La regantoj konscias pri la riskoj de provizoĉeso, kiuj povas rezulti el internaj militoj, reĝim-ŝanĝoj aŭ regionaj konfliktoj. Por sin protekti, Ĉinujo, uzante la vojon delonge iratan de la okcidentanoj, strebis diversigi siajn fontojn, disvolvi politikajn rilatojn kun siaj ĉefaj provizantoj kaj aĉeti partojn de la kuŝejoj de ercoj kaj hidrokarbonoj. Ĉi tiuj iniciatoj ricevas subtenon de la tuta administracio: la ŝtataj bankoj, la naciaj kompanioj, la diplomataro, la armeo*.

* International Crisis Group (ICG), “China’s thirst for oil”, Asia Report, n-ro 153, 9-a de junio 2008.

Koncerne petrolon, la registaro urĝigis la ŝtatajn kompaniojn China National Petroleum Corporation (CNPC), China Petrochemical Corporation (Sinopec) kaj China National Offshore Oil corporation (Cnooc) investi en la eksterlandaj naftozaj kampoj, partnere kun la lokaj naciaj kompanioj kiel Saudi Aramco, Petroleos de Venezuela SA (PDVSA) aŭ la Sociedade Nacional de Petroleos de Angola (Sonangol). Sama politiko estas aplikata en la mineja industrio, kie ŝtataj kompanioj tiaj, kiaj China Minmetals Corporation (CMC) kaj China Nonferrous Metals Int’l Mining (CNMIM) multigis siajn investojn en eksterlandaj minejoj.

Cele favori tiujn operaciojn, la gvidantoj komencis grandajn diplomatiajn manovrojn, ofte akompanatajn de promesoj pri avantaĝoj, pruntoj kun malaltaj interezoj, prestiĝaj manĝfestoj en Pekino, prestiĝaj projektoj, sportaj kompleksoj kaj armea asistado. Ili donis al la angola registaro avantaĝan prunton de 2 miliardoj da dolaroj, por “faciligi” la akiron fare de Sinopec de la duono de promesplena ekstermarborda minboraĵo. Ili pruntis 20 miliardojn da dolaroj al Venezuelo por “helpi” la malfacilajn intertraktadojn inter la CNPC kaj PDVSA*. Aliaj landoj, inter kiuj Sudano kaj Zimbabvo, ricevis militistan subtenon kompense kontraŭ la aliro al iliaj naturaj riĉaĵoj.

* Jeffrey Ball, “Angola possesses a prize as Exxon, rivals stalk oil”, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, 5-a de decembro 2005; Simon Romero, “Chávez says China to lend Venezuela $20 billion”, The New York Times, 18-a de aprilo 2010.

Ĉi tiaj aranĝoj neeviteble kondukas Pekinon pli kaj pli partopreni en la politikaj kaj armeaj aferoj de la koncernaj ŝtatoj. En Sudano, Ĉinujo, dezirante protekti la investojn de la CNPC, estis akuzita helpi la perfortan reĝimon de s-ro Omar Al-Bachir, lin provizante kaj per armiloj, kaj per diplomatia subteno ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi estas “la plej granda investanto en Sudano, raportis la International Crisis Group en junio 2008. Ĝia volo protekti siajn investojn kaj certigi sian prienergian sekurecon, kombinita kun ĝia tradicia politiko de neenmiksiĝo, kontribuis ŝirmi Sudanon el la internaciaj premoj*. Lastatempe, la ĉinoj reduktis sian subtenon al s-ro Al-Bachir. Precipe de post la kreado de la nova sendependa ŝtato Sud-Sudano, kie troviĝas la ĉefa parto de nafto*...

* “China’s thirst for oil”, cit.
* Vd Jean-Baptiste Gallopin, “Amara divorco de ambaŭ Sudanoj”, Le Monde diplomatique, junio 2012.

Eble forgesinte, ke Ĉinujo mem ne estas modelo de demokrata kaj senkorupta registaro, oni ankaŭ kritikis la subtenon de Pekino al aŭtokrataj aŭ koruptitaj reĝimoj kiaj tiuj de Irano kaj Zimbabvo. Militista, la helpo al la irana reĝimo estas ankaŭ diplomatia, parte ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, kie Tehrano estis metita sub kontrolo. Pri Zimbabvo, oni diris, ke Ĉinujo helpis la subpreman reĝimon de s-ro Robert Mugabe armante kaj trejnante ties sekurec-trupojn. Kun la espero ricevi kultureblajn terojn, tabakon, valorajn ercojn.

Eĉ en la kazo de landoj malpli izolitaj sur la internacia scenejo, Pekino emas intertrakti kun la naciaj kompanioj de la registaroj-partneroj, kontribuante neeviteble pliriĉigi la lokajn elitojn pli ol la ceteran loĝantaron, kiu malofte profitas el ĉi tiuj interkonsentoj. En Angolo, intimaj ligoj estis starigitaj kun la Sonangol, ŝtata kompanio regata de gravuloj proksimaj al la prezidanto José Eduardo dos Santos. Se la ĉefaj kadruloj de la entrepreno ĝin profitas, la plimulto de angolanoj pretervivas per malpli ol 2 dolaroj tage*. Chevron, ExxonMobil kaj BP ankaŭ pluintertraktas kun la angola reĝimo, kaj kun aliaj samtipaj.

* Vd Alain Vicky, “Contestation sonore en Angola”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2012.

Eĉ se la diktatura aŭ feŭda karaktero de la reĝimoj kun kiuj ĝi intertraktas ne tro ĉagrenigas ĝin, Ĉinujo ŝatus elaĉeti al si konduton, donante helpon al etaj agrokulturistoj kaj aliaj entreprenistoj el la klasoj malpli favorataj. En la regionoj, kie ĝi estas tre engaĝita, kiel en sudsahara Afriko, ĝi amase investis en konstruo de fervojo, havenoj kaj oleoduktoj. Tamen, atendante profiti iam al aliaj sektoroj, tiuj infrastrukturoj precipe servas la bezonojn de la minaj kaj petrolaj kompanioj asociiĝintaj.

Ĉi tiaj rilatoj estas “neelteneblaj en la longdaŭro”, deklaras la sudafrika prezidanto

“Unuavide, la ĉina avido je la naturaj riĉaĵoj aperas kiel bonŝanco por Afriko”, opinias raporto mendita de la disvolvo-komisiono de la eŭropa Parlamento*. Laŭ ĝi Pekino ja kontribuis al la ekonomia kresko de la kontinento. Pli profunda ekzameno tamen montras pli kontrastan bildon. En 2005, nur dekkvar landoj, ĉiuj produktantoj de petrolo kaj ercoj, havis favoran komercan bilancon — ĉefe bazitan sur eksportado de krudmaterialoj — kun Ĉinujo. Tridek landoj, kiuj montras deficitan komercan bilancon, estas inunditaj per ĉinaj teksaĵoj kaj aliaj malmultekostaj objektoj, je granda malkontento de la lokaj produktantoj.

* Jonathan Holslag, Gustaaf Geeraets, Jan Gorus kaj Stefaan Smis, “Chinese ressources and energy policy in Sub-Saharan Africa”, raporto al la disvolvo-komisiono de la eŭropa Parlamento, 19-a de marto 2007.

En la ĉin-afrikaj interŝanĝoj, la fendo inter gajnantaj kaj perdantaj landoj do konsiderinde larĝiĝis, rezultigante jen kaj jen viglan rankoron/ amaran senton. La raporto klonkludas: “Por la plimulto de afrikaj landoj, la ĉina diro pri disvolvado levis grandajn esperojn, sed ne starigis la necesajn kondiĉojn por daŭrigebla ekonomia kresko.”

Se Ĉinujo plu lokas la aliron al la krudmaterialoj super ĉio cetera, ĝi ĉiutage pli kaj pli kondutos kvazaŭ malnovaj koloniaj potenclandoj, ligante sin al la “rentaj registaroj” de la landoj abunde dotitaj en naturaj riĉaĵoj, farante la minimumon por la ĝenerala disvolvado. La sudafrika prezidanto Jacob Zuma ne forgesis rimarkigi dum la forumo de julio 2012: “La ĉina engaĝiĝo por la disvolvado de Afriko” ĉefe konsistis el“provizumi al si krudmaterialojn”; situacio, kiun li taksas “ne eltenebla en la longdaŭro”*.

* “Zuma warns on Africa’s trade ties to China”, Financial Times, Londono, 19-a de julio 2012.

Sed ĉiu signifa ŝanĝo en la komercaj rilatoj inter Pekino kaj Afriko — aŭ la sojlolandoj ĝenerale — necesigos profundan transformiĝon de la ĉina ekonomia strukturo, renversiĝon de la energiavidaj industrioj al pli ŝparemaj produktoj kaj al servoj, de la fosiliaj energioj al la renovigeblaj energioj. La regantoj ŝajnas konscii pri ĉi tiu neceso: la 12-a kvinjara plano (2011-2015) emfazas la disvolvon de alternativaj transport-rimedoj, de la renovigeblaj energioj, de la novaj materialoj, de la bioteĥnologio kaj aliaj aktivaĵoj favoraj al tiatipa ŝanĝo*. Sen tiuj la ĉinaj gvidantoj riskas implikiĝi en malbonfamaj rilatoj kun la sojlolandoj.

* Vd Any Bourrier, “Ĉinujo malsana pro sia karbo”, Le Monde diplomatique, novembro 2011.

Michael T. KLARE

La milito kontraŭ drogoj

Meksiko ne aŭdacas alfronti la kartelojn

La prezidentelekta kampanjo de Meksiko estis markita de senprecedenca studenta movado denuncanta la subtenon de grandaj privataj amaskomunikiloj por Enrique Peña Nieto, la kandidato de la Institucia Revolucia Partio (PRI, centrisma-dekstrisma). Antaŭ ĉio, la kampanjo konfirmis la ĉefan zorgon de la loĝantaro: supervivi la ĉiutagan perforton ellasitan de la drogkomerco. De nia speciala korespondanto Jean-François Boyer.

Je tagiĝo en la 7a de novembro pasintjare, policistoj sturmis la malliberejon de Akapulko, la plej granda ĉemara feriejo de Pacifiko. Ili ne povis kredi, kion ili trovis; 20 prostituitinoj dormis en la ĉeloj kun malliberuloj. Pliaj surprizoj sekvis: ili kaptis 100 kilogramojn da mariĥuano, televidilojn, KD-ilojn, batalkokojn kaj eĉ du pavojn, preferata dorlotbesto (kune kun jaguaroj) de famaj drogvendistoj.

La anekdoto estas rivela. Iom post iom erodata de mafiismo, la meksika ŝtato ne plu regas siajn malliberejojn nek grandajn partojn de sia teritorio. La narcos (drogvendistoj) ne plu kontentiĝas per tio, ke ili provizas la usonan merkaton per kokaino*, metamfetaminoj kaj mariĥuano, pagas subaĉetaĵojn por protekti sian komercon kaj masakras unu la alian.

* Laŭ la usona Departemento de Eksterlandaj Aferoj, 95% de la kokaino konsumita en Usono pasintjare envenis tra Meksiko. La Departemento diras, ke ankaŭ 18-20 tunoj da heroino kaj 16 000 tunoj da mariĥuano alvenis laŭ la sama vojo. Ne estas fidindaj ciferoj por metamfetaminoj.

Por plibonigi sian publikan reputacion, makulita de akuzoj pri voĉdona fraŭdo dum la balotado de 2006, prezidanto Felipe Calderón lanĉis “militon” kontraŭ la drogkomerco kondukatan de pli ol 400 000 policistoj kaj 50 000 soldatoj. Ses jarojn poste, la drogvendistoj nun minacas la tutan landon kaj ĝiajn instituciojn.

Iliaj ĉefaj viktimoj estas la policistoj — urbaj, regionaj* kaj federalaj — kiuj ilin persekutas aŭ kiuj kunlaboras kun tiu aŭ alia drogkartelo. Embuskoj plimultiĝis dum la lastaj du jaroj. La plej sensacia okazis en aprilo pastintjare sur unu el la plej trafikplenaj ŝoseoj de la lando inter Meksikurbo kaj Gvadalaharo. Ekalpafite de sturmfusiloj kaj grenadĵetiloj, konvojo de pluraj veturiloj de la federacia polico estis devigita fuĝi. En Guasave, 150 kilometrojn de Culiacán, la ĉefurbo de la ŝtato Sinaloa, armitoj senkompate masakris la eskorton de la estro de la publika sekureco, mortigante 12 korpogardistojn. En 2011, sikarioj de la rivalaj karteloj de la Golfo kaj de la Zetaoj mitralis la sidejojn de la prokuroroj en du urbegoj, Ciudad Victoria, ĉefurbo de la ŝtato Tamaulipas, kaj Ciudad Madero, la ĉefa petrolterminalo de Meksiko, kaŭzante multajn viktimojn ĉe la oficistoj.

* Temas pri la policistaroj de la 31 federaciaj ŝtatoj kaj de la Federacia Distrikto (kiu ampleksas Meksikurbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon).
La karteloj nun disponas pezajn armilojn

En la regionoj kiujn ili efektive regas, la karteloj jam ne hezitas alfronti konvojojn de la terarmeo kaj mararmeo. Tiel, la milicioj nomataj La Familia — en la regiono Tierra Caliente de la ŝtato Michoacán — kaj la zetaoj en la nordorienta ŝtato Tamaulipas, ofte faras atakojn por venĝi la ekzekuton aŭ malliberigon de unu el siaj ĉefoj. La perforto de la atakoj montras, ke la karteloj nun disponas pezajn armilojn kiuj kapablas alfronti kirasajn veturilojn kaj mitralojn, kaj modernajn sistemojn de komunikado por spuri la iradon de la malamiko. Kiel ili akiras ilin? Tute laŭleĝe, ĉe la pafilvendejoj de sia norda najbaro, aŭ, pli diskrete, ĉe usonaj komercistoj de armiloj.

Laŭ la sidejo de la ĉefprokuroro de Meksiko, Marisela Morales, 2 888 soldatoj, maristoj, policanoj kaj agentoj de la sekretaj servoj estis mortigitaj inter decembro 2006 kaj junio 2011. Preskaŭ duono estis urbaj policistoj, indiko ke la plej malgrandaj administraj unuoj portas la plej pezan ŝarĝon de la milito. La narcos intencas trudi sian regadon al lokaj aŭtoritatoj, per sangoverŝo se necese. Ĉi tial, ĉiun tagon ili klopodas iom pli influi la balotan kaj demokratian procedojn.

Depost 2006, 32 urbestroj estas murditaj. La murdo lastan novembron de la urbestro de La Pieco en Michoacán ŝajne estis defio al la centraj aŭtoritatoj, ĉar li estis unu el la ĉefaj subtenantoj de la kandidateco de Luisa Maria Calderón, fratino de la prezidanto, por la posteno de guberniestro. En lokoj kiujn ili konsideras strategiaj, la karteloj provas influi la elektiĝojn de guberniestroj. S-ino Morales konfirmis pasintjare ke la kandidato por guberniestro de Tamaulipas, Rodolfo Torre Cantú, murdita en 2010 dum balotkampanjo, estis ekzekutita de la kartelo de la zetaoj kiun li rifuzis protekti.

Bataloj en la urbocentroj dum du jaroj

Neniu institucio estas imuna kontraŭ ĉi tiu deziro superregi, eĉ ne la katolika eklezio. En julio 2007, Ricardo Junious, 70-jaraĝa usona pastro, estis murdita pro sia kampanjo en la malriĉaj kvartaloj de Meksikurbo kontraŭ infanprostituado kaj la vendado de drogoj al neplenaĝuloj. Rubandoj minacantaj Raúl Vera, la episkopo de Saltillo kaj subtenanto de la teologio de liberigo, aperis iun tagon en lia katedralo. La ĉefepiskopo de Durango, kiu antaŭe diris ke “ĉiuj krom la aŭtoritatoj” scias kie sin kaŝas la ĉefo de la kartelo de Sinaloa, devis retiri siajn rimarkojn, dirante al la gazetaro, ke li nun estas “surda kaj muta*.

* Patrice Gouy, Des catholiques mexicains se mobilisent contre la guerre de la drogue, La Croix, Parizo, la 24a de julio 2011.

La karteloj regas per teroro. La lando travivis koŝmarajn semajnojn fine de 2011. En septembro, 35 korpoj, ĉiuj el ili krimuloj konataj de la polico, estis trovitaj antaŭ granda butikcentro en Veracruz. Bandaĉo kiu sin nomas Nova Generacio asertis respondecon. La ĉefprokuroro karakterizis ĝin kiel la armitan alon de la kartelo de Sinaloa, kaj la masakron kiel kvitigon de kontoj kun la zetaoj. La buĉado ankaŭ estis averto al la registaro, ĉar la urbo estis gastigonta nacian konferencon de prokuroroj la sekvantan tagon. La murdoj rekomenciĝis en novembro: 16 karbigitaj kadavroj estis trovitaj en Culiacán kaj 26 korpoj estis delasitaj en la centro de Gvadalaharo, la dua plej granda urbo de Meksiko.

En nordaj kaj okcidentaj ŝtatoj, sikarioj iniciatis makabran riton: senkapigo. La ĵurnalo Reforma kalkulis 453 kazojn en 2011. En majo ĉi-jare, 49 kadavroj kun la kapoj kaj brakoj dehakitaj estis trovitaj sur la ŝoseo inter Monterejo, la ĉefurbo de la ŝtato Nuevo León, kaj la teksasa landlimo. Nun Meksikurbo estas minacata. Du senkapaj korpoj estis trovitaj malpli ol unu kilometron for de la Ministerio de Defendo en la urbocentro lastan oktobron. Pluraj mutilitaj korpoj estis trovitaj en la ĉefurbo jam en 2008 kaj 2009, sed la aŭtoritatoj ne povis ligi la brutalaĵojn al drogkomercistoj. Sed je la ĉi-jara okazo, la krimintoj identigis sin: noto sur la korpoj portis la surskribon “La Mano con Ojos” (La mano kun okuloj), bandaĉo laboranta por la kartelo de Sinaloa. En novembro, du senkapigoj konfirmis ke la ĉirkaŭaĵo de Meksikurbo ne plu estas imuna kontraŭ barbaraĵoj.

Unu el la lastaj viktimoj estis taksiisto kiu probable laboris por kartelo. En unu jaro, pli ol 100 taksiistoj estis ekzekutitaj en Akapulko kaj Monterejo, la industria metropolo de la nordo. Ili agis kiel “falkoj”, aŭ motorizitaj gvatantoj, por unu aŭ alia el la grupoj konkurantaj por la regado de ĉi tiuj grandaj teritorioj. La efikon de la ekzekutoj amplifas blogoj kaj retejoj montrantaj vídeofilmojn de murdoj faritajn de la murdistoj mem.

Kaptita inter timo kaj rezignacio, Meksiko lace kalkulas siajn mortintojn: 55 671 ekde 2006, laŭ la ĵurnalo La Jornada; 65 000, laŭ la semajnĵurnalo Zeta kaj ĉirkaŭ 47 500, laŭ s-ino Morales. Se la milito daŭros laŭ la nuna skalo, estos tiel multe da viktimoj kiel en la bosnia milito. Ĉi tiaj ĉiutagaj hororoj ĥaosigis la vivojn de milionoj da meksikanoj.

Dum la lastaj du jaroj, furiozaj bataloj okazis en la centroj de grandaj urboj kiel Monterejo, Saltillo, Torreón, Tampico, Akapulko, Veracruz kaj Ciudad Juárez. La scenaro estas ĉiam sama: la polico ekvidas grupon da drogkomercistoj kaj ilin postkuras kaj alpafas sen zorgi pri la spektantoj okupataj pri siaj ĉiutagaj aferoj. La loĝantoj tremas en siaj hejmoj.

Dekoj da etskalaj entreprenistoj estas forkaptitaj en la nordaj ŝtatoj. Pli ol 200 000 homoj jam forlasis Ciudad Juárez por ekloĝiĝi en Usono aŭ en la interno de la lando. Grandaj urboj apud la usona landlimo estas malplenigitaj post sangaj alfrontiĝoj inter la karteloj. Ciudad Mier kaj San Fernando, du el la plej grandaj urboj en Tamaulipas, fariĝis fantomurboj dum kelkaj monatoj antaŭ ol la armeo fine reokupis ilin. Nemalproksime, 145 korpoj estis eltombigitaj el pluraj amastombejoj en aprilo ĉi-jare. Inter ili estis centramerikaj enmigrantoj veturantaj al la usona landlimo, laŭdiraj kartelanoj kaj lokaj loĝantoj. La viktimoj veturis en norden irantaj aŭtobusoj kiujn la zetaoj haltigis. Dek ses urbaj policistoj estis arestitaj pro akuzoj, ke ili protektis la murdintojn. Kvankam la urboj estas resekurigitaj de la armeo, trankvilo ankoraŭ ne revenis en Ciudad Mier kaj San Fernando.

Ĉu prezidanto Calderón malprave lanĉis ĉi tiun ofensivon?

La kredindeco de la registaro diseriĝas. Kiam la ministro de internaj aferoj Francisco Blake Mora malaperis lastan novembron, la aŭtoritatuloj diris, ke li mortis en helikoptera kraŝo. Multaj analizistoj kaj komentistoj tamen tuj sugestis ke li estas murdita.

Oficialaj komunikaĵoj cetere nutras la konsterniĝon de la publiko. En marto ĉi-jare, ĉe la unua altnivela kontinenta konferenco pri internacia mafiismo, ĉefprokuroro Morales avertis siajn amerikajn kolegojn ke “la internacia mafiismo ne plu estas problemo de interna publika sekureco sed minaco al la sekureco de ĉiuj niaj landoj.”

Maltrankviloj leviĝis plu kiam la publiko eksciis, ke usonaj kontraŭ-drogaj agentejoj — precipe la Drug Enforcement Administration (DEA) — faras operacojn sur la teritorio de Meksiko kun la apogo de la meksika registaro, kaj kiam influaj figuroj kiel Jorge Castañeda kaj Héctor Aguilar Camín parolis pri la neceso de rekta interveno en la konflikto fare de Usono per meksika versio de Plano Kolombio*. La milito kontraŭ la narcos videble limigas al Meksiko la spacon por manovri rilate al Usono.

* Vidu Hernando Calvo Ospina, “Aux frontières du plan Colombie”, Le Monde diplomatique, Februaro 2005.

Frue en la prezidentelekta kampanjo ĉi-jare, la plimulto de la amaskomunikiloj imputis ĉi tiun nacian krizon al prezidanto Calderón. La plej bonvolaj (aŭ plej degnaĉaj?) diris, ke li iniciatis ĉi tiun militon malzorgeme, ne taksinte la amplekson de la problemo. Citante la atestojn de siatempaj ŝtatoficistoj kiuj koluziis en la kontraŭleĝa drogkomerco kiam la Institucia Revolucia Partio (PRI) regis la landon de 1928 ĝis 2000, aliaj sugestis ke li estas kunkrimulo de la kartelo de Sinaloa kaj ke lia “kampanjo” celas fortigi ĝian superregadon super ĝiaj rivaloj, precipe la karteloj de la Golfo, Juarez, kaj la Zetaoj*. Fine, la maldekstrularo unuanime asertis ke la submetiĝo de la meksika socio al la militistaro minacas homajn rajtojn kaj la junan demokration de la lando.

* Kp. la ateston de siatempa generalo Mario Arturo Acosta Chaparro, konviktita pri koluzio kun la kartelo de Juarez, liberigita de la armea justico kaj murdita en aprilo 2012, en Anabel Hernández, Los Señores del narco, Grijalbo, Meksikurbo, 2011.

Iom da fono necesas por kompreni kial perforta krimado subite erupciis frue en la 2000-aj jaroj post la politika transiro kiam la (tre longa) regado de la PRI estis ĉesigita de la venko de Vicente Fox, membro de la Partio de Nacia Agado (PAN) de Calderón. Ĝis tiam, la drogkarteloj de la Golfo, Gvadalaharo, Juárez kaj Tijuana agis laŭvole sen konsiderinde efiki sur la ĉiutagan vivon de la lando. Protektate de la plej altaj niveloj de la ŝtato, kargoj da drogoj senprobleme atingis la usonan landlimon. Plenŝarĝitaj per tunoj da kokaino, malnovaj aviadiloj Caravelle kaj Boeing ekflugis de Kolombio kaj, kvankam lokalizitaj de radaroj instalitaj en Centra Ameriko de la DEA, alteriĝis en Meksiko nemalproksime de la landlimo. Trolŝipoj kaj motorboatoj diskrete malŝarĝis siajn kargojn sur la marbordoj de Jukatano, Veracruz, Sinaloa kaj Baja California.

En la finaj jaroj 1990-aj, enketoj pri mafiismo estis komencitaj de la ĉefprokuroro de Meksiko, usonaj kontraŭdrogaj agentejoj kaj la svisa juĝistino Carla Del Ponte kiu estis komisiita por prienketi la monlavadon de sumoj deponitaj en svisaj bankoj de Raúl Salinas, frato de la eksprezidanto Carlos Salinas. Ĉi tiuj enketoj malkaŝis la senprecedencan amplekson de la protekto ricevita de mafioj dum la prezidentadoj de Carlos Salinas* kaj Ernesto Zedillo. La guberniestroj de Ĉihuahuo, Morelos, Tamaulipas, Quintana Roo, Veracruz kaj Sonora, ĉiuj el ili membroj de la PRI, estis konsiderataj kiel suspektatoj aŭ estis formale akuzitaj, kune kun kelkaj ĉefoj de la federacila polico, terarmeaj generaloj, komandantoj de armeaj regionoj, kaj ministroj. Iuj narcos diris, ke la privataj sekretarioj de la lastaj du prezidantoj — kaj ankaŭ Raúl Salinas — ankaŭ implikiĝis. Dokumento skribita en 1995 de la sekreta servo de la meksika militistaro konfirmas ĉi tiujn akuzojn*.

* Vidu Renaud Lambert, Un chevalier pas si blanc, Le Monde diplomatique, januaro 2012.
* Kp. La Guerre perdue contre la drogue, La Découverte, Parizo, 2001.

Interŝanĝe por ĉi tiu bone pagata protekto, la ŝtato postulis ke la karteloj restu ene de siaj teritorioj kaj ne ataku siajn rivalojn. Tiutempe, la PRI havis sufiĉan povon super la registaro kaj la polico por observigi tian akordon ĉe la urbaj, regionaj kaj naciaj niveloj.

Ĉio ŝanĝiĝis post kiam Vicente Fox gajnis la prezidantecon en julio 2000. Sekve de la venko super la PRI, la plimulto de la altrangaj ŝtatoficistoj kiuj komplicis en mafiismo estis anstataŭitaj. La regionaj kaj lokaj balotadoj de 2000 instalis guberniestrojn kaj urbestrojn kiuj ne estis membroj de la PRI. Unuafoje en dudek jaroj, la narcos alfrontis amason de politikistoj kiuj, pro diversaj kialoj, ne plu sentis sin devontigitaj de la antaŭaj interkonsentoj. Nemalmulte da tempo necesos por rekonstrui novajn kanalojn de korupto ĉe la superaj rangoj de la ŝtato. Dume, ili devis rapide trovi aliajn itinerojn, nomataj rutas de hormigas (formik-irejoj) por transporti siajn drogojn. Laŭ mallongatempa perspektivo, la sola metodo por sekurigi ĉi tiujn itinerojn estis korupti urbestrojn kaj urbajn policistojn kiuj regis strategiajn transirejojn ĉe la landlimoj de Gvatemalio kaj Usono. La reguloj de la ludo ŝanĝiĝis: la karteloj komencis interbatali por la regado de novaj bastionoj. Meksiko estis enkondukota al tio, kion oni nomos la guerra por las plazas (la milito por la lokoj).

“Kiam mi kaptas Zetaon, mi mortigas lin. Kial pridemandi lin?”

La unua granda batalo de ĉi tiu nova konflikto okazis en Nuevo Laredo en 2003, ĉe la landlimo inter Tamaulipas kaj Teksaso. Dum kelkaj semajnoj, la pistolistoj de la kartelo de la Golfo batalis kontraŭ tiuj de la kartelo de Sinaloa, ĉiu kun la helpo de sekcio de la polico. Laŭ Edgardo Buscaglia, fakulo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj pri mafiismo, ĝis 2008 60% de la urboj de Meksiko estis regataj de drogvendistoj*.

* El narco ha feudalizado 60% de los municipios, alerta ONU, La Jornada, Meksiko, la 26a de junio 2008.

La ekapero de nova kartelo faris la situacion neretenebla. Post la aresto en 2003 de la lasta nekontestata ĉefo de la kartelo de la Golfo, ĝia armita alo, la zetaoj, malaliĝis. Gvidataj de siatempaj anoj de la specialaj fortoj de la terarmeo, ili adoptis “strategion kiu pli similis tiun de la mafio ol de kontrabandistoj de drogoj” klarigas Luis Astorga, eminenta fakulo pri la temo. Trovinte, ke estas malfacile establiĝi en la drogkomerco, ili okupiĝis pri moneltordado, forkaptado, fikomercado de migrantoj kaj de prostituit(in)oj, kontraŭleĝa vetludado, kontrabando kaj monfalsado. Ilia celo estis simpla: etendi sian regadon tra la tuta lando por maksimumigi siajn enspezojn. Sekve, ili senhezite atakis la bastionojn de tradiciaj karteloj, foje aliancante sin kun lokaj bandaĉoj kiujn ili trejnis kaj konsilis, kiel La Familia de Michoacán en la okcidento, sur la marĝenoj de la feŭdoj de la kartelo de Sinaloa. Post la “milito por la lokoj”, venis la “milito por la teritorioj”.

Tial, la disvastiĝo de perforto ne rekte atribueblas al la decido en 2006 de prezidanto Calderón utiligi la armeon por fortege subpremi mafiismon, sed estas la rezulto de la neevitebla restrukturado post la enoficiĝo de la nova registaro, kaj de la ekapero de nova formo de krimado. Pri aliaj aferoj, tamen, la respondeco de s-ro Calderón estas klara.

Lia registaro adoptis malĝustan strategion. La “milito” ne reduktis la komercadon de drogoj: el la 37 kartelestroj arestitaj aŭ mortigitaj dum la sesjara mandato de s-ro Calderón, 22 estis tuj anstataŭitaj; cetere, frue en 2012 la terarmeo apenaŭ maltrafis la kapton de la plej fama de la drogbaronoj, “El Chapo” Guzmán. Sed, esence, nenio ŝanĝiĝis: en 2011, preskaŭ la tuto de la kokaino konsumata en Usono trapasis Meksikon.

Cetere, s-ro Calderón ne pritraktis korupton. Ĉar ĉi tie restas la fundamenta problemo, kiel Ismael “El Mayo” Zambada diris al la redaktoro de la ĉiusemajna gazeto Proceso en aprilo 2010. Demandite, kial la milito kontraŭ la komercado de drogoj estas perdata, la plejaĝa gvidanto de la kartelo de Sinaloa respondis sarkasme, “Ĝi estas enradikiĝinta en la socio, same kiel korupto.”

Ĉi tiun akuzon la registaro nekonvinke malakceptis, atentigante ke 1500 ŝtatoficistoj kaj 500 komercistoj estis punitaj pro korupto en 2010; cetere la ĉefprokuroro diris ke 28% de sia personaro estis deklaritaj superfluaj dum la antaŭaj du jaroj. Sed nenio estas farita kio povus konvinki la publikon, politikistojn kaj la komercistaron pri tio, ke la registaro volas pritrakti la fundamentajn kaŭzojn de la problemo.

Kelkaj kazoj, inter dekoj de aliaj, ilustras la pasivecon aŭ koluzion de la registaro. Jam de multaj jaroj, la ĉefprokuroro suspektas ke tri eks-guberniestroj de la ŝtato Tamaulipas, la eks-urbestroj de Culiacán (Sinaloa) kaj Tijuana (Baja California), kaj siatempa guberniestro de la ŝtato Sonora (unu el la plej riĉaj komercistoj en Meksiko) estas komplicoj de la narcos, sed ili neniam estas formale akuzitaj. Simile, ĵurnalistoj faris kelkajn enketojn pri la riĉaĵo amasigita de la ministro pri publika sekureco — sumo kiu multege superas lian oficialan enspezon — sed neniam okazis oficiala enketo de federacia agentejo.

La lukto kontraŭ monlavado apenaŭ estas pli efika, kvankam nova banka kaj imposta regularo estas adoptita por ĝin kontraŭbatali. La Banco de Mexico lastatempe publikigis zorgigajn ciferojn: dum la 6-jara mandato de prezidanto Calderón, pli ol USD 31 miliardoj (ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj) eniris la nacian bankan sistemon el kontraŭleĝaj fontoj, 106% pli ol dum la prezidanteco de s-ro Fox (2000-2006)*. “Malpura mono estas investata ĉefe en la nordaj ŝtatoj kie prosperantaj entreprenoj ekaperas en la sektoroj de konstruado, nemoveblaĵoj kaj gastigado. Estus facile prienketi la fontojn de iliaj enspezoj” klarigas ekonomikisto Rogelio Ramírez de la O. Laŭ la ĉefo de strategiaj informoj ĉe la ministerio de financo, la taksita valoro de monsumoj lavitaj en Meksiko ĉiujare fluktuas inter 15 kaj 50 miliardoj da usonaj dolaroj aŭ 3-8% de malneta interna produkto (MIP).

* “B de M: en 2 sexenios panistas el crimen lavó más de 46.5 mil mdd”, La Jornada, la 29a de novembro 2011.

Sed estas en la kampo de homaj rajtoj ke la registaro estas juĝita plej severe. La armeo kaj la federacia polico partoprenantaj la subpremon kulpas pri multoblaj fuŝoj. Soldatoj pafvundis civilulojn kiuj ne haltis ĝustatempe ĉe kontrolpunktoj de la terarmeo. Generalo Moreno Aviña, siatempa komandanto de la armea distrikto Ojinaga en la ŝtato Ĉihuahuo, estas akuzita pri eksterjusticaj ekzekutoj de civiluloj, torturo, forbruligoj de kadavroj kaj kontraŭleĝaj traserĉoj kaj enkarcerigoj, sed la armeaj prokuroroj ĝis nun rifuzas jure persekuti lin. Timante ke lia estonta proceso estos makulita de antaŭjuĝo, la familioj de liaj viktimoj apelaciis al la Supera Kortumo, petante ke ĝi sankciu lian proceson fare de civila tribunalo.

Altranga oficiro, portempe postenigita al la polico de Torreón, diris al la gazetaro: “Kiam mi kaptas zetaon, mi mortigas lin. Kial pridemandi lin? La armeo havas sian sekretan servon, ĝi ne bezonas ajnan ekstran informon”*. La homrajta advokato Netzai Sandoval estas metinta plendon ĉe la Internacia Punkortumo en Hago, en la nomo de 28 000 meksikaj civitanoj, detalantan pli ol 200 kazoj de torturo fare de la armeo. Plimulto de kaptitoj ne estas kondukataj antaŭ la publika akuzisto post ilia enkarceriĝo, kiel la leĝo postulas, kaj estas pridemandataj en la kazerno dum multaj tagoj.

* Si agarro un zeta lo mato; ¿para qué interrogarlo?: jefe policiaco, La Jornada, la 13a de marto 2011.

La Ministerio de Defendo faris malmulton por ĉesigi la senpunecon de la armeo. Inter 2006 kaj 2011, la sidejo de la armea prokuroro prienketis 3 671 gravajn malobservojn de homaj rajtoj sed nur 29 armeanoj estis juĝitaj kulpaj. Resume, la registaro donas la impreson ke ĝi ne kapablas regi sian armeon kaj policon aŭ, eĉ pli malbone, ke ĝi volas transformi Meksikon en polican ŝtaton.

Kampanjo malutila al la kredindeco de la institucioj

Multaj meksikanoj estas ribelantaj kontraŭ tiaj praktikoj kiuj makulas la reputacion de la armeo, unu el la malmultaj institucioj kiujn la plimulto de la publiko respektis ĝis lastatempe. En 2011, la poeto Javier Sicilia, kies adoleska filo estis mortigita de pafintoj apud Cuernavaca, sukcesis formi maldekstrisman partion sub la slogano “Sango ne plu!” Subtenata de la plejparto de la Neregistaraj Organizoj, li kondamnis la mankojn de la sistemoj polica kaj justica. Lia kampanjo ne mobilizis homamasegojn, sed ĝi pliigis la agitadon de suspektema, elreviĝinta kaj cinika publiko. Fine, ĝi subfosis la kredindecon de la prezidanteco, la sola institucio kiu kapablas firmigi la delikatan demokratiigon de Meksiko, procedo kiu komenciĝis en 2000 kun la fino de pli ol 70 jaroj da solpartia regado.

La ofensivo de s-ro Calderón tial returniĝos kontraŭ la institucia ordo kiun ĝi pretendas defendi. La narcos pruvis en lastaj jaroj ke ili povas regi grandan parton de la lando kaj bloki la ŝtaton, kun aŭ sen la kompliceco de la aŭtoritatuloj. Sendube estos politikaj sekvaĵoj. En prezidentelekta kampanjo superregata de temoj de perforto kaj publika sekureco, la senĉesaj timigaj bildoj ĉiutage elsendataj televide pli kaj pli maltrankviligis la publikon. Opinisondoj montris, ke multaj volis revenigi la PRI-on, kredante ke nur ĝi kapablus intertrakti kun la drogkarteloj kaj restarigi pacon. Ĉu oni memoros la prezidentelekton de 2012 kiel la unuan provon de la karteloj gajni venkon kontraŭ demokratio en Meksiko?*

* Enrique Peña Nieto de la PRI venkis en la prezidentelekto de julio 2012. Oni atendas ke lia inaŭguro okazos en decembro 2012.

Jean-François BOYER

Minaco de partigo, onidiroj pri internacia interveno

Disfalo de la demokratia revo en Malio

Antaŭe modelo de demokratio en Afriko, Malio enprofundiĝas en politikan nestabilecon, dum la ribelo en la Nordo dividas la landon en du partojn. De la puĉo okazinta la 22-an de marto, la transira prezidanto, s-ro Dioncounda Traoré, provas akordigi favorantojn kaj kontraŭantojn de la puĉo. Ĉi tiu krizo rivelas malnovajn fendojn ekzistantajn en la malia socio de la fino de la diktaturo, en 1991.

Ĉu Malio estas minacata de ĝenerala apliko de la ŝario [islama leĝo]? De la 27-a de junio, la nordo de la lando estas sub rego de la radikalaj islamismaj grupoj, kiuj ekregis la regionojn de Kidal, kaj poste Gao kaj Timbuktuo, tio estas sume preskaŭ du trionoj de la teritorio. Ilia regado alportas samtempe perfortaĵojn faritajn nome de Alaho kaj asistadon al la malriĉaj loĝantaroj, almenaŭ tiuj, kiuj ne fuĝis. La salafistoj instalitaj en la tri grandaj nordaj regionoj disdonas monon kaj helpon, kaj facile varbas inter la junaj senlaboruloj sen estonto-perspektivoj. En Gao ili provizas brulaĵon kaj manĝaĵojn je malaltaj prezoj, ekipas la sancentrojn, pagas iliajn agentojn... Elektito de la Nordo rakontas, ke li provis kontakti la ĉefon de la radikala islamisma movado Ançar Dine, s-ro Iyad Ag Ĝali, por rendevuo. Respondo estis: “Mi vidos vin kiamvi estos demisiinta el via posteno. La deputitoj estas sen legitimeco fronte al la leĝo de Dio.”

Malgraŭ ĉio, en lando vasta kiel du kaj duono Francujoj, la nordo restas malproksima. Malproksima de la “utila” lando, kie koncentriĝas 90% de la loĝantaro. En Bamako, sub la ŝanĝiĝanta ĉielo de la pluv-sezono, meze de ramadamo, la tradicia toleremo restas: malfermaj restoracioj, alkoholo aĉetebla kaj kelkaj fumantoj surstrate. Kvankam ĝi koncernas plimulton de loĝantaro, la fastmonato (kiu finiĝis meze de aŭgusto) traviviĝas “laŭ malia maniero”, kun pieco sen publika trudo.

Unua angoro-fonto: la senlaboreco. Pro la krizo, la ekonomio ruiniĝis. Multaj entreprenoj, aparte pri servoj, fermiĝis aŭ metis la dungitaron en “teknika senlaboreco”. Post hoteloj kaj restoracioj, tuj frapitaj, preskaŭ ĉiuj sektoroj nun malrapide funkcias. Grandaj dungantoj, tiaj kiaj la kompanio Air Mali, maldungas. Nur la mina sektoro ŝajnas ne trafita, kaj la ŝtato daŭre pagas la salajrojn.

Alia motivo de konsterno estas la politika disfalo de lando ĝis tiam montrita kiel demokrateca modelo. Surprizis la populareco de la armea puĉo de la 22-a de marto 2012, mallaŭdata ĉie eksterlande. Malgraŭ sia neverŝajna kalendaro — kelkajn semajnojn antaŭ malferma prezidanta elekto — kaj sia konduto, kiu favoris rabadon kaj murdojn, la soldatoj de la terarmea tendaro en Kati, gvidataj de la kapitano Amadou Sanogo, intervenis sur favora tereno: unue ili profitis la koleron kaŭzitan de la armeaj malvenkoj fronte al la tuarega ribelado en la Nordo, kaj la paroladoj de la puĉistoj pri korupto de la elitoj kaj pri “demokratio, malplena konko”, renkontis favoran eĥon en la loĝantaro. Tre rapide, la politikaj respondeculoj unu post la alia renkontis ilin, inkluzive — diskrete — tiujn, kiuj kondamnis la puĉon tra la Unuigita Fronto por protekto de demokratio kaj respubliko (FDR, aŭ “fronto de la rifuzo”)*.

* La FDR arigas kvindek partiojn kaj cent asociojn kontraŭantajn la puĉistojn.

Laŭ s-ro Oumar Mariko, protagonisto de la revolucio de 1991, kiu renversis la reĝimon de ununura partio de la generalo Moussa Traoré, kaj respondeculo de la partio Afrika Solidareco por Demokratio kaj Sendependo (SADI), “Ĉi tiu puĉo liberigis nin de miraĝo kaj relokas la problemon en ĝian kuntekston, tio estas la aspirado al demokratio por la maliaj popoloj*. La intelektulino Aminata Dramane Traoré diras same, kiam ŝi konsideras, ke “Sanogo ne estas la problemo, Sanogo estas simptomo*. Ĉi tiu opinio havas fortan eĥon eksterlande, aparte en Francujo, kie oni rememoras pri dudek jaroj da “malŝparado” okaze de la disfalo de la malia ŝtato* — laŭdinte la “modelon” proponitan de ĉi tiu lando.

* Le Nouveau Courrier, Bamako, 22-a de junio 2012.
* “Afrique presse”, TV5, 26-a de majo 2012.
* Vd Laurent Bigot, “Les défis du Sahel: focus sur la crise malienne”, seminario de la Institut français des relations internationales (IFRI), Parizo, 22-a de junio 2012.

Ĉu ĉi tiuj diroj ne tro rapide forstrekas la akiritaĵojn de la 3-a Respubliko, naskita en 1991? La esprim-libereco, kiu ebligas al ĵurnalistoj akre kritiki la politikan situacion (eĉ se ili kelkfoje estas korpe agresitaj pro tio); la socia malfermiĝo, kun nasko de multegaj asocioj, kiuj nun ludas sian rolon en la mobilizoj favore al la Nordo; kaj ankaŭ la dinamismo de la kultura scenejo, kiu igis la malian ĉefurbon artista renkontiĝejo en la kontinento; de la “Renkontiĝoj pri Fotografarto” en Bamako ĝis la festivalo “Mirigaj Vojaĝantoj”, la lando fariĝis referenco, dum la kantistoj ekiras konkeri la internaciajn scenejojn. Sur la ekonomia tereno, la “demokrateca” kredito, kiun havis Malio, favoris novan generacion de entreprenistoj kaj malfermiĝon al turismo kaj eksterlandaj investoj.

Malbonaj decidoj estis faritaj

“NECESAS ESTI FRENEZULO por direkti ĉi tiun landon” konfidencis en 1992 s-ro Amadou Toumani Touré (kromnomita ATT) al s-ro Alpha Oumar Konaré, la arkeologo elektita prezidanto post la unua libera baloto de la malia historio. La ŝtatestro poste alfrontis sinsekve la ribelon — jam — en la Nordo, la kreskantajn korporaciajn postulojn, la senĉesan agitadon de la studentoj, stimulitaj pro sia partopreno en la politika transiro de 1991, kaj ankaŭ la viglajn streĉiĝojn inter partioj je ĉiu politika elekto. La granda konstruejo de liaj du mandatperiodoj estis la malcentralizo, kies malsukceso, pro manko de monrimedoj, ne forigis la allogecon*.

* Vd Ousmane Sy, “Reconstruire l’Afrique”, Charles Léopold Mayer, Parizo, 2009.

Siavice elektita prezidanto en 2002, s-ro Touré estis kreanto de vera politika malstreĉiĝo. Lia rolo en la renverso de la Traoré-reĝimo en 1991 igis lin tre populara. Tiam generalo, li direktis la puĉon por redoni poste la povon al civiluloj. Fariĝinte la prezidanto dek jarojn poste, li strebis esti “kuniganto”. Ĝis tiu grado, ke li inventis reg-manieron, kiu diserigis la politikan scenejon: sen partio por apogi lin, li celis la interkonsenton, kaj kunigis ĉirkaŭ sin reprezentantojn de ĉiuj tendencoj.

Ĉi tiu sistemo iom-post-iome anestezis la politikajn fortojn, la propon-kapablon de la partioj, kaj eĉ ĉiun publikan debaton. Dum la lando kovriĝis per konstruejoj kaj la infrastrukturoj (vojoj, kanalizado, energio...) saltis antaŭen, korupto, de tiam ĝeneraliĝinta, kaj alelektado al la plej altaj funkcioj de nekompetentaj kadruloj, miskreditigis la reĝimon: multaj malianoj de tiam perceptis la interkonsenton kiel pacan manieron “dividi la kukon” en demokratio “ĝenerale asfaltita” — laŭ la esprimo de la eksa demokrata aktivulo fariĝinta ministro, Mamdou Lamine Traoré, jam forpasinta.

La sama mastrummaniero estis aplikata al la problemo de la Nordo, kie streĉoj estis revigligitaj de la salafista grupo por predikado kaj batalo (GSPC), fariĝinta en 2006 Al-Kaido en Islama Magrebo (AKIM), kaj poste de la konsekvencoj de la libia milito, kiu favoris cirkuladon de armiloj en Sahelo*. Por s-ro Touré, kiu trankviligis la Nordon en 1992, intertraktante la nacian pakton de la 11-a de aprilo konfirmantan pacon kun la ribelantoj*, la malsukceso estis klara. Ĉiam favora al akordiĝo, diskutante kun ĉiuj, malgraŭ la risko sendi koluzio-signojn, li kredis, ke li povos igi la malian teritorion “sanktejo” fronte al la antaŭeniro de la alĝeriaj batalantaj grupoj, kiuj agis de 2003 en Sahelo. Sukcesinte, ĉi tiun saman jaron, liberigon de tridek du okcidentanoj rabitaj en Alĝerio, li ekprenis rolon de mediacianto. Li estis kuraĝigita en tiu vojo de la eŭropaj landoj, kiel montras la premo de Parizo por la liberigo de la ostaĝo Pierre Camatte, en februaro 2010. Sed, en tiu epoko, la “pakto” kun AKIM ne plu funkcias, kaj la forraboj ĉi-foje okazas en Malio, tial Alĝerio kaj Francujo akuzas s-ron Touré pri troa toleremo.

* Vd Philippe Leymarie, “Kiel Sahelo fariĝis eksplodejo”, Le Monde diplomatique, aprilo 2012.
* Nacia Pakto farita inter la malia registaro kaj la Movadoj kaj Frontoj Unuiĝintaj de la Azawad (MFUA) agnoskanta la apartan statuson de la Nordo de Malio.

Por tiu militisto, kompetenta sed respondeca pri la malorganiziĝo de la armeo, la kondamno estas hodiaŭ ĝenerala. “Malbonaj decidoj estis faritaj: estis oficiroj forigitaj, general-nomumadoj nekompreneblaj, problemoj pri provizumo kaj ĝenerale loĝistikaj ne solvitaj”, atestas eksa ministro pri defendo. Laŭ la opinio de maliaj respondeculoj, la integrado de la tuaregaj soldatoj sine de la armeo estis reala. Tial, neniu en Bamako vere komprenis la reaperon — limigitan al kelkaj grupoj — de la ribelo de la Nordo en 2006.

Ofte rekomendita, la efektiva apliko de la decidoj de la nacia pakto prokrastiĝis, aparte rilate la administran aŭtonomion kaj la ekonomian evoluigon. “Eraroj estis faritaj , konfesas Souleymane Drabo, direktoro de la publika ĵurnalo L’essor. Oni estus devinta doni prioritaton al la malenklavigo de la Nordo, kiam oni ekkonstruis tiom da novaj vojoj. Sed estas malvere diri, ke ATT — kaj antaŭ li s-ro Konaré — nenion faris en la Nordo. Kiu konas Kidal, scias ke la urbo estis transformita. Por eksterlandano, estas daŭre sama malriĉeco, sed ni ja scias de kie ni venas. La malia opinio cetere neniam akceptis vidi tiom da monrimedoj disdonitaj en la tri nordaj regionoj, dum ĉie mankas ekipaĵo. Oni diras: la Kayes-regiono [sudokcidente de la lando] ŝanĝiĝis, ja, sed ne danke al la ŝtato, danke al la riĉaĵoj de la elmigrintaj laboristoj!”

Sub-administrata kaj subfosata de korupto, kiu tuŝas ankaŭ la lokajn kolektivojn, la malia ŝtato verŝajne ne kapablis aplikadi la vizion de la prezidanto Konaré: integri la nordo-demandon en la granda movado de malcentralizo. Kvindek jarojn post la sendependiĝo, “ni ĉiam baraktas kun la nacia demando”, konfesas s-ro Soumeylou Boubeye Maïa, la lasta ministro pri eksterlandaj aferoj de s-ro Touré. Trans la aktualaĵo, li atestas pri reala timo en Malio: vidi la Sudon malproksimiĝi de la nordaj regionoj kaj forlasi ilin.

Alia fantomo minacas la demokratian sperton. Dum la patroj de la sendependiĝo valorigis la grandajn imperiojn de la malia historio* kiel mikspotojn favorajn al la kunvivado de etnoj, nun venas identeca retroiro. S-ro T, historiisto kaj sociologo, atestas sed ne deziras esti citita laŭnome, tiom tikla fariĝis la demando: “la maliano perceptas sin pli kaj pli kiel bambaro [etno, kies lingvo fariĝis interlingvo] kaj rigardas la interetnajn rilatojn kiel la dependo-ligojn, kiuj ekzistis sub la regado de la reĝoj de Ségou, en la 17-a /18-a jarcentoj.” En la sama komunuma areo, oni tro valorigas la malinkean heredaĵon kaj la “noblan” historion de la mandinga imperio en la 13-a jarcento, kvankam tiu ĉi pli similas miton ol historigrafion.

* Temas pri la imperioj de Ganao, de Malio kaj songhaja, kiuj, de la 9-a ĝis 16-a jarcento, regis Sahelon kaj Okcidentan Afrikon.

Minaco de la islamisma radikalismo, reviziisma vidado de la demokratiigo, antaŭeniro de etnismo, al kiu aldoniĝas abrupta naciismo esprimiĝanta fronte al la eksterlandaj diplomatiaj intervenoj de la 22-a de marto: tiaj estas la alarmigaj ecoj de la 3-a malia Respubliko, minacata en sia fundamento.

Jacques DELCROZE

En la kulisoj de la Eŭropa Konsilio

La estonto de Eŭropo diskutiĝas sekrete

De krizo-pintkunveno pri eŭro al alia pintkunveno, la Eŭropa Konsilio invitiĝas al la frontpaĝo de la amasinformiloj. Tamen, krom la baleto de la oficialaj veturiloj kaj la monotona vortumo de la gazetartikoloj, oni scias preskaŭ nenion el la debatoj, kiuj agitas la flustrajn kunvenejojn, kie kunvenas la dudek sep ŝtat- kaj registar-estroj. Nur kelkaj inicitoj rajtas aliri ilin.

LA EŬROPAJ ŜTATESTROJ kaj registarestroj kunvenas de 1995 en impona konstruaĵo nomita laŭ Justus Lipsius, filologo kaj humanisto de la 16-a jarcento, kiu studis en Bruselo. Tute proksime de la placo Robert-Schumann, fronte al la historia sidejo de la Eŭropa Komisiono, la Justus-Lipsius-konstruaĵo ŝirmas same la kunvenojn de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kiel tiuj de la eŭropa Konsilio (vd malsupre). Dum ĉiu kunveno de la eŭropa Konsilio, la ŝtatestroj kaj registarestroj eniras tra speco de enŝipiĝa kajo, “rapida ellasejo” situanta malantaŭe. Celita por faciligi la ĉirkaŭiron de la oficialaj veturiloj, ĝi elvokas sekretan pordon.

En la kunven-salono 50.1, la dudek sep gvidantoj estas akceptitaj de la konstanta prezidanto de la Konsilio*, la belga eksĉefministro Herman Van Rompuy. Ankaŭ ĉeestas la prezidanto de la Komisiono, s-ro José Manuel Barroso. Malantaŭe, la konstantaj reprezentantoj de la landoj — la “ambasadoroj” en Bruselo — rajtas sidiĝi. La ĉeplafonaj kameraoj, kiuj utilas por filmi la leĝdonajn sesiojn de la Konsilio de la Eŭropa Unio (pli konata laŭ nomo Konsilio de la ministroj), estas malŝaltitaj dum la pintkunvenoj de la virinoj kaj viroj la plej potencaj el la kontinento. La decidoj pri la estonteco de la eŭropanoj estas faritaj sekrete, en fermita ejo. Nenio nenormalas en tio, asertas la admirantoj de la eŭropa institucia arkitekturo. La konsilioj de la ministroj, kunvenantaj en la Elize-palaco ĉirkaŭ la franca prezidanto, ne estas publike videblaj kiel elsendoj de realectelevido, ĉu ne? Do, kial estus alimaniere en Bruselo?

* La traktato de Lisbono kreis la funkcion de konstanta prezidanto de la eŭropa Konsilio. Elektita de la ŝtat- kaj registar-estroj por daŭro (renovigebla) de du jaroj kaj duono, ĝi animas la kunordigajn laborojn kune kun la turnanta prezidanteco, plenumata dum ses monatoj de ĉiu membro-ŝtato. S-ro Van Rompuy estis elektita la 1-an de januaro 2010.

Tamen la diferenco estas granda. Ĉiuj protagonistoj de la merkreda kunveno en la Elize-palaco estas respondecaj antaŭ la civitanoj, al kiuj iliaj decidoj efikos bone aŭ malbone. Respondecaj iomete, ne multe, sed ĉiuokaze legitimitaj de la aprobo de la nacia parlamento. En la eŭropa Konsilio, ne estas tiel. Neeblas scii, ĉu gvidanto defendis la poziciojn, kiujn li pretendas defendi, ĉu li sukcesis konvinki, aŭ ĉu li rezignis pro tro fortaj kontraŭpuŝoj. Ne eblas devigi lin klarigi kaj pravigi sin.

Por provi scii, kio estis dirita okaze de ĉi tiuj kunvenoj, oni povas ĉeesti la gazetar-konferencojn organizitajn ĉe la fino. Ĉiu respondeculo havas sian. Problemo estas, ke la naciaj informkomunikiloj ne havas la rimedojn, nek verŝajne la volon, rekonstrui la debaton tian, kian ĝis okazis, komparante la diversajn paroladojn de la ŝtatestroj kaj registarestroj. La ĵurnalistoj trovus en tio novan ilustraĵon de la “relativeco de la homa atestado”, precipe flanke de protagonistoj, kiuj havas intereson doni al si belan rolon. Reklamado ne signifas travideblecon. Oni ankaŭ povus traserĉi en la komunaj gazetarkomunikoj, sed ili transskribas nur oficialajn verojn, kiuj ne estas ja veroj.

Alia solvo estus instali spiono-mikrofonojn. Anekdote, sekretaj aŭskult-sistemoj ligitaj al traduktisto-ŝeloj, estis malkovrataj en 2003 en kunvensalono de la Konsilio. Post enketo de la belgaj sekurec-servoj, israela oficejo estis suspektata, lasante ŝvebi la ombron de la Mossad. La afero estis klasifita sen sekvo, sen politika skandalo.

La buĝeta rigoro, ĉu homrajto?

RESTAS DO NUR UNU ebleco: la Antici-notoj. Nomitaj laŭ la nomo de itala avangarda diplomato en la 1970-aj jaroj, Paolo Antici (1924-2003), tiuj notoj estas tajpitaj protokoloj, sen oficiala leterkapo, kiuj prezentas preskaŭ perfekte la enhavon de la konversacioj de la eŭropaj gvidantoj dum la pintkunvenoj. Funkciulo de la sekretariejo de la Konsilio, kromnomita la “debriefer”, ir-revenas inter la salono 50.1 kaj apuda ĉambro, kie li diktas al naciaj diplomatoj tion, kio estas debatata. La Antici-notoj ne estas publikigitaj. Tiuj, redaktitaj en 2010 kaj 2011, kiujn ni havigis al ni, montras klare la panikon de la gvidantoj fronte al la financa tempesto kaj komprenigas iliajn politikajn intencojn. Komence de la kunveno de la eŭropa Konsilio de la 16-a de septembro 2010, s-ro Van Rompuy esprimis sian kontenton pro la “bona rezulto” de la faritaj decidoj kaj de la kresko-reveno. Du jarojn poste, ĉi tiuj diroj ŝajnas neantaŭgardaj. La krizo de la publikaj ŝuldoj ja ne finis enprofundigi la eŭropan kontinenton.

En la sekreto de la Konsilioj, iuj gvidantoj elpensis malmulte demokratajn rimedojn. La 14-an de junio 2010, la franca prezidanto Nicolas Sarkozy aliĝas al la ideo de s-ino Angela Merkel puni la landojn, kiuj ne respektos la pakton de stabileco kaj kresko (PSK) adoptitan de la eŭropa Konsilio en Amsterdamo en junio 1997: la sankcio, suspendi ilian voĉdonrajton en la Konsilio de la eŭropa Unio, lokas la “falintan” ŝtaton en specon de protektorato fare de la aliaj ŝtatoj.

Dum la kunveno de la eŭropa Konsilio de la 28-a de oktobro 2010, la germana registarestrino ekatakas: “La artikolo 7-a de la traktato agnoskas la rajton elpreni la voĉdonrajton en tre gravaj situacioj.” En la teksto, ĉi tiu dispono sankcias “gravan kaj persistan atencon” al la valoroj de la Unio, rilate al la respekto de homa digno, libereco, demokratio kaj egaleco. Nenio komuna do kun financa devojiĝo, sed la distingo ne sentiĝas por la germana gvidantino: “Ni akceptis la artikolon 7-an en la kazo de atenco kontraŭ homrajtoj kaj ni devas montri saman gradon de seriozeco rilate al la eŭro-demando.”

La pozicion de la “Merkozy”-paro kontestas la rumana prezidanto Traian Basescu (“Ĉi tiu situacio ne similas al kunteksto de atenco kontraŭ homrajtoj”), kaj s-roj Jean-Claude Juncker, ĉefministro de Luksemburgo, kaj José Luis Rodriguez Zapatero, lia hispana samrangulo. Fronte al tiuj protestoj, s-ro Sarkozy ekdefendas sian komplicon kun la nuanceco, kiun li kapablas: “La suspendo de la voĉdonrajto ja estas en la traktato, tio sekve ne estas absurda.” Estas kvazaŭ diri, ke puni per vivdaŭra mallibereco ŝtelinton ne estas absurda, ĉar tiu sankcio estas en la punkodo. Finfine, s-ro Boïko Borissov, eksa korpogardisto de la komunista bulgara gvidanto Todor Jivkov, kiu, gvidinte la nacian karate-teamon de sia lando, fariĝis intertempe ministro-prezidanto de tiu lando, aperas plena je politika prudento: “Ni devas labori por trovi solvon, sed ne humiligajn solvojn kiel la suspendo de la voĉdonrajtoj.” La fina komuniko ne mencias ĉi tiun interŝanĝon.

La 24-an de majo 2011, la gvidantoj elvokas la starigon de la Eŭropa Meĥanismo de Stabileco (EMS), destinita anstataŭi la eŭropan fonduson de financa stabileco (EFFS). La EMS, kiu devas mobilizi 700 miliardojn da eŭroj, estis anoncita kvin monatojn antaŭe, sed ĝia instalo malrapidas*. “Vere gravas pozitive komuniki pri ĉiuj tiuj elementoj kaj ne veki dubojn pri nia decidiĝo”, pledas s-ro Van Rompuy. La membro-ŝtatoj malsamopinias pri la transdono de kapitalo de 80 miliardoj da eŭroj. La prezidanto de la Eŭrogrupo, s-ro Juncker, atentigas ilin: “Ni ne devas fari el tio spektaklon. Mi prezentis tion al la gazetaro kiel malgravan demandon.” Tiam prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB), s-ro Jean-Claude Trichet konfesas: “Ni tre malfruas (...). Mi komprenas, ke ni devas komuniki pozitive, sed, inter ni, ni estu klarvidaj, ni bezonis dekkvin monatojn por plenumi niajn promesojn.” Estas bedaŭrinde, ke la eŭropaj civitanoj ne profitis tian sincerecon.

* Vd Raoul Marc Jennar, “Du traktatoj por eŭropa ŝtatrenverso”, Le Monde diplomatique, junio 2012.
Protektismaj malbonaj aŭguroj

PRETER LA DEMANDO de eŭro, la Antici-notoj ebligas mezuri iun formon de publika senpoveco. La 29-an de oktobro 2010, la itala ĉefministro s-ro Silvio Berlusconi, dividas zorgojn multe pli seriozajn ol la organizado de liaj erotikaj festoj. Li elvokas sian maltrankvilon fronte al la delokadoj: “Negocistoj diras, ke ili ne volas instaliĝi en Eŭropo, ke ili iras en Baraton, kie homoj parolas angle kaj ricevas malgrandajn salajrojn, ke la loĝantaro de Ĉinujo kreskas el dudek milionoj kaj tricent mil homoj ĉiujare, dum la aktiva loĝantaro de Francujo kaj Britujo estas entute dudek milionoj tricent mil homoj*.”

* La vera nombro estas ĉirkaŭ 60 milionoj.

Tiun tagon, s-ro Berlusconi leviĝas pli alten ol sia karikatura figuro: “La eŭropaj kompanioj pli kaj pli malfacile konkuras. Necesas fari ion, pripensi solvojn, sidiĝi kun niaj fakuloj kaj serioze rigardi la problemon. Kompanio diris al mi, ke ĝi nun laborigas kvincent mil dungitojn en Eŭropo, kaj ke tiu nombro malkreskos ĝis cent kvindek mil.”

Malgraŭ la seriozeco de la paroloj, s-ro Van Rompuy tuj lanĉas alian konversaci-temon. La social-demokrata aŭstra kanceliero, s-ro Werner Faymann, revenas tiam al la temo kaj petas al la Komisiono starigi liston de rimedoj kapablaj restarigi la konkurkapablon de la eŭropaj landoj. S-ro Barroso atentigas: “Ni ne devas lanĉi malbonajn protektismajn mesaĝojn.” S-ro Sarkozy tuj respondas: “Ni ĉesu esti naivaj: ni devas esti iom pli rektaj kun niaj partneroj, kaj se tiuj ne komprenas la bezonon pri reciprokeco en la komercaj rilatoj, tiam ni povos trovi solvon kiel doganimpostojn.” Ofendite, s-ro Barroso memorigas tiam, ke la Komisiono rekomendis kontraŭ-dumpadajn* agadojn kontraŭ Ĉinujo kaj Vjetnamo, kaj ke “estis malfacile konvinki la Konsilion pri tiuj proponoj”. Li ne forgesas ripeti “la kontraŭstaron de la Komisiono al protektismo”.

* Dumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkurantojn. NPIV kaj Vikipedio uzas la formon “dumpingo”, sed F. Munniksma, en Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj, Kluwer-Deventer, 1974, uzas “dumpado”. -jmc

Gardisto de la eŭropaj traktatoj, la Komisiono prizorgas la libermerkatajn fundamentajn leĝojn kaj enkadrigas la farojn kaj agojn de la ŝtatestroj kaj registarestroj. La Antici-notoj ebligas ankaŭ memorigi ĉi tiun realon, kiun la naciaj politikaj respondeculoj ofte preferas kaŝi.

Christophe DELOIRE kaj Christophe DUBOIS

Oni ne konfuzu

Eĉ se la nomoj kvazaŭ samas, eĉ se ili kunvenas samloke, la eŭropa Konsilio kaj la Konsilio de la Eŭropa Unio estas du apartaj institucioj*. La fama eŭropa Konsilio, kies kunvenoj estas intense raportitaj de la amasinformiloj, kreiĝis neformale en 1974, kaj estis iom post iom konfirmita de la Maastricht-traktato (1992) kaj la Lisbono-traktato (2008), kiu faris el ĝi oficialan institucion. Tiu kunveno de la ŝtat- kaj registar-estroj “donas al la Unio la necesajn impulsojn kaj difinas ĝian politikan ĝeneralan orientadon.” Estas do decid-instanco, same kiel la konsilio de ministroj en Francujo.

* Ekzistas ankaŭ la “Konsilio de Eŭropo”, kreita en 1949, kiu arigas nun 47 ŝtatojn, kaj kies sidejo estas en Strasburgo. -jmc

La Konsilio de la eŭropa Unio, pli ofte nomata Konsilio de la ministroj, kunvenigas, kiel indikas ĝia kromnomo, la ministrojn de la dudek sep membro-ŝtatoj pri apartaj fakoj: eksterlandaj aferoj, ekonomiaj kaj sociaj aferoj, justico kaj internaj aferoj... Ĝi tiel partoprenas en la ellaboro de leĝo-tekstoj proponitaj de la Komisiono kaj adoptotaj, plej ofte, laŭ kundecida proceduro kun la eŭropa Parlamento.

En la Konsilio de la ministroj, la leĝdonaj debatoj estas teorie publikaj. Kameraoj devas rekte elsendi ilin, sed teknikaj malfacilaĵoj igas foje la vidadon problema. Kiel ajn, ĉi tiuj debatoj estas reale fruktoj de antaŭaj intertraktadoj, kiuj okazas sen ia ekstera rigardo. Ili okazas kadre de la kunvenoj de la Komitato de la konstantaj reprezentantoj (Coreper), kiuj kunigas la “ambasadorojn” de la membro-landoj kaj iliajn adjunktojn. Iliajn laborojn preparas komitatoj de altaj ŝtatfunkciuloj, sed ankaŭ “teknikaj” grupoj konsistantaj el “fakuloj”, kies nomumoj estas foje kontestindaj.

Christophe DELOIRE kaj Christophe DUBOIS

Ambivalenco de la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE)

ĜIA SIDEJO estas en Vieno, la aŭstra ĉefurbo, en pejzaĝo de nova urbo, inter la rivero Danubo, alirejo al la aŭtovojo kaj la alta metrolinio. En la centro de tiu grandega tutaĵo de 4.500 oficejoj ĉirkaŭataj de pikdratoj, sur la dezerta planko de la komplekso de la Unuiĝintaj Nacioj okazas konferenco pri atoma sekureco post la katastrofo de Fukuŝimo (en marto 2011).* Veturiloj de diplomatoj staras antaŭ la enirejo, kie grupoj de altranguloj eniras kaj diskrete malaperas en la liftoj.

* Pri persona sperto de tiu katastrofo de japana Esperantisto vd la ilustritan taglibron de Jasuo Hori: Tertrema Katastrofo de Japanio 2011. Taglibro. Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011, ISBN 978-2-918300-56-4.

Sur la tribuno, la japana diplomato Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de la IAAE ekde la jaro 2009, alparolas la delegitojn el 153 membrolandoj. Ministroj, reprezentantoj de ŝtataj atomagentejoj, industriistoj pri atomenergio kaj fakuloj pri protektado kontraŭ radiado maltrankviliĝas, ĉar la japana akcidento endanĝerigas la renaskiĝon, en la jardeko de 2000, de la atomenergio. S-ro Amano tamen esperas “novan epokon”, en kiu la kriterioj de sekureco de la atomcentraloj estos fortigitaj kaj tutmondigitaj. Ekde junio 2011 la Agentejo cetere dissendas mildigajn komunikaĵojn pri la evoluo de la ses reaktoroj de la fukuŝima centralo, kompilitaj el informoj disponigitaj de la atomelektra grupo Tokyo Electric Power Company (TEPCO) kaj de la japana instanco pri atomsekureco, la Nuclear and Industrial Safety Agency (NISA). Kontrolado kaj apogado de la atomenergio: jen la paradoksa koktelo, kiu difinas tiun tre specialan agentejon.

La artikolo 2 de la statuto de la IAAE prezentas ĝiajn celojn: “La Agentejo klopodas por urĝi kaj kreskigi la kontribuadon de la atomenergio al la paco, al la sano kaj al la prospero en la tuta mondo. Ĝi certiĝas, en la mezuro de siaj rimedoj, ke la helpo donita de ĝi mem, aŭ laŭ ĝia peto, aŭ sub ĝia gvidado aŭ sub ĝia kontrolado, ne estu uzata por militaj celoj.” La departementoj estas organizitaj laŭ la atoma “pezo” de la landoj kaj laŭ diplomatia vicordo. Ĉe la origino de la agentejo estis la parolado de la usona prezidanto Dwight Eisenhower “Atomoj por la paco” antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1953: “La plej detruaj fortoj transformeblas en benon por la homaro”.

La koncepto “atomoj por la paco” fariĝis la slogano de la agentejo, kiu provas maski la hororon de la atombomboj de Hiroŝimo kaj Nagasako, kaj premisas ke milita kaj civila uzadoj de la atomenergio estas malsamaj. La sola fizikisto, kiu retiriĝis el la “[projekto Manhatano]” (kodnomo de la esplorprogramo, kiu kondukis al la unua atombombo) antaŭ la detruo de Hiroŝimo en aŭgusto 1945, la profesoro Joseph Rotblat, tamen avertis: “La esence propra ligo inter la paca kaj la milita aspektoj de la atomenergio, la fakto ke maleblas produkti elektron per reaktoro, kiu funkcias per uranio, sen samtempe produkti plutonion, do materialon por atomarmiloj, signifas ke lastinstance aŭ la civilizacio estos detruita, aŭ la atomenergio, sur la bazo de fendo, estos forlasita.”*

* Joseph Rotblat, “Nuclear Proliferation: arrangements for international control”, en Nuclear Energy and Nuclear Weapon Proliferation, Stockholm International Peace Research Institute, Stokholmo, 1979.

La IAAE stariĝis en 1957. La tiamaj inĝenieroj revis pri tiom abunda elektroenergio, ke ĝi estos “tro malmultekosta por esti nombrata” (“too cheap to meter”). La utopio de la atomepoko konfidis al la IAAE la respondecon garantii, ke ĉiuj nacioj dividu la profitojn de virtiĝinta energio, kaj samtempe zorgi pri la tutplaneda atoma senarmigo. Dotita en la jaro 2012 per 333 milionoj da eŭroj por ĉiuj departementoj, la agentejo disponas pri buĝeto ekvivalenta al tiu de la urba polico de la aŭstra ĉefurbo por zorgi pri tio, ke la fendeblaj materialoj ne estu deturnitaj. Ĝi dungas 2.200 homojn, interalie 250 inspektistojn, ĉar la kontrolado estas nur unu el la aspektoj de ĝia agado. Tio montras la malfortecon de ĝiaj rimedoj por ĝiaj misioj: informiĝi pri la stato de la 429 aktivaj atomreaktoroj en 31 landoj kaj de 145 haltigitaj reaktoroj*, kaj kontroli la proksimume 42,2 milionojn da kubaj metroj da radioaktivaj rubaĵoj, el kiuj 388.000 kubaj metroj estas rubaĵoj alte radiaktivaj*, stokitaj proksime de la centraloj kaj en la centroj de retraktado de la atomlandoj.*

* Mycle Schneider kaj Antony Froggatt, kunlabore kun Julie Hazemann, “The World Nuclear Industry Status Report 2012”, Parizo — Londono, julio 2012, www.enerwebwatch.eu.
* Temas pri cindroj de uranio 233 kaj 235 kaj pri reziduoj de plutonio, ekstreme radiaktivaj kaj longvivaj.
*Rapport d’ensemble sur la technologie nucléaire 2011 [Raporto pri la tutaĵo de la atomteĥnologio 2011]”, AIEA, Vieno, 29-a de julio 2011.

Teorie, la IAAE produktas la internaciajn normojn de atomsekureco: protekti la homojn kontraŭ radiadaj riskoj, antaŭmalhelpi akcidentojn, anticipi urĝajn intervenojn. Sed, laŭstatute dependa de la membroŝtatoj, ĝi devas tre ofte kontentiĝi pri la plej malgranda komuna denominatoro. Ĉu la propagandistoj de la atomenergio energie insistas pri garantio de travideblo, pri certigo de informado al la publiko? Nu, oni tamen petas la ĵurnalistojn forlasi la salonon dum la debatoj. Kvankam oni neniam preterlasas emfazi la sendependecon de la reguligistoj taskitaj kontroli la sekurecon de la centraloj, ŝajnas esti fenomeno normala, ke la implikeco inter kontrolanto kaj kontrolato restas esence propra al la konstruaĵo de sekureco: “La atomenergiaj kompanioj kaj la internacia atomindustrio ludos daŭre centran rolon en la antaŭmalhelpo kaj la traktado de akcidentoj”, opinias s-ro Daniel Poneman, usona vicministro pri energio.

Ĉar inter la organizaĵoj de la Unuiĝintaj Nacioj la IAAE estas escepto. Neniu alia subtenas la disvolvadon de industria branĉo, de kiu ĝi tiom dependas. Kaj, sufiĉe ofte, la zorgoj ligitaj kun la ekonomio de la atomenergio antaŭas ĉi tie la ellaboradon de la normoj, kiuj kadras ĝin kaj kiujn oni formas laŭ la perspektivoj de vendo. Cetere, nur “la ŝtatoj plej progresintaj en atomteĥnologio” havas la eblecon esti membroj de la buroo de guberniestroj de la agentejo. Inter ili, Francio disponas pri gravaj subtenoj: la departemento pri atomsekureco troviĝas en la manoj de s-ro Denis Flory, posteulo de s-ro Philippe Jamet kiu fariĝis komisaro de la ŝtata Instanco pri Atomsekureco (ASN); la monda asocio de atomekspluatantoj (WANO) estas gvidata de s-ro Laurent Stricker, kiu pasigis la esencan parton de sia kariero ĉe la franca ŝtata elektrokompanio Electricité de France (EDF); kaj s-ro André-Claude Lacoste gvidas la Asocion de la atom-reguligistoj de Okcidenta Eŭropo (Wenra), kaj tamen samtempe plenumas en Parizo sian funkcion kiel prezidanto de la ASN.

Laŭ la eksa prefekto de la regiono de Fukuŝimo, s-ro Eisaku Sato, tia organismo signifas doni al la fajremuloj la respondecon zorgi kontraŭ incendioj: “Tiuj, kiuj propagandas la atomenergion kaj tiuj, kiuj kontrolas ĝin, apartenas al la sama ministrejo, pintigas li. Mi nomas tion la organismo, kie kune laboras la ŝtelistoj kaj la policistoj.” Ĉu pro tio s-ro Gregory Jaczko, en junio 2012, tiam direktoro de la Nuclear Regulatory Commission(NRC), la institucio pri sekureco de Usono, anoncis al la ministra konferenco de la IAAE, ke la kontrolo de la 104 usonaj reaktoroj rezultigis, ke neniu el ili estis haltigenda — la kalifornia centralo de Diablo Canyon, situanta sur grava sisma fendego, ricevis eĉ kontentigan rimarkon? Aŭ la testoj de fidindeco (stress tests) de la eŭropaj atomcentraloj estas konfidataj al la ŝtataj instancoj, reprezentataj de la Wenra, proksima de la atomindustrio, anstataŭ al panelo de sendependaj eŭropaj fakuloj? Fakte, la normoj de sekureco estas difinitaj laŭ la mezuro, danke al interna grupo de memvalidigo, al kiu la IAAE donas sian aprobon. De Ĉernobilo ĝis Fukuŝimo, la obsedo samas: ŝajnigi la katastrofojn ligitaj al la specifa situacio de la landoj, kie ili okazas, kaj silentigi la strukturajn mankojn kiujn ili montras. Per aliaj vortoj: Ĉernobilo povis okazi nur en la sovetia bloko, kaj Fukuŝimo havis la malbonŝancon troviĝi sur la vojo de cunamo.

La IAAE estas cetere ligita kun la Grupo de Atomliverantoj, ia klubo de atomamikoj, kiu kunigas la 46 precipajn landojn kiuj liveras fendeblan materialon. Tiu neoficiala strukturo, starigita en la jaro 1974, fiksas mem la kondiĉojn, laŭ kiuj tiuj landoj povas eksporti atomajn materialojn kaj ekipaĵojn kun la celo redukti la disvastiĝon. En 2008 la Grupo tamen permesis escepton de siaj propraj reguloj: ĝi permesis al Barato importi atomteĥnologion danke al interkonsento inter Usono kaj Nov-Delhio, kvankam ĝi ne subskribis la Traktaton pri Atoma Nedisvastigo (TAN, vd la informon ... art kaj do ne komplete submetiĝas al la garanti-sistemo de la IAAE. S-ro Mohamed El Baradei, tiam ĝenerala direktoro de la institucio kaj Nobel-premiito pri paco, tamen aprobis la iniciaton: “Mi konsideris tiun interkonsenton kiel gajnanto-gajnanto: bona por la disvolvado kaj bona por la kontrolo de la armiloj. Ĝi disponigos al Barato la aliron al la okcidenta atomteĥnologio kaj al ĝiaj atutoj pri sekureco — jen grava konsidero, vide al la ambicio de la programo, kiun ĝi volis realigi. Kaj, kvankam tiu interkonsento ne igas la landon eniri en la reĝimon de la TAN, ĝi proksimiĝos ĝin al la reĝimo de nedisvastigo per la akcepto de la garantioj difinitaj de la IAAE por ĝiaj civilaj instalaĵoj kaj per la promeso aliĝi al la Grupo de Atomliverantoj.”* Tiu interkonsento montriĝos antaŭ ĉio tre profitiga por la industriistoj de tiu sektoro: Areva kaj ĝia eŭropa premreaktoro (EPR), Toshiba kaj General Electric estas en la unua vico.

* ...

La artikolo 4 de la TAN proklamas la “necedeblan rajton” de la popoloj disvolvi la civilan atomenergion: “Neniu dispozicio de tiu ĉi traktato interpreteblas kiel atencanta la necedeblan rajton de ĉiuj membroŝtatoj de la traktato disvolvi la esploradon, la produktadon kaj la uzadon de la atomenergio kun pacaj celoj.” La IAAE, heroldo de la civila atomteĥniko, troviĝas do en malklara situacio, samtempe ĝendarmo kaj kontraŭvola komplico de la tutmonda disvastiĝo. Laŭ la redono de unuoj riĉigitaj de la Laboratorio Oak Ridge de la usona ministrejo pri energio, ajna lando kun civilaj atomreaktoroj povas kaŝe retrakti plutonion en sufiĉa kvanto por fabriki atomarmilon — ekster la kontrolo de la IAAE.

Irano malfermis la 18-an de septembro sian unuan civilan atominstalaĵon, kies konstruado en Buŝero, komencita en 1975, estis interrompita de la milito kun Irako (1980-1988). La rusa federacia agentejo Rosatom rekomencis la laborojn, kaj duflanka interkonsento estis subskribita inter la du ŝtatoj sub la kontrolo de la IAAE. Laŭ telegramo de la 9-a de julio 2009 de la usona ambasadejo en Vieno, diskonigita de Wikileaks kaj subskribita de s-ro Geoffrey Pyatt, la tiama usona reprezentanto ĉe la Agentejo, la japano Yukiya Amano poziciiĝas pli proksima de Usono kaj de Israelo ol lia antaŭulo, la egipto El Baradei, kiun li konsideras kiel “mezdistanca” inter Irano kaj la IAAE, dum li mem konsideras sin “nepartia”.

Kompense, s-ro Amano esperas por la agentejo pli altan financan subtenon de Usono. En la lastaj monatoj la IAAE fortigis sian komunikadon pri la operacioj, pri kiuj ĝis suspektas Iranon. En komunikaĵo de la 22-a de februaro 2012, s-ro Amano esprimas sian seniluziiĝon pri tio, ke Irano rifuzis al la inspektistoj de la IAAE aliron al la armea ejo de Parŝin. Tiu nova linio helpas nutri la kreskantan militincitadon de la usonaj komunikiloj kontraŭ la irana reĝimo.

Sub la superrigardo de la direktorino de la gazetara servo, kiu skrupule retajpas nian interparoladon, ni renkontas fakulon de la departemento de garantioj, kiu devas resti anonima. Li klarigas al ni, ke la agentejo evoluas “en mondo griza, kie elekti fidindan informon estas defio, vide al la multiĝo de la analizendaj donitaĵoj”. Dum la sola jaro 2010, la departemento de garantioj de la IAAE faris 17.000 raportojn kaj deklarojn, kontrolis proksimume 440.000 transakciojn de atommaterialo, analizis centojn da materialprovaĵoj, 377 satelitajn bildojn kaj dissendis 3.000 artikolojn kun libera aliro.*

* “Annual Report”, AIEA, 2010, p. 83.

La fakto, ke la pakistana fizikisto Abdul Q. Khan ŝtelis en la jaro 1974 la centrifugan teĥnologion por riĉigo de uranio, malkaŝis la ekzistadon de monda ĉeno de komplicecoj, kiu ebligis al landoj kiel Libio, Irano kaj Nord-Koreio kaŝe ekipiĝo per centrifugoj. En sia datumbanko de kontraŭleĝaj agadoj la IAAE nombris pli ol 650 incidentojn ligitajn kun kontrabando de nuklea materialo inter 1993 kaj 2004. La evoluo de la minaco ligita kun la tutmondiĝo de la fendebla materialo ne kondukis al etendo de ĝia mandato, kvankam la IAAE ja donis al si novajn kompetentojn kaj kromajn rimedojn, ekz-e dogankontrolistojn. Ĝi petas la starigon de nova financ-linio por akiri informojn pri la observado kaj laŭspurado de la internacia komerco pri fendebla materialo. Sed la demando de suvereneco de la ŝtatoj malhelpas la aliron de la inspektistoj surloke. Nur la Konsilantaro pri Sekureco povas larĝigi la mandaton de la IAAE — kion ĝi faras diligente por siaj inspektistoj en Irano.

En la etaĝoj de unu el la helicaj turoj de la viena komplekso troviĝas la Scienca Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Efikoj de Atomaj Radiadoj (United Nations Scientific Committee on the Effects of Atomic Radiation, UNSCEAR), starigita en 1955. Ĝia prezidanto, s-ro Wolfgang Weiss, klarigas al ni la metodon taksi la riskon de la radiadoj por la homa sano. La siverto (Sv), laŭ la nomo de la sveda fizikisto Rolf Sievert, mezuras la elmetiĝon al la ionigaj radiadoj. En Francio la laŭregula limo de elmetiĝo de laboristoj (atomindustrio, medicina radiado) estas fiksita ĉe 20 milonoj de siverto jare (mSV/jare), kaj en urĝa kazo povas etendiĝi al 100mSv/jare. Por la publiko tiu limo estas 1 milono de siverto jare. Nu, laŭ s-ro Weiss, ĉe malpli ol 200 milonoj de siverto jare ne estas signifa risko: “Ni kredas je linia rilato sen sojlo inter la risko kaj la dozo. 1.000 milonoj de sivertoj jare prezentas 10 elcentojn da risko de kancero. 100 mSv/jare sekvigas nur 1 elcenton da risko. Do, el 100 laboristoj en la centralo de Fukuŝimo elmetitaj al 100 mSv/jare, nur unu havos kanceron.” Jen aritmetiko de konsterna simpleco. La UNSCEAR bagatelumas la riskon je longa tempo de tiuj “malfortaj” dozoj. En sia raporto de 2008 pri la sekvoj de la Ĉernobila katastrofo, la komitato kalkulis, ke la katastrofo kaŭzis 6.000 kancerojn de la tiroido, el kiuj dek kvin mortigajn. S-ro Weiss taksas ke la mortiĝo po kancero estas apenaŭ pli alta en la regionoj proksimaj de Ĉernobiloj ol se nenia atomkatastrofo tie okazintus. Pri la sorto de la likvidistoj* de Ĉernobilo, la UNSCEAR asertas, ke nur 28 de ili, el 530.000, mortis pro akra radiado.

* Nomo donita al la soldatoj, fajrobrigadistoj kaj teĥnikistoj taskitaj estingi la incendion de la centralo kaj sekurigi la lokon.

Por longtempe sekvi la efikojn de la radiadoj kaj ellabori epidemiologiajn studaĵojn, la UNSCEAR dungas entute kaj por ĉio kvar homojn, kaj adjunktas eksterajn fakulojn. Tiu komitato, konfidenca, estis starigita komence por kontroli la evoluon de la sanstato de multegaj viktimoj de la bomboj de Hiroŝimo kaj de Nagasako. “El tiu ekstrema kaj akra radiado oni deduktis la malutilon de la milonsiverto, kiun oni transponas al situacio de kronika elmetiĝo. La kategorioj pri radiprotektado malbone aplikeblas al la situacioj de atomcentrala akcidento, kies efikoj daŭras”, rimarkigas s-ro Yves Marignac, direktoro de WISE-Parizo. Laŭ tiu sendependa fakulo pri energio kaj atomaj demandoj, la scienculoj pri radiprotektado de kvindek jaroj subtaksas la efikojn de kronika elmetiĝo al radiadoj: “La internacia komunumo devintus okupiĝi pri tiu demando, sed ĝi rifuzis fari tion, ĉar ĝiaj orientiĝoj estas jam antaŭe fiksitaj per plimulto. Ĝi faras ĉion por eviti paradigmo-ŝanĝon pri la risko de kronika elmetiĝo. Nu, la sansituacio malboniĝas sur ĉiuj infektitaj teritorioj. Kiu estas la parto de la radiadoj en tiu malboniĝo? La scienca komunumo portas la respondecon pri tio, ke ĝi ne donas al si la rimedojn por scii tion.” Estas la tasko de la UNSCEAR fari studaĵon, tre atendatan, pri la bilanco de la radiaktiveco kaj la estontaj efikoj de la radiadoj en la regiono de Fukuŝimo. Sed ĝiaj loĝantoj devos atendi ĝis la apero de la raporto, en majo 1913, por scii je kia dozo ili povas sin teni, kaj havi ĝeneralan komprenon pri la radiadoj en la nutraĵoj.

La radiprotektado — vivnecesa por la viktimoj de atomaj akcidentoj kaj de atommilitoj — sekvas sciencon mildigitan de la komitatoj, kies disbranĉiĝoj montras ĝian proksimecon al la industria mondo kaj al la agentejoj de oficiala ekspertado. La Internacia Komisiono pri Radiprotektado (CIPR laŭ la franca), fondita en 1928 por eldoni normojn de protektado en radiologio, estas hodiaŭ aŭtoritata por difini la limojn de allaseblaj dozoj por la loĝantaro kaj por la atomlaboristoj. En ĝi troviĝas sciencaj institucioj, sed ankaŭ membrojn de la industrio, kiel s-rino Natalia Shandala, taskita pri publikaj rilatoj ĉe Rosatom (rusa atomelektra grupo), la Komisarejo pri Atomenergio (KAE) aŭ la franca grupo EDF. Inspiritaj de la CIPR, la normoj de radiprotektado adoptitaj de la japanaj instancoj, montriĝas pli malstriktaj ol tiuj determinitaj en la printempo de 1986 en Sovetio.

La instituto Belrad, kun sidejo en Minsko (Belorusio), denuncas tiun malsufiĉon. Ĝi rimarkigas, ke la belorusaj infanoj suferas kardiovazajn malsanojn, ĉar ili konsumis nutraĵojn infektitajn je 20 bekereloj po kilogramo.* Tiu unuo, laŭ la franca fizikisto Henri Becquerel, prezentas la nombron de spontaj transformiĝoj aŭ de disatomiĝoj po sekundo ene de radiaktiva materio, kiu montriĝas per elmetiĝo de radioj. En Japanio la akceptebla sojlo antaŭ la akcidento estis proksimume 1 bekerelo po kilogramo de nutraĵo, sed ĝi estis altigita al 500-oble pli tuj post la katastrofo, kaj poste reduktita al 100 bq/kg la 1-an de aprilo 1012. Rizo kaj legomoj estis tiel unue plejparte dekretitaj neinfektitaj: pro tiu altigita sojlo ili troviĝas ankoraŭ en la komerco, kaj ĉio ĉi kun la aprobo de la internaciaj instancoj kiel la IAAE kaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La MOS kaj la IAAE estas fakte ligitaj per speciala interkonsento el la jaro 1959. Laŭ la retejo Independent WHO (“Sendependa MOS”), tiu interkonsento klarigas, kial la MOS bagatelumis la sekvojn de Ĉernobilo, poste de Fukuŝimo, kaj troviĝas strange senrimeda pri tiu grava temo de publika sano. En dudek kvin jaroj, “nenia socia kaj medicina programo digna de tiu nomo estis realigita en la infektitaj zonoj de Ĉernobilo”, kaj, “en la atomteĥnikaj landoj la epidemiologiaj studoj estas maloftaj, eĉ ne ekzistas”. Barita de la oficiala doktrino, la informado pri la riskoj ligitaj kun la atomteĥniko estas sisteme nebuligata kaj bagatelumata. Kaj la respondeculoj pri la atomkatastrofoj restas senpunaj.

* “Po” en tiu pozicio estas jam vaste uzata, kvankam ne Fundamenta. Ĝi estas ĉefe pli praktika ol la Fundamenta uzo, kiu estus “nutraĵojn infektitajn je po 20 bekereloj por ĉiu kilogramo”. Estus interese aŭdi la opinion de la legantoj pri tiu demando. -vl

Agnès SINAÏ.

Traktato pri Atoma Nedisvastigo (TAN)

(Klarigoj por la artikolo Ambivalenco de la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE))

SUBSKRIBITA la 1-an de aprilo 1968, en la kunteksto de la malvarma milito, la Traktato pri Atoma Nedisvastigo (TAN) celas malebligi la disvastiĝon de atomaj armiloj kaj teĥnologio kaj instigi al malarmado, kaj ĝi samtempe agnoskas al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj la rajton uzi tiujn teĥnologiojn por pacaj celoj. La artikolo 3 de la TAN dispozicias, ke la ŝtatoj sen atomarmiloj rajtas ricevi atomajn materialojn kaj teĥnologion nur se ili permesas al la IAAE kontroli, ke iliaj programoj sekvas sole nur pacajn celojn.

La IAAE distingas inter have (“riĉuloj”) kaj have not (“senhavuloj”): la ŝtatoj dotitaj per atomarmiloj (ŜDAA) kaj kiuj havas daŭre la rajton posedi tiajn armilojn (Usono, Rusio, Britio, Ĉinio kaj Francio) kaj la aliaj, ŝtatoj ne dotitaj per atomarmiloj (ŜNEDAA).

Tia distingo estas unika en la internacia juro, kiu principe traktas ĉiujn suverenajn ŝtatojn egalece. Laŭ la TAN tiu distingo tamen ne estas definitiva. La striktaj reguloj de nedisvastigo estas por multaj atomŝtatoj akcepteblaj nur kondiĉe ke la ŜDAA kondutas modele kaj respektas siajn proprajn promesojn de malarmado. Nu, tiu atoma malarmado ne progresis. S-ro Hans Blix, ĝenerala direktoro de la IAAE de 1981 ĝis 1997, pledas por nova traktato, kiu malpermesas la produktadon de fendebla materialo kun armaj celoj, kaj por universala aplikado de la TAN, kondiĉe ke la ŜDAA kondutas laŭ tio.*

* Hans Blix, Why Disarmament Matters [Kial malarmado gravas], Massachusetts Institute of Technology Press, Kambriĝo (Masaĉuseco), 2008.

Israelo, Barato kaj Pakistano neniam subskribis la TAN. Ili akiris atomarmilojn kaj estas tolerataj kiel komercaj partneroj, kiam temas pri negoco per civilaj atomprojektoj.

A. SINAÏ.

La komunikila milito en Sirio

EN SIRIO “la ĥemiaj armiloj estas sub kontrolo”, informas Le Figaro, la 22-an de julio 2012; “usonaj specialaj fortoj estis dismetitaj surloken por antaŭmalhelpi ilian disigon”. Kaj diplomato postenigita en Jordanio avertas: “Ĝuste la minaco de ĥemiaj armiloj povas okazigi laŭcelan usonan intervenon.” Do, en Damasko ni retroviĝas, escepte de kelkaj nuancoj, en la scenaro skribita en Bagdado dek jarojn antaŭe. Ĉu s-ro Bachar-Al-Assad lanĉos siajn amasdetruajn armilojn kontraŭ sia opozicio? Tiu akuzo estas tamen jam malnova je kelkaj monatoj: “Mortigistoj de Assad lanĉis en la regiono de Al-Rastan, ne malproksime de la ribela urbo Homs, aerajn operaciojn kun uzado de venena gaso”, raportis jam en septembro 2011 la retejo de Bernard-Henri Lévy.*

* “Syrie: la révolution s’arme et a besoin de l’OTAN” [“Sirio: la revolucio armas sin kaj bezonas la NATO-n”], 30-a de septembro 2011, www.laregledujeu.org.

La AFP aŭdis tiun aserton de deko da interparolantoj en la provinco de Hama, skribis la gazetara agentejo kun escepta prudento, la 27-an de julio 2012. “Sed, spite al semajno da esploroj, neniu ribela ĉefo, tribestro, kuracisto, simpla batalanto aŭ civilulo povis doni nerefuteblan pruvon.” La milito en Sirio, konkludas la informo, “estas ankaŭ tiu de informado kaj misinformado”.

La 29-an de januaro 2012. La misinformo eliris el konto de Twitter (@Damascustweet) apartenanta al “aktivuloj proksimaj de la opozicio”*: Laŭ tio, s-ro Al-Assad fuĝis el Sirio. La prezidant-palaco estas, laŭ tio, ĉirkaŭata de la Libera Siria Armeo (LSA), kaj la diktatoro en sia prema situacio provis atingi la internacian flughavenon de la ĉefurbo kun edzino, infanoj kaj bagaĝoj por fuĝi al Moskvo. La “onidiro”, kvankam ĝia vereco ne estas konstatebla, “ne estas senbaza”, certigas la retejo de la gazeto Nouvel Observateur: “Laŭ la korespondento de la BBC en la Mezoriento, Jeremy Bowen, la LSA jam ne estas pli ol tridek minutoj de la prezidantpalaco de Bachar Al-Assad; milita situacio, kiu povus instigi la diktatoron al fuĝo ...”*

* “Bachar Al-Assad s’est enfui... sur Twitter” [“Bachar Al-Assad fuĝis ... en Twitter”], 30-a de januaro 2012, www.lepoint.fr.
* “Bachar Al-Assad a-t-il tenté de fuir la Syrie vers Moscou?” [“Ĉu Bachar Al-Assad provis fuĝi el Sirio al Moskvo?”], 30-a de januaro 2012, tempsreel.nouvelobs.com.

La 18-an de julio 2012. Dum nova ofensivo de la ribeluloj kaŭzas alfrontiĝojn kun senprecedenca intenso en Damasko, bombo eksplodas en la ĉefstabo de la siria Nacia Konsilantaro pri Sekureco, kaj mortigas nome la ministron pri defendo kaj Assef Shawkat, bofraton de s-ro Al-Assad. En la francaj informaj aŭdvidaj komunikiloj la reprezentantoj de la opozicio, esence devenaj el la Siria Nacia Konsilantaro (SNK), komentas la eventon rekte. La reĝimo, kredas oni, vivas siajn lastajn tagojn, eĉ lastajn horojn. “Jes, ni povas diri ke tio estas la komenco de la fino”, opinias s-ino Randa Kassis*, prezidanto de la Siria Laika kaj Demokratia Koalicio, membro de la SNK. Anonimaj fontoj, citataj de la brita taggazeto The Guardian, asertas ke s-ro Al-Assad persone estis vundita de la atako. Lia edzino refoje flugis al Moskvo. La LSA kaj islamisma grupeto deklaras sin farinto de la atenco, dum la reĝimo vidas en ĝi la manon de la “eksterlandaj potencoj” kiuj subtenas la armitan opozicion (Turkio, Kataro, Saud-Arabio ...).

* “Bataille de Damas: les jours d’Assad sont-ils comptés?” [“Batalo de Damasko: ĉu la tagoj de Assad finiĝas?”], “Le Débat”, France 24, 19-a de julio 2012.

Du tagojn poste, s-ro Al-Assad akceptos “foriri”, “sed en maniero civilizita”. Tion anoncas depeŝo de la franca agentejo Agence France Presse (AFP), la 20-an de julio iomete antaŭ la 9-a horo. Tion konfirmas tridek minutojn poste la brita konkuranto Reuters. En la realo, la informo estas ĉerpita el interparolado de la ambasadoro de Rusio kun Radio France Internationale (RFI). Li neniel anoncis la foriron de s-ro Assad, sed limiĝis memorigi la promeson de Sirio, farita la 30-an de junio en Ĝenevo, iri “direkte al reĝimo pli demokratia” ...

La demokratio, jen por kio la sirianoj batalas de marto 2011 kaj la ribelo de la loĝantaro, subpremata kun brutaleco kaj krueleco larĝe dokumentitaj.* Sed la konflikto okazas ankaŭ sur la komunikila tereno, milito kiun la plej multaj okcidentaj gazetoj prisilentas. Certe, la surloka realaĵo estas aparte malfacile perceptebla. La reĝimo donas siajn vizojn laŭgute. Tiuj kiuj, riske de sia vivo, sukcesas atingi la ribelulojn, uzas ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj la samajn kontaktojn de la LSA; iliaj raportoj poste adaptiĝas al la storytelling [inventado de historioj], uzata de tiu sama LSA kaj de ĝiaj turkaj, saŭd-arabaj kaj kataraj patronoj: barbara reĝimo dispremas en la sango pacajn manifestaciojn, defendatajn de demokratiemaj aktivuloj riĉaj je kuraĝo sed malriĉaj je ĉio: armiloj, municio, medikamentoj ...

*L’archipel des tortures” [“La insularo de la torturoj”], Human Rights Watch, Novjorko, 3-a de julio 2012.

Tiuj kelkaj ĵurnalistoj, kiuj akceptis la inviton de la reĝimo* de s-ro Al-Assad, rakontas sen surprizo radikale malsamajn historiojn: tiujn pri kadavroj de soldatoj kruelege kripligitaj kiuj amasiĝas en la kadavrejoj de la malsanulejoj, pri malplimultoj (kristanaj, aluitaj ktp) terorigataj de armitaj bandoj, kiuj ne faras liberigan militon, sed religian gerilon subtenatan de la petrolmonarĥoj de la Golfo.

* Kp ekz-e la raportojn de Patricia Allémonière, senditajn en julio en la televido TF1.

Embarasa por la armita opozicio estas la fakto, ke la ĉeesto en Sirio de ĝihadistaj grupoj, el kiuj certaj konsideras sin membroj de Al-Kajdo, estas nun pruvita. Jen plia kialo, martelas la gazeto Libération (la 6-an de aŭgusto 2012) por “helpi politike kaj armee” la ribelulojn, “eĉ se nur por ne lasi la kampon libera kaj la finan venkon al la islamistoj”.

Disigi la bonan revolucian tritikon disde la ĝihadista lolo montriĝas kelkfoje delikata tasko. Abu Hajjar, “islama batalanto, kiu forlasis la parizan regionon antaŭ kvar monatoj por partopreni en la ribelo kontraŭ la reĝimo de Bachar Al-Assad”, difinas sin kiel “islama aktivulo kaj ne kiel batalanto proksima al Al-Kajdo”. En siaj tekstoj en Le Figaro li ĵuras, ke la “kristanaj kaj aluitaj malplimultoj”, kiuj plimulte subtenas la reĝimon, “reprezentiĝos en la parlamento” en la Sirio de morgaŭ.* Le Figaro indikas, ke li malfermis “oficejon de preĝado” en la vilaĝo Sarjeh por diskonigi la “malpermesitajn librojn” de Ibn Taymiyya, “granda teoriulo de la ĝihado”, memorigas Le Figaro, sen precizigi, ke li estas ankaŭ la aŭtoro de fatwa kiu alvokas al sankta milito kontraŭ la aluitoj.

* “Abou Hajjar, combattant français en Syrie”, Le Figaro, Parizo, 4-a et 5-a de aŭgusto 2012.

Sed tiuj kelkaj atestoj ne ĝenas la intrigon de la siria dramaturgio: bombado de Homso, masakro de Hula, mortigo de la ĵurnalistoj Marie Colvin, Rémi Ochlik kaj Gilles Jacquier — tiu, ŝajnas nun, estis mortigita de pafoj el la ribelaj pozicioj. Manpleno da agantoj dominas la rakontadon de la konflikto. Inter ili, la precipaj satelitaj ĉenoj de la Proksimoriento, i.a Al-Arabiya kaj Al-Ĵazira proprietoj de la pezpezuloj de la Araba Ligo, nova laŭtparolilo de la diplomatio de la Golfo: Saud-Arabio kaj Kataro. Tiuj absolutaj monarĥioj, kiuj apogas sin sur nenia demokratia legitimeco, sed subtenas la “liberecon” ĉe siaj najbaroj, faras “regionan malvarman militon” kiel pri Sirio, la lasta araba reĝimo kiu, laŭ ili, partoprenas en la “ŝijaisma arko”, kiu nun etendiĝas de Bejruto ĝis Bagdado kaj ŝanceligas Barejnon.

Tiuj televidkanaloj ĝuas aprioran konfidon koncerne la fidindecon de la informoj, kiujn ili dissendas, kiom ajn fantaziaj ili estas. Ekz-e la eseistino Caroline Fouret skribas en la gazeto Le Monde (la 25-an de februaro 2012): “Laŭ Al-Arabiya, oponantoj al la irana reĝimo asertas, ke ilia registaro liveris krematorian fornon al sia siria aliancano. Instalita en la industrizono de Alepo, ĝi funkcias seninterrompe ... Ĉu por bruligi la kadavrojn de la oponantoj?”

Por la resto, la komunikiloj apogas sin sur la Siria Observejo de la Homrajtoj (SOHR), organismo kiu liveras, tra la gazetaraj agentejoj AFP, AP kaj Reuters, la bilancojn de la alfrontiĝoj kaj la raportojn de la armita opozicio. Ĝia fondinto, s-ro Rami Abdel Rahman, rakontas, ke li elmigris en la jaro 2000 al Britio, kie li havas butikon pri vestaĵoj. De sia loĝejo en Coventry li asertas ke li estas “la sola membro de sia organizaĵo bazita en Anglio. Sed mi havas ducent libervolajn korespondantojn en Sirio, en Egiptio, en Turkio kaj en Libano. Ili estas militistoj, kuracistoj, aktivuloj de la opozicio”. Li diras pri si mem, ke li estas komplete neŭtrala: “Mi ne estas financata de iu ajn. Mi kreis la SOHR en 2006, ĉar mi volis fari ion por mia lando.” Kiel, helpata de unu simpla sekretario, li povas akiri kaj kontroli kvazaŭ en reala tempo la ciferojn (de mortintoj kaj vunditoj) de la militaj alfrontiĝoj en la diversaj punktoj de la lando?

La franca gazetara agentejo donis ĉiukaze al la SOHR la statuson de neevitebla fonto, kiel diras Ezzedine Saïd: “La unuan fojon ni uzis la SOHR en novembro 2006. Tiu organizaĵo montriĝis en la pasinteco fidinda kaj kredinda, pro tio ni daŭre uzas ĝin.” La ĉefredaktisto de la stacio en Nikosio, en Ĉipro, kie la depeŝoj pri la Mezoriento estas centrigataj, tamen koncedas, ke “niaj ĵurnalistoj havas praktike nenian surlokan kontakton kun la korespondantoj de tiu organizaĵo. Tiuj, kiuj laboras en Damasko, ne povas labori libere. Ili ne kapablas doni rigardon sur la tutaĵo de la situacio en la lando. La SOHR, kiu en siaj komunikaĵoj neniam engaĝiĝas politike, ne estas perfekta fonto. Sed ĝi donas la malplej fantaziajn nombrojn pri la surlokaj mortintoj”. Ĉe la AFP, iuj ne kaŝas sian ĝenon: “Ni perfekte scias, ke la SOHR ne estas fidinda, bedaŭras granda raportisto de la internacia servo. Sed ni tamen daŭre dissendas ĝiajn nombrojn. Kiam oni demandas la direktejon, ĝia respondo estas ĉiam la sama: “Verŝajne vi pravas, sed la aliaj agentejoj faras la samon. Kaj nia sektoro estas tre konkurenca.””

La maniero, per kiu la SOHR ekz-e raportis pri la masakro de Hula, igas pridubi ĝian deklaritan senpartiecon, kaj same la fidindecon de ĝiaj korespondantoj. La 25-an de majo 2012, en Hula, 108 homoj ja estis masakritaj. La kadavroj de 49 infanoj kaj de 34 virinoj kuŝas en tiu distrikto de pluraj vilaĝoj norde de la urbo Homso. En komunikaĵo de la 26-a de majo kaj disvastigita de la AFP, la SOHR raportas unue la morton de 90 homoj, mortigitaj en bombadoj. La observistoj mandatitaj de la UN kaj de la Araba Ligo asertas, la 29-an de majo, ke la plej multaj viktimoj estis ekzekutitaj per tranĉilo. La Unuiĝintaj Nacioj raportas samtage, ke la sektoro de la masakro estas tenata de la fortoj de la ribeluloj.

Neniu fonto sendependa kaj fidinda povas hodiaŭ diri, kio reale okazis en Hula. Tio ne malhelpis, ke la unua raporto de la SOHR estis larĝe dissendita kaj ekspluatita de la franca diplomatio por cedigi Rusion kaj la Konsilantaron pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN): “La masakro de Hula povas disvolvi la spiritojn”, esperis la ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Laurent Fabius, en interparolado kun Le Monde (de la 29-a de majo 2012).

S-ino Donatella Rovera, kiu laboras por Amnestio Internacia, iris kaŝe al Sirio dum tri semajnoj, en aprilo kaj majo de tiu ĉi jaro, por provi fari homan bilancon de la konflikto. Ŝi indikas la malfacilon de tia tasko: “La malsanulejoj ne estas fontoj fidindaj, ĉar la vunditoj ne povas iri tien sen arestiĝi de la sekurec-fortoj. Mi troviĝis en Alepo dum masiva operacio de la armeo. Mi vidis la malgrandajn taĉmentojn de kuracistoj provizore instalitaj en loĝejoj, kie subekipitaj kuracistoj provis mildigi la suferon de la vunditoj. En tiaj kondiĉoj la bilancoj estas pli simple fareblaj. Kiam oni venas post la faroj, necesas kokekti la atestojn de la postvivantoj, najbaroj, noti la signojn postlasitajn surloke, ekz-e de obusaj splitoj aŭ spurojn ĉe la muroj.” Kaj ŝi emfazas, ke “eblas labori ekstere de la lando, sed tiam prezentiĝas kromaj malfacilaĵoj. Nome pri la fidindo de la fontoj kiujn oni konas malbone kaj kiuj povus esti tentataj nin manipuli”. Fine de julio, Amnestio Internacia nombris 12.000 mortintojn, kontraŭ 19.000 de la SOHR. La rigoro, kiun la NRO asertas apliki, kontrastas kun la nombroj donitaj de s-ro Abdel Rahman. Kaj antaŭ ĉio ili ne kongruas kun la diktatora tujeco, kiu nun kondiĉas la komunikilan ekonomion, kaj speciale ĝiajn ciferecajn retojn.

Marc DE MIRAMON kaj Antonin AMADO.

Neregebla teritorio

Milito por kakao en okcidento de Eburbordo

En Abiĝano, la elpremoj kontraŭ la subtenintoj de la eksprezidanto Laurent Gbagbo multiĝas de la komenco de la somero. Se s-ro Alassane Ouattara fine instaliĝis kiel reganto, en marto 2011, post sanga postbalota krizo, la repacigo estas ankoraŭ malproksima. En la okcidento de la lando, la ŝtato regas nenion; la kakao-ekonomion ekkaptis mafioj.

VETURILO KARBIGITA kaj distruita de kugloj: jen ĉio, kio restas el la atako, kiu, la 8-an de junio 2012, mortigis sep blukaskulojn apud Taï, eta urbo en la okcidento de Eburbordo. En ĉi tiu regiono de pli ol unu jaro la vilaĝoj suferas misterajn mortigajn atakojn. Jamusukro* akuzis “liberianajn dungosoldatojn”. Ĉi tiuj homoj, subtenantoj de la eksprezidanto Laurent Gbagbo kaj kontraŭantaj lian posteulon Alassane Ouattara, onidire trairas la riveregon Cavally, kiu estas la landlimo kun Liberio, por dissemi teroron en Eburbordo. Sed surloke la situacio ne aspektas tiel klara: de la krizo, kiu sekvis la prezidantan elekton de 2010*, disvolviĝas en okcidento de la lando maltrankviliga politika kaj milita implikaĵo, kies nura motivo estas la regado de la naturaj riĉofontoj.

* Jamusukro estas la politika ĉefurbo de Eburbordo; Abiĝano, ĝia ekonomia ĉefurbo.
* Vd Vladimir Cagnolari, “Eburbordo, la malbenitaj heredantoj de Félix Houphouët-Boigny”, Le Monde diplomatique, januaro 2011.

Estas ja la tre fekunda grundo, kiu estas la riĉeco de ĉi tiu verda regiono. Oni kulturas tie kakaon, pri kiu Eburbordo estas la ĉefa eksportanto en la mondo. Tie sterniĝas ankaŭ la lastaj arbarareoj de la lando, inter kiuj la arbaroj de Goin-Débé (133.000 hektaroj) kaj de Cavally (62.000 hektaroj), dediĉitaj al la produktado de konstruligno.*. De tre longe, ĉi tiuj avantaĝoj altiris plantistojn el ĉie, inkluzive el la najbaraj ŝtatoj. Ĉi tiu movado estis kuraĝigita de la prezidanto Félix Houphouët-Boigny (reganto de 1960 ĝis 1993), kiu diris, ke “la tero apartenas al tiu, kiu valorigas ĝin” La regiono estas hodiaŭ unu el la ĉefaj produktocentroj por kakao, sed oni ankaŭ plantas heveojn, kiuj igas la landon la unua afrika produktanto de kaŭĉuko. “Kvin hektaroj da heveoj enspezigas 7 ĝis 8 milionojn da afrikaj frankoj (ĉirkaŭ 12.000 eŭroj) monate”, kalkulas vicprefekto. Eta trezoro.

* Ligno destinita por fari konstrumaterialon.

Problemoj komenciĝis meze de la 1980-aj jaroj, kiam la tutmondaj kakao- kaj kafo-kurzo falis. Dum konkurenco inter plantistoj kreskis, agraraj konfliktoj ekestiĝis inter la indiĝenoj, fariĝintaj malplimulto, kaj la eksterlandanoj. La politiko de “ebureco” antaŭenigita de la prezidanto Henri Konan Bédié (1993-1999) eĉ pli malbonigis la rilatojn, instigante la nacianojn postuli la terojn transdonitajn al la novalvenintoj. Leĝo de 1998 eksplicite ekskluzivas la neeburbordanojn el la agrara proprieto.

Armitaj homoj proprigas al si nacian parkon

La puĉo-provo la 19-an de septembro 2002 kontraŭ la prezidanto Gbagbo fare de militistoj en la nordo de la lando, subtenantoj de s-ro Ouattara, finis eksplodigi la konflikton. La enlanda milito, kiun ĝi estigis, trafis aparte la Okcidenton kaj la urbon Duékoué. Situanta je cent kilometroj norde de Taï, Duékoué estas ĉe strategia vojkruco de la vojoj kondukantaj al Liberio, al Gvineo kaj al San-Pedro, eksport-haveno de kakao. La ribelantoj, nomataj “Novaj Fortoj”, venigis tien eksajn batalintojn de la liberia (1989-1997) kaj siera-leona (1991-2002) enlandaj militoj. Inter ili Sam Bockarie, kiu respondecas pri militkrimoj en Siera-Leono. Reciproke, ankaŭ Jamusukro mobilizis liberianojn kaj armis civilulojn, ĉefe indiĝenajn. Ĉiu tendaro semis teroron, kontribuante pligrandigi la komunumajn antagonismojn.

Ĉe la fino de la konflikto la lando estis fakte dividita en du partoj, kaj Duékoué estis sur la linio apartiganta la Sudon, administratan de la ĉefurbo, kaj la Nordon, mastrumatan de la Novaj Fortoj. La regiono de Mez-Cavally (fariĝinte poste du malsamaj entoj, la Cavally kaj la Guémon), de kiu dependis Taï kaj Duékoué, restis en la registara tendaro. Sed la armiloj daŭre cirkulis dum la 2000-aj jaroj, kaj milicoj kaj memdefendaj grupoj pli malpli subtenataj de la Gbagbo-tendaro restis fronte al la ribeluloj, tiel ke streĉoj restis fortaj, dum la ŝtato havis tre limigitan influon.

Post subskribo de la pac-interkonsento*, la 26-an de januaro 2003, eksribelantoj kaptis la okazon por kaperi parton de la teritorioj: S-ro Amadé Ouérémi, burkinano, kiu kreskis en Eburbordo, instaliĝas kun plurdekoj — eĉ plurcentoj — da armitaj homoj en la nacia parko de monto Péko, je tridek kvin kilometroj norde de Duékoué. Ili kultivas tie kakaon. Neeblas ilin deloki: en 2010, ili eĉ forpuŝas agentojn de la Ebura Oficejo de Parkoj kaj Rezervejoj kaj incendias ilian veturilon. Alia malstabiliga fenomeno okazas en 2007: alveno per busoj de multaj burkinanoj. Tute eksterleĝe, multaj instaliĝas en la arbaro de Goin-Débé, kie ili plantas kakaon. Samtempe, multaj delokitoj de la mililto ne sukcesas rehavi siajn agrojn.

* La interkonsento de Marcoussis (apud Parizo) planis pluregon de la prezidanto Gbagbo kaj registaron malferman al ĉiuj.

Kiam la postbalota krizo, kiu oponas s-roj Ouattara kaj Gbagbo transformiĝas en amita konflikto, en marto 2011, DuéKoué suferas pli ol iam ajn. Okaze de la repreno de la urbo fare de la armeo de s-ro Ouattara, la Forces républicaines de Côte d’Ivoire (FRCI, ĉefe konsistantaj el la eksaj Novaj Fortoj), centoj da homoj estis murditaj — La Ruĝa Kruco nombris okcent sesdek sep kadavrojn, precipe de junaj homoj. Laŭ internacia enketkomisiono kaj asocioj, soldatoj de la FRCI respondecas pri tiuj krimoj, sed ankaŭ Dozoj, kunfrataro de tradiciaj ĉasistoj de la nordo, subtenantoj de s-ro Ouérémi. Malgraŭ promesoj pri justeco faritaj de la prezidanto Ouattara, kiu fine fariĝas reganto la 11-an de aprilo 2011, neniu enketo okazis pri ĉi tiu amasmurdo.

De post tiam, la situacio ankoraŭ komplikiĝis, kun enveno de novaj protagonistoj. Unue, armitaj homoj atakas, ekde julio 2011, dekon da vilaĝoj. Ĉi-rilate la regantoj parolas pri “liberianajdungosoldatoj” pagitaj de kontraŭuloj de s-ro Ouattara ekzilitaj en Ganao. El UN-fontoj, oni prefere elvokas indiĝenojn oubi rifuĝintajn en Liberio kaj provantajn defendi la agrojn, kiujn ili estis perdintaj.

Poste venas la Dozoj: alvenintaj en la regiono dum la krizo, ili neniam foriris. Pli kaj pli multnombraj, ili cirkulas rajdante mortorciklojn, vestitaj per tradiciaj vestaĵoj kaj kun “12-kalibra” fusilo.. Multaj venas de Burkina Faso aŭ Malio. Iuj fariĝis agrokulturistoj. Ankaŭ la malo eblas: antaŭ unu jaro burkina plantisto, instalita apud Taï de trideko da jaroj, kunigis grupon de Dozoj por “certigi la sekurecon de la loĝantaro”, li diras. Realo estas ke multaj Dozoj, fariĝinte milicanoj, terurigas la loĝantaron kaj ĝin prirabas. La vilaĝoj perdis ĉiujn siajn indiĝenajn loĝantojn.

La vilaĝoj perdis ĉiujn siajn indiĝenajn loĝantojn

Al tio aldoniĝas la burkina enmigrado, senprecedence grandskala. Ok busoj kun ĉiu ducent homoj alvenas ĉiusemajne en Zagné, je kvindek kilometroj norde de Taï. Parto el tiuj vojaĝantoj tuj eniras kamionojn, kiuj direktiĝas al sudokcidento. Ilian instaliĝon faciligas la foresto de granda parto de la indiĝena loĝantaro — almenaŭ sepdek mil homoj — rifuĝinta en Liberio. La dek tri vilaĝoj troviĝantaj sude de Taï tiel perdis ĉiujn siajn indiĝenajn loĝantojn. Krom unu: fine de junio, en Tiélé-Oula, restis nur naŭ Oubi, el la du cent, kiuj tie vivis antaŭ 2011, kontraŭ tri mil burkinanoj.

Dum iuj burkinanoj alproprigas al si agrarojn forlasitajn, multaj aliaj iras en la arbarojn de Goin-Débé kaj de Cavally, nun komplete damaĝegitajn. Dormante sub tendoj, ili plantas kakaujojn, heveojn, kaj ankaŭ kanabon. En Jamusukro kaj Abiĝano, oni konas la situacion; fine de majo, la registaro ordonis evakuon de la arbaroj antaŭ la 30-a de junio. Senrezulte. “La ŝtato devas regi la landlimojn laŭtas la vicurbestro de Taï, s-ro Téré Tehe. Kaj oni ne atendu, ke tiuj homoj finis la plantadon por forpeli ilin.”

Problemo: la novaj okupantoj estas armitaj. Rigardanta junan burkinanan kamparanon iri al la kampoj kun sia fusilo ĉe la ŝultro, la indiĝena ĉefo de la vilaĝo Tiélé-Oula, s-ro Jean Gnonsoa, ne kaŝas sian konsterniĝon: “Ĉi tie la eksterlandanoj rajtas havi armilojn, sed ne la indiĝenoj” — sub minaco de reprezalio. “Kiel serene solvi agraran konflikton fronte al armita homo?”, sin demandas s-ro Tehe. “La burkinanoj diras al ni, ke la prezidanto, kiu venis [s-ro Ouattara, kiu origine devenas de Burkina Faso] estas ilia, kaj ke ili do rajtas ĉion fari”, bedaŭras vilaĝanoj. Kaj fakte, iuj proprigas al si plantejojn jam okupatajn.“Hodiaŭ, 80% de tiuj instalitaj en la arbaroj Goin-Débé kaj Cavally estas armitaj per kalaŝnikovoj kaj 12-kalibraj fusiloj”, raportas loka administranto. Li elvokas mafian organizadon, respondecan de tiu koloniigo: “Estas tiuj, kiuj vojaĝigas ilin, tiuj, kiuj starigas en la arbaro la kontrol-punktojn, kie ĉiu devas pagi 25.000 afrikajn frankojn por ricevi terpecon, ktp.” S-ro Ouérémi estas regule citita kiel unu el la respondeculoj de ĉi tiu kontraŭleĝa komerco de teroj kaj homoj, lige kun oficiroj de la FRCI.

En la lando, ĝuste, la FRCI estas la nuraj regulaj fortoj, kiuj disponas pri armiloj, post kiam, suspektitaj favori s-ron Gbagbo, la polico kaj ĝendarmoj estis senarmigitaj. Ĝuante kvazaŭ kompletan garantion pri senpuneco, la FRCI faras sian leĝon. En Duékoué, ili nutras teroro-klimaton kaj estas, laŭ pluraj atestantoj, implikitaj en senjuĝaj ekzekutoj. Observantoj ankaŭ akuzas ilin esti la ordonantoj de atakoj atribuitaj al “liberiaj dungosoldatoj”. Multaj suspektas iliajn membrojn deveni de ununura regiono, la Nordo, sed ankaŭ esti burkinanoj.

Kontraŭleĝaj impostoj kaj prirabo de kamparanoj

Unu afero certas: la FRCI arogis al si la rajton ricevi impostojn, kiuj normale devus iri al la ŝtato. Laŭ UN-raporto, ili ankaŭ elprenas “de 4 ĝis 60 dolarojn, eĉ multe pli”, ĉe la vojaĝoj de personoj kaj veturiloj*. Kaj ili prirabas la kamparanojn: en vilaĝo apud Taï, virino plendas ke ŝi devas pagi al ili 20.000 afrikajn frankojn (30 eŭrojn) monate por aliri al sia plantejo.

* Raporto S/2012/196 de la Grupo de fakuloj pri Eburbordo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), aprilo 2012.

Post la morto de la blukaskuloj, pluraj centoj da anoj de la FRCI estis dismetitaj ĉirkaŭ Taï por “sekuriga operacio” gvidata de la komandanto Losséni Fofana, alinome “Loss”. Eksa militestro de la Novaj Fortoj, ĉi tiu jam komandis la trupojn, kiuj atakis Duékoué en 2011. Liaj soldatoj laŭdire ludis gravan rolon en la amasmurdo de la guéré*. Kadre de la nuna operacio de “sekurigo”, li instaligis multajn kontrol-punktojn. La klaĉemuloj certigas, ke tiel neniu kakaosako eskapos la prirabadon de la FRCI. Kaj eble ankaŭ la kontrabandon al Ganao*.

* Raporto de Human Rights Watch, “Ils les ont tués comme si de rien n’était”, oktobro 2011.
* Raporto S/2012/196, cit..

Komence de julio, la registaro anoncis lanĉon de nacia nombrado — la dua ene de unu jaro — de la eksbatalintoj, promesante la tiom atendatan senarmigon. Tio ne sufiĉas por trankviligi la loĝantojn de ebura “Sovaĝa okcidento”, inter kiuj multaj deziras, ke ankaŭ justico funkciu.: malgraŭ la promesoj de la prezidanto Ouattara, la amasmurdadon de marto 2011 sekvis neniu tribunala persekuto. Eĉ malpli bone, ĝi verŝajne estis la kaŭzo de nova dramo, la 20-an de julio: centoj da uloj, inter kiuj dozoj kaj FRCI, atakis kaj detruis tendaron de delokitoj administratan de la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj (AKRUN), apud Duékoué. Tute senpune. Homhelpaj fontoj parolas pri cent tridek sep kadavroj trovitaj dum la sekvaj tagoj; Dozoj ankaŭ provis malaperigi multajn kadavrojn. Pluraj indikiloj pensigas, ke ĉi tiu atako estis delonge planita. Sub protekto de anonimeco, fakulo pri la regiono konfidas al ni: “La tendaro estis embarasa, ĉar atestantoj de la amasmurdo de marto 2011 troviĝis tie. Hodiaŭ ili estas mortaj aŭ dispelitaj. Tio estas la rezulto, kiun celis la organizintoj de la operacio.”

De nia speciala sendito FANNY PIGEAUD

“Ni jam ne havas tempon ...”

TIUJ, kiuj plendas pro la manko de atento al ilia celo, al ilia agado, renkontas ofte la saman klarigon: “Ni jam ne havas tempon”. Oni jam ne havas tempon enprofundiĝi en “tro longan” libron, promeni en strato aŭ en muzeo, rigardi filmon pli longan ol naŭdekminutan. Nek la tempon legi artikolon, kiu pritraktas alian aferon ol konatan temon. Nek por politike aŭ sindikate aktivi nek por fari ian ajn sen esti tuj interrompita, ĉie, de telefonalvoko, kiu postulas urĝan atenton aliie.

Parte, tiu tempomanko venas de la apero de teĥnologioj kiuj ebligis ... gajni tempon: la rapideco altiĝis, per kiu oni iras de loko al alia, ankaŭ tiu de la esploradoj, de la transigo de informoj aŭ de korespondaĵoj, ofte per modesta aŭ ridinda kosto. Sed, samtempe, la postulo de rapido ne ĉesis okupi ĉies horaron, kaj la nombro de farendaj taskoj fariĝis giganta. Ĉiam konektite. Malpermeso malŝpari tempon. Oni jam ne havas tempon.*

* Kp “La tyrannie de la vitesse [La tiraneco de la rapido]”, Sciences Humaines, julio 2012.

Kelkfoje mankas ankaŭ mono: oni jam ne havas rimedojn. Kvankam ĝi kostas ĉiam malpli ol skatolo da cigaredoj, gazeto kiel Le Monde diplomatique implicas elspezon, kiun multaj salajruloj, senlaboruloj, studentoj, homoj kun provizora laboro aŭ pensiuloj juĝas ne senutila.

Interalie, tiuj kaŭzoj klarigas la malŝaton de la pagenda gazetaro. Frakcio de ĝiaj legintoj forlasas ĝin en la mezuro, laŭ kiu la papera fenestro malfermita al la mondo, la atendo de la leterportisto aŭ de la kiosko transformiĝas en devigon de kroma legaĵo en kalendaro tro ŝarĝita — kaj ĉefe se necesas pagi. Unu el la proprietuloj de Free kaj de Le Monde, s-ro Xavier Niel, anticipas, ke la gazetoj en la venonta generacio estos malaperintaj.

Se ilia pago fariĝus sur ekranoj, tabuletlegiloj, eble ne estus kialo por alarmiĝi: tio ĉi anstataŭus tion. Eĉ pli bone, la scienco, la kulturo, la libertempaj agadoj, la informado disvastiĝus pli rapide, inkluzive en la plej foraj anguloj de la mondo. Por la resto, multaj gazetoj konceptitaj sen alia redakcia projekto ol altigi la profitojn (aŭ la influon) de siaj proprietuloj povas ja perei sen ke la demokratio ion perdus per tio. Sed la novaj informadaj teĥnikoj certigas al la ĵurnalismo nek la laborlokojn nek la rimedojn de la malnovaj. Almenaŭ se oni ne volas labori senpage, do ricevante siajn vivrimedojn aliloke, kiel la plej multaj blogistoj, la profesio estas plej minacata: ĝi ne scias, ĉu ĝi disponas pri estonteco.

Trajno, metroo, kafejo, politika kongreso: antaŭe en tiuj lokoj regis la gazetaro; nun, kiom da homoj malfermas ankoraŭ alian gazeton ol “senpagan”? Ĉu tio estas nur impreso? La nombroj obstinas kaj konfirmas la realecon de retiriĝo. En Okcidenteŭropo kaj Usono la vendo de gazetoj malpliiĝis je 17 elcentoj dum la lastaj kvin jaroj. Kaj la malpliiĝo grandiĝas. En Francio, periodo de elektokampanja febro kaŭzas jam nenian revenon al la kioskoj; de januaro ĝis aŭgusto 2012, la ĝeneralaj taggazetoj raportis mezan malpliiĝon de siaj vendoj de 7,6 elcentoj kompare kun la antaŭa jaro. Eĉ dum la Olimpiaj Ludoj, lastajn julion kaj aŭguston, sportgazeto en situacio de monopolo, L’Équipe, spertis malaltiĝon de siaj vendoj.

Kun la espero bremsi tian forglitiĝon, skandala ĵurnalismo uzas ĉiam pli ofte varbaĉajn titolpaĝojn, kiuj rompas la intimecon de homoj, aŭ artikolojn, kiuj terurigas per asimilado de ĉio ajn — inkluzive de izolaj provokoj de karikaturistoj aŭ de grupetaj kunvenoj de integristoj — al “la plej malhelaj tagoj de nia historio”. La sendaĵoj de konstanta informado amplifas tiun bruegon. Fariĝis infanludo diveni, kia eksceso mobilizos la atenton de la komunikiloj, kaŝi informon, kiu postulus de la leganto pli ol “Tion mi ŝatas” ĉe la piedo de kolerema blogo. Tiel konstante kreskas la parto de vulgareco kaj de katastrofismo, pri kiuj la plej multaj gazetaraj proprietuloj imagas, ke ĝi kaŭzos atenton dum kelkaj horoj. Sed, en tiu situacio, kiel oni povas esperi, ke oni igas la leganton pagi por tio, kion li povas trovi — senpage kaj abunde — aliie?

Ĉefe en la reto. Hodiaŭ, al la tridek kvin milionoj da francoj, kiuj legas ĉiutage gazeton, aldoniĝas aŭ surmetiĝas dudek kvin milionoj da interretaj krozuloj, kiuj ĉiumonate konsultas almenaŭ unu gazet-retejon. Sed la interretuloj kutimiĝis kredi, ke la regno de la senmona socio alvenis — escepte kiam ili kuras por aĉeti, ĉi-foje je alta prezo, sian komputilon, sian smartphone aŭ sian legtabuleton, cetere ofte por konsulti gazeton, kiu estas al ili senpage disponigata. La reta legantaro do ne enspezigas multe al tiuj, kiuj esploras, eldonas, korektas, kontrolas la informon. Tiamaniere konstruiĝas iom post iom parazita ekonomia strukturo, kiu donas al iuj la tutajn profitojn de la komerco, kaj kiu fakturas al la aliaj ĉiujn kostojn de la “senpageco”.*

* Vd “[L’information gratuite n’existe pas [La senpaga informo ne ekzistas]”-> http://www.monde-diplomatique.fr/ca...].

Taggazeto kiel ekz-e The Guardian fariĝis, danke al sia interretejo, la numero unu de legateco en Britio kaj la tria en la mondo, sen ke tio malhelpis — kaj, oni devus diri: male — perdi lastan jaron 57 milionojn da eŭroj kaj maldungi centon da ĵurnalistoj. Ĉar, kvankam ĝi postulas ĉiam pli da investoj, la kresko de la cifereca trafiko de la gazetoj estas ĝenerale akompanata de la reduktiĝo de iliaj vendoj en kioskoj. Certe, proksimume ses milionoj da britoj legas almenaŭ unu artikolon de la Guardian ĉiusemajne, sed nur ducent dek unu mil aĉetas ĝin ĉiutage. Tiu ĉi malgranda grupo, malgrandiĝanta, estas tiu kiu financas la senpagan legadon de la interretuloj. Iun tagon tiu vojaĝo nepre haltos pro manko de brulaĵo.

La perdita espero de la eldonistoj koncernas ankaŭ la reklamon. Komence la modelo de reta “senpageco” imitis la ekonomian logikon de la komerca radio, poste tiun de tiuj taggazetoj, kiujn provizoraj laboristoj distribuas frumatene ĉe la enirejoj de la metrostacioj. Kun la diferenco ke, en la unua kazo, oni delonge scias pri kio temas — ja pri privataj radioj (RTL, Europe 1, NRJ ktp.) kies programoj enŝteliĝas inter reklamoj, kiuj martirigas la orelojn. Kaj ke, en la dua kazo, Direct MatinMétro, la unua posedaĵo de s-ro Vincent Bolloré , la alia de TF1, ja planas socion de senpageco, sed je la kondiĉo, ke ĝi enspezigu al ili ankoraŭ pli. Sufiĉas por tio, ke ili rekte fakturu la reklamanton, liverante al li interŝanĝe faskojn da legantaj aŭ aŭskultantaoj. Kaj ĉe la alia flanko, ke se la senpagaj gazetoj Direct MatinMétro — la unua proprietaĵo de s-ro Vincent Bolloré, la alia de TF1 — projektas socion de senpageco, tiam sub la kondiĉe ke tiu donas al ili pli da profito. Por ili sufiĉas pagi la anonciston rekte per liverado de faskoj da legantoj aŭ aŭskultantoj.

Koncerne la retan informadon, la samkalkula fiasko fariĝis evidenta. La gazetaraj retejoj vane raportas unu alir-sukceson post la alia, la reklamfonto alvenas nur laŭgute. Ĉar ĝia produkto profitigas antaŭ ĉio la serĉilojn, kiuj, laŭ s-ro Marc Feuillée, prezidanto de la Sindikato de la Nacia Ĉiutaga Gazetaro (SPQN laŭ la franca), “fariĝis gigantaj reklamcentroj, kiu sorbas kiel ogroj preskaŭ ĉiujn enspezojn de niaj anoncistoj.” S-ro Feuillée precizigas: “Inter 2000 kaj 2010, la reklamspezoj de la serĉiloj pasis de 0 al 1,4 miliardoj da eŭroj, tiuj de la [reta] gazetaro de 0 al 250 milionoj da eŭroj.”* Detale informita pri la gusto kaj la legkutimoj de ĉiu inter ni, kapabla (kiel Facebook tuj vendi tiun lavangon da personaj datumoj al la reklamistoj, kiuj uzas ĝin por pli bone “celi” sian ĉasotaĵon, Google fariĝis ankaŭ majstro en la arto de “imposta perfektigo” en Irlando kaj en la Bermudaj Insuloj. Tiu grandega multnacia entrepreno pagas do preskaŭ neniajn impostojn.

* Correspondance de la presse, Parizo, 17-a de septembro 2012.

Dum la gazetaro fartas malbone, la plej multaj titoloj tion kaŝas per tio, ke ili iom pli uzas falsajn indikilojn. Ekzemple parto de la eldonkvanto, kiun ili anoncas kiel pagendan — pli ol 20 elcentoj en la kazo de Les Echos, de Libération aŭ de Le Figaro — estas envere donacata al stacidomoj, flugkompanioj, luksaj nutraĵvendejoj, hoteloj, komerc-lernejoj, parkejoj. La indikita nombro de abonantoj en multaj kazoj kolapsus sen la teĥnikoj dignaj je la hard discount, kiujn uzas ekzemple la bonhumora direktoro de la Nouvel Observateur ĉiufoje kiam li proponas 13 numerojn de sia magazino por 15 eŭroj, kun “horloĝo el la kolektaĵo Lip classics” kiel premio. La ĉefo de L’Express ofertas pli: ĉe li, oni ricevas 45 numerojn por 45 eŭroj, kun premie “vekilo kun luma kaj sona etoso”.

Aliaj trukoj ebligas pufigi la nombron de enirantoj de la retejoj. Ekzemple, kiam gazeto apartenanta al s-ro Serge Dassault akiras retejon specialiĝintan pri spektaklo aŭ meteologioli povas tuj pretendi, ke ĉiu retumanto, kiu rete aĉetas sian sidlokon en cirko, aŭ kiu zorgas pri suna vetero en siaj ferioj, estas per tio leganto de la “marko” Le Figaro ...

Ni estu do unikaj ankaŭ en nia sincero: de januaro de tiu ĉi jaro la vendo de ekzempleroj de Le Monde diplomatique malaltiĝis je 7,2 elcentoj. La mankanta tempo, ankaŭ mono, certa malkuraĝiĝo fronte al krizo kiu disvolviĝas ĝuste tiel, kiel ni anticipis longe antaŭ la aliaj, sed kiun ni ne povas alfronti solaj, socia kaj ekonomia kontestado kiu penas trovi politikajn solvojn: ĉio ĉi kontribuis al nia malpliiĝo.

Al la malboniĝo de nia financa situacio, kiu sekvas el tio, aldoniĝas nova malaltiĝo de niaj reklam-enspezoj. Al tiuj el niaj legantoj — multaj —, kiuj abomenas tian specon de enspezoj, ni promesis, ke ĝi estos neniam pli ol 5 elcentoj de niaj spezoj. En 2012, ĝi atingas eĉ ne 2 elcentojn ... Danke al nia nefleksebla politiko pri la tarifo de niaj abonoj — ni ne forvendas niajn publikigaĵojn kaj ni ofertas al niaj abonantoj nenion alian ol la gazetojn kiujn ili mendas —, danke ankaŭ al la donac-kampanjo, kiun ni relanĉas ĉiujare en la sama tempo kaj kiu helpas financi niajn disvolvoprojektojn (vidu la bultenon ĉi-sube), niaj perdoj estos modestaj. Sed, en 2012, tiu ĉi gazeto troviĝos en deficito. Kaj nenio garantias, ke venontjare la tendenco inversiĝos.

Kelkaj lumradioj tamen heligas la pejzaĝon. Nova elektronika eldono lanĉiĝos en la venontaj monatoj. Ĝi ebligos al la leganto pasi tuj de la formato kiu redonas la paperan gazeton, de ties konduto, de ties enpaĝigo, al alia formato pli adaptita al ĉiuj ekranoj. Specifa eldono destinita al la tabuletlegiloj kaj aliaj legiloj estas ankaŭ preparata. Cetere ni rimarkis, ke niaj arĥivoj vekis eksterordinaran intereson — la vendoj de nia lasta DVD larĝe superis niajn atendojn. Do, ni tre baldaŭ proponos al ĉiuj niaj abonantoj, je modesta sumo, la tujan aliron al kia ajn el niaj artikoloj aperintaj inter la naskiĝo de Le Monde diplomatique en majo 1954 kaj la aktuala numero. Fine, baldaŭ ĉiu, ĉu abonanto aŭ ne, per ĉion kovranta prezo povos aliri al nia tuta dokumentaro dum kelkaj tagoj. Tiuj novaj funkcioj de nia retejo, kiujn ni esperas disponigi ekde la nova jaro, postulis niaflanke tre longan kaj tre pezan investon. Ni atendas de ili fine regulajn enspezojn. Ili kontribuos al la defendo de nia sendependeco.

Sed ni devas ankaŭ, kune, subteni la vendon de la gazeto. Tio implicas unue ke ĉiu sciu pri ĝia ekzisto. Nu, la videblo de Le Monde diplomatique malkreskas en la kioskoj kaj gazetvendejoj en la mezuro laŭ kiu la reto de distribuado disfalas. Centoj da kioskistoj kaj gazetvendistoj, la servutuloj de la profesio situantaj ĉe la fino de la ĉeno, submetitaj al horaroj kaj laborkondiĉoj malfacile elteneblaj kaj konkurencataj de la tiel nomata “senpaga” gazetaro, fermis sian butikon dum la lastaj jaroj (918 nur en la jaro 2011). Tamen, danke al ili estiĝas la unua kontakto kun niaj legantoj. Do, kiel sciigi alie al tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas abonantoj de niaj publikigaĵoj, ke ni aperigis tiun enketon, jenan analizon aŭ raportaĵon?

La interkolega subteno, ordinare sufiĉe babilema, subite silentas kiam temas pri Le Monde diplomatique. Ekzemple, inter la 19-a de marto kaj la 20-a de aprilo 2012, periodo elektita hazarde laŭ la horaro de iu el niaj staĝantoj, la gazetara kribrado de Europe 1, de RTL kaj de France Inter menciis 133 titolojn, el kiuj Le Figaro (124-foje), Libération (121-foje), sen forgesi France Football kaj Picsou Magazine. Le Monde diplomatique estis neniam citita. Malfacilas fari malpli por la precipa franca gazeto aperanta en la mondo (kvindek unu eldonoj en tridek lingvoj) ...

Envere, tio ne tre gravas: nia socia reto estas vi. Do, estas unuavice via tasko konatigi tiun nian monatulon, ĝiajn valorojn, kuraĝigi al ĝia intelekta aventuro, ĝiaj engaĝiĝoj. Konvinki ĉirkaŭ vi, ke estas nek urĝe nek necese reagi al ĉiuj “polemikoj”, brakumi ĉion por premi nenion, tralegi ĉion por reteni nenion. Kaj estas bone — ĉu ekzemple unufoje monate? — forlasi la ĉambron, kie la uloj koleras, kaj decidi iom halti kaj pripensi.

Por kio gazeto povas esti utila? Al lernado kaj komprenado. Doni iom da kohero al la frakaso de la mondo tie, kie aliaj stakigas informojn. Trankvile pripensi siajn batalojn, identigi kaj konatigi tiujn, kiuj portas ilin. Neniam resti solidara kun potenco nome de referencoj kiujn ĝi afiŝas, ekde kiam ĝiaj agoj perfidas ilin. Rifuzi la identecan enfermiĝon de “kolizio de civilizacioj” kiu forgesas, ke la heredaĵo de la “Okcidento” estas la prirabado de la Somerpalaco, la detruado de la medio, sed ankaŭ la sindikatismo, la ekologio, la feminismo — la milito de Alĝerio kaj la “valizuloj”. Kaj ke la “Sudo”, la sojlolandoj kiuj venkas la kolonian ordon, entenas mezepokajn fortojn, predajn “elitojn” kaj movadojn kiuj kontraŭbatalas ilin — la tajvanan giganton Foxconn kaj la laboristojn de Shenshen.

Por kio gazeto povas esti utila? En tempoj de malprogresoj kaj de rezignacioj, liberigi la vojetojn de novaj sociaj, ekonomiaj, ekologiaj rilatoj.* Sproni aŭ severe admoni la senspirajn kaj sensukajn socialdemokratarojn. Ekzemple, la ideo de imposto por financaj transakcioj*, poste tiu de supera limo de enspezoj*, estis unue lanĉitaj en tiuj ĉi kolumnoj. La du ideoj iris de tiam longan vojon, kaj laŭ pluraj raportoj de ĵurnalistoj, nia artikolo de lasta februaro pri la dua temo rekte inspiris s-ron François Hollande* proponi la starigon de 75-elcenta imposto por la enspezoj superaj al 1 miliono da eŭroj. Gazeto povas do ankaŭ memorigi, ke la gazetaro ne troviĝas ĉiam en la tendaro de la industriistoj kaj komercistoj kontraŭ tiuj, kiuj obstine luktas por savi la planedon kaj por ŝanĝi la mondon.

* Vd ekz-e Bernard Friot: “La cotisation, levier d’émancipation”, Le Monde diplomatique, februaro 2012; Le temps des utopies, Manière de voir n-ro 112, aŭgusto — septembro 2010.
* Kp Ibrahim Warde: “Le projet de taxe Tobin, bête noire des spéculateurs, cible des censeurs” kaj Ignacio Ramonet: “Désarmer les marchés”, respektive Le Monde diplomatique, februaro kaj decembro 1997.
* Vd Sam Pizzigati: “Plafonner les revenus, une idée américaine”, Le Monde diplomatique, februaro 2012.
* Aktuale la prezidanto de Francio, membro de la Socialista Partio (socialdemokrata). -vl

Evidentas, ke la ekzisto kaj la disvolvado de tia gazeto ne povas dependi nur de la laboro de eta skipo kiu produktas ĝin, eĉ se tiu estas ege entuziasma. Sed ni scias, ke ni povas kalkuli ankaŭ sur vi. Kune, ni agos kun la necesa tempo.

Serge HALIMI.

Eliri el tio

NECESAS LEGI la “Traktaton pri stabileco, kunordigado kaj regado” (TSKR). Oni devas legi ĝin ne tiom por malkovri ĝiajn dispoziciojn, ĉar tiuj estis ja abunde prezentitaj, sed por esti mirfrapita de ĝia lingvo. Terura novlingvo, kie la grandaj principoj de motivaĵoj, de kiuj oni atendas la spiron de historia vizio, estas jam nur naŭza kaĉo, en kiu la ideologio, apenaŭ alivestita kaj prezentata kiel forto de evidento — “la kontraktantaj partioj konsiderante la fakton de la neceso konservi la publikajn financojn sanaj kaj akcepteblaj” (la fakton de la neceso, kiun ni devas konsideri ...) — konkursas kun la repuŝa kontenteco — “gratulas sin pro la leĝproponoj formulitaj la 23-an de novembro 2011”, kun la senŝminka trudado — “memorigante la neceson instigi kaj laŭbezone devigi la membroŝtatojn kun ekscesa deficito” — aŭ kun simpla mensogo, preskaŭ kiel ŝerco — “deziranta favori la kondiĉojn de ekonomia kresko”, oni devas legi tiun tekston, do, por havi sufiĉe precizan ideon pri la stato de la politiko en Eŭropo kaj pri tio, kion ĝi ne hezitas fari pretende en nia nomo. Oni devas legi ĝin ankaŭ por trovi en ĝi kelkajn perlojn ankoraŭ ne bone rimarkitajn, kiel tiuj frandeblaj artikoloj 7 kaj 8, el kiuj la unua devigas la “kontraktantajn partiojn” al nepra subteno de la Komisiono, kiam tiu metas landon sur la indekson kaj trudas al ĝi la senŝuldiĝon (“la kontraktantaj partioj promesas apogi la proponojn aŭ rekomendojn submetitajn de la Eŭropa Komisiono, kiam tiu taksas ke membroŝtato de la Unio ne respektas la kriterion de deficito”)*, la dua, eĉ pli bona, oficialigas fidenuncadon inter la membroŝtatoj: “Kiam kontraktinta partio taksas sendepende de la raporto de la Komisio, ke alia kontraktinta partio ne respektis [la kriterion de struktura deficito], ĝi povas pri tiu demando uzi la Justeckortumon” (art. 8.1); “kiam surbaze de sia propra taksado aŭ tiu de la Komisiono kontraktinta partio konsideras ke alia kontraktinta partio ne faris la necesajn disponojn por konformiĝi al la decido de la Justeckortumo menciita en la (antaŭa) paragrafo 1-a, ĝi povas uzi la Justeckortumon kaj peti ke financaj sankcioj estu trudotaj”. Kaj ĉi tie oni vidas la bonegan etoson, kiun tiuj ĉi etaj linioj disvastigos en tio, kio nomiĝas ankoraŭ Eŭropa “Unio”: per sia propra iniciato kaj laŭ siaj propraj taksadoj, membroŝtato povas tiri alian antaŭ la Kortumo de Justeco de la Eŭropa Unio (KJEU), se ĝi opinias, ke tiu alia, nesufiĉe ortodoksa, ne sufiĉe “strukture alĝustiĝis”, kaj peti tiun saman kortumon finance puni ĝin, se ĝi daŭre spitas. La plej aĉa afero estas, ke en la aparte amikeca etoso, kiu regas nun en la Eŭropa Malunio, oni facile trovas juran “pesilon”, por fari la fian laboron de submetado de la KJEU, pri kiu, cetere, la Komisiono kuraĝe lavas al si la manojn.

* Kompreneble temas pri tiu klaŭzo kiu postulas kvalifikitan plimulton (tre altan) por kontraŭi decidon submeti membroŝtaton al buĝeta alĝustigo, sed bezoni kvalifikitan plimulton estas unu afero, kaj prezenti ĝin kiel “devigan subtenon” — la nunaj moroj de Eŭropo havas klare trajtojn de “politburoo” ...
La “struktura saldo” en plena arbitreco

APARTE DE tiuj retorikaj floroj estas la resto — la sterko sur kiu oni kreskigas ilin. En Francio ĉiukaze la pravigantoj de la eŭropismo, konsciaj ke la pledoj por buĝeta alĝustigo en plena recesio komencas akceptiĝi malpli bone, pli kaj pli uzas la metodon de minimumigo: nenio vere nova en la TSKR, ĉio ĉi estis jam en la malnova stabilec-kontrakto, almenaŭ principe. Ĝuste pri tio pleje insistas la Konstitucia Konsilantaro, nome en siaj argumentoj 15 kaj 16 de decido*, kies argumenta rigoro estis tiom malpli pridemandita, ke ĝi estis pridemandinda.*. Sed se estas tiel, kial do fari la solenaĵon de traktato kaj riski konstitucian reviziadon, se oni bezonas nur nur diri business as usual? Envere, sub siaj eksteraj formoj de kontinueco — kaj ja certas, ke koncerne ekonomiajn erarojn, Eŭropo montras rimarkindan persistemon — oni ne ĉesas transpaŝi novajn ŝtupojn, kaj la TSKR estas ŝtupo grandega. Cetere, ĉu unu aŭ pluraj samtempe?

* Konstitucia Konsilantaro (Conseil constitutionnel, décision n-ro 2012-653DC de la 9-a de aŭgusto 2012, per kiu la registaro ne bezonas revizii la konstitucion kaj rajtas enigi la “oran regulon” en la francan juron nur per organika leĝo — komprenu: ne per referendumo!
* Vd pri tio estontan aldonaĵon (eble ...).

Kompreneble estas la ŝtupo ekonomia, plej videbla, de la buĝeta restrikto — kia bona ideo rande de la depresio —, kun ĝiaj ruzaj ennovigoj. Unue la struktura saldo, enkondukita de la kapturniga artikolo 3, paragrafo 1-a: “La buĝeta situacio de kontraktinta ŝtato estas en ekvilibro aŭ en pluso”, sensacia eldiro kiu, en indikativo, formulas eĉ ne celon aŭ ian devas-esti, sed simplan konstaton de fakto — “la buĝeto estas en ekvilibro (aŭ en pluso)” —, sendube jure identa kun fizika leĝo aŭ kun simpla konstato ke la ĉielo estas blua, sen la plej eta rezervo de nuanco, pura “estas tiel”, indikante ke tio ne povas esti alia kaj ke se, per io malebla, “tio” okazus alie, oni pasus tuj al la artikolo 3.1 (ekzamenado, aŭtomata alĝustigo, denunco antaŭ la KJEU, financaj punoj) por ke tuj restariĝu la regno de la normaleco, de la naturo, de la natura ordo — strange konsakrita pere de traktato ... Malantaŭ tiu peco totale ekscentra estas la tuta malcerta makroekonomio de la “strukturaj saldoj”. El malproksima vido tre simple difinebla — la struktura saldo estas la deficito kiun oni konstatus, se la ekonomio troviĝus en plena uzado de siaj produktad-kapabloj* —, la kriterio de la TSKG estas terure neuzebla, kiam oni devas taksi ĝin de proksime. Do, laŭdifine, ĝi ne uzas rektan statistikan metodon, sed ian pensosperton, kiu pasas tra model-simulado kun ĉiuj siaj konvencioj — kaj sekve sia arbitreco.

* Malsame ol la kuranta deficito, simpla saldo konstatita de la publikaj en- kaj el-spezoj, en la reala situacio, karakterizata de la efektiva uzkvoto de la produktadkapabloj.

La Wall Street Journal, ne tre suspekta esti favora al buĝeta malrigoro, ironias pri la malsameco de la taksaĵoj de konjunktura diseco (la diferenco inter la deficito kuranta kaj la deficito struktura), pri la usonaj publikaj financoj faritaj de la Eŭropa Komisiono (kiu larĝanime okupiĝas pri la aliaj) kaj la Congressional Budget Office (CBO), la parlamenta komisiono gardas la publikajn financojn de Usono. Tie, kie la CBO (kiu ja ankaŭ ne estas organo de la revolucio) taksas la usonan konjunkturan disecon je 5,3 poentoj de la malneta enlanda produkto (MEP), la Komisiono kaj ĝiaj metodoj vidas nur ridindan 0,5 elcentojn[Matthew Dalton, “Wonks wars: How Big Are EU Deficits”, Wall Street Journal, 17-a de aŭgusto 2012. — do tamen ja diferenco de la simpla ĝis la dekobla valoro ... Tiu malbonvena mistrafo vidigas ankaŭ, ke malantaŭ siaj pretendoj de perfekta objektiveco, la “mezuraj” partoj de la Komisiono emas sisteme minimumigi la konjunkturan disecon, do proklami ke la preskaŭ tuta deficito estas deficito struktura — reduktenda per punbato, kio estis demonstrenda. Ni toleros la konjunkturajn deficitojn, ĵuras la TSKG ... sed la artifikoj senigitaj je siaj kalkulmetodoj jam atestas, ke ili neniam detektos deficiton eble kvalifikindan konjunktura ...

La demokratio laŭ EU

KIEL ĈIAM pri Eŭropunio oni jam ne metas al si la demandon, kie estas la plej malbona: ĉu en sia ekonomio, ĉu en sia politiko? Eble la plej fiaj teksteroj de la TSKG troveblas en tiuj linioj, kiuj vetkonkuras pri formala korektado, ekz-e la artikolo 7, “En la totala respekto de la procedaj postuloj starigitaj de la traktatoj ...”, aĉaj juraj ĉifonoj ĵetitaj sur la realaĵon de organizita senigo je demokratio — sed en ĝia formaleco! —, ĉar temas fakte nur pri “korektaj meĥanismoj aŭtomate lanĉitaj” (art. 3.1-a), pri “devigaj kaj konstantaj dispozicioj” (art. 3.2-a), pri “plena respekto kaj strikta observado” (saml.) de la ora regulo, kaj domaĝe por tiuj, kiuj kredis, ke la politiko estas afero de suverena demokratia pridiskutado: jen venis la tempo de hidraŭlikaj bremsoj kaj de aŭtomata stirado.

La eŭropistoj, servaj fakuloj kaj ĵurnalistoj diras, ke ĉio ĉi estas tre troigita: ĉu ne ekzistas la mirinda artikolo 13, korno de demokratia abundeco, kiu permesas al la naciaj parlamentoj kaj al la eŭropa parlamento “difini kune la organizadon kaj reklamadon de konferenco [...] por diskuti pri la buĝetaj politikoj”. Ĝenerala senpeziĝo: konferenco estas ne nur ebla, sed “organizata” kaj “reklamata”, kaj oni povas en ĝi “diskuti”: kiu povas sen fia malico diri, ke la uzado de la demokratia suvereneco ne estas la prioritato de la prioritatoj de la Eŭropa Unio?

Nun estas jam urĝa tempo por ĉesigi tion. La grandaj malsanuloj, la duon-timuloj kaj la kompletaj aliĝintoj (socialistoj), kiuj regas nin kaj ĵetas nin en la depresion kaj en formon de milda, jure formala diktatoreco de la financo — ĉar estas ja eksterordinare, enskribi principon de ekonomia politiko, kiu krome estas same absurda kiel la ora regulo, en la kvazaŭ-konstituciajn jurajn normojn!* — tiu kliko en la servo de la financa rento, ĉu ĝi tion scias aŭ ne (kompreneble, plej malbone se ĝi tion ne scias), ne ĉesos daŭrigi, neniam ĉesos. Kaj des malpli, ĉar la Eŭropa Centra Banko (ECB), lastminute inspirita de elementa racieco de persistemo, fine decidis fari tion, kion kun tre mallonga tempolimo postulis la simpla pluvivado de la eŭro — kaj ĝia propra!* La manovro profitigas duoble, ĉar ĝi stabiligas la ŝuldo-merkatojn, kie ĉiuj kontraŭdiroj de la eŭropa ekonomia politiko kuniĝas, kaj ĉesigas, sed certe nur por relative mallonga tempo, la spekulan incendion kiu esprimis ilin.

* Kompreneble la eŭropistoj, pretekstante unu absurdaĵon por pravigi alian, en ĉi momento rimarkigas, ke “konstituciigi” enhavojn de ekonomia politiko estas io, kiun la eŭropaj traktatoj faris dekomence!
* VdL’austérité mais dans le calme.

La malhela flanko de tiu provizora sukceso — tiom longe, kiom ĝi efikas — estas, ke jam ne eblas kalkuli kun la eksplodo, al kiu la unueca mono kun granda rapido alkuris. Ĉar la endogena kolapso de la eŭropa monkonstruaĵo, falanta sub la simpla pezo de siaj propraj kontraŭdiroj, estis fine por la eŭropaj loĝantaroj la plej verŝajna elirvojo. Kaj jen ĝi estas provizore fermita — provizore, ĉar la ECB kompreneble ne reguligas ion fundamentan.* Senigitaj je la paradoksa providenco de financa kolapso, la loĝantaroj povas jam kalkuli nur kun si mem por skui la jugon, simile al la unua paŝo de la portugaloj, kiuj surstratiĝis centmiloble por malfari la lastan tro akran premon.*

* Saml.
* La 15-an de septembro la portugaloj amase manifestaciis kontraŭ projekto kompensi malaltiĝon de la dungistaj kotizoj per kromaj kotizoj de la salajruloj.

Sed por kion fari? Por organizi la paradoksan providencon, se ĝi ne venas per si mem! Tio signifas trudi, se necese.

La partio de la kreditoroj aŭ tiu de la ŝuldantoj

LA MALORTODOKSAJ proponoj, kiuj konkursas en inventemo por solvi la refinancadon de la ŝtatoj kaj kiuj estas unu malpli kosta ol la alia, havas sendube la feliĉan econ mildigi la servadon de la ŝarĝo ... sed ne ĝian ĉefan pezon — kiel la propono de Roosevelt 2012, kiu penegas ankoraŭ por serĉi vojojn de merkatkongruaj traktatoj, per starigo de publika banka, kiu prenas siajn resursojn el la ECB por transdoni ĝin je nula interezo al la ŝtato, aŭ per la permeso de rekta financado de la ŝtato fare de la ECB je tre malaltaj interezoj, ktp.

Nu, la problemo troviĝas malpli en la fluoj ol en la stokoj. Ni memorigu, ke la hispana publika ŝuldo pasis de 36,1 poentoj de la MEP en 2007 ... al 68,5 en 2011 — duobliĝinta. Tiu de Irlando de 25 al 108 elcentoj en la sama periodo — la kvaroblo! Malfacilas defendi la tezon, ke hispanoj aŭ irlandanoj ĵetis sin freneze sur la medikamentoj aŭ ke ili decidis pensiiĝi 40-jaraj (kiel la bankkomercistoj cetere): ili portas ŝarĝon de la katastrofo de la senrespondecaj banksistemoj. Francio, kies ŝuldo pasis de 63,8% de la MEP al 85,8%, Portugalio de 62,7% al 107,8%*, ankaŭ pagas la detruaĵojn de la financo, sed malrekte kaj per intermetita krizo-kredito* — ĉu necesas ripeti, ke ĉio ĉi komenciĝis kun la krizo de la subprime en 2007-2008 kaj ke, iom post iom aŭ tuj, la eŭropaj loĝantaroj bufras la malgrandajn katastrofojn de la privata financo (kiun la Unio tiel ĝentile malreguligis por ili)? Pri ĉiu ĉi troa ŝuldo, nerifuteble naskita el la financa krizo, necesas diri, ke ni ne respondecas pri ĝi. Kaj sekve ke ni ne pagos ĝin.

* Daŭre en la periodo de 2007 ĝis 2011.
* Credit crunch. -vl

La pejzaĝo de la ekonomia politiko, ĉefe buĝeta, komencos vere ŝanĝiĝi nur kun — jes — suverenaj interezkvotoj ekvivalentaj al tiuj, kiujn la centraj bankoj tiom senpage donas al la privataj bankoj por refortigi ilin, sed antaŭ ĉio kun 20 ĝis 40 poentoj de MEP malpli da publika ŝuldo. Estas vere, ke por ke tiu pejzaĝo ŝanĝiĝu, necesas antaŭe taŭzi alian, tiun de la Eŭropa Unio mem. Sed ĉio iras sampaŝe, ĉar envere sufiĉus anonci la rifuzon “honori” ĉion aŭ parton de la publika ŝuldo, por ke tuj financa, mona kaj institucia eksplodoj sekvas unu la alian. Jen ĝuste la speco de ideo, kiu kolerigas la amikojn de Eŭropo (tia kia ĝi estas), kiuj hurlas ke ĝi montras mensan malsanon, eble nihilismon de respondeculoj kiuj volas ĉion detrui. Por nenion kaŝi al ili, ja detrui ĉion, almenaŭ detrui ĉion ĉi, tio estas efektive la celo de la manovro ...

Ĉar fine necesas havi iom da konsekvenco en siaj ideoj, kaj, se tio ne estas tro postulita, procedi logike. En ĉi kazo, la premiso estas en la konstato, ke ni travivas unu el tiuj historiaj epokoj de ĝenerala troŝuldiĝo — kaj ni ne konsideru la fakton, ke tiu troŝuldiĝo de ĉiuj agantoj (mastrumejoj, financaj institucioj, ŝtatoj) estas la produkto de la novliberalismo mem ... —: la mastrumejoj enŝuldiĝas tro sub la efiko de la salajra malaltiĝo; la bankoj enŝuldiĝas tro por tiri, per la “efiko de levilo”, la plej bonan parton de la profiteblecoj el la financa malregulado; la ŝtato enŝuldiĝas tro ĉar ili rezignis la impostajn enspezojn (por la plej riĉaj). Ja necesas seniĝi je tiu eksterordinara stoko da ŝuldo. Nu, la afero fareblas nur laŭ du opcioj: ĉu konservante la rajtojn de la kreditoroj — do malabundo ĝis la pago de la lasta groŝo —, ĉu malpezigante la ŝarĝon de la ŝuldantoj — per inflacio aŭ nepago. Ni vivas evidente en epoko, kiu decidis ĉion doni al la kreditoroj. La fakto, ke por kontentigi ilin, necesas surgenuigi tutajn loĝantarojn, estas por ili indiferenta. Necesas ĉesigi tiun epokon.

Ŝanĝi la epokon premisas unuavice certigi la rajton de la “ŝuldantoj” vivi digne, kontraŭ tiu de la kreditoroj je senlima elpremado. Nur la fetiĉistoj de la kreditoraj rajtoj povas ribeli kontraŭ tio, ke oni rompas ĝin, ĉiukaze ke oni kontraŭmetas al ĝi alian, ne malpli pravan, kaj eĉ multe pli pravan, se oni memoras pri la originoj de la ŝuldo. Ni jam tro bone scias, kien kondukas nin la obstina pozicio de la kreditoroj. La alternativo estas do plej simpla: aŭ ni daŭrigas tiun vojon cetere elmetita al la perspektivo de tre verŝajna makroekonomia fiasko, aŭ ni elektas la inversan pozicion, tiun de la sociaj grupoj.

Kompreneble, post la decido de la ECB kaj la garantio de “saĝaj” kvotoj, la ortodoksa kartelo kredas pli ol iam ajn, ke eblas ŝvitigi la loĝantarojn por ke ili pagu ĉion, eĉ se necesas jardeko aŭ du. Sed krom la malcertecoj pure ekonomiaj, kiuj abundas sur tiu vojo, la historio abunde atestas, ke venos momento, en kiu la ŝuldobesto ne plu volas kaj liberigas sin el la servuto per suverena gesto, kiu sendas la kreditorojn al la diablo. Ĝuste tio okazas ĉe Syriza en Grekio, kiel ĉe ĉiuj sociaj movadoj en Hispanio aŭ aliie.

Ekonomia teĥniko de nepago

DO, NEPAGO. Almenaŭ de tiu parto de la ŝuldo, kiu nerefuteble atribuiĝas al la financo mem, ekz-e en Francio la 20 poentoj de la MEP kiuj disigas la jaron 2007 de 2011, la 32 poentojn de Hispanio, la 45 poentojn de Portugalio ... la 83 poentojn de Irlando ktp. Kiel diras iuj, tio certege kaŭzos skandalon. Sed skandalon por kiu? Se la nepago estas nur parta, necesas starigi la demandon pri ĝia disdivido inter la kreditoroj. Se ĝi estas totala, ĉiuj ricevas laŭ sia grado.

Inkluzive de la centraj bankoj, kies duonoficialuloj jam profetas la perdon: unuflanke la ECB ŝarĝis sin per suverenaj titoloj kun la SMP* de 2011 (kaj promesas fari tion ankoraŭ pli per sia programo OMT*, aliflanke la sistemo TARGET 2 de internaj reguladoj por la eŭrosistemo de centraj bankoj raportas saldojn tre malsamajn, kun la [germana] Bundesbank tre kreditora kaj la tre debitoraj centraj bankoj de la ŝtatoj en malfacilaĵoj. Ĉu la suverena nepago etendiĝas aŭ ne al TARGET-2-internaj nepagoj, la eŭropa sistemo de centraj bankoj ricevos krudan baton. La falsaj klarviduloj profetaĉas jam eblan malaperon de la propraj fondusoj de la ECB kaj la neceson reprovizi ĝin per kapitalo de la akciaj ŝtatoj — “por servi la impostpaganton”, ili ne forgesas aldoni por iom pli hororigi la spiritojn.

* SMP: Securities Market Program, unua plano de aĉeto de publikaj ŝuldoj en la malfermita merkato fare de la ECB, sed de tre limigita amplekso.
* Outright Money Transactions, la programo de senlima interveno anoncita de Dario Graghi la 6-an de septembro 2012.

La vero estas, ke tio estas absolute senbaza. Oni devas havi aŭ la monisman ideologion aŭ komprendifekton por aserti, ke centra banko povas bankroti, kaj eĉ ke ĝi provizendas per kapitalo, tezo komplete absurda, kiu atestas pri profunda nekompreno de tio, kio vere estas tiu institucio absolute ekstera de la ordinara ekonomia juro. La centra banko, suverena kreanto kaj el nenio de la mona bazo — la supera formo de la mono — apogita al sia povo komplete simbola akceptigi sian signon, povas fari librotenajn perdojn, sed sen ajna sekvo por sia propra institucia ekonomio, ĉar ĝi povas simple monigi siajn perdojn kaj provizi sin mem per kapitalo, per kreado de mono.

Kompreneble el tio rezultas pliiĝo de la monkvanto, ĉar la koncernaj ŝuldoj, nuligitaj, ne pasos tra la momento de mondetruado de ilia repago. Kaj, ĉu gravas? Male al tio, kion la iluminatoj de monismo kredas, la kreado de mono, eĉ konsiderinda, tute ne devas esence degeneri en inflacion: ekzemple oni ne aŭdis, ke la duobliĝo de la pasivo de la usona Federacia Rezervo (la FED) ŝovis Usonon al la rando de hiperinflacio ... Kaj, kvankam la centra banko spertos delikatan momenton de intertraktado, kiam ĉiu tiu (ĝia) disponebla mono verŝiĝos de la privataj bankoj (kie ĝi estis amasigita) al la reala ekonomio, la monpolitiko tamen ne estas malpli inversigebla, kaj bona tempa mastrumado de steriligo ebligos repreni la troan disponeblan monon.

Do, nur tiuj maltrankviliĝas, kiuj ŝatas maltrankviliĝi — aŭ havas intereson fari tion. Se necese, ili prefere rezervu siajn angorojn al la privataj financinstitucioj. Tiuj jes ja suferos. Ni diru la aferojn senorname: samtempa nepago de pluraj “grandaj” membroŝtatoj (do, kun altaj ŝuldoj), faligos ilin — precize kiel tio, kio okazis en 2008 kun Lehman Brothers, sed kun suverenaj titoloj anstataŭ aktivoj derivitaj de subprime. Remeti la horloĝon de la publika ŝuldo al 2007 havus do la efikon forviŝi unufrape en la bilanco de la kreditoroj 79 miliardojn da eŭroj de Portugalo, 122 de Irlando, 355 de Hispanio, 509 de Francio* ... por ne paroli pri nepago, kiu ne havus la ĝentilecon kontentiĝi pri tiu limigita reveno al 2007 kaj kiu profitus la okazon por forviŝi multe pli. Privataj bankoj, pensifondusoj, asekuroj, kaj krome kompreneble ĉiuj iliaj sistemaj interagadoj perataj de la ligoj de kontraŭpartoj kaj de kredito: la buĉado povas fariĝi vere granda spektaklo. Kaj sen ebla mildigo venanta el ia helpema ŝtato, ĉar ĝuste la nepago de la ruiniĝintaj ŝtatoj ja kaŭzis la eventon.

* Datumoj de Eurostat pri la periodo de 2007 ĝis 2011. Necesas do aldoni bonan pecon por 2012.
Historia okazo ne maltrafenda!

ESTAS LA ECO de la dominado ke la katastrofo estas plej ofte la plej bona ŝanco por la dominatoj. La fenestron de tiu banka katastrofo, male al tiu de 2008, oni ne maltrafu. Refoje necesas memorigi la timemulojn pri la konsekvenco. En situacio de historia troenŝuldiĝo oni havas la elekton nur inter struktura alĝustigo de la servo de kreditoroj kaj ian aŭ alian formon de ilia runiniĝo. Ĉiu devas elekti sian tendaron kaj klare diri, por kiu el la du opcioj li estas. Al ĉiuj, kiuj ne poziciiĝas por la rentuloj, sed kiujn la perspektivo de konvulsio daŭre maltrankviligas, necesas rediri, ke oni neniam vidis ordon de dominado, des malpli se ĝi estas tiom potenca kiel la novliberalismo, rezigni pri sia sponta movado. Tio okazas nur en la mondo de socialdemokrataj revoj, kie oni plezurigas sin imagante potencajn afablulojn, kiuj per si mem trovas la vojojn de deco kaj de propra limiĝo. Se ili ne estas sanktuloj, tiam ne videblas, per kia malverŝajna animmoviĝo la dominantoj povus libervole konsenti transformadon de mondo, kiu tiom bele beligas al ili la vivon kaj kun kiu ĉiuj iliaj interesoj, tiuj de riĉeco kiel tiuj de ekzistado, estas intime ligitaj.

Sendube je la prezo malĝojigi la Partion de Universala Konkordo, necesas memorigi, ke ordo de dominado cedas nur per renverso fare de vivanta forto. Tiu povas esti unue, en la vico de bone gradita arsenalo de rebato, la forto de la financa ruinigo. Ĝuste pri tio temas en la projekto fari la nepagon politika armilo. Ĉiuj ĉi sinjoroj de la financo kaj iliaj imponaj institucioj troviĝos fine kaj senmanke en ĉifonoj. Tio signifas: taŭge “preparitaj” por esti tuj forigitaj ŝovele kaj balae. Ni memorigu, ke bankoj en bankroto estas perdifine bankoj kiuj valoras jam nenion, entreprenoj, kies financa valoro falis al nulo. Ĝuste je tiu prezo la publika potenco proponas tiam akiri ilin — kaj jen la nepra ŝtatigo, unua paŝo (kaj certe ne la lasta!*) por fine ĉesigi la malordon de la liberaligita financo, kostos al ni eĉ ne la taksion por sendi la bankistojn al antaŭtempa pensiiĝo, sen ĉapelo nek bonifiko nek akci-opcioj (sed kun granda valorperdo), necesas diri.

* Vd pri tio “Pour un système socialisé du crédit (Por socialigita kreditsistemo)”, januaro 2009.

Sed kion ni komprenu per “la publika potenco”, komisiita por tiu operacio, aŭ pli precize, kia povus esti ĝia financa kapablo? Ĉu la ŝtato ne estas ruiniĝinta, per la konstruo mem de tiu scenaro? Nur la cerbolavado per multa liberala akvo povis kredigi nin, ke la financa personeco de la publika potenco elĉerpiĝas en la imposta ŝtato — dum ĝi inkludas ja ankaŭ la centran bankon. Tiu, evidente reakirita de la suverena potenco, havos la taskon ripari la malekvilibron intence organizitan per la nepago. Unuflanke, sed en la maniero, laŭ kiu la ECB kaj la FED jam agas, per donado de tre ampleksajn helpojn al la banksektoro por teni ĝin mondispona (eventuale provizore permesante la helpon de certaj nebankaj financaj institucioj). Aliflanke, zorgante pri kvitiga kontrolado de la perdoj kaj pri rekapitaligoj necesaj por relanĉi la ordinarajn bankajn operaciojn — evidente redifinitajn sur tute novaj bazoj, el kiuj la spekulaj aktivecoj estus ekskluditaj.

Restas la demando de deponaĵoj kaj ŝparaĵoj de la publiko. Estas klare, ke la viddeponaĵoj* al la ŝparaĵoj de ŝparlibroj garantiendas ĝis la leĝa plafono. Kaj kion pri la posedo de akcioj? La financaj rilatoj, kies materiiĝo ili estas, estas perdifine konservataj eĉ se la ilin tenantaj institucioj bankrotis. Kun la escepto, unue, se tiuj titoloj estas akcioj de la bankrotintaj financinstitucioj mem, ĉar ilia privata financa proprieto estis nuligita. Kaj kompreneble, due, kiam temas pri suverenaj titoloj en nepago. Oni devas ja vidi ke, per kontraktoj de vivasekuro, diversaj investorganizaĵ-paperoj* kaj intermetitaj PEA*, tiuj du nuligoj havos seriozajn efikojn por la riĉaĵoj de privatuloj. Sed unuflanke la amplekso de tiuj efikoj estas vicigata laŭ la grado de riĉeco de la koncernataj privatuloj, tiel ke tiuj perdoj, kiuj frapas ĉefe la plej riĉajn, havas sponte sufiĉe bonajn ecojn de socia justeco. Kaj aliflanke ja tute eblas plani meĥanismon de kompensado de la perdoj, kiu miksas kondiĉojn de resurso kaj variajn plafonojn de garantio.

* France: dépôts à vue, germane: Sichteinlagen. -vl
* France: SICAV. -vl
* Ŝparplano per akcioj (Plan d’épargne en actions, PEA) estas destinita favori la borsan investadon por privatuloj. La enspezoj kaj plusvaloroj estas senimpostaj (sed ne sen socialaj kontribuaĵoj), se en la limo de kvin jaroj la akirita sumo ne estas retirita. -vl
Monkreado sen ĉareto

NI DIRU TUJ, ke ĉiuj ĉi operacioj de garantio kaj de rekapitaligo bezonas decidan intervenon de monkreado. Ĝenerale sufiĉas elvoki tian perspektivon por tuj veki en la mensoj plej koloniigitaj de la monismaj dogmoj bildojn de ĉaretoj plenaj de monbiletoj survoje por aĉeti panon aŭ poŝtmarkon. Nu, dum la monkreado havas nenion inflaciisman per si mem, “interveno de monkreado decida” ne signifas nepre ampleksa. La restarigo de la deponaĵoj ekzemple ne bezonas apriore apartan monkreadon: la deponaĵoj estas enskribitaj kiel pasivoj de la bankoj kaj tie ili restas. Kiel ĉiam, la sola devigo restas tiu de disponebla mono, nome tiu por servi la deponintojn per mono, kiam ili volas retiri sumojn. Iuj diros, ke ĝuste tio okazos en la momento, kiam la banksistemo trairos tiun eksterordinaran perturbon, tre favoran al lanĉo de “sturmo” de bankoj fare de deponintoj. Sed eblas kontraŭagi tian sturmon dumaniere. Unue per la tre aŭdebla solena deklaro de garantio de la centra banko je disponebla mono de la duarangaj bankoj, do ke ili kapablas plenumi ĉiujn siajn engaĝiĝojn, inkluzive de monretiroj. Sturmo estis ĉiam nutrata nur de la disvastiĝo de suspekto de nekapablo de la bankoj plenumi la devon de konverteblo de la deponaĵoj, t.e. suspekto de nekapablo pagi. Se tiu suspekto estas firme fortenata per garantio de la centra banko, tiam la sturmo estingiĝas per si mem: la certigitaj deponintoj ne alkuras, la bankoj ne bezonas alfronti ian ajn ŝokon de trezorejo kaj la kredo je ilia pagkapablo realigas sin mem.

Envere la timo je nepagopovo ne estas la sola motivo kiu povas lanĉi sturmon: estas ankaŭ la arbitraĝoj de la plejriĉuloj por konservi la internacian aĉetpovon de iliaj monaj enspezoj en la perspektivo de forta malplivalorigo de la nacia mono. Kontraŭ tiuj arbitraĝoj, kaj ankaŭ ĉar la movoj de paniko povas esti nerezisteblaj en la plej tikla punkto de kritika transiĝo, certe necesas starigi portempan instrumenton de la speco corralito, do restrikti la aliron de la deponintoj al siaj fondusoj. Cetere pli ĝenerale, kontrolado de la kapitaloj necesas multe pli larĝe, unuflanke por komenci la malkonekton de la refondita nacia banksistemo disde la internaciaj kapitalmerkatoj, aliflanke por eviti ke la ŝanĝkvoto ne falu tro grave, kaj triavice por malpermesi la fuĝon de la kontanta mono de la entreprenoj eksterlanden.

La granda problemo — kiel ĉiam — troviĝas ĉe la bankoj, kiuj troviĝos en situacio de tre negativa neta aktivo (de tre pozitiva neta pasivo) kun terura sekvo de ilia elfluo de kontanta mono (cash flow). Kiel ĉiu entrepreno, banko kontraktis certan pasivon, do de resursoj kiuj generas pagendajn engaĝiĝojn — dividendoj kiam tiuj resursoj estas propraj fondusoj, interezoj kiam ili estas ŝuldoj — per kiuj ĝi financis aktivojn, pri kiuj oni supozas ke ili generas enspezojn. Nu, la “granda disbranĉiĝo” sekvigos masivan malpliiĝon de la aktivo, rekte: per la fakto mem de nuligo de suverenaj titoloj, kiujn la banko posedas, kaj ankaŭ sendube malrekte: per malplivaloriĝo de multaj aliaj financaj aktivoj kunligitaj kun la ĥaosa stato de la merkatoj, kiu neeviteble sekvos ondon de suverenaj nepagoj. Malpliiĝo de la monfluoj ricevataj el la aktiva flanko kun persisto de pagendaj engaĝiĝoj ĉe la pasiva flanko*, la tondil-efiko povas neniigi la fluon de disponebla mono de la bankoj, do ilian internan kapablon disponigi rimedojn por financi sian ordinaran aktivecon. Restarigi la situacion de fluado de disponebla mono de la bankoj, do ilian kapablon agi “normale”, premisas la reduktadon de la aktiva-pasiva malekvilibro — kaj, sen rekapitaliga ŝtato, necesas scii, kia estas la parto de tiu alĝustigo, pri kiu la mona interveno de la centra banko devus taskiĝi.

* Escepte la dividendojn, nuligitajn de la ŝtatigo, sed tio estas la plej malgranda parto de tiuj engaĝiĝoj.

Simile al la solvo forte praktikata en Islando, tia alĝustigo povas unue pasi tra denonco de la bankaj pasivoj de neloĝantoj en la nacia teritorio: la francaj bankoj rifuzos do “honori” la servon de la kreditoj akiritaj en tiuj bankoj de internaciaj investistoj. Male al tio, kion oni povus kredi, temos ne tiom pri unuflanka agreso ol pri elementa dispono de supervivado, kiun ĉiuj bankoj de ĉiuj landoj devas fari en monda banksistemo tre verŝajne survoje al dispeciĝo — kaj la samtempeco signifas reciprokecon ...

Preterpase ni notu, ke ne ekzistas pli decida sperto de realeco por prijuĝi la pretendojn de la “neinversigebla tutmondiĝo” ol kruda financkrizo, ĉe kiu la banksistemoj sponte kuntiriĝas sur siaj naciaj bazoj — la plej aŭdace tutmondiĝintaj bankistoj scias tiakaze tre bone kien iri por trovi sian savon: al la ŝtato, la ridinda ŝtato, la abomenata ŝtato, sed al kies giĉeto ili alkuras freneze konfuzitaj kaj plorpetegantaj, nur ĉar ekzistas neniu alia, ĉe kiu ili povus almozpeti vivnepran disponojn de escepto. Ke la financo fragmentiĝas por rekomponiĝi en nacia perimetro, tion bedaŭros nur la amikoj de la financa tutmondiĝo, aŭ tiuj, kiuj havas tiom strangan ideon pri internaciismo, ke ili malĝojiĝas pri la perdo de kia ajn kun la etikedo “internacia”, eĉ se temas pri la financo.

Ĉar la bankaj pasivoj de nerezidantoj estas metitaj ekster la ludo, restas la rezidantaj bankaj pasivoj. Ili konsistas esence el interbankaj pasivoj, do kompenseblaj — kaj tiu logiko de kompensado etendeblas al la nebankaj financaj institucioj (kompreneble inkluzive de la asekurkompanioj). Nur la neta interbanka pasivo estas do refinancenda, kaj ĝuste pri tiu parto okupiĝos la centra banko ĝis la nuligo de tiu pasivo.*

* La parto de banka pasivo, kiu havas sian kontraŭparton en la publika ŝparaĵo, esence en la formo de obligacioj elmetitaj de la bankoj por privatuloj (kaj kiuj troviĝas esence en la vivasekuraj kontraktoj) troviĝos en la kompensado de deponaĵoj kaj de la ŝparlibroj supre menciita.

Tiu moninterveno estos des malpli ampleksa ke la restarigo de la situacio de elfluo de kontanta mono de la bankoj celos jam nur la adaptadon al perimetro de ordinaraj bankaj operacioj, kiu estas konsiderinde reduktita. Estos klare, ke la bankoj jam ne faros ion alian ol krediton por la ekonomio, kaj la tuta plago de iliaj spekuladoj, tre generaj de pasivoj, estos jam nur memoro. La kompensa monkreado ne havas pliajn celojn ol tiujn de kapitalkvociento* similaj al tiuj, kiuj antaŭregas hodiaŭ. La kvocientoj de pagokapablo havas sian nunan gravecon nur ĉe akcia privata banksistemo droninta en la kapitalmerkatoj kiuj elektis ĝuste tiun parametron kiel unu el la kriterioj laŭ kiuj ili juĝas bankon debita aŭ kompensa. Ĉar ĝi estas objekto de interpreta polusiĝo de la financa opinio, la kvociento de pagkapablo kondiĉas la notojn (rating) de la bankoj kaj ilian aliron al la merkatoj de granda kredito, krom tio ĝi havas nenian influon al iliaj kondiĉoj de ekonomiaj operacioj. Sed el tiu radikala transiro aperos tute alia modelo de financado de la bankoj, en kiu la internaciaj kapitalmerkatoj neniel partoprenos — kaj, do, iliaj fetiĉaj indikiloj neniel gravos.

* France: ratio de capital. -vl

La monkreado, kiu akompanos tiun grandan transformadon, limiĝos do al tri uzadoj: unue la refinancado de la nur neta interbanka pasivo kaj la restarigo de la situacio de elfluo de kontanta mono de la bankoj; due la kompensado, sub la kondiĉo de resurso kaj de plafono, de la perdoj de riĉaĵoj de privatuloj ligitaj kun suverenaj ŝuldoj (ne pagataj) kaj kun la bankaj akcioj (nuligitaj) kiuj eniris en iliajn bilancojn de titoloj — do sumoj tamen limigitaj —; trie la garantio de tuta kaj kompleta mondisponeblo de la novaj bankoj ... sed pri tio jam okupiĝos la centraj bankoj per miliardoj da miliardoj da dolaroj aŭ da eŭroj (LTRO)! Do, oni ne rakontu al ni, ke tio, kio hodiaŭ ege kontentigas la financan kapitalon, povus morgaŭ fariĝi mona abomenaĵo.

Kun kiu?

LA PRECIPA politika demando “kion fari?” ne estas disigebla de la akcesora demando “kun kiu?” Merita internaciismo volus savi ĉion kaj revas konservi la dek sep eŭropanojn kaj ilian unusolan monon, sed renovigitan. En mondo perfekta oni volonte donus al ili tiun rajton imagi. Oni devas timi ke la reala mondo ne havas tempon nek spacon por tio. En tre ĝenerala esprimo, la demando estas do la jena: kiu, el la dek sep, estus preta fari la disbranĉiĝon de la nepago? Kaj por ne turniĝi dum cent sep jaroj ĉirkaŭ la poto, ni rekte nomu la nodon de la problemo: Germanio.

La deziro pri Eŭropo, kiu ne ĉesas lukti, kiel tiu de Attac, daŭre sekvas politikan perspektivon, en kiu la dek sep, inkluzive de Germanio, faros, bone kunordigite, belan paŝon antaŭen por krei la novan progreseman Eŭropon. La germana “monisma kredo” havas nenion esencan, sugestas tiu argumento, ankaŭ ĝi renverseblas; malantaŭ la sankta alianco de la dekstraj partioj — komprenu per tio la konservativulojn de la germana CDU kaj la socialdemokratojn de la SPD, en tio la perfektaj ekvivalentoj de la franca duopo UMP-PS — la loĝantaro akumulas malkontenton kaj komencas ribeli, kiam la recesio fine atingos siavice Germanion. En tiu momento, kun la situacio fine matura por granda doktrina alĝustigo, Germanio aliĝos al la kontraŭliberala movado de la eŭropaj popoloj por fine sendi la monan ortodoksecon al la diablo.

Malfeliĉe ni havas kialojn por esti skeptikaj pri tiu ideala politika scenaro — kies perspektivon ni cetere volonte dividus ... se ĝi estus atingebla. Unue tie — evidente historia heredaĵo kaj ne esenco de germaneco — la germana kredo je monismo havas la metapolitikan statuson (kiun jam atestas ĝia longa vivo) de ia nacia interkonsento, sur kies bazo kaj en ĝia respekto la politikaj diferencoj nur post ĝi disvolviĝas. Tio signifas, ke necesus konsiderindaj ekonomiaj detruoj, ja eblaj, sed kun escepta amplekso, por produkti ekdubojn pri tiu demando. Nu, pro sia pozicio en la internacia labordivido kaj sia struktura politiko de kontraŭ-kunlabora deflacio de salajro, Germanio estos la lasta lando tuŝita de la recesio kaj tiu, en kiu ties efikoj estos, kompare, la malplej akraj. La probablo, ke la ekonomia ŝoko superos la sojlon de komenco de politikaj pridubigoj estas do plej malalta — kaj imagu la staton de detruo, en kiu tiam estus la aliaj eŭropaj ŝtatoj: verŝajne tia, ke tiuj jam delonge faris la necesan movon sen ĝentile atendi ke Germanio uzu sian tempon por maturiĝi kaj poste eventuale moviĝi ...

Estas ankaŭ la cirkonstanco, ke la politiko fariĝas per la rimedoj kiujn ĝi havas sub la mano. La unua fonto de transforma ribelo estas la kolero. Kiu koleras? Kiu iras sur la straton? Kiu esprimas en signifa skalo la rifuzon de la novliberala ordo? Ne la germanoj. Ankoraŭ ne, obĵetos la tezo de Attac. Certe, sed tiu obĵeto fine similas strange al la eternaj promesoj de la maldekstra dekstrularo: “necesas voĉdoni (respektive atendi) por progresigi Eŭropon malgraŭ ĉio kaj havi la socialan Eŭropon pli malfrue (respektive por atendi la maturiĝon de la germana konscio ... kaj havi la socialan Eŭropon pli malfrue), alvokoj al pacienco, kiuj, eĉ se ili estas politike opoziciaj, simple jam ne estas teneblaj. Se necesas mezan aŭ longan tempan perspektivon por ke la germana socia korpo, kiu ekiras de multe pli malproksime, iru eventuale la vojon de mona revizio, la respondo estas, ke ni jam ne havas la tempon por atendi — kun daŭre tiu nepereema bona malnova kejnza ideo, ke post longa limdato ni ĉiuj jam mortis ...

En la momento estas la grekoj, la hispanoj, la italoj, la portugaloj, kiuj iras surstraten — kaj la francoj aliĝos, se ili sukcesos superi ian anestezan stuporon kiu kutime malpermesas al ili ĉian ampleksan socialan moviĝon, kiam la “maldekstro” troviĝas en la potenco (kaj kiam do ĝiaj sindikataj helpantoj evitigas ĉian lanĉiĝon de io ĉagrena). La agmotivo de internaciismaj solidarecoj ekzistas ĉefe en la kapoj de la internaciaj intelektaj elitoj. La praktiko estas senteble alia — eble malpli brila: oni komencas unue manifestacii por si mem, kaj oni konstatas poste eventualajn solidarecojn de la situacio.

Al la demando “kun kiu?” la respondo, tute proza, estas do: ni vidos! En la momento ĉiukaze moviĝas tiuj, kiuj volas kaj tiuj, kiuj povas. Nu dum la uzado kaj survoje desegniĝos la perimetro de ebla grupiĝo de nacioj, kiuj deziras refari unuecan monon, sed ekster la orbito de la financkapitalo. En la mallonga perspektivo de la kolero kaj sub la realisma evidenteco de la unue memcentritaj motivoj de protestado — kiujn nenia parolado kun solidarisma moralo ŝanĝos —, unue manifestiĝos projektoj sur nacia bazo, kaj tio pro tre simpla kialo: La jama ekzisto de instituciaj strukturoj, same politikaj — konstitucio kaj parlamento jam ekzistas — kiel monaj — jam ekzistas centra banko, kiu atendas esti rearmita — estas ultrapotenca altirilo. Ĉar laŭ fortika kaj saĝa logiko oni emas agi tie, kie jam ekzistas la rimedoj por agi ...

Tamen nenio el tio ekskludas, ke la ekzemplo de lando pli decidita ol la aliaj kaj kiu faras la movon antaŭ la aliaj, do per armita konstruado de projekto unue propra, ne disvastiĝu donante ideojn al najbaraj popoloj. Ĉar, jes, estas kelkaj kialoj por pensi ke la unuflanka movo de unu el la eŭropaj popoloj, decidita, sen atendi kaj por sia propra konto ĉion renversi estas unu el tiu spektakloj kun potencaj ecoj de konkuro, tre kapabla disvastigi la emon imiti — kaj eble ĝis la germanoj, kiu scias? Tiam jes, sed nur tiam, konstruiĝus, survoje, la solidarecoj de konkreta internaciismo, do praktike fareblaj.

Al la demando “kion fari?”, la reakcio siavice daŭre respondas per siaj eternaj gurdaĵoj. Kion fari? La samon! “Necesas haltigi ĉiajn progresojn, eĉ la moderajn, por konstrui la kondiĉojn de la grandaj progresoj de morgaŭ”, ripetadas la [socialdemokrata] socialista partio PS same kiel Daniel Cohn-Bendit*, kiuj, kiam temas pri Eŭropo, prezentas la plej akrajn malprogresojn ĉiam kiel progresojn, ekzemple tiun de la TSKR — oni demandas sin, ĝis kie, sub la etikedo de “progreso” la Eŭropa Unio povos fiiĝi por ke “Dany” fine diru “ho ne, tie tamen, haltu”. Ĉe la Eŭropo de privatigita sociala asekuro kaj ĉe la infanlaboro vi eble haltos, Dany, ĉu ne, aŭ ĉu vi daŭrigos?

* Franca kaj samtempe germana eminentulo de la verduloj, kiu de 1967 kaj en la 1970-aj jaroj ludis rolon en la ambaŭlanda studenta movado. -vl

En paradoksa moviĝo, en kiu miksiĝas tre senintenca klarvido kaj ia retorika paniko, kiu odoras ekstreme, Jean-Marc Ayrault trovis la ruzan ideon konsideri ke la oponantoj al la TSKR apogas “la eliron el la eŭro”.*. La eterna minaco de la ludo “duobligo aŭ perdo”, de la ĝisnuna ordo aŭ ĥaoso, kiu montras la argumentan mizeron, en kiu la eŭropismo troviĝas. Oni devas esti vere ĉe la fina punkto de politika nekapablo por veni al tiaj esprimoj sen rimarki, ke oni ne kondutus alie por igi la eŭropan monkonstruon intence malaminda kaj por veki tre fortan emon provi la “ĥaoson” — kiu ne estas tia: ĝi estas ĝuste alia ordo ol ilia. Jean-Marc Ayrault trankviliĝu: de jardekoj la ideo de profunda solidareco inter la novliberala plago kaj la unusola mono ege progresis en la publika spirito. Ĉu oponantoj al la TSKR = favoruloj por eliri el tia eŭro? Ĝuste tiel, Jean-Marc!

* “Le plaidoyer d’Ayrault pour le traité européen”, Mediapart, 23-a de septembro 2012

Ankoraŭ kelkaj pliaj deklaroj de tia speco, kaj la senpere sekva ideo ĉesigi ĉion ĉi kaj vere forlasi tion komencos havi la estontecon por si.

Frédéric LORDON.

En Sudafriko, subpremo de la strikantaj ministoj

Amasmurdado kvazaŭ en la tempo de Apartismo

La amasmurdo de Marikana, la 16-an de aŭgusto 2012, ŝokis trans la landlimojn de Sudafriko. La unuan fojon de post ĝia demokrata renaskiĝo en 1994, policanoj pafis al manifestaciantoj kun mortig-intenco. Kio vere okazis? Kaj kiel ĉi tiu subita eksplodo povis okazi, je nur okdek kilometroj de la ĉefurbo?

SUB LA RIGARDO de kameraoj, ĉirkaŭataj de pikdratoj kaj kontrolataj de specialaj interven-brigadoj de la polico, miloj da homoj tradicie vestitaj grupiĝis por okupi la minejon oranĝkoloran el vulkanroko. Kvazaŭ formante ununuran organismon, ili disfluas sur la sekiĝintan stepon piede de la monteto, kantante malnovajn militkantojn. Ok viroj kaj du virinoj jam mortis proksime de ĉi tiu geologia rifuĝejo. La perforta alfrontiĝo inter la ministoj kaj la giganta brita firmao Lonmin ne ŝajnas haltigebla. Morto de du policistoj tri tagojn antaŭe okaze de kverelo, plirapidigos la sinsekvon de eventoj.

Ĉi tiun 16-an de aŭgusto, Wonderkop — la monteto de la mirindaĵoj — estas ĉirkaŭata de kontraŭribelaj policistoj kaj deko da kirasitaj veturiloj. Iom pli malalte, sur la malebena vojo kondukanta al la mineja vilaĝo Marikana, pli ol ducent aliaj kaj membroj de privataj sekurec-agentejoj tagmanĝas el plastaj teleroj. Kelkaj jam forĵetis teren la malplenajn skatolojn, kaj trankvile urinas sur la seka herbejo de la stepo, laŭ tiu rita gesto, plej grava antaŭ la sturmo, kiun la kontraŭkuglaj vestaĵoj kaj armiloj igas malfacila.

Sur la monteto, ministoj iras kun malfacile legeblaj afiŝrubandoj. Ili estas fosistoj, malaishas (rubaĵistoj) kaj chizaboys (vicrespondeculoj pri eksplodaĵoj); ili eliras el la ter-interno, kie, el la fumanta roko, ili ekstraktas kelkajn valorajn gramojn da plateno.

De la 10-a de aŭgusto, la dungitoj de la Marikana-ŝakto strikas por subteni la malplibone pagitajn inter si. Ilia postulo: altigi la mininuman salajron ĝis 12.500 randoj monate (ĉirkaŭ 1.250 eŭroj). Tiu de fosisto estas inter 4.350 kaj 5.100 randoj, inkluzive premiojn kaj deduktojn. Nesurprize, la estraro rifuzis, des pli ke la salajro-interkonsento subskribita kun la Nacia Unio de Ministroj (National Union of Mineworkers, NUM) — la plej grava sindikato de la Congress of South African Trade Unions (Cosatu) — validas ĝis la venonta jaro.

La fosistoj ja alvokis al striko. Tiuj homoj laboras en kontakto kun roko, ok horojn ĉiutage, per dudek-kvin-kilograma fosmaŝino, kiu sovaĝe vibras, sen ebleco iam ajn stari. Kaze de rokfalo, ili povas perdi fingrojn aŭ eĉ sian vivon. Estas la plej danĝera laboro en la minejo. Ĉi tiu malfacila metio, ili fieras pri ĝi; sed la metalo pro kiu ili tuttage vivas subtere estos uzata por igi malpli poluaj veturilojn, kiujn ili neniam kondukos, por loĝantoj de urboj, kie ili neniam povos loĝi.

Ritaroj por ŝanĝi la kuglojn en akvon

LA MINISTOJ SENTAS SIN insultataj kaj misfamigataj de la estraro, kiu ignoras ilin, kaj de siaj sindikataj elektitoj, kiuj ne defendas ilin. “Eĉ se mi aliĝas al la sindikato, precizigas unu el la fosistoj, mi ne sentas min reprezentata. Kiam mi esprimas mian maltrankvilon, ĝi ne estas relajsita, kaj mi havas neniun influon. Mi neniam profitas el la faritaj decidoj. Miaj rajtoj estas konstante malrespektataj, kaj mi devas labori eltenante personan perfortan premon. Malgraŭ mia forto, mi estas senpotenca. (...) Se ni ne farus nian teruran metion, ĉu la aliaj dungitoj pli bone pagitaj de la minejo povus faris sian? Ni devigos la sindikaton kaj nian dunganton aŭskulti nin. Ni aplikos objektivan perforton ĝis ili aŭdos niajn postulojn.” El tio sekvis la striko, la marŝo kaj la murdoj.

Pretaj elteni perforton, la strikantoj, ĉi tiun 16-an de aŭgusto, atendas antaŭ la minejo, kvazaŭ antaŭ altaro, ke ilia homeco estu al ili redonita. Ili turniĝas al siaj tradicioj. En kavo piede de la monteto, ŝirmitaj el eksteraj rigardoj, ili partoprenas malnovajn sekretajn ritarojn por esti imunigitaj kontraŭ siaj malamikoj, por ke la kugloj de la policanoj estu ŝanĝitaj en akvon.

Posttagmeze, la polico streĉas sian premon ĉirkaŭ la ministoj, kiuj ekvidas, ke restas libera spaco inter la metala rubando kaj la kirasitaj veturiloj. Dum la gvidantoj alproksimiĝas al ĉi tiu ununura elirejo, la polico ekpafas siajn plorigajn gasojn kaj kaŭĉukajn kuglojn. Ministo respondas per sia pistolo; deko da policistoj tiam elprenas sian aŭtomatan armilon kaj ekpafas.

Antaŭ la kameraoj, almenaŭ dek du homoj falas. Laŭ atestoj kaj pruvoj kolektitaj sur la krim-scenejo, pli multaj homoj mortis ekster la rigardo de ĵurnalistoj. Dek kvar homoj mortis en loko nomita Small Koppie (eta monteto), plejmultaj el ili dum ili provis kapitulaci al la sekurec-fortoj.

Neniu policano kulpigita

“MI MEMORAS, ke unu el niaj kamaradoj diris al ni: “Ni kapitulacu” levante siajn brakojn, deklaris atestanto. Kuglo trafis lin ĉe du fingroj. Li klinis sin. Kaj li restariĝis kaj diris: “Sinjoroj, ni kapitulacu”. Duan fojon la policanoj trafis lin ĉe la brusto, kaj li falis surgenue. Li ankoraŭ provis levi sin, kaj tria kuglo trafis lin ĉe la flanko. Kaj tiam li forfalis, sed ankoraŭ movis sin... La viro tuj post li, kiu ankaŭ volis kapitulaci, tiam ricevis kuglon en la kapon, kaj forfalis apud la unua.”

Pluraj atestantoj asertas, ke ili aŭdis policanojn diri, ke estis nur juste por tiuj “murdintoj de policanoj”. Kiel tia grandskala ekzekutado povis okazi? Ie inter la altranguloj de la polico, kaj certe ankaŭ de la politiko, iu decidis, ke la ministoj ne gajnu. Larĝa plimulto de policanoj estis ekipitaj per militfusiloj, kaj ne per materialo uzata kaze de popolribelo. Ni ankoraŭ nun ne scias, kiuj estis la ordonoj.

Ĉe Marikana, tridek kvar ministoj estis mortpafitaj, sesdek ok aliaj vunditaj. Neniu policano ĝis nun estis kulpigita, sed, pro jura absurdaĵo bazita sur leĝo el la Apartismo-epoko, pli ol ducent ministoj estis akuzitaj pri murdo de siaj propraj kamaradoj. Kvankam la akuzo estis rapide forigita, la policaj operacioj daŭris, kun traserĉadoj en la loĝejoj de la laboristoj. La rapida perforto-kreskado ŝajnas ĉesigita, sed Lomnin anoncis, ke ĝi volas maldungi mil ducent laboristojn. Intensaj diskutoj inter la industriisto, la sindikatoj kaj la registaro rezultigis salajraltigojn, ebligantajn portempan rekomencon de la mineja aktivado, vivgrava por la lando. Sed la “ĉielarka nacio” ne plu povas ignori la gigantajn malegalecojn, kiuj ĝin detruas.

Greg MARINOVICH

Al unukultura teknokratio?

Kiu ankoraŭ defendas la francan lingvon en la Unuiĝintaj Nacioj?

De la 12-a ĝis 14-a de oktobro, Kinŝaso akceptas la 14-an Pintkunvenon de la Frankofonio (franclingvujo). Same kiel la antaŭaj, ĉi tiu renkontiĝo celas bombaste celebri la “belecon de la franca lingvo”. Tamen, ofte pro neglektemo, la francparolantaj landoj forlasas la internaciajn organizaĵojn al la dominado de la angla.

“EN LA KUNTEKSTO de la ekonomiaj realaĵoj kaj de la financaj ŝrumpoj, la emo al unulingvismo tute ne malkreskas, kun la hegemonia uzo de unu lingvo, la angla, rilate al la kvin aliaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj* pro pragmataj kialoj. La sekretariestroj de la organizaĵoj ne ĉiam montras bonan ekzemplon kaj ne provizas efikan superrigardon, kontrolon, kaj respekton de la egaleco inter la ses oficialaj lingvoj, nek certigas egalecan traktadon de la laborlingvoj ene de la sekretariejoj.” Ĉi tiu severa konstato, farita de la komuna inspekta Korpuso mandatita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN)*, estas konfirmita de alia raporto dediĉita al la varbado de funkciuloj*. Tiu raportas, ke, malgraŭ ke la angla kaj la franca estas ambaŭ laborlingvoj de la sekretariejo, la unua estas postulata en 87% de la kazoj kaj la dua, en 7%.

* Araba, hispana, franca, ĉina, rusa.
* Papa Louis Fall kaj Yishan Zhang, “Situation du multilinguisme dans les organismes du système des Nations unies”, raporto n-ro JIU/REP/2011/4, Nations unies, Ĝenevo, 2011.
* Assemblée des fonctionnaires francophones des organisations internationales (Affoi) (Asembleo de la francparolantaj funkciuloj de la internaciaj organizaĵoj), “Rapport Vareilles sur le recrutement à l’ONU”, marto 2012, www.affoi.org.

Tiel, kreskas la risko, ke la multflankaj organizaĵoj, senigitaj je la diverseco necesa por ilia bona funkciado, fariĝos unukulturaj teknokratioj favorantaj certan modelon de socio, anstataŭ ol multpolusaj administracioj je la servo de la nacioj, kiuj konsistigas ilin. Cetere, ĉu ne estas jam la kazo ĉe la grandaj financaj institucioj, kiaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko? Kaj kia estus la efiko al la internacia justico (Internacia PunKortumo, Internacia Kortumo, ktp...) de la perdo de plureco de la jurmodeloj kaj de hegemonio de la praktikoj de la Common law — origine anglosaksa jursistemo, bazita sur jurisprudenco kaj parolaj argumentadoj?

Por fronti ĉi tiun maltrankviligan evoluon, la frankofonio — tio estas la sepdek kvin membroŝtatoj aŭ observantoj de la internacia organizaĵo de frankofonio (IOF) — entreprenis de pluraj jaroj reagi sur la institucia kampo. En septembro 2006, la ministroj de la sesdek ok landoj partoprenantaj en la Ministra Konferenco de la Frankofonio (MKF) adoptis gvidlibron pri la uzo de la franca lingvo en la internaciaj organizaĵoj. De post tiam, la temo, kiu ankaŭ estis ĉe la kerno de la pintkunvenoj en Kebeko (17-19 oktobro 2008) kaj en Montreux (23-24 oktobro 2010), havas gravan lokon en la planata itinero de la IOF. Kiel do klarigi ke, malgraŭ la oficialaj promesoj de la politikaj respondeculoj, malgraŭ la klopodoj afiŝitaj de la IOF, la frankofonio kaj la landoj, kiuj ĝin konsistigas, ne sukcesis inversi, nek eĉ malrapidigi, la tendencon?

Kialoj estas multaj. Unue, la frankofonio kiel ento ne estas formala aganto de la internaciaj organizaĵoj. Ĝi do povas agi nur pere de la reprezentantoj de ĝiaj membroŝtatoj, kiuj ĉeestas la decidopovajn instancojn. Sed ĉi tiuj landoj havas ofte diverĝajn interesojn, kiuj superas la frankofoniajn interesojn. Aldoniĝas al tio sociologiaj malfacilaĵoj. Hodiaŭ, inter la internaciaj funkciuloj troviĝas granda rezignemo fronte al la hegemonio de la angla. Kaj la ekzemplodono, kiun oni povus atendi el la frankofoniaj respondeculoj okupantaj altajn postenojn en la institucioj kaj kontrolinstancoj ne ĉiam ĉeestas, male iuj eĉ esprimas konvinkojn kaj adoptas sintenojn tute kontraŭajn al la oficialaj engaĝiĝoj de iliaj landoj. Ni citu ankaŭ la urĝo-kulturo, kiu restigas la lingvajn problemarojn je la dua rango. Estas fine manko de intereso flanke de amaskumunikiloj kaj ties konsekvencoj rilate al kolektiva ekkonsciiĝo. Ĉar ja estas pli facile malrespekti regulojn, kiam tiuj kiuj profitus el ili ne vere zorgas pri ili.

Mobilizado por plurisma mondo

NU, ĈU LA PESIMISTOJ pravas? Ĉu la malpliboniĝo estas neevitebla? La defio ankoraŭ povas esti akceptita. Trans la ĝeneralajn deklarojn, la ellaboro kaj apliko de volismaj strategioj, laŭlitere aplikantaj la gvidlibron, konsistigas unuan vojon por agado. Krome, la socio ne devas resti senscia pri la ekzistantaj kulturaj malprogresoj: ĉu la amasinformiloj, ofte enfermitaj en sia elmodiĝinta vidado de la frankofonio, povas pli longe resti surdaj al ĉi tiuj demandoj? Ĉu oni ne povus atribui al asocioj pli vastajn esprimspacojn sine de la multflankaj institucioj? Ĉu la UN ne devus postuli la mastradon de ambaŭ labor-lingvoj kiel kondicon por varbi siajn dungotojn?

Restante pasivaj, la politikaj respondeculoj de la francparolantaj nacioj fariĝas komplicoj de atencoj kontraŭ la interna regularo de UN kaj la kulturaj rajtoj, kiujn ĝi agnoskas kaj antaŭenigas. Ŝanĝi tiun sintenon fariĝas neceso: kiam la internacia konkurenco forpremas ĉion, kio estas diferenca, la francparolantoj devas montriĝi pli solidaraj. La multaj asocioj kaj retoj en la tuta mondo kapablas, se ili tion deziras, disvastigi la informojn kaj engaĝiĝi laŭ tiu aŭ alia formo. Ni tiam scios, ĉu la frankofonio, en sia diverseco, posedas la kapablon agi kaj fariĝi aganto vere engaĝita por plureca mondo.

Dominique HOPPE

Konkurenckapablo, simbolo de la paradoksoj de la tutmondigo

Por eliri el krizo lanĉita de la financo, estis diversaj vojoj: bridi la spekuladon, reguligi la merkatojn, sankcii la bankistojn ... Kun la subteno de kreskanta nombro de industriistoj la Eŭropa Unio formulis alian prioritaton, kiun ĝi jam trudas al la landoj en malfacila situacio: kreskigi la “konkurenckapablon” de la labormerkato. Sed kion signifas tiu termino, kiu por maldekstraj kiel dekstraj gvidantoj ŝajnas esti la nova “Gralo”?

STRANGA unuanimeco. Reagante, la 12-an de julio 1012, al la anonco de ok mil maldungoj fare de la akcisocieto Peugeot (Peugeot Société Anonyme, PSA), s-ro Jean-François Copé, ĝenerala sekretario de la franca partio Unio por popola movado (UMP), identigis “absolutan prioritaton”: “La konkurenckapablo de nia industrio”. Kelkajn momentojn antaŭe, la eksa ministro pri laboro Xavier Bertrand, post observi ke “la germanoj vendas pli da veturiloj kaj pli multekoste”, konkludis: “Temas ne nur pri kvalito, sed ankaŭ pri laborkostoj kaj konkurenckapablo”.* Tiu motivo estis samtage reuzata de la senatoro kaj eksa ĉefministro Jean-Pierre Raffarin, kiu deziris “ŝokon de konkurenckapablo”, kiu estus sole kapabla sproni la francan ekonomion.

* Agence France Presse (AFP), 12-a de julio 2012.

La perfekta harmonio de la gvidantoj de la UMP estis la eĥo de tio, kio sonis el la prezidantejo kaj el la registarejo. Ĉu la prezidanto François Hollande ne estis malferminta la “socialan konferencon” kune kun la socialaj partneroj kaj nomante la konkurenckapablon la precipa laborlinio? Kaj tion, kvardek ok horojn antaŭ ol la ĉefministro Jean-Marc Ayrault fermis ĝin fiksante al si fundamentan celon: “Plibonigi la konkurenckapablon de niaj entreprenoj.”

De la strategio de Lisbono, kiu, en la jaro 2000, fiksis “novan celon” por la Eŭropa Unio — “fariĝi la plej konkurenckapabla ekonomio de la kono kaj la plej vigla de la mondo” — ĝis la “Interkonsentoj konkurenckapablo — dungo” lanĉitaj de la prezidanto Nicolas Sarkozy fine de sia mandato, de la ordonoj je “imposta konkurenckapablo” de la brita mastraro ĝis la planoj de “industria konkurenckapablo” de ĝia hispana kolegaro, la vorto estas sur ĉies lipoj: “konkurenckapablo”. Temas ne nur pri entreprena mastrumado: nun, la urboj, la regionoj kaj eĉ pli la nacioj devas ankaŭ koncentri ĉiujn siajn energiojn al tiu prioritata celo. Por certiĝi pri tio, niaj urbestraroj kaj regantoj estas instigataj inspiriĝi el la mastrumaj teorioj disvolvitaj en la usonaj komerc-lernejoj*: kontrolado de la produktadkostoj (“konkurenckapablo — kosto”), benchmarking (la landoj estas komparataj kaj klasataj kiel entreprenoj en konkurenca medio), laŭmerkatiĝo de la teritorioj (la teritorioj devas “vendi sin”)*, zorgo pri financiĝo (altirado de kapitaloj) ... En la mezuro, laŭ kiu la uzado de tia ilaro disvastiĝas, de unu entrepreno al la alia, la konkurenckapablo trudiĝas kiel la nova sukcesnormo de la teritorioj en la tutmondiĝo. Sed kiel oni mezuras ĝin?

* Michael Porter, L’Avantage concurrentiel des nations [“La konkurenca avantaĝo de la nacioj”], InterEditions, Parizo, 1993.
* Vd François Cusset, La foire aux fiefs”, Le Monde diplomatique, majo 2007.

En la plej vastas senco, la konkurenckapablo signifas la kapablon alfronti la konkurencon sukcese. Aplikata al teritorioj, tiu nocio mezurus do la sukceson de ilia eniĝo en la mondan ekonomian geografion. Tamen sufiĉas konsulti la librojn kaj artikolojn — abundajn — dediĉitajn al tiu demando por vidi unuan paradokson: spite al la furoro, kiun ĝi vekas, tiu koncepto montriĝas aparte malforta sur scienca nivelo. Ĝi transponas mikroekonomian nocion (la konkurenckapablo de la produktoj kaj de la entreprenoj) en la politikan sferon (konkurenckapablo de la teritorioj). Tiun analogion denuncis la ekonomikisto Paul Krugman, Nobel-premiito en 2008 de la Banko de Svedio pri ekonomiaj sciencoj: “La konkurenckapablo esta vorto sensenca kiam ĝi estas aplikata al la naciaj ekonomioj. La obsedo de konkurenckapablo estas samtempe malĝusta kaj danĝera”.*

* Paul Krugman, Competitiveness: A Dangerous Obsession, Foreign Affairs, Tampa, vol. 73, n-ro 2, marto-aprilo 1994; “The Competition Myth”, The New York Times, 23-a de januaro 2011.
Recikligi malnovajn hierarĥiojn

MULTAJ SPECIALISTOJ provis forigi tiun mankon per tio, ke ili aperigis pli interkonsentan difinon, ekz-e la aŭstra ekonomikisto Karl Aiginger, por kiu tiu termino priskribas pli kaj pli “kapablon generi bonstaton” en konkurenca medio. Li indikas, ke “enspezo kaj dungo estas generataj en procezo, en kiu la konkurenco kaj la relativa efikeco ludas rolon”.* Tiu koncepto tamen premisas, ke la ĝeneraligita konkurenco inter teritorioj kongruas kun la plibonigo de la vivnivelo.

* Aiginger Karl, From a dangerous obsession to a welfare creative ability with positive externalities”, Journal of Industry, Competition and Trade, vol. 6, n-ro 2, junio 2006.

Kaj poste restas jena demando: ĉu vere eblas aserti, ke teritorioj kaj entreprenoj estas samnaturaj? Teritorio, spaco alproprigita kaj limigita per limo, donas al popolo sian materian apogon kaj ankaŭ bonan parton de siaj kulturaj kaj politikaj referencoj. Ĝi ne redukteblas al donitaĵoj, eĉ se ili estas makroekonomiaj. La notadoj (rolo de la notagentejoj), la kvotoj (inflacio, interezoj, senlaboreco ...) aŭ la saldoj (komerca, buĝeta ...) ĉiukaze respegulas nur unu aspekton, supraĵan kaj materian, de la nacio. Male al entrepreno, la nacio ne strebas liveri profitojn. Ĝia agado enskribiĝas en la longan tempon de la historio, ne en la tujecon de la merkatoj. Fine, nacio ne faras sian bilancon kaj oni ankaŭ ne povas likvidi ĝin.

Tamen, ĝuste sur tiu asimilado konstruiĝas la teorio de konkurenckapablo, procedo kiu ĉerpas el la fontoj de la tutmondiĝo. Aplikata al teritorioj, tiu nocio signas novan etapon de la “varigo de la mondo”. Ĝi subkomprenas, ke ekzistas “merkato de la teritorioj”, kie la entreprenoj povas elekto sian lokon, uzante la konkurencon. En mondo, kie ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, noteblas en la borso (rajtoj polui, ŝuldtitoloj, krudmaterialoj ...), ĝi servas kiel kompaso por la investistoj: ĝi taksas la supozatan efikecon de teritorio.

Sed la postulo je konkurenckapablo adresita al niaj socioj prave kondukas nin al demandoj. Kiuj estas la konkurenckapablaj teritorioj? Laŭ kiaj kriterioj? La klasadoj (oni parolas nun pri rankings) multiĝis en la lastaj jaroj (vidu art). La plej fama, la raporto pri la monda konkurenckapablo (Global Competitiveness Report), rezultas el la laboroj de fakuloj de la Monda Ekonomia Forumo (MEF). Tiu jara dokumento, kiu servas kiel referenco, klasas proksimume cent tridek landojn surbaze de notoj, kiuj oscilas inter 0 kaj 7. Nu, oni trovas tie nenion specifan, nek en la metodoj (uzado de miksitaj indicoj kun tre multaj kriterioj*, nek en la konkludoj. Fakte, la “industrio” de la raportoj pri konkurenckapablo, denuncita de Krugman, kontentiĝas recikligi kaj reenpaki ekonomiajn hierarĥiojn disvolvitajn aliloke: risko — lando (laboroj de la asekursocieto Coface, klasado de la malneta enlanda produkto (MEP) po loĝanto aŭ de la aferetoso (indico Doing Business de la Monda Banko).

* La fina noto atingeblas per kompilado de la “bazaj postuloj” (politikaj institucioj, infrastrukturoj, makroekonomia stabileco, sano, edukado) kaj pli kompleksajn faktorojn, ekz-e la superan instruadon, la nivelon de interna merkata konkurenco, esplorado kaj disvolvado ...

Ĉiuj rangigoj laŭ konkurenckapablo de la nacioj prezentas la saman skemon: konkurenckapabla centro formita de la polusoj de la triopo (Nordameriko, Eŭropo, Azio-Pacifiko), al kiuj aldoniĝas la arabaj Golflandoj. Tiu sukceso de la petrolmonarĥioj restas la ĉefa originaleco de tia klasado. En Eŭropo, Germanio, Nederlando kaj Skandinavio estas hipercentro same konkurenckapablaj kiel Usono, Japanio aŭ Singapuro. Ĉirkaŭ ili la konkurenckapablo malfortiĝas (diversaj periferiaj zonoj pli aŭ malpli efikaj) ĝis la ekstremaj randoj de tiu sistemo, kun iuj landoj de Azio kaj kvazaŭ la tuta subsahara Afriko. Nur la pozicio de la du grandaj sojlolandoj (Ĉinio kaj Barato) forte malsamas laŭ la klasadoj.

Tiu hierarĥia vido malkaŝas kroman paradokson: tiuj klasadoj havas nur malmultan antaŭdiran valoron. Plej ofte la landoj juĝataj konkurenckapablaj havas la plej malaltajn kreskokvotojn, fortajn buĝetajn kaj komercajn deficitojn kaj multspecajn problemojn (delokadoj, senindustriiĝo). Fakte, la monda kresko estas aktuale portata grandparte de landoj, kiujn la MEF konsideras periferiaj. Ĝis la financkrizo de 2007-2008, Irlando, Islando kaj Dubajo estis prezentataj kiel ekstreme konkurenckapablaj. Poste, ĉiuj tri montriĝis tre vundeblaj de krizoj (ekstermezura spekulado, manko de financa regulado, ŝuldoproblemoj). Ĝenerale Britio kaj Usono estis konsiderataj modeloj de disvolvado. Nu, la lastaj eventoj malkvalifikis tian analizon: la modeloj de konkurenckapablo montriĝis rompiĝemaj idoloj. Tiu manko de ĝusteco venas precipe el la metodoj uzataj de la klasadoj konstruitaj ĉefe sur enketoj faritaj ĉe kadruloj de grandaj entreprenoj.* Temas pri sociologie tre stampita reprezentaĵo kaj ne pri vera mezuro de atingitaj rezultoj

* Sanjaya Lall, Competitiveness indices and developing countries: an economic evaluation of the global competitiveness report”, World Development, vol. 29, n-ro 9, Elsevier, Amsterdamo, septembro 2001.

Sed ni sekvu la oficialajn deklarojn: instigi la konkurenckapablon signifus kreskigi la dungon, la produktivon kaj la vivnivelon. Laŭ la fakuloj taskitaj de la Eŭropa Komisiono, “la konkurenco estas do la aliancano, kaj ne la malamiko, de la socia dialogo”.* La tutmondiĝo donas, laŭ ili, al la Okcidento la eblecon rezigni pri fabrikadoj kaj metioj de malalta aldonvaloro profite al dungoj alte kvalifikitaj kaj pli bone pagataj. Temas, laŭ ili, pri operacio laŭ la principo “gajnanto-gajnanto”, do resume: unuflanke la industrilandoj profitus per specialiĝo en la servoj kaj per la alta teĥnologio [high tech] (“eksterpreza konkurenckapablo”, kiu dependas de la kapablo de ennovigo kaj de la ekspluatado de la intelekta proprieto); aliflanke, la Tria Mondo elirus el la malriĉeco danke al la delokadoj (gvidataj de la “preza konkurenckapablo”: malaltigo de la produktoj per la malaltiĝo de la salajrokostoj, subtaksado de la mono kaj pro malmultekostaj kreditoj).

* Alexis Jacquemin, Lucio Pench, Pour une compétitivité européenne. Rapport du groupe consultatif sur la compétitivité [Por eŭropa konkurenckapablo. Raporto de la konsulta grupo pri konkurenckapablo], De Boeck, Bruselo, 1997.

Ĉu tiu bildo — kiun certaj “fabriklandoj”, priskribitaj kiel simplaj teritorioj de malalta kosto [low cost], eble ne juĝos tre flata — havas ian ajn rilaton kun la realo? Nenia ekonomio, eĉ plej altteĥnologia, povas emancipiĝi el la problemo de kostoj. Germanio, tiom ofte citata kiel modelo, estas lando de tre forta industria tradicio. Ĝi tamen kreskigis sian konkurenckapablon per stagnado de la salajroj kaj per imposto por la aldonvaloro (IAV) nomata “sociala” (redukto de la mastraj kotizoj kompensata per altigo de la impostoj por la konsumado de la mastrumejoj). Tiuj unuflankaj disponoj okazas samtempe kun grandaj komercaj plusoj. Cetere, spite al la mitoj pri ilia nesuperebla malfruiĝo, la sojlolandoj montriĝas pli kaj pli efikaj en la ennovigaj branĉoj (informadiko en Barato, renovigeblaj energioj en Ĉinio ...).

Ĉu do ne estas iluzia dividi la mondon inter landoj de “eksterpreza” (ankaŭ nomata “struktura”) konkurenckapablo kaj tiuj de la preza konkurenckapablo kondamnitaj esti nur la etaj manoj de la tutmondiĝo? Nu, la raporto Blanc de 2004*, kiu inspiris la francan politikon de la konkurenc-polusoj, asertas, ke “por reakiri komparan avantaĝon, nia ekonomio havas la elekton: sekvi la azian socian modelon aŭ fari la konkurson ĉe la pinto de ennovigo”. Surbaze de tiu binara vidpunkto la gvidantoj de la eŭrozono kaj en Nordameriko aprobas la delokadojn de la lastaj jardekoj. En ilia retoriko temas nur tre malofte pri revenigo de la milionoj da dungoj perditaj en la teksaĵa branĉo, en la siderurgio aŭ en la ludilindustrio. La landoj, kies produktado transiris al la Oriento, estas, laŭ tio, de la “ekonomia fataleco” kondamnitaj reimporti tiujn produktojn kaj specialiĝi en la servoj kaj en la esplorado.

* Christian Blanc, Pour un écosystème de la croissance. Rapport au premier ministre [Por ekologia sistemo de kresko. Raporto al la ĉefministro], La Documentation française, Parizo, 2004.
La vanaĵoj de “gajnanto-gajnanto”

SED ĈU TIU STRATEGIO de eksterpreza konkurenco ne estas la alia nomo de politika rezigno? Trans la vanaĵoj de “gajnanto-gajnanto” kaj la promeso de kvanta kaj kvalita plibonigo de la dungo, temas plej ofte pri trudado de malpolpularaj disponoj: altigo de la IAV, salajra moderigo, buĝeta malabundo ... Tiel, nome de la konkurenckapablo, la Eŭropa Unio kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) postulis la redukton de la salajroj en Grekio.* Ekonomie malpli efika ol ĝiaj najbaroj, la lando devis masive malaltigi la enspezojn el la laboro, dum la savplanoj garantias provizore la enspezojn el la kapitalo, do la interezojn kiujn la financsistemo deprenas. Tiusence la konkurenckapablo liveras kaŭcion al tio, kio en la realo parencas kun ĝenerala dumpingo.

* Vd Anne Dufresne, “La berlina interkonsento”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2012.

Jam en la 1980-aj jaroj oni forlasis la esprimon “mona dumpingo” (teorie tion faris la IMF) por anstataŭigi ĝin per tiu de “konkura devaluto”, operacio kiu konsistas en tio ke oni tenas la kurzon de mono artefarite malalta por favori la eksportadojn de la koncerna lando. Sed, ĉar la termino “dumpingo” konservas pejorativecon, ŝajnas ke oni anstataŭigis nun per tiu de “konkurenckapablo”, sufiĉe respektata por permesi al registaro fari kontraŭsociajn disponojn sen timi malaprobon. Resume, tiu vorto ebligas formuli en maniero politike akceptebla la ordonon adaptiĝi al la konkurenco — strategio, kiun la loĝantaro ne nepre elektis kaj kiu implicas la novliberalan tutmondigon.

Promeso de prospero kiu kondukas al politiko de dumpingo: tiu paradoksa duobla retoriko baziĝas sur la dogmo de la konkurenco inter produktaj sistemoj. Kvankam la ideo de “libera kaj sendifekta konkurenco” estis la celo de multaj leĝoj kontraŭ trustoj kaj kontraŭ dumpingo*, ĝia transpono al teritorioj kaŭzas certajn problemojn. Tutunue, ekzistas nenia kredinda aŭtoritato por reguligi la konkurencon inter nacioj. Nek la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) nek la Internacia Labor-Oficejo (ILO) ŝajnas kapablaj enkadrigi la diversajn dumpingojn. Ekzemple Ĉinio povas libere kumuli socialan dumpingon (malaltaj salajroj), median (centroj de poluado koncerne la industriojn) kaj impostan (malforteco de la prizorgoŝtato kaj multiĝo de zonoj kun imposta sendevigo). La merkat-leĝo, aplikata al teritorioj, montriĝas fundamente falsita.

* Usono ekz-e decidis la Sherman Anti-trust Act (1890) kaj la Clayton Anti-trust Act (1914) por plibonigi la funkciadon de la merkato.

La retoriko pri konkurenckapablo provas maski tiun fakton per tio ke ĝi korektas marĝene la malsamecojn inter diversaj lokoj de produktado. Tiu klopodoj ŝajnas cetere ridindaj vide al la gigantaj diferencoj de kostoj: ĉu la blokado de la salajroj en la Okcidento estas vere kapabla igi la salajrojn de la francaj laboristoj kompareblaj al tiuj de iliaj vjetnamaj kolegoj? Se ili ne atingas tiun oficialan celon (“gajni la batalon de konkurenckapablo”), tiuj politikoj respondas al la atendoj de la mastraro: redukti la laborkostojn. Miriga hazardo: la serĉado de konkurenckapablo, kiu estas mallogika en la luktado kontraŭ delokadoj, estus tiel komforta alibio por pufigi la enspezojn de la kapitalo ... En tiu senco, la mencio de la “teritorio” aŭ de la “nacio” estas retorika truko, ĉar la gajno ne estas kolektiva (nocio de ĝenerala aŭ nacia intereso), sed ja kategoria (altigo de la profito de iuj).

Aliflanke, la fronta enkonkurencigo de la produktaj sistemoj nepre sekvigas malaltigan efikon por la salajroj, por la impostaj enspezoj kaj por la sociala protekto, kiuj siavice ankaŭ devas adaptiĝi al la malaltigo. Tiu fenomeno punas ne nur sole la salajrojn (perdo de aĉetpovo) kaj la ŝtatojn (malaltigo de la impostaj enspezoj); ĝi kaŭzas ankaŭ senfortecon de la postulo. Sen kalkuli, ke se ĉiuj landoj decidus samtempe malaltigi sian postulon, ili kaŭzus gravan depresion. Same, ne ĉiuj povas fari ekonomiajn plusojn samtempe: nepre iuj landoj devas troviĝi en ruĝaj ciferoj por ke aliaj estu en verdaj.* La obsedo de “konverĝoj de la konkurenckapabloj” laŭ la germana modelo estas do nura fabelo.

* Vd Till Van Treeck, “Ŝajnvenko por la germana ekonomio”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2010.

Ekde kiam oni konstatas la teorian malfortecon de la retoriko pri konkurenckapablo — ĉar ĝi kondukas al eraraj diagnozoj kaj al vualita dumpingo —, kiel klarigi ĝian sukceson ĉe la politikaj ĝvidantoj? Eble per la fakto, ke ĝi respondas al tio, kion la entreprenoj kaj la internaciaj merkatoj postulas. Aŭ, ĉar ili fordonis la rimedojn por kontroli la unuajn kaj la duajn, la elektitoj adaptiĝas nun al ties postuloj. La celo de konkurenckapablo certe maskus perdon de aŭtoritato kaj de suvereneco de la naci-ŝtatoj. Ĝi ebligus en la politika agado eviti ĉian eblecon de protekto. Dum la teritorio, kun siaj landlimoj kaj siaj politikaj institucioj, aperis tradicie kiel protekta murego kontraŭ eksteraj minacoj (ĉu militaj aŭ komercaj), tiu protekta funkcio nun malakriĝas kun la malfortigo de la doganaj bariloj kaj de la ŝtataj prerogativoj.

Gilles ARDINAT.

Kelkaj komplementaj indikoj

Unue, la nombra taksado de la konkurenckapablo povas ŝajni ennoviga metodo. En la realo ĝi troviĝas en la longa tradicio de la klasado [ranking] de la nacioj. Tiuj hierarĥioj havas la apartecon ke ili traktas sufiĉe diversajn demandojn, sed fine uzas metodojn tre similajn (kunmetitajn indicojn kiuj kunigas multajn variablojn). Ekzemple, malgraŭ la diverseco de la studaĵoj, la monda geografio de ekonomia kaj sociala sukceso malmulte varias. Tiu profunda reprezentado atestas pri normigita kaj hierarĥia vidmaniero de la tutmondigo. Pluraj indicoj meritas apartan atenton:

‣ La du plej famaj klasadoj estas publikigitaj de la Monda Ekonomia Forumo (MEF) kaj la Instituto por disvolvado de la mastrumado (Institute for Management Development), IMD, tre fama svisa komerclernejo. Tiuj studaĵoj servas kiel referenco pri nacia konkurenckapablo.

‣ La indico de homa disvolvado (IHD), ellaborita de la fakuloj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi kunmetas tri variablojn: riĉaĵon (malneta interna produkto [MIP] po loĝanto esprimita en egalvaloro de aĉetpovo), vivekspekto kaj nivelo de lerneja finatesto. Tiu indico, malgraŭ certaj kritikoj, ĝuas mondvastan rekonon.

‣ La “landa risko” estas mezurata de diversaj specialiĝintaj entreprenoj, ofte ligitaj kun la sektoro de asekuroj. Temas pri la mezumo de pluraj dekoj da makroekonomiaj parametroj, juraj (jurŝtato) aŭ sekurecaj (ĉeesto de konfliktoj, de malsekureco ...). Per siaj metodoj kaj siaj konkludoj la geografio de la landa risko estas tre proksima de tiu de la konkurenckapablo de la nacioj.

‣ La famaj notagentejoj (Standard & Poors, Fitch kaj Moody’s) partoprenas en la industrio de financa taksado de la landoj. Ili notas la ŝtatojn kiel entreprenojn, per sistemo de literoj (triobla A por la “plej bonaj” landoj, ekz-e). Tiuj notoj, kies seriozeco kaj reala influo estas regule kritikataj, estas intense diskonigataj de la komunikiloj.

‣ La Monda Banko publikigas ĉiujare la indicon Doing Bisiness (“Fari aferojn”), kiu estas supozata respeguli la konformecon de ekonomia spaco al la atendoj de la privata sektoro. Ankaŭ ĝi estas tre proksima de la kunmetitaj indicoj de konkurenckapablo.

‣ La “allogeco”, kiu estas ofte konfuzata kun la konkurenckapablo, ĝuas specifajn klasadojn, ekz-e tiun kiun faras la UN (FDI Confidence Index, indico de konfido de la rektaj eksterlandaj investoj [IED].

G. A.

Nia “DIPLO” ricevis premion

En la marta numero de la revuo Esperanto apris artikolo de Toon Witkam, kiu anoncis ke la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago (Nederlando) atribuis al la skipo de nia Le Monde diplomatique en Esperanto premion, dotitan de du mil eŭroj, pro nia bona traduklaboro dum la dek jaroj de ĝia ĝisnuna ekzisto. En sia artikolo Toon klarigis la kvalitojn de nia gazeto. En mallonga artikolo ni aperigis en la sama revuo Esperanto niajn dankesprimojn, anoncante ke ni aperigos pli detalan klarigon pri nia laboro en nia gazeto mem. Ŝajnas al mi logike, ke la legantoj atendas nun de ni ion pli detalan pri la estiĝo, pri la funkciado, pri la problemoj kaj pri aliaj temoj de nia gazeto.

Tiu premio surprizis nin duoble. Unue, ĉar ni ja kutimas laŭdojn, skribajn aŭ diritajn dum ajnaj renkontiĝoj, kongresoj ktp, sed ĝis nun ni neniam ricevis oficialan rekonon de Esperanta institucio, des malpli kun materia helpo. Kaj due, tio konsciigis nin, ke ni fariĝas efektive dekjaraj. Diri precizan daton ne eblas, ĉar la estiĝo de nia DIPLO okazis dum la tuta jaro, dum almenaŭ kvar punktoj, kiuj povus pretendi esti la fondiĝo de nia gazeto:

1. En januaro 2002 mi komencis ŝanĝi mian agadon. Dum jardekoj mi tradukis al Esperanto germanan literaturon, sed en tiu januaro, legante artikolon de la franca monatgazeto de politikaj kaj kulturaj analizoj Le Monde diplomatique, mi diris, kiel iam Berto Breĥto, “Kia epoko, en kiu poemo pri arbo estas preskaŭ krimo, ĉar ĝi signifas silenti pri tiom da fiaĵoj”. Kaj pli fie: la fiaĵoj estis ne nur kovrataj per silento, de la grandaj amaskomunikiloj, sed en granda mezuro eĉ glorataj. Ĉesis la funkcio de ĵurnalismo, iam konsiderata kiel la “kvara potenco” en la ŝtatoj, kiel ia kontraŭpovo, kiu kontraŭbalancigas la tri aliajn, la leĝdonan, la plenuman (iuj diras “ekzekutan”) kaj la juran. Anstataŭ plenumi tiun funkcion, ĝi fariĝis mensoga helpanto de certa politika tendenco kaj de la regantoj. Mi konstatis, ke la grandskala ĵurnalismo ne plu ludas sian rolon de korektanto de la tradicie tri demokratiaj potencoj. Do, en januaro 2002 mi tiris el tiuj konsideroj la konsekvencon: Mi ĉesis traduki literaturon kaj dediĉis min al tradukado de artikoloj el la franca Le Monde diplomatique, kiujn mi publikigis en mia privata retejo.

Kial ĝuste Le Monde diplomatique? Ĉar tiu gazeto estas plurrilate altkvalita, kaj en tio unika. Ĝi estas referenca gazeto — ĉiuj ne evidentaj asertoj kaj faktoj estas provizataj per fontindikoj. En tio ĝi estas serioza kaj fidinda. La skipo de ĝiaj aktivuloj — ĉiuj redaktistoj kaj laboristoj de la gazeto — estas sendependaj, ili mem “regas” sian propran gazeton laŭjure, laŭ aparta statuto. Tio estas unika en la mondo de komerca ĵurnalismo. Kaj la leganto povas malkovri el ĝiaj analizoj ian bazan principon: la vidpunkton, aŭ perspektivon, de la tuta homa socio — kaj ne de partaj interesoj. En tiu senco ĝi estas progresema, alternativa. Ne estas hazardo, ke respondeculoj ĝuste de tiu gazeto estas ankaŭ la plej aktivaj iniciatintoj de la Monda Socia Forumo (MSF), kiu unue okazis en la brazila Portalegro. Kaj mi eĉ ne menciu la altkvalitan artan prezentiĝon de la gazeto, kiu en la reta eldono ja ne povas same efiki.

2. Post kelkaj monatoj da tia traduklaboro, mi petis la parizan redaktejon de la gazeto pri formala permeso traduki ĝiajn artikolojn. Miaj argumentoj estis interalie, ke la Esperantistaro parolas senescepte ĉiu ankaŭ alian lingvon — ofte iun, kiun la franca eldono aŭ iu ĝiaj alilingvaj versioj ne kovras — kaj ke la Esperantistoj estas plej ofte tre efikaj opini-obligantoj en sia nacilingva medio, en kiu ili povas disvastigi la enhavojn kiujn ili ricevis el Esperantlingva versio de la DIPLO. Sed mi eĉ ne bezonis argumenti, ĉar ili tuj respondis, ke ili jam pensis pri Esperanta eldono, ke ili do ne nur permesas la Esperantigon, sed eĉ volas fari kontrakton kun mi pri regula tradukado. Tiun kontrakton ni efektive subskribis en septembro 2002, la tiama direktoro de Le Monde diplomatique Ignacio Ramonet kaj mi kiel prezidanto de la Unesko-Grupo Narbonia kaj nome de tiu. La kontrakto temas, krom pri juraj aferoj, pri nia devo aperigi ĉiumonate almenaŭ la ĉefartikolon, dum ni estas liberaj pri la ceteraj artikoloj, kaj pri nia rajto enmeti dudek elcentojn da artikoloj aliaj ol devenaj el la “gepatra domo”. Krome, la pariza eldonejo disponigas al sia Esperanta versio apartan retpaĝon.

Kiel okazis tiom Esperant-favora sinteno de la redaktejo de tiel mondfame konata altkvalita gazeto? La redaktejo strebis jam dekomence havi kiom eble plej da alillingvaj eldonoj. Unu el la redaktistoj — temas pri s-ino Anne-Cécile Robert, kiu nuntempe respondecas pri la alilingvaj eldonoj, do ankaŭ pri nia Esperanta eldono, kaj kiu siatempe lernis la bazon de nia lingvo de sia patrino — iam proponis aperigi Esperantan version, kaj mallonge poste venis mia peto pri tradukpermeso. Do, mi venis ĝuste en la bona momento sur preparitan terenon! Tamen ne eblas konkludi el tio, ke la tuta redaktejo de la pariza gazeto estas tre favora al Esperanto. Ekz-e unu el la redaktistoj, plej konata interalie pro siaj aktivaj iniciatoj pri la Mondaj Sociaj Forumoj, Bernard Cassen, ja konscias pri la lingva problemo, sed li konstante proponas sian propran “solvon”, en artikoloj al kiuj sufiĉe multaj Esperantistoj reagis, interalie Claude Piron — tre bedaŭrinde lastfoje.

3. Post la oficialigo de Le Monde diplomatique en Esperanto iom post iom — unue en la somero de 2002 dum la UK en FortFortalezo -> Fortalezoalezo, Brazilo — aliĝis pluraj tradukistoj, kiuj tradukas ĉefe el la franca, sed kelkaj ankaŭ el aliaj lingvoj. Tradukadoj el aliaj lingvoj estas ja dezirindaj, ĉar certa kvanto de artikoloj estas originale verkita en aliaj lingvoj ol la franca kaj aperas en la franca eldono nur francigite. Por pli da fidelo al ilia originalo estas bone traduki ilin prefere rekte el la originalo. Krome, la dudek elcentoj da artikoloj el aliaj fontoj venas ja ofte el aliaj lingvoj.

4. Fine, nia retejo, kiun nia pariza “gepatra domo” disponigas al ni, plene ekfunkciis en la monato decembro de 2002.

Do, ni povas diri, ke dum la tuta jaro 2002, de januaro ĝis decembro, okazis la estiĝo de nia “DIPLO”, kaj ke ni festas nian dekjariĝon dum tiu ĉi tuta jaro.

Kaj kompreneble ni ne nur surpriziĝis, sed ankaŭ ĝojas pro tio, ke ĝuste tiu Esperanta institucio, kiu havas grandan tradicion pri instruado de nia lingvo, per la premio rekonas la valoron de nia laboro. Dankon, kolegoj de la Internacia Esperanto-Instituto!

Celo kaj funkciado de la DIPLO

La eldonejo de Le Monde diplomatique en Esperanto estas la Unesko-Grupo Narbonia, kiu havas sian sidejon en Narbonio, do en la regiono de Narbono en la suda Francio. En tiu asocio membras ĉiuj regulaj redaktistoj tradukistoj de la DIPLO, kiuj kune decidas pri la diversaj funkcioj (ekz-e ĉefredaktisto) kaj eldonprincipoj, lingvouzo ktp.

La DIPLO havas ĉefe jenajn celojn: provizi la Esperantistojn per altkvalita, fidinda alternativa analizo de sociaj, politikaj kaj kulturaj aferoj — kun la espero, ke la Esperantistoj disvastigos la analizojn ankaŭ en sia nacilingva medio —, kaj krome: doni al ili ankaŭ lingve altkvalitajn tekstojn. Al la ekstera mondo ĝi volas prezenti Esperantlingvan version de ĝenerale jam konata kaj tre alte taksata gazeto, do en tiu senco Esperanto povas profiti la bonan famon de la franca Le Monde diplomatique.

La ligo kun la “gepatra domo” okazas per regulaj jarkunvenoj de la tiel nomataj “internaciaj eldonoj”, prezidataj nun, kiel dirite, de Anne-Cécile Robert. Ĝis nun mi partoprenis trifoje en tiaj aranĝoj kiel reprezentanto de nia DIPLO, kaj nia kolegino Jeanne-Marie Cash unufoje. Dum tiuj renkontiĝoj la pariza eldonejo prezentas al ni siajn internajn diskutojn kaj decidojn, foje ankaŭ problemojn diskutatajn de ni, la Esperanta skipo, kaj ĉiu internacia eldonejo raportas pri la bilanco de sia lastjara agado, do kompreneble ankaŭ ni.

La DIPLO strebas esti lingve altkvalita. Tio signifas, ke ĝi estu modela en pluraj rilatoj. Unue, kaj tio estas ja memkomprenebla, ĝi devas esti kiom eble plej senerara ĉiurilate. Krome, pro nia tutmonda legantaro, ĝi devas esti kiom eble plej facile legebla de la Esperantistoj el ĉiuj mondpartoj, ekzemple de francoj kiel de ĉinoj aŭ japanoj. Tio signifas, ke ni devas eviti fremdvortojn ĉiam kiam tio eblas, kaj ĝenerale uzi ĉiam la plej oficialan vorton, kiam ni havas le elekton inter du aŭ pluraj eblecoj. Niaj tekstoj devas esti tiaj, ke ili uzeblas ankaŭ kiel materialo en superaj lingvoinstruaj kursoj. Traduki laŭ tiuj principoj ne estas ĉiam facila afero, kaj eĉ pli intensa kaj temporaba laboro estas la kontrollegado de tradukitaj tekstoj.

Interesa estas ankaŭ retejo de la pariza eldonejo kun lingvolerna intenco, kiu prezentas artikolojn en diversaj lingvoj, ĉe kiuj unuopaj sintagmoj estas en du lingvoj apudmetitaj. Unu el la unuaj kaj malmultaj lingvoj tie estas Esperanto. Tiu retejo, instalita de la franca “gepatra domo”, komencita en 2006 kun kelkaj entuziasmigaj laboroj, ŝajnas nun tamen stagni. Domaĝe, des pli ke tiu laboro estas relative simpla kaj farebla de kiu ajn Esperantisto, kaj ĝi eĉ ne postulas multan tempon. Jen la retejo: http://langues.mondediplo.net/ Kiu ŝatus kunlabori por riĉigi tiun retpaĝon, tiu kontaktu nin pri tio. La tasko konsistas el diserigo de iu ajn artikolo — ekz-e de la ĉefartikolo — en frazpartetojn kaj apudmeti la koncernajn frazpartojn de la franca originalo.

Ĉu ni havas sukceson?

Ne mankas laŭdoj, kaj nun venis eĉ premio. Sed ĉu eblas mezuri la kvanton de la legantaro? Nu, estas pluraj kriterioj. La unua estas tiu de la nombro de aliroj al nia retejo. Kompreneble, ne ĉiu aliro signifas, ke leganto aŭ legonto alklakis la koncernan paĝon; kelkaj iras tien pro eraro, aliaj pro sciemo (“kia aspektas tiu stranga lingvo?”). Ĉiukaze, la plej multaj aliroj pruvas ian intereson aŭ pri la temo aŭ pri la lingvo. La kalkulilo de nia retejo cetere ekskludas la aŭtomatajn alirojn, ekz-e de serĉmaŝinoj ktp. Laŭ la aliroj, ni de la komenco konstante kreskis kaj havas nun — en 2012 — monate ĉirkaŭ 31.000 alirojn.

Alia kriterio por mezuri la sukceson estas la deveno de la aliroj, kiuj estas ĉe ni bone laŭspureblaj. Antaŭ nelonge la plimulto de la aliroj venis el la retejo de nia franclingva “gepatra” retejo. Sed nun, la vizitoj venas tre ofte el aliaj retpaĝoj kiuj havas ligon al la nia, en la lasta tempo venos regule vizitoj el 25 tiaj retpaĝoj.

Interese estas la veno al nia retejo de legantoj el diverslingvaj versioj de Vikipedio, ekz-e el la franca kaj germana (kompreneble ankaŭ el la Esperanta). Tio estas certe instigo zorgi en la diverslingvaj Vikipedioj pri menciado de niaj artikoloj, kiam tiuj pritraktas temojn de koncernaj kapvortoj de Vikipedio. Tiu laboro fareblas de ĉiu ajn leganto, kiu havas minimuman sperton pri Vikipedio.

Eble plej interesa estas la ebleco rekte partopreni en diskuto pri aperinta artikolo. Ĉiu artikolo havas sub si butonon kun la demando “Kion vi pensas pri tiu ĉi artikolo?”. Ĉe klako al tiu butono malfermiĝas paĝo por enskribi sian komenton. Kelkfoje legantoj uzas tiun eblecon por aldoni sian opinion, kaj plurfoje tiel okazas tie veraj diskutoj.

La “DIPLO” kaj MAS

Cetere, legantoj de la DIPLO, kiuj volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi pri sociaj demandoj, fondis en marto 2005 ian etendiĝon de la DIPLO, la pure retan Monda Asembleo Socia (MAS). Pri ĝia etiko sufiĉas ĉi tie mallonge diri, ke MAS referencas la Universalan Deklaron de la Homrajtoj, en ĉiuj ties eroj. Cetere ĝi tradukis la poste sekvintajn deklarojn, kiuj iel detaligas tiun Universalan Deklaron. Temas ekz-e pri la rajtoj de la infano, kaj plej lastatempe pri la rajtoj de migraj laboristoj. Ili aperis libroforme en Esperanto kaj estas ĉiuj elŝuteblaj el la retejo de MAS.

El ĵurnalisma vidpunkto menciindas, ke ĉiu MAS-ano rajtas publikigi en la retpaĝo de MAS ĉion ajn kion li volas, originale verkitan aŭ tradukitan. Kaj krome, li rajtas eldoni, en la eldonejo de MAS, ankaŭ ĉiajn siajn tekstojn. Tiel jam aperis pluraj libroj: la unua estis reeldono de rakonto “Aline” de la svisfranca verkisto C.F. Ramuz, en traduko de René de Saussure, poste sekvis tuta serio de libroj de Karlo Markso, pluraj infanlibroj, pluraj libroj pri la ekonomia krizo, pri la klimatŝanĝiĝo aŭ protektado de la klimato, libroj pri plej diversaj temoj ... en la momento iras al la presejo la 83-a titolo. Kiu interesiĝas pri la titoloj, tiu povas legi ilin en la listo de ĝis nun eldonitaj libroj, kiun mi kunmetas fine de tiu ĉi teksto.

MAS, kune kun la redaktejo de la DIPLO, laŭokaze faras ankaŭ paperajn eldonojn, ekzemple por Universalaj Kongresoj aŭ por la Mondaj Sociaj Forumoj. Tiuj eldonoj aperas ĉiuj en formato pdf, tiel ke oni povas kopii la dosieron en formato A3 aŭ A4 kaj plej ofte samtempe en reala gazetforma papera eldono. Ili estas libere kaj senpage elŝuteblaj el la retpaĝoj de la DIPLO kaj tiu de MAS.

Aliaj projektoj — jam komencitaj — estas regula eldonado de artikolaroj, iuj en formo de papera gazeto, aliaj laŭtemaj kaj en formo de libroj, de materialo aperinta en la reptaĝoj de nia DIPLO kaj ĉe MAS. Materialo por tio intertempe abundas.

Cetere, la premio de la IEI estas akompanata de du mil eŭroj. Nia skipo jam decidis, ke tiu mono estu uzata por libroformaj eldonoj de laŭtemaj artikoloj de la DIPLO. Estus interese aŭdi, pri kiuj temoj niaj legantoj ŝatus legi libroforman kolektaĵon de niaj artikoloj.

Alia projekto estas aldoni, almenaŭ al la ĉefartikoloj, parolan formon de la artikolo en sondosiero, utilan por blinduloj, sed ankaŭ por komencantoj. Helpontoj por ĉiuj ĉi projektoj tre bonvenas.

Vi kaj ni

Fine mi ŝatus direkti al vi kelkajn petojn.

Unue: kapti la okazon por uzi la faritan laboron de Le Monde diplomatique en Esperanto (kaj ankaŭ de MAS). En ambaŭ vi trovas riĉaĵojn uzindajn en Esperantujo. Uzado signifas ankaŭ ekz-e fari komentojn sub la artikoloj kaj partopreni en eventualaj diskutoj pri ili.

Due: pripensi ĉu vi mem aŭ iu viaj konatoj povus partopreni en la regula traduklaboro de la DIPLO. Tiu laboro kuŝu prefere sur pluraj solidaj ŝultroj. Se okazas io grava al unu el la du plej laboremaj tradukistoj de la DIPLO, tiam, laŭ la nuna stato, la tuta afero ricevus tioman baton ke ĝi eble eĉ pereus. Kaj mi pensas ke valorus la penon de ni ĉiuj malhelpi tion.

Trie: instigi vin mem aŭ amikon okupiĝi, per tre malmulta laboro kiun ĉiu Esperantisto kapablas fari, pri la lingvolerna paĝo de la DIPLO. Sufiĉas rigardi tiun retejon kaj sciigi nin per retpoŝta mesaĝo pri via kunlaboremo, por ke ni zorgu pri pasvorta aliro ktp.

Kvare: Ni serĉas kunlaborantojn por helpi en kompilado, redaktado kaj / aŭ enpaĝigo de jam preta materialo por okazaj paperaj eldonoj de la gazeto kaj por libroformaj laŭtemaj kolektoj de artikoloj.

Fine: ĝuu la faritan, faratan kaj farotan laboron de nia DIPLO kaj, se vi sentas emon, ne hezitu partopreni ĝin.

Dankon.

Vilhelmo LUTERMANO.

Listo de ĝis nun eldonitaj libroj de MAS

Monda Asembleo Socia (MAS) ...

... estas asocio fondita en la jaro 2005 de Esperantistoj kiuj, inspiritaj de la artikoloj de la gazeto Le Monde diplomatique en Esperanto (http://eo.mondediplo.com) — reta, laŭokaze ankaŭ papera — volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi.

Ĝi estas strikte bazdemokratia, travidebla (por siaj membroj), progresema organizaĵo, kiu funkcias nur pere de retpoŝto kaj Interreto. Ĝi partoprenas en la Mondaj kaj laŭeble regionaj Forumoj kaj referencas en sia statuto por sia agado tekstojn kunigitajn en la ĉi tie listigita libro “Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ...”. Aliĝo kaj membreco estas senpagaj.

Ĝia retejo: http://mas-eo.org enhavas ĉiujn interesajn informojn pri MAS, kaj krome multajn legindajn artikolojn, tradukitajn aŭ memverkitajn de la membroj.

Ĉiu membro rajtas ne nur publikigi en la retpaĝo de MAS siajn tekstojn, sed ankaŭ publikigi librojn en la eldonejo de MAS, kondiĉe ke li havas aŭ trovas la rimedojn por presado — ĉar aliĝo kaj membreco estas senpagaj, MAS ĝenerale ne disponas pri la rimedoj pagi al verkemuloj la eldonadon de libroj.

Tamen, ĝis nun eldoniĝis jam pluraj libroj — jen en la vico de ilia apero:

1. — C. F. Ramuz: Aline (novelo de la franclingva svisa aŭtoro en traduko de nia fama René de Saussure, reeldonita post la unua eldono en 1911), MAS, 2007, 127 p., ISBN 918-2-9529537-0-2

2. — Arturo Ŝniclo: Rondo (Dek dialogoj); La fianĉino (Skizo), kun eseo pri verkoj de Ŝniclo de Hartmut Scheible, trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2007, 127 p., ISBN 918-2-9529537-2-6

3. — Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito (prelego pri bazaj ekonomiaj fenomenoj antaŭ internaciaj delegitoj de la laborista movado), trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2007, 59 p., ISBN 978-2-9529537-1-9

4. — Kubaj infanrakontoj, trad. de Jozefo de Jesús Campos Pacheco kun ilustraĵoj de Danny Daniel Pereyra, MAS, 2007, 120 p., ISBN 978-2-9529537-4-0

5. — GBEGLO Koffi: Esperantujismo, MAS, 2008, 72 p., ISBN 978-2-9529537-5-7

6. — Johano Besada: Eseoj, MAS, 2008, 92 p., ISBN 978-2-9529537-3-3

7. — [Karlo Markso] Markso hodiaŭ — Nerefuteblaj citaĵoj, trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2008, p. 91 p., ISBN 978-2-9529537-8-8

8. — Fidel Castro Ruz: Dialogo de civilizacioj (2 paroladoj), elhispanigita de Amparado Cisnero, MAS, 2009, 84 p., ISBN 978-2-9529537-7-1

9. — Dominique Vidal kun Sébastien Boussois: Kiel Israelo elpelis la palestinanojn 1947-1949, elfrancigis Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 361 p., ISBN 978-2-9529537-6-4

10. — Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Homrajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, Internacia Traktatoj pri la Civilaj kaj Poitikaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mortpuno, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj — trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 230 p., ISBN 978-2-9529537-9-5

11. — Karlo Markso: Dunglaboro kaj kapitalo, trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 44 p., ISBN 978-2-918300-00-7

12. — Karlo Markso: Pri liberkomerco, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 52 p., ISBN 978-2-918300-02-1

13. — Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 44 p., ISBN 978-2-918300-03-8 (2-a eld.: 978-2-918300-21-2)

14. — Eddy Raats: La longa vojaĝo. Travivaĵoj de etulo, MAS, 2009, 103 p., ISBN 978-2-918300-05-2

15. — Dania Rodríguez García: Ni interŝanĝu; La nova leterportistino; Du kaj la fantazio. Tri infanteatraĵoj. Elhispanigitaj de Jozefo de Jesús Campos Pacheco kaj Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 112 p., ISBN 978-2-918300-04-5

16. — Kien Ĉinio? Dek-du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunktoj. François Jullien: Ĉinscienco en sakstrato — Ĉinio en la spegulo de Okcidento; Manfred Szameitat: Sukcesa, sed ne socialisma; Ingo Nentwig: Naciaj malplimultoj kaj politiko pri naciaj malplimultoj en la PR Ĉinio; Barry Sautman: Protestoj kaj separismo en Tibeto; Michael Parenti: La mito de Tibeto; Enfu Cheng: Fundamentaj trajtoj de la socialisma merkatekonomio; Jian Xinhua: Harmonia socio, salajrolaboro kaj klasbataloj; Theodor Bergmann: La socialisma disvolvo-strategio de la PR Ĉinio; Rolf Berthold: Pri la interna kaj ekstera politiko de la KP de Ĉinio; Li Bingyan: Ĉinio sub influo de la novliberalismo; Helmut Peters: Popolrespubliko Ĉinio: 30 jaroj da reform- kaj malferm-politiko; Jean-Louis Rocca: Ĉu la ĉina meza klaso estas revolucia? Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 142 p., ISBN 978-2-918300-06-9

17. — Karlo Markso: La mizero de la filozofio, respondo al J. B. Prudono: “La filozofio de la mizero”; kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso; Pri J. B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 196 p., ISBN 978-2-918300-08-3

18. — Jörg Goldberg k.a.: Ekonomia krizo — Analizoj n-ro 1, Jörg Goldberg: La historia pozicio de la nuna ekonomia krizo — pli da demandoj ol respondoj, Horst Hensel: La nomoj de la mono — kontribuaĵo al karakterizo de la nuna kapitalismo, Harald Werner: Notoj pri la psiĥologio de la krizo, Sarah Wagenknecht: Brulfaristoj kiel fajrobrigado — Kritiko de la krizmastrumado, Elgermanigoj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 57 p., ISBN 978-2-918300-09-0

19. — Salim Lamrani (komp.): La terorismo de Usono kontraŭ Kubo — La Kuba Kvinopo, Howard Zinn: La radikoj de la politiko de Usono rilate Kubon, Noam Chomsky: Kubo kaj Usono — preskaŭ duonjarcento da teroro, William Blum: La nepardonebla revolucio, Michael Parenti: Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo, Piero Glejeses: Kubo, Afriko kaj la kvin kubanoj, Ignacio Ramonet: Miamo, nesto de teroristoj, Salim Lamrani: La Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo, Leonard Weinglass: La proceso kontraŭ la Kuba Kvinopo, Wayne Smith: Trista paĝo en la historio de usona juro, Saul Landau: Kvin kubanoj en malliberejo: viktimoj de la obsedo de Bush, Michael S. Smith: Raporto pri du procesoj, James Petras: La Kvin Kubanoj — kandidatoj por la Nobel-premio, Jitendra Sharma: Veraj batalantoj kontraŭ terorismo, Ricardo Alarcón de Quesada: La kazo de la Kvin — pruvo de la terorismo de Usono kontraŭ Kubo, Gianni Miná: Historio kiun la amaskomunikiloj kaŝas — la kvin kubanoj, Nadine Gordimer: La homaro kiel reflekto de la justeco, tradukoj de div. MAS-anoj, MAS, 2009 tradukoj de div. MAS-anoj, 2009, ISBN 978-2-918300-10-6

20. — Elisée BYELONGO IŜELOKE: Eĥoj el Bembujo. Tradicio, rilatoj kun Banyamulenge, la genezo de la milito en Kongolando-Kinŝaso, kaj la diasporo rilate al Esperanto, MAS, 2009, 91 p., ISBN 978-2-918300-11-3

21. — Oktobra Revolucio kaj la sekvoj. Moshe Lewin: La Oktobra Revolucio rezistas al la historio; Hansgeorg Conert: Bazoj kaj evoluo de la sovetsocio; Robert Steigerwald: Socialismo kaj ŝtato — dek tezoj, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 48 p., ISBN 978-2-918300-07-6

22. — Ekonomia krizo, Analizoj n-ro 2, Joachim Bischoff: La financkrizo kaj alternativoj, Andreas Fisahn: Demokratia stirado de la ekonomio, Manfred Sohn: Dek tezoj por sociigo de la cirkuladsfero, Luciano C. Martorano: Socialismo, sociigo, demokratio, Manfred Lauermann: La dialektika plan-ekonomio de Ĉinio — respondo al la financkrizo, Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 81 p., ISBN 978-2-918300-12-0

23. — La homo kaj lia naturo — La bildo pri la homo en la kapitalisma socio kaj en marksismaj sciencoj. Lucien Sève: Ĉu la homo? — La marksa antropologio kaj ĝiaj bazaj konceptoj, Werner Seppmann: Mond- kaj hom-bildoj — Pri la formoj de ideologiaj potencreproduktado, Helga E. Hörz: Ĉu la hombildo krizas? Hans-Peter Brenner: Biopsiĥosocia unuo homo — kogna cerbesplorado kaj ties impulsoj por la marksisma hombildo, Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, ISBN 978-2-918300-15-1

24. — Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 381 p., ISBN 978-2-918300-13-7

25. Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo; Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-17-5

26. — Frederiko Engelso: La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-16-8

27. — Arnold Petersen: Komentoj al la “Komunista Manifesto”, tradukis el la angla kaj kompilis T. Veder, (reviziita reeldono de la sama, S.A.T., Parizo 1933), MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-19-9

28. — Ekonomia krizo, Analizoj n-ro 3 (2010), Werner Seppmann: Riskokapitalismo;, Richard Sorg: Domenico Losurdo interpretas Niĉeon;, Christina Kaindl: Subjektiveco en la krizo; Harald Werner: La krizo en la ordinara konscio; Christoph Butterwegge: Mondekonomiakrizo, evoluo de la socialŝtato kaj malriĉeco, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-22-9

29. — Werner Seppman: Laboro kaj dialektiko — Pri la emancip-horizonto de la Marksa pensado; Harald Neubert: La “historia misio de la laborista klaso” ĉe Markso kaj Engelso kaj la historia realeco; Hans Kölsch: Kubo — Heinz Dieterich — kontraŭece; Otto Meyer: Teologio de liberigo — ĉu etikedo-trompo aŭ paŝoj al emancipiĝo? Eseoj elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-18-2

30. — Adjévi ADJE: El togolanda saĝosako, MAS, 2010, ISBN 9782-918300-20-5

31. — Elmar Getto: Brazilo transe de piedpilko kaj sambo. Germanigita de Karl Weiss, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-25-0 (nur rete)

32. — Ivan Efremov: La nebulozo de Andromedo, Sciencfikcia romano, El la rusa tradukis Jurij Finkel, MAS, 2010, 403 p., ISBN 978-2-918300-24-3

33. — Domenico Losurdo: Ĉu fuĝi el la historio? La rusa kaj la ĉina revolucioj hodiaŭ, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, 199 p., ISBN 978-2-918300-26-7

34. — Maritza Gutiérrez: José Martí — de kie kreskas la palmo, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-28-1

35. — Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj deka ĝis dektria, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, 243 p., ISBN 978-2-918300-14-4

36. — Kien la klimato? Post Kopenhago kaj Koĉabambo, Eseoj kaj raportoj, Alexis Passadakis kaj Hendrik Sander: Konkurenco en la forcejo Klimatpolitikaj perspektivoj post la fiasko de Kopenhago; Hans-Jörg Schimmel: La ideologia dimensio de la CO2-diskuto; Karl Hermann Tjaden: Kapitalmoviĝo kaj klimata okaziĝo; raportoj, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, ISBN

37. — Georgo Pleĥanov: Pri rolo de la persono en la historio, El la rusa tradukis Jurij Finkel, MAS, 2010, 59 p., ISBN 978-2-918300-36-6.

38. — Karlo Markso: Pri la juda demando, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, 49 p., ISBN 978-2-918300-29-8

39. — Eddy Raats: Post la pluvo, pluvego, Travivaĵoj de junulo, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-34-2

40. — Adebayo AFOLARANMI: Ronke, la ĵaluzulino, MAS, 2010, 85 p., ISBN 978-2-918300-35-9

41. — Jozefo Ŝlejfŝtejno: Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, 271 p., ISBN 978-2-918300-27-4

42. — Ivan Efremov: La Horo de Bovo. Sciencfikcia romano, El la rusa tradukis Jurij Finkel, MAS, 2010, 573 p., ISBN 978-2-918300-37-3

43. — Roger Martelli: La komunismo estas bona partio — diru al ĝi JES, elfrancigita de Vilhelmo Lutemano, MAS, 2010, 80 p. ISBN 978-2-918300-36-6

44. — Karlo Markso: Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela jurfilozofio. Enkonduko; Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio. Antaŭparolo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, 36 p., ISBN 978-2-918300-38-0

45. — Miriam Rodrígues; ALVERA: Desegni la parkon, elhispanigis Jozefo de Jesús Campos Pacheco (porinfana pentrolibro), 28 p., ISBN 978-2-918300-23-6

46. — Kien Afriko en la 21-a jarcento? Le Monde diplomatique en Esperanto, MAS, 2010, 157 p., ISBN 978-2-918300-39-7

47. — Paŭlo Popo: Ĉu sekso subfosas? Maldekstraj teorioj de seksa liberiĝo kaj de malkonstruo de seksa identeco. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, 80 p., ISBN 978-2-918300-41-0

48. — Ŝtejgervaldo, Roberto: Komunistaj star- kaj disput-punktoj, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, 151 p., ISBN 978-2-918300-40-3

49. — Jürgen Albohn: Teorio sen revolucia praktiko estas opio por la popolo — Kritiko de la Wertkritik. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, 27 p., ISBN 978-2-918300-42-7

50. — V. I. Lenin: Ŝtato kaj revolucio. La instruo de la marksismo pri la ŝtato kaj taskoj de la proletaro en revolucio. Tradukis el la rusa G. Demidjuk, redaktis Jurij Finkel, MAS, 2011, 181 p., ISBN 978-2-918300-43-4

51. — Unuiĝintaj Nacioj: Internacia Konvencio pri la protekto de la rajtoj de ĉiuj migraj laboristoj kaj de iliaj familianoj. Tradukita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 52 p., ISBN 978-2-918300-44-1

52. — Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio en la tradukoj de Detlev Blanke (1990), Emil Pfeffer (1923), Arturo Baker (1908), (T. Veder [1933]) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 289 p., ISBN 978-2-918300-45-8

53. — Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj dekkvara ĝis dudekkvina, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 359 p., ISBN 978-2-918300-30-4

54. Gvidlibreto por kompreni la internaciajn migradojn, tradukita de Jeanne Marie Cash, desegnaĵoj de la tradukinto, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 15 p., ISBN 978-2-918300-47-2

55. Miriam Rodríguez: Profiloj de Suno kaj Luno, elhispanigita de Jozefo de Jesús Campos Pacheco, kun desegnaĵoj de Danny Daniel Perera Gutiérrez, MAS, 2011, 30 p., ISBN 978-2-918300-46-5

56. Frederiko Engelso: Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 57 p., ISBN 978-2-918300.48-9

57. Georgo Dimitrofo: Raporto al la 7-a Kongreso de la Komunista Internacio; Harald Neubert: La Kominterno en la 1930-aj jaroj kaj la koncepto de unueco; kun enkonduko de Günther Judick, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 113 p., ISBN 978-2-918300-49-6

58. José María Arguedas: Yawar-festo (Sangofesto), Esperantigita de Franklin Montenegro, MAS, 2011, 256 p., ISBN 978-2-918300-51-9

59. Ekonomia krizo n-ro 4. Joachim Becker: EU — de la ekonomia al la integriĝa krizo. Jörg Goldberg: La mondo de la du rapidoj. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 52 p., ISBN 978-2-918300-52-6

60. Frederiko Engelso en aktualaj diskutoj. Werner Seppmann: Privilegia loko por rigardi en la laborejon de la marksisma pensado. Notoj pri la korespondado inter Markso kaj Engelso; Erwin Marquit: Engelso kaj logikaj kontraŭdiroj; Karl Hermann Tjaden: Kial ne estiĝis vera engelsismo, Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 35 p., ISBN 978-2-918300-50-2

61. V. I. Lenino: Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo; Anarĥiismo kaj socialismo; Pri la slogano de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo; La oportunismo kaj la kolapso de la 2-a internacio; La diferencoj en la eŭropa laborista movado; Antaŭparolo al la broŝuro de N. Buĥarin: “Mondekonomio kaj imperiismo”; elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 40 p., ISBN 978-2-918300-53-3

62. Daŭrigo de la Manifesto, Moderna poziciiĝo de komunista partio, La programo de la Germana Komunista Partio DKP, kun antaŭparolo de Helmut Dunkhase, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 63 p., ISBN 978-2-918300-54-0

63. Lode Van de Velde: Epizodoj, MAS, 2011, 57 p., ISBN 978-2-918300-55-7

64. Jasuo HORI: Tertrema katastrofo de Japanio. Taglibro, MAS kaj SAT, 2011, 165 p., ISBN 978-2-918300-56-4

65. Werner Seppmann: La malkonfesata klaso.. Pri la laborista klaso hodiaŭ, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 176 p., ISBN 978-2-918300-57-1

66. Roberto Ŝtejgervaldo: Sen laborista klaso okazas nenio esenca, sed sole kun ĝi — ankaŭ ne; Werner Seppmann: Remalkovro de la klasoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 35 paĝoj, ISBN 978-2-918300-58-8

67. Elmar Getto: Brazilo transe de piedpilko kaj sambo. Germanigita de Karl Weiss, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, ISBN 978-2-918300-60-1

68. Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, ISBN 978-2-918300-59-5

69. Kien la klimato? N-ro 2, MAS, 2011, 61 p., ISBN 978-2-918300-61-8

70. Berto Breĥto: Historioj pri S-ro Kojno, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 43 p., ISBN 978-2-918300-62-5 (ekskluzive kiel materialo por seminario ĉe MAS)

71. Ivan Efremov: Rakontoj pri neordinaraĵoj, tradukitaj el la rusa de Jurij Finkel, MAS, 2011, 604 p., ISBN 978-2-918300-63-2

72. Alfredo Bauer: Kritika historio de la judoj, vol. 1, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 459 p, ISBN 978-2-918300-64-9

73. Karlo Markso: Respondo al V. I. Sasuliĉ, kun Klaus Gietingter: La miskompreno, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 59 p., ISBN 978-2-918300-71-7

74. Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2012, 65 p., ISBN 978-2-918300-65-6

75. Georgo Fulberto: “La kapitalo” koncize. Kun recenzo de Lucas Zeise. Elgerman-igita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2012, 98 p., ISBN 978-2-918300-72-4 (tiu ĉi libro)

76. Ivan Efremov: Tais el Ateno. El la rusa tradukis Jurij Finkel. MAS, 2012, 533 p., ISBN 978-2-918300-73-1

77. Berto Breĥto: Me-ti, libro de turnoj. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, en: Vilhelmo Lutermano: Materialo por la seminario de MAS: “Berto Breĥto kaj klasa moralo en liaj verkoj “Historioj pri S-ro Kojno” kaj “Me-ti, libro de turnoj”, Parto 2-a: “Berto Breĥto: Me-ti, libro de turnoj””, MAS, 2012, 147 p., ISBN 978-2-918300-74-8

78. Eddy Raats: Pasio, defio, amikeco. Spertoj de montgrimpisto. MAS, 2012, 95 p., ISBN 978-2-918300-70-0

79. Eddy Raats: La longa vojaĝo. Travivaĵoj de etulo. 2-a eld., MAS, 2012, 99 p., ISBN 978-2-918300-76-2

80. V. I. Lenin: Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo. (populara eseo) El la rusa tradukis Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, ISBN 978-2-918300-77-9

81. Yoandry Martínez Rodríguez: Tri en la montaro. Tri infanteatraĵoj kun desegnaĵoj de Adrián Armas González. Elhispanigita de Jozefo de J. Campos Pacheco, MAS, 2012, 54 p., ISBN 978-2-918300-79-3

82. Kien la klimato? N-ro 3 (2012) Pri la roloj de kresko kaj de merkato en la tasko protekti la klimaton, Kvin eseoj elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2012,58 p., ISBN 978-2-918300-80-9

Presataj:

83. Rolfo Lotero: Ĉu evolucio aŭ kreado? Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 22 paĝoj, ISBN 978-2-918300-81-6

84. Hans’ Magno Encensbergo: Defendo de la lupoj kontraŭ la ŝafidoj. Poemoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2012, 118 p., ISBN 978-2-918300-75-5 (tiu ĉi libro)

Malfido al la ŝtato

La ŝancoj de kandidato por la Blanka Domo, kiu riĉiĝis per financa spekulado, devus esti nulaj kvar jarojn post krizo kaŭzita de privataj bankoj, kiujn la impostpagantoj savis el la katastrofo. Sed la malcerteco de la usona voĉdonado ĝis la lastaj tagoj klarigeblas certe per la kreskanta malfido kontraŭ la intervenoj de la ŝtato.* Tiu havas plurajn kaŭzojn.

* Vd Manière de voir, n-ro 125, “Où va l’Amérique? [Kien Usono?], oktobro-novembro 2012, en la kioskoj.

Unue, la ega altiĝo de la buĝetaj deficitoj, instigataj de du samtempaj militoj (Afganio kaj Irako), de la resolidigo de la bankoj kaj fine de impost-reduktoj same kolosaj kiel malegalaj, lokis la temon de la publika ŝuldo en la centron de la politika vivo.* Sed nun al tiuj, kiuj suspiras “Ni ja volus, sed ni jam ne havas la rimedojn” aldoniĝas tiuj, kiuj pensas ankaŭ pri la incestaj ligoj inter registaroj kaj privataj entreprenoj, kun la provokaj transformiĝoj de eksaj registaraj ĉefoj en membrojn de premgrupoj aŭ en luksajn prelegistojn.* La malnova abomeno de burokrataj malŝparoj, de parazitaj interuloj, de grandaj projektoj senutilaj* nun dekobliĝis pro la suspekto de korupto.

* Vd “Une dette providentielle ...”, Le Monde diplomatique, decembro 2009.
* Vd “Blair Inc.”.
* Vd Alain Devalpo, “L’art des grands projets inutiles” [“La arto de grandaj projektoj senutilaj”], Le Monde diplomatique, aŭgusto 2012.

La “Tio kostas tro kaj ĝi ne funkcias” estis jam terura malinstiga armilo kontraŭ ĉia sociala agado de la ŝtato. Kaj kion diri, kiam aldoniĝas la konvinko, ke la elektitoj fariĝis tro malproksimaj, tro koruptaj, tro ligitaj al la interesoj de oligarĥio ol ke ili povu servi la komunan bonon? La dekstrularo, montrante sin liberala, profitas el tiu malfido. Kaj ĝi pensigas al ĉiu, ke por regi landon, por kreskigi ties “konkurenckapablon”, estus pli bone ke la respondeculo antaŭe pruvu sian sukceson ĉe la kapo de entrepreno aŭ de spekul-fonduso.

Tamen, ankaŭ en la privata sektoro la fraŭdoj kaj la malŝparoj estas multegaj. Kiu povas diri la nombron de librotenistoj, de sociologoj, edukitaj kaj formitaj surkoste de la kolektivaĵo, kiuj ĉiutage malŝparas sian talenton per polurado de la desegna kurbo de aŭtomobila kapoto, la brilon de pakaĵo, la filtrilon de cigaredo, aŭ kiuj inventas ekzotajn asekurkontraktojn aŭ lokumadon de sekurigitaj fiskaj valorpaperoj? La financa sukceso de tiaj entreprenoj ĉiam rangas antaŭ la sociala utilo de tio, kion ili produktas.

Kelkfoje skandalo kompromitas mastron, kelkfoje ĝi eliminas alian, sed sen pridubigi la strukturojn, kiuj naskis ilian aktivecon kaj de kiuj ili prenis sian povon. Aliflanke la misfaro de urbestro aŭ de ministro, la evidenta kapitulaco de registaro antaŭ premgrupo, la dubinda financado de elektokampanjo tuj makulas la tutan ŝtaton kaj subfosas ĝian legitimecon por preni impostojn, organizi teritorion aŭ mobilizi nacion.

Iom ĉie en la mondo teditaj popoloj inklinas al ŝanĝo. Sed manke de instrumentoj, ĉu malnovaj aŭ novaj, por realigi siajn intencojn, ili palpas, tretas surloke kaj kelkfoje iras malantaŭen. Kaj ili tiel kontraŭdiras siajn esperojn.

Serge HALIMI.

Unu jaron post la masakroj de Oslo kaj Utøya

Norvegio: Enmigrintoj kaj la dekstrularo

La proceso de Anders Behring Breivik, akuzita pri la mortigo de 77 homoj pro politikaj motivoj, finiĝis je la 22a de junio en Oslo. Kiel povis esti, ke Norvegio, riĉa lando laŭfame paca, estigis tian eksplodon de perforto? La ekstrema dekstrisma radikalismo de s-ro Breivik reflektas mondkoncepton disvastiĝintan en Eŭropo kiun iuj amaskomunikiloj celas bagateligi.

Je la 22a de julio 2011, bombo detruis la kvartalon de Oslo kie situas la ministerioj kaj la sidejo de la registaro. Analizistoj tuj supozis ke la atencon faris internaciaj islamistaj teroristoj, kaj enmigrintoj estis molestitaj en la stratoj*. Sed kiam venis la novaĵo pri la masakro sur la insulo Utøya, 50 kilometrojn for, la publiko konfuziĝis. Kial islamaj teroristoj volus mortigi dekojn da adoleskantoj en somera tendaro de la Laborista Junularo-Ligo (AUF)? La murdinto arestita la saman tagon estis altastatura blondulo kun bluaj okuloj el ŝika kvartalo de Oslo: Anders Behring Breivik, eksa membro de la Partio de Progreso (Fremskrittspartiet), popolisma partio de la ekstremista dekstrularo. Norvegio ŝokiĝis.

* Dagsavisen, Oslo, la 25an de julio 2011.
Perfido de la gvidantoj

Pro tio, ke Breivik ŝajne agis sole, oni estus povinta rigardi la mortigojn kiel nur unu plian furoran novaĵraporton. Sed la murdinto asertis ke temas pri ago politika kiu celis komprenigi ke la “kulturaj marksistoj” — tio estas, ĉiuj maldekstruloj — liveras Eŭropon al la islamanoj. Lia 1 500-paĝa “manifesto”, eldonita en Interreto, proponas al la persistema leganto antologion de temoj kiuj tute ne estas senprecedencaj en la norvega politika debato.

Kultura konservativismo, defendo de kristanaj valoroj, timo pri la perdo de la eŭropaj kulturo kaj identeco pri kio kulpas tro malstrikta politiko pri enmigrado, islamofobio envolvita en diskurso kiu aŭdacas paroli pri homaj rajtoj: ĉiuj estas proksimaj al la pozicioj de la Partio de Progreso. Ekzemple, Carl Ivar Hagen, siatempa partiestro, deklaris en 2004 ke “Islamanoj jam delonge klare komprenigis, ĝuste kiel Hitlero, ke ilia longatempa celo estas subigi la mondon.” En la parlamentaj balotadoj de 2009, gajnitaj de la “ruĝ-verda” koalicio*, la Partio de Progreso fariĝis la dua plej granda politika forto en Norvegio kun 22,9% de la voĉdonoj*. Dum la elektokampanjo, la aktuala partiesto, f-ino Siv Jensen, lanĉis la teorion de la “iom-post-ioma islamigo” de Norvegio. En aŭgusto 2010, Christian Tybring-Gjedde, leviĝanta figuro en la sama partio, akuzis ke la Laborista Partio “mortpikas la norvegan kulturon en la dorso”, kaj ĝia proparolanto pri aferoj de enmigrado afiŝis ĉi tiun mesaĝon en Twitter: “Mi timas, ke necesos nova krucmilitiro.”

* Koalicio de la Laborista Partio, la Socialista Maldekstra Partio — (fondita en la 1970aj jaroj por kontraŭi al la usonamikaj politikoj de la Laborista Partio) — kaj la Centra Partio.
* En la lastaj balotadoj en septembro 2011, ĝi ricevis nur 11,5% de la voĉdonoj.

Tri retejoj estas la ĉefaj forumoj por ĉi tiu movado — unu el ili, Rights.no, estas subvenciata de la ministerio de eksterlandaj aferoj. Ili kritikas islamon kaj malkaŝe favoras israelon, firme kondamnante antisemitismon. Unu el iliaj ĉefaj kontribuantoj kiu, Breivik diras, inspiris lin dum iom da tempo, estas la bloganto Fjordman (“fjordulo”); anonima dum multaj jaroj, li decidis riveli sian identecon kaj nei ĉian ligilon kun Breivik.

Lia vera nomo estas Peder Jensen. Siatempa studento de la araba lingvo, li aktuale laboras kiel vartisto en institucio por menshandikapuloj. En 2002 li estis observanto en Hebrono en la nomo de homrajtaj organizoj kiuj defendis la palestinanojn; post tiam, li subtenas Israelon. Liaj opinioj baziĝas sur la konspiraj teorioj disvastigataj de Bat Ye’or, la plumnomo de Gisèle Littman-Orebi, britino naskiĝinta en Egiptio, en ŝia libro Eurabia*: la gvidantoj de Eŭropo sin aliancis kun la islamanoj kaj perfidis la blankulan loĝantaron interŝanĝe por garantiata provizo de petrolo — malnova fantazio kiu datiĝas de la petrola krizo de 1973*. La signo de ĉi tiu sekreta interkonsento estas “masiva” enmigrado de popoloj kies naskokvantoj supoze estas tre altaj. Sekve Eŭropo — pli-malpli laŭvorte — militas.

* Bat Ye’or, Eurabia. L’axe euro-arabe, red. Jean-Cyril Godefroy, Parizo, 2006.
* Andreas Malm, Hatet mot Muslimer (“Malamo al islamanoj”), Atlas, Stokholmo, 2011

Tia estas la ideologio per kiu Fjordman kaj liaj asociitoj instigas al “aktiva rezisto” kiel dum la nazia okupacio de Norvegio. “Klare, ĉi tiuj ne estas klasikaj novnazioj kiuj batas islamanojn en la strato” diras Thomas Hylland Eriksen, profesoro pri socia antropologio kaj fakulo pri multkultureco. “Ili ne estas senlaboruloj lasitaj al la sorto de la fermiĝoj de fabrikoj. Ili estas etburĝoj kiuj multe legas, kvankam ilia legado estas tre elektema”*.

* Aftenposten, Oslo, la 1an de aŭgusto 2011.

Ĉu Norvegio vere havas “problemon pri enmigrado”? La politiko de malferma aliro por eksterlandaj laboristoj finiĝis en 1975 kiam pakistananoj komencis alveni en la dungiĝomerkato. Pakistanaj norvegoj de la unua kaj dua generacioj nun estas la plej granda grupo de ekster-eŭropa deveno, kaj konsistigas la plejparton de la naŭdek mil norvegaj islamanoj (el kvin milionoj da civitanoj, 86% de norvegoj estas luteranaj protestantoj). De post 1975, la plimulto de enmigrintoj estas el la Eŭropa Unio — Svedio, Pollando, Francio kaj Germanio — kaj laboras en industrioj, aŭ estas rifuĝintoj kaj azilopetantoj submetataj al tre striktaj akceptokriterioj.

Kvankam senlaboreco estas pli alta ĉe enmigrintoj (7,7% kompare kun la nacia averaĝo de 3,3%), ĉe la gefiloj de enmigrintoj ĝi pli altas je nur 1 procentopunkto ol ĉe ĉiuj gejunuloj* kaj ili estas relative bone integritaj. Laŭ enketo en 2010, 70% de norvegoj “ŝatas la kulturon de la enmigrintoj kaj ilian partoprenon en la laborantaro, kaj kredas ke enmigrintaj laboristoj el landoj ekster Skandinavio kontribuas pozitive al la norvega ekonomio”*.

* Donitaĵoj de la Nacia Buroo de Statistiko, www.ssb.no
* Enmigrado kaj enmigrintoj 2010, Nacia Buroo de Statistiko, www.ssb.no

Sekve, ŝajnas ke Norvegio estas sukcese kreinta multkulturan socion en kiu integriĝo ne estas granda problemo. Kial, do, islamofobio fariĝas pli kaj pli grava temo de la politika debato? Norvegio estas riĉa — danke al petrolaj kaj maraj rimedoj — kaj estas apenaŭ tuŝita de la financa krizo kaj la eŭropa ŝuldokrizo. Alta proporcio de la loĝantaro (70%) okupiĝas pri salajrata laboro. La sociala ŝtato ankoraŭ estas forta: ne estis drastaj reduktoj de ŝtataj elspezoj (malgraŭ reorganizado kiu estigis la fermiĝon de iuj instalaĵoj), kaj la lando ankoraŭ havas verŝajne la plej malavaran socialan politikon en la mondo.

La mezklasanoj sin sentas mistraktitaj

Fine, jam de multaj jaroj Norvegio atingas la supron de la UN-listo de la plej bonaj landoj por loĝi. Ĝi tamen ne evitis la novliberalismajn politikojn subtenatajn de la Laborista Partio: sociala kaj salajra malegaleco forte kreskis dum la lastaj dudek jaroj. Raporto de la maldekstrisma esplorinstituto Manifest deklaras, ke “ekde 1990, la diferenco de enspezoj inter la 1% kun la plej altaj salajroj kaj la nacia averaĝo kreskis multe pli rapide en Norvegio ol en Britio kaj Usono”*. La proporcio de malnetaj financaj aktivoj (bankaj deponaĵoj, akcioj) tenata de la mezklasanoj duoniĝis inter 1984 kaj 2008. La enspezoj de la plej riĉaj norvegoj forte kreskis dum salajroj kiel proporcio de aldonvaloro falis.

* Manifest, Oslo, 2011.

Tia estas la kunteksto en kiu enmigrado fariĝis centra politika demando. Sub la influo de la esplorinstituto Civita, financata de organizaĵoj de dungantoj, novliberaluloj provis pruvi ke la nordia modelo de la sociala ŝtato jam ne estas subtenebla malgraŭ tio, ke la ĉiutaga realo montras, ke impostoj kaj la kresko de produktivo ja grandparte subtenas la aktualan sistemon. La Partio de Progreso kaj elementoj de Høyre (laŭvorte “la dekstro”; la Konservativa Partio) kulpigis kaj ankoraŭ kulpigas enmigrintojn pri la supozata paneo. En 2011, registara komisiono pri la rolo de enmigrintoj en la laborantaro publikigis sian raporton; la dekstrularo uzis ĝin por kondamni kaj enmigradon kaj la socialan ŝtaton, deklarante ke “neokcidentaj enmigrintoj reprezentas netan perdon”. La konkludoj de la raporto mem neniel estas tiel precizaj, sed la nura fakto ke ruĝa-verda registaro nomumis ĉi tian komisionon indikas radikalan ŝanĝon.

Norvegio estas laŭkape la tria plej riĉa lando en Eŭropo kun malneta interna produkto kiu konstante kreskis ekde 1998, krom malhaŭso en 2009*. Ĉi tiu prospero maskis ĝian plimalboniĝantan socialan malegalecon, kaj ebligis al la popolista dekstrularo ekspluati la ĉagrenojn de voĉdonantoj kiuj sentas sin nejuste traktitaj — plejparte mezklasanoj kiuj, ekde la fruaj 1990aj jaroj, estas postlasitaj de la riĉuloj. Ali Esbati, sveda ekonomikisto irandevena, estas siatempa estro de la sveda partio Juna Maldekstro kaj aktuale laboras por Manifest. Li atentigas ke “kiam politikaj debatoj pri la sociala reformo, la ekvilibro de potenco en la dungiĝomerkato kaj kiel la ekonomio funkcias ne plu estas konsiderataj kiel demandoj de sufiĉe praktika graveco, aliaj aferoj ilin anstataŭas, ekzemple kultura konflikto.”

* Post Liĥtenŝtejno kaj Luksemburgio.

Laŭ profesoro Eriksen, “ne estas nepra korelacio inter ekonomia stagnado kaj la ekapero de popolista dekstrularo.” Li klarigas, tamen, ke la dekstrulajn islamofobojn en Norvegio konsistigas “tiuj, kiuj sentas sin socie degraditaj”. Ili sentas, ke ilia vivnivelo estas stagninta kaj ke ili estas marĝenigitaj kaj ekskluditaj el la socio. Post la atencoj de julio 2011, multaj laŭte diris ke ili estas ignoritaj. Ili rigardas sin kiel kernan forton en la lando sed jam ne povas identigi sin kun ĝi ĉar alia koncepto de la nacia komunumo estas trudita sur Norvegion: koncepto pli kosmopolita kaj egalrajteca bazita sur civitaneco, kaj ne sur etno-nacia aliĝo.

La popolista dekstrularo celas identigi sin kun la “popola volo”; nome, — kiel diras Ali Esbati — la volo “de tiuj, kiuj apartenas al la elito en iuj sferoj, sed ne povas elporti vidi tiujn, kiujn ili malestimas, en la spoto kaj fariĝantaj pli videblaj en la socio. Ili malamas la laboristan movadon, organizaĵojn por la virina liberigo kaj la kulturajn kaj universitatajn figurojn kiuj argumentas favore al alia socia ordo.”

Eŭropa ondo

Helge Luras, fakulo pri terorismo ĉe la renoma Norvega Instituto pri Internaciaj Aferoj (NUPI), konfirmis tion en la rusa televido (Russia Today, la 22an de julio 2011), dirante ke “la multkulturistoj portas la respondecon pri la atencoj ĉar ili sufokis la popolan volon per sia politiko pri enmigrado.” Efektive, tamen, kvankam Norvegio estis la scenejo de aparte perfortaj agoj, la dekstrula ondo troveblas ne nur en Skandinavio. Laŭ Esbati, ni devas serĉi ĝian devenon ekster tiu regiono. “Tra la tuta okcidenta mondo, la tre bone organizitaj fortoj de kapitalismo laboris en lastaj jardekoj por eviti ekonomian stagnadon pere de pli kaj pli severa ekspluatado kaj per atakoj kontraŭ siatempaj bastionoj de la laborista movado — pensi-sistemoj, sanitaraj servoj kaj laborjuro. Ĉi tiu malboniĝanta situacio proponis perfektan ŝancon por ekspluati timon kaj krei socian medion dividitan laŭ etnaj kaj religiaj linioj. Ĉi tiuj temoj estas ripetiĝaj kaj transnaciaj.”

Rémi NILSEN

Streĉaj rilatoj inter Ĉinujo, Japanujo, Sudkoreujo, Vjetnamujo kaj Filipinoj

Milito de naciismoj en la Ĉina Maro

Post dumonata vid-al-vido inter filipinaj kaj ĉinaj ŝipoj, ekde nun la rivalecoj esprimiĝas ĉefe flanke de Japanujo kaj la Senkaku/Diaoyu-insuloj. Meze de oktobro la ĉina ŝiparo alproksimiĝis al la kontestataj marbordoj okaze de armeaj manovroj, dum la usona aviadilŝipo “USS George-Washington” elmontris sian forton en la suda Ĉina Maro.

De pluraj monatoj suverenec-kvereloj en Ĉina Maro senĉese pligraviĝas. En aprilo 2012, ok ĉinaj fiŝistaj ŝipoj estas arestitaj de filipinaj bordogardistoj apud Scarborouh-rifo: okazas dumonata vid-al-vido inter la ŝipoj de ambaŭ landoj. En junio, Vjetnamujo eldiras novajn navig-regulojn aplikendajn en la disputata teritorio de la Spratleys- kaj Paracels-insuloj. Ĉinujo respondas anoncante venontajn instaladojn sur dezerta insuleto de Paracels. En septembro, venas la vico de la insularo Senkaku — laŭ la japanoj — aŭ Diaoyu — laŭ la ĉinoj — intensigi la koleron. Post kiam la japana registaro anoncis la akiron de kelkaj neloĝataj vulkanaj insuletoj, Pekino respondas per ekonomiaj sankcioj, kontraŭjapanaj popol-demonstracioj en pluraj grandaj ĉinaj urboj, kaj sendado de bordogardistoj en la kontestatan regionon*.

* Vd “Dangerous waters”, Foreign Policy, Washington, DC, 17-a de septembro 2012.

Tiu ĉi brutalokresko atestas pri la nova ĉina politiko tiel nomata “reaga plifirmigo”, kiu kaptas la okazon de la plej eta incidento ĉe la landlimo por elmontri sian forton kaj provi siafavore modifi la teritorian antaŭstaton. Ĝi markas rompon inter la normaligo-politiko lanĉita de la eksa gvidanto Deng Xiaoping je la fino de la 1970-aj jaroj, kiu celis mildigi la suverenec-kverelojn kaj teksi amikajn rilatojn kun la najbaraj landoj. Tion li resumis jene: “Aserti nian suverenecon, flankenmeti la konfliktojn, daŭrigi kunlaboran disvolvadon.” En 2000, la ministrejo pri eksterlandaj aferoj konfirmis tiun strategion: “Kiam la kondiĉoj ne estas maturaj por trovi stabilan solvon de teritoria disputo, la diskutoj pri la suverenecaj demandoj povas esti prokrastitaj al posta dato, cele mildigi la konflikton. [Tio] ne implicas rezignon pri suvereneco. Temas nur pri malproksimigi la problemon por certa periodo.”*. La prezidanto Hu Jintao mallaŭte memorigis la principojn: “Flankenmeti la kverelojn kaj favorigi la komunan disvolvadon.” Sed ĉi tiujn deklarojn kontraŭdiras la faktoj.

* “Set aside dispute and pursue joint development”, ministrejo de eksterlandaj aferoj de la PopolaRespubliko Ĉinujo, 17-a de novembro 2000. Vd. “White paper on China’s peaceful development”, Information Office of the State Council, 6-a de septembro 2011.

Riĉa el hidrokarbonoj kaj el fiŝaj riĉofontoj, trairata de navigeblaj vojoj, inter la plej multe uzataj de la planedo, la suda Ĉina Maro estas vojkruciĝo, kie kolizias la interesoj de Ĉinujo, Usono kaj la ŝtatoj de la azia Sudoriento — Vjetnamujo, Filipinoj, Malajzio, Brunejo.

Ĉe la ĉina flanko multegaj ekonomiaj kaj politikaj agantoj ekspluatis la priteritoriajn konfliktojn por antaŭenigi siajn proprajn interesojn, kio ne malmulte kontribuis al la streĉiĝo de la registaro. La multnombraj ĉinaj agentejoj, kiuj ludas rolon en la aferoj de la suda Ĉina Maro estas konsiderataj kiel “la naŭ drakoj, kiuj prirabas la maron”*”, reference al la legendo. Fakte la nombro de tiuj agantoj superas tiun de la mitaj kreaĵoj. Inter ili troviĝas lokaj registaroj, la mararmeo, la ministrejo pri agrokulturo, ŝtataj entreprenoj, la policistaro, la doganoj aŭ la ministrejo pri eksterlandaj aferoj.

* “Stirring up the South China Sea (I)”, Asia Report, n-ro 223, International Crisis Group, Pekino, 23-a de aprilo 2012.

La registaroj de la mabordaj regionoj Hainan, Guanĝi kaj Guangdong serĉas novajn merkatojn por la produktoj de siaj entreprenoj — kies sukceso garantias ilian gravecon ene de la ŝtataparato. Tiom longe, kiom ili restas lojalaj al la komunista partio, ili disponas pri granda libereco por administri la regionajn aferojn. La avideco estis akrigita de la kombino de kresko-politiko kun pligrandigita aŭtonomeco de la provincaj gvidantoj. Tial ĉi tiuj kuraĝigis siajn fiŝistojn plienpenetri la konfliktozonojn, aparte trudante illin modernigi siajn ŝipojn kaj ekipi ilin per satelitaj navigsistemoj*. La prioritato donita, por la fiŝad-licencoj, al la plej grandaj trolŝipoj estas samsenca instigo.

* Ĉi tiuj ankaŭ ebligas pli rapidan intervenon de la ĉinaj policfortoj kaze de alfrontiĝo, kiel tio okazis por la Scarborough-rifo. Vd. “Fish story”, Foreign Policy, 25-a de junio 2012.

La Hainan registaro ankaŭ provis plurfoje disvolvi turismon sur la Paracels-insuloj, spite al grandaj protestoj de Vjetnamujo*. “Unue agi, poste pripensi”, ŝajnas esti la moto de la lokaj gvidantoj en ties rilatoj kun Pekino. Ili antaŭenigas siajn peonojn tiom for kiom eblas sur la ekonomia batalkampo, kaj retroiras nur kiam la centra povo riproĉe mienas.

* “Stirring up the South China Sea (I)”, cit.

Samtempe, la konkurado inter la du plej potencaj mar-policoj el la lando — la gvat-marpolico, kiu dependas de la ministrejo pri tero kaj riĉofontoj, kaj la Aŭtoritato por defendo de fiŝad-leĝoj, dependanta de la ministrejo pri agrokulturo — rezultigis kreskon de ties ŝiparoj kaj pliajn paŝojn antaŭen en la kontestataj akvoj. Disputante por la mono kaj favoroj de siaj respektivaj ministrejoj, la du agentejoj strebas ŝovi la limojn de siaj jurisdikcioj cele ricevi pli grandajn buĝetojn. Por unu kiel por la alia, firme apogi sin al la postulataj teritoriaj kaj maraj rajtoj estas parto de interna rekompenso-strategio. La ĉina ŝtato, siaflanke, konsideras avantaĝa la uzadon de civilaj administracioj, ĉar tio evitigas al ĝi la riskojn de rekta milita alfrontiĝo.

Sed, kvankam polica patrolŝipo kaŭzas malpli da damaĝoj ol militŝipo, ĝia ofta uzo kiel ilo de nacia suvereneco nepre kontribuos al multiĝo de incidentoj. Ankaŭ la fiŝadŝipoj plenumas pli kaj pli ofte funkcion de mara ambasadoro de sia lando, igante ankoraŭ pli danĝeraj la malakordojn kun la ŝipoj de najbaraj landoj.

Malgraŭ sia kreskinta ĉeesto en la Ĉina Maro, la ĉina mararmeo ĝis nun ludis nur duagradan rolon. Okaze de incidento, ties fregatoj restas malantaŭe aŭ alvenas malfrue, lasante tiel la civilajn povojn mastrumi la situacion. Restas tamen, ke ĝia plifortiĝo kaj moderniĝo, en plej kompleta netravideblo, estas fontoj de kromaj streĉoj, ĉar ili instigas la aliajn landojn kreskigi siajn proprajn mararmeajn fortojn.

Principe, la ministrejo de eksterlandaj aferoj devus ludi ĉefan rolon. Reale, ĝi havas neniun aŭtoritaton. La nuna ministro, s-ro Yang Jiechi, “havas malpli da povo ol la helpanto de la ŝtatkonsilanto Dai Bingguo”, ironias observanto el la pekinaj kulisoj. La problemo ankoraŭ pli akriĝis de kiam la veraj posedantoj de la publika potenco — la ministrejoj pri financoj kaj pri ŝtat-sekureco, sed ankaŭ la nacia komisiono pri disvolvado kaj reformo, — enmanigis la ĉefajn levilojn de la eksterlanda politiko. Por la ministrejo, tiu senenhava rolo estas des pli malkomforta, ke multaj voĉoj aŭdiĝas por admoni la ĉinan diplomataron plenumi sian respondecon, konforme al la ekonomia kaj regiona influo de la lando.

La registaro ĉiam emis eltiri profiton el la naciisma sento de la loĝantaro. Sed ĉi tiu agmaniero povas returniĝi kontraŭ ĝi. Ĉe la komenco de 2012, kiam la registaro volis trankviligi la mensojn, klarigante, ke la lando neniel postulis la tutan sudan Ĉinan Maron*, ĝia iniciato kaŭzis viglan makontenton en la publika opinio, al kiu oni martelis la malon de jardekoj. Multaj retuzantoj alvokas al politikaj eliminoj sine de la estraro de la komunista partio, akuzata ŝirmi “perfidulojn” kaj “koruptitojn”, kiuj “ekspluatas la sangon kaj ŝviton de la popolo” kaj “forvendas la naciajn interesojn de Ĉinujo”*. La gvidantoj timas, ke tiaj rankoroj etendiĝos kaj kondukos al ribeloj, kiuj povus malutili al la stabileco de la lando.

* Gazetarkonferenco de la proparolanto de la ministro de eksterlandaj aferoj, s-ro Hong Lei, 29-a de februaro 2012.
* Vd. “Kiel la perfidaj elitoj forvendas la ĉinajn interesojn en la suda ĉina maro” (en la ĉina), 1-a julio 2011, www.china.com; “La perfiduloj de la suda Ĉina Maro, malamikoj de la popolo. La eterna krimo de ŝtatfunkciuloj” (en la ĉina), 15-a de majo 2012, www.nansha.org.cn.

Kaj la registaro ne hezitas eki reprezaliojn. La incidentoj de aprilo 2012 ĉirkaŭ Scarborough estas ekzemplo de tiu perfort-kresko. Unue, Filipinoj reagas al la enpenetro de ĉinaj fiŝistoj per sendado de armea ŝipo. Ĉinujo kaptas tiam la okazon por reaserti sian posedrajton pri la rifo, dismetante polican ŝiparon en la zono kaj malpermesante tiel al la filipinaj fiŝistoj ĝin penetri. La importaĵoj (tropikaj fruktoj) el Filipinoj estas kvarantenigitaj, la turismo-entreprenoj devige suspendas sian aktivaĵon. Ekregante la Scarborough-rifon kaj malhelpante la filipinanojn fiŝi tie, Ĉinujo siaprofite establis novan realecon.

Tokio akuzata labori por Usono

Pekino agis same aŭtoritateme en junio, kiam Vjetnamujo adoptis maran leĝon kaj enkondukis novajn navigregulojn en la akvoj de la Spratleys- kaj Paracels-insuloj. Ofendite, la registaro tuj reagis anoncante kreadon de prefektejo en Sansha, kaj establon de garnizono. Por kompletigi la tuton, la China National Offshore Oil Corporation (Cnooc) komencis disdoni naftoesplorajn licencojn en naŭ lokoj situataj ene de la vjetnama ekskluziva ekonomia zono, kiuj parte kovras tiujn, kiujn Hanojo jam donis al la kompanio Petro Vjetnam.

Je granda kontento de Pekino, la provoj de Vjetnamujo kaj Filipinoj enmeti tiuteman deklaron en la programon de la 45-a ministra kunveno de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) (angle ASEAN), en julio 2012, malsukcesis pro kontraŭstaro de Kamboĝo, la organizanto de la kunveno. Malfacile estas ne vidi en tio ilustraĵon de la ĉina strategio konsistanta trakti malsame ĉiun aferon, kaj gajni ĉiujn aparte.

Dum la malbonaj rilatoj en la suda Ĉina Maro ŝajne estis atingintaj ĉi-somere kulminan punkton, en septembro ekestis alia krizo, ĉi-foje en orienta Ĉina Maro, kiam la japana registaro anoncis la aĉeton de tri el la kvin Senkaku/Diaoyu-insuloj, kiuj ĝis tiam apartenis al japana riĉega negocisto*. La japanaj regantoj pravigis ĉi tiun aĉeton per sia volo malhelpi la naciistan guberniestron de Tokio — kiu ĵus demisiis por fondi partion — akiri ilin. Laŭ ili, ĉi tiu operacio devis esti farita antaŭ la nomumo de la nova ĉina prezidanto Xi Jinping, por “eviti doni al li vangofrapon” kiam li komencos sian prezidantecon. Pekino vigle reagis.

* Vd Christian Kessler, “Iles Senkaku/Diaoyu, aux origines du conflit sino-japonais”, Planète Asie, 25-a de septembro 2012, http://blog.mondediplo.net

Eĉ pli ol en la suda Ĉina Maro, naciismo igas eksplodemaj la landlimajn malakordojn en ĉi tiu parto de Azio*. Pro la kruelaĵoj faritaj dum la japana invado, la konflikto pri la statuso de la Senkaku/Diaoyu-insuloj vekas en Ĉinujo multe pli grandan koleron ol kiu ajn alia teritoria disputo. Ekzistas ankaŭ tre fortaj reagoj flanke de Sudkoreujo pro disputo ĉirkaŭ Takeshima-insuloj — laŭ la japanoj — aŭ Dokdo-insuloj — laŭ la sudkoreoj. Multaj japanoj opinias sin minacataj de la plipotenciĝo de la ĉina “drako”, de kiu ili timas erozian efikon al sia propra suvereneco.

* Vd. “China and Japan’s simmering island row is threatening to boil over”, The Guardian, Londono, 20-a de aŭgusto 2012.

En Ĉinujo, la registaro antaŭe sukcesis manipuli la naciisman senton laŭ siaj interesoj, sed hodiaŭ ĝia influo al la loĝantaro malfortiĝis. La apero de la inform- kaj komunikad-teĥnikoj malfermis novan spacon por esprimado de la kontraŭjapana malfido, igante tiun malfidon forto kapabla ŝanceli la bazon de la povo. La naciisma frustriĝo, nutrata de la impreso, ke la registaro malsukcesis alfronti Tokion, aldoniĝas al la kreskanta kolero kaŭzita de la korupto, la manko de sociala protekto kaj la rapidega altiĝo de la nemoveblaĵaj prezoj.

Krome, la malnova generacio, kiu batalis kontraŭ la japana armeo dum la dua mondmilito kaj aperis legitima por ellabori paclinion, iom post iom malaperas. Parto de la nuna diplomataro opinias, ke Ĉinujo ne plu bezonas domaĝi la konkurencajn landojn, ĉar ĝi jam eklipsis Japanujon sur la ekonomia tereno kaj povus rapide fari same pri Usono. Ilia atento direktiĝas pli kaj pli al la ĉin-usonaj rilatoj, kaj malpli al la ĉin-japanaj. Por multaj respondeculoj, Tokio nun estas nur agentejo de Vaŝingtono. La japana eksterlanda politiko, ili diras, estas subordigita al la azia strategio de Usono, kiu konsistas el reteni la novan ĉinan potencon.

La nervozeco de Pekino fronte al la japana akirprioritato de la Senkaku/Diaoyu-insuloj do altiĝis unu gradon kaj rezultigis ekonomiajn reprezaliojn kaj vastajn armeajn manovrojn kun partopreno de la mararmeo, la aerarmeo kaj unuo de strategiaj misiloj. Krome, la regantoj oficiale anoncis ne transireblan dividlinion, lokante fakte la insulojn sub ĉinan administran aŭtoritaton. Sen iri ĝis formala anekso, Ĉinujo permesas al si sendi siajn policoŝipojn en zonon ĝis nun regatan de la japanaj bordogardistoj — kio ankoraŭ kreskigas la probablon de novaj incidentoj.

La kresko de naciismoj, la armigad-konkurso, la foresto de regiona aŭtoritato kaj la nestabila eco de la politikaj transiroj pligrandigas la riskon de militema spiralo en la Ĉina Maro; risko des pli granda, ke la institucioj, la meĥanismoj kaj la procezoj kapablaj bremsi tiun kreskon konsiderinde malfortiĝis dum la lastaj jaroj.

Stephanie KLEINE-AHLBRANDT

Kiam juro akrigas konfliktojn

Kvankam la incidentoj en la Ĉina Maro multobliĝas de du jaroj, la plej multaj teritoriaj konfliktoj datumas de la fino de la dua mondmilito. Ili estis revigligitaj de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro (angle UNCLOS), adoptita en 1982. Ĝi starigas, trans la teritoriaj akvoj (ĝis 12 maraj mejloj, tio estas 22 km de la marbordoj), ekonomiajn ekskluzivajn zonojn (EEZ) (200 maraj mejloj, tio estas 370 km), kiuj donas eblecon al lando ekspluati tie la prienergiajn, fiŝajn aŭ aliajn riĉofontojn. Daŭris jardeko ĝis tiu konvencio ekfunkciis. En 1996, Japanujo kaj Ĉinujo ĝin ratifikis. Hodiaŭ 162 landoj ĝin adoptis — Usono ankoraŭ rifuzas.

Kiel notas la scienca esploristo Gavan McCormack, grava fakulo pri Japanujo, “Koncerne maran juron, unu el la efikoj de tiu konvencio estis plifortigi la rajtojn de Japanujo, kiel unu el ĉefaj mondaj potenc-landoj. La kontrasto kun Ĉinujo estas elstara. Kun preskaŭ sama marbordo-longon (30 017 km por Ĉinujo, 29 020 km por Japanujo), la du landoj diverĝas. (... ). Japanujo ĝuas EEZ vastan je 4,5 milionoj da kvadrat-kilometroj, kio lokas ĝin ĉe la naŭa tutmonda rango — tio estas kvinoble pli ol Ĉinujo, kiu disponas pri nur 879 666 kvadrat-kilometroj kaj troviĝas ĉe la 31-a tutmonda rango, inter Maldivoj kaj Somalio.” Ja, notas McCormack, sub la premo de la “imperiismaj agresoj [brita, franca, usona, japana] kaj pro ties internaj tumultoj, Ĉinujo ludis neniun rolon en la procezo de divido de teritorioj en la Pacifiko dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj”*.

* Gavan McCormack, “Troubled seas: Japan’s Pacific and East China Sea domains (and claims)”, Japan Focus (electronika eldonaĵo), Tokio, septembro 2012.

Iom post iom, laŭgrade de sia potenciĝo, ĝi komencis kontesti tiun dividon. Unue en internaj dokumentoj. Kaj publike, en 2009, prezentante al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) la mapon de siaj teritoriaj postuloj en la suda Ĉina Maro. Limigita de “naŭstreka linio”, la postulata influzono — sub la ambigua esprimo “adekvataj akvoj” — kovras grandan parton de tiu maro. Se Pekino ricevus favoran respondon pri la postulataj insuloj, ĝia suvereneco restus jure limigita, ankoraŭ tre sub ĝiaj nunaj pretendoj.

Siaflanke, Vjetnamujo kaj Filipinoj, logataj de eblaj naftaj kaj fiŝaj riĉaĵoj, pli kaj pli firme staras sur sia defend-linio. La armeaj elspezoj de la landoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (angle ASEAN) emas kreski, dum Usono tie redismetas siajn armeojn. La regiono akumulas danĝerojn.

Martine BULARD

Hispanujo ruinigita de siaj regantoj

LA KATO DE FELIPE GONZÁLEZ

Ĉiu rakonto havas por ekpunkto lokon kaj momenton tutcertajn. La krizo senpere damaĝas min: pluraj el niaj hispanaj amikoj estas spertantaj ĝian tutan ege ruinigan furiozon. Ili sentas, ke la estonteco estas prisemita per necertecoj kaj konsternite vidas la normalecon de eŭropa lando disartikiĝi tagon post tago, neniigata de la freneza vojirado de dukapa povo, la Popola Partio (PP) kaj la Hispana Laborisma Socialisma Partio (HLSP) [PSOE, kastilie], ambaŭ nekapablaj liveri la plej etan klarigon pri tio, kio malfunkciis hieraŭ, malfunkcias hodiaŭ kaj, precipe, pri kio estas malfunkcionta.

Oni supozas, ke la rolo de registaro estas prilabori por socio rakonton de ties kontraŭdiroj kaj problemoj; nu, tia rakonto ne ekzistas kaj neniam ekzistis por Hispanujo. Kaj tio, pro la simpla kialo, ke de post la morto de Franco kaj la komenco de transiro al demokratio[1] la politikaj respondeculoj rangaltigis la intelektan pigrecon al propra distinga stampo.

Neniam estis elpensita vivipova funkciadmodelo por la lando. Kiam oni ree legas, kiel mi tion faris, deklaraciojn ĉe la Parlamento, aŭ balotelektajn diskursojn, oni tie vane serĉus la plej etan esprimon de ideo por la hispana socio.

La sola ŝtatisto, kiu iam entreprenis tian rakonton, estis Manuel Azaña, lasta prezidanto de la respubliko antaŭ la frankisma ŝtatrenverso. De tiam, neniam aperis alia, ĉar la granda seneco en Hispanujo rilatas al neekzistado de klara burĝaro, kio elfontas mem de la foresto de ŝtatistoj.

La sola impresa deklaracio estas la devizo de ĉina reganto, Deng Xiaoping, siatempe citita de Felipe[2]: “Ne gravas, ĉu la kato estas blanka aŭ nigra, kondiĉe, ke ĝi kaptu musojn.” El ĉi-metaforo, kies signifo finfine altrudiĝis al ĉiaj sociaj situacioj ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj de la lando, mi estas provonta komponi rakonton ebligantan kompreni tion, kio okazis, kio okazas, kaj ĝian kialon. Estiel eŭropa civitano, mi bezonas rakonton, kiu komprenebligu nian koŝmaran estantecon kaj helpu min, laŭ la maniero de la malbena portreto de Dorian Gray.

MALVARMIS, en tiu antaŭtagmezo de la 4a de februaro 1988; sed la vintra severeco senteblis ĉevoje kaj ne ĉe la solenejo komforte varmigata de la Kongresodomo. Pli ol milo da entreprenestroj, invititaj de la Asocio por la Progreso de Direktado (APD), sorbis la parolojn de Carlos Solchaga [Karlos Solĉaga], ministro pri ekonomio kaj financo de la socialisma registaro de Felipe González: “Hispanujo estas la lando de Eŭropo kaj eble eĉ de la mondo, kie oni povas akiri pli da mono kurtatempe. Ne sole mi diras tion: la samon diras ja la fakuloj kaj la borsaj analizistoj.”

La ovacio, kiun ricevis la ministro, varmigis la temperaturon ĝis tropika nivelo. La PSOE elparolis klare kaj senĝene: Hispanujo estas lando, kie nur la idiotoj ne riĉiĝas, aŭ kie ili neglektas konvinkiĝi, ke tiaj ili estas. La funkciado de la ekonomio, la principo de solidareco, la social-demokrata kompreno pri la komforto, la maldekstrulara analizo pri la deveno de la riĉeco: tio ĉio kaj la cetero estis jam forviŝitaj sur la glora vojo alkondukonta la socion al tio, ke ĝi trovu sian similecon nur en la riĉaĵo kaj, ekstre, en “kurtatempa” riĉajo.

Kiel lando cedas al la sirenoj de facila mono? La argumentoj elmetitaj de la ekonomikistoj por klarigi la tutmondan krizon lerte evitas precipan fakton: ne nur la kapitalisma sistemo malsukcesis entute, sed, ĉe la aparta hispana kazo, tiu malsukceso pligrandiĝis kaŭze de la fuŝa transiro de naciisma-katolika diktatoreco al demokratia ŝtato kun ekskluziva obsedo turni la paĝon.

La almiksiĝo al la komunumo de eŭropaj nacioj malebligis aŭ neaŭdebligis ĉian diskutadon pri la naturo de la demokratia konstruado. La respublikisma eksperimento estis ignorita, sen tio, ke oni zorgu pri la pagota prezo por la foresto de historiaj referencoj, nek por la aspirado al Okcidento, kiu ĵetis nin en la brakoj de la Organizajo de la Traktato pri la Nord-Atlantikoĵ[NATO angle] je la fino de la malvarma milito, nek, precipe, por tiu kultura malbeno nomata “pikareskeco”*. La kato, kia ajn estas ĝia koloro, devos kapti musojn.

* La pikareska romano aperas en Hispanujo dum la deksesa jarcento. Ĝia precipa rolulo estas la pícaro[pikaro], malheroo je popola deveno, ĝenerale senskrupula.

Oni povas ridi ĉe la spektaĵo de kanajlo regalanta sin per vinberoj ŝtelitaj al kompatinda blindulo, sed kiam tiu ĉi pikareska dispozicio iĝas vivprincipo aŭ, pli malbone, regad-principo, la konsekvencoj estas ja daŭrontaj. Ĉar niaj hodiaŭaj fuŝaĵoj ekzistas nur por rememorigi al ni niajn hieraŭajn. Inter tiuj fuŝaĵoj, la uzado de perversigita vortelekto por malproksimigi la realon. Ne estas hazarde, ke la ŝtata teruro uzata kontraŭ ETA* en la 80aj jaroj estis menciita kiel “kontraŭ-terorisma politiko”, nek ke la vorto “krizo” estis anstataŭigita per “malaltiĝo de la kresko”, nek ke savado de privata banko pere de publikaj fondusoj estis prezentita kiel “pruntedono sub plejbonaj kondiĉoj”. De post la unua tago de la demokratia transiro, la eŭfemismo nepriĝis kiel strukturiga ero de la politika diskurso.

* Euskadi ta Askatasuna (“Euskujo kaj Libero”), sendependisma armiĝinta organizaĵo fondita en 1959.

Tri jarojn antaŭ la falo de la muro de Berlino, la falego de la socialismo malvere reala en la eŭroporientaj landoj kaj la proklamo de la “nova tutmonda ordo”, Hispanujo aliĝis la Eŭropan Union, kaj la vorto “tutmondiĝo” resonis ĉe surdiga bruego, prisilentiganta ĉian pensadon pri la reala konveneco aŭ pri la plej saĝa maniero enigi la landon en la novan tutmondiĝan ekonomion. Sternaĉante en la certeco aparteni pro osmozo al la riĉa malplimulto de la homaro, la politika klaso, ĝenerale, kaj la ekonomistoj, je ilia ega plimulto, ne pripensis unu sekundon la konsekvencojn de decido, kiu troviĝas ĉe la bazo de la aktuala krizo.

Kiam la plej potencaj ekonomioj de la mondo decidis, ke la malplej disvolviĝintaj landoj devas transformiĝi al giganta merkato, sub kondiĉo, ke ili malfermiĝu al la konkurenco de la unua mondo, neniu profeto de la stilo de Carlos Solchaga ĉesis kredi kaj gurdi, ke la kondiĉoj altruditaj al la tria mondo, kvankam maljustaj kaj malplaĉaj, impetigus nerezisteblan dinamikon: la malriĉuloj vendus pli da varoj al la riĉuloj kaj iĝus pli konkurencaj kontraŭ ties industrioj.

Tiuj landoj spertis impresan kreskon kaj estis baptitaj “ekprogresantaj ekonomioj”. Ilia propero, kiun oni povus akcepti kiel justan kompenson por jarcentoj de rabado, estigis koncentradon de la plejparto de la kreitaj riĉaĵoj en la manoj de la elitoj, kaj instigis la ŝtatojn superigi la ekonomiajn “necesojn” sur la politikaj konsideroj. Profundiĝinte en sia profitzorgo, la okcidentaj landoj senhezite oferis siajn proprajn naciajn industriojn. La fabrik-translokadoj kaj la ĉantaĝoj tipigitaj de la rezono “Neniom da imposto, se ne ni foriros” instigis ilin moderigi sian vivaranĝon kaj kavigi la unuajn breĉojn en la sociala sekureco, atendante ties totalan malorganizon.

ĈU NECESUS miri pri la sinteno de la novaj sinjoroj? Ne. La vizaĝo, kiun tiam elmontris la kapitalismo ne estis novaĵo. Longe antaŭ ol la vorto “tutmondiĝo” eniris en la ekonomian kaj politikan vortaron, ĝia enteno estis perfekte konturita de prezidanto de malproksima latinoamerika nacio, Salvador Allende*, dum diskurso eldirita antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, la 4an de decembro 1972: “Ni spektas frontan konflikton inter la grandaj transnaciaj kompanioj kaj la ŝtatoj. Tiuj lastaj troviĝas parazitataj ĉe siaj tutprecipaj decidoj, politikaj, militaj, ekonomiaj, de mondskalaj organizaĵoj, kiuj dependas de neniu ŝtato kaj respondecas pri siaj agoj antaŭ neniu parlamento nek antaŭ iu ajn institucio garantianta la kolektivan utilon. Unuvorte, estas la tuta politika strukturo de la mondo, kio estas subfosata”.

* Socialisma prezidanto de Ĉilio (1908-1973), elektita en 1970 kaj senpovigita per ŝtat-renverso de la generalo Aŭgusto Pinochet la 11an de septembro 1973.

Jam tiutempe, la merkato kondutis kiel diktatoreco, kaj la politiko, tiu malnova arto pri eblecaĵoj, alprenis aspekton de testo pri kompetenteco utila por taksi la plej bonajn administrantojn de merkatoj. Tion ĉion, la hispanaj politikistoj plenscie ignoris. La sentenco “Mi malŝatas tion, kion mi ignoras”, tiel karakteriza de la pícaro [pikaro], rigidigis ilin en absoluta senmoveco antaŭ la unuaj simptomoj de la krizo.

Eĉ ne unu, kiu ne plezuriĝu asertante, ke la turismo estas la unua (la dua, laŭ la plej kvietaj) industrio de la lando; eĉ ne unu por rememorigi, ke la turisma manao estas trafebla de eventualaĵoj sendependaj de la volo de kiuj ĝin avidas, kaj ke ĝi naskas, krom la riĉaĵon de la hotelista mastraro, komplekson de malsupereco, kiu difektas la tutan socion. Ne esta la samo loĝi en lando ĉe la pinto de teknologia novigo, kiel loĝi en lando de servistoj, kuiristoj kaj akceptejistoj.

La aliĝo de Hispanujo al la Eŭropa Unio, kune kun Portugalujo kaj Grekujo, markis ne nur la finon de la iberuja aŭtarcio, sed ankoraŭ la komencon de intensa priverŝado — la famaj fondusoj pri kohero — kaj disvolvo-cela helpo — kiu kolektis por si pli da mono ol tiom, kiom la Plano Marŝalo [Marshall, angle] estis amasiginta por la post-milita Eŭropo. Por la nura periodo 2007-2013, Hispanujo akiris 3,25 miliardoj da eŭroj. Spite la dogmon “Hispanujo glatas”, predikata dum la okjarlonga regado de José María Aznar, kaj spite la dekreton de ties postveninto, José Luís Rodríguez Zapatero*, laŭ kiu la lando ĝuis ekonomion pli prosperan ol tiu de Italujo kaj financon pli efikan ol tiu de la cetero de la mondo, Hispanujo verŝis eĉ ne solan centimon por la dek eŭroporientaj landoj, kiuj aliĝis la Union en 2004. Ĉi-avareco estus devinta sufiĉi naski suspekton en ĝiaj eŭropaj najbaroj. Se tio ne okazis, la kialo de tio estis, ke la eŭropaj merkatoj estis malkovrintaj ĉe Hispanujo — same kiel ili antaŭe faris en Usono — kokinon ellasantan orajn ovojn, pli promesplenan ol la necerta modernigo de la produktiva sistemo: la domnegocan spekuladon kaj la senliman atribuon de hipotekaj pruntedonoj.

* S-ro Aznar estas la eksa reganto de la Popola Partio (PP, dekstrulara), ĉepova de 1996 ĝis 2004, kaj s-ro Rodríguez Zapatero tiu de la Hispanuja Socialisma Laborista Partio (PSOE, maldekstrulara), registara partio de 2004 ĝis 2011.

Malmultaj estas la hispanaj politikistoj kaj ekonomikistoj, kiuj konsciis la gravecon de tio, ke dum la kvin jaroj antaŭintaj la falegon de la banko Lehman Brothers, vigliĝantaj ekonomioj tiaj, kiaj Ĉinio, Brazilo aŭ Barato, atingis fenomenajn pintojn de kresko. Malmultaj, tial, ke la konkuriveco plivigligita de kelkaj hispanaj entreprenoj, ankoraŭ kapablaj elturniĝi meze de la mondskala ludo, gravis malmulte kompare kun la tujaj gajnoj promesitaj de la domnegoca ŝvelaĵo.

La koruptado aperis en la hispanuja politika vivo kiel la esenco mem de pikareskeco: mi financas vian elekt-kampanjon kaj vi atribuas al mi permeson prikonstrui terenojn ĉe via municipo. Urbaj birdotimigiloj ekaperis preskaŭ ĉie, kiel Seseña [Sesenja], urbo-fantomo en la dezerto de Toledo: dektri mil kvincent apartamentoj sen akvo nek gaso, nek infrastrukturoj, eĉ sen loĝantoj, escepte de kelke da devojiĝintoj kaj sablokirloj. La bankoj estis arte plialtigintaj la prezon de tia domnegoca veruko antaŭ ol ĝin cedi al unu el la plej riĉaj entreprenistoj de Hispanujo, Francisco Hernando Contreras, alnomata “la kloakisto” — tre pikareska nelegosciulo, fariĝinta miliardulo danke al elĵetado de ekskrementoj. Urbojn mortajn, kiel Sesenja, oni konstruas ĉie en la lando. Estas vere, ke la konstruado naskas oficojn. En unu el tiuj ekstravagancaj deklaracioj, kiujn li majstris, la eksa registarĉefo Rodríguez Zapatero asertis, ke inter 2006 kaj 2008 Hispanujo kreis pli da oficoj ol Francujo, Italujo kaj Germanujo kune — preterlasante la atentigon pri tio, ke la novaj hispanaj salajruloj estas trifoje malpli laborpagitaj ol ties francaj, italaj aŭ germanaj samlaboruloj. La lando tiutempe glatis mirige. La marko “Hispanujo” inspiris fierecon al siaj proprietuloj.

La produktivisma modelo aplikata al la domnegoca sektoro koruptis ne nur la politikan vivon, sed ankaŭ la socian kaj kulturan vivon. Centoj da miloj da junuloj facilanime rezignis sian rajton pri instruado, ĉar brikoj kaj gruoj malfermis al ili siajn brakojn. Kial laciĝi faranta ses, sept aŭ ok studadojarojn por iĝi inĝenieroj aŭ kuracistoj, kiam sufiĉas tri monataj salajroj por akiri hipotekan pruntedonon kun repaga limtempo je tridek aŭ kvardek jaroj, kiu ebligos al vi akiron de apartamento, veturilo, altadifina televido kaj tutlaŭmoda poŝtelefono? Neniam lando spertis pli rapidan kaj masivan forlason de siaj universitatoj. Neniam kun tiom da gajeco lando oferis sian estontecon al la espero de bagatelaj gajnoj.

La domnegoca frenezo kaj ĝia akompananta koruptado konkretiĝis per grandiozaj flughavenoj, sur kiuj neniam aviadilo surteriĝis, per rapidegaj supervojoj, kiujn neniu pasaĝero uzis, per aŭtovetkuraj vojbukloj kie kopulacias kunikloj, per kolosaj kulturcentrejoj, kiuj servas kiel rifuĝejoj al kolomboj. Meze de tio ĉio, la bankoj elmontris la librotenadajn bilancojn la plej triumfajn de la historio. La kata kaptado de musoj pluas. La profetaĵo de la mago Solchaga formiĝis, Hispanujo efektive iĝis la plej bona lando de la mondo, se haste gajni milionojn, danke al neelĉerpebla resurso, kies valoro senĉese kreskis: la grundo.

Laŭdire, la entreprenkoncerna kulturo de lando takseblas laŭ la diverseco de sia produktado. La domnegoco kontraŭis ĉi tiun aksiomon, ĉar la etaj kaj mezaj entreprenoj dediĉas sin preskaŭ totale al funkciigo de betonmiksiloj.

Eble la plej bona pruvo de la intelekta malsano de la hispanaj regantoj kuŝas sur la nekapableco kompreni, ke la memreprezentaĵo de socio devas sekvi la aristotelajn dramaturgajn regulojn, tio estas, tritempa progresado: unue, la raporto; poste, la klimakso, kaj fine la elnodiĝo. Necesas kompreni el tio, ke la estonteco ne estas la ripeto de la nuneco. Aŭ, en vortoj ekonomikaj, ke fatale la cikloj havas finon. De la komenco de la domnegoca kreskego, la ekonomiaj kaj sindikataj regantoj sciis, ke ili sidas sur pulvobarelo. Spite la timidajn avertojn de la Unuiĝinta Maldekstrularo*, neniu volis fari la unuan paŝon. La kato devis ankoraŭ kapti musojn, eĉ se ĉi-lastaj estis nur miraĝoj.

* Politika partio fondita en 1986 ĉirkaŭ, interalie, la Komunista Partio de Hispanujo.

Se la popoloj devas ŝanĝi la regantojn, kiam ili valoras nenion, iufoje la regantoj deziras ŝanĝi la popolon, kiam ĝi ne konvenas al ili. Tiu rimarko de Bertold Brecht priskribas sufiĉe ĝuste la spiritstaton de la PSOE post ĝia pasintjara amara balota malvenko. Dum siaj lastaj registaraj monatoj, la socialistoj frontis kontraŭ la krizo — kiun ili unue neis, ĉar la merkatisma ideologio atestis pri la nedifektebla karaktero de la hispana ekonomio enterigante ĉian voleton regi maldekstren.

Oni trovis superflue komprenigi al la civitanoj kial la bankoj ne plu pruntedonis, kial la etaj kaj mezaj entreprenoj bankrotis unu post la aliaj, kial la senlaboreco ŝvelis tagon post tago. La malmultaj klopodoj plenumitaj de la registaro Rodríguez Zapatero por savi tion, kio estis savota, frontis kontraŭ la densa pafado de la dekstrularo, rigidiĝinta en unu el la plej neprirespondaj opozicioj, kiu estis iam ajn vidita en demokratia lando. Ambaŭflanke, tamen, oni akordiĝis pri unu punkto: la angoreto stringanta la popolon valoras neniom kontraŭ la nepra neceso “trankviligi la merkatojn”, alidirite, regali la bankojn per misdigesto de publikaj fondusoj.

TRAGIKOMEDIO, jen tio, al kio resumiĝas la lastaj monatoj de la socialisma mandato. Dum la registaro reduktis la salajrojn, kaj trinkigis la bankojn, oponantoj kiel Cristóbal [Kristobalo] Montoro, la nuna ministro pri financo kaj publika administraro publike brustoŝvelis: ni lasu la landon droni, ni ja restarigos ĝin. Inter la savontoj enviciĝis Luis de Guindos, plenuma prezidanto de Lehman Brothers por Hispanujo kaj Portugalujo de 2006 ĝis 2008, kiu kaŝis al la iberujaj instancoj altfidelecajn raportojn, kiujn li tenis pri la falsitaj kontoj de la banko kaj pri la signoj anoncantaj ties falegon. Li estis, tri jarojn poste, rekompencita per posteno de ministro pri ekonomio kaj konkurenco en la registaro Mariano Rajoy.

Tiel, dum la socialisma registaro premsufokis la socialajn elspezojn pretekste de “nepraj alĝustiĝoj” kaj de la “devigoj truditaj de Bruselo”, la nombro de senlaboruloj transpasis de du milionoj al tri, poste al kvar, poste al kvin, hodiaŭ. Diskrete, perfide, oni ŝanĝis la konstitucion por altrudi buĝetan oran regulon, kiu estis transformonta, ĉe la fino, de ekonomia krizo al sociala krizo: akcelita disvastiĝo de malriĉeco sur grundo, kiu ne inspiras preskaŭ plu la domnegocajn konstrufinancistojn. Ĉe la balotelektoj, la foresto de klariga rakonto kapabla komprenigi la direkton de la eventoj lasis nur unu demandon nedeciditan: ĉu ni volas esti civitanoj aŭ konsumantoj? Grava parto de la socio elektis la duan eron de la alternativo, favorante la dekstrularon per subiga majoritato.

La kato povis plu kapti musojn. Des pli, ke nova festeno proponis sin al ĝia voremeco: la forvendo de la publika ŝuldo. La kapitaloj surverŝitaj sur la bankoj ne servis fakte por irigacii la entreprenojn kaj savi ilin el bankroto, nek por supligi la hipotekajn kreditojn por eviti la eldomigon de etaj proprietuloj nekapablaj repagi ilin, sed servis por aĉeti publikan ŝuldon je intereza procento de 3 ĝis 5%: do, ia spekulado subvenciita de la ŝtato. Sume, la financa krizo lasis nevundita la financon. Ĝi manĝaĉas malpli ol antaŭe, sed ĝi tute ne riskas morti pro malsato.

Konforme al la reguloj de la Eŭropa Unio, estas plenumende, ke la ŝtatoj garantiu la seriozecon, la firmecon kaj la ĉiamecon de siaj financaj sistemoj. Tiu ĉi perverseco ebligas al la spekulistoj gajni ĉiuprove: ĉu la aferoj glatas, kaj ili monopolizas la profitojn; ĉu la aferoj misglatas, kaj tiukaze la impostopaganto komplezas al ili per oportuna helpo.

La fiskaj enspezoj forkonsumiĝis kelkajn monatojn antaŭ la foriro de la registaro Rodríguez Zapatero. Ĉar la kato malsatis, la Centra Eŭropa Banko (CBS) jesis al pruntedonoj je nur 1%, sen zorgi pri la sanstato de la bankoj por kiuj tiuj pruntedonoj estis destinotaj. La kato tiel povis grasiĝi plu kaj pli: per la malmultekosta CEBa mono, la bankoj haste elrabis partojn de la publika ŝuldo je intereza procento je 5, poste je 6, poste je 7%. Solĉaga ne estis mensoginta: Hispanujo restis la plej bona loko de la mondo por gajni maksimumon da mono en minimumo da tempo.

En la paradizo de eŭfemismoj, la naŭzo antaŭ la koruptado nomiĝas “interes-malpliiĝo koncerne la politikon”. Dum la lando sinkadis en marĉejon de senlaboreco, la bank- kaj ŝparkas-regantoj preparadis sian emeritiĝon donacante al si grandegajn monajn memrekompencojn, sub la kvieta rigardo de la misnomata “politika klaso”. Socia klaso rekoneblas per la zorgo, kiun ĝi rezervas al la defendo de siaj propraj interesoj; nu, la hispanuja politika klaso servas nur la interesojn de la merkato. Veras, ke la limoj inter la du mondoj estas iufoje poraj. La eksa registarĉefo José María Aznar, iĝinte influhava ekzpertizisto, okupiĝas nune ĉe News Corp., la imperio de Rupert Murdoch, kaj ĉe Endesa, la hispanuja transnacia kompanio pri elektro. Lia antaŭulo, Felipe González, transkapabliĝis al ekzpertizisto de la grupo Gas Natural Fenosa. Aparte menciinda estas la eksa socialisma ministrino Elena Salgado, promociita al konsilistino de Chilectra, la ĉilia filio de Endesa, tiu mem, kiu ruinigas la medion en Patagonio. La kato ne laciĝas ĉe kaptado de musoj.

En Hispanujo, ni ĉiuj timas la tagiĝon, ĉar ĉiu tago regalas nin per sia rikoltaĵo de malbonaj novaĵoj. Por komenci per tiu ĉi, kiu revenas ĉiam: la registaro regas la landon kiel sindiko de kunproprieto. Mariano Rajoy, kun siaj manumoj de nigra veluro, kiuj reliefigas la senmakulan blankecon de liaj ĉemizoj, aspektas kvazaŭ oficisto en notariejo de la 19-a jarcento. Tamen, estiel nuntempulo, li, sendito de la merkatoj, diligentas kreskigi la vivrimedan necertecon de la civitanoj, rigardataj kiel konsumantoj falintaj en malfavoro. Ĉiumatene, ni estas vekitaj de nova ungega piko: la kato kaptanta musojn, eĉ se ili havas homan formon. Reduktoj en la instruado, san-koncernaj elspezaj malaltigoj, maldungoj baptitaj “alĝustiĝoj”, hermetika silento rilate skandalojn pri koruptado, seriaj ŝteloj kaj friponaĵoj...

Estas afero simptoma de la domina ŝtelimpulso la afero Bankia, ĉe kiu banka establo, rigardata kiel la plej solida de la lando, nun minacas falruligi la tutan bankan sistemon. Bankia, naskita en 2010 de la kunfandiĝo de sep regionaj ŝparkasoj, estis sendinta klaran mesaĝon: la fervora devigo esti “konkurenca” trudas la forigon de la lastaj postrestaĵoj de la sociala funkcio, iam antaŭe asignita al ŝparkasoj. La unuaj rezultoj estis aŭgure esperdonaj, antaŭ ĉio por la akcio-tenantoj. Sed, subite, la aranĝego ekaĉiĝis. Kvankam densa mistero ĉirkaŭas ĝisdate la kaŭzojn de la aĉiĝo, la ŝtato hastis enŝprucigi 23.5 miliardojn da eŭroj en la truitajn kasojn de Bankia. Sumo pli granda ol tiu de la nacia buĝeto por infrastrukturoj.

Ĉiu rememoras la bildon de la bankrotinta bankisto ĵetanta sin en la malplenon dum la borsa krizo de 1929. En la hodiaŭa Hispanujo, la respondeculoj pri financaj katastrofoj spertas sorton pli malseveran. La mastro de Bankia, Rodrigo Rato, eksa ministro pri ekonomio ĉe la registaro Aznar kaj eksa direktoro de la Internacia Monda Fonduso (IMF), ne trafenestriĝis. Kia ideo, kiam oni enspezas pli ol 2 milionojn da eŭroj kiel jaran salajron.

Tiel do, la rakonto de la hispanuja krizo komenciĝas kaj finiĝas per apologio pri koruptado, per socialisma pledo por avideco je gajno kaj kato je difinita koloro, vorema manĝanto de musoj.

Karlo Markso diris, ke la kapitalismo entenas la ĝermojn de sia propra detruo. La blankabarba filozofo dirante tion pensis pri Anglujo, sed, se li sunumus sin hodiaŭ ĉe plaĝo de Marbella, dum la kato de Felipe González mordetus liajn piedfingrojn, li eble dirus al si, ke la kapitalismo, estiel ekspluatsistemo kreanta plivaloron, anstataŭ detrui sin mem, regeneriĝis depruntante de la merkato ties nevideblan vizaĝon, ties ĉiean korpon, ties mirindan vorecon. Kaj eble Markso ekuzus sian iPhone por alvoki Frederikon Engelson kaj diri al li: “Fantomo sieĝas la mondon. Ĝi estas la fantomo de mondo en kiu mi volas vivi, la fantomo de vivpova socio, kiun ni volas partopreni”.

Sed ĝis tiam, kiam la fantomo manifestiĝos, la malbena kato senĉese kaptas musojn.

Luis Sepúlveda

Postkonsideroj pri la “Araba Printempo”

Kiuj estas la motivoj de la arabaj ribeloj? De la laboristoj al la anoj de sendependaj profesioj, ĉiu ludis rolon, sed tute diversan laŭlande.

LA ARABA ribelo, elklikita de la protestado, kiu eksplodis en la tunizia urbo Sidi Busid post la memmortigo de la junulo Muhammad Buazizi la 17an de decembro 2010, konfirmis jenan ideon: ĉe popola movado de granda amplekso, kiun unuigas opozicio al despota reĝimo kaj postulo de demokratia ŝanĝo, oftas vidi asociiĝon de la plejparto de la mezumaj tavoloj kaj la plej malriĉaj kategorioj de socio.

Buazizi, migra vendisto je necerta kaj mizera kondiĉaro, prezentis la tipan profilon de la protestantoj de la “araba printempo”, tiu homamaso konsistanta el milionoj de junuloj kaj malpli junaj uloj apartenantaj ĉu al la sektoro nomata neformala — tiu de la “maskitaj senlaboruloj” elturniĝantaj per tujrimedoj dum ili atendas trovi laboron-, ĉu al la grupo de formalaj senlaboruloj.

Al tiuj homamasoj aliĝis, en Tunizio kaj en Egiptujo, la fortoj, organizitaj aŭ neorganizitaj de salajrataj laboristoj, pro la ekzisto en ambaŭ landoj de laborista movado, kies luktoj konsistigis la antaŭfarojn de la “araba printempo”.

Tie, kie okazis masivaj ribeloj, Barejno, Egiptujo, Libio, Jemeno, Sirio, Tunizio), tiu vasta fronto de la plej malfavorataj grupoj de la socio estis aligita de la plejparto de la mezumaj sociaj tavoloj: individuaj laboristoj, tiom tradiciaj (butikistoj kaj metiistoj) kiom modernaj (sendependaj profesioj, interalie advokatoj, inĝenieroj kaj kuracistoj), kvazaŭsalajruloj — instruistoj ĉe la supera instruado, ĵurnalistoj, oficistoj (ŝtatfunkciuloj kaj kontoristoj de komercaj aŭ financaj oficoj) kaj etaj entreprenistoj.

Kiam la reĝimo ne estis trudinta teruretoson ŝajnantan malebligi ĉian protestadon — tio estas, en Tunizio kaj Egiptujo, precipe-, reintensiĝo de socialaj kaj politikaj luktoj antaŭis la ribelajn movadojn. En Egiptujo, ili estis plenumitaj precipe de la laborista klaso; tiu lando spertis inter 2006 kaj 2009 la plej grandan ondon de laboristaj strikoj de sia historio, ĝis la revolucio de la 25-a de januaro 2011*

* Legu Raphaël Kempf, “Racines ouvrières du soulèvement égyptien” [laboristaj radikoj de la egipta ribelo], Le Monde diplomatique, marto 2011.

En Tunizio, tiuj politikaj kaj socialaj luktoj estis pli ligataj al la demando pri senlaboreco kaj nepotismo, interalie ĉe la tumultoj de 2008, elklikitaj en la mina baseno de Gafsa*

* Legu Karine Gantin kaj Omeyya Seddik, “Révolte du ‘peuple des mines’ en Tunisie” [Ribelo de la mineja popolo en Tunizio], Le Monde diplomatique, julio 2008.
El sia konsisto, mezumaj tavoloj ne havas homogenan politikan sintenon

En ambaŭ tiuj landoj, aliaj agadoj favoraj al la demokratio estis egale kondukitaj, dum la sama jardeko, age de advokatoj kaj ĵurnalistoj. Tiuj profesioj konstistigis eminentajn disvastigilojn de protestado, dum iliaj anoj engaĝiĝis en luktojn rekte politikajn, ekzemple sine de la egipta movado Kifajat (“Sufiĉe!”) [Laŭvorte: sufiĉeco — jh.], de longe vigligaĵo de kontestado kontraŭ la balotaj manipuladoj de s-ro Husni Mubarak, kaj intencanta kontraŭi ties volon vidi sian filon postveni lin en la prezidenteco de la lando.

Junuloj, plejparte apartenantaj al mezumaj tavoloj, abunde konektiĝantaj al Interreto, egale troviĝis en la unuaj vicoj de la protestadoj, aŭ blogistoj [Interretaj aktivuloj disponantaj pordiskutajn aŭ diskutigajn retejojn — jh.]* — viktimoj de subpremo en pluraj arabaj landoj — aŭ, laŭ pli organizata maniero, la egipta movado de Junuloj de la 6-a de aprilo, starigita pro solidareco kun la striko de laboristoj — teksindustriaj, precipe — de la industria urbo Mahallat al-Kubra, en 2008.

* Legu Smaïn Laacher kaj Cédric Terzi, “Au Magreb, les blogueurs sont fatigués” [En Magrebo, la blogistoj laciĝas], Le Monde diplomatique, februaro 2012.

Plie, de Maroko al Barejno, inkluzive de Egiptujo kaj Sirio, la interaj kategorioj estas tre ĉeestantaj ĉe la du organizaj ribelniveloj: la sociaj retejoj kaj la politikaj movadoj. Kvankam la rolo de la sociaj retejoj estis eble troigita dum la unuaj monatoj — interalie, por prezenti la ribelojn kiel Western friendly [Okcident-favoraj — jh.], ĝi restas ja decidiga. Male al la kurantaj ideoj, la interretaj uzantoj devenas ankaŭ el rondoj kun nesufiĉaj vivrimedoj, konektataj hejme aŭ en interretaj kafejoj — kaj necesus ankaŭ mencii la poŝtelefonojn, kiuj egale ebligis al la oponantoj interkomuniki.

Koncerne la politikajn fortojn, kiuj aktive engaĝiĝis en la ribeloj, la mezumaj tavoloj konsistigis ilian plejparton. Estas la kazo de Ennahda en Tunizio, kiu apartenas al la movado de la Islamaj Fratoj. Kelkaj el ĝiaj respondeculoj montriĝas forte kapitalismamaj, laŭmaniere de s-ro Ĥajrat Aŝ-Ŝatir, riĉega negocisto, kiun la Islamaj Fratoj volis iam kiel kandidaton sian en la egipta prezidenta baloto.

Ĉe tio, oni rekonas konstanton de la politika rolo de la mezumaj tavoloj: el sia konsisto mem, ili ne kapablas havi homogenan sintenon longedaŭre. Ili disiĝemas inter la du sociaj polusoj, kiuj ilin enkadrigas. De Maroko al Sirio, la movado de la Islamaj Fratoj konsistas en heterogena bloko de anoj de tiu grupo kaj de la negockoncerna burĝaro. Apenaŭ la komence demokratema stadio estas preterpasita, kiam la popola movado disiĝas, kiel en Egiptujo kaj Tunizio. La politikaj organizaĵoj kontraŭstaras la daŭrigon de sociaj luktoj de salajruloj, publike malaprobitaj kiel “kategoriaj”, dum granda parto de la junuloj devenas el mezumaj tavoloj, eĉ tiuj, kiuj aliĝis al tiaj organizaĵoj, intencas daŭrigi la revolucion.

Gilbert Achcar

Diplomatia kaŝludo en Kongo

Kiu vere volas pacon en Kivuo?

Vizitante Kinŝason okaze de la pintkunveno de la Internacia Organizaĵo de la Frankofonio (IOF), la 13-an de oktobro 2012, la franca prezidanto François Hollande rimarkeble/ videble gardis distancon kun sia konga samrangulo Joseph Kabila. Tiu ĉi estas tre aŭtoritatema, sed la internaciaj diplomatoj riproĉas ĉefe al li lian nekapablon restarigi ŝtataŭtoritaton en la du militantaj Kivuoj.

KAMPALA, aŭgusto 2012. La ĉefurbo de Ugando estas scenejo de unu el tiuj “maskitaj baloj”, kiujn la diplomatoj plej bone majstras. Kunvenintaj sine de la Konferenco Internacia pri la Regiono de la Grandaj Lagoj (KIRGL)* laŭ iniciato de s-ro Yoweri Museveni, la konga kaj ruanda prezidantoj, s-roj Joseph Kabila kaj Paul Kagame praktikas specon de intertraktado pri la krizo, kiu nun grave damaĝas la regionon Nord-Kivuo (Demokrata Respubliko Kongo (DRK)) de 1996.

* Fondita en 2000 de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la Afrika Unio, la KIRGL, kiu havas sian sidejon en Buĵumburo (Burundo), estas la ĉefa diplomatia forumo de la regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi kunigas dek unu ŝtatojn: Angolo, Burundo, Centrafriko, Kongo-Brazavilo, Kenjo, Ugando, Demokrata Respubliko Kongo, Ruando, Sudano, Tanzanio kaj Zambio.1

La streĉega etoso en Nord-Kivuo, de la printempo 2012 altiĝis unu plian gradon kun la ribelo de plurcentoj da soldatoj, eksribeluloj antaŭ nelonge integritaj en la oficiala armeo. Formante novan ribelmovadon plejparte el tucioj, la M23 (eksa Nacia Konsilio por Defendo de la Popolo NKDP) — kaŝe subtenata de Ruando-, ili ekregis la plej grandan parton de la regiono en kelkaj semajnoj, kaŭzante la morton de miloj da civiluloj kaj renaskiĝon de dekoj da forgesitaj milicoj.

Malgraŭ situacio danĝera por la regiona paco, la ŝtatestroj de la KIRGL, sciantaj ke la pozicioj estas ne akordigeblaj, disiĝas post ŝajniga interkonsento plananta starigon de “neŭtrala internacia armea forto”. La celo estas precipe trankviligi la eŭropajn kaj usonan ambasadejojn, timantajn konflikton, kiu povas ĉiumomente degeneri en regionan militon. Konganoj kaj Ruandanoj ja havas radikale malsaman koncepton pri tiu internacia forto taskota restarigi ordon en la regiono. Dum la unuaj vidas en ĝi rimedon por reintertrakti la mandaton de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Stabiligo de DRK (france: Monusco), la plej grava nun ekzistanta Forto por pactenado de UN, cele doni al ĝi rajton ofensive interveni, la duaj male preferas regionan forton, ne neŭtralan sed inkluzivantan ... ruandajn elementojn. Do kunkuratoreco de Kigali super Nord-Kivuo, tute malebla por Kinŝaso.

La krizo, kiu detruas la regionon Nord-Kivuo estas nur la n-a ripeto de la senĉesaj konfliktoj inter ambaŭ najbaroj, de la genocido de la tucioj en 1994, kaj la kontraŭ-atako de la Fronto Patriota de Ruando (FPR) de s-ro Kagame, kiu instigis milionojn da ruandaj hutuoj fuĝi en najbaran Zairon (estonta DRK). Ĉi tiu amasa fluo, kiun la mortanta Zairo de la marŝalo Joseph Mobutu ne provis regi, inkluzivis multajn kadrulojn de la genocid-plenuminta “Hutu-povo”. Ili rapide restarigis armitajn milicojn, inter kiuj la plej fama estas la Demokrataj Fortoj por Liberigo de Ruando (DFLR). Tiutempe la perforto kaj mizero en la grandegaj rifuĝinto-tendaroj, kie cirkulas ĉiuspecaj armiloj, kaj la deziro de Kigali kaj Kampala alproprigi la grandajn riĉaĵojn de Kongo, formis miksaĵon, kiun la rego-konfliktoj interne de Zairo mem igis eĉ pli eksplodema. Tiel, en 1996, la konga oponanto Laurent-Désiré Kabila (1941-2001) sin apogis sur la proklamita volo de la FPR kaj de la uganda armeo lukti kontraŭ la hutuaj milicoj, por kaperi la provincojn Kivuo, antaŭ ol renversi la reĝimon de Mobutu kaj ekregi la landon en 1997. La rompo de lia alianco kun Kigali ekigis la duan militon de Kongo*.

* La unua milito de Kongo komenciĝas en 1996 kaj finiĝas kun la falo de la prezidanto Mobutu en 1997. Lin anstataŭas Laurent-Désiré Kabila, kiu ŝanĝas la nomon de Zairo al Demokrata Respubliko Kongo (DRK). La duan militon de Kongo (1998-2002) partoprenas ok landoj: Angolo, Namibio, DRK, Ĉado kaj Zimbabvo unuflanke; Burundo, Ugando kaj Ruando aliflanke.

Ankoraŭ nun, Kigali subtenas politik-militistan movadon kian M23 por akapari la kongajn naturajn riĉaĵojn, certigante al si militistan protekton kontraŭ la hutuaj armitaj grupoj, pli kaj pli malfortaj. Siaflanke, por lukti kontraŭ la M23 kaj pluteni ŝajnan aŭtoritaton super sian teritorion, DRK ne hezitas apogi sin sur multaj milicoj, inter kiuj, kelkfoje la DFLR de s-ro Sylvestre Mudacumura, kulpigita pri militkrimoj de la Internacia Pun-Kortumo (IPK).

Bona ekzemplo de la zigzagoj de la prezidanto Kabila estas kiam, la 11-an de aprilo 2012, la konga ŝtatestro anoncas, en zorge planita maniero, sian intencon aresti s-ron Bosco Ntaganda, kromnomita “Terminator”. Gvidinto de la tucia ribela grupo NKDP, subtenata de Ruando, li estis en 2006 kulpigita de la IPK pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ homaro. Tio ne malhelpis, ke s-ro Kabila nomumis lin generalo de la konga armeo la 23-an de marto 2009, kadre de interkonsento plananta reintegradon de la NKDP sine de la regula armeo. S-ro Ntaganda ludis kernan rolon en la kontestataj kongaj elektoj de novembro 2011 — la ĉefa oponanto, s-ro Etienne Tshisekedi, rifuzis agnoski la venkon de s-ro Kabila — aranĝante, ke la du Kivuoj “elektu la bonan balotvojon”. Ĉiuspecaj minacoj kaj perfortoj kondiĉigas la voĉdonon de la lokaj loĝantaroj, kiuj montriĝas determinaj por la fina venko de s-ro Kabila. La multnombraj kontraŭregulaĵoj en la balot-procezo, financita ĝis 250 milionoj da eŭroj de la Eŭropa Unio, igas cetere la financantojn laŭtigi admonojn, dum homoj en la socio publike mallaŭdas la perfortaĵojn kaj la korupto-retojn tiam starigitajn*.

* Vd Tristan Coloma, “Demokrata Respubliko Kongo en kampanjo”, Le Monde diplomatique, decembro 2011.
Garantiaĵoj pri bonkonduto

KIAM s-ro Kabila listigas la “cent kialojn” aresti s-ron Ntananga, li provas doni garantiaĵojn de sia bonkonduto al la internacia komunumo, sen apliki la decidon. Ĉiu tamen konas la ferilokojn de s-ro Ntananga en Gisenyi (Ruando) kaj Goma (DRK), kie respondeculoj de la Monusco regule renkontas lin ĉe la tenisejoj de la hotelo Ihusi. Sekve de la prezidanta deklaro, li facile fuĝas al Masisi (DRK), kie, ĉirkaŭita, li profitas strangan kvintagan “portempan batalĉeson” por denove foriri al Ruando — kie li fondas la M23 la 6-an de majo, kun s-ro Laurent Nkunda, alia kulpigito de la IPK kaj s-ro Sultani Makenga, lia eks-adjutanto, fariĝinta la laŭleĝa montrofenestro de la movado.

Kvankam li neas ĉiun partoprenon en la krizo, la ruanda prezidanto rezolute enpenetras ĝin. Dependanta de la kontraŭleĝa ekspluatado de la naturaj riĉaĵoj de ambaŭ Kivuoj kaj Iturio, kiuj formas preskaŭ unu kvaronon de la malneta enlanda produkto (MEP) de sia lando, kaj strebanta definitive liberiĝi el la DFLR, li sekrete subtenas la kreadon de la M23 jam en februaro, akceptante ĝiajn respondeculojn kaj provizante ĝin per homoj kaj materialo. Ĝuste en tiuj cirkonstancoj, kaj dum la evidentaj pruvoj de tiu subteno* kondukas al internacia kondamno, minacanta la helpo-monfluojn, kiuj nutras la reĝimon de Kigali, Ruando provas gajni tempon akceptante, en Kampala, la kreadon de internacia forto, kiun ĝi scias iluzia. Ĝi ankaŭ provas mildigi la kritikpafadon el Usono, kies ambasadoro Stephen Rapp minacas la ruandajn gvidantojn pri persekutoj ĉe la IPK. Francujo kaptas la okazon por kondamni, la 2-an de aŭgusto, la M23 kaj ĉian eksterlandan subtenon al tiu movado, sen tamen eksplicite mencii Ruandon, kun kiu la rilatoj restas malbonaj de la genocido en 1994*. Parizo ŝajne privilegias, iom izolite, aparte neofensivan diplomation al la “lando de la mil montetoj”.

* Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, aldono al la provizora raporto de la fakul-grupo pri DRK, 27-a de junio 2012, S/2012 /348 /Add.14
* Francujo ne plu havas ambasadoron en Ruando depost la rifuzo de Kigali, en februaro 2012, akreditigi s-inon Hélène Le Gal, intertempe fariĝinta konsilanto pri Afriko de la prezidanto François Hollande.

Siaflanke, Sudafriko decidis uzi la pintkunvenon de la Sud-Afrika Evolu-Komunumo (SAEK) en Maputo (Mozambiko), kies membro estas DRK, kaj kiu rifuzis la aliĝon de Ruando en 2005, por kondamni, la 19-an de aŭgusto 2012, la subtenon de ĉi-lasta lando al la ribeluloj. Decido longe prokrastita pro la provo de Pretoria religi bonajn rilatojn kun Kigali, kies simbolo estis la ĉeesto de s-ro Kagame ĉe la centjariĝo-festo de la Afrika Nacia Kongreso (ANC). La rilatoj inter la du landoj malboniĝis post la murdo en Johanesburgo de ekzilita ruandana generalo, en julio 2011. Kun la decido de la SAEK, Sudafriko revenas al sia tradicia pozicio, apogante sian historian aliancanon Kongo. Ĝi alportas al s-ro Kabila iom da oksigeno, post pluraj monatoj da relativa izoliĝo sur la kontinenta scenejo.

Agresema linio

JA MALGRAŬ la intensa aktivado de sia ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Raymond Tshibanda, DRK penas aliĝigi siajn tradiciajn aliancanojn al sia vidpunkto — preter nuraj intenc-deklaroj kaj nurformalaj kondamnoj. Angolo aparte, ano de la KIRGL, ŝajnas intence prokrasti respondon al la urĝaj helpopetoj el Kinŝaso, dum la centrafrika prezidanto François Bozize estas trookupata de la ĉada ribelantaro, kiu prirabas lian landon. S-ro Bozize estas ankaŭ baraktanta kun junular-ribelo; suspekto pri komploto igis lin antaŭnelonge eksigi sian financ-ministron, kiu ankaŭ estas lia nevo. Samtempe, la Faustin Munene-afero, el nomo de generalo de s-ro Kabila akceptita en Brazavilo kiel “politika rifuĝinto”, perturbas la rilatojn de DRK kun sia najbaro, la Respubliko Kongo.

Malfortigita DRK adoptis strategion amaskomuniki pri la konflikto en Kivuo, cele pliintensigi la premon de homhelpaj institucioj al Kigali. Efektive, asocioj kaj internaciaj amaskomunikiloj koncentras de aprilo 2012 sian atenton al la rabadoj plenumitaj de la malamikoj de la konga prezidanto, forgesigante tiel la balotajn kontestadojn kaj la multajn korupto-akuzojn al liaj ĉirkaŭantoj. Tiu ĉi strategio verŝajne permesis al li pluteni la provincan ĉefurbon Goma, malgraŭ surloka fortorilato ja favora al la M23. Tiamaniere Kinŝaso donas al si tempon por reorganizi siajn armeojn kaj establi aliancojn kun lokaj milicoj.

En 2009, la propono de la franca prezidanto Nicolas Sarkozy dividi la administradon de la riĉofontoj de la regiono inter DRK kaj Ruando estis ricevita kvazaŭ vangofrapo kaj tuj forĵetita de Kinŝaso. Tamen realo estas, ke la konga ŝtato montriĝas nekapabla plenumi sian suverenecon sur larĝaj partoj de sia teritorio. Objekto de ĉia eksterleĝa komerco, la naturaj riĉaĵoj de ambaŭ Kivuoj kaj de Iturio estas sisteme prirabataj. De oro ĝis diamantoj, sed ankaŭ kasiterito kaj eĉ uranio, la oficiala administrado registras nur tre etan parton de la mineja aktivado. Dume, integrado de eksaj ribelaj movadoj en la regulan armeon konforme al pac-interkonsentoj, kun ligitaj belaj promocioj, malfermis ciklon da senpuneco, favoranta multobligon de ribeloj. En regiono ekonomie frakasita, perforto fariĝis la plej efika maniero ekzisti kaj supreniri, eĉ konstrui al si nacian destinon. La espero portita de la internacia justico, la nura kiu ŝajnas kapabla rompi la ciklon, ĝis nun ne donis fruktojn, manke de ia ajn konkretigo.

Veras ke la Afrika Unio plutenas agreseman linion kontraŭ la IPK, inkluzive post la elekto, en julio 2012, de la sudafrikana Nkosazana Dlamini-Zuma kiel prezidantino de la organiza komisiono, anstataŭanta la gabonanon Jean Ping. Konfliktaj de la komenco, la rilatoj de la Unio kun la Kortumo tre malboniĝis post la elsendo de la arest-mandato kontraŭ la prezidanto de Sudano Omar Al-Bachir: la Unio rekomendis al siaj membroŝtatoj ne kunlabori kun la IPK, same kiel ĝi faris denove okaze de la kulpigo de Muamar Kadafi. Tiu malsukceso rivelas la naturon de la afrika plurflankismo, tro ofte reduktita je subpolitika reto de personaj solidarecoj.

Lud-tereno de la regionaj grandaj landoj, same kiel ĝi estis tiu de la koloniaj grandaj ŝtatoj, lando, kies Indico de homa disvolviĝo (angle HDI) estas la plej malalta en la mondo malgraŭ ties nenombreblaj riĉofontoj, DRK plian fojon troviĝas kerne de perforta krizo, kies rezulto restas malcerta. Dum la konflikto kaŭzis laŭdire inter tri kaj dek milionojn da mortintoj de 1997, la eventoj okazantaj de majo 2012 rezultigis fuĝon de pli ol kvin cent mil rifuĝintoj kaj “seksperforto-epidemion”, laŭ la ne-registara organizo (NRO) Médecins du Monde. De aŭgusto, la prietnaj perfortaĵoj reaperis, dum tri pintkunvenoj de la KIRGL okazis sen ia ajn rezulto, kaj la protagonistoj ŝajnas havi, ankoraŭ kaj ĉiam, nur unu konsento-punkton: plena neinteresiĝo pri la sorto de la loĝantaroj.

Juan BRANCO

Gazo

“NENIU LANDO en la mondo akceptus, ke raketoj lanĉitaj de ekster ĝiaj limoj pluvas sur ĝiaj civitanoj.” Eldirante tiun saĝan konstaton, la prezidanto de Usono ne pensis pri la palestinanoj de Gazo, senpovaj predoj de la israelaj bomboj aŭ raketoj kelkfoje lanĉitaj de la aviadiloj F-16 aŭ de helikopteroj Apache, produktitaj en Usono.

De jaroj, kun nekredebla reguleco, la samaj misvidoj regas la raportojn pri la eventoj en Palestino. Unue, tiu misvido kiu gurdas longan unuokulan historion, laŭ kiu la “terorismo” de la sieĝatoj nepre pravigas la “rebaton” de la sieĝantoj. Poste, tiu kiu donas senpunecon al militanto provizita per disprema milita supereco kaj mienanta kiel viktimo ĝuste antaŭ ol lanĉi novan armitan atakon. Fine, tiu kiu volas valorigi la demokratiecon de Israelo, kies registaro tamen inkludas rasisman ekstrem-dekstron, reprezentatan en la kabineto de la aktuala ministro pri eksterlandaj aferoj.

Ĉu la araba printempo ŝanĝis la aferojn en la Proksim-Oriento tiom malmulte, ke la sama scenaro povas refariĝi en Gazo kvar jarojn post la operacio “Hardita Plumbo”?* Hussein Agha kaj Robert Malley, analizante la evoluon de la regiono ekde 2011, montris antaŭ nelonge la kontesteblon de la kutimaj interpretoj: “Usono estas aliancita kun Irako, kiu estas aliancita kun Irano, kiu subtenas la sirian reĝimon, kiun Usono volas faligi. Usono estas ankaŭ aliancita kun Kataro, kiu subtenas la Hamason, kaj kun Saud-Arabio, kiu financas la salafistojn, kiuj inspiras la ĝihadistojn deciditajn mortigi usonanojn.”* Almenaŭ en Gazo la aferoj ŝajnis unue pli simplaj ... Malfortiĝinta pro sia malsukcesa subteno de la respublikana kandidato Willard Mitt Romney, s-ro Benjamin Netanjahu pensis rebonigi siajn elektoŝancojn sur la dorso de la palestinanoj. Li do kredis, ke la bombadoj de israelaj urboj devigus lin denove puni la Hamason, kiu, laŭ li, ne kapablas malebligi ilin. Li nur “forgesis”, ke la lanĉado de raketoj komenciĝis en Gazo la 10-an de februaro 2002, en epoko kiam tiu teritorio estis ankoraŭ ... okupata de Israelo.

* Vd “Forlaso de popolo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2009.
* “This is not a Revolution”, The New York Review of Books, la 8-an de novembro 2012.

En tiu afero Eŭropo kondutis kiel diplomatia porparolanto de Tel-Avivo. Kaj Francio kontribuis al tiu viciĝo. Komence de novembro, en ĉeesto de la israela ĉefministro, la prezidanto François Hollande juĝis utila riproĉi la Palestinan Aŭtoritaton, ĉar ĝi estas, laŭ li, tro tentata “serĉi en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj tion, kion ĝi ne akiras en la intertraktado”.* Pri kia intertraktado li parolis? Kelkajn tagojn poste, la ministro pri eksteraj rilatoj Laurent Fabius resumis la interpreton de la krizo en Gazo jene: “Okazis raketo-lanĉoj dum la tuta semajnfino kontraŭ Israelo; kaj do, Israelo rebatis.”* Ĉu la plagiato de la oficialaj usonaj deklaroj fariĝis la sorto de la franca diplomatio?

* Vd Alain Gresh: Hollande malantaŭ Sarkozy” (en la franca en Les blogs du Diplo de la 8-a de novembro 2012); kp ankaŭ la artikolon de Leïla Farsakh.
* RTL, 15-a de novembro 2012.

Serge HALIMI.

Johanesburgo, nia urbo

Verkistoj kaj amikoj, Morakabe Raks Seakhoa kaj Nadine Gordimer renkontiĝis ĉe Nadine, en Johanesburgo. Ilia nuno — tempo, loko. Ŝi ekparolas pri la temo: “Diru, kiel vi vidas Jo’burgon hodiaŭ?” Li elkreskis en vilaĝo kaj venis tien en la jaro 1975.

“VI SENTIS ekde la komenco, ke hejme vi estas ĉi tie. Eĉ ekstere, malantaŭ la kradoj, pro la fiaj leĝoj.

— Klare! Trankvile ...

— Niaj spertoj estas tre malsamaj. Mi estis parto de la subpremantoj, pro la naturo de la mineja urbeto, kie mi elkreskis kaj kie la nigruloj rikoltis la oron por ni. Je dudek aŭ tridek kilometroj de Johanesburgo. Sed ankaŭ por mi tiu estis Mekko, mia imaga Londono, mia Novjorko. Ĉu vi konsentus por diri, ke la aŭtenta sud-afrikan literaturon, kiu naskiĝis ĉi tie, poezio, rakontoj, romanoj, biografioj, vivhistorio de la homoj, ni fine disvolvis danke al la deziroj, kiujn tiu urbo vekis en ni, kaj samtempe spite al ili?

— Jes, ĝuste ĉi tie ili konatiĝis — Don Mattera, Arthgur Maimane, Todd Matshikiza, dramisto, komponisto, kreinto de la filmo King Kong, la unua sud-afrika muzikkomedio —, ĉi tie ili ekkonis, kion ili povis, devis realigi. Eĉ se aŭ ĝuste ĉar Johanesburgo estis, multrilate, la plej malfacila urbo de Sud-Afriko.

— Kie vi vivis tiam? En kabano ...

— De tempo al tempo mi trovis tegmenton ĉe mia onklino, en Soveto, la ĉefa geto de Jo’burgo. Tio estis tuj post mia liberiĝo el Robben Island.

— Vi estis tie mallibera kun Nelson Mandela! Sed antaŭe, ĉu vi vivis en urbo?

— Kaŝe, kun la homoj de la ANC [African National Congress, Afrika Nacia Kongreso].

— Kiom da tempo en Robben Island?

— Kvin jarojn.

— Kvin jarojn. Ekde la aĝo de ...

— 19 jaroj.

— Jaroj de via juneco por ĉiam perditaj. Kiam vi eliris, vi revenis al Johanesburgo?

— Revenis al Johanesburgo. Mi eĉ loĝis en Mayfair, antaŭurbo de blankuloj, poste en Parktown, daŭre ĉe la blankuloj, du paŝojn de via domo, kie ni hodiaŭ diskutas.

Hodiaŭ, Raks, jes ... Sed tiam vi ne havis la rajton vivi inter la blankaj laboristoj de Mayfair kaj eĉ malpli en riĉa antaŭurbo kiel Parktown.

— En la sama tempo tio evoluis, eĉ se la leĝoj ne ŝanĝiĝis. Tiam, se oni volis lui, oni povis fari tion pere de blanka kamarado, kiu plenigis la paperojn je sia nomo.

(Ni dividas la saman ĝojon.)

— John Smith estis Raks Seakhoa. Do, en Johanesburgo, parto de viaj rajtoj fakte jam aplikiĝis antaŭ ol la batalo konkeris la plej esencajn. Vi havis la kuraĝon pretendi je tiu ĉi urbo kiel parto de via individua libereco. Ĉu vi pensas, ke vi povintus fari tion aliie en Sud-Afriko?

— Ne. Mi kredas ke Jo’burgo estis iom antaŭe.

(...)

— Ni iru pli antaŭen. La korupto je ĉiaj niveloj, de la registaro ĝis la bazo de la hierarĥio, kaj kiu implikis eĉ la heroojn de nia batalo, homojn kiuj estis kun vi en Robben Island — estas malfacile kredi, ke temas pri la samaj.

— Do, kion fari? Lasi neniun, sub ajna preteksto, ŝovi al vi biletojn en la poŝon, jen ĉio. Mia granda seniluziiĝo, ĉi tie, en tiu ĉi urbo, estas nia nekapablo atingi veran publikan agnoskon de la rolo, kiun ludas la literaturo, la muziko, la arto ĝenerale, kun kompreno de tio, kion nia urbo, nia lando povas sperti kiel pli bonan vivon. Mi rigardas nian afrikan kontinenton. Kenjo, Nigerio, komence de la sendependeco. La verkistoj Chinaua Achebe, Wole Soyinka, James Ngugi. Ĉion kio okazis tiam, oni trovis en iliaj libroj, kun profundeco nealirebla al gazetoj, al televido. Kompreneble, tio estis risko, eĉ tiam. Iuj estis arestitaj, ĉar ili rakontis kio okazis, en tiuj novaj landoj, sub tiuj novaj reĝimoj.

— Neniu verkisto estis arestita ĉi tie, ĝis nun. Sed kiel oni povas forgesi! La rasdisigo estas mortinta kaj enterigita, kaj jen aperas tiu tiel nomata “leĝo pri la ŝtatsekureco”* Ni troviĝas ĉe la ebleco refali en reĝimon de cenzuro digna de la rasdisigo.

* Nadine Gordimer poziciiĝis kontraŭ tiu leĝo en “South Africa: The new threat to freedom”, The New York Review of Books, 24-a de majo 2012 (la notoj estas de la redaktejo).

— Kaj en la kamparaj regionoj regas daŭre la ĉefoj [tradiciaj]. Ne la konstitucio, nek la Bill of Rights ...

— Nu ja, mi respektas la nigrulajn tradiciojn, kiel mi respektas, sen aparteni al iu ajn, la kulturajn tradiciojn de niaj kristanoj, islamanoj kaj judoj. Sed ĉefo ne povas dekreti ke estas laŭleĝe edzinigi filinon al viro elektita de ŝia patro. La rajtoj de la virinoj, la rajtoj de la infanoj estas regataj de la komunaj leĝoj, kiuj aplikiĝas al ni ĉiuj. Oni povas celebri la edziĝojn aŭ la funebrajn ceremoniojn laŭ la praulaj kutimoj, kiujn la koloniismo kovris per tavolo de betono, sed por ĉio kio tuŝas niajn konstituciajn kaj civitanajn rajtojn, la leĝoj de la lando aplikiĝas al ĉiuj.

— Kaj en tio, mi kredas, ke niaj skribaĵoj povas influi la socion. Niaj rakontoj, niaj dramoj, kiuj ofte fontas ĉi tie, en tiu ĉi urbo, devus esti pli ofte prezentataj en la televido, kun sitkomoj [serioj de situaciaj komedioj] verkitaj de ni en ĉiuj komunikiloj. Sed la libroj, la skribita vorto ...

— Oni ne bezonas baterion, kontaktingon, energifonton alian ol nian propran spiriton. La skribita vorto, inter du paperaj kovriloj, pri tiu ni povas libere diskuti, ĉu ni konsentas aŭ ne. Malkovri nin mem: ĝuste tion ni bezonas, lerni uzi nian liberecon por ellabori tiun “pli bonan vivon”. Rigardu nian vivon, nun ... Vi jam ne transvivas en la townships; en Jo’burgo, via domo estas je via nomo.

— En antaŭurbo blankulo; nu, nun jam ne.

— Same kiel ŝanĝo politiko, tio estas ŝanĝo de klaso, ĉu ne?

— Nova nigrula meza klaso, en plena supreniro. Kelkaj tre riĉaj en luksaj antaŭurboj.

— La socia klaso, ne la koloro, jen la nova ludregulo, dum milionoj da homoj vivas ankoraŭ en la malnovaj getoj. Kaj en provizoraj kabanoj, ĉie ĉirkaŭ la urbo: Johanesburgo, en mia menso, estas la konfuzo. Urbo rimarkinda kaj, kun siaj kabanoj el kartono kaj lado, mizera infero. Indiĝenoj kiuj dormas sur la planko. Ĉiuj estas parto de tiu ĉi urbo; sed ili ne partoprenas en ĝi.

— Nadine, vi scias ke mi sentas min ... ne perfidita, sed mi dirus ke, tiam, ni batalis por vera libereco, kie eĉ la klasaj diferencoj ... Nia registaro de liberigo farus la neceson por ke hodiaŭ, dudek jarojn poste, ne estu ladurboj. Ĝi atakus la diferencon inter la plej altaj salajroj kaj tuj de la malriĉaj. Sed tion ni ne vidas. La korupto voras ĉion por kio ni batalis, inkluzive de la interesoj de la popolo.

— Kia honto, tiom da homoj kiuj ne dece perlaboras sian vivon en urbo, kie ĉio ŝanĝiĝas tiom rapide kaj kiu devus doni tiom da eblecoj. Tio komenciĝas ĉe la infanoj. La infanoj de la publikaj lernejoj estas duonaj analfabetoj, ili ne lernas legi kaj skribi. (...) Kaj ni venas al la problemo de la lingvoj. Oni devas paroli almenaŭ iom da angla por elturniĝi ĉi tie.

— Konsentite! Sed ĉe la nigruloj estas naŭ gepatraj lingvoj ...

— Jes, malfacilas forgesi, ke la angla estis trudita de la kolonia sistemo. Sed la ideo, ke oni devas forigi ĝin kiel oficialan lingvon, estas totale malrealisma, tio estas ridinda. La iamaj francaj kolonioj uzas hodiaŭ la francan kiel universalan komunikilon, krome de siaj propraj afrikaj lingvoj. Oni ne povas rezigni la anglan ĉi tie. Sed estas vivnecesa, kaj tio komenciĝas jam praktikiĝi, ke ĉiuj lernantoj estu devigataj lerni afrikan lingvon.

— Fine ... La esploroj montris ĉie: oni pli bone komprenas la konojn en sia gepatra lingvo.

— La gepatra lingvo kaj tio, kion oni nomas la lingvo “universala”. Ĉu vi kredas, ke la lernejoj de Jo’burgo estas vere ekipitaj por tio?

— Jes, kompreneble ... Kaj cetere, kiujn el la naŭ lingvoj? Estas tiom da malsamaj homoj, inter la nigruloj de tiu ĉi urbo.

— Ĉu tiujn, kiujn la plimulto komprenas, mi supozas?

— La zulua, la cvana. la sesota ...

— Ni devas faligi ĉiujn kolorajn barojn, kiuj ankoraŭ ekzistas, kiajn ajn. En la granda parko de Zoo Lake, antaŭe rezervitaj al blankuloj, estas hodiaŭ pli da nigrulaj amantoj ol da blankulaj, sternitaj sub la arboj. Tio estas normala, tio spegulas la demografiajn proporciojn, sed tio ne signifas, se mi volas sterni min sur herbo, ke la nigraj kamaradoj, inversigante la historion, havas la rajton diri al mi: “Foriru!” Ni miksiĝas. Tamen, iuj el miaj blankaj amikoj, kiuj klare apartenis al la tendaro de la egaleco, ne miksiĝas kiel faras ni. Kaj mi certas, ke vi havas nigrajn amikojn kiuj ne miksiĝas pli.

— Tio estas io, kion ni vere inaŭguris, kaj kion ni devas daŭrigi kiel verkistoj kaj kiel civitanoj. Ni faras tion per niaj publikaj legadoj. Niaj skribaĵoj kompreneble proksimigas nin al la homoj, igas nin aŭskulti ilin kaj diskuti kun ili pri ĉio, kion la literaturo malkaŝas de niaj vivoj.

— Ni parolu pri teatro. Hodiaŭ ni eksidas tie unu apud la alia. Memoru, en la Market Theatre kaj en la Windybrow Theatre, en nia urbo, kiam la rasdisigo trudis la disigon de la publiko, la pecoj estis ludataj de trupoj miksitaj. Ankaŭ la publiko fariĝis miksita, kaj, strange, tio transvivis ĉar ne ekzistis teatroj en la nigrulaj townships, la getoj de la kamparaj regionoj, por ke neniu estu instigata fari la revolucion per la mesaĝo, kiun la ludo de la aktoro alportis. Neniu povis malebligi ke la muziko penetru en la orelojn. La televido aperis en Sud-Afriko nur en la jaro 1976, universala grandpublika komunikilo, ne ofensiva. Kun programoj kompreneble cenzuritaj.

— Niaj vivmanieroj ŝanĝiĝis. Mi estas kontenta vidi, eĉ se post dudek jaroj da libereco, ke la vid-al-vida domo estas vendita, ke ĝi povas nun aparteni al familio de nigruloj. Mi aĉetis kukon kaj alportis ĝin al ili. Tion mi neniam faris por novaj najbaroj blankaj. Do kial? Ĉar mi volas montri al tiu familio ke, jes, ili transloĝiĝis en antaŭurbon “blankan” kaj ... Bonvenon, ne, tio estas nenio, bonvolu! Tiu eta gesto, por vi, ĉu tio estas ŝajnigo?

— Ne, tio estas bela gesto, ankaŭ ni, Sindiswa kaj mi, kiam ni enloĝiĝis, ambaŭflanke blankaj najbaroj kaj vid-al-vide nigra najbaro, ni aĉetis kukojn kaj invitis ilin ĉiujn.

— Raks, ĉu vi restas optimisma, aŭ ĉu vi pensas, ke nia urbo daŭrigos sian subiron en la inferon de ĝenerala korupto?

— Mi estas optimisma, Nadine. Ekzemple, kiam mi observas la aliajn ŝanĝojn. La nigra urbestro, Parks Tau, estas progresemulo kiu denuncas la korupton en ĉiaj ĝiaj formoj. Nia ĝemeliĝo kun aliaj urboj de la mondo, kunlaborado, interŝanĝo de ideoj pri la vivo de niaj komunumoj, faras ke nia urbo moviĝas kun la epoko.

— Vi kaj mi ... ni pruvas nian mensan malfermitecon pri multaj aferoj kiuj ne funkcias, sed ni ne tuŝis la temon de la invado. Kiam ni gajnis nian liberecon, ni ne sciis, ke ni estis ĉirkaŭataj de rifuĝintoj, de miloj, aŭ eble kelkaj milionoj, maleblas diri nombron, venintaj el aliaj afrikaj landoj en milito kun siaj propraj popoloj. Ili pufigis Egoli*

* Vorto en la sesota lingvo, kiu signifas “la urbo de oro”.

— Ho! Tio veras, sed mi vidas la aferon tiel, ke la enmigrado ... estas same malnova kiel la homo. La plej grandaj urboj de la mondo, Parizo, Londono, Novjorko, tio, kio faris ilin, estas la injekto de homoj venintaj de aliie ...

— Tio pensigas min pri nia urbestro ... Parks Tau, ĉar vi parolis pri li. Li deklaris, ke dekomence, kun la malkovro de la orminejoj, Johanesburgo konstruiĝis danke al la enmigrado, ligita kun konsiderinda laboro de la indiĝenaj loĝantaroj al kiuj tiuj teroj apartenis.

— Jes, la nigruloj.

— Raks, ni estas realistoj, ni volas daŭrigi fari ĉion por ni eblan, kiel verkistoj, por fari tiun ĉi urbon pli kaj pli vere libera.

— Ni ne ĉesos. Jo’burgo. Johanesburgo, longan vivon al vi, Amandla*!”

* Zululingva krio de aliĝo adoptita de la batalantoj kontraŭ la rasdisigo.

(Kopirajto ĉe la aŭtoro)

Ĝeno en la demokratio

LA GVIDAJ KLASOJ tiom vigle postulis la demokration por pli bone nei ĝiajn principojn, ke la popolaj klasoj perdis la fidon je la politikaj reprezentantoj kaj je la ŝtato. Popolismo, mesiismo kaj ... ultraliberalismo havas do liberan vojon por prezenti sin kiel novajn elirvojojn. Por la filozofo Cvetan Todorov tiu evoluo, kiu kelkfoje ŝajnas “neinversigebla”, estas tre simbola por la senhumanigo de la civitaneco fare de la kapitalisma tutmondigo: “la ekonomnio, la ŝtato kaj la juro ĉesas esti rimedoj por ĉies evoluo, kaj partoprenas nun en procezo de senhumanigo.”*

* Tzvetan Todorov, Les ennemis intimes de la démocratie [La malamikoj de la demokratio], Robert Laffont, Parizo, 2012, 259 paĝoj, 20, 30 eŭroj.

Sed fronte al tiu minaco, gravigata de sistemo de institucioj, kiuj jam ne plenumas sian rolon, aŭdiĝas la voĉo de planedvasta regulado. Laŭ Olivier d’Argenieu, longtempe konsilisto ĉe la entrepren-ĉefoj kaj aktivulo ĉe la Demokratia Franca Konfederacio de Laboro (CFDT), necesus agi por institucia malcentriĝo ĉirkaŭ la nocio de “mondcivitano”, por realigi la “unuecon de la homaro”.* Tiel, ĉar ĉiu “naci-ŝtato havas jam nur tre partan influon sur sia ekonomio” kaj ĉar “la nacia suvereneco (...) eble estas jam nur iluzio”, la kreado de “Monda asembleo de reprezentantoj de civitanoj”, por “monda registaro”, pli fleksiĝema ol la UN, estus do la ŝlosilŝtono de nova demokratio, “planedvasta”: “monda konstitucio”, “tutmonda regado de la civitanoj” ...

* Olivier d’Argenlieu, Le prodigieux pouvoir des citoyens du monde, Le Manuscrit, 2010.

Certe, registaro de “mondcivitanoj” engaĝiĝinta por kontroli la devojiĝojn de la potenco, ŝajnas kapabla premi sur la ŝtatoj por rekonstrui naciajn, eŭropajn, internaciajn instituciojn, per tio ke ili fingromontras iliajn mankojn, simile kiel povis formuli kun klarvido, jam antaŭ kelkaj jaroj, la tiama ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, s-ro Butros Butros-Ghali. Krome, estas vere ke tiu procedo celus, solidare kun neregistaraj asocioj kaj organizaĵoj, popularigi la homrajtojn. Sed kiel eviti la akaparon fare de premgrupoj de fakuloj sur supernacia nivelo? Ĉu la civitano povas imagi sin mondskale (popolo, lingvo, juro ktp)? Kiel adapti “tutmondajn demokratiajn solvojn” al la instituciaj problemoj de la naci-ŝtatoj (publikaj servoj, sindikatoj, ekologio ktp)? Kiel eviti la riskojn de nova “krucmilito” nome de la demokratio? La lastatempaj militoj nomataj “demokratiaj” kaj “hommalamaj” farataj nome de la “monda sekureco” kaj de la homrajtoj montris, al kio tutmondigita demokratio tendencus.*

* Tzvetan Todorov, verko citita.

Ekzistas aliaj vojoj ol tiuj eventualaj procesoj de reĉarmigo de la demokratio per la tutmondigo kaj la rajto je enmiksiĝo. Ekzemple por François Lalande, tiama membro de la registaro de Pierre Mendès France, necesas unue forigi la “unuarangecon de la gvidaj klasoj kaj la tro grandan personan povon de la prezidanto de la respubliko”* super la institucioj de la respubliko. La demokratio, kvankam ja celo, estas ne malpli ankaŭ tutaĵo de principoj (disigo de la povoj, homrajtoj, universala voĉdonrajto, sindikatoj, sendependeco de la komunikiloj, ktp), kiuj ebligas doni la povon al la civitanoj. Sed kiam la naciaj meĥanismoj ne funkcias kaj ne lasas spacon al la kontraŭpovoj, “Konstituciiga Asembleo taskita organizi popolan debaton pri la institucioj, la elektosistemo kaj kiu poste voĉdonas por konstitucio” estus, sur nacia nivelo, antaŭkondiĉo por aktiva internaciismo, rimedo por redoni forton al la demokratio.*

* François Lalande, Vocabulaire critique de la démocratie en France. Propositions pour une République démocratique, sociale et écologique [Kritika vortaro de la demokratio en Francio. Proponoj por demokratia, sociala kaj ekologia respubliko], Bénévent, Nico, 2011, 216 paĝoj, 15, 22 eŭroj.
* François Lalande, v.c.

Jérémy MERCIER.

Blair Inc.

EN LA HORO de tagmanĝo, la 11-an de oktobro 2012, s-ro Nicolas Sarkozy aliĝis en Novjorko al la tre enspeziga rondo de prestiĝaj prelegistoj. La proponoj de tiaj servoj (pagataj je proksimume 100.000 eŭroj) alfluis jam sur la skribtablon de la iama prezidanto de la Franca Respubliko: laŭ la magazino L’Express li ricevis da ili “sepdek post sia eliro el la prezidantejo, en la lasta majo” (la 3-an de oktobro 2012).

Ĉu la aliro al la plej altaj publikaj funkcioj estas do nur etapo en kariero-plano, kies persona riĉiĝo estas ĝia celo? Ĉiukaze tiel cerbumis s-ro Sarkozy en 2008 pri sia estonteco, kiam li ne intencis kandidati por dua mandato: “Nu, mi, en 2012, havos 57 jarojn, mi ne rekandidatiĝos. Kaj kiam mi vidas la miliardojn, kiujn gajnas Clinton, mi miavice plenŝtopos miajn poŝojn! Mi faras tion dum kvin jaroj kaj poste mi faros monon kiel Clinton.”* Kun ŝuldoj de 11 miliardoj da dolaroj kiam li forlasis la Blankan Domon, en januaro 2001, la usona prezidinto fariĝis “verkisto kaj prelegisto”. Ene de jaro la jaraj enspezoj de la paro Clinton pasis de 358.000 al 16 milionoj da dolaroj, danke al antaŭpago por liaj Memoraĵoj kaj al la larĝanimaj tarifoj de liaj prelegoj.

* Le Point, Parizo, 3-a de julio 2008.

En la malgranda mondo de la eksaj ŝtatĉefoj, la funkci-ŝanĝo de la eksa brita ĉefministro (de 1997 ĝis 2007) Anthony Blair estas certe inter la plej belaj sukcesoj. Lia politika kariero, same rapidega kiel akrobateca — komence en la maldekstra alo de la Laboristpartio kaj fine, dum la Irak-milito, per obeemo al la usona registaro, pro kio li ricevis la kromnomon “pudelo de George Bush” — malfermis al li estontecon, en kiu bonaj sentoj kaj bonaj enspezoj bone harmonias.

La bono kaj la malbono, la belaj paroladoj kaj la grandaj principoj ĉiam ĉeestas en la “sistemo Blair”. La religio lin “ĉiam pasiigis pli ol la politiko”, konfidas li en siaj Memoraĵoj.* Tuj post forlasi sian postenon kiel ĉefministro li renkontas Benedikton la 16-an por informi lin pri sia deziro forlasi la anglikanan konfesion kaj konvertiĝi al la katolikismo — la teologia rigoro eble mankas en eklezio de Anglio, kiu aperis nur por permesi al la reĝo Henriko la 8-a eksedziĝon, kiun la papo rifuzis al li. En la galaksio de la karitataj organizaĵoj, kiujn li kreis, lia Fondaĵo por la Kredo, “destinita kuraĝigi la respekton kaj la komprenon inter la religioj” troviĝas apud aliaj pli politikaj, ekzemple la Iniciato por Regado en Afriko, kiu volas “plibonigi la efikecon de la registaroj”. Sed la celo restas la sama: reklami la bonajn farojn de la eksa ĉefministro kaj certigi al li konstantan provizadon je eŭroj, dolaroj aŭ je ĉia alia mono.

* Tony Blair, A Journey: My Political Life, Knopf, Novjorko, 1010, p. 654.

S-ro Blair montriĝas pli diskreta pri siaj aliaj aktivecoj: la serĉado de profitigaj kontraktoj kaj la delogado de grandaj klientoj. Ĉar, inter du kunvenoj destinitaj savi la birdojn aŭ antaŭenigi la religian kredon, li fondis entreprenojn multe malpli neprofitcelajn. Ekzemple Tony Blair Associates, kiu celas “en komerca vidpunkto doni strategian konsilon pri la politikaj kaj ekonomiaj tendencoj kaj pri la reformo de la ŝtatoj”, aŭ la invest-societo Firerush Ventures N-ro 3. La laborpartia gvidinto donas siajn bonajn konsilojn al la usona aferbanko JP Morgan, al la asekuristo Zurich Financial Servises, al la registaro de Kuvejto, al la investfonduso Mubadala de Abu-Dabio, kiel ankaŭ al multaj internaciaj kaj ŝtataj financaj institucioj — kun prefero por la oligarĥoj kaj kleptokratoj de Proksim-Oriento, de Afriko kaj de la iama Sovetunio. La taksoj de la mono akumulita de la eksa ŝtatisto ekde lia statusŝanĝiĝo varias inter 20 kaj 60 milionoj da sterlingaj pundoj (inter 24 kaj 74 milionoj da eŭroj).

S-ro Blair, kelkfoje priskribata kiel financa rabobirdo, diras ke li estas “ofendita”: “Mi dediĉas du trionojn de mia tempo al libervolaj agadoj aŭ al la pacprocezo en la Proksim-Oriento, antaŭ tion senpage.” Antaŭ ol aldoni, ke li poivus “gajni multe pli da mono”*, se li vere dezirus tion ...

* The Daily Telegraph, Londono, 30-a de septembro 2011.

La fondinto de la “Nova Laborpartio” (“New Labour”) neniam vere forlasis la politikan scenejon. La 27-an de junio 2007, la saman tagon en kiu, laŭ la kontrakto farita jaron antaŭ kun sia ekonomi-ministro Gordon Brown, li prezentis sian demision por ke tiu lasta anstataŭu lin, li fariĝis reprezentanto de la Kvaropo (Usono, Eŭropa Unio, Rusio kaj la Unuiĝintaj Nacioj) en la Proksim-Oriento. Lia misio: akompani la “israelan-palestinan pacprocezon” kaj plibonigi la vivkondiĉojn en la okupataj teritorioj. Li iris tien nur tre malofte, kaj kvalifiki lian bilancon — esence ploremaj admonoj por ke ambaŭ partoj montru sian bonan volon — kiel “modesta” estus ankoraŭ eŭfemismo.

TIU ĈI FUNKCIO estas tamen esenca meĥanismo en sistemo, kie la libervola agado montriĝas profitiga. La Kvaropo inkludas ĉion gravan en la politika kaj ekonomia sfero. S-ro Blair povas do ĉiamomente aliri ĉian ajn gvidanton, inkluzive (kaj ĉefe) la potenculojn de la Golfo, kiuj estas la precipaj financaj kontribuantoj de la palestina ento. Sen kalkuli la adresaron kiun li konsistigis dum siaj dek jaroj da brita ĉefministro, aŭ la pretekstojn de kontakto, kiujn liveris al li la multnombraj neprofitcelaj organizaĵoj, kiujn li estis kreintaj. La “marko Blair” baziĝas do sur la miksadi de la ĝenroj, la plej ellaborita formo de alir-kapitalismo, kiu alte enspezas.

La gazeto Le Monde (19-a de septembro 2012) raportis ekzemple, kiel s-ro Blair intervenis por faciligi la publikan aĉetproponon (franclingve: OPA) de la krudmateriala giganto Glencore por la mineja societo Xstrata, kies dua plej granda akciulo estas la suverena fonduso Qatar Holding. “Mi petegas, faru ion por logi Kataron”, petegis lin s-ro Ivan Glasenberg. “Sen atendi”, raportas la taggazeto, s-ro Blair telefonis al sia amiko Hamad Ben Jassim Al-Thani, ĉefministro de la gaseksporta emirlando kaj ĉefo de Qatar Holding: “Fine de tiu konversacio, o” La OPA devus okazi fine de novembro. Kiaj estas la honorario de s-ro Blair? “Pli ol miliono da pundoj [1,24 milionoj da eŭroj] (...) por tri horoj da laboro.”

La servoj de viro, kiu tamen neniam laboris en la privata sektoro, vekas la intereson de entreprenoj, kiuj avidas sukajn kontraktojn en malfacilaj merkatoj same kiel de spekul-fondusoj serĉantaj konfidencajn informojn (aŭ sekretdeliktojn). Aldona paradokso: tiu kapitaligo laŭ nomo maskas la agadon de centoj da “manetoj”, el kiuj iuj apartenis al la skipo proksima al la ĉefministro, dum aliaj venis el la londona financo (la “City”) aŭ el Wall Street, aŭ estas senditaj de prestiĝaj konsil-kabinetoj.

TIA KONFUZO de registroj ne ĉiam ebligas eviti mallertaĵojn. Kiel ĉefministro s-ro Blair garantiis la “transformadon” de Muammar Kadhafi en frekventeblan ŝtatiston — kun la konata sukceso. En sia nova rolo de peranto li faris poste multajn vojaĝojn al Tripolo kiel financa konsilisto de la familio de la libia gvidanto kaj kiel konsultanto de la banko JP Morgan, por kompensaĵo taksata je 2 milionoj da pundoj jare. Pli lastatempe li komencis aferojn kun s-ro Nursultan Nazarbajev, kiu gvidas Kazaĥion per fera mano, kie li estis reelektita en 2011 kun pli ol 95 elcentoj da voĉoj. Tio estas por la bona celo!, ĵuras s-ro Blair, kiu ricevas 8 milionojn da pundoj jare por “formi la administracion” kaj por “reformi la registaron” de tiu transformiĝanta respubliko.*

* The Daily Telegraph, 22-a de oktobro 2011.

Ĉu la demokratia idealo ne iomete suferas, kiam la publika servo jam ne estas celo por si mem, sed simpla etapo en kariero, kies plano baziĝas sur la perspektivo de posta riĉiĝo? Kiel klarigis la falinta “super-premgrupisto” Jack Abramoff, la plej bona rimedo de entrepreno por korupti politikiston estas logi lin per la perspektivo de estonta dungo, kiu garantius al li la fonton de riĉaĵo.*

* Jack Abramoff, Capitol Punishment: The Hard Truth About Washington Corruption From America’s Most Notorious Lobbyist, WND Books, Novjorko, 2011.

En lastatempa parolado pri la virtoj de filantropio, s-ro Blair klarigis, ke “labori ekster la limigoj de la registaro estas riĉiga, stimula kaj ebligas [al li] akiri eble pli grandan influon ol kiam [li estis] en la politiko”* ...

* Huffingtonpost.com, 16-a de aprilo 2012.

Ibrahim WARDE.

Eric Hobsbawm

“La detruado de la pasinteco aŭ pli ĝuste de la sociaj meĥanismoj, kiuj ligas la nuntempulojn kun la pasintaj generacioj, estas unu el la plej karakterizaj kaj misteraj fenomenoj de la fino de la mallonga 20-a jarcento”, bedaŭris la brita historiisto Eric Hobsbawm. Ni do vivus nun “en ia konstanta nuntempo”.

Hobsbawm mortis la 1-an de oktobro 2012. Li postlasas konsiderindan kaj multspecan verkon: li okupiĝis pri la banditoj kaj la primitivuloj de la ribelo de la moderna Eŭropo; li verkis pri ĵazo; li dediĉis siajn plej gravajn verkojn al la 19-a jarcento, al La Erao de la kapitalo: 1848 – 1875 (Fayard, 1978), al La erao de la imperioj: 1875 – 1914 (Fayard, 1989). Dum longa tempo membro de la Komunista Partio, li neniam neis siajn marksismajn konvinkojn.

Kontribuanto, de longa tempo, al Le Monde diplomatique, Hobsbawm publikigis tie sian unuan artikolon en oktobro 1966. Fine de la 1990-aj jaroj, tiu kunlaborado alprenis novan stilon. Lia libro L’Age des extrêmes. Le court vingtième siècle, 1914 – 1991 [La aĝo de la ekstremoj. La mallonga dudeka jarcento, 1914 – 1991], aperinta en la angla en 1994 kaj tradukita al pluraj dekoj da lingvoj, ne trovis francan eldoniston. Necesis, tiel pravigis sin Pierre Nora (eldonejo Gallimard), “konsideri la intelektan kaj ideologian konjunkturon” — do la kontraŭkomunismon simboligitan de la verko de la historiisto François Furet, Le Passé d’une illusion [La pasinteco de iluzio]. Kontraŭ tiu ne eldirita cenzuro, Le Monde diplomatique kaj la belga eldonisto Complexe decidis publikigi mem L’Age des extrèmes. Tio fariĝis grandega sukceso en la librovendejoj — la pruvo, ke la intereso pri tutmonda kaj engaĝiĝinta historio strebis al renaskiĝo. Al tiu reapero Hobsbawm kontribuis profunde kaj daŭrigeble.

La redaktejo.

Vidu ankau la nekrologon de Georg Fülberth pri Hobsbawm [http://mas-eo.org/spip.php?article499]. -vl

De la ofensivo kontraŭ Gazo ĝis la batalo de la Unuiĝintaj Nacioj

Palestino rifuzas malaperi

Dum batalhalto en Gazo, intertraktita de Egiptio, firmigis la pozicion de Hamaso sur regiona kiel sur interna niveloj, la Unuiĝintaj Nacioj ekzamenis la kandidatiĝon de Palestino kiel nemembra ŝtato, prezentitan de la prezidanto Mahmud Abbas. Tiu, tre malfortiĝinta, estas kontraŭata de Israelo, Usono kaj de pluraj eŭropaj landoj, sed trafas ankaŭ sur skeptikon de la palestinanoj mem.

“DUM LA ARABA popolo, tra la ‘araba printempo’, insistas pri sia aspiro al demokratio, la horo venis por printempo palestina, la horo de sendependeco”, deklaris s-ro Maĥmud Abbas antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la 23-an de septembro 2011, sub la aplaŭdoj de la ĉeestantoj. Jaron poste, dum la prezidanto de la Palestina Instanco* parolas antaŭ la sama asembleo, la israela milito kontraŭ Gazo konfirmis la persiston de la rezistado de la palestinanoj, ilian rifuzon malaperi el la politika scenejo, sed ankaŭ la fortrilatojn, kiuj ŝajnas igi ilian revon je sendependeco iluzia, des pli ke Usono kaj la Eŭropa Unio subtenas la poziciojn de la israela registaro.

* Ankaŭ nomata “Palestina Aŭtoritato”. -vl

La bilanco de la israela ofensivo, kiu ĉesis la 21-an de novembro pro batalhalto intertraktita ĉefe de la egipta prezidanto Mohamed Morsi, devena el la Islamaj Fratoj, ne estas negativa por la Hamaso. Malgraŭ la multaj civilaj mortintoj, la centoj da vunditoj, la sendistingaj detruoj, tiu organizaĵo, rivala al la Fataĥo kaj al la Palestina Instanco, montriĝas fortiĝinta. Ĝia populareco, kiu en Gazo antaŭe erodiĝis pro ĝiaj regmetodoj, nun solidiĝis: ĝi montris siajn militajn kapablojn, kiujn multaj palestinanoj taksas pravaj fronte al la okupado, kaj ĝi atingis mildigon de la blokado, kiun la prezidanto Abbas kiel Usono kaj la Eŭropa Unio dum jaroj postulis, sed ne kapablis trudi. Fine la Hamaso estas nun agnoskita de la araba mondo kaj de Turkio kiel legitima interparolanto. La egipta ĉefministro, la tunisia ministro pri eksterlandaj aferoj kaj delegacio de la Araba Ligo sinsekve venis al Gazo.

Tiu ĉi israela-palestina krizo, la unua post la komenco de la “araba printempo”, tamen ne povas kaŝi la senprecedencan postulon de demokratio, kiu aperis en la Proksim-Oriento. En la palestina kunteksto tiu “printempo” kuraĝigis la loĝantaron postuli pli insiste la finon de la Oslo-procezo kaj la kritikan ekzamenadon de la reĝimo, kiu devenas de ĝi kaj kiu estas ĝia bazo: la principon de du disaj ŝtatoj. Ĝi prilumis la konflikton, kiu oponas grandan parton de la palestinanoj, speciale la junularon, kaj ilian politikan klason, pri la estonto de la batalo por sendependeco kaj pri la senco donenda al ĝi.

La palestinanoj surstratiĝis ekde februaro 2011 por montri sian subtenon al la egipta revolucio. En Ramalaho Gazo kaj, Nabluso homamasoj, de junuloj, de sendependaj politikaj personoj kaj de membroj de neregistaraj organizaĵo (NRO) kaptis la okazon por postuli la finon de la fratomurda malamikeco inter Fataho kaj Hamaso, regantaj respektive en Cisjordanio kaj en Gazo ekde 2007. La du rivaluloj cedis al la popola premo kaj komencis interparoladojn, kiuj kondukis al la subskribo de tri repacigaj interkonsentoj ekde majo 2011. Kvankam ili ne estis plenumitaj, tiuj interkonsentoj tamen solidigis la legitimecon de la Hamaso en la politika sistemo. La respondeculoj de la du flankoj, per sia nekapablo restarigi almenaŭ ŝajnon de nacia unueco, nur akrigis la malkontenton de la strato.

Forlasi la “pacprocezon”

EKDE MAJO 2011, neperforta mobiliziĝo kreskis, bazita sur la laboro de diversaj organizaĵo, kiel la Kampanjo Ĉesigi la muron [Stop the Wall Campaign], la movado por bojkoto, malinvesto kaj sankcioj (BMS [angle: BDS]), de NRO de defendo de la homrajtoj, de virinaj asocioj, de kolektivoj de subteno al politikaj malliberuloj, de la sindikatoj ktp. Kunvenoj sub la fenestroj de la Mukata, la sidejo de la Palestina Institucio en Ramalaho, manifestacioj en Kalandia, la vilaĝo de la kontrolpunkto kiu baras la vojon inter Ramalaho kaj Jerusalemo, informkampanjoj per la sociaj retoj, strikoj kontraŭ la prezaltigo de nutraĵoj ... La sociala vigliĝo alprenis variajn formojn, sed la postuloj, kiujn ĝi esprimis, estis tre klaraj.

La unua temas pri la agnosko de la naciaj rajtoj de la palestina popolo. El la vidpunkto de la manifestaciantoj, ili ne limiĝas al la ekzisto de ŝtato, sed inkludas la revenon de la rifuĝintoj kaj la plenan ĝuadon de la politikaj liberecoj. La 15-an de majo 2011, la tago de la Nakba (la “katastrofo”: la elpelo de la palestinanoj en 1948 post la starigo de la ŝtato Israelo), manifestacio de kolektivoj de junuloj, popolaj komitatoj kaj diversaj NRO-j okazis laŭlonge de la separmuro, por reaserti la necedeblon de la rajto reveni. En Israelo palestinaj loĝantoj aliĝis al tiu iniciato organizante memor-kunvenojn en la lokoj de pluraj vilaĝoj detruitaj en 1948.

Due, la protestoj postulis la relanĉon de la demokratia procezo ene de la palestina socio laŭ la plej larĝa senco de la vorto en la fragmentoj de teritorio administrataj de la Fataho kaj Hamaso. La plej grandaj organizaĵoj en la movado, ekzemple la Movado de la sendependa junularo (Al-Herak Al-Chabab Al-Moustakil) kaj la grupo Palestinanoj por la Digno, ne kontentiĝis postuli novajn elektojn en Cisjordanio kaj en Gazo, sed kuraĝis postuli la dissolvon de la Palestina Nacia Konsilantaro (PNK, france: CNP) kaj ĝian renovigon per voĉdonado. Tiu PNK, leĝa organo de la Organizaĵo de Liberigo de Palestino (OLP), devus reprezenti ĉiujn palestinanojn, inkluzive de la rifuĝintoj, la membroj de la diasporo kaj la israelaj araboj. Ĉar la Oslaj Packontraktoj marĝenigis ĝin, ĝi ne plu kunvenis ekde 1988. Montrante sian volon refondi tiun fantoman parlamenton, la junuloj de la okupataj teritorioj aliĝis al postulo, pri kiu la diasporaj organizaĵoj insistis jam delonge en la espero reglui la pecojn de nacia politika korpo, kiun Oslo malartikigis.*

* Kp Karma Nabulsi, “The single demand that can unite the Palestinian people”, The Guardian, Londono, 28-a de marto 2011; “Youth gather for global meet on PLO elections”, 9-a de januaro 2012, www.maannews.net.

Ĝuste pri la sakstrato de Oslo temas la tria postulo. La manifestaciantoj postulis la forlason de “pacprocezo”, kiu ne reale sed nur laŭnome estas procezo de paco, kaj la ĉesigon de politiko de kunlaborado kun Israelo. Komence de 2012, la provo “relanĉi” la “dialogon” inter la israelaj kaj palestinaj gvidantoj en Amano, en Jordanio, trafis sur la manifestacioj de kolero en la okupataj teritorioj. En la sama periodo renkontiĝoj de israelaj kaj palestinaj pacistoj en Ramalaho kaj en Jerusalemo vekis la malaprobon de pluraj grupoj de junuloj, kiuj postulas la malpermeson de ĉia kontakto kun israelanoj dum la daŭrigo de la okupado. Post la somero de 2012, strikoj kaj manifestacioj denove multiĝis, ĉi-foje por denunci la disponojn de malabundo faritajn de la Palestina Instanco kaj por postuli ĝian demision.

En sia agado favore al la “araba printempo” la junaj aktivuloj aŭdacis redifini la batalon por sendependeco en la senco de rajtoj kaj ne de ŝtatpotenco. En logiko analoga al tiu de la kampanjo BMS, lanĉita en 2005 de cent sepdek internaciaj organizaĵoj, ili pensas ke necesas batali kontraŭ reĝimo de rasdisigo kaj defendi tri fundamentajn principojn: la finon de la okupado, la rajton reveni kaj la garantion ke ĉiuj loĝantoj de Israelo estu traktataj egalece.

La decido de la Palestina Instanco peti la aliĝon de Palestino al la UN celas eliri la sakstraton en kiu la intertraktadoj kun Israelo enŝlimiĝis, sed ankaŭ, kaj eble ĉefe, kontentigi opinion amase malamikan al la Oslo-interkonsentoj kaj al la regado de la Fataho kaj de la Hamaso. Inter la paroladoj, kiujn s-ro Abbas faris en la UN en 2012 kaj jaron antaŭe, la komparo montras, kiom la Instanco klopodis kopii la lingvaĵon de la manifestaciantoj kaj regi aŭ manipuli ilian mesaĝon.

La du paroladoj asimilas la “palestinan printempon” en la serĉado de ŝtato kaj de sendependeco; ambaŭ admonas la “internacian komunumon” alpreni sian respondecon. La plej notinda diferenco konsistas en tio, ke en 2011 la peto prezentita de s-ro Abbas temis pri plenrajta aliĝo al la UN. Nu, la palestina prezidanto fiaskis kunigi la necesan plimulton por submeti sian peton antaŭ la Konsilantaro pri Sekureco, ĉefe pro la rifuzo de Usono. En 2012 li do revenis en Novjorko por peti la statuson — simile al tiu de Vatikano — de nemembra ŝtato de la UN. Tiu statuso ebligos al la palestina ŝtato fariĝi plenrajta membro de la Internacia Pun-Kortumo (IPK [france: CPI]), de la Internacia Justec-Tribunalo (IJT [france: CIJ]) kaj de aliaj agentejoj de la UN, kio donos al ĝi la leĝajn rimedojn persekuti Israelon pro militkrimoj aŭ pro aliaj rompoj de la internacia juro. Sed ĝi tamen tute ne ĉesigos la okupadon nek garantios la rajton reveni.

Laŭ la Instanco, tiuj longaj kaj malfacilaj klopodoj ĉe la UN estas la sola rimedo respektigi la rajton de la palestinanoj je suverena ŝtato, kiu kovras 22 elcentojn de la historia Palestino, kaj kiu inkludas Cisjordanion, Gazon kaj Orient-Jerusalemon. La redono al la palestinanoj de la malgranda porcio de iliaj originaj teritorioj riparus parte la elpelon, kiun ili suferis en 1948, argumentas s-ro Abbas. Li insistas, ke ĝi restarigus la internacian interkonsenton pri la divido de Palestino, deciditan de la Unuiĝintaj Nacioj en 1947 per la rezolucio 181. La ĉefo de la Instanco argumentas, ke nur ŝtato agnoskita de la “internacia komunumo” kapablos protekti la rajtojn de la popolo, inkluzive de la rajto de reveno, de digno kaj de ekonomia prospero.

La malpopulareco de lia skipo cetere devigas s-ron Abbas emfazi, ke ne la Instanco, sed la OLP subskribis la peton aliĝi al la UN.* En siaj du paroladoj li zorge emfazas la union de ĉiuj palestinanoj, ĉu rifuĝintoj, civitanoj de Israelo, membroj de la diasporo aŭ loĝantoj de la okupataj teritorioj.

* Subskribinto de la Oslo-interkonsentoj estas la OLP, kiu estas por la palestinanoj, speciale por tiuj de la ekzilo, pli legitima ol la Instanco, kiu siavice reprezentas nur tiujn de la interno.

La demarŝo estas interesa pro la volo ree internaciigi la israelan-palestinan konflikton. Per tio, ke li aliĝas al la Unuiĝintaj Nacioj, la ĉefo de la Instanco esperas ŝanceli la monopolon de Usono pri tiu dosiero. Tiu strategio klare aperas en lia parolado de la 23-a de septembro 2011: “La palestina demando estas nedisigeble ligita kun la Unuiĝintaj Nacioj per la rezolucioj deciditaj de ĝiaj diversaj organoj kaj agentejoj. (...) Ni aspiras al tio, ke la Unuiĝintaj Nacioj ludos rolon pli gravan kaj pli efikan ...”

S-ro Mahmud Abbas akrigas la tonon

JARON POSTE, tamen, la tono akriĝis. En sia parolado, s-ro Abbas rekte inspiriĝas el la lingvaĵo uzata de la palestinaj protestantoj. Israelo estas nun kritikata ne nur pro siaj “starigoj de kolonioj”, kiel en la antaŭa jaro, sed pro sia politiko de “rasdisigo” kaj de “etna purigado” en Orient-Jerusalemo kaj en la okupataj teritorioj — formuloj kiujn li ĝis tiam zorge evitis. En 2011 li ankoraŭ li ankoraŭ strebis “etendi la manon al la israelaj registaro kaj popolo por fari la pacon (...) surbaze de samrangeco kaj egaleco inter du najbaraj ŝtatoj: Palestino kaj Israelo”. Hodiaŭ li ne metas gantojn por kritiki la registaron de s-ro Benjamin Netanjahu, akuzas ĝin fiaskigi la “duŝtatan solvon” kaj “senigi la Oslo-interkonsentojn je ilia substanco”.

S-ro Abbas provas per tio rekonkeri la simpation de loĝantaro malespera pro la dronigo de Oslo kaj pro la sterilaj interparoladoj daŭrigataj spite al la okupado. La ŝanĝo de lia retoriko montras ankaŭ la frustron vekitan de la malcedemo de Israelo. Kiel li indikis al la Unuiĝintaj Nacioj en septembro 2012, la teritorio atribuita al la palestinanoj estas interplektaĵo de “enklavoj (...) dominataj de la kolonia kaj armea okupado, sed prezentita sub novaj nomoj, kiujn la unuflanka plano donas por tiel nomata ŝtato en la provizoraj limoj”.

Ne estas mallogike, ke la ĉefo de la Instanco esprimas kelkajn pikojn al la “internacia komunumo” kaj, pli malrekte, al Usono. Nenio tia troviĝas en la antaŭa parolado, kiu spegulis la optimismon naskitan el la “araba printempo”. Dum li antaŭ jaro petis la potencajn landojn fari ion por relanĉi la pacprocezon, la palestina ĉefo hodiaŭ limiĝas al amara konstato: oni permesas al Israelo “ne respondeci pri siaj agoj” kaj resti en “senpuneco”; oni donas “tutan liberon al la okupanto por daŭrigi sian politikon de senposedigo (...) kaj trudi sian sistemon de rasdisigo al la palestina popolo”.

La prezidanto de la Instanco eĉ permesas al si aŭdacon, kiu jaron antaŭe ne estis pensebla: por la unua fojo li publike asertas, ke ne povas esti paco sen la agnosko ke “la rasa koloniigo estas kondamnenda, punata kaj bojkotata por ĝia kompleta malapero”. Ŝajnas, ke la BMS-kampanjo eĥas ene de la OLP.

La demando restas, kian politikan agospacon la Palestina Instanco povos akiri per sia demarŝo ĉe la UN, kaj kian strategion ĝi volas uzi por igi ilin fari sankciojn kontraŭ Israelo. Intertempe ŝajnas, ke la palestinanoj de Cisjordanio jam ne multon atendas de siaj gvidantoj. La komunumaj elektoj de la 20-a de oktobro 2012, kies novaĵo estas la venko de pluraj sendependaj kandidatoj en Nabluso, Ramalaho kaj Jenino, konfirmis la influ-perdon de la Fataho. La forta partopreno en tiu voĉdonado indikas tamen, ke la palestinanoj estas deciditaj defendi sian rajton je libereco kaj digno, sendepende ĉu ŝtato konturiĝas aŭ ne ĉe la horizonto.

Leila FARSAKH.

De solidareco al supereco

Eŭropo fronte al la germana hegemonio

Minacoj, acidaj frazoj, la intertraktado de la buĝeto 2014-2020 de la Eŭropa Unio dividas la “dudek sep”. La brita volo ricevi “rabaton” koncentras la atenton, sed realo estas, ke la tuta eŭropa projekto ŝanceliĝas. Firme tenante sin al la celo redukti buĝeton jam limigitan je 1% de la malneta enlanda produkto (MEP) de la Unio, la nordaj landoj alfrontas tiujn de la Sudo, kiuj, nome de solidareco, postulas pli da rimedoj. Kaj, plian fojon, Berlino kondukas la ludon.

RIGARDANTE la nomojn de la ricevintoj de la Nobel-pacpremio — Menahem Begin, s-roj Henry Kissinger kaj Barack Obama — oni pensas pri la diro de la romanverkisto Gabriel Garcia Marquez, laŭ kiu ĉi tiu rekompenco estus pli ĝuste nomata Nobel-milit-premio. Ĉi-jare, la premio estas iom malpli malpaca, sed ĝi tute same prezentas satiro-terenon. Feliĉa Eŭropunio, rekompencita per tio, kion oni povus nomi “Nobel-Narcisismo-premio”. Oni tamen povas fidi je Oslo por obligi siajn kapablojn. Ni povas esperi, ke venontan jaron la Nobel-komitato agu kiel taŭgas: atribui la prezon al si mem.

Tamen, la honoro atribuita al Bruselo kaj Strasburgo — kiuj ĝin disputas — alvenas ja ĝustatempe. La unuaj jaroj de nia jarcento spertis la kreskantan eŭropan orgojlon. Ĝi esprimiĝis ekzemple tra la aserto, ke la Unio donacis al la homaro la modelon de socia kaj politika disvolviĝo, laŭ la formulo lanĉita de la brita historiisto Tony Judt kaj reuzita de tiom da eŭropaj saĝuloj. De 2009, la disŝiriĝoj en la eŭro-zono alportis kruelan baton al tiuj tro entuziasmaj memkontentiĝoj. Sed ĉu ĉi tiuj tial malaperis? Estas tro frue por tiel pensi, konsiderante nur ĉi tiun majestan ekzemplon: la nova libro de la germana filozofo Jurgen Habermas pri la Eŭropa Unio*, kiu sekvas lian Ach Europa (2008). La ĉefa peco de ĉi tiu verko, artikolo titolita “La krizo de la Eŭropa Unio rigardata tra la konstituciigo de la internacia juro”, plej bone ilustras tion, kio estas intelekta introvertiteco. Ĝiaj sesdek paĝoj enhavas centon da referencoj, el kiuj tri kvaronoj sendas al germanaj aŭtoroj, inter kiuj li mem kaj tri liaj kolegoj — dankitaj pro tiu helpo — aŭtoras la duonon de la referencoj.

* Jürgen Habermas, Zur Verfassung Europas, Suhrkamp, Frankfurto, 2011. Tradukita en la francan sub la titolo La Constitution de l’Europe, Gallimard, Parizo, 2012.

La aliaj referencoj ŝuldiĝas al nur anglo-usonaj aŭtoroj, kaj ĉefe (triono de la referencoj) lia brita admiranto la politikologo David Held, kiu famiĝis pro la Khadafi-afero*. Neniu alia eŭropa kulturo estas allasita en tiu naiva elmontrado de mallerta sinteno.

* Held estis la ĉefo kaj gvidanto de doktoriĝa disertacio de s-ro Saïf al-islam Kadhafi ĉe la London School of Economics (LSE). Ĉi tiu doktoriĝis per disertacio, kiun li ne verkis, ĉar Libio donacis grandan sumon al la LSE. Post la skandalo, Held devige forlasis la LSE kaj la direktoro demisiis.

La temo de la artikolo estas eĉ pli okulfrapa. En 2008, Habermas draste kritikis la Lisbonan Traktaton tial, ke ĝi alportis neniun korekton al la “demokratia deficito” de la Unio, kaj proponis neniun moralan kaj politikan horizonton. Ĝia adopto, li tiam skribis, povas nur “plivastigi la abismon ekzistantan inter la politikaj elitoj kaj la civitanoj*, sen provizi al Eŭropo ian ajn pozitivan orientiĝon. Necesus, male, eŭropskala referendumo, kiu donu al la Unio socian kaj impostan harmoniigon, defendajn rimedojn kaj, ĉefe, rekte elektitan prezidanton, kiu sola povus savi la kontinenton el estonteco “diktita de la novliberalisma ortodoksio”. Notinte kiom ĉi tiu entuziasmo de Habermas favore al demokrateca esprimiĝo de la popola volo (pri kiu li neniam montris ian signon en la propra lando) estis kontraŭa al liaj tradiciaj vidmanieroj, mi taksis, ke post kiam la Lisbona Traktato estos ratifita, li supozeble finfine akceptos ĝin diskrete*.

* Jürgen Habermas, Ach, Europa. Kleine politische Schriften XI, Suhrkamp, 2008, p. 105.
* Vd Le Nouveau Vieux Monde, Agone, Marseille, 2011, p. 651-655. En 2005, la pasia interveno de Habermas en la kampanjo de la franca referendumo pri la eŭropa konstitucia traktato, lia prognozo de katastrofo se ĝi estus rifuzita, iris kune kun absoluta silento pri la foresto de referendumo en Germanujo, same kiel cetere por la Maastricht-traktato kelkajn jarojn antaŭe.
Al ne superebla Edeno

ĈI TIU PROGNOZO montriĝis sub la realo. Habermas ne nur akceptis la traktaton, sed li eĉ fariĝis ĝia heroldo. Li nun malkovris, ke la traktato tute ne pligrandigas abismon inter elitoj kaj civitanoj, sed estas ĉarto de senprecedenca antaŭeniro al la homa libereco, ke ĝi duobligas la fundamenton de eŭropa suvereneco, bazita samtempe en la civitanoj kaj la popoloj (ne en la ŝtatoj) de la Unio, ke ĝi estas luma utero, el kiu naskiĝos la Parlamento de la estonta mondo. La Eŭropo de Lisbono, kondukanta al procezo de civilizacio, kiu pacigas la interŝtatajn rilatojn, limiganta uzon de forto al la subpremo de tiuj, kiuj perfortas homajn rajtojn, trabatas la vojon, kiu kondukas de nia hodiaŭa “internacia komunumo” — nemalhavebla, kvankam ankoraŭ ne perfekta — al la “kosmopolita komunumo” de morgaŭ, speco de plilarĝigita Unio, kiu entenos ĉiujn surterajn animojn.

Kun tiaj ekstazaj elanoj, la narcisismo de la pasintaj jaroj ne malfortiĝas, sed atingas novan paroksismon. Tio, ke la lisbona traktato parolas ne pri la popoloj sed pri la ŝtatoj de Eŭropo; ke ĝi estis adoptita por manovri kun la popola volo esprimita en tri referendumoj; ke ĝi konfirmas strukturon, kiun ne fidas tiuj, kiuj estas submetitaj al ĝi; kaj ke, anstataŭ esti protektejo de la homaj rajtoj, la Unio, kiun ĝi difinas, estas implikita kun torturaĵoj kaj okupacio, sen iu ajn protesto de ĝiaj plej eminentaj reprezentantoj: ĉio tio malaperas en ravita memcelebrado.

Neniu individua spirito estas egala al kolektiva pensmaniero. Nun dekoraciita de tiom da eŭropaj premioj kiom breĵneva marŝalo ricevis da distingiloj, Habermas estas verŝajne parte viktimo de sia propra eminenteco: enfermita, same kiel antaŭ li la usona filozofo John Rawls, en mensa universo loĝata preskaŭ ekskluzive de admirantoj kaj disĉiploj, malpli kaj malpli kapabka dialogi kun opinioj, kiuj deflankiĝas de la liaj pli ol kelkajn milimetrojn. Ofte konsiderata kiel la nuntempa posteulo de Immanuel Kant, li riskas fariĝi moderna Gottfried Wilhelm Leibniz, konstruanta per aplombaj eŭfemismoj teodiceon en kiu la malbonoj de la financa senregulado kunproduktas la bonaĵojn de la kosmopolitismo-revekiĝo*, kaj kie la Okcidento trabatas la vojon, de demokratio kaj de la homaj rajtoj al la fina Edeno de universala legitimeco.

* “The cunning of economic reason”, Zur Verfassung Europas, cit., p. 77.

Je tiu punkto, Habermas prezentas apartan kazon, samtempe pro sia distingeco kaj pro la korupto kiu lin tuŝis. Sed la kutimo fari el Eŭropo fokuson de la mondo, sen scii multon pri ĝia kultura kaj politika vivo, ne malaperis, kaj la malfeliĉoj de la eŭropa ununura mono ne sufiĉos ŝanceli ĝin.

Ne necesas insisti pri la perplekso, en kiun la krizo ĵetis la Union. Eŭropo estas kaptita de la plej profunda kaj plej longa recesio travivita de post la dua mondmilito. Por kompreni kiuj estas ĝiaj fontoj, necesas mezuri la dinamikon de la krizo de la eŭrozono. Simple esprimite, ĝi estas la rezulto de du movadoj, sendependaj unu de la alia, kiuj interkruciĝis. La unua estas la ĝeneraligita implodo de la virtuala kapitalo per kiu la merkatoj funkciis tra la evoluinta mondo en la longa ciklo de “financigo de ekonomio” (kreskanta graveco de financo en ekonomio, Financialization), kiu komenciĝis en la 1980-aj jaroj, dum la profitkapablo en la reala ekonomio ŝrumpis sub premo de la internacia konkurado, kaj dum la kreskokvotoj malpliiĝis de jardeko al jardeko.

La meĥanismoj de tiu malakcelo, internaj al kapitalismo mem, estis majstre priskribitaj de Robert Brenner en lia impona historio de la evoluinta kapitalismo depost 1945*. Ĝiaj efikoj al eksponenciala kresko de la privata kaj publika ŝuldoj, apogantaj ne nur la profitkvotojn sed ankaŭ la balotelekta vivpoveco, antaŭ nelonge estis analizitaj de Wolfgang Streeck*. La usona ekonomio ilustras ĉi tiun trajektorion kun paradigma klareco. Sed ĝia logiko valoras por la tuta sistemo.

* Robert Brenner, The Economics of Global Turbulence, Verso, Nov-jorko, 2006. Por daŭrigi ĉi tiun historion ĝis la krizo de 2008, vd, de la sama aŭtoro, “L’économie mondiale et la crise américaine”, en Agone, n-ro 49, “Crise financière globale ou triomphe du capitalisme?”, Marseille, 2012. Vd en la New Left Review, n-ro 54, Londono, novembro-decembro 2008, p. 49-85, la aktoj de simpozio pri la verkoj de Brenner, fare de ĉi tiuj aŭtoritatuloj de la “anglosfero”, de Eŭropo kaj de Japanujo: Nicholas Crafts, Michel Aglietta kaj Kozo Yamamura.
* Vd Wolfgang Streeck, “La krizo de 2008 komenciĝis antaŭ kvardek jaroj”, Le Monde diplomatique, januaro 2012.

En Eŭropo tamen, alia logiko instaliĝis kun la reunuiĝo de Germanujo kaj la projekto de mona unio en la Maastricht-traktato, poste de la Pakto de Stabileco, ambaŭ tajloritaj laŭ la germanaj postuloj. La komuna mono estu sub la kuratoreco de centra banko laŭ Hayeka* koncepto, kiu respondecos nek antaŭ la balotintoj, nek antaŭ la registaroj, sed kiu havu kiel nuran celon la prezo-stabilecon. Dominanta la novan mon-zonon, estu la germana ekonomio, de nun plilarĝigita al la eŭrop-orientaj landoj, kun tuj ĉe sia limo, grandega rezervo de malmultekosta laborforto. La kostoj de la reunuiĝo estis altaj, ili tiris malsupren la germanan kreskon. Por ilin kompensi, la germana kapitalismo funkciigis senprecedencan politikon de salajro-subpremo, kiujn la germanaj sindikatoj devis akcepti, sub minaco de kreskigota delokigo al Pollando, Slovakujo kaj eĉ transe.

* NDLR. Laŭ la nomo de la aŭstra liberalisma ekonomikisto Friedrich Hayek (1899-1992). En 1974, li ricevis la premion de la reĝa Banko de Svedujo pri ekonomikaj sciencoj memore al Alfred Nobel.
Neniu komuneco de destino

POR LA SUDA EŬROPO, la ekonomiaj konsekvencoj estis tute antaŭvideblaj*. Unuflanke, kun la altiĝo de la fabrika prduktado kaj la relativa malaltiĝo de la labor-kostoj, la germanaj eksportaj industrioj fariĝis pli konkurkapablaj ol iam ajn, kaptante kreskantan parton de la merkatoj en la eŭrozono. Aliflanke, ĉe la periferio de ĉi-lasta, la responda perdo de konkurkapablo de la lokaj ekonomioj estis sendolorigita per granda alfluo de malmultekostaj kapitaloj, kun interezkvotoj fiksitaj en virtuale unuforma maniero en la tuta mon-unio, konforme al la reguloj truditaj de Germanujo.

* Por statistikoj pri la germanaj salajrokostoj inter 1998 kaj 2006 kaj prognozo de ilia efiko al la ekonomioj de la suda Eŭropo, vd Le Nouveau Vieux Monde, cit., p. 81-82.

Kiam la ĝenerala krizo de “financigo” (Financialization) ekiĝinta en Usono frapis Eŭropon, la kredindeco de la periferio-ŝuldo disfalis, igante timi ĉenajn bankrotojn. Sed, dum en Usono masivaj publikaj savplanoj povis forigi la banroton de bankoj, asekurkompanioj kaj nesolventaj societoj, kaj la mon-emisio fare de la centra banko (Federala Rezervo) povis bremsi la ŝrumpon de la postulo, du obstakloj igis neebla la aplikon de tia provizora solvo en la eŭrozono. Ne nur la statutoj de la centra eŭropa banko, konfirmitaj en la Maastricht-traktato, malpermesis al ĝi aĉeti ŝuldon de membroŝtatoj, sed plie ne ekzistis Schicksalsgemeinschaft — tiu “komuneco de destino” de la vebera nacio* — kiu ligus regantojn kaj regatojn en komuna politika ordo, kie la unuaj pagos altan prezon pro sia tuta ignoro de la ekzistaj bezonoj de la duaj. En la eŭropa ŝajnigo de federismo, ne povis ekzisti “unio de transdono” laŭ la usona modelo. Tial kiam la krizo frapis, la kohereco de la eŭrozono povis nur veni ne de la socia elspezo, sed de politika volo: la apliko fare de Germanujo, kiel gvidanto de bloko de etaj nordaj ŝtatoj, de drastaj malabundo-programoj — neimageblaj por la propraj civitanoj — por la sudaj landoj, ja nun nepovantaj reakiri konkurkapablon pere de devaluto.

* NDLR. Koncepto notinde uzata de la germana sociologo Max Weber (1864-1920).

Sub ĉi tiu premo, la registaroj de la “etaj” landoj falis kvazaŭ kegloj. En Irlando, Portugalujo kaj Hispanujo, la reĝimoj regantaj je la komenco de la krizo estis forbalaitaj okaze de balotoj, kiuj instalis posteulojn emajn pligrandigi la dozojn de la drastaj kuraciloj. En Italujo, la interna erozio kaj eksteraj intervenoj kombiniĝis por anstataŭigi registaron elektitan de la parlamento per registaro el “teĥnikistoj”, sen interveno de balotoj. En Greklando, la reĝimo trudita de Berlino, Parizo kaj Bruselo reduktis la landon je kondiĉo, kiu similas tiun de Aŭstrujo en 1922, kiam Alta Komisaro estis trudita de la Kora Akordo en Vieno — sub la respondeco de la Ligo de Nacioj — por laŭplaĉe administri la ekonomion de la lando. Elektita por tiu posteno estis la dekstrula urbestro de Roterdamo, Alfred Zimmerman, subteninto de la subpremo de nederlanda provo sekvi la germanan revolucion de novembro 1918. En Vieno, kie li restis en posteno ĝis 1926, “li senĉese kritikis la registaron, substrekis ĝiajn mankojn, postulis ĉiam pli da ŝparoj, ĉiam pli da oferoj, el ĉiuj klasoj de la loĝantaro”, kaj, admonante la registaron “stabiligi la buĝeton je multe pli malalta nivelo”, li asertis, ke “la kontrolo pludaŭros ĝis oni estos atinginta tiun rezulton.”*.

* Vd Charles A. Gulick, Austria from Habsburg to Hitler, University of California Press, Berkeley, 1948, vol. i, p. 700.

En ĉiuj landoj en kiuj ili estis aplikitaj, la rimedoj celantaj restarigi la fidon de la financaj merkatoj en la kredindeco de la lokaj registaroj estis akompanataj de redukto de la socialaj elspezoj, de senregulado de la merkatoj kaj de privatigo de publikaj posedaĵoj: tio estas la novliberala ordinara repertuaro, al kiu adloniĝas kreskinta imposta premo. Por rigli ĉi tiujn rimedojn, Berlino kaj Parizo decidis trudi la postulon pri buĝet-evilibro en la konstitucio de la dek sep membro-landoj de la eŭrozono — nocio longtempe konsiderata en Usono kiel fiks-ideo de freneziĝinta maldekstro.

Nova “speciala rilato”

LA KURACILOJ ellaboritaj en 2011 ne resanigos la malsanojn de la eŭrozono. La diferencoj inter la interezkvotoj de la suverenaj ŝuldoj ne revenos al la niveloj antaŭkrizaj. Kaj la ŝuldo kiu akumuliĝas ne estas nur publika: laŭ iuj, la dubindaj kreditoraĵoj de la bankoj atingas1.300 miliardojn da dolaroj. La problemoj estas pli profundaj, la kuraciloj malpli fortaj kaj tiuj, kiuj aplikas ilin, pli malfortaj, ol la oficialaj rondoj rekonas. Dum klaras, ke la minaco pri pagorifuzo tute ne malaperis, la provizoraj solvoj rapide ellaboritaj de s-ino Angela Merkel kaj s-ro Nicolas Sarkozy riskas ne daŭri.

Ilia partnereco, verdire, neniam estis ekvilibra. “Oni povas atendi, ke la germana potenco aplikiĝos laŭ formoj pli brutalaj, ne tra la alta registaro aŭ la centra banko, sed tra la merkato”, ni skribis antaŭ la krizo-sturmo*. Germanujo, kiu, pli ol ĉiu alia ŝtato, estis la ĉefa respondeculo de la eŭro-krizo per sia interna politiko de salajro-subpremo interne kaj sia politiko de malmultekosta kapitalo ekstere, estis ankaŭ la ĉefa arkitekto de la provoj “pagigi la fakturon” al la malfortuloj. Tial, la tempo de nova eŭropa hegemonio alvenis. Kun ĝi aperis, punkte, la unua impertinenta manifesto de ĉefeco de Germanujo en la Unio.

* Le Nouveau Vieux Monde, cit. p. 82.

En artikolo publikigita de Merkur, la plej grava opini-revuo de Germanujo, la juristo el Konstanco Christophe Schönberger klarigas, ke la speco de hegemonio, kiun Germanujo estas destinita apliki en Eŭropo absolute ne rilatas al la priplorinda “slogano de kontraŭ-imperiisma parolado laŭ Gramsci-maniero”. Ĝin oni devas kompreni laŭ la trankviliga konstitucia senso donita de la juristo Heinrich Triepel, tio estas la gvidanto-funkcio atribuita al la plej potenca ŝtato sine de federacia sistemo, laŭ la modelo de Prusujo en la Germanujo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Eŭropa Unio precize respondas al ĉi tiu modelo: esence interregistara konsorcio kunigita en eŭropa Konsilio, kies decidoj estas necese “sensonorigitaj” kaj pri kiu nur scienc-fikcio povus imagi, ke ĝi iam fariĝos “la blua floro” de demokratio, pura el ĉia institucia feĉo”*. Sed, dum la ŝtatoj reprezentataj en la eŭropa Konsilio estas tre malegalaj laŭ dimensio kaj pezo, estus ne realisme pensi, ke ili povos egalece kunordigi sin. Por funkcii, la Unio bezonas, ke la ŝtato la plej loĝata kaj plej riĉa donu al ĝi koherecon kaj direkton. Eŭropo bezonas la germanan hegemonion, kaj la germanoj devas ĉesi montriĝi timemaj ĉi-rilate. Francujo, kies atomarmilaro kaj sidloko en la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ne plu havas gravan signifon, devus sekve revizii siajn pretendojn. Germanujo devus trakti Francujon same kiel Otto von Bismarck agis kun Bavario en ĉi tiu alia federacia sistemo, la 2-a Imperio (2-a Reich), gratifikante la malsuperan partneron per simbolaj favoroj kaj burokratiaj konsolaĵoj*.

* Depruntita de la poeto Novalis, kiu faris el ĝi metaforon de la homa aspiro al la nefinio, la formulo “blua floro” fariĝis proverba en Germanujo.
* Christoph Schönberger, “Hegemon wider Willen. Zur Stellung Deutschlands in der europäischen Union”, Merkur, n-ro 752, Stuttgart, januaro 2012, p. 1-8. Triepel, kiu provizas konceptan modelon al Schönberger, ne nur estis fervora admiranto de la registaro de Germanujo sub prusa dominado, kiun Bismarck gvidis. En 1933, li salutis la ekregadon de Adolf Hitler, kiun li kvalifikis “laŭleĝa revolucio” kaj li finis sian eseon pri hegemonio (1938) per apologio de la Führer, kiel la ŝtatestro, kiu, per anekso de Aŭstrujo kaj Sudetoj, finfine realigis la malnovan germanan revon, plene reunuiĝintan ŝtaton (Die Hegemonie. Ein Buch von führenden Staaten, Kohlhammer, Stuttgart, 1938, p. 578).

Ĉu Francujo tiel facile akceptos esti malaltigita je la statuso, kiu estis tiu de Bavario en la 2-a Imperio? Oni povas dubi... La opinio de Bismark pri la Bavarianoj estas ja konata: “duonvoje inter aŭstro kaj homo”. Sub prezideco de s-ro Sarkozy, la komparoeble ne aspektus stranga, kiam Parizo konformis sin al la prioritatoj de Berlino. Sed hodiaŭ, alia komparo, pli aktuala, verŝajne taŭgus. La maltrankvilo, kiun montras la franca politika klaso esti iam disigita de la germanaj projektoj en la Unio, kaj la deziro esti al ili ĉiam asociitaj, memorigas pli kaj pli alian “specialan rilaton”: tiun de la britoj, kiuj senespere alkroĉiĝas al sia rolo de ĉefservanto de Usono.

Oni povas sin demandi kiom da tempo la franca memsubordigado daŭros sen reago. La fanfaronaĵoj de s-ro Volker Kauder, ĝenerala sekretario de la Kristan-Demokrata Unio (CDU) de Germanujo, kiam li diras ke “Eŭropo de nun parolas germane” pli efike vekas rankoron ol obeemon. Restas, ke de multaj jaroj, aparte pro la tordiĝo kiun kaŭzas la franca balotsistemo, ne ekzistas en la Unio politika klaso pli unuanime konformema en sia vidpunkto, ol tiu de Francujo. Atendi de s-ro François Hollande iom pli da ekonomia aŭ strategia sendependeco estus venko de espero super sperto. Samkiale, ne estas lando, kie la abismo inter popopla opinio kaj la oficialaj admonoj, estas same profunda.

S-ro Hollande alvenis ĉe la prezidanteco sammaniere kiel s-ro Mariano Rajoy en Hispanio, sen ajna fervoro de siaj elektintoj, sed kiel la sola momente disponebla solvo; li povus esti same rapide malfortigita, kiam la malabundo alvenos. Sine de la eŭropa novliberalisma sistemo, kies franca intendanto li fariĝis, gravaj popolaj ribelaj movadoj okazis ĝis nun nur en Greklando — kvankam Hispanujo travivas jam antaŭanoncajn skuojn. Aliloke, la elitoj devas ankoraŭ aŭdi la popolamasojn. Nenio verdire garantias, ke eĉ la plej severaj elprovaĵoj eksplodigos, prefere ol paralizos, la popolajn reagojn, kiel montris la pasiveco de la rusoj sub la katastrofa regado de s-ro Boris Eltsine. Sed la popoloj de la Unio estas malpli pasivaj, kaj, se iliaj vivkondiĉoj klare malboniĝus, ilia pacienco riskas esti pli limigita. Fone de ĉiuj scenaroj, estas malgaja realeco: eĉ se la eŭrokrizo povus esti solvata sen suferigi la plej malfortajn — kio estas tre neverŝajna-, la ligita ŝrumpo de la kresko plurestus.

Perry ANDERSON

Medikamentoj: la barata kaprompa problemo

La 2-an de novembro la farmacia entrepreno Roche ricevis el barata komisiono rifuzon de patento al unu el siaj petoj, kun motivo: “kuracilo ne sufiĉe nova”; tiu decido devos malaltigi la prezon de kuracado kontraŭ C-hepatito.

Ĉu Barato cedos al la premoj de la Eŭropa Unio pri la protekto de la farmaciaj patentoj? De pli ol kvar jaroj, la intertraktado inter Nov-Delhio kaj Bruselo cele al libermerkata interkonsento malsukcesas ĉiam pro la sama demando. Prokrastita plurfoje, la konkludo de la “plej vasta tiutipa interkonsento en la mondo”, laŭ la prezidanto de la Komisiono, s-ro José Manuel Barroso*, estis anoncita por la fino de la jaro. Sed plia prokrasto ne povas esti eksterlasita.

* “Inde-UE: un accord de libre-échange en vue” (Barato-EU: libermerkata interkonsento baldaŭ subskribota), komuniko de la Eŭropa Komisiono, 13-a de februaro 2012.

Kvankam submetita al la dispozicioj de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) pri la intelektaj posedrajtoj (Adpic*), integritaj al sia nacia leĝaro en marto 2007, Barato restas fingromontrata pro sia produktado de medikamentoj, suspektata ne obei la regulojn de patento-protekto. Jes ja la grandega merkato de la hinda subkontinento vekas ĉies avidon. Laŭ raporto de Pricewaterhouse Coopers, la barata farmacia industrio ampleksis en 2009 dek unu miliardojn da dolaroj, kaj eble atingos tridek miliardojn en 2020*. Kun siaj medikamentoj, malplej kostaj en la mondo, Barato estas la unua ĉe la kapo de la landoj eksportantoj de kuraciloj kontraŭ aidoso, kancero kaj tuberkulozo al la sudaj landoj. Jen malplio da profitoj, kiu kolerigas la okcidentajn laboratoriojn.

* Aspects des droits de propriété intellectuelle qui touchent au commerce (Aspektoj de la rajtoj pri intelekta proprieto, kuj rilatas al komerco), MOK, www.wto.org
* “Global pharma looks to India: Prospects for growth”, PricewaterhouseCoopers, Londono, aprilo 2010.

Bruselo atente aŭskultas ĉi tiujn. Je la nomo de respekto al la intelekta proprieto, multobliĝis konfiskoj de barataj medikamentoj en la lastaj jaroj, instigante la Mondan Organizaĵon pri Sano (MOS) publike mallaŭdi “misuzon de la leĝaro pri falsaĵoj*. En februaro 2012, okaze de pintkunveno kunvenigante en Nov-Delhio la gvidantojn de Barato kaj de EU, la malamika sinteno de Bruselo kontraŭ la barataj medikamentoj maltrankviligis la san-profesiulojn. “Sub influo de sia potenca farmacia sektoro, la Eŭropa Unio provas trudi rimedojn por plifortigi la protekton de la patentoj, kiujn Barato rifuzis ĝis nun”, bedaŭris la Neregistara Organizaĵo (NRO) Oxfam*.

* “L’OMS déplore les saisies de médicaments génériques indiens par l’UE” (La MOS bedaŭras la konfiskojn de barataj eksterpatentaj medikamentoj fare de EU), Agentejo France-Presse, 21-a de majo 2010.
*L’Union européenne ne doit pas fermer la “pharmacie” des pays en développement” (La Eŭropa Unio ne devas fermi la “apotekon” de la evoluantaj landoj), Oxfam, 9-a de februaro 2012.

Tial, ke kvinono de la eksterpatentaj medikamentoj produktitaj tutmonde devenas de barataj firmaoj, la strategia intereso de la eŭropaj kaj usonaj laboratorioj trudis malhonorigi ilian reputacion. Tuj post ĝia fondo en 2006 sub egido de la MOS, la internacia laborgrupo por lukti kontraŭ falso de medikamentoj (Internacia Medical Products Anti-Counterfeiting Taskforce, IMPACT) eldiris dubojn pri la kvalito de la barataj eksterpatentaj medikamentoj, montrante en ilia enhavo falsitajn molekulojn. Ĉi tiuj raportoj tamen estas kontestataj, iuj membro-landoj de la MOS opinias, ke la agado de la IMPACT respondas al konsideroj pli komercaj ol prisanaj. — riproĉo, kiu estigis kelkajn skuojn/dismovojn dum la 64-a Tutmonda Asembleo por la Sano, en majo 2011. Malgraŭ tio la konkludoj de la IMPACT estas reuzataj senŝanĝe de kelkaj NRO, kiel ekz la Chirac-fondaĵo, tre aktiva pri tiu dosiero en Bruselo kaj en Afriko.

Veras, ke la barata loĝistiko havas malfortajn punkojn. “Okaze de kontrolo en luksa hospitalo en Mumbajo, oni konstatis, ke parto de la frostigitaj medikamentoj estis eksterdataj, pro malbona mastrumado de la malvarmoĉeno”, atestas s-ro Sujay Shetty, unu el la aŭtoroj de la raporto de Pricewaterhouse Coopers.

Ĉe la etaj lokaj apotekistoj, la medikamentoj ne ĉiam estas fidindaj. S-ro Yussuf Sheikh, dungito de kirana — apoteko, kiu ankaŭ estas manĝaĵ-vendejo — en malriĉa kvartalo proksime al la dokoj de Mumbajo, aktivas meze de pilolskatoloj, lakto-kartonoj kaj pakaĵoj da kosmetikaĵoj lokaj aŭ importitaj, kiuj kuŝas surplanke. Lia klientaro konsistas el loĝantoj de la najbara kvartalo, apartenantaj al la malsupraj mezaj klasoj, kaj el iliaj servistoj, loĝantaj en ladurbo apud la stacidomo. Li atribuas la produktojn kaj fiksas la tarifojn laŭ la aspekto de la klientoj: “Se vi povas pagi baratan eksterpatentan medikamenton aŭ produkton de usona firmao, mi vendos ĝin al vi. Por la plej malriĉaj, male, mi proponas malmultekostajn medikamentojn, li diras senemocie . Tiu merkato estas profita por la tuta komerca ĉeno. Nia marĝeno estas 30% ĝis 50%. Se vi estas tre malriĉa, mi vendos al vi Paradip, fabrikita de Cipla, kiu estas sama kiel paracetamol. Kelkfoje, la koncentreco ne konformas al tio, kio estas skribita surskatole, foje la etikedo estas falsa, aŭ la medikamento estas placebo. Sed anstataŭ malŝpari 60 rupiojn, la kliento elspezas nur 15, pensante ke li aĉetis Cipla-produkton. Nenio malbona okazos al li. Se li havas kapdoloron unu plian tagon, li ne mortos pro tio!”

Malfacilas taksi la proporcion de nekonformaj produktoj inter la medikamentoj disponeblaj en la lando. “Se kredi la MOK, el kvar venditaj medikamentoj en Barato, unu estas falsita. Sed se tiel estus, nia industrio suferus perdon, ironias s-ro Dilip Shah, reprezentanto de la Barata Farmacia Alianco (Indian Pharmaceutical Alliance, IPA), la premgrupo de la barataj fabrikististoj de eksterpatentaj medikamentoj, kiu gvidas proprajn enketojn pri la kontrabando de falsaj kuraciloj. Fakte, la MOK konsideras falsaj ĉiujn medikamentojn ne laŭnormajn, ĉu temas pri produktoj kun maltaŭga etikedo, placeboj, aŭ eksterpatentaj medikamentoj. Sed tio ne signifas ke ili estas danĝeraj aŭ senefikaj. Krome, nia esploro montras, ke la falsaĵoj koncernas ĉefe la produktojn vendatajn sen kuracista preskribo, tio estas la interna merkato.”

Premgrupoj kontraŭ la eksterpatentaj medikamentoj

Ĉi tiu merkato, plej ofte neformala, provizata de ĉirkaŭ dek mil lokaj firmaoj, konsistigas manaon tre avide deziratan. En la kirana kaj etaj bazaroj, la vendo de senpreskribaj medikamentoj ebligas kapti kamparan kaj duon-urban klientaron, kiun la industriistoj, barataj aŭ eksterlandaj, deziras konkeri*. Ja ne sen kaŝitaj pensoj la barataj profesiaj organizaĵoj postulas pli efikan reguladon. “La barataj produktantoj de eksterpatentaj medikamentoj timas perdi la grandan ŝveliĝantan merkaton de la mezaj klasoj”, klarigas s-ro Shetty. La negoco anonciĝas des pli profitdona, ke laŭ li “Barato estas bone lokita por rikolti almenaŭ unu trionon de la 70 miliardoj da dolaroj, kiun valoras la medikamentoj, kies patento atingos sian finon en Usono, dum la tri venontaj jaroj”.

*Pfizer, Ranbaxy tie up with ITC to sell overthe-counter products in rural areas”, Madras, 11-a de julio 2011, www.thehindubusinessline.com

La neceso de regulado tamen kolizias kun la misfunkciadoj de la barata ŝtato. Laŭ s-ro Shah, la Food and Drug Administration (FDA), taskita pri la kontrolo de medikamentoj, “estas tute senefika kaj, parte, koruptita. Plurajn fojojn, avertinte la FDA, ni spertis la surprizon vidi la krimulojn, kiujn ni postkuris de monatoj, malaperi, kunportinte sian stokon de falsaj kuraciloj”

Por efike batali la komerco-krimulojn, la plej bona solvo eble estas batali sur ilia tereno, tio estas igi la “bonajn” medikamentojn disponeblaj por la malriĉuloj. Tiel, en la J.J. Hospital, unu el la plej grandaj publikaj establoj de Mumbajo, tre eta apoteko senpage provizas triterapion al la pacientoj de aidoso. “Ni ne povas ricevi pli da spaco, sed ni insistas ĉe niaj plej malriĉaj pacientoj, ke ili venu ĉe ni ricevi siajn medikamentojn, eĉ se ili devas vice atendi horojn”, diras kuracisto de tiu hospitalo.

La ĉefa zorgo de la barataj industriistoj, tamen, estas malhelpi la nuligon de la (d)-klaŭzo en la 3-a sekcio de la barata leĝo pri patentoj, nura protektilo kontraŭ la plenpotenco de la internaciaj farmaciaj kompanioj. Ĉi tiu klaŭzo, adoptita en 2005, indikas ke patento-peto estas pravigita nur por novaj molekuloj, venantaj el pruvita scienca malkovro, sed ne por produktoj, kiuj recikligas aŭ plibonigas jam ekzistantajn substancojn. Ne necesas diri, ke ĝi kolerigas la usonajn kaj eŭropajn gigantajn kompaniojn, kiuj praktikas intensan premgrupan agadon por nuligi ĝin.

“La 3 (d)-klaŭzo estas nia ununura sekurec-reto, sed ĝi riskas esti nuligita, ribelas d-ro Jaideep Gogtay, fakulo pri la HIV (“homa imunonesufiĉestiga viruso”) kaj medicina direktoro ĉe Cipla. La grandaj farmaciaj entreprenoj multobligas la trukojn por plilongigi la vivdaŭron de siaj patentoj. Estas io, kion ni nomas la konstanta verdigo (evergreening). Ĉu vi scias, ke kelkfoje ekzistas centoj da patentoj por ununura medikamento? Kiam ĉi-lasta koncernas kuracadojn por la HIV aŭ kancero, kaj ke ĝi estas ekstreme kosta en niaj landoj, mi taksas tion krimo!”

La okcidentaj entreprenoj disponas pri kelkaj apogoj. En decembro 2010, la barata ekonomika ĵurnalo Mint malkaŝis, ke usona societo, Gilead Sciences, ricevis promeson de la usona ministro pri komerco, s-ro Gary Locke, ke li defendos liajn interesojn ĉe sia samrangulo en Barato. La ministra interveno celis ĉirkaŭiri la laŭleĝajn vojojn por ricevi permeson de surmerkatigo de la Viread, medikamento kontraŭ aidoso, kies patentigo estis rifuzita de Barato surbaze de la 3 (d)-klaŭzo. Prezentita kiel nova, la Viread fakte estis derivita de kuracilo disponebla jam delonge: la Tenofovir*.

* “A powerful push for US firm’s patent”, Mint, Nov-Delhio, 7-a de decembro 2010.

Por reteni la monopolecan febron de la okcidental landoj, la ĝenerala prezidanto-direktoro de Cipla, s-ro Yusuf Hamied, pledas favore al devigaj licencoj, farmacia versio de la principo pri rekvizicio: postuli aliron al la molekuloj de la internaciaj societoj, por ebligi al la lokaj laboratorioj uzi ilin, kontraŭ pago de kompenso. Jen proceduro, kiu ebligas malaltigi la prezojn, garantiante al la barataj produktistoj, aparte al Cipla, aliron al la interna merkato*.

* “All depends on what I can handle: YK Hamied”, Business Today, Noida (Barato), 3-a de aŭgusto 2011.

Sub la premo de la farmaciaj internaciaj grupoj, barata leĝo permesis rektajn eksterlandajn investojn je 100%. Pro tio tre maltrankvilas la barata Asocio de la fabrikantoj de medikamentoj (Organisation of Pharmaceutical Producers of India, OPPI), kiu timas “altiĝon de la kuracado-prezo kaj marĝenigon de la barataj entreprenoj”.

En ĉi tiu kunteksto, la rezulto de la intertraktado inter Bruselo kaj Nov-Delhio estas nervoze atendata. La sola pozitiva punkto, ĉe nuna stadio, estas ke la Unio konsentis forigi la klaŭzon pri ekskluziveco de la donitaĵoj, kiun ĝi estis enmetinta en la interkonsento-projekton pri libera merkato. Temis pri atribui al la rajtanto la ekskluzivan proprieton de ĉiu praktiko ligita al la produkto: koncepto, merkatiko, koncentrecoj, formuloj, klinikaj elprovoj, esploro kaj disvolvado, produkto de eksterpatentaj medikamentoj, kal tiel plu, al ni klarigas s-ino Leena Menghaney, barata kunorganizantino de la kampanjo de “Kuracistoj sen limo” por la aliro al la esencaj medikamentoj. “Klasika ekzemplo estas tiu de la kolĉikino en Usono. Tiu ĉi medikamento, uzata kontraŭ podagro de pli ol tri mil jaroj, estas objekto de farmacia formulo de la 19-a jarcento. Ne eblas do patenti ĝin. Tamen, aplikante la klaŭzon pri ekskuziveco de la donitaĵoj, la FDA antaŭ nelonge agnoskis, ke unu el la firmaoj, kiu produkas kolĉikinon, havas ekskluzivan rajton pri ĝia merkatado. Poste, paŝon post paŝo, ĝi donis al la firmao statuson de rajtanto. La prezo de la medikamento tiam altiĝis de 0,09 dolaro ĝis 4,85 dolaroj, tio estas kvindekoble ĝia antaŭa prezo...”

Clea CHAKRAVERTY

Divido de Sudano, landlima konflikto en norda Malio...

Kio restas el la afrikaj landlimoj?

“Ni favoras intertraktadon kaj eltrovon de definitiva solvo por la konflikto inter Malio kaj Azawad” deklaris la 16-an de novembro 2012 s-ro Bilal Ag Achérif, porparolanto de la ribelantoj, en Uagaduguo (Burkino), kie internacia mediacio estas organizita. Siaflanke, la Unuiĝintaj Nacioj diskutas pri milita interveno. La fakta divido de Malio ilustras la malfortecon, evidentan de post la fino de la malvarma milito, de la afrikaj landlimoj.

MISTERA, la eksplodo de la armil-fabriko de Yarmouk, apud Ĥartumo, la 23-an de oktobro, daŭre semas malakordon inter Sudano, ties najbaroj kaj la internaciaj organizaĵoj. La detruitaj konstruaĵoj, kie estis produktitaj malpezaj armiloj, ankaŭ utilis kiel stokejoj por aliaj armeaj ekipaĵoj importitaj el Ĉinujo, laŭ la svisa esplor-centro Small Arms Survey*. Antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ĥartumo akuzas Israelon — sen pruvo — pri sabotado, kaj eĉ pri bombado de tiu loko, konsiderata de Tel-Avivo kiel unu ĉenero de armil-komerco al Gazao kaj Irano.

* Small Arms Survey, komuniko, Genevo, 25-a de oktobro 2012.

Vasta lando el preskaŭ du milionoj da kvadrat-kilometroj, Sudano alfrontas la ribelon de Darfuro ĉe sia okcidenta flanko*. De Julio 2011 ĝi krome estas senigita el parto de siaj sudaj teritorioj, fariĝintaj sendependaj sub la nomo “Sud-Sudano”, post jardekoj da interna milito. Malgraŭ pluraj interkonsentoj pri la desegno de la landlimoj kaj la divido de la riĉofontoj, la du ŝtatoj ankoraŭ malproksimas de vera paco*.

* La krueleco de la subpremo de Sudano kontraŭ tiu ribelo kaŭzis aresto-mandaton kontraŭ ĝia prezidanto, s-ro Omar Al-Bachir, fare de la Internacia Pun-Kortumo (IPK).
* Vd Jean-Baptiste Gallopin, “Amara divorco de ambaŭ Sudanoj”, Le Monde diplomatique, junio 2012.

Sudano, trairita de konfliktoj, minacata de fortoj kurantaj de centro al ekstero, ne estas la sola kazo tia sur la nigra kontinento. Jes ja, kvankam la eventoj en Sahelo monopoligas la diplomatian kaj amaskomunikilan atenton, la eventoj, kiuj tie okazas, ekzistas ankaŭ en aliaj regionoj de Afriko: aŭtonomaj aspiroj, armitaj ribeloj, nekapablo de la regantoj teni publikan ordon, transnacia armilkomerco, enmiksiĝo de eksterlandaj ŝtatoj, rabado de naturaj riĉaĵoj, ktp. La diseriĝintaj ŝtatoj perdis sian regpovon super “grizaj zonoj” situantaj neproksime de la ĉefurboj kaj memadministrataj laŭ ofte krimeca maniero. Tiel, inter Niĝero kaj Niĝerio nun etendiĝas tridek- ĝis kvardek-kilometrojn larĝa bendo, kiu restas ekster la aŭtoritato de Niameo kaj Abuĝo. La landlimoj desegnitaj dum la kolonia epoko kelkfoje tute ne plu realas, tiom grandaj estas la fluoj de migrantoj, vojaĝantoj kaj komercistoj, kiuj ignoras ilin.

Fakta ŝtato administrata de klanoj

KUN SIAJ SENFINAJ vicoj de mortintoj, rifuĝintoj kaj maljustaĵoj, la Demokrata Respubliko Kongo (DRK) montriĝas emblema de tiuj detruaj fenomenoj. Simile, oni vidas Somalion diseriĝi: parto el ĝia teritorio, Somalilando, trovis formon de stabileco sub aŭtoritato de loka elito edukita en Britujo, dum norde de Mogadiŝo, Puntlando estas fakta ŝtato, mastrumata de klanoj, kiuj vivas parte el piratado. En okcidenta Afriko, kvankam plej multaj landoj vivas en paco, kaŝitaj krizofontoj estas multaj, kaj potenciale malstabiligaj: Kazamanco, regiono de Senegalo kiu havas komunan limon kun Gambio kaj Gvineo-Bisaŭo, regule travivas eksplodojn de aŭtonomistaj perfortaĵoj (forkaptoj, atencoj); en la niĝera delto, armitaj bandoj trudpagigas la entreprenojn kaj sabotas la petrol-instalaĵojn de Niĝerio, kun konsekvencoj en Kameruno, Togo kaj Benino; en la landoj de la Unio de riverego Mano (Ebur-bordo, Gvineo, Liberio kaj Siera-Leono)*, la lastaj konfliktoj lasis spurojn. La saharo-sahela zono estas agadtereno de krimaj movadoj, islamistaj radikalaj grupoj kaj de tuaregaj postuloj, kiuj kreas faktan dividon de Malio*. Nur la suda parto de la kontinento, dominata de Sudafriko, ŝajnas resti ekster ĉi tiu diseriga tendenco (Vd art. “Imperia Sudafriko”).

* Kreita en 1973, la Unio de riverego Mano celas favori komercajn interŝanĝojn.
* Vd Jacques Delcroze, “Disfalo de la demokratia revo en Malio”, Le Monde diplomatique, septembro 2012.

Enskribita en la Ĉarto de la Organizaĵo por Afrika Unueco (france OUA) en 1963, la principo de neŝanĝeblo de la landlimoj ŝajnas jam difektita. En majo 1993, jam, la sendependiĝo de Eritreo, disigita de Etiopio, skrapetis ĝin. Tamen la nova ŝtato restis en la limoj desegnitaj en la tempo de koloniado, do en kadro dotita de internacia legitimeco tra la pasinteco. Sed kio pri la secesio de Sud-sudano, tuj agnoskita de la “internacia komunumo”, kiu estis preparinta ĝian naskiĝon? Jes ja, la aŭtonomeco de ĉi tiu regiono estis promesita okaze de la sendependiĝo, en 1956, kadre de federacia ŝtato. Sed Ĥartumo neniam respektis sian promeson, rezultigante armitan ribeladon, kiu nutris du longajn internajn militojn*.

* De 1955 ĝis 1972, kaj de 1983 ĝis 2005.

Dum kreskas premo sur la landlimoj, kion oni povas respondi al la sendependistoj de Sahelo aŭ de Kazamanco? En komuniko de la 17-a de februaro 2012, la ŝtatestroj de la Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (france: CEDEAO) gravmiene asertas sian subtenon al la suvereneco de Malio, kiu perdis la regadon de sia norda teritorio. Sed plej multaj inter ili (Niĝerio, Ebur-bordo*, ktp.) estas alfrontataj al latentaj aŭ videblaj krizoj, kiuj transpasas ilian teritorion kaj defias ilian propran aŭtoritaton.

* Vd Fanny Pigeaud, “Milito por kakao en okcidento de Eburbordo”, Le Monde diplomatique, septembro 2012.

Veraj “sistemoj de konfliktoj” instaliĝis, karakterizataj de transnacia disvastiĝo de nestabileco en okcidenta, orienta kaj centra Afriko. Ĉi tiuj konflikto-fontoj ĝenerale “situas laŭlonge de la landlimaj spacoj, kies propraj dinamikoj estas ofte faktoroj de disvastigo aŭ pligravigo de la krizoj”, klarigas la politikologo Michel Luntumbue*.

* Michel Luntumbue, “Groupes armés, conflits et gouvernance en Afrique de l’Ouest: une grille de lecture”, Analiza noto de la Esplor- kaj inform-grupo pri paco kaj sekureco (en la franca: GRIP), Bruselo, 27-a de januaro 2012.

Similaj fenomenoj ja okazis en centra kaj orienta Eŭropo (Ĉeĥoslovaka divido, displitiĝo de Jugoslavio), sed ĉi tie ili intervenas en specifa kunteksto de afrikaj ŝtatoj jam malfortigitaj, kaj eĉ disfalantaj, aparte pro ilia nekapablo certigi disvolvadon. La progresemaj naciaj projektoj de la elitoj post la sendependiĝoj rompiĝis sub frapoj de aŭtoritatismo kaj korupto. La kuratoreco de la internaciaj financaj organizaĵoj aldonis al la malrespondecigo de la regantoj.

Sur la nigra kontinento, la perforto de la sociaj malegalecoj plivigligas la priidentecajn paroladojn, perceptatajn kiel la nurajn eblecojn de socia altiĝo: rekonita membro de religia, kultura aŭ etna komunumo kun specifaj postuloj, la junulo spertas senton de aparteno, kaj kelkfoje uzas armilojn por respektigi siajn rajtojn, tra tiuj de sia grupo, malavantaĝe al tiuj de la tuta lando. Cetere, pli kaj pli da junuloj publike mallaŭdas la senzorgecon de siaj pliaĝuloj, kiuj alkroĉiĝas al la regantaj postenoj, ofte forgesante la ĝeneralan intereson. Evidenta, la rompo de la socia intergeneracia kontrakto nutras, laŭ Luntumbue, “kulturon de maltoleremo” en socioj, kie la mekanismoj de demokratio estas ankoraŭ ne sufiĉe enradikiĝintaj. La armitaj bandoj en la delto de Niĝero, ekzemple, estas tipaj de senlabora junularo avida ricevi sian parton el la abundaj petrolaj profitoj. La aŭtonomismo de la najbara duoninsulo Bakassi, en Kameruno, kompreniĝas enkadre de kontestado de la legitimeco de ŝtato nekapabla organizi eĉ la plej etan redistribuon de riĉaĵoj.

Ĉi tiuj konfliktoj, kiuj havas lokajn kaŭzojn, estas ofte komencitaj kaj nutrataj de ekstera evento. La interveno de Okcidento en Libio, dum printempo 2011, tiel kontribuis dissemon de militarmiloj venantaj el la stokoj de la kolonelo Muamar Kadafi, sed ankaŭ el la franc-britaj paraŝutadoj. Tiuj armiloj atingis zonon, kie jam prosperis islama ĝihadismo, dum la braĝoj de la konfliktoj inter la ĉefurboj (Bamako kaj Niameo) kaj la tuarega ribelantaro jam ardiĝis sub vento de korupto kaj arbitreco. Oni cetere scias, ke la grandaj internaciaj kompanioj instrumentigas, kaj eĉ organizas, la lokajn konfliktojn por konkeri minajn riĉaĵojn*.

* Vd Colette Braeckman, Les Nouveaux Prédateurs. Politique des puissances en Afrique centrale, Fayard, Parizo, 2003.

La kontinento tiam enfermas sin en malvirtan cirklon, ĉar la ŝtatoj estas ofte devigataj apelacii al ekstera helpo por solvi la krizojn minacantajn ilin, tiel validante la komencan akuzon pri nekompetento kaj mallegitimeco. Kelkaj observantoj krome maltrankviliĝas pro detruigaj efikoj de intervenoj de la homhelpaj organizaĵoj: la kameruna politikologo Achille Mbembe opinias, ke ili kontribuas konfuzi la markojn de la ŝtata suvereneco, ĉar la protektitaj zonoj fariĝas “fakte eksterteritoriaj”*.

* Achille Mbembe, “Vers une nouvelle géopolitique africaine”, en Manière de voir, n-ro 51, “Afriques en renaissance”, majo-junio 2000.

Trans la diversaj teritoriaj malakordoj interŝtataj, okazas, de la 1990-aj jaroj, multege da internaj konfliktoj politiko-etnaj, kies konsekvencoj povas transiri la kadron de unu lando (Liberio, Siera-Leono, Ebur-bordo, Malio...) La fino de la alfrontiĝo inter la du blokoj de la malvarma milito liberigis malnovajn postulojn, dum la ekonomia kaj financa tutmondiĝo redisdonis parte la geopolitikajn ludkartojn. La malstabiligo de la ŝtatoj estas nutrata de translandlima krimeco, kia la fikomerco de armiloj, drogoj aŭ homoj. Gvineo-Bisaŭo, alkutimiĝinta al puĉoj, fariĝis la enirpunkto de kokaino el Sud-Ameriko kaj de la afgana heroino, kiuj de tie estas resenditaj al Eŭropo kaj Usono. Sed en la regiono okazas ankaŭ komerco de migrantoj, destinita por agrokulturo kaj fiŝkaptado (Burkino, Gano, Benino, Gvineo-Konakrio, ktp.). Ducent mil infanoj estas viktimoj de tiu komerco en okcidenta Afriko kaj en DRK, laŭ la UN-Fonduso por Infanoj (Unicef)*.

* VdLa traite d’enfants en Afrique de l’Ouest”, Esplorcentro Innocenti de la Unicef kaj regiona oficejo de Unicef por okcidenta kaj centra Afriko, Florenco (Italujo), aprilo 2002.
Identeco-krizo

LA MULTNOMBRAJ grupoj, kiuj kontestas al la ŝtato ties monopolon de legitima perforto, konstruas aliancojn inspiritajn de la cirkonstancoj kaj ignoras landlimojn fariĝintajn fluemaj. En la nordo de Malio, Al-Kaido en Magrebo Islama (AKMI), Ançar Dine, la Movado por Unueco kaj Ĝihado en Okcidenta Afriko (Mujao) kaj la nomadaj tuaregaj grupoj, kies postuloj estas jam malnovaj, asociiĝis por lukti kontraŭ la aŭtoritato de Bamako. Ili ankaŭ ligiĝis al fikomercistoj, kun kiuj ili interŝanĝas monon kaj servojn. Ĉi tiuj aliancoj povas esti nuligitaj tiom rapide kiom ili estis starigitaj.

La teritoriaj limoj malaperas profite al landlimaj zonoj, “landlimaj landoj” kie la reguladoj okazas de la malsupro, tio estas tra la agantoj mem. La ŝtatoj kelkfoje provis respondi al la riskoj de dispartiĝo pere de instituciaj reformoj, kiel decentrigo en Malio aŭ starigo de federacio en Niĝerio. Sed la profundaj tendencoj restas funkciantaj. La eksprezidanto de Malio Alpha Oumar Konare konsekvence opinias, ke ĉi tiuj fenomenoj estas la ŝlosilo de la aktuala periodo: tra ili ja “legiĝas paco, tio estas demokratio, tio estas evoluado”, ĉar ne povas esti “paco kun kontestataj landlimoj, kie timo de la najbaro estas la sola afero komune dividita”*.

* Alpha Oumar Konaré, Malferma parolado, “Des frontières en Afrique du XIIe siècle au XXe siècle”, Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo (Unesco), Parizo, 2005.

La eburborda historiisto Pierre Kipré opinias, ke Afriko travivas “identeco-krizon”, kiu havas siajn radikojn en la longdaŭra historio. Veras, ke la landlimoj estis artefarite desegnitaj fare de la koloniaj landoj okaze de la Berlina Konferenco en 1884-1885, ignorante la sociajn kaj homajn realecojn, sed Kipré substrekas mankon de la socioj mem. Laŭ li, la konfliktoj naskiĝis “ĉar la afrikaj politikaj komunumoj ne uzis la spacon, same kiel la retojn de sociaj rilatoj, kiel intimajn komponantojn de la regpovo*. La lukto kontraŭ koloniigo okazis enkadre de la ŝtatoj desegnitaj de la eŭropanoj, validigante la partigojn instalitajn ĉe la fino de la 19-a jarcento. Same, la sendependaj ŝtatoj, plene okupitaj firmigi sian junan aŭtoritaton, ne hezitis militi inter si. Krome, la unupartiaj reĝimoj, kelkfoje devenantaj el armitaj luktoj, uzante aŭtoritateman manieron, pretendis sublimigi la diverĝajn aspirojn de la loĝantaroj por certigi la disvolvadon de la “nacio”.

* Pierre Kipré, “Frontières africaines et intégration régionale: au sujet de la crise d’identité nationale en Afrique de l’Ouest à la fin du XXe siècle”, en “Des frontières en Afrique...”, cit.

Desegno de rigidaj landlimoj ne estas afrika tradicio, ĉar ĉi-lasta pli valorigas renkontiĝon, kundividon, interŝanĝon. S-ro Konaré elvokas “moviĝantajn limojn”, kiuj agas kvazaŭ “sutureroj”“lutpunktoj”. La “kuzado” kaj la “ŝercoj”, kiuj akompanas ĝin, estas cetere tradicio kiu pludaŭras malgraŭ ĉio. La sendependiĝoj okazis en la 1960-aj jaroj, kiam la loĝantaroj ankoraŭ ne integris la politikajn spacojn kreitajn de Berlino nur okdek jarojn antaŭe.

Ĉu do necesas imagi “berlinankontraŭ-kongreson”? En1994, la niĝeriana verkisto Wole Soyinka skribis: “Ni devus sidiĝi kaj, helpe de ortilo kaj cirkelo, redesegni la limojn de la afrikaj nacioj.* Pli proksime de ni, s-ro Nicolas Sarkozy, kelkajn semajnojn antaŭ vojaĝo tien, en 2009, sugestis pri DRK: “Iam vere necesos havi dialogon, kiu ne estu nur konjunktura, sed struktura dialogo: kiel, en ĉi tiu regiono, oni dividu la spacon, dividu la riĉaĵojn kaj akceptu kompreni, ke geografio havas leĝojn, ke landoj malofte ŝanĝas sian adreson kaj ke necesas lerni kunvivi unu apud la aliaj?”* Ĉi tiuj deklaroj estigis maltrankvilon en la regiono de la Grandaj Lagoj, kie oni timis provon redividi “laŭ la malnova maniero”. Sed, trans la bolanta stilo de la franca eksprezidanto, la ideo turmentas multajn afrikajn intelektulojn kaj regantojn. “Ene de la venonta jarcento, skribas la kenjana politikologo Ali Mazrui, la aspekto de plej granda parto de la nunaj afrikaj ŝtatoj ŝanĝiĝos. Estas nur du eblecoj: aŭ etna memdetermino kondukos al kreado de pli malgrandaj ŝtatoj, kiel en la kazo de disiĝo de Eritreo kaj Etiopio; aŭ la regiona integriĝo kondukos al pli vastaj politikaj kaj ekonomiaj unuiĝoj.”*

* Wole Soyinka, “Blood soaked quilt of Africa”, The Guardian, Londono, 17-a de majo 1994.
* Nicolas Sarkozy, Novjaraj Bondeziroj al la ambasadoroj, 16-a de januaro 2009.
* Ali Mazrui, “The bondage of boundaries”, en “The future surveyed: 150 economist years”, speciala numéro de The Economist, Londono, 11-a de septembro 1993.

Kadre de tio, kio aspektas rapidkonkurado, la afrikaj gvidantoj ŝajnas favori la duan hipotezon. La landlimoj estu defendataj, sed regionaj institucioj starigu pacan kadron. En 2002, la OAU estis tiel transformita en Afrikan Unuiĝon. Pli strukturita, ĝi posedas konstantan plenum-organon kaj paco- kaj sekurec-Konsilio. Ĝi starigis gradigitajn sankciojn, kiujn Niĝero, Ebur-bordo kaj Malio jam spertis: suspendo de ties partopreno en la organizaĵo, embargo, frostigo de la financaj bonhavoj, ktp. Cetere, ĝi iniciatis plurfoje, ekzemple la agadplanon por lukto kontraŭ drogo kaj prevento de krimado. La CEDEAO, siaflanke, plifortigis la kunlaboradon de siaj dek kvin membro-ŝtatoj en cel-sektoroj: drogoj, armiloj, homkomerco de migrantoj*. Estas ĉi tiu regiona organizaĵo, kiu verŝajne gvidos la venontan militistan operacon en la nordo de Malio, se la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj ĝin permesos.

* VdModernisation of administration department and updating of administrative procedures manual for Ecowas”, www.ecowas.int.

Eliri el la “reagaj strategioj” estas nepre necese, laŭ la ekonomikisto Mamadou Lamine Diallo*: necesus ankaŭ forlasi la nursekurecajn perspektivojn, kiuj riskas atingi nur parton de sia celo. Temas pri trovi formojn de regad-legitimeco, kiuj respondas al la realo de la afrikaj socioj, ĉar la ŝtatoj disfalas ankaŭ pro manko de radikoj en la loĝantaro.

* Mamadou Lamine Diallo, “L’Afrique dans la nouvelle géopolitique mondiale: atouts et faiblesses”, Fondation Gabriel-Péri, Pantin, 24-a de januaro 2008.

“Voli agi anstataŭ la afrikanoj, dum oni devus akompani ilin, martelas s-ro Konaré, tio estas akcepti la riskon eliri el logiko “gardita ĉasejo”, aŭ ni diru prefere “ĉasejo, kiun oni ne plu povas sola gardi”, por iri al same kondamninda kaj kondamnata logiko: la logiko de ĉasejo kundividita profite al eksterlandaj monopoloj, laŭ kiuj certaj afrikaj landoj estu evoluigitaj kaj industriigitaj, kaj aliaj kondamnitaj resti nur provizantoj de krudmaterialoj.”* La plifortigo de la instancoj de regiona regulado estus verŝajne la plej bona rimedo atingi kontinentan firmiĝon. Ĝi devus apogi sin sur la “bazaj komunumoj”, kiuj, mobilizante la kulturajn riĉofontojn kaj tiujn de la sociaj praktikoj, montras ĉiutage sian kapablecon solvi la konfliktojn en multaj afrikaj bufrozonoj.

*Des frontières en Afrique...”, cit.

Anne-Cécile ROBERT

Imperia Sudafriko

ĈU ĜI SUKCESIS eviti la movadon de “rompo de la ligo inter socio kaj teritorio” aŭ “elteritoriiĝo” kiu blovas sur la kontinenton? Sudafriko, kies ŝtato, strukturita de la administra kaj subprema aparato de la pasinta Apartismo, legitimita de la detruo de ĉi tiu rasisma reĝimo, dotita per grandegaj riĉaĵoj, profitas el la institucia malforteco de siaj najbaroj (Mozambiko, Svazilando, ktp.) por igi ilin kaptitaj merkatoj. Ĝi krome strebas eltiri ĉiujn avantaĝojn el sia aparteno al la BRICS-grupo*, kie ĝi alianciĝas kun Brazilo, Rusujo, Barato kaj Ĉinujo. Pretorio, kiu akceptos la venontan pintkunvenon de la membroŝtatoj en 2013, proponas interkonsentojn pri la mon-kurzoj.

* La BRICS-grupo konsistas el: Brazilo, Rusujo, Barato (angle: India), Ĉinujo, Sudafriko. Tio estas la BRIC-grupo + Sudafriko.-jmc

Laŭ la kameruna politikologo Achille Mbembe, la “ĉielarka nacio”, pli kaj pli imperieca, ignoras la landlimajn barilojn, kiujn ĝi kontribuas forviŝi. Ekonomie dominante la tutan sub-regionon, kiu fariĝis specon de landinterno, Pretorio cetere eksportas siajn sekurec-kompaniojn ĝis en Malio, Gano, Gvineo. La entreprenoj de la lando partoprenas en la komerco de armiloj — oficiala kaj neoficiala — en la “grizaj zonoj” de neformalaj internaciaj interŝanĝoj.

Sudafriko poziciiĝas kiel tutkontinenta potenca lando. En julio 2012, unu el ĝiaj civitaninoj, s-ino Nkosazana Dlamini-Zuma, eksedzino de la prezidanto Jacob Zuma, estis elektita prezidantino de la Komisiono de la Afrika Unio, konkure kontraŭ la gabona kandidato Jean Ping. La batalo estis longa kaj malfacila; Pretorio ne hezitis uzi sian influon pere de sia mono, nek valorigi la “avantaĝojn” de sia amikeco. Norde, laŭ Mbembe, la “virtuala landlimo” de Sudafriko situas proksimume ĉe la nivelo de Katango (sudokcidento de la Demokrata Respubliko Kongo*. Ĝi cetere jam estas en la log-zono de la Hinda Oceano kaj de Azio.

* Achille Mbembe, “Vers une nouvelle géopolitique africaine”, dans Manière de voir, n-ro 51, “Afriques en renaissance”, majo-junio 2000.

Sed la estonteco de la giganto de la suda parto de Afriko ne estas tamen sennuba. La sociaj konfliktoj, kiel ilustris ilin la subpremo de la striko en Marikana*, la povo-konfliktoj sine de la Afrika Nacia Kongreso (en la angla: ANC) aŭ la akuzoj pri korupto kontraŭ s-ro Zuma malkaŝas signifajn malfortojn kaj kelkajn kontraŭdirojn. Tiel, en printempo 2008, la subita enveno de ekonomiaj migrantoj el la najbaraj landoj estigis perfortan reagon de la loĝantaro, kaŭzantan plurdekojn da mortintoj. Kvazaŭ la iompostioma malapero de la teritoriaj limoj devus favori nur la entreprenojn...

* Vd Greg Marinovich, “Amasmurdado kvazaŭ en la tempo de Apartismo”, Le Monde diplomatique, oktobro 2012.

Anne-Cécile ROBERT

Kontraŭpopola fronto

LA APERANTAJ potencoj de hodiaŭ ne estas la indaj heredantoj de la kontraŭkoloniistoj kaj de la kontraŭimperiistoj de hieraŭ. La landoj de la sudo regas kreskantan parton de la monda ekonomio, kaj tio estas nur justa. Sed tiu riĉaĵo estas tiom malbone dividita, ke la malegaleco de enspezoj estas eĉ pli granda en Sud-Afriko aŭ Ĉinio ol en Usono. Kaj la tiel estigitaj riĉaĵoj servas pli por aĉeti okcidentajn entreprenojn kaj prestiĝaĵojn ol por plibonigi la viv- kaj san-kondiĉojn de la barata, ĉina, araba, afrika loĝantaroj.

Estas iel, kvazaŭ la erao de ŝtelbaronoj rekomenciĝus. En Usono, fine de la 19-a jarcento, trudis sin industriaj dinastioj kun legendeca rabismo (John D. Rockefeller, J.P. Morgan, Cornelius Vanderbilt). Ili pli kaj pli anstataŭis la grandajn eŭropajn familiojn en la sektoroj de petrolo, transporto, banko. Komence ili estis rivaloj, sed ili iom poste interkompreniĝis por ekspluati la laboristojn de la mondo, senmezure kreskigi la enspezojn de siaj akciuloj kaj elĉerpi la rezervojn de la Tero.

La monarĥoj de la Araba Golfo, la ĉinaj, barataj aŭ rusaj oligarĥoj revas pri la sama tipo de ŝanĝo — kaj de interkompreniĝo. Kiel la usonaj mastroj de hieraŭ, ili emas transformiĝi en instru-donantojn. Demandite pri la projekto (tro) rapide forlasita ŝtatigi unu el ĝiaj lorenaj* industri-produktejoj, la barata miliardulo Lakshmi Mittala kvalifikis tiun ideon kiel “salton malantaŭen”. Kaj li avertis: “Investisto eble pensos dufoje antaŭ ol investi en Francio.”* La rusa ĉefministro uzis samspecan argumenton por komenti impostaltigon en Parizo: “En Rusio, ĉu oni estas riĉa aŭ malriĉa, la impostkvoto estas 13 elcentoj. Oni diras al ni, ke la oligarĥoj devus pagi pli, sed ni ne volas ke la kapitaloj foriru eksterlanden, en netravideblajn cirkvitojn.”* Pekino ne malpli insiste defendas la liberalajn receptojn. En junio la ĉina prezidanto konigis sian malpeziĝon post la elektovenko de la greka dekstrularo; la mastro de la ĉefa ĉina suverena fonduso, akciulo de GDF-Suez, rekte kritikis la ekziston en Eŭropo de “arĥaiĝintaj socialaj leĝoj”, kiuj “instigas al mallaboremo, al helpateco anstataŭ al forta laboro.”*

* En Loreno, Francio. -vl
* Intervjuo al Le Figaro, 13-an de decembro 2012.
* Intervjuo al Le Figaro, 26-an de novembro 2012.
* Martine Bulard: “Ĉinio, la krizo kaj la fraŭdistoj”, Planète Asie, 14-a de novembro 2011, http://blog.mondediplo.net.

La brita historiisto Perry Anderson memorigas, ke en la jaro 1815, dum la Viena kongreso, kvin potencaj ŝtatoj — Francio, Britio, Rusio, Aŭstrio kaj Prusio — interkonsentiĝis por antaŭmalhelpi militon kaj por dispremi la revoluciojn. Laŭ li, la monda ordo estas nun — ne oficiale — regata de nova “pentarĥio”, de la kvinopo Usono, Eŭropa Unio, Rusio, Ĉinio kaj Barato. Tiu ĉi konservativa Sankta Alianco, kiu konsistas el rivalaj kaj komplicaj potencoj, revas pri stabileco. Sed la mondo, kiun ĝi konstruas, garantias ke okazos novaj ekonomiaj skuiĝoj. Kaj kiuj — kion ajn ĝi faros — nutros la venontajn socialajn ribelojn.

Serge HALIMI.

Suspendo de la demokratio danke al la krizo

Survoje al eŭropa cezarismo

Ĉu ironio, kuraĝigo aŭ epitafo? La atribuo de la Nobel-premio pri paco al la Eŭropa Unio, la 12-an de oktobro 2012, povas perpleksigi, kiam samtempe la Eŭropa Centra Banko kaj la Komisiono de Bruselo faras buĝetan militon kontraŭ pluraj membrolandoj. Tiu distingo alvokas ĉiukaze al pensado pri la naturo de la politika reĝimo de la Unio.

“Se ni ĵetas kristalon teren, ĝi rompiĝas, sed ne iel ajn: ĝi rompiĝas laŭ la direktoj de disiĝo en pecojn, kies limigo, kvankam nevidebla, estis tamen antaŭe determinita de la strukturo de la kristalo.” Tiu konstato formulita de Sigmundo Freŭdo en la 1930-aj jaroj* pri mensmalsanuloj aplikiĝas ankaŭ al politikaj malsanuloj, unuavice tiuj de la Eŭropa Unio, strukture fendita kaj malsana.

* Sigmund Freud, Nouvelles Conférences d’introduction à la psychanalyse, Gallimard, Parizo, 1984 (1-a eld.: 1933).

La ekonomia krizo ekinta en 2007 malkaŝis la ennaskitajn kontraŭecojn de la eŭropa konstruaĵo. Ĝi speciale montris ke la Unio apogas sin sur reĝimo aŭtoritateca, kapabla suspendi la demokratiajn procedurojn argumentante per ekonomia aŭ financa urĝo. Dum la lastaj kvar jaroj, institucioj ekster ĉia popola kontrolo, kiel la Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la Eŭropa Komisiono — Jean-François Revel kun la aktiva kunlaborado de la dominantaj klasoj de tiuj landoj — Jean-François Revel tiel diktis sian planon al la popoloj irlanda, hungara, rumana, greka, itala, hispana, portugala, franca ktp. La traktato pri stabileco, kunordigado kaj regado (TSKR), la buĝeta kontrolado de la membroŝtatoj fare de la Unio larĝigas tiun movadon.* Kiel karakterizi tiun formon de regado de la popoloj sen la popoloj?

* Vd Raoul Marc Jennar, “Deux traités pour un coup d’Etat européen [Du traktatoj por eŭropa ŝtatrenverso] kaj “Traité flou, conséquences limpides [Traktato malklara, sekvoj klaraj]” Le Monde diplomatique, respektive junio kaj oktobro 2012.

Por kompreni la naturon de la nova eŭropa politika reĝimo, necesas reveni al la kv ar fazoj de la krizo. Ĉio komenciĝas en aŭgusto 2007. Kiam la plej granda franca banko, BNP Paribas, anoncas la blokadon de la aktivoj de tri el siaj invest-fondusoj, argumentante per sia nekapablo taksi ilin, la Eŭropa Unio disponas pri nenia propra financa rimedo kiu ebligus al ĝi interveni: kvankam la unueca mono aperigis bankojn agantaj je kontinenta skalo, la kontrolado de ilia aktiveco restas la prerogativo de la ŝtatoj. La ECB injektas gravajn volumenojn da kontanta mono, sen ke profunda reformo de la financa sistemo estas ankoraŭ planita.

La bankroto de la kvara plej granda investbanko de la mondo, Lehman Brothers, en septembro 2008, lanĉas la duan fazon de la krizo. Tiu kondukas la internacian financsistemon al la rando de bankroto kaj sekvigas tre ampleksan malpliiĝon de kredito (credit crunch). Por la unua fojo post la Dua Mondmilito la monda ekonomio falas en recesion.

La respondo venas unue de la G20 kaj de la centraj bankoj de la precipaj ekonomioj de la planedo: ĉiuj rekonas la neceson de provizoraj kontraŭciklaj disponoj. Dum la Eŭropa Konsilio de la 15-a kaj 16-a de oktobro 2008, la registaroj anoncas la rekapitaligon de la kreditinstitucioj en malfacilaĵoj kaj promesas garantii la bankajn pruntojn. Sur la nivelo de la Eŭropa Unio la potenco de du institucioj ege kreskas: la ECB kaj la gênerala direktejo de konkurenco (ĜDK). Ili estas la veraj stircentroj en la ŝtormo. Ĉar ili estas sen elekta legitimeco, ilia fortiĝo intensiĝas en inversa proporcio de la demokrata nivelo de la Unio.

Tria fazo: fine de 2009, Eŭropo fariĝas la epicentro de la tutmonda krizo. Tiam lanĉiĝas infera spiralo: kreskego de la interezkvotoj de la publika ŝuldo de la periferiaj landoj, ĝeneraligo de la disponoj por malabundo, kresko malforta aŭ en libera falo. En tiu turmento, suverenaj landoj enfermitaj en la unueca mono troviĝas en dependeco de la spekulaj atakoj, dum la ECB rifuzas doni sian garantion.

De Napoleono Bonaparto ĝis s-ro Mario Draghi

MAJO 2010. La unua savplano de Grekio metas Atenon sub la kuratorecon de la “triopo” Internacia Mon-Fonduso, ECB kaj la Eŭropa Komisiono. Sekve de tio, la interezkvotoj de Irlando kaj de Portugalio, sekvataj de tiuj de Hispanio kaj de Italio, kreskegas kaj tiel malkonfirmas la tezon, laŭ kiu Grekio estas aparta kazo. En la sama momento naskiĝas la Eŭropa Fonduso de Financa Stabileco (EFFS). Spite al la opozicio de parto de la kontinentaj elitoj, la ECB etendas la spacon de siaj prerogativoj kaj aĉetas trezorkuponojn sur la sekundara merkato.

Tiuj ŝanĝoj kongruas kun la interesoj de la financo. S-ro Klaus Regling fariĝas ĉefo de la EFFS. Eksa kadrulo de la IMF, de la germana financ-ministrejo kaj de la Eŭropa Komisiono, li pasigis parton de sia kariero en la privata financo, laboris dum la 1980-aj jaroj por la Federacia Asocio de la Germanaj Bankoj, gvidis spekulfonduson (hedge fund) en Londono inter 1999 kaj 2001 kaj laboris kiel privata konsultpersono en Bruselo. Simila kazo estas s-ro Jacques de Larosière. Eksa ĝenerala direktoro de la IMF, alta funkciulo de la franca fisko, poste konsilisto de s-ro Michel Pébereau, prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la banko BNP Paribas, li gvidis en februaro 2009 la grupon de fakuloj kiu liveris al la Eŭropa Komisiono raporton pri la reformo de la eŭropa financa arĥitekturo. Kvar el la ok membroj de tiu grupo estas aŭ estis ligitaj kun financaj establoj: Goldman Sachs, BNP Paribas, Lehman Brothers kaj Citigroup.

Dum la kvara fazo, kiu komenciĝas en julio 2011, la krizo de ŝtatŝuldoj de la eŭropa periferio etendiĝas al certaj landoj de la historia koro de la Unio, kiel Italio, kies interezkvotoj ege altiĝas kompare kun tiuj pagataj de Germanio. La tuta kontinento denove falas en recesion, dum la landoj de la Sudo eniras en depresion. Samtempe la krizo politikiĝas pli kaj pli. La streĉitecoj akriĝas internacie inter eŭropaj landoj kaj antaŭ ĉio ene de la socioj plej taŭzataj de la ekonomiaj perturboj: Hispanio, Italio, Portugalio kaj Grekio.

La rolo ludata de la Instituto pri Internacia Financo (IIF) dum tiu fazo montriĝas decida. Funkcianta kiel premgrupo de la grandaj mondaj financ-establoj, tiu organismo efikis per sia tuta pezo sur la reprezentantoj de la naciaj registaroj de la Unio. Ĝi estis rekte implikita en la intertraktadoj pri la reformo de la eŭropa financa arĥitekturo, kaj tiel ekzemple sukcesis bloki la proponon de nova imposto por la banksektoro.*

* Financial Times, Londono, 20-a de julio 2011.

Kiam, en oktobro 2011, la greka ĉefministro Georgo Papandreu anoncas sian intencon organizi referendumon pri la nova helpplano, la eŭropaj registaroj ekminacas. S-ro Nicolas Sarkozy elvokas por la unua fojo la eventualon de forlaso de la eŭro por Grekio. S-ro Papandreu demisias; lin anstataŭas s-ro Lukas Papademos, eksa bankisto de la centra banko en Ateno kaj en Frankfurto, kiel ĉefministro de “registaro de nacia unueco”.

En Italio, s-ro Silvio Berlusconi havas la saman sorton. Post kiam la komisaro pri ekonomiaj kaj monaj aferoj Olli Rehn skribis al Italio, en novembro 2011, leteron kun la postulo de drastaj ekonomiaj kaj impostaj reformoj, li estis devigata demisii. Lin anstataŭas s-ro Mario Monti, itala klono de s-roj Papademos, Larosière kaj Regling. S-ro Monti, eksa eŭropa komisaro taskita pri konkurenco, prezidis la European Money and Finance Forum, pensfabrikon kun financistoj, politikistoj kaj universitatanoj, kaj konsilis Goldman Sachs kaj Coca-Cola.

La nekapablo de la naciaj registaroj alfronti tion kondukas al akceliĝo de la eŭropa integriĝo. La nova traktato, kiu estas nun en la procezo de ratifado, metas korseton al la naciaj buĝetoj kaj submetas ilin al kontrolado de la Komisiono kaj de la aliaj registaroj. La principo, laŭ kiu “la suvereneco ĉesas, kiam la pagkapablo ĉesas”, reduktas la landojn sub helpprogramo al kvazaŭ-protektoratoj. En Ateno, Lisbono kaj Dublino, la nigre vestitaj membroj de la “triopo” diktas la ritmon de farendaj disponoj kaj montras la novkoloniajn rilatojn, al kiuj la landoj de la periferio estas submetitaj. Hispanio kaj Italio, subtenataj de la nova registaro en Francio, akiris dum la eŭropa pintkunveno de junio 2012 malklaran promesonj, laŭ kiu estontece la kuratorigo povus esti malpli strikta. Tiuj iluzioj rompiĝis kun la lastatempaj deklaroj de s-ro Mario Draghi, kiu intencas doni la kompletan garantion de la ECB — Jean-François Revel kies guberniestro li fariĝis en novembro 2011 — nur interŝanĝe kun kompleta obeo de la naciaj instancoj al la postuloj de la “triopo”*

* Financial Times, 7-a de septembro 2012.

Tiel, ekde la komenco de la krizo, la Eŭropa Unio ne ĉesis montri la karakterizajn trajtojn de aŭtoritateca reĝimo. Elektitaj registaroj devigataj demisii kaj anstataŭigataj de teĥnokratoj sen demokratia legitimeco; antaŭrangeco de institucioj supozataj esti “neŭtralaj” kiel la ECB; estingo de la rolo de la eŭropa parlamento, kiun ĝia germana socialdemokrata prezidanto, s-ro Martin Schulz, vane provas agnoskigi;* nuligo de referendumoj; entrudiĝoj de la privata sektoro en la politikajn decidojn ... Por kompreni tiun kontraŭdemokratian dinamikon, kiun nur kontinentskala ampleksa socia movado povus renversi, ne estas senutile turni sin al samtempulo de Freŭdo, kiu estis ankaŭ klarvida observanto de la civilizacia krizo de la 1930-aj jaroj: Antono Gramŝo*

* Le Monde, 19-a de januaro 2012.
* Itale: Antonio Gramsci [elparolu: antónjo grámŝi]. -vl

Laŭ tiu itala intelektulo, dum la grandaj krizoj de la kapitalismo la institucioj, kiuj dependas de la universala voĉdonado, ekzemple la parlamentoj, fariĝas duarangaj. Inverse, la cirkonstancoj solidigas “la relativan pozicion de la potenco de la burokrataro (civila kaj armea), de la alta financo, de la eklezio, kaj ĝenerale de ĉiuj organismoj relative sendependaj de la fluktuadoj de la publika opinio”.* En normalaj tempoj ĉiuj ĉi instancoj ne malemas lasi la demokratiajn instituciojn en reganta pozicio. Tio jam ne validas en situacio de krizo: unuflanke, la internaj kontraŭecoj en la voĉdone laŭleĝaj institucioj profundiĝas kaj malfortigas ties kapablon fari la decidojn, kiujn la akceliĝo de la politika ritmo postulas; aliflanke, la publika opinio fluktuas konsiderinde kaj minacas turni sin al la plej radikalaj solvoj.

* Antonio Gramsci, Guerre de mouvement et guerre de position, tekstoj el la Cahiers de prison (Malliberejaj kajeroj) elektitaj kaj komentitaj de Razmig Keueheyan, La Fabrique, Parizo, 2012. VdGramsci, une pensée devenue mondeLe Monde diplomatique, julio 2012.

Gramŝo nomas “cezarismo” Jean-François Revel tiun emon de demokratiaj reĝimoj montri aŭtoritatecajn trajtojn en tempo de krizo. En la 19-a jarcento kaj en la unua duono de la 20-a jarcento tiaj cezarismaj elementoj aperas ofte en la armeoj — kiel Napoleono, Bismarko kaj Musolino*, tri figuroj emblemaj de tiu fenomeno. La cezarismo cetere pruntas sian nomon de roma ĥarisma generalo kiu, transirante Rubikonon, estingis la limon inter la armea kaj la politika terenoj. Gramŝo tamen antaŭvidis, ke nearmeaj agantoj povas ankaŭ plenumi la funkcion de cezaro: ekzemple la eklezio, la financo aŭ la ŝtata burokrataro. La aŭtoro de la Malliberejaj kajeroj konstatas ekzemple la fragmentecon de la nacio naskita el la itala Risorgimento en la 19-a jarcento: ĝia konsistigo per enpreno de teritorioj sinsekve aneksitaj okazas sen vera partopreno de la popolamasoj. Nur la ŝtata burokrataro garantias la unuecon, ludante la rolon de cezaro, sen kiu la centrifugaj fortoj kolapsigus la tutaĵon.

* Respektive en la franca, germana kaj itala: Napoléon Bonaparte, Otto von Bismarck kaj Benito Mussolini. -vl

La aktuale en la Eŭropa Unio agantaj dinamikoj elvokas formon de cezarismo ne armea, sed financa kaj burokrata. La Unio, politika ento kun fragmenta suvereneco, vidas sian unuecon garantiata nur de la brusela burokrataro kaj la struktura enmiksiĝo de la internacia financo en ĝian funkciadon. Kaj la supozataj “progresoj” Jean-François Revel faritaj sur la vojo de la integriĝo dum la lastaj tri jaroj fortigas tiun trajton.

Tiu cezarismo ne estas lastatempa invento. Post la dua mondmilito, certaj nedemokratiaj institucioj, inter ili la konstituciaj kortumoj aŭ la sendependaj centraj bankoj, fariĝis en Okcidenta Eŭropo pli kaj pli potencaj. La ideo, kiu animas la kontinentajn elitojn, estas ke la “ĝemelaj” totalismoj — naziismo kaj stalinismo — estis la produkto de “ekscesoj” de la demokratio, kialo por devi protekti tiun kontraŭ ĝia propra malsaĝeco.* Ekde sia origino la eŭropa projekto troviĝas en tiu logiko de fortendado de la popoloj. Sed la brutala akcelado farata ekde 2009 radikaligas tiun procezon: la ekonomia kaj mona unio fariĝis aŭtoritata instrumento por mastrumi la ekonomiajn kaj socialajn kontraŭecojn, kiujn la krizo produktas.

* Kp Jan-Werner Müller, Contesting Democracy. Political Ideas in Twentieth Century Europe. Yale University Press, New Haven, 2011.

Pro tio, la elekto, kiu nun prezentiĝas, jam ne estas inter la daŭrigo de la eŭropa konstruado kaj la reveno al la nacia nivelo, kiel dominantaj komunikiloj kaj eŭroliberalaj intelektuloj volas kredigi nin, sed du opcioj antagonismaj: cezarismo aŭ demokratio.

Cédric DURAND kaj Razmig KEUCHEYAN.

Psiĥiatrio

Flegi aŭ disciplini

Kiu okupiĝas pri la aktualaĵoj kaj pri la entuziasmigo de la mondo, povis kredi, ke li povas meti la pensojn kaj agojn, kiuj movis la planedon de la psiĥiatrio de la 1970-aj jaroj, en la formetejon de arĥaikiĝintaĵoj. Du lastatempaj verkoj, la Skribaĵoj por la Kontraŭ-Edipo de Felix Guatari* kaj La institucio en negacio de Franco Basaglia* — al kiuj aldonendas la bonega dosiero dediĉita al tiu (entenanta tri tekstojn ankoraŭ ne aperintajn en la franca) de la revuo Les Temps modernes* — tamen ŝancelas tiun almenaŭ tro fruan juĝon. Ne estas troigite diri, ke ilia pensado restas aktuala, eĉ se Basaglia kaj Guattari, mortintaj junaj (la unua en 1980 kaj la dua en 1992), ne povis koni la evoluojn de la financa novliberalismo nek ĝiajn efikojn en la psiĥiatria kampo.

* Felix Guattari, Ecrits pour l’Anti-Œdipe, Editions de Minuit, Parizo, 2012, 520 paĝoj, 30 eŭroj.
* Franco Basaglia, “L’institution en négation”, Arkhê, Parizo, 2012, 336 paĝoj, 19,90 eŭroj.
* Les Temps modernes, n-ro 668, aprilo-junio 2012.

La Kontraŭ-Edipo, verkita kvarmane kun Gilles Deleuze, denuncis la personismon kaj la familiismon de psiĥanalizo tro centrita sur paĉjo-panjo, kaj konfiskadon de la deziro fare de la kapitalisma maŝino. La preparaj skribaĵoj de Guattari, aranĝitaj de Stéphane Nadaud, kunigas diversajn tekstojn — teoriajn eseojn, notojn, korespondaĵojn kun Deleuze — kelkfoje mallumaj, ofte lumaj, kiuj ebligas eniri la krean procezon kaj eksperimenti la movadon de aganta penso: tiun de la Kontraŭ-Edipo, kiu disvolvis novan politikan teorion pri la deziro kaj denuncis la edipan miton nur pro ĝia steriliza imperiismo. Multaj psiĥanalizistoj hodiaŭ konsentus ke necesas ĉesi “bleki pro perdo de la patro, de la peniso, de la patrina amo”, kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭas la nuntempajn evoluojn de la parenceco ... Kun Guattari la analizisto estas forpelita el la rolo de edipa eminentulo kaj devas konsideri la “sociajn maŝinojn” por etendi la kampon de la eblecoj.

Ĉe Basaglia retroviĝas la ideo de maleblo kiu fariĝas eblo. La posteuloj de tiu itala psiĥiatro, nutrita de marksismo kaj de fenomenologio, nomas lin ofte kaj malprave aganto de kontraŭpsiĥiatrio, kvankam li ĉiam kontestis tion. Lia Psichiatria democratica rekomendis psiĥiatrion malsaman, kiu necesas institucian renverson. Pli aganto ol ideologiisto, Basaglia atakis la logikon de azila apartigo, kiu tuŝas la plej malriĉajn, unue en la psiĥiatria hospitalo de Gorizia, poste en Triesto. Li batalis kun komunike efika energio ĝis la promulgo en 1978 de la leĝo 180, kiu ĉesigis la psiĥiatriajn hospitalojn en Italio. Redoni al la personoj en malsanulejo ilian dignon de subjekto kaj restarigi ilin en la socian ligon, pri tio oni ricevas viglan impreson ĉe legado de La institucio en negacio, kiu ankaŭ kunigas diversajn tekstojn, speciale interparoladojn kaj reskribojn de debatoj kun pacientoj, kiuj denuncas la submeton de la korpoj al la norma povo kaj al ties lingvaĵo: “Mi ne diras, ke la mensmalsano ne ekzistas, sed ke ni produktas simptomologion.” Basaglia defendis “utopion en la realo”: ŝanĝi la socian sistemon por konstrui bonegan civitanecon kaj liberecon por la subjekto, tie kie la psiĥiatrio estigas rigidajn kategoriojn kaj identecojn en la servo de sekureco de la loĝantaroj. Li rekomendis reciprokecon inter malsanulo kaj kuracisto kaj kritikan pripensadon de la psiĥiatro pri sia loko en tiu ĉi sistemo.

Basaglia kaj Guattari estas animataj de sama polemika povo. Ili instigas analizi la aktualajn modelojn de subjektiva fremdiĝo markitajn de hipernormeco kaj etendo de la kampo de patologio, kiu rekvalifikas niajn emociojn kaj niajn kondutojn.* Tio, kion ili transdonas hodiaŭ, dum la azilo estas eksterigita, aliĝas al la novaj kolektivaj retaj batalformoj, kiuj revalorigas la funkcion de deziranta subjekto, politika aganto de novaj sociaj ligoj.

* Vd Gérard Pommier, “La bible américaine de la santé mentale [La usona biblio de mensa sano]”, Le Monde diplomatique, decembro 2011.

Tristan GARCIA-FONS.

Pezo de la historio kaj memoro de persekutoj

Stranga sorto de la siriaj alaŭitoj

Dum la bataloj intensiĝas en Sirio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) dismetas raketojn de la tipo Patriot en Turkio, la reĝimo de s-ro Bachar Al-Assad provas subpremi popolribelon kiu disponas pri eksterlandaj subtenoj. Li apogas sin sur senlima perforto, sed ankaŭ sur la timo de la malplimultoj, kaj unuavice de la alaŭitoj, vide al la kresko de islamismo sunaisma ĝihadisma.

KIAN ESTONTECON havos la alaŭitoj, la malplimulto, al kiu apartenas la familio de la prezidanto Bachar Al-Assad kaj kiu estas proksimume dek elcentoj de la siria loĝantaro? Tiu demando estas unu el la gravaj problemoj de la aktuala krizo. La membroj de tiu komunumo troviĝas en ĝia historia lulilo, en la montaro laŭlonge de la mediteranea marbordo kaj en urboj kiel Damasko aŭ Homso, kie multaj alaŭitaj migruloj instaliĝis. Ilia doktrino, apartenanta al la ŝijaismo, faris ĝin aparta grupo, de kiu parto de ĝiaj konvinkoj antaŭ nur kelkaj jardekoj estis ankoraŭ tre malproksimaj de la islamo. Kelkaj migruloj urbaniĝis kaj “islamigis” sian religian praktikon; aliaj konservis samtempe sian kamparan vivmanieron kaj siajn esoterajn kredojn. Nur malmultaj fidindaj donitaĵoj disponeblas pri ili. Sub la potenco de la familio Assad la temo estis ĉiam tabua: oni ne kuraĝas paroli pri la alaŭitoj publike. Ili estas do kromnomataj “germanoj”, pro la konsonanco de la du vortoj en la araba (alavijjin kaj almanijjin).

Hodiaŭ la observantoj demandas sin: ĉu ili dividiĝos? Ĉu solidariĝi kun la reĝimo? Nur malmultaj alaŭitoj aliĝis al la opozicio, ĉar ili riskas esti ekskluditaj el sia komunumo, kiun kuntenas antaŭ ĉio la teroro de la reprezalioj kaj la konvinko, ke neniu povas prezenti ekonomie kaj politike kredindan solvon, por anstataŭi la klanon Assad. Longa historio de religia opozicio, de persekutoj kaj de subpremado klarigas parte la hezitojn de la alaŭitoj, kiuj antaŭ jarcento estis nomataj “nosair-anoj”.

En la jaro 1903 la belga jezuito Henri Lammens vizitis nosair-an religian ĉefon de Antioĥio — regiono de la nuna Sirio — por “babiligi” lin. Kiel aliaj orientistoj antaŭ li, li ekinteresiĝis pri tiu popolo kun malklaraj originoj kiu kredis je religiaj doktrinoj plenaj de arĥaismoj kaj de sinkretismo, ekzemple la transmigrado de animoj aŭ la kredo je triunuo (Mahometo, la profeto; Ali, lia bofilo; kaj Salman, unu el liaj kamaradoj); kiu celebris ankaŭ kristanajn ceremoniojn kaj festojn kun pli pagana karaktero, kaj kultis lokajn sanktulojn sen havi moskeojn kie preĝi. La sekretoj de la religio de la nosair-oj transdoniĝis nur al iniciitoj kaj konsistis el misteroj, kiujn la orientistoj kaj misiistoj provis esplori.

Lammens unue kredis, ke la nosair-oj estis iamaj kristanoj, sed li forlasis tiun ideon post interparolado kun tiu ĉefo, kiu konfesis klare ŝijaisman islamon. Tiu cetere rifuzis la ideon de sorbiĝo de la nosair-oj fare de la sunaistoj, kaj plendis pri la malbona traktado, kiun ili suferis de la otomana imperio, de kiu la provinco dependis antaŭ la unua mondmilito. Tiu popolo estis laŭ li sendefenda, ĉar sen ekstera protekto, kiun havis la aliaj konfesioj. “Kaj ĉu ne fariĝi kristanoj?, proponis al li Lammens. “Tio donus tuj al Francio la rajton interveni favore al vi ...”*

* Vd “L “entité alaouite”, une création française”, en Pierre-Jean Luizard (sub la dir. de), Le Choc colonial et l’islam, La Découverte, Parizo, 2006.

Tiu rakonto donas jam ideon pri la malfacilaĵoj, kiujn la nosair-oj renkontis ekde la komenco de la 20-a jarcento por konstrui kaj certigi sian identecon en la finiĝanta otomana imperio kaj poste en Sirio sub franca mandato (ekde 1920), kaj fine en la sendependa Sirio (1946). Dum tiu periodo ili devis eliri el sia montara izoliteco kaj lerni la modernecon.

Ilia religio estiĝis ene de la ŝijaismo, inter la 9-a kaj la 10-a jarcento, sub la nomo de sia fondinto, Mohamed Ibn Nosair. Ĝi apartenas al la grupoj nomataj ghulât (“ekstremistoj”), akuzataj troigi la kulton al Ali kaj eĉ deigi lin.* Post fazo de ekspansio en la Oriento, ĝiaj adeptoj retiris sin en la montaron, kaj ĝi evoluis izolite kaj parte uzis la lokajn kredojn kaj ritojn. Kiel inica religio ĝi ĉirkaŭigis sin per sekretoj kaj kulturis esoteran vojon, gnostikan, mistikan, marĝene de la islamo, de sia leĝo kaj ritoj. Pro tio ĝi estis taksita kiel malpia, speciale de la fama juristo de la 14-a jarcento Ibn Tajmijja, kaj la nosair-anoj estis elpelitaj el la islamo.

* La ŝijaistoj referencas al Ali, kuzo kaj bofilo de la profeto Mahometo.
Pasinteco plena de mizero

DUM LA lastaj jaroj de la otomana imperio la nosair-anoj estis diskriminaciataj, viktimoj de ofte fantastaj reprezentaĵoj. Ili siavice, kiel aliaj ŝijaistoj, konservis por la sunaistoj ofendajn praktikojn, ekzemple ritan insulton de la posteuloj de la profeto.* Istambulo provis sen granda sukceso integri ilin, kiam ĝi reformis sian administracion, ĉefe per konstruado de preĝejoj. La nosair-anoj vivis tiam precipe en la montaraj vilaĝoj (Jabal Ansarieh) kaj en la sandjak de Aleksandreto*, kie ili estis pli urbaniĝintaj kaj ĝuis aliron al edukado, same kiel en la nordo de Libano — kie, ekde la komenco de la ribelo en Sirio, ili suferas ĉiutagajn alfrontiĝojn kun sunaistaj grupoj en Tripoli.

* La ŝijaistoj riproĉas al ili esti uzurpintaj la kalifecon, kiu devus esti atribuita al Ali.
* Tiu regiono, kiun Francio en la jaro 1939 cedis al Turkio, konsistas hodiaŭ el la provinco Hatay kaj spertas la streĉitecojn inter alaŭitoj kaj siriaj rifuĝintoj.

En la montaro, la ĉiutaga vivo de la analfabetaj kampuloj ekspluatataj de la sunaistaj grundproprietuloj estis plena de mizero. Kelkaj membroj de la komunumo tamen sukcesis akiri postenojn en la otomana administracio, kaj tiu kampara socio organizita en kvar tribaj federacioj komencis iomete malfermiĝi al la ekstero. Ekde la 1910-aj jaroj nosair-aj religiaj altranguloj ekrilatis kun dekduismaj ŝijaismaj kolegoj* de la nuna suda Libano kaj Irako. Iuj komencis prezentiĝi kiel “alaŭitoj”, por aliĝi al la figuro de Ali kaj al la ŝijaismo kaj por distanciĝi de la termino “nosair-ano”, fariĝinta pejorativa.

* La dekduismuloj, aŭ imamanoj, formas la plej gravan branĉon de la ŝijaismo. En Sirio ili estas tre eta malplimulto (1 ĝis 2 elcentoj) kaj vivas en Damasko, en vilaĝoj proksime de Alepo kaj en la regiono de Havran, en la sudo de la lando.

La francoj, kiam ili instalis sian mandaton pri Sirio kaj Libano (1920 – 1946), uzis la terminon alaŭitoj (“alaouites”) por nomi ilin. Konservi tiun religian malplimulton kaj agi kontraŭ ĝia ekonomia kaj socia postrestinteco ne estis ilia sola celo: ili volis ankaŭ, kaj ĉefe, disigi ĝin disde la sunaistaj islamaj naciistoj — dividi por pli bone regi. Sirio estis dispecigita kaj la alaŭitoj ricevis aŭtonoman teritorion, kiu fariĝis en 1922 ŝtato kun Latakio kiel ĉefurbo, antaŭ ol esti aligita al Sirio en 1939.

Kvankam iuj eminentuloj kaj tribestroj favore akceptis la francan entreprenon, unu el ili, Saleh Al-Ali (1884 – 1950), rezistis al ĝi per la armiloj ekde decembro 1918 kaj aligis aliajn ĉefojn por batali en la montaro antaŭ ol esti venkita en 1921. Li estis cetere la unua ribelulo de la tuta Sirio kaj estis ekde 1946, de la unua sendependa registaro, agnoskita kiel nacia heroo. Alia figuro distingiĝis: tiu de Solejman Al-Murŝid, miraklofara ŝafisto, kiu deklaris sin profeto, eĉ dio. Li finiĝis pendumita pro perfido, fare de la sendependa Sirio en 1946. Liaj adeptoj formis sekton.*

* Unue ofendataj, la adeptoj de la murŝidijja estis favorataj sub Assad, sed estas malmulte reprezentataj en la ŝtato. En la aktuala konflikto ili restas neŭtralaj.

Ĉar Al-Murŝid estis favora al la aŭtonomeco de la alaŭitoj, la francaj instancoj faris lin aliancano. Komence de la 1930-aj jaroj la alaŭitaj eminentuloj dividiĝis en du tendarojn: unuflanke tiuj, kiuj volis konservi la aŭtonomecon de la komunumo — kaj certe ankaŭ la potencon kiun ili havis — kaj resti disaj de Sirio; aliflanke tiuj, ofte kleraj junuloj kiuj troviĝis ĉe la flanko de la urbaj sunaistoj kaj postulis sian aligon al unuiĝinta Sirio.*

* Ignace Leverrier, “L’Etat alaouite en Syrie, une remontée de l’histoire?”, Un œil sur la Syrie, 27-a de julio 2012, http://syrie.blog.lemonde.fr.

Dum la diskutoj, kiuj antaŭis la subskribon de la franca-siria traktato en 1936, stariĝis la demando de aparteno de la alaŭitoj al la islamo. La alaŭitaj religiaj ĉefoj mem estis dividitaj inter defendantoj de la aŭtonomeco de ilia komunumo kaj favorantoj de la siria unueco. Malantaŭ la figuro de Solejman Al-Aĥmad (1866 – 1942), tiuj emfazis sian islamecon. En la jaro 1936 ili aperigis tekston, kiu asertas ilian araban kaj islaman identecon, kaj petis la opinion de la muftio de Jerusalemo, Amin Al-Hussejni. Tiu eldiris religian juĝon (fatva): por la unua fojo, islama instanco inkludis la alaŭitojn en la umma, la komunumo de la kredantoj.

Ĉe la sendependiĝo de Sirio la alaŭitoj estis 11 elcentoj de la loĝantaro kaj 80 elcentoj da ili loĝis en la montaro. Sub la franca mandato ili komencis instaliĝi en marbordaj vilaĝegoj kaj urboj. Tiu migrado daŭris kaj, por eviti malriĉecon, ili iris precipe al Homso aŭ Damasko, kie ili faris etajn metiojn. La armeo estis kroma ebleco: la alaŭitoj, jam superreprezentitaj en la francaj trupoj de Libio kaj Sirio, frekventis, kiel aliaj malplimultoj, la arme-lernejon fine de la 1940-aj jaroj. Ili fariĝis poste unu el la bazoj el kiuj rekrutiĝis la membroj de la partio Baas, araba naciisma partio kiu nomis sin socialisma.

Subtenataj de la religiaj instancoj de la dekduismaj ŝijaistoj loĝantaj en Irako, ili fondis religiajn instituciojn, konstruis preĝejojn, publikigis verkojn de siaj doktrinoj, kaj iliaj pastroj estis en 1952 agnoskitaj kiel jafaritoj, do ŝijaistoj, de la muftio de Sirio. La procezo de proksimiĝo al la ŝijaismo intensiĝis sub Hafez Al-Assad, la patro de la nuna prezidanto. Mussa Sadr, grava libana religia ĉefo, kvalifikis ilin en 1973 islamanoj, kaj oni starigis ŝijaismajn religiajn lernejojn en Sajjida Zajnab, antaŭurbo de Damasko. En la 2000-aj jaroj cirkulis onidiroj pri “ŝijaismigo” de la lando, pro la alianco kun la libana Hizbolaho kaj kun Irano.

Post la baas-a armea puĉo de 1963 la alaŭitoj povis aliri ŝlosilajn poziciojn en la armeo. Hafez Al-Assad, kiu seniĝis je siaj rivaloj en 1970, daŭrigis tiun politikon donante al ili jenan mesaĝon: “Vi estas kun Assad, vi estas kun vi mem”.* Tiu interkonsento daŭre validas kaj sonas samtempe kiel promeso kaj kiel minaco. Tamen, la avanco de la alaŭitoj en la armeo kaj en la Baas-partio, ilia konkero de la ŝtato kaj de la ĉefurbo per sia enfiltriĝo en la instituciojn kaj ilia konfiskado de rimedoj, meritas analizon nuancitan.*

* Michel Seurat, “Les populations, l’Etat et la société”, en André Raymond (sub la dir. de), La Syrie d’aujourd’hui, Editions du CNRS, Parizo, 1980. Represita en Michel Seurat, Syrie, l’Etat de barbarie, Presses universitaires de France (PUF), kol. “Proche-Orient”, Parizo, 2012.
* Philippe Droz-Vincent, Moyen-Orient: pouvoirs autoritaires, sociétés bloquées, (PUF), 2004.

Por atingi tiujn regadon kaj interplektadon de la socio, Assad patro apogis sin sur aliaj klientismaj aŭ teritoriaj strategioj, sur aliaj fortoj kaj aliaj komunumoj: unue la komunumo de la plimulto, la sunaistoj (speciale en la armeo, poste en la ekonomio), kaj la aliaj malplimultoj (kristana, druza, ktp). Laŭ la momentoj de krizo aŭ de relativa malstreĉiteco la reĝimo oscilis inter retiriĝo al sia alaŭita bazo kaj sekurec-aparato, kie la membroj de la komunumo estas tre multnombraj, kaj la malfermiĝo al la aliaj. S-ro Bachar Al-Assad manipulis tiun politikon siamaniere, en la kadro de liberalismo kaj turniĝis al aferismo.

Sed la alaŭitoj ne ĝuas ĉiuj la avantaĝojn de la reĝimo. Kvankam ilia origina teritorio ĝuis modernigon zorge planitan por konstrui eblan bazon de retiro, nur la Assad-klano kaj ties proksimuloj ĝuis la larĝanimecojn de la ŝtato. La prezidanto subfosis la triban organizaĵon kaj la influon de la religiaj ĉefoj, malfortigis la tradiciajn grandajn familiojn, subpremis la oponantojn. La socia avanco de la etaj oficistoj kaj de la armeanoj estas tre relativa kaj ili suferas, kiel la ceteraj sirianoj, la ekonomiajn malfacilaĵojn.

Sabrina MERVIN.

De la kultura revolucio ĝis la nuntempa arto-merkato

Ĉinujo en la fokuso de la ĉinoj

Longtempe reduktita je glorado de la revolucia realismo kaj ĝiaj triumfaj figuroj (kamparano, soldato kaj laboristo), la ĉina fotografarto rapidege disvolviĝis de la komenco de la 1980-aj jaroj. Por komprenigi la diferencon inter la realo kaj la dominanta parolado, iuj artistoj koncentras sin sur la suferantoj, aliaj prifajfas la oficialajn kodojn, aŭ elektas enscenigi sin mem...

KUN VEPREJA HARARO, tia kia la tibetaj altebenaĵoj de kie li originas, Mo Yi elspiras la fumon de sia cigaredo kun la aroga malrapido de maljunaj saĝuloj malaperantaj en la nebulo. Malprecizeco estas ofte lia reĝlando. Ĉu problemo de fotorapideco fronte al tro rapidaj sociaj ŝanĝoj? “Mi uzas tremetantan foton kiam mi ne scias kiel esprimi la aferojn” respondas la fotisto. Kaj eĉ pli kiam ĉi tiuj estigas severajn ĝustiĝojn fare de la regantoj. La regantoj, ĉu ili ne publike mallaŭdis, en la 1980-aj jaroj, liajn fotojn de rezignaciaj vizaĝoj, tute kontraŭaj al la radiantaj vizaĝoj, kiujn trudis la granda maoista rakonto? Dum la kultura Revolucio (1966-1976), ĉi tia duobla vidado estus kondamninta lin al senkompata reedukado. Sed, en la relativa malfermiĝo de la jaroj ĵus antaŭ la subpremo de la studenta movado de la 4-a de junio 1989, Mo Yi anstataŭigas la memkritikon per pli teoria sindemando: por vidi la mondon tia, kia ĝi estas, ĉu ne prefere foti ĝin sen vidi ĝin? Nuko, dorso, suroj: al tiuj korpopartoj ne videblaj per propra rigardo, li alkroĉas fotilon kaj elklikas obturilon ĉiun kvinan paŝon. La enkadrigo estas ja nekutima, sed la samaj malĝojaj figuroj daŭre ripetiĝas. La konstato estas decidiga.

Inter 1966 kaj 1976, nur montaroj povis esti fotitaj sen kadro, ĉar ilia grandeco pledis naturan patriotismon. Ĉu informa aŭ arta, fotografaĵo tiam devis havi ununuran celon: konstrui disflorantan bildon de revolucia realismo tra la tri triumfantaj figuroj de kamparano, soldato kaj laboristo.

Necesis atendi la Tiananmen-manifestacion de la 5-a de aprilo 1976 kaj ĝian brutalan subpremon fare de la “kvaropo”* por vidi la unuajn fotografajn atestojn de politika evento ne kontrolata de la ŝtato. Historia momento, kiun multaj fotistoj volis eternigi. Iuj, kiel ekzemple Liu Xiaobin, organizis sekrete — la registradoj povis esti punataj per morto — editoran komitaton taskitan selekti ĉirkaŭ kvin cent fotojn el la dudek mil ĝis tridek mil kolektitaj. Posteulo de Mao Zedong, Hua Guafeng (1921-2008), kiu estis ĵus enkarceriginta la “kvaropon” kaj rerajtiginta la movadon de la 5-a de aprilo 1976, fariĝis protektanto de la projekto. “Ĉi tiu oficiala reklamado alportis neatenditan gloron al la fotistoj-eldonantoj, kiuj daŭrigis sian karieron ekster la registaraj programoj.”, klarigas Wu Hung, historiisto pri arto*. Sub alta protektado de ilia klubo The April Photo Society, ilia unua ekspozicio, titolita “Naturo, socio kaj homoj”, inaŭgurita en aprilo 1979, estis sukceso: ok mil homoj en ununura dimanĉo, por spekti tri cent fotojn. “En lando, kie arto estis ĝis nun nur politika propagando, ĉiu prezento de privata amo, de abstrakta beleco aŭ de socia satiro estis konsiderata revolucia.”, daŭrigas s-ro Wu Hung.

* Oni nomas tiel la membrojn de la regantaro de la ĉina komunista partio, inter kiuj la edzino de Mao Zedong, akuzitajn esti la iniciatintoj de la kultura Revolucio.
* Wu Hung kaj Christopher Phillips, Between Past and Future: New Photography and Video From China, Smart Museum of Art, Universitato de Ĉikago, 2004.

Du movadoj distingiĝis inter la fotistoj, kiuj deziris finfine alfronti la realecon. Por tiuj, kiuj deziris reveni al la fontoj (Zhu Xianmin, Yu Deshui), grupigitaj sub la nomo “Hejm-Tero”, la formo ŝajnis havi ĉiujn virtojn de la enhavo. Tial ili iris al la lulilo de la ĉina civilizo foti tiujn ordinarajn homojn (kamparanojn, montaranojn, anojn de etnaj malpli-multoj...), kiuj vivis, laŭ ilia supozo, plej nature kiel eble laŭlonge de la Flava Riverego. En ĉi tiu dokumentara utopio, estetiko ofte tranformiĝis en superbo kelkfoje aroge indulgema de romantikigita alieco.

Aliaj, inverse, esperis ĉerpi en la marĝenoj de la socio lingvaĵon oponantan la dominajn estetikajn konvenciojn. Tiu dua movado, nomata ScarArt, atestis pri tiu kaŝita ordinara travivaĵo, en la kontinueco de tiu “literaturo de la cikatroj”, kiu, ekde la fino de la 1970-aj jaroj, malkaŝis la perfortojn de la kultura Revolucio. Li Xiaobin estis unu el la unuaj, kiuj fotis, inter 1977 kaj 1980, la ĉiutagan vivon de la provincanoj vojaĝintaj al Pekino por peti de la centra registaro riparadon pro la malutiloj suferitaj dum tiu periodo. Tiel, kiam Zhang Xinmin interesiĝis pri la kamparanoj migrantaj al la urboj, Zhou Hai fokusis al la iom-post-ioma marĝeniĝo de la laborista klaso submetita al la novaj ekonomiaj reformoj. Kaj kiam Yang Yankang observis tiujn, kiujn la kristana fido senespere enradikigis en ties teron, Lu Nan serĉis tiujn, kiuj perdis ĉian ligilon, rivelante tra portretoj de dek kvar mil psikiatriaj pacientoj miskonatan Ĉinujon.

Tamen, la plimulto de la rigardoj ja konverĝas al la abrupta malkonstruo de la tradiciaj vivo-kadroj. Antaŭvidante jam en la fino de la 1980-aj jaroj la malaperon de la hutong, tiuj tipaj kvartaloj el malnovaj stratetoj kaj pasejoj, Xu Yong metode ilin registras, kreante sian faman serion Beijing Hutong 101 Photos. Lu Yuanmin fotas la tradiciajn stratetojn de Pekino ekster ĉiu homa aktivado, komponante heredaĵan dokumentaron, kiun li deziras kiel eble plej neŭtrala, sed li ankaŭ montras en sia serio Shanghailander, kiel la ŝanhajanoj de la 1990-aj jaroj plu vivas malgraŭ la urbaj transformiĝoj kaŭzataj de la ekonomiaj reformoj.

POR AMBAŬ, ĉiu en propra kampo, historia kaj socia, ĉefas la dokumentara intereso, eĉ se, ĉe Lu Yuanmin, dominas la empatio de la fotisto por ties koncernato. Emo, kiun Zhang Hai’er kreskigis ĝis paroksismo, manifestante, per sia rigardo al la prostituitinoj, sian profundan komplicecon kun ili. La subjektiva percepto fariĝas kribrilo de ĉiu pripensado pri realeco. La dokumentara fotografio liberiĝas el sia dokumentara funkcio por transformiĝi en konceptan projekton, kiun Liu Zheng sublimigis en The Chinese*.

* Liu Zheng, The Chinese, Steidl, Göttingen, 2004. Parto de tiu serio estis ekspoziciata de la galerio Pekin Fine Arts en Paris Photo, en novembro 2012.

Travojaĝante la landon, Liu Zheng estas emociegita de la renkontataj ĉinoj. Malliberuloj, transseksuloj, monaĥoj, ŝtelistoj, laboristoj, negocistoj, prostituitinoj, handikapuloj, viktimoj de akcidento, venas unu post alia dum preskaŭ dek jaroj (1994-2002) antaŭ lia Hasselblad-fotilo. Ĉieestantaj en la ĉiutaga vivo, tiuj viroj kaj virinoj forestas en la oficiala historio, kiu fasonas la ĉinan imagon. La fotisto aldonas do manekenojn el vakso enkarnigantajn, en la lokoj, kie ellaboriĝas la nacia mitologio, kiel muzeoj, memorigaĵoj aŭ placoj, tiujn historiajn scenojn (amasmurdo de Nankino, modela laboristo...), kiujn ĉiu renkontis ek de la lernejaĝo. Miksante realajn personojn, pri kiu oni sindemandas pri la nevideblo en la oficiala historio, kaj fikciajn personojn, pri kies aŭtenteco neniu ĉino aŭdacus dubi, tiom ili nutras la kolektivan memoron, Liu Zheng modeligas en cent dudek portretoj, ĉiuj nigreblankaj kaj samformataj, novan kolektivan historion kundividendan. Ĉe sia publikigo en 2004, la libro The Chinese estigas koleron de la regantoj, kiuj vidas en ĝi nur artefaritan kaj negativan vidon de Ĉinujo.

Kiam la eta kolektivo de artistoj, pentristoj aŭ skulptistoj, instaliĝas malproksime de la centra registaro, en la orienta periferio de Pekino, ĝi unue trovas en la artaĵo-evento la esprim-rimedon plej adaptitan al sia kolerego kaj mizero. Bazita sur simplaj materialoj, ĝi, per forta korpa engaĝiĝo de ĝiaj plenumantoj, funkciis kiel eligilo por la sento de senpoveco, kiu subfosis ilin ekde la sanga subpremo de la 4-a de junio 1989. Ĉu la plenumanto de artaĵo-evento ne estas kerno de evento, kiun li mem organizis? Kun sia korpo nuda ŝmirita per mielo, Zhuang Huan enfermiĝas en publika necesejo. Muŝoj svarmas. Ĉu metaforo de individuo sufokanta sub subprema reĝimo? Rong Rong tiam nur devas foti la arto-eventon.

Memore al la 4-a de junio, Sheng Qi tranĉis sian maldekstran etan fingron. Sur lia malfermita manplato, kuŝas flaviĝinta identeca foto. La memoraĵoj pasas, sed la kripligita korpo restas. La foto ĉirkaŭiras la mondon. Laŭnature arto de efemereco, la artaĵo-evento uzas bildon kiel registro-helpilon, sen imagi, ke tiuj kopioj de enscenigita realo fariĝos, en la mondo de la nuntempa arto, la simboloj de la ĉina post-Tiananmena fotoarto. La decida rilato ne plu unuigas la artiston kaj lian temon, sed la plenumanton — aŭ ties bildon — kaj la spektanton. Fotoarto fariĝas teatro.

Wang Qingsong “markas gravan turnopunkton en la historio de la ĉina nuntempa fotoarto, kiu pasis kun li de fotado de realeco al plena ellaborado de la bildoj”, substrekas la artkritikisto Gu Zheng*. Unu el la plej emblemaj inter liaj verkoj (Night Revels of Lao Li, 2000) reprilaboras ĉefverkon de la ĉina tradicia pentroarto: La nokta bankedo de Han Xizai. Ĉi tiu potenca ŝtatfunkciulo el la periodo de la Kvin dinastioj (907-960) tiom maltrankviligis la imperiestron, ke ĉi-lasta decidis spionigi lin fare de la granda pentristo Gu Hongzhong (937-975). Laŭ kvin rakontaj serioj disigitaj unu de la aliaj per lerta aranĝo de ekranegoj, la pentristo raportis sur la granda rulaĵo la farojn kaj agojn de Han Xizai. Per kvazaŭ fotografa precizeco, lia peniko priskribas la artajn vesperojn de la ŝtatfunkciulo. Eĉ se li montras malmulte da entuziasmo, lia ĉeesto pruvas almenaŭ ke li ne komplotas.

* Gu Zheng, La Photo chinoise contemporaine, Eyrolles, Parizo, 2011.

DEK UNU JARCENTOJN poste, Wang Qingsong reprenas la rolon de Gu Hongzhong por atesti pri vigle vulgara moderneco. Amoristinoj vestitaj kiel prostituitinoj ĉirkaŭas altfunkciulon same apatian kiel Han Xizai. “La ĉinaj dinastioj sin sekvis laŭ la jarcentoj, sed la statuso de la intelektuloj ne multe evoluis. Ĉu ili ne estas daŭre kondamnitaj distri sin, anstataŭ interveni en la konstruado de la lando?”, li demandas*. “Artistoj kaj intelektuloj kundividas unu aferon, daŭrigas pekina eldonisto. Ili komprenis, ke estas pli facile konstrui novan prezentadon de la mondo ol konstrui alian mondon.”

* www.wangqingsong.com.

“La enscenigo estas tiu fikcio, kiu ebligos al mi malĉifri la prezentitan realaĵon”, klarigas siaflanke Chen Jiagang. Dum pluraj jaroj, li fotis la militaro-industriajn lokojn de tio, kion oni nomis la “la tria granda fronto”*. En la jaroj 1960-aj, post ĝia rompo kun la Soveta Unio, Ĉinujo, timante atakon el Tajvano subtenata de Usono, transportis siajn gigantajn kompleksojn de la marbordoj ĝis la koro de la montaroj. Estis grandega strebo (pli ol la duono de la nacia investado inter 1966 kaj 1970), forlasita jam en 1971, okaze de geopolitika nova kontrakto. Sur ĉiu el tiuj lokoj, Chen Jiagan aperigas plurajn junulinojn en tradiciaj vestaĵoj. Al la “produktiva besto” ŝajne respondas la “konsumebla belulino”. “Hieraŭ ni devis produkti, hodiaŭ necesas konsumi”, resumas la fotisto, kiu ŝatas sonigi la pasintajn kaj nuntempajn certecojn.

* Chen Jiagang, The Great Third Front, Timezone 8-Galerie Paris-Beijing, Hongkongo, 2008.

Al la “tria granda fronto” de nun eĥas la minacoj, kiuj multobliĝas ĉirkaŭ la baraĵo de la Tri gorĝoj kaj ĉiuj tiuj “malsanaj urboj” — Diseased Cities, titolo de lia lasta laboraĵo — konstruitaj tro rapide laŭlonge de la riverego Yangzi Jiang. Sed, kiel demandas s-ro Fei Dawei, fakulo pri la ĉina nuntempa arto (ĝenerala komisaro de la Internacia Festivalo de Fotoarto de Lianzhou en 2010), “kial montri sur tiuj lokoj junajn virinojn tradicie vestitajn?” Ĉu artifiko por igi la realon pli dezirinda? Pli spektakla? Temas pri grava tendenco de la nuntempa ĉina bildaro: la termino “fotografaĵo” fariĝis tro redukta por ĉi tiu nova generacio de ciferecaj bildoj, sur kiuj modifoj kaj manipulado regas. La dokumenta fotografio estante laŭnature multe malpli reviga, “la plej granda parto de la enscenigoj kiuj nun svarmas ĉe la ĉina fotografio produktas malprofundajn kaj spektaklajn bildojn, tute kongruajn kun la atendoj de la arto-merkato”, precizigas s-ro Fei Dawei. Saman paroladon oni aŭdas ĉe s-ro Jean Loh, de la ŝanhaja galerio Beaugeste, kiu vidas en ĉi tiuj multegaj bildoj manipulataj de la programaj iloj “la strebon de la fotisto por transformi sin en artiston kaj malfermi al si arto-merkaton pli promesplenan pri vendoj.”

TIU EVOLUO sekvas tiun de la okcidenta fotografio. Laŭ s-ro François Cheval, direktoro de la muzeo Nicéphore-Niepce kaj komisaro de la festivalo de Lianzhou en 2012, “la televido kaj la Interreto donas al ni ĉion rekte. Tial, tiuj kiuj volos partopreni la bild-historion de la mondo estos tiuj, kiuj prenos la tempon por konstrui, rakonti historiojn, prezenti al ni rakontojn, kiuj surprizas nin kaj ebligas al ni reviziti jam konatajn eventojn. Mi tute ne plu kredas je la rilato inter tujeco kaj fotografio”.

Hodiaŭ en Ĉinujo du kampoj alfrontas unu la alian: tiuj, kiuj prenas la realon kiel materialon de estonta fikcio, kaj tiuj, kiuj alfrontas ĝin, sen cifereca manipulado, tra la rekta prismo de sia sentemo*. Tiu ĉi konfrontiĝo ofte nutras la plej fekundajn grajnojn, sed la multeco de la teatrigitaj bildoj igas sin demandi: ĉu tiuj enscenigoj, ofte tre spektaklecaj, estas la nura realo al kiu niaj sensoj estas hodiaŭ tralasemaj?

* Vd ankaŭ sur nia retejo “Zhe Chen, la photo chinoise au féminin”, www.monde-diplomatique.fr/48587.

Philippe PATAUD CÉLÉRIER

KIEN BOATIRAS LA AZENO?

Du verkoj, du epokoj. Kiam oni ĝin komparas kun la “Floso de la ‘Meduzo’”, de Théodore Géricault [teodor ĵeriko], la surboata azeno fotita de Paola Pivi [montranta azenon serene starantan meze de eta boato kun eksterŝela elŝaltita motoro, sur kvieta blua maretendaĵo, kiu preskaŭ konfuziĝas kun la iomete malpli blua ĉielo -jh.] rivelas certajn el la karakterizaĵoj de la nuntempa mondo: senkohereco, fragmentiĝeco, seniluziiĝeco. Multaj artistoj kontentiĝas, koncerne tiun mondon, per sola spegulado de ĝi, sen starigo, kontraŭ ĝi, de kritika distanco.

“Floso de la ‘Meduzo’”, de Théodore Géricault

KIEN iras la ekonomio ĉe spaco de financa spekulado?

Kien iras la demokratio ĉe ŝtato, kiu forlasas sian povon ekonomie interveni?

Kaj kien boatiras ĉi azeno, kiu drivas marmeze?

Mistero.

Koncerne la azenon, almenaŭ oni scias, ke Paola Pivi, artistino je mondskala famo, enboatigis ĝin en 2003, fotis ĝin kaj, de post longe, montras ĝin al ni, sen tio, ke oni povu scii kie ĝi troviĝas nun.

Sed kial interesiĝi pri vaganta azeno, dum ŝajnas ja, ke la epoko prezentas aliajn zorgojn? Eble tial, ke ekzamenante ĝin nia vidado akiras pli da penetremo, inkluzive koncerne tiujn aliajn zorgojn.

Surboata azeno, de Paola Pivi

Se tion plenumi, necesas, ke ni metu flankon ĉe flanko la fotografaĵon de Pivi kaj la prezenton de alia boato: “La Floso de la ‘Meduzo’”, de la pentristo Géricault.

Estas ne tre verŝajne, ke azeno enŝipiĝus kaj levus la fiksŝnuregojn. Pivi tute certe, enŝipiginte ĝin, malproksimigis la boaton for de la marbordo, kaj faris fotografaĵojn; verajn fotografaĵojn (kaj ne ciferecajn fotoaranĝojn), kiuj elmontras enscenigon de realaj eroj. Inverse, “La Floso de la ‘Meduzo’”, (1818-1819) rememorigas realan eventon: la ŝippereon de la fregato Meduzo apud la marbordo de la nuna Maŭritanio, en julio 1816. Ĝi montras la momenton, kiam grupo de surflosaj saviĝintoj ekvidas en la malproksimo la brigon Argus.

Por plenumi tiun verkon, Géricault kolektis multajn dokumentojn, faris plurajn desegnojn kaj konstruis reduktitan modelon de floso. Lia pentraĵo intencas elmontri, pere de imaga restarigo, eventon realan. La foto de Pivi, male, konsistigas fidelan vidan reproduktadon de fikcia realo: drivi surmare ne estas kutima situacio de azenoj. La flosanta azeno estas realaĵo, sed enigma realaĵo. Kion povas signifi tia imag-konstruado?

Ĉe Pivi, la horizonto montriĝas vaka. Ĉe Géricault, oni ekvidas boaton en la malproksimo. La surflosataj pasaĝeroj, spite sian angoregon, aktivas, moviĝadas, sendas signalojn, rigardas foren. La azeno pasivas; ĝia rigardo flegmas. La ŝiprompuloj, spite sian drivado, daŭrigas procedon, kiu povus ŝirmi ilin kontraŭ la danĝero; ilia velo estas hisata. Inverse, la boato kaj la azeno troviĝas sen piloto, sen direkto kaj sen vojcelo, ili vojaĝas surakve laŭ la plaĉo de la fluoj, sed iras nenien. La mistera koncepto de surboatigita azeno ilustras tian nomadisman mensostaton: foresto de direkto kaj vojcelo, ĉe mondo sen projekto, sen celo; konkreteco de la azeno en universo supozata abstrakta; senzorgeco kaj indiferenteco, karakterizaĵoj, eble, de alta saĝeco. Sed ĉu tiaspeca nomadismo hazarde ne aplikiĝas al la ekonomio, al la socio, al la sentoj, al la dungiteco kaj al la varoj?

Norvegaj salikokoj estas senŝeligitaj en Maroko kaj venditaj en Germanujo. Irlanda akvo disvendiĝas en Stuttgarto, Germanujo, kaj la itala en Sydney, Aŭstralio. Piĵambutonoj fabrikitaj kaj venditaj en Svislando estas kudritaj en Portugalujo. Jes, kien iras tiu azeno, kaj kien iras niaj postenoj, kiuj malaperas ĉe la malluma malproksimeco de la industriaj translokoj? La azeno jam komprenis: sur sia boato sen fiksŝnuregoj, ĝi scias, ke esperi regi sian destinon estas iluziaĵo kaj, ke ekzistas nenia atingenda celo. La racieco estas tromplogilo: ni flosu, ni flosu, ni akompanu la senstabilecon, la iĝon, la necertecon.

SED LA AZENO plue liveras sian mesaĝon. La verko kunigas enscenigon (artefaritaĵon) kaj prezentadon (fotografaĵon), kiu pretendas esti aŭtentika. Jen unu el la karakterizaĵoj de la postmodernismo: ĝi prezentiĝas kiel kunigo de pensoj kaj okupiĝoj dispecetigitaj, spontanaj, partigitaj, por kaŝmaski malantaŭ afable modesta aspekto la doktrinan karakteron de elpaŝo, kiu atakas la “ideologiojn” kiel totalismaj. La arto rezignas la projekton pri “ĝenerala prezentado. La relativismo de la esprimado klimaksas”; kiel resumas la teoriisto Paul Andenne*. De post la komenco de la 80-aj jaroj, oni trovas ĉe la galerioj korpopecojn (Anselm Stalder)*, disĵetitajn aĵojn (Mike Kelley)*, disĵetitajn memoraĵojn (Annette Messager)*, falsajn kolektojn, amasigojn el referencoj (Anselm Kiefer)*, tekstopecojn, restaĵojn: la fragmentismo aktivas kontraŭ la serĉo de ajna unueco, de ajna tutaĵo, de ajna kohera kolekto, kiun ĝi rigardas kiel ilon de dominado subpremantan la puzlon de la individuaj tendencoj.

* Paul Andenne, Art, l’âge contemporain [Arto, la nuntempa epoko], Editions du Regard, Parizo, 1997.
* Anselm Stalder, Piedistallo per un intero corpo [Piedestalo por integra korpo], Ĉiudujaraĵo de Venecio, 1984.
* Mike Kelley, Installation View of DADA Exhibition, Berlin, 1920 [Vida instalaĵo pri DADA ekspozicio, Berlino, 1920], Jablonka Galerio, Kolonjo, 1991-1992.
* Annette Messager, Sans titre [Sentitolaĵo], instalaĵo ĉe la Mary Boone Gallery, Nov-Jorko, 1991.
* Anselm Kiefer, 20 Jahre Einsamkeit, 1971-1991 [20 jarojn da soleco], Marian Goodman Gallery, Nov-Jorko, 1993.

Ĉu tiaĵo senrilatas al la liberalisma doktrino, kiu kontestas ŝtatismon kaj centralizismon profite al la fragmentita kaj dislokita amaso da privataj financaj institucioj (bankoj, domkonstruigistoj, profesiaj investistoj, sagacaj spekulistoj, asekuristoj, borsumantoj, ktp.)? La fragmentismo intervenas en la ekonomion kaj en la socian spacon kiel tutprecipa regulo: io ajn devas esti parceligita kaj provizora. Vivu la neklaseblaĵoj, la malfirmaĵoj, la malcentritaĵoj! Jam ne ekzistas sociaj klasoj, sed hommultego, triboj, strangegaj amasiĝoj. Parto de la nuntempa arto ekzalte pligrandigas tiun penslinion, atribuante al ĝi la funkcion de formala principo. “Ne plu validas la kategorioj, la diferenco inter la centro kaj la periferio, la sonĝo kaj la koŝmaro, la muta naturo kaj la pejzaĝo. Postmodernaj pejzaĝoj, transĝenraj, mikskonsistaj, haluciniĝaj pejzaĝoj... ”*

* Guy Tortosa, “Eric Corne. Paysages à la découpe” [Eric Corne. Eltonditaj pejzaĝoj], 26an de marto 2007, ericcorne.com. Legu ankaŭ “Situation des arts plastiques en France: les marchés comme pays” [Situacio de la plastikaj artoj en Francujo: la merkatoj estiel landoj], ĉe Nathalie Chapuis [ŝapui] (sub la direkto de), Créateurs, création en France. La scène contemporaine [Kreintoj, kreado en Francujo. La artsceno], Autrement, Parizo, 2002.

TIEL, ekzemple, Claude Lévêque [klod levek] instalas traktorajn pneŭegojn en bankaj oficejoj*. Ilia ĉeesto sufiĉas: estas senutile demandi sin pri ĝia kialo. La aĵoj eldiras sian veron per sia simpla ĉeesto. Ne estas bezono de teorio, de kaŭzeco aŭ de ĝeneraligeco. Se oni akceptas tian vidpunkton, ajna lokomotivo, ajna arbo, ajna taso, sed ankoraŭ ajna koncepto aŭ ajna deziro, kiam ili manifestiĝas al ni, egale esprimas per sia ĉeesto sian veron, kaj estas superflue demandi sin pri ilia alceleco: gravas nur ilia imanenteco. Tiun principon, distingiĝaĵo de la instalaĵoj de Lévêque, “sentopoŝoj”*, oni retrovas aplikita al la sistemo pri financaj validigoj, interalie en la borsaj operacioj nomataj memefektiviĝaj operacioj: ju pli la kurzokvotoj de valorpapero altiĝas, des pli tiu valorpapero vendiĝas; ju pli ĝi vendiĝas, des pli la kurzokvotoj altiĝas. Oni kredas kaj validigas veron naskita de niaj projekcioj kaj kiu havas neniun rilaton al la reala ekonomia valoro de la koncerna objekto.

* Claude Lévêque, La rumeur des batailles [Batalrumoro], Lab-Labanque, Béthune, 2008.
* Gazetar-dosiero de la Regiona Fonduso pri Arto Nuntempa [FRAC, france], Haute-Normandie, pri la verko de Lévêque Down the Street, 2008.

Certe, la Borso ne atendis Lévêque-n por disvolvi siajn eblecojn. Sed la doktrina aranĝaĵo de la nuntempa arto firmigas, valorigas, estetikigas tian pensad-sistemon. La lirika retoriko pri kreiveco kaj liberiga arto, tre disvastigita, tiuokaze ridetigas. La arto povas kontribui al emancipado, same kiel ĝi povas kunefiki okaze de senpersoneciĝo. Ajna verko estas ne nur esprimaĵo de tia aŭ tia artisto. Ĉiu artesprimo ellaboriĝas ene de historiaj cirkonstancoj, spegulas certan konceptan kadron, provizas per priskribadoj, elmetas asertojn kaj formulas proponojn. La postmoderna kadro proponas verkojn, kiuj rigorece esprimas la mondrigardon de la artistoj kaj ties teorian subkonstruaĵon; sed tiu mondrigardo resonancas kun la domina povo.

IKONOTEKST — Artistes réunis

Malia konfuzo kaj alĝeria atendemo

Ĉu la milito de “Sahelistano” okazos?

Permesata de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), internacia interveno en la Nordo de Malio ne ŝajnas tuj okazonta. Se Francujo montriĝas favora al ĝi, Alĝerio kaj la okcident-afrikaj landoj preferas ludi la karton de intertraktado. Fronte al tiuj necertecoj kaj al la senpacienco de la loĝantaro, la malia armeo estas tentata repreni la gvidadon de la publikaj aferoj.

“EN KIU ALIA LANDO oni povus trovi tian koncentraĵon de krizoj?”, suspiris komence de decembro en Bamako s-ro Cheaka Aboudou Touré, la speciala reprezentanto de la Ekonomia Komunumo de la Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (Cedeao) en Malio. Politika krizo: ĉiuj institucioj estas en danĝero depost la puĉo de marto 2012, kiu kaŭzis la renverson de la prezidanto Amadou Toumani Touré (kromnomita ATT)*. Sekureca krizo: senkuraĝigita kaj subekipita armeo, kies generaloj ne plu portas la uniformon. Teritoria krizo: lando dividita en du partoj, la Nordo regata de islamistaj movadoj (aparte: Al-Kaido en la Islama Magrebo [AKIM]), kiuj kunigis siajn fortojn, fone de translima krimeco, al la tuarega ribelo. Fine homhelpa krizo, kun ok cent mil rifuĝintoj kaj delokitoj. Kaj tamen, konkludis la togolanda diplomato, la lando vivas, la loĝantaro viglas, la hospitaloj funkcias: “Mankas nur kapablaj gvidantoj!”

* Vd Jacques Delcroze, “Disfalo de la demokratia revo en Malio”, Le Monde diplomatique, septembro 2012.
Puĉa Kapitano kiu kredas sin dua Generalo De Gaulle

La reprezentanto de la Cedeao ne pensis tiel pravi. Kelkajn tagojn poste, la 11-a de decembro, sub la premo de la militistoj gvidataj de la kapitano Amadou Haya Sanogo, la puĉinto, la ĉefministro kompatinde prezentis sian “demision” ĉe televido. Cheikh Modibo Diarra ne plu estis populara, spite al la “bonega vivresumo” per kiu li sin prezentis okaze de sia nomumo la 17-an de aprilo. Sed ĉu tio ne estis ĉiumaniere “granda blufo”?, demandas la eksministro Tiébilé Dramé, ĉefo de la partio por la nacia renaskiĝo (Parena) kaj regula kandidato al la prezidanta elekto. Laŭ li, tiu ĉi itinero — de la National Aeronautics and Space Administration (NASA) al la prezidanteco de Microsoft Afrique-, kun facilaj aliroj al la afrikaj palacoj, kaj famo kvazaŭ li “ĉiuvespere konversacius kun s-ro Barack Obama”, estis nur mistifiko: “La aŭtoroj de la puĉo volis novan homon; ili venigis eksterteranon, sen sperto pri ŝtato, politiko, kaj administracio.”

Oni sciis, ke la situacio estis konflikta en la transira teamo instalita de la Cedeao tri semajnojn post la puĉo, kunlabore kun Parizo: triopo — prezidantejo, ĉefministrejo kaj armeo — kiun la franca ambasadejo prezentas kiel “la malplej malbonansolvon”, sed kiun la kantisto Salif Keita afable kvalifikas “trikapa serpento*. Efektive la tri homoj interkonsentis nek pri la reveno al la konstitucia laŭleĝeco, nek pri la taŭga sinteno fronte al la norda krizo: ĉu atendi ke la Eŭropa Unio kaj la Cedeao venos helpi la malian armeon rekonstruiĝi, aŭ tuj lanĉi ofensivon por repreni la urbojn falintajn en la regadon de la tuaregaj ribelantoj kaj islamismaj radikalaj grupoj, antaŭ apenaŭ unu jaro?

* Jeune Afrique, Parizo, 2-a de decembro 2012.

S-ro Baba Haidara, deputito de Timbuktuo, forpelita el sia distrikto same kiel ĉiuj elektitoj de la Nordo, akuzas la neelteneblan trikapecon de la registaro: puĉinta kapitano, s-ro Sanogo, “kiu kredas sin dua De Gaulle rezistanta al okupado”; transira prezidanto 70-jara, s-ro Dioncounda Traoré, trudita de la Cedeao, sen vera legitimeco; kaj ĉefministro, s-ro Diarra, bofilo de la eksprezidanto Moussa Traoré (1968-1991), “kiu kredis vere posedi plenpotencon kaj vigle ekinteresiĝis pri novaj ambicioj”. Al tio la deputito de Timbuktuo aldonas: “La malkonsentojn pri ĉio inter la maliaj socio kaj politika klaso”, kaj “la danĝeran envenon de la religiuloj en la politikan funkciadon”: tiuj ĉi sukcesis trudi familian leĝaron pli limigan por virinoj kaj kreadon de ministrejo pri kultoj (Vd “Enveno de religiuloj en politikon”).

Regule, la kapitano Sanogo, rigardata de siaj favorantoj kiel speco de “Robin woods”, (la angla heroo) kaj sufiĉe populara en Bamako, sciigas, ke militaj ekipaĵoj survojas al Bamako kaj ke, tuj kiam ili estos disponigataj al la armeanoj, la ofensivo “estos nur demando pri kelkaj horoj”, eĉ sen atendi la permeson aŭ la subtenon de la armeoj de la regiono aŭ de Francujo. Dume, ĉirkaŭ Mopti, diversaj memdefendaj milicoj, konsistantaj el Songajoj kaj Fulaoj (Peŭloj), kiel ekzemple la Granda Izo (“Infanoj de la lando”) aŭ Boun Ba Hawi (“Prefere morton ol honton”), kiujn la militistoj penas trankviligi, deziregas ekiri, ankaŭ ili, al la Nordo, kun malnovaj pafilaĉoj kaj bastonoj.

La malia armeo estas sub premo de la loĝantaro, kiu ne komprenas, ke oni ne povas ĉesigi tiun “fremdan okupadon”. Sed ĉu la armeo povas agi sola? La puĉo de marto 2012 neniigis ĝian komando-ĉenon, kun ribelo de la soldataro kontraŭ la superaj oficiroj, kaj poste la rompo inter la verdaj beretoj (infanterio) kaj ruĝaj beretoj (paraŝutistoj). Naŭ monatojn poste, ĝi tute ne pretas, ja la kapitano Sanogo tion rekonas, sed nur private. El oficiala nombro dek mil homoj, la armeo disponas fakte nur pri kvin mil soldatoj “utilaj” kaj nur du mil vere motivitaj. Oni planas du mil rekrutojn en kampara regiono, ĉe junularo pli determinita ol tiu de la ĉefurbo. Sed estas ankoraŭ malmulte fronte al ĉirkaŭ kvar mil batalantoj, inter kiuj multaj kutimas je dezerto, dismetitaj de la ribeluloj en la nordo de Malio: la tuaregaj sendependistoj de la Nacia Movado por la Liberigo de Azavado (MNLA) kaj la ĝihadistaj grupoj, inter kiuj AKIM kaj la Movado por unueco kaj ĝihado en Okcidenta Afriko (Mujao).

La islamistoj eĉ ne lasis sancentron, apotekon

Laŭ la eŭropaj fakuloj, necesos almenaŭ ses ĝis ok monatoj por rekonstrui la armeon. Ofensivo povus esti konsiderata fine de la pluvsezono, ekde septembro 2013: unua fazo, la urboj; kaj eventuale, dua fazo, kiu verŝajne necesigus aerarmean subtenon, turnita al la “teroristaj bienoj” en la montaroj. Risko ekzistas, ke, regajninte unu aŭ du urbojn — rapidega operacio, kiu povas sukcesi — la armeo ne povos sekurigi la ceteron de la armeo, nek pluteni sian superecon. “La motivigo povas esti pli forta aliflanke. Kaj ĉu suda maliano volos, povos, facile batali en la Nordo?”, sin demandas unu el tiuj fakuloj, kiu memorigas, ke inter januaro kaj aprilo 2012, en la Nordo, la soldatoj senorde reiris, forlasante sian materialon, aparte ŝokitaj de la amasmurdado de la soldataro en Aguelhok farita en januaro de la MNLA kaj Ançar Dine, kun gorĝtranĉadoj laŭ la ĝihada rito.

Depost la MNLA-ofensivo en la urboj de la Nordo, en januaro 2012 — la tria en dudek jaroj-, la interkonsentoj faritaj inter la centra registaro kaj la tuarega malplimulto estas tre mallaŭdataj en la ĉefurbo: ili estas tro malavaraj, substrekas s-ro Dramé, kaj fakte senarmeigas vastajn spacojn, fariĝantajn tiom da “grizaj zonoj” malfermaj al ĉiuj komercoj, inkluzive tiujn de la ĝihadistoj, kiuj hodiaŭ strebas tie enradikigi sian “kalif-landon”. La malia armeo estus, laŭ ĵurnalisto, “la nura en la mondo senigita el sia teritorio”.

La politika klaso, sed ankaŭ la publika opinio, estas “malsana je la Nordo”, inter laceco kaj indigniĝo. La loĝantaro vivas apud la delokitoj, kiuj ofte estas je ilia ŝarĝo. La alĝeriano Saïd Djinnit, eksa altfunkciulo de la Afrika Unuiĝo, fariĝinte poste speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Okcidenta Afriko, naskis indignon, ĉar li igis s-ron Ban Ki-moon diri, ke la maliaj tuaregoj estis marĝenigitaj de kvindek jaroj, dum, danke al la nacia pakto subskribita en januaro 1991, pli ol tri mil tuaregaj batalantoj estis integritaj en la regula armeo. Multaj dizertis komence de 2012, kelkaj tuaregaj deputitoj ankaŭ forlasis la nacian Asembleon por preni armilojn.

La MNLA estas la ĉefa publika malamiko en la Sudo, kie oni ĝin akuzas malfermi vojon al la radikalaj grupoj. Kelkaj akre kritikegas movadon, kiu, “malplimulto en la malplimulto” laŭ iuj havas “mikrofonon kiel lastan armilon”“teritorion tiel vastan kiel la scenejon de internacia televidkanalo France 24”. En la franca ambasadejo, oni konfirmas la tre negativan efikon de la ripetataj intervenoj de la MNLA ĉe la francaj amasinformiloj. Tre malmultaj komprenas kial Parizo aŭ la burkina mediacio strebis reenigi la MNLA en la ludon, kvankam ĝi ne plu tenas iun ajn grandan urbon de la Nordo: Timbuktuo estas regata de AKIM, la Mujao regas super Gao kaj Ançar Dine regas Kidal.

Prezidanto de la Kolektivo de la Kidal-regionanoj, la d-ro Alory Ag Ikhnane timas, ke militista operacio tuj realiancigos ĉiujn tiujn movadojn, kiuj “forgesos siajn rivalecojn”. Kaj ke en la Nordo same kiel en la Sudo, kolerigitaj loĝantaroj lanĉos sin al “ĉasado de tuaregoj”. Tiam estus finita la pluretna Nordo de Malio, longtempe prikantita sed jam sufiĉe detruita: li mem, direktoro de publika laboratorio, ne sentas sin ŝirmita en Bamako...

Reirinta al la ĉefurbo, kiel ĉiuj elektitoj, funkciuloj kaj komercistoj de la Nordo, konstante ĉe la telefono por resti informita pri la lastaj novaĵoj, s-ino Oumou Sall Seck, urbestro de Goundam, publike mallaŭdas la rabadon de sia dek-ses-mil-loĝanta urbo, situanta sur la strategia vojo kondukanta al Timbuktuo: frakasitaj pordoj, elŝiritaj fenestroj, ŝtelitaj objektoj. “La islamistoj eĉ ne lasis san-centron aŭ apotekon. La legom-kampoj, kultivataj de virinoj, estis detruitaj, kaj la motor-pumpiloj konfiskitaj”. Necesis, rakontas tiu prezidantino de la Koalicio por Malio, ribelo de la junularo, armita de bastonoj kaj ŝtonetoj, por malhelpi ke la virinoj, eĉ kun kaptuko, estu malpermesataj en la bazaroj aŭ devigitaj vendi ... tra kurteno. Oni ĉasas la parabolajn antenojn, kiuj kaptas “malbonfarajn” ondojn. Homoj estas arestitaj de la islama polico pro netaŭga longeco de vestaĵoj, pro konsumo de alkoholo aŭ tabako, kaj foje eĉ estas ŝtonmortigitaj aŭ amputitaj pro adulto aŭ ŝtelo. Krom la perioda zumado de neidentigitaj senpilotaj aviadiloj, konfirmita de kadrulo de la belga Neregistara Organizaĵo (NRO) Médecin du monde, aganta en la Nordo, misteraj aviadiloj antaŭ nelonge surteriĝis en Kidal kaj en Timbuktuo: “Manĝaĵoj, armiloj, drogoj? Ni ne scias. Loĝantoj opinias, ke tio venas de Kataro”, diras s-ino Seck*.

* Krom la fakto, ke la emirlando financas religiajn lernejojn, interkonsento estis trovita en Doha en aŭgusto 2012 inter la katara “Ruĝa Krescento” kaj la malia “Ruĝa Kruco”. Pro tio, ke specialaj fortoj el Kataro estis engaĝitaj en Libio en 2011 kaj en Sirio en 2012, raporto de la estraro de la franca armea sekreta servo (DRM) elvokas eblan ĉeeston de “konsilistoj” ĉe Ançar Dine.
NATO kaj Francujo faris el Sahelo eksplodejon

La mediaciistoj de la Cedeao opinias, ke la transira registaro de Bamako perdis tempon. “Ĉi-foje, asertas unu el ili, ne plu estas: la eŭropaj landoj antaŭe kaj afrikanoj malantaŭe: estas internacia militista operacio sub afrika komandejo.” Temas ja pri helpi la nacian armeon ludi ĉefrolon, jen la bazo de la operaci-plano de la Cedeao, subskribis s-ro Dramé.

Maltrankvilaj pro la libia precedenco, kiam Parizo ekprenis la regadon de la operacioj, iuj malfidas la francan aktivismon. Animanto de la Kunordigado de la patriotaj asocioj de Malio (Copam), s-ro Mohamed Tabouré mallaŭdas “la agreson de NATO, Usono kaj Francujo, tra Libio unue: ili faris el Sahelo eksplodejon*, kaj poste trudis aŭtoritaton laŭ sia elekto, por prepari la akcepton de la Cedeao-forto.”

* Vd “Kiel Sahelo fariĝis eksplodejo”, Le Monde diplomatique, aprilo 2012.

Siaflanke, la subregiona organizaĵo konscias, ke ĝi ne disponas la necesajn loĝistikajn rimedojn por tiu nesimetria milito, en montara kaj dezerta zono al kiu eĉ malianoj de la Sudo estas malmulte kutimiĝintaj. “Ekmiliti, tio postulas preparon”, lanĉas s-ro Touré, kiu kalkulis: inter aprilo kaj novembro 2012, okazis dek unu kunvenoj de la stabestroj de la regiono, kvar kunvenoj de la konsilio de mediacio kaj sekureco kaj sep renkontiĝoj de la ŝtatestroj.

Sur ĉi tiu bazo ja la mediaciistoj de la Cedeao, la burkinano Blaise Compaoré kaj la niĝeriano Goodluck Jonathan sukcesis, kun apogo de Alĝerio, konduki la tuaregajn movadojn kaj la malian registaron al intertraktado, asertante samtempe sian firmecon pri kelkaj principoj “ne intertrakteblaj”, kiel la nacia integreco kaj laikeco. Tio signifas, praktike, resumas s-ro Touré, “ne secesio, ne ŝario, kaj rompi la rilatojn kun la drogkomercistoj kaj internaciaj teroristoj”. Vasta programo...

Philippe LEYMARIE

Malio

Entrudiĝo de religiuloj en politikon

KVAR SALONOJ, dotitaj de angulo por rita lavado kaj alia por la manĝoj; loko por projekciado; dekoj da foteloj kun imponaj brakapogiloj, vitro-tabletoj, tapiŝoj, tapetoj, orumaĵoj, kristal-lustroj, klimatizo... Tiel prezentiĝas la privata apartamento de la imamo Chérif Ousmane Madani Haidara, en la Bankoni-kvartalo, periferie de Bamako. La moskeo nomata laŭ lia nomo povas akcepti milojn da kultanoj sur tri niveloj, kaj estas parto de socia komplekso, kun lernejo (du mil lernantoj, el kiuj la duono ne pagas la kotizon), hospitalo (kun prioritato al senpaga kuraco por malriĉuloj), garaĝo, loĝejoj.

“Bani” asertas, ke li ŝuldas sian komforton nur al la malavaro de la kvincent dekmil aliĝantoj de sia asocio, Ançar Dine (“Defendo de islamo”), po mil afrikaj frankoj monate (1,50 eŭroj) de la plej malriĉaj. La imamo tre koleras pro tio, ke li devas dividi la nomon de sia organizaĵo, fondita antaŭ pli ol dudek jaroj, kun unu el la armitaj tuaregaj movadoj de la Nordo, fondita en 2011. En la fabele luksa salono, kie li akceptas nin, li ankaŭ konfesas, arbitracias, akceptas la kredantojn, kiuj petas benon — kaj foton kun la imamo! — , sed li ankaŭ honorigas la riĉajn kontribuantojn el okcidenta Afriko aŭ de la eŭropa diasporo, kaj, fine, la gravulojn de Bamako.

La religiulo, kiu fariĝas pli kaj pli grava en Malio, laŭfame plenigis stadionojn vastajn je pli ol kvindek mil lokoj: “Mia populareco estas la vero, kiu devenas de Alaho”, komentas, en hezita franca, tiu kiu prezentas sin “purigisto de la religio”, “defendanta la landon kontraŭ la barbaroj, kiuj ĝin atakis”. Li asertas, ke “neniam ajn” spirita ĉefo devas fariĝi politikulo. Sed la ekslernanto de la korana lernejo de Segu, kiu predikas de pli ol tridek jaroj, elektiĝis prezidanto de la kunordiga komitato de la religiuloj, fondita la 25-an de novembro 2012 en Bamako. Li fieras, ke li liberigis eksministrojn aŭ militistojn enkarcerigitajn, ke li ebenigis konfliktojn inter verd-beretuloj kaj ruĝ-beretuloj... (vd supre: “Ĉu la milito de Sahelistano okazos?”)

“Bonŝance li estas modera kaj singarda, laika kaj publike oponanto al la ŝario. Li estas unu el la remparoj kontraŭ integrisma turniĝo”, klarigas s-ro Tiébilé Dramé, unu el la vicprezidantoj de la koalicio por Malio, grupiĝo de asocioj kaj partioj serĉantaj elirejon el la krizo. Sed la kreskanta pezo de la religiuloj, el iuj ajn konfesioj, estigas kapturniĝon al la politikuloj: “Ili opiniis, ke ilia vico venis”, opinias s-ro Ahmed Coulibaly, kadrulo en transporta entrepreno. “Ili volis plagiati la “araban printempon”. Jes ja, ili ne havas la kapablon de la egiptaj Islamaj Fratoj, sed la malia ŝtato estas tre malforta, kaj la povo estas en la strato, je dispono de tiuj, kiuj plej laŭte krias.”

Efektive, la Islama Alta Konsilio, alia neoficiala religia instanco, entrudiĝis en la malian socion: en 2011, organizinte popolajn manifestaciojn, ĝi atingis, ke la nacia Asembleo modifu la familian leĝaron, kiun ĝi ĵus estis adoptinta, ŝanĝante ekzemple je 16 jaroj — anstataŭ 18-jaroj — la minimuman aĝon por edziniĝo. Ĝia gvidanto, s-ro Mahmoud Dicko, lokis sian sekretan konsilanton s-ro Mamadou Diamoutani, ĉe la kapo de la balot-komisiono, kaj samtempe sukcesis trudi kreadon de ministrejo pri kultoj*. Kvankam li — same kiel aliaj — kondamnis la detruon fare de la salafistoj de la maŭzoleoj en Timbuktuo, s-ro Dicko estas suspektata montri simpation — almenaŭ ideologie — al certaj armitaj grupoj de la Nordo. Sub sauda aŭ katara influo, li estas tentata, laŭ iuj, de konkerema vahabismo. Rompinte siajn ligojn kun la marabuta islamo karakeriza de la okcidenta Afriko, tiu tendenco nutras nun kvinonon de la kultejoj de la lando. Jen religiuloj, kiuj, same kiel la militistoj, aspiras trovi interkonsenton por starigi novan diskutbazon, en senkompasa Malio.

* Ĝis septembro 2012, la kultoj dependis de la ministrejo pri kulturo kaj metiistoj.

Philippe LEYMARIE

Nesufiĉo de instru-rimedoj

La araba, “lingvo de Francio”, foroferita

Kvankam ĝi estas la dua plej parolata lingvo en Francio, la instruado de la araba en mezlernejoj konstante regresas kompare kun la volontula sektoro. Ĉi tio estas returniĝo kiu datiĝas de la mezaj 1980aj jaroj kiam enmigrado komencis pli kaj pli okupi la atenton de la publiko kaj de la amaskomunikiloj. Asociiĝinta de tiam kun islamo kaj getoj, ĉu la araba sukcesos ŝanĝi sian reputacion?

“Kiam oni permesas al vualitaj virinoj instrui la araban lingvon al klasoj en publikaj malsuperaj mezlernejoj, oni instigas popolismon.” Tiel diris Bruno Le Maire, la tiama ministro pri agrikulturo kaj la respondeculo pri la disvolvado de la provizoraj politikoj de la Union pour un Mouvement Populaire (UMP) por la balotadoj de 2012, en la aŭditorio de la Théâtre du Rond-Point kien li venis en februaro 2011 por partopreni debaton pri la temo de popolismo. Lia deklaro vekis nenian reagon pri la skandaleco de opinio tiel falsa kiel rivela pri la konfuzo inter la instruado de la araba kaj islama prozelitismo, konfuzo persista kiu malhelpas la evoluadon de la instruado de ĉi tiu lingvo en la sektoro de publika edukado.

Oni memoru, ke la principo de laïcité*, kaj de la neŭtraleco de la ŝtatoficistaro, malpermesas al ŝtatoficisto en Francio esprimi sian religian kredaron en la ekzerco de siaj oficialaj devoj. Kaj nek la ministerio de edukado nek la tribunaloj montris indulgemon rilate al ĉi tiu demando, ĉar klaraj juraj precedencoj necesigas la sistemecan ekskludon de malobservoj de ĉi tiuj principoj*.

* Laïcité: laikeco. Artikolo 1a de la franca konstitucio deklaras ke “Francio estas nedividebla, laika, demokrata kaj sociala respubliko”.
* Sciigo de la Conseil d’Etat No. 217077, la 3a de majo 2000, Mlle M.

Kun kvar milionoj da parolantoj, la araba estas la dua plej parolata lingvo de Francio, kaj la sukceso de komediistoj kiel Jamel Debbouze, kies humuro estas bazita parte sur la uzo de la dialekta araba, montras ke la lingvo havas verajn radikojn en la populara kulturo. Sed kvankam la araba estis agnoskita kiel “lingvo de Francio” en 1999, post la subskribo de la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj(ne ratifikita ĝis nun), restas tamen multaj obstakloj antaŭ tiu, kiu volas studi la lingvon en publika lernejo.

En 45 departementoj de la respubliko, ĝi tute ne estas instruata. En Parizo, nur tri malsuperaj mezlernejoj instruas ĝin; lernantoj edukataj en unu el la 108 aliaj lernejoj tial devas atendi ĝis kiam ili eniros superan mezlernejon por ĉeesti klasojn, sabaton posttagmeze aŭ merkredon vespere, en unu el ok superaj mezlernejoj kiuj instruas la araban kiel parton de la aranĝo nomata Langues inter-établissements (LIE).

Rezulte, el ĉiuj superaj mezlernejanoj en Francio, iom pli ol ses mil elektas la araban, kontraste kun dek kvin mil kiuj elektas la ĉinan, dek kvar mil la rusan kaj dek du mil la portugalan. La Ministerio de Edukado insistas ke ne estas problemo pri provizo, sed la postulo estas tiel malalta, ke ne estas eble konduki klasojn en malsuperaj kaj superaj mezlernejoj.

Kvankam uzata por pravigi la neanstataŭigon de instruistoj (kies nombroj falis de 236 en 2006 al 218 en 2011) kaj la daŭrantan redukton de postenoj por instruistoj kun la certificat d’aptitude au professorat de l’enseignement du second degré (CAPES)*, ĉi tiu analizo ne eltenas ekzamenon, ĉar la nombro de gejunuloj lernantaj la araban en la volontula sektoro plimultiĝas ekde la mezaj 1990aj jaroj. Laŭ la ministerio de internaj aferoj, sesdek kvin mil lernantoj estas enskribiĝintaj en komunumaj asocioj (religiaj kaj nereligiaj), dekoble pli ol la nombro de lernantoj al kiuj la lingvo estas instruata de la nacia sistemo de edukado.

* Dudek postenoj estis proponitaj en 2002, kvin en 2006 kaj neniom en 2011 ĉar kandidatiĝoj jam ne estis akceptataj (ili estis re-akceptataj en 2012). CAPES estas diplomo pri kompetenteco je mezlerneja instruado atribuata de la franca ministerio de edukado. Ĝi kvalifikas instruistojn instrui diversajn studtemojn en kaj malsuperaj kaj superaj mezlernejoj.

Konsentite, gepatroj kiuj volas ke ilia lernejo instruu la araban povas turni sin skribe al la recteur d’académie*, sed ili malofte tion faras pro manko de informoj aŭ nesufiĉa rego de la franca. “Ĉi tiuj ne estas tiaj homoj kiuj mobiliziĝas subtene al la starigo de klasoj” atentigas s-ino Christine Coqblin, instruisto de la angla ĉe mezlernejo Diderot en Parizo. Kaj eĉ kiam la respondeculoj pri edukado instigas ilin proponi la instruadon de la araba, lernejestroj povas laŭvole malkonsenti. En 2010, el la sep mezlernejoj sur la Rive Gauche* de Parizo kiuj ricevis instigan leteron pri la instruado de la lingvo, neniu volis tion fari. Ili donis diversajn kialojn: la jama ekzisto en la lernejo de kelkaj malpli parolataj lingvoj, timo pri malutilo al ĝia publika reputacio, timo, ke la lingvo allogos grupon de lernantoj kiujn oni juĝas malfacilaj, maltrankvilo pri la reago de la gepatroj kie estas granda procento de judaj lernantoj.

* “Recteur d’académie” (direktoro de edukado) estas la ŝtatoficisto kiu efektivigas kaj kontrolas la edukan politikon en departemento de la respubliko laŭ la instrukcio de la ministro pri edukado.
* La termino Rive Gauche temas pri la parto de Parizo kiu situas sude de Sejno.

En elementaj lernejoj, kvardek mil lernantoj studas la araban ene de la programo por la instruado de la lingvo kaj kulturo de deveno (ELCO), kun instruistoj elektitaj kaj pagataj de Alĝerio, Maroko kaj Tunizio. Kaj, ĉe la universitatoj, “la totala nombro de la personaro estas preskaŭ dekoble pli alta ol antaŭ unu jardeko” laŭ la vicprezidanto de la Nacia Instituto de Orientaj Lingvoj kaj Civilizacioj (Inalco), Luc Deheuvels.

Paradoksa bonifiko pro komunuma retiriĝo

Tial, nur estas je la nivelo de mezlerneja edukado ke problemo ekzistas — kaj problemo des pli maltrankviliga pro la fakto, ke ĉi tiu estas decida periodo en la evoluo de gejunuloj. En L’immigration à l’école de la République (1985), sia raporto al la ministro pri edukado, la orientalisto Jacques Berque emfazis ke sukcesa integriĝo ankaŭ implicas ke la publikaj lernejoj agnosku la lingvon kaj kulturon de deveno de la gepatroj.

Preskaŭ tridek jarojn poste, en tempo kiam la transdono de la araba inter la generacioj pli kaj pli maloftiĝas, estas ĝuste pro tio, ke la infanoj de enmigrintoj ofte estas bone integritaj ke ili paradokse sin sentas devigataj rekunligiĝi kun sia praula kulturo*. La rifuzo agnoski la postulon por arablingva instruado instigas ĝuste tiun kontraŭintegriĝon kiun oni supoze kontraŭbatalas

* François Héran, Une approche quantitative de l’intégration linguistique en France, Hommes & migrations no 1252, Parizo, novembro-decembro 2004.

Kvankam kelkaj familioj elektas enskribi sian infanon en klaso ĉe moskeo aŭ asocio tiel, ke lingvolernado povas esti kuplita kun religia edukado, iliaj motivoj ankaŭ povas esti pli neŭtralaj: “Iuj gepatroj preferas, ke iliaj infanoj lernu la anglan kaj la hispanan ĉe la lernejo. Sed, por plenigi la libertempon de la infanoj, la gepatroj ilin enskribas en privataj arablingvaj klasoj” diras Zeinab Gain, instruisto de la araba ĉe liceo Voltaire en Parizo.

Estus naive nei, ke la kursoj instruataj de koranaj lernejoj ofte estas proponataj de fremdaj instruistoj kiuj observas kodojn de konduto malsamaj de tiuj de la socio en kiu ili vivas. Cetere, la arkaikaj interrilatoj de aŭtoritato inter instruistoj kaj lernantoj, kaj la ideologiigo kaj mitigo de la lingvo, konfliktas kun la publika edukado. Kiam temas pri komunumaj asocioj, plimulto “konstantigas la magreban tradicion en edukado, nome lingvoinstruado dum unu horo kaj duono, kaj klaso pri islama edukado dum duonhoro” klarigas Yahya Cheikh, mezlerneja instruisto de la araba*.

* Yahya Cheikh, L’enseignement de l’arabe en France. Les voies de transmission, Hommes & migrations No. 1288, novembro-decembro 2010.

Kiel do fariĝis, ke la instruado de la lingvo estis malŝtatigita en Francio, la unua lando en okcidenta Eŭropo kiu fondis katedron pri la araba, ĉe la Collège des Lecteurs Royaux (la estonta Kolegio de Francio) en 1530? Dum la reĝado de Ludoviko la 14a, Jean-Baptiste Colbert fondis la Ecole des Jeunes de Langues (la praulo de Inalco) por trejni interpretistojn plenumi la bezonojn de diplomatiaj kaj komercaj rilatoj kun la otomana imperio. La agrégation de la araba (la plej altnivela ekzameno por instruistoj de la lingvo) estis establita en 1906.

Por kompreni, ni devas reveni al la 1980aj jaroj. En 1983, en la kvartalo Minguettes en la antaŭurboj de Liono, tumultoj ekflamis. Ili estigis la Marŝon por Egaleco kaj Kontraŭ Rasismo, nomata “la marŝo de la beurs* kun partoprenantoj el la tuta lando. Poste, en 1989, fatvo emisiita de ajatolo Ruhollah Ĥomejni, la Supera Gvidanto de Irano, mortkondamnis la verkiston Salman Rushdie pro lia libro La Satanaj Versoj. La saman jaron, en Creil, oni rifuzis permeson al tri malsuperaj mezlernejaninoj ĉeesti ilian lernejon pro ilia malkonsento depreni siajn kaptukojn. Ĉi tiuj eventoj estis pritrumpetitaj de la gazetaro kaj profunde ŝanĝis la publikan percepton pri la islama komunumo en Francio, dum samtempe enmigrado el Norda Afriko fariĝis nacia demando. “Ĝuste tiam oni komencis fermi plenajn klasojn” memoras Bruno Levallois, ĝenerala inspektoro pri edukado kaj prezidanto de la estraro de la Instituto de la Araba Mondo (IMA). “Multaj lernejestroj kaj lokaj superintendantoj de edukado ektimis pri ĉi tiom da araboj kiuj estas en nia lando kaj, nature, studas la araban.”

* La Marche vers l’égalité et contre le racisme (marŝo por egaleco kaj kontraŭ rasismo), nomita la marŝo de la beurs, estis kontraŭrasisma marŝo kiu komencis en Marsejlo kaj alvenis en Parizo en decembro 1983 kun pli ol 60 000 marŝantoj. Delegacio kunsidis kun la tiama prezidanto de la franca respubliko François Mitterrand. Beurs estas familiara termino por denaskaj francoj kies gepatroj venis el Norda Afriko.

Ĉi tio tuŝas la koron de la debato. Kvankam preskaŭ tri cent milionoj da homoj tutmonde parolas la araban, unu el la ses laborlingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj, en Francio oni ĝin ĉefe rigardas kiel lingvon de enmigrintoj asociiĝintan kun gettoj, araba naciismo kaj islamo]. Ĉi tial politikisto ne povas deklari sin favora al ĝia instruado sen alfronti bombardon de kritiko. Jean-François Copé kuraĝis tiel fari en septembro 2009 en BFM-TV kiam li estis la prezidanto de la grupo UMP en la Nacia Asembleo, sed lin rapide interrompis la ĵurnalisto Olivier Mazerolle kiu estis videble alarmita: “Ĉu tio ne povus estigi misuzojn? Ĉar, nu ... Vidu ... Lerni la araban ... ”.

Kvankam estas vere, ke la disvastiĝo de islamo ekde la sepa jarcento estigis la disvastiĝon de la araba, multaj islamanoj ne parolas ĝin (tiel estas ĉe la plejmulto de ili, indonezianoj kaj turkoj ekzemple), kaj multaj arablingvanoj ne estas islamanoj (kiel la mezorientaj kristanoj). Redukti la araban al la statuso de sankta lingvo kontraŭdiras la fakton ke ĝi ekzistis antaŭ la koranan rivelon kaj donas la avantaĝon al la ekstremistoj kiuj tutkore alproprigus ĉi tiun valoran heredaĵon por siaj propraj celoj.

Malhelpi “devian konduton”

Sendube, la araba ankaŭ suferas simbolan kontaĝon de la franca kolonia historio. Ĝi estas la lingvo de la koloniitoj, kaj oni celas plu redukti ĝian gravecon por certigi la koherecon de la Respubliko, unu kaj nedisigebla. Ĉi tiu unulingvisma ideologio, heredita de la monarĥio kaj la Revolucio, malavantaĝigas la lingvon ĝuste kiel ĝi faris dum jarcentoj malutile al la regionaj lingvoj.

En 1999, Jacques-Alain Bénisti, la deputito por Val-de-Marne, donis al Dominique de Villepin, la tiama ĝenerala sekretario de la Palaco Elizeo, preparan raporton pri krimprevento kiu establis ligon inter dulingvismo ĉe infanoj de migrintoj kaj delikteco*. Por malhelpi la ekaperon de “devia konduto” ĉe paŝetuloj, li kredis ke la patrinoj de infanoj de fremda deveno “estu devigitaj paroli la francan en la hejmo” por kutimigi siajn infanojn sole al tiu lingvo. Ĝenerale kritikita de edukaj profesiuloj, ĉi tiu raporto estas amendita, sed ĝi bone montras kiel profunda estas la ideologio de unulingvismo en Francio, kun aŭtoro kiu eĉ karakterizas la lingvojn de deveno kiel “dialektojn”. Efektive, pro la ostracismo kiun la araba lingvo spertas, ĝi similas unu el la regionaj lingvoj de Francio — pruvo efektiva de ĝia “malfremda fremdeco.”

* Rapport préliminaire de la commission prévention du groupe d’étude parlementaire sur la sécurité intérieure.

En 2008, eksprezidanto Nicolas Sarkozy sendis la jenan mesaĝon al la unua Konferenco pri la Arabaj Lingvo kaj Kulturo, kies okazigon li subtenis kvankam li ne ĉeestis: “La araba lingvo estas lingvo de la estonteco kaj de progreso, de scienco kaj moderneco (...). Mi esperas ke el ĉi tiuj konferencoj rezultos praktikaj metodoj por evoluigi la instruadon [de ĉi tiu lingvo] (...) en Francio.” Kiam lernejoj remalfermiĝis en 2012, estis nur ok novaj klasoj en mezlernejoj. Malgraŭ tio, Michel Neyreneuf, inspektisto de lernejoj kaj regiona pedagogia inspektisto, asertas ke tiaj iniciatoj estas sukcesaj: “Kiam ni malfermis dulingvan klason en malsupera mezlernejo en la centro de Le Mans, estis kvardek petoj por dudek kvin lokoj”.

Ĉu tutmondiĝo savos la araban? Ĉe rondatabla diskuto en la ekspozicio Expolangues pri “la Araba lingvo, valoraĵo profesia kaj ekonomia”, la parolantoj emfazis ke estas grave formi arablingvanojn por plenumi la bezonojn de la rapide kreskanta kampo de islama financo. Fluparoleco en la araba ankaŭ proponas ŝancojn por karieroj en diplomatio kaj en hoteloj kaj restoracioj (precipe grandaj hoteloj en la Golfo). Kaj la eksploda kresko de la arablingva informsektoro malfermas perspektivojn por tiuj kiuj sopiras karierojn en elsenda ĵurnalismo.

Se politikaj promesoj transformiĝos en agojn, alia baro devus iam fali, nome tiu, kiu rezervas la araban sole por araboj. Demandite en BFM-TV ĉu li instigos siajn proprajn infanojn lerni la lingvon, Jean-François Copé ekkris “Sed mi ne estas de araba kulturo!” Sed el la miloj da lernantoj studantaj la ĉinan en Francio, kiom estas “de ĉina kulturo”?

Liberigi la araban de ĝia statuso kiel “lingvo de enmigrintoj”, kaj instigi ĝian instruadon en la lernejoj de la Respubliko, estus esencaj paŝoj al tio, ke ĉiuj — sen konsidero de sia deveno aŭ religio — kiuj volas tion fari, povu kundividi ĉi tiun “lingvon de Francio”.

Emmanuelle TALON

Kion opinias Alĝero pri la malia situacio?

LA DEKLARACIO, fine de novembro, de s-ro Romano Prodi, speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Sahelo, esprimanta opinion, ke milita agado en la nordo de Malio ne eblas “antaŭ septembro 2013” (Liberté, 21-a de novembro 2012), estis akceptata kiel bona novaĵo en Alĝero. Ĝi eĉ aperis kiel venko de la politika solvo, defendata de la registaro, kontraŭ la milita elekteblo, rekomendita aparte de Francujo. Ĝi krome okazis kelkajn tagojn post la diroj de la generalo Carter Ham, estro (stabestro) de la usona armea komandejo por Afriko, laŭ kiuj “nur militista” aliro en la regionon estus kondamnita al malsukceso (Le Monde, 16-a de novembro 2012).

Laŭ Alĝero, ĉi tiu prokrasto de dek monatoj estas tro granda se temas “nur” pri rekonkeri la nordmaliajn urbojn falintajn en la manojn de la tuaregaj islamismaj ribeluloj kaj de la ĝihadistaj grupoj. Sed ĝi donas tempon al Alĝerio por elmergi politikan solvon, kiun iuj komentistoj volonte oponas al la planoj de Parizo — kies sinteno, asertas iuj el ili, estas ĉefe determinata pro la sahela uranio. Alĝeria diplomato de la Afrika Unio, siaflanke, klarigas, ke la tempo donita de s-ro Prodi estas tro mallonga, pro la “komplekseco de la malia tereno, markita per multeco de agantoj kaj interesoj*.”

* La citaĵoj sen fontindiko estas eltiritaj el intervjuoj kun la aŭtoro.
Pezo de la libia precedenco

FINFINE, eĉ se ĝi ne forigas la malcertecojn, ĉi tiu limtempo estas favora por la alĝeriaj gvidantoj en delikata pozicio depost la ekrego de la nordmaliaj urboj fare de la islamisma tuarega grupo Ançar Dine (“Defendo de Islamo”) kaj de ĝihadistaj movadoj. Ĉar la diroj pri la alveno de minacanta “Sahelistano”, aparte de la franca minstrejo pri eksteraj aferoj, estas akompanataj de insista kritiko de Alĝerio, akuzita ne ludi sian rolon de “regiona granda lando” kaj montri “ambiguecon”, kaj eĉ “bonvolemon al la terorismo”*

* “Les diplomates français multiplient les critiques “en off ” contre l’Algérie”, 28-a de septembro 2012, www.maghrebemergent.info.

La premoj favore al rekta partopreno de ilia lando en la malia konflikto renkontas malaprobon de multaj alĝerianoj. La publika opinio estas maltrankvila pro la libia precedenco, kies konsekvencoj ĉe la landlimoj de la lando tre pezas: La interveno de la soldatoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) estis kvazaŭ ŝoko. Multaj influaj kadruloj de la registaro kaj de la armeo rifuzas la ideon de milita engaĝiĝo. Tia scenaro, insistas diplomato, “kreus ne malimplikeblajn ligojn” inter tuaregaj ribeluloj kaj “islamo-gangsteroj”. La konflikto tiam povus transiri en la alĝerian teritorion. Ĉi-lastajn monatojn, atencoj atribuitaj al islamistaj grupoj en la Granda Sudo ŝajnis konfirmi la ekziston de teroristaj retoj pretaj aktiviĝi.

La streĉado de amasinformiloj kaj diplomataro sur la alĝeria armeo estigas komentojn foje acidajn kontraŭ “premoj false amikaj” (Le Quotidien d’Oran, 4-a de julio 2012). Laŭ s-ro Mohamed Chafik Mesbah, eksoficiro de la alĝeriaj sekretaj servoj, la okcidentaj potencaj landoj ĉefe serĉas plej malmultekostajn subkontraktantojn: ili volas “militan operacion kondukatan, je ilia nomo, de Alĝerio kaj aliaj afrikaj partneroj”. Kaj se ĝenerale la respondeculoj rimarkigas, ke Usono havas pli nuancitan aliron, ili male asertas, ke tiu de Francujo estas samtempe plena de kaŝitaj pensoj kaj danĝera: “Oni devas esti iom stulta por imagi ke Alĝerio tiel facilanime ludos rolon de helpanto profite al francaj strategiaj interesoj en Afriko”, konkludas s-ro Mesbah (L’expression, Alĝero, la 15-a de julio 2012).

Alia eksmilitisto fariĝinta profesoro pri politika scienco, s-ro Ahmed Adimi, senhezite akuzas Parizon puŝi la alĝerian armeon al “enŝlimiĝo” en Malio kaj voli transformi la landon en specon de afrika Pakistano*. S-ro Bendjana Benaoumeur, ankaŭ emerita militisto, timas “treege danĝeran malstabilecon en longdaŭro, kun “somaliigo” de Malio kaj “afganujigo” de la subregiono, malfermante vojon al eksterlanda enmiksiĝo” (El Watan, 4-a de aŭgusto 2012).

* http://adimiahmed.over-blog.com. 14-a de oktobro 2012.

Al la ripetataj aludoj, en Francujo kaj en Malio, pri la “manipula” aŭ “ambigua” rolo de Alĝerio en Sahelo, iuj amaskumunikiloj respondas per simetria akuzo: la plej juna el la ĝihadistaj sahelaj grupoj, la Movado por la unueco kaj ĝihado en Okcidenta Afriko (Mujao), kies agadoj celis nur Alĝerion, estus kreado de la sekretaj servoj de Maroko, eble eĉ de Kataro (L’Expression, 3-a de septembro 2012).

Pridemandite pri la rolo kiun sekrete ludas la departemento de informado kaj sekureco (DRS), alĝeria specialisto respondas: “Se almenaŭ tio estus vera! Ni estus evitintaj la fiaskon de Gao!” Ja por Alĝerio, la krizo nun travivita en la Nordo de Malio komenciĝis per la forrabo, la 5-an de aprilo 2012, de s-ro Boualem Sias, la konsulo de Alĝerio en Gao, kaj de ses liaj kunlaborantoj. La gazetaro publike mallaŭdis malsukceson de la regantoj, kiuj laŭdire malĝuste interpretis la situacion en Azavado” (Le Quotidien d’Oran, 8-a de aprilo 2012).

Alĝerio, kiu ofte estis peranto inter la tuaregoj kaj la respondeculoj de Bamako, certe ĝuas larĝan influon en la regiono. Sed la informado pri kiu ĝi disponas estas ne bonkvalita. La pezo de la Movado Nacia de Liberigo de Azavado (MNLA) estis tro alte taksita: regata de homoj konataj de la alĝeraj respondeculoj, ĝi posedas veran amaskomunikilan kompetenton, sed montris sian nekapablon sur la tereno.

Atestantoj konfirmas, ke la homoj de la MNLA, kiuj zorgis pri la protekto de la alĝeria konsulejo en Gao neniun reziston oponis al la Mujao. La senpovecon de la MNLA konfirmis ĝia disvenkiĝo fine de junio 2012 en Gao. Kelkajn tagojn poste, post ultimato de Ançar Dine, la sendependista movado forlasis ankaŭ Timbuktuon. “La ĝihadistoj, mastroj de la Nordo”, konstatis tiam Le Quotidien d’Oran de la 30-a de junio 2012, rimarkante, ke tiu supereco povus esti argumento por eksterlanda interveno.

La tuta agado de la alĝeriaj respondeculoj por liberigi la ostaĝojn kaptitajn de la Mujao, kaj super ĉio por antaŭmalhelpi eksterlandan intervenon, de tiam koncentriĝis al la tuarega ribelula branĉo: la MNLA — malgraŭ ĝia malfortiĝo-, sed ĉefe al Ançar Dine kaj ties gvidanto Iyad Ag Ghaly, kiu longe vivis en Tamanrasset, en la alĝeria sudo, antaŭ ol esti nomunita konsulo de Malio en Ĝido (Sauda Arabio), kiel sekvo de unu el la interkonsentoj superkontrolitaj de Alĝerio inter tuaregoj kaj Bamako.

Kompromiti la tuaregojn

LUKTANTE plej rapide kiel eble kontraŭ la projekto de armea interveno defendata de Parizo kaj subtenata de la okcidentafrikaj landoj, Alĝerio provis per sia tuta pezo rompi la aliancon inter Ançar Dine kaj la ĝihadistaj grupoj. Tiu tasko montriĝis tre delikata, des pli ke pro ĝia partopreno en la detruo de maŭzoleoj en Timbuktuo, la grupo montris signojn de radikaliĝo kaj firmigis la subtenantojn de armea interveno. La ĉefo de Ançar Dine, metita antaŭ dilemo, longe hezitis. En Alĝero la tono fariĝis minaca: “Ni diras al ili en maniero plej determinita, ke la oportun-fenestro ebliganta disigi sin de la teroristoj estas nun fermiĝanta. La ĉefoj de tiu movado devas rapide decidi, ĉu ili volas esti parto de la problemo aŭ fariĝi parto de la solvo” (El Watan,7-a de novembro 2012).

La premo ŝajnis efika, kvankam estas malfacile taksi la malkonsentojn, kiujn estigus ene de Ançar Dine la disiĝo disde Al-Kaido en Islama Magrebo (AKIM). Laŭ Alĝero, nepre necesas “meti la tuaregojn ĉe la flankon de la solvo antaŭ ol konsideri militan agon”, klarigas la alĝeria ministro pri internaj aferoj, s-ro Daho Ould Kablia. Kiu klarigas ke la tuaregoj de Alĝerio estas tre forte ligitaj kun tiuj de la Nordo de Malio, kaj riskas esti kompromititaj kaze de konflikto (Le Soir d’Algérie, 8-a de novembro 2012).

Sed la oficialaj silentoj kaj hezitoj malkaŝas seriozan deficiton de politika zorgado en limlanda regiono tre malforta. Tion bedaŭras s-ro Abdelaziz Rahabi, alĝeria eksambasadoro: “Ĉi-lastajn jarojn, ni metis multe da energio en la dosieron de Sudano, dum ĝia disiĝo estis por ĉiuj evidenta kaj neevitebla. Kaj en tiun de Napad [Nova partnereco por disvolvado de Afriko], nur por havi sidloketon dum kelkaj jaroj en la G8... Kaj ni neglektis ĉi-regionon Sahelo, en kiu nek la ŝtatestro nek la ministro pri eksterlandaj aferoj faris oficialan viziton. Restas al ni nur prepariĝi al la mastrumado de la flankaj damaĝoj de tiu krizo.” (El Watan, 11-a de oktobro 2012).

Lakhdar BENCHIBA

Malbona elekto

KIAM ESTAS tro malfrue, ĉar oni turnis la dorson al ĉiaj pli bonaj opcioj, oni volas ke ni elektu inter la malbono kaj la plej malbono. Naŭ tagojn post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, la prezidanto George W. Bush minacis tra la mondo: “Aŭ vi estas kun ni, aŭ vi estas kun la teroristoj”. Sekvis du militoj, en Afganio kaj poste en Irako, kun la konataj rezultoj. En Malio oni devis denove kaj urĝe decidi inter la du esprimoj de abomeninda alternativo. Ĉar ĉu oni povas allasi, ke armitaj bandoj kun obskurismaj ideologio kaj praktikoj povas minaci la sudajn loĝantarojn post esti terurintaj la nordajn? Sed ĉu oni povas ignori, ke la alvoko de homamaj motivoj, la emo krimigi la politikajn malamikojn (oni asociis la afganajn talibanojn kun fikomerco pri opio, la Revoluciajn Armitajn Fortojn de Kolombio (FARC) kun vendo de kokaino aŭ kun preno de ostaĝoj) servas ofte kiel preteksto por okcidentaj militaj operacioj, kiuj vekas la suspekton de novkoloniismo — kaj kiuj finiĝas malbone?

Dudek monatojn post la murdo de Usama Ben Laden, la korpo de Al-Kajdo ankoraŭ moviĝas. La talibanoj siavice fartas pli bone ol iam ajn, kiel substrekas la franca eksa ĉefministro Dominique de Villepin: “la fiksiĝaj abscesoj de terorismo — Afganio, Irako, Libio, Malio — tendencas larĝiĝi kaj teksi ligojn inter si, federas siajn fortojn, kunigas certan kvanton da agoj”.* Tiel, ĉia okcidenta interveno ŝajnas efiki favore al la plej radikalaj ĝihadismaj grupoj, kiuj tiras siajn kontraŭulojn en senfinajn konfliktojn, en kiuj ili elĉerpiĝas. La libiaj armiloj nutris la militon en Malio: morgaŭ Malio povos provizi per akaparitaj armiloj kaj per disiĝintaj soldatoj la venontajn afrikajn frontojn.

* France Inter, 13-a de januaro 2013.

Por pravigi la militan engaĝiĝon de sia lando, s-ro François Hollande anoncis, ke “Francio estos ĉiam tie, kiam temas pri la rajtoj de loĝantaro, tiu de Malio, kiu volas vivi libere kaj en demokratio”. Tiom malsaĝa plano povas nur stumbli ĉe la fakto, ke la plej granda problemo ne estas “rekonkeri” la nordon de Malio, sed certigi tie por longa tempo sekurecon, kiu konsideras la justajn postulojn de la tuaregoj.

Kaj tio estas nur la komenco ... Poste necesas efektive okupiĝi pri la militaj aliancoj faritaj en la plej granda netravideblo, pri la diseriĝo de la afrikaj landlimoj kaj agnoski, ke tiu estis (kaj estas) helpata de la novliberalaj preskriboj, kiuj ruinigis la krediton de la ŝtatoj, enmizerigis ties kampkulturistojn kaj soldatojn, apogis la superekspluatadon de la mineralaj riĉaĵoj de la nigra kontinento fare de okcidentaj (aŭ ĉinaj) societoj. Krome koncedi, ke la transnacia fikomerco per drogoj, armiloj kaj ostaĝoj ekzistas nur ĉar ĝi povas kalkuli kun provizistoj kaj pri konsumontoj ekster Afriko. Fine, koncedi ke la falo de la mondaj kotonprezoj ruinigis la maliajn kampkulturistojn kaj ke la sekeco de Sahelo akriĝas kun la klimata varmiĝo.

Tiu listo de temoj, tre malkompleta, kiu ordinare interesas neniun, montras, ke “liberigo” de Malio fare de eksterlandaj armeoj lasus la kaŭzojn de la venonta konflikto netuŝitaj. Dum tiu, ni povas veti, oni denove postulos de ni “elekti” — post klarigi al ni, ke ni jam ne havas elekton.

Serge HALIMI.

Jardeko da strategia vagado

En Malio, la neeluzebla rekantaĵo de la milito kontraŭ terorismo

La milito ekigita de Parizo en Malio la 11-an de januaro 2013 ricevas internacian subtenon des pli modera, ke la fiksitaj celoj restas malprecizaj. Ĉu “detrui la teroristojn”, kiel sugestis la prezidanto François Hollande? Stabililgi la situacion? Rekonkeri la nordon de la lando? Same kiel Usono en Afganujo, kaj manke de strategia vido, Francujo riskas enŝlimiĝi en vastaj dezertaj zonoj, favorantaj gerilon.

KIAM ili devos karakterizi la francajn militistajn operaciojn de la komenco de la 21-a jarcento, la historiistoj eble parolos pri “strategiaj singultoj”, tiom la ĝenerala movado de la dek lastaj jaroj aspektas sinkopa (spasma). Cele kompletigi la priskribon de la malia ekspedicio, kion entuziasme faras aro da komentistoj, necesas remeti ĝin en la longdaŭro. En 2001, tuj post la atenco kontraŭ la World Trade Center, Francujo decidas subteni la fulmrapidajn operaciojn, kiuj kondukos al la falo de la talibana reĝimo en Afganujo. Tamen, la regiono malmulte interesas ĝin, kaj ĉar la konkero de Kabulo fare de la “militsinjoroj” strukture ŝanĝas nenion en la ordinara afgana ĥaoso, ĝi prudente evitas, en unua fazo, mobilizi surterene pezajn trupojn. Septembre 2012, Ebura Bordo: la franca prezidanto sendas la trupon “Licorne” sukcese intermetiĝi en la eksa “montrofenestro de francparolanta Afriko”. Plurmiloj da soldatoj plene engaĝiĝas surterene por eviti plenan internan militon, en zono ege grava por la francaj interesoj.

En 2003, en Irako, post kelkaj hezitoj, Parizo rifuzas la novkonservativan aventurismon, oponante al?*.

* Laŭ signifa maniero, la ĉefministro de Kataro, s-ro Hamad Ben Jassim Ben Jaber Al-Thani, kritikis la 15-an de januaro 2013 la francan intervenon, dirante, ke li preferas la vojon de “regiona dialogo”. La egipta prezidanto Mohamed Morsi esprimis la samon.

Trovi logikon en ĉi tiu hezitado inter realismo pro senpotenco kaj idealismo pro senkonscieco estas vera defio. Des pli interese estas analizi la malian epizodon. Enfermita en siaj kontraŭecoj, kaj hezitinte plenajn monatojn — lasante al siaj malamikoj la necesan tempon por prepariĝi-, la franca registaro provas nun ripari la damaĝojn de la libia interveno. Ĉi tiu, kontribuinte armigi la sahelajn frakciojn la plej radikalajn, firmigis la superecon de la salafistoj-ĝihadistoj de la Movado por unueco kaj ĝihado en OkcidentAfriko (Mujao) kaj de Al-Kaido en islama Magrebo (AKIM) kompare kun tuarega ribelantaro, akcelante la malvenkon de la maliaj registaraj fortoj kaj la politikan nestabilecon en Bamako.

La uzinstrukciojn oni longe serĉis. “Ne estos soldatoj sur la tereno, neniu franca trupo estos surloke engaĝita”, ankoraŭ asertis s-ro François Hollande la 11-an de oktobro 2012, kiu preferis elvoki simplan materian helpon al la malia armeo*. Kun tiu nesingarda principo-deklaro, la prezidanto tuj limigis sian agliberecon, kaj prenis la riskon troviĝi superŝutita de la loka situacio, kies evoluo estas ekster lia regado.

* Intervjuo de la 11-a de oktobro 2012 kun ĵurnalistoj de France 24, Radio France internationale kaj Tv5 Monde.

La 10-an de januaro, la riglilo-urbo Konna, sep cent kilometrojn for nordoriente de Bamako, falas en la manojn de la islamistaj soldatoj de Ançar Dine kaj AKIM.Nenio plu protektas la malian ĉefurbon. La Komunumo Ekonomia de la ŝtatoj de Okcidenta-Afrilo (Cedeao) estas atendema, la Eŭropa Unio singarda, Usono dubema, restas nur la francaj batal-aviadiloj kaj trupoj. La 11-an de januaro, la operacio “Serval” estas lanĉita. Tri monatojn post sia deklaro “Ni ne povas interveni anstataŭ afrikanoj”, la franca ŝtatestro estas do devigita kontraŭdiri sin mem. Tiu ĉi opiniŝanĝo ne nur metas la demandon pri la anticipo-kapablo de la registaro. Ĝi ankaŭ prilumas la urĝon kompreni la formojn, kiujn povos preni estonte, sur diversaj niveloj, la operacioj tiel nomataj “stabiligaj”.

Fone de la prokrastoj kaj hezitoj de la franca prezidanto, estas kompreneble la afgana enŝlimiĝo. Tiu malsukceso estas antaŭ ĉio tiu de la usona kulturisma teorio, la “kontraŭ-insurekcio kun ĝenerala aliro”, kiu multe tro larĝigis la tempan kadron de la stabiligo, konsiderante la taktikajn agadmanierojn kiel politikon, troe moraligante la celojn de la milito kaj tiel malebligante al si trovi honorindan elirejon. Tamen ĉi tiu malsukceso de la strategia penso, kiu restadigis cent mil homojn sur operaci-scenejo dum dek jaroj, sen atingebla celo, ne malaperigas la neceson de la stabiligaj aŭ intermetaj intervenoj, kiel montras Malio.

Afganujo ne instruas, ke “neniam estos trupoj surloke”, por repreni la tro rapidan takson de s-ro Hollande, sed male, ke ĉiuj aranĝoj eblas, kondiĉe ke oni respektas kvar ĉefajn principojn. Unue, la taksad-aŭtonomeco de la minaco: la difino de “terorismo” troviĝas nek en la PowerPoint-dokumentoj de la Pentagono, nek en la “serĉromanoj” de Bernard-Henry Lévy; inverse, la historiaj kaj sociologiaj libroj multon instruas pri la sahelaj “teroristoj”... Due, la legitimeco: stabiligi, tio ne estas eterne trudi sian tutoran ĉeeston, se ne oni malfortigas la subtenatan registaron en la rigardo de ties najbaroj kaj ties loĝantaro. Trie, venas la operacia efikeco: la milita agado en unua linio, kiu devas disponi pri grandaj rimedoj, devas esti tempe limigita, post kiam oni sukcesis la taktikan kaj operacian malrigladon, por lasi lokon al la “refunkciiĝo” (rejeu en la franca*) de la lokaj kaj regionaj politikaj ekvilibroj, kaj ankaŭ al la indiĝenaj armeaj trupoj. Finfine la libereco de politika agado: eliro-strategio devas esti planita kaj difinita antaŭ la komenco de la operacio, kaj estas nepre necese havi aliancitojn, kondiĉe ke ili estas volontuloj kaj konvinkitaj pri siaj interesoj en la zono.

* Laŭ strikta senco, rejeu estas la rekomenco de tektona movado laŭlonge de faŭlto.
Reviziendaj ambicioj

ĈU MALIO respondas al tiuj karakterizoj? Rilate al legitimeco, partopreno de Francujo en la stabileco de Afriko baziĝas sur konkretaj argumentoj, tiuj de la lingva*, kultura kaj geografia proksimeco, dum tio ne estas vera en Afganujo. Laŭ tiu rigardangulo, oni ne konfuzu la kondamnindajn vagadojn de la “Françafrique” unuflanke, kaj, aliflanke, la utilecon de armeaj interkonsentoj subskribitaj kun afrikaj landoj, kies suverenecon oni vere respektas, suvereneco, kiu ankaŭ implicas malpli da ekonomia dependeco. La Blanka Libro pri la nacia defendo kaj sekureco de 2008, neglektante momente Afrikon profite al la konstruo de bazo en la Golfo, fronte al Irano, kontraŭdiris tion, kion oni povas nomi la principo de “geo-subsidiareco”, laŭ kiu la ĉefa strebo pri stabiligo aŭ intermetiĝo de difinita granda lando okazu prefere en zonoj, kiuj logike koncernas ĝin. Ĉinujo, Barato kaj Rusujo estas pli koncernataj de Afganujo, en la longdaŭro, ol Francujo. Inverse, Pekino aŭ Vaŝingtono malfacile povus klarigi al Parizo la subtilaĵojn de Okcidenta Afriko, eĉ se la interesata ĉeesto de iliaj “formantoj” en la regiono rapidege kreskas.

* La oficiala lingvo de la respubliko Malio estas la franca.

La kazo de la franca armea help-politiko en Afriko, ekzemple kun la aranĝo “Epervier” en Ĉado, estas tre instrua*. La koncepto “Plifortigo de la afrikaj kapabloj teni pacon” (Recamp) estas eĉ pli instrua: formaligita en 1997, konsiderata sukcesa, ĝi estis adaptita ĉe la eŭropa nivelo en 2004 (Eurocamp, partnere kun la Afrika Unio). Francujo plu aplikas Recamp kadre de siaj dulandaj rilatoj kun certaj afrikaj landoj, kiuj favoras la koncepton. Ĉi tiuj iniciatoj ne sufiĉas por garantii la solidecon de la trejnitaj armeoj (la ekzemplo de Malio ja tion montras), sed ĝi estas parto de renovigita fono, sur kiu helppolitiko al partneraj armeoj povas, sen enmiksiĝo, disvolviĝi en Afriko, inkluzive por tre intensaj agadoj, fronte al neregulaj grupoj de nun peze armitaj.

* Estas utile noti, ke tiu ĉi aranĝo neniam konsistis en “liberigi la ĉadan virinon.

Ĉi tiu fono de reciproka kono klarigas parte, ke la 19-an de januaro, en Abiĝano, la eksterordinara pintkunveno de la gvidantoj de la Cedeao-membroŝtatoj unuanime strebis akceli la disvolvadon de la Internacia Misio de subteno al Malio (Misma), por ke ĝi estu efika apogo al la maliaj kaj francaj armeoj de “Serval”. Naŭ landoj, islamaj aŭ kristanaj, francparolantoj aŭ angloparolantoj, promesis kontribui. Ĉado, Togo, Benino, Senegalo, Niĝero, Gvineo, Burkina-Faso, Niĝerio kaj Ganao promesis sendi tri mil ses cent soldatojn entute .

Koncerne la difinon de la malamiko — kiu determinas la konkretan limigon de la interven-celoj-, male, la bilanco estas kontrasta. La deklaroj de s-ro Hollande, asertante la 19-an de januaro ke Francujo restos “dum la tempo necesa por venki la terorismon*, atestas novan mankon de semantika singardo, sufiĉe simila al “Sarkozy-maniero”. Vortoj ja havas signifon: frapas la menson, ke, anoncinte ke Francujo ne engaĝiĝos, la prezidanto asertas tri monatojn poste, senhezite, ke ĝi ne plu fiksas limon al sia ĉeesto.

* Parolado por la Novjaraj bondeziroj en Tulle, 19-a de januaro 2013.

Ĉu la strategiaj singultoj revenos? Vidi la simplisman frapfrazon “millito kontraŭ terorismo” surprize renaskiĝi en Malio estas des pli stranga, ke la usonanoj, kreintoj de la formulo, ĝin forlasis en 2009. S-ro Barack Obama tiam rimarkigis — neniam tro malfruas — ke estas “stulte” “militi kontraŭ agadmaniero”, neglektante ekzameni la politikajn kaŭzojn de la incendioj, kiujn oni celas estingi... post kiam oni ekbruligis ilin*. Ne eblas venki la “terorismon”, same kiel oni ne povas elradikigi gripon, aŭ la pluvetojn de marto. Eblas nur limigi ĝin.

* Scott Wilson kaj Al Kamen, “‘Global war on terror’ is given new name”, The Washington Post, 25-a de marto 2009.

Agadmaniero, eĉ se kondamninda en si mem, estas laŭdifine teorie je dispono de ĉiu partizana batalanto, kaj tio ne nepre malhelpas lian partoprenon en eventuala posta intertraktado. Ĉu tio ŝokas? Eble. Sed, finfine, la alĝeria Fronto de Nacia Liberigo (FNL), la figuro de Michael Collins en Irlando, la Armeo de Liberigo de Kosovo (UCK), la israela Irgoun kaj la “bonaj talibanoj” kun kiuj la afgana prezidanto Hamid Karzai neeviteble intertraktos post 2014, provizas utilajn elementojn por historia kaj prospektiva meditado tiutema. La strategia efikeco proponus do ke la malamiko kaj la celo estu karakterizataj pli singarde, kaj ke la ŝtatestro elvoku prefere la “necesan tempon, por ke la plej radikalaj el la sahelaj neregulaj batalantoj estu forpuŝitaj el la malia teritorio.” Tio lasus, kiam tiu celo estos atingita de “Serval”, bonvenan spacon por politika interkonsento inter Bamako, ĝiaj regionaj subtenantoj kaj malamika fantomo disrompita inter malnovaj kaj novaj neregulaj batalantoj, oportunistaj fikomercistoj, dizertintoj de la malia armeo, nov-ĝihadistoj radikaligitaj de la vahabismo de la Golfo, kaj laikaj sendependistoj. Kiel orientiĝi en ĉi tiu konstante transformiĝanta pandemonio, se oni nur uzas la misformantajn okulvitrojn de la “lukto kontraŭ la tuttera terorismo”?

Mezgranda celo, pli konforma al la konfuzo de la malia, sahela kaj nordafrika situacio, estus ankaŭ pli kongrua kun la realaj eblecoj de franca armeo travivonta la plej drastajn buĝetajn limigojn de la lastaj dek jaroj. La milita diskurso de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj de la ministrejo pri defendo estas tre firma. Sed kiel scii, ĉu la armeaj kapabloj daŭre sekvos? Kiamaniere la venonta Blanka Libro, kiu estos publikigita en la printempo, prenos en konsideron la lecionojn de “Serval”? Ĉi tiu demando estas unu, sed ne la malplej grava, inter la multaj levitaj de ĉi-interveno.

Olivier ZAJEC

Providenca avantaĝo, kiu riĉigas armitajn bandojn kaj koruptitajn politikistojn

La komerco de kokaino, neglektita peco de la sahela puzlo

Duonvoje inter Latinameriko kaj Eŭropo, Okcidenta Afriko fariĝis interŝanĝa platformo de la fikomerco de kokaino venanta el Kolombio, Peruo aŭ Bolivio. Laŭlonge de siaj itineroj, la mono de la drogkomerco ebligas subaĉeti multajn perantojn, aparte politikajn respondeculojn, kiel en Malio, kaj tiel kontribuas al la diseriĝo de la ŝtatoj.

EN NOVEMBRO 2009, Boeing-727-aviadilo venanta de Venezuelo surteriĝis en Tarkint, urbeto proksima de Gao, en la nordoriento de Malio. Ĝi transportis inter kvin kaj naŭ tunojn da kokaino, kiujn oni neniam trovis. Malplenigite, la aviadilo ne sukcesis ekflugi, kaj estis bruligita. La enketo malkaŝis, ke libana familio kaj maŭritania negocisto, kiuj riĉiĝis en la komerco de angolaj diamantoj, troviĝis inter la komanditantoj.

Kiel aviadilo tiom granda, sed ankaŭ aliaj, malpli grandaj, kaj tiaj kvantoj de kokaino povis transiti en regiono, ja dezerta sed kun loĝantaro kaj administrado? Laŭ franca politika analizisto, fakulo pri Sahelo deziranta resti anonima, unu ministro kaj altaj funkciuloj de la armeo kaj de la sekretaj servoj, proksimaj de la eksprezidanto Amadou Toumani Touré (“ATT”), kaj ankaŭ kelkaj deputitoj devenantaj el la nordo de la lando, estas koncernataj. “Tio estas tikla temo. Oni tuŝas la kernon de la povo, diras nia informanto. Ĉe la fino de la ATT-reĝimo, superaj oficiroj de la malia armeo kaj de la sekretaj servoj ligitaj al tiuj fikomercoj estis tute senlegitimitaj. Tio estas unu el la kialoj, ke simplaj soldatoj kaj malaltaj oficiroj partoprenis en la puĉo de marto 2012. La altgraduloj posedis nombron da aŭtoj, kiujn ili ne povintus aĉeti, eĉ se ili estus deturnintaj la tutan armean buĝeton.”

“Ĉi tiu fikomerco alportas gravajn profitojn: helpon por la balotoj, aĉetoj de senmoveblaĵoj tra la purigado de mono... Multaj politikaj famuloj havis interkonsentojn kun la drog-komercistoj. Se militisto estis tro diligenta kaj haltigis grupon da kunvojaĝantaj veturiloj, li ricevis telefonalvokon de superulo, kiu ordonis lasi ĝin pasi. Tio okazis ĉe la landlimo de Gvineo, en la tempo de Ousmane Conté, filo de la gvinea prezidanto, arestita pro drogkomerco, insistas ĉi tiu profesiulo, kiu ofte iras al Sahelo. “ATT fermis la okulojn, li lasis la aferojn plu malboniĝi. La malia reĝimo estis unu el la plej koruptitaj el tuta Okidenta Afriko.”

Plej grava faktoro de malstabiligo

FRANCA ESPLORISTO, fakulo pri Sahelo, Simon Julien* detale priskribis la konkurencon, kiu ekzistis en la nordo de Malio antaŭ 2012, inter loĝantaroj havanta aliron al la rento kaj aliaj, kiuj ne havis. Malavare financante, danke al la mono de la drogo, plurajn grupojn oponantajn al la ifogas-tuaregoj, la reĝimo esperis sufoki la tuaregajn ribelojn. Malbona kalkulo. La multnombraj armiloj kaj islamistaj batalantoj venintaj el Libio akcelis la dividon de Malio. Tiun pezon de la drogo-mono en la malstabiligo de la tuta subregiono oni ne devas subtaksi.

* “Le Sahel comme espace de transit des stupéfiants. Acteurs et conséquences politiques”, Hérodote, n°142, “Géopolitique du Sahara”, Parizo, 3-a trimestro 2011.

En Lagos, ekonomia ĉefurbo de Niĝerio, la unua laboratorio por kontraŭleĝa fabrikado de amfetaminoj kaj aliaj derivaĵoj estis detruita en junio 2011. En Kaboverdo, en oktobro de la sama jaro, unu tuno kaj duono da kokaino estis kaptita sur strando de la insulo Santiago. En junio 2010, du tunoj da “blanka pulvoro” (heroino) estis malkovritaj en tenejo de salikoketoj en Gambio. En aprilo 2011, en Kotonuo, ducent du kilogramoj da heroino estis konfiskitaj en mara kontenero venanta el Pakistano, ŝajne survoje al Niĝerio. Kvankam kanabo, nura drogplanto produktita surloke, estas la drogo plej disvastigita, ĝi nur celas la lokan konsumadon. La sintez-drogoj, kokaino kaj heroino, celas pli malproksimajn merkatojn: Eŭropo, Japanujo kaj eĉ Ĉinujo.

De 2004, la Okcidenta Afriko fariĝis grava platformo de negoco, stokado kaj distribuo de kokaino. Ĝi provizas al la eŭropa merkato inter okonon kaj kvaronon de ties konsumado: dudek unu tunojn el cent dudek naŭ en 2009, laŭ la Ofico de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ drogo kaj krimo (Office des Nations unies contre la drogue et le crime — ONUDC). Geografia proksimeco inter la produktantaj landoj kaj la finaj konsumantoj, malmultekosta loĝistiko kaj laborforto, malforteco de kontroloj, malforteco de la pun- kaj leĝfar-aparato, endemia kaj nemultekosta korupto, ĝenerala senpuneco: la sub-regiono tiel ofertas al la internaciaj drog-negocistoj senkonkurencan spektron de komparaj avantaĝoj. Duonvoje inter Latinameriko kaj Eŭropo, tiu nova “stokejo” akceptas la produktojn de la unuaj landoj produktantoj de kokaino en la mondo, Kolombio, Peruo kaj Bolivio. Ĝi ebligas provizi Eŭropon, la duan plej grandan konsummerkaton de kokaino sur la globo, kiun oni taksas je 33 miliardoj da dolaroj en 2012, tio estas 4 miliardoj da dolaroj malpli ol la plej profitdona merkato, Nordameriko. Kokaino fariĝas la dua drogo plej konsumata en Eŭropo, post kanabo, kun pli ol kvar milionoj da konsumantoj en 2008 — malpli ol 1% de la eŭropanoj.

Ĉi tiu prospera kontraŭleĝa komerco estas konsiderata de multaj internaciaj organizaĵoj, interalie ONUDC kaj la internacia organo de kontrolo de drogoj (OICS), kiel ĉefa faktoro de malstabiligo en Okcidenta Afriko. La ekonomia krizo, kune kun la politikoj truditaj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko pligrandigis la nelegitimecon de la plej multaj povoj. Per mono oni jam povis aĉeti ĉion, antaŭ ol la unua tuno de kokaino aperis tie; sed la instaliĝo de internaciskalaj krimuloj, cirkuligantaj grandegajn sumojn, nur malplibonigis la situacion.

“La transnacia organizata krimeco havas komercan alirmanieron: ĝi serĉas tion, kio donas plej da profito kun malplej multe da risko. La negocistoj estas serĉantaj la plej bonajn vojojn: tiuj, kie iliaj influpraktikoj — de minacoj ĝis murdo — kaj korupto ebligas al ili libere cirkuli”, klarigas s-ro Pierre Lapaque, direktoro de la ONUDC por Okcidenta Afriko. Komparebla laŭ sia valoro al tiu de petrolo kaj armiloj, la kontraŭleĝa kokain-komerco estas unu el la plej profitdonaj. En 2012, ĝia pezo estas granda en la regiono: 900 milionoj da eŭroj da profitoj, inter kiuj 400 “purigitaj” kaj surloke elspezitaj... por nur trideko da tunoj da kokaino, laŭ la ONUDC en Dakaro (Senegalo). Por kompari, la pasintan jaron, la ŝtatbuĝeto de Gvineo-Bisaŭo, grava trapasejo, apenaŭ atingis 177 milionojn da eŭroj.

Kokaino estas inter la produktoj, kiuj kreas pleje da aldonvaloro: aĉetita inter 2.000 kaj 3.000 eŭrojn por unu kilogramo en la produkt-zonoj, ĝi valoras 10.000 en la urboj de la Atlantiko, 12.000 en la ĉefurboj de Sahelo, 18.000 ĝis 20.000 en la urboj de Nordafriko, kaj inter 30.000 kaj 45.000 en la eŭropaj urboj, laŭ la Sahel-fakulo citita. Ĉi tiuj prezoj estas tiuj de la pogranda merkato, kaj ili koncernas produkton, kies pureco-grado malgrandiĝas laŭlonge de la cirkvito.

La malia krizo malutilas al la negoco

Laŭ la okcidentafrikaj polico, doganistoj kaj juĝistoj, lukto kontraŭ tiu fikomerco estas neebla: la diferenco inter la rimedoj pri kiuj ili disponas kaj tiuj de la retoj de drognegocistoj montriĝas abisma. Kelkfoje la gvineo-bisaŭa polico eĉ ne havas sufiĉan benzinon por plenigi la rezervujojn de siaj patrolveturiloj... tio sufiĉas pour neniigi la plej kuraĝan volon. Des pli, ke la krimaj asocioj apogas sin sur etna kaj kultura maŝaro, sur fortika diasporo (la niĝerianoj, ekzemple), sur lingvo-komunumo aŭ almenaŭ interes-komunumo. Plej ofte, deko da individuoj kuniĝas por unu, du aŭ tri “frapoj”, poste disiĝas, rekuniĝas, ... aŭ intermortigas unu la aliajn.

La drog-vojoj etendiĝas, tiom ŝanĝantaj kaj multecaj kiom iliaj eksportistoj, importistoj, perantoj, transitistoj kaj simplaj laboristoj. Ĉiuj itineroj kaj ĉiuj agmanieroj funkcias; ili aldoniĝas, adiciiĝas por pli da efikeco kaj profiteco. Estas kvazaŭ ĉeno. De Suda Ameriko ĝis Eŭropo, tra Afriko, sama kokain-pakaĵo povas vojaĝi aviadile, veturile, ŝipe. La mara transporto estas la plej uzata en la mondo, do la transporto de kokaino inter Latinameriko kaj Afriko ankaŭ amplekse uzas ĝin. “Ĉi-tiujn du, tri lastajn jarojn, pli kaj pli da dumotoraj aviadiletoj surteriĝas en Okcidenta Afriko sur forlasitaj aviadilkurejoj, aŭ elĵetas varojn el negranda alteco. La varojn rekaptas la teamoj surgrunde. Sed la surmara transporto, aŭ per “muloj”, ne ĉesis. En 2006-2008, oni uzis ordinare fiŝistajn ŝipojn. Nun, plej ofte kontenerojn.”, detaligas s-ro Lapaque.

La plej mallonga vojo de Latinameriko ĝis Afriko tra Atlantiko sekvas la 10-an cirklon de latitudo, “rubando” sur la oceano uzata ĉiutage de miloj da kargoj kaj fiŝistoj, de velŝipoj kaj turismaj pasaĝerŝipoj. La eŭropaj kaj usonaj sekurec-trupoj, kiuj realigis tie imponajn kaptadojn de drogo kromnomas ĝin “Highway 10” (“ŝoseo n-ro 10”).

La konteneroj kaŝantaj la kokainon estas ĝenerale elŝipigitaj en la havenoj de internacia komerco Lagos aŭ Lomeo,(Togo). La fiŝistaj ŝipoj transŝarĝas sian kargon en boatojn go fast kaj go slow, boatoj kun ekstera motoro, pirogoj kaj velŝipoj, kiuj haltas sur malmulte vizitataj plaĝoj, en mangrovo, sur la neregulaj, segmentitaj marbordoj de la okcidentafrika atlantika fronto.

La “muloj”, kiuj estas la preferata opermaniero de la niĝerianaj drogkomercistoj, transportas sur sian korpon, en siaj valizoj, sub la vestaĵoj aŭ perukoj... aŭ eĉ en sia stomako, etajn paketojn aŭ kapsulojn da pulvoro. Ili ĝenerale elaviadiliĝas en la internaciaj flughavenoj de la sub-regiono, en Dakaro aŭ en la malia ĉefurbo Bamako. La dumotoraj aviadiloj surgrundiĝas sur provizoraj aŭ forlasitaj kurejoj — same kiel en la nordo de Malio kaj en Gvineo-Bisaŭo-, eĉ foje sur oficialaj aviad-terenoj.

Ĉu pura aŭ miksita kokaino, panforma, en botelegoj, pulvora, likva, deponita surgrunde en sportosako, preta por elŝipiĝo aŭ enmetita ene de frostigitaj fiŝoj, ĝi ŝanĝas sian kaŝejon, sian ujon kaj formon, laŭ la vojaĝoj.

Stokita kaj ofte reenpakita, la pulvoro ricevita en Okcidenta Afriko estas poste direktata al la eŭropaj merkatoj, plej ofte sekvante la transsahelan saharan vojon, de Maŭritanio, Malio, Niĝero kaj Ĉado al Libio kaj Egiptujo. Eĉ la maroka haŝiŝo uzas ĉi tiun praan vojon. Tial kelkaj tubuoj — la junaj dungosoldatoj de tiu paŝtista kaj duonnomada etno de Orienta Sahelo, revenintaj de Libio kun armiloj kaj mono — ne hezitas kontroli la grupojn de tro bone ekipitaj 4X4-veturiloj, kiuj trairas la dezerton. Se la rabado sukcesas, ili dividas inter si la varojn kaj monon, ĉar ili havas proprajn cirkvitojn por revendo de drogo: “Ĉiu ricevas laŭ sia kontribuo: unu homo rajtas unu parton; homo kun fusilo ricevas du partojn; veturilo valoras dek homojn, do dek partojn, kaj tiel plu. Ankaŭ peza armilo respondas al certa proporcio”, rakontas anonime niĝera politikisto*.

* Intervjuo realigita en novembro kaj decembro 2012.
Puĉo en Gvineo-Bisaŭo

Kiaj estis la konsekvencoj de instalado en la nordo de Malio de grupoj kiel la Movado por unueco kaj ĝihado en Okcidenta Afriko (Mujao), Al-Kaido en islama Magrebo (AKIM) aŭ Ançar Dine? AKIM kaj la Mujao* partoprenas en ĉi tiu komerco: ili elpagigas procentaĵon el ĉiuj kokaino-transportoj, kiuj trairas la teritoriojn de ili kontrolataj kaj, kontraŭ pago, donas sian protekton*. AKIM eltiras nur etan parton de siaj enspezoj el la drogo-mono — ĝi profitas multe pli el la ostaĝoj-, sed ne estas same pri la Mujao. Sed, paradokse, la divido de la lando ne faciligis iliajn aferojn. “Ja malforta ŝtato prezentas avantaĝon por fikomercistoj, sed kompleta senorganizo de la teritorio fariĝas danĝera, argumentas nia Sahel-fakulo. Sen fidindaj subtenoj ene de armeo kaj polico, aŭ inter la lokaj kaj naciaj politikuloj, la sekureco de la kokaino ne povas esti certigita. Eĉ se vi havas interkonsentojn kun ĉiuj ĝihadistaj grupoj kaj la MNLA [Movado Nacia por Liberigo de Azavado] en la nordo, vi riskas esti priŝtelata.” Jen kial la drogkomercistoj decidis establiĝi en la najbara Niĝero: “En Arlit kaj Agadez, retoj formiĝas. Pli kaj pli da komercistoj translokiĝas de Malio en Niĝeron”, deklaras la niĝera oficialulo jam citita.

* La partoprenon de Ançar Dine, oni ne pruvis.
* Abdelkader Abderrahmane, “The Sahel: A crossroads between criminality and terrorism”, Actuelles de l’IFRI [Institut français des relations internationales], Parizo, 10-a de oktobro 2012.

Malgraŭ ĉiuj siaj politikaj skuoj, unu lando ne fuĝigas la drogokomercistojn: Gvineo-Bisaŭo. Situanta ĉe la 15-a rango de la bankrotintaj ŝtatoj, tuj post Niĝerio, laŭ la Failed States Index 2012, ĝi estas unu el la ĉefaj vendejoj de kokaino en Okcidenta Afriko. En 2007, la usona Drug Enforcement Administration (DEA) opiniis, ke ĉiunokte ok cent ĝis mil kilogramoj da kokaino aviadile eniras ĝian teritorion. Flughavenaj kaj havenaj instalaĵoj, kaj eĉ insuloj, estis ludonitaj al la drogkomercistoj. La loka registaro forpuŝis sian respondecon kaj kulpigis la armeon pri tio.

“En kvazaŭ ĉiuj aferoj okazintaj inter 2006 kaj 2007, kiam oni konfiskis unu aŭ du tunojn da kokaino, neniu persekutado okazis. Kaj, eĉ kiam okazis persekutado, neniu kondamno estis iam decidita de tribunalo, rakontas franca specialisto pri tiu lando. En Gvineo-Bisaŭo, la fikomerco rezultas el intertraktado inter la armeo kaj la civila povo. La militistoj diras: ‘La civiluloj kun vestokompleto kaj kravato en siaj grandaj 4X4-veturiloj tra la urbo, manĝas la monon de la IMF, kaj de la internaciaj institucioj; ni, ni havas nur la monon de la drogokomerco!’” La profitoj, kiujn la armeo el ĝi ricevas donas al ĝi aŭtonomecon fronte al la civila povo, sed la drogo estas nur unu inter aliaj riĉofontoj: “Estas ankaŭ la regado de la fiŝad-licencoj, ekzemple, de la pirogoj ĝis la ŝipoj de internaciaj kompanioj. Tio estas inter rabado kaj impostado”, laŭ nia esploristo.

Post pli trankvila periodo, kiu daŭris de 2008, oficiroj de la eŭropaj kontraŭdrogaj servoj konstatis komence de 2012 eniron de pluraj tunoj da kokaino, ĉiam kun kompliceco de militistoj, inter kiuj la stabestro de la armeoj, s-ro Antonio Indjai, kaj la ĉefo de la aerarmeo, s-ro Ibrahima Papa Camara. Aviadilkurejoj en la koro de Gvineo-Bisaŭo, foje eĉ ŝoseoj, estas uzataj kiel aviad-surgrundiĝaj terenoj. “La armeo okupiĝas pri la loĝistiko kaj la protekto de la aviadiloj; pri la kurejoj, la keroseno, la stokejoj, ktp., estas DHL*! Ĝi partoprenas nek en la organizado de la drogokomerco, nek en la revendo: ĝi estas nur servo-provizanto”, precizigas la sama fonto.

* Entrepreno specialiĝinta pri internacia transporto de leteroj kaj varoj.

Por tiuj operacioj, la internaciaj kokain-negocistoj, ĉefe sudamerikaj, kaj la civilaj kaj armeaj respondeculoj de la Gvineo-Bisaŭo formis aliancon je alta nivelo. S-ro Carlos Gomes Junior (“Cadogo”), eksa ĉefministro, arestita okaze de la puĉo de aprilo 2012, estis suspektata kovri tiun komercon kaj ĝin profiti. “La suspektoj al Gomes datumas je 2008, kiam ŝipo malaperis kun sia ŝarĝo. Oni akuzis lin respondeci pri la incidento. La akuzo restis sen sekvo”, memoras la fakulo. Kaj la lasta puĉo? “Ne ĉio havas ligojn kun drogo, filozofas s-ro Lapaque, sed estas elemento, kiu devas esti konsiderata. Ĉio, kio malhelpas glatan funkciadon de la negocaferoj, oni ĝin eliminas.”

En 2011, s-ro Indjai sukcesis paralizi sian rivalon, la subadmiralo José Americo Bubo Na Tchuto, tiama stabestro de la mararmeo, tiel gardante aŭtoritaton koncerne la havenojn. Kuŝante sur la nigra listo de la homoj, kiujn Usono konsideras ligitaj al la internacia drog-komerco, “Bubo” de tiam estis liberigita okaze de la puĉo de 2012, sed ŝajnas momente senpova. S-ro Indjai, proksimulo de s-ro Gomes Junior, lastmomente kuniĝis al la puĉistoj, konscia, ke oni prefere restu kun sia familio, la militistoj, konglomerato de klanoj, kiuj mem elektas sian ĉefon.

Kuraĝigita de la oponantoj al “Cadogo”, kaj portata de la arme-bazo, la puĉo de aprilo 2012 havas multajn aliajn kialojn ol la drogkomerco: akuzoj pri balota fraŭdo, historiaj fortostreĉoj inter la civila kaj armea aloj de la reganta povo, komunumaj postuloj de la Balantes — la plimulta etno en la armeo-, kaj postulo pri pli da rekono flanke de Bisaŭ, la aŭtonoma ĉefurbo. La timo pri la reformo de la sekurec-sektoro, kiun planis s-ro Gomes Junior plej influis: la militistoj ne volis tiun reformon, ĉar ĝi estis puŝonta ilin al emeriteco, eble eĉ al senlaboreco, kun malgrandaj garantioj (ridindaj premioj, sen seriozaj proponoj por aliaj laboroj). Post la puĉo de aprilo 2012, la kokain-komerco ŝajnis iom malvigligita, pro la reganta konfuzo — tendenco observata okaze de ĉiu serioza krizo. Tio estas plia kialo por ne atribui la gvineo-bisaŭa puĉo al la nura drog-komerco.

Kontrabanda petrolo en Niĝerio

Kvankam veras, ke kokaino fariĝis nova rento de kelkaj okcidentafrikaj elitoj — same kiel kanabo estas alternativa profitdona agrikulturo por la kamparanoj de la kontinento-, oni devas relativigi ĝian efikon al la naciskalaj konfliktoj. La mono de kokaino ja nutras ilin, sed ne ŝajnas esti ilia ĉefa celo. La regado de la fikomerco kaj de la trairataj teritorioj ja troviĝas kerne de la rivalecoj kaj bataloj de s-roj Indjai kaj “Bubo” en Gvineo-Bisaŭo, aŭ de la tuaregoj kaj aliaj loĝantaroj de la nordo de Malio antaŭ 2012. Tamen, la militistoj kaj civiluloj gvineo-bisaŭaj nun regantaj, aŭ la armitaj islamistoj amase enirantaj en Malion, same kiel la nova teamo en posteno en Bamako, uzas ĝin precipe kiel ilon por la konkero de politikaj celoj.

La malhonestaĵoj en la plej altaj tavoloj de ŝtato en Okcidenta Afriko cetere ne koncernas nur la kokainkomercon. Fingromontrata pro ĝiaj prisanaj konsekvencoj kaj ĝia efiko al la eŭropaj socioj, la drogokomerco oportune igas duaranga la malstabiligon kaŭzatan de la petrol-kontrabando, socie pli bone akceptata, en oriento de Niĝerio. Ĝi ankaŭ ebligas al la ŝtatoj pravigi subpremajn politikojn kontraŭ stratvendistoj kaj droguzantoj, montrante plenan senzorgemon kaj neagadon koncerne ekonomian kaj socian evoluadon.

Anne FRINTZ

“Ĉu vi estas el juda religio?”

Antaŭ la Tribunalo de Bobigny, la 17-an de januaro 2013, Air France estis akuzata pro diskriminado de pasaĝerino forigita la 15-an de aprilo 2012 el aviadilo flugonta al Tel Aviv. Kion ŝi kulpis? Ŝi nee respondis tiujn du demandojn: “ĉu vi havas israelan pasporton?” kaj “ĉu vi estas el juda religio?”

Ni memorigu la kuntekston. Centoj da eŭropaj aktivuloj deziris iri en Palestinon por esprimi sian solidarecon kun popolo vivanta sub okupado. Israelo, la “nura demokratio en Proksima Oriento” estis decidinta malpermesi al tiuj geaktivuloj aliron al sia teritorio kaj tiu de Palestino. Kunlaborintoj de la israela polico, la eŭropaj aviadil-kompanioj kaj registaroj kontribuis elserĉi la suspektatojn, de Parizo ĝis Berlino, kaj malhelpi ilin enaviadiliĝi.

Sed ĉi tiu kompliceco ne estis la kaŭzo de la proceso. Pli simple, temis pri scii, ĉu dungito de Air France rajtas demandi pri la religio de pasaĝero, kaj elaviadiligi lin pro la nura kialo, ke li ne estas judo. S-ro Jean-Charles Tréhan, direktoro delegito pri komunikado ĉe Air France, defendis sin, dirante, ke la demandoj estis formulitaj “laŭ peto de la israelaj regantoj”. Sed ĉu la kompanio rajtas, eĉ laŭpete de alia lando, malrespekti la francajn leĝojn pri diskriminado? Verdikto estos donita la 21-an de marto; la prokuroro jam subtenis la advokatojn de la plendanto por postuli kondamnon de Air France.

ALAIN GRESH

Remparo kontraŭ migrantoj

Paradokso de la eŭropa konstruado, la pezo kaj la kosto de ties landlimoj estas apogitaj sur la landoj ĉe la marĝenoj de la Unio. Sed tiuj estas ankaŭ la landoj, kiujn plej trafas malfacilaĵoj.

Oni rekonas ilin pro la koto de iliaj ŝuoj kaj pantalonoj. Vintre, la rivero Evroso estas danĝera, kaj la plej multaj migrantoj elektas la teran vojon. Sed iuj, kiel Mustafa, alfrontas la tumulton de la akvoj. Sidanta sur la kajo de la stacidomo de Aleksandropolo, greka flanko, la marokano kaŝis sian maldekstran brakon sub sian jaketon. Li unue ne emas respondi al priaj demandoj, sed fine desegnas sur la polvan grundon mankatenojn, kaj mimas la batojn de la turkaj soldatoj kaj sian transiron de la landlima rivero, kun sia deartikigita ŝultro. Tiun nokton, du boatoj enhavantaj po ses migrantoj sinkis. Du afganoj kaj unu marokano dronis, sub la rigardo de Mustafa. Ankaŭ li ne scipovas naĝi, sed danke al sia savzono, li lasis sin flosi ĝis la okcidenta bordo. Li perdis ĉion: kovrilon, vestaĵojn, preĝtapiŝon kaj pasporton.

La fluejo de la rivero Evros disigas Grekujon kaj Turkujon, de Bulgarujo norde, ĝis la delto de la riverego ĉe la Egea Maro. Laŭlonge de la 170 kilometroj de la landlimo, grekaj kaj turkaj militistejoj frontas unu la alian. Ĉe la turka flanko, la ruĝa koloro de la nacia flago kaj la gvatoturoj estas tre videblaj kontraŭ la ĉielo. Ĉe la greka flanko, kampoj de kontraŭpersonaj minejoj flankas militistajn tendarojn. De 2011, la eŭropa agentejo por kontrolo de la eksteraj landlimoj (Frontex) dismetis apog-aranĝon por la grekaj sekurec-trupoj, cele deadmoni la migrantojn trapasi la landlimon. Ĝiaj agentoj intervenas precipe en la nordo, en provinco Orestiada. Sed en Aleksandropolo, la rivero Evroso forfluas turkflanken, kaj la politika landlimo etendiĝas laŭ 10,3 kilometroj tra agrikultura ebenaĵo kaj arbaro, facile piede traireblaj.

Sur la kajo de la stacidomo, je kelkaj metroj de Mustafa, grupo de bengalanoj el Bangladeŝo instaliĝis. Tri viroj, kiuj sin prezentas kiel afganoj sed parolas la urduan lingvon venas al ili. Noktas, sed ili surhavas sunokulvitrojn. La triopo proponas al la migrantoj prunti monon kaj gastigi ilin. Neniu respondas al ili. Kiam la tri vizitantoj estas for, unu el la bangladeŝanoj diskrete komentas: “Ili apartenas al mafio. Se vi iras ĉe ili, ili kaptas vin kaj postulas monon de via familio. Oni estu singarda.” Ĉiuvespere la tri “afganoj” portante okulvitrojn revenas.

Nokto etendiĝas. La stacidomo iom post iom eniras en mallumon. Pluvo ekfalas. Ĝi venas de la sudo kaj, antaŭenpuŝata de la marvento, diagonale falas: la provizoraj tendaroj rapide trempiĝas. En la atendejo de la stacidomo, aliaj migrantoj sidas unu apud la aliaj. Kelkaj ŝirmas sian kapon sub kapuĉo, aliaj sub plasta sako. Siriano kun helaj okuloj, alta kaj maldika, iras laŭlonge de la kajo. Estas lia kvara provo eniri Eŭropon.

En kafejo, oni ludas kartojn. Televidilo ŝaltiĝas. Sur la ekrano, futbalistoj postkuras pilkon. Thanasis observas, trinkante malamatina, alkoholo produktita el grekaj vinberospecioj. Sed lia menso vagas aliloke. Li baldaŭ elvokas la muron, kiun la greka ŝtato konstruas laŭ la 10,3 kilometroj de la landlimo. En oktobro, la entrepreno Dagres SA komencis la laboron de la duobla metala barilo, kvar metrojn alta. Ĉi tiu remparo kontraŭ la migrantoj kostos ĉirkaŭ tri milionojn da eŭroj. Sed Thanasis dubas pri ĝia efikeco: “La muro kostos multe da mono kaj ŝanĝos nenion. Estas nur amaskomunikila elmontro. La migrantoj pasos aliloke.”

La patro de la junulo atente aŭskultas la konversacion. Lia vizaĝo estas fajna kaj kava same kiel tiuj de la portretoj, kiuj tapetas la murojn de lia kafejo. Li subtenas la novnazian partion “Orumita Aŭroro”: “La migrantoj amasiĝas en Ateno, kie senlaboreco kreskas. Sen laboro, ili fariĝas krimuloj. Orumita Aŭroro estas la nura partio, kiu proponas ilian delokon en ilian originan landon.”

Iom post iom la kafejo malpleniĝas. Restas Thanasis. “Same kiel multaj grekoj, mia patro timas. Li de du jaroj financas lokan milicon kiu, pretekste protekti la enloĝantojn, atakas kaj batas migrantojn.”

Fronte al la kafejo, la stacidomo kaj kajo. Thanasis konfesas, ke li neniam parolis al tiuj, kiuj tie instaliĝis: “Oni ne devas helpi ilin, ĉar tiam ili venos pli multnombre. Sed kion fari? Ili alvenas lacegaj, malsategaj. Ili bezonas medikamentojn, manĝaĵon... Sed el kiu mono Grekujo povas financi tion?”

Grégory LASSALLE

Ĉina sociala modelo en la Pireo-haveno

Premata de siaj kreditoroj, la greka registaro planas privatigi plurajn havenojn. Ĉu profite al la ĉina grupo, kiu laboras en Pireo jam de 2010?

Pierre RIMBERT

ĈE LA KOMENCO de la 1840-aj jaroj, Britujo perforte kaj perkanone malfermas aliron al la ĉinaj havenoj. La Imperio de la Mezo estis ferminta al ĝi Kantonon, cele haltigi la opio-komercon organizatan de la britoj. La britaj kanonŝipoj trudas al la imperiestro Daoguang subskribi, la 29-an de aŭgusto 1842, la traktaton de Nankino: Ĉinujo per ĝi malfermas kvin havenojn kaj cedas Honkongon al la reĝlando. Post dua milito (1856-1860), la opiokomerco estas laŭleĝigita, kaj la ĉina suvereneco, iom pli malfortigita. La historio-lernolibroj poreterne nomas tiujn interkonsentojn venantajn el la“opio-militoj” “neegalaj traktatoj”.

“Cosco go home!” La 24-an de novembro 2008, la frapfrazo ornamas la flagrubandon de la grekaj dokistoj en Pireo, kiuj manifestaciis en Ateno kontraŭ la subskribo de kontrakto koncesianta al la China Ocean Shipping Company (Cosco), unua ĉina ŝipekipisto (regata de la ŝtato) la mastrumadon de parto de la plej granda greka haveno. Subskribita en ĉeesto de la ĉina prezidanto Hu Jintao, la interkonsento koncesias al Cosco la mastrumon, dum tridek kvin jaroj, de du el la tri kontenero-elŝipejoj de Pireo. La mastrumanto engaĝiĝas modernigi la instalaĵojn kaj pagi al la publika haveno-societo, kiu ankoraŭ mastrumas unu terminalon, jaran sumon, kiuj akumulitaj estus 832 milionoj da eŭroj.

La financa monda krizo estas plene evoluinta kiam, en marto 2009, la greka parlamento dominata de Nova Demokratio (dekstra) ratifas la interkonsenton, sen forgesi aldoni al ĝi senŝarĝigon de socialaj kotizoj kaj impostoj, profite al Cosco. Kiel notas du esploristoj, tiuj dispozicioj “kaŭzis perplekson des pli grandan, ke la mastrumanto de la Pireo-haveno [la publika societo, kiu ankoraŭ mastrumas la unuan terminalon] ne ĝuas tian senŝarĝigon. Oni povas dubi, ĉu la konkurenco inter la du entoj estos justa*.” En malpli diplomatiaj vortoj, la salajratoj de la publika haveno akuzas la registaron doni al Cosco “kvazaŭ kolonian impost-senŝarĝigon” (The Journal ol Commerce, 18-a de februaro 2009, www.joc.com).

* Harilaos N. Psaraftis kaj Athanasios A. Pallis, “Concession of the Piraeus container terminal: Turbulent times and the quest for competitiveness”, Maritime Policy & Management, Londono, vol. 39, n-ro 1, februaro 2012, p. 27-43.

Kvankam la ĉinaj investistoj estas sendube pli pacemaj ol la anglaj kanonŝipoj, la historia kolizio, kiu puŝas la Imperion de la Mezo establiĝi sur la marbordoj de la Malnova Kontinento ne povis resti nerimarkata de la sindikatistoj. Situanta sur la mara “aŭtoŝoseo” de Azio al Eŭropo, ne malproksime de la Suez-kanalo tra kiu transitas la gigantaj kontener-ŝipoj, la haveno Pireo estas enkalkulata inter la strategiaj infrastrukturoj: ĝi malfermas al la ĉinaj produktoj novan eŭropan enirejon, samtempe ofertante idealan transŝarĝadan platformon por la aziaj varoj destinitaj al Turkujo kaj al la landoj de la Nigra Maro. Kaj, de post la alveno de Cosco, ĝi ankaŭ estas sociala laboratorio...

“Ili volis agrablan vivon, pli da ferioj kaj malpli da laboro”

FUNKCIANTA de junio 2010, la terminalo mastrumita de la ĉina ŝipekipisto ravas la gazetaron per siaj rendimentoj kaj per la personeco de sia tre amaskomunika ĝenerala direktoro, la kapitano Fu Cheng Qiu. Kun unu miliono da transŝarĝitaj konteneroj en 2011, la ĉina koncesiato preterpasas la antaŭ-krizan aktivecon, kaj la ekfunkciigo de la dua elŝipejo obligus la fluon pli ol trifoje inter 2013 kaj 2015. Tia efikeco baziĝas sur ĉiumomenta lukto kontraŭ la malvirtoj, kiujn posedas laŭ s-ro Fu la laboristoj koruptitaj de la sociala ŝtato: “Ili volis agrablan vivon, pli da ferioj kaj malpli da laboro” (The New York Times, 10-a de oktobro 2012).

Anstataŭigo de la sindikatanaj dokistoj per senstatusa dungitaro, kun duonigitaj salajroj, nerespekto de la kolektivaj interkonsentoj, malaltigo de la emeritaj pensioj, manko de profesia formado, reduktita paŭzotempo, maldungo de laboristoj, kiuj protestas kontraŭ la nesekureco en la laboro, redukto de la teamoj de naŭ ĝis kvar homoj, kromaj laborhoroj sen kroma salajro: la Cosco-terminalo funkcias de nun kun du cent sesdek konstantaj laboristoj, el kiuj sep ĉinoj, al kiuj aldoniĝas plurcentoj da portempaj laboristoj, ofte malbone formitaj, varbitaj de subkontraktanta firmao, kiu vokas ilin per SMS-o kelkajn horojn antaŭ la dungo, laŭ la bezonoj. Sed sindikatoj? “Ni ne parolu pri tio decidas s-ro Fu. Prefere ni ne iru tro malproksime ĉi-teme (...) Mi ja diris al vi, niaj dungitoj estas feliĉaj*.”

* Magali Serre, Quand la Chine délocalise en Europe, Arte TV, 2012, 1 h 08.

Je kelkaj metroj, la publika haveno kaj ĝiaj mil tricent statusaj dungitoj suferas la konkurencon de tiu avangarda posteno de la sociala “moderneco”. La proksimeco de ambaŭ havenoj ofertas kvazaŭ eksperimentan laboratorion de interna delokado: ne plu necesas transloĝigi la industriojn al Azio, kiam sufiĉas importi ĝiajn socialajn normojn. Estus tamen eraro resti ĉe la bildo de Ĉinujo trudanta al hezitema Eŭropo la ŝrumpon de ties socialaj konkeroj. En Pireo, la Cosco-gvidantoj apenaŭ anticipas la postulojn de la du centraj agantoj de la greka politika ludo: la potenca lobio de la ŝipekipistoj, kaj la triopo (troika), konsistanta el la Eŭropa Komisiono, la eŭropa Centra Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso.

“La ĉina sociala modelo perfekte taŭgas al la greka registaro, kiu perfekte konvenas al la triopo”, klarigas al ni en Parizo s-ro Tony Hautbois, ĝenerala sekretario de la Nacia Federacio de havenoj kaj dokoj de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (FNPD-CGT). “Estas ĝi, kiu petas kaj ordonas al Ateno privatigi kaj altiri la ĉinajn industriistojn.” En 2003 kaj en 2006, du projektoj por liberaligi la havenajn aktivaĵojn, celantaj preterpasi opiniojn de la dokistoj, estis rifuzitaj de la Eŭropa Parlamento, sekve de forta sociala mobilizo. Vicprezidanto de la Komisiono kaj komisaro pri transporto, s-ro Siim Kallas preparas trian “havenan pakaĵon”, grumblante kontraŭ “truda laborleĝaro kaj nekonkurencaj reĝimoj*”. En Portugalujo, la havena leĝo voĉdonita en 2012 sub la premo de la triopo plenumas ĝiajn dezirojn, forprenante de la dokistoj parton de iliaj rajtoj.

* Konferenco pri la eŭropa haveno-politiko, Bruselo, 25-a de septembro 2012.
Ŝipekipistoj, eŭrokratoj kaj investistoj, ĉiuj komplicoj

ALVENANTE en Pireo, la kapitano Fu disponis pri alia Troja ĉevalo: la grekaj ŝipekipistoj, mastroj de la unua komerca ŝiparo en la mondo, specialigitaj pri la mineralŝipoj kaj petrolŝipoj. Ili dividas kun Pekino kelkajn interesojn. Unuflanke, iliaj ŝipoj nutras la ĉinan produkto-aparaton je krudmaterialoj kaj energio. Aliflanke, la ŝipkonstruejoj de Dalian, Ŝanhajo aŭ Kantono fabrikas kreskantan parton de iliaj ŝipoj. Fortigataj de la ĉina kresko, la ŝipekipistoj rapide restarigis siajn marĝenojn post la financa krizo. Petita de la registaro subteni la lokan ekonomion, tiu oligarkio ricevas, tra la postuloj de la Komisiono kaj la mastrumado de la kapitano Fu, du fortikajn apogilojn por siaj propraj projektoj de malreguligo. Kiel klarigas frandeme la Wall Street Journal (7-a de decembro 2012), “por persvadi la grandulojn de la marindustrio investi en grekaj societoj, necesas unue konvinki ilin, ke la interna merkato respondas al la medio kiu igas ilin prosperi: malfermita al la konkurenco kaj sen sufokaj leĝaroj.” Cosco zorgas pri tio. Dum Ateno, premita de la triopo, preparas sin privatigi la tutan havenon, ĉu oni memoras, ke la opio-militoj kaj iliaj “neegalaj traktatoj” kaŭzis en Ĉinio la ribelon de la Taiping (1851-1864), potenca popolribelado kun egaleco-postuloj?

Pierre RIMBERT

Dubema malkondamno ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por eksjugoslavio

Unuokula justeco por la Balkanoj

La 12-an de decembro 2012, la Internacia Pun-Tribunalo de Hago kondamnis je dumviva mallibero la serban eksan generalon el Bosnio-Hercegovino Zdravko Tolimir, unu el la respondeculoj de la amasmurdado en Srebrenica. En novembro, tiu sama tribunalo malkondamnis la kroatajn generalojn Ante Gotovina kaj Mladen Markac, kaj ankaŭ eksajn komandantojn de la albana gerilo en Kosovo. Ĉu durapiduma justico?

Eldiritaj unu post la alia de la Internacia Pun-Tribunalo por eks-Jugoslavio (IPTJ) la 16-an kaj 29-an de novembro, la malkondamnoj de la kroataj generaloj Anto Gotovina kaj Mladen Markac, kaj poste de la eksaj komandantoj de la Liberiga Armeo de Kosovo (LAK) Ramush Haradinaj, Idriz Balaj kaj Lahi Brahimaj, efikis kvazaŭ bombo, konfirmante la dubon pri la senpartieco de ĉi tiu jurisdikcio.

En Serbio, la kalkulo estas rapida: de ĝia starigo, la IPTJ kondamnis nur serbojn, escepte de la ankoraŭ ne finitaj procesoj de kelkaj kroatoj el Bosnio-Hercegovino. La registaro do konsideras revizii sian kunlaboron kun antaŭdecidiĝa jurisdikcio. La kritikoj venas ne nur el la oficialaj medioj. La historiistino Dubravaka Stojanovic, referenca figuro de la kontraŭnaciismaj medioj, klarigas: “Mi estas vere ĉagrenita, ke la IPTJ kondutis tiel malserioze. Ĉi tiu institucio prezentis ŝancon por sukcesi kompreni la eventojn de tiuj militoj. Sed la IPTJ nun perdis sian kredindecon kaj malebligis ĉiun ŝancon de repaciĝo en la regiono*.” Multaj organizaĵoj, kiel ekzemple Amnesty International*, ankaŭ esprimis sian zorgiĝon post tiuj verdiktoj.

* “Acquittement de Gotovina: indignation unanime en Serbie”, Le Courrier des Balkans, 16-a de novembro 2012, http://balkans.courriers.info.
* Amnesty International, “Kosovo. S’ils ne sont pas coupables, qui a commis les crimes de guerre?”, 29-a de novembro 2012, www.amnesty.org.

Starigita la 22-an de februaro 1993 per la rezolucio 808 de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la IPTJ devis ludi pioniran rolon en la establo de internacia justico, objektiva kaj senpartieca. Jurisdikcio kreita por respondi al la apartaj perfortoj de la jugoslavaj disigaj militoj*, ĝia misio estis identigi kaj sankcii la individuajn respondecojn de la aŭtoroj de krimoj plenumitaj dum la militoj, cele forigi la fantomon de senpuneco, kaj tiun de kolektiva respondeco de tiu aŭ alia popolo.

* Ĝia kompetento estas limigita je krimoj plenumitaj ekde la 1-a de januaro 1991 sur la teritorio de la eksa Socialista Federacia Respubliko Jugoslavio (artikolo 8).

La tribunalo intencis ankaŭ kontribui al la regiona repaciĝo, ebligante al la balkanaj landoj fronti sian tujan pasintecon. Sed la malkondamna verdikto de s-roj Gotovina kaj Markac plivigligis la naciismon: En Beogrado same kiel en Zagrebo, la gazetaro retrovis plej malbonajn militemajn tonojn de la 1990-aj jaroj. En Kroatujo, nur la voĉoj de la eternaj “oponantoj” aŭdiĝas por memorigi, ke la malkondamno ne solvas la demandon: se krimoj estis ja plenumitaj kontraŭ la serba civila loĝantaro dum la kroata rekonkero de la Krajina-regiono, en aŭgusto 1995*, kaj se la respondeco de la generaloj, kiuj komandis la kroatajn trupojn ne povas esti pruvita, kiu do plenumis tiujn krimojn?

* Cent mil ĝis ducent mil serboj de Krajina forlasis tiun regionon. Plurcentoj da civiluloj, precipe maljunuloj kiuj ne volis fuĝi, estis murditaj en la tagoj sekvantaj la militan operacon.
Silento pri la okcidentaj komplicecoj

EN SIAJ MOTIVOJ, la tribunalo formetis la implikiĝon de la kroataj generaloj en “komuna krima entrepreno”, nocio uzata dum la unua juĝo, en aprilo 2011. Tiel, la sistemeca ellandigo de la serboj el Krajina-regiono, la rabadoj kaj murdoj ne konsistigas parton de planita strategio de “etna purigado”, sed serion de izolitaj kontraŭleĝaĵoj. La kajeroj de la generalo Philippe Rondot, eksa respondeculo de la francaj sekretaj servoj, malkaŝis, ke s-ro Gotovina, ekssoldato de la Légion Etrangère (parto de la franca armeo), profitis konstantan protekton de la francaj sekretaj servoj*, kaj oni ankaŭ scias, ke la kroata armeo ĝuis usonan subtenon dum la “Tempête”-operacio por rekonkero de la Krajina-regiono. Estas nun tre verŝajne, ke la eventuala okcidenta kompliceco en la krimoj plenumitaj ĉi-okaze neniam estos ekzamenata.

* Vd. Jean-Arnault Dérens kaj Laurent Geslin, “Ex-Yougoslavie: la France a protégé durant des années des criminels de guerre”, Mediapart, 3-a de marto 2011.

La afero de s-ro Haradinaj kaj de liaj kunakuzatoj ankoraŭ pli similas al rifuzo de justeco. Almenaŭ naŭ el la atestantoj cititaj de la akuzanta partio mortis en suspektaj cirkonstancoj, aliaj reprenis siajn diritaĵojn dum la tribunalaj sesioj. En tiuj cirkonstancoj, la IPTJ estis devigita malkondamni la ekskomandanton de la UCK, la 3-an de aprilo 2008. Per escepta decido, la tribunalo nuligis la unuan verdikton kaj rejuĝis s-ron Haradinaj kaj ties kunakuzatojn — ne plu pri la tridek naŭ akuzoj unue starigitaj, sed pri ses el ili, koncernantaj nur la krimojn plenumitajn en la malliberejo de Jablanica, kie serbaj, romaaj kaj albanaj civiluloj estis torturitaj kaj murditaj de la gerilo. La tribunalo ne povante revivigi la atestantojn, samaj kaŭzoj estigis samajn efikojn, kaj la persona respondeco de la akuzatoj ne povis esti konfirmata.

Krimuloj akceptitaj kiel herooj

SINJORO HARADINAJ estis akceptita kiel heroo kiam li revenis en Kosovo, kaj verŝajne estos rapide denove ĉefministro. Lia malkondamno estis taksita necesa de la okcidentaj strategiistoj, kiuj deziras kiel eble plej rapide fermi la Kosovo-dosieron. Koalicia registaro, ariganta ĉiujn politikajn frakciojn el la eksa UCK-gerilo, pli facile kapablos akceptigi de la kosova publika opinio la necesajn kompromisojn intertraktotajn kun Beogrado pri la nordo de Kosovo, regiono kun serba plimulto, proksima al secesio. La realisma politiko sekve estis pli forta ol la postulo de justeco.

Kvazaŭ por pli emfazi la malkondamnon, la registaroj de Albanio kaj de Kosovo petis, la 2-an de decembro, malfermiĝon de “sendependa enketo” pri s-ino Carla Del Ponte, ĝenerala prokuroro de la IPTJ de 1999 ĝis 2007, kiun ili suspektas esti ludinta rolon “partiecan kaj kontraŭleĝan” en la akuzo de s-ro Haradinaj. Kelkajn tagojn poste, la advokatoj de s-ro Gotovina postulis ankaŭ sankciojn kontraŭ la eksa ĝenerala prokuroro, pro tio, ke ŝi pridubigis la honestecon de la kortumo, deklarante al la serba ĵurnalo Blic, ke la verdikto de malkondamno de ilia kliento “ne estas justeco”. Ĉi tiu atako tutcerte celas miskreditigi s-inon Del Ponte, kiu rivelis eventualan komercon de homaj organoj implikantan la eksajn gvidantojn de la UCK, tiklega dosiero, kiu povus malkaŝi multajn okcidentajn kunkulpulojn*. La IPTJ mem ne povis prezenti la dosieron, ĉar la pruvo-elementoj kolektitaj de ties enketistoj estis mistere detruitaj.

* Vd “Au Kosovo, la ‘sale guerre’ de l’UCK”, Le Monde diplomatique, marto 2011.

Jean-Arnault DERENS

Uzi la krizon por pritondi la socian modelon

En Slovenio, la strategio de ŝoko

Pluraj dek mil homoj sur la strato de Ljubljano kaj en ĉiuj urboj de la lando: neniam la slovena respubliko (du milionoj da loĝantoj), fama pro sia trankvilo, sia modero kaj sia vivkvalito, spertis tiom fortajn mobiliziĝojn kiel tiuj de tiu ĉi vintro. La disponoj de malabundo de la konservativa registaro, en la potenco ekde januaro 2012, ne estas akceptataj. La sindikatoj, daŭre potencaj, ricevis apogon de multaj civitanoj indignintaj pro la korupteco de la politika klaso. En la manifestacioj multaj kritikegas la Eŭropan Union, al kiu Slovenio aliĝis en la jaro 2004. Kaj multaj manifestaciantoj flirtigas la flagon de la eksa Federacia Jugoslavio, kiun ĝi forlasis en 1991.

Ĉu Slovenio troviĝas en krizo? Sed ĉu la ekonomia krizo estas tiom grava kiom la aŭtoritatuloj asertas?

De pli ol jaro, la registaro multigas sian retorikon katastrofisman: Laŭ ĝi, Slovenio estas ĉe la rando de bankroto, la banka sektoro falas en kolosan deficiton, la publikaj bilancoj estas ruĝaj. Tamen, nenia ekonomia indikilo konfirmas tiun alarmismon. “La slovena publika ŝuldo ne superas 44 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP), kontraŭ mezumo de 87 elcentoj en la landoj de la eŭrozono. La senlaboreco tuŝas apenaŭ pli ol 8 elcentojn de la aktiva loĝantaro. La jara inflacio estas sub 3 elcentoj. Nur la buĝeta deficito kreskegis kaj atingis 6 elcentojn de la MEP. Mi dirus, ke ni troviĝas en la bona eŭropa mezo, kaj eĉ iom en la alta parto”, analizas la ekonomikisto Dušan Kovač, profesoro ĉe la universitato de Ljubljano.

Kaj li daŭrigas: “La krizo servas kiel preteksto por kritiki nian socialan modelon. Post sia integriĝo en la Eŭropan Union, Slovenio estis ofte prezentata kiel modelo pro la stabileco de sia politika sistemo kaj pro la vigleco de sia ekonomio.” La eta respubliko, kiu sukcesis eviti la militojn ligitajn kun la disfalo de la iama Jugoslavio*, estis la unua el la novaj membroj, kiu havis la prezidantecon de la Eŭropa Unio, en la jaro 2008. Prestiĝa pro sia seriozeco kaj pro certa milda vivo, la lando kutimas ludi la plej bonan lernanton. En la jugoslavia epoko, la aliaj federaciaj respublikoj jam konsideris Slovenion modelo. Ne sen iom da ĵaluzo, ĉar ĝi estis la plej prospera el la tuta federacio. Ĝi sciis plene profiti sian limpozicion ĉe Aŭstrio kaj Italio, sian specialiĝon en transformaj industrioj kaj sian malfermiĝon al la internacia merkato.

* Slovenio spertis nur dektagan “militeton”, de la 27-a de junio ĝis la 7-a de julio 1992, inter la jugoslavia armeo kaj la homoj de la Teritoria Defendo.
“Unu el la plej bonaj sansistemoj en la mondo”

Dum la intertraktadoj pri aliĝo al la Eŭropa Unio, Ljubljano insistis por akiri multajn sendevigojn, ekzemple ĝi rifuzis komplete malfermi certajn ŝlosilajn sektorojn de la ekonomio al la libera konkurenco. La lando estas do la sola en centra kaj orienta Eŭropo kiu larĝe konservis la regadon de sia banksektoro, dominata de du “gigantoj”, la Nova Ljubljanska Banka (NLB) kaj la Nova Kreditna Banka Maribor (NKBM). Tiuj punktoj estis plej akre defenditaj de la slovenaj instancoj ne pro la volo rezisti al liberala modelo, sed pro la sieĝo-komplekso propra al tiu landeto, kion memorigas la ĵurnalisto Stefano Lusa, mem devena el la itala malplimulto de Slovenio. “La debatoj pri la aliro de eksterlandanoj al proprieto en Slovenio transformiĝis en psiĥo-dramon en la parlamento: iuj delegitoj rifuzis forvendi la sanktan grundon de la patrio ...” Fakte, Slovenio, kiu havas daŭre gravajn malplimultojn en Aŭstrio kaj en Italio, rigardas kun malfido siajn du grandajn najbarojn, kiujn ĝi suspektas, ke ili nutras malnovajn iredentismajn revojn.* Ĝi havas ankaŭ komplikajn rilatojn kun Kroatio, pro la malkonsento de ambaŭ landoj pri la Golfo de Pirano. La malkonsento temas pri la limo en la akvo; la tridek sep kilometroj da slovena marbordo troviĝas en la Adriatika Maro inter la teritoriaj akvoj de Italio kaj Kroatio.*

* En Italio, la slovenaj malplimultoj koncentriĝas en la provinco Friulo kaj en la regiono de Triesto, dum longa tempo disputata inter Italio kaj Jugoslavio. En Aŭstrio ili troviĝas precipe en Karintio, bastiono de la naciisma ekstremdeksto.
* Duflanka interkonsento estis subskribita en septembro 2009, kiu ebligis la starigon de arbitracia komisiono.

“Malgraŭ la eŭropaj premoj nia lando sukcesis konservi gravan publikan servon”, daŭrigas Kovač. Fakte, Slovenio daŭre disponas pri unu el la plej bonaj sansistemoj de la mondo, kaj la edukado estas tie komplete senpaga ĝis la tria ciklo de universitato. Ĝuste tiun “slovenan modelon” la registaro de s-ro Janša volis ataki, rekomendante drastan redukton de la publikaj elspezoj. La krizo servas pretekste al apliko de “ŝokterapio” jam trudata al multaj aliaj landoj.

Certe, la registaro timas, ke la bankoj povus treniĝi en la disfalon de la spekulveziko de nemoveblaĵoj. La bankoj cetere ege subtenis la konjunkturon de konstruado en la jaroj 2000, kiam la lando kovriĝis per konstruejoj. La registaro decidis starigi specialan agentejon, ian “bad bank” dotitan per 4 miliardoj da eŭroj, por akiri la dubindajn kreditojn de la ĉefaj bankoj, de kiuj la ŝtato restas la referenca akciulo. Sume tiuj kreditoj atingas laŭdire 6,5 miliardojn da eŭroj, do la ekvivalenton de 18 elcentoj de la MEP. Kaj, ĉar ili vidis en tio antaŭludon al privatigo de la banksektoro, la opozicio kaj la sindikatoj provis kontraŭstari tiun projekton, kiun unue subtenis la financministro, la tre liberala Janez Šušteršič, kiu forlasis la registaron la 23-an de januaro 2013.

Ĉar la malstabila kaj malhomogena plimulto de s-ro Janša eksplodis. En ĝi troviĝis, krom la Slovena Demokrata Partio (SDS) de la ĉefministro, la liberaluloj de la Civitana Listo (Državljanska lista) de s-ro Gregor Virant kaj la ultrakonservativuloj de Nova Slovenio (Kristana Popola Partio, NSi-KLS). En la parlament-elektoj de la 4-a de decembro 2011, Slovenio Pozitiva, la grupo de s-ro Zoran Janković, la urbestro de Ljubljano, starigita kelkajn semajnojn antaŭ la elektoj, zorgis pri la surprizo ke ĝi atingis la plej multajn voĉojn. Ĉiuj elementoj de la slovena dekstrularo devis ĉesigi siajn kverelojn kaj alianci por formi plimulton.

Naskita en Serbio, sed fariĝinta slovena civitano ekde la sendependiĝo de la lando, s-ro Janković ne estas klasika politikisto. Tiu aferisto longtempe gvidis la grupon Mercator, slovena — kaj balkania — giganto de la granda distribuado. Lia elektiĝo kiel urbestro de Ljubljano en 2006 jam mirigis. La viro plurfoje elstariĝis per kuraĝaj poziciiĝoj, ekz-e favore al la ciganaj komunumoj viktimaj de rasismo tre vigla en la slovena socio. Sed lia maldekstra ankriĝo restas malcerta. “Li estas oligarĥo, kiu decidis eniri la politikon por defendi siajn interesojn”, asertas s-ro Grega Repovž, ĉefredaktisto de la semajnulo Mladina.

La starigo de Slovenio Pozitiva estis laŭdire organizita de kelkaj ĉefaj figuroj de la slovena maldekstro, ekz-e de s-ro Milan Kučan, gvidinto en la jugoslavia epoko kaj ĉefo de la slovena ŝtato dum la sendependiĝo de la lando. Tion almenaŭ asertas la subtenantoj de s-ro Janša, kiu dum longa tempo provis prezenti sin kiel kontraŭulo al la “sistemo” rekte heredita de la jugoslavia periodo, kaj kiu laŭ li daŭre regas Slovenion. Tiu sistemo, laŭ li, baziĝas sur la direktoroj de la iamaj publikaj entreprenoj, tradicie ligitaj kun la registaroj de maldekstra centro, kiuj gvidis la landon ekde la sendependiĝo ĝis 2004. Tiuj “slovenstilaj oligarĥoj” larĝe profitis la malfruajn privatigojn, kiuj ĝeneraliĝis nur post la integriĝo de la lando en la Eŭropan Union.

La Civitana Listo, kiu volis laŭmoraligi la slovenan politikan vivon, decidis forlasi la registaron post la publikigo, komence de januaro, de raporto de la Komisiono por la Batalo kontraŭ la Korupto, kiu montris, ke la ĉefministro, same kiel s-ro Janković, preterlasis dum jaroj impostdeklari siajn enspezojn. S-ro Janša, laŭ tio, ankaŭ profitis retromakleraĵojn, ĉar li favoris la aĉeton, fare de la armeo, de finnlandaj ataktankoj.* La proceso de tiu afero daŭras de monatoj antaŭ la tribunalo de Ljubljanko, sen ke la kulpigato iam ajn degnis prezentiĝi al la tribunal-sesio. Fine, post trijara enketo, la ĵurnalistoj Blaž Zgaga kaj Zdenko Čepič pruvis, ke s-ro Janša, kiu estis defendministro en la unuaj registaroj de la sendependa Slovenio, estis implikita en internaciaj armilkomercoj, kiuj en la 1990-aj jaroj ebligis al la militantoj de Kroatio kaj de Bosnio-Hercegovino ĉirkaŭiri la internacian embargon pri armiloj.* La lando, kiu volonte prezentas sin kiel insuleton de “bona regado”, kun rigora publika moralo, ŝajnas nun aliĝi al la ordinaraj ceteraj landoj. Iuj parolas eĉ pri “balkaniĝo”, kvankam la lando, de dudek jaroj, faris ĉion por ne esti asociata kun siaj najbaroj en la kolektiva konscio.

* La afero malkaŝiĝis en la jaro 2008 post enketo de la finnlanda televido. La firmao Patria pagis, laŭ tio, 21 milionojn da eŭroj al diversaj slovenaj respondeculoj por akiri gravan kontrakton de liverado de tankoj 8 x 8 AMV.
* Kp “Trafics d’armes dans les guerres de l’ancienne Yougoslavie: des Européens dans la ligne de mire”, 12-a de januaro 2012, http://balkans.courriers.info.

S-ro Janša jam ne vere povas kalkuli kun la subteno de la naciistoj de la NSi-KLS, al kiuj li lasas ĉian liberecon por reskribi la historion. Ekzemple oni povis vidi ministrojn partopreni en ceremoniojn honore al la domobranci, la slovena milico kunlaboranta kun la nazioj dum la dua mondmilito. La lastaj festoj de sendependeco, la 25-an de junio 2012, okazigis viglajn politikajn alfrontiĝojn. Por la unua fojo la registaro malpermesis la ĉeeston de la simboloj de la partizanoj de la dua mondmilito, kaj tiel rompis la larĝan interkonsenton*, kiu postulis kontinuecon inter la Kontraŭfaŝista Komitato de Nacia Liberigo (Subnor), la federacia respubliko Slovenio kaj la starigo de la sendependa ŝtato en 1991.

* Kp “Slovénie: fête nationale, folklore et luttes idéologiques”, 29-an de julio 2012, http://balkans.courriers.info.

“La SDS ne estas partio de dekstra centro, kiel ĝi asertas, sed partio de ekstrema dekstro, animata de radikala kontraŭkomunismo kaj de tradiciisma interpreto de la slovena identeco, klarigas la filozofo Darko Štrajn. S-ro Janša staras en la unua vico de la politika scenejo de kvarona jarcento. Lia naciismo ne estas novaĵo, sed la Napoleono de la slovena transiro kredas, ke venis la momento por antaŭeniri sen masko.” La krizo povus efektive ebligi, kiel en la najbara Hungario, “transiri la ruĝajn limojn”.

La unua registaro Janša, de 2004 ĝis 2008, jam serioze prironĝis la socian modelon kaj kaŭzis per tio viglajn reagojn de la sindikatoj. “Ĉi-foje, s-ro Janša estis decidita pasi kun forto, dum li eĉ estas en proceso pro korupto”, furiozas Štrajn. Tamen, la vera civitana ribelo kontraŭ la korupto, kiu ardigas la landon ekde la lasta aŭtuno kaj kiu aldoniĝas al la sindikataj mobiliziĝoj, povus ja ĉirkaŭdigi la meĥanismon lanĉitan de Janša.

Ĉio venis el Mariboro, la dua plej granda urbo de la lando, kies urbestro, s-ro Franc Kangler, instalis radarojn ĉe la vojoj kaj samtempe privatigis la sistemon de enspezigo de punmono pro troa rapido. Tiu triviala preteksto servis kiel eksplodilo por movado, kiu sukcesis atingi, la 6-an de decembro 2012, la demision de la kontestata urbestro kaj kiu rapide etendiĝis al la cetero de la lando. Tamen, la ĉefministro, nun sen plimulto, daŭre rifuzas demisii*, kun la argumento, ke antaŭigitaj elektoj “malutilus al la bildo de Slovenio” ...

* La slovena konstitucio ne permesas al la opozicio trudi voĉdonadon de malfido. Kun iom da lerteco en sia agado, registaro de malplimulto povas do teni sin sufiĉe longan tempon.

“La slovenoj kutimas vivi bone. Por la unua fojo de 1945 la homoj timas. Ili diras al si, ke iliaj vivkondiĉoj malboniĝos kaj ke iliaj idoj vivos pli malbone ol ili, resumas la ĵurnalisto Stefano Lusa. Janša ludas per tiu timo kiam li provas trudi sian modelon de socio. Lia granda argumento estas la minaco de perdo de suvereneco kaj de metiĝo sub kuratoreco, kiel Grekio.” La aktuala vekiĝo de la socio tamen ebligas pensi, ke aliaj scenaroj restas eblaj.

Jean-Arnault DERENS.

Reguligi la financon, sensekva fanfaronaĵo

Banka reformo, kiu ravas la bankistojn

Post identigo de la problemo, la solvo evidentas: la financaj akrobataĵoj de manpleno da bankistoj necesigis fortan reguladon de ilia agado. Tamen, dum en Francio la registaro gratulas sin pro tio, ke ĝiaj projektoj tiukampe ne tro “ĝenas” la bankojn, la reformo proponata de Bruselo lastan decembron ŝajnas eĉ dorloti ilin.

“TIU ĉi jaro estis ekstreme malfacila, speciale por la plej vundeblaj el niaj samcivitanoj. Sed ni en la realo atakas la profundajn kaŭzojn de la problemo: la sano de la publikaj financoj pliboniĝas. La plej malmulte konkurenckapablaj ekonomioj atingas pli bonajn rezultojn. La financa sektoro estas saniĝanta. Nia regad-strukturo pliboniĝas. Ni ne krias venkon, sed ekzistas kialoj por optimismo kaj mi pensas, ke la investistoj kaj la partneroj rekonas tion. ” Tiel la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, [?José Manuel Barroso], ĝojis, la 14-an de decembro 2012, pri la interkonsento pri la banka unio decidita en la Eŭropa Konsilantaro de Bruselo. La eŭropaj instancoj, superŝutitaj de taskoj pro la financkrizo kiun ili ne sciis mastri, de monatoj baraktis por provi reformi sian sistemon de banka kontrolado. Dum la eŭropa pintkunveno de junio 2012 la registaroj taskis la Komisionon formuli precizajn proponojn. En septembro tiu publikigis sian projekton, de klare federisma inspiro, kiun ĝi nomis “kvalita salto ” por la Unio. Fine, la programo de disponoj, adoptita dum la pintkunveno de decembro 2012 de la Dudeksepopo, entenas tri ĉefajn partojn: centralizitan superrigardon de la financaj establoj fare de la Eŭropa Centra Banko (ECB); eŭropan fonduson por garantio de deponaĵoj; komunan disponaĵon por solvi bankajn bankrotojn.

Kiam politiko anstataŭas administradon

LA PLEJ multaj komunikilaj kaj politikaj ekonomikistoj kaj politikaj gvidantoj akceptis favore tion, kio estis prezentata kiel progreso en la procezo de integriĝo. “Plia paŝo por Eŭropo”, opinias s-ino Laurence Boone, direktoro de ekonomia esplorado de la Bank of America Merrill Lynch.* “Historia” sukceso, ĉe la fino de la pintkunveno siavice ekkrias s-ro Michel Barnier, komisaro taskita pri la interna merkato.

* Les Echos, Parizo, 19-an de decembro 2012.

Certe, la krizo montris la kontraŭecon inter la pli kaj pli internacia karaktero de la eŭropaj bankoj, unuflanke, kaj la sistemoj de kontrolado kaj de garantio de deponaĵoj kiuj restas sur nacia nivelo, aliflanke. Ankaŭ la reĝimo de bankaj bankrotoj restas en la nacia kompetento, dum, pro la internacia dimensio de ilia aktiveco, iliaj bankrotoj sekvigas sisteman riskon, ĉar la krizoj etendiĝas translimen.

Tamen, la unuigita regulado de la bankaj establoj, tia kia la eŭropaj gvidantoj planas ĝin, ne atakas la fundamentajn demandojn, kiujn la krizo starigis. La projekto estas enfokusigita al la eŭrozono kaj al ĝiaj dek sep membrolandoj, kion montras la volo atribui al la ECB la rolon de ĉefa kontrolisto, dum en 2010 oni kreis Eŭropan Bankan Instancon (EBI [ABE laŭ la franca]), kiu havas la taskon kontroli la bankojn de la Dudeksepopo. Kiuj estas la respektivaj roloj de tiuj du organoj? Ĉu vere eblas riproĉi al la britoj ke ili ne deziras submetiĝi al la ECB, ĉar ilia lando ne adoptis la unuecan monon? Tamen, 40 elcentoj de la operacioj en eŭro estas traktataj en la financa centro de Londono ...

La starigo de tuteŭropa fonduso por garantio de deponaĵoj — destinita repagi ĝis certa sojlo la ŝparantojn en kazo de bankroto de ilia establo — ankaŭ starigas terurajn demandojn. Eĉ se ia harmoniigo estas okazanta, ekzistas kvardek reĝimoj de garantio de deponaĵoj en la Eŭropa Unio. La francaj instancoj kiel tiuj de ĉiuj landoj de la Unio tiel promesis repagi al la bankklientoj ĝis la nivelo de 100.000 eŭroj. Sed kio okazos pri la malfacilaĵoj de Hispanio, de Grekio kaj de Portugalio? Germanio aŭ Finnlando efektive povus rifuzi la pagon al la fonduso, kun la motivo ke tio riskus altigi la transpagojn de enspezoj inter la nordo kaj la sudo de Eŭropo, kaj tion rifuzas la plej multaj landoj de la nordo ... Ne hazarde la germana ĉefministro s-ino Angela Merkel faris ĉion por limigi la kampon de aplikado de la banka unio kaj atingis, ke nur la ducent plej grandaj bankoj, el la ses mil en la eŭrozono, submetiĝas al centralizita regulado.

Ĉi tie oni trovas novan esprimon de la politikaj kaj ideologiaj decidoj de la Dudeksepopo: tiun de Eŭropo dominata de la merkatoj, de la konkurenco kaj de la financa potenco. En tiu kunteksto, du opcioj prezentiĝas al la regantoj: eŭropecigi la garantion de deponaĵoj por alfronti la eventualan bankroton de la grandaj bankoj, aŭ trudi limojn al la grandeco de la bankoj kaj de la bankaj sektoroj. Oni ja adoptis la unuan solvon, kiu ebligas al la eŭropaj gvidantoj ne ataki la eksterordinaran pezon de la financo.

La nomumo de la ECB kiel sola kaj “sendependa” kontrolanto troviĝas en la sama logiko. Por la liberalaj ekonomikistoj efektive necesas limigi la rolon de la politikaj faktoroj, por fortigi la “kredindon” de la decidoj vide al la financmerkatoj. Sed tiuj novaj prerogativoj konsiderinde kreskigos la povon de institucio ne elektita. La banka unio estas do plia paŝo en la direkto al senpolitikigo — la decidoj fariĝas administre — kaj al malpliiĝo de la demokratio de la eŭropa konstruaĵo.

Por ŝajnigi bonan ekvilibron, la propagandistoj de la reformo asertas, ke la ECB estos submetata al pli altaj postuloj pri travideblo. Kvankam estas vere, ke ĝia prezidanto prezentiĝas regule antaŭ la Eŭropa Parlamento por respondi al la demandoj de la parlamentanoj, oni scias, ke tiu interveno estas pure formala. Same estos pri bankaj temoj. La nuna prezidanto de la ECB, eksa respondeculo de Goldman Sachs Europe, s-ro Mario Draghi, povos en kompleta “sendependeco” daŭre privilegii la altan financon kun la preteksto de ĝenerala intereso ...

Cetere konfliktoj povas aperi kun la elektitaj registaroj. Ekzemple, kiel harmoniigi la kontroladon fare de la ECB, bazitan sur la merkatlogiko, kun la starigo de publikaj investbankoj — kiun la franca registaro de s-ro Jean-Marc Ayrault planas —, kaj pli larĝe de eŭropa publika bankaro regata de nefinancaj decid-kriterioj? Por esti kohera kaj efika, la reformo bezonus modifon de la statutoj de la ECB por meti tiun institucion sub demokratian kontroladon, almenaŭ sub tiun de la Eŭropa Parlamento.

La okazantaj reformoj ne ŝanĝas la reguladon kaj la funkciadon de la bankoj, dominataj de la logiko de la eŭropaj kaj internaciaj financmerkatoj. La pagkapablo de la establoj dependas antaŭ ĉio de iliaj propraj fondusoj — do ĉefe de la kapitalo pagita de la akciuloj —, kaj do de la opinio de la merkatoj, kio fortigas la modelon de akci-banko, kies celo estas la profito. En tiu kadro la ligoj inter la bankoj de lando kaj ĝiaj bezonoj de financado (entreprenoj, mastrumejoj, ŝtato) malstreĉiĝas.

La eŭropaj gvidantoj povintus, ankaŭ ĉi-rilate, fari aliajn decidojn. Ekzemple, izoli vastan sektoron de detal-bankoj, kiuj koncentriĝas al sia ĉefa metio (kolekti deponaĵojn, kredito de proksimeco, financado de nacinivelaj kaj lokaj agantoj) kaj kies pagkapablo estas certigata de devigaj reguloj, ekz-e de la malpermeso fari spekulajn kaj altriskajn operaciojn. La celo estus disigi la detalajn kaj investajn aktivecojn, kontraste al la funkciado, kiu miksas ĉiujn metiojn.

Daure sub dependo (dependanta) de la spekulistoj

AKRE defendata de la financa mondo, la modelo de la banko nomata universala alprenas la formon de grupoj kun konsiderinda grandeco, nomataj “grandaj sistemaj entoj”. La krizo de 2008 montris, kiom ĝi endanĝerigis la socion kaj la entreprenojn: la propraj fondusoj kaj la deponaĵoj de la detalbankoj estis forsuĉitaj de la perdoj el la spekulaj aktivecoj. La investbanko Natixis tiel endanĝerigis la grupon Popola Banko Ŝparkaso (Banque populaire Caisse d’épargne, BPCE), al kiu ĝi apartenas, kun perdoj de inter 5 kaj 8 miliardoj da eŭroj sekve al investoj en usonaj venenaj produktoj. Tiuj danĝeraj ligoj reduktis la kapablon financi la produktan sektoron. Tio estas unu el la kaŭzoj de la daŭrema ekonomia recesio, kiun la eŭrozono suferas.

Tamen, kvazaŭ nenio okazis, la eŭropaj instancoj pretiĝas favori la modelon de la universalaj bankoj. La raporto Liikanen* (oktobro 2012), mendita de la Komisiono, kontentiĝas rekomendi la starigon de filioj specialiĝintaj pri la operacioj de trading je propra konto kaj je alta risko, do la spekulaj operacioj farataj de la bankoj per siaj propraj kapitaloj. Tiu minimuma dispono ne kondukos al la disigo inter detalbanko kaj investbanko, trudata en Usono de la prezidanto Franklin Roosevelt per la Glass-Steagal-Act en la jaro 1933, kaj en Francio de la programo de la Nacia Konsilantaro de la Rezistado, en 1944. Tiuj politikoj ebligis dum pluraj jardekoj eviti bankajn krizojn, ĝis ili estis forigitaj (en la jaro 1984 en Francio kaj 1999 en Usono). Tiuj, kiuj regas nin hodiaŭ, evidente ne deziras tiri la instruojn de la historio.

*Rapport de la commission d’experts européens sur la réforme bancaire [Raporto de la komisiono de eŭropaj fakuloj pri la bankreformo]”. S-ro Erik Liikanen prezidas la finnlandan centran bankon.

La franca registaro decidis, fine de 2012, ellabori sian propran bankreformon kaj tiel metis sin en pozicion kontraŭan al la celo unuigi la ŝanĝojn laŭ la skalo de la Eŭropa Unio. En sia elekto-parolado de Le Bourget, la 22-an de januaro 2012, la franca prezidanto François Hollande promesis “mastri la financon (...) per voĉdona decido de leĝo pri bankoj, kiu devigos ilin disigi siajn aktivecojn de kredito disde siaj spekulaj operacioj”. Nu, sub la premo de la koncernaj premgrupoj, la franca registaro elkovis leĝproponon kiu iras ankoraŭ malpli antaŭen ol la rekomendoj de la raporto Liikanen. Efektive, la dokumento prezentita al la ministro-konsilantaro la 19-an de decembro 2012, faras malklaran distingon inter bankaj aktivecoj “utilaj” kaj aktivecoj “spekulaj” (titre 1, article 1). La semantika glito de “aktiveco de kredito” al “aktiveco utila”, nocio almenaŭ subjektiva, “nepre kondukas al nereformo, ĉar la debato pri la utilo de banka aktiveco neniam atingos interkonsenton de la diversaj koncernataj partioj”, rimarkigas la asocio Finance Watch.* La operacioj de “liverado de invest-servoj” (do la merkataj operacioj), kiel ankaŭ tiuj de “merkata agado per financaj instrumentoj” (speciale la spekulado pri derivitaj produktoj), povos do resti en la detalbankoj, ĉar ili povas esti “utilaj” (tiel!) por la klientaro kaj por la financado de la ekonomio.

* Letero de Finance Watch al s-ro Pierre Moscovici, ministro pri ekonomio kaj financoj, la 11-an de decembro 2012.

Estas vere, ke la leĝo planas malpermesi al la bankoj komercon per derivitaj produktoj de kampkulturaj krudmaterialoj, kaj la altfrekvencan trading*, kiu konsistas en borsaj aĉet- kaj vend-ordonoj farataj aŭtomate per komputiloj por profiti en ĉiu sekundero je favora diferenco. Kvankam ili iras en la bonan direkton, tiuj disponoj koncernas nur malgrandan parton de la spekulaj aktivecoj. Laŭ taksoj prezentitaj de la bankoj mem, la reformo havos entute devigan efikon nur al 2 ĝis 4 elcentoj de la bankaj aktivecoj en Francio* ...

* Vd Paul Lagneau-Ymonet kaj Angelo Riva, “Une directive européenne pour doper la spéculation [Eŭropa direktivo por stimuli la spekuladon]”, Le Monde diplomatique, septembro 2011.
*Réforme bancaire: une loi pour rien [Bankreformo: leĝo por nenio]”, L’Express, Parizo, 19-an de decembro 2012.

La defendantoj de la nova leĝo argumentas, ke la teksto, en sia titolo 2, fortigas la povon de la bankaj reginstancoj (Autorité de contrôle prudentiel et de résolution — ACPR) kaj de la merkat-regado (Autorité des marchés financiers). Sed pri kia povo disponos tiuj instancoj fronte al tiuj gigantoj? La kuna bilanco de la tri grandaj francaj bankoj ekvivalentas al la 2,5-oblo de la malneta enlanda produkto (MEP) de la lando! Nur kompleta disigo de la detalbankoj disde la investbankoj ebligus iomete sekurigi la ekonomion kaj la socion.

La leĝpropono estis de ĉiuj flankoj kritikata pro ĝiaj mankoj. Por respondi al tiuj kritikoj, la socialista grupo proponis amendojn por fortigi la bankreformon. Tiuj amendoj celas pli bone difini kaj limigi la operaciojn de “merkata agado (tenue de marché)” juĝatajn utilaj por certigi la fluan komercadon per financaj produktoj, do la kapablon de la agantoj facile negoci pri ili. Sed la amendoj ne kondukos al vera disigo de la agadoj de detalbanko disde tiuj de investbanko.

La okazantaj reformoj, same sur la nivelo de la Eŭropa Unio kaj de la eŭrozono kiel tiu de Francio, havas komunan punkton: ili ne tuŝas la povon nek la kapablon malutili de la grandaj universalaj bankoj, kiuj dominas la tutmondan financon.

Dominique PLIHON.

Por ne “likvidi” Fukuŝimon

“La vera atomkatastrofo ne estas, ke ĉio ĉesas, sed ke ĉio daŭras.” Omaĝe al Arkadi Filine, unu el la nekonatoj inter la centmiloj da homoj nomataj “likvidistoj”, kiuj, en 1986, anstataŭis unu la alian por “limigi” la akcidenton de Ĉernobilo, tri aŭtoroj decidis prunti lian nomon por subskribi eseon kiu kunigas dokumentojn kaj atestojn. Ili tiel kontraŭstaras la banaligon de la katastrofo, organizata de la atomindustrio*, kaj rakontas, kiom la “likvidado” estas la eterna temo de la atomkatastrofo. Likvidi, evakui, rehabiliti, banaligi: tiom da epizodoj de felietono destinita igi nin “forgesi Fukuŝimon” (la titolo de la verko).

* Arkadi Filine, Oublier Fukushima. Textes et documents [Forgesi Fukuŝimon. Tekstoj kaj dokumentoj], Les éditions du bout de la ville, Le Mas d’Azil, 2012, 233 paĝoj, 10 eŭroj.

En Japanio, la “atomciganoj”, provizoraj laboristoj, sen fiksa hejmo (SFH) kaj senlaboruloj, estas dungitaj de la mafioj kiuj dominas la labormerkaton. En Les Sanctuaires de l’abîme, Nadine kaj Thierry Ribault priskribas la bankroton de la japana ŝtato fronte al tiuj krimaj organizaĵoj — prostituistoj kaj komercantoj de fidrogoj —, kiuj, post la katastrofo en marto 2011, venas por helpi la viktimojn de la cunamo kaj patrolas en la dezertiĝintaj zonoj: en tempo de krizo, ĉia formo de helpo estas bone akceptata.* Ili restarigas la labirinton de mensogoj kaj de rifuzo: ŝanceliĝoj de la registaro, malrapido ĉe la evakuado de la alte radioaktivaj regionoj, efiko maltroigata, geografiaj kartoj kaj zonoj laŭ interesoj, kaŝado de bildoj de la katastrofo, organizata misinformado ... Ili sekvas la spurojn de s-ro Ŭataru Iŭata, loĝanto de Tokio, anĝelo de la apokalipso kiu decidas, la 20-an de marto 2011, en elano kiun li mem ne povas klarigi, iri al Fukuŝimo. Li kolektas monon por organizi la evakuadon de la damaĝitoj kaj kreas civitanan laboratorion por mezuri la radiaktivecon.

* Nadine kaj Thierry Ribault, Les Sanctuaires de l’abîme. Chronique du désastre de Fukushima, L’Encyclopédie des nuisances, Parizo, 2012, 136 paĝoj, 15 eŭroj.

La verko alportas ankaŭ atentokaptan historian klarigon pri la originoj de la “imperio de la radia mensogo”, kiu, ekde la 1950-aj jaroj, vidis la civilan atomon disvolviĝi sur la cindroj de Hiroŝimo kaj de Nagasako. En ĝuste tiu kunteksto Usono lanĉis sian propagandon favore al la civila atomo. Televidprogramoj en tiu senco estis disvastigataj en televidĉeno regata de la Central Intelligence Agency (CIA), Nippon Television (NTV), fondita de “blankigita” militkrimulo, Macutaro Ŝoriki, kiu fariĝis en 1955 ministro pri atomenergio.

Por Jean-Marc Sérékian, la atomindustrio estas samtempe historia krimo kaj ekologia krimo, kio igas lin titoli sian libron “Kial Fukuŝimo post Hiroŝimo?”.* Post la paroksismo de 1945, Japanio, mem detruita de la incendiaj kaj atomaj bombadoj, ankoraŭ engutigas la militismon en la civilan socion. Eĉ pli efika ol la fordismo, la tojotismo, metodo de industria organizado naskita ĉe la aŭtomobil-konstruisto Toyota, baziĝas sur la atomindustria komplekso, kiu organizas la kontrolon de la konsciencoj. Le neŭralgia centro de la milito forlasis la batalkampon por eksitui en la koro de la industrio mem. Jen kion notis, en siaj tekstoj pri la atombombo, la filozofo Günther Anders. En la koro mem de la impulso de produktado okazas, laŭ li, simetria impulso de detruado, kiu transformas la staton de paco en subteran trian mondmiliton.

* Jean-Marc Sérékian, Pourquoi Fukushima après Hiroshima? Une éthique pour sortir du nucléaire [Kial Fukiŝimo post Hiroŝimo? Etiko por eliri el la atomprogramoj, Médial-Sang de la Terre, Parizo, 2012, 153 paĝoj, 14,50 eŭroj.

Fine, en la kolektaĵo Fukuŝimo, la atomfatalo*, François Leclerc, kronikisto de la aktualeco de la krizo en la blogo de Paul Jorion, liveras taglibron kiu laŭspuras la disvolviĝon de la katastrofo. Li montras, kiom la pereiga infektado fabrikas ĉiutage ian terra incognita, ian nekonatan regionon, defion al la imagopovo, kie la malmuntado de la atomcentralo, programita por almenaŭ kvardek jaroj, konkurencas kun la malmuntado de la certecoj.

* François Leclerc, Fukushima, la fatalité nucléaire, Osez la République sociale!, Gaël, 2012, 148 paĝoj, 11 eŭroj.

Agnès SINAÏ.

Mi ŝatus ĉi tie aldoni informon pri la libro de nia japana samideano Jasuo HORI: Tertrema katastrofo de Japanio 2011. Taglibro, Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011, ISBN 978-2-918300-56-4, kolore ilustrita, 165 paĝoj, 14 eŭroj.

La japana katastrofo, kiu atingis — almenaŭ per siaj bildoj — ĉiujn homojn, aperas ĉi tie en la sperto de la ĉiutaga vivo de la koncernatoj, en sia kruelego, sed ankaŭ en la heroa rezistemo de la japana popolo, en ties plej nobla sinteno al la proksimulo kaj en sia demandado pri vere homa vivado.

Jasuo Hori naskiĝis en Tokio kaj kreskis en la gubernio Gunma. En 1965 li finis studadon en la universitato de Kioto kaj poste instruis la anglan lingvon en altlernejoj kaj universitatoj. Li laboris en eldonejo en Tokio.

En 1960 li memlernis Esperanton. Ekde 1993 li estas estrarano de la Japana Esperanto-Instituto, responedecas pri La Revuo Orienta kaj estas de 2005 ties vicdirektoro.

Li estis prezidanto de la komisiono de UEA pri la Azia Esperanto-Movado, KAEM de 2001 ĝis 2006. Li partoprenis en dudeko da UK-oj, de Varsovio (1987) ĝis Jokohamo (2007) kaj plurfoje en aziaj kongresoj.

Krome li faris plurajn prelegturneojn en Francio ĉirkaŭ la temo Japanio post la katastrofo okazinta en marto 2011.

De la 11-a de marto li regule informas la Esperantistaron pri la evoluo de la situacio kaj raportas rektajn spertojn. Ĉiuj raportaĵoj aperas sur la retejo de SAT — kaj, ĝis majo 2011 — en la supre menciita libro.

Vilhelmo LUTERMANO.

Politika polusiĝo en Tunizio

Islamistoj alpremataj al la muro

La murdo de maldekstra aktivulo, la 6-an de februaro 2013, kaŭzis ondon da kolero kontraŭ la reganta islamista partio kaj ŝanĝon de la ĉefministro. La nova registaro devos urĝe dediĉi sin al restarigo de la publika ordo kaj al reduktado de la senlaboreco.

EN TUNIZIO ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu opinias, ke la atingoj de la revolucio estas minacataj. Sed de kiu? Ĉu de “laika” opozicio, kiu rifuzas koncedi ke, dum la elektoj al la konstituciiga nacia asembleo de oktobro 2011 la konservativaj islamistoj de Ennahda larĝe venkis? Ĉu de tiuj lastaj, kiuj volas uzi sian venkon por subfosi la ŝtaton deinterne kaj samtempe manipuli la timon, kiun la salafistaj milicoj inspiras? Aŭ, pli simple, de politika karuselo kiu memorigas la ministrajn baletojn dum la 4-a franca respubliko, kun ĝiaj parlamentaj aliancoj, kiuj disfalas ekde kiam deputito ne sukcesas fariĝi ĉefministro, ĝiaj teatrofrapoj kiujn oni forgesas dudek kvar horojn poste, ĝiaj sennombraj grupetoj kiuj konstante reformiĝas? Dum tio, la mineja produktado malvigliĝas, la turismo ŝanceliĝas, la malsekureco instaliĝas kaj plurcentoj da tuniziaj junuloj jam foriris por batali ĉe la flanko de la ĝihadistoj en Sirio, en Alĝerio kaj en Malio.

La 16-an de februaro 2013, en Tunizo, ĝuste la ĝihadistaj flagoj apudis tiujn de la islamistoj de Ennahda. La amaso de la manifestaciantoj estis densa, sed malpli ol tiu de iliaj kontraŭuloj kiuj kunvenis ok tagojn antaŭe okaze de la enterigo de Chokri Belaïd, maldekstra aktivulo murdita de grupo ne identigita. Tiu murdo de oponanto malfortigis la popolan krediton de Ennahda, proksimigis ties kontraŭulojn inter si, kaj ŝajnas ke ĝi kaŭzis la malordon interne de Ennahda. La ĉefministro kaj ĝenerala sekretario de la islamista partio Hamadi Jebali, tuj kontestata de siaj amikoj, proponis formi “registaron de naciaj kompetentoj sen politika aparteno”. Subtenata de pluraj opoziciaj partioj, de la Tunizia Ĝenerala Unio de Laboro (UGTT), de la armeo, de la mastraro, de Alĝerio, de la okcidentaj ambasadoj, la ideo signifis provizore forigi Ennahda el la povo por stabiligi la situacion, atende de nova konstitucio kaj novajn elektojn. La manifestaciantoj de la 16-a de februaro, kontraŭaj al tia scenaro, defendis, male, la “legitimecon” de sia partio kaj vipis la komplotojn de la komunikiloj, de eksterlando, speciale de Francio, de la “kontraŭrevolucio”, de la “restaĵoj de la malnova reĝimo”.

Oni povus miri, ke tiom jakobenismaj paroladoj venas ĝuste de tiom konservativa flanko. Ĉar, ekde la elektoj de oktobro 2011, kiu enpotencigis ilin, la islamistoj de Ennahda ne montris ian emon renversi la ekonomian kaj socian ordon. Kiel iliaj egiptaj kolegoj kaj iliaj mecenatoj — mankantaj — de iuj golfaj monarĥioj, ili preferis provi harmoniigi ekstreman kapitalismon* kun familia kaj morala arĥaismo. Kaj ili ne forgesas trempi ĉiujn siajn paroladojn per retoriko kara al la partioj de la ordo, kiam ili priskribas tiujn, kiuj rezistas al ili: “Ili komencis per bloki la vojojn, la fabrikojn, kaj hodiaŭ ili daŭrigas per atako al la legitimeco de la povo, lanĉis s-ro Rached Ghannouchi al siaj adeptoj. Ennahda estas la vertebraro de Tunizio. Rompi ĝin aŭ ekskludi ĝin atencus la nacian unuecon de la lando.” Ĝuste, en tiu konsistas la tuta debato ...

* Vd Gilbert Achcar, “Le “capitalisme extrême” de la Islamaj Fratoj”, Le Monde diplomatique, februaro 2013.
Ĉu doni garantiaĵojn al la salafistoj por ke ili ne preferu armitan perforton?

Ĉar kie komenciĝas kaj kie finiĝas la nacia unueco? Kiajn oferojn la tunizianoj devos konsenti kaj kiujn riskojn akcepti por konservi ĝin? La unuaranga rolo de islamista partio en la registaro de la lando vekis apenaŭ ian kritikon antaŭ jaro, kiam necesis redakti novan konstitucion, ne tro malsaman ol la antaŭa, kaj remeti en ekvilibron la ekonomian disvolvadon de la lando profite al la provincoj, kiuj estis de jardekoj neglektataj. Sed la demando ne leviĝas precize sammaniere, kiam la malsukceso de Ennahda — la konstitucio estas daŭre ne voĉdonita, la publika ordo estas en danĝero, la investistojn oni daŭre atendas, la regionoj malfavorataj restis tiaj — kuraĝigas pli radikalajn islamistajn grupojn, kiujn oni devus integri en la politikan ludon, pro timo ke ili povus preferi armitan perforton. Kaj tia alelekto signifus novajn koncedojn pri religiaj demandoj.

Pro tio do la suspektoj de la opozicio. Anstataŭ koncedi, ke Ennahda ĝis nun per dialogo kaj persvado sukcesis senprajmigi ankoraŭ pli perfortan esprimiĝon de la salafistoj kaj ĝihadistoj, la opozicio opinias, ke la limoj estas porecaj inter ĉiuj ĉi grupoj, pri kiuj ĝi kredas, ke ili havas unu saman projekton: malmunti la naci-ŝtaton. Tion supozigas famiĝinta filmeto de aprilo 2012, en kiu oni aŭdas s-ron Ghannouchi klarigi al la salafistoj, ke ili devas montri sin paciencaj, ke la du tendencoj simple nur dividis la rolojn por iri al sia komuna celo: do, por la unuaj la trankviligo, por la aliaj la timigo de la oponantoj. La interna funkciado, netravidebla, de Ennahda komfortigas tiun specon de interpreto.

Sed la danĝero estas tiam, subtaksi la streĉitecojn, kiuj trairas la partion en la potenco, kaj kies lasta registaro-krizo liveris klarigan indikon. En lastatempa raporto pri la salafista defio, analize riĉa kaj solide dokumentita, la neregistara esplor-organismo International Crisis Group efektive konkludas, ke “Ennahda havas seriozajn internajn konfliktojn. Ekzistas grava diseco inter la tre konsentataj politikaj pozicioj de la gvidantoj — regule komunikataj tra la komunikiloj, speciale eksterlandaj — kaj la profundaj konvinkoj de la membrobazo”. Sama ambivalenco ekzistas en la sinteno al la ceteraj politikaj kaj religiaj grupoj: “Inter martelo kaj amboso, inter salafista kontestado kelkfoje perforta kaj sekulara opozicio gvantanta ĝiajn eĉ plej etajn erarojn”, Ennahda devas elekti: “Se ĝi fariĝas pli predikanta kaj religia, ĝi maltrankviligos la neislamistojn; se ĝi kondutas politike kaj pragmate, ĝi fremdigas de si gravan parton de sia bazo kaj kreos spacon, kiun profitos la salafista movado kaj la dekstraj partioj.”*

* International Crisis Group, “Tunisie: violences et défi salafiste”, 13-an de februaro 2013, www.cirisigroup.org.

La opozicio tamen ne emas koncedi ke, ĝis nun, la plej grava malbono estis evitita danke al Ennahda. Kaj eĉ malpli akcepti ke la islamigo de la civilaj institucioj — edukado, kulturo, jursistemo — de lando de dek unu milionoj da loĝantoj povus esti la prezo pagenda por la endormigo de la perfortaj tentoj de proksimume kvindek mil ĝihadistoj. Tamen, superekscitita pro la murdo de Belaïd kaj kuraĝigite de la grandega amaso kunveninta ĉe lia enterigo, ĝi ne tre kredas la turmentojn de la Ennahda-gvidanto. “Ghannouchi neniam volis publike denunci la salafistojn aŭ la ĝihadistojn, klarigas al ni s-ro Riad Ben Fadhel, animanto de opozicia grupo de maldekstra centro, la modernista Demokratia Poluso. Li diris, ke ili estas la animo de la revolucio, ke ili memorigas al li lian junecon, ke ili estas parto de la islama familio, ke ili estas erarintaj ŝafidoj. Kun ili, Ghannouchi disponas pri giganta elekto-rezervo kaj ĉefe pri aktiva interven-forto, kiu ebligas al li rekte ataki la demokratian tendaron danke al milicoj ekstreme strukturitaj sen iam ajn rekte aperi. Kaj li uzas ilin por ke ili faru la filaboron anstataŭ li. Nun la maskoj falis.”

La tono estas apenaŭ pli afabla ĉe la sindikato UGTT*. Inter la du precipaj fortoj de la lando la milito estas deklarita. La Ligoj de Protekto de la Revolucio (LPR), proksimaj al la registaro, lastan decembron atakis la centran sidejon de la sindikata konfederacio. Ses monatojn antaŭe, en Jendouba, la regiona lokalo de la UGTT estis atakita de salafistoj. “Ni estas batalantoj, kutimintaj je tia malamikeco de la reĝimo kaj de perfortaj grupoj, konfidas al ni s-ro Nasreddine Sassi, direktoro de la fako “studoj” de la sindikato. Sed estas la unua fojo, de la UGTT estas tiamaniere atakita. Tio spegulas furiozan oficialan politikan retorikon kontraŭ sindikata agado, inkluzive ĉe pluraj ministroj.”

* Vd Hèla Yousfi, “Ce syndicat qui incarne l’opposition tunisienne [Tiu sindikato, kiu enkarnigas la tunizian opozicion]”, Le Monde diplomatique, novembro 2012.

La tunizia maldekstro, politika, asocia, do nun alfrontas Ennahda. Por kvalifiki tiun, ĝi jam ne hezitas uzi la terminojn “ekstremdekstro”, eĉ “faŝismeca partio”. La memoro de la komunaj suferoj de la demokratoj kaj islamistoj dum la tempo de la diktatoreco, forvaporiĝis en kelkaj monatoj. Simetrie, la ostracismo, kiu frapis la respondeculojn de la iama unueca partio, ŝajnas esti nuliĝinta.

S-ino Alhem Belhadj, prezidanto de la Tunizia Asocio de Demokrataj Virinoj (ATFD), ironias unue, kiam oni lanĉas antaŭ ŝi la hipotezon de paca alelekto de la religiaj ekstremistoj fare de la partio de la plimulto: “Ili integras ilin tiom bone, ke ekzistas en Tunizio trejnejoj, ke estas centoj da tunizianoj kiuj estas mortantaj en Sirio kaj en Malio.” Parolante pli detale, ŝi poste taksas, ke la ekonomia politiko de la reganta partio, “ankoraŭ pli novliberala ol tiu de Ben Ali”, kreskigas la senlaborecon de la junuloj en la popolaj kvartaloj, kun la risko vidi iujn el ili aligî al la perforto.

Fabio Merone, specialisto pri la tunizia salafismo, pensas ankaŭ, ke tiu, kiel cetere la ĝihadismo, estas la produkto de sociala dinamiko. Ĉar, dum la tempo de s-ro Zine El-Abidine Ben Ali, memorigas al ni tiu esploristo ĉe la Fondaĵo Gerda Henkel, la “tunizia mito” funkciis por la meza klaso, sed ĝi tenis alian Tunizion aparte, tiun kiu fuĝis al Italio aŭ kiu organizis sin en religiaj grupoj. Sume, la salafismo “venas nek de la Luno nek el Saud-Arabio: ĝi reprezentas la politikan strukturon de junuloj marĝenigitaj, kun lerneja malsukceso”. La kultura dezerto, kiun postlasis Ben Ali, ankaŭ kaŭzis serĉadon de identeco, al kiu la saud-arabiaj predikantoj rapide respondis.

Dum la manifestacio de Tunizo kunvokita de Ennahda la 16-an de februaro 2013, iu el ili, s-ro Bechir Ben Hassen, formita en Saud-Arabio, faris publikan preĝon. Lia publiko konsistis el membroj de la reganta partio, de grupoj ĝihadistaj kaj el ministroj, inter ili la ministrino (ne vualita) pri virinaj aferoj. La afero estis kelkajn horojn poste traktita en la sidejo de la UGTT: “Tiu registaro devus esti en la ministrejoj kaj reguligi la problemojn de la tunizianoj anstataŭ organizi manifestaciojn kaj prediki al la amaso!”, ekkriis antaŭ ni s-ro Sassi.

“La problemoj reguligendaj”, diveneblas, kiam oni legas la dungofertojn en la gazeto La Presse de Tunisie. La 17-an de februaro 2013, kanada anonceto instigis al elmigrado la homojn kapablajn praktiki la profesion de “masonisto, buĉisto, flegisto, dentist-asistento”. Kaj tunizia entrepreno de transporto per duonremorkoj serĉis stapliston “kun universitata nivelo” ...

“La registaro, taksas s-ro Sassi, ne progresis en la solvo de la socialaj problemoj, speciale de la senlaboreco. Tio estas la sama ekonomia modelo kiel Ben Ali.” La UGTT konstatas maltrankvile, ke la foresto de regiona disvolvado helpas la maloficialan ekonomion, kaj ĝi “postulas de la registaro la disvolvadon de taŭga infrastrukturo en Gafsa, Sidi Bouzid, Kasserine, en la limregionoj, kie la aktiveco de kontrabandistoj estas forta”. Ĉiu koncedas efektive, ke plej necesaj produktoj, ofte aĉetitaj je prezoj subvenciataj de la ŝtato*, estas fraŭde transportataj al Libio, kie ĉio estas revendata multe pli altpreze: lakto, tomatoj, nudeloj, konservoj, mineralakvo. Tiom, ke en Tunizio aperas mankoj de tiuj varoj kaj ke la prezoj de bazaj nutraĵoj tre rapide altiĝas. Thameur Mekki, sendependa ĵurnalisto kaj blogisto, akuzas: “Tio post la dua mondmilito neniam okazis al ni, ke ni devis importi lakton! La ŝtato forestas la lasas fari. Ili kontrolas nenion; ili preferas pavi sur la scenejoj de televido anstataŭ esti en siaj oficejoj.”

* Ĝenerala Kaso de Kompenso (CGC) havas la taskon stabiligi la prezojn de la bazaj produktoj. Ĝiaj elspezoj, kiuj altiĝas ekstreme rapide, ekvivalentos en la jaro 2013 je 15,7 elcentoj de la buĝeto de la lando.

Por s-ro Jilani Hammami, porparolanto de la Partio de la Laboristoj, piliero de la Popola Fronto, al kiu apartenis Belaïd, “la registaro havis la malfacilan taskon rekomenci ĉion ekde nulo. Nu, ĝi ne havis programon de restarigo. Ĝi reprenis la decidojn de Ben Ali. Ĝi kalkulis kun la helpo de Kataro, de Saud-Arabio, kaj akiris nenion.” Fakte, la araba-islama solidareco, pri kiu Ennahda revis, apenaŭ montriĝis. Anstataŭ donacoj de la golfo-landoj (retejo pri ekonomia informado, African Manager, kredas scii, ke la tuniziaj instancoj atendis 5 miliardojn da dolaroj de Kataro), Tunizio ricevis nur pruntojn, samtempe modestajn (500 milionojn da dolaroj) kaj je relative altaj interezkvotoj (2,5%). Preskaŭ samtempe Japanio donis al ĝi 350 milionojn da dolaroj je kvoto de 0,95 elcentoj ...

Pagohalto pri la ŝuldo al la Eŭropa Unio por krei laborlokojn

La Internacia Mon-Fonduso (IMF) siatempe donis “tre pozitivan juĝon” pri la Tunizio de s-ro Ben Ali: “La farata ekonomia politiko estas sana, kaj mi pensas ke tio estas bona ekzemplo sekvenda por la sojlolandoj”, taksis ekzemple, en novembro 2008, ĝia tiama ĝenerala direktoro, s-ro Dominique Strauss-Kahn. Ĉu la IMF povus nun anstataŭi la mankantajn golfo-landojn? Aparte de kelkaj rezervoj, la sindikata centralo en tio ne vidus ion malbonan: “La UGTT ne havas antaŭjuĝojn, malamikan sintenon al la IMF, klarigas s-ro Sassi. La ĝenerala sekretario akceptis [la direktorinon de la IMF] Christine Lagarde kaj plurajn delegitarojn de la Monda Banko ĉi tie mem. Ni konscias, ke la lando ne povas transvivi ekster tiu monda sistemo, sed ni provas orienti la politikojn. Ni diris al la Monda Banko: vi subtenis s-ron Ben Ali; hodiaŭ vi devas montri, tra pioniraj projektoj de disvolvado en la malfavorataj regionoj, vian volon subteni la demokration.”

La Popola Fronto, kiu ŝajnas troviĝi en favora situacio, montriĝas pli volisma. Ĝi kontraŭas la statuson de privilegia partnero de la Eŭropa Unio atribuita al Tunizio: “Ekonomio malmulte produktiva, bazita sur eksportado, dependa de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj tre malstabilaj, restos senfine ligita al eŭropaj centroj de decido.”, taksas s-ro Hammami. La Fronto postulas cetere suspendon de la pago de la ekstera ŝuldo dum tri aŭ kvar jaroj, tiel ke la 18 elcentoj de la tunizia buĝeto tiamaniere liberigitaj estu dediĉotaj al kreado de laborlokoj. “Se Francio, Germanio, Belgio, Italio, Usono kaj la golfo-landoj vere havas simpation por Tunizio, tiam ili suspendu la pagon de la ŝuldo.” S-ro Hammami ne vere kredas en tio ...

“Se la aĉetpovo daŭre malaltiĝas, timas Thameur Mekki, se la sento de malsekureco progresas, oni povas adiaŭi la konsenton kun la demokratio: en la momento, la tunizia popolo ne komprenis, por kio ĝi servas.” La salafistoj, bone enradikiĝintaj en la malfavorataj kvartaloj, efektive volas profiti la malfortaĵojn de la ŝtato por fariĝi esencaj agantoj de la ekonomia vivo, inkluzive de la maloficiala kaj subtera, por prediki kaj enradikiĝi. “Ili diras: “Vidu, nenio funkcias, tio estas ĉar la homoj ne sekvas la ekzemplon de la Profeto.” Ili volas instigi ilin turni la dorson al la elektoj kaj al la politikaj partioj, por ke ili postulu mem tion, kion la salafistoj prezentas kiel lastan solvon: la striktan aplikadon de la islama leĝo.”*

* Interparolado kun membro de la sekurec-fortoj, citita en la raporto de la International Crisis Group, verko cit.

Aliaj estas pli optimismaj. S-ino Belhadj pensas ekzemple, ke la rajtoj de la virinoj jam fariĝis “interkonsentitaj, inkluzive ene de partioj, kiuj antaŭe ne tre montriĝis. Danke al la rezistado de la civila socio, de la dekstro ĝis la maldekstro, ne okazis malprogreso de la leĝoj”. Tiu atentemo de la popola movado, la amaso kunveninta en la tago de la enterigo de Belaïd, la komenco de regrupiĝo de la progresemaj fortoj, la internaj streĉitecoj de Ennahda: jen sufiĉe da faktoroj, kiuj kuraĝigas ankaŭ s-ron Ben Fadhel pensi, ke “la batalo por islamigo de Tunizio estas dekomence perdita”.

Serge HALIMI.

Al niaj legantoj

Ekde la venonta monato, Le Monde diplomatique kostos 5,40 eŭrojn. Ni prokrastis tiun decidon kiom eble plej longtempe, eĉ dum tag- kaj semajn-gazetoj altigis sian prezon pli kaj pli rapide, en kelkaj kazoj jare.

La lasta altigo de la tarifo de Le Monde diplomatique okazis en aprilo 2010. Ni scias, ke nia decido sekvigos malfacilaĵon por iuj el niaj legantoj, kiuj jam alfrontas la sekvojn de la malabundo. La grava malaltiĝo de niaj enspezoj el reklamo unuflanke, la malpliiĝo de niaj vendoj en kioskoj aliflanke tamen devigis nin fari tiun prezaltigon. Ni ne volas enŝuldiĝi kun la risko iom post iom perdi nian sendependecon aŭ rezigni tion, kio estas la karaktero de nia gazeto: la enketo ĉie en la mondo anstataŭ senĉesa komentado de polemikoj, kiuj atingas nenion. Anstataŭ aliĝi al la bruado kaj al la sento de satiĝo, kiuj naskas amnezion kaj cinikismon, ni esperas tiel veki deziron de kono kaj de emancipiĝo. Sed tia prioritato havas prezon. Ekde la jaro 2009, 6.827 legantoj inter vi pagis donacojn. Ili tiel kontribuis al nia financa ekvilibro kaj al la realigado de multnombraj projektoj, interalie la lanĉado venontan aprilon de nova elektronika eldono de la gazeto. Kompreneble ekzistas aliaj manieroj helpi nin: regule aĉeti la gazeton en kioskoj, aboni ĝin (ekz-e plenigante la bultenojn kiuj troviĝas en ĉiu numero aŭ vizitante nian retejon, preferi la aŭtomatan transkontigon. La estonteco de papera gazeto, kiu rifuzas la ĵurnalismon de varbaĉado, la trudojn de la tujeco kaj la kompromisojn kun la monpotencoj ne estas garantiata. Ĝi dependas de vi.

Serge HALIMI.

Aldona noto de la Esperanta eldono

Ĉar la grandega plimulto de niaj legantoj ne regas la francan, do la lingvon de la fundamento de nia gazeto, tiu alvoko aboni la franclingvan gazeton direktiĝas al nur malgranda parto el nia legantaro.

Sed ekzistas ĉiuj aliaj eblecoj helpi la sendependan ĵurnalismon de nia gazeto — kaj do la bazon de nia Esperanta eldono:

Leganto povas aliĝi al la sialanda aŭ siaurba asocio de “Amikoj de Le Monde diplomatique”. Se tia asocio surloke ne ekzistas, eblas krei ĝin kune kun du aŭ tri amikoj; organizi en sia urbo diskuton pri temo pritraktita en la DIPLO, kun la aktiva partopreno de iuj el la skipo de la franca (aŭ alilanda) redaktejo. Kutime tiuj skipanoj povas kaj emas prelegi kaj diskuti kun la publiko, dum la lingva baro inter ili kaj la alilingva publiko bone transponteblas per Esperanta buŝtradukado. Tiaj aranĝoj estas same bonefikaj por Le Monde diplomatique, por la sendependa ĵurnalismo, por politike, sociale kaj kulture progresaj ideoj kiel ankaŭ por nia kara lingvo!

Kaj kompreneble, se oni ne sukcesas fari unu el la du supraj paŝoj, eblas tamen disponigi iomete da mono al la franca skipo (aŭ tiucele eĉ kolekti ian sumon ĉe amikoj de la DIPLO). Mi memorigu, ke la Esperanta eldono fariĝas ekskluzive el senpaga laboro, do de homoj, kiuj perlaboras sian vivon alimaniere, dum la franca skipo, kiu faras la fundamentan laboron, de kiu dependas nia Esperanta DIPLO, faras tion plenprofesie kaj do dependas de monrimedoj kiel kompensaĵo.

Mi ne kredas necesa memorigi ĉi tie la gravecon de bona analizado kiel antaŭkondiĉo por bone agi. Vide al la kreskanta mizero de la gazetaro ĝenerale kaj al la minaco, kiu ŝvebas ankaŭ sur la insuleto de sendependa, honesta kaj progresema analizado, mi esperas, ke kelkaj el ni trovos iun el la eblecoj subteni nian komunan projekton.

Vilhelmo LUTERMANO.

Malfermita letero al s-ro Hubert Védrine

Francio devas forlasi la NATO-n

Taskita de la prezidanto François Hollande bilanci la revenon de Francio en la integran komandon de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), s-ro Hubert Védrine konkludis, ke revizii la decidon de s-ro Nicolas Sarkozy en la jaro 2009 “donus al Francio nenian novan levilon de influo”. Régis Debray kontestas tiun analizon.

Régis DEBRAY: Malfermita letero al s-ro Hubert Védrine

R.D.: Verkisto kaj filozofo. Laste aperinta verko: Modernes Catacombes, Gallimard, kol. “Blanche”, Parizo, 2013. Kara Hubert,

La opinioj de adepto de de Gaulle kaj samtempe de Mitterrand — kio estas klare kontraŭdira —, konata pro sia kapablo frustri la pufkapulojn, havas grandan pezon. Same do pri via raporto pri la reveno de Francio en la Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO), pri kiu petis vin en la jaro 2012 la prezidanto François Hollande, fidanta — kaj kiu ne estus tia? — pri via fakeco kaj pri via sperto. Ĉar la komunikila bruo estas malproporcia al la graveco de la temo, la relativa diskreteco, kiu ĉirkaŭis ĝin, ne mirigas. La problemoj de defendo apenaŭ mobilizas la opinion, kaj la situacio de Francio en la mondo ne povus same furori kiel Baby kaj Nepal, la du tuberkulozaj elefantoj de la Liona bestĝardeno. Escepte se ia historia venko plenigas nin de fiero, kiel ĵus tiu heroa avanco en la malia dezerto kiu, sen tro da mortintoj nek pafadoj, forpuŝis en la montaron vagantajn bandojn de abomenindaj ĝihadistoj.

Tiu raporto instruis al mi multon, kaj samtempe perpleksigis min. Vi malrekte absolvas s-ron Nicolas Sarkozy, kun ia jes, sed, ke li revenigis Francion en la atlantikan familion. Tiun re-aliĝon vi ne estus aprobinta en ĝia momento, sed kiu estus pli malfacile kontestebla ol aprobebla. En la Eŭropa Unio neniu sekvus nin. Por Francio estus necesa, decide reakiri la iniciaton, sen kio okazus “normaligo kaj banaligo” de la lando. Jen kio emigas min daŭrigi kun vi seninterrompan dialogon ekde majo 1981, kiam ni du troviĝis en la prezidant-palaco en du oficejoj najbaraj kaj feliĉe komunikantaj.*

* En 1981, Régis Debray fariĝis taskito pri misio por la internaciaj rilatoj ĉe la prezidanto François Mitterrand. Samjare s-ro Hubert Védrine nomumiĝis konsilisto ĉe la diplomata ĉelo de la prezidanto. (La notoj estas de la pariza redaktejo)

Ĉar la piramideca sistemo fariĝintus forumo, kiu jam ne engaĝas multon, manovro-kampo, kie ĉiu membro havas siajn ŝancojn, se li scias paroli laŭte. Mallonge, tiu malfortiĝinta NATO jam ne meritus la antaŭan malgloradon. Mi juĝis ĝin eĉ multe pli floranta. Konsiderinde etendita. Dek du landoj en 1949, dudek ok en 2013 (kun naŭcent dek milionoj da loĝantoj). La paŝtisto duobligis sian ŝafaron. La Alianco estis atlantika, oni retrovas ĝin en Irako, en la Golfo, ĉe la bordo de Somalio, en centra Azio, en Libio (kie ĝi transprenis la aerfrapojn). Komence armea, ĝi fariĝis politika-armea. Ĝi estis defenda, kaj nun sen malamikoj ĝi fariĝis ofensiva. Jen la nova benign neglect de Usono, kiu laŭ vi ŝanĝis la situacion. Vaŝingtono ŝanĝis la flankon, de Atlantiko al Pacifiko, kun Pekino kaj ne Moskvo kiel kontraŭulo-partnero. Ĝenerala ŝanĝo. Pro tio la scenoj memorigas tiujn de Marivaux: X amas Y, kiu siavice amas Z. La enamiĝinta Eŭropo fiksas sian rigardon al Usono, kiu fascinite turnas la sian al Azio.

La Malnova Kontinento aspektas ruza, sed la kokrito ne tro lamentas, li petas nur iom da konsidero. Ni francoj devus kontentiĝi je kelkaj honoraj aŭ teĥnikaj postenoj en la ĉefstaboj, en Norfolk (Usono), en Mons (Belgio), je malklaraj esperoj de kontraktoj por nia industrio kaj je kelkcent oficiroj en la oficejoj, kunvenoj kaj en la abundaj raouts.

La transatlantika rilato havas sian dinamikon. Evidentas la relativa kadukiĝo de la usona potenco en la internacia sistemo, sed la nia ŝajnas iri ankoraŭ pli rapida. Ĉu la NATO jam ne estas tia kia ĝi estis en 1966* Eble, sed ankaŭ ne Francio.

* En la jaro 1966 Francio anoncis sian foriron el la integra komando de la NATO.

Niaj samlandanoj nutras jam sufiĉe malgajajn pensojn pri la krueleco de io antaŭa/malantaŭa de potenco, de internacia radiado kaj de sendependeco de aspekto (“sendependeco”, la slogano de hieraŭ, kiu estas nun forviŝita de “demokratio”). Dungo, publikaj servoj, armeo, industrio, franclingvio, indico de tradukaĵoj, grandaj projektoj: la nombroj estas konataj, sed ni ne insistu. En grandeco kaj en volumeno, la proporcio restas tia, kia ĝi estis: de unu je kvin. Koncerne fortikecon kaj viglecon, ĝi fariĝis de unu je dek.

Nacio normaliĝinta kaj moroziĝinta

USONO: nacio konvinkita de sia escepteco, kie la stelflago estas ĉiumatene flirtigata en la lernejoj kaj promenas per pinglobutonoj ĉe la refaldoj de jakoj, kaj kies prezidanto laŭte proklamas, ke lia sola celo estas restarigi la gvidantecon de sia lando super la mondo. Stimulata de la informadika revolucio kiu portas ĝiajn kolorojn kaj parolas ĝian lingvon, en la koro, danke al ĝiaj entreprenoj, de la nova cifereca ekosistemo, ĝi ne estas preta rezigni pri tiu celo. Kvankam kun ĝiaj latinamerikanoj kaj azianoj oni povas paroli pri posteŭropa lando en mondo postokcidenta, sed, kvankam ĝi ne estas sola en la vetkuro, kun la duono de la mondaj militelspezoj ĝi povas resti memkonscia; kaj realigi sian novan doktrinon: leading from behind (“gvidi sen montriĝi”).

Francio: nacio normaliĝinta kaj moroziĝinta, kies belaj fasadoj — ŝtato, respubliko, justeco, armeo, universitato, lernejo — interne malpleniĝis kiel tiuj noblaj kadukaj konstruaĵoj de kiuj oni konservas nur la fasadon. Tie la liberala malregulado ronĝis la bazon de la publika povo, el kiu konsistis nia forto. Tie la prezidanto devas disruligi la ruĝan tapiŝon antaŭ la ĝenerala direktoro de Google, privata aganto, kiu iam estus akceptata de ŝtatsekretario. Jen konsterna diminutio capitis*. Ni konservis nian kinarton, bonŝance, sed koncerne la reston, la “reĝecajn rajtojn” ...

* En la roma jursistemo redukto de la civitana kapablo, kiu povis konduki ĝis la perdo de libereco kaj de civitaneco.

La franco de la jaro 1963, se li estis maldekstra, li esperis belan estontecon; kaj se li estis dekstrulo, li havis ian kialon por kredi ke li estas la ĉarniro de la eŭropa konstruado, kun krome la kulturdomoj kaj la atombombo. Tiu de 2013 kredas je nenio kaj neniu, havas kulposenton kaj timas sian najbaron same kiel sin mem. Lia estonteco angorigas, lia pasinteco hontigas lin. Ĉu la meza franco estas moroza? Mirigi devus lia nuligemo. Ne okazas kolektiva memmortigo: jen miraklo.

Ĉu konservi propran kapablon de pensado kaj de planado? Nepre. Kiam nia defendministro alvokas, por klarigi la intervenon en Malio, la “batalo kontraŭ la internacia terorismo”, absurdeco kiu eĉ ne akcepteblus en Usono, oni devas konstati ke putrantan fagocitozon, kvankam malfruiĝintan. Meti en la ĉiometejon “terorismo” (agmaniero universala) la ŭaĥabitajn salafistojn, kiujn ni persekutas en Malio, amindumas en Saud-Arabio kaj helpas en Sirio, tio igas nin demandi, ĉu, pro esti internacie uzeblaj, ni ne fariĝos internacie idiotaj.

La defio kiun vi lanĉas — agi deinterne — postulas kapablojn kaj volon.

1. Por montri postulon, atentemon kaj influon, oni bezonas financajn rimedojn kaj konkurenckapablajn pensfabrikojn. Oni bezonas antaŭ ĉio originalajn spiritojn, kun aliaj inspirfontoj kaj renkontiĝejoj ol la Center for Strategic and International Studies (CSIS) de Vaŝingtono aŭ la International Institute for Strategic Studies (IISS) de Londono. Kie estas la ekvivalentoj de la verkestroj de la franca atomstrategio, la generaloj Charles Ailleret, André Beauffre, Pierre Marie GalloisLucien Poirier? Tiuj sendependaj strategiistoj, se ili ekzistas, havas evidente malfacilojn por konatiĝi.

2. Necesas volo. Ĝi povas kelkfoje profiti la ĝeneralan senzorgecon, kiu havas ne nur malbonajn flankon. Ĝi ebligis al Pierre Mendès-France, ekde 1954, kaj al liaj posteuloj lanĉi kaj kaŝe realigi la fabrikadon de atomarmilo. Nu, la aktuala opini-demokratio metas en la unuan vicon, ĉu maldekstre aŭ dekstre, barometro-homojn pli ol mezume sentemajn pri etosaj premoj. Oni regas neglekte, kun la lasta opinienketo en la kompaso kaj direkte al la venontaj regionaj elektoj. Batali en la sablo kun izolitaj ĉifonuloj kaj sen ŝtato kiel rifuĝejo, fine kun apero en homamaso, ĉiuj niaj prezidantoj, post Georges Pompidou, permesis al si tian fantastan rajdon (kun garantiata aprez-altiĝo). Male, ŝoki la unuan ekonomian, financan, armean kaj komunikilan potencon de la mondo, signifus preni la virbovon ĉe la kornoj, kio ne apartenas al la kutimoj de la domo. La kredo en la rajto kaj en la boneco de la homoj ne edukas al virtu, sed regule kondukas al obeemo al la leĝo de la plejfortulo. La socialisto de 2013 alprenas la taskon de ŝtatdepartemento same sponte kiel en 1936 tiun de la Foreign Office. Viva kutimo estas daŭrema. WikiLeaks informis nin ke, mallonge post la dua Irakmilito, la nuna ministro pri ekonomio kaj financo s-ro Pierre Moscovici, tiam taskita pri internaciaj rilatoj de la Socialista Partio, iris trankviligi la reprezentantojn de la NATO pri la bonaj sentoj de lia partio rilate Usonon, ĵurante ke se ĝi venkos en la elektoj, ĝi ne kondutus kiel Jacques Chirac.* S-ro Michel Rocard jam ĉe la usona ambasadoro en Parizo, la 24-an de oktobro 2005, montris sian koleron kontraŭ la parolado de s-ro Dominique de Villepin ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 2003, klarigante ke, se li estus prezidanto, li restus silenta.* Postuli, ke tiu eksa “usona maldekstro” ribeletu, estas hazardludo. Napoleono en la jaro 1813 ne postulis ke liaj saksoj reprenu sian postenon sub la mitralado.

* La tiama franca prezidanto Jacques CChirac firme kontraŭis la militon kontraŭ Irako kaj rifuzis ke Francio partoprenu en ĝi. -vl
* Le Monde, 2-a de decembro 2010.
La “ĝenulo de la mondo”

En la DNA de niaj socialistaj amikoj estas kolonia geno kaj usonisma geno. Neniu estas perfekta. Oni povas kompreneble eskapi el la genetiko, sed ĉu en tiu generacio? Oni havas la valorojn de siaj travivitaj malfacilaĵoj. François Mitterrand kaj Gasto Defferre, Pierre Joxe kaj Jean-Pierre Chevènement havis la sperton de la milito, de la rezistado, de Alĝerio. La Amgot*, Robert Murphy* en Viŝio kaj la krurstumbligoj de Roosevelt flirtis ankoraŭ en la kapoj, apud la elŝipiĝo de la liberigistoj de 1944. La nuna generacio havas mallongan memoron kaj neniam suferis frapon. Elkreskinta en veziko, ĝi transiras la straton sur najlizita trairejo. Ĝi submetiĝas al la devi esti simpatia. Tiuj, kiuj rompas kutimojn, neniam estas simpatiaj. Ĉiufoje kiam Francio estis la “ĝenulo de la mondo”, ĝi malamikiĝis kun ĉio grava ĉe ĝi, grandaj mastroj, altaj administracioj kaj granda gazetaro (vd “La premgrupistoj de Vaŝingtono”).

* La Allied Military Government of Occupied Territories (Amgot), aŭ armea registaro de la okupataj teritorioj gvidata de usonaj kaj britaj oficiroj, estis taskita administri la teritoriojn liberigitajn dum la dua mondmilito.
* Taskita pri usonaj aferoj ĉe la reĝimo de Vichy de 1940 ĝis 1944.

La eksalto, kiun vi rekomendas, postulus streĉigon de la ŝtataparatoj kaj de la kutimoj, kun revenigo de la fipensuloj, kiujn oni taksos kiel frenezulojn aŭ kiel perfidulojn (la novaj gardhundoj estas pli bone enkondukitaj ol la malnovaj). Ĝi kontrastas kun la “pasi inter la gutoj”, kiu regulas en etoso, kie ĉia “neusona” estas nomata “kontraŭusona”. Des pli, ke “la usonanoj sentas insulton, kiam ni ne akceptas esti iliaj satelitoj” (de Gaulle, ree). Precipe kiam la fortrilato dronas en malstreĉiteco, persona nomo, ci-dirado kaj dorsofrapoj.

Ĉu “klarigi, vi diras, nian koncepton de alianco”? Jes, kaj tio, kio estas bone konceptita, tio klare eldireblas. Vi parolas klare, kun faktoj kaj nombroj. Sed regas la kotona lingvo, melaso de eŭfemismoj, en kiun enkaĉigas nin la usona kaj brusela teĥnostrukturoj, kun siaj pretendataj fakuloj. Ekzemple ni parolas pri integra komando, dum la gvidanto integras la aliajn, sed siavice konservas sian plenan kaj kompletan liberecon. La integreco havas nenion reciprokan. Tial Usono havas la rajton spioni (subaĉeti, sekrete interkapti, subaŭskulti, misinformi) siajn aliancanojn, kiuj siavice ne permesas al si tion; ĝiaj soldatoj kaj ĝiaj oficiroj ne devas raporti antaŭ la internacia jursistemo, al kiu nur ĝiaj aliancanoj estas submetitaj; kaj niaj aerkompanioj devas liveri ĉiajn informojn pri siaj pasaĝeroj al usonaj instancoj, kiuj siavice trovus la reciprokecon netolerebla.

Ĉia stereotipo estas tiel tradukenda. “Alporti sian kontribuaĵon al la komuna klopodado”: liveri la kromaĵojn postulatajn sur okazejoj elektitaj de aliaj. “Forigi la senutilajn duoblaĵojn en la programoj de ekipado”: Eŭropanoj, aĉetu niajn armilojn kaj niajn ekipaĵojn, kaj ne disvolvu la viajn. La normojn fiksas ni. “Pli bone dividi la ŝarĝojn”: financi la sistemojn de komunikado kaj de kontrolado konceptitajn kaj fabrikitajn de la metropolo. “La Eŭropa Unio, tiu strategia partnero kun unika loko en la okuloj de la usona administracio” — dum la eŭropa hiperpotenco ne estas partnero, sed kliento kaj instrumento de la hiperpotenco. Ekzistas nur unu kaj ne du ĉenoj de komando en la NATO. La supera komandanto de la aliancaj fortoj en Eŭropo (Saceur) estas usona; kaj usona la prezidantino de la pensgrupo taskita pri prospektivo (s-ino Madeleine Albright eksa ministro pri eksterlandaj aferoj).

Tiu glueca novlingvo estas malinda por franca diplomatio, kiu, de Chateaubriand ĝis Romain Gary, kultas la precizan vorton kaj aprezas la literaturon, kiu estas la arto nomi katon kato. La unua tempo de ekstera ago estas la vorto. La formulo kiu vekas. La kruda vorto. De Gaulle kaj Mitterrand praktikis ilin gajvigle. Vi konis la duan deproksime. Kaj la unua, private kaj ekde 1965 publike, kvalifikis la NATO-n protektorato, hegemonio, kuratoro, subordigo. “Aliancano, ne alliniigito” signifas unue: retrovi sian lingvon, siajn spurojn kaj siajn valorojn. “Sekureco” ligita kun “defendo”, fetiĉismo teĥnologia kaj aspiro al dominado de la mondo (de teologia origino) malkongruas kun nia laika kaj respublikana personeco. Kial do la maldekstro en la registaro devus akcepte decidi tion, kion ĝi en la opozicio kondamnis?

Miavice mi tenas min je la juĝo de s-ro Gabriel Robin, ambasadoro de Francio, nia konstanta reprezentanto ĉe la NATO kaj ĉe la Konsilantaro de la Nord-Atlantiko de 1987 ĝis 1993. Mi citu lin: “La NATO poluas la internacian pejzaĝon en ĉiuj dimensioj. Ĝi komplikigas la konstruadon de Eŭropo. Ĝi komplikigas la rilatojn kun la OSKE [Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo] (sed tio ne estas la plej grava). Ĝi komplikas la rilatojn kun Rusio, kio ne estas neglektebla. Ĝi komplikigas eĉ la funkciadon de la internacia sistemo, ĉar nekapabla subskribi konvencion kiu rezignas pri la rajto uzi perforton, la NATO ne konformiĝas al la internacia juro. Neuzo de perforto maleblas al la NATO, ĉar ĝi estas precize farita por uzi la forton kiam tio ŝajnas al ĝi utila. Cetere ĝi ne rezignis ĝin, sen konsulti la Konsilantaron pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj. Konklude, mi ne bone vidas, kion lando kiel Francio povas esperi de la NATO, organizaĵo senutila kaj malutila, alian ol ke ĝi malaperu.”*

* “Sécurité européenne: OTAN, OSCE, pacte de sécurité”, colloque de fondation Res publica, 30-a de marto 2009.

Senutila, ĉar anakronisma. En la momento, en kiu ĉiu granda lando ludas sian propran ludon (kiel oni vidas en la konferencoj pri la klimato ekzemple), en kiu religiaj fierecoj kaj kulturaj identecoj firmiĝas kaj incitiĝas, rekrutiĝi ne signifas konstrui la estontecon. Sur la tagordo estas pricelaj koalicioj, duflankaj kunlaboradoj, praktikaj aranĝoj, kaj ne mondo dukolora kaj maniĥeisma. La NATO estas transvivanto de pasinta erao. La klasikaj militoj inter ŝtatoj tendencas malaperi profite al konfliktoj ne konvenciaj, sen militdeklaro nek frontlinioj. En la momento, kiam la potencoj de la sudo liberiĝas el la intelekta kaj strategia hegemonio de la nordo (Brazilo, Sud-Afriko, Argentino, Ĉinio, Barato), ni turnas la dorson al la evoluo de la mondo.

Kial malutila? Ĉar ĝi estas malrespondeciga kaj anestezanta. Trioble malutila. Unue ĉe la UN, kaj al la respekto de la internacia juro, ĉar la NATO siaprofite deturnas aŭ ĉirkaŭiras kaj ignoras la rezoluciojn de la Konsilantaro de Sekureco. Malutila al Francio, poste, kies relativajn avantaĝojn kare akiritajn ĝi tendencas nuligi, instigante ĝin fari al si per ĉiaj aŭtomatismoj malamikojn kiuj ne estas niaj, malpliigante nian liberecon paroli rekte kun ĉiuj, sen ekstera vetoo kaj tiel ruinigante ĝian kapitalon je simpatio ĉe multaj landoj de la sudo. Ni fieras esti atingintaj devigajn deklarojn pri la daŭrigo de la atoma malinstigo apud la balistika kontraŭmisila defendo, kies starigo en la realo povas fine nur marĝenigi la malinstigo de la malfortulo al la fortulo, pri kiu ni havas la rimedojn kaj la kapablojn. Sed eble oni konvinkos nin, ke ni vivas en Parizo, Londono kaj Berlino sub la terura minaco de Irano kaj de Nord-Koreio ...

Malutila fine al ĉia projekto de eŭropa potenco, de kiu la NATO decidas la senarmigon, la malkreskon de la defend-buĝetoj kaj la mallarĝigon de la horizontoj. Se Eŭropo volas havi destinon, ĝi devos iri alian vojon ol tiun kiu fiksas ĝin al ĝia statuso de dominion (sendependa ŝtato, kies ekstera politiko kaj defendo dependas de eksterlanda ĉefurbo). Oni komprenigas nin, ke tio estus bona por la centra kaj la balkana Eŭropo (nia orienta Usono), ĉar el du grandaj fratoj pli bonas la plej malproksima, kaj ke ni ne restu sola fronte al Rusio. Kial forgesi, ke ĉiu ŝtato havas la politikon de sia geografio kaj ke ne ne havas la saman kiel niaj amikoj?

La “okcidenta familio”, mistifiko

ENVICIĜI por survojigi eŭropan defendon, la granda pensado de la antaŭa regno, atestas pri stranga emo al kvadrataj cirkloj. La strategio de aŭ eŭropanoj el dek estas la foresto de strategio. Jam ne estas mono kaj oni ne volas plu riski sian haŭton (oni faris jam sufiĉe). Pro tio la mistifiko de “eŭropa piliero” aŭ de “eŭropa ĉefstabo ene de la NATO”. La sola ŝtato kapabla fari seriozajn interkonsentojn pri defendo kun Francio, Britio, metas tiujn sub la kondiĉon de ilia aprobo fare de Vaŝingtono. Cetere ĝi ĵus forlasis la komunan aviadilŝipon. La transatlantika alianco ne kompensas la malfortecon de la Eŭropa Unio (ĝian “komunan politikon de sekureco kaj defendo”), ĝi konservas kaj akrigas ĝin. Atende de Godot, niaj junaj kaj brilaj diplomatoj iras al “eŭropa diplomatia servo” riĉe dotita, sed ŝarĝita de superhoma tasko: certigi la eksteran agadon de Unio sen komunaj pozicioj, sen armeo, sen ambicio kaj sen idealo. Sub la egido de nepersoneco.

Sed la lingvaĵo de la “influo” forte odoras la 4-an Respublikon. “Tiuj, kiuj akceptas fariĝi subuloj abomenas diri ke ili estas subuloj.” (ree de Gaulle, siatempe). Ili asertas, ke ili havas influon, aŭ ke ili havos ĝin morgaŭ. Produkti efikojn sen disponi pri ties kaŭzoj estas pensado magia. Influi signifas pezi sur decido. Kiam ni pezis sur usona decido? Mi ne scias, ke s-ro Barack Obama iam ajn konsultis niajn influajn ŝtatajn aŭtoritatojn antaŭ ol decidi pri ŝanĝo de strategio aŭ de taktiko en Afganio, kie ni havis nenion por fari. Li decidas, ni aranĝas.

Ĉar la loko de la brila duaviculo estas tre logike okupata de Britio, kaj ĉar Germanio, malgraŭ ke ĝi ne disponas pri konstanta seĝo en la Konsilantaro pri Sekureco, estas nun la tria, ni estos do la sufloro n-ro 4 de nia aliancano n-ro 1 (kaj en Afganio ni estis ja, kun nia kontingento, la kvara kontribu-lando). Elvoki, en tiaj kondiĉoj, “influon unuarangan sine de la alianco” signifas kokokrii sub la tablo.

Ni jam delonge estis glitantaj laŭlonge de la tegmento, vi certe diros, kaj ke s-ro Sarkozy nur finfaris forlason komencitan de liaj antaŭuloj. Certe, sed li donis al ĝi simbolan fermaton per jena frazo: “Ni realiĝas al nia okcidenta familio”. Ne estas nova, ke kampo plena de konkurantoj aŭ sistemo de dominado maskas sin per familio. Malnova mistifiko, kiun oni kredis rezervita por la “granda familio de la socialismaj ŝtatoj”. Pro tio estas dezirinde havi plurajn, familiojn naturajn kaj elektajn, por kompensi iun per alia.

Laŭ mia sento mi apartenas al la familio franclingva, kaj mi sentas same kaj pli da parenceco kun alĝeriano, kun marokano, kun vjetnamo aŭ madagaskarano ol kun albano, dano aŭ turko (ĉiuj tri membroj de la NATO). Kulture mi apartenas al la familio latina (mediteranea kaj sudamerika). Filozofie, al la familio homa. Kial mi devus enfermi min en unu sola? Kial elpreni el ĝia arĥaismujo la nocion Okcidento, karan al la ultrakonservativa kulturo (Oswald Spengler, Henri Massis, Maurice Bardèche, la sbiroj de Okcidento*, kaj kiu cetere ne aperas en la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo de 1949, kiu preskaŭ neniam aperis sub la plumo de de Gaulle kaj kiun mi ne memoras esti aŭdinta el la buŝo de Mitterrand?

* Oswald Spengler, germana filozofo, aŭtoro de la eseo La pereo de la Okcidento (1918), asociita kun la germana “konservativa revolucio”; Henri Massis, franca eseisto kaj literatur-recenzisto, kiu partoprenis en la reĝimo de Viŝio; Maurice Bardèche, franca verkisto, kiu subtenis la kunlaboradon kun la nazioj kaj denuncis la rezistadon “kontraŭleĝa”; la sbiroj de Okcidento, franca grupeto ekstremdekstra (en kiu membris i.a. s-roj Patrick Devedjian, Gérard Longuet kaj Alain Madelin).

En la realo, se Okcidento devas en la okuloj de la mondo identiĝi kun la usona imperio, ĝi rikoltos pli da malamo ol da amo, kaj vekos pli da rifuzo ol da respekto. Estus la rolo de Francio animi alian Okcidenton, doni al ĝi alian vizaĝon ol tiun de Guantánamo, de senpilota aviadilo super la vilaĝoj, de mortpuno kaj de arogo. Rezigni tion, estas samtempe endanĝerigi tion, kion la Okcidento havas kiel plej bonan kaj ŝanĝi sian propran pasintecon. Mallonge, ni ne kaptis la okazon.

Sed envere, kial surseliĝi sur la grandaj ĉevaloj? Povas ja bone okazi, ke la transformiĝo de la eksa “granda nacio” en “belan provincon”, al kiu oni direktiĝas — sen rigardi al Kebekio, ve!, kie klerigaj staĝoj estus bonvenaj — fine servas al nia feliĉo kaj al nia prospero? Pri kio ni plendas? Milite interveni en la iaman Sudanon [Malio], sen notinda eŭropa helpo, kun usona teĥnika helpo (kies satelitoj de armea observado, male al la niaj, ne estas troveblaj kaj laŭspureblaj en Interreto), ĉu tio ne estas, por lando tre meza (1% de la loĝantaro kaj 3% de la malneta enlanda produkto de la planedo), larĝe sufiĉa por la nacia memamo? Kion postuli pli, krom rapidan retiriĝon de niaj trupoj por eviti enkaĉiĝon?

Mi ja scias, ke disĉiplo de Raymond Aron, la eksprokuroro de la “atomarmilo” kaj ĉefo de la eŭropa-usona skolo, povas saluti kiel belan geston al nia malnova aliancano la fakton ke ni aligas nian flagon en la malbona momento. Tiu prava reveno de dankemo, post 1917 kaj 1944, povis turni la kapon de televid-infano kaj de John Wayne fiera povi piedkuri tra la stratoj de Manhatano kun t-ĉemizo NYPD.

Kaj se oni metas sin iomete pli alten, daŭre post Hegelo, povas okazi ke la usonigo de la manieroj vivi kaj pensi (cunamo, kiu ne bezonas la NATO-n por progresi) estas nur alia nomo de progreso de la individuo, kiu komenciĝis kun la alveno de la kristanismo. Kaj do etendiĝo de la kampo de mildo, bona novaĵo por ĉiaj malplimultoj kaj disidentoj, seksaj, religiaj, etnaj kaj kulturaj. Plia etapo en la procezo de civiliziĝo, kiel la transiro de la kruda al la rafinita, de la manko al abundo, de la grupo al la persono, kiu ja meritas, ke ni surloke iom modestigu nian gloremon. Kio povas resti al ni el eposa vizio de la historio, ĉu tion ni ne devus kiom eble plej rapide enterigi, se ni volas vivi feliĉe en la 21-a jarcento de nia erao, kaj ne en la 19-a?

Verduno, Stalingrado, Hiroŝimo, Alĝero, Hanojo, Karakaso ... Milionoj da mortintoj, diluvo da nedireblaj suferoj, kiacelaj, fine? Okazas al mi, ke mi pensas ke nia indiferento pri la kolektiva destino, la retiriĝo en la privatan sferon, nia malrapida elirado el la scenejo estas nur malkuraĝa malŝarĝiĝo, sed la disvolviĝo de la profetaĵo de Saint-Just, “la feliĉo estas ideo nova en Eŭropo”. Pro tio estas pli da senco kaj da digno en la bataloj por la aerkvalito, la rajtegaleco inter samseksamuloj kaj malsamseksamuloj, la konservado de la verdaj spacoj kaj esplorado pri kancero ol en la stultaj kaj vanaj kvereloj ĉe biero pri ombroteatro.

Miksitaj angoroj kaj atutoj de vireco

VENUSO post Marso. Ĉu Venuso superas Marson? Fine, se la virino estas la estonteco de la viro, la iniĝo de la valoroj kaj de la moroj, kiuj plej bone karakterizis la nunan Eŭropon en la okuloj de la morgaŭaj historiistoj, estas bona novaĵo. En tiun rubrikon eniras, krom la belaj venkoj de la feminismo kaj de la egalrajteco, la kadukiĝo de la patra nomo en la heredo de la familinomo, la anstataŭigo de la armea per la humana, de la heroo per la viktimo, de la konvinko per la kompato, de la sociala ĥirurgo per la flegistino, de la cure per la care kara al s-ino Martine Aubry. Adiaŭ martelo kaj falĉilo, saluton preniletoj kaj kompresoj.

“Ne pri la lernejo, nek pri la sporto ni havas problemon, sed pri la amo.” Tiel parolis ne Zaratuŝtro, sed s-ro Sarkozy, en Montpeliero la 3-an de majo 2007. Niĉeo hurlintus, sed Ibn Khaldoun tirintus lin ĉe la maniko. Vi scias ke, en sia Prelego pri la universala historio tiu araba kaj sagaca filozofo (1332-1406) observas, ke la ŝtatoj naskiĝas danke al la viraj virtoj kaj malaperas kun ilia forlaso. Jen puritanismo kiom eble plej malĝusta de bedueno, sed interesa priskribo de la entropio de la civilizacioj. “Kiel la vermo ŝpinas sian silkon, poste trovas sian finon implikiĝante en siaj fadenoj ...”

Iu Ibn Khaldoun eble salutus la talenton de Usono por bremsi la procezon kaj prokrasti la finon. Troigante ĉion ekster la parametrojn, per siaj teĥnologioj kaj siaj imagoj, je la ĝojo de la hiperindividuismo kaj de la festa miismo, ĝi konservas kiel sian posedaĵon la miksitajn angorojn kaj atutojn de la vireco: adoro de armiloj, skista gaso, plej alta armebuĝeto, masakroj en la lernejoj, akra patriotismo. Viristoj* kaj suverenistoj por ĉio, kio koncernas ilin, sed aliloke subtenantoj de tio, kion oni povus nomi inecigo de la kadruloj kaj de la valoroj. La arganoj por ili, la ventelektrigiloj por ni. Pro tio, Eŭropo pli ekologia kaj paca kaj paradokse malpli tradiciema ol Usono mem. Dum nia literaturo kaj nia kinarto kulturas la internon, iliaj kulturas la historian kaj socialan freskon. Steven Spielberg starigas statuon por Lincoln, la Central Intelligence Agency (CIA) kun siaj agentoj plorigas nin — vidu Argo. OSS 117, kun Jean Dujardin, plorigas nin, sed pro rido.

* Alia formulo: kacokratoj. -vl

Mallonge, se la problemo estas Hegelo kaj la solvo Budho, tiam miaj obĵetoj falas en la akvon. Mi ne ekskludas tion apriore. Sed tio estas alia diskuto. Atende mi gratulas min ke mi vidas vin en la rezervo de la Respubliko, kaj miavice ĝojas, kiel libera observanto, reveni al miaj karaj studoj. Sen rilato kun la aktualeco, ili protektas min kontraŭ ĉia malbona humoro. Ĉiu defendas sin siamaniere.

Amikece,

Régis DEBRAY.

Pri la realiĝo

S-ro Hubert Védrine, eksministro pri eksterlandaj aferoj, liveris la 14-an de novembro 2012 al la prezidanto de Francio François Hollande la konkludojn de sia raporto pri “La konsekvencoj de la reveno de Francio en la integran militan, komandon de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), la estonteco de la transatlantika rilato kaj la perspektivoj de la eŭropa defendo.* Kvankam li aprobas la decidon de la generalo de Gaulle forlasi la integran komandon de la NATO en la jaro 1966, s-ro Védrine asertas, ke oni ne povas ŝanĝi la realiĝon deciditan de la prezidanto Nicolas Sarkozy kaj validiĝintan en 2009. Li klarigas: “La maloportunaĵoj de la realiĝo de Francio al la integra komando estus fine plej grandaj, se tio devus konduki al normaliĝo aŭ eĉ banaliĝo de Francio en la NATO. Francio devas do multe pli firmiĝi en la alianco kaj tie pli influi, montriĝi tie pli atenta kaj postulema. La forlaso de la antaŭa franca pozicio, kiu estis politike komforta, kaj la reveno en la plenan partoprenon jam ne permesas al ni parte stari en aparteco, en pure defenda, kritika kaj sindetena maniero, for de la debatoj kaj la decidoj pri la estonteco de la alianco. Se ni volas retrovi unuarangan influon en la alianco — kaj tion ni absolute devas —, des pli ke la cirkonstancoj ebligas tion, ni devas do klarigi nian longperspektivan koncepton de la alianco, ĉe la regulaj ministraj kunvenoj kaj ĉe la estonta pintkunveno.”

* La Documentation française, www.ladocumentationfrancaise.fr/rap....

Pri “Eŭropo de defendo”, s-ro Védrine skribas: “Oni povas pensi ke Francio devas daŭre pledi, malgraŭ ĉio, favore al Eŭropo de defendo en la kadro de la Unio, kaj tio pro pluraj kialoj. Tio estas parto de pli ĝenerala projekto de politika Eŭropo en la plej forta senco de la vorto. (...) Tamen ni ne povas limigi nin fari la “relanĉon de la Eŭropo de defendo” prioritato por ni solaj, kvazaŭ nenio estus okazinta kaj la obstakloj kaj la malsukcesoj ne estus evidentaj. (...) Necesas klarigi la situacion kun niaj aliancanoj, komencante ĉe la plej grandaj, kaj demandi ilin pri iliaj intencoj. Kun Britio tio signifas demandi ĝin ĉu la politika fortigo de Eŭropo, kiun ĝi asertas deziri, ne devus montriĝi per pli da konkretaj decidoj pri la defend-industrio, kaj per pli da engaĝiĝo en eksteraj eŭropaj operacioj kaj per franca-germana interkompreniĝo pri la demando de la traktatoj sine de la alianco.”

La ĉielarka reĝimo en miskredito

Tri ribeloj tage en Sud-Afriko

Malgraŭ la akuzoj de korupto, la prezidanto Jacob Zuma estis reelektita kiel prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso (ANC), la 18-an de decembro 2012. Sed signoj de malfortiĝo multiĝas, kiel la fondiĝo de la partio Agang (“Ni konstruu”) fare de la fama aktivulino kontraŭ la rasdisigo Mamphela Ramphele, cele al la prezidant-elekto de 2014. La sanga subpremado de la minista striko de Marikana, la 16-an de aŭgusto 2012, montris la amplekson de la socia krizo kaj la debatojn kiujn ĝi estigis en la lando.

STERNIĜINTAJ sur trotuaro, en la urbocentro de Kaburbo, viroj en laborvestaĵo profitas sian horon de paŭzo ĉe la piedo de skafaldo. Ili ne volas perdi eĉ minuton aŭ montri laborfervoron. “Ni estas malbone pagataj”, ridetas masonisto kun ordento. Tamen, kun la ekvivalento de 1.100 eŭroj monate, li ne estas kompatinda. Estas vere, ke antaŭ la Mondpokalo de piedpilko en Sud-Afriko en la jaro 2010 la sindikato pri konstruado akiris gravajn altigojn de salajro, de 13 ĝis 16 elcentoj, per la minaco ne fini la laborojn ĝustatempe ...

Sed tia situacio restas escepta. La socia streĉiteco estas palpebla ekde kiam, la 16-an de aŭgusto 2012, la polico mortigis tridek kvar strikantajn ministojn en Marikana, platenminejo proksima de Johanesburgo. Por la loĝantaro, kia simbolo! La polico de demokratia kaj multrasa ŝtato, gvidata ekde 1994 de la Afrika Nacia Kongreso (ANC), pafis sur manifestaciantoj, kvazaŭ tempe de la rasdisigo; pafis sur tiuj laboristoj, kiuj estis ĝia historia elekto-bazo, la grandega plimulto nigrula kaj malriĉa de Sud-Afriko. En tiu industrilando, la sola sojlolanda merkato sude de Saharo, la malriĉaj mastrumejoj, je 62 elcentoj nigrulaj kaj je 33 elcentoj miksrasulaj, estas pli ol dudek kvin milionoj da homoj, do la duono de la loĝantaro de la lando, laŭ la nombroj publikigitaj fine de novembro de la ŝtataj institucioj.

La ondo de ŝoko kompareblas al tiu de la masakro de Sharpeville, kiun la eventoj de Marikana memorigis. La 21-an de marto 1960 la polico de la rasdisiga reĝimo (apartheid, de 1948 ĝis 1991) mortigis sesdek naŭ nigrulajn manifestaciantojn, kiuj en nigrula urbo protestis kontraŭ la pass trudita al la “neblankuloj” por iri en urbon. Kiam la novaĵo de la dramo alvenis en Kaburbo, la loĝantaro de Langa, nigrula urbo, cindrigis la publikajn konstruaĵojn.

La samaj ĉenreagoj okazas hodiaŭ. En la sekvo de Marikana la dungitoj de la sektoroj minejo, transporto kaj kampkulturo multigas sovaĝajn strikojn. La kamplaboristoj de la provinco Orienta Kabo postulas duobligon de sia salajro, 150 rand-ojn (15 eŭrojn) tage anstataŭ la 7 eŭrojn, kiujn garantias la minimuma salajro. Rezulto: vinberejoj bruligitaj, magazenoj prirabitaj kaj interbataloj kun la polico. Ĉio surfone de maldungoj de strikantoj kaj foresto de socia dialogo. En novembro, en la vilaĝo De Doorns, cent okdek kilometrojn for de Kaburbo, du kamplaboristoj estis mortigitaj dum manifestacio.

Ni manifestacias por pli bona situacio, kiun atendi ni laciĝis

Ĉe Lonmin la ministoj, post ses semajnoj da agado, atingis 22-elcentan salajroaltigon kaj premion de 190 eŭroj, anstataŭ la postulitan triobligon de la salajro de 400 al 1.200 eŭroj. En la bienoj de De Doorns la Kongreso de Sud-Afrikaj Sindikatoj (Congress of South African Trade Unions, Cosatu) saltis sur la veturantan trajnon kaj la 5-an de februaro atingis 52-elcentan altigon de la salajroj, kiuj tiel atingis 105 rand-ojn (10 eŭrojn) tage. “Tio estas la metastazo de unu sama kancero, komentas s-ro Andile Ndamase, sindikata delegito en cement-entrepreno de Kaburbo kaj seniluziiĝinta membro de la ANC. La ribeloj komenciĝis multe antaŭ Marikana, kaj la ekscitiĝo poste nur graviĝis. Ni manifestacias por pli bona situacio, kiun atendi ni laciĝis ...”

La sociala konflikto estas parto de la politika heredaĵo de la rasdisigo. La nigrulaj sindikatoj de la Cosatu estis en la jaro 1985 permesitaj de rasista fireĝimo. La sindikata centralo tiam partoprenis en vasta fronto de protestado, dum s-ro Nelson Mandela estis ankoraŭ en malliberejo kaj la ANC malpermesata. Ĝiaj alvokoj al ĝenerala striko kontribuis paralizi la ekonomion de la lando, kiu ekde 1985 estis frapita de internaciaj sankcioj.

Hodiaŭ la nigrulaj sindikatoj, kun pli ol du milionoj da membroj, postulas de la registaro veran socialan politikon kaj pli bonajn laborkondiĉojn por ĉiuj. Sed, jen sud-afrika aparteco, ili partoprenas ... en la potenco. Kun la Sud-afrika Komunista Partio kaj la ANC ili konsistigas ekde 1990 “revolucian” tripartian aliancon, kiu devus agi por transformi la socion. Komunistoj kaj sindikatistoj estas la maldekstra alo de la ANC, kiun la partio klopodas bridi per distribuado de la povo. La komunistaj gvidantoj tiel regule okupas ministrajn postenojn, dum tiuj de la Cosatu sidas en la nacia plenumkomitato de la ANC. Ilia kontestado de la liberala mastrumado de la ekonomio fare de la ANC perdas kredindecon.*

* Vd Achille Mbembe, “Le lumpen-radicalisme du président Zuma [La mizerul-radikalismo de la prezidanto Zuma]”, Manière de voir, n-ro 108, “Indispensable Afrique”, decembro 2009 — januaro 2010.

En la stacidomo de Khayelitsha, la granda nigrula urbo de Kaburbo, la amaso leviĝas frumatene por aĉeti sian trajnbileton: 8,8 rand-oj (85 centonoj da eŭro) por simpla iro al la urbocentro. La monata karto por la publikaj transportoj kostas 10 eŭrojn, do 5 elcentojn de la meza salajro de privata sekurec-policisto (200 eŭroj). Virinoj finas sian tro mallongan nokton dum la veturado. Kolportistoj ofertas ĉipsojn, trinkaĵojn, ŝtrumpetojn, orelringojn. Ĉe la alveno multaj supreniras sur la tegmenton de la centra stacidomo de Kaburbo, kie troviĝas la busstacidomo. Vicoj da kamionetoj, vera svarmo da kolektivaj taksioj, veturas al la blankulaj urbopartoj, kie troviĝas la laborlokoj. Tiuj taksioj, posedataj de privatuloj, ŝtopas la breĉojn de la publika transporto. De la mateno ĝis la vespero ili certigas la esencan parton de la veturado de la senaŭta nigrula Sud-Afriko. Komence de la veturado la 5-rand-aj moneroj pasas de mano al mano por alveni ĝis la poŝoj de la stiristo.

“Mi timas, ke la radoj malfiksiĝas”, suspiras s-ro Sipho Dlamini, sesdekjara pasaĝero en trikotĉemizo kaj ĝinzo, kaj per tio cetere elvokas la politikan situacion de la lando. Li priskribas sin kiel unsung hero (“nekonata heroo”) de la batalo kontraŭ la rasdisigo. Batalinto de la armita branĉo de la ANC, li pasigis siajn plej bonajn jarojn batalante por ŝanĝo “dum sia vivo”. “In our lifetime” estis la gvidmotivo de la sud-afrikanoj en la 1980-aj jaroj, memore al la generacioj, kiuj batalis vane ekde la fondo de la ANC en la jaro 1912. La seniluziiĝo de s-ro Dlamini venas ne nur de la “korupteco de la nigrulaj elitoj”, sed ankaŭ de stato de konstanta ribelado, “tiom banala, ke oni jam ne atentas ĝin”. Laŭ la donitaĵoj de la polico, la lando havis mezume tri ribelojn tage inter 2009 kaj 2012. Tio estas 40-elcenta pliiĝo kompare kun la periodo de 2004 ĝis 2009, konstatas la socisciencisto Peter Alexander.*

* Peter Alexander, “A massive rebellion of the poor”, Mail and Guardian, Johanesburgo, 13-a de aprilo 2012.
La Anglo American Platinum volas forigi dek kvar mil dungojn

En Marikana evidenta maljustaĵo lanĉis ĉion: oni altigis la salajrojn de la laborgvidantoj, sed ne tiujn de la ministoj. Kroma motivo de kolero: la ĝenerala uzado de privataj agentejoj por rekruti provizorulojn kaj limigi la pezon de la sindikatoj. Tio estas praktiko, kiun la Cosatu kondamnas, sed pri kiu ĝi en la praktiko fermas la okulojn. Kial? La interesoj de ĝiaj amikoj de la ANC — inter kiuj troviĝas la filo de la prezidanto, s-ro Duduzane Zuma, ĉe la pinto de la JIC Mining Services —, kiuj tre ĉeestas en tiu sistemo.

Por la unua fojo, en Marikana, la Nacia Sindikato de la Ministoj (National Union of Mine-workers, NUM), membro de la Cosatu kaj unu el la plej gravaj de la lando, estis superŝutita de sociala konflikto. Nova sendependa strukturo, la Sindikato de la Asocio de la Laboristoj de Minejoj kaj de Konstruado (Association of Mineworkers and Construction Union, AMCU), metis sin ĉe la pinto de la kontestado, per tio ke ĝi promesis 300-elcentan salajroaltigon. Fronte al tiu, la Anglo-American Platinum (Amplats) anoncis la 15-an de januaro 2013 forigon de dek kvar mil dungoj, do 3 elcentojn de la minejaj laborlokoj.

Kiel graviga faktoro montriĝas la mankanta socia dialogo. Eĉ post la tragedio la gvidantoj de Lonmin daŭre metis ultimatojn por la rekomenco de laboro kaj minacadis per maldungo. Tiu brutalaĵo ne estas nur sekvo de la rasdisigo. “La politikiĝo de la socialaj konfliktoj, kiu perdigas la kredindecon de la ANC aŭ de ties gvidantoj, timigas la grandajn minejgrupojn, klarigas s-ro Thaven Govender, juna hinddevena entreprenisto, kiu estas importisto kaj revendisto de minejaj ekipaĵoj. En la realo, ĉiuj fine perdos ĉe tiu afero, la strikantoj kiel la sindikatoj aŭ la ANC. La grandaj entreprenoj dungas ministojn, ĉar la laborforto estas malmultekosta en Sud-Afriko. Por eviti novajn Marikana, ili meĥanikigos kaj laŭpaŝe maldungos.”

La prezidanto Jacob Zuma venis nur kelkajn tagojn post la evento. Kaj li ne renkontis la ministojn, sed la gvidantojn de Lonmin. Lia politika malamiko, s-ro Julius Malema, 31-jara, prezidinto de la Ligo de Junuloj de la ANC, ekskludita el la ANC en aprilo pro “manko de disciplino”, profitis tion por okupi la terenon. Li fariĝis la porparolanto de la seniluziiĝinta bazo kaj poziciiĝis favore al la strikantoj. Li akompanis ilin al la tribunalo, kie ili estis en la unua tempo mem akuzitaj je murdo, kaŭze de malnova leĝo kontraŭribela de la rasdisiga reĝimo. Tiu leĝo permesis turni murdakuzon kontraŭ simplajn manifestaciantojn, per la riproĉo ke ili provokis la sekurecfortojn. Vide al la tumulto, tiu kulpigo de 270 ministoj estis fine forigita kaj enket-komisiono nomumita. S-ro Malema kaptis tiun okazon por alvoki rean fojon al ŝtatigo de la minejoj kaj por denunci la koluzion inter la potenco, la nigrula burĝaro, sindikatoj kaj la “granda kapitalo” (vidu “Sistemo de “laŭleĝa korupto””).

Bataloj je potenco ... per seĝo- aŭ per pugno-batoj

La observantoj demandas sin, kiu, ĉu la ANC aŭ la Cosatu, kolapsos la unua sub la sociala premo. Nu, la agantaj dinamikoj, pli kompleksaj ol simpla dueco dekstra-maldekstra, malebligas ĉian dividon.

Tiuj demandoj apenaŭ interesas s-ron Dumisane Goge, homon born free (“naskita libera”), kiu ne spertis la rasdisigon. Tiu 20-jarulo, kun razita kranio kaj cikatroj en la vizaĝo kaj falsa diamanto ĉe la orelo, ne intencas uzi sian voĉdonrajton ĉe la venontaj ĝeneralaj elektoj en 2014. “Nia libereco estas nur papero, asertas li. La voĉdonrajto, tio signifas nenion, kiam oni havas la elekton inter ANC kaj ANC.” Kiam li estis deksesjara, s-ro Goge estis dum kvar monatoj en malliberejo, ĉar li prirabis meblomagazenon kune kun amikoj, kun kiuj li konsistigis bandeton. Li ĵuris, ke li neniam plu metos la piedojn en ĉelon kaj rekomencis studi, sukcesis la bakalaŭran ekzamenon kaj frekventas lernejon de merkatiko en Kaburbo, kiun li pagas per parttempa laboro en aŭtoservejo. Li atendas nenion de tiuj, kiujn li nomas fat cats (“monŝtopituloj”), la regantoj. Zuma konstruigas al si palacon de 240 milionoj da rand-oj [23 milionoj da eŭroj]en Nkandla, lia vilaĝo de Kvazulu-Natal, dum en la lernejoj la lernantoj havas eĉ ne lernolibrojn!”, indignas li.

La nigrula burĝaro vivas malproksima de la nigrulaj urboj, kie ĝi ne — aŭ malmulte — distribuas siajn riĉaĵojn. Ĝia luksemo kaj ĝia abundeco plene montriĝis sub la prezidanteco de s-ro Thabo Mbeki (1999-2008), danke al la kresko de la 2000-aj jaroj. Sed, ekde la enpotenciĝo de s-ro Zuma, en la jaro 2009, la ĉefepiskopo Desmond Tutu* kaj la Konsilantaro de la Eklezioj de Sud-Afriko ne ĉesas denunci “moralan kadukiĝon” multe pli gravan ol la ege miriga prezo de la sunokulvitroj de tiuj, kiujn oni kromnomas la Gucci revolutionaries. “La rilatoj povas teksiĝi en malkaŝe aĉetebla maniero, ridetas nigrula afer-advokato, kiu preferas resti anonima. Oni parolas pri sekso ĉetable, kaj ne nur okaze de nia poligamia prezidanto! La korupto etendiĝas ...” Tiom ke, kiam la gazetaro akuzis ekskadrulon de De Beers je korupto, li lanĉis: You get nothing for mahala ... (“Oni ricevas nenion sen io.”)

* La unua nigrula ĉefepiskopo de la Kabo, s-ro Desmond Tutu ricevis la Nobel-premion pri paco pro sia agado kontraŭ la rasdisigo. En la jaro 1996 li estis nomumita prezidanto de la Komisiono Vero kaj Repaciĝo, taskita prilumi la krimojn de la faligita reĝimo.

Tute kiel la ribelado de la malriĉuloj, la politikaj murdoj ne estas ĉeftitoloj en Sud-Afriko. Tamen oni murdas sin reciproke en la provincoj Kwazulu-Natal, Limpopo aŭ Mpumalanga por pozicioj de potenco kiuj favorigas subaĉetaĵojn kaj sukajn makleraĵojn en publikaj kontraktoj. Lydia Polgreen, ĵurnalistino ĉe la New York Times, ricevis la fulmojn de la ANC, ĉar ŝi raportis tiun fenomenon.*

* Lydia Polgreen, “In South Africa, lethal battles for even smallest of political posts”, The New York Times, 1-a de decembro 2012.

La kresko de la perforto estas zorgiga pri tio kio restas el la modelo de demokratio en Afriko. Antaŭ ĝia lasta kongreso, en decembro 2012, la membroj de la ANC korpe batalis por venkigi iun aŭ alian kandidaton. Seĝoj flugis en Orienta Kabo, oni pugnobatis en la nordokcidento de la lando, kaj armita bando perforte eniris en kunvenon de la ANC en la nigrulaj urboj de East Rand, proksime de Johanesburgo. La Zuma-anoj ne hezitis korpe minaci la apogantojn de la vicprezidanto Kgalema Motlanthe, kiu kandidatis por la prezidanteco de la partio. La membroj de la ANC multe pufiĝis en la lastaj monatoj, kaj cetere nutris polemikon pri la ekzisto de “fantomaj membroj”, kiuj ebligis al s-ro Zuma gajni fronte al sia rivalo kun reputacio pli integra kaj kun pli da poentoj en la opini-enketoj.

Politika kulturo stampita de la jaroj de eksterleĝeco

La ANC, hegemonia partio, kiu ricevis du trionojn de la voĉoj ekde la unuaj demokratiaj elektoj de 1994, ludas samtempe la rolon de plimulto kaj de opozicio, manke de partioj sufiĉe grandaj por povi trudiĝi en la debato. Nur la Demokrata Alianco, gvidata de s-ino Helen Zille, 61-jara blankulino, eksa urbestrino de Kaburbo kaj ĉefministro de la provinco Kabo-Okcidenta, sukcesas aŭdigi sin. Tamen ŝi altiras la blankan kaj miksrasan voĉdonantaron, sed penas por konvinki la nigrulojn. Kun 16,6 elcentoj de la voĉoj en 2009, ŝia partio disponas pri nur sesdek sep seĝoj en la parlamento, el kvarcent, de kiuj ducent sesdek kvar apartenas al la ANC.

La jaroj de eksterleĝeco, de suspekto kaj de enfiltriĝo fare de la speciala branĉo de la rasdisiga polico produktis apartan politikan kulturon ene de la ANC. “La esencaj aferoj okazas en la kulisoj kaj ne en la publika spaco”, konstatas la sud-afrika politiksciencisto William Gumede. La sankta unueco restas, eĉ se la malamikoj de hieraŭ, la nats de la Afrikaner Nacia Partio, malaperis el la politika pejzaĝo. Montri al la ekstera mondo la internajn malkonsentojn estas daŭre tabua. Pro tio la rilatoj de la potenco kun la gazetaro estas streĉitaj.

La akuzoj je perfido, kiun la maldekstraj membroj de la partio eldiras, estas ofte nur duonvorte esprimataj. Aliflanke, la ĝenerala sekretario de la Cosatu, s-ro Zwelinzima Vavi, unu el la membroj plej kritikaj al s-ro Zuma, ne uzas gantojn: ĉe Twitter li denuncas “la korupton, la mezkvaliton, la malbonan politikon”, kaj, per vortludo, riproĉas al la ANC esti partio “absolute malkonsekvenca” (“Absolutely No Consequences: ANC), “ĉu temas pri ŝteloj, pri lernolibroj aŭ pri korupto”. Li tiel aludas la senpunecon, kiu regas ĉe la pinto de la potenco. Li ricevis mortminacojn, kaj oni suspektas, ke li volas lanĉi konkurencan politikan partion.

La bataloj pri la povo sine de la hegemonia partio estas samtempe insidaj kaj perfortaj. Ekzemple s-ro Mbeki, post elimini sian rivalon Cyril Ramaphosa en la 1990-aj jaroj, poste eloficigis s-ron Zuma, sian propran vicprezidanton, kiu estis tribunale persekutata pro seksperforto kaj pro korupto. S-ro Zuma siavice havis facilan ludon por ŝajnigi tiujn procesojn — tamen bazitajn — kiel rean komploton inventitan de ŝtatestro konata pro siaj intrigoj. Li povis tiel mobilizi vastan fronton je sia favoro.

Dum s-ro Mbeki, teĥnokrato formita en Britio, estis perceptata kiel iama ekzilito kun malmulte da karismo, izolita de la amasoj kaj ne toleranta kritikon, s-ro Zuma montriĝis kiel aŭtenta zuluo, poligama kiel estas kelkaj vilaĝestroj de Kwazulu-Natal — sed tre malmultaj homoj en la grandaj urboj. Liaj amikoj prezentis lin kiel “veran afrikanon”, “politikan giganton” sen diplomoj, kiu gajnis siajn laŭrojn en la batalo. Lia venko lasis la ANC profunde dividita post ĝia kongreso de Polokwane, en decembro 2007. La unua ago de fendiĝo okazis en oktobro 2008, kiam s-ro Mosiuoa (“Teroro”) Lekota, eksa ministro lojala al s-ro Mbeki, lanĉis la Kongreson de la Popolo (COPE). La ANC tuj akuzis lin je perfido, kaj li rikoltis nur 7,42 elcentojn de la voĉoj ĉe la parlamentelektoj de 2009.

“Ne ekzistas krizo de gvidanteco en Sud-Afriko”, ripetas s-ro Zuma ekde la masakro de Marikana. Kritikata, la prezidanto estas en la defendo, kiam li ne rifuĝas en neadon. Li barikadas sin malantaŭ la batalkantoj kontraŭ la rasdisigo, Umshini Wam (“portu al mi la mitralon”) aŭ Somlandela Luthuli (“ni sekvas Luthuli-on” — la nomo de la sola prezidanto de la ANC kiu estis zuluo kiel li). Kaj li defendas sin per bilancoj kun nombroj: la nombro de domoj konstruitaj, de konektoj al akvo kaj al elektro ... sed neniam pri laborlokoj kreitaj aŭ pri junaj nigruloj sukcesintaj universitaton.

La senlaboreco frapas oficiale 25,5 elcentojn de la aktiva loĝantaro. La socialaj malegalecoj, persistaj, ne mildiĝas nur iomete. La famaj black diamonds, la nigrula meza klaso aperinta ĉe la komenco de la 2000-aj jaroj, sur kiu la ekonomikistoj bazas siajn esperojn, estas nur zircons (falsaj industriaj diamantoj) en la okuloj de la plej kritikaj homoj. Laŭ s-ro Solomon Johannes Terreblanche, maldekstra afrikansa ekonomikisto, “la politiko de la ANC kreis nigrulan eliton de proksimume du milionoj da homoj, kaj mezan klason de ses milionoj da homoj. La fendo inter tiuj ok milionoj da riĉaj nigruloj kaj la dudek ĝis dudek kvin milionoj da malriĉuloj danĝere larĝiĝis”.

Dudek jarojn post la fino de la rasdisigo, la blankuloj enspezas daŭre pli ol la nigruloj. Sesoble pli, laŭ la recenzo de 2011, kun mezumaj enspezoj de 36.500 eŭroj jare, kontraŭ 6.000 eŭroj por la nigrulaj mastrumejoj. Ne ekzistas nacia minimuma salajro, sed variaj niveloj, en la metioj identigitaj de la registaro kiel plej vundeblaj, tiuj kie la sindikatoj estas malplej aktivaj kaj la salajroj dependaj de la bontrovo de la dungistoj: domservistoj, kamplaboristoj, purigistoj kaj privataj agentoj de sekureco, taksiistoj kaj dungitoj en la distribuado. La lasta salajro-altigo de domlaboristoj estis en decembro 2011. Ilia minimuma salajro tiam leviĝis al 1.625,70 rand-oj (proksimume 160 eŭroj) monate por tiuj kiuj laboras pli ol dudek sep horojn semajne, kaj al 1.152,32 rand-oj monate (proksimume 115 eŭroj) por tiuj, kiuj laboras malpli ol dudek sep horojn.

La socialaj helpoj, limigitaj al pagoj por familioj kaj por maljunuloj, estas la sola fonto de enspezo por 54,7 elcentoj de la malriĉaj mastrumejoj, laŭ la nombroj publikigitaj la 27-an de novembro de la ŝtataj statistikak instancoj. Laŭ la sama enketo, unu sud-afrikano el kvar ne manĝas ĝissate. Pluraj ministroj de la ANC kontraŭis ian Basic Income Grant (BIG), kio estas ia minimuma enspezo por sanaj plenkreskuloj, ĉu senlaboraj aŭ ne, ĉar ili vidis en tio subvencion “por alkoholismo kaj por la bileto de loterio”. La BIG, diskutata jam dum pli ol dek jaroj, restis en la stato de projekto.

Intertempe la nivelo de malespero videblas nudokule. En Khayelitsha oni dronigas sian ĉagrenon en la gospel, furora muziko kiu sonas ĉie, sed ankaŭ en la dagga (kanabo), la Mandrax aŭ la tik (metamfetamino), drogo kiu ruinigas la nigrulan urbon.

Sabine CESSOU.

Sistemo de “laŭleĝa korupto”

EKDE LA prezidanteco de s-ro Thabo Mbeki (1999-2008) la koluzio inter la afermondo kaj la nigrula gvida klaso estas evidenta. Tiu miksaĵo de ĝenroj trovas sian enkarniĝon en la persono de s-ro Cyril Ramaphosa, 60-jara, nomumita posteulo de s-ro Zuma, elektita vicprezidanto de la Afrika Nacia Kongreso (African National Congress, ANC) en decembro 2012. Ĵus antaŭ la masakro de Marikana vd la artikolon ĉi-supre), s-ro Ramaphosa sendis retmesaĝon al la gvidantoj de Lonmin kun la konsilo rezisti al la premo de la strikantoj, kiujn li kvalifikis “krimuloj”.

Proprietulo de McDonald’s de Sud-Afriko kaj prezidanto, interalie, de la societo pri telekomunikado MTN, s-ro Ramaphosa estas ankaŭ la eksa ĝenerala sekretario de la ANC (1991-1997) kaj de la Nacia Sindikato de Ministoj (National Union of Mineworkers [NUM], 1982-1991). Li estis centra aganto de la intertraktadoj pri la demokratia transiro, inter 1991 kaj 1993 kaj estis de s-ro Mbeki forigita el la kandidateco kiel posteulo de s-ro Nelson Mandela. En la jaro 1994 li transiris en la afermondon fariĝante ĉefo de la New African Investment (NAIL), la unua nigrula societo notita en la borso de Johanesburgo, poste la unua nigrula miliardulo de la “nova” Sud-Afriko. Li gvidas hodiaŭ sian propran societon, Shanduka, aktivan en minejoj, agro-nutraĵo, asekuroj kaj en nemoveblaĵoj.

Inter liaj bofratoj troviĝas s-ro Jeffrey Radebe, ministro pri justeco, kaj s-ro Patrice Motsepe, magnato de minejoj, ĉefo de African Rainbow Minerals (ARM). Tiu profitis de la Black Economic Empowerment (BEE) starigita de la ANC: laŭ la retoriko de la ANC ĝi estas profitiga por la amasoj “historie malfavorataj” kaj procezo de “ekonomia enpotenciĝo de la nigruloj” fakte favorigis solidiĝon de burĝaro proksima al la registaro. S-ro Moeletsi Mbeki, la eta frato de la eksa ŝtatestro, universitatano kaj ĉefo de la societo de produktado de aŭdvidaĵoj Endemol en Sud-Afriko, publike mallaŭdas sistemon de “laŭleĝa korupto”. Li emfazas la perversan efikon de la BEE: “kosmetika” promocio de nigrulaj direktoroj (fronting) en la grandaj blankulaj grupoj, mirigegaj salajroj por limigitaj kompetentoj, sento de maljusto ĉe la blankulaj profesiuloj, el kiuj iuj preferas elmigri.

Kvankam la adopto de ĉarto de BEE en la mineja sektoro, en la jaro 2002, efikis tiel ke 26 elcentoj iris en nigrulajn manojn, ĝi ankaŭ promociis multajn baronojn de la ANC en gravajn direktorajn postenojn. S-ro Manne Dipico, eksa guberniestro de la provinco Kabo-Nordo, tiel estas vicprezidanto de la sud-afrikaj operacioj de la diamanta grupo De Beers. La BEE ankaŭ favoris batalintojn kontraŭ la rasdisigo, kiuj fortigis sian influon ene de la potenco. S-ro Mosima (“Tokio”) Sexwale, ĉefo de la mineja grupo Mvelaphanda Holdings, fariĝis en 2009 direktoro de la ministrejo de la human settlements (ladurboj).

S-o Patrice Motsepe siavice distingiĝas en la klasado Forbes 2012 per la kvara rango de la riĉaĵoj de Sud-Afriko (2,7 miliardoj da dolaroj*). Li faris grandan servon al la ANC per la anonco, la 30-an de januaro, ke li donacos la duonon de siaj familiaj havaĵoj (100 miliardoj da eŭroj proksimume) al sianoma fondaĵo, por helpi la plejmalriĉulojn. Eĉ se ne troviĝos imitantoj, oni ne povas riproĉi al la nigrula elito ke ĝi ne dividas sian monon.

* Carol Paton, “Patrice Motsepe’s ARM is Cosatu’s biggest private donor”, Business Day, Rosebank, 19-a de septembro 2012.

Sabine CESSOU.

Abdiko de la papo Benedikto la 16-a

La nepra krucmilito de la kardinalo Ratzinger

EN LA KOMENTOJ pri la abdiko de la papo Benedikto la 16-a dominas jena tono: per tio ke li forlasas sian tronon kun “kuraĝo kaj impono”, la vatikana suvereno konformiĝas al la kriterioj de la moderneco. Tamen, en Latinameriko, la memoro kiun postlasis la ekskardinalo Joseph Ratzinger restas asociita kun granda salto malantaŭen.

Ni revenu al la 1960-aj jaroj — la epoko, en kiu dom Hélder Câmara, la ĉefepiskopo de Recifo, kiu enkarnigas la konsciencon de la progresemaj katolikoj de la kontinento, faris la faman konstaton: “Kiam mi donas ion por manĝi al la malriĉuloj, oni diras, ke mi estas sanktulo; kiam mi demandas, kial ili estas malriĉaj, oni traktas min je komunisto.” La mizero, la analfabetismo, la marĝenigo de dekoj da milionoj de loĝantoj kaŭzis la radikaliĝon de granda nombro da kristanoj kaj ankaŭ de iuj membroj de la hierarĥio. En etoso de ĝisdatigo, sub la papeco de Johano la 23-a, kaj precipe ekde la koncilio Vatikano 2 (1962-1965), la papa cirkulero Populorum progressio alportas, en marto 1967, la benon de Romo por la poziciiĝo de la progresema klerikaro, speciale brazila.

De la 16-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro 1968, malfermita de Paŭlo la 6-a, la dua ĝenerala konferenco de la latinamerika episkoparo kunvenis en Medelino (Kolombio). Dum ĝia unua asembleo, juna perua teologo, Gustavo Gutiérrez, prezentis raporton pri la “teologio de disvolvado”. La ideo disvastiĝis, la fina dokumento, post aserti ke la kontinento estas viktimo de la “novkoloniismo”, de la “internacia imperiismo de la mono” kaj de la “interna koloniismo”, agnoskas la neceson de “transformoj aŭdacaj, urĝaj kaj profunde noviĝaj”.* Tiu poziciiĝo estas la naskiĝdokumento de la teologio de liberigo. Per engaĝita interpretado de la evangelio, unu el ĝiaj konvinkoj estas, ke ekzistas, apud la persona peko, kolektiva kaj struktura peko, do aranĝo de la socio kaj de la ekonomio, kiu kaŭzas la suferon, la mizeron kaj la morton de sennombraj “homaj gefratoj”. En la kamparo, en la popolaj kvartaloj kaj en la ladurboj, generacio de klerikoj engaĝiĝis konkrete, kaj do politike, ĉe la flanko de la plej malfavorataj homoj.

* Conférence générale de l’épiscopat latino-américain, L’Eglise dans la transformation actuelle de l’Amérique latine à la lumière du concile Vatican II, Editions du Cerf, Parizo, 1992.

La esprimiĝo de la konservativaj episkopoj, ordinare jam enuiga, ankoraŭ pli malheliĝis. Montriĝis tri polusoj de rezistado: Argentino kaj Brazilo, regataj de militistoj sen ke la prelatoj emociiĝis pri tio, kaj Kolombio. Neniu estis do surprizita, kiam en la provo rekonkeri terenon perditan en Medelino sursceniĝis en la unua vico kolombiano, Alfonso López Trujillo. Lia rolo ankoraŭ ampleksiĝis, kiam li, kiel vicepiskopo de Bogoto, elektiĝis ĝenerala sekretario de la Latinamerika Episkopa Konsilantaro (Celam), en novembro 1972, antaŭ ol fariĝi poste la prezidanto ĝis 1983. Ekde 1973 la gvidantoj de tiu organismo denuncis “marksisman enfiltriĝon” de la eklezio. La teologoj de liberigo tamen multfoje ripetis: ili uzas el la marksismo nur la konceptojn, kiujn ili juĝas trafaj — la fidon je la popolo kiel konstruanto de sia historio; iajn elementojn de socia-ekonomia analizo; la funkciadon de la dominanta ideologio; la realecon de la socia konflikto.* Tamen s-ro López Trujillo klopodis fiaskigi tiun movadon. Kaj baldaŭ poste li ricevis gravan helpon: tiun de la papo.

*Théologie de la Libération. Pourquoi cette méfiance? [Teologio de liberigo. Kial tiu malfido?”], Etudes, n-ro 3851-2, Parizo, julio-aŭgusto 1996.

Post la morto de Paŭlo la 6-a, la polo Karol Wojtyla, fariĝinta la papo Johano Paŭlo la 2-a, la 16-an de oktobro 1978, prezidis la trian ĝeneralan konferencon de la latinamerika episkoparo en Pŭeblo (Meksiko). Ĉiuj landoj de la regiono, escepte de kvar, estis submetitaj al armeaj reĝimoj. Dum la episkopoj konfirmis la “unuarangecon de la malriĉuloj”, la nova papo evitas ĉian deklaron pri la streĉitecoj, kiuj trairas la latinamerikan eklezion. Sed li same evitas ankaŭ denunci la diktatorajn reĝimojn. Laŭ siaj spertoj en lando de la orienta bloko kaj akre kontraŭkomunista, li interpretis la eventojn simplisme kaj, en 1981, li vokas al Romo germanan teologon kun kiu li persone ekrilatis, la kardinalon Ratzinger, kiu fariĝis prefekto de la Kongregacio por la kreddoktrino — la iama Inkvizicio.

Kun sia tiurilata sperto nur de unu jaro de subparoĥestro en Munkeno, la nova “ĉefideologiisto” fariĝis la plej bona apogo por s-ro López Trujillo (kiu en la jaro 1983 fariĝis membro de tiu Kongregacio). En etoso de malvarma milito, precipe Nikaragvo fariĝis ia “pola modelo”, kie la hierarĥio alvokis malkaŝe al rezistado kontraŭ la sandinista reĝimo — kiu estis tamen de la kristanismo same inspirita kiel de la marksismo —, kaj neoficiala partnereco stariĝis inter Vatikano kaj la Usono de Ronald Reagan por, interalie, kontraŭbatali la “komunisman minacon” en Centrameriko.

Dum prelego en Vatikano en septembro 1983, Ratzinger dediĉis sin al akra akuzo: “La analizo de la fenomeno de la teologio de liberigo klare montras fundamentan danĝeron por la fido de la eklezio.”* Li denuncis radikalecon, “kies graveco estas ofte subtaksata, ĉar tiu teologio apartenas al neniu ĝis nun ekzistanta skemo de herezo”, kaj li observis: “La mondo estas tie interpretata sub la lumo de la skemo de klasbatalo. (...) La “popolo” tiel fariĝas koncepto kontraŭa al tiu de “hierarĥio” kaj antiteza al ĉiaj institucioj kiujn ĝi kvalifikas kiel fortoj de subpremado.” La viglaj vortoj de unua instruo de la Kongregacio, de la 3-a de septembro 1984, sonis kiel kondamno por la latinamerika klerikara maldekstro.

* Diffusion de l’information sur l’Amérique latine (DIAL), D 930, Parizo, 19-a de aprilo 1984.

Antaŭe, la “granda inkviziciisto” sendis dekpunktan dokumenton al la perua episkopejo pri la laboro de la patro Guttiérez, antaŭ ol devigi lin “revizii” siajn verkojn, en procezo inda al tiu de Galilejo. En marto 1985 la fulmo frapis sur la verko Eklezio, ĥarismo kaj povo de la franciskana brazilano Leonardo Boff. Marĝenigita en la eldonejo kiun li direktis, la patro Boff ricevis malpermeson instrui kaj publike eldiri sian pozicion. En lando — Brazilo — post dudek jaroj da armea cenzuro, tiu puno vekis indignon.*

* Leonardo Boff petis sian “redukton al la stato de laikeco” en julio 1992.

VIDE AL la amareco, kiun tiuj diktaĵoj kaŭzis, la papo Johano Paŭlo la 2-a provis mastri la incendion, kiun la “tankokardinalo” nutris per plenaj benzinujoj. Elvokante la kontestatan teologion en letero de la 9-a de aprilo 1986 al la brazila episkopejo, la papo juĝis, ke ĝi “estas ne nur oportuna, sed utila kaj necesa”. Okaze li eĉ kondamnis la novan dominantan ideologion, la liberalan kapitalismon. Tamen: kun firma volo likvidi la heredaĵon, Romo malmuntis la atingojn de Medelino. Per la nomumado de konservativaj episkopoj kaj de membroj de Opus Dei*, per la grandiĝanta spaco disponigata al movadoj kiel la novkateĥismeco*, la Ĥarisma Novigo, la duopo Wojtyla-Ratzinger fortigis la konservativan tendencon. Por redukti la influon de pastroj juĝataj tro kontestemaj, kelkaj episkopujoj, ekzemple tiu de la kardinalo Paulo Evaristo Arns en Brazilo, estis lerte malgrandigitaj. En 1985 oni anstataŭigis dom Hélder Câmara, kiu atingis la limon de sia aĝo, per s-ro José Cardoso el la roma pastraro. Tiu novulo rapide konfliktiĝis kun preskaŭ sia tuta pastraro kaj siaj skipoj de aktivaj laikoj.

* La fondinto de Opus Dei, Josemaría Eserivá de Balaguer, estis beatigita en la jaro 1992. Vd Juan Goytisolo: “Faŝista kaj diboĉa sanktulo”, Le Monde diplomatique, oktobro 2002.
* France: néocatéchuménat. -vl

Dum la pastroj, kiuj partoprenis en la sandinista registaro, estis mallaŭdataj, tio neniam okazis pri tiuj, kiuj kunlaboris kun la argentina armea reĝimo. Kaj oni ankoraŭ longan tempon memoros, ke Johano Paŭlo la 2-a, kiu vizitis plurfoje Latinamerikon, en Ĉilio donis la komunion al la paro Pinochet. Malpli konata estas la fakto, ke dum la eksdiktatoro estis arestita en Londono, de novembro 1998 ĝis marto 2000, la ĉilia kardinalo Jorge Medina faris diskretajn intertraktadojn favore al lia liberigo kaj al lia tuja reveno al Santiago. Kaj ne mirigas, ke tiuj intertraktadoj estis apogataj, el la Sankta Sidejo, de la kardinaloj López Trujillo kaj Ratzinger. Aliflanke, cent kvardek teologoj, kiuj provis transformi la malfermiĝojn de la koncilio Vatikano 2 en praktikon, estis punataj dum la regado de la papo Johano Paŭlo la 2-a.

Fariĝinte Benedikto la 16-a kaj akceptante, la 5-an de decembro 2009, grupon de brazilaj prelatoj, la teologia inspiranto de konservativaj disponoj de Wojtyla daŭre grumblis, elvokante la teologion de liberigo: “La pli aŭ malpli videblaj sekvoj de tiu konduto, karakterizita de ribelo, divido, malakordo, ofendo kaj anarĥio, daŭras ankoraŭ kaj produktas en la komunumoj de viaj episkopujoj grandan suferon kaj gravan perdon de vivaj fortoj” ...* Oni povas esti Sankta Patro kaj malmulte ema je pentofaro aŭ pardono.

* Vatican Information Service, Romo, 7-a de decembro 2009.

Maurice LEMOINE.

Disvolvado de minejoj kaj fiksiĝo de la nomadoj en Mongolujo

Antaŭurbaj jurtoj en Ulan-Batoro

La intensa ekspluatado de la subgrundo, hieraŭ ankoraŭ konsiderata sankta, renversas ĉion. Jes ja, la mineja aktivado plivigligas la ekonomian kreskon, sed en Mongolujo la pejzaĝoj disŝiriĝas, la tradicia nomadismo iom post iom malaperas, la poluado etendiĝas: Ulan-Batoro, la dua urbo plej poluita en la mondo, pligrandiĝas per konstruo de kvartaloj jen el provizore muntitaj jurtoj, jen el luksegaj turoj por novaj riĉuloj.

Trairante la antaŭurbojn de Ulan-Batoro, aŭskultante kelkajn el la kvar- aŭ kvin-cent mil kamparanoj, kiuj tie amasiĝis de jardeko, oni povas nur diri al si, ke Mongolujo troviĝas ĉe turnopunkto. Oni eĉ prefere diru, ke temas pri rompiĝo: de la komenco de la 2000-aj jaroj, 15% el la du milionoj okcent mil mongoloj migris al la ĉefurbo. Neniam antaŭe ĉi tiu lando vasta kiel du kaj duono Francujoj, spertis tian kamparanan migradon. La industria kaj urba disvolvado instigita dum la socialisma reĝimo, kaj poste la abrupta transiro al merkat-ekonomio, en la 1990-aj jaroj, eble sukcesos ĉesigi la nomadan vivmanieron, kiu plu daŭris du mil kvincent jarojn en la malmilda klimato de la interna Azio.

Nur triono de la mongoloj ankoraŭ vivas el nomada bredado. Ili estis 80% en 1980. La bildoj de jurtoj (ger) kvazaŭ perditaj en la vastega monteta stepo povos baldaŭ esti nur porturista pejzaĝo*. La jurtojn ja la mongoloj transportis al Ulan-Batoro, kie 60% de la loĝantoj vivas en kvartaloj de jurtoj (ger horoolol). Sed, iom post iom, rapide konstruitaj dometoj anstataŭas ilin. “Prizorgi jurton estas malfacile. Necesas formeti tavolojn da felto en somero, levi la randojn por aerumi. Vintre necesas remeti ilin... Ni aĉetis ĉi tiun terenon kun domo”, klarigas Bouyambat*, kvindekjarulo el la kvartalo Shar Had, sudoriente de la urbo, kiu laboras sep monatojn jare en la minejoj de la Gobi-dezerto. Malgraŭ la diseco de la ekstrakto-lokoj tra la vastega lando, la viro vivas kun sia edzino en Ulan-Batoro. Mongolujo travivas impresan minejan impeton; dotita el grandegaj rezervoj de karbo, kupro, oro, uranio, eble de raraj teroj, ĝi allogas investistojn.

* Vd GalsanTschinag, “Au pays de la steppe grise”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2004.
* Tradicie, la mongoloj ne havas familian nomon.

La jurto-kvartaloj formas mezon inter urbo kaj kamparo. En la periodo sekvanta la alvenon de la migrantoj en la kvartaloj la plej malproksimaj de la centro, tiuj kiuj estas formiĝantaj, aŭdeblas bleko de ŝafo aŭ de ĉevalo. La interna tereno (ĉirkaŭbarejo) ne estas tro prizorgata. Nur la portalo estas priatentata: pasejo kun simbola valoro, ĝi estas blue aŭ verde farbita kaj dekoraciita per tradiciaj desegnoj, same kiel la skulptitaj fostoj, kiuj cirkaŭas ĝin.

“Ĉiam vagadi, neniam fiksiĝi”, jen la devizo de la mongoloj. Tamen tre malmultaj el la renkontitaj loĝantoj en tiuj kvartaloj planas reiri en la stepon aŭ dezerton. Ili apenaŭ ŝajnas senti nostalgion al tiuj vastegaj spacoj, kiuj tiom fascinas la okcidentanojn. Kvazaŭ moderneco ebligus forlasi porĉiame la malmildan nomadan vivmanieron, kiu laŭ la mongola rigardo ĝenerale ne elvokas ian ajn romantikecon.

La mineja impeto povus ŝanĝi la vizaĝon de la lando

La plej multaj el la migrantoj alvenis dum ĉi lasta jardeko en Ulan-Batoro — en mongola lingvo “la ruĝa heroo”, nomo adoptita en 1924 je la proklamo de la Popola Respubliko-, familiare renomita “UB”, laŭ la angla kutimo, pro la kapitalisma humoro, kiu kaptis la landon en 1991. Ili estis instigitaj al migrado pro tro malfacilaj vintroj, la teruraj dzud (katastrofoj) de la jaroj 2000-2003. Oni distingas kvin aŭ ses specojn da tiuj. Ne estas tiom la temperaturfaloj — ĝi atingas ofte -50°C-, kiuj distingas ilin, kiom la pli aŭ malpli malfacila aliro de la brutaro al herbo sub neĝo, la sinsekvo de fandiĝo kaj reglaciiĝo, kaj la disponebla kvanto de akvo por ke la herbejoj produktu la nutraĵon de la brutaro en la sekva jaro.

Laŭ Jacques Legrand, profesoro ĉe la Instituto Nacia de la Orientaj Lingvoj kaj Civilizacioj (Inalco) kaj fakulo pri Mongolujo, la problemo estas ke “en la komenco de la 2000-aj jaroj, multaj nomadoj estis novaj bredistoj, kies familioj estis urbloĝantoj de du aŭ tri generacioj, post la hejmfiksiĝoj de la socialista epoko. Ĉe la reĝimo-falo, en 1991, ili reiris sur la kamparon. La ekonomio estis disfaliĝinta preskaŭ subite, la fabrikoj estis fermiĝintaj kaj la komercaj vojoj malaperintaj. Sed ili estis perdintaj la sciojn kaj kapablojn de nomadoj. Kaj la ŝtato ne plu kapablis fronti problemojn.” Ĉi tiu vivmaniero ja postulas profundan konon pri la natura medio, rilate al la kvar diversspecaj paŝtejoj, al kiu oni konduku sian gregon laŭlonge de la jaro. Ĝi ankaŭ postulas perfektan integradon en ties socia mondo: kiam herbo maloftas, necesas intertrakti kun la aliaj familioj por alkonduki siajn brutojn trans la kutimajn paŝt-areojn.

Legrand citas ankaŭ aliajn kaŭzojn de tiu senprecedenca migrado: la transiro de la bredista sektoro al la merkatekonomio, kiu instigas la bredistojn grupiĝi apud la komunik-aksoj; la deziro alproksimiĝi al la surmerkatigo-zonoj post la disfalo de ĉiuj agrokulturaj sektoroj, aŭ ankaŭ la alveno de eksterlandaj societoj, aparte italaj, por krei ambician kaŝmiran produkt-sektoron. Tiu lasta, disvolvita je kvazaŭ industria skalo, havis negativajn konsekvencojn, ĉar la kaprinoj elradikis la herbojn, kiujn ili manĝas. “Tiuj faktoroj, klarigas Legrand, havas komunan punkton, ke ili kontraŭas la principojn de la nomadaj bredistoj, tiun manieron resti samloke sed turnante tra areo sufiĉe vasta por vivigi sian gregon, bazitan sur la tre granda diseco de la loĝantaroj.”.

Al tio necesas aldoni la fakton, ke, “En dudek jaroj, aro de reformoj tuŝantaj ĉiujn sektorojn de la vivo kaŭzis malpliiĝon de la sociaj helpoj, kaj privatigon de la entreprenoj, malsan-asekuro, instruado, grundo, ktp. Kun la apero de senlaboreco, la malstrukturigo de la mezaj klasoj kaj la kreskanta disiĝo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, la mongola socio spertis transformiĝojn aparte videblajn en la organizado de la ĉefurbo”, klarigas la etnologo Gaëlle Lacaze, el la universitato de Strasburgo*.

* Gaëlle Lacaze, “Le “Héros rouge” est en crise: pollutions et postsocialisme à Ulaanbaatar, capitale de la Mongolie”, Revue des sciences sociales, n-ro 47, Parizo, 2012.

Fine, la senpageco de la loĝterenoj ĉirkaŭurbaj favoras ĉi tiujn migradmovadojn. Por pli facile akceptigi la decidon permesi al eksterlandaj kompanioj aĉeti minejojn, la parlamento voĉdonis en 2002 leĝon, kiu donas al ĉiu familio la rajton alproprigi al si terenon maksimume sep cent kvadratmetran — rajto etendita al la individuoj en 2008. Sufiĉas registriĝi, kio kostas nur kelkajn dekojn da eŭroj... sed tio ne liberigas el komplikaj kaj longaj burokrataj klopodoj. Se oni preferas instaliĝi pli proksime de la urbocentro, aŭ ne starigi sian jurton sur tro danĝera tereno (terfalo, inundo...), oni povas aĉeti la khashaa (ĉirkaŭbaritan terenon) de aliulo. Tio estas sufiĉe granda investado: inter 5.000 kaj 50.000 eŭroj por unu tereno*, dum meza jara salajro estas 2.383 eŭroj.

* “The Mongolian real estate report”, MADInvestment Solutions, Ulan-Batoro, 2012.

La leĝo de 2002 aspektas kiel kompensa decido en tiu juna demokratio, kiu, restinte longtempe sub soveta kuratoreco, esprimas fortan ekonomian naciismon — temo portita de multaj novaj deputitoj elektitaj dum la baloto de junio 2012. La demando pri divido de la mineja rento ja flamigis la elektan kampanjon. Finfine, la Demokratia Partio venkis kontraŭ la Mongola Popola Partio (MPP), heredanto de la komunista partio. Sed, manke de absoluta plimulto, ĝi devis alianciĝi kun etaj partioj, kaj meti sur la tagordon la demandon pri la eksterlanda partopreno en la minejaj projektoj.

La kondukata politiko zigzage navigas inter promeso de distribuado de la profitoj de la ekstrakta industrio kaj korupto-skandaloj — la eksprezidanto Nambaryn Enkhbayar (2005-2009) estis kondamnita en aŭgusto 2012 je kvarjara enkarcerado — fone de fido je kapitalismo miksita kun maltrankvilo: sento pri perdo de identeco kaj zorgo teni la du najbarajn gigantojn, Ĉinujon kaj Rusujon, ligante aliancojn kun malproksimaj gravaj landoj.

La mineja sektoro fariĝis prioritato de la sinsekvaj lastaj registaroj. En la 1960-aj jaroj, la socialista registaro decidis diversigi la nacian ekonomion, kiu tro dependis de bredado. Ĝi tiam komencis disvolvi la minejan ekspluatadon kun subteno de fakuloj venintaj el Moskvo. Hodiaŭ, Mongolujo ŝajnas plene okupata pri sia “alsturmo al oro”, kaj la nomada bredado povus havi sorton kompareblan al tiu de la franca agrokulturo post 1950.

La impeto de la mineja sektoro povus ĉion renversi: politikan funkciadon, ekonomian kaj socian ekvilibrojn, regionan disvolvadon, kiu de nun dependas de la subgrundo*, rilaton al hommedio. “Mi scias, ke oni ne povas ĉion rifuzi. Sed, dum jaroj, la lando vivis el ekspluatado de la nura kupro-minejo en Erdenet. Kial ne ekspluati niajn tavolojn iomete post iomete? Tio estus la plej bona solvo por eviti rompi la konstruitajn ekvilibrojn”, pledas la ekologiista aktivulo Tsetsegee Munkhbayar.

* Laŭ praula kredo de la nomadoj, oni ne rajtas fosi la teron por ne ĝeni la spiritojn. Vd. “Mongolie: chamanisme et capitalisme”, Religioscope, 7-a de aŭgusto 2012, www.religion.info.

Moratorio pri disdono de novaj minejaj esplor- kaj ekspluat-licencoj estas ja adoptita en 2010, oficiale por protekti la medion. Ĝi kaŭzis la nuligon de tri mil licencoj. Ĝia daŭrigo ne certas. Kvar mil licencoj restas validaj. La eksterlandaj entreprenoj estas aparte invitataj ekspluati la gigantajn rezervojn situantajn en la Gobi-dezerto, kiel la kupro-tavolon de Oyu Tolgoï (“turkiskolora monteto”) kaj karbo-tavolon preskaŭ najbaran, de Tavan Tolgoï. La franca publika entrepreno Areva, siaflanke esperas, ke ĝia pacienca kaj multekosta esplorado pri uranio-erco baldaŭ donos rezulton.

Malmolaj konstruaĵoj ekzistas nur en la urbocentro

La mongolaj gvidantoj esperas tiel enirigi sian landon en modernecon kaj solvi siajn ĉefajn problemojn. Dekkvin elcento el la loĝantaro vivas sub la malriĉo-sojlo, laŭ la Monda Banko. Surpapere la afero ŝajnas lanĉita: la kreskokvoto, 6,4% en 2010, fariĝis 17,3% en 2011. Dependanto de la hazardoj de la eksterlandaj rektaj investoj (ERI), la indikilo suferis etan falon en 2012, sed restas je ... 11,8%. La ekproduktado de la minejo en Oyu Tolgoï, ekspluatata de la anglo-aŭstralia giganto Rio Tinto, certe kontribuos ŝveligi la malnetan enlandan produkton (MEP) je pli ol 30% en 2013. Ĉiu tamen demandas sin, laŭ kiu grado la popolo profitos el la gajnota mono. Kelkfoje, la gvidantoj mem metas la demandon... sed “nur kiam ili havas malfacilaĵojn kaj uzas demagogion kaj naciismon por gajni voĉojn”, precizigas la mongola direktoro de eksterlanda ne-registara organizaĵo (NRO).

De 1991, la demokrata reĝimo fakte favoris formon de centralizismo. “La mongola ĉefurbo ne estis la ĉefa celo de la kamparana migrado dum la socialista periodo, ĉar aliaj urboj proponis kompareblajn servojn kaj komforton, klarigas Lacaze*. Hodiaŭ, Ulan-Batoro koncentras la plimulton de la administraj, socialaj, edukaj kaj medicinaj altkvalitaj servoj.” Tamen, kiel notas raporto de Mad Investment Solutions, “la kresko de la mineja industrio stimulas rapidan disvolviĝon de la infrastrukturoj kaj kaŭzas demografiajn ŝanĝojn en la malpli gravaj urboj. La plimulto de la koncernaj urboj situas en la Gobi-dezerto, kie la minejaj projektoj ebligis masivajn investojn en la infrastrukturoj, kreadon de dungoportunoj kaj disvolvadon de profesia instruado*.” Urbo kiel Dalanzadgad, en la sudo de la lando, pasis ekzemple de dek sep mil ĝis tridek mil loĝantoj inter 2009 kaj 2011.

* Gaëlle Lacaze, “Le “Héros rouge” est en crise”, cit.
* “The Mongolian real estate report”, cit., p. 120.

Sed tiuj revenoj en regionon danke al la minejaj dungiĝoj metas problemon. “Kun la rotacio-reĝimo sur la ekstraktejoj, la laboristoj povus ekzemple reveni por dekkvin ripoztagoj en Ulan-Batoro ĉe sian familion, per aviadilo de ilia dunganto, antaŭ ol reiri por tri aŭ kvar semajnoj da laboro en la lokon de produktado”, opinias la okcidenta kadrulo de ekstrakta kompanio. La minejoj situas iom ĉie tra la lando, aparte en la sudo, apud la ĉina landlimo. Tio igas tre kompleksa kaj multekosta la konstruadon de la infrastrukturoj necesaj por la redismetado de la loĝantaro sur la nacia teritorio.

Iri, veni, reforiri; tia estis de ĉiam la vivmaniero de la mongolaj nomadoj, kiuj montriĝas profunde pragmataj. “La sinteno malmulte sentema rilate la jurton (ger), ekzemple, rimarkas la antropologo Grégory Delaplace, malkaŝas la ekzistomanieron de la mongoloj. Ili manifestas flekseblon rilate teron por adaptiĝi al la bezonoj de la epoko, jen maniero inventi la ĉiutagecon. Ili eĉ havas verbon por esprimi tion: mongolchloh... (mongoligi).” Ĉu ankoraŭ ni observu la kamparanan migradon de la komenco de la 21-a jarcento en tiu longtempo? Kvazaŭ la hejmfiksiĝo estus nur momento...

De dek jaroj, Ulan-Batoro, post la socialista parentezo, refariĝas stranga ĉefurbo. Konsiderinda parto de la urbo estas konstruita “mole”, kiel “hibrida maniero fari la urbon, naskita el la neceso adaptiĝi, agi en moviĝanta kunteksto”, observas la pejzaĝistino Lea Hommage*. Rigardata el la montetoj de la valo de la rivero Tuul, la urbo aperas kiel stranga amaso de blankaj punktoj — la jurto-kupoloj — kaj bluaj, verdaj aŭ ruĝaj rektanguloj: la tegmentoj de la dometoj kovritaj per lado made in China. Ĉiu jurto kaj ĉiu domo situas en kvadrato khashaa limigita per alta palisaro el tabuloj kaj trunkoj el pinglarboj krude tajlitaj, eventuale kompletigitaj per feraĵoj (litkapo, fornosupraĵo, ktp.).

*Quand la steppe devient urbaine. Paysage de ville informelle à Ulaanbaatar”, finstuda raporto por la Nacia Supera Lernejo pri Arkitekturo kaj Pejzaĝo de Lille (ENSAPL), julio 2010.

“Ni ne estas riĉaj. Nia sola posedaĵo estas niaj du jurtoj, diras la avino de familio ĵus alveninta el la regiono de Khövsgöl, en la nordo, por akompani tri el siaj nepoj, kiuj komencas studadon. Diplomo estas alia valora kapitalo en tiuj malcertaj tempoj. La familio plantis siajn jurtojn sur tereno (khashaa) tajlita sur abrupta deklivo. La konstruo de la palisaro finiĝas. Hundo jam gardas la ĉirkaŭbaritan terenon, tirante sian ĉenon. Por aranĝi ebenaĵon dek-ses-kvadratmetrojn vastan, oni stakigis pneŭojn por teni teron kaj formi terason.

La fenomeno “jurto-kvartaloj” ne estas nova. Fotoj de 1912-1913, faritaj de Stéphane Passet dum vojaĝo financita de la franca bankisto Albert Kahn kadre de lia projekto “La Arkivoj de la planedo”, montras ke la kvartalo Gandan jam estis plena je palisaroj. Tiu kvartalo estas konstruita ĉirkaŭ budaisma monaĥejo, fiksiĝ-punkto ek kiu originas la urbkreskado en Mongolujo. Ja precipe familioj de monaĥoj loĝas tie ankoraŭ hodiaŭ. La praurbo de Ulan Batoro, Urga, fariĝinta Ikh Khüree (“Granda Tendaro”) ekde 1706, estis mem nomada urbo, regule ŝanĝanta sian lokon ĝis 1778.

La “malmolaj” konstruaĵoj ekzistas nur en la urbocentro. Konsistanta el masivaj konstruaĵoj kaj malbelaj betonaj “stangoj” konstruitaj en la soveta epoko, tiu centro profunde transformiĝis. La teretaĝoj de la “socialismaj” domegoj estis aranĝitaj kiel butikoj ekde la komenco de la 1990-aj jaroj. Etaj ĉiovendejoj (kolbasoj, pano, ĉiutagaj necesaĵoj, lavpulvoro...), frizejoj kies pordoj estas ornamitaj per grekaj kolonoj, ŝimodoraj kafejoj, drinkejoj, vendejoj de ĉinaj vestaĵoj... La stratoj plenplenas je buntaj ŝildoj, la placoj plenas je kioskoj ŝirmantaj tre etajn butikojn kaj “blankajn telefonojn” (tsagaan utas) proponatajn al preterpasantoj. En kvartaloj apenaŭ pli periferiaj, amasiĝas konteneroj uzataj kiel garaĝoj, laborejo aŭ stokejo.

De kelkaj jaroj aperis domegoj, kies arkitekturo estas modernega, kvazaŭ nova tavolo en la urbokonstrua historio de la ĉefurbo. Tiujn konstruaĵoin el vitro konstruas la naskiĝanta oligarkio. Novaj riĉuloj ofte devenantaj el la gvidaj medioj de la socialisma epoko, kiuj troviĝis en la ĝusta loko ĝustatempe por akiri la promesplenajn minejajn licencojn*, aŭ alproprigi al si profitdonajn sektorojn de la ekonomio.

* “Mongolia: Do oligarchs see politics as a growth opportunity?”, EurasiaNet, 27-a de septembro 2012, www.eurasianet.org
Jurto-kvartaloj destinitaj por daŭri

La regantaj instancoj ŝatus kredi — aŭ kredigi — ke iam la jurto-kvartaloj ne plu ekzistos. “Tiu maniero konstrui la urbon, fare de duonnomadoj pretaj enradikiĝi, aŭ almenaŭ certan tempon establiĝi plej proksime al la ekonomia landokoro, ne vere respondas al la deziro de la mongolaj regantoj”, konstatas la arkitekto Olivier Boucheron*. Jes ja, “en Ulan-Batoro ne mankas spaco, kiel en ladurboj aŭ aliaj antaŭurbaĉoj. En 2000, loĝ-denseco en la jurto-kvartaloj estis 32,2 loĝantoj por unu hektaro, komparenda kun la 55,6 loĝantoj por unu hektaro en la planita urbo. Alia diferenco estas la foresto de socia posed-malstabileco, ĉar la loĝantoj posedas sian terpecon.*. Malgraŭ tio, la ekzisto de tiuj jurtokvartaloj estas spertata de ĉiuj, loĝantoj kaj gvidantoj, kiel hontaĵo.

* Olivier Boucheron, “La ville de feutre”, Lieux communs, n-ro12, Nantes, oktobro 2009.
* Olivier Boucheron kaj Léa Hommage, “La ville d’après. Etat et devenir du ger khoroolol à Ulaanbaatar”, Observatorio de la postsovetaj ŝtatoj, (Observatoire des Etats postsoviétiques), Institut national des langues et civilisations orientales (Inalco), Parizo, 25-a de majo 2011.

Malriĉo, senlaboreco, mizero, alkoholismo kaj sensekureco regas tie. Oni nur malofte konas siajn najbarojn. Ilia urb-aranĝado kaj instalado estas problemega. Ofte, la puto aŭ la akvoprovizejoj situas plurcentojn da metroj for de la tereno (khashaa). La stratoj estas scenejo de ĉar-baleto, ĉarojn tiras infanoj taskitaj alporti akvon ĉiutage. Vintre, la aero estas ne spirebla pro la miloj da jurtoj hejtataj per karbo: ĉiu familio konsumas kvin tunojn da. Escepte de kelkaj butiketoj, ne estas bazaroj aŭ superbazaroj en tiuj kvartaloj. Ankaŭ ne estas busoj. Tiuj kvartaloj impresas kiel ĥaoso. Rubaĵoj forĵetitaj en la ravino, instalado sur terenoj inundeblaj, manko de pasejoj por la urĝ-helpaj servoj...

Iom post iom, laŭ la fadeno de siaj revizioj, la direkta plano 2020 ellaborita de la sinsekvaj registaroj, ŝajnas rezignacie akcepti la ekziston de tiuj kvartaloj. La ĉefo de la Agentejo de urbo-planado, s-ro Khurelbaatar, rekonas, ke, “Tiuj homoj ne plu foriros. Tial nia kvina plano antaŭvidas establi tri zonojn, kun malsamaj konstru-strategioj por ĉiu. Grandaj domegoj en la centro, malpli altaj en la unua ĉirkaŭzono, dometoj en la kvartaloj plej periferiaj”. Tio estas defio en lando, kie la propriet-rajto estas rimarkinde bone defendata. Unu el la taskoj de la nova plano estas plifortigi la eksproprigan rajton: necesis ses jaroj por fini la konstruon de ponto, pro individuo rifuzanta vendi sian terenon.

Multaj loĝantoj de la jurtaj kvartaloj volonte prenus apartementon, se ĝi nur estas sufiĉe vasta por loĝigi la unu aŭ du familiojn, kiuj vivas en la khashaa; kaj ne tro multekosta. Sed la regantoj de la lando kaj de la ĉefurbo intencas apogi sin sur la merkat-mekanismoj por instigi tiujn novurbanojn transloĝiĝi. Neniel certas, ke tiuj “mekanismoj” funkcios en Ulan-Batoro, pro la malriĉeco kaj la malstabileco. La provizoraj jurto-kvartaloj (ger horoolol) ja povus daŭri ankoraŭ jardekojn...

Régis GENTÉ

Mastroj de Interreto

Usono laŭte alvokas favore al “interreta libereco”, sed estas Google, Facebook, Microsoft, Apple kaj Amazon kiuj laŭpaŝe konstruis la komercajn retservojn uzatajn de homoj tra la tuta mondo. Ĉu de nun tio ŝanĝiĝos?

La geopolitiko de Interreto malkovriĝis antaŭ la okuloj de la mondo dum la unua duono de decembro 2012 ĉe la Tutmonda Konferenco pri Telekomunikado en Dubajo kunvenigita de la Internacia Telekomunika Unio (ITU), filiiĝinta agentejo de UN kun 193 membrolandoj. Ĉe ĉi tiuj kunvenoj, diplomatoj (superŝutataj per konsiloj de firmaoj de la sektoro) forĝas interkonsentojn por ebligi internacian komunikadon pere de kabloj kaj satelitoj. Kvankam enuigaj kaj burokratismaj, ĉi tiuj renkontiĝoj estas nemalhaveblaj pro la enorma graveco de telekomunikaj retoj en la funkciado de la tutmonda ekonomio.

La ĉefa polemiko ĉe la dubaja pintokunveno koncernis Interreton: ĉu ITU transprenu la respondecon pri la kontrolo de la tutmonda komputila reto, respondeco komparebla al tiu, kiun ĝi plenumas dum jardekoj pri aliaj formoj de internacia komunikado?

Usono diris ne, kaj la usona pozicio triumfis: la nova traktato de la ITU ne donis al la agentejo formalan rolon pri la tutmonda administrado de Interreto. Plimulto de landoj tamen aprobis rezolucion kiu invitas al membroŝtatoj “detali siajn respektivajn poziciojn pri internaciaj demandoj rilate al teknikoj, evoluo kaj publika politiko kiuj koncernas Interreton”. Kontraŭante “eĉ simbolan tutmondan kontrolon”, laŭ la vortoj de la New York Times*, Usono rifuzis aprobi la rezolucion kaj retiriĝis el la intertraktado, same kiel Francio, Germanio, Japanio, Barato, Kenjo, Kolombio, Kanado, Britio kaj aliaj landoj. Sed pli ol du trionoj de la ĉeestantaj landoj — 89 entute — aprobis la dokumenton. Povus esti ke aliaj ĝin subskribos poste.

* Eric Pfanner, “Message, if murky, from U.S. to world”, The New York Times, la 15-a de decembro 2012.

Por klarigi la aferon, ni devas dispeli densan nubon da retoriko. Dum kelkaj monatoj antaŭ la konferenco, la okcidenta gazetaro distrumpetis avertojn, ke Dubajo estos la scenejo de batalo de historia graveco inter subtenantoj de malferma Interreto unuflanke, kaj tiuj, kiuj preferas cenzuron, reprezentataj de absolutismaj ŝtatoj kiel Rusio, Irano kaj Ĉinio. La argumento de la debato estis tiel trosimpligita ke altranga administranto de iu eŭropa telekomunika firmao nomis ĝin “propaganda milito”*.

* Rachel Sanderson kaj Daniel Thomas, “US under fire after telecoms treaty talks fail”, Financial Times, Londono, la 17-a de decembro 2012.

La libero sin esprimi ne estas bagatela afero. Kie ajn ni vivas, motivo ekzistas por timi ke la relativa malfermiteco de Interreto estas uzurpata, korodata aŭ perturbata. Sed la minaco venas ne nur de amasoj da cenzuristoj aŭ de “grandaj elektronikaj muroj” en Irano kaj Ĉinio. La usona National Security Agency, ekzemple, kontrolas ĉiujn elektronikajn komunikojn kiuj trapasas usonajn satelit-televidajn kaj kablotelevidajn ĉenojn per siaj vastaj “aŭskultostacioj” kaj sia giganta nova datumejo ĉe Bluffdale, Utaho*. La usona registaro persekutas veran propagandanton de la libero sin esprimi — WikiLeaks — kun furioza persistemo. Usonaj ret-firmaoj, kiel Facebook kaj Google, transformis la Tut-Teran Teksaĵon en “motoron de gvatado” por engluti komerce ekspluateblajn donitaĵojn pri la konduto de retuzantoj.

* James Bamford, “The NSA is Building the Country’s Biggest Spy Center”, Wired, San-Francisko, aprilo 2012.
Interesoj kaŝitaj

Ekde la 1970-aj jaroj, la “libera fluo de informoj” estas centra principo de la usona eksterlanda politiko. Dum la epoko de malkoloniigo kaj la malvarma milito, la doktrino estis prezentita kiel signalfajro lumiganta la vojon al emancipiĝo el imperiismo kaj ŝtata subpremo. Ankoraŭ hodiaŭ, Usono reformulas enradikiĝintajn ekonomiajn kaj strategiajn interesojn per la sorĉa lingvaĵo de universalaj homaj rajtoj. “Interreta libereco”, “la libero konekti”, — terminoj diskonigitaj de ŝtatsekretario Hillary Clinton kaj altrangaj administrantoj de Google tuj antaŭ la intertraktadoj — konsistigas la aktualan version de la delonga maksimo de “libera fluo”. Sed ĝuste kiel antaŭe, “interreta libereco” estas falsa spuro. Prikalkulite manipulema, ĝi diras al ni ke ni konfidu fundamentan homan rajton al paro de sociaj rolantoj — firmaegoj kaj ŝtatoj — kiuj agas favore al sia propra intereso.

La diskutoj en Dubajo estis plurfacetaj kaj ampleksis intersekcantajn aferojn. Unu koncernis la komercajn rilatojn inter retservoj kiel Google kaj la firmaoj kiuj transportas iliajn vastajn datumfluojn — provizantoj de telekomunikaj retoj kiel Verizon, Deutsche Telekom kaj Free. Ĉi tiu demando gravegas ne nur pro la monsumoj prikonkurataj, sed ankaŭ pro la minacoj kiujn ĝi prezentas por la neŭtraleco de Interreto, nome por la principo de egala traktado por ĉiuj interŝanĝoj en Interreto senkonsidere pri la fonto, ricevintoj kaj enhavo. La publiko estis frape atentigita pri ĉi tiu demando de la aŭdaca atako de Xavier Niel, la fondinto de Free, kontraŭ la francaj enspezoj de Google en januaro 2013, kiam li blokis ĝiajn reklamojn. La kondiĉoj de negocado en la tutmonda interreta industrio estas gravaj ankaŭ pro tio, ke se provizantoj de enhavoj devas pagi al provizantoj de telekomunikaj retoj — la celo de Niel, kiel ankaŭ de aliaj telekomunikaj firmaoj — tio havus gravajn sekvojn por la neŭtraleco de Interreto kiu estas nemalhavebla sekurigilo por la libereco de la Reto. Sed la alfrontiĝo, kiu markis la konferencon en Dubajo, koncentriĝis pri tute malsama afero: kiu havas la potencon regi la daŭrantan integrigon de Interreto en la internacian kapitalisman ekonomion?

Ĝis nun, tiu potenco estas uzita misproporcie de Usono*. Dum la 1990-aj jaroj, kiam la Tut-Tera Teksaĵo eksplodis sur la mondon, Usono faris tutfortan klopodon instituciigi sian superregadon. Domajnaj nomoj (kiel “.com”), numeraj adresoj kaj ret-identigiloj nepre estu asignitaj laŭ distingiĝa kaj konsekvenca maniero. Tio implicas la ekziston de institucia aŭtoritato kiu kapablas konservi la ordon de ĉi tiuj asignoj, kaj kies potencoj tial etendiĝas al la tuta sistemo kiu estas, tamen, eksterteritoria laŭ sia propra naturo.

* Harold Kwalwasser, Internet Governance, en Cyberpower and National Security, National Defense University Press-Potomac Press, Washington-Dulles, 2009.

Usono konfidis la administradon de ĉi tiuj esencaj interretaj rimedoj al agentejo kreita de si mem, la Internet Assigned Numbers Authority (IANA). Laŭ kontrakto kun la Departemento pri Komerco, la IANA funkcias kiel unuo de kalifornia neprofitocela organizaĵo nomata la Internet Corporation for Assigned Names and Numbers (ICANN), kies misio estas “konservi la operacian stabilecon de Interreto”. Teknikajn normojn fiksas du aliaj usonaj agentejoj, la Internet Engineering Task Force (IETF) kaj la Internet Architecture Board (IAB), kiuj formas parton de alia neprofitocela organizaĵo, la Internet Society. Kiam oni konsideras ilian konsiston kaj financojn, estas tute antaŭvideble ke ĉi tiuj organizaĵoj estu pli atentemaj pri la intereso de Usono ol pri la postuloj de la uzantoj*.

* Milton L Mueller, Networks and States: the Global Politics of Internet Governance, MIT Press, Cambridge (Masaĉuseco), 2010.

Ne estas ĉina aŭ rusa kapitalo kiu posedas la plej profitajn retejojn de la mondo, kaj ja ne kapitalo kenja aŭ meksika. Kiel ĉiuj scias, estas Google, Facebook, Microsoft, Apple kaj Amazon kiuj konstruis la komercajn retservojn uzatajn de homoj tutmonde. Kaj la nuna daŭranta transiro al servoj de “nuba komputado” (komputado nelokdependa), en kiuj usonanoj havas ĉefrolon, plu pliigos la dependecon de la reto je Usono. La struktura misekvilibro de la regado de Interreto certigas la usonan superecon super ĝi en kaj la komerca kaj la militista sferoj, kaj apenaŭ donas ŝancon al aliaj landoj reguligi la sistemon, sekurigi ĝin kaj fari ĝin pli fleksebla konforme al siaj propraj interesoj. Kompreneble, per diversaj teknikaj kaj leĝdonaj rimedoj, ĉiu ŝtato povas utiligi iom da suvereneco super la “nacia” filio de la Reto, sed ĉiam sub la strikta kontrolo de la tutmonda policisto. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, kiel profesoro Milton Mueller rimarkis, Interreto estas ilo de “la usona politiko de unuflanka tutmondismo”*.

* Milton L. Mueller, Networks and States: The Global Politics of Internet Governance, The MIT Press, Kembriĝo (Masaĉuseco), 2010.
La dogmo de privata proprietaĵo

Ĝia rolo kiel administranto ebligas al Usono disvastigi la dogmon de privata proprietaĵo ĉe la koro de la evoluado de Interreto pere de ICANN. Kvankam ĝi principe havas relativan aŭtonomecon, ICANN fariĝis konata pro siaj asignoj de eksterteritoriaj avantaĝoj al posedantoj de registritaj komercaj markoj. Malgraŭ siaj protestoj, iuj nekomercaj organizaĵoj, kvankam reprezentitaj ene de la institucio, trovis ke ili ne povas konkuri kontraŭ firmaoj kiel Kokakolao kaj Procter & Gamble. ICANN citas la komercan juron por trudi siajn regulojn sur agentejojn kiuj tutmonde administras la domajnojn de plej alta nivelo ( kiel “.org”, “.info”). En kelkaj landoj, inter ili Rusio, Ĉinio kaj SudKoreio, la interna merkato estas regata de enlandaj provizantoj de diversaj retaplikaĵoj. Sed servoj internaciaj — la plej profitaj kaj la plej strategiaj en ĉi tiu eksterteritoria sistemo — restas kun Amazon, PayPal kaj Apple, usonaj citadeloj konstruitaj sur usona kapitalo kaj subtenata de la usona registaro.

Ekde la frutempo de Interreto, kelkaj landoj kontraŭbatalis sian malsuperan statuson. Ju pli kreskis indikoj ke Usono ne malstreĉos sian tenon, des pli kreskis la kontraŭstaro. Ĉi tiu situacio instigis serion de kunsidoj je la plej alta nivelo ĉe la Monda Forumo pri Elektronikaj Komunikiloj organizita de ITU en Ĝenevo kaj Tunizo inter 2003 kaj 2005..

Per la provizo de forumo por ŝtatoj frustritaj de la neeblo esprimi sian opinion, ĉi tiuj kunsidoj aŭguris la batalon de Dubajo. Kunveninte en konsultiĝa komitato de registaroj, tridek landoj esperis persvadi ICANN dividi parton de siaj privilegioj. Ĉi tiu espero estis rapide trompita, precipe ĉar ilia statuso ene de la komitato metis ilin sur la sama nivelo kiel komercaj firmaoj kaj organizaĵoj de la civila socio. Povis esti, ke iuj ŝtatoj estus kontentaj pri ĉi tiu kurioza aranĝo se ne estus tiel evidente, ke malgraŭ la trankviligaj paroladoj pri diverseco kaj plurismo, la tutmonda direktado de Interreto tute ne estas egalrajteca kaj plurisma, kaj la usona registaro ne intencas rezigni sian monopolon.

La forpaso de la unupolusa epoko, kune kun la financa krizo, ventumis la flamojn de la interŝtata konflikto pri la politika ekonomio de la Reto. Registaroj ĉiam serĉas okazojn utiligi sian influpovon por ekigi kunordigon en ĝia administrado. En 2010 kaj 2011, por la okazo de la renovigo de la kontrakto inter IANA kaj la usona departemento pri komerco, kelkaj ŝtatoj rekte petalvokis al Vaŝingtono. La kenja registaro proponis “transiron” de usona kontrolado al plurŝtata reĝimo pere de tutmondigo de la kontraktoj kiuj regas la institucian superstrukturon kontrolantan domajnonomojn kaj adresojn de Interreto. Barato, Meksiko, Egiptio kaj Ĉinio faris frape similajn proponojn.

Responde, Usono intensigis la retorikon pri “interreta libereco” por provi forpeli la kreskantan minacon por sia regado. Sendube ĝi ankaŭ intensigis sian lobiadon ĉe individuaj ŝtatoj por persvadi kelkajn el la malkonsentantoj reveni en la ŝafejon. La rezultoj estis evidentaj en Dubajo kiam Barato kaj Kenjo aliĝis al Usono kaj malakceptis la traktaton.

Kio okazos nun? Certe, agentejoj de la usona registaro, kaj financaj subtenantoj de retkapitalismo kiel Google, ankoraŭ uzos sian tutan potencon por plifortigi la centran pozicion de Usono kaj senkreditigi siajn oponantojn. Sed politika kontraŭstaro al la “unuflanka tutmondismo” de Usono nun ekzistas, kaj restos. Tiom, ke kolumnisto por la Wall Street Journal senhezite nomis Dubajon “la unua ret-malvenko por Usono”*.

* L Gordon Crovitz, America’s first big digital defeat, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, la 17-a de decembro 2012

Dan SCHILLER

Prienergia revolucio aŭ financa pajlofajro?

La granda trompo de la skist-gaso

Malmultekosta energio kontraŭ longdaŭra poluado: en Usono la dilemo koncerne la ekspluatadon de la skist-gaso kaj skist-nafto ne turmentis la industriistojn nek la regantajn instancojn. Ene de malpli ol jardeko, tiuj novaj riĉofontoj laŭdire metis Amerikon sur la relojn de ekonomia kresko, fortigis la dungeblecojn, restarigis konkurkapablon. Kaj se tiu “revolucio” estus nur spekula veziko baldaŭ rompiĝonta?

Se kredi la titolojn de la usona gazetaro prognozantajn ekonomian impeton kaŭzatan de la “revolucio” de la skisto-gaso kaj -nafto, la lando baldaŭ superŝutiĝos per “nigra oro”. La raporto “Perspectives énergétiques mondiales 2012” (Tutmondaj prienergiaj perspektivoj 2012) de la Internacia Agentejo pri Energio (IAE) ja anoncas, ke en 2017 Usono prenos de Sauda Arabio la unuan rangon kiel petrol-produktanto kaj ĝuos “kvazaŭan prienergian aŭtonomion”. Laŭ la IAE, la programita kresko de la hidrokarbon-produktado, kiu pasus de okdek kvar milionoj da bareloj tage en 2011 al naŭdek sep en 2035, devenus “tute el la likvaj naturaj gasoj kaj el la nekonvenciaj riĉofontoj” (esence la skist-gaso kaj skist-nafto), dum la konvencia produktado komencus malkreskon ekde... 2013.

Ekstraktitaj per hidraŭlika rompado (prema injektado de miksaĵo el akvo, sablo kaj kemiaĵoj, por fendi la rokon kaj elpeli la gason), danke al la tekniko de horizontala borado (kiu ebligas pli longe prilabori la geologian tavolon), tiuj resursoj gajniĝas nur koste de grava poluado de la medio. Sed ilia ekspluatado en Usono estigis kreadon de pluraj centmiloj da dungoj kaj prezentas la avantaĝon de abunda kaj nemultekosta energio. Laŭ la raporto 2013 “La prienergiaj perspektivoj: rigardo al 2040” publikigita de la grupo ExxonMobil, la usonanoj fariĝos netaj eksportantoj de hidrokarbono ekde 2025 danke al la skist-gasoj, en kunteksto de forta kresko de la tutmonda gasa postulo.

Kaj se la “revolucio de la skistogaso”, anstataŭ fortigi la ĵus resaniĝantan mondan ekonomion, nur ŝveligus spekulan vezikon baldaŭ eksplodontan? La malforteco de la ekonomia rekresko, kaj la freŝdataj spertoj, devus instigi nin al singardemo fronte al tiaj furoroj. La hispana ekonomio, ekzemple, antaŭe tiom floranta (kvara potenco de la eŭrozono en 2008), kadukiĝas de post kiam la nemoveblaĵa veziko, al kiu ĝi blinde alkroĉiĝis, eksplodis senaverte. La politika klaso eltiris malmultajn instruojn el la krizo de 2008; nun ĝi jen estas ripetonta la samajn erarojn en la sektoro de la fosiliaj energifontoj.

Enketo de la New York Times de junio 2011 jam malkaŝis kelkajn fendetojn en la amaskomunika-industria konstruado de la “sukceso” de la skist-gasoj, diskonigante la dubojn de diversaj observantoj — geologoj, advokatoj, merkatanalizistoj — rilate la anonc-efektojn de la petrolaj kompanioj, suspektataj “konscie kaj eĉ kontraŭleĝe supertaksi la rendimenton de siaj ekspluatejoj kaj la volumenon de siaj rezervoj*”. “La eltirado de la gaso el la skistoj de la subgrundo, skribis la ĵurnalo, povus montriĝi malpli facila kaj pli kosta ol diras la kompanioj, tion indikas centoj da elektronikaj mesaĝoj kaj dokumentoj interŝanĝitaj de industriistoj ĉi-teme, kaj ankaŭ la analizoj de donitaĵoj kolektitaj ĉe pluraj miloj da fosadejoj.”

*Insiders sound an alarm amid a natural gas rush”, The New York Times, 25-a de junio 2011.

Komence de 2012, du usonaj konsilistoj alarmas en Petroleum Review, la ĉefa revuo de la brita petrol-industrio. Sin demandante pri “la fidindeco kaj daŭripovo de la usonaj rezervoj de skist-gaso”, ili rimarkas, ke la prognozoj de la industriistoj koincidas kun la novaj reguloj de la Securities and Exchange Commission (SEC), la federacia instanco por kontrolo de la financaj merkatoj. Adoptitaj en 2009, tiuj novaj reguloj ja permesas al la kompanioj taksi la volumenon de siaj rezervoj laŭplaĉe, sen kontrolo fare de sendependa aŭtoritatulo.*.

* Ruud Weijermars et Crispian McCredie, “Inflating US shale gas reserves”, Petroleum Review, Londono, januaro 2012.

Por la industriistoj, supertaksado de la skistgasaj rezervoj ebligas duonrangigi la riskojn ligitajn al la ekspluatado. Sed la hidraŭlika rompado ne nur havas toksajn efikojn al la medio: ĝi ankaŭ metas strikte ekonomian problemon, ĉar ĝi estigas tre mallongdaŭran produktadon. En la revuo Nature, eksa scienca konsilanto de la brita registaro, David King, substrekas ke la rendimento de skistgasa ŝakto falas de 60% ĝis 90% post unujara ekspluatado*.

* James Murray kaj David King, “Climate policy: Oil’s tipping point has passed”, Nature, n-ro 481, Londono, 26-a januaro 2012.

Tiom abrupta falo evidente malebligas esperon je profitdono. Tuj kiam ŝakto elĉerpiĝas, la ekspluatantoj devas fosi aliajn por teni sian produktonivelon kaj repagi siajn ŝuldojn. Kiam la konjunkturo estas favora, tia kurado antaŭen povas iluzii kelkajn jarojn. Tiel, kombinite kun malforta ekonomia aktivado, la produktado de la skistogasaj ŝaktoj — malvigla en la longdaŭro, sed fulma en la tujeco — estigis rimarkindan malkreskon de la prezoj de natura gaso en Usono, de 7 aŭ 8 dolaroj por unu miliono da BTU (British Thermal Unit) ĝis malpli ol 3 dolaroj en 2012.

La fakuloj pri financoj ne lasas sin trompi: “Le ekonomio de la rompado estas detrua ekonomio, avertas la ĵurnalisto Wolf Richter en Business Insider*. la ekstraktado voras la kapitalon je miriga rapideco, lasante la ekspluatantojn sur monto da ŝuldoj kiam la produktado disfalas. Por eviti ke tiu falo malpliigos ilian enspezaron, la kompanioj devas pli kaj pli pumpi, kompensante la sekajn ŝaktojn per aliaj, kiuj sekiĝos morgaŭ. Ve, pli aŭ malpli frue, tia skemo trafos muron, tiun de la realeco.”

* Wolf Richter, “Dirt cheap natural gas is tearing up the very industry that’s producing it.”, Business Insider, Portland, 5-an de junio 2012.

Geologo kiu laboris por Amoco (antaŭ ĝia fandiĝo kun BP), s-ro Arthur Berman, konfesas ke li estas surprizita de la ritmo “nekredeble rapida” de la elĉerpiĝo de la tavoloj. Elvokante Eagle Ford, en Teksaso — la patrino de ĉiuj kampoj de skistonafto — , li diras, ke “ĉiujara malkresko de la produktado estas pli ol 42%”. Por certigi stabilajn enspezojn, la ekspluatantoj estos devigataj bori “preskaŭ mil kromajn ŝaktojn ĉiujare en la sama loko. Tio estas elspezo de 10 ĝis 12 miliardoj da dolaroj jare... Se oni adicias la tuton, oni atingas la sumon investitan por la savado de la banka industrio en 2008. Kie ili prenos tiom da mono?*

*Shale gas will be the next bubble to pop. An interview with Arthur Berman”, Oilprice, 12-a de novembro 2012, http://oilprice.com.

La gasa veziko jam komencis efiki al kelkaj el la plej potencaj petrolkompanioj de la planedo. En junio 2012, la ĉefdirektoro de ExxonMobil, s-ro Rex Tillerson, plendis pro malbona financa situacio, klarigante ke la prezmalaltiĝo de la natura gaso en Usono estas ja bonŝanco pro la konsumantoj, sed malbenaĵo por la kompanio, kies enspezaro draste malkreskis. Dum, antaŭ siaj akciuloj, ExxonMobil ankoraŭ pretendis ne perdi unu centimon pro gaso, s-ro Tillerson preskaŭ larmige paroladis antaŭ la Council on Foreign Relations (CFR), unu el la pensokluboj think tanks la plej influaj el la lando: “Ni ĉiuj estas ruiniĝantaj. Oni ne plu gajnas monon. Ĉiuj indikiloj estas en la ruĝo.*.”

* “Exxon: “Losing our shirts” on natural gas”, TheWall Street Journal, NewYork, 27-a de junio 2012.

Kvazaŭ samtempe, la brita gas-kompanio BG Group estis devigita “malplivalorigi siajn aktivojn en la usona natur-gasindustrio, ĝis 1,3 miliardoj da dolaroj”, kio signifas “senteblan malaltiĝon de ĝiaj interaj profitoj”*. La 1-an de novembro 2012, post kiam la petrolkompanio Royal Dutch Shell travivis tri trimestrojn da malbonaj rezultoj, kun suma malkresko je 24% en unu jaro, la informa servo de la Dow Jones raportis tiun fatalan novaĵon, alarmiĝante pri la “damaĝo” kaŭzata de la furoro de la skistgaso ĉe la tuta borsa sektoro.

* “US shale gas glut cuts BG Group profits”, Financial Times, Londono, 26-a de julio 2012.
De panaceo al paniko

KVANKAM ĝi estas pioniro de la konkuro por skistgasoj, Chesapeake Energy ne evitis la vezikon. Subpremita sub la pezo de siaj ŝuldoj, tiu usona entrepreno estis devigita vendi parton el siaj aktivoj — gas-kampoj kaj naftoduktoj kun suma valoro de 6,9 miliardoj da dolaroj — por pagi siajn kreditorojn. “La kompanio reduktas iom pli sian velaron, dum sia ĉefdirektoro estis farinta el ĝi unu el la gvidantoj de la skistgasa revolucio”, bedaŭras la Washington Post*.

* “Debt-plagued chesapeake energy to sell $6,9 billion worth of its holdings”, The Washington Post, 13-a de septembro 2012.

Kiel la herooj de tiu “revolucio” povis tiom malalten fali? La analizisto John Dizard observis en la Financial Times de la 6-a de majo 2012, ke la skistgaso-produktantoj elspezis “du-, tri-, kvar-, eĉ kvin-oble sian propran kapitalon cele akiri terenojn, bori ŝaktojn kaj disvolvi siajn programojn”. Por financi la impetegon al oro, necesis prunti grandegajn sumojn “je komplikaj kaj postulemaj kondiĉoj”, ĉar Wall Street ne faris esceptojn pri siaj kutimaj reguloj. Laŭ Dizard, la gasa veziko tamen verŝajne plukreskos, pro la dependo de Usono je tiu riĉofonto ekonomie eksplodema. “Konsiderante la efemerajn rendimentojn de la skistgasaj ŝaktoj, la fosado devos pludaŭri. La prezoj finfine alĝustiĝos je alta nivelo, eĉ tre alta, por kovri ne nur la pasintajn ŝuldojn, sed ankaŭ realismajn produktokostojn”.

Oni tamen ne povas forĵeti la hipotezon, ke pluraj grandaj petrolkompanioj estos samtempe alfrontitaj al simila financa katastrofo. Se tio realiĝas, diras s-ro Berman, “povus okazi du aŭ tri bankrotoj aŭ bruegaj aĉet-operacioj, pro kio ĉiu reprenus sian monon kaj la kapitaloj forvaporiĝus. Tio estus la plej malbona el ĉiuj scenaroj.”

Alivorte, la argumento laŭ kiu la skistgasoj povus protekti Usonon aŭ la tutan homaron kontraŭ la “petrola pinto” — la nivelo ekde kiu la kombino de la geologiaj kaj ekonomiaj trudoj igos la ekstrakton de nafto tro malfacila kaj kosta — estus nur feina fabelo. Pluraj sendependaj sciencaj raportoj antaŭnelonge publikigitaj konfirmas, ke la gasa “revolucio” ne alportos novan templimon ĉi-rilate.

En raporto publikigita de la revuo Energy Policy, la teamo de King konkludas, ke la petrol-industrio supertaksis je triono la tutmondajn rezervojn de fosiliaj energifontoj. La tavoloj ankoraŭ disponeblaj ne superas, laŭ ili, okcent kvindek miliardojn da bareloj, dum la oficialaj taksoj parolas pri ĉirkaŭ mil tricent miliardoj. Laŭ la aŭtoroj, “Se grandaj kvantoj da fosiliaj riĉofontoj certe restas en la profundaĵoj de la Tero, la volumeno de ekspluatebla petrolo, je tarifoj kiujn nia monda ekonomio kutimas elteni, estas limigita kaj malkreskonta en nelonga tempdaŭro*.

* Nick A. Owen, Oliver R. Inderwildi kaj David A. King, “The status of conventional world oil reserves — Hype or cause for concern?”, Energy Policy, vol. 38, n-ro 8, Guildford, aŭgusto 2010.

Spite al la valoraj gasoj eltiritaj el la subgrundoj per hidraŭlika rompado, la malpliiĝo de la ekzistantaj rezervoj daŭras je jara ritmo taksita inter 4,5 kaj 6,7%. King kaj liaj kolegoj do plene rifuzas la ideon, laŭ kiu la ekspluatado de la skistgasoj povus solvi la prienergian krizon. Siaflanke, la financa analizisto Gail Tverberg memorigas, ke la tutmonda produktado de konvenciaj fosiliaj energioj ĉesis kreski en 2005. Tiu stagno, en kiu li vidas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la krizo de 2008 kaj 2009, estus antaŭanonco de malkresko, kiu povus ankoraŭ pli gravigi la nunan recesion — kun aŭ sen la skistgaso*. Plie, en esplorraporto publikigita tuj post la raporto de la IAE, la New Economics Foundation (NEW) prognozas la aperon de la “petrolpinto” en 2014 aŭ 2015, kiam la ekstraktokostoj “transpasos la koston, kiun la mondaj ekonomioj povas elteni sen grave damaĝi siajn aktivaĵojn*.

* Gail E. Tverberg, “Oil supply limits and the continuing financial crisis”, Energy, vol. 37, n-ro 1, Stamford, januaro 2012.
* “The economics of oil dependence: A glass ceiling to recovery”, New Economics Foundation, Londono, 2012.

Ĉi tiuj esploroj logis la atenton nek de la amasinformiloj, nek de la politikaj medioj, superŝutitaj per la reklameca retoriko de la lobiistoj de energio. Estas bedaŭrinde, ĉar ilia konkludo estas facile komprenebla: tute ne restarigante ian prosperon, la skistgasoj ŝveligas artefaritan vezikon, kiu kaŝas portempe profundan strukturan nestabilon. Kiam ĝi eksplodos, la veziko estigos provizado-krizon kaj prezo-altiĝon, kiuj dolore efikos al la monda ekonomio.

NAFEEZ MOSADDEQ AHMED

La nica instruo

ĈIO fariĝis malebla. Altigi la impostojn malinstigus la “entreprenistojn ”. Protekti sin kontraŭ la komerca dumpingo de la landoj kun malaltaj salajroj rompus la interkonsentojn pri liberkomerco. Trudi (etan) imposton pri financaj transakcioj bezonus, ke la plej multaj ŝtatoj antaŭe interkonsentu pri tio. Malaltigi la aldonvaloran imposton (AVI) bezonus la konsenton de Bruselo ...

Sabaton, la 16-an de marto 2013, ĉio ŝanĝiĝis. Neriproĉeblaj institucioj kiel la Eŭropa Centra Banko (ECB), la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Eŭrogrupo kaj la germana registaro de s-ino Angela Merkel tordis la brakon de la ŝanceliĝantaj kipraj gvidantoj, por ke ili plenumu disponon kiu, se Hugo Chávez estus ĝin decidinta, estus juĝata kiel atako al la libereco, diktatoreca, tiraneca, kaj sekvigus al la venezuela ŝtatestro kilometrojn da indignaj ĉefartikoloj: la aŭtomatan forprenon de parto de la bankaj deponaĵoj. Komence ŝtupigita inter 6,75 kaj 9,90 elcentoj, la konfiskokvoto ekvivalentis al proksimume miloblo de la Tobin-imposto, pri kiu oni parolas de dek kvin jaroj. Do jen la pruvo: en Eŭropo, se oni volas, oni povas!

Sed kondiĉe ke oni sciu elekti siajn celojn: nek la akciulojn, nek la kreditorojn de la enŝuldiĝintaj bankoj, sed iliajn deponantojn. Estas efektive pli liberala, senproprietigi kipran pensiulon kun la preteksto ke oni celas per li rusan mafiulon rifuĝintan en impostparadizon ol trudrepreni ion de germana bankisto, de greka ŝipproprietulo, de multnacia entrepreno kiu ŝirmas siajn dividendojn en Irlando, Svislando aŭ en Luksemburgio.

S-ino Merkel, la IMF kaj la ECB ne ĉesis gurdi, ke la nepra restarigo de la “konfido” de la kreditoroj malpermesas samtempe altigon de la publikaj elspezoj kaj rean intertraktadon de la ŝtatŝuldo. La financmerkatoj, avertis ili, punus ĉian devojiĝon en tio. Sed kian “konfidon” oni povas doni ankoraŭ al la eŭro kaj al ĝia sankta garantio de bankaj deponaĵoj, se kia ajn kliento de eŭropa banko povas iumatene vekiĝi kun ŝparaĵo en la nokto amputita?

La dek sep membroŝtatoj de la Eŭrogrupo tiel aŭdacis la nepenseblon. Ili refaros tion. Neniu civitano de la Unio povas, ekde nun, ignori ke li estos la preferata celo de financa politiko decidita forpreni de li la frukton de lia laboro kun la preteksto reordigi la bilancon. En Romo, Ateno aŭ Nikozio la indiĝenaj marionetoj ŝajnas jam pretaj plenumi la ordonojn de Bruselo, Frankfurto aŭ Berlino, kun la risko ke iliaj popoloj poste malagnoskos ilin.*

* Kp “Fate of Island depositors was sealed in Germany”, Financial Times, Londono, 18-a de marto 2013. Neniu kipra deputito aprobis la planon de la Eŭrogrupo.

Tiuj devus tiri el tiu kipra epizodo ion alian ol rankoron sen atingopovo: la emancipan scion, ke ankaŭ por ili ĉio eblas. Post sia provo de perfortaĵo, la embaraso de certaj eŭropaj ministroj malkaŝis ankaŭ ilian timon, ke ili ĵus kontraŭdiris tridek jarojn da liberala “pedagogio”, kiu faris la publikan senpovecon registara teorio. Ili tiel anticipe pravigis aliajn iom krudajn disponojn — kiuj iun tagon povus malplaĉi al Germanio. Kaj pagigi iujn pli prosperajn ol la etajn deponantojn de Nikozio.

Serge HALIMI.

Faraona projekto je la skalo de Afriko-kontinento

Atendante la havenon , kiu savos Kenjon

Post la venko — kontestata ĉe la tribunalo — de s-ro Uharu Kenyatta je la ĝenerala baloto de la 4-a de marto 2012, la novaj gvidantoj de Kenjo heredas malfacilajn dosierojn. Inter ili, la projekto de transport-koridoro: aro da naftoduktoj, ŝoseoj kaj fervojoj trairontaj la kontinenton kaj atingontaj kenjan profundakvan havenon, en Lamu. La celo estas transformi la afrikan ekonomion, malfermante ĝin al Azio.

La kruda suna lumo ekflamigas la lateritan ŝoseon ĝis cindrigi la disan savanon de la insularo Lamu, en nord-orienta Kenjo. Ahmet, malbone vestita viro, kun vizaĝo maldikiĝinta pro tro da horoj pasigitaj gvatante longajn palisarojn, volas finfine ricevi fidindajn informojn. “Ni ne antaŭeniras rapide, ĉu? Ĉiuokaze, Lamu daŭre moviĝas je rapideco de azeno... Estas ja konstruata la oficiro-domo, sed nenio simila al haveno kostanta miliardojn da dolaroj... mi ne vere scias, kio estas gardenda. La trako ankoraŭ ne estas asfaltita kaj la haveno devus esti inaŭgurata en 2016. Mi malfacile povas tion kredi...”

Tamen, la kenja administracio kaj ties sudsudanaj kaj etiopiaj partneroj montras konfuzan entuziasmon pri la sukceso de la plej granda konstruejo en la afrika historio depost la sendependiĝoj. Ilia celo? Transformi la ekonomion de la kontinento danke al internacia mara komerco, regiona integrado kaj malenklavigo de la Oriento. La eksprezidanto de Kenjo, s-ro Mwai Kibaki, do deziris konstrui “Grandan Afriko-Kornon”, kie la Komunumo de Orienta Afriko (EAC*) entenos ankaŭ Somalion, Etiopion kaj Ĝibution en ununura ekonomia bloko.

* Burundo, Kenjo, Ugando, Ruando kaj Tanzanio.
“Ne plu estos fiŝoj. Kiel ni pluvivos?”

Por tion fari, ili reprenis malnovan faraonan projekton el la 1970-aj jaroj: la konstruo de translandlima akso de diversspeca transporto. Kun kosto de 18,96 milionoj da eŭroj, la Lamu Port-South Sudan-Ethiopia Transport Corridor (Lapsset Corridor) estos artikita ĉirkaŭ profundakva haveno en la golfeto de Manda, ĉe Lamu. Ĝi estos tera ponto inter Kenjo kaj Dualao, la kameruna ĉefurbo, por ligi Atlantikon kun la Hinda Oceano (Vidu sube).

Ĉi tiu komplekso estas la ĉefa konstruejo de “Vidado 2030”, la mezdaŭra plano lanĉita en 2008 de la internaciaj institucioj. Ĉu, inter 2008 kaj 2030, tia salto al estonto eblas? Almenaŭ por Lamu, ĝi estos saltego antaŭen, tiom la insularo ŝajnas ekstertempa. Malantaŭ disskvamiĝaj fasadoj de malnovaj arabaj palacoj klasifitaj kiel homara heredaĵo de la UN-organizaĵo por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesco), sekvante implikaĵon de stratetoj laŭirataj de senĝenaj azenoj, oni trovas tre akcepteman kiberkafejon, en kiu ne malofte renkontiĝas masaja militisto konsultanta siajn retmesaĝojn.

La progreso ne atendas. Tial Najrobo volas antaŭenpuŝi ĉi tiun etan pecon de pasinta mondo en la morgaŭan Afrikon. “Nenio malpli ol abrupta saltego de la vivnivelo de la kenjanoj de nun al 2030”, fieras s-ro Mugo Kibati, la ĝenerala direktoro de la estraro de Vidado 2030. Ĉu eblas imagi Sinbad-la-maristo elŝipiĝanta el privata jeto por trinkadi koktelon sur sia teraso rigardanta al la koral-barilo, la rafinejo kaj la naftoŝipegoj?

Nuntempe, la komercaj interŝanĝoj de Orient-Afriko kaj de Centra Afriko dependas de Mombasa, la granda haveno de la orient-kenja marbordo, kio igas ĝin “la plej grava atuto de la regiono”, laŭ la Monda Banko. Ĉi tiu haveno estas barometro de la ekonomia dinamismo de la regiono, kaj la premo estas forta. Inter 2007 kaj 2011 ĝia trafiko kreskis je 23%. En 2011 ĝi traktis proksimume sepcent sesdek mil TEU — ekvivalento de dudek futoj (twenty-foot equivalent unit: TEU) estas la norma mezurunuo respondanta al kontenero 6,1 metrojn longa-, malgraŭ ke ĝi estis konceptita por ducent kvindek mil.

Usona raporto* montras, ke la meza daŭro de transporto de varo el ŝip-kontenero ĝis ĝia ekiro aliloken estas pli ol du semajnoj. Krome, manke de bonstataj ŝoseoj aŭ fervojoj en la regiono, la transport-prezo de kontenero je unu kilometro estas inter la plej altaj en la mondo*. La konstanta sekretario por transportoj, s-ro Cyrus Njiru, volonte tion rekonas. Laŭ li, 91% de la malneta enlanda produkto (MEP) de Kenjo estas produktata ene de cent-kilometra distanco ĉirkaŭ la fervojo liganta Ugandon al Kenjo. Le cetero de la teritorio, kie koncentriĝas 75% de la loĝantaro, produktas 10% de la MEP. Kial? Ĉar oni neniam disvolvis la infrastrukturojn*”.

* United States International Trade Commission (USITC), enketo n-ro 332-530, publikigaĵo n-ro 4335, julio 2012.
* En 2009, de Mombasa, oni kalkulis 0,04 dolaron por transporto al Kenjo, 0,085 dolaron por Ugando, 0,09 dolaron por Ruando kaj 0,11 dolaron por Burundo. “Transport prices and costs in Africa”, Banko Internacia por Rekonstruo kaj Disvolvado (BIRD), Monda Banko, 2009.
* www.theafricareport.com, junio 2012.

Mastritaj transport-kostoj kaj akcelo de la varo-cirkulado tutcerte favorus la disvolvadon de agrokulturo kaj industrio en Kenjo. Kiel substrekas s-ro Mark Bohlund, ekonomikisto por IHS Global Insight, “ĉi tiuj infrastrukturaj projektoj estas kolosaj. Ilia kosto ekvivalentas la du trionojn de la jara MEP de Kenjo, sed ili povus stimuli la kreskon de la tuta regiono. Ili povus ankaŭ havi geostrategiajn konsekvencojn gravegajn por paco kaj integrado de la tuta Orienta Afriko”. Dume, atendante la kreskon kaj pacon por ĉiuj, en Matondoni, kiel ĉiam la suno fajrigas la marĉojn per siaj brulantaj kisoj. Tra la dunoj, je tri horoj da malfacila piedirado for de la banad-hedonismo kaj plaĝoj el fajna sablo de Shela, la mizero de la praloĝantaj komunumoj de la Lamu-insularo detruas la bildon de prospero asociitan de la turism-entreprenoj kun la sultan-landa periodo.

Ĉi tie estas nenio, kaj neniu nutras iluziojn. Escepte, eble, viro ŝajne elĉerpita: s-ro Mohamed Famau, la mzee (saĝulo) de la vilaĝo. “Oni promesas al ni, ke Lamu estos paradizo, kie ĉiu havos laboron kaj komforton. La regiono estos la plej evoluinta en Kenjo. Ni ja ŝatus almenaŭ havi superbazaron.”

En glora pasinteco, la svahila urbo sendis siajn tradiciajn orientafrikajn velŝipojn (ĥow) ĝis Hindujo kaj Ĉinujo por interŝanĝi ambron, eburon kaj sklavojn. De nun, nur kelkaj laboristoj ankoraŭ penas sur tiaj malnovaj ŝipetoj, en ombro de mangrovo, inter la radikoj de manglarboj. Post la drago de la ŝanelo kaj elradiko de mangrovo, la estonta profundakva haveno kaj ties rafinejo ĉesigos ilian aktivadon. La fiŝoj malaperos. Ili certas pri tio. Kaj ili jam scias, ke ili ne trovos laboron en la estonta haveno. Ano de la kenja registaro venis anonci tion al ili. Sen diplomo, ne eblos fariĝi dungito sur la havena zono. “Ĉi tie, lernejo ekzistas nur de kvar jaroj”, protestas s-ro Moussa Omar. Kaj la ŝipĉarpentisto, afable aldonas: “Se ĉiu ricevos laboreblon, ni akceptas la projekton. Sed, ĝis nun, ĝi alportas al ni nur malagrablaĵojn. Estos nenio por fiŝkapti. Kiel ni pluvivos? Ni ricevos neniun kompenson de la registaro, ĉar ni estas needukitaj homoj kaj, laŭ ĝi, ne taŭgas aŭskulti nian voĉon.” La ministrejo pri la plano tamen rekonas, ke fiŝado estas la ĉefa fonto de enspezo por 70% de la cent mil loĝantoj...

S-ro Silvester Kasuku, ŝarĝita pri infrastrukturoj en la kabineto de la ĉefministro, estas tiun tagon en oficiala vizito ĉe la konstruejo de la insulo Manda. “Ni fidas la estonton: la haveno malfermiĝos en 2016. Mi devas renkonti ĉiujn koncernatojn por informi ilin pri la progreso de la konstruado kaj por diskuti kun ili. Ĉiuj subtenas la projekton. La loĝantaro aspiras al disvolvado. Homoj volas ŝoseojn, havenon, flughavenojn. Ne eblas ignori tion, kion ili deziras.” Kelkajn minutojn post sia alveno, li malaperas kun sia kohorto, en 4X4-aŭtoj, eĉ pli rapide ol li aperis.

Neglektataj regionoj de la sendependiĝo

Lia parolado estas tre malproksima de tio, kion sentas la loĝantoj de la insularo, kiuj starigis asocion, Save Lamu, por defendi la partoprenon de la komunumoj en la decidoj koncernantaj la Lapsset Corridor. “Entute, la homoj ne kontraŭstaras la havenon. Sed kio maltrankviligas nin, estas la manko de konsultado, klarigas s-ro Hussein Send Elmaawy, unu el la “saĝuloj” de Save Lamu. Konsulti, tio estas agi tiel, ke la loĝantaro sentas sin koncernata de la projekto kaj proprigas ĝin al si. Neniu anticipas la negativan efikon al la medio, la socio, la problemaro de la grundo, la dungoferto. Necesas ke la loĝantaro estu en la interkonsenta protokolo kun la registaro. Paroli neniel utilas se nenio estas klare skribita.”

Ĉar Najrobo ne aŭskultis ĝiajn postulojn, Save Lamu prezentis la aferon al tribunalo por haltigi la konstruadon de la haveno. La asocio metis plendon pro kontraŭ-konstitucieco. Ĝi akuzas la registaron pri ne sufiĉa konsultado kaj foresto de studaĵo pri primedia efiko. S-ro Abubakar Mohamed El-Amudy, ĝia prezidanto, montriĝas firma: “La komunumoj devas esti informitaj kaj konsultataj, kiel garantias la konstitucio. La loĝantaro kreskos rapide; kun alveno de aliaj komunumoj, nia kulturo definitive malaperos. Ni ja ĉiam estis marĝenigitaj.” Multaj loĝantoj de la regiono opinias, ke la centra registaro, en la manoj de la plimulta etno kikujo, konsideras ilin kiel duarangajn civitanojn. Tiu sento pri maljusto fariĝas malamo al fremduloj (ksenofobio)*. Ne malofte oni aŭdas en la insularo, ke “Lamu fariĝas kolonio de la kikujoj”. La komunumaj streĉoj estas paroksismigitaj kaj la tendencoj al sendependiĝo de la marborda regiono, kuraĝigitaj de certaj politikaj movadoj, ampleksiĝas.

* Vd Claire Médard, “Kelkaj Ŝlosiloj por malimpliki la kenjan krizon: senproprigado, aŭtoktoneco kaj grund-privatigo”, 14-a de januaro 2010, www.cetri.be

La unuan fojon, la loĝantaro de la marbordo povis kontenti pro la intereso montrata de la centra ŝtato por la disvolvado de la regiono. Hervé Maupeu, politikologo kaj fakulo pri Kenjo en la universitato de Pau kaj Adour-regiono (Francujo), vidas en tio “grandan novaĵon, ĉar la kresko-tendencoj enblovitaj de Vidado 2030 realiĝos en la periferioj. Estas kontraŭa al la naturo de sendependa Kenjo”. Ja de 1965 la registaro elektis koncentri siajn elspezojn en la zonoj havantaj fortan potencialon*, tio estas la “utila” Kenjo, situanta je pli ol mil sepcent metroj da altitudo. El tio rezultis politika ekskluziveco kaj ekonomia marĝenigo de la komunumoj vivantaj en konstante sekaj regionoj de la Nordo kaj en la kamparaj zonoj.

* “African socialism and its application to planning in Kenya”, Sessional Paper, no 10, Nairobi, 1965.
“Duono de la lando havas neniun infrastrukturon”

Laŭ François Gipouloux, esploristo en la Stud-Centro pri moderna kaj nuntempa Ĉinujo, tiu ŝanĝo estis necesa: “La marbordaj regionoj refariĝas la pivoto de la ekonomia spaco liberaligita, sub formo de transnaciaj ekonomi-kunlaborad-zonoj, kiuj apogas sin sur la starigo de disvolvad-koridoroj — reale komercaj — kun internacia destino*.”. La disvolvado de Orient-Afriko estas en la dinamiko de tutmondiĝo, kiu tendencas malfermi la merkatojn kaj faciligi la komercon per kreado de specialaj ekonomiaj zonoj (SEZ), speco de liberaj zonoj, kie la kostoj de investado, financado kaj ekspluatado estas tre reduktitaj cele allogi la eksterlandajn investojn. En Kenjo la leĝo pri la SEZ estis aplikebla ekde la 8-a de novembro 2012.

* François Gipouloux, La Méditerranée asiatique. Villes portuaires et réseaux marchands en Chine, au Japon et en Asie du Sud-Est, XVIe-XXIe siècle, CNRS Editions, Parizo, 2009.

Ĉar la alvoko al la privataj investistoj estas ankoraŭ atendanta, la registaro mem financis la lanĉon de la unua fazo de la konstrulaboroj de la haveno, ĝis je 234,6 milionoj da eŭroj. Kenjo, Etiopio kaj Sud-Sudano subskribis en 2012 interkonsenton: Sud-Sudano financos parton de la naftodukto, Etiopio engaĝiĝis partopreni la konstruadon de la fervojo. “Yes we can!, lanĉas s-ro Kasuku, esperante, ke la fama moto de s-ro Barack Obama trudos respekton kaj silentigos la kritikojn. Kial timi ke la pruntoj necesaj por realigi la Lapsset kaŭzos ŝuldokrizon*? La duono de la lando havas neniun infrastrukturon. Ni devas antaŭ ĉio investi, kaj tio alportos monon. Krome, tiuj konstrulaboroj ne estos nur publika ŝuldo, ĉar ni ankaŭ laboras kun la privata sektoro.”

* En 2011, la publikan ŝuldon de Kenjo oni taksis je 50,7% de la MEP, kaj la ekstera ŝuldo je pli ol 7 miliardoj da euroj ( fonto: CIA — The World Factbook, www.cia.gov).

Sen timo nek riproĉo, sed timante tamen tro grandan publikan ŝuldiĝon, la fisko preferis emisii altrendimentajn kvinjarajn obligaciojn*, je suma valoro de preskaŭ 119 milionoj da eŭroj, por financi la Lapsset Corridor, laŭ la Centra Banko. La “granda Afrika Korno” ŝatus fariĝi sinonimo de abundo. La rendimentoj de la investita kapitalo laŭditaj de la financaj instancoj de la regiono estas allogiloj por la imago de la investistoj de la “disvolvado” kaj ties spekulad-apetito. Malgraŭ tio, en 2011 je tutmonda skalo, Afriko altiris ankoraŭ nur 3,6% de la tutaj eksterlandaj rektaj investaĵoj (ERI).

* Ankaŭ nomataj “infrastrukturaj obligacioj”, tiuj financaj produktoj estas kvazaŭ ŝtataj akcioj kun garantiita rento, ĉar ne submetataj al merkataj fluktuoj.

Konsiderante la amplekson de la projekto, la registaro disponigis aron da rimedoj por diversigi la fontojn de financado, kaj aparte por allogi novajn ERI. “La Lapsset Corridor estas la plej bona invest-okazo el la tuta afrika kontinento, ripetas s-ro Kasuku. La investistoj devus malfermi siajn okulojn kaj veni multnombre.” Por la haveno kaj la ŝoseo, la kapitalo estos publika; por la naftodukto kaj la rafinejo, privata; por la fervojo, publika kaj privata.

Cele ripari la ERI-maŝinon, Kenjo uzas alian levilon, rekte venintan el la ilaro de la Internacia Mon-Fonduso (IMF): la publika-privatan partnerecon (PPP)*. La ŝtato estras, kaj la privataj agantoj strebas por ebligi kreadon de la infrastrukturoj kaj provizadon de la publikaj servoj*, malgraŭ la nekongrueco inter la profit-celado de la privatuloj kaj la redistribuad-neceso de la ŝtato. La ĉefa interesaĵo por la privata parto estas, ke la entreprenaj riskoj estos portataj de la ŝtato. “Por ke la privata sektoro investu, necesas ke la ŝtato kapablu respekti siajn promesojn, asertas proksimulo de la dosiero. Pro la eksplodo de la ŝuldo, la ŝtato ne povas doni tiun garantion. La PPP do ne estas la ĝusta vojo.”

* Vd Faranak Miraftab, “Public-private partnerships: The Trojan horse of neoliberal development?”, Journal of Planning Education and Research, Universitato de Cincinnati, septembro 2004.
* Vd David Osborne kaj Ted Gaebler, Reinventing Government: How the Entrepreneurial Spirit Is Transforming the Public Sector, Plume, Nov-Jorko, 1993.

Post unu horo kaj duono da kunveno, s-ro Kasuku ŝajnas malfrui pri sia tagprogramo. Lia asistantino deponas stampilon “konfidenca” sur la korespondaĵo-stako, kiu lin atendas. Malsereneta, la konstanta sekretario de la oficejo de la ĉefministro petas pardonon pro la maloportunaĵo, kaj konfesas, ke li estis devigita ĉeesti la diskuton, ĉar “la ĉefministro ricevis viziton de la ĉina ambasadoro en Najrobo por diskuti pri la Lapsset Corridor”. Li haltas, embarasata, kaj daŭrigas: “Estis ĝentileca diplomatia vizito...”

Najrobo ja aplikas ekonomian diplomation orientitan al la serĉado de novaj investantoj, kiel la BRICS (Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo kaj Sud-Afriko), sed ankaŭ Sud-Koreujo, Kataro, Singapuro, ktp. Ĉinujo, Barato, Japanujo, Sud-Afriko kaj Sud-Koreujo estis la kvin ĉefaj fontoj de ERI en Kenjo dum la kvin lastaj jaroj, antaŭ Britujo, Francujo, Germanujo kaj Nederlando*.

* Fontoj: Autorité d’investissement du Kenya (KIA) (Investad-instanco de Kenjo) kaj Bureau national des statistiques du Kenya (KNBS) (Nacia Oficejo de statistikoj en Kenjo).

La ekonomia krizo signis la finon de ia mondo. Kaj naskiĝo de alia estas konfirmita de la leviĝo de Azio, malpli tuŝita de la ĵusa malkvieto. Krome, la evoluintaj ekonomioj kondiĉigas sian financadon je instituciaj reformoj. Ĉi tiu postulo efikas kontraŭ ili, fronte al ĉinoj, kiuj ne nepre provas respondi al la adjudikoj, sed ĉefe trudi siajn entreprenojn tra komercaj kontraktoj. “En Kenjo ĉe la elitoj ekzistas nun rifuzemo al la influstrebado de Okcidento, kaj eĉ pli de la Monda Banko kaj IMF, konstatas s-ro Maupeu. Ili volas aŭtonomiĝi, aparte tra ilia rilato al Azio inventanta novajn valorojn, novajn viziojn, novajn manierojn labori kune.”

La prezidanto Kiba, sciante kion li faras, lanĉis en 2005 sian “Direkte la Orienton” -politikon Look East Policy. Dum la ses unuaj monatoj de 2012, laŭ la reg-instanco por investado de Kenjo, Ĉinujo, Sud-Afriko, Barato kaj Sud-Koreujo investis en la lando sume 31,26 milionojn da eŭroj, el kiuj 23 millionoj venis el Ĉinujo. Komuniko de la prezidejo venis ekspliciti la novan perspektivon de la diplomatiaj rilatoj, kiujn Najrobo volas konstrui. “La eksterlanda politiko de Kenjo estas gvidata de volo evoluigi la geopolitikajn dinamikojn. Tio implicas konverĝon inter Oriento kaj Okcidento pri la mondaj aferoj en konstante evoluanta medio.” Sed, kaj finfine, la plej gravaj kontraktoj iras ĉiam al Oriento.

“Kenjo ne aparte rigardas al Oriento, mildigas s-ro Kasuku. Tia ne estas nia intenco. Sed, kiam vi lanĉas alvokon al la tuta mondo, Azio ĉiam estas tiu, kiu respondas plej rapide. Dum la aliaj estas plendantaj inter si, azianoj alvenas kaj estas feliĉaj. La lukto tamen ŝajnas tre neegala. Ĉinujo kreis dependo-formon de la afrikaj landoj al siaj malalt-prezaj pruntoj por financi la infrastrukturajn projektojn. Problemo: la ĉina ekonomia kresko, kiel tiu de Barato, emas malrapidiĝi. En sia lasta raporto pri la mondaj ekonomiaj perspektivoj, la IMF atentigas Kenjon kontraŭ tiu elvojiĝo, kiu povus esti malutila al la kasoj de la lando. “Abrupta malrapidiĝo de la ĉina kresko povus havi negativajn efikojn pro la fortaj komercaj ligoj establitaj kun Ĉinujo ĉi-lastajn jarojn, sed ankaŭ pro la kontribuo de Ĉinujo al la financado tra la ERI*.”

* World Economic Outlook, IMF/ FMI, oktobro 2012.
Interveno de liberala panafrikanismo

La eksprezidanto de Kenjo do provis instigi la afrikajn ŝtatojn redukti la uzon de eksteraj pruntoj por konstrui siajn infrastrukturojn. Ĝi laŭdegis la regionan integradon kaj asertis, ke la merkatoj de la kontinento povos oferti aliajn fontojn de financado. Sed tiu volontismo ne forigas la neprecizecon de la Lamu-projekto. La investistoj atendas la definitivajn rezultojn de la prezidanta elekto de la 4-a de marto 2013 (vd ĉi-sube).

Sed ĉu la nova ŝtatestro, s-ro Uhuru Kenyatta (kiu ricevis 50,07% de la esprimitaj voĉoj), pludaŭrigos la strebojn de sia antaŭulo, kiu pretendis lasi markon en sia lando kaj sia tempo?. La fino de la diferencigita, frakciita disvolvado estas la plena esenca avantaĝo de la Lapsset Corridor. S-ro Kibaki volis vigligi novan formon de panafrikanismo, kiu apogus sin sur la liberala komuna opiniaro de la internaciaj financistoj, samtempe liberiĝante de la IMF-jugo. Modifi la disvolvisman politikon de Ĉinujo, metante ĝin en konkurenco kun aliaj sojlolandoj. Ĉu lia posteulo daŭre pluiros tiun vojon? Tute ne certas.

Tristan COLOMA

La Lapsset Corridor laŭ ciferoj

Danke al siaj 32 kajoj kaj sia nature larĝa alira ŝanelo, 18 metrojn profunda, la haveno Lamu kapablos akcepti multajn grandajn ŝipojn, de la super-naftoŝipoj ĝis la post-Panamax-ŝipoj. Ĝia destino estas prizorgi 23 milionojn da tunoj da varoj jare. Aliaj infrastrukturoj estas asociiĝintaj al ĝi. La naftodukto 2.250-kilometrojn longa, venanta el Sud-Sudano kaj iranta al Lamu, havos branĉojn al Etiopio, Ugando kaj la Demokrata Respubliko Kongo. En la haveno-areo, petrolrafinejo kapablos trakti 120.000 barelojn tage. Fervoja linio laŭ internacia normo devas ligi la havenojn Lamu kaj Dualao (Kameruno), kaj 3.500-kilometra reto da rapidaj ŝoseoj konektos la ĉefurbojn etiopian (Adis-Abebo), sud-sudanan (Ĵubo) kaj kenjan (Nairobo) al la havena komplekso. Paralele, optika fibro estos instalita por la komunikado. La projekto havas ankaŭ turisman parton, kun konstruado de internaciaj flughavenoj kaj banlokaj kompleksoj.

T.C.

“Avenuoj por la korupto”

EN KENJO, la memoro de la perfortaĵoj okazintaj post la lastaj ĝeneralaj elektoj, en decembro 2007, ankoraŭ tre viglas. Ne senkaŭze: el ili laŭdire rezultis, en la sekvaj monatoj, mil ducent mortintoj kaj tricent mil delokitoj. Tial, la kandidatoj al la prezidanta elekto de la 4-a de marto 2013 deziris trankviligi tiom la loĝantaron, kiom la investistojn. Unue, dum la balotkampanjo, la kenjanoj estis agantoj kaj spektantoj de “ĝeneraligita pentado, lerte orkestrita, transformante la politikan scenejonen pentekostisman eklezion”, analizas Dominique Connan, doktoriĝanto el la Instituto pri Politikaj Sciencoj de Parizo, bazita en Nairobo. Ili aparte povis ĉeesti, la 24-an de februaro, grandegan porpacan mitingon en Uhuru-Park, kie la kandidatoj manenmane aŭskultis religiajn kantojn kaj predikojn de la nuna profeto, la d-ro David Edward Owuor.

Post la voĉdono, s-ro Uhuru Kenyatta (Jubilee Alliance), ja trudiĝis kontraŭ la eliranta ĉefministro, s-ro M.Raila Odinga (Orange Democratic Movement). Tiu ĉi, malkonsente kun la strato, prezentis al la plej alta Kortumo liston de malregulaĵoj okazintaj en pluraj regionoj de la lando, ĉar nur okmil kvarcent balotiloj ebligis al lia konkuranto preterpasi la 50% necesaj por esti elektita dum la unua balotvico, prrezidanto de la ĉefa potenca lando de Orienta Afriko. Krome, eksterlande oni ŝajnas embarasata pro la balot-sukcesoj de s-ro Kenyatta, kiu estas en konflikto kun la Internacia Pun-Kortumo (IPK), pro sia supozata implikiĝo en la postbalotaj perfortaĵoj de 2007.

“Ni intencas intime labori kun la privata sektoro por igi la landon konkurenc-kapabla”, asertis la nova prezidanto la 13-an de marto, dum kunveno kun la membroj de la Alianco de la privata sektoro de Kenjo (Kepsa), en Nairobo. La investantoj admonis ĉiujn entrreprenojn remalfermi siajn pordojn — fermitajn pro timo pri ribeloj — kaj movi la ekonomion por trafi la celojn de Vidado 2030, la reform-programo lanĉita en 2008 kaj kvalifikita “nacia revo por konkurenc-kapabla kaj mondskale prospera Kenjo”. Tia entuziasmo kontrastas kun la statistikoj donitaj de la nacia statistika oficejo de Kenya (KNBS). La institucion maltrankviligas la kreskanta inflacio, la disfalo de la mono kaj la tre altaj interezprocentoj de la pruntoj realigitaj fine de 2011. La lando estas nun inter la dek nacioj plej malegalecaj en la mondo, kun diferenco de unu al kvindek ses inter la enspezoj de la 10% la plej malriĉaj kaj tiu de la 10% la plej riĉaj*.

* Statistikoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) cititaj de Human Rights Watch. “Raporto 2010”

LA LAPSSET CORRIDOR ofertas, laŭ la regantaj medioj, bonan rimedon por firmigi la nacian senton ĉirkaŭ tio, kio restas ĝis nun nur komputila, dokumento, kun turoj laŭ Dubaj-maniero kaj rapidegaj ĉinaj trajnoj metitaj sur kenjaj pejzaĝoj. Por ke la revo fariĝu realeco, la gvidantoj ne hezitis ekigi militon en Somalio, je kelkaj dekoj da kilometroj de la landlimo, cele protekti la estontan havenan komplekson. La kenjanoj pretekstis la ĉeeston de la shebab (islamisma grupo en Somalio) en tiu zono por arbitre interveni kaj krei grandan bufro-zonon.

En gazet-redaktejo de Nairobo, ĉirkaŭrigardinte, ĵurnalisto klinas sin kaj ŝajnigas ke li melkas bovinon. “La Lapsset Corridor estas destinita krei avenuojn por la korupto, li diras malllaŭte. La politikistoj estas destinitaj trinki la lakton de la ŝtato, markita per “S” barita per duobla vertikala linio.” Esploristo konanta la dosieron rekte asertas: “Vidado 2030 mezuras la disvolvadon laŭ nombro da kubaj metroj da betono por la konstruo. La celo estas deturni la monon de la financantoj kaj de la ŝtato”

Antaŭ ol la betonmiksiloj eĉ komencis funkciii, la projekto jam montris maltrankviligajn devojiĝojn. Ekzemple ĝia raporto pri fareblo estas la plej multekosta en la tuta historio de la lando. En majo 2009 la ministrejo pri transporto kaj la japana societo JPC estis subskribintaj kontrakton je 28 milionoj da eŭroj; necesis interveno de la fisko, du jarojn poste, por intertrakti rabaton je 35%.

“Estas la intereso de la elitoj, ke la projekto realiĝu, ĉar ili multe investis en la regiono. Mi do ne opinias, ke tio estas “blanka elefanto”*, insistas Hervé Maupeu, politikologo kaj fakulo pri Kenjo ĉe la universitato de Pau kaj regiono Adour. “Multaj politikistoj estis informitaj pri la projekto Lamu antaŭ ol ĝi fariĝis publika”, asertas s-ino Ambreena Manji, la responsulino de la British Institute in Eastern Africa. “Temas pri speco de ‘komercado’ per internaj informoj, ĉar ili kaptis la okazon por alproprigi al si terojn kaj spekuli pri nemoveblaĵoj.” La ŝtato devos poste reaĉeti tiujn....

* “Blanka elefanto” estas ambicia plano, kiu ĉu neniam realiĝas, ĉu montriĝas financa fiasko.

T. COLOMA

Kiel Chávez fariĝis Chávez

“Tia, kia en li mem fine la eterno lin ŝanĝas ”*, Hugo Chávez, forpasinta la 5-an de marto 2013 en plena politika supreniro, en la imago de la humiluloj de Latinameriko li aliĝas al la grupeto de grandaj defendantoj de iliaj postuloj: Emiliano Zapata, Che Guevara, Salvador Allende ... Tamen, komence nenio indikis tiom legendan destinon.

* Verso de Stéphane Mallarmé, el la poeziaĵo Le Tombeau d’Edgar Poe (La tombo de Edgar Poe) (1877).

Chávez enmondiĝis en la sino de familio tre malriĉa, en la fora venezuela “sovaĝa okcidento ”, en Sabaneta, vilaĝeto de la Llanos, tiuj grandaj senfinaj ebenaĵoj, kiuj tuŝas la ĉenon de Andoj. Kiam li naskiĝis, en 1954, liaj gepatroj ne havis 20 jarojn. Provizoraj instruistoj en fora domaro, malbone pagataj, ili devis konfidi siajn du unuajn infanojn, Hugo kaj lian pli aĝan fraton Adan, al ilia patra avino. Rosa Inés, mestizino nigrula kaj indiĝena, kreskigis ilin ĝis ilia 15-a jaro. Tiu avino, inteligenta, pedagogia, dotita de rimarkinda komuna saĝo kaj plena de amo, havis determinan influon sur la eta Hugo.

Ĉe la rando de la vilaĝo Rosa Inés loĝis en indiana domo kovrita per palmfolioj, kun planko el argila tero, kun muroj el argil-masonaĵo. Sen fluanta akvo nek elektro. Sen financaj rimedoj, ŝi vivis per vendo de kukoj, kiujn ŝi mem bakis per fruktoj de sia ĝardeneto. Ekde sia plej juna aĝo Hugo lernas prilabori la grundon, pritranĉi plantojn, kulturi maizon, rikolti fruktojn, okupiĝi pri bestoj. Li trempiĝis per praa kampkultura scio de Rosa Inés. Partoprenas en dommastrumaj taskoj, helpas baki la kukojn, kaj, ekde la aĝo de 6 aŭ 7 jaroj, li vendis ilin en la stratoj de Sabaneta, ĉe la fino de la filmo en la kinejo, en la arenoj de kokbataloj, en la bazaro ...

Tiu vilaĝo — “kvar stratoj el argila tero, rakontas li, kiuj, en la pluv-sezono, transformiĝis en apokalipsajn ŝlimejojn ” — estis por la juna Hugo tuta mondo. Kun siaj sociaj hierarĥioj: la “riĉuloj ” vivis malsupre en la vilaĝo en ŝtonaj kaj pluretaĝaj domoj; la malriĉuloj sur la deklivoj de la monto, en pajlodomoj. Kun siaj etnaj kaj klasaj distingoj: la eŭropdevenaj familioj (italoj, hispanoj, portugaloj) posedis la ĉefajn komercojn kaj la malmultajn industriojn (segejojn), dum la mestizoj estis la amaso de laboristoj.

Lia unua tago en la lernejo restis firme en la memoro de tiu etulo*: oni rifuzas lin, ĉar li portas sandalojn el kanabo, kaj ne ledajn ŝuojn, kiel decas ... Li sciis venĝi sin. Lia avino instruis al li legi kaj skribi. Tre rapide li trudis sin kiel plej bona lernanto de la lernejo, tiom, ke dum solena vizito de la episkopo de la regiono, liaj edukistoj elektas lin por legi la akcepto-paroladon antaŭ la prelato. Lia unua publika parolado ...

* En la franca “petit chose”, kp Alphonse Daudet, Le Petit Chose (1868), membiografia romano.

Lia avino ankaŭ multe parolis al li pri historio. Ŝi eĉ montris al li ĝiajn spurojn en Sabaneto: la granda maljunega arbo, en kies ombro Simono Bolivaro ripozis antaŭ sia marŝo trans la Andan Montaron en 1819; kaj la stratoj, kie ankoraŭ sonas la galopo de la fieraj ĉevaloj de Ezequiel Zamora, kiu, ne malproksime de tie, faris la batalon de Santa Inés, en la jaro 1859. La eta Hugo tiel kreskis en la kulto de tiuj du figuroj: la Liberigulo, patro de la sendependeco; kaj la heroo de la “federaciaj militoj ”, defendulo de radikala kamparreformo favore al la malriĉaj kampuloj, kies batalkrio estis “Tero kaj homoj liberaj ”. Chávez cetere eksciis, ke unu el liaj antaŭuloj partoprenis en tiu fama batalo kaj ke la avo de lia patrino, la kolonelo Pedro Pérez Delgado, kun la kromnomo Maisanta, mortinta en malliberejo en la jaro 1924, estis tre populara gerilano en la regiono, ia Robin Hood kiu prenis de la riĉuloj por doni al la malriĉuloj.

Ne ekzistas meĥanika sociala determinismo. Chávez, kun tiu sama infaneco, povintus sperti tute alian sorton. Sed tre frue lia avino encerbigis al li ion, kion oni povus nomi forta sento de klasa aparteno: “Mi ĉiam sciis, kie estis miaj radikoj, diris li, en la profundoj de la popola mondo; de tie mi venas. Mi neniam forgesis tion. ”

Allasita al gimnazio, la juna Hugo forlasis Sabaneton kaj ekloĝis en Barinas, la ĉefurbo de la samnoma ŝtato. Tio estis en 1966, la vjetnammilito estis en la titolpaĝoj de la gazetoj kaj Che Guevara baldaŭ mortos en Bolivio. En Venezuelo, kie la demokratio restariĝis en 1958, ekzistis ankaŭ geriloj; multaj junuloj aliĝis al la armita batalo. Sed Chávez estis adoleskanto kiu ne interesiĝis pri politiko. Liaj tiamaj pasioj estis studi, batpilko kaj knabinoj.

Kiel brila gimnaziano, ĉefe en la sciencaj fakoj matematiko, fiziko, ĥemio, li ŝatis doni nivelreatingajn kursojn al siaj malpli talentaj samklasanoj. La diversaj politikaj organizaĵoj de la gimnazio — ankaŭ tiu de lia propra frato Adan, aktivulo ĉe la ekstremmaldekstro — konkurencas por rekruti lin. Sed Chávez pensis nur pri batpilko. Li estis vere obsedata de tio. Li estis timata maldekstramana pitcher (ĵetisto); la loka gazetaro parolis pri li, pri liaj sportaj faroj. Tio aldoniĝas al lia persona aŭreolo.

Dum tiuj gimnaziaj jaroj lia personeco firmiĝas. Li estas certa pri si mem, parolas bone, virtuozas humuron kaj sentas sin ĉie komforta. Li fariĝis tio, kion oni nomas “natura gvidanto ”, unua de sia klaso kaj tre forta en sporto. Pro tio li volis cetere fariĝi profesia batpilk-ludisto; post la bakalaŭra ekzameno li partoprenis en la alir-konkurso por la milit-akademio. Li sukcesis kaj jen li, la kampulo el la fora provinco en Karakaso, ĉefurbo en liaj okuloj same futurisma kaj teruriga kiel la Metropolo de Fritz Lang. La militaj aferoj tuj pasiigis lin. Forgesita la batpilko. Chávez komplete dediĉis sin al la militaj studoj. Tiuj estis cetere ĵus modifitaj. Oni allasis nun gimnazianojn kun bakalaŭro kaj jam ne lernantojn kun diploma nivelo. Ankaŭ la instruistaro ŝanĝiĝis: oficiroj konsiderataj la “plej malsekuraj ” aŭ la “plej progresemaj ” estis nomumataj de la instancoj, kiuj ne volis meti trupojn sub iliaj ordonoj, sed ne hezitis konfidi al ili la formadon de la estontaj oficiroj ...

Post 1958 kaj la falo de la diktatoro Marcos Pérez Jiménez, la precipaj partioj — nome Ago demokratia (socialdemokrata) kaj Copei (kristandemokrata) — faris interkonsenton, la traktaton Punto Fijo, kaj dividis inter si la potencon alterne. La korupto fariĝis la gangreno de la lando. Oficiroj, kiuj membris en ekstremmaldekstraj organizaĵoj, jam ribelis en 1962 en Puerto Cabello kaj en Carupano. Aliaj militistoj aliĝis al la diversaj geriloj en la montaroj. La subpremo estis kruelega: senjuĝaj ekzekutoj, torturoj kaj “malaperoj ”. La ĉeesto de usonaj reprezentantoj estis tre videbla, ne nur en la lokoj de petrol-ekspluatado, sed ankaŭ en la sino mem de la ĉefstabo de la armeo. La Central Intelligence Agency (CIA) sendis tien multajn el siaj agentoj kaj helpis persekuti la ribelulojn. Chávez vere sorbis la teorian instruon, kiun li ricevas en la akademio. Unu el ĝiaj profesoroj, la generalo Pérez Arcais, granda specialisto pri Ezequiel Zamora, edukas al bolivarismo. Chávez legis la tutan Bolivaron. Li lernis parkere, estis kapabla montri detale, sur mapo, la strategion de ĉiu el liaj bataloj. Li legis ankaŭ Simón Rodríguez, la enciklopedian instruiston de Bolivaro. Kaj li baldaŭ disvolvis sian tezon de la “tri radikoj ”: Rodríguez, Bolivaro, Zamoro. El la politikaj tekstoj de tiuj tri venezuelaj aŭtoroj li ĉerpis la tezojn de sendependeco kaj de suvereneco; de sociala inkludo, de egaleco; kaj de latinamerika integriĝo. Ili fariĝis la ĉefaj pilieroj de lia politika kaj sociala projekto.

Chávez havis bonan komprenemon, de scienculo, kaj li havis cetere altan memorkapablon. Do ne daŭris longe ĝis kiam li fariĝis unu el la plej bonaj studentoj kaj la gvidanto de la oficir-lernantoj. Li (kaŝe) legis Karlon Markson, Leninon, Antonon Gramŝo, Frantz Fanon, Che Guevara ... Kaj li komencis frekventi, krom la akademion, diversajn politikajn rondojn de ekstrem-maldekstro: la Komunista Partio (PCV), La Causa R, la Movado de la Revolucia Maldekstro (MIR), la Movado al Socialismo (MAS). Li kaŝe renkontis iliajn gvidantojn. Ankaŭ tie, ĉiu volis rekruti lin, ĉar penetri en la armeon estis malnova radikalmaldekstra ambicio.

Post studi la militistajn ribelojn en Venezuelo, Chávez konvinkiĝis ke eblas preni la potencon por ĉesigi la endemian malriĉecon. Sed la sola rimedo por eviti la “gorilistajn” devojiĝojn (dekstrajn armeajn diktatorecojn) estis forĝi aliancon inter la armitaj fortoj kaj la maldekstraj politikaj organizaĵoj. Jen la centra ideo: la “civitana-armea unio”.

Li studis la spertojn de maldekstraj revoluciaj armeanoj en la potenco en Latinameriko, kaj speciale: Jacobo Arbenz en Guatemalo, Juan José Torres en Bolivio, Omar Torrijos en Panamo kaj Juan Velasco Alvarado en Peruo. Tiun lastan li renkontis en Limo, dum studvojaĵo en 1974, kaj li estis forte impresita. Tiom, ke dudek kvin jarojn poste, en la potenco, li eldonigis la Konstitucion de la Bolivara Respubliko Venezuelo, decidita per referendumo en 1999, en la sama formo kiel la “blua libreto” de Velasco Alvarado.

Enirinte la armean akademion sen politika kulturo, Chávez forlasis ĝin kvar jarojn poste, en 1975, 21-jara, kun unu sola ideo en la kapo: ĉesigi la koruptan reĝimon kaj refondi la respublikon.

Por tio li devis ankoraŭ atendi dudek kvin jarojn. Dudek kvin jarojn da silentaj konspiroj ene de la armitaj fortoj. Kaj la kunan efikon de kvar decidaj eventoj: la granda popolribelo — la Caracazo, la “tumulto de Karakaso” — kontraŭ la novliberala ŝokterapio, en 1989;* la malsukceso de la armea ribelo de 1992; la fekunda sperto de du jaroj da malliberejo; kaj la renkontiĝo, en 1994, kun Fidel Castro. Ekde tiam lia venko en la elektoj estis certa. Ĝi okazis en 1998. Ĉar, diris li citante Viktoron Hugo, “nenio estas pli potenca en la mondo ol ideo, kies tempo venis”.

* Diktita de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj trudita de la socialdemokrata prezidanto Carlos Andrés Pérez, tiu plano de struktura alĝustigo montriĝis per disponoj de malabundo, per malmuntado de naskiĝanta prizorgoŝtato kaj per altigo de la plej necesaj produktoj. La 27-an de februaro 1989 la simplaj homoj de Karakaso ribelis kaj detruis plurajn kvartalojn de la ĉefurbo — la unua ribelo de la mondo kontraŭ la novliberalaj politikoj. La “socialista” registaro igis la armeon pafi; la subpremado kaŭzis pli ol tri mil mortintojn.

Ignacio RAMONET.

La informoj en tiu ĉi artikolo etas prenitaj el libro de interparoladoj de la aŭtoro kun la venezuela prezidinto, kun la titolo “Hugo Chávez. Ma première vie” (Hugo Chávez. Mia unua vivo), aperonta en la hispana venontan septembron.

Esti aŭ ne esti en la NATO

La eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Hubert VÉDRINE, respondas al la malfermita letero, kiun Régis Debray publikigis en la marta eldono de Le Monde diplomatique.

Kara Régis,

Mi legis kun la atento, kiun vi divenas, la leteron, kiun vi sendis al mi, rekte kaj per Le Monde diplomatique, pri la raporto, kiun mi submetis al la prezidanto [?François Hollande], kiu aprobis ĝiajn konkludojn, pri la konsekvencoj de la reveno de Francio en la komandon de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) kaj pri la perspektivoj de Eŭropo pri ĝia defendo. Mi feliĉas daŭrigi kun vi en tiu originala formo, publika, dialogon, kiun ni komencis antaŭ pli ol tridek jaroj sub la egido de Franços Mitterrand kaj neniam interrompis, dialogon stimulan, riĉigan, kelkfoje emocian, sed ĉiam amikecan kaj konfideman.

Via teksto ofte transiras la precizan temon, kiun mi devis pritrakti, tiom ke vi kelkfoje perdas ĝin el la vido. Ĝi estas bela melankolia meditado dum sunsubiro pri la progresanta malaperado de la “franca” ekstera politiko, pri la nuntempa triumfo de la individuismo, kies utero estis, laŭ vi, la kristanismo antaŭ du mil jaroj kaj hodiaŭ en Eŭropo sensanga, kaj kiu vanigas ĉian kolektivan historian projekton; pri la hipotezo de la fina supereco de Venuso super Marso, “debray-isma” versio de la “fino de la historio”, kiu revenigas vin al Louis Antoine de Saint-Just: la (individua) feliĉo estis, laŭ vi, nova ideo, emociega, kaj, du jarcentojn poste, tiu ideo fariĝis tutmonda. Kial do ankoraŭ studi la internaciajn rilatojn, la fortrilatojn kaj la eksterlandan politikon?

Fakte, kvankam tio foje ĉagrenas min kiel vin, mi ne vere kredas pri tio: estas, kaj estos ankoraŭ longtempe, en tiu ĉi mondo kun pli kaj pli da loĝantaro, tro da konkurenco pri la spaco, la resursoj, la merkatoj, la riĉaĵoj, la potenco, la ideoj, la kredoj, tro da eblaj kolizioj inter nepacigeblaj diferencoj, sur fono de ekologia retronombrado, sen efektiva regado, nek iam monda prezidanto de monda popolo, por ke la kantia utopio* vere realiĝas. Tio estas kroma kialo por ke ni kune maltrankviliĝu pri tio, ke la eŭropanoj estas strategie dormantaj, nekapablaj pensi pri la reala historio, kiu ja okazas kaj okazos, kun aŭ sen ili.

* Vd Kantio: Pri la eterna paco. -vl

Sed mi revenas al mia temo, kaj memorigas vin, ke la demando al mi starigita ne estis, ĉu necesis aŭ ne reveni en la integritan komandon de la NATO, sed pritaksi la konsekvencojn de tiu reveno. Kiam la prezidanto Hollande konfidis al mi la taskon de tiu raporto, post ne finita provo de s-ro Jacques Chirac inter 1995 kaj 1997, tiu reveno estis jam decidita kaj realigita de s-ro Nicolas Sarkozy en la jaro 2009. Mi devis do ekzameni la konsekvencojn de tiu decido. La tempospaco inter la reveno kaj hodiaŭ, por prijuĝi tion, estas mallonga, pro tio mia takso: konsekvencoj miksitaj, kaj ankoraŭ ne tre klaraj: reala influo pri la malpliigo de la burokrata formato de la NATO, pri la disdivido de la postenoj, pri la insisto pri la strategia bilanco inter malinstigo kaj defendo. Nenia influo, male, pri la ĝenerala strategio en Afganio. Ekzistas do efikoj kun pozitivaj eblecoj, aliaj kun negativaj.

La pozitivaj konsekvencoj (pli granda influo) superos la riskojn (neŭtraliĝo) nur se oni senkomplekse disvolvas en la NATO — kiel ene de Eŭropo, sen kontrastigi tiujn du kampojn — ambician kaj klaran politikon bazitan sur propra strategia pensado. Vi dubas, ke Francio kapablas tion (sed tiam ĝi ankaŭ “ekstere” ne kapablus tion). Mi kredas, ke ĝi ankoraŭ kapablas tion. Nova eliro kaŭzus akran kaj sterilan krizon kun Usono, kaj ankoraŭ pli kun ĉiuj eŭropanoj, unuavice kun Germanio, en la plej malbona momento kaj sen klarigebla motivo. Kiacele Francio farus tion? Nur kelkaj malmultaj landoj aplaŭdus. Sed por kio servus al la Francio de 2013 la gratuloj de la prezidanto Vladimir Putin, aŭ tiuj de Brazilo, kiu flegas siajn rilatojn kun Usono, sed ja ŝatus vidi, pro retorika ŝato de la triamondismo de la 1970-aj jaroj, ke Francio estus enbarita en sia pozicio de la 1960-aj jaroj?

Pli gravas, laŭ mi: ni tute ne estas en la kondiĉoj, kiuj kondukis la generalon de Gaulle eliri — tute prave — el la NATO en la jaro 1966: la riglado fare de la Pentagono, la nefleksiĝemo de la usona prezidanto Lyndon Johnson, la vjetnammilito, la laŭgrada rebato. Mallonge, tio ne estas taŭga opcio por la Francio de 2013. Vi vidas, ke la alianco “floras”, mi vidas ĝin malcerta pri ĝia estonteco. Cetere vi ne diras, kion oni devas fari, en la jaro 2013, post eliro el la NATO, krom zorgi pri la sojlolandoj, kio evidentas, sed kio neniel rilatas pri la demando, ĉu esti en aŭ ekster la NATO. Germanio, kies eksterlanda politiko redisvolviĝas, pruvas tion.

Ĉiukaze oni devas ne sanktigi fiksitan bildon de la generalo de Gaulle, kiun mi admiras kaj respektas same kiel vi, nek en iu donita momento de lia evoluo. Iuj retrorigarde adoras lian eksteran politikon de la jaroj 1966-1967 (du jaroj el dek unu), kaj mi ne indiferentas pri tio. Sed lia genio estis teksita de realismo, de moviĝemo, de pragmatismo; sufiĉas konsideri liajn sinsekvajn politikojn pri Eŭropo kaj pri Germanio. Eĉ lia politiko pri la NATO havis unue la celon de triopa regado, do ankaŭ de Francio, kaj ne eliri el ĝi. Cetere li forlasis la integritan komandon (ne la aliancon) nur ok jarojn post sia reveno en la potenco!

Do, oni ne mitigu tiun decidon de retiriĝo en 1966. Kaj estus maljusta, redukti la tutan grandan eksteran politikon de la generalo de Gaulle nur al tiu rompo farita en tute aparta momento de la malvarma milito. De Gaulle estis, sen ŝajnigo, solidara “kun niaj aliancanoj” en ĉiuj grandaj krizoj inter okcidento kaj oriento. Eble li ne elirus el la integrita komando, se liaj usonaj partneroj estus Richard Nixon kaj Henry Kissinger. Pri la modela efiko de la franca eliro, ni memoru ke en pli ol kvardek jaroj neniu eŭropa lando sekvis ĝian apartan sintenon (en la alianco, ne en la NATO) inter 1996 kaj 2010, eĉ ne Germanio en la epoko de la franca-germana duopo. Oni povas havi veran eksteran politikon estante en la NATO, kaj ne havi ĝin estante ekstere (la iamaj neŭtraluloj).

La “malrapida eliro el la scenejo” de Francio, kiun vi bedaŭras, komenciĝis jam antaŭ longa tempo, kiam Francio estis ekster la integrita komando. Tio ja bone montras, ke tiu ekstereco ne estas panaceo por la ekzisto kaj la potenco, nek garantio de ambicio, kaj ke esti aŭ ne ene de ĝi, ne estas — kaj estas malpli ol iam ajn — la problemo. Per tio, ke ni nun alprenus fieran kaj okultrompan sintenon, kaj samtempe komfortan mensan sîrmon, ni ne vekus en Francio kaj Eŭropo la senton pri historio kaj pri la neceso de strategio. Nek per eliro, sen scii kial, ni retrovus volon kaj kapablon. Ne ekzistas “franclingva” alianco por substitui la nunan!

Mi rekonas, ke nia aparta pozicio fariĝis komforta politika simbolo, pri kiu, en la rondo de la francaj gvidantoj, fariĝis ia interkonsento. Kaj cetere mi mem ne aprobis la decidon de reveno, faritan de s-ro Sarkozy. Ĉar ĝi estis farita por komplezi la prezidanton George W. Bush kaj estis argumentita en maniero kontestinda (la “okcidenta familio”, dum la usonanoj, escepte de la novkonservativuloj, ne postulis tiom) aŭ iluzia: ke tio malblokus la eŭropan defendon, kvazaŭ ties stagnado okazus pro la malfido al la aparta pozicio de Francio kaj ne pro la fakto ke, tutsimple, la eŭropanoj ne deziras propran defendon!

Estas tamen fakto, ke la decido estis farita en 2009 kaj ke ĝi kreis novan situacion. Nun, kun la fakto ke ni revenis en la NATO-n kaj ke ni restos en ĝi, la plej malbona afero estus, se ni estus tie pasivaj. Pro tio mi rekomendas tre ambician politikon por kaj en la NATO, por ke ni sciu kion ni volas fari per ĝi kaj kio devas esti ĝia strategio. Samtempe ni bezonas pli klaran kaj pli postuleman konduton pri niaj partneroj de la eventuala “Eŭropo de defendo” (mi skribis en oktobro pri la temo: Sahelo servos kiel testo).

Mi kredas, ke tio eblas. En tiu punkto mi plej malproksimas de via analizo. Ne utilas fari el la NATO infanvoran monstron, dum ĉio indikas, ke ĝi estas por ni tereno de ebla kreskanta influo. Jen kroma klariga historia memoro: estas la okcident-eŭropanoj, kiuj faris ĉion por ke Usono restu en Eŭropo post la milito, por reteni ikon. Kaj kiam, en la jaro 1948, la usona senato akceptis fari devigan kontrakton kaj lanĉi la marŝalplanon (la uteron de Eŭropo), ankoraŭ ne temis pri milita organizaĵo (la estonta “O” de “NATO”). Por tio oni devis atendi la militon de Koreujo. Poste, kompreneble, devigataj reinstaliĝi en Eŭropo, ili volis konservi la integran regadon de la tuta organizaĵo (du mondmilitoj pro la eŭropanoj, tio sufiĉas), kaj kun tiu muro de Gaulle koliziis, pro tio liaj akraj rimarkoj, kiujn vi citas.

Ankoraŭ hodiaŭ la eŭropanoj timas la tamen tre logikan “pivotadon” de s-ro Barack Obama al Azio kaj liajn defiojn, anstataŭ vidi en ili oportunan okazon! Se ili en la jaroj 1949-1951 konfidis sian sekurecon al la usonanoj kaj, ekde tiam, forlasis ĉian strategian pensadon (escepte de iom en Francio kaj Britio), oni ne riproĉu tion al la usonanoj, sed prefere al la eŭropanoj! Kio okazas en la NATO, estas konsekvenco, estas simptomo, ne kaŭzo.

Cetere, eĉ se estas certa, ke la traktato de 1949 daŭros, ne maleblas, ke la NATO malprosperos post Afganio. Al kio ĝi servos? Ĝi restas vivasekuro fronte al Ruslando por Pollando kaj la baltaj landoj. La pravaj kazoj de malproksima interveno estas maloftegaj. Kiel pravigi kontraŭraketan sistemon, kiam la irana demando jam ne ekzistos? Krome, la Pentagono trovas komplika kaj ne malhavebla la uzadon de la NATO. Certe, estas novaj temoj, ekz-e la kibernetikaj minacoj, sed tio ne pravigas tiom grandan konstantan militan “O”rganizaĵon.

Vi konkludas, referencante vortojn de antaŭ kelkaj jaroj de Gabriel Robin, ke la NATO “devas malaperi” (kaj ne ke Francio devas eliri el ĝi, male al tio, kion Le Monde diplomatique dirigas al vi en la titolo). Sed, se ĉiuj volas, ke la NATO daŭru? Ĝia malapero ne ĝenus ĉefe la usonanojn, kiuj ne bezonas ĝin por praktiki daŭran militan influon kaj por konservi sian relativan superecon super la mondo. Cetere, antaŭ ol forlasi siajn funkciojn kiel sekretario pri defendo, s-ro Robert Gates antaŭdiris, ke la tempo ne malproksimas kiam novaj generacioj de usonaj gvidantoj jam ne vidos la intereson konservi tiun apartan militan ligon kun Eŭropo, se la eŭropanoj jam faras nenian klopodon por la defendo. Estas la eŭropanoj, kiuj, sciante ke ili estas politike nekapablaj restarigi sian klopodon por defendo, terurite de la ideo malproksimiĝi de Usono, petas ĝin konservi NATON, eĉ pli malgrandan, por konservi meĥanikan usonan engaĝiĝon por la defendo de la kontinento kaj, por la plej viglaj inter ili, por liveri la necesan loĝistikon al la eŭropaj intervenoj.

Konsidersante tiun radikale novan kuntekston, klare ilustritan de la prioritato, kiun Obama II donas al la interna revigligo de Usono, mi pensas, ke nia intereso estas pli certigi niajn konceptojn en kaj pri la NATO pri la malinstigo kaj pri la defendo, pri la eŭropa industrio kaj pri la intervenoj eksteren. Ni ne malŝparu plu nian energion per la demando, ĉu ni devas esti ekstere aŭ ene de la NATO (kiel la britoj pri Eŭropo): ni prefere demandu, kion ni faru en ĝi, kion ni faru el ĝi, en momento, kiam la giganta redistribuado de la kartoj okazas en nia mondo malstabila, en rapida mutacio, kun la supreniro de dekoj da sojlolandoj.

Jen pro kio, en mia analizo, la usona demando (franca-usona), aŭ tiu pri la NATO, estas nek obseda nek centra. Tio estus tro facila kaj jam tro malaktuala. La hiperpotenco fine daŭris nur jardekon, tiun de la 1990-aj jaroj. Mi trovas la pacajn kredojn kaj la iluziojn de la modernaj eŭropanoj pli malutilaj. Estas Usono, kiu ne ĉesas admoni ilin, ke ili ĉesigu la disfalon de sia klopodo pri defendo — kiu kondukas rekte al nearmita Eŭropo —, kaj ĝi eĉ pretas akcepti ke Francio kaj Britio (sub Obama I, en Libio) aŭ Francio (sub Obama II, en Malio) ludas movan rolon, helpate de la NATO en Libio kaj de Usono en Malio.

Ĉu la eŭropanoj fine forlasos sian strategian letargion, aŭ ĉu ili maltrafos la okazon, kiun Obama II proponas, kiu cetere ne troviĝas en via analizo? Vide al tiu demando, egale ĉu NATO aŭ ne, la problemo estas ni, ne Vaŝingtono! Mi povas kompreni, ke vi volas pro kompato protekti Francion, tiom “normaliĝintan kaj moroziĝintan”, kontraŭ la puŝo de la defioj de hodiaŭ kaj de morgaŭ. Mi kredas, ke ni ne havas elekton. Nia rompiĝema koncepta ŝirmo diseriĝis. Ni devas batali sine de la NATO kiel en la Eŭropa Unio, en la G7, en la G8, en la G20 kaj ĉie.

Ĉiukaze la esenco de nia estonteco okazos sur aliaj terenoj. Oni jam ne povas disigi la grandan strategian ludon de ekonomia, teĥnologia, industria (inkluzive de la defenda), komerca (projekto de liberkomerco inter Usono kaj Eŭropo) kaj nun ekologia konkurenckapablo de la nacioj en la tutmonda merkatekonomio, kiu nun rericevas iom da regulado, sed kiu restos konkurenco. Se Francio ne elrektiĝas, ĝia perdo de influo rapidiĝos ... Sed mi kredas, ke ĝi havas ankoraŭ la necesan energion.

Amikece, ĉiam ...

Hubert VÉDRINE.

Landlimoj moviĝas, loĝantaroj restas

Vojaĝo al la marĝenoj de Schengen

La integrado de la orienteŭropaj landoj en la Eŭropunion, en 2004, kaj la iompostioma forigo de la landlimaj bariloj estus devintaj mildigi la reaperon de la naciaj identecoj observatan en la komenco de la 1990-aj jaroj. Tamen, en Hungarujo kaj Slovakujo, same kiel ĉe la alia flanko de la “Schengen-muro”, en Ukrainujo, la loĝantaroj restas enfermitaj en politikaj strategioj, kiuj instrumentigas la identecajn demandojn.

“Mia avo vivis en kvin landoj sen eliri el sia vilaĝo.” Peza varmo premas la urbeton Tyachiv, situanta sur la rivero Tisza, sur la ebenaĵo okcidente de la montaro Karpato. Hodiaŭ en Ukrainujo, Transkarpatio estis longe parto de la aŭstro-hungara imperio, antaŭ ol la traktato de Trianon de la 4-a de junio 1920 donis la regionon al la ĵus kreita Ĉeĥoslovaka Respubliko. Hungardevena sed ukraina civitano, la eksa doganisto Sandor Igyarto longe enspiras tra sian usonan cigaredon. Ŝvito-gutoj aperas sur liaj tempioj. “Post la reveno de la hungaroj, en 1938, mia avo estis mobilizita dum la dua mondmilito en la hungara armeo por iri batali sur orienta fronto, kaj estis deportita en Siberion pro la soveta aneksado, en 1944. Li povis reveni nur post la morto de Stalin.”

En Tyachiv kunestas kalvinaj, katolikaj, greko-katolikaj kaj ortodoksaj preĝejoj. Sur la centra placo staras monumentoj honore al la mortintoj, por la partizanoj de la “patriota granda milito”*, sovetaj militistoj falintaj en Afganujo kaj aŭstro-hungaraj soldatoj de la unua mondmilito. Bonvenon ĉe la centro de Eŭropo — almenaŭ laŭ la kalkuloj de aŭstro-hungaraj geografoj kiuj, en 1887, metis steleon kelkajn kilometrojn okcidente de ĉi tie, apud la vilaĝo Rakhiv. Hodiaŭ, Transkarpatio estas forgesita marĝeno, ĉe orienta landlimo de la Eŭropa Unio, malantaŭ la Schengen-linio kiu disigas Hungarujon, Slovakujon kaj Pollandon de Rumanujo kaj Ukrainujo. Por la loĝantoj de la regiono, Eŭropo estas tuŝebla, malantaŭ landlimo, kiu dividas tiom, kiom ĝi vivigas, ĉe la alia flanko de la lasta “muro” de la kontinento.

* Nomo donita de la sovetoj al la dua mondmilito.

Kiel ĉie en Centra Eŭropo, Transkarpatio longe restis plurkultura, loĝata de hungaroj, rutenoj, ukrainoj, germanoj, romaoj kaj judoj. Sed la procezo de identeca simpligo, komencita je la komenco de la 20-a jarcento, akceliĝis kun la sendependiĝo de Ukrainujo, en 1991. Laŭ la popolnombrado de 2001*, restas nur cent kvindek mil hungaroj en Transkarpatio, tio estas proksimume 12% de la tuta loĝantaro, kontraŭ 17% en 1921*. “Ĉiujare inter kvin kaj ses mil homoj elmigras al Hungarujo, daŭrigas s-ro Igyarto, ĉar ĉi tie estas neniu perspektivo, la ekonomia situacio estas katastrofa.”

* La venonta popolnombrado en Ukrainujo estas planita en 2013.2
* Slovenský náucný slovník (“slovaka enciklopedio”), vol. 1, Litevna, Bratislava, 1932.

En la landlima urbo Chop, eksa fervoja pordo al Sovetunio, je kuniĝo de Ukrainujo, Hungarujo kaj Slovakujo, multaj riĉaj domoj tamen ekaperis ĉi-lastajn jarojn. “Ne estas mistero: tiuj, kiuj havas belajn domojn eksterleĝe komercas, diras loka ĵurnalisto, kiu deziras resti anonima. Ĉefe pri cigaredoj kaj migruloj.” Izolitaj de Kievo pro la karpataj montoj kaj per pli ol ok cent kilometroj da malbonaj ŝoseoj, la hungaroj de Transkarpatio estas firme turnitaj al okcidento: ili rigardas la hungaran televidon kaj vivas laŭ la budapeŝta tempo, kio estas unu horon malplian ol la horo de Kievo.

La “nenies lando” (no man’s land), kiu antaŭe disigis Sovetunion de la Popola Respubliko Hungario, estas defendata de policistoj, hundoj kaj varm-detektiloj. Barilo, kiun ĉiujare provas transiri centoj da migrantoj venintaj el Pakistano, Afganujo aŭ Somalio. “La transpaso kostas ĉirkaŭ 5.000 eŭrojn, kaj estas praktike neeble trairi sen pagi monon al la landlimo-gardistoj”, klarigas simple Haruni, somaliano, kiu atendas trapason de du jaroj, en la urbo Uĵhorodo, la regiona ĉefurbo. Dum somero 2012, du tuneloj al Slovakujo estis malkovritaj kaj dektri mil kontrabandaj cigared-kartoĉoj estis konfiskitaj — kun valoro de proksimume 130.000 eŭroj. “Plejparte la homoj pretervivas nur danke al etaj neleĝaj komercoj tra la landlimo, konfirmas la sociologo Antal Örkény, ĉar, depost Schengen, tiuj loĝantaroj estas pli izolitaj de Eŭropa Unio ol antaŭe.”

“Minaco al la sekureco de Ukrainujo”

Kvindekon da kilometroj pli sude, la urbeto Berehove* jam delonge ŝajnas iom dormanta. Hundoj vagas tra la stratetoj de la centro. Tempopasado paligis la kolorojn de la malnovaj hungaraj domegoj. Ankaŭ ĉi tie la laborpostenoj estas maloftaj, escepte de kelkaj italaj teks-fabrikoj, kie la salajroj estas maksimume 250 eŭroj monate. “Ni provas reteni la junulojn, sed multaj elmigras al Hungarujo tuj post fino de studado, deklaras s-ino Ildiko Orosz, la direktorino de la Hungara Instituto de Transkarpatio Francisko Rakoczi la 2-a. En la regionoj, kie ni estas malplimulto, la infanoj frekventas la ukrainajn lernejojn, kaj estas iom post iom asimilitaj, dum antaŭe neniu parolis la ukrainan lingvon en la regiono.” En tiuj longtempe disputataj limregionoj, la slavaj komunumoj precipe uzis la rutenan, lingvon kies specifeco estas kontestata de la naciistaj ukrainoj. “Ni multe suferis dum la 20-a jarcento; nia intelekta elito estis draste reduktita. Kun tiu instituto, malfermita en 1996, la junaj hungaroj de Transkarpatio povas ricevi kompletan edukadon en sia gepatra lingvo. La ukraina universitato ne ofertas tiun eblecon.”

* Berehove enhavas ĉirkaŭ dudek kvin mil loĝantoj, el kiuj la duono deklaras sin hungaroj.

Sur la vojo liganta Berehove al Uĵhorodo staras la kastelo Palanok, antaŭe feŭdo de la princo Francisko (Ferenc) la 2-a Rakoczi, kiu kondukis inter 1703 kaj 1711 sendependiĝan militon kontraŭ la Habsburga dinastio. “La hungaroj de ĉiam vivis ĉi tie, dum Ukrainujo estas nur dudek-jara. Hodiaŭ oni provas prezenti nin kvazaŭ nenormalaĵon, sed ni havas proprajn lernejojn, niajn politikajn partiojn, niajn asociojn. Kompreneble, ni vivas kune kun la aliaj kaj kunvivas kiel eble plej bone kun la aktualaj aŭtoritatuloj. Sed ni nenion atendas el la ukraina ŝtato”, diras s-ino Betty Henkel, senlabora juna diplomitino.

Aŭtonoma sistemo, kiun la vicrektoro de la Transkarpatia universitato en Uĵhorodo, s-ro Roman Ofitsynskyi, ne aprobas: “Studado en la Berehove-Instituto ne ebligas dungiĝi. Ne nur ĉar la hungara lingvo neniel utilas por trovi laboron en Ukrainujo, sed ĉar ĝiaj programoj emfazas filologion aŭ historion, malfavore al konkretaj studobjektoj. Kiom da instruistoj pri historio ili bezonas? En nia universitato ni disponas pri fako de hungaraj studoj, kaj stipendioj estas rezervitaj por hungarlingvaj studentoj, ofte cetere koste de la aliaj studentoj. Ili parolas pri diskriminado, sed reale ili ja estas privilegiitoj.”

Sendependa de 1991, Ukrainujo estas lando kun konstruiĝanta identeco. La lingvaj fendoj inter la oriento, plejmulte ruslingva, kaj okcidento, kie vivas la ukrain-lingvanoj kaj multaj naciaj malplimultoj, ebligas ĉiajn politikajn manipuladojn. “Dum la soveta periodo, rusaj ŝtatfunkciuloj kaj soldatoj instaliĝis en Transkarpatio, kaj ni spertis masivan “rusigon”. En 2004, la hungaroj de Ukrainujo do subtenis la “oranĝan revolucion” gvidatan de s-ro Viktor Juŝĉenko kaj s-ino Julija Timoŝenko, rakontas s-ro Istvan Csernicsko, vicrektoro de la hungara Instituto Berehove. Sed la nova registaro ne intencis favori la regionismon en Transkarpatio, pro timo ke la oriento de la lando ricevus tro da aŭtonomio. Ĝi, male, trudis la ukrainan lingvon ĉie kie eblis. La malplimultoj estas la ostaĝoj de tiuj identecaj alfrontiĝoj.”

Reveninta al la registaro en 2010, post la malsukceso de s-ino Timoŝenko ĉe la prezidanta baloto, s-ro Viktor Janukoviĉ subskribis en aŭgusto 2012 leĝon, kiu donas oficialan statuson al la malplimultaj lingvoj en la regionoj kie ili estas parolataj de pli ol 10% de la loĝantoj. Jen bona maniero, kelkajn semajnojn antaŭ la parlamentaj elektoj de la 28-a de oktobro, mobilizi la ruslingvan loĝantaron kaj ricevi la voĉojn de la malplimultoj. Tiu leĝo estis ratifita de la regiona parlamento de Transkarpatio la 24-an de decembro 2012.

Prezidanto de la Demokratia Federacio de la Hungaroj de Ukrainujo (UMDSZ), unu el la du politikaj partioj reprezentantaj la hungaran komunumon de Transkarpatio*, la urbestro de Berehove, s-ro Istvan Gajdos, estis elektita ĉe la Verkhovna Rada, la ukraina parlamento, sur la listo de la Partio de la regionoj de la prezidanto Janukoviĉ. “La hungara estas nun la oficiala lingvo de la distrikto kaj de la urbo. Por ni, estis esence povi uzi nian gepatran lingvon en la propra urbo. La leĝo permesas al ni uzi dulingvajn vojindikilojn kaj oficialajn komunikojn. Mi konscias, ke ne ĉiuj dungitoj de la administracio majstras la hungaran, sed scipovo de la lingvo de nun fariĝos dungokondiĉo.”

* La UMDSZ estas aliĝinta al la hungara socialista partio (MSZP).

Tio estas neakceptebla decido por la ekstremdekstra ukraina partio Svoboda, kiu ricevis historian rezulton (10%) ĉe la parlamentaj elektoj de la 28-a de oktobro, kaj sendis, la unuan fojon, tridek ok deputitojn al la ukraina parlamento. Por s-ro Oleh Kutsin, estro de la regiona sekcio de la partio, la “rehungarigo” de Berehove ilustras la sendependismajn intencojn de la hungaroj de Transkarpatio, kaj la imperiismon de Budapeŝto. “Hungarujo elspezas unu milionon da dolaroj jare por la disvolvado de la ukrainaj hungaroj, kaj la konsulejo disdonas hungarajn pasportojn al kiu volas, malgraŭ ke ukraina civitano povas havi nur unu civitanecon! Budapeŝto ĉiel klopodas izoligi la hungarajn distriktojn de la cetera Ukrainujo, por, estonte, ligi ilin al sia teritorio. Estas grava problemo por la sekureco de nia lando.”

De 2001, “hungar-statusa karto” ebligas pli facile studi kaj labori en Hungarujo, kaj interkonsento inter Kievo kaj Budapeŝto permesas al la loĝantoj situantaj je malpli ol kvindek kilometroj de la landlimo eniri Hungarujon sen Shengen-vizo. De januaro 2011, la du milionoj kaj duono da hungaroj vivantaj ekster Hungarujo, aparte en Rumanujo, Slovakujo, Serbujo kaj Ukrainujo, ankaŭ povas peti hungaran pasporton, eĉ en Ukrainujo, kiu teorie malpermesas duoblan civitanecon. “La ukraina justico ne sankcias la civitanojn posedantajn du pasportojn, se tio ne estas publikigita”, singarde pravigas sin s-ro Istvan Toth, la ĝenerala konsulo en Berehove. Li rifuzas sciigi kiom da civitanoj petis hungaran civitanecon en Ukrainujo*, sed rekonas la masivan financan helpon alportitan de Budapeŝto: helpo, kiu ebligas vivigi la universitaton, la kulturajn asociojn kaj la politikajn partiojn de la hungaroj de Transkarpatio.

* Tricent mil eksterlandaj hungaroj laŭdire petis la hungaran civitanecon, kaj cent okdek mil pasportoj estis liveritaj de la budapeŝtaj regantoj. La oficialaj donitaĵoj pri Ukrainujo ne estas publikaj.

“Estas tute normale, ke la hungara registaro zorgas pri la eksterlandaj hungaroj, sed tio ne sufiĉas, rezignacie konstatas s-ro Miklos Kovacs, la prezidanto de la hungara partio en Ukrainujo (KMKSZ), aliĝinta al la Fidesz de la hungara prezidanto, Viktor Orban. Ni estas ĉiujare malpli multaj, kaj pli kaj pli malfacilas mobilizi la hungarojn por la defendo de iliaj interesoj. Ni kapablas pluteni certan kulturan aktivadon, sed tio ŝajnas folkloron. Post kelkaj jaroj ni malaperos, eble ne kiel komunumo, sed kiel politika objekto. Kaj la hungara demando estos definitive solvita en Ukrainujo.”

Viktor Orban maltrankviligas siajn najbarojn

Multaj opinias, ke s-ro Orban, ĉar li ne povas lukti kontraŭ la ekonomia krizo en sia lando, vigligas la hungaran naciismon eksterlande. Reveninte ĉe rega pozicio danke al larĝa venko kontraŭ la socialisma partio ĉe la parlamentaj elektoj de 2010, li multobligas de jaroj la sensaciajn deklarojn destinitajn al la nostalgiuloj de la “Granda Hungarujo” — deklarojn, kiuj maltrankviligas la apudajn landojn, kie vivas hungaraj komunumoj. La fundamenda leĝo de Hungarujo, la nova Konstitucio voĉdonita la 25-an de aprilo 2011, memorigas la kristanajn radikojn kaj la “miljaran” historion de la lando, asertante, ke “Hungarujo respondecas pri la situacio de la hungaroj vivantaj ekster la limoj de la lando”. Mobiliza parolado, en lando kruele trafita de la ekonomia krizo kaj ankoraŭ traŭmatizita de la Trianon-traktato, kiu, en 1920, senigis la Hungaran Reĝlandon je du trionoj de sia teritorio*.

* Vd Michael Minkenberg, “A l’est, l’obsession des frontières”, Le Monde diplomatique, janvier 2011.
Katastrofa hungara demografio

En la urbo Miskolc, la plej granda industria centro en orienta Hungarujo, proksimume cent kvindek kilometrojn for de la ukraina landlimo, la skeletoj de la ferfabrikoj finkadukiĝas. Komence de la 1980-aj jaroj, la ŝtalfabriko Lenin laborigis pli ol dekok mil laboristojn, kaj du trionoj de la ducent mil loĝantoj de la urbo rekte vivis el la peza industrio. Tiu mondo disfalis kiam la ekonomio transformiĝis al merkatekonomio. “En la 1990-aj jaroj, senlaboreco atingis 30% de la aktiva loĝantaro, raportas s-ro György Mike, respondeca pri la publikaj entreprenoj ĉe la urb-registaro de Miskolc, dominata de la Fidesz ekde la lastaj elektoj. La teks-industrioj kaj bankoj iom post iom disvolviĝis, anstataŭante la pezan industrion, sed loĝantoj faris ŝuldojn, kaj multaj el ili estas nun ruiniĝintaj. Depost la eksplodo de la ekonomia krizo en 2008, la butikoj de la urbocentro fermiĝas unu post alia; la eŭropaj subvencioj, kiuj ebligis ekzemple renovigi la urbodomon, ne plu sufiĉas por relanĉi la ekonomion. “La antaŭa socialista urbestro triobligis la ŝuldon de la urbo; ne plu eblas prunti, daŭrigas s-ro Mike. Konstatante la malbonigon de siaj vivkondiĉoj, la eksaj laboristoj masive voĉdonas por la Fidesz.”

Eksa “ruĝa” bastiono dum la 1990-aj jaroj, Miskolc ankaŭ fariĝis elektita tereno de la ekstremdekstra partio Jobbik (la Movado por pli bona Hungarujo), kiu ricevis 16,67% de la voĉoj kaj kvardek sep sidlokojn en la parlamento ĉe la lastaj parlamentaj elektoj, en aprilo 2010. En eta oficejo starigita en la urbocentro, la loka gvidanto de la partio, s-ro Miklos Arpad, penseme rigardas mapon de la “Granda Hungarujo”, pendanta ĉe la muro. “Ukrainujo maljuste ricevis Transkarpation, kaj la hungaroj de Slovakujo aŭ de Transsilvanio certe ne volis esti disigitaj de sia patrinlando. Hungarujo estis la plej granda viktimo de la pactraktatoj, li deklaras. Multaj hungaroj ankoraŭ vivas en tiuj regionoj. Estas tasko de nia lando protekti ilin.”

Disdonante pasportojn al la hungaroj de eksterlando, ŝajnas ke s-ro Orban precipe provas allogi voĉdonantaron, kiu apriore favoras lin, strebante samtempe revigligi la demografion de sia lando. Hungarujo perdis tricent kvindek mil loĝantojn de la komenco de la 1990-aj jaroj, kaj la fekundec-indikilo restas ĉirkaŭ 1,3 infano povirine, dum por renovigi la generaciojn necesus pli ol 2,1. Altiri la eksterlandajn hungarojn estus sekve rimedo por solvi la demografian krizon. Tiun teorion rifuzas la sociologo Zoltan Kantor, kiu konsideras la “Trianon-pasporton” kiel “naturan nacian firmigon”. “Antaŭ la eŭropa integrado, fine de la 1990-aj jaroj, la disdonado de pasportoj estus povinta instigi la eksterlandajn hungarojn instaliĝi en Hungarujo, sed nun ne plu, ĉar la landlimoj estas malfermaj, li asertas. Tamen, metante sur la tablon la demandon de la hungaraj komunumoj vivantaj en la najbaraj landoj, s-ro Orban alproprigis al si unu el la ĉefaj kampanjo-temoj de la Jobbik-partio, kio eble ebligos haltigi la progreson de ĉi tiu movado..”

“Multas la interetnaj geedziĝoj en Slovakujo”

En Slovakujo, la ĉiam pli naciismaj proponoj de la hungaraj politikistoj estas vidataj kun maltrankvilo, des pli ke la incidentoj inter ambaŭ landoj oftas. S-ro Robert Fico, la prezidanto de la slovaka registaro, kiu alianciĝis dum sia unua mandato kun la naciistoj de la Slovaka Nacia Partio (SNS), opiniis en 2010*, ke la Fidesz volis “reveni al la Granda Hungarujo de antaŭ la Trianon-traktato, (...) kio prezentas riskon por la sekureco de Slovakujo. Imagu, ke miloj da civitanoj prenus la hungaran civitanecon; la hungaraj politikistoj tiam kondutus kvazaŭ la sudo de Slovakujo estus parto de ilia teritorio!”. En julio 2009, Slovakujo jam malpermesis uzon de la hungara en la administracio kaj en ĉiuj publikaj ejoj, kaj de 2010 estas malpermeso posedi du pasportojn, la puno estas perdo de la slovaka civitaneco. Tiun decidon aprobis la SNS, kies gvidanto, s-ro Jan Slota, kvalifikis la hungarojn “kancero sur la korpo de la slovaka nacio.”. “Ĉi tiu decido estas tute legitima, konsideras s-ro Cyril Lesko, ĉefo de la SNS de la urbo Presov. Sen ĝi, la hungara malplimulto povus esti tentata de secesio.”

* Robert Fico: “La Hongrie exporte sa peste brune”, Le Figaro, Parizo, 3-a de junio 2010.

Ĉirkaŭ kvincent mil hungaroj vivas en Slovakujo, plejmultaj en la sudo de la lando, laŭlonge de la landlimaj regionoj de Hungarujo. De la vilaĝo Velké Raskovce, je kelkaj dekoj da kilometroj for de Kosice, marĉa ebenaĵo etendiĝas ĝis la horizonto. Suno malsupreniras malrapide. S-ro Jakab Elemér lasas sian rigardon vagadi al la sudo, direkte al la hungara limo, “Ni estas hungaroj, sed slovakaj civitanoj: ni postulas plurajn identecojn. Ni ne akceptas, ke Budapeŝto diktos al ni niajn elektojn.” S-ro Elemér estas unu el la dekkvar deputitoj de la Most-Hid* ĉe la Narodna Rada, la slovaka parlamento. “Ni forlasis en 2009 la partion de la hungara alianco (SMK) por krei novan politikan partion, ĉar ni ne konsideras nin “etna” partio.: ni instigas al integrado al la slovaka socio, sed sen perfidi niajn radikojn kaj kulturon” li pledas. Originala politika elekto, ĉar ja la plimultaj el la eksterlandaj hungaraj partioj estas intime ligitaj al la Budapeŝtaj politikistoj, sed kiu donis fruktojn. Ĉe la slovakaj parlamentaj elektoj de junio 2010, tiu partio ricevis 8,12% da voĉoj kontraŭ malpli ol 5% por la SMK, kiu subtenis pli drastan naciisman linion. “Kontraŭe al tio, kio okazas en Ukrainujo aŭ en Rumanujo, la interetnaj geedziĝoj multas en Slovakujo, diras s-ro Örkeny. La hungaraj malplimultoj estas socie malpli influaj, estas do ilia intereso integriĝi al la slovaka socio.”

* El la slovaka most kaj el la hungara híd, kiuj signifas “ponto”.

Laŭ la sociologo, la identecaj strategioj de la malplimultoj tre dependas de la soci-ekonomiaj cirkonstancoj. En Hungarujo, je kelkaj kilometroj de Miskolc, s-ro Istvanné Szöllösi, la reprezentanto de la slovaka nacia konsilio de la vilaĝo Bükkszentkereszt, fiere montras la salonon, kie estas organizataj koncertoj de slovaka folklora muziko. “Niaj praavoj alvenis meze de la 18-a jarcento por labori en la vitrofandejoj, kiuj instaliĝis ĉirkaŭ Miskolc, li rakontas. Hodiaŭ, tiuj industrioj malaperis, sed ni estas tre bone integritaj en Hungarujo. Neniu pensas forlasi la regionon.” En la vilaĝo malpli kaj malpli da loĝantoj ankoraŭ parolas la lingvon de siaj gepatroj, eĉ se pluekzistas slovaklingva elementa lernejo. “Se la ekonomia situacio en Hungarujo malboniĝus kaj se fariĝos interese elmigri en Slovakujon, ni ne dubas, ke la loĝantoj de Bükkszentkereszt serioze pripensos retrovi siajn radikojn”, prognozas s-ro Örkeny.

En 2004, kiam okazis integrado en la Eŭropunion de la eksaj orientaj landoj, oni volis kredi, ke la renaskiĝo de la naciaj identecoj observata de la komenco de la 1990-aj jaroj malfortiĝos kun la iom-post-ioma forviŝado de la landlimoj. La integrado devis do konkretigi la reviviĝon de tre multe idealigita Mitteleuropa. Tamen, la ekonomia krizo kaj la malsukceso de la eŭropaj politikoj ne permesis transpasi la naciajn cirkonstancojn. Krome, la sendependiĝo de Kosovo, proklamita en 2008, kreis precedencon, montrante, ke la procezoj de nacia konstruado ne estas finitaj sur la kontinento. Kaj ke la ŝtat-landlimoj ankoraŭ povas evolui.

Laurent GESLIN kaj Sébastien GOBERT

Serĉante la rutenan nacion

EN ETA konsultsalono de la hospitalo de Moukatcheve, d-ro Yevhen Zupan, prezidanto de la Rutena Nacia Konsilio, demetas siajn okulvitrojn antaŭ ol gravmiene ekparoli. “La ŝtato ne rekonas nin kiel plenrajtan nacion, sed kiel subkategorion de ukrainoj. Ni tamen estas popolo, kun aparta lingvo kaj kulturo.” Dum la popolnombrado de 2001, dekmil homoj sin deklaris rutenoj en Transkarpatio. “La datumoj estis falsitaj, ĉar ni estas okcent mil, korektas d-ro Zupan. La ukrainaj naciistoj timas, ke ni iam postulos teritorian aŭtonomecon.” Je la disfalo de Sovetunio, en 1991, Ukrainujo organizis referendumon pri sendependeco. Aparta demando estis tiam metita al la loĝantoj de Transkarpatio, invitante ilin doni opinion pri eventuala aŭtonomeco de la regiono. Ĉirkaŭ 78% esprimis sin favore al aŭtonomeco, sed ĝi neniam estis donita. “Ne gravas, la ŝtatoj pasas, la rutenoj restas”, trankviliĝas d-ro Zupan. La 24-an de decembro 2012, Transkarpatio tamen donis al la rutena statuson de oficiala lingvo.

Laŭ la rutendevena usona historiisto Paul Robert Magocsi*, la rutenoj estas slava popolo, kiun oni renkontas sur la okcidenta flanko de la Karpatoj, en Ukrainujo, Slovakujo, Pollando kaj eĉ Vojvodino, en norda Serbio. Ili parolas plurajn orientslavajn dialektojn, uzas cirilan alfabeton kaj tradicie apartenas al la orienta kristana rito, ĉu romkatolika (uniata), ĉu ortodoksa. Takso de ilia nombro varias inter naŭcent mil kaj unu miliono.

* Paul Robert Magocsi, “Une nouvelle nationalité slave: les ruthènes de l’Europe du Centre-est”, Revue des études slaves, vol. 69, kajero iii, Parizo, 1997.

Por la naciistoj de la partio Svoboda, estas neeble/neimageble rekoni la specifecon de tiu komunumo. “La rutenoj estas ukrainoj, kolere asertas s-ro Oleh Kutsin. Tiuj, kiuj diras la malon estas pagitaj de Rusujo por malfortigi la ukrainan nacion.” Tiam, kiel difini la rutenojn? Komence de la 20-a jarcento, tiuj loĝantaroj estis konsiderataj rusaj aŭ ukrainaj. Aliaj asertis, ke la rutenoj estas Slovakoj, aŭ eĉ slavigitaj hungaroj.

TAMEN, se kredi teoriistojn de naciismo, kiel Ernest Gellner*, kiu asertas, ke la nacioj estas “la artefaritaĵoj de la konvinkoj, de la lojalecoj kaj solidarecoj de la homoj” kaj ke la individuoj, kiuj dividas kulturon formas nacion “se ili rekonas unu la aliajn”, ni devas konstati, depost la falo de la soveta bloko, (re)konstruon de rutena nacia ideo en Orienteŭropo. Tiu specifa identeco estis cetere rekonata de la Jugoslavio de Tito* kaj estis longtempe pluvivigata en la diasporaj rondoj en Usono kaj Kanado.

* Ernest Gellner, Nations et nationalisme, Payot, kol. “bibliothèque historique”, Parizo, 1989.
* Vd Jean-Arnault Dérens, “La forgesitaj “etaj popoloj” de Balkanio”, LeMonde diplomatique, julio 2003.

Komence de la 1990-aj jaroj, la rutena movado komencas strukturiĝi danke al la rekono de tiu nacieco fare de la slovaka ŝtato. Ekde 1995, lingvo estas kodifita en Slovakujo, surbaze de la dialekto de la Zemplin-regiono. “Tiu estis la formo de la rutena malplej influita de la aliaj lingvoj, klarigas s-ino Anna Ulishkova, de la Rutena Instituto de Presov. Sed, por respekti la regionajn diferencojn, ni adoptis metodologion uzitan por kodigi la romanĉan lingvon*, kreante lingvajn normojn malsamajn por Slovakujo, Ukrainujo, Pollando kaj Serbujo, prilaborante samtempe kvinan normon, kiu povus kunigi nin ĉiujn.” La Rutena Instituto de Presov estas universitato financata de la slovaka ŝtato, kun subteno de la usona diasporo. “En Slovakujo, ekzistas dek unu elementaj kaj duagradaj lernejoj, unu liceo, kaj la diplomoj de la Instituto estis agnoskitaj en 2009”, entuziasmiĝas s-ino Ulishkova.

* La romanĉa estas la kvara oficiala lingvo de Svislando (kun la germana, la franca kaj la itala).

La estonteco diros, ĉu la (re)naskiĝo de tiu kulturo estas sufiĉe grava por evoluigi identecan senton, koheran kaj strukturitan. Kiel multaj aliaj en Eŭropo, la rutena nacio estas hipotezo, kiun nur la tempo povos konfirmi.

Laurent GESLIN kaj Sébastien GOBERT

Al ĉiu sia armilo

Radiostirataj aviadiloj kaj kamikazoj: spegulo-ludo

Ĉu la prezidanto de Usono rajtas murdigi civitanon de sia propra lando? Jen la demando metita de la elimino per radiostirata aviadilo, en septembro 2011, de Anwar Al-Awlaki, usona ĉefo de Al-kaido en Jemeno. La uzo de tiuj senpilotaj aviadiloj, kiu renversas la regulojn de milito, ne estigas amasan malakcepton en la okcidenta opinio, dum la memmortigaj atencoj aperas kiel pinto de barbareco.

“Laŭ mi, roboto estas nia respondo al la memmortiga atenco.” Bart Everett*

* Direktoro de robotika fako ĉe la Centro de la sistemoj de mara kaj kosma milito de San Diego (Spawar). Citita de Peter W. Singer, Wired for War: The Robotics Revolution and Conflict in the 21st Century, Penguin Books, Nov-Jorko, 2009.

LA FILOZOFO Walter Benjamin pripensis pri la radiostirataj aviadiloj, kiujn la militistaj pensuloj de la mezo de la 1930-aj jaroj jam imagis. Tiun ekzemplon li uzis por ilustri la diferencon inter tio, kion li nomas la“unua tekniko”, datumanta de la prahistoria arto, kaj la “dua tekniko”, karakteriza de la modernaj industrioj. Tio, kio ilin distingas laŭ li estas malpli la malsupereco aŭ arkaikeco de unu rilate al la alia, ol ilia “tendenca diferenco”: “la unua engaĝis la homon tiom kiom eblas, la dua kiel eble malplej. La heroaĵo de la unua, se oni tiel povas diri, estas la hom-ofero; tiu de la dua anonciĝas per la senpilota aviadilo gvidata de malproksime per hercaj ondoj*.”

* Walter Benjamin, L’OEuvre d’art à l’époque de sa reproductibilité technique, Gallimard, Parizo, 1991 (1-a eld.: 1955).

Unuflanke, la teknikoj de la ofero; aliflanke, tiuj de la ludo. Unuflanke la integra engaĝiĝo; aliflanke la kompleta senengaĝo. Unuflanke, la singulareco de viva ago; aliflanke, la nedifinita reproduktebleco de mekanika gesto: “Unu fojon por ĉiam — tio estis la devizo de la unua tekniko (ĉu la neriparebla peko, ĉu la ofero de vivo, poreterne ekzempla). Unu fojo estas nenio — tio estas la devizo de la dua tekniko (kies objekto estas refari, daŭre variante ilin, siajn eksperimentojn)*.” Unuflanke, la kamikazo, aŭ aŭtoro de memmortiga atenco, kiu detruiĝas unu fojon por ĉiam en ununura eksplodo; aliflanke, la radiostirata aviadilo, kiu ripete ĵetas siajn misilojn kvazaŭ estus nenio.

* Jam citita.

Dum la kamikazo implicas la kunfandiĝon de la soldatkorpo kun ties armilo, la radiostirata aviadilo certigas ilian radikalan disiĝon. Kamikazo: mia korpo estas armilo. Radiostirata aviadilo: mia armilo estas sen korpo. La unua implicas morton de la aganto. La dua absolute ekskludas ĝin. La kamikazoj estas homoj, kies morto estas certa. La pilotoj de radiostirataj aviadiloj estas homoj, kies morto estas neebla. Tiusence, ili prezentas du kontraŭajn polusojn sur la spektro de la elmeto al morto. Inter tiuj du polusoj, troviĝas la klasikaj batalantoj, la homoj, kies morto estas riskata.

Oni parolas pri memmortiga atenco (en la angla: suicide bombing), sed kio povus esti la kontraŭvorto? Ne ekzistas specifa esprimo por tiuj, kiuj povas mortigi per eksplodo sen iam ajn elmeti sian vivon al danĝero. Ne nur ne necesas morti por mortigi, sed, ĉefe, neeblas ke ili mortas mortigante.

Ofero aŭ antaŭgardo de si mem

MALE al la evoluisma skemo, kiun Benjamin sugestas tie nur por pli bone ĝin renversi, kamikazo kaj senpilota aviadilo, armilo de la ofero kaj armilo de la sinantaŭgardo, ne sekvas unu la alian laŭ linia kronologia maniero, unu pelante la alian, kiel la historio la prahistorion. Ili male aperas kune, kiel du kontraŭaj taktikoj, kiuj historie respondas unu la alian.

Meze de la 1930-aj jaroj, inĝeniero de la radiokomunikada societo Radio Corporation of America (RCA), Vladimir Zworykin, legis artikolon pri la japana armeo, kiu tre maltrankviligis lin. La japanoj, li eksciis tiam, komencis formi pilotskadrojn por memmortigaj aviadiloj. Longe antaŭ la tragika surprizo de Pearl Harbour, Zworykin estis kompreninta la amplekson de la minaco: “Kompreneble, la efikeco de la metodo ne estas demonstrita, sed se tia psikologia trejnado de la soldatoj estus ebla, tiu armilo montriĝus plej danĝera. Ĉar ni apenaŭ povas atendi, ke tiaj metodoj estos enkondukataj en nia lando, ni devas fidi nian teknikan superecon por solvi la problemon*.” Tiam en Usono, oni jam disponis pri prototipoj de “radiogvidataj aviadiloj” kiuj povis esti uzataj kiel aeraj torpedoj. Sed problemo estis, ke tiuj radiogvidataj aparatoj estis blindaj: “ili perdas sian efikecon tuj kiam rompiĝas la vidkontakto kun la bazo, kiu gvidas ilin. La japanoj, evidente, trovis solvon de tiu problemo”. Ilia solvo estis la kamikazo: ĉar la piloto havas okulojn kaj estas preta morti, li povas gvidi la aparaton ĝis la fino al sia celo.

* Vladimir K. Zworykin, “Flying Torpedo with an Electric Eye”, 1934, en Arthur F. Van Dyck, Robert S. Burnap, Edward T. Dickey kaj George M.K. Baker (sub la dir. de), Television, vol. IV, RCA, Princeton, 1947.

Sed Zworykin ankaŭ estis, ĉe la RCA, unu el la pioniroj de la televido. Kaj tie, evidente, estis la solvo: “Ebla rimedo ricevi praktike la samajn rezultojn kiel la memmortiga piloto konsistas el ekipi la radiogvidatan torpedon per elektronika okulo*.” La operatoro kapablus tiam vidi la celon ĝis la fino kaj vide gvidi la armilon ĝis la frappunkto per radiogvidado.

* Jam citita.

Lasi en la aviadilo nur la elektronan retinon de la piloto, dum lia korpo estas aliloke, ekster atingeblo de la malamikaj aeraj armiloj. Per tiu kuplado de televido kaj radiostirata aviadilo, Zworykin malkovris la formulon, kiu, jarojn poste, fariĝos tiu de la “inteligenta bombo” (en la angla: smart bomb) kaj de la armita senpilota aviadilo.

Tiu teksto de Zworykin estas atentinda, ĉar ĝi ja konceptas, jam ĉe unu el siaj unuaj teoriaj formuladoj, la praan radiostiratan aviadilon kiel “kontraŭkamikazon”. Ne nur el logika vidpunkto, tiu de ĝia difino, sed ankaŭ kaj precipe sur la taktika kampo: estas la armilo kiu respondas al ĝi, samtempe kiel ĝia kontraŭveneno kaj ĝia ĝemela stelo. Radiostirata aviadilo kaj kamikazo estas du praktikaj kontraŭaj solvoj por solvi saman problemon, tiu de la gvidado de bombo ĝis ties celo. Tion, kion la japanoj intencis realigi per la supereco de sia ofera moralo, la usonanoj plenumos ĝin per la supereco de sia materia tekniko. Tion, kion la unuaj esperis atingi per psikologia trejniĝo, la duaj provos realigi per pure teknikaj procedoj. La koncepta genezo de la radiostirata aviadilo havas lokon en etiko-teknika ekonomio de la vivo kaj morto, kie la teknika povo venas relajsi nepostuleblan formon de ofero. Tie, kie unuflanke estas kuraĝaj batalantoj, pretaj oferi sin por la celo, aliflanke estas nur fantomaj aparatoj.

Oni hodiaŭ retrovas tiun antagonismon de kamikazo kaj teleregilo. Memmortigaj atencoj kontraŭ fantomaj atencoj. Tiu poluseco estas unue ekonomia. Ĝi kontrastigas tiujn, kiuj posedas kapitalon kaj teknologion al tiuj, kiuj havas por batali, nur siajn korpojn. Al tiuj du materiaj kaj taktikaj reĝimoj respondas tamen ankaŭ du etikaj reĝimoj — etiko de heroa ofero unuflanke, etiko de antaŭgardo de sia vivo aliflanke.

Radiostirata aviadilo kaj kamikazo respondas unu la alian kvazaŭ du kontraŭaj motivoj de morala sentemo. Du etikoj, kiuj spegule frontas unu la alian, kaj de kiu ĉiu estas samtempe la kontraŭtezo kaj la inkubo de la alia. Pri kio temas en tiu diferenco, almenaŭ tia kia ĝi supraĵe aperas, estas certa kompreno de la rilato al morto, la propra kaj tiu de aliaj, al ofero aŭ antaŭgardo de si mem, al danĝero kaj kuraĝo, al vundeblo kaj detrukapablo. Du politikaj kaj emociaj ekonomioj de la rilato al morto, tiu, kiun oni donas kaj tiu al kiu oni elmetas sin. Sed ankaŭ du kontraŭaj komprenoj de hororo, du vidadoj de hororo.

Richard Cohen, ĉefartikolisto ĉe la Washington Post, donis sian vidadon de la afero: “Pri tio, kio koncernas la talibanajn batalantojn, ne nur ili ne amas la vivon, sed ili malŝparas ĝin senutile en memmortigaj atencoj. Malfacilas imagi usonan kamikazon*.” Li insistas: “Usona kamikazo, tio ne ekzistas. Ni ne ekzaltas la aŭtorojn de memmortigaj atencoj, ni ne igas iliajn infanojn paradi antaŭ televidaj kameraoj, por ke aliaj infanoj enviu ilin pro ilia mortinta patro. Por ni, estas ĝena, tio glaciigas nin. Estas vere abomeninda.” Kaj li aldonas, memindulge: “Sed ni eble tro ekamis vivon*.”

* Richard Cohen, “Obama needs more than personality to win in Afghanistan”, The Washington Post, 6-a de oktobro 2009.
* Richard Cohen, “Is the Afghanistan surge worth the lives that will be lost?”, The Washington Post, 8-a de decembro 2009.

Do, kio estas “ĝena”, “glaciiga”, “abomeninda”, tio estas preteco morti en sia batalo, kaj sin glori pro tio. La malnova idolo de la milita ofero, rekte falinta de sia piedestalo en la sakon de la malamiko, fariĝis la plej terura repuŝilo, la pinto de morala hororo. Al la ofero, nekomprenebla kaj abomeninda, kiun oni tuj interpretas kiel malestimon de la vivo, sen pensi, ke ĝi implicas eble ĉefe malestimon de morto, oni kontrastigas la etikon de vivamo, de kiu la radiostirata aviadilo estas verŝajne la finplenumita esprimaĵo.

Lasta koketaĵo, oni koncedas, ke “ni” tiom amas la vivon, ke ni sendube tro kovas ĝin kelkfoje. Troa amo, kiu ja estus pardonebla se tiom da memkontento ne suspektigus memamon. Ĉar, male al tio, kion lasas kredi la aŭtoro, ni ja amas “niajn” vivojn kaj ne “la” vivon ĝenerale. Se la eventualeco de usona kamikazo estas neimagebla, malplena fako sur la mapo de la penseblo, estas ĉar temus pri oksimoro. La vivo ĉi tie ne povas nei sin mem. Logike, ĉar ĝi neas nur tiun de la aliaj.

Kio estas “malkuraĝa”?

PRIDEMANDITE de ĵurnalisto, kiu deziris scii, ĉu estas “vere ke la palestinanoj ne zorgas pri la homa vivo, eĉ pri tiu de siaj proksimuloj”, Eyad El-Sarraj, direktoro de la programo por mensosano en Gaza, faris ĉi tiun respondon: “Kiel vi povas kredi je via propra homeco, se vi ne kredas je la homeco de la malamiko*?”

*Suicide bombers: Dignity, despair, and the need for hope. Interview with Eyad El Sarraj”, Journal of Palestine Studies, Washington, vol. 31, n-ro 4, somero 2002; citita de Jacqueline Rose, “Deadly embrace”, London Review of Books, vol. 26, n-ro 21, 4-a de novembro 2004.

Hororo kontraŭ hororo, kial estus malpli horore mortigi sen elmeti sin al risko perdi sian vivon, ol fari ĝin dividante la sorton de siaj viktimoj? Kial armilo ebliganta mortigi sendanĝere estus malpli abomeninda ol la malo? La brita universitatanino Jacqueline Rose, mirante, ke “ĵeti fragment-bombojn el aviadilo estas ne nur konsiderata kiel malpli abomeninda, sed ankaŭ, por la okcidentaj regantoj, kiel morale supera”, sin demandas: “ne klaras la kialo, pro kiu morti kun sia viktimo devas esti konsiderata kiel pli granda peko ol mortigi ŝparante sian propran vivon*.” “Antropologo veninta el Marso, aldonas Hugh Gusterson, povus rimarki, ke multaj homoj en Mez-oriento travivas la atakojn de la usonaj radiostirataj aviadiloj ekzakte kiel Richard Cohen sentas la memmortigajn atencojn. La atakoj de radiostirataj aviadiloj estas tie perceptataj kiel malkuraĝaj, ĉar iliaj pilotoj mortigas homojn el sekura loko, klimatizita “kokono” en Nevado-ŝtato, sen iu ajn risko esti mortigitaj de la atakatoj.”*

* Jacqueline Rose, jam citita.
* Hugh Gusterson, “An American suicide bomber?”, Bulletin of the Atomic Scientists, 20-a de januaro 2010, www.thebulletin.org.

La antropologo Talal Asad sugestas, ke la hororo estigata de la memmortigaj atencoj en la okcidentaj socioj baziĝas sur la fakto, ke la aŭtoro de la atenco apriore malebligas ĉian mekanismon de justico: mortante kune kun sia viktimo, koagulante en ununura ago krimon kaj punon, li malebligas la punon kaj malaktivigas tiel la fundamentan risorton de justeco bazita sur pun-reĝimo. Li neniam povos “pagi por sia ago”.

La hororo kaŭzata de la ideo de morto donita de senpilotaj maŝinoj verŝajne venas de io simila: “La piloto de radiostirata aviadilo, aldonas Gusterson, ankaŭ estas spegula bildo de la memmortiga atenco, ĉar ankaŭ li malproksimiĝas, kvankam en mala direkto, de nia paradigma bildo de batalo*.”

* Jam citita.

Grégoire CHAMAYOU

Malegalecoj, demokratio, suvereneco

Konstato de la situacio por prepari rekonkeron

Jam neniu kredas, ke la racio venkos super malsaĝaj politikoj de malabundo, nek ke la moralo antaŭmalhelpos la skandalojn, en kiuj mono kaj potenco intermiksiĝas. Nun la espero de direktoŝanĝo sidas en la fronta kritiko de la koncernataj interesoj.

Mi volas scii de kie mi eliras

Por konservi tiom da espero”

(Paul Eluard: Seninterrompa poezio)

IUJ MALKAŜOJ montras tion, kion ni jam scias. Ĉu ni ĵus eksciis, ke politikaj respondeculoj ŝatas monon kaj frekventas tiujn, kiuj posedas ĝin? Ke ili ĉiuj moviĝas kvazaŭ kasto super la leĝoj? Ke la impostsistemo dorlotas la plej riĉajn impostpagantojn? Ke la libera cirkulado de kapitalo permesas al ili kaŝi sian predon en impost-paradizoj?

La senvualigo de individuaj leĝrompoj devus kuraĝigi nin kritiki la sistemon kiu naskis ilin (vidu la artikolon “Kion la afero Cahuzac malkaŝas — La karnavalo de esplorado”). Nu, en la lastaj jardekoj la transformiĝo de la mondo estis tiom rapida, ke ĝi pli rapidis ol nia kapablo analizi ĝin. Falo de la Berlina Muro, apero de la BRICS-ŝtataro*, novaj teĥnologioj, financaj krizoj, arabaj ribeloj, eŭropa malfortiĝo: ĉiufoje fakuloj unu post la alia anoncis al ni la finon de la historio aŭ la naskiĝon de nova monda ordo.

* Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko. -vl

Aparte de tiuj antaŭtempaj enĉerkigoj, de tiuj malcertaj naskoj, montriĝis tri grandaj tendencoj, pli aŭ malpli universalaj, kiujn oni devas provizore bilanci: la kreskego de la sociaj malegalecoj, la malkonstruo de la politika demokratio kaj la ŝrumpado de la nacia suvereneco. Kvazaŭ pustulo de granda korpo malsana, ĉiu nova skandalo ebligas nin vidi, kiel la elementoj de tiu triptiko dise reaperas kaj implikiĝas inter si. La ĝenerala fono resumeblus jene: ĉar ili ĉefe dependas de la decidoj de favorata malplimulto (tiu, kiu investas, spekulas, dungas, maldungas, pruntas), la registaroj konsentas pri la oligarĥia devojiĝo de la politikaj sistemoj. Kiam ili rifuzas tiun neadon de la mandato, kiun la popolo konfidis al ili, la internacia premo de la organizita mono faligas ilin.

La homoj naskiĝas kaj restas liberaj kaj egalaj je rajtoj. La sociaj distingoj povas baziĝi nur sur la komuna utilo.” La unua artikolo de la “Deklaro de la rajtoj de la homo kaj de la civitano”, kiel ĉiu scias, estis neniam rigore observataj. En ĉiuj tempoj la distingoj estis motivitaj de io alia ol de la komuna utilo: la loko, en kiu oni havas la bonan (aŭ malbonan) ŝancon esti naskita, la kondiĉoj de siaj gepatroj, la aliro al edukado kaj al sano, ktp.

Sed la pezo de tiuj diferencoj kelkfoje iom malgraviĝis pro la kredo, ke la socia moviĝo kontraŭagas la denaskan malegalecon. Por Alexis de Tocqueville, tia espero, pli disvastiĝinta en Usono ol en Eŭropo, helpas la usonanojn toleri la tie pli ol aliloke gravan malegalecon de la enspezoj. Eta librotenisto de Cleveland aŭ juna sendiploma kaliforniano povas, laŭ li, revi ke ilia talento kaj ilia persistemo kondukos ilin al la situacio, kiun antaŭ ili okupis John Rockefeller aŭ Steve Jobs.

“La malegaleco en si mem neniam estis granda problemo en la usona politika kulturo, kiu insistas pri la egaleco de la ŝancoj pli ol pri tiu de la rezultoj, memorigas ankoraŭ nuntempe la konservativa intelektulo Francis Fukuyama. Sed la sistemo restas legitima nur se la simplaj homoj daŭre kredas ke ili, per forta laboro kaj sindonemo, ili mem kaj iliaj idoj havas bonajn ŝancojn progresi kaj se havas bonajn kialojn por pensi ke la riĉuloj fariĝis riĉaj respektante la ludregulojn.”* Tiu sekulara kredo, ĉu dolormildiga aŭ anesteza, forvaporiĝas en la tuta mondo. Demandite ses monatojn antaŭ sia elekto kiel prezidanto de la franca respubliko pri la rimedoj de “morala restarigo”, kiun li deziris, s-ro François Hollande elvokis la “francan revon. Ĝi kongruas kun la respublika rakonto, kiu ebligis al ni progresi spite al la militoj, la krizoj, la dividoj. Ĝis tiuj ĉi lastaj jardekoj ni havis la konvinkon, ke niaj idoj vivos pli bone ol ni”. Sed la socialista kandidato aldonis: “Tiu kredo forbloviĝis”.*

* Francis Fukuyama, Le Début de l’histoire. Des origines de la politique à nos jours, Saint-Simon, Parizo, 2012, p. 23.
* La Vie, Parizo, 15-a de decembro 2011.
La klubo de la miliarduloj

LA MITON de la sociala moviĝo sekvas la timo deklasiĝi. Laboristo jam apenaŭ havas ŝancon fariĝi mastro, ĵurnalisto, bankisto, universitata profesoro, politika respondeculo. La altaj lernejoj estas ankoraŭ pli fermitaj al la simpla popolo ol en la momento kiam Pierre Bourdieu publikigis La heredantoj-n, en la jaro 1964. Same pri la plej bonaj universitatoj de la mondo, kies kostoj eksplode altiĝis.* Nekapabla plu pagi siajn universitatajn studojn, junulino ĵus mortigis sin en Manilo. Kaj antaŭ du jaroj usona studento klarigis: “Mi ŝuldas 75.000 dolarojn. Baldaŭ mi ne kapablos pagi la datpagojn. Ĉar mia patro estas mia garantiulo, li devos repagi la ŝuldon. Ankaŭ li bankrotos. Mi do estos ruiniginta mian familion, ĉar mi volis levi min super mian klason.”* Li volis vivi la usonan revon, “el ĉifonoj al riĉeco”. Pro tio lia familio iros la vojon inversan.

* Vd Christopher Newfield, “La dette étudiante, une bombe à retardement”, Le Monde diplomatique, septembro 2012.
* Tim Mak, “Unpaid student loans top $ 1 trillion”, 19-a de oktobro 2011, www.politico.com.

Kiam “la gajnanto enpoŝigas ĉion”*, la malegaleco de la enspezoj kelkfoje indikas socialan patologion. Proprietulo de la distribu-giganto Walmart, la familio Walton posedis antaŭ tridek jaroj 61.992-oble la mezan usonan riĉaĵon. Ŝajnas, ke tio ne sufiĉis, ĉar hodiaŭ ĝi posedas 1.157.827-oble pli. La familio Walton intertempe akumulis sole same multon kiel la 48.800.000 plej malprosperaj familioj.* La patrujo de s-ro Silvio Berlusconi iom postrestas malantaŭ la usonaj heroaĵoj, sed, lastan jaron, la Banko de Italio anoncis, ke “la dek plej grandaj naciaj riĉaĵoj [posedas] same multan monon kiel la tri milionoj da plej malriĉaj italoj”.*

* Robert Frank kaj Philip Cook, The Winner-Take-All Society, Free Press, Novjorko, 1995.
*Inequality, exhibitA: Walmart and the wealth of American families”, Economic Policy Institute, 17-a de julio 2012, www.epi.org.
*L’Italie de Monti, laboratoire des ‘mesures Attali’”, Les Echos, Parizo, 6-a de aprilo 2012.

Kaj nun, Ĉinio, Barato, Rusio aŭ la Golf-landoj perkubute enŝoviĝas en la klubon de miliarduloj. Pri koncentriĝo de la enspezoj kaj pri ekspluatado de la laboristoj ili bezonas nenion lerni de la okcidentanoj, al kiuj ili cetere volonte donas instruojn pri sovaĝa liberalismo.* La barataj miliarduloj, kiuj posedis en la jaro 2003 1,8 elcentojn de la nacia riĉaĵo, poste akaparis jam 22 elcentojn.* Intertempe ili ja iomete pli multiĝis, sed ĉu 22 elcentoj de la riĉaĵoj por sesdek unu individuoj ne estas multo en nacio de pli ol miliardo da loĝantoj? S-ro Mukesh Ambani, la plej riĉa homo de la lando, eble faras al si tiun demandon en la salono de sia brilruĝa dudeksepetaĝa domo super Bombajo — metropolo, en kiu pli ol la duono de la loĝantoj daŭre loĝas en loĝejaĉoj.

* VdFront antipopulaire”, Le Monde diplomatique, januaro 2013.
*India’s billionaires club”, Financial Times, Londono, 17-a de novembro 2012.

Ni alvenis al punkto, kie la Internacia Mon-Fonduso (IMF) maltrankviliĝas ... Post longan tempon proklami, ke la “disiĝo de enspezoj” estas faktoro de konkuremo, de efikeco, de energio, ĝi observas ke 93 elcentoj de la gajnoj el la kresko enspezitaj en Usono dum la unua jaro de ekonomia rekresko iris nur al la 1 elcento de plej riĉaj usonanoj. Eĉ al la IMF tio ŝajnas tro. Ĉar, aparte de ĉia morala konsidero, kiel certigi la disvolvadon de lando, kies kresko profitigas pli kaj pli malvastan grupon, kiu jam ne aĉetas multon, ĉar ĝi jam disponas pri ĉio? Kaj kiu, sekve, trezorigas aŭ spekulas kaj tiel ankoraŭ iom pli nutras jam parazitan financan ekonomion. Antaŭ du jaroj, studaĵo de la IMF do kapitulacis. Ĝi koncedis, ke favori la kreskon kaj redukti la malegalecojn estas “la du flankoj de unu sama monero”* Cetere, la ekonomikistoj observas, ke industriaj sektoroj, kiuj dependas de la konsumado de la mezaj klasoj, komencas malhavi vendeblecojn, en mondo, kie la ĝenerala postulo, se ĝi ne sufokiĝas pro politiko de malabundo, celas la luksajn kaj la malaltkvalitajn produktojn.

* “Income inequality may take toll on growth”, The New York Times, 16-a de oktobro 2012.

Laŭ la advokatoj de la tutmondigo, la grandiĝo de la sociaj malegalecoj venas ĉefe el progreso de la teĥnologioj tiom rapida, ke ĝi malfavoras la loĝantojn malplej klerajn, malplej movkapablajn, malplej fleksiĝemajn, malplej viglajn. La respondo al tiu problemo estas, laŭ ili, do jam trovita: edukado kaj profesia formado (de la postrestintoj). Lastan februaron, la semajngazeto de la internaciaj “elitoj”, The Economist resumis tiun pravigan rakonton, en kiu politiko kaj korupto ne ekzistas: “La 1 elcento de plejriĉuloj ricevis subite tre altan kreskon de siaj enspezoj pro la premio, kiun la tutmondiĝinta kaj altteĥnologia ekonomio donas al inteligentuloj. Aristokrataron, kiu antaŭe dediĉis sian monon “al vino, al virinoj kaj al muziko”, anstataŭis elito instruita en la komercaj lernejoj (“business schools”), kies membroj geedziĝas inter si kaj elspezas sian monon saĝe, pagante al siaj infanoj kursojn pri ĉina lingvo kaj abonojn de The Economist.*

* “Repairing the rungs on the ladder”, The Economist, Londono, 9-a de februaro 2013.

Sobreco, diligento kaj saĝo de prizorgemaj gepatroj, kiuj edukas siajn idojn al legado de la (sola) gazeto kiu plibonigos ilin, estas tiel la klarigo de la kreskego de la riĉaĵoj. Nu, oni rajtas ja eldiri aliajn hipotezojn. Ekzemple la jenan: la kapitalo, kiun oni pagigas malpli da impostoj ol la laboron, dediĉas al la solidigo de siaj politikaj apogoj parton de la ŝparaĵoj faritaj danke al la decidoj, kiuj favoris ĝin: kompleza impostsistemo, savo de la grandaj bankoj kiuj ostaĝis la malgrandajn ŝparulojn, loĝantaroj premataj por repagi unuavice la kreditorojn, publika ŝuldo kiu por la riĉuloj estas kroma celo de moninvesto (kaj ilo de premado). Ĝiaj sennombraj politikaj interkonsentoj garantias al la kapitalo ke ĝi konservu ĉiujn siajn avantaĝojn. En la jaro 2009, ses el la kvarcent plej riĉaj usonaj impostpagantoj pagis nenian imposton; dudek sep pagis malpli ol 10 elcentojn; neniu pagis pli ol 35 elcentojn ...

Resume, la riĉuloj uzas sian riĉaĵon por kreskigi sian influon, poste sian influon por kreskigi sian riĉaĵon. “Kun la fluo de la tempo, resumas Fukuyama, la elitoj kapablas protekti siajn poziciojn per manipulado de la politika sistemo, per investado de sia mono eksterlande por eviti impostojn, per transdono de tiuj avantaĝoj al siaj idoj danke al privilegia aliro al la elitismaj institucioj.”* Oni povas do imagi, ke eventuala rimedo postulas pli ol konstitucian tualetadon.

* Francis Fukuyama, Le Début de l’histoire, v.c.

Tutmondigita ekonomio, en kiu “la gajnanto enpoŝigas ĉion”; naciaj sindikatoj dispecigitaj; malpezaj impostoj por la plej pezaj enspezoj: la malegaliga maŝino aliformas la tutan planedon. La sesdek tri mil personoj (el kiuj dek ok mil en Azio, dek sep mil en Usono kaj dek kvar mil en Eŭropo), kiuj posedas riĉaĵon de pli ol 100 milionoj da dolaroj, havas kune riĉaĵon de 39.900 miliardoj da dolaroj.* Pagigi la riĉulojn jam ne estus nur simbola.

* En 2011, la monda malneta enlanda produkto estis proksimume 70.000 miliardoj da dolaroj. Kp Knight Frank kaj citi Private Bank, “The Wealth Report 2012”, www.thewealthreport.net.
Du flugiloj de unu sama predobirdo

LA EKONOMIAJ POLITIKOJ, kiuj riĉigis malplimulton, tamen preskaŭ neniam transiris la demokratiajn formojn — la registaron de la plimulto. Apriore en tio troviĝas paradokso. Unu el la plej famaj juĝistoj de la usona Supera Kortumo, Louis Brandeis, efektive eldiris, ke “ni devavs elekti. Ni povas havi demokration, aŭ havi koncentriĝon de la riĉaĵoj en la manoj de kelkaj homoj, sed ni ne povas havi la du”. La vera demokratio ja ne resumeblas per respekto de la formoj (plurisma voĉdonado, sekreta, per urno). Ĝi implicas pli ol la rezignacian partoprenon en voĉdonado, kiu ŝanĝas nenion: intensecon, popolan edukadon, politikan kulturon, la rajton postuli raportojn, revoki la elektitojn kiuj perfidas sian mandaton. Ne estas hazardo, ke en la jaro 1975, en periodo de politika vervo, de kolektiva optimismo, de internacia solidareco, de sociaj utopioj, la konservativa intelektulo Samuel Huntington konfesis sian maltrakvilon. Li taksis en fama raporto publikigita de la Triflanka Komisiono, ke “la efika operacio de demokratia sistemo postulas ĝenerale nivelon de apatio kaj de nepartopreno de certaj individuoj kaj grupoj”.*

* Michel Crozier, Samuel Huntington kaj Joji Watanuki, The Crisis of Democracy, New York University Press, 1975.

Farite ... La tre reakcia Triflanka Komisiono cetere ĵus celebris sian kvardekan datrevenon per larĝigo de la rondo de siaj festenantoj al eŭropaj socialistaj eksministroj (s-ro Peter Mandelson, s-ino Elisabeth Guigou, s-ro David Miliband) kaj al ĉinaj kaj barataj partoprenantoj. Ĝi ne bezonas ruĝiĝi pro la irita vojo. En 2011, du el ĝiaj membroj, s-roj Mario Monti kaj Lucas Papademos, ambaŭ eksaj bankistoj, estis levitaj al la kapo de la itala kaj greka registaroj, fare de triopo de ne elektitaj instancoj — la IMF, la Eŭropa Komisiono, la Eŭropa Centra Banko (ECB). Sed okazas, ke loĝantoj, kies “nivelo de apatio” restas nesufiĉe alta, ankoraŭ grumblas. Tiel, kiam s-ro Monti provis ŝanĝi la censan elekton de la triopo en voĉdonadon universalan, li rikoltis gigantan fiaskon. La franca filozofo Luc Ferry deklaris, ke tio malĝojigas lin: “Kio min ĉagrenas, ĉar mi estas ĝisosta demokrato, tio estas la konstanteco kun kiu la popolo, en tempo de krizo, senmanke elektas, se ne la plej malbonajn, almenaŭ tiujn, kiuj plej lerte kaj plej amplekse kaŝas al ĝi la veron.”*

* Le Figaro, Parizo, 7-a de marto 2013.

Por ŝirmi sin kontraŭ tia seniluziiĝo, la plej simpla rimedo estas tute ne konsideri la verdikton de la elektantoj. La Eŭropa Unio, kiu disdonas lecionojn pri demokratio al la tuta mondo, faris tiun rifuzon unu el siaj specialaĵoj. Tio ne okazas hazarde. De tridek jaroj la ultraliberaluloj, kiuj gvidas la ideologian dancon en Usono kaj en Eŭropo, efektive inspiriĝas el la “teorio de la publikaj elektoj” de la ekonomikisto James Buchanan. Tiu intelekta skolo, profunde malfidema kontraŭ la demokratio, ja tiraneco de la plimulto, postulas ke la politikaj gvidantoj emu oferi la ĝeneralan intereson — nedisigeblan disde la iniciatoj de la entreprenĉefoj — al la kontentigo de siaj klientaroj kaj al certigo de sia reelekto. La suvereneco de tiuj senrespondeculoj estas do strikte limigenda. Jen la rolo de la punmeĥanismoj, kiuj en tiu ĉi momento inspiras la konstruadon de Eŭropo (sendependeco de la centraj bankoj, regulo de 3-elcenta limo de deficito, traktato de stabileco) aŭ, en Usono, la aŭtomata amputado de publikaj kreditoj (“buĝeta sekvestro”).

Oni tamen demandas sin, kion la liberaluloj ankoraŭ timas de la regantoj, ĉar la ekonomiaj kaj sociaj reformoj, kiujn tiuj realigas, ne ĉesas kongrui kun la postuloj de la rondoj de aferoj, de la financmerkatoj. En la pinto de la ŝtato cetere tiu kongruado estas ankoraŭ pli facila pro la eksterordinara superreprezenteco de la plej burĝaj sociaj kategorioj kaj pro la facileco per kiu tiuj pasas de la publika al la privata sfero. Kiam en lando kiel Ĉinio, kie la mezuma jara enspezo estas apenaŭ pli ol 2.500 dolaroj, en la parlamento sidas okdek tri miliarduloj, oni komprenas, ke la riĉaj ĉinoj ne malhavas bonajn advokatojn ĉe la ŝtatpinto. Almenaŭ en tiu punkto la usona modelo trovis sian mastron, eĉ se, manke de elektoj, Pekino ankoraŭ ne distribuas siajn plej avidatajn ambasadejojn al la plej larĝanimaj donacintoj por la elektokampanjo de la venka prezidanto, kiel faras Vaŝingtono.

La sekretaj interkonsentoj — kaj la intereskonfliktoj — inter regantoj kaj miliarduloj nun primokas landlimojn. S-ro Nicolas Sarkozy, kiu, kiam li estis prezidanto de Francio, donis al Kataro avantaĝojn, interalie impostan interkonsenton, laŭ kiu la emirlando ne pagas imposton por nemoveblaĵa plivaloro, nun intencas agadi en la spekula financo kun la apogo de Doho. “La fakto ke li estas prezidinto ne signifas ke li devas fariĝi trapista monaĥo”, pledis lia eksa ministro pri internaj aferoj Claude Guéant.* Ĉar la voto de malriĉeco ankaŭ ne trudiĝas al la iamaj ĉefministrojn Anthony Blair, Jean-Luc Dehaene kaj Giuliano Amato, la brita konsilas J. P. Morgan. la belgo Dexia kaj la italo la Deutsche Bank. Ĉu oni povas defendi la publikan bonon kaj samtempe zorgi ne malplaĉi al eksterlandaj feŭdismaj reĝimoj aŭ al financaj institucioj, pri kiuj oni kalkulas, ke ili povus esti estontaj partneroj en monaferoj? Kiam, en ĉiam pli multaj landoj, tia situacio koncernas sinsekve la du precipajn partiojn, tiuj fariĝas por la popolo tio, kion la romanverkisto Upton Sinclair nomis “la du flugiloj de unu sama predobirdo”.

* Anne-Sylvaine Chassany kaj Camilla Hall, “Nicolas Sarkozy’s road from the Elysée to private equity”, Financial Times, 28-a de marto 2013.

La instituto Demos volis mezuri la efikojn de la proksimeco inter registaraj respondeculoj kaj ekonomia oligarĥio. Antaŭ du monatoj ĝi do publikigis enketon, kiu detaligas “kiel la dominado de la politiko fare de la riĉuloj kaj de la afermondo bremsas la socian moviĝon en Usono”.*. Respondo: en ekonomiaj kaj socialaj politikoj, ankaŭ en laborjuro, la plej bonstataj civitanoj akordiĝas pri la prioritatoj, kiuj estas larĝe malsamaj ol tiuj de iliaj plej multaj kuncivitanoj. Sed ili disponas pri eksterordinaraj rimedoj por realigi siajn aspirojn.

* David Callahan kaj J. Mijin Cha, “Stackeddeck: How the dominance of politics by the affluent & business undermines economic mobility in America”, Demos, 28-a de februaro 2013, www.demos.org. La sekvaj informoj estas ĉerpitaj el tiu studaĵoj.

Ekzemple, dum 78 elcentoj de la usonanoj opinias, ke la minimuma salajro devus esti indicita laŭ la kostoj de vivtenado kaj sufiĉi por ke ĝia akiranto ne falu en malriĉecon, nur 40 elcentoj el la plej prosperaj impostpagantoj dividas tiun opinion. Ili montriĝas ankaŭ malpli ol la unuaj favoraj al la sindikatoj kaj al leĝoj kiuj povas favori ties agadon. La plimulto siavice ŝatus ke la kapitalo estus samkvote impostota kiel la laboro. Kaj ĝi atribuas absolutan antaŭrangecon al la batalo kontraŭ senlaboreco (33 elcentoj) prefere ol batali kontraŭ la deficitoj (15 elcentoj).

Kaj la rezulto de tiuj diverĝaj opinioj? La minimuma salajro perdis 30 elcentojn de sia valoro post 1968; nenia leĝo (male al la promeso de la kandidato Barack Obama) malakrigis la dornan vojon por starigi sindikaton en entrepreno; la kapitalo restas duoble malpli impostata ol la laboro (20 elcentoj, kontraŭ 39,6 elcentoj). Fine, la Kongreso kaj la Blanka Domo konkurencas en pritranĉado de la buĝeto, en lando kie la proporcio de la dungita aktiva loĝantaro tamen falis al preskaŭ historia nivelo.

Kio diras pli bone, ke la riĉuloj donas sian gravan stampon al la ŝtato kaj al la politika sistemo? Ili voĉdonas pli ofte, financas pli la elektokampanjojn ol la aliaj kaj, antaŭ ĉio, faras konstantan premon sur la delegitoj kaj sur la regantoj. La kreskego de la malegalecoj en Usono larĝe klariĝas per la tre malalta impostokvoto de la kapitalo. Nu, por tio okazas konstanta agado de premgrupoj en la Kongreso, dum 71 elcentoj de ĝiaj kostoj (pagataj de ĉiuj impostpagantoj) profitigas nur la 1 elcenton da plej riĉaj usonanoj.

La rifuzo de aktiva politiko favore al dungo estas ankaŭ signo de klasa decido, siavice ankaŭ subtenata de oligarĥia sistemo. En januaro 2013 la kvoto de senlaboreco de la usonanoj kiuj disponas almenaŭ pri diplomo estis nur 3,7 elcentoj. Aliflanke ĝi atingis 12 elcentojn ĉe la sendiplomaj homoj, multe pli malriĉaj. Kaj ties opinio ne pezas multe en Vaŝingtono, male al tiu de Sheldon kaj Miriam Adelson, la respublikana miliardula paro, kiu financis la elektojn de la lasta jaro pli ol ĉiuj loĝantoj de dek du usonaj ŝtatoj kune ... “En la plej multaj kazoj, konkludas la studaĵo de Demos, la preferoj de la grandega plimulto de la loĝantaro ŝajnas havi nenian efikon sur la deciditaj politikoj.”

Senpoveco de la naciaj registaroj

“Ĉu vi volas ke mi demisiu? Se tiel, diru tion al mi!” La kipra prezidanto Nicos Anastasiades laŭdire tiel alparolis la ĝeneralan direktoron de la IMF, s-ino Christine Lagarde, kiam ŝi postulis ke li tuj fermu unu el la plej grandaj bankoj de la insulo, kiu estis granda provizanto de dungoj kaj de enspezoj.* La franca ministro Benoît Hamon ŝajnas ankaŭ koncedi, ke la suvereneco (aŭ influo) de sia registaro estas strikte limigita, ĉar “sub la premo de la germana dekstro oni trudas politikojn de malabundo, kiuj ĉie en Eŭropo efikas per altiĝo de senlaboreco”.*

* “Chypre finit par sacrifier ses banques”, Le Monde, 26-a de marto 2013.
* RMC, 10-a de aprilo 2013.

En sia realigo de disponoj, kiuj solidigas la censan povon de la kapitalo kaj de la rento, la registaroj ĉiam elvokis la premon de “elektantoj”, kiuj ne loĝas en la lando kaj kies nerezisteblan povon sufiĉas nur mencii: la triopo, la notagentejoj, la financmerkatoj. Post la fino de la nacia elekto-ceremonio, Bruselo, la ECB kaj la IMF sendas siajn instrukciojn al la novaj gvidantoj, por ke tiuj tuj forlasu iun aŭ alian el siaj promesoj de la elektokampanjo. Eĉ la Wall Street Journal emociiĝis pri tio lastan februaron: “Ekde la komenco de la krizo, antaŭ tri jaroj, la francoj, la hispanoj, la irlandanoj, la nederlandanoj, la portugaloj, la grekoj, la slovenoj, la slovakoj kaj la kipranoj ĉiuj, iel aŭ alie, voĉdonis kontraŭ la ekonomia modelo de la eŭrozono. La ekonomiaj politikoj tamen ne ŝanĝiĝis post tiuj elekto-batoj. La maldekstro anstataŭis la dekstron, la dekstro forpelis la maldekstron, la dekstra centro eĉ venkis super la komunistoj (en Kipro), sed la ŝtatoj daŭre reduktas siajn elspezojn kaj altigas la impostojn. (...) La problemo, kiun la novaj registaroj alfrontas, estas ke ili devas agi en la kadro de la institucioj de la eŭrozono kaj sekvi la makroekonomiajn instrukciojn fiksitajn de la Eŭropa Komisiono. (...) Tio signifas, ke post la bruo kaj furoro de elekto, ilia ekonomia agospaco estas mallarĝa.”* “Oni havas la impreson, suspiras s-ro Hamon, ke maldekstra aŭ dekstra politiko nur malsame dozas la samajn ingrediencojn.”*

* Matthew Dalton, “Europe’s institutions pose counterweight to voters’ wishes”, The Wall Street Journal, Novjorko, 28-a de februaro 2013.
* RTL, 8-a de aprilo 2013.

Alta oficisto de la Eŭropa Komisiono ĉeestis renkontiĝon inter siaj kolegoj kaj la francan financministron: “Estis halucina: ili kondutis kvazaŭ lerneja instruisto, kiu klarigas al malbona lernanto kion li devas fari. Mi tre admiris la financministron, kiu konservis sian trankvilon.”* La sceno memorigas pri la sorto de Etiopio aŭ de Indonezio en la epoko kiam la regantoj de tiuj ŝtatoj estis reduktitaj al rango de plenumantoj de la punoj, kiujn la IMF trudis al ilia lando.* Situacio, kiun nun spertas Eŭropo. En januaro 2012 la Komisiono de Bruselo ordonis al la greka registaro malaltigi la publikajn elspezojn de la lando je proksimume 2 miliardoj da eŭroj, en la sekvaj kvin tagoj kaj sub minaco de monpuno.

* “A Bruxelles, la grande déprime des eurocrates”, Libération, Parizo, 7-a de februaro 2013.
* Vd Joseph Stiglitz, “FMI, la preuve par l’Ethiopie” Le Monde diplomatique, aprilo 2002.

Aliflanke, nenia puno minacas la prezidanton de Azerbajĝano, la eksan financministron de Mongolio, la ĉefministron de Georgio, la edzinon de la rusa vica ĉefministro aŭ la filon de la kolombia prezidinto. Ĉiuj ĉi tamen deponis parton de sia riĉaĵo — kontraŭleĝe akiritan aŭ simple ŝtelitan — en impostparadizoj. Ekzemple en la britaj Virgininsuloj, kie troviĝas dudekoble pli da tie registritaj societoj ol da loĝantoj. Aŭ en la Kajman-insuloj, kiuj havas same multajn hedge funds (“spekul-fundusojn”) kiel Usono. Sen forgesi, en la koro de Eŭropo, Svislandon, Aŭstrion kaj Luksemburgion, pro kiuj Eŭropo havas eksplodeman koktelon el tre kruelaj politikoj de buĝeta malabundo kaj konsil-kabinetojn specialiĝintajn pri impost-eskapo.

Ne ĉiuj plendas pri tiu tralasemo de la landlimoj. Proprietulo de multnacia entrepreno pri luksaj artikloj kaj de la deka plej granda riĉaĵo de la planedo, s-ro Bernard Arnault iun tagon eĉ ĝojis pri la perdo de influo de la demokratiaj registaroj: “La entreprenoj, antaŭ ĉio internaciaj, havas ĉiam pli vastajn rimedojn kaj ili akiris en Eŭropo la kapablon manipuli la konkurencon inter la ŝtatoj. (...) La reala efiko de la politikistoj sur la ekonomia vivo de lando estas pli kaj pli limigita. Feliĉe.”*

* Bernard Arnault, La Passion créative. Entretiens avec Yves Messarovitch, Plon, Parizo, 2000.

Kaj la premo sur la ŝtatoj kreskas. Kaj ĝi fariĝas samtempe pere de la kreditoraj landoj, de la ECB, de la IMF, de la esplorado de la notagentejoj kaj de la financmerkatoj. S-ro Jean-Pierre Jouyet, nuna prezidanto de la Publika Investbanko (Banque publique d’investissement, BPI), koncedis antaŭ du jaroj, ke tiuj institucioj en Italio “premis sur la demokratia ludo. Ilia iniciato faligis jam la trian registaron pro ekscesa ŝuldo. (...) La kreskego de la interezkvotoj de la itala ŝuldo estis la voĉdonilo de la merkatoj. (...) Kun la tempo, la civitanoj ribelos kontraŭ tiu fakta diktatoreco”.*

* “Jouyet: “Une dictature de fait des marchés””, Le Journal du dimanche, Parizo, 13-a de novembro 2011.

La “fakta diktatoreco” povas tamen kalkuli kun la grandaj komunikiloj por fabriki la deturnajn temojn, kiuj malfruigas kaj poste devojigas la kolektivajn ribelojn, kiuj personigas, do senpolitikigas, la plej indignigajn skandalojn. Por klarigi la verajn fortojn de tio, kio komplotiĝas, la meĥanismojn per kiuj riĉaĵoj kaj potencoj estas kaptitaj de malplimulto kiu regas samtempe la merkatojn kaj la ŝtatojn, necesus konstanta laboro de popola edukado. Ĝi memorigus, ke ĉia registaro ĉesas esti legitima, kiam ĝi lasas la sociajn malegalecojn profundiĝi, kiam ĝi akceptas la malfortigon de la politika demokratio kaj la kuratorecon de la nacia suvereneco.

Ĉiutage okazas manifestacioj — sur la stratoj, en la entreprenoj, en la urnoj — por ripeti la popolan rifuzon de mallegitimaj registaroj. Sed, malgraŭ la amplekso de la krizo, ili palpadas por trovi ŝanĝproponojn, duone konvinkitaj ke tiuj ne ekzistas aŭ ke ili kaŭzus malinstigajn kostojn. Pro tio aperas malespera incitegiĝo. Estas urĝe trovi por ĝi elirejon.

(Venonta artikolo pripensos politikajn strategiojn kapablajn montri alternativajn vojojn.)

Serge HALIMI.

Kion la afero Cahuzac malkaŝas — La karnavalo de esplorado

KONFESANTE, la 2-an de aprilo 2013, ke li havas kaŝan konton en Svislando, konforme al la konkludoj de enketo publikigita de Mediapart, la franca eksministro pri financoj Jérôme Cahuzac levis tiun informejon al la rango de publika juĝisto. Hieraŭ liaj kolegoj, ĉu skeptikaj aŭ oportunisme atendemaj, laŭdis liajn virtojn. Politikaj eminentuloj, ĉu troŝarĝitaj aŭ kun firma intenco, omaĝis lin. Ekster la rondoj de la potenco, la “afero Cahuzac” vekis miksaĵon de indigno kaj de jubilo, de kolero kontraŭ la korupto kaj la politika senpoveco. Kiam sekvas unu post la alia la forigo de laborlokoj kaj la admonoj fari “fortostreĉojn” por ĝuste tiuj, kiuj suferas ilin, kiuj ne sentus sin iomete venĝata de la falo de la ministro kaj de la obstino de Mediapart elmontri liajn stultaĵojn?

“Subfosismo”. Tiel Antono Gramŝo* eble kvalifikus la politikan humoron kiu en Eŭropo kreskas pro la krizo. Por la marksisma itala pensisto, tiu termino signas la formojn de privataj kaj neorganizitaj ribeloj.* Tiuj, kiuj baziĝas sur forta rankoro kontraŭ la ŝtato, bedaŭras aŭ primokas la spektaklon, kiun la potenculoj donas, sed samtempe internigas la pozicion de subiĝemo. La itala popolo, diras Gramŝo, tendencas al subfosismo — la faŝismo larĝe nutris sin el ĝi. La unuiĝinta ŝtato dum la risorgimento (“renaskiĝo”), fine de la 19-a jarcento, restas nefinita, tiel ke la kanaloj de kolektiva esprimiĝo, kiuj ekzistas en aliaj landoj — partioj, sindikatoj, asocioj, demokratiaj institucioj — en Italio ne estas sufiĉe fortikaj. Endemia korupto generas nur malfortan respekton de la leĝoj kaj nutras la cinikecon pri la potenco. La subfosismo tuŝas la popolajn klasojn, sed ankaŭ la elitojn. Pro tio, en la nuntempa Italio, tiu termino estis uzata same pri s-ro Silvio Berlusconi kaj lia senĉesa gerilo kontraŭ la jursistemo kiel pri s-ro Giuseppe (“Beppe”) Grillo kaj lia “Movado 5 steloj” kun politika programo ambigua.

* Itale: Antonio Gramsci [antónjo Grámŝi]. En Esperanto troviĝas tekstoj pri Gramŝo i.a. en: 1. Domeniko Losurdo: Ĉu fuĝi el la historio? La rusa kaj la ĉina revolucioj hodiaŭ ... p. 19s, 29, 34, 53, 60, 65, 69, 79, 82s, 91, 106, 108, 112, 125, 141, 165. 2. Ontologio kaj fremdiĝo nuntempe. Domeniko Losurdo: Hegelo, Markso kaj la Ontologio de la socia esto; Claudius Vellay: Fremdiĝo el la vidpunkto de la ontologio de Lukaĉo. Materiisma etiko ĉi-flanke de religio kaj kredo, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 61 p., ISBN 978-2-918300-86-1, p. 21, 47-49. 3. Ŝtejgervaldo, Roberto: Komunistaj star- kaj disput-punktoj, MAS, 2010, 151 p., ISBN 978-2-918300-40-3, p. 94. -vl
* Antonio Gramsci, Cahiers de prison. Cahiers 1, 2, 3, 4 et 5, Gallimard, Parizo, 1996, aparte la kajero 3, § 46.

Dum karnavalo, en la mezepoko, la sankta kaj la profana, la nobla kaj la triviala, la bela kaj la malbela, mallonge, ĉiuj tradiciaj hierarĥioj inversiĝis. Sed, tuj post la fino de la festo, la ordo restariĝis. La subfosismo, tiusence, esprimas pesimismon pri la ebleco ŝanĝi la sociajn rilatojn por la daŭro. Gramŝo uzas la paradoksan esprimon de “nepolitika ribelo”: ribelo, certe, sed sen programo nek estonto. La analizo perfekte taŭgas por la ĵurnalismo de politikaj-financaj aferoj. Malkaŝante la fraŭdojn ĉe la pinto de la potenco, tiu komunikila speco restas asociita kun legendaj figuroj de Bob Woodward kaj Carl Bernstein, krimenketistoj de la Washington Post, kiuj eksplodigis en 1972 la Watergate-skandalon, kiu du jarojn poste sekvigis la demision de la prezidanto Richard Nixon.

En Francio ĝi kulminis en la 1980-aj jaroj pro la kunefiko de tri metamorfozoj. La unua koncernis la jursistemon, kun la alveno, ekde la 1970-aj jaroj, de kontestemaj enket-juĝistoj. Igi dokumentojn “traliki” en la gazetaro fortigis ilin en sia batalo kontraŭ sia hierarĥio kaj kontraŭ la politika potenco. La enketisto siavice ricevokontrolas kaj komparkontrolas. “Tri bonaj faksnumeroj de advokatoj aŭ de enketjuĝistoj transformas vin en enketĵurnaliston”*, ironiis la ĵurnalisto Daniel Carton, siatempe de Le Monde kaj de Le Nouvel Observateur.

* Daniel Carton, “Bien entendu ... c’est off” Ce que les journalistes politiques ne racontent jamais, Albin Michel, Parizo, 2003.

Duavice tiuj novaj enketistoj, ofte engaĝiĝintaj, profitis la ideologian recentriĝon: “La malfortiĝo de la tradiciaj kontraŭecoj de destro-maldekstro, ĉefe pro la fakto de la kreskanta homogeniiĝo de la politika personaro devena el la lernejoj de la potenco, almenaŭ parte delokis la politikan batalon al pli strikte moralaj temoj”, klarigas la sociologo Dominique Marchetti.*

* Dominique Marchetti, “Les révélations du “journalisme d’investigation“”, Actes de la recherche en sciences sociales, n-ro 131-132, Parizo, marto 2000.

Tria faktoro: la akriĝinta konkurenco inter informkanaloj, kiu favoras teatrigon de la aktualaĵo en la ritmo de “realtempaj” reagoj. Kontraste al siaj kolegoj de “rubrikoj”, la enketisto sursceniĝas. Lia raporto senŝanĝe enscenigas la alfrontiĝon de du stereotipaj personoj, laŭ la maniero de la libera lukto aŭ de la commedia dell’arte: la ĵurnalisto (la bona, la Blanka Anĝelo) kaj la reprezentanto de la potenco (la fiulo, la Ekzekutisto de Béthune). Tiel, notas Marchetti, “la enketĵurnalistoj kontribuis al la apero de nova figuro, tiu de la juĝrajtanto. Nome de la postuloj kaj atendoj kaj de la “publika opinio”, kiu laŭdire zorgas pri pli granda travideblo, ili metas sin en konkurencon kun la plej altaj juraj kaj politikaj instancoj.” Tiu ritigita dramaturgio, konceptita por altigi la vendojn (aŭ la radian aŭskultantaron aŭ televidan spektantaron), efikas tiel ke ĝi reduktas la strukturajn problemojn al personaj demandoj.

Kvar jardekojn post la skandalo Watergate, la ideologia malpolusigo igas pridubi, ke ŝanĝo de plimulto sekvigas ŝanĝon de politiko: la horizonto de la enketĵurnalismo mallarĝiĝis. En kazo de sukceso ĝi kontribuas al purigo de la reĝimo aŭ, pli bone, instigas ĝin pliboniĝi. Danke al Mediapart, ministro anstataŭis alian. La pavimŝtono ĵetita en la marĉon ŝprucigas, la demando de la impostparadizoj leviĝas kun urĝo; poste unu aktualaĵo forpelas alian kaj ĉio reglatiĝas. En la jaro 1996 la enketisto Denis Robert publikigis seniluziiĝintan libron pri la politikaj-financaj skandaloj, kiu skuis Francion de kvin jaroj: Dum la “aferoj” la aferoj daŭras .... Malgraŭ la leĝoj de “moraligo” de la publika vivo, la korupto daŭre uzis la kanalojn malfermitajn de la financa liberaligo: panamaj societoj, svisaj bankoj, luksemburgiaj kontoj. “Nenio ŝanĝiĝas, krom nomoj kaj vizaĝoj. La kartoj redisdoniĝas, skribis Denis Robert antaŭ dek sep jaroj. Ĉu miaspecaj ĵurnalistoj ne estas simplaj agentoj de memregulado?”

TIU DIFINO certe kolerigus Edwy Plenel, kiu vidas en la enketado rimedon fortigi la demokration. En la tagoj post la solviĝo de la afero, la fondinto de Mediapart multoble aperis antaŭ mikrofonoj kaj filmiloj tiom, ke li monopoligis la bildon de la informejo, kiu havas tamen plurajn dekojn da ĵurnalistoj. Antaŭ la konfesoj de s-ro Cahuzac, kelkaj ĉefartikolistoj juĝis la enketon malfirma; Plenel postulas nun pli da kolegeco kaj pensas ke la ministro devintus “forlasi la registaron” tuj post la malkaŝo farita de Mediapart, ĉar “niaj informoj estis kredintaj” (BFM, 9-a de aprilo 2013).

Tiu leciono povas surprizi, se oni memoras la longan liston de falsaj sensaciaĵoj publikigitaj sub la eldona respondeco de Plenel, ekzemple de la artikolo kun multe da reeĥo “Skandalo en Panamo”*, subskribita de li, kaj kiu kondukis la gazeton esprimi sian “bedaŭron” esti presinta “ne kontrolitajn informojn” pri la financado de la Socialista Partio (la 5-an de septembro 1991). De 1996 ĝis 2004 Plenel direktis la redaktejon de Le Monde: tiu vespergazeto akumulis serion da eraregoj, kies simpla nombrado ege superus la formatojn tamen ja grandaj de Le Monde diplomatique.

*Un scandale à Panama”, Le Monde, 27-a de aŭgusto 1991.

Jen ekzemploj: “Tiu plano “huffero” kiu programis la deportadon de la kosovanoj”, en la titolpaĝo de la 8-a de aprilo 1999, montriĝis falsaĵo. La anonco, en la titolpaĝo de la eldono de la 5-a de februaro 2000, de fiska mono de 66 miliardoj da frankoj enpoŝigita de la registaro Jospin, estas sekvatage malkonfirmita. “Bruselo blokas la kunfandiĝon de Vivendi kun Seagram”, Le Monde trumpetis la 14-an de oktobro 2000: la Eŭropa Komisiono (de Bruselo) donis verdan lumon al tiu operacio kelkajn horojn post la presado. La titolo “La sekto de la unua homa klono”, tamtame etendita en kvin kolumnoj de la titolpaĝo la 28-an de decembro 2002, post la anonco de la raela sekto pri la naskiĝo de klonita infano, disvastigis fabelon. En la eldono de la 17-a de junio 2003, artikolo pri la “afero Alègre: la enketistoj restarigas la historion de “la domo de la Noé-lago”” elvokas la ĉeeston en tiu domo de ringoj fiksitaj ĉe la muro “je kvindeko da centimetroj de la planko, je alteco de infano”. Unu el la subskribintoj de tiu monumento de imaga ĵurnalismo koncedis: “Ni ne vidis la internon de tiu domo” (Le Monde, 28-a de septembro 2003).

Aliflanke, kiam Denis Robert kaj Ernest Backes publikigis en februaro 2001 Malkaŝo $*, verkon dediĉitan al la luksemburgia kompensoĉambro Clearstream, Le Monde de la 26-a de februaro 2001 ekzekutis ĝin per argumentoj analogaj al tiuj uzitaj por fifamigi la laboron de Mediapart pri s-ro Cahuzac. Kaj, kvin jarojn antaŭ ol la kasacia kortumo emfazis la “seriozecon de la enketo” farita de Robert, Plenel riproĉis sian kolegon: “Tiu enketo de speco Canada Dry, kiu aspektis kiel esploraĵo sed havis neniel ĝian solidecon, aplikis al la monda financo variaĵon de la komplot-teorioj.” Publikigi ĝin, klarigis li, “paradokse signifas senpolitikigi kaj malmobilizi”.*

* Originale: Révélation $ (Les Arènes).
* Le Soir, Bruselo, 20-a de oktobro 2006.

Ĉu la konkludo validas por la “afero Cahuzac”? Katalizante la subfosisman humoron, kiu observeblas en Francio, tiu lastatempa skandalo oficialigas la distancon inter la retoriko de la gvidantoj kaj la realo de iliaj praktikoj. Kaj ĝi samtempe akrigas la median cinikismon. Efektive, la indigno, kiun ĝi vekas, esprimas sin — por la momento — nur private: la protesto ne trovis la kolektivan apogon, kiu farus tiun aferon simptomo de pli ĝenerala problemo. Kiam s-ro Nicolas Sarkozy estis prezidanto, la Socialista Partio povis pretendi ke ĝi enkarnigas la ŝanĝon. Tiu iluzio malnetiĝas, kaj kun ĝi la espero ke baldaŭ la alianco de malabundo kaj korupto rompiĝu.

La subfosismo, klarigis Gramŝo, povas esti maldekstra aŭ dekstra. Sed en tempo de krizo ĝi tendencas definitive al la konservativismo. Por ke ĝi trovu alian eliron, la politika mobilizado malfermas pli da perspektivoj ol komunikilaj malkaŝoj.

Pierre RIMBERT kaj Razmig KEUCHEYAN

Muziko

Guthrie, la heroldo kun gitaro

EN LA JARO 1919, Usono en profunda timo antaŭ la “ruĝo”, celebris la centjariĝon de sia granda poeto Walt Whitman, kiu en siaj lastaj jardekoj estis konvinkita ke lia lando estus perdita, se la socialismo ne savos ĝin. Samjare sepjarulo nomata Woodie Guthrie estis atestanto de la frenezo, kiu kaptis lian naskiĝŝtaton Oklahomo ĉe la malkovro de petrolo. La kampara mondo ekzalte kantata de Whitman komencis sian malrapidan agonion kaj, kiel la familio Guthrie, la kampuloj transformiĝis en migrulojn.

En 2012 centjariĝis la naskiĝo de tiu knabo, kiu fariĝis folk-kantisto kiun Usono celebris, ne sen ĝeniĝo vide al tiu mita figuro de usona grundo, kiu kaŝis nek sian simpation kun la komunismo nek sian senmankan subtenon al la interesoj de la ekspluatatoj. La milionoj da viktimoj same de la granda recesio, kiu komenciĝis en 1929 kiel de tiu ekologia kaj politika katastrofo dust bowl* trovis sian heroldon en tiu vaganta kantisto kun malgrasa vizaĝo, cigaredo inter la lipoj kaj gitaro ĉe la ŝultrozono. Ne ekzistis iu pli usona ol Guthrie, sed lia patriotismo havis la akordojn de la Internacio.

* “Polvobaseno”. Fuĝante antaŭ la polvoventegoj kaj la sekeco, pli ol ducent kvindek mil ruiniĝintaj farmistoj rifuĝis al Kalifornio. Vd la dokumentfilmon de Ken Burns The Dust Bowl, PBS Videos, 2012.

Eksterordinara artisto, patro de la engaĝiĝintaj kantistoj de sia lando, li parolis el la koro de Usono al la koro de Usono. Tiu knabo de grunda aŭtento restas en la memoroj kiel la figuro de la hobo, la vaganto serĉante laboron kiu, en la okcidento de la 1930-aj jaroj, travivis sian kaŝan marĝenecon, sed ankaŭ sian subfosadon de la kodoj de la burĝa socio. Ekde 1937, kaj dum kvin jaroj, Guthrie la hobo tiel estis membro de batalanta frateco, tiu de la ekskluditoj kaj subprematoj, blankuloj en la fabrikoj kaj nigruloj en la kampoj, kiuj, “de Norda Dakoto ĝis Arkanso”, suferis sur la vojoj kun la espero gajni almenaŭ unu dolaron tage”. Neniu pli ol li sukcesis harmoniigi la usonan individuismon kaj la defendon de la solidareco kaj egaleco. Kvankam li ne naskiĝis en la mizero, li tre rapide spertis sian sorton de dramoj kaj de elradikiĝoj. De la sortobato de sia patro ĝis la spektaklo de la ĉifone vestitaj rifuĝintoj de sia naskiĝŝtato vagantaj tra Kalifornio post la dust bowl, el ĉio ĉi li tiris furiozon kaj inspiron.

La legenda historio de Woodie Guthrie, tia kian li verkis ĝin en la jaro 1943 en la membiografio*, determinis la junan Bob Dylan, idon de la burĝaro, elekti la muzikon folk kaj popolan lingvaĵon. La maladmirantoj de Guthrie vane emfazis ke li post sia ekloĝado en Novjorko estis influata de la intelekta maldekstrularo devena de centra Eŭropo, kaj la zelotoj de la makartismo same vane asertis, ke li estis tiam koruptita de la komunista partio kaj de la sindikatoj. Male, Guthrie restis, laŭ la vortoj de John Steinbeck, “la usonspirita bardo”.

* Woodie Guthrie, En route pour la gloire [Survoje al gloro], Albin Michel, Parizo, 2012 (1-a eld., en poŝformato: 1990), 416 paĝoj, 22, 90 eŭroj.

Sed lia restado en Novjorko fariĝis determina. En kontakto kun mondo, kiu teoriigas la socian batalon kaj postulas la “grandan vesperon”, li transformis la milojn da refrenoj kaj da melodioj kuŝantaj sur pecoj da papero en kantojn samtempe tradiciajn kaj tute novajn, nostalgiajn kaj ribelajn. Ene de la grupo Almanac Jubilee Singers li malkovris la batalojn de la sindikatoj, por kiuj li kantis kaj verkis siajn plej belajn tekstojn: “Pretty Boy Floyd”, “Pastures of Plenty”, “Hard Travelin’”, “Deportee” ... La grupo fariĝis volonte pli populara ol estis ĝia socia origino, kaj Guthrie abomenis aŭdi ke li estas malpli membro de la laborista klaso ol intelektulo.*

* Ed Cray, Ramblin’ Man: The Life and Times of Woody Guthrie, antaŭparolo de Studs Terkel, W. W. Norton & Company, Novjorko, 2006, 488 paĝoj, 17, 95 dolaroj.

Lia morto en la jaro 1967 ne silentigis lin. De Bob Dylan, Joan BaezJohnny Cash en la 1960-aj jaroj ĝis Bruce Springsteen aŭ Lou Reed, oni ne ĉesas remalkovri lin. Liaj lirikaj atakoj kontraŭ la bankoj, la limpolico, la mortpuno aŭ kontraŭ la fimastroj troviĝas en la neeldonita romano (1949) House of Earth, en kiu, kiel faris Whitman, li donas popolan kaj humanisman voĉon al la usona literaturo. Sagaca novjorka eldonisto ĵus publikigis ĝin.*

* Woodie Guthrie, House of Earth, editorado kaj antaŭparolo den Douglas Brinkley kaj Johnny Depp, Harper, Novjorko, 2013, 234 paĝoj, 25, 99 dolaroj.

Sylvie LAURENT.

Woody Guthrie: Voĉo

Tradukis Ralph Dumain

Mi ne scias kiom for mi devos vagi

Por trovi mian memon, aŭdi propran voĉon,

ne mian aŭdis mi dum horoj, ŝaltinte la radion,

Kaj poste vizitis spektakloplenan kinon

Sed tie voĉon mian mi ne aŭdis

En maŝinojn mi metis manojplenojn da moneroj

Kaj diskojn rotaciajn mi rigardis

Sed la voĉo tie ne estis voĉo mia

La vortoj ne miaj vortoj kiuj sonas en oreloj

Kiam mi promenas en amaso de vizaĝoj

Mi sidigas min en juda frandmanĝejo, kaj mi mendas

sandviĉon el varma pastramo sur sekala pano

kaj mi aŭdas mian kelnerinon demandantan:

Ĉu vi ŝatus flanke brasikan salaton, iom?

Kaj mi konstatis, kiam ŝin aŭskultis,

Ke ŝi parolas miavoĉe

Kaj mi diris: mi prenos la salaton sur apuda plado

Kaj bonvolu portu tason da teo kun citrono

Kaj ŝi sciis, ke mi parolas ŝiajn vortojn

Kaj iu viro sidis transtable ĉe ĉi muro

Kaj parolis konsumante sian salamon kaj bieron

Kaj iel mi eksentis aŭskultante lin, kaj longan tempon li parolis,

Sed parolis en mia persona lingvo eĉ ne unu vorton,

Kaj mi konstatis, pro la son’ profunda, pro la riĉa

Voĉtono, ke li parolis mialingve

Vi scivolas, mi supozas, kiel li povus paroli

Per lingvaĵo kiun mi nek povus scii nek kompreni

Kaj tamen kompreni ĉiun lian sonon

Nu, mi lernis tion fari antaŭ longa tempo

Tramarŝante la flankajn kaj ĉefajn vojojn de la lando

Mi lernis aŭskulti ĉi tiel kiam mi lavis pladojn sur la ŝipoj

Mi devis lerni kiam mi surbordiĝis en Afriko

Kaj en Skotlando kaj Irlando kaj Britio,

Londono, Liverpulo, Glasgovo, skotaj urboj kaj anglaj farmoj,

Irlandaj kanaloj kaj fervojaj pontoj, Altlandaj bovoj kaj ĉevaloj

Kaj ĉi tie mi eksciis ke la parolo estas la sama kiel mia

Sed ĝi estas denove la dialekto, nazala, gorĝoza, profundbrusta,

El stomako, pulmoj, alte en la kapo, tone alta kaj suba,

Kaj mi devis lerni denove

Diri: jen mia lingvo kaj parto de mia voĉo

Ho, sed mi eĉ ne aŭdis ĉi voĉon, ĉi voĉojn,

Ĉe scenejoj, ekranoj, radioj, diskoj, diskaŭtomatoj,

Nek en gazetoj nek ĵurnaloj, rare en tribunaloj,

Pli rare kiam studentoj kaj policanoj studas

La vizaĝojn dorse de la voĉoj

Kaj mi pensis kiam mi vidis ebriulon surstrate murmuri

Kaj kraĉi kaj sakri en la venton el la vitromuro de kafejo,

Ke eble, se mi serĉus zorge, mi aŭdus

Plu el mia voĉo

Kaj mi manĝis plej kviete, por konservi

La okulojn kaj orelojn kaj sentojn larĝ-apertaj

Kaj ja aŭdis

Ĉi tie aŭdis ĉion sopiratan en etoso

De la judoj de Insulo-Konij

Meditojn, memorojn mi aŭskultis, vidis vizaĝojn en memoro,

Aŭdis voĉojn kiuj antaŭ mi elnodis siajn vortojn

Kaj mi sciis per la sento: jen mia voĉo.

2012.07.10

Woody Guthrie (14 julio 1912 – 3 oktobro 1967) estas mondfama, historie inspira usona popolheroo, trobadoro de la laborista klaso, komponisto kaj kantisto de kanzonoj por la homamasoj. La 100-a datreveno de lia naskiĝo okazis la 14-an de julio 2012. (La 14-a de julio estas ankaŭ la ŝlosila dato de la Franca Revolucio!) Mi decidis ke mi devis honori Guthrie per traduko de lia malmulte konata, ne-kanzona poemo “Voĉo” (Voice).

Plurrilate, ne nur geografie, estas longa vojo rekte aŭ nerekte inter Oklahomo kaj urbo Novjorko. La medio de Guthrie komence estis la regiono de la fifama Polvŝtormpelvo (Dust Bowl), sed poste en sia bunta vivo, Guthrie edziĝis al juda dancistino en Novjorko kaj alkutimiĝis al juda kulturo, kiu ankoraŭ viglis en la 1940-aj jaroj. Kaj tie, laŭ ĉi tiu poemo, li enhejmiĝis. Kiu povas antaŭvidi, kie oni trovos propran voĉon?

Parafrazante verson de Bob Dylan: Hej, Woody Guthrie, por vi mi verkis tradukon.

Jen ligo al la teksto kun foto de Woody Guthrie: http://autodidactproject.org/my/gut...

Ralph DUMAIN.

Rapidaj progresoj de la ĉina militteknologio

La ambicioj de Pekino draste ŝanĝas la prikosman kaj atom-armilan distribuon

La usonajn analizistojn pri defendo zorgigas la progreso de la ĉina atoma deadmono kaj la “antaŭen-saltoj” paralele okazintaj sur la kosmo-kampo de la Popolliberiga Armeo. Uzante la duecon de tiuj interligitaj fakoj, Pekino plibonigas la gravecon, la atingo-kapablon kaj la efikecon de sia armilaro, je risko malfortigi la atom-armilajn ekvilibrojn ĝis nun ekzistantajn.

Pekino ne posedas statuon de la usona kontraŭkomunista senatoro Joseph McCarthy. Nu, jen ia maldankemo, se oni konsideru, ke li estas la “natura patro” de la ĉina atoma programo. La rakonto estas ja mirinda. En la tuj postmilita tempo juna inĝeniero, elmigrinto el Hangzhou, Qian Xuisen, laboras laŭkontrakte kun la usona ministerio pri Defendo (Pentagono) ĉe la Jet Propulsion Laboratory en Pasadena. Liaj pioniraj intuicioj en la kosmo- kaj balistiko-kampoj ravas la usonan Aer-armeon. La armeo tiom fidas lin, ke ĝi sendas lin al Germanujo por pridemandi Wernher von Braun, la cerbon de la germana balistika programo. Sed la McCarthy-erao elvojigis ĉi tiun brilan historion: akuzita esti komunisto en 1950, malliberigita, Qian estas malmilde ellandigita al la mao-isma Ĉinujo en 1955. Eĉ la deklaroj de la vicministro pri Mararmeo, Daniel Kimball, ke tiu “geniulo”, diplomita el la Massachusetts Institute of Technology (MIT), valoras “inter tri kaj kvin diviziojn”, kaj ke li “preferus vidi lin morta ol ekzilita”*, ne povas malhelpi tion. Pinte de la “sorĉistino-ĉasado”, kiu tiam dominas en Usono, tiuj protestoj ne estas aŭdataj. La sekvo estas logika: akceptita de Mao Zedong, Qian promesas fidelecon al la reĝimo kaj inventas, el nenio, la unuan programon de ĉinaj balistikaj misiloj...

* Evan Osnos, “The two lives of Qian Xuesen”, The NewYorker, 3-a de novembro 2009.

En 1966, du jarojn post la fonda atoma eksplodo de 1964, la mirindega inĝeniero superregas la unuan elĵeton de atoma misilo en la dezerto Xinjiang. Ankaŭ dank’al li okazas la sukcesa elĵeto, la 24-an de aprilo 1970, de la unua ĉina satelito, Dong Fang Hong (DFH-1), kiu daŭre elsendis la patriotan kanton Oriento estas ruĝa dum la dudek ses tagoj de sia enorbiteco.

“Sekreto” ... jam publika de tri jaroj

Emerito de 1991, forpasinta en 2009, ĉiam honorigita, Qian simbolas la profundan implikecon de la nukleaj kaj kosmaj programoj, jam ekde ilia origino. De la unua atomeksplodo en oktobro 1964 ĝis la glora tago 15-a de oktobro 2003, kiam la leŭtenanto-kolonelo Yang Liwei, enŝipiĝinta en la Shenzhou-kosmoŝipo, igis Ĉinujon la tria lando en la historio, kiu sukcesis kosman hom-flugon, Pekino multigis la pontojn inter ĉi tiuj du kampoj, vidante en tio konstantan promeson de teknika, buĝeta kaj strategia optimumigo. Malgraŭ la kreado, en la 1990-aj jaroj, de la Nacia Agentejo de Kosmo-Administrado (NAKA) kaj de komercigo-projektoj de la enorbitigoj, la militistoj de la Popola Liberiga Armeo (PLA) konservas pli ol iam ajn sian rolon en la ĉefaj kosmoprogramoj de la lando.

Ĉi tiu “levilo-efiko” de la atomo-kosmo-balistika triangulo ne estas ĉina specifeco; ĝi estas ankaŭ konata, almenaŭ de la fakaj inĝenieroj, aparte en Usono kaj en Francujo. Ĉinujo tamen distingiĝas ĉar ĝi tre frue antaŭenmetis atomdoktrinon pri “ne uzi la unua”, aldonante al tiu principo-deklaro solenan deklaron, ke ĝiaj armiloj neniam estos uzataj kontraŭ neatoma lando. Simile, sur la kosmo-kampo, ĝi frue kontraŭis ĉian militecigon. Al tiu pure defenda sinteno aldoniĝas la malforteco de ĝiaj defendo-rimedoj, kaj la longtempe dubinda moderneco de ĝiaj vektoroj (bombaviadiloj, misiloj kaj submarŝipoj kapablaj enporti atomajn bombojn). Ĉi tiuj du karakterizoj faris el Ĉinujo la plej diskreta membro de la internacia klubo de la ŝtatoj samtempe kosmopotencaj kaj atomarmil-posedantoj: Francujo, Usono, Britujo, Rusujo kaj Ĉinujo, al kiu aldoniĝis hodiaŭ Barato.

Ĉu diskreta? Almenaŭ ĝis hodiaŭ: sed ĉu la volo de Pekino havi diskretan sintenon estas ankoraŭ plutenebla, kiam ĝia ekonomia disvolvado stimulas ĝian politikan kaj armean potenciĝon, kiel montras la publikigo de ĝia lasta Blanka Libro pri Defendo, la 16-an de aprilo 2013? La parametroj de ĝia nuklea ekvacio, longtempe senmovaj, estas nun modifitaj. La usonanoj estas la unuaj, kiuj alarmiĝis pri tio.

“Ĉu ni vere scias, kiom da misiloj posedas la ĉinoj hodiaŭ?” Metante tiun demandon en 2011, la usonano Richard Fisher, atentema kaj iom ĉin-obsedita gardostaranto de la International Assessment and Strategy Center (Internacia Centro de Taksado kaj Strategio), ja scias, ke li celtrafos en la Pentagono kaj en la Parlamento*. Ĉar ĝenerala malprecizeco ĉirkaŭas la pritakson de la ĉina armilaro, tiu ŝtato estas la nura, inter tiuj de la P5-grupo*, kiu ne deklaras la nombron de siaj atomarmiloj. Laŭ la Stockholm International Peace Research Institute (SIPRI), estis en 2009 deplojitaj 186 nukleaj bomboj. La International Panel on Fissile Materials (IPFM)* siaflanke elvokas nombron ĉirkaŭ 240. Se oni komparas ĉi tiujn taksojn al la miloj da posedataj de Moskvo kaj Vaŝingtono, la usona febreco ŝajnas tre troigita. En majo 2010, Usono oficiale deklaris posedi kvin mil nukleajn bombojn, ĉu taktikajn, strategiajn, aŭ ne deplojitajn. El tiu nombro, 1.700 estas deplojitaj kaj funkcipretaj sur interkontinentaj balistikaj misiloj (angle: ICBM), submarŝipoj (angle: SLBM) aŭ strategiaj bombaviadiloj*.

* “US worries over China’s underground network”, Agentejo France-Presse, 14-a de oktobro 2011.
* La kvin konstantaj membroj de la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj — Britujo, Ĉinujo, Francujo, Rusujo kaj Usono — estas la nuraj ŝtatoj posedantaj atomarmilojn (ŜPAA) agnoskataj en la traktato pri nedisvastigado de atomarmiloj.
* La IPFM estis fondita en 2006 de civilaj fakuloj pri la nedisvastigo de atomarmiloj, el dek sep landoj. Ĝin prezidas Ramamurti Rajaraman, el la universitato de Nov-Delhio.
* “Nuclear weapons :Who has what at a glance”, Arms Control Association, Vaŝingtono, DC, novembro 2012.

En 2011, raporto de la usona universitato de Georgetown subite agitis la malvastan medion de la fakuloj pri ĉinaj atomarmiloj*. Dum tri jaroj sub gvidado de Profesoro Phillip Karber, eksdungito de la Pentagono, studentoj kompilis novajn malfermajn donitaĵojn, kaj ilia konkludo lasas la fakulojn konsternitaj: Laŭ ĝi Ĉinujo pli ĝuste posedas... tri mil nukleajn bombojn! La raporto malkaŝas ankaŭ la ekziston de tunel-reto kvin mil kilometrojn longa, kiu estas dediĉita al transporto de atomarmiloj kaj de specializitaj arme-unuoj. Mistera kaj sekreta, la “subtera Granda Muro” stimulas la imagkapablon de ĵurnalistoj, kaj fariĝas la simbola atoma respondaĵo de la “perla kolringo”, kiel oni nomas la mararme-bazojn establitajn de Pekino en la aziaj maroj*.

* “Strategic implications of China’s underground great wall”, Asia Arms Control Project, Georgetown University, 26-a de septembro 2011.
* Vd “Pekino asertas siajn ŝipajn ambiciojn”, Le Monde diplomatique, septembro 2008.

Reage al tio, la usonaj defendantoj de la nuklea senarmigo, kiel Hans Kristensen, el la Federation of American Scientists, akuzas la Pentagonon pri gvidado de tiu raporto, pere de Karber, kiu, same kiel Fisher aŭ la ĵurnalisto William Gertz, estas unu el tiuj nerezisteble puŝataj (emaj) denunci la ĉinan “danĝerecon”. La militistoj kritikas la altajn taksojn*. La afero revenas sur la politikan scenejon. La 14-an de oktobro 2011, la respublikana deputito Michael Turner svingas antaŭ la parlamenton la ekziston de tiu “nekonata” subtera labirinto: “En la momento mem, kiam ni strebas esti travideblaj rilate la nukleajn armilojn, Ĉinujo igas sian sistemon ankoraŭ pli netravidebla”, li denuncas. La eŭropa gazetaro, “malkovrante” la raporton de Georgetown, siaflanke prezentas tiun “halucinan tunelreton” kiel surprizon*. La barataj ĵurnaloj same faras. Komence de januaro 2013, sub diversaj premoj, S-ro Barack Obama finfine mendas al la Pentagono raporton por la venonta 15-a de aŭgusto.

* Hans M.Kristensen, “Stratcom commander rejects high estimates for Chinese nuclear arsenal”, Strategic Security Blog, 22-a de aŭgusto 2012, http://blogs.fas.org.
* “Que cache la Chine dans sa “grande muraille souterraine”?”, Le Nouvel Observateur, Parizo, 7-a de decembro 2011.

Kontraste kun la ekstremaĵoj de la usona politika debato, kaj la eŭrop-gazetara “sekvismo”, aperas tiam ke la “subtera granda muro” tamen ne estas sekreto de pluraj jaroj. La 11-an de decembro 2009, la ĵurnalo de Honkongo Ta Kung Pao informis pri precizigoj pri tiu giganta konstruejo, kiu laŭdire mobilizis dum dek jaroj dekmilojn da ĉinaj soldatoj. La azia publiko el ĝi ekscias, ke la dua artileria divizio de la Popola Liberiga Armeo (PLA), respondeca pri la strategiaj nukleaj armiloj, decidis en 1995 pli profunde enterigi siajn nukleajn balistikajn vektorojn, por igi ilin pli rezistkapablaj kaze de surpriza atako. Reto de modernigitaj tuneloj sekve kuras sub la mezaltaj montaroj de Hebei-provinco, en nordoriento de la lando, profunda je pluraj centoj da metroj*, en pejzaĝo de kanjonoj kaj krutaj klifoj, adaptita al instalado de sekurigita sistemo de nuklea rebato.

* Arnaud de La Grange, “Les missiles nucléaires chinois à l’abri d’un tunnel secret”, Le Figaro, Parizo,19-a de decembro 2009.

Oni notu precipe, ke la origina “rivelo” venas de la ŝtat-ĉina televido CCTV mem, kiu, elsendante dokumentan filmon la 24-an de marto 2008, sobre komentis la ellaboron de tiu tunelo-programo. Konsiderante la striktan regadon de la registaro koncerne la amasinformilojn, tiu anonco, ja registrita de la barata, usona kaj eŭropa Defend-administracioj, estas ja tute oficala signalo. Krome, fosi tunelojn ne estas por la PLA celo en si mem, sed unu el la rimedoj por protekti sian “defendan” frapforton.

Samtempe, Pekino pasas de la grandaj fiksaj misiloj fluid-pelataj, facile trafeblaj de unua mortiga frapo, al misiloj pelataj de solido, rapide translokataj sur moveblaj ĵetiloj, kiel la DF-31A, kies atingo-kapablo estas 11.000 kilometroj. Moveblaj aŭ enterigitaj, la ter-teraj misiloj estas, inter la tri ĉinaj nukleaj armiloj (ter-teraj misiloj, bombaviadiloj, submarŝipoj), la nura vere kredinda, almenaŭ ĝis nun.

Por konservi nukle-militistan kredindecon kaj esti respektata de la usonanoj, Ĉinujo tamen scias, ke ĝi devas ne nur protekti siajn defendajn frapokapablojn (“kiel dua frapanto”). Necesas ankaŭ batali kontraŭ la progresoj de la usona kontraŭmisila defendo, kiuj povus nuligi ĝiajn teoriajn rebat-kapablojn. Por malstreĉi tiun novan ŝraŭbtenilon, la PLA delonge vetas je alternativa batalkampo: la eksteratmosfera spaco (kosmo).

Timo de la usona elklasiĝo

Eĉ per granda strebo, ne eblas plu trovi veteranon de la ruĝaj gardistoj, kiu konvinke elparolus “Ju pli la satelito altiĝas, des pli la ruĝa flago malaltiĝas!”, kiel en la tempo de la Kultura Revolucio. Laŭ la eksa stabestro de la aerarmeo kaj aktuala vicprezidanto de la potenca Centra Armea Komisiono, la generalo Xu Qiliang, “La ĉinaj naciaj interesoj estas kreskantaj kaj la lando eniris en la kosmo-eraon*. Kvankam oficiale kontraŭstaranta la militecigon de la kosmo, Pekino montras klaran deziron kontesti la tiean usonan hegemonion. Inkluzive en kazo de batalo, kiam, konsiderante la pli kaj pli grandan kosmodependon de la modernaj armeoj, malhelpi la malamikon aliri la kosmon estos prioritato.

* “China “to put weapons in space””, South China Morning Post, Honkongo, 3-a de novembro 2009.

Konsiderante, ke eblas intertrakti nur inter egaluloj, Ĉinujo konvinkiĝis, simile kiel Rusujo, ke nur signifaj kaj sendependaj progresoj ebligos al ĝi bremsi la ambiciojn de la usona ministrejo pri Defendo pri kosmosupereco (space superiority). Ili tiam povus devigi Usonon subskribi traktaton pri militeca neŭtraligo de la kosmo, kiu korektus la mankojn de la traktato pri la eksteratmosfera spaco de 1967. En 2001, usona raporto publikigita de la Space Commission (Rumsfeld-Komisiono) cetere ekspluatis la multajn mankojn de tiu teksto por konkludi, ke nenio malpermesas “parki aŭ uzi armilojn en la kosmo”, nek “uzi perforton el la kosmo al la Tero”, aŭ “konduki armeajn operaciojn en kaj tra la kosmon”*.

* “Report of the commission to assess United States national security space management and organization”, 11-a de januaro 2001. Tiuj konkludoj estis taksitaj tro agresemaj, laŭ postaj raportoj de la Defenda Departemento.

Ne allasitaj en la internacia kosmostacio fare de la National Aeronautics and Space Administration (NASA), la ĉinoj konstruas sian propran stacion, Tiangong, malferma al scienculoj de ĉiuj landoj, kiu estos finita en 2020. Ili disvolvas ĵetilon 130-tunojn pezan kaj anoncas mision al la luno en 2025, revante superi la usonanojn per sendo de kunhoma kosmoŝipo sur Marson post 2030. La dua generacio de ilia satelita reto Beidou-Compass (“kompaso”) baldaŭ enhavos 35 unuojn, ofertanta la samajn lokalizo-servojn kiel la birada satelita sistemo (angle: Global Positioning System GPS), inkluzive en armea versio.

Sed la flankaj efikoj de tiu strategio eble preterpasis la intencojn de ties produktintoj. Detruante malnovan meteorologian sateliton FY-1C, en januaro 2007, helpe de interkaptilo SC-19, cele demonstri sian kapablon frapi en la kosmo, Ĉinujo elmetis sin al kritikoj. Usono, apogita de multaj landoj, tuj mallaŭdis ĝian sintenon de “kosmo-krimulo”, montrante la danĝeron kaŭzitan de la defalaĵoj de la pafo kaj la kontraŭdiron kun ĝia virta politik-kosma pozicio. En januaro 2011, en la plej frua versio de sia nacia strategio pri kosmo-sekureco, Vaŝingtono avertas: “Usono konservas la rajton kaj kapablojn respondi pro legitima defendo [en la kosmo], se deadmono malsukcesus.”*.

* Nacia Stragegio de Kosma Sekureco, januaro 2011.

Sur la kampo de la strategia teorio, la usonano Everett Dolman asertas, ke “la estonta milito kun Ĉinujo estos motivita de la lukto por regado de la eksteratmosfera spaco*. Fone, troviĝas la nuklea demando: la usonaj satelitoj por frua averto, uzataj kadre de detektado de balistikaj pafoj, fariĝas de nun eventuala celtabulo de la ĉinaj kapabloj. Sed, sen tiuj satelitoj, la organizado de la armeoj kaj usona strategia nuklea komandado estas ĝenerale handikapita.

* Everett C. Dolman, “New frontiers, old realities”, Strategic Studies Quarterly, vol. 6, n-ro 1, Vaŝingtono, DC, 2012.

Al tiuj angoroj aldoniĝas, ĉe la usona flanko, la dolora sento de teknologia elklasiĝo. Kiu ankoraŭ memoras, ke la komunistaj raketoj “Longa marŝo” elĵetis dudekon da komercaj satelitoj, antaŭ ol Vaŝingtono en 1990 trudis embargon pri la vendoj de satelitaj komponantoj al Pekino? La NASA lasis fari tion, rigardante Ĉinujon ankoraŭ malestime kaj arogante. La atoma horloĝo antaŭeniris. Eĉ se la kapablo-diferenco kun Usono estas ankoraŭ grandega, eksponenciala regajno komenciĝis. Maltrankvila, usona inĝeniero de la MIT modeligis en 2008 la kondiĉojn de kosma milito inter ambaŭ landoj... kaj konkludis, serenigita, ke la ĉinoj certe perdus ĝin*. Tamen, dum la ĉina Blanka Libro pri kosmo, de 2011, mencias nur kvin“ĉefajn aksojn”, ĉiujn civilajn (scienca kaj paca disvolvado, novigo, aŭtonomeco kaj malfermo al la internacieco), ni ja konstatas, ke la saman jaron, el dek naŭ ĉinaj elĵetoj, dek ok estis profite al defendo.

* Noah Shachtman, “How China loses the coming space war”, Wired, San Francisko, 1-a de oktobro 2008.

En 2012, trideko da ĉiuspecaj satelitoj estis enorbitigitaj, el kiuj kelkaj miniaturigitaj: telekomunikado (Zhonĝing 10), navigado, gvatado, rekono, relajsado de donitaĵoj (Tianlian 1). Programo de averto-satelitoj estas projektita, dum nova kosma elĵeto-centro ĵus kreiĝis en Wenchang, sur Hainan-insulo. Intertempe, la usona luno-programo Constellation estis nuligita de s-ro Obama en februaro 2010. Laŭ Gregory Kulacki, el la Union of Concerned Scientists, la usonanoj devus forlasi “la eluzitan ideon, ke [sur la kosmo-kampo] la ĉinoj pli bezonas nin ol ni bezonas ilin*.”

* Jeff Foust, “Space challenges for 2011”, 3-a de januaro 2011, www.thespacereview.com.

Febreca kaj atavisma, la agitado de kelkaj usonaj ĵurnalistoj fronte al la ebla potenciĝo de mondklasa “egala konkurenculo” ne devas maski, ke la ĉinaj tiukampaj progresoj objektive metas kelkajn demandojn. Ĉiuj observantoj interkonsentas pri la fakto, ke Ĉinujo estas la nura P5-membro, kiu nuntempe kreskigas la nombron de siaj nukleaj bomboj. Sed laŭ kiuj proporcioj? Estas batalo de ciferoj pri tio, kaj, inter la fakuloj, iuj opinias, ke estas maksimume 1.800 funkcipretaj bomboj. Kiel la fakuloj pri nedisvastigo mem konfesas, plej gravas ne demandi sin, ĉu Ĉinujo modernigas sian armilaron — ĝi ja tion faras-, sed gravas ne publikigi malĝustajn informojn pri la ritmo de tiu modernigo.

Restas, ke konsiderinte la ĉinajn nukleajn ambiciojn, la strategia ekvilibro en la P5 ŝanĝiĝos. Britujo asertas nun posedi malpli ol 160 funkcipretajn bombojn*. Francujo, kiu 50% reduktis la nombron de siaj bomboj depost la malvarma milito, duonigis ene de dudek jaroj la buĝeton de nuklea deadmono, kaj konservas ĉirkaŭ centon da funkcipretaj bomboj*. Ene de apenaŭ dek jaroj, apogante sin sur tio, kion oni povus nomi “kosmo-nuklea simbiozo”, Pekino transsaltis la etapon de teknologia egaleco kun la du eŭropaj nukleaj landoj — kiu povis ŝajni sian mezdaŭran celon — por loki sin jam en pozicio de nesimetria dialogo kun la usonaj kapabloj.

* Raporto de la National Audit Office, 5-a de novembro 2008, dediĉita al la estonteco de la brita deadmono.
* “Désarmement, non-prolifération nucléaires et sécurité de la France”, informa raporto de la Senato n-ro 332, 24-a de februaro 2010. Se oni enkalkulas la prizorgatajn stokojn, Francujo havas proksimume tri cent bombojn.
Intertrakti novan traktaton

Finfine, memorante pri la perversa dialektiko de la malvarma milito, oni ne povas tute forigi la eblecon, ke Vaŝingtono kaj Pekino troviĝos kaptitaj en konkuro, simila al tiu, kiu puŝis Sovetunion kaj Usonon, spite al ĉiu racieco, stoki bombojn en rezervejoj, por pluteni la “ekvilibron de teroro”. En la 1960-aj jaroj, Vaŝingtono prizorgis ĝis 31.000 funkcipretajn bombojn...

Tiu maksimumisma vidado de la nuklea deadmono kontrastas kun la franca principo pri strikta sufiĉo (sur la nuklea kampo, “oni mortas nur unufoje”), dogmo de “racia ekstravaganco” pri kiu oni finfine konvinkiĝis, ke Ĉinujo ĝin adoptis de 1964. Ankoraŭ en 2009, la prezidanto Hu Jintao ja deklaris al la Unuiĝintaj Nacioj, ke Ĉinujo “solene ripetas sian firman engaĝiĝon por defenda nuklea strategio*.

* Hu Jintao, “Work together to build a safer world for all”, deklaracio dum la pintkunveno de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la nuklea nedisvastigo kaj senarmigo, Nov-Jorko, 24-a de septembro 2009.

La prezidanto Obama anoncis la 12-an de februaro 2013 novan redukton de la usona nuklea armilaro, kiu povus pasi de 1.700 bomboj al malpli ol 1.000 en 2020. Sed ĉu tiu minimuma koncepto de la strategia viv-asekuro plutenos se la ĉinaj progresoj konfirmiĝos? Ĉu oni denove vidos la halucinajn disvolvaĵojn de la strategiisto Hermann Kahn, fondinto en 1961 de la Hudson Institute, kiu proklamis, ke stoki bombojn ne estas tiom stulta, ĉar ja nuklea milito povas havi “venkanton”*?

* Herman Kahn, On Thermonuclear War, Princeton University Press, 1960.

La maltrankvilaj reagoj de la najbaroj de Ĉinujo ankaŭ pezos en tiu interkruciĝa ludo de perceptoj. En mallong-daŭro, la Japanoj teorie povas transformi sian novan elĵetilon funkciantan per solida pelaĵo Epsilon, kiu devas sperti sian unuan flugon ĉi-jare, en balistikan misilon kun longdistanca atingokapablo. Vjetnamo ne kaŝas siajn kosmajn ambiciojn; Barato antaŭeniras en la kontraŭsatelito (la detruo de satelitoj).

La solvo povas esti nur politika. Ĉu refunkciigi la protektilon de la traktato pri limigo de la kontraŭmisilaj misil-sistemoj (ABM-traktato) de 1972, kiun la Bush-administracio unuope rompis en 2002? Estus ja kaŭzoj por tiu elekto, ĉi-foje inkluzivonta Ĉinujon en la diskutoj. La intertraktoj certe estos malfacilaj; sed la ĉinaj regantoj nepre devus ekzameni tiom gravan oferton, se konsideri ĝiajn multajn oficialajn deklarojn pri la nepraj kondiĉoj de tutmonda nuklea malarmigo*. Dume, sur la papero, de la montoj de Hebei-provinco ĝis la tersinkron-satelita zono, la logiko de samtempa modernigo de la nukleaj kaj kosmaj armilaroj ŝajne emas daŭre ŝanĝi la strategiajn ekvilibrojn en orienta Azio.

* “Statement by the Chinese delegation on nuclear disarmament at the thematic debate at the first committee of the 67th session of UNGA”, 19-a de oktobro 2012.

Olivier ZAJEC

La vizaĝoj de la krizo

Napolo, la estonteco de Eŭropo?

De multaj jaroj, Napolo prezentas du vizaĝojn al la mondo: tiun de la kultura ĉefurbo kun komunista kaj laborista pasinteco, kaj tiun de la urbo de la Camorra, malalte salajrataj laborpostenoj kaj falsitaj varoj. La ekonomia krizo kontribuis al la kresko de senlaboreco kaj la perdo de laborpostenoj en la fabrikindustrioj, kaj tiel kondamnis kreskantan nombron de napolanoj al sensekureco kaj batalo por la ĉiutaga pano. Ĉu aŭguro de tio, kio povus okazi en la cetera Eŭropo?

Laŭlegende, iam antaŭlonge estis tri kavaliroj de Toledo nomataj Osso, Mastrosso kaj Carcagnosso*, anoj de la framasona loĝio La Garduña. En la jaro 1400 ili fuĝis al insuleto de la Egada insularo kaj tie fondis tri mafiojn: la sicilia Cosa Nostra, la kalabria ’Ndrangheta kaj la napola Camorra, triopo kun kiu suda Italio ne ĉesas lukti de tiam.

* Osso, Mastrosso kaj Carcagnosso, tio estas Osto, Mastro-osto kaj Kalkanosto — ml

Oni do povas imagi la miregon de la napola intelektularo kiam ili eksciis, ke la artaĵo prezentanta ĉevalrajdanton, komisiita al sudafrika skulptisto William Kentridge kaj elmontrata ĉe la enirejo de la metrostacio Toledo meze de la urbo, nomiĝas la Kavaliro de Toledo, tio estas Carcagnosso, la fondinto de la Camorra, la kontraŭŝtato kiun la magistrato rosso-arancione*, gvidata de siatempa distrikta juĝisto Luigi de Magistris, klopodas elimini.

* Konsilio rosso-arancione, laŭvorte konsilio ruĝa-oranĝa. Koalicio de la partioj Komunisma Refondiĝo, Alianco por Laboro, Publikaj Bonaĵoj kaj la Hommedio (Alleanza per il lavoro, i beni comuni, l’ambiente, ALBA), la Italio de Valoroj (la partio de juĝisto Antonio Di Pietro) kaj la Movimento Arancione (Oranĝa Movado), al kiu la urbestro aliĝas

Oni ankoraŭ ne determinis ĉu la mispaŝon kaŭzis senpripenseco, nescio aŭ intenca elekto. Sed la afero provizas perfektan metaforon por la kontraŭdiroj de Napolo. Unuflanke, la urbo provas restaŭri sian reputacion kiel ĉefurbo kun nobla heredaĵo pere de investoj je la publika sektoro kaj kulturo: la novaj Artaj Stacioj (Stazioni dell’Arte) plenaj de artaĵoj, kiuj ligas la urbocentron kun la plej perfortemaj antaŭurboj de Eŭropo, povas esti rigardataj kiel la plej belaj sur la kontinento*. Aliflanke, la urbo restas afliktata de atavismaj malbonaĵoj kiuj konstante reaperas. La murdo de mafia ĉefo sur plaĝo lastan someron eksplodigis militon inter bandoj da krimuloj por la regado de la merkato de drogoj kun ĉiutagaj mortigitoj kaj vunditoj, ofte infanoj, en la norda antaŭurbo Scampia. Kaj kun la procento de senlaboreco ĉe gejunuloj je 47% laŭ la Nacia Instituto de Statistiko, la socia situacio konstante minacas eksplodi.

* La Artaj Stacioj devenis de projekto formulita de la magistrato por beligi la centrojn de la publikaj transportiloj de la urbo kaj doni al ĉiuj ŝancon rigardi de proksime unuaklasajn ekzemplojn de nuntempaj artaĵoj. La pli ol 180 artaĵoj instalitaj en la stacioj konsistigas unikan malcentralizitan muzeon disvastiĝintan tra la tuta urbanizaĵo — ml. Kp. Naples shows the world how to hop aboard the style train with Art Station, The Daily Telegraph, Londono, la 6a de novembro 2012.
“Kapitalisma Mezepoko”

Tiu, kiu volas kompreni la eŭropan krizon, kaj eble provi prognozi ĝian evoluon, devas veni tien ĉi, al ĉi tiu “pora urbo” kiel Walter Benjamin nomis ĝin en taŭga metaforo komparanta la napolanojn al la tofo el kiu ilia urbo estas konstruita. Ĝi estas urbo kie centoj da sekretaj fabrikoj kviete produktadas mirigan varion de falsitaj varoj, de neleĝe kopiitaj KD-oj ĝis falsaj sakoj Louis Vuitton kaj Prada. Urbo en kiu muzika fenomeno, kantistoj nomataj neomelodici (“novmelodiantoj”), havas sian propran sistemon de produktado kaj merkatumado kiun la Camorra ofte utiligas por lavi monon kaj eĉ interŝanĝi mesaĝojn.

Joseph Halevi firme kredas, ke la estonteco de Eŭropo antaŭvideblas tie ĉi. Esploristo ĉe la Universitato de Sidnejo kaj eminenta kontribuanto al la ĵurnalo Il Manifesto, Halevi proklamas la komencon de “kapitalisma Mezepoko” por la tuto de la Malnova Kontinento. Kiel aspektos ĉi tiu nova epoko de obskurantismo? “Kiel grandskala Napolo en kiu homoj surmetas siajn jakojn ĉiumatene kaj eliras en la stratojn por gajni sian ĉiutagan panon.” Ĉu la arto vivi iele-trapele, portretita de dekoj da filmoj, fariĝos modelo por Eŭropo?

Anstataŭ igi fermojn de fabrikoj, la ekonomia kaj financa krizo de 2007 havis kaŝitan efikon sur retojn de subteno, la neformalan ekonomion kaj sociajn ligojn. Ĉe la trafiklumoj, grandaĝuloj hodiaŭ konkuras kun la plej malriĉaj enmigrintoj por ilia tradicia laboro kiel purigantoj de aŭtoglacoj. Sociala asistanto Andrea Morniroli estis membro de la komitato ‘Bonfarto ne estas lukso’, reto de cent kvindek asocioj kaj kooperativoj — inter ili lia propra, ‘Dedalus’ — kiu, sub la registaro de Silvio Berlusconi, batalis kontraŭ buĝetaj reduktoj.

Lia rakonto estas tremiga: “Kiam mi alvenis al Napolo antaŭ dek sep jaroj, mi trovis ke kondiĉoj en la Hispana Kvartalo estis eĉ pli malbonaj ol tiuj kiujn mi spertis en la multkultura kvartalo San Salvario en Torino. Sed eĉ ĉe la enmigrintoj, estis neformala sistemo de pacperado kaj reciproka respekto sur bazo de la fakto, ke neniu havis sekuran dungitecon sed ĉiu devis perlabori sian vivtenon. Hodiaŭ, la griza ekonomio, kiu ebligis ke miloj da homoj supervivu per diverstipa laŭokaza laboro, jam ne ekzistas. Rezulte, la sistemo de pacperado estas detruita. La malriĉuloj komencis konkuri inter si. Okazaĵoj de rasismo kreskas senprecedence; tiuj, kiuj antaŭ kelka tempo vivis normalan vivon, estas senhejmigataj; partatempa prostituado, kaj de viroj kaj de virinoj, estas kreskanta.” Ekde 2008, la nombro de italoj en tranoktejoj triobliĝis. Kun la helpo de komunumaj asocioj, la urbo intencas remalfermi la Reĝan Hospicon por la Malriĉuloj konstruitan de la Burbonoj en la mezo de la dekoka jarcento. Ĝi estos la plej granda tranoktejo en Eŭropo.

Se oni volas kompreni la skalon de la neformala ekonomio — tio, kion sociologoj kaj ekonomikistoj emas nomi “la subtera ekonomio” — la Rione Sanità estas necesa deirpunkto. Ĝi estas ne malpli ol urbo ene de la urbo, almenaŭ ekde la fruaj jaroj de la deknaŭa jarcento kiam Joseph Bonaparte konstruis ponton por doni aliron al la monteto kiu ŝirmas la reĝan palacon de Capodimonte kaj etendiĝas ambaŭflanke de la labirinto de vojetoj kie sepdek mil homoj nun loĝas.

Inter ili estas la komboniana misiisto Alex Zanotelli, elstara figuro en la kontraŭ-tutmondiĝa movado, kiu transloĝiĝis tien post longa kariero en la ladurbo Korogocho de la kenja ĉefurbo Najrobo. Por li, la socia katastrofo de la kvartalo estas plejparte rezulto de berluskonismo kiu — danke al amaskomunikila propagando — estas la sola ideologio kiu sukcesis penetri en hejmojn kaj mensojn. “Krom la krizo ekonomia, pri kiu ĉiuj parolas, ankaŭ estas krizo ekologia pri kiu malmultaj plendas, kaj eĉ pli zorgiga krizo antropologia. Ĉi tie, la plimulto de la junulinoj volas fariĝi ”velinas“* kaj la junaj viroj pripensas nenion krom siajn mopedojn kaj drogojn. Kaj la junaj viroj kaj la junulinoj nepre neniam foriras de sia kvartalo kaj multaj neniam vidis la maron. Ili estas pli perfortemaj ol la junuloj de la sama aĝo kiujn mi konis en Korogocho. Ili estas koleraj laŭ maniero tute alia ol tiu de la junaj kenjanoj, kaj berluskonismo forigis la solan valoraĵon restantan al ili: la familio.” Ilin unuigas sole ilia pasio por la futbalteamo de la urbo kiu sukcesis supervivi ekde la tempo kiam Diego Maradona estis unu el ĝiaj ludistoj.

* Steluletinoj de la televidoĉeno de Silvio Berlusconi

Kiam temas pri la ekologia krizo, la situacio fariĝas akuta. En 2009, la tuta mondo vidis la bildojn de urbo superŝutita per malpuraĵoj kaj de la rezultinta civitana ribelo. Hodiaŭ, la problemo ŝajnas esti solvita: la monnezza (“forĵetaĵoj” en la napola dialekto) estas senditaj al Nederlando por esti forbruligitaj. Sed en Giugliano, antaŭurbo de Napolo, restas monumento al la neforgesebla memoro de la kanajlaĵo de hieraŭ: amaso da ok milionoj da ecoballe (blokegoj da postrestaĵoj envolvitaj en plasto). Nek bruligeblaj nek purigeblaj pro sia tokseco, ili okupas lokon tiel vastan kiel urbeto kaj estas destinitaj resti tie, kiel la egiptaj piramidoj aŭ la Koloseo, atestantoj pri la regreso de la civilizacio de malfrua kapitalismo.

En 1991 fermiĝis la ŝtalejo Ilva ĉe Bagnoli, signo de la finiĝo de la napola industria revo kiu tamen produktis valoran rezulton: la formado de laboristaro kun pura konscienco kiu havis nenion komunan kun la ideologio de “sin savu kiu povas” kiu trapenetris la “subteran ekonomion”. Tion sekvis la ŝipkonstrueja krizo de Castellammare di Stabia, la plej malnova en Italio. Ĉe la fabriko Fiat en Pomigliano d’Arco en la antaŭurboj de Napolo, la manaĝero, Sergio Marchionne, establis sistemon de laborrilatoj sur bazo de la redukto de garantioj por laboristoj kaj la detruo de laborsindikatoj kiuj rifuzis kunlabori. Neniu membro de la FIOM-CGIL (la ĉefa metalista sindikato) estis inter la pli ol du mil bonsortaj siatempaj dungitoj kiuj ricevis postenojn en la nova fabriko — malgraŭ tio, ke la tribunaloj poste kondamnis la firmaon pro ĝia kontraŭ-laborsindikata subpremo kaj ordonis la redungiĝon de dek naŭ laboristoj.

Laŭ la CGIL, dum la lastaj tri jaroj la urbo perdis sepdek kvin mil laborpostenojn, dudek tri mil el ili el fabrikado, tridek mil el servoj, ok mil el agrikulturo, kaj preskaŭ dek mil el konstruado. La malneta interna produkto de la regiono Kampanio, de kiu Napolo estas la ĉefurbo, plonĝis 10%. Cetere, Napolo hodiaŭ havas pli ol tridek mil esodati, laboristoj pli ol 50-jaraĝaj kiuj povas nek trovi laboron nek ricevi siajn pensiojn*. Kaj eĉ tiuj, kiuj havas laborpostenojn, ne prosperas: ricevi salajron post kelkmonata malfruiĝo fariĝis normale. Ĉi tia klimato kreas konstantan maltrankvilon: Je la 19-a de decembro 2012, ĉiuj publikaj transportiloj en la urbo estis paralizitaj de spontanea manifestacio de ŝoforoj post kiam disvastiĝis onidiro ke ilia ĉiujara bonifiko ne estas pagota.

* La registaro de Mario Monti altigis la aĝon de emeritiĝo al 66 jaroj kaj tri monatoj por viroj (post la 1a de januaro 2012) kaj, ekde 2014, al 65 por virinoj.

Povas ŝajni paradokse ke ekde majo 2011 ĉi tiu paradigma urbo estas regata de la radikala maldekstro kiu resendis en opozicion ne nur la dekstrulojn sed ankaŭ la Demokratian Partion. La kialo estas, ke ĉi tiuj lokoj plenaj de kontraŭdiroj kaj konfliktoj kreas fortan socian antagonismon kiu kuntrenis de Magistris al la venko.

Aliaj modeloj bezonatas

Krom esti profesoro pri la publika juro ĉe la universitatoj de Frederiko la Dua en Napolo kaj Parizo-1, kaj magistratano pri publikaj bonaĵoj kaj partoprena demokratio, Alberto Lucarelli povas fieri pri tio, ke li rehavigis la akvon al la rego de la publikaj respondeculoj, kaj ke popolaj asembleoj estas kreitaj per kiuj napolanoj povas devigi la magistraton debati apartajn temojn. Li aktuale revizias plaĝkoncesiojn asignitajn al privataj personoj por ilin rehavigi al la rego de la magistrato.

“Nia defio estas krei demokration de la ordinaruloj kiu transpasas la teoriojn de Toni Negri kaj Michael Hardt* li klarigis dum refreŝiga paŭzo for de la tumulta magistrato. La modelo estas tiu de memadministrado. Sed la malfacilaĵoj alfrontataj de la “maldekstrisma” administracio de Napolo estas grandegaj: ĉiea korupto kaj klientismo kaj la malamikeco de la lokaj amaskomunikiloj. Antaŭ la naciaj balotadoj, ĝi ankaŭ devis alfronti la registaron de Mario Monti, kiu elektis malŝtatigon kaj la vendon de urbaj nemoveblaĵoj prefere ol emisii ŝtatajn obligaciojn. Malgraŭ la venko de la centrisma-maldekstrisma partio en la parlamentaj balotadoj de februaro 2013 — la Demokrata Partio gajnis 33% de la voĉdonoj en Napolo — , la kandidatoj de la radikala maldekstrularo (Rivoluzione Civila) estis superforte venkitaj, kio neniel faciligis la efektivigon de la programo de radikala demokratio adoptita de la magistrato.

* La filozofo Toni Negri estas siatempa gvidanto de movado de la ekstremisma maldekstrularo itala nomata Potere Operaio (Laborista Potenco) kaj la kunaŭtoro kun Michael Hardt de American Empire, Multitude and Commonwealth. La aŭtoroj proponas socion sur bazo de “la ordinaruloj” en kiu proprietaĵoj estas nek privataj nek publikaj, sed kolektivaj.

Kvankam la verkisto Ermanno Rea* subtenis la urbestron de Magistris, hodiaŭ rimarkeblas indiketo de seniluziiĝo: “Napolo eble bezonas aliajn modelojn de produktado kiuj ekspluatas la potencialon de la regiono kaj respektas la hommedion. La napolanoj supervivos nur se ili kapablos plani por utopio.” Utopio kiu povas veki konsciencojn, ŝanĝi enradikiĝintajn sintenojn, kaj estigi entuziasmon, “la entuziasmon de la neeblo” kiel Rea difinas ĝin, kiu tiam povus disvastiĝi al la tuta Eŭropo kaj malhelpi la “kapitalisman Mezepokon” kiu minace alproksimiĝas .

* Aŭtoro de La Comunista. Due storie napoletane, Giunti Editore, Florenco, 2012

Angelo MASTRANDREA

Rekreskanta streĉo en la korea duoninsulo

Kiel paroli al Pjongjango?

Disvolvi la ekonomion kaj la armeon, tia estas la oficiala celo de s-ro Kim Jong-un, gvidanto de la Korea Popoldemokratia Respubliko. Nuntempe li multobligas la provokojn, dum la armeaj manovroj de Seulo kaj Vaŝingtono proksime de la nord-koreaj marbordoj pliakrigas streĉojn.

DENOVE, la Korea Popoldemokratia Respubliko (KPDR) kaptas la atenton de la mondo: aro da minacoj — nuklea atako al Usono, rifuzo de la oficiala militpaŭzo de 1953*, “dua korea milito ne eviteblas” — kaj baterio da misiloj celantaj al Japanujo kaj al la usona militbazo de Guamo. De la mezo de marto, la nordkorea propagando ekstreme agitiĝis, kaj la internaciaj amasinformiloj, kompleze dissendante ĝiajn militemajn vortojn, sen mezuri tion, kio en tiuj minacoj estas verŝajna aŭ ne, donis al ĝi senmezuran eĥon, je granda kontento de Pjongjango.

* La korea milito, inter la Sudo kaj la Nordo, komencita en 1950, finiĝis en 1953 per la subskribo de militpaŭzo. Depost tiam, neniu pac-traktato estis subskribita.

Elektinte rolon de konfrontiĝo sub la prezidanteco de s-ro George W. Bush, Usono revenis kun s-ro Barack Obama al atendema strategio. Oni devas agnoski la malsukceson de tiu politiko, kaj de tiu de la sud-korea prezidanto ĝis februaro 2013, s-ro Lee Myung-bak, kiu intencis sentigi sian povon al Pjongjango. La situacio fariĝis ege pli kompleksa ol ĝi estis antaŭ dekkvino da jaroj.

Jes ja, la nordkoreaj celtabuloj estas la samaj kiel en 1998, kiam okazis elĵeto de raketo portanta sateliton, per sama teknologio kiel longdistanca misilo, kiu superflugis Japanujon. La Clinton-administracio tiam modifis sian politikon kaj, en oktobro 2000, la usona ŝtatsekretariino Madeleine Albright vojaĝis al Pjongjango. Oni eĉ konsideris viziton de la prezidanto. Poste s-ro Bush forbalais la akiritaĵojn de sia antaŭulo.

Depost tiam, la KPDR faris tri nukleajn provojn, en 2006, 2009 kaj 2013, kaj sin proklamas nuklepotenca lando. Ĝi disponas pri stokoj de plutonio, programo por riĉigo de uranio kaj balistikaj kapabloj. Dum la kunveno de la Centra Komitato de la Labor-partio, la 31-an de marto, s-ro Kim Jong-un precizigis: “La nukleaj armiloj ne estas interŝanĝ-mono por ricevi usonajn dolarojn, nek elemento de marĉandado, kiun oni metu sur la tablon de la intertraktado (...) La [KPDR] neniam forlasos ĝin, dum ekzistas la nuklea minaco de la imperiistoj.” Pjongjango metas alte la celtabulon por la estonta intertraktado.

Tridek-jara, s-ro Kim Jong-un, dua heredanto de la Kim-klano, fariĝinta estro de la lando post la morto de sia patro en decembro 2011*, ŝajnis prezenti pli afablan bildon de la lando — kiu tamen enhavas ducent mil malliberulojn laborantajn en labortendaroj, laŭ la homhelpaj organizoj. Unu jaron post kiam li ricevis plenpotencon (unua sekretario de la labor-partio, unua prezidanto de la nacia defendo-Komisiono, marŝalo kaj ĉefkomandanto de la Popola Armeo), li ekigis tre fortan atakon, kun lanĉo de satelito en decembro kaj nuklea provo en februaro, ambaŭ kondamnitaj de la Sekurec-Konsilio de la UN, kiu decidis plidrastigi la sankciojn.

* Vd Bruce Cumings, “La dynastie Kim ou les deux corps du roi”, Le Monde diplomatique, februaro 2012.

FORTA PRO sia sperto en eksterlando — li estis kvin jarojn liceano en Svislando-, s-ro Kim estas verŝajne pli konscia ol la malnova generacio pri la neceso reformi. Sed li restas fidela al la vojo desegnita ĉe la fino de la 1990-aj jaroj: “forta kaj prospera lando”, formulo supozata akordigi disvolvadon kaj armean potencon. Escepte de kelkaj leksikaj nuancoj, tio estis, en la 19-a jarcento, la ambicio de la Meiji-eraa Japanujo*, (“riĉa lando, forta armeo”) konfrontata al la eksterlanda minaco. En Nordkoreujo, la du celoj malfacile akordigeblas: La “prospero” antaŭsupozas reformojn, sed ĉefe malfermiĝon al la aliaj landoj kaj eskteran helpon, laŭ formo de teknika asistado kaj investado. Sed Usono kaj liaj aliancanoj rifuzas kunlaboron tiel longe kiel Pjongjango plu restos minaco.

* La Meiji-erao (1868-1912) markas la komencon de la modernigo-politiko.

ENGAĜIĜANTE por defendi sian pozicion, la nordkorea reĝimo ŝancelis la antaŭstaton: ĝi igis Vaŝingtonon revizii sian politikon de “strategia pacienco”, plifortigis la internaciajn sankciojn kiuj sufokas la landon, kaj kreskigis ĝian izoladon, eĉ se Ĉinujo hipokrite ludas duoblan rolon, subtenante ĝin ekonomie, samtempe ĥore partoprenante la internaciajn kondamnojn. Defio al Usono kaj ties aliancanoj, la tria nuklea provaĵo estas ankaŭ suverenec-aserto de Pjongjango vidalvide al Pekino.

Disponante pri deadmona forto, la KPDR opinias sin ŝirmata kontraŭ nuklea atako — minaco kiun Vaŝingtono almenaŭ kvinfoje svingis. Ĝi afiŝas sukceson por sia loĝantaro, dum, de kvarono da jarcento, la reĝimo pravigas la oferojn per la neceso igi la landon netrafebla (nevundebla) kaj garantii sendependecon, kiun ĝi konsideras sankta celo. Ŝajne do tute ne verŝajnas la forlaso de tiu ĉi armilo, ja la nura akiraĵo de la Kim Jong-il-erao.

La obstinon de la KPDR esti rekonata kiel nuklea ŝtato de la cetera mondo kaj ties ŝajnan rifuzon pri ĉia post-diktatura transiro kaŭzas paroksisma naciismo. Tio enkadrigas ĝin malpli en la historio de la mondo-dupoluseco, malaperinta post la disfalo de la soveta bloko, ol en la postkoloniismo. En Eŭropo, la malvarma milito estis, fakte, periodo de paco. En Azio, aparte en la korea duoninsulo kaj en Vjetnamo, ĝi estis periodo de armitaj bataloj travivitaj kiel daŭrigo de la liberigaj militoj*. En KPDR, propagando nutras la idealigitan memoron de la “glora lukto” de la partizanoj kunigitaj malantaŭ Kim Il-sung kontraŭ la japana okupanto, kiu fondas la legitimecon de la reĝimo. Kaj ĝi sisteme relokas la nunan situacion en la kadron de la lukto kontraŭ imperiismo.

* Heonik Kwon, The Other Cold War, Columbia University Press, Nov-Jorko, 2010.

Post la fino de Sovet-Unio, la ripetataj temoj de la post-koloniismo — sendependeco, nacia suvereneco, strebo al rekono — revenis pli fortaj, nutrante kaj plifortigante en la loĝantaro mensostaton de sieĝatoj.*. Inkluzivante la KPDR en sia “akso de malbono”, kaj atakante Irakon, s-ro Bush plifortigis tiun minaco-senton. Nun nuklepotenca ŝtato, la lando neniam suferos la sorton de Irako, martelas la propagando.

* Vd “En Nord-Koreio, la socio vekiĝas”, Le Monde diplomatique, januaro 2011.

ĈIUKAZE, ĝia geopolitika situacio malsamas: la proksimeco de Ĉinujo igas neverŝajna militan intervenon. Pekino intencas ja eviti ĉian nestabilecon, kiu povus kuntreni reunuiĝon de la duoninsulo en kriza momento, sub aŭtoritato de la Sudo, kun usonaj armeoj ĉe ĝia landlimo. Kaze de milito, la KPDR ja malvenkus, sed ne sen kaŭzi gravajn damaĝojn en la Sudo, eĉ eble en Japanujo. Kaj, en la ĥaoso, kio fariĝus el la nukleaj armiloj kaj la stokoj de plutonio de la Nordo? Tiom da riskoj devus instigi trovi alian aliron ol incitadi la reĝimon per daŭre pli da sankcioj kaj bojkotado.

Philippe PONS

Dosiero: utopio je nia mano

Imagi garantiatan enspezon por ĉiuj

Inventi alian vivon, aliajn sociajn rilatojn, povas ŝajni eksterteme dum kriza tempo. Tia provado tamen neniam estis tiom necesa. En Eŭropo, en Azio, en Latinameriko, la ideo de rajto al senkondiĉa enspezo iras sian vojon.

Mona CHOLLET

Oni laboras, kaj, danke al tiu laboro, oni ricevas monon. Tia logiko estas tiel forte ankrita en la mensoj, ke la perspektivo starigi senkondiĉan enspezon, tio estas doni al ĉiu monatan sumon sufiĉan por vivi, sendepende de ties pagata laboro, aspektas absurdaĵo. Ni ankoraŭ estas konvinkitaj, ke ni devas elŝiri el nefekunda kaj sendanka naturo la rimedojn de nia individua vivtenado; sed la realo estas ja malsama.

Studentaj stipendioj, gepatriĝo-ferioj, emerito-pensioj, familiaj kromsalajroj, senlaborula monkompenso, franca reĝimo de la spektaklo-artistoj, minimumaj sociaj enspezoj: tiom da monricevoj, kiuj havas komunan bazon: ili malkuplas enspezon kaj laboron. Malgraŭ sia nesufiĉeco, malgraŭ ke ili estas atakataj, tiuj apartaj aranĝoj montras, ke garantiata enspezo estas utopio... “jam ĉeestanta”. En Germanujo, la enspezo de la loĝantaro venas rekte el la laboro nur ĝis 41%, indikas Daniel Häni kaj Enno Schmidt en sia filmo La baza enspezo (2008)*. En Francujo, en 2005, ĝi dependis je 30% de redistribuo (diversaj monkompensoj kaj kromsalajroj): “Malgraŭ ĉiuj ideologiaj paroladoj, malgraŭ la likvido de la providenco-ŝtato, kritikata de la novliberaluloj, la proporcio de la devigaj monelprenoj nerezisteble supreniris sub la prezidantoj Mitterrand, Chirac kaj Sarkozy*. Kaj ne estus tre malfacile movi ankoraŭ iom la indikilon, por certigi, ke ĉiu estu ŝirmata kontraŭ malriĉeco.

* http://le-revenu-de-base.blogspot.fr
* Yann moulier-Boutang, L’Abeille et l’Economiste, Carnets Nord, Parizo, 2010.

La unua konsekvenco de baza enspezo estante malaperigi senlaborecon kiel problemon — samtempe socio-demando kaj fonto de individua angoro-, oni ŝparus unue, la monon engaĝitan por la oficiala celo restarigi plenlaboron. Nenio plu pravigus la donacojn al la entreprenoj por instigi ilin dungi. Ni memorigu, ke la tiucelaj politikoj pri redukto aŭ liberigo de sociaj kotizoj pasis de 1,9 miliardoj da eŭroj en 1992 al 30,7 miliardoj en 2008*. Kaj ankoraŭ, ke en 1989 la sud-korea Daewoo-grupo ricevis 35 milionojn da eŭroj por konstrui en Loreno tri fabrikojn, kiujn ĝi fermis en 2002, lasante mil dungitojn senlaboraj... Cetere, la garantiata enspezo, estante universala kaj senkondiĉa, — ĝi estas disdonata al ĉiuj, malriĉaj aŭ riĉuloj, tiuj lastaj ja repagas ĝin tra impostado — oni ŝparos pro forigo de la administra laboro ligita al la kontrolado de la ricevantoj de socialaj helpoj, kritikebla pro ĝia karaktero humiliga, entrudiĝa kaj moraligema*.

* Leĝ-projekto por financi la Socialan Asekuron 2013, anekso n-ro 5.
* La pordunga administracio verŝajne pluekzistus, ĉar labormerkato daŭre ekzistus, sed ĝiaj misioj radikale ŝanĝiĝus.

Sed ni precizigu pri kio ni parolas. Reformo proponita en la 1960-aj jaroj de ekonomikistoj tiom malsamaj kiom James Tobin — kiu ankaŭ iniciatis la projekton de impostado de la financaj transakcioj — kaj la liberalulo Milton Friedmann povas ja inspiri dubon. Tiu neekvilibra pozicio ankoraŭ nun ekzistas: en Francujo, la garantiata enspezo proponata de Christine Boutin (Kristan-demokrata partio) ne estas la sama kiel tiu defendata de s-ro Yves Cochet (ekologi-partio) aŭ de la Movado Utopia, komuna al ambaŭ partioj, Verdula kaj Maldekstro-Partio.

Tro malalta por vivi sen labori, la baza enspezo de la liberaluloj funkcias kvazaŭ subvencio al entreprenoj, kaj enkadriĝas en logiko de malkonstruo de la sociala protektado: jen la perspektivo de la negativa imposto de Friedman. Male, en sia maldekstra versio, ĝi devas esti sufiĉa por ebligi vivi — eĉ se la difino de tiu “sufiĉa” estigas kompreneble malfacilajn demandojn. Kaj oni ne imagas ĝin sen samtempa defendo de la publikaj servoj kaj de la socialaj monkompensoj (pensioj, senlaborula mono aŭ sociala san-asekuro), kaj de kelkaj socialaj helpoj. Maldekstruloj ankaŭ interkonsentas pri kelkaj aliaj karakterizoj: ĝi devus esti pagata ĉiumonate por ĉiu individuo de la naskiĝo ĝis la morto (infanoj ricevu malpli ol plenkreskuloj), kaj ne por familio; neniun kondiĉon aŭ agon oni postulu; kaj ĝi estos aldonebla al la perlaboritaj enspezoj.

Tiel, ĉiu povus elekti sian vivstilon: ĉu daŭrigi labori, ĉu konservi por si sian propran vivtempon, akceptante modestan konsumnivelon, ĉu alterni ambaŭ. La periodoj sen dungo ne plu estus suspektataj, ĉar la pagata laboro ĉesus esti la nura rekonata formo de aktiveco. Tiuj, kiuj elektus vivteni sin per la garantiata enspezo povus plene dediĉi sin al siaj pasioj, aŭ al taskoj, kiuj ŝajnas al ili socie utilaj, ĉu solaj ĉu plurope.

Ĉar la projekto ja vetas je la eblecoj de libera asociado, kiun ĝi ebligos. En 2004, du esploristoj de la katolika universitato de Loveno (Belgujo) provis diveni la efikojn de la “baza enspezo” pristudante la gajnintojn de la ludo Win For Life, belga ekvivalento de tio, kion oni nomis en Francujo Tac o Tac TV gagnant à vie, ludo, kiu ofertas tutvivan monatan enspezon. Sed la eseisto Baptiste Mylondo atentigas pri rimarkinda diferenco inter la du situacioj, kiu devigas relativigi la konkludojn.: “Dum la ricevanto de la senkondiĉa enspezo estas ĉirkaŭata de aliaj ricevantoj, la loto-gajnanto estas tute izolita. Sed la valoro de la libera tempo kreskas laŭ la nombro de homoj, kun kiuj eblas ĝin kundividi*.” La garantiata enspezo do konsiderinde modifus samtempe la rilaton al laboro, la rilaton al tempo, la rilaton al konsumado kaj la rilaton al la aliuloj por granda nombro da homoj — inkluzive, pro kontaĝo, por tiuj, kiuj elektus labori kontraŭ salajro. Tamen, ja certe ĝi devigus nin krei novajn manierojn de ensociiĝo, ĉar sen tio ĝi ankaŭ povus kaŭzi ian retiriĝon, aparte por virinoj, kiuj riskus restadi hejme.

* Baptiste Mylondo, Un revenu pour tous. Précis d’utopie réaliste, Utopia, Parizo, 2010.
De la demokrata kampanjo en 1972 en Usono ĝis la Belgujo de la 1980-aj jaroj

En Usono ja aperis, post la milito, la ideo de progresema baza enspezo. Iniciatinto en 1968, kun Paul Samuelson, John Kenneth Galbraith kaj mil ducent aliaj ekonomikistoj, de tiucela alvoko, Tobin enkondukigis sian projekton demogrant en la programon de George McGovern, kies konsilisto li estis, dum la kampanjo por prezidanta elekto de 1972. Post la severa malvenko de la demokrata kandidato fronte al Richard Nixon, la projekto estis forlasita.

Ĝi reaperas en Eŭropo, unue en la Nederlando de la 1980-aj jaroj*. En Belgujo, grupo de esploristoj kaj sindikatistoj fondas en 1984, ĉirkaŭ la ekonomikisto kaj filozofo Philippe Van Parijs, la Kolektivon Charles Fourier. Kolokvo, organizita en 1986 en la katolika universitato de Loveno, naskas la Eŭropan Reton por Baza Enspezo (Basic Income European Network, BIEN), kiu fariĝis tutmonda (Basic Income Earth Network) en 2004. Unu el ties fondintoj, Guy Standing, ekonomikisto ĉe la Internacia Organizo de Laboro (IOL), partoprenas en la eksperimento pri garantiata enspezo lanĉita en 2011 en Barato.

* Vd. Yannick Vanderborght kaj Philippe Van Parijs, L’Allocation universelle, La Découverte, kol. “Repères”, Parizo, 2005.
En Francujo, la ideo naskiĝas en la movadoj de studentoj kaj de senlaboruloj

En Germanujo, la debato ekhavis apartan viglon ĉi-lastajn jarojn danke al la kampanjo lanĉita de s-ino Susanne Wiest, kiu, vivinte dekdu jarojn en ruldomo, samtempe pro liberec-deziro kaj por ŝpari la luprezon, instaliĝis en la nordo de la lando. S-ino Wiest laboris kiel infanvartistino kaj penis perlabori sian vivon. Imposta reformo, kiu submetas al imposto ŝian familian kromsalajron same kiel la laborenspezojn, finas kolerigi ŝin. Ŝia renkonto kun Häni kaj Schmidt, fondintoj en Ĝermana Svislando de la reto Initiative Grundeinkommen (Iniciato por baza enspezo), konvinkas ŝin pri ilia praveco. Ŝi lanĉas publikan peticion, kiu havas grandan sukceson kaj kondukas en 2010 al debato en la parlamento (Bundestag), ebligante grandan disvastigon de la filmo de Häni kaj Schmidt, La baza enspezo.

En Francujo, la postulo de garantiata enspezo kristaliĝis dum la studenta ribelo kontraŭ la projekto de “Kontrakto pri Profesia Integrado” (KPI) de la registaro de s-ro Edouard Balladur, en 1994, kun kreado en Parizo de la Agit-Kolektivo por Garantiata Enspezo Optimuma (AKGEO) (france: CARGO), baldaŭ integrita en la asocio Agi kune kontraŭ senlaboreco (Agir ensemble contre le chômage, AC!). Ĝi reaperis dum la senlaborula movado de la vintro 1997-1998. Samtempe, la ekologiisto filozofo André Gorz aliĝis al la ideo*, kiu trovas eĥon ankaŭ en la naskiĝanta alimondista movado*. Alain Caillé, fondinto de la Movado Kontraŭutilitarista en la Sociaj Sciencoj (Mauss), estas ankaŭ ĝia subtenanto.

* André Gorz, Misères du présent, richesse du possible, Galilée, Parizo, 1997.
* (8) Vd Jean-Paul Maréchal, “Revenu minimum ou “deuxième chèque”?”, kaj Ignacio Ramonet, “L’aurore”, Le Monde diplomatique, respektive marto 1993 kaj januaro 2000. Sed ankaŭ Yoland Bresson, “Instaurer un revenu d’existence contre l’exclusion”, Le Monde diplomatique, februaro 1994. Kreinto en 1989 de la Asocio por starigo de Association pour l’instauration d’un revenu d’existence (AIRE), kunfondinto de la BIEN, Bresson estas kritikata pro la malalta nivelo, kiun li proponas, kaj kiu klasas lin inter la “dekstraj” subtenantoj de garantiata enspezo.

Finfine, fronte al la atako, ekde 2003, kontraŭ ilia reĝimo de monkompenso dum la senlaboraj periodoj, kelkaj spektaklo-artistoj luktas ne nur por la pluekzisto de tiu reĝimo, sed ankaŭ por ties plivastigo al la tuta loĝantaro, cele normaligi la alternecon de periodoj senlaboraj kaj kun laboro. La duaj periodoj, laŭ ili, estas nutrataj de la unuaj, kaj ne povus ekzisti sen ili. Lia proksimeco kun tiu lukto kondukos s-ron Christophe Girard, socialista urbestro de la kvara kvartalo de Parizo, pledi ĉe la kongreso de sia partio, en oktobro 2012, por iom-post-ioma enkonduko de universala enspezo*.

* Christophe Girard, “Ma contribution pour le congrès du PS, pour un revenu social garanti”, 4-a de septembro 2012, www.huffingtonpost.fr

Antaŭe jam, eĉ se ne restis multe en la fine voĉdonita leĝo, la ideo, ke la socio ŝuldas al siaj membroj ties vivrimedojn, fantomis en la parlamentaj debatoj ĉirkaŭ la kreado de la Minimuma enspezo por socia integriĝo (france: RMI), fare de la registaro de Michel Rocard en 1988. Inter la maldrekstrularo, iuj, kaj unurange la raportisto de la teksto, s-ro Jean-Michel Bellorgey, kontestis la kondiĉigon de la RMI je “strebo al integriĝo”. Kaj ili sin demandas:ĉu eblas paroli pri “rajto” por enspezo, kies ricevon decidas komisiono, kaj kontraŭ kiu ago estas postulata*? Tio estas la signifo de la rekta frapfrazo de la manifestacioj de senlaboruloj: “Monon por vivi!”. En socio, kiun ne minacas manko, ĉiu ja devus rajti dignan vivon.

* Laurent Geffroy, Garantir le revenu. Histoire et actualité d’une utopie concrète, La DécouverteMauss, kol. “Recherches”, Parizo, 2002.

Sine de la radikala maldekstro, la garantiata enspezo tamen tute ne estas unuanime akceptita. Kun tiel bunta paletro de defendantoj, ĝi unue povas igi timon troviĝi en malbona kompanio. Krome ĝi per multaj aspektoj malsimilas al la projektoj kutime portitaj de la kontraŭkapitalisma maldekstro. Konsiderante la reziston de la pensmanieroj, la ideo verŝajne ja malfacile povus trudi sin; sed, eĉ se ĝi tion sukcesus, ĝia aplikiĝo tute ne solvus ĉiujn problemojn; ties defendantoj cetere ne pretendas tion.

La baza enspezo unue celas provizi al ĉiuj la necesan minumumon por vivteni sin, ĉu en la Nordo, ĉu en la Sudo, kie ankaŭ troviĝas ĝiaj subtenantoj. Oni ĝenerale opinias, ke ĝi efikos stimule al ekonomia aktivado en la evoluantoj landoj, kaj iom redukte al tiu aktivado aliloke — kialo pro kio ĝi interesas la ekologiistojn. En la okcidentaj socioj, ĝi ebligus eskapi senlaborecon, malstabilecon, maltaŭgajn loĝkondiĉojn kaj la malriĉecon de partatempaj laborantoj, aŭ, por iuj salajratoj, eviti fizikan kaj psiĥan suferon en sia laboro. Sed ĝi ne malaperigus kapitalismon kaj, eĉ se iuj asocias ĝin al projekto de maskimuma enspezo*, ĝi ne forigus la malegalecojn. Tion multaj riproĉas al ĝi. Tiel, la liberecana komunisto Claude Guillon, taksante tiun programon tro timida, mokas en libro tion, kion li nomas “garantiismo”. Li tamen asertas, ke li ne “konsideras la plej malbonon kiel taŭgan levilon de la ribelo”, kaj koncedas, ke kun sata ventro oni pli bone parolas pri politiko*.

* Vd. Sam Pizzigati, “Limigi la enspezojn, usona ideo”, Le Monde diplomatique, februaro 2012.
* Claude Guillon, Economie de la misère, La Digitale, Quimperlé, 1999.
Ŝanĝo, kiu implicas fidi la individuojn

Pli ol renversi maljustan ordon por anstataŭi ĝin per justa, la baza enspezo donus “kulturan impulson”, se paroli kiel la subtitolo de la filmo de Häni kaj Schmidt. Ĝi alportus samtempe rekonon kaj kuraĝigon al la ekstermerkataj aktivaĵoj, tiel ke ĝi iniciatus transiron, pri kiu neniu povas antaŭdiri kien ĝi kondukus. Kaj, donante elekteblon al la individuoj, ĝi implicas, ke oni fidas ilin. Jes ja la kontraŭkapitalisma maldekstro ne dividas la fortan analizon de la liberala eseisto Nicolas Baverez, laŭ kiu, “por la plej modestaj klasoj, libera tempo egalas alkoolismon, disvolvon de perforto kaj krimecon*. Sed la radikaleco de la politikaj projektoj kiujn ĝi defendas estas ofte akompanata de iom rigida difino de la “bona vivo”.

* 20 Minutes, Parizo, -a de oktobro 2003.

Ja precipe la forlaso de tiu logiko plej plaĉis al la svisa aktivulo Oliver Seeger, kunaŭtoro de la franca versio de la filmo La baza enspezo. Eksa ano de Longo Maï, komunuma agrikultura kooperativo establita post 1968 en la Alpoj de Alta Provenco*, li, analizante sian sperton, rifuzas“tiun implican supozon, ke [liaj kamaradoj kaj li estus] revolucia avangardo, elito sin preparanta por la T-tago”. La garantiata enspezo, male, ebligas “lasi homojn liberaj. Ne pensi anstataŭ ili, ne transdoni al ili antaŭmaĉitan ideologion, kiun ili devus sekvi”. La ŝanĝo de socio estus certe ne facila: “Mi ja esperas, ke homoj havus kapdoloron, naŭzojn, ventrodoloron, ke ilia tuta metabolismo estus ŝanĝita se ili devos pripensi pri tio, kion ili vere emas fari! Kiel povus esti alie kiam, dum jardekoj, oni iris al la laborejo sen demandoj? Sed mi vere ŝatus havi ŝancon vidi la rezulton”*.

* Vd. Ingrid Carlander, “Les irréductibles de Longo Maï”, Le Monde diplomatique, marto 1996.
* “Revenu garanti, “la première vision positive du XXIe siècle””, decembro 2010, www.peripheries.net.

Alia grava kritiko adresita al la senkondiĉa enspezo koncernas ĝian malvalidigon de la labor-normo. Historie, la laborista movado organiziĝis sine de la salajrularo. Ĝi tie konstruis ĉiujn siajn ilojn por rezisti al ekspluatado kaj tie gajnis ĉiujn siajn konkeraĵojn, de la pagitaj ferioj ĝis la sociala protektado. Ĝis tiu grado, ke oni kelkfoje forgesis, ke la “malapero de la salajrula socio” estis unu el la skribitaj celoj de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL) en la Ĉarto de Amiens, en 1906... Krome, por la sindikata mondo kaj la politikaj tendencoj kiuj estas proksimaj de ĝi, laboro estas ne anstataŭebla fonto de digno kaj realigo de siaj potencialoj. Ekonomikisto kaj ano de la Asocio por Impostado de la Financaj Transakcioj kaj por Civitana Agado (ATTAC), Jean-Marie Harribey opinias, ke ĝi konsistigas, “ĉu oni tion volas aŭ ne, esencan vektoron de socia integrado”, ĉar ĝi donas al la individuo “ties tutan econ de homo, produktanto kaj civitano”*.

* Citita de Baptiste Mylondo, Un revenu pour tous, cit.

Paradokse, estas ja la defendo de la laboro, kiu motivas la subtenantojn de la garantiata enspezo. Ili vidas en ĝi rimedon por plibonigi la kondiĉojn de la laboro, kaj forigi fundamentan ambiguecon. La “rajto je laboro” estas skribita en la Deklaracio de la rajtoj de homo kaj civitano; sed, demandas en sia filmo Häni kaj Schmidt, “ĉu povas ekzisti rajto esti devigata ion fari?” La baza enspezo do ebligus al iuj ne plu esti salajrataj, kaj al la senlaboruloj, kiuj tion dezirus, denove okupi laborpostenon. La fakto, ke oni ne plu riskas sian vivrimedon povus doni pli da povo en la intertraktado kun la dunganto, aparte koncerne penigajn taskojn. Van Parijs kaj Yannick Vanderborght ankaŭ invitas imagi la atuton, kio fariĝus la garantiata enspezo “en kazo de longdaŭra striko”*...

* L’Allocation universelle, citita.

Sed, aliflanke, aliaj subtenantoj de la ideo ja formulas kritikon de la salajro-sistemo, aparte en la malkresko-tendenco (Mylondo kaj Utopia, inter aliaj). La plej granda parto de la laborpostenoj, ili argumentas, donas al ties okupantoj nek memestimon, nek senton servi ĝeneralan intereson, kaj eĉ foje donas malan senton. Kaj, eĉ se ili donus, la kreskanta produktiveco ligita al la teknika progreso ĉiuokaze ne ebligos oferti postenon al ĉiu. Defendanto de senkondiĉa vivdaŭra salajro financata de pliampleksigita kotiz-sistemo, Bernard Friot dividas ĉi tiun analizon: “Prefere nenion fari ol esti akademi-inspektorino okupata detriki la publikan funkcion aŭ laboristo fabrikanta malfekundajn semojn por Monsanto.” Li kvalifikas “fabelo” la plendungitecon de la “tridek gloraj jaroj”, al kiu oni devus strebi reatingi: “Ni neniam forgesu, ke la tiel nomata plendungiteco de la 1960-aj jaroj estis tiu de viroj”*.

* Bernard Friot, L’Enjeu du salaire, La Dispute, kol. “Travail et salariat”, Parizo, 2012.
Senzorga cikado, lerta formiko... aŭ polenprovizanta abelo?

La tendenco inspirita de la itala laborista aŭtonomeco, reprezentata en Francujo de Yann Moulier-Boutang aŭ de la kunfondinto de la CARGO Laurent Guilloteau, apogas sian kritikon de la salajro sur la koncepto Ĝenerala intelekto (general intellect), pruntita de Karlo Markso. En la Grundrisse, Markso prognozis, ke venos momento, kiam la kono akumulita laŭ la tuta historio de la tuta socio estos la kerno de valor-kreado. Kun la alveno de la nemateria ekonomio, ni atingis tiun momenton, asertas liaj legantoj. Kaj, de tiam, kapitalismo povas nur fariĝi pli kaj pli agresive parazita: ĝi nur alproprigas al si kompetentojn disvolvitajn ekster ĝi kaj nedisigeblajn de homoj, kiuj, krome, ne bezonas ĝin por ilin apliki.

La plej esenca parto de la riĉaĵ-produktado okazus do ekster la dungitaro. Inter la figuroj de la senzorga cikado kaj de la lerta formiko, Moulier-Boutang intermetas trian, tiun de la abelo: ties laboro de polenprovizanto ne rekte kreas valoron, sed neniu produkto povus ekzisti sen ĝi. Same, ĉiu, per siaj plej ordinaraj ĉiutagaj aktivaĵoj, nerekte partoprenas la ekonomion.

La argumento ja resendas al sia nuleco la fantasmajn prezentojn, agititajn de demagogoj, de senutilaj kaj pigraj “asistatoj”, vivantaj el la laboro de aliaj. Sed fari el tio la pravigon de la garantiata enspezo konsistigas kaptilon, kiun Gorz bone vidis: “Oni tiel restas sur la kampo de la labor-valoro kaj de produktivismo.” Sed “la senkondiĉa ekzisto-enspezo havas sencon nur se ĝi nek postulas nek pagas ion ajn”: ĝi male devas ebligi kreon de riĉaĵoj ne vendeblaj”*.

* André Gorz, L’Immatériel, Galilée, Parizo, 2003.

Ĉiuokaze, ne necesas iri tra la general intellect por teorie fondi la starigon de garantiata enspezo. En La Justice agraire (La agra justeco), en 1796, unu el la unuaj antaŭenigantoj de la ideo, la anglo-usona revoluciulo Thomas Paine, vidis en ĝi justan monkompensadon pro la alproprigo fare de kelkaj homoj de la grundo, kiu tamen devus utili al ĉiuj...

Mona CHOLLET

Michel Foucault, la ŝtato kaj la bonaj malriĉuloj

Ĉu levilo de socia ŝanĝo aŭ ilo por ordokonservado? La iloj de ekonomia politiko ofte havas duoblan uzon. Oni ŝtatigas, ĉu por kolektivigi la riĉaĵojn, ĉu por socialigi la perdojn; imposto elprenas aŭ redisdonas laŭ tio ke ĝi celas malriĉulojn aŭ riĉulojn. Same estas pri la universala enspezo: laŭ la sociaj fortoj, kiuj ĝin aplikas (vd: “Imagi garantiatan enspezon por ĉiuj”), ĝi liberigas la popolojn el la merkatregulo aŭ, male, submetas ilin al ĝi.

La aranĝo proponita de la liberala ekonomikisto Milton Friedman en sia libro Kapitalismo kaj libereco (Capitalisme et liberté)* sub la nomo “negativa imposto” nediskuteble eniras la duan kategorion: la ŝtato donas fiksan sumon al ĉiu, sed, ekde certa enspez-nivelo, — situanta laŭ la liberaluloj ĉirkaŭ la malriĉec-sojlo — la impostoj pagotaj de la ulo transpasas tiun de la sumo donita de la ŝtato. Aplikata en pluraj usonaj ŝtatoj dum la 1970-aj jaroj, tiu ĉi liberala formo de garantiata enspezo estas samepoke lanĉita en la franca publika debato, fare de du fakuloj bone konantaj Usonon kaj fariĝintaj konsilantoj de la prezidanto de la Respubliko Valéry Giscard d’Estaing: s-roj Lionel Stoleru kaj Christian Stoffaës. Ĉi tiu lasta cetere redaktas en 1973, por la Ĝenerala Komisarejo por la Plano, “Raporton de la studgrupo pri negativa imposto”.

* Milton Friedman, Capitalisme et liberté (1962), Robert Laffont, Parizo, 1971.

Esplorante la ideologiajn fundamentojn de novliberalismo dum la 1978-1979-sesio de sia lecionaro ĉe la Collège de France*, la filozofo Michel Foucault montras kiel la negativa imposto respondas al formo de registaro, kiu estus forlasinta la celon de plendungo. La novliberalisma logiko, li klarigas, konsideras ekonomion kiel ludon, pri kiu la ŝtato fiksas la regulojn kaj certigas la aplikadon. La garantiata enspezo “devas malebligi, ke unu el la partneroj de la ekonomia ludo perdas ĉion kaj tial ne plu povas daŭrigi la ludon”. Alivorte, neniu devas havi plu nenion por perdi; la ŝtato starigas sav-klaŭzon de la ekonomia sistemo.

* Michel Foucault, Naissance de la biopolitique. Cours au Collège de France, 1978-1979, Gallimard-Seuil, kol. “Hautes Etudes”, Parizo, 2004, el kiu fontas la sekvantaj citaĵoj.

Du dimensioj de ĉi tiu aliro interesegas kaj — almenaŭ unu — logas Foucault. La unua estas la foresto de morala takso: la universala enspezo celas la efikojn de malriĉeco kaj ne interesiĝas pri ties kialoj. “Bazita sur la neceso helpi tiujn, kiuj estas malriĉaj sen provi scii, kiu kulpas pri ĝi”*, laŭ la vortoj de Stoléru, ĝi rompas la tradiciajn socialajn politikojn, nedistingante inter bona kaj malbona malriĉulo. “Finfine, entuziasmas Foucault, ni prifajfas kaj ni devas prifajfi pri tio, kial iu falis sub la nivelon de la socia ludo; ĉu li estas drogulo, aŭ profesia senlaborulo, ni absolute prifajfas.” La ŝtato kontentiĝas, “sen rigardi pli malproksimen, do sen devo fari burokratajn kaj policajn esplorojn, atribui al li subvencion tian, ke la meĥanismo per kiu li ricevis ĝin ankoraŭ instigas lin altiĝi ĝis transiri la sojlo-nivelon. (...) Sed se li ne deziras tion, tio finfine tute ne gravas, kaj li restos asistata”. Almenaŭ teorie...

* Lionel Stoléru, Vaincre la pauvreté dans les pays riches, Flammarion, Parizo, 1974.

La negativa imposto ankaŭ ĉesigas la socialajn politikojn ellaboritajn post la milito en Eŭropo, ĉar ĝi kontraŭas ĉian “ĝeneralan redisdonon de la enspezoj, tio estas proksimume ĉion, kion oni povus identigi kiel socialisman politikon”. Se la socialdemokratio celas redukton de la enspez-diferencon, la novliberalismo volas limigi la absolutan malriĉecon kaj ignori la malegalecojn. Sojlo dividas la socion inter malriĉuloj kaj nemalriĉuloj. Supre, klarigas Foucault, “oni lasos funkcii la ekonomiajn meĥanismojn de la ludo, la meĥanismojn de konkurenco, meĥanismojn de entrepreno. (...) Ĉiu estu por si mem aŭ sia familio entrepreno”. Sub la sojlo kaj ĉirkaŭ ĝi troviĝas “speco de flosanta loĝantaro (...), kiu konsistigos, por ekonomio, kiu ĝuste forlasis la celon de plendungo, konstantan rezervon de laborforto”.

Tiu liberala asisto-reĝimo, “multe malpli burokrata, malpli disciplinema ol sistemo celanta plendungadon”, montras la duflankan aspekton de la “dekstrula” ekzisto-enspezo. Unuflanke, “oni lasas al homoj eblecon labori se ili tion volas”; aliflanke, “oni gardas al si eblecon ne laborigi ilin, se ne estas nia intereso laborigi ilin”.

Ve, la liberalaj ideoj ĉiam bezonas iom da trud-devigo por sia aplikiĝo. En Francujo same kiel en Germanujo, la ŝtato postulas de la ricevantoj de la enspezo de aktiva solidareco (RSA) kaj de la Hartz-4-reĝimo, ke ili manifestu la bonvolemon de bonaj malriĉuloj.

Pierre RIMBERT

Unueca lingvo

UNUECA MERKATO, unueca mono, ĉu unueca lingvo? La pordoj kaj la pontoj, kiuj ilustras la eŭropajn monbiletojn, jam enkarnigas la fluecon de la interŝanĝoj inter komercantoj sen ankriĝo kaj sen historio. Ĉu ankaŭ necesas, ke la studentoj povu forlasi sian landon sen vortaro? Kun flughavena angla kiel lingva pasporto, uzebla ĉie, speciale en la francaj universitatoj.

Ĉar tiuj restis ankoraŭ tro longe “miskongruaj” — kiel la cetero de la lando. Imagu, tie oni daŭre parolas ... la francan! S-ino Geneviève Fioraso, ministro pri supera edukado kaj pri esplorado, volas forigi tiun “lingvan obstaklon” kiu senkuraĝigas “la studentojn de la sojlolandoj, Koreio, Barato, Brazilo” veni por studi en Francio.

Dudek naŭ ŝtatoj havas tamen kiel oficialan lingvon tiun de Moliero (kvindek ses tiun de Ŝekspiro). Kaj la nombro de francparolantoj ne ĉesas kreski, speciale en Afriko.* Sed, se juĝi laŭ la dorna vojo kiun tiu lingvo trudas al ili, la studentoj de tiu kontinento ne estas tiuj, kiujn Francio volas allogi. Ne sufiĉe riĉaj, ne sufiĉe kapablaj pagi la (altajn) aliĝkotizojn por komerca aŭ inĝeniera altlernejo.

* S-ro Laurent Fabius, franca ministro pri eksterlandaj aferoj, uzas la kutimajn kalkulojn kaj taksas, ke “80 elcentoj de la francparolantoj de 2050, do 700 milionoj da homoj, estos afrikanoj”.

En la usonaj universitatoj, kie la proporcio de eksterlandaj studentoj (3,7 elcentoj) restas tre malalta kompare kun tiu de la francaj institucioj (13 elcentoj), neniu havis la ideon ripari tiun “postrestadon” per instruado en la ĉina aŭ la portugala. “Se ni ne permesas la lecionojn en la angla, ni troviĝos kvinope ĉirkaŭ la tablo diskutante pri Proust”, tamen ironiis s-ino Fioraso. S-ro Nicolas Sarkozy montris sian malestimon al la klasikaj studoj per tio ke li bedaŭris la studentojn kondamnitajn legi La Princesse de Clèves [La princidino de Clèves] anstataŭ studi juron aŭ komercon.

La leĝo Toubon, voĉdone decidita en 1994, dispozicias, ke “la lingvo de instruado, de la ekzamenoj kaj konkursoj, same kiel tiu de la disertacioj kaj raportoj en la publikaj kaj privataj institucioj estas la franca”. Malamikaj al tiu regulo, “kiu devenas el la lasta jarcento”, manpleno da prestiĝaj universitatanoj pretendas, ke la defendo de multlingvismo (ankoraŭ vigla, en tiu ĉi jarcento, en la plej multaj internaciaj organizaĵoj ...) malinstigas la parolantojn de la angla veni por studi en Parizo.*

* Facultés: les cours en anglais sont une chance et une réalité [Universitatoj: la lecionoj en la angla estas ŝanco kaj realaĵo], Le Monde, 8-a de majo 2013.

Sed la “logeco ” de lingvo ne resumeblas per la vendo de studlokoj al “sojlolandoj ”. Ĝi devenas el maniero interkomunikiĝi kun aliaj, pensi la mondon, inkluzive de tiu kiu venos. Ĉu Francio, kiu batalis por defendi sian kinarton kaj siajn kanzonojn, povas akcepti ke iun tagon la esplorado kaj la scienco esprimiĝos ekskluzive en la lingvo, ofte mistraktata, de la plej potenca ŝtato?

“Hodiaŭ, notas la lingvisto Claude Hagège, la paradokso estas, ke la usonigo, la disvastigo de la angla, estas io, pri kio taskas sin aliaj ol la usonanoj. ” Bonŝance, aliaj ol la francoj — speciale en Afriko kaj en Kebekio — ebligis al la kultura diverseco prosperi. Ilia persistemo meritus ke ĝi inspiru la politikajn respondeculojn pli ol la totalisma fatalismo de manpleno da universitatanoj.

Serge HALIMI.

La liberalismo — ideologio de la mastroj

Domeniko Losurdo: Libereco kiel privilegio. Kontraŭhistorio de la liberalismo. Esperantigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 379 paĝoj, ISBN 978-2-918300-81-6, 24 eŭroj.[1]

KIU IMAGAS la liberalismon laŭ la bildo, kiun donas pri ĝi la liberaluloj, estos forte surprizita legante tiun ĉi ĉefverkon de Domeniko Losurdo, en kiu jam tuj komence aperas eksterordinara paradokso.

Esti liberala, principe signifas agi laŭ grandaj aŭtoroj kiel Hugo Grotius aŭ John Locke, Adam Smith aŭ Alexis de Tocqueville, por la liberecoj de la individuo kontraŭ la politika absolutismo, ekonomia direktismo, filozofia maltoleremo. Potenca movado de penso kaj ago kiu, de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj kaj tra tri gloraj revolucioj en Nederlando, en Anglio kaj en Nordameriko formis la tutan nuntempan historion. Nu, ĝuste per ĝi la sklavismo spertis sian plej grandan disvolviĝon. En Usono estis en la jaro 1700 tricent mil sklavoj, proksimume tri milionoj en 1800, meze de la 19-a jarcento duoble pli. Nederlando abolis la sklavismon en siaj kolonioj nur en 1863. Meze de la 18-a jarcento Britio havis la plej multajn sklavojn: proksimume naŭcent mil. Kaj temis pri la plej fia sklavismo, la chattel racial slavery, en kiu la kolorhaŭta sklavo estas simple “movebla havaĵo”. Ne eblas imagi pli radikalan neadon de individua libereco. Kie estas la eraro?

La verko dediĉas sin dekomence ĝis la fino al klarigo de tio, kun impresa multeco de sangaj faktoj kaj de sufokaj citaĵoj. Ne, ne temas pri eraro. La liberala doktrino naskiĝis duvizaĝa kaj ne ĉesis esti tia: flamanta mesaĝo de individua libereco nur por la civitanoj, blankhaŭtaj proprietuloj kiuj formas Herrenvolk, “popolon de mastroj” — germanismo senkomplekse adoptita de tiu ideologio larĝe anglalingva; cinika neado de humaneco ne nur al la kolorhaŭtuloj en la kolonioj, sed tute same al la popoloj konsiderataj “barbaraj”, kiel la irlandanoj aŭ la nordamerikaj indianoj, kaj por la amaso de servistoj kaj laboristoj en la metropoloj mem — do al la tre granda plimulto. Tiu kontraŭhistorio de la liberalismo, sen iel nei ĝian vizaĝon klaran, senvualigas en ĝia tuta amplekso tiun vizaĝon malluman, malluman ekde la origino, kiun la liberala hagiografio ne ĉesas kaŝi. Kiam ekzemple — detalo el cento da — oni ekscias, ke la granda liberala filozofo Locke estis akciulo de la Royal African Company, la plej granda organizanto de la sklavkomerco per nigruloj, oni komencas pli bone kompreni multajn aferojn en nia moderna historio.

Sed oni komprenas ankaŭ, ke tiu bilddetrua libro bezonis tempon por alveni ĝis ni. Kaj ke tio, kion — malabunde — niaj grandaj komunikiloj diras pri ĝi, ofte montras embarasitan malbonan humoron. La verko estas multe tro klera kaj samtempe klara, por ke oni povus facile kritiki ĝin. Do, kontraŭ ĝi uziĝas la polemikaj trukoj. Oni kritikas la poziciiĝon de la aŭtoro super ĉiajn aliajn temojn, per kio oni perfekte rajtas ne sekvi lin. Oni akuzas lin je unuflankismo, dum li maltrafas nenian okazon por montri la diversecon de la aspektoj de la liberalismo, la kompleksecon de ĝiaj tendencoj, ofte la ambiguecon de ĝiaj pensistoj. Por fini, oni draŝas lin per “sed tio estas ja bone konata!”, dum la dominanta ideologio senĉese agas por vivigi per sia kruda partieco la oran legendon de la liberalismo.

Necesas diri, ke la libro de Losurdo abundas je citaĵoj kiuj tre vundas la legendon. Ekzemple tiu teksto de Tocqueville, kiu pravigas la ekstermadon de la ruĝhaŭtuloj: “La providenco, kiu transmetis tiujn homojn en la mezon de la trezoroj de la Nova Mondo, ŝajnis doninta al ili nur mallongan uzadon; ili estis iel ĉiam nur provizore tie. Tiuj marbordoj, kiuj bonege taŭgas por komerco kaj metio, tiuj profundaj riveregoj, tiu neelĉerpebla valo de Misisipio, tiu tuta terparto — ili ŝajnas kvazaŭ la ankoraŭ malplena lulilo de granda nacio.”* La “malplena lulilo”: jen kiel fama liberalulo facilplume pravigas unu el la plej grandaj popolekstermoj de la historio, kaj per tio anticipe liveris pravigon tre aprezatan de la doktrinuloj de la “senpopola tero” donita de Dio al sentera popolo ... Tekstojn de tia inko oni legas multnombre, kaj ofte de la plej neatenditaj aŭtoroj, en tiu ĉi kontraŭhistorio.

* Domeniko Losurdo: Libereco kiel privilegio ..., verko citita, p. 242.

Donante al ni multon por ekscii, la aŭtoro donas al ni eĉ pli por pensi. Ekzemple, kaj en centra maniero, montrante tiun frazon de George Washington aŭ de John Adams, tiom rivelantan pri la nordamerika revolucio farita fine de la 18-a jarcento fare de sklavposedaj koloniistoj liberalaj kaj plej konsciaj esti “britaj subuloj blankaj kaj denaske liberaj”, tiun elkoran krion al la metropolaj angloj kiuj bridas ilin: “Ni ne volas esti iliaj negroj!”* Kio ĉi tie evidentiĝas, estas ke la liberala pensado estis neniam aŭtente universalisma. La liberecoj postulataj “por la individuo” tute ne estas postulataj por la tutaĵo de la homaj estuloj, sed nur por la malgranda nombro de elektitoj, en la duobla senco biblia kaj civitana de la termino.

* Saml., p. 62 kaj divl.

Kaj tiu agresema apartismo estas klare ekde la fondiĝo. Grotius, unu el la patroj de la liberala doktrino en la 17-a jarcento, senrezerve pravigas la institucion de sklavismo (“ekzistas homoj, kiuj estas sklavoj denature, naskitaj por esti servistoj, tiel kiel ekzistas popoloj, kies naturo estas povi pli bone obei ol regi”*, skribas li kun referenco al Aristotelo), traktas la loĝantojn de la holandaj kolonioj kiel “sovaĝajn bestojn” kaj, kvalifikante ilian religion “ribelo kontraŭ Dio”, pravigas pri ili anticipe la plej kruelan “punon de la kulpuloj”. Do, temas neniel pri praktikaj misfaroj: la liberala ideo mem montras antropologian aristokratismon rekte rasdisigan kaj malhumanigan.

* Saml., p. 35.

La franco Tocqueville, demokrata aristokrato, pensas mem plurrilate tre simile. Losurdo citas jenan deklaron: “La eŭropa raso ricevis de la ĉielo aŭ de sia propraj klopodoj tiom nerefuteblan superecon super ĉiuj aliaj rasoj, kiuj konsistigas la grandan homan familion, ke la homo, kiu ĉe ni pro siaj malvirtoj kaj sia nescio estas metita sur la plej malaltan ŝtupon de la socia ŝtuparo, estas ĉe la sovaĝuloj tamen la unua.”* — spaco sankta tiom ke ĝin pravigas protestanta kulturo etika-religia funde nutrata de la Malnova Testamento. Kaj sufiĉas, ke en la analizo intervenu la “profana spaco” (la sklavoj de la kolonioj kaj la servistoj de la metropolo) por konsciiĝi pri la maltaŭga kaj trompa karaktero de la kategorioj kutime uzataj por laŭspuri la historion de la liberala Okcidento: absoluta antaŭrangeco de la individua libereco, kontraŭŝtatismo, individuismo. Ĉu la Anglio de la 18-a kaj de la 19-a jarcentoj etas la lando de la religia libereco? Koncerne Irlandon, la liberalulo Gustave de Beaumont, kompano de Tocqueville dum ties vojaĝo en Usono, parolas pri “religia subpremado kiu transiras ĉian imagpovon”*.

* Saml., p. 239 Multaj estas hodiaŭ konsternitaj de la kasta aroganteco de multaj membroj, viroj kiel virinoj, de gvidaj rondoj; legante tiun Kontraŭhistorion oni komprenas ke tiu aroganteco, antaŭ ol esti psiĥa-socia trajto de la individuoj, estas esence propra karakteriza trajto de la liberala doktrino mem, kaj de la praktika sinteno kiun ĝi ĉiam sekvigis. Liberalismo kaj demokratio neniam estis sinonimaj.
* Saml.

Sekvi la spuron de la liberalismo en ĝia longa historio implicas ankaŭ interesiĝi, almenaŭ flanke, pri tio, kio kontestis kaj eĉ kontraŭagis ĝin. Tra tiu ĉi libro oni vidas, kiel formiĝas la diversaj figuroj de universalismo, ekde la katolika kaj monarĥisma de Jean Bodin en la 16-a jarcento, ĝis la kontraŭkolonia kaj abolisma radikalismo, kiun kelkfoje apogas progresemaj liberaluloj de la 19-a jarcento, kaj ĝis la fundamenta kritiko de Karlo Markso, kiu elstare senvualigas la “konservativecon de la angla revolucio”*. La burĝa politika emancipiĝo estis efektive la signalo de sociala sturmo ne nur kontraŭ la koloniaj popoloj, sed ankaŭ kontraŭ la anglaj kamparanoj mem, antaŭ ol trafi la urban proletaron nekredeble fitraktatan en la workhouses. Jen analizo, kiun Losurdo tamen ne komplete sekvas, skizante personan superrigardon de la liberalaj revolucioj latinamerikaj same kiel eŭropaj.

* Saml., p. 330.

Sed kiom ajn notindaj estas tiuj kontraŭliberalaj poziciiĝoj, pli konkrete produktivaj estis la movadoj de la popoloj mem, en kies unuan rangon Losurdo metas la ribelon de Santo-Domingo, kun la ĉefa figuro Toussaint Louverture, vera kanonpafo en la dominanta koncerto de tiu epoko — nigra popolo havas la nekredeblan aŭdacon voli liberiĝi! —, kiu, meze de la Franca Revolucio, faras decidan ŝanĝon direkte al la kreola sendependeco kaj al la abolo de la sklavismo en Latinameriko. Cent dudek kvin jarojn poste, samsenca potenca impulso estis donita de la Oktobra Revolucio en Ruslando. “Ĉe preciza rigardo estis la ribelo de Santo Domingo respektive la Oktobra Revolucio, kio enkrizigis unue la sklavismon kaj poste la terorisman reĝimon de la blankula dominado: tiuj du ĉapitroj de la historio tiom malamataj de la siatempa liberala kulturo.*

* Saml., p. 355s.

Sen pritrakti la lastatempan historion de la novliberalismo, Losurdo fine demandas sin pri la respondeco de la liberalismo en la “katastrofoj de la 20-a jarcento”, kaj, en komplete konvinka maniero, li juĝas ĝin peza. Elvokante la tezon de Hannah Arendt, kiu eliras “de la kolonioj de la brita imperio por klarigi la estiĝon de la totalismo de la 20-a jarcento”, li memorigas, ke ne nur “la universo de la koncentrejoj entute, sed ankaŭ la unuopaj totalismaj institucioj de la 20-a jarcento komencis konturiĝi jam antaŭ la fino de la tiel nomata bela epoko (belle époque)”, kaj li elvokas ekzemple “la sinsekvajn sangajn deportadojn de la indianoj, kiuj komenciĝis per tiu, kiun la (de Tocqueville kiel modelon de demokratio prezentita) Usono de Jackson realigas”.*

* Saml., p. 350.

Kun la traktado trudata al la nigruloj de la Nova Mondo, la procezo “de senhomecigo ĝuste en tiu medio atingis apenaŭ supereblan punkton. En Jamajko, en la liberala brita imperio meze de la 18-a jarcento, oni praktikas punon, kiu parolas por si mem: “Sklavo estis devigata feki en la buŝon de la kulpa sklavo, kiu estis poste fermkudrita por kvar aŭ kvin horoj.””* En Usono la lernej-infanoj povis havi ferian tagon por ĉeesti linĉadon. Libro aperinta en la jaro 1913 en Bostono sugestas jam en sia titolo la “finan solvon” (ultimate solution) de la negra demando.* Usona esploristo, Ashley Montagu, skribas pri la rasismo kaj la naziismo, ke “la monstro, kiu povis malkaŝe ĵeti sin sur la mondon, estas grandparte nia kreaĵo, kaj [...] ni ĉiuj, individue kaj kolektive, estas respondecaj pri la horora formo, kiun ĝi alprenis.”[p. 352.

* Saml.
* p. 347.

Ĉu la aŭtoro malpravas, kiam li konklude alvokas ĉesigi la mensogan hagiografion de la liberalismo, kiun oni sorbigis al ni en altaj dozoj dum tri jardekoj ekde la regado de Margaret Thatcher?

Lucien SÈVE.

Novaj libroj pri la konflikto en Kolombio

Tri verkoj, publikigitaj de ĵurnalistoj en la spaco de kelkaj monatoj, konsciigas pri la historio de Kolombio stampita de milito kaj de ŝtatterorismo. La aŭtoroj laŭspuras la vivon de homoj viktimoj de timo, de ribelo, de lukto, de senpoveco, sed ankaŭ de arbitraĵoj, interalie de diversaj armitaj grupoj.

Roméo Langlois, kiu ĵus ricevis la premion Albert-Londres pro sia raportaĵo “Kolombio: je veraj kugloj” (France 24), prezentas la rakonton pri sia kaptiteco ĉe la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC) inter la 28-a de aprilo kaj la 31-a de marto 2012, post esti raportinta pri la konflikto dum dek jaroj.* Hernando Calvo Ospina*, kunlaboranto ĉe Le Monde diplomatique, kaj Maurice Lomoine*, iama ĉefredaktisto de nia monatulo, estas ambaŭ specialistoj pri tiu anda lando. La unua, politika rifuĝinta en Francio, dum longa tempo vivis tie kaj la dua certe jam ne scias kiom ofte li restadis en la patrujo de Gabriel García Márquez post sia unua renkontiĝo kun tiu lando en 1973.

* Romeo Langlois, Jungle blues, Don Quichotte, Parizo, 2013, 297 paĝoj, 17 eŭroj.
* Hernando Calvo Ospina, Tais-toi et respire! Torture, prison et bras d’honneur, Bruno Leprince, Parizo, 2013, 252 paĝoj, 17,10 eŭroj.
* Maurice Lemoine, Sur les eaux noires du fleuve, Don Quichotte, Parizo, 2013, 450 paĝoj, 19 eŭroj. Vd ankaŭ “En Colombie, “pas de justice, pas de paix” [En Kolombio, “nek justo nek paco”””, Le Monde diplomatique, februaro 2013.

La tri raportoj havas komunan elirpunkton: la komunikilojn kaj ties partiecan raportadon pri la kolombia realo. “La komerca gazetaro nekontesteble elektis sian tendaron. La televid-ĵurnaloj diligente disvastigas la propagandon de la armeo. Nenia funda raportaĵo pri la konflikto”, observas Langlois. Lemoine elektas romanecan stilon por priskribi Kolombion “dividitan en tri landojn: unu mortigas, la alia mortas kaj la tria fermas la okulojn”. Kvankam la romano montriĝas same atentokapta kiel krimromano de la Nigra Serio, la proksimeco al la realo tamen trudiĝas al ĉiu, ekzemple kiam ĵurnalisto koncedas: “La premo, kiu irigas en la direkton de la vento, estis neniam antaŭe tiom forta. La nuancoj, la kontraŭdiroj enuigas, jam ne estas spaco por dubo aŭ por alfrontado de ideoj. Restas eblaj nur du tendaroj: tiu de la “bonuloj” kaj tiu de la “fiuloj”. Se vi ne ludas la ludon, se via papero ĝenas, la ĉefredaktisto eĉ ne plu diskutas kun vi. Li simple reverkas ĝin aŭ ĵetas ĝin en la rubujon.”

Kiam kiam ĵurnalito iras en la regionojn, kie la bataloj okazas, provas klarigi la vivkondiĉojn de loĝantaroj forlasitaj de la ŝtato, aŭ prilumi la perforton de kvazaŭarmeaj grupoj kaj de la armeo, li akuzeblas je aparteno al la gerilo kaj tiam devas vivi eskortate aŭ fuĝi.

Tio estis la kazo de Calvo Ospina. En sia romano Silentu kaj spiru li humure rakontas, kiel li, tiam studento pri ĵurnalismo, estis forkondukita al Ekvadoro kaj torturata de armeanoj. En la 1980-aj jaroj tiuj kunlaboris kun la najbara lando kaj ne hezitis uzi ties subprem-metodojn. Calvo Ospina tiel identigas la “recepton”, kiun Kito ellaboris, tiun de la tri “B”: “Biletojn por la amikoj. Bastonon por la hezitemuloj. Kuglojn (france: balles) por la malamikoj.” Francigita el la hispana, tiu potenca verko pentras universon de malliberejo, kie “la mono estas la oleo per kiu malfikseblas ĉia ŝraŭbo”, kaj kies grandaj figuroj, malliberuloj de publika juro, murdintoj kaj transvestitoj, montras humanecon kiu igas ilin neforgeseblaj.

Langlois, kiu alternigas priskribojn de siaj kondiĉoj de kaptito kaj analizojn de la konflikto, kiu disŝiras Kolombion, liveras — implicite — pledon kontraŭ ĉiaj kliŝoj pri la kolombia gerilo. Dum forta interŝanĝo de pafoj inter la armeo kaj la FARC, li konstatas: “Mia sola ŝanco transvivi estus, ke la FARC forkondukus min kun si.” Oni estas tie malproksimaj de la ĉefartikoloj de la gazeto El País aŭ de la raportaĵoj en la franca televido.

Tiuj verkoj, ĉiu siamaniere, alportas valoran ateston por kompreni la problemojn kaj celojn de la dialogo, kiu komenciĝis ekde la 18-a de oktobro 2012 inter la registaro de la prezidanto Juan Manuel Santos kaj la gerilo de la FARC — eĉ se nur kompreni tiun realaĵon: la vojo de la paco kondukas nepre tra la batalo por socia justeco.

Paola OROZCO-SOUËL.

Novaj libroj pri Israelo, rasdisigo kaj mesiismo

Ĉu provokaĵo? Ŝlomo Sand kontestas. Post klarigi “Kiel la juda popolo estis inventita”*, poste “Kiel la Tero de Israelo estis inventita”*, per “Kiel mi ĉesis esti judo”* li malagnoskas, en klara logiko, sian apartenon al “etno”, pri kiu li montris kiom ĝi estis “fikcia”, sed ĉefe li rifuzas la privilegiojn, kiujn tiu “elekto” atribuas al li.

*Comment le peuple juif fut inventé”, Fayard, 2009.
*Comment la Terre d’Israël fut inventée”, Flammarion, 2012.
*Comment j’ai cessé d’être juif”, Flammarion, Parizo, 2013, 139 paĝoj, 12 eŭroj.

Certe, la “israelaj araboj” estas, kiel la “israelaj judoj”, civitanoj de la sama ŝtato: ankaŭ ili povas voĉdoni kaj estas elekteblaj. Sed, por la tuta resto, aŭ preskaŭ, ilia civitaneco estas duaklasa. “Se oni esta judo, skribas Sand, oni povas aĉeti terenojn, dum nejuda civitano ne havas la rajton akiri terenon. Se oni estas judo, eĉ se oni volas resti en Israelo nur dum iom da tempo kun hebrea lingvo nur balbuta, oni povas esti guberniestro de la Banko de Israelo, la centra banko, kiu dungas nenian arab-israelan civitanon. Se oni estas judo, oni povas esti ministro pri eksterlandaj aferoj kaj konstante loĝi en kolonio situanta ekster la juraj landlimoj de Israelo, apud palestinaj najbaroj senigitaj je ĉiaj civitanaj rajtoj.” Ktp. Pro tio tiu demando: “Ĉu la statuso de judo en Israelo ne similas al tiu de blankulo en la Sud-Afriko antaŭ 1994?”

La legado de la libro “Israelo: la nova rasdisigo”* de Michel Bôle-Richard, korespondanto de la gazeto Le Monde en Johanesburgo de 1984 ĝis 1990, poste en Jerusalemo de 2006 ĝis 2009, ebligas mezuri, kiom, multrilate, la komparo ĝustas. Ĉerpante el jaroj da siaj enketoj, raportaĵoj kaj intervjuoj, Bôle-Richard elvokas tre konkrete la judigon de Jerusalemo, la histeriajn koloniantojn de Hebrono, la martirecon de Gazo, la disigan muron, la liberecmortigajn leĝojn, sed ankaŭ la malkuraĝon de la “internacia komunumo”, kiu estus la sola instanco kapabla bremsi la fundamentistojn, kiuj kredas plenumi dian mesion.

* Michel Bôle-Richard, “Israël: le nouvel apartheid”, Les Liens qui libèrent, Parizo, 2013, 202 paĝoj, 18 eŭroj. Vd ankaŭ aussi Céline Lebrun kaj Julien Salingue (sub la gvido de), “Israël, un Etat d’apartheid? Enjeux juridiques et politiques” (L’Harmattan, Parizo, 2013, 270 paĝoj, 27 eŭroj), dokumentoj de la kolokvo malpermesita, en februaro 2012, en la universitato Parizo 8.

Charles Enderlin, korespondanto de la publika televidkanalo France 2 en Jerusalemo, analizas la kreskon de tiu movado en sia libro “Nome de la Templo. Israelo kaj la nerezistebla kresko de la juda mesiismo (1967-2013)”.*. Naskiga tuj post la Sestaga Milito, la Kredobloko (Guŝ Emunim) volas koloniigi la teritoriojn, kiujn Israelo tiam ekokupis, unuavice Cisjordanion, kiun ĝi nomas Judeo-Samarion, kaj la aneksitan Orient-Jerusalemon, inkluzive de la Esplanado de Moskeoj, nome de ideologio, kiun la fondinto de la religia skolo kiu disvastigis ĝin, la rabeno Jehuda Hakohen Kook: “Ni devas memorigi al la registaro kaj al la popolo de Israelo, ke pri nia tero eblas nenia koncedo.”

* Charles Enderlin, Au nom du Temple. Israël et l’irrésistible ascension du messianisme juif (1967-2013), Seuil, Parizo, 2013, 375 paĝoj, 20 eŭroj.

La israela dekstrularo apogis sin sur tiuj fundamentistoj por malebligi kaj poste saboti ĉian intertraktadon kun la Organizaĵo de Liberigo de Palestino (OLP). La “frenezuloj de Dio” okupas la ŝtaton, ĝian armeon kaj pli ĝenerale ĝiajn strukturojn. Tion bone montras la registaro post la elektoj de februaro 2013: inter la dekstriĝo de la Likud kaj la sukceso de s-ro Naftali Bennett, neniam post 1967 tiuj mesiistoj ĝuis tiom favorajn fortrilatojn.

Dominique VIDAL.

Detruo fare de fiŝkaptado por fiŝfaruno en Afriko

Akvokulturo, falsa solvo

La ideo, ke oni povas anstataŭigi sovaĝajn fiŝojn per breditaj fiŝoj, estas ŝarĝita de neeviteblaj realaĵoj kiuj grandaskale endanĝerigas marajn ekologiajn sistemojn.

Fronte al konkurenco de aliaj landoj, ni bezonas klaran politikan volon por evoluigi daŭripovan kaj konkurencivan akvokulturon.” Ĉi tiu rimarko de Alain Cadec, vicprezidanto de la komitato pri fiŝkaptado de la Eŭropa Parlamento, rivelas la veran motivon por bredi fiŝojn en kaptiteco, nome, la konkero de merkatoj. En la agronutraĵa industrio, estas akvokulturo kiu pelas la pliparton de la internacia komerco, kun ĉiujaraj kreskoprocentoj de eksportoj je pli ol 50% por iuj specioj. Malgraŭ sinsekvo da deklaroj, la deziro por komerca bredado de fiŝoj en akordo kun la konservo de la ekologio jam ne vere aperas en la proponoj de la komisiono pri la reformo de la Komuna Politiko pri Fiŝkaptado (CFP/PCP), nek en tiuj de la Komuna Organizo de la Merkatoj de fiŝkaptaj kaj akvokulturaj produktoj (OCM/COM). Kial? Ĉar la ideo “anstataŭigi” sovaĝajn fiŝojn per komerce breditaj fiŝoj jam ne povas elteni eĉ la plej etan ekologian analizon.

Antaŭ ĉio, estas tre neprobable, ke akvokulturo iam anstataŭos la naturan produktadon de maraj ekologiaj sistemoj. “Tiuj, kiuj propagandas ĉi tiun ideon, forgesas ke oni nutras komerce breditajn fiŝojn per sovaĝaj fiŝoj” la revuo Nature avertis jam en 2001. La rapida evoluado de la akvokulturo de karnomanĝaj fiŝoj alarme pliigis la premon sur fiŝstokoj. Mezume inter 2,5 kaj 4 kg da sovaĝaj fiŝoj necesas por produkti 1 kg da komerce breditaj fiŝoj. Por ilin nutri, fiŝfarunon kaj oleon provizas fiŝkaptado por fiŝfaruno, detrua praktiko kiu ne aperas en la fraplinioj de la amaskomunikiloj. Kun 30 milionoj da tunoj da fiŝoj, ĝi konsistigas preskaŭ trionon de la tutmonda kaptaĵo kvankam ĝi koncernas nur kelketajn speciojn kiujn la merkato konsideras malpli valoraj: Mallotus villosus, haringo, skombro, sardino, Sardinella aurita, la perua anĉoveto, ktp.

En januaro 2012, enketo farita de la International Consortium of Investigative Journalists (ICIJ) atentigis pri la kriza situacio de la humila skombro, viktimo de la industria fiŝkaptado por fiŝfaruno en la Suda Pacifiko. Ĉi tiu pelaga fiŝo estas la heroldo de laŭpaŝa disfalo de fiŝoj en ĉiuj oceanoj. “Kiam [la skombro] malaperos, ĉio estos malaperinta” avertis la franca biologo Daniel Pauly. “Ĉi tio estas la fermiĝo de landlimo”.

Por internacia komerco, transportado necesas. Konsiderinda estas la kombinita karbona piedsigno de akvokulturo kaj fiŝkaptado por fiŝfaruno: “La EU importas oleon kaj fiŝfarunon por komercaj fiŝbredejoj el Peruo kontraŭ 295 milionoj da eŭroj. [...] Fiŝfaruno fariĝis spekulacia varo mendata kaj vendata per dolaroj: inter 1996 kaj 2000, la monda prezo por unu tuno pliiĝis de 300 al 1 200 dolaroj, 300-procenta pliiĝo en kvar jaroj. Kio povus esti pli bona?” sprite rimarkas Stéphan Beaucher* por la koalicio OCEAN 2012.

* Vidu Stéphan Beaucher, Plus un Poisson d’ici 30 ans? Surpêche et désertification des océans, Editions Les petits matins, Parizo, 2011.
Trompa verdigo en mara kaĝo*
* Per “trompa verdigo” mi tradukas “Greenwashing”, falsa aserto ke iu produkto aŭ procezo estas “verda”, tio estas, ne malutila por la natura medio — ml

Konstruita laŭ la industria modelo, akvokulturo estas nenio alia ol bredado en kaĝaroj transmetita en maran medion, kun ĉiuj ĝiaj sekvaĵoj: koncentriĝo de stala sterko, plantoziĝo kaj bakteria kontaminado de akvo, disvastiĝo de epidemioj, akumuliĝo de pesticidoj en la karno de fiŝoj, perdo de la genetika biodiverseco de specioj kaj perdo de nutra valoro de la fina produkto. En 2004, britaj esploristoj konstatis, ke la kvanto de netraktitaj restaĵoj produktataj de komerce bredataj salmoj en Skotlando estas la ekvivalento de tiu de la tuta poluakvo de la urbo Edinburgo.

En intensiva bredado, oni precipe timas la riskon de epidemioj tiom, ke antibiotikoj estas enigataj en fiŝfarunon. Komercaj fiŝbredejoj en Eŭropo, ekzemple, havas pli ol tridek tipojn de antibiotikoj, inter ili teflubenzuron, cypermethrin, emamectin benzoate kaj azamethiphos, kemiaĵoj karakterizataj de siaj fabrikantoj en iliaj teknikaj uznotoj kiel maraj poluaĵoj. Kiam fiŝo eskapas el sia bredejo, ĝi kunportas bakteriojn kaj parazitojn kaj — kvankam mem imuna — ĝi estas fonto de poluado por sovaĝaj fiŝaroj. En Skotlando, ekzemple, povus esti ke la sovaĝa martruto riskas formortiĝi pro ripetitaj disvastiĝoj de parazitoj el bredlokoj.

La efiko sur la sano ne estas malgrava

Fine, la efiko sur la sano de konsumantoj de fiŝo breditaj en kaptiteco ne estas malgrava. En junio 2002, la Komitato pri Pesticidaj Reziduoj en Britio publikigis la rezultojn de analizo de dek klorkarbonhidrogenaj reziduoj. El sepdek tri specimenoj (freŝaj kaj enladigitaj) el komercaj bredejoj, sepdek unu prezentis reziduajn kvantetojn de almenaŭ unu pesticido, el kiuj tridek du havis kvantetojn de pli ol unu kemiaĵo (interalie DDT, chlordane kaj hexachlorobenzene).

Pro tio, ke en komercaj bredejoj, salmoj ne manĝas la etajn krustulojn kiuj ruĝigas ilian karnon, oni tiucele aldonas kantaksantino (E161g) kvankam oni kredas ke ĝi kaŭzas vidajn difektojn ĉe infanoj; tial la Eŭropa Komisiono proponis ke la permesebla kvanto estu reduktita al unu kvarono. Laŭ la American Journal of Clinical Nutrition, oni konstatis frapantajn diferencojn ankaŭ en la konsisto de la karno de komerce breditaj salmoj, kiu enhavas trioble malpli da omega-3 ol tiu de sovaĝaj salmoj. Fine, oni ne povas fidi ‘bio’-etikedojn, kiuj ne garantias ke mankas palmoleo kaj hidrogenitaj grasoj.

Kiel devas esti memevidente nun, asertoj ke akvokulturo povas esti kaj “konkurenciva” kaj “daŭripova” nur celas trankviligi investantojn en ĉi tiu sektoro.

Jean-Sébastien MORA

Dosiero: Grizhariĝanta planedo

Je kiu aĝo oni fariĝas maljuna?

NUN, KIAM s-ro François Hollande kaj lia registaro pretiĝas ankoraŭ plidrastigi la pensio-reĝimon, la komentistoj ankoraŭfoje enscenigas la aĝo-militon: la maljunuloj laŭdire lukse vivas, malavantaĝe al la junuloj. Tiu kliŝo ne estas la nura, kiam oni parolas pri la pli-ol-sesdek-jaruloj. Detala revuo de la stereotipaj opinioj kaj antaŭjuĝoj...

NE HAZARDE la tri dominantaj paroladoj pri la maljunaj personoj estas demografiaj, medicinaj kaj ekonomiaj: manke de pensado pri maljuneco, oni fokusas al la nombro, la korpo kaj la kosto.La malfacilo trovi ĝustan terminon jam atestas pri embaraso: “maljunulo”, kontraŭe al “junulo”, estante perceptata preskaŭ kiel insulto, la vorto fariĝis preskaŭ tabua. Laŭ la modoj, oni do parolas pri “grand-aĝaj personoj”, “senjoroj”, “plejaĝaj” aŭ “malnovuloj”. La timo de maljuneco kaj la ekonomia obsediĝo kondukas al misformado de la realeco: oni ĉiam tro taksas la nombron de tiuj, kiujn oni forigas. Tiel, prifajfante la donitaĵojn, s-ino Valérie Pécresse, tiama ministro pri supera instruado, emfazis la “katastrofon de maljuniĝo” (“Ripostes”, France 5, 24-a de aprilo 2008). Prezentante la planon “Solidareco — Maljuneco”, la 27-an de junio 2006, s-ro Philippe Bas, tiama vicministro pri la grandaĝaj personoj, parolis pri “demografia cunamo”. Kaj la nuna vicministro taskita pri grandaĝaj personoj kaj aŭtonomeco, s-ino Michèle Delaunay, kantas foje la saman rekantaĵon: Francujo “enhavas pli da maljunuloj ol da sub-18-jaruloj*, ŝi pretendas, dum Le Monde asertas; “La maljunuloj estas fariĝantaj plimulto” (21-a de februaro 2013). Kelkajn jarojn antaŭe, la demografiisto Jacques Dupâquier deklaris: “En 2050, [Francujo] pli similos al maljunulejo ol al gimnastiko-klubo” (parolado ĉe la Akademio de moralaj kaj politikaj sciencoj, la 8-an de januaro 2007). Ja nur junuloj sportas, ĉu ne?...

* Le Monde, 25-a de februaro 2013.

Tamen Francujo enhavas hodiaŭ pli da sub-18-jaruloj (ĉirkaŭ dek kvar milionojn) ol da homoj pli ol 65-jaraj (ĉirkaŭ dek unu milionojn). Kaj trioble pli da junuloj (30% de la loĝantaro havas malpli ol 25 jarojn) ol da maljunuloj (9% havas pli ol 75 jarojn)*. En antaŭvidebla estonteco, la pli-ol-60-jaruloj aŭ pli-ol-65-jaruloj neniam estos la plimulto! En 2060, tio estas en la momento kiam ili, pro la “baby-boom”-generacia efiko, estos la plej multnombraj, la loĝantaro estos dividita en tri trionoj, kun sama proporcio de malpli-ol-30-jaruloj, 30-60-jaruloj kaj pli-ol-60-jaruloj*. Francujo similos do nek al maljunulejo, nek al vartejo, sed al lando egale prezentanta ĉiujn aĝojn.

* Datumoj 2010 de la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomiaj Esploroj (Institut national de la statistique et des études économiques (Insee)), tiuj de 2011 kaj 2012 estas ankoraŭ nur provizoraj.
* “Projections de population à l’horizon 2060” (Loĝantaro-prognozo je horizonto 2060), Insee Première, n-ro 1320, Parizo, oktobro 2010.

LA MENSOJ konservas idealigitan — sed falsan — vidadon de juna lando: la Francujo de la 19-a jarcento, markita de tre aparta geopolitika kunteksto, kiam la junaj francoj, konsiderataj ĉefe kiel laboristoj kaj soldatoj, nepre devis transpasi laŭnombre la junajn germanojn. Alfred Sauvy kaj Robert Debré tiel analizis la venkon de la naziaj armeoj: “La terura malvenko de 1940, eĉ pli morala ol materia, devas esti parte ligita al tiu timiga sklerozo [maljuniĝanta loĝantaro]*.”

* Alfred Sauvy kaj Robert Debré, Des Français pour la France. Le problème de la population, Gallimard, Parizo, 1946.

Tio ankaŭ estas forgesi, iom tro rapide, ke lando (la tiama Francujo, same kiel kelkaj nunaj afrikaj landoj) junas kiam tre multaj infanoj mortas antaŭ ol fariĝi plenkreskuloj kaj kiam la plenkreskuloj mortas frue, antaŭ ol atingi maljunaĝon. Hodiaŭ oni vivas ĝenerale pli bonfartaj kaj pli longe. Konsekvenco: la aĝo de maljuneco ŝanĝiĝas. Dum pluraj jarcentoj, 60-65 jaroj estis konsiderata kiel “aĝo de eniro en maljunecon*. Nun, kiel montris la esploroj de Patrice Bourdelais, oni devas atendi aĝon de 75-80 jaroj por simili, rilate sanon, mezan restantan vivdaŭron kaj aktivaĵojn, al la sesdek-jaruloj de la 1950-aj jaroj*.

* Vd Patrice Bourdelais, L’Age de la vieillesse, Odile Jacob, Parizo, 1993.
* Ĉi tiuj donitaĵoj estas establitaj helpe de pluraj kriterioj (meza vivdaŭro, sanstato...).

Ekzistas tamen grandaj varioj inter individuoj: oni ne fariĝas ĉiuj subite maljunaj je sama aĝo, same kiel oni ne fariĝas subite plenkreskaj samaĝe. La momento de maljuneco varias ankaŭ laŭ la sociprofesiaj kategorioj: la meza vivdaŭro je naskiĝo estas la sama por ĉiuj, sed je 40 jaroj, ĝi estas nur kvardek unu jaroj por man-laboristo, kontraŭ kvardek sep jaroj por kadrulo*. Kaj la diferenco estas eĉ pli granda se oni konsideras la vivdaŭron sen invalideco: respektive tridek du kaj kvardek jaroj. Alivorte, por iuj, aparte la laboristoj, estas “duobla puno (...): pli da jaroj en invalideco en vivo pli mallonga*. Kvankam ĝenerale ni ne plu estas kiel tiuj maljunuloj “eluzitaj jam je dekkvin jaroj” prikantitaj de Jacques Brel, kelkaj plu maljuniĝas tro frue; preskaŭ 30% de la viroj mortas antaŭ 65 jaroj. La laboro konservas ... tiujn, kiujn ĝi ne mortigis.

* Insee Première, n-ro 1372, oktobro 2011.
* Population et société, n-ro 441, Institut National des Études Démographiques (INED), Parizo, januaro 2008.

La demando pri la aĝo de maljuneco ne estas nur manio de demografiistoj aŭ gerontologoj. Ĝi ŝanĝas la rigardon de ĉiu kaj de la tuta socio. En la 16-a jarcento, Montaigne elvokas maljunecon ekde 30 jaroj; en la 17-a, oni preferas paroli pri 40 jaroj; en 1950, pri pli ol 60 jaroj (kio estas 16% de la tiama loĝantaro); en 2000, pri pli ol 65 jaroj (16%); kaj en 2060, pri pli ol 75 jaroj (16%). Oni vidas, ke la demografia maljuniĝo, tio estas la proporcio de pliaĝaj personoj en la loĝantaro, tute ne similas cunamon! Tion konfirmas la evoluo de la mediana aĝo*, kiu pasos de 40 jaroj nun al 45 jaroj en 2060.

* La mediana aĝo estas tiu, kiu dividas la loĝantaron en du egalaj grupoj.

Estas ja demografia revolucio: tiu de la forta kresko de la nombro de pli-ol-60-jaruloj. Sed tio ne signifas, ke la nombro de maljunuloj multe kreskas, nek ke maljuneco daŭras pli longe ol antaŭe.

Ĝis la 19-a jarcento, plej multaj homoj ne nur mortis junaj, sed ankaŭ mortis rapide: estis tre malmultaj kronikaj invalidigantaj malsanoj. Nun ili estas multaj: kancero, diabeto, nervaj malsanoj — inter kiuj la Alzheimer-malsano kaj parencaj malsanoj. Ofte oni povas longe vivi kun unu el ili. Krome, iuj malsanoj, ligitaj al la ĉirkaŭanta medio, al la laborkondiĉoj, al la vivmanieroj, malfrue aperas kaj sin manifestacias nur post pluraj jardekoj.

La nombro de ĉiuaĝaj homoj, kiuj vivas kun kronikaj kaj invalidigantaj malsanoj, en situacio de handikapo kaj de aŭtonomi-perdo, kreskis kaj daŭre kreskos en la venontaj jardekoj. El sesdek kvin milionoj, proksimume sep milionoj suferas pro longdaŭra afekcio (LDA); unu miliono tricent mil estas en situacio de aŭtonomec-perdo kaj ricevas monkompenson (du milionoj kaj kvarcent mil antaŭviditaj en 2060). Oni do nepre devas pripensi la manieron laŭ kiu oni flegu kaj akompanu ilin. Je kiu ajn aĝo. Ĉar, male al la komuna opinio, tiuj situacioj ne koncernas nur la maljunulojn, kaj ne ĉiuj maljunuloj estas “dependaj”. Nur 17% de la pli-ol-75-jaruloj, ekzemple, ricevas la monkompenson por aŭtonomeco (MKA).

NE ĈIUJ MALJUNULOJ estas malsanaj, sed, ĉar oni fariĝas malsana pli kaj pli malfrue, maljuneco estas ofte asociata kun malsano. En la Francujo de la 18-a jarcento, ekzemple, kiam plej mortis infanoj, (unu el du mortis antaŭ sia kvina jaro), kaj kiam estis malmultaj maljunuloj, tiuj ĉi estis konsiderataj esceptaj: ili pretervivis malsanojn, eskapis morton. Nun la plimulto de la mortoj okazas en granda aĝo, kio pligrandigas konfuzon inter maljuneco kaj morto. La emo kaŝi la morton, kiun oni konstatas en nia kulturo kondukas nin ankaŭ kaŝi tiujn tre maljunajn homojn, kiuj tro memorigas ĝin al ni...

Jen alia fenomeno kaŭzata de la kresko de la meza vivdaŭro sen invalideco: la periodo inter la fino de la profesia aktivado kaj la komenco de la maljuneco plilongiĝas. La aŭtonomec-perdo — kiam ĝi okazas — okazas ĝenerale nur ĉe la fino de la vivo. Homoj, kiuj mortas 85- aŭ 90-jaraj ne vivas “en maljuneco” de sia 60-a datreveno; almenaŭ, ne en la biologia maljuneco. Sed socie? Por s-ino Delaunay, ne estas dubo: “Estas tempo por mia generacio mezuri, ke la maljunuleco daŭros tridek jarojn, eble eĉ pli” (intervjuo kun Le Monde, jam citita. Ĉu oni nutras ĉi tiun konfuzon por pravigi iujn politikojn?

Pierre Bourdieu diris tion, aĝo estas “biologia donitaĵo socie manipulata kaj manipulebla*. Estas evidente pri la sesdek-jara limo. Tiu, kiu deziras konvinki, ke necesas postmeti la aĝon de emeritiĝo forgesas la penigajn metiojn, kaj insistas pri tio, ke oni estas “ankoraŭ juna” tiu-aĝe. Kiam, male, oni volas ekskluzivi el helpaj planoj personojn en situacio de handikapo kaj aŭtonomec-perdo, oni konsideras tiujn kiel “maljunulojn” je 60 jaroj, kaj ilia handikapo oficiale transformiĝas en “dependeco” (malpli kompensata). La sesdek-jaruloj do estos junaj aŭ maljunaj, laŭ tio, kion oni deziras ke ili fariĝu: rendimentaj aktivuloj aŭ malplikostaj handikapuloj.

* Pierre Bourdieu, “La “jeunesse” n’est qu’un mot”, Questions de sociologie, Minuit, Parizo, 1980.

“Paroli pri la junuloj kiel socia kategorio, aparta grupo dotita per komunaj interesoj, kaj rilatigi tiujn interesojn al aĝo biologie difinita, estas jam evidenta manipulado”, opiniis Bourdieu. La manipulado aplikiĝas ankaŭ al tiuj milionoj da personoj, metitaj en la malpreciza kategorio “grandaĝaj personoj”. Ĉu oni parolas pri la pli-ol-sesdek-jaruloj? Pli-ol-okdek-jaruloj? Aktivuloj? Emeritoj? Pri la 70-jaraj gefiloj aŭ pri iliaj 95-jaraj gepatroj? Estas pli da komunaj punktoj inter du parizaj advokatoj, respektive tridekjara kaj sepdekjara, ol inter tridekjara pariza advokato kaj samaĝa kamparano.

La enketoj ne sciigas pli ol tion. Unuflanke, pri iuj temoj, la “pli-ol-...jaruloj” estas ja ne enkalkulataj: tiel estas en pluraj grandaj esplorraportoj realigitaj ĉi-lastajn jarojn, pri sekseco, sano aŭ sekureco. Nur la plenkreskuloj sub 60 jaroj estas pridemanditaj en parto de la enketo “Vivmedio kaj sekureco” de la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomiaj Esploroj (Insee, 2006-2007); sub 70 jaroj en la esploro “Kunteksto de sekseco en Francujo” de la Nacia Instituto pri Sano kaj Medicina Esploro (Inserm) kaj de la Nacia Instituto de Demografiaj Esploroj (INED, 2007). Ni ankaŭ ne havas fidindajn donitaĵojn koncerne la perfortaĵojn al virinoj, ĉar la lasta enketo de la Insee estis limigita je la malpli-ol-60-jaruloj*.

*Les violences faites aux femmes”, Insee Première, n-ro 1180, februaro 2008.

ALIFLANKE, la aĝo-tavoloj plilarĝiĝas kiam la aĝo kreskas. Tiel, la “pli-ol-..” estas grupigitaj en kategorio tiom vasta, ke ĝi perdas sian signifon: oni pasas ofte de la 18-24-jaruloj (ses jaroj) kaj de la 40-49-jaruloj (naŭ jaroj) al la “pli-ol-60- aŭ pli-ol-65-jaruloj”, kiuj povas havi pli ol tridek jarojn da diferenco kaj aparteni al malsamaj generacioj. Rigardataj tra tiaj okulvitroj, ĉiuj maljunuloj estas grizaj...

Kiam oni tiel false konstruis falsan unuecon, oni facile povas ĝeneraligi por ĉiuj tiuj homoj karakterizojn, vivmanierojn, ktp., aprtenantajn al nur iuj el ili. Ĉi tiu formo de “aĝismo” uzas procedon, kiun oni trovas cetere en rasismo aŭ seksismo: “la eksterlandanoj”, “la virinoj”, “la maljunuloj”... tiom da kategorioj, kiuj enportas antaŭjuĝojn.

En politiko, la rekantaĵo estas ja konata: la maljunuloj estas “senmovismaj”, reakciaj. La komentistoj uzis tiun kategori-efekton, ekzemple, okaze de la prezidanta elekto de 2012. Ili insistis pri la 41% de la pli-ol-65-jaruloj, kiuj voĉdonis favore al s-ro Nicolas Sarkozy (Unuiĝo por Popola Movado — UMP) por malgravigi la 30% da ili, kiuj elektis s-ron François Hollande (Socialisma Partio), kaj eĉ pli pri la fakto, ke tiu “aĝ-klaso” estas tiu, kiu plej malmulte voĉdonis favore al ekstremdekstro. Kaj la 54% da emeritoj, kiuj voĉdonis por s-ro Sarkozy ĉe la dua balotvico, ofte forgesigis la 46% kies elekto estis alia!

OKAZAS KONFUZO inter la aĝo-efiko, kiu estus ligita al donita karakterizo — la maljunuloj voĉdonas dekstre ĉar ili estas maljunaj-, kaj generaci-efiko: la voĉdonantoj, kiuj regule voĉdonis dekstre, daŭre voĉdonas dekstre kiam ili maljuniĝas, kaj la voĉdonantoj, kiuj regule voĉdonis maldekstre plu voĉdonas maldekstre. Tiel, tiuj, kiuj havas ĉirkaŭ 60 jarojn, kiuj do havis 20 jarojn en la 1970-aj jaroj, pli multe voĉdonis por s-ro Hollande aŭ por s-ro Jean-Luc Mélenchon (Maldekstra Fronto) ĉe la unua balotvico ol la balotantoj 25-34-jaraj aŭ 35-49-jaraj. La seriozaj esploroj emas montri, ke la generaci-efiko kaj la soci-ekonomiaj aspektoj ludas gravan rolon, dum la aĝ-efiko estas ĉefe imagita*.

* Annick Percheron kaj René Rémond (sub dir. de), , Economica, Parizo, 1991.

Tio ne malhelpas kelkajn eseistojn nutri tiujn stereotipojn kaj eltiri el ili sufiĉe surprizajn konkludojn. Tiel, Yves Michaud, direktoro de la Universitato pri ĉiuj scioj, opinias necese “meti la demandon pri fino de la civitana vivo. Mi opinias, ke pli malpli frue oni devos konsideri aĝon por la “civitana emeriteco”. Mi vidus favore, ke homoj voĉdonu inter 16 kaj 80 jaroj. Kaj, je 80, oni ĉesu*. Tiuj fantasmoj dissolvi la demokratecon esprimiĝas eĉ pli radikale ĉe s-ro Martin Hirsch: “Necesas restarigi la riĉecan balotrajton kaj doni du voĉojn al la junuloj kiam maljunuloj havas unu. Necesas doni tiom da voĉoj, kiom oni havas da vivdaŭro. (..) Iu, kiu havas kvardek jarojn por vivi havu kvardek voĉojn, kiam tiu, al kiu restas nur kvin jaroj havu nur kvin voĉojn*.”

* Yves Michaud, “l’esprit public”, France culture, 4-a de junio 2006.
*La jeunesse, tu l’aimes ou tu la quittes”, France inter, 27-a de julio 2010. Vd. “Martin Hirsch, vote censitaire et espérance de vie”, Observatoire de l’âgisme, aŭgusto 2010, http://agisme.fr.

Oni ankaŭ trovas tiun falsan unuecon de la maljunuloj en la sfero de la enspezoj kaj vivmanieroj. Regule priskribitaj kiel finance komfortaj kaj privilegiitaj, la emeritoj estas akuzataj pri la malriĉeco de la junuloj. Ili ĉiuj estas similigataj al la plej riĉaj kaj urbanecaj el ili, tiuj de la reklamoj por luksaj aŭtoj kaj brakhorloĝoj. Sed la mezvaloro de la pensioj estas ĉirkaŭ 1.200 eŭroj monate, kaj malpli ol 900 eŭroj por virinoj.

Jes ja, la malriĉeco konstante malpliiĝis de la 1960-aj jaroj. En 1970, la proporcio de malriĉeco inter la pli-ol-65-jaruloj estis 35% (17% en la tuta loĝantaro), dum ĝi nun situas ĉirkaŭ 10% (14% en la tuta loĝantaro). La pli-ol-60-jaruloj estas malpli trafitaj de malriĉo ol la malpli-ol-30-jaruloj. Sed ankaŭ tie prudento necesas: la pli-ol-75-jaruloj estas pli trafitaj ol ĉiuj tavoloj inter 30 kaj 65 jaroj*. Sed ni scias, ke malriĉo, izoleco kaj malforteco adiciiĝas por krei tre malkomfortajn situaciojn. En 2011, triono de la sinmortigintoj aĝis pli ol 65 jarojn.

* Vd “Evolution de la pauvreté des personnes âgées et du minimum vieillesse”, Retraite et société, n-ro 56, La Documentation française, Parizo, januaro 2009.

La parolado pri la “finance komfortaj emeritoj” konstruas specon de ekrano uzata por priskribi la sociajn dividojn kvazaŭ simplan konflikton inter maljunuloj (riĉaj) kaj junuloj (malriĉaj). Tio kapablas kaŝi la kreskantajn malegalecojn sine de ĉiu generacio, kiel ankaŭ la kunagantajn efikojn de seksismo kaj aĝismo (izolitaj virinoj, malriĉaj kaj ofte tre maljunaj). Tamen, ofte, junuloj kaj maljunuloj estas kune viktimoj de samaj fenomenoj. Ekzemple sur la kampo de dungado: pretekste de la sensperto de la pli junaj kaj de la obsoleto de la pli maljunaj, oni tranĉas amblaŭflanke de la “aĝo de ideala dungindeco”, kiu reduktiĝas inter 25 kaj 45 jaroj. La meza daŭro de senlaboreco estas duobla por la pli-ol-50-jaruloj, kompare kun la aliaj laborserĉantoj*.

* “Demandeurs d’emploi inscrits et offres collectées par Pôle emploi en janvier 2013”, Dares indicateurs, n-ro 25, Parizo, februaro 2013.

TIO ANKAŬ VERAS rilate al la nestabileco. La junuloj ja estas trafitaj, sed la situacioj de malforteco ligitaj al maljuneco denove kreskas de post la sinsekvaj reformoj de la pensioj. Inter la malfacilaĵoj spertitaj de du jardekoj de la pli-ol-50-jaruloj, izoleco, malriĉeco, handikapo kombinas siajn efikojn. Ĉio anoncas, ke la malriĉaj maljunuloj de la 1970-aj jaroj reaperos en la Francujo de la jaroj 2030-2040*.

* Vd “Vieillir dans la pauvreté”, Problèmes politiques et sociaux, n-ro 977, La Documentation française, oktobro 2010.

Dum la potenculoj prifajfas sian aĝon, por la aliaj oni koncentras la atenton al la generacioj, ĝis tiu grado neglekti la demandojn pri povo kaj sociaj klasoj. Ĉu ekzistas plu nur junularo, kompatinda, kaj maljunularo, riproĉinda?

Kiam la kliŝa bildo de la maljunulo finance komforta, senokupa egoisto, respondeca pri la malfeliĉoj de la junularo, ŝajnas vere tro eluzita, aperas tiu de la “dependa maljunulo”, kun ties trenataj malvirtoj (malrapido, timemo, neadaptiĝemo...), kiun oni ĉi-foje akuzas kosti tro multe. Kiel anoncis en la 1960-aj jaroj la unua oficiala raporto pri la temo, la maljunuloj “finance pezos sur la ekzistokondiĉoj de la franca loĝantaro*. Ne volante ataki la verajn kaŭzojn de la bankroto de nia ekonomia sistemo, iuj elektas novajn kulpulojn: la neaktivuloj (emeritoj aŭ malsanuloj), kiuj vivas nun pli longe. Kaj ĉiuj tiuj, kiuj, mezuritaj laŭ mallongvidaj kontonormoj, kostas pli ol ili enspezigas: emeritoj, senlaboruloj, metiistoj pri flegado, kulturo, edukado...

* Pierre Laroque, Politique de la vieillesse, rapport de la commission d’étude des problèmes de la vieillesse (Raporto de la studkomisiono pri la problemoj de maljuneco), La Documentation française, 1962.

En ekonomiaj terminoj, la “problemo” estas metita kaj solvoj proponitaj delonge, kiel atestas tiu formulo de la japana ministro pri financoj, en januaro 2013: “La problemo [de la financado de la Socia Asekuro] ne estos solvita dum oni ne lasos la [malsanajn maljunulojn] pli rapide morti”*. En Francujo, “oni ne lasas la maljunulojn morti”, sed la manko de rimedoj kondukas al forlaso de multaj maljunuloj, kiuj estus povintaj esti flegitaj en urĝservoj, se oni prizorgus ilin sufiĉe frue. Aŭ ĝi kondukas, kiel en kelkaj maljunulejoj, al ne helpi ilin vivi taŭge.

* “Let elderly people “hurry up and die”, says Japanese minister”, The Guardian, Londono, 22-a de januaro 2013.

La malriĉaj maljunuloj estas ĉefe akuzataj pezi, sed la riĉaj maljunuloj estas nuntempe objekto de multa atento, fare de la subtenantoj de la “arĝenta merkato” silver market, aŭ merkato de la maljuniĝo (vd artikolo de Florian KOHLBACHER), kiuj revas pri maljunaj konsumantoj movemaj, sportemaj, ŝatantaj teknologion kaj “inteligentajn domojn” (domotiko, ...). Tial naskiĝas specifaj aranĝoj destinitaj prizorgi ilian sankapitalon kaj ilian intelektan kapitalon, superŝuti ilin per depend-asekuroj, kiuj eblligos, kiam ili estos malsanaj kaj handikapitoj, krei ne delokeblajn dungofertojn. Laborpostenoj ofte penigaj, kun malaltaj salajroj kaj evidenta manko de metilernado, ĝenerale okupitaj de delokitaj laboristinoj...

Dume, por la 60-jaruloj kaj 70-jaruloj al kiuj oni asertas, kiel faras s-ino Delaunay, ke ilia maljuneco komenciĝis, estas problemo jam nun: la socio invitas ilin al “bonkvalita maljuniĝo”, socie kaj kulture malplena*, kaj imagas por ili nur serion de aktivaĵoj tiel malmulte ekcitaj kiel la kogno-stimulado sur ludkonzolo por eviti la Alzheimer-malsanon, la Tajĝiĉuano (tàijíquán) por antaŭmalhelpi falojn aŭ la teknologiigo de ilia loĝejo por “prokrasti dependecon”. Kaj ne forgesante — ĉar ili ne vivu kiel “egoismaj maljunuloj” — multnombrajn misiojn: varti siajn nepojn, finance helpi siajn gefilojn, flegi siajn maljunajn gepatrojn, animi lokajn asociojn... Multaj emeritoj ja partoprenas en tiuj solidarecaj agadoj, ĉu familiaj, ĉu asociaj. Sed ekzistas danĝero transformi tiujn elektojn en ordonojn, kaj eĉ en kondiĉojn por esti socie helpata aŭ konsiderata.

* Vd Lucien Sève, “reconsidérer le “bien vieillir””, Le Monde diplomatique, januaro 2010.

POR LA TIEL NOMATAJ dependaj maljunuloj, alia problemo fariĝas koŝmaro. En kelkaj landoj (Germanujo, Nederlando, Danujo...), la handikapoj kaj malsanoj forigantaj aŭtonomecon rajtigas helpojn, kia ajn estas la aĝo de la homo, sed en Francujo, oni ĉesas je 60 jaroj esti “handikapulo” kaj fariĝas “dependa maljunulo”, kun, por sama handikapo, malpli da helpoj. Diskrimina sistemo, daŭrigata de registaro al registaro tial, ke “kostus tro multe” helpi la pli-ol-60-jarajn handikapulojn same kiel oni helpas tiujn sub 60.

La “reformo de la dependeco” anoncita de la socialista registaro de s-ro Jean-Marc Ayrault ne ĉesigos tiun diskriminacion. Fokusita al la financado, simile al tio, kion s-ro Sarkozy kaj s-ino Roselyne Bachelot imagis, la estonta leĝo verŝajne ĉefe reduktos la elspezojn, forigante la helpojn de la malplej “dependaj” homoj, kio, en ministra lingvaĵo, skribiĝas tiel: “La publikaj helpoj estos pli orientataj al tiuj, kiuj havas plej grandan bezonon” (S-ino Delaunay al Le Monde). La celo ankaŭ estas “aktivigi la individuan respondecon” — esprimo uzita de s-ro Hollande okaze de lia interveno ĉe la kongreso de la Nacia Interfederacia Unio de la nelukraj privataj organismoj por sano kaj sociala helpo (Uniopss) la 29-an de januaro 2013, kaj tio signifas reale: fortan alvokon al la privataj asekurkompanioj.

Ĉu do la principo de nacia solidareco ne aplikiĝu al la pli-ol-60-jaraj civitanoj, kaj aparte al la civitaninoj? Ja la maljunaj virinoj estas la ĉefaj viktimoj de tiu “dependeco”-aranĝo. Same kiel en la tempo, kiam Simone de Beauvoir kondamnis la manieron laŭ kiu la socio traktis ilin, ili suferas sistemon kiu, adiciante seksismon, aĝismon kaj utilismon, konsideras ke iuj vivoj estas malpli valoraj ol aliaj. Kaj realiĝas tiel la prognozo de Hannah Arendt: “Se ni obstine persistas koncepti nian mondon utilisme, amaso da homoj konstante fariĝos superfluaj*.”

* Hannah Arendt, Le Système totalitaire. Les Origines du totalitarisme, vol. iii, Seuil, kol. “Points essais”, Parizo, 2005 (1-a eld.: 1972). Aperis unue angle: The Origins of Totalitarianism, Nov-Jorko, 1951.

Jérôme PELLISSIER

La “nekonata” artikolo, kiu ebligas al Usono spioni Interreton

Vaŝingtono (AFP)

En decembro kaj dum kelkaj horoj, la usonaj parlamentanoj debatis publike pri la leĝo, kiu reguligas la programon de gardado de Interreto, PRISM, kaj la informo pri tio, fare de Edward Snowden, kaŭzis planedvastan skandalon.

La principoj de tiu programo estis publike konataj jam de jaroj. Snowden, eksa subsekretario de la Agentejo pri Nacia Sekureco (NSA laŭ la angla), en la realo faris nenion pli ol malkaŝi al The Washington Post kaj al The Guardian la funkciadon de la programo, per kio li montris la facilecon, per kiu la NSA aliras la komunikaĵojn, kiuj okazas tra naŭ retejoj, interalie Google, Facebook kaj kelkaj apartenantaj al Mikrosofto.

“Ne nur la Kongreso estas respondeca, sed ankaŭ la justico devas permesi” la kontrolojn, diris vendrede la prezidanto Barack Obama.

La retejoj unuvoĉe malkonfirmis ke ili donis totalan “rektan aliron” al la usonaj spionoj, sed indikis, ke ili obeis la petojn de kunlaborado, kiujn la justico aprobis.

La leĝa bazo troviĝas en la artikolo 702 de la leĝo nomata FISA Amendment Act de la jaro 2008, kies validon la Senato etendis ĝis la jaro 2017 per tre ampleksa plimulto da voĉoj (73 kontraŭ 23) la 28-an de decembro.

Tiu normo estis voĉdonita por anstataŭigi kaj doni leĝecon al la programo de sekretaj subaŭskultadoj sen jura mandato sub la prezidanteco de George W. Bush post la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Tiuj subaŭskultadoj, malkaŝitaj de The New York Times en la jaro 2005, estis poste metitaj sub la kontrolon de la Kongreso kaj de la justecaparato.

(Granma, 2013-06-12, laŭ AFP)

Qin Zhuang, reĝlando de la maljunuloj

Konforme al la ĉina kaj konfucea tradicio, la maljunuloj longtempe vivis kun siaj gefiloj. Nun tiuj foriris al la urboj. Kaj 54% el la cent okdek kvin milionoj da pli-ol-65-jaraj ĉinoj vivas solaj. Kiel ekzemple en ĉi tiu vilaĝeto, kie vivas ok cent loĝantoj.

ONI NE HAZARDE trovas Qin Zhuang. Vidata de la vojo, tiu vilaĝo tricent tridek kilometrojn for de Pekino, estas kaŝita malantaŭ fabrikoj de pakado-maŝinoj. Ĝi ankaŭ enhavas fabrikojn de ĥemia sterko, kiuj igas la aeron de la Dongguang-distrikto aparte malkomforta.

Por ĝin aliri, preferindas iri laŭlonge de la Granda Kanalo, tiu grandioza konstruaĵo farita sub la Sui-dinastio (581-618), kiu ligas Pekinon al Hangzhou en la sudo. La akvofluo estas kvieta sed lasas ĉe la plantopiedo flavan ŝaŭmon: ĝi estas ellasita de paperfabriko situanta okdek kilometrojn supre. Unu el la bordoj dominas tritiko-kampojn, dividitajn en malgrandaj individuaj agroj, kaj poste brikajn dometojn ŝirmatajn de ordemetitaj vicoj da poploj. Tie loĝas la maljunaj kamparanoj de Qin Zhuang.

S-ino Qin Xuexi, 65-jara, atendis nin. Ŝi varme akceptas nin. Kun vireca mallonga hararo, diskreta ŝminko, surmanikoj el nilono super sia mantelo el artefarita felo, ŝi bonvenige etendas al ni cigaredojn “Monto de la ruĝa Pagodo” kaj, dorsemetinta siajn manojn, gvidas nin tra la kotaj stratetoj de sia vilaĝo: “Tie ni konstruis vojon kun malmulte da rimedoj.” Pado el orte kunmetitaj brikoj kondukas al eta budaisma templo: “ĉi-jare ni refarbis ĝin ruĝe, por ke ĝi bele aspektu. Kelkaj kamparanoj venas tie preĝi... por fariĝi ŝtatfunkciuloj.” S-ino Qin Xuexi havas humuron, kaj aŭtoritaton. Ŝi estas estro de la komunista partio en sia vilaĝo. “En Ĉinujo la pli-ol-60-jaruloj konsistigas 14% el la loĝantaro [kaj povus atingi 30% en 2050]. En Qin Zhuang, ili estas 70% el la 108 loĝantoj. Cent pro cento da ili vivas malriĉe.”

Tiu emerita agrokulturistino akceptis tiun respondecon antaŭ du jaroj, kontraŭ monkompenso de 600 juanoj monate (74 eŭroj). La unuan fojon de post la naskiĝo de la komunista Ĉinujo la komunistan partion de Qin Zhuang estras virino. “Ĉar ŝi estas la unua, kiu strebas por ni. Ja ŝi edukis kvin infanojn...”; “ŝi estas lerta, elturniĝema, ne forkuras antaŭ la ekstravagancaj projektoj de la oficialuloj”, oni aŭdas. Male al s-ro Zheng Ronglin, komunista estro de najbara vilaĝo, malamata de la kamparanoj post kiam li estis koruptita de la ĉefo de tre poluanta fabriko de celulozo, s-ino Qin Xuexi estas unuanime aprezata.

Ŝiaj civitanoj multe kalkulas pri ŝia energio por restarigi ilian viv-agrablon, kiu estis mistraktita pro la dissolviĝo de tradicia amo al la gepatroj kaj la neregata disvolvo de peza industrio. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, la vivofortoj de la vilaĝo iom post iom forlasis la kampojn por la fabrikoj aŭ la konstrulaborejoj kaj ties dormejoj, multnombraj tra la tuta lando. Multaj el ili sendis monon el sia salajro por prizorgi aŭ pligrandigi la famodomojn. Kontraŭe, la lasta generacio de migrantoj lasis sin sorbi de la urbana vivo, garantio de nova vivstilo, pli komforta sed ankaŭ pli kosta.

La konstruistoj okulas al la forlasitaj kampoj

Apenaŭ dek kvin kilometrojn for de tie, la urbo Dongguang ankoraŭ atendas sian unuan McDonald’s-restoracio kaj kontentiĝas per Dico’s, ĝia ĉina ekvivalento. Ĝi finkonstruas seskoridoran rapidŝoseon. Ambaŭflanke, la tero estas ebena, sed arbaro de gruoj anoncas loĝejajn turojn. Afiŝoj promesas eksterordinaran vegetalaĵon inter ĉiu konstruaĵo, kies kvadratmetro estas proponata je 4000 juanoj (493 eŭroj). “Kampara Hukou akceptata!”, anoncas la afiŝo, inter aliaj vendo-argumentoj. En Ĉinujo, la migraj laboristoj, eĉ se ili establiĝis en urbo, kutime ne rajtas aĉeti apartamenton, nek enskribi siajn infanojn al tiea lernejo: ilia origina Hukou, la interna pasporto ilin diskriminacias. Etendiĝante sur la kampoj, Dongguang integras la kamparanojn de la ĉirkaŭo, ĉefe tiujn, kiuj revas pri urbeca vivo.

En novembro 2012, post la 18-a kongreso de la ĉina komunista Partio (ĈKP), s-ino Qin Xuexi estis invitita de la oficialuloj en Dongguang. Kiel bona lernantino, ŝi ĉeestis la prezenton de la sesdek-kvar-paĝa raporto resumanta la laboron de la eliranta Ĝenerala Sekretario, s-ro Hu Jintao. Kaj ŝi reiris buse al la vilaĝo.

La estrino de la Partio malfermas siajn ĉiusemajnajn kunvenojn en salono de la nura manĝaĵ-vendejo de Qin Zhuang. La kamaradoj sidas sur bierkartonoj aŭ sur la kang de la vendisto, tiu lito el cemento hejtita pere de karbobrikoj. Super ili, patriota afiŝo omaĝas heroecon de la Liberiga Popola Armeo. Alia laŭdas la seks-ekscitan efikon de malmultekosta riz-alkoholo. La plafono estas kovrita per metalo de centoj da ŝaŭmsuko-ladskatoloj. Ĉi tie preskaŭ ĉiuj loĝantoj havas la saman familian nomon: Qin.

Ene de sep jaroj, kvar fabrikoj jam establiĝis sur la teritorio de la Qin. En tiuj haloj el blanka kaj blua lado, foje situantaj inter du ruiniĝintaj farmodomoj, junaj homoj kunigas maŝinojn por fabriki celofanon aŭ kartonfoliojn. Surprize, neniu el ili originas el la vilaĝo, kaj eĉ ne el la provinco Hebei. Ili venas de Qinghai, malriĉa provinco okcidente de Ĉinujo, kie la baza monata salajro ne superas 800 juanojn (98 eŭroj).

En la vilaĝo estas kvin motorveturiloj. La griza kamioneto Wuling de la manĝaĵvendisto, kaj kvar tre etaj veturiloj kiuj kostas po 20 000 juanoj (2 468 eŭroj), triradaj veturiletoj teorie destinitaj por handikapuloj. “Ĉi tie la loĝantoj estas tro maljunaj. Ili havas nek la monon nek kuraĝon necesajn pro stiri aŭton, meze de tiom da kamionoj”, klarigas s-ino Qin Xuexi.

Sed se tiuj kamparanoj ne restas vigle atentemaj, la kampoj de Qin Zhuang malaperos, nepre. Pasintan jaron, en najbara vilaĝo, konstruisto komencis konstrui kvar loĝ-konstruaĵojn sur forlasitaj terenoj. “Ili pretendas, ke tio estas por pligrandigi nian komforton, ke oni ne plu povas vivi malnovmode, kun puto por akvo kaj truo en la ĝardeno kiel necesejo”. Sed la proponataj surfacoj estas tiom grandaj (120 ĝis 300 kvadratmetroj), ke tiuj loĝejoj estas nealireblaj: ili kostas almenaŭ 240 000 juanojn) (30 000 eŭroj), ne kalkulante la gasan hejtadon.

“La loĝantoj estas komercistoj, kies familia enspezo estas inter 200 000 kaj 300 000 juanoj [37 000 eŭroj] jare.” koncedas la konstruisto, tuŝante la bukon de sia Hermes-zono. Li tre fieras montri al ni la enirejon de la loĝejaro, ornamitan per du orumitaj kolonoj kaj marmora plato, sur kiu estas gravurita: “La bela urbo apud rivero”. Cementita aleo ligas ĝin al la ĉefa ŝoseo.

S-ino Qin Xuexi, siaflanke, preferas zorgi, ke la emeritaj kamparanoj plugas kaj prizorgas siajn kampojn, eĉ se nur iomete, eĉ por ricevi el ili nur kelkajn sakojn da maizo aŭ faruno. “Ĉiujare, fine de januaro, ĉiu kamparano ricevas 687 juanojn kiel premion.” La bulteno precizigas, ke tiu mono estas por aĉeti ĥemian sterkon en la najbara fabriko Hua Ge. “Sed ili povas disponi pri la mono laŭplaĉe. Ĉi tie oni ne plu ŝatas la ĥemian sterkon.” Ne senkiale: la fabriko poluadis la akvon distribuatan en la sesdek vilaĝoj de la distrikto. Tiom, ke strangaj reklamoj aperis sur la muroj: “Por havi duŝon el pura akvo, voku tiun telefonnumeron ...”

Kontraŭ jarkotizo el 40 juanoj (5 eŭroj), la maljunuloj de Qin Zhuang nun ĝuas repagon de siaj kurackostoj je 80% kaj de medikamentoj je 30%, konforme al la nacia programo. La disponigataj flegeblecoj ne ĉiam estas sufiĉaj por la malsanoj, pli kaj pli gravaj pro la akvo-poluo. La tirkestoj de la vilaĝa kuracisto enhavas precipe pilolojn kaj oblatojn kontraŭ hipertensio. “Dufoje jare, printempe kaj aŭtune, la loĝantoj iras pilgrimece al la hospitalo Lian Zheng, je duonhoro da promenado. Ili restadas tie unu semajnon por ricevi serion de ekzamenoj kaj injekcioj. Tio kostas por ili nur 200 juanojn [24 eŭroj]”, asertas la 34-jara kuracisto, kiu anstataŭis sian patron.

Infanoj kreskas malproksime de siaj gepatroj

La alia figuro de Qin Zhuang-vilaĝo estas s-ro Qin Ruhe, 65-jara. Li de kvardek kvin jaroj administras la ununuran manĝaĵvendejon. Danke al lia perado la loĝantoj aliras la konsum-socion laŭdatan en la televido. Trideko da cigared-markoj, pulvorigitaj lakto-teoj, kvin specoj de ĉipsoj: krom la ovoj kaj la legomoj, ĉio ĉi tie estas prezentata plaste pakumita, sur fortikaj lignaj bretaroj. “Komence, mi proponis nur dudekon da produktoj. Kun 150 juanoj, oni povis aĉeti la tutan butikon!” Kaj, en la 1980aj jaroj, glaciaĵ-fabrikisto donacis al li fridegujon, kaj ka loĝantoj malkovris laktajn glaciaĵojn.

Hodiaŭ la komercisto provizas sin mem al la urbo, danke al sia kamioneto: “Mi memoras, ke mi devis instrui al la vilaĝanoj kiel uzi fajrigilon. Iuj obstine rifuzas la progreson! Mi ankoraŭ prenas mian abakon por la klientoj.” De jaro, s-ro Qin Ruhe proponas eĉ abonojn al la 3G-reto de la ĉina telefonkompanio China Telecom: “Sed neniu scipovas uzi komputilon, eĉ malpli inteligentan telefonon (smartphone). Li ne posedas kas-tirkeston, sed nur lignan kofron “almenaŭ ducentjaran” en la apuda ĉambro, kun fendo por enmeti monbiletojn.

La najbaroj diras, ke li ŝparis cent mil juanojn (12 334 eŭroj): ja granda sumo. Ili ne pardonis al li pro lia dua infano, filino hodiaŭ tridek-du-jara, kiu naskiĝis en la komenco de la politiko pri ununura infano. Li ricevis nur 200-juanan monpunon; la aliaj familioj ricevis dekoble pli altan, kio devigis ilin ĉu mortigi la bebojn, ĉu vivi eksterleĝe.

Aliaj diras, ke li havas strangan karakteron: “Iam, li postulis cent juanojn de sia fratino. Estis kvazaŭ monpuno, ĉar ŝia arbo tuŝis lian elektran draton.” Tamen, la butikisto ofte donas krediton, kaj la kamparanoj repagas lin post la rikolto. S-ro Qin Ruhe fieras pri sia edukiteco: “Mi legas la gazetaron kaj oni demandas al mi, kiuj estas la novaĵoj el Pekino.” Por la nepoj de la kamparanoj, kvindeko da infanoj, kiuj vizitas lernejon en najbara vilaĝo, li klopodas trovi la laŭmodajn bombonojn, tiujn vidatajn ĉe Kaku-TV, ĉina kanalo de desegnofilmoj: “Pasintan jaron, ĉiuj postulis oranĝan maĉgumon, nu kia kaprompiĝo por trovi ilin! Ĉiuj tiuj infanoj estas edukataj de maljunuloj, malproksime de la gepatroj. Imagu kiel malĝoje povas esti, fojfoje.”

De du tagoj, ni dormas ĉe s-ro Zhou Fengjun kaj lia edzino Ge Hairong, respektive 64- kaj 62-jaraj. Ĉe la frontono de ilia malnova farmodomo legiĝas: “La Oriento ruĝas”, titolo de kanto el la kultura revolucio. La hejmo estas modesta: nek fridujo, nek lavmaŝino, sed karbo-hejtilo kaj klimatizilo aĉetita antaŭ kvar jaroj danke al monhelpo de la registaro, por instigi la kamparanojn ekipi sin.

Nuntempe ambaŭ handikapitaj, niaj gastigantoj estis kunigitaj de profesia edzperantino, kontraŭ 50 juanoj. Okazis vera enamiĝo: “Mia edzino estas kuraĝa kaj tre komprenema, diras s-ro Zhou Fengjun. Ŝi preparas la manĝon kaj verŝas la rizalkoholon en mian glason kiam mi envenas. Mi, miaflanke, iras butikumi, kaj surmetas miajn vestaĵojn kiel eble plej longe, por ke ŝi malpli laciĝu lavante ilin.” Malgraŭ sia handikapo, li sola kultivas kotonon kaj maizon sur 0,3-hektara kampo, laŭ la luna kalendaro. Ŝi vartas la idon de ilia ununura filo, foririnta komerci en najbara provinco, dek monatojn jare.

La 27-an de septembro 2011, antaŭ sia farmodomo, s-ino Ge Hairong glitis sur la frostigita grundo. Rompiĝis ŝia dekstra genuo, jam difektita de la poliomjelita viruso en ŝia infanaĝo. La operacio kostis 16 000 juanojn (1974 eŭroj), sen repago de asekuro. Kun siaj krampoj el rustimuna ŝtalo en la genuo, s-ino Ge Hairong asertas, ke ŝi povas almenaŭ prognozi veteron: “Kiam doloras al mi, tio signifas ke morgaŭ pluvos.”

Por pagi la fakturon de la hospitalo, ŝia edzo iris labori sur fervoja konstruejo, tiu de la rapida trajno de Nanchang, ĉefurbo de Jianĝi. Li gajnis 80 juanojn tage, sed la salajro estas pagata nur ĉe la fino de la kontrakto, unu jaron post la komenco. “Nia filo sendis nur 3000 juanojn kaj eĉ ne vizitis sian patrinon dum la dusemajna hospitalrestado”, li grumblas.

Ĉar s-ino Ge Hairong tre lamas, ŝi ne iras malproksime de sia domo, sed zorgas, kiel bona vartistino, pri la etuloj de la vilaĝo. Ŝia farmodomo fariĝis vartejo, kun bildoj de bestoj kaj alfabetoj sur ĉiu pordo, kaj kajto ĉe muro. “Kiam infano estas troa, ĝi vivas kaŝe, dum la tempo ĝis kiam ĝiaj gepatroj povas pagi la monpunon. En mia epoko, estis multe pli strikte! Ni mem devis mortigi la duan bebon, per veneno provizita de ŝtat-funkciulo, aŭ per strangolo.”

“Malfidu la butikiston, li ĉie rakontas, ke vi estas spiono”

Se la vojo estas seka, s-ro Zhou Fengjun ekde la 8-a matene iras tra dek najbaraj vilaĝoj per elektra veturileto. Li kolektas malplenajn plastajn botelojn kaj revendas ilin. Li daŭre grumblas kontraŭ sia filo, kiu ne sendas monon, nur vestaĵojn kaj pulvoro-lakton por la bebo. Lia edzino kaj li ricevas pension po 60 juanoj monate. De septembro 2009, la registaro eksperimentas pensi-sistemon por la kamparo: ĉiu, inter 18 kaj 59 jaroj, devas pagi inter 100 kaj 500 juanojn jare kiel kotizon. Ekde 60 jaroj, ĉiu rajtas ricevi pension el minimume 59 juanoj monate*.

* “China extending pension program to countryside”, China Daily, Pekino, 16-a de septembro 2011.

Kiam ni demandis lin, kiu estas lia ĉefa elspezo, s-ro Zhou Fengjun senhezite respondis: “Rizalkoholo.” Kaj li hurlis “unuglute!”, glutis en unu fojo sian kvaran glason, vomis sian manĝon sur la tablon, kaj pardonpetis kvazaŭ infano. Ĉe la momento de enlitiĝo, li zorge avertis nin: “Nepre malfidu la butikiston, li ĉie rakontas, ke vi estas spiono.”

S-ino Liu Ruiyan, 63-jara, estas ankaŭ nemalhavebla homo en Qin Zhuang, kie ŝi loĝas de tridek jaroj. Ŝi estas la oficiala geedziĝ-peranto. Vivŝatanto, ŝi iras de mateno ĝis vespero de domo al domo. Najbarino ŝia laŭdis ŝian grandan koron kaj “talenton por transformi mortinton en vivulon”. Ŝi iam estis kristanino: “Sed la pastoro diris al ni, ke ludi maĝangon estas malbone, tiam mi ĉesis la religion.” En januaro ŝi kunigis du 50-jarulojn: “Ambaŭ ili havis infanojn. La edzo de la virino estis sinmortiginta. Li estis konfidinta sian tutan monon al sia frato por starigi komercon, sed tiu ĉion malŝparis. La viro, siaflanke, havas multajn kampojn. Li serĉis virinon ŝatantan laboron. Lia eksedzino, kiu venis el Manĉurujo, tro fumis, ludis multe. Ŝi forlasis lin subite, post dekjara edzperiodo.” Pli malofte, s-ino Liu Ruiyan kunigas virinojn, du maljunajn virinojn, kiuj deziras helpi unu la alian: “Sed ne du virojn, ne. Mi tro timus, ke oni mallaŭdus min malantaŭ mia dorso.”

Alproksimigi la korojn tamen ne sufiĉas por vivteni la familion kaj pagi la fakturojn. Tial s-ro Qing Bing Zhang, ŝia 64-jara edzo, regule iras labori al la urbo, en konstruejoj. Sur muro ĉe la fino de la vilaĝo, videblas tiu afiŝo: reklamo por “La ekzotaj ĉarmoj de Parizo”, fotoagentejo por geedziĝoj el Dongguang. Sube, telefon-numero haste pentrita estas tiu de malkonstruisto de forlasitaj farmodomoj.

Jordan POUILLE

Hodiaŭ

Eŭropa mezepoko

ĈU LA EKONOMIA politiko trudata de la eŭro-defendo estas ankoraŭ akordigeblaj kun demokratiaj praktikoj? La greka publika televido estis starigita post la diktatoreco de la militistoj. Sen permeso de la parlamento la registaro, kiu en Ateno plenumas la ordonojn de la Eŭropa Unio, decidis anstataŭigi ĝin per nigra ekrano. Antaŭ ol la greka justecaparato suspendis la decidon, la Komisiono de Bruselo povintus memorigi la tekstojn de la Unio, laŭ kiuj “la publika aŭdvida sistemo en la membroŝtatoj estas rekte ligita kun la demokratiaj, sociaj kaj kulturaj bezonoj de la tuta socio”. Antstataŭ tio, ĝi preferis apogi la perfortaĵon, kun la argumento ke tiu fermo troviĝas “en la kunteksto de la konsiderindaj kaj necesaj klopodoj, kiujn la instancoj faras por modernigi la grekan ekonomion”.

La eŭropanoj spertis konstituciajn projektojn, kiujn la popola voĉdonado rifuzis kaj kiuj estis tamen realigitaj. Ili memoras pri kandidatoj kiuj, post promesi ke ili reintertraktos traktaton, igas ĝin ratifi sen ke intertempe eĉ komo estis ŝanĝita. En Kipro ili preskaŭ suferis oficialan deprenon de ĉiuj siaj bankaj deponaĵoj.* Nun oni do transiris kroman etapon: la brusela Komisiono lavas al si la manojn pri la detruado de la grekaj komunikiloj, kiuj ankoraŭ ne apartenas al privataj kompanioj, se tio ebligas maldungi tuj du mil okcent salajrulojn, kaj tiel atingi la celojn de forigo de dungoj diktitaj de la “triopo”* al lando, en kiu 60 elcentoj de la junuloj estas senlaboraj.

* Vd “La instruo de Nikozio” Le Monde diplomatique, aprilo 2013.
* Ĝi konsistas el la Eŭropa Komisiono, la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Eŭropa Centra Banko (ECB).

Tiu furioza insisto koincidas kun la publikigado, de la usona gazetaro, de konfidenca raporto de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kiu koncedas, ke la politiko realigita en Grekio de tri jaroj saldiĝas per “evidenta fiasko”. Ĉu temas pri eraro atribuebla nur al beligitaj kresko-antaŭdiroj? Certe ne. Laŭ la priskribo, kiun la Wall Street Journal faras pri sufiĉe vortriĉa teksto, la IMF koncedas ke “tuja restrukturado [de la greka ŝuldo] estintus malpli kosta por la eŭropaj impostpagantoj, ĉar la mono de la kreditoroj de la privata sektoro estis komplete repagita pro la sumoj depruntitaj de Ateno. La greka ŝuldo do ne estis reduktita, sed ĝi ŝuldiĝas nun al la IMF kaj al la impostpagantoj de la eŭrozono anstataŭ al la bankoj kaj al la spekulfondusoj”.*

* “IMF concedes it made mistakes on Greece”, The Wall Street Journal, Novjorko, 5-a de junio 2013.

Tiamaniere tiuj troviĝas ekster la afero sen perdi unu centonon de la pruntoj kiujn ili estis donintaj al Ateno je astronomiaj interezkvotoj. Oni komprenas, ke tia majstreco en la arto pagigi la eŭropajn impostpagantojn profite al la spekulfondusoj donas apartan aŭtoritaton al la “triopo” por ankoraŭ iom pli martirigi la grekan popolon. Sed, ĉu post la publika televido ne restas ankoraŭ malsanulejoj, lernejoj, universitatoj, kiujn oni povus fermi sen batali? Kaj ne nur en Grekio. Ĉar tiu estas la prezo, ĉu ne, per kiu la tuta Eŭropo akiros sian rangon en la triumfa konkurso al la mezepoko ...

Serge HALIMI.

Ekvilibro de fortoj, malekvilibro de voloj

Sirio: de sakstrato al regiona milito

Dum prepariĝas la 2-a Konferenco de Ĝenevo pri Sirio, la milita situacio estas markita de venko de la registaraj trupoj apogitaj de la Hizbulaho en Al-Qusayr, kaj de la usona decido provizi armilojn al la ribelantoj. Nenio ebligas prognozi baldaŭan finon de la alfrontiĝoj. Male: la konflikto fariĝas pli religieca kaj etendiĝas al la tuta regiono.

“La irana Gvidanto de la revolucio, ajatolo Ali Ĥamenei, plenumos sian revon: doni predikon el la katedro en la moskeo de la Omajadoj en Damasko. Li anoncos, ke li realigis islaman unuecon, kion li promesis jam delonge. Li solene malsupreniros el la katedro kaj metos sian manon sur la kapon de malriĉa infano, kaj tiel manifestos la toleremon de la potenculoj [al la sunaistoj.] Poste li restos staranta apud kelkaj siriaj sunaistaj ulemoj. Li etendos al ili la manojn kaj ili kune levos siajn brakojn antaŭ la televid-kameraoj, kiuj registros tiun historian momenton*.”

* Jamal Khashogi, Al-Hayat, reprenita de BBC Monitoring, Londono, 15-a de junio 2013.

Tiel, influa sauda ĉefartikolisto priskribas, la morgaŭon post la venko de la siria armeo en Al-Qusayr, la laŭ li malĝojan estontecon de islama mondo falinta sub la dominadon de la “Persoj” kaj de la ŝijaistoj.

En la sama momento, en Libano, s-ro Hassan Nasrallah, la ĝenerala sekretario de la Hizbulaho, faras paroladon en kiu li pravigas la sendon de siaj batalantoj en Sirion, samtempe agnoskante — male al s-ro Baŝar Al-Asad-, ke “se granda parto de la sirianoj apogas la reĝimon, alia granda parto ja oponas ĝin”. Laŭ li, tiu interna aspekto ne ĉefas, kaj “Libano, Irako, Jordanio kaj la tuta regiono estas celtabulo de usona-israela-takfirista plano* al kiu necesas rezisti je kiu ajn kosto, kio implicas tuj helpadi la reĝimon de Damasko.

* Parolado publikigita de BBC Monitoring, 15-a de junio 2003. La takfirismo taksas renegatoj ĉiujn islamanojn, kiuj ne sekvas sian orientiĝon.

De nun, kiel klarigas usona oficialulo en la tre kompleta raporto publikigita de la International Crisis Group (ICG)*: “siria milito kun regiona dimensio estas transformiĝanta en regionan militon ĉirkaŭ Sirion”. Nova malvarma milito dividas Mez-Orienton, simila al tiu, tra kiu, en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, alfrontiĝis la Egiptujo de Gamal Abdel Naser, aliancano de Sovetunio, kaj Sauda Arabujo, aliancito de Usono. Sed la epoko ŝanĝiĝis: la araba naciismo malfortiĝis, la religiecaj paroladoj etendiĝas, kaj oni sin demandas eĉ pri la longdaŭreco de la ŝtatoj kaj landlimoj devenantaj el la unua mondmilito.

* “Syria’s metastasising conflicts”, International Crisis Group (ICG), Bruselo, junio 2013, www.crisisgroup.org

Sirio, kun siaj dekmiloj da mortintoj, siaj milionoj da rifuĝintoj, detruado de sia industria infrastrukturo kaj historia heredaĵo, estas la ĉefa viktimo de tiu alfrontado. La espero naskita en printempo 2011 transformiĝas en premsonĝon. Kial tio, kio eblis en Kairo ne povis okazi en Damasko?

Irana kaj rusa decid-firmeco

En Egiptujo, s-ro Hosni Mubarak estis relative facile renversita, pro almenaŭ du kialoj. La elitoj kaj la sociaj tavoloj ligitaj al la regantoj neniam sentis sin vere minacataj en siaj privilegioj, nek en sia korpa integreco. Ĉu temas pri aferistoj, aŭ pri armeaj altranguloj, aŭ respondeculoj de la sekurec-servoj, ĉiuj sukcesis serene retrovi taŭgan situacion post la revolucio. Nur tre eta malplimulto estis jure persekutata — kun granda malrapido kaj malemo — ĉe tribunaloj. Cetere la foriro de s-ro Mubarak kaŭzis neniun ŝanĝon en la regiona geopolitika situacio. Usono kaj Sauda Arabujo povis akcepti ŝanĝojn, kiujn ili ne deziris, sed kiuj ne minacis iliajn fundamentajn interesojn, kondiĉe ke ili kanaligas ilin.

En Sirio, la scenaro estas tute alia. Ekde la komenco de la kontestado, senlima uzo de perforto fare de la sekretaj servoj ebligis al la reĝimo gajni tempon, monatojn, por organiziĝi. Ĝi antaŭenpuŝis la armigon de la oponantaro kaj instigis al pligravigo, eĉ al la religiigo de la konflikto, por vigligi la timon de grandaj partoj de la loĝantaro: ne nur la malplimultoj, sed ankaŭ la burĝaro kaj la urbaj mezaj klasoj, estis timigitaj de la ekstremisma diskurso de iuj grupoj en la oponantaro, kaj de la multnombra alveno de eksterlandaj batalantoj, enscenigita de la regantoj.

Laŭgrade kiam amasiĝis la kadavrejoj, ĉiu ajn transiro sen venĝemo fariĝis neebla, kaj, volenevole, relative larĝaj tavoloj de la socio, timante pri sia pluvivo en kazo de venko de la “islamistoj”, aliĝis al la klano de Al-Asad. La islamisma timigilo timigas des pli, ke ĝi de jaroj estas svingata en multaj okcidentaj ĉefurboj, kaj ke ĝi donas krediton al la diskurso, kiun Damasko adresas al Francujo: “Kial vi helpas en Sirio la grupojn, kiujn vi kontraŭbatalas en Malio?”

La reĝimo ankaŭ uzis sian strategian pozicion ĉe siaj du ĉefaj aliancanoj, Irano kaj Rusujo, kiuj engaĝiĝis en la konflikto multe pli firme ol la arabaj landoj aŭ la okcidentanoj — firmeco, kiu surprizis iliajn kontraŭulojn.

Por Irano, Sirio estas, de la revolucio de 1979, la nura fidinda araba aliancano, tiu kiu apogis ĝin en la malfacilaj momentoj, notinde fronte al la iraka invado de 1980, kiam ĉiuj registaroj de la Golfo mobiliziĝis favore al Saddam Hussein. Dum la izoliĝo de la lando pliiĝis en ĉi-lastaj jaroj, dum ĝi suferas gravajn sankciojn de Usono kaj Eŭropo, kaj la risko de israela kaj/aŭ usona milita interveno ne estas ekskludita, la enmiksiĝo de la islama Respubliko (Irano) en Sirio, eĉ se ĝi ne estas morala, estas racia strategia elekto, kiun la elekto de la nova prezidanto Hassan Ruhani verŝajne ne ŝanĝos. Kredito al la Centra Banko de Sirio, provizado de petrolo, sendo de armeaj konsilistoj: Tehrano ne ŝparis siajn rimedojn por helpi kaj savi sian aliancanon*.

* Vd. Karim Emile Bitar, “Guerres par procuration en Syrie”, Le Monde diplomatique, junio 2013.

Tiu engaĝiĝo kondukis ĝin instigi la Hizbulahon, kun la konsento de Kremlo, rekte interveni en la bataloj. Jes ja, la organizaĵo kaj ties ĝenerala sekretario rimarkigis, ke el Libano kaj aliaj arabaj landoj miloj da islamismaj batalantoj jam amase aliris Sirion; sed tia interveno povas nur pligravigi la streĉojn inter sunaistoj kaj ŝijaistoj — armitaj incidentoj multiĝas en Libano — kaj alporti argumentojn al la plej radikalaj sunaistaj predikantoj.

La konferenco, kiu okazis en Kairo la 13-an de junio 2013, laŭ la moto “apogo al niaj siriaj fratoj” alvokis al ĝihado. La egipta prezidanto Mohamed Morsi ĝin partoprenis. Tiu, kiu montriĝis singarda pri la temo, anoncis rompon de la diplomatiaj rilatoj kun Damasko. La kunveno markis plian ŝtupon en la kontraŭ-ŝijaisma retoriko, inkluzive ĉe moderaj ŝejkoj. La reprezentanto de la Al-Azhar-universitato, grava institucio de sunaisma islamo bazita en Kairo, sin demandis: “Kion signifas la enmiksiĝon de la Hizbulaho, kiu verŝas la sangon de senkulpuloj en Al-Qusair? Kial ili troviĝas tie? Estas milito kontraŭ la sunaistoj, kaj pruvo de la religi-sekteco de la ŝijaistoj*.”

* “Sunnis clerics shift stance on Syria, urge jihad”, BBC Monitoring, 14-a de junio 2013.

Kaj koncerne Rusujon, ĝiaj kialoj engaĝiĝi larĝe preterpasas la personecon de s-ro Vladimir Putin, karikature reduktita en la okcidenta gazetaro. Temas ĉefe pri la volo de Moskvo ĉesigi sian foreston sur la internacia scenejo.

Necesas egipta diplomato por malĉifri tiun zorgadon: “La okcidentanoj, li klarigas, pagas la prezon de siaj provoj marĝenigi Moskvon de post la fino de Sovetunio. Tiel, malgraŭ la bonvolemo de Boris Jelcin al okcidento, la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) etendiĝis ĝis la landlimoj de Rusujo” Pri la siria dosiero, dum du jaroj, “la okcidentanoj proponis al Kremlo simplan kaj nuran aliĝon al ilia plano. Tio ne estis realisma”.

La maniero, laŭ kiu la 1973-a rezolucio de la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Libio estis tordita por legitimigi armean intervenon ankaŭ prudentigis Rusujon — kaj ne nur ĝin: multaj landoj, kiel Brazilo, Barato, Sudafriko kaj Ĉinujo post tio esprimis rezervojn pri la okcidentaj rezolucioj pri Sirio prezentitaj ĉe UN. Por Kremlo, disfalo de la reĝimo de s-ro Al-Asad estus grava malsukceso: ĝi signifus novan venkon de la islamistoj, kaj ĝi riskus afekcii, interne de la Federacio de Rusujo, la islamajn loĝantarojn, sine de kiuj ĝi publike mallaŭdas aktivan vahabisman propagandon.

Fronte al tiu ruso-irana firmeco, la eksteraj subtenoj al la siria oponantaro estis dividitaj (disaj), vagaj, senefikaj, tre malproksimaj de la imago pri granda komploto “sauda-katara-usona-israela-salafista”. De Turkujo ĝis Sauda Arabujo, de Kataro ĝis Francujo, ĉiu ludis propran partituron, favoris siajn klientojn, provizis sian helpon al tiuj ĉi, rifuzante ĝin al tiuj. La plej alta punkto de ridindeco estis atingita kiam Kataro promociigis, per milionoj da dolaroj, s-ron Ghassan Hitto, usonan civitanon, ĉe la posteno de ĉefministro de registaro tiel “provizora” kiel fantomeca. Enmiksiĝo de riĉaj negocistoj el la Golfo, kiuj respondas al neniu ŝtata strategio, kaj kiuj estas ekster kontrolo, aldonas al la implikado*.

* Vd. Joby Warrick, “Private money pours into Syrian conflict as rich donors pick sides”, The Washington Post, 15-a de junio 2013.

Finfine, estas malfacile ne perdiĝi, inter la multaj frakcioj, grupoj, katibas (armitaj grupoj) klasifikitaj sub la etikedo “islamistoj”, praktika sed trompa, kiu ebligas kaŝi iliajn diversecon kaj politikstrategiajn diferencojn*. Tiel la Jabhat Al-Nosra, kiu diras sin disĉiplo de Al-Kaido, kaŭzas tiom da maltrankvilo en okcidento kiom en Sauda Arabujo, kiu kondukis en la jaroj 2003-2005 absolutan lukton kontraŭ la organizaĵo de Usama Bin Laden. Tiu timo ekzistas ankaŭ en la salafismaj organizaĵoj. S-ro Nader Bakkar, la tre amaskomunikanta porparolanto de la ĉefa egipta salafisma partio Al-Nour, klarigas al ni kiel antaŭveni Al-Kaidon: “Tio, kion ni postulas, estas aviad-ekskluziva zono. Por ebligi al la revoluciuloj mem venki. Ni rekomendas al la egiptoj ne iri al Sirio: venkontoj estu la sirianoj solaj.”

* Por iom orientiĝi — sed la mapo estis modifita poste —, vd. “Tentative jihad: Syria’s fundamentalist opposition”, ICG, 12-a de oktobro 2012.
Ludo kun nula sumo

Tiun kakofonion faciligis la retiriĝemo de Usono, kiu, kvankam ĝi deziras la disfalon de la siria reĝimo, ne emas partopreni proksim-orientan aventuron post siaj malsukcesoj en Irako kaj en Afganujo. Pli bone ol aliaj, Richard Haass spegulas tiun evoluon de la mensostato en Vaŝingtono. Pensulo de la respublikana elitaro pri internaciaj rilatoj, eksa kunlaboranto de prezidanto George W. Bush, li ĵus publikigis libron La eksterlanda politiko komenciĝas hejme: kial ni devas restarigi ordon en Usono*. Kia estas lia rezonado? La internaj problemoj, de la malboniĝo de la transport-sistemo ĝis la manko de kvalifikitaj laboristoj, malhelpas Usonon havi tutmondan aŭtoritaton.

* Richard Haass, Foreign Policy Begins at Home: The Case for Putting America’s House in Order, Basic Books, Nov-Jorko, 2013.

Kiel sekve interpreti la decidon de prezidanto Barack Obama provizi armilojn al la siriaj ribelantoj? La uzo de sarino-gaso fare de la siria armeo, tre kontestata* — laŭ Vaŝingtono, ĝi kaŭzis cent kvardek el la naŭdek mil mortintoj el la milito — aspektas ja preteksto. Sed preteksto por kio?

* Vd. la deklaroj de Joost Hilterman en Kareem Fahim, “Still more questions than answers on nerve gas in Syria”, The NewYorkTimes, 13-a de junio 2013.

Sirio fariĝis regiona kaj internacia batalkampo, kaj neniu el la tendaroj povas akcepti la malvenkon de siaj porbatalantoj. Post ties venko en Al-Qusair, Usono volas malhelpi triumfon de la siria reĝimo, cetere tre malverŝajna, tiom ĝi estas malagnoskata de granda parto de la loĝantaro, kiu radikaliĝis kaj havas nenion plu por perdi. Sed tiu volo de Usono verŝajne ne konkretiĝos per masiva interveno, eĉ malpli per starigo de aviad-ekskluzivaj zonoj aŭ sendado de trupoj. Se la ekvilibro de fortoj estos plutenita, la senelira situacio pludaŭros, kun siaj detruoj kaj mortintoj, sed ankaŭ sia risko pri etendiĝo al la tuta regiono, kiun resumas la titolo de la ICG-raporto, “La metastazoj de la siria konflikto”.

Irako, Jordanio kaj Libano estas enplektitaj en la konflikto. Irakaj kaj libanaj batalantoj, sunaistoj kaj ŝijaistoj, alfrontiĝas en Sirio. La ŝoseoj de la “Ribelanta Internacio”*, kiu, de Afganujo ĝis Sahelo, ebligas alvenon de soldatoj, armiloj kaj ideoj, estas saturitaj. Tiom longe kiom la eksteraj protagonistoj plu rigardos la konflikton kiel ludon kun nula sumo (nulsuma ludo), la siria sufero daŭros. Kaj la risko kuntreni la tutan regionon en la tempeston.

* Vd la mapon de Philippe Rekacewicz kun tiu titolo, Le Monde diplomatique, novembro 2007.

Alain GRESH

Ne estas nur la “kostoj de laboro” ...

Kosto de kapitalo, la demando kiu ŝanĝas ĉion

Por pravigi ĉiajn reformojn, informiloj kaj registoj mencias sian pretecon fine forigi certajn “tabuojn” kaj pruvi kuraĝon. Sed ĉiam fine temas pri reduktado de salajroj kaj socialaj servoj. Tamen ja ekzistas tabuo, kiu punas ĉiujn kiuj deziras krei laborlokojn: la tro alta kosto de la kapitalo.

ESTUS CERTE tre interese sekvi la zigzagan, kvazaŭ ebriulan vojon, kiu trairas la tutan Eŭropon kaj fine alvenas al la pozicio, laŭ kiu ĉiuj niaj malbonaĵoj devenas el demandoj de konkurenckapablo kaj, finfine, al problemoj de laborkosto. Forgesitaj la krizoj de la subprime, la krizo de banka pagkapablo, la gigantaj malplivalorigoj de la bonhavoj, la kolapso de la kredito, la paralizo de la postulo, la transformado de privataj ŝuldoj en publikajn ŝuldojn, la politikoj de malabundo. Kiel bone klarigis al ni en la jaro 2010 s-ro Ulrich Wilhelm, tiam porparolanto de la germana registaro, “la solvo por korekti la [komercajn] malekvilibrojn en la eŭrozono kaj stabiligi la publikajn financojn troviĝas en la konkurenckapablo de la tuta Eŭropo”.*

* Financial Times, Londono, 22-a de marto 2010.

Kiam oni havas klarigon, oni devas scii defendi ĝin kontraŭ ĉio, eĉ kontraŭ la aritmetika rigoro. Ĉar oni certe tre bone komprenas, ke niaj internaj malekvilibroj ne solveblas per fratomurda kaj senfina konkurso inter la eŭropaj landoj por venki pri konkurenckapablo unu kontraŭ la alia — kio nomiĝas, minimume, nulsuma ludo ... —, la projekto, kiun oni prezentas al ni nun, konsistas en la provo venki en konkurenckapablo kontraŭ la tuta cetera mondo. “La tuta Eŭropo”, ĉe la fino de siaj klopodoj, sukcesos altigi la komercajn bilancojn de siaj membrolandoj kontraŭ tiuj de siaj eksteraj partneroj. Ni senpacience atendas la ordonon de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD) aŭ de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), altigi la konkurenckapablon de “la tuta mondo”, por ke ĝi altigu sian komercan bilancon kontraŭ la marsanoj.

Oni povintus pensi, ke, alveninte ĉe la fino de tiu sakstrato, la eŭropaj respondeculoj, la gvidantoj de la grandaj ekonomiaj institucioj, la seriozaj fakuloj, la gravaj komentistoj forlasas sian obsedon de la laborkosto por esplori alian, kiun simpla sento pri simetrio jam delonge devintus suflori al ili. Sen forlasi la registron de la kostoj, kiu plenigas la imagan spacon de la ekonomikistoj, ili tiel povintus informiĝi, ĝuste por vidi, kiel statas pri la kapitalkosto, pri ĝia altiĝo. Ne ĉar tio entenus ion por fortigi, kun novaj elspezoj, la doktrinon de konkurenckapablo*, sed ĉar, post satigi sian apetiton pri solvoj sen problemoj, iometa frandemo pri la diverseco povintus igi ilin esplori problemojn sen solvo (ĝisnuna). Tiu vidpunkto ebligas aprezi studaĵon faritan de la ekonomikistoj de la Centre lillois d’études et de recherches sociologiques et économiques (Cleresé), laŭ peto de la sindikato Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT) kaj de la Instituto pri Ekonomiaj kaj Sociaj Esploradoj (IRES).

* Tamen ekzistas ligo, kion montris la Fondaĵo Copernic kaj Attac en sia raporto “Ĉesigi la konkurencon” (oktobro 2012). Kiam la francaj entreprenoj, perdante konkurenckapablon, devas redukti siajn profitojn, sed daŭre pagi altajn dividendojn al siaj akciuloj, oni komprenas, ke la sekvoj estas, almenaŭ parte, malfavoraj al la klopodoj de esplorado kaj disvolvado.

La aŭtoroj de tiu studaĵo klarigas, post alio, ke la altigo de la kapitalkosto — aŭ pli ĝuste de ĝia troa kosto —, en la sekvo de la financiĝo de la ekonomio, bone montras la mizerajn atingojn de la ekonomioj antaŭe evoluintaj, jam de tridek jaroj: la spirmankan kaj skumovan ritmon de la kapital-akumulado, kiun ili spertis, la profundiĝon de la malegalecoj, la eksplodan altiĝon de la financaj enspezoj, la persiston de amasa manko de dungo ... Ili montras ankaŭ la egan altiĝon de la trokosto de la kapitalo, per tio ke ili uzas malpli dolĉigan indikilon ol la faman “ekvilibrecan mezuman kapitalkoston”*, kiun la reganta financa doktrino popularigis.

* Kp “Rentabilité et risque dans le nouveau régime de croissance”, raporto de la grupo prezidita de Dominique Plihon por la ĝenerala komisarejo de la Plano. La Documentation française, Parizo, 2002. Aŭ la artikolon de la franca Vikipedio: “Coût moyen pondéré du capital” [Ekvilibreca mezuma kapitalkosto].
Kaj se la azeno komencas kalcitri?

POR KOMPRENI pri kio temas, necesas distingi du nociojn de kapitalkosto: la ekonomian koston kaj la financan koston. La ekonomia kosto estas la produktada klopodo necesa por fabriki la instrumentojn kaj, pli larĝe, la tutaĵon de la produktadrimedoj: maŝinojn, konstruaĵojn, fabrikojn, transportilojn, infrastrukturojn, patentojn, programojn ... Tiu produkta klopodo iel reprezentas la “veran” koston de la kapitalo, tiun, kiun oni nepre devas elspezi en formo de laboro por fabriki tiun kapitalon, komprenatan ĉi tie en la senco de “produktiva kapitalo”. La mezuro de tiu klopodo (dum jaro, ekzemple) reprezentas tion, kion oni pli kutime nomas la investajn elspezojn, kaj kiujn la naciaj librotenistoj nomas la malneta formiĝo de fiksa kapitalo (MFFK). Tiuj elspezoj estas proksimume 20 elcentoj de la jara produktado de la francaj entreprenoj.

Sed tiu kosto de produktado de la produktiva kapitalo, mezurata laŭ sia aĉetprezo, ne estas la sola, kiu pezas sur la entreprenoj. Kiam ili volas aĉeti kaj funkciigi tiujn produktadrimedojn, ili devas krome salajri la personojn aŭ la instituciojn, kiuj havigis al ili monon (monon nomatan ankaŭ “kapitalo”, sed ĉi-foje en la financa senco). Tiel, al la “vera” kapitalkosto, aldoniĝas la interezoj pagataj al la alpruntistoj kaj la dividendoj pagataj al la akciuloj (kiel pago por ties alporto de kontanta mono ĉe altigoj de kapitalo, aŭ kiam ili lasas parton de “siaj” profitoj en rezervo en la entrepreno).

Nu, granda parto de tiu financa kosto (la interezoj kaj dividendoj) respondas al nenia farita ekonomia servo, ĉu farita al la entreprenoj mem aŭ al la socio en ĝia tutaĵo. Tiam gravas scii, kiom reprezentas tiu parto de la financa kosto totale neproduktiva, kiel rezulto de fenomeno de rento, kaj kiun oni povus klare rezigni per alia organizado por financi la entreprenon: ekzemple per la koncepto de sistemo bazita ekskluzive sur banka kredito kun kiom eble plej malalta interezkvoto.

Por koni la altecon de tiu nemeritita rento, sufiĉas fortranĉi el la financaj enspezoj la parton pravigeblan ... per bonaj ekonomiaj kialoj. Certaj el tiuj interezoj kaj dividendoj efektive kovras la riskon de la alpruntantoj kaj la akciuloj neniam revidi sian monon, pro la ebleco de bankroto ennaskita en ĉia entrepren-projekto. Tion oni povus nomi la entreprenisman riskon. Alia parto de tiuj enspezoj ankaŭ pravigeblas per la administracia kosto de la financa aktiveco, kiu konsistas en transformi la ŝparaĵojn kaj direkti ilin al la entreprenoj.

Se oni forprenas de la tutaĵo de la financaj enspezoj tiujn du komponantojn, kiuj pravigeblas (entreprenisma risko kaj administraciaj kostoj), oni ricevas mezuron de la nemeritita rento. Oni povas nomi ĝin “trokosto de la kapitalo”, ĉar temas pri kosto pagata de la internaj partoprenantoj de la entrepreno, kiu senutile aldoniĝas al la “vera” kosto de la kapitalo.

La studaĵo de la Clersé montras, ke tiu trokosto estas konsiderinda. Por ilustri tion: en la jaro 2011 ĝi estis en Francio, por ĉiuj nefinancaj societoj, 94,7 miliardoj da eŭroj. Komparante ĝin kun la “vera” kapitalkosto, do kun la investo de produktiva kapitalo en la sama jaro (la MFFK), kiu estis 202,3 miliardoj da eŭroj, oni ricevas trokoston de la kapitalo de 50 elcentoj ... Se oni komparus tiun trokoston nur kun la parto de la investo kiu respondas al la amortizo de la kapitalo — kiu, laŭ multaj ekonomikistoj, montras pli bone la “veran” kapitalkoston —, oni ricevus ankoraŭ pli mirigan altecon: proksimume 70 elcentojn!

Tio signifas, ke kiam la francaj laboristoj kapablas produkti siajn maŝinojn, siajn fabrikojn, siajn konstruaĵojn, siajn infrastrukturojn ktp je totala prezo de 100 eŭroj jare (inklude de la profitkvoto), tio kostas praktike inter 150 kaj 170 eŭroj jare al la entreprenoj, kiuj uzas tiun produktivan kapitalon, pro la sola fakto ke ili devas pagi renton, sen ekonomia praveco, al la liverantoj de mono.

Tia trokosto de la kapitalo havas nenian neprecon nek fatalon. Dum la periodo de 1961 ĝis 1981, do antaŭ la monda financa “praeksplodo”, ĝi estis mezume 13,8 elcentoj. Ĝi fariĝis eĉ negativa fine de la “gloraj tridekoj” (1973-1974, pro la reapero de inflacio.

Estas la restriktaj politikoj devenaj el la monisma revolucio kiu, komence, altigis la financan renton, per tio ke ĝi puŝis la realajn interezkvotojn al pintoj. Kiam la malkresko de tiuj kvotoj komenciĝis en la 1990-aj jaroj, ili estis anstataŭitaj de pli altaj dividendoj. La akciula povo, restarigita per la granda graviĝo de la instituciaj investistoj (pensifondusoj, asekurkompanioj ktp), apogis sin sur la disciplino de la merkatoj, la akcia aktivismo kaj la nova regado de la entrepreno por ne lasi flui la renton en aliajn manojn.

Entute eblas diri, ke la eksploda kresko de la trokosto de la kapitalo dum la lastaj tridek jaroj estas la rekta sekvo de la altigo de la financa normo trudata al la entreprenoj kun la helpo de iliaj gvidantoj, kies interesoj estis precize samigitaj kun tiuj de la akciuloj. Por veni de la postuloj de gajnoj el propraj fondusoj en la alteco de 15 elcentoj jare al la trokosto de la kapitalo, sufiĉas iel korekti la mezuron. Tiaj postuloj respondas praktike al trokosto trudata al ĉia investprojekto de 50 ĝis 70 elcentoj.

La efikoj de tiu altigo de la financa normo, kvankam imageblaj, estas nekalkuleblaj. Ĉar en tio la plej grava estas eble ne la plej videbla. Tiuj transigoj de riĉaĵoj al la alpruntistoj kaj al la akciuloj estas certe grava orpluvo, kiu ne ĉesis fortiĝi (de 3 elcentoj da franca aldonvaloro en 1980 ĝis 9 elcentoj hodiaŭ) kaj kiu iras nek en la poŝon de la entreprenuloj (almenaŭ se ili ne estas samtempe proprietuloj de sia entrepreno) nek en la poŝon de la salajruloj.

Oni povus jam bedaŭri, ke la ekspluatado de la laboristoj estas klare fortigita. Sed estas io plia: kiu povas efektive diri la eksterordinaran malŝparadon de riĉaĵoj produkteblaj, de dungoj kreeblaj, de kolektivaj, sociaj, mediaj projektoj entrepreneblaj pro la sola fakto ke la elektosojlo por realigi ilin estas ke ili atingu jaran rentabilitaton de 15 elcentoj? Kiam la ŝarĝo kiu pezas sur ĉia entrepreno, publika kiel privata, altigas ĝiajn realan koston de 50 al 70 elcentoj, ĉu miri pri la malvigleco de niaj ekonomioj, submetitaj al la jugo de la financo? Nur azeno povas elteni ŝarĝon kiu ekvivalentas al 70 elcentoj de ĝia propra pezo.

La problemo ne estas unuavice ke tiu financa troŝarĝo elsuĉas la sumojn necesajn por la investo. Estas pli ĝuste inverse. La mono disdonita al la alpruntistoj kaj akciuloj estas la preciza kontraŭparto de la profitoj, kiujn la entreprenoj jam ne bezonas, pro la fakto ke ili mem limigas siajn investprojektojn al la mezuro kiu estu la plej profitiga. La ĝusta demando estas do la jena: en mondo, kie realiĝas nur tiuj agoj, individuaj aŭ kolektivaj, kiuj profitigas 15 kaj 30 elcentojn jare, kia estas la tombejo de ideoj (bonaj aŭ malbonaj, bedaŭrinde), kiuj neniam enmondiĝis, ĉar ili profitigus nur inter 0 kaj 15 elcentoj?

En momento, kiam necesas komenci la ekologian kaj socian transformadon de niaj ekonomioj, oni povus pensi, ke projekto aŭtente socialdemokrata devus almenaŭ meti al si tiun celon: liberigi la agopovon de la entreprenistoj, de la salajruloj, kaj de ĉiuj kiuj serĉas ekonomian kaj socian progreson, el la jugo de la proprieto kaj de la rento. Likvidi la renton prefere ol la laboron kaj la entreprenon.

Tia ambicio estas certe ekster la atingo de unu sola homo — eĉ se li estus “normala”. Sed ĝi estas certe atingebla de kolektiva ambicio. “Tio ne signifas, avertis nin jam John Maynard Keynes [en la sekvo Kejnzo], ke la uzado de kapital-havaĵoj kostus preskaŭ neniom, sed nur ke la enspezo, kiun oni povus tiri el ĝi, devus apenaŭ kovri nur la malplivaloriĝon pro eluzado kaj arĥaikiĝo, altigita per sumo por kompensi la riskojn kaj la uzadon de lerteco kaj de juĝo.”

Al tiuj, kiuj per tio vidus alproksimiĝi la finon de la mondo, Kejnzo proponis konsolon: “Tia stato de la aferoj estus perfekte akordigebla kun certe grado de individuismo. Sed ĝi ne malpli implicus la eŭtanazion de la rentulo kaj, sekve, la iom-post-ioman malaperon de la aldona subprempovo, kiun la kapitalisto havas por ekspluati la valoron donitan al la kapitalo pro ĝia malofteco.”* Brrr! ...

* J. M.Keynes: Théorie générale de l’emploi, de l’intérêt et de la monnaie, Petite Bibliothèque Payot, Parizo, 1971.

Laurent CORDONNIER.

Kontrolprogramo “PRISM”

SEN NEPRE mastri ĉiujn nuancojn, ni ĉiuj parolas la anglan.*. Do, kiam la Guardian kaj la Washington Post transdonis la alarmon de sia informanto pri “PRISM”, amasa kontrolprogramo starigita en Usono de la Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) kun la helpo de la Federal Bureau of Investigation (FBI), vasta parto de la mondo, multe pli larĝa ol la angloparolanta, sentas sin koncernata.

* Vd Serge Halimi: Unueca lingvo.

Post Verizon, unu el la ĉefaj telefonkompanioj de la lando, ni eksciis do la 6-an de junio, ke la interret-servoj de Paltalk, Dropbox, AOL, Google, Facebook, Microsoft, Apple, Yahoo kaj Skype siavice ankaŭ kunlaboris kun la usona milita informservo. Laŭ la informo, tiu disponas, eĉ se la nomitaj organizaĵoj neas tion, pri kaŝitaj pordoj (backdoor) en siaj centroj de donitaĵoj, ĝis povi laŭplaĉe kaj rekte elpreni ĉian informon kiun ĝi taksas utila (vojaĝojn, konversaciojn, interesojn, socian statuson ktp) por la nacia sekureco. Kelkfoje realtempe, kaj sen alia formo de procezo, kaj tion ekde 2007.

Du demandoj stariĝas tuj antaŭ tiu konfirmo de tutmonda kontrolado: la preskaŭ totala manko de ĉia kontraŭpovo kaj de instancoj de superrigardo unuflanke, manko ankoraŭ emfazita en ĵusa raporto de la UN.* Usono evidente profitas tiun internacian juran malklarecon pri la statuso de la personaj donitaĵoj, pro la fakto de ĝia dominanta pozicio pri la monda Interreto.*

*Report of the Special Rapporteur on the promotion and protection of the right to freedom of opinion and expression” (PDF), 17-a de aprilo 2013. Raporto kiu tre klare montras la kontraŭdiron inter superrigardo de la komunumoj kaj respekto de la esprimlibereco.
* Kvankam Francio siavice ne postrestas en la profunda inspektado de donitaĵoj (DPI), vd Andréa Fradin, “Prism: comment les Français sont écoutés par la NSA, et par des services bien de chez nous”, Slate.fr, 12-a de junio 2013.

Aliflanke ĝia amasa, preskaŭ kompleta karaktero. Kiu, inter la du miliardoj da interret-uzantoj, kiujn hodiaŭ la planedo nombras, povas aserti ke li neniam vizitis la supre menciitajn servojn aŭ iun el ties subservoj?* Sendube parte tiuj, kiuj uzas alfabeton tro alian ol la latinan. Kaj tamen. Maniero en unua tempo relativigi sensaciaĵon, kiu ne vere estas tia: la ekzisto de la sistemo Echelon*, jam laŭ la iniciato de la NSA, estis efektive malkaŝita fine de la 1990-aj jaroj. Kaj, post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 kaj la voĉdonado de la Patriot Act fare de la usona Kongreso monaton poste, kiu fortigis la povojn de la FBI, la prispionado de la privata vivo de la civitanoj ene de la usona teritorio kiel ekster ĝi ne ĉesis ampleksiĝi.* Antaŭ pli ol jaro, la magazino Wired tiel priskribis la konstruadon, sub la egido de la NSA, de la plej granda centro de kibernetika superrigardo de la mondo en Bluffdale, en la dezerto de Utaho, por la programo “stelvento”.* La informoj de la semajno do “simple” konfirmas la gigantan atingopovon de la “orelegoj” pri kiuj Usono disponas.

* Google estas ankaŭ YouTube, Microsoft Hotmail, Yahoo Flickr, ktp.
* http://www.monde-diplomatique.fr/ma...
* Vd la kronologion de la NYT kaj tiun de la EFF. Vd ankaŭ la raporton de la 11-a de oktobro de la franca nacia asembleo pri “la sistemoj de elektronikaj superrigardo kaj de kaptado kiuj povas endanĝerigi la nacian sekurecon”.
* James Bamford, “The NSA is building the country’s biggest spy center”, Wired, San-Francisko, aprilo 2012.

En sia gazetara konferenco de la 7-a de junio 2013, la ĉefkomandanto de la armeoj, post provi relativigi la skandalon, deklaris: “Mi pensas, ke gravas rekoni, ke vi ne povas havi centelcentan sekurecon kaj samtempe centelcentan respekton de la privata vivo kaj nulan ĝenon. Sciu, ke ni devas elekti la socion.”*

* Je la 7:30 h de tiu filmeto: https://www.youtube.com/watch?v=rEN....

La prezidanto Obama formulis tre klare la aporion de la kibernetika sekureco, en la kunteksto de malsimetria milito kontraŭ la terorismo. Jen resumite, meze de la atencoj de Bostono, la dilemo de la ŝtatracio, dilemo kiu servas por pravigi tutmondan superrigardon. Kaj tio ankoraŭ ne inkludas la aliajn kibernetikajn riskojn, kiujn la sekurec-agentejoj devas anticipi — nome la iranajn kaj ĉinajn informadikajn entrudiĝojn* — kiuj ludas kiel instigoj al la panoptiko. Sed tio, kion la prezidanto ne klarigas, estas la lasta elcentaĵo: 100 elcentoj de la komunikaĵoj spionitaj. Ĉu kelkaj “solecaj lupoj”* pravigas la totaligan karakteron de tiu kontrolado de komunikaĵoj? Des pli ke la suspektatoj estas ĝenerale bone konataj de la servoj, kion en Francio “la afero Merah” povis ilustri — kaj la tuta problemo sidas en la lasta antaŭdiro, tiu de la ekago. Do, kial tiom da kulto de sekreto ene de demokratiaj registaroj?

* Vd “Les pires cyberattaques sont encore à venir [La plej malbonaj kibernetikaj atakoj ankoraŭ venos], Reuters, 19-a de majo 2013 kaj Dana Liebelson, “Why Iran’s Hackers Might Be Scarier Than China’s”, Mother Jones, 30-a de majo 2013 http://www.motherjones.com/politics....
* http://www.monde-diplomatique.fr/20...,

Oni povas demandi sin pri la subpremado kiu frapas la alarmantojn (whistleblower), kiuj instigis la tralikadon de konfidencaj dokumentoj taksataj de ĝenerala intereso, ekzemple Edward Snowden kun PRISM*, Ĉu tempa hazardo aŭ ne, la informinto de la Washington Post kaj de la Guardian, en la momento rifuĝinto en Hongkongo, malkaŝis sin en la sama momento, en kiu komenciĝis la proceso kontraŭ alia granda informinto, Bradley Manning, la fonto de WikiLeaks dum la “cablegate”. Tiu devas defendi sin kontraŭ 22 akuzoj , interalie de “interkonsento kun la malamiko”; li povas esti malliberigita dumvive.*

* Tiu klarigas sian vidpunkton en filmeta intervjuo https://www.youtube.com/watch?v=3P﹍....
* Vd Chase Madar, The Passion of Bradley Manning: The Story Behind the Wikileaks Whistleblower (Verso, 2013). La aŭtoro, kunlaboranto de Le Monde diplomatique, sekvas la proceson por The Nation.

Alia koincido, la voĉdonado, planita por la 19-a de junio 2013 en Bruselo pri la fina raporto de la Eŭropa Komisiono taskita revizii la direktivon pri la libera cirkulado de personaj donitaĵoj*, brule urĝa dosiero por Eŭropo ne nur “en la povo de la usona spionado”*, sed ankaŭ de la premgrupoj de la “rekta surmerkatigo”*

* http://seenthis.net/tag/donnees﹍per...
* Jean-Pierre Stroobants, Le Monde, 12-a de junio 2013.
* Originale: “marketing direct”. -vl Vd Jean-Marc Manach, “Du droit de violer la vie privée des internautes au foyer”, Big Brother, 5-a de junio 2012.

En la momento, nur kvin sliparoj de prezentado de la programo “Prism” — el kvardek unu — estas publikigitaj, ni do ne scias multon pri la preciza maniero, en kiu tiu tutmonda supervidado okazas, nur ke ĝi estas profunda kaj ke ĝi tuŝas laŭ la ebleco ĉiujn komunikaĵojn, telefonalvokojn kaj serĉad-arĥivojn, ĝis la aŭskultad-rimedoj metitaj sur certaj submaraj kabloj. Sed la plej interesa restas eble la media apatio, kiun tia konfirmo plej kapablas fortigi, laŭ la diro “nenio nova sub la suno”. Apatio, kiu bone konvenas por la garantiantoj de nedifinebla “interna sekureco”, ĉar ĝi garantias al ili la sukceson jam anticipe. Jam nun kelkaj agadoj prepariĝas rete, kiel la operacio “Troll the NSA*, kiu invitas la interret-krozantojn en kelkaj minuto sendi al si retmesaĝojn kun la ŝlosilvortoj plej taŭgaj por veni sur la ekranojn de la NSA ... La celo: ĉu testi la limojn de la prismo? Aŭ ĉu ripeti la historion, kiel farson?*

* http://trollthensa.com/
* Kiel mencias impestive sur seenthis http://seenthis.net/messages/146956..., tiu ago estas la eĥo de Jam Echelon Day en la jaro 1999.

Thibault HENNETON.

Artikle tradukita el la retejo de “Le Monde diplomatique”: “Les blogs du Diplo”, merkredon, la 12-an de junio 2013

En Turkujo, la ekonomio kreskas, kaj la loĝantaro estas surstrate

Kial s-ro Erdogan esperas resalti

En junio, dekmiloj da homoj, arigitaj ĉirkaŭ la Taksim-placo en Istanbulo, sed ankaŭ tra la tuta Turkujo, defiis la registaron kaj publike mallaŭdis la aŭtokratajn devojiĝojn de la ĉefministro, s-ro Recep Tayyip Erdogan. Se tiu lasta sukcesis repreni iniciaton, kaj se la kontestado iom kvietiĝis, tiu multfaceta movado spegulas la ŝanĝojn de la socio de dek jaroj.

“CAPULLCU” (“kanajloj”): Tiel la turka ĉefministro, s-ro Recep Tayyip Erdogan, kvalifikas la milojn da homoj engaĝitaj en la popola ribelado, kiuj defias lian aŭtoritaton; movado naskita reage al la malmildeco de la polica interveno kontraŭ la manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ la detruo de la parko Gezi, en Istanbulo, la 31-an de majo 2013. Poste, la sociaj retoj adaptis tiun vorton al la angla (chapulling) kaj donis al ĝi tiun novan signifon: tiu, kiu luktas por la rajtoj de ĉiu. Sed ili estas multaj nun, tiuj, kiuj en Turkujo esprimas sian volon “ĉapuli”

Tiu situacio montras antaŭ ĉio la profundan dividon de la socio. Malproksime de la karikaturoj — mobilizado limigita je la defendo de la kelkaj arboj en la parko Gezi, junuleca agitado-, ĝi rivelas “fendon rilate vivmanierojn”, kiun “kristaligas la figuro de s-ro Erdogan”, rimarkas Aysegül Bozan, politikisto ĉe la universitato de Istanbulo. Li, kiu en 2002, reprezentis la “rompon”, malaltigante siajn konkurantojn je la rango de malmodernaj regresemuloj, retrovas la malnovajn naciajn disputojn reaperantajn: jen li adoptas pozicion de viktimo alfrontata al internacia komploto celanta malstabiligi la landon.

Jam, la 1-an de aprilo, la turka ĉefministro ne estis gaj-humora “En la kazo, ke la parlamenta komisiono pri repaciĝo pri la Konstitucio ne sukcesus redakti tekstoproponon, en nia AKP [Partio de Justeco kaj Disvolvado], ni havas propran projekton”, li mastreme deklaris okaze de televid-elsendo.

Same kiel la Blanka Kuniklo de la Aventuroj de Alico en la lando de mirindaĵoj, kaj malgraŭ siaj klopodoj, s-ro Burhan Kuzu malfruas. La respondeculo de la plurpartia parlamenta komisiono devis prezenti sian tekston al la Asembleo antaŭ la 31-a de decembro 2012. “Tre malmultaj temoj konkludiĝis per akordo” li tamen bedaŭras. Kaj cetere, ĉu li ankoraŭ havas eblecon ellabori Konstitucion por envojigi Turkujon sur la vojon de vera demokratia matureco?

La disigo de la povoj, “obstaklo”

EN LA LANDO de la mirindaĵoj, la kera Damo prezentus tiun reviziadon kiel necesan, cele konfirmi la mutacion de socio decidinta kultivi samtempe la moralajn ordonojn devenantajn el sia islama identeco kaj sian aspiron al pli da liberecoj. Sed, se s-ro Erdogan montras tiom da diligenteco kaj kuraĝas tian enmiksiĝon, la kialo estas, ke li “eniris en novan fazon de la regado, opinias Elise Massicard, esploristino ĉe la franca Instituto pri anatoliaj pristudoj. Ĝis 2011, la AKP strebis detrui la diversajn kontraŭ-povojn, aŭ ilin ekregi, kiel ĝi faris rilate armeon kaj justicon. Tiu fazo estas praktike finita* Jes ja, praktike... La arestoj kaj grandaj procesoj de armeanoj kaj studentoj estas kontraŭkonstituciaj.

* En septembro 2010, danke al amendo de la konstitucio, la AKP ĉesigis la sendependecon de la juĝa povo. La anoj de la konstitucia Kortumo, same kiel tiuj de la Alta Konsilio de juĝistaro kaj prokuroraro estas nomumitaj de la registaro.

En lando, kie la kontraŭpovoj estas silentigitaj kaj la laika oponantaro politike malforta, la plimulta partio de s-ro Erdogan aktivas por nova konstitucio cele trudi prezidantan aŭ duon-prezidantan sistemon. Sed, post vidado de la popola kontest-movado de majo/junio, grandparte provokita de la aroganteco de la ĉefministro, la projekto estigas pli kaj pli da malŝato en la sino mem de la partio. Multaj kadruloj de la AKP rekomendas nun konstituciajn ŝanĝojn pli limigitajn kaj pli kongruantajn kun la atendoj de la socio.

La registara partio daŭre kreskigis siajn balotajn procentaĵojn, de sia venko de la 3-a de novembro 2002. Sed, mandaton post mandato, la reĝimo uzis sian hegemonion por alproksimiĝi al aŭtokratio. Kiel pruvo, dum parolado en Konya, la 17-an de decembro 2012, s-ro Erdogan esprimis opinion, ke la “disigo de la povoj” estas “obstaklo” al la agado de lia registaro. Jen demokratia deficito tre malproksima de la anoncitaj intencoj en 2002. Lanĉante la AKP, la reformista alo de la Partio de prospero, malpermesita pro sia supozata islamismo, s-ro Erdogan volis okupi la dekstran centron sur la politika ŝaktabulo. Li finfine elektis difini ĝin kiel kulture konservativan, politike naciisman kaj ekonomie liberalan.

Por Bozan, “la AKP profitis el la fidoperdo de la aliaj partioj. Ĝi sukcesis allogi ne nur grandan parton de la balotantaro subtenanta diversajn organizojn laŭ la tradicio de Nacia Vidado [islamisma movado], sed ankaŭ balotantojn el la dekstra centro, kiuj ne kutimis subteni tiajn partiojn. La liberalaj intelektuloj, aŭ iuj social-demokratoj, vidis en la AKP la civilan povon kapablan transformi la opiniojn de la popola bazo, laŭ perspektivo de demokratiigo de la lando.”

La nimbo de s-ro Erdogan pretervivis dek jarojn da regado, ĉar lia bilanco montras gravajn antaŭenirojn. Unue, la ekonomio ricevis bonajn rezultojn mezuritajn laŭ la liberalaj normoj. La jara kresko atingis meze 7% inter 2000 kaj 2010; la inflacio estis venkita kaj la eksterlandaj rektaj investoj (ERI) pasis en dek jaroj de 1,2 miliardoj al preskaŭ 20 miliardoj da dolaroj; la malegalecoj estis reduktitaj. La nacia programo cele al aliĝo al la Eŭropa Unio etendigis la individuajn liberecojn. La “solvado-procezo” de la kurda demando pruvis la kapablon de la ĉefministro retroirigi la plej radikalajn naciismojn, kiuj manifestiĝis eĉ en lia propra tendaro*. Fine, la reformoj ankaŭ ebligis nuligi la influon de la armeo, kiu estis faliginta kvar registarojn de post 1960. Tiam, la partio povis daŭrigi sian lukton kontraŭ la laika grand-burĝaro, kaj prezenti ĝin kiel alfrontiĝon inter la popolo kaj la elito.

* Vd Vicken Cheterian, “Chance historique pour les Kurdes”, Le Monde diplomatique, majo 2013.

Por duono de la loĝantaro, la figuro de s-ro Erdogan personigas tiun klas-batalon kaj tiun promeson de fino de ekskludeco. Laŭ raporto de la turka esplor-instituto Konda, la elektintoj de la AKP elektis la gvidanton (57%), pli ol la partion mem, dum la balotoj de junio 2011*.

* www.konda.com.tr/tr/raporlar.php

“La aktivuloj laboras por transformi la opinion kaj produkti individuajn solvojn por ĉies problemoj, notas la esploristino pri politikscienco Dilek Yankaya. Se vi bezonas edziĝi kun bona islamanino, ili prezentas ŝin al vi. Se vi bezonas karbon, aŭ se vi bezonas enhospitaliĝon, oni zorgas pri vi. Oni donas laŭ la bezonoj de ĉiu, kaj rekompense oni ricevas la voĉdonojn.”

“La AKP agas samtempe kiel forto, kiu liberigas la merkaton el interveno de ŝtato, kaj kiel vektoro por reintegrado de la ekskluditoj. Ĝi tiel disvastigas porkapitalismajn kaj socialajn valorojn samtempe”; analizas siaflanke la politikologoj André Bank kaj Roy Karadag*. En la elekta strategio de la partio, la redisdonad-politiko faciligas la starigon de iu formo de sociala novliberalismo, adiciante “regatan populismon* al la principo de islama solidareco.

* André Bank kaj Roy Karadag, “The political economy of regional power: Turkey under the AKP”, German Institute of Global and Area Studies, Hamburgo, septembro 2012.
* Ziya Önis, “The triumph of conservative globalism: The political economy of the AKP era”, Koc University (Istanbulo), februaro 2012.

La ŝtato forlasas siajn sociajn devigojn favore al privataj agantoj, tre proksimaj de la partio, precipe la “anatoliaj tigroj”. Tiu nova generacio de negocistoj, ofte originantaj el kamparaj regionoj de Anatolio kaj respektantaj la konservativajn kaj piajn tradiciojn de tiu grupo, ariĝas sine de la Müssiad*. La potenca Asocio de la industriistoj kaj sendependaj negocistoj tiel fariĝis dunganto-partnero de la politika islamismo kaj, fine, de la AKP. Ĝi simbolas la revenĝon de la “Malsupra Turkujo” kontraŭ la laika elito. “La politikoj, kiujn Erdogan aplikas, analizas Yankaya, estas ideologia formo de la valorsistemo de la anatolia burĝaro: laboro, familio, religio. Jen konvencia burĝa ideologio*.”

* Vd Wendy Kristianasen, “Activisme patronal”, Le Monde diplomatique, majo 2011.
* Pri tiu demando, vd. lian libron La Nouvelle Bourgeoisie islamique. Le modèle turc, Presses universitaires de France, Parizo, 2013.

Kiam la AKP naskiĝas, ses monatojn antaŭ la elektoj de 2002, ĝi prezentas, en la rigardo de plejmultaj turkoj la nuran rimedon por kontesti la kaptadon de la ekonomiaj kaj politikaj povoj fare de la “Blankaj Turkoj” devenantaj de la istanbula grand-burĝaro kaj de la armea kasto. La partio donas la impreson ke ĝi estas la ĉarniro inter la moskeo kaj la entrepren-menso. S-ro Erdogan fasonas al si bildon de politikisto religia, kapabla adaptiĝi al la tutmondiĝo. La forto de la AKP do estas en ĝia kapablo sin prezenti kiel partion de la popolo, aplikante samtempe tre liberalan ekonomian politikon.

Inter 1985 kaj 2010, Turkujo gajnis 41,98 miliardojn da dolaroj en siaj privatigaj operacioj, el kiuj pli ol 34 miliardojn de post 2002. La jaro 2010 estis “historia jaro” sur tiu kampo, eĉ precizigas la respondeculo de la turka Administracio pri privatigoj (OIB), kun 10,4 miliardoj da privatigitaj aktivoj. “La loĝantaro ne identigas la efikojn de la novliberalaj politikoj. Kaj tiuj, kiuj konscias pri tiuj efikoj ne vidas alian solvon”, bedaŭras Bozan.

Dependeco de la Eŭropa Unio

Laŭ statistikoj donitaj de la Konfederacio de la progresemaj sindikatoj de Turkujo (DISK), la procento de senlaboreco atingas 17%, kvankam oficiale ĝi ne superas 10%. La aĉetpovo de la salajroj en industrio malaltiĝis je 15,9% inter 2002 kaj 2011. Tiu realaĵo estas maskita de la promesoj de la kandidato Erdogan dum la balotkampanjo en printempo 2011. Helpata de sia konvinko-kapablo kaj de malneta enlanda produkto (MEP) ĉe la pinto de sia kresko (11,5% en la unua trimestro 2011), li antaŭanoncas senlaborecan procenton baldaŭ reduktata je 5%, kaj tujan atingon de Turkujo je la deka loko en la tutmonda klasifiko de la ekonomioj — en 2012, la lando estis la 17-a. Kun duobligo de la MEP inter 2000 kaj 2010, s-ro Erdogan povas moki “kuntiriĝantan Eŭropon” fronte al “kreskanta Turkujo”.

Spite al retoriko pri emancipiĝo de la turkaj gvidantoj rilate al la Eŭropa Unio, la lando eltiras gravan parton de sia kresko el sia integrado al tiu okcidenta ekonomia spaco; ĝi havas necesan ligon al ĝi. La gvidantoj substrekas, ke en 2011 la parto de la eksportaĵoj al tiu zono estis reduktita ĝis 46%, sed ili forgesas indiki, ke tiu parto ... kreskis je 22% en absoluta valoro (vidu ĉe la fino). Konstante serĉantaj novajn merkatojn, la turkaj entreprenoj provas kreskigi komercon kun la araba mondo. Sed la financa kapablo de tiuj klientoj ne povas anstataŭi la tradiciajn merkatojn. La Eŭropa Unio restas la origino de 75% de la investoj faritaj en Turkujo (kontraŭ 6,1% el Usono kaj 6,1% el la landoj de la Golfo inter 2008 kaj 2011).

La ekonomiaj sukcesoj de Ankaro cetere povus montriĝi pli malfortaj ol ŝajnas, tiom granda estas ilia dependo de la alveno de eksterlandaj kapitaloj. Indikiloj kaj prognozoj desegnas malheligitan horizonton: funebranta kresko, deficita kuranta konto, malrapidiĝo de eksportado al Eŭropa Unio, kiu mem estas en recesio, kaj, samtempe, malforteco de la impostaj enspezoj malpliigitaj pro fraŭdoj kaj nedeklarita laboro, kuntiriĝo de la interna konsumado pro kreskanta enŝuldiĝo de la familioj (70% de la MEP).

Kaj se la prospero necesigus pli grandan redukton de la sociaj malegalecoj kaj starigon de imposta justeco? Necesas nur konvinki la registaron riski reformojn, kiuj estas neŝatataj de la entreprenestroj. Vidante la malestimon montratan de la ĉefministro al la kontestantoj de la Taksim-placo, kunigitaj meze de junio de du gravaj sindikatoj, oni pova certi, ke la entreprenestroj de la tre konservativa Müsiad estas daŭre, laŭ la registaro, liaj plej valoraj aliancanoj.

Tristan COLOMA

Statistikoj
  • Aktiva loĝantaro: 28 milionoj, por tuta loĝantaro je 76,5 milionoj.
  • Senlaboreco: 9,4% en marto 2013.
  • Sindikataneco: 5,9% en 2010 (9,5% en 2002).
  • Kresko: 2,2% en 2012 (8,5% en 2011).
  • Inflacio: 6,2% fine de 2012 (10,4% fine de 2011).
  • Komerca bilanco: deficita je 62 miliardoj da eŭroj. En 2012, la du plej gravaj klientoj de Turkujo estis Germanujo kaj Irako. Rusujo, Germanujo kaj Ĉinujo estas la tri unuaj provizantoj. En 2010, la turkaj eksportaĵoj al la Eŭropa Unio estis 52,7 miliardoj da dolaroj, dum la importaĵoj atingis 72,2 miliardojn da dolaroj.

Fonto: Turka Instituto pri Statistiko (TÜIK)

Kiu kaptos la akvon de Nilo?

Du jarcentoj da konfliktoj

Kairo ĉiam zorgis rekte aŭ malrekte regadi la fontojn de Nilo. Tial la vicreĝo de Egiptujo Muhammad Ali (paŝao) sendis sian armeon okupi Sudanon jam ekde la komenco de la 19-a jarcento.

Por postuli siajn “historiajn rajtojn” al Nilo, Egiptujo ofte memorigas la diversajn interkonsentojn pri la mastrumado de ties akvo-altiĝo. La 15-an de majo 1902, interkonsento koncerne la landlimojn inter anglo-egipta Sudano, Etiopio kaj Eritreo estis subskribita en Adis-Abebo inter Britujo kaj Etiopio, kaj inter Etiopio kaj Italujo. En la tria artikolo de tiu traktato, la imperiestro Menelik la dua engaĝiĝis ne permesi konstruon de konstruaĵoj sur la Blua Nilo, la lago Tana aŭ rivero Sobat, kiuj povus interrompi la elfluon de ties akvoj en Nilon sen konsento de Londono kaj de la Sudana registaro.

Sed la unua “vera” traktato pri disdivido de la nilaj akvoj estis subskribita en 1929 inter Egiptujo, formale sendependa, kaj Sudano, reprezentita de Londono, okupanta lando. Per tiu traktato, Kartumo solene engaĝiĝis nenion entrepreni, kiu povus modifi la elflukvanton, la nivelon de Nilo aŭ la alven-daton de ties akvo-altiĝo. Tiu interkonsento fiksis la rajtojn de Egiptujo kaj Sudano al tio, kion oni nomis la “akiritaj rajtoj” de la du landoj. Tiuj rajtoj estis tiam respektive 48 miliardoj kaj 4 miliardoj da kubmetroj jare, laŭ la rezultoj de la laboroj de la Nilo-komisiono de 1925.

La traktato ankaŭ precizigis, ke Kairo konservas rajton kontroli la tutan Nilon, de ĝia enfluejo ĝis ĝiaj fontoj, kaj ankaŭ la rajton gvidi la pristudojn kaj la plenumadon de ĉiu projekto, kiu povus montriĝi avantaĝa por ĝi. Etiopio rifuzis tiun interkonsenton, kiu forigis la rajton uzi la akvojn de la Blua Nilo kaj de aliaj enflu-riveroj de Nilo.

Post la sendependiĝo de sia lando en 1956, la sudananoj sukcesis trudi al Egiptujo, kiu strebis tiam por konstrui la altan baraĵon de Asuan reviziadon de la interkonsento, kaj nova disdivido estis subskribita en 1959. La plej gravaj punktoj de tiu traktato estas:

  • 1 . La divido de la nilaj akvoj, 55,5 miliardoj da kubmetroj por Egiptujo kaj 18,5 por Sudano;
  • 2 . konsento de Sudano por la egipta konstruprojekto de la alta baraĵo;
  • 3 . La engaĝiĝo de Egiptujo kompensi la delokadon de la sudanaj nubianoj, kies delokado fariĝis nepre necesa;
  • 4 . La akcepto fare de Egiptujo de la konstruo de du sudanaj baraĵoj: Roseires sur la Blua Nilo kaj Kachm al-Guirba sur la Atbara-rivero.

Kun la konstruado de la alta baraĵo de Asuan, Egiptujo starigis grandegan akvo-reservujon (ĉirkaŭ 165 miliardoj da kubmetroj, tio estas trioble la egipta parto de la jara elflukvanto de Nilo), lokita plejparte interne de la egipta teritorio, kiu protektis ĝin kontraŭ ĉiu premprovo venanta el regionoj sude de la riverego.

Etiopio sciigis jam en 1954 sian firman kontraŭstaron al la projekto de la alta baraĵo de Asuano. Ĝi en oficiala komuniko de sia ministro pri eksterlandaj aferoj, la 6-an de februaro 1956, esprimis sian apartan intereson pri la “internaciaj projektoj koncerne uzon de la nila akvo al kiu Etiopio alportas tiom grandan kontribuon” kaj anoncis “lafirman intencon de la imperia registaro baldaŭ komenci ekspluatadon de la hidraŭlikaj riĉaĵoj de la lando”. Tiun publikan deklaron sekvis oficiala noto adresita al la diplomatiaj misioj situantaj en Kairo, en kiu Adis-Abebo rezervas al si “uzo-rajton de la akvoj de la nilofontoj situantaj en sia teritorio profite al sia propra loĝantaro”.

Kiam la interkonsentoj de 1959 inter Kairo kaj Kartumo estis subskribitaj, Adis-Abebo rifuzis ilin, akuzante ke ambaŭ subskribintaj ŝtatoj agis sen antaŭa kundiskuto. Etiopio tiam asertis, ke “neniu koncedo estos farata al ŝtatoj, kiuj, kvankam situantaj pli alvale ol ĝi, rifuzas al ĝi rajton al sia akvo”.

Habib AYEB El la retejo Le Monde diplomatique, julio 2013

Kiu kaptos la akvon de Nilo?

La geopolitika situacio de la Nil-baseno subite ŝanĝiĝis kun la oficiala anonco fare de Etiopio pri la komenco de la konstruado de la akvobaraĵo Renaskiĝo, sur la Blua Nilo. Tiu ĉi decido vekis en Egiptujo profundan timon pri manko de akvo, vigligante la regionajn streĉojn ĉirkaŭ la regado de la riverego.

“KIEL prezidanto de la Respubliko, mi konfirmas, ke ĉiuj elektebloj estos konsiderataj, minacis la prezidanto Mohamed Mursi la 10-an de junio. Egiptujo estas ĉiela donaco kaj Nilo estas donaco de Egiptujo.” La vigla reago de Kairo fronte al la decido de Adis-Abebo konstrui la baraĵon Renaskiĝo sur la Blua Nilo klariĝas per la sento, ke la vivo de Egiptujo vere dependas de tiu riverega kordono.

“Etiopio ne timas la psikologian militon [gvidatan de] Egiptujo kaj ne suspendos eĉ unu sekundon la konstruadon de la baraĵo”, respondis la morgaŭon s-ino Dina Mufti, la porparolantino de la etiopia ministro pri eksterlandaj aferoj. Tiu lando rifuzas la ideon de egipta historia rajto pri la nila akvo, parolante pri “nelegitimaj koloniaj rajtoj”.

Egiptujo, defalinta potenca lando

Ignorata, eĉ malestimata dum la du lastaj jarcentoj, Etiopio — de kie ekfluas 80% de la Nilo-akvoj — intencas trudi malsaman vidon de la rivereg-baseno kaj alian disdividon de ĝiaj akvoj.

Estinte dum preskaŭ du jarcentoj la dominanta lando en la Nil-baseno, Egiptujo suferas la nunajn abruptajn ŝanĝegojn en Proksim-Oriento, daŭran malfortiĝon de sia ekonomio kaj interrompon de sia disvolvado. Tiom da faktoroj, kiuj retroirigas ĝin al la statuso de simpla riverborda ŝtato de Nilo, sen agokapablo.

Eligila lando de la riverego, Egiptujo tute dependas el eksterlando por sia akvoprovizado, kiun plenumas preskaŭ ekskluzive Nilo, kies fontoj troviĝas je plurcentoj da kilometroj de ties sudaj landlimoj: en Etiopio koncerne la fontojn de la Blua Nilo, Sobat- kaj Atbara-riveroj, kun ĉrikaŭ 80% el la tuta akvokvanto, kaj en Ugando por tiuj de la Blanka Nilo, kiu provizas la ceterajn 20%.

Ĝis nun, la volumeno de la nila akvo, pri kiu disponas Egiptujo, respondis al la parto difinita en interkonsento de 1959 subskribita kun Sudano pri la akvodivido, respektive 55,5 kaj 18,5 miliardoj da kubmetroj jare. La meza jara akvokvanto de la riverego estante 84 miliardoj da kubmetroj, la 10 ceteraj miliardoj respondas al la vaporiĝinta volumeno ĉe la Naserlago, kreita per la konstruado de la Asŭana Baraĵo, ekfunkciigita en 1964. Tiel neniu parto estis rezervita por Etiopio nek por la aliaj landoj almontaj de la riverbaseno.

La eblecoj pli longdaŭre pluteni sufiĉan nivelon de akvo estas limigitaj. Se la perspektivoj de plibonigo de la riĉofonto-mastrumo en mallongdaŭro ŝajnas malgrandaj, la nura imagebla vojo estus konstruo de serio da grandaj hidraŭlikaj konstruaĵoj, kio dependas unuavice de la bonvolo de la landoj regantaj la fontojn de la riverego. Sed Etiopio kontraŭas la komencon de kiu ajn komuna hidraŭlika laboro antaŭ ol oni interkonsentos novan disdividon.

Diplomatiaj sukcesoj por Etiopio

Eĉ pli malbone, en 2012, Etiopio sukcesis subskribigi traktaton reorganizantan la mastrum-manierojn de la riverakvo kaj de la konstru-projektoj, la New Nile Cooperative Framework Agreement. Burundo, Kenjo, Ugando, Ruando kaj Tanzanio jam aprobis ĝin. Tiu teksto planas kreadon de komisiono, grupiganta ĉiujn subskribintajn Nilbordajn ŝtatojn, taskota validigi aŭ ne la projektojn de grandaj hidraŭlikaj konstruoj, ĉu temas pri baraĵoj, kanaloj aŭ kiu ajn alia konstruaĵo efikanta la fluon, volumenon kaj kvaliton de la riverakvo.

Tiu alianco inter ses el la naŭ membroj de la Iniciato de la Nila baseno — la forumo ariganta la Nilbordajn ŝtatojn taskita trovi komunajn praktikajn solvojn kaj ellabori komunajn projektojn* — enkondukas gravan ŝanĝon en la zonon. Egiptujo rifuzis aprobi ĝin, se ne estas precizigita, ke la subskribintoj promesas ne modifi la nunan dividon de la akvoj kaj agnoskas la historiajn rajtojn de la alvalaj landoj (Sudano kaj Egiptujo). Ĝi tiel restas senrajta rilate la baraĵon Renaskiĝo — objekto de la malkonsento — kaj, la unuan fojon en sia historio, rilate la vetorajton, kiun ĝi kredis natura.

* Ĝi ankaŭ enhavas Egiptujon, Sudanon kaj Demokratan Respublikon Kongo. Eritreo estas membro-observanto kaj la nova ŝtato Sud-Sudano devus aliĝi al la forumo ĉi-jare.

La elekto fare de Adis-Abebo de la nomo de tiu baraĵo, ne estas sen signifo. Temas ja pri la renaskiĝo de Etiopio kiel regiona granda lando, posedanta la ecojn, kiuj ĝis nun mankis al ĝi. Etiopio forta, ludanta elstaran geopolitikan rolon en siaj tri influzonoj: la Ruĝa Maro, la nila baseno kaj la Orienta Afriko. Tiu rolo, Etiopio montris sian kapablon ludi ĝin dufoje dum la tridek lastaj jaroj.

Unue, en Sudano. Adis-Abebo reagis al la fosado de la kanalo de Jonglei, kiu estis jam realigita laŭ pli ol 150 kilometroj el la 360 planitaj, reflamigante en 1983 la militon inter la Nordo kaj la Sudo (sendependa ekde 2011), kaj akceptante kaj armigante la Sudanan Popolan Liberigan Armeon (SPLA) de John Garang.

En Somalio, Etiopio tute engaĝiĝis en la interna milito kontraŭ la armitaj movadoj tiel nomataj “islamistaj”, kun la subteno de la okcidentaj grandaj landoj tre zorgemaj malhelpi la kreadon de islamisma ŝtato ĉe la enirejo de la Ruĝa Maro.

Aliflanke, la alveno de Ĉinujo en la regiono liberigis ĝin el la neceso respekti la devigojn truditajn de la internaciaj financaj institucioj kaj de Usono — interalie la devigon ricevi la konsenton de ĉiuj nil-bordaj landoj, kaj aparte de Egiptujo, antaŭ ol ricevi la kapitalojn necesajn por grandaj hidraŭlikaj laboroj sur la riverego kaj ĝiaj etiopiaj fontoj.

Fine, ĝiaj diplomatiaj sukcesoj, tio estas la alianco kun kvin landoj almontaj de la Nilo-baseno (New Nile River Cooperative Framework Agreement), estis por ĝi okazo eliri el sia politika kaj hidraŭlika izolo. Tia sukceso estas des pli rimarkinda, ke Adis-Abebo ricevis strategie tre gravan duoblan apogon. Unue, tiu de la juna ŝtato Sud-Sudano*, kiu prepariĝas subskribi la novan traktaton pri la nilaj akvoj proponitan de Etiopio; kaj, pli mirinde, tiu de Kartumo, tradicie aliancano de Kairo pri ĉio, kio koncernas la mastrumon de la nilaj akvoj.

* Vd Jean-Baptiste Gallopin, “Amara divorco de ambaŭ Sudanoj”, Le Monde diplomatique, junio 2012.
Ŝirmi Sudanon kontraŭ la inundoj

Jes ja Sudano esperas tiel profiti el tri avantaĝoj. Unue, elektro. Due, kresko de ties irigaciaj kapabloj kaj trie komunaj grandaj agrikulturaj projektoj kun Etiopio. Dum la ebleco uzi akvojn de la nova rezervujo en Etiopio restas limigita pro la malegala reliefo, Sudano, kiu situas alvale de la baraĵo, disponas pri tre vastaj irigaciigeblaj teroj. Finfine, la regulado de la elfluokvanto de la riverego protektos la landon — precipe la orienton, la agrikulturan regionon de Al-Jazirah kaj la grandan urbon Kartumo — de la kronikaj inundoj.

Kun la baraĵo Renaskiĝo kaj ties granda elektro-produkt-kapablo, ĉirkaŭ 6 000 megavatoj ekde 2015-2016, Etiopio atingos ŝatindan prienergian memsufiĉecon, kaj fariĝos eĉ provizanto de elektro al aliaj landoj de la baseno, ĉefe ambaŭ Sudanoj — kaj eble eĉ Egiptujo.

Konsiderante sian geografian pozicion, la baraĵo malfacile povos partopreni en la disvolvado de irigacio, kaj do de la agrikultura produktado sur la alt-ebenaĵoj situantaj almonte, kaj ankaŭ en la sudaj kaj orientaj regionoj de la lando. Sed parto de la stokita akvo en la lago, kiu povos atingi maksimume 63 miliardojn da kubmetroj, devus esti uzata por kreado de novaj grandaj perimetroj irigaciataj ĉirkaŭ la lago, alvale de la baraĵo — iuj raportoj elvokas 500 000 hektarojn* — kaj interne de Sudano, kunlabore kun tiu lasta.

* “Grand Ethiopian Renaissance dam project, Benishangul-Gumuz, Ethiopia”, www.water-technology.net

Fari el sia lando regionskale grandan landon, eksportanton de elektro kaj produktanto-eksportanton de agrikulturaj kaj nutraĵ-produktoj, jen la ambicio de la mastroj de Etiopio.

Habib AYEB

La interesita zorgemo de la potencaj landoj

Kiel sano fariĝis mondpolitika risko

Nek malegoismo nek filantropio klarigas la zorgemon de la grandaj landoj por la monda sano. Sed ja interesoj, foje sekurecaj, foje ekonomiaj aŭ mondpolitikaj. Tamen, Eŭropo povus pli bone uzi la monon donitan al la internaciaj institucioj. Prioritaton ricevu francparolanta Afriko, kie koncentriĝas la defioj de la venontaj jardekoj.

En la jaro 2000, cent okdek tri membro-ŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj dudek tri internaciaj organizaĵoj fiksis al si ok Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC): atingi, ĝis 2015, “minimumajn nivelojn de progresoj” rilate redukton de malriĉeco, malsato, malegalecoj, kaj plibonigon de alireblo al sano, trinkebla akvo kaj edukado.

Tuj, s-ino Gro Harlem Brundtland, tiama direktorino de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) identigas prioritaton: trovi financrimedojn taŭgajn por la defio. Ŝi taskas al s-ro Jeffrey Sachs, speciala konsilanto de la ĝenerala sekretario de UN, s-ro Kofi Annan, funkciigi komisionon “Makroekonomio kaj sano” celanta kreskigi la investojn favorajn al la rapida plenumo de la prisanaj JEC*.

* Vd Philippe Rekacewicz, “Défis du Millénaire en matière de santé”, Le Monde diplomatique, junio 2013.

Inter 2000 kaj 2007, la tutmondaj financadoj de evoluantaj landoj devenantaj de publik-privataj partnerecoj, asociante la industrian kaj komercan sektoron, notinde la produktantojn de vakcinoj kaj medikamentoj, kvarobliĝis — triobliĝis ene de periodo 2001-2010, atingante pinton je 28,2 miliardoj da dolaroj en 2010. La usonaj publikaj kaj privataj fondusoj konsistigas la plej grandan parton. La fondaĵo Bill kaj Melinda Gate sola donis preskaŭ 900 milionojn da dolaroj en 2012. Afriko laŭdire ricevis 56% de ties financoj en 2010*. La tutmonda evolu-helpo kreskis je 61% dum tiu periodo, kaj atingis 148,4 miliardojn da dolaroj en 2010.

*Financing global health 2012: The end of the golden age?”, Institute for Health Metrics and Evaluation (IHME), Seattle, februaro 2013.
Sekureca demando

Multaj pristudoj kaj esploroj* montras, ke la destino de la monda helpo baziĝas ne nur sur kriterioj epidemiologiaj, loĝantaraj, aŭ de malsanopremo, sed ankaŭ sur tiuj potencaj vektoroj, kiuj estis kaj restas la komercaj interesoj, la historiaj rilatoj kaj la mondpolitikaj rilatoj (vd ĉi-sube artikolon Neplenumita misio en Afriko)

* Takso-raporto pri la kvin unuaj jaroj de la Monda Fonduso en 2008; raporto de la Eŭropa Revizora Kortumo pri la apogo de la Komisiono al la san-servoj en subsahara Afriko, 2009; plurjara pristudo de la IHME.

Se oni relegas la historion de la sano, oni konstatas, ke la unuaj internaciaj konferencoj pri la temo, en la 19-a jarcento, estis malpli motivataj de la deziro venki la disvastiĝon de pesto, ĥolero aŭ flava febro, ol de la volo redukti je minimumo la kvaranteno-decidojn, kiuj montriĝis multekostaj por la komerco... Tiuj streĉoj inter medicino, sano, la komercaj interesoj kaj la politika povo formas la termojn de paradoksa ekvacio propra al la demando pri la tutmonda publika sano. La aliro de la malriĉaj loĝantaroj al medikamentoj kadre de la Interkonsentoj pri la Aspektoj de la Rajto al Intelekta Proprieto ligitaj al Komerco ( Aripk) bone esprimas tiujn streĉojn, kiuj, en la nuna mondo, povas disvolviĝi ĝis fizika alfrontiĝo.

La fondintoj kaj la partneroj de la Monda Fonduso por lukto kontraŭ aidoso, tuberkulozo kaj malario supozas, ke la batalstrategioj kontraŭ tiuj tri malsanoj estas taŭgaj en ĉiuj landoj kaj ke “mankas nur mono”. Por kompreni tiun financan vidon de la prisanaj problemoj kaj ties limojn laŭ efikeco, necesas reveni al la kunteksto en kiu la Monda Fonduso estis kreita.

En 1996, s-ro William Clinton, tiama prezidanto de Usono, publikigas direktivon alvokantan al strategio pli orientata al la infektaj malsanoj. Temas malpli pri malegoisma elano, ol zorgemo pri nacia sekureco. Disvastigo, ekonomiaj konsekvencoj, prokrasto en la disvolvado de novaj molekuloj, rezistkapablo de la infektaj agentoj al la antibiotikoj, moveco de la loĝantaroj, kresko de urbegoj, malforteco de la sansistemoj de la malriĉaj landoj: tiuj temoj maltrankviligas la usonan administracion, kaj tio longe antaŭ la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Jam ekde 1997, la Medicina Instituto (Institute of Medicine), usona scienca referenco-instanco, publikigas raporton klarigantan, ke la monda sano estas “vivgrave interesa por Usono”. Aperas la unuan fojon la esprimo global health, kiun ni tradukas per“tutmonda sano”: “La landoj de la mondo havas tro da komunaj interesoj, por ke sano estu konsiderata kiel demando dependanta de la nacia nivelo. Nova koncepto pri “tutmonda sano” necesas por trakti la sanproblemojn, kiuj transcendas la landlimojn, kiuj povas esti influataj de eventoj el aliaj landoj, kaj al kiuj pli bonaj solvoj povus esti trovitaj pere de kunagado*.”

*America’s vital interest in global health: Protecting our people, enhancing our economy, and advancing our international interests”, Institute of Medicine, Vaŝingtono, DC, 1997.4

Dum aidoso disvastiĝas en sudhemisfera Afriko laŭ rimarkinda maniero, la publikigo en 1999, fare de sudafrika ministrejo pri defendo, de altaj procentaĵoj pri infekto per la viruso de Homa Imuno-mankiga Viruso (HIV) ĉe la soldatoj de multaj afrikaj landoj alarmas la regantojn. La kapabloj pri nacia defendo estus nesufiĉaj, en mallonga daŭro, por alfronti internajn aŭ eksterajn militojn. Laŭ la International Crisis Group (ICG), multaj landoj “baldaŭ ne plu estos kapablaj kontribui al la operacioj pri pactenado*. Dum la periodo 1999-2008, la nacia konsilio de la usona informservoj de la usona registaro, la National Intelligence Council (NIC), centro de strategia pripenso, publikigis ses raportojn pri la tutmonda sano. Nova fakto, tiuj dokumentoj difinas malsanon kiel “netradicia minac-agento” por la sekureco de Usono, kies militistaj bazoj estas dissemitaj sur la tuta planedo.

*HIV/AIDS as a security issue”, International Crisis Group, 19-a de junio 2001.

Tiu ĉi “minaco” ĝisatingos la Unuiĝintajn Naciojn. La unuan fojon en sia historio, la 10-an de januaro 2000, en Nov-Jorko, la Sekurec-konsilio metas sur sian tagordon temon ne ligitan al rekta risko de milito: “La afrika situacio: efiko de aidoso al la paco kaj sekureco en Afriko”. Usono prezidas la diskuton, kun la vicprezidanto Albert Gore matene kaj la usona ambasadoro ĉe UN, Richard Holbrooke, posttagmeze. Rezultos el tio pluraj rezolucioj. La 90-a artikolo de la rezolucio de la speciala sesio de la UN-Ĝenerala Asembleo de la 27-a de junio 2001 alvokas al kreado de “Monda Fonduso Sano kaj Aidoso, cele financi urĝan respondon al la epidemio , laŭ integrita aliro de antaŭmalhelpo, prizorgago, subteno kaj kuracado, kaj apogi la ŝtatojn en ties klopodoj kontraŭ aidoso, kun prioritato al la landoj plej trafitaj, aparte en subsahara Afriko kaj en Karibujo”.

La Monda Fonduso naskiĝas danke al la mobilizo de la G8-membroj fare de s-ro Annan. Malproksime de la “Fonduso sano kaj aidoso” rekomendita, la mandato de la monda publik-privata partnereco (PPP) temas nur pri aidoso, tuberkulozo kaj malario. La usona nacia sekurec-politiko nutras sin el timoj pli malpli fonditaj, kontraŭ kiuj necesas lukti: komunismo, terorismo, malsanoj... Tiaj estas la “traŭmatoj” inspirantaj la defend-politikojn de Usono, kiu ne hezitas, por defendi sian pozicion en la riskoj de la tutmonda sano, instrumentigi la Sekurec-konsilion de UN.

Post jardeko stampita de la milito en Afganujo kaj en Irako, la strategio de s-ro Barack Obama konsistas el konduki sian landon al aliaj bataloj ol la “eksterlandaj konfliktoj”. Temas pri “restarigi la usonan gvidrolon eksterlande”, inkluzive por alfronti la defiojn ligitajn al la epidemi-regado, temo ja menciita en la strategio de nacia sekureco en 2010. Kiam la registaro anoncas, en julio 2012, kreadon ene de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj (State Department), de la Buroo de Tutmonda San-politiko (Office of Global Health Diplomacy) — starigita ĵus antaŭ la foriro de s-ino Hillary Clinton-, ĝi asertas sian volon ekregi la temon. “Ni rekomendis pasi de la interna gvidrolo [tio estas inter la naciaj agentejoj de prisana kunagado] al la tutmonda gvideco fare de la usona registaro”, precizigas la komuniko. “Usono ja komprenis que finfine la vera potenco, hodiaŭ estas la kapablo roli ene de ambaŭ sferoj, interŝtata kaj transnacia”, analizas la historiisto de la internaciaj rilatoj Georges-Henri Soutou*.

* Georges-Henri Soutou, “Le nouveau système international”, Aquilon, n-ro 5, Parizo, julio 2011
Financaj elektoj sub influo

La analizo de la faktoroj, kiuj ellaboris la prisanajn politikojn en la lastaj jardekoj, ebligas distingi tri konceptojn: la tutmonda sano kiel ekonomia investado, kiel sekurec-ilo kaj kiel elemento de eksterlanda politiko (sen eĉ paroli pri karitato aŭ publika sano, du kromaj komponantoj, kiuj laŭ David Stuckler kaj Martin McKee, kompletigas la tuton*). En politiko, la nocio sekureco implicas urĝon, mallongan daŭron kaj regadon de la kontaĝaj malsanoj, pli ol longdaŭran holisman kaj sisteman aliron, kiun postulus la plifirmigo de la instituciaj kapabloj de la sansistemoj. Tio malfortigas la longdaŭrecon de la intervenoj financitaj dum preskaŭ dek kvin jaroj.

* David Stuckler et Martin McKee, “Five metaphors about global-health policy”, The Lancet, vol. 372, n-ro 9633, Londono, julio 2008.

Tiuj observaĵoj helpas kompreni kial la evoluhelpo havas nur limigitan efikon: kiuj ajn estas la sumoj atribuataj de la Monda Fonduso aŭ de la usona registaro tra la Urĝa Plano por lukti kontraŭ aidoso (Pepfar*), la surterenaj rezultoj de tiuj programoj estas ĉiam seniluziigaj. La kongrueco de la financadoj favore al antaŭmalhelpo, aŭ la alĝustigo de la intervenoj al demografiaj dinamikoj, urbecaj, sociaj, ekonomikaj aŭ militaj, kaj al la naciaj specifecoj de la disvastigo [de malsanoj], estas fundamentaj elementoj relative malmulte enkonsiderataj.

* The United States President’s Emergency Plan for AIDS Relief, www.pepfar.gov.

Tridek jarojn post la komenco de la pandemio, malmultaj rimedoj estas atribuataj al la loka, epidemiologia, antropologia kaj ekonomia esplorado utila por la decidoj. Kiam du homoj ekricevas kuracilojn, kvin novaj infektoj okazas. La konsekvenco de la seksaj perfortoj al la inecigo de la pandemio en Afriko eĉ ne estas esploro-hipotezo sur tiu kontinento, kie multiĝas militoj! Je internacia skalo, la devojigo de kelkmilionoj da dolaroj el la Monda Fonduso estigas pli da indigno ol la foresto de analizo, en la landoj mem, de la efikeco de la strategioj. Faritaj sub influo, la financaj elektoj privilegias tamen la kuraco-paradigmo de sano, profite al la farmacia industrio, prefere ol la antaŭmalhelpo de aidoso-transdono.

El la multiĝo de la agantoj de la disvolvad-helpo naskiĝas rego-konfliktoj inter “decidantoj” kaj “partneroj”, kio kondukas al malkoncentrado de la respondecoj: kiu devas raporti pri la uzo de la atribuitaj financoj tra mondaj partnerecoj aŭ novigaj mekanismoj, kiu ajn estas la temaro? Koncerne la financajn aspektojn, la respondeco apartenas al la administra konsilio de la Monda Fonduso, pli ol al la nura agsekretariato. La teknikaj kaj strategiaj aspektoj estu teorie traktitaj de la landoj kaj ties partneroj (Onusida, UN-Fonduso por infanoj — Unicef — kaj MOS). Se/ Kiam la UN-agentejoj alportis teknikan apogon al la ŝtatoj, ĉu iliaj teamoj sukcesis akompani ilin al strategia vidado, kiu enkalkulu iliajn specifecojn por haltigi la tri pandemiojn? Se la respondo estas ne, estas la tempo por eltiri konkludojn.

Afriko, Francujo kaj Eŭropo estos alfrontataj en la venontaj jardekoj al eksternormaj defioj. La loĝantaro de la nigra kontinento duobliĝos antaŭ 2050, pasante de unu al du miliardoj da loĝantoj, tio estas 20% de la tutmonda loĝantaro. Laŭ la ekonomikisto François Bourguignon, invitita ĉe la Collège de France por prezenti sian verkon pri “Tutmondiĝo de malegaleco”, malriĉeco — laŭ strikta senco — estos ekskluzive afrika problemo antaŭ 2040 aŭ 2050*.

* François Bourguignon, La Mondialisation de l’inégalité, Seuil, kol. “La république des idées”, Parizo, 2012. Vd ankaŭ “Towards the end of poverty”, The Economist, Londono, 1-a de junio 2013.

Demografia kaj epidemiologia transiro antaŭeniras sur kontinento, kiu rapide urbeciĝas, kaj kie kronikaj malsanoj, kies gravecon ni ankoraŭ ne mezuris, fariĝas pli amasaj: kanceroj, diabeto, sangocirkulaj kaj spiraj malsanoj, mensaj malsanoj, malsanoj ligitaj al medio-poluadoj... Tiuj malsanoj, ne aŭ malfrue diagnozataj, disvastiĝas kvazaŭ novaj pandemioj, aldone al la akcidentoj okazantaj sur la publika vojaro, aldonante plian laboron por la san-personaro jam ne sufiĉe multnombra.

La san-malegalecoj sekvas la ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn. La sistemoj de asekuro kontraŭ malsano kaj socia protektado instaliĝas tro malrapide kaj neegale en ĉiuj regionoj. La “universala prisana protekto” estus utila al la malriĉaj loĝantaroj se ĝi estus rimedo je la servo de politiko bazita sur la naciaj prioritatoj, kaj aparte sur la antaŭ-malhelpo.

Konsiderante la historiajn ligilojn kaj politikajn, ekonomiajn kaj komercajn rilatojn, kiujn Francujo kaj Eŭropo flegas kun la subsahara Afriko de pluraj jarcentoj, la politika kontribuo, ilia sperteco kaj iliaj financadoj estas ankoraŭ atendataj, kaj ne devas cedi antaŭ la usonaj prioritatoj. La situacio en okcidenta kaj centra francparolanta Afriko alvokas masivajn reagojn en longa daŭro.

Se ni volas konverĝigi la celojn de disvolvado kun tiuj de la “daŭrigebla” disvolvado por la mondo post 2015, ni akceptas la riskon interesiĝi nur pri la komunaj tutmondaj problemoj, kaj neglekti plian fojon la malfortajn ŝtatojn kaj la plej vundeblajn loĝantarojn. La prioritatoj por tiuj ĉi estas ĉefe edukado de virinoj (ĝis nivelo de universitato), sanprizorgo de la gravedaj virinoj, kaj la ignorataj tropikaj malsanoj, kaj la instituciaj kapabloj ellabori kaj mastrumi kompleksajn politikojn.

Ni ne perdu tempon pledante favore al sano: “Tiuj, kiuj metas al si la demandon, ĉu pli bona sanstato estas bona ilo por disvolvado neglektas eble la plej fundamentan aspekton de la demando, tio estas, ke sano kaj disvolvado estas ne disigeblaj, insistas Amartya Sen. Ne necesas instrumentigi la sanon por pruvi ties valoron, tio estas provi montri, ke bona sanstato povas ankaŭ kontribui al stimulado de ekonomia kresko.” Ni privilegiu, por ĉiu sur nia planedo, la ideon de daŭrigebla sano, prefere ol la nura financa mekanismo, kiun enkorpigas la universala san-protektado, de nun prezentata kiel unu el la celtabuloj de la daŭrigebla disvolvado.

Dominique KEROUEDAN

La Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) rilataj al sano

Inter 1990 kaj 2015, tio estas la daŭro de unu generacio:

  • JEC 4: redukti du-trione la mortoprocenton de la malpli-ol-5-jaraj infanoj (de 171 por 1.000 ĝis 58 por 1.000).
  • JEC 5: Plibonigi la patrin- sanon kaj redukti tri-kvarone la mortoprocenton de patrinoj.
  • JEC 6: Lukti kontraŭ aidoso, malario, tuberkulozo kaj aliaj malsanoj.
  • JEC 8, celtabulo E: kunlabore kun la farmaci-industrio, igi la esencajn medikamentojn disponeblaj kaj alireblaj en la evoluantaj landoj.
La kontinento de la pandemioj

Infektaj malsanoj, patrinecaj kaj naskaj patologioj, nutro-malsanoj en Afriko: 76% de la mortoj sur la kontinento.

HIV-Aidoso: Je tutmonda skalo, 70% de la mortoj okazas en Afriko; kaj 75% el la novaj infektoj — el kiuj la plimultaj koncernas junulojn, knabinojn kaj virinojn (60% de la kazoj).

75% de la junuloj inter 15- kaj 24-jaraĝaj kies testo pri la HIV-infekto pozitivas estas knabinoj. Aidoso pli oftas enurbe, kie la malsanoj de troa najbareco (kiel ekzemple tuberkulozo) etendiĝas kun urbaniĝo. Uzo de kondomo restas malofta (malpli ol 20% en la landoj kun alta nombro da HIV-infektitoj).

75% de la viroj kies HIV-testo estas pozitiva deklaras, ke ili havis neprotektatan seksrilaton antaŭ nelonge, en kvar landoj kun alta nombro da HIV-infektitoj.

Laŭ pristudo realigita kun subteno de la UN-Fonduso por Infanoj (Unicef) en Abiĝano, la nombro de Hiv-infektitoj estas pli alta en urboj, do paradokse ĉe la junuloj plej informitaj, plej instruitaj kaj plej riĉaj. 75% de la 15- ĝis 44-jaraĝaj junuloj ne scias ĉu ili estas aŭ ne infektitaj. Inter la 15- ĝis 24-jaruloj, nur 10% de la knaboj kaj 15% de la knabinoj submetiĝis al HIV-testo.

En centra kaj okcidenta Afriko, el kvar infektitoj, nur unu ricevas medikamentojn kontraŭ retrovirusoj (20% el la gravedaj virinoj infektitaj ricevas la medikamentojn por si mem, kaj triono por antaŭeviti transdonon de la viruso al la infano).

Mortoj de gravedaj virinoj aŭ mortoj pro aborto: 50% de la tutmondaj kazoj. La procentaĵo de fruaj gravedoj, tiu de adoleskantinoj malpli-ol-16- aŭ 18-jaraj, estas la plej alta. Abortoj estas praktikataj en malbonaj kondiĉoj en 97% de la kazoj.

Tutmonda mortoprocento pro malario: 91%, laŭ la Monda Orgnizo pri Sano (MOS), inter kiuj 87% estas malpli ol 5-jaraj infanoj.

Krizo de la san-personaro: je monda skalo, Afriko enkalkulas 25% de la mankantaj flegantoj (unu miliono da sanprofesiuloj mankas) kaj nur 3% de la san-personaroj.

Statistikoj 2010. Fontoj:

  • Raportoj JEC-Afriko kaj JEC-tutmonda,
  • Measure DHS, Financing global health 2012: The end of the golden age?”, Institute for Health Metrics and Evaluation (IHME)

Neplenumita misio en okcidenta Afriko

APERINTA tuj post la dua mondmilito kiel neevitebla konsekvenco de la ekonomia kresko, la disvolvado-paradigmo fariĝas malpli ambicia kiam la ekonomia krizo trafas Afrikon, en la 1980-aj jaroj, kaj la plurlandaj institucioj kreas la iniciatojn, kiuj fariĝos la strategioj pri reduktado de malriĉeco. La Monda Banko publikigas sian unuan jaran raporton pri la disvolvado en la mondo en 1978, sub la temo:“Akceli ekonomian kreskon, redukti malriĉecon”. Provante respondi al la sano-situacio, la arkitekturo de la disvolvo-helpo modifiĝas laŭlonge de la tri sekvaj jardekoj. Al la klasikaj agantoj de la dulanda helpo kaj de la ne-registaraj organizaĵoj (NRO), kiuj helpas la Mondan Organizaĵon pri Sano (MOS), aldoniĝas novaj intervenantoj.

Severe kritikata pro la sociaj damaĝoj kaŭzitaj de siaj politikoj de struktura alĝustigo, la Monda Banko tiam decidas “investi pri sano” — titolo de sia raporto pri la disvolvado en la mondo en 1993. “Ĉar bonfarta individuo estas ekonomie pli produktiva, kaj ĉar la ekonomia kresko-procento de la lando gajnas el tio, oni povas legi tie, la san-investado estas rimedo, inter aliaj, por akceli la disvolvadon”. La unuan fojon, la MOS estas devigata dividi siajn prerogativojn.

Siaflanke, ankaŭ la Eŭropa Komisiono investas en la helpo al la ŝtatoj de Afriko, Karaibo kaj Pacifiko (AKP). Ekde 1950, Francujo grave rolas favore al la kreado de la Eŭropa Fonduso por Disvolvado (FED): “Eŭropo povos, per kreskontaj rimedoj, daŭrigi la realigadon de unu el siaj esencaj taskoj: disvolvado de la afrika kontinento”, skribas Robert Schuman*. Laŭpete de la landoj plej trafitaj de aidoso, sano fariĝas akso de la FED. La Eŭropa Konsilio decidas en 1994 unuan rezolucion pri la “kunlaboro kun la evoluantaj landoj sur la kampo de sano”, prezentita kiel motora elemento de la disvolvo.”

* “Une Europe pour la paix”. Déclaration de Robert Schuman, 9 mai 1950, Points, Parizo, 2011.

ANKAŬ EN LA 1990-aj jaroj eksplodas la pandemio aidoso en la sudo de Afriko, dum organiziĝas la “monda regado” de lukto kontraŭ la malsano sine de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La kuratoreco de la tutmonda programo de lukto kontraŭ aidoso pasas de la MOS al la kuna programo Onusida, starigita en 1996. Ĝi kunigas la Mondan Bankon kaj dekon da UN-agentejoj, inter kiuj la MOS, la fondusoj de la UN por la infanaro (Unicef) kaj pour la loĝantaro (Fnuap). Samspirite estas kreitaj tutmondaj partnerecoj por la lukto kontraŭ malario (Roll Back Malaria) kaj tuberkulozo (Stop TB Partnership).

Dum la tuta jardeko 2000-2010, la institucia prisana pejzaĝo plu transformiĝas, aparte kun la ellaborado de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) (Vd artikolon Kiel sano fariĝis mondpolitika problemo?* ).

* Vd ankaŭ Philippe Rekacewicz, “Défis du Millénaire en matière de santé”, Le Monde diplomatique, junio 2013.

Samtempe kaj paralele aperas mondaj iniciatoj asociantaj la industrian kaj komercan privatan sektoron — inkluzive la produktantojn de vakcinoj kaj medikamentoj: la tutmonda alianco por vakcinado kaj imunigo (GAVI, 2000) kaj la Monda Fonduso por lukto kontraŭ aidoso, tuberkulozo kaj malario (2002), por citi nur la plej gravajn. Temas pri mobilizi monon, meti ĝin je la dispono de elekteblaj landoj, kaj mezuri la rezultojn: “Raise it, spend it, prove it” (kolektu ĝin, uzu ĝin, taksu ĝin) estas la devizo de la Monda Fonduso. Jam en 2006, la sano-sektoro fariĝas la “laboratorio de la novigaj financadoj” de la disvolvado: El imposto elprenita ĉe la aĉeto de aviadbiletoj, Unitaid financas aĉeton de medikamentoj kontraŭ aidoso, tuberkulozo kaj malario. La “internacia komunumo” aĉetas vakcinojn. Tri politikaj altnivelaj interkonsiliĝoj por plibonigi la efikecon de la helpo, kaj precipe harmoniigi la financajn mekanismojn de la kapital-alportantoj, okazas en Parizo en 2005, en Akrao (Ganao) en 2008 kaj en Pusan (Sud-Koreujo) en 2011.

MALGRAŬ tiuj streboj, la rezultoj sur la nigra kontinento estas malegalaj. Kvankam la san- situacio pliboniĝis en orienta kaj suda Afriko, la francparolanta okcidenta kaj centra Afriko havas la malplej bonajn rezultojn. La komuna raporto de Onusida kaj la Organizaĵo Internacia de la Franclingvio (OIF) prezentita en Kinŝaso en oktobro 2012 montras, ke nur 36% de la gravedaj virinoj havantaj pozitivan HIV-teston de la OIF-zono havas aliron al medikamentoj por eviti transdonon de la viruso al la bebo, kontraŭ 62% aliloke. Simile, 43% de la aidoso-malsanuloj elekteblaj al la kuraciloj ricevas ilin en la francparolantaj landoj, kontraŭ preskaŭ 60% aliloke. Laŭ MOS-raporto pri aidoso en Afriko en 2011, nur kvarono de la malsanuloj elekteblaj al la aidoso-kuraciloj en okcidenta kaj centra Afriko efektive ricevas ilin, ja dek sep jarojn post la [Vankuvero]-konferenco, kie estis atestita ilia efikeco. La raporto pri plenumo de la JEC diras, ke la mortinto-nombro pro tuberkulozo estas malkreskanta, “krom en okcidenta Afriko”, kie ĝi kreskis inter 2007 kaj 2008. Koncerne malarion, la raporto substrekas, ke dek ses landoj havas pli ol cent mortintojn por cent mil loĝantoj en 2008, “preskaŭ ĉiuj en okcidenta Afriko”.

LA “INTERNACIA KOMUNUMO” volonte konfesas, ke la celo redukti la mortkvanton de gravedaj virinoj kaj akuŝantinoj (JEC 5) ricevis malmulte da politika kaj financa atento ĝis la G8-pintkunveno en Muskoka, en 2010, kiam la ĝenerala sekretario de UN, s-ro Ban Ki-Moon, prezentis “mondan strategion por la bonfarto de virinoj kaj novnaskitoj”. La malbonaj konsekvencoj de la fruaj gravedoj parte klarigas la prokrastojn en la realigo de la JEC sur la sano-kampo. Kiam tiuj infektoj mortigas, estas duobla morto: patrino kaj bebo. Tio estas cetere la unua kialo de morto de adoleskulinoj. Laŭ raporto de la Overseas Development Institute de Londono, la fruaj gravedoj koncernas ĉiujare dek ok milionojn da sub-dudek-jaraj junulinoj, inter kiuj du milionoj estas malpli-ol-15-jaraj. Laŭ la raporto pri realigado de la JEC en 2012, “neniu progreso estis konstatita en la dudek lastaj jaroj (1990-2010)”. 90% de la adoleskaj gravedoj okazas ĉe edziniĝintaj junulinoj; tial la ofertoj de la sanservoj havas relative malmulte da efiko al tiu fenomeno. Inverse, la plilongigo de la lernado-daŭro de knabinoj prokrastas la edziniĝon: dek jaroj, meze, da studado prokrastas la aĝon de geedziĝo je proksimume ses jaroj.

Dominique KEROUEDAN

Subpremo de la Islama Frataro, krizo de la politika islamo

En Egiptujo, revolucio en la ombro de la armeo

Ĉu puĉo? Popolribelo? Nova etapo de la revolucio? Kiel kvalifiki la amas-movadon kontraŭ s-ro Mohamed Morsi, kaj la eksigon, la 30-an de junio, de la unua civila prezidanto demokrate elektita de Egiptujo? Se la Islama Frataro havas gravan respondecon pri sia fiasko, tamen la ombro de la militistaro kaj de la eksa reĝimo ekvidiĝas malantaŭ la manifestaciantoj.

ONI JA POVAS miri, ke armea fonto certigas, ke dek kvar milionoj da egiptoj (la nombro foje estis eĉ tridek tri milionoj) partoprenis stratajn demonstraciojn la 30-an de junio 2013, kaj ke la armeo provizas al la amasinformiloj fotojn faritajn el siaj aviadiloj por konfirmi siajn dirojn*. Kompreneble, oni rajtas sin demandi, kiam respondeculoj de la ministrejo pri internaj aferoj salutas la plej grandajn manifestaciojn el la historio de Egiptujo. Oni eĉ povas esti iom skeptika pri la dek kvin, eĉ dudek du, milionoj da subskriboj ricevitaj de la movado Tamarrod (Ribelo) petantaj la demision de la prezidanto Mohamed Morsi, kaj indulge rideti kiam “egipta filozofino” certigas, ke tiuj subskriboj estis “renombritaj de la Konstitucia Alta Kortumo*.”

* Pri tiuj taksoj, vd. Ruth Alexander, “Counting crowds: Was Egypt’s uprising the biggest ever?”, BBC News Magazine, Londono, 16-a de julio 2013.
* Ayyam Sureau, Le Figaro, Parizo, 30-a de junio 2013.

Ne gravas. Trans la troigoj, la lando ja travivis, la 30-an de junio, sian plej fortan mobilizadon de post januaro-februaro 2011. Amase, egiptoj volis memorigi siajn postulojn pri digno, libereco, socia justeco. Ili volis signifi sian rifuzon de la politiko de s-ro Morsi kaj de la organizaĵo, kiun li reprezentas, la Islama Frataro.

Kreita en 1928, la Frataro turmente travivis la 20-an jarcenton. Ĝia historio estas markita de subpremoj, arestoj, torturoj. Tamen, ĉiufoje kiam okazis balotoj, la organizaĵo ricevis gravajn sukcesojn, egale ĉu temas pri parlamentaj aŭ profesiaj (inĝenieroj, kuracistoj, advokatoj, ktp.) balotoj. Dum jardekoj, ĝia moto “Islamo estas la solvo”, ĝia solidareco-reto kaj la malegoismo de ties aktivuloj donis al ĝi konsiderindan nimbon. Kaj donis al ĝi plimulton je la unuaj liberaj parlamentaj elektoj (fine de 2011, komence de 2012), markitaj de senprecedenca partopreno de tridek milionoj da egiptoj. Preter la malmola kerno de la veraj subtenantoj, multaj balotintoj volis doni ĝian ŝancon al la organizaĵo fondita de Hassan Al-Banna.

“Oni jam ĉion provis. Oni provis la reĝon, tio ne funkciis. Poste oni provis socialismon kun [Gamal Abdel] Naser, kaj, eĉ ĉe la pinto de la socialisma epoko, ankoraŭ estis la paŝaoj de la armeo kaj de la sekretaj informservoj. Poste oni provis centrismon, kaj kapitalismon (...) Kaj tio ne funkcias. Oni povus nun provi la Islaman Frataron, por vidi ĉu funkcios. Ĉiuokaze, ni havas nenion por perdi.” En abunda rakonto pri siaj aventuroj tra la trafikŝtopiĝoj de Kairo de antaŭ la revolucio, la verkisto Khaled Al Khamissi raportis tiun komenton de taksiŝoforo*. En printempo 2013, la ĵurnalisto, serĉanta konfidencojn de tiuj samaj taksiistoj, aŭdis alian sonon: la Islama Frataro, “ankaŭ tio ne funkcias”. Tio, kion subpremado ne plenumis, du jaroj kaj duono da publika vivo kaj da plurisma debato, pli malferma kaj ofte polemika, ĝin sukcesis plenumi: almetitaj al lumo kaj libera diskuto, la Frataro nerezisteble malantaŭeniris.

* Khaled Al-Khamissi, Taxi, Actes Sud, Parizo, 2009.
Izolita, la prezidanto Morsi kaptiĝis en propraj kaptiloj

DE PLURAJ monatoj, la balotoj konfirmis tiun malantaŭeniron. Dum la unua balotvico de la prezidanta elekto, en majo 2012, s-ro Morsi ricevis nur kvaronon de la voĉoj; li sukcesis elŝiri plimulton je la dua vico nur danke al tiuj, kiuj nepre rifuzis lian kontraŭulon, la generalon Ahmed Chafik, deklaritan kandidaton de la eksa reĝimo. Kelkaj monatoj da relativa favoro ebligis al la prezidanto sin liberigi, en aŭgusto 2012, el la Alta Konsilio de la Armeo (CSFA), respondeca pri la katastrofa transira periodo post la falo de s-ro Hosni Mubarak kaj pri perfortaj subpremoj, inter kiuj tiu de oktobro 2011 kontraŭ paca manifestacio de solidareco kun la koptoj*. La populareco de la ŝtatestro kaj lia organizaĵo poste komencis malfortiĝi. Kaj iliaj rezultoj falis okaze de la studentaj elektoj, sed ankaŭ sindikataj balotoj de ĵurnalistoj aŭ apotekistoj.

* Vd “Egypte, de la dictature militaire à la dictature religieuse?”, Le Monde diplomatique, novembro 2012.

Estas multaj kialoj de tiu malsukceso, kaj ne ĉiuj dependas de la respondeco de la Frataro. Fundamente, la organizaĵo ne kapablis adaptiĝi al la nova plurisma politika situacio, eliri el la propra kulturo de eksterleĝeco (kaŝita vivo), transformiĝi en politikan partion, konstrui aliancojn. Jes ja, ĝi fondis la Partion de libereco kaj justeco (PLJ)*, sed tiu restis plene submetata al la Frataro. Raportante pri sia intertraktado kun la PLJ, respondeculo de la social-demokrata partio rakontis ke necesis ĉiuhore interrompi la sesion por ebligi al la intertraktantoj konsulti la Frataron.

* Vd Gilbert Achcar, “Les Frères musulmans pour une “transition dans l’ordre””, Le Monde diplomatique, marto 2011.

Engaĝitaj dum la 1990-aj jaroj en renoviĝo aparte markita de ilia akcepto de la nocioj demokratio kaj popola suvereneco, la Frataro, pro la subpremo kiu sekvis ilian sukceson ĉe la parlamentaj elektoj de 2005, denove fermiĝis en si mem. Dum ilia kongreso en 2009, la plej konservativa alo, gvidata de la negocisto Khairat Al-Shater, firmigis sian pozicion kaj forigis la plej malfermajn elementojn, kiel s-ron Abdel Moneim Abul Fotuh. .

Kio malplaĉis al egiptoj, tio certe ne estas ilia religia prozelitismo aŭ ilia volo apliki la ŝarion: ilia bilanco ĉi-rilate estas ja tre malgranda, kaj tion cetere riproĉas al ili la forta salafista partio Al-Nur. Efektive, ilia nekompetento kaj nekapablo iniciati reformojn mirigis multajn. Konservativa organizaĵo, la Frataro respektis la establitan ordon kaj ne kapablis formi la aliancojn, kiuj ebligintus transformi la ŝtat-aparaton — armeo, polico aŭ juĝpovo-, kiu do restis fidela al la malnova reĝimo.

Rilate al la socia movado kaj la sindikataro, ilia sinteno similis al tiu de la Mubarak-epoko. “En la parlamento, notas la usona revuo Merip, la Frataro rifuzis leĝprojekton pri laboro, kiu estus garantianta la rajton formi sendependajn sindikatojn per liberaj elektoj. Ili proponis “reguligi” la strikojn kaj metis sin ĉe la flanko de la dungantoj dum la spontanaj strikoj, kiuj persistis post la forigo de Mubarak. Ĉe la komenco de la somero, Egiptujo denove troviĝis sur la nigra listo de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) pro nerespekto de la konvencioj, kiujn ĝi subskribis. (...) La registaro de Morsi ignoris la ordonojn de la tribunalo nuligi plurajn privatigojn de publikaj entreprenoj*.”

*Egypt in year three”, Merip, Vaŝingtono, DC, 10-a de julio 2013.

Izolita, la prezidanto Morsi lasis sin kapti en propraj kaptiloj, en novembro 2012, kun konstitucia deklaro, kiu donis al li plenajn povojn. Ne kapabla apliki ĝin, li mobilizis siajn milicojn kaj provis enpostenigi siajn homojn, almetante sin al akuzoj pri “fratarigo” de la ŝtato — akuzo ne tre konsista, ĉar la institucioj ja eskapis lian aŭtoritaton. Sed estus naive kredi, ke la popolribelo estis rezulto de tiu nura rifuzo.

La Frataro alfrontis malstabiligo-kampanjon organizitan de la malnova reĝimo: nuligo de la elektita parlamento, rifuzo fare de polico prizorgi publikan ordon kaj protekton de ĝiaj ejoj, malkondamno fare de la tribunaloj, de la respondeculoj de la Mubarak-epoko. En majo 2013, Reporter sans frontières (Ĵurnalistoj sans landlimoj) enskribis la egiptan registaron en sian liston de “predantoj” de la gazetar-libereco (kvalifiko neniam uzata kontraŭ la Mubarak-reĝimo). Sammomente funkciis, laŭ la retejo The Arabist (30-a de junio), “nerezisteblan maŝinon por amasinformila demonigo kaj mallegitimigo de la Morsi-administracio, tre trans la eraroj, kiujn Morsi mem respondecas. Kiu ajn rigardas CBC, ONTV, Al-Qahira Wal-Nas kaj aliajn satelitajn staciojn, aŭ legas histeriajn gazetojn, kiel Al-Destour, Al -Watan Al-Tahrir (kaj, pli kaj pli, Al-Masri Al-Youm), ricevas konstantan kontraŭMorsi-an propagandon”.

La oponantaro, arigita sine de la Fronto por Nacia Savo (FNS), partoprenis tiun kampanjon kaj ne hezitis kunlabori kun la malnova reĝimo. Kiel rimarkis la eseisto Esam Al-Amin unu tagon antaŭ la 30-a de junio, “en la ideologia batalo inter eksaj revoluciaj partneroj, la fulul, [favorantoj de la malnova reĝimo] sukcesis reinventi sin kaj fariĝi gravaj agantoj ĉe la flanko de la laikaj grupoj, kontraŭ la Frataro kaj la islamistoj. Antaŭ nelonge, s-ro Mohamed El-Baradei deklaris sian pretecon akcepti en sian partion ĉiujn anojn de la Nacia Demokratia Partio de Mubarak, dum s-ro Hamdeen Sabbahi [kiu atingis la trian vicon ĉe la prezidanta elekto kaj deklaras sin naseristo] asertis, ke la batalo kontraŭ la fulul nun ne plu ĉefas, ĉar la ĉefa malamiko estas nun la Frataro kaj ties islamistaj aliancanoj*. La fascino de s-ro Sabbahi por la armeo ŝajnas konduki lin al tiu turniĝo des pli stranga, ke, okaze de la parlamentaj elektoj, lia partio alianciĝis kun la Frataro.

* Esam Al-Amin, “Egypt’s fateful day”, 26-a de junio 2013, www.counterpunch.org

Trans la bildo de neorganizitaj junuloj renversantaj “islamistan diktatoron” skiziĝas malpli luman bildon. S-ro Mahmud Badr, unu el la fondintoj de Tamarrod, povas fieri — ĉu naiveco aŭ stulteco? — ke la armeestro, dum ilia unua renkontiĝo, cedis al lia admono: “Mi ja diras al vi, vi estas la ĉefkomandanto de la armeo, sed la egipta popolo estas via ĉefkomandanto kaj ordonas al vi veni tuj al sia flanko, kaj postulas anticipajn elektojn*” Pli realista, aktivulino de la movado klarigas, ke ŝi foriris el ĝi kiam ŝi vidis novajn figurojn, kiuj estis konataj kiel fulul”, aŭ kiuj “pravigis la farojn de la ŝtat-sekurec-servo”.

* Reuters, 7-a de julio 2013.

Multaj indikiloj pruvas, ke la movado estis delonge preparita de la armeo, kun garantioj donitaj de Sauda Arabujo vd artikolon sur nia retejo, la ŝtatsekurec-servo kaj la fulul. La miliardulo Naguib Saouiris, ligita al la malnova reĝimo, rekonis ke li financis la aktivulojn de Tamarrod, “sen ilia scio”, dum s-ino Tahani El-Gebali, eks-vicprezidantino de la konstitucia Alta Kortumo, klarigis kiel ŝi helpis ilin inventi strategion por intervenigi la armeon*. Tiu sama s-ino El-Gebali, apoganto de la reĝimo de s-ro Mubarak, deklaris, ke la diplomitoj devus ĉe balotoj disponi pri pli da voĉoj ol la aliaj*. Kaj, kvazaŭ mirakle, post la falo de s-ro Morsi, la mankoj, aparte pri benzino, ĉesis; la policistoj revenis sur la stratojn.

* Ben Hubbard kaj David D. Kirkpatrick, “Sudden improvements in Egypt suggest a campaign to undermine Morsi”, The New York Times, 10-a de julio 2013. Vd ankaŭ Claire Talon, “Un coup préparé à l’avance par les militaires?”, Le Monde, 7-a-8-a de julio 2013.
* Vd “Peur de la démocratie”, Le Monde diplomatique, julio 2011.

Sed estas dubinde, ĉu ili protektos la virinojn: la 3-an de julio, la tagon de la renverso de s-ro Morsi, cento da seksaj agresoj kaj perfortoj okazis sur la Tahrir-placo*. Kaj ĉu ne estis ja la generalo Abdel Fatah Al-Sissi, la nova estro de la reĝimo, kiu pledis por la “virgec-testoj” truditaj en januaro-februaro 2011 de la armeo al la manifestaciantinoj?

* Vd la intervjuon kun Aalam Al-Wassef ĉe France-Inter, 4-a de julio 2013, www.franceinter.fr
“Se ni mortigus tri cent homojn...”

LA RENVERSO de s-ro Morsi ne plilarĝigis la plurismon de la amasinformiloj en Egiptujo. Male: duon-dekduo da tv-kanaloj estis malpermesitaj, ĵurnalistoj estis arestitaj, la eksterlandaj informiloj publike mallaŭdataj per la samaj vortoj, kiel tiuj de la oficiala gazetaro sub la Mubarak-reĝimo. La pluekzisto de ministro pri informado ne estas bona signo. Dum la ŝtataj amasinformiloj rifuzas raporti pri la manifestacioj organizataj de la Frataro — kiuj kunigas centmilojn da homoj-, la kvazaŭ-tuto de ĵurnalistaro akceptas la oficialan diskurson, kaj ties ŝovinistan tonon. La minacoj celas, trans la Frataron, ĉiujn kritikantojn de la oficiala linio. Ni tamen legu la belan kaj kuraĝan deklaron de la fama humuristo Bassem Youssef, kiu, kvankam malamiko de la Frataro, publike mallaŭdas la malhumanigon de grandaj partoj de la socio*.

* Bassem Youssef, “Alas, nobody lives there anymore”, 17-a de julio 2013, www.tahrirsquared.com

Studinda kazo: la ĵurnalista raportado pri la subpremo de la manifestacio organizita la 8-an de julio 2013 de la Frataro, antaŭ la sidejo de la respublika gardistaro, kie almenaŭ kvindeko da homoj estis mortigitaj. Pridemandite pri troa uzo de perforto, la porparolanto de la armeo asertis, sen ridi (aŭ plori): “Kiu “troa uzo”? Tio estus troa se ni estus mortigintaj tri cent homojn.” La anglalingva retejo Mada Masr, unu el la malmultaj, kiuj ne falis en la propagandon, publikigis atestojn akuzantajn la armeon, aparte la bildojn de filmisto laboranta por opozicia kanalo, kiuj montris soldatojn pafantajn sen kialo. Lia filmo estis rapide forigita el la retejo, “dum oni atendas la oficialan pozicion de la armeo”. Artikolo publikigita de la ĵurnalo Al-Chourouk, kiu citis plurajn loĝantojn de la kvartalo konfirmantajn, ke la armeo pafis unue, ankaŭ malaperis*.

* Ali Abdel Mohsen, “The killing of islamist protesters: State censorship or self-censorship?”, 9-a de julio 2013, http://madamasr.com

Ĉiuj povoj estas nun en la manoj de s-ro Adly Mansour, membro de la konstitucia Alta Kortumo, kiun li prezidis dum... kvardek ok horoj. Tiu viro, kies kariero estas ligita al la malnova reĝimo kaj al la Sauda Arabujo, kie li laboris dek jarojn, publikigis “vojplanon”, konstitucian deklaracion, kiu donas al li plenpovojn, plenumajn kaj leĝfarajn, kaj antaŭvidas elektojn post ses monatoj*. Iuj kontestataj artikoloj de la antaŭa konstitucio estis forigitaj: konsulta rolo de la islama universitato Al-Azhar pri ellaborado de leĝoj, limigo de la sindikata plurismo, ktp. Sed la armeo restas ekster ĉia civila kontrolo. Strange, sur la religia tereno, la nova formulado montras malantaŭeniron: la “principoj de la ŝario” restas la “ĉefa fonto de la leĝaro”, sed ĉi-foje kun precizigo, ke ili devas konformiĝi al la sunaa tradicio. Tiu teksto embarasis la Nacian Sav-Fronton, kiu kondamnis ĝin, sed poste reprenis sian diraĵon. Tamarrod, siaflanke, kampanjas por la malpermeso de la Frataro kaj de la salafismaj partioj — kiuj kunigas, minimume, trionon de la loĝantaro!

* “In the interim”, 12-a de julio 2013, http://madamasr.com

La nova registaro konfirmis la ŝlosilan rolon de la generalo Al-Sissi, kiu, nomumite vic-ĉefministro, restas ankaŭ ministro pri Defendo. En ĝi dominas, sur la ekonomia tereno, subtenantoj de liberalismo kaj multaj figuroj de la malnova reĝimo. Alveno kiel ministro de la Laboro de gvidanto de sendependa sindikato estas la nura bona novaĵo.

Longtempe, la publika opinio diskutis por scii ĉu, kiam la Frataro estos elektita, estos “revenbileto”. La nuna demando estas ĉu, nun kiam la prezidanto renversiĝis, Egiptujo denove spertos liberajn plurismajn elektojn. Kvankam iuj respondeculoj, inter kiuj s-ro ElBaradei, asertas la neceson inkluzivi la Frataron, ili silentas fronte al la ĉiudirekta subpremo gvidata de la ŝtatsekureco kaj la armeo, tute eksterleĝe, kontraŭ ties aktivuloj, nomataj “teroristoj” fare de la amasinformiloj.

Kiel interpreti alimaniere la malfermon de enketo pri la eskapo de s-ro Morsi kaj pluraj respondeculoj de la Frataro, dum la popolribelo de januaro-februaro 2011, el la malliberejo ouadi Al-Natroun? De monatoj, la gazetaro, nutrata de la mukhabarat (Informa Servo), amasigis “rivelojn” pri tiu incidento, eĉ pretendante, ke la Fratoj estintus helpataj de la Hamaso, la Hizbulaho kaj Al-Kajdo — kio nutras kontraŭ-palestinan kampanjon agresivan kaj ŝovinisman*. Nu, kiam oni akuzos aktivulojn, pro tio, ke ili postulis la foriron de s-ro Mubarak?

* Dina Ezzat, “Wild rumours of Hamas interference in Egypt find audience”, Ahram Online, 12-a de majo 2013.

Ĉu oni volas puŝi la Frataron al perforto — eĉ provoki ĝin — por ebligi la restarigon de “krizo-stato”, nome de la “milito kontraŭ terorismo”? Ĉu la nestabileco en la Sinajo, kiu ne komenciĝis kun s-ro Morsi, servos kiel preteksto? Kiel ajn, ne estos politika ordo sen inkluzivo de ĉiuj fortoj, eĉ la islamistoj kaj la Frataro, kiuj devos eltiri la lecionojn el sia malsukceso kaj turni la paĝon de la eksterleĝeco.

Alain GRESH

La armeo, la urnoj, la strato

Ili ĵuris, ke ili ne aspiras la egiptan prezidantecon. Post rompi tiun unuan ĵuron, la Islamaj Fratoj devis alporti “panon, liberon, socian justecon”. Sub ilia regado la malsekureco kreskis, la mizero ankaŭ. La amaso tiam rekonkeris la stratojn por postuli la foriron de la prezidanto Mohamed Morsi (vd la artikolon de Alain Gresh). Iuj revolucioj komenciĝas tiel. Kiam ili triumfas, oni celebras ilin dum jarcentoj sen tro zorgi pri ilia relativa sponteco aŭ pri la juraj bazoj de ilia estiĝo. La historio ne estas seminario pri juro.

Post la diktatoreco de s-ro Hosni Mubarak, estis iluzia imagi, ke la longa sufokado de la politika vivo, la kontraŭeca debato ne influus la unuajn elektojn. En tiaj kazoj la elektantoj ofte konfirmas la influon de la plej bone strukturitaj sociaj aŭ instituciaj fortoj (la grandaj familioj, la armeo, la antaŭa unusola partio) aŭ tiun de la organizitaj grupoj, kiuj plektis iliajn eksterleĝajn retojn por eviti la subpremadon (la Islamaj Fratoj). La lernado de demokratio daŭras multe pli ol la tempo de elekto.*

* Vd Alexis de Tocqueville, “Chacun à son rang” [“Ĉiu laŭ sia rango”], Le Monde diplomatique, aprilo 1998.

Promesoj ne plenumitaj, gvidantoj elektitaj kun malgranda plimulto kaj kiuj tuj alfrontas malaprobon aŭ koleron de la publika opinio, gigantajn manifestaciojn organizitajn de tre miksita koalicio: en la lastaj jaroj ankaŭ aliaj landoj ol Egiptio spertis tiajn situaciojn, tamen sen ke la armeo alprenis la potencon nek senjuĝe malliberigis la ŝtatestron, nek murdas liajn aktivulojn. Alie oni nomas tion puĉo aŭ ŝtatrenverso.

Tiun terminon la okcidentaj landoj ne uzas ĉi tie. Kiel elegantaj diplomatiaj arbitraciantoj, ili ŝajnas pensi ke certaj puĉoj — en Malio, en Honduro, en Egiptio ... — estas malpli neallaseblaj ol aliaj. Unue, Usono apogis la Islamajn Fratojn, poste ĝi daŭrigis sian militan helpon al Kairo, kiam la prezidanto Morsi estis “deoficigita” de la armeo. Konservativa alianco inter tiu kaj la Fratoj estintus la ideala scenaro de Vaŝingtono; ĝi estas for. Pri tio ĝojas samtempe la nostalgiuloj pri la malnova reĝimo, naserismaj naciistoj, la egiptaj novliberaluloj, salafistoj, la laika maldekstro, la saud-arabiaj monarĥoj. Inter ili estas nepre elreviĝontoj ...

Kvankam Egiptio estas bankrota, la alfrontiĝo inter la armeo kaj la islamistoj apenaŭ koncernas la decidojn pri ekonomia kaj socia politikoj, larĝe senŝanĝaj post la falo de s-ro Mubarak. Tamen, se ĝi kondukas al elektoj aŭ al ŝtatrenverso, kion valoras revolucio, se ĝi ŝanĝas nenion pri ĝuste tiuj temoj?

La novaj gvidantoj subordigas la bonfarton de sia lando al la financaj helpoj (12 miliardoj da dolaroj) de la Golf-ŝtatoj, speciale de la tre reakcia Saud-Arabio.* Se tiu opcio konfirmiĝas, tiam la juristoj vane eldiras ion kaj alion — la egipta popolo reiros la vojon de la strato.

* Vd “Saud-araba senpuneco”, Le Monde diplomatique, marto 2012.

Serge HALIMI.

“Mi, prezidanto de Bolivio, sekvestrita en eŭropa flughaveno ”

LA 2-AN DE julio 2013 okazis unu el la plej eksterkutimaj eventoj de la historio de la internacia juro: la malpermeso al la aviadilo de la prezidanto de la Plurnacia Ŝtato Bolivio superflugi la teritoriojn franca, hispana, itala kaj portugala, poste mia sekvestro en la flughaveno de Vieno (Aŭstrio) dum dek kvar horoj. Plurajn semajnojn poste, tiu atenco kontraŭ la vivo de membroj de oficiala delegacio, fare de ŝtatoj opiniataj kiel demokratiaj kaj leĝrespektaj, daŭre kaŭzas indignon, dum abundas la kondamnoj de civitanoj, de sociaj organizaĵoj, de internaciaj organismoj kaj de registaroj tra la mondo.

Kio okazis? Mi estis en Moskvo, kelkajn horojn antaŭ la komenciĝo de kunveno kun la prezidanto Vladimir Putin, kiam asistento avertis min pri teĥnikaj malfacilaĵoj: maleblo flugi al Portugalio kiel unue planite. Tamen, kiam finiĝis mia interparolado kun la rusa prezidanto, fariĝis jam klara, ke la problemo estas tute ne teĥnika ...

De Lapazo, nia ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro David Choquehuanca, sukcesis organizi halton en Laspalmo, de Granda Kanario en Hispanio, kaj validigi novan flugplanon. Ĉio ŝajnis esti en ordo ... Tamen, kiam ni estis en la aero, la flugkolonelo Celiar Arispe, kiu komandas la prezidantan aergrupon kaj en tiu tago pilotis la aviadilon, venis al mi por diri: “Parizo retiras nian permeson de superflugo! Ni ne povas enflugi la francan aerspacon.” Lia surprizo egalis al lia maltrankvilo: ni estis tuj enflugontaj la francan aerspacon.

Ni povis kompreneble provi reveni en Rusion, sed tiam ni riskis mankon de keroseno. La kolonelo Arispe do kontaktis la kontrolturon de la viena flughaveno por peti la permeson fari surteriĝon pro urĝo. La aŭstraj instancoj estu ĉi tie dankataj pro sia verda lumo.

En malgranda oficejo de la flughaveno, kiun oni disponigis al mi, mi estis en plena konversacio kun mia vicprezidanto, s-ro Alvaro García Linera, kaj kun s-ro Choquehuanca por decidi pri la sekvo de la eventoj kaj, ĉefe, por provi kompreni la kialojn de la franca decido, kiam la piloto informis min, ke ankaŭ Italio rifuzis al ni la eniron en sian aerspacon.

En tiu ĉi momento mi ricevis la viziton de la ambasadoro de Hispanio en Aŭstrio, s-ro Alberto Carnero. Tiu anoncis al mi, ke nova flugplano estis aprobita por ke mi vojaĝu en Hispanion. Nur, klarigis li, li devis antaŭe inspekti la prezidantan aviadilon. Temas eĉ pri nepra kondiĉo por nia ekflugo al Laspalmo de Granda Kanario.

Kiam mi demandis lin pri la kialoj de tiu postulo, s-ro Carnero elvokis la nomon de s-ro Edward Snowden, tiu dungito de usona societo, ĉe kiu Vaŝingtono vicentreprenas certajn agadojn de spionado. Mi respondis, ke mi konas lin nur tra legado de la gazetaro. Mi ankaŭ memorigis al la hispana diplomato, ke mia lando respektas la internaciajn konvenciojn kaj ke do neniakaze mi provis ekstradicii iun ajn al Bolivio.

S-ro Carnero estis en konstanta kontakto kun la hispana subsekretario pri eksterlandaj aferoj, s-ro Rafael Mendívil Peydro, kiu, tutevidente, postulis de li insisti. “Vi ne inspektos tiun ĉi aviadilon, mi devis marteli. Se vi ne kredas tion, kion mi diras al vi, vi traktas la prezidanton de la suverena ŝtato Bolivio kiel mensogulon.” La diplomato eliris por preni la instrukciojn de sia superulo antaŭ ol reveni. Li tiam petis min inviti lin por “preni kafeton” en la aviadilo. “Sed ĉu vi konsideras min deliktulo? mi demandis lin. Se vi provas penetri en tiun ĉi aviadilon, vi devos fari tion perforte. Kaj mi ne rezistos al operacio milita aŭ polica: mi ne havas la rimedojn por tio.”

Certe pro timo la ambasadoro forigis la opcion de perforto, ne sen precizigi ke, en tiaj kondiĉoj, li ne povas permesi la flugplanon: “Je la 9-a horo matene ni indikos al vi, ĉu vi povas aŭ ne ekflugi. Ĝis tiam ni diskutos kun niaj amikoj”, klarigis li al mi. “Ĉu amikoj? Sed kiuj estas do tiuj “amikoj” de Hispanio, kiujn vi referencas? Ĉu Francio kaj Italio, sendube?” Li rifuzis respondi kaj retiriĝis ...

Mi profitis tiun ĉi momenton por diskuti kun la argentina prezidantino Christina Fernández — elstara advokato kiu gvidis min en la juraj demandoj — kaj kun la venezuela kaj ekvadora prezidantoj Nicolas Maduro kaj Rafael Correa, ambaŭ tre maltrankvilaj pri ni. La prezidanto Correa cetere plurfoje retelefonis al mi dum tiu tago por ekscii novaĵojn pri mi. Tiu solidareco donis al mi fortojn: “Evo, ili havas nenian rajton inspekti vian aviadilon!”, ripetas ili. Mi ja sciis, ke prezidanta aviadilo ĝuas la saman statuson kiel ambasadejo. Sed tiuj konsiloj kaj la alveno de la ambasadoroj de la Bolivara Alianco por la Popoloj de nia Ameriko (ALBA)* dekobligis mian decidon montri min firma. Ne, ni ne donos al Hispanio aŭ al ia ajn alia lando — Usono ankoraŭ malpli ol la aliaj — la kontentiĝon inspekti nian aviadilon. Ni defendos nian dignon, nian suverenecon kaj la honoron de nia patrujo, nia granda patrujo. Neniam ni akceptos tian ĉantaĝon.

* En ĝi membras Antigvo-kaj Barbudo, Bolivio, Kubo, Domingo, Ekvadoro, Nikaragvo, Sankta-Vincento-kaj-Grenadinoj kaj Venezuelo. (Ĉiuj notoj estas de la franclingva redaktejo.)

La ambasadoro de Hispanio reaperis. En zorgo, maltrankvila kaj nervoza, li indikis al mi, ke mi fine disponas pri ĉiuj permesoj kaj ke mi povas forflugi. Fine, ni ekflugis ...

Tiu malpermeso de superflugo, dekretita simultane kaj kunordigite de kvar landoj sub la sola komando de la Central Intelligence Agency (CIA) kontraŭ suverena lando kun la sola preteksto ke ni eble transportas s-ron Snowden, tio montras la politikan pezon de la ĉefa imperia potenco: Usono.

Ĝis la 2-a de julio (dato de mia sekvestro), ĉiu komprenis, ke la ŝtatoj disponas pri sekurec-agentejoj por protekti sian teritorion kaj sian loĝantaron. Sed Vaŝingtono transiris la limojn de la imageblon. Rompante ĉiujn principojn de sincero kaj la internaciajn konvenciojn, ĝi transformis parton de la eŭropa kontinento en kolonian teritorion. Insulto al la homrajtoj, unu el la atingoj de la Franca Revolucio.

La kolonia spirito, kiu tiamaniere submetigis diversajn landojn, montras plian fojon ke, por la imperio, ne ekzistas limoj ĉu leĝaj, ĉu moralaj, ĉu teritoriaj al trudado de siaj intencoj. Nun estas klara en la okuloj de la tuta mondo, ke por tia potenco, ĉia leĝo transireblas, ĉia suvereneco rompeblas, ĉiaj homrajtoj ignoreblas.

La potenco de Usono, tio estas kompreneble ĝiaj armeoj, implikitaj en diversaj militoj invadaj kaj subtenataj de eksterordinara milit-industria komplekso. La etapoj de ĝiaj intervenoj estas bone konataj: post la militaj konkeroj la trudado de liberkomerco, de stranga koncepto de demokratio kaj, fine, la submeto de la loĝantaroj al la voremo de la multnaciaj konzernoj. La neforviŝeblaj markoj de la imperiismo — ĉu milita aŭ ekonomia — misformas Irakon, Afganion, Libion, Sirion. Landoj, el kiuj iuj estis invaditaj ĉar oni suspektis ilin havi amasdetruajn armilojn aŭ gastigi teroristajn organizaĵojn. Landoj, en kiuj miloj da homaj estuloj estis mortigitaj, sen ke la Internacia Punkortumo faras la plej etan proceson.

Sed la usona potenco venas ankaŭ el subteraj aranĝoj destinitaj disvastigi teruron, ĉantaĝon kaj timigon. Nome de receptoj, kiujn Vaŝingtono volonte uzas por konservi sian statuson: la “ekzempla puno”, en la plej pura kolonia stilo, kiu kondukis al la subpremado de la indianoj de Abja Ajala*. Tiu nun trafas la popolojn kiuj decidis liberigi sin kaj la politikajn gvidantojn kiuj decidis regi por la humiluloj. La memoro pri tiu politiko de ekzempla puno estas ankoraŭ viva en Latinameriko: ĉu pensi pri la puĉo kontraŭ Hugo Chávez en Venezuelo en 2002, kontraŭ la hondura prezidanto Manuel Zelaya en 2009*, kontraŭ s-ro Correa en 2010*, kontraŭ la paragvaja prezidanto Fernando Lugo en 2012*, kaj, kompreneble, kontraŭ nia registaro en 2008, sub la gvido de la usona ambasadoro en Bolivio, s-ro Philip Goldberg.* “La ekzemplo”, por ke la indiĝenoj, la laboristoj, la kamparanoj, la sociaj movadoj ne kuraĝu levi la kapon kontraŭ la dominantaj klasoj. “La ekzemplo”, por klinigi tiujn, kiuj rezistas, kaj por teruri la ceterajn. Sed “ekzemplo”, kiu kondukas nun la humilulojn de la kontinento kaj de la tuta mondo al pliigo de iliaj klopodoj je unueco por fortigi la batalojn.

* Nomo donita de la etnoj kunaaj [kunas] de Panamo kaj de Kolombio al la amerika kontinento antaŭ la alveno de Kristoforo Kolumbo. En la jaro 1992, tiu nomo [Abya Ayala] estis elektita de la indiĝenaj nacioj de Ameriko por nomi la kontinenton.
* Vd sub “Temoj” la punkton “Honduro” en nia retpaĝo.
* Vd Maurice Lemoine, “Etat d’exception en Equateur” [“Esceptostato en Ekvadoro”], La valise diplomatique, 1-a de oktobro 2010, www.monde-diplomatique.fr.
* Vd Gustavo Zaracho, “Le Paraguay repris en main par l’oligarchie” [“Paragvajo ree regata de la olibarĥio”], La valise diplomatique, 19-a de julio 2012, www.monde-diplomatique.fr.
* Vd Hernando Calvo Ospina, “Petit précis de déstabilisation en Bolivie”, Le Monde diplomatique, junio 2010.

La atenco, kies viktimoj ni estis, malkaŝas la du vizaĝojn de unu sola subpremado, kontraŭ kiu la popoloj decidis ribeli: la imperiismo kaj ĝia politika kaj ideologia ĝemelo, la koloniismo. La sekvestro de prezidanta aviadilo kaj de ĝia ekipaĵo — kiun oni rajtis taksi nepensebla komence de la 21-a jarcento — ilustras la pluvivadon de formo de rasismo sine de iuj eŭropaj registaroj. Por ili, la indianoj kaj la demokratiaj aŭ revoluciaj procezoj, en kiuj ili estas agantaj, estas obstakloj sur la vojo de la civilizacio. Tiu rasismo montriĝas nun en la aroganteco kaj en la plej ridindaj klarigoj “teĥnikaj”, por maski politikan decidon naskitan en oficejo de Vaŝingtono. Jen do registaroj, kiuj perdis eĉ la kapablon rekoni sin kiel koloniigitajn, kaj kiuj provas protekti la reputacion de sia mastro ...

Kiu diras imperio, tiu diras kolonioj. Decidinte obei la ordonojn, kiujn oni donis al ili, certaj eŭropaj landoj konfirmis sian statuson de submetita lando. La kolonia naturo de la rilato inter Usono kaj Eŭropo fortiĝis post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 kaj senvualiĝis al ĉiuj en la jaro 2004, kiam oni eksciis pri la ekzisto de kontraŭleĝaj flugoj de usonaj militaviadiloj kiuj transportis supozatajn militkaptitojn al Guantanamo aŭ al eŭropaj malliberejoj. Oni scias hodiaŭ, ke tiuj supozitaj “teroristoj” estis submetitaj al torturo; realaĵo, kiun eĉ la organizaĵoj de defendo de la homrajtoj ofte prisilentas.

Tutevidente la milito kontraŭ la terorismo reduktis la malnovan Eŭropon al la rango de kolonio; ago neamika, eĉ malamika, analizebla kiel formo de ŝtatterorismo, en tio ke ĝi transdonas la privatan vivon de milionoj da civitanoj al la kapricoj de la imperio.*

* Vd Maurice Lemoine, “L’homme qui menaçait les Etats-Unis” [“La viro, kiu minacis Usonon”] , Le Monde diplomatique, majo 2009.

Sed la vangofrapo al la internacia juro, kiu estis nia sekvestro, fariĝos eble rompopunkto. Eŭropo naskis la plej noblajn ideojn: liberecon, egalecon, fratecon. Ĝi larĝe kontribuis al la scienca progreso, al la apero de demokratio. Ĝi estas jam nur pala figuro de si mem: nov-obskurantismo minacas la popolojn de kontinento kiu, antaŭ jarcentoj, prilumis la mondon per siaj revoluciaj ideoj kaj vekis la esperon.

Nia sekvestro povus doni al ĉiuj popoloj kaj registaroj de Latinameriko, de Karibio, de Eŭropo, de Azio, de Afriko kaj de Nordameriko la unikan okazon fariĝi solidara bloko, kiu kondamnas la malindan sintenon de la ŝtatoj implikitaj en tiu rompo de la internacia juro. Temas ankaŭ pri ideala okazo por fortigi la mobiliziĝojn de la sociaj movadoj por konstrui alian mondon, de frateco kaj de komplementeco. Estas la tasko de la popoloj konstrui ĝin.

Ni certas, ke la popoloj de la mondo, nome tiuj de Eŭropo, sentas la agreson, kies viktimoj ni estis, kiel ĝi tuŝas ankaŭ ilin kaj la iliajn. Kaj ni interpretas ilian indignon kiel malrektan manieron prezenti al ni la senkulpigojn, kiujn iuj el la registaroj respondecaj pri la atenco daŭre rifuzas al ni.*

* La 10-an de julio 2013, Madrido prezentis oficialajn senkulpigojn al Lapazo.

Evo MORALES.

La vojoj de la revoluciuloj

VIVOJ DIVERSAJ, pasio komuna: tiuj de la komunistoj de la “fajrojaroj”, de la 1930-aj jaroj en la koncentrejoj, naziaj, francaj de la Viŝia reĝimo; aŭ stalinaj.

Jen la escepta vivo de tiu belga advokato, Jean Fonteyne, kiun lia nepo elvokas kun empatio.* Naskita en 1899, Fonteyne kreskis en la intelektularo. Sed li malkovris la “laboristajn tranĉeojn”, kaj faris filmon pri la filmestiĝo de “Mizero en Borinage”, la rimarkinda dokumentfilmo de Joris Ivens kaj Henri Stork, dediĉita al legenda batalo de la ministoj (1932). Bruselo estis tiam la centro de la Komunista Internacio en okcidenta Eŭropo. En la kulisoj, kaj en tiuj de la unua ambasadejo de Sovetio en Belgio (1935-1940), Fonteyne fariĝis la “komplico” de la ambasadoro Evgeni Rubinin. Rubinin estis proksimulo de Maksim Litvinov, la ĉefo de la sovetia diplomatio, kies politiko nomata “kolektiva sekureco” (kontraŭfaŝisma) estis rompita de la interkonsentoj de Munkeno en 1938 kaj de la germana-sovetia traktato de 1939. Memoro de okazoj tragedie preterlasitaj. Foneyne akceptis francajn komunistajn gvidantojn, interalie Maurice Thorez, en la jaro 1940 sekrete sendita ikon, kaj la tre sekretan Eugène Fried (“Clément”), murditan en 1943, kaj multajn ceterajn figurojn. En 1943 li estis arestita kaj poste deportita al la koncentrejo Buĥenvald [Buchenwald].

* Jean Lemaître: C’est un joli nom, camarade. Jean Fonteyne, avocat de l’Internationale communiste [Bela nomo, kamarado, Jean Fonteyne, advokato de la Komunista Internacio], Aden, Bruselo, 2012, 378 paĝoj, 22 eŭroj.

La biografioj de tiuj, kiujn li renkontis aŭ helpis — ofte riĉaj je romanecaj elementoj — povis, aŭ povus, troviĝi en la altvalora kaj jam memorinda “Kominterno: la historio kaj la homoj”* La ĉefa aŭtoro de tiu vortaro, la historiisto José Gotovitch, cetere aŭtoras libron plenan de analizoj kaj de portretoj de belgaj komunistoj*, interalie pri Marcelle Leroy, feminisma aktivulino kaj framasono, kaj pri Marc Willems, gvidinto de la partio sendita en la Gulag-on en 1937, kiam li vivis en Sovetio. Gotovitch, prilaboras novajn kampojn, kiam li esploras la rilatojn inter la Kominterno (la Komunista Internacio)* kaj la “frataj partioj”, la revolucia sindikatismo inter la du mondmilitoj, la eksterleĝeco sub la nazia okupado, la komplikajn rilatojn inter la socialistoj (alfrontitaj kun la perfido de sia prezidanto)* kaj la Belga Komunista Partio (PCB laŭ la franca). La PCB iniciatis la ĉefan organizaĵon de popola rezistado, la Fonton de Sendependeco (france: Front de l’indépendance, FI), plurisma, ties Belgan Armeon de Partizanoj, ties Komitatojn de Sindikata Batalo (france: Comités de lutte syndicale, CLS) kaj ĝian Komitaton de Defendo de la Judoj ...

* Collectif, Komintern: l’histoire et les hommes. Dictionnaire biographique de l’Internationale communiste [Kolektivo, Kominterno: La historio kaj la homoj. Biografia vortaro de la Komunista Internacio], L’Atelier, coll. “Jean Maîtron”, Ivry-sur-Seine, 2001.
* José Gotovitch, Du communisme et des communistes en Belgique. Approches critiques [Pri la komunismo kaj la komunistoj en Belgio. Kritikaj alproksimiĝoj], AdenCarCoB, Bruselo, 2012, 436 paĝoj, 30 eŭroj.
* Vd nialingve Georgo Dimitrofo: Raporto al la 7-a Kongreso de la Komunista Internacio; Harald Neubert: La Kominterno en la 1930-aj jaroj kaj la koncepto de unueco; kun enkonduko de Günther Judick, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 113 p., ISBN 978-2-918300.
* Dum la germana invado, en majo 1940, Henri de Man, prezidanto de la Belga Laborista Partio (POB laŭ la franca), aliĝis al la okupanto. Li malfondis la POB kaj starigis la nazifavoran solan sindikaton, la Union de la intelektaj kaj manaj laboristoj (france: Union des travailleurs intellectuels et manuels, UTMI).

Efraïm Wuzek estas alia reprezentanto de tiu idealo, kiu realiĝis en travivataj decidoj. Pola komunisto kaj judo membro de la Palestina Komunista Partio, li engaĝiĝis en la kompanio Botwin (de plaj judoj) de la Internaciaj Brigadoj en Hispanio. Postvivante, li traspertis la akran leĝon de la francaj koncentrejoj de la Vichy-reĝimo. Lia filino esploras kun delikateco kaj precizo la agititan vivon de komunisto kiu spertis la malesperon post la malkaŝo de la krimoj de Stalino. Liaj memoraĵoj el Hispanio estas ĉi tie por la unua fojo publikigitaj en la franca lingvo, en verko kiu entenas la liston de la batalantoj de la kompanio Botwin.*

* Efraïm Wuzek, Combattants juifs dans la guerre d’Espagne. La compagnie Botwin [Judaj batalantoj en la milito de Hispanio. La komanio Botwin], prezentita kaj prinotita de Larissa Wozek-Gruszow, Syllepse, kolektaĵo “Yiddishland”, Parizo, 2013, 219 paĝoj, 22 eŭroj.

Jean-Marie CHAUVIER.

Tiu artikolo aperis en la franca eldono en aprilo 2013.

Kiel Bruselo protektas siajn ŝipposedantojn

Eŭropo prirabas la marbordojn de Afriko

La Eŭropa Unio, la plej granda importanto de fiŝoj en la mondo, starigis komunan politikon pri fiŝkaptado (PCP/CFP) por satigi la grandegajn bezonojn de siaj konsumantoj: 22,3 kg popersone ĉiujare, kompare kun mezuma konsumo tutmonda de 16 kilogramoj. Kvankam ĝi proklamas la celon de “la konservo de naturaj rimedoj”, la komuna politiko instigas al detruaj industriaj praktikoj kiuj estas trudataj sur Afrikon.

Estus malprave deklari la forkonsumon de maraj rimedoj fantazio de ekologiistoj. La subita malapero de la moruoj de la Grandaj Benkoj apud Novlando fine de la dudeka jarcento, kiun neniu antaŭvidis, kaŭzis ŝokon kiu resonis tutmonde. Komencita de la vaskoj en la dekkvina jarcento, kaptado — kaj poste troa kaptado — de ĉi tiu granda malvarmakva fiŝo estigis neimageblan situacion. En Kanado, malgraŭ la moratorio en 1992, moruoj neniam revenis. Kaj tio, kio estis observita en la Nord-Atlantiko, nun okazas en aliaj oceanoj. La plej grandaj fiŝkaptaj ŝipoj de la mondo nun sin direktas suden al la rando de Antarkto por konkurenci pri la restantaj provizoj. En du jardekoj, la biomaso de skombroj malkreskis de tridek milionoj da tunoj ĝis malpli ol tri milionoj en Suda Pacifiko*. Dum la sama periodo, la epinefeloj (Epinephelus) malkreskis je pli ol 80% en Okcidenta Afriko.

* “In mackerel’s plunder, hints of epic fish collapse”, The New York Times, la 25a de januaro 2012.

Ĉu ni havos maron sen fiŝoj?” demandas Philippe Cury*, esploristo ĉe Ifremer, la oceanografia esplorinstituto de Francio. Laŭ li, pro teknologiaj antaŭeniroj kaj subvencioj, tutmondaj fiŝkaptistoj kaptas du-kaj-duonoble pli ol tiom, kiom akcepteblas. La konservo de la mara faŭno ne nur koncernas demandojn rilate al ekologio kaj biologia diverseco; ĝi estas batalo por la homa supervivo. Fiŝoj estas tre nutroriĉa manĝaĵo, plenaj de esencaj grasacidoj, kaj sekve kontribuas preskaŭ 50% de la konsumo de animala proteino en multaj evolulandoj: Bangladeŝo, Gambio, Senegalio, Somalio, Siera-Leono ... En Afriko, dum senpluvecoj, produktoj de la maro delonge estas alternativa fonto de nutraĵo, kiel en Somalio en 1974 kaj 1975 kiam la paŝtista ekonomio estis ruinigita. Sed nun la grandaj rolantoj en la sektoro — Eŭropo, Rusio, Sud-Koreio, Japanio kaj lastatempe Ĉinio — ekeniras tropikajn marojn proksime de la marbordo de Afriko kie ili konkurencas kun lokaj etskalaj fiŝkaptistoj kaj rekte endanĝerigas la memsufiĉecon je nutraĵoj de la landoj de la tria mondo.

* Philippe Cury kaj Yves Miserey, A sea without fish, Calmann-Levy, Parizo, 2008.

En decembro 2006, esploristaro gvidata de d-ro Boris Worm de Universitato Dalhousie (Kanado) kalkulis ke, ĝis la mezo de la nuna jarcento, povus esti ke la specioj plej ofte kaptataj hodiaŭ malaperos pro homa premado (troa fiŝkaptado, la detruo de biotopoj, poluado). D-ro Worm estas unu el nova generacio de esploristoj, plejparte bazitaj en Nordameriko, kiuj levas troan fiŝkaptadon al la rango de tutmonda demando egale al la klimata ŝanĝiĝo kaj la forkonsumo de fosiliaj brulaĵoj.

Kontraŭe al la populara kredo, por ke fiŝaro regeneriĝu, ne estas sufiĉe ĉesigi fiŝkaptadon, kaj la resaltemeco de la fiŝstokoj ne nur dependas de la nombro de ovoj deponitaj en la oceanon. Franca marbiologo Daniel Pauly, la direktoro de la Centro pri Fiŝkaptado de la Universitato de Brita Kolumbio kaj tenanto de la plej altaj honoroj en ekologio*, konstatis, ke troa fiŝkaptado estas detruanta marajn ekologiajn sistemojn, foje nerevokeble, ĉar la praktiko damaĝas la tutan manĝoreton, tio estas, ĉiuj ekzistantaj manĝoĉenoj inter organismoj. “La maro similas dometon el ludkartoj; sen fiŝoj, ĝi riskas transformiĝi en vastaĵon da kota akvo saturitan de toksaj algoj kaj meduzoj, kiel jam fariĝis en iuj lokoj” diras Philippe Cury.

* Inter multajn aliajn honorojn, li ricevis la internacian premion Kosmo (2005), la Premio Nobel de ekologio.

Kvankam Ĉinio faris Azion tutmonda rolanto en la monda fiŝkaptado dum la pasintaj du jardekoj, la EU restas rekte en la centro de atento. Ĝi disponas la plej vastan maran teritorion en la mondo, kun la plentempa ekvivalento de proksimume cent kvardek mil fiŝkaptistoj kaj floto de pli ol okdek kvin mil ŝipoj, kune kun miliono da laboristoj kiuj okupiĝas surtere en la fiŝkapta industrio. “La katastrofo venas”, insistas s-ino Maria Damanaki, Eŭropa Komisiito pri la Fiŝkapta Industrio, “ĉar 88% de la fiŝstokoj de la EU estas troekspluatataj, kompare kun 25% tutmonde. Estus multe pli facile fari nenion, sed baldaŭ fariĝus multe pli granda problemo. Tio estas tre amara leciono kiun mi lernis de mia lando, Grekio.” En julio 2011, s-ino Damanaki prezentis al Bruselo la planon por la reformo de la komuna politiko pri fiŝkaptado (PCP/CFP). La longe atendita propono, kune diskutita de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio de la Eŭropa Unio, estas ekvalidiĝonta en 2014. La celo estas restaŭri al “daŭripova nivelo” tri kvaronojn de la fiŝrimedoj de la EU ĝis 2015, konforme al la sindevontigoj faritaj ĉe la Tutmonda Pintokunveno pri Daŭripova Evoluigo en Johanesburgo en 2002.

Ekde sia iniciato en 1970, la Komuna Politiko pri Fiŝkaptado estas bazita sur modelo kiu ne konvenas por fiŝkaptado, nome tiu de industria agrikulturo. La famaj Totalaj Permeseblaj Kaptaĵoj (TAC) asignataj de la Eŭropa Komisiono kutime estas 48% pli alta ol tiuj rekomenditaj de sciencistoj. Inter 1993 kaj 2008, Bruselo elspezis 1,3 miliardon da eŭroj por malkonstrui malnovajn trolŝipojn sed ne sukcesis redukti la efikon de industria fiŝkaptado* kiu kreskas ĉiujare je 3% pro la modernigo de la floto.

* Oni kalkulas la efikon de fiŝkaptado per mezuro de la kaptoj de ĉiuj fiŝkaptaj aparatoj utiligataj de iu ŝipo dum specifa periodo kaj en specifa loko.

En februaro 2013, la Eŭropa Parlamento aprobis la fundamentan regularon de la nova Komuna Politiko pri Fiŝkaptado en kunteksto de ekonomia krizo kiam la financa disfalo de Grekio reliefigis laŭ tre specifa maniero la novliberalisman orientiĝon de Bruselo. Kiel kernan rimedon por solvi la troan kapaciton de la eŭropa fiŝkaptado, la Komisiono proponas efektivigi transdoneblajn fiŝkaptajn koncesiojn (TFC), kvotoj per kiuj fiŝkaptistoj povas negoci en la merkato. Kvankam ili havas la avantaĝon, ke ili nenion kostos al Bruselo, ili estigas gravajn zorgojn: malŝtatigo de la maraj rimedoj, kvotoj submetitaj al la potenco de la financaj merkatoj, ĉesiĝo de etskala fiŝkaptado, ktp. Laŭ la Verda MEP-o Paul Besset, “la Komisiono preferas industrian fiŝkaptadon, kvankam historie ĝuste tio kaŭzis troan fiŝkaptadon.”

Jure, la rimedoj de la maro estas tio, kion la romanoj nomis “res omnis” (komuna havaĵo). “Ekde la momento kiam oni malŝtatigas la aliron, oni malŝtatigas la rimedon” maltrankvile diras Stéphan Beaucher* de la koalicio de asocioj ‘Oceano 2012’. Post kiam Danio enkondukis sistemon de transdoneblaj filŝkaptaj unuoj en 2003, la koncesiojn de etskalaj fiŝkaptistoj rapide akaparis kelketaj grandaj firmaoj kiujn la dana gazetaro nomis “la magnatoj de la kvotoj.” Rezulte, en julio 2011, en la sektoro de pelaga (altmara) fiŝkaptado, nur ok ŝipoj, disponantaj kombinitan kvoton kun valoro de 644 milionoj da eŭroj, elŝipigis laŭvalore kvaronon de la danaj fiŝkaptoj. En la komuna fiŝkapta zono de la Eŭropa Komunumo, naciaj politikoj ofte konkurencas aŭ eĉ interbatalas. Ekzemple, Hispanio, kun 80% de la eŭropa floto kaj 65% de dungitoj en la industrio, rigardas transdoneblajn koncesiojn kiel metodon por akapari la aliajn koncesiojn en Eŭropo. Fronte al ĉi tiu minaco, MEP-oj submetis multajn ŝanĝojn, kaj povus esti, ke ili sukcesos persvadi la Parlamenton konsenti fari transdoneblajn fiŝkaptajn koncesiojn libervolaj aŭ netransdoneblaj.

* Vidu Stephan Beaucher, More fish in 30 years? Desertification and overfishing of the oceans, Les Petits Matins, Parizo, 2011.

Komisiito Maria Damanaki sin elmetas al risko kiam ŝi certigas al siaj kritikantoj ke aro da garantioj limigos la koncentriĝon de fiŝkaptaj rajtoj, kaj protektos etskalajn fiŝkaptistojn. Respektata pro siaj antecedentoj kiel batalanto de la rezistado dum la insurekcio kontraŭ la greka diktatorado en 1973, ŝi restas izolita en ekstreme liberalisma Komisiono sub la influo de la grandaj ŝipposedantoj: Comité général de la coopération agricole de l’Union européenne (Cogeca), Europêche, ktp. Estas tiuj, kiuj, post la kulisoj, gvidas la proponojn de la Komisiono, dum samtempe la manko de vera difino de etskala fiŝkaptado ĉiam malfortigas la influpovon de la Komisiono en intertraktadoj. La misproporcia influo de la premgrupoj estas evidenta: la Internacia Kolektivo Subtenanta Fiŝlaboristojn (ICSF) havas nur unu reprezentanton en Bruselo.

Laŭ la marbiologo Daniel Pauly, “kiam rimedoj estas troekspluatataj, fiŝkaptado pli kaj pli disvastiĝas kaj geografie kaj bentose*, kaj tio pliigas kostojn kaj sekve estigas kreskantan dependecon je subvencioj.” La biologo atentigas ke en Usono, la federacia leĝo limigas konkurencon, kaj strikta aliĝo al sciencaj rekomendoj konservas stokojn je daŭripovaj niveloj kio etendas la vivon de la industrio. En Eŭropo, kontraste, “oni asignas preskaŭ 80% de la subvencioj al ĝuste tiu metodo de fiŝkaptado kiu detruas la plimulton de la rimedoj, plej konsumas energion, kaj atingas la plej malaltan produktivon”.

* Bentosaj organismoj estas animaloj kaj vegetaĵoj vivantaj sur aŭ apud la marfundo.

La reformo de la Komuna Politiko pri Fiŝkaptado devus ne esti konstruita sur mallongatempa soci-ekonomia logiko, laŭ kiu ĉiu membroŝtato prizorgas sian propran intereson, sed laŭ ekologiisma metodo. Prefere ol transdoneblajn kvotojn, kolektivoj de etskalaj marbordaj fiŝkaptistoj proponas gvidliniojn sur bazo de ekologiaj kaj sociaj kriterioj. “Por ĉiu cento da tunoj da merluĉoj elŝipigitaj, oni taksas la nombron de laborpostenoj, la efikon sur la marhabitato, eligaĵojn de CO2 ... Sed ĉi tiun metodon la fiŝkapta industrio nepre ne akceptas; male, ĝiaj reprezentantoj ankoraŭ defendas troproduktadon” indigne diras Stéphan Beaucher. “La demando estas tio, ĉu la EU preferas tri fabrikŝipojn monopoligantajn ĉiujn kvotojn, aŭ la tradician fiŝkaptadon kiu ankoraŭ estas tia, kia ĝi estu: motoro por loka evoluado kiu povas plibonigi la valoron de la rimedo.” En Eŭropo, bedaŭrinde, fiŝkaptado ĉefe estas politika demando kiu apenaŭ koncernas zorgon pri la daŭripovo de ekologiaj sistemoj. Franca ekzemplo: la ministro pri la fiŝkapta industrio estas Frédéric Cuvillier, intima kunlaborinto kun la grandaj ŝipposedantoj de Boulogne-sur-Mer.

Eĉ se fiŝkaptistoj adaptas sian ilaron kaj elektas sian propran fiŝkaptejon por celi apartajn speciojn, ili ĉiam kaptas kromkaptaĵon. Tiu, kiu neniam veturis sur trolŝipo, ne povas imagi la kvanton da senvivaj fiŝoj, krustuloj kaj ŝarketoj flankenmetitan sur la ferdeko por esti ĵetita en la maron. La brita esploristo Robert Enever konstatis ke, inter 2002 kaj 2005, por ĉiu trio da fiŝoj kaptita de britaj trolŝipoj, duo estis reĵetita senviva en la maro. La trenreto, la plej ĝenerale uzata fiŝkaptilo de la mondo pro merkata premo kaj subvencioj, sole respondecas pri 72% de ĉi tiuj forĵetaĵoj. En proksima kunlaboro kun fiŝkaptistoj, sciencistoj faras de kelkaj jaroj esplorojn pri la kapablo de fiŝkaptilaroj elekti apartajn organismojn el specifa fiŝaro. En Skotlando kaj Norvegio, protokoloj fiksantaj celon de “nula forĵetaĵo” montras tre bonajn rezultojn. Ili estas bazitaj sur la principo de suplementaj kvotoj por la plej ekologie puraj praktikoj, surŝipa videokontrolado, kaj integrigita kunlaboro inter fiŝkaptistoj, sciencistoj kaj ŝtataj aŭtoritatuloj.

Indulgemo pri fraŭdo

Dua kerna dispozicio de la reformo de la komuna politiko pri fiŝkaptado havas la avantaĝon ke ĝi kostas nenion: la Komisiono intencas malpermesi la forĵeton de fiŝoj en la maron antaŭvidante, ke la ŝipoj elŝipigos la tutan kaptaĵon surkaje tiel, ke la forĵetaĵo povas esti transformita en fiŝfarunon por akvokulturo. Jean-Pierre Carval, sekretario de la loka komitato pri fiŝkaptado de Bretonio, estas skandaliĝinta kaj alvokas por “instigoj por enkalkuli la fakton, ke neniu homa agado kapablas produkti nulan forĵetaĵon”. Sciencistoj kiel Jean-Pascal Bergé, esploristo ĉe la franca oceanografia esplorinstituto Ifremer, demandas kian efikon havos la devo elŝipigi tutajn kaptaĵojn sur la loĝspaco kaj sekureco de la ŝipanaroj, sed ankaŭ sur la observo de la veterinara regularo pri produktoj por homa konsumado. François Chartier de Greenpeace kredas siaflanke ke temas pri “falsa solvo, kiu estas sensenca en la kunteksto de la konservo de la rimedo... Eŭropaj aŭtoritatuloj estas cedintaj al ĉiam pli potenca premgrupo: akvokulturo”. Je la fino de julio 2012, tamen, la Konsilio de la Eŭropa Unio rekomendis laŭpaŝan efektivigon de la dispozicio, sen proponi iun ajn alian solvon de la problemo de kromkaptaĵo.

Oni ankaŭ scivolas kiel la Eŭropa Komisiono kontrolos la efektivigon de la regularo konsidere ke, praktike, la kontrolado de regularoj restas ĵaluze gardata apartaĵo de membroŝtatoj, kaj ke Parizo, kaj precipe Madrido, toleras fraŭdon kun konsterna indulgemo. Je la fino de 2011, la Eŭropa Tribunalo de Justico monpunis Francion je 57,7 milionoj da eŭroj pro malobservo de siaj devoj. Bonan ideon pri la malfacilaĵoj de kontrolistoj donis la misaventuroj de inspektistaro sendita de la Komisiono al du galegaj havenoj en Hispanio en 2009. Trovinte, ke ĉiuj kvar pneŭoj de sia aŭto estas trapikitaj en la aŭtoparkejo de sia hotelo, ili tamen sukcesis inspekti dek du boatojn kaj registris ke du cent tunoj da merluĉoj estis alterigitaj en unu tago, malgraŭ tio, ke Hispanio deklaris nur ses cent dudek tunoj por la tuta antaŭa monato ĉe la du havenoj.

Fiŝoj kaj marmanĝaĵoj fariĝis grava faktoro en la internacia komerco, kun 37% de la tunaro destinita por la tutmonda merkato, kontraŭ 24% en 1975. Pri la geopolitika kaj socia paradokso de ĉi tiu tutmondiĝo, Daniel Pauly skribas: “80% de la kaptaĵo estas konsumataj de tiuj, kiuj ne bezonas fiŝojn, nome la loĝantoj de riĉaj landoj.” En 1979, La Eŭropa Unio komencis transloki sian kronikan ekscesan fiŝkaptan kapaciton al sudaj maroj. Profitante de malfortaj ŝtataj strukturoj, ĝi malfermis tre profitodonajn merkatojn grandparte favoratajn de dupartiaj Akordoj pri Fiŝkaptaj Partnerecoj (APP/FPA). Ĉi tiuj akordoj, kiuj reprezentas 8% de la kvanto de fiŝoj kaptataj de la EU-floto (sed multe pli laŭ merkata valoro), koncernas dek kvin landojn en Afriko, Karibeo kaj Pacifiko: Gvineo, Madagaskaro, Sejŝeloj, ktp. En decembro 2011, la Eŭropa Parlamento kontraŭis al la renovigo de fiŝkaptaj akordoj kun Maroko, ne pro demandoj pri nutraĵa suvereneco, sed pro la ankoraŭ nedifinita jura statuso de Okcidenta Saharo. La nova akordo inter Maŭritanio kaj la EU, ratifikita en julio 2012, kombinas ĉiujn ekscesojn de la komuna politiko pri fiŝkaptado.

En Maŭritanio, la eks-estro de la fiŝkapta administracio, ŝejko Ould Ahmed, profitis de la konkurenco inter la EU kaj Ĉinio. Nun, Bruselo pagas al Nouakchott ĉiujaran monkompenson de 113 milionoj da eŭroj, la plej altekosta fiŝkapta akordo en la mondo. Interŝanĝe, senlima nombro de eŭropaj fiŝkaptaj ŝipoj ricevas la rajton aliri la teritorian maron de la lando, en rekta konkurenco kun lokaj etskalaj fiŝkaptistoj. Teorie, la maksimuma kvanto de la kaptaĵo de la Komunumo estas tri cent sep mil tunoj kaj kvar cent kilogramoj ĉiujare, sed “la Eŭropa Komisiono neniam faris multajn paŝojn por certigi, ke lokaj leĝoj ne estis malobservataj” atentigas Beatriz Gorez, kunordiganto de la Koalicio por Justaj Fiŝkaptaj Akordoj (CAPE/CFFA). Kiel la plimulto de la subskribintoj de la akordoj pri fiŝkaptaj partnerecoj, Maŭritanio ne disponas la teknikan kaj loĝistikan kapaciton por kontroli la aktivecon de eŭropaj fiŝkaptistoj. Kvankam la eŭropanoj estas la plej grava fonto de enspezo por Maŭritanio, duono de la loĝantaro vivas sub la oficiala mezuro de malriĉeco, kaj en la lastaj dek jaroj la ĉiujara konsumo de marmanĝaĵoj malpliiĝis de dek unu kilogramoj laŭkape al naŭ kaj duono kilogramoj.

La dupartia akordo ankaŭ starigas demandojn pri sia legitimeco, pro evidenta manko de demokrataj sekurigiloj pri la uzo de la monkompenso. La Golfeto de Nouadhibou en la nordo de la lando fifamas pro siaj du cent fremdaj ŝipruinoj. Tie, de sur la mardigo, oni povas facile distingi la grandajn hispanajn trolŝipojn sur la horizonto. “La mono el Bruselo devus helpi nin evoluigi nian propran fiŝkaptan industrion, sed ekster la ĉefurbo ni vidas nenion el Eŭropo krom ĝiajn plej grandajn ŝipojn” diras Salim Ouerdani, veterana fiŝkaptisto. Efektive, en lando kie korupto ĉiam ekzistas, la kunularo de la reĝimo regas la sistemon de monkompenso, fiŝkaptaj licencoj kaj doganoj. En la pasinteco, kelkaj el la plej fifamaj figuroj de franceparolanta Afriko vizitis Maŭritanion, kiel Jean-Christophe Mitterrand, akuzita pri monlavado pere de la fiŝkapta firmao Iwik, kaj André Guelfi, alinome “Dédé la Sardino”, kiu fame fraŭdis la maŭritanian registaron. De post la puĉo de la 6a de aŭgusto 2008, la nova prezidanto estas generalo Mohamed Ould Abdel Aziz. Malgraŭ tio, ekde 2009 la Konsilio de Eŭropo konsideras, laŭ la vortoj de sia sendito Hans-Georg Gerstenlauer, ke la reveno al konstitucia ordo en Maŭritanio permesas “plenan kunlaboron”.

Konvertita al piratado

Malgraŭ tio, ke neniu povas nei la maljustan naturon de la akordoj pri fiŝkaptaj partnerecoj, “ili estas unu el la malmultaj metodoj por reteni la ŝipposedantojn, eĉ se minimume” opinias Beatriz Gorrez de CAPE. “Bruselo glitas en novliberalan modelon de administrado laŭ kiu eŭropaj ŝipposedantoj pli kaj pli rolas kiel financaj partneroj. La EU riskas tute perdi siajn rajtojn kiel la kontrolanto de la rimedoj.” La granda paradokso de ĉi tiuj akordoj estas tio, ke, en landoj kie ili mankas, la sekvaĵoj estas eĉ pli malbonaj. Ekde 2006, iuj landoj kiel Senegalio, Maŭricio kaj Angolo rifuzis renovigi siajn fiŝkaptajn akordojn kun la EU, sed nun vidas la “senegaligo” de eŭropaj ŝipoj.

La praktiko estas konata: ŝipoj hisas la senegalian flagon sed estas plejparte posedataj de fremduloj. “Lokaj fiŝkaptistoj forlasis vivtenan fiŝkaptadon por koncentriĝi pri specioj destinitaj al la internacia merkato, tiel kaŭzante krizan elĉerpiĝon de la provizo ĉe la loka merkato” diras Stéphan Beaucher. Post dudek jaroj da fiŝkaptaj akordoj, kombinitaj kun “senegaligo” de la fiŝkaptaj flotoj, unu afero estas klara: la provizo de la kvar ĉefaj specioj — soleoj, sparoj, blankaj epinefeloj kaj Polydactylus quadrifilis (la giganta afrika polinemedo) — falis je 75%.

Fine, kie la ŝtato estas disfalinta, kiel en Somalio, la eŭropanoj fiŝkaptas, en la plej malbona okazo, senlicence aŭ, en la okazo plej bona, kun falsaj licencoj emisiitaj de mafiecaj firmaoj starigitaj en Kataro de somaliaj militestroj — sistemo kiu utilas al la giganta hispana fiŝkapta firmao Pescanova kaj la Compagnie Bretonne de Cargos Frigorifiques (Cobrecaf) kiuj kaptas sepdek mil tunojn da tinusoj ĉiun jaron en la Hinda Oceano*. En Kismayo, Berbera kaj Mogadiŝo, oni ĉiutage aŭdas la vorton “malai” (“fiŝo” en la somalia lingvo) de lokaj radiostacioj kondamnantaj la ĉeeston de fremdaj ŝipoj. “La grandeco de la kaptaĵo efikas sur la vivtenan kapablon de somaliaj fiŝkaptistoj, ĉar okcidentaj ŝipoj rikoltas en unu nokto tiom, kiom lokuloj kaptas en unu jaro” diras Roger Middleton de la brita esplorinstituto Chatham House.

* Mohamed Abshir Waldo, “The two piracies in Somalia”, la 8an de januaro 2009 http://wardheernews.com

En Somalio, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (FAO) taksas ke ok cent fremdaj ŝipoj kaptas fiŝojn — plejparte tinusojn, salikokojn kaj omarojn — kun merkata valoro de inter 300 kaj 450 milionoj da dolaroj ĉiujare. Kontraste, la transira registaro de Somalio havas totalan jarbuĝeton de nur 100 milionoj da dolaroj kaj ne plu havas mararmeon por observigi siajn rajtojn laŭlonge de la tri mil tri cent kilometroj de sia marbordo. Laŭ Abdul Jama, fiŝkaptisto ĉe la malnova haveno de Mogadiŝo, por protektI siajn marbordojn kaj simple supervivi, la somalianoj de Puntlando forlasis fiŝkaptadon kaj sin turnis al piratado. Oni scias, ke la Alakrana kaj la Artza, du gigantaj tinuskaptaj fridŝipoj registritaj en la vaska regiono de Hispanio, estis fiŝkaptantaj en la ekskluziva ekonomia zono de Somalio kiam ili estis atakitaj de piratoj en 2009 kaj 2010 respektive.

Hukun Husein Yussuf, la estro de la fiŝkaptista laborsindikato en Berbera, Somalilando, kvalifikas tiun opinion: “Ili ja forpelas fremdajn ŝipojn, sed kelkaj ne hezitas eldevigi monon de ni.” Dum la pasintaj jaroj, la vicojn de la eksfiŝkaptistoj ŝveligis milicianoj, spertuloj pri navigado, kaj komercistoj kiuj starigis kvin organizaĵojn kun entute mil anoj. En decembro 2008, la EU reage lanĉis Operacon “Atalanta” kontraŭ kosto de ĉirkaŭ 150 milionoj da eŭroj*. Krozŝipoj kaj patrolaviadiloj de precipe la hispana kaj franca mararmeoj multnombre okupiĝas pri ĉi tiu operaco. Bedaŭrinde, “Atalanta” ne havas mandaton limigi kontraŭleĝan eŭropan fiŝkaptadon. “Tio estas nek mia rolo nek mia mandato” deklaris en 2009 Peter Hudson, la brita sub-admiralo kiu respondecas pri la operaco*.

* Vidu Philippe Leymarie, “Western fleets against Somali pirates”, Le Monde diplomatique, novembro 2008.
* Radio France International, la 2an de aŭgusto 2009.
Bonifiko por prirabado

La aktivecoj de la hispana ŝipkompanio Vidal Armadores, bazita en Galegio, perfekte ilustras la suspektindajn negocojn de altmara fiŝkaptado kiam mankas akordoj pri bona reguligo. La plej rivela kazo de la praktikoj de ĉi tiu firmao okazis en aprilo 2008, kiam la novzelandaj maraj aŭtoritatuloj haltigis namibian kargan fridŝipon, la Paloma V. Ĝi portis fiŝojn el du nordkoreaj boatoj — la Chilbo San 33 kaj la Black Moon — kaj el du hispanaj boatoj, la Belma kaj la Galaecia. La posta enketo malkovris ĉiujn kutimajn ruzojn de pirata fiŝkaptado: la kvar boatoj estis efektive posedataj de Vidal Armadores. Dum la antaŭaj sep jaroj, unu el ili, la Black Moon, estis renomita sinsekve Dorita, Eolo, Magnus, Red Moon, Ina Maka, Galaxy kaj fine Black Moon. Dum la sama periodo, ĝi estis registrita sub la flagoj de kelkaj landoj, inter ili Urugvajo, Sankta Vincento kaj la Grenadinoj, Nord-Koreio kaj Ekvatora Gvineo. Vidal Armadores neniam estis konviktita pri malbonfarado. Male, Madrido pagis al la ŝipposedanto subvenciojn de 3,6 milionojn da eŭroj, el kio 2,6 milionoj estis sub la titolo “esploroj pri fiŝkaptado”. “Esploroj pri novaj stokoj por prirabi kaj novaj havenaj instancoj por korupti, sendube” sprite rimarkas f-ino Esther Montero de Greenpeace Hispanio.

Kune kun ŝanĝoj al kelkaj akordoj pri fiŝkaptaj partnerecoj, la Eŭropa Unio instigas al la efektivigo de multe pli ampleksaj akordoj, nome pri ekonomiaj partnerecoj (APE/EPA) por liberaligi komercon per la elimino de tarifoj. La akordoj inkluzivas fiŝkaptan eron, kiun multaj observantoj rigardas kiel pli malbonan ol la jamaj fiŝkaptaj partnerecoj. La plimulto de afrikaj landoj malakceptis la provizorajn akordojn pri ekonomia partnereco je la fino de 2007 pro tio, ke ili volis konservi seninterrompan aliron al la eŭropa merkato por marmanĝaĵoj.

Sed Bruselo ne estas rezigninta. Premgrupoj, parlamentanoj kiel f-ino Christiane Taubira (nun ministro pri justico)*, kaj eĉ la Speciala Referisto de UN pri la Rajto je Nutraĵo, Olivier De Schutter, asertas ke la EU faras premon al landoj ekster la Unio per rektaj minacoj al ilia evoluhelpo*. Eŭropo ankaŭ komencis dividi la opozicion per la organizado de regionaj centroj de komerco, kaj per favora traktado por kelkaj kernaj ŝtatoj kiel Ebura Bordo. Sed Bruselo forgesis, kio vere estas fiŝo — sovaĝa animalo kaj ne “produkto”, eĉ se organika.

* Marie Bazin, “Africa, Caribbean, Pacific, European Union continues its offensive,” Ticket to Africa, n-ro 214, Parizo, junio 2012; “EPAs: what if politics finally got world affairs?”, raporto de Christiane Taubira, Strasburgo, la 16an de junio 2008.
* “Development: Small island states stand up to EU”, Inter Press Service (IPS), la 6an de aŭgusto 2007.

Jean-Sébastien MORA

Marinaleda, ĉu la lasta gaŭla vilaĝo aŭ nova falanstero?

MARINALEDA, hispana komunumo de dudek kvin kvadratkilometroj, du mil okcent loĝantoj, en la provinco de Sevilo, estas ĉirkaŭata de grandegaj bienoj el kiuj la plimulto apartenas al riĉaj grundproprietuloj. Los terratenientes”, la malnova grundaristokratio, ekspluatas milojn da hektaroj kaj dekmilojn da kamplaboristoj, peonesjornaleros (taglaboristoj). Ĝi estas la regno de la provizora laboro.*

* Vd François de Ravignan, “L’espoir déçu des paysans andalous” [La seniluziiĝo de la andaluziaj kampuloj], Le Monde diplomatique, majo 1988.

Sed Marinaleda estas konata en Hispanio kaj eĉ en Eŭropo, pro aliaj kaŭzoj. Tiu vilaĝo, sub la impulsado de sia vilaĝestro, s-ro Juan Manuel Sánchez Gordillo, daŭre reelektat de tridek kvar jaroj, disvolvis originalan politikan, ekonomian kaj socialan sistemon. La urba blazono montras ĝiajn ambiciojn: “Utopio al paco”. Iuj kvalifikas ĝin kontraŭkapitalisma modelo, aliaj denuncas ĝin kiel trompon aŭ farson. Do, ĉu vero aŭ mensogo? Ĉu utopio aŭ realaĵo? Ĉu kontraŭkriza sistemo aŭ simpla sistemo por prokrasti la krizon?

Antaŭ ol respondi, ni provu imagi tiun vilaĝon de Andaluzio en la 1970-aj jaroj, sen administraj, ekononomiaj aŭ socialaj infrastrukturoj. Ĝi esta ia hispana Mezzogiorno; hispana Carlo Levi povintus skribi La Kristo haltis en Marinaleda.* En 1979 neniu strato estis asfaltita; la loĝejoj estis mizeraj, same kiel la loĝantoj; la proksima sansistemo nesufiĉa. Nenia funkcianta vilaĝdomo, lernejo reduktita al sia plej simpla esprimo; nenia mezlernejo.*

* Referenco de la romano de la italo Carlo Levi: La Kristo haltis en Eboli (1945).
* Fonto: www.marinaleda.com.

Ĉio komenciĝis en la jaro 1977, kun la starigo de la Sindikato de la Kamplaboristoj (Sindicato de obreros del campo, SOC). La loĝantoj aliĝis amase. Jaron poste okazis la unua okupado de granda bieno, la finca de Bocatinaja, el kiu la sindikatistoj estis poste elpelitaj. Poste la elekto de nova vilaĝestro, la plej juna de tuta Hispanio: s-ro Sánchez Gordillo, instruisto pri historio. Liaj principoj? Batali kontraŭ la mizero, kaj do kontraŭ tiuj kiuj generas ĝin: ĉiam la dominanta ekonomia sistemo kaj la grundproprietuloj, kaj kelkfoje la publikaj potencoj. Necesas grundon por kulturi — grundon kiu estu proprieto de la kolektivo kaj ne de nobelo; grundon por havigi laboron en tiu regiono esence kampkultura.

Nun ekis la longa vojo al publika alproprietigo de privataj grundoj, kun malsatstrikoj, okupado de bienoj sekvataj de perforta elpelo fare de la guardia civil. Fine, en la jaro 1991, la Junta de Andalucía, la registaro de la Aŭtonoma Komunumo de Andaluzio, senproprietigis mil ducent hektarojn de la finca de del Humoso, proprieto de la markizo del Infantado* kaj disponigis ilin al la komunumo de Marinaleda.

* Proprietulo de dek sep mil hektaroj.

Tiel konkretiĝas la malnova revo de “la grundon al tiu kiu prilaboras ĝin”. Samtempe ĉesis la endemia senlaboreco, dum la elmigrado povis signife malgrandiĝis. Plantado de olivarboj, kulturado de kapsikoj, de artiŝokoj, de faboj komenciĝis. Por kovri la bezonojn de la loĝantaro, tiuj produktoj estis industriigitaj ekde 1999, per konservaĵa entrepreno — kompreneble kooperativa. Ĉiu laboristo ricevas saman salajron, sendepende de lia posteno kaj de liaj respondecoj: hodiaŭ, 47 eŭroj tage, ses tagojn el sep, do 1.128 eŭrojn monate kun plentempa laboro (la minimuma interprofesia salajro estas en Hispanio 645 eŭroj).

Por ke la rajto je loĝejo, kiun la hispana konstitucio garantias, ne restu morta papero, oni tiucele lanĉis programon kun la regulo de memkonstruiĝo. Ĉiu partoprenas laŭ siaj kompetentoj. La urbo donas la terenon kaj pagas la arĥitekton; la materialoj estas liverataj kune de la urbo, kiu povas uzi la publikajn fondusojn de la Kampara Dungo-Plano*, kaj de la regiona registaro de Andaluzio. La atribuado fariĝas dum publika asembleo, kiu kunigas ĉiujn civitanojn. Aktuale oni nombras pli ol tricent kvindek domojn tiel konstruitajn, kun utila surfaco de naŭdek kvadratmetroj, un cent kvadratmetroj da korto por ebligi estontan pligrandigon. La luprezo estas 15 eŭroj monate, dum necesus pagi 300 laŭ la merkatprezo. Ĝi parencas al hipoteko: la loĝejo ne vendeblas, sed ĝi estas cedebla al la infanoj.

* La Kampara Dungoplano (KDP), kiun Felipe González starigis en la jaro 1984 por redukti la mizeron en la kamparo, atribuas sumojn al la distriktoj por fari laborojn kaj do doni iomete da laboro al la senlaboruloj.

Tiu ideologia bazo kaŭzis apartan solidarecon. Alberto, 24-jara, ricevis tiun spiriton herede de siaj gepatroj, kiuj partoprenis en ĉiuj bataloj. Aliflanke li konas la prezon de la klopodoj, li, kiu eklaboris 14-jara. Multaj laboroj de ĝenerala intereso estas senpage certigitaj de la loĝantoj — ĝis kvarcent personoj, laŭ s-ino Gloria Prieto, urba konsilanto pri sociala agado kaj kampkultura laboristino.

La faritaj laboroj estas impresaj, se oni konsideras la malgrandecon de la komunumo. Infrastrukture: la urbodomo, la mezlernejo, la sportejo, la gimnastikejo, la kulturdomo, du maljunulejoj, stadio. Pri la sociala kaj libertempa kampo: infangardejo (monata kosto: 12 eŭroj monate kaj infane, inkluzive de manĝoj), lerneja manĝejo (20 eŭroj monate), naĝejo (1 eŭro monate), laborejo por dungo*, du naturparkoj, infanparko, ombrigita promenejo, urba servo de hejma helpo kaj la organizado de festoj kaj de kulturaj eventoj dum la tuta jaro.

* Tiaj laborejoj estas malfermitaj por la junuloj pli ol 25-jaraj, kiuj faras laborojn de publika utilo aŭ de socia intereso kaj samtempe ricevas salajron kaj kvalifikon. Ili ekzistas en ĉiuj aŭtonomaj komunumoj.

Por atingi tiun rezulton, la urbo uzis samtempe subvenciojn de la ŝtato kaj de la Aŭtonoma Komunumo, kaj ankaŭ lokajn impostojn, kaj ĝi ne hezitis enŝuldiĝi. Tamen, la sumo de la ŝuldo malaltiĝis de proksimume 600.000 eŭroj en 2009 al 77.000 eŭroj en 2012. Sen tiaj decidoj, mastrumejo kun tri infanoj devus elspezi almenaŭ kromajn 800 eŭrojn monate por kovri siajn bezonojn.

La sistemo havas siajn nigrigantojn, eĉ malamikojn. Laŭ ili, la urbestro ricevas salajron multe pli altan ol tiu de siaj administratoj: iuj parolas pri 4.000 eŭroj monate, kio estus la salajro kaj la kompensaĵoj de lia mandato de andaluza deputito, dum neniu urba konsilanto de Marinaleda ricevas eĉ la plej etan kompensaĵon por siaj urbaj aktivecoj.* La opozicio denuncas la uzadon de subvencioj kun propaganda celo kaj antaŭ ĉio kun la celo de animado de “parko kun komunisma temo” sine de la kapitalisma socio. Aliaj ironias: Marinaleda, sen la mono de la aliaj, estus la utopio de senlaboreco, de manko de iniciatoj, kaj de malriĉeco. Tie okazus tio, kio okazis en Kubo, kiam la rusoj diris ke tio sufiĉas”, legeblas en la partopreniga retejo 4UPRESS (For You Press).

* Decido registrita antaŭ asignisto la 8-an de aŭgusto 2012.

Por loĝantino, kiu deziris resti anonima pro timo de “reprezalioj”, la urbestro estas diktatoro kiu dividis la vilaĝon en du klanojn, ĉe kiu la lia ĝuas privilegiojn kaj la alia estas komplete marĝenigita kaj vivas en timo — kvankam ŝi rekonas ke tiuj, kiuj antaŭe havis nenion, disponas nun pri rimedoj por vivi pli digne. La du elektitoj de la Laborista Socialista Partio de Hispanio (PSOE), s-ro Mariano Pradas kaj Hipolito Aires, en la opozicio, denuncas la mankon de industria diverseco, kiun ili atribuas al la soifo je absoluta potenco de s-ro Gordillo. Pluraj opoziciuloj de la malplimulto (la listo de la urbestro ricevis 73 elcentojn de la voĉoj, kun 11 elcentoj da sindetenoj, ĉe la elektoj de majo 2011) ne kredas je la virtoj de la partopreniga demokratio en la maniero de Marinaleda. Ili kritikas eĉ la loĝejojn je reduktita kosto, ĉar “tiuj uloj estos neniam proprietuloj, kio ebligas al la urbestro teni ilin laŭ siaj kapricoj”.

La rankoro profundas. Oni kritikas la senlaborecon, kiu, laŭ iuj, tuŝas kvincent dudek kvin homojn. La oficiala nombro estas cent kvindek en marto 2013, do 13 elcentoj de la aktiva loĝantaro, kontraŭ 35 elcentoj en la tuta provinco. En tiu nombro ne estas enkalkulitaj la tricent dek sep “subvenciataj eventualaj kampkulturaj laboristoj” (TEKL), kiuj ricevas 420 eŭrojn monate dum ses monatoj, kondiĉe ke ili laboris inter dudek kaj sesdek jatoj en la jaro. Tie oni vivas malabunde, kiel atestas tiu juna virino, Ana: feliĉa pro sia loĝejo je 15 eŭroj monate, ŝi kontentiĝas je salajro de 900 eŭroj, kiu ebligas al ŝi ŝpari.

La “favoruloj” siavice ne ĉesas laŭdi same la urbestron kiel la starigitan sistemon. Antaŭ biero aŭ blanka vino de Montilla, la maljunuloj en la pensiulejo rakontas siajn personajn memoraĵojn (la mizeron, la rikolton de betoj, la plej malagrablajn laborojn, la elmigradon por vivteni sin, la eterna provizoreco) por pli bone emfazi la bonstaton, kiun tiu maltipa urbestro alportis. Conchi siavice, komercantino, membranta en neniu partio, naskita ĉi tie, gratulas sin pro la preskaŭa neekzisto de impostoj por la komerco, pro la vera demokratio enkondukita de la urbestro, kaj antaŭ ĉio pro la profunda ŝanĝo de la virina kondiĉo: “Ĉi tie la virinoj havas la rajton je parolo, ili partoprenas en la decidoj same kiel la viroj.”

La kolektiva proprieto de loĝejo, anstataŭ la netuŝebla individua proprieto, kompreneble signifas grandan atuton ĉe la plena disfalo de la nemoveblaĵa sistemo. Sed, tamen, la organizaĵo de Marinaleda ne estas ŝildo kontraŭ la krizo. La kampkultura kaj industria produktado, kiu antaŭ kelkaj jaroj donis laboron, malrapidiĝis. Laŭ s-ino Dolores Tejada, urba konsilisto pri laboro kaj laboristino en la konservofabriko, necesas produkti pli, alie, per disvolvado de la biologia kampkulturo, kaj trovi novajn komercajn vendeblecojn, sen eniri la inferan sistemon de la granda distribuado, sed prefere uzi la alternativajn cirkvitojn.

La naciaj aŭ regionaj jaraj subvencioj suferis la buĝetajn pritranĉojn deciditajn de la registaro de la Popola Partio, kiu fidelas al la “triopo” (Eŭropa Komisio, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mon-Fonduso). En 2012, la subvencioj estis reduktitaj je proksimume 40 elcentoj. Multaj laboroj promesitaj de la urbodomo estis suspenditaj: la malsanulejo, la hotelo, la kovrita naĝejo, nova konservofabriko, nova dung-laborejo, la investo en la renovigeblaj energioj, sancentro, kanalo, ĉirkaŭira vojo. “Malgraŭ la krizo, asertas Alberto, ĉi tie estas malpli da angoro ol en la cetera Andaluzio.” Kaj la urba skipo serĉas aliajn solvojn. La andaluza falanstero havas malfacilan vivon.

Gilebert HAFFNER.

Nelson Mandela, la neatenditaj vojoj

Lia nomo ritme elkriita sur la kvin kontinentoj estas sinonimo de rezisto, liberiĝo, universaleco. Luktanto tiom obstina kiom petola, Nelson Mandela festis sian 95-an naskiĝtagon. La simpla ideo, ke oni adorkliniĝas antaŭ lia statuo incitegas lin: ni iru antaŭen, li diras, kaj daŭrigu la grandegan taskon pri emancipo.

Profesoro pri historio kaj politika scienco en la universitato de Witwatersrand en Johanesburgo. Aŭtoro de Critique de la raison nègre, eldonota de La Découverte (Parizo) en oktobro 2013.

Kiam Nelson Mandela estos forpasinta, oni rajtos deklari la 20-an jarcenton finita. La viro, kiu hodiaŭ estas je sia krepusko, estos estinta unu el ties simbolaj figuroj. Escepte de Fidel Castro, li eble estas la lasta el raso de granduloj kondamnita estingiĝi, tiom nia epoko estas senpacienca definitive liberiĝi el la mitoj.

Pli ol la sanktulo, kiun li neniam estis laŭ propra aserto, Mandela estos estinta viva mito, antaŭ, dum kaj post sia longa enkarcer-restado. En li, Sudafriko, ĉi tiu geografia akcidento, kiu penas esti koncepto, estos trovinta sian Ideon. Kaj ĝi ne rapidemas disigi sin de ĝi, ĉar ja la mito de senmita socio ne estas sendanĝera por ties nova ekzisto kiel vivkomunumo post la apartisma reĝimo.

Sed, se ni ja devas konsenti al Mandela la rifuzon de sia sankteco, kiun li senĉese proklamis, foje ne sen petolemo, ni tamen devige rekonu, ke li tute ne estis banala homo. Apartismo, ne estinte ordinara formo de kolonia dominado aŭ de rasa subpremado, estigis sekve aperon de klaso de neordinaraj virinoj kaj viroj, sentimaj, kiuj, koste de nekredeblaj oferoj, kaŭzis kaj hastigis ĝian abolon. Se, el ili ĉiuj, Mandela fariĝis la nomo, estas ja ĉar je ĉiu vojkruco de sia vivo, li ekuzis, kelkfoje sub influo de cirkonstancoj sed ofte propravole, neatenditajn vojojn.

Finfine, lia vivo resumiĝas en kelkaj vortoj: konstante gvatanta viro, ekironta gardostaranto, kaj kies revenoj, same neatenditaj kiel miraklaj, ankoraŭ pli kontribuis al lia mitologiigo.

Ĉe la fundamento de la mito troviĝas ne nur la deziro de sankteco kaj soifo de sekreto. Ĝi floras unue ĉe la kontakto kun morto, tiu unua formo de foriro kaj elŝiro. Mandela tre frue spertis ĝin, kiam lia patro, Mphakanyiswa Gadla Mandela, forpasis preskaŭ sub liaj okuloj, en nerezistebla tusadokrizo, kiun eĉ la tabako de lia ŝatata pipo ne povis dolĉigi. Tiam tiu unua foriro hastigis duan. Akompanata de sia patrino, la juna Mandela forlasis Qunu, loko de sia infanaĝo kaj komenco de adolesko, kiun ili tenere priskribas en sia membiografio. Post longaj jaroj en karcero, li revenis tien kaj konstruis tie domon tute similan al la lasta prizono, kie li estis enfermita.

Rifuzante konformiĝi al la kutimoj, li duan fojon foriras, ĉe la fino de adolesko. Fuĝanta princo, li rifuzas karieron ĉe la ĉefo de la Thembu-oj, lia origina klano. Li foriras al Johanesburgo, mineja urbo, tiam en plena kresko, kaj notinda loko de la sociaj, kulturaj kaj politikaj kontraŭdiroj produktataj de tiu baroka kunmeto el kapitalimo kaj rasismo, kiu prenos en 1948 formon kaj nomon “apartismo”. Vokita fariĝi ĉefo en la ordo de la tradicio, Mandela konvertiĝas al naciismo, kiel aliaj al religio, kaj la urbo de la orminejoj fariĝas la ĉefa scenejo de lia renkontiĝo kun sia destino.

Tiam komenciĝas tre longa kaj dolora sufer-vojo, farita el abstinado, ripetataj arestoj, maloportunaj incitadoj, prezentoj antaŭ tribunaloj, regulaj restadoj en prizonoj kun ties serio da turmentado kaj humiligoj, pli-malpli longaj periodoj da kaŝita vivo, inversigo de tago kaj nokto, plimalpli spontana alivestiĝo, disrompita familia vivo, senhomaj loĝejoj — la luktanta homo, forĉasata, la fuĝanto konstante ekironta, kiun de nun gvidas nur la konvinko de baldaŭa tago, tiu de reveno.

Mandela ja akceptis grandegajn riskojn. Li riskis sian propran vivon, kiun li intense vivis, kvazaŭ ĉio estus ĉiufoje rekomencenda kaj kvazaŭ ĉiu fojo estus la lasta. Sed riskis ankaŭ la vivon de multaj aliaj, kaj unuavice sian familion, kiu, neevitebla konsekvenco, pagis netakseble multekoste liajn engaĝiĝojn kaj konvinkojn. Ĝi ligis lin sekve al nekalkulebla ŝuldo, kiun li neniam estis en kapablo repagi, kio pli akrigis lian kulposenton.

Li apenaŭ evitis la mortopunon. Tio estis en 1964. Li kaj liaj kunakuzatoj prepariĝis al tiu kondamno. “Ni estis konsiderintaj tiun eventualecon, li asertas en intervjuo kun Ahmed Kathrada, longtempe post lia liberigo. “Se ni devus malaperi, prefere tio okazu en gloro. Plaĉis al ni scii, ke nia morto estus nia lasta ofero al nia popolo kaj al nia organizaĵo*.” Tiu eŭkaristia vidado tamen ne inkluzivis deziron esti martiro. Kaj, male al ĉiuj aliaj, de Ruben Um Nyobè ĝis Patrice Lumumba, tra Amilcar Cabral, Martin Luther King, eĉ Mohandas Karamchand Gandhi, li eskapis la falĉilon.

* Nelson Mandela, Conversations avec moi-même, Seuil, kol. “Points”, Parizo, 2011.

En la punlaborejo de Robben Island, li vere spertis tiun vivdeziron, ĉe la limo de trudita laboro, morto kaj ekzilo. La karcero fariĝas la ejo de ekstrema elprovaĵo, tiu de ĉirkaŭfermo kaj reveno de homo al sia plej simpla formo. En tiu ejo de maksimuma senhavo, Mandela lernis kiel loĝi en ĉelo, kie li pasigis pli ol dudeko da jaroj, kiel vivanto, kiu devige edziĝis al ĉerko*.

* Vd Nelson Mandela, Un long chemin vers la liberté, Le Livre de poche, Parizo, 1996.

Laŭlonge de la longaj kaj teruraj horoj de soleco, puŝita ĝis la rando de frenezeco, li remalkovras la esencon, tiu, kiu kuŝas en silento kaj en detaloj. Ĉio denove parolas al li: formiko kuranta oni ne scias kien; grajno enprofundigita, kiu mortas kaj releviĝas, donante iluzion de ĝardeno; peco de aĵo, kiu ajn aĵo; la silento de la mornaj tagoj, kiuj similas unu la alian sen ŝajni pasi; la tempo, kiu senfine longiĝas; la malrapideco de tagoj kaj la malvarmo de noktoj; la parolo iĝinta tiom malofta; la mondo ekster la muroj, kies murmurojn oni ne plu aŭdas; la abismo, kio estis Robben Island, kaj la spuroj de la malliberejo sur lia vizaĝo, de nun skulptita de doloro, en liaj okuloj velkitaj de la sunlumo refraktita en kvarco, en tiuj larmoj senlarmaj, la polvo sur tiu vizaĝo transformita en fantomecan figuron kaj en ties pulmoj, sur ties piedfingroj, kaj super ĉio, tiu ĝoja kaj imponeca rideto, tiu fiera pozicio, rekta, staranta, kun fermita pugno, preta ĉirkaŭpreni denove la mondon kaj blovigi tempeston.

Senigita je preskaŭ ĉio, li luktas piedon post piedo por ne elcedi la restantan homecon, kiun liaj gardistoj volus elŝiri de li kaj montri kiel lastan trofeon. Reduktita je vivi per preskaŭ nenio, li lernas ŝpari ĉion, sed ankaŭ kultivi profundan malligiĝon rilate la aferojn de materia vivo, inkluzive la plezurojn de sekso. Ĝis tiu punkto, kie, fakta malliberulo, cirkaŭfermita inter du kaj duono muroj, li tamen estas nenies sklavo.

Homo el ostoj kaj karno, Mandela do estos vivinta proksime de plena fiasko. Li estos penetrinta en la viv-nokton, plej proksime de la mallumo, serĉante ideon, tio estas kiel vivi libere de la raso kaj de la samnoma dominado. Liaj elektoj estos kondukintaj lin rande de la abismo. Li fascinis la mondon ĉar li revenis vivanta el ombrolando, ŝprucanta forto ĉe la vespero de jarcento maljuniĝanta, kaj kiu ne plu scipovas revi.

Same kiel la laboristo-movadoj de la 19-a jarcento, aŭ ankoraŭ la luktoj de la virinoj, nia moderneco estis prilaborita de revo de abolo, antaŭe portita de la sklavoj. Tiun revon pludaŭrigos, komence de la 20-a jarcento, la bataloj por malkoloniigo. La politika praktiko de Mandela enkadriĝas en la specifa historio de la grandaj afrikaj luktoj por homa emancipiĝo.

Tiuj luktoj havis, ekde la komenco, tutplanedan dimension. Ilia signifo neniam estis nur loka. Ĝi ĉiam estis universala. Eĉ kiam ili mobilizis lokajn agantojn, en lando aŭ teritorio precize difinita, tiuj luktoj estis la ekirpunkto de solidarecoj forĝitaj je tutplaneda kaj transnacia skalo.

Estas luktoj, kiuj, ĉiufoje, ebligis la etendiĝon aŭ universaliĝon de rajtoj, kiuj ĝis tiam restis rezervitaj al unu raso. La triumfo de la aboliga movado dum la 19-a jarcento ja ĉesigas la kontraŭdiron, kiun prezentas la modernaj sklavismaj demokratioj. En Usono, ekzemple, la liberiĝo de la afrikdevenaj homoj kaj la lukto por la civitanaj rajtoj malfermas la vojon al pliprofundigo de la ideo kaj praktiko de egaleco kaj civitaneco.

Oni trovas la saman universalecon en la kontraŭkoloniisma movado. Kion ĝi ja celas, se ne ebligi la manifestiĝon de propra povo krei — povo memstari, povo krei komunumon, memdecidi por si mem?

Fariĝante la simbolo de la lukto kontraŭ apartismo, Mandela plilongigas tiujn signifojn. Ĉi tie la celo estas fondi komunumon trans rasoj. Dum rasismo jam revenis sub pli malpli surprizaj formoj, la projekto de universala egaleco estas pli ol iam ajn antaŭ ni.

Restas direndaj vortoj pri la lando, kiun Mandela lasos malantaŭ si. La paso de rego-socio al konsum-socio estas verŝajne la plej grava transformiĝo de ties liberiĝo kaj la fino de la apartisma reĝimo. Sub la apartismo, la regado konsistis el ĉasi kaj redukti la moveblecon de la nigruloj. Ĝi implicis la reguladon de la spacoj en kuj ili estis enfermitaj, kun la celo eltiri el ili kiel eble plej multe da laboro. Tial etaj submedioj estis starigitaj, funkciantaj foje kiel fermitaj ejoj, foje kiel rezervoj. La kontaktoj inter individuoj estis tiam ĉu malpermesitaj, ĉu regulataj de striktaj leĝoj, precipe kiam tiuj individuoj apartenis al malsamaj raskategorioj. La regado okazis do tra adapto de brutaleco laŭlonge de raslinioj, kiuj laŭ la regantoj estu rigidaj.

Sub apartisma reĝimo, brutaleco havis tri funkciojn.

Unuflanke, ĝi celis malfortigi la kapablon de la nigruloj certigi sian socian reproduktiĝon. Ili neniam povis kunmeti la neprajn rimedojn por inda vivo, ĉu temas pri aliro al nutraĵoj, al loĝado, edukado kaj sano, aŭ, ankoraŭ pli, al la elementaj rajtoj de civitaneco.

Tiu brutaleco aliflanke havis korpan dimension. Ĝi celis senmovigi la korpojn, paralizi ilin kaj senecese rompi ilin. Fine, ĝi atakis la nervan sistemon kaj celis forigi la kapablon de siaj viktimoj krei sian propran mondon de simboloj. Iliaj energioj estis, plej ofte, deturnitaj al preterviv-necesaj taskoj. Ili estis devigitaj vivi sian vivon nur en ripetada maniero. Jen estis ja la laboro, kiun rasismo celis plenumi. Tiuj formoj de perforto estis internigitaj pli profunde ol oni kutime supozas. Ili, de 1994, estas reproduktitaj je la nivelo de la komuna kaj publika ekzisto. Ili manifestiĝas je ĉiuj niveloj de la sociaj ĉiutagaj interagoj, ĉu temas pri la intimaj sferoj de la vivo, pri la strukturoj de deziro kaj seksemo aŭ, ankoraŭ pli, pri la nebremsebla konsumdeziro de ĉiuspecaj varoj. Ĉi tiun nereteneblan konsumdeziron oni konsideras esenco kaj substanco de demokratio kaj de civitaneco. La transformiĝo de regad-socio en konsumsocion okazas en kunteksto markita de diversaj formoj de malabundo por la nigrula plimulto. Ekstrema lukso kaj ekstrema malriĉo kunekzistas, kaj la kontrasto inter tiuj pli kaj pli intertraktiĝas per perforto kaj diversaj formoj de akaparo. La postmandela demokratio konsistas pleje el nigruloj sen laboro kaj de aliaj ne dungeblaj, kiuj aplikas proprietorajton al preskaŭ nenio. La longdaŭra historio de la lando estas mem markita de la antagonismo inter du principoj, la registaro de la popolo fare de la popolo, kaj la leĝo de la posedantoj.

Ĝis antaŭnelonge, ĉi tiuj estis preskaŭ nur blankuloj, kaj tio donis al la luktoj rasan kunsencon. Nun ne plu. Tamen, la naskiĝanta nigrula mezklaso ne estas en pozicio tute sekure ĝui siajn ĵus akiritajn proprietorajtojn. Ĝi ne certas, ĉu la domo kredite aĉetita ne estos morgaŭ reprenita, ĉu perforte, ĉu okaze de ekonomie malfavoraj cirkonstancoj. Ĉi tiu senso de necerto kaj nestabileco estas unu el la markoj de ties klaspsikologio.

La malnova liberiga movado, la Afrika Nacia Kongreso (African National Congress, ANC), estas siaflanke kaptita en la retoj de ankoraŭ pli kontraŭdira mutacio. La povohavaj klasoj kaj la posedantoj de la kapitalo kalkulas, ke la amasa malriĉeco kaj la alta grado de malegaleco povus, en certaj kondiĉoj, konduki al sociaj malordoj, al ripetataj strikoj kaj al multaj perfortaj incidentoj. Sed tio ne rezultigos kontraŭkoalicion, kapablan fundamente nuligi la kompromison de 1994, kiu transdonis la politikan povon al la ANC kaj konfirmis la ekonomian kaj kulturan dominadon de la blanka malplimulto.

Sudafriko eniras novan periodon de sia historio, dum kiu la akumulado-proceduroj ne plu okazas per rekta eksproprietigo kiel dum la militoj de la 19-a jarcento. Ili nun okazas tra kaptado kaj privata alproprigo de la publikaj riĉaĵoj, per la adapto de la brutaleco kaj per relativa instrumentigo de la malordo. La konstruo de nova plurrasa reganta klaso okazas do pere de hibrida sintezo de la rusa, ĉina, kaj postkoloni-afrika modeloj.

Intertempe, la publika spaco iom post iom rebalkaniĝas. La demografia geografio de la lando fragmentiĝas. Forlasante la internajn partojn, multaj blankuloj amasiĝas sur la marbordoj, aparte en la provinco Okcidenta Kablando. Ili timas la diskrete evoluantan “afrikigo”-procezon de la lando kaj revas rekonstrui ĉi tie la apogkolonojn de blankula respubliko, liberigita el la vestaĵoj de apartismo, sed dediĉita al protektado de la privilegioj de la malnova tempo.

La paradoksa ligiĝo al la psikaj kadroj de la apartigo-epoko estas parta respondo al la transformiĝa procezo de la lando en nacion de armitaj civitanoj, specon de soldatar-nacio posedanta profunde koruptitan kaj kvazaŭarmean policon. La riĉuloj ĝuas ŝajnan protekton aĉetitan ĉe miloj da privataj sekureckompanioj kaj gardokompanioj posedataj parte de la regantoj kaj iliaj komplicoj*.

* Vd. Sabine Cessou, “Tri ribeloj tage en Sud-Afriko”, Le Monde diplomatique, marto 2013.

Ĉi tiu nova reĝimo de regado pere de varoj konstruiĝas fone de drasta redisdono de la perforto-potenco. Sed armita socio tute ne estas civila socio. Ĝi ankaŭ ne estas vera komunumo. Ĝi estas kunmetaĵo de individuoj izolitaj fronte al la regantoj, disigitaj de timo kaj suspektemo, nekapablaj kunagi, sed pli facile emaj subiĝi al milico aŭ demagogo, ol konstrui disciplinemajn organizaĵojn, kiuj estas necesaj al la funkciado de demokrata socio.

Cetere, el la vivo kaj el la praktiko de Mandela, du lecionoj indas esti memorigitaj. La unua estas ke ekzistas nur unu mondo, almenaŭ nuntempe, kaj tiu mondo estas ĉio, kio ekzistas. Sekve, kio estas komuna al ni ĉiuj estas la deziro esti plene homoj. Tiu deziro al homeco-pleneco estas sento dividita de ni ĉiuj.

POR KONSTRUI TIUN KOMUNAN MONDON, necesos redoni al tiuj, kiuj antaŭe suferis forigan procezon kaj “aĵoigo”-procezon, la parton de homeco, kiun oni ŝtelis de ili. Ne povos esti konscio pri komuna mondo dum tiuj, kiuj estis tenitaj en situacio de ekstrema malriĉo ne estos liberiĝintaj el la kondiĉoj, kiuj enfermas ilin en la nokto de ia subvivo. En la penso de Mandela, repaciĝo kaj riparado estas la kerno de la ebleco mem rekonstrui komunan konscion de la mondo, tio estas la plenumo de universala justeco. Ekirante el sia sperto de mallibereco, li atingas la konkludon, ke ekzistas homeco-parto en ĉiuj homoj. Tiu nereduktebla parto apartenas al ĉiu el ni. Pro ĝi ni objektive estas samtempe distingeblaj unu de la aliaj, kaj similaj. La etiko de repaciĝo kaj riparado sekve implicas la rekonon de tio, kion oni povus nomi la parto de aliulo, kiu ne estas la mia, sed pri kiu mi tamen estas garantianto, vole nevole. Tiun ĉi parton de aliulo mi ne povas akapari sen konsekvencoj por la ideo de memo, de justeco, de juro, eĉ de la tuta homaro, aŭ ankoraŭ por la universaleco-projekto, se tia estas la fina destino.

Tial, vanas starigi landlimojn, konstrui murojn kaj gardejojn, dividi, klasifiki, hierarkiigi, provi subtrahi el la homaro tiujn, kiujn oni humiligis kaj malestimas, kiuj ne similas al ni, aŭ kun kiuj ni neniam povos akordiĝi. Estas nur unu mondo, kaj ni ĉiuj estas ĝiaj kunheredantoj, eĉ se niaj manieroj ĝin enloĝi ne estas la samaj — el tio fontas ĝuste la reala plureco de la kulturoj kaj vivmanieroj. Diri tion ne signifas kaŝi la brutalecon kaj la cinikecon, kiuj ankoraŭ karakterizas la renkontiĝojn de la popoloj kaj nacioj. Estas simple memorigi tujan donitaĵon, neŝanĝeblan, kies origino verŝajne situas je la komenco de la modernaj tempoj: en la nerenversebla implikoprocezo kaj miksoprocezo de la kulturoj, popoloj kaj nacioj.

Ofte, la diferenco-deziro aperas precize tie, kie oni plej intense travivas ekskludo-sperton. La proklamo de diferenco estas tiam la renversita lingvaĵo de la rekono- kaj inkluzivo-deziro. Por tiuj, kiuj suferis la kolonian dominadon aŭ por tiuj, kies homeca parto estis priŝtelita en momento de la historio, la reakiro de tiu parto ofte necesigas proklamon de la diferenco. Sed, kiel oni vidas en parto de la afrika moderna kritiko, ĝi estas nur momento de pli vasta projekto: la projekto de alvenanta mondo, kiu situas antaŭ ni, kun universala destino; mondo liberigita de la raso-ŝarĝo, kaj de la venĝo-deziro, kiujn provokas ĉiu rasisma situacio.

Achille MBEMBE

Ĉu eliri el la eŭro?

“Fakte, ni jam eliris el la eŭro”, koncedis s-ro Nicos Anastasiades, prezidanto de Cipro, ŝtato kie la monbiletoj ne plu havas saman valoron kiel en Greklando aŭ Germanio. Ĉu la eksplodo de la ununura eŭropa mono jam komenciĝis? Kontraŭ la scenaro de la ĥaoso, la ideo de komune pensita kaj organizita eliro el la eŭro antaŭeniras.

MULTAJ, nome maldekstruloj, daŭre kredas ke oni ŝanĝos la eŭron. Ke oni iros de la nuna eŭro de malabundo al eŭro fine renovigota, progresema kaj sociala. Tio ne okazos. Sufiĉus elvoki la foreston de politika levilo en la nuna eŭropa mon-unio.por ekkompreni tion. Sed tiu maleblo deduktiĝas ĉefe de multe pli forta argumento, kiu esprimiĝas kvazaŭ silogisme.

Unua premiso: la nuna eŭro venas el konstruaĵo, kies efiko, kaj eĉ ĝia intenco, estas, ke ĝi donas ĉian kontentigon al la kapital-merkatoj kaj ke ĝi organizas ties regadon super la eŭropaj ekonomiaj politikoj.* Kroma premiso: ĉia projekto de signifohava transformo de la eŭro estas per si mem projekto de malmuntado de la financmertata potenco kaj de elpelo de la internaciaj investistoj el la kampo de konstruado de publikaj politikoj. Do, konkludoj: 1-e, neniam la merkatoj lasos trankvile ellaboriĝi, sub siaj okuloj, projekton kies evidenta celo estas retiri ilian disciplinigan povon; 2-e, ekde kiam tia projekto komencus akiri eĉ se nur malmultan politikan konsiston kaj ŝancon realiĝi, ĝi stumblus kontraŭ fortega spekulado kaj kontraŭ akra merkata krizo, kiukiu ne lasus la tempon necesan por por instituciigi alternativan monkonstruon kaj kies sola eliro, en la urĝo, estus reveni al la naciaj monoj.

* Vd François Denord et Antoine Schwartz, “Dès les années 1950, un parfum d’oligarchie” [Ekde la 1950-aj jaroj, odoro de oligarĥio], Le Monde diplomatique, junio 2009.

Tiu maldekstro, kiu daŭre kredas je la ŝanĝo, havas do nur la elekton inter la senfina senpoveco ... aŭ la reveno al la nacia mono, kvankam ĝi asertas voli eviti tion, ekde kiam kiam ĝia transformo-projekto de la eŭro komencu esti konsiderata serioza! Tamen oni devus ankoraŭ interkonsenti pri kion signifas ĉi tie “la maldekstro”: certe ne la Socialista Partio (PS), kiu apenaŭ ankoraŭ rilatas kun la ideo de maldekstro, nek la sendistinga homamaso de eŭropismo, kiu, silenta aŭ beata dum du jardekoj, ekmalkovris la makulojn de sia kara projekto kaj rimarkas, konsternite, ke ĝi ja povus dispeciĝi. Sed oni ne kompensas en mallonga momento tiom longan periodon de feliĉa intelekta dormo. Do, la konkuro al la savtabuloj komenciĝis kun la malmildo de vekiĝo en plena nokto, en miksaĵo de paniketo kaj totala senprepariteco.

Envere, la magraj ideoj, al kiuj la eŭropismo alkroĉas siajn lastajn esperojn, ne estas pli ol malplenaj vortoj: eŭrobonds, “ekonomia regado” aŭ, ankoraŭ pli bone, “demokratia salto” — laŭ la maniero de François Hollande kaj Angela Merkel, oni vidas de ĉi tie la himnon al la ĝojo —, kartonaj solvoj laŭ la Potemkin-maniero*, de tiuj, kiuj neniam volis sindemandi, tial verŝajne neniam ion ajn komprenos. Eble, cetere, temas malpli pri kompreni ol pri koncedi. Fine koncedi la apartecon de la eŭropa konstruo kiel gigantan operacion de politika tromporabo.

* Laŭ historia legendo, la rusa ministro Potemkin konstruigis falsajn kartonajn fasadojn, cele maski la malriĉecon de la vilaĝoj, dum vizito de imperiestrino Katerino la dua en Krimeo en 1787.

Sed pri kia trompŝtelo temis, precize? Nek pli nek malpli ol la popola suvereneco. La maldekstro de la dekstro, ĝisoste eŭropisma, rekoneblas interalie per tio ke ĝi havas sangajn orelojn kiam ĝi aŭdas la vorton suvereneco, kiun ĝi tuj deklasas kiel “ismo”: suverenismo. Strangaĵo estas, ke tiu “maldekstro” eĉ ne momenton pensas ke “suvereneco”, unue komprenata kiel suvereneco de la popolo, estas nur alia nomo de la demokratio mem. Ĉu eblas, ke kiam tiuj uloj diras “demokratio”, havas ion tute alian en sia menso?

Per ia senvola konfeso, ĉiukaze, la rifuzo de la suvereneco estas klare la rifuzo de la demokratio en Eŭropo. “retiriĝo en nacion” estas tiam la vorto kiel birdtimigilo destinita forgesigi tiun etan foreston. Oni laŭte bruas pri la 25 elcentoj da voĉoj de la Nacia Fronto, sed sen iam demandi sin, ĉu tiu nivelo — efektive alarmiga! — ne havas iun rilaton, kaj eĉ sufiĉe proksiman, kun la detruado de la suvereneco, ne kiel mistika ekzalto de la nacio, sed kiel kapablo de la popoloj mastri sian sorton.

Kio restas efektive de tiu kapablo, en konstruaĵo kiu konscie decidis per konstitucia vojo senefikigi la ekonomiajn politikojn — buĝetajn kaj monajn — per tio, ke ĝi submetis ilin al reguloj de aŭtomata konduto enskribitaj en la traktatoj? La defendintoj de la “jes” al la Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT) de 2005 ŝajnigis ne vidi, ke la centra argumento de la “ne” sidis en la parto III, ja akirita jam per la traktatoj de Mastriĥto (1992), Amsterdamo (1997) kaj Nico (2001), sed kiu ripetis tra ĉiuj ĉi konfirmoj la propran skandalon de la liberigo de la publikaj politikoj el la centra kriterio de demokratio: la postulo de konstantaj kontesteblo kaj inversigeblo.

Ĉar jam ekzistas nenio por kontesti, nek eĉ por diskuti, kiam oni decidis skribi ĉion unu fojon por ĉiuj en nemoveblaj traktatoj. Monpolitiko, mastrumado de la buĝeta instrumento, nivelo de publika enŝuldiĝo, formoj de financado de deficitoj: ĉiuj ĉi fundamentaj leviloj estis poreterne firme fiksitaj. Kiel eblus diskuti pri la dezirata nivelo de inflacio, se tiu estis konfidita al sendependa centra banko kaj fortranĉita de ĉio? Kiel eblus diskuti pri buĝeta politiko, se ĝia struktura bilanco estas antaŭdeterminita (“ora regulo”) kaj ĝia kuranta bilanco plafonigita? Kiel decidi pri malagnosko de ŝuldo, kiam la ŝtatoj ne povas plu financi sin alie ol sur la kapitalmerkatoj?

Ĉar ili alportis eĉ ne la plej etan respondon al tiuj demandoj, aŭ pli ĝuste pro la implica aprobo, kiun ili donas al tiu konstitucio-stato, la malabundaj etaj eltrovoj estas kondamnitaj sisteme maltrafi la centran problemon.

Tiel oni demandas sin, kian sencon povus havi la ideo de “ekonomia regado” de la eŭrozono, tiu reklambalono, kiun la Socialista Partio flirtigas jam de dudek jaroj, kiam, ĝuste, estas jam nenio por regi, ĉar la tuta regebla materio estis forrabita de reganta diskuto kaj enŝlosita en la traktatoj.

La eŭro-obligacioj (eŭrobonds) [vd sube], siavice, prezentitaj kiel granda salto antaŭen pro la financa rafiniĝo — en tio ili cetere kongruas kun la eŭropa strategio de “teĥnika” enĉeniĝo —, havas neniun el la proprecoj, kiujn iliaj konceptintoj imagas. Germanio, kiu ĝuas la plej malaltajn interezkvotojn kiam ĝi pruntas el la merkatoj, vidas tre bone, kion kostus al ĝi se ĝi farus komunajn subskribojn kun la mizeruloj de la Sudo. Eble ĝi akceptus, nome de la “progresigenda eŭropa idealo”, kun prezo, kiun ĝi tutcerte postulus, kiel kontraŭparton por sia engaĝiĝo en la financa mutualigo, nome drakonan krompagon en formo de superrigardo kaj enmiksiĝo en la naciajn ekonomiajn politikojn — precize en la sama maniero en kiu ĝi trudis tiujn politikojn, pere de la traktatoj kaj la paktoj — en la momento kiam oni eniros la monan mutualiĝon.

La pasio de la okul-kaŝiloj

Tio signifas, ke anstataŭ eĉ nur iomete mildigi la politikajn makulojn de la nuna eŭropa konstruaĵo, la eŭro-obligacioj male donos al ili ĝis nun nekonatan profundiĝon. Kiu povus eĉ nur por momento imagi, ke Germanio konsentus eniri la meĥanismon de financa solidareco de mutualigita ŝuldo, do esti aŭtomate devigata pagi en kazo de nepagopovo de unu el la membroj, sen postuli, per la trukoj de fortigita Komisiono, drastan kaj konstantan rajton enrigardi, krome kun proceduro de kuratoreco ĉe la plej eta devojiĝo de unu el la “partneroj”? La akrigo de la devigoj al aŭtomata gvidado, kaj formoj de ĝeneraligita “triopigo” — ekkuratorado de la ŝtatoj fare de la Komisiono, la Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la Internacia Monfonduso (IMF)-, estas la nure atendebla rezulto de la eŭro-obligacioj. Tio estus precize la profundigo de la politika krizo en kiu Eŭropo jam estas dronanta ...

En tiu afero, Germanio estas la origino de la principo de ĝeneraligita senposedigo de suvereneco, kiun ĝi konsideras la sola permesebla solvo, se temas pri dividi ekonomian sorton, kaj antaŭ ĉio monan, kun aliaj ŝtatoj, pri kiuj ĝi opinias, ke ili povas uzi sian suverenecon nur por la pleja malbono. Do, ĝenerala senpovigo! Restas viva nur ... la suvereneco germana, kiu estis senŝanĝe transportita en la eŭropajn ekonomiajn kaj monajn instituciojn.

La terurkrioj, kiuj respondas al ĉia kritiko al Germanio, tiam sinsekvas kun tia kliŝo ke ili fine diras pli pri tiuj, kiuj elkrias ilin ol pri la temo mem. Kiel ofte en la inversigitaj formoj de rasismo, kiuj pensas ke ili neas sin mem, se ili montras amikecojn tro brue por esti honestaj, povus esti ke tiuj, kiuj estas plej turmentataj de la germana demando, estas ĝuste tiuj kiuj sponte elkrias sian germanomanion kiel rifuzon de ĉia analizo.

Ĉe egala distanco disde la kontraŭaj polusoj de filio kaj de fobio, kie oni estas tre certa ke nenia sekreta interkonsento povas prosperi, estas la loko por objektiva analizo de la strukturaj kompleksoj, de la historiaj heredaĵoj kaj de la rilatoj de kongrueco aŭ de malkongrueco, kiuj rezultas el ĝi, kiam temas pri kune vivigi malsamajn landojn en grado de integriĝo iom progresinta. Ekzemple oni vere devas ŝategi okul-kaŝilojn por ne vidi, ke Germanio konstruis al si kolektivan kredon ĉirkaŭ la mono, kiu levas ĝin al tiom alta principo, ke la plej eta cedo simple maleblas al ĝi. Se ĝi akceptis transiri en la eŭro-sistemon, ĝi faris tion nur sub la nepra kondiĉo ke ĝi povu dikti al la eŭropa valuto ĝian institucian arĥitekturon, paŭsitan laŭ ĝia propra.

Ke Germanio perdiĝis en la (malĝusta) ideo ke ĝia hiperinflacio de 1923 estis la antaŭĉambro de la naziismo, kvankam la deflacio de 1931 estis tio multe pli verŝajne, nenia argumento helpas: ĝi kredas tion, kaj ĝi agas konforme al tiu kredo. Neniu povas riproĉi al ĝi ke ĝi havas tre apartan koncepton pri tio, kio mona ordo devas esti, kaj ke ĝi rifuzas eniri ordon alian. Sed oni certe povas riproĉi al Berlino ke ĝi trudas siajn fiksajn ideojn al ĉiuj! Kaj kvankam estas tute allasebla lasi Germanion sekvi siajn monajn obsedojn, estas tute same allasebla ne deziri sekvi ilin kun ĝi. Precipe kiam tiuj monaj principoj ne taŭgas por la ekonomiaj kaj sociaj strukturoj de la ceteraj landoj kaj, kiel oni aktuale vidas, kondukas kelkajn el ili en la katastrofon.

Ĉar iuj membroŝtatoj bezonas devaluton; iuj, lasi la deficitojn profundiĝi; iuj, malagnoski parton de sia ŝuldo; aliaj, inflacion. Kaj ĉiuj bezonas antaŭ ĉio ke tiuj aferoj refariĝu objektoj de ebla demokratia diskuto! Sed la germanaj principoj, enskribitaj en la traktatojn, malpermesas tion ...

Ke oni ne havas kialon por esperi la “demokratian salton” proponatan de Hollande kaj Merkel, estas certe eŭfemismo. La reaktivigo de federisma projekto restas ĉiukaze unu el la plej malklaraj horizontoj, se oni ne diris, en kio ĝi konsistus kaj se oni ne faris la klopodon ekzameni ĝiajn kondiĉojn de ebleco. Oni devus unue peti la adeptojn de la federisma projekto montri al ni la miraklon kiu igus Germanion akcepti ke ĉiuj ĉi demandoj ree eniru la rondon de demokratia diskutado kaj decidado, kiujn ĝi metode klopodis ekskludi el ĝi; poste demandi ilin, ĉu ili pensas, ke federismo, al kiu estas daŭre konstitucie malpermesata debati pri tiuj demandoj, restus laŭ ili “demokratia salto”.*

* Vd Serge Halimi: Rapidmarŝo al federismo.

Pro la plezuro de penso-eksperimento ni tamen koncedu al ili la hipotezon de federacia eŭropa demokratio tute ekipita, kun eŭropa leĝa povo inda je tiu nomo, kompreneble dukamera, dotita je ĉiuj prerogativoj, elektata en universala voĉdonado, kiel ankaŭ la eŭropa registaro (pri kiu oni cetere ne scias la formon, kiun ĝi povus alpreni). La demando, kiun oni metus al ĉiuj, kiuj tiel revas “ŝanĝi Eŭropon por superi la krizon”* estus tiam la sekva: ĉu ili imagas, ke Germanio submetiĝus al la leĝo de la eŭropa plimulto, se hazarde la suverena parlamento decidus repreni en sian kompetenton la Centran Bankon, la eblecon de mona financado de la ŝtato aŭ la senplafonigon de la buĝetaj deficitoj? Por la ĝeneraleco de la argumento oni aldonu, ke la respondo — evidente negativa — estus la sama, espereble!, se tiu sama leĝo de eŭropa plimulto trudus al Francio la kompletan privatigon de la sociala sekureco. Kion oni estus aŭdinta, se Francio trudintus al Eŭropo sian propran formon de sociala sekureco, kiel Germanio trudis sian monan ordon, kaj se, kiel Germanio, farintus el tio ultimaton? ...

* Libération, Parizo, 17-a de junio 2013.

Do, necesas ke la inĝenieroj de federismo fine perceptu, ke la formalaj institucioj de la demokratio neniel konformas al la koncepto, kaj ke ne ekzistas demokratio vivanta, nek ebla, sen fono de kolektivaj sentoj, kiu sole kapablas konsentigi la malplimultojn al la leĝo de la plimulto. Sed ĝuste tio apartenas al la speco de aferoj, kiujn la altaj funkciuloj — aŭ la ekonomikistoj — sen ajna politika kulturo, kaj kiuj konsistigas tamen la esencan parton de la nacia aŭ eŭropa politika personaro, ne kapablas vidi. Tiu intelekta nesufiĉo provizas al ni regule tiajn instituciajn monstrojn, kiuj scias nenion pri la principo de suvereneco, kaj la “demokratia salto” anonciĝas jam tute senscia pri la pasiecaj kondiĉoj de la demokratio kaj pri la malfacilo plenumi ilin en plurnacia kadro.

Memorante, ke la reveno al la naciaj monoj plenumas ilin ĉiujn kaj estas teĥnike praktikebla, kondiĉe, ke ĝi estas akompanata de la taŭgaj flankaj disponoj (aparte regado de kapital-movoj*), oni povas ne tute forlasi la ideon fari ion en Eŭropo. Ne unuecan monon, ĉar tiu postulus aŭtentikan politikan konstruon, kiu estas en la momento ne atingebla. Komuna mono, male, tio estas esplorenda! Des pli ke la bonaj argumentoj de formo de eŭropigo restas, kompreneble sub la rezervo ke la maloportunaĵoj ne estu pli grandaj ol la avantaĝoj ... Nu, tiu bilanco fariĝas favora se, anstataŭ pri unusola mono, oni pensas pri mono komuna, tio estas eŭro dotita de naciaj reprezentantoj: eŭro-frankoj, eŭro-pesetoj ktp. Tiuj naciaj nomoj de la eŭro ne estas rekte interŝanĝeblaj ekstere (en dolarojn, en juanojn ktp), nek inter si. Ĉiuj interŝanĝoj internaj kaj eksteraj okazas tra nova Eŭropa Centra Banko, kiu laboras kiel ia ŝanĝoficejo (vidu “Interna kaj ekstera interŝanĝebloj en komunan monon”), sed ĝi estos sen ajna povo de mona politiko. Tiu estos redonota al naciaj centraj bankoj, pri kiuj la registaroj juĝos, ĉu ili volas ree ekregi aŭ ne.

* Ekzemple per kondiĉado kaj eĉ malpermeso de certaj financaj transakcioj.

La ekstera interŝanĝeblo, rezervita al la eŭro*, okazas klasike sur la merkatoj de internacia interŝanĝo, do je fluktuantaj kvotoj, sed tra la Eŭropa Centra Banko (ECB), kiu estas la sola intervenanto por la eŭropaj agantoj (publikaj kaj privataj). Male, la interŝanĝeblo interna, tiu de la naciaj reprezentantoj de la eŭro inter si, okazas nur ĉe la giĉeto de la ECB kaj je ŝanĝkvotoj fiksaj, deciditaj politike.

* Ĉar la naciaj monoj (eŭro-franko, eŭro-liro ktp) devas pasi tra la eŭro por konvertiĝi en dolarojn.
Rehavo de la primona suvereneco

Jen ni estos do liberigitaj je la merkatoj de intereŭropa monŝanĝo, kiu estis la origino de periodaj monkrizoj en la epoko de la Eŭropa Monsistemo* kaj protektataj kontraŭ la merkatoj de ekstereŭropaj ŝanĝoj per la intera rolo de la nova eŭro. Tiu duobla eco estas la forto de la komuna mono.

* La Eŭropa Monsistemo (EMS, 1979-1993) estis sistemo de fiksaj ŝanĝoj, sed akompanataj de fluktuado-spaco de pli aŭ malpli 2,25 elcentoj ĉirkaŭ pivoto-kvotoj. La malfacilo konservi pivot-kvotojn en perfekta libereco de kapital-movoj kondukis la EMS al ripetaj krizoj.

Ĉar la fantasmo de “aŭtomata” konverĝo de la eŭropaj ekonomioj nun forvaporiĝis, ni scias, ke iuj ekonomioj bezonas devaluti — des pli en la nuna krizo! Nu, la ebleco de interna konverteblo de la komuna mono havas la grandegan virton ke ĝi denove ebligas tiujn devalutojn, sed en kalma etoso. La sperto de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj sufiĉe montris la maleblon de ordonitaj ŝanĝ-alĝustadoj sub la senkateniĝo de komplete liberaligitaj financmerkatoj. La interna kalmo de eŭropa monzono seniĝinta je la plago de la ŝanĝmerkatoj transdonas nun la devalutojn al procezoj tute politikaj, kie la interŝtata intertraktado havas la taskon interkonsenti pri nova skalo de egalvaloro.

Kaj ne nur la devalutoj! Ĉar la tutaĵo konfigureblus laŭ la International Clearing Union proponita de Kejnzo* en la jaro 1944, kiu, krom la eblecon devaluti donitan al la landoj kun fortaj eksteraj malekvilibroj, planis ankaŭ trudi revaluton al la landoj kun fortaj plusoj. En tia sistemo, kiu trudas laŭgradajn retaksadojn tra serio de pluso-sojloj (ekzemple je 4 elcentoj de la malneta enlanda produkto, poste 6 elcentoj), Germanio devintus de longa tempo akcepti altigon de sia eŭro-marko, kaj per tio subteni la postulon en la eŭrozono, do partopreni en la reduktado de ĝiaj internaj malekvilibroj. Tiamaniere reguloj de ŝanĝ-alĝustigoj anstataŭas en la intertraktado la antaŭvideblan malbonan volon de la kromaĵ-landoj ...

* John Meynard Keynes.

La novliberala kateĥismo hurlas “neefikeco” kaj “inflacio” ekde kiam ĝi aŭdas la vorton “devaluto”. Koncerne la neefikecon ni diru, ke la logiko ne estas ĝia forta flanko. Ĉar la devaluto estas ĝuste tio, kion ĝi mem postulas! Kun la nuanco, ke ĝi pledas por la devaluto interna, pere de la salajroj — kaj per la senlaboreco, kiu premas sur la salajrojn! —, anstataŭ la devaluto ekstera, tiu de la ŝanĝokvotoj. Do struktura alĝustigo anstataŭ alĝustigo per la ŝanĝokvotoj ... Se ili elirus el la eŭro por resti solaj kun sia propra mono, la germanoj rapide rimarkus tion, ĉar ili vidus, ke en du tagoj da revaluto de la nova germana marko nuliĝus jardeko da salajra striktado ...

Koncerne la inflacion, kiu postulus preferi la unuan alĝustigon al la dua, ĝi estas ektoplasmo en periodo kiu estas pli minacata de deflacio (malaltiĝo de la ĝenerala preznivelo), almenaŭ same danĝera, kaj kiu fakte postulus kontrolatan inflacion, eĉ se nur por mildigi la realan pezon de la ŝuldo.

Sed ĉu tiu efiko de reala mildigo ne estus dominata de la valoraltiĝo de nia ekstera ŝuldo pro la devaluto mem? Devaluti je 10 elcentoj kontraŭ la dolaro, tio estas, meĥanike, pligrandigi je 10 elcentoj nian ŝuldon esprimitan en dolaroj. Tamen, kiel montris Jacques Sapir*, 85 elcentoj de la franca ŝuldo estas kontraktitaj laŭ la franca juro kaj estos pagendaj en eŭro-frankoj, do sen ajna efiko sekve al devaluto. La celo de komuna mono estas ĉiukaze multe pli vasta ol nur la restarigo de la eblecoj de devaluto, pri kiu eblas samtempe diri ke ĝi estas, speciale en la aktuala periodo, vivnecesa grado de libereco, sed certe ne la universala solvo. Eliri el la nuna eŭro estas multe malpli afero de makroekonomio — ĝi estas tutcerte tia! — ol de konformiĝo al la nepra imperativo de demokratio, kiu nomiĝas “popola suvereneco”.

* Jacques Sapir, “Quand la mauvaise foi remplace l’économie: le PCF et le mythe de ‘l’autre euro’”, RussEurope, 16-a de junio 2013, russeurope.hypotheses.org.

Dum la pasiecaj kondiĉoj de ebleco de tiu popola suvereneco je supernacia nivelo estas ankoraŭ malproksimaj, tiam la realismo ordonas plimodestigi la pretendojn de la “eŭropa ambicio”; tio ne signifas forlasi ĝin tute. Ĝi devus ekzemple esti kiom eble plej vigle daŭrigata en ĉiuj kampoj aliaj ol ekonomiaj — tio estu dirita kontraŭ la riproĉoj de “retiriĝo en la nacion”. Koncerne la pure ekonomian ambicion, necesas ankaŭ scii, kun kiu oni sekvas ĝin. Certe ne dudekokope aŭ deksepope, grandaj nombroj ŝajne faritaj nur por garantii la plej grandan malbonon! Decidaj estas la objektivaj rilatoj de kongrueco, kiuj antaŭkondiĉas minimuman homogenecon de la vivoformoj — samaj ideoj, aŭ ideoj proksimaj, pri la socia modelo, pri la zorgo pri la medio, ktp —, kaj antaŭa interkonsento pri la grandaj principoj de ekonomia politiko. Tiujn koheraĵojn verŝajne, por komenci, povas atingi nur malgranda nombro de ŝtatoj. Kaj ne estas malĝuste, ke ili povas kelkfoje aprezi sin reciproke surbaze de konverĝaj indikiloj ... sed ne de tiuj de la mastriĥta traktato.

Se necesas ekzemple starigi grandan merkaton kiel bazon por la komuna mono, oni devus en ĝin enigi nur ekonomiojn kiuj havas similajn sociproduktajn modelojn kaj, laŭ tio, najbarajn kostostrukturojn. Do, en tiun novan ekonomian kaj monan Eŭropon allaseblus nur landoj, kies meza aŭ minimuma salajro ne estus malpli alta ol 75 elcentoj — aŭ ia ajn alia determinenda sojlo — de la mezumo de la mezaj aŭ minimumaj salajroj de la ceteraj membroŝtatoj. Kaj tiu kompleta eŭropo-rekonstruado estus okazo por forlasi samtempe de la mona kaj financa ortodokseco, de la ĝeneraligita sktruktura alĝustigo, kaj la malutilojn de la “nedistordita” konkurenco, kiu mem tiel bone akordiĝas kun ĉiuj strukturaj, sociaj kaj mediaj distordoj, kaj kiu reale intencas funkciigi ilin kun la plej granda perforto.

Ĝuste ĉi tie ni revenas al la silogismo de la komenco: la ideo iri de la nuna eŭro al nova kaj progresema eŭro estas malplena revo. Laŭ sia konstruo, se ĝi estas progresema, la financmerkatoj, kiuj havas aktuale ĉiun povon, ne lasos ĝin alveni. La alternativo estas do la sekva: aŭ la definitiva enŝlimiĝo en liberalan eŭron marĝene modifitan de duaklasaj trovaĵoj; aŭ fronta kolizio kun la financo, kiu tutcerte venkos ... kaj ĝuste per tio perdos ĉion, ĉar ĝia “venko” detruos la eŭron kaj kreos precize la kondiĉojn de rekonstruado, kie la merkatoj, ĉi-foje, estos ekskluditaj!

Tamen estas tute certe, ke tiu deviga reveno al la naciaj monoj, kiu sonas kiel fiasko, havos deprimajn politikajn efikojn, kiuj por certa momento pezos sur ĉia projekto de eŭropa relanĉo. Pro tio, se ĉiaj aliaj aferoj restas senŝanĝaj, la verŝajneco de tia relanĉo, ĉe normala templimo, dependos esence de la maniero laŭ kiu oni eliras el la eŭro. Meti eŭropan politikan energion en rezervon por trairi la periodon de la naciaj monoj implicas do decidi “fali sur la komunan monon”, t.e. provoki la deflagron de la merkatoj per anoncado de tiu projekto, firme metante ĝin kiel politikan projekton de kelkaj eŭropaj landoj, anstataŭ doni al tiu alfrontiĝo nur la sensekvan rezulton de naciaj monoj. Do, se oni ne evitas la revenon al la naciaj monoj, la maniero tien reveni determinas la eblon ree ekiri de tie!

Ĉiukaze, se oni ne volas la grandan definitivan anestezon de la kontraŭsociala eŭro, oni revenos tien. Jen la puno por konstruaĵo nekapabla evolui, ĉar ĝi senigis al si mem ĉian gradon de libereco. La ultrarigidaj konstruaĵoj povas nur rezisti, tiom longe kiom ili ne devas alfronti tro grandajn eksterajn koliziojn, aŭ rompiĝi; sed ne alĝustiĝi.

Ataki la koron de la konstruaĵo

La eŭropistoj protestos dirante ke ilia amata Eŭropo, male, ne ĉesas progresi. La Eŭropa Fonduso de Financa Stabileco (EFFS), la eŭropa meĥanismo de stabileco (EMS), aĉeto de ŝtata ŝuldo fare de la ECB*, banka unio: tiom da avancoj certe iom dolore akiritaj, sed ja realaj! Malfeliĉe, kaj sen surprizo, neniu el ili atakas la koron mem de la konstruaĵo, tiu malmola kerno, el kiu venas ĉiuj depresiaj kaj kontraŭdemokratiaj efikoj: elmeto de la ekonomiaj politikoj al la financmerkatoj, sendependa centra banko, kontraŭinflacia obsedo, aŭtomata alĝustigo de la deficitoj, rifuzo konsideri ilian financadon per monkreado. Pro tio, la “avancoj” restas periferiaj, flikaĵoj por alĝustigi, tiel kiel ili povas, la katastrofajn sekvojn, kiujn la “koro”, granita kaj sanktigita, ne ĉesas produkti. Flikante la efikojn kaj neniam volante ataki la kaŭzojn, Eŭropo do persistas. Nekapabla je la plej eta baza revizio, kaj nekonscia pri la fakto, ke la rompo estas la sola destino kiun ĝi donas al si.

* La EFFS kaj la EMS estas la du fondusoj por helpo al enŝuldiĝintaj landoj. La Outright Monetary Transactions (OMT) estas programo de la ECB por aĉeto de ŝtataj obligacioj.

Frédéric LORDON.

Arto taŭzata sed ankoraŭ potenca

Teatrumi ĉe malfavora epoko

Por la direktoro de la Schabühne [teatro] de Berlino, produktiva enscenigisto, neeblas teatrumi sen publika investado kaj sen ankriĝo en la daŭro kaj en la socio. Li analizas ĉi tie la kondiĉojn samtempe “materiajn kaj spiritajn” de renoviĝo. Ĉar en Eŭropo la teatro suferas ne nur de konsumredukto sed ankoraŭ de propra emo lasi sin invadi de la domina ideologio.

SINE DE la laŭdiraj okcidentaj demokratioj, la utilo al la ĝenerala intereso devigas ĉiun ŝtaton kolekti impostojn, kies produkto estas destinota por diversaj institucioj laŭ tio, kion tiuj lastaj konsideras kiel justa aŭ nemalhavebla. Pardonu al mi la banalecon de tiu ĉi antaŭparolo, sed gravas rememorigi ĝis kia grado la ideo de publika misio estas emplantata tute sine de niaj socioj por ebligi al la individuoj... Kion, precize? Feliĉiĝi? Sukcesi? Lerni? Malfermiĝi al aliaj ideoj, aliaj personoj, aliaj kolektivoj?

La triumfa irado de la nov-liberalismo, ekita en Ĉikago en la 1970-jaroj kaj akcelita konsekvence de la falego de la “socialismo reala”, manifestiĝis kiel malreguligo de la financmerkatoj, sed ankoraŭ kiel privatigo de la servoj kaj de la institucioj apartenantaj ĝis tiam al la ŝtatbienaro. Tia ŝanĝo de paradigmo ne estas senrilata al la perdo de legitimiĝo de la teatro dum la sama periodo. Granda parto de la eŭropa maldekstrularo, tradicie skeptika pri la institucioj, por ne diri kontraŭŝstatisma, troviĝas do en la doloriga devigo defendi la ŝtaton kontraŭ la ofensivo de la novaj disĉiploj de la merkato.

Miaflanke, mi revas pri socio liberigita de la jugo de la privata proprieto, ĉe kiu posedaĵoj kaj riĉaĵoj apartenus po egalaj partoj al ĉiuj socianoj. Ni estas, ve!, al mil leŭgoj for de tia utopio. Pli malbone, la merkatisma ideologio pezigas sur ĉiu tiurilata pensado suspekton de totalismo. Eĉ la principo de parta redistribuo de riĉaĵoj, starigita de la konkeranta burĝaro en la 19a jarcento, de nun endanĝeriĝas.

Ne longe post la starigo de la Regno [Reich], en 1870-1871, dum la periodo alnomata “de la fondintoj” estis inventita — aŭ almenaŭ instituciigita, tio estas, konfidita al la respondeco de la publika potenco — ĉio, kio troviĝas de nun grave minacata: la publikaj transportoj, la lernejoj, la universitatoj, la bibliotekoj, la parkoj, ktp. Tiutempe, la burĝaro konsideris la ŝtaton kiel esprimon de sia materiala kaj spirita potenco. Hodiaŭ, ĝi rigardas ĝin kiel barilon kontraŭ sia prospero. La kulturaj institucioj sub publika financado, pri kiuj antaŭlonge fieradis la elitoj, samokaze perdis gravan parton el sia legitimeco.

En Germanujo, de post 1992, dek ok teatroj devis fermi siajn pordojn aŭ kunfandiĝi. Diference de tio, kio estas farata en Francujo, la financado de la kulturo estas ekskluzive plenumenda de la federacieroj [Länder] kaj de la urbestraroj. En Berlino, kiu tamen fanfaronas ke ĝi estas paradizo por junaj artistoj, la kultura buĝeto ne superas 2% de la publikaj elspezoj. Se oni konsideras, ke la parto de la teatro, inkluzive de la opero, konsistigas nur 1.1% de la buĝeto (0.7% por la sola teatro), la debatoj pri pliaj buĝetaj reduktoj aspektas ekstravagance. La ciferoj ne estas pli gloraj koncerne Hamburgon, la dua urbo de la lando: 2.1% por la kulturo, 0.9% por la teatro kaj la opero. Ekrigardo al la franca situacio indikas, ke en 2013 la publikaj elspezoj antaŭkalkulitaj por la kulturo estas malaltiĝontaj je 4.3% kompare kun la antaŭa jaro.

Bezono de alia inspiraĵo

LA BURĜARO senbalastiĝis je la fondanta ideo rilata al propra prezentado de si mem kaj determinata de io alia ol monavideco, dum la ĝismedola — kaj ofte motivita — skeptikismo de la popolaj tavoloj kontraŭ tiuj “burĝaj temploj” eĥas la obsedojn de la epoko. Antaŭ jaro kaj duono, ŝoforo en Amsterdamo, sciiĝinte, ke mi laboras en teatro, ridaĉe apostrofis min: “Now it’s payback time!” [Nun, necesas repagi]. La nova registaro estis ĵus komencinta senprecedencan operacion de dezertigo de la nederlanda kultura pejzago.

Tia estas la etoso, kiu disvastiĝas en Eŭropo. La malfortikigo de la kulturo, perceptebla laŭ diversaj gradoj en Eŭropo, kreskis en Italujo kaj precipe en Hungarujo, kie la kontraŭ-intelektismo de la gvidanta klaso, miksita kun signalvortoj malkaŝite kontraŭjudaj kaj samseksemofobiaj, alkondukis al la anstataŭigo de la direktoro de la Nacia Teatro de Budapeŝto per soldulo de la Fidesz, partio de naciisma maldekstrularo.

Al tiu fenomeno aldoniĝas alia, kiu gangrenigas la teatron jam de jardeko. Pretekstante la subtenadon je sendependaj strukturoj, oni oponas la rolulojn de la teatra rondo iujn kontraŭ la aliaj. La reprezentantoj de la teatro libera aŭ off [neinstitucia, jh.] senlace elkrias, ke ili pli bone uzus la monsumojn englutitajn de la publikaj institucioj, sin fordonante tiel, sendube kontraŭvole, al apologio de la kuranta mondrigardo: ni ofertas al vi pli da arto por malpli da mono. Oni ne miros pri tio, ke tia fratmortiga retoriko akiras kreskantan eĥon ĉe la municipaj konsilioj kaj la kulturaj respondeculoj. Ĉar la “libera teatro” prezentas duoblan avantaĝon: ĝia alloga nomo elvokas la junecon, neobedemecon kaj romantikismon, dum ĝi akordiĝas kun financadoj je eksterordinara fleksebleco. Nenio, fakte, malebligas al la politikaj decidantoj nuligi siajn subvenciojn, aŭ turni sin al aliaj artistoj.

Tiu fleksebleco metas ĉiun projekton antaŭ la devigo akiri tujan sukceson, ĉar, se ne, la aŭtoroj riskas kuŝi surpajle. Ĝi samokaze malebligas al la teatraj kompanioj kaj al la enscenigistoj ankri ties artan evoluon en la tempodaŭro. Se finance elturniĝi, la artistoj laŭdire “liberaj” ofte devas ĉasi etajn okupojn, malfavore al siaj artkoncernaj esploroj. Rilate la diversajn scen-koncernajn metiojn (dekor-fabrikistojn, plastikistojn, ŝminkistojn, pentristojn, ktp.), ili estas minacataj de malapero.

La artistoj devas akcepti egan defion: doni jarpostjare, generacio post generacio, novan sencon al la institucia teatro. Multaj kreantoj ne bone taksas sian fortunon disponi subvenciajn ejojn. Kiel mi, la plejparto el ili baniĝis en kulturo de malfavoro al la institucioj kaj konsideras kun malfidemo tiujn grandegajn scenejojn je imponeco, kie la burĝa vanteco tiel longe pavis. Ili ofertas al ni, tamen, senkomparajn laboreblojn kaj produktad-rimedojn por aŭdigi alian komprenaĵon pri la socio.

Ni restas ja la modernaj burleskuloj apud elito, kiu akceptas, ke ni moku ĝin por ke ĝi ĝuu la privilegion aspekti tolerema kaj kapabla ridi pri si mem. Abandoni tiujn ejojn samvalorus kiel fortranĉi al si la flugilojn kaj faciligi la taskon de kiuj revas detiri al ni la panon de la buŝo. Post 2008, multaj entreprenoj en Usono retiriĝis el mecenateco, kio mastras la usonan kulturon. La artistoj pagis tion altpreze.

Krom la difektataj materiaj kondiĉoj, ni spertas tiom estetikan krizon, kiom krizon de la objektoj. Tiujn lastajn jarojn, la teatra kreado volonte aliĝis al teorioj ne ĉiam lumigaj pri postdramaturgio kaj “rolado”. Strange, la novigaj formoj aperintaj en la 1970- kaj 1980-j jaroj plu direktas la estetikan kredon de multaj publikaj teatroj kaj festivaloj, kvankam en tiu kampo ne multe estas la ŝancoj, ke la epigonoj egalu siajn modelojn. La ingrediencoj de tiu sengustiĝa avangardo konsistigas scenan kaĉon, kiu estas rigardata kiel perfekta modelo de moderna teatro.

La poezieca teorio de tia teatro apogas sin sur ideo, laŭ kiu la drama agado ne plu apartenas al nia epoko, la homo ne plu povas koncepti sin kiel mastron de siaj agoj; ekzistas tiom da subjektaj veroj kiom da ĉeestantaj spektantoj, la eventoj prezentataj surscene esprimas neniun veron validan por ĉiuj, nia fragmenta spertado de la mondo trovas sian tradukon nur en teatro egale fragmentata, en kiu la ĝenroj apudmetas sin: korpoj, danco, fotoj, videoj, muziko, parolo... Tiu sensora kolizio asertas al la spektantoj, ke ĉi ĥaosa mondo estas restonta por ili neelkriptigebla, kaj ke ne estas do motivo por serĉi kaŭzecajn rilatojn aŭ kulpulojn.

Tiu “kapitalisma realismo”, kiu estetikigas venkan ideologion same kiel la socialisma realismo, ne estas malpli nediskutebla ol tiu lasta. Ĉe mondo dominata de novliberala doktrino, nenio komplezus pli al ties profitantoj ol tiaj premisoj: neniu respondecas pri io ajn, kaj la komplekseco de la mondo vanigas ĉiun provon esplori sian movilaron.

Estas sennecese diri, ke ne ĉiuj reprezentantoj de la postdramatika teatro sekvas tiun vidadon. La verkado de certaj eminentuloj de la dukumenta teatro, kiel la germana kolektivo Rimini Protokolo II* aŭ la svisa dramaturgo Milo Rau*, kiu ofte tanĝas la ĵurnalismon, aperas pli lumigaj ol la plejparto de la teatraĵoj kutime surscenigataj. Ĝia sukceso ilustras siamaniere la krizon de la tradicia teatro. Enfokusiĝinte je la klasika repertuaro, ĝi malkontaktiĝis disde la realo. La klasika estetikismo, malmulte inklina provizii la spektantaron per la plej eta spegulo de ties ĉiutaga vivo, rigidiĝis de tridek jaroj je pia klinsaluto antaŭ la pasinteco.

* Nomo signanta plurajn artistojn, kies eksperimentaj enscenigoj miksas teatron kaj realon.
* Enscenigisto kaj eseisto, kiu dediĉas sin al teatraj restarigoj de violentoj: milito de Ruando, proceso de la paro Ĉeaŭĉesku en Rumanio...

Sine de tiu fermita rondo, aŭ de tiu sobira spiralo, la pakto liganta la teatron al la siatempaj politikaj kaj sociaj interesoj fatale splitiĝas. Eĉ la aktorado suferas pro tio, ĉar la aktoroj elĉerpas siajn emociojn ĉe la grandaj antikvuloj prefere ol ĉe propra karno. Konsekvence de tio, spertuloj pri la ĉiutaga vivo montriĝas pli inspirataj por atesti pri la monda stato ol la klasikaj aktoroj, kies funkcio konsistas tamen en tio.

Jen la nodo de la krizo. Se preterpaŝi ĝin, la teatro devus intenci provizi siajn aktorojn per instruado komenca kaj senintermanka. Bertoldo Breĥto [Bertold Brecht], enscenigisto ĉe la Berlina Ensemblo, postulis de siaj aktoroj, ke ili apudestu la realon, partoprenu juĝajn kunsidojn, trempiĝu en la fabrikoj por raporti plenscie la sintenon de siaj samtempuloj. Mi agas sammaniere kun la miaj, instigante ilin inspiriĝi el sia propra biografio kaj siaj ĉiutagaj observoj.

Kiajn efektojn la timo je socia forapartigo naskas ĉe niaj similuloj? Kiel la devigo sukcesi afekcias niajn emociojn, niajn sentojn, niajn dezirojn? Je kia grado nia privata vivo submetiĝas al la diktaĵo de konstanta supereca plenumo? Kiom da iniciatoj frakasiĝas kontraŭ la sociaj kondiĉoj de la adaptiĝema [fleksebla, jh.] salajrulo? Kial ni disponas alte rafinitan vortaron por analizi niajn geedezajn, amajn aŭ seksajn rilatojn, dum tiel kruele mankas al ni la vortoj por priskribi nian politikan ruiniĝon (“putra sistemo”)? Kial ni plezuriĝas elmetaĉi bazaran psikologion? Kial ni ne traktas per sama pasio la sociajn difektegojn, kiuj de dudekkelke da jaroj torentas, dum ili tiel peze kuŝas sur niaj korpoj kaj sur niaj animoj — superadaptigaj laborhoraroj, bitigado je la ĉiutageco, devigo resti konstante kontaktebla, profesiaj retmesaĝoj ricevitaj ĝis malfruaj noktaj horoj, totala identiĝo al la entrepreno, kiu laborigas min, kvazaŭ mi estus edziĝinta kun ĝi? Tiuj realoj enfiksiĝas en la ostaron mem de la personoj, kiujn ni preterrenkontas. Kiel alie ekspliki la reintensiĝon de gazetartikoloj pri labormalsanoj, streĉiteco, deprimo, sindromo de profesia ellaciĝo? La trasorbiĝo de la ekonomia pensado en la plej etaj hardikaj angioj de la moderna socio deformas niajn korpojn, falsas niajn afekciojn.

Rifuĝejo loĝata de regenera forto

PRI TIO ja la teatro devus paroli. Tion, oni povas prezenti surscene, kaj kun talento; sufiĉus nur por tio, ke ni nutru nian bildokapablon per kio tuŝas nin en nia medio. La ideala teatro por mi, entenas la sekretan promeson pritrakti ĉiujn tiujn temojn.

Tial, ke ĝi estas ŝtate financata, la institucia teatro eskapas ankoraŭ la konkurecan logikon, kvankam veras, ke la rentabilitat-koncernaj konsideroj gajnas terenon. Eble la socio rekuperus iom da memfido se ĝi prezentus al si kelkajn bufonojn sufiĉe sentimajn por ke ili antaŭtenu al ĝi spegulon, pridubu ĝin, moku ĝin sendeteniĝeme.

La teatro povas esti tio: rifuĝejo loĝata de regenera forto, dum samtempe la industrioj dediĉataj al rakonto de la mondo restas submetitaj al postulo de rentabilitato proporcia al sia manko de libero — se konvinkiĝi, sufiĉas ŝalti la televidilon. La frustriĝo estigata de amaskomunikiloj, malpli kaj malpli sendependaj, parte klarigas la fakton, ke tiom da homoj, precipe maljunuloj, haste alkuru al la Schaubühne, konvinkitaj pri tio, ke ili tie trovos ejon, kie oni ankoraŭ povas teatrumi kaj pensi libere. Ejo, kie oni povas vidi surscene la korpajn deformojn de homoj spertegaj pri adaptiĝado.

Aldoniĝas al tio la fakto, ke en la teatro ĉio okazas ĉe la momento: neeblas fari plurajn kaptojn aŭ modifi la muntaĵon, kiel en la kino. Ĝuste ĉi tie kaj nun al la aktoro spertas sian rolon kaj la spektanto, kiel spertulo pri sia propra perceptaro, decidas ĉu li volas kaptiĝi de la ludo. En nia ciferecigita ekzistado, kie la realo estas perforte retenata de dudimensia ekrano, la misio kaj la defio de la teatro limiĝas je la rara momento, kie virtuala ago kunvokas la tutan realon de la mondo.

Thomas OSTERMEIER

Domeno-efiko sur la kvin kontinentoj

La skistogaso ŝanĝegas la geopolitikon

Rusujo, Irano, Kataro, Bolivio... Kuvenintaj en Moskvo la 1-an de julio, la membroj de la Forumo de la landoj eksportantoj de gaso provis akordiĝi pri komuna strategio fronte al la ekpotenciĝo de skistogaso. Ĉi tiuj tradiciaj produktantoj maltrankviliĝas. La nova “dia donaco”, ekspluatata unuavice en Usono, ne nur stimulis la lokan industrion: ĝi ankaŭ povos ŝanĝi la prienergian tutmondan geografion.

KIU KREDUS tion? Antaŭ malpli ol dek jaroj, la gaso-merkato estis grandparte determinita de la usonaj importaĵoj. Kaj jen subite, Usono male estas eksportonto. Tiu renversiĝo profunde modifas la tutmondan geopolitikon. Ĉar la skistogasoj teorie ekspluateblas en multaj regionoj, aparte en Eŭropo kaj en Ĉinujo, aliaj gravaj rolantoj de tiu merkato povus baldaŭ aperi, dum iuj landoj aŭ regionoj kiel Rusujo aŭ Mezoriento riskas troviĝi malfortigita, kia ajn estas la duboj — financaj, teknikaj, mediaj — ekzistantaj pri la estonto de tiuj nekonvenciaj gasoj*. En la sektoro de hidrokarbonoj, blufo estas normala parto de la negoco.

* Vd. Nafeez Mosaddeq Ahmed, “La granda trompo de la skist-gaso”, Le Monde diplomatique, marto 2013. La konvenciaj gasoj troviĝas en tralasema kaj pora petro (sablo, sabloŝtono...) kaj relative facile eltireblas; la nekonvenciaj gasoj, en malmulte tralasema petro, kiu ne liberigas ilin facile.

De post la milito ĝis la komenco de la 2010-aj jaroj, la merkato de la (konvencia) natura gaso estis strukturita ĉirkaŭ la fluoj de import-eksportado de la produktantaj regionoj — eksa Sovetunio, Mezoriento — al la grandaj konsum-centroj: Usono, Eŭropo, Ĉinujo. Tiu organizo, konkretigita per reto de gasoduktoj kaj de diplomata-financaj interkonsentoj, implicis pezajn investojn, longdaŭrajn projektojn, kaj do certan antaŭvideblon. La konstruo kaj sekurecigo de la mondaj proviz-koridoroj kreis dependo-rilatojn inter landoj, nutris enmiksiĝ-intencojn, estigis aliancojn...

Sed jen la prienergiaj fluoj reorientiĝas, kaj neniu antaŭvidis tiun grandan ŝanĝon. En 2007, ekzemple, la rusa giganto Gazprom elektis siajn eksterlandajn partnerojn — Total kaj Statoil — por ekspluati la kuŝejon de Chtokman, en la Barent-maro, kiu enhavas 2% de la tutmondajn rezervojn de konvencia gaso kaj kiu laŭplane devus altiri 30 milliardojn da dolaroj de investoj. Tri jarojn poste, Moskvo suspendas la projekton: la usona merkato ne plu aĉetemas la gason de Chtokman. Intertempe, krom la recesio, kiu malkreskigis la mondan energi-konsumon, aperis sur la merkato la nekonvenciaj hidrokarbonoj. Fenomeno “je origino de la prienergia renaskiĝo de Usono”, laŭ la raporto “Energy outlook 2030” (“Prienergiaj perspektivoj 2030”) fare de BP (eksa British Petroleum).

Ĉio ja ekis en Usono, kie la malkovroj de teksasa inĝeniero George Mitchell, kiu en la 1990-aj jaroj sukcesas adapti la teknikon de hidraŭlika fendado* al la marnaj petroj, kombinitaj kun tiuj de la usona kompanio Devon Energy, kiu, en 2005, definitive ellaboras la horizontalan boradon, ebligis eltiron de skistogaso, kies ekzisto estis delonge konata. Tiu teknika antaŭeniro ankaŭ ebligas ekspluatadon de kompakta gaso (tight gas) kaj skistopetrolo. Novaj produktantoj aperas sur la prienergia merkato: Brazilo, Kanado, Aŭstralio...

* Uzata de sesdeko da jaroj en aliaj subgrundoj, la hidraŭlika fendado konsistas el injekti preman akvon por eksplodigi la petron, kaj ankaŭ ĥemiaĵojn kaj sablon en momento de rompado de la argila skisto.

Rezulte: la prognozistoj anoncas, ke Usono estos 99% memsufiĉa pri energio en 2030, dum en 2005 ĝi produktis nur 70% de sia konsumo. La fundamenta rolo de energio en la usona eksterlanda politiko en ĉi lastaj jardekoj* montras la amplekson de la atendeblaj ŝanĝegoj. Usono jam transprenis de Rusujo la titolon de unua gas-produktanto en la mondo. Laŭ la 2012-eldono de la “World energy outlook” de la Internacia Agentejo pri Energio ( IAE), ĝi okupos la saman rangon pri petrolo post du aŭ tri jaroj, preterpasinte Saudan Arabujon. Antaŭe ĉefa importanto, Usono verŝajne fariĝos eksportanto de hidrokarbonoj post dekkvin jaroj.

* Vd. Jean-Pierre Séréni, “Echec d’une guerre pour le pétrole”, Le Monde diplomatique, marto 2013.

“Potenca domeno-efiko komencis sentiĝi, pro la transatlantika energia renaskiĝo. Tiel, en Usono oni produktas malmultekoste skistogason: fine de 2012, la kosto de baza unuo [British Thermal Unit, BTU] estis 4 dolaroj sur la interna merkato, kontraŭ 18 en Azio kaj 10 en Eŭropo. Fariĝas do pli profite por ĝi produkti elektron el gaso ol el karbo. Konsekvence, ĝi eksportas sian karbon al Eŭropo”, konstatas Thierry Bros, aŭtoro de libro titolita Post la usona revolucio de la skistogaso*.

* Thierry Bros, After the US Shale Gas Revolution, Technip, Parizo, 2012.
Kiu provizos Pekinon?

KONSEKVENCE, GDF-Suez metis en ripozon tri el siaj kvar gas-centraloj en Francujo. “La franca grupo suferas pro la konkurenco de la malmultekosta usona karbo, kaj la malkresko de la elektro-postulo sur la Malnova Kontinento. Ĝiaj gas-centraloj ne plu estas profitaj, ĉar ili ne plu sufiĉe funkcias. Ilia meza uzo-kvoto falis de 42% en 2011 ĝis 33% lastjare” klarigis Les Echos en aprilo 2013*.

* Anne Feitz kaj Veronique Le Billon, “GDF Suez va arrêter des centrales à gaz en France”, Les Echos, Parizo, 11 avril 2013.

Se ĝi montriĝos daŭrigebla, tiu rearanĝo de la elementoj de la energia bukedo havos nereteneblan fluon de efikoj. La rilatoj inter Eŭropo kaj Rusujo ja ilustras tion. Iniciate de kelkaj ŝtatoj, kiel Germanujo, la Eŭropa Unio indulgis Moskvon pri multaj grandaj politikaj, sekurecaj aŭ strategiaj dosieroj: ĝis la ĉi-lastaj jaroj, 40% de la eŭropaj importaĵoj de natura gaso estis provizataj de Gazprom. La antaŭeniro de Usono al prienergia aŭtonomeco nerekte renversas la donitaĵojn, aparte pere de Kataro. La emir-lando ja estas la unua tutmonda eksportanto de likvigita natura gaso (LNG), transportita per ŝipoj, ne per gasodukto, antaŭ ol esti regasigita, kiam ĝi atingas la cellandon. Parto de tiu produktaĵo estis destinita por la usonaj terminaloj. Sed, ĉar Vaŝingtono estas malpli kaj malpli postulanto, grandaj kvantoj da LNG estos reorientataj al Azio, kaj precipe al Eŭropo, ebligante al la Unio malpliigi sian dependon de la rusa gaso. Pluraj LNG-terminaloj cetere estis inaŭguritaj aŭ planataj en Greklando, Italujo aŭ Pollando, kiu ambicias esti enirejo de Centra Eŭropo, por la LNG el Kataro aŭ alia loko.

Ĉu tio signifas, ke Rusujo estos unu el la grandaj perdantoj de la “revolucio de la skistogasoj”? “Iusence, jes. Gazprom devas forlasi la longdaŭrajn kontraktojn, tre profitdonajn, kaj eniri en la merkato-logikon, tiu de la tujaj prezoj, ne plu ligitaj al la petrol-prezoj”, respondas Tatiana Mitrova, el la Esplor-Instituto pri energio en Moskvo. Deprimita pro la recesio, la eŭropa merkato, antaŭe profitdona, fariĝas malpli alloga por Gazprom. Se, en 2008, tiu merkato prezentis ankoraŭ 30% de ties venditaj kvantoj, ĝi ja donis pli ol 60% de ties enspezoj.

Sekve, Moskvo okulas al la aziaj merkatoj — Ĉinujo, Sudkoreujo, Japanujo-, tre gravaj postulantoj de energioj alternativaj al la atomo, post la cunamo de marto 2011 kaj la Fukuŝimo-katastrofo. Tiu baskulo instigas Moskvon pasi de politiko de gasoduktoj, kies teritoria enkadriĝo ĉiam havas fortajn geopolitikajn konsekvencojn kaj kreas daŭrigeblan dependon, al tiu de LNG, pli fleksebla kaj adaptebla.

Prospektiva raporto je la horizonto de 2040, gvidita de Mitrova*, montriĝas tamen relative optimisma por Rusujo: “La rapida progreso de la skistogasoj prokrastis je du aŭ tri jardekoj la [tutmondan] minacon pri manko de petrol- kaj gas-rezervoj alireblaj je akceptebla kosto (...) kaj konfirmis la dominadon de la hidrokarbonoj en la tutmonda prienergia sektoro. La proporcio de petrolo kaj gaso en la tutmonda konsumado de primara energio restos praktike neŝanĝita.: 53,6% en 2010 kaj 51,4% en 2040.” La mondo eniras en la “gas-erao”, energio malpli polua ol aliaj por nia atmosfero. La IAE antaŭvidas 50% kreskon de ĝia konsumado ĝis 2035. La proporcio de gaso (ĉiaspeca) en la tutmonda energi-bukedo verŝajne pasos de 21% al pli ol 25% en la venontaj jaroj.

* “Global and Russia energy outlook up to 2040”, www.eriras.ru

Kio pri Mezoriento, kaj, pli ĝenerale, pri la membroj de la Organizaĵo de petrol-eksportaj landoj (OPEL)? Ĉu estas antaŭvidebla geopolitika malengaĝiĝo de Vaŝingtono? “Mi opinas ke ne, respondas Daniel Yergin, prezidanto de la Cambridge Energy Research Associates (CERA)*. Unue ni notu, ke malpli ol 10% de la produktado de la persa-araba Golfo estas nun eksportata al Usono. Laŭ kvantoj, Usono ne estas tre dependa de la golfaj landoj. Malgraŭ tio, oni ne konstatis malengaĝiĝon de Vaŝingtono en la regiono. Ĉar kio gravas por ĝi, tio estas, ke la petrolo utilu al la monda ekonomio, al ties kresko.”

* Li publikigis The Quest: Energy, Security and the Remaking of the Modern World, Penguin Books, Londono, 2012.

La fluoj de la hidrokarbonoj de la Golfo pli kaj pli direktiĝas al Azio. “Tio povus devigi Ĉinujon plenumi sekurec-respondecojn en Mezoriento, por protekti sian prienergian sekurecon. Ĝi tre malemas al tio, sed povas esti, ke la novaj realaĵoj de la hidrokarbono-merkato kaj de geopolitiko, ĝin devigos”, opinias Michal Meidan, fakulo pri ĉina energio en la Eurasia Group, usona konsil-kompanio. Nun, Pekino profitas el la mond-ĝendarma rolo, ludata de Usono, kiu havas neniun intereson je disfalo de la ĉina ekonomio.

En ĉi tiu necerta kaj moviĝanta universo, ĝi vetas ankaŭ sur la skistogasoj. Ekzistas ja la potencialo, laŭ la usona registara Agentejo pri energio, kies lasta raporto taksas la ĉinajn “teknike ekstrakteblajn” riĉofontojn ĉe la unua vico de la kvardek du pristuditaj landoj*. Sed la tiea geologio, tre malsimila al tiu de la usonaj subgrundoj, povus igi la ekstraktadon pli malfacila, do malpli profita. “La prienergia sekureco estas prioritato por Pekino. En la kunteksto de la arabaj ribeloj, sciante, ke pli ol la duono de la ĉinaj petrol-importaĵoj venas el Mezoriento, ĝi ambicie planas sian produktadon de skistgaso. Samcele, ĝiaj entreprenoj investis tiukampe eksterlande, por akiri la teknologion”, aldonas Meidan. Inter tiuj novaj ĉinaj riĉofontoj kaj la konkurenco de la centr-aziaj landoj kaj de Aŭstralio, du regionoj kiuj ankaŭ deziras provizi Pekinon per gaso, Rusujo havas malmultan ŝancon prienergie domini Ĉinujon, kiel ĝi dominis Eŭropon en la jaroj 2000*.

*Technically recoverable shale oil and shale gas resources: An assessment of 137 shale formations in 41 countries outside the United States”, US Energy Information Administration, 10-a de junio 2013, www.eia.gov
* Neil Buckley, “Russia’s eastern energy pivot has limits”, Financial Times, Londono, 27-a de junio 2013.

Estas kvazaŭ bilarda ludo kun pluraj flank-resaltoj. Kaj la prognozoj, eĉ mallongdaŭraj, ŝajnas ekzisti nur por esti malkonfirmitaj. Produkti aŭ transporti tiun energitipon fariĝas tro multekoste? Ni pasu al alia; ni vidu, ĉu eblas redukti la konsumon, plibonigi efikecon, ŝanĝi la mekanismon de prezformado, ktp. Ŝanĝo apenaŭ atingis la publikon, kiam jam alia prepariĝas. “La revolucio de la skistogasoj estas jam ne aktualaĵo. Kio gravas hodiaŭ en Usono estas la skistopetrolo. Tial, laŭ la usona departemento pri energio, la produktado de petrolo kreskos je 23% de nun ĝis 2015”, asertas Bros.

Exxon forlasas la ŝipon

ALIA GRANDA NECERTAĴO estas la tutmondaj rezervoj de skistogaso. “Ilin taksi estas tre malfacile. Ne estas same, kiam gaso estas en konvencia rezervujo. En Eŭropo, ekzemple, oni malmulte produktis hidrokarbonojn surtere. Niaj konoj pri la subgrundo estas do limigitaj. Por scii, kion ĝi vere enhavas, necesas bori ŝaktojn kaj testi la produktadon. En Pollando, ekzemple, niaj usonaj partneroj de Exxon decidis ne daŭrigi la aventuron — post rezultoj ja elrevigaj”, klarigas s-ro Bruno Courme, taskito pri skistogaso en Eŭropo ĉe Total-kompanio. Pollando ege vetas pri skistogaso, ĉar ĝi revas malpli dependi de Gazprom kaj de tiu najbaro, al kiu ligas ĝin ja komplika historio*.

* Vd. Dominique Vidal, “Les coulisses de la diplomatie polonaise”, Le Monde diplomatique, novembro 2012.

Usono, Ĉinujo, Eŭropo, Rusujo: la ĉefaj rolantoj de la prienergia tutmonda scenejo, alfrontitaj al revolucio de skistogasoj, jam ĉiuj serĉis rimedojn, ĉu trude, ĉu bonvoleme, por adaptiĝi al tiu nova donitaĵo. Sen tamen montriĝi kapablaj antaŭvidi la longdaŭrajn konsekvencojn de tiuj ŝanĝegoj.

Régis GENTÉ

Por ke aŭdaco estu ĉe la maldekstro

Strategio por rekonkero

La reveno de la regulaj (periodaj) kontroversoj pri la kreskoprognozoj, enmigrado, aŭ la lasta ĵurnalraportita eventeto, konfirmas la impreson, ke la novliberala ordo reprenis sian ordinaran ritmon. Ŝajnas, ke la albato de la financa krizo ne daŭre ŝancelis ĝin. Krom atendi, ke spontaneaj popolribeloj iam produktos ĝeneralan rebaton, kiujn prioritatojn kaj metodojn oni povas imagi por ŝanĝi tiun staton?

“La lando postulas aŭdacajn eksperimentojn. La saĝo estas elekti metodon kaj provi ĝin. Se ĝi malsukcesas, koncedu tion malkaŝe kaj provu ion alian. Sed antaŭ ĉio, provu ion!”Franklin Roosevelt, 22-an de majo 1932

Kvin jaroj pasis post la bankroto de Lehman Brothers, la 15-an de septembro 2008. La legitimeco de la kapitalismo kiel maniero organizi la socion estas tuŝita; pri ĝiaj promesoj de prospero, de socia moviĝemo, de demokrato jam ne iluziigas la homojn. Sed la granda ŝanĝo ne intervenis. La kritikoj de la sistemo sekvis unu la alian sen skui ĝin. La prezo de ĝiaj malsukcesoj estis eĉ pagita per nuligo de parto de la sociaj atingoj batale akiritaj de ĝi. “La fundamentistoj de la merkato trompiĝis pri proksimume ĉio, kaj tamen ili dominas la politikan scenejon pli komplete ol iam ajn”, konstatis la usona ekonomikisto Paul Krugman antaŭ proksimume tri jaroj.* Do, la sistemo rezistas, eĉ per aŭtomata pilotado. Tio ne estas komplimento por ĝiaj kontraŭuloj. Kio okazis? Kaj kion fari?

* Paul Krugman, “When zombies win”, The New York Times, 19-a de decembro 2010.

La kontraŭkapitalisma maldekstro rifuzas la ideon de ekonomia fataleco, ĉar ĝi komprenas, ke politikaj voloj organizas ĝin. Ĝi devintus konkludi el tio, ke la financa katastrofo de 2007-2008 ne malfermis facilan vojon al ĝiaj projektoj. La antaŭa krizo de la 1930-aj jaroj jam montris tion: laŭ la naciaj situacioj, sociaj aliancoj kaj politikaj strategioj, unu sama ekonomia krizo povas konduki al respondoj tiom malsamaj kiom la enpotenciĝo de Adolfo Hitlero en Germanio, la New Deal en Usono, la popola fronto en Francio, kaj ne multo en Britio. Multe pli poste, ĉiufoje kun kelkaj monatoj da intertempo, Ronald Reagan ekokupis la Blankan Domon kaj François Mitterrand la Elizeon; s-ro Nicolas Sarkozy estis batita en Francio, s-ro Barack Obama reelektita en Usono. Do, la ŝanco, la talento, ankaŭ la politika strategio ne estas akcesoraj variabloj kiujn anstataŭus la sociologio de lando aŭ la stato de ĝia ekonomio.

La lasta venko de la novliberaluloj multe ŝuldiĝas al la helpo de la sojlolandoj. Ĉar la “renversiĝo de la mondo” estis ankaŭ la eniro en la kapitalisman dancon de la grandaj produktistoj kaj konsumantoj ĉinaj, barataj, brazilaj. Tiuj servas kiel rezervarmeo al la sistemo en la momento en kiu ĝi ŝajnis agonii. Nur en la lastaj dek jaroj la parto de la monda produktado de la grandaj sojlolandoj pasis de 38 elcentoj al 50 elcentoj. La nova produktejo de la mondo fariĝis ankaŭ unu el ĝiaj precipaj merkatoj: ekde 2009, Germanio eksportis pli en Ĉinion ol al Usono.

La ekzisto de “naciaj burĝaroj” — kaj la realigo de naciaj solvoj — do stumblas super la fakto, ke la gvidaj klasoj de la mondo estas nun kunligitaj. Se oni ne volas mense resti en la kontraŭimperiismo de la 1960-aj jaroj, kiel oni povas esperi ankoraŭ, ekzemple, ke progresema solvado de la aktualaj problemoj povus veni el la politikaj elitoj ĉinaj, rusaj, barataj, same aferistaj kaj aĉeteblaj kiel iliaj okcidentaj kolegoj?

Tamen la malprogreso ne estis universala. “Latinameriko, notis antaŭ tri jaroj la sociologo Immanuel Wallerstein, estis la sukceso de la monda maldekstro dum la unua jardeko de la 21-a jarcento. Tio estas ĝusta pro du kialoj. La unua kaj la pli rimarkita estas, ke la maldekstraj partioj aŭ centraj-maldekstraj gajnis impresan sinsekvon de elektoj. La dua, ke la latinamerikaj registaroj por la unua fojo kolektive distanciĝis de Usono. Latinameriko fariĝis geopolitika forto relative aŭtonoma.”*

* Immanuel Wallerstein, “Latin America’s leftist divide”, International Herald Tribune, Neuilly-sur-Seine, 18-a de aŭgusto 2010.

Tamen la regiona integriĝo, kiu por la plej aŭdacaj homoj antaŭprezentas la “socialismon de la 21-a jarcento”, por aliaj ĝi fariĝas unu el la plej grandaj merkatoj de la mondo.* La ludo restas tamen pli malfermita en la iama postkorto de Usono ol ene de la eŭropa ektoplasmo* Kaj la kvin provoj de ŝtatrenversoj en Latinameriko en malpli ol dek jaroj (Venezuelo, Bolivio, Honduro, Ekvadoro kaj Paragvajo) okazis eble ĉar la politikaj ŝanĝoj impulsataj de maldekstraj fortoj tie vere minacis la socian ordon, transformis la ekzistkondiĉojn de la loĝantaroj. Demonstrante tiel, ke ja ekzistas alternativo, ke ĉio ne estas malebla, sed ke por krei la kondiĉojn de sukceso necesas fari reformojn de strukturo, ekonomiajn kaj politikajn. Tiuj siavice remobilizas popolajn tavolojn, kiujn la foresto de perspektivo enfermis en apatio, mistikismo aŭ en elturniĝemo. Eble ankaŭ tiel eblas kontraŭbatali la ekstremdekstron.

* Vd Renaud Lambert, “Le Brésil s’empare du rêve de Bolivar[Brazilo alprenas la revon de Bolivaro]”, Le Monde diplomatique, junio 2013.
* PIV: 1. Psikorigina emanaĵo, supoze eliranta el la korpo de iuj personoj kaj videbla de spiritista mediumo; 2. Ekstera parto de ĉelplasmo. -vl
Kiel kontraŭstari la merkato-ordon

Strukturajn reformojn, jes, sed kiujn? La novliberaluloj tiom bone enradikigis la ideon ke “ne ekzistas alternativo”, ke ili persvadis eĉ siajn kontraŭulojn, tiom ke tiuj kelkfoje forgesas siajn proprajn proponojn ... Ni memorigu kelkajn el ili, konsciante ke ju pli ili ŝajnas ambiciaj hodiaŭ, des pli necesas tuj alklimatigi ilin. Kaj sen iam forgesi ke ilia eventuala krudeco ŝuldiĝas al la perforteco de la socia ordo, kiun ili celas malmunti.

Tiu ordo, kiel ĉirkaŭbari kaj poste forŝovi ĝin? La etendo de la parto de la nekomerca sektoro, ankaŭ tiu de la senpageco, respondus unufrape al tiu duobla celo. La ekonomikisto André Orléan memorigas, ke en la 16-a jarcento “la tero ne estis interŝanĝebla havaĵo, sed havaĵo kolektiva kaj ne negocebla, kio klarigas la forton de la rezistado kontraŭ la leĝo pri enbarado de la komunaj paŝtejoj”. Kaj li aldonas: “Same hodiaŭ kun la varigo de la vivantaĵo. Brako aŭ sango hodiaŭ ne ŝajnas al ni esti varoj, sed ĉu ankaŭ morgaŭ?”*

* Le Nouvel Observateur, Parizo, 5-a de julio 2012.

Por kontraŭagi tiun ofensivon eble taŭgus demokratie difini kelkajn bazajn bezonojn (loĝadon, nutraĵon, kulturon, komunikadojn, transportojn), igi la kolektivaĵon financi ilin kaj disponigi ilin kontentige al ĉiuj. Eĉ, kiel rekomendas la sociologo Alain Accardo, “rapide kaj seninterrompe etendi la publikan servon al la “senpageco” de ĉiuj ĉi bazaj bezonoj laŭ ilia historia evoluo, kio ekonomie fareblas nur, se oni redonas al la kolektivaĵo ĉiujn rimedojn kaj ĉiujn riĉaĵojn, kiuj servas al la socia laboro kaj produktitaj de la klopodoj de ĉiuj”* Tiel, prefere ol igi la postulon pagkapabla per forta altigo de la salajroj, oni socialigus la oferton kaj garantius al ĉiu novan provizadon de servoj.

* Alain Accardo, “La gratuité contre les eaux tièdes du réformisme”, Le Sarkophage n-ro 20, Liono, sept-oktobro 2010.

Sed kiel tiam eviti ke oni falas de merkata tiraneco en ŝtatan absolutismon? La sociologo Bernard Friot diras al ni, ke ni unue ĝeneraligu la modelon de la popolaj atingoj, kiuj funkcias sub niaj okuloj, la socia sekureco ekzemple, kontraŭ kiu furiozas registaroj de ĉiaj tendencoj. Tiu jam ekzistanta emancipa sistemo, kiu, danke al la principo de kotizado, sociigas gravan parton de la riĉaĵo, financas la pensiojn de la pensiuloj, la salajron de la malsanuloj kaj tiun de la senlaboruloj. Male al la imposto en- kaj el-spezata de la ŝtato, la kotizoj ne estas objekto de akumulado kaj, komence, estis precipe mastrumata de la salajruloj mem. Kial ĉi tie ne iri antaŭen?*

* Vd Bernard Friot, “La cotisation, levier d’émancipation [La kotizoj, levilo de emancipiĝo]” kaj nian dosieron pri la garantiata enspezo, Le Monde diplomatique, respektive februaro 2012 kaj majo 2013.

Tia programo, intence ofensiva, entenus trioblan avantaĝon. Politikan: kvankam ĝi povas kunigi tre larĝan socian koalicion, ĝi ne estas kaptebla de la liberaluloj aŭ de la ekstremdekstro. Ekologian: ĝi evitas kejnsan relanĉon kiu, daŭrigante la ekzistantan modelon, signifus ke “monsumo estas metita en la bankajn kontojn por esti redirektata al la komerca konsumado pere de reklamo”.* Ĝi ankaŭ privilegias bezonojn, kiujn ne kontentigas la produktado de varoj en la landoj de malaltaj salajroj, varoj transportataj en kestegoj tra la tuta terglobo. Fine, avantaĝon demokratian: la difino de la kolektivaj prioritatoj (kio estos senpaga kaj kio ne) ne estos plu rezervita al deputitoj, al akciuloj aŭ al intelektaj mandarenoj devenaj el la samaj sociaj medioj.

* Kp “Pourquoi le Plan B n’augmentera pas les salaires [Kial la Plano B ne altigos la salajrojn]”, Le Plan B, n-ro22, Parizo, Februaro-marto 2010.

Tia decido urĝas. En la nuna tutmonda socia fortrilato, la akcelata robotigo de la industria laboro (sed ankaŭ de la servoj) povas efektive krei samtempe novan renton por la kapitalo (malaltigo de la “laborkostoj”) kaj amasan senlaborecon, kun pli kaj pli reduktita senlaborula salajro. Amazon aŭ la serĉiloj montras ĉiutage, ke centoj da milionoj da klientoj konfidas al robotoj la elekton de la enhavo de sia libertempo, de siaj vojaĝoj, de siaj legaĵoj, de la muziko kiun ili aŭskultas. Librovendistoj, gazetoj, vojaĝagentejoj jam suferas tion. “La dek plej grandaj entreprenoj de Interreto, kiel Google, FacebookAmazon , notas s-ro Dominic Barton, ĝenerala direktoro de McKinsey, kreis apenaŭ ducent mil dungojn.” Sed ili gajnis “centojn da miliardoj da dolaroj de borsa kapitaligo”.*

* Les Echos, Parizo, 13-a de majo 2013.

Por solvi la problemon de senlaboreco, la gvida klaso sekve povas uzi la scenaron timatan de la filozofo André Gorz: la konstantan enrompiĝon en la sektoroj ankoraŭ regataj de senpageco kaj de donaco. “Kie haltos la transformado de ĉiuj agadoj en agadojn pagendajn, kun la pago kiel kialo kaj la maksimuma profito kiel celo? Dum kiom da tempo povos rezisti la tre malfortaj baroj kiuj ankoraŭ malebligas la profesiigon de patrineco kaj patreco, la komercan kreadon de embrioj, la vendon de infanoj, la komercon per organoj?”*

* André Gorz, “Pourquoi la société salariale a besoin de nouveaux valets”, Le Monde diplomatique, junio 1990.

La demando de la ŝuldo gajnas same kiel tiu de la senpageco per tio ke oni senvualigas ilian politikan kaj socian fonon. Nenio pli kutima en la historio, ol ŝtato premata ĉe la gorĝo fare de ĝiaj kreditoroj kaj kiu, iel aŭ alie, forigas ilian premon por ne plu trudi al sia popolo eternan malabundon. Tion faris la Respubliko de la Sovetoj, kiam ĝi rifuzis pagi la ŝuldoservojn subskribitajn de la caro. Tion faris Raymond Poincaré, kiu savis la frankon ... per tio ke li devalutis ĝin je 80 elcentoj kaj tiel samproporcie malaltigis la financan ŝarĝon de Francio, pagatan per malpli valora mono. Ankaŭ Usono kaj Britio post la milito faris tion, sen plano de malabundo, sed lasante libere evolui la inflacion kaj per tio preskaŭ duonigis la ŝarĝon de sia publika ŝuldo.*

* De 116 elcentoj ĝis 66elcentoj de la malneta enlanda produkto inter 1945 kaj 1955 en la unua kazo, de 216 elcentoj ĝis 138 elcentoj en la dua. Vd “Ne hontu voli la lunon: ni bezonas ĝin”, Le Monde diplomatique, julio 2011.

De tiam, pro la dominado de la monismo, bankroto fariĝis sakrilegio, inflacio persekutata (eĉ kiam ĝia kvoto estas preskaŭ nula), devaluto malpermesata. Sed kvankam la kreditoroj estis liberigitaj el la risko de nepagkapablo, ili daŭre postulas “kromaĵon por kredito”. “En situacio de historia superenŝuldiĝo, tamen notas la ekonomikisto Frédéric Lordon, estas nur la elekto inter strukutra alĝustigo serve al la kreditoroj kaj iu aŭ alia formo de ilia ruiniĝo.”* Nuligo de parto de la ŝuldo signifus senprprietigi la rentulojn kaj financistojn, kia ajn estas ilia nacieco, post kiam oni cedis al ili ĉion.

* “En sortir”, La pompe à phynance, 26-a de septembro 2012, blog.mondediplo.net.

La strangolilo metita al la kolektiveco malfiksiĝas des pli rapide, ju pli rapide tiu reakiras la impostajn enspezojn, kiujn tridek jaroj da novliberalismo rezignis — ne nur ĉar oni atakis la progresecon de la imposto kaj akceptis la etendiĝon de la fraŭdo, sed ankaŭ ĉar oni kreis tentaklan sistemon, en kiu la duono de la internacia komerco de havaĵoj kaj de servoj pasas tra impostparadizoj. La profitantoj ne estas nur rusaj oligarĥoj aŭ franca eksministro pri buĝeto, sed antaŭ ĉio entreprenoj protektataj de la ŝtato (kaj ankaŭ influhavaj en la komunikiloj) kiel Total, Apple, Google, CitigroupBNP-Paribas.

Imposta plibonigo, “prezoj de transigo” (kiuj ebligas aperigi la profitojn de la filioj tie, kie la impostoj estas malaltaj), delokado de la entrepren-sidejoj: la sumoj tiel tute laŭleĝe forprenataj al la kolektivaĵo proksimas al 1.000 miliardoj da eŭroj, nur koncerne la Eŭropan Union. Do, en multaj landoj, perdo de enspezoj supera al la tuta ŝarĝo de ilia nacia ŝuldo. En Francio, emfazas pluraj ekonomikistoj, “eĉ se oni rehavigus nur la duonon de la koncernataj sumoj, la buĝeta ekvilibro restariĝus sen tuŝi la pensiojn, la publikajn dungojn aŭ la estontajn ekologiajn investojn”.* Centfoje anoncita, centfoje prokrastita (kaj centoble pli monhaviga ol la eterne priplendata “fraŭdo pri socia helpo”), la “rehavigo”, pri kiu temas, estus des pli populara kaj des pli egaleca, ĉar la ordinaraj impostpagantoj siaflanke ne povas redukti sian imposteblan enspezon pagante fikciajn tantiemojn al siaj filioj en la Kajman-insuloj.

* “‘Eradiquer les paradis fiscaux’ rendrait la rigueurinutile”, Libération, Parizo, 30-a de aprilo 2013.

Eblus aldoni al la listo de prioritatoj blokadon de altaj salajroj, fermon de la borso, ŝtatigon de la bankoj, atakon al la liberkomerco, eliron el la eŭro, kontroladon de la kapitaloj ... Ĉiuj ĉi opcioj estis jam prezentitaj en tiuj ĉi kolumnoj. Kial do privilegii la senpagecon, la nuligon de la publika ŝuldo kaj la rehavigon de la impostoj? Simple ĉar, por ellabori strategion, imagi ĝian socian bazon kaj la politikajn kondiĉojn de ĝia realigo, prefere elekti malgrandan nombron de prioritatoj ol formuli katalogon destinitan por kunigi en la strato malhomogenan amason de indignantoj, kiujn la unua fulmotondro disigas.

La eliro el la eŭro tutcerte meritus troviĝi en la nombro de urĝaj disponoj.* Ĉiu komprenas nun, ke la unueca mono kaj la institucia kaj jura ladentrepreno kiu subtenas ĝin (sendependa Centra Banko, pakto de stabileco) malpermesas ĉian politikon kiu atakas samtempe la kreskon de la malegalecoj kaj la konfiskadon de la suvereneco fare de dominanta klaso subordigita al la postuloj de la financo. Tamen, kvankam tio estas necesa, la atako al la unueca mono garantias nenian rekonkeron ĉe tiu duobla fronto, kion pruvas la ekonomiaj kaj sociaj orientiĝoj de Britio kaj Svislando. La eliro el la eŭro, iomete kiel la protektismo, apogus sin cetere sur politika koalicio kiu miksas la plej grandan malbonon kaj la plej grandan bonon, kaj, interne de ĝi la unua estas en la momento pli grava ol la dua. La universala salajro, la nuligo de la ŝuldo kaj la rehavigo de la imposto ebligas balai same larĝe, eĉ pli, sed fortenante la nedeziratajn gastojn.

* Vd Frédéric Lordon: “Ĉu eliri el la eŭro?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2013.

Ne necesas aserti, ke tiu “programo” disponas pri plimulto en ĉia ajn parlamento de la mondo. La malobeoj, kiujn ĝi intencas fari, inkludas multajn regulojn prezentitajn kiel netuŝeblajn. Tamen, kiam temas pri savi ilian sistemon en danĝero, al la liberaluloj ne mankis aŭdaco. Ili ne hezitis praktiki senteblan altigon de la ŝuldo (pri kiu ili estis asertintaj ke ĝi ege altigus la interezokvotojn). Nek relanĉi fortan buĝet-elspezon (pri kiu ili estis asertintaj ke ĝi elĉenigus la inflacion). Nek altigi impostojn, ŝtatigi bankrotajn bankojn, enkonduki devigan deprenon el la ŝparaĵoj, restarigon de kontrolo de la kapitaloj (Kipro). Resume, “kiam hajlas sur la grenon, ne estu delikata”. Kaj kio validas por ili, tio validas por ni, kiuj suferas modeston ... Tamen nek fantaziante pri reveno al pasinteco nek esperante nur redukti la amplekson de la katastrofoj oni redonas konfidon kaj kontraŭbatalas la rezignacion, laŭ kiu ne estas alia ebla solvo ol la alternado de maldekstro kaj de dekstro, kiuj aplikas pli aŭ malpli la saman programon.

Ĉu aŭdacon? Parolante pri la medio, André Gorz postulis en 1974, “ke politika atako, lanĉita sur ĉiuj niveloj, elŝiru [al la kapitalismo] la regadon de la operacioj kaj kontraŭmetu al ĝi tute alian projekton de socio kaj de civilizacio”. Ĉar necesas, laŭ li, eviti ke reformo sur la media fronto estu pagata per malboniĝo de la socia situacio: “La ekologia batalo povas krei malfacilojn al la kapitalismo kaj devigi ĝin ŝanĝiĝi; sed kiam, post esti longan tempon rezistinta per forto kaj per ruzo, ĝi fine cedos ĉar la ekologia sakstrato fariĝis fatala, ĝi integros al si tiun devigon kiel ĝi integris la aliajn. (...) La popola aĉetpovo estos reduktita kaj ĉio okazos kvazaŭ la kosto de la senpoluigo estus prenita el la rimedoj per kiuj la homoj aĉetas varojn.”* Poste, la senpoluigo fariĝis merkato, ekzemple en Shenzhen, kie malmulte poluantaj entreprenoj vendas al aliaj sian rajton transiri la regulan kvoton. Dume, la poluita aero mortigas ĉiujare pli ol milionon da ĉinoj.

* André Gorz: “Le Sauvage”, aprilo 1974. Republikigita sub la titolo “Leur écologie et la nôtre [Ilia ekologio kaj la nia]”, Le Monde diplomatique, aprilo 2010.
Pripensi la kunigon de la pecoj

Dum ne mankas la ideoj por restarigi la mondon en ĝian ĝustan lokon, kiel eviti, ke ili eniru la muzeon de nerealigitaj virtualaĵoj? En la lasta tempo, la socia ordo vekis sennombrajn kontestojn, de la arabaj ribeloj ĝis la indiĝenaj movadoj. De 2003 kaj la grandegaj amasoj kuniĝintaj kontraŭ la milito en Irako antaŭ dek jaroj, dekoj da milionoj da manifestaciantoj surstratiĝis, de Hispanio tra Usono, Turkio aŭ Brazilo ĝis Egiptio. Ili kaptis la atenton, sed ne atingis multon. Ilia strategia malsukceso helpas signalizi la irotan vojon.

La eco de la grandaj kontestaj koalicioj estas ke ili provas solidigi sian nombron per evito de temoj kiuj dividas. Ĉiu divenas, kiaj temoj eksplodigus aliancon kiu havas kelkfoje kiel bazon nur larĝanimajn sed malprecizajn celojn: pli bona disdivido de la enspezoj, malpli kripla demokratio, rifuzo de diskriminacioj kaj de aŭtoritatismo. Laŭ la mezuro, en kiu la socia bazo de la novliberalaj politikoj malgrandiĝas kaj la mezaj tavoloj siavice pagas la prezon de la malabundo, de la liberkomerco, de la multekosteco de la studoj, fariĝas cetere pli facila kunigi plimultan koalicion.

Kuniĝi ĝin, sed por kion fari? La postuloj tro ĝeneralaj aŭ tro multaj nur malfacile trovas politikan tradukon kaj esti agnoskataj por longa tempo. “Dum kunveno de ĉiuj respondeculoj de la sociaj movadoj, klarigis al ni antaŭ nelonge s-ro Arthur Enrique, prezidinto de la Unueca Centro de Laboristoj (CUT), la ĉefa brazila sindikato, mi kunigis la diversajn tekstojn. La programo de la sindikataj centroj havis 230 punktojn, tiu de la terlaboristoj 77 ktp. Mi sumigis ĉion; tio faris por ni pli ol 900 prioritatojn. Kaj mi demandis: “Kion ni faru konkrete, per ĉio ĉi?” En Egiptio la respondo estis donita ... de la armeo. Plimulto de la popolo oponis pro ĉiaj bonegaj kialoj al la prezidanto Mohamed Morsi, sed, manke de alia celo ol certigi lian falon, ĝi lasis la povon al la armeo, kun la risko fariĝi hodiaŭ ĝia ostaĝo kaj morgaŭ ĝia viktimo. Ĉar ne havi vojplanon ofte signifas dependi de tiuj, kiuj ja havas iun.

Spontaneeco kaj improvizo povas favori revolucian momenton. Ili ne garantias revolucion. La sociaj retoj kuraĝigis la flankan organizadon de la manifestacioj; la foresto de formala organizaĵo ebligis eviti — por iom da tempo — la kontroladon fare de la polico. Sed la potenco daŭre konkeriĝas per piramidaj strukturoj, mono, aktivuloj, elektomaŝinoj kaj strategio: kia socia bloko kaj kia alianco por kia projekto? La metaforo de Accardo aplikiĝas ĉi tie: “La ĉeesto sur tablo de ĉiuj pecoj de horloĝo ne ebligas al tiu, kiu ne havas la planon de muntado, funkciigi ĝin. Plano de muntado, tio estas strategio. En politiko oni povas eligi serion da krioj aŭ oni povas pripensi la muntadon de la pecoj.”*

* Alain Accardo, “L’organisation et le nombre”, La Traverse, n-o1, Grenoblo, somero 2010, www.les-renseignements-genereux.org.

Difini kelkajn grandajn prioritatojn, rekonstrui la batalon ĉirkaŭ ili, ĉesi komplikigi ĉion por pli bone pruvi sian propran lertecon, tio estas ludi la rolon de la horloĝisto. Ĉar “Vikipedio-revolucio, en kiu ĉiu aldonas enhavon”* ne riparos la horloĝon. En la lastaj jaroj lokaj agadoj, dissplitiĝintaj, ekscititaj, kreis kontestadon memaman, galaksion da senpaciencoj kaj da senpovecoj, sinsekvon da senkuraĝigoj.* Laŭ tio, ke la mezaj klasoj ofte konsistigas la vertebraron de tiuj movadoj, tia malkonstanteco ne estas miriga: ili aliĝas al la popolaj kategorioj nur en kunteksto de ekstrema danĝero — kaj kondiĉe ke ili tre rapide reakiras la gvidadon de la operacioj.*

* Esprimo de s-ro Wael Ghonim, egipta reta disidento kaj merkata respondeculo de Google.
* Kp Thomas Frank, “Occuper Wall Street, un mouvement tombé amoureux de lui-même”, Le Monde diplomatique, januaro 2013.
* Vd Dominique Pinsolle, “Entre soumission et rébellion [Inter submetiĝo kaj ribelo]”, Le Monde diplomatique, majo 2012.

Ĉiukaze leviĝas ankaŭ kaj pli kaj pli la demando pri la rilato al la potenco. Ĉar neniu ankoraŭ imagas, ke la precipaj partioj kaj la aktualaj institucioj modifas eĉ nur iomete la novliberalan ordon, la tento kreskas privilegii la ŝanĝon de la mensoj prefere ol tiun de la strukturoj kaj de la leĝoj, forlasi la nacian terenon, dediĉi sin al la loka aŭ komunuma nivelo en la espero krei tie la kelkajn laboratoriojn de la estontaj venkoj. “Jen grupo vetas pri la movadoj, la diversaĵoj sen centra organizaĵo, resumas Wallerstein; alia asertas ke se vi ne havas politikan potencon, vi povas ŝanĝi nenion. Ĉiuj registaroj de Latinameriko havas tiun debaton.”*

* L’Humanité, Saint-Denis, 31-a de julio 2013.

Oni tamen komprenas la malfacilon de la unua veto. Unuflanke, gvida klaso solidara, konscia pri siaj interesoj, mobilizita, reganta la terenon kaj la publikan forton; aliflanke, sennombraj asocioj, sindikatoj, partioj, des pli tentataj defendi sian tereneton, sian apartecon, sian aŭtonomecon, ke ili timegasj esti uzataj de la politika potenco. Ili estas sendube ankaŭ ofte entuziasmiĝintaj pro la iluzio de Interreto, kiu igas ilin imagi, ke ili gravas, ĉar ili disponas pri retejo. Kion ili nomas “reta organizaĵo ” fariĝas tiam la teoria masko de foresto de organizado, de strategia pensado, ĉar la reto havas nenian alian realon ol la enronda cirkulado de elektronikaj komunikaĵoj, kiujn ĉiu plusendas kaj kiun neniu legas.

La ligo inter sociaj movadoj kaj instituciaj relajsoj, kontraŭpovoj kaj partioj, estis ĉiam problemeca. De kiam ne ekzistas plu precipa celo, “ĝenerala linio ” — kaj ankoraŭ malpli ol iam partio aŭ organizaĵo kiu enkarnigus ĝin —, oni devas “demandi sin, kiel krei ion tutmondan el la apartaĵo ”.* La difino de kelkaj prioritatoj kiuj rekte kritikas la povon de la kapitalo ebligus armi la bonajn sentojn, ataki la centran sistemon, trovi la politikajn fortojn kiuj konsentas pri tio.

* Vd Franck Poupeau, Les mésaventures de la critique, Raisons d’agir, Parizo, 2012.
La liberala utopio forbruligis sian parton de revo

Ĉiukaze gravas tuj postuli de ili, ke la elektantoj povu, per referendumo, eksigi siajn elektitojn antaŭ la fino de ilia mandato; ekde 1999 la venezuela konstitucio entenas tian dispozicion. Multaj ĉefministroj faris gravajn decidojn (aĝo de pensiiĝo, militaj engaĝiĝoj, konstituciaj traktatoj) sen antaŭe ricevi por tio mandaton de sia popolo. Tiu ricevus tiel la rajton reagi en tute alia maniero ol per instalado en la povon de la ĝemeloj de tiuj, kiuj ĵus trompis ĝian fidon.

Ĉu poste sufiĉas atendi sian momenton? “Komence de 2011, ni estis ne pli ol ses personoj ankoraŭ membroj de la Kongreso por la Respubliko [KPR], memorigas la tunizia prezidanto Moncef Marzouki. Tio ne malhelpis ke la KPR ricevis la duan plej grandan elekto-rezulton ĉe la unuaj demokratiaj elektoj organizitaj en Tunizio kelkajn monatojn poste ...”.* En la nuna kunteksto, la risko de atendo tro pasiva, tro poezia (vidu ...) estus tamen, ke aliaj — malpli paciencaj, malpli hezitemaj, pli timindaj — profitas la momenton por ekspluati siaprofite malesperan koleron kiu serĉas celojn, ne nepre la plej bonajn. Kaj ĉar cetere la laboro de sociala malmuntado neniam interrompiĝas sen ke oni helpas ĝin en tio, oni riskus ke punktoj de apogo aŭ rezistejoj, de kie povus ekiri eventuala rekonkero (nemerkataj aktivaĵoj, publikaj servoj, demokratiaj rajtoj), estus neniigitaj. Tio igus postan venkon ankoraŭ pli malfacila.

* Moncef Marzouki, L’Invention d’une démocratie. Les leçons de l’expérience tunisienne, La Découverte, Parizo, 2013, p. 30.

La ludo ne estas perdita. La liberala utopio forbruligis sian parton de revo, de absoluto, de idealo, sen kiu la projektoj de socio velkas kaj pereas. Ĝi jam produktas nur privilegiojn, ekzistadojn malvarmajn kaj mortintajn. Do, returniĝo intervenos. Ĉiu povas venigi ĝin iom pli frue.

Serge HALIMI.

La buso de indignantoj

En sia libro de interparoladoj kun Jean-Paul Sartre, la usona verkisto John Gerassi resumas en imaga maniero la filozofion de sia interparolanto en “Critique de la raison dialectique” (1960).

En tiu verko vi klarigis ke la revolucioj naskiĝas el grupo unuiĝinta per la kombinado de revo kaj de celo. Vico por atendi la buson, longa, uloj kiuj atendas, post aĉa tago de fremdiga oficeja laboro kaj komplete sensenca. Buso pasas, superplena, ne estas spaco, do ĝi rifuzas malfermi siajn pordojn. Poste venas kroma buso, tute same plena, kaj ĝi ignoras la ulojn kiuj atendas, amariĝintajn. Poste, jen io nekredebla, buso malplena, kun la ŝildo “ekster servo”, venas poste kaj ĝi devas halti ĝuste antaŭ la vico, pro la trafiko. Ĉiuj ĵetas al ĝi avidajn rigardojn. Subite, iu el la atenduloj ŝovas sian manon tra la enirpordo kaj trudas sian eniron. La ŝoforo hurlas ke li finis sian servon. “Kien vi veturas?” demandas al li la entrudinto. “En la garaĝon”, respondas la ŝoforo. Sciante ke li loĝas ĉe la vojo de la garaĝo, la ribelulo diras: “Nu bone, vi nur bezonas demeti min survoje.” Poste, ĉiuj ceteraj uloj de la vico venas kaj enŝoviĝas. Estiĝas grupo. Kie vi loĝas? Bone, haltu ĉe la kvardeksepa strato. Kaj vi? Bone, haltu ĉe la sesdeka. Kaj vi? Ĉe la naŭdeksesa, sed kvar stratojn pli poste, oriente; mi devas kapti tie alian buson, mi ne povas paŝi per miaj maljunaj kruroj. Ho, sinjoro ŝoforo, faru ĉirkaŭvojon, kvar stratojn pli oriente. Sed mi ricevos problemojn. Sed ne, ni faros al vi ateston. Kaj iu ekskribas sur peco de papero ke ili ĉiuj respondecas pri la rekvizicio de la buso kaj ke ili ĉiuj donis al la ŝoforo la ordonon fari etan ĉirkaŭvojon por la maljunuloj, por la malriĉuloj kaj la senhavuloj. Ili ĉiuj subskribas. Kaj ili komencas paroli inter si. Kie vi laboras? Kio estas via profesio? Ĉu vi havas infanojn? Kaj kiam la buso finis demeti ĉiujn siajn kontraŭleĝajn pasaĝerojn, tute nova koncepto de la mondo estas naskita. Ĉu revolucio? Jes, sed tre malgranda. Sponta. Kaj ekstreme morala. Ĉiu pasaĝero vidis sian vivon ŝanĝi. Ankaŭ la ŝoforo. Ankaŭ li, ĉe la fino, li ridis, li kantis, li disdonis ĉiujn siajn bondezirojn. (...)

Sartre, se oni atendas ke pasas malplena buso kaj ke manpleno da eksterlandanoj ekokupas ĝin, oni devas atendi sufiĉe longan tempon. Ĉar kio estis la sekvo de la historio? Sekvatage ĉiuj pasaĝeroj de tiu buso estis revenintaj al la laboro, konservante nur la mirindan memoron ke ili estis iun tagon “unuiĝanta grupo”, kiel vi diras, la memoron esti iun tagon kune kondukinta la buson.

John Gerassi, Entretiens avec Sartre [Interparoladoj kun Sartro], Grasset, Parizo, 2011.

“Neniu konstanta amiko, nur konstantaj interesoj”

Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Eĉ se sub kondiĉo, la liberigo de la eksa egipta prezidanto Hosni Mubarak ŝajnas ja simbola. Tio, kio komenciĝis per popolaj mobiliziĝoj kontraŭ s-ro Mohamed Morsi alprenas aspekton de reveno al la malnova reĝimo. Ne nur la regantoj volas definitive ekskludi la Islaman Frataron, sed ili minacas eĉ la demokratiajn antaŭenpaŝojn de la ribelo de 2011. Situacio, kiu igas la internaciajn aliancojn pli flluktuaj.

TIU “NIGRA MERKREDO” en Kairo, la 14-an de aŭgusto 2013 verŝajne restos en la historio kiel la plej granda amasmurdado de manifestaciantoj plenumita en unu tago de regantaj fortoj de post tiu de Tiananmen, en junio 1989 en Pekino*. Kompreneble, oni neniam konos la precizan bilancon — iom pli ol ses cent mortintoj laŭ la egiptaj regantoj, reale multe pli: laŭ la atestoj de ĵurnalistoj, multaj kadavroj estis redonitaj al la familioj nur kiam ĉi lastaj akceptis “rekoni”, ke la morto estis natura aŭ sinmortigo.

* Por komparoj, vd. Olga Khazan, “The one chart that shows the importance of Egypt’s massacre”, The Atlantic, 15-a de aŭgusto 2013, www.theatlantic.com

La alta-komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj por Homrajtoj, s-ino Navi Pillay, postulis malfermon de enketo “sendependa, nepartieca, efektiva kaj kredinda pri la faroj de la sekurec-fortoj”; postulo, kiu havas malmultan ŝancon efiki, kaj tre verŝajne ne havos sekvon. Ne nur ĉar la regantoj de Kairo, apogitaj de kvazaŭ ĉiuj politikaj fortoj “liberalaj” aŭ maldekstraj — escepte de eta alianco de la revoluciaj socialistoj, de la Movado de la 6-a de aprilo, de la egipta tendenco kaj de subtenantoj de la eksa kandidato al prezidanteco Abdel Moneim Aboul Fotouh*-, rifuzas ĝin, sed ĉar la “internacia komunumo” ŝajnas ankoraŭfoje paralizita.

* Vd. Mohamed El-Dahshan, “Finding sanity in Cairo”, Foreign Policy, Vaŝingtono, DC, 6-a de aŭgusto 2013.

Kunvenintaj nepublike, la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) nur legigis deklaracion, fare de sia prezidantino, ambasadoro de Argentino: “La membroj de la Konsilio esprimas unue sian simpation al la viktimoj kaj bedaŭras la perdon de homvivoj. Gravas ĉesigi perforton en Egiptujo, kaj ke ĉiuj partoj retene sinkondutu. Necesas antaŭeniri al nacia repaciĝo.” Leginte tiun sengustan tekston, la diplomatino ripetis la pozicion de sia lando, kiu ankoraŭ suferas pro la postrestaĵoj de la armea subpremado de la 1970-aj jaroj: ŝi kondamnis la “puĉon” kontraŭ elektita prezidanto kaj alvokis la militistajn regantojn “komplete kaj tuje ĉesigi la perforto-spiralon de la lastaj tagoj kontraŭ nearmitaj civitanoj”.

De Indonezio ĝis Brazilo, de Sudafriko ĝis Malajzio, de Bolivio ĝis Niĝerio, de Pakistano ĝis Ekvadoro, sen paroli pri la Afrika Unio, kiu suspendis la partoprenon de Kairo en siaj instancoj, la granda plimulto de la registaroj, kiuj ne havas gravajn geopolitikajn aŭ ekonomiajn interesojn en Egiptujo, klare kondamnis la renverson de la prezidanto Mohamed Morsi kaj la subpremadon. Barato kaj Ĉinujo, — kiuj havas tie gravajn ekonomiajn interesojn-, evitis ĉian mallaŭdon, la oficiala gazetaro en Pekino eĉ ironie parolis pri la rezultoj de demokratigo “laŭ la okcidenta maniero”*. Malkonsentaj pri multaj temoj, ili ambaŭ mallaŭdas la “islaman terorismon”, kiun ili deklaras ankaŭ alfronti, respektive en Kaŝmiro kaj en Xinjiang.

* Vd, ekzemple, la komentojn raportitajn de la BBC Monitoring Service Egypt, Londono, 16-a de aŭgusto 2013.

Inter la reagoj de la aliaj grandaj landoj koncernataj, tiu de Usono estis la plej detale pristudata. Aŭskultante la egiptajn komentistojn, oni povus kredi, ke Vaŝingtono defendas samtempe du tute kontraŭajn vidpunktojn. Laŭ la oficialaj amasinformiloj de Kairo, la Blanka Domo subtenis kaj daŭre kuraĝigas la Islaman Frataron; laŭ ĉi-lasta, tute male, ĝi donis sian garantion al la armea operacio. Eblas ja misorientiĝi, tiom la etaj frazoj kaj kontraŭecaj oficialaj pritaksadoj interplektiĝis; sed oni ne ignoru la fundamenton de la usona politiko en Egiptujo.

Protekti la pactraktaton kun Israelo

HENRY JOHN TEMPLE, ĉefministro en la 1850-1860-aj jaroj, eldiris ĉi tiun cinikan kaj trafan maksimon: “Anglujo ne havas konstantajn amikojn aŭ malamikojn, ĝi havas nur konstantajn interesojn”. Tio mirinde aplikiĝas al la politiko de Usono, posteulo de Britujo en la rolo de tutmonda potenclando. La prezidanto Barack Obama subtenis s-ron Hosni Mubarak dum la popolribelo de januaro-februaro 2011, poste subtenis la Altan Konsilion de la Armeo (AKA), antaŭ ol veti sur la prezidanto Morsi kaj la Frataro, esperante ke ili havos stabiligan rolon. Malantaŭ tiu ŝajna hezitemo, Usono havas unusolan celon: protekti la pactraktaton inter Kairo kaj Tel-Avivo. Ĝi tion sukcesis. Se la politiko de s-ro Morsi ekiniciatis kelkajn ŝanĝojn pri la palestina demando — malpezigo de la Gazo-blokado, pli firma pozicio fronte al la israela agreso de novembro 2012-, ĝi esence restis simila al tiu de liaj antaŭuloj.

Por s-ro Obama, estas ekster konsidero, pro la preteksto de kelkaj centoj da mortintoj, rompi la ligon kun la novaj mastroj de Egiptujo. Se li ne povas fari malpli ol suspendi la kunajn armeajn manovrojn kaj prokrasti la liveradon de kvar F-16-aviadiloj, li ne iros multe pli antaŭen. La universitatulo kaj analizisto de Mez-oriento Juan Cole vidas almenaŭ dek kialojn pro kiuj Vaŝingtono ne suspendos sian armean helpon — 1,3 miliardoj da dolaroj, kontraŭ 250 milionoj por la civila helpo. La unua estas, ke ĝi precipe servas por akiri usonan milit-materialon, kaj sekve subvencias la militisto-industrian komplekson, aparte Lokheed Martin, Boeing, Raytheom. Motivo ankoraŭ pli decidiga estas, ke tiu helpo “estis donita al la egipta elito por aĉeti ĝian afablan konduton al Israelo. Konsiderante la ĥaoson ekzistantan en Sinajo kaj la malstabilecon en Egiptujo, la Kongreso (la leĝodona asembleo de Usono) estas pli maltrankvila ol iam ajn de post kvardek jaroj”*.

* “It’s not about democracy: top ten reasons Washington is reluctant to cut off Egypt aid”, Informed Comment, 17-a de aŭgusto 2013, www.juancole.com.

Se la israelaj gvidantoj zorgas ne esprimi publike sian vidpunkton, tiu ĉi aperas tra la konfidencoj de emeritaj gvidantoj. La eksa ĉefministro Ehud Barak asertis ĉe CNN-televido: la generalo Abdel Fatah Sissi, la fortulo de la nova reĝimo, “la liberaluloj kaj aliaj meritas la subtenon de la libera mondo. Al kiuj aliaj ili povus sin turni*?”. S-ro Danny Yatom, eksa Mossad-ĉefo, konfirmas, ke “Israelo preferas la armeon ol la Frataron, kaj laikan reĝimon ol religian.”* Tiu emo estas des pli nerezistebla, ke la generalo, laŭdata en la egiptaj amasinformiloj kiel “nova Nasero” havas delonge proksimajn rilatojn kun siaj israelaj samranguloj*.

* Citita de The Times of Israel, 13-a de aŭgusto 2013, www.timesofisrael.com.
* Citita de Isabel Kershner, “Israel watches the bloodshed in uneasy silence”, International Herald Tribune, Neuilly-sur-Seine, 17-a de aŭgusto 2013.
* Vd. David D. Kirkpatrick, Peter Baker kaj Michael R. Gordon, “How American hopes for a deal in Egypt were undercut”, The New York Times, 17-a de aŭgusto 2013.
Sauda Arabujo malamika al la Frataro

EN LA MOMENTO kiam rekomenciĝas, je ties instigo, la intertraktoj inter Israelo kaj la Palestina Aŭtoritato ŝanceliĝanta — sed fortigita pro la malfortiĝo de la Hamaso, kiu sekvis la falon de s-ro Morsi-, Usono ne povas permesi al si izoli la egiptajn regantojn. Des pli, ke ĝi travivas de pluraj jaroj senteblan malkreskon de sia influo en la regiono, aparte post sia malvenko en Irako. Atestas pri tio ĝia malsukceso kontraktigi kompromison inter la armeo kaj la Frataro, kiu estus ebliginta la retiriĝon de s-ro Morsi sen perforto*.

* jam citita

La Eŭropa Unio aktive partoprenis tiun mediaci-provon kaj povis konstati, ke la armeo rifuzis ĝin. Sed kvankam iuj landoj, ekzemple Danlando, rekomendis suspendi la helpon al Egiptujo, la Dudek ok kontentiĝis, ĝis nun, ĉesigi liveradon de materialoj uzeblaj por subpremado.

La relativan retiriĝon (kaj embarason) de Usono akompanas la potenc-kresko de la Golfo-landoj. Sauda Arabujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kuvajto — al kiuj aldoniĝas Barejn-reĝlando, kiu daŭrigas, sen ĵurnalistaj kameraoj, sian perfortan subpremon kontraŭ la demokratia kontestado — ne estis avaraj je deklaroj nek je financadoj favore al la kairaj gvidantoj. La reĝo Abdullah de Sauda Arabujo promesis al la militistoj, jam antaŭ la manifestacioj de la 30-a de junio 2013, malavarajn monhelpojn se ili renversas s-ron Morsi*; li plenumis sian promeson.

* Vd “L’armée, les Frères musulmans et l’Arabie saoudite”, aŭgusto 2013, www.monde-diplomatique.fr

Du faktoroj pravigas tiun subtenon: la abomeno, kiun sentas la reĝa familio, al la procezoj malfermitaj de la tunizia kaj egipta revolucioj; kaj la malamikeco al la Islama Frataro, kiu originas dum la kuvajta milito (1990-1991), pro ĝia rolo en la kontestadoj de la 1990-aj jaroj en la Golfo, kaj pro ĝia apogo al la “araba printempo”. La diskretaj provoj de s-ro Morsi alproksimiĝi de Irano evidente konfirmis tiun malamikecon, kundividitan de la siriaj gvidantoj, kiuj publike esprimis sian kontenton pro la falo de la egipta prezidanto.

Fronte al tiu “kontraŭ-revolucio” skiziĝas heterogena mezorienta fronto, kiu arigas Turkujon, Iranon kaj Kataron kaj, kun pli da distanco, Tunizion, kie gvidantoj iom maltrankvile sekvas la evoluon en Kairo. Ankaro adoptis la plej drastajn poziciojn, ja la ĉefministro Recet Tayyip Erdogan publike mallaŭdis la “ŝtatan terorismon* en Egiptujo kaj revokis sian ambasadoron en Kairo. Oni povus vidi en tio nur “islamisman” solidarecon; estus forgesi, ke la tutaj politikaj fortoj en Turkujo, inkluzive de la kurda Partio por Paco kaj Demokratio (PPD), kondamnis la puĉon.

* Hürriyet, Istanbulo, 18-a de aŭgusto 2003. Citita de BBC Monitoring Service Egypt, 18-a de aŭgusto 2013.

Oni ankaŭ povus opinii, ke s-ro Erdogan klopodas rehavi sian dignon post la subpremado de la manifestacioj de la Gezi-parko. Pli signife, li verŝajne provas denove iniciati, post kiam lia regiona politiko enŝlimiĝis de pluraj monatoj en la sirian konflikton, kaj perdis parton de sia allogforto. Li faras tion levante samtempe la flagon de demokratio kaj tiun de Palestino, tiel metante en embarason la Golfo-landojn, malmulte mobilizitajn — oni ne povas diri malpli — pri tiuj du temoj.

Ĉu la fakto, ke Turkujo troviĝas, en sia kondamno de la egipta puĉo, flanke de Irano — kun kiu ĝi tute malakordas pri Sirio — indikas glitmoviĝon de la regionaj aliancoj? La nova irana prezidanto s-ro Hassan Rouhani instaliĝas, kaj devas antaŭ ĉio zorgi pri la nuklea dosiero; same kiel sia antaŭulo, li ne forgesas, ke Sauda Arabujo estas, kun Israelo, la ĉefa regiona forto, kiu pelas Usonon al severeco. Sed li ankaŭ scias, ke Turkujo, aliancano de la kurda aŭtonoma registaro de Irako, kontraŭas sian aliancanon de Bagdado pri pluraj dosieroj, inter kiuj tiu de Sirio. Fine, la tria apogkolono, Kataro, ĉefa subteno de la Islama Frataro en la regiono, devis cedi al Sauda Arabujo la regadon de la siria opozicio. La nova emiro, antaŭ nelonge instalita, ankoraŭ serĉas sian vojon, eĉ se li timas, same kiel sia patro, la potencan saudan najbaron.

Sur ĉi tiu regiona moviĝema tereno, Rusujo provas rekonkeri poziciojn. Izolita en la araba mondo pro sia subteno al la reĝimo de la prezidanto Baŝar Al-Asad, malamika de la komenco al la arabaj revolucioj, timema fronte al la kresko de islamismo, kiu ĝin “minacas” en ties kernon (ĉu en Tatarstano aŭ en Kaŭkazo), ĝi provas profiti el la nova konjunkturo. La renkontiĝo en Kremlino, la 31-an de julio, inter la princo Bandar Ben Sultan, ĉefo de la saudaj Sekretaj Servoj, kaj la prezidanto Vladimir Putin, estigis multajn supozojn*. Ambaŭ landoj, kvankam havantaj kontraŭajn poziciojn koncerne Sirion, dividas la saman analizon pri Egiptujo. Ili povus trovi akordo-terenon en sia komuna malamikeco al la Frataro, tiel Riado povus garantii ke ĉia ŝanĝo en Damasko ne kondukos al ĝia ekregado, nek al regado de la ĝihadaj grupoj ligitaj al Al-Kaido, kiujn Moskvo, same kiel Riado, kontraŭbatalas. La princo Bandar laŭdire ankaŭ allogis Kremlinon per la perspektivo de profitdonaj armilkontraktoj. Ĉu gravaj alianco-renversiĝoj estas prepariĝontaj? Ne verŝajne, sed la ludo estas pli malferma kun la — relativa — retiriĝo de Usono.

* Theodore Karasik, “The Kingdom and the Kremlin: The strategic significance of the Bandar-Putin meeting”, Institute for Near East and Gulf Military Analysis (Inegma), Dubajo, 5-a de aŭgusto 2013.

La 4-an de junio 2009, en sia fama parolado en Kairo, la prezidanto Obama pretendis malfermi novan paĝon de la rilatoj inter sia lando kaj la islama mondo. Kvar jarojn poste, la bilanco pri Palestino kaj pri la demokratigo estas malgranda. S-ro Ayman Al-Zawahiri, ĉefo de Al-Kaido, bone komprenis tion. Tio, kio okazis en Egiptujo, li deklaris, “estas la plej bona pruvo de la malsukceso de la demokratiaj rimedoj por atingi la islamisman Ŝtaton”. Li, kiu multfoje en la pasinteco, kritikis la Frataron — kaj la Hamason — alvokis ilin forlasi demokratecon por “aliĝi al la ĝihado kaj establi aŭtentikan islamisman ŝtaton”*. Oni povas timi, ke tiu admono estos aŭdata same de la proksimuloj de la viktimoj de la subpremo en Egiptujo, kiel de parto de la junularo en la araba mondo, kiuj metis siajn esperojn en la revolucioj.

* Deklaro de la 3-a de aŭgusto 2013, citita de Kavkaz Center, http://kaukazcenter.com

Alain GRESH

Marzouki-Projekto por Internacia Konstitucia Kortumo

Devigi la ŝtatojn plenumi siajn promesojn

Sanga subpremo en Egiptujo kaj en Sirio, ĝeneraligita spionado en Usono, azilrajto mistraktita en Eŭropo, subpremado de opozicio en Ĉinujo: ne plu kalkuleblas la ŝtatoj, kiuj facilanime malobeas la jurajn principojn, kiujn ili ratifis en traktatoj. Ĉu ne venis la tempo aplikigi tiujn regulojn, ne helpe de kanonŝipoj, sed pere de juro kiel armilo?

UNU EL LA PLEJ mirigaj kaj neatenditaj fruktoj de la “araba printempo” estas verŝajne la projekto de Internacia Konstitucia Kortumo. Tiu ideo naskiĝis el la amareco de s-ro Moncef Marzouki, nuna prezidanto de la tunizia Respubliko (atendante la stabilajn instituciojn, kiujn la Konstitucia Asembleo donos al la lando), fronte al la sakstratoj de la internacia juro. Dum la diktaturo de s-ro Zine El-Abidine Ben Ali, li vidis sinsekvajn politikajn elektojn organizatajn en fraŭda kaj terora kunteksto, sen ebleco ke la grandaj internaciaj tekstoj destinitaj por garantii la publikajn liberecojn kaj la demokration fariĝu efika helpo.

Veras, ke en la internacia socio, kvankam demokratio estas proklamita universala valoro, ne ekzistas rimedo aplikigi ĝin. Tial necesas nun remeti honestecon centre de la politiko, kaj devigi la reprezentantojn de la ŝtatoj akordigi siajn agojn kun siaj engaĝiĝoj* Por tio, juĝa meĥanismo ebliganta kontroli la dispoziciojn kaj la konstituciajn praktikojn de la ŝtatoj rilate al la internaciaj normoj pri homrajtoj kaj demokratiaj liberecoj estas necesa. Tio estus laŭ la spirito de multaj konstitucioj, kiuj asertas la superecon de internacia juro super la interna (nacia) juro.

* Artikolo 26-a de la Vien-konvencio pri la juro de traktatoj de la 29-a de majo 1969: “Pacta sunt servanda [“la konvencioj devas esti respektataj”]. Ĉiu valida traktato ligas la partiojn kaj devas esti honeste aplikata de ili.” Tiu konvencio estas ratifita de cent dek tri landoj, sed oni konsideras, ke ĝi kodigis kutimajn (neskribitajn) regulojn, kiuj havas normigan valoron eĉ por tiuj, kiuj ne formale aliĝis al ĝi.

Se honesteco signifas ion, tio ja implicas, ke oni ne povas voli samtempe ion kaj la malon. Se la plej multaj ŝtatoj aliĝis al internaciaj traktatoj disponante, ekzemple, ke “ĉiu civitano rajtas: a) partopreni en la gvidadon de la publikaj aferoj, ĉu rekte, ĉu pere de libere elektitaj reprezentantoj; (...) c) aliri en egalecaj kondiĉoj al la publikaj funkcioj de sia lando*, tiam la konstituciaj kaj leĝaj disponoj de la lando devas apliki tiun rajton, kaj ne malhelpi ĝin. Same pri la rajto de ĉiu persono je “pens-libereco, konscienc- kaj religi-libereco”. Laŭ tiu principo, ĉiuj religioj devas esti respektataj, sed neniu el ili povas esti trudata al iu ajn.

* Artikolo 25-a de la Internacia Pakto de Unuiĝintaj Nacioj pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj.
Kulturo de senpuneco

FORGESANTE, ke ili estas engaĝitaj per tiuj tekstoj, kiujn ili ratifis, la ŝtatoj ĝis nun konsideris ilin kiel magiajn formulojn. Kaj tio spite al la larĝa aliĝado al tiuj traktatoj, kie apudiras la demokratioj, kiujn oni nomis “popolaj” dum la malvarma milito, kelkaj ŝtatoj pli zorgemaj pri religia propagando ol pri liberecoj, aŭ ankoraŭ karakterizaj diktaturoj. Kaj koncerne la okcidentajn landojn, tiom fieraj esti la iniciatintoj de tiuj tekstoj, ili konsideras ilin pli kiel montrofenestron atestantan ilian virton, ol kiel veran engaĝiĝon kun konsekvencoj al iliaj landaj politikoj.

La malboniĝado de la kondiĉoj en kiuj okazas la elektoj ĉie en la mondo, aparte tra la manipulado de la rezultoj aŭ la dubinda financado de la kampanjoj, la situacio en la prizonoj, kiu estas en la tuta mondo fundamenta atenco al la principo de homa digno, la maniero trakti la eksterlandanojn, tre ofte kontraŭanta la principojn de la tekstoj pri la homrajtoj; ĉio tio rezultas el konstituciaj, leĝaj aŭ reglamentaj rimedoj deciditaj de la ŝtatoj en konscia ignoro de la traktatoj, al kiuj ili aliĝis.

La internacia juro ne ebligas malhelpi ĉi tiun situacion. Tio devenas de la forta kontraŭdiro, sur kiu estas konstruita la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu malhelpis la disvolvon de monda komunumo bazita sur valoroj. Unuflanke, ĝi instigas la disvolviĝon de internacia juro, sed aliflanke, ĝi garantias koncepton de la suvereneco, kiu malhelpas ĉian progreson de universala internacia juro. Kaj kiam tiu lasta provas trudiĝi al la suverenaj ŝtatoj, estas nur timeme, sciante, ke la ŝtatoj ĉiam venkos, tiel ke la kulturo de senpuneco, bazita sur la imunec-principo, disvastiĝis tra la tuta mondo. Neniu internacia juĝ-instanco estas taskita kontroli la aplikadon de la demokratiaj principoj fare de la ŝtatoj. La ekzistantaj juĝ-organoj ne havas precize tiun objekton, kaj havas limigitan povon.

Afero povas esti prezentita al la Internacia Kortumo de Hago nur se la koncernaj ŝtatoj esprimis sian konsenton, kaj nenio povas devigi ilin tion fari. La Internacia PunKortumo, konsiderata kiel granda progreso, havas kiel nuran objekton sankcii la internaciajn krimojn, kaj ĝi restas limigita tial, ke kelkaj ŝtatoj inter la plej potencaj ne aliĝis al ĝia statuto. Nur la Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj estas deviga instanco por la ŝtatoj kaj havas povon ilin kondamni pro ties perfortaĵoj kontraŭ la eŭropa Ĉarto de homrajtoj. Sed temas ja pri regiona kortumo, kun geografie limigita povo. Tiel troviĝas malpleno en la institucia arkitekturo de la mondo. La tunizia projekto alvenas ĝustatempe por ĝin plenigi, laŭ kelkaj aspektoj.

La originaleco de la projektata kortumo estas, ke ĝi estas centrigita samtempe sur la publikaj liberecoj — tiuj mem kiuj konsistigas demokration — kaj sur la homrajtoj, kies garantio estas en si mem demokratia principo. Tiel la defendo de demokratio estas ja kerne de la projekto.

La ekzistantaj internaciaj organismoj — sufiĉe malmulte demokratiaj — faris tre limigitajn klopodojn por pli bone respektigi la sindevigojn de la ŝtatoj. La Konsilio pri Homrajtoj, la Komitato pri Homrajtoj, sen forgesi la regionajn organismojn, ne havas realajn jurisdikciajn povojn. Tamen, la normoj rezultantaj el la UN-traktatoj, aŭ el aliaj konvencioj, kiel tiu pri la infan-rajtoj aŭ pri la rajtoj de migrantoj, sen kalkuli pri la tre multaj UN-rezolucioj firmigantaj la principon pri demokratia legitimeco kaj listigantaj la devigojn de la ŝtatoj por ĝin realigi, formas hodiaŭ veran internacian konstitucian normigecon. La kortumo imagita de la tunizia projekto celas ĝin apliki.

Tiu kortumo devos apliki la principojn kaj regulojn rilatajn al demokratio kaj al la publikaj liberecoj per duobla funkcio, konsulta kaj prikonflikta. Sur la unua kampo, ĝi povus esti pridemandita de diversaj agantoj/rolantoj maltrankvilaj pro prepariĝanta situacio kontraŭa al la demokratiaj principoj: la registaroj mem, internaciaj organizaĵoj universalaj aŭ regionaj, ne-registaraj organizaĵoj (NRO), politikaj partioj, naciaj asocioj aŭ profesiaj organizaĵoj. Ili ĉiuj havos eblecon submeti teksto-projektojn aŭ tekstojn rilatajn al demokratio kaj homrajtoj al la kortumo. Tiu ĉi donos motivitan opinion taksante, ĉu la submetita teksto konformas aŭ ne al la principoj kaj reguloj rilataj al demokratio kaj la publikaj liberecoj.

Sur la prikonflikta kampo, aferoj povos esti prezentataj al ĝi de individuoj (kondiĉe de peticia subteno), gvidorganoj de internaciaj organizaĵoj universalaj aŭ regionaj, NRO-j. Tiuj ĉi submetos al ĝi ĉian gravan atencon (juraj faktoj aŭ agoj) kontraŭ la demokrataj principoj kaj demokrataj kondiĉoj de la politikaj elektoj. La koncernata ŝtato estos devigita agi por konformigi sin al la faritaj decidoj de la kortumo.

La juĝistoj nombros dudek unu — aŭ pli, se la sukceso de la kortumo tion postulos. Por teni ilin ŝirmitaj kontraŭ la politika influo de la ŝtatoj, ili estos elektitaj laŭ trietaĝa proceduro. La ŝtatoj ludos rolon en la ellaboro de unua listo de kandidatoj, ĉiu lando proponas nomon. Tiu listo estos submetata al kolegio konsistanta el la juĝistoj de la Internacia Kortumo, tiuj de la Internacia PunKortumo kaj la membroj de la komisiono pri internacia juro de la UN, tio estas, el personoj kiuj havas plej bonan konon samtempe pri la internacia juro kaj pri la medio de internaciaj juristoj. Tiu kolegio selektos en la listo kvardek du nomojn inter la plej kompetentaj kaj plej honestaj. Finfine, la Ĝenerala Asembleo de UN elektos la dudek unu juĝistojn inter tiuj, kiuj restas sur la listo.

La suvereneco ne estas minacata

SENDUBE, la pesimistoj anoncos multajn obstaklojn. Verŝajne oni oponos, ke jam ekzistas, diversgrade laŭ la landoj kaj regionoj de la mondo, internaj kaj regionaj rimedoj al kiuj sin turni. Tiu argumento ne povas konvinki, ke la nova kortumo senutilas, ĉar, ĝis hodiaŭ, neniu jurisdikcia sankcio de perfortaĵoj al la internacia konstitucia normigado estis organizita. La regionaj unioj (afrika aŭ interamerika) planis politikajn sankciojn (suspendo aŭ forigo el la organizo) sed ili estas limigitaj al la puĉoj. La eŭropa unio iras pli antaŭen: la artikoloj 2-a kaj 7-a de la traktato pri la Eŭropa Unio planas sankciojn por kazoj de malrespekto al la demokratiaj principoj ĝenerale, kaj la asoci-interkonsentoj kun eksteraj landoj enhavas demokratian klaŭzon, kies malrespekto rezultigas — almenaŭ teorie — suspendon de la interkonsento. La projekto do devos artikigi la novan jurisdikcian mekanismon al tiuj jam ekzistantaj. Memevidente, al la nova kortumo oni povos prezenti aferojn nur se la petantoj jam elĉerpis la apelaciajn rimedojn, kiujn la interna sistemo de la ŝtato ofertas. Necesos same plani artikiĝon kun la regionaj proceduroj, kiam ili ekzistas.

Oni verŝajne aŭdos la argumenton de la necesa respekto al la suvereneco de la ŝtatoj. Sed, reale, en multaj landoj kie la civitanoj estas tentataj de danĝere naciismaj ideologioj, oni forgesas tiun veron: kio povas plej bone protekti ilin, tio estas zorge kontrolataj progresoj de la internacia juro. Des pli, ke, necesas memorigi tion, se la internacia juro, firmiĝante, limigas la kampon de suvereneco, tiu internacia juro mem estas la produkto de interkonsento inter la suverenecoj. La projekto de internacia konstitucia Kortumo ne minacas la suverenecon, sed nur postulas, ke la suverene faritaj engaĝiĝoj estu respektataj.

La Afrika Unio jam voĉdonis subten-rezolucion por tiu projekto. Ĝi estos prezentata al la Ĝenerala Asembleo de UN en aŭtuno 2013. La mondcivitanoj, kiuj zorgemas pri la reala progreso de demokratio havas grandan respondecon: respondeco ricevi subtenon de tio, kion oni nomas la “civila socio”, sed ankaŭ de la naciaj instancoj kaj politikaj partioj dezirantaj la veran progreson de demokratio. La ŝtatoj tiam devos ĝin adopti, krom se ili volas montri, senhonte, sian elekton de malhonesto.

Monique CHEMILLIER-GENDREAU

En 1998, la malkaŝo de la Echelon-sistemo kreis mirkonsternon

Elektronika spionado: dek kvin jaroj da neniofarado

Nuligo de renkontiĝo inter s-ro Barack Obama kaj s-ro Vladimir Putin, premoj de la brita registaro al ĵurnalisto de The Guardian: la informoj liveritaj de s-ro Edward Snowden pri la usona elektronika spion-sistemo ne ĉesas agiti la internacian politikan scenejon. Dek kvin jarojn pli frue, simila skandalo eksplodis, sen ke la registaroj eltiris praktikajn konsekvencojn.

Iniciatinto de unu el la plej bruaj likoj de nia tempo, s-ro Edward Snowden restos en la historio kiel tiu, kiu rivelis al la mondo la senkompatan kaj absolutan superrigardon, kiu okazas tra la Interreto. En la tempo de unu nokto, vortoj kiaj “metadonitaĵoj” (informoj pri la personaj donitaĵoj) aŭ “Prism” (nomo de la superrigarda programo) eniris la ordinaran lingvaĵon.

Ja ne la unuan fojon la “grandaj oreloj” de la usona Nacia Sekureco-Agentejo (National Security Agency, NSA) estas centra diskutotemo. Jam antaŭ dek kvin jaroj, ili konsternis homojn sur la tuta planedo pro la publikigo de studo de la eŭropa parlamento asertanta (rivelanta), ke “ĉiuj elektronikaj, telefonaj kaj faksaj komunikadoj estas ĉiutage interkaptataj*.” Mirkonsternita, la publiko malkovris la ekziston de tutmonda superrigarda sistemo nomata “Echelon”*. La afero aperis sur la ĉefpaĝoj de la gazetaro. Oni akuzis Brition uzi la Komunikad-stabejon de la registaro (GCHQ) por spioni siajn eŭropajn najbarojn; Microsoft estis akuzata pro sia kunlaboro kun la NSA. La afero atingis pinton kun la starigo de enket-komisiono far la eŭropa Parlamento.

*An appraisal of technologies of political control”, Scientific and Technological Options Assessment (STOA), Eŭropa Parlamento, Strasburgo, 6-a de januaro 1998.
* Vd Philippe Rivière, “Le système Echelon”, Le Monde diplomatique, julio 1999.

La ekzisto de Echelon estis rivelata jam en 1988 de brita ĵurnalisto Duncan Campbel*. Lia artikolo priskribis ilon kapablan kapti neimageblan nombron da komunikoj tra la mondo, kaj trovi, helpe de ŝlosilvortoj, la mesaĝojn interesantajn la informservojn: ja industriskala superrigardado. Publikigita en 1996, mia libro Secret Power (Sekreta Povo) kompletigis lian laboron. Sed sola artikolo kaj libro publikigita en la fora Nov-Zelando ne sufiĉas kapti la atenton de la publiko. Nur du jarojn post apero de la libro iu membro de la eŭropa Parlamento relajsis la informon kaj Echelon enŝpruciĝis en la publikan debaton.

* Duncan Campbell, “Somebody’s listening”, New Statesman, Londono, 12-a de aŭgusto 1988.
Fatala koincido

En siaj konkludoj de 2001, la enketkomisiono faris kelkajn konkretajn proponojn por protekti Eŭropon kontraŭ la anglosaksa spionado. La anoj de la Eŭropa Unio estas aparte invititaj “antaŭenigi, disvolvi kaj produkti ĉifrado-teknikon” alireblan al ĉiuj siaj civitanoj kaj institucioj.*. La momento ŝajnis historia: la unuan fojon, ekaperis vasta politika agado celanta sekurigi la privatecon, en nia erao de ĝenerala superrigardado. Sed ĉi tiu espero frakasiĝis sur fatala koincido: prezentita en la eŭropa Parlamento la 5-an de septembro 2001, la fina raporto de la enketkomisiono estis forbalaita ses tagojn poste de la atencoj en Nov-Jorko kaj Vaŝingtono.

* “European Parliament resolution on the existence of a global system for the interception of private and commercial communications (Echelon interception system)”, 5-a de septembro 2001.

Dum la sekvaj jaroj, la gvatado ŝanĝis skalon. La milito kontraŭ terorismo pliperfektigis la kontrol-dispoziciojn, sed ankaŭ igis ilin — portempe — pli akcepteblaj en la rigardo de la publiko. Dekdu jarojn post la falo de la Ĝemelaj Turoj, oni revenis kvazaŭ ĉe la ekirpunkto. La hodiaŭa politika ĉirkaŭaĵo havas komunajn punktojn kun tiu, kiu naskis polemikon pri Echelon. La pruvoj alportitaj de s-ro Snowden evidente ludis decidan rolon; ilia rivelo krome intervenas en favora momento, plurkiale.

Unue, maltrankvilo kreskis de kelka tempo ĉe la retanoj pri la kontrolo de siaj retoj. Tamen mankis al ili fortaj elementoj por apogi siajn suspektojn. Ĉar nun tuta vivo de ulo povas esti elektronike stokita, ĉia entrudiĝo en tiujn datenojn estas potenciale detruiga. Sed kiel reagi al tiu virtuala perforto se ĝi estas nedetektebla?

La obsedo pri aliaj VikiLeaks

En la momento mem, kiam la komputila tekniko disponigis al ni la Reton kaj la sociajn komunikilojn, ĝi samtempe estis ellaboranta la ilojn ebligantajn spioni ilian enhavon. En la tempo de la unuaj tekstoj pri Echelon, la teknikistoj pri informado ankoraŭ balbutis en siaj streboj por kapti la retmesaĝojn. La kaptiloj de Echelon havis kiel celtabulon la persatelitajn kaj mikroondajn komunikaĵojn, sed, ĝis la riveloj de s-ro Snowden, la mondo sciis preskaŭ nenion pri la kapablo de la “grandaj oreloj” spioni ankaŭ la inform-fluojn interŝanĝitajn tra la Reto.

Echelon, kaj poste Prism, tiu “por-Interreta Echelon”, esence celis la komunikadojn de lando al lando. Sed, jam tiam, la Federacia Oficejo pri Esploroj — FOE (angle Federal Bureau of Investigations-FBI) metis sian maksimuman pezon por ricevi la teknikan kaj juran ilaron necesan por la spionado de komunikoj sine de donita teritorio. Multaj naciaj leĝaroj de nun trudas la aktivantojn de la Teksaĵo kaj de la telekomunikado instali kaŝitajn pordojn en siaj ekipaĵoj kaj lasi la inform-agentejojn aliri laŭplaĉe al tiuj. La riveloj de s-ro Snowden pri la helpo provizita al la NSA fare de Gmail, Facebook aŭ Microsoft helpas kompreni tiujn “laŭleĝajn sekretajn interkaptojn”, por reuzi la nomon, iom oksimoran, donitan de la leĝfaranto.

La kontraŭ-terorisma ofensivo estas la dua ĉefa faktoro. La ekspluatado de la sekurecaj timegoj rezultigis eksplodon de la inform-buĝetoj kaj nelimigitan kreskon de la gvat-kapabloj.

La tria elemento estas ankaŭ la plej grava: la WikiLeaks-precedenco. La asocio de s-ro Julian Assange penetrigis en la publikan opinion la ideon, ke riveli tra la Reto konfidencajn dokumentojn konsistigas timigan rimedon kontraŭstari la troigojn kaj ekscesojn de la regantoj; ke diskonigi la sekretojn de ŝtato malrespektema al la privata vivo de siaj civitanoj povas malfermi spacon por demokratia agado. Usono, sekvita en tio de aliaj registaroj, ne ŝparis la rimedojn por deadmoni kiun ajn sekvi la ekzemplon de la “alarmo-lanĉinto” Bradley Manning, sen sukcesi forigi ties allogecon. Apogante sin al tiu ekzemplo, s-ro Snowden estas verŝajne ŝanĝanta la fortorilatojn kaj la kondiĉojn de la batalo.

Nicky HAGER

La defio de tradukado en la sociaj forumoj

Pluraj lingvoj por alia mondo

PARTOPRENIGA DEMOKRATIO, respondeca mastrumado de la naturriĉaĵoj kaj de la rubaĵoj, justa komerco, liberaj programoj ...: socia forumo devas montri en sia propra organizaĵo la ŝanĝojn kiujn ĝi volas subteni. Ĝi devas speciale certigi la rajton de la partoprenantoj komuniki en la lingvo de sia elekto; ĉar, tiukampe, oni ne eskapas el la meĥanismoj de dominado. Post la uzado de konvencia servo de buŝtradukado en la hispana, portugala, franca kaj angla por la plensesioj de la du unuaj okazigoj de la Monda Socia Forumo (MSF) en Portalegro, en 2001 kaj 2002, iuj el la aktivuloj mobiliziĝis por la lingva diverseco kaj por certigi la buŝtradukadon dum la unua Eŭropa Socia Forumo (ESF) en Florenco. Tiel naskiĝis la internacia reto Babels, kiu ĉeestas en la plej multaj forumoj organizitaj en la dek lastaj jaroj.

Krom la neeviteblajn vehiklajn lingvojn, Babels proponas tiujn de la loko, kie la forumo okazas: la hindian kaj la maratian dum la MSF de Bombajo en 2004, la keĉuan dum la Socia Forumo de Ameriko en Kito, en 2004, la katalunan ĉe la Mediteranea Socia Forumo de Barcelono en 2005, la grekan ĉe la ESF de Ateno en 2006, la svedan ĉe la ESF de Malmö en 2008, la britan signolingvon (BSL) ĉe la ESF de Londono en 2004 kaj la brazilan (Libras) ĉe la MSF de Portalegro en 2005, la araban en la MSF de Tunizo en 2013. Aldoniĝas strategiaj lingvoj por etendo de la forumoj en la subreprezentataj regionoj: hindiaj lingvoj (la telugua, la bengala, la malajama) kaj aziaj (la korea, la indonezia, la japana kaj la taja) en Bombajo, lingvoj mediteraneaj, centreŭropaj kaj orienteŭropaj en Londono, Barcelono kaj Ateno.

Krom la lingva diverseco, la paroladoj, vortoj kaj konceptoj interŝanĝataj ene de tiuj manifestacioj prezentas malfacilaĵojn por la profesiaj buŝtradukistoj. Por prepari la terenon, la volontuloj de la asocio Ecos, starigita ĉe la Fakultato pri tradukado kaj buŝtradukado de la universitato de Granado, inventis la situacian preparon (“sit-prep”) Tiu trejnado, organizita laŭ la lingvoj kaj la sojloj de malfacilo, ebligas al la novuloj ekzerci sin dum samtempa buŝtradukado per filmetoj filmitaj dum la antaŭaj forumoj.

La tradukproblemoj fariĝas kultura riĉfonto pro la projekto Vortaroj*, kiu konsistas en ellaborado de plurlingvaj glosaroj de ŝlosilvortoj ligitaj kun la grandaj diskutataj temoj. “La volontulaj buŝtradukistoj estas la filtriloj, sur kiuj stumblas ĉiuj komunikaj problemoj de la alimondisma movado”*, klarigas s-ino Stéphanie Marseille, animanto de Vortaroj. Ekzemple la nocioj “varigo” aŭ de “alimondismo”, kies traduko en plurajn lingvojn estas nun plene akceptita, faris problemojn, kiam ili estis ekuzataj.

* Alilingve “Lexicons”. -vl
* “Réflexion sur les langues dans le mouvement altermondialiste: séminaire FSE 2003” [Pensado pri la lingvoj en la alimondisma movado: ESF-seminario 2003], 30-a de novembro 2003, www.babels.org.

Organizaĵoj kaj aktivuloj devus esti egalecaj pri la rajto je komunikado; kaj, pli precize, kia ajn estas ilia funkcimaniero, iliaj ideologiaj pozicioj kaj iliaj financaj resursoj. Por atingi tiun celon oni devas mutualigi la resursojn, kio povas alpreni plurajn formojn. Ideale, la kostoj (materialo por la budetoj de samtempa buŝtradukado, biletoj por volontulaj buŝtradukistoj, presado de la programo ktp) estas kovrataj de solidarec-fonduso starigita de la partoprenantaj organizaĵoj laŭ iliaj kapabloj. Aldoniĝas publikaj kaj privataj financadoj.

Batalo por la lingva diverseco

Por malaltigi la buĝeton por buŝtradukado, Babels kelkfoje decidas kovri la bezonojn de iuj asocioj, kiuj havos eventojn antaŭ aŭ marĝene de la kunveno, interŝanĝe kompensi biletojn, eĉ loĝadon, de la volontuloj. Tiu strategio ne estas tute sen risko de mallojala konkurenco vide al la lokaj profesiaj buŝtradukistoj. Tiuj, ĉu membroj aŭ ne de la reto, ne aplaŭdas libervolan servon proponatan al organizaĵoj, kiuj havas kelkfoje plurmilionojn da eŭroj de jara buĝeto.

Alia metodo aplikata por kompensi la nesufiĉajn fondusojn konsistas en starigo de aliĝkotizoj por la partoprenantaj organizaĵoj, kun kromaĵo laŭ la nombro de postulataj lingvoj por buŝtradukado. Sed, farante tion, oni vundas la principon de egaleca partopreno, sur kiu baziĝas la volontuleco.

Por ke la lingva diverseco ne estu nur fasado kaj ke ĝi implicu realan demokratiigon, la forumoj devas ankaŭ, de unu prepara asembleo al la alia, mobilizi la celatajn lingvajn kaj kulturajn komunumojn. Nu, la multiĝo de la forumoj kaj ilia loĝistika komplekseco kondukas al ia elĉerpiĝo, kaj la dominantaj lingvoj konservas precipan pezon en la programo.

La batalo por la lingva diverseco stumblas kelkfoje sur manko de subteno de la organizantoj mem, kiuj ne ĉiam komprenas la gravecon. S-ino Barbara Molnarova, membro taskita mobilizi volontulojn en la lingvoj de centra kaj orienta Eŭropo dum la ESF de Ateno, rakontas ke, por la organizado de la prepara asembleo en Prago, en 2005, la ĉeĥaj organizantoj postulis la francan, la anglan kaj la rusan — kiun ili konsideris “la Esperanto de orienta Eŭropo”* — anstataŭ la grekan kaj la ĉeĥan.

* “Babels Report on Prague EPA”, 11a de septembro 2005, www.babels.org.

La observitaj diferencoj inter la planado kaj la realaj bezonoj povas instigi la organizaĵojn dungi pagatajn buŝtradukistojn — kio kreas streĉiĝojn kun la volontuloj — aŭ lastminute modifi la lingvan planadon de la salonegoj. Ekzemple en Ateno buŝtradukistoj de malplimultaj lingvoj plendis, ke oni forigis ilin el iliaj tradukbudetoj por cedi al buŝtradukistoj de lingvoj, kiujn la organizantoj taksis pli “utilaj”.

En la programo de la MSF de Tunizo, ĉi-jare, aperis nur vehiklaj lingvoj (la araba, la franca, la hispana kaj la angla), signo de manko de subteno al la malplimultaj lingvoj kiel la tamaziĥta (berbera). Tiel ŝajnas malfermiĝi breĉo inter politikaj principoj kaj loĝistikaj praktikoj. Buŝtradukistoj kaj aliaj volontulaj agantoj de la multlingvismo devas ludi esencan rolon por refermi ĝin.

Julie BOÉRI.

Enketo pri la mastroj de la eŭropa ludo

En Germanio, la mastroj voĉdonas dekstre, sed dankas la maldekstron

Fariĝinte eŭropa modelo, la germana industrio jam ne kongruas kun la kliŝa bildo de ĝia mastraro, laŭ kiu ĝi estas elturniĝema kaj familieca, socie pensanta kaj konkerema. La germanaj entrepren-estroj estas ekonomia kaj financa forto, kiu pezas sur la eŭropaj decidoj same kiel sur la nacia politiko. Antaŭ la federaciaj elektoj, okazontaj la 22-an de septembro, leviĝas la demando: Pri kio pensas la germanaj mastroj?

KUN SIA HOLIVUDA aspekto kaj sia iometa bavara akĉento, s-ro Klaus Probst enkorpigas en si la perfektan sintezon de mondcivitano kaj de industriisto ankrita en sia fortreso. La “germana modelo”, tiom ofte menciata, vane difektiĝas — tiun iaman inĝenieron, kiu fariĝis granda mastro, tuŝas nenia dubo. “Nia sistemo ja estas modelo, asertas li kun trankvila voĉo. Se ni vidas Francion kaj la manieron, en kiu la sindikatoj tie reagas al forigo de dungoj, ni komprenas la avantaĝon, pri kiu ni disponas ĉi tie, en Germanio, kie ĉiuj sukcesas interkompreniĝi pri saĝaj solvoj. La socia partnereco, kiu regas en nia lando, ŝajnas al mi tre stabila; mi ne vidas minacon ĉe la horizonto.”

Nedetruebla, la optimismo de s-ro Probst estas de sama speco kiel la multnacia entrepreno, kiun li prezidas: Leoni AG, la plej granda eŭropa liveranto de kablosistemoj por la aŭtomobilindustrio, lastan jaron faris spezon de 3,8 miliardoj da eŭroj kaj profiton antaŭ impostoj de 236 milionoj, klare progresan kompare kun la antaŭaj jaroj. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej prestiĝaj membroj de la Asocio de la metalurgia kaj elektronika industrio de Bavario (VBM laŭ la germana), kiu prezentas sescent entreprenojn kaj pli ol sepcent mil dungojn. “La VBM estas sufiĉe potenca strukturo, koncedas s-ro Probst. Ĝi defendas la interesojn de nia branĉo ĉe la politikistoj, speciale ĉe s-ro Horst Seehofer, la prezidanto de Bavario, sed ankaŭ ĉe [la ĉefministrino] Angela Merkel. Ni intervenas speciale pri la demandoj de energipolitiko, ĉar la elektro estas pli kaj pli kosta, kio endanĝerigas iujn de niaj entreprenoj.”

La celo estas konturi la disponojn de la “energiŝanĝo”, supozata subteni la alternativajn energiojn, sed mildigita de serio da amendoj konsentitaj sub la premo de la premgrupoj. Post leĝdona modifo de junio 2011, pli ol du mil grandaj entreprenoj estis sendevigitaj pagi la “ekoimposton”, imposton postulatan de la grandaj konsumantoj de fosilia energio. La kosto de tiuj interaranĝoj por la publika buĝeto estas taksata je 4 miliardoj da eŭroj por la jaro 2013.

En Germanio, la premgrupa agado alprenas ankaŭ la formon de kontanta mono. De 2002 ĝis 2011, la VBM ekzemple disdonis 4,16 milionojn da eŭroj al diversaj partioj, interalie 3,7 milionojn al la Kristan-Socia Unio (CSU) de s-ro Seehofer.* Nur BMW kaj la Deutsche Bank montriĝis pli larĝanimaj.

* Oficialaj nombroj de la Bundestag [germana parlamento].
Enfermitaj en veziko

ANTAŬ TIAJ NOMBROJ, la germana epidemio de malaltaj salajroj kaj de malabundo subite ŝajnas ekstertema. La fakto, ke Germanio estas unu el la tri eŭropaj landoj — post Bulgario kaj Rumanio — kie la diferenco de enspezoj inter la 20 elcentoj de plej riĉaj kaj la 20 elcentoj de plej malriĉaj profundiĝis inter 2000 kaj 2010* ne senbriligas la afablan humoron de s-ro Probst. “Eĉ se pluraj studaĵoj konfirmas tion, kion vi diras, ĉirkaŭ mi mi vidas nenion tian, asertas la prezidanto — ĝenerala direktoro (PĜD). Danke al la sociaj helpoj, ĉiu disponas ĉi tie pri enspezofonto, kiu ebligas al li vivi dece. Mi mem havas du infanojn, kiuj studas; mi neniel timas ke la socio, en kiu ili vivas, fendiĝos aŭ dronos en ĥaoson.” S-ro Probst rigardas sian brakhorloĝon. Post kelkaj minutoj li prelegos en la luksaj salonoj de la Gazetara Klubo de Nurenbergo pri la temo: “La novigoj ne falas el la ĉielo”.

* Fonto: Eurostat. Citita de Michael Dauderstädt: Europas unterschätzte Ungleichheit, Fondaĵo Friedrich-Ebert, Berlino, 2010.

Koncerne novigojn, la grupo Leoni donis multon en sia longa historio, en kiu reflektiĝas la epopeo de la rejna kapitalismo. Fondita en la 19-a jarcento, meze de la industria revolucio, notata en borso ekde 1923, la fabrikisto de kabloj fortiĝas dum la “naci-socialisma” periodo profitante la trudlaboron de la deportitoj. Ĝi ekfloras poste danke al la “germana miraklo” post la dua mondmilito kaj al la alta konjunkturo de la aŭtomobil-industrio. La eŭforio en tiu epoko, kune kun la malpermeso de “politikaj strikoj” kaj kontraŭkomunismo des pli fortika ke ĝi apogis sin sur la Berlina Muro, favoris la aperon de socia interkonsento senprecedenca en Eŭropo. La juna Federacia Respubliko povis do delegi al la mastraj organizaĵoj la taskon mem intertrakti pri la kolektivaj decidoj, laŭ la branĉoj.

La ŝtato rezignas ĉian intervenon: la dungistoj, interkonsente kun la sindikatoj, devas fiksi la laborkondiĉojn kaj la salajrojn. Kiel kompenso de tiu suverena rajto, ili promesas dense ligi la reprezentantojn de la personaro kun la mastrumado de siaj entreprenoj. Tiel naskiĝis la sistemo de egaleca kunmastrumado*, kiu atribuas al la sindikatoj la duonon de la seĝoj en la gvidaj instancoj, ĉu en la entreprena konsilantaro (Betriebsrat) por la malgrandaj aŭ mezgrandaj entreprenoj, aŭ en la kontrolkonsilantaro (Aufsichtsrat) por tiuj, kiuj havas pli ol kvincent dungitojn. Egaleca, nu, la sistemo en la realo estas tia nur en la metalindustrio: en ĉiuj aliaj branĉoj, la estraro de la entrepreno disponas pri plimulto de unu voĉo por decidi en kazo de konflikto.

* Germane: Mitbestimmung, t.e. kundecidado. -vl

Kvankam la mastraroj de Francio, Italio kaj Hispanio ĵaluzas pro ĝi, la germana kundecidado estas tamen dispeciĝanta. “Sur la papero ĉio restas perfekta, sed en la realo la socia partnereco ekzistas jam nur en la tradiciaj industrioj”, bedaŭras s-ro Jürgen Bothner, ĝenerala sekretario de la sindikato Ver.di en la federacia lando Hesujo. La granda supreniro de servo-industrio, tute indiferenta al ĝiaj ĉarmoj, fandas la “germanan modelon” kiel neĝon en la suno. En la jaro 2012, nur 58 elcentoj de la germanaj salajruloj ĝuis kolektivan decidadon: 60 elcentoj en la okcidento de la lando kaj 48 elcentoj en la oriento, kontraŭ respektive 75 kaj 63 elcentoj antaŭ dek kvin jaroj. Kaj en la sektoroj, kie ĝi ankoraŭ aplikiĝas, la delikata pesilo inter la sociaj partneroj malaltiĝas pli kaj pli peze ĉe unu flanko. “Inter la sindikatoj kaj la reprezentantoj de la personaroj, kiuj sidas en la kontrolkonsilantaroj de la entreprenoj, la ligoj estas pli kaj pli streĉitaj, se ili ne estas eĉ rompitaj, suspiras s-ro Bothner. Ne maloftas, ke tiuj elektitoj, kiuj devas defendi la interesojn de la salajruloj, konsentas kun la dungisto.”

S-ro Probst siavice salutas la “senton de respondeco” de siaj sociaj partneroj. Fakte, tiuj scias montriĝi komplezaj: en la jaro 2000, poste inter 2008 kaj 2010, la reprezentantoj de la salajruloj de la metala kaj elektronika branĉo, al kiu apartenas la grupo Leoni, senhezite akceptis la proponon de la mastroj bloki la salajrojn. Per tio, la fabrikisto de kabloj “superis la krizon kaj hodiaŭ fartas tre bone, en la intereso de ĉiuj siaj dungitoj”, gratulas sin ĝia PĜD. Tiu montriĝis malpli rigora pri si mem, ĉar liaj propraj enspezoj progresis je 8,8 elcentoj inter 2008 kaj 2009. Li estas hodiaŭ klasita kvindekkvina en la ranglisto de la plej alte pagataj manaĝeroj de Germanio, kun jara salajro de 1,87 milionoj da eŭroj, al kiu aldoniĝas liaj financaj enspezoj.*

* Jara klasado de la mastraj enspezoj farita de Manager Magazin Online.

Alia faktoro kontribuis al la perdo de substanco de la socia partnereco: la ondoj de delokadoj, kiuj trafis Germanion de du jardekoj. Ankaŭ tiukampe, Leoni AG estis inter la pioniroj. El la sesdek mil dungitoj de la grupo, nur kvar mil laboras ankoraŭ en Germanio. “Kiam la fera kurteno falis, en la jaro 1989, memoras s-ro Probst, ni tuj decidis deloki parton de nia produktado en Hungarion, en Pollandon, en Slovakion kaj en Ĉeĥion.”

Post dua ondo fine de la 1990-aj jaroj al Ukrajno kaj Rumanio, tria sekvis en la jaroj 2000, ĉi-foje direkte al Tunizio, Maroko kaj Egiptio. Ĉu la arabaj revolucioj modifis tiun strategion de konkurenckapablo? “Tute ne, diras la mastro. La kalkulo facilas: en Germanio, la laborkosto en la elektronika sektoro estas 25 eŭroj hore, inkluzive de socialaj kotizoj, dum ĝi estas 6 eŭroj en Pollando kaj 2 eŭroj en Tunizio.” Ne necesas precizigi, ke la dek du mil laboristoj de la tunizia fabriko de Sousse, plejparte virinoj pagataj je 300 eŭroj monate, ne estas koncernataj de la avantaĝoj de la “germana modelo”. Por s-ro Probst, ilia dungado signifas pli ĝuste “modernan formon de helpo al disvolvado”.

“Germanio fartas tre bone. Ni estis neniam tiom proksimaj al plendungeco”, li ankoraŭ deklaras. En lando, kie kvar milionoj da laboristoj — do 12 elcentoj de la aktiva loĝantaro — ricevas malnetan horan salajron sub 7 eŭroj*, kaj kie dung-agentejo opinias utila publikigi broŝuron konsilantan al la senlaboruloj trinki akvon el la krano anstataŭ botel-akvon*, tiel dolĉanimaj deklaroj povas mirigi. Sed la grandaj germanaj mastroj vivas en pli kaj pli hermetika veziko.

* Fonto: Institut Arbeit und Qualifikation. Citita de Michael Hartmann: Soziale Ungleichheit, Kein Thema für Eliten?, Campus, Frankfurto ĉe Majno, 2013.
*Gehen Sie nie hungrig einkaufen”, Die Süddeutsche Zeitung], Munkeno, 19-a de julio 2013.

Markus Pohlmann, profesoro pri socisciencoj ĉe la universitato Hejdelbergo, gvidas de ses jaroj ambician studaĵon pri la ekonomiaj elitoj tra la terglobo. En Germanio, lia skipo faris okdek du interparoladojn kun altaj gvidantoj de du generacioj: tiuj kiuj estis en posteno en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kaj tiuj kiuj respondecas hodiaŭ. Kun la celo, diras li, “pritaksi, ĝis kia punkto la principoj de la novliberalismo penetris la menson de la deciduloj kaj ilian mastrumadon de la aferoj”.

Laŭ Pohlmann, la germanaj mastroj “ili ĝisoste dediĉas sin al sia entrepreno, multe pli hodiaŭ ol antaŭ dudek jaroj. Ilia labortempo oscilas mezume inter dek kvar kaj dek ses horoj tage en la semajno, krome ankoraŭ inter dek kaj dek du horoj semajnfine. La entrepreno estas la sola filtrilo tra kiu ili perceptas la socian mondon.” La sociologo notas alian gravan ŝanĝon: “Por la antaŭa generacio ekzistis ia socia pakto per kiu la serĉado de interkonsento mildigis la malvarman devon akumuli la profitojn. Tiu koncepto malaperis. Tio, kio nun antaŭrangas, estas la principo de homkapitalo, laŭ kiu ĉiu individuo respondecas pri sia sorto. Tiujn kiuj malpli bone sukcesas — la “personoj kun limigita efikeco”, kiel oni nomas ilin en tiuj rondoj —, oni sen ajna skrupulo eligas.”

Laborforto havas koston, same kiel pork-viando

TIU EVOLUO MONTRIĜAS en la retoriko same kiel en la praktiko. De kelkaj jaroj la kredkonfesoj de la grandaj mastroj, per sia senkompleksa krudeco, kontrastas kun la pli flatema tono de la industribaronoj de la malnova skolo. “En Germanio ni emas imagi ke la entreprenĉefoj devas pagi al la laboristoj sufiĉan salajron por vivteni sian tutan familion. Sed tio ekonomie maleblas”, diris ekzemple en la jaro 2005 Walter Norbert, tiam ĉefekonomikisto de la Deutsche Bank.* En la sama epoko, s-ro Michael Rogowski, tiam prezidanto de la potenca mastra Federacio de la Germana Industrio (BDI), uzis animalan metaforon por klarigi la funkciadon de la labormerkato: “La laboro havas koston, precize kiel porkaĵo. En la komerca ciklo, la prezoj altas kiam porkaĵo estas malofta. Kiam estas multa porkaĵo, la prezoj malaltiĝas.”* Poste, la ŝatanto de porkaĵoj fariĝis konsilisto de la usona investgrupo Carlyle, poste animanto de privata germana televido N-tv.

* Intervjuo kun la ĵurnalo Volksstimme, Magdeburgo, 11-a de februaro 2005.
* Citita de Norbert Blüm, eksa konservativa ministro pri laboro, en Ehrliche Arbeit, ein Angriff auf den Finanzkapitalismus und seine Raffgier (“Honesta laboro, atako kontraŭ la financkapitalismo kaj ĝia rabemo”), Gütersloher Verlagshaus, Gütersloh, 2011.

Sed, laŭ la esprimo de Pohlmann, la nunaj gvidantoj distingiĝas plej klare disde la antaŭaj generacioj en la kampo de la “etikaj valoroj”. La protestanta reteniĝemo, tradicie asociita kun la rejna kapitalismo, ŝajnas esti forvaporiĝinta, kvazaŭ detruita de la logo de profito. “Kun mezuma enspezo de 2,9 milionoj da eŭroj, la precipaj gvidantoj de entreprenoj notataj en la Dax [la indekso de la ĉefaj germanaj entreprenoj de la frankfurta borso] ricevis en la jaro 2010 enspezojn 4,5-oble pli altan ol en 1995: fulmrapida kresko en nur dek kvin jaroj. En 2011 iliaj enspezoj ankoraŭ esence altiĝis, kun mezume 3,14 milionoj da eŭroj po estrarano”, observas la sociologo Michael Hartmann en sia lasta verko.*

* Michael Hartmann, v.c.

Alia signo de tiu diseriĝo: la multiĝo, en la lastaj jaroj, de la aferoj de imposta fraŭdo. Ne ĉar la trompado estus inventita nur lastatempe ĉe la grandaj impostpagantoj: en la 1970-aj jaroj apartenis jam “al la bona tono savi sian monon eksterlande”, kiel koncedas s-ro Albert Eickhoff, tre alta industriisto, en 2012 persekutata pro imposta fraŭdo kun pluraj centoj da aliaj germanaj milionuloj.* Kio ŝanĝiĝis, konstatas Pohlmann, estas la malkaŝemo, per kiu la entreprenĉefoj elmontras sian toleremon por tiuj praktikoj. “En la jaro 2009, diras li, post la kondamno de la mastro de la Deutsche Post, Klaus Zumwinkel, preskaŭ ĉiuj niaj interparolantoj emfazis, ke la 2 ĝis 3 milionoj da eŭroj kaŝitaj de ilia malbonŝanca kolego en konto en Liĥtenŝtejno estis nur bagatelo, kaj pro tio oni ne faru skandalon.”

* Interparolado kun la Bild Zeitung, Berlino, 13-a de novembro 2012.

S-ro Siegmar Kleinert, membro de la kontrolkonsilantaro de la DZ Bank, la tria plej granda banka establo de Germanio kun kapitalo de propra fonduso de 11 miliardoj da eŭroj, distingiĝas en la vatita etoso de la blankkolumuloj per siaj koler-eksplodoj kontraŭ tio, kion li nomas la “berluskoniiĝo” de la lando. De post kiam s-ro Gerhard Schröder* monigas sian adresaron [akiritan en lia publika funkcio] ĉe la rusa energi-grupo Gazprom, “la digoj cedis, ne estas plu limoj en la intereskonfliktoj”, denuncas li. Kaj li citas kiel ekzemplon la karieron de s-ro Wolfgang Clement, ministro pri ekonomio kaj laboro en la registaro Schröder, kiu poste fariĝis konsilisto de la firmao por provizoraj anstataŭantoj Adecco kaj de la banko Citygroup. Aŭ la konduton de s-ro Peer Steinbrück, la gvidanto de la Socialdemokrata Partio (SPD) por la venontaj parlament-elektoj: inter novembro 2009 kaj oktobro 2012, la kandidato por la posteno de ĉefministro faris sepdek kvar prelegojn por establoj kiel la Deutsche Bank, Citygroup, BNP-Paribas kaj JP Morgan. Ŝajnas, ke li ĉiufoje enpoŝigis inter 15.000 kaj 25.000 eŭrojn.

* Eksa socialdemokrata ĉefministro de Germanio. -vl
Sciipovi profiti el la malfeliĉo de aliuloj

LA TRANSIRO EN LA PRIVATAN sektoron de la ŝtatsekretarioj — tiel oni nomas en Germanio la direktorojn de ministrejoj — ilustras la kreskantan porecon inter la politika mondo kaj la aferrondoj. Hartmann kalkulis, ke inter 1949 kaj 1999, el la dudek sinsekvaj ŝtatsekretarioj pri financo, nur kvin transiris en la privatan sektoron post forlasi sian postenon, do unu kontraŭ kvar; jen proporcio kiu restis stabila dum duona jarcento. Ekde la jaro 2000, male, sep el la ok ŝtatsekretarioj kiuj sin sekvis en la ministrejo pri financoj, poste faris karieron en la altaj sferoj de la ekonomio aŭ de la financo.

La pasejoj inter la publika kaj la privata sektoroj estas facile uzataj en la du direktoj. S-ro Axel Nawrath, alta oficisto en la ministrejo de financoj kaj membro de la SPD, rekrutiĝis en 2003 de la Frankfurta Borso por okupi la direkcion pri publikaj rilatoj; du jarojn poste, li revenis en la publikan servon sur la postenon de ŝtatsekretario de la financministro, s-ro Hans Eichel. Hodiaŭ li sidas en la estraro de KfW, unu el la dek kvin plej grandaj bankoj en Germanio.

Facilas diveni, ke la ligoj faritaj dum la pasinta jardeko inter la publikaj kaj la monaj potencoj ne estas sen avantaĝoj por tiuj lastaj. La kazo de Heribert Zitzelsberger konfirmas tiun senton. Eksa financa respondeculo de la grupo Bayer, kie li okupiĝis speciale pri strategioj de impostevito, li estis dungita en 1999 de la ruĝ-verda registaro de s-ro Schröder por fariĝi ŝtatsekretario en la ministrejo pri financoj. “Ni sendis nian plej bonan impostiston al Bonno [la tiama ĉefurbo de la Federacia Respubliko Germanio]. Mi esperas, ke li estis sufiĉe “influita” de Bayer por fari la necesajn reformojn”, anoncis la PĜD de la ĥemiindustria giganto, s-ro Manfred Schneider, sub la aplaŭdoj de la asembleo de la akciuloj.*

* Citita de Hans Weiss kaj Ernst Schmiederer: “Asoziale Marktwirtschaft”, Verlag Kiepenheuer & Witsch, Kolonjo, 2005.

Poste li ne estis elrevigita. Zitzelsberger gvidis impostreformon kun malaltigo de la impostoj por la societoj de 34 ĝis 25 elcentoj kaj senimpostigo de la profitoj faritaj en la entreprenoj notataj en la borso pro ilia revendo de akcioj. Ĉe la anonco de tiuj disponoj de “subteno al la konkurenckapablo” kun kosto de 23 miliardoj da eŭroj jare por la kasoj de la ŝtato, la Dax-indico altiĝis je 4,5 elcentoj. Danke al sia eksa impostfakulo, la grupo Bayer enpoŝigis en la jaro 2001 impostrepagon de 250 milionoj da eŭroj, kiun ĝi komplete plupagis al siaj akciuloj. Zitzelsberger, kiu mortis du jarojn poste, ricevis la omaĝojn de la germana mastraro, kiu tre bedaŭris la malaperon de tiu homo kiu faris al ĝi la “plej grandan donacon de ĉiuj tempoj”.*

* “Das größte Geschenk aller Zeiten”, Die Zeit, Hamburgo, 8-a de septembro 2005.

Ankaŭ s-ro Berthold von Freyberg restas plena de dankemo al s-ro Schröder kaj lia ruĝ-verda koalicio. Devena el malnova kaj potenca aristokrata familio — lia frato, Ernst, prezidas la Vatikanan Bankon —, tiu kvindekjarulo kun sintenoj de tenisĉampiono fondis, kun du asocianoj, investfonduson de riska kapitalo, Target Partners, kiu plasas la milionojn de siaj klientoj en altteĥnologiajn komencantajn (start-up) entreprenojn. En siaj luksaj lokaloj ĉe unu el la plej ŝikaj stratoj de Munkeno, li lamentas pri la maljusteco kiu frapas lian profesion: “El 100 milionoj, kiujn vi investas, vi ricevas dum kvin jaroj jaran komisipagon de 2,2 elcentoj, do 2,2 milionojn. Nu, de unu jaro, la germanaj investfondusoj devas pagi imposton de 19 elcentoj pri tiuj komisipagoj. Germanio estas la sola lando en Eŭropo kiu starigis tiun imposton; eĉ Francio estas pli liberala tiurilate! Tio kaŭzas grandegan maljuston al la sektoro. La investistoj diras al si: “Kial mi plasu mian monon en Germanion, dum mi pagas neniom en Usono?” Do, ni prenas tiun imposton sur nin, kio signifas perdon de 19 elcentoj de niaj gajnoj. Tio estas katastrofa. Ni devas striktigi la zonon.”

Laŭ s-ro von Freyberg, la eksa socialdemokrata ĉefministro neniam fariintus tian maldelikataĵon: “S-ro Schröder kreis la kondiĉojn de la prospero, kiun ni hodiaŭ havas. Ni dankas al li treege pli ol al s-ino Merkel, kies defendon de la eŭro mi ne kritikas, sed kiu ne faris kvaronon de tio, kion ŝia antaŭulo faris pri strukturreformoj de la labormerkato.”

Malgraŭ tio, laŭ studaĵo farita de la grupo de konsilo pri entrepren-mastrumado Kienbaum, grandega plimulto de la germanaj entreprenistoj donas sian favoron al la Kristan-Demokrata Unio (CDU de s-ino Merkel (78 elcentoj), multe antaŭ la Liberal-Demokrata Partio (FDP, 28 elcentoj) kaj la socialdemokratoj de la SPD (10 elcentoj). Mastroj kiuj aprezas la maldekstron, sed voĉdonas dekstre: la germana specifeco videble fartas malbone.

La sama enketo indikas cetere, ke la eŭropa unueca mono havas daŭre la plenan fidon de la aferrondoj, ĉar du entrepren-ĉefoj el tri opinias ĝin bonfara por ilia lando. La eksĉefo de la [mastra] Federacio de la Germana Industrio (BDI) Hans-Olaf Henkel, kiu engaĝiĝas ĉe la Alternativo por Germanio (AfD) en tamtama kampanjo kontraŭ la eŭropa mono, vane elĉerpiĝas por konvinki siajn kolegojn: nur 1 elcento de la entreprenistoj deziras la revenon al la germana marko. “Por la germanaj entreprenoj la eŭro estas grandega sukceso. Malgraŭ la malcertaĵoj ili fidas la unuecan monon kaj la politikon por savi ĝin kiun faras la Merkel-registaro”, deklaras respondeculo de Kienbaum.*

*Deutsche Unternehmen vertrauen dem Euro [Germanaj entreprenoj fidas la eŭron]”, Kienbaum Consultants International, Berlino, 26-a de julio 2013.

Kun sia konsterna sincereco, s-ro Probst, la ĉefo de Leoni, konfirmas: “La unueca mono multe helpis nin. La malaltiĝo de la valoro de la eŭro kompare kun la dolaro, sekvo de la malbonaj ekonomiaj rezultoj de niaj eŭropaj najbaroj, videble donis la vipon al niaj eksportoj kaj certigas nian konkurenckapablon sur la mondmerkatoj. Se Germanio revenus al la germana marko, tio kaŭzus valoraltiĝon de nia mono, kio estus katastrofa por la germana industrio. Oni devas tute honeste rekoni: la financa premo, kiun suferas la eŭro, tenas la eŭron en artefarite malalta nivelo, kio estas eksterordinara avantaĝo por ni.”

Scii profiti la malfeliĉon de la aliaj: ĉu tio estus do la nova germana modelo? Por klare scii tion, ni turnas nin al “malgranda” industriisto de la Mittelstand — termino kiun la germanoj ŝatas por nomi la malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn, sed ankaŭ la valorojn de honesteco, de laboro kaj de persistemo ligitaj kun ili. S-ro Lothar Reininger gvidas kun sia frato la societon Reininger AG, specialiĝinta en la liverado de medicinaj materialoj: rulseĝoj importitaj el Ĉinio, specialaj litoj fabrikitaj en Pollando, produktoj de higieno venigitaj el Tajlando, ktp. Li havas cent naŭdek salajrulojn. S-ro Reininger tamen esprimas malplaĉon, kiam oni nomas lin entreprenisto. Eksa laboristo de la fabriko Triumph-Adler, el kiu li estis eligita en la jaro 1994 sekve al “akra” striko kontraŭ la restrukturado de la grupo fare de usona investfonduso, li de la jaro 2006 estas urba konsilanto de Frankfurto de la partio Die Linke, la partio de maldekstro. Kvankam li tre malperfekte enkorpigas la mitojn de la Mittelstand, li tamen konas ĉiujn ĝiajn kontraŭdirojn.

“En nia branĉo, klarigas li, estas multaj provizoraj laboristoj, nomataj “sendependaj”, kiuj gajnas 5 ĝis 6 eŭrojn hore por laboretoj de liverado, de purigado, de desinfektado ktp, por kiuj niaj konkurantoj viclaborigas ilin. Ĉe ni, niaj propraj salajruloj faras tiujn taskojn por minimumo de 10 eŭroj hore. Eĉ en kunteksto de freneza konkurenco, kaj spite al tio, kion la mastraj organizaĵoj diras pri tio, ankoraŭ eblas certigi decajn salajron kaj statuson al siaj dungitoj. Sed por kiom da tempo? Nur la starigon de minimuma salajro de 9 aŭ 10 eŭroj sur federacia nivelo povus bremsi la socialan dumpingon. Per tio, ke la registaro Merkel rifuzas tion, ĝi minacas la transvivadon de kelkaj dungistoj kiuj deziras labori ĝuste.” En 2012, la Reininger AG sukcesis fari 414.000 eŭrojn da profito, disdonitan al la akciulaj salajruloj — “la ekvivalento de du semajnoj da salajro por ĉiu persono, ne sufiĉa por vojaĝi al la Bahamoj”. Ne estas certa, ke ĝi povas refari tiun sukceson en 2013.

Olivier CYRAN.

Ĉe la kazo Snowden, Usono elmontras sian ŝanĝiĝon rilate al sekureco

Kiam la usona popolo rifuzis spionadi Al Capone

Neniu estis mirigita lerni ke Vaŝingtono havis fortan spionad-sistemon, sed la malkovro de ties grandeco fare de komputilisto Edward Snowden kreis tutmondan skandalon. En Usono, la novaĵo estis akceptita iom apatie. Ne plu estas la epoko kiam aferoj pri subaŭskultado senĉenigis la koleron de la publiko, de la amasinformiloj..., kaj de la telekomunikaj firmaoj.

La informoj publikigitaj de Edward Snowden pri la vasteco de la programo pri elektronika spionado fare de la usona Nacia Sekurec-Agentejo (NSA), levis la demandon pri la entrudo de usonaj spion-agentejoj en la vivon de civitanoj. Sed preter la registrado de metadatumoj el telefonlinioj kaj interreta navigado, ĉi tiu kazo malkaŝas alian realon, egale zorgigan: plej multaj usonanoj ŝajne aprobas la kontrolon de privata elektronika komunikado. Laŭ enketo de Washington Post efektivigita kelkajn tagojn post la deklaroj de s-ro Snowden, 56% de la loĝantaro taksas ke la kontrolprogramo Prismo estas “akceptebla”, kaj 45% ke la ŝtato devas “povi kontroli retmesaĝojn de kiu ajn en la lukto kontraŭ terorismo”. Ne tre mirigaj rezultoj: dum pli ol dek jaroj, la komunikiloj, fakuloj, kaj politikaj gvidantoj daŭre prezentas monitoradon kiel nemalhaveblan armilon en la “milito kontraŭ terorismo”.

Ĉi tiu konsento je spionado ne ĉiam ekzistis en Usono. Kelkajn semajnojn antaŭ la atakoj de la 11-a de septembro 2001, la gazeto USA Today titoliĝis: “Kvar el dek usonanoj ne fidas la FBI [Federacia Buroo de Krim-Esploro]” (20-a de junio 2001). Dum jardekoj, sinsekvaj studoj de la Ministerio pri Justico montris fortan publikan oponon kontraŭ telefona kaŝaŭskultado fare de la registaro. Inter 1971 kaj 2001, la nivelo de malkonfido eĉ variis inter 70 kaj 80%. Sed la atakoj kontraŭ la Monda Komerca Centro kaj la Pentagono, kaj poste la “milito kontraŭ terorismo” de prezidanto George W. Bush, ŝanĝis la ludon, kondukante usonanojn formeti sian longedaŭran oponadon je la kaŝobservado de civitanoj.

En 1877, la mondo havis nur unu telefonan linion, kiu kunigis sescent sepdek ok poŝtoficejojn inter Boston kaj Salem (Masaĉuseco). Sed la teknologio disvastiĝis je grandega rapideco. En la frua 20-a jarcento, unu usonano el mil havis telefonon; dudek jarojn poste, la proporcio atingis 1%; meze de la jarcento, triono de la loĝantaro havis; hodiaŭ, Usono nombras pli da telefonoj ol da homoj. Antaŭ la apero de optika fibro kaj poŝtelefonoj fine de la 20-a jarcento, kaŝaŭskultado postulis malkompleksajn teknikojn kaj malmultan komplicecon flanke de telekomunikaj firmaoj. Por registri konversacion per linio el kupra drato, sufiĉis havi aliron al la drato kaj pinĉklipon.

Rum-kontrabando kaj kaŝaŭskultado

La unuaj skandaloj pri kaŝaŭskultado datiĝas de la frua 20-a jarcento. Dum la Unua Mondmilito, tiu praktiko, kondamnita de la popolo, tiom disvastiĝis ke la Usona Parlamento deklaris ĝin kontraŭleĝa, malgraŭ la reala minaco kiun prezentis fremdaj spionoj. Nombraj usonaj ŝtatoj faris same post la milito, adoptante leĝaron kiu limigas la kaŝaŭskultajn kapablojn de la lokaj sekurec-instancoj.

Ĉi tio ne malhelpis tiujn praktikojn daŭri. Dum la Alkohola Prohibicio (1919-1933), la loka kaj la federacia polico, kiu volis kontroli la kontrabandistojn kiuj uzis la telefonon por interrilatigi produktantojn, distribuantojn, kaj konsumantojn de alkoholaĵo, regule malatentis la leĝon registrante iliajn konversaciojn. Kun la apogo de publika opinio, la ĝenerala prokuroro de Usono, Harlan F. Stone, konsterniĝis pri tio, kaj en 1924 malpermesis ke la Ministerio pri Justico efektivigu kaŝaŭskultadon. Perdita klopodo: malaprezante la decidon de Stone, la Departemento pri Financoj kaj la Ministerio pri Krim-Esploro (antaŭulo de la FBI) sekrete daŭrigis siajn agadojn.

Du jarojn poste, nova kazo alportis la demandon en la centron de debatoj: en Seattle, federaciaj agentoj spionis la konversaciojn de eks-policleŭtenanto Roy Olmstead, kiu praktikis rum-kontrabandon. Malgraŭ la kontraŭleĝeco de kaŝaŭskultoj, la kortumo pravigis la policon kaj kondamnis Olmstead. La decido kaŭzis multe da bruo en la koridoroj de tribunaloj. La juĝisto Frank Rudkin tiam certigis ke krim-minacoj ne povus pravigi neleĝajn praktikojn de la polico: “Neniu federacia agento rajtas aŭskulti la telefonajn konversaciojn de aliulo por uzi ilin kontraŭ li. Tiaj agoj estas bedaŭrindaj kaj neakcepteblaj. Akcepti ilin egalus agnoski la fiaskon de niaj prapatroj en sia deziro starigi, por si kaj por siaj infanoj, ŝtaton kiu garantias liberecon kaj prosperon.”*

* “Minoritataj opinioj pri la apelacio de la Olmstead-akuzitoj”, Apelacia Tribunalo de Usono de la Naŭa Cirkvito, San-Francisko, 9-a de majo, 1927, www.fjc.gov.

En 1928, Olmstead prezentis sian kazon al la Supera Kortumo de Usono. Ĝi tiam ricevis la apogon de entreprenoj kiel Pacifika Telefona and Telegrafa Firmao de Seattle, kiu publikigis deklaron defendante la rajton de kontrabandistoj diskuti sen esti spionataj, “Kiam du linioj estas konektitaj al la centra oficejo [de telefona firmao], ili estas supozataj esti rezervitaj por la du uzantoj, kaj en tiu senco ili apartenas al ili ekskluzive. Tria partio kiu kontrolas la linion perfortas la proprieton kaj de la uzantoj kaj de la telefona firmao.” * Oni hodiaŭ malfacile imagus interret-provizanton aŭ telekomunikadan firmaon defendi la rajtojn je privateco de siaj klientoj. Akuzataj de s-ro Snowden, Vizaĝlibro, Guglo, MSN, kaj similaj, prefere ŝajnigus nenion scii....

* “Eksterkortuma raporto de telefonaj firmaoj submetita al la Supera Kortumo en Olmstead kontraŭ Usono”, Supera Kortumo de Usono, Vaŝingtono, DC, 1928, www.fjc.gov.

La Supera Kortumo fine verdiktis kontraŭ Olmstead per kvin voĉoj kontraŭ kvar. Unu el la juĝistoj, Louis Brandeis, esprimis sian ferocan oponon al tia decido: “Krimo estas kontaĝa, li argumentis. Se la ŝtato agas ekster la leĝo, ĝi instigas aliajn fari la samon; ĝi invitas al anarkio. Deklari ke, en la lukto kontraŭ krimo, la celo pravigas la rimedojn (ke la ŝtato povas fari krimojn por kondamnigi krimulon) havos terurajn konsekvencojn. La Supera Kortumo devas rezolute oponi ĉi tiun danĝeran doktrinon.”*

* “Malkonsenta opinio de juĝisto Louis D. Brandeis en Olmstead kontraŭ Usono”, Supera Kortumo de Usono, 1928 www.fjc.gov.

La vidmaniero de usonanoj ŝanĝiĝis dum la 1940-aj jaroj. Estis milito, kaj krome, la telefono ne plu estis rezervita al elito kun kiu la juĝistoj rilatas kaj kiun ili protektas: ĝi fariĝis havebla al la laborista klaso. Tio kondukis la registaron rekonsideri la demandon de la laŭleĝeco de kaŝaŭskultado. Mallonge antaŭ la ekpartopreno de Usono en la milito, la FBI-direktoro J. Edgar Hoover postulis de la Parlamento novajn povojn en telefona kontrolado. Malgraŭ la opono de la prezidanto de la Federacia Komisiono pri Komunikado (FCC), James Fly, Franklin D. Roosevelt sekrete permesis la Departementon pri Justico kontroli “subfosajn” individuojn kaj supozatajn spionojn.

Lia koncepto pri spiona subfosado estante sufiĉe vasta, Hoover uzis siajn novajn povojn ne nur por enketi pri nazioj. William Sullivan, lia asistanto, rakontis ke dum la milito la FBI regule kaŝaŭskultis ne ricevinte juĝordonon: “Kun la estonteco de la lando minacata, li klarigis, akiri la konsenton de Vaŝingtono estis nur neutila formalaĵo. Plurajn jarojn post [la militofino], la FBI daŭre kaŝaŭskultis sen permeso de la Ĝenerala Prokuroro.” Per aliaj vortoj, la historio de kaŝaŭskultado en Usono similas al glito kie la FBI laŭgrade deviis de sia originala misio spuri nazi-simpatiantojn, por kontroli sendistinge aktivistojn por civitanaj rajtoj, sindikatajn gvidantojn, sociajn laboristojn, progresemajn kristanojn, kaj suspektatojn pri komunismo.

Ekde 1950, kiel parto de la “ĉaso je sorĉistinoj” lanĉita de la kontraŭkomunista senatano Joseph McCarthy, la FBI profitis je la timo inspirita de la Malvarma Milito por plietendi sian kaŝaŭskultadon. Kaj tio malgraŭ la opono de la tribunaloj, kiuj rifuzis apogi tiujn misobservojn je la juro. Tiel, dum la apelacia juĝo de Judith Coplon, akuzita esti agentino de la KGB (la sovetia sekreta servo), la FBI malkaŝis ke ĝi registris la konversaciojn de la akuzitino kun ŝia advokato. Rezulto: la Apelacia Kortumo renversis la kondamnon faritan en la proceso.

La jaroj kiuj sekvis la morton de Hoover kaj la Watergate-skandalon en 1972, alportis novajn malkaŝojn pri la neleĝaj entrudoj de la FBI kaj la CIA (Centra Informkolekta Agentejo) en la intimecon de la usonanoj. La komisionoj de Church kaj Pike* en 1975 vaste publike montris la monitoradajn kampanjojn celantajn civitanojn engaĝitajn en politikaj aktivecoj tamen perfekte leĝaj. La publika opinio ribelis, sed la registaro rapide forlasis la enketojn.

* La unua, laŭ la nomo de la demokratpartia senatano Frank Church, oponanto de Richard Nixon, estis starigita post la Watergate-skandalo por enketi pri la CIA-agadoj. La dua, laŭ la nomo de reprezentanto Otis Pike, ankaŭ demokratpartiano, estis ĝia ekvivalento en la Ĉambro de Reprezentantoj.
La detruoj de la Patriota Leĝo

Nova skandalo en 1978: dum aŭdienco ĉe la senata subkomitato pri informkolektado, David Watters, eksa telekomunikada inĝeniero de la CIA, asertis ke la NSA monitoras kaj registras milojn da telefonaj konversacioj, en Usono kaj eksterlande. Ĉi tiu atesto kolerigis la popolon, sed vane: en oktobro 1978, prezidanto Jimmy Carter proklamis la Leĝon pri Monitorado de Eksterlanda Informkolektado, kiu establis sekretan jursistemon por kontroli “nacian sekurecon”. Venko por la malgranda komunumo de informkolektado, kiu dum jaroj varbis por la laŭleĝigo de kaŝaŭskultado. La nombro de permesoj donitaj kadre de tiu leĝo konstante kreskis (de 322 en 1980 al 2.224 en 2006), kaj la nombro de rifuzoj estis ĉiam ridinde malalta: nur kvin el la 22.990 petoj inter 1979 kaj 2006.

Dum origine Interreto estis uzata nur de militistoj kaj sciencaj esploristoj, ĝia malfermo al la publiko kaŭzis novajn problemojn. Ĝis la adopto de la Leĝo pri Privateco de Elektronikaj Komunikoj en 1986, estis laŭleĝe kapti retmesaĝojn pasantajn tra la telefondratoj. Kun ĉi tiu leĝo, elektronika komunikado havas la samajn leĝprotektojn kiel telefonaj konversacioj.

En 1994, multaj usonanoj publike mallaŭdis la Leĝon pri Cifereca Telefonado, kiu postulas speciale aranĝi optikajn fibrojn por faciligi la kaŝaŭskultojn rajtigitajn de tribunaloj. La Usona Unuiĝo por Civitanaj Liberecoj kaj la Inform-Centro pri Elektronika Privateco organizis oponon kontraŭ tiu projekto. Tra la tuta lando, leteroj estis senditaj al la gazetoj por denunci ĝian kontraŭliberecan naturon. Sed la epoko ŝanĝiĝis depost la Olmstead-proceso: la telekomunikada industrio tutpotence apogis la Leĝon pri Cifereca Telefonado, kaj la leĝo fine estis adoptita. Sen ke la loĝantaro vere konsciis, la administrejoj de prezidantoj Ronald Reagan, George Bush, kaj Bill Clinton, unu post la alia, permesis daŭre pli grandan uzon de kaŝaŭskultado kaj la kolekton de personaj datumoj pere de firmaoj. La Justico neniel kontraŭis tion.

Ankaŭ la fino de la 1990-aj jaroj havas sian porcion da aferoj. La NSA estis akuzita subaŭskulti internaciajn telefonliniojn kaj uzi komputilojn por analizi ŝlosilvortojn. Samtempe, serio da procesoj malfermiĝis por determini ĉu profesiaj retmesaĝoj ricevu la saman protektonivelon kiel leteroj kaj telefonvokoj. Plej multaj juĝistoj estis tute sensciaj pri la funkciado de Interreto; ili penis kompreni ke oni povus atendi la saman privatecon ĉe retpoŝta interŝanĝo kiel por telefona konversacio.

Se, en la fruaj 1990-aj jaroj, la juĝistaro estus konsiderintaj ke retmesaĝoj estas iom pli ol nur elektronikaj kovertoj, Usono estus nun tre malsama lando. En sia averto ĉe la Olmstead-proceso, juĝisto Brandeis establis paralelon inter la telefono kaj la poŝto: “Ne estas, li diris tiam, reala diferenco inter sigelita letero kaj privata telefona mesaĝo.” Sed en la mondo post la 11-a de septembro, la ŝancoj estis malfortaj por atingi protektadon de retpoŝtoj per tia rezonado....

La Patriota Leĝo de la 26-a de oktobro 2001 efektive forigis iujn leĝajn limigojn (aplikataj ekde la Komitato de Church) al kaŝaŭskultado farita de la federacia registaro. Ĉi tiu leĝo ankaŭ forigis limigojn kiuj malhelpis la informservojn spioni usonajn civitanojn; apogis la uzon de kuketoj por kontroli moviĝojn; rajtigis la amasan kontrolon de retpoŝtaĵoj kaj ret-aktivaĵoj. Per la kreo en 2003 de la Departemento pri Enlanda Sekureco, la ŝtato ekhavis centritan agentejon kiu kunordigas informkolektajn operaciojn per rimedoj pri kiuj Hoover neniam aŭdacis revi, kaj kiu kreskigas la kontroladon de individuoj al neniam antaŭe atingita nivelo.

Post jarcento de forta opono, la usona socio laŭgrade rezignis pri sia rajto je privateco. Ĉe granda parto de la loĝantaro, forgesema pri la pasinteco, la zorge subtenita timo je terorismo kaj la promeso ke la rajtoj de “senkulpuloj” estos respektataj, venkis la aspirojn al protekto de la privata vivo kaj civitanaj liberecoj.

* Profesoro pri antropologio en la Universitato de Saint Martin, Lacey (Vaŝingtono, DC). Aŭtoro de Weaponizing Anthropology: Social Science in Service of the Militarized State (Armigi Antropologion: Sociaj Sciencoj je la Servo de la Militisma Ŝtato), AK Press, Oakland (Kalifornio), 2011. Pli longa versio de ĉi tiu teksto estis eldonita en la revuo CounterPunch, Petrolia (Kalifornio) en junio 2013.

David Price

Pri la kredindo de la papagoj

ĈIU AJN povas diri kaj skribi ĉion ajn. Speciale pri Usono. En malpli ol ses monatoj, tiu lando do pasis de la statuso de replumita fenikso (ekonomia revigliĝo, sendependeco pri energio, dominado de la multnaciaj konzernoj de informadiko, reviviĝo de la aŭtomobilindustrio) al tiu de imperio kadukiĝanta, malgrandigata de la hezitema konduto de ĝia prezidanto.*

* Vd “Malaise à Washington. En 1952, déjà” [“Maltrankvilo en Vaŝingtono, Jam en 1952”], Le Monde diplomatique, novembro 2008. En “Les Etats-Unis saisis par le polycentrisme” (L’Atlas du Monde diplomatique, 2012) Benoît Bréville analizas la adecon de la temo de la usona kadukiĝo.

Nun, verki pri la temo de la usona senpoveco fariĝis eta industrio. En la kazo de Sirio, la prezidanto Barack Obama — laŭ tiuj diroj — efektive malutilis la kredindon de sia lando, per tio ke li ne lanĉis, kiel pasie esperis Parizo kaj kelkaj geniaj strategiistoj (vidu la artikolon de Olivier Zajec), kroman militan operacion kontraŭ araba lando.* La temo, kiuj ĉiuj papagoj elektis, estas tiu de “kredindo”.

* Vd ankaŭ Mathias Reymond, “Conflit en Syrie: les éditocrates s’habillent en kaki” [“Konflikto en Sirio: la regantaj ĉefartikolistoj vestas sin soldate”], Acrimed, 23-a de septembro 2013 (www.acrimed.org).

Nu, ni vidu ... La milito en Vjetnamio estis decidita de John Kennedy kaj de Lyndon Johnson kun la preteksto malebligi la falon de kroma “domenoŝtono” en la sovetian aŭ ĉinan komunistan monujon. Por Usono tio estis tiam demando de kredindo. Du milionoj da hindoĉinoj pereis. Kvar jarojn post la malvenko de Vaŝingtono, Pekino kaj Hanojo alfrontiĝis milite ...

Komplote aranĝita de s-ro George W. Bush, la Irak-milito devis puni reĝimon akuzitan aparteni, kiel Irano kaj Nord-Koreio, al la “akso de malbono”. Por Usono, tio estis tiam demando de kredindo. Hodiaŭ, Irako estas detruita kaj la potenco, instalita de la usonaj soldatoj en Bagdado, neniam estis tiom proksima de Teherano.

“Mi ne estas kontraŭ ĉiuj militoj, sed mi kontraŭas militon stultan”, klarigis, en oktobro 2002, juna senatano nomata Barack Obama, malamika al la iraka stultaĵo de sia lando. Elektita prezidanto, li tamen intensigis “stultan militon” en Afganio antaŭ ol devi retreti.

En la kazo de Sirio, la militemuloj petis lin realpreni firman konduton. Li devis samtempe rompi la internacian juron per uzo de milita forto sen permeso de la sekurec-konsilantaro; neglekti la opinion de la Kongreso; kaj, post kiam la Blanka Domo petis la konsenton de la Kongreso, agi kontraŭ ties decido, se tiu montriĝis kontraŭ la atako; fine, lanĉi militan operacion kun la apogo de ege malpli granda nombro de aliancanoj ol la “koalicio de volontuloj” de s-ro Bush en 2003. Kaj eĉ, la prezidanto de Usono estis devigata komenci tiun aventuron kontraŭ la volo de la plimulto de siaj kuncivitanoj, el kiuj iuj timis, ke la usona armeo fariĝus en Sirio la “aer-armeo de Al-Kaido”.*

* Laŭ la esprimo de la eksa maldekstra deputito de Ohio, s-ro Dennis Kucinich.

S-ro Obama hezitis. Poste ŝajnas ke li konkludis, ke lia kredindo senprobleme transvivos la rifuzon komenci novan “stultan militon” en la Proksim-Oriento.

Serge HALIMI.

Ne plu da diamantoj nek safarioj: la diplomataj staboj deturniĝas

Silenta agonio de la Centrafrika Respubliko

Ducent tridek mil internaj delokitoj, sesdek du mil rifuĝintoj en la najbaraj landoj... De la puĉo de la 24-a de marto, la Centr-Afrika Respubliko (CAR) enprofundiĝas en ĥaoson. La alarm-krioj lanĉitaj ĉi-somere de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ŝajnas finfine veki la internacian komunumon el sia letargio. Sed ĉu sufiĉos la rezolucio preparita de Parizo por la Sekurec-Konsilio de la UN, okazonta fine de septembro?

MEZE DE SEPTEMBRO 2013, la subtenantoj de la prezidanto François Bozizé, renversita la 24-an de marto per puĉo, lanĉas atakon en la nordokcidento de la Centr-Afrika Respubliko (CAR). Ili asertas sian volon repreni la regadon de la lando, kiu falis en la manojn de la Seleka, koalicio de ribelaj movadoj el la nordo*. Laŭdire cent homoj pereis en la atako. De marto, la bataloj kaŭzis centojn da viktimoj kaj rezultigis vastan vivbezonan krizon tuŝantan pli ol unu milionon da loĝantoj. Malriĉa lando — cent-okdek-a en 2013 laŭ la klasifiko de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND)-, la CAR ne disponas pri strategiaj riĉofontoj. Sed, nun, la disfalo de la tuta ŝtato ja estas antaŭvidita, kun apero de vasta teritorio de nestabileco kaj senrajteco centre de la kontinento, ĉe la limoj de grandaj eksplodemaj najbaroj, la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), Ĉado, Ugando kaj Sudano, ĉe la renkonto-punkto de islamo kaj kristanismo.

* La Unuiĝo de la demokratiaj fortoj por kuniĝo (UDFK/ france: UFDR) de s-ro Michel Djotodia, la Fronto Demokratia de la Centr-Afrika Popolo (FDCP/ FDPC) de s-ro Abdoulaye Miskine, la Konvencio de Patriotoj por Justeco kaj Paco (KPJP/ CPJP) de s-ro Abdoulaye Hissène, kaj la Konvencio Patriota de Savo de la Kodro (KPSK/ CPSK) de s-ro Mohamed Moussa Dhaffane.

Granda silento. En marto 2013, la senesperaj help-alvokoj de s-ro Bozizé ricevas, ja la unuan fojon, neniun respondon. La Seleka, tenita ĉe la pordoj de Bangio de novembro 2011, ĵus atakis la ĉefurbon. Pli bone ekipita, organizita, kun ĉirkaŭ kvar mil batalantoj, ĝia militista potenco superas tiun de la centr-afrika armeo sen formado, sen loĝistikaj rimedoj kaj eĉ... sen armiloj. El la kvin mil regulaj soldatoj, nur tri mil laŭdire disponas fusilon, la aliaj devas kontentiĝi per sia rolo de fajrobrigadistoj. Nur la okcent homoj el la prezidanto-gvardio ŝajnas kapablaj kontraŭstari la ribelan atakon. Sed tiuj soldatoj, timataj ĉar ili renversis la prezidanton Ange-Felix Patassé profite al s-ro Bozizé en 2003, estas rapide superitaj, post mallonga batalo, ĉe la nordo de la ĉefurbo.

La ŝtatestro apenaŭ havas tempon fuĝi: li transiras la riveregon Ubangi por rifuĝi en DRK. Siaflanke, la afrikaj soldatoj de la Forto Multnacia de Centra Afriko (Fomca/ france: Fomac), sendita kiel intermetita forto de la Ekonomia Komunumo de la Ŝtatoj de Centr-Afriko (Ekŝca) [Communauté économique des États de l’Afrique centrale (Ceeac)] en 2008, kaj la sescent francoj de la taĉmento “Boali” poziciigitaj por protekti la francojn dum la puĉo de 2003, restas senmove. Dum en marto 2007 franca paraŝutista operacio, apogita de ĉadaj elementoj forpelis la ribelantojn de Birao apud la sudana landlimo*, ĉi-foje Parizo kaj Nĵameno ŝajnas esti forlasintaj sian aliancanon.

* Vd “En Centrafrique, stratégie française et enjeux régionaux”, Le Monde diplomatique, februaro 2008.
Miksaĵo de politikaj ribelaj partioj

FALINTE EN LA MANOJN de la Seleka, Bangio tuj suferas rabadon kaj eksterleĝaĵojn, ofte direktitajn kontraŭ ĉiu individuo suspektata esti subteninta la eksprezidanton. La oficejoj de la UN, aparte la Ofico por la Kunordigo de Humanitaraj Aferoj (angle OCHA) estas prirabitaj. Iom strange, la Franca ambasadejo kontentiĝas per minimumaj rimedoj por protekti la mil ducent francojn, kiuj ja estas rekte minacataj.

Ĉeestantaj de la sendependiĝo (vidu sube) laŭ defendo-interkonsento, la francaj paraŝutistoj kaj la marista infanterio restas en sia tendaro de Mpoko. Veras, ke la riskoj de interveno estas multaj: la Seleka montriĝas esti miksaĵo de diversoriginaj politikaj ribeluloj.

Oni ja trovas tie ĉadajn ribelulojn de la kolonelo Aboud Moussa Mackaye, sudanajn janjawids, kiuj venas de la milito en Darfur, trupojn venintajn el nordo, inter kiuj la Fronto Demokrata de la Centrafrika Popolo (FDCP/ FDPC) kaj la Unuiĝon de Demokratiaj Fortoj por Kuniĝo (UDFK/ UFDR) — koalicio kreita en 2006 en la nordo de la lando fare de subtenantoj de s-ro Patassé, elrevigitoj pri s-ro Bozizé kaj forlasitaj soldatoj.

S-ro Michel Djotodia, islamano de la Nordo, kulture proksima al Sudano kaj ĉefo de la UDFK, estas aklame elektita ŝtatestro kaj nomumita gvidanto de Nacia Transira Konsilio (NTK/ CNT) ĵus kreita. Sen larĝa popola legitimeco en Bangio, la Seleka montras sin malferma, akceptante en la NTK anojn de la oponantaro kaj de la malnova registaro, kaj lasante s-ron Nicolas Tiangaye en la posteno de ĉefministro. Tiu lasta — figuro de la lukto por homrajtoj — estis nomumita sekve de la interkonsentoj de Libreville (Gabono) de januaro 2013 inter la Seleka kaj la registaro de s-ro Bozizé.

Tamen, malgraŭ ĉi tiuj pacigaj signoj, alia realeco trudiĝas sur la tuta teritorio: la soldatoj de la Seleka terorigas sub diversaj pretekstoj, interalie la malarmigo de la loĝantaro. Aperis kazoj de religia malamo. La eksribeluloj alportas kun si la islamon de la Nordo en la Sudon plimulte katolika. Ĵurante, la 18-an de aŭgusto 2013, s-ro Djotodia tiel fariĝis la unua islama prezidanto de la lando. Sed en tiu somerfino, incidentoj kaj murdoj multiĝis en la ĉefurbo. La 7-an de septembro, la ekkapto de la urbo Bossangoa en la nord-okcidento fare de la subtenantoj de s-ro Bozizé, kiuj atakis la islamanojn subtenantojn de la regantoj, provokis gravan batalon kaj sangan subpremon kontraŭkristanan fare de la Seleka.

En septembro 2013, Centr-Afriko estas en blokita situacio. La malstabila meĥaniko de la vivigaj mikrointerŝanĝoj, kiuj tagon post tago teksas la pluvivon de plejmulto de la kvar milionoj kvincent mil centr-afrikanoj, difektiĝis pro malsekureco. Siaflanke, iĝinte singarda pro la eventoj de la printempo, la UN refunkciigis nur parton de sia aparato. La 14-an de septembro, s-ro Djotodia anoncas eĉ la malaperon de la Seleka sen precizigi kiu regos ties dekkvin mil homojn. Fortikigitaj per la dungo de ĉiaj ekstraj soldatoj*, la “milit-sinjoroj” ne plu bezonas fantomecan centran povon.

* Inter kiuj tri mil kvincent infansoldatoj, laŭ takso de la OCHA, 6-a de septembro 2013.

Cetere, por kion fari? Ekster la ĉefurbo, la ŝtato ne plu ekzistas. Laŭ la regionoj, tiu disfalo ne datumas de hieraŭ. En 2013, la plej granda parto de ĝia teritorio, pli vasta ol Francujo, restas sen infrastrukturo. Escepte de tiuj vivantaj proksime al Bangio, la loĝantaroj estas komplete forlasitaj, inkluzive pri sia protekto kontraŭ ĉiaj armitaj predantoj, kiel la vojbanditoj (zaraguinas) venintaj el Kameruno... Precipe, la ŝtato ŝajnas virtuala. Tre malmultaj lernejoj, kvazaŭ neniu ŝoseo, sanservoj apenaŭ embriaj, neniu energio, ŝtatfunkciuloj kun ofte nepagitaj salajroj, en kunteksto de ĝenerala korupto.

Tiel, je mil kvincent kilometroj, ĉe la landlimo de Ĉado kaj Sudano, la loĝantoj de Birao, izolitaj pro foresto de ŝoseoj, havas neniun kontakton kun la ĉefurbo. Tiu regiono de Vakaga, ĉe la landlimoj de Ĉado kaj Sudano, ĉiam estis uzita kiel malantaŭa bazo de la landaj ribeloj. Sed la cetero de la teritorio estas apenaŭ pli ekipita, kaj la bandoj de la Seleka trovas tie favoran terenon por sia predado. La UN nombras ducent tridek mil internajn delokitojn, sesdek du mil rifuĝintojn en DRK kaj Kameruno, kaj kvincent mil homoj en situacio de nutra mizerego. La monpruntistoj ne multas: la “ĝeneralaj fonduso-alvokoj” de OCHA estas financataj je nur 30%. La forgeso de la lando evidentiĝas, tragika simptomo de ĝia senintereso, inkluzive sur la homhelpa kampo. Ĉar Centr-Afriko restas kazo de “malalta intenseco”: ne estas grandskalaj amasmurdoj, nek ĝenerala ekfajriĝo, aŭ ĝenerala malsatego. La malfeliĉo de la lando restas simila al ĝia ekonomia pezo: neglektebla.

Por Francujo, tiu indiferenteco estas nova. De la epoko de Ubangi-Ŝari, la diskreteco de la lando helpis kaŝi la gravecon (diplomatian, strategian kaj industrian) por Francujo. Sed la suspendo por du jaroj de la ekspluatado de la urania minejo en Bakuma, anoncita de Areva en novembro 2011*, provizore liberigis Francujon el siaj tujaj lokaj interesoj. La lokaj mastroj povas ŝanĝiĝi, ili ĉiam kontentiĝos pri la uraniaj rentoj kiam venos la momento. La ekspluat-perspektivoj de la arbaroj en la Sudo estas konataj, tamen la industria aktuala celata riĉaĵo estas la petrolo de Gordil, ĉe la ĉada landlimo, sed la tavolo estis koncesiita en 2012 al la ĉinoj de la China National Petroleum Corporation (CNPC). La ceteraj ekonomiaj interŝanĝoj inter la du landoj estas kvazaŭ nenio. Almenaŭ sur oficiala kampo, ĉar Centr-Afriko estas lando de ĉiaj eksterleĝaj komercoj. Ties flegita ruiniĝo favoris ekstraktadon de gemoj, ercoj kaj eksportadon de eburo ekster ĉia kontroleblo. Same okazas koncerne la merkatojn de ligno kaj heveo, koncesiitaj al aventuremaj individuoj, plejofte francaj, en logiko de “faktorio”. Kaj koncerne la strategian dimension de la CAR, la novaj rimedoj de projekcio kaj la redifino de la franca politiko de la regiono nun tre preferigas Gabonon. La du historiaj bazoj de Bouar kaj Bangio, baz-tendaroj de ĉiuj ekvator-regionaj operacioj post la sendependecoj (Ruando, DRK, Ĉado, Kongo), estis forlasitaj en 1998.

* Sekve de la prezo-faloj de uranio post la katastrofo de Fukuŝimo.

Sur la diplomatia kampo, la situacio aperas same malbona. Neniu el la “amikoj” de s-ro Bozizé (Francujo, Ĉado, SudAfriko, Ugando) helpis lin, kaj la “internacia komunumo” restis silenta. Veras, ke Francujo estas, de januaro 2013, engaĝita sur alia afrika tereno, Malio. Tamen, la franca armeo ĉiam orientis la politikan vivon de Centr-Afriko, metante siajn protektitojn en la reglokojn, kaj kelkfoje eksigante ilin poste. La “ellason” de s-ro Bozizé akompanas nenia ajn intereso por la estonteco de la lando. En Malio, Parizo multe klopodis por doni leĝan kadron al la transiro, akirante, pere de la Ekonomia Komunumo de la Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (Ekoaŝ) (france: Cedeao), la nomumon de s-ro Dioncounda Traoré, provizora prezidanto, antaŭ ol trudi la elektojn de julio 2013. Nenio tia por Centr-Afriko, sed nur blanketo donita al mediacio de la Ekŝca/Ceeac, gvidata de la prezidantoj Idriss Déby (Ĉado) kaj Denis Sassou Nguesso (Konga Respubliko), sen konsideri la Afrikan Union. Ĉefoj de aŭtoritataj reĝimoj, ambaŭ tiuj ŝtatestroj estas historiaj aliancanoj de Parizo.

Pli kaj pli potenca Ĉado

LA ĈADO-PREZIDANTO estis unu el la instigantoj de la povopreno fare de s-ro Bozizé en 2003 kaj dum dek jaroj ties ĉefa regiona subteno, nutrante per siaj trupoj la lokajn intermetajn fortojn, interalie tiujn de la Fomca. Tamen, la agnosko de la legitimeco de la Seleka, eĉ se ĉadaj ribeluloj estis la ĉefaj fortoj de la sturmo al Bangio, montras la potenc-progreson de s-ro Déby. Krome, partoprenante apud la francoj en la malia milito kaj trudante sin kiel ĉefa interparolanto en CAR, tiu ĉi poziciiĝas kiel la granda gvidanto de la subregiono. Li tiel restarigas sian reputacion, malbriligita de la amaso da kritikoj formulitaj de la defendantoj de la homrajtoj. Kompreneble, s-ro Bozizé, rifuĝinta en Parizo, estas en favora situacio kiam li memorigas, ke li estis “demokratie” elektita kaj ke li revenos... Sed la paĝo ŝajnas turnita. Agnoskante la NTK jam en junio, kaj starigante kalendaron por reveno al demokratio, kun elektoj post dekok monatoj, la Ekŝca konfirmas la puĉon.

Tamen, meze de julio 2013, la raportoj de la kuna misio de la Eŭropa Unio kaj UN, gvidata de s-ino Kristalina Georgieva, eŭropa komisaro pri kunlaborado kaj homhelpaj aferoj, kaj s-ino Valerie Amos, vic-ĝenerala sekretariino de la UN taskita pri la homhelpaj aferoj, kaj la deklaroj de la speciala reprezentanto de la ĝenerala sekretario de la UN, la senegala generalo Babacar Gaye, komencas taŭzi la diplomataron. La Afrika Unio anoncas la anstataŭon, antaŭ la fino de la jaro, de la Fomca per la Internacia Misio por Subteno al Centr-Afriko (IMSCA), dotita ĉi-foje de tri mil sescent homoj*. Siaflanke, s-ino Fatou Bensouda, prokuroro de la Internacia Pun-Kortumo (IPK), esprimas la 7-an de aŭgusto “sian zorgon pro la krimoj efektivigitaj en CAR”.

* De dekkvin jaroj, la CAR okazigas la intervenon de intermetitaj fortoj, kun labirintecaj akronimoj, el diversaj multnaciaj originoj, sed plej ofte senpovaj: Minurca, Fomuc, Fomac, Eufor, Micopax kaj Misca, laŭ la franclingvaj nomoj.

La 23-an de aŭgusto, dum la internacia streĉo grandiĝas pri armea interveno en Sirio, Parizo ŝajnas vekiĝi. Akceptinte la reprezentantojn de asocioj mobilizitaj en Bangio, la prezidanto François Hollande insistas pri “la nepra neceso restarigi la sekurecon por aliro de homhelpo al la loĝantaroj” kaj anoncas sian intencon prezenti la aferon al la Sekurec-Konsilio fine de septembro. Tio estas pozicipreno fronte al la okazanta homhelpa katastrofo, entenanta implice la danĝeron de “somaliigo” de la lando. Disfalinta, la CAR estas jam eksterkontrola grandega teritorio. Ĉu oni devos kontentiĝi pro instaliĝo, kerne de Afriko, de “nenies tero” no man’s land, liverita al ĉiaj ekstremismaj grupoj, religiaj aŭ gvidataj de eksteraj landoj, kiuj trovas tie retiriĝo-spacon? De Boko Haram ĝis la Rezisto-Armeo de la Sinjoro*, sen forgesi Al-Kaido en Islama Magrebo (AKIM), la kandidatoj multegas...

* Lord’s Resistance Army (LRA) de s-ro Joseph Kony, originanta el Ugando kaj instalita delonge en la oriento de la lando.

Vincent MUNIÉ

Perforta historio

1-a de decembro 1958. Barthélémy Boganda, prezidanto de la Granda Konsilio de la Franca Ekvatoria Afriko (AEF), proponas krei centrafrikan Respublikon, konsistantan el Ubangi-Ŝari, Ĉado kaj Gabono.

29-a de marto 1959. Boganda pereas en neklarigita akcidento de Noratlas-aviadilo.

13-a de aŭgusto 1960. Proklamo de la sendependiĝo de Ubangi-Ŝari renomita Centrafrika Respubliko. La prezidanto David Dacko instalas unupartian reĝimon.

1-a de januaro 1966. Puĉo de la kolonelo Jean-Bédel Bokassa.

4-a de decembro 1977. Bokassa, subtenata de Parizo, ricevas la kronon de imperiestro.

21-a de septembro 1979. Bokassa estas eksigita profite al Dacko, helpe de la franca armeo (operacio “Barracuda”).

1-a de septembro 1981. Puĉo de la generalo André Kolingba, kiu instalas armean reĝimon.

Septembro 1993. Ange-Félix Patassé estas elektita prezidanto. Li estas reelektita en 1999.

16-an de marto 2003. Puĉo de la generalo François Bozizé, kiu gajnas la prezidantajn kaj parlamentajn elektojn de la printempo 2005.

2006. Komenco de la popolribelo en la Nordo.

24-a de marto 2013. La Seleka ekkaptas la regpovon.

14-a de septembro 2013. Anoncata malfondo de la Seleka.

Unu piedo en Azio, alian en Proksim-Oriento

La duobla vido de Usono

EKDE LA komenco de la interna milito en Sirio, la prezidanto Barack Obama sciigas, ke li preferas eviti rektan intervenon de Usono. Laŭ li, Usono jam faris sufiĉajn militojn en Proksimoriento kaj tiu konflikto ne minacas ĝiajn fundamentajn interesojn. Do, kial li returniĝis, per minaco de celataj militaj frapoj kontraŭ la siria reĝimo post la uzo de ĥemiaj armiloj kontraŭ la civila loĝantaro, la 21-an de aŭgusto? Kial la konflikto subite delokiĝis de la marĝenoj al la centro de la usona strategio? Kial en tiu ĉi preciza momento?

Ĝis tiam, la siria konflikto okupis rolon neglektindan en la ekstera politiko de Vaŝingtono. Eĉ post du jaroj da sangaj bataloj kaj pli ol cent mil mortintoj, la politika klaso restis en sia plimulto kontraŭa al pli rekta enmiksiĝo de Usono. La prezidanto Obama kontentiĝis per la minimumo, alvokante sian sirian kolegon, s-ron Bachar Al-Assad, forlasi la potencon kaj promesante teĥnikan helpon al la laikaj kaj moderaj frakcioj de la ribelantaro. Li rifuzis liveri al ili la pezajn armilojn, kiujn ili postulis, kaj komenci ĉian agon kiu povus modifi la fortrilatojn surloke.

Antaŭ la etendiĝo de la masakroj kaj de mortoj de civiluloj, li ja estis akceptinta jam de 2012 altigi la usonan helpon al la ribeluloj kaj konsideri la scenaron de limigita milita operacio. Sed li tuj precizigis, ke tio ekvalidus nur, se s-ro Assad transirus la “ruĝan linion” per uzado de venenaj gasoj aŭ liverante tiujn al armitaj grupoj proksimaj de la reĝimo.*

* Vd James Ball, Obama issues Syria a ‘red line’ warning on chemical weapons”, The Washington Post, 20-a de aŭgusto 2012.

Per transiro de la limo publike difinita de la Blanka Domo, la ĥemia atako de la 21-a de aŭgusto alvokis do militan reagon, sen kiu la unua mondpotenco senkreditiĝus antaŭ la “internacia komunumo”. “Se ni rifuzus agi, ni atencus la kredindon de aliaj sekurecaj engaĝiĝoj subskribitaj de Usono, klarigis la defendministro, s-ro Charles (“Chuck”) Hagel. La nomo Usono devas signifi ion. Temas pri io vivnepra por la ekstera politiko kaj por la engaĝiĝoj kiuj ligas nin kun niaj aliancanoj.”*

* Deklaro de Charles Hagel antaŭ la Senata Komisiono pri eksterlandaj aferoj, la 3-an de septembro 2013.

Dum la usona publika opinio pli kaj pli kontraŭis frapojn kontraŭ Damasko, la strategiaj kalkuloj de Vaŝingtono difektiĝis pro du faktoroj: unuflanke la enmiksiĝo en la siria konflikto de regionaj agantoj decidintaj ekspluati la eventojn por defendi siajn proprajn interesojn, per liverado de armiloj aŭ per rekta partopreno en la bataloj; aliflanke la grandiĝanta rolo ene de ili de strategiaj malamikoj de Usono, ekz-e Irano kaj la Hizbolaho (vidu la artikolon)* La deziro montrita de s-ro Obama teni Sirion ĉe la periferio de la usonaj interesoj stumblis, laŭ li, sur la intenco de diversaj grupoj profiti tiun “neglekton”.

* Vd Alain Gresh, “De l’impasse syrienne à la guerre régionale”, Le Monde diplomatique, julio 2013.

En la okuloj de Vaŝingtono, la Proksim-Oriento estas tirata al du flankoj fare de du gravito-centroj: Israelo en la okcidento, la petrolmonarĥioj oriente. Se la alianco kun Tel-Avivo restas la soklo de ĝia politiko en la regiono, la golf-landoj konservas ŝlosilan rolon kiel posedantoj de la energia orpluvo same kiel kontraŭpezo al la irana povo. De jardekoj la strategia intereso de Usono konsistas en garantii la sekurecon de Israelo kaj de Saud-Arabio, kaj certigi la senprobleman fluadon de la petrolo el la Persa Golfo al la mondmerkatoj — politiko kiu montriĝas per masiva enmiksiĝo en la lokajn aferojn kaj, okaze, per militaj ekspedicioj.*

* Michael T. Klare, Blood and Oil, Novjorko, Metropolitan Books, 2005; Michael Palmer, Guardians of the Gulf, Novjorko, Free Press, 1992.

Ĝis nun, Sirio interesis Usonon do nur en la mezuro en kiu ĝi interferas kun la interesoj de Israelo kaj de la petrolmonarĥioj. Pro tio, Vaŝingtono varme salutis la partoprenon de Damasko en la kontraŭ-iraka koalicio kunigita en 1990 de la prezidanto George W. Bush, kvankam ĝi forte kondamnis la sirian subtenon al la libana Hizbolaho. Sirio mem ne tre gravis.

EĈ TIO, KION oni nomis la “araba printempo” de 2011 ne tuŝis tiun indiferenton: dum Vaŝingtono ludis decidan rolon en la politikaj transformiĝoj en Egiptio, en Libio kaj en Jemeno, ĝi tenis sin for de la siriaj skuiĝoj. Nur kiam la atento de la regionaj potenclandoj enfokusiĝis al Sirio, tiu fine trudiĝis en la usona ŝakludo.

Cetere, la israelaj gvidantoj maltrankviliĝas pro la sekvoj de la konflikto ĉe siaj landlimoj: la kreskanta dependeco de s-ro Al-Assad de la helpo de la Hizbolaho povus sekvigi amasan alvenon de siriaj armiloj en la sudo de Libano, dum la malforta Jordanio, grava aliancano de Usono, troviĝas malstabiligita pro la alfluado de rifuĝintoj kiuj fuĝas el la bataloj. La petrolmonarĥioj siavice uzas la krizon por fari malrektan militon kontraŭ Irano, dum ĉiu tendaro provas fiaskigi la enmiksiĝon de la alia.*

* Tim Arango, Anne Barnard kaj Duraid Adnan, “As Syrians Fight, Sectarian Strife Infects Mideast”, The New York Times, 1-a de junio 2013.

La 31-an de majo ĉi-jara, influhava sunaista religia altrangulo loĝanta en Kataro, la ŝejko Jusef Al-Karadaŭi ekzemple alvokis la sunaistojn de la tuta mondo iri al Sirio por kontraŭbatali la Hizbolahon kaj Iranon, kvalifikitajn kiel “malamikoj de la islamo”.

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, Rusio dividas de longa tempo multajn komunajn interesojn kun Damasko, interalie marbazon en Tartu, la sola rusa armea instalaĵo ekster la iama sovetia regno, kaj kontraktojn de liverado de armiloj (ĉas-aviadiloj, ultraperfektigitaj misiloj ...). Tiuj kontraktoj, eĉ se ili ne estas ĉiam plenumataj, superas 4 miliardojn da dolaroj. Cetere, la rusaj investoj en la lando (por plibonigi la infrastrukturojn, la energi-reton aŭ la turismajn akceptkapablojn) atingas mezume proksimume 20 miliardojn da dolaroj jare. Ekzemple, ducent kilometrojn oriente de la urbo Homs, fabriko de traktado de naturgaso estis konstruita de Strojtransgaz, entrepreno, kies sidejo estas en Moskvo. Por Moskvo, la usona indiferento pri Sirio estas ora okazo por etendi sian influon malfavore al Vaŝingtono.*

* Yagil Beinglass kaj Daniel Brode, “Russia’s Syrian Power Play”, The New York Times, 30-a de januaro 2012.

Tiu risko estis ja rimarkita de la armeaj konsilistoj de la Blanka Domo, kiuj, de pluraj monatoj, pli kaj pli arde agas por milita interveno, kiu, laŭ ilia kalkulo, estas sole kapabla konservi la usonan influ-zonon. En junio, la decido de s-ro Obama liveri al la ribeluloj batal-armilojn krom la “nemortigaj” ekipaĵoj kiujn ili jam ricevis, montras direkto-ŝanĝon. En la sama momento, la prezidanto decidis ankaŭ intensigi siajn diplomatiajn demarŝojn por nemilita solvo de la konflikto.*

* Mark Mazzetti, Michael R. Gordon kaj Mark Landler, “U.S. Is Said to Plan to Send Weapons to Syrian Rebels”, The New York Times, 13-a de junio 2013.

LAŬ konsilistoj de la Blanka Domo, kiuj deziras resti anonimaj, tiuj neoficialaj diskutoj komenciĝis jaron antaŭe, marĝene de la pintkunveno de la G20 de Los Cabos en Meksiko, kiam s-roj Barack Obama kaj Vladimir Putin longe diskutis pri la malmuntado de la ĥemia arsenalo posedata de la reĝimo de s-ro Al-Assad.

Iusence tiu geostrategia repoziciiĝo estas flanka efiko de la usona volo, esprimita de la prezidanto antaŭ du jaroj, refirmigi sian aŭtoritaton en Azio kaj en la Pacifika regiono. La prioritato konsistas en alfronti la erozion de ĝia influo en tiu parto de la terglobo kaj ĉirkaŭbari la kreskantan hegemonion de la ĉina rivalo, kiun Vaŝingtono, okupata de siaj militoj en Irako kaj Afganio, ĝis tiam lasis fari. Per efiko de pendolo, tiu reveno al la azia sceno malfermis spacon en la Proksim-Oriento, kiun Irano, Rusio kaj aliaj hodiaŭ profitas por disputi pri la unuaj roloj. La zorgoj, kiujn tio kaŭzis al Vaŝingtono, estas unu el la kialoj por la subita firmeco de s-ro Obama kontraŭ s-ro Al-Assad.

Per tio, ke li engaĝiĝas en la diplomatian procezon, la usona prezidanto atingas per unu trafo du celojn. Unue, la unuaranga loko lasita al la Kremlo en la organizado de la intertraktadoj metis Rusion sub la atenton de la internacia komunumo, kio povus malinstigi ĝin ankoraŭ pli malstabiligi la regionon. Krome, la konfisko kaj la detruo de la siria arsenalo de venena gaso — pri kiu oni ankoraŭ ne scias per kiaj teĥnikaj, loĝistikaj kaj financaj rimedoj ili estos realigotaj — povus instigi Teheranon esti pli fleksiĝema al la internaciaj premoj kontraŭ ĝia atomprogramo.

La tempo, kiam Usono trudis siajn vidpunktojn al la tuta mondo, ŝajnas esti pasinta kaj la Blanka Domo nun ĵonglas per du celoj ne ĉiam harmoniigeblaj: bremsi la ĉinan influon per fortigo de siaj pozicioj en Azio, kaj limigi la regionajn apetitojn de Irano kaj de Rusio per tio ke ĝi implikiĝas en la sirian dosieron.

Michael T. KLARE.

En Sirio, ĉu “puni” aŭ pripensi?

La katastrofo de la franca diplomatio

Marĝene de la sesdekoka Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko, la prezidanto de Francio, s-ro François Hollande, renkontis sian iranan kolegon, kiun li ankoraŭ hieraŭ volis ekskludi el la intertraktadoj pri Sirio. Direktoŝanĝo de Parizo, kiu estas plian fojon inspirita de la diplomatiaj decidoj de Vaŝingtono.

ALIE OL LA operacio Serval, lanĉita en Malio en januraro 2013, taksata brila sur milita nivelo kaj kontentiga en la politika kampo*, la sanga siria afero signifas jam kompletan fiaskon por la franca diplomatio.

* “Au Mali, l’inusable refrain de la guerre au terrorisme” [“En Malio, la neforuzebla rekantaĵo de la milito kontraŭ terorismo”], Le Monde diplomatique, februaro 2013.

La objektiva humiliĝo, kiun Parizo suferas, forlasita de siaj aliancanoj post ludi la rolon de ĝisosta ŝajnbravulo, estas profunda kaj postlasos spurojn. La mallertaj rebatoj lastmomente faritaj de Francio kiu laŭdire “cedigis Moskvon” kaj “kuntrenis” Vaŝingtonon, ne rezistas al analizo, male al tio, kion iuj francaj ĵurnaloj skribas. Ekster la francaj limoj, strange, la vidpunkto estas malpli komplika: en la eksterlandaj ministrejoj pri eksterlandaj aferoj kaj gazetoj oni komentis tiun memsufiĉan sintenon kun kompato miksita de Schadenfreude [“malica ĝojo” kaŭzita de la fiasko de la aliulo].

La plano por eliri el la krizo, proponita de la rusa prezidanto Vladimir Putin, la 9-an de septembro 2013, kiu konsistas, sub la superrigardo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), “sekurigi” la mil tunojn da ĥemia armilaro de Damasko, kaj kiu estas nun akceptata unuanime, estis sendube priparolata kun Usono en la dupartiaj interparoladoj okaze de la pintkunveno de la G-20 de Sankt-Peterburgo, la 5-an de septembro. Tiu neformala interkonsento inter la “granduloj” — ĉi-foje la adjektivo signas diplomatian maturecon pli ol nivelon de potenco — okazis sen ke Francio, kiu videble esperis statuson de unua leŭtenanto post la brita rezigno*, estis eĉ nur konsultita.

* La 29-an de aŭgusto 2013, la Malsupra Ĉambro de la brita parlamento rifuzis per 285 voĉoj kontraŭ 272 la permeson uzi militan forton kontraŭ Sirio.

Rusio tiel ebligis al la usona prezidanto Barack Obama, esence hezitema pri ĉia interveno, eliri el la kaptilo, kiun li mem starigis per sia mencio, en 2012, de “ruĝa linio” koncerne uzon de ĥemiaj armiloj en la siria interna milito. La vorta akreco de la ŝtatsekretario John Kerry poste kompletigis la aferon kaj savis ĉion saveblan de la usona kohero, ĝis kiam la interkonsento planita kun s-ro Putin plenumiĝis je la kontentiĝo de la du partioj: la 20-an de septembro, s-ro Kerry kaj lia rusa kolego Sergej Lavrov estis en Ĝenevo por dupartiaj interparoladoj, kiuj preparis la kondiĉojn de internacia konferenco pri Sirio, nomata “Ĝenevo 2”, planita por julio 2014.

S-ro Putin, kiu mastris la tempan sinsekvon, konstante konservis sian agliberecon kaj donis la tonon, devigante siajn partnerojn uzi ĉiujn elirojn kiujn li malfermis. Li altigis ankoraŭ sian influon al la reĝimo de s-ro Bachar Al-Assad, kaj samtempe fortigis argumentaron efikan, ĉar tre simplan: en kiu mezuro, demandas li, frapoj celataj kaj tempe limigitaj helpus la sirian popolon? Ĉu la forto utilas al la celo de internacia packonferenco? Kial persekuti la ĝihadismon ĉie en la mondo, kaj helpi ĝin en Sirio?

En tiu cinika tribanda ludo de “realpolitiko”, Moskvo servis la usonan prezidanton per tio, ke ĝi tiris lin el operacio, kiun li timis, dum Parizo, jam eliĝinta el la tranĉeo, ludis la ekscititan kaj virtan milittrumpeton kurante al la pikdrataj tranĉeoj sen certiĝi esti kovrita. Kia ajn estas lia politika orientiĝo, ĉiu franco povas esti nur deprimita pro la izoliteco de la prezidanto Hollande en Sankt-Peterburgo, kaj pro la subordiĝo, almenaŭ ŝajna, de Parizo sub la usona poziciiĝo kaj sub la aparataj ludoj de la usona Kongreso. La francaj prezidanto kaj ĉefministro sukcesis la heroaĵon samtempe furiozigi Vaŝingtonon, ĝeni Londonon, igi en Berlino levi la okulojn al la ĉielo, malesperigi Bejruton, lanĉi koncerton de suspiroj en Bruselo kaj amuzi la ŝakludistojn de Moskvo.

Parto de la loĝantaro aliĝas al reĝimo kiun ĝi ne ŝatas

Por kompletigi tiun bildon, ni menciu la rivelantan aliĝon de deputito de la Unio por Popola Movado (UMP), Frédéric Lefebvre, al la tento de franca enmiksiĝo*, kiu faras ponton inter la libia aventurismo de s-ro Nicolas Sarkozy kaj la siria nesingardemo de s-ro Hollande, nome de neallasebla geografio kiu selektas siajn indignojn: Palestino kaj dek kvin ceteraj internaciaj skandaloj ne troviĝas en la listo de liaj supozaj “Munkenoj”*. Fine, la reala kredito akirita en Malio estas ronĝita, dum la pozitiva bildo de rifuzo de la Irak-milito en 2003 ŝajnas subite difektita koncerne la sendependecon kiel la klarvidon, kiujn oni ĝis nun ligis kun Francio.

* Frédéric Lefebvre, “Mi subtenas (la prezidanton) François Hollande centelcente pri Sirio”, interparolado en la blogo “L’UMP d’après”, retejo de la gazeto Le Monde, 5-a de septembro 2013.
* Aludo al la traktato, en septembro 1938 en Munkeno, inter la tiam nazia Germanio kaj Britio kaj Francio, laû kiu la sudetgermanaj regionoj de Ĉeĥoslovakio (fakte de Ĉeĥio) estu aneksotaj de Germanio. La ĝenerala interpreto de la konsento de la du okcidentaj landoj pri tio estas, ke ĝi okazis pro la emo kontentigi la hitleran Germanion por savi la pacon. -vl

La prezidanto de la respubliko, kiu la 19-an de septembro venis kolekti la kadavrojn en Bamako, klopodos por forgesigi la humiliĝon en Sankt-Peterburgo, pri kiu neniu povas ĝoji. Des pli ĉar la parolado, kiun li faris ĉe tiu okazo, ebligis ekscii, ke Francio nun liveros oficiale armilojn al la ribeluloj. S-ro Hollande elvokas liveradon de armiloj “en kontrolata kadro, ĉar ni ne povas akcepti ke armiloj povus iri al ĝihadistoj” kaj ne al “la ASL”, la Armeo Siria Libera. La problemo estas malfeliĉe, ke la ekvacio havas tri nekonatojn, ĉar la terminoj “kontrolata”, “ĝihadistoj” kaj eĉ “ASL” estas en la nuna stato neniel difineblaj. Kia grado de poreco ekzistas inter la ASL kaj la grupoj kun “pli klaraj islamismaj tendencoj”*, kiel Ahrar Al-Cham kaj Liwa Al-Tawhid, aŭ la Fronto Al-Nosra, ankoraŭ pli ekstremisma? La decido “liveri armilojn”, pravigita de la fakto ke “la rusoj faras tion regule”*, enverŝas oleon en la fajron kaj povus daŭrigi la frenezon de la siria buĉado, kio ebligas al s-ro Assad denunci ankoraŭ pli komforte la eksterlandan enmiksiĝon. Resume, kubĵeto sen ajna espero de laŭspureblo, kaj kiu kontraŭdiras la proklamitan volon de ĉiuj partioj atingi politikan reguladon de la konflikto.

* Armin Arefi, Dix aberrations sur le conflit en Syrie”, Le Point, 5-a de septembro 2013.
* Syrie: Hollande pour une livraison d’armes “contrôlée” pour les rebelles”, Le Monde.fr kun AFP kaj Reuters, 20-a de septembro 2013.

Kiel ni alvenis tien? Ĉu kulpas, kiel analizas Bernard-Henry Lévy, la “diplomatio de opinio”* ligita kun la munkenaj sentoj de publiko, kiu, sendube pro cerba nekompleteco, rifuzas mezuri la gravecon de la siriaj eventoj? Kiel ĉiam ĉe la kronikisto de la gazeto Le Point, tiu formulo havas la meriton de aplombo. Sed ĉu la indignanta elipso tamen povas anstataŭi la geopolitikan kaj diplomatian pensadon?

* Bernard-Henry Lévy, “Contre la diplomatie d’opinion”, Le Point, 12-a de septembro 2013. La aŭtoro komparas tie la “punon” promesitan de Francio kun la decido eliri el la NATO, kiun faris la generalo de Gaulle en la jaro 1966. Entute, la elvoko de de Gaulle “fluganta al la komplika Oriento kun ideoj simplaj” taŭgus pli bone pli bone por la enhavo de tiu “opini-artikoleto”.

La siria fiasko klariĝas unuavice per hemiplegia* taksado de la regiona situacio kaj de ĝiaj sekvoj. De monatoj fakuloj estas konsultataj de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Iuj estas realaj konantoj de la regiono, kaj kiel tiaj ili emfazis la kompleksecon de la siria situacio kaj montras, ke la subteno — manke de io pli bona — de parto de la loĝantaro al la diktatoreco de s-ro Assad, per rifuzo de “nova” Sirio kiu, kun la nuna aspekto de la ribeluloj, povas ĉe la fino esti la predo de la sektecaj ekstremistoj kaj de la manipuladoj de regionaj ĉefoj pri kiuj oni scias ke ili estas la nerektaj patronoj de obskurantismo kiu kondamnas la arabajn landojn al senmoveco. Tiuj sirianoj, kiuj eble ne scias kie troviĝas Munkeno, opinias, ke la tempo post Assad, almenaŭ en la aktualaj kondiĉoj, donos al ili nur malmultan sekurecon, kaj tio estas maltroigo.

* Hemiplegio: duonflanka paraliziĝo. -vl

Meze de tiom da onidiroj, jen do fakto: grava parto de la siria loĝantaro batalas, aŭ pli precize baraktas, ĉe la flanko de reĝimo kiun ĝi ne ŝatas. La irakanoj forlasis Saddam Hussein. La libianoj forlasis la kolonelon Khadafi. La egiptoj adiaŭis s-ron Mubarak. Ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, faris tion en sia tutaĵo, eĉ kiam ili prave dubis (kaj tio estas la kazo de la egipta junularo kaj de parto de la libianoj), ke la nova potenco estos pli virta kaj justa ol la antaŭa. En Sirio, se neniu el la du partioj ŝajnas hodiaŭ venki la alian, tio okazas ne nur pro la armea supereco de la reĝimo, sed pro la rezignacia lojaleco de grava parto de Sirio, kiu rifuzas forlasi s-ron Assad malgraŭ la brutaleco, la klana nepotismo kaj la polica nemoviĝemo, kiuj karakterizas lian reĝimon. Inter la alaŭita Skilo — tre malproksima de la idealoj de Michel Aflak* — kaj la Karibdo de ekzekutoj per spado*, de la integra ŝario kaj de la subpremado de malplimultoj, kia espero estas por la Sirio de Maalula, de Latakio kaj de la kurdaj regionoj? Ĝuste la respondo al tiu demando devus prioritate strukturi ĉian analizon de la siria dramo.

* Michel Aflak, kristana siriano naskita en Damasko en la jaro 1910, estas unu el la kreintoj de la tutarabaj naciismo kaj socialismo, kun la sunaisto Salah al-Din al-Bitar kaj la alaŭito Zaki al Arzuki. Fondinto de la Baas en 1947. Favoranta laikan araban naciismon, ankritan en la valoroj de islamo, li estis flanken ŝovita de la militistoj kaj devigita ekziliĝi. Li mortis en Parizo en la jaro 1989.
* Alfred de Montesquiou, “Syrie, surenchère dans l’horreur”, Paris-Match, 11-a de septembro 2013.

Parto de la ribeluloj malesperas pro tiu influo de la plej ekstremistaj partoj, sed ĝuste tiuj lastaj havis tre rapide la venton en la dorso en tiu ĉi interna milito. Multnombraj fakuloj — ne tre ĉeestaj en la televidaj diskutoj — diskrete montris tiun kompleksecon, morale ĝenan, sed grave faktan, al siaj oficialaj interparolantoj en Parizo. Iliaj analizoj ŝajnas tamen esti konsiderataj maltaŭgaj en la freneza semajno, en kiu la pozicio de Francio en tiu afero fariĝis ekstrema.

La diplomatia kaj komunikila entuziasmiĝo estas sendube la dua plej zorgiga elemento de la siria afero. Francio sufiĉe parolpikis la usonanojn per la vorto cow-boy post la 11-a de septembro! Prave, ĉiu nun konsentas. “Vi estas kun ni aŭ kun la teroristoj”: ni memoras tiun esprimon de la tiama usona prezidanto George W. Bush, kiu restos kiel la nul-grado de la diplomatia poziciiĝo laŭ la novkonservativa maniero.* Oni povas do demandi sin, en la siria kazo, kial oni opiniis tiom necesa fanfaronege anonci la volon de Parizo “puni” s-ron Al-Assad. Kion signifas “puno”, en la evolua skalo de graveco, kiu regas kaj ekvilibras la esprimon de la pozicio de la ŝtatoj en la sistemo de internaciaj rilatoj? Kiel la profesoro Bertrand Badie bedaŭras, “ĉio estis miksita: la respondeco protekti la sirian loĝantaron — la siria konflikto kaŭzis pli ol 100.000 mortojn en du jaroj — kaj la volo puni la reĝimon de Bachar Al-Assad. Nu, puni kaj protekti estas du malsamaj aferoj”.*

* “President Bush adresses the Nation”, The Washington Post, 20-a de septembro 2001.
* “La force n’est pas la seule façon de punir” [“La forto ne estas la sola maniero puni”], intervjuo en La Vie, 4-a de septembro 2013.
“La interna milito estas la regno de la krimo” (Corneille)

La indigno estas komprenebla, kaj la abomena ĥemi-atako de la 21-a de aŭgusto en la ebenaĵo de Ghouta ne povas lasi indiferenta. Ĝi tamen ne perdigu la senton de mezuro en la plej alta pinto de la ŝtato. Sirio estas hodiaŭ la kadro de interna milito kiu, laŭdifine, transformas la homojn en bestojn: “la interna milito estas la regno de la krimo” (Pierre Corneille). Ĉar neniu el la du partioj povas superi la alian, kaj ĉar neniu el la du estas envere pli “virta” ol la alia, urĝas politike kaj armee stabiligi la ekzistantajn frontliniojn, tiel ke la masakroj ĉesu.

Rusio liveras armilojn al la reĝimo. Iuj ŝtatoj de la Persa Golfo provizas la diversajn grupojn de la ribeluloj laŭ ties grado de submetiĝo al iliaj geopolitikaj celoj. La interna milito transformiĝis en regionan militon, kie Turkio, Saud-Arabio kaj Irano alprenas pli kaj pli antagonismajn poziciojn kaj tiel transformas unu el la plej antikve civilizitaj regionoj de la mondo en fermitan kampon, kies destino estas skribata aliloke.

En tiuj kondiĉoj, la rolo de Francio, apogata same sur Moskvo kiel sur Vaŝingtono, povintus esti proponi alian vojon, diplomatian kaj ekvilibran.* Evidente neperfekta. Certe nekompleta. Sed adaptita al la nombro de nekonatoj de la ekvacio.

* Kompreneble eblas komparo kun la strategio de la fama romia generalo Fabius Maximus Verrucosus, kromnomata la “prokrastemulo”.

Fariĝante tute male kroma elemento de malstabileco de la siria kapturna agitado, Parizo en la momento malebligas al si ludi la postuleman kaj nepre necesan rolon de arbitracianto. Berlino, malvarma kaj kvieta, perfekte reprezentos Eŭropon, kiam, post kelkaj monatoj, oni devos ĉirkaŭ tablo sidigi la siriajn Abel kaj Kain, sub la senindulga prezido de Usono kaj Rusio kaj kun la verŝajna ĉeesto de Irano, kio povus kontribui al parta malblokado de la situacio. Kvankam la prezidantoj Rohani kaj Obama ne povis renkontiĝi en la UN la 25-an de septembro, la usona diplomatio ŝajnas favora al pli realisma traktado de la diplomatiaj rilatoj kun Teherano. Siaflanke, s-ro Hollande, kiu taksis la 18-an de junio, ke s-ro Rohani estos “bonvena ( ... ) se li estos utila.” ĉe la venonta internacia konferenco pri la estonteco de Sirio, fine konsentis diskuti kun la irana prezidanto en Novjorko.

La termino “puno”, slogano de memproklamita venĝanto, kun malrespekto al la Konsilantaro pri Sekureco eĉ antaŭ ol inspektistoj de la UN eklaboris pri la dramo de Ghouta, restas do unu el la plej nekompreneblaj eraregoj de tiuj ĉi lastaj jaroj, fare de lando, kies diplomatia aparato konservas eksterlande merititan reputacion de profesieco kaj de mezuro. Jen kion juĝas, en la profundo de sia konscienco, “la kontraŭpopolo kiu estas la [publika] opinio*”, kiu verŝajne malpravas, en sia naiveco, ne forgesi la boteleton de s-ro Colin Powell* kaj la irakajn“amasdetruajn armilojn”.

* 12
* La “boteleto de Colin Powell” estas aludo al lia parolado de la 5-a de februaro 2003 ĉe la Sekurec-Konsilio de la UN, kie liprovis konvinki la mondon, ke Saddam posedis amasdetruajn armilojn, montrante boteleton da antrakso (karbunklo) por pravigi la atakon de Usono. -vl

Multaj voĉoj, laŭlonge de la tuta politika spektro, admonas reveni, se ne al racio, almenaŭ al singardemo, kiel tiu de s-ro Jean-Pierre Chevènement: “Antaŭe ekzistis la juro. Hodiaŭ oni anstataŭigis la juron per moralo. Kaj de la moralo oni venas al puno. Tio estas pli facila, sed tio estas tre danĝera, ĉar la fama “rajto enmiksiĝi” estas ĉiam la rajto de la plej forta: oni neniam vidis la malfortulojn interveni en la aferojn de la fortuloj”.* En 2002-2003, Francio, sen nei la krimojn de la iraka reĝimo, admonis kun rimarkita vid-alteco al singardema firmeco, en la respekto de la funkciado de la Unuiĝintaj Nacioj. La supozitaj gasumadoj de s-ro Assad respondas al la vere konstatitaj gasumadoj de Hussein en Irako post 1991. Ĉu tiu komparo estas daŭrigenda kun dek jaroj da distanco respondigante bombadon de Sirio al invado de Irako? S-ro Obama, kiu ĉiutage legas la depeŝojn de siaj servoj pri la reala stato de Irako post kiam Vaŝingtono tie elspezis centojn da miliardoj da dolaroj por demokratia pacigo inter 2003 kaj 2013, ŝajnas havi ideon de respondo.* Ĝi estos ne tre bongusta por la francaj heroldoj de refleksa enmiksiĝo.* Tio devus emigi nin pensi ke ĝi estas saĝa.

* “La France n’a pas intérêt à entrer dans une guerre de religion” [“Francio ne havas intereson eniri religian militon”], intervjuo, Le Parisien, 1-a de septembro 2013.
* Vd Peter Harling, “Dix ans après, que devient l’Irak?” [“Dek jarojn poste, kio fariĝas Irako?”], Le Monde diplomatique, marto 2013.
* Jacques Bérès, Mario Bettati, André Glucksmann, Bernard Kouchner, Bernard-Henri Lévy, “Assez de dérobades, il faut intervenir en Syrie!” [“Sufiĉas la respond-evitoj, necesas interveni en Sirio!”], Le Monde, 24-a de oktobro 2012.

Olivier ZAJEC.

De real-televido ĝis uniform-vestitaj oficiroj

Kion spektadas la ĉinoj?

En la publikaj transportiloj same kiel hejme, multaj ĉinoj havas ekranon konstante sub siaj okuloj: kun prokrasto aŭ en reala tempo, ili spektas siajn preferatajn elsendaĵojn, kiuj estas sufiĉe similaj al la okcidentaj programoj. Se, antaŭe, la historiaj serioj havis unuan lokon, nuntempe la real-televidaj elsendoj havas plej grandan sukceson... sed sub zorga okulo de la komunista Partio.

Neniu ĵurnalo iam ajn postrestas sub la sidlokoj de la artikita buso n-ro 639, kiu trairas ĉiumatene la novan financan kvartalon de Jianwai Soho. Ĉar la vojaĝantoj nur rigardas siajn inteligentajn poŝtelefonojn smartphone, sur kiuj spekteblas la parolkonkuroj inter la karisma Pan Shiyi, 49-jara, kaj lia tiutaga invitito. La magnato de la nemoveblaĵoj animas “La Amikoj de Pan Shiyi”, tre popularan debato-elsendon frue dissenditan kaj elŝutitan por esti spektata en la transportiloj.

Li konkurencas la elsendon “la matena alvoko”, ĉiutagan retan babiladon de Gao Xiaosong, 44-jara, long-hara komponisto, eksa juĝisto de televida kantkonkurso, kiu restis ses monatojn en malliberejo pro stirado dum ebrio. Dum dudek minutoj kaj sen helplegilo, tiu falsa diletanto liveras siajn klerajn pripensojn pri nekongruaj temoj: la trompe aranĝitaj ĉinaj futbalmatĉoj, la usona vetur-regularo, la eŭropa kino. Kun tri milionoj da fidelaj regulaj spektantoj, “La matena alvoko” malstabiligas la tradiciajn ĉenojn, kiuj batalas por akiri la rajton je redissendo... manke de kapablo mem novigi.

La ĉina televido kaj ĝiaj cent milionoj da televidiloj (unu por tri loĝantoj) estas templo de kanto-konkursoj. La kanaloj en la provincoj Hunan, Zhejiang aŭ Jiangsu brile adaptas la eksterlandajn realtelevidajn muzikajn elsendojn. Ĉi tiun jaron, ĉiuvendrede inter januaro kaj aprilo, Hunan-TV proponis dum la unua parto de la vespero “I am a singer” (Mi estas kantisto). Simpla ideo: sep ĉinaj famuloj, taivanaj aŭ hongkongaj konkursas ĉe la mikrofono, interpretante la plej sukcesajn kantojn de la nacia repertuaro. Ĉiu eta elemento de la studio — de la trinkaĵoj de ĵurianoj ĝis la markaj vestaĵoj de la artistoj — estis preteksto por nova reklama superŝutado, ebliganta enspezi 300 milionojn da juanoj (37 milionojn da eŭroj). Danke al sia satelita dissendado, garantianta tutlandan spektadon, Hunan-TV fariĝis ene de kelkaj jaroj la dua kanalo plej spektata en la lando, tuj post China Central Television 1 (CCTV-1).

La sud-ĉina eta kanalo de suda Ĉinujo forte impresis, jam de 2004, danke al sia kantkonkurso “Super girl”. Ties projektado estis originala: la junaj kantistoj, selektitaj inter tricent mil kandidatinoj, estis ĉiuj neprofesiaj, kaj la spektantoj rajtis voĉdoni per SMS por sia preferata voĉo. Tamen, distingiĝis nur la malnaivaj personecoj kaj la strangebelecaj vizaĝaspektoj — kio ja estigis kritikojn ĝis la pinto de la ĉina komunista Partio (ĈKP). Sub la premo de la ŝtata administracio pri radio, kino kaj televido, Hunan-TV ĉesigis sian ĉefan log-programon. La vesperon de la lasta konkurso, la 1-an de aprilo 2011, la elsendo havis kvarcent milionojn da telespektantojn.

“Pereigaj valoroj”

ĈI-JARE “I am a singer” venkis “Chinese idol” kaj (Zhongguo da renxiu) (Ĉinujo havas talenton) de Dragon-TV (Ŝangĥaj), same kiel ankaŭ “The voice of China” (La voĉo de Ĉinjo) de Zhejiang-TV. La kanalo de Hunan ne intencas halti tie. Ĝi ĵus lanĉis “China’s strongest voice” (la plej laŭta voĉo en Ĉinujo) kaj “Super boy”, samtempe gvatante la alvenon de “Super star China” produktata de Hubei-TV. Kaj tio estas sen kalkuli la redissendojn dum la malplenaj horoj de ĉiuj malnovaj programoj, kiuj finas la tranformiĝon de la ĉinaj televidiloj en karaokeojn.

“La fakto, ke ni kontentiĝas ankoraŭ kaj ĉiam per sukcesintaj eksterlandaj program-projektoj pruvas, ke ni ankoraŭ havas longan vojon por koni la ĉinan merkaton”, plendas la ĵurnalisto Yuan Zhiqiang, el la ĵurnalo Global Times. Ĝis nun, la produkto-societoj zorgas precipe pri adaptado de la programoj al la bezonoj de la potencialaj reklamantoj, ne timante trodozon.

Se la vesperoj estas dediĉitaj al kanzonoj, posttagmezoj estas la tempo de geedzeco-ludo. Depost la 15-a de januaro 2010, Jiangsu-TV havas rekordan spektantaron danke al “Feicheng wurao” (“Nefideluloj, ne perturbu”), speco de “Turniĝu karuselo” [franca televid-ludo] adaptita al la nuntempaj moroj de Ĉinujo. Hodiaŭ, maldika knabo antaŭeniras, ŝvitante, ĝis la centro de la scenejo. Ĉirkaŭ li, dudek kvar impertinentaj knabinoj, kun mano sur prembutono, lin superŝutas per demandoj pri lia situacio. Se la fraŭlo elrevigas, la pretendantinoj foriras, malŝaltante la ampolon, kiu lumigas ilin. Ene de horo kaj duono, “Feicheng wurao” kapablas formi neprobablajn parojn: malalta dika laboristo kun elegante ŝminkita ŝangĥajanino, ekstravaganca laowai (fremdulo) kun tradicie vestita tibetanino...

Sep monatojn post sia lanĉo, la elsendo provokis la koleron de la kadruloj de la Partio kaj grandegan sukceson por la kanalo post kiam partoprenantino deklaris: “Mi preferas plori en BMW-aŭto ol ridi sur la postseĝo de biciklo.”. Alian tagon, plaĉivolanta kandidato fiere montris fotojn de siaj sport-aŭtoj kaj de siaj bankokontoj. La gazetoj skurĝis Jiangsu-TV kaj ties “pereigajn valorojn”. Kaj la ĉefoj trudis la ĉeeston de du psikologoj dum la elsendo por moderigi la neatenditajn spritaĵojn de la tro ekscitita animanto. Restas, ke kun siaj meze sesdek milionoj da telespektantoj, “Feicheng wurao” naskis idojn, ĉe Hunan-TV (“Women yu hui ba” — “Ni rendevuu”) kaj Zhejiang-TV (“Wei ai xiang qian chong” — “Rapide al amo”), inter aliaj.

Post kanzono kaj amindumo, cirko estas la tria laŭmoda koncepto. “La plaŭd’ de la ĉinaj famuloj”, kie steluloj plonĝas en basenon danke al konsiloj de olimpikaj sportistoj, ricevis veran sukceson sur Zhejiang-TV, malgraŭ la morto pro akcidenta drono de teknikisto, la 19-an de aprilo. Ĝia konkuranto Jiangsu-TV senprokraste kopiis la programon, renomitan “Steluloj en danĝero” kaj elsenditan je sama horo. Nur la invititoj malsamas...

Sensurprize, la dungitoj de tiuj ĉenoj estas same junaj kiel ilia publiko. La kanadano Mark Roxswell, alinomite Dashan, estas humoristo, majstro pri individua spektaklo (stand up) en Ĉinujo. De preskaŭ dudek jaroj li plu prezentas televidajn spektaklojn: “Mi estis antaŭ nelonge en Changsha por spektaklo sur la kanalo Hunan-TV. Mi estas 48-jara, kaj mi certas, ke mi estis la plej aĝa persono en la konstruaĵo, li klarigis. La produktistoj, la reĝisoroj kaj la scenaristoj estas apenaŭ tridek-jaraj kaj konsideras min kiel simbolon, maljunan rok-stelulon.”

Parabolaj antenoj estas malpermesataj en Ĉinujo — escepte en la grandaj hoteloj, la centraj administracioj, la sidejoj de ŝtataj entreprenoj aŭ la diplomatiaj kvartaloj — depost dekreto de s-ro Li Peng, en septembro 1993. La ĉefministro ne ŝatis krudan deklaron de iu Rupert Murdoch. La aŭstralia miliarduloj, reĝo de la anglo-saksa gazetaro, kiu ĵus elaĉetis plimulton da akcioj de malbonfarta hongkonga televid-ĉeno je kosto de 525 milionoj da dolaroj, asertis: “La novaj telekomunik-rimedoj montriĝis rekta minaco por ĉiuj totalismaj reĝimoj tra la mondo. Persatelita dissendo ebligas al la scivolemaj loĝantoj de tiuj multaj fermitaj socioj ĉirkaŭiri la televid-ĉenojn regatajn de la ŝtato*.” Elmoviĝis do paraboloj.

* George Monbiot, “Rupert Murdoch doesn’t even have to ask to get what he wants”, The Guardian, Londono, 22-a de aprilo 2008.

La ordinaraj ĉinoj ankoraŭ ne povas spekti British Broadcasting Corporation (BBC) nek la Cable News Neetwork (CNN), eĉ se ili aliras larĝan bukedon da provincaj ĉenoj — ĉiu provinco povas dissendi unu ĉenon nacie, tra la satelito-, tio estas kvardeko da senpagaj kanaloj (vidu sube). Tiuj aldoniĝas al la dek naŭ kanaloj de la CCTV, fondita en 1958. Ĉio alireblas per skatolo simila al la malkodigiloj de la franca Tera Cifereca Televido (TCT), kiu ekipas nun la plejmulton da francaj familioj.

Centre de la financa kvartalo de Pekino, la nova sidejo de CCTV, en formo de kalsono, povas esti primokata, sed la ŝtata televido kaj ties kvarcent programoj daŭre regas en la hejmoj. Ĉina telespektanto rigardas meze CCTV kvardek kvin minutojn tage, el la du horoj pasigitaj antaŭ televidilo (nekalkulante elŝutojn el la Interreto).

Unu sekundo da reklamo kostas 13.000 eŭrojn

“XINWEN LIANBO”, la televida ĵurnalo (TĴ) de la 19-a horo de la ĝenerala ĉeno CCTV-1, redissendata samtempe de la inform-ĉenoj de ĉiu provinco, restas la plej spektata programo de la lando de sia naskiĝo en 1978, kun cent tridek kvin milionoj da “fidelaj telespektantoj” en 2013, laŭ la oficialaj statistikoj. Sed ĝi estas ofte tre kritikata. Renkontiĝoj de ŝtatestroj en la salonoj de la popola palaco, solenaj deklaroj de partiaj kadruloj, valorigo de la ekonomiaj sukcesoj de la registaro: tiu tridek-kvar-minuta TĴ estas privilegia ilo de la politika propagando. Oni ŝerce diras, ke la nura vera informo en ĝi estas ĝia enkonduka frazo: “Bonan vesperon, estas la 19-a, jen la “Xinwen Lianbo”.” Kaj tamen tiu ĵurnalo ne estas dissendata en reala tempo, sed registrita kelkajn minutojn antaŭe, por eblegi kontrolon de ĝia enhavo...

Jen alia rimarkinda ekzemplo de la nemovebla kontrolo de la partio al la reto de publikaj ĉenoj: CCTV-7. Ekde tagiĝo, post dissendo de la nacia himno, la ĉeno dediĉas sin al la armeaj demandoj. Antaŭata de reklamoj por kelkaj rizalkoholoj, la informbulteno estas prezentata de du junaj oficiroj. Ĝi dissendas ĉefe militistajn trejniĝojn kaj finiĝas per scenoj de ordinara soldatvivo.

Vespere, sur la scenejo kun fono de sciencfikcia filmo, envenas koloso portanta drelikan uniformon, ŝuojn kaj nigrajn okulvitrojn. Per energia voĉo, li detaligas la potencon de la MBT-3000 tankoj, la rapidecon de la Chengdu-J-20 nedetekteblaj aviadiloj, aŭ la precizecon de la senpilotaj aviadiloj Lijian. Poste, respekteblaj eminentaj fakuloj de la universitato de la Defendo ekparolas kaj memorigas la ĉinajn armeajn ambiciojn en la geopolitika kunteksto de la nacia suvereneco super la Diaoyu-insuloj (Senkaku, por la japanoj) en la orienta ĉina maro, aŭ de la armigo de Tajvano fare de Usono. Kiam okazas tertremoj aŭ terglitadoj, tragedioj dum kiuj la militistoj estas amase vokataj por helpi la viktimojn, CCTV-7 dissendas novaĵojn kaj vivajn raportaĵojn en reala tempo.

Pro financaj kialoj, CCTV estas la nura ĉina ĉeno, kiu rajtas kovri sportajn eventojn. Ĝi do dissendis entute la sesdek kvar matĉojn de la lasta futbala mond-pokalo, en somero 2010... kaj elprofitis el tio kolosajn enspezojn, je prezo de 13.000 eŭroj por unu sekundo da reklamo.

Krom la speciala spektaklo de la ĉina novjaro — kiu konigis s-inon Peng Liyuan, kantistino kaj edzino de la nuna prezidanto Xi Jinping-, la alia vere intergeneracia programo de la ĉina televido nomiĝas “Kolekto sub ĉielo”. Elsendo pri brokantaĵo proponita kvarfoje semajne de aprilo 2006, sur la satelita ĉeno de Beijing-TV, simila al la brita programo “Antique roadshow”. Ĉinoj el ĉiuj sociaj tavoloj venas unu post la alia sur la scenejo, portante en siaj brakoj jadan statuon aŭ Ming-dinastian vazon. Fronte al ili, kvar famaj fakuloj observas tre detale la objekton. Se temas pri aŭtentika antikvaĵo, li ricevas la sigelon “nacia trezoro”, kune kun mona pritakso. La kandidato tiam reiras al sia provinco ĉirkaŭita de glora nimbo. Sed se la objekto montriĝas esti nur senvalora juvelo, la animanto Wang Gang prenas ĝin kaj tuj detruas ĝin, ofertante al la amuzitaj spektantoj la elrevigitan mienon de ties posedanto. Ja tipe ĉina perforto, male kiel la brita respektema konduto, kie la posedantoj de malsukcesintaj objektoj povas, se ili deziras, resti anonimaj...

Jordan POUILLE

Pli ol du mil ĉenoj

La ŝtata televido, Centra Televido de Ĉinujo (CCTV) enhavas dek ses tutlandajn ĉenojn, al kiuj aldoniĝas bukedo de ĉenoj en la dudek du provincoj, la kvin regionoj kaj kvar aŭtonomaj municipoj, kaj ankaŭ en la du specialaj administraj regionoj. Ĉiu provinco rajtas dissendi tutnacie almenaŭ unu kanalon per satelito. Ankaŭ eblas havi ĉenojn je nivelo de urbo, distrikto, aŭ dediĉitajn al la lingvo de ĉiu nacia malplimulto. Aldoniĝas al tio temaj ĉenoj, privataj kaj publikaj, kaj tre specialigitaj (memfarado-teknikoj, bilardo, teleaĉetado, serioj ...).

Entute, oni taksas je du mil la nombro de ĉenoj sur la tuta teritorio, kaj ĉiu hejmo povas senpage ricevi inter kvardek kaj ducent el ili, laŭ la loĝloko. Inter la plej spektataj elsendoj (krom la televidĵurnalo de CCTV-1, dissendita samtempe de la lokaj informĉenoj), la kant-konkursaj elsendoj estas unuarangaj.

Jordan POUILLE

Serio de bankrotoj de usonaj urboj

“Ni perdis Detrojton”

Viktimo de malindustriiĝo, la usona urbo Detrojto bankrotis en julio 2013. Kelkajn monatojn antaŭe, la kantono Jefferson trafis saman sorton pro toksaj pruntoj. Kiuj ajn estas la kialoj, la urbaj bankrotoj sin sekvas unu la alian, malkaŝante la mankojn de la federaciaj urbaj politikoj. Implikita en nova pribuĝeta lukto inter la prezidanto kaj la Kongreso, Vaŝingtono malvolontas helpi la lokajn komunumojn.

POST LA PARTA fandiĝo de reaktoro de nuklea centralo en Miĉigano en 1966, la granda ĵaz-stila poeto Gil Scott-Heron dediĉis poemon al la najbara urbo minacata de katastrofo: Ni preskaŭ perdis Detrojton. La ideo, ke la kvina metropolo de Usono, la industri-ĉefurbo de la lando, la respektinda aŭtomobil-urbo povas iam esti forigita el la mapo, tiu ideo ŝajnis nekonceptebla. Detrojto pretervivis la nuklean krizon, sed ĝi povus ne pretervivi la krizon de malabundo, aŭ transformita al nerekonebla stato. La 18-an de julio 2013, nekapabla pagi siajn ŝulditajn 18,5 miliardojn da dolaroj, la urbo estis deklarita bankrotinta. Tiel metita sub la protekto de la usona leĝo pri bankrotoj, ĝi povos reorganizi siajn ŝuldojn, koste de multaj oferoj. Tio estas premiero por tiel granda urbo: maltrankviliga signalo en lando, kie la merkato de la urbaj obligacioj valoras pli ol 3.700 miliardojn da dolaroj (2.770 miliardoj da eŭroj), pli ol la ekvivalento de la franca malneta enlanda produkto (MEP).

Ne estante rezulto de malbona mastrumado de la lokaj financoj, kiel iuj ŝatas prezenti ĝin, la bankroto de Detrojto estas la rezulto de longa malindustriigo-procezo, dum kiu la malnova “Motor City” transformiĝis en “ghost city” (fantom-urbo), malplenigita je siaj loĝantoj kaj aktivaĵoj. De 1995 ĝis 2000 la urbo perdis 52% el siaj fabrikaj laborpostenoj. Meze de la pasinta jarcento, la industriaj establoj de la urbo laborigis unu loĝanton el dek: hodiaŭ, ili dungas nur unu el kvindek. El la deko da grandaj aŭtomobil-fabrikoj, kiuj prosperis antaŭe en Detrojto, nur unu ankoraŭ aktivas hodiaŭ*, malgraŭ ia revigliĝo de la produktado.

* Vd Laurent Carroué, “Le coeur de l’automobile américaine a cessé de battre”, Le Monde diplomatique, februaro 2009.

De la 1960-aj jaroj, pli ol miliono da homoj — tio estas pli ol duono de ties loĝantaro — forlasis Detrojton. La fuĝo akceliĝis ĉi-lastajn jarojn, pro senlaboreco du- aŭ tri-oble supera al la tutlanda mezumo. Tio aŭtomate reduktis la enspezojn de la urbo. La ekonomia krizo de 2008 definitive metis la urbajn financojn en ruĝan zonon, kaj komencis kuradon al malabundo. De tiam, la kolektado de rubaĵoj estas malpli regula, policejoj estas fermitaj posttagmeze, la publikaj lumig- kaj bus-servoj estas reduktitaj, ktp. En kazernoj, fajrobrigadistoj eĉ devis aĉeti sian necesej-paperon. Tuŝita, entrepreno malavare donacis al ili pli ol sesdek mil papervolvaĵojn*...

*Detroit firefighters get 70,000-roll toilet paper gift”, USAToday, McLean (Virginio), 6-a de decembro 2012.
Maldungoj en la polico

SINJORO RICHARD SNYDER, la respublikana guberniestro de Miĉigano, estus povinta decidi investi ŝtatajn fondusojn por revigligi la perditajn postenojn, aŭ krei novajn. Li preferis piedbati la koncepton demokratio, forprenante de la lokaj (demokrataj) elektitoj iliajn rajtojn profite al “urĝeca financa administranto” elektita de li mem. Nomumita en marto 2013, s-ro Kevyn Orr, advokato fakiĝinta pri la entrepren-bankrotoj, havas grandegan povon: li rajtas maldungi urbajn funkciulojn, privatigi la urbajn posedaĵojn aŭ modifi la kolektivajn konvenciojn intertraktitajn kun la sindikatoj. Kaj tio sen elekta mandato, sed laŭdire laŭ la intereso de la urbo, cele “restarigi ĝiajn financojn”. Ripari la buĝeto-breĉojn de urbo malpermesante al ties loĝantoj esprimi opinion pri la ekonomiaj decidoj, kiuj influos ilian ekziston kaj estontecon, estas ne nur atenco kontraŭ demokratio, estas praktika maniero pagigi la viktimojn, anstataŭ ŝanĝi la politikon.

Efektive, pro tiu ekrego, la guberniestro enigis Detrojton en bankroto-proceduron, kiu minacas tranĉi la pensiojn kaj la sanelspezojn, ĉar la duono de la urba ŝuldo devenas el tiuj du buĝeteroj. Sed la disdonataj enspezoj al la urbaj funkciuloj, ĉu aktivaj aŭ emeritaj, ofte konsistigas la lastan brulaĵon, kiu kapablas nutri la lokan ekonomion. Sekigi tiun rezervujon — la lastan sekurec-reton por la plej malfortaj loĝantaroj — povos nur malbonigi la situacion.

La buĝeta katastrofo de Detrojto konsistigas turnopunkton kun gravaj konsekvencoj, ne nur por la usonaj urboj, sed por la tuta lando. Antaŭ kvindek jaroj, Usono serioze konsideris la urban politikon. Urbestroj de grandaj urboj ludis gravajn rolojn sur la nacia politika scenejo; la du ĉefaj politikaj partioj pripensis la “urbajn strategiojn” kaj taksis vivgrave investi en la lokaj infrastrukturoj kaj ekonomia disvolvado. Sed, laŭlonge de la jaropaso, ilia engaĝiĝo sur tiu kampo malpliiĝis, ĝis tiu grado, ke hodiaŭ la demokratoj ne zorgas pri la urboj, kiuj plej amase voĉdonas por ili, dum la respublikanoj revigligas la malnovan konservativan malamikecon kontraŭ la urbaj zonoj.

Detrojto tute ne estas escepto en lando, kie pli ol 80% de la loĝantoj vivas enurbe. Nur en Miĉigano, kvin aliaj urboj (Benton Harbor, Ecorse, Flint, Pontiac, Allen Park), kaj ankaŭ pluraj lernejaj distriktoj (Highland Park, Muskegon Park...), estis metitaj sub kuratoreco de “urĝeca administranto” fare de la guberniestro Snyder. Kune, ili havas apenaŭ 10% de la ŝtato-loĝantaro, sed koncentras la duonon de ĝiaj afro-usonaj loĝantoj. Tiom, ke la demokrata reprezentanto de Miĉigano ĉe la Kongreso, s-ro John Conyers, maltrankviliĝas pro la “rasa ingredienco influanta la aplikadon de la leĝo* pri urĝeco-administrado.

* Krissah Thompson, “Possibility of emergency manager in Detroit prompts civil rights concerns”, The Washington Post, 5-a de januaro 2012.

La urbaj administracioj sub kuratoreco povus sekvi la vojon de la deko da urboj kaj kantonoj, kiuj, dum la tri lastaj jaroj, devis sin deklari nepagipovaj, sen estigi iun ajn reagon de la federacia ŝtato: San Bernardino, Stockton kaj Vallejo en Kalifornio, Jefferson-Kantono en Alabamo, Harrisburgo en Pensilvanio, Central Falls en Rod-Insulo... Ĉiufoje, samaj kialoj estigas samajn rezultojn: la foriro de la aktivaĵoj kaŭzis malriĉiĝon de loĝantoj, kiu rezultigis malpliigon de la urbaj enspezoj; kiu siavice pravigis elspezo-redukton, kiuj nur pligravigis la buĝetproblemojn, ĝis tiu grado, ke ĝi pelas la urbon al bankrotiĝo. Kun siaj tricent mil loĝantoj kaj siaj sepcent milionoj da dolaroj da ŝuldo, Stockton anticipas tion, kio povus okazi al Detrojto. Bankrotinta de la 28-a de junio 2012, la urbo travivis “maldikigan kuracadon”, kiu estigis maldungon de 25% de la policistoj, 30% de la fajrobrigadistoj kaj ĉirkaŭ 40% de la urbaj administraj funkciuloj. Sed tio ne sufiĉis: unu jaron post la bankroto, oni anoncis redukton de la emeritpensioj de la urbaj funkciuloj, cele ŝpari 2,5 miliardojn da dolaroj dum la tridek venontaj jaroj.

La monavido de la ĝenuloj

LAŬ LA RESPUBLIKANOJ, la bankrotintaj urboj kulpigu nur sin mem. Tiel, de du jaroj, la guberniestro Snyder daŭre miskreditigas la lokajn elektitojn, la sindikatanojn de la publikaj servoj kaj la emeritojn, taksatajn tro monavidaj. Laŭ li, sufiĉus forigi tiujn ĝenulojn por ke ĉio estu en ordo. La respublikana senatano de Suda Karolino, s-ro Lindsey Graham, samon diras kiam li deklaras, ke “Detrojto suferas sendube pri gravaj problemoj, sed ĝi parte mem kreis ilin.”*. La nura riproĉo, kiun oni povas fari al Detrojto, same kiel cetere al kiu ajn alia usona urbo, estas ke ĝi kelkfoje voĉdonis por nekompetentuloj. Pri la cetero, la urbo-administracio kaj sindikatoj precipe distingiĝis per sia ofero-sento. Se la rimedo konsistanta en tranĉi la publikajn elspezojn produktus la anoncitajn efikojn, Detrojto kaj Stockton estus hodiaŭ florantaj urboj. Jes ja, kiel notas la historiisto Thomas Sugrue, “inter 1990 kaj 2013, por ekvilibri la kontojn, Detrojto preskaŭ duonigis la nombron de siaj urbaj funkciuloj*

* James Arkin, “Lindsey Graham’s plan to prevent city bailouts”, Politico, Arlington (Virginio), 24-a de julio 2013.
* Thomas J. Sugrue, “The rise and fall of Detroit’s middle class”, The NewYorker, 22-a de julio 2013.

“De tro longe, leĝfarantoj kaj regulantoj fermas la okulojn antaŭ la urboj, kiuj baraktas kun deficitoj, nefinancita pensiosistemo kaj kadukiĝantaj infrastrukturoj*, publike mallaŭdas parlamentano de Miĉigano, la demokrato Dan Kildee. Tiu ĉi alvokas la Federacian Rezervon (Fed) kunlabori kun la Kongreso cele trovi rimedojn kontraŭ la “sistema senfortiĝo de la usonaj urboj”. La Fed ricevis mandaton antaŭenigi la ekonomian stabilecon, tio estas, principe, lukti kontraŭ senlaboreco kaj teni la interezkvotojn ĉe kiel eble plej malalta nivelo, tial s-ro Kildee, eksa kantono-kasisto, opinias, ke estas ĝia devo studi la rimedojn por “specife subteni la bankrotintajn urbojn”.

*Cities really are too big to fail”, The Nation, Nov-Jorko, 22-a de julio 2013.

“Nia sistemo de urbaj financoj estas eluzita, li aldonas. La ŝtatoj kaj la federacia registaro devas reekzameni la manieron laŭ kiu ili subtenas la urbojn kaj la urbajn zonojn”. Krom pli justa komerca politiko kaj investoj en la infrastrukturoj, li postulas ĝeneralan subvencion por urba disvolviĝo. Laŭ la elektito de Miĉigano, “venis la tempo komenci pripensi pri la viveblecoj [de urboj] kaj starigi mekanismojn de subteno por la urbaj kaj ĉirkaŭurbaj zonoj, kiuj formas la pulmon de nia ekonomio”.

La ideo intervenigi la Fed estas des pli interesa, ke la Kongreso malvolonte konsentus atribui al urboj la viv-helpon, kiun ĝi tiel malavare donacis al la bankoj de Wall Street. La federacia Rezervo disponas pri la necesa aŭtoritato por devigi la federacian registaron interveni. S-ro Kildee ankaŭ konstatas, ke la problemoj sur kiuj stumblas la usonaj urboj “estas tute aliaj ol la demando pri malbona loka mastrumado”. La urba krizo dependas de kompleksa plektaĵo, kies respondeco apartenas unue al Vaŝingtono kaj al la ŝtatoj, antaŭ ol al la urboj mem. Tamen, en ĉi tiu momento, kiam la Kongreso preparas novajn buĝetajn eltranĉaĵojn, lige al tio, kion la prezidanto Barack Obama nomas la “granda kompromiso”, la voĉo de Dan Kildee resonas en dezerto.

Por Detrojto, same kiel por ĝiaj samsortanoj bankrotiĝintaj, la plej urĝa defio estas trovi la mankantajn fondusojn por fari la venontajn fikstempajn pagojn de sia ŝuldo. Tiusence, ĝi estas en sama situacio kiel Wall Street en 2008, kiam la grandaj usonaj financaj institucioj disfalis. Kun tiu diferenco, ke tio tiam ekigis tujan reagon de la Kongreso, en formo de 787-miliarda savplano kaj promesoj de kromaj helpoj favore al bankoj taksataj “tro grandaj por bankroti”. Videble, la sorto de la usonaj urboj malpli interesas Vaŝingtonon.

John NICHOLS

Familioj atendas kaptitojn nek juĝitajn nek konviktitajn

Vidvino de Guantanamo

Shaker Aamer, loĝanto de Britio, estas kaptito en Guantanamo. Deklarite taŭga por liberigo antaŭ multaj jaroj, li ankoraŭ ne estas liberigita. Lia edzino Zinnira jam atendis lin dum pli ol jardeko.

Zinnira Aamer sidis sur la kanapo en la apartamento de siaj gepatroj. Ŝi parolis tiel mallaŭte ke estis malfacile aŭdi ŝin, kaj per vortoj tiel malĝojaj ke estis malfacile aŭskulti ilin. Ŝi parolis pri siaj revoj kaj pri voĉoj en sia kapo kiuj foje diris al ŝi ke ŝia edzo eksedziĝis kun ŝi dum li estis en Guantanamo, aŭ ke li mortis; mesaĝoj kiuj estis ŝiaj plej profundaj timoj. Post kiam ŝi ne sukcesis bloki la voĉojn malgraŭ siaj tutfortaj penoj, ŝi profunde deprimiĝis. Medikamento faris ŝin dormema kaj tagoj forŝteliĝis en dormo kaj duondormo. Foje, ŝi petas certigon ke tio, kion la voĉoj diras, malveras, kaj foje la certigo efikas momente, kaj ŝi ekridetas timide. Ŝia patrino sidis vidalvide en la ĉambro, malgranda ĉeesto bonkora en blanka sario, legante la koranon. Foje, Zinnira devis esti en hospitalo, sed esti hejme kun ŝiaj gepatroj estis pli konsole, kvankam strese por maljuna paro kiu malsanas.

Iam, estis alia Zinnira, kiu lernis stiri aŭton, mastrumis sian dometon, kondukis siajn kvar infanojn al la lernejo, kuiris kaj purigis, instruis kromklasojn, kaj pasigis multajn horojn en hospitalo apud sia patrino post grava operacio. Zinnira lernis la araban per la Reto tiel, ke kiam ŝia sauda edzo revenos, li estu fiera. Ŝi aranĝis lerni kudradon kun sia fratino, kaj prizorgis aliajn infanojn de la familio. Pere de la Ruĝa Kruco, ŝi sendis al sia edzo leterojn kaj fotojn de la infanoj.

La patro de Zinnira venis de Barato por esti la imamo ĉe moskeo en suda Londono kie li iam estis invitita prediki dum Ramadano, kaj Zinnira pasigis sian junaĝon en Londono — la bebo en familio el 11. Ŝi realigis romantikan revon kiam, 21-jara, ŝi faris la haĝon al Mekko kun sia patro. Ŝi preĝis ke Alaho permesos al ŝi edziniĝi al viro en blankaj roboj kiel tiuj, kiujn ŝi vidis dum tiu intensa sperto. Ŝi neniam dubis ke ŝia preĝo estos aŭskultita.

Hejme en Londono, junulo el Medino venis al la moskeo de ŝia patro kaj diris al ŝia patrino ke li volas edziĝi. Shaker Aamer vizitis la familion, parolis kun la gepatroj kaj fratoj de Zinnira pri sia intenco resti en Britio kaj pri sia aktuala laboro kiel interpretisto por advokatoj. Li estis societema, bonaspekta kaj memfida: resume, li plaĉis al ĉiuj. Ankaŭ al Zinnira li plaĉis, sed ŝi ne sciis kion diri al li. Li estis tute alia ol iu ajn en ŝia propra komunuma rondo: li ŝajnis esti “entute tro granda”.

Sed la bonkoreco de Shaker enamigis ŝin al li, kaj ili baldaŭ geedziĝis. Ili estis maloj: li, monduma, edukita en Usono kaj Saud-Arabio; ŝi, timida, ŝirmita fraŭlino el suda Londono, de barata deveno; li, societema, babilema, ĉiam amikiĝanta kun ĉiuj. Ĉe ilia edziĝfesto li babilis tiel vigle kun la registristo de edziĝoj ke ŝi pensis, ke ili devas esti amikoj. “Li estas granda kaj forta ... homoj ĉiam amas lin.”

Revoj pri islama ŝtato

La paro jam havis tri infanetojn kiam Shaker, kiel kelkaj el siaj amikoj, komencis pripensi transloĝiĝon al Afganio por partopreni en la konstruado de pura islama ŝtato, forlasante por ĉiam Brition kaj la okcidentan kulturon. Sekve de la malvenko kaj retiriĝo de la soveta armeo en 1989 kaj, poste, la ŝajna elpelo de militestroj fare de la talibanoj, ili vidis Afganion kiel ŝancon realigi islamajn revojn. Shaker diskutis sian planon kun sia bopatro, kiu konsilis al li iri por vidi, kion li povos organizi. Ne estis maltrankviloj, nur praktikaj demandoj. Lia bopatro jam faris vivoŝanĝan movon por sia familio, elradikiginte ilin el Barato por iri al Britio.

Zinnira baldaŭ ekiris, kun la infanoj. Ŝi adoris sian edzon, neniam dubis lian prudenton, kaj establis sian hejmon en Kabulo, prizorgante siajn bebojn en domo dividata kun alia juna paro kiun ili ekkonis en Birmingham: Moazzam Begg, lia edzino Zeynab, kaj iliaj infanoj. Dum sia edzo plonĝis en novan vivon, konstruante lernejojn kaj elfosante putojn, Zinnira sentis sin tre malproksima de sia familio. Ŝia edzo prizorgis ŝin; li aĉetis por ŝi lavmaŝinon, kiu tre plaĉis al ŝi, kaj ili estis feliĉaj kune, kun siaj du knaboj kaj knabino.

Zeynab memoris kiel bela estis la domo: “Mia edzo trovis la plej bonan domon, grandgrandan domon, kaj mi estis sur la teretaĝo kaj Zinnira estis sur la etaĝo supra. Ŝi estis tre tre feliĉa tie, kaj Shaker ĝojis ĉar ŝi venis kun la infanoj. Li tutforte klopodis por fari ĝin plaĉa por ŝi, ili ĉiam havis gastojn, li estis tre malavara persono.” Tiu vivo, kaj ilia feliĉo, finiĝis post la terorismaj atencoj de septembro 2001 kaj la usona bombado de Afganio.

Por Zinnira, la mallumecoj kutime venas ĉirkaŭ la jarfino, dum ŝi memoras la traŭmaton de la finaj tagoj de 2001 kaj la foriro el Afganio. Ŝi kulpigis sin pro tio, ke Shaker poste trovis sin en Guantanamo. Kiam Usono komencis bombadi Kabulon, li sendis ŝin kaj la infanojn al Pakistano por sekureco, kaj ŝi skribis al li dirante, ke ŝi bone fartas tie, kaj ke li ne devus zorgi pri ŝi aŭ haste reveni de Kabulo kie li estis prizorganta ilian domon. Sed ŝi ne bone fartis, ŝi estis terurita pro li, ŝin timigis la maniero per kiu ŝia vivo kun la infanoj estis trafinta en nekonatan teritorion kiun ŝi ne povas trairi sen Shaker. Sed ŝi volis esti trankviliga, esti bona edzino.

Ĉi tiu zorgo estis ĉe la kerno de la vivo de Zinnira dum 10 jaroj post la malapero de ŝia edzo en Afganio. Post ok jaroj, ŝi jam estis apartigita de li pli longe ol ŝi estis kun li. Iuj sugestis, ke ŝi eksedziniĝu kun li, kiel faris aliaj virinoj en Limbo, foje iniciate de siaj edzoj. Sed la vivo sen Shaker estis neimagebla. Eĉ forestanta, li estis ŝia vivo, tiom multe en tempoj de malsano kiom en ŝiaj optimismaj momentoj kiam ŝi preparis por estonta vivo kun li. Ĉu ili loĝos en Londono aŭ en Saud-Arabio? Shaker decidos ĉion.

Nesciate de ŝi, Shaker estis kaptita de premiĉasistoj en 2001; ili gajnis la kvin mil usonajn dolarojn por ĉiu arabo aŭ alia fremdulo promesitaj en usonaj flugfolioj disŝutitaj en Pakistano kaj Afganio. Ili interŝanĝis lin kun du el la armitaj bandoj kiuj vagis tra la lando en la ĥaoso post la usona bombado. Fine, Shaker estis transdonita al la usonanoj kaj poste sin trovis en Guantanamo, post humiligo, pridemandado kaj torturo en Kandaharo kaj Bagram. Longa tempo pasis antaŭ ol Zinnira sciiĝis pri tio, kaj la traŭmato de apartiĝo, en tempo kiam ŝi estis graveda kaj aparte senŝirma, psike vundis ŝin. Ŝi revenis al Londono en 2002 kaj la naskiĝo de ŝia tria filo, Faris, en februaro 2002, estis la komenco de ŝiaj malfacilaj jaroj en Londono kiel solpatrino kun la respondeco pri kvar infanoj, el kiuj unu ankoraŭ neniam vidis sian patron.

Hodiaŭ, 166 viroj vivas en la senjura zono de la malliberejo ĉe la Golfo de Guantanamo; kontraŭ 157, neniuj akuzoj estas faritaj, kaj 87 el tiuj, inter ili Shaker Aamer, estis deklaritaj taŭgaj por liberigo antaŭ multaj jaroj. Sen rezisto de prezidanto Barack Obama, la Usona Kongreso promulgis leĝojn kiuj malebligas ke ili estu liberigitaj. Iliaj virinoj kaj infanoj vivas sciante pri la longdaŭra izoleco kaj korpa torturo suferitaj de siaj viroj, la malsatstrikoj, kaj la oficiala indiferenteco pri sia suferiga travivaĵo. Ili estas simboloj de la ruiniĝo de individuaj vivoj kaŭzita de la milito kontraŭ terorismo, kaj de la homaj valoroj kiujn la Okcidento estas perdintaj.

Victoria BRITTAIN

Tio estas traduko de “Guantanamo widow”, artikolo kiu aperis en la anglalingva eldono de LMD — aprilo 2013.

Amasiĝo de dormantaj kaj multekostaj objektoj

Posedi aŭ kundividi?

Ĉu eble la “uzo” ne plu estas nepre sinonimo de “posedo”? Dezirante definitive forlasi la hiperkonsumon de objektoj, kiuj estos uzataj nur tre malofte, alfrontitaj al malkreskanta aĉetpovo, multaj homoj organiziĝas por kunuzi kaj interŝanĝi. Kreskanta movado, kiun la privataj kompanioj rapide deturnis por plilarĝigi la rondon... de aĉetantoj.

“EN LA HEJMO de ĉiu el ni ekzistas samtempe ekologia problemo kaj ekonomia potencialo. Ni havas hejme multajn objektojn, kiujn ni ne uzas: la elektra borilo, kiu dormas en ŝranko kaj uziĝos meze nur dek tri minutojn en sia vivo; la DVD-oj viditaj unu aŭ dufoje, kiuj amasiĝas; la fotilo kiu kaptas polvon pli ol lumon, sed ankaŭ la veturilo, kiun ni uzas unuope malpli ol unu horon tage aŭ la apartamento, malplena dum la tuta somero. Longas la listo. Ĝi figuras impresan monsumon, kaj kvanton de estontaj rubaĵoj.” Tia estas la logmaniero de la teoriistoj de la kunlabora kunsumado. Ĉar, asertas kun larĝa rideto Rachel Botsman*, unu el iliaj mastroj, “Vi bezonas la truon, sed ne la borilon; la projekcion, ne la DVD-on; la transporton, ne la veturilon!”...

* Vd. Rachel Botsman kaj Roo Rogers, What’sMine: How Collaborative Consumption Is Changing the Way We Live, HarperCollins, Londono, 2011; Lisa Gansky, The Mesh: Why the Future of Business Is Sharin, Portfolio Penguin, Nov-Jorko, 2010. En Francujo: www.ouishare.net/fr; www.consocollaborative. com

Jeremy Rifkin estas tiu, kiu diagnozis tiun transiron de posedo-erao al “aliro-erao”*, kie la simbola dimensio de objektoj malkreskas profite al ilia funkcia dimensio: dum aŭto estis en malnova tempo elemento de socia statuso, kiu pravigis ties aĉeton senkonsidere al ties uzo, la konsumantoj komencis lui sian veturilon.

* Jeremy Rifkin, L’Age de l’accès. La nouvelle culture du capitalisme, La Découverte, kol. “Poche-Essais”, Parizo, 2005 (1-a eld.: 2000).

Hodiaŭ, la junuloj proponas ludoni sian propran aŭton aŭ propran hejmon. Se tiel agante ili malkontentigas multajn transport- kaj hotel-industriistojn, aliaj konsideras tiun malligiĝon rilate al konsumaĵoj esperdona. La interŝanĝo-platformoj ebligas pli efikan disdonon de riĉofontoj; ili atomigas la oferton, eliminas perantojn kaj faciligas recikligon. Tion farante, ili erozias la monopolojn, malkreskigas la prezojn kaj alportas novajn riĉofontojn al la konsumantoj. Tiuj ĉi estas tiel kondukataj aĉeti altkvalitajn objektojn, pli longdaŭrajn, instigante la industriistojn forlasi la planitan obsoleton. Allogataj de la reduktitaj prezoj kaj de la facilaj rilatoj “de samrangulo al samrangulo” (angle: P2P), la konsumantoj tiam kontribuas al la reduktado de ruboj. La internacia gazetaro, de New York Times ĝis Le Monde, kaj The Economist, faras grandajn titolojn el tiu “revolucio en konsumado”.

Magia truko

La subtenantoj de la kunlabora kunsumado estas ofte seniluziigitoj de la “daŭrigebla disvolvado”. Sed, kvankam ili kritikas ties supraĵecon, ili ĝenerale ne profundigas sian kritikon. Citante ĉefe Rifkin, ili neniam elvokas la politikan ekologion. Ili volonte citas Mohmandas Gandhi: “Estas sufiĉe da riĉofontoj sur la tero por respondi al ĉies bezonoj, sed neniam estos sufiĉe por kontentigi la posedo-dezirojn de kelkaj el ili*.” Tio ne malhelpas ilin manifesti malŝaton al la subtenantoj de “malkresko” kaj al la ekologiistoj ĝenerale, vidataj kiel marĝenaj kaj “politikigitaj” utopiistoj.

* Citita en: Anne-Sophie Novel kaj Stéphane Riot, Vive la corévolution! Pour une société collaborative, Alternatives, kol. “Manifestô”, Parizo, 2012.

“En 2008 ja ni stumblis kontraŭ la muro. Kune, Patrino Naturo kaj la merkato diris: “haltu!”. Ni ja scias, ke ekonomio bazita sur hiperkonsumado estas piramido de Ponzi*, kastelo el ludkartoj”, argumentis Botsman dum prelego Technology, Entertainment and Design (TED)*. Laŭ ŝi, la krizo, devigante la homojn elturniĝi, kaŭzis eksalton de kreivo kaj reciproka konfido, kiu eksplodigis tiun fenomenon de kunlabora konsumo*.

* Fraŭda aranĝo, iniciatita en 1920 de Charles Ponzi, konsistanta en pagi investantojn danke al konstanta varbado de novaj kontribuantoj. Vd Ibrahim Warde, “Ponzi, ou le secret des pyramides”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2009.
*Rachel Botsman: à propos de la consommation collaborative”, majo 2010, www.ted.com
* Vd Mona Chollet, “Yoga du rire et colliers de nouilles”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2009.

Pli kaj pli da retejoj proponas interŝanĝi aŭ lui objektojn dormantajn kaj multekostajn: lavmaŝino, kvalitaj vestaĵoj, altteknikaj objektoj, materialo por tendumado sed ankaŭ transportiloj (aŭto, biciklo, ŝipo) aŭ fizikaj spacoj (kelo, parkejo, ĉambro, ktp.). La movado tuŝas eĉ la ŝparaĵon: prefere ol lasi ĝin dormi sur konto, homoj pruntas ĝin unu al la alia, tiel anstataŭante la bankojn*.

* Zopa, Prosper aŭ Lending Club estas ĉefaj platformoj en Usono. En Francujo, krom Prêt d’union, Friends Clear kontraktis partnerecon kun la Crédit agricole.

En la kampo de transporto, kunveturado konsistas en dividi la koston de vojaĝo; speco de pet-veturado organizita kaj mona, kiu ebligas ekzemple vojaĝi de Liono ĝis Parizo kontraŭ 30 eŭroj, anstataŭ 60 eŭroj per trajno, kaj krome konatiĝi kun novaj amikoj dum la vojaĝo. Pluraj retejoj aperis en Francujo en la 2000-aj jaroj proponantaj tiun servon. Iom poste, okazis tiu tipa evoluo de la ekfirmaoj (start-up) de la Reto: oni unue luktas por fariĝi la ĉefa referenco de senpaga servo, kaj, kiam tiu pozicio estas akirita, oni trudas al la uzantoj fakturadon tra la retejo “por pli da sekureco”, elprenante 12%-an makleraĵon. Dum la ĉefa franca retejo, Covoiturage.fr, fariĝis Blabla Car, kun la celo konkeri la eŭropan merkaton, kaj dum ĝia germana ekvivalento Carpooling, alvenas en Francujo, kunveturantoj malkontentegaj pro la komerca turniĝo de la franca retejo lanĉis la asocian kaj senpagan platformon Covoiturage-libre.fr.

Ankaŭ la “aŭto-kundivido” montras kulturan kaj ekologian antaŭeniron. Platformoj kiaj Drivy ebligas luadon de veturiloj inter simplaj privatuloj. Tamen, la dominantaj agantoj de la merkato estas flekseblaj ludonantoj (laŭminuta kaj memserva luado), kiuj havas propran aŭtostokon. La anoncita nombro-redukto de veturiloj estas do relativa. Eĉ la Autolib-veturilaro, instalita de la Pariza urbo-instanco kun la grupo Bolloré laŭ modelo de la Vélib’, pli anstataŭas la publikajn transportilojn, ol ĝi ebligas malkreskigi la nombron de aŭtoj*.

* “On a raté l’objectif. Autolib’ ne supprime pas de voitures, L’interconnexion n’est plus assurée”, 26-a de marto 2013, http://transports.blog.lemonde.fr

Koncerne gastigon, la Interreto ankaŭ favoris la ekflugon de interŝanĝoj inter simplaj privatuloj. Pluraj retejoj* ebligas kontakti amason da gastigantoj kiuj bonvolas gastigi vin senpage en sia hejmo dum kelkaj noktoj, kaj en preskaŭ ĉiuj landoj. Sed la momenta fenomeno, estas la neformala kaj urbeca “bed and breakfast” (lito kaj matenmanĝo), kaj ties nekontestata ĉefo, Airbnb. Tiu ĉi ekfirmao proponas al vi pasigi nokton ĉe Atenanoj aŭ Marsejlanoj, kiuj laŭelekte pretigos por vi malavaran matenmanĝon je prezo malpli alta ol tiu de hotelo. Neuzata ĉambro ĉe vi, aŭ via tuta loĝejo dum vi vojaĝas, povas tiel fariĝi enspezfonto. Unuvorte: “Airbnb: travel like human” (Kun Airbvb, vojaĝu kiel homo). En la ekonomia gazetaro tamen, la ekfirmao montras alian vizaĝon. Ĝi fieras eltondi pli ol 10% de la sumo pagita de la gastoj kaj montri, ke ĝia spezaro,180 milionoj da dolaroj en 2012, kreskas same rapide kiel ĝia borsa kapitalo, preskaŭ 2 miliardoj da dolaroj.

* Couchsurfing.org, Hospitalityclub.org kaj Bewelcome.org, estas la plej konataj. La lasta kunigas la elrevigitojn de la du unuaj.

“La riĉeco konsistas multe pli en la uzo ol en la posedo — Aristotelo”, proklamis la aŭto-kundivido-entrepreno City Car Club. Sed, se oni pli detale observas, la malligiĝo rilate al posedo diagnozita de Rifkin ne ŝajnas implici malligiĝon rilate al konsumado: la revo de la malnova tempo estis posedi Ferrari-aŭton; hodiaŭ, oni simple revas konduki ĝin. Kaj, kiam la vendoj malkreskas, la luoj kreskas. Tiu “erao de aliro” rivelas mutacion de la konsum-formoj ligitan al loĝistika ŝanĝo: la ekcirkuligo de objektoj kaj kompetentoj de ĉiuj tra efikaj interretaj interfacoj. Anstataŭ timi tion, la entreprenoj vidas en ĉi tiu fluidiĝo altan potencialon por novaj transakcioj, kies pagataj perantoj ili estos.

Unuflanke, tio ebligas plilarĝigi la bazon de la konsumantoj: tiuj, kiuj ne sufiĉe riĉas por aĉeti multekostan objekton povas lui ĝin. Aliflanke, la merkatigo etendiĝas ĝis la domo-sfero kaj la servoj inter simplaj privatuloj: kroma dormoĉambro aŭ sidloko en aŭto povas esti proponataj por luado, same kiel labor-helpo pri tubisto-laboro aŭ pri lernado de la angla lingvo. Oni cetere povas anticipi la saman resalt-efikon kiel en la prienergia kampo, kie la elspezoreduktoj venantaj el teknikaj progresoj kondukas al konsum-kreskoj*: la enspezoj, kiujn individuo eltiras el la luado de sia videoprojekciilo instigas lin elspezi pli multe.

* Vd Cédric Gossart, “Kiam la verdaj teĥnologioj instigas konsumadon”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2010.

Tamen, ja ekzistas novaj praktikoj, kiuj iras kontraŭ konsumismo. Ili estas tre diversaj: la “couch-surfers” (laŭvorte: kanapo-surfistoj) permesas al nekonatoj senpage dormi en ties hejmoj kaj mem gastigi. La uzantoj de Recupe.net aŭ Freecycle.org preferas oferti objektojn, kiujn ili ne plu uzas, anstataŭ forĵeti ilin. En la lokaj interŝanĝo-sistemoj (LIS), la membroj proponas siajn kompetentojn sur egaleca bazo: unu horo da ĝardenado valoras unu horon da tubisto aŭ da retejo-konstruanto. En la Asocioj por pluteno de kamparana agrokulturo (APKA), ĉiu membro engaĝiĝas provizi sin dum unu jaro ĉe la sama loka agrokulturisto, kun kiu li povas evoluigi ligilojn kaj volontule partoprenas la ĉiusemajnan legom-distribuadon. Tiu engaĝiĝo, sufiĉe truda, signas agmanieron, kiu transiras la simplan “konsum-agon” konsistantan en “voĉdoni per sia monujo”.

Kio estas la komuna punkto inter ĉi tiuj asociaj projektoj kaj la ekfirmao pri distribuado C2C consumer to consumer (“de konsumanto al konsumanto”)? Ni komparu la “kanapo-surfistojn” kaj la klientojn de Airbnb: por la unuaj, la ĉefa afero troviĝas en la rilato kun la renkontita persono, kaj komforto estas malĉefa, dum por la duaj, estas inverse. La kriterioj de iliaj respektivaj taksadoj estas do videble malsamaj: kio ĉefas ĉe Airbnb, preter la prezo, tio estas la pureco de la ejo kaj proksimeco de la turisma centro, dum ĉe Couchsurfing.org, preter senpageco, ĉefas la momentoj pasigitaj kun la gastiganto. Simile, platformoj tiaj kiaj Taskrabbit.com proponas pagendajn servo-interŝanĝojn inter privatuloj, dum la LIS estas bazitaj sur donacemo.

Se, en siaj artikoloj celantaj la ĝeneralan publikon, la subtenantoj de la kunlabora konsumado ofte citas la asociajn iniciatojn por elstarigi la “socian” kaj “ekologian” aspektojn de tiu “revolucio”, tiuj malaperas profite al la ekfirmao kiam ili esprimas sin en la ekonomia gazetaro. Ne nur ĉar interŝanĝoj sen lukra celo estas pli malfacile monigeblaj sed ankaŭ ĉar ili ne estas “amasigeblaj”. Efektive, oni povas kunigi ambaŭ agmanierojn sub etikedo “kundivida ekonomio” nur koncentrante sin al la formo de tiuj rilatoj, kaj malplipezigante la tre malsamajn logikojn, kiuj nutras ilin. Tiu konfuzo, kiu pintas en la magia truko konsistanta en traduki “to share” (partigi) per “lui”, estas vaste favorata de tiuj, kiuj deziras profiti el la fenomeno. Per ruza rimedo, kiu similas al la “verda vestado” (greenwashing), projektoj kiel tiu de la APKA estas uzataj kiel garantio. Tiuj, kiuj raportas pri ili malplipezigante la sociajn valorojn entenatajn en tiuj projektoj partoprenas specon de “kunlaborad- vestado” (collaborative washing). Homoj, kiuj malfermas sian hejmon kaj tablon al nekonatoj ja ĝenerale karakteriziĝas per valoroj ligitaj al egalecaj kaj ekologiaj praktikoj; kio pli alproksimigas ilin al konsum- kaj produkt-kooperativoj ol al C2C-interŝanĝo-platformoj.

Tiu dueco renkontas aliajn: tiu, kiu disigas la “daŭrigeblan disvolvadon” de la politika ekologio, aŭ la movado de open source-programoj — kiu antaŭenpuŝas kunlaboron de ĉiuj por plibonigi la programojn — disde tiu de la liberaj programoj — kiu subtenas la liberecojn de uzantoj en politika perspektivo. Al ĉiuj tiuj kampoj oni povus apliki la faman distingon faritan de Richard Stallman, unu el la patroj de la liberaj programoj: “La unua estas disvolvo-metodologio; la dua estas socia movado*.”

* Richard Stallman, “Pourquoi l’“open source” passe à côté du problème que soulève le logiciel libre”, www.gnu.org

MARTIN DENOUN kaj GEOFFROY VALADON

Lampeduso

Antaŭ tridek jaroj, tiuj kiuj fuĝis el subprema politika sistemo de sia lando, ricevis la laŭdojn de la riĉaj landoj kaj de la gazetaro. Tiam oni opiniis ke la rifuĝantoj “elektis la liberecon”, do la Okcidenton. Tiel en Berlino muzeo honoras la memoron de la cent tridek ses fuĝantoj, kiuj pereis inter 1961 kaj 1989 dum ili provis transiri la muron kiu dividis la urbon en du partojn.

La centmiloj da sirianoj, da somalianoj, da eritreanoj kiuj, en tiu ĉi momento, “elektas la liberecon”, ne estas akceptataj kun la sama fervoro. En Lampeduso, la 12-an de oktobro de tiu ĉi jaro, oni uzis gruon por ŝarĝi sur militŝipon la kadavrojn de preskaŭ tricent da ili. La muro de Berlino de tiuj ĉi boat people estis la maro; Sicilio ilia tombejo. La itala ŝtataneco estis al ili donita postmorte.

Ilia forpaso ŝajnas esti inspirinta kelkajn politikajn respondeculojn. La 15-an de oktobro, s-ro Brice Hortefeux, eksa franca ministro pri internaj aferoj, ekzemple taksis ke la ŝiprompuloj de Lampeduso devigas respondi “al plej urĝa neceso: fari tiel, ke la sociaj politikoj de niaj landoj estu malpli allogaj”* Kaj li mallaŭdis la tro malavarajn donacojn kiuj altiras la rifuĝantojn al la eŭropaj marbordoj: “La medicina helpo de la ŝtato ebligas al homoj, kiuj venis en la teritorion, sen respekti niajn regulojn [esti senpage kuracataj], dum por la francoj povas esti ĝis 50 eŭroj da nepra pago.”

* RTL, 15-a de oktobro 2013.

Kaj li konkludis: “La perspektivo ĝui logan socian politikon estas decida elemento. Ni jam ne havas la rimedojn por tion fari.” Oni ne scias, ĉu s-ro Hortefeux ankaŭ imagas, ke miliono sescent mil afganoj rifuĝis en Pakistanon, ĉar logitaj de la pakistanaj sociaj helpoj. Aŭ ke pli ol kvincent kvardek mil siriaj rifuĝintoj akiris azilon en Jordanio, ĉar ili volis profiti la donacojn de reĝlando, kies riĉeco po loĝanto estas sepoble malpli alta ol tiu de Francio.

La Okcidento antaŭ tridek jaroj fieris pro siaj liberecoj kiel ideologia murrompilo kontraŭ la sistemoj kiujn ĝi kontraŭbatalis. Iuj el ĝiaj gvidantoj uzas nun la senhelpecon de la migruloj por rapidigi la malmuntadon de ĉiuj sistemoj de sociala protekto. Por la manipulistoj de la mizero ne gravas la fakto, ke la grandega plimulto de la rifuĝintoj de la planedo estas preskaŭ ĉiam akceptataj de landoj preskaŭ same mizeraj kiel ili.

Kiam la Eŭropa Unio ne minac-ordonas al tiuj landoj, kiuj estas jam proksimaj al rompiĝo, “ĉesigi la malindan komercon de improvizitaj ŝipoj”*, ĝi ordonas al ili fariĝi ĝia glaciso, protekti ĝin kontraŭ nedeziratoj per tio ke ili ĉassekvu ilin aŭ enfermu ilin en koncentrejoj.* La plej absurda flanko de tio estas, ke ĉio ĉi daŭras nur certan tempon. Ĉar iun tagon la Malnova Kontinento denove bezonos junajn enmigrulojn por mildigi sian demografian malkreskon. Tiam la retoriko ŝanĝiĝos, la muroj falos kaj la maroj malfermiĝos ...

* Tvitaĵo de s-ino Cécilia Malmström, eŭropa komisaro pri internaj aferoj, kritikante Libion kaj Tunizion, la 11-an de oktobro 2013.
* Vd Alain Morice kaj Claire Rodier, “Kiel la Eŭropa Unio enfermas siajn najbarojn”.

Serge HALIMI.

Sed kiu sabotas la venezuelan ekonomion?

EVIDENTAS, ke io en la lando ne funkcias. Senfinaj atendovicoj ĉe la enirejo de magazenoj por akiri bazajn produktojn kiel lakton, farunon, oleon aŭ necespaperon; supreniro de paralela ekonomio, kie la stratvendistoj ofertas la samajn varojn je altegaj prezoj. Dum la venezuelanoj suferas momentajn mankojn jam de tre longa tempo, la pligraviĝo de tio ekde la jarkomenco trafis ĉiun senaverte. Ĝi suferigas la loĝantaron des pli ke ĝi aldoniĝas al la infrastrukturaj problemoj kiuj kaŭzas interrompojn de akvo kaj de elektro. Tiuj, kiuj povas, plenigas siajn bankuvojn por havi rezervojn, kaj ĉiuj preĝas por ke la enhavo de la fridujo ne pereu ...

En la lastaj semajnoj, la registaro anoncis preskaŭ ĉiutage novajn disponojn kaj promesis ĉesigi la inflacion kaj la malabundojn. La kaŭzo de tiuj malfacilaĵoj kaj la necesaj reagoj estas temo de pasiaj kontraŭecaj diskutoj. Dum la bolivara reĝimo denuncas ekonomian sabotadon faratan kune de la opozicio, de la aferrondoj kaj de la usona registaro, la dekstrularo akuzas la malzorgon de la prezidanto Nicolas Maduro kaj de lia skipo. La polemiko tamen nur tuŝetas la esencon de la problemo, nome kiel Venezuelo, unu el la plej grandaj petrolproduktistoj de la planedo, devas mastrumi la orpluvon kiun ĝi ricevas el la naturriĉaĵoj. Antaŭ la enpotenciĝo de Hugo Chávez, en la jaro 1999, la eksterordinaraj enspezoj el la nigra oro riĉigis preskaŭ nur la petrolkompaniojn. Chávez, tuj post sia elekto, inversigis tiun politikon, parte per batalema agado ene de la Organizaĵo de petroleksportaj landoj (OPEL) por altigi la prezon de la barelo, parte devigante la privatajn petrol-ekspluatistojn pagi sian parton al la kolektivumo. Dum antaŭe la venezuela industrio de hidrokarbonaĵoj verŝis nur 30 elcentojn de siaj profitoj al la publika trezoro, ĝia impostkvoto altiĝis en la sekvaj jaroj al 70 elcentoj.

Kiam la ŝtataj monŝrankoj komencis pleniĝi de petroldolaroj, kaj post kiam la opozicio en la jaro 2003 malsukcesis bloki la petrol-ekspluatadon por faligi Chávez-on, la demando, al kiu ĉiu ĉi mono devas servi kaj kia monpolitiko estas plej taŭga, fariĝis decida punkto por la estonteco de la bolivara revolucio. Ĉu necesis meti la monon en rezervo kiel provizo por malbonaj tempoj, kiel faris Norvegio, ĉu investi ĝin en grandaj kaj ampleksaj infrastrukturoj, laŭ la maniero de Kataro, aŭ ĉu prefere atribui ĝin al socialaj programoj kaj al la batalo kontraŭ la malriĉeco? La juna bolivara respubliko elektis la trian opcion, kombinante politikon de kontrolado de la ŝanĝkvotoj por bremsi la fuĝon de kapitaloj, kiu fariĝis jam grava defio por la registaro post la provo de puĉo de la opozicio malsukcesinta en la jaro 2002.

Tiu politiko, kuplita al la demografia kresko ebligis al la venezuelanoj konsumi 50 elcentojn da kalorioj pli ol en 1998, kaj samtempe redukti la malegalecojn multe pli rapide ol aliie en la regiono. Sed la redistribuado de la petrolrento al la malriĉuloj kunportis kompreneble riskon de inflacio, ĉar instigante la internan konsumadon pli rapide ol kreskis la produktado, oni aŭtomate kaŭzas prezaltiĝon.

Tamen jam de dudek jaroj Venezuelo suferis la prez-febron, post la “nigra vendredo” de la 18-a de februaro 1983, kiam la lando abrupte devalutis sian monon. Dum la jardeko de la du prezidantecoj antaŭ Chávez, la inflacio atingis mezume 52 elcentojn jare. Unu el la unuaj taskoj de la bolivara prezidanto konsistis en mastrado de tiu malstabileco. Kun jara kvoto de mezume 22 elcentoj inter 1999 kaj 2012, tiu celo estis parte atingita. Sed tio ne postvivis la morton de Chávez, en marto 2013. La inflacio denove kreskegis ĉi-jare kaj kulminis je 49 elcentoj en septembro. La dua ekonomia defio estas la senkuraĝiga malpleniĝo de stokoj, de kiu eĉ la Centra Banko de Venezuelo (CBV) notas preskaŭ duobliĝon en unu jaro. Laŭ la socialista potenco, la loka grandburĝaro organizas sabotadon de la provizo-ĉenoj kaj la spekuladon sen la nigra merkato por fiaskigi la politikon de la registaro. La prezidanto Maduro ripetis tiujn akuzojn la 8-an de oktobro ĉi-jare, en parolado antaŭ la Nacia Asembleo: “La venezuela ekonomio trairas apartan konjunkturon, en kiu la produktad-aparato de la lando suferas plenfrape la ofensivon de la spekulado, de la akaparo, de la kontrabando kaj de la nigra merkato de devizoj.”*

* El Universal, Karakaso, 10-a de oktobro 2013.

La ŝtatestro komparas la aktualajn malfacilaĵojn de Venezuelo kun tiuj de Ĉilio antaŭ la puĉo de Augusto Pinochet, kiam la privata sektoro, helpata de la Central Intelligence Agency (CIA) instigis al malabundoj por malfortigi la prezidanton Salvador Allende. La opozicio siavice atribuas la malfacilaĵojn de la lando al la malbona mastrumado de la registaro. Povas esti, ke ambaŭ tendaroj pravas ... La registaro efektive lasis la kampon libera al la aferrondoj kiuj dediĉas sin al la manipuladoj pri kiuj la registaro ilin akuzas, kaj se la finegocado, la kontrabando kaj la kapitalfuĝo montriĝas pli profitdonaj kaj pli komfortaj ol laŭleĝaj investoj en la produktadon kaj en la distribuadon, tiam la publika politiko ja ie malsukcesis.

La ege malfacila plano konstrui la socialismon en unu sola lando, kiam la kapitalismo regas ĉie aliie, ne helpas la intencojn de la bolivara reĝimo. Ĉilio komence de la 1970-aj jaroj kaj Nikaragvo de la 1980-aj stumblis ĉe la sama obstaklo. En tiuj du landoj, kiel en Venezuelo, la politika volo liberiĝi el la leĝoj de la kapitalismo kaŭzis amasan kapitalfuĝon, kiu kaŭzis malstabilecon, kontraŭ kiu la regantoj ne havis rimedojn. Kontrolado de la prezoj kaj ŝanĝkvotoj ja ebligas, en certaj limoj, malhelpi tiun kontraŭofensivon, sed ĝi kreas aliajn ampleksajn problemojn, ekz-e la malabundojn.

Venezuelo sukcesis dum longa tempo eviti la plejmalbonon, ĉar ĝia petrola armilego donas al ĝi gravan komercan kaj monan avantaĝon. Sed tiu ne sufiĉas por garantii la stabilecon de la mono, en la mezuro laŭ kiu la privata sektoro, kiu restas tre influhava en la ekonomio de la lando, koncentras en siaj manoj gravan parton de la petrolenspezoj. Ĝi disponas do pri eksterordinaraj kvantoj da kapitalo, kiuj aspiras forlasi la landon ekde kiam pli profitigaj pasoj aliloke bonvenigas ilin.

Sub s-ro Maduro kiel sub Chávez, la ĉefa meĥanismo por protekti la nacian monon restas la Komisiono pri Mastrumado de la Devizo (Cadivi), kiu fiksas la kondiĉojn en kiuj la venezuelanoj povas ŝanĝi laŭ oficiala kvoto siajn bolivarojn kontraŭ dolaroj. Tiu operacio estas permesata nur en tre precizaj kazoj, ekz-e la importado de produktoj ne liverataj de la loka merkato, vojaĝoj, subteno al parencoj vivantaj eksterlande aŭ iuj aĉetoj per Interreto.

Tiom longe, kiom la registaro permesas relative fluan aliron al eksterlandaj devizoj, la ŝanĝkvoto en la nigra merkato kaj la inflacio restas plafonitaj ĉe eltenebla nivelo. Sed Venezuelo importas 70 elcentojn de siaj konsumaĵoj. Ĝi provas do teni la ŝanĝkvoton ĉe nivelo favora al sia mono, por ke la vendoprezoj ĉe la oferto de la importitaj produktoj ne tro altiĝu. Nu, tiu politiko estas fonto de malekvilibro: kun la paso de la tempo grandiĝas la diferenco inter la reala valoro de la bolivaro, kiun inflacio — eĉ kontrolata — aŭtomate malplivalorigas en la interna merkato, kaj ĝia nominala valoro en la merkato de la devizoj, kiu estas tenata en alta nivelo. Tio kaŭzas malavantaĝon por la venezuelaj industrioj, ĉar la kosto de iliaj produktoj altiĝas pli rapide ol tiu de la importataj produktoj. Tio siavice kaŭzas, ke la lokaj produktoj ne vendeblas pro la ekstera konkurenco. Pro tio la registaro decidis limigi la importadon al produktoj, kiuj estas nur produktataj eksterlande; sed tiu kondiĉo montriĝas ne daŭrigebla. La bazaj nutraĵoj ekz-e estas plejparte ja produktataj en Venezuelo, sed en nesufiĉa kvanto por kontentigi la postulon.

La alia malbona sekvo de la kontrolado de la ŝanĝkvotoj venas el la fakto, ke ĉar la bolivaro devalutiĝas en la interna merkato kaj samtempe restas forta en la devizmerkatoj, la abismo senkompate larĝiĝas inter la oficiala ŝanĝkvoto kaj la ŝanĝkvoto praktikata en la nigra merkato. Per tio, la aliro al la registaraj ŝanĝoficejoj fariĝas privilegio pli kaj pli enviata kaj disputata. Studjaro en venezuela privata universitato ekzemple kostis 46.000 bolivarojn komence de 2010, do la ekvivalenton de 10.000 dolaroj. Hodiaŭ ĝi kostas daŭre tiom, kvankam, aŭtomate, la bolivaro intertempe perdis 50 elcentojn da sia valoro ene de Venezuelo. Ene de tri jaroj la vera prezo de jaro da universitata studado do duoniĝis.

Kiel rezulto, la kontrolado de la ŝanĝkvotoj fariĝis avantaĝo precipe por la plej bonstataj kategorioj de la loĝantaro, ĉar la aĉetoj de dolaroj estas rezervitaj al tiuj, kiuj havas la rimedojn por vojaĝi, sendi monon al siaj parencoj aŭ financi studojn eksterlande. Tiuj tri motivoj kovras preskaŭ 20 elcentojn de la aĉetoj de eksterlanda mono faritaj en 2012 en la kadro de la Cadivi, do 5,8 miliardojn da dolaroj. Tio signifas, ke Venezuelo estas nun la sola lando de Latinameriko, en kiu la monsendoj fariĝas de la Sudo al la Nordo, anstataŭ inverse.

La registaro provas ataki la nigran merkaton, sed ĝiaj klopodoj montriĝis ĝis nun ne tre fruktodonaj. Principe ne eblas fari bankajn transkontigojn al eksterlando sen permeso. Sed ĉirkaŭiri tiun obstaklon estas infanludo: sufiĉas uzi peranton kiu posedas konton ĉi tie kaj tie. Ekde kiam la mono troviĝas en la venezuela konto, li malblokas la ekvivalentan sumon en sia konto en Usono, kun depreno de lia makleraĵo kaj de la gajnoj ricevitaj el la ŝanĝkvoto de la nigra merkato. Por la ŝtato malfacilas kontraŭagi tiom fluan fikomercon.

La perversaj efikoj de la ŝanĝkontrolo ankoraŭ pli akriĝis post la komenco de 2013. La unua kaŭzo estas verŝajne la iniciato organizita de la aferrondoj favoraj al la opozicio por akrigi la ekonomiajn malfacilaĵojn de la lando, profitante la foreston de Chávez dum lia malsano, poste pro lia morto. Dum pluraj fojoj en tiu ĉi jaro la instancoj malkovris hangarojn ĝisplafone plenaj de kuireja oleo kaj aliaj bazaj nutraĵoj, evidente forprenitaj el la venda cirkvito por akrigi la malabundojn.

Aldoniĝas la mallerteco de la reĝimo: en la momento, en kiu la ŝtato malaltigis je 32 elcentoj la oficialan ŝanĝkvoton de la bolivaro, en februaro 2013, ĝi ankaŭ forigis sian sistemon de sekundara ŝanĝo nomatan Sistemo de Transakcioj por Mono en Eksterlandaj Devizoj (Sitme). La kunefiko de tiuj du disponoj, anoncitaj monaton antaŭ la morto de Chávez, havis detruan efikon por la ekonomio, ĝi vigligis la inflacion, kiu altiĝis je 2,8 elcentoj en la sekva monato.

En la fluo de la tempo la venezuelanoj lernis pli aŭ malpli adaptiĝi al tiu plago. La ŝparantoj, en zorgo protekti siajn lanŝtrumpojn kontraŭ la konstanta malplivaloriĝo de sia mono, elturniĝas per sagacaj plasoj. Laŭvice de malkreskanta riĉaĵo, la bonstataj rondoj aĉetas nemoveblaĵojn, aŭtomobilojn kaj investas en la borson (la plej efika en la mondo kun altiĝo de 165 elcentoj inter januaro kaj oktobro 2013), pro kio tiuj tri merkatoj, post la instalo de la ŝanĝkontrolo en 2003, kreskegis en ritmo multe pli alta ol tiu de la inflacio.

Sed la dolaro konservas sian rolon de fuĝvaloro. Kiam la inflacio tre altiĝis, komence de tiu ĉi jaro, ĝis atingi 6,1 elcentoj en majo, multaj venezuelanoj akiris la verdajn biletojn de la nigra merkato, kaj tiel kaŭzis novan altiĝon de la nigra ŝanĝkvoto. Ĉar tiu servas kiel kalkulbazo de la prezoj de la plej multaj produktoj disponeblaj en la komerco, tiu febra altiĝo efikis stimule al la inflacio kaj, sekve, al la serĉado de dolaroj. Jen do la diabla cirklo kun eksterordinara detrupovo, en kiu la venezuela ekonomio troviĝas kaptita.

La ĉiam pli granda abismo inter la oficiala ŝanĝkvoto kaj ĝia surloka respondaĵo kaŭzas gravajn detruojn en la socio. Ne maloftas, ke produktoj subvenciataj de la ŝtato — ĉefe nutraĵoj — alvenas kontrabande en najbarajn landojn. La loĝantoj de landlimaj zonoj vidas regule preterpasi vicojn da kamionoj ŝarĝitaj de lakto, de oleo aŭ de rizo, kiuj malŝarĝas sian enhavon en Kolombio, Brazilo aŭ Gujano. La doganistoj fermas la okulojn. Inter la prezoj de tiuj nutraĵoj en Venezuelo kaj la tarifoj laŭ kiuj ili vendiĝas aliflanke de la limo, la profito estas granda kaj ebligas al la fikomercantoj certigi la bonvolon de la doganistoj, al kiuj ne gravas, ke per tio la malabundoj duobliĝas interne de la lando.

Finrezulte la sistemo de kontrolado de ŝanĝkvotoj, rimedo de suverena kaj kontraŭkapitalisma politiko, inversiĝas al avantaĝo de la plej riĉaj venezuelanoj. La privilegiuloj, kiuj havas aliron al la oficiala ŝanĝmerkato, enpoŝigas eksterordinarajn profitojn per akiro de varoj je laŭleĝa kvoto por revendi ilin je altega prezo en la nigra merkato. En la bolivara respubliko la profitkvoto de 100 ĝis 500 elcentoj fariĝis kutima. La registaro bone komprenis, ke ĝi ne povas resti senaga. La 8-an de oktobro s-ro Maduro petis la Nacian Asembleon permesi lin regi per dekretoj, por ne nur kontraŭbatali la korupton, sed ankaŭ por relevi la ekonomion. Mallonge poste s-ro Rafael Ramírez, prezidanto de la ŝtata petrolkompanio Petroleos de Venezuela (PDSA) kaj vicprezidanto de la respubliko taskita pri ekonomiaj aferoj, anoncis la lanĉon de nova ŝanĝsistemo “aŭkcia”, kiu malfermas la aliron al 100 milionoj da dolaroj semajne. Destinita anstataŭi la malnovan Sitme, tiu reĝimo vekas tamen jam la kritikon de multaj ekonomikistoj, kiuj taksas ĝin tro malforta por kontentigi la postulon kaj por sekigi la marĉon nigra merkato. La sola solvo por haltigi la forvaporiĝon de la kapitaloj certe estus refortigi la regadon de la ekonomio fare de la ŝtato, ekzemple per totala ŝtatigo de la banksektoro aŭ per pli rigora kontrolado de la importoj. Estas multaj adeptoj de Chávez, kiuj pledas por tia reorientiĝo, sed la registaro de Maduro ŝajnas iri pli malrektan vojon.

La eksterordinare malfacila situacio de Venezuelo devenas samtempe de ĝia statuso de granda produktanto de petrolo kaj de ĝia decido konstrui sistemon nekapitalisman. La enspezoj el la petrolo ŝanĝas neniom pri la fakto, ke la konstruado de socialisma insuleto en liberala oceano aŭtomate kaŭzas epidemion de kapitalfuĝo. La petrola orpluvo forlasas la landon same rapide kiel ĝi envenis, kaj postlasas loĝantaron elĉerpitan de la inflacio, de la malabundoj kaj de la malstabileco.

Gregory WILPERT.

Noktomezo en la jarcento

Novembro 1927. La USSR festas pompe la dekan datrevenon de la Oktobra Revolucio, kaj la centra komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) decidas la definitivan eksigon de Leo Trocko kaj de Gregorio Zinovjev. Du verkistoj de Balkanio renkontiĝas en Moskvo. La rumano Panait Istrati (1884-1935) akiris grandan konatecon en kelkaj jaroj, precipe pro la subteno de Romain Rolland, kiu kromnomas lin “la balkana Gorkij”. Tiom konata ankoraŭ ne estas la kretano Nikos Kazancakis (1883-1957), tio okazos nur poste, per siaj romanoj Aleksis Zorbas (1946), La rekrucumita Kristo (1948) aŭ La lasta tento de Kristo (1954). Nek la unua nek la dua membras en la Komunista Partio, sed ambaŭ estas tre proksimaj “kunvojaĝantoj”, kiujn la bolŝevista revolucio entuziasmigis.

Inter ili okazis fulma enamikiĝo. Ili decidas kune daŭrigi la vojaĝon, kiu ebligos al ili dum kroma jaro trairi la tutan ikon, de la Blanka Maro ĝis la subtropikaj regionoj de Abĥazio kaj Adĵario. Mallonge post konatiĝi kun Kazancakis, Istrati konatiĝas kun Victor Serge (1890-1947), antaŭe anarĥiista aktivulo kiu aliĝis al la bolŝevista revolucio, naskita en Bruselo en familio de revoluciaj ekzilrusoj. Tre proksima de Trocko, Serge apartenas al la maldekstra opozicio, ankoraŭ tolerata de Jozefo Stalino. La tri viroj komunikas inter si en la franca, la verklingvo de Istrati kaj de Serge.

En tiu epoko la opinioj pri Sovetio estas ankoraŭ nigraj aŭ blankaj, aŭ pli ĝuste ruĝaj aŭ blankaj: ekzistas nostalgiuloj pri la carismo kaj tiuj, kiuj aliĝis al la fantasta espero de la proletara revolucio. Dum Sovetunio resaniĝas el la katastrofo de la interna milito, danke al la nova ekonomia politiko (NEP), nur tre malmultaj komprenas, kion signifas la batalo je vivo aŭ morto inter Stalino kaj Trocko, kiun oni perceptas kiel simplan “batalon inter ĉefoj”. Istrati kaj Kazancakis, al kiuj baldaŭ aliĝis iliaj respektivaj kunulinoj, Marie-Louise Baud-Bovy kaj Eleni Samios, havas la unikan ŝancon povi libere travojaĝi la sovetian teritorion, sen vart-akompananto, kaj ili havas la kapablon vidi la realon de la aferoj. La raporto pri tiu kvaropa vojaĝo estis verkita de Eleni Samios, sed la teksto, tradukita al la hispana kaj publikigita en 1937 en Ĉilio, restis ne eldonita en la franca. Ĝi estas nun disponebla*, kun korespondaĵo inter Istrati kaj Kazancakis, sed ankaŭ kun leteroj senditaj de Serge al la rumana verkisto.

* Eleni Samios-Kazantzaki: La Véritable tragédie de Panaït Istrati [La vera tragedio de Panait Istrati], teksto prezentita de Anselme Jappe, Lignes, Parizo, 2013, 340 paĝoj, 24 eŭroj.

Antaŭ ol ĉiuj “revenoj el la USSR” de la elreviĝintaj vojkamaradoj — la libro de André Gide kun tiu fama titolo aperis nur en 1936 —, Istrati publikigas jam en 1929 sian ateston, Vers l’autre flamme [Survoje al la alia flamo]*, kiu kaŭzas kontraŭ li viglan kampanjon de Stalino, kiu akuzas lin je “perfido”. “Panait kontraŭbatalas sola la diablan maŝinon. La francaj amikoj, por kiuj li donintus sian kapon, kalumnias lin”, skribas Eleni Samios. Istrati, suferanta je tuberkulozo jam de sia juneco, revenis en Rumanion kaj mortis kelkajn jarojn poste.*

* Disponebla en la volumo 3 de la Œuvres de Panaït Istrati [Verkoj de Panait Istrati], eldonitaj de Linda Lê, Phébus, Parizo, 2006.
* Unu el la plej gravaj romanoj de Panait Istrati estas ĵus reeldonita: Oncle Anghel, kol. “L’Imaginaire”, Parizo, 2013, 210 paĝoj, 7,90 eŭroj.

Serge, eksigita el la partio en la jaro 1928, deportita dum tri jaroj en la montaron Uralo, estis fine senigita je sia sovetia ŝtataneco kaj elpelita el la USSR en la jaro 1936, do en la sama jaro, en kiu komenciĝis la grandaj moskvaj procesoj. La eldonejo Agone publikigis antaŭ kelkaj monatoj la Carnets (1936-1947) [Notlibroj (1936-1947)] de la verkisto*, kiu sukcesis en la jaro 1941 fuĝi al Meksiko sur la militŝipo Capitaine-Paul-Lemerle kune kun André Breton kaj Claude Lévi-Strauss. En Meksiko, kie retroviĝas la “vunditoj” de la eŭropaj revolucioj — precipe multaj ekzilitoj el Hispanio —, Serge estas aparte klarvida observanto de la dua mondmilito, poste de la novaj ekvilibroj de la postmilita tempo. Ĝis sia antaŭtempa forpaso en la jaro 1947, li ne ĉesas demandi sin pri la kaŭzoj de la degenero de la revolucio, en tio sekvante la pripensadojn komencitajn kun Istrati kaj Kazancakis.

* Victor Serge, Carnets (1936-1947), Agone, Marsejlo, 2012, 864 paĝoj, 30 eŭroj.

Jean-Arnault DÉRENS.

En Paragvajo, la fantomoj de Stroessner

Per puĉo, en 1954, la paragvaja generalo Alfredo Stroessner akaparas la potencon. Tiam komenciĝis la longa diktatoreco de Latinameriko, kaj unu el la plej subpremaj. Feroce kontraŭkomunista, la reĝimo de Asunciono fieris esti unu el la proksimaj aliancanoj de Vaŝingtono, ĝis kiam ĝi fariĝis tro ĝena, komence de la 1980-aj jaroj. En 1989 Stroessner estas siavice faligita de sia antaŭa dekstra brako. Lia nomo estas asociita al tiu de la Kolora Partio, kies membro li estis kaj kiu transvivis lin. Ĝis kiam, en 2008, la elekto de la “episkopo de la malriĉuloj” Fernando Lugo interrompis la hegemonion de la “koloruloj”. Sed nur por mallonga tempo: la 22-an de junio 2012, puĉo nomata “konstitucia” forpelis s-ron Lugo el la povo, kaj poste la partio de Stroessner ree enpotenciĝis ĉe la elektoj de aprilo 2013. La verko de Fredi Casco, farita antaŭ tiu lasta epizodo, montras la timigan perspektivon de “eterna reveno” de la fantomoj de Stroessner ...

STATISTIKOJ, priskriboj, foto-arĥivoj de gazetoj aŭ de la ŝtato, pensadoj de politikaj fakuloj, denuncoj de civitanaj organizaĵoj ... Ĉiuj ĉi dokumentoj montriĝas kompreneble fundamentaj por kompreni la teruran periodon de la diktatoreco kaj ankaŭ ties multajn sekvojn. Sed, kvankam ili estas abundaj, ili ne ebligas kapti la tonon de la epoko, kaj tio ja ne estas ilia tasko. Ili diras nenion pri la gusto de la timo kiu glaciigas la salivon nek pri la krepusko de baritaj horizontoj, nek pri la ranca odoro de la angoro, kiu por momento haltigas la aerblovon ... Ili ne rakontas — kaj kompreneble ne devas tion — la diskretan brilon de rigardoj submetaj, persekutataj aŭ angoraj.

Identigi la etan angulon kiu perfidas la genuflekson, la nepercepteblan kurbon kiu montras la devigecon de ridetoj; elvoki, eĉ nur por momento, la sentojn, la tonojn kaj la esprimojn de la vizaĝoj, montras la povon de la artverko. La arto ne nepre uzas impresajn procedojn por montri la malkvietajn profundojn de realo kiu avidas esti nomata. Kelkfoje sufiĉas etaj surscenigoj kiuj, per momenta ŝanĝo de la aspekto de evento, ebligas percepti la minacon de tio, kio estis kaŝita, malantaŭe, malproksime.

Sigmundo Freŭdo nomas das Unheimliche (“la maltrankviliga fremdaĵo”) tion, kio subite malklarigas la plej ordinarajn kaj plej senmalicajn situaciojn. Tiu ĉeesto de malcerteco, kiu hantas la scenon kaj anonciĝas per etaj signoj, vekas timon: pikilo, alarmo kelkfoje, kiu siavice ebligas distingi silueton, percepti tiun, timigan, de tio, kio ne montriĝas.

En sia laboro (de kiu kelkaj bildoj estas ĉi tie reproduktitaj), Fred Casco starigas sagacan sistemon, kiu iometete malreguligas la kampon de la bildo, kaj kiu povas produkti tiun senton, tiun efemeran pulsadon de la realo: la duoblaĵon, kiu ebligas al li kunvenigi, por ni, la “fantomojn de Stroessner”.

Por disvolvi sian projekton, Casco apogas sin sur fotoj trovitaj en la dimanĉa pulbazaro de Asunciono, la ĉefurbo de Paragvajo. De la jaro 2001 li kolektas tiajn “trovitaĵojn”: kliŝojn kunmetitajn laŭ la hazardo de liaj promenoj en la foiroj pri malnovaĵoj. Ĉu hazardo? En la realo, pli ĝuste la bonŝanco ... Ĉar, ekde sia unua trovaĵo, kaj de la koncepto kiun li proponis al ĝi, Casco — kiu zorgeme returnis la ege ŝarĝitajn standojn de malnovaj dokumentoj — serĉadis fotaĵojn kiuj prezentas la diplomatiajn ritojn organizitajn de Stroessner. La unua pakaĵo de fotoj aĉetitaj, en 2001, enhavis cent ekzemplerojn. De tiam la kolektaĵo riĉiĝis obsede, kiel ĉiaj kolektaĵoj.

Tiel, la verko de Casco rakontas samtempe la mallongan apogeon de la eksterlandaj rilatoj de Stroessner kaj ilian dekadencon, do du historiajn momentojn karakterizitajn de la mezkvalito de registaro pli bone preparita por la morrigida subpremado ol por la aparato kaj al diplomatiaj riverencetoj. Li tiel dokumentas la etanimecon de la pretendemaj provincaj ceremonioj organizitaj ne nur por la vizitoj de eksterlandaj moŝtuloj kaj de iliaj reprezentantoj, sed ankaŭ por malpli gravaj diplomatiaj akceptoj kaj palacaj ritoj.

Kompreneble ne temas pri kritiko al la vulgareco kaj oficiala surscenigo, sed pri pripensadoj pri la trukoj kiuj ebligas tion, pri malkaŝo de certaj aspektoj de la estetiko de la epoko de Stroessner, pri observado de la mikropotencoj en ilia plej granda banaleco, en la maniero en kiu ili kontribuas al cimentado de la vera potenco: la devigaj pozoj, la diskretaj gestoj, la okulumoj, la detaloj de la dekoro kaj de la mebloj ... Kaj tio per “duarangaj” bildoj, bildoj kiujn la oficialaj arĥivoj ĝenerale malestimas, sed kiuj ebligas la elŝpruciĝon de la detalo, de la vestiĝoj, de la fundamentaj elementoj por senvualigi la “etoson” de epoko, dum kiu, laŭ iuj fontoj, “Paragvajo havis la plej multajn vizitojn de altranguloj kaj de diplomatiaj reprezentantoj de sia tuta historio” ... antaŭ ol Asunciono komencis suferi ian izolitecon kaj perdon de prestiĝo, fine de la 1970-aj jaroj, kio malakcelis la fluon de la vizitantoj.

La koncepto de la duoblo estas obseda ĉeesto en la nuntempa epistemè — la kondiĉoj de ebleco de propra diskurso en ia epoko, laŭ la filozofo Michel Foucault. En la realo temas pri obsedo kiu aperas ĉe la horizonto de ĉia kulturo. Sed, en la okcidentaj socioj, ĝi estas plena de neantaŭviditaj kromnocioj kiuj kreskigas ĝian forton. En si mem, la fotado alportas sigelon de verŝajneco, de reprodukteblo, kiun nenia antaŭa sistemo de reprezentado atingis. Ekde ĝia apero, la arto reinventas sian propran statuson kaj sian direkton: ĝi dubas pri sia rolo en mondo kapabla precize reprodukti ĉian ĉeeston, ĉian aperformon. Dum la fotado ebligas — por la unua fojo — produkti ne nur bildon identan kun tiu kiun ĝi prezentas, sed ankaŭ senliman nombron de kopioj de tiu bildo, la cifereca fotado ebligas siavice manipuladojn kiuj senfine obligas momentojn konsistigajn de ilia propra estiĝo ...

Kiam Casco reproduktas la vizaĝon de certaj personoj kiuj aperas sur la fotoj (en tio eĥante la praktikon de fota trukado en la epoko de Jozefo Stalino), li ne nur ironias pri la ontologia kaj mimetika skandalo, kiun la multobligo de la vizaĝo kaj la multobla ŝajnigo supozigas. Per denova elvoko de la ĉeesto de jam ĉeesta subjekto, li akcentas la pozicion kaj la signifon de certaj agantoj en la malluma teatro kiun li starigas danke al siaj trovitaj fotaĵoj. Ne estas same, reprodukti la portreton de anonimulo aŭ de persono amata, kaj kloni Stroessner-on. Efektive, la mita imagaro, kiu aperas el la epoko de la diktatoreco, devigas la rigardon kaj kondukas al perceptado de tiu ripetado kiel premsonĝo: la angoro vidi Stroessner-on kiel mutaciulon, reprodukteblan de elekto post elekto, ĉieĉeesta, eterna. Ankaŭ ne havas la saman sencon duobligi familian pozon aŭ ripeti la hipokritan ĝentilecon de sbiro aŭ de flatemulo (devigata ripetadi sian genuflekson, konfirmi sian rezignan rideton, fiksi dufoje sian rigardon avidan aŭ timigitan).

Pro tio la multobligo produktas potencan deŝovon en la scenejo de tiu teatro. Ĝi alipozicias la protagonistojn, modifas la intrigon, malfermas vicliniojn kiuj lasas la rigardon filtri — kaj tra kiuj enŝoviĝas anonco, tujaĵo, minaco: ĉio, kion disciplinita fotaĵo ne elmontras. Iuj personoj aperas precize klonitaj: la kopio konservas iliajn precizajn dimensiojn (sed kie estas la kopio? Kie troviĝas la originalo?). Ĉiu detalo kaj ĉiu pozicio restas identaj, eĉ se la rektaj referencoj ŝanĝiĝas: Stroessner dialogas kun si mem, ĉiu el siaj klonaĵoj sidas en malsama brakseĝo. Aŭ, duobligite, li babilas kun grupo de flatuloj, kiuj ŝajnas rekoni nur unu el la kopioj, al kiu ili direktiĝas respektomontre (la alia sendube estas lia fantomo; sed ĝi eble estas la originalo, ĉu?). Kelkfoje la reproduktitaj portretoj aperas duobligite, dismetitaj simetrie laŭ vertikala akso kiu virtuale krucas la centron de la fotaĵo kaj produktas spegulan efikon. La du identaj adjutantoj, kiuj eskortas la argentinan diktatoron Jorge Rafael Vileda dum li subskribas dokumenton (ĉu eble rilatan kun la operacio Condor?)* spegulas reciproke sian bestecan esprimon kaj sian marionetan pozon — oni povus memorigi ĉi tie, ke en la hispana la franca “clone” elparoliĝas kiel “clown”.

* Vd Pierre Abramovici, “‘Opération Condor’, cauchemar de l’Amérique latine” [“Operacio Condor”, premsonĝo de Latinameriko], Le Monde diplomatique, majo 2001.

La delokado kiun la faksimila kopio produktas de la personoj, aliflanke ebligas aliri la demandon pri identeco, aparte komplikan en la binara epoko de la malvarma milito, kiam ĉio malsama estis konsiderata ne nur malnormala, sed ankaŭ kiel kontraŭa. En la verko de Casco, la ripetado de la unikaĵo ebligas impresajn efektojn de devio kaj de kolizio en la ludo de la samo kaj de la alia. La verko ŝajnas postulati, ke rifuzi la deformitecon, reaserti la identecon, fine generas glitiĝon de la propra profilo, deformante la individuecon aŭ glaciigante ĝin en figuron identan al si mem. Aŭ ke ĝi fine dissolvas la samulon en sian respegulaĵon aŭ en sian ombron, retenante lin sur la fantastan sojlon de sceno sen aliuloj.

Ĉiuj ĉi operacioj estas rapidaj, mallongaj: la akumulita tempo en la malnovaj fotaĵoj deŝoviĝas dum momenteto. La plej eta transpaŝo de sento, la subita interrompo, ebligas iomete percepti la nevideblon, kontraŭe al tio, kion la oficiala memoro antaŭzorge starigas. Jen la manovroj de “kontraŭmemoro”, kiuj povas kaŭzi la fulmojn de la evento kun la tujeco de fota fulmlumo, kies intensa fuĝemo estas ĉiam surpriza, eĉ se ĝi prilumas hipokritan pozon. Per tio, ke ĝi igas la nunon eksalti, la procedo de la malĝustatempeco povas anticipi alian momenton, elprenitan el inter la disaj ĉifroj, el kiuj konsistas la aliaj arĥivoj, tiuj de la rubaĵoj.

Ticio ESCOBAR.

Enketo en la staploj de la reta komerco

Amazon: la alia flanko de la ekrano

Kun siaj mastroj gloritaj de Holivudo, siaj ebenaj ekranoj kaj viglaj koloroj, la ret-ekonomio elvokas senmateriecon, horizontecon, kreivon. Enketi pri Amazon tamen rivelas alian faceton. Tiun de gigantaj staploj, kie homoj pilotataj de komputiloj aktivas ĝis elĉerpiĝo.

DETURNANTE sian rigardon de la afiŝoj de la germana sindikato Ver.di — la unuiĝinta sindikato de servoj — najlitaj sur la muro de la kunvenejo, s-ino Irmgard Schulz ekstaras kaj ekparolas. “En Japanujo, ŝi rakontas, Amazon ĵus rekrutigis kaprinojn, por paŝti ilin ĉirkaŭ staplon. La firmao donis al ili identigilon similan al tiu, kiun ni havas ĉirkaŭ la kolo. Ĉio troviĝas sur la ŝildo: nomo, foto, skankodo.” Ni estas ĉe la ĉiusemajna kunveno de la Amazon-dungitoj en Bad Hersfeld (Hessen, Germanujo). Per tiu nura bildo, la laboristino pri loĝistiko ĵus resumis la socian filozofion de la internacia firmao, kiu proponas al konsumantoj aĉeti klakante en Interreto, kaj ricevi ene de du tagoj ĉu balailon, ĉu la verkojn de Marcel Proust aŭ traktoreton*.

* Malgraŭ niaj ripetitaj petoj, Amazon ne konsentis respondi niajn demandojn.

Tra la mondo, cent mil homoj aktivas en okdek naŭ loĝistikaj staploj, kies entuta surfaco estas preskaŭ sep milionoj da kvadratmetroj. Ene de malpli ol du jardekoj, Amazon antaŭeniris sur la retekonomian scenejon, apud Apple, Google kaj Facebook. De ĝia enkonduko en la valor-Borson en 1997, ĝia jara vendosumo kvarcent-dudek-obliĝis, atingante 62 miliardojn da dolaroj en 2012. Ĝia fondinto kaj ĉefdirektoro, s-ro Jeffrey Preston (“Jeff”) Bezos, liberecano kaj maniulo, inspiras al ĵurnalistoj portretojn des pli flatajn, ke li investis en aŭgusto 2013, 250 milionojn da eŭroj — 1% de sia persona havaĵo — en la aĉeto de la respekteginda usona ĵurnalo The Washington Post. La temo de la ekonomia sukceso nepre eklipsas tiun de la laborkondiĉoj.

En Eŭropo, Amazon elektis Germanujon kiel ĉeflaborejon. La grupo konstruis tie ok loĝistikajn uzinojn kaj estas konstruanta naŭan. Kondukante sian aŭtomobilon, s-ino Sonia Rudolf veturas laŭ Amazon-strato* — la urba instanco subvenciis instaladon de la internacia firmao je pli ol 7 milionoj da eŭroj. Kaj ŝi fingromontras grandegan grizan ladon. Malantaŭ vico da pikdratoj, aperas la staplo. “Ĉe la tria etaĝo de FRA-1*, estas neniu fenestro, neniu aperturo, nek klimatiziloj, atestas ĉi tiu eksdungito. En somero, temperaturo superas 40 °C, kaj svenoj tiam oftas. Iam — mi ĉiam ĝin memoros-, dum mi estis “rikoltanta” [preni varojn el la metalaj faketoj], mi ekvidis knabinon kuŝantan kaj vomantan sur la plankon. Ŝia vizaĝo estis blua. Mi vere kredis, ke ŝi estas mortonta. Ĉar ni ne havis vundito-portilon, la ĉefo nin ordonis preni lignan paledon, sur kiu ni kuŝigis ŝin kaj portis ĝis la ambulanco.”

* Amazon-stratoj ankaŭ ekzistas en Graben Pforzheim kaj en Kobern-Gondorf en Germanujo, kaj du en Francujo, en Sevrey (Saône-et-Loire) kaj en Lauwin-Planque (Nord).
* Ĉiuj Amazon-laborejoj ricevis nomojn konsistantajn el tri literoj kaj unu cifero. La loĝistikaj staploj ricevas la nomon de la plej proksima internacia flughaveno; ĉi tie: Frankfurto.

Similajn faktojn raportis la gazetaro en Usono*. En Francujo, en 2011, malvarmego frapis la dungitojn de la staplo de Montélimar (Drôme), devigataj labori kun manteloj, gantoj kaj kapvestoj, ĝis dekduo da ili ekstrikis por fine ricevi la funkciigon de la hejtiloj. Estas parte tiel, ke Amazon puŝis sian fondinton ĝis la dek naŭa rango de la miliarduloj de nia planedo.*.

* Spencer Soper, “Inside Amazon’s warehouse”, The Morning Call, Allentown (Pensilvanio), 18-a de septembro 2011.
* S-ro Bezos estis elektita plej bona negocisto de la jaro 2012 fare de la usona magazino Fortune.

La specifeco de reta superbazaro estas ebligi al komercistoj, tra sia platformo Marketplace, proponi vendon de iliaj varoj sur ĝia retejo, tiel rekte konkurencante ĝiajn proprajn varojn. Tio ŝveligas la vendosumon kaj kreskigas la “longvosto”-efikon*, — la adicio de multaj etaj mendoj de varoj malmulte postulataj, kies stokad-kosto estas malalta-, kiu kaŭzis la sukceson de la firmao. Tiu sistemo, efika por konsumanto, partoprenigas la librovendistojn en la antaŭenpuŝo de la giganta firmao, kiu vampiras ilian klientaron kaj detruas ilian aktivadon.

* Oni parolas pri ‘longvosta’ fenomeno kiam la suma postulo por malmulte postulataj artikloj transpasas la suman postulon de la tre postulataj artikloj. jmc
“La rideto sur la pakaĵo, ĝi ne estas nia”

La sindikato de la francaj librovendistoj ja mezuris, ke por egala vendosumo, kvartala librovendejo kreas dek-ok-oble pli da laborpostenoj ol la perreta vendo. Pri la nura jaro 2012, la Asocio de la usonaj librovendistoj (American Booksellers Association, ABA) taksas je kvardek du mil la nombron de laborpostenoj detruitaj de Amazon en la sektoro: vendosumo de 10 milionoj da dolaroj de la internacia firmao respondas laŭ ĝi al tridek tri posten-detruoj en la kvartalaj librovendejoj.

Krome, ĉio kontraŭstarigas la malaperintajn postenojn kaj tiujn kreitajn en la loĝistikaj staploj. Unuflanke malaperas kvalifikita, diversigita, daŭrigebla laboro, situanta en urbocentro, kiu miksas manipuladon, sociemon, kontaktemon kaj konsiladon. Aliflanke aperas en cirkaŭurboj “vendo-uzinoj”, kie la senĉesa produktado de karton-pakaĵoj estas plenumata de senkvalifikaj laboristoj, rekrutigitaj nur pro tio, ke ili nun malplikostas ol robotoj. Sed tio ne daŭros longe: de kiam ĝi aĉetis, en 2012, kontraŭ 775 milionoj da dolaroj, la robotikan societon Kiva Systems, Amazon preparas la ekfunkciigon en siaj staploj de rulantaj etaj robotoj: oranĝkoloraj tridek-centimetr-altaj sesedroj, kapablaj ekzemple enŝovi sin sub bretaron por transloki ŝarĝojn kvarcent-kvindek-kilogramajn ĝis mil-tricent-kilogramajn, laŭ la modeloj.

La celo estas redukti je nur dudek minutoj la tempon inter la klienta mendo kaj ĝia ekspedo. S-ro Bezos celas legendan atingaĵon: proponi kaj vendi kiun ajn varon liverotan ĉie en la mondo la tagon mem de la mendo. De sia komenco, Amazon investas grandegajn sumojn en serviloj kaj konstante kreskigas siajn algoritmajn kalkulkapablojn por plibonigi la efikon de sia loĝistiko kaj potencialojn de sia komerca retejo. Tiu retejo proponas ĉiam pli da novaj varoj al malnovaj klientoj, danke al kompleksa komparo de iliaj personaj datumoj kaj iliaj konsum-kutimoj. Kaj, por ke nenio perdiĝu, la informadikaj resursoj neuzataj estas ludonitaj al entreprenoj tra specifa servo Amazon-Ret-Servoj (Amazon Web Services)*.

* Amazon starigis ankaŭ retan labormerkaton, “la mekanika turko de Amazon” (Amazon Mechanical Turk), kiu proponas al retanoj fari mikrotaskojn kontraŭ mikrosalajro. Vd Pierre Lazuly, “Télétravail à prix bradés sur Internet”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2006.

En ĉiuj landoj, kie ili estas instalitaj, la loĝistikaj staploj havas similan arĥitekturon kaj labor-organizon. Situantaj proksime de aŭtoŝoseo-nodoj, en regionoj kie la senlaborul-procentaĵo superas la landan mezumon, ili estas gardataj de sekurec-societoj. Tiuj ladaj pluredroj etendiĝas laŭ areo, kiu kelkfoje superas cent mil kvadratmetrojn, tio estas egala al dek kvar piedpilkejoj (futbalejoj). Ili vigliĝas laŭ la ritmo de kamion-baleto: ĉiun trian minuton, la Amazon-grupo plenigas kamionegon. Sur la sola usona teritorio, la firmao vendis ĝis tri cent artiklojn en ĉiu sekundo dum la kristnaskaj festoj de 2012.

La abundo de varoj proponataj al la cent kvindek du milionoj da klientoj de la retejo materiiĝas en la staploj ŝirmantaj aregon da metalaj bretaroj, kie laboregas silentaj laboristoj sub premo de la interna regularo. Ĉiuj, konsiderataj kiel eblaj ŝtelistoj, suferas detalan traserĉadon fare de gardistoj: ili iras sub sekurecportalojn je ĉiu eliro, eĉ por paŭzoj, kiuj tiel estas mallongigitaj pro tiu teda kontrolo, kaŭzanta longajn vicojn. Ĉar Amazon rifuzis meti la kontrolhorloĝojn je la nivelo de la traserĉado, laboristoj de la staploj de Kentukio, Tenesio kaj Vaŝingtono, en Usono, jam lanĉis kvar tribunalajn plendojn por postuli pagon de tiu nepagita atendotempo, kiun ili taksas je kvardek minutoj semajne.

La kunigado kaj mastrumo de la stokoj ĉe Amazon estas informadike prizorgataj laŭ la chaotic storage-sistemo: oni dismetas la varojn laŭ hazarda maniero sur la bretoj. Tiu “ĥaosa ordigo” havas la avantaĝon de pli granda flekseblo ol la tradicia stokigo; ne necesas antaŭvidi kromajn spacojn por ĉiu var-tipo, en kazo de varianta oferto aŭ postulo, ĉar ja ĉio amasiĝas hazarde. Ĉiu vico de bretaro havas plurajn nivelojn, ĉiu nivelo plurajn fakojn: jen estas la ĉeloj, en kiuj la verkoj de Antonio Gramsci apudas virajn kalsonojn, pluŝan urseton, spicaĵojn por rostita viando aŭ Metropolis de la filmisto Fritz Lang.

En la “akcepto”-unuo, la akceptantaj laboristoj elprenas la paledojn el la kamionoj kaj referencas la varojn. La “stokigantoj” siaflanke metas la artiklojn kie eblas sur la grandegaj bretaroj, cele konsistigi bazaron katalogitan nur de vifia skanilo, kiu kapablas legi skankodojn. Por kontraŭbatali/ kontraŭefiki la kapturnigan geografion de la longegaj prezentiloj, meze de tiu akumulado de varoj, la plej modernaj teknikoj gvidas, kontrolas kaj mezuras la produktivecon de laboristoj plenumantaj ripetajn kaj lacigajn taskojn. En la tiel nomata “produkto” unuo, la “kolektantoj”, ankaŭ gvidataj de siaj skaniloj, laŭiras la bretarojn. Ili paŝas pli ol dudek kilometrojn tage — ja oficiala distanco laŭ la dungagentejoj, kiun la sindikatistoj kontestas, opiniante ĝin subtaksata.

Tuj kiam artiklo estas elprenita, nombro afiŝiĝas sur la skanilo, ordonante al la laboristo preni la sekvan. La elekton de tiu ĉi determinas komputilo, por malpliigi la paŝitan distancon. Kiam lia ĉareto plenas, la kolektanto alportas ĝin al la “pakantoj”. Tiuj restas en sia loko kaj pakas kvazaŭ-ĉene la varojn, antaŭ ol peli la pakaĵojn sur grandegajn aŭtomatajn rultapiŝojn. Tiuj aŭtomatoj pesas la pakaĵojn markitajn el desegnita Amazon-rideto, gluas adresetikedojn, kaj ordigas ilin laŭ la poŝtkodoj aŭ internaciaj transportontoj.

“La rideto sur la pakaĵoj, ĝi ne estas nia”, diras s-ro Jens Brumma, 38-jara, “stokiganto” de 2003. Post alterno de senlaboraj periodoj kaj portempaj misioj ĉe Amazon dum sep jaroj, li laboras de 2010 laŭ mallongaj laborkontraktoj, ĉar la direkcio rifuzas doni al li statuton de normala laboristo. Kiel al ĉiu dungito en la mondo, liaj kontraktoj malpermesas al li esprimi sin pri sia laboro ĉe sia familio, siaj amikoj aŭ ĉe ĵurnalistoj. “La silento, kiun oni trudas al ni, li precizigas, ne celas protekti industriajn sekretojn, al kiuj ni ne aliras: ĝi celas prisilenti niajn tre malfacilajn laborkondiĉojn.”

Ĉe la jarfino, dum la premperiodo, nomata “Q 4” — kvara trimestro-, noktaj teamoj estas organizataj, kaj ĉiu staplo amase rekrutigas portempan laborforton, por ekspedi la mendojn de la festperiodo. “Dum tiu periodo”, klarigas s-ro Heiner Reimann, unu el la sindikataj fakuloj senditaj de Ver.di en 2010 por establi kaj akompani sindikatan agadon, “la nombro de laboristoj subite pasas de tri mil por ambaŭ staploj al pli ol ok mil. Portempaj subkontraktuloj venantaj el tuta Eŭropo alvenas en Bad Hersfeld, kaj estas loĝataj en teruraj kondiĉoj. Ĉi tie, por trakti tiujn milojn da labor-subkontraktoj, Amazon dungis ĉinajn sekretariinojn. Pasintan jaron, ili laboris en granda malplena ĉambro, sen mebloj, kaj stakigis la laborkontraktojn sur la planko. Estis surrealisma vido.” Hispanaj, grekaj, polaj, ukrainaj, portugalaj senlaboruloj konverĝas aŭtobuse el tuta Eŭropo, rekrutigataj de subkontraktaj labor-agentejoj.

“La gvidantoj fieras pri tiu internacia dungado kaj montras ĝin kiel laŭdindan, atestas s-ro Brumma. Okaze de festo organizita de la firmao, oni min petis pendigi la flagojn de ĉiuj ĉeestantaj naciecoj: estis kvardek kvar! La hispanoj estis la plej multaj. Inter ili troviĝis homoj altdiplomitaj: historiisto, sociologoj, dentkuracisto, advokatoj, kuracistoj. Ili estas senlaboruloj, tial ili venas ĉi tien por la tempo de sezona subkontrakto.”

Laŭtega hard-roko dum la laboro

La germano Norbert Faltin, eksa kadrulo pri informadiko, subite maldungita en 2010, estis devigita fariĝi subkontrakta laboristo “kolektanto” en Bad Hersfeld. “Dum vintro, mi loĝis dum tri monatoj kun kvin eksterlandanoj en dometo normale uzata de someraj feriantoj, kaj sen hejtilo. Neniam mi estis tiel malvarme en mia vivo. Ni estis kvin plenkreskuloj, kaj ni laŭvice dormis en la porinfana liteto.” Ĉi tie, la eventuala subskribo de statuta laborkontrakto (sen daŭrolimigo) markas la finrezulton de sinsekvaj mallongaj kontraktoj, dum kiuj singardemo konsilas ne aliĝi al sindikato, nek evidente partopreni strikon. Kaj la amasa varbado de enmigranta subkontrakta laborforto antaŭ la kristnaskaj festoj kontraŭstaras la efikon de la strikoj lanĉataj de Ver.di dum tiu kvara trimestro, kiam Amazon, ja ĉi-momente malforta, realigas 70% de sia jaraj vendoj.

Cele plenumi sian devizon, “Laboru streĉe, Amuziĝu, Faru historion” (Work Hard, Have Fun, Make History), afiŝitan en ĉiuj ties laborejoj sur la planedo, la usona giganta firmao enkadrigas siajn dungitojn per tre rigora mastrum-tekniko, la “5 S”, inspirita el la japanaj aŭtomobil-fabrikoj, kaj organizas multajn “kvazaŭ familiajn” eventojn, tiel dum la laboro kiel ekstere. “Dum la “Q 4”, la gvidantoj disaŭdigas laŭtegan muzikon en la staplo por eksciti nin, rakontas s-ino Rudolf. Iam, dum la festoperiodo, ili ludis hard-rokan muzikon por laborigi nin pli rapide. Estis tiom laŭte, ke mia kapo doloris kaj tio donis al mi palpitaciojn. Kiam mi petis la ĉefon mallaŭtigi la muzikon, li mokis min ĉar mi estas pli ol kvindekjara, dirante ke ĉi tie estas junula firmao. De mi, maljunulino, oni postulis la saman produktivon kiel de junulo dum la “kolektado”. Sed, post la forpaso de mia edzo, mi ne havis elekton, mi devis akcepti tiun laboron.”

Kadruloj filmas sin simiantajn sindikatistojn

La laboristoj de Bad Hersfeld memoras, ke ili vidis s-ron Bezos okaze de la inaŭguro de la unua germana staplo de la firmao, en somero 2000. Tiun tagon, ilia mastro, tutspeciale veninta el Usono, surterigis sian helikopteron sur la parkejon de la dungitoj por alpremi siajn manojn, farboŝmiritajn, sur platon. “Ĉio estas dirita kaj skribita en la angla ĉe Amazon. La dungitoj estas nomataj la “hands”, la etaj manoj, klarigas s-ino Schulz. Jeff Bezos montris al ni siajn manojn, dirante ĉe la mikrofono, ke ni ĉiuj estas “manoj”, same kiel li, kaj ke ni estas liaj asociitoj, ĉar ni rajtas ricevi akciojn post pluraj jaroj en la firmao. Li klarigis, ke ni formas grandan familion. Post tio, li eĉ fojfoje telefonis el Usono, kaj lia voĉo estis disaŭdigita per laŭtparoriloj en la staplo, por paroli al ni, stimuli nin. Kaj tio funkciis. Ni fieris pri Amazon; estis por ni la usona revo. Sed rapide tio fariĝis premsonĝo. Tial hodiaŭ mi partoprenas la strikojn.”

Preter tablo, kie amasiĝas flugfolioj, nomŝildoj, juraj informiloj kolore surstrekitaj kaj gazetartikoloj elvokantaj la lastan strikon, la anoj de la posttagmeza teamo rapide forlasas siajn seĝojn por iri al la laboro. “Estis tre malfacile kiam mi alvenis. La laboristoj estis terurigitaj je la ideo paroli kun ni aŭ akcepti niajn flugfoliojn”, konfidas la sindikatisto Reimann, atendante la alvenon de la matena teamo por animi duan kunvenon. Post pli ol jardeko ĉe Ikea, kaj serioza formado pri sociala juro, li komencis tiun mision por Ver.di en 2010. Konstatinte la malpolitikiĝon kaj foreston de sindikata kulturo ĉe plej granda parto de Amazon-dungitoj, li adaptiĝas al la situacio kaj atingas iom post iom rezultojn danke al agadoj organizataj de malgranda forta nukleo.

Jam en 2011, la aktivuloj algluas ekzemple kolorajn paperfoliojn ĉie ajn en la germanaj staploj. Sur ĉiu el ili, anonima demando fingromontras malhelpilon al labor-juro, maljustaĵon aŭ devojiĝon. La ekzemplojn elektas ĉiam la laboristoj mem, kiuj skribigas ilin de siaj familianoj, por ke oni ne rekonu ilian manskribon. Tiuj folioj, milope gluitaj sur la laborlokoj, sen estigi difektojn, semas panikon inter la ĉefoj. Post diskutoj okazintaj dum ĉiusemajnaj kunvenoj malfermaj al ĉiuj, postuloj rapide elstariĝas el Bad Hersfeld kaj Leipzig (Saksujo).

En Leipzig, neniu estas pagata laŭ la branĉo-tarifo intertraktita de Ver.di por la komerca branĉo. Dum la salajro-konvencioj de la orientaj “landoj” planis minimuman salajron je 10,66 eŭroj hore, Amazon aplikas propran tarifon: 9,30 eŭroj. En Bad Hersfeld, sama malkongruo inter la branĉotarifo (12,18 eŭroj hore) kaj la salajro de tiu staplo: 9,83 eŭroj. Du jarojn kaj duono post la unuaj sindikataj kunvenoj de Ver.di, preskaŭ ses cent germanaj dungitoj regule organizas strikojn por postuli la aplikon de la kolektiva konvencio (Tarifvertrag) de la sektoro. Ĝis tiu grado, ke la sindikatistoj kaj ties simpatiantoj nun surportas, ankaŭ en la laborejo, tre videblajn ruĝajn braceletojn kun la vortoj “Laboru streĉe, Amuziĝu, Faru Tarifvertrag” (Work Hard, Have Fun, Make Tarifvertrag).

Kia rezulto? S-ino Rudolf konstatas la rezulton kiam ŝi renkontas ekskolegojn en la urbocentro de Bad Hersfeld: “La bildo de la sindikato multe ŝanĝiĝis. Laboristoj malpli kaj malpli timas aliĝi al sindikato, kaj tio eĉ fariĝas reflekso, kiam ili suferas humiligon. Ili deziras rebati por defendi siajn rajtojn kaj dignon.”

En Francujo, la 10-an de junio 2013, cento da salajruloj de la staplo de Saran (Loiret-departemento) estis strikantaj laŭ alvoko de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL, france: CGT). Ĉiuj estis unuope kunvokataj la morgaŭon. “Ĉar mi estas sindikatisto, mi estis submetata al priserĉadoj dum mia laboro, atestas s-ro Clément Jamin, el la ĜKL. Mi rifuzis ilin; oni sekve petis min sidi sur seĝo, por atendi alvenon de polico. Mi restis sidanta ses horojn, antaŭ la kolegoj, sed la polico neniam venis. Ili provis same trakti min la morgaŭon kaj postmorgaŭon. La ĜKL metis plendon ĉe tribunalo.” Malamikaj al sindikatoj, la kadruloj de Amazon ankaŭ provas humilligi ilin. Antaŭ nelonge, en parodia interna filmeto, kiun ni povis spekti, du kadruloj el la homresursa-fako de Saran filmis sin simiante sindikatistojn kaj portante ĜKL-flagon.

“La laborritmo estas elĉerpiga, gravmiene konfidas Mohamed, laboristo en Saran, kiu postulis anonimecon. Kaj kion oni proponas al ni kompense? “Amuziĝu” (have fun): loterioj dum paŭzoj, disdono de ĉokoladaj bombonoj... Sed mi ne sukcesas ŝati la ideon veni labori ĉe la kamionoj klaŭne vestita.” Ja, laŭ temoj elektitaj de la ĉefoj, la laboristoj estas regule invitataj veni al la laboro alivestitaj kiel sorĉistinoj aŭ korbopilk-ludantoj. “Dume, nia produktiveco daŭre estas registrata per informadiko, li daŭrigas. Oni postulas, ke ni estu la plej efikaj (top performers), daŭre progresu kaj superu niajn produktiv-rekordojn. De junio 2013, la ĉefoj eĉ igas nin kolektive varmumi kaj elstreĉi la muskolojn antaŭ nia eklaboro.”

“La subkontraktaj laboristoj estas traktataj kvazaŭ viando”

Nekredeble: la interna regularo postulas, ke ĉies produktiveco estu konstante kreskanta. La registrado en reala tempo de la rezultoj de la laboristoj ebligas al la voktoj lokalizi ilin kiam ajn en la staplo, ricevi grafikaĵojn kaj evoluon de ilia rendimento, sed ankaŭ organizi ilian konkuradon. S-ro Reimann antaŭ nelonge malkovris, ke tiu mezurado, “kiu estas persona donitaĵo, estas ĉiutage rete sendita de la germanaj staploj al Seattle, en Usono, kie ĝi estas stokita. Tio estas tute kontraŭleĝa!” Eksĉefo ĉe Amazon en Francujo, kiu ricevis internan formadon en Luksemburgo, s-ro Ben Sihamdi konfirmas tiun praktikon ne konatan de la laboristoj: “Ĉiuj iliaj produktivo-donitaĵoj estas registrataj, centralizitaj kaj senditaj al Seattle.”

La laboristoj ne nur estas konkurantaj sed oni ankaŭ invitas ilin “signali nenormalaĵojn”.“tio povas esti pakaĵo ĝenanta eniradon, klarigas Mohamed. Sed tio povas ankaŭ esti kolego diskutanta. Necesas tiam denunci lin. Tio estas taŭga maniero altiĝi en la hierarkio kaj fariĝi vokto.” “Iun tagon, memoras s-ro Sihamdi, al kolego, kiu demandis min pri la riĉeco de Jeff Bezos, mi respondis, ke tio donas al mi naŭzon. Li denuncis min, kaj mi estis admonita pro “kritiko de la Amazon-spirito”! La laboretoso estas haladza; ĉiu gvatas ĉiun. Kaj la subkontraktaj laboristoj estas traktataj kvazaŭ viando, kio estis por mi netolerebla. Mi bone konas la industrian mondon, aparte tiun de aŭtomobilo. Sed mia sperto ĉe Amazon estas la plej perforta en mia kariero de inĝeniero.”

Faloj, svenoj, tranĉitaj fingroj sur la rultapiŝo, sindromo de elĉerpiĝo: la laborakcidentoj multnombras ĉe Amazon. La gazetaro tamen preferas laŭde komenti la borsajn rezultojn de la internacia firmao, la ekstravagancon de ĝia fondinto aŭ la konstruon de novaj loĝistikaj staploj — la kvin unuoj baldaŭ instalataj en Pollando kaj en la ĉeha Respubliko pezas cetere kvazaŭ minaco de salajro-dumpado sur la germanaj laboristoj. Ili laŭdas la kreadon de provizoraj kaj nevideblaj laborpostenoj, kiuj detruos pli da laborpostenoj de proksimeco.

Subtenanto de la strikoj kondukataj de Ver.di, la germana ĵurnalisto Günter Wallraff atente sekvas la rapidegan disvolvadon de Amazon. El Kolonjo, li rakontas kiel li mem provis lukti kontraŭ la giganto de la perreta komerco: “Malkovrinte la laborkondiĉojn de ties laboristoj, mi tuj alvokis al bojkoto kaj petis de mia eldonisto elpreni miajn librojn el ties retejo. Tio kaŭzis problemon: Amazon peras 15% de liaj vendoj. Post diskuto, la eldonejo tamen akceptis mian postulon. Sed ekde tiam Amazon provizas sin ĉe pograndaj komercistoj por plu vendi miajn librojn! Kaj tion mi bedaŭrinde ne povas malhelpi. Mi estas kritikata de homoj, kiuj diras: “Vi bele parolas, sed viaj libroj plu vendatas ĉe Amazon”... Vere, ne eblas batali sola kontraŭ tiu firmao. Tiu internacia firmao estas organizata laŭ difinita ideologio. Ĝia sistemo ne metas al ni la demandon, neŭtralan, ĉu ni volas aŭ ne konsumi per ties retejo; ĝi metas al ni politikajn demandojn: tiujn pri nia socio-elekto.”

Jean-Baptiste MALET

Eviti imposton

ĈU ONI aĉetas libron en Hispanujo, aŭ polvosuĉilon en Francujo, sur la retejo de Amazon, la fakturo estos farita en Luksemburgo, de la firmao Amazon-EU. Per nur ducent tridek kvin dungitoj, tiu societo realigis en 2012 preskaŭ 10 miliardojn da vendoj, sed, danke al lerta financa aranĝo, nur 20,4 milionojn da profito. Ĝi regas la naciajn formojn de la strukturoj instalitaj en Eŭropo, kiuj plenumas la efektivan laboron de la internacia firmao: loĝistikon, merkatadon, rilatojn kun la provizantoj, ktp. Ĉe la pinto de tiu piramido de holdingaj kompanioj tronas la financa rezervo de la societo, Amazon Europe Holding Technologies SCS, kiu estas mem posedata de tri entoj instalitaj en Delavaro, fiska paradizo en Usono.

Kerne de tiu fiska skafaldo, la nivelo Amazon Europe Holding Technologies SCS, ankaŭ loĝanta en Luksemburgo, en- kaj elspezas torenton da mono: ĝi akumulis 1,9 miliardojn da eŭroj kiel rezervon fine de 2011, sen eĉ unu dungito. Ĉi tiu kompleksa mekanismo por impostevito ebligas al la internacia firmao eviti pagi imposton en la landoj kie ĝi estas instalita kaj el kiuj ĝi elsuĉas kolosajn sumojn. De kiam ties gvidanto Andrew Cecil provizis tabelon al la britaj parlamentanoj membroj de la financo-komisiono, la franca vendosumo estas konata: ĝi atingas 889 milionojn da eŭroj en 2011. Sed la francaj filioj deklaras al la fisko ege malpligrandajn sumojn, tiomgrade, ke nun la fisko postulas de ili kromajn 198 milionojn da eŭroj.

Ne gravas. La franca filio de Amazon-loĝistiko, kiu mastrumas la staplojn kaj laborigas pli ol mil dungitojn, deklaris en 2012 vendosumon de 75 milionoj da eŭroj kaj profiton de 3,2 milionoj. Okaze de la konstruo de la tria franca staplo en Châlon-sur-Saône, kuraĝigita kaj defendata de la ministro pri produktad-restarigo Arnaud Montebourg, ĝi ricevis publikajn subvenciojn. Krom tiuj subvencioj de la ŝtato kaj de la Ĝenerala konsilio de la departemento (Saône-et-Loire), la Burgonja regiona konsilio, kiun prezidas la socialisto François Patriat, donacis 1,125 miliono da eŭroj al Amazon pro la dungo de ducent kvindek salajruloj per statutaj laborkontraktoj por nelimigita daŭro. “Plej malbone en tio, komentas eksĉefo de la societo, s-ro Ben Sihamdi, estas, ke tiuj francaj elektitoj ne volas vidi, ke Amazon, tra tre seriozaj projektoj, amase investas pri robotigo. Tiuj laborpostenoj, neeviteble, malaperos.”

J.-B. MALET

Oni detruas la rajton je privata vivo por pli efike vendi

Metoda postkurado de ret-uzantoj revolucias reklamadon

Dum la spionado de la informadikaj datumoj fare de la usona registaro estigas virtajn senkonsekvencajn protestojn, la entreprenoj, siaflanke, fajnigas la teknikojn, kiuj ebligas al ili sekvi laŭspure la retanojn. Helpas ilin la multeco de personaj informoj sur la reto. Eskapi iliajn reklam-mesaĝojn fariĝas tiam malfacilege.

“ĈU GUINNESS-BIERON, John?”;“Ĉu vi estas streĉita, John Anderton? Ĉu bezonas ferion?” Interpretata de Tom Cruise, la heroo de Minority Report ne povas fari unu paŝon sen renkonti personigitajn reklammesaĝojn, dissenditajn sur la ekranojn. La eventoj de ĉi tiu filmo okazas en 2054. Ĝia reĝisoro, Steven Spielberg, verŝajne ne imagis, kiam li faris ĝin en 2011, ke multaj el la inventaĵoj de la filmo jam ekzistos dek jarojn poste. Objektoj konektitaj al Interreto, tuŝekranoj, gestaj interfacoj, voĉrekonado, surekranaj gazetoj, kiuj aŭtomate ĝisdatiĝas en reala tempo, elektronikaj afiŝpaneloj kapablaj rekoni preterpasanton (per sekvado de ties rigardo (eye tracking)... Ĉiuj tiuj teknikoj estas ĉiutage eksperimentataj kaj ebligas al la reklam-industrio reinventiĝi.

Google promesas surmerkatigi jam venontjare siajn Google Glass, okulvitrojn danke al kiuj oni povas konsulti retpaĝon, aŭ klaki al siaj retmesaĝoj per nura kapklino. Per poŝtelefona konekto, individuo povos eniri flughavenon kaj vidi afiŝita sur siaj okulvitroj, ne nur la irvojon signitan ĝis la registroloko, sed ankaŭ la flugnumeron kaj la enaviadilhoron. La alia flanko de tiu teknika sukceso estas facile imaginebla: nenio el tio, kion vi vidos povos eskapi al la kalifornia giganto — tio, kion vi faras, la lokoj trairitaj, la konsumataj produktoj, la renkontitaj homoj...

Estis tempo, kiam la konsumanta homaro dividiĝis en tiom da kategorioj, kiom estis la logendaj publikoj, tra la amaskomunikiloj. Tiu tempo estas for*. Serviloj uzataj por reklamado nun nombras niajn interes-temojn, niajn ligojn sur la sociaj retoj, niajn kulturajn gustojn, vizitatajn lokojn kaj ankaŭ niajn aĉetaĵojn. Unuvorte, kaj kvankam oficiale oni ne kreas sliparon de la loĝantaro, la klasifikado povas esti tiel preciza, ke, eĉ sen koni la nomon de konsumanto, industria marko povas ĉion scii pri li.

* Vd. Ariane Krol kaj Jacques Nantel, “Pêcher le client dans une baignoire”, Le Monde diplomatique, junio 2013.

Kiel konstatas s-ro Hervé Bazot, prezidanto de la asocio UFE-Que choisir, oni povas observi “palpilan kaptadon, netravideblan, kaj senfinan uzadon de tiuj personaj donitaĵoj.*. En Francujo, la leĝo “informadiko kaj liberecoj” de 1978 tamen postulas certigi travideblecon kaj antaŭinformon de ĉiu koncernata persono. Kaj se la donitaĵoj estas arĥivigitaj, tiu stokado devas esti por limigita tempo.

* Agentejo France-Presse (AFP), 27-a de junio 2013.
Timo pri tro severa kaj trudema leĝaro

SED ESTAS neeble scii kiom da tempo la Google, Facebook, Yahoo kaj aliaj grupoj konservas niajn donitaĵojn. La Eŭropa Unio jam en 1995 adoptis kadroleĝon por certigi la protekton de la personaj informoj, kaj ĝi reformulis ĉi tiun postulon en 2009 okaze de alia kadroleĝo tiel nomata “Telekom-pakaĵo” — reskribita en Francujo per dekreto de la 24-a de aŭgusto 2011; sed ĝi penas aplikigi tekston, kiu devas esti transskribita en la juro de ĉiuj el la dudek ok membro-ŝtatoj. En januaro 2012, Bruselo do adoptis reglamenton de rekta aplikado por eviti diversajn interpretadojn.

Dum la gigantoj de la Interreto defendas sin argumentante, ke ili disponas pri anonimigitaj donitaĵoj, la Eŭropa Komisiono emas konsideri ke la IP-adreso (IP = Internet Protocol, tio estas la identeco de la komputilo) estas elemento kondukante al produktado de persona donitaĵo. La konsumanto do devas scii, ke ĝi estas kolektita, por kiom da tempo, kaj aprobi ties uzon por celoj de reklamado kaj difino de klientaro. Tiu reglamenta teksto, prezentota al la eŭropa Parlamento fine de 2013, jam estigis kvar mil amendo-proponojn proponataj de la lobioj. Oni planas voĉdoni ĝin en la Europa Komisiono en venonta printempo (2014), kaj apliki ĝin en 2016.

Nuntempe, nur pri la donitaĵoj de geolokalizado la provizantoj de programoj por poŝtelefonoj kaj aliaj lertaj telefonoj devas peti antaŭan interkonsenton. Sed la uzantoj de tiaj aparatoj des malpli hezitas lokalizi sin, ke estas por ili la sola maniero aliri la situaciajn servojn (“ĉirkaŭ mi”) por trovi restoracion, biciklostacion, metrostacion, ktp., kaj la konsento de la uzanto ne estas ĉiam petata. Laŭ raporto de la Nacia Komisiono Informadiko kaj Liberecoj (france: CNIL) kaj de la Nacia Esplor-Instituto pri Informadiko kaj Aŭtomatiko (france: Inria) publikigita en aprilo 2013, 31% de la cent okdek naŭ programoj testataj dum tri monatoj sur i-phone aŭtomate aliras al la geolokalizado de la uzanto, kaj 8% al ties adresaro. Apple igas deviga la ĉeeston de identigilo cele al reklama klientaro-difinado, por ĉiu uzanto de sia mastruma sistemo iOS 6. Tiu kodo ebligas stoki la kutimojn de ret-navigado, same kiel faras la “kuketoj”.

La “kuketoj”? Ĉi tiuj etaj roboto-sliparoj, kiuj sekvas laŭspure nian navigadon sur la Interreto, igas aparte efika la reklamadon per Interreto. Laŭ la raporto de la centrisma senatanino Catherine-Morin Dessailly, oni nombras meze tricent da ili stokitaj sur unu TTT-legilo (Explorer, Safari, Firefox ...).

En marto 2013, la grupo de la eŭropaj CNIL (nomata C 29), publikigis rekomendojn por strikte limigi la aliron al la personaj donitaĵoj de la uzantoj. Ĝi konsilas uzi portempajn identigilojn, kaj precipe informi la ret-uzantojn pri la kolektitaj donitaĵoj, aŭ peti ties konsenton antaŭ ĉiu reklama spurado. Tiu ebleco, nomata opt in, kiu lasas al la uzanto realan regon super la donitaĵoj, kiujn li provizas, estas rifuzita de la retreklama lobio. Tiu lasta, reprezentata en Eŭropo de la Internet Advertising Bureau — IAB, preferas la eblecon opt out, kiu implicas aktivan klopodon de la retuzanto por retiriĝi. La IAB iniciatas tiel la Youronlinechoices.eu-platformon, kiu resendas al paĝo por malaktivigo de la spionaj sliparoj. Por aliri al tiu ebleco, la retuzanto estas invitata klaki sur butonon, kie, en la plej bona kazo, estas proponata al li — verdkolore — “akcepti ĉiujn societojn” sendantajn kuketojn, aŭ — ruĝkolore — “rifuzi ĉiujn societojn”.

Antaŭ eĉ ol oni klakis sur la ruĝa elekto, Google plu komunikas nur en la angla, kaj eBay avertas, ke “reklamoj plu afiŝiĝos, sed ili riskas esti malpli kongruaj”. Kiam la fatala butono estas finfine klakita, Yahoo klarigas, ke “la ilo ne sukcesis konektiĝi kun ĉiuj societoj”, kaj ke la incidenton verŝajne kaŭzis... “kromprogramoj (plug-ins) por bloki reklamojn, kiel Adblock Plus*, kiuj povas malsukcesigi la malaktivigojn”.

* Kromprogramo, kiun oni povas elŝuti sur kelkajn retlegilojn, por bloki la reklamojn.

Koncerne MSN, la portalo de Microsoft, ĝi preferas perdigi la retuzanton ekde la butono “elekti sian reklamon” orientante lin al zono “por scii pli”, kiu enhavas deklaron de konfidenceco. Tie, oni memorigas al ni, ke la kuketoj utilas por “aktivigi iujn esplor-funkciojn”. Kaj, kvankam estas ja proponata ligilo al “nia paĝo por rifuzi reklamon”, la retuzanto trafas la interfacon de la komenco, post itinero, kiu lin kondukis de “aliaj konendaj elementoj” al “afiŝado de reklamoj”, kaj al “paĝo de retiriĝo” por fini en sakstrato.

Ĉu ni do kalkulu pri la mastrumado pere de la ret-legilo? La Digital Advertising Alliance DAA, kiu federas usonajn klientaro-selektajn agentejojn, reklamantojn kaj amasinformilojn kiel Time, la Washington Post aŭ la grupo Condé Nast, kaj kiu prizorgas 90% de la reklamoj por selektita publiko sur Interreto en Usono, laŭdegas memreguligon. Fine de 2012, ties kvarcent membroj engaĝiĝis ne plu postkuri (spuri) la retuzantojn, kiuj tion petos tra sia retlegilo. Mozilla, kiu funkcias laŭ la “libera” modelo, anoncis en lasta februaro, ke ĝi komenc-state blokos la komercajn kuketojn sur sia retlegilo Firefox; kaj ĝi estis la unua kiu proponis la elekton “privata navigado” (Do not track). Ĝin sekvante, Internet Explorer (Microsoft), Safari (Apple) kaj finfine Chrome (Google) adoptis similajn aranĝojn. Ja necesas diri, ke la nura elvoko, fare de Obama-registaro en 2012, de projekto pri “Ĉarto por protektado de la donitaĵoj de konsumantoj”, antaŭ la voĉdono de leĝo en la Kongreso, instigis la reklamistojn montriĝi bonvolemaj, por eviti tro trudeman leĝon.

Sed tiuj solvoj estas tute ne perfektaj. Unue ĉar la societoj de reklama publik-selektado povas ricevi navigad-informojn sen scio de la retuzanto, tra la kaŝmemoro, tiu informadika memoro, kiu portempe registras kopiojn de donitaĵoj cele malpliigi la alirtempon al tiuj enhavoj. Tio ne eblas ĉie — notinde ĉe Firefox-, sed ja ĉe Safari.

Koncerne la sistemon “privata navigado”, la CNIL opinias, ke ĝi estas konforma al la rajto pri konfidenceco agnoskata de la eŭropa kadroleĝo transskribita en Francujo en 2011, nur se ĝi estas komencstate aktivigita en la komputiloj. Tion absolute rifuzas la gigantoj de reklamado, kiuj ofte ankaŭ estas la usonaj fabrikantoj de tiuj programoj (retlegiloj). Do nuntempe, la Eŭropo de la aliĝ-alternativo (opt in) plu oponas la Usonon de la retiriĝ-alternativo (opt out).

Ĉu reklamo por lavmaŝino invadas ĉiujn retpaĝojn konsultatajn, post kiam vi provis informiĝi pri la prezoj de la diversaj modeloj? Tio ja estas signo, ke vi estas spurata, tra la famaj kuketoj. Sed, por adaptiĝi al la ribeluloj, kiuj forviŝas ilin, kaj al la programaroj por poŝtelefonoj, kiuj ne uzas ilin, kelkaj industriistoj jam estas en la post-kuketa erao. Ili aparte vetas je la “fingro-spuro”, tekniko bazita sur la spuroj lasitaj de la retlegilo aŭ la komputilo mem. Tio maltrankviligas Criteo, la sukcesan francan societon, kiu planas enkondukiĝi en Nasdaq-Borso: ĝi selektas klientarojn el retuzantoj pere de la kuketoj, kiuj, pro apero de aliaj spur-metodoj, povus esti forlasitaj estonte de la retlegilo Chrome de Google*.

* Alistair Barr, “Google may ditch “cookies” as online ad tracker”, USA Today, McLean, 17-a de septembro 2013.

Cetere Google konstruis al si specialaĵon: selekti reklamojn laŭ la editora kunteksto, tra sia programo AdSense: tiu ĉi proponas reklamon laŭ la temaro de la konsultata retpaĝo. Aŭ tra la surmerkatigo de (pagataj) reklam-ligoj responde al serĉadoj tra la esplormotoro, sed ankaŭ laŭ la vortoj eltiritaj el la Gmail-mesaĝoj — ekzemple reklamo pri “Feriado en Maroko” se mesaĝo ricevita de vi mencias tiun landon.

Al tiu kunteksta kaj prikonduta selektado aldoniĝas nova dimensio, bazita sur la socia interago. Ankoraŭ pli “netravidebla” ol Google pri la uzo farata el la personaj donitaĵoj, Facebook ekspluatas informojn intence provizitajn de ties membroj al iliaj “amikoj”. Aĝo, urbo, intereskampoj, profesio... Al tiuj donitaĵoj aldoniĝas la “amikoj” geolokalizeblaj de la uzantoj de la socia reto. “Niaj adresaroj estas komplete skanitaj de Facebook tra nia poŝtelefono aŭ nia retkorespondado, kaj biometria identigado ebligas al ĝi rekoni simbolojn kaj vizaĝojn sur la fotoj, sen eksplicita konsento de la kontribuanto.”, klarigas la asocio Interreto sen limo (Internet sans frontières) (AFP, 18-& de majo 2012).

La antaŭenigo pere de la “ŝato” (like)

EN 2007, FACEBOOK estis devigita pardonpeti pro sia programo Beacon, kiu avizis la komunumon de la “amikoj” tuj kiam unu el ĝiaj membroj faris perretan aĉeton. Hodiaŭ la reklamado lasas sian lokon al la rekomendo tiel nomata “socia”. La retuzanto, kiu klakas sur “mi ŝatas” kaj fariĝas ŝatanto de iu marko, aŭtomate dividas la novaĵon kun sia tuta reto. “La elmeto al marko “ŝatata” de unu aŭ pluraj amikoj kvarobligas la aĉetintencon de la uzantoj elmetitaj al tiuj reklamoj”, indikas s-ro Matthieu de Lesseux, la prezidanto de DDB Paris (Challenges, 5-a de aprilo 2012). La reklamo mem aperas en la novaĵ-fadeno (timeline), inter elementoj publikigitaj de la “amikoj”. Ankaŭ Twitter enmetas pagatajn mesaĝojn en la fadeno normale rezervita por la kontoj selektitaj de la uzanto. Jen reklamado nomata ‘denaska’ native, ĉar naskita sine de la informofluo.

La “amika” komunumo povas scii kion aŭskultas la uzanto, tra la reta muzikservilo Deezer, kion li legas danke al partnereco kun gazetoj, kaj sekve, kion li deziras aĉeti. “Tre malmulte da uzantoj plene komprenas — kaj eĉ malpli regas — la ekspluatadon de la donitaĵoj uzataj por antaŭenpuŝi la reklaman agadon de Facebook”, substrekas s-ro Jeff Chester, direktoro de la Center for digital Democracy (AFP, 1-a de februaro 2012). Sufiĉas klaki sur la butonon “Facebook connect” por ke la socia reto provizu al alia paĝaro la informojn pri la identeco de kliento. La ĝeneralaj uz-kondiĉoj de la socia reto, kiu regule modifas siajn konfidenco-parametrojn, estas plejofte nelegeblaj. La data centers, tiuj servilaroj, kiuj stokas la donitaĵojn, estas cetere posedaĵo de la kaliforniaj gigantoj kaj evitas ĉiun regadon de la eŭropaj aŭtoritatuloj*.

* Vd. Hervé Le Crosnier, “A l’ère de l’“informatique en nuages””, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2008.

Oni povus opinii, ke la gigantoj de la Interreto vivantaj el reklamado kostas al ni nenion. Malprave: ili kostas al ni niajn donitaĵojn. La tutan valoron oni taksas je 315 miliardoj da eŭroj en la tuta mondo en 2011, laŭ la Boston Consulting Group. Tiu riĉaĵo estas provizita de la retuzantoj mem, kiuj fariĝas “senpagaj kvazaŭ kunlaborantoj de la entreprenoj”, kiel skribas s-roj Nicolas Colin kaj Pierre Collin en raporto pri impostado dum la ret-erao*. Lokitaj en eŭropaj teritorioj, sed eskapante el la reala ekonomio per evitsistemoj tra fiskaj paradizoj, tiuj gigantaj kompanioj pagas preskaŭ neniun imposton sur la profitoj, aŭ evitas la aldonvaloran imposton (AVI). Por 2,5 ĝis 3 miliardoj da eŭroj da sumaj vendoj, la Google, Apple, Facebook kaj Amazon (vd artikolon en ĉi tiu numero) pagis nur 4 milionojn da eŭroj, “dum ili estus ŝuldantaj 500 milionojn se la imposta sistemo estus plene aplikata al ili”, laŭ raporto de la 14-a de februaro 2012 de la Nacia Konsilio de la Ret-ekonomio*.

* Nicolas Colin kaj Pierre Collin, “Rapport sur la fiscalité du secteur numérique”, ministrejo de la produktad-restarigo, Parizo, 18-a de januaro 2013, www.redressement-productif.gouv.fr
* Same, p. 65.

La grandaj nord-amerikaj ret-entreprenoj malstabiligas la reklam-merkaton. Dum iliaj enspezoj eksplodas, tiuj de la tradiciaj amaskomunikiloj ne ĉesas malkreski. Inter 2007 kaj 2012, en Francujo, la merkato pasis de 4,8 ĝis 3,2 miliardoj da eŭroj por la gazetaro, kaj de 3,6 ĝis 3,3 miliardoj da eŭroj por la televido. Sed la tradiciaj amaskomunikiloj financas la kreadon de enhavoj: fikciaj verkoj, kinofilmoj, dokumentar-filmoj, enketoj, raportaĵoj... En Francujo, el 1,8 miliardo da eŭroj da retaj reklam-enspezoj — inkluzive la reklam-ligojn-, Google sola kaptas ĉirkaŭ 1,5 miliardo da eŭroj.

Spacoj aŭkciitaj

LA TELEVIDO provas respondi kreante siajn proprajn individuigitajn reklam-servojn. En Francujo, programoj por la poŝtelefonoj kaj aliaj lertaj telefonoj ebligas rikolti informojn pri la televidspektanto-retuzanto laŭ preteksto de konkurs-ludo. Poste fariĝas eble sendi mesaĝojn al selektita publiko kaj ĉirkaŭiri la reglamentojn malpermesantajn televidreklami por sektoroj de alkoholo, kino aŭ eldonado. En Britujo, B. Sky B, la satelita televido apartenanta al s-ro Rupert Murdoch, iniciatis en aŭgusto 2013 reklam-kampanjojn, kiuj selektas la abonanto-telespektantojn laŭ ilia loĝstrato, la konsisto de ilia familio aŭ iliaj preferataj programoj*. Sekve de interkonsento, en septembro kaj oktobro 2013, kun amasinformiloj usonaj (CNN, ABC, NBC), britaj (B Sky B) aŭ francaj (TF1 kaj Canal Plus), Facebook siaflanke konsentis liveri al televidĉenoj donitaĵojn pri aĝo, sekso kaj lokalizo de tiuj, kiuj komentas iliajn elsendojn sur la socia reto. Estas interesa ilo por fajnigi la reklaman selektadon kaj la temojn, kiuj naskas reagojn.

* Robert Budden, “A TV that knows who you are”, Financial Times, Londono, 31-a de januaro 2013.

Fronte al tiu momenta entuziasmo por la sanktaj “grandaj datumoj” (big data)*, la amaskomunikiloj penas defendi la valoron de sia reklam-spaco, ne nur sur sia tradicia datum-portilo, sed ankaŭ sur la Reto. La klasikaj formatoj de amaskomunikiloj, kiel la reklambendoj estas malpli ŝatataj. Atakitaj flanke de la prezoj pro la senpageco de la enhavoj sur la Interreto, ilin minacas ankaŭ malmultekostaj distribu-platformoj por reta publiko, kiuj algluigas diversajn paĝojn, blogojn aŭ sociajn spacojn kaj ne valorigas la editoran ĉirkaŭaĵon, eĉ se ĝi estas pli altkvalita.

* Vd. Kenneth Cukier kaj Viktor Mayer-Schönberger, “Mise en données du monde, le déluge numérique”, Le Monde diplomatique, julio 2013.

Tiuj merkat-lokoj estas mastrumataj de la gigantoj de la TTT-ejo, Microsoft, FacebookYahoo, ekzemple, sed ankaŭ de fakaj agantoj (entreprenoj). Por alfronti ilin, unika fakto en la mondo, la francaj amaskomunikiloj decidis en aŭgusto 2012 asociiĝi por starigi du similajn (kompareblajn) aŭtomatigitajn platformojn, tiel nomatajn ad exchanges, senpere rilatigantajn aĉetantojn kaj vendistojn sur Interreto: La Place Média kaj Audience Square. Unuflanke, la grupoj Lagardère, TF1, Le Figaro, Amaury, France Télévisions ou Marie Claire; aliflanke, la grupoj M6, RTL, Prisma, Le Monde, Le Nouvel Observateur, Le PointMondadori.

La celo restas la sama: kunigi la nevenditajn paĝojn sur Interreto kaj amase proponi ilin al la plej pagantaj anoncistoj. Laboro, kiu postulas novajn kompetentojn en la reklam-agentejoj: datumo-fakuloj (data scientist), arkitekto de datumbazo, ktp.

La amaskomunikiloj tiel eniris, laŭ la modelo de Google kaj de ĝia reto por surmerkatigo de ŝlosilvortoj (Ad-Words)*, en mondon de aŭkcioj en reala tempo (real time bidding) kiu funkcias, same kiel la Borso, pere de ret-makleristoj (trading desk).

* Vd. Frédéric Kaplan, “Kiam vortoj valoras oron”, Le Monde diplomatique en esperanto, novembro 2011.

En tiun mondon, kie la nombro de transakcioj estas dek-duoble tiu de New York Stock Exchange. En cent dudek milisekundoj, tuj kiam retuzanto konsultas retpaĝon, reklamloko estas proponata por aĉeto, la plej alta prezpropono ricevas la lokon. Tiu tipo de aĉeto baziĝanta sur aŭkci-algoritmo koncernas preskaŭ 15% de ĉiuj retaj reklamaĉetoj en Francujo, sed jam 30% en Usono.

Paradokso estas, ke tiu merkato bazita sur la efikeco de algoritmo detruas la tradician metion de la reklam-agentejoj de la amaskomunikiloj, kaj de iliaj perantoj pri konsilado kaj aĉetado de spaco. Nenio malhelpas de nun rektan konektiĝon inter anoncisto kaj publiko: la laboro de selektado ne plu bezonas la fakecon de komisiito, ĝi aŭtomate funkcias danke al la pritraktado de la donitaĵoj de la retuzantoj kaj al la kalkul-potenco de la aŭkci-platformoj. Tiuj, kiuj tenas la donitaĵ-fontojn povas ilin vendi.

Por adaptiĝi, la agentejoj el la grupoj Publicis, Havas, WPPOmnicom cetere mem evoluigis aktivaĵojn de ret-makleristo, malgraŭ ke tio estas principe malpermesita en Francujo de la Sapin-leĝo de 1993, kiu malpermesas ke vendisto estu ankaŭ aĉetanto de reklamspaco. En julio 2013, s-ro Maurice Levy, prezidanto de Publicis, mem anoncis la kunfandon de sia grupo kun la usona Omnicom por pli bone respondi al la “eksplodo de la grandaj datumoj kaj de la realtempa analizo” kaj por “engluti miliardojn da donitaĵoj por veni kun mesaĝo, kiu estas kongrua por tre mallarĝa publiko*.

* International Herald Tribune, Neuilly-sur-Seine, 29-a de julio 2013.

Kiu gajnos je tiu ludo? Ja la aŭkcio sur Google AdWords okazas sur malgranda resurso — la vorto dezirata de la anoncistoj — sed tiu, kiu koncernas la nevenditajn reklamspacojn de la platformoj okazas pri kvazaŭ senfina objekto, kio povas nur tiri malalten la prezon de la reta reklamado. Je tiu ludo, estas ankoraŭ kaj ĉiam Google la gajnanto, ĉar la ad exchanges de la amaskomunikiloj alportas nur ĝeneralan defendan respondon, sen garantio pri la rendimentoj. En Francujo, la reklamaj investoj estigitaj de la esplormotoroj, 1,2 miliardo da eŭroj, estas preskaŭ la duoblo de tiuj de la klasika reta reklamado.

En 2020, laŭ freŝa raporto de la sveda grupo Ericsson, kvindek miliardoj da objektoj estos konektitaj tra la mondo (La Tribune, 22-a de septembro 2013). Tiu ondego, kiu nin subakvigas kaj kiu ebligos postsekvi nin en ĉiuj anguletoj de nia intimeco, ŝajnas des pli neregebla, ke ĝi portas la elektronikan novigon, nova apogkolono de la kapitalisma kresko. Sed ĝi estas nutrata nur de nia propra tendenco (emo) al la “malintimeco”, ĉiutage instigita kaj fortigita sur la sociaj retoj. “La plej granda danĝero, resumas la usona blogisto Andrew Queen, estas ni mem, la “Etaj Fratoj”, kiuj formas la “Grandan Fraton” de la 21-a jarcento*.

* (AFP, 24-a de januaro 2012.

Marie BÉNILDE

Maliaj rifuĝintoj en la pariza ĉirkaŭaĵo

En Montreuil (Parizo), la pretervivintoj de la libia milito

Celanta “protekti la civilulojn” la milita interveno de 2011 en Libio devigis multajn afrikanojn, kiuj vivis tie, forfuĝi. Kelkaj trafis en Montreuil, apud Parizo, kie la aŭtoritatuloj rifuzas akcepti ilin.

SUR LA RANDOJ de fenestro, sakoj plenaj de vestaĵoj, apogataj kontraŭ la vitro, pli malpli tenas ekvilibron; suposkatoloj estas stokitaj sur mureto, kaj grandaj plastaj bovlegoj estas stakitaj sub benko. Sur ĉi tiu placo en Montreuil (Seine Saint-denis), cento da homoj partoprenas publikan asembleon. La rigardoj estas maltrankvilaj kaj lacaj, la brovoj kuntiritaj. Ĉi-nokte, tiuj homoj dormos laŭlonge de la elementa lernejo Voltaire, ĉe la fino de la strato. Morgaŭ, neniu spuro restos el ilia ĉeesto. Ili pasigos la tagon ĉirkaŭ la sama placeto, kiu pleniĝos je knabetoj kun iliaj skutiloj. Vespere, ili revenos, krom se ili trovis intertempe provizoran tegmenton, kiel aliaj, kiuj profitas garaĝon aŭ enkrakis konstruaĵon ie en la urbo.

En la amaso, kun ĉapo kaj jaketo fermitaj ĝis la kolo, nur Keita montriĝas parolema kaj entuziasma. Jen fermante, jen agitante la pugnon, li diras, ke li originas el Gao kaj Tombuktuo, krias, ke li estas fortika, ke li jam batalis kaj ankoraŭ batalos. Sur la alia trotuaro, aliaj grupoj diskutas kaj marĉandas DVD-ojn sen partopreni la kunvenon. Ordotena servo zorgas, ke neniu instaliĝu en unu el la plej malnovaj hejmoj por migraj laboristoj en Francujo, la hejmo Bara, situanta en la samnoma strato: eksa fabriko de pianoj transformita en 1969 kaj fariĝinte tiom fama akceptoloko por malianoj, ke ĝi ricevis fine de aprilo viziton de s-ro Modibo Sidibe, kandidato por la prezidanto-elekto. Sed la laste alvenintoj povas, se necese, duŝi sin k ricevi manĝaĵon kontraŭ 2 eŭroj: planita por kvarcent homoj, la dormejo akceptas jam okcent.

“En tiu afero oni promenas sur la kapo”, laŭ Cristina, loĝantino de la kvartalo ‘Bas Montreuil’, kiu, de la somero 2012, vidas aperi, unu post alia, grupojn de maliaj migrantoj rakontantaj, ke ili fuĝis el Libio kaj venas el Italujo.

La plej granda parto aĝas malpli ol 30 jarojn, estas proksimume naŭdek da ili, sed la nombro altiĝas laŭ la alvenoj. “La homoj kiel ni ja estis en Libio!” ekkrias s-ro Mamadou Fofana, la plej aĝa el la grupo kaj ties porparolanto. Ili laboris, ili sendis monon al sia familio. Oni ne volis foriri el Libio por iri al Eŭropo, sed fariĝis tro danĝere por ni post la fino de la milito.” “Ni sciis, ke se Francujo mortigas Gadafi, ankaŭ ni estos mortigitaj, daŭrigas Keita. Se vi revenigos Paĉjon Gadafi, mi reiros al Libio... Se ne mi restas ĉi tie!” li ŝercas, antaŭ ol subite ŝanĝi tonon. Li levas randon de sia ĉapo kaj montras dikan cikatron super sia maldekstra brovo: “Estas Libio, tio ĉi...” Spuro de la perfortoj suferitaj de la nigruloj post la malvenko de Muamar Gadafi.

“Sufiĉis esti nigr-haŭta por esti konsiderata subtenanto de Gadafi”

En la ĥaosa kunteksto de la postmilito kaj de la kreskinta militistigo de la socio*, la eksterlandanoj rapide estis konsiderataj kiel aliancitoj de la malvenkintoj de konflikto, en kiu ili ofte ne partoprenis. Forpelitaj, malliberigitaj aŭ mortigitaj, multaj el ili estis viktimoj de la senbrida povo de la milicoj, sed ankaŭ de la ekzistanta rasismo kaj de venĝemo: la eksa diktatoro estis varbinta por sia armeo tuaregajn kaj subsaharo-afrikanojn dungosoldatojn, “sufiĉis esti nigrulo por esti konsiderata subtenanto de Gadafi” rakontas s-ro Fofana.

* Vd. Patrick Haimzadeh, “La Libye aux mains des milices”, Le Monde diplomatique, octobre 2012.

Ili asertas ke ili ne partoprenis la batalojn. Kio estas certa, tio estas, ke la liberiga milito ne profitis al ili. Membro de la Federacio Internacia de la Ligoj por Homrajtoj (FILH), s-ino Geneviève Jacques partoprenis du enketo-misiojn dediĉitajn al la perfortoj kontraŭ la migrantaj laboristoj de Libio*. “Por la analizistoj de la migraj movadoj kaj la defendantoj de la homrajtoj, Libio estas nigra truo”, ŝi deklaras. Ŝi memorigas la kuntekston de la araba libia Jamahiriya — oficiala nomo de la reĝimo ekde 1977: aŭtoritatema sistemo daŭranta dum kvardek du jaroj, fermita por la amaskomunikiloj kaj sen organizaĵoj de la civila socio, sen oficejo de la Alta Komisarejo (de la Unuiĝintaj Nacioj) por la Rifuĝantoj (AKR) kaj sen kohera migrad-politiko. Libio estas tamen ankaŭ riĉa ŝtato, forta pro sia petrola rento kaj dunganta grandan eksterlandan laborforton, kiu subite fariĝis sen-labora pro la interna milito kaj pro la bombadoj de la Nord-Atlantika Traktato Organizo (NATO).

* Geneviève Jacques, Sara Prestianni kaj Messaoud Romdhani, “Libye: en finir avec la traque des migrants”, FIDH, Parizo, oktobro 2012.

Inter februaro kaj aprilo 2011, okcent mil migraj laboristoj forlasis landon, kie kelkaj jam vivis neleĝe, igante la tiaman italan ministron pri eksterlandaj aferoj timi “biblian amasan forfuĝon*.” Estis nur tri eblecoj por ili: atingi unu el la rifuĝ-tendaroj de la AKR en Egiptujo aŭ en Tunizio; profiti el rehejmenigo organizata de la Organizo Internacia por Migradoj (OIM); aŭ surmaren vojaĝi, al Eŭropo.

* “La droite italienne croit affronter un “exode biblique””, L’Humanité, Saint-Denis, 24-a de februaro 2011.

Tiu kunteksto estis ignorata de la subtenantoj de la armita interveno. Tamen la rezolucio n-ro 1973 de la Sekurec-Konsilo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) celis unuavice la protekton de la civilaj loĝantaroj de Libio. Ŝajnas, ke tiu difino ne entenis la eksterlandanojn de tiu malnova tero de transiro — ponto inter Afriko kaj Eŭropo, inter Magrebo kaj Maŝreko, kaj de enmigrado.

S-ino Jacques precipe mallaŭdas la nereagon de Francujo al la alvoko lanĉita en marto 2011 de la AKR-direktoro, s-ro Antonio Guterres, al eblaj akceptolandoj por tiuj milit-rifuĝantoj: “Estas terura skandalo, ŝi tempestas, Tiuj, kiuj povis esti rehejmenigataj estis hejmen senditaj, sed la ŝtatoj, kiuj gvidis la koalicion, ne prenis sian respondecon. Francujo akceptis ununuran rifuĝinton el Libio, kaj depost tiam la situacio malpliboniĝis. La migrad-interkonsentoj kun Eŭropo ne estis modifitaj, kaj Libio estas en tia politika malstabilo, ke la registaro ne kapablas garantii la homrajtojn. La migruloj ĉiam falas en la manojn de armitaj milicoj, kiuj heredis la taskon regi la landlimojn.”

Sub aŭtoŝosea vojnodo, la metrostacio Gallieni entenas la internacian bus-stacion de Parizo, mastrumata de la buskompanio Eurolines. Sur muro de la atendejo estas desegnita mapo de ĝia reto, kiu kovras tutan Eŭropon; sur alia pendas granda reklamafiŝo de la firmao:“Ne estu landlimoj inter ni!” Ĉe la giĉeto, la malriĉaj turistoj apudas afrikajn kaj aziajn migrantojn, dum ekrano anoncas la alvenon, morgaŭ frumatene, de du aŭtobusoj venantaj el Milano. Por tia vojaĝo, necesas preskaŭ 80 eŭroj. Tra tiu vojo ja la malianoj el Libio atingas Montreuil, kie tiuj de la “unua ondo”, kiel nomas ilin s-ro Fofana, elbusiĝis dum la somero 2012.

Tiuj sukcesis resti kelkajn tagojn en la hejmo Bara, ĝis ili estis forpelitaj de la aliaj loĝantoj pro bru-ĝeno kaj malutilo, kaj disigitaj en restadejo en Bagnolet (apuda urbeto). Sed, de la somero ĝis marto, la informo-cirkulado daŭris, venigante al Montreuil izolitajn individuojn, kelkfoje neplenkreskajn, kiuj konas neniun tie.

En decembro 2012, en la kvartalo aperis nova ondo de malianoj el Libio. Tiuj trapasis tra Italujo, same kiel Keita, kiu fingromontras la enskribaĵon sur sia sportpantalono: SSC, la fubalklubo de Napolo. Same kiel li, pro la millito en Libio kaj en la nordo de Malio, Baba kaj Sidibé ne volas reiri. Ili havas restadpermeson por tri jaroj, sed estis resenditaj al Francujo de la italaj aŭtoritatuloj kaj de la sudeŭropa ekonomia krizo; kaj, kvankam ilia vizo estas valida en la tuta Schengen-teritorio, ĝi ne permesas labori, nek do trovi loĝejon.

Malpakante pakaĵon da freŝe presitaj flugfolioj, s-ro Fofana montras sur sia poŝtelefono bildojn de la tendaro dum vintro: kovriloj kaj vestaĵoj amasigitaj sur la grundo. “Imagu naŭdek homojn ĉi tie, li vespiras. Feliĉe, kelkaj loĝantoj helpas nin. Multaj inter ni perdis esperon, kaj eĉ la prudenton, de tiom da tempo. Estas pli kaj pli malfacile klarigi al ili la situacion; multaj ne vizitis lernejon.”

La junaj malianoj komencis sian serion de ir-venoj inter la eta placo kaj diversaj provizoraj j ŝirmiloj de la ĉirkaŭaĵo. Ĉiufoje regas elturniĝemo; ĉiufoje, perditaj aferoj survoje kaj reveno al la ekirpunkto. Dum ili trairis la malaltan parton de Montreuil laŭ la ritmo de instaloj kaj elpeloj, la temperaturo ne altiĝis. “Komence de aprilo, plej gravis trovi sekan kaj varman lokon”, memoras Cristina. Kelkaj loĝantoj tiam malfermis ne plu uzatajn oficejojn sur la avenuo de la Rezisto, kiuj utilis du noktojn. Poste la migrantoj pasigis la paskan semajnfinon en sportejo, kiun ili devis liberigi por la aktivaĵoj de la infanoj.

Sur sia poŝtelefono s-ro Fofana montras ankoraŭ unu filmeton. Tio estis la 6-a de majo, kiam la polico ĉesigis la okupadon de neuzata konstruaĵo apartenanta al la departementa Konsilio, sur la strato Rapatel. Fine, la 17-an de majo, la urbestrejo vokis la prefektejon: gepatroj de lernejanoj plendis, ke ili devis surpaŝi homojn por aliri al la lernejo Voltaire. La grupo estis forpelita kaj eskortita de urbaj policistoj ĝis la parko Jean-Moulin-Les Guilands, ĉe la limo inter Montreuil kaj Bagnolet. “Ankoraŭ pluvis, memoras Cristina. Oni provis instali protekto-tukojn, sed estis paniko. Ne facilas trovi protektotukojn vendrede vespere en Montreuil! Ili restis tie nur la necesan tempon por plezurigi la policon... Mi hontis.” La saman tagon, aliaj policistoj lut-fermis la pordojn de ejo situanta sur la placo, uzata por sin protekti de la pluvo kaj teni kelkajn aferojn. “De post tiam, oni scias, ke ili trovis ejon kie eblas dormi, sed ili ne plu diras kie: ili timas esti denove forpelitaj. Ili komprenis, ke por dormi varme, ili prefere silentu.”

Kiam ŝi venas al la lernejo preni sian filon, Cristina renkontas la junajn malianojn kaj donas al ili kion ŝi povas. Vortojn, tempon, liton ĉe si aŭ akvo-botelojn. “Ŝi estas nia panjo!” ekkrias s-ro Fofana. “Mi povus esti via fratino...”, ŝi respondas kun sia itala akĉento kaj sia rideto. Pasintan vintron, ŝi partoprenis la grupon de Montreuil-anoj, kiuj alarmis plurajn elektitojn. La vintro pasis, sed la malianoj de Libio ne vidis eĉ komencon de solvo. La publikaj aŭtoritatuloj resendas unu al la alia la dosieron, dum la centroj de la urĝeca sociala servo (telefonplatformo “115”) estas superŝutataj, kaj la prefekto de la departemento Seine-Saint-Denis, s-ro Christian Lambert, baldaŭ emeritiĝos. La respondo de s-ro Claude Reznik, vicurbestro taskita pri la migraj loĝantaroj, ne variis de ses monatoj: “Ni volas diri al vi, ke, se Montreuil povus akcepti vin, ni tion farus. Sed ne estas loko por vi ĉi tie. La ŝtato ja devas preni sian respondecon.”

Krom ke ĝi aldoniĝas al tiu de la romaoj de Montreuil*, la demando pri la malianoj de Libio alvenas ĝuste kiam la registaro kaj urbestrejo anoncis la detruon kaj rekonstruadon de la hejmo Bara; sed ilia urĝeca situacio ne estis elvokita dum la vizito de la ministrino pri loĝado, Cécile Duflot, en februaro. Kaj, dum la incito kun la aliaj malianoj de Montreuil nur kreskas, ili fariĝas, en periodo proksima al la lokaj elektoj de 2014, nova temo por polemiko inter la malnova komunista municipa teamo kaj tiu de la urbestrino Dominique Voynet (Eŭropo Ekologio — la Verduloj). Letero sendita la 15-an de marto al la prefekto kaj subskribita de ok maliaj asocioj de Montreuil plu kolerigas s-ron Fofana kaj liajn amikojn. La subskribintoj subtenas la pozicion de la urbodomo: “la amasa alveno de samlandanaj migrantol al Francujo estigas gravajn streĉojn, kiujn nek la pormigrant-hejmoj nek la urbo entute povas prizorgadi, pro ilia granda nombro”, diras la letero, ankaŭ transsendata al la ambasadoro de Malio kaj la ministro kiu okupiĝas, en Bamako, pri la eksterlandaj malianoj. “Tio signifas, ke ankaŭ ili volas ke ni foriru”, bedaŭras s-ro Fofana. Jen kio povas aldoni amaran postsenton al la mizerego por tiuj ekskluditoj de ĉie.

* De la incendio, fine de aprilo 2013, de tendaro situanta sur la strato de Parizo, ankaŭ plurdekoj da romaaj familioj, el Rumanujo kaj Bulgarujo, estas sen loĝejoj en Montreuil.
La serĉado de pli bona vivo en Francujo ne kondukos al rezulto

La situacio estis pritraktita en tri sinsekvaj kvartal-konsilio-kunvenoj. Estis proponite portempe utiligi neuzatajn konstruaĵojn, sed neniu decido sekvis. La 14-an de majo, s-ro Reznik elvokis la projekton de “helpo al rehejmeniro”: maniero rekoni, ke la serĉado de pli bona vivo ne kondukos al rezulto en Francujo, kaj eĉ malpli en ĉi tiu urbo de la pariza ĉirkaŭaĵo.

Ĉar, sur la vojo de Tripolo al Montreuil, projekto povas anstataŭi alian. 44-jara, s-ro Fofana pripensas forlasi la galeron Eŭropo. Reiri ĉe si, en Séféto, komunumo de la regiono de Kayes (okcidento de Malio), sed ĉi-foje digne kaj kun garantioj de enspezoj. Starigi asocion. Aĉeti traktorojn, falĉomaŝinojn, semilojn, plugilojn. Kultivi teron, bredi brutaron. Konvinki la junulojn ne elprovi la sorton aliloke ol ĉe si, alvoki la elmigrintojn reveni.

Baldaŭ la lukontrakto de la hejmo en Bagnolet atingos sian finon. Ĉiuj jam scias tion: tiuj, kiuj troviĝas tie kuniros kun la aliaj sur la stratoj de Montreuil. “Vi havas bonan reprezentanton, vi povas fidi lin, diras al la homamaso s-ro Jean-Baptiste Eyraud, porparolanto de la franca asocio “Rajto je loĝejo” (Droit au Logement), frapetante la ŝultron de s-ro Fofana. “Tio, kion mi unue volas diri al vi, estas: “Bonvenon en Francujo”. Kiam vi alvenis, vi alvenis dum lukto”, daŭrigas la aktivulo. En la vento, kelkaj malfortaj aplaŭdoj aŭdiĝas sur la eta placo. Tiom da paroladoj ŝajnas esti tiom da fojoj ripetitaj al la forlasitoj de Montreuil, ke ili ne plu vere aŭskultas ilin.

Pierre BENETTI

Porstudenta konkurso 2013

La duan jaron jam, la asocio Amikoj de le Monde diplomatique (AMD)*, kiu arigas la legantojn de nia monata gazeto, organizis konkurson por studentoj. Ĵurio, prezidata de Maurice Lemoine, eksĉefredaktoro, kaj konsistanta el Denise Decornoy (direktorino de literatura kolekto), Mathieu O’Neil (esploristo kaj kunlaboranto de nia gazeto), Jérémy Mercier (doktoriĝanta kaj kunlaboranto de nia gazeto) kaj Nina Reyes (administranto de kolektoj ĉe la Nacia Biblioteko de Francujo), pristudis la kvindek kvar ricevitajn raportaĵojn kaj enketojn. La kvin plej bonaj artikoloj estis submetitaj al la direktoro kaj la ĉefredaktoro de Le Monde diplomatique. La gajninto vidas sian artikolon publikigita ĉi tie kaj ricevas 1000 eŭrojn.

* ) www.amis.monde-diplomatique.

Kosovo ne plu integras siajn romaojn

Migrantoj sen origin-lando

La franca prezidanto François Hollande estigis skandalon, deklarante la 19-an de oktobro, ke Leonarda Dibrani, la 15-jara gimnazianino arestita dum lerneja vojaĝo kaj elpelita al Kosovo, povas reveni en Francion “sen sia familio”. Preter la polemiko kreita en Francujo, tiu epizodo prilumas la malboniĝon de la sorto de la romaoj en regiono, kie ilia situacio estis antaŭe ekzempla.

TRAGIKA KAJ ekstravaganca, la afero Leonarda Dibrani, tiu romaa junulino forpelata el Francujo la 9-an de oktobro 2013, remetis Kosovon en la centron de aktualeco. Laŭ la francaj aŭtoritatuloj, la lando estas “sekura”, kio permesas la rehejmenigon de la neleĝaj migrintoj. Tamen la romaa komunumo de Kosovo, tute marĝenigita, estas daŭre viktimo de regulaj perfortaĵoj.

Alveninte en Mitrovica, la 15-jara gimnazianino klarigis, ke ŝi ne scipovas la albanan lingvon, kaj eĉ “neniam aŭdis pri Kosovo”... Tiu deklaro nutris ĉiajn spekuladojn pri la komplika itinero de ŝia familio, sed maskante la ĉefaĵon: la Dibrani estas fakte hodiaŭ senpatrujanoj. La patro laŭdire naskiĝis en Kosovo, kiun li forlasis tre juna por iri en Italujon, kie li renkontis sian edzinon, ankaŭ romaon el Balkanoj. Malantaŭ la administra implikaĵo aperas la homa realeco de miloj da homoj, kiujn la militoj de la 1990-aj jaroj forĵetis al la eŭropaj vojoj, devigante ilin reinventi al si socian identecon por provi pretervivi.

El ĉi tiu vidpunkto, la sorto de la juna Leonarda tute ne estas escepta: dum tiuj jaroj, multaj romaoj el Kosovo petis azilon en okcidenteŭropaj landoj, prezentante sin kiel “persekutataj albanoj”. Ili nun estas amase rehejmenigataj en landon, kun kiu ili ne plu havas ligon, kaj kies plimultan lingvon (la albanan) iliaj infanoj, naskitaj en Svedujo aŭ Germanujo, ne parolas...

Fine de la 1980-aj jaroj, ĉirkaŭ cent mil ĝis cent kvindek mil romaoj vivis en Kosovo, tio estas 5 ĝis 10% de la tuta loĝantaro de la tiama aŭtonoma provinco. Kosovo estis konsiderata pioniro de la integradaj politikoj disvolvataj de la socialista Jugoslavio: la romaa lingvo estis instruata en lernejoj, kaj en Prizren, poste en Priŝtina, estis kreitaj la unuaj romalingvaj radio-elsendoj kaj televid-programoj en la mondo.

Devigataj elekti sian tendaron

La situacio malboniĝis dum la 1990-aj jaroj, kun la akriĝo de la alfrontiĝo inter la albana plimulto de Kosovo kaj la reĝimo de Beogrado. La romaoj estis devigitaj elekti sian tendaron inter ambaŭ naciismoj. Dum la ekonomia situacio de la lando rapide malboniĝis, multaj serĉis sian savon en eksterlando, kaj tiuj restintaj zigzage navigis por garantii sian pluvivon. Kiam la albanoj estis maldungitaj el la publikaj postenoj aŭ amase eksiĝis responde al la subpremo-klimato falanta sur Kosovon, multaj romaoj prenis iliajn lokojn, kio rezultigis, ĉe la fino de la militoj, kolektivan akuzon pri “kunlaborado” kun la serba reĝimo de Slobodan Milosevic. Tiu akuzo estis preteksto por la multaj perfortaĵoj suferitaj de la komunumo dum la “terura somero” de 1999.

Sub la netimigebla rigardo de la soldatoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), kiuj estas ekregantaj la teritorion, la romaaj kvartaloj de plej multaj urboj en Kosovo estas sisteme rabataj kaj bruligataj. Ties loĝantoj estas devigataj fuĝi al la najbaraj landoj, Makedonio, Montenegro aŭ Serbujo, kie iuj ankoraŭ pluvivas en kolektivaj centroj. Dekoj da homoj estas murditaj, aliaj deportataj en Albanujo*. De tiuj tragikaj eventoj, oni taksas ke nur tridek mil romaoj ankoraŭ vivas en Kosovo, en ekonomiaj kondiĉoj aparte malstabilaj. Ili ja perdis aliron al ĉiuj publikaj dungoj kaj ne plu povas praktiki siajn tradiciajn metiojn. Inter la maloftaj kontraŭ-ekzemploj estas la urbo Prizren, kie ankoraŭ vivas ĉirkaŭ ses mil romaoj (naŭ mil antaŭ la milito). Male, multaj el tiuj, kiuj estis forpelitaj el la grandaj urboj amasiĝas de nun en la serbaj enklavoj, aparte en centra Kosovo.

* Multaj internaciaj raportoj dokumentas tiujn krimojn. Oni interalie povas sin turni al la raportoj de la Fonduso por la homhelpo-juro de Beogrado, www.hlc-rdc.org.
Interkonsentoj pri reakcepto

EN JUNIO 1999, albanaj ekstremistoj komplete detruis la Mahala, romaan kvartalon de Mitrovica, situanta sur la suda flanko — plimulte albana — de la rivero Ibar. Ĝi estis rekonstruata precipe danke al fondusoj de la Eŭrop-Unio (EU), sed ĝiaj eksaj loĝantoj ne revenis. La manko de ĉia ekonomia aktivaĵo kaj la persisto de peza rasisma klimato igas la perspektivon de reveno al Mitrovica tre malmulte alloga. Tiuj, kiuj estis resenditaj al tiu urbo provas per ĉiuj rimedoj denove forlasi ĝin, eĉ kiam ili devenas de tie.

De 1999 kaj la starigo de la internacia protektorato, kolosaj sumoj — ne eblas scii kiom — estis dediĉitaj al la romaoj de Kosovo. Donacitaj de la EU, la membro-ŝtatoj, la naciaj kunlabor-instancoj de Svisujo aŭ Norvegujo, aŭ ankoraŭ privataj strukturoj kiel la fondaĵoj Open Society, tiuj helpoj neniam ebligis veran reintegron, nek evoluigon de ekonomiaj aktivaĵoj. La fondusoj precipe nutras la buĝetojn de granda nombro da organizoj, kiuj konscias ke ĉiu projekto celanta romaojn, havas bonajn ŝancojn ricevi monon sen reala devigo de rezultoj. La kriterioj de taksado, pure formalaj, kontentigas la fonduso-provizantojn sen vera plibonigo de la komunumo-sorto.

Kompense, la donantoj opinias, ke tiuj financaj klopodoj pravigas la rehejmenigon de la romaoj de Kosovo, kies azilpeto estis rifuzita en okcident-eŭropo. De sia sendependiĝo-proklamo, la 17-an de februaro 2008, Kosovo subskribis reakcepto-interkonsentojn kun ĉiuj okcidentaj ŝtatoj, kiuj permesas tiujn trudatajn rehejmenigojn, eĉ por familioj perdintaj ĉiun ligon kun la lando kaj posedantaj tie neniun nemoveblaĵon.

La “nova” Kosovo pretendas esti pluretna ŝtato, kaj kvoto-mekanismoj devas garantii la reprezentadon de la malplimultoj (romaoj, turkoj, bosniakoj, gorani, ktp.).Tamen, kiel ankoraŭ montris la preparoj de la lokaj elektoj de la 3-a de novembro, ĉiuj internaciaj premoj koncentriĝas al la “integriĝo” de la serba komunumo al la kosovaj institucioj, ĉu temas pri la enklavoj aŭ pri la homogena serba regiono norde de Mitrovica. En tiuj kondiĉoj, la sorto de la kosovaj romaoj estas uzata kiel neglektinda alĝustiga variablo. Krom kiam temas pri elmigrado al okcidenta Eŭropo.

Jean-Arnault DÉRENS

Griziĝanta planedo

La merkato de emeritoj ekscitas japanajn firmaojn

Ĝis 2050, oni atendas ke la loĝantaro de Japanio estos malkreskinta je pli ol 31 milionoj kompare kun la jaro 2000, afero senprecedenca en evoluinta lando. Tradicie, japanoj elektis prokrasti emeritiĝon dum ili koncentriĝis pri konsumado.

Kiam loĝantaro maljuniĝas kaj, en iuj kazoj, malpliiĝas, tio havas gravajn sekvaĵojn ekonomiajn, individuajn, organizajn kaj sociajn. Japanio estas la lando kiun plej forte trafas la efikoj de ĉi tiu demografia ŝanĝiĝo, kaj la plej progresinta pri novigado kaj la evoluigo de nova merkato.

La demografia malkresko komenciĝis en 2005. Ĝis 2010, 23% de japanoj havis pli ol 65 jarojn kaj 43% pli ol 50 jarojn, la plej altaj procentoj de la mondo. Ĉi tiu ŝanĝiĝo povus estigi nesufiĉon de laborforto kaj kompetentecoj kaj kuntiriĝon de la entuta enlanda merkato. Sed ĝi ankaŭ proponas perspektivojn de kresko por tio, kio en Japanio nomiĝas la “arĝenta merkato”.

Laŭ taksoj, triono de japanoj havos 65 jarojn aŭ pli ĝis 2025. La aĝstrukturo pli kaj pli devios de la klasika piramida formo kaj prenos la formon de kajto. La nombro de grandaĝuloj ankoraŭ kreskos, dum la totala loĝantaro falos al 95 milionoj ĝis 2050, de iomete malpli ol 127 milionoj en 2000, pro la malalta naskokvanto.

De 2005, ĉi tiu malkresko okazas samtempe kun malkresko de la laboristaro. Se nenio estos farita por pliigi ĝin, ĝi draste malpliiĝos. Japanoj ĝenerale konsentas, ke la solvo estos pliigi la nombron de grandaĝuloj kiuj laboras. La nombro de laboristinoj ankaŭ povus esti pliigita ĉar ilia indico de laborforta partopreno restas pli malalta ol tiu en aliaj evoluintaj landoj: 71,6% por virinoj kiuj havas 25-54 jarojn, kompare kun 75,2% en Usono, 81,3% en Germanio kaj 83,8% en Francio. Sed kelka tempo eble necesos por ŝanĝi sintenojn pri seksa egaleco, kaj la maljuniĝo de la loĝantaro estas problemo urĝa. Laŭ la Blanka Libro de la registaro, la ekonomie aktiva loĝantaro falos de 66,57 milionoj en 2006 al 42,28 milionoj ĝis 2050*. Oni jam antaŭvidas, ke ĝi malpliiĝos je pli ol 10 milionoj ĝis 2030.

* Korei shakai hakusho (Blanka libro pri la maljuniĝanta socio), Ministerio de Sano, Laboro kaj Socialaj Aferoj, Japanio, 2009, http://www.stat.go.jp

En 2007, la unuaj infanoj de la demografia eksplodo atingis la aĝon de emeritiĝo. En Japanio oni nomas tion la nisen-nana-nen mondai (la problemo de 2007). Laŭ la strikta signifo de la termino, la plej aĝaj el tiuj unuaj infanoj naskiĝis inter 1947 kaj 1949, sed se oni enkalkulas la jarojn 1950 kaj 1951, ili nombras 10,7 milionojn el kiuj 8,2 milionoj ankoraŭ laboras, nome pli ol 12% de la totala laboristaro. Oni povas imagi la situacion se ĉiuj emeritiĝus samtempe.

Multaj fakuloj timas, ke ĉi tiu baldaŭ venonta ondo da emeritiĝoj kuntrenos gravajn problemojn, kaj ĉe firmaoj kaj tutlande. Antaŭ ĉio, ĉi tiuj dungitoj havas kompetentecojn kiuj povus esti perditaj pro ilia emeritiĝo. Aldone, jam videblas baldaŭa nesufiĉo de kvalifikitaj laboristoj, tial la ideo teni laboristojn dungataj ĝis la 65a jaro. Tio devigos firmaojn adaptiĝi: la kapabloj de pli aĝaj dungitoj estas aliaj, kiel ankaŭ iliaj fiziologiaj kaj psikologiaj bezonoj, kaj laborpraktikoj devos ŝanĝiĝi.

La demando pri kompetentecoj des pli gravegas ĉar la japana maniero organizi laboron estas bazita sur rekta transdonado de kompetentecoj dum laborhoroj kaj ĉe “societaj renkontiĝoj” vespere; ĝi donas la prioritaton al dumlabora trejnado. Tial, multe da ekspertizo neniam estas eksplicite formulita. Tio estas precipe vera por tre grandaj firmaoj ĉe kiuj estas dungitaj du trionoj de la laboristaro kaj kiuj retenis la tradician sistemon de dumviva dungateco kaj promocioj laŭ daŭro de dungiteco. Kodigi kompetentecojn okupas nemalmulte da tempo.

Ĝis nun, tamen, la timata ondo da emeritiĝoj ne okazis. Male, laŭ enketo de la Japana Ministerio de Sano, Laboro kaj Socialaj Aferoj*, la nombro de laboristoj kiuj havas inter 60 kaj 65 jarojn kreskis je 9,3% en 2008 kaj je 4% en 2009 tiel, ke 76,5% el ili estis laborantaj en 2009. Hodiaŭ, 49,4% de japanoj kiuj havas inter 65 kaj 69 jarojn, kaj 19,9% kiuj aĝas 70 jarojn aŭ pli, havas laborpostenon.

* Annual report on the labour force survey, Ministerio de Sano, Laboro kaj Socialaj Aferoj, Japanio, 2009-2011, http://www.stat.go.jp

La kialo estas tio, ke la registaro ŝanĝis la leĝon por laŭpaŝe prokrasti la aĝon de emeritiĝo de 60 al 65 inter 2006 kaj 2013*. Inter 2005 (tuj antaŭ ol la leĝo ekvalidiĝis) kaj 2009, el la dungitoj kun regulaj kontraktoj, tiuj, kiuj havis inter 60 kaj 64 jarojn, pliiĝis je 80,8% kaj tiuj, kiuj estis 64-jaraĝaj aŭ pli, pliiĝis je 104,9%. La nuna registaro intencas altigi la aĝon de emeritiĝo ankoraŭ plu al 70 jaroj.

* La laŭleĝa aĝo de emeritiĝo leviĝis al 62 jaroj en 2006, 63 en 2007-09, 64 en 2010-12 kaj 65 en 2013.

La efektiva aĝo de emeritiĝo (preskaŭ 70 jaroj por viroj) jam estas pli alta ol la laŭleĝa aĝo. Fakte, Japanio havas pli altan nombron de laborantaj pensiuloj ol iu ajn alia lando*, kaj tre altan proporcion de altaĝuloj en la laborforta merkato. Rezulte, firmaoj estas postulantaj restrukturadon de la politiko de laŭaĝaj salajroj kiu, laŭ ili, malhelpas ke dungiteco daŭru post la 60a jaraĝo.

* Dungantoj povas re-dungi laborintojn post emeritiĝo laŭ malpli favoraj kondiĉoj. Vidu Florian Kohlbacher, Aging workforce and baby-boomer retirement in Japan: insights from the world’s most aged society, referaĵo prezentita ĉe la 64a Scienca Jarkunsido de la Gerontological Society of America, Bostono, la 19a de novembro 2011.

Aldone, entreprenestroj provas kapti aŭ krei novajn merkatojn. Homoj pli ol 40-jaraĝaj jam konsistigas la plejparton de konsumantoj en iuj industrioj, kaj anstataŭis la pli junan generacion kiel la “cel-segmento”. Simbolan lumon sur la japanan realaĵon ĵetas la merkato de forĵeteblaj vindoj: en 2008 — tutunuafoje — vendoj de forĵeteblaj vindoj por plenkreskuloj egalis tiujn de bebovindoj. Dum la venontaj du jaroj, vendoj de bebovindoj antaŭvideble malkreskos je 10%, dum tiuj de vindoj por plenkreskuloj kreskos je 40% ĉiujare.

Komence, oni rigardis la demografian krizon kiel danĝeron, sed ĉi tiu arĝenta merkato povus fariĝi ŝanco por krei pli da laborpostenoj. Alivorte, ĉiu krizo enhavas ŝancon. Tion konfirmas la ĉin-japanaj ideografiaĵoj por “krizo” — 危機 (kiki) — el kiuj la dua signifas “ŝanco”.

La komerca mondo nun tre interesiĝas pri ĉi tiu generacio — aŭ almenaŭ pri la plej bonhava parto de ĝi — kiu baldaŭ konsistigos la plej grandan enlandan merkaton de Japanio. Ankoraŭ aktivaj kaj viglaj, la infanoj de la demografia eksplodo havas monrimedojn, scivolas pri teknologiaj novaĵoj kaj avidas aĉeti. Kiam, fine, ili emeritiĝos, kaj tial havos pli da libertempo, ili reprezentos gravan potencialan merkaton.

Laŭ la lastaj taksoj (2009), ili tenas grandan parton de la financaj aktivoj de sia lando, precipe de ŝtataj obligacioj: japanoj kvindek-iom-jaraj tenas 21%, sesdek-iom-jaruloj 31%, kaj tiuj, kiuj havas 70 jarojn aŭ pli, 28%. Aldone, ili ĝenerale ne havas ŝuldojn kaj proprietas siajn proprajn hejmojn. Ne surprize, oni nomas ilin rojin kizoku (la grandaĝula nobelaro).

Kelkaj firmaoj jam sukcese adaptis ekzistantajn produktojn kaj elpensis novajn. Ili ankaŭ evoluigis novajn teknologiojn celantajn ĉi tiun klientaron kun ĝia komforta aĉetpovo. Unu ekzemplo estas la poŝtelefono Raku-Raku (“facilfacila”) kun piktogramoj kaj tekstoj facile legeblaj, pli granda klavaro, pli simplaj aplikaĵoj, intuicia funkciado, bru-dampilo. Ĝi provizas sintezon de la lastaj teknologioj kaj, per sia trans-generacia koncepto, ĝi ankaŭ plaĉas al aliaj aĝgrupoj. Alia ekzemplo de la sama koncepto estas la eksterordinare sukcesa ludkonzolo Wii de Nintendo: la ludoj kunigas malsamajn generaciojn kaj sekve plaĉas al la tuta familio, eĉ la geavoj.

Aliaj firmaoj adoptis la koncepton “facilfacila”. En 2007, Panasonic lanĉis la Raku-Raku Walk. Korpekzercilo destinita por tiuj kun genuaj problemoj, ĝi fortigas la krurajn muskolojn dum ĝi reduktas la premon al la artikoj. Wacoal, la plej granda fabrikisto de virinaj subvestoj de Japanio, kreis la gamon Raku-Raku Partner kiu estas adaptita kaj por maljunuloj kaj por iliaj vartantoj. Larĝaj braktruoj, ekzemple, ebligas al virinoj pli facile sin vesti kaj malvesti. Kunfiksiloj estas simpligitaj per ovalaj butonoj, prembutonoj kaj lapfermiloj. Ankaŭ estas vestoj faritaj por malhelpi lezojn, kiel la Anshin Walker (anshin signifas “mensa trankvilo”). Unue surmerkatigita en 2007, ĝi estas remburita zono kiu protektas la kokson se okazos falo, kaj subtenas la muskolojn kiam oni eksidas aŭ piediras.

Alia merkato rapide evoluanta estas speciale adaptitaj loĝejoj. Tradicie, maljunuloj loĝis kun siaj infanoj aŭ nepoj, kaj ne malofte oni vidis tri generaciojn sub unu tegmento. Hodiaŭ, el tiuj pli aĝaj ol 65-jaraj, malpli ol duono (45%) loĝas kun familianoj kontraŭ preskaŭ 70% en 1980*. Pro ŝanĝiĝoj en la vivmanieroj de la juna generacio (interalie, urbanizado kaj la transmoviĝo de la laborforto) kaj la plilongiĝo de vivdaŭroj, pli kaj pli da emeritoj elektas resti en siaj propraj hejmoj, eĉ se tio necesigas modifi ilin, kaj tiel stimulas la merkaton de hejma renovigado. Aliaj transloĝiĝas al maljunulaj vartejoj kaj vilaĝoj por emeritoj.

* Vidu Maren Godzik, New housing options for the elderly in Japan: the example of Tokyo’s Edogawa ward, en Florian Coulmas kaj Ralph Lützeler (redaktoroj), Imploding Populations in Japan and Germany, Leyden, Brill, 2011.

En la Okcidento, la ideo de robotaj vartantoj fascinas la amaskomunikilojn, sed ĉi tiu industrio ne plenumis la atendojn. Multaj teknologioj ankoraŭ estas en sia eksperimenta stadio, kaj el tiuj, kiuj jam estis surmerkatigitaj, multaj estas retiritaj ĉar ili ne faris tion, kio estis promesita. La ĉefaj kialoj de ĉi tiu malsukceso estas la kosto, reguligaj kaj sekurecaj postuloj kaj la diferenco inter la veraj bezonoj de la uzantoj kaj la robotoj kiuj estas produktitaj. Malgraŭ tio, Japanio estas pioniro en ĉi tiu kampo, kaj esploroj daŭras.

Pro la tutmonda ekonomia krizo, tamen, jam ne estas certe ke pli aĝaj konsumantoj volas pagi altajn prezojn por bonkvalitaj servoj. Male, la japanoj estas reduktantaj sian elspezadon. Tiuj infanoj de la demografia eksplodo, kiuj havas iometon da mono, emas ŝpari ĝin aŭ uzi ĝin por finance subteni siajn infanojn kaj nepojn. Por plenumi siajn nunajn bezonojn, la japanoj jam reduktis sian indicon de ŝparado de 21% de malneta disponebla enspezo en 1990 al proksimume 6% hodiaŭ.

Ĝis nun, Japanio plejparte interesiĝis pri la riĉaj kaj sanaj ĉe siaj maljunuloj, kaj multe malpli pri tiuj, kiuj estas malriĉaj kaj malsanaj. Sed tiu lasta grupo povus fariĝi grava estonte, kaj la arĝenta merkato povus montriĝi tre malsama ol tio, kio estis atendita. Malegalecoj salajraj kaj ekonomiaj, kaj malriĉeco ĉe la maljunularo, minacas fariĝi prokrasta bombo. Hodiaŭ, 25,4% el tiuj pli aĝaj ol 75-jaraj vivas malsupre de la oficiala mezuro de malriĉeco, kontraŭ la mezumo de la OEKD de 16,1%*, kaj 10,6% en Francio. La aŭtoritatuloj devas atenti ĉi tiun fakton, kiel ankaŭ komercaj entreprenoj kiuj povus provizi produktojn kaj servojn por helpi la maljunulojn en iliaj ĉiutagaj vivoj. Povus esti, ke la nuna arĝenta merkato estas ŝanco kiu baldaŭ malaperos se ĝi ne estos kaptita.

* Laŭ ĉi tiu kalkulo, oni nomas “malriĉaj” tiujn, kiuj havas malpli ol duonon de la mediana disponebla familia enspezo de sia lando. Vidu Pensions at a glance 2011: retirement-income systems in OECD and G20 countries, OEKD, Parizo, 2012.

Florian KOHLBACHER

Nutra sekureco, socia juro, ekologio ...

La transatlantika traktato: ciklono minacanta la eŭropanojn

Komencitaj en la jaro 2008, la diskutoj pri la interkonsento pri liberkomerco inter Kanado kaj la Eŭropa Unio finiĝis la 18-an de oktobro. Jen bona signo por la usona registaro, kiu esperas starigi tian partnerecon kun Eŭropo. Tiu projekto, intertraktita sekrete kaj subtenata de la multnaciaj konzernoj, ebligus al tiuj jure ataki ĉian ŝtaton kiu ne plenumus la normojn de la liberalismo.

Ĉu oni imagas multnaciajn konzernojn tribunale akuzi la registarojn, kies politika orientiĝo havus la efikon malpliigi iliajn profitojn? Ĉu penseblas, ke ili povus postuli — kaj ricevi! — larĝaniman kompensaĵon pro la manko de profito ŝuldata al tro deviga laborleĝo aŭ al media leĝaro tro senproprietiga? Kvankam tio ŝajnas ege malverŝajna, tiu scenaro ne estas de hieraŭ. Ĝi estis entenata jam tute preta en la projekto de Multflanka Interkonsento pri Investo (MII), sekrete intertraktita inter 1995 kaj 1997 de la dudek naŭ membroŝtatoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD).* Lastmomente disvastigita, interalie de Le Monde diplomatique, la teksto vekis en pluraj landoj ondon de senprecedencaj protestoj, kiu devigis ĝiajn instigantojn remeti ĝin en tirkeston. Dek kvin jarojn poste, jen kiu revenis en novaj vestoj.

* VdLe nouveau manifeste du capitalisme mondial [La nova manifesto de la monda kapitalismo], Le Monde diplomatique, februaro 1998.

La Interkonsento pri Transatlantika Partnereco (ITAP), intertraktita ekde julio 2013 de Usono kaj la Eŭropa Unio, estas modifita versio de la MII. Ĝi planas, ke la leĝaroj validaj ĉe la du flankoj de Atlantiko adaptiĝu al la normoj de la liberkomerco establita de kaj por la grandaj eŭropaj kaj usonaj societoj, kun komercaj sankcioj por la ne adaptiĝantaj landoj aŭ kompensaĵo de pluraj milionoj da eŭroj por la akuzantoj.

Laŭ la oficiala kalendaro, la intertraktadoj devus finiĝi post du jaroj. La ITAP kombinas, akrigante ilin, la plej pereigajn elementojn de la antaŭaj interkonsentoj. Se ĝi ekvalidos, la privilegioj de la multnaciaj konzernoj akiros forton de leĝo kaj definitive ligos la manojn de la regantoj. Netuŝebla de registar-ŝanĝoj kaj popolaj mobiliziĝoj, ĝi aplikiĝos, ĉu vole, ĉu perforte, ĉar ĝiaj dispozicioj amendeblas nur kun la unuanima konsento de la subskribintaj landoj. Ĝi kopius en Eŭropo la spiriton kaj la kondiĉojn de sia azia modelo, la Interkonsento pri Transpacifika Partnereco (TPP), aktuale adoptata en dek du landoj post esti arde reklamita de la usonaj aferrondoj. Ili du kune, la ITAP kaj la TPP, konsistigus ekonomian imperion kapablan dikti siajn kondiĉojn ekster siaj limoj: ĉiu lando, kiu volus komerce ekrilati kun Usono aŭ la Eŭropa Unio, estus devigata adopti la regulojn tiaj kiaj ili estas, kiuj validas ene de ilia komuna merkato.

Speciale kreitaj tribunaloj

Ĉar ili celas forvendi tutajn partojn de la nekomerca sektoro, la intertraktadoj pri la ITAP kaj la TPP okazas malantaŭ fermitaj pordoj. La usonaj delegacioj enhavas pli ol sescent konsilistojn mandatitajn de la multnaciaj konzernoj, kiuj disponas pri nelimigita aliro al la preparaj dokumentoj kaj al la reprezentantoj de la registaro. Nenio devas traliki. Ili donis la instrukcion teni ĵurnalistojn kaj civitanojn for de la diskutoj: ili estas informotaj en taŭga momento, ĉe la subskribo de la traktato, kiam estos tro malfrue por reagi.

En momento de naiveco, la usona eksa ministro pri komerco, Ron Kirk, substrekis la “praktikan” intereson “konservi certan gradon de diskreteco kaj de konfidenco”.* La lastan fojon, kiam labor-versio pri interkonsento en stato de formaligo estis publikigita, emfazis li, la intertraktadoj fiaskis — aludo al la Zono de Liberkomerco de Ameriko (ZLEA), larĝigita versio de la Interkonsento pri Nordamerika Libera Interŝanĝo (INALI); tiu projekto, akre defendita de s-ro George W. Bush, estis senvualigita en la interretejo de lia registaro en la jaro 2001. Al kio la senatorino Elisabeth Warren rebatas al Kirk, ke interkonsento decidita sen ajna demokratia ekzamenado estu neniam subskribota.*

* “Some secrecy needed in trade talks: Ron Kirk”, Reuters, 13-a de majo 2012.
* “Elizabeth Warren opposing Obama trade Nominee Michael Froman”, 19-a de junio 2013, Huffingtonpost.com.

La trudema volo ŝirmi la laborejon de la usona-eŭropa traktato kontraŭ la atento de la publiko facile kompreneblas. Estus ja pli bone, se oni donas al si la tempon por anonci al la lando la efikojn, kiujn ĝi havos sur ĉiuj niveloj: de la federacia ŝtato tra la lokaj asembleoj ĝis la urbaj konsilianoj, la elektitoj devos komplete redifini siajn publikajn politikojn por kontentigi la apetiton de la privata sektoro en la sektoroj kiuj estas ankoraŭ parte publikaj. Sekureco pri nutraĵoj, normoj de veneneco, san-asekuroj, prezoj de medikamentoj, libereco de Interreto, protekto de la privata vivo, energio, kulturo, aŭtoraj rajtoj, naturriĉaĵoj, profesia instruado, publikaj ekipaĵoj, enmigrado: nenia kampo de ĝenerala intereso evitas la jugon de la instituciigita liberkomerco. La politika agado de la elektitoj limiĝas al intertraktado kun la entreprenoj aŭ ties lokaj reprezentantoj pri la eretoj de suvereneco, kiujn tiuj pretas koncedi. Estas jam interkonsentite, ke la subskribintaj landoj certigos la “konformigon de siaj leĝoj, de siaj regularoj kaj de siaj proceduroj” kun la dispozicioj de la traktato. Sen ajna dubo ili skrupule atentos por plenumi tiun promeson. Alikaze ili povos esti persekutataj antaŭ la tribunaloj speciale kreitaj por la malkonsentoj inter investistoj kaj ŝtatoj, kaj dotitaj je la povo decidi komercajn sankciojn kontraŭ tiuj lastaj.

La ideo povas ŝajni malverŝajna, ĝi tamen troviĝas en la filozofio de la jam validaj komercaj traktatoj: la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) ekzemple kondamnis Usonon pro ties tinus-skatoloj kun la etikedo “sen danĝero por la delfenoj”, por indiki la devenlandon pri importitaj viandoj, aŭ pro la malpermeso de bombone parfumita tabako, ĉar tiuj protektaj disponoj estas konsiderataj kiel malhelpo por la liberkomerco. Ĝi ankaŭ trudis al la Eŭropa Unio punojn de pluraj centmilionoj da eŭroj pro ĝia rifuzo importi genetike modifitajn organismojn (GMO). La nova punkto, kiun la ITAP kaj la TPP enkondukas, estas ke ili permesas al la multnaciaj konzernoj sianome persekuti subskribintan landon, kies politiko havus limigan efikon por ilia komerca vendegado.

Sub tia reĝimo la entreprenoj kapablus kontraŭagi la politikon pri sano, pri mediprotektado aŭ pri financa regulado, kiun iu aŭ alia lando decidas, per tio ke ili postulas damaĝkompenson ĉe eksterjuraj tribunaloj. Tiuj specialaj kortumoj, konsistantaj el tri afer-advokatoj kaj agantaj laŭ la leĝoj de la Monda Banko kaj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), havos la povon kondamni la impostpaganton je pezaj kompensaĵoj, kiam lia leĝaro ronĝas la “esperatajn estontajn profitojn” de societo.

Tiu sistemo “investisto kontraŭ ŝtato”, kiu ŝajnis esti forstrekita el la menuo post la forlaso de la AMI en 1998, estis kaŝe restarigita en la fluo de la jaroj. Pro pluraj komercaj interkonsentoj subskribitaj de Vaŝingtono, 400 milionoj da dolaroj pasis el la poŝo de la impostpaganto en tiun de la multnaciaj konzernoj pro malpermeso de venenaj produktoj, pro enkadrigo de ekspluatado de akvo, de grundo aŭ de ligno, ktp.* Sub la reĝimo de tiuj samaj traktatoj, la aktuale okazantaj proceduroj — en la aferoj de ĝenerala intereso, ekzemple medicinaj patentoj, batalo kontraŭ poluado aŭ klimato kaj fosiliaj energioj — altigas la postulojn je damaĝkompenso al 14 miliardoj da dolaroj.

* “Table of foreign investor-state cases and claims under NAFTA and other US “trade” deals, Public Citizen, Washington, DC, aŭgusto 2013.

La APT ankoraŭ plialtigus la fakturon de tiu laŭleĝa eltrudo, pro la graveco de la interesoj en la transatlantika komerco. Tri mil tricent eŭropaj entreprenoj agas en Usono pere de dudek kvar mil filioj, de kiu ĉiu povas iun tagon kredi sin rajta postuli kompensaĵon pro komerca damaĝo. Tia orpluva efiko ege superus la kostojn kaŭzitajn de la antaŭaj traktatoj. La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio siavice vidus sin elmetitaj al eĉ pli granda financa risko, sciante ke dek kvar mil kvarcent usonaj kompanioj disponas en Eŭropo pri reto de kvindek mil okcent filioj. Sume temas pri sepdek kvin mil societoj kiuj povus impeti sur la publikan monon.

Oficiale, tiu reĝimo devis komence solidigi la pozicion de la investistoj en la evolulandoj sen fidinda jursistemo; ĝi ebligus al ili respektigi siajn rajtojn kaze de senproprietigo. Sed Eŭropunio kaj Usono estas ja ne vere konsiderataj senjuraj zonoj; ili male disponas pri funkcianta jursistemo, kiu plene respektas la rajton je proprieto. Per tio, ke la APT metas ilin malgraŭ ĉio sub la kuratorecon de specialaj tribunaloj, ĝi montras, ke ĝia celo ne estas protekti la investistojn, sed kreskigi la povon de la multnaciaj konzernoj.

Proceso pro altigo de la minimuma salajro

Evidentas, ke la advokatoj, kiuj konsistigas tiujn tribunalojn, estas neniel devigataj raporti al la elektantaro. Ili povas, gaje inversigante la rolojn, same servi kiel juĝistoj kaj pledi favore al la akuzo de siaj potencaj klientoj.* Tiuj juristoj pri internacia investo estas ege malmultaj: nur dek kvin dividas inter si 55 elcentojn de la aferoj traktitaj ĝis nun. Evidente iliaj decidoj estas senapelaciaj.

* “Treaty disputes roiled by bias charges”, Bloomberg, 10-a de julio 2013.

La “rajtoj” kiujn ili devas protekti estas formulitaj intence malprecize, kaj ilia interpreto servas tre malofte la interesojn de la plej multaj homoj. Ekzemple tiu atribuita al la investisto ĝui regularan kadron konforman al siaj “antaŭkalkuloj”* — kio signifas, ke la registaro ne rajtas modifi sian politikon post kiam la investo okazis. La rajto ricevi kompensaĵon kaze de “malrekta senproprietigo” signifas, ke la publika povo devas pagi, se ĝia leĝo efikas tiel, ke la valoro de la investo malpliiĝas, eĉ kiam la sama leĝo aplikiĝas ankaŭ al la lokaj entreprenoj. La tribunaloj ankaŭ agnoskas la rajton de la kapitalo akiri ĉiam pli da grundo, da naturresursoj, da ekipaĵoj, da fabrikoj ktp. Nenia kompensaĵo ekzistas ĉe la flanko de la multnaciaj konzernoj: tiuj havas nenian devon al la ŝtatoj kaj povas okazigi jurajn persekutojn kie kaj kiam tio plaĉas al ili.

* En la franca: prévisions, kio signifas “antaŭvido, konjektado, antaŭkalkulo, antaŭzorgo”. -vl

Certaj investistoj havas tre ampleksan koncepton de siaj necedeblaj rajtoj. Lastatempe eŭropaj societoj faris jurajn persekutojn kontraŭ la altigo de la minimuma salajro en Egiptio, aŭ kontraŭ la limigo de venenaj ellasaĵoj en Peruo. En tiu lasta kazo la ALENA servis por protekti la rajton polui de la usona grupo Renco.* Alia ekzemplo: la giganto de cigaredoj Philipp Morris, ĝenata de la kontraŭtabaka leĝo de Urugvajo kaj de Aŭstralio, tiris ambaŭ ŝtatojn antaŭ specialan tribunalon. La usona medikamenta grupo Eli Lilly volas akiri sian rajton kontraŭ Kanado, kiu kulpas pro starigo de patent-sistemo, kiu igas certajn medikamentojn pli facile akireblaj. La sveda elektro-liveranto Vattenfall postulas plurajn miliardojn da eŭroj al Germanio pro ties “energiŝanĝo”, kiu pli severe traktas la karbocentralojn kaj promesas ĉesigon de la atomcentraloj.

* “Renco uses US-Peru FTA to evade justice for La Oroya pollution”, Public Citizen.

Ne estas limo de punoj, kiujn tribunalo povas trudi al ŝtato favore al multnacia konzerno. Antaŭ jaro, Ekvadoro estis kondamnita pagi la rekordan sumon de du miliardoj da eŭroj al petrolkompanio.* Eĉ kiam registaroj gajnas proceson, ili devas pagi diversajn tribunalajn kaj komisionajn kostojn, kiuj atingas mezume 8 milionojn da dolaroj por ĉiu dosiero, malŝparitaj malfavore al la impostpaganto. Pro tio la publikaj potencoj ofte preferas intertrakti kun la akuzanto ol defendi sian rajton tribunale. Ekzemple la kanada ŝtato ŝparis al si proceson per tio ke ĝi haste nuligis malpermeson de venena aldonaĵo uzata de la petrolindustrio.

* “Ecuador to fight oil dispute fine”, AFP, 13-a de oktobro 2012.

Tamen la postuloj ne ĉesas kreski. Laŭ la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), la nombro de aferoj submetitaj al la specialaj tribunaloj dekobliĝis post 2000. Dum la sistemo de komerca arbitracio estis konceptita jam en la 1950-aj jaroj, ĝi neniam servis tiom al la privataj interesoj kiom en la jaro 2012, rekorda jaro de deponado de dosieroj. Tiu kresko kreis florantan forcejon de financaj konsilistoj kaj de afer-advokatoj.

La projekto de granda usona-eŭropa merkato estis de longaj jaroj flegata de la Transatlantika Ekonomia Dialogo (TABD laŭ la angla), premgrupo hodiaŭ pli bone konata sub la nomo Transatlantic Business Council (TBC). Starigita en 1995 sub la patronado de la Eŭropa Unio kaj de la usona ministrejo pri komerco, tiu forumo de riĉaj entreprenistoj agas por “dialogo” alte konstruema inter la ekonomiaj elitoj de la du kontinentoj, la registaro de Vaŝingtono kaj la komisaroj de Bruselo. La TABD estas konstanta forumo kiu ebligas al la multnaciaj konzernoj kunordigi siajn atakojn kontraŭ la politikoj de ĝenerala intereso kiuj ankoraŭ rezistas ĉe la du flankoj de Atlantiko.

Ĝia celo, publike afiŝita, estas elimini tion, kion ĝi nomas la “komercaj malkonsentoj” (france: discordes commerciales, angle: trade irritants), tio signifas agi en la du kontinentoj laŭ la samaj reguloj kaj sen interfero kun la publikaj potencoj. “Reguliga konverĝo” kaj “reciproka agnosko” estas parto de la semantikaj ŝildoj kiujn ĝi svingas por instigi la registarojn permesi la produktojn kaj servojn kiuj malkongruas kun la lokaj leĝaroj.

Maljusta rifuzo de porko kun raktopamino

Sed anstataŭ proponi simplan mildigon de la ekzistantaj leĝoj, la aktivuloj de la transatlantika merkato volas tutsimple reskribi ilin mem. La usona komerca ĉambro kaj Business Europe, du el la plej grandaj mastraj organizaĵoj de la planedo, tiel alvokis la intertraktantoj de la APT venigi ĉirkaŭ labortablo grupon de plej grandaj akciuloj kaj de politikaj respondeculoj por ke ili “redaktu kune la tekstojn de regulado” kiuj poste havos forton de leĝo en Usono kaj en la Eŭropa Unio. Cetere ĉe tio oni rajtas demandi sin, ĉu la ĉeesto de politikistoj en la komerca skriboficejo estas vere nemalhavebla ...

Fakte, la multnaciaj konzernoj montras rimarkindan sinceron en la eldiro de siaj intencoj. Ekzemple pri la demando de la genetike modifitaj organismoj (GMO). Dum en Usono unu ŝtato el du konsideras devigi indikon pri la ĉeesto de genetike modifitaj organismoj en nutraĵo — dispono dezirata de 80 elcentoj de la konsumantoj de la lando —, la industriistoj de la kampkultura-nutraĵa industrio, tie same kiel en Eŭropo, premas por malpermesi tian etikedadon. La Nacia Asocio de Konfitaĵistoj diris tion sufiĉe rekte: “La usona industrio volas ke la APT antaŭeniru en tiu demando per forigo de la etikedado pri GMO kaj de la normoj de laŭspureblo.” La tre influhava Organizaĵo de la Bioteĥnologia Industrio (Biotechnology Industry Organization, BIO), en kiu troviĝas la giganto Monsanto, siavice indignas ke la produktoj kun GMO kaj vendataj en Usono povus esti rifuzataj en la eŭropa merkato. Ĝi do deziras, ke la “abismo, kiu larĝiĝas inter la malreguligo de novaj bioteĥnologiaj produktoj en Usono kaj ilia akcepto en Eŭropo” estu rapide forigita.* Monsanto kaj ĝiaj amikoj ne kaŝas sian esperon, ke la transatlantika liberkomerca zono ebligos fine trudi al la eŭropanoj ilian “katalogon plenan de GMO-produktoj kiuj atendas aprobon kaj uzadon”.*

* Commentaires sur l’Accord de partenariat transatlantique (Komentoj pri la Interkonsento de Transatlantika Partnereco), dokumento de la BIO, Vaŝingtono, DC, majo 2013.
* “EU-US high level working group on jobs and growth. Response to consultation by EuropaBio and BIO”, http://ec.europa.eu.

La ofensivo ne estas malpli vigla ĉe la fronto de la privata vivo. La Koalicio de Cifereca Komerco (angle: Digital Trade Coalition — DTC), kiu grupigas industriistojn de Interreto kaj de altaj teĥnologioj, premas la intertraktantojn de la APT forigi la barojn kiuj malebligas ke la fluo de personaj datumoj libere disvastiĝu de Eŭropo al Usono (vd la artikolon de Marie Bénilde: “Metoda postkurado de retuzantoj revolucias reklamadon”). “La aktuala vidpunkto de la Unio, laŭ kiu Usono ne donas “adekvatan” protekton al la privata vivo, ne estas racia”, malpaciencas la premgrupistoj. En la lumo de la riveladoj de s-ro Edward Snowden pri la spionad-sistemo de la Nacia Agentejo pri Sekureco (National Security Agency, NSA), en tiu sennunanca opinio povas aspekti impertinenta. Ĉiukaze ĝi ne atingas la nivelon de la deklaro de la US Council for International Business, grupo de societoj kiu, same kiel Verizon, amase provizis la NSA per personaj donitaĵoj: “La traktato devus provi ĉirkaŭbari la esceptojn, kiel la sekurecon kaj la privatan vivon, por certigi ke ili ne servu kiel kaŝitaj malhelpoj al la komerco.”

Ankaŭ la normoj de kvalito en la nutraĵo estas celo de la atako. La usona viandindustrio volas atingi la forigon de la eŭropa regulo kiu malpermesas kokidaĵojn seninfektitajn per kloro. Avangardo de tiu batalo estas la grupo Yum, proprietulo de la ĉeno de rapidmanĝejoj Kentucky Fried Chicken. Ĝi povas kalkuli kun la batalforto de la mastraj organizaĵoj. “La EU permesas nur la uzadon de akvo kaj vaporo por la ostoj”, protestas la Usona Asocio pri Viando, dum alia premgrupo, la Usona Instituto pri Viando, bedaŭras la “ne pravigitan rifuzon [fare de Bruselo] de viandoj, al kiuj oni aldonis beta-agonistojn, ekzemple la Raktopaminan Klorhidraton*. Raktopamino estas medikamento uzata por pufigi la proporcion de magra viando ĉe porkoj kaj bovoj. Pro ĝiaj riskoj por la sano de la bestoj kaj de la konsumantoj, ĝi estas malpermesata en cent sesdek landoj, inter ili la membroŝtatoj de la EU, Rusio kaj Ĉinio. Por la usona porkaĵindustrio tiu protekta dispono estas distordo de la libera konkurenco, kiun la APT devas urĝe ĉesigi.

* France: Ractopamine chlorhydrate. -vl

“La usonaj produktistoj de porkaĵoj ne akceptos alian rezulton ol la forigon de la eŭropa malpermeso uzi Raktopaminon”, minacas la Nacia Konsilantaro de Porkaĵ-Produktistoj (National Pork Producers Council, NPPC). Dume, oriente de Atlantiko, la industriistoj grupiĝintaj en la Business Europe denuncas la “barojn kiuj malutilas al la eŭropaj eksportoj al Usono, ekzemple la usonan leĝon pri nutraĵa sekureco”. Ekde la jaro 2011 tiu leĝo efektive permesas al la kontrolservoj forigi el la merkato importitajn infektitajn produktojn. Ankaŭ tie, la intertraktantoj pri la APT estas petataj forigi ĉion.

Same okazas pri la forcejefikaj gasoj. La organizaĵo Airlines for America (A4A), la armita brako de la usonaj aertransportistoj, starigis liston de la “senutilaj reguloj kiuj konsiderinde damaĝas [ilian] industrion” kaj kiujn la APT kompreneble devas forstreki. Ĉepinte de tiu listo troviĝas la eŭropa sistemo de interŝanĝo de ellaskvotoj, kiu devigas la aerkompaniojn pagi pro sia poluado per karbongaso. Bruselo provizore suspendis tiun programon; A4A postulas ĝian definitivan forigon nome de la “progreso”.

Sed la merkata krucmilito estas plej vigla en la sektoro de financoj. Kvin jarojn post la apero de la subprime-krizo, la usonaj kaj eŭropaj intertraktantoj interkonsentis ke la tempo de la duonvoloj de regulado de la financindustrio jam pasis. La kadro, kiun ili volas starigi, planas rezigni ĉiujn protektilojn kontraŭ riskaj plasoj kaj malebligi la registarojn kontroli la volumenon, la econ aŭ devenon de surmerkatigitaj financproduktoj. Resume, tio signifas tutsimple forstreki la vorton regulado.

De kie venas tiu ekstravaganca reveno al la malnovaj receptoj de s-ino Thatcher? Ĝi respondas al la volo de la Asocio de Germanaj Bankoj, kiu ne preterlasas esprimi siajn “maltrankvilojn” pri la tamen timema reformeto de Wall Street decidita post la krizo de 2008. Unu el ĝiaj plej entreprenemaj membroj pri tiu dosiero estas la Deutsche Bank, kiu tamen ricevis en la jaro 2009 centojn da miliardoj da dolaroj de la usona Federacia Rezervo interŝanĝe de valorpaperoj apogataj de hipotekaj kreditoraĵoj.* La germana giganto volas ĉesigi la Volcker-reguladon, kiu estas la ŝlosilŝtono de la Wall Street-reformo kaj kiu estas, laŭ ĝi, “tro peza ŝarĝo por la neusonaj bankoj”. Insurance Europe, la lancopinto de la eŭropaj asekuraj societoj, deziras siaflanke ke la APT “forigu” la flankajn garantiojn, kiuj malinstigas la sektoron aventuri per alte riskaj plasoj.

*Fed opens books, revealing European megabanks were biggest beneficiaries”, 10-a de januaro 2012, HuffingtonPost.com.

La Forumo de Eŭropaj Servoj, mastra organizaĵo en kiu partoprenas la Deutsche Bank, agadas en la kulisoj de la transatlantikaj interparoladoj por ke la usonaj kontrolinstancoj ĉesu ŝovi sian nazon en la aferojn de la grandaj eksterlandaj bankoj kiuj agas en la sama teritorio. Ĉe la usona flanko oni esperas ĉefe ke la APT definitive enterigu la eŭropan projekton de imposto pri financaj transakcioj. Tiu afero ŝajnas jam nun decidita, ĉar la Eŭropa Komisiono mem opiniis, ke tiu imposto ne konformas kun la reguloj de la MOK.* Dum la transatlantika liberkomerca zono promesas ankoraŭ pli senbridan liberalismon ol tiu de la MOK, kaj dum la Internacia Mon-Fonduso (IMF) sisteme kontraŭstaras ĉian kontrolon pri la kapitalmoviĝoj, la kaduka “Tobin-imposto” jam ne maltrankviligas multajn en Usono.

*Europe admits speculation taxes a WTO Problem”, Public Citizen, 30-a de aprilo 2010.

Sed la sirenoj de malregulado ne aŭdiĝas nur en la financindustrio. La APT volas malfermi al la konkurenco ĉiujn sektorojn “nevideblajn” aŭ de ĝenerala intereso. La subskribintaj ŝtatoj estos devigataj ne nur submeti siajn publikajn servojn al la komerca logiko, sed ankaŭ rezigni pri ĉia interveno pri la eksterlandaj liverantoj de servoj kiuj avidas iliajn merkatojn. La politikaj agospacoj pri sano, energio, edukado, akvo aŭ transporto reduktiĝus al preskaŭ nenio. La komerca febro ankaŭ ne preterlasas la enmigradon, ĉar la instigantoj de la APT arogas al si la kompetenton starigi komunan politikon ĉe la landlimoj — sendube por faciligi la eniron de tiuj, kiuj ŝatus vendi havaĵon aŭ servon malfavore al la aliaj.

De kelkaj monatoj, la ritmo de intertraktado intensiĝas. En Vaŝingtono oni havas bonajn kialojn por kredi, ke la eŭropaj gvidantoj pretas je io ajn por revigligi kadukan ekonomian kreskon, eĉ je la prezo de rezigno pri sia sociala pakto. La argumento de la instigantoj de la APT, laŭ kiuj la senreguligita liberkomerco faciligos la komercajn interŝanĝojn kaj do kreos dungojn, pezas ŝajne pli ol la timo de sociala tertremo. La doganaj baroj, kiuj ankoraŭ restas inter Eŭropo kaj Usono, estas tamen “jam sufiĉe malaltaj”, kiel koncedas la usona reprezentanto pri komerco.* La konstruistoj de la APT koncedas mem, ke ilia ĉefa celo ne estas malaltigi la doganaĵojn, kiuj estas ĉiukaze jam sensignifaj, sed trudi “la forigon, la reduktadon aŭ la antaŭmalhelpon de superfluaj naciaj politikoj”*, ĉe kio “superflua” estas konsiderata ĉio kio malrapidigas la varfluon, ekzemple la regulado de financo, la batalo kontraŭ la klimata varmigo aŭ la uzado de la demokratio.

* Letero de s-ro Demetrios Marantis, usona reprezentanto pri komerco, al s-ro John Boehner, respublikana porparolanto ĉe la Ĉambro de Reprezentantoj, Vaŝingtono, DC, 20-a de marto 2013.
* “Final report. High level working group on jobs and growth”, 11-a de februaro 2013.

Estas vere ke la ege malmultaj studaĵoj pri la konsekvencoj de la APT apenaŭ interesiĝas pri la socialaj kaj ekonomiaj sekvoj. Raporto ofte citata, kiu devenas el la Eŭropa Centro pri Internacia Politika Ekonomio (ECIPE), asertas kun la aŭtoritato de Nostradamus de komerca lernejo, ke la APT liveros al la loĝantaro de la transatlantika merkato kroman riĉaĵon de 3 centonoj po homo kaj po tago ... ekde la jaro 2029.*

* “TAFTA’s trade benefit: a candy bar”, Public Citizen, 11-a de julio 2013.

Spite al sia optimismo, la sama studaĵo taksas je nur 0,06 elcentoj la altiĝon de la malneta enlanda produkto (MEP) en Eŭropo kaj Usono pro la ekvalido de la APT. Eĉ tia “sukceso” estas tre malrealisma, ĉar ĝiaj aŭtoroj konsideras, ke liberkomerco nepre vigligas ekonomian kreskon; kio estas teorio regule refutata de la faktoj. Tia tre eta altiĝo estus cetere ne perceptebla. Por kompari, la kvina versio de la iPhone de Apple kaŭzis en Usono altiĝon de la MEP okoble pli grandan.

Preskaŭ ĉiuj studaĵoj pri la APT estis financitaj de institucioj favoraj al liberkomerco aŭ de mastraj organizaĵoj; pro tio la socialaj kostoj de la traktato ne aperas en ili, ankaŭ ne ĝiaj rektaj viktimoj, kiuj tamen povus esti centoj da milionoj. Sed ankoraŭ la ludo ne estas finita. Kiel montris la misaventuroj de la AMI, de la ZLEA kaj certaj cikloj de intertraktadoj ĉe la MOK, la uzado de la “komerco” kiel troja ĉevalo por malmunti la socialajn protektojn kaj por instali la regadon de aferŝarĝitoj en la pasinteco plurfoje malsukcesis. Povas esti, ke ankaŭ ĉi-foje tia provo fiaskos.

Lori WALLACH.

Origino de la atenco de Nairobo

Somala terorismo, kenja konfuziĝo

Detruiĝinte antaŭ pli ol du jardekoj, Somalujo estas bankrotinta ŝtato. En ties nordo, Somalilando kaj Puntlando vivas aŭtonomie, dum en la cetera parto de la lando, malgraŭ internacia armea helpo, la centra registaro penas akiri aŭtoritaton. La ĝihada organizaĵo Chabab perdis iom de sia forto, sed ĝi disvastiĝis, interalie en Kenjo, kies gvidantoj distingiĝas per sia neglektemo.

Sabaton la 21-an de septembro 2013, malgranda sturmotaĉmento sub aŭtoritato de la Chabab — mallongigo de la somala islamisma movado Harakat Al-Chabab Al-Mujahidine — eniris en la komercan centron Westgate, en [Nairobo], Kenjo, kaj ekpafis al la homamaso de aĉetantoj. Sin kaŝante en la implikaĵo de magazenoj kaj butikoj, la atakantoj subtenis sieĝon dum kvar tagoj, mortigante ĉiujn renkontitajn homojn. La kenjaj gvidantoj ne nur ne sukcesis ĉesigi la amasmurdon, sed ili ne kapablis identigi la anojn de la taĉmento, malhelpi ilin fuĝi, kaj aresti eĉ unu. Pli ol unu monato post la okazaĵoj, restas kompleta sencerteco, inkluzive pri la nombro de viktimoj.

Tiuj eventoj estis ja perceptataj precipe kiel atako de “islamistaj teroristoj”, sed ili havas du aliajn dimensiojn, ofte subtaksatajn: ili estas plia epizodo en la interna milito, kiu detruas Somalujon de la eko de la gerilo en 1988; kaj ili estas pligraviga simptomo de la politika konfuziĝo, kiu ne ĉesas kreski en Kenjo, de la kontestata prezidanto-elekto de 2007*.

* Vd Jean-Christophe Servant, “Affrontements très politiques au Kenya”, Le Monde diplomatique, februaro 2008.

Somalujo disŝiriĝas, ne de la falo de la diktatoro Mohamed Siad Barre en 1991, kiel oni ofte asertas, sed de la granda popolribelo de Somalilando, la norda regiono, kiu proklamis sendependecon en 1991 sen ricevi internacian agnoskon*. La iom-post-ioma potenciĝo, ekde 2004, de la armita movado Chabab (laŭvorte: “la junuloj”) simbolas la senfinan politikan degeneron de la lando.

* Vd “Le Somaliland, une exception africaine”, Le Monde diplomatique, oktobro 2010.
Interna konflikto ĉe la Chabab

Kelkaj volis vidi en la Westgate-atako venĝon kontraŭ Kenjo, kies armeo intervenis kontraŭ bazoj de la radikala islamista grupo, kun helpo de la somala federacia registaro (SFR) kaj de la franca aviado, en oktobro 2011. Tamen, la kenja armeo estas nur unu el la eksterlandaj armeoj funkciantdaj en Somalujo — kaj certe unu el la malplej efikaj. Ja, tiuj de Ugando, Burundo kaj Ĝibuto agadas de 2007 kadre de la African Mission in Somalia (Amisom), kunfinancata de la Afrika Unio (AU) kaj la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Multaj etiopiaj armegrupoj krome aktivas ekster la kadro de Amisom. La kenjanoj sekvas siajn naciajn interesojn, kiuj multe rilatas al la restarigo de paco en Somalujo.

Nairobo strebas protekti sian nord-okcidenton, kiu estas senĉese atakata de shifta (somalaj banditoj) sed ankaŭ, verŝajne, akiri regadon sur zono de la hinda oceano, kiu verŝajne enhavas petrolon kaj certe naturan gason. En 2011, la kenjaj soldatoj bezonis naŭ monatojn por antaŭeniri ducent kilometrojn, spite al la fakto, ke ili renkontis preskaŭ neniun reziston; tian malrapidecon parte klarigas la malbona funkciado de ilia loĝistika ĉeno. Kaj dum la batalo por la posedo de la haveno Kismayo, en septembro 2012, ili puŝis sur la unuan vicon la milicanojn de sia loka aliancano Ahmed Madobe, kies trupoj poste prizorgis plejparte la sekurecon de la regiono Juba. Eĉ pli malbone, kiam en januaro 2013, s-ro Madobe petis ĝian helpon por “purigi” la post-landon, survoje al la Gedo, la kenja armeo ne respondis, dubante pri siaj kapabloj alfronti la Chabab.

Dum la jaro 2012, la islamista grupo perdis plurajn el la grandaj somalaj urboj, kiujn ĝi akiris, ebligante la starigon de nova Konstitucio kaj de nova registaro. La elekto de la prezidanto Hassan Cheikh Mohamoud, la 10-an de septembro 2012, finis la transiran procezon komencitan en 2004 sub aŭtoritato de UN.

Estus ankaŭ erare interpreti la sturmon al Nairobo kiel pruvon de renovigita strategia forto de la islamistaj grupoj. Okazas ja projekcio de la somala interna milito al Kenjo, sed la atako de Westgate rezultas el la interna konflikto, kiu disŝiris la Chabab inter aprilo kaj julio 2013. Tiuj alfrontiĝoj sekvas la militajn malvenkojn truditajn de la Amisom. S-ro Ahmed Godane, unu el la precipaj ĉefoj de la movado, tre akre alfrontis plurajn el siaj subuloj. Kelkaj mortis pro tio, kaj la ĉefa inter ili, s-ro Hassan Dahir Aweys, historia respondeculo de la somala islamisma movado, fine kapitulacis al la federacia registaro, kiu malfacile pretervivas, en Mogadiŝo, sub la protekto de la internaciaj trupoj.

Malfacilas scii, ĉu la sturmtaĉmento, kiu frapis en Westgate devenas de la grupo de s-ro Godane aŭ de tiu de liaj kontraŭuloj. Sed ŝajnas ja certe, ke ĝia ago celis impresi la amaskomunikilojn, kiuj ne plu iras en Somalujon, kaj por altiri la monon de Al-Kaido, kiu laŭdire finance ne bonfartas kaj fariĝas ŝparema. S-ro Godane tiel antaŭeniras al la rango de “stelulo” de la tutmonda islamisma terorismo, sur scenejo jam okupata de Al-Kaido en Islamisma Magrebo ( AKIM), Al-Kaido en la Araba Duoninsulo (AKAD), la indonezia Jamaa Islamiya, Boko Haram en Niĝerio kaj la diversaj siriaj movadoj.

Evidente, la eksportado de la fenomeno ne signifas, ke ĝi ne plu havas bazon en Somalujo. La Chebab regas ankoraŭ proksimume la duonon de la teritorio. Ili provas repoziciiĝi fronte al la federacia registaro, organizante en la zonoj, kiujn ili okupas, infrastrukturajn konstruojn, popolajn asembleojn kaj eĉ infanajn festojn! Se terorismo estas ilia ĉefa aktivaĵo, ĝi ne estas la sola de tiu movado, kies ĉefa atuto estas reprezenti etajn klanojn. Tiuj opinias sin viktimoj de la “imperiismo” de la grandaj klanoj, kaj unuarange de la grupo Hawiyé, tro reprezentata ene de la SFR. La somala federacia registaro devas ofte intertrakti ruzajn interkonsentojn kun la Chabab, kiujn ĝi aliflanke kontraŭbatalas, kiel en la regiono de Juba, kie ĝi kaŝe disvolvas lukton kontraŭ s-ro Madobe. Pri tiu lasta, oni sin demandas, ĉu li estas je la servo de la kenjanoj, aŭ ĉu, male, li utiligas ilin.

Tre malmulte arme-ekipita*, Kenjo mem troviĝas en profunda politika konfuzo. Okaze de la prezidanta elekto de 2007, etnaj streĉiĝoj devenantaj de la sendependiĝa tempo kaj pligrandigitaj de la reĝimo de s-ro Daniel Arap Moi (1978-2002), kondukis al perfortaĵoj, kiuj kaŭzis mil tricent mortojn. Tricent mil homoj rifuĝis sur la teritorio de sia origina etno por eskapi la atakojn. Multaj ankoraŭ ne revenis al sia antaŭa loĝloko. Tribaj milicoj kreiĝis, la plej brutalaj estas tiuj de la Kikuyu kaj Kalenjin*. Sekve de la masakroj, la Internacia Pun-Kortumo (IPK) ordonis enketon kaj leĝe persekutis unu el la ĉefaj kikuyu-aj politikistoj, s-ron Uhuru Kenyatta, filo de la eksprezidanto Jomo Kenyatta, kaj ankaŭ unu kalenjin-an gvidanton, kiu batalis kontraŭ ili en 2007, s-ro William Ruto. (Vidu art...)

* La Kenya Defence Force (KDF) ne spertis militon de post la sendependiĝo de la lando en 1963. Kaj ĝiaj “operacioj pri ordotenado” ofte okazigis sangajn elvojiĝojn, kiel la masakron de tri mill civiluloj en Waggala en 1984.
* Jomo Kenyatta, la unua prezidanto de sendependa Kenjo, estis kikuyu. Lia posteulo, s-ro Daniel Arap Moi, estis kalenjin.

Submetitaj al tribunala kaj internacia intensa premo, ambaŭ akuzitoj tiam formis aliancon, kontraŭnaturan sed efikan, kiu ebligis al ili fariĝi respektive prezidanto kaj vicprezidanto. Ili ja gajnis la baloton de marto 2013, kun nur ok mil kvarcent pliaj voĉoj, tio estas 50,07% de la 12,3 milionoj da voĉdonantoj (el 14,4 milionoj enskribitoj). Malbone elektitaj, suspektataj pri krimoj kontraŭ la homaro, devigataj prezenti sin antaŭ la IPK, la du viroj estis en malbona pozicio. La atako de Westgate donas al ili savtabulon.

S-ro Ruto jam troviĝis en Hago, fronte al siaj juĝistoj, kiam okazis la atako de la 21-a de septembro, kaj la prezidanto Kenyatta estis ironta tien en novembro. Malpli ol dudek kvar horojn post la komenco de la debatoj, la IPK konsentis, ke la vicprezidanto reiru al Nairobo “por urĝe certigi plenumon de siaj funkcioj”.

De tiam, s-roj Kenyatta kaj Ruto ne plu estas sindefendantaj suspektatoj, sed garantiuloj pri la internacia leĝeco fronte al la “terorisma minaco”. Ne gravas, ke la sekurecfortoj tiel priplorinde mastrumis la situacion — ili eksplodigis la parkejon situantan sur la tegmento de la komerca centro, enterigante multajn homojn sub la ruboj; la soldatoj prirabis la magazenojn, inter kiuj trinkejojn, ili ebriiĝis tiom ke ili pafis ien ajn. Ne gravas, ke la polico ne disponis pri la mapo de la konstruaĵo, kaj ne klopodis gardi la kloakojn, tra kiuj la membroj de la taĉmento sukcesis fuĝi. Ne gravas, ke jam la unuan tagon, la armeo vokita kiel helpotrupo, erare mortigis la polico-ĉefon. Ne gravas, ke la ŝtatfunkciuloj taskitaj solvi la krizon, la generalo Julius Karangi kaj la ĝenerala polic-inspektoro David Kimaiyo, publike disputis kaj premis siajn subulojn per kontraŭdiraj ordonoj, dum la ministro pri internaj aferoj mensogis, atribuante la incendion de la komerca centro al la teroristoj — kion la publiko neniam kredis.

Ĉu klubo de diktatoroj?

Ambaŭ kenjaj akuzitoj ricevis fervoran subtenon de la niĝeria prezidanto Goodluck Jonathan, de la etiopia ministro pri eksterlandaj aferoj Tedros Adhanom kaj de granda plimulto de la membroŝtatoj de la Afrika Unio kunvenintaj en Adis-Abebo la 12-an de oktobro 2013. Nur la eksa ĝenerala sekretario de UN, Kofi Annan, ankoraŭ ronĝata de siaj rememoroj el Ruando kaj Darfour, deklaris: “Mi ne aŭdis la gvidantojn paroli pri justico por la miloj kaj miloj da afrikanoj, kiuj perdis sian vivon kaj tiuj, kiuj estis devigataj fuĝi el siaj hejmoj. Kie estas justico por ili?” La sudana blogisto Hafiz Mohamed, defendanto de homrajtoj, titoligis unu el siaj artikoloj “Ĉu la Afrika Unio estas unio de popoloj aŭ klubo de diktatoroj?”*

* Hafiz Mohamed, “The AU is it people union or dictators club”, 14-a de oktobro 2013, www.sudantribune.com.

Nenio estas solvita en Kenjo, kie la fakto, ke s-roj Kenyatta kaj Ruto estas ŝirmitaj kontraŭ la internaciaj juraj persekutoj ne ŝanĝis la politikan konfuzon. La deputitoj, al kiuj la prezidanto Kenyatta petis, meze de la financa krizo, esti moderaj en siaj decidoj, kaptis cetere la okazon por voĉdoni, en septembro, propran salajro-altigon, kiu, kun preskaŭ 12.000 dolaroj monate, metas ilin inter la plej bone pagitaj deputitoj el la planedo...

Gérard PRUNIER

Elstara nova Irano

ĈU INTERKONSENTO povas esti malbona, kiu mobilizas kontraŭ si s-ron Benjamin Netanjahu, la iranajn ultrakonservativulojn, la porisraelan premgrupon kiu diktas siajn dezirojn al la usona Kongreso kaj Saud-Arabion? Kaj ĉu Israelo — ŝtato kiu ne subskribis la traktaton pri atoma nedisvastigo (TAN), kiu posedas atombombon kaj pli ol ia ajn alia lando rompis la rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj* — estas en plej bona situacio por riproĉi la iranan reĝimon pri ĉiuj ĉi punktoj?

* Vd “Malsamaj mezuroj”, Le Monde diplomatique, decembro 2002.

Laŭ la provizora sesmonata interkonsento, decidita la 24-an de novembro, Irano do interrompos sian programon de uran-riĉigo super 5 elcentoj, interŝanĝe de parta suspendo de la sankcioj kontraŭ ĝi. En tiu regiono, tio estas la plej bona novaĵo post la komenco de la arabaj ribeloj.

La forto de la koalicio malamika al tiu nova situacio tamen pensigas, ke tiu malstreĉiĝo estas delikata. Jam la du ĉefaj protagonistoj prezentas samtempe la kompromison, kiun ili faris, kiel gravan koncedon de la kontraŭa parto: Irano, pretendas s-ro Barack Obama, cedis, per interrompo de sia militcela atomprogramo; Usono, rebatas Teherano, agnoskis la rajton de la irananoj je urana riĉigo. Kvankam tiu milito de komunikaĵoj estas malpli mortiga ol vera milito, ĝi incitas la falkojn en ĉiu tendaro: al la usonaj raportoj de venko, tuj disvastigitaj en Irano, respondas samstilaj eldiroj, tuj komentitaj en Vaŝingtono ...

La ĉefa afero estas tamen: post tridek jaroj da alfrontiĝoj rektaj aŭ pere de triaj landoj, Irano kaj Usono pretiĝas normaligi siajn rilatojn. Tiu evento kompareblas kun la renkontiĝo de februaro 1972, meze de la Vjetnami-milito, inter la usona prezidanto Richard Nixon kaj Mao Zedong. Tio ŝanĝis la mondan geopolitikon. La ekonomiaj rilatoj sekvis, tiom ke Pekino nun financas la usonan ŝuldon kaj ke Ŝenĝeno fabrikas la iPhone-aparatojn de la firmao Apple.

La malstreĉiĝo inter Irano kaj la eksa “Granda Diablo” povus ankaŭ kontribui al solvado de la konfliktoj en Sirio kaj en Afganio. Dek unu jarojn post la lanĉo de la “krucmilito” de s-ro George W. Bush kontraŭ la “akso de la Malbono”*, Irako estas detruita, la Proksim-Oriento malstabiligita, Palestina enmurigita, parto de Afriko liverita al la ĝihadista terorismo. Kiel frenezulo la israela registaro tamen alkroĉiĝas al tiu detrua sinteno. Kaj ĝi havas komplicojn: Saud-Arabion kaj la sunaismaj emirlandoj de la Golfo, kiuj deziras ke la ŝijaisma Irano restu diplomatie izolita kaj forigita el la petrolmerkato.

* La 29-an de januaro 2002, elvokante “akson de la Malbono, kiu armas sin por minaci la mondan pacon” (Nord-Koreujo, Irano, Irako), la prezidanto George W. Bush proklamis: “Usono ne permesos ke la plej danĝeraj reĝimoj minacas nin per la plej detruaj armiloj.”

Dum la tutaj intertraktadoj kun Teherano, la francaj gvidantoj s-roj François Hollande kaj Laurent Fabius ankaŭ ne nur bremsis, sed eĉ provis malebligi diplomatian solvon.* La kazo de s-ro Netanjahu estas malespera, sed oni povas almenaŭ esperi, ke dum la venontaj ses monatoj, kiuj anonciĝas delikataj, la fantomo de s-ro Bush ĉesas hanti en la franca prezidantejo ...

* Kp Gareth Porter, “Lavrov Reveals Amended Draft Circulated at ‘Last Moment’”, 15-a de novembro 2013, www.ipsnews.net.

Serge HALIMI.

La averto de la ekvadora prezidanto

“Tio ne estas krizo reala, tio estas krizo financa!”

“La enŝuldata Eŭropo faras la samajn erarojn kiel ni”

Okaze de prelego en la pariza universitato Sorbono, la 6-an de novembro 2013, la ekvadora prezidanto Rafael Correa interpelaciis siajn eŭropajn sampostenulojn pri ties mastrumo de la ŝuldo-krizo. Tiu estas laŭ li karakterizata de unusola obsedo: garantii la interesojn de la financo. Jen li verkis sintezon de sia pripensado.

NI LATINAMERIKANOJ estas spertuloj pri krizoj. Ne ĉar ni estus pli inteligentaj ol la aliaj, sed ĉar ni ĉiujn suferis. Kaj ni terure malbone mastrumis ilin, ĉar ni havis nur unu solan prioritaton: defendi la interesojn de la kapitalo, eĉ riske de dronigi la regionon en longan ŝuldokrizon. Hodiaŭ ni observas kun zorgo, ke Eŭropo iras siavice la saman vojon.

En la 1970-aj jaroj la latinamerikaj landoj eniris situacion de intensa ekstera ŝuldiĝo. La oficiala historio asertas, ke tiu situacio rezultis el la politiko de la “senresponsaj” registaroj kaj el la akumulitaj malekvilibroj pro la disvolvo-modelo, kiun la subkontinento sekvis post la milito: la starigo de industrio kiu povis loke produkti la importitajn produktojn, aŭ “industriigo substituanta importaĵojn”.

Tiu intensa enŝuldiĝo estis fakte instigita — kaj eĉ trudita — de la internaciaj financ-organismoj. Ilia laŭdira logiko volis, ke danke al financado de alte profitigaj projektoj, kiuj tiam abundis en la triamondaj landoj, oni atingos disvolvadon, dum la profitoj el tiuj investoj ebligos repagi la faritajn ŝuldojn.

Tio daŭris ĝis la 13-a de aŭgusto 1982, kiam Meksiko deklaris sin nekapabla repagi la ŝuldojn laŭ la datoj. Ekde tiam, la tuta Latinameriko suferis la suspendon de internaciaj pruntoj, kaj samtempe brutalan altigon de la interezoj de sia ŝuldo. Ŝuldoj kontraktitaj je 4 aŭ 6 elcentoj, sed kun varia kvoto, subite atingis 20 elcentojn. Mark Twain diris: “Bankisto estas iu, kiu pruntas al vi pluvombrelon kiam brilas la suno kaj kiu forprenas ĝin, kiam ekpluvas ...”

Jen kiel komenciĝis nia “ŝuldokrizo”. Dum la jardeko de 1980, Latinameriko faris al siaj kreditoroj netan transkontigon de 195 miliardoj da dolaroj (preskaŭ 554 miliardoj da dolaroj laŭ aktuala valoro). Samtempe la ekstera ŝuldo de la regiono pasis tamen de 223 miliardoj da dolaroj en 1980 al ... 443 miliardoj da dolaroj en 1991! Kaj tio ne pro novaj kreditoj, sed nur pro la refinancado kaj akumuliĝo de la interezoj.

Fakte ĉe la fino de la jardeko 1980 la subkontinento havis la saman nivelon de enspezo po loĝanto kiel meze de la 1970-aj jaroj. Oni parolas pri “jardeko perdita” por la disvolvado. En la realo, perdita estis tuta generacio.

Kvankam la respondecoj estis dividitaj, la centraj landoj, la internaciaj burokrataĵoj kiel la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Monda Banko kaj la Interamerika Banko de Disvolvado (IBD), same kiel la internaciaj privataj bankoj, kompreneble atribuis la malfacilaĵon al problemo de superenŝuldiĝo de la ŝtatoj (overborrowing). Neniam ili konsideris sian propran rolon en la senresponsa trudado de kreditoj (overlending), do la alian flankon.

La severaj krizoj buĝetaj kaj de ekstera ŝuldo kaŭzitaj de la neta transigo de resursoj de Latinameriko al ĝiaj kreditoroj igis sufiĉe multajn landojn de la regiono skribi “intenc-leterojn” diktitajn de la IMF. Tiuj devigaj interkonsentoj ebligis ricevi pruntojn de tiu organismo kaj ankaŭ ties kaŭcion por la reintertraktado de la duflankaj ŝuldoj kun la kreditoraj landoj, kiuj troviĝis en la Pariza Klubo.

“Manko de gvidantoj kaj ideoj”

Tiuj programoj de struktura alĝustigo kaj de stabiligo trudis la ĉiamajn receptojn: buĝetan malabundon, altigon de la prezoj de publikaj servoj, privatigojn ktp. Per ĉiuj ĉi disponoj oni ne provis kiom eble plej rapide eliri el la krizo, nek instigi la kreskon aŭ la dungon, sed garantii la repagon de la pruntoj de la privataj bankoj. Fine, la koncernataj landoj estis daŭre en ŝuldoj, jam ne ĉe tiuj establoj, sed ĉe la internaciaj financ-organismoj, kiuj protektis la interesojn de la bankoj.

Komence de la 1980-aj jaroj, nova modelo de disvolvado komencis trudiĝi en Latinameriko kaj en la mondo: la novliberalismo. Tiu nova “interkonsento” pri la disvolvostrategio estis kromnomata “interkonsento de Vaŝingtono”, kaj ĝiaj precipaj konceptintoj kaj instigantoj estis la multflankaj financaj organismoj, kies seĝo estis en Vaŝingtono, kiel ekzemple la Trezor-departemento de Usono. Laŭ la moda logiko, la krizo en Latinameriko devenis el ekscesa interveno de la ŝtato en la ekonomio, kun manko de taŭga sistemo de liberaj prezoj kaj kun malproksimeco de la internaciaj merkatoj — surbaze de la ideo, ke tiuj ecoj devenis el la latinamerika modelo de industriigo per substituado de importaĵoj.

Kiel konsekvenco de senprecedenca ideologia surmerkatiga kampanjo, ŝminkita kiel scienca esploraĵo, kaj sub la rektaj premoj de la IMF kaj de la Monda Banko, la regiono pasis de unu ekstremo al la alia: de la malfido al la merkato kaj de la ekscesa fido al la ŝtato al liberkomerco, al malregulado kaj al privatigoj.

La krizo estis ne nur ekonomia; ĝi okazis ankaŭ pro manko de gvidantoj kaj de ideoj. Ni timis pensi mem kaj ni akceptis same pasive kiel absurde la eksterlandajn diktaĵojn.

La priskribo de la krizo, kiun spertis Ekvadoro (vidu “Antaŭe en Ekvadoro”) estas certe bone konata al multaj eŭropanoj. La Eŭropa Unio suferas ŝuldon produktitan kaj gravigitan de la novliberala fundamentismo. Kvankam ni respektas la suverenecon kaj sendependecon de ĉiu regiono de la mondo, ni estas surprizitaj konstati, ke Eŭropo, kvankam tiom klera, ripetas en ĉiuj punktoj la erarojn, kiujn hieraŭ faris Latinameriko.

La eŭropaj bankoj pruntis al Grekio kun la aserto, ke ili ne vidis ke la greka buĝeta deficito estis proksimume trioble pli granda ol tiu deklarita de la ŝtato. Denove prezentiĝas la problemo de superenŝuldiĝo, kies kontraŭan parton oni evitas nomi: la ekscesan krediton. Kvazaŭ la financa kapitalo havus neniam eĉ la plej etan respondecon.

De 2010 ĝis 2012 la senlaboreco atingis alarmajn nivelojn en Eŭropo. Inter 2009 kaj 2012, Portugalio, Italio, Grekio, Irlando kaj Hispanio malaltigis siajn buĝetajn elspezojn je 6,4 elcentoj mezume, kaj tiel grave malutilis al la servoj de sano kaj de edukado. Oni pravigas tiun politikon per manko de resursoj; sed konsiderindaj sumoj estis disponigitaj por restarigi la financan sektoron. En Portugalio, en Grekio kaj en Irlando la sumoj de tiu “banksavado” superas la totalan sumon de jaraj salajroj.

Dum la krizo akre frapas la eŭropajn popolojn, oni daŭre trudas al ili la receptojn, kiuj fiaskis ĉie en la mondo.

Ni prenu la ekzemplon de Kipro. Kiel ĉiam, la problemo komenciĝas kun la malregulado de la financa sektoro. En 2012, ĝia malbona mastrumado fariĝis netenebla. La kipraj bankoj, speciale la Banko de Kipro kaj la Banko Laiki, estis donintaj al Grekio privatajn pruntojn en alteco super la kipra malneta enlanda produkto (MEP). En aprilo 2013, la “triopo” — IMF, Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la Eŭropa Komisiono — proponis “savon” de 10 miliardoj da eŭroj. Ĝi kondiĉis tion al programo de alĝustigo, kiu inkludis la reduktadon de la publika sektoro, la nuligon de la pensi-sistemo per kvotigo por la novaj oficistoj, privatigon de strategiaj publikaj entreprenoj, disponojn de buĝeta alĝustigo ĝis 2018, limigon de la socialaj elspezoj kaj starigon de “fonduso de financa savo”, kies celo estas subteni la bankojn kaj solvi ties problemojn, kaj krome blokadon de la deponaĵoj super 100.000 eŭroj.

Neniu dubas, ke reformoj necesas, nek ke necesas korekti gravajn erarojn, ankaŭ originajn: la Eŭropa Unio enprenis landojn kun tre gravaj malsameco de produktivo, kiujn la naciaj salajroj ne respegulis. Kaj la esenca punkto: la realigataj politikoj ne provas eliri el la krizo kun la kiom eble plej malaltaj kostoj por la eŭropaj civitanoj, sed garantii la pagon de la ŝuldo al la privataj bankoj.

Ni parolis pri landoj enŝuldiĝintaj. Kion pri la privatuloj nekapablaj repagi siajn ŝuldojn? Ni prenu la ekzemplon de Hispanio. La manko de regulado kaj la tro facila aliro al la mono de la hispanaj bankoj generis grandegan kvanton de hipotekaj kreditoj, kiuj instigis la spekuladon en la nemoveblaĵa sektoro. La bankoj mem serĉis klientojn, taksis la prezon de ilia loĝejo kaj pruntis al ili ĉiam pli por aĉeto de aŭto, de mebloj, de elektroaparatoj ktp.*

* Vd José García Montalvo, “La fièvre de la brique espagnole [La febro de la hispana briko]”, Le Monde diplomatique, decembro 2008.

Kiam la nemoveblaĵa veziko krevis, la depruntinto ne povis plu repagi sian ŝuldon: li estis senlabora. Oni forprenis lian loĝejon, sed tiu valoris multe malpli ol kiam li aĉetis ĝin. Lia familio troviĝis sur la strato kaj kun ŝuldoj por sia tuta vivo. En 2012 oni registris ĉiutage pli ol ducent elloĝigojn, kio klarigas grandan parton de la memmortigoj en Hispanio ...

Stariĝas demando: kial oni ne uzas rimedojn, kiuj ŝajnas evidentaj, kaj kial oni konstante ripetas la plej malbonan scenaron? Ĉar la problemo ne estas teĥnika, sed politika. Ĝi estas determinita de fortrilato. Kiu gvidas niajn sociojn? Ĉu la homoj aŭ la kapitalo?

La plej granda maljustaĵo, kiun oni faris al la ekonomio, estas ke oni forprenis ĝin el ĝia origina naturo de politika ekonomio. Oni kredigis nin, ke ĉio estas teĥnika; oni metis al la ideologio sciencajn vestaĵojn, kaj instigante nin forgesi la fortrilatojn ene de socio, oni metis nin ĉiujn en la servon de la dominantaj potencoj, de tio, kion mi nomas la “imperio de la kapitalo”.

La strategio de intensa enŝuldiĝo, kiu generis la latinamerikan ŝuldokrizon, ne celis helpi niajn landojn disvolviĝi. Ĝi obeis al la urĝo plasi la kroman monon kiu inundis la financmerkatojn de la “unua mondo”, la petroldolarojn kiujn la arabaj petrolproduktantaj landoj estis plasintaj en la bankoj de la evoluintaj landoj. Tiuj disponeblaj sumoj venis el la altiĝo de la petrolprezoj sekve al la milito de oktobro 1973, kaj tiuj prezoj estis tenataj altnivelaj fare de la Organizaĵo de Petroleksportaj Landoj (OPEL). Inter 1975 kaj 1980, la deponaĵoj en la internaciaj bankoj pasis de 82 miliardoj da dolaroj al 440 miliardoj (1.226 miliardoj da dolaroj aktuale).

Pro la neceso plasi tiom grandajn kvantojn da mono, la “tria mondo” fariĝis celo de kredito. Do, ekde 1975, oni ricevis la vizitojn de la internaciaj bankistoj dezirantaj plasi ĉiajn ajn kreditojn — ankaŭ por financi la kurantajn elspezojn kaj la akiron de armiloj por armeaj diktatorecoj kiuj regis multajn ŝtatojn. Tiuj diligentaj bankistoj, kiuj estis neniam venintaj en la regionon, eĉ ne kiel turistoj, alportis ankaŭ dikajn valizojn da subaĉetaĵoj destinitaj al oficistoj por ke tiuj akceptu novajn pruntojn, kun kia ajn preteksto. Samtempe la internaciaj financ-organismoj kaj la disvolvo-agentejoj daŭre vendis la ideon laŭ kiu la solvo estas enŝuldiĝi.

Ideologio alivestita kiel scienco

Dum la sendependeco de la centraj bankoj servas, fakte, por garantii la daŭrigon de la sistemo sendepende de la verdikto de la urnoj, ĝi estis trudita kiel “teĥnika” neceso komence de la 1990-aj jaroj, pravigita de la tiel nomataj empiriaj studaĵoj kiuj montris, ke tia sistemo generos pli bonajn makroekonomiajn rezultojn. Laŭ tiuj “esploraĵoj”, la sendependaj centraj bankoj povis agi “teĥnike”, malproksime de la malutilaj politikaj premoj. Kun tiom absurda argumento oni devus ankaŭ aŭtonomigi la ministrejon pri financo, ĉar la buĝeta politiko devus ankaŭ esti pure “teĥnika”. Kiel proponis Ronald Coase, premiito de la Reĝa Banko de Svedio pri ekonomiaj sciencoj memore al Alfred Nobel, la rezultoj de tiuj studaĵoj klariĝis per la fakto, ke oni torturis la donitaĵojn ĝis kiam ili diris tion, kion oni volis ke ili diru.

En la periodo antaŭ la krizo, la aŭtonomaj centraj bankoj dediĉis sin ekskluzive al konservado de la mona stabileco, do al kontrolado de la inflacio, spite al la fakto, ke centraj bankoj estis ludintaj fundamentan rolon en la disvolvado de landoj kiel Japanio aŭ Sud-Koreio. Ĝis la 1970-aj jaroj, la fundamenta celo de la usona Federacia Rezervo estis favori la kreadon de dungoj kaj la ekonomian kreskon; nur kun la inflaciaj premoj komence de la 1970-aj jaroj la celo helpi la stabilecon de la prezoj estis aldonita.

La prioritato donita al la stabileco de la prezoj signifas ankaŭ, en la praktiko, la forlason de la politiko celanta konservi la plenan uzadon de la resursoj en la ekonomio. Eĉ tiom, ke anstataŭ mildigi la epizodojn de recesio kaj de senlaboreco, la buĝetpolitiko gravigas ilin per senĉesa malaltigo de la elspezoj.

La centraj bankoj nomataj “sendependaj”, kiuj zorgas nur pri la monstabileco, estas parto de la problemo, ne ties solvo. Ili estas unu el la faktoroj kiuj malebligas Eŭropon pli rapide eliri el la krizo.

La eŭropaj kapabloj estas tamen disponeblaj. Vi disponas pri ĉio: la homa talento, la produktivaj resursoj, la teĥnologio. Mi kredas, ke necesas tiri el tio gravajn konkludojn: ĉi tie temas pri problemo de socia kunordigado, do de ekonomia politiko de la demando aŭ kiel oni volas nomi ĝin. Aliflanke, la fortrilatoj interne de viaj landoj kaj sur internacia nivelo estas ĉiuj favoraj al la kapitalo, ĉefe la financa, kaj pro tio tiuj politikoj ne estas aplikataj aŭ estas aplikataj en maniero kontraŭa al tiu kiu estas socie dezirinda.

Gurde informataj de la tiel nomata ekonomia scienco kaj de la internaciaj burokrataroj, multaj civitanoj estas konvinkitaj ke “ne estas alternativo”. Ili eraras.

Rafael CORREA.

Antaŭe en Ekvadoro

UNU EL LA strukturreformoj de la novliberala revolucio en Ekŭadoro estis la financa liberaligo: oni promesis, ke la merkatoj reguligos sin mem per la konkurenco. En la jaro 1998, en plena aplikado de la novliberalismo, la nova konstitucio deklaris la aŭtonomecon de la centra banko. Ĝia sola celo: garantii la monstabilecon.

Nia lando levis en la rangon de konstitucia normo la leĝan mandaton, kiu malpermesis al la centra banko doni garantiojn kaj kreditojn al privataj financaj institucioj (artikolo 265 de la konstitucio de 1998). Sed, fronte al la alveno de la krizo, la financa kaj politika povoj enkondukis provizoran dispozicion, laŭ kiu “ĝis kiam la ŝtato disponos pri leĝaj instrumentoj taŭgaj por alfronti la financajn krizojn kaj por periodo de maksimume du jaroj ekde la ekvalido de tiu ĉi konstitucio, la Centra Banko de Ekŭadoro povos doni pruntaĵojn por stabileco kaj por pagkapablo al la financaj institucioj” (provizora dispozicio 42 de la konstitucio). Oni preparis la savon de la banko, kiu komenciĝis apenaŭ kvar monatojn poste.

Fine de la jaro 1998, la leĝo de garantio de deponaĵoj devigis la ŝtaton garantii deponaĵojn centelcente, sen limo de la sumo. Kaj eĉ inkluzive de deponaĵoj plasitaj eksterlande kaj transmare! Tagon post la promulgo de la leĝo, oni metis sub ŝtatan mastrumadon la plej grandan bankon de la sistemo: Filanbanco, en bankroto.

En lasta provo savi la bankojn, en marto 1999, la registaro faris la plej grandan konfiskadon de privataj havaĵoj en la historio de la lando: ĝi malpermesis repreni bankajn deponaĵojn. Tiu “blokado” okazis, dum la ŝanĝkvoto de la nacia mono estis je 10.000 sukroj por unu dolaro. Jaron poste, la deponaĵoj estis liberigitaj, en dolaroj, sed je la kvoto de 25.000 sukroj po dolaro. La deponantoj do transdonis 60 elcentojn de siaj ŝparaĵoj al la bankoj, proksimume 2,5 miliardojn da dolaroj.

Ĉiu konas la problemojn de Eŭropo, kiu ne havas naciajn monsistemojn, sed komunan monon. Imagu la vundeblon de Ekŭadoro, kies mono ... estis eĉ ne ĝia propra!

Proksimume du milionoj da ekŭadoranoj forlasis la landon en kelkaj jaroj, ĉiarimede. Ni spertis ŝippereojn similajn al tiuj, en kiuj hodiaŭ, ve! pereas migruloj el norda Afriko. En iuj zonoj kun forta elmigrado ni eĉ spertis memmortigojn de infanoj — io ĝis tiam ne konata en nia lando — pro la fakto ke la gepatroj estis elmigrintaj.

Rafael CORREA.

Junaj aŭtoroj kontraŭ la maljunaj, la armeo kaj la Islama Frataro

Dividiĝo de la egiptaj verkistoj

Dum la subpremado plifortiĝas en Egiptujo nome de la “milito kontraŭ terorismo”, eminentuloj el la intelektula medio, nostalgiaj pri naserismo, kaj ofte politike maldekstraj, proklamis sian subtenon al la armeo. Tiu generacio de maljunuloj estas kontestata de la verkistoj kaj artistoj, kiuj rifuzas la revenon de la “Profunda Ŝtato” kaj la perfidon de la revolucio-idealoj.

Malverŝajna kanzono estas tiu ekkantata de la apogkolonoj de la egipta literaturo gloranta la generalon Abdel Fatah Al-Sissi! Dum la lando vidas la minacon de armea reĝimo kreski ĉiutage, ties plej famaj intelektuloj — la verkistoj Sonallah Ibrahim, Gamal Ghitany aŭ Bahaa Taher, la poeto Ahmed Fouad Negm kaj aliaj figuroj el la tiel nomata generacio “de la 1960-aj jaroj” — aliĝas al la unuanimeco, kiu disvastiĝis en la politikan klason kaj la plej grandan parton de la publiko kaj vidas en s-ro Al-Sissi “nacian heroon” havantan gravecon de prezidanto. Ili tiel estas en spirita unio kun popularaj verkistoj el la sekva generacio, kiel Alaa El-Aswani aŭ Khaled Al-Khamissi.

Vere necesas, ke la Islama Frataro igis sin malaminda, por ke aŭtoroj malliberigitaj hieraŭ de Gamal Abdel Naser kaj Muhammad Anwar Al-Sadat, kaj kiuj formulas de preskaŭ kvardek jaroj severan politikan kaj socian kritikon de la regantaj reĝimoj, publike aprobas la sangan subpremon, kiu trafis la Islaman Frataron en julio 2013: pli ol mil kvincent mortintoj, centoj da vunditoj, miloj da malliberuloj kaj centoj da malaperintoj. El-Aswani, interalie, fama aŭtoro de La Yacoubian Konstruaĵo, priskribo de la regofino de s-ro Hosni Moubarak publikigita en 2002 kaj fariĝinta internacia “plej vendito” (best-seller)* kontribuis fine de la 2000-aj jaroj igi la publikon sentema al la devojiĝoj de la reĝimo, per ĉiusemajnaj ĉefartikoloj, kiuj preparis la terenon por la revolucia movado de la 25-a de januaro 2011.

* Alaa El-Aswani, L’Immeuble Yacoubian, Actes Sud, Parizo, 2006.

“Ĉu la egipta maldekstra intelektularo subite fariĝis faŝista?”, sin demandis la ĵurnalo Le Monde unu tagon post la eksigo de s-ro Mohamed Morsi*. Sed tio estis ignori la ŝokondon estigitan de la reveno de la militistoj ĉe la intelektuloj, kie debatoj viglas, eĉ se ili ne aperas fronte de la ĵurnaloj, de nun ĉiuj favoraj al la armeo. Preter la politika konflikto inter subtenantoj kaj oponantoj al la generalo Al-Sissi, la puĉo de la 3-a de julio malkaŝis dividon inter la artistoj koncerne la rolon de la intelektularo kaj la naturon de la ŝtato.

* Christophe Ayad, “Les intellectuels égyptiens justifient le coup de force mené par l’armée”, Le Monde, 13-a de aŭgusto 2013.
Amaso da iluzioj kaj mitoj

Ĉar, se povas ŝajni paradokse vidi eks-opoziciantojn subteni militistan reĝimon, estas tamen logiko en la pozicio de tiuj verkistoj. Ili ĉiam estis fervoraj defendantoj de la ŝtato, kies alegoria figuro troviĝas en iliaj verkoj; ŝtato laŭ ili minacata de du esencaj plagoj: korupto kaj islamistoj. Ili kontribuis prizorgadi la grandan rakonton, kiu dominas en la vicoj de la konstitucia asembleo, kie la generalo Al-Sissi oportune nomumis intelektulojn subtenantajn tiun vidadon, kiel ekzemple Mohamed Salmaoui, prezidanton de la Unuiĝo de la verkistoj, hodiaŭ porparolanto de la komitato taskita redakti la Konstitucion. Ja tiu protekta kaj idealigita ŝtato, senigita je korupto kaj je la islamistoj estas laŭ ili enkorpigita de la generalo Al-Sissi, kaj ĝi “triumfas” laŭ ili, kiel klarigas Ghitany en la paĝoj de Akhbar Al-Youm*.

* “La ŝtato triumfas” (en la araba), Akhbar Al-Youm, Kairo, 3-a de novembro 2013.

Tiu granda rakonto kun naser-aj tonoj estis jam tiu de Naguib Mahfouz, Nobel-premiito pri literaturo en 1988, la lasta modelo de tiuj aŭtoroj. Mahfouz klarigis en siaj Memoraĵoj: “En 1954, kiam Naser sukcesis renversi Mohammed Naguib* (...), miaj sentoj al li estis prefere negativaj. Mi ne sentis multe da kunsentemo kiam li fariĝis viktimo de murdoprovo sur la placo Manshia en Aleksandrio, en 1954; sed samtempe, mi ankaŭ ne havis simpation al la Islamista Frataro (...). Tial, eĉ se mi estis malkontenta pri la decido de Naser malpermesi la politikajn partiojn escepte tiun de la Islama Frataro tuj post la revolucio de 1952, mi tamen estis kontenta kiam li malpermesis ankaŭ ĝin, post tiu murdoprovo*.”

* Unua prezidanto de Egiptujo post la puĉo de la Liberaj Oficiroj de la 23-a de julio 1952 kaj la starigo de la respubliko.
* Naguib Mahfouz, Memoraĵoj (en la araba), Dar Al-Shorouk, Kairo, 2011.

Tiu fideleco al la ŝtato meritigis al ĝiaj defendantoj la titolon “intelektularo de la Lumoj”. Sed, kvankam ili estis simbolo de la sendependa kulturo, ili delonge integris la rondon de la kulturo rekonata de la institucioj. Rifuzi literaturan premion atribuitan de la ministrejo pri kulturo, kiel faris Ibrahim en 2003, aŭ insulti la ministron pri kulturo en la paĝoj de Akhbar Al-Adab, kiel faris Ghitany, ne malhelpis ilin aliĝi al la panteono laŭdata de la supera Konsilio pri Kulturo, la Unuiĝo de egiptaj verkistoj, la Opero aŭ la televid-scenejoj, ĉiuj ja “oficialaj” institucioj.

Pri ili, oni povas diri ke ili ĉiam kritikis la ŝtaton el interne, reaktivante la modelon de la “klera” intelektulo, kiu gvidas la popolon kaj portas altan socian mision*. Ankaŭ tiusence, El-Aswani, malgraŭ sia rolo en la revolucio de januaro 2011, ligiĝas pli al la generacio de la 1960-aj jaroj, - kaj al ĝiaj literaturaj modeloj — ol al tiu de la 1990-aj jaroj.

* Richard Jacquemond, Entre scribes et écrivains. Le champ littéraire dans l’Egypte contemporaine, Sindbad — Actes Sud, Arles, 2002.6

Ĉar aperis post tiam nova generacio de verkistoj, interalie romanverkistoj, kiuj, kvankam ĝi ne komerce sukcesis same kiel la pliaĝuloj, restis intence ekster la rondoj de institucioj. Avangarda medio, grandparte ignorata de la okcidentaj eldonistoj, kiu miksas kritikon de la dogmoj kaj forman renovigon.

Mustafa Zikri, Yasser Abdel Latif, Haytham Al-Wardany, May Telmissany, Youssef Rakha, Ihab Abdel Hamid, Wael Ashri, Basma Abdel Aziz, Nael El-Toukhy, Ahmed Nagy, Ahmed Al-Aydi, Mohamed Kheyr, Mohamed Rabie, Mansura Azzeddine estas la reprezentantoj de tiu literatura avangardo. En iliaj verkoj, la dominantaj naser-aj kaj maldekstraj intelektuloj vidas nur “specojn de ruboj lasitaj de la tutmondiĝo-katastrofo kaj frivolaĵojn de urbaj dorlotitaj infanoj”, kiel resumas la poeto kaj romanisto Abdel Latif.

Preter la diverseco de ĝenroj, komuna sentemo ligas tiujn aŭtorojn, kiuj distanciĝis rilate al la mahfouza modelo kaj al la historia romano ŝatataj de iliaj pliaĝuloj. Kun simpati-sento al la kontraŭ-herooj, la marĝenuloj kaj la huliganoj, tiuj “bastardaj” kaj mallongaj rakontoj, kelkfoje prisemitaj per desegnoj, floras sur la ruinoj de la grandaj rakontoj — naciismo, naserismo, komunismo, socialismo, panarabismo, islamismo-, ĝoje piedpremante la patrujon kaj ŝtaton, kaj malsanktigante la rolon de la artisto. “Nekompleta literaturo”, laŭ Al-Wardany*, aŭ “nematura”, laŭ Zikri, kiu ekzemple laŭdas la arton rakonti spontane kaj sen planado*.

* Haytham Al-Wardany, Homoj de la nekompleta literaturo (en la araba), Dar Merrit, Kairo, 2003.
* Mustafa Zikri, “La nematura literaturo”, antaŭparolo al Tio, kion scias Amin kaj kvin aliaj rakontoj (en la araba), Dar Al-Tanouir, Kairo, 2012.

Krom la fakto, ke ili ofte kaj nekaŝe revas aboli la ministrejon pri kulturo, tiuj aŭtoroj ne hezitas verki satirojn de la oficiala historio kaj de la mitoj de la egipta ŝtato, kies detruon ili imagas kun multaj kontraŭ-utopioj, katastrofoj, eksterleĝaj universoj mastrumitaj de huliganoj*.

* Nael El-Toukhy, La Kvaranteno (en la araba), Dar Merrit, 2013.

“Plu ripetadi la deliraĵojn de la ŝejkoj de naserismo pri la centra ŝtato protektata de la militistoj kaj ilia ĉefo, kiu memorigas al ili Naser, estas kvazaŭ halucinoj pro Tramadol*, asertas la tre juna romanverkisto Nagy, kies venonta romano, Istikhdam Al-Hayat (“La uzo de la vivo”), publikigota ĉe la eldonejo Dar Al-Tanouir, priskribas Kairon kiel aron da subteraj komunumoj trablovataj de potencegaj ventoj. “Eble plaĉas al la maljunaj intelektuloj konfidi la decidojn al la militistoj, sed la junuloj, kiuj servis en la armeo aŭ kiuj estis enkarcerigitaj de la militistoj ne estas trompataj de tiuj mensogoj. Ili ne akceptos, ke grupo trudos al ili sian vidon de la identeco, ĉu ĝi estas islameca aŭ civila en militistaj vestoj. Egiptujo estas tro vasta, por esti resumita per slogano kiel “la popolo volas tion aŭ tion ĉi”. Necesas havi la kuraĝon proponi radikalajn prezentaĵojn de la ruiniĝo, en kiu ni ja vivas. Estas urĝa neceso detrui ĉi tiujn kompatindajn prezentaĵojn de la egipta identeco, konstruitajn sur amaso da iluzioj kaj mitoj, kaj ĉesi trudi ilin al la homoj. La militista naciisma ŝtato mortis, la politika islamismo malvenkis eĉ antaŭ ol komenci kaj la demokratio estas nenio alia ol rimedo por administri la landajn aferojn kaj disigi la povojn” — ne nova ideologio.

* Analgeziko ofte uzata kiel drogo en Egiptujo.

Ĉi tiu nova ondo povus resti, krom esceptoj, destinita al tre malgranda avangardo, se ĝi ne estus en resonanco kun vasta alternativa movado, kiu movigas la rilatojn inter ŝtato kaj kulturo; movado subtenata de la alveno sur la scenejo de artistoj marĝenigitaj de la institucioj. Tiu ĉi movado disvolviĝis fine de la 1990-aj jaroj, en kirliĝo de ĝenroj kaj grupoj: strirakontoj, kino, repo, elektronika muziko, teksto-kanzonoj, teatro, stratoartoj, murdesegno. Amaso da junuloj enbloviĝis sur la scenejon tiel nomatan “sendependa”, en kompanioj kaj ejoj financitaj de organizaĵoj por defendo de homrajtoj kaj diversaj mecenatoj.

Ekster ŝtato kaj amaskomunikiloj

Iliaj ĉefaj referencoj estas nek Mahfouz, nek la kantisto Abdel Halim Hafez aŭ Umm Kulthum, sed Ahmed Adawiya kaj Sheikh Imam, subgrundaj kantistoj ignorataj de la ŝtat-kulturo kaj de la amaskomunikiloj. Iliaj disvastigaj rimedoj: Interreto kaj YouTube. La muziko “elektro chaabi” (tiel nomata mahragan), kiu elverŝiĝas en Egiptujon, enkorpigita interalie de la muzikistoj Wessa, Ikka kaj Ortega, tiel disvolviĝis sur integraj cirkvitoj (icoj) interŝanĝitaj de la Tok tok-kondukantoj en la ladurboj, ĝis atingi hodiaŭ la pinton de la listo de plej popularaj kanzonoj (Hit-parade).

Sed, same kiel la praktiko de murdesegno kaj la kulturo de la futbal-subtenantoj (la ultra) , la mahragan-kulturo, per sia uzo de la korpo surstrate kaj per sia renverso de la normoj, estas portanto de kulturaj malordoj multe pli profundaj ol la paroladoj pri korupto kaj islamismo de la laŭdegantoj de la generalo Al-Sissi.

La puĉo de la 3-a de julio 2013, subtenata de la plimulto de la loĝantaro, rivelis la multajn facetojn de la egipta revolucio — iuj postulantaj la falon de la reĝimo dum aliaj revis reinventi la ŝtaton-, sed ĝi precipe ebligis difini novajn “kulturejojn”, kies influo potenciale fariĝas grandega pro la uzo de la novaj teknikoj.

“La revolucio rivelis la koluzion de multaj “opoziciantoj” en la arta medio kun la simboloj de la reĝimo, kiujn ili devus kontraŭbatali, asertas la verkisto Rakha. Ĝi ankaŭ helpis difini la verajn ejojn de la kulturo, ĉu ili estas realaj aŭ potencialaj. Tiuj ejoj estas nun ekster la ŝtato kaj la amaskomunikiloj, inkluzive de la neoficialaj amasinformiloj, kaj ekster la maldekstra (goŝista) kultura medio, kiu identiĝas al la ŝtato kun ideoj kaj tradicioj pri kiuj oni ne povas dubi, ke — kvankam ili malamikas al la tutmondiĝo-, ili rifuzas la ŝanĝon.”

Claire TALON kaj Fadi AWAD

Pri kapitalismo kaj vespertoj

Krei riĉaĵon, ne valoron

Kun kapablo de absoluta resaniĝo, la kapitalismo provas alproprigi al si la konojn kaj forpuŝi la limojn de la naturekspluatado. Unu kredo: ĉio povas transformiĝi en monon. Tiel la ekonomikistoj kalkulis ke la “servoj donataj de la naturo” valoras inter 16.000 kaj 54.000 miliardoj da dolaroj jare. Ili konfuzas valoron kaj riĉaĵon.

La laboro estas do ne la sola fonto de la uzvaloroj kiujn ĝi produktas, de la materia riĉaĵo. Ĝi estas ĝia patro, kaj la tero ĝia patrino, kiel diris William Petty. Karlo Markso: La kapitalo [1867].*

* Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 762 paĝoj, ISBN 978-2-918300-59-5, p. 50.

ĈU VI SCIIS TION? La servoj kiujn faras la vespertoj en Usono valoras 22,9 miliardojn da dolaroj jare. Kiel oni ricevas tiun rondetan sumon? Per taksado de la kvanto de insekticido kiun ili ŝparigas per tio, ke ili mem detruas la malutilajn insektojn. La servojn, kiujn faras la polenantaj insektoj siavice valoras 190 miliardojn jare, el kiuj 153 liveras sole la abeloj. Kaj la valoro de la fotosintezo farata de la francaj arbaroj estas taksata laŭ la merkatprezo de la tuno da karbono.*

* Kp Annabelle Berger kaj Jean-Luc Peyron: “Les multiples valeurs de la forêt française”, Institut français de l’environnement (IFEN), Les Données de l’environnement, n-ro 105, Orleano, aŭgusto 2005.

De kie venas tiu praktiko atribui al la naturo ekonomian valoron bazitan sur la homa uzado de ĝiaj bonfaroj? La malbonigo de la medio kaj la elĉerpiĝo de la resursoj atingis tian punkton, ke la liberalaj ekonomikistoj, panikante antaŭ la grando de la katastrofo kaj kaptitaj de nova fervoro, volas enkonduki en siaj novklasikaj modeloj la evoluon de la medio, kiun ili ĝis antaŭ nelonge komplete neglektis, ĉar la naturo estis deklarita neelĉerpebla.

La krizo de la tutmondigita kapitalismo pasis tra tio. Anstataŭ konjunktura fenomeno, ĝi radikas en la sociaj kaj ekologiaj kontraŭdiroj ekstremigitaj en la novliberala fazo. Unuflanke la malplivalorigo de la laborforto kompare kun ĝia produktivo kaŭzas situacion de superproduktado en la plej multaj industri-sektoroj. La posedaj klasoj tamen ekscese riĉiĝas, danke al la impostaj malaltigoj kiujn ili ĝuas kaj al siaj eksterordinaraj financaj enspezoj. El tio rezultas endemia senlaboreco, provizoreco de laboro, malboniĝo de la sociala protekto kaj kreskantaj malegalecoj. Aliflanke la senfina akumulado de la kapitalo trafas sur la limojn de la planedo: ĝi minacas la ekvilibron de la ekologiaj sistemoj*, elĉerpas multajn naturresursojn, generas multspecajn poluadojn kaj malreguligas la klimaton.

* En la sekvo: ekosistemoj. -vl

El tiuj du serioj de kontraŭdiroj naskiĝas la malfacilo kaj, post certa tempo, la maleblo trudi al la laborforto produkti ĉiam pli da ekonomia valoro kaj monigi ĝin en la merkato. Alivorte, la kapitalismo ne povas iri trans certa sojlo de ekspluatado de la homa estulo sen detrui siajn ekspansiajn eblecojn, kaj ĝi ankaŭ ne povas iri trans certa sojlo de ekspluatado de la naturo sen malbonigi aŭ detrui la materian bazon de la akumulado. Kun la financa krizo, kiu komenciĝis en la jaro 2007, forvaporiĝis la iluzio ke la financo povas senigi sin el la sociala devigo, kiel el la materia devigo kaj fariĝi endogena kaj memsufiĉa fonto de valoro. Tiuj du devigoj estas neeviteblaj.

La vefto de la vivo maltrikata

EN TIU kunteksto de tutmondigo kaj kapitalkrizo, du gravaj transformiĝoj kontribuis al reapero de la teoriaj diskutoj pri riĉaĵo kaj valoro. La unua temas pri la planedvasta ĝeneraligo de detrua produktivisma disvolv-maniero. La alia koncernas la grandiĝantan rolon de la konoj en la produktadprocezo.

Du fenomenoj, du demandoj: kiu speco de riĉaĵo estas kritikata en la unua kazo? Kaj en kio la fonto de valoro estas modifata en la dua?

La uzado de la naturo fariĝis tia, ke, ĝis meze de la dominanta novklasika tendenco, la ekonomikistoj komencis defendi la medion, konsideratan “natura kapitalo”. La “valorigo de la vivantaĵo”, la “esence propra ekonomia valoro de la naturo” kaj la “valoro de la servoj liverataj de la naturo” estas antaŭrangaj studtemoj de la Monda Banko, de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Medio (PUNaM), de la Organizaĵo de Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), de la Eŭropa Unio, ktp.

Ĉiu kredas, ke eblas aldoni elementojn, kies mezuro rezultas el la konsciiĝo pri la kostoj de la produktado farata de la homo kaj de la elementoj kiuj ne estas produktataj kaj kiuj, krome, koncernas netakseblajn etikajn ecojn aŭ valorojn. Se ĉio estas ekonomie taksata, tiam ĉio konsidereblas kiel kapitalo. La novklasikaj ekonomikistoj do difinas la riĉaĵon kiel la sumon de tio, kion ili nomas ekonomia kapitalo, homa kapitalo, socia kapitalo kaj natura kapitalo, kaj ĉio submetata al procedo de analoga kalkulo.

Kio pli gravas: tiu analizo ne povas konsideri la metabolismon ene de la naturaj ekosistemoj. Per tio, ke ĝi izolas ĉiun elementon por taksi ĝiajn koston, prezon, eĉ la utilon, ĝi ne povas kapti la plej gravan: la interagadojn kiuj konsistigas la vefton de la vivo kaj kies konservado estas la kondiĉo de la reproduktado.

Tiu metodo estis enkondukita en la jaro 1997 per la studaĵo gvidita de la specialisto pri medio Robert Costanza: la jaraj servoj de la naturo validis tiam inter 16.000 kaj 54.000 miliardoj da dolaroj en la valoro de 1994.* De tiam la studaĵoj multiĝis. Sed la prezo, laŭ kiu estas taksata, ekzemple, la francaj arbaroj, estas kategorio propra al la financa sfero, kies ecoj estas malstabileco kaj spekulado; ĝi ne ekzistas en la natura sfero. Do, ne ekzistas mezurunuo komuna al ambaŭ sferoj. Ekonomio kaj naturo estas nekunmezureblaj.

* Robert Costanza (sub la dir. de): “The value of the world’s ecosystem services and natural capital”, Nature, vol. 387, n-ro 6630, Londono, 15-a de majo 1977.

Do, taŭgas reveni al la distingo de Aristotelo, Adam Smith, David Ricardo kaj Karlo Markso inter uzvaloro kaj interŝanĝvaloro por diri, ke la naturresursoj estas riĉaĵo, sed sen esence propra ekonomia valoro, kaj ke la naturo estas nemalhavebla por ĉia produktado de ekonomia valoro kiu ne devenas ekskluzive el homa laboro. Mallonge, la parto de riĉaĵo, kiu devenas el la naturo, ne estas per si mem ekonomia valoro, ĉar tiu kategorio estas socia kaj ne natura. Se, por komenci strategion de daŭrigeblo de la disvolvado, oni atribuas prezon al tiu aŭ alia natura havaĵo, tiu prezo havas la statuson de politika kaj ne ekonomia prezo, fiksita laŭ la ekologia normo kiujn oni decidas respekti.

La valoro de la stoko de naturresursoj estas netaksebla en ekonomiaj esprimoj — do, senlima, ĉar tiuj naturresursoj estas la kondiĉo de la homa specio. Pro tio ĝi ne redukteblas al ekonomia kategorio. Aliflanke, la mezuro de la ekonomia valoro kreita de la ekspluatado de tiuj resursoj estas reduktebla al la laboro, sed havas nenion komunan kun esence propra ekonomia pseŭdovaloro de la resursoj. Tiu estas paradokso nekomprenebla ekster la politika ekonomio kaj ĝia marksa kritiko. Sen la naturo la homo povas produkti nenion, nek en fizika rilato nek en rilato al ekonomia valoro. La ekonomia aktiveco nepre enŝoviĝas en sociajn rilatojn kaj en biologian sferon. Oni do ne povas rezigni pri la naturo por kolektive produkti uzvalorojn kaj oni ne povas senfine substitui al ĝi artefaritaĵojn. Sed ne la naturo produktas la valoron, kiu estas laŭdifine soci-antropologia kategorio.

Cetere la revolucio de la informadaj kaj komunikilaj teĥnikoj enprenas la konojn kiel decidan faktoron de kreado de riĉaĵoj. Tiel naskiĝas kaj evoluas kapitalismo nomata “kona” aŭ “de ekonomio de la kono”, “de informad-ekonomio” aŭ eĉ “de ekonomio de nemateriaĵo”, kiu anstataŭas la iaman fordisman kapitalismon de la postmilita amas-industrio.* Laŭ tio, la evoluo estas tia, ke ĝi kondukas iom post iom, laŭ certaj aŭtoroj, al elimino de la laboro kiel fonto de valoro, aŭ, laŭ aliaj, al enpreno en la laboron de ĉiuj momentoj de la vivo. Ĉiukaze ĝi devigas, laŭ ili, forlasi la marksan leĝon de la valoro nomatan “laborvaloro”, kiu havis sian apogeon en la epoko de fordismo.

* Christian Azaïs, Antonella Corsani kaj Patrick Dieuaide (sub la dir. de): Vers un capitalisme cognitif. Entre mutations du travail et territoires, L’Harmattan, Parizo, 2000; Michael Hardt kaj Antonio Negri: Empire, Exils, Parizo, 2000; André Gorz: L’Immatériel. Connaissance, valeur et capital, Galilée, Parizo, 2003.

Nun la laboro, laŭ ili, jam ne produktas valoron, kiu “estiĝas ĉefe en la cirkulado” de la kapitalo.* La sola solvo estus akompani la transformiĝon de la kapitalismo, kiu promesas al ĉiu laboristo la eblecon “produkti sin mem” kaj samtempe pagi enspezon por vivtenado al ĉiuj, kiujn la sistemo tamen metas flanken, anstataŭ voli plendungecon kiu estus definitive neatingebla kaj ĉefe kontraŭa al la celo de emancipiĝo rilate la laboron.

* Yann Moulier Boutang: L’Abeille et l’Economiste, Carnets Nord, Parizo, 2010.

Sed tiu tezo de kona kapitalismo levas plurajn demandojn. La plej grava temas pri la distingo inter riĉaĵo kaj valoro, aŭ inter la uzvaloro kaj interŝanĝvaloro. Laŭ la altiĝo de la laborproduktivo kaj la malaltiĝo de la laboro kiun Markso nomas “viva” — kaj, por li, temas pri “taŭtologio”* —, la interŝanĝvaloro de la varoj siavice ankaŭ malaltiĝas, konforme al la valorleĝo. Tiel okazas ĉiam pli granda distanciĝo inter la laboro kaj la kreitaj riĉaĵoj, do inter la laboro kaj la uzvaloroj, sen ke tio signifas distanciĝon inter laboro kaj interŝanĝvaloro.

* Karl Marx: Manuscrits de 1857-1858. Grundrisse, vol. II, Editions sociales, Parizo, 1980.

La nova kontraŭdiro de la kapitalismo estas, ke ĝi volas transformi la konon en valorigendan kapitalon. Almenaŭ du obstakloj leviĝas antaŭ tiu entrepreno. La unua estas, ke la kono estas en si mem malfacile alproprietigebla, ĉar ĝi naskiĝas en la homa spirito kaj ĉar ĝi ne estas forigebla el ĝi. Nur la uzado de la kono estas facile alproprietigebla, kaj la patento frapas ĝin per malpermeso aŭ submetas ĝin al pago de rento. Ekster tiu kazo la kono estas tipa kolektiva aŭ komuna havaĵo, eĉ en la senco per kiu la novklasikaj ekonomikistoj difinas ĝin: ĝi kontentigas la regulon de neekskludo (oni povas, ekzemple, neniun ekskludi el la uzado de la nokta prilumado de la stratoj) kaj de nerivaleco (la uzado fare de iu ne malebligas ke iu alia ankaŭ uzas ĝin).

La dua obstaklo al alproprietigo de la konoj fare de la kapitalo estas la risko, ke tio rapidigas ilian disvastigon kaj ilian etendiĝon. La sociigo de la produktado kaj de la transdonado de la konoj fariĝas kontraŭdiro kun ĝia privata alproprietigo. Tiu kontraŭdiro estas en la centro de la krizo de la nuntempa kapitalismo, kiu spertas malfacilojn por funkciigi la scion kiel kapitalon, tio estas fari ĝin objekto de profito. Ĝi klopodas kaj faras tion, sed por tio ĝi ne povas rezigni la laborforton, kiu portas la scion.

Ekde la momento, en kiu oni koncedas, ke maleblas decidi prezon kiu evitas la devon liveri sufiĉan profiton por la kapitalo por respekti normon de alia speco, oni eniras en registron kiu, kvankam mona, fariĝas nevara. Tiurilate la produktado de nevaraj servoj, kiel la publikaj edukado kaj la sano, estas konsiderinda kiel devena el produktiva laboro de homoj dediĉitaj al tiuj taskoj.* La nevara riĉaĵo do ne estas punkcio el la vara aktiveco: ĝi estas io plia, kiu devenas el publika decido uzi disponeblajn laborfortojn kaj ekipaĵojn de resursoj por neprofitaj celoj. Ĝi estas duoble sociigita: per la decido kolektive uzi produktivajn eblecojn kaj per tiu, socie dispartigi la pagan ŝarĝon, tra imposto.

* VdLes vertus oubliées de l’activité non marchande [La forgesitaj virtoj de la nevara aktiveco]”, Le Monde diplomatique, novembro 2008.

La liberala teorio konfuzas riĉaĵon kaj valoron, kaj ĝi emas redukti ĉian valoron al tiu destinita al la kapitalo. Unuflanke, la valoro de la varproduktado restas regata de la necesa laboro validigata de la merkato. Sed aliflanke, la agnosko de la produktiva laboro farata en la nevara sfero partoprenas en la redifino de la riĉaĵo kaj de la valoro, necesa por ĉirkaŭbari la procezon de varigo de la socio.

Tiu ĉi laboro respondas al sociaj bezonoj ekster la kampo de la varo; ĝi krome kontribuas al la bonstato, tiu alia speco de riĉaĵo, kiu transiras la kadron de la valoro aŭ ekonomia senco. Tiurilate la sociigita riĉaĵo estas riĉaĵo ne malpli ol la privata riĉaĵo; male. Limigi la spacon de la varo ebligas larĝigi tiun de la socie konstruita senpageco, kiu estas de la homaj aktivecoj kiuj, kvankam ili havas koston, ne havas prezon en la merkata senco. Tio fine ebligas konservi la naturajn havaĵojn kaj la sociajn ligojn, kiuj siavice estas netakseblaj.

Jean-Marie HARRIBEY.

Regantoj kaj aliaj potenclandoj pligravigas la komunumajn dividiĝojn

Pakistano subfosata de la alfrontiĝoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj

Dum la generalo kaj eksprezidanto Pervez Muŝaraf estas akuzata pri perfido ĉar li trude deklaris krizostaton en 2007, la Plej Alta Kortumo de Pakistano lanĉas siajn iniciatojn ĉiudirekten. Sed, fortikiginte la juroŝtaton, ĝi arogas al si pli kaj pli da rajtoj kaj maltrankviligas la demokratiajn landojn. Danĝera ludo en la momento kiam la nacia kohero suferas pro la sektismaj alfrontiĝoj inter ŝijaistoj kaj sunaistoj.

LA ŜIJAISTOJ estas nur kvinono de la Pakistananoj, sed la konflikto kun la sunaistoj konsistigas por la lando defion, kiun oni povas kvalifiki ekzistograva. La fondintoj projektis Pakistanon kiel akcepto-teron por la sudaziaj islamanoj; tiu fendolinio minacas la islaman unuecon.

La “sektismo” — laŭ la kodnomo signifanta la konflikton inter sunaistoj kaj ŝijaistoj en la lando — estas tiom kontraŭa al la spirito de la pakistana projekto, ke ĝi nur povas esti importaĵo. Eĉ se latentaj streĉoj ja ekzistis en la brita Hindujo, ili neniam ĝenis la ideologion de la islama Ligo*. La ĉefo de tiu ligo, Muhammad Ali Jinnah, fondintopatro de Pakistano, estis ismaelano, tio estas membro de ŝijaisma movado, kaj la lando havis aliajn ŝijaistajn gvidantojn, tiom inter la militistoj, kiel ekzemple Muhammad Uahya Khan (1917-1980), prezidinto de la Respubliko de 1969 ĝis 1971, kiom inter la politikistoj. La konfesio de Zulfikar Ali Bhutto* mem estas debatita, se oni konsideras la ŝijaistajn konotaciojn de la kulto esprimata al tiu martiro — kaj al lia filino — de la religiemuloj venantaj al lia tombo. Ĝis la 1980-aj jaroj, geedziĝoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj estis oftaj — la edzino de Bhutto cetere estis iranano — kaj neniu (mal)valorigis tiun identecan markon en la publika spaco.

* Partio fondita en 1913 de Muhammad Ali Jinnah kaj ariganta la islamanojn en Barato.
* Naskita en 1928, Zulfikar Ali Bhutto gvidis Pakistanon de 1971 ĝis 1977. Li estis ekzekutita la 4-an de aprilo 1979.

La politikiĝo de la pakistanaj ŝijaistoj okazis en la 1980-aj jaroj, danke al la irana revolucio. Ekde 1979, Pakistano estis unu el la ĉefaj celatoj de la revoluci-eksporta strategio de la imamo Ruhollah Khomeini. Religiuloj edukitaj en Qom, danke al aktiva instrupolitiko por la imamoj, relajsis lian mesaĝon kiam ili anstataŭis tiujn de la malnova skolo en la moskeoj. Responde al tio, Sauda Arabujo, pretekste de helpo al la muĝahedinoj luktantaj kontraŭ Sovetunio, kiu invadis Afganujon (1979-1989), donis sian subtenon al la sunaistaj grupoj.

Poste, la sektisma konflikto kristaliĝis sub efiko de islamigo de la generalo Muhammad Zia ul-Haq*, kiu prezentis sin kiel “soldaton de islamo” por kompensi la legitimec-deficiton, kiun li suferis depost sia puĉo kontraŭ Bhutto. Tiu politiko fakte apartenis al logiko de sunaismigo. Reage, la Tehrik-e-Nifaz-e-Fiqh-e-Jafria (TNFJ, Movado por aplikado de la ŝijaisma leĝo) estis kreita en aprilo 1979. Ĝi organizis agitado-kampanjojn, interalie dutagan sieĝon de Islamabad kun ŝijaistoj, kiuj, veninte el la tuta Pakistano, la 5-an de julio 1980, defiis la malpermeson manifestacii deciditan kadre de la escepta leĝo (escepta stato). La pakistanaj ŝijaistoj estis tiam kuraĝigitaj de la irana revolucio.

* La generalo Muhammad Zia ul-Haq (1924-1988) renversis la prezidanton Bhutto en 1977 kaj restis reganta ĝis 1988.

La ĉefa sunaista movado, hodiaŭ ankoraŭ inter la plej aktivaj, la Sipah-e-Sahaba Pakistan (SSP, Armeo de la kompanoj de la Profeto de Pakistano), stariĝis en tiu kunteksto, en 1985, kun la subteno de la Saudanoj. La opozicio inter la TNFJ — renomita TJP (Tehrik-e-Jafria Pakista, Movado de la Ŝijaistoj de Pakistano) en 1993 — kaj la SSP prenis unue politikan formon: ambaŭ fariĝis partioj kaj partoprenis la elektojn. Poste ĉiu formis propran milicon, kiu estis uzata kiel sia armita brako.

La sektismaj perfortaĵoj fine de la 1980-aj jaroj esprimiĝis per multobligo de la precize celantaj murdoj. La ĉefaj gvidantoj estis mortigitaj unu post la aliaj. Haq Nawaz Jhangvi, la fondinto de la SSP, siavice falis en 1990. Lia murdinto estis verŝajne sunaista rivalo, sed oni akuzis la ŝijaistojn. Reprezalie, liaj subtenantoj murdis la iranan ĝeneralan konsulon de Lahore.

Ekstremista grupo de la SSP kreis la Lashkar-e-Jhangvi (LJ, Armeo de Jhangvi, pro la nomo de la SSP-fondinto) en 1994. La iniciato venis de Riaz Basra, panĝabo, kiu gvidis ĝihadon kontraŭ la sovet-unianoj en Afganujo. Paralele, la radikala alo de la TJP kreis la Sipah-e-Muhammad Pakistan (SMP, Armeo de Muhammad en Pakistano). Ekde 1995, tiuj grupoj ne plu celis nur la ĉefojn de sektismaj organizaĵoj. Ili estis enirintaj en interrilaton de amaskrimoj, ne plu celante nur senkapigi, sed ankaŭ terorigi la alian komunumon: bomboj eksplodis ĉe la elirejo de moskeoj post la vendreda preĝo; suicidaj milicanoj eksplodigis sin sur la vojo de procesioj aŭ okaze de familiaj festoj, mortigante dekojn da homoj. Se, en 1989, sesdek sep “sektismaj incidentoj” kaŭzis dek ok viktimojn, en 2010, kvindek sep atakoj mortigis kvincent naŭ homojn. Inter la 1-a de januaro kaj la 27-a de oktobro 2013, naŭdek unu atencoj faris kvarcent kvardek tri mortintojn*.

* Vd. Ashraf Khan, “Rester en vie à Karachi”, Le Monde diplomatique, aprilo 2013.

La minaco, kio la sektismo estis por la interna sekureco, kaj, preter tio, por la nacia unueco kondukis la generalon Pervez Muŝaraf privilegii la lukton kontraŭ la LJ kaj la SSP, ĉar la ŝijaismaj milicoj ne havas la saman frapforton. Tiu strategio, kiu klarigas la du atencojn kontraŭ li en 2003 — tamen ne estis sukcesa, aparte pro la apogo, kiun la talibanoj (afganaj kaj pakistanaj) alportis al tiuj grupoj.

Ekzistas evidentaj akordoj inter la sunaistaj grupoj kaj la talibanoj, kiuj ankaŭ estas tre kontraŭŝijaismaj, kiel atestis la amasmurdo de Mazar-i Ŝarif, en Afganujo, en 1998*. La murdistoj de la LJ, kiuj fakiĝis pri la precize celantaj murdoj, ofte rifuĝis en Afganujo antaŭ ol reveni en Pakistanon post la falo de la reĝimo en 2001. Multaj el ili instaliĝis en la federaciaj Tribaj Teritorioj (Federally Administered Tribal Areas, FATA). Kaj, ekde 2007, ili kunfandiĝis kun la Tehrik-e-Taliban Pakistan (TTP, Movado de la talibanoj de Pakistano), kiu fariĝis konata pro siaj kontraŭŝijaismaj operacioj en la FATA en 2008, sub impulso de sia komandanto Hakimullah Mehsud, mortigita de usona senpilota aviadilo, pasintan monaton.

* Inter kvar mil kaj ses mil Hazaras estis laŭdire mortigitaj okaze de la konkero de la urbo fare de la talibanoj, en aŭgusto 1998.

Sed sektismo ne estas fenomeno de la pakistanaj marĝenoj, ĉu geografiaj aŭ politikaj. Ĝia lulilo, tiom sunaisma kiom ŝijaisma, troviĝas en Panĝabujo, la ŝlosila provinco de la lando, kie ĝian disvolvon favoris sociaj konfliktoj. La distrikto de Jhang estas studinda kazo. Post la divido de la lando, en 1947, la ŝijaistaj bienuloj dungis kiel intendantojn sunaistajn rifuĝintojn, kiuj forlasis Hindujon nenion kunportintaj. Kiam ili iom post iom komencis akiri edukadon kaj urbeciĝi, ili emancipiĝis el siaj mastroj kaj postulis siajn rajtojn. Tiel, en 1992, Azam Tariq, tiama ĉefo de la SSP, gajnis la sidejon de Jhang ĉe la elektoj por la Nacia Asembleo — senprecedenca sukceso por politika partio ĝis tiam marĝena. Kaj li reelektiĝis en 1993. Li malvenkis kvar jarojn poste, sed Jhang restis bastiono de lia partio pro la sunaisma venĝemo al la ŝijaisma dominado.

Klientismaj rilatoj

LA PANĜABA SEKTISMO ne limiĝas je Jhang, kaj ŝuldas sian amplekson al la diskreta subteno kiun alportas al ĝi la regiona reganta klaso. Kvankam ĝi estas malpermesata, la SSP ja daŭrigas tiel influi la socion, tra reto de tre viglaj aktivuloj, ke la ĉefa partio de la provinco kaj de Pakistano, la Islama Ligo de Pakistano-Nawaz (PML-N), de la ĉefministro Nawaz Sharif, ne povas ignori ĝin. Kiam li estis reganto de la lando, fine de la 1990-aj jaroj, tiu ĉi batalis kontraŭ la sektismaj grupoj. Dek jarojn poste, reveninte el ekzilo, lia sinteno ŝanĝiĝis, same kiel tiu de lia frato, Shahbaz, ĉefo de la panĝaba registaro. En 2008, kiam ili estis subpremataj de s-ro Muŝaraf jam de pluraj jaroj, la sektismaj movadoj turniĝis al la PML-N por ricevi politikan protekton. La partio eniris ilian ludon, konsciante pri la pezo de la sunaistaj aktivulaj grupoj, tra ilia reto de madrasa (islamlernejoj)*, kaj pri la batalforto de iliaj milicanoj.

* Vd William Dalrymple, “Voyage à l’intérieur des madrasa pakistanaises”, Le Monde diplomatique, marto 2006.

La tiama ĉefo de la SSP, la mulao Muhammad Ahmed Ludhianvi, cetere precizigis, ke, dum la elektoj de 2008, la sunaistaj aktivuloj donis “armitan subtenon” (nomo donita al la timigo-praktikoj ĉirkaŭ la balotujoj) al dekduoj da kandidatoj de la PML-N; plej granda parto da ili elektiĝis.

Unu el ili, s-ro Rana Sanaullah Khan, estis nomumita ministro pri Justico de la panĝaba registaro. Ĉe tiu posteno, li pagis sian ŝuldon al la aktivuloj, kiuj helpis lin per la “povo de siaj muskoloj” kaj sia ideologia influo. Fariĝinte ministro s-ro Sanaullah Khan ne nur protektis aktivulojn de la sektisma sunaismo post atencoj, pro kiuj ili devus esti juĝataj, sed li ankaŭ kliniĝis antaŭ la herooj de la SSP: en februaro 2010, li iris al la tomboj de Jhangvi kaj de Tariq.

La klientismaj rilatoj inter la PML-N kaj la SSP esprimiĝas ankaŭ per la ekipado de la sunaistaj aktivuloj per malpezaj armiloj. La deputitoj de Panĝabujo konsentis al ili milojn da armilportado-permesoj, danke al kiuj ili tute laŭleĝe konsistigis veran armilejon.

La fratoj Sharif estas des pli emaj proksimiĝi al la SSP, ke ili fortigis siajn ligojn kun Sauda Arabujo dum siaj ekzil-jaroj — inter 2000 kaj 2007 — pasigitaj en tiu lando, kie ilia patro jam translokis kelkajn el siaj ekonomiaj aktivecoj en la 1970-aj jaroj. Hodiaŭ, la ĉefministro Sharif kalkulas pri Riado por helpi lin eligi sian landon el la financa krizo, kiun ĝi traspertas. Kompense, la Saudanoj ricevis la rajton sendi pli grandan nombron da ulemoj en la pakistanajn moskeojn. Precipe, ili vetas je Islamabad por izoli Iranon, interalie per nuligo de la projekto de gazodukto Irano-pakistana, kiun la eksa prezidanto Asif Ali Zardari — ŝijaisto, laŭ ili — subskribis kun Tehrano.

La pakistanaj gvidantoj povus des pli volonte eniri tiun ludon, ke Nov-Delhio alproksimiĝis de Irano. Barato, suferanta pro financaj malordoj, kiel atestas la kurzofalo de la rupio, esperas redukti sian petrolfakturon je 8 miliardoj da dolaroj, aĉetante pli el sia irana partnero. Aliflanke, ĝi eksplicite elektis la ŝijaistojn kontraŭ la sunaistoj, konsiderante, ke meti la sirian prezidanton Baŝar Al-Asad en malfacilan situacion malfermus la vojon al la duaj.

La politika kunteksto, tiom interna kiom internacia, riskas do permesi al la sunaistaj aktivulaj grupoj plifirmiĝi. Sed iliaj agoj detruas, iom pli ĉiutage, la bazojn de la pakistana nacio. La sektisma karaktero fariĝis strukturanta faktoro de la identeco, aŭ pli ĝuste de la identeca krizo de parto de la socio. Oni sentas sin pli sunaisto aŭ ŝijaisto ol pakistanano, kaj islamo difiniĝas laŭ tiuj kategorioj. Jes ja, neniu publike agnoskos tion, ĉar temas pri politike nekonvena konsidero: ĉu la “lando de la puruloj” — traduko de “Pakistano” en la urdua lingvo — ne estis fondita por doni patrujon al ĉiuj islamanoj de la regiono? Tamen, plejparto de la sunaistoj ne akceptas ŝijaistan instruiston por siaj infanoj. Ili opinias, ke devus esti nur unu tipo de namaz (islama preĝo) kaj pravigas sin laŭ la plej simpla maniero: ili estas la plimulto en la lando.

La sektismo do enkondukis dividon de la socio, kiu konsistigas nun gravan defion por la nacia kohero. Tiu minaco estas des pli granda, ke, kvankam la ŝijaistoj de la periferiaj zonoj kiel Baluĉistano (kie la Hazara estis la unuaj celatoj) aŭ la Gilgit-Baltistano (nordaj teritorioj) pagis pezan prezon, estas ja Panĝabujo, kiu estas bazo de aktiva sunaismo.

S-ro Sharif, verŝajne konscia pri la neceso sendi fortajn signalojn al la ŝijaisma malplimulto, faris simbolan geston nomumante, respektive en oktobro kaj novembro 2013, membrojn de tiu komunumo por la postenoj de ambasadoroj en Barato kaj en Usono. La estonto montros, ĉu temas pri nur simbola klopodo, aŭ ne.

Christophe JAFFRELOT

Pakistano

Ĉu registaro de juĝistoj?

EN PAKISTANO alkutimiĝinta al la armeaj puĉoj, la mandato de la laŭleĝe elektita parlamento, finiĝis je la normala tempo, kaj estis anstataŭita de alia. Tio estas premiero en ĝia historio. Tamen, la reveno al juroŝtato konstruiĝis antaŭe, ne tiom danke al politikaj partioj, kiom al juristoj, kiuj insiste instigis la generalon Pervez Muŝaraf, sukcesinta puĉon en 1999, organizi elektojn en 2007-2008. Inter ili, la prezidanto de la Plej Alta Kortumo, s-ro Iftihar Mohammed Chaudhry, meritas apartan mencion. Li ja redonis sian spinon al la juĝa aparato, kiu, en la pasinto, ofte akceptis validigi ĉiaspecajn atencojn al juro kaj vivis en la komforta ombro de la regantaro.

Nenio lasis antaŭvidi la trajektorion de la juĝisto Chaudhry. Nomumita ĉe la Plej Alta Kortumo en 2000, li du jarojn poste ĵuris sur la Provisional Constitutionnal Order, teksto plene libermortiganta enkondukita de la generalo Muŝaraf. Tio estis tutcerte unu el la kialoj pro kiuj tiu ĉi nomumis lin prezidanto de la institucio en 2005, tiom certa li estis pri ties obeemo. Tamen, s-ro Chaudhry montris kreskantan sendependecon.

Li unue sidigis sian reputacion sur monafero: la projekto de privatigo de Pakistan Steel Mills, kiun la ŝtato estis baldaŭ cedonta je malalta prezo al proksimulo de la tiama ĉefministro, s-ro Shaukat Aziz. Sed kun la tiel nomataj “aferoj de malaperintoj” li vere fariĝis fama. La Plej Alta Kortumo ja okupiĝis pri la baluĉaj naciistoj viktimoj de sentribunalaj ekzekutoj kaj interesiĝis pri la islamistoj sammaniere likviditaj aŭ liveritaj — kontraŭ alta prezo — al la Central Intelligence Agency (CIA)*.

* Laurent Gayer, “Le général face à ses juges: la fronde de la magistrature pakistanaise”, Critique internationale, n-ro 42, Parizo, januaro-marto 2009.

La aktivismo de s-ro Chaudhry tiom malplaĉis al s-ro Muŝaraf, ke en marto 2007 tiu lasta kunvokis lin por devigi lin demisii. Vane. La generalo do suspendis liajn funkciojn, por lin prezenti antaŭ la Supera Konsilio de Justico (Supreme Judicial Council, SJC) kaj nomumi novan respondeculon de la Alta Kortumo. Sed la advokatoj mobiliziĝis por la defalinta magistrato. La advokato-asocioj ludis gravegan rolon, iliaj membroj ne hezitis surstrate demonstracii, malgraŭ la risko esti mistraktataj de la polico.

La prezidanta imuneco kontestata

Kelkajn semajnojn poste, la 5-an de majo, s-ro Chaudhry iris al Lahore, invitita de la de advokato-asocio de tiu urbo. Elirinte de Islamabad, lia procesio el du mil veturiloj, bezonis dudek kvar horojn por plenumi la vojaĝon, kutime daŭrantan sesoble malpli. Li estis akceptita de 50.000 homoj: unika movado en la memoro de Pakistano. En tiu momento, la grandaj opozicio-partioj, la Partio de la Pakistana Popolo (PPP) de Benazir Bhutto kaj la Islama Ligo de Pakistan-Nawaz (PML-N) de s-ro Nawaz Sharif, estis senigitaj de siaj gvidantoj, ambaŭ ekzilitaj — ili povis reveni nur ĉe la fino de 2007, danke al la movado de la juristoj. Plenigante vakuon, s-ro Chaudhry kaj la advokatoj trairis tiam decidigan etapon en la firmigo de la juĝ-povo. Por la plej kaj la malplej bono.

Dum la demokratia transiro estis jam komencita per la ĝeneralaj elektoj de februaro 2008, la juĝistoj, neatendite, devis reaktivigi sian movadon: la PPP, kiu gajnis la elektojn, ne remetis s-ron Chaudhry en sian funkcion. La nova prezidanto, s-ro Asif Ali Zardari, la vidvo de Benazir Bhutto — murdita en decembro 2007-, timis, ke la aktivismo de la juĝisto turniĝos kontraŭ li. Sub la premo de la strato, kie mobiliziĝis la advokatoj, la opozicio kaj ilia cirkonstanca portempa aliancano, s-ro Sharif, li estis tamen devigita cedi en 2009.

Remetita en sian altan funkcion, la juĝisto koncentris siajn klopodojn al la korupto-aferoj implikantaj la prezidanton Zardari. La Kortumo petis la ĉefministron Youssouf Raza Gilani skribi al la svisaj aŭtoritatoj, por ke ili reaktivigu sian enketon pri la svisaj kontoj de la familio Zardari-Bhutto, verŝajne nutritaj el koruptaĵoj kaj ŝmirmono. S-ro Gilani respondis, ke li ne faros tion, ĉar s-ro Zardari ĝuas prezidantan imunecon. Sed tiu imuneco estis kontestata de la Plej Alta Kortumo, kaj s-ro Gilani estis kondamnita la 26-an de aprilo 2012 pro sia malobeo. La firmeco de la Kortumo instigis lin fine al demisio la 19-an de junio. Ne nur la PPP, sed ankaŭ iuj juristoj vidis en tio “juĝistan puĉon” subfosantan la ekirantan demokratiigon.

La politikuloj tamen ne estis la sola celtabulo de s-ro Chaudhry, kiu ankaŭ remalfermis malnovan dosieron akuzantan la eksan armeestron, Mirza Aslam Beg kaj la eksan direktoron de la sekretaj servoj (Inter-Services Intelligence, ISI) Asad Durrani en afero de sekreta financado de la oponantoj al Benazir Bhutto en 1990 — inter kiuj s-ro Sharif. S-roj Beg kaj Durrani laŭdire estis disdonintaj al ili milionojn da rupioj. La afero estis publikigita jam meze de la 1990-aj jaroj, sed la tiama prezidanto de la plej Alta Kortumo ne povis daŭrigi la ekzamenon de la dosiero post la reveno de s-ro Sharif ĉe la registaro, kiu devigis lin demisii.

En marto 2012, la Plej Alta Kortumo do reaktivigis la enketon. Ĝi eĉ aperigis ĉe la tribunalo la ĉefajn protagonistojn. S-ro Gilani sentis sin humiligita pro dufoja kunvoko de la juĝistoj, sed s-ro Beg krude diris al la Kortumo, dum aŭdienco, ke li estas incitegita, antaŭ ol esti firme petata ŝanĝi sian tonon. Li neis unubloke la akuzojn. S-ro Durrani, male, provizis novajn detalojn pri la disdivido de tiuj sekretaj fondusoj.

Neniam ajn la juĝistoj tiel malkaŝe estis montrintaj la fraŭdajn praktikojn de la armeo. La decido de la plej Alta Kortumo eĉ estis publikigita, dum ĝi adoptis nekutiman tonon por paroli pri la armea institucio. Oni ja en ĝi povis legi, ke la generaloj Beg kaj Durrani “agis perfortante la konstitucion” kaj “senbriligis la reputacion de Pakistano, de ties armeo kaj ties Sekretaj Servoj en la okuloj de la nacio*.

* “Asghar Khan case short order: Full text”, The Express Tribune, Karachi, 19-an de oktobro 2012.

Koncerne s-ron Muŝaraf, forlasinte Pakistanon tuj post sia demisio, li estas objekto de kvin plendoj, pro la malliberigo de juĝistoj — inter ili s-ro Chaudhry — sekve de la proklamita krizostato en novembro 2007; pro sia respondeco pri la murdo de Benazir Bhutto kaj tiu de Akbar Khan Bugti, la veterano de la baluĉaj naciistoj; kaj fine pro la alsturmo de la ruĝa moskeo en Islamabad, kie, en 2007, estis rifuĝintaj islamistoj (tiu operacio kaŭzis centon da viktimoj).

Senprecedenca insulto por la armeo

Post kvar jaroj en ekzilo — post Benazir Bhutto kaj s-ro Sharif, kiujn li pelis el la lando, estis lia vico foriri-, la eksa general-prezidanto revenis en marto 2013 por kandidatiĝi por la elektoj, malgraŭ tiuj akuzoj. Lia kandidatiĝo estis tamen rifuzita sub ia preteksto de la reprezentantoj de la balota komisiono en la kvar distriktoj, kie li deziris prezentiĝi. Li estis arestita kaj asignita en loĝloko. Depost tiam, li sukcesis esti liberigita kontraŭ garanti-mono rilate ĉiun el la kvar aferoj lin koncernantaj. Eĉ se ĉiuj tiuj persekutoj ne iros ĝis konkludo — la generalo povas fine retiriĝi el la politika ludo aŭ reiri ekzilen-, la pritraktado, kiun li suferis konsistigas jam senprecedencan insulton por la armeo.

Tamen, la agado de la Plej Alta Kortumo rapide malplaĉis al multaj malnovaj figuroj de la juristo-movado. La unua fendolinio estis politika: la advokatoj proksimaj de la PPP distanciĝis kiam ilia partio estis atakata. La juristoj subtenantoj de la Pakistan Tehrik-e-Insaf (PTI), la partio de s-ro Imran Khan, eks kriket-ĉampiono, kiu atingis la duan lokon ĉe la lastaj elektoj*, ja daŭrigis subteni s-ron Chaudhry.

* Vd. Ashraf Khan, “Un joueur de cricket contre les partis traditionnels”, Le Monde diplomatique, aprilo 2013

Preter tiu disŝiriĝo ligita al politikaj aliĝoj, multaj gvidantoj kaj simpatiantoj de la movado de juristoj malaprobis la manieron laŭ kiu la Plej Alta Kortumo traktis registaron devenantan el demokratiaj elektoj. Jam en 2012, s-ino Asma Jahangir, prezidantino de la advokatar-asocio de la Plej Alta Kortumo kaj kunfondinto de la Komisiono pri homrajtoj en Pakistano, unu el plej respektataj ne registaraj organizaĵoj (NRO), maltrankviliĝis pri la maniero laŭ kiu la Plej Alta Kortumo subfosis la parlamentan aŭtoritaton. Kiam la sorto de s-ro Gilani definitive decidiĝis, ŝi parolis pri “nigra tago” de la pakistana justico, antaŭ ol deklari: “Ni volas fortan justicon, ne potencan*.”

* Qaiser Zulfiqar, “PM contempt: Asma Jahangir terms August 8 as “black day in judicial history””, The Express Tribune, 8-a de aŭgusto 2012.

La 27-an de aŭgusto samjare, la Plej Alta Kortumo devis lasi kroman limtempon al la anstataŭanto de s-ro Gilani, s-ro Raja Pervez Ashraf, por verki leteron al la svisaj aŭtoritatoj. Finfine la letero neniam sendiĝis, ĉar la Kortumo preferis malstreĉi la premon, verŝajne por ne ŝajni perturbi la proskimiĝantan elektan procezon. Sed s-ro Chaudhry nun aspektas pli populisto ol viktimo aŭ savanto en la komentoj de la pakistanaj ĉefartikolistoj.

La hieraŭaj aliancanoj malsolidariĝas

Unu el la rezervoj esprimitaj pri li de la intelektularo venas el liaj rilatoj kun certaj islamismaj medioj. Tiuj rilatoj teksiĝis cirkaŭ la demando de la malaperintoj, kiu mobilizis eksmilitistojn de la ISI. Unu el ili, Khalid Kahwaja, kreis neregistaran organizaĵon nomitan Human Rights Defence Council, kiu, en novembro 2006, organizis manifestaciojn antaŭ la Plej Alta Kortumo. Responde, s-ro Chaudhry ordonis enketon, kiu konkludis en aŭgusto 2007, dum li estis suspendita, per liberigo de islamistoj kontraŭleĝe malliberigitaj de la ISI.

Sed nun eĉ kelkaj juĝistoj maltrankviliĝas. Lastan aŭguston, la asocio de la advokataro de Lahore, kerno de la mobilizo por lin subteni kvin jarojn antaŭe, publike mallaŭdis la fakton ke la prezidanto de la Plej Alta Kortumo tro ofte uzas la nocion “insulto al la kortumo”, kontraŭ la politikuloj; ĝi vidas en tio baton al la esprim-libereco. Ĝi krome kritikis la manieron laŭ kiu li subfosis la aŭtoritaton de la elekto-komisiono. Taskita organizi ĉiujn balotojn, la komisiono fiksis la daton de la prezidanta elekto komence de aŭgusto. Ĉar tio ne konvenis al li, la ĉefministro Sharif, gajninto de la ĝeneralaj elektoj last-printempe, prezentis peton al la Plej Alta Kortumo. Tiu-ĉi decidis fruigi la elektojn je kelkaj tagoj, anstataŭ validigi la kalendaron de la elekto-komisiono, aŭ deklari sin nekompetenta. Tiu decido kondukis tri partiojn, inter kiuj la PPP, al bojkoto de la baloto, kaj la ĉefon de la elekto-komisiono, emeritan juĝiston, al demisio*.

* Hasnaat Malik, “‘Cold war’ between bar and bench intensifying”, Daily Times, Islamabad, 17-a de aŭgusto 2013.

Jes ja, s-ro Chaudhry redonis dignon al juĝaparato, kiu pasintece ofte metis sin je la servo de civilaj aŭ militistaj gvidantoj. Li eĉ la unuan fojon ekbatalis kontraŭ la armeo, tra kelkaj el ĝiaj eksaj ĉefoj. Sed ĝi ne povis eviti trouzi sian povon — malvirto, kiun multaj ĉefoj de la pakistana registraro portis al tre alta nivelo. Tiel li perdis kelkajn el siaj plej sinceraj malnovaj subtenantoj en la sino mem de la juĝista medio.

Post kelkaj semajnoj li atingos aĝon de emeriteco. Sendube li uzos la restantan tempon por puŝi la aferojn je sia avantaĝo kaj nomumi siajn fidelulojn ĉe la ŝlosilaj postenoj de la juĝ -administracio. Same kiel la nomumon de la estonta armeestro, planita antaŭ la fino de 2013, tiun de la nova prezidanto de la Plej Alta Kortumo ni sekvu do kun aparta atento.

C.JAFFRELOT