Tekstaro de Esperanto

Novaĵoj pri la Tekstaro

2024

18. Aprilo: Nova versio kun kelkaj korektoj en la Lingvaj Respondoj de Zamenhof.

16. Aprilo: Nova versio kun multe da diversspecaj korekto

4. Aprilo: Nova versio kun multe da diversspecaj korektoj.

27. Marto: Nova versio kun multe da diversspecaj korektoj.

20. Marto: Nova versio kun multe da diversspecaj korektoj.

1. Marto: Nova versio kun multe da diversspecaj korektoj.

26. Februaro: Nova versio kun multe da diversspecaj korektoj, precipe de vortodividado.

10. Februaro: Mi faris plurajn korektojn en La revizoro laŭ folio kun Erartabelo de “La revizoro”, kiu apartenas al la represo de la dua eldono, Japana Esperanta Librokooperativo (sen jaro).

28. Januaro: Mi aldonis novan tekstokolekton nomatan La Esperantisto - ne-zamenhofaj tekstoj. Ĝi provizore enhavas nur unu tekston el la gazeto La Esperantisto. Tiu teksto antaŭe troviĝis ĉi tie en la zamenhofa kolekto Originala Verkaro kaj rilataj tekstoj, sed pro tio, ke la teksto montriĝis ne-aŭtentike zamenhofa, ĝi nun estas movita al La Esperantisto - ne-zamenhofaj tekstoj. Iam tiu tekstokolekto espereble estos vastigita per aliaj ne-zamenhofaj tekstoj el La Esperantisto.

27. Januaro: Nova versio kun multe da diversspecaj korektoj, precipe de vortodividado.

24. Januaro: Nova versio kun multe da korektoj de vortodividado.

22. Januaro: Nova versio kun grava korekto en la teksto La Rabistoj.

15. Januaro: Nova versio kun diversaj korektoj.

2023

13. Decembro: Nova versio kun diversaj korektoj.

4. Decembro: Nova versio kun diversaj korektoj.

27. Novembro: Nova versio kun diversaj korektoj.

3. Novembro: La teksto Originala Verkaro kaj rilataj tekstoj estis postkorektita en unu loko laŭ origina teksto intertempe retrovita.

1. Novembro: Mi aldonis la gravan zamenhofan tekstokolekton Originala Verkaro kaj rilataj tekstoj, kiu baze estas la eldonaĵo “L. L. Zamenhof, Originala Verkaro” kompilita de J. Dietterle kaj eldonita en 1929. Sed tiu ĉi versio estas trakorektita kaj kompletigita de Simon Davies. Post tiu aldono la Tekstaro nun ampleksas 12.473.369 da vortoj.

25. Oktobro: La tekstoj Revuo Esperanto 2002-2007 kaj Revuo Esperanto 2008-2012 estas trakorektitaj fare de Simon Davies.

19. Oktobro: En la teksto Fundamenta Krestomatio — ne-zamenhofaj partoj kelkaj grekaj literoj, kiuj estis antaŭe mise prezentataj, estas nur ĝustigitaj.

18. Oktobro: La teksto Lingvaj Respondoj de Zamenhof nun enhavas plurajn kompletigojn per tekstopartoj, kiuj mankas en ĉiuj ĝisnunaj eldonoj de tiu kompilo de Zamenhofaĵoj. Tiujn aldonaĵojn kaj ankaŭ plurajn korektojn de la teksto plenumis Simon Davies. En la teksto Pri Reformoj en Esperanto kelkaj tekstopartoj en la fino estas nun markitaj kiel ne-zamenhofaj, kaj ne estas plu troveblaj per la serĉilo. La zamenhofa teksto Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia nun efektive enhavas tiujn korektojn, kiujn plenumis Simon Davies, kaj kiuj estis anoncitaj ĉi tie jam la 8-an de Aŭgusto, sed kiuj pro ia fuŝo ne estis ĉi tie vere enmetitaj.

16. Oktobro: Nova versio kun diversaj korektoj, precipe en la Paroladoj de Zamenhof (multajn dankojn al Simon Davies!).

12. Oktobro: Nova versio kun diversaj korektoj, precipe markado de fremdaj nomoj kaj vortoj.

10. Oktobro: Nova versio kun diversaj korektoj.

29. Septembro: Nova versio kun korektoj, interalie en la Lingvaj Respondoj de Zamenhof, en respondo n-ro 8.

21. Septembro: Nova versio kun multaj malgrandaj korektoj.

1. Septembro: Nova versio kun diversaj korektoj.

9. Aŭgusto: La jenaj zamenhofaj tekstoj, kiuj antaŭe sekvis la versiojn en la Originala Verkaro, estas nun korektitaj kaj adaptitaj al la originaj eldonoj: Dogmoj de Hilelismo, Aldono al la “Dogmoj de Hilelismo”, Pri la homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront, Deklaracio pri Homaranismo, Gentoj kaj Lingvo Internacia, Post la granda milito. La korektojn plenumis Simon Davies. Multan dankon!

8. Aŭgusto: La zamenhofa teksto Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia estas zorge trakorektita. La korektojn plenumis Simon Davies. Multan dankon! Krome la verkojaro de tiu teksto estas ŝanĝita de 1907 al la pli ĝusta jaro 1898.

18. Julio: Nova versio kun korektoj, precipe en la Lingvistikaj aspektoj de Esperanto de John Wells. La korektojn en tiu teksto faris Simon Davies. Multan dankon!

4. Julio: Nova versio kun korektoj, precipe en la Lingvaj Respondoj de Zamenhof.

21. Junio: Nova versio kun multaj malgrandaj korektoj.

14. Junio: Mi aldonis tekstojn el Revuo Esperanto 2008-2012. Simon Davies pretigis la bazan XML-version surbaze de PDF-dosieroj afable disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio. Multajn dankojn al Sajmĉjo kaj al UEA! La la Tekstaro nun enhavas sume 12.333.534 da vortoj.

19. Majo: Nova versio kun korektoj en kelkaj tekstoj.

15. Marto: Nova versio kun multaj etaj korektoj.

2022

17. Novembro: Mi faris multajn gravajn korektojn en la teksto Revuo Esperanto 2002-2007.

16. Novembro: Mi aldonis tekstojn el Revuo Esperanto 2002-2007. Simon Davies pretigis la bazan XML-version surbaze de PDF-dosieroj afable disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio. Multajn dankojn al Sajmĉjo kaj al UEA! La la Tekstaro nun enhavas sume 11.728.313 da vortoj.

25. Oktobro: Mi alŝutis novan version de Esperanto en Perspektivo zorge trakorektitan de Simon Davies. Multajn dankojn al li!

20. Septembro: Mi riparis eraron en la montrado de serĉorezultoj, kiu povis kaŭzi, ke la montrata fina trafonombro iafoje estis malĝusta (tro malalta). Tio okazis nur, kiam oni uzis “Daŭrigi” por vidi trafonombrojn post la maksimumo 1000.

17. Septembro: Mi iomete modifis la uzon de fulmoklavoj en serĉofolioj. Tie oni ne plu povas uzi Eskapo-klavon por resalti al la serĉilo. Oni uzu anstataŭe sS. Nova eblo estas fermi malfermitajn alineojn per la fulmoklavo kK (“k” por “kunteksto”).

15. Septembro: Mi aldonis la eblon elekti aŭ malelekti samtempe ĉiujn tekstojn de la sama aŭtoro uzante la Alt-klavon. Mi ankaŭ faris iom da korektoj de la tekstoj.

13. Septembro: Mi kompletigis la tekston Fratoj Grimm – Elektitaj Fabeloj per ties Antaŭparolo de la tradukinto.

6. Septembro: Mi faris kelketajn korektojn en la teksto de Esperanto en Perspektivo.

3. Septembro: Mi faris diversajn korektojn, precipe en la teksto de Gentoj kaj Lingvo Internacia.

31. Aŭgusto: Mi faris diversajn korektojn, precipe en la teksto de La memoraĵoj de Julia Agripina.

11. Aŭgusto: Iom da korektoj en la tekstoj. Krome la XML-aranĝo de la tekstoj estas nun pli unueca.

6. Aŭgusto: Pluraj korektoj estis faritaj en la teksto de Sinjoro Tadeo.

5. Aŭgusto: Mi aldonis la verkon Sinjoro Tadeo tradukitan de Antoni Grabowski kaj eldonitan en 1918. Multajn dankojn al Simon Davies, kiu pretigis la tekston!

3. Aŭgusto: La verko Lingvistikaj aspektoj de Esperanto de John Wells nun ne plu estas protektita. Grandan dankon al John pro la permeso! Ekde nun ne estos protektitaj tekstoj en la Tekstaro.

2. Aŭgusto: La verko Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec nun ne plu estas protektita. Grandan dankon al Spomenka pro la permeso!

7. Julio: Mi aldonis la verkon La memoraĵoj de Julia Agripina verkitan de A. Löwenstein, eldonitan en 2021.

6. Julio: Mi kompletigis la tekston Poezio Zamenhofa en la Fundamenta Krestomatio per la poemo Preĝo sub la verda standardo, kiu iel elfalis el la antaŭaj Tekstaraj versioj. Al tiu poemo mi tamen aldonis ties sesan strofon, kiu ne aperis en la Fundamenta Krestomatio, sed kiu estis parto de la origina versio de la poemo. La teksto de tiu strofo estas tiu, kiu aperas en la Originala Verkaro, p. 590. Krome mi faris multegajn korektojn de mistranĉoj en pluraj tekstoj.

5. Julio: La verko La ŝtona urbo de Anna Löwenstein nun ne plu estas protektita. Grandan dankon al Anna kaj al la eldonejo Flanda Esperanto-Ligo pro la permeso! La libro estas plu havebla ĉe FEL.

4. Julio: Mi faris kelkajn korektojn en Esperanto en Perspektivo.

29. Junio: Mi faris multegajn korektojn de eraroj en la tekstoj.

28. Majo: Mi faris multegajn korektojn de eraroj en la tekstoj.

25. Majo: Mi aldonis la verkon Mirinda amo verkitan de H. A. Luyken, kaj eldonitan en 1913.

23. Majo: Mi aldonis la verkon Idoj de Orfeo verkitan de H. J. Bulthuis, kaj eldonitan en 1923.

21. Majo: Mi faris multegajn korektojn de eraroj en la tekstoj.

14. Majo: Mi plibonigis la rapidan serĉadon (elekteblan per la elektilo Rapide). Nun, kvankam la serĉorezultoj de la unuopaj tekstoj alvenas en hazarda ordo, la alvenintaj rezultoj tamen finfine estas listigitaj en la ordinara kronologia ordo.

13. Majo: Mi aldonis novan elektilon al la serĉilo, Rapide, per kiu oni povas ŝalti rapidan serĉadon de la tekstoj (per “kunrulado” de la serĉoj). Tio tamen kaŭzas, ke la tekstoj prezentiĝas en hazarda ordo en la rezultoj, kio eventuale povas esti ĝena.

11. Majo: Mi aldonis novan elektilon al la serĉilo, Inverse, per kiu oni povas ŝalti inversdirektan priserĉadon de la tekstoj, t.e. komencante per la plej nova el la elektitaj tekstoj.

5. Majo: Mi anstataŭigis la tekston de La batalo de l’ vivo per la origina zamenhofa versio publikigita en la gazeto La Esperantisto en la jaro 1891. Antaŭe en la Tekstaro estis la teksto de la eldono de Inko el la jaro 2001 kun kelkaj provizoraj modifoj laŭ la eldono de la jaro 1910. Sed ambaŭ tiuj postaj eldonoj enhavas abundon da ne-zamenhofaj ŝanĝoj. Multaj el tiuj ŝanĝoj estas bonaj el lingva vidpunkto, sed ili tamen faras la tekston ne-zamenhofa. La nuna teksto estas aŭtentike zamenhofa (krom kelkaj korektoj de evidentaj preseraroj). Estas tamen aldonita la zamenhofa antaŭparolo de 1910.

14.-29. Aprilo: Mi faris pli da korektoj de eraroj en la tekstoj.

9. Aprilo: Mi aldonis fulmoklavojn, kiuj povas esti utilaj por tiuj, kiuj multe uzas la serĉilon.

1.-2. Aprilo: Mi faris multegajn korektojn de eraroj en la tekstoj.

14.-24. Marto: Mi faris pliajn korektojn de la tekstoj.

2021

21. Decembro: Mi faris kelketajn pliajn korektojn de la tekstoj.

18. Decembro: Mi disigis la tekston Fundamenta Krestomatio en du tekstojn: la zamenhofaj partoj kaj la ne-zamenhofaj partoj. (Pluraj aliaj zamenhofaj partoj de la Fundamenta Krestomatio jam antaŭe estis en apartaj tekstoj.)

1. – 9. Decembro: Mi faris multajn korektojn de la tekstoj.

24. Novembro: Mi faris pliajn korektojn de la tekstoj, precipe korektojn de mistranĉitaj vortoj (kiel “skan·din·avi·a” anstataŭ "skandinav·i·a" k.s.).

13. Novembro: Mi faris kelketajn korektojn de la tekstoj.

27. Oktobro: Mi faris multajn korektojn de la tekstoj. El la teksto Vojaĝimpresoj mi forigis enkondukon kaj finan sekcion, kiuj ne estis de Langlet, sed de Luin. En la teksto La ŝtona urbo mi indikis pli klare, ke la Antaŭparolon verkis Auld.

21. Septembro: Mi faris multajn korektojn de la tekstoj, precipe de Marta, kiu nun sekvas la unuan eldonon el 1910. Multajn dankojn al Andrew Sly!

2020

28. Oktobro: Mi riparis la tekston La bona lingvo, kiu pro teĥnika fuŝo estis parte ne priserĉebla.

21. Septembro: Mi alŝutis novan version, en kiu mi korektis cimon, kiu kaŭzis, ke iafoje serĉotrafoj estis iom malĝuste montritaj (ŝovitaj je unu signo). Krome mi korektis kelkajn erarojn en la tekstoj.

17. Junio: Mi alŝutis novan version kun pluraj malgrandaj korektoj.

9. Februaro: Mi alŝutis tute refaritan version de la teĥnika sistemo de la Tekstaro-paĝaro. Ĉio nun ruliĝas surbaze de la programlingvo Pitono, kiu plene anstataŭas kaj Perlon kaj PHP-on. Eĉ tiu Pitona serĉilo, kiun mi lanĉis kiel alternativon al la Perla serĉilo la 20-an de Januaro, estas reverkita. Al mi ŝajnas, ke ĉio ruliĝas tute ĝuste, kaj eĉ iomete pli rapide ol antaŭe. Se vi rimarkos problemojn, vi povos raporti ilin al mi retpoŝte (“bertilow” ĉe “gmail.com”) aŭ tra alia kanalo. Pri la transiro al Pitono vi povas legi en afiŝo en mia blogo pri PMEG kaj rilataj temoj. Dum mi kreis la novan sistemon, mi trovis ankaŭ korektendaĵojn kaj plibonigaĵojn en la efektivaj tekstoj de la Tekstaro. Interalie mi ŝanĝis la manieron, en kiu versaĵoj (poemlinioj) estas markitaj. Nun ĉiu grupo de linioj de poemo estas priserĉata kiel unu sola alineo. Antaŭe la serĉilo traktis ĉiun tian linion kiel apartan alineon, kio povis doni malĝustajn serĉorezultojn.

20. Januaro: Mi kompletigis la hodiaŭan ĝisdatigon de la Tekstaro per eksperimenta ŝaltilo, per kiu oni povas elekti uzi alian programon por la efektiva traserĉado de la tekstoj. La ĝisnuna serĉoprogramo estis verkita per la programada lingvo Perlo. La nova eksperimenta serĉoprogramo uzas anstataŭe la lingvon Pitono. Tiu kompletigo okazas nur nun, ĉar mi bezonis unue mem kaŝe testi, ĉu la nova serĉoprogramo entute funkcias. Mi estos tre danka, se vi testos la novan programon, eble eĉ komparante la serĉorezultojn uzante jen la malnovan serĉoprogramon, jen la novan. Principe ne devus esti ia ajn diferenco en la serĉorezultoj, sed eventuale la nova serĉoprogramo estas iomete pli rapida, almenaŭ en iaj okazoj. Viajn spertojn, ĉu bonajn, ĉu malbonajn, vi povas raporti al mi retpoŝte (“bertilow” ĉe “gmail.com”) aŭ tra alia kanalo laŭ via bontrovo. La novan programon vi povas aktivigi per la elektilo “Uzi Pitonon”. Se vi interesiĝas pri tio, kial mi entute ekuzis Pitonon, vi povas legi pri tio en afiŝo en mia blogo pri PMEG kaj rilataj temoj.

20. Januaro: Mi faris multajn etajn korektojn en la tekstoj de la Tekstaro, kaj multajn teĥnikajn korektojn kaj ŝanĝojn en la Tekstara serĉilo. Interalie la serĉilo nun avertas, kiam oni enskribas serĉesprimon, kiu ne estas ebla regulesprimo, kaj kiu tial ne povas esti uzata. (Unu ofta eraro estas malĝusta uzo de krampoj kiel ()[], kiuj ĉiam devas aperi en paroj.) Antaŭe en tia okazo la serĉo simple malsukcesis. Nun aperas klara mesaĝo, ke la serĉesprimo estas neuzebla. Krome la signoj ^ kaj $, kiuj devus esti uzeblaj por indiki respektive la komencon kaj la finon de alineo, nun efektive funkcias. Antaŭe ili estis neuzeblaj pro teĥnika fuŝo.

2019

31. Decembro: Mi korektis aron da eraretoj en la tekstoj (precipe malĝustajn majusklojn en la Paroladoj de Zamenhof). Mi korektis kelkajn cimojn en la serĉilo. Kaj fine mi aldonis novajn espereble utilajn rimedojn por marki aparte interesajn trafojn en serĉorezultoj kaj por kaŝi malpli interesajn trafojn. Tio povas esti utila, kiam serĉo donas multajn trafojn, el kiuj eble nur kelketaj estas vere interesaj. Krome tiaj markado kaj kaŝado konserviĝas, kiam oni kreas ligilon al serĉo. Kaŝitaj trafoj ĉiam ajn estas remalkaŝeblaj.

6. Decembro: Mi aldonis la eblon elŝuti la tekstojn de la Tekstaro ankaŭ kiel HTML-dosierojn. (Antaŭe oni povis elŝuti nur la XML-ajn dosierojn.) Krome nun ĉe tiuj tekstoj, kiuj estas protektitaj pro kopirajtaj kialoj, la apuda signo ! estas nun alklakebla same kiel la litero M ĉe la aliaj tekstoj.

4. Decembro: Mi aldonis la verkon La bona lingvo verkitan de Claude Piron en 1989. Mi amase korektis la vortodividadon per streketoj, precipe en vortoj kiel “10-jar•ul•o•j•n” kaj “100-paĝ•a•j”, kiuj antaŭe plej ofte tute ne enhavis dividajn streketojn. Mi amase markis pliajn fremdajn nomojn kaj vortojn, precipe en la kolekto Artikoloj el Monato 1997‑2003. Kaj aldone mi korektis cimon, kiu baris serĉadon en kelkaj lokoj, kie aperas nerompebla (liganta) spaceto. La suma vortonombro de la Tekstaro nun estas 10.475.231 da vortoj.

30. Novembro: Mi kompletigis la kolekton de artikoloj el la revuo Kontakto per plia kvincento da artikoloj (kiuj pro teĥnika fuŝo ne estis inkluzivitaj en la unua publikigo). Post tiu kompletigo la Kontakto-kolekto ampleksas la jarojn 2011-2019 kun sume 531.406 vortoj. Sekve la enhavo de la Tekstaro atingis la vortonombron 10.442.777. Krome mi aldonis novan elektilon “Kunigi tekstojn”. Aldone mi kompletigis la vortodividadon per streketoj en okazoj, kie A-finaĵo sekvas tuj post cifero, ekz. “123a” aŭ “2019ajn”. Antaŭe tiam ne aperis vortodividaj streketoj, sed nun tiaj “vortoj” estas dividataj kiel “123•a” kaj “2019•a•j•n” respektive.

24. Novembro: Mi aldonis 240 artikolojn el la revuo Kontakto el la jaroj 2011-2018 2011-2019. La tekstojn afable disponigis la redaktoro Rogener Pavinski, sed la artikolojn verkis diversaj personoj. La artikoloj ampleksas sume 149.372 vortojn. Per tiu aldono la enhavo de la Tekstaro atingis la vortonombron 10.060.743, do finfine pli ol dek milionojn da vortoj.

14. Novembro: Mi denove korektis la nombradon de vortoj en la Tekstaro. Tiu nova nombradosistemo, kiun mi enkondukis la 28-an de Septembro, bedaŭrinde enhavis gravan eraron, pro kiu plene fuŝiĝis la nombrado de vortoj en tiuj tri tekstoj, kiuj estas protektitaj pro kopirajtaj kialoj. La suma vortonombro nun estas 9.911.371 da vortoj.

7. Oktobro: Mi korektis cimon, kiu malebligis elekti vortojn per duobla alklakado. Krome mi aldonis la eblon fermi serĉesprimajn tekstokampojn per duobla alklako, ĉar aliaj manieroj fermi tiajn tekstokampojn malbone funkcias, kiam oni uzas tuŝekranon. (La unua serĉesprima tekstokampo tamen ne estas fermebla.)

3. Oktobro: Mi faris ankoraŭ multe da teĥnikaj kaj aspektaj ŝanĝoj forigante kelkajn gravajn cimojn. Ne hezitu raporti eventualajn problemojn al mi: “bertilow” ĉe “gmail.com”. Mi faris ankaŭ kelkajn korektojn en la tekstoj, precipe en “Kruko kaj Baniko el Bervalo”.

28. Septembro: Mi ŝanĝis manieron nombri vortojn en la Tekstaro. La nova maniero estas aŭtomata kaj iom pli ĝusta. Antaŭe en iaj okazoj “ĝis”-strekoj (‒) estis kalkulataj kiel apartaj vortoj, kio nun ne plu okazas. Pro tio la vortosumo iomete reduktiĝis. Samtempe mi korektis multajn etajn malglataĵojn en la tekstoj.

26. Septembro: Mi faris ankoraŭ pli da teĥnikaj kaj aspektaj ŝanĝoj. Mi forigis kelkajn cimojn, sed precipe mi draste modernigis la Javaskriptan kodon. Tiuj modernigoj interalie signifas, ke la Tekstaro nun ne plu funkcias en malnovaj TTT-legiloj. Temas precipe pri ĉiuj versioj de “Internet Explorer”, kiuj ekde nun ne plu estas uzeblaj ĉi tie. Bv. uzi “Chrome”, “Firefox” aŭ alian modernan legilon. En la serĉila interfaco vi trovos novan butonon “Ŝ”. Ne hezitu raporti eventualajn problemojn al mi: “bertilow” ĉe “gmail.com”. Mi faris ankaŭ kelkajn korektojn en la tekstoj, precipe en “Esperanto en Perspektivo”.

17. Septembro: Mi faris multajn teĥnikajn kaj aspektajn ŝanĝojn en la Tekstaro, ĉar unu el la rimedoj, kiujn mi uzis (jQuery UI) bedaŭrinde delonge ne plu estas ĝisdatigata, kaj mi devis trovi aliajn rimedojn por anstataŭi ĝin. Tio necesigis sufiĉe drastan reprogramadon de la Tekstara interfaco. Kiam mi faris tion, mi trovis kelkajn eraretojn, kiujn mi korektis, kaj krome mi aldonis kelkajn plibonigojn kaj polurojn ie kaj tie. Espereble mi ne enkondukis novajn cimojn. Se vi trovos ion, kio ne funkcias ĝuste, ne hezitu raporti la problemon al mi: “bertilow” ĉe “gmail.com”. Aldone mi faris kelkajn korektojn en la tekstoj.

30. Aŭgusto: Mi prilaboris la sistemon de specialaj serĉosimboloj, ĉar kelkaj el la ĝisnunaj simboloj ne funkciis tute tiel, kiel mi intencis kaj priskribis. Temas pri la simboloj \LI, \LD, \LS, \SD kaj \NE. La kvar unuaj plu restas senŝanĝe, sed kredeble indas anstataŭe uzi la novajn simbolojn \EL, \EO, \ED, \ES, kaj \EZ, kies funkciado estas pli utila. La simbolo \NE estas nun korektita por funkcii ĝuste.

23. Aŭgusto: Mi aldonis la verkegon Esperanto en Perspektivo (845 paĝoj, 282.855 vortoj) el la jaro 1974, verkitan de Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins. La aldonon de tiu verko afable permesis CED kaj UEA. Per tio la enhavo de la Tekstaro atingis la vortonombron 9.761.735.

4. Aŭgusto: Mi aldonis du verkojn de John Merchant: Kompatinda Klem (el 1931) kaj Tri Angloj Alilande (el 1936). Varmajn dankojn al Andrew Sly, kiu origine enkomputiligis la tekstojn.

17. Majo: Mi aldonis la dramon La rabistoj verkitan de Frederiko Schiller kaj tradukitan en Esperanton de Zamenhof en 1908.

16. Majo: Mi aldonis la tekston Poezio Zamenhofa en la Fundamenta Krestomatio. Temas pri parto de la Fundamenta Krestomatio, kiun mi siatempe ellasis, kiam mi aldonis la Krestomation al la Tekstaro, ĉar mi ĝenerale forte prioritatas nepoeziajn tekstojn en la Tekstaro. Sed la gravaj fruaj originalaj kaj tradukitaj poeziaĵoj de Zamenhof tamen estas aparte gravaj. Tial ili nun aperas kiel aparta teksto en la Tekstaro. Tiu, kiu preferas ne serĉi ekzemplojn en poezio, povas simple forelekti la novan poezian tekston. Krome mi faris multajn korektojn en la ceteraj tekstoj kunlige kun laboro pri fonto-ligiloj en PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) al la Tekstaro.

6. Majo: Mi aldonis la novelaron Ĉu rakonti novele? verkitan de Johán Valano (= Claude Piron) en 1986. Krome mi faris multajn korektojn en aliaj tekstoj.

29. Aprilo: Mi aldonis la verkon Ĉu ŝi mortu tra-fike? verkitan de Johán Balano (= Claude Piron) en 1982. Rimarku, ke la teksto estas pornografia.

28. Aprilo: Mi aldonis la romanon Ĉu ni kunvenis vane? verkitan de Johán Valano (= Claude Piron) en 1982.

26. Aprilo: Mi aldonis la romanon Ĉu li venis trakosme? verkitan de Johán Valano (= Claude Piron) en 1980.

25. Aprilo: Mi aldonis la romanon Ĉu li bremsis sufiĉe? verkitan de Johán Valano (= Claude Piron) en 1978. Aldone mi faris multegajn korektojn de vortodividado per streketoj en la tuta Tekstaro.

24. Aprilo: Mi aldonis la romanon Ĉu vi kuiras ĉine? verkitan de Johán Valano (= Claude Piron) en 1976.

15. Marto: Mi aldonis 1843 artikolojn el la magazino Monato el la jaroj 2012 ĝis 2018, kun afabla helpo de Paul Peeraerts: “Artikoloj el Monato 2012-2018”. La artikoloj ampleksas sume 753.922 vortojn. Sekve la tekstomaso de la Tekstaro kreskis de la antaŭa nombro 8.405.452 ĝis la nova nombro 9.159.328 da vortoj. En la tekstoj estas multegaj mencioj de propraj nomoj ne-Esperantaj. Kelkaj el ili estas jam markitaj kiel ne-Esperantaj, sed ankoraŭ necesas tiel marki multajn pliajn nomojn (kaj ankaŭ aliajn ne-Esperantajn vortojn). Tiu korektado kredeble daŭros ankoraŭ longe.

10. Marto: Mi aldonis 1892 artikolojn el Le Monde diplomatique en Esperanto el la jaroj 2002 ĝis 2019, kun afabla permeso de Vilhelmo Lutermano. La tuto estas tre granda, kaj mi devis dividi ĝin en ses partojn kun po tri jaroj: 2002 - 2004, 2005 - 2007, 2008 - 2010, 2011 - 2013, 2014 - 2016, 2017 - 2019. La artikoloj ampleksas sume 3.228.244 da vortoj. Sekve la tekstomaso de la Tekstaro kreskis de la antaŭa nombro 5.177.208 ĝis la nova nombro 8.405.452 da vortoj. La enhavo de la artikoloj estas ĝenerale politika kaj esprimas la opiniojn de la diversaj verkintoj de tiuj artikoloj. En la tekstoj estas multegaj mencioj de propraj nomoj ne-Esperantaj (precipe Francaj). Kelkaj el ili estas jam markitaj kiel ne-Esperantaj, sed ankoraŭ necesas tiel marki multajn pliajn nomojn (kaj ankaŭ aliajn ne-Esperantajn vortojn). Tiu korektado kredeble daŭros ankoraŭ longe.

2. Februaro: Mi plu korektis multajn okazojn de erara vortodividado, kaj markis multajn fremdajn nomojn kaj vortojn.

2018

27-28. Novembro: Mi plu korektis multegajn okazojn de erara vortodividado, kaj aldone markis multegajn fremdajn nomojn kaj vortojn, precipe en la tekstoj el la Ondo de Esperanto. Novaj pakitaj versioj de la Tekstaro kun tiuj korektoj estas haveblaj.

16. Novembro: Mi amase korektis la vortodividadon pere de streketoj, kaj aldone markis multegajn fremdajn nomojn kaj vortojn kiel fremdajn. Novaj pakitaj versioj de la Tekstaro kun tiuj korektoj estas haveblaj.

13. Novembro: Mi aldonis la (eksperimentan) eblon uzi streketojn en serĉoj. Tiaj streketoj indikas limojn inter vortelementoj en la klasika maniero de la Unua Libro: “Ho, mi•a kor’, ne bat•u mal•trankvil•e.” Se oni ne elektas tiun eblon, la Tekstaro funkcias tute same kiel antaŭe, sed la streketoj povas esti tre utilaj por fajnaj kaj detalaj serĉadoj de vortelementoj. Vidu ekzemplojn de serĉado per streketoj en la klarigoj pri specialaj signoj.

Novembro 2017

23. Novembro: Mi aldonis eblon krei ligilojn al serĉoj.

22. Novembro: Mi aldonis eblon malŝalti unuopajn tekstojn. Tio signifas, ke la koncerna teksto ne estas elektebla, kaj ke ĝin ne influas la butonoj Ĉiuj, Neniuj, Inversigi kaj Zamenhofaj (kaj ankaŭ ne la perioda elektilo). Tia malŝaltado povas esti utila, se teksto estas daŭre neinteresa por via esplorado. Vidu pli detalajn klarigojn pri tia malŝaltado (kaj reŝaltado).

21. Novembro: Mi aldonis la novelaron Koko krias jam! verkitan de Ferenc Szilágyi inter 1943 kaj 1954.

13. Novembro: Mi aldonis la libron Federala Sperto verkitan de Edmond Privat en 1958.

9. Novembro: Mi aldonis la novelaron La Granda Aventuro verkitan de Ferenc Szilágyi inter 1931 kaj 1945.

3. Novembro: Mi aldonis la verkon Retoriko verkitan de D-ro Ivo Lapenna en la jaro 1950.

Oktobro 2017

18. Oktobro: Mi aldonis la romanon Vojaĝo al Kazohinio verkitan de Sándor Szathmári en la jaro 1938. Per tio la Tekstaro finfine transiris la limon de kvin milionoj da vortoj.

Septembro 2017

25. Septembro: Mi aldonis la romanon Kredu min, sinjorino! originale verkitan en Esperanto de Cezaro Rossetti en la jaro 1949.

14. Septembro: Mi enmetis en la Tekstaron alian version de la teksto Quo Vadis (tradukita de Lidja Zamenhof). La nova versio estas bazita precipe sur eldono el 1957 sed parte ankaŭ sur la unua eldono el 1934. La antaŭa versio (nun forigita) sekvis eldonon el 2002 (de la eldonejo Inko), kiu multdetale diferencas de la origina eldono (ĝi estis “lingve reviziita”). Notu, ke la antaŭa versio konsistis el du partoj, dum la nuna versio enhavas la tutan tekston en unu dokumento. La antaŭa versio havis glosaron de Latinaj terminoj. Ĝin mi ne enmetis en la novan version de la Tekstaro, ĉar ĝi mankas en la origina eldono de 1933 (ĝi kredeble ne estis kreita de Lidja Zamenhof). Pro tio la nombro da vortoj en la tekstaro nun iomete malkreskis (de 4.838.200 vortoj al 4.837.088 vortoj).

9. Septembro: Mi enmetis en la Tekstaron alian version de la teksto Patroj kaj filoj bazitan sur la origina eldono el 1909 (tradukitan de Kabe). La antaŭa versio (nun forigita) estis bazita sur eldono el 2001 (de la eldonejo Inko). Bedaŭrinde la eldono de 2001 multdetale diferencas de la origina eldono. Per tiu ĉi ŝanĝo komenciĝas la kvara fazo de la Tekstara projekto. Sekve la versinumero estas nun 4.0. La nulo esprimas, ke la laboro pri versio 4 plu daŭras.

Aŭgusto 2017

31. Aŭgusto: Mi aldonis la eblon fermi nebezonatajn serĉesprimojn en la serĉilo pere de longa premado (per muso aŭ per tuŝo de tuŝekrano).

29. Aŭgusto: Mi aldonis eblon kunigi plurajn serĉesprimojn en unu serĉon. Vidu pli detalajn klarigojn pri tio. Per tio la tria fazo de la Tekstara projekto estas finita. La versinumero nun estas 3.1.

15. Aŭgusto: Mi aldonis la tekston La Rabeno de Baĥaraĥ, tradukon fare de Zamenhof (1909) de la novelo “Der Rabbi von Bacherach” de la Germana aŭtoro Heine.

12. Aŭgusto: Mi aldonis la tekston La Gimnazio, tradukon fare de Zamenhof (1909) de la novelo “Di Gimnazje” de la Jida aŭtoro Ŝalom Alejĥem.

11. Aŭgusto: Mi aldonis la tekston Pri Reformoj en Esperanto, kiu enhavas artikolojn Zamenhofajn el la jaro 1894 pri granda kaj radikala reformprojekto, kiun Zamenhof ellaboris, kaj pri kiu li poste voĉdonigis la tiutempajn anojn de la Ligo Esperantista. La reformo, kiu draste ŝanĝus Esperanton, estis rifuzita en la fina rezulto de la voĉdonado. Multaj opinias, ke Zamenhof intence ellaboris malbonan proponon de reformo, por ke ĝi estu rifuzita, kio metu finon al la diskutoj pri reformoj. Legu mem la artikolojn kaj juĝu, ĉu tiu teorio estas kredebla.

6. Aŭgusto: Mi aldonis la tekston Lingvaj Respondoj (Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto)” de Zamenhof. La teksto estas bazita sur la sepa eldono de la Lingvaj Respondoj (1990) redaktita de Waringhien. Ĝi tamen enhavas nur tiujn tekstopartojn, kiuj estas Zamenhofaj, kaj kiuj estis origine verkitaj en Esperanto. Legu pli detale en la enkondukaj notoj pri la redaktoj faritaj por konformigi la kolekton al la aparta karaktero de la Tekstaro de Esperanto. La sepa eldono estas la plej ampleksa kaj plej kompleta el la diversaj eldonoj de la Lingvaj Responoj (la unua eldono aperis en 1910). La sepa eldono estas ne tiom vaste konata, ĉar ĝi aperis kiel parto de la serio “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof”, kies volumojn posedas preskaŭ nur esperantologoj. Mi indikas por la Lingvaj Respondoj la jaron 1889 kiel verkojaron, ĉar la plej fruaj respondoj estis verkitaj en tiu jaro. Sed la lastajn respondojn Zamenhof verkis en 1913. Temas do pri kolekto de tre diversecaj tekstoj kaj tekstetoj (iafoje nuraj frazetoj) el tre diversaj fontoj kaj el diversaj periodoj de la vivo de Zamenhof. Pro la komplekseco kaj diverseco de la enhavo multa redaktado estis necesa, kaj tre povas esti, ke enestas eraroj de kopiado kaj tajpado. Raportoj estos tre bonvenaj.

Julio 2017

Mi aldonis la jenajn Zamenhofajn tekstojn:

Per tio la versinumero estas ŝanĝita al 3.0. La nulo esprimas, ke la laboro pri versio 3 plu daŭras.

Mi disigis la klarigojn en kvar apartajn paĝojn:

En serĉesprimoj nun funkcias retroreferencoj kiel \1, \2 k.t.p., kiuj antaŭe pro cimo ne povis esti uzataj. Mi ankaŭ aldonis klarigojn pri tiaj retroreferencoj.

Mi aldonis ekzemplojn de komplikitaj serĉesprimoj, kiu espereble helpos lerni, kiel realigi malfacilajn serĉojn. La listo de ekzemploj estas ankoraŭ tre mallonga, sed espereble ĝi iom post iom kreskos. Proponoj estos tre bonvenaj.

Junio 2017

La serĉilo, kiu grave postrestis la evoluon de la Interreta teĥniko, estas nun reprogramita. Mi konsilas relegi la ĉi-postajn klarigojn pri “Kiel uzi la serĉilon?” kaj “Montrado de serĉorezultoj” por ekkoni la novajn funkciojn kaj eblojn.

Aprilo 2008

Mi korektis tre multajn tajpajn kaj skanajn erarojn en pluraj el la tekstoj. Samtempe mi forigis multajn signojn "{" kaj "}", kiuj akcidente aperis en la tekstoj. Temas pri restaĵoj de provizoraj kodoj, kiuj mi antaŭe uzis en prilaborado de la tekstoj. La versinumero estas ŝanĝita al 2.3.

Februaro 2008

La serĉilo estas nun komplete reverkita. Ankaŭ la serĉointerfaco estas tralaborita kaj esence plene renovigita. Ĝi nun funkcias nur se Javaskripto estas aktivigita, kaj nur se la TTT-legilo estas sufiĉe moderna kaj laŭnorma. Se vi jam antaŭe uzis la serĉilon, tiam indas relegi la klarigojn. La specialaj serĉokodoj restas ĝenerale neŝanĝitaj, sed legu tamen pri la iomete ŝanĝita kodo \LI kaj pri la novaj kodoj \LD kaj \NE.

Mi forigis la neceson aliĝi kaj ensaluti por uzi la serĉilon.

En la teksto mi faris multegajn pliajn korektojn. Tial mi ŝanĝis la versinumeron al 2.2 (la dua eldono kun ankoraŭ pli da korektoj).

La tuta Tekstaro estas nun rekodita laŭ la nova versio 5 de la marklingvo TEI.

La Tekstaro de Esperanto ekzistas dank’ al subteno de ESF.
Donacu al ESF kaj subtenu indajn projektojn, kiel la Tekstaro!
ESF - Por lingva justeco en multkultura mondo - ekde 1968