Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Elektitaj Fabeloj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1906

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Elektitaj Fabeloj

Antaŭparolo de la tradukinto

La patrujo de la fabelo estas la oriento; la nacia karaktero kaj maniero de la vivado de la orientaj popoloj estas la kaŭzo de la fakto, ke ankoraŭ hodiaŭ la verkado de fabeloj estas tie tre alte ŝatata. Longe oni opiniis erare, ke la fabelo venis en la okcidentajn landojn nur post la krucmilitoj; en la realeco oni trovas fabelojn jam ĉe la antikvaj popoloj (Plato “La ringo de Gigas”). La unuaj kolektoj de fabeloj aperis en Italujo (en la deksesa jarcento — StraparolaTredeci piacevoli notti”; en la deksepa — Giambattista BasilePentamerone”). En Francujo en la fino de la deksepa jarcento aperis la tutmonde konataj fabeloj de Perrault (“Contes de la mère l’Oye”) kaj la traduko de Galland de “Mil kaj unu noktoj” — la fama kolekto de arabaj fabeloj. Similaj kolektoj ekzistas en ĉiuj lingvoj de la civilizita mondo, sed la plej fama en la tutmonda literaturo estas la verko de fratoj Grimm: “Kinder- und Hausmärchen” (“Infanaj kaj hejmaj fabeloj”), eldonita en la jaroj 1812a-1813a. La ĉefa merito de fratoj Grimm estas unue, ke ili sukcesis kolekti tiel grandan nombron da fabeloj, kaj due, ke ili efektive kolektis ilin: kun respekta pietismo ili skribis tion, kion ili aŭdis de popolaj rakontantoj, ŝanĝante nenion, eĉ konservante iafoje la popolan dialekton. Ke la fabeloj estis efektive kolektitaj de fratoj Grimm kaj diktitaj de kamparaj rakontantoj, — tion plej bone montras la sekvanta fragmento el la antaŭparolo de fratoj Grimm: “Ni havis la feliĉon koni en la vilaĝo Niederzwehrn, proksime de Cassel, kamparaninon, al kiu ni ŝuldas la plej belajn rakontojn de nia dua volumo. Ŝi estis edzino de bestedukanto: ŝi estis ankoraŭ plena de vigleco kaj ne havis pli ol kvindek jarojn. Ŝi konservis bonege en sia memoro ĉiujn malnovajn legendojn kaj certiĝis, ke ĉi tiun kapablon posedas ne ĉiu kaj ke multaj ne povas ilin memori. Ŝi rakontadis nerapide, sen ŝanceliĝo, kun grandega plezuro; se oni petis, ŝi ripetis la rakontojn sufiĉe malrapide, por ke oni povu skribi post ŝia diktado. Multajn el niaj fabeloj ni notis tiamaniere vorton post vorto. Tiuj, kiuj opinias, ke la tradicioj rapide malaperas kaj ke la malzorgo, kun kiu oni komunikas ilin, malhelpas longan daŭradon de ili, estus ekkonintaj sian eraron, aŭskultante nian rakontantinon: tiel ŝi konservis ĉiam la samajn esprimojn kaj zorgis ilian precizecon.”

La rakontoj de fratoj Grimm, kiel ĝenerale ĉiuj fabeloj, plej multe plaĉas al infanaj legantoj; ĉi tiu fakto estas facile klarigebla: dank’ al siaj naiva kredo kaj impresiĝemo la infanoj ne sole legas la rakontojn, sed vivas kun la herooj de la fabeloj. Ĉu en nia infaneco ni ne ploris la senvivan Neĝulinon kaj ne gardis kun la strigo, kolombo kaj korvo ŝian ĉerkon? Ĉu ni ne ĝojis kun la fidela Henriko pro la liberiĝo de la reĝo rano kaj ĉu ankaŭ de nia malgranda koro ne falis la tri feraj ringoj unu post la alia?

Ĉu ne indignigis nin la nesatigebla postulemo de la edzino de la fiŝkaptisto, al kiu ne sufiĉis eĉ la papa trono, kaj ĉu ni ne estis kontentaj, kiam ŝi devis ree loĝi en sia budo? Ĉu ni ne tremis, ke la lupo trovos la kapridon, kiu sin kaŝis en la horloĝo kaj ĉu ni ne ridis la punitan sangavidan beston, ripetante ĝiajn plendojn:

“Ah, en ventro kia pezo!
Sentas ŝtonojn mi en mezo:
La kapridojn mi ja manĝis,
Kiu ilin tie ŝanĝis?”

Sed ne sole la infanoj legas kun plezuro la Grimm’ajn fabelojn, ankaŭ la maturaj homoj ŝatas ilin: unuj kiel simplan, facilan legaĵon, kiu agrable ripozigas la cerbon, aliaj kiel materialon por folkloraj studoj, fine la maljunuloj — por veki la rememorojn kaj per la penso ree travivi la antaŭ longe pasintan infanecon.

La sep kapridoj

Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn kaj amis ilin, kiel ĉiu patrino amas siajn infanojn. Iam ŝi volis iri en la arbaron por alporti nutraĵon. Ŝi alvokis ĉiujn sep kaj diris:

“Karaj infanoj, mi iras en la arbaron, gardu vin bone kontraŭ la lupo; ne enlasu ĝin, ĉar alie ĝi manĝos vin kun haŭto kaj haroj. La fripono ofte aliformigas sin, sed vi tuj rekonos ĝin per ĝiaj nigraj piedoj kaj ĝia raŭka voĉo.”

La kapridoj diris:

“Kara patrinjo, vi povas trankvile foriri, ni estos singardaj.”

La patrino ekblekis kaj foriris. Baldaŭ iu ekfrapis la pordon kaj ekkriis:

“Malfermu, karaj infanoj, via panjo alportis ion por ĉiu.”

Sed la kapridoj rekonis la lupon per la raŭka voĉo:

“Ni ne malfermos,” ili ekkriis, “vi ne estas nia patrino, ŝi havas delikatan voĉon, kaj la via estas raŭka, vi estas la lupo!”

La lupo iris en butikon kaj aĉetis grandan pecon da kreto. Ĝi manĝis ĝin kaj ĝia voĉo fariĝis delikata. Ĝi revenis, frapis la pordon kaj ekkriis:

“Malfermu karaj infanoj, via patrino alportis ion por ĉiu.”

Sed ĉar la lupo metis sian nigran piedon en la fenestron, la infanoj rekonis ĝin kaj diris:

“Ni ne malfermos, nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiajn vi: vi estas la lupo.”

La lupo kuris al bakisto kaj diris:

“Mi dolorigis mian piedon, ŝmiru ĝin per pasto.”

Kiam la bakisto faris tion, la lupo kuris al la muelisto kaj diris:

“Ŝutu blankan farunon sur mian piedon.”

La muelisto pensis:

“Ĝi volas iun trompi” kaj rifuzis, sed la lupo diris:

“Se vi ĝin ne faros, mi manĝos vin.”

La muelisto ektimis kaj blankigis ĝian piedon. Tiaj estas la homoj!

La fripono iris trian fojon al la pordo, frapis ĝin kaj diris:

“Malfermu, infanoj, jen revenis via kara patrinjo kaj alportis al ĉiu ion el la arbaro.”

La kapridoj ekkriis:

“Antaŭe montru vian piedon, ni volas vidi, ĉu vi estas nia kara panjo.”

La lupo metis la piedon en la fenestron. Kiam la kapridoj vidis, ke ĝi estas blanka, ili kredis ĉion, kion la lupo diris, kaj malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo. Ili ektimis kaj volis sin kaŝi. Unu saltis sub la tablon, dua en la liton, tria en la fornon, kvara en la kuirejon, kvina en la ŝrankon, sesa sub la lavujon, sepa en la keston de la horloĝo. Sed la lupo trovis ĉiujn kaj sen longaj konsideroj englutis ĉiujn unu post la alia; li ne trovis nur la plej junan, kiu sin kaŝis en la keston de la horloĝo. La lupo satmanĝis, foriris, kuŝiĝis sur verda herbaĵo sub arbo kaj ekdormis.

Baldaŭ la kaprino revenis el la arbaro. Kion ŝi ekvidis! La pordo estis larĝe malfermita, la lavujo dispecigita, la kusenoj kaj la kovrilo estis eltiritaj el la lito. Ŝi serĉis la infanojn, sed nenie trovis ilin. Ŝi vokis ilin unu post la alia per la nomo, sed neniu respondis. Fine, kiam ŝi vokis la plej junan, eksonis delikata voĉo:

“Kara patrino, mi sidas en la horloĝo.”

Ŝi eltiris ĝin kaj ĝi rakontis, ke la lupo venis kaj manĝis ĉiujn aliajn. Oni povas imagi, kiel ŝi ploris siajn malfeliĉajn infanojn.

Fine ŝi eliris kun sia ĉagreno el la domo, kaj la plej juna kaprino sekvis ŝin. Kiam ŝi venis sur la herbejon, tie kuŝis la lupo sub arbo kaj ronkis tiel, ke la branĉoj tremis. Ŝi rigardis ĝin de ĉiuj flankoj kaj vidis, ke io moviĝas kaj tremas en ĝia ventro.

“Dio mia,” ŝi pensis, “ĉu miaj infanoj, kiujn ĝi englutis por vespermanĝo, vivas ankoraŭ?”

La kaprideto devis kuri hejmen kaj alporti tondilon, kudrilon kaj fadenojn. Apenaŭ ŝi ektranĉis la ventregon de la monstro, unu kaprido jam etendis la kapon eksteren, kaj kiam ŝi daŭriĝis tranĉi, ĉiuj ses elsaltis unu post alia. Ĉiuj estis sendifektaj, ĉar la avida monstro englutis ilin vivantaj. Granda estis la ĝojo! Ili karesis la amatan patrinon kaj dancis, kiel la tajloro, kiu festas edziĝon. La kaprino diris:

“Iru serĉi ŝtonojn, ni plenigos per ili la ventron de la sendia besto, dum ĝi dormas.”

La kapridoj rapide, rapide altrenis ŝtonojn kaj ŝovis ilin en la ventron de la lupo. La patrino senprokraste kunkudris ĝin; la lupo nenion sentis, eĉ ne moviĝis.

Kiam la fripono fine satdormis, ĝi leviĝis, kaj ĉar la ŝtonoj kaŭzis al ĝi grandan soifon, ĝi ekiris al la puto: la ŝtonoj ruliĝis kaj bruis en ĝia ventro. La lupo ekkriis:

“Oh, en ventro kia pezo,
Sentas ŝtonojn mi en mezo.
La kapridojn mi ja manĝis,
Kiu ilin tie ŝanĝis?”

Ĝi venis al la puto kaj kliniĝis al la akvo por trinki. La pezaj ŝtonoj entiris ĝin en la akvon kaj ĝi dronis. Kiam la sep kapridoj tion vidis, ili alkuris, kriante:

“La lupo mortis! la lupo mortis” kaj pro ĝojo dancis ĉirkaŭ la puto.

Reĝo rano aŭ fera Henriko

En tempo jam de longe pasinta, kiam efikis ankoraŭ sorĉado, vivis reĝo. Ĉiuj liaj filinoj estis belaj, sed la plej juna estis tiel bela, ke eĉ la suno, kiu ja vidis multon, miris, kiam ĝi rigardis ŝian vizaĝon. Proksime de la kastelo de la reĝo staris granda, malluma arbaro, kaj en la arbaro sub maljuna tilio estis puto. Se la tago estis tre varma, la princino iris en la arbaron kaj sidiĝis sur la rando de la malvarma puto, kaj se ŝi enuis, ŝi prenis oran globon, ĵetis supren kaj kaptis; tio estis ŝia plej amata ludo.

Foje la ora globo falis ne en la etenditan manon de la reĝa filino, sed teren kaj ruliĝis rekte en la akvon. La knabino sekvis ĝin per la okuloj, sed la globo malaperis, kaj la puto estis tiel profunda, ke oni ne povis vidi la fundon. Ekploris la princino, ploris pli kaj pli laŭte, sed ne povis konsoliĝi. Kiam ŝi tiel ĉagreniĝis, iu diris al ŝi:

“Kio estas al vi, reĝa filino? Vi tiel krias, ke ŝtono ekkompatus vin.”

La princino ĉirkaŭrigardis, de kie venas la voĉo, fine ŝi ekvidis ranon, kies malbela kapo elstaris el la akvo.

“Ah, estas vi, maljuna kotulo,” ŝi diris, “mi ploras mian oran globon, kiu falis en la akvon.”

“Trankviliĝu kaj ne ploru,” respondis la rano, “mi ĝin trovos, sed kion mi ricevos, se mi redonos al vi la ludilon?”

“Ĉion, kion vi deziros, kara rano,” ŝi diris, “miajn vestojn, perlojn kaj multekostajn ŝtonojn, eĉ la oran kronon, kiun mi portas.”

La rano respondis:

“Mi ne deziras viajn vestojn, perlojn, ŝtonojn multekostajn, nek vian oran kronon; sed se vi ekamos min kaj mi fariĝos via amiko kaj ludkunulo, se vi konsentos, ke mi sidu apud vi ĉe la tablo, manĝu el via ora telereto, trinku el via pokaleto kaj dormu en via lito: se vi tion promesos al mi, mi malleviĝos ĝis la fundo kaj alportos la globon.”

“Jes, jes,” ŝi diris, “mi promesas al vi ĉion, kion vi volas, se vi nur reportos al mi la globon.”

Sed ŝi pensis:

“Kion babilas la malsaĝa rano! Ĝi ja sidas en la akvo kun siaj egaluloj kaj kvakas, sed ĝi ne povas esti kunulo de la homo.”

La rano, ricevinte la promeson, subakviĝis kaj post momento elnaĝis kun la globo en la buŝo kaj ĵetis la ludilon sur la herbon. La princino, ekvidinte la globon, ekĝojis, levis ĝin kaj forkuris.

“Atendu, atendu,” kriis la rano, “kunprenu min, mi ne povas kuri, kiel vi.”

Kion helpis al ĝi, ke ĝi kriis sian kvak kvak tiel laŭte, kiel ĝi povis! La princino tute ne atentis, rapidis hejmen kaj baldaŭ forgesis la mizeran ranon, kiu devis reveni en sian puton.

En la sekvinta tago, kiam la reĝa filino sidis kun ĉiuj korteganoj ĉe la tablo kaj manĝis el sia ora telereto, iu surrampis klak klak la marmoran ŝtuparon, kaj atinginte la supron, frapis la pordon kaj ekkriis:

“Princino plej juna, malfermu al mi!”

Ŝi ekkuris por vidi, kiu estas ekstere; ŝi malfermis: jen sidas la rano.

Ŝi rapide brufermis la pordon kaj time residiĝis ĉe la tablo. La reĝo bone vidis, ke ŝia koro forte batas, kaj diris:

“Infano mia, kion vi timas, ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin?”

“Ne, ne,” respondis ŝi, “ne giganto, sed abomeninda rano.”

“Kion ĝi volas de vi?”

“Ah, kara patro, kiam mi hieraŭ sidis en la arbaro ĉe la puto kaj ludis, mia ora globo falis en la akvon, kaj ĉar mi ploris kaj larmis, la rano alportis ĝin al mi. Mi promesis, ke ĝi estos mia kunulo, ĉar ĝi nepre postulis tion. Mi tute ne pensis, ke ĝi povas veni el sia akvo. Nun ĝi estas malantaŭ la pordo kaj volas eniri al mi.”

Dume oni ree ekfrapis kaj vokis:

“Princino juna,
Malfermu al mi!
Ĉu vi jam forgesis,
Kion hieraŭ, ĉe la malvarma puto
Diris vi al mi?
Princino juna
Malfermu al mi!”

La reĝo diris:

“Vi devas plenumi la promeson; iru, malfermu al ĝi.”

Ŝi iris kaj malfermis la pordon; la rano ensaltis kaj sekvis ŝiajn paŝojn ĝis ŝia seĝo. Tie ĝi haltis kaj diris:

“Levu min sur vian seĝon.”

La knabino ŝanceliĝis, ĝis fine la patro ordonis tion fari.

Kiam la rano estis sur la seĝo, ĝi volis leviĝi sur la tablon, kaj kiam ĝi jam estis tie, ĝi diris:

“Nun alŝovu al mi vian oran telereton, ni kune manĝos.”

Ŝi faris tion, sed ĉiu povis vidi, ke nevolonte. La rano manĝis kun apetito, al ŝi preskaŭ ĉiu peco haltis en la gorĝo. Fine ĝi diris:

“Mi satmanĝis kaj estas laca, nun portu min en vian ĉambreton, preparu vian silkan liteton, ni kuŝiĝos por dormi.”

La princino ekploris; ŝi timis la malvarman ranon, kiun ŝi ne kuraĝis eĉ ektuŝi kaj kiu nun volis dormi en ŝia bela, pura lito. Sed la reĝo ekkoleris kaj diris:

“Vi ne devas malestimi tiun, kiu helpis vin en malfeliĉo.”

La princino prenis la ranon per du fingroj, portis ĝin supren kaj metis en angulon. Sed kiam ŝi kuŝis en la lito, la rano alrampis kaj diris:

“Mi estas laca, mi volas dormi kiel vi. Levu min, alie mi diros tion al via patro.”

La reĝa filino ekkoleris, ŝi kaptis la ranon kaj ĵetis ĝin per ĉiuj fortoj al la muro:

“Nun vi ĝuos ripozon, abomeninda rano.”

Sed kiam ĝi falis teren, ĝi ne estis plu rano, sed princo kun belaj, gajaj okuloj.

Laŭ la volo de ŝia patro li fariĝis ŝia kunulo kaj edzo. Li rakontis al ŝi, ke malbona sorĉistino faris lin rano, ke ŝi sola povis savi lin kaj ke morgaŭ ili kune veturos en lian regnon. Poste ili ekdormis kaj en la sekvinta mateno la suno vekis ilin. Antaŭ la pordo jam staris kaleŝo, al kiu estis jungitaj ok blankaj ĉevaloj kun strutaj plumoj sur la kapo kaj en oraj katenoj. Malantaŭe staris la servisto de la juna reĝo — la fidela Henriko.

La fidela Henriko tiel ĉagreniĝis, kiam lian sinjoron oni sorĉis rano, ke li ĉirkaŭis sian koron per tri feraj ringegoj, por ke ĝi ne krevu pro doloro kaj malĝojo.

Henriko helpis la paron sidiĝi en la kaleŝon; li mem stariĝis malantaŭe kaj ĝoje rigardis la savitan sinjoron. Post iom da tempo la reĝo ekaŭdis post si krakon, kvazaŭ io rompiĝis. Li rigardis posten:

“Veturilo nia krevas!”

“Trankviligi vin mi devas;
Falis ring’ de mia koro,
Kiun premis la doloro,
Kiam vi en puto restis
Kaj vi tie rano estis.”

Ankoraŭ duan kaj trian fojon io ekkrakis dum la vojaĝo, kaj la reĝa filo pensis, ke la kaleŝo rompiĝis, sed tio estis la ringegoj, kiuj defalis de la koro de fidela Henriko, ĉar lia sinjoro estis savita kaj feliĉa.

Feliĉa Joĉjo

Joĉjo, servinte sep jarojn ĉe sia sinjoro, diris:

“Sinjoro, mi volus reveni al mia patrino, sufiĉe jam mi servis ĉe vi, donu al mi mian salajron.”

La sinjoro respondis:

“Vi servis al mi fidele kaj honeste. Kia ago, tia pago,” kaj donis al li pecon da oro tiel grandan, kiel lia kapo. Joĉjo eltiris el la poŝo tukon, envolvis la oron, metis ĝin sur la ŝultrojn kaj ekiris hejmen.

Kiam li iris sur la vojo kaj ĉiam metis unu piedon antaŭ la alia, li ekvidis rajdanton freŝan kaj gajan sur vigla ĉevalo.

“Ah, bona afero estas la rajdado,” diris Joĉjo tute laŭte. “Oni sidas kvazaŭ sur seĝo, ne faletas sur ŝtono, indulgas la ŝuojn kaj senpene vojaĝas.”

La rajdanto, aŭdinte tion, haltis kaj ekkriis:

“Kial vi piediras, Joĉjo?”

“Mi estas devigata. Jen mi portas pecon hejmen: ĝi estas oro, ĝi premegas miajn ŝultrojn kaj mi ne povas levi la kapon.”

“Ĉu vi scias?” diris la rajdanto, “ni interŝanĝu: mi donos al vi mian ĉevalon, kaj vi donu al mi la pecon.”

“Tre volonte,” diris Joĉjo, “sed mi avertas vin, ke vi treniĝos kun la ŝargo.”

La rajdanto saltis de la ĉevalo, prenis la oron, helpis Joĉjon sidiĝi, donis al li la kondukilojn en la manojn kaj diris:

“Se vi volos rajdi rapide, klaku per la lango kaj kriu hop hop!”

Joĉjo estis tre fiera, ke li sidas sur ĉevalo kaj rajdas kvazaŭ sinjoro. Post momento li ekpensis, ke li povas rajdi pli rapide. Li ekklakis per la lango kaj kriis hop hop! La ĉevalo ektrotis rapide, post kelkaj saltoj deĵetis sian rajdanton en foson, kiu apartigis la kampon de la vojo.

La ĉevalo estus forkurinta, sed feliĉe kaptis ĝin kamparano, kiu sur la sama vojo kondukis bovinon. Joĉjo pene levis de la tero siajn dolorajn membrojn kaj stariĝis ree sur la piedoj. Li estis kolera kaj ekkriis:

“Malsaĝa afero estas rajdado, precipe kiam oni havas tian ĉevalaĉon, kia ĉi tiu, kiu deĵetas vin, pro kio oni povas rompi la kolon; neniam plu mi sidiĝos sur ĉevalon. Alia afero estas bovino. Oni trankvile iras post ŝi kaj havas ĉiutage lakton, buteron kaj fromaĝon. Kiom mi donus por havi tian bovinon.”

“Se tio tiel plaĉas al vi,” diris la kamparano, “mi volonte prenos interŝanĝe la ĉevalon por la bovino.”

Joĉjo konsentis kun ĝojo. La kamparano saltis sur la ĉevalon kaj forrajdis.

Joĉjo trankvile pelis la bovinon antaŭ si kaj ĝojis pro la feliĉa interŝanĝo.

“Se mi havos nur pecon da pano, kaj ĝi ne mankos ja al mi, mi povos ĉiam, kiam mi deziros, manĝi ĝin kun butero kaj fromaĝo; kiam mi soifos, mi melkos mian bovinon kaj trinkos lakton. Kion plu, mia Joĉjo, vi deziras?”

Veninte al trinkejo, li haltis, manĝis ĉiujn provizojn, kiujn li havis por tag- kaj vespermanĝo kaj plena de ĝojo trinkis duonglason da biero por la lastaj moneroj. Poste li ekpelis la bovinon al la kamparo, kie loĝis lia patrino. Ju pli proksimiĝis la tagmezo, des pli forte bruligis la suno. Unu mejlon ankoraŭ la loko estis dezerta. Estis tiel varmege, ke la lango de Joĉjo algluiĝis pro soifo al la palato.

“Mi havas kontraŭ tio rimedon” pensis Joĉjo “mi melkos la bovinon kaj ĝuos la freŝan lakton.”

Li ligis ŝin al seka arbo kaj ne havante vazon submetis sian ĉapon kaj komencis melki. Vanaj estis ĉiuj liaj penoj, ne aperis eĉ unu guto da lakto! Li tiel mallerte atakis la mametojn, ke fine la malpacienca besto piedbatis lian kapon. Joĉjo falis senkonscia. Feliĉe post momento venis buĉisto, kiu veturigis junan porkon en puŝveturilo.

“Kio okazis?” li diris kaj helpis la bonan Joĉjon leviĝi. Joĉjo rakontis la tutan aventuron. La buĉisto donis al li sian botelon kaj diris:

“Refreŝigu vin. La bovino ne donados lakton, ŝi estas maljuna bruto, ŝi povas taŭgi nur kiel tirbesto aŭ en buĉejo.”

“Kiu povus tion supozi,” murmuris Joĉjo, glatigante la harojn sur sia kapo. “Bone estas, kiam oni povas buĉi hejme tian bruton, oni havas viandon. Sed mi ne tre amas bovaĵon, ĝi ne estas sufiĉe suka. Tia juna porko estas alia afero! Bonega manĝaĵo, kaj krom tio la kolbasoj.”

“Aŭskultu, Joĉjo,” diris la buĉisto, “se tio faros plezuron al vi, mi donos interŝanĝe la porkon por via bovino.”

“Dio rekompencu vian bonan koron” diris Joĉjo, donis al li la bovinon kaj prenis de la puŝveturilo la porkon, liginte ĝin per ŝnuro.

Joĉjo daŭrigis la vojon kaj pensis, kiel ĉio fariĝas laŭ lia volo; se io malagrabla okazis, tuj ĝi estis forigata. Post iom da tempo al li aliĝis junulo, kiu portis belan, blankan anseron sub la brako. Ili interparolis, kaj Joĉjo rakontis pri sia feliĉo kaj siaj profitaj interŝanĝoj. La knabo diris, ke li portas la anseron al baptofesto. “Levu ĝin,” daŭriĝis li kaj prenis la anseron per la flugiloj, “kiel peza ĝi estas, oni ĝin grasigis dum ok semajnoj. Kiu manĝos la rostaĵon, al tiu la graso fluos sur la mentono.”

“Jes,” diris Joĉjo, pesante la birdon per la mano, “ĝi estas peza, sed ankaŭ mia porko estas bela ekzemplero.”

Dume la junulo ĉirkaŭrigardis suspekte, balancis la kapon kaj fine diris:

“Aŭskultu, ne tute klara estas la afero kun via porko. En la kamparo, tra kiu mi ĵus pasis, oni ŝtelis porkon al la estro. Mi timas, mi timas, ke ĝi estas nun en via posedo. Homoj diskuris por serĉi la ŝtelinton. Kia skandalo, se ili trovos vin kun la porko: malluma kavo atendas vin.”

Ektimis la bona Joĉjo.

“Ho Dio,” li diris, “savu min, amiko; vi konas la ĉirkaŭaĵon, prenu mian porkon kaj lasu al mi vian anseron.”

“Mi iom riskas,” respondis la junulo, “sed mi ne volas esti kulpa pri via malfeliĉo.”

Li prenis la ŝnuron en la manon kaj ekpelis rapide la porkon sur flankan vojeton; la bona Joĉjo trankviliĝinte iris hejmen kun la ansero sub la brako.

“Bone pripensinte,” li diris al si mem, “mi vidas, ke mi gajnis per la interŝanĝo: unue mi havos bonan rostaĵon, poste multe da graso, kiu gutos kaj sufiĉos por pano dum kvaronjaro, fine belajn blankajn plumojn, per kiuj mi remburos kusenon. Komforta estos la dormado! Kiel ĝojos la patrino.”

Li preterpasis la lastan kamparon. Tie li renkontis akrigiston, kiu kantis turnante sian ilon:

“Akrigas bonege mi ĉiun tranĉilon,
Rapide, rapide mi turnas la ilon!”

Joĉjo haltis kaj rigardis la laboron; fine li ekparolis:

“Gaje vi laboras, profita do estas via metio?”

“Jes, ĝi donas orajn enspezojn. Bona akrigisto, ĉiufoje kiam li metas manon en la poŝon, trovas tie monon. Sed kie vi aĉetis la belan anseron?”

“Mi ĝin ne aĉetis, mi ricevis ĝin interŝanĝe por mia porko.”

“Kaj la porkon?”

“Mi prenis ĝin por bovino.”

“Kaj la bovinon?”

“Mi ricevis por ĉevalo.”

“Kaj la ĉevalon?”

“Por ĝi mi donis pecon da oro tiel grandan, kiel mia kapo.”

“Kaj la oro?”

“Ĝi estis salajro por sepjara servado.”

“Por ĉio vi ĉiam trovis rimedon,” diris la akriĝisto. “Se ĉiumatene, kiam vi leviĝas, mono sonus en via poŝo, la feliĉo estus via.”

“Kiel tion fari?” diris Joĉjo.

“Vi devas fariĝi akrigisto, kiel mi; oni bezonas por tio nur ŝtonan akrigilon, ĉio cetera troviĝos per si mem. Jen estas tia ilo, ĝi estas iom difektita, sed mi postulas por ĝi nur vian anseron! Ĉu vi konsentas?”

“Kiel vi povas demandi,” respondis Joĉjo, “mi ja estos la plej feliĉa homo sur la tero; se mi havos monon ĉiufoje, kiam mi metos manon en la poŝon, kion mi bezonos plu?”

Li donis la anseron al la akrigisto kaj ricevis la akrigilon.

“Nu,” diris la ruzulo kaj levis ordinaran ŝtonon, kuŝantan apud li, “jen prenu ankaŭ ĉi tiun bonan ŝtonon, sur kiu vi povos bone forĝi, vi rektigos sur ĝi kurbajn najlojn. Prenu ĝin kaj gardu bone.”

Joĉjo prenis la ŝtonojn kaj iris kun ĝoja koro; liaj okuloj brilis pro kontenteco.

“Mi naskiĝis sub bona stelo,” li diris, “ĉio prosperas al mi.”

Li eksentis laciĝon, ĉar li estis sur la piedoj de la frua mateno; ankaŭ malsato turmentis lin, ĉar pro ĝojo li konsumis la tutan provizon, kiam li ricevis la bovinon por la ĉevalo. Fine li nur pene paŝis kaj ĉiumomente haltis. La ŝtonoj terure premegis lin. Li ne povis forpeli la penson, kiel bone estus, se li ne bezonus porti ilin.

Kiel limako li alrampis al puto por ripozi tie kaj sin refreŝigi per freŝa akvo. Li singarde metis la ŝtonojn sur la rando kaj kliniĝis al la akvo por trinki. Malatente li tuŝegis ilin kaj la ŝtonoj plaŭd’ plaŭd’ falis en la puton.

Joĉjo, vidinte tion, eksaltis pro ĝojo, ekgenuis kaj kun larmoj en la okuloj dankis Dion por la favoro, per kiu Li liberigis lin de la lasta ŝargo. Li ne bezonis riproĉi sin mem kaj ekkriis:

“Tiel feliĉa homo, kiel mi, ne ekzistas sub la suno.” Kun libera koro kaj sen iu ŝargo li iris hejmen kaj venis al la patrino kun malplenaj manoj.

Haĉjo kaj Grenjo

Apud granda arbaro vivis malriĉa lignohakisto kun siaj edzino kaj du infanoj; la knabeto estis nomata Haĉjo, la knabino Grenjo. La lignohakisto ne havis multon por dividi kaj manĝi, kaj foje, kiam en la lando ekregis granda kareco, eĉ la ĉiutaga pano ekmankis al li. Kiam li vespere meditis pri tio kaj pro ĉagreno sin turnadis en la lito, li ekĝemis kaj diris al sia edzino:

“Kion ni faros? Kiamaniere ni nutros la infanojn, se ni mem havas nenion?”

“Ĉu vi scias,” diris la edzino, “ni kondukos morgaŭ frumatene la infanojn en la arbaron en plej densan lokon. Ni ekbruligos fajron por ili, donos al ĉiu pecon da pano, lasos ilin solaj kaj revenos al nia laboro. Ili ne trovos la vojon hejmen kaj ni liberigos nin de ili.”

“Ne,” diris la edzo, “tion mi ne faros. Mia koro ne permesus al mi lasi la infanojn solaj en la arbaro; sovaĝaj bestoj tuj alkurus kaj disŝirus ilin.”

“Malsaĝulo,” diris la edzino, “alie ni ĉiuj kvar mortos pro malsato, vi jam povas raboti tabulojn por la ĉerkoj.”

Ŝi tiel turmentis lin, ke fine li konsentis.

“Domaĝo, kia domaĝo, malfeliĉaj infanoj” diris la lignohakisto.

Ankaŭ la infanoj ne povis ekdormi pro malsato kaj aŭdis, kion la duonpatrino diris al la patro. Grenjo ploris maldolĉajn larmojn kaj diris al Haĉjo:

“Venis nia fino.”

“Trankviliĝu Grenjo,” respondis Haĉjo, “ne malesperu, ni trovos rimedon.”

Kiam la maljunuloj ekdormis, li leviĝis, sin vestis, malfermis la pordeton kaj ŝteliris eksteren. Hele lumis la luno, kaj la blankaj ŝtonetoj, kiuj kuŝis antaŭ la domo, brilis kiel dukatoj. Haĉjo kliniĝis kaj kolektis tiom da ili, kiom povis teni lia poŝo. Poste li revenis en la ĉambron kaj diris al Grenjo:

“Timu nenion, kara fratineto, kaj dormu trankvile. Dio ne forlasos nin.”

Li ree kuŝiĝis kaj ekdormis. Kiam tagiĝis, jam antaŭ la sunleviĝo la duonpatrino vekis la infanojn:

“Leviĝu, maldiligentuloj, ni iros en la arbaron por alporti lignon.”

Ŝi donis al ĉiu peceton da pano: “Jen por la tagmanĝo, sed ne manĝu pli frue, ĉar vi ricevos neniom plu.”

Grenjo prenis la panon sub la antaŭtukon, ĉar Haĉjo havis la ŝtonojn en la poŝo. Ĉiuj ekiris en la arbaron. Kiam ili iom iris, Haĉjo haltis, rigardis malantaŭen al la domo kaj poste senĉese sin turnis tien. La patro diris:

“Haĉjo, kial vi tien rigardas kaj restas malantaŭe? Ĉesigu kaj ne forgesu pri viaj piedoj.”

“Paĉjo, mi rigardas mian blankan kateton, ĝi sidas sur la tegmento kaj volas diri adiaŭ al mi.”

“Malsaĝulo,” diris la duonpatrino, “tio ne estas via kateto, tio estas la matena suno, kiu lumigas la kamentubon.”

Sed Haĉjo ne adiaŭis la kateton, li ĵetis la blankajn ŝtonetojn ĉiam po unu sur la vojon.

Kiam ili venis en la mezon de la arbaro, la patro diris:

“Kolektu lignon, infanoj, mi ekbruligos fajron, estas malvarmege.”

Haĉjo kaj Grenjo alportis vergaĵon, tutan monteton da ĝi. Oni ekbruligis ĝin, kaj kiam la flamoj alte brulis, la duonpatrino diris:

“Kuŝiĝu, infanoj, apud la fajro kaj ripozu. Ni iros en la arbaron haki. Kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin.”

Haĉjo kaj Grenjo sidis apud la fajro kaj tagmeze manĝis ĉiu sian pecon da pano. La infanoj pensis, ke la patro estas proksima, ĉar ili aŭdis batojn de la hakilo. Sed tio ne estis hakilo, ĝi estis branĉo, kiun li ligis al seka arbo kaj kiun la vento ĵetadis en ĉiujn flankojn.

Ili sidis tiel longe, fine iliaj okuloj fermiĝis pro laciĝo kaj ili ekdormis. Kiam ili vekiĝis, estis jam malluma nokto. Grenjo komencis plori kaj diris:

“Kiel ni eliros el la arbaro!” Haĉjo konsolis ŝin:

“Atendu momenton, la luno leviĝos kaj ni trovos la vojon.” Kiam leviĝis la plena luno, Haĉjo prenis Grenjon per la mano kaj iris serĉante la ŝtonetojn, kiuj brilis kiel novaj arĝentaj moneroj kaj montris al ili la vojon. Ili iris la tutan nokton kaj ĉe tagiĝo venis al la patra domo. Ili frapis la pordon kaj kiam la duonpatrino ilin vidis, ŝi diris:

“Malbonaj infanoj, kial vi tiel longe dormis en la arbaro. Ni pensis, ke vi tute ne revenos”.

Sed la patro ĝojis, ĉar la konscienco riproĉis lin, ke li lasis ilin solaj.

Post ne multe da tempo la mizero revenis en la domon kaj la infanoj nokte aŭdis, kiel la patrino parolas en la lito al la patro:

“Ĉio jam estas konsumita, ni havas ankoraŭ duonon da panbulo, kaj poste... finita estas la kanto. Ni devas liberiĝi de la infanoj, ni kondukos ilin pli profunde en la arbaron, por ke ili ne retrovu la vojon; ne ekzistas alia savo por ni.”

Granda pezo ekpremegis la koron de la patro kaj li diris:

“Pli bone estus, se vi dividus kun la infanoj vian lastan peceton.”

Sed ŝi ne volis aŭskulti kaj riproĉis lin:

“kiu diris ‘a’, devas diri ankaŭ ‘b’; ĉar li cedis la unuan fojon, li devas cedi ankaŭ nun.”

La infanoj ne dormis kaj aŭdis la interparoladon. Kiam la gepatroj ekdormis, Haĉjo leviĝis, volis iri eksteren kaj kolekti ŝtonetojn, kiel antaŭe, sed la patrino ŝlosis la pordon kaj li ne povis eliri. Li konsolis la fratineton kaj diris:

“Ne ploru, Grenjo, kaj dormu trankvile. Dio helpos nin.”

Frumatene la patrino venis kaj vekis la infanojn. Ili ricevis po peco da pano, sed ĝi estis ankoraŭ pli malgranda ol la unuan fojon. Sur la vojo en la arbaron Joĉjo dispecigis ĝin en la poŝo, ofte haltis kaj ĵetis peceton teren.

“Haĉjo, kial vi haltas,” diris la patro, “iru vian vojon.”

“Mi rigardas al mia kolombeto, kiu sidas sur la tegmento kaj volas diri adiaŭ al mi,” respondis Haĉjo.

“Malsaĝulo,” diris la patrino, “tio ne estas via kolombeto, tio estas la matena suno, kiu lumigas la kamentubon.”

Dume Haĉjo ĵetis ĉiujn pecetojn unu post la alia sur la vojon.

La duonpatrino kondukis ilin ankoraŭ pli profunde en la arbaron, kie ili estis neniam dum sia tuta vivo. Ree oni ekbruligis grandan fajron, kaj la patrino diris:

“Sidu ĉi tie, infanoj, kaj kiam vi estos lacaj, vi iom dormu: ni iros en la arbaron haki lignon, kaj vespere, kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin.”

Tagmeze Grenjo dividis sian panon kun Haĉjo, kiu disŝutis sian pecon sur la vojon. Poste ili ekdormis kaj vespero pasis, sed neniu venis al la malfeliĉaj infanoj. Ili vekiĝis nur en malluma nokto kaj Haĉjo konsolis la fratineton per la vortoj:

“Atendu, Grenjo, kiam la luno leviĝos, ni vidos la panajn pecetojn; ili montros al ni la vojon hejmen.”

Kiam aperis la luno, ili ekiris, sed ili ne trovis la pecetojn, ĉar la miloj da birdoj, kiuj flugas en la arbaro kaj super la kampoj, manĝis la panon. Haĉjo diris al Grenjo:

“Ne timu, ni retrovos la vojon,” sed ili ne trovis ĝin.

Ili iris la tutan nokton kaj la tutan tagon de la mateno ĝis la vespero, sed ne eliris el la arbaro. Ili estis tre malsataj, ĉar ili manĝis nur kelke da beroj, kiujn ili trovis sur la tero. Ili estis tiel lacaj, ke la piedoj ne volis plu porti ilin; ili kuŝiĝis sub arbo kaj ekdormis.

Estis jam la tria mateno de la tempo, kiam ili forlasis la patran domon. Ili ree ekiris antaŭen, sed la arbaro estis pli kaj pli densa. Ili estus pereintaj sen helpo, kiu venis al ili.

Tagmeze ili ekvidis sur branĉo belan neĝeblankan birdeton, kiu tiel bele kantis, ke la infanoj haltis kaj aŭskultis. Kiam ĝi finis, ĝi eksvingis la flugilojn kaj flugis antaŭ la infanoj. Ili iris post ĝi, ĝis ili venis al dometo. La birdo sidiĝis sur la tegmento. La infanoj proksimiĝis kaj rimarkis, ke la domo estas konstruita el pano kaj kovrita per kukoj; la fenestroj estis el hela sukero.

“Jen bona vespermanĝo por ni,” diris Haĉjo. “Mi manĝos pecon el tegmento kaj vi, Grenjo, provu la fenestron, ĝi estas dolĉa.”

Haĉjo etendis la manon kaj derompis peceton de la tegmento, Grenjo stariĝis antaŭ la fenestro kaj mordetis la vitron. Subite voĉo el la domo ekkriis:

“Mi aŭdas mi krak’ krak’ mordeton,
kiu manĝas la dometon?”

La infanoj respondis:

“La vento per sia flugilo,
la vento, ĉiela la filo.”

Kaj ili manĝis senĝene. Haĉjo, kiu trovis la tegmenton tre bongusta, deŝiris grandan pecon, Grenjo elpuŝis tutan rondan fenestran vitron kaj manĝis ĝin kun apetito. Subite la pordo malfermiĝis kaj virino, maljuna kiel la mondo, apogante sin sur lambastono, eliris el la domo. Haĉjo kaj Grenjo tiel ektimis, ke ili ellasis el la manoj, kion ili tenis en ili. La maljunulino balancis la kapon kaj diris:

“Karaj infanoj, kiu alkondukis vin ĉi tien? Eniru kaj restu ĉe mi sentime.”

Ŝi prenis la infanojn per la mano kaj kondukis ilin en la dometon. Bona manĝaĵo estis tie preparita: lakto, dolĉaj kukoj, pomoj kaj nuksoj. Poste oni sternis blankan litaĵon; Haĉjo kaj Grenjo kuŝiĝis en du litoj kaj pensis, ke ili estas en la ĉielo.

La maljunulino nur ŝajnigis bonecon. Ŝi estis malica sorĉistino, kiu embuskis al infanoj kaj konstruis la panan domon por logi ilin. Ĉiun infanon, kiun ŝi kaptis, ŝi mortigis, kuiris kaj manĝis. Tio estis ŝia festo. La sorĉistinoj havas ruĝajn okulojn kaj ne povas vidi malproksimen, sed ili havas senteman flaradon, kiel la bestoj, kaj sentas, kiam la homoj venas. Kiam Haĉjo kaj Grenjo proksimiĝis, ŝi malice ekridis kaj diris:

“Ili jam estas miaj. Ili ne forkuros, ne, ne!”

Frumatene, antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam estis sur la piedoj kaj rigardante la belajn rozvangajn infanojn en la litoj, ŝi murmuris al si:

“Bongusta peceto!”

Ŝi kaptis Haĉjon per siaj sekaj manoj, forportis lin en malgrandan stalon kaj fermis la kradpordon. Neniel efikis liaj krioj. Poste ŝi iris al Grenjo, skuis ŝin kaj kriis:

“Leviĝu! Alportu akvon kaj kuiru ion bonan por via frato. Li sidas en la stalo kaj devas grasiĝi. Kiam li estos grasa, mi lin manĝos.”

Grenjo maldolĉe ploris, sed vane; ŝi devis fari, kion postulis la sorĉistino.

Oni kuiris por Haĉjo plej bonan manĝaĵon, sed Grenjo ricevis ĉiam nur kankrajn konkojn. Ĉiumatene la maljunulino iris en la stalon kaj diris:

“Haĉjo, etendu la fingrojn, por ke mi palpu, ĉu vi jam estas grasa.”

Sed Haĉjo etendis al ŝi osteton, kaj la maljunulino, kiu havis malklaran vidon, ne rimarkis tion kaj pensis, ke ĝi estas la fingro de Haĉjo. Ŝi miris, ke li tute ne grasiĝas.

Pasis kvar semajnoj, kaj Haĉjo ĉiam restis malgrasa; la maljunulino malpacienciĝis kaj ne volis plu atendi:

“Grenjo, Grenjo,” ŝi kriis, “rapide alportu akvon, morgaŭ mi buĉos Haĉjon, ĉu li estos grasa aŭ ne.”

Ah, kiel ĝemis la malfeliĉa fratineto, kiam ŝi devis porti akvon, kaj kiel fluis la larmoj sur ŝiaj vangoj.

“Dio nia,” ploris ŝi, “kial la sovaĝaj bestoj ne disŝiris nin en la arbaro! Ni estus mortintaj kune.”

“Fermu la buŝon!” diris la sorĉistino, “nenio helpos vin.”

En la sekvinta mateno Grenjo devis pendigi kaldronon kun akvo kaj ekbruligi sub ĝi fajron.

“Antaŭe ni bakos panon,” diris la maljunulino, “mi jam varmegigis la fornon kaj knedis la paston.”

Ŝi alpuŝis la malfeliĉan Grenjon al la forno, el kiu jam eliĝis flamoj.

“Enrampu,” diris la maljunulino, “kaj rigardu, ĉu oni jam povas enŝovi la panon!”

Se la knabineto farus ĝin, la sorĉistino fermus la fornon por manĝi poste la bakitan infanon. Sed Grenjo komprenis ŝiajn pensojn kaj diris:

“Mi ne scias, kiel tion fari.”

“Malsaĝa ansero,” diris la krimulino, “la truo estas granda; mi mem povus eniri,” kaj ŝi metis la kapon en la fornon. Grenjo per forta puŝo enigis ŝin profunde kaj riglis la feran pordon. Terure kriegis la sorĉistino, sed Grenjo forkuris kaj la sendia sorĉistino mizere pereis.

Grenjo kuris rekte kiel sago al Haĉjo, malfermis la stalon kaj ekkriis:

“Haĉjo, ni estas liberaj, la maljuna sorĉistino ne vivas plu!”

Haĉjo elsaltis kiel birdo el kaĝo, kiam oni malfermas al ĝi la pordon. Kiel ĝojis la infanoj, ĉirkaŭprenis kaj kisis unu la alian, kiel ili saltis! Nun ili ne bezonis timi, ili iris en la domon, kie en ĉiuj anguloj staris kestoj plenaj de perloj kaj multekostaj ŝtonoj.

“Ili estas ankoraŭ pli belaj ol ŝtonetoj,” diris Haĉjo kaj plenigis siajn poŝojn. Ankaŭ Grenjo volis alporti ion hejmen kaj plenigis sian antaŭtukon.

“Sed nun ni iru for de ĉi tie por eliri el la sorĉarbaro.”

Ili iris kelkajn horojn kaj venis al granda akvujo.

“Ni ne povas transiri,” diris Haĉjo, “mi ne vidas ponton.”

“Nek ŝipeton,” respondis Grenjo, “sed jen naĝas blanka anaso, mi petos, ke ŝi helpu nin.”

Ŝi vokis:

“Mankas ponto, ho anaso,
Savu nin el embaraso!”

La anaso proksimiĝis, Haĉjo sidiĝis sur ĝin kaj petis la fratineton sidiĝi apud li.

“Ne,” respondis Grenjo, “tro peze estos por la anaseto; ĝi transportos nin unu post la alia.”

La bona besteto tion faris kaj la infanoj transveturis feliĉe. Kiam ili iris iom da tempo, la arbaro ŝajnis al ili pli kaj pli konata, kaj fine ili ekvidis de malproksime la patran domon. Ili ekkuris galope, sin ĵetis en la ĉambron kaj falis sur la patran bruston. De la tempo, kiam la lignohakisto forlasis la infanojn en la arbaro, li ne ĝuis eĉ unu trankvilan tagon; la duonpatrino mortis. Grenjo malplenigis sian antaŭtukon kaj la disŝutitaj perloj kaj multekostaj ŝtonoj saltis en la ĉambro; Haĉjo ĵetis el sia poŝo unu plenmanon post alia. La mizero finiĝis kaj ili ĝoje vivis kune.

Finita estas la fabelo,
jen muso kuras en bela felo;
kaptu ĝin en sakon
kaj el la felo faru jakon.

Neĝulino

Tio okazis iam en la mezo de vintro. La neĝaj flokoj falis de la ĉielo kvazaŭ plumoj. Reĝino sidis ĉe fenestro, kiu havis nigran ebonan kadron, kaj kudris. Ŝi levis la okulojn, ekrigardis la ĉielon kaj en la sama momento ŝi pikis sian fingron per la kudrilo. Tri sangaj gutoj falis sur la neĝon. La ruĝo tiel bele kontrastis la blankan neĝon, ke ŝi pensis:

“Se mi havus infanon tiel blankan kiel la neĝo, tiel ruĝan kiel la sango kaj tiel nigran kiel la ligno de la kadro!”

Baldaŭ poste Dio sendis al ŝi filineton, kiu estis tiel blanka kiel neĝo, tiel ruĝa kiel sango, kaj tiel nigrahara kiel ebono. Oni nomis ŝin Neĝulino. Tuj kiam naskiĝis la infano, la reĝino mortis.

Post unu jaro la reĝo prenis alian edzinon. Ŝi estis bela virino, sed fiera kaj malmodesta. Ŝi ne povis toleri, ke iu superas ŝin en beleco. Ŝi havis miraklan spegulon. Ĉiufoje kiam ŝi ekstaris antaŭ ĝi kaj demandis:

“Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?”

ĝi respondis:

“Vi reĝino, vi estas ĉe ni la plej bela!”

Tiam ŝi estis kontenta, ĉar ŝi sciis, ke la spegulo diras la veron.

Neĝulino kreskis kaj fariĝis pli kaj pli bela. Kiam ŝi estis sepjara, ŝi estis tiel bela, kiel la hela tago, pli bela ol la reĝino mem. Kiam ĉi tiu demandis foje sian spegulon:

“Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?”

ĝi respondis:

“Plej bela vi estas ĉe ni, ho reĝino,
Sed miloble pli bela estas Neĝulino.”

La reĝino ektimis kaj fariĝis flava kaj verda pro envio. De ĉi tiu momento ĉiufoje kiam ŝi ekvidis Neĝulinon, la koro turniĝis en ŝi pro malamo al la knabino. La envio kaj fiero kreskis kvazaŭ malbonaj herboj en ŝia koro, tiel ke ŝi ĝuis trankvilon nek tage, nek nokte.

Ŝi alvokis ĉasiston kaj diris:

“Forkonduku la infanon en la arbaron, mi ne volas plu vidi ĝin antaŭ miaj okuloj. Mortigu ĝin kaj alportu al mi la pulmojn kaj la koron kiel pruvon de la plenumo de mia ordono.”

La ĉasisto devis obei. Li forkondukis la princinon, streĉis la pafarkon kaj jam estis trapikonta la senkulpan koron de Neĝulino, kiam ŝi ekploris kaj diris:

“Kara ĉasisto, lasu al mi la vivon, mi forkuros en la sovaĝan arbaron kaj neniam revenos hejmen.”

Ŝi estis tiel bela, ke la ĉasisto ekkompatis ŝin kaj diris:

“Forkuru, malfeliĉa infano.”

‚Baldaŭ disŝiros vin la sovaĝaj bestoj,’ li pensis kaj tamen li sentis, kvazaŭ peza ŝtono defalis de lia koro, ke li ne devas mortigi ŝin. En la sama momento juna aprido kuris preter li. Li ĝin mortigis, elprenis la pulmojn kaj la koron kaj alportis ilin al la reĝino. La kuiristo devis kuiri ilin kun salo, kaj la malica virino manĝis ilin, pensante, ke ŝi manĝas la pulmojn kaj la koron de Neĝulino.

La malfeliĉa infano restis tute sola en la arbaro. Teruro ekregis ŝin. Ŝi rigardis la arbajn foliojn, kvazaŭ serĉante de ili konsilon. Ŝi ekkuris inter pintaj ŝtonoj kaj dornoj, kaj la sovaĝaj bestoj saltis preter ŝi, sed ne atakis ŝin. Ŝi kuris tiel longe, kiel la piedoj povis porti ŝin. Noktiĝis. Ŝi ekvidis malgrandan dometon kaj eniris por ripozi. En la dometo ĉio estis malgranda, sed tiel beleta kaj pura, ke ne eble estas tion priskribi. Tie staris tableto kovrita per blanka tuko kaj sur ĝi sep malgrandaj teleroj, ĉiu telereto kun sia forketo, krom tio sep tranĉiletoj kaj forketoj, sep malgrandaj glasoj. Apud la muro estis en vico sep litetoj, sur ĉiu estis sternita blanka tuko. Neĝulino malsata kaj soifanta manĝis de ĉiu telereto iom da legomoj kaj da pano kaj trinkis el ĉiu glaso guton da vino, ĉar ŝi ne volis forpreni ĉion de unu. Poste, tre laca, ŝi kuŝiĝis sur liton; sed neniu taŭgis, unu estis tro longa, alia tro mallonga; fine la sepa estis bona, ŝi kuŝiĝis sur ĝin, alvokis la benon de Dio kaj ekdormis.

Kiam tute mallumiĝis, venis la mastroj de la dometo, sep nanoj, fosistoj de metaloj en la montoj. Ili eklumigis siajn sep kandelojn kaj en la hela lumo rimarkis, ke iu fremda estis ĉe ili, ĉar ne ĉio estis en ordo, kia ili ĝin lasis.

La unua demandis:

“Kiu sidis sur mia seĝeto?”

La dua:

“Kiu manĝis de mia telereto?”

La tria:

“Kiu mordis de mia pano?”

La kvara:

“Kiu manĝis de miaj legomoj?”

La kvina:

“Kiu uzis mian forketon?”

La sesa:

“Kiu tranĉis per mia tranĉileto?”

La sepa:

“Kiu trinkis el mia pokaleto?”

La unua ĉirkaŭrigardis, rimarkis sur sia lito postsignon de malgranda piedo kaj diris:

“Kiu eniris en mian liton?”

La aliaj alkuris kaj ekkriis:

“Ankaŭ en la mia iu kuŝis.”

La sepa rigardante sian liton, ekvidis sur ĝi Neĝulinon dormanta. Li alvokis la aliajn, ili alkuris kaj ekkriis pro miro. Ili alportis siajn sep kandelojn kaj lumigis Neĝulinon.

“Mia Dio, mia Dio!” ili kriis “kiel bela infano!”

Ili tre ĝojis, ne vekis ŝin, kaj ŝi dormis en la liteto. La sepa nano dormis kun siaj kunuloj, kun ĉiu unu horon, kaj tiel pasis la nokto.

Matene Neĝulino vekiĝis kaj, ekvidinte la sep nanojn, ektimis. Sed ili amike demandis:

“Kiel oni nomas vin?”

“Neĝulino.”

“Kiamaniere vi venis en nian domon?” daŭrigis ili la demandojn. Ŝi rakontis al ili, ke ŝia duonpatrino volis pereigi ŝin, sed la ĉasisto ŝin ekkompatis; ke ŝi kuris la tutan tagon, ĝis fine ŝi trovis ĉi tiun dometon. La nanoj diris al ŝi:

“Se vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, kudros, trikos, zorgos pri ordo kaj pureco, vi povas resti ĉe ni, kaj nenio al vi mankos.”

“Bone, tre volonte” respondis Neĝulino kaj restis ĉe ili. Ŝi mastrumis kaj zorgis pri la ordo en la domo; la nanoj iris ĉiumatene en la montojn kaj serĉis oron, vespere ili revenis, kaj la manĝaĵo devis esti preta. La tutan tagon la knabino estis sola, la bonaj nanoj avertis ŝin kaj ĉiam diris:

“Gardu vin kontraŭ via duonpatrino. Ŝi baldaŭ ekscios, ke vi estas tie ĉi; enlasu neniun.”

La reĝino opiniis, ke ŝi manĝis la pulmojn kaj la koron de Neĝulino kaj tial ŝi estis certa, ke ŝi ree estas la unua kaj plej bela. Ŝi ekstaris antaŭ la spegulo kaj diris:

“Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?”

La spegulo respondis:

“Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neĝulino.”

La reĝino ektimis, ĉar ŝi sciis, ke la spegulo neniam mensogas.

Ŝi komprenis, ke la ĉasisto trompis ŝin kaj ke Neĝulino ankoraŭ vivas. De tiu momento ŝi pensis kaj pensis senĉese, kiel pereigi Neĝulinon, ĉar dum ŝi ne estis plej bela en la lando, la envio ne lasis ŝin trankvila.

Fine ŝi ion elpensis. Ŝi kolorigis sian vizaĝon kaj vestis sin kiel maljuna butikistino. Ŝi fariĝis tute ne rekonebla. Aliformigita tiamaniere ŝi iris trans la sep montojn al la sep nanoj, frapis la pordon kaj ekkriis:

“Bela komercaĵo malkara, malkara!” Neĝulino elrigardis tra la fenestro kaj diris:

“Bonan tagon! Kion vi vendas?”

“Bonan komercaĵon, belan komercaĵon! Laĉojn de ĉiuj koloroj” respondis la duonpatrino kaj montris laĉon plektitan el multkolora silko.

“Mi ja povas enlasi la bonan virinon,” pensis Neĝulino, malriglis la pordon kaj aĉetis la belan laĉon.

“Mia infano!” diris la maljunulino, “ne tiel! venu, mi mem laĉos vin.”

Neĝulino suspektis nenion, stariĝis antaŭ ŝi kaj lasis sin laĉi per la nova laĉo. La duonpatrino laĉis rapide kaj tiel forte, ke al Neĝulino mankis la spiro kaj ŝi falis kiel senviva.

“Nun vi ne estos plu la plej bela,” diris la reĝino kaj forkuris.

Post momento la nanoj revenis hejmen por vespermanĝi. Kiel ili ektimis, kiam ili ekvidis la amatan Neĝulinon sur la planko! Ŝi ne moviĝis, kvazaŭ senviva. Ili levis ŝin kaj rimarkinte, ke ŝi estas tro forte laĉita, tratranĉis la laĉon. Ŝi komencis spiri, kaj iom post iom revenis la vivo. Kiam la nanoj eksciis, kio okazis, ili diris:

“La maljuna butikistino estis neniu alia, ol la sendia reĝino. Gardu vin kaj enlasu neniun dum nia foresto.”

La malbona virino, reveninte hejmen, iris al la spegulo kaj demandis:

“Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?”

La spegulo respondis kiel ordinare:

“Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neĝulino.”

Kiam ŝi tion aŭdis, ŝi tiel ektimis, ke la tuta sango fluis al la koro. Ŝi komprenis, ke Neĝulino reviviĝis.

“Nun mi preparos ion pli bonan, por neniigi vin.”

Ŝi sciis la sorĉarton kaj faris venenan kombilon. Ŝi alivestis sin kiel alia maljuna virino kaj iris trans la sep montojn al la sep nanoj, frapis la pordon kaj ekkriis:

“Bona komercaĵo malkara, malkara!”

Neĝulino ekrigardis kaj diris:

“Daŭrigu la vojon, malpermesite estas al mi enlasi iun ajn.”

“Sed vi ja povas rigardi,” diris la maljunulino, eltiris la venenan kombilon kaj levis ĝin al la fenestro. Ĝi tiel plaĉis al la knabino, ke ŝi lasis sin trompi kaj malfermis la pordon. Kiam ili interkonsentis pri la prezo, la maljunulino diris:

“Permesu, mi mem kombu vin.” La kompatinda Neĝulino senpripense permesis. Apenaŭ la sorĉistino enigis la kombilon en la harojn, la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia.

“Miraklo de la beleco, jen via fino,” diris la malbona virino kaj foriris.

Feliĉe jam vesperiĝis kaj la nanoj revenis hejmen. Ekvidinte senvivan Neĝulinon sur la planko, ili tuj eksuspektis la reĝinon. Ili komencis serĉi kaj trovis la venenan kombilon. Apenaŭ ili eltiris ĝin, Neĝulino rekonsciiĝis kaj rakontis, kio okazis. Ili ree avertis ŝin, ke ŝi estu singarda kaj malfermu la pordon al neniu.

La reĝino ekstaris hejme antaŭ la spegulo kaj diris:

“Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?”

Ĝi respondis kiel antaŭe:

“Vi estas plej bela ĉe ni, ho reĝino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neĝulino.”

Aŭdinte la vortojn de la spegulo, la reĝino ektremis pro kolero.

“Neĝulino devas morti, eĉ se tio kostus al mi la vivon,” ekkriis ŝi, iris en kaŝitan ĉambron, kiun neniu vizitadis kaj faris tie venenan pomon. Ekstere ĝi estis bela, blanka kaj rozvanga; ekvidinte ĝin, ĉiu dezirus ĝin gustumi, sed plej malgranda ĝia peceto estis mortiga.

Kiam la pomo estis preta, la reĝino alivestis sin kiel kamparanino kaj iris trans la sep montojn al la sep nanoj. Ŝi frapis la pordon. Neĝulino elrigardis tra la fenestro kaj diris:

“Malpermesite estas al mi iun enlasi, la sep nanoj tiel ordonis.”

“Bone,” respondis la kamparanino, “en ĉia okazo mi sukcesos vendi la pomojn. Jen, mi donacos unu pomon al vi.”

“Ne,” respondis Neĝulino, “mi povas nenion akcepti.”

“Ĉu vi timas venenon?” diris la maljunulino, “rigardu, mi distranĉos la pomon; la ruĝan vangon vi manĝos, la blankan mi.”

La pomo estis tiel artifike farita, ke nur la ruĝa parto estis venena.

Neĝulino rigardis la belan pomon kaj vidante, ke la kamparanino manĝas, ne povis sin deteni, etendis la manon kaj prenis la venenan parton. Sed apenaŭ ŝi demordis peceton, ŝi falis senviva. La reĝino kruele rigardis ŝin, laŭte ridis kaj diris:

“Blanka kiel neĝo, ruĝa kiel sango, nigra kiel ebono! Nun ne vekos vin la nanoj.”

Kiam ŝi hejme demandis la spegulon:

“Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?”

ĝi respondis fine:

“Vi reĝino, vi estas ĉe ni la plej bela.”

Nur tiam ŝia enviema koro ĝuis trankvilon, se enviema koro povas tion ĝui.

La nanoj, reveninte vespere hejmen, trovis Neĝulinon kuŝanta sur la planko. Neniu spiro eliĝis el ŝia buŝo, ŝi estis senviva. Ili levis ŝin, serĉis ĉe ŝi ion venenan, mallaĉis ŝin, kombis ŝiajn harojn, lavis ilin en akvo kaj vino, sed vane. La amata infano estis kaj restis senviva.

Ili metis ŝin en ĉerkon, ĉiuj sidiĝis apud ŝi kaj ploris ŝin, ploris dum tri tagoj. Ili volis entombigi ŝin, sed ŝi estis ankoraŭ freŝa, kiel vivanta homo, kaj ŝiaj vangoj estis ruĝaj, kiel antaŭe. Tiam ili diris:

“Ni ne povas kovri ŝin per tero” kaj ili venigis vitran ĉerkon, en kiu oni povis vidi ŝin de ĉiuj flankoj, metis ŝin tien kaj skribis ŝian nomon per oraj literoj, kaj ke ŝi estis princino. La ĉerkon ili metis sur monton kaj unu el ili ĉiam restis tie kaj gardis ĝin. Bestoj venis kaj ploris Neĝulinon, strigo, poste korvo, fine kolombo.

Neĝulino longe kuŝis en la ĉerko. Ŝi ne putris, ŝajnis, ke ŝi dormas, ĉar ŝi estis ankoraŭ blanka kiel neĝo, ruĝa kiel sango, nigrahara kiel ebono.

Foje okazis, ke princo venis en la arbaron kaj eniris en la domon de la nanoj por pasigi tie la nokton. Li vidis sur la monto la ĉerkon, la belan Neĝulinon en ĝi, kaj li legis la oran surskribon. Li diris al la nanoj:

“Donu al mi la ĉerkon, vi ricevos de mi por ĝi ĉion, kion vi postulos.”

Sed la nanoj respondis:

“Ni ne donos ĝin por la tuta oro de la mondo.”

Tiam li diris:

“Donacu ŝin al mi, ĉar mi ne povos vivi, ne vidante Neĝulinon. Mi ŝin estimos kaj respektos, kiel ion plej karan.”

Aŭdinte liajn vortojn, la nanoj ekkompatis lin kaj donacis al li la ĉerkon. La princo ordonis al la servistoj forporti ŝin sur la ŝultroj. Ili faletis paŝinte sur arbeton; de la skuo elfalis el ŝia gorĝo la venena peceto, kiun Neĝulino demordis.

Post momento ŝi malfermis la okulojn, levis la kovrilon de la ĉerko, rekonsciiĝis kaj ree estis vivanta.

“Mia Dio! kie mi estas?” ŝi ekkriis.

“Vi estas ĉe mi,” respondis ĝoje la reĝa filo, “mi amas vin super ĉio en la mondo; iru kun mi en la kastelon de mia patro, vi estos mia edzino.”

Neĝulino konsentis kaj iris kun li. La geedziĝa festo estis luksa kaj belega.

Oni invitis ankaŭ la sendian duonpatrinon de Neĝulino.

Surmetinte belan tualeton, la reĝino stariĝis antaŭ la spegulo kaj demandis:

“Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?”

La spegulo respondis:

“Plej bela vi estas ĉe ni, Sinjorino,
Sed miloble pli bela — la juna reĝino.”

La malbona virino laŭte malbenis kaj tiel ektimis, ke ŝi ne povis trankviliĝi. Komence ŝi tute ne volis iri al la geedziĝo, sed ŝi ne povis resti, ŝi devis vidi la junan reĝinon.

Kiam ŝi venis, ŝi rekonis Neĝulinon kaj pro timo kaj teruro ne povis moviĝi. Sur flamantaj karboj jam estis metitaj feraj ŝuoj. Oni alportis ilin antaŭ la reĝinon kaj ŝi devis surmeti ilin kaj danci en la ruĝebrulantaj ŝuoj, ĝis ŝi falis senviva.

La ora birdo

Estis antaŭ jaroj reĝo. Li havis malantaŭ la palaco ĝardenon, kaj en ĝi arbon, kiu havis orajn pomojn. Kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin; sed tuj en la posta tago unu mankis. Oni raportis pri tio al la reĝo, kaj li ordonis starigi ĉiunokte gardistojn sub la arbo.

La reĝo havis tri filojn. La plej aĝan li sendis ĉe noktiĝo en la ĝardenon; sed noktomeze la dormo fermis al la junulo la okulojn, kaj matene ree mankis unu pomo.

En la posta nokto staris garde la dua filo, sed li ne pli bone sukcesis: kiam sonoris la dekdua horo, li ekdormis, kaj matene mankis unu pomo.

Venis la vico de la tria filo, sed la patro ne fidis al li kaj pensis, ke li estos ankoraŭ malpli sukcesa ol la fratoj; tamen fine li donis sian permeson.

La junulo ekkuŝis sub la arbo kaj zorge forpeladis de si la dormon. Kiam sonoris la dekdua horo, io ekbruis en la aero; en la lumo de la luno li vidis flugantan birdon, kies ora plumaro brile radiis. La birdo malleviĝis sur la arbon kaj ĝuste deŝiris unu pomon, kiam la knabo sendis sagon en ĝin. La birdo forflugis, sed la sago trafis la plumaron, kaj ora plumo falis teren. La junulo levis ĝin, alportis ĝin matene al la reĝo kaj rakontis, kion li vidis nokte. La reĝo kunvokis la konsilistaron, kaj ĉiu certigis, ke tia plumo valoras pli multe ol la tuta regno.

“Se la plumo estas tiel multekosta, unu estas por mi nenio, mi devas havi la tutan birdon.”

La plej aĝa filo ekiris serĉi la oran birdon. Li fidis al sia saĝo kaj estis certa, ke li trovos ĝin. Post iom da tempo li vidis vulpon, kiu sidis apud arbaro. La princo levis la pafilon kaj ekcelis.

“Ne pafu!” kriis la vulpo, “mi donos al vi por tio bonan konsilon. Vi serĉas la oran birdon kaj hodiaŭ vespere vi venos en kamparon, kie du gastejoj staras unu kontraŭ la alia. Unu estas hele lumigita kaj gaje estas en ĝi: ne eniru tien, iru en la alian, kvankam ĝi ne plaĉos al vi.”

“Ĉu povas doni prudentan konsilon tiel malsaĝa besto?” pensis la reĝa filo kaj pafis, sed maltrafis la vulpon, kiu etendis la voston kaj forkuris en la arbaron.

La junulo pluiris kaj venis vespere en la kamparon, kie staris ambaŭ gastejoj: en unu oni kantis kaj dancis, la alia estis malgaja kaj malĝoja.

“Mi estus malsaĝulo,” pensis la princo, “se mi irus en la mizeran gastejon kaj preterpasus la belan.”

Li eniris en la gajan domon, vivis tie lukse kaj gaje kaj forgesis la birdon, la patron kaj ĉiujn bonajn konsilojn.

Kiam pasis iom da tempo kaj la plej aĝa filo ne revenis hejmen, la dua ekiris serĉi la oran birdon. Same kiel la plej aĝa li renkontis la vulpon kaj ne obeis ĝian bonan konsilon. Li venis al la du gastejoj. En unu, kie sonis gajeco, ĉe la fenestro sidis lia frato. Li ne povis kontraŭstari la logon, eniris kaj vivis tie, zorgante nur pri sia plezuro.

Ree pasis iom da tempo. La plej juna princo volis sekvi la fratojn kaj serĉi fortunon, sed la patro ne permesis:

“Vane li irus; certe li ne trovos la oran birdon, se la pli aĝaj ne sukcesis. Se io malfeliĉa okazos al li, li ne scios kion fari. Saĝo mankas al li.”

Sed fine, kiam la knabo ne lasis lin trankvila, la reĝo permesis al li iri. Apud la arbaro ree sidis la vulpo, kiu petis kompaton kaj donis la bonan konsilon. La junulo estis bonkora kaj diris:

“Trankviliĝu, vulpeto, mi ne turmentos vin.”

“Vi tion ne bedaŭros,” respondis la vulpo. “Sidiĝu sur mian voston, vi rapide forveturos.”

Apenaŭ la princo sidiĝis, la vulpo ekkuris galope trans ŝtonojn kaj akvojn, — la haroj fajfis en la vento. Kiam ili venis en la kamparon, la princo desaltis, senŝancelige eniris en la mizeran gastejon kaj trankvile pasigis tie la nokton.

La postan tagon, kiam li venis en la kampon, la vulpo jam sidis tie kaj diris:

“Mi diros al vi, kion vi devas fari nun. Iru rekte antaŭen, ĝis vi venos al kastelo, antaŭ kiu vi vidos tutan taĉmenton da soldatoj. Ne timu ilin, ĉar ili ĉiuj dormos kaj ronkos. Iru inter ili rekte en la kastelon; pasinte tra ĉiuj ĉambroj vi venos en ĉambron, kie la ora birdo sidas en ligna kaĝo. Apude vi trovos malplenan kaĝon por pompo, sed gardu vin elpreni la birdon el la malbela kaĝo kaj meti en la luksan, alie ve al vi!”

Post tiuj ĉi vortoj la vulpo ree etendis la voston, kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop’, galop’ trans ŝtonojn kaj akvojn, — la haroj fajfis en la vento.

Kiam li atingis la kastelon, li trovis ĉion tiel, kiel rakontis la vulpo. La reĝa filo venis en ĉambron, kie la ora birdo sidis en ligna kaĝo, kaj apude estis ora kaĝo; la tri oraj pomoj kuŝis sur la planko. La junulo pensis, ke ridinde estus lasi la belan birdon en la malbela kaĝo, malfermis la pordon, prenis la birdon kaj metis en la oran.

En la sama momento eksonis terura krio de la birdo. La soldatoj vekiĝis, sin ĵetis al la princo kaj forkondukis lin en malliberejon. En la posta tago li estis juĝata: li konfesis ĉion kaj estis kondamnita al morto. La reĝo diris, ke li donacos al li la vivon, se li alportos la oran ĉevalon, kiu kuras pli rapide ol la vento. Se li sukcesos, li ricevos rekompence ankaŭ la oran birdon.

La princo ekiris, sed li estis malĝoja, ĉar kie trovi la oran ĉevalon? Subite li ekvidis la malnovan amikon, la vulpon, kiu sidis ĉe la vojo.

“Vi vidas,” diris la vulpo, “kio okazis, ĉar vi ne obeis mian konsilon. Sed ne ĉagreniĝu, mi helpos vin kaj diros, kiamaniere vi povos akiri la oran ĉevalon. Iru rekte antaŭen, vi venos al kastelo, kie la ĉevalo staras en stalo. Antaŭ la stalo kuŝos la servistoj, sed ili dormos kaj ronkos kaj vi povas trankvile elkonduki la ĉevalon. Sed memoru jenon: surmetu sur ĝin la eluzitan selon el ligno kaj ledo, ne la oran apude pendantan, alie ve al vi!”

Dirinte ĉi tion, la vulpo etendis la voston kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop’, galop’ trans ŝtonojn kaj akvojn, — la haroj fajfis en la vento. Ĉio okazis tiel, kiel rakontis la vulpo. Li venis en la stalon, kie la ora ĉevalo staris; sed kiam li estis metonta sur ĝin la eluzitan selon, li ekpensis:

“Mi ofendos la belan beston, se mi ne metos sur ĝin la oran selon, kvazaŭ kreitan por ĝi.”

Sed apenaŭ la ora selo ektuŝis la ĉevalon, la besto laŭte ekblekis. La servistoj vekiĝis, kaptis la junulon kaj ĵetis lin en malliberejon. En la posta tago la juĝo kondamnis lin al morto, sed la reĝo promesis donaci al li la vivon kaj aldone la oran ĉevalon, se li forrabos la princinon el la ora kastelo.

Kun peza koro ekiris la junulo, sed feliĉe li baldaŭ renkontis la fidelan vulpon.

“Mi devus forlasi vin en via malfeliĉo,” diris la vulpo, “sed mi kompatas vin kaj ankoraŭ unu fojon mi vin savos. La vojo kondukos vin rekte al la ora kastelo. Vespere vi venos tien, kaj nokte, kiam ĉio eksilentos, la princino iros en bandomon. Kiam ŝi eniros, saltu al ŝi kaj ŝin kisu: ŝi sekvos vin kaj vi povos ŝin forkonduki. Sed ne permesu al ŝi adiaŭi la gepatrojn, alie ve al vi!”

La vulpo etendis la voston kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop’, galop’ trans ŝtonojn kaj akvojn, — la haroj fajfis en la vento. Li venis al la ora kastelo kaj ĉio okazis, kiel diris la vulpo.

Li atendis ĝis la noktomezo kaj kiam ĉiujn jam lulis la dormo kaj la princino iris en la bandomon, li saltis al ŝi kaj ŝin kisis. Ŝi diris, ke ŝi volonte iros kun li, sed petegis lin kun larmoj en la okuloj, ke li permesu al ŝi adiaŭi la gepatrojn. Komence li kontraŭstaris al ŝiaj petoj, sed fine, kiam ŝi ploris pli kaj pli plende kaj falis al liaj piedoj, li konsentis.

Apenaŭ ŝi alpaŝis al la lito de la patro, li vekiĝis kaj kun li la tuta kastelo. Oni kaptis la junulon kaj ĵetis en malliberejon.

En la posta tago la reĝo diris:

“Vi perdos la vivon, se vi ne forigos la monton, kiu kuŝas antaŭ miaj fenestroj kaj trans kiu mi ne povas vidi la landon. En la daŭro de ok tagoj la laboro devas esti farata. Se vi sukcesos, vi rekompence ricevos mian filinon.”

La princo dum sep tagoj fosis kaj ŝovelis seninterrompe, sed post sep tagoj li vidis, ke la rezultato estas nula; li malĝojis kaj malesperis. La sepan vesperon aperis la vulpo kaj diris:

“Vi ne meritas mian helpon, tamen iru kaj kuŝiĝu, mi faros vian laboron.”

En la posta mateno, kiam li vekiĝis kaj rigardis tra la fenestro, li ne vidis plu la monton. Li ĝojplena rapidis al la reĝo kaj raportis al li, ke la kondiĉo estas plenumita. Vole nevole la reĝo devis efektivigi la promeson kaj doni al li la princinon.

Nun ili ambaŭ ekiris kaj baldaŭ renkontis la vulpon.

“La plej bonan parton vi jam havas,” li diris, “sed al la princino el la ora kastelo mankas ankoraŭ la ora ĉevalo.”

“Kiamaniere akiri ĝin?” demandis la junulo.

“Mi tuj diros al vi,” respondis la vulpo. “Antaŭ ĉio konduku la princinon al la reĝo, kiu sendis vin en la oran kastelon. Granda ĝojo ekregos tie, oni volonte donos al vi la oran ĉevalon. Kiam oni ĝin alkondukos, tuj saltu sur ĝin kaj etendu al ĉiuj manon por adiaŭo, laste al la princino. Kiam vi tenos ŝian manon, surtiru ŝin rapide sur la selon kaj forgalopu. Neniu kaptos vin, ĉar la ĉevalo kuros pli rapide ol la vento.”

Ĉio estis sukcese plenumita kaj la reĝa filo forrabis sur la ora ĉevalo la belan princinon. Baldaŭ li renkontis la vulpon, kiu diris al la junulo:

“Nun mi helpos vin akiri la oran birdon. Kiam vi estos proksime de la kastelo, kie estas la ora birdo, igu la princinon malsupreniri de la ĉevalo, mi ŝin gardos. Poste rajdu sur la ora ĉevalo en la kastelan korton. Ĉiuj ekĝojos, vidante vin, kaj oni alportos al vi la oran birdon. Kiam vi havos la kaĝon en la manoj, tuj galopu ree al ni kaj prenu la princinon.”

Ĉio bone sukcesis, kaj kiam la princo estis revenonta hejmen kun siaj trezoroj, la vulpo diris:

“Nun vi devas rekompenci mian helpon.”

“Kion vi postulas?” demandis la junulo.

“Kiam ni venos tien en la arbaron, mortpafu min kaj detranĉu miajn piedojn kaj kapon.”

“Tio estus bela dankemo,” diris la reĝa filo, “mi faros ĝin por nenio en la mondo.”

La vulpo diris:

“Se vi ne volas tion fari, mi devas forlasi vin, sed antaŭ la foriro, mi donos al vi bonan konsilon. Gardu vin kontraŭ du aferoj: ne aĉetu viandon de la pendigilo kaj ne sidiĝu sur randon de puto.”

La junulo pensis:

“Stranga besto kun strangaj kapricoj! Kiu aĉetus viandon de la pendigilo! Mi neniam sentis inklinon sidiĝi sur randon de puto.”

Li rajdis antaŭen kun la bela princino, kaj la vojo kondukis lin tra la kamparo, kie restis ambaŭ liaj fratoj. Granda popolamaso nun kriis tie, unuj puŝis la aliajn. Kiam li demandis, kio okazas, oni respondis, ke du homoj estas pendigotaj. Li proksimiĝis kaj rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis ŝargita per multaj kulpoj kaj kiuj perdis sian tutan havon. Li demandis, ĉu li povus ilin liberigi.

“Se vi pagos por ili,” oni respondis, “sed kial perdi monon por tiaj friponoj!”

Sen longaj konsideroj la princo pagis por ili kaj ili ĉiuj kune forveturis.

Ili venis en la arbaron, en kiu ili iam renkontis la vulpon. Agrable estis tie kaj malvarmete; la fratoj do diris:

“Ni ripozu iom ĉe la puto, ni trinku kaj manĝu!” Li konsentis kaj dum la interparolado li forgesis la averton, sidiĝis sur la randon, ne suspektante perfidon. La fratoj enpuŝis lin en la puton, prenis la princinon, la ĉevalon kaj la birdon kaj ekiris hejmen.

“Jen ni akiris ne nur la oran birdon,” ili diris, “sed ankaŭ la oran ĉevalon kaj la virgulinon el la ora kastelo.”

Granda estis la ĝojo, sed la ĉevalo ne volis manĝi, la birdo ne fajfis, kaj la knabino sidis kaj ploris.

La plej juna filo ne pereis en la puto. Ĝi estis feliĉe senakva kaj li falis sendifekta sur molan muskon, sed ne povis eliri.

Ankaŭ en tiu malfeliĉo la fidela vulpo ne forlasis lin. Ĝi alkuris kaj riproĉis la princon, ke li forgesis ĝian konsilon.

“Mi ne povas forlasi vin,” ĝi diris, “mi eltiros vin al la taga lumo.”

Ĝi diris al la reĝa filo, ke li kaptu ĝian voston kaj forte ĝin tenu, kaj ĝi eltiris la junulon supren.

“Vi ne estas ankoraŭ sen danĝero,” diris la vulpo, “viaj fratoj ne estas certaj, ĉu vi mortis; ili ĉirkaŭis la arbaron per gardistoj kun ordono mortigi vin, se vi revenos.”

Malriĉulo sidis ĉe la vojo, la junulo interŝanĝis kun li la vestojn kaj tiamaniere sukcesis eniri en la kastelon. Neniu lin rekonis, sed la birdo komencis fajfi, la ĉevalo komencis manĝi kaj la princino ĉesis plori. La reĝo ekmiris kaj demandis:

“Kion tio signifas?”

La princino respondis:

“Mi ne scias, sed estis tiel malĝoje al mi, kaj nun mi estas tiel gaja! Ŝajnas al mi, ke venis mia vera fianĉo.”

Ŝi rakontis ĉion, kio okazis, kvankam la du fratoj estis minacintaj mortigi ŝin, se ŝi malkaŝos ilian perfidon.

La reĝo kunvokis ĉiujn, kiuj estis en la kastelo; venis ankaŭ la junulo, kiel malriĉulo en ĉifonoj, sed la princino tuj rekonis lin kaj saltis al lia brusto. La sendiaj fratoj estis kaptitaj kaj kondamnitaj al morto, kaj la plej juna princo edziĝis kun la bela virgulino kaj estis proklamita heredonto de la reĝo.

Kaj la malfeliĉa vulpo? Longe, longe post ĉi tiuj okazoj la princo foje iris en la arbaron kaj renkontis la vulpon, kiu diris:

“Vi posedas nun ĉion, kion vi deziris, sed mia malfeliĉo ne havas finon; sed se vi volos, vi povos min savi.”

Kaj ĝi ree petegis, ke li mortpafu ĝin kaj detranĉu ĝiajn piedojn kaj kapon. Apenaŭ la reĝa filo tion faris, la vulpo fariĝis homo. Li estis neniu alia, ol la frato de la bela princino. Kiam la kruela sorĉo estis forigita, nenio mankis en ilia feliĉo ĝis la morto.

Fiŝkaptisto kaj lia edzino

Estis iam fiŝkaptisto kaj lia edzino, kiuj loĝis kune en malnova budo tuj apud la maro. La fiŝkaptisto ĉiutage ĵetis en la maron sian fiŝhokon kaj tiel li kaptadis kaj kaptadis la fiŝojn.

Foje li sidis sur la mara bordo kaj rigardis la hokon en la klara akvo; li sidis kaj sidis.

La fiŝhoko profundiĝis ĝis la fundo. Li eltiris ĝin kaj rigardis; li kaptis grandan fiŝon. La fiŝo diris al li:

“Aŭskultu, kaptisto, lasu al mi la vivon; mi ne estas vera fiŝo, mi estas sorĉita princo. Kiom tio utilos al vi, se vi min mortigos? Mi ne estus por vi granda regalo, ĵetu min en la akvon kaj lasu min naĝi.”

“Vi ne bezonas diri tiom da vortoj,” diris la maljunulo, “kompreneble mi liberigos fiŝon, kiu scias paroli.”

Li ĵetis en la akvon la fiŝon, kiu profundiĝis ĝis la fundo kaj lasis post si longan sangan strion.

La fiŝkaptisto leviĝis kaj revenis al la edzino en la budon.

“Ĉu vi kaptis nenion hodiaŭ?” diris la virino.

“Ne,” respondis la viro, “mi kaptis hodiaŭ fiŝon, kiu diris, ke ĝi estas sorĉita princo; mi ĵetis ĝin en la maron.”

“Ĉu vi nenion postulis?” demandis la virino.

“Ne,” diris la viro, “kion mi devus postuli?”

“Ah,” diris la virino, “malĝoje estas ĉiam logi ĉi tie en budo malbonodora kaj abomeninda; kial vi ne postulis malgrandan dometon? Iru al la maro kaj voku la fiŝon; diru al ĝi, ke ni dezirus malgrandan dometon; tute certe ĝi donos ĝin.”

“Ah,” diris la viro, “por kio iri tien ankoraŭ unu fojon?”

La virino respondis:

“Vi ja kaptis ĝin kaj poste liberiĝis, ĝi certe donos. Iru tuj.”

La viro ne volis rifuzi al la edzino kaj iris, sed ne tre volonte.

Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute verda kaj flava, ne klara kiel ordinare. Li proksimiĝis al la akvo kaj diris:

“El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Kaj dometon de vi mendas.”

La fiŝo alnaĝis kaj diris:

“Kion vi deziras?”

“Vi kaptis ĝin, diris mia edzino, vi devis ion postuli de ĝi. Ŝi ne volas plu loĝi en budo, ŝi dezirus havi dometon.”

“Reiru!” respondis la fiŝo, “ŝi jam havas ĝin.”

La fiŝkaptisto foriris. Lia edzino ne sidis plu en budo. Malgranda dometo nun staris tie kaj la virino sidis antaŭ la pordo sur benko. Ŝi prenis lian manon kaj diris:

“Eniru kaj rigardu, kia komforto.”

Ili eniris. En la dometo estis malgranda vestiblo, bela ĉambro kun kamero; por ambaŭ estis litoj, krom tio kuirejo kaj provizejo, vazaro kupra kaj stana, ĉio pura, brilanta. Post la dometo estis malgranda korto kun kokinoj kaj anasinoj kaj ĝardeno kun legomoj kaj fruktoj.

“Rigardu!” diris la virino, “ĉu tio ne estas ĉarma?”

“Jes,” respondis la viro, “ĉio restu tia, ni vivos tute feliĉe.”

“Ni pripensos,” diris la virino. Ili manĝis iom kaj iris dormi.

Pasis tiel unu aŭ du semajnoj kaj la virino diris:

“Aŭskultu, la dometo ja estas tro malvasta, la korto kaj ĝardeno estas tre malgrandaj. Kial la fiŝo ne donacis al ni pli grandan domon. Mi dezirus loĝi en granda ŝtona kastelo: iru al la fiŝo, ĝi donacu al ni kastelon.”

“Ah, virino,” diris la fiŝkaptisto, “la dometo sufiĉas, por kio loĝi en kastelo!”

“Eh,” diris la virino, “la fiŝo povas tion fari.”

“Ne,” diris la viro, “antaŭ ne longe la fiŝo donacis al ni dometon, mi ne iros nun, mi ne volas ĝin tedi.”

“Ĉesu babili!” diris la virino, “la fiŝo povas tion fari kaj donos volonte.”

La fiŝkaptisto foriris, sed kun peza koro kaj pensis: tio ne estas prava.

Kiam li venis al la maro, la akvo estis viola kaj blua, griza kaj densa, ĝi ne estis plu verda kaj flava, sed ĝi estis ankoraŭ kvieta. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

“El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Kaj kastelon de vi mendas.”

“Kion vi deziras?” demandis la fiŝo. “Ah,” diris malĝoje la kaptisto, “ŝi volas loĝi en granda ŝtona kastelo.”

“Iru tien, via edzino staras antaŭ la pordo.”

La fiŝkaptisto iris, pensante, ke li revenos en la domon, sed kiam li venis, tie staris granda ŝtona palaco kaj lia edzino supreniris la ŝtuparon; ŝi prenis lian manon kaj diris:

“Eniru.”

Ili eniris en la kastelon: la planko estis marmora, amaso da servistoj malfermis al ili larĝe la pordojn. La muroj estis blankaj, kovritaj per belaj tapetoj, en la ĉambroj estis oraj seĝoj kaj tabloj, kaj kristalaj lustroj pendis de sur la plafono. En ĉiuj ĉambroj estis tapiŝoj; manĝaĵo kaj plej bonaj vinoj staris sur la tabloj, kiuj fleksiĝis sub ilia pezo. Post la domo estis granda korto kun staloj por ĉevaloj kaj bovinoj kaj plej belaj kaleŝoj. Ne mankis ankaŭ granda, belega ĝardeno kun plej belaj floroj kaj fruktoj. En granda parko, longa duonmejlon, kuris cervoj, kapreoloj kaj leporoj, — ĉio, kion oni povus revi.

“Kiaj belaĵoj!” diris la virino.

“Jes,” respondis li, “ĉio restu tia, nun ni loĝos en la bela kastelo kaj ni estos feliĉaj.”

“Ni pripensos,” diris la virino, “nun ni dormu.” Kaj ili kuŝiĝis.

En la sekvinta tago la edzino vekiĝis unua. La suno lumis, ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la pentrindan landon, kuŝantan antaŭ ŝi. La fiŝkaptisto etendis ankoraŭ siajn membrojn, kaj ŝi tuŝegis lin per la kubuto kaj diris:

“Leviĝu kaj rigardu tra la fenestro: ĉu ni ne povus regi la landon? Iru al la fiŝo kaj diru, ke ni volas esti reĝoj.”

“Ah, virino,” respondis li, “por kio esti reĝoj! Mi ne volas esti reĝo.”

“Bone,” ŝi diris, “vi ne volas, sed mi volas esti reĝo. Iru al la fiŝo, mi volas esti reĝo.”

“Ah, virino, vi volas esti reĝo, tion mi ne povas diri al ĝi.”

“Kial ne? Iru tuj, mi devas esti reĝo.”

La fiŝkaptisto iris tute konsternita.

“Tio ne estas prava, ne estas prava,” li pensis; tamen li iris.

Kiam li venis al la maro, la akvo estis nigre griza, bolis kaj malbonodoris. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

“El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Reĝan tronon de vi mendas.”

“Kion vi deziras?” demandis la fiŝo.

“Ŝi volas fariĝi reĝo,” respondis li.

“Iru, ŝi jam estas reĝo.”

Kiam li revenis al la palaco, li trovis la kastelon multe pli granda, kun alta turo kaj belegaj ornamaĵoj. Gardistoj staris antaŭ la pordego kaj amaso da soldatoj kun tamburoj kaj trumpetoj. En la ĉambroj ĉio estis el pura marmoro kaj oro, veluraj tapiŝoj kaj grandaj oraj penikoj. Malfermiĝis la pordo de la salono: tie staris ĉiuj korteganoj, lia edzino sidis sur alta trono el oro kaj diamantoj kaj havis grandan oran kronon sur la kapo kaj en la mano sceptron el pura oro kaj multekostaj ŝtonoj. Ĉe ambaŭ flankoj staris en vico ses virgulinoj, ĉiu unu kapon malpli alta ol la antaŭa. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

“Ah, virino, ĉu vi estas reĝo?”

“Jes,” respondis ŝi, “nun mi estas reĝo.”

La fiŝkaptisto staris kaj rigardis ŝin, fine li diris:

“Ah, kiel bele estas, ke vi estas reĝo! Nun ni deziros nenion plu.”

“Ne,” respondis ŝi kaj fariĝis malkvieta, “la tempo pasas tiel malrapide, mi enuas. Iru al la fiŝo; mi jam estas reĝo, mi volas fariĝi imperiestro.”

“Ah, virino,” diris la fiŝkaptisto, “vi volas esti imperiestro?”

“Iru al la fiŝo,” ŝi diris, “mi volas esti imperiestro.”

“Ah, virino, la fiŝo ne povas fari vin imperiestro, mi ne povas tion diri al ĝi; imperiestro estas nur unu en la regno. La fiŝo ne povas fari vin imperiestro, ne povas, ne povas!”

“Kio!” kriis la virino, “mi estas reĝo kaj vi estas nur mia edzo. Iru tuj. Se ĝi faris min reĝo, ĝi povas fari min ankaŭ imperiestro. Iru tuj!”

Li devis obei. Li iris kun timo kaj pensis:

“Tio ne sukcesos; imperiestro! ŝi postulas tro multe, ŝi fine tedos la fiŝon.”

Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute nigra kaj densa kaj tiel bolis, ke veziketoj krevis sur la supraĵo. Forta vento skuis ĝin. La terurita fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

“El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Imperion de vi mendas.”

“Kion vi deziras?” demandis la fiŝo.

“Ah fiŝo, mia edzino volas esti imperiestro.”

“Iru, ŝi jam estas imperiestro.”

Kiam li revenis hejmen, la tuta kastelo estis el polurita marmoro kun alabastraj figuroj kaj oraj ornamaĵoj. Antaŭ la pordego marŝis soldatoj, blovis trumpetojn kaj batis tamburojn. En la palaco baronoj, grafoj kaj princoj estis servistoj kaj malfermis antaŭ li orajn pordojn. Kiam li eniris, lia edzino sidis sur trono el unu ora peco, longa unu mejlon. Ŝi havis sur la kapo grandegan oran kronon, ornamitan per briliantoj kaj karbunkoloj; en unu mano ŝi tenis la sceptron, en la alia la imperiestran pomon. Ĉe ambaŭ flankoj staris gardistoj en du vicoj: la plej granda estis giganto du mejlojn alta, la plej malgranda nano ne pli alta ol mia malgranda fingro. Antaŭ ŝi staris amaso da grafoj kaj princoj. Time proksimiĝis la fiŝkaptisto kaj diris:

“Ĉu vi estas nun imperiestro?”

“Jes, mi estas imperiestro,” respondis ŝi. Li staris kaj rigardis ŝin, fine li diris:

“Bele estas, ke vi estas imperiestro.”

“Kial vi staras tie?” respondis ŝi. “Mi estas nun imperiestro, mi volas esti papo; iru al la fiŝo.”

“Kion, virino, kion vi deziras! Papo estas nur unu en la tuta kristanaro, la fiŝo ne povas tion fari!”

“Iru!” ŝi diris, “mi volas fariĝi papo; jam hodiaŭ mi devas esti papo.”

“Ne, virino, mi ne povas tion diri, vi jam troas, la fiŝo ne povas fari vin papo.”

“Sufiĉe da babilado. Se ĝi povas fari iun imperiestro, ĝi povas fari ankaŭ papo. Rapidu, mi estas imperiestro, vi estas nur mia edzo.”

La fiŝkaptisto foriris malkuraĝe, li tremis pro timo, liaj genuoj kaj kruroj skuiĝis.

Terura vento ekblovis, nuboj kovris la ĉielon, fariĝis mallume, kvazaŭ vespere. La folioj falis de la arboj, la akvo muĝis, bolis kaj batis la bordojn. En malproksimo li vidis ŝipojn, kiuj alarme pafis, saltis kaj dancis sur la ondoj. La ĉielo estis ankoraŭ iomete blua en la mezo, sed ĉirkaŭe ĝi estis terure ruĝa, kiel antaŭ fulmotondro. Li proksimiĝis terurita kaj diris:

“El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
La tiaron de vi mendas.”

“Kion vi deziras?” demandis la fiŝo.

“Mia edzino volas fariĝi papo.”

“Iru, ŝi jam estas papo.”

La fiŝkaptisto foriris. Kiam li revenis, li vidis grandan preĝejon, ĉirkaŭitan de palacoj. Interne ĉion lumigis miloj da miloj da kandeloj kaj lia edzino, tuta en oro de la kapo ĝis la piedoj, sidis sur trono multe pli alta ol la antaŭa kaj havis sur la kapo tri orajn kronojn. Ĉirkaŭis ŝin amaso da pastroj. Ĉe ambaŭ flankoj staris du vicoj da kandeloj, la plej alta kiel grandega turo, la plej malgranda kiel lumingo en la kuirejo. Ĉiuj imperiestroj kaj reĝoj genuis antaŭ ŝi kaj kisis ŝian ŝuon.

“Virino,” diris la fiŝkaptisto rigardante ŝin, “ĉu vi estas nun papo?”

“Jes, mi estas papo.” Li atente ŝin observis kaj ŝajnis al li, ke li vidas sunon.

“Ah, kiel bele estas, edzino mia, ke vi estas papo.”

Sed ŝi sidis rigida, kvazaŭ ŝtipo, kaj ne moviĝis. Li diris:

“Nun vi estos kontenta, vi estas papo, nenion plu vi povus deziri.”

“Mi pripensos,” ŝi respondis kaj ili kuŝiĝis. Sed ŝi ne estis kontenta kaj la avideco ne lasis ŝin dormi; ŝi pensis senĉese, kio ŝi povus ankoraŭ fariĝi.

La fiŝkaptisto dormis bone kaj profunde, ĉar li multe kuris tage, sed ŝi ne povis dormi kaj sin turnis de unu flanko sur la alian, pensante senĉese, kio ŝi povus ankoraŭ fariĝi. Nenion ŝi povis elpensi. Dume leviĝis la suno. Kiam ŝi ekvidis la matenruĝon, ŝi sidiĝis sur la lito kaj rigardis tra la fenestro; kiam aperis la suno, ŝi ekpensis:

“Ah, ĉu mi ne povus ordonadi la leviĝon de la suno kaj luno?”

“Leviĝu!” ŝi ekkriis, tuŝegante lin per la kubuto, “iru al la fiŝo, mi volas esti Dio.”

La fiŝkaptisto duone dormis ankoraŭ, sed li tiel ektimis, ke li falis de la lito. Li pensis, ke li ne bone aŭdis, frotis la okulojn kaj demandis:

“Ah, virino, kion vi diris?”

“Se mi ne povos ordoni la leviĝon de la suno kaj luno kaj se mi devos vidi, ke ili leviĝas sen mia ordono, mi ne havos plu trankvilan horon, ĉar mi ne povis ordoni ilin.”

Ŝi tiel terure lin ekrigardis, ke li ektremis.

“Iru tuj, mi volas esti Dio.”

“Ah, virino,” li diris kaj falis antaŭ ŝi sur la genuojn, “la fiŝo ne povas fari tion; ĝi povis fari vin imperiestro kaj papo, mi petas vin, rekonsciiĝu kaj restu papo.”

Ŝi fariĝis furioza, ŝiaj haroj flugis senorde ĉirkaŭ la kapo, ŝi disŝiris la korsaĵon kaj ekbatis la edzon per la piedo, kriante:

“Mi ne povas plu atendi, iru tuj, ĉu vi ne aŭdas?”

Li surtiris la pantalonon kaj ekkuris kvazaŭ freneza. Ekblovis terura ventego, bruegis kaj muĝis terure. Li apenaŭ povis stari sur la piedoj. La domoj kaj arboj skuiĝis, la montoj tremis, la ŝtonegoj ruliĝis en la maron, la ĉielo estis nigra, kvazaŭ peĉo. Tondris kaj fulmis, sur la maro leviĝis nigraj ondoj, altaj kiel turoj kaj montoj, kaj ĉiu portis blankan ŝaŭman kronon. La fiŝkaptisto kriis, sed li mem ne aŭdis la proprajn vortojn:

“El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Dian tronon de vi mendas.”

“Kion ŝi deziras?” demandis la fiŝo.

“Ŝi volas esti Dio,” diris la fiŝkaptisto.

“Iru, ŝi ree sidas en la budo.”

Kaj ili sidas tie ankoraŭ hodiaŭ.

Tablo “kovru vin”, la orazeno kaj bastono el sako

Estis iam tajloro, kiu havis tri filojn kaj nur unu kaprinon.

Ĉar la kaprino nutris per sia lakto la tutan familion, oni devis doni al ŝi bonan nutraĵon kaj konduki ŝin ĉiutage sur la paŝtejon. La filoj paŝtis ŝin unu post la alia. Foje la plej aĝa filo kondukis ŝin en la tombejon, kie la plej bela herbo kreskis. Ŝi paŝtis sin tie kaj saltis. Vespere, kiam proksimiĝis la tempo por reveni hejmen, li demandis:

“Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

“Manĝis mi kaj estas sata
De la herbo aromata.
Me, mee!”

“Venu do hejmen,” diris la junulo, prenis ŝian ŝnuron, kondukis ŝin en la stalon kaj alligis.

“Ĉu la kaprino havis sufiĉe da nutraĵo?” demandis la maljuna tajloro.

“Ho jes,” respondis la filo, “manĝis ŝi kaj estas sata de la herbo aromata.”

Sed la patro volis mem konvinkiĝi, iris en la stalon, karesis la karan beston kaj demandis:

“Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

“Saltis mi, nenion trovis,
Kiel mi satiĝi povis?
Me! mee!”

“Kion mi aŭdas!” ekkriis la tajloro, kuris al la knabo kaj diris:

“Mensogulo! Vi diris, ke la kaprino estas sata, kaj lasis ŝin fasti?”

En granda kolero li prenis de la muro la ulnon kaj per batoj forpelis la filon.

En la sekvinta tago estis la vico de la dua filo. Li trovis apud la plektobarilo de la ĝardeno lokon, kie kreskis bela herbo. La kaprino manĝis ĝin kaj lasis neniom. Vespere, kiam proksimiĝis la tempo por reveni hejmen, li demandis:

“Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

“Manĝis mi kaj estas sata
De la herbo aromata.
Me, mee!”

“Venu do hejmen,” diris la junulo, tiris ŝin en la stalon kaj alligis.

“Ĉu la kaprino havis sufiĉe da nutraĵo?” demandis la maljuna tajloro.

“Ho jes,” respondis la filo, “manĝis ŝi kaj estas sata de la herbo aromata.”

La tajloro, kiu volis mem vidi tion, iris en la stalon kaj demandis:

“Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

“Saltis mi, nenion trovis,
Kiel mi satiĝi povis?
Me! mee!”

“Sendia fripono!” kriis la tajloro, “li lasis fasti tiel noblan beston!” kaj forpelis lin per la ulno.

Venis la vico de la tria filo. Por bone plenumi la taskon, li trovis arbetaron kun plej belaj folioj kaj paŝtis tie la kaprinon. Vespere, kiam li estis revenonta, li demandis:

“Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

“Manĝis mi kaj estas sata
De la herbo aromata.
Me, mee!”

“Venu do hejmen,” diris la knabo, kondukis ŝin en la stalon kaj alligis.

“Ĉu la kaprino havis sufiĉe da manĝaĵo?” demandis la maljuna tajloro.

“Ho jes,” respondis la filo, “manĝis ŝi kaj estas sata de verdaĵo aromata.”

La tajloro ne fidis, iris en la stalon kaj demandis:

“Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La malica besto respondis:

“Saltis mi, nenion trovis,
Kiel mi satiĝi povis?
Me! mee!”

“Gento de mensoguloj!” ekkriis la tajloro, “unu same sendia kaj malzorga, kiel alia! Trompu alian malsaĝulon!”

Kolera li kuris en la domon kaj tiel draŝis per la ulno la dorson de la knabo, ke la junulo forkuris.

La maljuna tajloro restis sola kun la kaprino. En la sekvinta tago li iris en la stalon, karesis la kaprinon kaj diris:

“Venu, kara besteto, mi mem kondukos vin en la paŝtejon.”

Li kondukis ŝin al verdaj plektobariloj, al altaj herboj kaj en aliajn lokojn, kie la kaprinoj volonte sin paŝtas:

“Ĉifoje vi satmanĝos laŭ via volo,” li diris kaj paŝtis ŝin ĝis la vespero. Tiam li demandis:

“Kaprino, ĉu vi estas sata?”

Ŝi respondis:

“Manĝis mi kaj estas sata
De la herbo aromata.
Me, mee!”

“Venu do hejmen,” diris la tajloro, kondukis ŝin en la stalon kaj alligis. Forirante li sin returnis al ŝi kaj demandis ankoraŭ unu fojon:

“Fine vi satmanĝis?”

Sed la kaprino kondutis kontraŭ li ne pli bone ol kontraŭ la aliaj kaj respondis:

“Saltis mi, nenion trovis,
Kiel mi satiĝi povis?
Me! mee!”

Aŭdinte tion, la tajloro ekmiris kaj komprenis, ke li maljuste forpelis siajn filojn.

“Atendu!” kriis li, “vi sendanka kreitaĵo! Ne sufiĉas forpeli vin. Mi signos vin tiel, ke vi neniam kuraĝos montri vin inter honestaj tajloroj.”

Li rapide alportis razilon, sapumis la kapon de la kaprino kaj razis ŝin glata kvazaŭ manplato. Ĉar la ulno tro honorus ŝin, li alportis vipon kaj tiel regalis ŝin, ke la kaprino forkuris salte.

La tajloro, tute sola, ekmalĝojis. Li dezirus havi ĉe si la filojn, sed neniu sciis, kien forpelis ilin la sorto.

* * *

La plej aĝa fariĝis lernanto de lignaĵisto. Li lernis diligente kaj persiste. Kiam venis la tempo entrepreni metian migradon, la majstro donacis al li tablon. Ĝi estis tute simpla kaj el ordinara ligno, sed havis bonegan econ: kiam oni starigis ĝin antaŭ sin kaj diris: “Tableto, kovru vin,” la bona tablo tuj estis kovrita per pura tuko, aperis sur ĝi telero, tranĉilo kaj forko, pladoj kun rostaĵoj kaj kuiraĵoj kaj granda glaso da ruĝa brila vino, kiu ĝojigis la koron.

La junulo pensis:

“Tio sufiĉos por tuta via vivo,” kaj esperplena ekiris en la vastan mondon. Li tute ne zorgis, ĉu gastejo estas bona, ĉu oni povas trovi tie manĝon aŭ ne. Se tio plaĉis al li, li eĉ tute ne eniris, sed sur kampo aŭ herbejo aŭ en arbaro li demetis de la dorso la tablon, starigis ĝin antaŭ sin kaj diris: “Kovru vin!” kaj li havis ĉion, kion li bezonis.

Fine li ekdeziris reveni al la patro, esperante, ke lia kolero dume kvietiĝis kaj ke li volonte akceptos la filon kun la tablo “kovru vin.”

Vespere li venis en gastejon plenan de vojaĝantoj, kiuj afable invitis lin sidigi ĉe ilia tablo, ĉar alie li nenion ricevos.

“Ne,” respondis la lignaĵisto, “mi ne volas forpreni de via buŝo la lastajn pecojn, prefere mi mem regalos vin.”

Ili ridis, pensante, ke li ŝercas, sed li starigis la lignan tablon en la mezo de la ĉambro kaj diris: “Tablo, kovru vin!”

Tuj la tablo estis kovrita per manĝaĵoj, kiajn ne povus liveri la kuirejo de la mastro. La odoro agrable tiklis la nazojn de la gastoj.

“Sinjoroj, mi petas vin, al la tablo!” diris la lignaĵisto. Li ne bezonis inviti ilin duan fojon; ili proksimiĝis, eltiris la tranĉilojn kaj brave komencis la atakon. Plej multe mirigis ilin, ke apenaŭ iu plado malpleniĝis, tuj aperis alia tute plena. La mastro staris en angulo, rigardis kaj ne sciis, kion diri. Li pensis:

“Utila estus tia kuiristo en via gastejo!”

La lignaĵisto kaj liaj kunuloj amuziĝis ĝis malfrua nokto. Fine ili iris dormi. Ankaŭ la junulo kuŝiĝis kaj starigis la tablon apud la muro.

La pensoj ne lasis la mastron trankvila. Li memoris, ke li posedas tute similan tablon en la subtegmento, senbrue alportis ĝin kaj lasis ĝin, preninte la miraklan.

En la sekvinta tago la lignaĵisto pagis por la nokto, nenion rimarkinte prenis la tablon kaj foriris. Tagmeze li venis al la patro, kiu akceptis lin kun granda ĝojo.

“Kara filo,” li demandis, “kion vi ellernis?”

“Patro, mi estas lignaĵisto.”

“Bona metio,” respondis la maljunulo, “sed kion vi alportis de via migrado?”

“La plej bona afero, kiun mi alportis, estas ĉi tiu tableto.”

La tajloro rigardis la tableton de ĉiuj flankoj kaj diris:

“Via majstroverko ne valoras multe, ĝi estas malnova kaj malbona tableto.”

“Sed ĝi estas tableto ‚kovru vin’,” respondis la filo.

“Kiam mi starigas ĝin kaj diras: ‚kovru vin’, tuj aperas sur ĝi bongustaj manĝaĵoj kaj vino, kiu ĝojigas la koron! Invitu ĉiujn parencojn kaj amikojn, la tableto regalos ilin kaj ĉiuj satmanĝos.”

Kiam la gastoj kunvenis, li starigis sian tableton en la mezo de la ĉambro kaj diris:

“Tableto, kovru vin!” Sed la tableto ne moviĝis kaj staris malplena kiel ĉiu alia, kiu ne komprenas la sorĉvortojn. La malfeliĉa junulo komprenis, ke oni ŝanĝis al li la tableton. Li hontis, ke li ŝajnis mensogulo, kaj la parencoj priridis lin kaj devis reveni hejmen kun malplena stomako. La patro rekomencis sian tajloran laboron, kaj la filo eklaboris ĉe majstro.

* * *

La dua filo venis al muelisto kaj fariĝis lia lernanto. Kiam li jam ellernis la metion, la majstro diris:

“Via konduto ĉiam estis laŭdinda, rekompence mi donacos al vi neordinaran azenon, kiu ne tiras veturilon, nek portas sakojn.”

“Kion do ĝi faras?” demandis la junulo.

“Ĝi sputas oron,” respondis la majstro. “Se vi starigas ĝin sur tuko kaj diras: ‚ briklebrit’, la bona besto sputas al vi oron, malantaŭe kaj antaŭe.”

“Bona afero,” diris la junulo, dankis la majstron kaj foriris en la vastan mondon. Kiam li bezonis monon, li nur diris al la azeno “briklebrit” , kaj la oro falis kvazaŭ pluvo; li nur kolektis ĝin de la tero. Ĉie, kien li venis kun la azeno, la plej bonaj objektoj ne estis tro bonaj por li, kaj ju pli karaj ili estis, des pli bone, ĉar lia poŝo ĉiam estis plena.

Iom da tempo li migris tiamaniere en la mondo kaj fine ekpensis: “Mi devas trovi mian patron; kiam mi venos kun mia azeno, li forgesos la koleron kaj bone min akceptos.”

Li eniris okaze en la saman gastejon, kie oni ŝtelis al lia frato la tableton. Li kondukis post si la azenon, kaj la mastro volis alligi ĝin, sed la junulo diris:

“Mi dankas vin, mi mem kondukos mian grizulon en la stalon kaj mem alligos ĝin, ĉar mi devas scii, kie ĝi staras.”

Tio ŝajnis stranga al la mastro kaj li pensis, ke tiu, kiu mem devas zorgi pri sia azeno, ne havas tre plenan poŝon. Sed kiam la veninto metis la manon en la poŝon, eltiris du orajn monerojn kaj mendis bonan vespermanĝon, li larĝe malfermis la okulojn, ekkuris kaj elektis la plej bonan kion li havis en la provizejo.

Post la vespermanĝo la gasto demandis, kiom li ŝuldas. La mastro ne ŝparis la poŝon de la junulo kaj diris, ke li devas aldoni ankoraŭ du orajn monerojn. La junulo serĉis en la poŝo, sed trovis tie nenion.

“Atendu momenton, sinjoro mastro,” li diris, “mi iros kaj alportos monon,” kaj kunprenis la tablotukon. La mastro komprenis neniom, scivola sekvis lin senbrue kaj, ĉar la gasto riglis la pordon de la stalo, li rigardis tra fendo. La muelisto sternis la tukon sub la azeno kaj ekkriis: “briklebrit” — kaj en la sama momento la besto komencis sputi oron, kiu falis kvazaŭ hajlo.

“Mil diabloj,” diris la mastro, “jen tute novaj dukatoj! Ne malbona estas tia monujo!”

La gasto pagis sian kalkulon kaj kuŝiĝis; la mastro nokte ŝteliris en la stalon, elkondukis la moneriston kaj alligis anstataŭe alian azenon.

En la posta mateno la muelisto frue foriris kun la azeno, suspektante nenion. Tagmeze li venis al la patro, kiu ĝoje lin akceptis.

“Kion vi ellernis, kara filo?” demandis la patro.

“Patro, mi estas muelisto.”

“Kion vi alportis de via migrado?”

“Nur azenon.”

“Ne mankas azenoj ĉi tie,” diris la tajloro, “mi preferus bonan kaprinon.”

“Ĝi ne estas ordinara besto, ĝi estas mirakla azeno: kiam mi diras: briklebrit’, la bona kreitaĵo sputas plentukon da oro. Invitu ĉiujn parencojn, mi ilin ĉiujn faros riĉaj homoj.”

“Tio tre plaĉas al mi,” diris la patro, “mi plu ne turmentos min per la kudrado.”

Kaj li rapidis kunvoki la parencojn. Kiam ĉiuj kunvenis, la muelisto petis ilin sidiĝi, sternis la tukon kaj alkondukis la azenon.

“Atentu nun,” li diris kaj ekkriis “briklebrit” — sed tio, kio falis sur la tukon, ne similis orajn monerojn. Montriĝis, ke la besto ne konas la artifikon, ĉar ne ĉiu azeno ĝin konas. Malĝoja fariĝis la mieno de la kompatinda muelisto; li komprenis, ke oni trompis lin, petis pardonon de la parencoj, kiuj devis foriri same malriĉaj, kiel ili venis. La tajloro rekomencis sian laboron kaj la filo dungiĝis en muelejo.

La tria filo fariĝis lernanto de tornisto kaj ĉar la metio estas malfacila, li lernis pli longe ol la fratoj. Ili sciigis al li per letero sian malsukceson kaj kiel la gastejestro ŝtelis al ili en la lasta vespero la miraklajn donacojn. Kiam la tornisto ellernis la metion, la majstro rekompence por lia bona konduto donacis al li sakon kaj diris:

“En ĝi estas bastono.”

“La sakon mi metos sur la dorson, ĝi povos estis utila al mi, sed por kio taŭgas la bastono? Ĝi estos nur superflua ŝargo.”

“Mi tuj klarigos al vi,” diris la majstro, “se iu ofendos vin, vi diru nur: ‚Bastono, el la sako!’ kaj la bastono elsaltos inter la homojn kaj tiel dancos sur iliaj dorsoj, ke ili ne povos moviĝi dum ok tagoj; ĝi ĉesos bati ne pli frue, ol kiam vi diros: ‚Bastono, en la sakon!’”

La junulo dankis lin kaj ekiris kun la sako sur la dorso. Ĉiufoje, kiam iu tro proksimiĝis al li kaj volis lin tuŝi, li diris:

“Bastono, el la sako!”

La bastono saltis eksteren kaj batis la surtutojn aŭ kamizolojn sur la dorsoj, ne atendante senvestiĝon; rapide ĝi laboris kaj neniu atendis longe sian vicon!

La juna tornisto venis vespere en la gastejon, kie liaj fratoj estis trompitaj. Li metis la sakon antaŭ si sur la tablon kaj komencis rakonti pri ĉio rimarkinda, kion li vidis en la mondo.

“Jes,” li diris, “ekzistas tabletoj ‚kovru vin’, orazenoj kaj alio simila — bonaj objektoj, kiujn mi ne malŝatas; sed ĉio tio valoras neniom kompare kun la trezoro, kiun mi akiris kaj kiun mi havas en la sako.”

La mastro levis la orelojn:

“Kion, mil diabloj, li posedas,” li pensis, “kredeble la sako estas plena de diamantoj. Mi tre dezirus aligi ilin al la tableto kaj azeno, ĉar ĉiuj bonaj aferoj kuniĝas triope.”

Kiam venis la tempo por dormi, la gasto sin etendis sur la benko kaj sub la kapon metis la sakon kiel kusenon. Kiam la mastro pensis, ke la junulo jam profunde dormas, li proksimiĝis, senbrue kaj singarde tiris la sakon provante, ĉu li sukcesos fortiri ĝin kaj meti anstataŭe alian. La tornisto jam longe atendis tion kaj kiam la mastro estis forte tironta, la junulo ekkriis:

“Bastono, el la sako!” La bastono tuj elsaltis al la ŝtelisto kaj malavare regalis lin. La mastro kriis, petante kompaton, sed ju pli laŭte li kriis, des pli forte la bastono batis la takton sur lia dorso. Fine tute senfortiĝinta la mastro falis teren. Tiam la tornisto diris:

“Se vi ne redonos la tableton ‚kovru vin’ kaj la orazenon, la danco tuj rekomenciĝos.”

“Oh, ne, ne,” diris la mastro per mallaŭta voĉo, “mi volonte redonos ĉion, nur ordonu la malbenitan koboldon reveni en la sakon.”

La junulo diris:

“Bone, mi ekkompatos vin, sed memoru bone la lecionon!”

Li ekkriis:

“Bastono, en la sakon” kaj liberigis la mastron.

En la posta tago la tornisto iris al la patro kun la tableto “kovru vin” kaj kun la orazeno. La patro ĝoje akceptis lin kaj demandis, kion li el lernis.

“Kara patro,” diris la junulo, “mi estas tornisto.”

“Bela metio!” diris la patro, “kaj kion vi alportis de via migrado?”

“Multvaloran objekton, kara patro, bastonon en la sako.”

“Kion?” ekkriis la patro, “bastonon? Ĝi ne indis la penon! Vi povas fari ĝin ankaŭ ĉe ni el iu ajn branĉo.”

“Sed ne tian, kara patro! Kiam mi diras al ĝi: ‚Bastono, el la sako’, ĝi elsaltas kaj batas tiujn, kiuj havas malbonajn intencojn kontraŭ mi. Ĝi ne ĉesas, ĝis ili kuŝas tere kaj petas kompaton. Rigardu, per ĝi mi reprenis la tableton ‚kovru vin’ kaj la orazenon, kiujn la gastejmastro fripone ŝtelis al miaj fratoj. Alvoku ilin ambaŭ kaj invitu ĉiujn parencojn, mi regalos ilin kaj plenigos iliajn poŝojn per oro.”

La maljuna tajloro ne tre fidis, sed kunvokis tamen la parencojn. La tornisto sternis tukon en la ĉambro, enkondukis la orazenon kaj diris al la frato:

“Nu, kara frato, parolu kun ĝi.”

La muelisto diris “briklebrit” kaj en la sama momento oraj moneroj ekpluvis sur la tukon. La azeno ne ĉesis, ĝis ĉiuj havis tiom da oro, ke ili ne povis forporti pli multe. (Mi vidas, ke ankaŭ vi dezirus esti kun ili!)

Poste la tornisto alportis la tableton kaj diris:

“Nu, kara frato, parolu kun ĝi.”

Apenaŭ la lignaĵisto diris: “kovru vin,” ĝi jam estis kovrita kaj plena de plej bonaj manĝaĵoj. Komenciĝis festeno, kian la bona tajloro neniam antaŭe vidis en sia domo; la tuta parencaro restis kune ĝis la noktomezo; ĉiuj estis gajaj kaj kontentaj. La tajloro ŝlosis en la ŝranko la kudrilon, fadenojn, gladilon kaj ulnon kaj vivis kun siaj tri filoj vivon feliĉan kaj trankvilan.

Sed kia estis la sorto de la kaprino, pro kiu la tajloro forpelis siajn filojn? Mi rakontos tion al vi. Ŝi hontis pro sia senhara kapo kaj kaŝis sin en neston de vulpo. Kiam la vulpo revenis hejmen, paro da grandaj okuloj ekbrilis antaŭ ĝi en la mallumo.

Ĝi ektimis kaj forkuris. Urso renkontis ĝin kaj, vidante ĝian konfuzon, demandis:

“Kio estas al vi? Kial vi faras grimacojn?”

“Ah,” respondis la flavulo, “terura monstro sidas en mia nesto! Ĝi rigardis min per siaj fajraj okuloj.”

“Ni tuj forpelos ĝin,” diris la urso, iris kun la vulpo al ĝia nesto kaj rigardis internen; sed kiam ĝi vidis la fajrajn okulojn, ankaŭ ĝi ektimis kaj forkuris de la terura besto. Abelo renkontis la urson kaj, vidante, ke ĝi ne sentas sin tre bone en sia haŭto, diris:

“Urso, kia malĝoja mieno, kie estas via gajeco?”

“Ne babilu, terura besto kun fajraj okuloj sidas en la nesto de la flavulo kaj ni ne povas ĝin forpeli.”

La abelo diris:

“Mi domaĝas vin, urso. Mi estas malgranda, malforta kreitaĵo, kiun vi tute ne rigardas sur via vojo, tamen mi esperas, ke mi povos vin helpi.”

Ĝi flugis en la vulpan neston, sidiĝis sur la glata, razita kapo de la kaprino kaj tiel forte ŝin pikis, ke ŝi elsaltis, kriis me! mee! kaj forkuris kiel furioza en la arbaron.

De tiu tempo neniu scias, kie ŝi estas.

Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon

Iu patro havis du filojn. La pli aĝa estis saĝa, prudenta kaj lerta, la pli juna estis malsaĝa, povis nenion kompreni kaj lerni. La homoj, rigardante lin, diris:

“Li estos ŝarĝo por la patro!”

Kiam oni devis ion fari, ĉiam la pli aĝa devis ĝin plenumi; sed kiam la patro sendis lin malfrue vespere aŭ nokte, kaj la vojo estis tra tombejo aŭ alia timiga loko, li ĉiufoje respondis:

“Oh ne, patro, mi ne iros tien, mi timas.”

Kiam vespere ĉe la fajrujo oni rakontis fabelojn, kiuj tremigis la aŭskultantojn, ili iun fojon diris:

“Ah, kiel mi timas!” sed la pli juna sidis en angulo, aŭskultis, kaj ne povis kompreni, kion tio signifas.

“Oni ĉiam diras: mi timas! mi timas! Mi ne timas, kredeble tio estas artifiko, kiun mi ne konas.”

Foje la patro diris al li:

“Aŭskultu, vi en la angulo, vi fariĝas granda kaj forta. Vi devas ion ellerni kaj mem trovi por vi la panon. Vi vidas, kiel via frato penas, sed via laboro ĉiam estas vana.”

“Patro,” respondis la filo, “mi volonte lernus ion; mi volus lerni, kio estas timo, mi tute ne komprenas tion.”

La pli aĝa ridis kaj pensis:

“Dio mia, kia malsaĝulo estas mia frato, li neniam taŭgos por io: se ne lernas la infano, ĝi ne estos kapitano.”

Post iom da tempo orgenisto vizitis la domon. La patro plendis pri sia ĉagreno kaj rakontis, ke la pli juna filo taŭgas por nenio, nenion scias kaj lernas nenion:

“Imagu, kiam mi demandis lin, kiun metion li volas lerni, li respondis, ke li dezirus lerni, kio estas timo.”

“Se nur tion li deziras,” respondis la orgenisto, “li povas tion lerni ĉe mi; lasu lin en mian domon, mi lin poluros.”

La patro estis kontenta, ĉar li pensis:

“En ĉiu okazo la knabo iom profitos.”

La orgenisto prenis la knabon en sian domon kaj li devis sonorigi en la preĝejo. Post kelkaj tagoj la orgenisto vekis la knabon noktomeze, ordonis al li leviĝi, suriri la preĝejan turon kaj sonorigi.

“Mi instruos al vi, kio estas timo,” pensis la orgenisto kaj iris sekrete antaŭe. La knabo suriris la turon, ĉirkaŭrigardis kaj kiam li volis preni en la manon la ŝnuron, li ekvidis sur la ŝtuparo, kontraŭ la fenestro, blankan figuron.

“Kiu estas tie?” li demandis, sed la figuro ne respondis, ne moviĝis.

“Respondu,” ekkriis la junulo, “aŭ iru for, vi havas nokte nenion por fari ĉi tie!”

La orgenisto staris senmova, por kredigi al la junulo, ke tio estas fantomo. La knabo ree kriis:

“Kion vi volas? Parolu, se vi estas honesta homo; se ne, mi faligos vin de la ŝtuparo.”

La orgenisto pensis:

“Li tion ne faros,” ne respondis kaj staris kvazaŭ ŝtona. La knabo la trian fojon alparolis lin, sed vane. Tiam li ekkuris kaj tiel depuŝis de la ŝtuparo la fantomon, ke ĝi rulfalis dek ŝtupojn kaj restis senmova en angulo. La knabo sonorigis, revenis en la domon sen diri eĉ unu vorton, kuŝiĝis kaj ekdormis. La edzino de la orgenisto longe atendis la edzon, sed li ne revenis. Fine ŝi ektimis, vekis la knabon kaj demandis:

“Ĉu vi ne scias, kie restis mia edzo? Li suriris antaŭ vi la turon.”

“Ne,” respondis la knabo. “Iu staris sur la ŝtuparo kontraŭ la fenestro, kaj ĉar li volis nek respondi, nek foriri, mi pensis, ke li estas ŝtelisto kaj mi faligis lin de la ŝtuparo. Iru tien, vi vidos, ĉu tio estis via edzo. Se jes, granda domaĝo estas.”

La virino kuris tien kaj trovis la edzon en angulo; li kuŝis kaj ĝemis, ĉar unu lia piedo estis rompita.

Ŝi portis la edzon malsupren kaj kun laŭtaj krioj rapidis al la patro de la junulo.

“Via filo,” ŝi kriis, “kaŭzis grandan malfeliĉon! Li ĵetis mian edzon de la ŝtuparo, tiel ke li rompis unu piedon al la malfeliĉulo. Reprenu la friponon el nia domo!”

La patro ektimis, kuris al la knabo kaj severe riproĉis lin:

“Kiaj sendiaj agoj! La diablo, ŝajnas, inspiris vin!”

“Patro,” li respondis, “aŭskultu min, mi estas senkulpa: li staris en la mallumo, kiel iu, kiu havas malbonajn intencojn. Mi ne sciis, kiu li estas kaj trifoje mi admonis lin respondi aŭ foriri.”

“Ah,” diris la patro, “vi alportas nur malfeliĉojn. For de miaj okuloj, mi ne volas plu vidi vin.”

“Bone, patro, atendu nur ĝis la tagiĝo; mi foriros por lerni timon: mi ekhavos arton, kiu nutros min!”

“Lernu, kion vi volas,” diris la patro, “tio estas por mi indiferenta. Jen estas 50 talaroj, iru en la vastan mondon kaj al neniu diru, de kie vi venas kaj kiu estas via patro, ĉar mi hontas pro vi!”

“Bone, patro, kiel vi volas. Se vi postulas nenion plian, mi povas facile plenumi vian volon.”

Kiam leviĝis la suno, la knabo metis la talarojn en la poŝon, ekiris sur la grandan vojon kaj senĉese ripetis al si:

“Ah, se mi timus, se mi timus.”

Homo iris sur la vojo, aŭdis la vortojn, kiujn la knabo diris al si mem, kaj kiam ili proksimiĝis al pendigilo, li diris:

“Ĉu vi vidas tie la arbon, kie sep junuloj festis la edziĝon kun la filino de la ŝnurfaristo kaj nun lernas flugi: sidiĝu tie kaj atendu la nokton, vi lernos timi.”

“Se oni bezonas nenion plian, la afero estas facile farebla. Revenu morgaŭ matene: se mi tiel rapide lernos timi, vi ricevos miajn 50 talarojn.”

La knabo iris al la pendigilo, sidiĝis sub ĝi kaj atendis ĝis la vespero. Estis malvarme, la knabo ekbruligis fajron; sed noktomeze ekblovis tiel malvarma vento, ke la knabo ne povis sin varmigi, malgraŭ la fajro. Kiam li vidis, ke la vento movas la pendigitojn, kiuj tuŝegas unu alian, li pensis:

“Mi frostas ĉi tie ĉe la fajro, kiel ili devas frosti kaj tremi tie supre!”

Li estis kompatema: li starigis ŝtupetaron, supreniris, malligis ĉiujn sep kaj portis ilin malsupren. Poste por ekflamigi la karbojn li blovis sur la fajron kaj sidigis ilin ĉirkaŭe. Sed ili sidis senmovaj kaj la fajro ekbruligis iliajn vestojn.

“Gardu vin,” kriis la knabo, “alie mi ree vin pendigos!” La mortintoj aŭdis nenion, silentis, kaj iliaj ĉifonoj brulis. La knabo ekkoleris kaj diris:

“Ĉu vi ne volas vin gardi? Bone, sed mi tute ne intencas bruli kun vi,” li ree pendigis ilin, sidiĝis ĉe la fajro kaj ekdormis. En la posta tago venis al li la sama homo por ricevi la 50 talarojn kaj diris:

“Nun vi scias, kio estas timo!”

“Ne,” respondis la knabo, “de kie mi povus scii? Ĉi tiuj supre ne malfermis la buŝon; ili estis tiel malsaĝaj, ke ili lasis siajn ĉifonojn bruli.”

La homo vidis, ke li ne ricevos la 50 talarojn, foriris kaj diris:

“Tian mi ne vidis ankoraŭ!”

La knabo iris sian vojon kaj ree ripetis al si:

“Ah, se mi timus, se mi timus!”

Veturigisto, kiu iris malantaŭ li, demandis:

“Kiu vi estas?”

“Mi ne scias,” respondis la junulo.

La veturigisto daŭrigis:

“De kie vi venas?”

“Mi ne scias.”

“Kiu estas via patro?”

“Tion mi ne povas diri.”

“Kion vi murmuras senĉese?”

“Mi volus lerni timi, sed neniu povas instrui min.”

“Ĉesu babili sensencaĵojn,” diris la veturigisto, “iru kun mi, eble mi loĝigos vin.”

La knabo iris kun la veturigisto, kaj vespere ili venis en gastejon, kie ili estis pasigontaj la nokton. Enirante en la ĉambron, la knabo ree diris:

“Ah, se mi timus, se mi timus!”

La mastro, aŭdinte tion, ekridis kaj diris:

“Se vi tion serĉas, vi trovos ĉi tie bonan okazon.”

“Silentu!” diris al li la edzino, “multaj kuraĝuloj jam perdis tie la vivon. Domaĝe estus, se ĉi tiuj belaj okuloj ne plu vidus la tagan lumon.”

La knabo diris:

“Kiel ajn malfacila tio estas, mi volas ĝin lerni, mi ja por tio migras en la mondo.”

Li ne lasis la gastejmastron trankvila, ĝis ĉi tiu rakontis, ke ne malproksime estas malbenita kastelo, kie li povas lerni timi, se li nur pasigos tie tri noktojn. La reĝo promesis al tiu, kiu kuraĝos tion fari, sian filinon kiel edzinon, kaj la filino estas la plej bela virgulino en la tuta mondo. En la kastelo estas ankaŭ grandaj trezoroj, gardataj de malbonaj spiritoj; oni povus akiri ilin kaj fariĝi riĉulo. Multaj kuraĝuloj jam estis interne, sed ankoraŭ neniu eliris.

En la posta tago la knabo iris al la reĝo kaj diris:

“Se vi permesos, mi pasigos tri noktojn en la kastelo.”

La reĝo rigardis lin kaj ĉar la knabo plaĉis al li, li diris:

“Vi povas peti tri aferojn, sed nur senvivajn objektojn, kaj vi povos kunporti ilin en la kastelon.”

La junulo respondis:

“Mi petas fajron, tornilon kaj lignaĵistan stablon kun tranĉilo.”

La reĝo ordonis ĉion ĉi porti dum la tago en la kastelon. Kiam proksimiĝis la nokto, la knabo eniris en la kastelon, ekbruligis helan fajron en unu ĉambro, metis apude la stablon kun la tranĉilo, sidiĝis sur la tornilo kaj diris:

“Ah, se mi timus! Sed ankaŭ ĉi tie mi ne lernos timi.”

Antaŭ noktomezo li volis flamigi la fajron: kiam li blovis, io ekkriis en angulo:

“Miaŭ, miaŭ, kia malvarmo!”

“Malsaĝuloj, kial vi krias? Venu al la fajro kaj varmigu vin.”

Apenaŭ li tion diris, elsaltis du grandaj katoj, sidiĝis ĉe ambaŭ liaj flankoj kaj sovaĝe rigardis lin per siaj fajraj okuloj. Post momento, kiam ili jam varmigis sin, ili diris:

“Kolego, ĉu vi ne volas ludi kartojn?”

“Kial ne,” respondis li, “sed montru viajn piedojn!”

Ili etendis siajn ungegojn.

“Ah,” li diris, “kiel longaj ungoj! Atendu, mi devas ilin detranĉi.”

Li kaptis ilin sur la nuko, sidiĝis sur la stablo, ŝraŭbis iliajn piedojn kaj diris:

“Mi vidis fiajn fingrojn, mi ne plu volas ludi kun vi.”

Li mortigis la katojn kaj ĵetis en akvon. Apenaŭ li kvietigis la du ludkunulojn kaj sidiĝis ĉe la fajro, el ĉiuj anguloj venis nigraj katoj kaj hundoj nigraj, ligitaj per fajraj ĉenoj, pli kaj pli multnombraj, tiel ke li ne povis forpuŝi ilin. Ili kriis terure, paŝis en la fajron, disĵetis la karbojn kaj volis estingi ĝin. Dum momento li rigardis kviete, sed ili fine tedis lin, li kaptis la tranĉilon, ekkriis:

“For, kanajloj!” kaj senkompate hakis dekstren kaj maldekstren.

Parto forkuris, parton li mortigis kaj ĵetis en la lageton. Kiam li revenis, li flamigis la fajron el la eroj kaj varmigis sin.

Kiam li sidis tiamaniere, liaj okuloj ne volis plu esti malfermitaj kaj li deziris dormi. Li ĉirkaŭrigardis kaj vidis en la angulo grandan liton.

“Ĝustatempe,” li diris kaj kuŝiĝis. Sed apenaŭ li fermis la okulojn, la lito ekveturis kaj veturis tra la tuta kastelo.

“Bone, tre bone,” diris la knabo, “kuru rapide!”

La lito ruliĝis kvazaŭ al ĝi estus jungitaj ses ĉevaloj, trans la sojlojn kaj ŝtuparojn, supren kaj malsupren. Subite, krak, krak, ĝi renversiĝis kaj kuŝis sur li kvazaŭ monto. Sed li deĵetis kovrilojn kaj kusenojn, eliĝis kaj diris:

“Veturu, al kiu tio plaĉas.”

Li kuŝiĝis ĉe la fajro kaj dormis ĝis la tagiĝo. Matene la reĝo venis kaj vidante lin kuŝanta sur la planko, pensis, ke la fantomoj mortigis lin kaj ke li estas senviva.

“Domaĝe, tiel bela viro!” diris la reĝo.

La junulo aŭdis tion, leviĝis kaj diris:

“Ankoraŭ ne!”

La reĝo ekmiris, sed ĝojis kaj demandis, kiel pasis la nokto.

“Tre bone,” respondis la knabo, “pasis unu, pasos ankaŭ la ceteraj.”

Kiam li venis en la gastejon, la mastro larĝe malfermis la okulojn:

“Neniam mi supozis, ke mi ree vidos vin vivanta; ĉu nun vi lernis timi?”

“Ne, ĉio estas vana. Se iu povus klarigi tion al mi!”

En la posta nokto li ree iris en la malnovan kastelon, sidiĝis ĉe la fajro kaj rekomencis sian kanton:

“Ah, se mi timus, se mi timus!”

Kiam venis noktomezo, eksonis bruo kaj krioj pli kaj pli laŭtaj. Post momento ĉio eksilentis; fine el la kamentubo aperis duono de homo kaj falis antaŭ li.

“Tio ne sufiĉas,” li kriis, “kie estas la alia duono?”

La bruo rekomenciĝis, io furioze kriegis, kaj la alia duono falis.

“Atendu!” diris la junulo, “mi ekflamigos por vi la fajron.”

Kiam li tion faris, li vidis, ke ambaŭ duonoj kuniĝis kaj terura homo sidis sur lia loko. La knabo diris:

“Mi ne konsentas, la benko estas mia.”

La homo volis lin forpuŝi, sed la knabo ne cedis, depuŝis la monstron kaj sidiĝis sur sia loko. Dume falis pli multe da homoj, unu post alia. Ili alportis naŭ kadavrajn krurojn kaj du kadavrajn kapojn, starigis la krurojn kaj ekludis keglojn. Ankaŭ la junulo deziris ludi kaj demandis:

“Aŭskultu, ĉu vi akceptos min?”

“Jes, se vi havas monon.”

“Mi havas sufiĉe da mono, sed viaj kegloj ne estas sufiĉe rondaj.”

Li prenis la kapojn, metis ilin en la tornilon kaj rondigis.

“Nun ili pli bone ruliĝos,” li diris “al la ludo!”

Li ludis kun ili kaj perdis iom da mono, sed kiam la dekdua horo eksonoris, ĉio malaperis antaŭ liaj okuloj. Li kuŝiĝis kaj trankvile ekdormis.

En la posta tago venis la reĝo kaj demandis:

“Kiel pasis la dua nokto?”

“Mi ludis keglojn,” respondis li, “kaj perdis kelkajn helerojn.”

“Vi do ne timis?”

“Tute ne, gaje estis! Ah, se mi scius, kio estas timo!”

En la tria nokto li ree sidiĝis sur sia benko kaj tediĝinta diris:

“Ah, se mi timus!”

En malfrua horo ses grandaj viroj venis kaj alportis ĉerkon. La knabo diris:

“Certe tio estas mia kuzo, kiu mortis antaŭ kelkaj tagoj,” faris invitan geston kaj ekkriis:

“Venu, kuzeto, venu!” Ili metis la ĉerkon sur la plankon; li proksimiĝis kaj demetis la kovrilon: tie kuŝis mortinto. La knabo tuŝis lian vizaĝon, sed ĝi estis malvarma kiel glacio.

“Atendu,” li diris, “mi iom varmigos vin.”

Li iris al la fajro, varmigis sian manon kaj metis ĝin sur la vizaĝon de la mortinto, sed la kadavro restis malvarma. La knabo prenis ĝin el la ĉerko, sidiĝis ĉe la fajro, metis la mortinton sur siajn genuojn kaj frotis ĝiajn brakojn por fluigi la sangon. Kiam tio ne efikis, li pensis: kiam du kuŝas kune en la lito, ili varmigas sin reciproke. Li do portis ĝin en la liton, kovris ĝin kaj kuŝiĝis ĉe ĝia flanko. Post momento la mortinto varmiĝis kaj komencis moviĝi. La knabo diris:

“Vi vidas, kuzo, se mi ne estus vin varmiginta ...”

Sed la mortinto ekkriis:

“Nun mi sufokos vin!”

“Kio?” ekkriis la knabo. “Ĉu tio estas via danko? Vi tuj reiros en la ĉerkon!”

Li levis la mortinton, ĵetis en la ĉerkon kaj fermis la kovrilon. La ses viroj ree aperis kaj forportis la ĉerkon.

“Mi ne povas timi, neniam mi lernos ĉi tie timon.”

Homo enpaŝis, pli alta ol ĉiuj aliaj, terura; li estis maljuna kaj havis longan blankan barbon.

“Malnoblulo,” kriis li, “mi instruos al vi timon: vi mortos.”

“Ne rapidu,” respondis la junulo, “se mi devas morti, ni antaŭe priparolu la aferon.”

“Vi tuj ekkonos la pezon de mia mano,” diris la monstro.

“Atendu iom, ne fanfaronu; mi estas same forta kiel vi, eble pli forta.”

“Tion mi vidos,” diris la maljunulo. “Se vi estas pli forta, mi lasos vin foriri. Venu kaj ni provu.”

Tra mallumaj koridoroj li kondukis lin en forĝejon, prenis hakilon kaj per unu bato penetrigis la amboson en la teron.

“Mi faros la samon pli bone,” diris la knabo kaj iris al la alia amboso; la maljunulo proksimiĝis por rigardi, kaj lia blanka barbo pendis super ĝi. La knabo prenis la hakilon, dishakis la amboson kaj per la sama bato pinĉigis en ĝi la barbon de la monstro.

“Nun mi tenas vin, nun estas via vico morti.”

Li levis feran bastonon kaj komencis bati la maljunulon, ĝis ĉi tiu ekĝemis kaj petis kompaton, promesante al la junulo grandajn riĉaĵojn. La knabo eltiris la hakilon kaj liberigis lin. La maljunulo rekondukis lin en la kastelon kaj montris al li en la kelo tri kestojn plenajn de oro:

“Unu parto estas por la malriĉuloj, la dua por la reĝo, la tria por vi.”

Dume la dekdua horo eksonoris kaj la spirito malaperis. La knabo restis en la mallumo.

“Mi trovos la vojon,” li diris, palpis ĉirkaŭe, retrovis la ĉambron kaj ekdormis tie ĉe sia fajro.

En la posta mateno la reĝo venis kaj diris:

“Nun vi lernis, kio estas timo?”

“Ne,” respondis la knabo. “Kiamaniere? Ĉi tie estis mia mortinta kuzo kaj venis barbulo, kiu montris al mi multe da mono en la kelo, sed neniu instruis al mi timi.”

La reĝo diris:

“Vi liberigis la kastelon, vi edziĝos kun mia filino.”

“Tre bone,” respondis la knabo, “tamen mi ne scias ankoraŭ, kio estas timo.”

Oni alportis la monon kaj festis la edziĝon, sed la juna reĝo, kvankam li amis la edzinon kaj estis feliĉa, ĉiam ripetis:

“Ah, se mi timus, se mi timus.”

Tio fine ektedis ŝin. Ŝia servistino diris:

“Mi konas rimedon, lin instrui timon.”

Ŝi iris al la rivereto, kiu fluis tra la ĝardeno, kaj ordonis kapti sitelon da gugonoj*.

* Fiŝo: an. gudgeon, fr. goujon, germ. Gründling, it. ghizzo, pol. kielb, rus. piskarj.

Nokte, kiam la juna reĝo dormis, la edzino detiris de li la kovrilon kaj elverŝis sur lin el la sitelo la akvon kun la gugonoj; la fiŝetoj eksaltis ĉirkaŭ li. Li vekiĝis kaj ekkriis:

“Ah, kiel mi timas, kiel mi timas, kara edzino! Jes, nun mi scias, kio estas timo.”

Du fratoj

Estis iam du fratoj, unu riĉa, la alia malriĉa. La riĉa estis oraĵisto kaj malbona homo; la malriĉa faris balailojn, li estis bona kaj honesta. La malriĉa havis du knabojn ĝemelojn, ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj. La knaboj ofte iris en la domon de la riĉa kaj iafoje ricevis restaĵojn por manĝi.

Foje la malriĉa iris en la arbaron por kolekti branĉetaĵon kaj ekvidis birdon, tute oran kaj tiel belan, kian li vidis neniam. Li levis ŝtonon, ĵetis ĝin al la birdo kaj trafis feliĉe; sed nur ora plumo falis, kaj la birdo forflugis. Li levis la plumon kaj alportis ĝin al la frato. La oraĵisto esploris ĝin kaj diris:

“Ĝi estas pura oro,” kaj donis al la frato multe da mono por ĝi. En la sekvinta tago la malriĉa suriris betulon por dehaki kelke da branĉoj: la sama birdo elflugis, kaj la malriĉa trovis neston kaj en ĝi oran ovon. Li prenis la ovon kaj alportis ĝin al la frato, kiu ree diris:

“Ĝi estas pura oro!” kaj donis por ĝi tiom da mono, kiom ĝi valoris. Fine la oraĵisto diris:

“Mi tre dezirus havi la birdon mem.”

La malriĉulo iris trian fojon en la arbaron kaj ree ekvidis la birdon sur arbo: li prenis ŝtonon kaj trafis la birdon, kiu falis teren. La malriĉa alportis ĝin al la frato kaj ricevis por ĝi grandan amason da oro.

“Nun mi povos vivi senzorge,” li pensis kaj kontenta revenis hejmen.

La oraĵisto estis saĝa kaj ruza kaj sciis bone, kia birdo ĝi estas. Li vokis sian edzinon kaj diris:

“Rostu al mi la oran birdon kaj gardu ĝin bone, ke nenio perdiĝu el ĝi; mi deziras tute sola manĝi ĝin.”

Ĝi ne estis ordinara birdo, ĝi havis miraklan econ: kiu manĝos ĝian koron kaj hepaton, trovos ĉiutage sub sia kuseno oran moneron.

La virino preparis la birdon, metis ĝin sur turnrostilon kaj komencis ĝin rosti. Post momento ŝi devis pro alia laboro eliri el la kuirejo; dume la infanoj de la malriĉa enkuris, proksimiĝis al la fajro kaj kelke da fojoj turnis la rostilon. Du pecetoj elfalis el la birdo sur la paton.

“Ni manĝu ilin,” diris unu knabo, “mi estas tiel malsata, neniu rimarkos.”

Kiam ili ambaŭ manĝis la pecetojn, eniris la virino kaj vidante, ke ili ion manĝas, demandis:

“Kion vi manĝas?”

“Du pecetojn, kiuj elfalis el la birdo.”

“Tio estis la koro kaj la hepato,” diris la ektiminta virino; por ke la edzo nenion suspektu kaj ne koleru, ŝi rapide buĉis kokidon, elprenis ĝian koron kaj hepaton kaj metis ilin ĉe la ora birdo. Kiam ĝi jam estis rostita, ŝi portis ĝin al la edzo, kiu manĝis la tutan birdon, lasinte nenion.

En la sekvinta mateno li metis la manon sub la kusenon, esperante trovi sub ĝi oron, sed li ne trovis tie alion, ol ĉiutage.

La infanoj tute ne sciis, kian feliĉon ili akiris. Matene kiam ili leviĝis, io falis teren kaj eksonoris: ili kliniĝis kaj levis du orajn monerojn. La knaboj alportis ilin al la patro, kiu ekmiris kaj diris:

“Kiel tio okazis?”

Sed kiam en la sekvinta tago ili ree trovis du orajn monerojn kaj same ĉiutage, la patro iris al la frato kaj rakontis al li la strangan okazon. La oraĵisto tuj komprenis, ke la infanoj manĝis la koron kaj hepaton de la ora birdo kaj por venĝo diris al la frato:

“Viaj infanoj komunikiĝas kun la diablo, ne tuŝu la oron kaj ne lasu ilin en via domo, ĉar li estras ilin kaj povas pereigi ankaŭ vin.”

La patro timis la diablon, kaj kvankam tio estis malfacila por lia koro, li kondukis la knabojn en la arbaron kaj forlasis ilin.

La infanoj kuris longe en la arbaro serĉante la vojon hejmen, sed ili ne trovis ĝin kaj iris pli kaj pli malproksime en la arbaron. Fine ili renkontis ĉasiston, kiu demandis:

“Kies infanoj vi estas?”

“Ni estas knaboj de ligisto de la balailoj,” respondis ili kaj rakontis, ke la patro ne volis plu havi ilin en la domo, ĉar ili trovis ĉiutage oran moneron sub sia kuseno.

“Tio ne estas io malbona,” diris la ĉasisto, “se vi nur restos honestaj kaj ne fariĝos maldiligentaj.”

La knaboj plaĉis al la bona homo kaj ĉar li ne havis proprajn infanojn, li prenis ilin en sian domon kaj diris:

“Mi estos via patro kaj edukos vin.” Li instruis al ili la ĉasadon kaj kolektis por ili la oron, kiun ili ĉiumatene trovis sub la kuseno.

Kiam la fratoj fariĝis plenaĝaj, la zorganto kondukis ilin en la arbaron kaj diris:

“Hodiaŭ vi pafos vian provpafon, por ke mi povu proklami vin ĉasistoj.”

Ili iris kun li sur postenon kaj longe atendis, sed ĉasaĵo ne venis. Fine la zorganto rigardis supren kaj ekvidis ĉenon de blankaj anseroj, kiuj flugis triangule. Li diris al unu knabo:

“Mortpafu po unu ansero de ĉiu flanko.”

La knabo sukcese plenumis la provpafon. Post momento alflugis alia ĉeno, kiu havis la formon de la cifero du. La zorganto postulis, ke la alia knabo ankaŭ mortpafu po unu ansero de ĉiu flanko, kaj la junulo ankaŭ sukcese plenumis la provpafon. Tiam la zorganto diris:

“Mi proklamas vin ĉasistoj.”

Poste la fratoj iris en la arbaron, interkonsiliĝis kaj ion decidis. Kiam vespere ili sidiĝis por manĝi, ili diris al sia zorganto:

“Ni ne tuŝos la manĝaĵojn, antaŭ ol vi plenumos nian peton.”

Li diris:

“Kion vi petas?”

Ili respondis:

“Ni ellernis la ĉasadon, nun ni devas provi nian scion, permesu al ni foriri en migradon.”

La maljunulo rediris ĝoje:

“Vi parolas, kiel bravaj ĉasistoj. Tio, kion vi petas, estis ankaŭ mia deziro. Iru en la vastan mondon, vi sendube trovos sukceson.”

Ili kune manĝis kaj trinkis ĝoje. Kiam venis la destinita tago, la zorganto donacis al ĉiu bonan pafilon kaj hundon kaj permesis preni tiom el la kolektita oro, kiom ili volis. Poste li akompanis ilin iom da tempo kaj ĉe la adiaŭo donis al ili brilan tranĉilon kaj diris:

“Kiam vi estos disiĝontaj, penetrigu la tranĉilon en arbon ĉe la vojkruco. Tiu, kiu revenos unua, ekscios per ĝi la sorton de la forestanta frato: se li mortos, la tranĉilo rustos de la flanko, kien li foriris: se li estos vivanta, la tranĉilo restos brila.”

La fratoj iris ĉiam antaŭen kaj venis en arbaron tiel grandan, ke ne eble estis trairi ĝin dum unu tago. Ili restis tie dum la nokto kaj manĝis, kion ili havis en la ĉasaĵujo; ili iris ankoraŭ la tutan duan tagon kaj ne eliris. Ĉar ili havis nenion por manĝi, unu diris:

“Ni devas ion mortpafi, alie ni suferos malsaton.”

Li ŝargis la pafilon kaj ĉirkaŭrigardis: maljuna leporo kuras. Li ekcelis, sed la leporo petis kompaton, kriante:

“Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos.”

Dirinte ĉi tion, li saltis en arbetaĵon kaj alportis du idojn; sed la bestetoj ludis tiel gaje kaj estis tiel ĝentilaj, ke la ĉasistoj ne volis mortigi ilin. Ili kunprenis la leporidojn kaj la bestetoj sekvis ĉiun ilian paŝon. Post iom da tempo vulpo preterkuris; ili ekcelis por mortigi ĝin, sed ĝi petis kompaton, kriante:

“Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos.”

Ĝi alportis du idojn, sed la ĉasistoj ne volis mortigi ilin kaj aligis ilin al la leporidoj. Ĉiuj kvar nun sekvis la fratojn. Post iom da tempo lupo eliris el la densejo. La ĉasistoj ekcelis, sed la besto petis kompaton, kriante:

“Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos.”

Ankaŭ la du lupidojn la ĉasistoj aligis al la aliaj bestetoj kaj ĉiuj sekvis la fratojn. Poste ili renkontis urson, kiu deziris ĝui ankoraŭ la vivon kaj petis kompaton, kriante:

“Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos.”

La ursidojn oni aligis al la aliaj, kune estis jam ok. Fine kiu venis? Leono venis kaj ekskuis la kolhararon.

Sed tio ne timigis la ĉasistojn kaj ili ekcelis; tiam ankaŭ la leono petis kompaton, kriante:

“Paron da idoj miaj vi ricevos,
Se vi pafilon mortigan mallevos.”

Li alportis du idojn, kaj nun la ĉasistoj havis du leonojn, du ursojn, du lupojn, du vulpojn kaj du leporojn, kiuj sekvis ilin kaj servis. Bedaŭrinde ilia malsato daŭris, ili do diris al la vulpoj:

“Aŭskultu, vi lertuloj, liveru al ni ion por manĝi, vi estas ruzaj kaj artifikemaj.”

La vulpoj respondis:

“Ne malproksime de ĉi tie estas kamparo, kie ni prenis pli ol unu kokinon; ni montros al vi la vojon.”

Ili iris en la kamparon, aĉetis ion por si kaj por la bestoj kaj daŭrigis la vojiron. La vulpoj konis ĉiujn kokejojn en la ĉirkaŭaĵo kaj ĉie montris al la ĉasistoj la vojon.

Ili migris iom da tempo kune, sed ne trovis oficon, kie ili povus resti kune, ili do diris:

“Vole nevole ni devas disiĝi.”

Ili dividis la bestojn tiel, ke ĉiu havis leonon, urson, lupon, vulpon kaj leporon. Poste ili adiaŭis unu la alian, promesis al si fratan amon ĝis la morto kaj penetrigis en arbon la tranĉilon, ricevitan de la zorganto. Unu frato ekiris orienton, la alia okcidenton.

La pli juna venis kun la bestoj en urbon, kiu tuta estis kovrita per krepo. La knabo eniris en gastejon kaj demandis la mastron, ĉu li povas akcepti la bestojn por la nokto. La mastro donis al ili stalon, kie estis truo en la muro: la leporo elrampis tra ĝi kaj alportis al si brasikan kapon, la vulpo alportis al si kokinon, kaj manĝinte ĝin, ankaŭ kokon; sed la lupo, la urso kaj la leono estis tro grandaj kaj ne povis eliri, la mastro kondukis ilin al bovino, kiu kuŝis en herbo, kaj la bestoj satmanĝis.

La ĉasisto, zorginte por siaj bestoj, demandis la mastron, kial ĉie krepo pendas en la urbo. La mastro diris:

“Ĉar morgaŭ mortos la sola filino de nia reĝo.”

“Ĉu ŝi estas morte malsana?”

“Oh ne, ŝi estas freŝa kaj sana, tamen ŝi devas morti.”

“Kial?” demandis la ĉasisto.

“Post la urbo estas granda monto, sur kiu drako loĝas: ĉiujare oni devas oferi al ĝi virgulinon, alie ĝi dezertigus la tutan landon. Oni donis al ĝi jam ĉiujn virgulinojn, restis sole la reĝa filino; nenio savos ŝin, oni devas doni ŝin morgaŭ al la drako.”

La ĉasisto demandis:

“Kial oni ne mortigas la drakon?”

“Ah,” respondis la mastro, “multaj jam provis, sed ĉiuj perdis la vivon. La reĝo promesis al tiu, kiu mortigos la drakon, sian filinon kiel edzinon kaj la regnon post sia morto.”

La ĉasisto nenion respondis, sed en la sekvinta mateno li prenis la bestojn kaj suriris kun ili la monton de la drako. Supre estis malgranda preĝejo kaj sur la altaro staris tri plenaj pokaloj kun la surskribo:

“Kiu eltrinkos la pokalojn, fariĝos la plej forta homo en la tuta mondo kaj povos uzi la glavon, kiu estas enterigita antaŭ la sojlo.”

La ĉasisto ne trinkis, eliris, trovis la glavon sed ne povis ekmovi ĝin. Li do reiris, eltrinkis la pokalojn kaj fariĝis tiel forta, ke li facile levis la glavon kaj povis svingi ĝin.

Venis la horo, en kiu oni devis konduki la virgulinon al la drako. La reĝo, la marŝalo kaj la korteganoj akompanis ŝin.

La princino ekvidis de malproksime la ĉasiston sur la supro de la monto kaj opiniis, ke tio estas la drako, kiu atendas ŝin. Ŝi ne volis iri, sed fine ŝi devis cedi, ĉar alie la tuta urbo pereus. La reĝo kaj la korteganoj reiris hejmen plenaj de malĝojo, kaj la marŝalo devis resti kaj observi ĉion de malproksime.

Kiam la princino venis sur la supron, tie staris ne la drako, sed la juna ĉasisto. Li konsolis ŝin kaj diris, ke li ŝin savos. Li kondukis ŝin en la preĝejon kaj ŝlosis tie. Post momento alflugis la sepkapa drako kun granda bruo. Ekvidinte la ĉasiston li ekmiris kaj diris:

“Kion vi faras ĉi tie sur la monto?”

La ĉasisto respondis:

“Mi volas batali kontraŭ vi.”

La drako diris:

“Multaj kavaliroj jam perdis ĉi tie la vivon; sama estos via sorto,” kaj elspiris fajron el sep buŝegoj por ekbruligi la sekan herbon kaj sufoki la ĉasiston en la fumo kaj varmego, sed la fidelaj bestoj alkuris kaj piedpremis la fajron. La drako saltis al la ĉasisto, sed ĉi tiu eksvingis la glavon tiel, ke ĝi fajfis en la aero, kaj dehakis tri kapojn de la monstro. Ekfuriozis la monstro, leviĝis en la aeron, sputis flamojn sur la ĉasiston kaj volis ree ataki lin, sed la junulo levis la glavon kaj dehakis aliajn tri kapojn. La monstro senforta falis teren, ĝi volis sin ĵeti sur la ĉasiston, sed per la lastaj fortoj la knabo dehakis al ĝi la voston: Li ne povis plu batali kaj alvokis siajn bestojn, kiuj disŝiris la monstron en pecojn.

Kiam la batalo estis finita, la ĉasisto malfermis la preĝejon kaj trovis la princinon kuŝanta sur la planko, ĉar de timo ŝi perdis la konscion dum la batalo. Li portis ŝin eksteren kaj kiam ŝi rekonsciiĝis, li montris al ŝi la disŝiritan drakon kaj diris, ke ŝi estas libera. Ŝi ekĝojis kaj diris:

“Nun vi estos mia edzo plej amata, ĉar la patro promesis min al tiu, kiu mortigos la drakon.”

Ŝi demetis sian koralan ĉirkaŭkolon kaj dividis ĝin al la bestoj por ilin rekompenci, kaj la leono ricevis la bukon. La naztukon kun sia nomo ŝi donacis al la ĉasisto. La junulo iris al la drako, eltranĉis la sep langojn, volvis ilin en la tukon kaj bone kaŝis.

La fajro kaj la batalo tre lacigis la ĉasiston, li do diris al la virgulino:

“Ni estas ambaŭ lacaj, ni dormu iom.”

Ŝi konsentis kaj ili kuŝiĝis, kaj la ĉasisto diris al la leono:

“Gardu nin dum la dormo.”

Ili ambaŭ ekdormis, kaj la leono kuŝiĝis apud ili por gardi, sed ankaŭ ĝi estis laca de la batalo, ĝi do alvokis la urson kaj diris:

“Kuŝiĝu apud mi, mi devas iom dormi; se io venos, veku min.”

La urso kuŝiĝis apud ĝi, sed ankaŭ ĝi estis laca, li do alvokis la lupon kaj diris:

“Kuŝiĝu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min.”

La lupo kuŝiĝis apud ĝi, sed ĝi ankaŭ estis laca, ĝi alvokis la vulpon kaj diris:

“Kuŝiĝu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min.”

La vulpo kuŝiĝis apud ĝi, sed ankaŭ ĝi estis laca, ĝi do alvokis la leporon kaj diris:

“Kuŝiĝu apud mi, mi devas iom dormi, kaj se io venos, veku min.”

La leporo sidiĝis apud ĝi, sed la malfeliĉa leporo ankaŭ estis laca, havis neniun anstataŭanton kaj ankaŭ ekdormis. Nun dormis la princino, la ĉasisto, la leono, la urso, la lupo, la vulpo kaj la leporo; ĉiuj dormis profundan dormon.

La marŝalo, kiu devis de malproksime ĉion observi kaj atendis ĝis la drako forflugos kun la princino, vidis, ke sur la monto ĉio estis kvieta, ekkuraĝis kaj suriris la supron.

Tie kuŝis la disŝirita, dispecigita drako kaj ne malproksime de ĝi la reĝa filino kaj ĉasisto kun siaj bestoj; ĉiuj profunde dormis. La marŝalo estis malbona kaj sendia homo, li prenis sian glavon, dehakis al la ĉasisto la kapon kaj portis malsupren la princinon sur siaj brakoj.

Ŝi vekiĝis kaj forte ektimis, la marŝalo diris:

“Vi estas en miaj manoj, vi devas diri, ke mi mortigis la drakon.”

“Mi ne povas tion diri, ĉar tion faris la ĉasisto kun siaj bestoj.”

La marŝalo eltiris la glavon, minacis mortigi ŝin, se ŝi ne obeos kaj tiamaniere devigis ŝin promesi. Poste li alkondukis ŝin al la reĝo. Senlima estis la ĝojo de la patro, kiam li vidis, ke la monstro ne disŝiris ŝin kaj ke ŝi estas vivanta kaj sana. La marŝalo diris:

“Mi mortigis la drakon, liberigis la princinon kaj la tutan regnon kaj tial mi postulas ŝin kiel edzinon laŭ via promeso.”

La reĝo demandis:

“Ĉu li diras veron?”

“Jes!” ŝi respondis, “certe tio estas vera, sed mi rezervas al mi, ke la edziĝo okazos ne pli frue, ol post unu jaro,” ĉar ŝi esperis, ke dum tiu tempo ŝi aŭdos ion pri sia amata ĉasisto.

Sur la monto de la drako la bestoj kuŝis apud sia senviva sinjoro kaj dormis; subite granda burdo alflugis kaj sidiĝis sur la nazo de la leporo. La leporo forpelis ĝin per la piedo kaj daŭrigis la dormadon. La burdo venis duan fojon, sed la leporo ree ĝin forpelis kaj dormis. La burdo revenis trian fojon kaj tiel pikis ĝian nazon, ke ĝi vekiĝis. La leporo tuj vekis la vulpon, la vulpo la lupon, la lupo la urson, la urso la leonon. Kiam la leono vekiĝis kaj vidis, ke la princino forestas kaj la sinjoro estas senviva, ĝi terure ekblekis kaj ekkriis:

“Kiu tion faris? Urso, kial vi ne vekis min?”

La urso demandis la lupon:

“Kial vi ne vekis min?”

La lupo la vulpon:

“Kial vi ne vekis min?” kaj la vulpo la leporon:

“Kial vi ne vekis min?”

La kompatinda leporo povis respondi nenion kaj ĝi restis la kulpulo. La bestoj volis ataki ĝin, sed ĝi petis kompaton dirante:

“Ne pereigu min, mi revivigos nian sinjoron. Mi konas monton, kie kreskas mirakla radiko: kiu havas ĝin en la buŝo, resaniĝas de ĉiu vundo kaj malsano. Sed la monto estas ducent mejlojn de ni.”

La leono diris:

“Kuru kaj en daŭro de dudek kvar horoj revenu kun la radiko.”

La leporo ekgalopis kaj post dudek kvar horoj ĝi alportis la radikon. La leono almetis al la ĉasisto la kapon kaj la leporo enŝovis la radikon en lian buŝon. Tuj ĉio kuniĝis, la koro komencis bati kaj la vivo revenis. La ĉasisto vekiĝis kaj tre ektimis, ne vidante la princinon. Li pensis:

“Ŝi foriris dum mia dormo por liberiĝi de mi.”

La leono rapidante almetis la kapon al la ĉasisto, turninte la vizaĝon malantaŭen, sed la junulo meditis malĝoje pri la reĝa filino kaj rimarkis nenion. Nur tagmeze, kiam li volis ion manĝi, li ekvidis, ke lia kapo estas turnita al la dorso. Li ne povis tion kompreni kaj demandis la bestojn, kio okazis al li dum la dormo? La leono rakontis al li, ke ankaŭ ili ĉiuj ekdormis de laciĝo kaj vekiĝinte trovis lin senviva kun dehakita kapo; la leporo alportis la sanigan radikon kaj ĝi mem rapidante malĝuste almetis la kapon. Por forigi eraron la leono deŝiris la kapon de la ĉasisto, turnis ĝin ĝuste, kaj la leporo sanigis la vundon per la radiko.

Sed la ĉasisto estis malĝoja, li iris en la mondon kaj ordonis al la bestoj danci antaŭ homoj. Okazis, ke ĝuste post unu jaro li revenis en la urbon, kie li savis la reĝan filinon. Nun ĉie en la urbo hela skarlato pendis. La ĉasisto demandis la gastejmastron:

“Kion tio signifas? Antaŭ unu jaro la urbo estis kovrita per nigra krepo, kaj hodiaŭ ĉie oni vidas skarlaton?”

La mastro respondis:

“Antaŭ unu jaro oni estis donontaj la princinon al la drako, sed la marŝalo batalis kontraŭ ĝi kaj mortigis ĝin; morgaŭ estos lia edziĝo kun la princino. Jen kial antaŭ unu jaro vi vidis la funebran krepon, kaj hodiaŭ la skarlaton de ĝojo.”

En la sekvinta tagmezo, en la tago de la edziĝo, la ĉasisto diris:

“Ĉu vi kredos, mastro, ke hodiaŭ, ĉi tie en via domo mi manĝos panon de la reĝa tablo?”

“Mi vetus cent orajn monerojn, ke tio ne estas vera,” respondis la mastro.

La ĉasisto akceptis la veton kaj kontraŭmetis sakon kun la sama kvanto da oro. Poste li alvokis la leporon kaj diris:

“Kuru, kara saltulo, kaj alportu al mi panon de la reĝa tablo.”

La leporo estis la plej malforta kaj ne povis komisii tion al iu alia, ĝi do devis uzi siajn proprajn piedojn.

“Ah,” pensis ĝi, “se mi sola kuros tra la stratoj, la hundoj de la buĉistoj certe persekutos min.”

Okazis, kiel ĝi antaŭvidis, la hundoj kuris post ĝi kaj volis fliki ĝian felon. Sed la leporo galopulo forkuris kaj sin kaŝis en gardodometon. La soldato ne rimarkis ĝin; kiam la hundoj alkuris kaj volis eltiri la leporon, la gardostaranto malafable akceptis ilin kaj batis ilin per la pafilo. La hundoj forkuris laŭte kriegante.

Kiam la leporo ekvidis, ke la vojo estas libera, ĝi elsaltis, kuris en la kastelon rekte al la princino, sidiĝis sub ŝia seĝo kaj ekgratis ŝian piedon.

Ŝi diris: “for, for!”, ĉar ŝi pensis, ke tio estas ŝia hundo. La leporo ekgratis duan fojon, kaj ŝi ree diris: “for, for!”, ĉar ŝi pensis, ke tio estas ŝia hundo. Sed la leporo persistis kaj gratis trian fojon, la princino rigardis sub la seĝon kaj rekonis la leporon per ĝia ĉirkaŭkolo.

Ŝi levis ĝin, portis en sian ĉambron kaj demandis:

“Kara leporo, kion vi deziras?”

Ĝi respondis:

“Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie kaj sendis min peti panon de la reĝa tablo.”

La princino ekĝojis, alvokis la bakiston kaj ordonis alporti panon, kian manĝas la reĝo.

“Sed la bakisto devas porti la panon, por ke mi povu forkuri de la hundoj.”

La bakisto portis la panon ĝis la pordo de la gastejo; tie la leporo ekstaris sur la postaj piedoj, prenis la panon per la antaŭaj kaj alportis ĝin al sia sinjoro. La ĉasisto diris:

“Vi vidas, sinjoro mastro, la oro estas mia.”

La mastro tre miris, kaj la ĉasisto daŭrigis:

“Jes, sinjoro mastro, mi jam havas la panon, nun mi dezirus manĝi ankaŭ iom da reĝa rostaĵo.”

La mastro diris:

“Mi volus ĝin vidi,” sed li ne konsentis veti. La ĉasisto alvokis la vulpon kaj diris:

“Mia vulpeto, kuru kaj alportu al mi reĝan rostaĵon.”

La flavulo estis pli ruza, ĝi iris, kaŝante sin en anguloj tiel, ke neniu hundo ĝin vidis, sidiĝis sub la seĝo de la princino kaj ekgratis ŝian piedon.

Ŝi rigardis malsupren kaj rekonis la vulpon per la ĉirkaŭkolo, prenis la senditon en sian ĉambron kaj diris:

“Kara vulpo, kion vi deziras?”

“Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie kaj sendis min peti rostaĵon, kian la reĝo manĝas.”

La princino alvokis la kuiriston. Li preparis rostaĵon, kian la reĝo manĝas, kaj portis ĝin post la vulpo ĝis la pordo de la gastejo. Tie la vulpo prenis de li la pladon, forpelis per la vosto la muŝojn, kiuj sidiĝis sur la viando, kaj alportis ĝin al sia sinjoro.

“Rigardu, sinjoro mastro,” diris la ĉasisto, “pano kaj rostaĵo jen estas, nun mi volas ankaŭ legomojn, kiajn manĝas la reĝo.”

Li alvokis la lupon kaj diris:

“Kara lupo, iru tien kaj alportu al mi legomojn, kiajn la reĝo manĝas.”

La lupo iris rekte en la palacon, ĉar li timis neniun, kaj kiam ĝi venis al la seĝo de la princino, ĝi ektiris ŝian veston. Ŝi ekrigardis posten kaj rekonis ĝin per la ĉirkaŭkolo. Ŝi kondukis ĝin en sian ĉambron kaj demandis:

“Kara lupo, kion vi deziras?”

Ĝi respondis:

“Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie kaj sendis min peti legomojn, kiajn manĝas la reĝo.”

La princino alvokis la kuiriston, li preparis legomojn, kiajn la reĝo manĝas, kaj portis ilin ĝis la pordo de la gastejo. Tie la lupo prenis la pladon kaj alportis ĝin al sia sinjoro.

“Vi vidas, sinjoro mastro,” diris la ĉasisto, “mi havas panon, rostaĵon kaj legomojn, sed mi volas manĝi ankaŭ dolĉaĵon, kian la reĝo manĝas.”

Li alvokis la urson kaj diris:

“Kara urso, vi ja volonte lekas ion dolĉan, iru tien kaj alportu al mi dolĉaĵon, kian la reĝo manĝas.”

La urso ektrotis en la kastelon kaj ĉiuj cedis al ĝi sur la vojo. Kiam ĝi pasis preter la gardistoj, ili baris al ĝi la vojon per pafiloj. Sed la urso ekstaris sur postaj piedoj, vangofrapis dekstren kaj maldekstren tiel, ke ĉiuj falis teren kaj iris rekte al la seĝo de la princino. Ĝi stariĝis post ŝi kaj ekmurmuris.

Ŝi ekrigardis posten, rekonis la urson, kondukis ĝin en sian ĉambron kaj demandis:

“Kara urso, kion vi deziras?”

“Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie; li sendis min peti dolĉaĵon, kian manĝas la reĝo.”

La princino alvokis la sukeraĵiston, kiu devis baki kukojn, kiajn manĝas la reĝo kaj porti ilin ĝis la pordo de la gastejo. La urso antaŭe forlekis la pecetojn, kiuj defalis, poste ĝi stariĝis sur postaj piedoj, prenis la pladon kaj alportis ĝin al sia sinjoro.

“Vi vidas, sinjoro mastro,” diris la ĉasisto, “nun mi havas panon, rostaĵon, legomojn kaj dolĉaĵon, sed mi volas ankaŭ trinki vinon, kian trinkas la reĝo.”

Li alvokis la leonon kaj diris:

“Kara leono, vi ja volonte trinkus, iru kaj alportu al mi vinon, kian la reĝo trinkas.”

La leono iris en la straton, ĉiuj kuris for; kiam li venis al la gardistoj, ili volis bari al li la vojon. La leono nur unu fojon ekblekis, kaj ĉiuj forsaltis.

Ĝi iris al la reĝa ĉambro kaj frapis per la vosto la pordon. La reĝa filino eliris kaj ektimus ĝin, se ŝi ne estus rekoninta ĝin per la ora buko de sia ĉirkaŭkolo. Ŝi kondukis ĝin en sian ĉambron kaj demandis:

“Kara leono, kion vi deziras?”

“Mia sinjoro, kiu mortigis la drakon, estas ĉi tie; li sendis min peti vinon, kian trinkas la reĝo.”

La princino alvokis la reĝan kelestron kaj ordonis doni al la urso vinon, kian trinkas la reĝo. La leono diris:

“Mi iros kun li, por ke li donu la veran reĝan vinon.”

Ili iris en la kelon kaj kiam ili venis al la bareloj, la kelestro volis doni al ĝi vinon, kiun trinkis la servistoj, sed la leono diris:

“Halt, mi gustumos la vinon!”

Ĝi verŝis al si duonon da vazo kaj per unu gluto eltrinkis ĝin.

“Ne, tio ne estas la reĝa vino.”

La kelestro strabe ĝin rigardis, sed iris al alia barelo, el kiu la marŝalo trinkis.

La leono ekkriis:

“Halt, antaŭe mi gustumos la vinon,” verŝis al si duonon da vazo kaj eltrinkis ĝin.

“Ĉi tiu estas pli bona,” ĝi diris, “sed ankoraŭ ne la reĝa vino.”

La kelestro ekkoleris kaj diris:

“Kion povas scii pri vino tia malsaĝa bruto.”

Sed la leono donis al li tian vangofrapon, ke li falis teren; kiam li leviĝis, li senvorte kondukis ĝin en apartan malgrandan kelon, kie estis la reĝa vino; ĝin ricevadis neniu krom la reĝo. La leono ree gustumis duonon da vazo kaj diris:

“Tio povas esti la reĝa vino,” kaj ordonis plenigi ses botelojn. Nun ili supreniris kaj kiam la leono venis en la freŝan aeron, ĝi ŝanceliĝis dekstren kaj maldekstren, ĉar ĝi estis iom ebria. La kelestro devis porti la vinon ĝis la pordo de la gastejo. Tie la leono prenis la korbon per la dentoj kaj alportis ĝin al sia sinjoro.

“Vi vidas, sinjoro mastro,” diris la ĉasisto, “mi havas panon, viandon, legomojn, dolĉaĵon kaj vinon reĝajn; nun mi manĝos kun miaj bestoj.”

Li sidiĝis, manĝis kaj trinkis kaj regalis la leporon, vulpon, lupon, urson kaj leonon. Li estis esperplena, ĉar li vidis, ke la princino ankoraŭ amas lin. Post la festeno li diris:

“Sinjoro mastro, mi manĝis kaj trinkis kiel reĝo, nun mi iros en la kastelon kaj edziĝos kun la princino.”

La mastro demandis:

“Kiamaniere tio fariĝos, ŝi ja havas jam fianĉon kaj hodiaŭ oni festos la edziĝon?”

La ĉasisto eltiris la naztukon, kiun la princino donis al li sur la draka monto kaj en kiu estis envolvitaj la sep langoj de la monstro, kaj diris:

“Tio, kion mi tenas en la mano, helpos min.”

La mastro rigardis la tukon kaj diris:

“Ĉion mi kredos, sed ne tion, kaj mi povas veti mian domon kun la korto.”

La ĉasisto metis sur la tablon saketon kun mil oraj moneroj kaj diris:

“Jen estas mia veto.”

Ĉe la reĝa tablo la reĝo diris al la filino:

“Kion volis ĉiuj ĉi sovaĝaj bestoj, kiuj venis al vi kaj eniris kaj eliris el la kastelo?”

Ŝi respondis:

“Mi ne povas tion diri, sed vi bone agos, se vi ordonos venigi ilian sinjoron.”

La reĝo sendis serviston en la gastejon kaj invitis la fremdulon. La servisto eniris ĝuste en la momento, kiam la ĉasisto vetis kun la mastro. La ĉasisto diris:

“Vi vidas, sinjoro mastro, la reĝo sendas serviston kaj invitas min; sed tiel mi ne iros.”

Al la servisto li diris:

“Petu la reĝon, ke li sendu al mi reĝajn vestojn, kaleŝon sesĉevalan kaj servistojn, kiuj akompanos min.”

Kiam la reĝo ekaŭdis la respondon, li diris al sia filino:

“Kion mi devas fari?”

Ŝi respondis:

“Sendu, kion li petas, vi bone agos.”

La reĝo sendis reĝajn vestojn, sesĉevalan kaleŝon kun servistoj. La ĉasisto, vidante ilin de malproksime, diris:

“Vi vidas, sinjoro mastro, oni plenumas mian deziron.”

Li surmetis la reĝajn vestojn, prenis la tukon kun la drakaj langoj kaj ekveturis al la reĝo. Kiam la reĝo ekvidis lin de malproksime, li demandis la filinon:

“Kiel mi devas lin akcepti?”

Ŝi respondis:

“Plej bone estos, se vi iros renkonte al li.”

La reĝo iris renkonte al li kaj enkondukis lin en la kastelon. La bestoj sekvis la ĉasiston. La reĝo montris al li la lokon inter si kaj la princino. La marŝalo sidis ĉe la kontraŭa flanko, kiel fianĉo, sed ne rekonis la fremdulon.

Oni alportis la sep kapojn drakajn por montri ilin al ĉiuj, kaj la reĝo diris:

“La sep kapojn dehakis la marŝalo kaj tial mi donas al li hodiaŭ mian filinon kiel edzinon.”

Tiam la ĉasisto leviĝis, malfermis ĉiujn buŝegojn kaj demandis:

“Kie estas la langoj de la drako?”

La marŝalo ektimis, paliĝis kaj ne sciis, kion respondi; fine terurita li diris:

“La drakoj ne havas langojn.”

“La mensoguloj ne devus havi ilin,” respondis la ĉasisto, “sed la langoj de la drako estas la pruvo de la venko.”

Li malvolvis la tukon, en kiuj la langoj estis, metis ilin en la buŝegojn, kaj ĉiuj ĝuste taŭgis. Poste li prenis la tukon, sur kiu la nomo de la princino estis brodita, kaj demandis, al kiu ŝi ĝin donis. Ŝi respondis:

“Al tiu, kiu mortigis la drakon.”

Tiam la ĉasisto kunvokis siajn bestojn, demetis de ĉiu la ĉirkaŭkolon kaj de la leono la oran bukon, montris ĉion al la virgulino kaj demandis, kies propraĵo ĝi estas.

“La ĉirkaŭkolo kaj la ora buko estis mia, mi disdonis ilin al la bestoj, kiuj helpis venki la drakon.”

Nun la ĉasisto diris:

“Kiam mi ekdormis laca de la batalo, la marŝalo venis kaj dehakis al mi la kapon; poste li forportis la princinon kaj rakontadis, ke li mortigis la drakon; ke li mensogis, mi pruvas per la langoj, naztuko kaj ĉirkaŭkolo.”

Poste li rakontis, kiel liaj bestoj resanigis lin per mirakla radiko, ke tutan jaron li migris kun ili kaj fine venis ĉi tien kaj eksciis pri la perfido de la marŝalo per la rakonto de la gastejmastro. La reĝo demandis la filinon:

“Ĉu tio estas vera, ke li mortigis la drakon?”

Ŝi respondis:

“Jes, tio estas vera; nun mi povas malkaŝi la hontindan agon de la marŝalo, ĉar ĝi fariĝis konata sen mia konfeso. Li superforte devigis min silenti. Tial mi postulis, ke la edziĝo estu festita nur post unu jaro.”

La reĝo kunvokis dudek konsilistojn por juĝi la marŝalon; ili kondamnis lin al disŝiro per kvar bovoj. Tiel oni punis la marŝalon. La reĝo donis la filinon al la ĉasisto kaj proklamis lin reganto de la tuta lando. La edziĝon oni festis kun granda ĝojo. La juna reĝo venigis sian patron kaj zorganton kaj superŝutis ilin per trezoroj. Ankaŭ la gastejmastron li ne forgesis. Li alvokis lin kaj diris:

“Vi vidas, sinjoro mastro, mi edziĝis kun la princino, via domo kaj korto estas nun mia.”

La mastro respondis:

“Jes, tute prave.”

La juna reĝo diris:

“Ekkonu la reĝan favoron: mi lasas al vi la domon kaj korton kaj donacas ankaŭ la mil orajn monerojn.”

La juna reĝo kaj reĝino estis kontentaj kaj vivis feliĉe. Li ofte ĉasis, ĉar tio estis por li granda plezuro, kaj la bestoj devis lin sekvi. Proksime estis arbaro, pri kiu oni diris, ke ĝi estas sorĉita: kiu eniros tien, ne facile revenos. La juna reĝo tre deziris ĉasi tie kaj ne lasis la maljunan reĝon trankvila, ĝis li permesis. La juna reĝo elrajdis kun granda akompanantaro.

Kiam li venis en la arbaron, li ekvidis neĝeblankan cervinon kaj diris al siaj servistoj:

“Haltu ĉi tie kaj atendu mian revenon, mi persekutos la belan ĉasaĵon.”

Li ekrajdis post ĝi kaj nur liaj bestoj lin sekvis. La servistoj atendis ĝis la vespero, sed li ne revenis, ili do iris hejmen kaj rakontis al la reĝino:

“La juna reĝo persekutas en la sorĉarbaro blankan cervinon kaj ne revenis.”

La reĝino tre maltrankviliĝis pro li. Dume la juna reĝo persekutis la cervinon, sed ne povis kapti ĝin; kiam li opiniis, ke oni jam povas pafi, ŝi ree forkuris kaj fine tute malaperis.

Nur tiam li rimarkis, ke li enrajdis profunde en la arbaron; li ekblovis sian kornon, sed neniu respondis, ĉar liaj homoj ne povis ĝin aŭdi. Jam estis nokto, la reĝo ne povis en ĉi tiu tago reveni hejmen, desaltis de la ĉevalo, ekbruligis fajron apud arbo kaj decidis pasigi tie la nokton.

Li sidiĝis ĉe la fajro, la bestoj kuŝiĝis ĉirkaŭ li. Subite ŝajnis al li, ke li aŭdas homan voĉon: li ĉirkaŭrigardis, sed vidis nenion. Post momento li ekaŭdis super si ĝemon, li rigardis supren kaj vidis maljunulinon sidanta sur arbo. Ŝi senĉese plendis:

“Hu, hu, hu, kia malvarmo!”

La reĝo diris:

“Malsupreniru kaj varmigu vin.” “Ne, viaj bestoj min mordos.”

“Venu; maljunulino, ili ne atakos vin.”

Ŝi estis sorĉistino.

“Mi ĵetos al vi vergon,” ŝi diris, “ekbatu per ĝi ilin sur la dorso.”

La reĝo prenis la vergon, sed apenaŭ li tuŝis la bestojn, ili senmoviĝis kaj fariĝis ŝtonoj. Nun la sorĉistino estis sendanĝera, desaltis de la arbo, tuŝis per la vergo ankaŭ la reĝon kaj ŝtonigis lin. Tiam ŝi ekridis, tiris lin kaj la bestojn en kavon, kie multe da similaj ŝtonoj kuŝis.

Kiam la juna reĝo tute ne revenis, la timo kaj ĉagreno de la reĝino estis pli kaj pli grandaj. En la sama tempo la alia frato, kiu ĉe la disiĝo iris orienten, venis en la regnon.

Li serĉis servon, sed trovis ĝin nenie, li do migris kaj liaj bestoj dancis por amuzi la homojn. Foje li rememoris la tranĉilon, kiun ili penetrigis en arbon ĉe la disiĝo, kaj volis ekscii ion pri la sorto de la frato. Li venis tien kaj eltiris la tranĉilon: la flanko de la frato estis duone brilanta, duone kovrita de rusto. Li ektimis kaj pensis:

“Granda malfeliĉo kredeble atingis mian fraton; sed eble mi sukcesos ankoraŭ lin savi, ĉar duono de la tranĉilo estas ankoraŭ brilanta.”

Li ekiris kun siaj bestoj okcidenten kaj kiam li venis al la pordego de la urbo, la gardistoj demandis, ĉu ili devas anonci lin al la reĝino, kiu jam de kelke da tagoj estas maltrankvila pro li kaj timas, ke li pereis en la sorĉarbaro.

La gardistoj estis certaj, ke li estas la juna reĝo, tiel li similis la reĝon kaj ankaŭ lin sekvis sovaĝaj bestoj. La junulo konjektis, ke ili parolas pri lia frato kaj pensis:

“Plej bone estos, se mi lin ŝajnigos; tiamaniere mi pli facile savos lin.”

Li ordonis al la gardistoj sin konduki en la kastelon kaj estis akceptita kun granda ĝojo. La juna reĝino estis certa, ke li estas ŝia edzo kaj demandis, kial li tiel longe forestis. Li respondis:

“Mi eraris en la arbaro kaj ne povis retrovi la vojon.”

Vespere oni kondukis lin en la gereĝan liton, sed li metis dutranĉan glavon inter si kaj la reĝino. Ŝi tion ne komprenis, sed ne kuraĝis demandi.

La ĉasisto restis en la kastelo kelke da tagoj kaj bone eksciis ĉion pri la sorĉarbaro; fine li diris:

“Mi devas ankoraŭ unu fojon tie ĉasi.”

La reĝo kaj la juna reĝino penis konvinki lin, ke li tion ne faru, sed li insistis kaj forrajdis kun granda akompanantaro. Kiam li venis en la arbaron, la samo okazis al li, kiel al lia frato. Li ekvidis blankan cervinon kaj diris al siaj homoj:

“Haltu ĉi tie kaj atendu mian revenon, mi persekutos la belan ĉasaĵon.”

Li ekrajdis post ĝi kaj liaj bestoj sekvis lin. Sed li ne povis kapti la cervinon kaj penetris tiel profunde en la arbaron, ke li devis tie pasigi la nokton. Kiam li ekbruligis fajron, li aŭdis ĝemon super si:

“Hu, hu, hu, kia malvarmo!”

Li rigardis supren: sur la arbo sidis la sama sorĉistino. Li diris:

“Malsupreniru kaj varmigu vin, maljunulino.”

“Ne, viaj bestoj min mordos.”

Li respondis:

“Ili ne atakos vin.”

Ŝi ekkriis:

“Mi ĵetos al vi vergon, ekbatu ilin per ĝi, tiam mi estos sendanĝera.”

Kiam la ĉasisto aŭdis tion, li diris:

“Mi ne batos miajn bestojn; venu malsupren, alie mi devigos vin.”

“Kion vi volas? Nenion vi povas fari al mi.”

“Se vi ne venos, mi pafos vin.”

Ŝi respondis:

“Pafu, mi ne timas viajn kuglojn.”

Li ekcelis kaj pafis, sed la sorĉistino ne timis la plumbajn kuglojn kaj brue ridis:

“Vi ne trafos min.”

Sed la ĉasisto konis la sekreton, deŝiris de sia vesto tri arĝentajn butonojn, ŝargis per ili la pafilon kaj pafis. La sorĉistino tuj falis kun krio teren, ĉar ŝia arto ne povis kontraŭ tio efiki. La ĉasisto metis sur ŝin sian piedon kaj diris:

“Maljuna sorĉistino, se vi ne diros tuj, kie mia frato estas, mi kaptos vin per ambaŭ manoj kaj ĵetos en la fajron.”

Ŝi forte ektimis kaj petis kompaton:

“Li kuŝas ŝtoniĝinta kun siaj bestoj en kavo.”

Li devigis ŝin, ke ŝi konduku lin tien, kaj minacis:

“Maljuna monstro, nun revivigu mian fraton kaj ĉiujn, kiuj kuŝas tie ĉi, alie mi ĵetos vin en la fajron.”

Ŝi prenis vergon kaj tuŝis la ŝtonojn: lia frato kun la bestoj tuj reviviĝis, multaj aliaj, komercistoj, metiistoj kaj paŝtistoj leviĝis, dankis pro la liberigo kaj foriris hejmen. La ĝemeloj, revidinte unu la alian, kore ekĝojis; senfinaj estis iliaj kisoj. Poste ili kaptis la sorĉistinon, ligis ŝin kaj ĵetis en la fajron. Apenaŭ la sorĉistino estis bruligita, la arbaro maldensiĝis, fariĝis luma kaj klara, kaj oni povis vidi la reĝan kastelon en interspaco de trihora vojo.

La fratoj iris hejmen kaj rakontis unu al la alia siajn aventurojn. Kiam la pli juna diris, ke li anstataŭas la reĝon en la tuta lando, la alia respondis:

“Mi tion konjektis, ĉar kiam mi venis en la urbon, oni pensis, ke tio estis vi, kaj honoris min kiel reĝon: la juna reĝino same opiniis, mi devis manĝi kun ŝi kaj dormi en via lito.”

Aŭdinte tion la pli juna ekfuriozis, eltiris la glavon kaj dehakis al la frato la kapon. Sed kiam li vidis la senvivan fraton kaj la ruĝan sangon fluanta el li, li ploris kaj bedaŭris:

“Mia frato savis min, kaj mi mortigis lin pro tio.”

Subite alkuris lia leporo kaj diris, ke ĝi alportos la radikon de la vivo. Ĝi kuris kiel sago kaj ĝustatempe alportis la radikon. La mortinto reviviĝis kaj ne rimarkis, ke li havis vundon.

Ili daŭrigis la vojiron kaj la pli juna diris:

“Vi tute similas min, havas reĝajn vestojn kiel mi kaj la bestoj sekvas vin kiel min. Ni eniru en la urbon tra du kontraŭaj pordegoj kaj de du flankoj samtempe aperu antaŭ la maljuna reĝo.”

Ili disiĝis, kaj al la maljuna reĝo samtempe venis gardistoj de ambaŭ pordegoj kaj anoncis, ke la juna reĝo kun la bestoj revenis el la arbaro.

La reĝo diris:

“Tio ne estas ebla, inter la pordegoj estas interspaco de unu horo.”

Dume ambaŭ fratoj venis de du flankoj en la korton de la kastelo kaj supreniris. La reĝo diris al sia filino:

“Diru, kiu estas via edzo? Ili tiel similas unu la alian, ke mi ne povas rekoni.”

La reĝino tre ektimis kaj ne povis respondi; fine ŝi rememoris la ĉirkaŭkolon, kiun ŝi disdonis al la bestoj. Ŝi rimarkis sur unu el la leonoj sian oran bukon kaj gaje ekkriis:

“Tiu estas mia edzo, kiun sekvos ĉi tiu leono!”

La juna reĝo ekridis kaj diris:

“Jes, tio estas vera.”

Li sidiĝis ĉe la tablo kaj gaje manĝis kaj trinkis. Vespere, kiam la juna reĝo kuŝiĝis, lia edzino demandis:

“Kial en la lasta tempo vi ĉiam metis ĉe via flanko la dutranĉan glavon? Mi pensis, ke vi volas min mortigi!”

Nur tiam la reĝo komprenis, kiel fidelan fraton li havis.

Cindrulino

La edzino de riĉa viro ekmalsanis kaj kiam ŝi sentis, ke ŝia fino proksimiĝas, ŝi alvokis la solan filineton, kiun ŝi havis, al sia lito kaj diris:

“Kara infano, restu pia kaj bona, kaj bona Dio ĉiam helpos vin; mi rigardos al vi de la ĉielo kaj ĉiam estos apud vi.”

Post tiuj vortoj ŝi fermis la okulojn kaj spiris la lastan spiron. La knabino ĉiutage iris al la tombo de la patrino kaj ploris, kaj restis pia kaj bona. Kiam la vintro venis, la neĝo sternis sur la tombo blankan tuketon, kaj kiam printempe la suno fortiris ĝin, la riĉulo prenis alian edzinon.

La virino kunkondukis en la domon du filinojn, kies vizaĝo estis bela kaj blanka, sed kies koro estis abomeninda kaj nigra. Komenciĝis malfacila tempo por la malfeliĉa orfino.

“Ĉu la malsaĝa anserino sidos ĉe ni en la ĉambro!” ili parolis. “Kiu volas manĝi panon, devas labori por ĝi: for la kuireja knabinaĉo.”

Ili forprenis ŝiajn belajn vestojn, surmetis al ŝi grizan malnovan kitelon kaj donis al ŝi lignajn ŝuojn.

“Rigardu la fieran princinon, kiel ornamita ŝi estas!” ili kriis, ridis kaj kondukis ŝin en la kuirejon. Ŝi devis de la mateno ĝis la vespero plenumi malfacilan laboron, leviĝi frue antaŭ la tagiĝo, porti akvon, ekbruligi fajron, kuiri kaj lavi. Krom tio la fratinoj ĉikanis ŝin ĉiamaniere, mokis kaj ŝutis al ŝi la pizojn kaj lentojn en la cindron, kaj ŝi devis sidi longe kaj elekti ilin. Ĉiuvespere laca pro la laboro, ŝi ne havis liton, sed devis kuŝiĝi apud la fajrujo en la cindro. Kaj ĉar pro tio ŝi estis ĉiam malpura kaj kovrita de polvo, oni nomis ŝin Cindrulino.

Foje la patro antaŭ forveturo al foiro demandis ambaŭ knabinojn, kion li alportu por ili?

“Belajn vestojn,” diris unu.

“Perlojn kaj altprezajn ŝtonojn,” la alia.

“Kaj, vi, Cindrulino,” diris la patro, “kion vi deziras?”

“Patro, derompu por mi la unuan branĉeton, kiu ekbatos vian ĉapelon dum via vojaĝo hejmen.”

Li aĉetis por la du knabinoj belajn vestojn, perlojn kaj multekostajn ŝtonojn kaj dum la reiro, kiam li rajdis tra verdaj arbetoj, avela branĉeto ekbatis lin kaj deĵetis lian ĉapelon. Li derompis la branĉeton kaj kunprenis ĝin. Kiam li revenis hejmen, li donis al la du knabinoj, kion ili deziris, kaj al Cindrulino la avelan branĉeton. Cindrulino dankis, iris al la tombo de la patrino kaj plantis tie la branĉeton. Ŝi tiel ploris, ke la larmoj fluis sur ĝin kaj ĝin surverŝis. Ĝi kreskis kaj fariĝis bela arbo. Cindrulino tri fojojn ĉiutage iris tien, ploris kaj preĝis, kaj ĉiufoje venis blanka birdeto, kaj kiam ŝi esprimis deziron, la birdeto ĵetis al ŝi tion, kion ŝi deziris.

Foje la reĝo aranĝis festenon kaj invitis ĉiujn belajn junulinojn de la tuta lando, por ke lia filo elektu edzinon. Kiam la du eksciis, ke ankaŭ ili estas invititaj, ili ekĝojis, alvokis Cindrulinon kaj diris:

“Kombu niajn harojn, brosu la ŝuojn kaj buku, ni iras al la edziĝa festo en la reĝa kastelo.”

Cindrulino obeis, sed ŝi ploris: ankaŭ ŝi dezirus iri kune por danci, kaj ŝi petis la permeson de la duonpatrino.

“Vi Cindrulino, malpura kaj kovrita de polvo volas ĉeesti la festenon? Vi havas nek vestojn, nek ŝuojn, kaj volas danci!”

Sed kiam ŝi insiste petis, la malbona virino fine diris:

“Mi enŝutis lentojn en la cindron, se vi sukcesos elekti la lentojn en du horoj, vi povos iri.”

La knabino iris tra la malantaŭa pordo en la ĝardenon kaj ekkriis:

“Vi kolombetoj, vi turtoj, vi ĉiuj birdetoj flugantaj en la aero, venu kaj helpu min elekti la lentojn.”

“La bonaj en la poteton,
Malbonaj en la kropeton.”

Tuj venis al la fenestro de la kuirejo du blankaj kolombetoj, poste du turtoj kaj fine flirtis kaj svarmis internen ĉiuj birdetoj, flugantaj en la aero kaj malleviĝis al la cindro. La kolombetoj klinis la kapojn kaj komencis pok, pok, pok, kaj tiam ankaŭ la aliaj komencis pok, pok, pok, kaj kolektis ĉiujn grajnojn en la pladon. Apenaŭ pasis duonhoro, ili jam finis la laboron kaj elflugis.

La knabino alportis la pladon al la duonpatrino, ĝojis kaj pensis, ke nun ŝi povos iri al la edziĝa festo. Sed la malbona virino diris:

“Ne, Cindrulino: nenio helpos vin, vi ne iros kun ni, ĉar vi ne havas vestojn kaj ne scias danci; ni devus honti pro vi.”

Ŝi turnis al Cindrulino la dorson kaj forveturis kun la du fieraj filinoj.

Kiam neniu plu estis en la domo, Cindrulino iris al la tombo de la patrino sub la avelarbo kaj ekkriis:

“Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arĝenton, oron ĵetu sur min.”

Tuj la birdo ĵetis al ŝi oran kaj arĝentan veston kaj ŝuojn, broditajn per silko kaj arĝento. Rapide, rapide ŝi surmetis la veston kaj iris al la edziĝa festo.

La fratinoj kaj duonpatrino ne rekonis ŝin kaj supozis, ke tio estas ia fremda princino, tiel bela ŝi estis en la ora vesto. Pri Cindrulino ili tute forgesis kaj pensis, ke ŝi sidas hejme en la polvo kaj elektas la lentojn el la cindro. La reĝa filo venis renkonte al ŝi, donis al ŝi la manon kaj dancis kun ŝi. Kun neniu alia li volis danci; li ne lasis ŝian manon kaj kiam iu alia venis inviti ŝin, li diris:

“Tio estas mia dancantino.”

Cindrulino dancis ĝis la vespero kaj tiam ŝi volis reiri hejmen. La princo diris:

“Mi akompanos vin”, ĉar li volis ekscii, kiu estas la bela knabino. Sed ŝi forkuris de li kaj saltis en la kolombejon. La princo atendis la alvenon de la patro kaj rakontis al li, ke la fremda knabino sin kaŝis en la kolombejo. La maljunulo pensis:

“Ĉu tio estas Cindrulino?”

Oni devis alporti al li hakilon kaj pioĉon por batfaligi la kolombejon, sed neniu estis en ĝi.

Kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino en sia malpura vesto kuŝis en la cindro kaj malhela olea lampeto brulis sur la kameno, ĉar la knabino estis rapide saltinta el la kolombejo tra malantaŭa pordo kaj forkurinta al la avelarbo: tie ŝi demetis la belan veston kaj lasis ĝin sur la tombo; la birdo forprenis ĝin kaj ŝi en sia griza kitelo eksidis en la kuirejo sur la cindro.

En la sekvinta tago, kiam rekomenciĝis la balo kaj la gepatroj kun ŝiaj fratinoj forveturis, Cindrulino iris al la avelarbo kaj diris:

“Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arĝenton, oron ĵetu sur min.”

La birdo ĵetis veston ankoraŭ pli luksan ol en la unua tago. Kiam la orfino aperis en la salono, ĉiuj ekmiris pro ŝia beleco. La princo jam atendis ŝin, donis al ŝi la manon kaj dancis nur kun ŝi. Kiam aliaj venis kaj invitis ŝin, li diris:

“Tio estas mia dancantino.”

Vespere ŝi volis foriri, kaj la reĝa filo sekvis ŝin por vidi, en kiun domon ŝi iras, sed ŝi forkuris de li en la ĝardenon malantaŭ la domo. Tie staris granda pirarbo, sur kiu pendis la plej belaj fruktoj. Ŝi suprenrampis tiel lerte kiel sciureto inter la branĉojn. La princo ne sciis, kie ŝi sin kaŝis. Li atendis la alvenon de la patro kaj diris al li:

“La fremda knabino forkuris kaj ŝajnas al mi, ke ŝi saltis sur la pirarbon.”

La patro pensis:

“Ĉu tio estas Cindrulino?”

Li ordonis alporti hakilon kaj faligis la arbon, sed neniu estis sur ĝi. Kaj kiam la trio revenis hejmen, Cindrulino kuŝis en la cindro, kiel ordinare, ĉar ŝi desaltis de la alia flanko de la arbo, redonis la belan veston al la birdo kaj surmetis la grizan kitelon.

En la tria tago, kiam la gepatroj kaj fratinoj forveturis, Cindrulino ree iris al la tombo de la patrino kaj diris al la arbo:

“Arbo kara, skuu, skuu vin,
Arĝenton, oron ĵetu sur min.”

La birdeto ĵetis al ŝi tiel belan kaj brilan veston, kian neniu iam posedis, kaj la ŝuoj estis el pura oro. Kiam ŝi venis tiel vestita, ĉiuj miris tiel, ke ili ne sciis, kion diri. La princo dancis nur kun ŝi kaj kiam iu invitis ŝin, li respondis:

“Tio estas mia dancantino.”

Vespere, kiam ŝi estis forironta hejmen, la reĝa filo volis ŝin akompani, sed ŝi forkuris tiel rapide, ke li ne povis sekvi ŝin. Sed li estis preparinta ruzon: la tuta ŝtuparo estis ŝmirita per peĉo; kiam ŝi kuris, ŝia maldekstra ŝuo algluiĝis kaj restis sur la ŝtupo. La princo levis ĝin, ĝi estis malgranda, gracia kaj tute el oro.

En la posta mateno li iris kun ĝi al la patro de Cindrulino kaj diris:

“Nur tiu estos mia edzino, por kies piedo taŭgas ĉi tiu ora ŝuo.”

Ambaŭ fratinoj ekĝojis, ĉar ili havis belajn piedojn; la pli aĝa iris en la kameron kun la ŝuo por provi ĝin, kaj la patrino ĝin rigardis, sed bedaŭrinde la granda piedfingro ne eniris, la ŝuo estis tro malgranda por ŝi. La patrino donis al ŝi tranĉilon kaj diris:

“Fortranĉu la piedfingron; kiam vi fariĝos reĝino, vi ne piedirados.”

La knabino fortranĉis la piedfingron, superforte enpuŝis la piedon en la ŝuon, kunpremis pro doloro la dentojn kaj iris renkonte al la princo. Li prenis ŝin kiel fianĉinon sur la ĉevalon kaj forrajdis kun ŝi. Ili devis preterrajdi la tombon; tie sidis sur la avelarbo du kolombetoj kaj vokis:

“Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango estas en la ŝu’.”

“La ŝuo estas tro malgranda, la vera fianĉino ankoraŭ sidas hejme.”

La princo rigardis ŝian piedon kaj vidis la elfluantan sangon. Li turnis la ĉevalon, redonis la malveran fianĉinon kaj diris, ke ŝi ne estas la vera; la alia fratino devas surmeti la ŝuon. La dua iris en la kameron kaj sukcesis enmeti la piedfingrojn, sed la kalkano estis tro granda. La patrino donis al ŝi tranĉilon kaj diris:

“Fortranĉu pecon de la kalkano: kiam vi estos reĝino, vi ne piedirados.”

La knabino fortranĉis pecon de la kalkano, superforte enpuŝis la piedon en la ŝuon, kunpremis pro doloro la dentojn kaj iris renkonte al la princo. Li prenis ŝin kiel fianĉinon sur la ĉevalon kaj forrajdis kun ŝi. Kiam ili preterrajdis la avelarbon, la du kolombetoj sidis tie kaj vokis:

“Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango estas en la ŝu’.”

“La ŝuo estas tro malgranda, la vera fianĉino ankoraŭ sidas hejme.”

Li rigardis ŝian piedon kaj vidis la elfluantan sangon, pro kiu ruĝiĝis la blankaj ŝtrumpoj. Li turnis la ĉevalon, redonis la malveran fianĉinon kaj diris:

“Ankaŭ ĉi tiu ne estas la vera. Ĉu vi havas neniun alian filinon?”

“Ne,” diris la patro, “de mia mortinta edzino restis nurmalgranda, mizera Cindrulino. Sed ŝi sendube ne povas esti la fianĉino.”

La princo volis vidi ŝin, sed la duonpatrino respondis:

“Ah, ne, ne eble; ŝi estas tro malpura, ŝi ne povas sin montri.”

La princo insistis, kaj oni devis alvoki Cindrulinon. Ŝi lavis siajn manojn kaj vizaĝon puraj, eniris, salutis la princon, kiu donis al ŝi la oran ŝuon; ŝi eksidis sur benketo, eltiris la piedon el la peza ligna ŝuo kaj metis en la ŝuon, kiu estis kvazaŭ fandita por ŝi. Kaj kiam ŝi leviĝis kaj la princo ekvidis ŝian vizaĝon, li rekonis la belan knabinon, kiu dancis kun li, kaj ekkriis:

“Jen la vera fianĉino.”

La duonpatrino kaj la fratinoj ektimis kaj paliĝis pro kolero, kaj li prenis Cindrulinon sur ĉevalon kaj forrajdis kun ŝi. Kiam ili preterrajdis la avelarbon, la du kolombetoj vokis:

“Gruk-ru, gruk-ru, gruk-ru,
sango ne estas en la ŝu’.”

“La ŝuo ne estas tro malgranda. La veran fianĉinon li kondukas hejmen.”

Dirinte tion, ili deflugis de la arbo kaj eksidis sur la ŝultroj de Cindrulino, unu sur la dekstra, la alia sur la maldekstra, kaj restis tie.

Kiam venis la tempo de la edziĝo, la malsinceraj fratinoj volis per flato akiri la favoron de la juna reĝino kaj partopreni ŝian feliĉon.

Kiam la edziĝontoj iris al la preĝejo, la pli aĝa fratino estis ĉe la dekstra flanko de Cindrulino, la pli juna ĉe la maldekstra; la kolombetoj elpikis al ambaŭ po unu okulo. Poste, >dum la reveno, la pli aĝa estis ĉe la maldekstra flanko, la pli juna ĉe la dekstra: la kolombetoj elpikis al ambaŭ la alian okulon.

Tiel ilia malboneco kaj malsincereco estis punitaj per blindeco eterna.

Fidela Johano

Estis iam maljuna reĝo, kiu ekmalsanis. Sentante, ke proksimiĝas jam la morto, li diris:

“Venu al mi fidela Johano.”

Fidela Johano estis lia plej amata servisto kaj estis tiel nomata, ĉar la tutan vivon li estis fidela al sia sinjoro. Kiam li venis al la lito, la reĝo diris al li:

“Mia fidela Johano, mi sentas, ke proksime estas mia fino; nur unu penso maltrankviligas min: la estonteco de mia filo, li estas ankoraŭ juna kaj ne scias direkti siajn agojn. Se vi al mi ne promesos instrui al li ĉion, kion li devas scii, kaj esti por li dua patro, mi ne povos trankvile fermi miajn okulojn.”

Fidela Johano respondis:

“Mi ne forlasos lin kaj fidele lin servos, eĉ se tio kostos mian vivon.”

La maljuna reĝo diris:

“Nun konsolita mi mortos trankvile. Post mia morto vi montros al li la tutan kastelon, ĉiujn ĉambrojn, salonojn kaj kelojn kaj ĉiujn trezorojn, kiuj kuŝas tie: sed vi ne rajtas montri al li la lastan ĉambron en la longa koridoro, kie estas la portreto de la princino de Ora Kupolo. Se li vidos la portreton, li eksentos nevenkeblan amon al ŝi, svenos kaj pro ŝi granda danĝero minacos lin; gardu lin kontraŭ tio.”

Fidela Johano ankoraŭ unu fojon promesis ĉion plenumi, la reĝo eksilentis, kuŝigis la kapon sur la kusenon kaj mortis.

Post la enterigo, fidela Johano rakontis al la juna reĝo, kion li promesis al lia patro ĉe la lito de la morto, kaj diris:

“Mi tion plenumos kaj estos fidela al vi, kiel mi estis al li, eĉ se tio kostus mian vivon.”

Kiam la funebro estis finita, fidela Johano diris al la reĝo:

“Venis la tempo, ke vi vidu vian heredaĵon: mi montros al vi la kastelon de via patro.”

Li kondukis la junan reĝon ĉien, supren kaj malsupren, kaj montris al li ĉiujn riĉaĵojn kaj la belegajn ĉambrojn: nur unu ĉambron li ne malfermis, ĉar tie staris la danĝera pentraĵo. La pentraĵo estis starigita tiamaniere, ke kiam oni malfermis la pordon, oni rigardis rekte la portreton; ĝi estis tiel bone pentrita, ke la princino ŝajnis vivanta kaj spiranta, nenio pli bela kaj ĉarma ekzistis en la tuta mondo. La juna reĝo rimarkis, ke fidela Johano ĉiam preterpasas unu pordon, kaj demandis:

“Kial vi ne malfermas tiun pordon?”

“Tie estas io, kio timigus vin.”

Sed la reĝo respondis:

“Mi vidis la tutan kastelon, mi volas ankaŭ vidi, kio estas tie,” kaj volis superforte malfermi la pordon. Fidela Johano haltigis lin kaj diris:

“Mi promesis al via patro antaŭ lia morto, ke vi ne vidos, kio estas en la ĉambro. Tio povus kaŭzi grandan malfeliĉon por ni ambaŭ.”

“Ah ne,” respondis la reĝo, “plej granda malfeliĉo estos, se mi ne eniros: mi ne ĝuos trankvilon tage kaj nokte, se miaj okuloj ne vidos la ĉambron. Mi ne foriros, ĝis vi malfermos.”

Fidela Johano komprenis, ke ne eble estas rifuzi, kaj vole nevole devis serĉi la ŝlosilon en la ligaĵo.

Fine li malfermis kaj eniris unua penante kovri la portreton per sia persono, sed vane: la reĝo ekstaris sur la fingroj kaj rigardis super liaj ŝultroj. Kiam li ekvidis la portreton de la ĉarma princino, ornamitan per oro kaj diamantoj, li falis sveninta sur la plankon. Fidela Johano levis lin, portis en liton kaj pensis ĉagrenita:

“La malfeliĉo okazis; Dio, kio estos nun!” kaj donis al li iom da vino por rekonsciigi lin. Liaj unuaj vortoj estis:

“Kies estas la ĉarma portreto?”

“Tio estas la princino de Ora Kupolo,” respondis fidela Johano.

La reĝo daŭrigis:

“Mia amo al ŝi estas tiel granda, ke, se ĉiuj folioj de la arboj estus langoj, ili ne povus esprimi ĝin; mian vivon mi donos por akiri ŝin. Vi estas mia fidela Johano, vi min ne forlasos.”

La fidela servisto longe meditis, kion fari, ĉar estis tre malfacile atingi la princinon. Fine li elpensis rimedon kaj diris al la reĝo:

“Ĉio, kio ĉirkaŭas la princinon, estas el oro: tabloj, seĝoj, pladoj, pokaloj, kaj mebloj. En via trezorejo kuŝas kvin bareloj da oro, ordonu al la oraĵistoj de la regno fari el unu diversajn vazojn kaj meblojn, diversajn birdojn, sovaĝajn bestojn kaj monstrojn, tio plaĉos al ŝi. Ni veturos al ŝi kun la donacoj kaj provos la fortunon.”

La reĝo kunvokis ĉiujn oraĵistojn, kaj ili laboris tage kaj nokte, ĝis fine ĉio estis preta. Kiam oni ŝarĝis ŝipon, fidela Johano vestis sin kiel komercisto, kaj la reĝo devis fari la samon por fariĝi tute nerekonebla. Ili ekveturis kaj veturis tiel longe, ĝis fine ili atingis la urbon, kie loĝis la princino de Ora Kupolo.

Fidela Johano foriris kaj lasis la reĝon sur la ŝipo.

“Eble,” li diris forirante, “mi alkondukos la princinon, zorgu do pri la ordo, ordonu dismeti la orajn objektojn kaj ornami la tutan ŝipon.”

Li prenis diversajn orajn juvelojn en tukon, elŝipiĝis kaj iris rekte al la reĝa palaco. Kiam li venis en la korton, tie staris ĉe la puto bela knabino kun du oraj siteloj en la mano kaj ĉerpis akvon. Kiam ŝi estis forportonta la brilan akvon kaj sin turnis, ŝi ekvidis la fremdan viron kaj demandis, kiu li estas. Li respondis, ke li estas komercisto, malvolvis la tukon kaj montris la juvelojn. Ŝi starigis la sitelojn, rigardis ĉiujn objektojn unu post la alia kaj diris:

“Belaj, belegaj, la princino devas vidi ilin, ŝi tiel amas la orajn objektojn, ke ŝi aĉetos ĉion ĉi.”

Ŝi prenis lian manon kaj kondukis lin en la reĝajn ĉambrojn, ĉar ŝi estis palaca servistino. Kiam la princino vidis la komercaĵojn, ŝi estis ravita kaj diris:

“Bele farita, mi aĉetos ĉiujn viajn komercaĵojn.”

Fidela Johano diris:

“Mi estas nur servisto de riĉa komercisto: kion mi havas ĉi tie estas nenio kompare kun tio, kion mia sinjoro havas sur la ŝipo; tie vi vidos la plej artajn kaj plej valorajn orajn juvelojn.”

La princino postulis, ke oni alportu ĉion al ŝi, sed li diris:

“Tio postulus multe da tagoj kaj tiom da ĉambroj por dismeti ĉion, ke via tuta domo ne sufiĉus.”

Tiam ŝia scivolo kaj deziro estis tiel ekscititaj, ke ŝi fine diris:

“Konduku min al la ŝipo, mi volas mem vidi la trezorojn de via sinjoro.”

Fidela Johano kun ĝojo alkondukis ŝin. Kiam la reĝo ekvidis la belegan princinon, li trovis ŝin pli bela ankoraŭ ol la portreto. Lia koro forte batis de ravo. Ŝi suriris kaj la reĝo montris al ŝi la ŝipon; dume fidela Johano restis ĉe la piloto kaj ordonis levi la ankron:

“Streĉu ĉiujn velojn kaj la ŝipo flugu, kiel birdo en la aero.”

La reĝo montradis al ŝi la orajn vazojn, la pladojn, pokalojn, birdojn, sovaĝajn bestojn kaj monstrojn. Pasis multe da horoj dum ŝi rigardis ĉion kaj ne rimarkis, ke la ŝipo veturas. Rigardinte ĉiujn juvelojn ŝi dankis la komerciston kaj volis reveni hejmen, sed veninte sur la ferdekon, ŝi ekvidis, ke la ŝipo estas malproksime de la bordo sur plena maro kaj rapidas kun streĉitaj veloj.

“Ah,” ŝi ekkriis timigita, “mi estas trompita, komercisto forkondukas min! Prefere mi mortus!”

La reĝo prenis ŝian manon kaj diris:

“Mi ne estas komercisto, mi estas reĝo kaj de familio ne malpli bona, ol la via. Mi kaptis vin per ruzo, ĉar mi freneze amas vin. Kiam mi unuafoje vidis vian portreton, mi falis sveninta.”

Aŭdinte tion la princino de Ora Kupolo konsoliĝis, eksentis amon al la reĝo kaj konsentis fariĝi lia edzino.

Kiam ili veturis sur la plena maro, fidela Johano, kiu sidis ĉe la kilo kaj ludis instrumenton, ekvidis foje super si tri korvojn, flugantajn en la aero. Li ĉesis ludi kaj aŭskultis ilian interparoladon, ĉar li bone komprenis ĝin. Unu diris:

“Li jam forportas en sian hejmon la princinon de Ora Kupolo.”

“Jes, sed ŝi ne estas ankoraŭ lia,” respondis la dua.

“Li ja havas ŝin, ŝi sidas ĉe li sur la ŝipo.”

La unua rediris:

“Ne grava, ne grava! Kiam ili elŝipiĝos, ĉevalo flavruĝa kiel vulpo elsaltos al li: li volos sidiĝi sur ĝin, sed se li tion faros, ĝi ekgalopos kun li en la aeron kaj neniam plu li vidos la princinon.”

La dua diris:

“Ĉu ekzistas nenia savo?”

“Jes, ekzistas. Iu alia devas rapide salti sur ĝin, eltiri pistolon kaj pafmortigi la ĉevalon, tiam la reĝo estos savita. Sed kiu tion scias! Cetere, kiu dirus tion al la reĝo, fariĝus ŝtono de la fingroj ĝis la genuoj.”

La dua reparolis:

“Mi scias ankoraŭ ion; eĉ se la ĉevalo estos mortigita, la reĝo ne havos sian fianĉinon. Kiam ili kune eniros en la palacon, ili vidos tie ĉemizon por la fianĉo, kvazaŭ teksitan el oro kaj arĝento, sed ĝi estos nur sulfuro kaj peĉo. Se la reĝo surmetos ĝin, ĝi bruligos lin ĝis la medolo.”

La tria demandis:

“Ĉu ekzistas nenia savo?”

“Jes,” respondis la dua. “Iu vestita per gantoj devas preni la ĉemizon kaj ĵeti en fajron: la reĝo estos savita. Sed ĉu tio helpos! Kiu tion scias kaj diros al la reĝo, fariĝos ŝtono de la genuoj ĝis la koro.”

La tria diris:

“Mi scias ankoraŭ ion; eĉ se la ĉemizo estos bruligita, la juna reĝo ne havos sian fianĉinon: kiam post la edziĝo la juna reĝino ekdancos, ŝi subite paliĝos kaj falos kvazaŭ senviva. Se iu ne levos ŝin, ne elsuĉos el ŝia dekstra brusto tri gutojn da sango kaj ne elkraĉos ilin senprokraste, la princino vere mortos. Sed tiu, kiu scios tion kaj diros al la reĝo, fariĝos ŝtono de la kapo ĝis la piedoj.”

Dirinte tion la korvoj forflugis; fidela Johano komprenis ĉion kaj de tiu ĉi momento fariĝis malĝoja kaj eksilentis. Kion fari? Se li silentos, li ne gardos la sinjoron kontraŭ la malfeliĉo; se li parolos, li mem perdos la vivon. Fine li diris al si mem:

“Mi savos mian sinjoron, eĉ se mi mem devus perei.”

Kiam ili elŝipiĝis, ĉio okazis, kiel antaŭdiris la korvoj. Alkuris belega ĉevalo, flavruĝa kiel vulpo.

“Bone,” diris la reĝo, “ĉi tiu portos min al la palaco,” kaj volis ekrajdi, sed fidela Johano alkuris rapide, saltis sur la ĉevalon, eltiris pistolon kaj mortigis la belan beston. Aliaj servistoj, kiuj enviis Johanon, ekkriis:

“Kia abomena faro! Mortigi la ĉevalon, sur kiu la reĝo estis rajdonta palacon.”

Sed la reĝo diris:

“Silentu, ne malhelpu lin, li estas mia fidela Johano, li sendube scias, kial li tion faris.”

Ili iris en la palacon, kaj tie en la salono sur plado kuŝis ĉemizo por la fianĉo; ŝajnis ke ĝi estas farita el oro kaj arĝento.

La juna reĝo estis prenonta ĝin en la manon, sed fidela Johano forpuŝis lin, kaj kaptinte ĝin per la gantoj, ĵetis en la fajron. La aliaj servistoj komencis murmuri kaj diris:

“Rigardu, nun li bruligis la edziĝan ĉemizon de la reĝo.”

Sed la juna reĝo diris:

“Kiu scias, kial li faris tion; ne malhelpu lin, li estas mia fidela Johano.”

Oni festis la edziĝon: Oni komencis danci kaj la juna reĝino ankaŭ partoprenis. Fidela Johano atente rigardis ŝian vizaĝon; subite ŝi paliĝis kaj falis teren kvazaŭ senviva. Li rapide saltis al ŝi, levis ŝin kaj portis en ĉambron, kie li kuŝigis ŝin, ekgenuis, elsuĉis el ŝia dekstra brusto tri gutojn da sango kaj elkraĉis ilin. Tuj ŝi ekspiris kaj rekonsciiĝis; sed la juna reĝo, kiu vidis ĉion kaj ne komprenis, kial fidela Johano tion faris, ekkoleris kaj ekkriis:

“Ĵetu lin en la malliberejon.”

En la sekvinta mateno fidela Johano estis kondamnita kaj kondukita al la pendigilo. Li suriris la podion kaj diris:

“Ĉiu, kiun oni kondamnis al la morto, havas la rajton paroli antaŭ sia fino, ĉu vi permesas tion al mi?”

“Jes,” respondis la reĝo, “parolu.”

Fidela Johano diris:

“Oni maljuste kondamnis min, mi ĉiam estis fidela al vi,” kaj li rakontis, kiel li aŭdis la interparoladon de la korvoj kaj kiel li plenumis ĉion por savi sian sinjoron.

“Ho, mia fidela Johano,” ekkriis la reĝo, “mi pardonas vin, venu.”

Sed fidela Johano post siaj lastaj vortoj falis senviva: li fariĝis ŝtono. La gereĝoj tre ĉagreniĝis, kaj la reĝo diris:

“Ho ve, kiel mi rekompencis lian fidelecon!” kaj ordonis starigi la ŝtonan statuon en sia dormoĉambro apud la lito. Ĉiufoje kiam li rigardis ĝin, li ploris kaj diris:

“Ah, se mi povus revivigi vin, mia fidela Johano.”

Post iom da tempo la reĝino naskis du filojn. La ĝemeloj sane kreskis kaj ĝojigis la gepatrojn. Foje, kiam la reĝino estis en la preĝejo, kaj la du knaboj ludis ĉe la patro, li diris sopire:

“Ah, se mi povus revivigi vin, mia fidela Johano.”

La ŝtono ekparolis:

“Jes, vi povas revivigi min, se vi oferos tion, kio estas plej kara por vi.”

La reĝo ekkriis:

“Ĉion, kion mi posedas en la mondo, mi donos por tio.”

La ŝtono daŭrigis:

“Se vi dehakos per via propra mano la kapojn de viaj infanoj kaj ŝmiros min per ilia sango, mi reviviĝos.”

La reĝo ektimis aŭdante, ke li mem devas mortigi siajn plej amatajn infanojn; sed rememorinte la grandan fidelecon de Johano, kiu mortis por li, li eltiris la glavon kaj per la propra mano dehakis la kapojn de la infanoj. Kiam li ŝmiris per ilia sango la ŝtonon, la vivo revenis, kaj fidela Johano freŝa kaj sana staris antaŭ li. Li diris al la reĝo:

“Via fideleco ne restos sen rekompenco,” li prenis la kapojn de la infanoj, almetis ilin kaj ŝmiris la vundon per ilia sango. Tuj la knaboj reviviĝis, komencis salti kaj ludi, kvazaŭ nenio estus okazinta. Ekĝojis la reĝo kaj kiam li vidis la revenantan reĝinon, li kaŝis fidelan Johanon kaj ambaŭ knabojn en grandan ŝrankon. Kiam ŝi eniris, li demandis:

“Ĉu vi preĝis?”

“Jes, jes!” ŝi diris, “sed mi senĉese pensis pri fidela Johano, tiel malfeliĉa pro ni.”

La reĝo daŭrigis:

“Kara edzino, ni povas revivigi lin, sed ni devas oferi por tio la vivon de ambaŭ niaj infanoj.”

La reĝino paliĝis de teruro, tamen ŝi diris:

“Ni tion ŝuldas al li pro lia granda fideleco.”

Li ĝojis, ke ili estas unuanimaj, malfermis la ŝrankon kaj ellasis fidelan Johanon kun la infanoj dirante:

“Benata estu Dio! Johano estas savita, kaj niajn infanojn ni ankaŭ havas.”

Li rakontis, kiel ĉio okazis, kaj de tiu tempo ili ĉiuj vivis feliĉaj ĝis la fino.

La kuraĝa tajloreto

Tajloreto sidis en somera mateno sur sia tablo ĉe la fenestro kaj ĝoje kudris per ĉiuj fortoj. Li ekvidis virinon, kiu pasis la straton kaj kriis:

“Bona marmelado malkara! Bona marmelado malkara!”

Tio sonis agrable en la oreloj de la tajloreto, li elrigardis tra la fenestro kaj vokis:

“Ĉi tien, ĉi tie vi trovos aĉetanton.”

La virino suriris la trian etaĝon kun sia peza korbo al la tajloreto kaj devis dismeti antaŭ li ĉiujn siajn potojn. Li rigardis ĉiujn, levis al la nazo kaj fine diris:

“Ĉi tiu marmelado ŝajnas al mi bona, pesu al mi du uncojn, eĉ ĝis duono da funto, se vi volas.”

La virino, kiu esperis vendi multe, donis al li, kion li postulis, kaj foriris kolere murmurante.

“Nun benu Dio la marmeladon kaj donu al mi sanon kaj fortojn,” ekkriis la tajloreto, prenis panon el la ŝranko, tranĉis pecon tra la tuta bulo kaj surŝmiris la marmeladon. Li metis la pecon apud si, daŭrigis la kudradon kaj pro ĝojo faris pli kaj pli grandajn stebojn. Dume la odoro de la dolĉa marmelado leviĝis al la muro, kie muŝoj sidis amase, kaj allogis ilin al la pano.

“Kiu invitis vin?” demandis la tajloreto kaj forpelis la trudemajn gastojn. Sed la muŝoj, kiuj ne komprenis Esperanton, ne sole ne cedis, sed venis en pli kaj pli granda nombro. Ekkoleris la tajloreto, prenis ĉifonon kaj senkompate batis la muŝojn kriante:

“Atendu, mi regalos vin.”

Post la granda batalo li kalkulis la mortbatitajn malamikojn: ili estis sep kaj ĉiuj etendis la piedetojn.

“Jen kia bravulo vi estas!” li diris al si mem admirante sian kuraĝon. “La tuta urbo devas tion ekscii.”

Rapide li faris por si zonon kaj brodis sur ĝi per grandaj literoj:

“Sep per unu bato.”

“Sed la urbo ne sufiĉas,” li daŭrigis, “la tuta mondo devas scii,” kaj lia koro ŝanceliĝis en lia brusto kiel vosto de ŝafideto.

La tajloro surmetis la zonon kaj decidis iri en la vastan mondon, ĉar li opiniis, ke lia laborejo estas tro malgranda por lia kuraĝo. Antaŭ la foriro li serĉis en la tuta domo ion, kion li povus kunporti, sed trovis nur fromaĝon kaj metis ĝin en la poŝon. Antaŭ la pordo li rimarkis birdon, kiu implikiĝis en arbeto, kaj prenis ankaŭ ĝin. Li brave ekmarŝis; li estis malpeza kaj lerta kaj ne sentis lacecon. La vojo kondukis lin sur monton, kaj kiam li atingis la supron, tie sidis giganto kaj komforte ĉirkaŭrigardis. La tajloreto kuraĝe proksimiĝis, alparolis lin kaj diris:

“Bonan tagon, kamarado; jen vi sidas kaj rigardas la vastan mondon. Mi nun iras tien serĉi feliĉon. Ĉu vi volas akompani min?”

La giganto malestime ekrigardis la tajloron kaj diris:

“Vi ĉifono, vi mizera estaĵo!”

“Atendu iom,” respondis la tajloreto, malbutonumis la surtuton kaj montris al la giganto la zonon:

“Legu ĉi tion kaj vi scios, kiu mi estas.”

La giganto legis:

“Sep per unu bato,” pensis, ke la tajloro mortigis tiom da homoj kaj iom ekrespektis la malgrandan personon. Sed por lin provi, li prenis ŝtonon en la manon kaj tiel forte premis ĝin, ke akvo elgutis.

“Faru la samon, se vi havas forton,” diris la giganto.

“Nenion plu? Tio estas infana ludo por mi,” diris la tajloro, prenis la fromaĝon el la poŝo kaj premis tiel, ke la suko elfluis.

“Ĉu iom pli bone farita?” li diris. La giganto ne sciis, kion diri, kaj ne povis kredi, ke tia hometo estas tiel forta.

Li prenis alian ŝtonon kaj ĵetis tiel alten, ke oni apenaŭ povis ĝin vidi:

“Nun, vi hometo, faru la samon.”

“Bone ĵetita,” diris la tajloro, “sed la ŝtono devis refali teren; mi ĵetos mian tiel, ke ĝi ne revenos.”

Li prenis la birdon el la poŝo kaj ĵetis en la aeron. La birdo, ĝoja pro la liberiĝo, forflugis kaj ne revenis.

“Kiel tio plaĉas al vi, kamarado?” demandis la tajloro.

“Vi bone ĵetas,” diris la giganto, “sed nun ni vidos, ĉu vi povas porti pezan ŝarĝon.”

Li kondukis la tajloron al grandega dehakita kverko kaj diris:

“Se vi estas sufiĉe forta, helpu min porti la arbon el la arbaro.”

“Volonte,” respondis la malgranda viro, “prenu nur la trunkon sur la ŝultron, mi levos kaj portos la branĉaron, ĝi ja estas plej peza.”

La giganto prenis la trunkon sur la ŝultron, la tajloro eksidis sur branĉo, kaj la giganto, kiu ne povis sin turni, devis porti la tutan arbon kaj la tajloron kiel aldonon. La ruzulo estis ĝoja kaj gaja, fajfis la kanteton: “Tri tajloroj rajdis el la pordego,” kvazaŭ la ŝarĝo estus por li infana ludo. La giganto portis la pezan arbon iom da tempo, fine li ne povis plu iri kaj ekkriis:

“Aŭskultu, mi devas ĵeti la arbon.”

La tajloro rapide desaltis, ĉirkaŭprenis la arbon per ambaŭ manoj, kvazaŭ li portus ĝin, kaj diris al la giganto:

“Tiel granda vi estas kaj ne povas porti arbon?”

Ili daŭrigis la vojon kune kaj kiam ili venis al ĉerizarbo, la giganto fleksis la supron de la arbo, kie estis plej maturaj fruktoj, metis ĝin en la manon de la tajloro, por ke li manĝu.

La tajloro estis tro malforta por teni la arbon kaj kiam la giganto ellasis ĝin, la supro levante sin kunportis la tajloron en la aeron. Li falis teren sendifekta, kaj la giganto demandis:

“Kion tio signifas? Ĉu vi ne havas sufiĉe da fortoj por teni tian vergeton?”

“La fortoj ne mankas al mi, kiu mortigas sep per unu bato. Mi saltis trans la arbon, ĉar tie malsupre la ĉasistoj pafas en arbetaĵon. Saltu same, se vi povas.”

La giganto provis, sed ne povis transsalti kaj restis inter la branĉoj; la tajloro ree estis venkinto.

La giganto diris:

“Se vi estas tiel brava, venu en nian kavernon kaj pasigu ĉe ni la nokton.”

La tajloro konsentis kaj sekvis lin. Kiam ili venis en la kavernon, tie sidis kelke da gigantoj ĉe la fajro; ĉiu tenis en la mano rostitan ŝafon kaj manĝis. La tajloreto ĉirkaŭrigardis kaj diris:

“Multe pli vaste estas ĉi tie, ol en mia laborejo.”

La giganto montris al li liton kaj invitis lin dormi sur ĝi. La lito estis tro granda por la tajloro, li ne kuŝiĝis, sed enrampis en angulon. Noktomeze la giganto pensante, ke li jam dormas, prenis grandan feran stangon kaj per unu bato disrompis la liton. Li estis certa, ke li mortigis la vireton. Frumatene la gigantoj iris en la arbaron kaj tute forgesis pri la tajloro. Kiam li venis al ili gaje kaj kuraĝe, ili ektimis, ke li mortigos ilin ĉiujn, kaj forkuris galope.

La tajloreto daŭrigis la vojon, la nazo ĉiam antaŭen. Post longa migrado li venis en la korton de reĝa palaco, kaj ĉar li sentis sin laca, li kuŝiĝis en la herbo kaj ekdormis. Kiam li kuŝis tie, venis homoj, rigardis lin de ĉiuj flankoj kaj legis sur la zono:

“Sep per unu bato.”

“Ah,” diris ili, “kion volas ĉi tiu milita heroo ĉe ni dum paco? Li estas kredeble potenca sinjoro.”

Ili iris al la reĝo kaj raportis dirante, ke tia homo povus esti tre utila kaj ke oni devas varbi lin por ĉia prezo. La konsilo plaĉis al la reĝo kaj li sendis korteganon al la tajloro por proponi al li militan servadon. La sendito staris ĉe la dormanto, atendis, ĝis li malfermis la okulojn kaj etendis la membrojn, kaj faris la proponon.

“Ĝuste por tio mi venis ĉi tien,” respondis la tajloro, “mi estas preta servi ĉe via reĝo.”

Oni akceptis lin kun honoroj kaj donis apartan loĝejon. La militistoj enviis la tajloron preferante vidi lin mil mejlojn de la urbo.

“Kio okazos,” interparolis ili, “se ni ekmalpacos kun li? Li mortigos sep per unu bato, neniu el ni restos vivanta.”

Ili decidis ĉiuj iri al la reĝo kaj peti eksiĝon:

“Ni ne povas resti kun homo, kiu faligas sep per unu bato.”

La reĝo ekmalĝojis, ke li estas perdonta ĉiujn siajn fidelajn servistojn pro unu. Li estus preferinta neniam ekvidi lin kaj volis liberiĝi de li, sed li ne kuraĝis eksigi la tajloron, timante, ke li mortigos lin kaj la tutan popolon kaj mem eksidos sur la trono. La reĝo longe meditis kaj fine li trovis rimedon. Li sendis al la tajloro jenan proponon, kiel al granda heroo: en unu el la arbaroj de la regno vivas du gigantoj, kiuj ruinigas la landon per rabado, mortigoj kaj brulkrimoj. Neniu povas proksimiĝi al ili sen danĝero por sia vivo. Se li venkos kaj mortigos la gigantojn, la reĝo donos al li sian solan filinon kiel edzinon kaj duonon da regno kiel doton. Cent kavaliroj akompanos kaj helpos lin.

“Jen io, kvazaŭ kreita por vi,” pensis la tajloro, “belan princinon kaj duonon da regno oni proponas ne ĉiutage.”

“Bone,” respondis li, “mi dresos la gigantojn kaj ne bezonas por tio la cent kavalirojn: kiu faligas sep per unu bato, tiun ne timigas du.”

La tajloreto ekiris kaj la cent kavaliroj sekvis lin. Kiam li venis al la rando de la arbaro, li diris al la akompanantoj:

“Restu ĉi tie, miaj propraj fortoj sufiĉos kontraŭ la gigantoj.”

Li salte eniris en la arbaron kaj ĉirkaŭrigardis dekstren kaj maldekstren. Post momento li ekvidis la gigantojn: ili kuŝis sub arbo, dormis kaj tiel ronkis, ke la branĉoj fleksiĝis. La tajloro rapide kolektis ŝtonojn en ambaŭ poŝojn kaj surrampis la arbon. Tie li glitis sur branĉon, kiu estis ĝuste super la gigantoj kaj komencis ĵeti la ŝtonojn unu post alia sur la bruston de unu el la dormantoj. La giganto longe sentis nenion, sed fine li vekiĝis, puŝegis sian kunulon kaj diris:

“Kial vi batas min?”

La alia respondis:

“Vi sonĝas, mi ne batas vin.”

Ili ree ekdormis, kaj la tajloro ĵetis ŝtonon sur la alian.

“Kion tio signifas?” demandis ĉi tiu, “kial vi ĵetas sur min?”

“Mi ĵetas nenion,” diris la unua kaj murmuris. Ili malpace disputis ankoraŭ iom da tempo, sed ĉar ili estis lacaj, ili kvietiĝis kaj iliaj okuloj fermiĝis. La tajloro rekomencis sian ludon, prenis la plej grandan el siaj ŝtonoj kaj per ĉiuj fortoj ĵetis ĝin sur la bruston de la unua giganto.

“Sufiĉe,” li ekkriis, salte leviĝis kiel freneza kaj tiel alpremis la kunulon al la arbo, ke ĝi skuiĝis. La alia malavare repagis la ŝuldon kaj ili ambaŭ tiel ekfuriozis, ke ili elŝiris arbojn kaj tiel longe batis unu la alian, ĝis fine ambaŭ samtempe falis senvivaj. La tajloro desaltis de la arbo kaj diris:

“Feliĉe estas, ke ili ne elŝiris mian arbon, mi devus tiam salti sur alian, kiel sciuro; sed ĉu mi ne estas sufiĉe lerta!”

Li eltiris sian glavon, donis al ambaŭ kelke da batoj sur la bruston, revenis al la kavaliroj kaj diris:

“La laboro estas finita, mi mortigis ambaŭ gigantojn: ne facila estis la afero, ili elŝiris arbojn por sin defendi, sed nenio helpas kontraŭ tiu, kiu kiel mi mortigas sep per unu bato.”

“Ĉu vi ne estas vundita?” demandis la kavaliroj. “Tute ne!” respondis la tajloro, “mi ne perdis eĉ unu haron.”

La kavaliroj ne volis kredi kaj rajdis en la arbaron: tie ili trovis la gigantojn dronantaj en la propra sango, kaj ĉirkaŭe kuŝis la elŝiritaj arboj.

La tajloro postulis la promesitan rekompencon, sed la reĝo bedaŭris la promeson kaj ree meditis, kiel liberiĝi de la heroo.

Li diris:

“Antaŭ ol vi ricevos mian filinon kaj la duonon de la regno, vi devas plenumi ankoraŭ unu heroaĵon. En la arbaro vivas unukornulo tre malutila, vi devas ĝin kapti.”

“Unukornulon mi timas ankoraŭ malpli ol du gigantojn. Sep per unu bato estas mia devizo.”

Li prenis ŝnuron kaj hakilon, iris en la arbaron kaj ordonis al siaj akompanantoj atendi ekstere. Li ne bezonis longe serĉi, la unukornulo tuj aperis kaj kuris rekte kontraŭ la tajloro, kvazaŭ por trapiki lin.

“Ne rapidu, ne rapidu, atendu iom,” diris la tajloro kaj atendis, ĝis la besto estis tute proksime; tiam li saltis lerte post arbon.

La unukornulo kuris per ĉiuj fortoj kontraŭ la arbon kaj penetrigis tiel forte la kornon en la trunkon, ke ĝi ne povis eltiri ĝin kaj estis tiamaniere kaptita.

“La birdo estas en kaĝo,” diris la tajloro kaj forlasinte la kaŝejon post la arbo, metis la ŝnuron ĉirkaŭ la kolo de la besto, per bato de la hakilo liberigis ĝian kornon el la arbo kaj kiam ĉio estis en ordo, kondukis la unukornulon al la reĝo.

La reĝo ne volis ankoraŭ doni al li la promesitan rekompencon kaj prezentis trian postulon: la tajloro devas antaŭ la edziĝo kapti malutilan apron, kiu vivas en la arbaro; la reĝaj ĉasistoj helpos lin.

“Volonte,” diris la tajloro, “tio estas infana ludo.”

Li eniris en la arbaron sen la ĉasistoj, kaj ili estis tre kontentaj, ĉar la apro tiamaniere akceptis ilin kelkfoje, ke ili tute ne deziris renkonti ĝin. Kiam la apro lin ekvidis, ĝi kuris kun ŝaŭmanta buŝego montrante la akrajn dentojn kaj volis faligi lin, sed li saltis en apudan kapelon kaj tuj elsaltis eksteren tra supra fenestro. La apro penetris post li en la kapelon, sed li jam estis ekstere kaj brufermis la pordon. La kaptita besto estis tro peza kaj mallerta por elsalti tra fenestro. La tajloro alvokis la ĉasistojn, por ke ili vidu la kaptiton per la propraj okuloj, kaj li mem iris al la reĝo, kiu tiun ĉi fojon devis plenumi la promeson kaj doni al li la filinon kaj la duonon da regno. Se li estus sciinta, ke la heroo estas simpla tajloreto! La edziĝon oni festis kun granda pompo kaj malgranda ĝojo, kaj la tajloro fariĝis reĝo.

Post iom da tempo la juna reĝino aŭdis nokte, kiel ŝia edzo parolis en sonĝo:

“Knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, aŭ vi eksentos la ulnon sur viaj oreloj.”

Ŝi komprenis, kia estis la deveno de la junulo, en la sekvinta tago plendis al la patro kaj petis, ke li liberigu ŝin de la edzo, kiu estas simpla tajloro. La reĝo konsolis ŝin kaj diris:

“Lasu nokte la dormoĉambron malfermita, miaj servistoj staros ekstere kaj, kiam li ekdormos, ili eniros, ligos lin kaj kondukos sur ŝipon, kiu forportos lin malproksimen.”

La edzino estis kontenta, sed paĝio tre sindona al la juna sinjoro aŭdis ĉion kaj sciigis al li la komploton.

“Mi ordigos ĉion,” diris la tajloreto.

Vespere en la kutima horo li kuŝiĝis kun la edzino: kiam ŝi opiniis, ke li jam ekdormis, ŝi leviĝis, malfermis la pordon kaj revenis en la liton. La tajloreto, kiu nur ŝajnigis dormon, komencis laŭte krii:

“Knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, aŭ vi eksentos la ulnon sur viaj oreloj. Mi faligis sep per unu bato, mortigis du gigantojn, alkondukis unukornulon kaj kaptis apron! Ĉu mi timos tiujn, kiuj staras post la pordo?”

Ĉi tiuj, aŭdante la vortojn de la tajloro, tiel ektimis, ke ili forkuris kvazaŭ de la diablo. Neniu kuraĝis plu ataki lin kaj tiamaniere la tajloreto estis reĝo ĝis la morto.

La maljunulino Holle

Vidvino havis du filinojn: unu estis bela kaj diligenta, la alia abomena kaj maldiligenta. Sed ŝi pli amis la malbelan, kiu estis ŝia vera filino, kaj la alia devis fari la tutan laboron kaj esti cindrulino en la domo. La malfeliĉa knabino devis ĉiutage sidi sur la vojo ĉe puto kaj ŝpini tiel multe, ke la sango fluis el ŝiaj fingroj. Foje la bobeno fariĝis tute sanga, kaj ŝi kliniĝis al la puto por lavi la fadenojn, sed ŝi ellasis la bobenon kaj ĝi falis en la akvon. Ŝi ekploris, kuris al la duonpatrino kaj rakontis la malfeliĉon. La malbona virino malĝentile insultis ŝin kaj diris senkompate:

“Reportu la bobenon el la akvo, se vi lasis ĝin fali en la puton.”

La knabino revenis al la puto kaj ne sciis kion fari: ĉagrenita ŝi saltis en la akvon por reporti la bobenon. Ŝi perdis la konscion kaj kiam ŝi vekiĝis kaj rekonsciiĝis, ŝi estis sur bela herbejo, kie la suno brilis kaj miloj da floroj bonodoris. Ŝi iris tra la herbejo kaj venis al forno, kiu estis plena de pano. La pano vokis:

“Ah, eltiru min, eltiru min; alie mi forbrulos, mi estas jam de longe tute bakita.”

Ŝi proksimiĝis kaj eltiris per ŝovelilo ĉiujn panbulojn unu post alia. Ŝi daŭrigis la vojon kaj venis al arbo tute kovrita de pomoj, kiu vokis:

“Skuu min, skuu min, ĉiuj miaj pomoj jam estas maturaj.”

Ŝi ekskuis la arbon kaj la pomoj falis kvazaŭ pluvo; ŝi skuis tiel longe, ĝis neniu pomo restis supre, kolektis ĉiujn en unu amason kaj foriris. Fine ŝi venis al dometo, el kiu elrigardis maljuna virino. La knabino ektimis, ĉar la maljunulino havis grandajn dentojn, kaj volis forkuri, sed la bona virino alvokis ŝin dirante:

“Kion vi timas, kara infano? Restu ĉe mi; se vi bone faros la laboron, vi vivos trankvile kaj feliĉe. Vi devas nur bone prepari mian liton kaj bati tiel la plumkovrilon, ke la plumoj flugu, tiam neĝos en la mondo; mi estas maljunulino Holle.”

Aŭdante la ĝentilajn vortojn la knabino kuraĝiĝis kaj konsentis akcepti la servadon. La orfino zorgis pri ĉio por kontentigi sian sinjorinon kaj ĉiam tiel forte batis la plumkovrilon, ke la plumoj flugis kiel neĝaj flokoj. Kiel rekompencon ŝi ĝuis feliĉan vivon: neniam ŝi aŭdis malĝentilan vorton kaj manĝis ĉiutage kuiritan kaj rostitan viandon.

Pasis iom da tempo, kaj la knabino malĝojiĝis. Komence ŝi mem ne sciis, kio mankas al ŝi, fine ŝi komprenis, ke tio estas la sopiro al la hejmo; kvankam ĉi tie ŝi estis milfoje pli feliĉa, tamen ŝi deziris reveni.

Fine ŝi diris al la maljunulino:

“La sopiro al la hejmo turmentas min, kvankam ĉi tie malsupre mi vivas tre feliĉa, mi ne povas resti pli longe kaj devas reveni al la miaj.”

Holle diris:

“Plaĉas al mi, ke vi deziras reveni hejmen. Vi fidele min servis, mi mem kondukos vin supren.”

Ŝi prenis la manon de la orfino kaj kondukis ŝin al granda pordego. Ĝi estis malfermita kaj kiam la knabino staris tie, ekfalis granda ora pluvo, La oro gluiĝis al ŝi kaj kovris ŝin tutan.

“Tio estas por vi, ĉar vi estis tiel diligenta,” diris la maljunulino, redonante al ŝi la bobenon, kiun ŝi perdis en la puto.

La pordego fermiĝis kaj la orfino estis supre en la mondo, ne malproksime de la hejma domo.

Kiam ŝi venis en la korton, la koko kriis:

“Kikeriki!
Nia ora knabino estas tie ĉi.”

Ŝi eniris, kaj ĉar ŝi estis tuta kovrita de oro, la patrino kaj fratino bone ŝin akceptis. Ŝi rakontis ĉion, kion ŝi travivis. Kiam la patrino eksciis, kiel ŝi akiris la riĉaĵojn, ŝi ekdeziris la saman feliĉon por la malbela kaj maldiligenta filino kaj ordonis al ŝi ŝpini ĉe la puto. La knabino intence pikis siajn fingrojn kaj disgratis la manon per dorno por makuli la bobenon; poste ŝi ĵetis ĝin en la puton kaj mem saltis en ĝin. Same kiel la fratino ŝi venis sur belan herbejon kaj iris la saman vojeton. Kiam ŝi venis al la forno, la pano ree kriis:

“Ah, eltiru min, eltiru min, alie mi forbrulos, mi estas jam de longe tute bakita.”

Sed la maldiligenta knabino respondis:

“Bela propono, mi tute ne volas malpurigi miajn manojn,” kaj foriris. Baldaŭ ŝi venis al la pomarbo, kiu vokis:

“Skuu min, skuu min, ĉiuj miaj fruktoj jam estas maturaj.”

Ŝi respondis:

“Por ke pomo falu sur mian kapon?” kaj foriris.

Kiam ŝi venis en la domon de la maljunulino, ŝi ne timis, ĉar ŝi jam aŭdis pri ŝiaj grandaj dentoj, kaj tuj dungis sin. En la unua tago ŝi venkis sian maldiligentecon: estis laborema kaj obeema, ĉar ŝi pensis pri la ricevota oro; sed jam en la dua tago ŝi komencis maldiligenti kaj en la tria ŝi tute ne volis matene leviĝi. La liton ŝi ankaŭ preparis ne zorge, kaj ne batis la plumkovrilon tiel, ke la plumoj flugu. Fine ŝi tedis sian sinjorinon, kiu eksigis ŝin. La maldiligenta knabino estis kontenta kaj atendis nur la oran pluvon; la maljunulino kondukis ŝin al la pordego, sed kiam la knabino staris tie, anstataŭ oro oni elverŝis sur ŝin peĉon el granda kaldrono.

“Jen la rekompenco por via servado,” diris la maljunulino kaj fermis la pordegon. La knabino tuta kovrita de peĉo revenis hejmen kaj la koko sidanta sur la puto kriis:

“Kikeriki!
La malpura knabino estas tie ĉi.”

La peĉo algluiĝis tiel forte, ke ĝi restis neforigebla dum ŝia tuta vivo.

La bremenaj muzikistoj

Viro havis azenon, kiu dum longaj jaroj pacience portadis sakojn al la muelejo, sed kiu jam komencis perdi la fortojn kaj fariĝis malpli kaj malpli taŭga por la laboro. Tiam la mastro ekmeditis, kiel liberiĝi de ĝi; sed la azeno komprenis, ke ekblovis malbona vento, kaj forkuris Bremenon, intencante fariĝi tie urba muzikisto. Sur la vojo li baldaŭ renkontis kuŝantan ĉashundon, kiu spiregis kiel iu, kiu laciĝis de la kurado.

“Kial vi tiel spiregas, kamarado?” demandis la azeno.

“Ah,” diris la hundo, “ĉar mi estas maljuna, ĉiun tagon pli malforta kaj ne taŭgas plu por ĉasado, mia sinjoro volis min mortbati; mi forvojaĝis ne atendante lian pasporton, sed por kia servo mi taŭgas nun?”

“Ĉu vi scias,” diris la azeno, “mi iras Bremenon kaj estos tie urba muzikisto, iru kun mi kaj ankaŭ vi fariĝu orkestrano. Mi ludos la liuton kaj vi batos la tamburon.”

La hundo konsentis kaj ili ekiris kune. Post nelonge ili renkontis katon, kies mieno estis kvazaŭ tritaga pluvo.

“Kio ĉagrenas vin, maljuna barbofrizisto?” demandis la azeno.

“Kiu povas esti gaja, kiam oni timas pro sia propra kapo,” respondis la kato, “ĉar mi maljuniĝas, manĝis jam miajn dentojn, kaj preferas sidi post la forno kaj murmuri kiel ŝpinilo, ol kapti la musojn, mia sinjorino volis min dronigi; mi forkuris, sed kion fari nun, ne facila estas konsilo.”

“Iru kun ni Bremenon, vi ja konas la noktan muzikon, vi povas esti urba muzikisto.”

Al la kato tio plaĉis kaj ĝi aliĝis al ili. La tri vaguloj pasis preter korto; sur la pordego sidis koko kaj kriis kiel freneza.

“Kial vi tiel krias?” demandis la azeno, “vi traboras al ni la orelojn.”

“Mi antaŭdiris belan veteron,” diris la koko, “hodiaŭ estas la tago, en kiu Dipatrino lavis la ĉemizetojn de Sankta Infaneto kaj en kiu ŝi devas sekigi ilin; sed ĉar morgaŭ dimanĉe gastoj venos, la senkompata mastrino diris al la kuiristo, ke ŝi volas manĝi min morgaŭ en la supo. Hodiaŭ vespere mi estas metonta mian kolon sub la tranĉilon. Dum mi ankoraŭ povas, mi krias per ĉiuj fortoj.”

La azeno diris:

“Iru prefere kun ni, ruĝa kresto, Bremenon; ion pli bonan ol la morto vi trovos ĉie; vi havas belan voĉon, arta estos nia kvaropa koncerto.”

Al la koko plaĉis la propono, kaj ĉiuj kvar ekiris kune. Ili ne povis atingi Bremenon en la sama tago kaj venis vespere en arbaron kaj decidis pasigi tie la nokton. La azeno kaj hundo ekkuŝis sub granda arbo, la kato kaj koko eksidis sur la branĉoj: la koko tute supre, la plej sendanĝera loko. Antaŭ ol li ekdormis, li ĉirkaŭrigardis al ĉiuj kvar flankoj kaj ŝajnis al li, ke malproksime brilas lumeto kvazaŭ fajrero; li kriis al la kamaradoj, ke sendube domo estas proksime, ĉar oni vidas lumon. La azeno diris:

“Ni forlasu nian loĝejon kaj iru tien, ĉar nia gastejo estas malbona.”

La hundo aldonis:

“Kelke da ostoj kun viando sur ili ne malplaĉus al mi.”

Ili do ekiris al la lumo, kiu iom post iom fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine ili venis al hele lumigita rabista domo. La azeno, kiel la plej granda, proksimiĝis al la fenestro kaj rigardis internen.

“Kion vi vidas, grizulo?” demandis la koko.

“Kion mi vidas?” respondis la azeno, “tablon ŝarĝitan per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj ĉirkaŭe sidas rabistoj kaj ĝuas.”

“Jen io por ni!” diris la koko.

“Jes, certe; ah, se ni estus tie!” diris la azeno. La bestoj interkonsiliĝis kiamaniere forpeli la rabistojn kaj fine trovis rimedon. La azeno metis la antaŭajn piedojn sur la fenestron, la hundo saltis sur la dorson de la azeno, la kato rampis sur la hundon, kaj fine la koko flugis sur la kapon de la kato. Farinte tion ili komencis laŭ signalo sian muzikon: la azeno blekis, la hundo bojis, la kato miaŭis kaj la koko kantis sian kikeriki; poste ili saltis en la ĉambron tra la fenestro. Ektintis la vitroj; la rabistoj, aŭdante la teruran bruon, pensis, ke monstra fantomo venis, forkuris timigitaj en la arbaron.

La kvar kamaradoj eksidis ĉe la tablo, atakis tion, kio restis, kaj manĝis kvazaŭ malsatontaj kvar semajnojn.

Kiam la muzikistoj finis, ili estingis la lumon kaj serĉis lokon por la dormo, ĉiu laŭ sia naturo kaj gusto.

La azeno ekkuŝis sur la sterko, la hundo ĉe la pordo, la kato sur la forno ĉe la varma cindro kaj la koko eksidis sur trabo. Ili estis lacaj de la longa vojaĝo kaj tuj ekdormis. Post noktomezo, kiam la ŝtelistoj vidis de malproksime, ke en la domo estas mallume kaj silente, la estro diris:

“Kial ni permesis forpeli nin?” kaj ordonis al unu iri en la domon kaj esplori ĝin. La sendito trovis ĉion silenta kaj eniris en la kuirejon por ekbruligi lumon. La fajraj, brilaj okuloj de la kato ŝajnis al li brulantaj karboj kaj li almetis alumeton; sed la kato, kiu ne amis ŝercojn, saltis sur lian vizaĝon, kraĉis kaj gratis. Terurita li kuris al la posta pordo, sed la hundo, kiu tie kuŝis, sin ĵetis al li kaj ekmordis lian kruron; kiam li pasis tra la korto apud la sterko, la azeno malavare regalis lin per la posta piedo kaj la koko vekita de la bruo vigle ekkriis sur la trabo: “Kikeriki!”

La ŝtelisto forkuris per grandaj paŝoj al sia kapitano kaj diris:

“En la domo sidas abomena sorĉistino; ŝi spiris sur min kaj gratis mian vizaĝon per siaj longaj fingroj; ĉe la pordo staras homo kun tranĉilo, per kiu li vundis mian kruron; sur la korto kuŝas nigra monstro, kiu batis min per bastonego, kaj supre sur la tegmento sidas juĝisto, kiu kriis: ‚Ĉi tien la friponon!’ Mi do forkuris.”

De tiu tempo la rabistoj ne kuraĝis reveni en la domon, kaj al la kvar bremenaj muzikistoj ĝi tiel plaĉis, ke ili ne volis eliri.

Ne fermita ankoraŭ estas la buŝo de tiu, kiu lasta tion rakontis.

Tri oraj haroj de la diablo

Estis iam malriĉa virino, kiu naskis filon; ĉar li naskiĝis kun kufo sur la kapo, oni antaŭdiris, ke en sia dekkvara jaro li edziĝos kun la princino. Post iom da tempo la reĝo venis en la vilaĝon, sed neniu rekonis lin.

Kiam li demandis pri novaĵoj, oni respondis al li, ke antaŭ kelke da tagoj naskiĝis infano kun kufo: kion ajn entreprenos tiu homo, li ĉiam feliĉe sukcesos.

Oni antaŭdiris, ke en sia dekkvara jaro li edziĝos kun la princino. La reĝo havis malbonan koron, kaj la antaŭdiro malplaĉis al li. Li iris al la gepatroj de la infano kaj diris per amika tono:

“Vi estas malriĉaj homoj, donu al mi vian infanon, mi zorgos pri li.”

En la komenco ili rifuzis, sed kiam la fremdulo proponis pezan sumon da mono, ili pensis:

“Ĝi ja estas infano naskita kun kufo, ĉio do devus finiĝi feliĉe por ĝi,” kaj konsentis doni al li la infanon.

La reĝo metis ĝin en skatolon kaj forrajdis. Kiam li venis al profunda akvo, li ĵetis tien la skatolon kaj pensis:

“Mi liberigos mian filinon de la neatendata fianĉo.”

Sed la skatolo ne dronis, ĝi naĝis, kiel ŝipeto: eĉ unu guto da akvo ne penetris en ĝin. Ĝi naĝis tiel ĝis muelejo, du mejlojn de la reĝa ĉefurbo, kaj haltis ĉe la akvobaro.

Muelisteto, kiu feliĉe staris tie kaj rimarkis ĝin, altiris ĝin per hoko esperante trovi en ĝi grandajn trezorojn. Li malfermis la skatolon: tie kuŝis bela knabo freŝa kaj gaja. Li portis la etulon en la muelejon; la gemuelistoj, kiuj ne havis infanojn, ekĝojis kaj diris:

“Dio donacis ĝin al ni.”

Ili ame vartis la infanon, kiu kreskis sana kaj virta. Foje la reĝo dum pluvo eniris en la muelejon kaj demandis la gemuelistojn, ĉu la granda knabo estas ilia filo.

“Ne,” respondis ili, “li estas infano trovita, antaŭ dekkvar jaroj li alnaĝis al la akvobaro en skatolo, kaj oni eltiris lin el la akvo.”

La reĝo komprenis, ke tio estas la infano naskita kun kufo, kiun li ĵetis en la akvon.

“Bonaj homoj,” li diris, “ĉu la knabo ne povus porti leteron al la reĝino? Li ricevos du orajn monerojn.”

“Kiel via Rega Moŝto ordonos,” respondis ili kaj diris al la knabo, ke li estu preta. La reĝo skribis al la reĝino leteron jenan:

“Tuj kiam la knabo venos kun ĉi tiu letero, ordonu mortigi lin kaj enterigi; ĉio devas esti farita antaŭ mia reveno.”

La knabo ekiris kun la letero, sed perdis la vojon kaj venis vespere en grandan arbaron. En la mallumo li ekvidis malgrandan lumeton, iris al ĝi kaj venis al dometo. Tie maljunulino sola sidis ĉe fajrujo. Ŝi ektimis, vidante la knabon kaj demandis:

“De kie vi venas kaj kien vi iras?”

“Mi venas de la muelejo,” respondis li, “kaj iras al la reĝino kun letero; mi perdis la vojon kaj mi volonte pasigus ĉi tie la nokton.”

“Malfeliĉa infano,” diris la virino, “vi venis en domon de rabistoj, se ili trovos vin ĉi tie, ili mortigos vin.”

“Ili venu, venu iu ajn, mi ne timas, cetere mi estas tiel laca, ke mi ne povas plu iri,” diris la junulo, sin etendis sur benko kaj ekdormis. Baldaŭ venis la rabistoj kaj demandis kolere, kiu estas la fremda knabo.

“Ah,” diris la maljunulino, “tio estas senkulpa knabo, li perdis la vojon en la arbaro kaj pro kompato mi akceptis lin; li portas leteron al la reĝino.”

La rabistoj malfermis kaj legis la leteron, en kiu estis la ordono mortigi la knabon, tuj kiam li venos. La senkoraj rabistoj ekkompatis la junulon, kaj la estro disŝiris la leteron kaj skribis alian, ke oni edzigu la knabon kun la princino, tuj kiam li venos. Ili lasis lin dormi trankvile sur la benko ĝis la mateno, donis al li la leteron kaj montris al li la ĝustan vojon.

La reĝino, leginte la leteron, plenumis la ordonon: belega estis la edziĝa festo. La princino edziniĝis kun la favorato de la fortuno kaj ĉar li estis bela kaj afabla, ŝi vivis feliĉa kaj kontenta kun li.

Post iom da tempo la reĝo revenis en la kastelon kaj vidis, ke la antaŭdiro realiĝis kaj la knabo naskita kun kufo edziĝis kun lia filino.

“Kiel tio okazis?” demandis li, “mi ordonis en la letero ion tute alian.”

La reĝino montris al li la leteron, por ke li mem vidu la enhavon. La reĝo legis la leteron kaj tuj rimarkis, ke oni ŝanĝis la lian. Li demandis la junulon, kie estas la letero konfidita al li kaj kial li alportis anstataŭe alian.

“Mi scias nenion,” respondis la junulo, “kredeble oni ŝanĝis ĝin nokte, kiam mi dormis en la arbaro.”

La reĝo diris kolere:

“Ne ĝoju tro frue; kiu volas havi mian filinon devas alporti al mi el la infero tri orajn harojn de la kapo de la diablo. Se vi alportos ilin, mia filino apartenos al vi.”

La reĝo esperis, ke tiamaniere li fine liberiĝos de la junulo, sed la knabo respondis:

“Mi alportos la tri orajn harojn, mi ne timas la diablon.”

Li adiaŭis la reĝon kaj ekmigris. La vojo kondukis lin al granda urbo. La pordogardisto demandis lin pri liaj scioj kaj metio.

“Mi scias ĉion,” respondis la knabo.

“Bonege!” diris la gardisto, “faru al ni servon kaj diru, kial nia bazara puto, el kiu iam vino fluis, tute sekiĝis kaj ne liveras nun eĉ akvon.”

“Vi ekscios tion,” respondis li, “atendu nur mian revenon.”

Pli malproksime li venis al alia urbo, kie la gardisto ankaŭ demandis pri liaj scioj kaj metio.

“Mi scias ĉion,” li respondis.

“Bonege! faru al ni servon kaj diru, kial arbo en nia urbo, kiu havis iam orajn pomojn, ne havas nun eĉ foliojn.”

“Vi ekscios tion,” respondis li, “atendu nur mian revenon.”

Li daŭrigis la vojon kaj venis al granda akvo, kiun li devis transpasi. La pramisto demandis lin pri liaj scioj kaj metio.

“Mi scias ĉion,” respondis la junulo.

“Bonege!” diris la pramisto, “faru al mi servon kaj diru, kial mi devas ĉiam veturi kaj reveturi kaj neniam liberiĝas.”

“Vi ekscios tion,” respondis li, “atendu nur mian revenon.”

Trans la akvo li trovis la eniron en la inferon, la truo estis nigra kaj kovrita de fulgo. La diablo ne estis hejme, estis nur lia patrino. La inferanino sidis en larĝa apogseĝo.

“Kion vi volas?” ŝi demandis, sed ŝia mieno ne estis severa.

“Mi bezonas tri orajn harojn de la kapo de la diablo,” li respondis, “alie mi ne povas konservi mian edzinon.”

“Vi postulas multon,” ŝi diris, “kiam la diablo revenos hejmen kaj vin trovos, via kapo estos en danĝero; sed mi kompatas vin, mi penos vin helpi.”

Ŝi aliformigis lin formiko kaj diris:

“Rampu inter la faldojn de mia jupo, tie vi estos sendanĝera.”

“Bone,” diris la knabo, “sed mi bezonas scii tri aferojn: Kial puto, el kiu iam fluis vino, tute sekiĝis kaj ne liveras nun eĉ akvon; kial arbo, kiu havis iam orajn pomojn, ne havas nun eĉ foliojn, kaj kial pramisto devas ĉiam veturi kaj reveturi kaj neniam liberiĝas.”

“Tio estas malfacilaj demandoj,” ŝi respondis, “sed sidu silente kaj atentu, kion diros la diablo, kiam mi elŝiros al li la tri orajn harojn.”

Vespere la diablo revenis hejmen. Apenaŭ li eniris, li tuj rimarkis, ke la aero ne estas pura.

“Mi sentas, sentas homan viandon,” li diris, “io estas tie ĉi.”

Li rigardis en ĉiujn angulojn kaj serĉis, sed trovis nenion. La patrino mallaŭdis lin:

“Mi ĵus balais kaj metis ĉion en ĝustan lokon, kaj vi ĉion malordigas. Ĉiam via nazo sentas homan viandon! Eksidu kaj vespermanĝu.”

Li sate manĝis kaj trinkis, kaj ĉar li estis laca, li metis sian kapon sur la genuojn de la patrino kaj petis, ke ŝi senpedikigu lin.

Post momento li ekdormis kaj ronkis. Tiam la maljunulino elŝiris unu oran haron kaj metis ĝin apude.

“Aah!” kriis la diablo, “kion vi faris?”

“Mi havis teruran sonĝon,” respondis la inferanino, “kaj mi ektiris viajn harojn.”

“Kion vi sonĝis?” demandis la diablo.

“Mi vidis en la sonĝo bazaran puton, el kiu iam fluis vino, kaj kiu tute sekiĝis kaj ne liveras nun eĉ akvon; kiu estas kulpa pri tio?”

“Se ili scius tion!” respondis la diablo; “en la puto sub ŝtono sidas bufo; se ili mortigos ĝin, la vino ree fluos.”

La inferanino daŭrigis la ĉasadon, ĝis li ekdormis kaj ronkis tiel, ke la fenestraj vitroj tremis. Tiam ŝi elŝiris al li duan haron.

“Aah! kion vi faras?” ekkriis furioze la diablo.

“Ne koleru,” ŝi respondis, “mi havis teruran sonĝon.”

“Kion vi sonĝis nun?” li demandis.

“Mi vidis en la sonĝo arbon, kiu iam havis orajn fruktojn kaj nun ne havas eĉ foliojn. Kia estas la kaŭzo?”

“Se ili scius tion!” respondis la diablo; “muso mordas la radikon; se ili mortigos ĝin, la arbo havos ree orajn pomojn, sed se ĝi daŭrigos la mordadon, la arbo pereos. Sed ne maltrankviligu min per viaj sonĝoj; se vi ankoraŭ unu fojon vekos min, vi ricevos vangofrapon.”

La patrino kvietigis lin kaj ekĉasis la pedikojn, ĝis li ekdormis kaj ronkis. Tiam ŝi eltiris trian oran haron. La diablo salte leviĝis, kriis kaj volis ŝin bati, sed ŝi kvietigis lin ankaŭ tiun ĉi fojon kaj diris:

“Ĉu oni povas sin gardi kontraŭ malbona sonĝo?”

“Kion do vi sonĝis?” demandis li scivole.

“Mi vidis en la sonĝo pramiston, kiu plendis, ke li ĉiam veturas kaj reveturas, kaj neniam liberiĝas. Kio estas la kaŭzo?”

“Malsaĝulo li estas,” respondis la diablo; “li devas doni sian stangon en la manon de la unua trapasanto, tiam li estos libera kaj la alia fariĝos eterna pramisto.”

La inferanino, elŝirinte la tri orajn harojn kaj ricevinte respondon al la tri demandoj, lasis la drakon trankvila, kaj li dormis ĝis la tagiĝo.

Kiam la diablo foriris, la maljunulino eligis la formikon el la faldoj de la jupo kaj redonis al li la homan figuron.

“Jen estas la tri oraj haroj,” ŝi diris, “ĉu vi bone aŭdis, kion la diablo respondis al viaj tri demandoj?”

“Jes,” respondis li, “mi aŭdis kaj bone memoros la respondojn.”

“Vi do havas, kion vi deziris,” ŝi diris, “kaj nun vi povas daŭrigi vian vojaĝon.”

La knabo dankis la maljunulinon pro la helpo en la embaraso, kaj forlasis la inferon kontenta, ke li tiel bone sukcesis.

Kiam li venis al la pramisto, ĉi tiu tuj postulis la promesitan respondon.

“Antaŭe transveturigu min,” diris la knabo, “kaj tiam mi diros al vi, kiamaniere vi povos liberiĝi.”

Kiam ili transpasis al la alia bordo, la junulo komunikis al li la konsilon de la diablo:

“Kiam venos pasaĝero, donu al li la stangon en la manon.”

Poste li venis en la urbon, kie staris la senfrukta arbo, kaj kie la gardisto ankaŭ atendis la respondon. La knabo ripetis la vortojn de la diablo:

“Mortigu la muson, kiu mordas la radikon, kaj la arbo ree havos orajn fruktojn.”

La gardisto dankis lin kaj donis al li rekompence du azenojn ŝarĝitajn per oro. La bestoj sekvis la junulon. Fine li venis en la urbon, kies puto sekiĝis. Li diris al la gardisto la vortojn de la diablo:

“En la puto sub ŝtono sidas bufo; trovu ĝin kaj mortigu, kaj la vino ree fluos kvazaŭ el fonto.”

La gardisto dankis kaj donis al li du azenojn, ŝarĝitajn per oro.

Fine la favorato de la fortuno revenis hejmen al la edzino, kiu kore ĝojis vidante lin kaj aŭdante la rakonton pri lia sukceso. Al la reĝo li donis la postulatajn tri orajn harojn de la diablo. Kiam la reĝo vidis la kvar azenojn ŝarĝitajn per oro, li estis tute kontenta kaj diris:

“Nun ĉiuj kondiĉoj estas plenumitaj, vi povas resti kun mia filino. Sed, kara bofilo, diru al mi, kie vi akiris tiom da oro? Ĝi ja estas grandega trezoro!”

“Mi transpasis riveron,” respondis li, “kaj tie mi prenis ĝin, ĝi kuŝas sur la bordo anstataŭ sablo.”

“Ĉu mi ankaŭ povus preni oron?” diris avide la reĝo.

“Tiom, kiom vi volos,” li respondis, “tie estas pramisto, li transveturigu vin, kaj vi povos plenigi la sakojn.”

La avida monarĥo rapide forveturis kaj, veninte al la rivero, faris signon al la pramisto. Ĉi tiu proksimiĝis kaj invitis lin enŝipiĝi. Kiam ili atingis la alian bordon, li donis al la reĝo la stangon en la manon kaj forkuris. La reĝo fariĝis pramisto: tiel estis punitaj liaj pekoj.

Ĉu li estas pramisto ankoraŭ nun? Sendube, ĉar neniu prenis de li la stangon.

Fingreto

Foje vespere malriĉa kamparano sidis ĉe la fajrujo kaj miksis la karbojn, kaj lia edzino sidis kaj ŝpinis. Li diris:

“Malĝoje estas, ke ni ne havas infanojn! Estas silente ĉe ni, dum en aliaj domoj estas gaje kaj brue.”

“Jes,” respondis lia edzino kaj ekĝemis, “se ni havus nur unu solan, ne pli grandan ol fingro, mi estus kontenta, kaj ni kore amus ĝin.”

Post iom da tempo la virino ekmalsanis kaj post sep monatoj naskis infanon, kies ĉiuj membroj estis normalaj, sed kiu ne estis pli alta ol dikfingro. La gepatroj diris:

“Ĝi estas, kian ni deziris; ĝi estos nia amata filo,” kaj ili nomis lin Fingreto. Nutraĵo ne mankis al li, tamen la infano ne kreskis kaj restis same granda, kiel en la unua horo. Malgraŭ tio li saĝe rigardis la mondon kaj baldaŭ montris siajn spritecon kaj lertecon: li estis kreaĵo, kiu sukcesis en ĉiuj entreprenoj.

Foje la kamparano, intencante iri arbaron por dehaki arbojn, diris al si mem:

“Se mi havus iun, kiu alkondukus la veturilon.”

“Patro,” ekkriis Fingreto, “mi alkondukos ĝin, fidu al mi, la veturilo estos ĝustatempe en la arbaro.”

La kamparano ridis kaj diris:

“Tio ne estas ebla, vi estas tro malgranda por konduki la ĉevalon.”

“Ne gravas, ne gravas, patro; se la patrino nur jungos la ĉevalon, mi eksidos en ĝia orelo kaj krios, kien ĝi devas iri.”

“Bone,” respondis la patro, “unu fojon ni povas provi.”

Kiam venis la horo, la patrino jungis la ĉevalon kaj metis Fingreton en ĝian orelon, kaj la etulo kriis la direkton. La ĉevalo obeis lin, kvazaŭ veran veturigiston, kaj iris la ĝustan vojon al la arbaro. Kiam la knabo kriis por turni ĉe angulo, du fremduloj pasis tie.

“Granda Dio!” diris unu, “kio estas tio? Jen ĉaro veturas, veturigisto krias al la ĉevalo, sed oni vidas neniun.”

“Suspektinda afero,” diris la alia, “ni sekvu la ĉaron, ni vidos, kie ĝi haltos.”

La ĉaro enveturis en la arbaron kaj ĝuste al la loko, kie oni dehakis la arbojn. Kiam Fingreto ekvidis la patron, li vokis:

“Jen mi estas kun la ĉaro, nun elprenu min.”

La patro tenis la ĉevalon per la maldekstra mano kaj per la dekstra elprenis la fileton el la orelo. La knabo eksidis gaje sur pajla trunketo. Vidante Fingreton, la fremduloj pro miro ne sciis kion diri. Unu kondukis la alian flanken kaj diris:

“Aŭskultu, la etulo povus alporti al ni grandegan profiton, se ni montrus lin en granda urbo por mono: ni aĉetu lin.”

Ili revenis al la kamparano kaj diris:

“Vendu al ni la hometon, li vivos feliĉe ĉe ni.”

“Ne,” respondis la patro, “li estas parto de mia propra koro, mi ne vendos lin por la tuta oro de la mondo.”

Sed Fingreto, aŭdinte pri la marĉando, rampis sur la faldoj de la patra vesto ĝis lia ŝultro kaj flustris al li en la orelon:

“Patro, vendu min, mi revenos al vi.” Tiam la patro vendis lin al la fremduloj por bela peco da oro.

“Kie vi volas sidi?” ili demandis la knabon. “Metu min sur la randon de via ĉapelo, tie mi povos promeni kaj rigardi la ĉirkaŭaĵon; mi ne falos.”

Ili plenumis lian deziron, kaj kiam Fingreto adiaŭis la patron, ili foriris.

Mallumiĝis. La knabo diris:

“Mallevu min, estas necese.”

“Restu supre,” diris la homo, sur kies kapo li sidis, “indiferente estas por mi, ankaŭ la birdoj lasas iafoje ion sur mia ĉapelo.”

“Ne, ne,” diris Fingreto, “mi scias, kio estas deca; rapide demetu min.”

La fremdulo demetis la ĉapelon kaj sidigis la etulon sur plugokampo ĉe la vojo. Li kuris momenton inter la terbuloj kaj subite englitis en musan truon, kiun li serĉis.

“Bonan vesperon, sinjoroj, iru hejmen sen mi,” li kriis kaj priridis ilin. Ili alkuris kaj pikis en la truon per bastono, sed vane: Fingreto rampis pli kaj pli profunde; baldaŭ fariĝis tute mallume kaj ili devis reveni koleraj kaj kun malplena sako.

Kiam Fingreto rimarkis, ke ili estas for, li elrampis el la subtera nesto.

“Estas danĝere iri sur plugokampo en mallumo,” li diris, “baldaŭ estas rompita kolo aŭ kruro!”

Feliĉe li renkontis malplenan limakan domon.

“Benata estu Dio,” li diris, “ĉi tie mi povas trankvile pasigi la nokton,” kaj eniris. Baldaŭ, kiam li estis ekdormonta, li aŭdis interparoladon de du pasantoj. Unu diris:

“Kion ni faros por ŝteli la monon kaj arĝenton de la riĉa paroĥestro?”

“Mi povas diri tion al vi,” ekkriis Fingreto.

“Kio estis?” diris la terurita ŝtelisto, “iu parolis, mi aŭdis.”

Ili haltis kaj aŭskultis. Fingreto daŭrigis:

“Kunprenu min, mi vin helpos.”

“Kie vi estas?”

“Serĉu sur la tero kaj atentu, de kie la voĉo venas,” li respondis.

Fine la ŝtelistoj trovis lin kaj levis.

“Vi malgranda pupo, vi nin helpos?” diris ili.

“Aŭskultu, mi eniros tra la krado en la kameron de la paroĥestro kaj donos al vi, kion vi deziros.”

“Bone,” ili diris, “ni vidos vian kapablon.”

Kiam ili venis en la paroĥan domon, Fingreto enrampis en la kameron kaj tuj komencis krii kiel freneza:

“Ĉu vi volas havi ĉion, kio estas ĉi tie?”

La ŝtelistoj ektimis kaj diris:

“Parolu mallaŭte, vi vekos ĉiujn.”

Sed Fingreto ŝajnigis, ke li ne komprenas, kaj ripetis:

“Kion vi volas, ĉu vi volas havi ĉion, kio estas ĉi tie?”

La kuiristino, kiu dormis en apuda ĉambro, aŭdis tion, leviĝis sur la lito kaj aŭskultis. La ŝtelistoj pro timo forkuris, sed kuraĝiĝinte pensis:

“La hometo volas moki nin.”

Ili revenis kaj flustris al li:

“Ĉesu ŝerci kaj donu al ni ion.”

Fingreto ekkriis tiel laŭte, kiel li povis:

“Mi ja volas doni al vi ĉion, nur etendu la manojn.”

La aŭskultanta servistino aŭdis tion tute klare, saltis de la lito kaj kuris al la pordo. La ŝtelistoj forkuris kaj galopis kvazaŭ ĉasataj de la diablo. La kuiristino povis nenion vidi kaj iris eklumigi kandelon. Kiam ŝi revenis kun ĝi, Fingreto ne rimarkite sin kaŝis en la garbejon. La kuiristino serĉis en ĉiuj anguloj kaj, trovinte nenion, revenis en la liton kaj pensis, ke ŝi sonĝis kun malfermitaj okuloj kaj oreloj.

Fingreto vagis en la fojno kaj fine trovis belan lokon por dormo; li intencis bone ripozi ĝis la tagiĝo kaj matene reiri al la gepatroj. Sed alion volis la sorto!

Multe da malfeliĉo kaj malĝojo ekzistas en la mondo! La servistino leviĝis ĉe la matenruĝo por nutri la brutojn. Ŝi iris antaŭ ĉio en la garbejon, prenis fojnon kaj ĝuste tiun, en kiu kuŝis la kompatinda Fingreto. Li dormis tiel profunde, ke li rimarkis nenion kaj vekiĝis nur en la buŝego de bovino, kiu prenis lin kun la fojno.

“Ah, Dio,” ekkriis li, “kiamaniere mi falis en fulejon?”, sed baldaŭ li komprenis la situacion. Li bone atentis por ne veni inter la dentojn, kie li estus frakasita, tamen fine li glitis en la stomakon.

“Oni forgesis fari fenestrojn en la ĉambreto,” li diris, “la suno ne lumas ĉi tien, kaj oni ne alportas kandelon.”

La loĝejo tute malplaĉis al li kaj plej malagrable estis, ke senĉese venis pli kaj pli multe da fojno tra la pordo kaj la spaco fariĝis pli kaj pli malvasta. Fine terurita li ekkriis plej laŭte:

“Ĉesu doni fojnon, ĉesu doni fojnon.”

Ĝuste tiam la servistino melkis la bovinon; vidante neniun kaj aŭdante voĉon, la saman voĉon, kiu kriis nokte, la kuiristino tiel ektimis, ke ŝi falis de la seĝeto kaj disverŝis la lakton. Rapide, rapide ŝi kuris al sia sinjoro kaj kriis:

“Ah, Dio! sinjoro pastro, la bovino parolas!”

“Vi freneziĝis,” diris la paroĥestro, kaj li mem iris en la stalon por vidi, kio okazas tie. Apenaŭ li metis tie la piedon, Fingreto ree ekkriis:

“Ĉesu doni fojnon, ĉesu doni fojnon!” Tiam la paroĥestro mem ektimis, pensis, ke diablo ekloĝis en la bovino kaj ordonis buĉi ŝin. Oni buĉis ŝin kaj la stomakon, kie sidis Fingreto, oni ĵetis sur la sterkon. Malfacila afero estis sin liberigi, tamen Fingreto jam sukcesis eligi la kapon, kiam nova malfeliĉo okazis. Malsata lupo alkuris kaj englutis per unu fojo la tutan stomakon. Fingreto ne perdis la kuraĝon.

“Eble,” li pensis, “mi povos trakti kun ĝi,” kaj li kriis al ĝi el la ventro:

“Kara lupo, mi havas por vi bonan manĝon.”

“Kie mi trovos ĝin?” demandis la lupo.

“En tiu kaj tiu domo, vi devas enrampi tra la defluilo, vi trovos tie kukojn, lardon kaj kolbasojn, tiom, kiom vi volos,” kaj li montris al li precize la vojon al la gepatra domo.

Li ne bezonis diri tion dufoje al la lupo. La avida besto sin enigis nokte tra la defluilo kaj manĝis en la kamero, ne ŝparante la provizojn. Kiam ĝi satmanĝis, ĝi volis eliri, sed ĝi fariĝis tro dika kaj ne povis eliĝi tra la sama truo. Fingreto atendis tion kaj komencis fari grandan bruon en la ventro de la besto; li kriis kiel freneza.

“Silentu,” diris la lupo, “vi vekos la homojn.”

“Ne gravas, ne gravas,” respondis la etulo, “vi satmanĝis, ankaŭ mi volas amuziĝi,” kaj rekomencis la kriadon.

Fine liaj gepatroj vekiĝis, kuris al la kamero kaj rigardis internen tra fendo. Vidinte tie la lupon, ili alportis armilojn, li hakilon, ŝi falĉilon.

“Staru post mi,” diris la kamparano, kiam ili revenis en la kameron, “se ĝi ne mortos pro mia bato, tratranĉu al ĝi la ventron.”

Fingreto aŭdis la voĉon de la patro kaj ekkriis:

“Kara patro, mi estas ĉi tie, mi sidas en la ventro de la lupo.”

La patro ĝoje diris:

“Dank’al Dio, nia kara infano estas retrovita,” kaj li ordonis al la edzino formeti la falĉilon por ne vundi la filon. Poste li levis la hakilon kaj per unu bato sur la kapon mortigis la beston. Ili alportis tondilon kaj tranĉilon, tratranĉis ĝian ventron kaj eltiris la knabon.

“Ah,” diris la patro, “kiel ni ĉagreniĝis pro vi!”

“Jes, patro, mi multe migris en la mondo; fine, dank’al Dio, mi ree spiras freŝan aeron.”

“Kie vi estis, filo?”

“Mi estis en musa truo, en stomako de bovino kaj en ventro de lupo; nun mi restos ĉe vi.”

“Kaj ni ne vendos vin por la tuta oro de la mondo,” diris la gepatroj, karesis kaj kisis sian amatan Fingreton. Ili donis al li manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj mendis por li novajn vestojn, ĉar liaj estis tute eluzitaj dum la vojaĝo.

Sesope oni trairas la tutan mondon

Estis iam viro, lerta en multaj metioj. Li estis soldato, servis brave kaj kuraĝe, sed post la milito li ricevis eksiĝon kaj tri helerojn por la vojaĝaj elspezoj hejmen.

“Atendu,” li diris, “tio ne plaĉas al mi; se mi trovos taŭgajn kamaradojn, mi devigos la reĝon doni al mi la trezorojn de la tuta regno.”

Li ekiris kolera en la arbaron kaj vidis tie viron, kiu ĵus elŝiris ses arbojn, kvazaŭ herbajn trunketojn. Li demandis:

“Ĉu vi volas esti mia servisto kaj sekvi min?”

“Jes,” respondis tiu, “sed antaŭe mi devas porti al mia patrino la branĉfaskon,” kaj li ligis per unu arbo la kvin ceterajn, levis la faskon kaj foriris. Post momento li revenis kaj aliĝis al la soldato, kiu diris: “Duope ni trairos la tutan mondon.”

Post iom da tempo ili renkontis ĉasiston, kiu genuis, tenis pafilon kaj celis. La soldato demandis:

“Kion vi celas, ĉasisto?”

Li respondis:

“Du mejlojn de ĉi tie sur branĉo de kverko sidas muso, mi volas trafi ĝian maldekstran okulon.”

“Iru, iru kun mi,” diris la soldato, “triope ni trairos la tutan mondon.”

La ĉasisto konsentis, ekiris kun li, kaj ili venis al sep ventomuelejoj, kies flugiloj rapide turniĝis, kvankam vento blovis de nenie kaj neniu folio moviĝis. La soldato diris:

“Mi ne scias, kio turnas ilin, la aero ja estas senmova,” kaj iris antaŭen kun la servistoj.

Du mejlojn de tie ili ekvidis viron, kiu sidis sur arbo, ŝtopis unu naztruon kaj blovis per la alia.

“Kion vi faras tie?” demandis la soldato.

“Du mejlojn de ĉi tie staras sep ventomuelejoj, mi blovas por turni la flugilojn.”

“Iru, iru kun mi,” diris la soldato, “kvarope ni trairos la tutan mondon.”

La blovulo malsupreniris kaj aliĝis al la soldato. Post iom da tempo ili renkontis viron, kiu staris sur unu piedo, la alian li malkroĉis kaj metis apud si. La soldato diris:

“Vi komforte aranĝis la aferon por ripozi.”

“Mi estas kurulo,” li respondis, “mi malkroĉis unu piedon por kuri ne tro rapide; per du piedoj mi kuras pli rapide ol birdo.”

“Iru, iru kun mi, kvinope ni trairos la tutan mondon.”

Li aliĝis al la soldato. Post iom da tempo ili renkontis viron, kiu havis ĉapeleton metitan sur unu orelon.

La soldato diris:

“Malgraŭ mia respekto, mi devas diri, ke kun via ĉapelo vi similas pajacon, — ne metu vian ĉapelon sur unu orelon.”

“Nenio estas farebla,” li diris, “se mi metas la ĉapelon rekte, venas tia frosto, ke la birdoj sub la ĉielo glaciiĝas kaj falas teren senvivaj.”

“Iru, iru kun mi,” diris la soldato, “sesope ni trairos la tutan mondon.”

La sesopo venis en urbon, en kiu la reĝo anoncis, ke tiu, kiu venkos lian filinon en vetkurado, edziĝos kun ŝi; sed se li estos venkita, li perdos la kapon. La soldato sin prezentis kaj diris:

“Anstataŭ mi, kuros mia servisto.”

La reĝo respondis:

“Bone, sed tiam ankaŭ lian kapon vi donu kiel garantion.”

Kiam ili interkonsentis, la soldato alkroĉis al la kurulo la piedon kaj diris:

“Rapidu kaj penu venki.”

Oni interkonsentis, ke venkos tiu, kiu unua alportos akvon el malproksima puto. La kurulo ricevis kruĉon, la princino alian kaj ili ekkuris samtempe; sed post momento, kiam la princino faris apenaŭ kelke da paŝoj, la kurulo ne estis plu videbla: ŝajnis, ke vento preterpasis. Baldaŭ li atingis la puton, ĉerpis plenan kruĉon kaj reiris. Sed en la mezo de la revena vojo li eksentis laciĝon, metis la kruĉon sur la teron kaj ekkuŝis por dormi. Li metis sub la kapon ĉevalan kranion por baldaŭ vekiĝi pro la malmoleco de la kuseno. Dume la princino, kiu ankaŭ kuris rapide, kiel tio estas ebla por ordinara homo, atingis la puton kaj rapidis hejmen kun plena kruĉo. Kiam ŝi venis al la dormanta kurulo, ŝi ekĝojis kaj diris:

“La malamiko estas en miaj manoj,” malplenigis lian kruĉon kaj daŭriĝis la vojon.

Ĉio estus perdita, sed feliĉe la ĉasisto staris sur la supro de la kastelo kaj vidis ĉion per siaj penetremaj okuloj. Li diris:

“La princino ne rajtas nin venki,” ŝarĝis la pafilon kaj per lerta pafo forpuŝis la kranion, sur kiu kuŝis la kapo de la kurulo, eĉ ne tuŝetinte lin mem. La kurulo vekiĝis, salte leviĝis kaj rimarkis, ke lia kruĉo estas malplena kaj la princino jam preterpasis lin. Sed li ne perdis la kuraĝon, ree kuris al la puto, plenigis la kruĉon kaj revenis al la kastelo dek minutojn pli frue ol la princino.

“Fine,” li diris, “mi vere movis la piedojn; tion, kion mi faris antaŭe, oni ne povas nomi kurado.”

La reĝo kaj precipe la princino koleris, ke simpla eksigita soldato venkis en la veto; ili interkonsiliĝis, kiamaniere liberiĝi de li kaj de liaj kamaradoj.

La reĝo diris al ŝi:

“Mi trovis rimedon, estu trankvila, ni ne vidos ilin plu.”

Li diris al ili:

“Nun vi kune manĝos, trinkos kaj amuziĝos,” kaj kondukis ilin en ĉambron, kies planko kaj muroj estis feraj kaj kies fenestroj havis ferajn kradojn. En la ĉambro estis tablo ŝarĝita per bonegaj manĝaĵoj.

La reĝo diris:

“Eniru kaj regalu vin.”

Kiam ili eksidis ĉe la tablo, oni fermis kaj riglis la pordon. Poste li alvokis la kuiriston kaj ordonis al li tiel longe hejti sub la planko, ĝis la fero fariĝos ruĝa.

La kuiristo plenumis la ordonon, kaj al la sidantoj ĉe la tablo fariĝis varme. Ili pensis, ke tion kaŭzis la manĝado, sed kiam la varmego fariĝis pli kaj pli granda kaj ili volis eliri, sed trovis la pordojn kaj fenestrojn fermitaj, tiam ili komprenis, ke la reĝo havas malbonajn intencojn kaj volas ilin sufoki.

“Li ne sukcesos,” diris la kamarado kun la ĉapelo, “mi faros tian froston, ke la varmego forkuros kun honto.”

Li metis la ĉapelon rekte kaj tuj venis tia frosto, ke la varmego malaperis kaj la manĝaĵo sur la pladoj komencis glaciiĝi. Post kelkaj horoj la reĝo, certa, ke ili jam estas tute bakitaj, ordonis malfermi la pordon por mem vidi ilin. Sed kiam oni malfermis la pordon, ĉiuj ses staris freŝaj kaj sanaj kaj diris, ke ili eliras kun plezuro por sin varmigi, ĉar en la ĉambro pro la granda frosto la manĝaĵoj glaciiĝis sur la pladoj.

La reĝo iris kolera malsupren al la kuiristo, insultis lin kaj demandis, kial li ne plenumis la ordonon. La kuiristo respondis:

“Mi hejtis sufiĉege, vidu mem.”

La reĝo vidis, ke grandega fajro brulas sub la fera ĉambro kaj komprenis, ke lia ruzo estis vana.

Li senĉese meditis, kiamaniere liberiĝi de la maloportunaj gastoj, alvokis la soldaton kaj diris:

“Se vi rezignos la rajtojn al mia filino, vi ricevos tiom da oro, kiom vi volos.”

“Volonte, via reĝa moŝto,” respondis li, “donu al mi tiom da oro, kiom povos porti mia servisto, kaj mi ne plu postulos vian filinon.”

La reĝo konsentis, kaj la soldato daŭrigis:

“Mi venos preni la oron post du semajnoj.”

Li kunvokis ĉiujn tajlorojn de la tuta regno kaj ordonis al ili kudri grandegan sakon dum du semajnoj. Kiam ĝi estis preta, la fortegulo, kiu povis elŝiri arbojn, metis ĝin sur la ŝultron kaj iris al la reĝo.

La monarĥo diris:

“Kiu estas la giganto, kiu portas sur la ŝultro pakon da tolo granda kiel domo?”

Li ektimis kaj pensis:

“Kiom da oro li fortrenos!”

Li ordonis alporti barelon da oro, kiun devis porti dek ses plej fortaj viroj; la fortegulo levis ĝin per unu mano, metis en la sakon kaj diris:

“Kial vi ne alportas pli multe per unu fojo? Tio ĉi ne kovras eĉ la fundon.”

Iom post iom la reĝo ordonis alporti sian tutan trezoron, la fortegulo ŝovis ĝin en la sakon, sed ĝi ne plenigis eĉ la duonon:

“Donu pli multe,” li kriis, “kelke da pecetoj ne sufiĉas por plenigi la sakon.”

Oni devis venigi ankoraŭ sep mil veturilojn ŝarĝitajn per oro; la fortegulo metis ilin en la sakon kun la aljungitaj bovoj.

“Mi ne esploras longe,” li diris, “kaj prenas ĉion, kio venas, por plenigi la sakon.”

Kiam li enmetis ĉion, la sako ankoraŭ ne estis plena.

“Oni devas fini,” li diris, “oni ja povas ligi sakon, eĉ se ĝi ne estas plena.”

Li metis ĝin sur la dorson kaj foriris kun la kamaradoj. La reĝo, vidante, ke unu homo forportas la riĉaĵojn de la tuta lando, ekkoleris kaj sendis sian kavalerion kun ordono kapti la fortegulon kaj forpreni de li la sakon. Du regimentoj baldaŭ atingis ilin kaj kriis al ili:

“Vi estas kaptitoj, redonu la sakon kun la oro, alie vi perdos viajn kapojn.”

“Kion vi diras?” diris la blovulo, “ni estas kaptitoj? Antaŭe vi ĉiuj dancos en la aero.”

Li ŝtopis unu naztruon kaj per la alia ekblovis sur la regimentojn. Ili disflugis en la aeron super la montojn kaj valojn. Iu serĝento petis pardonon, kriante, ke li havas naŭ cikatrojn kaj estas brava homo, kiu ne meritis tian honton. La blovulo iom haltis, kaj la serĝento sendifekta falis teren.

“Iru al la reĝo kaj diru, ke li sendu pli multe da rajdantoj, ili ĉiuj dancos en la aero,” diris la lertulo.

Kiam la reĝo eksciis ĉion, li diris:

“Lasu ilin, ili konas la sorĉarton.”

La sesopo forportis la riĉaĵojn hejmen, dividis ilin kaj vivis feliĉe ĝis la morto.

Maljuna avo kaj nepo

Estis iam viro maljuna kiel la mondo. Liaj okuloj ne vidis klare, surdaj estis la oreloj kaj la genuoj tremis. Kiam li sidis ĉe la tablo li apenaŭ povis teni la kuleron, disverŝis supon sur la tablotukon kaj eĉ iafoje ĝi refluis el lia buŝo. Tio estis abomena por lia filo kaj bofilino kaj fine ili sidigis la maljunulon en angulon post la forno kaj donis al li manĝaĵon en argila pladeto kaj neniam sufiĉe; li malĝoje rigardis al la tablo kaj liaj okuloj fariĝis malsekaj. Foje liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ĝi falis teren kaj rompiĝis. La juna virino insulte lin riproĉis, li diris nenion. Oni aĉetis al li lignan pladeton por kelke da heleroj, kaj de tiu tempo li devis manĝi el ĝi. Foje kiam ili sidis en la ĉambro, ili vidis, ke la kvarjara nepeto kunmetas sur la planko lignajn tabuletojn.

“Kion vi faras?,” demandis la patro.

“Mi faras trogeton,” respondis la infano, “el ĝi manĝos paĉjo kaj panjo, kiam mi estos granda.”

La geedzoj momenton rigardis unu la alian, ekploris kaj tuj ili alkondukis la avon al la tablo. De tiu tempo ili manĝis kune kun li kaj ne riproĉis lin, se li iom disverŝis.

Kamarado Gaja

Estis iam granda milito, kaj post la milito multe da soldatoj estis eksigitaj. Kamarado Gaja ankaŭ ricevis eksigon kaj krom ĝi nur malgrandan soldatan panbulon kaj kvar groŝojn; kun ĉi tio li ekmigris. Sankta Petro sidis ĉe la vojo, kiel malriĉa almozulo, kaj kiam Kamarado Gaja venis tien, li petis de li almozon. Kamarado Gaja respondis:

“Kara almozulo, kion mi povas doni al vi? Mi estis soldato kaj ricevis la eksigon. Mi havas nur malgrandan panbulon kaj kvar groŝojn; kiam mi manĝos ilin, mi devos almozpeti kiel vi. Tamen mi donos iom al vi.”

Li dividis la panon en kvar partojn, kaj donis al Sankta Petro unu pecon kaj unu groŝon. Sankta Petro dankis, aliformigis sin kaj ree kiel almozulo eksidis ĉe la vojo. Kiam la soldato venis tien, la sanktulo kiel antaŭe petis de li almozon. Kamarado Gaja ripetis siajn vortojn kaj ree donis al li kvaronon da pano kaj unu groŝon. Sankta Petro dankis kaj foriris. Trian fojon li aliformigis sin kaj kiel almozulo alparolis la soldaton. Kamarado Gaja donis al li la trian kvaronon kaj la trian groŝon. Sankta Petro dankis kaj Kamarado Gaja iris kun la lasta peco da pano kaj la lasta groŝo en gastejon, manĝis la panon kaj mendis al si bieron por la groŝo. Regalinte sin li daŭrigis la vojon. Sankta Petro aliformigis sin eksigita soldato, iris renkonte al li kaj diris:

“Bonan tagon, kamarado, ĉu vi ne povas doni al mi pecon da pano kaj groŝon por biero?”

“Kie mi prenos ilin,” respondis Kamarado Gaja, “mi ricevis eksigon kaj krom ĝi nur panbulon kaj kvar groŝojn. Mi renkontis sur la vojo tri almozulojn kaj donis al ĉiu kvaronon da bulo kaj unu groŝon. La lastan kvaronon mi manĝis en gastejo kaj por la lasta groŝo mi trinkis bieron. Nun mi estas sen ŝarĝo kaj se vi ankaŭ havas nenion, ni povas kune almozpeti.”

“Ne,” respondis Sankta Petro, “ni ne bezonas tion fari, mi iom konas la kuracarton kaj mi povas perlabori tiom, kiom mi bezonas.”

“Mi ne posedas tiajn konojn,” diris Kamarado Gaja, “mi devos do almozpeti sola.”

“Iru kun mi,” diris Sankta Petro, “se mi ion enspezos, vi ĉiam ricevos la duonon.”

“Tio plaĉas al mi,” diris Kamarado Gaja. Ili ekmigris kune. Ili venis al kamparana domo kaj aŭdis interne ĝemojn kaj kriojn. Ili eniris: tie kuŝis viro sur la lito de morto kaj agoniis, lia edzino laŭte ploregis.

“Ĉesu krii kaj plori,” diris Sankta Petro, “mi resanigos vian edzon.”

Li prenis pomadon el la poŝo kaj tuj resanigis la malsanulon, kiu leviĝis en bona farto. La geedzoj tre ekĝojis kaj demandis:

“Kiel ni povus rekompenci vin? Kion vi deziras?” Sankta Petro volis preni nenion, kaj ju pli ili insistis, des pli kategorie li rifuzis. Sed Kamarado Gaja tuŝegis lin per la kubuto kaj ripetis:

“Prenu ion, ni ja bezonas.”

Fine la virino alportis ŝafidon kaj diris al Sankta Petro, ke li devas akcepti ĝin, sed li ne volis. Kamarado Gaja ree tuŝegis lin kaj diris:

“Prenu almenaŭ tion, malsaĝulo, ni ja bezonas.”

Sankta Petro tiam diris:

“Jes, la ŝafidon mi prenos, sed mi ne portos ĝin: se vi ĝin deziras, vi devas ĝin porti.”

“Volonte,” diris Kamarado Gaja, “mi portos ĝin,” kaj prenis ĝin sur la ŝultron. Ili venis en arbaron; peza estis la ŝafido, Kamarado Gaja eksentis malsaton kaj diris al Sankta Petro:

“Jen bela loko; ĉi tie ni povus kuiri la ŝafidon kaj manĝi.”

“Bone,” respondis Sankta Petro, “sed mi ne scias kuiri; se vi volas kuiri, jen estas kaldrono, mi dume promenos en la arbaro. Sed ne komencu manĝi antaŭ mia reveno, mi ne malfruos.”

“Iru,” diris Kamarado Gaja, “mi konas la kuirarton, la manĝaĵo estos preta.”

Sankta Petro foriris, kaj Kamarado Gaja buĉis la ŝafidon, ekbruligis fajron, ĵetis la viandon en la kaldronon kaj kuiris. La ŝafido jam estis kuirita, sed la apostolo ankoraŭ ne revenis. Kamarado Gaja prenis ĝin el la kaldrono, distranĉis kaj trovis la koron.

“Tio estas plej bongusta,” li diris, gustumis kaj fine manĝis tutan. Kiam Sankta Petro revenis, li diris:

“Vi povas manĝi la tutan ŝafidon, mi deziras nur la koron, donu ĝin al mi.”

Kamarado Gaja prenis tranĉilon kaj forkon kaj ŝajnigis, ke li serĉas la koron en la viando, sed ne povas trovi; fine li diris mallonge:

“Ne estas koro.”

“Kie ĝi estas?” diris la apostolo.

“Mi ne scias,” respondis Kamarado Gaja, “sed kiaj malsaĝuloj ni estas ambaŭ, ni serĉas la koron kaj tute forgesas, ke la ŝafidoj ne havas ĝin!”

“Novaĵo, novaĵo!” diris Sankta Petro, “ĉiu besto ja havas koron, kial do ne havus ĝin la ŝafido?”

“Ne, certe, kamarado, la ŝafido ne havas koron. Pripensu kaj vi rememoros, ke ĝi vere ne havas.”

“Bone,” diris Sankta Petro, “se mankas la koro mi volas nenion, manĝu sola la tutan ŝafidon.”

“Mi prenos en la tornistron, io restos,” diris Kamarado Gaja, manĝis duonon da ŝafido kaj metis la reston en la tornistron.

Ili ekiris antaŭen. Sankta Petro faris, ke granda akvo disfluis sur la vojo, kiun ili devis transpasi.

Sankta Petro diris:

“Iru vi unua.”

“Ne,” respondis Kamarado Gaja, “iru vi unua,” kaj pensis:

“Se la akvo estos por li tro profunda, mi ne iros.”

Sankta Petro transiris, kaj la akvo atingis nur liajn genuojn. Kamarado Gaja tiam sekvis lin, sed la akvo leviĝis kaj atingis lian kolon; li ekkriis:

“Kamarado, helpu min.”

Sankta Petro diris:

“Ĉu vi konfesos, ke vi manĝis la koron de la ŝafido?”

“Ne,” li respondis, “mi ne manĝis ĝin.”

La akvo fariĝis ankoraŭ pli alta kaj atingis lian buŝon.

“Helpu min, kamarado” kriis la soldato.

Sankta Petro ree demandis:

“Ĉu vi konfesos, ke vi manĝis la koron de la ŝafido?”

“Ne,” li respondis, “mi ne manĝis ĝin.”

Sankta Petro ne volis lasi lin droni, ordonis al la akvo malleviĝi kaj helpis lin transiri.

Ili daŭrigis la vojon kaj venis en regnon, kie ili eksciis, ke la princino estas morte malsana.

“Jen, kamarado,” ekkriis la soldato al sankta Petro, “okazo por ni; se ni resanigos ŝin, ni ne bezonos plu zorgi pri nia estonteco.”

Sankta Petro ne iris sufiĉe rapide por li kaj li diris:

“Movu pli rapide la piedojn, por ke ni venu ĝustatempe.”

Sankta Petro iris pli kaj pli malrapide malgraŭ la puŝoj de Kamarado Gaja, kaj fine ili eksciis ke la princino jam mortis. La soldato diris:

“Jen la sekvo de via dormanta paŝado.”

“Silentu,” respondis Sankta Petro, “mi povas ne nur sanigi la malsanulojn, sed ankaŭ revivigi mortintojn.”

“Se tiel estas, mi ne riproĉas vin, sed vi devas postuli almenaŭ duonon da regno.”

Ili iris en la palacon, en kiu regis granda funebro. Sankta Petro diris al la reĝo, ke li revivigos la princinon. Oni kondukis lin al ŝi, kaj li diris:

“Alportu al mi kaldronon kun akvo.”

Kiam oni tion alportis, li petis ĉiujn eliri el la ĉambro, nur Kamarado Gaja devis resti kun li. Poste li fortranĉis ĉiujn membrojn de la mortintino kaj ĵetis ilin en la akvon, ekbruligis fajron sub la kaldrono kaj kuiris ilin. Kiam la tuta viando defalis de la ostoj, li elprenis la belajn blankajn ostojn sur tablon kaj kunmetis laŭ natura ordo. Farinte tion, li diris trifoje:

“En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, leviĝu.”

Ĉe la tria diro la princino leviĝis vivanta, sana kaj bela. La reĝo ekstreme ĝojis kaj diris al Sankta Petro:

“Postulu rekompencon! Eĉ se ĝi estus duono da regno, vi ricevos ĝin.”

Sankta Petro respondis:

“Mi postulas nenion.”

“Kia malsaĝulo,” pensis Kamarado Gaja, tuŝegis la apostolon kaj diris:

“Ne estu tiel malsaĝa; vi volas nenion, sed mi ion bezonas.”

Sed sankta Petro volis akcepti nenion. La reĝo vidante, ke la alia volonte akceptus ion, ordonis al la trezoristo plenigi per oro la tornistron de la soldato.

La kamaradoj foriris. Kiam ili venis en arbaron, Sankta Petro diris al Kamarado Gaja:

“Nun ni dividu la oron.”

“Bone,” diris la soldato, “ni dividu.”

Sankta Petro dividis la oron en tri partojn. Kamarado Gaja pensis:

“Ĉu li freneziĝis? Li faris tri partojn, kaj ni estas du.”

Sankta Petro diris:

“Mi precize dividis: unu parto por mi, unu parto por vi, kaj unu parto por tiu, kiu manĝis la koron de la ŝafido!”

“Mi ĝin manĝis,” diris Kamarado Gaja kaj rapide enpoŝigis la oron. “Vi povas kredi al mi.”

“Ne eble,” diris Sankta Petro, “la ŝafido ja ne havas koron.”

“Kion vi babilas, kamarado! La ŝafido ja havas koron kiel ĉiu besto, kial ĝi sola ne posedus ĝin?”

“Sufiĉe,” diris Sankta Petro, “konservu la oron, sed mi ne volas plu esti kun vi, mi iros sola.”

“Kiel vi volas, amiko,” respondis la soldato, “fartu bone.”

Sankta Petro iris alian vojon kaj Kamarado Gaja pensis:

“Bone estas, ke li foriris, li estas ia strangulo.”

Nun li havis sufiĉe da mono, sed li ne sciis uzi ĝin, malŝparis, donacis kaj baldaŭ li havis plu nenion. Li venis en landon, kie li aŭdis, ke la princino mortis.

“Bonega okazo por mi,” li pensis, “mi revivigos ŝin kaj postulos belan rekompencon.”

Li iris al la reĝo kaj diris, ke li povas revivigi la knabinon. La reĝo estis aŭdinta, ke eksigita soldato migras en la mondo kaj revivigas la mortintojn, kaj pensis ke Kamarado Gaja estas tiu homo, sed li ne fidis al li. Li do kunvokis siajn konsilistojn kaj demandis, kion fari. Ili diris, ke oni povas provi, la princino ja estas senviva. Kamarado Gaja postulis kaldronon kun akvo, petis, ke ĉiuj foriru, fortranĉis la membrojn, ĵetis en la akvon, same kiel faris Sankta Petro. La akvo ekbolis, la viando defalis. Li elprenis la ostojn kaj metis ilin sur la tablo; sed li ne konis la naturan ordon kaj miksis ilin. Poste li diris trifoje:

“En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, leviĝu,” sed la ostoj ne moviĝis. Li ripetis la vortojn trifoje, sed vane.

“Leviĝu, knabino,” li kriis, “leviĝu, alie vi bedaŭros.”

Kiam li diris tion, subite aperis Sankta Petro tra la fenestro, same kiel antaŭe kiel eksigita soldato, kaj diris:

“Sendia homo, kion vi faras? Ĉu la mortintino povas leviĝi, se vi senorde kunĵetis la ostojn?”

“Frateto, mi faris, kiel mi sciis,” respondis Kamarado Gaja.

“Ĉi tiun fojon mi helpos vin en la malfeliĉo, sed mi avertas vin, ke ve al vi, se vi ankoraŭ unu fojon entreprenos ion tian; postulu nenion kaj akceptu nenion de la reĝo.”

Sankta Petro kunmetis la ostojn laŭ ĝusta ordo, diris trifoje:

“En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, leviĝu,” kaj la princino leviĝis, sana kaj bela kiel antaŭe. Sankta Petro eliris tra la fenestro. Kamarado Gaja ĝojis, ke ĉio bone pasis, sed koleris, ke li povas nenion akcepti.

“Kia kapricema homo,” li pensis, “kion li donas per unu mano, tion li reprenas per la alia, tute sensence.”

La reĝo volis doni al la soldato ĉion, kion li postulos, sed la avidulo devis rifuzi; tamen per aludoj kaj ruzoj li sukcesis komprenigi, ke oni plenigu lian tornistron per oro, kaj foriris kun ĝi. Ĉe la pordego li renkontis Sanktan Petron, kiu diris:

“Jen kia homo vi estas: mi malpermesis al vi akcepti ion, kaj nun via tornistro estas plena de oro.”

“Mi estas senkulpa,” respondis Kamarado Gaja, “oni metis ĝin malgraŭ mia rifuzo.”

“Mi ripetas al vi: ne entreprenu duafoje tian aferon, alie ve al vi.”

“Ne timu, amiko, nun mi havas oron kaj ne intencas plu lavi ostojn.”

“Ne por longe sufiĉos al vi la oro!” diris Sankta Petro, “sed por ke vi ne iradu malpermesitajn vojojn, mi donos al via tornistro jenan povon: ĉion kion vi deziros havi en ĝi, vi trovos tie. Adiaŭ, vi neniam plu vidos min.”

“Dio benu vin,” diris Kamarado Gaja kaj pensis:

“Mi estas kontenta, ke vi foriras, strangulo; certe mi ne sekvos vin.”

Li tute forgesis pri la povo, kiun ricevis lia tornistro. Kamarado Gaja, ekmigris kun sia oro kaj baldaŭ malŝpare perdis ĉion, kiel la unuan fojon. Kiam restis al li nur kvar groŝoj, li venis al gastejo kaj pensis:

“Mi devas liberiĝi de la mono.”

Li eniris kaj mendis vinon por tri groŝoj kaj panon por unu. Kiam li tie sidis kaj trinkis, lian nazon atingis la odoro de rostitaj anseroj. Kamarado Gaja ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis, ke la mastro havas du rostitajn anserojn en la forno.

Tiam li rememoris la diron de la kamarado, ke ĉion kion li deziros havi en la tornistro, li trovos tie.

“Mi provos nun kun la anseroj.”

Li eliris kaj antaŭ la pordo diris:

“Mi deziras havi en la tornistro la du rostitajn anserojn el la forno.”

Dirinte tion, li malfermis la tornistron kaj enrigardis internen: tie kuŝis la anseroj.

“Bonege,” li diris, “nun mi ne bezonas plu zorgi pri mia estonteco,” iris sur herbejon kaj elprenis la rostaĵon. Kiam li manĝis kun plej granda apetito, venis du metiistoj kaj rigardis per avidaj okuloj la anseron, kiu ne estis ankoraŭ tuŝita. Kamarado Gaja pensis:

“Unu sufiĉas por mi,” alvokis la du metiistojn kaj diris:

“Prenu la anseron kaj manĝu por mia sano.”

Ili dankis, iris en la gastejon kaj mendis duonbotelon da vino kaj panon. Ili komencis manĝi la rostaĵon. La mastrino vidis ĉion kaj diris al la edzo:

“La du manĝas anseron; rigardu en la fornon, ĉu ne mankas unu el la niaj.”

La mastro kuris al la forno, ĝi estis malplena:

“Vi ŝtelistoj, vi volas malkare manĝi anserojn! Pagu tuj, alie mi tiel regalos vin, ke vi perdos la apetiton.”

La du diris:

“Ni ne estas ŝtelistoj, eksigita soldato donacis al ni la anseron sur la herbejo.”

“Vane vi penas min trompi; la soldato, vere, estis ĉi tie, sed mi observis lin, li eliris preninte nenion: vi estas la ŝtelintoj, vi devas pagi.”

Ĉar ili ne povis pagi, li elpelis ilin per bastonaj batoj.

Kamarado Gaja iris sian vojon kaj venis en lokon, kie staris belega palaco kaj ne malproksime de ĝi malbona gastejo. Li iris en la gastejon por pasigi tie la nokton, sed la mastro rifuzis akcepti lin:

“Ne estas plu libera loko, la domo estas plena de eminentaj gastoj.”

“Mirigas min,” diris Kamarado Gaja, “ke ili venas al vi kaj ne iras en la belegan palacon.”

“Jes,” respondis la mastro, “neniu kuraĝas dormi tie; kiu provis, ne revenis vivanta.”

“Se aliaj provis,” diris Kamarado Gaja, “mi ankaŭ provos.”

“Ne faru tion,” diris la mastro, “vi riskas la vivon.”

“Mi ne kredas,” diris Kamarado Gaja, “donu nur al mi la ŝlosilojn kaj bonan manĝaĵon kaj trinkaĵon.”

La mastro donis al li la ŝlosilojn, manĝaĵon kaj trinkaĵon. La soldato iris en la palacon, bone manĝis kaj trinkis; fine li volis dormi kaj ekkuŝis sur la planko, ĉar nenie estis lito. Baldaŭ li ekdormis, sed nokte granda bruo vekis lin. Li frotis la okulojn kaj ekvidis naŭ malbelajn diablojn, kiuj rondire dancis ĉirkaŭ li. Kamarado Gaja diris:

“Dancu, kiel longe vi volas, sed ne proksimiĝu al mi.”

Sed la diabloj venis pli kaj pli proksime kaj preskaŭ surpaŝis lian vizaĝon per siaj abomenaj piedoj.

“Kvietiĝu, diablaj monstroj,” li kriis, sed ili estis pli kaj pli trudemaj. Kamarado Gaja ekkoleris kaj diris:

“Tuj mi kvietigos vin,” prenis seĝan piedon kaj komencis bati la diablojn. Sed naŭ diabloj estas tro multe kontraŭ unu soldato: kiam li batis la antaŭajn, la aliaj atakis lin malantaŭe kaj tiris liajn harojn.

“Sufiĉe, diabla bando, atendu iomete: ĉiuj naŭ en la tornistron!”

Tuj ĉiuj estis tie, li fermis la tornistron kaj ĵetis en angulon. Ĉio eksilentis, Kamarado Gaja ree ekdormis kaj dormis ĝis la tagiĝo. Lia gastejmastro kun la nobelulo, al kiu apartenis la palaco, venis por ekscii, kiel li sukcesis. Kiam ili vidis lin sana kaj vigla, ili ekmiris kaj demandis:

“Ĉu la spiritoj ne atakis vin?”

“Jes,” respondis Kamarado Gaja, “mi havas ilin ĉiujn naŭ en mia tornistro. Vi povas tute trankvile loĝi en la palaco, neniu el ili venos plu!”

La nobelulo dankis lin, riĉe rekompencis kaj proponis al li oficon ĉe si, promesante zorgi pri li ĝis lia morto.

“Ne,” respondis la soldato, “mi kutimis migri, mi iros mian vojon.”

Kamarado Gaja foriris, venis en forĝejon, metis la tornistron kun la diabloj sur la amboson kaj petis la majstron kaj liajn helpantojn, ke ili martelu. Ili batis fortege per grandaj marteloj, la diabloj kriis kiel frenezaj. Kiam li malfermis la tornistron, ok diabloj estis senvivaj, unu kiu sidis en faldo, vivis ankoraŭ, elsaltis kaj forkuris en la inferon.

Kamarado Gaja longe ankoraŭ migris en la mondo, kaj kiu scius pri tio, povus rakonti multon. Fine li maljuniĝis kaj ekpensis pri morto. Li iris al ermito, kiu estis konata kiel piulo, kaj diris al li:

“Jam tedis min la migrado, mi dezirus iri en la ĉielan regnon.”

La ermito respondis:

“Ekzistas du vojoj: unu estas larĝa kaj agrabla, kaj kondukas al la infero, la alia estas mallarĝa kaj malfacila, kaj kondukas al la ĉielo.”

“Mi estus malsaĝulo,” pensis Kamarado Gaja, “se mi elektus la mallarĝan kaj malfacilan vojon.”

Li ekiris la larĝan kaj agrablan vojon kaj venis fine al granda nigra pordego; ĝi estis la pordego de la infero.

Kamarado Gaja frapis, kaj la pordisto elrigardis, kiu venis. Ekvidinte la soldaton, li ektimis, ĉar li estis la naŭa diablo, kiu forkuris kun blua okulo el la tornistro. Li rapide riglis la pordegon, kuris al la estro de la diabloj kaj diris:

“Ĉe la pordo staras viro kun tornistro kaj volas eniri, sed ne enlasu lin, mi vin petegas, alie se li ekdeziros, li havos la tutan inferon en la tornistro. Foje li terure martelis min tie.”

Oni malakceptis Kamaradon Gajan kaj diris, ke li foriru.

“Se oni ne akceptas min ĉi tie,” li pensis, “eble mi trovos rifuĝejon en la ĉielo, mi ja devas ie resti.”

Li reiris, marŝis ĝis la pordego de la ĉielo kaj ekfrapis. Sankta Petro ĝuste tiam sidis kiel pordisto; Kamarado Gaja rekonis lin kaj pensis:

“Ĉi tie vi trovis malnovan amikon, ĉi tie vi pli bone sukcesos.”

Sankta Petro demandis:

“Ĉu vi volas eniri en la ĉielon?”

“Enlasu min, kamarado, mi ja devas resti ie; oni ne akceptis min en la inferon, mi venis ĉi tien.”

“Ne,” diris Sankta Petro, “vi ne eniros.”

“Se vi ne volas enlasi min, reprenu vian tornistron, mi ne deziras havi ion de vi,” diris Kamarado Gaja.

“Donu ĝin,” diris Sankta Petro. La soldato donis la tornistron tra la krado. Sankta Petro prenis ĝin kaj pendigis ĉe sia seĝo.

Kamarado Gaja diris:

“Nun mi mem volas esti en la tornistro.”

En la sama momento li estis tie kaj Sankta Petro devis permesi al li resti tie.

Doktoro Ĉioscia

Estis iam malriĉa kamparano, nomata Kankro. Foje li ŝarĝis ĉaron per ligno, jungis du bovojn kaj veturis en la urbon. La lignon li vendis al doktoro. Kiam li venis por la mono, la doktoro sidis ĉe la tablo. La kamparano vidis, ke li bone manĝas kaj trinkas, kaj ekdeziris ankaŭ fariĝi doktoro. Li staris momenton kaj fine demandis, ĉu li ankaŭ ne povus fariĝi doktoro.

“Certe,” diris la doktoro, “la afero estas facila.”

“Kion mi devas fari?” demandis la kamparano.

“Unue aĉetu abocolibron, sed tian, sur kies unua paĝo estas pentrita koko; due vendu vian ĉaron kaj bovojn kaj aĉetu vestojn kaj la tutan doktoran ilaron; trie mendu pentritan signon: ‚Mi estas doktoro Ĉioscia’ kaj najlu ĝin super via pordo.”

La kamparano faris ĉion, kion oni konsilis al li. Li jam iom doktoris, sed ne tre multe, kiam oni ŝtelis de riĉa sinjoro monon. Oni rakontis al la sinjoro pri doktoro Ĉioscia, kiu loĝas en tiu kaj tiu vilaĝo kaj certe trovos la ŝtelintojn. La riĉulo ordonis jungi ĉevalojn, veturis en la vilaĝon kaj haltis antaŭ la signo.

“Ĉu vi estas la doktoro Ĉioscia?”

“Jes, mi,” respondis la kamparano.

“Veturu kun mi kaj trovu la ŝtelitan monon.”

“Bone, sed mi ne veturos sen mia edzino, Margenjo.”

La sinjoro konsentis, prenis ilin ambaŭ kaj ili forveturis kune. Kiam ili venis en la domon de la nobelulo, estis jam preta tagmanĝo, la sinjoro do invitis lin.

“Bone,” li diris, “sed Margenjo eksidu kun ni.”

Kiam unua servisto venis kun bele ŝarĝita plado, la kamparano tuŝegis sian edzinon kaj diris:

“Margenjo, jen la unua,” t. e. la unua plado. La servisto, kiu partoprenis en la ŝtelo, pensis, ke li volis diri: “Jen la unua ŝtelisto,” ektimis kaj diris ekstere al siaj kolegoj:

“La doktoro scias ĉion, ve al ni: li diris, ke mi estas la unua.”

La dua tute ne volis eniri, sed vole nevole li devis enporti la pladon. Ekvidinte ĝin, la kamparano tuŝegis la edzinon kaj diris:

“Margenjo, jen la dua.”

La servisto ektimis kaj tuj eliris. La tria ne estis pli feliĉa, la kamparano ree diris: “Margenjo, jen la tria.”

La kvara alportis kovritan pladon, kaj la sinjoro diris: “Doktoro Ĉioscia, montru vian arton kaj divenu, kio estas tie.”

Tie estis kankroj. La kamparano rigardis la pladon, ne sciante kion fari, kaj diris: “Ah, mi malfeliĉa kankro!”

Aŭdinte tion, la sinjoro diris:

“Li tion scias, li do scias ankaŭ, kiu havas mian monon.”

La terurita servisto palpebrumis al la doktoro, ke li eliru kun li. Kiam ili estis en alia ĉambro, ĉiuj kvar konfesis, ke ili ŝtelis la monon; ili promesis redoni ĝin kaj lin rekompenci, se li ilin ne perfidos, alie oni pendigos ilin.

Ili montris al li, kie ili kaŝis la monon. La doktoro, tre kontenta, revenis al la tablo kaj diris:

“Sinjoro, nun mi serĉos en mia libro, kie la mono estas kaŝita.”

La kvina servisto enrampis dume en la fornon por konvinkiĝi, ĉu la doktoro scias pli multe. La kamparano sidis, turnis kaj returnis la paĝojn, serĉante la kokon. Li ne povis ĝin trovi kaj diris:

“Vi estas tie, vi devas eliri.”

La servisto en la forno pensis, ke la doktoro parolis pri li, elsaltis terurita kaj ekkriis:

“Li scias ĉion.”

La doktoro Ĉioscia montris al la sinjoro, kie estas la mono, sed ne diris, kiu ŝtelis, ricevis belan rekompencon de ambaŭ flankoj, kaj fariĝis fama homo.

Ursa Felo

Estis iam juna viro, kiu sin dungis kiel soldato, servis brave kaj estis ĉiam unua, kie pluvis la kugloj. Ĉio prosperis, dum la milito daŭris, sed kiam oni faris pacon, li ricevis eksigon kaj la kapitano diris al li: “Iru kien vi volas.”

Liaj gepatroj ne vivis plu, li ne havis hejmon, li do iris al siaj fratoj kaj petis rifuĝejon ĝis la rekomenco de la milito. Sed la fratoj havis malmolan koron kaj diris:

“Kion vi faros ĉe ni? Ni ne bezonas vin, zorgu mem pri vi.”

La soldato havis nur sian pafilon, li prenis ĝin sur la ŝultron kaj ekmigris en la vastan mondon. Li venis en grandan dezerton, kie oni vidis nur rondon de arboj, li eksidis en la ombro kaj malĝoje pensis pri sia sorto:

“Mi ne posedas monon, mi scias nur la militan metion kaj nun dum la paco oni ne bezonas min plu, mi vidas, ke mi mortos de malsato.”

Subite li ekaŭdis bruon kaj ekrigardis posten: tie staris fremdulo en riĉa verda surtuto, sed kun abomenaj ĉevalaj piedoj.

“Mi scias, kio mankas al vi,” li diris, “da mono kaj riĉaĵo mi liveros al vi tiom, kiom vi povos porti, sed mi devas scii antaŭe ĉu vi estas timulo, por ne elspezi la monon malbone.”

“Soldato kaj timulo; jen du ne kunigeblaj vortoj,” li diris, “vi povas min provi.”

“Bone,” respondis la fremdulo, “turnu vin.”

La soldato rigardis posten kaj ekvidis urson, kiu murmurante estis lin atakonta.

“Oho,” kriis la soldato, “mi tiklos vian nazon, vi ne murmuros plu,” ekcelis kaj trafis ĝian buŝegon; la besto falis senviva.

“Mi vidas,” diris la fremdulo, “ke kuraĝo ne mankas al vi, sed vi devas plenumi ankoraŭ unu kondiĉon.”

“Bone, se ĝi ne estos danĝera por mia animo kaj eterna feliĉo; alie mi neniel konsentos,” respondis la soldato, kiu bone komprenis, kun kiu li parolas.

“Juĝu mem,” respondis la fremdulo, “dum sep jaroj vi ne rajtos vin lavi, nek kombi la harojn kaj barbon, nek tranĉi la ungojn, nek preĝi ‚Patro nia’. Mi donos al vi surtuton kaj mantelon, kiun vi devos porti dum ĉi tiu tempo. Se vi mortos dum la sep jaroj, vi estos mia, se vi restos vivanta, vi estos libera kaj riĉa vian tutan vivon.”

La soldato pensis pri sia granda mizero, kaj ĉar li ofte jam riskis sian kapon, li volis provi ankaŭ ĉi tiun fojon kaj konsentis. La diablo demetis la verdan surtuton, donis ĝin al la soldato kaj diris:

“Ĉiam, kiam vi havos la surtuton sur via dorso kaj metos vian manon en la poŝon, vi trovos tie sufiĉe da oro.”

Li senfeligis la urson kaj diris:

“Jen via mantelo kaj via lito, vi devas dormi sur ĝi kaj neniam serĉi alian. Kaj pro la vesto via nomo estos Ursa Felo.”

Dirinte tion, la diablo malaperis. La soldato surmetis la surtuton, ekserĉis en la poŝo kaj konvinkiĝis, ke la diablo ne trompis lin. Poste li surĵetis la ursan felon sur sian dorson, ĝoje ekmigris en la mondon malzorgante nenion, kio dikigas la homon kaj maldikigas la monujon. En la unua jaro lia aspekto estis ankoraŭ tolerebla, sed en la dua li jam similis monstron. La haroj kovris preskaŭ lian tutan vizaĝon, liaj fingroj havis ungegojn, lia barbo similis dikan felton, kaj lia vizaĝo estis tiel kovrita de malpuraĵo, ke se oni semus tie kreson, ĝi donus riĉan rikolton. Ĉiuj forkuris de li, sed ĉar li ĉie donis monon al la mizeruloj petante iliajn preĝojn, ke li ne mortu dum la sep jaroj, kaj ĉar li ĉion bone pagis, li ĉiam trovis rifuĝejon.

En la kvara jaro li venis en gastejon, kie la mastro ne volis lin akcepti eĉ en la stalon, ĉar li timis, ke li timigos la ĉevalojn. Sed kiam Ursa Felo eltiris el la poŝo plenmanon da oro, la mastro fariĝis pli cedema kaj donis al li ĉambron en la malantaŭa konstruaĵo, kondiĉe ke li ne montros sin: alie la gastejo perdus la reputacion.

Kiam vespere Ursa Felo sidis sola kaj kore deziris jam vidi la finon de la sep jaroj, li aŭdis en la apuda ĉambro laŭtan ploron. Li havis kompateman koron, malfermis la pordon kaj ekvidis maljunan viron, kiu ploris malespere kunpremante la kapon per la manoj. Ursa Felo proksimiĝis, sed la viro salte leviĝis kaj volis forkuri. Fine, aŭdante homan voĉon, li trankviliĝis. Post amikaj vortoj de Ursa Felo la malfeliĉulo rakontis al li la kaŭzon de sia malĝojo. Li perdis la tutan havon, li kaj liaj filinoj devas malsati, li ne povas pagi por la loĝejo kaj tial oni metos lin en malliberejon.

“Se tio estas via sola ĉagreno, mi povas helpi vin,” diris Ursa Felo, “mi havas sufiĉe da mono.”

Li alvokis la mastron, pagis, kaj al la mizerulo li donis sakon da oro.

La malfeliĉulo, liberigita de sia ĉagreno, ne sciis, kiamaniere danki lin.

“Iru kun mi,” li diris, “miaj filinoj estas mirinde belaj, elektu unun kiel edzinon. Kiam ŝi ekscios, kion vi faris por mi, ŝi ne ŝanceliĝos. Vi ŝajnas iom stranga, sed ŝi baldaŭ ordigos vin.”

Ursa Felo volonte konsentis iri kun la maljunulo. Kiam la plej aĝa filino ekvidis la teruran vizaĝon, ŝi ekkriis kaj forkuris. La dua restis kaj rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj, sed diris:

“Kiel mi povus akcepti edzon, kiu ne similas viron? Mi preferus la razitan urson, kiu iam estis montrata tie kaj aspektis kiel viro: ĝi havis husaran pelton kaj blankajn gantojn. Se li estus nur malbela, mi povus kutimiĝi.”

La pli juna diris:

“Li helpis nin en la mizero, li estas sendube bona homo; vi promesis al li edzinon, la promeso devas esti plenumita.”

Domaĝo estas, ke la haroj kaj malpuraĵo kovris la vizaĝon de Ursa Felo, ĉar oni povus vidi la ĝojon de lia koro, kiam li aŭdis ĉi tiujn vortojn. Li demetis ringon de sia fingro, disrompis ĝin kaj donis unu duonon al la knabino, la alian li mem konservis. Sur ŝia duono li skribis sian nomon kaj sur sia duono ŝian nomon kaj petis, ke ŝi bone gardu ĝin. Poste li ŝin adiaŭis:

“Mi devas migri ankoraŭ tri jarojn; se mi ne revenos, vi estos libera, ĉar tio signifos, ke mi ne vivas plu.”

La kompatinda fianĉino vestis sin nigre kaj kiam ŝi pensis pri la fianĉo, larmoj fluis el ŝiaj okuloj. La fratinoj mokis kaj insultis ŝin.

“Gardu vin,” diris la plej aĝa, “kiam vi donos al li vian manon, li ekbatos ĝin per sia piedego.”

“Estu singarda,” diris la alia, “la ursoj amas dolĉaĵojn, se vi plaĉos al li, li manĝos vin.”

“Vi devas ĉiam plenumi lian volon,” aldonis la plej aĝa, “alie li murmuros.”

La alia daŭrigis:

“La edziĝo estos gaja: la ursoj bone dancas.”

La fianĉino silentis kaj respondis nenion. Ursa Felo migris en la mondo de unu loko al alia, faris bonon kie li povis kaj malavare donacis al mizeruloj, por ke ili preĝu por li. Fine kiam venis la lasta tago de la sepa jaro, li ree iris en la dezerton kaj eksidis ĉe la rondo de arboj. Baldaŭ ekbruis la vento, kaj la diablo staris antaŭ li kaj malkontente lin rigardis; li ĵetis al la soldato liajn malnovajn vestojn kaj repostulis sian verdan surtuton.

“Momenton,” diris Ursa Felo, “unue vi devas min purigi.”

La diablo vole nevole devis alporti akvon, lavi Ursan Felon, kombi liajn harojn kaj detranĉi la ungojn. Ursa Felo havis aspekton de brava militisto kaj estis multe pli bela ol antaŭe.

Post la foriro de la diablo la soldato sentis sin kvazaŭ liberigita de peza ŝarĝo. Li iris en la urbon, surmetis belegan veluran veston, eksidis en kvarĉevalan kaleŝon kaj veturis al la domo de la fianĉino. Neniu rekonis lin, la patro opiniis lin supera oficiro kaj kondukis lin en la ĉambron, kie sidis la filinoj.

Oni sidigis lin inter la du pli aĝaj: ili verŝis al li vinon, metis sur lian teleron la plej bonajn pecojn, ŝajnis al ili, ke ne ekzistas pli bela viro en la tuta mondo. La fianĉino en nigra vesto sidis kontraŭ li, ne levis la okulojn kaj ne diris eĉ unu vorton. Fine kiam li demandis la patron, ĉu li konsentas doni al li unu filinon kiel edzinon, la du pli aĝaj salte leviĝis kaj kuris en sian ĉambron por surmeti belajn vestojn, ĉar ĉiu imagis, ke ŝi estas la elektita.

La fremdulo, kiam li restis sola kun la fianĉino, prenis el sia poŝo la duonon da ringo kaj ĵetis ĝin en pokalon kun vino, kiun li donis al ŝi trans la tablo. Ŝi prenis la pokalon kaj eltrinkis la vinon. Kiam ŝi rimarkis sur la fundo la duonringon, forte ekbatis ŝia koro. Ŝi prenis la alian duonon, kiun ŝi portis sur rubando sur la kolo: ambaŭ duonoj perfekte taŭgis unu al la alia. Tiam li diris:

“Mi estas via fianĉo, kiun vi vidis kiel Ursan Felon, sed dank’al Dio mi ree estas homo kaj pura estaĵo.”

Li proksimiĝis al ŝi, ĉirkaŭprenis ŝin kaj kisis. Dume ambaŭ fratinoj venis lukse vestitaj; kiam ili vidis, ke la belulo estas ŝia, kaj eksciis, ke li estas Ursa Felo, ili furiozaj kuris el la domo: unu sin dronigis en la puto, la alia pendigis sin sur arbo.

Vespere iu frapis la pordon, la fianĉo malfermis: antaŭ li staris la diablo en la verda surtuto kaj diris:

“Vi vidas, mi havas du animojn anstataŭ la via.”

Tri fratoj

Estis iam viro, kiu havis tri filojn. Krom la domo, en kiu li loĝis, li posedis nenion. Ĉiu el la filoj dezirus heredi ĝin, sed la patro amis ĉiujn same kaj li ne sciis, kion fari por ne esti maljusta; plej simple estus vendi la domon kaj dividi la monon, sed li ne volis tion fari, ĉar ĝi estis hejmo de liaj patroj kaj prapatroj. Fine li trovis rimedon kaj diris al la filoj:

“Iru en la mondon, provu viajn kapablojn kaj ĉiu lernu metion; kiam vi revenos, tiu ricevos la domon, kiu faros plej bonan majstroverkon.”

La filoj konsentis. La plej aĝa decidis fariĝi forĝisto, la dua barbiro, la tria skermisto. Ili difinis la tagon de la reveno kaj foriris.

Feliĉe ĉiu trovis bonan majstron kaj plene ellernis sian metion.

La forĝisto subforĝis la ĉevalojn de la reĝo kaj pensis:

“Farita estas la afero, la domo estas via.”

La barbiro razis nur altrangulojn kaj pensis la samon. La skermisto ricevis multe da batoj, sed li kunpremis la dentojn kaj ne ĉagreniĝis, ĉar li pensis:

“Se vi timos batojn, vi neniam ricevos la domon.”

Kiam pasis la difinita tempo, ili revenis al la patro; sed ili ne sciis, kiamaniere trovi plej bonan okazon por montri sian arton, sidis kune kaj interkonsiliĝis. Subite ili ekvidis leporon, trakuranta la kampon.

“Jen ĝi venas kvazaŭ invitita,” diris la barbiro, prenis sian pladeton kaj sapon, ŝaŭmigis ĝin, ĝis la leporo proksimiĝis, poste dum ĝia kurado sapumis ĝin kaj razis ĝian barbon: li ne vundetis ĝin, nek kaŭzis doloron.

“Tio plaĉas al mi,” diris la patro, “se viaj fratoj ne estos pli lertaj, la domo estos via.”

Post momento galope preterveturis sinjoro en kaleŝo.

“Nun vi vidos, patro, kion mi scias,” diris la forĝisto, kuris al la kaleŝo, deŝiris de la galopanta ĉevalo la kvar hufoferojn kaj alnajlis kvar novajn.

“Brave,” diris la patro, “vi ne estas malpli lerta ol via frato; mi ne scias, al kiu mi devas doni la domon.”

La tria diris:

“Permesu ankaŭ al mi montri mian arton.”

Ekpluvis, la skermisto eltiris la spadon kaj eksvingis ĝin super la kapo: neniu guto falis sur lin. La pluvo pligrandiĝis kaj fine la akvo fluis kvazaŭ el kuvo: la skermisto svingis la spadon pli kaj pli rapide kaj restis tute seka kvazaŭ sub tegmento.

Ekmiregis la patro, vidante tion kaj diris:

“Vi faris plej bonan majstroverkon, la domo estas via.”

La du aliaj akceptis la verdikton sen protesto. Ĉar ĉiuj tri amis unu la alian, ili restis en la domo kaj ĉiu laboris en sia metio; kiel lertaj specialistoj ili havis grandan klientaron. Ili vivis feliĉe ĝis maljuna aĝo, kaj kiam unu malsaniĝis kaj mortis, la du aliaj tiel ĉagreniĝis, ke ankaŭ ili malsaniĝis kaj mortis. Ĉiujn tri, ĉar ili estis tiel lertaj kaj tiel amis unu la alian, oni metis en unu tombon.

Steloj talaroj

Estis iam malgranda knabineto, sen patro, sen patrino, kaj ŝi estis tiel malriĉa, ke ŝi havis nek ĉambron kie loĝi, nek liton en kiu dormi. Fine restis al ŝi nur la vestoj sur la korpo kaj en la mano peco da pano, kiun donacis al ŝi kompatema koro; sed ŝi estis bona kaj pia. Ĉar ŝi estis forlasita de ĉiuj, ŝi ekmigris, fidante al Dio. Sur sia vojo ŝi renkontis mizerulon, kiu diris:

“Donu al mi ion por manĝi, mi estas tre malsata!” Ŝi donis al li sian tutan pecon da pano kaj diris:

“Dio benu vin,” kaj iris antaŭen. Poste ŝi renkontis infanon, kiu ploris kaj diris:

“Donu al mi ion por kovri la kapon, malvarme estas al mi.”

Ŝi demetis sian ĉapon kaj donis al ĝi. Post momento ŝi vidis infanon, kiu ne havis kaftanon; ŝi donis al ĝi sian; poste alia petis jupon, ŝi donis la sian. Fine ŝi venis en arbaron, estis jam mallume, venis ankoraŭ unu infano kaj petis ĉemizon. La pia knabino pensis:

“Estas malluma nokto, neniu vidos vin, vi povas doni vian ĉemizon,” demetis ĝin kaj donis al la infano.

La knabino restis nuda. Subite la steloj komencis fali de la ĉielo: ili ne estis steloj, sed oraj moneroj; kaj kvankam ŝi fordonacis la ĉemizon, ŝi havis tute novan el plej delikata tolo. Ŝi kolektis la monerojn kaj estis riĉa ĝis la morto.

Neĝulino kaj Rozulino

Malriĉa vidvino loĝis en izolita dometo; en la ĝardeno, kiu estis antaŭ la pordo, kreskis du rozujoj: unu havis blankajn, la alia ruĝajn rozojn.

La vidvino havis du knabinojn, kiuj similis la rozujojn, unu estis nomata Neĝulino, la alia Rozulino. Ili estis la plej bonaj, piaj, laboremaj kaj persistemaj infanoj en la tuta mondo: Neĝulino estis pli kvieta kaj dolĉa ol Rozulino. Rozulino preferis kuri sur la herbejoj kaj kampoj, serĉis florojn kaj kaptis papiliojn; Neĝulino pli volonte restis hejme kun la patrino, helpis ŝin en la mastrumaj laboroj, aŭ voĉe legis, kiam la laboro estis finita. La infanoj tiel amis unu la alian, ke ili ĉiam sin tenis per la manoj, kiam ili estis ekstere. Kiam Neĝulino diris: “Ni ne forlasos unu la alian,” Rozulino ĉiam respondis: “Ĝis la morto,” kaj la patrino aldonis: “Ĉio devas esti komuna por vi.”

Ofte ili solaj kuris en la arbaro kaj kolektis ruĝajn berojn; la bestoj ne atakis ilin, kontraŭe ili proksimiĝis konfide: la leporeto manĝis brasikon el iliaj manoj, la kapreolo sin paŝtis ĉe iliaj piedoj, la cervo petolis antaŭ ili kaj la birdoj restis sur la branĉoj kaj kantis ĉiujn siajn kantojn. Nenia danĝero minacis ilin: se ili malfruis en la arbaro kaj tie atingis ilin la nokto, ili ĉiufoje ekkuŝis sur la musko kaj dormis ĝis la mateno: la patrino sciis tion kaj ne maltrankviliĝis.

Foje ili pasigis la nokton en la arbaro kaj kiam la matenruĝo vekis ilin, ili ekvidis belan infanon en blanka hela vesto, sidanta ĉe ilia kuŝejo.

Ĝi leviĝis, amike rigardis ilin kaj foriris inter la arbojn. Tiam ili rimarkis, ke ili dormis tute proksime de senfundaĵo kaj estus sendube falintaj tien, se ili estus farintaj en la mallumo unu paŝon plu. La patrino diris al ili, ke tio certe estis la anĝelo, kiu gardas la infanojn.

Neĝulino kaj Rozulino tiel pure ordigis la dometon, ke estis vera plezuro rigardi internen. Somere Rozulino zorgis pri la domo kaj ĉiumatene, antaŭ ol la patrino vekiĝis, starigis ĉe ŝia lito bukedon: de ĉiu rozujo po unu rozo. Vintre Neĝulino ekbruligis la fajron kaj pendigis kaldronon super ĝi; la kaldrono estis el flava kupro, sed brilis kiel oro, tiel bone ĝi estis purigita.

Vintre, kiam la flokoj falis, la patrino diris:

“Iru, Neĝulino, riglu la pordon,” kaj poste ili eksidis ĉe la fajrujo, la patrino metis la okulvitrojn kaj legis voĉe el granda libro; ambaŭ knabinoj aŭskultis, sidis kaj ŝpinis; apud ili sur la planko kuŝis ŝafideto kaj post ili sur stango sidis blanka kolombeto, kaŝinte la kapon sub la flugilon.

Foje vespere, kiam ili trankvile sidis kune, iu frapis la pordon, kvazaŭ petante akcepton. La patrino diris:

“Rapide, Rozulino, malfermu; tio kredeble estas migranto, kiu serĉas rifuĝejon.”

Rozulino iris kaj malriglis la pordon pensante, ke ŝi ekvidos malriĉulon, sed ekstere staris urso kaj etendis al ŝi sian nigran kapon. Rozulino ekkriis kaj saltis posten: la ŝafideto ekblekis, la kolombeto ekflugis en la ĉambro kaj Neĝulino sin kaŝis post la lito de la patrino. La urso komencis paroli kaj diris:

“Ne timu, mi ne atakos vin; permesu al mi varmigi min iom ĉe vi, ĉar mi estas duone glaciiĝinta.”

“Malfeliĉa urso,” diris la patrino, “ekkuŝu ĉe la fajro kaj gardu vin, ke ne ekbrulu via pelto.”

Ŝi alvokis la knabinojn:

“Neĝulino, Rozulino, ne kaŝu vin, la urso nenion faros al vi, ĝi ne havas malbonajn intencojn.”

Ambaŭ proksimiĝis, iom post iom revenis ankaŭ la ŝafideto kaj kolombeto kaj ne timis ĝin. La urso diris:

“Batu iom la neĝon el mia pelto,” kaj la knabinoj alportis la balailon kaj purigis la pelton de la urso: ĝi sin etendis ĉe la fajro kaj murmuris de plezuro. Baldaŭ ili amikiĝis kun ĝi kaj komencis petoli kun la grizulo. Ili ŝiris al li la haregojn, suriris ĝian dorson, rulis ĝin en la ĉambro aŭ prenis avelan vergon kaj batis ĝin; kiam ĝi murmuris, ili ridis. La urso tute ne protestis, nur se la infanoj tro fervoris, ĝi kriis:

“Neĝulino, Rozulino, ne mortigu vian fianĉon.” Kiam venis la tempo dormi, la patrino diris al la urso:

“Restu ĉe la fajrujo, tie vi havas rifuĝejon kontraŭ la malvarmo kaj malbona vetero.”

Ĉe la tagiĝo, la infanoj ellasis ĝin kaj ĝi ektrotis sur la neĝo en la arbaron. De tiu tago la urso venis ĉiuvespere en la sama horo, sin etendis ĉe la fajro kaj permesis al la infanoj ludi kun si laŭ ilia plaĉo; ili tiel kutimis al ĝi, ke ili ne riglis la pordon antaŭ la alveno de la nigra kunulo.

Kiam la printempo venis kaj ĉio estis verda, foje matene la urso diris al Neĝulino:

“Nun mi devas foriri, mi ne revenos dum la tuta somero.”

“Kien vi iras, kara urso?” demandis Neĝulino.

“Mi devas iri en la arbaron kaj gardi miajn trezorojn kontraŭ la malbonaj nanoj: vintre kiam la tero estas glaciiĝinta, ili devas resti sube kaj ne povas eliĝi, sed nun kiam la suno varmigis la teron, ili traiĝos, malsupren iros, serĉos kaj ŝtelos; kio estas en iliaj manoj kaj kuŝas en iliaj kavoj, tio ne facile revenas al la taga lumo.”

Neĝulino ĉagreniĝis pro la foriro de la urso; kiam ŝi malriglis al ĝi la pordon, la grizulo trapasante alkroĉiĝis al la pordohoko kaj peceto da felo elŝiriĝis: ŝajnis al Neĝulino, ke ŝi vidis oran brilon, sed ŝi ne estis certa.

La urso rapide forkuris kaj baldaŭ malaperis post la arboj.

Post iom da tempo la patrino sendis la infanojn en la arbaron kolekti sekajn branĉetojn. Ili trovis tie grandan dehakitan arbon, kaj ĉe la trunko io saltis en la herbo, sed ili ne povis distingi, kio ĝi estas. Kiam ili proksimiĝis, ili ekvidis nanon kun maljuna velkinta vizaĝo kaj kun blanka barbo, ulnon longa. La fino de lia barbo estis pinĉita en fendo de la arbo, kaj li saltis ĉi tien kaj tien kiel hundeto ĉe ŝnuro kaj ne povis sin liberigi. Li rigardis la infanojn per siaj ruĝaj fajraj okuloj kaj kriis:

“Kial vi staras tie? Ĉu vi ne povas helpi min?”

“Kio okazis al vi, hometo?” demandis Rozulino.

“Malsaĝa scivola ansero,” respondis la nano, “mi volis fendi la arbon por havi fragmentojn por la kuirejo; ni ne englutas tiel multe kiel vi, avidaj maldelikatuloj, niaj etaj manĝaĵoj karbiĝus ĉe grandaj ŝtipoj. Mi jam feliĉe enigis la kojnon kaj ĉio sukcesus bone, sed la malbenita kojno elglitis kaj la fendo tiel rapide fermiĝis, ke mi ne povis plu eltiri mian belan blankan barbon; nun ĝi estas kaptita kaj mi ne povas foriri. Kial vi ridas, naivaj pupoj! Fi! kia abomeno!”

La infanoj penis per ĉiuj fortoj, sed ne povis eltiri la barbon, tiel forte ĝi estis fiksita.

“Mi kuros por alvoki homojn,” diris Rozulino.

“Frenezaj ŝafokapoj,” diris la barbulo per sia raŭka voĉo, “alvoki homojn! Bela plano, vi du jam estas tro multe ...”

“Ne malpaciencu,” diris Neĝulino, “mi trovos rimedon,” prenis tondilon el la poŝo kaj fortranĉis la finon de la barbo. Liberiĝinte la nano tuj prenis la sakon plenan de oro, kiu estis kaŝita inter la radikoj de la arbo kaj murmuris:

“Maldelikataj kreaĵoj, ili fortranĉis pecon de mia belega barbo! La diablo rekompencu vin!”

Li metis la sakon sur la dorson kaj foriris, eĉ ne rigardinte la infanojn.

Post iom da tempo Neĝulino kaj Rozulino iris fiŝkapti. Kiam ili estis proksime de la rivereto, ili rimarkis, ke io, kvazaŭ granda akrido, saltas al la akvo kaj ŝajne volas sin dronigi. Ili kuris tien kaj rekonis la nanon.

“Kion vi faras?” demandis Rozulino, “ĉu vi volas vin ĵeti en la akvon?”

“Mi ne estas tiel malsaĝa,” kriis la nano, “ĉu vi ne vidas, ke la malbenita fiŝo volas min entiri?”

La barbulo fiŝkaptis tie antaŭ ilia alveno kaj malfeliĉe la vento implikis lian barbon kun la ŝnuro: post momento granda fiŝo englutis la hoketon, kaj la malforta kreaĵo ne havis sufiĉe de fortoj por eltiri ĝin: la fiŝo venke trenis lin al si. Kvankam li kroĉis sin al ĉiuj junkoj kaj herboj de la bordo, sed tio helpis ne multe, li devis sekvi la movojn de la fiŝo kaj ĉiumomente minacis lin la danĝero fali en la akvon.

La knabinoj venis ĝustatempe, ili tenis lin kaj penis liberigi de la ŝnuro la barbon, sed vane, ĉar la ŝnuro kaj la barbo estis tute kunplektitaj. Ĉar ne ekzistis alia rimedo, la knabinoj prenis tondilon kaj fortranĉis la finon de la barbo. Ekvidinte tion, la nano diris:

“Ĉu tio estas via kutimo, vi malsaĝaj bestoj, tiel malbeligi iun? Antaŭe vi jam tondis al mi la barbon kaj nun vi fortranĉas la plej belan parton: mi ne povos min montri al la miaj. Perdu vi la ŝuplandojn kaj kuru nudpiedaj!”

Li prenis sakon da perloj kaŝitan en la junko kaj dirinte plu nenion fortrenis ĝin kaj malaperis post la arboj.

Post nelonga tempo la patrino sendis la knabinojn en la urbon por aĉeti fadenojn, kudrilojn, laĉojn kaj rubandojn. La vojo kondukis ilin tra dezerta kampo, kie kuŝis multe da ŝtonegoj. La infanoj rimarkis grandan birdon, kiu rondflugis super ili, pli kaj pli malleviĝis kaj fine sin ĵetis teren ĉe ŝtonego. En la sama momento eksonis trapenetranta, terura krio. Ili kuris tien kaj ekvidis teruritaj, ke aglo kaptis ilian malnovan konaton, la nanon, kaj volis lin forporti. La kompatemaj infanoj tuj ektenis la hometon kaj tiel longe batalis kontraŭ la aglo, ĝis ĝi fine ellasis la kaptaĵon. Kiam la barbulo iom trankviliĝis, li komencis krii per sia malagrabla voĉo:

“Ĉu vi ne povis agi pli delikate? Vi tiel tiris mian manikan surtuton, ke vi tute ĉifonigis ĝin, vi mallertaj maldelikatuloj!”

Li prenis la sakon kun la multvaloraj ŝtonoj kaj sin kaŝis en sian kavernon sub la ŝtonegoj. La knabinoj jam kutimis al lia nedankemo, daŭrigis sian vojon kaj faris la aĉetojn en la urbo. Revenante ili surprizis sur la dezerta kampo la barbulon, kiu elŝutis la multekostajn ŝtonojn sur puran lokon, ĉar li estis certa, ke en tiel malfrua horo neniu venos tien. La subiranta suno lumigis la brilajn ŝtonojn, kiuj tiel belege radiis ĉiujn kolorojn, ke la infanoj haltis kaj mire rigardis.

“Kial vi staras ĉi tie kun malfermitaj buŝoj?” kriis la nano, kaj lia cindregriza vizaĝo fariĝis cinabreruĝa. Li volis daŭrigi la insultojn, sed subite eksonis laŭta murmuro kaj el la arbaro eltrotis nigra urso. Terurite la barbulo volis forkuri, sed li ne sukcesis atingi la truon: la urso jam estis apud ĝi. La nano kriis de timo:

“Kara sinjoro urso, indulgu min, mi donos al vi ĉiujn miajn trezorojn, rigardu, la belajn ŝtonojn, kiuj kuŝas tie. Lasu al mi la vivon, vi eĉ ne sentos inter la dentoj tian etulon. Prenu ĉi tiujn ambaŭ sendiajn knabinojn, jen delikata peco por vi, manĝu ilin, la grasajn koturnojn.”

La urso ne atentis liajn vortojn, donis al li nur unu baton per la piedego kaj la barbulo falis senviva.

La knabinoj forkuris, sed la urso kriis al ili:

“Neĝulino kaj Rozulino, ne timu, atendu, mi iros kun vi.”

Ili rekonis ĝian voĉon kaj haltis, kaj kiam la urso proksimiĝis, la ursa felo defalis kaj antaŭ ili staris bela juna viro en ora vesto.

“Mi estas filo de reĝo,” li diris, “la sendia nano ŝtelis miajn trezorojn kaj sorĉis min sovaĝa urso, fine mi liberiĝis per lia morto. Nun li ricevis la bone merititan punon.”

Li fianĉiĝis kun Neĝulino, kaj lia frato kun Rozulino kaj ili dividis la grandajn trezorojn, kiujn la nano kolektis en sia kaverno. La maljuna patrino longe ankoraŭ vivis trankvile ĉe siaj infanoj. Ŝi prenis ambaŭ rozujojn kaj plantis antaŭ sia fenestro, ĉiujare ili havis la plej belajn rozojn, blankajn kaj ruĝajn.

La vivolongo

Kiam Dio, kreinte la mondon, volis difini la vivolongon de ĉiuj kreaĵoj, la azeno venis kaj demandis:

“Sinjoro, kiel longe mi vivos?”

“Tridek jarojn,” respondis Dio, “ĉu vi estas kontenta?”

“Ah, Sinjoro,” respondis la azeno, “tio estas longa tempo. Pensu pri mia penplena vivo: de la mateno ĝis la nokto mi devas porti grandajn ŝarĝojn, treni sakojn da greno en la muelejon, por ke aliaj manĝu panon, kaj ricevi kiel instigon nur vipojn kaj piedbatojn! Forprenu parton el la longa tempo!”

Dio ekkompatis ĝin kaj reprenis dek ok jarojn. La azeno foriris kontenta, aperis la hundo.

“Kiel longe vi volas vivi?” diris Dio al li, “por la azeno tridek jaroj estas tro multe, sed al vi la nombro kredeble plaĉos.”

“Sinjoro,” respondis la hundo, “ĉu tia estas via volo? Pensu, kiel multe mi devas kuri, miaj piedoj ne taŭgos tiel longe; kaj kiam mi perdos la voĉon kaj la dentojn, kion mi faros? mi povos nur kuri el unu angulo en alian kaj murmuri?”

Dio konsentis, ke ĝi estas prava kaj reprenis dek du jarojn. Poste venis la simio.

“Vi sendube volos vivi tridek jarojn?” diris al li Sinjoro, “vi ne bezonas labori kiel la azeno kaj hundo, kaj ĉiam estas gaja.”

“Ah Sinjoro,” respondis ĝi, “tio nur ŝajnas, sed la realo estas tute alia. Se ne mankas manĝaĵo, mi ne havas kuleron. Mi ĉiam devas gaje petoli, fari grimacojn por ke la homoj ridu, kaj kiam ili donas al mi pomon kaj mi ekmordas, ĝi estas maldolĉa. Kiel ofte la spritaĵoj kovras malĝojon! Por tridek jaroj ne sufiĉos miaj fortoj.”

Dio estis kompatema kaj reprenis dek jarojn. Fine aperis la homo, gaja, sana kaj freŝa, kaj petis, ke Dio difinu lian tempon.

“Vi vivos tridek jarojn,” diris Sinjoro, “ĉu tio sufiĉas?”

“Kiel mallonga tempo!” ekkriis la homo, “kiam mia domo estos konstruita kaj la fajro ekbrulos en mia propra fajrujo, kiam arboj plantitaj de mi ekhavos fruktojn kaj mi komencos ĝui la vivon, tiam mi devos morti! Sinjoro, plilongigu mian vivon.”

“Mi aldonos al vi la dek ok jarojn de la azeno,” diris Sinjoro.

“Tio ne sufiĉas,” respondis la homo.

“Vi havos ankaŭ la dek du jarojn de la hundo.”

“Ankoraŭ ne sufiĉe.”

“Bone,” diris Dio, “mi donos al vi ankaŭ la dek jarojn de la azeno, sed pli multe vi ne ricevos.”

La homo foriris, sed ne kontenta. La homo do vivas sepdek jarojn. La unuaj tridek estas liaj homaj jaroj, ili rapide pasas: li estas sana, gaja, ĝoje laboras kaj ĝuas sian ekzistadon. Sekvas la dek ok jaroj de la azeno: la homo ricevas ŝarĝojn unun post alia, li devas porti grenon, kiu nutras aliajn, batoj kaj puŝoj estas lia rekompenco. Poste venas la dek du jaroj de la hundo, li kuŝas en anguloj, murmuras kaj ne havas plu dentojn por mordi. Kiam ĉi tiu tempo pasas, venas la finaj dek jaroj de la simio: la homo, malsaĝa kaj malsprita, estas mokata de la infanoj.

La senditoj de morto

En tempoj malnovaj migris foje giganto sur granda vojo; subite fremdulo saltis renkonte al li kaj kriis:

“Haltu, neniun paŝon plu!”

“Kio?” diris la giganto, “vi hometo, kiun mi povus dispremi inter la fingroj, vi volas bari al mi la vojon? Kiu vi estas, ke vi parolas tiel arogante?”

“Mi estas la morto,”respondis la alia, “ankaŭ vi devas obei miajn ordonojn.”

Sed la giganto rifuzis kaj komencis batali kontraŭ la morto. Longa kaj furioza estis la batalo, fine la giganto venkis kaj per unu bato de la pugno faligis la morton. La giganto iris sian vojon kaj la venkita morto kuŝis apud ŝtono kaj estis tiel senforta, ke ĝi ne povis leviĝi.

“Kio okazos,” diris ĝi, “se mi kuŝos ĉi tie en la angulo? Neniu plu mortos en la mondo, kaj ĝi estos tiel plenigita de la homoj, ke ili ne havos sufiĉe da loko por stari unu apud la alia.”

Dume venis juna viro, freŝa kaj sana, kantis kaj ĉirkaŭrigardis. Ekvidinte la duone sveninton, li kompate proksimiĝis, levis ĝin, el sia botelo verŝis en ĝian buŝon vivigan trinkaĵon kaj atendis, ĝis ĝi refortiĝis.

“Ĉu vi scias,” diris ĝi ekstarante, “kiun vi revivigis.”

“Ne,” diris la junulo, “mi ne konas vin.”

“Mi estas la morto, mi indulgas neniun, mi ne povas fari esceptojn por vi. Sed por pruvi mian dankemon mi promesas al vi jenon: mi ne surprizos vin; antaŭ ol mi venos por preni vin, aperos miaj senditoj.”

“Bone,” diris la junulo, “mi almenaŭ scios, kiam vi venos kaj ĝis tiu tempo estos trankvila.”

Li foriris. Ĉiam li estis kontenta kaj gaja kaj vivis pensante neniam pri la morgaŭa tago. Sed la juneco kaj sano daŭris ne longe, baldaŭ venis malsanoj kaj suferoj, kiuj turmentis lin tage kaj malhelpis lin dormi nokte.

“Mi ne mortos,” li diris al si mem, “ĉar antaŭe devas aperi la senditoj de la morto; mi nur dezirus, ke pasu baldaŭ la malfacilaj tagoj de la malsano.”

Kiam li resaniĝis, li rekomencis la antaŭan gajan vivon. Foje iu ekfrapis lian ŝultron: post li staris la morto kaj diris:

“Sekvu min, venis la lasta horo de via vivo.”

“Kiel,” respondis la viro, “ĉu vi ne promesis, ke antaŭ via veno aperos viaj senditoj? Mi vidis neniun.”

“Silentu,” respondis la morto, “ĉu ili ne aperis unu post la alia? Ĉu ne venis la febro, kiu skuis vin kaj faligis sur la liton? Ĉu la kapturno ne vizitis vin? Ĉu la artrito ne gastis en ĉiuj viaj membroj? Ĉu ne zumis en viaj oreloj? Ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn? Ĉu ne fariĝis mallumo en viaj okuloj? Ĉu mia samsanga frato, la dormo, ne rememorigis min al vi ĉiuvespere? Ĉu vi ne kuŝis ĉiunokte kvazaŭ senviva?”

La viro ne sciis, kion respondi, obeis la fatalon kaj iris kun la morto.

Paŝtistino de anseroj apud puto

En dezerto inter montoj estis iam malgranda domo, en kiu vivis virino maljuna kiel la mondo kun aro da anseroj. La dezerto estis ĉirkaŭita de arbaro, ĉiutage la maljunulino prenis sian lambastonon kaj iris inter la arbojn per ŝanceliĝantaj paŝoj. Tie ŝi multe laboris, pli multe ol oni povus supozi laŭ ŝia maljuna aĝo: ŝi kolektis herbon por la anseroj, deŝiris sovaĝajn fruktojn tiel alte, kiel povis atingi ŝiaj manoj, kaj portis ĉion sur sia dorso hejmen. Oni povus supozi, ke la peza ŝarĝo devus premi ŝin al la tero, sed ĉiam ŝi sukcese ĝin portis ĝis la domo. Se ŝi renkontis iun, ŝi diris:

“Bonan tagon, najbaro, hodiaŭ estas bela vetero. Vi miras, ke mi trenas la herbon, sed ĉiu devas porti sian ŝarĝon sur la dorso.”

Sed oni ne renkontis ŝin volonte kaj preferis ĉirkaŭiri, kaj kiam patro preterpasis ŝin kun sia filo, li ĉiam diris al li mallaŭte:

“Gardu vin kontraŭ la maljunulino, ŝi estas ruza kiel la diablo, ŝi estas sorĉistino.”

Foje matene bela juna viro iris tra la arbaro. La suno hele lumis, la birdoj kantis kaj malvarmeta vento karesis la foliojn; la junulo iris ĝoje kaj gaje. Li ankoraŭ renkontis neniun, kiam li subite ekvidis la sorĉistinon, kiu genuis sur la tero kaj detranĉis herbon. Ŝi jam kolektis amason da ĝi en la sakon kaj apude staris du korboj plenaj de sovaĝaj piroj kaj pomoj.

“Maljunulino,” li diris, “ĉu vi povos forporti ĉion ĉi?”

“Mi devas, kara sinjoro,” respondis ŝi, “nur la infanoj de la riĉuloj ne bezonas tion fari. Sed al kamparano oni diras:”

“Antaŭen la okulo,
se vi estas ĝibulo.”

“Helpu min,” aldonis la maljunulino, kiam li haltis apud ŝi, “vi havas ankoraŭ rektan dorson kaj junajn piedojn, tio estos facila por vi. Mia domo ne estas malproksime: jen ĝi staras post la monto. Vi salte atingos ĝin.”

La juna viro ekkompatis ŝin:

“Kvankam mia patro ne estas kamparano, sed riĉa grafo, mi tamen prenos vian sakon por pruvi, ke ne nur la kamparanoj scias porti ŝarĝojn.”

“Bone, mi estos tre kontenta. Vi devos iri unu horon, sed tio estas bagatelo por vi. La pirojn kaj pomojn vi ankaŭ devos porti.”

La junulo iom ektimis la longan vojon, sed la maljunulino ne ellasis lin plu; ŝi metis la sakon sur lian dorson kaj la korbojn en liajn manojn.

“Vi vidas,” ŝi diris, “la afero estas facila.”

“Kontraŭe,” diris la grafo kaj faris grimacon de doloro, “la sako premas, kvazaŭ plena de ŝtonoj, kaj la pomoj kaj piroj pezas kiel plumbo; mi apenaŭ povas spiri.”

Li volis ĉion demeti, sed la maljunulino ne permesis.

“Rigardu lin,” ŝi diris moke, “la juna viro ne povas porti, kion mi, maljuna virino, trenas tiel ofte. Belajn vortojn vi ĉiam havas pretajn, sed kiam oni volas doni al vi la laboron, vi tuj malaperas. Kial vi staras tie kaj meditas? Antaŭen! Neniu reprenos la sakon.”

Dum li marŝis sur ebena tero, la junulo povis ankoraŭ porti; sed kiam ili venis al la monto kaj devis supreniri, kaj la ŝtonoj ruliĝis sub iliaj piedoj kvazaŭ vivantaj estaĵoj, tiam mankis al li la fortoj. Gutoj de ŝvito banis lian frunton kaj fluis, jen varmaj, jen malvarmaj, sur lia dorso.

“Patrineto,” li diris, “mi ne povas plu iri, mi devas iom ripozi.”

“Ne,” respondis la maljunulino, “kiam ni venos en la domon, vi povos ripozi, sed nun antaŭen! Kiu povas scii, eble tio estos utila por vi.”

“Maljunulino, vi estas senhonta,” diris la grafo kaj volis deĵeti la sakon, sed li penis vane: ĝi kvazaŭ kunkreskis kun lia dorso. Li sin turnis kaj skuis, sed ne povis liberiĝi. La maljunulino ridis kaj kontenta saltis malgraŭ la lambastono.

“Ne koleru, kara sinjoro,” ŝi diris, “via vizaĝo ruĝiĝis, kiel meleagro. Portu pacience la ŝarĝon, kiam ni venos hejmen, mi donos al vi bonan trinkmonon.”

Kion li povis fari? Li devis obei la sorton kaj pacience sekvi la maljunulinon. Ŝi fariĝis pli kaj pli vivplena, li pli kaj pli suferis sub la pezo. Subite ŝi saltis sur la sakon kaj eksidis sur ĝia supro; kvankam ŝi estis maldika kiel stango, ŝi pezis pli multe ol plej dika kampara knabino. La genuoj de la junulo tremis, sed kiam li haltis, la maljunulino batis liajn piedojn per vergo kaj urtikoj. Senĉese ĝemante li atingis la supron kaj fine venis al la domo de la maljunulino en la momento, kiam li estis falonta de laciĝo.

Kiam la anseroj ekvidis la maljunulinon, ili levis la flugilojn, etendis la kolojn, kuris renkonte al ŝi kaj kriis sian krion. Post la aro kun vergo en la mano iris maljuna knabino, dika kaj alta, sed malbela kiel la nokto.

“Patrino,” ŝi diris al la maljunulino, “ĉu io okazis al vi? Vi tiel longe forestis.”

“Tute ne, mia filineto,” ŝi respondis, “nenio malbona okazis al mi; kontraŭe ĉi tiu afabla sinjoro portis mian ŝarĝon kaj imagu, kiam mi laciĝis, li prenis ankaŭ min sur sian dorson. La vojo ne ŝajnis al ni longa, ni estis gajaj kaj seninterrompe ŝercis.”

Fine la maljunulino deglitis teren, prenis la sakon de la dorso de la junulo kaj la korbojn el liaj manoj, ekrigardis lin amike kaj diris:

“Nun eksidu sur la benko antaŭ la pordo kaj ripozu. Vi honeste perlaboris vian salajron, vi ĝin ricevos, estu trankvila.”

Poste ŝi diris al la paŝtistino de la anseroj:

“Iru en la domon, ne konvenas al vi resti sola kun juna viro, oni ne devas verŝi oleon en la fajron; li povus enamiĝi.”

La grafo ne sciis, ĉu li devas plori aŭ ridi.

“Tia trezoro,” li pensis, “eĉ se ŝi havus tridek jarojn malpli, ne estus danĝera por mia koro.”

Dume la maljunulino karesis la anserojn kvazaŭ infanojn kaj poste iris kun la filino en la domon. La junulo sin etendis sur benko sub sovaĝa pomarbo. La aero estis agrabla kaj varmeta; ĉirkaŭe verdis bela herbejo, kovrita de primoloj, sovaĝaj timianoj kaj miloj da aliaj floroj; meze murmuris klara rivereto, brilanta en la sunaj radioj, kaj la blankaj anseroj promenis sur la bordoj aŭ sin banis en la akvo.

“Bele estas ĉi tie,” li diris, “sed mi estas tiel laca, ke mi ne povas malfermi la okulojn; mi iom dormos. Nur ne venu vento kaj ne forblovu miajn piedojn de la korpo, ĉar ili estas rompeblaj, kiel fajrofungo.”

Li dormis momenton, sed baldaŭ venis la maljunulino kaj skuante vekis lin:

“Leviĝu,” ŝi diris, “vi ne povas resti ĉi tie; vere mi iom turmentis vin, sed tio ne kostis al vi la vivon. Nun oni donos al vi vian salajron; vi ne bezonas monon, nek oron, mi donos al vi ion alian.”

Dirante tion ŝi metis en lian manon skatoleton, eltranĉitan el unu sola smeraldo.

“Gardu ĝin bone,” aldonis ŝi, “ĝi alportos al vi feliĉon.”

La grafo salte leviĝis kaj sentante sin freŝa kaj forta dankis la maljunulinon pro la donaco kaj foriris, tute ne rigardinte ŝian belan filineton. Sur la vojo li aŭdis ankoraŭ de malproksime la gajan krion de la anseroj.

* * *

Tri tagojn la grafo erarvagis en la arbaro, antaŭ ol li trovis vojon. Li venis en grandan urbon kaj ĉar neniu lin konis, oni kondukis lin en la reĝan palacon, kie la gereĝoj sidis sur la trono. La grafo ekgenuis, prenis la smeraldan skatoleton el la poŝo kaj metis ĝin ĉe la piedoj de la reĝino. Ŝi ordonis al li leviĝi, kaj li donis al ŝi la skatoleton. Apenaŭ ŝi malfermis ĝin, ŝi falis teren kvazaŭ senviva. La grafo estis arestita kaj kondukota en malliberejon, kiam la reĝino ordonis, ke oni liberigu lin kaj ke ĉiuj foriru, ĉar ŝi deziris paroli kun li sen atestantoj.

Kiam la reĝino estis sola, ŝi komencis maldolĉe plori kaj diris:

“Por kio taŭgas la honoro kaj gloro, kiuj ĉirkaŭas min? Ĉiumatene mi vekiĝas kun ĉagreno kaj malĝojo. Mi havis tri filinojn, el kiuj la plej juna estis mirakle bela, fama en la tuta mondo. Ŝi estis tiel blanka kiel la neĝo, tiel ruĝa kiel la pomaj floroj kaj ŝiaj haroj brilis kiel sunaj radioj. Kiam ŝi ploris, ne larmoj falis el ŝiaj okuloj, sed perloj kaj multvaloraj ŝtonoj. Kiam ŝi atingis la aĝon de dek kvin jaroj, la reĝo alvokis ĉiujn tri antaŭ sian tronon. Se vi estus vidinta, kiel oni malfermis la okulojn, kiam eniris la plej juna! Tio estis kvazaŭ apero de la suno. La reĝo diris:

“Miaj filinoj, mi ne scias, kiam venos mia lasta horo, mi volas hodiaŭ difini, kion ricevos ĉiu el vi post mia morto. Vi ĉiuj amas min, sed tiu kiu plej multe min amas, ricevos la plej bonan parton.”

Ĉiu filino diris, ke ŝi plej multe amas lin.

“Ĉu vi ne povus esprimi,” respondis la reĝo, “kiel vi min amas? Mi ekkonus tiamaniere viajn sentojn.”

La plej aĝa diris:

“Mi amas la patron kiel plej dolĉan sukeron.”

La dua:

“Mi amas la patron kiel mian plej belan veston.”

La plej juna silentis. La reĝo demandis:

“Kaj vi, mia plej amata infano?”

“Mi ne scias,” respondis ŝi, “mi povas kun nenio kompari mian amon.”

La patro insistis, ke ŝi nomu ion. Fine ŝi diris:

“Plej bona manĝo ne plaĉas al mi sen salo, mi amas la patron kiel salon.”

La reĝo aŭdinte tion ekkoleris kaj diris:

“Se vi amas min kiel la salon, mi rekompencos vian amon per salo.”

Li dividis la regnon inter la du pli aĝaj kaj ordonis, ke oni ligu sakon kun salo al la dorso de la tria kaj forkonduku ŝin en sovaĝan arbaron.

Ni ĉiuj ploris kaj petis kompaton por ŝi,” diris la reĝino, “sed la kolero de la reĝo cedis al nenio. Kiel ŝi ploris forlasante nin! La tuta vojo estis kovrita de perloj, kiuj falis el ŝiaj okuloj. La reĝo baldaŭ ekbedaŭris sian severecon kaj ordonis serĉi la malfeliĉan infanon en la tuta arbaro, sed neniu trovis ŝin. Kiam mi pensas, ke sovaĝaj bestoj ŝin manĝis, mia koro krevas de malĝojo; iufoje mi min konsolas per la espero, ke ŝi vivas ankoraŭ, ke ŝi sin kaŝis en kaverno aŭ trovis rifuĝejon ĉe kompatemaj homoj. Sed imagu, ke kiam mi malfermis vian smeraldan skatoleton, mi ekvidis perlon tute saman, kiaj faladis el la okuloj de mia filino. Facile vi komprenos, kiel ekbatis mia koro. Vi devas rakonti al mi, kiamaniere vi akiris la perlon.”

La grafo rakontis al la reĝino, ke li ricevis ĝin de la maljunulino en la arbaro, ke li suspektas, ke ŝi estas sorĉistino; pri la princino li aŭdis nenion.

La gereĝoj decidis viziti la maljunulinon; ili opiniis, ke ili certe ricevos sciigojn pri la filino en la loko, kie estis la perlo.

* * *

La maljunulino sidis en sia domo kaj turnis ŝpinradon. Estis jam mallume kaj la bruletantaj karboj de la fajrujo dissendis nur malfortan lumon.

Subite bruo eksonis ekstere: la anseroj revenis hejmen kaj kriis sian raŭkan krion. Baldaŭ eniris ankaŭ la filino, sed la maljunulino apenaŭ salutis ŝin iom ekmovante la kapon. La filino eksidis, prenis ŝpinradon kaj turnis la fadenon tiel lerte, kiel juna knabino. Tiel ili ambaŭ sidis du horojn, ne parolante eĉ unu vorton. Fine io ekbruis ĉe la fenestro kaj du fajraj okuloj rigardis internen. Tio estis maljuna strigo, kiu kriis trifoje uhu. La maljunulino ekrigardis supren kaj diris:

“Jam venis la tempo, iru fari vian laboron.”

Ŝi leviĝis kaj eliris. Kien ŝi iris? Ŝi iris tra herbejoj en valon, kaj venis fine al puto, apud kiu staris tri maljunaj kverkoj. Dume la luno leviĝis ronda kaj granda super la monton kaj estis tiel lume, ke oni povus trovi pinglon. Ŝi demetis haŭton, per kiu estis kovrita ŝia vizaĝo, kliniĝis al la puto kaj komencis sin lavi. Kiam ŝi estis preta, ŝi trempis la haŭton en la akvon kaj metis ĝin sur la herbo por blankigi ĝin en la lumo de la luno kaj sekiĝi. Sed kiel ŝanĝiĝis la knabino! Neniam vi vidis ion similan! Kiam la griza harligo defalis, ŝiaj oraj haroj ekbrilis kiel sunaj radioj kaj kiel mantelo kovris ŝin tutan. Ŝiaj okuloj similis ĉielajn stelojn, ŝiaj vangoj estis rozaj kiel pomaj floroj.

Sed la bela knabino estis malgaja. Ŝi eksidis kaj maldolĉe ploris. La larmoj unu post alia falis el ŝiaj okuloj kaj ruliĝis inter la longaj haroj teren. Tiel ŝi sidis tie kaj restus longe, sed subite inter la branĉoj de la apuda arbo io ekkrakis kaj ekbruis.

Ŝi salte leviĝis kiel kapreolo, kiu aŭdas pafon de ĉasisto. Ĝuste en tiu momento la luno estis kovrita de nigra nubo, la knabino rapide remetis la haŭton kaj malaperis kiel flamo estingita de la vento. Tremante kiel tremola folio ŝi kuris hejmen. La maljunulino staris antaŭ la pordo kaj la knabino volis rakonti, kio okazis al ŝi, sed la maljunulino amike ekridis kaj diris:

“Mi jam scias ĉion.”

Ŝi kondukis ŝin en la ĉambron kaj ekbruligis lumon. Sed ŝi ne revenis al la ŝpinrado; ŝi prenis balailon kaj komencis ordigi la ĉambron.

“Ĉio devas esti pura,” ŝi diris al la knabino.

“Sed patrino,” diris la knabino, “kial vi komencas la laboron en tiel malfrua horo?”

“Ĉu vi scias, kioma horo estas?” demandis la maljunulino.

“Ne estas ankoraŭ noktomezo,” respondis la knabino, “sed jam pasis la dek unua horo.”

“Ĉu vi ne memoras,” daŭrigis la maljunulino, “ke ĝuste antaŭ tri jaroj vi venis al mi? Via tempo jam estas finita, ni ne povas plu resti kune.”

La knabino ektimis kaj diris:

“Ah, kara patrino, ĉu vi volas forpuŝi min? Kien mi iros? Mi havas nek amikojn, nek hejmon. Mi ĉion faris, kion vi postulis, kaj vi ĉiam estis kontenta: ne forpelu min.”

La maljunulino ne volis diri al la knabino, kio estis okazonta al ŝi.

“Mi ne povas plu resti ĉi tie,” ŝi diris, “sed post mia foriro la ĉambro devas esti pura. Ne maltrankviliĝu, vi trovos tegmenton, sub kiu vi povos loĝi, kaj vi estos kontenta de la rekompenco, kiun vi ricevos de mi.”

“Sed diru al mi, kio estas okazonta?” daŭrigis la knabino.

“Mi ripetas, ne malhelpu min en mia laboro. Ĉesu paroli, iru en vian ĉambron, demetu la haŭton de la vizaĝo kaj prenu la silkan veston, en kiu vi venis al mi; poste restu en via ĉambro, ĝis mi vokos vin.”

* * *

Sed mi devas reveni al la gereĝoj, kiuj iris kun la grafo por trovi la maljunulinon. La grafo nokte en la arbaro disiĝis de la gereĝoj kaj daŭrigis la vojon sola. En la sekvinta tago al li ŝajnis, ke li trovis la ĝustan vojon. Li iris seninterrompe antaŭen ĝis la krepusko; li tiam suriris arbon por pasigi tie la nokton: li timis perdi nokte la vojon. Kiam la luno aperis, li ekvidis personon, kiu malsupreniris de la monto. Ŝi ne havis vergon en la mano, tamen li povis rekoni la paŝtistinon de la anseroj, kiun li iam vidis en la domo de la maljunulino.

“Oho,” li diris, “jen unu sorĉistino, mi do havos ankaŭ la alian.”

Sed kiel li ekmiris, kiam ŝi venis al la puto, demetis la haŭton kaj sin lavis, kiam la oraj haroj kovris ŝin tutan: tian belulinon li vidis neniam antaŭe. Li kuraĝis apenaŭ spiri, sed li etendis la kolon inter la folioj kiel li povis kaj rigardis, rigardis ŝin senĉese. Ĉu tial ke li tro kliniĝis, ĉu pro alia kaŭzo la branĉo ekkrakis, kaj en la sama momento la knabino rapide remetis la haŭton, kaj salte forkuris kiel kapreolino. Nuboj kovris la lunon kaj la grafo ne povis plu vidi ŝin.

Apenaŭ ŝi malaperis, la grafo malsupreniris kaj sekvis ŝin per rapidaj paŝoj. Farinte nur kelke da paŝoj, li ekvidis en la krepusko du personojn paŝantaj sur la herbejo. Tio estis la gereĝoj, ili ekvidis de malproksime la lumon en la domo de la maljunulino kaj iris tien. La grafo rakontis al ili, kiajn strangajn aferojn li vidis ĉe la puto, kaj ili ne dubis plu, ke tio estis ilia perdita filino. Ĝojaj ili iris antaŭen kaj baldaŭ atingis la dometon: la anseroj sidis ĉirkaŭe, metinte la kapon sub la flugilojn, kaj neniu moviĝis. La migrantoj rigardis tra la fenestro: la maljunulino sidis senmove, ŝpinis kaj balancis la kapon. La ĉambro estis pure ordigita, kvazaŭ tie loĝus elfoj, kiuj neniam havas polvon sur la piedoj. Sed ili ne vidis sian filinon. Momenton ili rigardis ĉion, fine ili kuraĝis frapi delikate la fenestron.

La maljunulino kvazaŭ atendis ilin, ŝi leviĝis kaj diris amike:

“Eniru, mi konas vin.”

Kiam ili estis en la ĉambro, ŝi diris:

“Vi ne bezonus veni tiel malproksimen, se antaŭ tri jaroj vi ne estus forpuŝintaj maljuste vian infanon, kiu estas tiel bona kaj bela. Sed tio ne malutilis ŝin, ŝi tri jarojn paŝtis la anserojn: ŝi ellernis nenion malbonan, ŝia koro restis pura. Sed vi estis sufiĉe punitaj per la maltrankvileco, en kiu vi vivis.”

Ŝi proksimiĝis al la ĉambro kaj diris:

“Venu tien ĉi, mia filineto.”

La pordo malfermiĝis kaj la princino aperis en sia silka vesto, kun siaj oraj haroj kaj brilaj okuloj: ŝi ŝajnis ĉiela anĝelo.

Ŝi iris al la gepatroj, ĉirkaŭprenis kaj kisis ilin. Ili ĉiuj ploris de ĝojo. La juna grafo staris apude kaj kiam ŝi ekvidis lin, ŝi ruĝiĝis kiel muska rozo; ŝi mem ne sciis kial. La reĝo diris:

“Kara infano, mian regnon mi dividis kaj donacis, kion mi donos al vi?”

“Ŝi bezonas nenion,” diris la maljunulino, “mi donacas al ŝi la larmojn, kiujn ŝi ploris pro vi. Tio estas veraj perloj pli belaj ol la maraj, ili valoras pli multe ol via tuta regno. Kaj kiel salajron por ŝiaj servoj mi donas al ŝi mian dometon.”

Dirinte tion ŝi malaperis. La muroj iom ekkrakis kaj kiam la venintoj ĉirkaŭrigardis, ili ekvidis anstataŭ la dometo belegan palacon, reĝa tablo staris kun manĝaĵoj kaj servistoj kuris en la ĉambroj.

La fabelo ne estas ankoraŭ finita, sed mia avino, kiu rakontis ĝin al mi, iom perdis la memoron kaj forgesis la reston. Ŝajnas al mi, ke la bela princino kaj la grafo geedziĝis, restis en la palaco kaj vivis tie feliĉe tiel longe, kiel volis Dio. Ĉu la blankaj anseroj, kiujn paŝtis la princino, ĉiuj estis junaj filinoj (mi volas ofendi neniun) kaj ĉu ili ree ricevis homan figuron kaj restis kiel servistinoj ĉe la juna reĝino, tion mi ne scias tute certe, sed mi supozas, ke jes. Sendube estas, ke la maljunulino ne estis sorĉistino kiel oni opiniis, sed bona feino disdonanta feliĉon. Kredeble estis ŝi, kiu donacis al la princino ĉe la naskiĝo la econ plori perlojn anstataŭ larmoj. Hodiaŭ tio ne okazas plu, alie la malriĉuloj baldaŭ fariĝus riĉaj.