Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Internacia krestomatio

La bazan tekston origine enkomputiligis Miroslav Malovec

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

TRI MUSKETEROJ

Volumo I, ĉapitro V

Sinjoro de Séguier serĉas pli ol unu fojon la sonorilon, kiel li faris antaŭe.

Malferminte la pordon, Ludoviko XIII ekiris tra la koridoro al Anno Aŭstria.

La reĝino estis ĉirkaŭita de siaj korteganinoj, sinjorinoj de Guemence, de Sablé, de Montbazon kaj de Guilot. En angulo de l’ ĉambro sidis la hispana servantino, dona Estefana, kiu venis kun ŝi el Madrido. Sinjorino de Guemence legis voĉe; ĉiuj aŭskultis ŝin atente, ekster la reĝino. Ŝi intence petis, ke oni legu, por povi mediti proprajn pensojn, ŝajnigante, ke ŝi aŭskultas. Ĉi tiuj pensoj, kvankam oritaj per lasta rebrilo de l’ amo, estis tamen tristaj. Anno Aŭstria, perdinte la konfidon de sia edzo, persekutata per la malamo de l’ kardinalo, kiu ne povis al ŝi pardoni, ke ŝi forpuŝis pli dolĉan senton, vidis, kiel falis ĉirkaŭ ŝi ŝiaj plej fidelaj servantoj, plej intimaj amikoj, plej karaj favoratoj. Oni povis supozi, ke ŝi posedas econ plorindan — alportadi malfeliĉon al ĉio, kion ŝi tuŝis; ŝia amikeco estis fatala signo, kiun sekvis persekutado. Sinjorinoj de Chevreuse kaj de Vernet estis ekzilitaj; La Porte ne kaŝis al sia sinjorino, ke en ĉiu minuto li atendis areston.

Ĝuste en la momento, kiam la reĝino meditis plej malgajajn kaj malfacilajn siajn pensojn, malfermiĝis la pordo kaj la reĝo eniris.

La legantino eksilentis, la korteganinoj ekstaris: regis profunda silento.

La reĝo, sen ia signo de l’ ĝentileco haltis antaŭ la reĝino kaj diris per aliigita voĉo:

— Sinjorino, vi ricevos viziton de l’ sinjoro kanceliero, kiu komunikos al vi aferojn, kiujn mi komisiis al li.

La malfeliĉa reĝino, kiun oni senĉese minacis per eksedzigo, ekzilo, eĉ per juĝo, paliĝis sub la ruĝo kaj ne povis sin deteni de l’ demando:

— Por kio ĉi tiu vizito, sinjoro? Kion diros al mi la kanceliero, kion ne povus al mi diri Via Reĝa Moŝto mem? La reĝo, respondante nenion, sin turnis sur la kalkanumoj, kaj en la sama momento la gvardia kapitano, de Guitaut, anoncis la viziton de l’ sinjoro kanceliero.

Kiam li aperis, la reĝo jam forlasis la ĉambron tra alia pordo.

La kanceliero eniris duone ridetante, duone ruĝiĝante. Ĉar ni retrovos lin en nia rakonto, ne estas superflue, ke niaj legantoj jam nun koniĝu kun li.

La kanceliero estis plaĉa homo. Des Roches le Masles, la kanoniko de Notre-Dame, ekslakeo de l’ kardinalo, rekomendis lin al Lia Kardinala Moŝto, kiel homon fidelan. Richelieu konfidis al li kaj neniam tion bedaŭris.

Oni rakontis pri li diversajn historiojn, inter aliaj la jenan:

Post uragana juneco, li rifuĝis en monaĥejon, por pentofari tie pro la junulaj pekoj.

Sed enirante en la sanktan lokon, la kompatinda pentanto ne povis sufiĉe rapide fermi la pordon, por ke la pasioj, de kiuj li forkuris, ne eniru kun li. Senĉese li estis atakata de ili, kaj la monaĥestro, al kiu li rakontis sian malfeliĉon, donis al li sekvantan konsilon por gardi lin laŭ eblo: kuri al la ŝnuro de l’ sonorilo kaj sonorigi per ĉiuj fortoj por forpeli la demonon tentanton. Aŭdinte la bruon, la monaĥoj komprenos, ke la tentoj sieĝas iun fraton, kaj ĉiuj kune iros preĝi.

La konsilo plaĉis al la estonta kanceliero. Li komencis forpeli la demonon per la preĝoj de l’ fratoj. Sed la diablon ne facile estas forigi de la loko, kiun li okupis; ju pli fervoraj estis la ekzorcismoj, des pli obstine li tentis la malfeliĉulon; la sonorilo estis skuata tage kaj nokte, anoncante la deziregon pentofari, kiun sentis la pia frato.

Eĉ unu minuton da ripozo ne havis plu la fratoj. Tage ili senĉese iris supren kaj malsupren sur la ŝtuparo, kondukanta al la kapelo; nokte ili estis devigataj dudek fojojn salti de la litoj kaj preĝe terenkuŝiĝi sur la planko de siaj ĉambretoj.

Oni ne scias, ĉu la diablo forlasis la persekutaton, aŭ ĉu la monaĥoj laciĝis, sed post tri monatoj la pentanto eliris el la monaĥejo kaj reaperis en la mondon pli posedata de la demono, ol iu ajn.

Forlasinte la monaĥejon, li fariĝis magistrato, aliĝis al la partio de l’ kardinalo, kio pruvas lian sagacecon, kaj fariĝis kanceliero; li fervore servis Lian Kardinalan Moŝton en lia malamo al la reĝino patrino kaj en lia venĝo al Anno Aŭstria, li stimulis la juĝistojn en la afero de Chalais; fine ĝuante plenan konfidon de l’ kardinalo, konfidon tiel prave akiritan, li ricevis la delikatan komision kaj por plenumi ĝin li venis al la reĝino.

Anno Aŭstria staris ankoraŭ, kiam li eniris, sed rimarkinte lin, tuj eksidis, donis signon al la aliaj reokupi la seĝetojn kaj kusenojn kaj demandis per fiera tono:

— Kion vi deziras, sinjoro, kaj kia estas la celo de via vizito?

— En la nomo de l’ reĝo, kun tuta respekto al Via Reĝina Moŝto, mi venas por traserĉi viajn paperojn.

— Traserĉi miajn paperojn? miajn? Tio estas malnobla ago!

— Volu pardoni min, sed en ĉi tiu afero mi estas nur instrumento, kiun uzas la reĝo. Li ja estis tie ĉi antaŭ momento kaj petis vin prepariĝi al ĉi tiu vizito.

— Traserĉu do, sinjoro; mi estas krimulino, ŝajnas: Estefana, donu la ŝlosilojn de miaj tabloj kaj tirkestoj.

La kanceliero traserĉis la meblojn nur por formalaĵo, ĉar li bone sciis, ke ne tie la reĝino kaŝis la gravan leteron, skribitan en ĉi tiu tago.

Kiam la kanceliero jam dudek fojojn malfermis kaj fermis la tirkestojn, li fine devis, malgraŭ facile komprenebla ŝanceliĝo, plenumi la plej gravan taskon, traserĉi la reĝinon mem. La kanceliero do embarasite proksimiĝis al la reĝino kaj diris per malcerta voĉo:

— Nun restis la ĉefa afero.

— Kia? — demandis la reĝino, kiu ne komprenis aŭ, pli ĝuste, ne volis kompreni.

— Lia Reĝa Moŝto estas certa, ke letero estis skribita de vi hodiaŭ; li scias, ke ĝi ne estis sendita laŭ la adreso. La letero estas nek en la skribtablo nek aliloke, kaj tamen ĉi tiu letero devas ie esti.

— Ĉu vi kuraĝus levi la manon kontraŭ via reĝino? — diris Anno Aŭstria fiere ekstarante kaj fiksante sur la kanceliero minacan rigardon.

— Sinjorino, mi estas fidela servanto de l’ reĝo kaj mi faros ĉion, kion li ordonos.

— La spionoj de l’ kardinalo bone plenumis sian devon. Jes, mi skribis hodiaŭ leteron, kiu ne estis forsendita. La letero estas ĉi tie, — la reĝino levis sian belan manon al la korsaĵo.

— Donu do al mi, sinjorino la leteron — diris la kanceliero.

— Mi donos ĝin nur al la reĝo.

— Sinjorino, se la reĝo dezirus, ke la letero estu donita al li, li mem postulus ĝin. Sed li al mi ordonis ĉi tion, mi ripetas, kaj se vi ne redonos ĝin ...

— Tiam?

— Li ordonis, ke mi ĝin prenu.

— Kion vi diras?

— Ke la ordonoj, donitaj al mi, estas vastaj, kaj ke mi estas rajtigita serĉi la leteron eĉ sur la persono de Via Reĝina Moŝto mem.

— Kia malnoblaĵo! — ekkriis la reĝino.

— Volu do faciligi mian taskon.

— Ĉi tiu ago estas malhonesta superforto, ĉu vi komprenas, sinjoro?

— La reĝo ordonas, sinjorino, pardonu min.

— Mi tion ne toleros; ne, prefere morti — ekkriis la reĝino, en kiu ekbolis la imperia hispana kaj aŭstria sango.

La kanceliero respekte riverencis la reĝinon kaj kun videbla intenco plenumi senŝanceliĝe la komision, proksimiĝis kun mieno de ekzekutista servisto al Anno Aŭstria, el kies okuloj ekŝprucis larmoj de l’ kolerego.

La reĝino, ni jam tion diris, estis tre belega. La komisio do de l’ kanceliero estis tre delikata, sed la reĝo, treege ĵaluzanta Buckingam’on, ne ĵaluzis plu iun ajn.

Sendube la kanceliero Séguier serĉis en tiu momento per la okuloj la faman sonorilon; sed ne trovante ĝin, li vole nevole etendis la manon al la loko, kie laŭ la vortoj de l’ reĝino estis la letero.

Anno Aŭstria faris unu paŝon posten tiel pala, kvazaŭ ŝi estus mortonta; por ne fali ŝi apogis sin per la maldekstra mano al tablo, kiu staris post ŝi, kaj per la dekstra ŝi eltiris la leteron, kiu estis kaŝita sur ŝia brusto, kaj etendis ĝin al la kanceliestro.

— Jen estas la letero — diris la reĝino per interrompata kaj tremanta voĉo, — prenu ĝin kaj liberigu min de via abomena persono.

A. Dumas

PATRO

Mi estas ebria, mi tion konfesas ... Pardonu, survoje mi eniris en drinkejon kaj trinkis pro la varmego du boteletojn da biero. Varmege estas, filo! Maljuna Musatov eltiris el la poŝo ĉifonon kaj viŝis sian razitan ruĝe-bluan vizaĝon.

— Mi venis al vi, Borenka, anĝelo mia, nur por unu minuto, — daŭrigis li, ne rigardante la filon, pro tre grava afero. Pardonu, eble mi malhelpas vin. Ĉu vi ne havas, mia animo, ĝis mardo dek rublojn? Hieraŭ mi devis pagi por la loĝejo, kaj la mono ... vi komprenas, eĉ se oni mortigus min! ... Juna Musatov silente eliris kaj post la pordo komencis murmureti kun la mastrino de l’ somerloĝejo kaj kun la kolegoj, kiuj kun li komune ĝin luis. Post tri minutoj li revenis kaj silente donis al la patro dekrublan paperon. La maljunulo, ne rigardinte ĝin, malzorge ŝovis ĝin en la poŝon kaj diris:

Mersi. Kiel vi fartas? Jam de longe ni ne vidis unu la alian.

— Jes, de longe. De Pasko.

— Kvin fojojn mi intencis veni, sed neniam mi havis tempon. Jen unu afero, jen alia ... tute ne eble estis! Cetere, mi mensogas ... ĉion mi mensogis. Ne kredu, Borenka, al mi. Mi diris: marde mi redonos al vi la dek rublojn; ankaŭ tion ne kredu. Kredu neniun mian vorton. Mi faras nenion ... Maldiligenteco, drinkado kaj honto iris sur la strato en tia kostumo, jen estas ĉio ... Pardonu al mi, Borenka. Mi trifoje sendis al vi knabineton peti monon kaj mi skribis plendajn leterojn. Mi dankas vin pro la mono, sed ne kredu al la leteroj: mi mensogis. Mi hontas vin rabi, mia anĝelo; mi scias, ke vi havas apenaŭ sufiĉe por vi, ke vi mizere vin nutras, sed tia estas mia senhonteco, ke oni povus montradi min por mono! ... Pardonu al mi, Borenka. Mi diras al vi puran veron, ĉar mi ne povas indiferente rigardi vian anĝelan vizaĝon ... Pasis minuto en silento. La maljunulo profunde ekĝemis kaj diris:

— Regalu min, mi petas, per glaso da biero ... La filo silente eliris, kaj ree eksonis murmureto post la pordo. Post momento oni alportis bieron, la maljunulo vidante la botelojn viviĝis kaj subite ŝanĝis la tonon.

— Antaŭ kelkaj tagoj mi ĉeestis vetkurojn, rakontis li, farante timajn okulojn. — Ni estis tri kaj ni vetis en la totalizatoro tri rublojn. Nia ĉevalo venis unua, ni ricevis po tridek tri rubloj. Mi ne povas vivi sen vetkuroj. Nobla plezuro! Mia maljunulino ĉiam riproĉas min pro la vetkuroj, sed mi iras. Mi amas ilin, faru kion vi volas! Boris, juna blondulo kun melankolia senmova vizaĝo, paŝis malrapide el angulo en angulon kaj aŭskultis silente. Kiam la maljunulo interrompis sian rakonton por tusi, li proksimiĝis al la patro kaj diris:

— Antaŭ kelke da tagoj mi aĉetis ŝuojn, sed ili estas tro mallarĝaj por mi. Ĉu vi ne prenus ilin? por pli malkara prezo?

— Bone — konsentis la maljunulo, farante grimacon, — sed por la sama prezo.

— Jes. La monon vi poste pagos al mi. La filo rampis sub la liton kaj eltiris de tie paron da novaj ŝuoj. La patro demetis siajn maldelikatajn, brunajn, sendube malproprajn ŝuojn kaj komencis provi la novajn.

— Kvazaŭ miaj propraj! — diris li. — Bone, mi prenas ilin. Kaj marde, kiam mi ricevos la pension, mi sendos al vi la monon por ili. Cetere mi mensogas, — daŭrigis li, subite ree per plorema tono. — Mi mensogis pri la totalizatoro, mi mensogas pri la pensio. Ankaŭ vi trompas min, Borenka ... Mi ja divenas vian noblan politikon. Mi trae komprenas vin! La ŝuoj estas tro mallarĝaj por vi, ĉar via animo estas larĝa. Aĥ, Boris, Boris! Ĉion mi komprenas, ĉion mi sentas!

— Vi transloĝiĝis? — interrompis lin la filo por ŝanĝi la temon.

— Jes, mi transloĝiĝis. Ĉiumonate mi tion faras. Mia maljuna kun sia karaktero ne povas longe vivi sur la sama loko.

— Mi vizitis vin en la antaŭa loĝejo por inviti vin kamparon. Pro via sano estus bone por vi vivi iom en freŝa aero.

— Ne! — eksvingis la manon la maljunulo. — Mia edzino ne konsentos, kaj mi mem ne volas. Jam centfoje vi provis eltiri min en la marĉo, ankaŭ mi mem provis, sed sen rezultato. Forlasu tion. Lasu min morti en la marĉo. Jen mi sidas ĉe vi, vidas vian anĝelan vizaĝon, kaj tamen io tiras min hejmen en la marĉon. Tia estas mia sorto. Ne metu sterko-skarabon sur rozon. Ne. Jam tempo estas, filo, por mi; mallumiĝas.

— Atendu momenton, mi akompanos vin. Ankaŭ mi devas esti hodiaŭ en la urbo.

La maljunulo, kaj la filo surmetis la paltojn kaj eliris. Kiam ili post kelke da minutoj sidis en fiakro, estis jam mallume kaj en la fenestroj ekbrilis lumo.

— Mi rabis vin, Borenka! — murmuretis la maljunulo. — Malfeliĉaj, malfeliĉaj infanoj! Granda estas la ĉagreno havi tian patron! ... Boris, mia anĝelo, mi ne povas mensogi, kiam mi vidas vian vizaĝon. Pardonu ... Kia estas mia senhonteco! Mia Dio! Mi ĵus rabis vin, hontigas vin per mia drinkula vizaĝo, morgaŭ mi hontigos same viajn fratojn! ... Kaj se vi vidus min hieraŭ! Mi ĝin ne kaŝos, Borenka! Hieraŭ venis al mia edzino najbaroj, ĉiaspecaj mallaboremuloj, mi drinkis kun ili kaj komencis kalumnii vin, miajn infanojn. Mi insultis vin, plendis, ke vi min forlasis. Mi volis plorigi la ebriajn virinojn kaj ludi rolon de l’ malfeliĉa patro. Ĉiam mi faras tiamaniere: kiam mi volas kaŝi miajn malvirtojn, mi kulpigas pri ĉio miajn senkulpajn infanojn. Mi ne povas mensogi al vi, Borenka, kaj kaŝi la veron. Mi iris al vi fanfaronante, sed kiam mi vidis vian delikatecon kaj kompatemon, la lango gluiĝis al la palato kaj en mia konscienco la supro venis suben.

— Ĉesu, paĉjo, ni parolu pri aliaj aferoj.

— Dipatrino, kiajn infanojn mi havas! — daŭrigis la patro, ne aŭskultante la filon. — Kian donacon mi ricevis de Dio! ... Ne ĉifono, kiel mi devus havi tiajn infanojn, sed vera homo kun animo kaj koro! Mi tion ne indas.

La maljunulo demetis sian malgrandan ĉapon kaj kelkfoje faris la signon de l’ kruco.

— Gloro estu al vi, Dio! — ĝemis li, rigardante ĉirkaŭe kaj kvazaŭ serĉante sanktan pentraĵon. Rimarkindaj, maloftaj infanoj! Tri filojn mi havas kaj ĉiuj estas samaj. Sobraj, seriozaj, agemaj kaj kiel saĝaj! Veturigisto, kiel saĝaj! Gregorio sola havas saĝon por dek. Li scias francan, li scias germanan lingvon kaj parolas ... kion valoras viaj advokatoj kompare kun li! ... eterne vi dezirus lin aŭskulti ... Infanoj miaj, infanoj, mi ne kredas, ke vi estas miaj! Mi ne kredas. Vi Borenka estas martiro ... Mi ruinigas vin kaj mi ruinigos vin ... Sen fino vi donas al mi, kvankam vi scias, por kio mi elspezas la monon ... . Antaŭ kelke da tagoj mi sendis al vi plendan leteron, priskribis mian malsanon, kaj ĉio estis mensogo: mi petis de vi monon por rumo. Kaj vi donas al mi, ĉar vi timas ofendi min per la rifuzo. Ĉion ĉi mi komprenas kaj sentas ... Griŝa ankaŭ estas martiro. Ĵaŭde mi venis al li en la oficejon, ebria, malpura, en ĉifonoj ... odoranta brandon kiel drinkejo. Rekte al li mi venas, tia figuro! ... Mi parolas al li maldelikate, kaj ĉirkaŭe staras liaj estroj, kolegoj, petantoj ... kia honto! Sed li tute ne konfuziĝis, nur iom paliĝis, ekridetis, venis al mi, kvazaŭ nenio okazis, eĉ prezentis min al la kolegoj. Poste li akompanis min ĝis mia hejmo, eĉ per unu vorto ne riproĉis min! Via frato Saŝa, li ja ankaŭ estas martiro! Li edziĝis, vi scias, kun la filino de regimentestro el aristokrata rondo, ricevis doton ... Oni povus supozi, ke mi estas indiferenta por li. Ne, tute ne! Tuj post la edziĝo min unuan li vizitis kun sia juna edzino ... En mia kaverno ... La maljunulo ekploris, sed tuj ridante daŭrigis:

— Kaj ĝuste tiam mi manĝis rafanon kun kvas kaj rostitajn fiŝojn, kaj en la ĉambro tia malbonodoro estis, ke ĝi naŭzus la diablon. Mi kuŝis ebria, mia maljuna saltis al la juna paro, kun sia ruĝa vizaĝo ... abomeno, unuvorte. Sed Saŝa ĉion toleris.

— Jes, nia Saŝa estas bona homo, — diris Boris.

— Bonega! Vi ĉiuj estas oraj infanoj: vi kaj Griŝa kaj Saŝa kaj Sonja. Mi vin turmentas, hontigas, rabas, kaj dum mia tuto vivo mi aŭdis de vi neniun riproĉan vorton, mi vidis neniun straban rigardon. Se mi estus bona patro, sed tiel — fi! Nur malbonon vi vidis de mi. Mi estas malbona, diboĉa homo ... Nun, dank’ al Dio, mi kvietiĝis, mi ne havas plu fortan karakteron; sed antaŭe, kiam vi estis ankoraŭ malgrandaj, firma volo estis en mi.

Kion ajn mi faris aŭ diris, ĉiam ŝajnis al mi, ke tiel devas esti. Ofte el la klubo mi revenis ebria, kolera kaj riproĉis vian mortintan patrinon pro la elspezoj. La tutan nokton mi turmentegis ŝin kaj pensis, ke tiel devas esti. Ofte, kiam vi leviĝis matene kaj iris gimnazion, mi daŭrigis ludi la sinjoron. Dio mia, turmentegis mi la malfeliĉulinon! Se vi revenis hejmen kaj mi ankoraŭ dormis, vi ne kuraĝis tagmanĝi antaŭ mia vekiĝo. Dum la tagmanĝo — la sama muziko! Vi sendube memoras. Al neniu donu Dio tian patron! Por vin provi Dio sendis min al vi. Vere, por provi. Suferu, infanetoj, ĝis la fino. Respektu vian patron, kaj vi longe vivos. Pro viaj virtoj Dio donos al vi longan vivon. Veturigisto, haltu! La maljunulo desaltis kaj kuris en drinkejon. Post duonhoro li revenis ebria kaj eksidis apud la filo.

— Kie estas nun Sonja? — demandis li. — Ĉu ŝi lernas ankoraŭ?

— Ne, en majo ŝi finis la kursojn kaj nun loĝas ĉe la bopatrino de Saŝa.

— Ho, ho! — miris la maljunulo. — Brava knabino, ŝi similas la fratojn. Ne ĝisvivis, Borenka, via patrino. Aŭskultu, Boris, ĉu ŝi ... ŝi scias, kiel mi vivas? Boris ne respondis. Silente pasis kvin minutoj. La maljunulo ekploris, viŝis la vizaĝon per sia ĉifono kaj diris:

— Mi amas ŝin, Borenka! Ŝi ja estas mia sola filino, kaj por la maljunulo ne ekzistas pli bona konsolo, ol filineto ... Mi dezirus vidi ŝin. Ĉu mi povus, Borenka?

— Kompreneble, ĉiam kiam vi volas.

— Ĉu efektive? ... Kaj ŝi?

— Ŝi mem serĉis vin por vin vidi.

— Jen estas infanoj! Veturigisto, ĉu ne vere? Aranĝu tion, Borenka, mia kolombeto! Ŝi estas nun délicatesse, consommé kaj ĉio simila, nobela, kaj mi ne dezirus viziti ŝin en miaj abomenaj vestoj. Jen kion ni faros, Borenka: tri tagojn mi ne drinkos, por ke mia ruĝeblua vizaĝo reordiĝu, poste mi venos al vi kaj vi pruntos al mi kostumon; mi min razos, tondigos miajn harojn, poste vi veturos al ŝi kaj ŝin venigos en vian hejmon. Konsentite?

— Bone.

— Veturigisto, haltu! La maljunulo ree desaltis kaj kuris en drinkejon. Ĝis Boris atingis kun la patro lian loĝejon, la maljunulo dufoje ankoraŭ desaltis, kaj la filo ĉiun fojon silente kaj pacience atendis. Kiam ili, forlasinte la veturilon, iris tra la longa, malpura korto al la loĝejo, konfuzita kaj embarasita fariĝis lia mieno. Li time kraĉotusis kaj ŝmacis per la lipoj.

Borenka, — diris li per flata tono, — se mia edzino diros al vi ion, vi ne atentu kaj ... estu des pli ĝentila por ŝi. Ŝi estas maldelikata kaj malrespekta, tamen bona virino. En ŝia brusto batas bona, varma koro! La longa korto finiĝis, kaj Boris eniris en longan vestiblon. La pordaj hokoj ekkrakis, la venintoj eksentis la kuirejan odoron, la samovaran haladzon kaj ekaŭdis laŭtajn voĉojn. Trapasante la kuirejon Boris vidis nur la fumon, ŝnuron, sur kiu pendis la tolaĵo kaj la tubon de l’ samovaro, el kiu supreniris oraj fajreroj.

— Jen estas mia kaverno, — diris la maljunulo, kliniĝante kaj enirante en malgrandan ĉambreton kun malalta plafono. La atmosfero pro la apuda kuirejo estis terure sufoka. Ĉe la tablo sidis tri virinoj kaj regalis sin reciproke. Vidinte la gaston, ili ekrigardis unu alian kaj ĉesis manĝi.

— Vi ricevis? — demandis severe unu el ili, supozeble la “maljuna” mem.

— Mi ricevis, mi ricevis, — murmuris la maljunulo. — Nun, Boris, sidiĝu, mi petas. Simple estas ĉe ni, ni amas la simplecon.

Li senbezone mastrumis en la ĉambro. Li hontis la filon kaj samtempe li volis kiel ĉiam sin montri senĝena kaj ludi rolon de malfeliĉa, forlasita patro.

— Jes, juna homo, ni vivas simple, sen lukso — murmuris li. — Ni estas simplaj homoj, junulo ... Ni ne amas, kiel vi, fanfaroni ... Jes! Ĉu vi ne trinkus brandon? Unu el la virinoj (ŝi hontis trinki en la ĉeesto de fremdulo) ekĝemis kaj diris:

— Post la fungoj mi ankoraŭ trinkos ... Ĉu oni volas, aŭ ne, oni devas trinki post ili ... Ivan Gerasimiĉ, invitu la sinjoron, eble ankaŭ li trinkos!

— Trinku, juna homo! — diris la maljunulo, ne rigardante la filon. — Ni havas nek vinon, nek likvoron. Ni amas la simplecon.

— Ne plaĉas al li ĉe ni! — ekĝemis la mastrino.

— Ne grava, ne grava! li trinkos. Por ne ofendi la patron per sia rifuzo, Boris akceptis la glaseton kaj silente trinkis. Kiam oni alportis la samovaron, li ankaŭ silente, kun melankolia vizaĝo trinkis du glasojn da abomena teo. Silente aŭskultis li la aludojn de la duonpatrino pri kruelaj kaj senkompataj infanoj, kiuj forlasas siajn gepatrojn.

— Mi scias, kion vi nun pensas, — diris la maljunulo, ree ekscitita per la brando. — Vi pensas: “li falis en marĉon, malfeliĉulo!”, sed laŭ mia opinio, mia vivo estas pli normala, ol via. Mi bezonas neniun.. mi ne intencas humiliĝi ... Mi ne toleras, se knabo kompate min rigardas. Post la teo li preparis haringon kun cepo tiel senteme, ke larmoj de kortuŝo ekbrilis en liaj okuloj. Li ree parolis pri la totalizatoro, pri la gajno kaj pri ĉapelo “panama”, kiun li aĉetis hieraŭ por 16 rubloj. Li mensogis kun sama apetito, kun kiu li manĝis la haringon kaj trinkis. La ilo sidis silente unu horon kaj komencis adiaŭi.

— Mi ne kuraĝas peti, ke vi restu — diris fiere la maljunulo. — Pardonu, juna homo, ke mi ne vivas, kiel vi volas! Adiaŭ, juna homo, — daŭrigis li per la sama tono, akompanante la filon al la vestiblo.

Atande! Sed en la malluma vestiblo, li subite premis la vizaĝon al la maniko de l’ filo kaj ekploris.

— Se mi povus vidi Sonjan! — murmuretis li. — Aranĝu tion, Borenka, mia anĝelo! ... Mi min razos, metos vian kostumon ... estos serioza ... Mi silentos en ŝia ĉeesto. Vere mi silentos! Li time rigardis al la pordo, post kiu estis aŭdeblaj la voĉoj de la virinoj, ĉesis plori kaj diris laŭte:

— Adiaŭ, juna homo. Atande!

A. Ĉeĥov

BOLĈJO

Foje konato rakontis al mi jenon: “Kiam mi estis studento en Moskvo, mi loĝis apud unu el ‘tiuj’ ... vi scias. Ŝi estis Polino, ŝia nomo estis Tereso. Altkreska, nigrahara, kun nigraj kunkreskintaj brovoj kaj kun granda, maldelikata vizaĝo, kvazaŭ elhakita per hakilo, ŝi timigis min per la besta brilo de siaj malpalaj okuloj, per sia profunda baso, per siaj manieroj de veturigisto, per sia tuta grandega figuro de bazara vendistino ... Mi loĝis en subtegmenta ĉambro, ŝia pordo estis kontraŭ mia. Mi neniam malfermis la pordon, se mi sciis, ke ŝi estas hejme. Sed tio, kompreneble, okazis malofte. Iafoje mi renkontis ŝin sur la ŝtuparo, sur la korto, kaj ŝi sendis al mi rideton, kiun mi trovis rabema kaj cinika. Ne malofte mi vidis ŝin ebria, kun malbrilaj okuloj kaj senordaj haroj, malplaĉe ridetanta ... En tiaj okazoj ŝi ordinare diris al mi:

— Bonan tagon, sinjoro studento! — kaj ŝi ridis malsaĝe, plifortigante mian abomenon. Mi ŝanĝus la loĝejon por liberigi min de tiaj renkontoj kaj salutoj, sed mi havis tiel beletan ĉambron kun vasta perspektivo el la ĉambro ... Mi toleris.

Foje, kiam kuŝante sur la lito mi penis trovi motivojn por ne iri en la universitaton, subite malfermiĝis la pordo kaj la abomena Tereso base salutis ĉe la pordo:

— Bonan tagon, sinjoro studento!

— Kion vi deziras? — respondis mi. Mi vidas, ke ŝia vizaĝo estas konfuzita, petema ... Neordinara por ŝi vizaĝo.

— Sinjoro, mi volus peti vin pri io ... Ne rifuzu!

Mi kuŝas, silentas kaj pensas:

— Ruzo! Atenco kontraŭ mia ĉasteco, nenio alia! Gardu vin, Jegor.

— Mi devas sendi leteron en mian hejmlandon, — diras ŝi petege, mallaŭte kaj timeme.

— Diablo vin prenu, pensas mi, mi skribos! Mi leviĝis, eksidis ĉe la tablo, prenis paperon kaj diris:

— Venu ĉi tien, eksidu kaj diktu ... Ŝi venas, singarde eksidas kaj rigardas min per okuloj de kulpulo.

— Al kiu la letero?

— Al sinjoro Boleslavo Kaŝput, Svencany, Varsovia fervojo ...

— Kion skribi ... Diru ...

— Kara mia Bolĉjo ... koro mia ... Mia fidela amanto ... Gardu vin Dipatrino! Ora mia koro, kial vi tiel longe ne skribis al via sopiranta kolombino Tereso ... Malfacile mi detenis la ridon. ‘La sopiranta kolombino’ alta kiel grenadisto, kun grandega pugno kaj kun tiel nigra vizaĝo, kvazaŭ la kolombino estus kamentubisto, kiu neniam sin lavis! Mi penis serioze demandi: — Kiu li estas, ĉi tiu Dolorĉjo?

— Bolĉjo, sinjoro studento, — ŝi sentis sin, ŝajnas al mi, ofendita, ke mi moke ŝanĝis la nomon. Bolĉjo estas mia fianĉo ...

— Fianĉo?!?

— Kial vi tiel miras, sinjoro? Kial mi, fraŭlino, ne povas havi fianĉon? Ŝi fraŭlino! Kiel tio plaĉas al vi? — Kial ne! Ĉio okazas ... Ĉu de longe li estas via fianĉo? ...

— Sesan jaron ... Ho, ho! — pensas mi. Ni skribis la leteron. Mi diras al vi, tiel, amplenan kaj delikatan leteron, ke mi mem, eble, volus esti Bolĉjo, se la korespondantino estus ne Tereso, sed io alia, malpli granda.

— Koran dankon al vi, sinjoro, pro la komplezo! — diras al mi Tereso kun saluto. — Eble ankaŭ mi povus fari ion por vi?

— Ne, mi dankas vin.

— Eble vi havas ĉemizojn aŭ pantalonojn por fliki? Mi sentas, ke ĉi tiu mastodonto en jupo konfuzas min, ke mi ruĝiĝas, kaj mi respondas malĝentile, ke mi bezonas nenion.

Ŝi foriris. Pasis du semajnoj ... Foje vespere mi sidas ĉe la fenestro kaj fajfas pensante, kiel mi povus liberiĝi de mi mem? Enue estas, la vetero estas malbona, oni povas iri nenien, kaj de la enuo mi okupis min per la memanalizo. Ĝi ankaŭ estas sufiĉe enuiga, sed kiam mankas aliaj okupoj ... Subite la pordo malfermiĝas — dank’ al Dio! iu venis ...

— Ĉu vi ne estas tre okupata, sinjoro studento? Tereso! Hm ...

— Ne ... kion vi deziras?

— Mi volus peti vin, ke vi skribu ankoraŭ unu leteron ...

— Mi estas preta ... Al Bolĉjo.

— Ne, nun jam de li ...

— Kion?

— Ho mi malsaĝa virino! Pardonu, sinjoro, mi ne ĝuste esprimis tion. Nun la letero estas ne por mi, sed por amikino ... t. e. ne por amikino, sed ... por amiko ... Li ne scias skribi ... li havas fianĉinon, ŝia nomo estas, kiel mia, Tereso ... Eble vi skribos leteron al tiu Tereso? Mi rigardas ŝin — ŝia vizaĝo estas konfuzita, la fingroj tremas, ŝi balbutas kaj ... mi divenas!

— Sinjorino, ĉion vi mensogis. Ekzistas neniu Bolĉjo, neniu Tereso. De mi vi profitos nenion kaj mi ne deziras konatecon kun vi ... Ĉu vi komprenis? Ŝi strange ektimis, konfuziĝis, ekmovis ridinde la lipojn por diri ion, sed silentis. Mi atendas, kio okazos, kaj mi sentas, ke mi, ŝajnas, eraris suspektante, ke ŝi intencas delogi min de la vojo de l’ ĉasteco. Ĉi tie estas io alia.

— Sinjoro studento, — komencis ŝi, kaj subite, svinginte la manon, ŝi turnis sin al la pordo kaj foriris. Mi restis kun malagrabla sento en la koro: mi aŭdas, ŝi brufermas sian pordon, sendube ŝi ofendiĝis ... Mi iom konsideris kaj decidis iri al ŝi, revoki ŝin kaj skribi ĉion, kion ŝi deziras.

Mi enpaŝas en ŝian ĉambron — mi vidas, ŝi sidas ĉe la tablo, apogas sin sur ĝi kaj premas la kapon per la manoj.

— Aŭskultu, diras mi ... ... Ĉiufoje, kiam mi rakontas ĉi tiun historion kaj venas al ĉi tiu momento, mi sentas ion strangan ..... tia malsaĝeco! Je-es ...

— Aŭskultu, mi diras ... Ŝi desaltas de sia seĝo, iras al mi kun brilantaj okuloj kaj metinte la manojn sur miajn ŝultrojn, komencas murmureti ... pli ĝuste, tondri per sia basa voĉo ...

— Nu, jes! Neniu Bolĉjo ekzistas ... Ankaŭ neniu Tereso! Sed ĉu malfacile estas por vi konduki la plumon sur la papero, jes? Ah, vi! Vi ... tiel delikata! Ekzistas neniu, nek Bolĉjo, nek Tereso, mi sola estas! Kio do?

— Permesu, — diras mi konfuzita per la akcepto, — mi ne komprenas. Bolĉjo ne ekzistas?

— Ne ekzistas.

— Nek Tereso?

— Nek Tereso! Mi estas Tereso! Nenion komprenante, mi rigardas ŝin per larĝe malfermitaj okuloj kaj penas konstati, kiu freneziĝis, mi aŭ ŝi? Ŝi reiris al la tablo, serĉis ion tie, revenas kaj diras ofendite:

— Se tiel malfacile estis por vi skribi al Bolĉjo, jen estas via letero, reprenu ĝin! Aliaj skribos por mi ... Mi vidas — en mia mano estas la letero al Bolĉjo!

— Aŭskultu, Tereso! Kion signifas ĉio tio? Por kio vi bezonas, ke skribu aliaj personoj? Mi ja skribis kaj vi ne sendis la leteron?

— Kien?

— Al ĉi tiu ... al Bolĉjo?

— Li ja ne ekzistas! Mi absolute nenion komprenas! Kion fari? Ekfajfi kaj foriri. Sed ŝi ekparolis:

— Vi ne komprenas? — diris ŝi ofendite. — Li ne ekzistas, li do ne ekzistas! — Kaj ŝi disetendis la manojn, kvazaŭ ne komprenante, kial li ne ekzistas.

— Sed mi deziras, ke li ekzistu ... Ĉu mi ne estas homo, kiel ĉiuj aliaj? Certe, mi ... mi scias. Sed malutilas neniun, ke mi skribas al li ...

— Permesu — al kiu?

— Al Bolĉjo, mi ripetas!

— Li ja ne ekzistas.

— Ah, Jesuo-Mario! Li ne ekzistas, sed ŝajnas al mi ke li estas! ... Mi skribas al li kaj li kvazaŭ estas ... Tereso — estas mi, li respondas al mi, kaj mi ree al li! ... Mi komprenis ... Mi sentis doloron, honton! Najbare, apud mi loĝas homo, havanta neniun, kiu ame, kore rilatas al li, kaj ĉi tiu homo elpensas al si amikon!

— Vi skribis por mi leteron al Bolĉjo. Alia persono legas ĝin al mi, mi aŭskultas kaj pensas, ke Bolĉjo ekzistas! Tiam mi petas, ke oni skribu leteron de Bolĉjo al Tereso ... al mi. Kiam oni legas al mi tian leteron, mi estas tute konvinkita, ke Bolĉjo ekzistas ... mia vivo fariĝas pli facila ... Jes ... Diablo prenu! ... De tiu tempo mi skribis akurate du fojojn en la semajno leterojn al Bolĉjo kaj respondon de Bolĉjo al Tereso. Bone mi skribis la respondojn ... Ŝi aŭskultis ilin kaj ploregis ... base ploregis. Kaj pro tio, ke per la leteroj al ŝi de elpensita Bolĉjo mi ŝin plorigis, ŝi flikis al mi la ŝtrumpetojn, ĉemizojn k. t. p ... Post tri monatoj oni metis ŝin en malliberejon. Kaj nun sendube ŝi ne vivas plu.

...Mia konato forblovis de la cigaredo la cindron; medite rigardis la ĉielon kaj diris:

Je-es ... Ju pli la homo gustumis da maldolĉo, des pli deziras li dolĉon. Sed ni tion ne komprenas, vestitaj per niaj antikvaj virtoj kaj rigardante unu alian tra la vualo de l’ konvinko pri nia senpekeco ... Tio estas malsaĝa kaj ... tre kruela. Falintaj homoj, ni diras ... Sed kio ili estas? Antaŭ ĉio — homoj, ili havas samajn ostojn, sangon, karnon kaj nervojn, kiel ni. Oni diras tion al ni jam de jarcentoj, ĉiutage. Ni aŭskultas kaj ... la diablo scias, kiel malsaĝa estas ĉio tio! Ĉu ni tute surdiĝis de la laŭta prediko pri la humanismo? En realeco, ni mem ankaŭ estas falintaj homoj, eĉ tre profunden falintaj en senfundaĵon de la konvinko pri la supereco de niaj nervoj kaj cerbo super la cerbo kaj nervoj de l’ homoj, kiuj estas nur malpli ruzaj, ol ni, kiuj malpli lerte ol ni ŝajnigas bonecon. Cetere, sufiĉe mi diris pri tio. Ĉio tio estas tiel malnova, ke oni devus honti pri tio paroli ... Tre malnova ... jes”.

M. Gorkij

LA MIRAKLO DE PURUN BHAGAT

Vivis iam en Hindujo viro, kiu estis unua ministro de duone senpenda regno en la nord-okcidenta parto de la lando. Li estis brameno de tiel alta kasto ke la vorto “kasto” havis por li neniun signifon; lia patro estis grava oficisto inter la hele vestitaj korteganoj de malnovmoda hinda regno. Sed Purun Dass, fariĝinte plenaĝa, komprenis, ke la antaŭa stato de l’ aferoj tute ŝanĝiĝis, ke ĉiu celanta pli altan rangon devas amike rilati al Angloj kaj imiti ĉion, kion ili trovas bona. Samtempe la enlanda oficisto devas konservi la favoron de l’ propra estro, malfacila do estis la afero, sed la singarda juna brameno, edukita en la universitato de Bombajo, prudente ludis sian rolon kaj ŝtupo post ŝtupo atingis la rangon de unua ministro de la regno, t. e. ke li posedis pli da povo, ol lia estro Maharaĝa.

Post la morto de l’ maljuna reĝo, kiu malfidis al Angloj, al aliaj fervojoj kaj telegrafoj, Purun Daas akiris plenan konfidon de la juna heredinto, edukita de angla guvernisto. Ambaŭ kune, sed tiamaniere ke la ministro ĉiam zorgeme lasis la meriton al la reĝo, ili fondis lernejojn por knabinoj, konstruis vojojn, apotekojn, aranĝis ekspoziciojn de terkulturaj iloj, eldonis ĉiujare “bluan libron” pri la “Morala kaj materiala progreso de l’ regno”. La angla ministrejo de eksteraj aferoj kaj la hinda registaro estis ravitaj.

Tre malmultaj enlandaj ŝtatoj akceptas senkondiĉe la anglan progreson, ĉar ili ne volas kredi, kiel kredis Purun Dass, ke tio, kio estas bona por Anglo, devas esti trioble bona por Aziano.

La unua ministro fariĝis tre honorata amiko de Vicreĝoj kaj Estroj, de misiistoj-kuracistoj kaj ordinaraj misiistoj, de sentimaj anglaj oficiroj-rajdistoj, kiuj venas ĉasi en la reĝaj bestejoj, de la grandaj amasoj da turistoj, kiuj travojaĝas Hindujon de l’ nordo al sudo dum la malvarma sezono kaj malŝpare donas al ĉiuj konsilojn, kiamaniere oni devas administri la ŝtaton. Dum libera tempo li fondis kuracistajn kaj industriajn lernejojn laŭ angla modelo, skribis korespondaĵojn por “Pioneer”, la plej granda ĉiutaga gazeto de Hindujo, klarigante la celojn kaj intencojn de la reĝo.

Fine li vizitis Anglujon, kaj reveninte devis pagi al la pastroj grandegajn sumojn, ĉar brameno eĉ de tiel alta kasto, kiel Purun Dass, perdas la kaston, se li traveturis la maron. En Londono li renkontis ĉiujn kaj parolis kun ĉiuj, kiuj indis koniĝon — kun viroj, kies nomoj estas famaj en la tuta mondo — kaj vidis ankoraŭ pli multe, ol li rakontis. Li ricevis honorajn atestojn de universitatoj, parolis pri reformoj en Hindujo kun anglinoj en vizitaj kostumoj, ĝis fine tuta Londono proklamis lin “plej ĉarma homo, kiu iam ajn estis invitata al tagmanĝoj”.

Kiam li revenis Hindujon li atingis la supron de l’ gloro: la Vicreĝo mem vizitis lin por donaci al li la Grandan Krucon de la Hinda Stelo, riĉe ornamitan per diamantoj, rubandoj kaj emajloj; dum la sama ceremonio, kiam tondris la pafilegoj, li ricevis la Komandoran Ordenon de Hinda Imperio, — lia nomo fariĝis: Sir Purun Dass K. O. H. I.

Vespere, dum la festeno en la granda tendo de la Vicreĝo, li ekstaris kun la ordeno sur la brusto kaj respondante la toaston por sia reĝo, li diris paroladon, kiun multaj Angloj envius al li.

En la sekvinta monato, kiam la urbo ree dronis en la sveniganta varmego, li faris tion, kion sendube sonĝus fari neniu Anglo: koncerne la aferojn de tiu ĉi mondo, li mortis. Lia multekosta ordeno revenis al la Hinda Registaro, la administrado de l’ aferoj estis komisiita al nova unua ministro kaj komenciĝis granda ĉasado al registaraj oficoj. La pastroj sciis, kio okazis, ankaŭ la popolo divenis; sed Hindujo estas la sola lando de l’ mondo, kie ĉiu povas fari, kion li volas, kaj neniu demandas, kial la fakto, ke Sir Purun Dass K. O. H. I. forlasis la postenon, palacon kaj povon por la telereto de l’ almozulo kaj la okreflavaj vestoj de Sunnyasi, t. e. de sankta homo, ŝajnis al neniu eksterordinara.

Konforme al la Antikva Leĝo li estis dudek jarojn junulo, dudek jarojn militisto — kvankam li neniam portis armilojn — kaj dudek jarojn estro de la familio. Li ĝuis la riĉecon kaj povon en la grado, kian ili meritis laŭ lia opinio; li ne forpuŝis honorojn, se li renkontis ilin sur sia vojo; li vidis homojn kaj landojn de proksime kaj de malproksime; kaj la homoj kaj landoj leviĝis antaŭ li por lin honori. Nun li forlasis ĉion ĉi, kiel oni deĵetas mantelon, kiun oni ne bezonas plu.

Kiam li trapasis la urban pordegon vestita per antilopa felo, tenante sub la brako bastonon kun kupra tenilo kaj en la mano brunan almozan telereton el polurita coco-de-mer, nudpieda, sola, kun okuloj mallevitaj teren — post li eksonis de la bastionoj pafoj por honori lian feliĉan posteulon. Purun Dass balancis la kapon. Ĉio ĉi jam estis finita por li; la pasintan vivon li rememoris sen sopiro kaj bedaŭro, kiel oni rememoras la nebulajn sonĝojn. Nun li estis Sunnyasi, migranta almozulo, sen hejmo, ricevanta panon de kompatemaj proksimuloj; sed dum ekzistos en Hindujo unu peco da pano por divido, neniu pastro aŭ almozulo suferos malsaton. Purun Dass neniam gustumis viandon, tre malofte fiŝon. Kvin sterlingoj tute sufiĉis por liaj elspezoj en la tempo, kiam li disponis milionojn. Eĉ en Londono, dum la luksaj festenoj, li neniam forgesis sian revon pri la ripozo kaj trankvilo: la longajn sablajn vojojn de Hindujo, kovritajn de postsignoj de nudpieduloj, la senĉesan malrapidan movadon, la akran odoron de l’ fumo leviĝanta kiel ĉifitaj rubandoj de la fajrujoj sub la figarboj, ĉe kiuj la vojaĝantoj sidiĝas al la vespermanĝo.

Kiam venis la tempo por realigi ĉi tiun revon, la unua ministro preparis ĉion necesan kaj post tri tagoj pli facile estus trovi aerveziketon en la senfundaĵo de Atlantiko, ol Purun Dass’on inter la hindaj migruloj, kiuj senĉese kuniĝas kaj disiĝas sur la ebenaĵoj de Hindujo.

Ĉiuvespere li sternis sian antilopan felon en la loko, kie renkontis lin la krepusko, jen en apudvoja monaĥejo de l’ migruloj, jen ĉe la argilaj kolonoj de altaro de Kala Pir, kie la Ĵogis’oj, nebula sekto de sanktuloj, akceptis lin kiel homon, kiu respektas la kastojn kaj sektojn; jen proksime de malgrandaj hindaj vilaĝoj, kie la infanoj alportis al li nutraĵon, preparitan de iliaj gepatroj; aŭ sur la deklivoj de la paŝtejoj, kie la flamoj de lia fajrujo vekis la dormantajn kamelojn. Tio estis indiferenta por Purun Dass, aŭ pli ĝuste por Purun Bhagat, kiel li nun nomis sin mem. Kia estis la lando, popolo, nutraĵo, estis indiferente por li; sed senkonscie liaj piedoj portis lin al nord-oriento: de sudo al Rohtak, de Rohtak al Karnool, de Karnool al la ruinoj de Samanah; poste li iris laŭlonge de la sekiĝinta fluejo de rivero Eugger, kiu pleniĝas nur kiam pluvas en la montoj, ĝis fine li ekvidis malproksime la linion de Himalajaj montoj.

Purun Dass ekridetis: li rememoris, ke lia patrino estis raĵputa bramenino el la ĉirkaŭaĵo de Kulu, montanino ĉiam sopiranta al la neĝoj, kaj ekpensis, ke plej malgranda guto da montana sango en la vejnoj de homo rekondukas lin ĉiam al la hejma regiono.

— Tie, tie — diris Purun Bhagat surirante la deklivon de Sevalik, sur kiuj la kaktoj staras rekte kiel sepobrakaj kandelingoj — tie mi ripozos kaj dediĉos mian vivon al la saĝo.

Kaj la malvarma sento de Himalajaj montoj siblis al liaj oreloj, kiam li ekiris la vojon al Simla.

La lastan fojon, kiam li estis ĉi tie, li veturis kun luksa eskorto por viziti la plej afablan kaj ĝentilan vicreĝon; ili parolis unu horon pri la komunaj amikoj en Londono kaj pri la opinio de la hinda popolo pri la nuna stato de l’ aferoj. Nun Purun Bhagat vizitis neniun; sin apogante al la balustrado de la promenejo li rigardis la belegan panoramon — kvardek mejlojn da valoj ĉe siaj piedoj, ĝis mahometana policisto diris al li, ke li malhelpas la pasantojn. Purun Bhagat kliniĝis respekte antaŭ la leĝo, ĉar li konis ĝian valoron kaj ĉiam serĉis leĝon por si mem. Li do daŭrigis la vojon kaj pasigis la nokton en terdometo en antaŭurbo de Simla Chota, kiu povus ŝajni la fino de la tero, sed por li ĝi estis la komenco de lia vojaĝo.

En la sekvinta tago li ekiris la vojon tra Himalajoj al Tibeto. Ĝi estis mallarĝa vojeto, trahakita en la ŝtonegoj, aŭ pendanta sur traboj super senfundaĵoj, kiu jen kuras sur varmaj, malsekaj valoj, ĉiuflanke ĉirkaŭitaj de montoj, jen rampas sur la senarbajn suprojn, kie la suno bruligas kvazaŭ la radioj de l’ lento; jen ĝi profundiĝas en mallumajn arbarojn, kie la filikoj kovras la arbojn de l’ radikoj ĝis la pintoj, kie la fazano alvokas printempe sian inon. Li renkontis tibetajn paŝtistojn kun iliaj hundoj kaj brutaroj (ĉiu ŝafo portis sur la dorso sakon da borakso), migrantajn arbohakistojn, lamojn vestitajn per manteloj kaj kovriloj pilgrimantajn el Tibeto Hindujon; kurierojn de malgrandaj ŝtatoj, izolitaj inter la montoj, galopantajn sur striataj aŭ multkoloraj ĉevaletoj; aŭ kaj alkadojn de raĝoj, rajdantaj iun viziti. Iafoje dum la tuta tago li vidis nur brunan urson, kiu murmuris elterigante radikojn, ie malsupre, profunde sur la valo.

En la unuaj momentoj de l’ vojaĝo, la murmuro de l’ mondo, kiun li lasis post si, sonis ankoraŭ en liaj oreloj, kiel en la tunelo oni aŭdas la bruon de ĵus trapasinta vagonaro; sed kiam li pasis Mutenian intermonton, ĉio finiĝis kaj Purun Bhagat restis sola kun si mem, irante, admirante kaj revante. Liaj okuloj fikse rigardis la teron, liaj pensoj flugis super la nubojn.

Foje vespere post du tagoj de surirado li atingis la plej altan trairejon kaj ekvidis antaŭ si vicon da neĝaj suproj, zonantaj la horizonton: montoj dek kvin, dudek mil futoj da alto, kiuj ŝajnis tiel proksimaj, ke ilin povus atingi ŝtonĵeto, kvankam en realeco la interspaco estis tre granda — kvindek aŭ sesdek mejloj. La vojeton kronis malluma, densa arbaro: deodaroj, nuksujoj, sovaĝaj prunoj, olivaj kaj piraj arboj, sed precipe deodaroj t. e. himalajaj cedroj. En ilia ombro staris forlasita sanktejo de Kali (Purga, Sitala), dio, kies helpon oni iafoje petegas kontraŭ la variolo.

Purun Bhagat balais la ŝtonan plankon, ekridetis al la grimacanta statuo, konstruis post la altaro malgrandan argilan fajrujon, sternis la antilopan felon sur lito de freŝaj pinaj pingloj, metis sub la brakon sian buiragibastonon kun kupra tenilo, kaj eksidis por ripozi.

Tuj sub li la flanko de l’ monto estis tute krutega kaj mil kvincent futojn malsupre estis videbla valo, kie malgranda vilaĝo kroĉiĝis al la deklivo de l’ monto. La muroj de l’ domoj estis el ŝtonoj, la tegmentoj el batpremite tero. Ĉirkaŭe malgrandaj kampoj kuŝis terase, kvazaŭ flikita antaŭtuko, ĵetita sur la genuojn de l’ monto. Inter la ŝtonoj, ĉirkaŭantaj la draŝejojn, sin paŝtis bovinoj, ne pli grandaj ol skaraboj. Rigardante trans la valon, la okulo erare mezuris la grandon de l’ objektoj kaj ne rimarkis ke tio, kio ŝajnis malalta arbetaro sur la kontraŭa deklivo de l’ monto, estis en realeco arbaro de grandegaj pinoj. Purun Bhagat vidis aglon falantan tra la senfundaĵo, sed la grandega birdo jam en la mezo de l’ vojo fariĝis nigra punkteto. Aroj da malgrandaj, disblovataj nubetoj flugis super la valo, jen kaŝante sin post ŝtonegoj, jen leviĝante supren kaj malaperante tute, kiam ili atingis la supron de l’ monto. Rigardante ĉion ĉi, Purun Bhagat diris al si mem: “Ĉi tie mi trovos trankvilon!” Sed por montano estas bagatelo iri supren aŭ malsupren kelkcenton da paŝoj. Kiam do la vilaĝanoj rimarkis la fumon leviĝantan de la forlasita sanktejo, ilia pastro tuj suriris la terasan flankon de l’ monto por saluti la pilgrimanton.

Rigardinte la okulojn de Purun Bhagat — okulojn de homo, kiu kutimis estri milionojn, la pastro kliniĝis ĝis la tero, prenis, sen vorto, la almozulan pladeton kaj revenis vilaĝon.

— Fine ni havas sankton homon; neniam mi vidis tian. Li estas valano, sed lia vizaĝo estas pala, li estas vera brameno.

Ĉiuj mastrinoj ekkriis:

— Ĉu li restos inter ni? Kaj ĉiu komencis fervore prepari por Purun Bhagat plej bongustajn manĝaĵojn. La nutraĵo en montaj regionoj estas tre simpla, tamen pia montanino scias kuiri frandaĵojn, uzante poligonon kaj maizon, rizon kaj ruĝan pipron, malgrandajn fiŝojn, kaptitajn en la valaj torentoj, mielon el tuboformaj abelujoj, faritaj en la ŝtonaj muroj, abrikotojn, safranon, sovaĝan zingibron kaj avenan farunon. La pastro reportis al Purun Bhagat plenan pladeton.

— Ĉu li intencas loĝi tie ĉi! Ĉu li bezonas chela’n, lernanton kiu kolektos por li almozon? Ĉu li havas kovrilon kontraŭ la malvarmo? Ĉu la nutraĵo estas bona? — jen estis la demandoj de l’ vilaĝana pastro.

Purun Bhagat manĝis, dankis la doninton.

— Jes, mi intencas resti ĉi tie.

— Tio sufiĉas — respondis la pastro. — Li lasu ĉiam la telereton ekstere, inter la du kunplektitaj radikoj, kaj ĉiutage Bhagat ricevos sian nutraĵon, ĉar por la vilaĝo estas honoro, ke tia homo — li rigardis nekuraĝe la vizaĝon de Bhagat — volas esti ilia najbaro.

En tiu tago do finiĝis la migrado de Purun Bhagat. Li trovis lokon, kiun elektis por li la sorto, en silento kaj senlima spaco. De tiu momento la tempo haltis por li, kaj la izolulo ne sciis plu, ĉu li vivas aŭ jam mortis, ĉu li estas homo, estro de siaj membroj, aŭ parto de la monto aŭ de l’ nuboj, de la kaprica pluvo aŭ de l’ sunaj radioj. Mallaŭte li ripetadis multfoje unu Nomon kaj post ĉiu ripeto li sentis, ke li pli kaj pli liberiĝas el sia korpo kaj ke lia animo leviĝas senĉese al la pordo de ia terura mistero; sed ĝuste en la momento, kiam malfermiĝis la pordo, lia korpo retiris lin teron kaj ree li kun malespero sentis sin malliberigita en la korpo kaj ostoj de Purun Bhagat.

Ĉiumatene oni metis silente la plenan pladeton antaŭ la sanktejo, inter la kunplektitaj radikoj. Iafoje alportis lin la pastro; iafoje komercisto Ladakki, loĝanta en la vilaĝo kaj deziranta montri sindonemon, suriris malfacile la krutan vojeton; sed plej ofte faris tion la virino, kiu nokte preparis la manĝaĵon. Kortuŝita ŝi murmuretis: “Preĝu por mi al la dioj, Bhagat, preĝu por tiu, edzino de tiu!” De tempo al tempo oni komisiis ĉi tiun honoron al iu kuraĝa knabo, kiu ĵetinte la pladeton, forkuradis plej rapide sur siaj malgrandaj piedetoj. Sed Purun Bhagat neniam malsupreniris al la vilaĝo, kiu kuŝis sub liaj piedoj kvazaŭ geografia karto. Vespere li rigardis la kunvenojn, kiuj okazis sur la draŝejo, la sola ebena loko; li rigardis la mirindan verdon de la juna rizo, la bluon de l’ maizo, la kvadratojn de la poligono, similantajn akvujojn, la ruĝajn florojn de l’ amaranto, kies etajn semojn, kiuj estas nek greneroj nek legomoj, ĉiu Hindo povas senpeke manĝi dum la fasto. En la fino de l’ jaro la tegmentoj de l’ domoj fariĝis kvadratoj de pura oro, ĉar sur ili oni sekigis la grenon.

La rikolto de la mielo kaj greno, la semado de l’ rizo kaj ĝia senŝeligado pasis antaŭ liaj okuloj kvazaŭ brodaĵo sur la kanvaso de la kampoj kaj li meditis, demandante sin mem pri la celo de ĉio tio, en la fino de l’ finoj.

Eĉ en multhoma Hindujo ne eble estas por iu ajn sidi senmove sen tio, ke la sovaĝaj bestoj kuras sur lia korpo kvazaŭ sur ŝtonego. La bestoj, kiuj bone konis la sanktejon de Kali, venis rigardi la uzurpulon. Languroj, grandaj grizaj himalajaj simioj, plej scivolaj, venis la unuaj. Renversinte la pladeton ili rulis ĝin sur la planko. Ili esploris per siaj dentoj la bastonon, grimacis al la antilopa felo kaj fine konkludis, ke oni ne bezonas timi la kvietan homan estaĵon. Ĉiuvespere ili venis desaltante de la suproj de l’ pinoj kaj etendante la manojn petis manĝaĵon; poste ili forkuris lerte kaj gracie.

Ili tiel ekamis la varmegon de l’ fajro, ke ili ĉirkaŭis ĝin de ĉiuj flankoj, kaj Purun Bhagat estis devigata forpeli ilin por ĵeti lignon en la fajrujon. Preskaŭ ĉiumatene li trovis grizfelan simion sub sia kovrilo, kaj la tutan tagon unu el membroj de la gento sidis ĉe lia flanko, fikse rigardis la neĝajn suprojn, kun neesprimeble saĝa kaj melankolia mieno.

Post la simioj venis la barasingh, granda cervo, similanta nian ruĝan, sed pli forta. Li volis defroti sur la malvarmaj ŝtonoj de la statuo de Kali la veluron de siaj kornoj; ekvidinte homon sur la sojlo, li haltis senmova. Sed Purun Bhagat restis kvieta kaj trankvila; la reĝa besto malrapide proksimiĝis kaj tuŝetis lian ŝultron per la buŝego, Purun Bhagat karesis per malvarmeta mano la kornetojn de l’ besto. La tuŝo trankviligis la tremantan cervon, kiu mallevis la kapon, kaj Purun Bhagat komencis delikate purigi la kornojn. Poste la barasingh alkondukis sian inon kaj idon — kvietajn bestojn, kiuj remaĉis la nutraĵon sur la kovrilo de l’ sanktulo; nokte la cervo venis sola por ricevi sian porcion da freŝaj nuksoj; liaj okuloj fariĝis verdaj de la rebrilo de l’ fajrujo. Fine aperis eĉ la damcervo, la plej timema kaj malgranda de l’ gento, kun rekte starantaj, longaj, kvazaŭ kuniklaj oreloj; la silentema mushick-nabha, en sia punktata vesto, ankaŭ volis ekscii, kion signifas la lumo en la sanktejo kaj ĝi enŝovis sian musan nazeton inter la genuojn de Purun Bhagat, proksimiĝante kaj forkurante kune kun la ombroj de la fajrujo. Purun Bhagat nomis ilin ĉiujn “miaj fratoj” kaj per mallaŭta “Bhai! Bhai!” elvokis ilin el la arbaro, se ili povis aŭdi lian voĉon. Ankaŭ la nigra himalaja urso, malgaja kaj suspektema Sona, kiu portas sur la mentono blankan signon, ofte pasis tie. Ĉar Bhagat ne montris timon, Sona ne montris koleron, sed rigardis lin, pli kaj pli proksimiĝis kaj fine ankaŭ ĝi petis karesojn kaj regalon de pano aŭ beroj. Ofte kiam antaŭ la tagiĝo Bhagat suriris la dentan pinton por vidi, kiel sur la neĝaj suproj eklumiĝas la matenruĝo, li renkontis Sonan, kiu murmurante marŝis sur la postaj piedoj, ŝovis scivole la antaŭan sub renversitan arbon kaj eltiris ĝin kun malpacienca bleko; alifoje la fruaj paŝoj de l’ saĝulo vekis Sonan, kiu dormis kuŝante kvazaŭ volvaĵo sur la tero, kaj tiam la potenca besto stariĝis por batalo, sed aŭdinte la voĉon de Bhagat, ĝi rekonis sian plej bonan amikon.

Preskaŭ ĉiuj ermitoj kaj sanktuloj, kiuj vivas malproksime de l’ grandaj centroj, posedas famon de sorĉistoj; laŭ popola kredo ili mirakle regas la sovaĝajn bestojn, sed la tuta mirakla arto estas: esti trankvila, fari nenian rapidan movon kaj en la komenco ne rigardi la okulojn de l’ vizitantoj. La vilaĝanoj baldaŭ rimarkis la silueton de l’ barasingh, proksimiĝantan kvazaŭ ombro el la arbaro post la sanktejo; ili ekvidis la minaul’on, himalajan fazanon, kies belegaj koloroj brilis antaŭ la statuo de Kali, kaj la langurojn, kiuj sidis en la sanktejo sur la postaj piedoj kaj ludis per la nuksaj ŝeloj. Kiam krom ĉio ĉi infanoj aŭdis Sonan kantantan post la ŝtonegoj ursan kanton, la famo pri la mirakla povo de Bhagat firmiĝis fortike.

Tamen nenio estis pli fremda por li, ol la deziro fari miraklojn. Li kredis, ke la tuta mondo estas unu granda miraklo, kaj se iu tion scias, li estas sur ĝusta vojo. Li sciis, ke en nia mondo ekzistas nenio granda, nenio malgranda; nokte kaj tage li penis trovi la vojon penetrantan ĝis la mistera kerno de ĉiuj aferoj, la vojon, kiu kondukus lin tien, de kie venis lia animo.

Li do meditis, kaj dume liaj netondataj haroj jam kovris liajn ŝultrojn; apud la antilopa felo la bastono elboris malgrandan truon en la ŝtonplato; la loko inter la kunplektitaj radikoj, kie ĉiutage li metis la pladeton, profundiĝis kaj poluriĝis, ĝis fine ĝi fariĝis same glata kaj kava, kiel la vazo; ĉiu besto jam konis sian ĉiaman lokon ĉe la fajrujo. La kampoj aliigis siajn kolorojn laŭ la sezonoj, la garbujoj pleniĝis kaj malpleniĝis; ĉe l’ reveno de l’ vintro la languroj ree petolis inter la branĉoj, lanugaj de l’ neĝo, ĝis la momento kiam printempe la simioj patrinoj alportis de la varmegaj valoj siajn etajn idojn kun malĝojaj mienoj. Malgrandaj estis la ŝanĝoj en la vilaĝo: la pastro maljuniĝis; multaj el la knaboj, kiuj iam alportis la pladeton al Purun Bhagat, nun sendis kun ĝi siajn filojn; kaj kiam oni demandis la vilaĝanojn, de kiam la sanktulo loĝas en la sanktejo de Kali, ili respondis: de ĉiam.

Foje somere falis tiel grandaj pluvoj, kiajn neniam vidis tie eĉ la plej maljunaj homoj. Dum tri monatoj la valon kovris nuboj kaj gutantaj nebuloj, pluvegoj kaj fulmotondroj ne forlasis la regionon.

La sanktejo de Kali estis preskaŭ ĉiam super la nuboj kaj dum tuta monato Bhagat eĉ unu momenton ne vidis la vilaĝon. Ĝin kovris blanka maro de nuboj, kiuj volviĝis, ruliĝis, leviĝis al la ĉielo, sed neniam transpasis la barojn, kiujn formis por ili la montoj.

La tutan tempon Bhagat aŭdis nur la murmureton de l’ akvo: ĝi gutis de la branĉoj, de la pinaj pingloj, de la disŝiritaj filikoj, ĝi fluis en kotaj kanaloj, kiujn ĝi kavigis sur la deklivo de l’ monto.

Poste aperis la suno kaj vekis la bonodorojn de l’ deodaroj kaj rododendroj kaj la puran malproksiman odoron, kiun la montanoj nomas “la odoro de l’ neĝoj”. La suno varmigis la teron dum unu semajno, venis la lasta pluvego kaj la amase falanta akvo forŝiris la supran tavolon de l’ tero kaj forportis ĝin en kota fluo.

En tiu nokto Purun Bhagat ekbruligis grandegan fajrujon, ĉar li estis certa, ke ĝin bezonos liaj amikoj. Sed vane li alvokis ilin, neniu besto venis kaj fine la ermito laca ekdormis, ne povante kompreni, kio okazis en la arbaro.

Estis malluma nokto, la pluvo sonis kiel mil tamburoj, kiam subite oni vekis lin tirante la kovrilon. Etendinte la manon, li tuŝis la malgrandan maneton de languro.

— Ĉi tie estas pli oportune, ol inter la arboj, — diris li dormetante ankoraŭ, kaj levante la kovrilon li aldonis: — kovru kaj varmigu vin.

La simio prenis lian manon kaj forte ĝin tiris.

— Eble vi volas manĝi? — diris Purun Bhagat. — Atendu momenton, mi tuj preparos ion.

Li ekgenuis, por ĵeti lignon en la fajrujon, la languro kuris al la pordo, ekblekis kaj reveninte tiris liajn genuojn.

— Kio okazis? Kio maltrankviligas vin, mia frato? — diris Purun Bhagat, vidante ke la languro penis ion konigi, sed ne povis esprimi sin. — Ĉu iu de via gento falis en kaptilon? Sed ĉi tie neniu aranĝas kaptilojn ... mi nur en tiu okazo irus eksteren dum tia vetero. Rigardu, frato, eĉ la barasingh serĉas ĉi tie rifuĝejon.

La cervo enkuris en la sanktejon, tuŝegis per la kornoj la grimacantan statuon de Kali, mallevis ilin al Purun Bhagat kaj komencis frapi malpacience per la piedo, spiregante per siaj kuntiritaj naztruoj.

Hai! hai! hai!. — ekkriis Bhagat, etendante riproĉe la manojn. — Ĉu tio estas danko por la loĝejo? Sed la cervo puŝis lin al la pordo. Purun Bhagat ekaŭdis, ke io kvazaŭ malfermiĝas kun ĝemo: du ŝtonplatoj de l’ planko disiĝis, kaj la malseka tero sub ili eksonis, kvazaŭ ŝmaco.

— Nun mi komprenas — diris Purun Bhagat. — Oni ne povas riproĉi miajn fratojn, ke ili ne venis por sidiĝi ĉe la fajrujo. La monto disfalas. Tamen, kial foriri? Lia rigardo renkontis la malplenan pladeton, kaj lia vizaĝo ŝanĝiĝis:

— Ili liveris al mi ĉiutage bonan nutraĵon de ... de la tago de mia alveno, kaj se mi ne rapidos, ĝis morgaŭ neniu restos viva en la valo. Mi devas iri averti ilin tie, malsupre ... Lasu min, frato, proksimiĝi al la fajro.

La barasingh nevolonte foriris, kaj Purun Bhagat enigis profunde torĉon en la flamon kaj turnis ĝin, ĝis ĝi estis bone eklumigita.

— Vi venis por savi min, — diris li leviĝante, sed ni faros ion pli bonan, multe pli bonan. Antaŭen do, vian kolon, frato, ĉar mi havas nur du piedojn!

Li ĉirkaŭprenis per la dekstra mano la ŝultrojn de l’ barasingh, per la maldekstra li levis la torĉon kaj eliris el la sanktejo en la malesperan nokton. La vento ne blovis, sed la pluvo preskaŭ dronigis la torĉon, kiam la granda cervo rapidis malsupren, glitante sur la postaj piedoj. Kiam ili forlasis la arbarojn, aliaj fratoj de Bhagat kuniĝis kun ili. Li aŭdis, ne povante vidi, la langurojn ĉirkaŭ si kaj post ili la spiregon de Sona. La pluvo gluis la buklojn de liaj longaj haroj en ŝnurojn; la akvo ŝprucis el sub liaj nudaj piedoj, la flava vesto gluiĝis al lia maljuna malgrasa korpo, sed li rapidis obstine malsupren per grandaj paŝoj, sin apogante sur la barasinghon. Li ne estis plu sanktulo, sed Sir Purun Dass K. O. H. I., la unua ministro de l’ grava ŝtato, homo kutiminta ordoni, iranta savi vivojn.

Tiamaniere ili galopis sur la kruta kaj ŝlima vojeto malsupren, fine la cervo faletis, ektuŝeginte la muron de l’ draŝejo kaj ekronkis, sentante la homan odoron: ili venis al la eniro de la sola, torda strato de l’ vilaĝo. Bhagat komencis frapi per la bastono la barikaditan fenestron de la domo de l’ forĝisto. La torĉo, ŝirmata de l’ tegmento hele eklumis.

— Leviĝu kaj eliru! — kriis Purun Bhagat. Kaj li mem ne rekonis sian propran voĉon, ĉar jam de multaj jaroj li ne parolis laŭte al homoj. — La monto disfalas! La monto disfalas! Leviĝu ĉiuj kaj forkuru!

— Nia Bhagat! — ekkriis la edzino de l’ forĝisto. — Li staras ĉirkaŭita de siaj bestoj. Prenu la infanojn kaj voku la najbarojn.

La alvokoj kuris de domo al domo. La bestoj, amasiĝintaj en la mallarĝa strato, konfuze moviĝis ĉirkaŭ Bhagat kaj puŝis unu alian, Sona malpacience spiregis. La vilaĝanoj elkuris sur la straton — ili estis sepdek, ne pli multe — kaj en la lumo de l’ torĉo ekvidis sian Bhagaton, haltigantan la teruritan barasingh’on; la simioj time kroĉiĝis al la baskoj de lia vesto; Sona blekis sidante sur la postaj piedoj.

— Trans la valon, sur la kontraŭan monton! — kriis Purun Bhagat. — Lasu neniun! Ni iros post vi! La vilaĝanoj ekkuris tiel rapide, kiel kuras nur la montanoj, ĉar ili sciis, ke kiam la monto disfalas, oni devas rifuĝi kiel eble pli alten trans la valo. Ili trakuris galope la rivereton, fluantan en la valo kaj komencis rampi sur la terasajn kampojn de la kontraŭa monto. Bhagat kun la fratoj sekvis ilin. Pli kaj pli alten ili rampis, alvokis unu alian forgesante neniun el la nomaro de la vilaĝanoj, kaj tuj post ili spiregis la granda barasingh, ŝarĝita per la korpo de l’ senfortiĝanta Bhagat.

Fine, la cervo haltis en la ombro de densa pina arbaro, kvincent futojn super la malsupro de l’ monto. Lia instinkto, kiu avertis lin pri la katastrofo, diris al li nun, ke ĉi tie neniu danĝero lin minacas.

Purun Bhagat falis senforta, ĉar la malvarma pluvo kaj la furioza grimpado estis por li mortigaj; tamen antaŭ ĉio li kriis, sin turninte al la torĉoj, lumantaj pli alte:

— Haltu kaj kalkulu vin! Poste li murmuretis al la cervo, kiam la lumoj grupiĝis en unu loko:

— Restu kun mi, frato, ĝis mi ... foriros. En la aero eksonis ĝemo, kiu fariĝis murmuro, kriego, fine terura surdiganta bruego; la deklivo de l’ monto, sur kiu staris la vilaĝanoj, ektremis kvazaŭ de potenca bato. Dum kelke da minutoj longa tono, profunda kaj pura kiel basa C de l’ orgeno kovris ĉiujn aliajn sonojn; la pinoj ektremis de la radikoj ĝis la pintoj; fine ĝi eksilentis. Anstataŭ bruado de l’ pluvo falanta sur vastajn spacojn de malmola tero kaj de herboj, oni aŭdis nun delikatan sonon de l’ akvo, falanta sur molan teron. Tio klarigis ĉion.

Neniu vilaĝano, eĉ la pastro ne kuraĝis ekparoli al Bhagat, kiu savis ilian vivon. Rifuĝinte sub la pinojn, ili atendis la tagiĝon.

Kiam leviĝis la suno, ili ekrigardis la valon: la arbaro, la terasaj kampoj, la paŝtejoj tranĉataj de vojetoj ne ekzistis plu, ĉion kovris ruĝa marĉo, kvazaŭ grandega ventumilo; nur sur ĝiaj bordoj kuŝis kelke da renversitaj arboj. La ruĝa koto leviĝis tre alte al la monto, kie rifuĝis la vilaĝanoj, kaj baris la rivereton, kiu disfluante komencis formi brikokoloran lagon. Nenio restis de la vilaĝo, de la vojo al la sanktejo, de la sanktejo mem kaj de la arbaro post ĝi. La deklivo de l’ monto, unu mejlo da supraĵo kaj du mil futoj da alto, defalis en unu peco kvazaŭ fortranĉita de la pinto ĝis la malsupro.

La vilaĝanoj, unu post alia, ekrampis el la arbaro por esprimi sian adoron al Bhagat. Ili vidis apud li la barasingh’on, kiu tuj forkuris; ili aŭdis la langurojn, kiuj ploris inter la branĉoj, kaj Sonan, kiu ĝemis ie sur la supro. Bhagat sidis malviva, apogita al la trunko de arbo, la piedoj krucitaj, la bastono sub la brako, la vizaĝo turnita al la nord-okcidento. La pastro diris:

— Rigardu, miraklo post miraklo! Ĝuste tiel devas esti entombigita ĉiu Sunnyasi! Ĉi tie do ni konstruos tombon por nia sanktulo.

Ne pasis ankoraŭ unu jaro, kiam la tombo jam estis preta: malgranda sanktejo el ŝtonoj kaj argilo. Ili nomis la monton “Monto de Bhagat” kaj tien hodiaŭ ankoraŭ la vilaĝanoj venas adori lin, lumigas fajrojn, alportas florojn kaj oferojn. Sed ili ne scias, ke la adorata sanktulo estas la mortinta Sir Purun Dass K. O. H. I., Dr. F. k. t. p., kiu iam estis unua ministro de la progresema, klera ŝtato Mohiniwala, membro honora aŭ korespondanto de diversaj kleraj kaj sciencaj societoj, kiuj zorgas pri la bono de l’ homoj en ĉi tiu aŭ en la estonta vivo.

R. Kipling

EN KVIETA VESPERO

Super Betanio pendis la virga bluo de la ĉielo. La suno lumis okcidente sur la deklivo de Oliva Monto, plenigante la aeron per ora polvo kaj blindigante la okulojn tien rigardantajn. La montojn, dronantajn en la ombro, kovris blua nebulo, kaj silento estis en la aero kvazaŭ la feliĉo, destinita por la homoj, jam atingis ĉiujn angulojn de l’ tero, ĉiujn dometojn kaj tendojn.

De tempo al tempo flugis supren perlaj kolomboj, flirtis en la aero kaj are falis sur la montojn.

De tempo al tempo eksonis sur la paŝtejo plenda kanto de paŝtisto, disflugis en la aero kaj eksilentis. Post momento la eĥo ripetis la kanton. Ŝajnis ke la plendo trafis la ĉielan firmamenton kaj resaltinte eksonis sur la tero.

En la fino de l’ urbeto staris malgranda domo, tute kaŝita en hederoj. La domo estis ĉirkaŭita per muro, trans kiu kreskis cipresoj. Interne estis olivaj, figaj, granataj arboj kaj kaktoj. Sur la vojo post la ligna pordeto leviĝis la polvo, brilante en la sunaj radioj. Areto da nudpiedaj homoj iris tie, sekvante maljunulon kun granda, senhara kapo, nur ĉe la tempioj kovrita de arĝentaj bukloj. La areto ĵus foriris de la pordeto al la urbo kaj baldaŭ malaperis post la arboj. La polvo iom post iom falis sur la vojon, kaj post momento en la pura aero tremis nur la sunaj briloj.

Antaŭ la domo, sub branĉoriĉa cedro estis pumpilo, sur kiu sidis viro en blanka vesto. Palaj haroj, disigitaj sur la kapo, kovris la flankojn de l’ malgrasa vizaĝo kaj kuniĝis sur la ŝultroj. Malgranda barbo, same pala, plilongigis liajn trajtojn. Liaj bluaj okuloj rigardis la sunan brilon kaj sorbis la radiojn de la blindiganta lumo. Stranga kvieto ornamis lian palan vizaĝon, nur ĉe la buŝo vagis ia malĝojo. De la alta frunto brilis kvazaŭ triumfa ĝojo; la vizaĝo esprimis kvieton, kaj la buŝo malĝojon. Oni volus senfine rigardi ĉi tiun vizaĝon.

La viro, fiksante la rigardon sur la subiranta suno silentis. En la mano li tenis floron de l’ rozo.

Ĉe liaj piedoj sidis juna virino, rigardanta lian belan vizaĝon. La trajtoj de l’ virino esprimis senliman bonecon, la blankeco de l’ vizaĝo egalis alabastrojn. Ŝiaj malpalaj haroj kun kupra brilo, falis sur la dorson, ŝultrojn kaj manojn, sur kiuj ŝi apogis la kapon.

Sur la sojlo de l’ domo, en la duone malfermita pordo staris alia virino kun punktata pladeto en la mano kaj kun brikokolora kruĉo sur la kapo. Ŝi ankaŭ estis juna kaj bela, sed diferencis de la alia per la bruneco de l’ vizaĝo kaj per la korve nigraj haroj, kiuj brilis kvazaŭ ekbrulante de la suna fajro. Ŝi turnis la nigrajn okulojn al la viro ĉe la pumpilo, rigardante kun sindonemo kaj admiro de virino, kiu eble ne komprenis lin kiel la viroj, sed kiu sekvus lin plej malproksimen, por forigi antaŭ li la pikilojn de l’ arbetoj, ĉerpi por li akvon el rivereto kaj prepari al li manĝaĵon, kiam vespere li ripozas post la migrado dum la tuta tago.

Ankaŭ nun ŝi pensis pri tio, enirante en la vestiblon de l’ domo, en kiu regis granda ĝojo, ĉar la amata ilia frato, Lazaro, resaniĝis. Ŝi, Marto kaj sidanta ĉe la pumpilo Mario jam tute perdis esperon, ĉar la malsano estis terura, daŭris jam kelke da jaroj kaj senhalte progresis. Foje post la tagmezo la malsanulo fermetis la okulojn, ĉia spiro forkuris el lia brusto kaj morta bluo kovris lian vizaĝon. Ĝuste tiam la juna rabbi, sidanta tie ĉe la pumpilo, venis Betanion. La senesperaj fratinoj serĉis lin en la tuta urbo, ĝis fine ili trovis lin en la domo de pia impostisto. Li ne povis tuj veni, atendante do ĉe la pordo, ili malespere etendis la manojn, ĉar ĉiu minuto estis kara. Post longa atendado ili tute perdis la esperon kaj pensis, ke ĉiu helpo estos vana. Sed li leviĝis de l’ tablo, sekvis ilin kaj trapaŝis la sojlon de ilia domo.

Longe li rigardis Lazaron, kuŝantan senmove. La fratinoj staris en la pordo kaj ploris. Li medite turnis sin al ili kaj diris, montrante la kuŝantan:

— Kiel kviete li dormas! ... Kaj poste li aldonis, kvazaŭ parolante al si mem:

— Ĉu interrompi lian dormon? ... Sed vekis lin el la meditado la laŭta ploro de l’ fratinoj, kiuj, aŭdinte liajn vortojn, ĉirkaŭprenis unu la alian kaj ploregis:

— Ni perdis la amatan! Tiom da malespero estis en ilia plendo kaj tiom da doloro sur iliaj vizaĝoj, ke kompato ekregis lin. Li ordonis al ili eliri, eksidis ĉe la lito de Lazaro kaj prenis lian malvarman manon, senmove pezan.

Ekregis silento. La fratinoj ekgenuis en la alia ĉambro, apogis la vizaĝojn al la muro kaj ploris. Poste ilia plorego fariĝis malespera ĝemo, kiu iom post iom mallaŭtiĝis.

Longe daŭris la silento, ĝis fine eksonis ĉe la lito forta voĉo:

— Mi ordonas al vi, Lazaro, leviĝu! Oni ekaŭdis ĝemeton, poste ekpaŝon kaj post momento aperis sur la sojlo rabbi kondukanta Lazaron.

La fratinoj sin ĵetis kun ploro al la frato, ĉirkaŭprenis kaj karesis lin, kaj poste kisis la piedojn de l’ rabbi, verŝis sur ilin larmojn de l’ dankemo kaj feliĉo.

La rabbi ekamis ĉi tiujn homojn kaj dum sia loĝado en Betanio ĉiuvespere vizitis ilin. Ofte li longe paroladis kun Lazaro. Tiam Mario sidis ĉe liaj piedoj, kaj Marto preparis la vespermanĝon.

Lazaro zorgis, ke nenio manku al la kolegoj de l’ rabbi, kiuj restis en la urbeto. Kiam li forestis, la rabbi parolis ankaŭ kun Mario.

Ili interparolis ĉe la pumpilo pri la montoj, super kiuj lumis la suna polvo de l’ okcidento; pri la virga bluo de l’ ĉielo, pendanta super Betanio; pri diversaj floroj, kies bonodoro plenigis la aeron; pri la homaj kaj proksimaj okazoj.

Kiam la rabbi parolis, Mario fiksis siajn okulojn sur lia buŝo kaj kaptis ĉiun vorton. Kaj li ne nur meditis, sed ankaŭ kvazaŭ laŭte meditis, ne kaŝante de ŝi siajn pensojn. Ĉar ŝi estis al li fidela kaj sekvus lin, kiel Marto. Sed irante, ŝi ne zorgus pri la akvo kaj nutraĵo: ŝi nur klinus la orelon al tio, kion li dirus. Kaj se duboj vizitus lin, ŝi lin subtenus per dolĉa vorto kaj fidela rigardo.

Nun, kiam li venis Betanion, kiam li estis apud la sojlo de Jeruzalemo, kies turoj blue brilis post la intermontoj, kiam li estis forlasonta simplajn sindonemajn provincanojn por iri en la bruan ĉefurbon de la lando, nun li sentis, ke tian fidelan koron li pli bezonos, ol iam ajn; ke eble venos momentoj, kiam la plej fidelaj ektremos, forkuros teruritaj kaj lasos lin sola en malfacila horo. Kaj li deziris havi tian koron ĉe sia flanko, se tia horo venos.

Li rigardis maltrankvile la brilantajn turojn. Li sentis, ke tie finiĝos la dramo de lia sorto. Post la pordeto ĵus malaperis liaj kunuloj, kiujn li sendis en la urbeton, por ke ili prepariĝu por morgaŭa foriro. Ĉi tiu vespero estis eble la lasta de la plej bela periodo de lia vivo ... Pasas jam la tria jaro de l’ tago, kiam li ĉesis vivi izolita kaj aperis inter la homoj, kiam li komencis iradi de urbo al urbo, de urbeto al urbeto, instruante en la sinagogoj. La tri jaroj pasis, kiel tri tagoj, kiel unu sonĝo! Amasoj homaj ĉirkaŭis lin kaj li sidiĝis kun ili sur la montoj kaj paroladis. Aŭ, veturante sur lago, li ordonis direkti la ŝipeton al la bordo, kie atendis multego da homoj. Proksimiĝinte tiamaniere, ke oni povu lin aŭdi, li instruis per komparoj. Oni kondukis al li infanojn, petante lian benon. La suferantoj deziris, ke li rigardu ilin kaj metu la manojn sur iliajn kapojn. Aliaj penis almenaŭ tuŝeti la randon de lia vesto. Jam tri jarojn li vizitis la grizajn montojn, veturis sur la bluaj lagoj kun la fiŝkaptistoj, kiuj lin amis kaj respektis, sidis post varmegaj tagoj ĉe la pumpilo kaj rigardis la subirantan sunon, levante iafoje bonodoran floron al la vizaĝo.

Ĉirkaŭis lin amantaj koroj kaj simplaj animoj, kiuj lin kredis. Li amis ilin kaj estis kara por ili.

Se do lia devo estis montri al la homoj la serenecon kaj belecon de l’ vivo, trankviligi la korojn kaj pruvi, ke oni povas vivi sur la tero noble kaj feliĉe, li jam plenumis ĝin ... Se lia devo estis doni ekzemplon, kiamaniere oni povas altiri al sia kredo homajn amasojn, kiel konduki ilin kaj forigi ilian malĝojon, li jam plenumis ĝin ... Sed nun oni devis fari pli multe.

Ĝis hodiaŭ li renkontis sur sia vojo korojn, kiuj memvole malfermiĝis antaŭ li; sur ĉi tiuj montoj, valoj kaj lagoj oni atendis tian homon. Kiam do li aperis, oni rekonis kaj ekhonoris lin.

Sed li sentis, ke tie inter la blue brilantaj turoj ĉio aliiĝos; ke tie lia tasko estos pli malfacila, ke li devos ataki korojn malmolajn kiel ŝtono kaj spiritojn glitigajn kiel serpenta korpo. Farinte jam tiel multe, li ne povis halti.

Li devis tien iri, kiel la suno devas ne nur lumigi la liberajn suprojn, sed ankaŭ atingi la kreskaĵojn sin kaŝantajn post muro kaj akceli ilian vivon. Li antaŭsentis, ke tie oni akceptos lin per aliaj rigardoj kaj alie efikos liaj vortoj, kiuj devos esti bruligaj; ke tie li renkontos animojn malgajajn kiel la nokto kaj pensojn pli obstinajn ol la ŝtonegoj.

Kaj domaĝe estis foriri de ĉi tiuj homoj puraj, simplaj kaj fidelaj; forlasi ĉi tiujn montojn, sunan polvon, virgajn bluaĵojn, bonodorajn florojn; ne vidi plu ĉi tiujn belajn tagojn kaj kvietajn vesperojn, plenajn de revoj, de noblaj pensoj kaj pasigitajn en interparoladoj antaŭ la domo de ĉi tiuj homoj.

Li deturnis la okulojn de l’ suno, por momento fermetis ilin, kaj poste mallevis ilin al Mario, kiu apoginte la kapon sur la manplato rigardis lin kun senlima amo kaj sindonemo.

Longe li silentis kaj rigardis ŝin, ĝis fine li malfermetis la lipojn kaj demandis:

— Ĉu vi amas min? ... Ŝi ekgenuis antaŭ li, almetis la vizaĝon al liaj genuoj kaj levinte siajn okulojn al liaj, respondis per larmoplena rigardo.

Li ree silentis kaj rigardis; fine li demandis:

— Vi ne forlasos min? ... Tiam ŝi ekploris kaj metinte la okulojn sur liajn genuojn, ne povis trankviliĝi.

Li daŭrigis:

— Vi ne forlasos min, kiam ĉiuj timigite forkuros? ... Kiam ĉiu, tremante pro si mem, diros, ke li ne konas min?.. Kiam mi restos sola kun maltrankvilo kaj doloro? ... Ŝi ploris kaj larmis, ne povante diri vorton. Ŝi nur ĉirkaŭprenis liajn piedojn kaj kisis liajn genuojn.

Li demandis:

— Vi ne forlasos min, kiam la malbenoj falos sur mian kapon, kiam la homoj indigninte disŝiros siajn vestojn, kiam ili levos kontraŭ min ŝtonojn? Kiam oni sendos gardistojn, kaptos min, ligos kaj kondukos al la juĝo? ... Ĉu vi ne forlasos min tiam? ... Ŝi levis la kapon kun teruro kaj kunmetis la manojn; paleco kovris ŝian vizaĝon.

Li daŭrigis:

— Kiam oni forŝiros mian veston por min vipi? ... Kiam oni kraĉos sur mian vizaĝon, nomante min mensogulo kaj blasfemulo? ... Kiam mia nomo estos moko? Kiam tiuj, kiuj kredos min, riskos sian vivon? ... Kiam vi vidos min malhonoritan, sangantan ... Ĉu vi ne forlasos min tiam? ... Ĝemo eliĝis el la brusto de la juna virino. Ŝiaj okuloj estis kvazaŭ senkonsciaj, la lipoj tremis.

Li ankoraŭ pli kliniĝis super ŝi kaj fine murmuretis per interrompata voĉo.

— Kiam oni eble trenos min ekster la murojn de tiu ĉi postmonta urbo kaj krucuminte lasos al la grakantaj birdoj? ... Kiam venos la timo kaj la agonio kaj la plej malfacila momento? ... Kiam nokte oni devos demeti, lavi, envolvi, entombigi, alŝovi la ŝtonon ... Ĉu vi ne forlasos min tiam? ... Mario falis al liaj piedoj kun plorego. La doloro premis ŝian koron, la pensoj implikiĝis kaj konfuziĝis. Ŝi almetis la buŝon al liaj piedoj, kaj per la mano premis la brulantan tempion, en kiu, kvazaŭ martelo, batis timo, doloro kaj malespero.

Li silentis kaj ne leviĝis, atendante respondon. Tiam ŝi mem iom leviĝis, sed kvazaŭ senkonscia; ŝi frotis la frunton kaj rigardis per malklaraj okuloj la ĉielon kvazaŭ demandante: ĉu povas realiĝi, kion ŝi aŭdis? ... Poste ŝi rigardis la montojn kvazaŭ kun demando: ĉu eble estas, ke oni faros tion al li? ... Ŝi rigardis la olivajn, granatajn arbojn, la hederojn de l’ domo, la belan, kvietan vesperon fine lian blankan veston, helan frunton kaj veron, brilantan en liaj okuloj. Ŝi rigardis kvazaŭ senkonscie kaj ne povis kompreni.

Ŝi do sidis mutiĝinte. Ekregis longa silento. Tiam Marto aperis sur la sojlo. Ŝia bruna vizaĝo ruĝiĝis, en la okuloj brilis vivo. Ŝi tenis en la mano kruĉon kaj starante en la pordo diris al la fratino.

— Ĉu vi ne helpos min prepari la vespermanĝon? La frato baldaŭ revenos el la urbeto kaj invitos la gaston al la tablo. Kaj kiamaniere ni montros al la gasto nian sindonemon, se ni ne zorgos por kontentigi lin? Mario ree ekpremis la tempiojn; ŝi aŭdis nenion, ŝiaj pensoj forkuris malproksimen.

La rabbi malĝoje ekridetis, rigardis Marton kaj diris: — Ne riproĉu ŝin. Eble ŝi zorgas nun pli multe ol la aliaj.

Marto aliris al la pumpilo, metis la kruĉon sur la tero kaj demandis:

— Kiel vi komprenas tion, rabbi? Mario uzis la okazon por foriri kaj malaperis post la pordo de l’ domo. Marto ankoraŭ ne finis la interparoladon kun la juna rabbi, kiam Mario reaperis, portante kupran vazon kaj proksimiĝinte al la rabbi, ekgenuis ĉe liaj piedoj. Ŝi estis tre pala. Sur la rigida vizaĝo fluis larmoj. Ŝiaj manoj tremis.

Ŝi lasis la piedojn de l’ rabbi kaj viŝis per la bukloj de siaj haroj. Poste ŝi larmis sur ilin kaj ree viŝis per siaj longaj haroj. Fine ŝi oleis ilin per multekostaj oleoj.

La rabbi metis unu manon sur ŝian kapon kaj per la dua kovris sian vizaĝon.

Marto rigardis lin kaj la fratinon, ne komprenante. En la sama momento estingiĝis okcidente la lasta radio de la plej bela tago sur la tero.

A. Niemojewski

NENIAM PLU!

I.

La bazara placo estis plenega de homoj. La hom-amaso plenigis ne nur ĝian kvadraton, sed disfluis ankaŭ en la aleon de Garibaldi, al la amfiteatro kaj juĝejo, aperis sur ĉiuj balkonoj kaj terasoj.

Ne nur la loĝantoj de Santa Maria forlasis la domojn en ĉi tiu aŭgusta tago, por partopreni la grandan feston de l’ artaj fajroj por la honoro de Ĉieliro de Dipatrino. De ĉiuj najbaraj vilaĝoj kaj urboj venis multe da scivolaj aŭ piaj. Sur la stratoj promenis la simpluloj. Sur la iluminitaj balkonoj la aristokratoj kaj burĝoj akceptis la venintojn.

Sur la teraso de la militista klubo, sub vico da ĥinaj lanternoj, Georgo Lamarra, bela, helhara leŭtenanto de l’ artilerio, objekto de l’ sopiroj de ĉiuj amemaj fraŭlinoj, parolis kun aro da kolegoj el Nico.

Sur la balkono de lia onklino Klementino Riccio, melankolia nigraharulino seninterrompe rigardis lin. Sur la balkono de lia bofratino, Paŭlino Gasbarra, vivplena kaj gaja personeto, ridis plenvoĉe, por ke li aŭdu ŝin. Sur unu el la kvin balkonoj de juna edzino, Rozino Sticco, Grazia Orlando, la plej bela fraŭlino de l’ urbo, ŝajnigis, ke ŝi parolas kun la kuzino el Neapolo, Katerino Borrelli, sed en realeco ŝiaj rigardoj ne forlasis Georgon.

Sur granda balkono la filinoj de l’ sindiko, fraŭlinoj Roccatagliata parolis kun tri fraŭlinoj Capitella, filinoj de l’ sindiko de Caserta, kiuj venis kun la patro kaj frato, fianĉo de Kristino Roccatagliata. Ĉi tiu geedziĝo ŝajnis tre prudenta al ĉiuj ŝiaj samaĝulinoj; sed la pli maljunaj fraŭlinoj, inter ili Emma Demartino, diris, ke ĝi estas sensenca, ĉar Kristino estas tro juna.

Ĉiuj ĉi fraŭlinoj, ankaŭ Clelia Mesolella kaj Felicetta de Clemente, havis grandajn dotojn. La balkono de l’ sindiko estis objekto de multaj revoj de l’ viroj kaj virinoj.

Ankaŭ la balkono de margrafo Tarcagnota prezentis tri grandajn sumojn da mono: tri liajn filinojn edukatajn en bonega lernejo en Neapolo. Sed ili estis tiel grasaj, senhalte pli kaj pli dikaj, ke ĉiuj ridis ilin.

Hodiaŭ vespere ili estis fieraj de la ĉeesto de princino di San Demetrio. Ilia balkono estis hele iluminita kaj en ĉi tiu lumo aperis jen granda, kvazaŭ ŝvelinta vango, jen grandega brako, jen monstra talio.

Sed plej granda movado estis sur kvin balkonoj de la juna edzino. Rozino, la plej maljuna el la sep fratinoj Astianese, edziniĝis kun Vincento Sticco, unu el la plej riĉaj fraŭloj de l’ ĉirkaŭaĵo. Kun prava fiero ŝi akceptis hodiaŭ unuafoje gastojn. Ŝi portis grandajn briliantojn, donacon de l’ edzo, sonorigis dek ĉirkaŭmanojn kaj estis kontenta de si mem, de la ore ruĝa salono, de la blanke blua dormoĉambro. Ŝi montris al ĉiuj tiun ĉi lukson, ne kaŝante sian feliĉon.

La balkono estis plena de virinoj. Unue ses fratinoj de l’ mastrino. Blondaj, brunaj, flavruĝaj, por ĉiuj gustoj, kuris kvazaŭ ili estus dek du, kaj okulpafis. Ĉiu havis adoranton sur la placo aŭ sur iu balkono. Poste Grazia kaj Mario Orlando kun Katerino Borrelli; Lukrecio Ciecarelli, la plej malbela en la urbo, fraŭlino malsaniĝinta de sia malbeleco, kun buŝo ĉiam duone malfermita; Carmela Barbaro de Kalabrio, bruna, fumanta cigaredojn kaj ne parolema; fine la plej kora amikino de Rozino, Emma Demartino, aminda knabino kun sopiraj okuloj. Rozino per dolĉa voĉo alvokis al la gastoj la junan edzon.

— Vincenĉjo, Vinĉjo! ... La knabinoj scivole rigardis la tutan loĝejon, kun delikataj ridetoj, iom ĝenataj de la geedza atmosfero, kiu estis la realiĝo de iliaj revoj. Ne ekzistas ses junuloj tiaj, kiel Vincento, sed la fratinoj ne perdis la esperon, ke ili edziniĝos ankoraŭ pli bone.

Grazia Orlando pensis pri sia oficiro, centfoje pli bela, ol Vincento. Ŝia fratino, ne tiel revema, konsideris, ke Cicillo Mosca, kiu ĉiutage promenis sub ŝia fenestro, estus tre dezirinda edzo. Katerino Borrelli, ankoraŭ tro juna, faris indiferentan kaj tromemfidan mienon, karakterizantan neapolajn knabinojn, kiuj ŝajnigas malrespekton al la edziniĝo.

Ludovikino Ciccarelli esploris la ŝtofon, ĉu ĝi estas silka; rigardis la puntojn, por poste imiti ilin per brodilo, kaj legis la vizitkartojn.

Emma Demartino iris ĉie post Rozino kaj ĉiufoje kiam la lasta demandis per dolĉa kaj harmonia voĉo: — Kie estas Vinĉjo? Emma sentis strangan kortuŝon.

Subite granda helo surverŝis la militistan klubon. Oni eklumigis la artajn fajrojn. La ruĝa lumo aŭreolis Georgon Lamarra. Klementino svingis de l’ balkono tukon; Paŭlino Gasbarra kriis “bravo! bravo!” ne povante trankviliĝi, kaj Grazia Orlando tremis vidante sian idealon en ruĝa brilo, kvazaŭ Faŭston aŭ Mefistofelon.

Kiam aperis la lumoj, malfermiĝis la fenestroj de l’ domo de Crocco. Du fratinoj Crocco montris siajn vizaĝojn de maljunaj fraŭlinoj, kiuj senĉese serĉas edzojn. Apud ili du Caputo, fidelaj amikinoj, vestitaj laŭ la modo, kiu pasis antaŭ dek kvin jaroj, ridis serene malgraŭ sia kvardeko.

Fine venis donna Ireno Moscarella, antaŭhistoria fraŭlino, nek malbona, nek gaja, ŝtoniĝinta en la apatio de sia vivo.

Emma Demartino meditis sur la balkono. De du flankoj ludis du orkestroj; jen la marŝon reĝan, jen la himnon de Garibaldi. Ŝi pensis. Ŝi estis tre kontenta de la feliĉo de Rozino, sed se Karlo Scoppa, studento juristo en Neapolo ne estus malsukcesinta en du ekzamenoj, ŝi estus edziniĝinta antaŭ Rozino. Nun Karlĉjo estis en Neapolo prepariĝante al rea ekzameno. Eble la venonta aŭgusto vidos ilin jam geedzojn. Kia domaĝo perdi tutan jaron! Ŝi jam estas dudek kvin-jara. Tio faris ŝin meditema kaj malkontenta. Ŝi estis pala, velkinta, kaj Rozino, ŝia samaĝulino, radiis belecon kaj ĝojon, ĉarme regalis la gastojn per vino kaj kukoj, metante kun fiero la belan arĝenton, la maldikan vitron. Ĉion ŝi ricevis de Vinĉjo! Se ŝia Karolo estus sukcesinta, ŝi nun regalus per bombonoj ... Kaj ŝi ne povis manĝi la dolĉaĵojn, kiujn Rozino alportis al ŝi. Granda melankolio premis ŝian koron. La spektaklo fine komenciĝis. Ekbrilis trikoloraj fajroj, raketoj. La popolamaso brubatis la manojn. La homaj ondoj disfluis sur la placo.

Emma levis la ŝultrojn kaj penis forskui de si la malĝojon.

Ŝi ja ne estas la plej malfeliĉa. Fraŭlinoj Astianese havas doton, jes, ili estas ses: la knaboj timas tion. Tri amas Georgon, anseroj: li edziĝos kun neniu el ili, li havas, oni diras, fianĉinon en Florencio; li nur amindumas. Fraŭlinoj Capitella estas tre riĉaj, sed ĝuste tial neniu kuraĝas celi ilin. La plej juna Roccatagliata edziniĝas antaŭ la fratinoj; ŝi faras malbone, tio ne plaĉas en la provinco. Taccagnota estas tro grasaj, Ludovikino Ciccarelli tro malbela kaj tro malsaĝa.

La raketoj flugis al la ĉielo, disvolviĝis kvazaŭ floroj kaj falis teren, kiel pluvo de diverskoloraj steloj. Malgraŭ la varma vespero, malgraŭ la krioj de l’ ravita amaso kaj la ĝojo pleniganta la korojn de l’ junularo sur la balkonoj, Emma dronis en maro de maldolĉo. Ŝia vivo kaj la vivo de similaj estaĵoj ŝajnis al ŝi vojo sen allogo kaj celo.

En la ora lumo de l’ artaj fajroj du fenestroj de l’ domo de Crocco prezentis tutan ekspozicion de maljunaj fraŭlinoj.

La mastrinoj etendis la pomaditajn kapojn, por vidi, ĉu efektive en la manĝoĉambro de Tarcagno oni metas la manĝilaron por la luksa vespermanĝo. Du fraŭlinoj Caputo, longaj, plataj, velkintaj, rigardis almenaŭ kvardekan fojon la feston de Ĉieliro.

Donna Ireno Moscarella, kun maldensaj haroj, platigitaj sur la tempioj, kun indiferenta mieno, ŝajnis persono mortinta por ĉiuj teraj aferoj.

Emma rigardis ĉi tiujn virinojn tra la ora pluvo kvazaŭ antaŭdiron de l’ estonteco.

Eble sama sorto atendas ĉiujn ŝiajn amikinojn. Unu eble perdos la fianĉon, kiel Klaro Caputo, du tagojn antaŭ la edziĝo. Alia estos trompita, kiel Marietta Caputo. Alia restos maljuna fraŭlino pro la avareco de l’ patro, kiel Margareto Croces. Ankoraŭ alia ne edziniĝos pro subita eksplodo de mistikismo, kiel Vincenzella Crocco. Fine unu, kiu scias, eble ŝi Emma, maljuniĝos senedza pro kaprico de l’ sorto, kiel Ireno Moscarella.

Kaj ŝi jam vidis sin maljunan, kun maldensaj haroj sur la tempioj; kun rigida vizaĝo, egoista kaj mortinta por ĉio tera.

Post laŭtaj aplaŭdoj la placo eksilentis, proksimiĝis la fino de l’ festo. Raketoj kaj lucernoj lumigis la grandan triumfan arkon ornamitan per floroj, kun kolora surskribo “Viva Maria”. Malrapide leviĝis de l’ tero la statuo de Dipatrino. Ŝi estis vestita per roza tuniko, blua mantelo, kaj ridetis, adiaŭante la teron. Oni sonorigis en ĉiuj preĝejoj. La popolo genuis, honorante Ĉielirantan per laŭtaj krioj.

— Gardu nin, Dipatrino ... — murmuretis Emma sur la balkono. — Gardu ... min kaj la aliajn.

II.

La malsanulino levis la kapon kaj sin apogis sur la piramidon de riĉe broditaj kusenoj.

Du blankaj, sensangaj manoj ŝiaj kuŝis sur safira silka kovrilo. Ŝi havis batistan ĉemizon kun puntoj; sur la brunaj, ondantaj haroj belan kufeton; sur la fingroj, sur la kolo kaj en la oreloj grandajn perlojn. Malmulte ŝi parolis, pala sed dolĉe ridetanta. De tempo al tempo ŝi fermetis la okulojn, kiel por dormo.

De l’ mateno la domo estis plena de gastoj. La vizitoj, gratuloj, demandoj kaj respondoj duone svenigis ŝin. En la dua horo ŝi fine kisis la baptotan etulon, kaj ĉiuj foriris en la ĉefpreĝejon. Nun ŝi ripozis. Apud ŝi sidis Emma, kiu ne volis iri en la preĝejon. Ŝi parolis duonvoĉe.

Rosi, kial vi nomis lin Kajetano?

— Viĉjo tion deziris — respondis la malsanulino kun gesto montranta, ke ne indas plu paroli pri ĝi.

— Malbela nomo.

— Malbela, sed la infano estas bela.

— Ĉiuj viaj infanoj estas belaj — murmuretis Emma. — Ĉi tiu estas plej bela — diris la patrino kun radianta rideto.

— Kiam vi havos kvinan, vi diros, ke ĝi estas plej bela. — Jes — volonte — konsentis ŝi.

Ili eksilentis. Sopiro malheligis la okulojn de Emma. Ŝia pala vizaĝo jam komencis flaviĝi.

— Ĉu via fratino Johanino ne venis? — demandis ŝi post momento.

— Ne; kompatinda, ŝia bopatrino estas malsana. Mario sendis al mi telegramon; Konstantino leteron.

— Ŝi havas du infanojn?

— Du.

— Kaj Mario?

— Unu. Johanino ankaŭ unu.

— Kaj vi kvar. Via patrino estas jam okfoje avino.

— Sed restas ankoraŭ tri filinoj fraŭlinoj. Mi ne pensas pri Olimpio kaj Tereso, sed Assunta maltrankviligas min. Ŝi jam estas dudek ok-jara.

Delikata ruĝo kovris la vizaĝon de Emma.

— Kio do? — murmuretis ŝi. — Ĉu nepre oni devas edziniĝi?

— Ne parolu tiel, kara. Plej malbona edziniĝo estas pli bona ol neniu.

— Kial?

— Pro la infanoj — respondis serioze kaj dolĉe la feliĉa patrino.

En la okuloj de Emma ekbrilis larmoj.

— Infanoj ... infanoj ... Kion vi faros el ili?

— Mi ne scias, mi amas ilin ... ili estas tiel etaj. Sed Vinĉjo havas tre fierajn projektojn.

— Vi ĉiam parolas pri la infanoj?

— Ĉiam.

— Ĉu la estonteco havas ĉarmon por vi?

— Mi ne pensas pri mia estonteco, mi pensas pri ilia. — Tio estas vera — aldonis Emma. Ili ree eksilentis.

— Kial ili malfruas — murmuretis Rozino.

Grazia estas baptopatrino?

— Jes, Grazia kun la edzo.

— Mi memoras, kiel freneze ŝi amis Georgon Lamarra. Subite ŝi resaniĝis kaj edziniĝis kun advokato Santangelo.

— Ŝi bone faris. Por kio ami tian koketulon.

— Ankaŭ Klementino Ricco konsoliĝis ... edziniĝis kun kuzo. Bela konstanteco!

— La longaj amoj kondukas al nenio.

— Se oni amas, oni ne atentas la tempon.

— Vinĉjo kaj mi geedziĝis post ses monatoj de amo.

— Sed Vinĉjo estis nur unu, via ... Granda kompato plenigis la koron de l’ malsanulino. Sed ŝi diris ankoraŭ neniun varman vorton al Emma, kiam eniris Katerino Tarcagnota, nun edzino de Savarese, grandega en nigra silka vesto. Ŝi ekkriis kun ĝemo:

— Ah, kara sinjorino Sticco, por unu tro multe, por alia nenio!

— Vi havas ankoraŭ tempon, kara baronino.

— Se tio estus vera! Sed mi perdis la esperon. Ĉio dependas de l’ strukturo.

— Oni diras tion, sed kiu povas scii? Roccatagliata tiel malgrasa, ankaŭ ne havas infanojn.

Dum la interparolado venis aliaj sinjorinoj. Ili eksidis ĉirkaŭ la lito kaj mallaŭte parolis pri infanoj, pri okazoj strangaj kaj malfacilaj, pri ĥirurgoj kaj nutristinoj. Ĉiuj demandis scivole, kiel ĝi okazis ĉe Rozino. Ŝi rakontis per mallongaj frazoj, la aŭskultantinoj balancis la kapojn kaj unu post alia aldonis okazon de l’ propra vivo.

La sola fraŭlino inter ili, Emma, aŭskultis silente. Ĉi tiu patrineco videbla en la vortoj, ridetoj, rigardoj, ĉi tiu ondo de senlima amo penetris ĝis la fundo de ŝia animo. Ŝia vizaĝo fariĝis vaksa, ŝiaj okuloj pli kaj pli malĝojaj.

De l’ strato flugis en la ĉambron la bruo de l’ kaleŝoj. Subite eksonis sonorileto. La vizaĝo de l’ malsanulino aliiĝis. En la antaŭĉambro la servantoj salutis la etulon:

— Li revenis! Li revenis! Benu vin Sankta Patrino! Kresku sane! La malgranda hometo proksimiĝis, solene portata de Grazia Santangello Orlanda. Pendis lia longa vesto, brodita kaj ornamita per puntoj. Sur la kuseno kuŝis la kapeto en eleganta kufeto. La malfermitaj okuloj havis la seriozan rigardon de l’ novenaskitoj. La malgranda maneto delikate movis la fingrojn.

Grazia en luksa vesto, speciale venigita el Neapolo, paŝis solene, fiere. Post ŝi iris la feliĉa patro, lia edzo kaj tuta procesio de maljunaj onklinoj, sinjorino Astianese kun tri filinoj fraŭlinoj, fine la pli aĝaj infanoj de Rozino: Emma, Ferdinando kaj Karlo.

Grazia donis la infanon al la patrino, parolante per iom tremanta voĉo:

— Baptanino, mi alportas al vi malgrandan kristanon. La malsanulino premis la malgrandan kristanon al la brusto kaj longe lin kisis. Silento festa kaj solena regis en la ĉambro. Grazia donis al sia baptanino donacon: ĉirkaŭmanon el perloj kaj smeraldoj. Ŝia edzo metis sur la lito keston el ruĝa ledo, kiu enhavis manĝilaron kaj arĝentan pokalon, donacon de l’ baptopatro al la infano. Ambaŭ virinoj kisis unu la alian, poste Grazia prenis la baptofilon kaj montris al ĉiuj.

Antaŭ ĉio ŝi portis lin al la patro, kiu apenaŭ tuŝetis liajn vangojn, timante ekgrati lin per la lipharoj. Poste al la avino, onklinoj, ĉiuj sinjorinoj. Oni kisis lin singarde, delikate, por ke li ne ploru; oni nomis lin per dolĉaj nomoj, kiujn povas elpensi la virina koro. La patrino observis la infanon per la okuloj, danke akceptante ĉiun esprimon de l’ amo por li.

Tomaso, la servanto, disportis vinon kaj dolĉaĵojn. Oni ŝerce donis bombonojn al la infano, kiu konservis sian seriozan mienon. La baptopatro volis nepre doni al li iom da vino, por ke li kutimu ĝustatempe.

Fine enkuris la infanoj. Grazia eksidis kun la etulo, kaj ili ĉirkaŭis la frateton kaj stariĝinte sur la fingroj, silente lin rigardis. Koketa Emma kisis lin, Ferdinando metis la manojn apud li sur la kuseno, Karlo donis al li sian fingron kaj la malgranda maneto premis ĝin.

... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ... ...

La vespera krepusko falis sur la ĉambron. Restis neniu el la gastoj.

La malsanulino, laca, kuŝis kun fermetitaj okuloj. Subite ŝi turnis sin, serĉis per la mano ĉirkaŭ si kaj ekkriis per malforta, dolĉa voĉo:

— Kajetanĉjo, Kajĉjo. La etulo rigardis la patrinon per vivaj okuloj. Post la kurteno eksonis haltigata plorego. Emma Demartino ploris.

III.

Ŝi mezuris per sia aperta okulo la ŝtrumpon. Vidante, ke ĝi estas jam sufiĉe longa, ŝi komencis kalkuli la maŝojn kaj preterlasadi ilin, por ke la ŝtrumpo pli mallarĝiĝu.

Subite en la kvieta silento de l’ varma somera tagmezo eksonis delikata fajfo, Emma levis la okulojn kaj tra la vergoj de l’ verda rulkurteno ekvidis Frederikon Mastrocola en lia ordinara pozo, tordantan malpacience la nigrajn lipharetojn.

Ŝi mallevis la kapon kaj ree eklaboris. Sur ŝia pala vizaĝo la tempo elgravuris grandajn ŝanĝojn. La okuloj perdis la brilon kaj la sopiron, kiu estis tiel ĉarma. Sub la palpebroj pendis flavaj sakoj. La ruĝaj lipoj fariĝis rozaj, bluaj. La lerta kombado ne povis kaŝi la maldensecon de l’ haroj. La manoj estis ankoraŭ belaj, sed jam sulkiĝantaj; la talio gracia, sed signoj de l’ maljuneco estis jam videblaj en la kurbiĝo, en la tuta teniĝo. Tion montris eĉ ŝiaj pantofloj, nigraj kaj molaj, kiuj paŝis sen murmureto.

La fajfo de Frederiko ree eksonis mallaŭte. Respondis al ĝi gruntado kaj sur la balkono de Chiarina Oliver aperis helhara personeto kun safiraj okuloj, dronanta en la sunaj radioj. Tio estis Emma Sticco ĝenerale nomata Mimi pro sia amindeco.

Pli malproksime sidis Chiarina brodante kaj ŝajnigante, ke ŝi nenion vidas, nenion aŭdas, kion faras ŝia amikino. Najbare estis la ĝardeno de fratinoj Tarcagnote, sed ambaŭ grasulinoj edziniĝis en Neapolo kaj la fenestroj estis firme fermitaj. Sur la balkono de Emma Demartino la verda rulkurteno neniam leviĝis kaj oni neniam vidis tie la posedantinon. La enamiĝintaj, kuraĝigataj de la silento de l’ tagmezo incitetis unu la alian pli kaj pli senĝene.

— Kial vi ne ĉeestis hodiaŭ matene la meson? demandis la blondulineto, penante fari severan mienon, dum la amo brilis en ŝiaj okuloj.

— Mi devis konduki en la stacidomon onklinojn Caputo.

— Ili forveturis?

— Jes, ili jam estas en la monaĥejo.

— Mi ankaŭ faros tion — ekkriis ŝi ridante.

— Atendu, Mimi, ĝis vi estos sesdekjara kaj kiam eĉ hundo ne zorgos pri vi.

La manoj de Emma Demartino ekpendis senmove super la laboraĵo. Poste per la malvarma mano ŝi frotis la malvarman frunton, kvazaŭ volante forpeli nubon ... — Reveninte el la stacidomo, kie vi estis? rekomencis la terura inkvizitoro.

— Mi serĉis vin sur la placo.

— Ne vere.

— Mi vin certigas.

— Vi mensogas.

— Demandu Ludovikinon Ciccarelli kaj ŝian edzon. Mi estis kun ili.

— Mi demandos. Mi vidis Ludovikon en la preĝejo, ŝi havis ruĝan ĉapelon, ŝi estis en ĝi flava, abomena!

— Abomena, sed la ĉapelo estis verda, kaj ŝia vizaĝo bronza! — ekkriis triumfe la junulo kompreninta la embuskon.

Mimi ekridis. Ridis duonvoĉe ankaŭ Chiarina Oliver. Sed post la verda rulkurteno neniu rideto ekfloris sur la violaj lipoj de Emma. Ŝi senĉese kalkulis la maŝojn, aŭskultante la interparoladon hodiaŭ, kiel ŝi aŭskultis ĝin ĉiutage, de du monatoj sub la florantaj granatujoj de l’ ĝardeno.

Mimi, kun kiu vi estis en la preĝejo.

— Kun panjo kaj la onklino Lukrecio.

— Ĉu tio estas vera, ke oni volas, ke vi edziniĝu kun Antonio Piccirillo?

— Mi preĝis al Sankta Emma, ke ŝi ne permesu tion.

— Ĉu ŝi plenumos vian peton?

— Ni esperu — murmuretis la blondulino, kunmetante la manetojn.

— Ni esperu — ripetis Frederiko, subite ekmeditinte. Post la kurteno la maljuna fraŭlino rigardis la maŝojn, sed ne vidis ilin. La trikilo ekgratis ŝian vizaĝon, farante strion, sed eĉ unu guto da sango ne aperis sur la anemia haŭto.

Aŭskultante la geamantojn, ŝi mallevis la kapon sub la premo de amaso da rememoroj kaj entombigitaj esperoj.

— Sed ĉu ekzistas Sankta Emma? — demandis Frederiko, fierante pro sia senkredemo.

— Vi estas herezulo — diris serioze Mimi.

— En la kalendaro ŝi ne estas.

— Serĉu en la franca kalendaro, legu la historion de l’ martirinoj.

— Se la sanktulino ne ekzistas, ni sanktigos vin, Mimi. — Certe, pro mia pacienco por vi.

La idilio fariĝis dramo. La blondulino ekkoleris, ke Frederiko ne havas eĉ unu guton da seriozeco, mokas ĉion, ne eble estas paroli kun li.

Frederiko kolere deŝiris la kalkaĵon de l’ muro kaj ĵetis sur la lacertojn en la ĝardeno.

Chiarina devis, kiel ĉiutage en la sama horo, pacigi la geamantojn.

— Kion kulpis kontraŭ vi la lacertoj? — demandis ŝi ridante.

— Nenion; Mimi estas demono! — murmuretis li. — Bone, kara Frederiko, forlasu min! — Mi forlasos.

— Serĉu alian.

— Mi serĉos.

— Kia domaĝo, ke onklino Assunta edziniĝis en la pasinta jaro kun maljuna skribisto. Ŝi estis konvena edzino por vi!

— Vi estas prava. Sed mi skribos al fraŭlino Margareto Crocco.

— Venigu ilin ambaŭ, Margareton kaj Vincentinon. Ili havas kune dekkvin mil dukatojn kaj cent kvindek jarojn!

— Ĝuste tio plaĉas al mi! Ili sin deturnis unu de la alia. La knabo ekfumis.

Emma Demartino rigardis tra la vergoj de l’ rulkurteno. Ĉu ne same, iam, ŝi malpacis kun Karlo? Ŝiaj manoj malleviĝis, la laboraĵo falis teren, la volvaĵo ruliĝis sur la planko. Granda, grasa kato dormis trankvile, ne volante ludi kun la volvaĵo.

Mimi! — ekkriis Frederiko.

Neniu respondo.

Mimi, ne kapricu, vi ja scias, ke mi vin amas. — Pst! — diris ŝi, metante la fingreton sur la buŝon.

— Kial?

— Iu povus aŭdi.

— Neniu! Nun ĉiuj dormetas.

— Se panjo ekscios, ke mi ĉiutage renkontas vin ĉi tie, ŝi ne permesos al mi iri al Chiarina kaj ŝlosos min en la ĉambro.

— Ho Dio, kion ni faros!

— Ni mortos — respondis tragedie la knabino.

— Kion vi diras!

— Certe. Vi vidos, ke mi mortos de ftizo, se oni ne permesos al ni geedziĝi.

— Ne parolu tiel, tio ĉagrenas min. Ili malĝoje rigardis unu la alian, sed estis tiel junaj, sanaj kaj belaj, ke Chiarina Oliver komencis ridi kvazaŭ freneza.

— Kial via panjo estas tiel malbona.

— Panjo estas bona, sed ŝi diras, ke ni estas tro junaj, ke vi ne estas sufiĉe serioza, ke oni devas atendi.

— Mi jam estas dudek kvar-jara. Ni maljuniĝos atendante.

— Kaj mi estas dekses-jara. Kredeble panjo volas, ke mi restu maljuna fraŭlino.

Ĉu ankaŭ ŝi ne estis iam deksesjara, ŝi, la pala virino post la fenestro? ... Ĉu ankaŭ ŝi ne kredis tiam, ke la juneco neniam finiĝos?

— Ĉu vi ĉeestos la edziniĝon de Mario Orlando? — demandis Mimi.

— Kiel vi ordonos.

— Venu, ni ankaŭ ĉeestos. Onklino Grazia prezentos vin al panjo, penu plaĉi al ŝi, sed ne arlekenu, estu serioza.

— Ĉu mi povas amindumi onklinon Grazian?

— Oh ne, mia sinjoro, ne, ne!

— Kaj onklinon Olimpion? Ŝi estas tiel simpatia.

— Ankaŭ ne, sinjoro sentaŭgulo!

— Kion do mi faros? Kun kiu mi parolos, por ke vi ne estu ĵaluza? Mi eksidos apud via baptopatrino. Ŝi estas sufiĉe maljuna!

— Mallaŭte! — diris la blondulino rigardante la fenestron.

Sed la baptopatrino ne moviĝis, donis neniun signon de l’ vivo, de l’ sento ke ŝin dolori, ĝis la krueleco de l’ geamantoj. Ĉu ŝi mem ne estis kruela tiam en la tempoj de l’ feliĉo, pasintaj por ĉiam.

— Kion mi devas paroli al panjo, por fari al ŝi plezuron?

— Parolu pri la infanoj, pri io alia ŝi ne aŭskultos.

— Mi parolos pri vi. Mi diros, ke mi vin amas.

— Ne faru malsaĝaĵojn. Parolu pri la knaboj.

— Kiun ŝi plej multe amas?

— Ĉiujn.

— Ne Kajetanon?

— Ne, ne, ĉiujn egale. Parolu pri Ferdinando, kiu estas en la militista lernejo en Neapolo kaj ricevis la reĝan premion, pri Karlo, kiu estas plej bela el ĉiuj ...

— Vi estas plej bela ...

— Ne interrompu. Gratulu, ke Kajetano tiel mirakle resaniĝis de la variolo, diru, ke Peĉjo kaj Paŭlĉjo estas tre amindaj. Memoru ĉiam, ke ŝi pensas nur pri ni, amas nur nin.

— Kaj la patron?

— La virinoj, kiuj havas infanojn, ne amas la edzojn — respondis solene la knabino.

— Vi estos tia sama?

— Tia sama.

— Mi do preferas ne havi infanojn.

— Ne diru tion al panjo.

Emma Demartino meĥanike eltiris rozarion kaj komencis preĝi por ne aŭdi la interparoladon. Tio estis preĝo sen fervoro kaj sen animo. Pri kio peti por si kaj por aliaj? Pro malnova kutimo al ĉiu “Patro nia” ŝi aldonadis “Eternan ripozon”, de kiam Karlo Scopa mortis de ĥolero en Neapolo. Ĉi tiu preĝo, petanta pri paco por la mortinto, kiun oni enterigis en sennoma tombo, sen floroj, sen tomba ŝtono, plenigis ŝian animon per senlima malĝojo. Li ne amis ŝin, ne, li restis en Neapolo, edziĝis kun alia. Emma restis senedza; kiel kaj kial, oni ne scias. Ŝi ne plendis, sed estis plena de malĝojo, kvazaŭ ĉio forlasus ŝin.

En ĉi tiu momento eksonis funebraj sonoriloj de l’ proksima preĝejo.

— Kiu mortis? — demandis Mimi.

Emma ekaŭskultis.

Donna Irena Moscarella — respondis Frederiko. Ŝi estis naŭdek- aŭ cent dudek-jara. Kiu nun okupos ŝian lokon? Malice, parolante nenion, Mimi montris kun rideto la balkonon de la baptopatrino.

Emma vidis ĉion: la rigardon, geston, rideton. Ili ekbatis ŝian koron, ne vundante. Ŝia animo rigidiĝis. Nenia homa afero povis penetri ĝin, nek espero, nek doloro.

M. Serao

QUO VADIS?

Vol. III, ĉap. XXIII

Preskaŭ en la sama momento la prefekto de l’ urbo ĵetis antaŭ sin ruĝan tukon, kaj ĉe tiu ĉi signo la pordaj kroĉiloj antaŭ la imperiestra podium ekgrincis kaj el la malluma kavo eliris sur la helan arenon Ursus.

La grandegulo palpebrumis blindigita de la lumo; post momento li iris sur la mezon de l’ areno kaj rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ volante ekscii, kontraŭ kio li devos batali. Ĉiuj aŭgustanoj kaj la plimulto da publiko sciis, ke li estas la viro, kiu sufokis Krotonon. Murmuro eksonis sur ĉiuj benkoj. En Romo ne mankis gladiatoroj, kies kresko multe superis la ordinaran homan altecon, sed tian koloson neniam ankoraŭ vidis la okuloj de l’ kviritoj. Cassius, kiu staris sur la podium post Cezaro, ŝajnis kompare kun la Ligo malgranda hometo. La senatoroj, vestaloj, Cezaro, aŭgustanoj kaj la popolo rigardis kun admiro de kompetentuloj kaj amantoj liajn potencajn femurojn, dikajn kiel branĉegoj, lian bruston, similantan du kunigitajn ŝildojn, liajn herkulesajn brakojn. La murmuro pli kaj pli laŭtiĝis. Por ĉi tiu hom-amaso ne povis ekzisti pli granda ĝuo, ol vidi tiajn muskolojn streĉitajn en batalo. La murmuro fariĝis krio. Ĉiuj demandis, kie loĝas la popolo, kiu naskas tiajn grandegulojn. Ursus staris en la mezo de l’ amfiteatro, nuda, pli simila al ŝtona koloso, ol al homo, kun atentema kaj samtempe malĝoja mieno de barbaro. Vidante, ke la areno estas malplena, li mire rigardis per siaj bluaj okuloj de infano jen la publikon, jen Cezaron, jen la kradojn de l’ cunicula, de kie li atendis siajn ekzekutistojn.

En la momento kiam li iris sur la arenon, lia simpla koro lastfoje pli forte batis de l’ espero, ke la kruco lin atendas, sed kiam li ekvidis nek krucon, nek pretan kavon, li pensis, ke li ne indas ĉi tiun favoron kaj ke li estas mortonta alie, kredeble inter la dentoj de sovaĝaj bestoj. Li estis sendefenda kaj decidis morti, kiel konvenas al la adoranto de “Ŝafido”, trankvile kaj pacience. Dume li volis preĝi al Savinto, li do ekgenuis sur la areno, kunmetis la manojn kaj levis la rigardon al la steloj, kiuj briletis tra la supra malfermo de l’ cirko.

Lia konduto ne plaĉis al la rigardantoj. Oni vidis jam sufiĉe da kristanoj, kiuj mortis kiel ŝafoj. Oni komprenis, ke se la grandegulo sin ne defendos, la spektaklo malsukcesos. Tie ĉi kaj tie eksonis sibloj. Oni komencis voki la mastigoforojn, kies devo estis vipi la malkuraĝajn batalantojn. Sed post momento ĉio eksilentis, ĉar neniu sciis, kion faros la grandegulo, kiam li renkontos la morton, okulo kontraŭ okulo.

Oni ne longe atendis. Subite eksonis laŭtege kupraj trumpetoj kaj post ĉi tiu signo malfermiĝis la kradoj kontraŭ la imperiestra podium kaj sur la arenon sin ĵetis kolosa germana uro, portanta sur la kornoj nudan virinan korpon.

— Ligio! Ligio! — kriis Vinicius. Li ŝiris la harojn sur la tempioj, kurbiĝis kiel homo, kiu eksentis en sia brusto la pinton de lanco kaj komencis ripeti per raŭka, nehoma voĉo:

— Mi kredas, mi kredas! Kristo, miraklon! Kaj li ne sentis, ke Petronius kovris lian kapon per la togo. Ŝajnis al li, ke la morto aŭ doloro blindigas liajn okulojn. Li ne rigardis, li ne vidis. Sento de terura malpleno ĉirkaŭis lian animon, en lia kapo restis neniu penso, nur lia buŝo ripetis, kvazaŭ freneze:

— Mi kredas! Mi kredas! Mi kredas! Subite eksilentis la amfiteatro. Kvazaŭ unu homo ekstaris la aŭgustanoj, ĉar io eksterordinara okazis sur la areno. La humila kaj preta morti Ligo, ekvidinte sian reĝidinon sur la kornoj de l’ sovaĝa besto, eksaltis kiel brulvundita kaj kurbiĝinte komencis kuri sub angulo al la furiozanta uro.

El ĉiuj brustoj elŝiriĝis mallonga krio de l’ mirego, post kiu eksilentis la cirko. La Ligo dume atingis la ŝaŭmantan beston kaj kaptis liajn kornojn.

— Rigardu! — ekkriis Petronius, kaj forŝiris la togon de l’ kapo de Vinicius.

Tiu ĉi leviĝis, klinis posten sian vizaĝon, palan kiel tolo, kaj ekrigardis la arenon per vitraj, senkonsciaj okuloj.

Ĉiuj brustoj ĉesis spiri. En la amfiteatro oni povis aŭdi flugantan muŝon. Oni ne kredis al la propraj okuloj. De l’ tempo, de kiu ekzistis Romo, oni vidis nenion similan. La Ligo tenis la beston per la kornoj. Liaj piedoj penetris ĝis super la maleoloj en la sablon, lia dorso kurbiĝis, kiel streĉita pafarko, la kapo kaŝiĝis inter la ŝultroj, sur la brakoj la muskoloj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis de ilia premo, sed li haltigis la uron. La besto kaj la homo restis senmovaj, al la rigardantoj ŝajnis, ke ili vidas pentraĵon, prezentantan la heroaĵojn de Herkuleso aŭ Tezeo, aŭ ŝtonan grupon. Sed en la ŝajna senmoveco oni povis rimarki la teruran penegon de la batalantaj fortoj. Ankaŭ la uro, same kiel la homo eniĝis en la sablon, kaj lia malpala, vila korpo tiel kuntiriĝis, ke li ŝajnis simila al grandega globo. Kiu malfortiĝos unua, kiu falos unua? Jen estis la demando, kiu en tiu momento estis pli grava por ĉi tiuj amantoj de l’ cirkaj bataloj, ol tuta Romo kaj ĝia mondoregado. La Ligo estis nun por ili duondio, kiu indas adoradon kaj skulptaĵojn. Ankaŭ Cezaro leviĝis. Li kaj Tigellinus aŭdis pri la forto de ĉi tiu viro, intence aranĝis la batalon kaj diris moke: “Venku ĉi tiu krotonmortiginto la bovon, kiun ni elektos por li”. Sed nun kun mirego ili rigardis la arenon, kvazaŭ ne kredante, ke ili vidas realaĵon. En la amfiteatro oni vidis homojn, kiuj, levinte la manojn, restis tiel senmovaj; ŝvito aperis sur la fruntoj de aliaj, kvazaŭ ili mem batalus kontraŭ la besto. En la cirko oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj kaj la murmureton de l’ karboj, defalantaj de l’ torĉoj. La voĉo ekmortis en la buŝoj de l’ rigardantoj, la koroj batis, kvazaŭ volante krevigi la bruetojn. Al ĉiuj ŝajnis, ke la batalo daŭras jam jarcentojn.

Same staris sur la areno la homo kaj la besto ŝajne senmovaj.

Subite eksonis bleko, simila al ĝemo, post kiu ĉiuj ekkriis kaj ree ekregis silento. Al la homoj ŝajnis, ke ili sonĝas: la grandega kapo de l’ bovo turniĝis malrapide en la feraj manoj de l’ barbaro.

La vizaĝo de la Ligo, la nuko kaj la brakoj ruĝiĝis purpure, la dorso pli forte kurbiĝis. Oni povis rimarki, ke li uzas la reston de siaj superhomaj fortoj, sed ke ili sufiĉos jam por nelonge.

La blekado pli kaj pli raŭka kaj dolora de l’ uro miksiĝis kun la siblanta spirado de la brusto de l’ grandegulo. La kapo de l’ besto turniĝis pli kaj pli, el la buŝo eliĝis la longa lango kovrita de ŝaŭmo.

Ankoraŭ unu momento, kaj la orelojn de pli proksimaj rigardantoj atingis kvazaŭ krakado de rompataj ostoj. La besto falis teren kun la nuko morte turnita.

La grandegulo forigis la ŝnurojn de la kornoj, prenis la virgulinon sur la brakojn kaj komencis rapide spiri.

Lia vizaĝo paliĝis, la haroj gluiĝis de l’ ŝvito, la ŝultroj kaj brakoj estis kvazaŭ surverŝitaj de l’ akvo. Unu momenton li staris kvazaŭ duonkonscia, poste li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon.

La amfiteatro freneziĝis. La muroj de l’ konstruaĵo komencis tremi de l’ bruego de kelkdekoj da miloj da homoj. De la komenco de l’ bataloj oni ne vidis tian ekscitecon. La publiko forlasis la suprajn benkojn kaj iris malsupren, puŝante unuj aliajn en la trairoj inter la benkoj, por pli bone vidi la fortegulon. De ĉie eksonis voĉoj, kiuj pasie, obstine petis pardonon kaj baldaŭ fariĝis unu, ĝenerala krio. Al ĉi tiu popolo, adoranta la fizikan forton, tiu ĉi grandegulo fariĝis nun kara kaj unua persono en Romo.

Li komprenis, ke la popolo postulas, ke oni donacu al li la vivon kaj liberecon, sed li zorgis ne nur por si mem. Momenton li rigardis ĉirkaŭe, poste li proksimiĝis al la imperiestra podium kaj, balancante la korpon de l’ knabino sur la etenditaj brakoj, li levis la okulojn petege, kvazaŭ li volus diri:

— Ŝin kompatu! ŝin savu! Por ŝi mi faris ĉi tion! . . La rigardantoj komprenis bone, kion li deziris. La sveninta knabino, kiu kompare kun la grandega korpo de la Ligo ŝajnis malgranda infano, kortuŝis la popolamason, la kavalirojn. Ŝia eta, alabastre blanka korpo, ŝia sveno, la terura danĝero, de kiu liberigis ŝin la grandegulo, fine ŝia beleco kaj sindonemo tremigis la korojn. Kelkaj pensis, ke li estas ŝia patro kaj petas kompaton kaj pardonon por sia infano. La kompato subite ekflamis, kvazaŭ fajro. Sufiĉe da sango, morto kaj turmentego! Sufokiĝantaj de larmoj, raŭkaj voĉoj kriis pardonon por la ambaŭ.

Dume Ursus iris ĉirkaŭ la areno kaj lulante la knabinon sur la brakoj per la movoj kaj okuloj petis por ŝi pri la vivo. Nun Vinicius leviĝis de sia seĝo, transsaltis la ĉirkaŭbaron, kiu apartigis de l’ areno la unuajn benkojn, kuris al Ligio kaj kovris per la togo ŝian nudan korpon. Poste li disŝiris la tunikon sur la brusto, malkovris la cikatrojn, kiuj restis post la vundoj, ricevitaj en la armenia milito, kaj etendis la manojn al la popolo.

La eksciteco de la publiko superis ĉion, viditan iam ajn en la amfiteatroj. La popolamaso komencis piedfrapi kaj kriegi. La voĉoj fariĝis minacaj. La popolo petis nun ne nur por la atleto, sed defendis ankaŭ la virgulinon, la militiston kaj ilian amon. Miloj da viroj sin turnis al Cezaro kun kolera brilo en la okuloj kaj kun kunpremitaj pugnoj. Sed li malrapidis kaj ŝanceliĝis. Li sentis nenian malamon kontraŭ Vinicius kaj la vivo aŭ morto de Ligio estis por li indiferentaj, tamen li preferus vidi la korpon de l’ knabino disŝiritan per la kornoj de l’ bovo aŭ per la dentoj de l’ sovaĝaj bestoj. Lia krueleco, liaj degenerintaj instinktoj kaj fantazio ĝuis tiajn vidaĵojn. Kaj jen la popolo volis forpreni ilin de li. Ĉe tiu penso kolero ekbrilis sur lia grasa vizaĝo. Ankaŭ la ambicio ne permesis al li cedi al la volo de l’ homamasoj, kaj samtempe pro malkuraĝeco li ne riskis kontraŭstari.

Li do komencis ĉirkaŭrigardi, ĉu almenaŭ iuj de la aŭgustanoj turnis la fingrojn malsupren, kiel signon de l’ morto. Sed Petronius levis la manon supren kaj rigardis preskaŭ minace lian vizaĝon. Superstiĉa, sed ekscitiĝema Vestinus, kiu timis la spiritojn, sed ne timis la homojn, donis la signon de l’ pardono. La samon faris senatoro Scevinus, la samon Nerva, kaj Tullius Senecio, la samon la maljuna, glora militestro Ostorius Scapula kaj Piso kaj Vetus kaj Crispinus kaj Minucius Thermus kaj Portius Telesinus kaj respektata, ŝatata de l’ popolo Thraseas. Vidante tion Cezaro mallevis la smeraldon, kiun li tenis antaŭ sia okulo kun la esprimo de malŝato kaj malkontento, sed Tigellinus, kiu volis kolerigi Petronius’on, kliniĝis al Nero kaj murmuretis:

— Ne cedu, dia: ni havas la pretorianojn. Nero turnis la okulojn al la loko, kie staris la komandanto de la pretorianoj, severa kaj tutkore al li fidela Subius Flavius, kaj ekvidis ion eksterordinaran. La vizaĝo de la maljuna tribuno estis severa, sed surverŝita de larmoj, kaj la manon li etendis supren.

Dume rabio ekokupis la korojn de l’ homamasoj. Polva nebulo leviĝis de l’ piedfrapado kaj kovris la amfiteatron. Estis aŭdeblaj krioj: Ahenobarbus! patrinmortiginto, brulkrimulo! Nero ektimis. En la cirko la popolo estis la sola estro. La antaŭaj Cezaroj, precipe Caligula, kuraĝis iafoje kontraŭstari ĝian volon, sed tio kaŭzis ĉiam ribelojn, eĉ sangverŝon. Sed alia estis la pozicio de Nero. Unue li bezonis la popolon, kiel komedianto kaj kantanto, due li volis havi ĝin sia partiano kontraŭ la senato kaj patricioj, fine post la brulo de Romo li penis per ĉiuj rimedoj reakiri ĝian favoron kaj turni ĝian koleron kontraŭ la kristanoj. Nun li komprenis, ke danĝere estus pli longe malcedi. Ribelo, komenciĝinta en la cirko, povus malobeigi la tutan urbon kaj havi ne antaŭvideblajn konsekvencojn.

Li do ekrigardis ankoraŭ unu fojon Sobrius Flavius’on, centurion Scevinus, la parencon de l’ senatoro kaj, vidante ĉie sulkiĝintajn brovojn, kortuŝitajn vizaĝojn kaj fiksitajn sur si rigardojn, li donis la signon de l’ pardono. Fulmotondraj aplaŭdoj eksonis sur ĉiuj benkoj. La popolo jam estis certa pri la vivo de l’ kondamnitoj, ĉar nun ĝi fariĝis ilia zorganto kaj eĉ Cezaro ne kuraĝus plu persekuti ilin per sia venĝo.

H. Sienkiewicz

RAKONTO PRI SPIRITOJ

La societo ĵus vespermanĝis en la ĝardeno. Sur la tablo staris ankoraŭ senorde la glasoj kaj boteloj, la duone malplenigitaj fruktujoj, inter ili kelke da kandeloj jam forte forbrulintaj en vitraj kloŝoj, ĉirkaŭitaj de lumavidaj muŝoj.

Sonoris la deka horo.

— Eble ni revenos en la ĉambrojn? — demandis la mastrino. — Estas jam malvarmete ...

— Malvarmete? En ĉi tiu belega julia nokto? Nun, kiam komencas pasi la varmego ... Jen leviĝas la luno, super la lago: estas tro bele ... Ne, ne, ni restu ankoraŭ — kriis la aliaj.

Sinjorino de Daller ĉirkaŭvolvis sin iom pli forte per la tuko, ordonis al sia filino Gizelo ankaŭ surmeti ion kaj cedis al la ĝenerala deziro.

— Bone — diris ŝi, apogante sin al la dorso de sia kana seĝo, — ni restu. Oni babilas ĉi tie pli libere, ol en la salono, kie la muzikemaj membroj de nia familio ĝuas la bruan kulton de Wagner.

La najbaro de Gizelo, leŭtenanto Kronstedt, metis la molan tukon, kiu kuŝis sur la seĝa dorso, sur la ŝultrojn de l’ knabino kaj ĉe tiu ĉi okazo iom ankoraŭ proksimiĝis al ŝi.

— Ne estas ja malvarme al vi, fraŭlino? — demandis li per karesema voĉo.

Afable ridanta ekrigardo dankis pro la zorgemo. — Ne, kontraŭe ... tre agrable.

— Vi estas prava, sinjorino, — diris registara konsilisto Strom — la proksimeco de du fortepianoj, sur kiuj, per ok manoj oni ludas la uverturon de Tannhäuser, ne akcelas la interŝanĝon de l’ ideoj. Ĉi tie kien penetras al ni nur malmultaj nelaŭtaj tonoj, la fortepianaj tondroj ne malhelpos nian interparoladon. Kie ni haltis — pri kio ni parolis?

— Pri kio ni ne parolis, kara Strom? La politiko, literaturo, familiaj okazoj, societaj malicoj, konsideroj pri la vetero kaj pri la jarcento: mallonge ĉiuj temoj estas elĉerpitaj.

— Tute ne — rimarkigis sinjoro de Klettendorf, najbara bienhavanto, — oni ankoraŭ nenion rakontis ekzemple pri spiritoj, kaj ĉi tiu temo ...

— En nia rondo, kie neniu kredas spiritojn kaj neniu iam vidis fantomon ...

— Oni devas distingi, doktoro Elke — sin turnis vive Klettendorf al la interrompanto, — ni ne kredas, kompreneble, vagantajn noktomezajn fantomojn, sed spiritoj — estaĵoj devigataj per mediumismo sin konigi — ili certe ekzistas, mi havas sufiĉe da pruvoj.

— Vi sinjoro de Klettendorf, vi okupiĝas pri spiritismo? — demandis mirigita la doktoro. — Ĉi tiu moderna frenezo, malsano ...

— Nek frenezo, nek malsano. Sed, kompreneble, kun dubuloj kaj kun homoj, kiuj jam antaŭe ĉion neas, ne eble estas paroli pri tiaj aferoj.

— Rakontu al ni iun vian spiritistan observon, kara Klettendorf — proponis la mastrino. — Ĉi tie estas ne sole sekaj dubuloj, kiel nia estimata familia kuracisto kaj amiko, Elke. Mi, ekzemple, tute ne estas malinklina ekscii ion de la misteroj de supera mondo. Mi dezirus tion, kiel pruvon de la senmorteco, eĉ tre dezirus ...

— Tiam rakontu sentime — diris la doktoro al Klettendorf. — La deziro plej bone preparas la vojon. Kion oni opinias ebla kaj kion oni deziras kredi, tio estas jam trikvarone kredata.

— Kaj kiam oni decidis ion ne kredi, tiam helpas neniuj faktoj kaj pruvoj. Tial mi preferas, sinjoro doktoro, ne paroli kun vi pri spiritistaj aferoj. — La bienposedanto parolis per la incitita voĉo de l’ homo, kiu disputas pri siaj plej karaj politikaj aŭ filozofiaj principoj.

— Faktoj kaj pruvoj! — respondis Elke, ankaŭ iom incitita. — El okazaj faktoj, tute sendependaj unu de alia, oni faras konkludojn kaj kiam ni volas esplori la pruvojn, kiam ni, dum ĉiuj fontoj de l’ eraroj ne estas forigitaj, rifuzas akcepti la supozatajn pruvojn, tiam oni diras, ke ni jam antaŭe decidiĝis ne kredi. La disputo estas ne ebla. — Ĉe tiu ĉi tablo ne estas permesite malpace disputi,

— diris sinjorino de Daller. — Ĉiu konservu sian opinion kaj respektu la opinion de la aliaj.

— Paco devas reĝi eĉ post plej varmega diskutado. Sed respekti eraran opinion mi ne konsentas: respekti oni devas nur la veron.

— Ĉu vi volas diri, sinjoro doktoro Elke, — interrompis la kolerema spiritisto — ke mi kaj kun mi la tuta aro da samkredanoj — en Ameriko ekzistaj milionoj — estas nur mensoguloj kaj trompuloj? .

— La plimulto trompitaj ...

— Sekve — ankoraŭ malpli flate — nur malsaĝuloj kaj sensenculoj? Do naŭ dekonoj da homoj estas frenezaj. Ĉar tiuj, kiuj kiel vi neas ĉion supernaturan, estas malgranda grupo. Nia societo konsistas de 10 personoj; mi vetas, ke preskaŭ ĉiuj kredas, ke ekzistas supertera, misteroplena, alivorte, spiritmondo, de kiu iafoje penetras al ni radioj.

— Prave, — jesis iu, — mi konfesas, ke mi kredas antaŭsentojn. — Kaj mi povus rakonti rimarkindajn faktojn pri mortantoj, kiuj aperis malproksime ĉe amataj personoj.

— Ekzistas ankaŭ strangaj sonĝoj, kiuj realiĝas. — Kaj oni ne povas nei la somnambulismon ... Mi devas konfesi, ke noktomeze mi ne irus tombejon. — Ke en nia najbara senhoma kastelo aperas fantomoj, ekzistas multaj kredindaj atestantoj — diris la gastoj unu post alia.

— Ekzistas ankaŭ strangaj simpatioj — diris la leŭtenanto, kiu dank’ al la duonmallumo sukcesis meti la manon sur la apogilon de la seĝo de Gizelo kaj samtempe delikate premi ŝian ŝultron. — Kaj — aldonis li murmurete, nur por ŝi aŭdeble, — mirinda, dolĉa, de superaj ĉieloj devenanta ravo ...

— Kvankam mi ne kredas spiritojn — diris nun la registara konsilisto, — nek la vagantajn, nek la tablofrapantajn, tamen mi ne povas nei, ke multaj okazoj de l’ anima vivo ne povas esti klarigitaj per la naturaj leĝoj, mallonge, ke ekzistas aferoj ...

— Sur la ĉielo kaj tero — interrompis lin doktoro Elke per tondra voĉo, — pri kiuj eĉ la filozofoj ne sonĝis. Mi tion atendis. Ekzistas frazoj, kiuj nepre aperas dum la diskutado, kiel la fulmo en iaj statoj de la aero. Neniu povas enpaŝi en la mistikan regionon, ne citante ĉi tiujn vortojn de l’ poeto: li montras tiamaniere sian instruitecon kaj pruvas, ke lia opinio estas same supera, kiel la pensoj de Shakespeare. Ah, kiom da malutilo alportis la poetoj per siaj saĝaj frazoj!

— Ne nur la poetojn — ĉi tiujn profetojn — ni povas citi por senkulpigi la kredon al mistika mondo, sed ankaŭ la plej glorajn filozofojn, komencante de Aristoteles kaj Plato. Kion ekzemple diras pri ĝi Schopenhauer? Ankaŭ Humboldt opiniis, ke en la naturo ekzistas nekalkuleblaj nekonataj fortoj. Kaj la atestoj, kiuj venas al ni de ĉiuj tempoj kaj landoj?

— Jes, ankaŭ ĉi tio estas neevitebla: post la vortoj de Shakespeare oni citas ĉiam ĉiujn mistikajn aŭtorojn, profetojn de la biblio, Ĥaldeojn kaj Egiptojn, skotajn somnambulistojn kaj hindajn fakirojn. Sed nek la antikveco, nek la disvastiĝo de iu ajn opinio pruvas ĝian pravecon. Ĉu fabelo estas des pli vera, ju pli frue en nia infaneco ni ĝin aŭdis, kaj ju pli multe da aliaj infanoj kredis ĝin?

— Fabeloj — legendoj — superstiĉoj! — ekkriis Klettendorf ofendite. — Tiamaniere vi ĉiam volas refuti tion, kion vi ne povas klarigi.

— Ne la neklarigeblan nomas ni tiel, sed la nepruveblajn kaj senbazajn klarigojn, kiun vi donas ĉiam. Se vi rakontas al mi, ke la tablo frapis aŭ ke oni vidis, aŭdis aŭ sonĝis ion, tio povas ne esti fabelo, sed la konkludo, ke tie agis spirito ...

— Estas la sola konsentebla. Se oni konstatas ie supernaturan efikon, oni devas trovi tie supernaturan kaŭzon. Kiel partiano de la teorio pri la efikoj kaj kaŭzoj, vi ne povas tion nei. Ekzistas miloj da faktoj kaj ekzemploj ...

— Rakontitaj faktoj — oni scias neniam, kion oni aldonis kaj deprenis — ne prezentas sufiĉan bazon por seneraraj konkludoj, — mil rakontoj, cetere, ne pli multe ol unu. Se al esploranto iu atesto ŝajnas nulo, mil nuloj ne estos pli konvinkaj.

— Miaj opinioj estas bazitaj ne nur sur tio, kion mi aŭdis, sed sur tio, kion mi travivis.

— Ĉie oni povas esti trompataj. Rigardante ĵonglistojn, oni ankaŭ vidas ion ŝajne neklarigeblan. Ne sciante ĉiujn detalojn, oni ne povas juĝi. La kaŝita nekredemo, kiun vi riproĉas al ni, kiam vi rakontas al ni viajn mirindaĵojn, estas bazita sur logika rezonado. Dum oni povas ankoraŭ supozi ion verŝajnan, oni puŝas for neverŝajnan, same kiel oni prunteprenas nur tiam, kiam ĉiuj fontoj de l’ propra havo estas elĉerpitaj. Kiam mi aŭdas eĉ de tre konfidinda persono pri malklara okazo, kiam mi legas pri ĝi, aŭ mem vidas, ĉiam ŝajnas al mi pli kredebla la supozo, ke ĝin klarigos la naturaj kaj logikaj leĝoj, tuj kiam estos konataj ĉiuj detaloj. Profesoro Wolf — sin turnis la doktoro al sidanta kontraŭ li blankbarba sinjoro, — kial vi diras nenion? Helpu min ... Vi, kiel universitata profesoro, kiel aŭtoro de l’ bonegaj natursciencaj verkoj, vi estas, certe, en ĉi tiu problemo mia sampartiano ... La maljunulo iom proksimigis sian seĝon kaj apogis la mentonon sur la manojn.

— Ne — diris li. — Mi bedaŭras, estimata sinjoro Elke, sed mi ne estas via sampartiano, mi estas partiano de la spiritoj.

Multvoĉa “Ah” eksonis en la societo: seniluziiĝo de unuj, kontentiĝo de aliaj, mirego de ĉiuj.

Ankaŭ el la brusto de Gizelo eliĝis en la sama momento delikata Ah!, kvankam nek ŝi, nek la leŭtenanto atentis la ĝeneralan interparoladon. Kial do “Ah”. Ankaŭ neklarigebla fakto ... Ni esperu, ke “kiam estos konataj ĉiuj detaloj, la ĝemeton klarigos la naturaj leĝoj”.

Profesoro Wolf daŭrigis: — Jes, mi devas rifuzi al vi mian helpon, kara doktoro. Kion utilus, se mi defendus viajn opiniojn? La rezonado kaj logika klarigado resaltas de la mistikaj animoj. Nur la faktoj pruvas. Al ili ankaŭ mi devas konfirmiĝi ... Mi travivis faktojn, kiuj tremigis mian tutan animon kaj lasis al ĝi nesolveblajn problemojn. Ĝis nun mi ĉiam silentis pri ili, ĉar mi timis fosi en ĉi tiu kaŝita angulo de mia memoro ... Sed se vi deziras kaj por defendi la opiniojn, tiel senkompate atakatajn ĉi tie ...

— Ah, rakontu, rakontu! — ekkriis vive la aliaj, plej vive la bienposedanto, kies vizaĝo ekbrilis de ĝojo kaj scivolo.

— Mi ankaŭ atendas malpacience — diris doktoro Elke — ĉar — ĉar el via buŝo spiritrakonto ŝajnos al mi des pli mirinda.

— Jes, vere, vere mirinda estas, kion mi nun rakontos. Eĉ la leŭtenanto kaj Gizelo interrompis la murmuretadon kaj prepariĝis al aŭskultado. Sed iliaj manoj restis unuj en la aliaj. La varma fluo de l’ feliĉo, kiu leviĝis de iliaj fingroj ĝis iliaj koroj, estis ja mirinda, ili do volonte aŭskultos pri aliaj mirindaĵoj.

— Pardonu, se mia raporto estos iom senorda; mi ne preparis ĝin antaŭe, kaj la vekitaj rememoroj aperas tiel rapide, ke miaj vortoj povos malfacile sekvi ilin. — Li frotis la frunton per la mano kaj komencis:

— Kiam mi antaŭ tridek jaroj entombigis mian edzinon, mi iom da tempo vivis tute izolita. Ne eble estis por mi dum la unua jaro de l’ doloro plenumi miajn profesiajn devojn, vivi inter la homoj: mi forlasis la urbon kaj ekloĝis en ĉasista dometo profunde en la arbaro, kvankam jam estis vintro. Maljuna servistino, blanka pudelo, portreto de mia mortinta edzino, ŝia plej amata kanario, — jen estis la tuta mia societo. Mi prenis ankaŭ librojn, ĉar mi volis ne nur funebri, sed ankaŭ labori, kaj harmoniumon, la saman sur kiu mi akompanadis la edzinon, kiam ŝi kantis per sia bela alda voĉo pian “Ave Maria”.

Johanino estis tre pia — mi ne; tion solan ŝi riproĉis al mi. “Oh, la tempo venos ankoraŭ, ofte diris ŝi, — kiam signo el alia mondo montros al vi, ke viaj duboj estis pekaj”. — “Sed tiaj signoj ne ekzistas. Neniam venis sciigo el la alia mondo”. “Silentu — diris ŝi metante sian manon sur mian buŝon, — vi ĉagrenas min. Kiam mi aŭdas tiajn viajn vortojn, mi volus morti por aperi antaŭ vi, kiel spirito ... kaj mi faros tion”. Kiam post apenaŭ unujara geedza feliĉo ŝi kuŝis sur la mortlito, ŝi diris al mi: “Ĉu vi scias, kial oni revokas min? ... Mi devas fariĝi sendito el la alia mondo ... Kaj mi venos al vi!”

— Terure! — murmuretis sinjorino de Daller.

Doktoro Elke levis la ŝultrojn. — Se nun aperos ia ŝajna fantomo, ĝi estas facile klarigebla. Vin emociis la vortoj de via edzino sur la mortlito, la izolita vivo, la rigida vintra pejzaĝo: sentotrompo en tiaj cirkonstancoj estus io tute natura.

— Jes, certe — diris sinjoro de Klettendorf — sentotrompo, frenezo, tio estas tre facila klarigo de ĉiuj neklarigeblaj fenomenoj ... vi, sinjoroj skeptikuloj, ĉiam havas ĝin pretan. Oni ankoraŭ ne finis la rakonton, kaj vi jam proklamis ĝin malsana okazo.

— Ĉar tia estas nia metodo de l’ pensado kaj konkludado: kiam oni donas al ni pruvojn, ni antaŭ ĉio ...

— Ah, lasu la dubulojn — diris la mastrino. — Daŭrigu, sinjoro profesoro, via rakonto estas tro interesanta ...

— Jes, jes, rakontojn — murmuris la doktoro, — centfoje ripetitajn apartajn okazojn, jes, ilin oni volonte akceptas; sed pensi, detale esplori, t. e. uzi la solajn raciajn rimedojn, oni ne volas. Daŭrigu, profesoro Wolf.

— Volonte; sed mi petas vin, kara Elke, permesu al mi fini la rakonton. Multaj duboj aperos ĉe vi dum mia rakontado, kaj se pri ĉiu vi tuj volos disputi, ni neniam finos. Mi promesas, ke la tuto kontentigos vin.

— Vi supozas, ke mi ŝanĝos miajn opiniojn? Vi eraras ... Sed tio estas mia lasta protesto; mi promesas ne interrompi vin plu.

— Mi do daŭrigas. Mi ĉesis pensi pri la promeso de mia kara Johanino, ĉar mi ne dubis, ke ne ekzistas rilatoj inter “ĉi tie” kaj “tie”; mi rememoris pri ĝi, kiam okazis faktoj, sendube pruvantaj, ke la mortintino ... plenumis la promeson ...

— Pardonu — ekkriis sinjorino de Daller — la kandeloj forbrulis, ĉu ne plibone estus en la domon ...

— Ne, ne — petis la leŭtenanto, — ni ne bezonas lumon; brilas la luno, kaj rakontoj pri fantomoj impresas des pli forte en la duonlumo.

La profesoro daŭrigis:

— Foje vespere, post kelkhora sidado ĉe miaj libroj mi estis timigita de mallaŭta, stranga murmureto. Mi ne povas ĝin priskribi, ĝi estis nek frapado, nek ĝemoj, nek besta voĉo, nek siblado de vento. La sono ĝuste tial estis terura, ke ĝi similis nenian konatan. Mi ne povis sidi trankvile, mi devis ekscii, kio kaŭzis la misterajn sonojn. Ne eble estis difini, de kie ili venis, ili estis kvazaŭ en la tuta ĉambro; mallaŭtaj, sed ĉie kaj seninterrompaj. Mi ekstaris kaj esploris la ĉambron en ĉiuj anguloj. Bianko, la pudelo, dormis, kviete spirante post la kameno; Pieps, la birdo, sidis, kovrinte la kapeton per la flugiloj, globosimila en la kaĝo. Nenie la sono estis pli proksima, nenie pli malproksima. Ŝajnis, ke mi portis ĝin kun mi mem en la ĉambro. Por konvinkiĝi, mi iris eksteren — ĉio estis silenta, mi revenis en la ĉambron — ĝi ree estis tie. Mi sonorigis al la servistino. Ŝi venis rapide. “Aŭskultu, Brigido”, mi komencis, sed tuj ĝi ĉesis. “Atendu momenton” ... Sed vane, ni aŭdis nenion. — “Nenio ... vi povas foriri”. Apenaŭ ŝi pasis la sojlon, la murmureto rekomenciĝis. Kelkfoje ripetiĝis la sama fenomeno, fine mi forsendis la maljunulinon dormi kaj restis sola kun mia tonanta gasto. Ankoraŭ kelke da momentoj ĉirkaŭis min la delikataj tonaj ondoj, kaj mi aŭskultis kaj aŭskultis ... La murmureto fariĝis pli kaj pli mallaŭta kaj fine tute eksilentis. En ĉi tiu vespero mi ne povis plu labori kaj mi iris dormi..

Pasis ok tagoj, kaj mi preskaŭ forgesis la misteran aperon. Subite, en la sama vespera horo ĝi revenis. Mi ree alvokis mian maljunan Brigidon — la rezultato estis sama: tuj kiam ŝi aperis en la ĉambro, ĉio eksilentis; kiam ŝi foriris, ĉio tonis. La mistero plenigis min per mirego kaj timo, per deziro klarigi ĝin, sed ankaŭ per espero, ke ĝi restos neklarigebla ... De nun ĝi revenadis regule post ĉiuj kelke da tagoj; mi atendis ĝin, kiel amatan, honorantan viziton. Mi ne provis plu esplori la kaŭzon, ĉar estus por mi seniluziiĝo trovi naturan solvon por ĉi tiu kortuŝanta enigmo. “Ĉu ĝi venos hodiaŭ?” estis demando, kiun mi ripetadis la tutan tagon. Kvin minutojn antaŭ ĝia alveno, ia ekscito plenigis mian animon. Ĝi estis por mi kara gasto. Ĝi — ne, mi ne volis plu nomi ĉi tiun amikon per tiu ĉi senpersona pronomo ... sed kiel? Mi serĉis nomon — mi trovis la plej karan kaj mi ekkriis: “Johanino, venu!” En la sama momento eksonis la konata murmureto, sed duoble forta. Mi ree ekkriis: “Johanino, Johanino” — kaj ju pli ofte mi ripetis la nomon, des pli proksime venis la sonondoj al mi, kvazaŭ ili volis min ĉirkaŭpreni, sufoki.

Trompo de la sentoj, ĉu ne vere? Trompo de l’ aŭdado? Mi vidas jam la vorton sur viaj lipoj, doktoro Elke, sed vi ĵuris ne interrompi min, kaj la ĵuro vin haltigis. Mi mem ankaŭ tion supozis, mi ja ne kredis spiritojn ... tamen en tiu momento mi devis rememori la lastajn vortojn de mia edzino. Ĉu efektive? ... Sensencaĵo! Mi skuis la kapon, alvokis Brigidon por forpeli la sorĉon kaj prenis antaŭ la dormo sodan pulvoron.

En sekvinta vespero, en la sama horo revenis la ordinara ekscito. Aha, pensis mi, mia febra paroksismo kun tintado en la oreloj proksimiĝas (vi vidas, doktoro, ke mi opiniis same, kiel vi). Por min gardi kontraŭ la tonanta fantomo mi iris eksteren, mi ja estis tie sendanĝera.

Estis luna vintra nokto. Ĉiuj branĉoj estis dike kovritaj de neĝo. Mi iris per rapidaj paŝoj sur la glacia tavolo, krakanta sub miaj plandoj. Mi rapidis al monteto, de kiu estis bela panoramo de l’ pentrinda ĉirkaŭaĵo. Sed kiam mi atingis la celon, mi seniluziiĝis; nigraj nuboj kovris la lunon, kaj la tuta pejzaĝo dronis en mallumo; nur la muroj de kapelo, staranta sur la monteto, lumis en malbrila blanko. Subite venis la konata ekscito, kiu ordinare antaŭiris la misteran murmureton ... ĉu ankaŭ ĉi tie? ... Mi aŭskultis kun batanta koro — sed minutoj pasis, ĉio silentis. Mi ekkriis: “Johanino!” Neniu sono ... Sed ekrigardinte, mi rimarkis lumeton, antaŭe sendube ne ekzistantan, kiu falis de la kapela fenestro sur la plankon. Mi ne povis kontraŭbatali la altiron, kvankam timo tremigis min, kaj mi iris al la kapelo, malfermis la pordon kaj enpaŝis.

La profesoro faris paŭzon. En la sama momento, kiel en la rakonto, nubo kovris la lunon, kaj la societo sidis en mallumo. Kuniĝis ĉiuj kondiĉoj por tremiga sento, kiu ekregis la plimulton da aŭskultantoj. La plimulton — ne ĉiujn. Doktoron Elke sendube ne. Ankaŭ eble ne la geamantojn ... Eble ankaŭ ili pli bone uzis la mallumon ...

— Mi eniris — ripetis profesoro Wolf per mallaŭtigita voĉo. — La tuta interno estis hele lumigita, kvankam brulis nek lucernoj nek kandeloj. La lumo same ne similis ĉiujn konatajn lumojn, kiel la murmureto, de kiu mi hodiaŭ forkuris, similis neniun alian. Ĝi estis lumanta kuriero el nekonata lando. “Johanino!” — ekkriis mi kaj la forto de l’ radioj duobliĝis. Ju pli ofte mi vokis, des pli hele, blindige, proksime ĉirkaŭis min la lumo, kvazaŭ ĝi volis sufoki min ... Mi fermis la okulojn kaj falis senkonscia sur la plankon.

Kiam mi rekonsciiĝis, estis jam tago. Mi rapidis hejmen kaj prenis grandan dozon da ĥinino.

— Mi ankaŭ rekomendus ĝin — diris la doktoro duonvoĉe.

— Ĉion, kion mi rakontos, dubulo povus klarigi per ia mia malsana stato, sed tio, kion mi nun rakontos, refutas ĉi tiun supozon.

La luma fenomeno en la kapelo revenis multfoje, krom tio okazis ankaŭ mirindaĵo: la harmoniumo ludis la plej amatan “Ave Maria” de Johanino kaj mi vidis, kiel la klavoj malleviĝas kaj leviĝas. Fine mi decidis forlasi la izolecon, timante freneziĝi.

Mi senprokraste pakis miajn kofrojn, adiaŭis Brigidon kaj reveturis kun Bianko kaj Pieps en mian urban loĝejon. Tie mi rekomencis mian profesian laboro, vizitadis plej ofte societajn kunvenojn kaj efektive restis libera de la misteraj tonaj kaj lumaj gastoj.

Pasis unu jaro. Mi estis vespere en societo, kie oni rakontis pri spiritoj, en mallumo kiel ĉi tie. Demandite pri mia opinio, mi respondis: “Mi ne kredas”. La respondo estis sincera: jam de longe mi estis certa, ke la fenomenoj en la ĉasista dometo estis kaŭzitaj de l’ troa cerba ekscito. Sed apenaŭ tute trankvile mi diris la vorton, la mistera murmureto eksonis kaj la lumo ekbrilis. La fenomeno daŭris tri sekundojn. “Kio estis?” ekkriis la tuta societo kvazaŭ unu persono. Ĉiuj ili vidis kaj aŭdis. De tiu momento mi kredis. Kaj de kiam mi kredas — finis la profesoro la rakonton — nenio simila okazis: Johanino atingis la celon.

* * *

La luno reaperis kaj lumigis la ekscititajn mienojn de l’ ĉeestantoj. Ĉiuj silentis, impresitaj de l’ rakonto. Poste ĉiu, ekster doktoro Elke, esprimis sian opinion. La tuta historio estis ekzamenita. Precipe Klettendorf insistis pri la pruvoj, liverataj de la fenomenoj kaj venke refutis ĉiujn eblajn kritikojn.

— Ĉu vi permesos al mi — sin turnis li al profesoro Wolf — sendi la rakonton al iu gazeto?

— Tiam la rakonto estos represita en ĉiuj ĵurnaloj — interrompis la doktoro — eldonita en diversaj kolektoj pri fantomoj, kiujn oni vidas en librejoj sub la titolo “La mondo de l’ spiritoj ...”

— Tio estas malagrabla al vi, sinjoro doktoro? Sed ĝuste tiaj historioj devas esti publikigaj, liverataj al senpartiaj esplorantoj, kiel pruva materialo. La respekto al la vero!

— La respekto al la vero! — ripetis la profesoro leviĝante. Aŭskultu do, kion mi devas ankoraŭ aldoni. Doktoro Elke petis mian helpon kaj mi helpis lin laŭ mia eblo. Ne per rezonado, ĉar ĝi estas ordinare senefika — sed per fakto. Mi liveris pruvon, ke al atestantoj por ni agrablaj ni kredas ne kontrolante ilian konfidindecon; ke oni zorge esploras, ĉu la atestataj faktoj liveras pruvojn, sed oni tute ne demandas, ĉu la faktoj efektive okazis. Mi senmaskigis, doktoro Elke, vian plej danĝeran kontraŭulon, plej timindan malamikon — la kredemon. La historio, kiun mi ĵus rakontis, povus eble ion pruvi, kvankam ĝi ne estas sen mankoj, sed ĝi estas malvera ... Murmuro eksonis en la societo. Nur doktoro Elke ekstaris kaj danke premis la manon de l’ profesoro.

Sinjorino de Daller skuis la kapon.

— Ne, ne, sinjoro profesoro, mi ne kredas. Vi reprenos vian konfeson. Mi estas certa, ke tio estis la spirito de via edzino, kiu ...

— Mi neniam havis edzinon.

— Kiel? Vi do ŝercis? Ĉio estis malvera?

— La supozo, ke vi mensogas, sinjoro profesoro Wolf — diris kolere la bienposedanto, estas tiel ofenda por vi, ke ĝi estis ne akceptebla.

— Kaj tial vi preferas akcepti ĉiujn kontraŭdirojn kontraŭ la naturaj leĝoj, ol la supozon, ke iu mensogas. Ĉu vi ne timas ofendi tiamaniere ion pli altan, ol la honoron de atestanto — la prudenton? Mi ne bezonas honti mian jam konfesitan mensogon. Mi helpis mian amikon Elke kaj al la aliaj liveris ne pli aŭ malpli interesantan anekdoton, sed utilan dogmon: kiam oni aŭdas supernaturan rakonton, oni antaŭ ĉio pripensu, ĉu ĝi ne devenas de trompo, de nevola aliigo per ofta ripetado, aŭ simple de intenca mensogo. La mensogo, obstine ripetata, ne konfesita ĝustatempe kiel la mia, — la mensogo en la homa buŝo kontraŭdiras nenian naturan leĝon.

— Ni iru, ni iru, jam estas tempo — diris la mastrino leviĝante.

Ĉiuj sekvis ŝin en la domon. El la malfermitaj fenestroj penetris nun tra la rozluma nokto anstataŭ la uverturo de Tannhäuser alia melodio de Wagner: la edziĝa kanto de Elzo.

Iom pli malproksime ol la aliaj paŝis la leŭtenanto kaj Gizelo. Kaj ankoraŭ unu fojon malaperis la luno.