Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Lingvaj Respondoj

Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto

La tekston enkomputiligis Bertilo Wennergren

Proksimuma verkojaro: 1889-1913

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

Tiu ĉi versio de la Lingvaj Respondoj de Zamenhof estas bazita sur la sepa eldono, kiun redaktis Waringhien. Ĝi tamen enhavas nur tiujn tekstopartojn, kiuj estas Zamenhofaj, kaj kiuj estis origine verkitaj en Esperanto. Ĉiuj ne-Zamenhofaj antaŭparoloj, notoj kaj komentoj estas ellasitaj. Estas ellasitaj tiuj respondoj, kiuj estas tradukitaj el alia lingvo fare de aliaj personoj ol Zamenhof, kaj ankaŭ tiuj respondoj, kiuj nur estas raportoj pri io, kion Zamenhof iam esprimis.

La divido en ĉapitrojn kaj partojn, ties titoloj (iafoje iom redaktitaj), la numeroj kaj titoloj de la unuopaj respondoj kaj la fontindikoj fine de ĉiu respondo, estas ne-Zamenhofaj. La serĉilo de la Tekstaro ignoras tiujn partojn de la teksto.

En kelkaj lokoj ne-Zamenhofaj respondoj estas ellasitaj, kaj tial mankas iuj numeroj aŭ subnumeroj (“A”, “B”...). Ellasita estas ankaŭ respondo 47 F, kiu estas esence nura listo de vortoj (plejparte ne-Esperantaj).

La plej multaj el la klarigaj notoj de Waringhien estas provizore ellasitaj. Nur kelketaj, kiuj estas necesaj por kompreni la Zamenhofan tekston, estas konservitaj.

En respondo 8 la teksto estas iom korektita. Vidu la tiean noton*.

En kvar respondoj (60*, 142A*, 146A* kaj 148C*) aperas ĉi tie iom pli longa teksto ol en la sepa eldono de la Lingvaj Respondoj. Tio estas aparte klarigita en notoj post la respektivaj respondoj.

En ok respondoj (19*, 47B*, 47Ĉ*, 57*, 74*, 84A*, 111*, 125*) estas aldonita pliaj zamenhofaj vortoj, kiuj akompanis la respondon mem en la origina revuo aŭ letero.

La titoloj (ne-Zamenhofaj) kaj fontindikaj notoj estas unuecigitaj kaj simpligitaj (i.a. Romaj ciferoj ne plu aperas). La jenaj mallongigoj estas uzataj en la fontindikoj kaj iafoje ankaŭ en aliaj notoj:

UNUA PARTO — LEKSIKOLOGIO

1. Vortfarado

1 Pri la sistemo de vortfarado

Kun plezuro mi ricevis viajn du librojn (“La Devo“ de E. Naville kaj “La Construction logique des mots en Espéranto”) kaj mi kore vin dankas. La lastan verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas ĝin bonega. Laŭ mia opinio estus tre utile, se vi eldonus ĝin ankaŭ en Esperanto, por ke ĉiu esperantisto, precipe la verkantoj, atente ĝin tralegu, kaj por ke ili penu observi tiujn principojn, kiujn vi bonege esploris kaj klarigis. Mi ne dubas, ke nia Akademio tre volonte donos al via propono sian oficialan aprobon... Via verko povas servi kiel bona modelo de efektive gravaj kaj utilaj Akademiaj laboroj.

Letero al R. de Saussure, 1910, O.V. p. 455.

2 Pri la gramatika karaktero de la radikoj

“Stamp” povas esti egale bone tradukita per verbo (stampi) kaj per substantivo (stampo); se vi trovas, ke estas necese doni por tiu ĉi radiko en lingvoj tradukon egalan, tiam mi preferus doni por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo (kiel la tradukoj germana, rusa kaj pola). La ago estas: stampi; la rezultato: stampo; la instrumento: stampilo.

Letero al Th. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 538-539.

3 Pri la ordo en kunmetita vorto

“Falakvo” kaj “akvofalo” ambaŭ estas bonaj (falakvo signifas pli la falantan akvon mem, akvofalo signifas pli la lokon de falado).

Letero al Th. Cart, O.V. p. 520.

4 Pri la uzado de formoj simplaj anstataŭ kunmetitaj
A

La vorto “bezonesti” estas kunmetita tute regule, kaj vi povas ĝin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte.

La Esperantisto, 1891, p. 23.

B

Pri εὐσεβέω kaj εὐτύχέω, ŝajnas al mi, ke plej bone estas traduki ilin per du vortoj (esti pia, esti feliĉa); sed se oni nepre bezonas havi unu vorton, oni povas traduki: piesti, feliĉesti, aŭ (eble eĉ pli bone) simple: pii, feliĉi.

1910, PVZ. kajero 9, p. 166.

5
A Pri la finaĵo “o”

La finiĝo “o” signifas nur simple substantivon, nenion pli; sekve en vortoj devenantaj de adjektivo ĝi povas nur signifi ideon, esencon, sed ĝi ne povas prezenti la komplikitan sencon de “homo kiu estas... a”, tiel same, kiel ĝi ne povas prezenti la komplikitan sencon de ia alia sufikso. Ni povas diri, “li batalas por la bono kaj belo”, ĉar tie ĉi ni parolas nur simple pri la ideo de la adjektivoj “bona”, “bela”; sed “bonulo”, “belulo” (tiel same kiel ekzemple “bono”, ”boneco” k.t.p.) prezentas ion pli ol simple substantivigitan adjektivon, kaj tiun sencon ni devas esprimi per ia difinita sufikso.

Letero al Couturat, 17. Sep. 1905, L.Z. 1. volumo p. 187.

B Pri la finaĵo “-aŭ”

“aŭ” ne apartenas al la radiko, sed estas nur kondiĉa finiĝo, tiel same forlasebla, kiel “o” en la substantivo

1892, PVZ. kajero 3, p. 24.

6 Pri la prefikso “ge”
A

La prefikso “ge” rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj; ĝi signifas simple “de ambaŭ seksoj”. Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple “gepatroj”, “gemastroj”, “gefratoj”, “genepoj”, “gekuzoj”, “getajloroj” (en la senco de “tajloro kaj lia edzino”); sed ni neniam esprimis ekzemple per “getajloroj” la tutan familion de tajloro, ĉar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis diri “gesinjoroj” pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin “sinjoroj kaj sinjorinoj”). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson “ge” sole en la dirita maniero. Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo “ge” signifas simple “de ambaŭ seksoj”, kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto “gesinjoroj”, li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ de nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco.

Respondo 6, La Revuo, 1907, Februaro.

B

Kvankam la klubo Aŭroro havas ankaŭ virinojn, ĝi tamen devas sin nomi ne geesperantista, sed simple esperantista.

1902, PVZ. kajero 6, p. 69.

7 Pri la prefikso “re”

Tiu ĉi prefikso signifas venon returne al la loko aŭ al la stato, de kiu oni foriris. Sekve:

  • 1º Se A donis ion al B, kaj nun la objekto estas denove ĉe A, ni diras, ke B redonis ĝin; A reprenis ĝin; la objekto revenis al A. Tiel spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falis sur ĝin. La pilko resaltas de la tero, k.t.p. (Tie re = returne).
  • 2º Se mi ion faris kaj poste denove faras tion saman, mi ankaŭ venas returne (en mia farado) al tiu punkto, de kiu mi foriris. Sekve refari t.e. fari denove, kion mi (aŭ alia persono) jam faris, rekanti, rejuniĝi, k.t.p. (Tie ĉi re = denove).

El Ekzercoj de Aplikado de De Beaufront kun la noto: “Tiu ĉi klarigo estas donita kaj redaktita de doktoro Zamenhof mem.”

8 Pri la sufikso “ad”

Ĉie, kie nur* la senco permesas, mi preferas formojn pli mallongajn; sekve mi dirus: “la 5 sentoj estas la aŭdo, gustumo...”k.t.p. (sen ad); sed pli bone estus: “La 5 sentoj (sen ‘ad’, ĉar kapablo*) estas la aŭdado, gustumado (kun ‘ad’, ĉar farado)”.

Letero al Th. Cart, 7. Maj. 1902, O.V. p. 526.

* En la eldonoj sesa (1962) kaj sepa (1990) de la Lingvaj Respondoj mankas la vorto “nur” antaŭ “la senco”, kaj tekstis “kapabloj” anstataŭ “kapablo” post “ĉar”. Laŭ la teksto en “kajero 6” de la “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof” tie tekstis “nur” kaj “kapablo” en la origina letero.
9 Pri la sufikso “aĵ”

Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson “aĵ”, tiam ni ofte ne scias, ĉu ĝi signifas “io, kio faras” aŭ “io, kio estas farata”. Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unu el la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion ĉi kiel simplan eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: “aĵ” per si mem havas nek sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial ĝi povas esti uzata en ambaŭ sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva — laŭ mia opinio — estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn formojn (se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon. En ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de “aĵ” povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple “ŝmirantaĵo” kaj “ŝmirataĵo”, kiuj ambaŭ prezentas formojn tute regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo); sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun “aĵ”, 99 estas tute klaraj, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de “aĵ” nur aktive aŭ nur pasive, konstante esti devigataj uzadi “antaĵo” aŭ “ataĵo” en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn “estantaĵo”, “kreskantaĵo”, aŭ “sendataĵo”, “kraĉataĵo”, k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj “estaĵo”, “kreskaĵo”, “sendaĵo”, “kraĉaĵo” k t p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de “aĵ” kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ diri, ke “aĵ” kun verbo signifas nur “io, kio faras”, aŭ nur “io, kio estas farata”, mi konsilas al vi diri: “aĵ” kun verbo signifas “ion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo”; ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva — tion ĉi la sufikso “aĵ” tute ne devas montri al ni, ĉar tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ — en okazo de speciala neceseco — la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu ĉi “speciala neceseco” tamen aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone aĵon aktivan kaj pasivan, la senco de la aĵo estas facile komprenebla el la kunteksto; ekzemple se mi diros “mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon de mia reveno”, neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garantiataĵo, sed pri garantiantaĵo. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas eĉ forĵeti la “aĵ” kaj uzi simple nur la substantivan finiĝon “o”, — mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter “o” kaj “aĵo” estas granda diferenco.

P. S. — Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo “Parolo de X en la kunveno Y” estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ “parolo” oni devas en tia okazo diri “antaŭpublikparolataĵo”. Ĉu vi aprobas tian precizan vorton?

Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo.

10 Pri la sufikso “ar”

Vi diras, ke la sufikson “ar” ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj prezentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple “vortaro”, “arbaro”, “homaro”); sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon “aron da” (ekzemple: “li ellernis aron da vortoj”, “tie kuŝis aro da dehakitaj arboj” k.t.p.). Vian opinion mi trovas ĝusta. — Pri la dua senco de la vorto “aro” (mezuro) volu kompari mian respondon n° 24.

Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo.

11 Pri la sufikso “eg”

Tute prave vi diras, ke la sufikso “eg” ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj “granda” aŭ “tre”, sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala. Tia neĝusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti. Tamen esti tro severaj en ĉi tiu rilato ni ankaŭ ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn “granda” aŭ “tre”, ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson “eg”, ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton “bonega” ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per “tre bona”, kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj. Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?

Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo.

12 Pri la sufikso “ig” kun verbaj radikoj

Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj “igi” signifas “igi — anta” aŭ “igi — ata”. Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar “igi” kun verbo signifas nek “igi — anta”, nek “igi — ata”, sed nur “igi — i”, sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de “ig” en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de “ig” (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de “aĵ”, pri kiu mi parolis en la respondo 11, sed per precizigo de nia frazo mem). Ekzemple, ni ne povas diri “sciigi amikon novaĵon”, sed ni povas diri “sciigi amikon pri novaĵo” aŭ “sciigi novaĵon al amiko”; ambaŭ frazoj estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun “ig” havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de le dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per “al”, diros “mi manĝigas mian ĉevalon”, neniu dubos pri la Senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso “ig”, sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante “manĝantigi” kaj “manĝatigi”. La sufikso “ig” per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.).

Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo.

13 Pri la sufikso “iĝ” ĉe netransitivaj verboj

Vi estas prava: anstataŭ “sidiĝu” estus pli bone diri “sidigu vin” aŭ “eksidu”; tamen ĉar la formo “sidiĝu” jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam “esperantismo” kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, — en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan.

Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro.

14 Pri la sufikso “uj”

La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aŭ pomarbo, sed ne ĉia fruktujo estas arbo.

Dua Libro, ekzerco 15.

15 Pri la karesaj sufiksoj

Por karesaj formoj oni povas uzi “ĉj (nj)” kaj ankaŭ “et” (Patreto, patrineto, paĉjo, panjo). La “ĉj” kaj “nj” estas uzataj nur en nomoj kaj en “patro” kaj “patrino”; en ĉiuj aliaj okazoj oni karesas per “et”.

Letero al Th. Thorsteinsson, 8. Mar. 1906, O.V. p. 523.

16 Pri forlasado de sufiksoj
A

Ni uzas ordinare la formon “konatiĝi” (= fariĝi konato kun iu), sed ankaŭ la formo “koniĝi” estas tute bona (= fari sin koni ion).

La Esperantisto, 1891, p. 7.

B

En la frazo “la akvo plenigas la kruĉon” la senco diras al ni, ke la sufikso “ig” estas necesa, kaj uzi tie la vorton “plenas” anstataŭ “plenigas” mi ne konsilus, ĉar ni tiam tro evidente pekus kontraŭ la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aŭ kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de alia vorto (“plena”), sed la maniero de tiu devenado estas tute klara, sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de la dirita vorto.

Respondo 44, La Revuo, 1908, Aŭgusto.

2. Vortuzo

17 Pri la nomoj de bestoj

La nomo de bestoj signifas ankaŭ la viran sekson; la vorton “viro” (ekzemple “bovoviro”) mi aldonas nur en okazo de ekstrema neceseco.

Letero al Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

18 Pri la nomoj de landoj
A

Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono “lando” mi plene aprobas. Laŭ la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri Franclando, Anglolando, Kanadlando, Perulando k.t.p.

Letero al Fructicier, 1902, O.V. p. 426.

B

De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon “Egipto” ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis “Egiptujo”. Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per “uj”), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per “an”) la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel “fremduloj”; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso “uj”. La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo “lando apartenas al unu gento”, ĝi sekve nepre devas havi la sufikson “uj”, por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gentomastro kaj la gentoj-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo “lando apartenas al unu gento”, neniam devas uzi la sufikson “uj”; ni devas sekve diri “Usono”, “Kanadok.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis “Brazilujo”, “Ĉilujo” k t. p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri “Brazilo, Ĉilo” k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al “Brazilia”, “Brazilien”, “Ĉiliec”, la vortoj “Brazilo”, “Ĉilo” ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj “Brazilo”, “Ĉilo” en la senco de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn “Brazilio”, “Ĉilio”; kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri “Meksikujo”; ni devus diri “Meksiko”, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio” (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). — Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso “uj”. Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso “uj” estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus ĝin necesa anstataŭigi en ili la “uj” per “i”, mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson. Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.

Respondo 47, Oficiala Gazeto, 1911, p. 291.

Ĉ Pri “Kimrujo”

Ŝajnas al mi, ke por “Wales” la plej bona nomo estos “Kimrujo”.

1904, PVZ. kajero 6, p. 167.

19 Pri la nomoj de ŝako

Kara sinjoro! — La 2 ekz. de N 190 mi sendis al vi. —* La nomoj de ŝako estas:

König reĝo Bauer soldato
Dame damo Schach ŝako (aŭ ŝak!)
Laŭfer kuriero Rochieren rok(ad)i
Springer ĉevalo Matt mato (aŭ mat!)
Thurm turo

Pli malgranda eldono de la portreto de esperantistoj ne ekzistas.*

Letero al Th. Thorsteinsson, 1910, O.V. p. 522.

* La teksto antaŭ “La nomoj de ŝako estas” kaj la fina alineo pri la portreto ne aperas en la libro Lingvaj Respondoj.
20
A Pri la vorto “akuŝi”

Por “akuŝi” mi konsilas konservi ĝian signifon netransitivan (kiun ĝi havas en la Un. V.). La ŝanceliĝo pri tiu ĉi vorto estis kaŭzita de la sekvanta cirkonstanco: antaŭ 5-6 jaroj Sro de Beaufront skribis al mi, ke pro la vorto “akuŝistino” estas necese doni al “akuŝi” signifon transiran. Ĉar la tiama rezonado de Sro B. ŝajnis al mi ĝusta kaj ĉar la Univ. Vortaro tiam ne havis ankoraŭ ian karakteron de netuŝebleco, tial, konfuzita per la argumentoj de Sro B. mi konsentis, ke li donu en sia vortaro al “akuŝi” sencon transiran. En tia senco la vorto poste transiris ankaŭ en ĉiujn aliajn vortarojn kaj kaŭzis konfuzon kaj mi ĝin enmetis ankaŭ en la vortaron Germana-Esperantan. Nun, ĉar la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla, mi konsilas konservi por la vorto ĝian antaŭan sencon, tiom pli, ke tiu senco estas ankaŭ pli ĝusta, logika kaj oportuna. La ekzistado de la vorto “akuŝistino” tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke “akuŝistino” signifas ne “virinon, kiu profesie (!) naskas”, sed “virinon, kiu profesie sin okupas per aferoj de naskado” (ne okupas sin per akuŝado, sed nur per akuŝoj).

Letero al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

B Pri “bankierejo”

“Bankierejo” oni povas diri.

1892, PVZ. kajero 3, p. 40.

C Pri “ĉardo, ĉardaŝo, ĉako”

... La vortoj “ĉardo”, “ĉardaŝo” kaj “ĉako” tre bone taŭgas por Esperanto kaj sendube estos uzataj de ĉiuj.

1909, PVZ. kajero 9, p. 40.

21 Pri “daŭri” kaj “ĉesi”

“Daŭri”: esti plue, ne esti finita; “ĉesi”: komenci ne ...i, aŭ komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenaĵoj “daŭrigi”, “ĉesigi” k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: “la laboro daŭras” (la laboro estas plue, ne estas finita), sed oni ne povas diri: “mi daŭras labori” (mi estas plue labori! mi ne estas finita labori!); ankaŭ ne estas bone diri (kiel mi mem bedaŭrinde faris kelkfoje): “mi daŭrigas labori” (mi igas esti plue labori!); oni devas diri: “mi daŭrigas mian laboron” (mi igas mian laboron esti plue) aŭ “mi laboras plue”. Oni povas diri: “mi ĉesas labori” (mi komencas ne labori) aŭ “la pluvo ĉesas” (la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio kun “komenci” kaj diri: “mi ĉesas mian laboron” (mi komencas ne ...i aŭ ne esti mian laboron!); estas preferinde diri: “mi ĉesigas mian laboron” (mi igas mian laboron komenci ne esti).

Respondo 49, Oficiala Gazeto, 1911, p. 294.

22 Pri la vortoj “domaĝo” kaj “domaĝi”

“Domaĝo” ne havas la sencon de malprofito. La efektiva signifo de la Esperanta “domaĝi” estas proksimume: ne voli elspezi, ne voli perdi, ne voli difekti. Ekzemple: “li ne aĉetis la libron, ĉar li domaĝis la monon; li ne eliris en la pluva vetero, ĉar li domaĝis sian veston; li forkuris de la batalo, ĉar li domaĝis sian vivon”. Iafoje la senco de “domaĝo” estas tre proksima al la senco de “bedaŭro” (ekzemple: “kia domaĝo!” = kiel bedaŭrinde! = kia perdo (aŭ difekto), kiun mi ne volis havi!).

Letero al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

23 Pri la radiko “ekstr”

“Ekstr” povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ adjektiva.

Letero al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

24 Pri la vorto “ero”

Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstataŭ “ero”, kiu havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Se, ĉar la vorto “ero” en la senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial laŭ la §15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton ĝin uzi. Ĉar la “ero” de la Universala Vortaro kaj la “ero” science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto “ero” laŭ la §15 de nia gramatiko estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan rajton uzi anstataŭ ĝi “tempokalkulo” aŭ ion similan, kion proponos niaj specialistoj.

Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto.

25 Pri “farti”

Ĉar la vorto “farti” estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial mi konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton “stati”, kiu troviĝas en la Universala Vortaro kaj povas tute bone anstataŭi la malagrablan vorton.

Ekzemple: “Kiel vi statas” (anstataŭ “Kiel vi fartas”).

En okazo, kiam la senco povas esti ne tute klara, oni povas ankaŭ uzi la pli precizan vorton “sanstati”.

The British Esperantist, 1907, O.V. p. 444.

26 Pri “folio”

“Folio” estas uzata en ambaŭ sencoj (por 2 paĝoj en libro kaj por papera tutaĵo enhavanta 16 paĝojn en ).

Letero al Prof. Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

27 Pri “gargari”

“Gargari” = lavi per skuado de la fluidaĵo; sekve oni povas gargari ne sole la gorĝon, sed ankaŭ glason, k.t.p.

Letero al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

28 Pri “gento”

Mia memuraro parolas ne pri nacioj, sed nur pri gentoj, t.e. ne pri grupoj politikaj, sed nur pri grupoj etnologiaj. Vi ĉie tradukas “gento” per “nation”, kaj mi timas, ke tio eble kaŭzos malkompreniĝon, ĉar la vorto “nation” estas ne sufiĉe klara kaj oni ofte uzas ĝin en la senco “ĉiuj loĝantoj de ia regno”, kio estas tute kontraŭ miaj argumentoj pri la vera sento de “genteco”... Ĉu vi ne povus traduki la vorton “gento” iel alie? (ekzemple “peuple”, “tribe” aŭ io simila?). Se vi trovas, ke alia traduko estus ne bona aŭ ne konforma al la spirito kaj bona stilo de la franca lingvo, tiam estus necese almenaŭ tuj en la komenco doni klarigon, ke en la originalo estas ĉiam uzita la vorto “gento”, kaj la vorto “nation” en la traduko devas esti komprenata ne en senco politika, sed nur en senco etnologia (= pli malpli la franca “race”, se nur en pli malgranda mezuro).

Letero al Glo Sebert, 5. Dec. 1910.

29 Pri “infekti”

Mi ne komprenas bone, kial vi proponas (por “infekti”) la tradukon “contaminer” anstataŭ “infecter”. Ĉu oni povas iun “contaminer” per sia malsano, per sia gaja humoro k.t.p.?

Letero al Th. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 538.

30 Pri “kaperi”

La vorto “forkaperis”, kiun vi trovis en “La Rabistoj”, ne estas preseraro. La vorto “kaperi” (kiu sin trovas en la vortaroj Esperanto-germana kaj germana-esperanta) signifas proksimume “rabi korsare” aŭ “rabi sur la maro”.

Respondo 31, La Revuo, 1908, Februaro.

31
A Pri “kateĥizi”

La vorton “kateĥizi”, uzitan en la vortaro de O’Connor, mi trovas tute bona, ĉar ĝi estas internacia; el tiu vorto ni povas tute bone devenigi la vortojn “kateĥizo”, “kateĥizisto”, “kateĥizato”; el tio ĉi tamen tute ne sekvas, ke la vortoj “kateĥismo” kaj “katehisto” estas malbonaj. “Kateĥismo” estas io alia ol “kateĥizo”; sed se eĉ ni dirus, ke ambaŭ vortoj estas identaj kaj ni povas uzi “kateĥizo” anstataŭ “kateĥismo”, ni eĉ en tiu okazo tute ne bezonus elĵeti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton “kateĥismo”, sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaŭ vortoj kaj trankvile atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arĥaismon.

Respondo 39, La Revuo, 1908, Majo.

B Pri “komuniki”

“Komuniki” estas verbo aktiva.

1892, PVZ. kajero 3, p. 27. (Origine el La Esperantisto, 1892, p. 63.)

32
A Pri “korto”

“Korto” povas esti uzata por la tuta loko okupata de la loĝejo (kune kun la konstruataĵoj).

Letero al Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

B

La formoj “kratago” kaj “vipuro” ne estas preseraroj. Por detale klarigi al vi la kaŭzon, pro kiu mi ŝanĝis la originalan formon, mi nun bedaŭrinde ne havas sufiĉe da tempo.

1913, PVZ. kajero 9, p. 349.

34 Pri “laktumo”

Mi tute konsentas kun vi, ke “lakto” kaj “laktumo” havas inter si preskaŭ nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por “laktumo” ian vorton tute memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj ĉar la vorto “laktumo” estas ne malpli oportuna, ol ĉia tute memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan vorton.

Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo.

35 Pri “larvo”

La vorton “larvo” mi konsilas al vi traduki nur per “liĉinka” (larvo de insektoj).

Poŝtkarto al Bedekoviĉ 1909. El Jugoslava Esperantisto.

36 Pri “legio”

La vorto “legiono”, kiun mi uzis en la “Rabistoj” estas simpla eraro; devas esti “legio”.

Letero al Dro Corret, 10. Mar. 1908, O.V. p. 558.

37 Pri “lui”

“Lui” signifas nur preni lue; (doni lue = luigi).

Letero al Prof. Cart, 24. Feb. 1907, O.V. p. 539.

38 Pri “medolo”

Mi pensas, ke la esprimoj “spina cerbo” kaj “ostocerbo” estas tute sufiĉaj kaj precizaj, kaj mi ne konsilus senbezone uzi novajn vortojn; tamen se iu uzos “medolo”, mi ne protestos.

Poŝtkarto al Th. Cart, 1903, O.V. p. 530.

39
A Pri “meti”

La vorton “met” ni uzas tiam, kiam* ni volas esprimi ian faradon, sed la formo de l’ farado estas por ni aŭ ne klara aŭ sen signifo. “Meti ion ien” signifas: fari, ke io ie estu. “Meti” povus alie esti tradukata “estigi”. “Meti” inter la verboj (farvortoj) estas tio sama, kio “je” inter la prepozicioj, aŭ “um” inter la afiksoj.

“Dua Libro de l’ Lingvo Internacia”, 1888.

* Ĉi tie tekstis “tian, kian” en la Dua Libro. Antaŭ la apero de la Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia (1888) la tabelvortoj je -AM finiĝis per -AN. Tie ĉi aperas anstataŭe la modernaj formoj.
B Pri “okulpomo”

Tiun ĉi esprimon (uzatan germane, ruse, pole) mi trovas pli bona ol “bulbo”.

1907, PVZ. kajero 8, p. 39.

40 Pri “pasigi”

“Pasigu al mi la korbon” oni povas diri; oni povas ankaŭ diri “alproksimigu al mi la korbon”.

Letero al Podlipsky, 19. Maj. 1910. El Praha Bulteno.

41
A Pri “povoscii”

“Scipovi” kaj “povoscii” havas la saman signifon; mi konsilas uzi ĉiam “povoscii” (= tia sciado, kia donas la povon ion fari”).

Letero al Podlipsky, 19. Maj. 1910. El Praha Bulteno.

B Pri “replike”

“replike” havas tute alian signifon ol re-pli-ke kaj en tia senco ĝi ne povas esti uzata.

1910, PVZ. kajero 9, p. 117.

42 Pri “ŝati”

La vorton “ŝati” mi uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran, kiel gravan”. Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj.

Respondo 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222.

43 Pri “varti” kaj “flegi”

La vortojn “varti” kaj “flegi” mi komprenas en la sekvanta senco: varti = zorgi pri iu en la senco de servado (por mono); ekzemple, mi estas malsana kaj ne havas familion aŭ amikon, tial mi pagas al ia fremda persono, por ke li vartu min en mia malsano; flegi = zorgi pri iu el amo, aŭ en maniero pli morala: ekzemple infanistino vartas infanon, patrino flegas lin. Mia edzino ĉiam min flegas, sed kiam mi estas tre malsana, tiam oni prenas por mi vartanton.

Letero al Nylén, el La Espero, 1960.

44 Pri “vidiĝi”

La esprimon vidiĝi anstataŭ elrigardi mi trovas tute bona. Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio ni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel “esperantismo”, se ĝi nur estos komune akceptata. — La vorto vidiĝi estas bona kaj tial ĝi tre oportune povas esti uzata anstataŭ elrigardi, kaj baldaŭ tute elpuŝi tiun ĉi lastan, se ĝi plaĉos al la esperantistoj (ĉar absolute logika ĝi ankaŭ ne estas).

Letero al Couturat, Lingvo Internacia, 1905, p. 545.

45 Pri “vipuro”

La historion de la vorto “vipuro” mi nun jam bone ne memoras. Sed ĉar en la lastaj eldonoj de la universala vortaro troviĝis ne “vipero” sed “vipuro”, tial mi tiun formon akceptis en la “Fundamenton”. Bedaŭrinde kiam mi legis kelkajn vortarojn de la “Kolekto Aprobita”, mi ne memoris, ke la vorto (eble pro simpla preseraro) havis du formojn kaj tial mi lasis la vorton “vipero”; tiamaniere la esperantistoj, kiuj uzas tiujn vortarojn, uzas ankaŭ (sed sen ia speciala intenco) la formon kun “e”. Sed ĉar en la “Fundamento” troviĝas la formo kun “u”, tial estus dezirinde, ke ĉiuj aŭtoroj de vortaroj korektu en siaj verkoj tiun formon konforme al la “Fundamento”.

Mi komencis rigardi la Universalan Vortaron kiel fiksitan nur post la Bulonja Deklaracio.

Letero al P. Corret, 10. Mar. 1908, O.V. p. 557.

46 Pri “voki”

Mi persone nenion havas kontraŭ la uzado de “voki” en la senco, kiun vi montris*; sed mi dubas, ĉu la esperantistoj ĝin volonte akceptos, ĉar tio estas esprimo germana (aŭ pli vere: hebrea-biblia), kiu por aliaj popoloj eble estos nekomprenebla aŭ eĉ stranga. En ĉiu okazo la aŭtoroj povas provi. En miaj verkoj mi uzas kelkfoje “voki al Dio”.

Poŝtkarto al Marie Hankel, 30. Jun. 1913, O.V. p. 566.

* La demando estis: ĉu estas allasebla uzi “voki”, por montri plilaŭtigon de la voĉo aŭ iom ekscititan parolmanieron? “Krii” kaj “ekkrii” ŝajnas tro forta esprimo.
47 Pri la traduko de kelkaj nacilingvaj vortoj
B

Deĵeti” oni povas de la supraĵo, — “elĵeti” el la internaĵo; oni povas aliri al domo kaj tamen ne eniri en ĝin (ofte granda diferenco).*

Ich muss, ich darf, ich mag” = “mi devas, mi povas (aŭ: estas al mi permesite), mi volas”.

La Esperantisto, 1892, p. 63.

* La alineo pri “deĵeti” kaj “aliri” ne aperas en la libro Lingvaj Respondoj.
C

Por “Pflanze” oni povas uzi “kreskaĵo” kaj “vegetaĵo”.

Letero al Th. Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

Ĉ

Ziemlich” = “sufiĉe” (aŭ: “ne mal-”).

La diferencon inter “cir” kaj “vaks” kaj ankaŭ la aliajn vortojn vi trovos en la verko No. 21.*

La Esperantisto, 1892, p. 63.

* La alineo pri “cir” kaj “vaks” ne aperas en la libro Lingvaj Respondoj.
D

La vortojn oni devas traduki: назначать*: difini, fari, decidi; матка (anat.) utero; столко-то tiom-tiom; то есть tio estas (t.e.).

Letero al Majnov, 15. Maj. 1889, O.V. p. 480.

* La tri Rusaj vortoj en la respondo estis en la efektiva letero al Majnov skribitaj per Cirilaj literoj. En la Originala Verkaro kaj en la sesa kaj sepa eldonoj de la Lingvaj Respondoj ili estis transskribitaj per Latinaj literoj. Ĉi tie tamen estas restarigita la Cirila skribo de la originalo.
E

Laŭ mia opinio la vorto “duigitecob por “dvojstvennostj” estas bona.

1910, PVZ. Originalaro, p. 2330.

G Sinonimiko

agordi — signifas “ordigi” instrumenton, aranĝi la kordojn tiel, ke ilia sono estu ĝusta, bona per si mem; akordo = reciproka harmonio.

1903, PVZ. kajero 6, p. 51-66

Militestro povas komenci batalon nur tiam, se li povas tute fidi je siaj soldatoj. Al homo nekonata ne konfidu vian sekreton.

Mi penis atingi tiun ĉi malfacilan aferon, ĉar mi forte deziris ĝin atingi; mi multe klopodadis pri tiu ĉi afero, kvankam estis al mi indiferente, ĉu ĝi estos atingita aŭ ne.

Krakeno estas kun sukero, kringo estas sen sukero.

Absceso estas fermita ankoraŭ tubero kun puso; ulcero estas malfermita vundo, kiu pusas kaj ne povas rapide saniĝi; furunko estas malgranda tubereto sur la haŭto kun iom da enhavo simila al puso.

Kvieteco estas certa eco de karaktero, dolĉeco de karaktero; trankvila estas ĉiu, kiun nenio ekscitas, indignigas aŭ zorgigas. Ingveno estas la enprofundiĝo inter la femuro kaj ventro; lumbo — regiono de la korpo, kie finiĝas la dorso kaj komenciĝas la femuroj; kokso — plej supra artiko de la femuroj (kie la femuroj komenciĝas).

Kuko estas ĉia speco de franda pano (ekzemple kun sukero, kun konfitaĵo, fruktoj k.t.p.; flano estas speciala speco (maldika plata kuko rostita en butero aŭ io simila).

Roto en diversaj armeoj estas malegalaj.

Trulo — ĉerpilo kaj albatilo por masonpasto.

Gobio — speco de fiŝo

Regi oni povas super la lando; guverni oni povas ian provincon (trovante sin tamen sub ordonoj pli altaj, ekzemple de reĝo) aŭ ian personon.

Gvidi — montri la vojon; konduki = iri kun iu (ekzemple tenante lin per la mano); direkti = turni iun al ia vojo.

Komunumo — kolekto da homoj prezentanta ian unuon (ekzemple vizitantoj tiun saman preĝejon k.t.p.; aŭ ekzemple kolekto de ĉiuj samreligianoj aŭ samnacianoj (fremdaj) en unu urbo; paroĥo — preĝeja distrikto.

1897, PVZ. kajero 4, p. 45-46 (klarigoj petitaj de Paul Nylén).

3. Etimologio

48 Pri la sufikso “edz”

La vorto “edz” estas sufikso (kiu tamen kiel ĉiuj aliaj sufiksoj estas uzata ankaŭ memstare); ĝi havis en la komenco la formon es (prenitan el la francaj “princesse”, “maîtressek.t.p.); laŭ la leĝoj de Esperanto ĝi devis tamen por la virinoj havi la formon -esino kaj es restis sekve por la viroj. Sed es tiam estis okupita por la verbo, en kiu ĝi signifis la tempon “imperfectum”, tial mi el es devis fari “edz”, tiom pli, ke pri es oni ĉiam pensas pri virino. Poste es el la verbo malaperis, kaj “edz” restis...

1906, PVZ. kajero 7, p. 334.

49 Pri la nomo “Esperanto”

... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio:

Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon “Esperanto”; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata “la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”, “la internacia”), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la afero Esperanto”, “skribi en Esperanto” k. c. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon?

La Esperantisto, 1890, p. 60.

50 Pri la vorto “kaj”

Pli malpli 5-6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto “kaj” forte malplaĉas al li, tiel malplaĉas, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton “kaj”! Kaj tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Ĉu la vorto “kaj” estas bona aŭ malbona, — tiu ĉi ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas ĝin de punkto de vidado pure persona. Anstataŭ analizi, ĉu la proponita sensignifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la dirita sinjoro diris, ke li persone ne ellernos la lingvon, se la vorto “kaj” ne estos ŝanĝita! Se ni eĉ supozus, ke la vorto “kaj” per si mem estas tre facile ŝanĝebla, — ĉu povas iam ekzisti lingvo tutmonda, se ĉiu lernanto volos, ke oni ĉion ŝanĝu en ĝi laŭ lia persona plaĉo? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de “kaj” havas efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun tiu ĉi vorto. Je kio propre la vorto “kaj” estas kulpigata? Ĉu ĝi estas malbonsona? tro longa? ne preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, ĉu iu respondos tiujn ĉi demandojn alie, ol per absoluta “ne”! Kio do? La proponinto diras, ke anstataŭ la “arbitre elpensita kaj” devus esti prenita la ĉiukonata “et” aŭ “e”. Ne irante ankoraŭ pli malproksime, ni jam povus respondi, ke tiu ĉi bagatelo povus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankoraŭ tute liberan elekton inter “kaj” kaj “e, et”, sed fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksime, ni vidos, ke eĉ tiam, kiam la vorto ne estis ankoraŭ kreita, estus granda demando, ĉu “et, e” estas pli bona ol “kaj”. La vorto “kaj” ne sole ne estas maloportuna, sed ĝi ankaŭ tute ne estas arbitre elpensita (ĝi estas vorto greka = la latina “et”). Sekve la motivoj kontraŭ “kaj” estas tiel bagatelaj, ke eĉ en la tempo de la kreado ni devus preni “et, e” anstataŭ “kaj” nur tiam, se la uzebleco de ambaŭ formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto “kaj” estas tute libera, la vortoj “e” kaj “et” estis necesaj por la finiĝo de l’ adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finiĝo gramatika aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, ĉar laŭ la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaro] la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se ni volus doni “e” aŭ “et” por “kaj”, ni devus doni ian sovaĝan formon al la tuta kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta kategorio da vortoj kaj unu simpla vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado de “e”, “et”, “i” kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla “netrovo de la bono”, sed intenca faro. Ĉu ni estis pravaj aŭ ne, ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la forĵeto de “e”, “etk.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kaŭzo por nun enkonduki ĝin per oferoj de rompado. Tuŝante la novajn vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel “kaj”, kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto “kaj” ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed nur ĉar ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni faras ĝin ne el amo al niaj propraj formoj aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo kaj sen grava neceso montri sur ĝi siajn talentojn.

La Esperantisto, 1891, p. 49.

4. Vortaroj

51 Pri la internacieco de la vortaroj
A

Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi “ne estas sufiĉe internacia”, ĉar ĝi enhavas preskaŭ nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta pseŭdopatriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon, kies devizo estas “frateco de la popoloj”. Dum unuj malamike renkontis nian aferon el la kaŭzo, ke nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa — la supre dirita sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas “malamika al la rusa popolo, ĉar ... Volapük havas la rusan vorton “ibo”, dum ni donis por ĝi la ŝanĝitan francan vorton “ĉar”!” — Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian proponon kaj sen ia celo “malitaligi” nian lingvon, la proponinto nelonge atendis kaj provis fari mem lingvan miksaĵon, kiu laŭ lia opinio devus pli plaĉi al lanordaj popoloj. Ni ne bezonas rakonti, kio fariĝus el nia afero, se ĉiu popolo volus el simpla vanteco doni al ĝi sian propran karakteron. Nia afero fariĝus absolute neebla. Kaj se ĝi eĉ estus ebla, — ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco diris, ke liaj ŝanĝoj estas necesaj, kaj faris provojn en la daŭro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio ĝi lin kondukis: la lingvo fariĝis malbonsona kaj malregula, kaj el la svedoj mem, por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis liajn ŝanĝojn, dum nia lingvo en ĝia nuna formo, kiu estas tiel “malsveda”, havas multajn amikojn inter la svedoj kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu mortis, antaŭ ol ĝi akceptis ian difinitan formon. — Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia devas havi tiom same da slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj. Li ankaŭ volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn; sed baldaŭ li konvinkiĝis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la slavoj mem multe pli oportunaj kaj agrablaj estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romana-germanan, tranĉas la orelon kaj fariĝas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj ne slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto “internacia” tie estis tradukata “meĵufoka”; sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion li pli bone komprenas kaj memoros, la vorton “internacia” aŭ “meĵufoka”? li estos preta serĉi la vorton en ia ĥina vortaro, kaj al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra slava “meĵdu” kaj la germana “Volk”, perdinte la “d” kaj la “l”, ĉar ankaŭ 2 konsonantoj ne devas stari kune!). Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon nur teorie, li eble eĉ nun restus ĉe sia opinio kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun ĉi “necesan” ŝanĝon; sed feliĉe li faris provon praktikan, kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove fariĝis tre varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo. — El la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi aŭ fari ian ŝanĝon, ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, ĉar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En ĉiuj okazoj, kiuj ne estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj personaj, se ni ne volas el persona aŭ nacia disputemeco pereigi nian aferon; tiuj ĉi gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l’ lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.

La Esperantisto, 1891, p. 49-50.

B

“Idiom Neutral” kaj la projekton de Molenaar mi konas. Al ambaŭ aŭtoroj mi povus respondi, ke la kreinto de la principo “Internacieco de vortoj” estis ja ne ili, sed mi, sekve ili devas bone kompreni, ke se en tiu aŭ alia okazo mi prenis vorton ne internacian, mi faris tion ĉi ne sen sufiĉa kaŭzo. Lingvo ne povas esti simpla kolekto da vortoj, sed devas havi cementon kaj vivon; lingvo internacia devas esti antaŭ ĉio facile ellernebla kaj havi siajn proprajn leĝojn. Ĉar mi ne povas postuli, ke la mondo lernu dekojn da miloj da vortoj, tial la nombro de la radikoj devas esti tre malgranda, kaj ĉio alia devas esti krata laŭ la leĝoj de la lingvo (ne prenata simple el la ekzistantaj lingvoj por plaĉi al la poliglotuloj).

P.S. Kiu volas nur fari impreson de domo, tiu povas fanfarone kolekti amason da netuŝitaj ŝtonoj; sed kiu volas konstrui efektivan domon, en kiu oni povas oportune loĝi, tiu devas ĉirkaŭhaki la ŝtonojn kaj uzi diversajn artaĵojn.

1907, PVZ. kajero 8, p. 44.

52
A Pri la vortoj kun pseŭdosufiksoj

Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj “cio”, “toro” k. t. p. (ekzemple: “civilizacio”, “redaktoro” k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple: “civiliz”, “redakt”) kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finiĝo pure Esperanta (ekzemple: “civilizo”, “redaktejo”, “redaktisto” anstataŭ “civilizacio”, “redakcio”, “redaktoro”). Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple “redaktejo”, estus tute identa kun la vorto “redakcio” kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto “redakcio” baldaŭ malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple “redakcio”, “civilizacio”, estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la §15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj “fremdaj” fariĝos arĥajismoj kaj cedos sian lokon al vortoj “pure esperantaj”; ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la §15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj “pure Esperantaj”. Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: “evolucio” kaj “evoluo”); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian “embarason de riĉeco”, ol malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa.

Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222.

B Pri deformiĝo de Latinaj finaĵoj

Vian opinion mi trovas tute prava, kaj por ĉiuj natursciencaj nomoj mi konsentas ĉiam preni la nomojn latinajn en Esperanta transskribo. Se en la Universala Vortaro troviĝas nomoj de bestoj kun formo ne latina, la fakto venas de tio, ke en la unuaj jaroj mi ne havis ankoraŭ la principon doni al tiuj nomoj formon latinan, sed nun mi ordinare gvidas min per tiu principo.

Tio sama estas ankaŭ kun la diversaj finiĝoj, kiujn mi en la unua tempo ŝanĝadis pro ilia simileco kun Esperantaj sufiksoj, sed kiujn mi nun ordinare ne ŝanĝas; sekve mi konsilas, uzi -ilo, -ino, -ulo k.t.p

1911, PVZ. kajero 9, p. 236.

53 Pri teknikaj vortaroj

... Venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn de nia lingvo por ĉiuj sciencoj, profesioj, sportoj, k.t.p. Tiujn ĉi vortarojn devas ellabori nepre specialistoj, ĉiu en sia specialeco. Por ĉiuj, kiuj posedas ian specialecon kaj konas ankaŭ bone nian lingvon, tiu ĉi laboro estos tute ne malfacila; ili agas erare, se ili atendas tiajn vortarojn de mi. Se mi, kuracisto, volus verki detalan teĥnikan vortaron ekzemple por inĝenieroj aŭ por brandfaristoj k.t.p., mi kreus nur sensencaĵon, dum ili, ĉiu en sia specialeco, kreos tre bonajn detalajn vortarojn, eĉ se ili nian lingvon posedas ne tute perfekte. Tiel same en ĉiu alia lingvo la popolo kaj la aŭtoritataj verkistoj ellaboris nur la komunan lingvon; sed la specialajn teĥnikajn vortojn ellaboras nur tiuj specialistoj, kiuj ilin bezonas, kaj en tiu ĉi okazo ia eĉ la plej malklera profesiisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence. Ĉe la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin en ĉiuj lingvoj, t.e.:

  • 1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la vorton “rado”, li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
  • 2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas, t.e. simple ne estis ankoraŭ uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple “multobligi”, “dividato” aŭ “triangulo”, kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.
  • 3) Se, fine, la vorto ne ekzistas en la komuna vortaro kaj krei ĝin el la ekzistantaj vortoj estas malfacile aŭ donas esprimon neklaran, tro longan kaj ne oportunan, la specialisto, ne longe pensante kaj ne ĝenante sin, simple prenas la vorton el ia alia lingvo, donante al ĝi nur la ortografion de lia lingvo. La elekto ordinare ne estas malfacila, ĉar la plej granda parto da vortoj de tiu ĉi 3-a kategorio estas egale uzataj (kiel vortoj “fremdaj”) en ĉiuj lingvoj kaj estas sekve jam per si mem internaciaj. Se vi dubas, ĉu la bezonata vorto estas uzata en ĉiuj lingvoj egale aŭ malegale, vi povas simple preni la vorton el la vortaro franca (kiun ĉiu povas ja facile havi), aŭ helpi al vi en ia alia maniero, tiel same, kiel en ĉiu juna lingvo helpas al si la kreantoj de novaj specialaj vortoj ne turnante ja sin al ia beletristo aŭ filologo.

Kiel tre bonan ekzemplon de tiu teĥnika speciala vortareto mi povas rekomendi la vortareton por filatelistoj, ellaboritan de Sro René Lemaire tute sen ia helpo de mia flanko. Ĉio tie estas ĝusta, klara, oportune uzebla kaj severe en la spirito de nia lingvo. Se ne ĉiu el vi havas talenton krei tute bonan vortareton de sia specialeco, tio ĉi ne malhelpas kaj ne devas vin deteni: aliaj specialistoj de via specialeco legos poste vian vortareton kaj helpos al vi korekti kaj glatigi ĝin.

Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna, ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj la rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo.

Lingvo Internacia, 1896, p. 102-103.

54 Pri novaj vortoj

... La malĝojaj ideoj, kiujn vi esprimis pro la novaj vortoj en la laste aperintaj vortaroj, ŝajnas al mi tute senkaŭzaj; laŭ mia opinio via timo venis nur de tio, ke vi ne tute ĝuste prezentas al vi la esencan signifon de tiuj pligrandigitaj vortaroj.

La novaj vortaroj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon detrui la unuecon de nia lingvo. La sola kaj netuŝebla fundamento de nia lingvo ĉiam restas la “Universala Vortaro” kaj la novaj vortaroj ne ŝanĝas eĉ unu vorton el tiu fundamenta vortaro; ilia celo estas nur doni klarigon kaj helpon en tiuj okazoj, kiam la Universala Vortaro ne sufiĉas. Estas dezirinde, ke tiun ĉi ideon la novaj vortaroj akcentu tute klare en siaj antaŭparoloj, por eviti ĉian malkompreniĝon.

La ĉefaj principoj de de la vortouzado en Esperanto estas la sekvantaj:

  • a) Ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ “ŝipo” iu uzas la vorton “navo”, ĉar la vorto “ŝipo” al li “ne plaĉas” — tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).
  • b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15 de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontraŭ la uzado de la vortoj “aŭtoro”, “telegrafo” k.t.p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro).
  • c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike ne precize — tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ĝi. Sed ĉar ne ĉiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj ĉar estas dezirinde, ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj sub la kontrolo de l’ aŭtoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo. Sed tiuj ĉi novaj vortoj, kiuj ne troviĝas en la Universala Vortaro, estas nur private rekomendataj, sed tute ne oficiala ordonataj! Nur rekomendataj, ne altrudataj! Kiu trovas ilin bonaj, povas ilin uzi, — kiu trovas ilin ne bonaj, povas ilin ne uzi kaj anstataŭigi per iaj aliaj vortoj. Sed por la unueco de nia afero estas kompreneble dezirate, ke oni anstataŭigu ilin per aliaj vortoj nur en okazo de ilia efektiva malboneco, sed ne pro simpla persona kaprico.

Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado. Ili ja servas nur por la okazoj de efektiva bezono kaj garantias kontraŭ la Babilona konfuzo, kiu aperus, se en okazoj de bezono ĉiuj aparte kreus vortojn malegalajn: sed kiam oni tiujn vortojn ne bezonas, oni ilin ne uzas. Malbonaj aŭtoroj trouzos la uzadon de tiaj vortoj, sed sen ili la malbonaj aŭtoroj ja ankoraŭ pli multe difektus la lingvon; bonaj aŭtoroj ankaŭ nun skribas tiel same klasike kiel antaŭe, kaj se vi prenos ian bonan verkon verkitan nun kaj alian bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj, kiam ne ekzistis ankoraŭ la vortaroj de Beaufront, Cart, Jürgensen-Pagnier kaj aliaj, vi vidos, ke la lingvo en ambaŭ verkoj estas tute egala kaj en la daŭro de sia tuta ekzistado la lingvo neniom ŝanĝiĝis.

Vi timas, ke la posedanto de franca vortaro ne komprenos la posedanton de la iom pli plena vortaro germana, — sed via timo estas nur teoria; faru provon, kaj vi vidos, ke ambaŭ reciproke komprenos sin perfekte. Ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn, kiuj ekzistas jam en la aliaj vortaroj, kaj tiamaniere la vortaroj en diversaj lingvoj tute ne diferencas inter si kaj tamen la lingvo konstante ĉiam pli kaj pli riĉiĝas, sen ia ŝarĝado de la lernanto (ĉar la plej granda parto de la novaj vortoj estas aŭ pure internaciaj, kiujn la vortaroj ne kreas, sed nur fiksas, aŭ vortoj speciale sciencaj kaj teknikaj, kiujn la ordinara lernanto ne bezonas).

Mi tamen ripetas, kion mi supre diris: oficiala parto de la lingvo devas ĉiam resti nur la Universala Vortaro kaj la 16 reguloj de la gramatiko; ĉio alia, kion mi faras aŭ faros, devas esti rigardata ĉiam kiel farado privata por neniu deviga. Sekve ankaŭ la novaj vortoj en la vortaroj estas de mi nur private rekomendataj (por ebligi kiel eble plej grandan unuecon en nia afero), sed ne oficiale altrudataj. Sekve, se la esperantistoj per reciproka konsiliĝado venus al komuna interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti evitataj aŭ anstataŭigataj per iaj aliaj, — mi nenion havos kontraŭ tio ĉi. Laŭ mia opinio kaj deziro en Esperanto devas ekzisti ne persono leĝdonanta, sed nur ia unu fojon por ĉiam elektita libro leĝdonanta; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nur kiel konsiloj de la plej kompetenta esperantisto.

Lingvo Internacia, 1904, p. 336-338.

55 Pri plena vortarego

Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole ĉiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vortaregon kun karaktero oficiale fiksita la Lingva Komitato nun ne povas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de ĉiuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus eĉ rekte malutila. Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj “en rapideco”, ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj sane disvolviĝi; ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu aŭ alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa elprovo en la unua momento ŝajnis bonaj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montriĝi tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante ĉion alian al libera, iom-postioma ellaboriĝado. Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan vortaregon oficiale fiksitan, ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio ĝi jam faris kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj (el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, ĝi povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun aŭ alian vorton aŭ nomon, sed ne povas aŭ ne volas mem ĝin elekti kaj, ne havas la eblon serĉi en nia tuta literaturo, ĉu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu “rapidece” pretigita vortarego tute ne estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto por ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. — Mia ideo estas kompreneble nur teoria; ĉu ĝi estas efektiviginda kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi nur la estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.

Respondo 58, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223.

DUA PARTO — GRAMATIKO

1. Alfabeto

56
A Pri la nomo de la literoj

La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.

La Esperantisto, 1893, p. 32.

B Pri “ĥ”

Pri la litero ĥ Vi estas tute prava. Se mi kreus la lingvon nun, havante jam tiom da sperto praktika, mi certe forĵetus tiun ĉi literon; sed nun mi persone jam havas nenian rajton fari ian ŝanĝon en la lingvo, — ŝanĝojn povas fari nur ia estonta Akademio. Tial doni al Vi oficiale la permeson skribi “kemio” k.t.p. mi ne povas, ĉar per tio ĉi mi montrus, ke mi rigardas min kiel mastron de la lingvo; sed private mi povas diri al vi, ke mi vian ideon aprobas kaj mi neniam protestos, se vi uzos en la vortaro ambaŭ formojn (kun k kaj kun ĥ).

1902, PVZ. kajero 6, p. 54.

57 Pri la uzado de “h” anstataŭ supersigno

Pri la nova ortografio.*

Multaj plendas, ke la skribado per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaŭ en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la “Aldono al la Dua Libro”: anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ — simplan u.* Por pli alkutimigi la legantojn al la nova ortografio, ni de nun ĉiam presados unu parton de la gazeto per la nova ortografio. Laŭ tiu ĉi nova ortografio ni nun ĉiam presados en la gazeto la versojn kaj la Respondojn al la amikoj.

La Esperantisto, 1890, p. 32.

* La titolo “Pri la nova ortografio” kaj ĉio ekde “Por pli alkutimigi” ne aperas en la libro Lingvaj Respondoj. La tuta teksto estis origine presita h-skribe.
58 Pri la elekto inter “h” kaj supersignitaj literoj
A

La uzado de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. estas enkondukita nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ literojn kun signetoj, sed en skribado mi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉ anstataŭ ch, ĉar la uzado de unu litero por unu sono estas multe pli logika ol la uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja ankaŭ kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraŭ amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio aŭ kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn por kelkaj literoj (ĉar ne sole la literoj kun signetoj sed ankaŭ multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio ĉi estas jam tute alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tuŝas: ĝi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado.

La Esperantisto, 1889, p. 15.

B

Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (h anstataŭ signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio estos: “por unu sono unu litero”; kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados ĉ anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj proviziĝos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua h estos absolute ĉesigita. Ne la ĉ estas transira ŝtupo al ch, sed en la ch ni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni vidis, ke la absoluta enkonduko de ĉ estas ankoraŭ teĥnike ne oportuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi je la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj devas sin fleksi, se ĝi ne volas perei. Ne estas ankoraŭ tempo diri fiere al ĉiuj presistoj: “Se vi ne volas vin konformigi je ni, ni vin ne bezonas”! La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aŭ tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj, tiu ĉiam devas ĝin fari.

La Esperantisto, 1891, p; 15.

59 Pri aliaj anstataŭaĵoj de supersignitaj literoj

Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ h — apostrofon returnitan post la litero; ekzemple “ac‘eti” anstataŭ “aĉeti” aŭ “acheti”. De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.

La Esperantisto, 1890, p. 54-55.

60 Pri sensupersigna skribado

La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi “h” anstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj, tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per “h” anstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun “h” anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en “ĉ” kaj “ŝ”, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en “ĵ”, “ĥ” kaj “ĝ”, ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso. — Se vi volas skribi per “h” anstataŭ supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, aŭ — tiom pli — se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn “ŝ” kaj “w”, anstataŭ “j” kaj “u” (mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas — se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon — akiri por tio la permeson de la “Lingva Komitato”. Formulu klare vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila; tial se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion faras, k.t.p. — Principe* la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj “plibonigoj” kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.

Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto.

* En la eldonoj sesa (1962) kaj sepa (1990) de la Lingvaj Respondoj mankas la teksto ekde “— Principe la Lingva Komitato...” ĝis la fino de la respondo. Ĉi tie aperas la pli longa teksto de la antaŭaj eldonoj.

2. Transskribo

61 Pri fonetika transskribo de propraj nomoj

Vi miras, ke en la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio Esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj; jen estas la kaŭzo de tiu ĉi strangaĵo: Ne volante arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn, kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo, en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio Esperanta), ĉar alie, trovante en verko Esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj jaroj la skribado “Byron” anstataŭ “Bajron” aŭ “Göthe” anstataŭ “Gete” kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun kategorian, difinitan kaj ĉiam-devigan regulon por la skribado de nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio Esperanta, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos al niaj manoj. Al tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli detala artikolo; sed ĝis la demando estos definitive decidita per la uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos komprenebla por la leganto.

La Esperantisto, 1890, p. 80-81.

62 Pri la transskribo de alilingvaj sonoj

La alfabeto de nia lingvo konsistas el 28 literoj, kiuj servas por esprimi la sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj. Tiuj ĉi 28 sonoj ne ekzistas ie aparte en formo difinita kaj severe limita; ili estas post longa pripensado kaj provado elektitaj el la grandega nombro da diversaj sonoj trovataj en la diversaj homaj lingvoj. Enpreni en nian lingvon ĉiujn sonojn, kiuj ekzistas en ĉiuj lingvoj, estus absolute ne eble, kaj se ĝi eĉ estus eble — ĝi estus tute neoportune. La nombro de la sonoj estas tute senlima kaj la nuancoj de unu sama sono en malegalaj lingvoj estas tiel multaj, tiel malfacile difineblaj aŭ diferencigeblaj, ke neniu, se li eĉ konus perfekte ĉiujn lingvojn de la tuta mondo, neniam povos diri eĉ proksimume, kiom da sonoj ekzistas en la homaj lingvoj. Se la nombro de la sonoj eĉ estus difinebla, ellerni ilin ĉiujn kaj diferencigi en la uzado estus preskaŭ tute neeble eĉ por la plej granda instruitulo, kiu volus oferi al la lernado de la alfabeto mem tre multe da tempo kaj havus la plej delikatan orelon kaj la plej flekseblajn organojn de parolado.

El la senlima nombro da sonoj ĉiu ekzistanta lingvo elektis por si nur certan difinitan kolekton kaj ĉiujn aliajn forĵetis. Tiel ni devis fari ankaŭ kun nia lingvo: ni elektis certan nombron da sonoj, kiuj formis la alfabeton de nia lingvo, kaj ĉiuj ceteraj sonoj ne trovis uzadon en nia lingvo. Neniu dubos, ke alie ĝi tute ne povis esti farita, se ni ne volis, ke nia lingvo estu scienca ludilo interesa eble por 2-3 personoj en la tuta mondo, sed tute ne uzebla por la granda publiko kaj havanta nenian praktikan taŭgon.

Tiel la lingvo Esperanto, kiel ĉiu alia lingvo, havas klare difinitan nombron da sonoj aŭ literoj kaj nenia nova vorto en tiu ĉi lingvo devas esti kreata el sonoj, kiuj sin ne trovas en la kadro de ĝia alfabeto. Obei tiun ĉi principan regulon en la kreado de vortoj estas afero tiel simpla kaj facila, ke ni ne bezonas tute pri ĝi paroli. Sed iafoje ni estas en tia situacio, ke ni devas uzi fremdajn sonojn, kiuj ne havas por si literon en nia alfabeto (tiu ĉi situacio dependas kompreneble ne de la speciala konstruo de nia lingvo, sed ĝi havas lokon ankaŭ kun ĉiu alia lingvo); ĝi estas tiam, kiam ni devas uzi ian nacian nomon (personan, geografian k.c.) aŭ kiam ni volas esprimi per literoj la precizan sonadon de fremda vorto. Kion ni tiam devas fari? Por la unua tempo, ĝis tiu ĉi demando estos tute difinita kaj firme decidita per la uzado, ni konsilas agi en la sekvanta maniero:

I. Se ni volas esprimi ian nacian nomon, kiu havas en si fremdajn literojn kaj kiu estas grava por ni nur per sia signifo kaj ne per la maniero de sia sonado, ni uzas ĝin jene: a) aŭ ni uzas la nomon en tiu sama formo, en kiu ĝi estas uzata en sia propra lingvo, kaj ni lasas al la legantoj elparoli la nomon kiel ili volas (ekzemple “Fürth” [urbo en Bavarujo], “Göthe”); b) aŭ ni uzas ĝin laŭ la ortografio kaj fonetiko Esperanta, t.e. ni esprimas la nomon per la sonoj kaj literoj uzataj en nia lingvo (ekzemple “Vjazma” [urbo en Rusujo], “Puŝkin”); c) aŭ ni donas al la nomo karakteron pure Esperantan, t.e. ekster la ortografio kaj fonetiko Esperanta ni donas al ĝi ankaŭ la gramatikajn formojn de nia lingvo (ekzemple “Nurnbergo”, “Rejno”). Ĉiuj 3 diritaj manieroj estas uzataj ankaŭ en ĉiuj ekzistantaj lingvoj. La unuan manieron ni uzas ordinare tiam, kiam la fremda nomo en ĝia nacia lingvo estas skribata per alfabeto egala al nia propra (tiel ekzemple ĉiuj popoloj uzantaj alfabeton latinan skribas: “Manchester”, “Byron”, kvankam tiuj ĉi nomoj estas elparolataj tute alie, ol postulas la reguloj de legado de la diritaj nacioj); la dua maniero estas uzata, kiam la nacio doninta la nomon kaj la nacio uzanta ĝin havas alfabetojn malegalajn kaj la figura litera imitado de la nomo estas jam ne ebla aŭ ne bezona (ekzemple la rusoj skribas [per siaj literoj] “Ŝekspir” kaj ne “Shakespeare”, la germanoj skribas “Newa”, kvankam la rusoj mem skribas kaj elparolas sian riveron preskaŭ “Njeva”); la tria maniero estas uzata por tiuj nomoj, kiuj estas gravaj aŭ ofte ripetataj kaj okupis jam difinitan lokon en la vortaro de nia propra lingvo sub formo ellaborita per longa uzado (ekzemple “Varsovie” aŭ “Warschaŭ“ anstataŭ “Warszawa”, “Lissabon” aŭ “Lisbonne” anstataŭ “Lisbõa”). Kian el la diritaj 3 manieroj oni devas uzi en la lingvo “Esperanto” kaj en kiaj okazoj ilin uzi — ni ne povas ankoraŭ diri decide, ĉar tiu ĉi demando estas tre malfacile solvebla kaj tre multe disputebla, kaj tial ni lasas nun ankoraŭ ĝian solvon al la forto de la tempo kaj uza sankciado, kiel en ĉiuj aliaj ekzistantaj lingvoj, kaj al la volo de la uzantoj mem. Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero: aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos Esperanta vortaro geografia, historia k.c., kiel ni ĝin vidas en ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita kaj akceptita ia bona difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla kaj ankaŭ la plej bona kaj celinda estas la lasta maniero, kaj kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike laŭ la sonaro kaj ortografio kaj kun karaktero pure Esperanta, t.e. el la 3 manieroj, pri kiuj ni parolis supre, kun la tempo sendube enfortikiĝos nur unu sola por ĉiuj nomaj — la maniero tria. Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi ankoraŭ al ĉiu esperantisto liberan elekton inter ĉiuj 8 diritaj manieroj. Ni permesas al ni nur doni kelkajn konsilojn por la elektado de tiu aŭ alia maniero:

  • a) laŭ la maniero unua ni konsilas uzadi la nomojn familiajn de ĉiuj personoj (esceptinte tiujn, kiuj mem esperantigas sian nomon) kaj tiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante ne gravaj kaj ne ofte renkontataj, ne povas esperi baldaŭ kutimigi la publikon al sia formo pure Esperanta, aŭ kies ortografio nacia estas tiel malegala je la ortografio Esperanta, ke akceptinte formon Esperantan ili riskas fariĝi tute nerekoneblaj por la legantoj;
  • b) laŭ la maniero dua ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn, kiuj en sia lingvo estas skribataj per alfabeto ne latina kaj tial ne riskas, ke en ortografio Esperanta ili fariĝos nerekoneblaj aŭ strangaj*;
  • * Se ni la rusajn adresojn de niaj amikoj skribas ordinare laŭ ortografio germana, franca k.c. ni faras ĝin pro celoj poŝtaj.
  • c) laŭ la maniero tria ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante gravaj kaj ofte renkontataj, povas esti rigardataj preskaŭ kiel vortoj en nia vortaro kaj, estante ofte ripetataj, prezentus dissonancon* en nia lingvo, se ili ne havus karakteron pure Esperantan.
  • * La vorto “dissonanco” estis skribita kun duobla “s” en la origina apero de tiu ĉi lingva respondo en 1891. Postaj eldonoj de la Lingvaj Respondoj tion tamen ŝanĝis al la kutima formo “disonanco” supozante, ke la skribo kun duobla “s” estis nura preseraro. Zamenhof tamen uzis la formon “dissonanco” kun duobla “s” ankaŭ en siaj artikoloj pri reformoj ĉirkaŭ 1894, kaj li uzis ankaŭ plurajn aliajn radikojn kun duoblaj konsonantoj.

Niajn konsilojn ni donas ne kiel reguloj, sed nur kiel rimedo por pacigi la logikon kun la tradicio, kun kiu rompi subite per unu fojo estus iom danĝere. Sed por kiu la skribado laŭ 3 diversaj manieroj estas malfacila, aŭ kiu dubas, kiun manieron uzi por tiu, aŭ alia nomo, — tiu ĉiam faros la plej bone, se li uzos la manieron trian, ĉar tiu ĉi maniero de uzado estas ĉiam bona kaj regula kaj, kiel ni jam diris, poste kun la tempo ĝi kredeble fariĝos la sola maniero de uzado por ĉiuj nomoj.

II. Sed iafoje ni estas en la situacio, ke ni devas esprimi ne la signifon de ia nomo aŭ fremda vorto, sed ĝian precizan sonadon, kaj tiam ni devas figure prezenti sonojn, kiuj en nia alfabeto ne havas por si literojn. Kion tiam fari? Tio ĉi ne estas speciala demando de nia lingvo, ĝi estas egala demando por ĉiuj ekzistantaj lingvoj kaj en neniu el ili ĝi estas ankoraŭ solvita ĝis nun. Nenia lingvo ĝis nun havas la eblon prezenti precize ian vorton, en kiu sin trovas sonoj fremdaj por tiu ĉi lingvo. Ne parolante jam pri la sonoj de nacietoj malgrandaj kaj malproksimaj, eĉ la sonojn de la nacioj plej gravaj kaj plej najbaraj neniu el niaj lingvoj povas prezenti; tiel ekzemple la slavoj povas precize prezenti preskaŭ neniun vorton el la lingvoj romana-germanaj, kaj tiuj ĉi lastaj — preskaŭ neniun vorton slavan; eĉ la slavaj popoloj inter si kaj la romana-germanaj inter si ne havas la eblon precize esprimi skribe la vortojn unuj de la aliaj.

Sed en la lingvo Esperanto tiu ĉi granda, kvankam natura, manko ekzisti ne devas. La celo de nia lingvo estas servi kiel ligilo inter la popoloj kaj tial ĝi devas havi la eblon esprimi la sonojn de ĉiuj lingvoj. Ni jam diris, ke enpreni ĉiujn sonojn en nian alfabeton estus tre maloportune, — kontraŭe, en la alfabeto ellernota de ĉiuj esperantistoj devas sin trovi sonoj nur tute klaraj, difinitaj, por ĉiuj bone ellerneblaj kaj elparoleblaj; sed ekster la alfabeto pure Esperanta ni devas havi ankoraŭ provizan alfabeton por fremdaj sonoj; tiu ĉi proviza alfabeto por la amaso de Esperantistoj estas tute ne bezona kaj neniu devas ĝin lerni; ĝi ekzistas nur por la filologoj kaj servas al ili kiel kondiĉa rimedo por esprimi klare kaj unuforme la sonojn ne trovatajn en nia lingvo. Sendube tia proviza alfabeto, perfekta kaj plena, iom post iom estos kreita de personoj pli kompetentaj ol ni, kaj por ebligi tiun ĉi kreadon ni petas niajn amikojn sendi al ni siajn konsilojn kaj opiniojn tuŝante tiun ĉi demandon. Sed ĉar sendube ĝis la fina kaj firma kreiĝo de tia perfekta proviza alfabeto pasos ankoraŭ longa tempo kaj ni dume jam nun devas havi ian unuforman manieron de esprimado por la diversaj fremdaj sonoj, tial ĝis tiu tempo ni proponas nian propran sistemon por la plej gravaj fremdaj sonoj. En la ricevotaj proponoj, kiujn ni kredeble presados en nia gazeto, tiuj samaj sonoj estos sendube esprimataj en alia maniero, ol la nia; sed por eviti konfuzon kaj malegalan komprenadon de la samaj sonoj, ni petas niajn legantojn memori, ke malgraŭ ĉiuj presotaj teoriaj proponoj nia sistemo restos neŝanĝita kaj netuŝebla ĝis ia alia sistemo oficiale okupos ĝian lokon. Por la okulo nia sistemo estas iom neoportuna; multe pli bone estas krei por la fremdaj sonoj novajn literojn aŭ doni certajn signetojn al la literoj jam ekzistantaj; sed ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn kaj tiel ilia uzado en okazo de bezono estus praktike neebla. Tial ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj. Ni parolos tie ĉi nur pri la fremdaj sonoj plej gravaj.

  • 1) La germanaj sonoj ä, ö, ü (la francaj ai, è, eu, oeu, u) estas esprimataj per a(e), o(e), u(e);
  • 2) la molaj konsonantoj (ekzemple en la lingvoj slavaj) estas esprimataj per (j) post la konsonanto;
  • 3) la malmolaj konsonantoj — per (u) post la konsonanto;
  • 4) la naza n (franca, pola) — per n(g);
  • 5) la angla th en “think” — per t(h);
  • 6) la angla th en “father” — per d(h);
  • 7) la meza sono inter a kaj o — per a(o).

Per la montritaj malmultaj signoj, kiujn ellerni kaj memori estas afero tre facila, ni povas esprimi tute klare kaj precize preskaŭ ĉiujn sonojn de ĉiuj eŭropaj lingvoj, malgraŭ ke tiuj lingvoj mem por ilia esprimado uzas tre grandan nombron da diversaj signoj kaj multon da tre malfacilaj “reguloj de legado”. Se ni ekzemple volas precize esprimi la germanan tradukon de “urso”, “leono”, “dolĉa”, la rusan de “glacio”, “morto”, “estis”, la anglan de “pensi”, “patro”, “bone”, la francan de “mia”, la polan de “cigno”, “klafto” k.c., — ni skribos: “ba(e)r”, “lo(e)ve”, “zu(e)s”, “l(j)od”, “sm(j)ert(j)”, “b(u)il(u)”, “t(h)ink”, “fad(h)er”, “ŭel”, “mon(g)”, “l(u)aben(g)dz(j)” (oni elparolas ankaŭ alie — “l(u)aben(g)dĵ(j)”), “son(g)ĵen(j)k.c.

Ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj multaj lingvoj diferencas de nia lingvo. Tion ĉi ni esprimos per la signoj, kiuj ordinare estas uzataj por tiu ĉi ekzemple; à, ā, ă.

La Esperantisto, 1891, p. 1-3.

63 Pri la ortografio de propraj nomoj

Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Tial ĉiuj personoj, kiuj ne timas tro kripligi aŭ nerekonebligi sian nomon per skribado fonetika, povas jam nun skribi en Esperanto sian nomon laŭ maniero esperanta. Jen estas la kaŭzo, kial mi skribas mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan.

Al la Berlinaj Esperantistoj, Esperantistische Mitteilungen, Junio 1904.

64 Pri la formo de kelkaj geografiaj nomoj

La plej grava leĝdonanto estas la uzado. Ĉar la plimulto jam de longe uzas “Rumanujo” kaj “Bukareŝto”, kaj ĉar ekzistas nenia grava kaŭzo por tion ŝanĝi, tial mi konsilas lasi la formojn ĝisnunajn.

Poŝtkarto al Dro Kimel, 6. Jan. 1910, O.V. p. 573.

3. Interpunkciado

65 Pri la uzado de la interpunkcioj

La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.

La Esperantisto, 1893, p. 127.

66
A Pri la divido de vortoj en la skribo

Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: “Esper-anto”, “ricev-ita” k.t.p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo; ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple “apartenis”, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.

La Esperantisto, 1893, p. 32.

B Pri la mallongigoj

La signifo de la mallongigoj estas: t.e. = tio estas; k.c. = kaj ceteraj; k.t.p. = kaj tiel plu; e. = ekzemple; s-ro = sinjoro; d-ro = doktoro; frl.f-lino = fraŭlino; s-rino = sinjorino; n-ro = numero.

1893, PVZ. kajero 3, p. 110.

4. Fonetiko

67 Pri la prononco de Esperanto

La elparolado de Esperanto estas tute konforma (kompreneble krom la supersignitaj literoj) al la latina elparolado, kiu estas uzata en mia lando.

Letero al Deligny, 11. Jan. 1901, O.V. p. 565.

68 Pri la prononco de la vokaloj
A

La elparolado de la vokaloj devas esti nek tro longa, nek tro mallonga; ekzemple “i” devas esti elparolata iom pli longe ol en la germana “Sinn” kaj iom pli mallonge ol en “Riese”.

Letero al Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

B

La “o” devas esti parolata meze-longe, t.e. nek tro longe nek tro mallonge.

1905, PVZ. kajero 10, p. 131.

69 Elparolado de “ŭ”
A

En la sono la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata laŭ-di.

La Esperantisto, 1889, p. 23.

B

ŭ = la angla w; ĝi estas uzata nur post vokaloj. La diferenco inter u kaj ŭ estas tia sama kiel inter i kaj j.

1888, PVZ. kajero 10, p. 9.

70 Elparolado de “u” kaj “ŭ”, “i” kaj “j”

Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u, ŭ, i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras “duoblan vokalon”; ili sekve elparolas au kiel , ei kiel ej k.t.p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi “ba-lá-u, tra-ú-lo, tro-ú-zi, de-í-ri, kré-i, hero-í-no” kaj ne “bá-laŭ, tráu-lo, tróu-zi, déj-ri, kréj, herój-no” (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero. Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi “ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo” kaj ne “i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-ulo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo”. Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum u estas vokalo).

La Esperantisto, 1893, p. 15.

71
A Pri prononco en teorio kaj en praktiko

Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono “j” ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto “panjo” la plimulto de la Esperantistoj elparolas la “nj” kiel unu molan sonon (simile al la franca “gn”) : Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ “g” aŭ “k” elparolas la sonon “n” naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la “i” ordinare kiel “ij”. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria viidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli “pan-jo”, “san-go”, “mi-a”.

Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222.

B Pri la prononco de konsonantoj

“V” devas esti elparolata kiel la franca “V” en “vous”, “vôtrek.t.p.

1912, PVZ. kajero 9, p. 277.

C

Via opinio pri c, ĉ, ĝ estas erara; estas vero, ke kelkaj nacioj elparolas ilin kiel ts, tŝ, dĵ — sed ne ĉiuj nacioj tion faras.

1910, PVZ. kajero 9, p. 135.

72
A Pri la regulo de la akcento

... Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj nenian eĉ plej malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en granda amaso. Sed, ne parolante pri ĉiu el ili, ni prenos por ekzemplo nur unu, kiu apartenas ŝajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre bona artikolo montris, ke la ŝanĝoj, kiujn diversaj vortoj ricevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tuŝas la akcenton, ke volonte estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne ŝanĝi la akcenton, ke sekve la akcento en diversaj niaj vortoj, kiel ekzemple “nacio”, “titolo” k.c. estas kontraŭnatura; kaj sinjoro Runstedt eĉ rakontas pri unu persono, kiun la akcentoj en “anímo”, “proksíme” k.c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per si mem la lingvo al li tre plaĉis. Kiel ajn bela tiu ĉi opinio ŝajnas en la teorio, ĝi tamen post pli atenta pripenso baldaŭ montriĝus al ĉiu kiel bela... sofismo.

Ni rigardu atente, en kio propre kuŝas la kulpo de la konstanta akcento, kaj kia grava kaŭzo devigas nin aŭ doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, aŭ forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento fariĝu “pli natura”. Ĉu vortoj kiel ekzemple “proksima”, “titolo” estas pli malfacile ellerneblaj kaj memoreblaj, ol “titolo”, “proksima”? Ne, neniu dubos, ke ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton. (Demandu la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom da grandegaj malfacilaĵoj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado de la rusa akcento!) Ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? Ĉu ili estas malbonsonaj? Ĉu ili prezentas eble ian alian maloportunaĵon? Ne! sendube ne! ĉiu scias, ke la akcento sur la antaŭlasta silabo estas ĉiam la plej bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportunaĵoj, vi en nia nuna konstanta akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono tiel senfundamenta povis plaĉi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propono tuŝis kordon konatan de ni ĉiuj sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan; kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: “Jes, jes, bone!”.

Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono. La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je la elparolado de la latina “proximus”, “animus”, li ne povis akcepti la vortojn “proksima”, “animo”. Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu la latina vorto “maximus” estas motivo kontraŭ la franca vorto “maxime”? Ĉu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ “facila”, ni diru “facila”, li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ “facila” ni diru “facilis”, ĉar la formo “facila” al lia orelo estas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo, ĉar... (nenia alia kaŭzo)... la formoj de tiu aŭ alia lingvo al sinjoro X. aŭ Y. estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ konataj! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto “Geographie” estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar la Rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton “geografia”? Al la konato de sinjoro R. la vorto “proksima” en la unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu ĉi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la leĝoj de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaŭ ni elparolas la nomon de nia lingvo “internacia” anstataŭ “internacia”, ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.

La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuliĝi kun ĝi? Se ni povus ĝin fari sen ia malutilo, jes, kial do ne kalkuliĝi? Sed se por parton da homoj liberigi de alkutimiĝo je unu tre facila regulo (“akcento ĉiam sur la antaŭlasta silabo”) ni bezonus multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni kaj memori multajn regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton por ĉiu aparta vorto), — kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas, ĉu troviĝos iu, kiu konsilus solvi la demandon alie ol ni ĝin solvis! Por ne devigi la lernantojn memori apartajn akcentojn por ĉiu vorto, oni eble konsilos al ni transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili konsentigu en si la regulon pri la akcento konstanta kun la akcento kutima (ekzemple. “titlo” anstataŭ “titolo”, “amo” aŭ “ano” anstataŭ “animo”, “proksa” aŭ “proma” aŭ “propa” anstataŭ “proksima” k.c.); sed ne parolante jam pri la malbonsoneco, malklaraĵoj, k.t.p., kiuj tiam naskiĝus, kaj supozante, ke eĉ la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, ĉu iu serioze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nia afero... sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo! Sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo: ĉar ni serĉis kaj serĉis kaj ne povis trovi en la konstanta antaŭlasta akcento ian eĉ la plej malgrandan maloportunecon por la memoro, nek por la buŝo, nek por la orelo. Kontraŭ nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa motivo, ke la lingvo X aŭ la lingvo Y tion ĉi ne havas.

Sed eble kontraŭ nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj esprimi ne povas, sed kion oni neklare sentas, kiel ian vokon de naturo? Ni aŭskultu, kion diras sinjoro de W.: li ne vidas kaj ne montras ian faktan cirkonstancon kontraŭ la akcento en nia lingvo; sed rimarkinte, ke la naturaj lingvoj oferas la sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi la unuatempan akcenton, li vidas en tio ĉi naturan leĝon kaj konsilas al ni sekvi tiun ĉi leĝon, por ke nia lingvo ne estu kontraŭnatura. Je l’ unua rigardo povas efektive ŝajni, ke ni pekas kontraŭ la natura leĝo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi “leĝo”, kaj kia puno atendas la rompanton de ĝi. Malsupre ni montros, ke tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj; sed ni supozu por momento, ke tio ĉi efektive estas leĝo, kiu ekzistas en ĉiuj lingvoj; kio do sekvas de ĝi? Se ia regulo efektive ekzistas en ĉiuj lingvoj kaj ni ne komprenas la kaŭzon kaj la celon de tiu ĉi regulo, kio do devigas nin ankaŭ blinde akcepti tiun ĉi regulon, se ĝi estas por ni maloportuna? Ĉiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon, volus sekvi tiun ĉi “leĝon naturan”, — ĉu vi laŭdus lin, aŭ ĉu vi eĉ iom povus lin pravigi? Ĉiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj, — ĉu ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi “leĝon naturan” kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila?

Eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento, eĉ tiam estus la plej nature, se anstataŭ tro filozofie fosi en teorioj ni dirus al ni praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam ŝangi ne povas; ni havas ankoraŭ liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda malutilo havi akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan, tute ne rompante al ni la kapon, pro kia kaŭzo la lingvoj kreitaj blinde tiun ĉi oportunaĵon ne havas; ĉar estus ridinde imiti kun malutilo al ni mem iajn misteraĵojn, se ni ne komprenas ilian sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde, ni baldaŭ vidos, ke la “leĝo de la akcento” eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla okazaĵo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo; la orelo de Johano aŭ Petro ofte ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversiĝadis kaj akceptadis diversajn sovaĝajn formojn; kontroli la vortojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj senŝanĝaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone aŭdis, t.e. la silaboj akcentitaj. Jen estas la tuta mistera kaŭzo, kial la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l’ vorto ŝanĝiĝadis — el simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco. De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobataĵon ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon buŝan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gardi la lingvon de blinda malbonorela renversiĝado, volus intence fari la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj antaŭuloj faris el blinda neceseco, — ni estus similaj je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super ŝtono kaj vundis al si la kapon ... ĉar li vidis, ke antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!

Sekve se ni eĉ en nenia blinde kreita lingvo trovus la transportadon de l’ akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro konstanteco de l’ akcento, tio ĉi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun ĉi oportunaĵon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon, tiel same kiel la malregula konjugado en ĉiuj lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaŭ tute ne pravigas nin enkonduki intence malregulan konjugadon en nian lingvon. Sed por forigi ĉiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie timas, ke eble ... eble ... oni ne scias ... oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. — ni fine montros ankoraŭ, ke la transportado de l’ akcento de unu silabo sur alian ne estas eĉ ia ennovaĵo de nia flanko, sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis zorgi pri facileco. Apartajn ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en nia lingvo, estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en tiuj ĉi vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forĵetado de silaboj k. t. p., sed ĝi simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur alian; sen ia filozofado ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la silabon antaŭlastan, tute ne demandante, ĉu tiu silabo estas tia aŭ alia kaj ĉu ĝi havas la forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura. Kaj tion ĉi la lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple “adwokat”, “inżynier”, “telegraf”, “spirytus”, “manuskript”, “papier”, “tytułu”, “artikuluk.t.p.) sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj “malenki”, “vojna”, “okno”, “ĉelovjek”, “ulicak.c. k.c. k.c. en la tuta lingvo — estas en la lingvo pola “maleńki”, “wojna”, “okno”, “człowiek”, “ulica”, k.c. k.c. k.c.) — jam ne apartaj disĵetitaj ekzemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj — tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre mulmultaj vortoj trovas deflankiĝon de tiu ĉi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun ĉi deflankiĝon faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kaŭzo kaj bezono kaj kontraŭ la spirito de la lingvo).

Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula neniu dubos; se ni povas ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj lingvoj ĝin farus. Se ni al tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne bezonis zorgi pri facileco, faris tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo akcepti la akcenton konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon por ... sen ia kaŭzo kaj celo ... doni al ĝi maloportunaĵon anstataŭ oportunaĵo — tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla!

El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la diritaĵo ni faras la konkludon: proponante aŭ enkondukante (private) ian ŝanĝon en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, ĉar tiu ĉi kategorio da proponoj apartenas al la plej danĝeraj: en tia afero, kiel la nia, la homoj la plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la nomo de leĝoj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: “tre bele, sed kian signifon ĝi havas por nia lingvo?”

La Esperantisto, 1891, p. 51-52.

B Pri la akcento en poezio

Viaj lastaj versaĵoj estas konstruitaj laŭ la nombro de la silaboj; sed mi pensas, ke en nia lingvo estus pli bone, se ni ĉiam nin tenus je la akcentoj de la silaboj; ĉar dum la dua formo estas agrabla por la oreloj de ĉiuj popoloj, la unua formo estas uzata nur de kelkaj popoloj kaj al ĉiuj aliaj ĝi ŝajnos stranga kaj ne harmonia.

1892, PVZ. kajero 3, p. 26.

5. Kazosintakso

73 Pri la uzado de la akuzativo

La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antaŭiranta prepozicio (ĉar la prepozicioj per si mem neniam postulas ĉe ni la akuzativon), sed nur de la senco. La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj:

  • a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan), ekzemple “mi batas lin”, “mi diras la vorton”;
  • b) por montri direkton (t.e. movadon al ia loko, en diferenco de movado sur ia loko), se la prepozicio mem tion ĉi ne montras; ekzemple, ni diras “mi venas al la celo” (ne “al la celon”), ĉar “al” mem jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter “mi amas iri en la urbo” kaj “mi amas iri en la urbon” (aŭ simple “iri la urbon”) laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas iri el ekstere en la urbon (“iri al la urbo” signifas nur aliri, sed ne eniri);
  • c) en ĉiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstataŭ la prepozicio “je”; ekzemple en la esprimo “mi kontentiĝas tion ĉi” la akuzativo ne dependas de la verbo “kontentiĝas” sed anstataŭas nur la forlasitan prepozicion “je” (= mi kontentiĝas je tio ĉi).

La Esperantisto, 1892, p. 62.

74 Pri la uzo de la akuzativo en dubaj okazoj

Al s-ro H. en Odessa. Via letero estas skribita tute senerare; nur la akuzativon vi uzas ofte en okazoj kie oni tute ĝin ne bezonas.* Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa; en ĉiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ la nominativon — uzu ĉiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara; sed la uzado ĝin en okazo de senbezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono.

La Esperantisto, 1890, p.27.

* La teksto antaŭ “Tuŝante” ne aperas en la libro Lingvaj Respondoj.
75 Pri la akuzativo de direkto

“Iru rekten” oni povas diri.

Letero al Podlipsky, 19. Maj. 1910. El Praha Bulteno.

76 Pri la kazo de la objekta predikativo
A

Vi povas egale bone diri: “la malfeliĉo faris lin prudentan” kaj “la malfeliĉo faris lin prudenta”. Mi mem uzas en tia okazo la nominativon.

La Esperantisto, 1889, p. 15.

B

En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte ambaŭ formoj estas egale bonaj. Sed ĝenerale mi tenas min je la sekvanta principo: mi vidis lin grandan = mi vidis lin, kiu estis granda (aŭ kiam li estis granda); mi vidis lin granda = mi vidis, ke li estas granda. Kian manon mi tenis sur la tablo? la manon kuŝantan (la duan manon, kiu ne kuŝis, mi eble tenis en la poŝo); kiel (aŭ en kia maniero) mi tenis mian manon? mi tenis ĝin kuŝanta sur la tablo.

Letero al S. Meyer, 1906. El Lingvo Internacia.

C

La esprimo “Lasu nin solajn” estas eraro; devas esti “lasu nin solaj”.

1902 (poŝtkarto al Fruictier).

77 Pri la akuzativo post “anstataŭ”

Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ “anstataŭ” per si mem postulas ĉiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post “anstataŭ” la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: “Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon”, la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato.

Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2.

78 Pri la kazo post “kiel”

La frazon “ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto” mi trovas nebona; mi konsilas diri “kiel teoriiston”. La esprimo “kiel teoriisto” signifas, ke ĝi (la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto, ĝi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de “ke... estas”, “ke... estu” k.t.p. Ekzemple: “mi trovas tiun ĉi vinon bona” = mi trovas, ke tiu ĉi vino estas bona; “oni faris lin generalo” = oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstataŭ supozigi la mankantan ligantan vorton “ke”, la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple “kiel”), tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto “kiel”, tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta, ĉar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. “Mi elektis lin kiel prezidanto” signifas: “mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto”, aŭ “mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto”, aŭ “mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas”. “Mi elektis lin kiel prezidanton” signifas: “kiel oni elektas prezidanton”, aŭ “por havi en li prezidanton”. Sekve se ni volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ “mi elektis lin kiel prezidanton”, aŭ “mi elektis lin prezidanto” (= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin kiel prezidanto”, ĉar tiam la senco estus tute alia.

Respondo 7, La Revuo, 1907, Februaro.

79 Pri la kazo post “po”

Inter la esprimoj “doni po 2 pecojn” kaj “doni po 2 pecoj” estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto “po” la “pecoj” jam ne dependas rekte de la “doni”, ni konsilas uzi post “po” (tiel same kiel post “da”) la nominativon (“doni po 2 pecoj”). Alia kaŭzo por tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke laŭ nia opinio “ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon”.

La Esperantisto, 1891, p. 7.

80 Pri la akuzativo post verboj de movo

Se la vorton “meti” (aŭ “ĵeti”, “fali” k.t.p.) sekvas substantivo aŭ pronomo kun la prepozicioj “antaŭ”, “post”, “inter” k.c., estus ordinare pli ĝuste uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo, ĉar ni tie ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, “metu la korbon antaŭ la pordon”. Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon aŭ la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple, oni povas tute bone diri “oni metis antaŭ mi manĝilaron”, komprenante sub tio: “oni metis antaŭ mi sur la tablon manĝilaron”. En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aŭ la akuzativon, kaj ŝajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aŭ nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco en tiu ĉi rilato fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun ĉi demandon, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon. — Post “sidiĝi” ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, ĉu ni volas esprimi movon aŭ komencon de nova stato. Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon.

Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo.

81 Pri la akuzativo post “tra”

Povas esti, ke mi baldaŭ proponos al la voĉdonado de la Lingva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono, sed en ĉiuj iom dubaj okazoj oni ĝin ne uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio “tra”. Sed ĝis nun la uzado de akuzativo post “tra” tute ne estas kontraŭregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco estas ĉiam egala; ekzemple la prepozicio “al” ne povas unu fojon signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post “al” ĉiam uzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple “en”, “sur” k.t.p.), kiuj per si mem ne montras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas interalie ankaŭ “tra” kaj “kontraŭ”, tial ni post la diritaj prepozicioj povas uzi ambaŭ kazojn, malgraŭ ke en la aliaj lingvoj oni uzas post ili ĉiam nur unu kazon (tiu ĉi lasta cirkonstanco kredeble estis la kaŭzo de via erara opinio, kvazaŭ ni post “tra” ĉiam devas uzi nur la nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco inter “en” direkta kaj “en” sendirekta estas tre granda, la diferenco inter “tra” direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen okazoj, kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj. Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti en ĝi sufiĉe longe aŭ eĉ tute ne forlasi ĝin; sed, irante tra la urbon, mi celas (tra la urbo) eksteren de la urbo. En “La Rabistoj”, Schweizer tute bone povus diri “la sono de lia nazo povus peli homojn tra trueto de kudrilo”; tamen la esprimo “tra trueton” estas multe pli forta, ĉar ĝi montras, ke la efiko de la sono estas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni eksteren; tie ne la trueto mem estas grava. Sed nur la celado esti kiel eble plej baldaŭ ekstere de la trueto.

Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro.

6. Adjektivo

82 Adjektivo aŭ adverbo
A

En la tempo, kiam estis verkata la “Dua Libro”, la demando, ĉu oni devas diri “estas varme” aŭ “ĝi estas varma”, ne estis ankoraŭ absolute decidita kaj la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan. La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo (responde la demandon kia) kaj la adverbo difinas la verbon (responde la demandon kiel). Tial ni diras: “la vetero estas bona”, “li kantas bone”. Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek al substantivo aŭ pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon (kiakiel) nia difino devas respondi kaj kian formon ni devas uzi. En ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estas decidata per la sankcio de l’ uzado, — en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj okazoj ĉiam la adverbon; ekzemple: “estas varme”, “estas vere”, “ĝi estas vere” (sed se la difinata “ĝi” havas la sencon de substantivo, ĝi kompreneble devas esti uzata kun adjektivo; ekzemple: “lia parolo estas mallonga, sed ĝi estas tre konvinka”). Cetere la vorton “ĝi” ni konsilas ĉiam uzi nur en tiu ĉi lasta senco, t.e. nur por anstataŭi objekton aŭ aferon (kiel “li” anstataŭas personon) sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas neniam uzi la vorton “ĝi” (ekzemple: “hodiaŭ estas varme” kaj ne: “hodiaŭ ĝi estas varme”); tiam la duboj en la uzado de la adjektivo aŭ adverbo per si mem defalos.

La Esperantisto, 1891, p. 7.

B

Mi uzas la formon kun “a” ordinare nur tiam, kiam ĝi rilatas al ia subtantivo aŭ pronomo; kiam subjekto (substantivo aŭ pronomo) forestas, mi uzas la formon kun e. Ekzemple: hodiaŭ estas malvarme, morti pro la patrujo estas glore; estas necese ke... En aliaj okazoj mi ne povas ĝin aprobi.

1902?, (poŝtkarto al C. Aymonier).

7. Artikolo

83 Pri la uzado de la artikolo
A

Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.

La Esperantisto, 1890, p. 32.

B

Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diros “venis tago, kiun mi tiel longe atendis”, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri “la tago”; sed se vi diros “hodiaŭ estas la dimanĉo” anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo”, tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto.

Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro.

C

En gazetaj artikoloj ofte unu esprimo, eĉ unu vorto havas grandan signifon. Tiel ekzemple estas granda diferenco, ĉu oni parolas pri “nova lingvo” aŭ pri “la nova lingvo” (ĝustatempe, tie ĉi oni povas vidi, ke la artikolo “la” ne estas tiel senutila, kiel kelkaj pensas.) ... Tial se ni rakontas al la legantoj pri “nova lingvo nomata Esperanto”, ni subtenas ilin en ilia erara opinio, ke Esperanto estas “unu el la multaj lingvoj tutmondaj”; ni devas paroli al la legantoj pri “la (t.e. sendube konata, ofte priparolita) lingvo Esperanto”...

1890, PVZ. kajero 2, p. 161.

84 Pri la apostrofado de la artikolo
A

Al s-ro J. L. en Bielaja Cerkov. Ĉu vi jam komencis la presadon de via lernolibro?* Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l’, uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l’ mi uzas ordinare nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra k.c.); en ĉiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon la, ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.

La Esperantisto, 1889, p. 24.

* La teksto antaŭ “Se vi ne scias” ne aperas en la libro Lingvaj Respondoj.
B

La uzadon de “l’” (apostrofita “la”) ni ne forigis; sed ĉar tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe por mallongeco en la versoj, tial ni en prozo uzas nun ordinare la formon konstantan (“la”) kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon apostrofitan.

La Esperantisto, 1893, p. 127.

C

La esprimo “reunuigi l’ homaron” estas efektive nebona, ĉar apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko, sed nur en la “Ekzercaro” (§27), estas ne eraro, sed nur peko kontraŭ boneco de la stilo. Sekve en prozo tiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj, kie pro “licentia poetica” oni ofte permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi “eraro” nur deflankiĝojn de la gramatiko (ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata ĉe la komencantaj esperantaj versistoj).

Respondo 4, La Revuo, 1906, Decembro.

8. Personaj pronomoj

86 Pri la uzado de “vi” kaj “ci”

“Vi” ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: “vi” aŭ “ci” (“ci” signifas la duan personon de l’ ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ neniam* estas uzata).

“Dua Libro de l’ Lingvo Internacia”, 1888.

* Ĉi tie tekstis “nenian” en la Dua Libro. Antaŭ la apero de la Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia (1888) la tabelvortoj je -AM finiĝis per -AN. Tie ĉi aperas anstataŭe la modernaj formoj.
87 Pri la pronomo “ci”

La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono ĉiam “ci”; sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci”; ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”, “fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur “vi”. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ “vi ĉiuj”, “vi ambaŭk.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”. Ĉio dependas ja nur de la kutimo.

Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro.

88 Pri la uzado de “vi” kaj “Vi”

Ordinare mi skribas “vi”, kiam mi parolas al unu persono familiarke, kaj “Vi”, kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de “vi” per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado, kiam miaj korespondantoj iom alkutimiĝos al la malgranda “vi”. Ankaŭ “Estimata sinjoro”, “Kara amiko” estas pli regula, ol “Estimata Sinjoro”, “Kara Amiko” k.t.p., sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple sin ĝenas kaj skribas tial grandan literon, kie pli regule estus litero malgranda.

La Esperantisto, 1893, p. 16.

89 Pri “li”, “ŝi” kaj “ĝi”

La pronomoj “li” kaj “ŝi” estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon “ĝi”, ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi “li” kaj “ŝi”.

La Esperantisto, 1892, p. 79.

90 Pri la uzado de “li” anstataŭ “ĝi”

Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas “li” anstataŭ “ĝi”, ĉar vi ne aprobas “la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj”. Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj “ĝi”, estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras “vi” ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi”. Tiel same ni parolas ankaŭ pri “persono”. Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton “li”.

La Esperantisto, 1893, p. 16.

91 Pri la pronomo por “homo”

Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto “ĝi” (uzata speciale por “bestoj” aŭ “senvivaĵoj”) enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de “homo” ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por “homo” la pronomon “li”. Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter “homo” kaj “homino”, tiam ni devus por la unua uzi “li” kaj por la dua “ŝi”; sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple “homo” = homo aŭ homino, “riĉulo” = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon “li” ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton “ĝi” ne sole por “homo”, sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: “riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi” (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).

Respondo 23, La Revuo, 1907, Aŭgusto.

92 Pri la pronomo por bestoj

Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon “ĝi”, — ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton “li” aŭ “ŝi”; sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn “li” kaj “ŝi” nur por homoj.

Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo.

93 Pri “ĝi” anstataŭ “tio”

La vorton “ĝi” ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam povas tute bone uzi tiun ĉi vorton ankaŭ anstataŭ “tio”, kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial anstataŭ “tio (= la ‘io’ kiun mi nun vidas antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ”, mi povas tute bone diri “ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ”.

Respondo 17, La Revuo, 1907, Junio.

9. Refleksivaj pronomoj

95 Pri “sia” kaj “ŝia”

Vi devas diri “la patrino diras, ke ŝia filo venos kun sia infano”.

Letero al Thorsteinsson, 1906, O.V. p. 523.

97 Pri “siaĵo”

Cuique suum = al ĉiu lian siaĵon (donu).

Poŝtkarto al Michaux, 30. Mar. 1904, LZ I p. 67.

98 Pri la vorto “siatempe”

Diri “iam” anstataŭ “siatempe” ni en la plimulto da okazoj ne povas, ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas malsama. “Iam” esprimas tempon nedifinitan, dum “siatempe” esprimas tempon, kvankam ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitan. “Mi volis siatempe proponi regulon” = “mi volis proponi en tiu tempo, kiam, laŭ mia opinio, la cirkonstancoj tion postulis”. Se anstataŭ “siatempe” vi diros “ĝiatempe”, vi ne faros eraron; sed ŝajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj “siatempe” estas pli bona ol “ĝiatempe”. Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por “sia” kaj “ĝia” uzas la saman vorton, sed ankaŭ tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe faras diferencon inter “sia” kaj “ĝia”. Laŭ mia opinio oni povas klarigi ĝin al si per tio, ke “sia” montras pli grandan intimecon inter la faro kaj la tempo, ol kiom montrus la vorto “ĝia”. Gvidi nin per teoriaj postuloj gramatikaj en tiu ĉi okazo ni ne povas, ĉar al kio ni povus rilatigi la vorton “ĝia”? Ŝajnas al mi, ke en la esprimo “faro ĝiatempa” la tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t.p.) al io alia, dum en “faro siatempa” la tempo apartenas al la faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute konvinkan; sed mi volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kaŭzo, por ke ni la ĝis nun komune uzatan “siatempe” anstataŭigu per “ĝiatempe”.

Respondo 43, La Revuo, 1908, Aŭgusto.

10. Ceteraj pronomoj

99 Pri la u-pronomoj kaj la a-pronomoj
A

La diferenco inter kiu, tiu k.c. kaj kia, tia k.c. estas sekvanta: la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian econ havanta k.c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je la demando “kiu domo” vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k.c.; sed je la demando “kia domo” vi respondas; tia domo, tia domo kiel mia, alta domo, longa domo, bela domo k.c.

La Esperantisto, 1891, p. 15.

B

La vorto “neniu” (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj “iu”, “kiu”, “tiu”, “ĉiu”) havas sencon pure pronoman, dum la vorto “nenia” (kiel ankaŭ la vortoj “ia”, “kia”, “tia”, “ĉia”) havas sencon adjektivan kaj esprimas specon, karakteron. La vortoj “iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu” povas esti uzataj aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton “homo”). La formoj kun “u” enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun “a” enhavas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj: Kiu venis? Venis Petro; venis botisto; venis li. — En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Parizo; mi loĝas en tiu ĉi urbo. En kia urbo vi loĝas? Mi loĝas en bela urbo; en granda urbo. — Ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon? Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon aŭ maljunan? Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj “tiu — tia” kaj “ĉiu — ĉia” la diferenco estas pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj “kiu — kia”, “iu — ia”, “neniu — nenia”; tial oni neniam povas diri “tia” aŭ “ĉia” anstataŭ “tiu”aŭ “ĉiu”, sed ofte oni povas sen eraro diri “ia, kia, nenia” anstataŭ “iu, kiu, neniu” (kvankam estas bone ĉiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj ĉi vortoj).

Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro.

100 Pri “tia” kaj “tiela”
A

La formon “tiela” mi ne sole ne malpermesis al aliaj personoj, sed mi mem sen la plej malgranda ŝanceliĝo ĝin uzus, se mi havus la okazon, kvankam la diferenco inter la senco de “tia” kaj “tiela” estas tiel malgranda, ke la okazoj por “tiela” estas tre maloftaj. Ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por momento, jen saltanta k.c. — ni povus diri (kvankam ne necese): “ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo)? Tian brulon (= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran).

La Esperantisto, 1891, p. 21.

B

Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton “tiela”, estas erara. Al la vortoj “tiela” kaj “tiele”, kiuj estas kreitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur laŭdi, kiam oni trouzas tiujn vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezone anstataŭ la pli simplaj vortoj “tia” kaj “tiel”, aŭ ankoraŭ pli, kiam oni volas uzadi ilin ĉiam anstataŭ la vortoj fundamentaj; sed en ĉiuj okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj “tia” kaj “tiel” en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn “tiela” kaj “tiele” tre bonaj, ne sole permesindaj, sed eĉ rekomendindaj.

Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro.

101
A Pri “certa”

Krom sia ĉefa senco, la vorto “certa” havas ankoraŭ la sencon de “iu” (ne en la senco de “kiu ajn”, sed en la senco de “iu difinita”); la uzado de “certa” en la senco de “iu” tute ne estas franclingvaĵo, ĉar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj aliaj.

Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223.

B Pri “kies”

“Kies” povas signifi ne sole “de kiu”, sed ankaŭ “de kiuj”.

1912, PVZ. kajero 9, p. 279.

102 Pri “ne unu”

Pri miaj versoj sur la poŝta karto, ŝajnas al mi, ke la esprimo “ne unu miljaro” povus resti, ĉar ĝi ja estas tute ĝusta. “Ne unu” logike ja signifas “ia alia nombro” (t.e. du, tri, kvar aŭ kia ajn alia nombro). Sed se Vi pensas, ke tro multaj personoj povas kompreni “ne unu” en la neĝusta senco de “ ne unu”... Vi povas en la nova eldono presigi “miljar’ post miljaro”.

Letero al Michaux, 18. Nov. 1906, LZ I p. 296.

104 Pri “ĉi”
A

La esprimo “ĉi-tiea” (adjektivo de “tie ĉi”) estas tute regula.

La Esperantisto, 1892, p. 62.

B

Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭpost la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la “ĉi” antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj “ĉi” (t.e. skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉitiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.

Respondo 52, Oficiala Gazeto, 1911, p. 2.

C

Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi”, ĉar la vorto “ĉi” jam per si mem signifas proksiman montron.

La Esperantisto, 1889, p. 15.

105 Pri “neniigi”

Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn “e” kaj “u”, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj “ali-u”, “ali-es”, “kelk-om”, k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per “a” kaj “o”, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva “o” kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar: la vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.

Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo.

106 Pri “onin” kaj “onia”

Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto “oni” estas per si mem formoj tute regulaj, kaj ĉiu havas plenan rajton ilin uzi, ĉar nenie en la “Fundamento” estas dirite, ke “oni” prezentas escepton el ĉiuj aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la praktiko oni ĝis nun ne uzadis la formojn “onin” kaj “onia”, ĉar preskaŭ en ĉiuj plej gravaj lingvoj la vorto “oni” ne ŝanĝiĝas kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu ĉi vorto sonus tre strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto la “nekutimeco” ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado; tial, kvankam mi persone ĉiam evitas la diritajn formojn, tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo.

Respondo 22, La Revuo, 1907, Aŭgusto.

107 Pri “ioj”, “tioj”, “kioj”, k.t.p.

Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton”.

Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio.

11. Verboj

108 Pri la kunmetitaj formoj

La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi estis farinta... kaj ceterajn) — oni devas uzi sole tiam*, kiam* la senco ĝin necese postulas.

“Dua Libro de l’ Lingvo Internacia”, 1888.

* Ĉi tie tekstis “tian, kian” en la Dua Libro. Antaŭ la apero de la Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia (1888) la tabelvortoj je -AM finiĝis per -AN. Tie ĉi aperas anstataŭe la modernaj formoj.
110 “Okupita” aŭ “okupata”?

Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare “mi estas okupita”. Kelkaj personoj trovas, ke tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro, kiu daŭras nun, mi devas diri “okupata”. Kelkfoje ŝajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi “mi estas okupata”; mi tamen tuj forĵetis tiun formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento. Ĉu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ pasintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve ĉi tio estas jam sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco “prenas en posedon”), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas, tiam mi devas diri “mi estas okupita”. Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan (“laboroj min tre okupas”), sed tion ni faras por tio, ke la formo “okupis” ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi tiun malkompreniĝon, ĉar “mi estas okupita” montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ daŭras. La senco de “okupi” havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo “mi estas okupita” ni esprimas samtempe ambaŭ nuancojn, dum la formo “mi estas okupata” esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto “okupi” mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj: ĉiufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru “mi estas okupita”.

Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p 293.

111 Pasivebleco de verboj

Al s-ro A. F. en Saratov. En la traduko de la rusa nacia himno* la esprimo “estu timata” estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto “timi” ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, aŭ kiu estas timata. “De l’ malamikoj vi estu timata” signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne “timi lin”, sed “timi de li”; sed tio ĉi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon “timi” kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion “je” aŭ la akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo “Al la ‘Esperantisto’” estas ne malregule uzita la esprimo “la celo estos alvenita” (= oni alvenos al la celo).* Tiel vi vidas, ke la amikoj el Moskvo esprimis sian penson tute bone kaj tute ne malpatriote.

La Esperantisto, 1890, p 32.

* La teksto ĝis “nacia himno” kaj ekde “Tiel vi vidas” ne aperas en la libro Lingvaj Respondoj.
112 Pri la futura participo

La esprimo “mi estas feliĉa akceptonte vin” estas bona, kvankam mi preferus diri pli simple “mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos” La frazo “mi inklinas ne faronte tion” ne ŝajnas al mi bona; mi dirus: “mi estas inklina ne fari tion”.

Respondo 40, La Revuo, 1908, Majo.

113 Pri la uzado de komplementa infinitivo
A

Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple “mi amas danci”), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj “por”, “antaŭ (ol) ”, “anstataŭ”, kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participonsubstantivon kun prepozicio (ekzemple: “li foriris, ne preminte lian manon” aŭ “sen premado de lia mano” anstataŭ “sen premi lian manon”). Via opinio ŝajnas al mi ĝusta.

Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro.

B

Kiel ni diras “mi vidis lin sana” (= “ke li estas sana”) — tiel laŭ mia opinio ni povas ankaŭ diri “mi vidis lin kuri” (= “ke li kuras”), “mi aŭdis lin paroli” (= “ke li parolas”); sed la esprimojn “li faris ĉion sen ridi” aŭ “li restis du tagojn sen manĝi” mi ne konsilus al vi uzi. Prepozicion antaŭ verbo mi konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni ne povas bone esprimi nian penson. Sed anstataŭ “sen ridi” aŭ “sen manĝi” ni povas ja tre bone diri “sen rido”, “sen manĝo” aŭ “neniom ridante”, “nenion manĝante”.

Respondo 20, La Revuo, 1907, Junio.

114 Pri la senco de participsubstantivo
A

Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple ec). Tial, laŭ mia opinio, la vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”, sed ĝi ne povas signifi “estonta tempo” aŭ “estonta afero”, kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj “estonteco” kaj “estontaĵo”.

Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291.

B

Se anstataŭ la kunsufiksa vorto “estanta” ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: “nuna”), tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta (iuio, kiu... as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson “ul”, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson “aĵ”.

Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 1.

116 Pri suplemento de participsubstantivo

Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro.

El privata letero, citita de P. Fruictier en Esperanta Sintakso, p 13.

117 Pri la adverba participo

Via opinio pri la adverba participo estas tute prava: adverba participo povas esti uzata nur tiam, kiam ĝi rilatas al la subjekto de la frazo. Se ni deziras per participo esprimi la sencon kiu ...-as, tiam ni devas uzi nepre la adjektivan formon de la participo; la adverban formon ni uzas nur anstataŭ: kiam li (ĝi, ŝi, k.t.p.) ...-asĉar ...-as. Anstataŭ: la unuaj vojaĝantoj, kiuj traveturas Eŭropon, ni devas diri: traveturantaj. La vorto “traveturante” signifus: kiam ili traveturas.

Respondo al Dro M. S. en La Belga Sonorilo, 1906, Aprilo.

118 Pri “ablativo absoluta”

Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj lingvoj; en Esperanto ĝi ne ekzistas. Kvankam ĝi nenie estis rekte malpermesita, tamen ĝia uzado estus kontraŭ la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio. Sekve oni povas diri “farinte (= kiam la leono faris) la dividon, la leono diris”, sed oni ne povas diri “la divido estante farita (= kiam la divido estis farita), la leono diris”. Enkonduki la latinan aŭ francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj prezentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, ĉar ni ĉiam povas ĝin anstataŭigi per formo pli natura. En via frazo (“la reĝo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, ĉiu el ili eldirante sian opinion, li povu fari decidon”) ni povas ja tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon per “kiam ĉiu el ili eldiros sian opinion”, aŭ per la pli mallonga “aŭdinte la opiniojn de ĉiuj”.

Respondo 19, La Revuo, 1907, Junio.

119 Pri kunmetita pasiva verbo

La formoj “amatas”, “amitas” k. t. p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se “as”, “is” k.t.p. signifus “estas”, “estis”; sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finigoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.

Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo.

120
A Pri la konstruo de kelkaj verboj

Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj postulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laŭ la senco de la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, ĉu oni devas diri: “mi instruas mian infanon pri Esperanto”, aŭ: “mi instruas Esperanton al mia infano”. — Laŭ mia opinio la neklareco tute ne ekzistas, sed ĝi estas kreata nur arte. En unu kunveno esperantista iu faris la demandon, ĉu oni devas diri: “mi amas vin”, aŭ “mi vin amas”, kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio ĉi tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: “ambaŭ frazoj estas bonaj!” Tia sama respondo laŭ mia opinio devas esti donata al la demando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin diri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu devas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja ambaŭ estas konstruitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, ambaŭ estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve ambaŭ estas tute bonaj, kaj la uzado de la unua aŭ de la dua devas esti libere lasata al la persona gusto de ĉiu uzanto aŭ al la stilaj postuloj de la teksto. Eĉ se vi aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi ankaŭ ricevos nenian malklarecon, ĉar kiu povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj “homo instruita” kaj “scienco instruita”? Cetere la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn “instruire” kaj “enseigner”, povas tre bone en la unua okazo uzi “instrui” kaj en la dua “lernigi” (t.e. instrui iun pri io, lernigi ion al iu).

Respondo 12, La Revuo, 1907, Aprilo.

C Pri la konstruo de la verboj de sensado kaj pensado

Laŭ mia opinio ambaŭ formoj (1. “mi ne memoris, ke la vorto havas du formojn” kaj 2. “mi ne memoris, ke la vorto havis”) egale bone povas esti uzataj; ĉio dependas de la nuanco, kiun vi volas doni al via penso.*

1908, PVZ. kajero 8, p. 233.

* Corret petis klarigon pri frazo en antaŭa letero* de Zamenhof kaj pri jenaj aliaj: “Mi sentis, ke oni levis la ĉerkon”, “fine mi ekaŭdis, ke la pordo malfermiĝis”, kompare kun la frazo el la Fundamento: “Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon”.

12. Adverboj kaj konjunkcioj

121
A Pri la uzado de “ambaŭ”

“Ambaŭ” signifas: “ĉiuj du”, t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj”, kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de “ambaŭ” en la frazo “ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro” mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: “kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro”, aŭ “ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro”). Kvankam mi ofte uzis la formon “la ambaŭ”, tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” sen artikolo.

Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221.

B Pri la serio “alial” ktp.

Se la afero dependus de mia volo, mi tre volonte akceptus la formojn “alial”, “aliam” k.t.p., kiuj efektive estas bonaj; sed bedaŭrinde mi ne povas oficiale doni al ili mian permeson, ĉar tio ĉi prezentus ektuŝon de la Fundamento de nia lingvo, kaj ĉia ektuŝo de la Fundamento estus (en la nuna tempo) paŝo tre danĝera.

1906? (El letero al H. Sentis).

122 Pri la vorto “ĉu”

Vian opinion, ke la vorton “ĉu” ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo “ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis”), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ “jen”, “aŭ” k.t.p. Prave vi diras, ke la frazoj “ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton” kaj “diru tion ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto” estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus “jen”, en la dua “aŭ”.

Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio.

123 Pri la esprimoj “jam ne...” kaj “ne... plu”

Por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj, kaj mi tute ne vidas ian kaŭzon, kiu devigus nin diri: uzu nur la unuan aŭ nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam ĝi prezentas nenian maloportunaĵon? Tamen ne ĉiam ambaŭ esprimoj povas reciproke anstataŭi unu la alian. Ekzemple anstataŭ “ne parolu plu” ni ne povas diri “jam ne parolu”. Doni tute precizan klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel “jam” aŭ “plu” estas tre malfacile, kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj okazoj. “Jam” laŭ mia opinio efektive enhavas en si la ideon de ŝanĝo de stato, kiel montris “The British Esperantist”; “plu” enhavas la ideon de daŭrado. “Jam ne” povas rilati ankaŭ al io, kio antaŭe ne ekzistis, sed estis nur intencata aŭ esperata, — “ne plu” rilatas al io, kio ekzistis jam antaŭe. Ekzemple, se mi eĉ neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri “mi jam ne vizitos vin” (se mi ŝanĝis mian intencon), sed “mi vin ne vizitos plu” mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antaŭe vizitadis vin. La esprimon “ne jam” (kiu signifas ion tute alian ol “jam ne”) mi tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ ĝi mi konsilas uzi “ankoraŭ ne”. — Diri “pli” anstataŭ “plu” oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. “Pli” = pli multe, “plu” = daŭre, pli malproksimen; “pli” signifas kvanton, multecon, — “plu” signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn.

Respondo 26, La Revuo, 1907, Oktobro.

124 Pri “multe da” kaj “multa”
A

La formoj “multe da laboro” kaj “multa laboro” teorie estas egale bonaj.

La Esperantisto, 1890, p. 60.

B

Estas diferenco inter “multaj homoj” kaj “multe da homoj”: “multaj homoj” = diversaj homoj (ĉiu aparte); “multe da homoj” = granda nombro da homoj (kune).

La Esperantisto, 1893, p. 96.

125 Pri “tiom” kaj “tiom da”

Egale bonaj* ankaŭ estas la esprimoj “mi konas tiom homojn” kaj “mi konas tiom da homoj”, sed ne bone estus diri “mi konas tiom da homojn”, ĉar en la lasta esprimo la formo “homoj” dependas ne de la vorto “konas”, sed de la prepozicio “da”, kiu ne postulas la akuzativon.* Tamen nomi tian esprimon erara ni ne povas.

La Esperantisto, 1890, p. 60.

* La teksto ekde “Tamen” ne aperas en la libro Lingvaj Respondoj. Post “Egale bonaj” la libro havas la vorton “teorie”, sed tio ne troviĝas en la origina revuo.

13. Prepozicioj

127 Pri la senco de la prepozicioj

Per si mem ĉiu prepozicio en nia lingvo havas nur unu signifon; se vi en la vortaro trovas diversajn prepoziciojn kun kelkaj tradukoj, ĝi venas de tio, ke la vortoj de unu lingvo neniam povas esti tute paralelaj al la vortoj de alia lingvo kaj esti precize tradukeblaj per unu vorto. Doni klarajn respondojn je ĉiuj tiuj ĉi demandoj estus ne eble eĉ en la plej vasta gramatiko; nur multaj ekzercoj povas tie ĉi helpi, kaj tial vi faros la plej bone, se al ĉiu, kiu volas bone koni la stilon de nia lingvo, vi konsilos multe legi.

La Esperantisto, 1892, p. 63.

128 Pri prepozicio antaŭ infinitivo

Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo. Sekve se antaŭ vorto, kiu havas verban sencon, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbo senca vorto la formon de substantivo; ekzemple: anstataŭ “kun saluti”, “sen respondi” ni devas diri “kun saluto”, “sen respondo”. Se la vortoj “por” kaj “anstataŭ” estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj “por” kaj “anstataŭ”, uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo “anstataŭ stari li sidas” ni ne povas anstataŭigi la formon “stari” per “staro”, dum ĉe ĉiu alia prepozicio pura ni ĉiam povas uzi la verbosencan vorton en formo de substantivo (ekzemple, “sen ia diro” anstataŭ “sen ion diri”).

Respondo 37 a, La Revuo, 1908, Majo.

129 Pri “al” anstataŭ akuzativo

En tre multaj okazoj la prepozicio “al” povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj okazoj oni povas tion fari. Anstataŭ “mi veturas Londonon” oni povas tre bone diri “mi veturas al Londono”; sed se anstataŭ la frazo “la muso kuris sub la liton” ni dirus “al sub la lito”, la senco de la frazo iom ŝanĝiĝus. “Al” ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo “la muso kuris al sub la lito” montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter “al” kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan regulon, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion “al” kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion “al”. Se ekzemple anstataŭ “venu ĉi tien” vi diros “venu al ĉi tie”, oni povos diri, ke via stilo estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.

Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo.

130 Pri la prepozicio “da”

La esprimo “dum la frua parto da la jaro” ŝajnas al mi nebona; mi preferas “de la jaro”, ĉar en la dirita frazo la vorto “parto” signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon. Tiel ekzemple “monato” estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed “Januaro” estas parto de jaro, ĉar ĝi esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan apartaĵon; “kvaronjaro” (= mezuro) estas parto da jaro, sed “printempo” (= speciale montrita parto) estas parto de jaro. Oni devas memori, ke “parto”, “peco” k.t.p. havas la sencon de mezuro ofte, sed ne ĉiam. Dum la vorto “da” (kiu enhavas kaŝite la sencon de “ia”) montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo “la” montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple “peco de la viando, kiun mi havas antaŭ mi”); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de “da” kun “la” ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu “da” antaŭ “la” (krom la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas).

Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio.

131 Pri “de” post pasivo

Post pasivaj participoj la prepozicio “de” ĉiam montras nur la aganton; ekzemple, en la frazo “la libro estas legata de Adolfo” la prepozicio “de” montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post pasiva participo simplan prepozicion “de” en ia alia senco ni devas ĉiam eviti. Ekzemple, anstataŭ la frazo: “lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin” estus pli bone diri “for de la hoko...”. Anstataŭ “ŝi trovigis ŝirmata for de liaj entreprenoj” mi konsilus diri “kontraŭ liaj entreprenoj”.

Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo.

132 Pri “de” kaj “per” post pasivo

La prepozicion “per” post pasivo ni povas uzi nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: “la letero estas skribita per blua inko” (ne “blua inko skribis la leteron”, sed “iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon”); sed la esprimo “la tero estas kovrita per neĝo” ne estas bona, ĉar ĉi tie ne iu kovris la teron per neĝo, sed la neĝo mem kovris la teron; sekve la neĝo mem estas la aginto, kaj ĝi devas havi antaŭ si la prepozicion “de”. La prepozicio “de” post pasivo ĉiam montras, ke se ni aliformigus la pasivan frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaŭ si la diritan prepozicion, fariĝus subjekto de la frazo.

Respondo 41 b, La Revuo, 1908, Majo.

133 Pri “ekster”

En la plena vortaro ni donis la vorton “krom”; sed poste, vidante ke kelkaj amikoj per la vorto “ekster”, kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone esprimas ankaŭ la sencon de “krom”, ni komencis ankaŭ uzadi tiun ĉi vorton en la senco de “krom”.

La Esperantisto, 1891, p. 7.

134 Pri “en”

El la frazoj, pri kiuj vi demandis min, mi pensas, ke la plej bona estas: “Oni parolas en Esperanto”; tiun ĉi modelon vi povas rekomendi al ĉiuj komercistoj.

Letero al Michaux, 9. Maj. 1905, L.Z. 1. volumo p. 150.

135 Pri “ĝis”

“Ĝis” montras, ke la movo jam finiĝis; tial la akuzativo ne estas necesa; ankaŭ “al” estas superflua, sekve: “mi akompanis ŝin ĝis la domo” aŭ “mi akompanis ŝin ĝis antaŭ la domo”.

Letero al Podlipsky, 19. Maj. 1910. El Praha Bulteno.

136 Pri “krom”

La prepozicio “krom” antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. “Krom” per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon, ĝi esprimas nur apartigon; sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: “tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro”, ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li ne estis inter la “ĉiuj”; sed kiam mi diras: “krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj”, oni facile komprenas, ke ĉi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aŭ pri li oni jam scias, ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto “krom” povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton “krom” kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn “esceptinte” aŭ “ne sole, sed ankaŭ”.

Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo.

137 Pri “po”

La vorto “po” antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj kune, sed al ĉiu aparte; ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu el ili aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” aŭ “30 mejlojn po horo”, sed oni devas diri “po 80 centimoj por (ĉiu) funto”, “po 30 mejloj en horo”.

Respondo 42, La Revuo, 1908, Aŭgusto.

138 Pri “por”

“Al Sinjorino Eliza Orzeszko por signo de profunda estimo de L. Zamenhof.”

1907, PVZ. kajero 8, p. 96.

Tiu ĉi Zamenhofa teksteto aperas en la sepa eldono de la Lingvaj Respondoj, kvankam ĝi ne estas lingva respondo. Ĝin aldonis Waringhien kiel Zamenhofan ekzemplon de la uzo de “por” rilate al danko.

139 Pri adverba prepoziciaĵo

Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio; pri la formo, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus kateni nin per ia unu regulo por ĉiuj okazoj, sed mi konsilus konformiĝi ĉiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, “koncerne tion” = kio koncernas tion, “rilate tion” = kio rilatas tion); se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si ti un prepozicion (ekzemple, “kaŭze de tio” = pro la kaŭzo de tio, “responde al via demando” = kiel respondo al via demando); se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam ĝi, kiel ĉiu alia prepozicio, ligiĝas kun la substantivo senpere, t.e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple “spite mia malamiko”). Tamen en ĉiu duba okazo vi ne faros eraron, se vi post adverbo-prepozicio uzos la prepozicion “je” aŭ la akuzativon, ĉar vi ja scias, ke laŭ nia gramatiko en ĉiu okazo, kiam la prepozicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion “je”, kaj anstataŭ la prepozicio” je” ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri ĉiuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan opinion, sed ne ian devigan decidon. Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de ĉiu prepozicio kun infinitivo, de aparta vorto por “laktumo” kaj de unuforma regulo por ĉiuj adverboj-prepozicioj, vi povas peni akiri por tio la oficialan pervoĉdonan decidon de la Lingva Komitato.

Respondo 37 c, La Revuo, 1908, Majo.

14. Gramatikoj

140 Pri “plena gramatiko”
A

Ellabori plenan detalan gramatikon estas afero tute ne ebla. La verkado de tia gramatiko postulus grandan serion da jaroj, sed en la rezultato... tia gramatiko ne sole ne faciligus la lernadon de la lingvo, sed terure ĝin malfaciligus! Se mi eĉ laborus tutan centon da jaroj kaj publikigus libron enhavantan kelkajn milojn da paĝoj, mi ja neniam povus antaŭvidi teorie ĉiujn dubojn kaj demandojn, kiuj povus aperi ĉe la lernantoj, kaj se mi ian punkton klarigus ne sufiĉe precize, mia klarigo nur erarigus la lernanton. Ĉar mi laboris super Esperanto grandan serion da jaroj, tial en mia propra kapo la tuta lingvo kun ĉiuj ĝiaj nuancoj havas formon tute difinitan kaj precizan; sed se mi volus ĉiujn eblajn nuancojn klarigi teorie mi nur malklarigus la aferon kaj terure ĝin malfaciligus...

Laŭ mia opinio estus necese, ne ke mi verku teorian detalan gramatikon, sed ke mi verku kiel eble pli da praktikaj libroj (diversaj literaturaj tradukoj); el tiaj miaj libroj ĉiu povus lerni la lingvon kun ĝia tuta vera kaj unuforma spirito multe pli bone, pli facile kaj pli precize ol el la plej dika gramatiko.

Grau ist alle Theorie, die Praxis ist das wichtigste”.

Letero al Bourlet, 25. Apr. 1904, L.Z. 1. volumo p. 72.

B

Kiam mi siatempe redaktis la germana-esperantan vortaron (eldonitan de Borel), ĝi estis afero tute senkulpa, ĉar ĝi prezentis nur konsilon pri novaj vortoj; tamen kelkaj personoj forte min atakis. Se mi nun eldonus pli grandan gramatikon, ĉiuj nekonsentantoj atakus min ankoraŭ multe pli. Persone mi tiujn atakojn ne timas; sed por nia afero ĉia polemiko, en kiun mi estus enmiksita, estus tre danĝera. Multe pli bone estos, se mi staros flanke kaj lasos la decidon pri ĉiuj dubaj demandoj al la Akademio aŭ al la verkistoj.

Letero al M. Hankel, 1910, O.V. p. 566.

TRIA PARTO — JURISPRUDENCO

1. La Fundamento

141 Pri la karaktero kaj rolo de la “Fundamento”

La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj, donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”.

Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata* per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate, imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

El la Bulonja Deklaracio, redaktita de Zamenhof kaj unuvoĉe akceptita de la Unua Kongreso, 1905, O.V. p. 288.

* En multaj kopioj de la Bulonja Deklaracio aperas ĉi tie erare la vorto “esprimita" anstataŭ la ĝusta formo “esprimata”, kiu estas en la aŭtentika teksto de la Deklaracio.
142 Pri la netuŝebleco de la “Fundamento”
A

La vojo de neologismoj (t.e. la netuŝebleco de la Fundamento ne en senco de fetiĉismo, kiel malvere diras niaj kontraŭuloj, sed en senco de malpermeso de rompado) estas la plej necesa rimedo, por ke nia konstruaĵo neniam disfalu kaj por ke la novaj esperantistoj bonege komprenu la malnovajn esperantistojn kaj la malnovajn verkojn, t.e. por ke nia lingvo ĉiam konservu severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco.*

Al la Lingva Komitato, 20. Dec. 1907, L.Z. 2. volumo p. 113.

* En la sesa kaj sepa eldonoj de la Lingvaj Respondoj la teksto de tiu ĉi respondo estas iom mallongigita kaj iom strange redaktita. Ĉi tie estas restarigita tiu teksto, kiu troviĝas en L.Z. 2. kajero, p. 113.
B

Ĉiu, kiu volas nur kompreni, komprenas ja tre bone, ke la “Fundamento”, pri kiu parolas la Bulonja Deklaracio, neniam havis la celon prezenti ian “sanktan libron”, sed ĝia celo estas nur: gardi la kontinuecon de nia lingvo.

Letero al Bourlet, 18. Jul. 1908, L.Z. 2. volumo p. 216.

143 Pri la respekto de la Fundamento

...Kun la Fundamento ni devas esti tre singardaj; ĉar se ni ĝin rompos sen ia tre grava bezono kaj sen KOMUNA INTERKONSENTO, tiam la tuta lingvo ruiniĝos.

Letero al Bourlet, 17. Feb. 1911.

144 Pri la fundamento kaj evoluo de la lingvo

Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la “Fundamento de Esperanto”, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio.

El Cirkulera Letero al ĉiuj esperantistoj, 18. Jan. 1908.

2. La verkaro de Zamenhof

145 La Zamenhofaj Artikoloj en la “Fundamenta Krestomatio”
A

Ekzercoj. — La novaj vestoj de la reĝo. — La virineto de maro. — Anekdotoj (pliparte de mi). — La hejmo de la metiisto. — La karaj braceletoj. — Bagateloj (pliparte de mi). — Fingra Kalendaro. — El la poŝto. — La loĝejoj de la termitoj. — Kronika katara konjunktivito. — El la unua libro de la lingvo Esperanto. — Plena gramatiko de Esperanto. — Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo. — Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia..

Poŝtkarto al Dro Corret, (Novembro 1906), O.V. p. 557.

B

Kreante mian lingvon, mi ne sciis pri Volapük, ĉar ĝi tiam ankoraŭ ne ekzistis. Pri la diversaj projektoj mi eksciis nur tiam, kiam Esperanto estis jam tute preta.

1907, PVZ. kajero 8, p. 44.

146
A Pri la lingvo en la “Fundamenta Krestomatio”

Mi trarigardis denove la tutan Krestomation, kaj mi forigis el ĝi ĉiujn preserarojn, kiujn mi trovis. Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus; mi tamen tion ĉi ne faris, ĉar mi estas konvinkita, ke por verko, kiu havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj esperantistoj, severa konstanteco estas multe pli grava, ol plena perfekteco, kaj la utilo de la faritaj ŝanĝoj estus multe pli malgranda ol la malutilo, kiun ni ricevus, se mi en ĉiu nova eldono de la Krestomatio volus fari ŝanĝojn laŭ mia plej nova opinio aŭ gusto kaj se ĉiu posedanto de la Krestomatio devus timi, ke nova eldono senvalorigis la malnovan.

Ĉar la Krestomatio enhavas tre grandan kvanton da materialo, kiu estis verkita en diversaj tempoj kaj de diversaj aŭtoroj, tial ne estas mirinde, ke en la libro troviĝas kelkaj vortoj aŭ esprimoj, kiuj ne en ĉiuj lokoj sonas absolute egale (ekzemple: Jesuo kaj Jezo, Kanadujo kaj Kanado, iri returnen kaj returne k.t.p.). Ĉar ne venis ankoraŭ la tempo, por diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj, tial mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj.*

El la Antaŭparolo al la Kvina Eldono (Jun. 1907).

* En la sesa kaj sepa eldonoj de la Lingvaj Respondoj la ĉi-antaŭa teksto ne estas kompleta: La unua frazo kaj la parto inter “perfekteco” kaj “Ĉar la Krestomatio” forestas. Ĉi tie la teksto estas kompletigita.
B Pri la Germanaj vortaroj

Pri ĉiuj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la verko “Fundamento de Esperanto” devas decidi la esperantistoj mem (kiom eble kun helpo de la “Lingva Komitato” elektita de la Bulonja Kongreso). Sed se oni deziras scii, kian tradukon mi persone rekomendus por tiu aŭ alia vorto, kaj la ekzistantaj vortaroj en aliaj lingvoj ne donas klarigon pri tio ĉi, aŭ se ekzistas ia reciproka malkonsento inter la traduko de la sama vorto en diversaj vortaroj kaj oni deziras scii, kiun formon mi persone rekomendas elekti, — mi konsilas (ĝis la “Lingva Komitato” donos alian decidon) serĉi en la vortaroj esperanta-germana kaj germana-esperanta eldonitaj de la firmo Esperanto Verlag Möller & Borel, ĉar tiuj ĉi vortaroj estas redaktataj* de mi mem.

1907, PVZ. kajero 8, p. 9.

* Ĉi tie “redaktataj” estas preseraro por “redaktitaj”. Vidu la ĉi-sekvan respondon*.
C

En mia antaŭparolo al la germanaj vortaroj de la firmo Esperanto Verlag Möller kaj Borel, en la lasta linio estas erare presite “redaktataj” anstataŭ “redaktitaj”. Bedaŭrinde tiu ĉi eraro kaŭzis malkompreniĝon, kaj tial mi devas doni kelkan klarigon.

La unua eldono de la diritaj vortaroj estis redaktita de mi, kaj ĉiuj novaj vortoj, kiuj tie aperis, estis donitaj de mi (kiel privata rekomendo). Sed kiam oni devis presi novan eldonon, tiam la eldonantoj, dezirante, ke ilia vortaro ne estu malpli plena ol diversaj aliaj esperantaj vortaroj, decidis enpreni en siajn vortarojn diversajn vortojn, kiuj estas komune uzataj en la esperanta literaturo, sed ne estis presitaj en la unua eldono de la germanaj vortaroj. Ĉar la diritaj vortoj prezentas ne ian novan kreaĵon, sed simple nur vortojn komune konatajn kaj komune uzatajn, kaj tiujn vortojn la eldonantoj prezentis al mi manuskripte antaŭ la presado, tial, kiam la eldonantoj demandis mian opinion, mi respondis al ili, ke mi nenion havas kontraŭ la enpreno de la novaj vortoj, nek kontraŭ la elĵeto de kelkaj vortoj, kiuj al la eldonantoj ŝajnis malpli necesaj, nek kontraŭ la korekto de kelkaj eraroj de la unua eldono. Sed bedaŭrinde tiu ĉi fakto naskis la opinion, kvazaŭ mi “kreis novan serion da vortoj kaj ŝanĝis aŭ malaprobe forĵetis aliajn vortojn” kaj kvazaŭ la nova eldono de la vortaroj senvalorigis la antaŭan eldonon. Tiu ĉi opinio estas tute erara.

Ĉar la estonataj eldonoj de la germanaj vortaroj sendube enhavados ĉiam pli kaj pli da novaj vortoj, ĉerpitaj el la verkoj de bonaj esperantaj aŭtoroj, kaj ĉar mi, havante nenion kontraŭ la enprenado de tiuj vortoj, tamen ne deziras, ke ĉiu serio da novaj vortoj estu rigardata kiel “publike sankciita” de mi, tial mi petis la eldonantojn de la germanaj vortaroj, ke en la estontaj eldonoj ĉiu nove enprenita vorto, kiu ne troviĝas en la unua eldono, havu antaŭ si ian specialan signeton.

1907, PVZ. kajero 8, p. 59-60.

147 Pri propaganda artikolo

La zorge ellaborita granda artikolo “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” (presita en la “Fundamenta Krestomatio” paĝo 268) estas verkita ne de Sro L. de Beaufront, sed de alia persono, kiu deziras resti anonima. Sro L. de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo, (tradukitan de li en lingvon francan) en la kongreso de l’ “Association Française pour l’Avancement des Sciences” en 1900. Li diris tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto “L’Espérantiste”, kiam li represis tie diversajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras, ke al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono anonima. Atentan legadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al ĉiu Esperantisto, kiu havas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero aŭ kiu timas iajn venontajn konkurantojn de Esperanto.

Respondo 5, La Revuo, 1906, Decembro.

148 Pri la lingvaj respondoj en “La Revuo”
A

La anonco de “La Revuo”, ke “Dro L. L. Zamenhof sola povas verki artikolojn pri la lingvo”, tute malĝuste naskis ĉe kelkaj legantoj la opinion, ke mi aŭ la redakcio de “La Revuo” volas malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj tuŝantaj la lingvon! Nek mi, nek “La Revuo” havis iam tian intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de mi, tio ĉi estas privata afero de la redakcio, kaj ĝi faris tiun ĉi decidon ne laŭ interkonsento kun mi, sed simple laŭ sia propra deziro (kredeble por eviti polemikon kaj disputojn, aŭ eble por eviti konfuzon kaj malĝustajn lingvajn regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne sufiĉe spertaj aŭtoroj?).

Respondo 9, La Revuo, 1907, Februaro.

B

Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de la “Revuo”. La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en la “Revuo”.

Respondo 10, La Revuo, 1907, Februaro.

C

Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj respondojn pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro, kun aldono de la Alfabeta Registro, afable pretigita de Sro Richard Sharpe.

Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj*; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato. Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua “decido” katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; “decidojn” oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!

El la Antaŭparolo al la Lingvaj Respondoj, 1910.

* En la sesa kaj sepa eldonoj de la Lingvaj Respondoj la ĉi-antaŭa teksto ne estas kompleta. Ĝi ial finiĝas post “konsiloj absolute privataj”. Ĉi tie aperas la plena teksto de la Antaŭparolo el 1910.
149 Pri la Esperanta stilo
A

En mia traduko de “La Revizoro” troviĝas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la paroloj de Osip. Tamen ne ĝusta estas via supozo, ke tiuj frazoj estas laŭvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto, kaj mi devis almenaŭ iom konservi tiun stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon. Li ofte simple kripligas la vortojn. Mi penis tion ĉi eviti, ĉar, se por la leganto oni povus doni klarigojn en la malsupro de la paĝo, al la aŭdanto en la teatro oni tion ĉi ne povas fari. Nur en unu loko mi devis uzi “registreto” anstataŭ “kolegia registratoro” (malalta ofica rango en Rusujo), kaj, anstataŭ doni enuigajn klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala. En aliaj lokoj mi uzis esprimojn ne ĝustajn, tamen ne kripligitajn (ekzemple mi intence uzis “kartetoj” anstataŭ “kartoj” (ludaj), “publikaĵo” anstataŭ “publikeco” k.t.p.) Mi esperas, ke la leganto aŭ aŭdanto facile komprenos, ke tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo, aŭ speciala stilo de tiu aŭ alia prezentata persono.

Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la vortordo en Esperanto. La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika.

Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj Esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza; sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.

La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita. Se iu slavo ne havas ankoraŭ sufiĉe da sperto en la lingvo kaj volos traduki en Esperanton laŭvorte el sia nacia lingvo, lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco (gramatike kaj vortare senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la “slaveco” de la Esperanta stilo:

“Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Aŭgusto”.

Tiu ĉi sama peco en stilo Esperanta sonus tiamaniere: “Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto.”

Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro.

B

En la verkoj, kiujn la aŭtoroj eldonas je sia propra kalkulo kaj respondeco, ili povas uzi tian stilon, kian ili mem volas aŭ kiun ili trovas la plej bona; tial, dezirante eldoni la fablojn de Ezopo, vi povas en ili la artikolon tute ne uzi; multaj el niaj amikoj estas kontraŭ la artikolo kaj plene aprobos vian elĵetadon de la artikolo, kvankam mi mem praktike venis al la konkludo, ke la esprimeco, kiun la artikolo donas al la stilo, pli ol sufiĉe kovras la neoportunecon, kiun ĝia uzado prezentas el kelkaj popoloj. En principo ni ne estas kontraŭ plena libereco de la stilo; sed konsiderante, ke nia afero estas ankoraŭ tiel juna kaj neforta, ke manko de la plej severa unueco en la unua tempo povas ĝin meti en tian danĝeron, kiun ne egalpezos eĉ la plej bonaj ennovaĵoj, — ni estus pli kontentaj, se en la unua tempo deflankiĝoj de la nun ekzistanta stilo estus farataj malofte, malrapide kaj nur en okazoj de efektiva bezono kaj ne pli frue, ol pri la komuna karaktero de la fareblaj ŝanĝoj estos sufiĉe parolita en nia gazeto. Kelkaj senpaciencaj amikoj eble trovos tiun vojon tro malrapida, sed “chi va piano va sano”*.

1891, PVZ. kajero 2, p. 159.

* Itala proverbo. “Kiu eras kviete, iras sendanĝere”.
150 Pri la stilo en miaj lastaj verkoj

Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje troviĝas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-Esperantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi komencis traduki antaŭ li unu lokon el “La Rabistoj” kaj kun granda ĉagreno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis, kaj kiun kelkaj invititaj de vi Esperantistoj aŭ ankaŭ ne bone komprenis, aŭ tradukis malsame! Mi komprenas vian ĉagrenon, kaj, se ĝi estis kaŭzita de mia malbona traduko, mi petas vian pardonon; sed … permesu al mi diri, ke parte vi ankaŭ mem estis kulpa. Por fari nepreparite eksperimenton antaŭ ne-Esperantisto, vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli simplan. Se tiu aŭ alia frazo en verko de antaŭ longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla, ĝi estas plej ofte ne la kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la aŭtoro mem. Vi ja scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo, ofte bezonas komentariojn, ĉar eĉ membroj de ilia propra nacio ne ĉiam tute bone komprenas tiun aŭ alian frazon el iliaj verkoj. Tial ne miru, ke en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje lokon, kiu en la unua momento ŝajnos al vi ne tute klara. Se mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam mi devus: a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) ĉiujn ne perfekte kompreneblajn aŭ ne facile tradukeblajn frazojn tute elĵeti, aŭ traduki ilin libere laŭ mia plaĉo. Tia maniero de agado estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi multe malpli da tempo, ol mia nuna maniero de tradukado, kiu ofte devigas min longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo aŭ frazo. Sed kvankam la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandiĝus, ilia efektiva valoro multe malgrandiĝus, ĉar: 1) nia literaturo konsistus tiam nur el verkoj malgravaj; 2) la tradukoj estus ne fidindaj kaj donus malĝustan kopion de la tradukita verko; 3) nia lingvo ne riĉiĝus kaj ne disvolviĝus. Precipe pri tiu ĉi tria punkto mi volus atentigi niajn verkistojn: estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe, ke ni ilin serĉu kaj venku, ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesaĵon, ni devas kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi, ni devas peni en tiu aŭ alia maniero nepre traduki, sed ne simple eviti ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne plaĉos al la legantoj aŭ ne ĉiuj ĝin tuj bone komprenos. Unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo; tial, se ia esprimo, kiun ne ĉiuj tuj komprenas (ekzemple “elrigardi”, “subaĉeti” k.t.p.), ŝajnas al ili nebona, ili devas peni anstataŭigi ĝin per esprimo pli bona: sed se ili, por ne malbeligi sian stilon, simple evitos tiajn frazojn, ili faros al nia lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en ĉi tio, kiel en ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude, ne tro multe per unu fojo! Novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.

Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro.

3. Lingvaj Institucioj

151 Pri la rolo de la Lingva Komitato
A

... Ĉiu prudenta esperantisto komprenas tre bone, ke la Lingva Komitato estas kreita ne por entrepreni diversajn danĝerajn novaĵojn, eĉ ne por krei ion, sed nur por kontroli PASIVE, t.e. por malpermesi ĉiun entreprenon, kiu povus malutili al la unueco de nia lingvo. La Lingva Komitato povas entrepreni iajn laborojn, sed ĝi tute ne havas la devon tion fari — ĝia sola rolo estas: solvi per voĉdonado diversajn dubojn, pri kiuj oni ĝin demandas.

Letero al Boirac, 31. Okt. 1907, L.Z. 2. volumo p. 60.

B

... Ĉar neniu devas iam havi la rajton senvalorigi ion, kio troviĝas en la Fundamento, tial la Lingva Komitato havas la rajton nur permesi kaj konsili (tre singarde) la uzadon de novaj vortoj aŭ formoj, sed neniam ordoni!

... Principe la plej alta leĝo por mi estas “unueco inter la esperantistoj”, kvankam mi konfesas, ke praktike tio (almenaŭ en la nuna tempo) ŝajnas al mi ebla nur sur la bazo de la Bulonja Deklaracio.

Letero al Th. Cart, 29. Jul. 1908, O.V. p. 542.

152 Pri la rolo de la Akademio

Fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.

Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua “decido” katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; “decidojn” oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!

El la Antaŭparolo al la Lingvaj Respondoj, 1910.

153 Pri la necesa disciplino
A

Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj “plibonigoj” kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.

Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto.

B

... Tute erara estas via opinio aŭ la opinio de s-ro Boirac, kvazaŭ per mia projekto mi volus malhelpe enmiksi min en la aferojn de la Akademio (+ Lingva Komitato), kaj mia projekto tute ne kontraŭparolas al miaj ĝisnunaj vortoj. Mia projekto prezentas ja ne ian private faritan decidon, sed nur mian personan opinion, kiun mi tute discipline submetas al la decido de la prezidanto de la Akademio...

Letero al Glo Sebert, 16. Jan. 1909.

* Vidu L.Z. 2. volumo p. 244.