Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Patroj kaj filoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Sergio Pokrovskij

Proksimuma tradukojaro: 1909

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Tiu ĉi versio de “Patroj kaj Filoj” estas bazita sur teksto enretigita de Sergio Pokrovskij ĉe http://nemaloknig.info/book-318245.html. Tiu teksto estas kontrolita laŭ skanitaj tekstobildoj de la origina eldono el 1909 konsultebla ĉe la Moskva Fremdlingva Biblioteko: http://opac.libfl.ru/elcir/viewer.aspx?pin=649112&idbase=1. Bertilo Wennergren plu korektis la tekston laŭ la origina eldono, kaj adaptis ĝin al la Tekstaro de Esperanto.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Patroj kaj Filoj” bazitan sur eldono el 2001 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la origina eldono.

I

— Nu, Petro? Vi vidas ankoraŭ nenion? — demandis la 20-an de majo de l’ jaro 1859 viro ĉirkaŭ kvardekjara, en palto, kovrita de polvo kaj en pantalono el kvadratita ŝtofo, elirante sen ĉapo sur la malaltan peronon de gastejo ĉe la ŝoseo N. La demandita servisto estis plenvanga junulo kun senkolora lanugo sur la mentono kaj kun malgrandaj senbrilaj okuloj.

Ĉe la servisto ĉio: la turkisa orelringo, la pomaditaj haroj, la edukitaj gestoj, ĉio unuvorte montris homon de la nova progresema generacio. Li ekrigardis indulge la vojon kaj respondis kun memestimo:

— Nenion, absolute nenion!

— Nenion? — diris la mastro.

— Nenion absolute! — ripetis la servisto.

La sinjoro eksopiris kaj sidiĝis sur malgranda benko. Ni konigos lin al la leganto, dum li sidas, krucinte sub si la krurojn kaj medite ĉirkaŭrigardante.

Oni nomas lin Nikolao Petroviĉ Kirsanov. Li posedas, dek kvin verstojn de la gastejo, belan bienon de ducent kamparanoj, aŭ farmbienon de du mil “desjatinoj”*, kiel li nomas ĝin de l’ tempo, kiam li aranĝis siajn rilatojn kun la kamparanoj laŭ la moderna maniero. Lia patro, unu el niaj generaloj de l’ jaro 1812, duonklera, vulgara, sed ne malbona homo, pursanga ruso, griziĝis en la uniformo. Li komandis unue brigadon, poste divizion, vivis konstante en la provinco, kie li ludis sufiĉe gravan rolon dank’ al sia rango. Nikolao Petroviĉ naskiĝis en la sudo de Rusujo, same kiel lia pli aĝa frato Paŭlo, pri kiu ni parolos poste; li estis edukata hejme ĝis la aĝo de dek kvar jaroj, ĉirkaŭata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo. Lia patrino, naskita fraŭlino Koliazin, nomata, kiel knabino, Agato, kaj kiel generaledzino — Agatokleo Kuzminiŝna Kirsanov, diferencis en nenio de la tiamaj edzinoj de l’ superaj oficiroj, portis luksajn kufojn kaj bruajn silkajn vestojn, en la preĝejo unua proksimiĝis al la kruco, parolis laŭte kaj multe, etendis ĉiumatene sian manon al la infanoj por kiso, por la nokto benis ilin, — unuvorte vivis plene por sia plezuro.

* Proksimume unu hektaro.

Kvankam Nikolao Petroviĉ tute ne posedis famon de kuraĝulo kaj eĉ estis nomata timulo, oni destinis lin, kiel filon de generalo, por la milita servado, same kiel lian fraton Paŭlon: sed li rompis al si la kruron en la tago mem, en kiu venis la sciigo pri lia akcepto en la armeon, kaj pasiginte du monatojn en la lito, lamis la tutan vivon. Devigita forlasi la revojn pri milita kariero por sia filo, la patro decidis destini lin por la civila servado. La generalo veturigis lin Peterburgon, kiam li atingis la dek naŭan jaron, por ke li studu en la universitato. En la sama jaro lia frato ricevis la oficiran rangon en gvardia regimento. La du junuloj prenis komunan loĝejon kaj vivis tie sub ne tro severa gardo de frato de la patrino, alta oficisto. Ilia patro revenis al sia divizio kaj al sia edzino, kaj nur malofte sendis al la filoj grandajn foliojn de griza papero, kovritajn per larĝa skribo de lerta skribista mano. En la fino de ĉiu letero oni ĉiam povis legi la vortojn: “Petro Kirsanov, generalo-majoro”, ĉirkaŭitajn per spiraloj. En la jaro 1835 Nikolao Petroviĉ forlasis la universitaton kun la titolo de kandidato kaj en la sama jaro la generalo Kirsanov, eksigita post malsukcesa revuo, translokiĝis kun la edzino Peterburgon. Li luis domon apud la Taŭrida ĝardeno kaj sin enskribis en la anglan klubon, kiam subite li mortis pro apopleksio. Agatokleo Kuzminiŝna baldaŭ sekvis lin: ŝi ne povis kutimi al la izolita vivo en la ĉefurbo; la ĉagreno pro la eksigo alkondukis ŝin en la tombon. Nikolao Petroviĉ, ankoraŭ dum la vivo de siaj gepatroj enamiĝis, je ilia granda ĉagreno je la filino de oficisto, estinta mastro de la domo, en kiu li loĝis. Ŝi estis beleta knabino, ne sen klereco: ŝi legis en la revuoj seriozajn artikolojn en la fako “Sciencoj”. Li edziĝis je ŝi, tuj kiam pasis la tempo de la funebro, forlasis la ministrejon de la apanaĝoj, kie li ricevis oficon dank’ al la influo de la patro, transloĝiĝis kun sia Maŝa en somerloĝejon apud la Instituto de l’ arbaroj, poste en la urbon, en malgrandan kaj agrablan loĝejon, kun pura ŝtuparo kaj malvarma salono, fine — en sian bienon, kie baldaŭ naskiĝis lia filo, Arkadio. La geedzoj vivis akorde kaj trankvile: preskaŭ neniam forlasis unu la alian, kune legis, ludis je kvar manoj fortepianon, kantis duetojn; ŝi plantis florojn kaj zorgis pri la kortaj birdoj, li iafoje ĉasis kaj sin okupis per la terkulturado. Arkadio kreskis kaj kreskis — ankaŭ bone kaj trankvile. Dek jaroj pasis kvazaŭ sonĝo. En la jaro 1847 la edzino de Kirsanov mortis. Peza estis la bato por Kirsanov, kaj liaj haroj griziĝis en kelke da semajnoj; li forveturis eksterlandon por iom distri sin ... sed venis la jaro 1848. Vole nevole li revenis en la kamparon kaj post sufiĉe longa senokupeco entreprenis reformojn en la administrado de sia bieno. En la jaro 1855 li forveturigis sian filon en la universitaton de Peterburgo; li vivis tri jarojn en la ĉefurbo, preskaŭ ne forlasante la hejmon kaj penante ligi rilatojn kun la junaj kolegoj de Arkadio. Dum la lasta somero li ne povis veturi Peterburgon, — kaj jen ni vidas lin en la monato majo de l’ jaro 1859, jam tute griza, plenkorpa kaj iom kurbiĝinta: li atendas la filon, ricevintan, kiel iam li mem, la titolon de kandidato.

La servisto, pro konveneco, aŭ eble ne dezirante resti sub la okuloj de l’ sinjoro, iris al la pordego kaj ekfumis pipon. Nikolao Petroviĉ mallevis la kapon kaj komencis rigardi la malnovajn ŝtupojn de la perono: granda, multkolora kokido grave promenis sur ili, forte frapante per siaj grandaj flavaj piedoj; malpura kato neamike rigardis ĝin, kun grimaco kaŭrante sur la balustrado. La suno estis bruliga: el la duonmalluma vestiblo de la gastejo flugis odoro de varma sekala pano. Ekmeditis nia Nikolao Petroviĉ. “Mia filo ... kandidato ... Arkaŝa...” senĉese turniĝis en lia kapo; li penis pensi pri io alia, sed la samaj pensoj revenis kaj revenis. Li rememoris la mortintan edzinon... “Ŝi ne ĝisvivis!” murmuretis li malgaje ... Grasa griza kolombo alflugis sur la vojon kaj kuris rapide trinki akvon el kotujo proksime de la puto. Nikolao Petroviĉ komencis rigardi ĝin, kaj lia orelo jam distingis la bruon de proksimiĝantaj radoj ...

— Sinjoro, via filo, — diris la servisto, reveninte de la pordego.

Nikolao Petroviĉ salte leviĝis kaj ĵetis la rigardon: sur la vojo sin montris tarantaso, al kiu estis jungitaj tri ĉevaloj; en la tarantaso ekbrilis la rando de studenta ĉapo, konataj trajtoj de kara persono ...

Arkaŝa! Arkaŝa! — ekkriis Kirsanov kaj kuris al la filo, svingante la manojn ... Post kelke da momentoj liaj lipoj jam algluiĝis al la senbarba, kovrita de polvo kaj sunbruna vizaĝo de la juna kandidato.

II

— Permesu al mi, paĉjo, forskui la polvon, — diris Arkaŝa per voĉo iom raŭka pro la vojaĝo, sed sonora kaj juna, gaje respondante al la karesoj de la patro. — Mi tute malpurigos vin.

— Ne grave, ne grave, — diris Kirsanov, batante per la mano la kolumon de la mantelo de l’ filo kaj la propran palton. — Montru vin, montru vin, — aldonis li, iom malproksimiĝante kaj tuj iris per rapidaj paŝoj al la gastejo, kriante: “Ĉi tien, ĉi tien, kaj rapide la ĉevalojn!”

Nikolao Petroviĉ ŝajnis multe pli kortuŝita, ol la filo; li estis kvazaŭ konfuzita, timigita. Arkadio haltigis lin.

— Kara patro, — diris li, — permesu, ke mi prezentu al vi mian bonan amikon, Bazarov, pri kiu mi tiel ofte skribis al vi. Li estas tiel ĝentila, ke li konsentis gasti ĉe ni dum iom da tempo.

Nikolao Petroviĉ rapide sin turnis kaj iris al altkreska junulo en longa mantelo, ornamita per ŝnurgalonoj, kiu ĵus desaltis de la tarantaso; li forte skuis lian sengantan ruĝan manon, kiun Bazarov ne tuj etendis al li.

— Mi tre ĝojas, — komencis li, — kaj mi kore dankas vin por via afabla intenco viziti nin; mi esperas ... volu afable diri al mi vian nomon kaj tiun de via patro.

— Eŭgeno Vasiliĉ, — respondis Bazarov per malrapida, sed forta voĉo, kaj demetinte la kapuĉon, montris al Nikolao Petroviĉ sian tutan vizaĝon. Ĝi estis longa kaj malgrasa, kun alta frunto, kun nazo supre plata, malsupre pintita, kun grandaj verdetaj okuloj kaj pendantaj vangharoj de sabla koloro; vivigita de serena rideto, ĝi montris memfidon kaj inteligentecon.

— Mi esperas, kara Eŭgeno Vasiliĉ, ke vi ne enuos ĉe ni, — daŭrigis Nikolao Petroviĉ.

La maldikaj lipoj de Bazarov apenaŭ malfermiĝis, sed li respondis nenion kaj ne levis la ĉapon. Liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kaŝis la vastajn konveksaĵojn de lia granda kranio.

— Do Arkadio, — sin turnis Nikolao Petroviĉ al la filo, — ĉu oni devas tuj jungi la ĉevalojn? Aŭ eble vi volas iom ripozi?

— Ni ripozos hejme, kara patro; ordonu jungi.

— Tuj, tuj, — konsentis la patro. — He, Petro, ĉu vi aŭdas? Aranĝu rapide la aferon.

Petro, kiu kiel moderna perfektigita servisto anstataŭ veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime, ree malaperis ĉe la pordego.

— Mi estas ĉi tie en kaleŝo, sed ni havas ĉevalojn ankaŭ por via tarantaso, — diris kun ŝanceliĝo Nikolao Petroviĉ, dum Arkadio trinkis akvon, kiun la mastrino de l’ gastejo alportis al li en fera kruĉo. Bazarov ekfumis pipon kaj proksimiĝis al la veturigisto, kiu maljungis la ĉevalojn.

— Sed, — daŭrigis Kirsanov, — nur du lokoj estas en mia kaleŝo, kaj mi ne scias kiel via amiko ...

— Li veturos en la tarantaso, — interrompis lin duonvoĉe Arkadio. — Estu kun li sen ceremonioj, mi petas vin. Li estas bonega knabo, simpla, vi vidos.

La koĉero de Nikolao Petroviĉ elkondukis la ĉevalojn.

— Moviĝu, dikbarbulo! — sin turnis Bazarov al la veturigisto.

— Ĉu vi aŭdis, Mituĥa, — ekkriis alia veturigisto, kiu staris kelke da paŝoj de ili kun la manoj, enŝovitaj en la postajn poŝojn de sia ŝafpelto, — kiel nomis vin la sinjoro? Dikbarbulo vere vi estas.

Mituĥa anstataŭ respondi ekskuis la ĉapon kaj demetis la kondukilojn de la meza ĉevalo, kovrita de ŝvito.

— Rapide, rapide, bravuloj, helpu iom, — ekkriis Nikolao Petroviĉ, — vi ricevos belan trinkmonon!

Post kelke da minutoj la ĉevaloj estis jungitaj; Petro sin lokis apud la koĉero; Bazarov saltis en la tarantason, enŝovis la kapon en kusenon, kaj ambaŭ veturiloj rapide ekruliĝis.

III

— Fine do vi estas kandidato kaj revenis hejmen, — diris Nikolao Petroviĉ, metante sian manon jen sur la ŝultro, jen sur la genuo de Arkadio. — Fine!

— Kaj kiel fartas la onklo? — demandis Arkadio, kiu malgraŭ la sincera, preskaŭ infana ĝojo, lin pleniganta, deziris tamen kiel eble plej baldaŭ doni al la interparolo pli ĉiutagan agordon.

— Bone. Li intencis veturi kun mi renkonte al vi, sed li ŝanĝis la decidon, mi ne scias kial!

— Ĉu vi longe atendis min? — demandis Arkadio.

— Ĉirkaŭ kvin horojn.

— Kiel bona vi estas, patro!

Arkadio vive sin turnis al la patro kaj brue kisis lian vangon. Nikolao Petroviĉ mallaŭte ekridis.

— Kiel belan rajdĉevalon mi al vi preparis! — komencis li. — Vi vidos. Kaj via ĉambro estas freŝe tapetita.

— Ĉu vi havas ĉambron ankaŭ por Bazarov?

— Ni trovos unu ankaŭ por li.

— Estu amika por li, mi petas vin, patro. Mi ne povas esprimi al vi, kiel mi ŝatas lian amikecon.

— Ĉu longe vi konas lin?

— Nelonge.

— Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. Per kio li okupas sin?

— Precipe per la natursciencoj. Sed li scias ĉion. En la estonta jaro li volas plenumi doktoran ekzamenon.

— Ah! Li studas la medicinon, — diris Nikolao Petroviĉ kaj eksilentis. — Petro, aldonis li kaj etendis la manon, — jen veturas niaj kamparanoj, ĉu ne vere?

Petro turnis la kapon, kien montris la mastro. Kelke da veturiloj kun senbridigitaj ĉevaloj, rapide ruliĝis sur mallarĝa flanka vojo. En ĉiu veturilo sidis unu, du kamparanoj en malbutonumitaj ŝafpeltoj.

— Efektive, — respondis Petro.

— Kien ili veturas, en la urbon?

— Kredeble en la urbon. En drinkejon, — aldonis li malestime kaj iom sin klinis al la koĉero, kvazaŭ esperante de li konfirmon. Sed la koĉero faris neniun signon: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn.

— Mi havas grandajn klopodojn kun la kamparanoj en la nuna jaro, — daŭrigis Nikolao Petroviĉ, sin turnante al la filo. — Ili ne pagas al mi la luopagon.

— Ĉu vi estas kontenta pri viaj dungataj laboristoj?

— Jes, — murmuretis Nikolao Petroviĉ tra la dentoj, — sed oni delogas ilin, jen la malbono. Krom tio, ili ne laboras kun vera diligenteco. Ili difektas la ilojn. Cetere ili plugis ne malbone. Kun la tempo ĉio akordiĝos. Ĉu la terkulturado nun interesas vin?

— Ombro mankas ĉe vi; bedaŭrinda afero, — rimarkis Arkadio, ne respondante la lastan demandon.

— Ĉe la norda flanko mi faris grandan markezon super la balkono, — diris Nikolao Petroviĉ, — oni povas nun tagmanĝi en libera aero.

— Ĝi iom tro similas somerloĝejon ... cetere, ĉio ĉi ne estas grava. Sed kian aeron oni spiras ĉi tie! Kia bonodoro! Vere ŝajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! Kaj la ĉielo ...

Arkadio subite haltis, ĵetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis.

— Certe, — rimarkis Nikolao Petroviĉ, — vi naskiĝis ĉi tie, ĉio devas ŝajni al vi tie ĉi io eksterordinara...

— Ne, patro, tio estas indiferenta, kie oni naskiĝis.

— Tamen ...

— Ne, tio estas tute indiferenta.

Nikolao Petroviĉ nerimarkate ekrigardis la filon. La kaleŝo veturis ne malpli ol duonon de versto, antaŭ ol la interparolo rekomenciĝis.

— Mi ne memoras, ĉu mi skribis al vi, ke via maljuna vartistino Jegorovna mortis.

— Vere? Kompatinda maljunulino! Kaj Prokofiĉ, ĉu li vivas ankoraŭ!

— Li vivas kaj tute ne ŝanĝiĝis. Ĉiam la sama murmurulo. Entute, vi ne trovos grandajn ŝanĝojn en Marino.

— Ĉu vi havas la saman intendanton?

— Tio estas eble la sola ŝanĝo, kiun mi faris. Mi decidis, ne havi plu en mia servo liberigitajn servutulojn, antaŭajn hejmservistojn, aŭ almenaŭ ne konfidi al ili oficojn, kie estas respondeco. (Arkadio montris Petron per la okuloj.) Il est libre en effet — rimarkis Nikolao Petroviĉ duonvoĉe, — sed li ja estas lakeo. Mia nuna intendanto estas burĝo, li ŝajnas brava homo. Li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare. Cetere, — aldonis Nikolao Petroviĉ, frotante la frunton kaj brovojn per la mano, kion li faris ĉiam, kiam li estis konfuzita, — mi ĵus diris al vi, ke vi ne trovos grandajn ŝanĝojn en Marino ... Tio estas ne tute ĝusta. Mi devas antaŭsciigi vin, kvankam...

Li haltis por unu momento kaj daŭrigis france.

— Severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena, sed unue tion oni ne povas kaŝi, kaj due, kiel vi scias, mi ĉiam havis miajn proprajn principojn pri la rilatoj inter patro kaj filo. Cetere, vi certe havos la rajton kondamni min ... En mia aĝo ... Unuvorte ĉi tiu ... ĉi tiu knabino, pri kiu vi kredeble jam aŭdis ...

Feniĉka? — senĝene demandis Arkadio.

Nikolao Petroviĉ ruĝiĝis.

— Ne diru ŝian nomon laŭte, mi petas vin ... jes ... ŝi loĝas nun ĉe mi. Mi lokis ŝin en la domo ... tie estis du malgrandaj ĉambroj. Cetere, ĉion ĉi oni povas ŝanĝi ...

— Kial, kara patro, mi petas vin ...

— Via amiko gastos ĉe ni ... ĝene estos ...

— Pro Bazarov vi ne bezonas maltrankviliĝi. Li estas super tio.

— Pro vi, fine, — diris Nikolao Petroviĉ. — Bedaŭrinde la flankdomo ne estas en bona stato.

— Mi petas vin, patro, — interrompis Arkadio — vi kvazaŭ konfesas kulpon, hontu.

— Certe mi devus honti, — respondis Nikolao Petroviĉ, pli kaj pli ruĝiĝante.

— Lasu, patro, mi petas vin! — Arkadio amike ekridetis. “Pri kio li senkulpigas sin!” pensis la juna homo, kaj sento de indulgo kaj amo al la bona kaj malforta patro, miksita kun sento de sekreta supereco, plenigis lian animon. — Lasu, mi petas vin, — ripetis li, nevole ĝuante la konscion pri la propraj progresemo kaj sendependeco.

Nikolao Petroviĉ ekrigardis lin el sub la fingroj de l’ mano, per kiu li frotis sian frunton, kaj io pikis lian koron ... Sed li tuj akuzis sin mem.

— Jen komenciĝas jam niaj kampoj, — ekparolis li post longa silento.

— Kaj rekte antaŭ ni estas nia arbaro, ŝajnas al mi? — demandis Arkadio.

— Jes, nia. Sed mi ĝin vendis. En la nuna jaro oni hakos ĝin.

— Kial vi vendis ĝin?

— Mi bezonis monon; krom tio ĉi tiu tero apartenos baldaŭ al la kamparanoj.

— Kiuj ne pagas al vi la luopagon.

— Tio estas ilia afero: cetere venos ja iam tempo, kiam ili pagos.

— Bela arbaro, domaĝe estas, — rimarkis Arkadio, kaj komencis ĉirkaŭrigardi.

La regiono, kiun ili trapasis, ne povis esti nomata pentrinda. Kampoj, kampoj senlimaj etendiĝis ĝis la horizonto, jen iom sin levante, jen mallevante; tie ĉi kaj tie oni vidis malgrandajn arbarojn, serpentis intermontoj, kovritaj de maldensaj kaj malaltaj arbetoj, rememorigante al ilia okulo la propran bildon sur la malnovaj planoj de l’ tempoj de la imperiestrino Katerino. Oni renkontis ankaŭ riveretojn kun deŝiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilaĝojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forŝiritaj; mizerajn garbejojn, por draŝi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj draŝejoj; jen masonitajn preĝejojn kun defalanta stukaĵo, jen lignajn kun kliniĝintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj. Io kunpremis iom post iom la koron de Arkadio. Kvazaŭ intence ĉiuj renkontataj kamparanoj havis mizeran aspekton kaj rajdis malgrasajn ĉevalaĉojn: kvazaŭ almozuloj en ĉifonoj staris la apudvojaj salikoj kun forŝirita ŝelo kaj rompitaj branĉoj; malgrasaj vilaj, mizeraj bovinoj avide pinĉis herbon en la apudvojaj kavoj. Ŝajnis, ke ili ĵus sin elŝiris el ies kruelaj mortigaj ungegoj; la bildo de la mizeraj bestoj meze de la bela somera tago, rememorigis la fantomon de la senespera, senfina vintro kun ĝiaj neĝblovoj, frostoj kaj glacioj ... “Ne, pensis Arkadio, ne riĉa estas tiu ĉi regiono, ĝi frapas la okulon nek per bonstato, nek per diligenteco, ĝi ne povas, ne povas resti tia ... reformoj estas necesaj ... sed kiel plenumi ilin, kion entrepreni?...”

Tiel meditis Arkadio ... kaj dum li meditis, la printempo daŭrigis sian venkan iron. Ĉio ĉirkaŭe estis ore verda, ĉio, vaste kaj mole ondis kaj brilis sub la dolĉa spiro de la varmeta vento, ĉio, — la arboj, la arbetoj, la herboj; de ĉie flugis la seninterrompaj triloj de la alaŭdoj; la vaneloj jen kriis, rondflugante super la malsekaj herbejoj, jen silente kuris sur la teramasoj; promenis la korvoj, kies nigraj plumoj bele kontrastis la delikatan verdon de la printempe semitaj, ankoraŭ malaltaj grenoj; ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj. Arkadio rigardis, rigardis, kaj iom post iom malaperis liaj meditoj ... Li deĵetis de si la mantelon kaj ekrigardis la patron per tiel gajaj, infanaj okuloj, ke Nikolao Petroviĉ ree ĉirkaŭprenis lin.

— Nun ni estas jam proksime, — diris Nikolao Petroviĉ, — kiam ni atingos ĉi tiun altaĵon, la domo jam estos videbla. Ni bone kaj feliĉe vivos kune, Arkaŝa; vi helpos min en la mastrumado, se tio ne enuigos vin. Ni devas nun fariĝi intimaj, bone ekkoni unu la alian, ĉu ne vere?

— Certe, — respondis Arkadio, — sed kia bela tago!

— Por soleni vian venon, kara filo. Jes, la printempo estas nun en sia plena brilo. Cetere mi tute konsentas kun Puŝkin: Ĉu vi memoras la versojn en Eŭgeno Onegin:

Malĝoj’ por mi via aper’,
Printemp’, printemp’ de l’ am’ la temp’!
Ho kia ...

— Arkadio, — eksonis el la tarantaso la voĉo de Bazarov, — sendu al mi alumeton; mi ne povas ekbruligi la pipon.

Nikolao Petroviĉ eksilentis, kaj Arkadio, kiu komencis lin aŭskulti ne sen miro, sed ne sen kunsento, rapide prenis el la poŝo skatoleton arĝentan kun alumetoj kaj sendis ĝin al Bazarov per Petro.

— Eble vi deziras cigaron? — ree kriis al li Bazarov.

— Donu, — respondis Arkadio.

Petro revenis en la kaleŝon kaj donis al li kun la skatoleto nigran cigaron. Arkadio tuj ekfumis, disvastigante ĉirkaŭ si tiel fortan kaj acidan odoron de nefreŝa tabako, ke Nikolao Petroviĉ, kiu neniam fumis, deturnis la nazon, nevole, sed nerimarkate, por ne ofendi la filon.

Post kvaronhoro ambaŭ kaleŝoj haltis antaŭ la perono de nova ligna domo, ruĝkolorita kaj kovrita per fera, ruĝa tegmento. Tio estis Marino, nomata ankaŭ la “Nova Farmbieno”, aŭ — de la kamparanoj — “Orfdomo”.

IV

Ne venis aro da servistoj renkonte al la sinjoroj; aperis nur unu knabino dekdujara kaj post ŝi eliris el la domo junulo, tre similanta Petron, vestita per griza livrea jako kun blankaj blazonbutonoj — la servisto de Paŭlo Petroviĉ. Li silente malfermis la pordon de la kaleŝo kaj demetis la antaŭtukon de la tarantaso. Nikolao Petroviĉ kun la filo kaj kun Bazarov iris tra malluma kaj preskaŭ senmebla ĉambro, de post kies pordo aperis kaj tuj sin kaŝis juna virina vizaĝo, en salonon, jam moderne meblitan.

— Jen ni estas hejme, — diris Nikolao Petroviĉ demetante sian ĉapon kaj skuante la harojn. — La ĉefa afero nun estas vespermanĝi kaj ripozi.

— Vere, ne malbone estus ion manĝi, — rimarkis Bazarov, etendante la membrojn kaj sidiĝante sur kanapo.

— Jes, jes, oni donu la vespermanĝon, oni donu plej baldaŭ. — Nikolao Petroviĉ, oni ne scias kial, komencis piedfrapi. — Jen venas Prokofiĉ ĝustatempe.

Eniris homo sesdekjara, blankhara, malgrasa kaj alta, en kaŝtankolora frako kun kupraj butonoj kaj kun roza tuko sur la kolo. Li ekridetis, kisis la manon de Arkadio, kaj salutinte la gaston, reiris al la pordo kaj metis la manojn sur la dorso.

— Jen li, Prokofiĉ, — komencis Nikolao Petroviĉ. — Fine li venis al ni ... Kiel vi trovas lin?

— En plej bona stato, — respondis la maljunulo kaj ree ekridetis, sed tuj li sulkigis siajn densajn brovojn. — Ĉu vi ordonas prepari la tablon? — demandis li, kun grava mieno.

— Jes, mi petas vin. Sed ĉu vi ne iros antaŭe en vian ĉambron, Eŭgeno Vasiliĉ?

— Ne, mi dankas. Ordonu nur porti tien mian valizon kaj ĉi tiun vestaĉon, — aldonis li, demetante sian kitelon.

— Tre bone. Prokofiĉ, prenu la mantelon de l’ sinjoro.

Prokofiĉ, ne sen miro, prenis per ambaŭ manoj la “vestaĉon”, de Bazarov kaj alte levinte ĝin super la kapo, foriris sur la pintoj de la piedfingroj.

— Kaj vi, Arkadio, ĉu vi ne volas por unu momento iri en vian ĉambron?

— Jes, mi devas min iom purigi, — respondis Arkadio kaj sin direktis al la pordo, sed en la sama momento eniris en la salonon homo de meza kresko, vestita per longa angla suit, malalta kravato laŭ la lasta modo kaj lakitaj duonŝuoj. Tio estis Paŭlo Petroviĉ Kirsanov. Li ŝajnis kvardekkvin-jara: liaj mallonge tonditaj grizaj haroj havis la brilon de nova arĝento; lia vizaĝo, iom galkolora, sed sen sulkoj, ekstreme regula kaj pura, estis kvazaŭ ĉizita de lerta artisto. Oni tuj konstatis, ke iam li certe estis tre bela: precipe rimarkindaj estis liaj brilaj, nigraj ovalaj okuloj. La tuta aspekto de la onklo de Arkadio konservis ankoraŭ la harmonion de la juneco kaj tiun emon supren, for de la tero, kiu ordinare malaperas post la dudeka jaro.

Paŭlo Petroviĉ eltiris el la poŝo de la pantalono sian belan manon kun longaj rozaj ungoj, manon, kiu ŝajnis ankoraŭ pli bela de la neĝa blanka manumo, butonumita per granda opalo, kaj etendis ĝin al la nevo. Plenuminte antaŭe la eŭropan “shake hands”, li trifoje, ruse, kisis lin, tio estas trifoje tuŝetis liajn vangojn per siaj parfumitaj lipharoj kaj diris:

— Bonvenon al vi!

Nikolao Petroviĉ prezentis lin al Bazarov: Paŭlo Petroviĉ iom klinis sian flekseblan korpon kaj ekridetis, sed la manon li ne etendis kaj eĉ remetis ĝin en la poŝon.

— Mi jam komencis pensi, ke vi ne venos hodiaŭ, — ekparolis li per agrabla voĉo, afable balanciĝante, movante la ŝultrojn kaj montrante la belegajn dentojn... — Ĉu io okazis dum la vojo?

— Nenio, — respondis Arkadio, — ni simple ne tre rapidis. Nun ni estas malsataj kiel lupoj. Rapidigu Prokofiĉon, kara patro, kaj mi tuj revenos.

— Atendu, mi iros kun vi, — ekkriis Bazarov, subite salte leviĝante de la kanapo.

Ambaŭ junuloj eliris.

— Kiu li estas? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Amiko de Arkaŝa, tre inteligenta homo, laŭ lia diro.

— Ĉu li gastos ĉe ni?

— Jes, jes.

Paŭlo Petroviĉ frapis la tablon per la ungoj:

— Mi trovas, ke Arkadio s’est degourdi — rimarkis li, — mi estas kontenta, ke li revenis.

Ĉe la vespermanĝo oni malmulte parolis. Precipe Bazarov diris preskaŭ nenion, sed manĝis multe. Nikolao Petroviĉ rakontis diversajn okazojn el sia farmvivo, kiel li nomis ĝin, esprimis sian opinion pri la reformoj, projektataj de la registaro, pri la komitatoj, deputatoj, pri la neceso de terkulturaj maŝinoj k.t.p. Paŭlo Petroviĉ malrapide promenis tien kaj reen en la manĝoĉambro (li neniam vespermanĝis), de tempo al tempo trinkante kelke da gutoj el pokalo, plenigita per ruĝa vino, kaj ankoraŭ pli malofte komunikante sian rimarkon aŭ, pli ĝuste, ekkrion, kiel — “a, eh, hm!.” Arkadio rakontis kelke da peterburgaj novaĵoj, sed li sentis sin iom ĝenata, kiel ordinare juna homo, kiu antaŭ nelonge ĉesis esti infano kaj revenis en la lokon, kie oni rigardas lin kiel infanon kaj kondutas kun li, kiel kun infano. Li senbezone plilongigis la frazojn, evitis la vorton “paĉjo”, kaj eĉ unufoje anstataŭigis ĝin per “patro”, kion li tamen elparolis, tra la dentoj: kun afektita indiferenteco verŝis al si en glason multe pli da vino, ol li deziris da ĝi, kaj trinkis ĉiom. Prokofiĉ ne deturnis de li la okulojn kaj ne ĉesis movi la lipojn, kvazaŭ maĉante ion. Post la vespermanĝo ĉiuj tuj disiris.

— Ia strangulo estas via onklo, — diris al Arkadio Bazarov sidante en negliĝa vesto ĉe lia lito kaj fumante mallongan, pipon. — Kia eleganteco en kamparo! Kaj la ungoj, ungoj! Oni povus sendi ilin en ekspozicion!

— Vi ne scias, — respondis Arkadio, — li estis leono en sia tempo, mi iam rakontos al vi lian historion. Li estis belulo, turnis la kapojn al la virinoj.

— Jen la kaŭzo! Li rememoras ankoraŭ la bonan tempon. Bedaŭrinde, neniun li povas ĉarmi ĉi tie. Mi senĉese rigardis lin: kiajn kolumojn li havas, kvazaŭ marmorajn, kaj la mentono, kiel bele ĝi estas razita. Arkadio Nikolaiĉ, tio ja estas ridinda?

— Eble. Sed, vere, li estas tre bona homo.

— Bela ekzemplero por arkeologo! Kaj via patro estas brava homo. Li senbezone legas versaĵojn kaj ne estas tre sperta en la terkulturado, sed li estas bonulo.

— Mia patro estas orkora homo.

— Ĉu vi rimarkis, ke li sentas sin ĝenata!

Arkadio jese balancis la kapon, kvazaŭ li mem sentus nenian ĝenon.

— Strangaj homoj, — daŭrigis Bazarov, — estas ĉi tiuj grizharaj romantikuloj! Ili donas al sia nerva sistemo tian evoluon, ke la egalpezo estas rompita. Nun adiaŭ! En mia ĉambro estas angla lavvazo, sed la pordo ne fermiĝas. Tamen oni ne devas malŝati la anglajn lavvazojn, tio estas la progreso!

Bazarov foriris kaj Arkadion ekregis ĝoja sento. Dolĉe estas ekdormi en la patra domo sur konata lito, sub kovrilo, kiu estis kudrita de amataj manoj, eble de la manoj de la vartistino, de tiuj manoj, karesaj, bonaj, senlacaj. Arkadio rememoris Jegorovna-n, eksopiris kaj deziris al ŝi la ĉielan feliĉon ... Por si mem li ne preĝis.

Ambaŭ amikoj baldaŭ ekdormis, sed aliaj personoj en la domo ne dormis. La reveno de la filo ekscitis Nikolaon Petroviĉ. Li kuŝiĝis, sed ne estingis la kandelon kaj apoginte la kapon sur la mano, meditis longajn meditojn. Lia frato sidis longe post la noktomezo en sia kabineto, sur larĝa apogseĝo, antaŭ la kameno, en kiu bruletis ŝtonkarbo. Paŭlo Petroviĉ ne senvestigis sin, li nur anstataŭis la lakitajn duonŝuojn per ĥinaj ruĝaj pantofloj sen kalkanumoj. Li tenis en la manoj la lastan numeron de Galignani, sed li ne legis; li fikse rigardis la fajrujon, kie jen mortante, jen ekflamante, tremis blueta fajro ... Dio scias, kie vagis liaj pensoj, sed ne sole en la tempo estinta ili vagis: la esprimo de lia vizaĝo estis absorbita kaj malgaja, kio ne okazas, kiam oni pensas nur pri rememoroj. Kaj en malgranda posta ĉambro, sur granda kofro, sidis juna virino en blua mallonga mantelo kun blanka tuko sur la nigraj haroj. Tio estis Feniĉka. Ŝi jen aŭskultis, jen dormetis, jen rigardis la malfermitan pordon, post kiu estis videbla infana lito kaj estis aŭdebla egala spirado de dormanta infano.

V

En la sekvinta mateno Bazarov vekiĝis la unua kaj eliris el la domo. “Eh”, pensis li, ĉirkaŭrigardante, “la regiono ne estas tre bela!” Kiam Nikolao Petroviĉ fondis la novajn rilatojn kun la kamparanoj, li devis preni por la novaj konstruaĵoj kvar hektarojn da tute ebena kaj nuda kampo. Li konstruis domon, loĝejojn por la servistoj, stalojn k.t.p., fosis lageton kaj du putojn, plantis ĝardenon; sed la junaj arboj ne kreskis, en la lageto kolektiĝis tre malmulte da akvo, en la putoj la akvo estis iom salgusta. Sole laŭbo el akacioj kaj siringoj donis belan ombron; iafoje oni en ĝi trinkis teon kaj tagmanĝis. Bazarov en la daŭro de kelke da minutoj trakuris ĉiujn vojetojn de la ĝardeno, iris al la korto de la brutoj, en la stalojn, trovis du knabojn, infanojn de servistoj, kaj tuj koniĝis kun ili. Li iris kun ili al malgranda marĉo, unu verston de la domo, por kapti ranojn.

— Por kio vi bezonas ranojn, sinjoro? — demandis lin unu el la knaboj.

— Jen por kio, — respondis al li Bazarov, kiu posedis specialan talenton naski fidon de la homoj de la malalta klaso, kvankam li neniam indulgis ilin kaj malestime agis kun ili: — Mi distranĉos ranon kaj vidos, kio fariĝas en tia interno; ankaŭ vi kaj mi estas ranoj, sed ranoj, kiuj paŝas sur du piedoj; mi ekscios, kio farigas en nia interno.

— Por kio vi bezonas tion scii?

— Por ne erari, kiam vi estos malsana, kaj mi devos kuraci vin.

— Vi do estas doĥtoro?

— Jes.

Vasjka, aŭskultu, la sinjoro diras, ke ni estas ranoj. Strange!

— Mi timas la ranojn, — diris Vasjka, knabo sepjara, kun kapo, blanka kiel lino, en blanka bluzo kun staranta kolumo, nudpieda.

— Kial timi ilin? Ĉu ili mordas?

— Iru en la akvon, filozofoj! — interrompis ilin Bazarov.

Dume, ankaŭ Nikolao Petroviĉ vekiĝis kaj iris al Arkadio, kiun li trovis jam vestita. La patro kaj la filo eliris sur la terason, ŝirmitan per markezo; apud la balustrado, sur tablo, inter grandaj siringaj bukedoj, jam bolis la samovaro. Baldaŭ aperis knabino, la sama, kiu hieraŭ la unua iris renkonte al la venintoj, kaj diris per mallaŭta voĉo:

Fedosia Nikolavna fartas ne tute bone, ne povas veni. Ŝi ordonis demandi, ĉu vi mem preparos la teon, aŭ ĉu oni devas alsendi Duniaŝan!

— Mi verŝos mem, — rapide respondis al ŝi Nikolao Petroviĉ. — Vi, Arkadio, ĉu vi trinkas la teon kun kremo aŭ kun citrono?

— Kun kremo, — respondis Arkadio kaj post mallonga silento li diris demande: — Kara patro?

Nikolao Petroviĉ konfuzite ekrigardis la filon.

— Kio? — diris li.

Arkadio mallevis la okulojn.

— Pardonu, kara patro, eble mia demando ŝajnos al vi nekonvena, — komencis li, — sed vi mem per via hieraŭa malkaŝemo ekscitas min al malkaŝemo ... ĉu vi ne koleros?...

— Parolu!

— Vi kuraĝigas min demandi ... Ĉu Fen ... ĉu ŝi tial ne venas verŝi la teon, ke mi estas ĉi tie?

Nikolao Petroviĉ sin iom deturnis.

— Eble, — diris li fine, — ŝi supozas ... ŝi hontas...

Arkadio rapide turnis la okulojn al la patro.

— Senkaŭze ŝi hontas. Unue, vi ja konas mian pensmanieron (al Arkadio agrable estis diri ĉi tiujn vortojn), kaj due, mi tute ne volas eĉ en plej malgranda bagatelo ĝeni vian vivon, viajn kutimojn. Krom tio, mi estas certa, ke vi ne povis fari malbonan elekton; se vi permesis al ŝi vivi sub la sama tegmento, sekve ŝi meritas tion; en ĉiu okazo, filo ne estas juĝanto de sia patro kaj precipe de tia patro, kiu, kiel vi, neniam kaj en nenio ĝenis mian liberecon.

La voĉo de Arkadio en la komenco tremis: li sentis sin grandanima, sed samtempe li komprenis, ke li kvazaŭ donas lecionon al sia patro; sed la sono de la propraj vortoj forte impresas la homon, kaj Arkadio diris la lastajn vortojn firme, eĉ kun iom da deklamo.

— Dankon, Arkaŝa, — diris Nikolao Petroviĉ per surda voĉo, kaj ree frotante la frunton kaj brovojn per la fingroj. — Viaj supozoj efektive estas bravaj: certe, se la knabino ne meritus ... Tio ne estas simpla kaprico. Ne facile estas al mi paroli kun vi pri tio; sed vi komprenas, ke malfacile estis al ŝi aperi ĉi tie antaŭ vi, precipe en la unua tago post via veno.

— En tia okazo mi mem iros al ŝi, — ekkriis Arkadio kun nova alfluo de grandanimaj sentoj, kaj salte leviĝis de la seĝo. — Mi klarigos al ŝi, ke ŝi tute ne bezonas honti antaŭ mi.

Ankaŭ Nikolao Petroviĉ leviĝis.

— Arkadio, — komencis li, — mi petas vin ... ne eble estas ... tie ... Mi ne antaŭsciigis al vi ...

Sed Arkadio ne aŭskultis plu kaj forkuris de la teraso. Nikolao Petroviĉ sekvis lin per la okuloj kaj konfuzita falis sur la seĝon. Lia koro ektremis ... Ĉu prezentis sin en tiu momento antaŭ liaj okuloj la neevitebla strangeco de la estontaj rilatoj inter li kaj la filo, ĉu li konsciis, ke eble pli grandan estimon al li montrus Arkadio, se li tute ne tuŝus la aferon, ĉu li riproĉis al si mem sian malfortecon? — malfacile estas diri; ĉiuj ĉi sentoj neklare aperis en lia konscio, la ruĝo ne forlasis lian vizaĝon kaj lia koro tremis.

Eksonis rapidaj paŝoj, kaj Arkadio suriris la terason.

— Ni koniĝis, patro! — ekkriis li kun esprimo de amika kaj bonkora triumfo sur la vizaĝo. — Fedosia Nikolavna efektive ne tute bone fartas hodiaŭ kaj venos iom poste. Sed kial vi ne diris al mi, ke mi havas fraton? Jam hieraŭ vespere mi kisus lin, kiel mi kisis lin hodiaŭ.

Nikolao Petroviĉ volis ion diri, volis sin levi kaj malfermi la brakojn ... Arkadio sin ĵetis al lia kolo.

— Kio? Vi ree kisas unu la alian? — eksonis post ili la voĉo de Paŭlo Petroviĉ.

La patro kaj la filo egale ekĝojis, vidante lin en tiu momento; ekzistas kortuŝantaj situacioj, kies finon tamen oni deziras vidi plej baldaŭ.

— Kio mirigas vin? — gaje diris Nikolao Petroviĉ. — Arkaŝa fine revenis al mi ... Mi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo, de la hieraŭa tago, sate rigardi lin.

— Mi tute ne miras, — rimarkis Paŭlo Petroviĉ, — mi eĉ mem volonte ĉirkaŭprenus lin.

Arkadio proksimiĝis al la onklo kaj ree eksentis sur la vangoj la tuŝon de liaj bonodoraj lipharoj. Paŭlo Petroviĉ sidiĝis ĉe la tablo. Li portis elegantan matenan kostumon laŭ la angla gusto; lian kapon ornamis malgranda fezo. Ĉi tiu fezo kaj nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo; sed la rigida kolumo de la ĉemizo kun ordinara senkompateco sin apogis je razita mentono; estas vere, ke la ĉemizo ne estis blanka, sed multkolora, kiel konvenas por la matena tualeto.

— Kie estas via nova amiko? — demandis li Arkadion.

— Li ne estas hejme; li ordinare frue leviĝas kaj promenas. Sed mi petas vin, tute lin ne atentu; li ne amas ceremoniojn.

— Jes, tion oni vidas. — Paŭlo Petroviĉ komencis, ne rapidante, ŝmiri panon per butero. — Ĉu li longe gastos ĉe ni?

— Mi ne scias. Li haltis ĉe ni survoje al la patro.

— Kie loĝas lia patro!

— En nia gubernio, okdek verstojn de tie ĉi. Li havas tie malgrandan bienon. Li estis iam regimenta doktoro.

Te ... te ... te ... Mi senĉese demandis min mem, kie mi aŭdis ĉi tiun nomon: Bazarov? ... Nikolao, ĉu vi rememoras, en la divizio de nia patro estis kuracisto Bazarov?

— Ŝajnas, jes.

— Certe, certe. Do tiu kuracisto estas lia patro. Hm! — Paŭlo Petroviĉ ekmovis la lipharojn. — Kaj sinjoro Bazarov mem, kio li estas? — demandis li malrapide.

— Kio estas Bazarov? — Arkadio ekridetis. — Se vi deziras, onklo, mi diros al vi, kio li estas efektive.

— Mi petas vin, nevo.

— Li estas nihilisto.

— Kio! — demandis Nikolao Petroviĉ, kaj Paŭlo Petroviĉ levis la tranĉilon kun peco da butero sur ĝia ekstremo kaj restis senmova.

— Li estas nihilisto, — ripetis Arkadio.

— Nihilisto, — diris Nikolao Petroviĉ. — La vorto devenas de la latina nihil, “nenio”, kiom mi povas juĝi; do ĝi signifas homon, kiu ... nenion ŝatas?

— Diru: kiu nenion respektas, — interrompis Paŭlo Petroviĉ kaj rekomencis ŝmiri la panon.

— Kiu rigardas ĉion de kritika vidpunkto, — rimarkis Arkadio.

— Ĉu tio ne estas la samo? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Ne, ne la samo. Nihilisto estas homo, kiu klinas la kapon antaŭ neniu aŭtoritato, kiu akceptas neniun principon sen esploro, kiel ajn granda estas la respekto, kiun ĝuas ĉi tiu principo.

— Kaj vi trovas, ke tio estas bona? — interrompis Paŭlo Petroviĉ.

— Tio dependas de la persono, onklo. Por unu tio estas bona, kaj por alia, kontraŭe, tre malbona.

— Jen kio. Nu, mi vidas, ke tio estas ekster nia kompreno. Ni, homoj de la malnova tempo, ni opinias, ke sen principoj (Paŭlo Petroviĉ elparolis ĉi tiun vorton mole, laŭ la franca maniero; Arkadio, kontraŭe, malmole, forte akcentante la unuan silabon), sen principoj, akceptitaj, kiel vi diras, blinde, sen esploro, oni ne povas fari unu paŝon, ekspiri. Vous avez changé tout cela, donu al vi Dio sanon kaj la rangon de generalo, kaj ni nur admiros vin, sinjoroj ... kiel vi diras?

— Nihilistoj, — respondis Arkadio, akcentante ĉiun silabon.

— Jes. Iam estis hegelistoj, kaj nun nihilistoj. Ni vidos, kiel vi ekzistos en malplenaĵo, en senaera spaco; kaj nun sonorigu, mi petas vin, frato Nikolao Petroviĉ, jam estas tempo por mi trinki la kakaon.

Nikolao Petroviĉ sonorigis kaj ekkriis: “Duniaŝa!” Sed anstataŭ Duniaŝa sur la terason venis Feniĉka mem. Tio estis juna virino, dudektrijara, blanka kaj rondeta, kun malhelaj haroj kaj okuloj, kun ruĝaj kaj plenaj lipoj, kiel tiuj de infano kaj kun malgrandaj delikataj manoj. Ŝi portis puran perkalan veston; blua nova tuko malpeze kuŝis sur ŝiaj rondaj ŝultroj. Ŝi portis grandan tason da kakao kaj metinte ĝin antaŭ Paŭlo Petroviĉ, ruĝiĝis: varma sango disfluis kiel ruĝa ondo sub la maldika haŭto de ŝia aminda vizaĝo. Ŝajnis, ke ŝi riproĉas al si, ke ŝi venis, kaj samtempe, ŝi kvazaŭ sentis, ke ŝi havas la rajton veni.

Paŭlo Petroviĉ severe sulkigis la brovojn, kaj Nikolao Petroviĉ konfuziĝis.

— Bonan tagon, Feniĉka, — diris li tra la dentoj.

— Bonan tagon, — respondis ŝi per nelaŭta, sed sonora voĉo, kaj foriris malrapide, ĵetinte ne rimarkate rigardon al Arkadio kiu amike ridetis al ŝi. Ŝi paŝis iom balanciĝante, sed ankaŭ tio estis beleta ĉe ŝi.

Sur la teraso dum kelke da minutoj regis silento. Paŭlo Petroviĉ trinkis sian kakaon, kaj subite li levis la kapon.

— Jen la sinjoro nihilisto kompleze iras al ni, — diris li duonvoĉe.

Efektive, en la ĝardeno iris Bazarov, transpaŝante la florbedojn. Lia tola palto kaj pantalono estis malpurigitaj de koto; marĉa kroĉa vegetaĵo serpente ĉirkaŭis la supron de lia malnova, ronda ĉapelo; en la dekstra mano li tenis malgrandan sakon; en la sako moviĝis io vivanta. Li rapide proksimiĝis al la teraso, iom klinis la kapon kaj diris:

— Bonan tagon, sinjoroj; pardonu, ke mi venas malfrue; mi tuj revenos; mi devas loki ien miajn kaptitojn.

— Kion vi havas, hirudojn? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Ne, ranojn.

— Ĉu vi manĝas aŭ edukas ilin?

— Ili servas al mi por eksperimentoj, — indiferente diris Bazarov kaj iris en la domon.

— Li tranĉos ilin, — diris Paŭlo Petroviĉ. — Li ne kredas je la principoj, sed kredas je la ranoj.

Arkadio kompate rigardis la onklon; Nikolao Petroviĉ levis kaŝe la ŝultrojn. Paŭlo Petroviĉ mem rimarkis, ke lia spritaĵo malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj kaj pri la nova intendanto, kiu plendis al li, ke la servisto Foma “diboĉas”, kaj taŭgas por nenio. “Tia Ezopo li estas”, diris la intendanto, “ĉie li akiris malbonan famon, servas ne longe kaj foriras kun sia malsaĝeco.”

VI

Bazarov revenis, sidiĝis ĉe la tablo kaj komencis rapide trinki teon. Ambaŭ fratoj silente rigardis unu la alian, kaj Arkadio kaŝate rigardis jen la patron, jen la onklon.

— Ĉu vi estis malproksime? — demandis fine Nikolao Petroviĉ.

— Ĉe la marĉo, apud la tremola arbaro. Mi fortimigis kvin, ses skolopojn; vi povas mortpafi ilin, Arkadio.

— Kaj vi ne ĉasas?

— Ne.

— Ĉu vi vin okupas speciale per la fiziko? — demandis siavice Paŭlo Petroviĉ.

— Per la fiziko, jes. Ĝenerale per la natursciencoj.

— Oni diras, ke la ĝermanoj en la lastaj jaroj faris grandajn progresojn en tiuj ĉi sciencoj.

— Jes, la germanoj estas niaj instruantoj en ili, — respondis indiferente Bazarov.

La formon “ĝermanoj”, malofte uzatan en la rusa lingvo, Paŭlo Petroviĉ uzis en ironia senco, sed neniu rimarkis la spritaĵon.

— Vi tiel alte ŝatas la germanojn? — diris Paŭlo Petroviĉ kun afektita ĝentileco. Li komencis senti sekretan inciton. Lia aristokrata naturo ne povis toleri la plenan indiferentecon de Bazarov. Ĉi tiu filo de kuracisto ne sole ne sentis sin ĝenata, li eĉ respondis seke kaj nevolonte, kaj en la sono de lia voĉo estis aŭdebla io kruda, preskaŭ malrespekta.

— La tieaj scienculoj estas bravaj homoj.

— Jes, jes. Pri la rusaj scienculoj via opinio ne estas kredeble same flata?

— Vi eble estas prava.

— Via senpartieco estas tre laŭdinda, — diris Paŭlo Petroviĉ, sin rektigante kaj ĵetante la kapon iom posten... — Sed Arkadio Nikolaiĉ ĵus rakontis al ni, ke vi akceptas neniun aŭtoritaton? Vi ne kredas je ili?

— Kial mi devas akcepti ilin? Kaj al kio mi devas kredi? Se oni diras al mi ion saĝan, mi konsentas, jen estas ĉio.

— La germanoj do ĉiam diras ion saĝan? — demandis Paŭlo Petroviĉ, kaj lia vizaĝo prenis tiel indiferentan kaj meditan esprimon, kvazaŭ li tuta dronus en io supertera.

— Ne ĉiuj, — respondis Bazarov kun haltigata oscedo, kvazaŭ dezirante montri, ke li ne volas daŭrigi la diskuton.

Paŭlo Petroviĉ ekrigardis Arkadion, kvazaŭ por komprenigi al li: “Oni ne povas nei, ke via amiko estas ĝentila homo”.

— Kio koncernas min, — rekomencis li, ne sen iom da peno: — mi devas humile konfesi, ke mi ne amas la germanojn. Pri la rusaj germanoj mi eĉ ne parolas; oni ja scias, kiaj birdoj ili estas. Sed eĉ la germanaj germanoj ne ĝuas mian ŝaton. Iam ili estis ankoraŭ tolereblaj: ili havis homojn, kiel Schiller, Goethe ... Mia frato alte ŝatas ĉi tiujn verkistojn ... Sed nun ili havas nur iajn ĥemiistojn kaj materialistojn...

— Bona ĥemiisto estas pli utila, ol plej bona poeto, — interrompis Bazarov.

— Vere? — diris Paŭlo Petroviĉ kaj kvazaŭ ekdormante, iomete levis la brovojn. — Do la arto ŝajnas al vi tute senvalora?

— La arto akiri monon, aŭ ne ekzistas plu la hemorojdoj! — ekkriis Bazarov kun malestima rideto.

— Perfekte. Jen kiel vi bonvolas ŝerci. Vi do ĉion neas? Bone. Vi do kredas sole je la scienco?

— Mi jam havis la honoron diri al vi, ke mi kredas je nenio; kaj kio estas la scienco — la scienco ĝenerale? Ekzistas sciencoj, same kiel metioj, profesioj; sed la scienco en la senco ĝenerala tute ne ekzistas.

— Tre bone. Kaj koncerne la aliajn principojn, akceptitajn en la homaj rilatoj, vi havas la saman nean opinion?

— Ĉu tio estas juĝa esploro? — demandis Bazarov.

Paŭlo Petroviĉ iom paliĝis ... Nikolao Petroviĉ opiniis necesa sin miksi en la diskuton.

— Jam ni pli detale parolos pri ĉi tiu temo kun vi, kara Eŭgeno Vasiliĉ; ni ekscios vian opinion, kaj klarigos nian. Kio koncernas min persone, mi tre ĝojas, ke vi okupas vin per la natursciencoj. Mi aŭdis, ke Liebig faris rimarkindajn eltrovojn pri la sterkado de la tero. Vi povas helpi min en miaj agronomiaj laboroj: vi povas doni al mi utilan konsilon.

— Mi estas al via dispono, Nikolao Petroviĉ: sed dume ni lasu Liebig’on. Antaŭ ol oni prenas libron en la manojn, oni devas lerni legi, kaj ni ne scias ankoraŭ la ABC.

“Nu, mi vidas, ke vere vi estas nihilisto”, pensis Nikolao Petroviĉ.

— Tamen, ne rifuzu al mi viajn servojn en okazo de bezono, — aldonis li voĉe. — Kaj nun, frato, tempo venis por ni interparoli kun la intendanto.

Paŭlo Petroviĉ sin levis de la seĝo.

— Jes, — diris li, rigardante neniun, — malbone estas travivi kvar, kvin jarojn en la kamparo, malproksime de la grandaj spiritoj! Oni baldaŭ fariĝas malsaĝulo. Oni penas ne forgesi tion, kion oni instruis al ni, sed, ho ve, venas tago, kiam montriĝas, ke ĉio ĉi estas malsaĝaĵo, kaj oni diras al ni, ke la prudentaj homoj ne plu sin okupas per tiaj sensignifaj aferoj kaj ke ni estas malprogresemaj homoj. Kion fari! Ŝajnas, ke la junularo estas nun pli saĝa, ol ni.

Paŭlo Petroviĉ malrapide sin turnis sur la kalkanumoj kaj malrapide eliris. Nikolao Petroviĉ sekvis lin.

— Ĉu li ĉiam estas tia? — demandis malvarme Bazarov Arkadion, tuj kiam la pordo fermiĝis post ambaŭ fratoj.

— Aŭskultu, Eŭgeno, vi estis tro kruda por li, — diris Arkadio. — Vi lin ofendis.

— Ĉu vere? Eble mi devas dorloti ilin, ĉi tiujn provincajn aristokratojn! Ĉio estas nur memamo, kutimoj de leono, afekteco. Kial li ne daŭrigis sian rolon en Peterburgo, se tia estas lia naturo ... cetere, Dio benu lin! Mi trovis maloftan ekzempleron de dytiscus marginatus, ĉu vi konas la specon? Mi montros ĝin al vi.

— Mi promesis al vi rakonti lian historion, — komencis Arkadio.

— La historion de la skarabo?

— Lasu, Eŭgeno. La historion de mia onklo. Vi vidos, ke li ne estas tia homo, kia vi lin imagas. Li meritas kompaton, ne ridon.

— Mi ne kontraŭdiras; sed vi lasu lin.

— Oni devas esti justa, Eŭgeno.

— De kie tia konkludo?

— Mi petas vin, aŭskultu... — Arkadio rakontis al li la historion de sia onklo. La leganto, trovos ĝin en la sekvanta ĉapitro.

VII

Paŭlo Petroviĉ Kirsanov estis komence edukata en la patra domo, same kiel lia pli juna frato, Nikolao, poste en la Instituto de l’ paĝioj. De la plej junaj jaroj li estis rimarkinde bela; li estis memfida, iom ŝercema kaj iel kokete kolerema — li ne povis ne plaĉi. Li komencis aperi ĉie, kiam li fariĝis oficiro. Ĉie oni akceptis lin kun malfermitaj brakoj, li estis dorlotata, trouzis sian sukceson, faris diversajn frenezaĵojn, sed eĉ tio ne malutilis lin. La virinoj perdis la kapon pro l’ amo al li, la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin. Li loĝis, kiel ni jam diris, kune kun la frato, kiun li amis sincere, kvankam li tute ne similis lin. Nikolao Petroviĉ iom lamis, havis malgrandan vizaĝon kun agrablaj, sed iom malĝojaj trajtoj, malgrandajn nigrajn okulojn, kaj molajn maldensajn harojn; li ne estis diligenta, sed volonte legis kaj evitis la societon. Paŭlo Petroviĉ neniun vesperon pasigis hejme, estis fama per siaj kuraĝo kaj korpa lerteco (li estis la unua, kiu enkondukis la modon de la gimnastikaj ekzercoj inter la eleganta junularo) kaj tralegis ne pli multe, ol kvar, kvin francajn librojn. Dudekok-jara li jam estis kapitano; brila kariero estis malfermita al li. Subite ĉio ŝanĝiĝis.

Oni memoras ankoraŭ hodiaŭ en Peterburgo la princinon R. En la tempo, pri kiu ni parolas, ŝi sin montris iafoje en la peterburga societo. Ŝi havis bone edukitan kaj bonmanieran edzon, sed iom malsaĝan, kaj ne havis infanojn. Ŝi subite forvojaĝadis eksterlandon, subite revenadis Rusujon, entute vivis strangan vivon. Ŝi havis famon de senpripensa koketulino, kun fervoro sin donis al ĉiuj plezuroj, dancis ĝis falo, ridis kaj ŝercis kun junuloj, kiujn ŝi akceptis antaŭ la tagmanĝo en la duonlumo de sia salono, kaj nokte ŝi ploris kaj preĝis, ne povante ie ajn trovi trankvilon. Ofte ĝis la mateno ŝi kuris en sia ĉambro, malespere tordante la manojn, aŭ sidis, pala kaj tremanta antaŭ psalmaro. Venis la tago, kaj jen subite ŝi ree fariĝis eleganta sinjorino, ree faris vizitojn, ridis, babilis kaj sin ĵetis renkonte al ĉio, kio povis doni al ŝi plej malgrandan distraĵon. Ŝia korpo estis admirinde gracia; ŝia harligo de ora koloro kaj peza kiel oro, falis ĝis la genuoj, sed neniu povus ŝin nomi belulino. En ŝia tuta vizaĝo belaj estis nur la okuloj, kaj eĉ ne la okuloj mem — ili estis ne grandaj kaj grizaj — sed ilia rigardo rapida kaj profunda, senzorga ĝis braveco kaj meditema ĝis malespero — enigma rigardo. Io eksterordinara brilis en ŝi eĉ tiam, kiam ŝia lango babilis vortojn plej sensignifajn. Ŝi sin vestis tre elegante.

Paŭlo Petroviĉ renkontis ŝin en balo, dancis kun ŝi mazurkon, dum kiu li ne diris eĉ unu prudentan vorton, kaj pasie ekamis ŝin. Kutiminta al la venkoj, li ankaŭ tie ĉi rapide atingis la celon; sed la facileco de la triumfo ne malvarmigis lin. Kontraŭe: li ankoraŭ pli dolore, pli forte kroĉiĝis al ĉi tiu virino, en kiu, eĉ en la momento, kiam ŝi sin donis tuta, ĉiam restis ankoraŭ io kaŝita kaj ne atingebla, kien neniu povis penetri. Kio estis sur la fundo de ĉi tiu koro? Dio sola povas tion scii. Ŝajnis, ke ŝin regas iaj sekretaj kaj de ŝi mem ne konataj fortoj; ili ludis kun ŝi, kiel ili volis; ŝia malgranda inteligenteco ne povis kontraŭstari iliajn kapricojn. Ŝia tuta konduto prezentis vicon de nekonsekvencaj agoj; la solajn leterojn, kiuj povus veki la suspekton de ŝia edzo, ŝi skribis al homo, preskaŭ fremda al ŝi; kiam ŝi amis, ŝia amo spiris malĝojon: ŝi ne ridis kaj ne ŝercis plu kun tiu, kiun ŝi elektis, aŭskultis kaj rigardis lin kvazaŭ kun miro. Iafoje, plej ofte subite, ĉi tiu miro fariĝis malvarma teruro; ŝia vizaĝo prenis senvivan sovaĝan esprimon; ŝi sin ŝlosis en la dormoĉambro kaj la ĉambristino, almetinte la orelon al la seruro, povis aŭdi ŝiajn haltigatajn ploregojn. Pli ol unu fojon, revenante hejmen de amkunveno, Kirsanov sentis en la koro la mordantan maldolĉon, kiu naskiĝas post definitiva malsukceso. “Kion plu mi deziras?” demandis li sin mem, kaj lia koro ĉiam sopiris al io. Foje li donacis al ŝi ringon kun ŝtono, sur kiu estis gravurita sfinkso.

— Kio ĝi estas? — demandis ŝi, — sfinkso?

— Jes, — respondis li, — kaj la sfinkso estas vi.

— Mi? — demandis ŝi kaj malrapide levis al li enigman rigardon. — Ĉu vi scias, ke tio tre flatas min? — aldonis ŝi kun delikata rideto, kaj ŝiaj okuloj rigardis same strange.

Paŭlo Petroviĉ suferis eĉ tiam, kiam la princino R. lin amis; sed kiam ŝi fariĝis malvarma por li, kaj tio okazis baldaŭ, li preskaŭ freneziĝis. Ĵaluzo manĝegis lin, li ne lasis ŝin trankvila, kaj ĉie sekvis ŝin; lia senĉesa persekuto ŝin tedis kaj ŝi forveturis eksterlandon. Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ la petoj de la amikoj, malgraŭ la admonoj de la superuloj, kaj forveturis por sekvi la princinon; kvar jarojn li pasigis en fremdaj landoj jen sekvante ŝin, jen forlasante ŝin kun la intenco ne plu ŝin revidi. Li hontis antaŭ si mem, li indignis pro la propra malforteco ... sed nenio helpis. Ŝia bildo, ĉi tiu nekomprenebla, preskaŭ sensenca, sed ĉarma bildo tro profunde eniĝis en lian koron. En Badeno iliaj rilatoj rekomenciĝis preskaŭ kiel antaŭe. Antaŭvidante neeviteblan disiĝon, li deziris almenaŭ resti ŝia amiko, kvazaŭ amikeco kun tia virino estus ebla ... Ŝi sekrete forlasis Badenon, kaj de tiu tempo ĉiam evitis Paŭlon. Li revenis Rusujon, penis ekvivi la antaŭan vivon, sed ne povis reveni sur la iaman vojon. Kvazaŭ venenita li vagis de loko al loko; li ankoraŭ faris vizitojn, konservis ĉiujn kutimojn de eleganta sinjoro; li povis sin glori per du, tri novaj venkoj; sed li esperis plu nenion de si mem, de aliaj, kaj nenion entreprenis. Li maljuniĝis, griziĝis; bezono fariĝis por li sidi vespere en la klubo, kie, manĝata de la galo kaj enuo, li indiferente disputis en societo de fraŭloj, — ĉio ĉi, kiel oni scias, estas malbona signo. Pri edziĝo li kompreneble ne pensis. Dek jaroj pasis tiamaniere, unutone, senfrukte kaj rapide, terure rapide. Nenie la tempo kuras tiel rapide, kiel en Rusujo; en la malliberejo, oni diras, ĝi kuras ankoraŭ pli rapide. Foje, dum tagmanĝo en la klubo Paŭlo Petroviĉ eksciis pri la morto de la princino R. Ŝi mortis en Parizo en stato proksima de frenezo. Li leviĝis de la tablo kaj longe paŝis en la ĉambroj de la klubo, haltante kvazaŭ ŝtonigita apud la tabloj de la kartludantoj, sed ne revenis hejmen pli frue, ol ordinare. Post iom da tempo li ricevis paketon, adresitan al lia nomo: en ĝi estis la ringo, kiun li donis al la princino. Ŝi trastrekis la sfinkson per krucforma linio kaj petis, ke oni diru al li, ke la kruco estas la solvo de la enigmo.

Tio okazis en la komenco de la jaro 1848, en la sama tempo, kiam Nikolao Petroviĉ, perdinte la edzinon, venis Peterburgon. Paŭlo Petroviĉ preskaŭ ne vidis la fraton de la tempo, kiam Nikolao Petroviĉ ekloĝis en la kamparo: la edziĝo de la lasta koincidis kun la unuaj tagoj de la rilatoj de Paŭlo Petroviĉ kun la princino. Reveninte de la fremdaj landoj, li vizitis Nikolaon Petroviĉ kun la intenco gasti ĉe li du, tri monatojn kaj ĝui lian feliĉon, sed li restis de li nur unu semajnon. La diferenco en la situacio de ambaŭ fratoj estis tiam tro granda. En la jaro 1848 la diferenco malgrandiĝis: Nikolao Petroviĉ perdis la edzinon, Paŭlo Petroviĉ la rememorojn; post la morto de la princino li penis ne pensi pri ŝi. Sed Nikolao Petroviĉ havis la senton de regule pasigita vivo: lia filo kreskis antaŭ liaj okuloj; Paŭlo, kontraŭe, malĝoja fraŭlo, komencis la krepuskan periodon de la vivo, periodon de bedaŭroj, similaj al esperoj, de esperoj similaj al bedaŭroj, kiam la juneco jam pasis kaj la maljuneco ankoraŭ ne komenciĝis.

Ĉi tiu tempo estis pli malfacila por Paŭlo Petroviĉ ol por iu ajn: perdinte sian estintecon, li perdis ĉion.

— Mi ne invitas vin nun en Marinon, — diris al li foje Nikolao Petroviĉ (li donis ĉi tiun nomon al sia bieno por honori la edzinon), — vi enuis tie, kiam Mario vivis ankoraŭ, kaj nun?

— Mi tiam estis ankoraŭ malsaĝa kaj vanta, — respondis Paŭlo Petroviĉ, — nun se ne pli saĝa, mi estas pli trankvila. Kontraŭe, se vi permesas, mi estas preta nun resti de vi por ĉiam.

Anstataŭ respondi Nikolao Petroviĉ ĉirkaŭprenis lin; sed pasis unu jaro kaj duono, antaŭ ol Paŭlo Petroviĉ decidiĝis plenumi sian intencon. Sed unu fojon ekloĝinte en la kamparo, li ne forlasis ŝin plu, eĉ dum la tri vintroj, kiujn Nikolao Petroviĉ pasigis en Peterburgo kun la filo. Li komencis multe legi, plejparte angle; tutan sian vivon li aranĝis laŭ la angla maniero, malofte vizitis la najbarojn kaj forlasis la hejmon nur por la elektoj, dum kiuj li ordinare silentis, nur malofte malfermante la buŝon por inciti kaj timigi la bienulojn de la malnova generacio per siaj liberalaj diroj, ne proksimiĝante tamen al la reprezentantoj de la generacio nova. Ĉi tiuj kaj tiuj akuzis lin pri fiereco; ĉi tiuj kaj tiuj respektis lin pro liaj perfektaj aristokrataj manieroj, pro la famo pri liaj venkoj, pro tio, ke li sin bele vestis kaj ĉiam loĝis en la plej bona ĉambro de la plej bona hotelo; pro tio, ke li ordinare bone manĝis kaj eĉ foje tagmanĝis kun Wellington ĉe Ludoviko Filipo; pro tio, ke li ĉiam kunprenis vojaĝan arĝentan skatolon kaj banujon; pro tio, ke li ĉiam odoris eksterordinarajn, admirinde “noblajn” parfumojn; pro tio, ke li majstre ludis viston kaj ĉiam perdis; fine, oni respektis lin pro lia neriproĉebla honesteco. La sinjorinoj nomis lin ĉarma melankoliulo, sed la virinoj ne ekzistis plu por li.

— Vi do vidas, Eŭgeno, — diris Arkadio, finante sian rakonton, — kiel maljuste vi juĝis mian onklon! Mi ne parolas pri la servoj, kiujn li faris al mia patro, pli ol unu fojon donante al li sian tutan monon; vi ne scias, kredeble, ke ilia bieno ne estas dividita; li ĉiam estas preta helpi iun ajn kaj ĉiam defendas la aferojn de la kamparanoj, kvankam parolante kun ili, li sulkigas la frunton kaj flaras odekolonon...

— Konata afero: la nervoj, — interrompis Bazarov.

— Eble, sed li havas tre bonan koron. Fine, li estas tre inteligenta. Kiajn konsilojn li donis al mi ... precipe ... precipe pri la rilatoj al la virinoj.

— Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman. Konata afero!

— Unuvorte, — daŭrigis Arkadio, — li estas profunde malfeliĉa, kredu al mi; malestimi lin estas peko.

— Sed kiu malestimas lin? — respondis Bazarov. — Malgraŭ ĉio mi diras, ke homo, kiu sian tutan vivon metis sur karton de la virina amo, kaj kiam la karto malgajnis, tiel mallevis la kapon, ke li taŭgas, plu por nenio, tia homo estas nur individuo de la vira sekso. Vi diras, ke li estas malfeliĉa: mi kredas al vi, sed ne la tuta malsaĝo forlasis lin. Mi estas certa, ke li opinias sin brava homo tial, ke li legas Galignani kaj unu fojon en monato savas kamparanon de la vergoj.

— Ne forgesu la edukon, kiun li ricevis, la tempon, en kiu li vivis, — rimarkis Arkadio.

— Lian edukon? — interrompis Bazarov. — Ĉiu homo devas mem eduki sin, kiel mi, ekzemple ... Kio koncernas la tempon, kial mi devas dependi de ĝi? Prefere ĝi dependu de mi. Ne, mia kara, ĉio ĉi estas malforteco, vanteco! Kaj la misteraj rilatoj inter viro kaj virino! Ni, fiziologoj scias, kiaj ili estas. Studu la anatomion de la okulo: de kie povas deveni en ĝi la enigma rigardo, kia vi nomis ĝin? Ĉio ĉi estas romantismo, sensencaĵo, putreco, artismo. Ni iru prefere rigardi la skarabon.

Ambaŭ amikoj iris en la ĉambron de Bazarov, en kiu jam ekregis medicine-kirurgia odoro, miksita kun odoro de malkara tabako.

VIII

Paŭlo Petroviĉ ne longe ĉeestis la interparolon de la frato kun la intendanto, alta kaj malgrasa homo, kun dolĉa voĉo de ftizulo kaj kun ruzaj okuloj, kiu ĉiujn rimarkojn de Nikolao Petroviĉ respondis per: “Kompreneble, konata afero!” kaj penis prezenti la kamparanojn kiel drinkulojn kaj ŝtelistojn. La nova maniero administri la bienon knaris kiel neŝmirita rado, krakis kiel meblo, farita de kampara lignaĵisto el malseka ligno. Nikolao Petroviĉ ne perdis la kuraĝon, sed ofte sopiris kaj meditis: li sentis, ke sen mono la afero ne iros bone, kaj monon li preskaŭ ne havis plu. Arkadio diris la veron: Paŭlo Petroviĉ pli ol unu fojon helpis la fraton; pli ol unu fojon, vidante kiel li vane rompas al si la kapon, serĉante rimedon sin savi el embaraso, Paŭlo Petroviĉ malrapide proksimiĝis al la fenestro kaj, metinte la manojn en la poŝojn, murmuretis tra la dentoj: “Mais je puis vous donner de l’ argent”, kaj donis al li monon; sed ĉi tiun fojon li mem havis nenion, li do preferis foriri. La disputoj pri la administrado de la bieno ĉiam enuigis lin; cetere, al li ĉiam ŝajnis, ke Nikolao Petroviĉ malgraŭ tutaj siaj fervoro kaj diligenteco, alpaŝas al la afero ne de la ĝusta flanko; sed montri, en kio estas la eraro de Nikolao Petroviĉ, li ne povus. “Mia frato, ne estas sufiĉe praktika”, diris li al si mem, “oni trompas lin.” Nikolao Petroviĉ, kontraŭe, havis altan opinion pri la praktikaj kapabloj de Paŭlo Petroviĉ kaj ĉiam petis de li konsilon. “Mi estas homo mola, malforta, la tutan vivon mi pasigis malproksime de la mondo”, ofte diris li, “vi, kontraŭe, tiel multe vivis kun la homoj, vi bone konas ilin: vi havas aglan rigardon.” Paŭlo Petroviĉ, responde al tiaj vortoj, nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio.

Lasinte Nikolaon Petroviĉ en la kabineto, li iris en la koridoron, kiu apartigis la antaŭan parton de l’ domo de la posta, kaj atinginte malaltan pordon, haltis ŝanceliĝante, tordis la lipharojn kaj ekfrapis.

— Kiu estas tie? Eniru! — eksonis la voĉo de Feniĉka.

— Tio estas mi, — diris Paŭlo Petroviĉ kaj malfermis la pordon.

Feniĉka salte leviĝis de la seĝo, sur kiu ŝi sidis kun sia infano; ŝi transdonis ĝin sur la brakojn de knabino, kiu tuj elportis ĝin el la ĉambro, kaj rapide ordigis sian tukon.

— Pardonu, se mi malhelpis vin, — komencis Paŭlo Petroviĉ, ne rigardante ŝin, — mi volis nur peti vin ... hodiaŭ, ŝajnas, oni sendas en la urbon ... ordonu aĉeti por mi verdan teon.

— Verdan teon, — ripetis Feniĉka, — kiom da ĝi vi deziras?

— Duona funto sufiĉas. Sed mi vidas ĉe vi ĉi tie ŝanĝon, — aldonis li, ĵetante rapidan rigardon, kiu glitis ankaŭ sur la vizaĝo de Feniĉka. — Jen, la rulkurtenoj, — diris li, vidante; ke ŝi ne komprenas lin.

— Jes. Nikolao Petroviĉ donacis ilin al mi; sed jam longe ili estas ĉi tie.

— Jam longe mi ne estis ĉi vi. Nun vi havas ĉi tie belan loĝejon.

— Dank’ al la boneco de Nikolao Petroviĉ, — murmuretis Feniĉka.

— Vi loĝas ĉi tie pli komforte, ol en la flankdomo? — demandis Paŭlo Petroviĉ ĝentile, sed sen plej malgranda rideto.

— Kompreneble, pli komforte.

— Kiu estas nun en la ĉambroj, kiujn vi okupis?

— Nun tie estas la lavistinoj.

— A!

Paŭlo Petroviĉ eksilentis. “Nun li foriros”, pensis Feniĉka; sed li ne foriris, kaj ŝi staris antaŭ li, kvazaŭ ŝtonigita, malforte movante la fingrojn.

— Kial vi ordonis elporti vian etulon? — ekparolis fine Paŭlo Petroviĉ. — Mi amas infanojn, montru ĝin al mi.

Feniĉka tuta ruĝiĝis pro konfuzo kaj ĝojo. Ŝi timis Paŭlon Petroviĉ: li preskaŭ neniam parolis kun ŝi.

Duniaŝa, — vokis ŝi, — alportu Mitjan, mi petas vin (Feniĉka al neniu en la domo diris “ci”.) Ne, atendu; oni devas vesti lin.

Feniĉka sin direktis al la pordo.

— Ne grave, — diris Paŭlo Petroviĉ.

— Mi tuj, — respondis Feniĉka kaj rapide eliris.

Paŭlo Petroviĉ restis sola, kaj nun tre atente ĉirkaŭrigardis. La malgranda, malalta ĉambro, en kiu li estis, estis tre pura kaj agrabla. En ĝi odoris la planko, antaŭ nelonge kolorita, kamomilo kaj meliso. Apud la muro staris seĝoj kun dorsoj en formo de liroj; ili estis aĉetitaj de la mortinta generalo en Polujo, dum la militiro. En unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo. En la kontraŭa angulo brulis lampo antaŭ malhela bildo de Nikolao Miraklofaranto; eta porcelana ovo kun ruĝa rubando pendis ligita al la aŭreolo sur la brusto de la sanktulo. Sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitaĵoj, preparitaj en la pasinta jaro kaj zorge fermitaj; sur iliaj paperaj kovriloj Feniĉka propramane skribis per grandaj literoj: “grosoj.” Nikolao Petroviĉ tre amis tiun ĉi konfitaĵon. Sub la plafono, sur longa ŝnureto pendis kaĝo kun mallongvosta fringelo; ŝi senĉese pepis kaj saltis kaj la kaĝo senĉese balanciĝis kaj tremis: kanabaj grajnoj kun malforta bruo falis sur la plankon. Inter la du fenestroj super malgranda komodo pendis malbonaj fotografaj portretoj de Nikolao Petroviĉ en diversaj pozoj faritaj de trapasanta artisto; apude pendis malsukcesa fotografaĵo de Feniĉka mem: senokula vizaĝo nenature ridis en nigra kadro — nenion plu oni povis distingi. Super Feniĉka la generalo Jermolov, en ĉerkesa mantelo minace sulkigis la brovojn, rigardante la malproksimajn montojn de Kaŭkazo el sub silka ŝueto por pingloj, falanta sur lian frunton.

Pasis kvin minutoj; en la najbara ĉambro estis aŭdebla bruo de paŝoj kaj murmureto. Paŭlo Petroviĉ prenis de la komodo malnovan malpuran libron, apartan volumon de nekompleta tuto — Pafistoj de Massalski, kaj turnis kelke da paĝoj ... La pordo malfermiĝis, kaj eniris Feniĉka kun Mitja sur la brakoj. Ŝi surmetis al li ruĝan ĉemizon kun galono sur la kolumo, kombis liajn harojn kaj viŝis lian vizaĝon: li malfacile spiris, penis sin elŝiri per la tuta korpo kaj svingis la manojn, kiel faras ĉiuj sanaj infanoj; sed la eleganta ĉemizo, kiel oni povis rimarki, faris impreson je li: esprimo de kontenteco brilis sur lia tuta rondeta vizaĝo. Feniĉka ordigis ankaŭ siajn harojn kaj surmetis novan tukon; sed ŝi povis resti, kia ŝi estis. Efektive, ĉu estas en la mondo io pli ĉarma, ol juna, bela patrino kun sana infano sur la brako!

— Kia bravulo, — diris karese Paŭlo Petroviĉ kaj tiklis la duoblan mentonon de Mitja per la pinto de la longa ungo de sia montra fingro: la infano rigardis la fringelon kaj ekridis.

— Tio estas via onklo, — diris Feniĉka, klininte al li sian vizaĝon kaj delikate balancis lin, dum Duniaŝa kaŝe metis sur la platon de la fenestro ekbruligitan bonodoran kandelon, lokinte sub ĝi kupran groŝon.

— Kiom da monatoj li havas? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Ses monatojn; la dek unuan de ĉi tiu monato li komencos la sepan.

— Ĉu ne la okan, Feodosia Nikolavna? — ne sen konfuzo sin miksis Duniaŝa en la interparolon.

— Ne, la sepan; kion vi diras! — La infano ree ekridis, fikse rigardis la kofron kaj subite kaptis la patrinon per la tuta mano je la nazo kaj lipoj. — Petolulo, — diris Feniĉka, ne forigante sian vizaĝon de liaj fingroj.

— Li similas mian fraton, — rimarkis Paŭlo Petroviĉ.

“Kiun li povus simili?” — pensis Feniĉka.

— Tio estas via onklo, — ripetis ŝi, jam per murmureto.

— A! Paŭlo! Jen kie vi estas! — eksonis subite la voĉo de Nikolao Petroviĉ.

Paŭlo Petroviĉ rapide sin turnis kaj sulkigis la brovojn; sed lia frato tiel ĝoje, tiel danke rigardis lin, ke li ne povis ne respondi al li per rideto.

— Bravan knabon vi havas, — diris li kaj ekrigardis la horloĝon: — mi venis ĉi tien, por mendi teon...

Kaj prenante indiferentan esprimon, Paŭlo Petroviĉ tuj forlasis la ĉambron.

— Ĉu li venis ne invitite? — demandis Feniĉkan Nikolao Petroviĉ.

— Jes. Li ekfrapis kaj eniris.

— Kaj Arkaŝa ne estis plu ĉe vi?

— Ne. Ĉu mi ne devas reveni en la flankdomon, Nikolao Petroviĉ?

— Por kio?

— Mi pensas, ke tio estos pli bona en la unua tempo.

— N... ne, — diris Nikolao Petroviĉ kun ŝanceliĝo kaj frotis sian frunton. — Tion oni devis pri frue ... Bonan tagon, grasulo, diris li subite viviĝante kaj proksimiĝinte al la infano, kisis lian vangon; poste li sin iom klinis kaj almetis la lipojn al la mano de Feniĉka, kiu blanke brilis kiel lakto sur la ruĝa ĉemizo de Mitja.

— Nikolao Petroviĉ! Kion vi faras! — murmuretis la juna virino, kaj mallevis la okulojn, poste ŝi malrapide relevis ilin ... Ĉarma estis la esprimo de ŝiaj okuloj, kiam ŝi rigardis de malsupre kaj ridis karese kaj naive.

Nikolao Petroviĉ koniĝis kun Feniĉka en la sekvanta maniero. Foje, antaŭ tri jaroj, li estis devigita pasigi la nokton en gastejo en malproksima distrikta urbo. Lin surprizis agrable la pureco de la ĉambro, kiun oni donis al li, la freŝeco de la lita tolaĵo: “Ĉu la mastrino estas germanino?” pensis li; sed li eraris. La mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolĉa vizaĝo kaj serioza parolmaniero. Li parolis kun ŝi, trinkante teon; ŝi tre plaĉis al li. Nikolao Petroviĉ tiam ĵus transloĝiĝis en sian novan domon, kaj ne dezirante havi servutulojn, kiel servistojn, serĉis dungatojn. La mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj; li proponis al ŝi plenumi en lia domo la rolon de l’ ekonomino; ŝi konsentis. Ŝia edzo mortis antaŭ longe, lasinte al ŝi unu filinon Feniĉkan. Post du semajnoj Arina Saviŝna, tiel oni nomis la novan ekonominon, venis kun la filino en Marinon kaj ekloĝis en la flankdomo. La elekto de Nikolao Petroviĉ estis sukcesa. Arina enkondukis ordon en la domon. Pri Feniĉka, kiu estis tiam jam deksepjara, neniu parolis kaj ne multaj ŝin vidis: ŝi vivis senbrue, modeste, kaj nur dum la dimanĉoj en la paroĥa preĝejo Nikolao Petroviĉ rimarkis la delikatan profilon de ŝia blanka vizaĝo. Tiel pasis pli ol unu jaro.

Foje, matene, Arina venis en lian kabineton kaj, kiel ordinare, humile salutinte lin, demandis, ĉu li povas helpi al ŝia filino, al kiu fajrero el la kameno saltis en la okulon. Nikolao Petroviĉ kiel ĉiuj bienuloj, vivantaj ĉiam hejme, sin okupis per la kuracado kaj eĉ venigis malgrandan homeopatian apotekon. Li ordonis al Arina tuj alkonduki la malsanulinon. Eksciinte, ke la sinjoro vokas ŝin, Feniĉka forte ektimis, ŝi iris tamen kun la patrino. Nikolao Petroviĉ kondukis ŝin al la fenestro kaj prenis ŝian kapon per ambaŭ manoj. Esplorinte bone ŝian okulon, ruĝan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, tuj mem preparis la medikamenton, kaj disŝirinte en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. Feniĉka atente aŭskultis lin kaj kiam li finis, ŝi volis foriri. “Kisu la manon de la sinjoro, malsaĝa infano!” diris al ŝi Arina. Nikolao Petroviĉ ne donis al ŝi la manon, kaj konfuzita mem kisis ŝian klinitan kapon je la hardisiĝo. La okulo de Feniĉka baldaŭ resaniĝis, sed la impreso, farita de ŝi je Nikolao Petroviĉ, malaperis ne baldaŭ. Li senĉese vidis spirite ĉi tiun puran, delikatan, time levitan vizaĝon; li sentis sub siaj manoj ŝiajn molajn harojn, vidis ŝiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l’ suno ŝiaj malsekaj, perlaj dentoj.

Li komencis tre atente rigardi ŝin en la preĝejo, penis plej ofte ekparoli kun ŝi. En la komenco ŝi estis iom sovaĝa, kaj foje, antaŭ la vespero, renkontinte lin sur vojeto, kiun la piedirantoj faris tra sekala kampo, ŝi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto. Ŝi kaŝis sin tie, por ke li ne vidu ŝin. Li rimarkis ŝian kapon tra la ora reto de la spikoj, de kie ŝi rigardis, kiel sovaĝa besteto, kaj amike kriis al ŝi:

— Bonan tagon, Feniĉka! Mi ne mordas.

— Bonan tagon, — respondis ŝi, ne forlasante sian kaŝejon.

Iom post iom ŝi komencis kutimi al li, sed ĉiam ankoraŭ estis konfuzita en lia ĉeesto. Subite ŝia patrino Arina mortis pro ĥolero. Kion devis fari Feniĉka? Ŝi heredis de la patrino la amon al la ordo, prudenton kaj seriozan karakteron; sed ŝi estis tiel juna, tiel sola; Nikolao Petroviĉ estis tiel bona kaj delikata ... Senutile estus rakonti la ceteron ...

— Vi diras, ke mia frato senceremonie venis al vi? — demandis ŝin Nikolao Petroviĉ. — Li ekfrapis kaj eniris?

— Jes.

— Bone, bone. Donu al mi Mitjan, mi lin iom balancos.

Nikolao Petroviĉ komencis levi la filon preskaŭ ĝis la plafono, je granda plezuro de la etulo kaj je ne malgranda maltrankvilo de la patrino, kiu ĉe ĉiu lia suprenflugo, etendis siajn manojn al liaj nudiĝintaj piedetoj.

Paŭlo Petroviĉ revenis en sian elegantan kabineton, kies muroj estis tapetitaj per bela papero de sovaĝa koloro, kun armiloj, pendigitaj sur multkolora persa tapiŝo, kun nuksarbaj mebloj, kovritaj per malhele verda drapo, kun libroŝranko renaissance el maljuna nigra kverko, kun bronzaj statuetoj sur belega skribotablo, kun fajrujo ... Li sin ĵetis sur la kanapon, krucis la manojn sub la kapo kaj restis senmova, preskaŭ kun malespero rigardante la plafonon. Ĉu tial, ke li deziris kaŝi de la muroj tion, kion oni povis legi sur lia vizaĝo, aŭ pro alia kaŭzo, li leviĝis, mallevis la pezajn kurtenojn de la fenestroj kaj ree sin ĵetis sur la kanapon.

IX

En la sama tago Bazarov koniĝis kun Feniĉka. Li promenis kun Arkadio en la ĝardeno kaj klarigis al li, kial kelkaj arboj, precipe la junaj kverkoj, ne radikis.

— Oni devas planti ĉi tie pli da arĝentaj poploj kaj abioj kaj tilioj, se vi volas, submetinte fruktodonan teron. Jen la laŭbo bele kreskas, — aldonis li, — ĉar la akacio kaj siringo estas bonuloj, ili ne bezonas zorgojn. Halt! iu estas tie.

En la laŭbo sidis Feniĉka kun Duniaŝa kaj Mitja; Bazarov haltis kaj Arkadio salutis Feniĉkan per kapmovo, kiel malnovan amikinon.

— Kiu estas tio? — demandis Bazarov tuj, kiam ili preterpasis. — Kiel beleta ŝi estas!

— Pri kiu vi parolas?

— Stranga demando: nur unu estas beleta.

Arkadio, ne sen konfuzo, klarigis al li en kelke da vortoj, kiu estas Feniĉka.

— Hm! — diris Bazarov, — via patro, oni vidas, amas la bonajn pecojn. Li plaĉas al mi, via patro. Li estas bravulo. Sed oni devas koniĝi, — aldonis li kaj sin direktis al la laŭbo.

— Eŭgeno! — kun timo kriis al li Arkadio, — pli singarde, mi petas vin.

— Ne ekscitiĝu, — respondis Bazarov, — ne hodiaŭ mi naskiĝis, mi konas la mondon.

Proksimiĝinte al Feniĉka, li demetis la ĉapon.

— Permesu, ke mi min prezentu al vi, — komencis li kun ĝentila saluto: — Mi estas amiko de Arkadio Nikolaiĉ kaj homo kvieta.

Feniĉka leviĝis de la benko kaj silente rigardis lin.

— Kia bela infano! — daŭrigis Bazarov. — Ne estu maltrankvila, mia rigardo al neniu ankoraŭ alportis malfeliĉon. Kial liaj vangoj estas tiel ruĝaj? Ĉu li ricevas dentojn?

— Jes, — respondis Feniĉka, — li jam havas kvar dentojn, kaj nun la dentkarno ree ŝvelis.

— Montru lin al mi ... ne timu, mi estas kuracisto.

Bazarov prenis la infanon sur la manojn. La etulo, je la miro de Feniĉka kaj Duniaŝa, tute ne kontraŭstaris kaj ne ektimis.

— Mi vidas, vidas ... Ne grava, ĉio estas en ordo: li havos fortajn dentojn. Se io okazos, alvoku min. Kaj vi mem, ĉu vi estas sana?

— Sana, dank’ al Dio.

— Kaj vi? — aldonis Bazarov, sin turnante al Duniaŝa.

Duniaŝa, knabino tre modesta en la loĝejo kaj ridulino ekster la pordo, anstataŭ respondi eksplodis per rido.

— Tre bone. Jen, mi redonas al vi vian heroon.

— Kiel trankvila li estis sur viaj manoj, — diris Feniĉka duonvoĉe, repreninte la infanon.

— Ĉiuj infanoj estas trankvilaj, kiam mi prenas ilin, — respondis Bazarov, — mi konas sekretan rimedon por tio.

— La infanoj sentas, kiu amas ilin, — rimarkis Duniaŝa.

— Tute vere, — jesis Feniĉka. — Same Mitja ne al ĉiu permesas, ke oni lin prenu sur la manojn.

— Kaj al mi, ĉu li permesos? — demandis Arkadio, kiu iom da tempo staris flanke, sed fine proksimiĝis al la laŭbo.

Li logis al si Mitjan, sed la infano ĵetis la kapon posten kaj komencis krii; Feniĉka konfuziĝis.

— Alian fojon, kiam li kutimos al mi, — diris Arkadio amike. Ambaŭ amikoj foriris.

— Kiel oni nomas ŝin? — demandis Bazarov.

Feniĉka ... Feodosia, — respondis Arkadio.

— Kaj laŭ la nomo de ŝia patro ... Ankaŭ tion oni devas scii.

Nikolavna.

Bene. Al mi plaĉas en ŝi, ke ŝi ne estas tro konfuzita. Ekzistas personoj, kiuj kondamnus tion. Kia sensencaĵo? Kial ŝi devas konfuziĝi? Ŝi estas patrino, do ŝi estas prava.

— Ŝi estas prava, — rimarkis Arkadio, — sed mia patro ...

— Ankaŭ li estas prava, — interrompis lin Bazarov.

— Ne... ne tia estas mia opinio.

— Ŝajnas, ke vi preferus ne dividi la heredaĵon.

— Kiel vi ne hontas supozi ĉe mi tiajn pensojn! — fajre ekkriis Arkadio. — Ne de tiu vidpunkto mi mallaŭdas mian patron; mi opinias, ke li devus edziĝi kun ŝi.

— He, he! — trankvile diris Bazarov. — Kia grandanimeco! Vi do ne neas la gravecon de la edziĝo; tion mi ne supozus pri vi.

La amikoj kelke da paŝoj iris silente.

— Mi vidis la tutan bienon de via patro, — rekomencis Bazarov. — La brutaro estas mizera, la ĉevaloj taŭgas plu por nenio. La konstruaĵoj ankaŭ ne multe valoras, la laboristoj ŝajnas teruraj drinkuloj; la intendanto estas aŭ malsaĝulo aŭ fripono, — la afero ne estas por mi ankoraŭ tute klara.

— Severa vi estas hodiaŭ, Eŭgeno Vasiliĉ.

— La bravaj kamparanoj certe, certe trompos vian patron. Vi konas la proverbon: “La rusa kamparano trompos eĉ la bonan Dion”.

— Mi komencas konsenti kun la onklo, — rimarkis Arkadio, — vi havas tre malaltan opinion pri la rusoj.

— Ne grave! La sola merito de la rusoj estas, ke ili pri si mem havas plej malaltan opinion. Grave estas, ke dufoje du estas kvar, kaj ĉio alia estas sensignifa.

— Ankaŭ la naturo estas sensignifa? — demandis Arkadio, medite rigardante la multkolorajn kampojn, bele kaj dolĉe lumigitajn de la subiranta suno.

— Ankaŭ la naturo estas sensignifa, en tiu senco, kiel vi ĝin komprenas. La naturo ne estas templo, sed laborejo, kaj la homo estas en ĝi laboristo.

En la sama momento de la domo alflugis al ili malrapidaj sonoj de violonĉelo. Iu ludis sentplene, kvankam per nelerta mano, la “Atendon”, de Schubert, kaj kvazaŭ mielo disfluis en la aero la dolĉa melodio.

— Kiu ludas? — demandis Bazarov mirigita.

— Mia patro.

— Via patro ludas violonĉelon?

— Jes.

— Kian aĝon havas via patro?

— Kvardek kvar.

Bazarov subite eksplodis per rido.

— Kial vi ridas!

— Kial? homo kvardekkvarjara, pater familias, en la distrikto N. ludas la violonĉelon!

Bazarov ridis kaj ridis; sed Arkadio, kiom ajn granda estis lia respekto al la majstro, ĉi tiun fojon eĉ ne ekridetis.

X

Pasis ĉirkaŭ du semajnoj. La vivo en Marino fluis unutone: Arkadio vivis kiel sibarito, Bazarov laboris. Ĉiuj en la domo kutimis al li, al liaj senceremoniaj manieroj, al liaj paroloj mallongaj kaj sekaj. Feniĉka, pli ol la aliaj, tiel kutimis al li, ke foje nokte ŝi ordonis, ke oni lin veku: Mitja havis konvulsiojn; Bazarov venis, kiel ordinare, iom ŝercante, iom oscedante, restis ĉe ŝi du horojn kaj helpis al la infano. Sed, aliflanke, Paŭlo Petroviĉ per ĉiuj fortoj de sia animo ekmalamis Eŭgenon Vasiliĉ: li opiniis lin fierulo, bravaĉulo, cinikulo, plebano; li suspektis, ke Bazarov ne estimas lin, eble malestimas lin, lin, Paŭlon Kirsanov! Nikolao Petroviĉ iom timis la junan “nihiliston”, kaj dubis, ĉu lia influo estas utila por Arkadio; sed li volonte aŭskultis lin, volonte ĉeestis liajn fizikajn kaj ĥemiajn eksperimentojn. Bazarov alportis kun si mikroskopon kaj dum longaj horoj estis okupata per ĝi. Ankaŭ la servistoj kutimis al li, kvankam li mokis ilin: ili sentis, ke malgraŭ ĉio li estas ilia egalulo, ne sinjoro. Duniaŝa volonte ŝercis kun li kaj kaŝe, plensignife rigardis lin, preterkurante kvazaŭ juna koturnino; Petro, homo ekstreme memama kaj malsaĝa, ĉiam kun sulkigita frunto, homo, kies tuta merito konsistis en tio, ke li havis ĝentilajn manierojn, sciis silabi kaj ofte purigis per broso sian surtuton — eĉ li ridetis kaj sereniĝis, kiam Bazarov turnis sian atenton al li; la buboj de la korto kuris post la “doĥtoro”, kiel hundidoj. Sole la maljunulo Prokofiĉ ne amis lin, kun malgaja mieno servis lin ĉe la manĝotablo, nomis lin “senfeligisto”, “vagulo”, kaj asertis, ke Bazarov kun siaj vangharoj estas vera porko en arbetaro. Prokofiĉ, laŭ sia maniero, estis aristokrato ne malpli ol Paŭlo Petroviĉ.

Venis la plej belaj tagoj de l’ jaro — la unuaj tagoj de junio. La vetero estis belega; vere estas, ke de malproksime minacis ĥolero, sed la loĝantoj de la gubernio N. jam kutimis al ŝiaj vizitoj. Bazarov tre frue vekiĝis kaj iris du, tri verstojn de la domo, ne por promeni (li ne amis la sencelajn promenojn), sed por kolekti herbojn, insektojn. Iafoje Arkadio akompanis lin. Revenante ili ordinare disputis, kaj Arkadio ordinare estis venkita, kvankam li parolis pli multe ol la amiko.

Foje, ili pli longe restis ekstere; Nikolao Petroviĉ iris renkonte al ili en la ĝardenon kaj atinginte la laŭbon, li subite ekaŭdis la rapidajn paŝojn kaj la voĉojn de ambaŭ junuloj. Ili iris ĉe la alia flanko de la laŭbo, kaj ne povis lin vidi.

— Vi tro malmulte konas mian patron, — diris Arkadio.

Nikolao Petroviĉ restis senmova.

— Via patro estas brava homo, — respondis Bazarov, — sed pasis lia tempo, kantita estas lia kanto.

Nikolao Petroviĉ etendis la orelon ... Arkadio respondis nenion.

La homo, kies tempo jam pasis, staris du, tri minutojn senmove kaj malrapide ekiris hejmen.

— Antaŭhieraŭ mi vidis, ke li legas versaĵojn de Puŝkin, — daŭrigis dume Bazarov. — Klarigu al li, mi petas vin, ke tio estas absurda. Li ja ne estas plu infano: jam estas tempo ĵeti for ĉi tiun balaaĵon. Kia ideo esti romantikulo en la nuna tempo! Donu al li ian bonan libron.

— Kion doni al li? — demandis Arkadio.

— Oni povus komenci per “Stoff und Kraft” de Büchner.

— Jes. Tia estis ankaŭ mia intenco, — rimarkis aprobe Arkadio. — “Stoff und Kraft” estas skribita en populara lingvo...

— Jen kiel, mi kaj vi, — diris en la sama tago Nikolao Petroviĉ al la frato, sidante en lia kabineto, — ni estas juĝitaj: pasis nia tempo, kantita estas nia kanto. Eble Bazarov estas prava; sed unu afero, mi konfesas, doloras min: mi esperis ĝuste nun intime kaj amike proksimiĝi al Arkadio kaj jen mi restas malantaŭe, li preterpasis min, ni ne povas kompreni unu la alian.

— Kial li estas antaŭe? Per kio li tiel diferencas de ni? — malpacience ekkriis Paŭlo Petroviĉ. — Ĉion ĉi metis en lian kapon tiu sinjoro, la nihilisto. Mi malamas ĉi tiun doktoraĉon; laŭ mia opinio, li estas simple ĉarlatano; mi estas certa, ke malgraŭ ĉiuj siaj ranoj li ne multe scias, eĉ en la fiziko.

— Ne, frato, tion vi ne diru: Bazarov estas inteligenta kaj klera.

— Kaj kia memamo abomena, — ree interrompis Paŭlo Petroviĉ.

— Jes, — diris Nikolao Petroviĉ, — li estas memama. Ŝajnas, ke tio estas neevitebla; sed jen kion mi absolute ne povas kompreni. Ŝajnas al mi, ke mi faras ĉion, por ne resti malantaŭe de la tempo: mi aranĝis moderne miajn rilatojn kun la kamparanoj, mi fondis farmbienon, en la tuta gubernio oni nomas min ruĝulo; mi legas, mi lernas, entute mi penas esti sur la nivelo de la moderna tempo, — kaj ili diras, ke mia kanto estas kantita. Jes, frato, mi mem komencas pensi, ke ĝi estas kantita.

— Kial!

— Jen kial. Hodiaŭ mi sidis kaj legis versaĵojn de Puŝkin ... Tio estis “Ciganoj” ... Subite Arkadio proksimiĝas al mi kaj silente, kun karesa kompato delikate, kvazaŭ de infano, prenis mian libron kaj metis antaŭ mi alian, germanan ... ekridetis kaj foriris, kunprenante la libron de Puŝkin.

— Jen kio! Kaj kian libron li donis al vi!

— Jen ĉi tiun.

Nikolao Petroviĉ elprenis el la posta poŝo de la surtuto la faman broŝuron de Büchner, la naŭan eldonon.

Paŭlo Petroviĉ turnis ĝin en la manoj.

— Hm! — murmuris li, — Arkadio Nikolaiĉ sin okupas per via eduko. Ĉu vi provis legi la broŝuron?

— Mi provis.

— Kaj?

— Aŭ mi estas malsaĝa, aŭ tio ĉi estas sensencaĵo. Kredeble mi estas malsaĝa.

— Vi ne forgesis la germanan lingvon? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Mi bone komprenas germane.

Paŭlo Petroviĉ ree turnis la broŝuron en la manoj kaj kaŝe rigardis la fraton. Ambaŭ silentis.

À propos, — komencis Nikolao Petroviĉ, videble dezirante ŝanĝi la temon. — Mi ricevis leteron de Koliazin.

— De Mateo Iljiĉ?

— Jes, de li. Li venis en M. por revizii la gubernion. Li estas nun alta persono. Li skribas al mi, ke li deziras, kiel parenco, vidi nin kaj invitas nin kaj Arkadion en la urbon.

— Vi veturos? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Ne; kaj vi?

— Ankaŭ mi ne veturos. Mi tute ne vidas la neceson sin treni kvindek verstojn pro liaj belaj okuloj. Mathieu volas sin montri al ni en sia tuta gloro; la diablo lin prenu. Sufiĉos por li la incenso de la oficistaro. Io eksterordinara, sekreta konsilisto! Se mi daŭrigus mian servadon, tiun ĉi malsaĝan kaj mizeran vivon, mi estus nun generalo-adjutanto. Cetere, vi kaj mi ... nia kanto jam estas kantita.

— Jes, frato; evidente venis jam la tempo mendi ĉerkojn kaj kruci la manojn sur la brusto, — rimarkis Nikolao Petroviĉ kun sopiro.

— Ne, frato; mi ne kapitulacos tiel facile, — murmuris Paŭlo Petroviĉ. — Ni ankoraŭ batalos kontraŭ la doktoro, mi tion antaŭsentas.

La batalo okazis en la sama tago ĉe la vespera teo. Paŭlo Petroviĉ venis en la salonon jam batalpreta, incitita kaj senŝanceliĝa. Li atendis nur pretekston, por sin ĵeti kontraŭ la malamiko, sed preteksto longe ne venis. Bazarov ĝenerale parolis malmulte en la ĉeesto de la “maljunuloj Kirsanov”, (tiaj li nomis ambaŭ fratojn), kaj en tiu vespero li ne estis bonhumora kaj silente trinkis teon, unu glason post alia. Paŭlo Petroviĉ brulis pro malpacienco; fine lia deziro plenumiĝis. Oni parolis pri unu el la najbaraj bienuloj. “Sentaŭgulo, aristokrataĉo”, indiferente diris Bazarov, kiu renkontadis lin en Peterburgo.

— Permesu al mi demandi vin, — komencis Paŭlo Petroviĉ, kaj liaj lipoj tremis, — laŭ via opinio la vortoj “sentaŭgulo” kaj “aristokrato” signifas la samon?

— Mi diris: “aristokrataĉo”, — respondis Bazarov, malrapide sorbante sian teon.

— Jes; sed mi supozas, ke vi havas la saman opinion pri la aristokratoj kaj aristokrataĉoj. Mi opinias mia devo deklari al vi, ke mi ne konsentas kun vi. Mi kuraĝas diri, ke ĉiuj konas min kiel homon liberalan kaj amantan la progreson; sed ĝuste tial mi estimas la aristokratojn, la verajn. Rememoru, estimata sinjoro (de tiuj ĉi vortoj Bazarov levis la okulojn al Paŭlo Petroviĉ), rememoru, estimata sinjoro, — ripetis li per akra voĉo, — la anglajn aristokratojn. Ili ne cedas eĉ minimume de siaj rajtoj, kaj tial ili respektas la rajtojn de la aliaj; ili postulas la plenumon de la devoj rilate al ili; kaj tial ili mem plenumas siajn devojn. La aristokrataro donis la liberecon al Anglujo kaj subtenas ĝin.

— Ni aŭdis multfoje ĉi tiun rakonton, — diris Bazarov, — sed kion vi volas pruvi per tio?

— Estimata sinjoro, mi volas pruvi per tio (Paŭlo Petroviĉ elparolis la lastan vorton laŭ la popola dirmaniero; kiam li koleris, li faris tion intence, kvankam li bone sciis, ke tio estas kontraŭ la reguloj de la gramatiko. Tiu ĉi stranga kutimo estos heredaĵo de la tempoj de Aleksandro I. La tiamaj altranguloj, en la maloftaj okazoj, kiam ili parolis la gepatran lingvon, uzis kelkajn tiajn popolajn vortojn, kvazaŭ por komprenigi, ke ili estas pursangaj rusoj, sed samtempe altranguloj, al kiuj estas permesite malŝati la regulojn, faritajn por la lernantoj) — mi volas pruvi per tio, ke sen la sento de la memestimo — en la aristokrato ĉi tiu sento estas tre forta — ekzistas nenia firma fundamento por la socia ... bien public ... por la socia konstruaĵo. La individuo, estimata sinjoro, jen la ĉefa afero; la homa individuo devas esti fortika, kiel ŝtonego, ĉar sur ĝi ĉion oni konstruas. Mi tre bone scias, ekzemple, ke vi trovas ridindaj miajn kutimojn, mian kostumon, mian amon al pureco, sed ĉio ĉi estas rezultato de la sento de l’ memestimo, de la sento de la devo, jes sinjoro, de la devo. Mi vivas en la kamparo, en provinca angulo, sed mi ne malzorgas mian personon, mi estimas en mi la homon.

— Permesu, Paŭlo Petroviĉ, — diris Bazarov, — vi estimas vin kaj sidas kun krucitaj brakoj; kian utilon tio donas al bien public? Se vi ne estimus ĝin, vi farus la samon.

Paŭlo Petroviĉ paliĝis.

— Tio estas tute alia demando. Mi tute ne volas klarigi al vi nun, kial mi sidas kun krucitaj brakoj, kiel vi diras. Mi volas nur rememorigi al vi, ke la aristokratismo estas principo, kaj ke nur nemoralaj aŭ senvaloraj homoj povas en nia tempo vivi sen principoj. Mi diris tion al Arkadio en la dua tago post lia alveno, mi ripetas tion nun al vi. Ĉu ne vere, Nikolao?

Nikolao Petroviĉ jese balancis la kapon.

— Aristokratismo, liberalismo, progreso, principoj, — ripetis dume Bazarov, — kiom da fremdaj por la rusoj ... kaj senutilaj vortoj! La rusoj tute ne bezonas ilin.

— Kion ili bezonas, laŭ via opinio? Kiam oni aŭskultas vin, oni venas al la konkludo, ke ni estas ekster la homaro, ekster ĝiaj leĝoj. Pripensu, la logiko de la historio postulas ...

— Por kio ni bezonas la logikon? Ni vivas tre bone sen ĝi.

— Kiel?

— Jen kiel. Vi, mi supozas, ne bezonas la logikon por meti pecon da pano en vian buŝon, kiam vi estas malsata. Por kio ĉiuj ĉi abstraktaĵoj?

Paŭlo Petroviĉ eksvingis la manojn.

— Mi plu ne komprenas vin. Vi ofendas la rusan popolon. Mi ne komprenas, kiel oni povas malŝati la principojn, la regulojn? Kio direktas vin en la vivo?

— Mi jam diris al vi, onklo, ke ni malŝatas la aŭtoritatojn, — sin miksis Arkadio en la disputon.

— Ni agas, direktataj de tio, kion ni opinias utila, — respondis Bazarov. — En la nuna tempo plej utile estas nei, kaj ni neas.

— Ĉion?

— Ĉion.

— Kion vi diras? Ne sole la arton, la poezion ... sed ankaŭ ... terure estas diri...

— Ĉion, — kun neesprimebla trankvilo ripetis Bazarov.

Paŭlo Petroviĉ fikse rigardis lin. Li ne atendis tian respondon. Arkadio ruĝiĝis pro plezuro.

— Tamen, permesu, — ekparolis Nikolao Petroviĉ. — Vi ĉion neas, aŭ pli ĝustadire, vi ĉion detruas ... Sed oni devas ankaŭ konstrui.

— Tio ne estas nia afero ... Antaŭe oni devas purigi la lokon.

— La nuntempa stato de la popolo tion postulas, — grave aldonis Arkadio. — Ni devas plenumi ĉi tiujn postulojn, ni ne havas la rajton zorgi pri la kontentiĝo de la propra egoismo.

La lasta frazo, oni povis rimarki, ne plaĉis al Bazarov; ĝi havis odoron de la filozofio, tio estas de la romantismo, ĉar Bazarov ankaŭ la filozofion nomis romantismo, sed li ne trovis necesa refuti sian junan lernanton.

— Ne, ne! — ekkriis Paŭlo Petroviĉ kun subita eksplodo. — Mi ne volas kredi, ke vi, sinjoroj, efektive konas la rusan popolon, ke vi estas reprezentantoj de ĝiaj bezonoj, de ĝiaj deziroj. Ne, la rusa popolo ne estas tia, kia vi imagas ĝin. Ĝi pie respektas la tradicion, la familion, ĝi ne povas vivi sen kredo ...

— Mi ne diskutos kontraŭ tio, — interrompis Bazarov, — mi eĉ estas preta konsenti, ke en tio vi estas prava.

— Kaj se mi estas prava ...

— Tamen tio ĉi pruvas nenion.

— Jes, pruvas nenion, — ripetis Arkadio kun memcerteco de sperta ŝakludanto, kiu antaŭvidis, ŝajne lertan paŝon de la kontraŭulo, kaj tial tute ne konfuziĝis.

— Kiamaniere tio pruvas nenion? — murmuris Paŭlo Petroviĉ mirigite. — Do vi marŝas kontraŭ via popolo?

— Eĉ se estus tiel? — ekkriis Bazarov. — La popolo kredas, ke kiam tondras, la profeto Elio promenas en la ĉielo en kaleŝo. Do? Ĉu mi devas konsenti kun ĝi? Krom tio, ĝi estas rusa, kaj ĉu mi mem ne estas ruso?

— Ne, post ĉio, kion vi ĵus diris, vi ne estas ruso! Mi ne povas opinii vin ruso.

— Mia avo plugis la teron, — fiere respondis Bazarov. — Demandu iun ajn el viaj kamparanoj, kiun el ni du, vin aŭ min, li pli volonte nomos sia samlandano. Vi ne scias eĉ paroli kun li.

— Kaj vi parolas kun li kaj samtempe malestimas lin.

— Kial ne, se li meritas malestimon? Vi mallaŭdas mian vidmanieron, sed kiu diris al vi, ke ĝi estas en mi okaza, ke ĝi ne estas kaŭzita de la sama popola spirito, por kiu vi tiel batalas?

— Kompreneble! Tre necesaj estas la nihilistoj!

— Ĉu ili estas necesaj, aŭ ne, ne estas nia afero decidi. Ankaŭ vi ja opinias vin ne senutila.

— Sinjoroj, sinjoroj, mi petas vin, lasu la personojn! — ekkriis Nikolao Petroviĉ kaj leviĝis.

Paŭlo Petroviĉ ekridetis kaj metinte la manon sur la ŝultron de l’ frato, devigis lin ree sidiĝi.

— Estu trankvila, — diris li. — Mi ne forgesos min, ĝuste pro la sento de la memestimo, kiun tiel senkompate mokas la sinjoro ... la sinjoro doktoro. Permesu, daŭrigis li, sin turnante ree al Bazarov, — eble vi pensas, ke via doktrino estas nova? Vane vi imagas tion. La materialismo, kiun vi predikas, multfoje jam estis moda, kaj ĉiam bankrotis ...

— Ree fremda vorto! — interrompis lin Bazarov. Li komencis koleri, kaj lia vizaĝo ekhavis kupran kaj vulgaran koloron. — Antaŭ ĉio, ni nenion predikas, tio ne estas nia kutimo.

— Kion do vi faras?

— Jen kion ni faras. Iam, antaŭ nelonge, ni diris, ke niaj oficistoj estas korupteblaj, ke ni posedas nek vojojn, nek komercon, nek taŭgajn juĝajn instituciojn ...

— Jes, jes, vi estas akuzantoj; tiaj, ŝajnas, oni nomas vin. Mi konsentas kun multaj el viaj akuzoj, sed ...

— Kaj poste ni konvinkiĝis, ke sole babili, ĉiam babili pri niaj ulceroj kondukas nur al senutilaĵoj, al doktrinismo; ni rimarkis, ke ankaŭ niaj prudentuloj, tiel nomataj progresemaj homoj kaj akuzantoj valoras nenion, ke ni nin okupas per sensencaĵoj, diskutas pri ia arto, senkonscia krea kapablo, parlamentismo, neceso havi advokatojn kaj la diablo scias pri kio, kiam oni devus zorgi pri la ĉiutaga pano, kiam plej kruda superstiĉo sufokas nin, kiam ĉiuj niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj, kiam eĉ la libereco, pri kiu klopodas la registaro, alportos kredeble neniun utilon, ĉar la kamparano volonte ŝtelus de si mem, por sin veneni en la drinkejo.

— Jes, — interrompis Paŭlo Petroviĉ, — jes: vi pri ĉio ĉi konvinkiĝis kaj decidis mem entrepreni nenion seriozan.

— Kaj decidis entrepreni nenion, — malgaje ripetis Bazarov. Li subite ekkoleris kontraŭ si mem, ke li tiel multe parolis kun la aristokrato.

— Kaj nur insulti?

— Kaj insulti.

— Kaj tion oni nomas nihilismo!

— Kaj tion oni nomas nihilismo, — ree ripetis Bazarov kaj tiun ĉi fojon per intence provokanta tono.

Paŭlo Petroviĉ iom palpebrumis.

— Jen kio! — diris li per strange trankvila voĉo. — La nihilismo devas resanigi ĉion, kaj vi, vi estas niaj savantoj kaj herooj. Sed kial vi insultas la aliajn, ekzemple tiujn akuzantojn? Ĉu vi ne same babilas, kiel ĉiuj?

— Eble alia, sed ĉi tiu peko ne ŝarĝas nian konsciencon, — diris Bazarov tra la dentoj.

— Kio do? Vi pretendas, ke vi agas? Vi vin preparas al agado!

Bazarov respondis nenion. Paŭlo Petroviĉ ektremis, sed tuj ekregis sin mem.

— Hm! ... Agi, rompi... — daŭrigis li. — Sed rompi, se vi eĉ ne scias, kial?

— Ni rompas, ĉar ni estas forto, — rimarkis Arkadio.

Paŭlo Petroviĉ ekrigardis sian nevon kaj ekridetis.

— Jes, la forto, ne bezonas rajtigon, — diris Arkadio kaj sin rektigis.

— Malfeliĉa! — ekkriis Paŭlo Petroviĉ; li ne povis plu regi sin. — Pripensu, kion vi subtenas en Rusujo per via ridinda sentenco! Ne, eĉ anĝelo perdus la paciencon! La forto! Ankaŭ la sovaĝa kalmuko kaj mongolo posedas forton, sed por kio ĝi povas servi nin? Ni ŝatas la civilizacion, jes, estimata sinjoro, ni ŝatas ĝiajn fruktojn. Ne diru al mi, ke ĉi tiuj fruktoj estas sensignifaj: la plej mizera ĉambrokoloristo, un barbouilleur, dancludisto, al kiu oni pagas kvin kopekojn por vespero, eĉ ili estas pli utilaj ol vi, ĉar ili estas reprezentantoj de la civilizacio, ne de la vulgara mongola forto! Vi imagas, ke vi estas progresemaj homoj, kaj la plej taŭga loko por vi estus kalmuka veturilo. La forto! Ne forgesu, fine, sinjoroj fortaj, ke via tuta nombro estas kvar kaj duono, kaj la aliaj estas milionoj kaj ne permesos al vi piedpremi iliajn plej sanktajn kredojn; ili frakasos vin!

— Se ili frakasos nin, kion fari? — diris Bazarov. — Sed via kalkulo estas malproksima de la vero. Ni ne estas tiel malmultenombraj, kiel vi opinias.

— Kio? Vi do serioze esperas venkon en la batalo kontraŭ la tuta popolo?

— Unukopeka kandelo, vi scias, bruligis Moskvon, — respondis Bazarov.

— Jes, jes. En la komenco fiereco preskaŭ satana, kaj poste moka ironio. Jen kio delogas la junularon, jen kio venkas la nespertajn korojn de la buboj! Rigardu, unu el ili sidas apud vi, li estas preskaŭ en ekstazo antaŭ vi, ĝuu lian adoron. (Arkadio sin deturnis kaj sulkigis la brovojn.) Kaj ĉi tiu infekto disvastiĝis jam malproksimen. Oni rakontis al mi, ke en Romo niaj pentristoj ne metas plu piedon en Vatikano. Rafaelon ili opinias preskaŭ malsaĝulo, ĉar li estas aŭtoritato, kiel ili diras; kaj ili mem estas senfortaj kaj senfruktaj; ilia fantazio sufiĉas apenaŭ por “Knabino ĉe fontano”, por nenio alia! Kaj la knabino estas abomene pentrita. Laŭ via opinio ili estas bravuloj, ĉu ne vere?

— Laŭ mia opinio, — respondis Bazarov, — Rafaelo ne valoras unu kupran groŝon; kaj ili ne valoras pli multe ol li.

— Brave, brave! Aŭskultu, Arkadio ... jen kiajn esprimojn devas uzi la nuntempaj junuloj! Kaj ĉu ili povus ne sekvi vin? En la tempo pasinta la junuloj devis lerni; ili ne volis esti rigardataj kiel ignorantoj, ili do nevole devis labori. Nun sufiĉas al ili diri: ĉio en la mondo estas sensencaĵo! Kaj ĉio estas preta. La junuloj ekĝojis. Kaj efektive, iam ili simple estis malsaĝuloj, kaj nun ili subite fariĝis nihilistoj.

— Jen vi forgesis la senton de la memestimo, tiel gloratan de vi, — rimarkis Bazarov kun flegmo, dum Arkadio ruĝiĝis pro indigno kaj liaj okuloj ekflamis. — Nia disputo kondukis nin tro malproksimen... Ŝajnas, ke pli bone estos ĝin ĉesigi. Mi tiam konsentos kun vi, aldonis li leviĝante de la seĝo, — kiam vi prezentos al mi unu solan institucion en nia vivo, familia aŭ socia, kiu ne meritas plenan, senkompatan nuligon.

— Mi prezentos al vi milionojn da tiaj institucioj, — ekkriis Paŭlo Petroviĉ, — milionojn! La komunumo, ekzemple.

Malvarma rideto kurbigis la lipojn de Bazarov.

— Kio koncernas la komunumon, — respondis li, — vi prefere parolu pri ĝi kun via frato. Li nun, ŝajnas, spertis per la faktoj, kio estas la komunumo, solidareco, sobreco kaj aliaj belaj aferoj.

— La familio, fine, la familio, tia, kia ĝi ekzistas ĉe niaj kamparanoj! — kriis Paŭlo Petroviĉ.

— Ankaŭ ĉi tiun demandon, mi opinias, pli bone estus, por vi mem, ne esplori tro detale. Vi ne demandu la bofilinojn pri iliaj bopatroj! Sekvu mian konsilon, Paŭlo Petroviĉ, vi pripensu unu, du tagojn, — en la nuna momento vi trovos nenion, mi supozas. Trapasu ĉiujn klasojn de nia nacio, kaj dume Arkadio kaj mi, ni...

— Ridos ĉion, — finis la frazon Paŭlo Petroviĉ.

— Ne, ni tranĉos ranojn. Ni iru, Arkadio; ĝis la revido, sinjoroj.

Ambaŭ amikoj eliris. La fratoj restis solaj kaj en la unua momento nur rigardis unu la alian.

— Jen, — komencis, fine, Paŭlo Petroviĉ, — nia nuna junularo! jen niaj posteuloj!

— Niaj posteuloj, — ripetis kun malgaja sopiro Nikolao Petroviĉ. Dum la tuta disputo li sidis, kvazaŭ sur flamantaj karboj, kaj nur kaŝe melankolie rigardis Arkadion. — Ĉu vi scias, frato, kion mi rememoris? Foje mi disputis kun mia mortinta patrino: Ŝi kriis, ne volis min aŭskulti ... Fine mi diris al ŝi: “Vi ne povas min kompreni, ni apartenas al du diversaj generacioj.” Ŝi sentis sin terure ofendita, kaj mi pensis: “Kion fari? La pilolo estas maldolĉa, tamen oni devas ĝin engluti.” Nun venis nia vico, kaj niaj posteuloj povas diri al ni: “Vi ne apartenas al nia generacio, englutu la pilolon”.

— Vi estas tro bonkora kaj modesta, — respondis Paŭlo Petroviĉ, — mi, kontraŭe, ne dubas, ke ni estas multe pli pravaj, ol tiuj sinjoroj, kvankam ni parolas, eble, per lingvo iom malnoviĝinta, kaj ni ne posedas ilian bravaĉan memfidon ... Kaj kiel afektema estas la nuntempa junularo! Kiam oni demandas ĉe la tablo: “Kian vinon vi deziras, ruĝan aŭ blankan?” ili respondas: “Mi havas la kutimon preferi la ruĝan”, per basa voĉo kaj kun tiel serioza mieno, kvazaŭ la tuta universo rigardus ilin en ĉi tiu momento...

— Vi ne deziras plu teon? — diris Feniĉka, enŝovinte la kapon tra la pordo: ŝi ne kuraĝis eniri, dum en la salono sonis la voĉoj de la disputantoj.

— Ne, vi povas ordoni, ke oni forprenu la samovaron, — respondis Nikolao Petroviĉ kaj leviĝis renkonte al ŝi. Paŭlo Petroviĉ diris al li simple: bon soir kaj sin direktis al sia kabineto.

XI

Post duonhoro Nikolao Petroviĉ iris en la ĝardenon, en sian amatan laŭbon. Malĝojaj meditoj premis lin. Unuafoje li klare konsciis la senfundaĵon, kiu apartigis lin de la filo; li antaŭsentis, ke kun ĉiu tago ĝi pli kaj pli grandiĝos. Do vane en Peterburgo vintre dum tutaj tagoj li studis la plej novajn verkojn; vane li aŭskultis atente la interparolojn de la junuloj; vane li ĝojis, kiam li sukcesis meti ankaŭ sian vorton en iliajn bolantajn parolojn. “Mia frato diras, ke ni estas pravaj, pensis li — kaj metinte flanke ĉiun memamon, mi mem pensas, ke ili estas pli malproksime de la vero, ol ni, sed samtempe mi sentas, ke ili posedas ion, kion ni ne havas, ian superecon je ni. ... La junecon? Ne: ne sole la junecon. Ĉu ne en tio konsistas ilia supereco, ke en ili restis malpli da sinjoreco, ol en ni?”

Nikolao Petroviĉ mallevis la kapon kaj frotis la vizaĝon per la mano.

“Sed malŝati la poezion?” — ree pensis li, “ne simpatii kun la arto, kun la naturo ...”

Li rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ por kompreni, kiel oni povas ne simpatii kun la naturo. Jam proksimiĝis la vespero, la suno sin kaŝis post malgranda tremola arbaro, kreskanta duonan verston de la ĝardeno, kaj ĵetis senfinan ombron sur la senmovajn kampojn. Kamparano trote rajdis blankan ĉevalon sur malhela, mallarĝa vojeto de la rando de la arbaro: kvankam li rajdis en la ombro, li estis tuta klare videbla; oni eĉ povis rimarki flikaĵon sur lia dorso. La sunaj radioj penetris en la arbaron kaj, traborante la densaĵon, verŝis sur la trunkojn de la tremoloj tiel varman lumon, ke ili fariĝis similaj al pinoj; iliaj folioj ŝajnis preskaŭ bluaj kaj super ili alte pendis la hele blua ĉielo, delikate borderita de la vesperruĝo. La hirundoj flugis alte; la vento eksilentis; malfruintaj abeloj malrapide kaj dorme zumis inter la siringaj floroj; kolono de muŝoj dancis super izolita branĉo etendita. Kiel bela estas ĉio ĉi, mia Dio! pensis Nikolao Petroviĉ, kaj la amataj versoj murmurete flugis de liaj lipoj: li rememoris Arkadion, Stoff und Kraft kaj eksilentis, sed restis senmova kaj daŭrigis la doloran plezuron de la soleca meditado. Li amis mediti; la vivo en la kamparo evoluigis en li ĉi tiun kapablon. Antaŭ nelonge li same meditis, atendante sian filon en la gastejo, kaj de tiu tempo jam plenumiĝis ŝanĝo, jam fiksiĝis la rilatoj kun Arkadio, tiam neklaraj ankoraŭ, kaj kiel! ... Sin prezentis al li la bildo de la mortinta edzino, sed ne tia, kia li ŝin konis en la daŭro de longaj jaroj, ne bona mastrino, ĉiam hejme restanta, sed juna knabino, kun maldika talio, senpeke demanda rigardo, kaj forte kunplektita harligo super la infana kolo. Li rememoris, kiel li ekvidis ŝin unuafoje. Li estis tiam ankoraŭ studento. Li renkontis ŝin sur la ŝtuparo de sia loĝejo kaj nevole puŝegis ŝin, sin turnis, volis peti pardonon kaj sukcesis nur murmuri: “Pardon, monsieur”; ŝi klinis la kapon, ekridetis kaj subite, kvazaŭ timigita, forkuris, de la kurbiĝo de la ŝtuparo rapide ekrigardis lin kaj ruĝiĝis. Poste, la unuaj nekuraĝaj vizitoj, duonvortoj, duonridetoj, momentoj de dubo, malĝojo, pasio kaj fine la ebriiganta feliĉo ... Kie estas ĉio ĉi? Ŝi fariĝis lia edzino, li estis feliĉa, kiel nemultaj sur la tero ... “Sed, — pensis li, — la dolĉaj, unuaj momentoj, kial ili ne povas daŭri vivon eternan, senmortan?”

Li ne penis klarigi al si mem ĉi tiun ideon, sed li sentis, ke li deziras reteni feliĉan tempon per io pli forta ol la memoro, li deziris ree senti la proksimecon de sia Mario, ŝiajn varmon kaj spiron, kaj jam ŝajnis al li, ke super li ...

— Nikolao Petroviĉ, — eksonis proksime de li la voĉo de Feniĉka, — kie vi estas?

Li ektremis. Li ne sentis honton, li ne faris al si riproĉojn ... Li eĉ ne imagis la eblecon kompari la edzinon kun Feniĉka, sed li bedaŭris, ke ŝi serĉas lin en tiu ĉi momento. Ŝia voĉo tuj rememorigis al li liajn grizajn harojn, lian maljunecon, lian nunan staton.

La sorĉlando, en kiun li jam estis eniranta, kiu jam estis aperanta el la nubaj ondoj de l’ tempo pasinta, ekŝanceliĝis kaj malaperis.

— Mi estas tie ĉi, — respondis li, — mi venos, iru. “Jen la sinjoraj kutimoj” — pensis li. Feniĉka silente rigardis al li en la laŭbon kaj malaperis. Li konstatis kun miro, ke la nokto surprizis lin en liaj meditoj. Ĉio ĉirkaŭe fariĝis malluma kaj silenta, kaj la vizaĝo de Feniĉka ŝajnis al li pala kaj malgranda en la krepusko. Li leviĝis por reveni hejmen, sed lia tuŝita koro ne povis trankviliĝi en lia brusto, kaj li komencis malrapide promeni en la ĝardeno, jen medite rigardante antaŭ siaj piedoj, jen levante la okulojn al la ĉielo, kie jam svarmis kaj briletis la steloj. Li promenis longe, preskaŭ ĝis laciĝo, kaj lia maltrankvilo, ia serĉanta, nedifinita, malĝoja, ne malaperis. Ho, kiel ridus lin Bazarov, se li ekscius, kio fariĝis en li tiam! Eĉ Arkadio kondamnus lin. Ĉe li, kvardekkvar-jara agronomo kaj mastro, larmoj aperis en la okuloj, senmotivaj larmoj; tio estis centoble pli malbona ol la violonĉelo.

Nikolao Petroviĉ ne ĉesis promeni kaj ne povis decidiĝi eniri en la domon, en ĉi tiun serenan kaj intiman neston, kiu tiel invite rigardis lin per siaj lumigitaj fenestroj; li ne havis la kuraĝon forlasi la mallumon, la ĝardenon, la impreson de freŝa aero sur la vizaĝo, ĉi tiun malĝojon, ĉi tiun maltrankvilon ...

Ĉe la kurbiĝo de la vojeto li renkontis Paŭlon Petroviĉ.

— Kio estas al vi? — demandis li Nikolaon Petroviĉ, — vi estas pala kiel fantomo; kial vi ne iras dormi?

Nikolao Petroviĉ klarigis al li en kelke da vortoj la staton de sia animo kaj foriris. Paŭlo Petroviĉ iris ĝis la ekstremo de la ĝardeno. Ankaŭ li ekmeditis, ankaŭ li levis la okulojn al la ĉielo. Sed en liaj belaj, malhelaj okuloj rebrilis nenio, ekster la lumo de la steloj. Li ne estis romantikulo, kaj ne sciis revi lia animo, elegante seka kaj pasia, mizantropa laŭ la franca maniero.

— Ĉu vi scias? — diris en la sama nokto Bazarov al Arkadio. — Mi havas bonegan ideon. Via patro diris hodiaŭ, ke li ricevis inviton de tiu via altranga parenco. Via patro ne veturos al li; ni ekspedu nin tien, li ja invitas ankaŭ vin. Vi vidas, kia vetero estas nun ĉi tie. Ni faros agrablan ekskurson, ni rigardos la urbon. Ni pasigos tie kvin, ses tagojn, ne pli multe!

— Kaj de tie vi revenos tien ĉi?

— Ne, mi devas veturi al mia patro. Vi scias, li loĝas tridek verstojn de vi. Jam dum longe mi ne vidis lin; mi devas fari la plezuron al la maljunuloj. Ili estas bravaj homoj, precipe la patro: tre amuza. Mi estas ilia sola filo.

— Longe vi gastos ĉe ili?

— Ne. Mi kredeble enuos tie.

— Kaj revenante vi vizitos nin?

— Mi ne scias ... eble. Do? Ĉu ni veturu?

— Bone, — respondis Arkadio indiferente.

En la fundo de sia koro li tre ekĝojis pro la propono de sia amiko, sed li opiniis sia devo kaŝi sian senton. Ne vane li estis nihilisto.

En la sekvinta tago li forveturis kun Bazarov en la urbon M. La junularo de Marino bedaŭris ilian forveturon; Duniaŝa verŝis kelke da larmoj ... sed la maljunuloj pli libere ekspiris.

XII

La urbo M., kien veturis niaj amikoj, estis administrata de guberniestro, ankoraŭ juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo. En la unua jaro de sia administrado, li sukcesis malpaciĝi ne sole kun la marŝalo de la nobelaro, eks-subkapitano, gvardia ĉevaledukisto kaj tre gastama homo, sed ankaŭ kun la propraj oficistoj. La malkonsentoj atingis fine tian gradon, ke la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori ĉion en la urbo mem. La registaro elektis por ĉi tiu rolo Mateon Iljiĉ Koliazin, filon de tiu Koliazin, kiu iam estis zorganto de l’ fratoj Kirsanov. Ankaŭ li apartenis al la “junaj”, tio estas, li antaŭ nelonge atingis la aĝon de kvardek jaroj, sed li jam celis al alta ŝtata posteno kaj portis ordenan stelon sur ĉiu flanko de l’ brusto. Unu el ili, estas vere, estis eksterlanda, malmulte ŝatata. Same, kiel la guberniestro, kiun li devis juĝi, li estis rigardata kiel progresulo, kaj kvankam li jam estis altrangulo, li ne similis al aliaj altranguloj. Li havis pri si mem plej altan opinion; lia memamo estis senlima, sed liaj manieroj estis simplaj, li rigardis aprobe, aŭskultis sen severeco kaj tiel bonkore ridis, ke en la unua tempo li eĉ akiris reputacion de “bona knabo.” En gravaj okazoj li tamen sciis uzi feran manon.

“La energio estas nepre necesa, — diradis li tiam, — l’energie est la première qualité d’un homme d’état”; sed malgraŭ ĉio ĉi li estis plej ofte trompata kaj ĉiu iom sperta oficisto kondukis lin je la nazo. Mateo Iljiĉ parolis kun granda respekto pri Guizot, kaj penis konvinki ĉiun, ke li ne estas rutinulo kaj malprogresema formalisto, ke neniu grava fenomeno de la socia vivo preterpasas lian atenton ... ĉiuj tiaj frazoj estis tre bone konataj de li. Li eĉ observis la evoluon de la moderna literaturo, kun majesta indiferenteco, estas vere: plenaĝa homo, renkontinte sur la strato procesion de knaboj, aligas iafoje al ĝi. En la realeco Mateo Iljiĉ ne multe diferencis de la ŝtataj altranguloj de la tempo de Aleksandro I, kiuj sin preparante al vesperkunveno ĉe sinjorino Sveĉina, kiu loĝis tiam en Peterburgo, legis matene paĝon de Condillac; sed liaj manieroj estis aliaj, pli modernaj. Li estis lerta kortegano, granda ruzulo kaj nenio plu; li ne sciis gvidi la aferojn, ne posedis inteligentecon, sed bone zorgis pri la propraj aferoj, en kiuj neniu povus lin trompi, kaj tio ja estas plej grava.

Mateo Iljiĉ akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto, oni preskaŭ povus diri ŝerceme. Li tamen ekmiris, kiam li eksciis, ke la invititaj parencoj restis en la kamparo. “Via patro ĉiam estis strangulo”, diris li, svingante la penikojn de sia eleganta velura negliĝa vesto. Subite, sin turnante al juna oficisto en dece butonumita uniformo, li ekkriis kun mieno de multokupita persono: “Kio?” La juna homo, kies lipoj kungluiĝis pro longa silento, leviĝis kaj konfuzita rigardis sian ĉefon. Sed, konsterninte la subulon, Mateo, Iljiĉ ne turnis plu atenton al li. Niaj altranguloj ĝenerale amas konfuzi siajn subulojn; la rimedoj, kiujn ili uzas por atingi la celon, estas tre diversaj. La sekvanta maniero, inter aliaj, estas tre uzata: “is quite a favourite”, kiel diras la angloj. La ĉefo subite ĉesas kompreni la plej simplajn vortojn, li kvazaŭ perdas la aŭdkapablon. Li demandas ekzemple: “Kia tago estas hodiaŭ?” Al li oni plej respekte respondas: “Vendredo, via ekscelenco.”

— Kio? Kio? Kion vi diras? — pene ridetas la ĉefo.

— Hodiaŭ estas vendredo, via ekscelenco.

— Kio? Kiel? Kio estas vendredo? Kia vendredo?

— Vendredo, via ekscelenco, tago de la semajno.

— Kio? Ĉu vi volas doni al mi lecionojn?

Mateo Iljiĉ kun tuta sia liberalismo estis tamen tia altrangulo.

— Mi konsilas al vi, mia amiko, fari viziton al la guberniestro, — diris li al Arkadio. — Vi komprenas: mi konsilas tion al vi ne tial, ke mi restas fidela al la antikvaj tradicioj, ordonantaj sin klini antaŭ la ŝtataj povoj, ne; sed simple tial, ke la guberniestro estas homo comme il faut; krom tio, sendube vi deziras koniĝi kun ĉi tiea societo ... Vi ne estas urso, mi esperas? Postmorgaŭ la guberniestro donos grandan balon.

— Vi estos tie? — demandis Arkadio.

— Por mi li donos la balon, — respondis Mateo Iljiĉ, preskaŭ kun kompato. — Ĉu vi dancas?

— Mi dancas, sed malbone.

— Domaĝe. Ĉi tie vi trovos kelke da belaj virinoj, cetere, por juna homo estas honto ne danci. Ree mi diras tion ne kiel partiano de la antikvaj moroj; mi tute ne opinias, ke la inteligenteco estas en la piedoj, sed la byronismo estas ridinda, il a fait son temps.

— Ne, onklo, ne pro la byronismo mi...

— Mi konigos vin kun la ĉi tieaj sinjorinoj, mi prenos vin sub mian flugilon, — interrompis Mateo Iljiĉ kaj ekridis kun kontenta mieno. — Estos varme al vi, ĉu ne?

Eniris servisto kaj anoncis la prezidanton de la registara kaso. Tio estis maljunulo kun dolĉa rigardo, kun sulkigitaj lipoj, kiu ekstreme amis la naturon, precipe somere, kiam laŭ liaj vortoj: “Ĉiu abeleto prenas tributon de ĉiu floreto” ... Arkadio foriris.

Li trovis sian amikon en la gastejo, kie ili haltis, kaj longe persvadis lin iri al la guberniestro. “Kion fari!” diris fine Bazarov, “kion oni kuiris, tion oni devas manĝi. Ni venis por rigardi la bienulojn, ni iru rigardi ilin.”, La guberniestro akceptis la junulojn ĝentile, sed ne invitis ilin sidiĝi kaj mem ne sidiĝis. Li ĉiam estis okupita kaj rapidis; de la mateno li portis la uniformon, malvastan kaj ekstreme rigidan kravaton, neniam havis tempon por sate manĝi kaj trinki, senĉese donis ordonojn. En la gubernio oni moknomis lin Burdalu, aludante per tio ne la faman francan predikiston, sed malbonan bieron, nomatan “burda.” Li invitis Arkadion kaj Eŭgenon al sia balo, kaj post du minutoj ripetis la inviton, opiniante ilin fratoj kaj nomante Kajsarov.

Forlasante la domon de la guberniestro, ili renkontis fiakron, el kiu subite elsaltis homo de nealta kresko, en hungara surtuto laŭ la modo de la slavofiloj*, kaj kun ekkrio: “Eŭgeno Vasiliĉ!” ekkuris al Bazarov.

* Tiaj en la 4-a jardeko de la 19-a jarcento oni nomis en Rusujo la partianojn de l’ unuiĝo de ĉiuj slavaj popoloj.

— Ah! tio estas vi, Herr Sitnikov, — diris Bazarov, ne interrompante sian paŝadon sur la trotuaro. — Kiel vi venis tien ĉi?

— Imagu, tute okaze, — respondis Sitnikov kaj sin turninte al la fiakro, kelke da fojoj svingis la manojn kaj ekkriis: — Sekvu nin, sekvu! Mia patro havas ĉi tie negocon, — daŭrigis li, transsaltante kaveton, — li petis min ... Hodiaŭ mi eksciis pri via alveno, kaj jam estis ĉe vi ... (Efektive, la amikoj, reveninte en sian ĉambron, trovis tie vizitkarton kun fleksitaj anguloj, portantan de unu flanko la nomon de Sitnikov france, kaj de la alia — per slavaj literoj) ... Mi esperas, ke vi ne venas de la guberniestro?

— Ne esperu, ni venas rekte de li.

— En tia okazo ankaŭ mi iros al li ... Eŭgeno Vasiliĉ, konigu min kun via ... kun la sinjoro ...

Sitnikov, Kirsanov, — murmuris Bazarov, ne haltante.

— Mi estas ĉarmita, — komencis Sitnikov, paŝante kun la flanko antaŭen, ridetante kaj rapide detirante siajn tro elegantajn gantojn, — Mi multe aŭdis ... Mi estas malnova konato de Eŭgeno Vasiliĉ, mi eĉ povas diri: lia lernanto. Al li mi ŝuldas mian renaskiĝon.

Arkadio ekrigardis la lernanton de Bazarov. Maltrankvila kaj rigida esprimo estis legebla en la etaj, cetere agrablaj trajtoj de lia kvazaŭ lekita vizaĝo; malgrandaj, kvazaŭ enpremitaj okuloj rigardis fikse kaj maltrankvile; ankaŭ lia rido estis maltrankvila: ia mallonga, seka rido.

— Ĉu vi kredas al mi, — daŭrigis li, — ke kiam Eŭgeno Vasiliĉ diris unuafoje, ke oni ne devas respekti la aŭtoritatojn, mi eksentis tian ĝojon ... mi kvazaŭ retrovis la vidkapablon! “Jen, — pensis mi, — fine mi trovis homon!” A propos, Eŭgeno Vasiliĉ, vi nepre devas viziti unu ĉi tiean sinjorinon, kiu estas plene kapabla kompreni vin kaj por kiu via vizito estos vera festo; vi sendube aŭdis pri ŝi.

— Kiu ŝi estas? — demandis tedite Bazarov.

Kukŝin, Eudoxie, Eŭdoksio Kukŝin. Rimarkinda naturo, emancipée en la vera senco de l’ vorto, progresema virino. Ĉu vi scias? Ni iru al ŝi nun, ĉiuj kune. Ŝi loĝas du paŝojn de ĉi tie. Vi ankoraŭ ne matenmanĝis?

— Ne ankoraŭ.

— Do bonege. Ŝi, vi komprenas, disiĝis de la edzo, ŝi dependas de neniu.

— Ĉu ŝi estas bela? — interrompis Bazarov.

— N... ne, tion oni ne povas diri.

— Kial do, por kia diablo vi invitas nin al ŝi?

— Ah, vi ŝerculo ... Ŝi regalos nin per ĉampano.

— Vere? Tuj oni vidas praktikan homon. Ĉu via patro ĉiam, ankoraŭ sin okupas per branda negoco?

— Jes, — rapide respondis Sitnikov kaj akre ekridis ... — Do? Vi iros?

— Vere, mi ne scias.

— Vi volis rigardi la homojn, iru, — diris duonvoĉe Arkadio. — Kaj vi, sinjoro Kirsanov, interrompis Sitnikov. — Ankaŭ vi iru, mi petas, ni ne povas iri sen vi.

— Sed kiel ni povas invadi ĉiuj tri?

— Ne grave. Ŝi estas senceremonia virino.

— Botelon da ĉampano ni ricevos! — demandis Bazarov.

— Tri! — ekkriis Sitnikov. — Mi garantias.

— Per kio!

— Per la propra kapo.

— Prefere estus — per la monujo de via patro. Cetere, ni iru.

XIII

La malgranda nobela domo laŭ la moskva gusto, en kiu loĝis Eŭdoksio Kukŝin, staris en unu el la ĵus forbrulintaj stratoj de l’ urbo M.; kiel oni scias, niaj guberniaj urboj brulas ĉiun kvinan jaron. Ĉe la pordo, super malrekte najlita vizitkarto, pendis la ŝnuro de la sonorilo ... En la antaŭĉambro iris renkonte al la venintoj virino en kufo — io meza inter servistino kaj akompanantino; klara signo de la progresemaj ideoj de la mastrino! Sitnikov demandis, ĉu Eŭdoksio Nikitiŝna estas hejme?

— Tio estas vi, Victor? — eksonis alta voĉo el la najbara ĉambro. — Eniru.

La virino en kufo tuj malaperis.

— Mi ne estas sola, — diris Sitnikov, lerte deĵetante la hungaran surtuton, sub kiu li portis specon de angla palto, kaj direktante memfidan rigardon al Arkadio kaj Bazarov.

— Ne grave, — respondis la voĉo. — Entrez!

La junuloj eniris. La ĉambro, en kiun ili enpaŝis, similis pli laborkabineton ol salonon. Paperoj, leteroj, dikaj numeroj de rusaj revuoj, kiuj plejparte ne estis distranĉitaj, kuŝis senorde sur tabloj, kovritaj de polvo, ĉie estis disĵetitaj cigaredoj, duone konsumitaj.

Sur leda kanapo duonkuŝis sinjorino, ankoraŭ juna, blonda, nezorge kombita, en silka, ne tre pura vesto, kun grandaj braceletoj sur la mallongaj manoj kaj kun punta tuko sur la kapo. Ŝi leviĝis de la kanapo kaj senzorge surtirante sur siajn ŝultrojn veluran mantelon kun flaviĝinta ermena pelto, ekparolis malrapide:

— Bonan tagon, Victor, — kaj premis la manon de Sitnikov.

Bazarov, Kirsanov, — diris li mallonge, imitante la manieron de Bazarov.

— Mi tre ĝojas, — respondis sinjorino Kukŝin, kaj fiksante sur Bazarov siajn rondajn okulojn, inter kiuj orfe sin levis malgranda ruĝa nazeto, iom turnita supren, aldonis: — mi konas vin, — kaj premis ankaŭ lian manon.

Bazarov iom sulkigis la brovojn. En la malgranda, sensignifa figuro de la emancipita virino, estis nenio malbela; sed la esprimo de ŝia vizaĝo impresis malagrable. Oni nevole deziris demandi ŝin: “Ĉu vi estas malsata? Aŭ vi enuas? Eble vi timas ion? Por kio via penado?” Same kiel ĉe Sitnikov, ĉiam io mordis ŝian animon. Ŝi parolis kaj moviĝis malzorge kaj nelerte; ŝi, sendube, rigardis sin mem kiel bonkoran kaj simplan estaĵon, kaj malgraŭ tio, kion ajn ŝi faris, ĉiam ŝajnis, ke ĝuste tion ŝi ne volis fari, ĉio estis farita, kiel nomas tion la infanoj — intence, tio estas ne simple, ne nature.

— Jes, jes, mi konas vin, Bazarov, — ripetis ŝi. (Ŝi havis la kutimon, propran al multaj provincaj kaj moskvaj sinjorinoj, de la unua tago nomi la virojn per ilia familia nomo.) — Ĉu vi deziras cigaron?

— Cigaron, konsentite, — interrompis Sitnikov, kiu jam sin ĵetis sur apogseĝon kaj levis supren la piedojn, — sed donu al ni ankaŭ matenmanĝon. Ni estas terure malsataj, ne forgesu regali nin per botelo da ĉampano.

— Sibarito, — diris Eŭdoksio kaj ekridis. (Kiam ŝi ridis, ŝia supra dentkarno malkovriĝis super la dentoj.) — Ĉu ne vere, Bazarov, li estas sibarito?

— Mi amas la komforton de la vivo, — respondis Sitnikov kun grava mieno. — Tio ne malhelpas min esti liberalo.

— Ne, tio malhelpas, malhelpas! — ekkriis Eŭdoksio, ŝi tamen ordonis al la ĉambristino prepari matenmanĝon kaj ĉampanon. — Kia estas via opinio? — aldonis ŝi, sin turnante al Bazarov. — Mi estas certa, ke vi partoprenas la mian.

— Ne, vi eraras, — respondis Bazarov, — peco da viando estas pli bona ol peco da pano, eĉ de la ĥemia vidpunkto.

— Vi vin okupas per la ĥemio? Tio estas mia pasio. Mi eĉ mem elpensis mastikon.

— Mastikon? Vi?

— Jes, mi. Ĉu vi scias, por kia celo? Por fari pupojn, la kapojn de l’ pupoj, tio estas pli fortika. Mi estas praktika virino. Sed ŝi ne estas ankoraŭ preta. Mi devas ankoraŭ legi Liebig’on. À propos, ĉu vi legis la artikolon de Kisliakov pri la virina laboro en la “Moskva Revuo”? Legu, mi petas vin. Vin sendube interesas la virina problemo? Ankaŭ la lernejoj? Kion faras via amiko? Kia estas lia nomo?

Sinjorino Kukŝin ellasis siajn demandojn unu post alia kun afektita malzorgeco ne atendante respondon; dorlotitaj infanoj tiel parolas kun siaj vartistinoj.

— Mia nomo estas Arkadio Nikolaiĉ Kirsanov, — respondis Arkadio, — kaj mi faras nenion.

Eŭdoksio eksplodis per rido.

— Tio estas ĉarma! Vi ne fumas? Viktoro, ĉu vi scias, mi koleras kontraŭ vi?

— Kial?

— Vi komencis ree, oni diras, laŭdi George Sand. Ŝi estas malprogresema virino kaj nenio plu! Ĉu oni povas kompari ŝin kun Emerson! Ŝi scias nenion pri la edukado, pri la fiziologio, pri io ajn. Ŝi nenion aŭdis, mi estas certa, pri la embriologio, kaj en nia tempo eĉ unu paŝon oni ne povas fari sen ĝi! (Eŭdoksio disetendis la manojn ĉe la lastaj vortoj.) Ah, kian admirindan artikolon skribis pri tio Eliseviĉ! Tio estas genia sinjoro! (Eŭdoksio konstante uzis la vorton “sinjoro”, anstataŭ “homo”.) Bazarov, sidiĝu apud mi, sur la kanapo. Vi kredeble ne scias, ke mi terure vin timas.

— Kial? Mi dezirus scii.

— Vi estas danĝera sinjoro: vi estas tiel kritikema. Ah, mia Dio, ridinda afero, mi parolas, kiel stepa bienulino. Cetere mi efektive estas bienulino. Mi mem administras la bienon kaj imagu, mia inspektisto Erofej estas rimarkinda tipo, tute kiel “Pathfinder”, de Cooper: estas en li io primitiva. Mi definitive fiksiĝis tie ĉi: abomena urbo, ĉu ne vere? Sed kion fari!

— Urbo kiel aliaj, — malvarme diris Bazarov.

— Oni sin okupas nur per malaltaj aferoj, jen kio estas terura! Antaŭe mi vintre loĝis en Moskvo ... sed nun tie loĝas mia legitima, sinjoro Kukŝin. Cetere, ankaŭ Moskvo estas nun ... mi ne scias ... tute alia. Mi intencas veturi eksterlandon; en la pasinta jaro mi jam estis tute preparita.

— Parizon, kompreneble? — demandis Bazarov.

— Parizon kaj Heidelbergon.

— Por kio tien?

— Por kio? Bunsen ja loĝas tie!

Je tio Bazarov trovis nenian respondon.

Pierre Sapoĵnikov ... ĉu vi konas lin?

— Ne, mi lin ne konas.

— Ĉu tio estas ebla? Pierre Sapoĵnikov ... li ja estas konstante ĉe Lidio Ĥostatov.

— Ankaŭ ŝin mi ne konas.

— Li proponis sin por min akompani. Dank’ al Dio, mi estas libera, mi ne havas infanojn ... Kion mi diris: dank’ al Dio! Cetere, tio signifas nenion.

Eŭdoksio rulis cigaredon per siaj fingroj, flaviĝintaj pro la tabako, gluis ĝin per la lango, iom ĝin suĉis kaj ekfumis. Venis la ĉambristino kun plato.

— Jen la matenmanĝo! Ĉu vi volas manĝi peceton? Viktoro, malŝtopu la botelon; tio estas via specialo.

— Mia, mia, — murmuris Sitnikov kaj ree akre ekridis.

— Ĉu estas ĉi tie belaj virinoj? — demandis Bazarov, fininte trinki trian glaseton.

— Estas, — respondis Eŭdoksio, — sed ili ĉiuj estas tiel sensignifaj. Ekzemple, mon amie Odincov ne estas malbela. Bedaŭrinde, ŝia reputacio ... cetere, tio ne estus grava, sed ŝi havas nenian liberecon de la opinioj, neniajn altajn ideojn, nenion ... de ĉio ĉi. Oni devas ŝanĝi la tutan sistemon de la edukado. Mi jam pensis pri tio; niaj virinoj estas tre malbone edukitaj.

— Nenion vi faros el ili, — interrompis Sitnikov. — Oni devas malestimi ilin kaj mi malestimas ilin plene kaj komplete! (La ebleco malestimi kaj esprimi sian malestimon estis la plej agrabla sento por Sitnikov; precipe li atakis la virinojn, ne antaŭsentante, ke post kelke da monatoj la sorto devigos lin rampi antaŭ la edzino sole tial, ke ŝi estis naskita princidino Durdoleosov.) Neniu el ili povus kompreni nian interparolon; neniu el ili valoras, ke ni, seriozaj viroj, parolu pri ŝi!

— Sed ili tute ne bezonas kompreni nian interparolon, — diris Bazarov.

— Pri kiuj vi parolas? — sin miksis Eŭdoksio en la interparolon.

— Pri la belaj virinoj.

— Kiel? Vi do partoprenas la opinion de Proudhon?

Bazarov fiere sin rektigis.

— Mi partoprenas nenies opiniojn; mi posedas proprajn.

— For la aŭtoritatojn! — ekkriis Sitnikov, ĝojante, ke li trovis okazon akre esprimi siajn pensojn en la ĉeesto de la homo, kiu estis lia fetiĉo.

— Sed Macaulay mem, — komencis sinjorino Kukŝin.

— For Macaulay! — tondris Sitnikov. — Vi estas partiano de la virinaĉoj?

— Ne de la virinaĉoj, sed de la rajtoj de l’ virinoj, kiujn mi ĵuris defendi ĝis la lasta guto de mia sango.

— For! — Sed tie ĉi Sitnikov haltis. — Ankaŭ mi ne neas ilin, — diris li.

— Ne, mi vidas ke vi estas slavofilo!

— Ne, mi ne estas slavofilo, kvankam, cetere ...

— Ne, ne, ne! Vi estas slavofilo! Vi estas adepto de Domostroj*. Vi dezirus vipi la virinojn!

* Literatura verko de la 16-a jarcento.

— La vipo estas bona afero, — diris Bazarov, — sed ni jam venis al la lasta guto ...

— De kio? — interrompis Eŭdoksio.

— De la ĉampano, respektinda Eŭdoksio Nikitiĉna, de la ĉampano, ne de via sango.

— Mi ne povas aŭskulti indiferente, kiam oni atakas la virinojn, — daŭrigis Eŭdoksio. — Tio estas terura. Anstataŭ ataki ilin, vi prefere legu la libron de Michelet: De l’ amour. Admirinda verko! Sinjoroj, ni parolu pri la amo, — aldonis Eŭdoksio sopire mallevante la manon sur la ĉifitan kusenon de la kanapo.

Sekvis subita silento.

— Ne, por kio paroli pri la amo, — diris Bazarov, — sed vi menciis sinjorinon Odincov ... Tiel, ŝajnas, vi nomis ŝin? Kiu ŝi estas?

— Ĉarma, ĉarma! — pepis Sitnikov. — Mi prezentos vin al ŝi. Ŝi estas inteligenta, riĉa kaj vidvino. Bedaŭrinde, ŝi ne estas ankoraŭ sufiĉe progresema: ŝi devus pli intime koniĝi kun nia Eŭdoksio. Mi trinkas por via sano, Eŭdoksio! Ni kunfrapu la pokalojn! “Et toc, et toc, et tin-tin-tin. Et toc, et toc, et tin-tin-tin!”

— Viktoro, vi estas petolulo.

La matenmanĝo daŭris longe. La unuan botelon sekvis dua, tria, eĉ kvara ... Eŭdoksio babilis senlace; Sitnikov subtenis ŝin. Multe ili diskutis pri tio, kio estas la edziĝo, ĉu tio estas superstiĉo aŭ krimo; kiaj naskiĝas la homoj, egalaj aŭ ne; en kio konsistas la individueco? La afero fine iris tiel malproksimen, ke Eŭdoksio, tute ruĝa de la vino, frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano komencis kanti per raŭka voĉo ciganajn kantojn kaj poste la romancon de Seimour-Chiff: “Sonĝas la dormetanta Grenado”. Sitnikov ĉirkaŭis sian kapon per skarpo kaj ludis la rolon de la svenanta amanto ĉe la vortoj:

“Ni kunigu niajn lipojn
En ardanta kiso.”

Arkadio fine ne povis plu tion toleri.

— Sinjoroj, tio komencas simili frenezulejon, — diris li laŭte.

Bazarov, kiu nur de tempo al tempo metis en la interparolon ŝercan vorton — li sin okupis pli fervore per la ĉampano — laŭte oscedis, leviĝis kaj ne adiaŭante la mastrinon, eliris kun Arkadio. Sitnikov salte leviĝis, por sekvi ilin.

— Do? Do? — demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia. — Mi ja diris al vi: rimarkinda persono! Jen virino, kiajn ni bezonas! Ŝi estas, en sia speco, fenomeno de la plej alta moraleco.

— Kaj tiu ejo de cia patro estas ankaŭ fenomeno de la plej alta moraleco? — demandis Bazarov, montrante per la fingro drinkejon, kiun ili preterpasis en la sama momento.

Sitnikov ree laŭte ekridis. Li forte hontis pro sia deveno kaj li ne sciis, ĉu li devas senti sin flatita aŭ ofendita per la subita “ci” de Bazarov.

XIV

Post kelke da tagoj havis lokon la balo ĉe la guberniestro. Mateo Iljiĉ estis la vera heroo de la festo. La marŝalo de la nobelaro deklaris al ĉiuj kaj al ĉiu, ke li venis sole por honori lin; la guberniestro, eĉ dum la balo, eĉ restante senmova, ne ĉesis doni siajn ordonojn. La ĝentileco de Mateo, Iljiĉ povis esti komparata nur kun lia majesteco. Li diris al ĉiu flatan vorton: al unuj kun nuanco de malŝato, al aliaj kun nuanco de respekto; li diris komplimentojn al la virinoj “en vrai chevalier français”, kaj senĉese ridis forte kaj laŭte, sen eĥo, kiel konvenas al altrangulo. Li frapis Arkadion je la dorso kaj laŭte nomis lin “kara nevo”, Eŭgenon, kiu portis iom malnovan frakon, li honoris per distrita, sed bonvola glita rigardo kaj per neklara, sed amika murmuro, en kiu oni povis distingi nur: “mi”, kaj “sstreme”; li etendis unu fingron al Sitnikov kaj ekridetis al li, sed tuj sin deturnis; li ĵetis ĝentilan “enchanté” eĉ al sinjorino Kukŝin, kiu venis sen krinolino kaj en malpuraj gantoj, sed kun paradiza birdo en la haroj. La kunveno estis tre multenombra, la kavaliroj ne mankis; la viroj en civilaj vestoj plej parte sin premis de la muroj, sed la reprezentantoj de la armeo dancis fervore, precipe unu el ili, kiu vivis kvin, ses semajnojn en Parizo, kie li lernis kelkajn karakterizajn ekkriojn, kiel: “zut; ah fichtrre; pst, pst, mon bibi”, k.t.p. Li elparolis ilin perfekte, kun la vera pariza ŝiko, sed samtempe li diris: “si j’aurais”, anstataŭ “si j’avais”, “absolument”, en la senco de “certe”, unuvorte li parolis ĉi tiun lingvon ruse-francan, kiun tiel mokas la francoj, kiam ili ne bezonas diri al ni, ke ni parolas france kiel anĝeloj, “comme des anges.”

Arkadio dancis malbone, kiel ni jam scias, Bazarov tute ne dancis; ili ambaŭ sin lokis en angulo, al ili aliĝis Sitnikov. Kun malestima rideto sur la lipo, farante venenajn rimarkojn, li bravaĉe rigardis ĉirkaŭe kaj sentis, ŝajnas, veran ĝuon. Subite la esprimo de lia vizaĝo ŝanĝiĝis kaj sin turninte al Arkadio, li kvazaŭ konfuzita diris: “Sinjorino Odincov venis.”

Arkadio sin turnis kaj ekvidis altan virinon en nigra vesto. Ŝi haltis ĉe la pordo de la salono. Ŝiaj nudaj brakoj bele pendis ĉe ŝia gracia busto; bele falis de la brilaj haroj sur la rondajn ŝultrojn malpezaj branĉetoj de fuksio; trankvile kaj inteligente — trankvile, ne reveme rigardis ŝiaj helaj okuloj el sub la frunto iom arkforma; ŝiaj lipoj ridis apenaŭ rimarkeble. Ŝia tuta vizaĝo spiris ian karesan kaj dolĉan forton.

— Ĉu vi konas ŝin? — demandis Arkadio Sitnikovon.

— Intime. Se vi deziras, mi prezentos vin.

— Bone ... post la kvadrilo.

Ankaŭ Bazarov turnis sian atenton al sinjorino Odincov.

— Kiu estas tiu figuro? — demandis li. — Ŝi ne similas la aliajn virinaĉojn.

Kiam la kvadrilo estis finita, Sitnikov kondukis Arkadion al sinjorino Odincov; sed permesite estas dubi, ĉu li vere konis ŝin intime: li baldaŭ konfuziĝis dum sia parolado, kaj ŝi iom mire lin rigardis. Tamen ŝia vizaĝo prenis amikan esprimon, kiam ŝi aŭdis la familian nomon de Arkadio. Ŝi demandis lin, ĉu li estas filo de Nikolao Petroviĉ?

— Jes, — respondis li.

— Mi du fojojn vidis vian patron. Mi multe aŭdis pri li, — daŭrigis ŝi, — mi tre ĝojas, ke mi koniĝis kun vi.

En la sama momento alkuris adjutanto kaj invitis ŝin al kvadrilo. Ŝi konsentis.

— Ĉu vi dancas? — respekte demandis Arkadio.

— Mi dancas. Kial vi supozas, ke mi ne dancas? Ĉu mi ŝajnas al vi tro maljuna por tio?

— Ah, kion vi diras ... En tia okazo permesu al mi inviti vin al mazurko.

Sinjorino Odincov bonvole ridetis.

— Volonte, — diris ŝi kaj ekrigardis Arkadion ne per protekta rigardo, sed kiel la edzinigitaj fratinoj rigardas siajn tre junajn fratojn.

Sinjorino Odincov estis iom pli aĝa ol Arkadio, ŝi komencis sian dudek naŭan jaron, sed en ŝia ĉeesto li sentis sin liceano, studento, kvazaŭ la diferenco inter iliaj aĝoj estus multe pli granda. Mateo Iljiĉ proksimiĝis al ŝi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj. Arkadio flankiris, sed ne ĉesis observi ŝin; li ne deturnis de ŝi la okulojn ankaŭ dum la kvadrilo. Ŝi same senĝene parolis kun sia dancanto, kiel kun la altrangulo: ŝi delikate movis la kapon kaj okulojn kaj du, tri fojojn delikate ekridis. Ŝi havis iom dikan nazon, kiel preskaŭ ĉiuj rusinoj, kaj la koloro de ŝia vizaĝo ne estis tute pura; malgraŭ ĉio ĉi Arkadio venis al la konkludo, ke neniam ankoraŭ li renkontis tiel ĉarman virinon. La sono de ŝia voĉo ne forlasis liajn orelojn; eĉ la faldoj de ŝia vesto, kiel ŝajnis al li, falis alie, ol ĉe la virinoj, kiuj ĉirkaŭis ŝin — pli gracie kaj pli vaste, kaj ŝiaj movoj estis samtempe fluantaj kaj naturaj.

Arkadio, sentis iom da maltrankvilo en sia koro, kiam ĉe la unuaj sonoj de la mazurko, li sidiĝis apud sia dancantino kaj ne sciante, kiel komenci la interparolon, nur karesis siajn harojn kaj trovis neniun konvenan vorton. Sed ne longe li estis maltrankvila kaj konfuzita; la trankvilo de sinjorino, Odincov komunikiĝis ankaŭ al li: ne pasis ankoraŭ kvarona horo, kaj li jam libere rakontis pri sia patro, pri sia vivo en Peterburgo kaj en la kamparo. Sinjorino Odincov aŭskultis lin kun ĝentila atento, fermante kaj malfermante sian ventumilon; lia babilo ĉesadis, kiam oni invitis ŝin danci; Sitnikov, inter aliaj, invitis ŝin dufoje. Ŝi revenadis, ree sidiĝis, prenis la ventumon, ŝia brusto ne spiris pli rapide, kaj Arkadio rekomencis babili, plena de la feliĉo esti proksime de ŝi, paroli kun ŝi, rigardante ŝiajn okulojn, ŝian belan frunton, tutan ŝian amindan, seriozan kaj inteligentan vizaĝon. Ŝi mem parolis malmulte; el kelkaj ŝiaj rimarkoj Arkadio konkludis, ke ĉi tiu juna virino jam multe trasentis kaj trapensis ...

— Kun kiu vi staris, kiam sinjoro Sitnikov kondukis vin al mi? — demandis ŝi.

— Ah, vi rimarkis lin? — demandis siaflanke Arkadio. — Ĉu ne vere, kia brava vizaĝo? Tio estas Bazarov, mia amiko.

Arkadio komencis rakonti pri sia amiko.

Li parolis pri li tiel detale kaj kun tia entuziasmo, ke sinjorino Odincov sin turnis al li kaj atente lin rigardis. Dume la mazurko proksimiĝis al la fino. Arkadio bedaŭris, ke li devas disiĝi kun sia dancantino: li tiel bone pasigis kun ŝi ĉirkaŭ unu horon! Estas vere, ke dum la tuta tempo li sentis, ke li kvazaŭ devus esti danka al ŝi por ŝia protekto ... sed la junaj koroj ne sentas sin humiligitaj per la protekto de bela virino.

La muziko eksilentis.

Merci”, diris sinjorino Odincov, leviĝante. — Vi promesis viziti min, alkonduku ankaŭ vian amikon. Mi estas tre scivola vidi homon, kiu havas la kuraĝon kredi je nenio.

La guberniestro proksimiĝis al sinjorino Odincov, anoncis al ŝi, ke la vespermanĝo estas preta kaj donis al ŝi sian brakon kun sia ordinara oficiala mieno. Forirante, ŝi sin turnis, por ankoraŭ unu fojon ekrideti kaj fari signon per la kapo. Li profunde salutis ŝin, sekvis ŝin per la okuloj (kiel gracia ŝajnis al li ŝia figuro, ĉirkaŭita de la griza brilo de la silka vesto!) kaj pensante: “En ĉi tiu momento ŝi jam forgesis pri mia ekzisto”, li sentis en la koro ian noblan rezignacion ...

— Nu! — demandis Bazarov Arkadion, kiam Kirsanov revenis en lian angulon. — Ĉu vi ĝuis plezuron? Iu sinjoro ĵus diris al mi, ke ĉi tiu sinjorino estas ... hm, hm; sed ŝajnas, ke la sinjoro estas malsaĝulo. Ĉu laŭ via opinio, ŝi efektive estas ... hm, hm?

— Mi ne bone komprenas la interjekcion, — respondis Arkadio.

— Rigardu lin, la senpekulon!

— En tia okazo mi ne komprenas vian sinjoron. Sinjorino Odincov estas ĉarma, sendube, sed ŝiaj manieroj estas tiel malvarmaj kaj severaj, ke...

— La kvietaj akvoj ŝiras la bordon ... vi scias! — interrompis lin Bazarov. — Vi diras, ke ŝi estas malvarma, do tiom pli bongusta. Vi ja amas la glaciaĵon?

— Ĉio ĉi estas ebla, — murmuris Arkadio, — mi ne povas juĝi pri tio. Ŝi deziras koniĝi kun vi kaj petis min, ke mi vin alkonduku.

— Mi imagas, kiel vi priskribis min! Cetere, vi bone faris. Konduku min. Kiu ajn ŝi estas — simple gubernia leonino, aŭ “emancipée”, de la speco de sinjorino Kukŝin, ŝi havas tiajn ŝultrojn, kiajn mi jam dum longe ne vidis.

La cinismo de Bazarov malagrable impresis Arkadion, sed — kiel tio ofte okazas — li riproĉis al la amiko ne tion, kio al li malplaĉis en Bazarov en tiu ĉi momento.

— Kial vi rifuzas al la virinoj la liberecon de la pensoj? — diris li duonvoĉe.

— Tial, ke, laŭ miaj observoj, el la virinoj pensas libere nur la malbelaj.

La interparolo ĉesis ĉe tiuj ĉi vortoj. Ambaŭ junuloj forveturis tuj post la vespermanĝo. Sinjorino Kukŝin nerve kolere, ne sen timo, sekvis ilin per rido: ŝia memamo estis profunde vundita per tio, ke neniu el ambaŭ turnis sian atenton al ŝi. Ŝi restis en la balo pli longe ol ĉiuj, kaj matene en la kvara horo ŝi dancis kun Sitnikov polkon-mazurkon laŭ la pariza maniero. Per tiu edifa spektaklo finiĝis la festo de la guberniestro.

XV

— Ni vidu, al kia klaso de l’ suĉbestoj apartenas ĉi tiu persono, — diris en la sekvinta tago Bazarov al Arkadio, suprenirante sur la ŝtuparo de la hotelo, kie loĝis sinjorino Odincov. — Mia nazo sentas, ke tie ĉi io ne estas en ordo.

— Vi mirigas min! — ekkriis Arkadio. — Kiel? Vi, vi Bazarov, estas partiano de la mallarĝa moraleco, kiu ...

— Kia strangulo vi estas! — respondis indiferente Bazarov. — Ĉu vi ne scias, ke en nia lingvo kaj por ni “ne estas en ordo”, signifas “estas en ordo”? Sekve, akiro estas. Ĉu ne vi mem diris hodiaŭ, ke ŝi strange edziniĝis, kvankam laŭ mia opinio, edziniĝi je riĉa maljunulo tute ne estas stranga afero, sed kontraŭe prudenta. Mi ne fidas al la urbaj klaĉoj, sed mi amas kredi, kiel diras nia klera guberniestro, ke ili estas pravaj.

Arkadio respondis nenion kaj ekfrapis la pordon de la ĉambro. Juna servisto en livreo enkondukis ambaŭ amikojn en grandan ĉambron, malbone meblitan, kiel ĉiuj ĉambroj de la rusaj hoteloj, sed ornamitan per floroj. Baldaŭ aperis sinjorino Odincov en simpla matena vesto. Ŝi ŝajnis ankoraŭ pli juna ĉe la lumo de la printempa suno. Arkadio prezentis al ŝi Eŭgenon kaj kun granda miro rimarkis, ke Bazarov kvazaŭ konfuziĝis, dum sinjorino Odincov restis tute trankvila, kiel hieraŭ. Bazarov mem rimarkis, ke li konfuziĝis kaj tio kolerigis lin. Bela afero! Mi ektimis virinaĉon! pensis li, kaj sin ĵetinte sur seĝon, ne malpli senĝene ol Sitnikov, komencis paroli kun troigita memfido. Sinjorino Odincov ne deturnis de li siajn helajn okulojn.

Anna Sergeevna Odincov estis filino de Sergej Nikolaiĉ Loktev, konata belulo, aferisto kaj kartludanto, kiu brilis kaj bruis dek kvin jarojn en Peterburgo kaj Moskvo kaj finis per tio, ke li sin plene ruinigis kaj estis devigita translokiĝi en la kamparon, kie li baldaŭ mortis, lasinte malgrandan heredaĵon al siaj du filinoj: Anna — dudekjara kaj Katerino — dekdujara. Ilia patrino, apartenanta al la malriĉiĝinta familio de l’ princo K., mortis en Peterburgo, kiam ŝia edzo ĝuis ankoraŭ plenan prosperon. La situacio de Anna post la morto de l’ patro, estis tre malfacila. Brila eduko, kiun ŝi ricevis en Peterburgo, ne preparis ŝin al la zorgoj de la mastrumado, al la vivo en provinca angulo. Ŝi konis absolute neniun en la tuta ĉirkaŭaĵo kaj de neniu povis peti konsilon. Ŝia patro penis eviti rilatojn kun la najbaroj; li malestimis ilin, ankaŭ ili malestimis lin ĉiu laŭ sia maniero. Tamen ŝi ne perdis la kapon kaj tuj venigis al si fratinon de l’ patrino, la princinon Avdotian Stepanovnan K., malican kaj ruzan maljunulinon, kiu ekloĝinte en la domo de la nevino, okupis ĉiujn plej belajn ĉambrojn, murmuris de la mateno ĝis la vespero, kaj eĉ en la ĝardeno promenis ne alie, ol akompanata de sia sola servutulo, malgaja lakeo en malnova flava livreo kun blua pasamento kaj en triangula ĉapelo. Anna pacience toleris ĉiujn kapricojn de la onklino kaj, ŝajnas, iom paciĝis kun la penso velki en la provinca angulo ... Sed la sorto ion alian destinis al ŝi. Okaze ekvidis ŝin iu Odincov, tre riĉa homo, kvardekses-jara, strangulo, hipokondriulo, dika kaj peza, cetere ne malsaĝa kaj ne malbona; li enamiĝis kaj petis ŝian manon. Ŝi konsentis esti lia edzino; li vivis kun ŝi ne pli multe ol ses jarojn kaj lasis al ŝi sian tutan riĉaĵon. Sinjorino Odincov ĉirkaŭ unu jaron post la morto de l’ edzo ne forlasis la kamparon; poste ŝi forveturis kun la fratino eksterlandon, sed estis nur en Germanujo, eksopiris al la patrujo kaj revenis por vivi en sia amata bieno Nikolskoje, kvardek verstojn de la urbo M. Tie ŝi havis belegan, riĉe meblitan domon, belegan ĝardenon kun oranĝerioj; la mortinta Odincov nenion rifuzis al si. En la urbon Anna Sergeevna venis malofte; plejparte pro aferoj kaj por nelonge. En la gubernio oni ne amis ŝin, oni forte kriis kontraŭ ŝia edziniĝo kun Odincov, rakontis pri ŝi ĉiujn eblajn fabelojn, asertis, ke ŝi helpis la patron en liaj kartludaj artifikoj, ke ne senkaŭze ŝi veturis eksterlandon, sed por kaŝi malĝojajn sekvojn ... “Vi komprenas de kio?” aldonis la indignantaj rakontantoj. “Ŝi trairis la fajron kaj akvon”, oni rakontis pri ŝi; konata gubernia spritulo ordinare aldonis: “kaj ĉiujn elementojn.” Ĉiuj ĉi klaĉoj estis konataj de ŝi; sed ŝi lasis ilin preter siaj oreloj: ŝi havis liberan kaj decideman karakteron.

Sinjorino Odincov sidis sin apogante sur la dorso de l’ seĝo kaj metinte unu manon sur la alian, aŭskultis Bazarovon. Li parolis, kontraŭ sia kutimo, sufiĉe multe kaj estis klare, ke li penas interesi ŝin. Tio multe mirigis Arkadion; sed li ne povus diri, ĉu lia amiko atingis la celon. Sur la vizaĝo de Anna Sergeevna malfacile estis legi, kiajn impresojn ŝi sentis; ŝi konservis ĉiam la saman esprimon, ĝentilan, subtilan; en ŝiaj belaj okuloj brilis atento, sed atento sen emocio. La strangaj manieroj de Bazarov, en la unuaj minutoj de la vizito, malagrable impresis ŝin, kiel malbona odoro aŭ akra sono; sed ŝi tuj komprenis, ke li sentis embarason, kaj tio eĉ flatis ŝin. Nur la trivialeco indignigis ŝin, kaj pri trivialeco neniu povus akuzi Bazarovon. La sorto destinis por Arkadio en ĉi tiu tago unu surprizon post alia. Li supozis, ke Bazarov parolos kun sinjorino Odincov, kiel kun inteligenta virino, pri siaj principoj kaj opinioj: ŝi ja mem esprimis deziron aŭdi homon, “kiu havas la kuraĝon kredi je nenio”, sed Bazarov parolis pri la medicino, homeopatio, botaniko. Sinjorino Odincov ne perdis la tempon en la izoleco: ŝi legis kelkajn bonajn librojn kaj korekte parolis ruse. Ŝi direktis la interparolon al la muziko, sed rimarkinte, ke Bazarov malŝatas la artojn, iom post iom revenis al la botaniko, kvankam Arkadio jam komencis traktaton pri la popolaj melodioj.

Sinjorino Odincov ne ĉesis rigardi lin, kiel pli junan fraton; ŝajnis, ke ŝi ŝatas en li nur la bonecon kaj la sincerecon de lia juna aĝo — nenion plu. Pli ol tri horojn daŭris la interparolo serena, varia kaj viva.

La amikoj fine leviĝis kaj komencis adiaŭi la mastrinon. Anna Sergeevna ĝentile rigardis ilin, etendis al ambaŭ sian belan, blankan manon kaj pripensinte iom, kun sendecida, sed bonkora rideto diris:

— Se vi, sinjoroj, ne timas la enuon, vizitu min en Nikolskoje.

— Kia supozo, Anna Sergeevna, — ekkriis Arkadio, — mi estos feliĉa ...

— Kaj vi, monsieur Bazarov? — Bazarov nur klinis sin, kaj Arkadio devis ekmiri ankoraŭ unu fojon: li rimarkis, ke lia amiko ruĝiĝis.

— Do? — diris Arkadio al li sur la strato. — Vi ĉiam ankoraŭ opinias, ke ŝi estas ... hm, hm?

— Kiu povas scii! Sed kiaj senemociaj manieroj, — daŭrigis Bazarov kaj post mallonga silento aldonis: — Vera dukino, reĝino! Mankas al ŝi nur krono sur la kapo kaj trenaĵo ĉe la vesto.

— Niaj dukinoj ne parolas ruse, kiel ŝi, — rimarkis Arkadio.

— Ŝi spertis ankaŭ malsukceson, ŝi manĝis saman panon, kiel ni.

— Sed pro tio ŝi ne estas malpli ĉarma, — diris Arkadio.

— Kia riĉa korpo! — daŭrigis Bazarov, — kia ekzemplero por anatomia tablo.

— Ĉesu, pro Dio, Eŭgeno! tio estas abomena.

— Ne koleru, delikatulo. Ŝi estas de la plej unua kvalito, konata afero ... Ni devas veturi al ŝi.

— Kiam?

— Postmorgaŭ, se vi volas. Kion ni faros ĉi tie? Ni trinkos ĉampanon kun sinjorino Kukŝin? Ni aŭskultos vian parencon, la liberalan altrangulon? ... Postmorgaŭ ni nin ekspedos. Tiom pli, ke la bieneto de mia patro estas ne malproksime de tie, Nikolskoje ja estas apud la vojo X.

— Jes.

Optime. Ni ne prokrastu; prokrastas nur malsaĝuloj kaj trosaĝaj. Mi diras al vi: riĉa korpo.

Post tri tagoj ambaŭ amikoj veturis sur la vojo al Nikolskoje. La tago estis serena kaj ne tro varmega, la dungitaj ĉevaloj akorde kuris, svingante siajn torditajn kaj plektitajn vostojn. Arkadio rigardis la vojon kaj ridetis, li mem ne sciis kial.

— Gratulu min, — ekkriis subite Bazarov: — hodiaŭ estas la 22-a de junio, la tago de mia patrono. Ni vidos, kiel li zorgas pri mi. Hodiaŭ oni atendas min hejme, — aldonis li, mallaŭtigante la voĉon... — Ili atendos, ne grave.

XVI

La domo, en kiu loĝis Anna Sergeevna, staris sur libera ne alta monteto, ne malproksime de flava masonita preĝejo kun verda tegmento, blankaj kolonoj kaj pentraĵoj al fresco super la ĉefa pordo, prezentantaj la “Reviviĝon de Kristo”, laŭ la “itala”, gusto. Precipe rimarkinda estis brunvizaĝa militisto en kiraso; liaj konturoj estis rondigitaj, li okupis la frontan lokon. Post la preĝejo sin etendis en du vicoj la domoj de la vilaĝo, kies kamentuboj superstaris la pajlajn tegmentojn. La sinjora domo estis konstruita laŭ la sama stilo, kiel la preĝejo, — ĝi estas konata de ni sub la nomo de Aleksandra stilo. Ĉi tiu domo ankaŭ estis flave kolorita kaj havis verdan tegmenton, blankajn kolonojn kaj frontonon kun blazono. La gubernia arĥitekto konstruis la domon kaj la preĝejon kun la aprobo de la mortinta Odincov, kiu malamis ĉiujn vantajn kaj modernajn novaĵojn, kiaj li nomis ilin. La domon ĉirkaŭis la malhelaj arboj de la maljuna ĝardeno, aleo de tonditaj abioj kondukis al la perono.

Niajn amikojn renkontis en la antaŭĉambro du lakeoj en livreo; unu el ili tuj kuris por trovi la administranton de la domo. La lasta, dika viro en nigra frako, tuj venis kaj kondukis la gastojn laŭ ŝtuparo kun tapiŝo en apartan ĉambron, kie jam staris du litoj kun ĉiuj objektoj, necesaj por la tualeto. En la domo regis ordo: ĉio estis pura, ĉie odoris agrabla parfumo, kvazaŭ en la aŭdienca salono de ministro.

Anna Sergeevna petas, ke vi volu kompleze malsupreniri al ŝi post duonhoro, — diris al ili la administranto. — Ĉu vi ne ordonos dume ion?

— Nenion, estimata. — Cetere, volu alporti glaseton da brando.

— Mi obeas, — diris la administranto ne sen surprizo kaj foriris, knarante per la ŝuoj.

— Kia high-life! — rimarkis Bazarov. — Ŝajnas, ke en via lingvo oni tia ĝin nomas. Dukino, mi ĉiam ripetas la samon.

— Bela dukino, — respondis Arkadio, — kiu tuj de la unua fojo invitis al si tiajn aristokratojn, kiaj vi kaj mi!

— Precipe mi, estonta kuracisto, filo de kuracisto kaj nepo de preĝeja pedelo ... Vi ja scias, ke mi estas nepo de preĝeja pedelo? Kiel Speranski, — aldonis Bazarov, post mallonga silento kaj kurbigante la lipojn. — Tamen ŝi trodorlotis sin; ah, kiel trodorlotis sin ĉi tiu sinjorino! Ĉu ni ne devas surmeti la frakojn?

Arkadio nur levis la ŝultrojn, sed ankaŭ li sentis sin iom konfuzita.

Post duonhoro Bazarov kun Arkadio malsupreniris en la salonon. Tio estis vasta, alta ĉambro, sufiĉe lukse meblita, sed sen multe da gusto. Pezaj, multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj, tapetitaj per bruna papero kun oraj desegnaĵoj. La mortinta Odincov venigis ilin el Moskvo per sia amiko kaj komisiisto, vinvendisto. Super la meza kanapo pendis portreto de blonda viro kun sulkiĝinta vizaĝo; ŝajnis, ke li neamike rigardas la gastojn.

— Kredeble tio estas li mem, — murmuretis Bazarov al Arkadio kaj farante grimacon per la nazo, li aldonis: — Ĉu ne pli bone estus forkuri?

Sed en la sama momento eniris la mastrino. Ŝi portis malpezan bareĝan veston; la haroj, glate kombitaj post la orelojn, donis knabinan aspekton al ŝia pura kaj freŝa vizaĝo.

— Mi dankas vin, ke vi plenumis la parolon, — komencis ŝi, — mi esperas, ke vi iom da tempo gastos ĉe mi; ĉi tie, vere, ne estas malbone. Mi konigos vin kun mia fratino, ŝi bone ludas fortepianon. Por vi, monsieur Bazarov, tio estas indiferenta; sed vi, monsieur Kirsanov, se mi ne eraras, vi amas muzikon. Krom la fratino ĉe mi loĝas maljuna onklino, kaj unu najbaro vizitas nin por kartludi: jen nia tuta societo. Kaj nun ni sidiĝu.

La sinjorino diris ĉi tiun malgrandan speech kun neordinara klareco, kvazaŭ ŝi lernis ĝin memore; poste ĉi sin turnis al Arkadio. Montriĝis, ke ŝia patrino konis la patrinon de Arkadio, kiu eĉ konfidis al ŝi la sekreton de sia amo al Nikolao Petroviĉ. Arkadio komencis flame paroli pri sia mortinta patrino, Bazarov dume rigardis la albumojn. “Kiel modesta mi fariĝis” — pensis li.

Bela ĉashundo kun hele blua ĉirkaŭkolo enkuris en la salonon, frapante la plankon per la ungegoj; baldaŭ poste eniris knabino dekokjara, nigrahara kaj brunvizaĝa kun rondeta, agrabla vizaĝo, kun malgrandaj malhelaj okuloj. Ŝi tenis en la manoj korbon, plenan de floroj.

— Jen mia Katja, — diris sinjorino Odincov, montrante, ŝin per movo de l’ kapo.

Katja malpeze sidiĝis apud la fratino kaj komencis ordigi la florojn. La hundo, kies nomo estis Fifi, proksimiĝis, svingante la voston, al la gastoj, kaj puŝis unu post la alia per sia malvarma nazo je la mano.

— Vi mem ĉion ĉi deŝiris? — demandis sinjorino Odincov.

— Jes, — respondis Katja.

— Ĉu la onklino venos trinki teon?

— Ŝi venos.

Kiam Katja parolis, ŝi tre agrable ridetis, honteme kaj sincere, kaj rigardis ridinde severe de malsupre supren. Ĉio en ŝi havis ankoraŭ la verdecon de l’ juneco: la voĉo, la lanugo sur la tuta vizaĝo, la rozaj manoj kun blanketaj rondoj sur la manplatoj, la iom mallarĝaj ŝultroj ... Ŝi senĉese ruĝiĝis kaj rapide spiris.

Sinjorino Odincov sin turnis al Bazarov.

— Nur por konveneco vi rigardas la desegnaĵojn, Eŭgeno Vasiliĉ, — komencis ŝi. — Tio ne interesas vin. Proksimiĝu prefere al ni, kaj ni disputu pri io.

Bazarov proksimiĝis.

— Volonte, sed pri kio? — respondis li.

— Pri kio vi deziras. Mi avertas vin, ke mi estas terura disputulino.

— Vi?

— Mi. Tio vin kvazaŭ mirigas. Kial?

— Ĉar vi posedas, kiom mi povas juĝi, serenan kaj malvarman karakteron, kaj por disputo estas necesa varmeco.

— Kiamaniere vi eksciis tion tiel rapide? Mi estas, unue, nepacienca kaj insistema, vi demandu Katjan; kaj due, mi tre facile varmiĝas.

Bazarov ekrigardis Annan Sergeevnan.

— Eble, vi devas pli bone scii. Vi do deziras disputi, mi estas preta. Mi rigardis vidaĵojn de la Saksa Svisujo en via albumo, kaj vi diris, ke tio ne povas interesi min. Vi diris tion tial, ke vi ne supozas en mi artistan senton, — efektive mi ĝin ne posedas. Sed la vidaĵoj povis interesi min de la geologia vidpunkto, de la vidpunkto de la formacio, de l’ montoj, ekzemple.

— Tion mi ne kredas. Kiel geologo, vi prefere serĉu en libro, en speciala verko, ne en desegnaĵo.

— Desegnaĵo klare prezentas al miaj okuloj tion, kio estas priskribita en verko sur dekoj da paĝoj.

Sinjorino Odincov momenton silentis.

— Do vi ne posedas eĉ unu guton da artista sento? — rekomencis ŝi, sin apogante sur la tablo kaj per la sama movo proksimigante sian vizaĝon al Bazarov. — Kiel vi vivas sen ĝi?

— Por kio ĝi estas necesa, se permesite estas demandi?

— Se ne por io alia, almenaŭ por ekkoni kaj studi la homojn.

Bazarov ekridetis.

— Unue, por tio ekzistas la sperto de l’ vivo; kaj due, mi kuraĝas diri al vi, ne valoras la penon studi apartajn individuojn. Ĉiuj homoj similas unu alian, per la korpo kaj per la animo; ĉiu el ni posedas cerbon, koron, lienon, pulmojn de la sama strukturo; malgrandaj variaĵoj signifas nenion; ankaŭ la tiel nomataj moralaj ecoj estas identaj ĉe ĉiuj homoj. Sufiĉas unu homa ekzemplero por juĝi pri ĉiuj aliaj. La homoj estas kiel la arboj en la arbaro: neniu botanikisto studos ĉiun apartan betulon.

Katja, kiu ne rapidante elektis floron al floro, mirigite levis la okulojn al Bazarov, kaj renkontinte lian rapidan kaj senĝenan rigardon, ruĝiĝis ĝis la oreloj. Anna Sergeevna balancis la kapon.

— La arboj en la arbaro, — ripetis ŝi. — Do, laŭ via opinio, ne ekzistas diferenco inter saĝa kaj malsaĝa homo, inter bona kaj malbona.

— Ne, ekzistas; same kiel inter sana kaj malsana. La pulmoj de ftizulo ne estas en la sama stato, kiel miaj aŭ viaj, kvankam ilia strukturo estas la sama. Ni scias, pli malpli, de kio devenas la korpaj malsanoj; kaj la moralaj malsanoj devenas de malbona eduko, de diversaj sensencaĵoj, per kiuj oni plenigas de la infaneco la kapojn, de la abomena stato de la socio, — unuvorte plibonigu la socion, kaj la malsanoj ne ekzistos plu.

Bazarov diris ĉion ĉi kun mieno, kvazaŭ li samtempe pensus: “Kredu aŭ ne kredu al mi, tio estas por mi tute indiferenta!” Li malrapide kondukis siajn fingrojn sur la vangharoj, kaj liaj okuloj kuris de unu angulo de l’ ĉambro al alia.

— Vi kredas, — respondis Anna Sergeevna, — ke kiam la socio pliboniĝos, ekzistos plu nek malsaĝaj, nek malbonaj homoj?

— Almenaŭ, kiam la socio estos bone organizita, estos tute indiferente, ĉu ŝi estas saĝa, malbona aŭ bona.

— Jes, mi komprenas; ĉiuj ja posedas saman lienon.

— Ĝuste tiel, sinjorino.

Sinjorino Odincov sin turnis al Arkadio.

— Kaj kia estas via opinio, Arkadio Nikolaiĉ?

— Mi konsentas kun Eŭgeno, — respondis li.

Katja rigardis lin de malsupre.

— Vi mirigas min, sinjoroj, — diris sinjorino Odincov, — sed ni ankoraŭ revenos al la sama temo. Nun mi aŭdas, ke mia onklino venas trinki teon; ni devas indulgi ŝiajn orelojn.

La onklino de Anna Sergeevna, la princidino K., malgrasa kaj malgranda virino, kun vizaĝo ne pli granda ol pugno kaj kun senmovaj kaj malicaj okuloj sub la grizaj brovoj, eniris kaj apenaŭ salutinte la gastojn, peze sidiĝis sur larĝa velura apogseĝo, sur kiu neniu, ekster ŝi, havis la rajton sidiĝi. Katja starigis al ŝi benketon sub la piedojn; la maljunulino ne dankis ŝin, eĉ ne ekrigardis ŝin; ŝi nur ekmovis la manojn sub flava ŝalo, kovranta preskaŭ tutan ŝian malgrasan korpon. La princidino amis la flavan koloron: sur ŝia kufo ŝi havis hele flavajn rubandojn.

— Kiel vi pasigis la nokton? — demandis sinjorino Odincov, plilaŭtigante la voĉon.

— Ree ĉi tiu hundo estas tie ĉi, — murmuris responde la maljunulino. Rimarkinte, ke la hundo faras du sendecidajn pasojn al ŝi, ŝi ekkriis: — For, for!

Katja alvokis la hundon kaj malfermis la pordon.

Fifi ĝoje saltis eksteren, esperante, ke oni ĝin kondukos al promeno, sed restinte sola ekster la pordo, komencis grati kaj boji. La princidino sulkigis la brovojn, Katja volis eliri.

— Mi pensas, ke la teo estas preta? — demandis sinjorino Odincov. — Sinjoroj, ni iru; onklino, mi petas vin, ni trinkos teon.

La princidino silente leviĝis de la seĝo kaj unua eliris el la salono. Ĉiuj sekvis ŝin en la manĝoĉambron. Knabo en kozaka livreo brue forpuŝis de la tablo seĝon, kovritan per kusenoj, ankaŭ speciale rezervitan por la princidino; Katja, verŝante la teon, al ŝi unua donis tason, ornamitan per blazono. La maljunulino metis mielon en sian tason (laŭ ŝia opinio trinki teon kun sukero estas peke kaj kare, kvankam ŝi ne elspezis mem eĉ unu kopekon) kaj subite demandis per raŭka voĉo:

— Kion skribas princo Ivan?

Neniu respondis al ŝi. Bazarov kaj Arkadio baldaŭ komprenis, ke oni ne turnas atenton al ŝi, kvankam oni respekte kondutas kun ŝi. “Oni konservas ŝin kiel ornamon pro ŝia princa sango”, pensis Bazarov ... Post la teo Anna Sergeevna proponis fari promenon; sed komencis pluveti kaj la tuta societo, kun escepto de la princidino, revenis en la salonon. Venis la najbaro, amanto de la kartludo; lia nomo estis Porfir Platoniĉ. Tio estis grasa, griza homo kun mallongaj, kvazaŭ tornitaj piedoj, tre ĝentila kaj ridema. Anna Sergeevna, kiu plejparte parolis kun Bazarov, demandis Eŭgenon, ĉu li deziras fari kun ili batalon je preferanco. Bazarov konsentis, dirante, ke li devas kiel eble plej frue sin prepari al la funkcioj de distrikta kuracisto.

— Gardu vin, — diris Anna Sergeevna, — ni vin batos. Kaj vi, Katja, — aldonis ŝi, — ludu ion al Arkadio Nikolaiĉ; li amas muzikon, ankaŭ ni aŭskultos.

Katja nevolonte proksimiĝis al la fortepiano; ankaŭ Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis ŝin; al li ŝajnis, ke sinjorino Odincov forsendas lin, kaj en lia koro, kiel de ĉiu juna homo de lia aĝo, jam ĝermis ia neklara kaj dolora sento de l’ naskiĝanta amo. Katja malfermis la fortepianon kaj ne rigardante Arkadion, diris duonvoĉe:

— Kion mi devas ludi?

— Kion vi deziras, — indiferente respondis Arkadio.

— Kian muzikon vi preferas? — ripetis Katja, ne ŝanĝante la tonon.

— La klasikan, — respondis same Arkadio.

— Ĉu vi amas Mozarton?

Mozarton mi amas.

Katja prenis la ce mol sonaton-fantazion de Mozart. Ŝi ludis tre bone, kvankam iom severe kaj seke. Ne deturnante la okulojn de la notoj kaj forte kunpreminte la lipojn, ŝi sidis senmove kaj rekte, kaj nur ĉe la fino de la sonato ŝia vizaĝo ekflamis kaj malgranda buklo de ŝiaj haroj apartiĝis kaj falis sur ŝiajn nigrajn brovojn.

Kun speciala ĝuo Arkadio aŭskultis la lastan parton de l’ sonato, la parton, en kiu, meze de ĉarma gajeco de sennuba melodio, subite naskiĝas eksplodoj de dolora, preskaŭ tragedia malĝojo ... Sed la pensoj, kiujn vekis en li la sonoj de Mozart, ne koncernis Katjan. Rigardante ŝin, li nur pensis: “Vere, ne malbone ludas la fraŭlino, kaj ŝi mem estas ne malbela”.

Fininte la sonaton, Katja, ne levante la manojn de la klavoj, demandis: “Sufiĉe?” Arkadio respondis, ke li ne volas plu trouzi ŝian ĝentilecon, kaj komencis paroli kun ŝi pri Mozart; li demandis, ĉu ŝi mem elektis la sonaton aŭ ĉu iu rekomendis ĝin al ŝi? Sed Katja respondis al li unusilabe: ŝi sin kaŝis, eniĝis en sin mem. Kiam tio okazadis al ŝi, ŝi ne baldaŭ eliĝis eksteren; ŝia vizaĝo ricevis tiam obstinan, preskaŭ rigidan esprimon. Ŝi ne estis timema, sed nekonfidema kaj iom konfuzata de la fratino, ŝin edukinta, kiu kompreneble tute ne supozis tion. Arkadio, kiu ne sciis, kion li devas fari, fine alvokis la revenintan Fifi kaj kun bonkora rideto komencis karesi ĝian kapon. Katja revenis al siaj floroj.

Dume Bazarov perdis kaj perdis; Anna Sergeevna majstre kartludis, Porfir Platoniĉ ankaŭ estis ne malbona ludanto. Bazarov estis batita, kaj kvankam la perdo ne estis granda, ĝi tamen estis malagrabla por li. Dum la vespermanĝo Anna Sergeevna revenis al la botaniko.

— Ni faru morgaŭ matene promenon, — diris ŝi al li, — mi deziras ekscii de vi la latinajn nomojn de la kampaj vegetaĵoj kaj iliajn ecojn.

— Por kio vi bezonas la latinajn nomojn? — demandis Bazarov.

— En ĉio la ordo estas necesa, — respondis ŝi.

— Kia ĉarma virino estas Anna Sergeevna! — ekkriis Arkadio, kiam li restis sola en la ĉambro, kiun oni donis al ili.

— Jes, — respondis Bazarov, — virinaĉo kun cerbo. Multon ŝi jam spertis.

— En kia senco vi tion diras, Eŭgeno Vasiliĉ?

— En bona senco, en bona, kara mia Arkadio, Nikolaiĉ! Mi estas certa, ke ŝi bonege administras sian bienon. Sed admirinda estas ne ŝi, sed ŝia fratino.

— Kiel, tiu nigrakapa?

— Jes, tiu nigrakapa. Jen kio estas freŝa, netuŝita, timema, silentema, ĉio, kion vi volas. Jen per kiu oni povus sin okupi. El ŝi oni povas ankoraŭ fari ĉion, kion oni deziras; kaj tiu estas hardita fero.

Arkadio nenion respondis al Bazarov, kaj ĉiu el ili sin kuŝigis kun siaj propraj pensoj.

Ankaŭ Anna Sergeevna en tiu vespero pensis pri siaj gastoj. Bazarov plaĉis al ŝi dank’ al la plena manko de koketeco kaj akreco de l’ opinioj. Ŝi vidis en li ion novan, kion ŝi ankoraŭ ne renkontis, kaj ŝi estis scivola.

Anna Sergeevna estis sufiĉe stranga estaĵo. Havante neniajn superstiĉojn, neniajn fortajn kredojn, ŝi cedis al nenio kaj iris nenien. Ŝi vidis klare multon, multaj aferoj interesis ŝin, sed nenio plene ŝin kontentigis; cetere, kredeble ŝi ne deziris plenan kontentiĝon. Ŝia spirito estis scivola kaj samtempe indiferenta; ŝiaj duboj neniam silentiĝis ĝis forgeso, kaj neniam plifortiĝis ĝis alarmo. Se ŝi ne estus riĉa kaj sendependa, ŝi eble sin ĵetus en la batalon, ekkonus la pasion ... Sed ŝia vivo estis facila, kvankam ŝi iafoje enuis, kaj ŝi daŭrigis pasigi la tagojn unu post alia, ne rapidante kaj nur malofte ekscitiĝante. Ĉielarkaj koloroj iafoje ekbrilis ankaŭ antaŭ ŝiaj okuloj, sed kiam ili estingiĝis, ŝi revenis al sia trankvilo kaj ne bedaŭris ilian malaperon. Ŝia fantazio transportis ŝin iafoje trans la limojn de tio, kio estas permesita laŭ la leĝoj de la ordinara moraleco; sed eĉ tiam ŝia sango fluis trankvile en ŝia ĉarme gracia kaj egalpeza korpo. Iafoje okazis, ke elirante el sia bonodora bano, Anna Sergeevna, tuta varma kaj sopiranta, revis pri la vanteco de la vivo, pri ŝiaj malĝojo, laboro kaj malbono ... Ŝian animon plenigis subita kuraĝo, en ŝi ekbolis nobla celado; sed sufiĉis trablovo de vento el duonfermita fenestro, kaj Anna Sergeevna kuntiriĝis, plendis, preskaŭ koleris, kaj nur unu deziron havis en tia minuto: ke ne blovu ĉi tiu abomena vento.

Kiel ĉiuj virinoj, kiuj ne sukcesis ekami, ŝi deziris ion, ŝi mem ne sciis, kion. Ĝustadire, ŝi deziris nenion, kvankam ŝajnis al ŝi, ke ŝi deziras ĉion. Ŝi apenaŭ povis toleri sian edzon. Ŝi edziniĝis nur pro kalkulo, kvankam ŝi kredeble ne konsentus fariĝi lia edzino, se ŝi ne opinius lin bona homo. Sed de tiu tempo ŝi ĉiam sentis sekretan antipation al ĉiuj viroj, kiujn ŝi imagis ĉiujn malpuraj, pezaj, apatiaj, turmentemaj estaĵoj. Foje ŝi renkontis ie en sia vojaĝo junan belan svedon kun kavalira esprimo sur la vizaĝo, kun honestaj, bluaj okuloj sub alta, libera frunto; li forte impresis ŝin, sed tio ŝin ne malhelpis reveni Rusujon.

“Stranga homo estas ĉi tiu kuracisto!” — pensis ŝi, kuŝante en sia luksa lito, sur kusenoj, ornamitaj per puntoj, sub silka litotuko ... Anna Sergeevna heredis de la patro malgrandan parton de lia amo al la lukso. Ŝi tre amis sian pekan, sed bonan patron, kaj li adoris ŝin, amike ŝercis kun ŝi, kvazaŭ kun kamarado, kaj plene konfidis al ŝi, petis de ŝi konsilojn. La patrinon ŝi apenaŭ memoris.

“Stranga homo estas ĉi tiu kuracisto!” — ripetis ŝi al si. Ŝi sin etendis, ekridetis, ĵetis la manojn post la kapon, poste trakuris per siaj okuloj du, tri paĝojn de malbona franca romano, ellasis la libron el la mano kaj ekdormis, pura kaj malvarma, en pura, bonodora tolaĵo.

En la sekvinta mateno Anna Sergeevna, tuj post la matenmanĝo, iris al botanika ekskurso kun Bazarov kaj revenis kelke da minutoj antaŭ la tagmanĝo. Arkadio restis hejme kaj pasigis ĉirkaŭ unu horon kun Katja. Li ne enuis kun ŝi, ŝi mem proponis ripeti al li la hieraŭan sonaton; sed kiam revenis sinjorino Odincov, kiam li ekvidis ŝin, lia koro subite eksentis premon ... Ŝi iris tra la ĝardeno per iom lacaj paŝoj; ŝiaj vangoj estis ruĝaj kaj la okuloj brilis pli bele ol ordinare sub la ronda pajla ĉapelo. Ŝi turnis en la fingroj maldikan trunketon de kampa floro, ŝia malpeza manteleto deglitis sur ŝiajn kubutojn, kaj la larĝaj grizaj rubandoj ĉirkaŭprenis ŝian bruston. Bazarov iris post ŝi memfide kaj senĝene, kiel ĉiam, sed la esprimo de lia vizaĝo, kvankam gaja kaj eĉ amika, ne plaĉis al Arkadio. Murmurinte tra la dentoj “bonan tagon!” Bazarov iris en sian ĉambron, kaj sinjorino Odincov distrita premis la manon de Arkadio kaj ankaŭ preterpasis lin.

“Bonan tagon?” — pensis Arkadio ... “Ĉu ni ne vidis unu la alian hodiaŭ?”

XVII

La tempo, kiel oni scias, iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo; sed plej feliĉa estas la homo tiam, kiam li eĉ ne rimarkas, ĉu ŝi pasas rapide aŭ malrapide. Arkadio kaj Bazarov ĝuste tiamaniere pasigis dek kvin tagojn ĉe sinjorino Odincov. La kaŭzo de tio estis parte la ordo, kiu regis en ŝia domo kaj en ŝia vivo. Ŝi severe ĝin obeis kaj devigis la aliajn ŝin obei. Ĉio dum la tago estis farata en fiksita tempo. Matene, precize je la oka horo, la tuta societo kunvenis por trinki teon; de la teo ĝis la matenmanĝo, ĉiu faris, kion li volis; la mastrino estis okupita kun la administranto de la bieno, kun la administranto de la domo kaj kun la ĉefino de la provizejo. Antaŭ la matenmanĝo la societo ree kunvenis por interparoli aŭ legi; la vespero estis rezervita por promenoj, kartludo, muziko; je la deka kaj duono Anna Sergeevna foriris en sian ĉambron, donis ordonojn por la sekvonta tago kaj kuŝiĝis. Al Bazarov ne plaĉis ĉi tiu mezurita, iom solena reguleco de la ĉiutaga vivo; “kvazaŭ sur la reloj”, asertis li; la lakeoj en livreo, la majestaj administrantoj de la domo vundis lian demokratan senton. Li diris, ke se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmanĝi laŭ la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj. Li foje komencis pri tio diskuton kun Anna Sergeevna. Ŝia konduto estis tia, ke ĉiu senĝene povis esprimi al ŝi siajn opiniojn. Ŝi atente aŭskultis lin kaj diris: “De via vidpunkto vi estas prava, kaj eble en tiu ĉi okazo mi ludas la rolon de sinjorina moŝto; sed en la kamparo neeble estas vivi senorde, alie oni mortus pro enuo”, kaj ŝi daŭrigis la antaŭan vivmanieron. Bazarov murmuris, sed dank’ al la ordo en la domo de sinjorino Odincov, en kiu ĉio “ruliĝis kvazaŭ sur la reloj”, la vivo de Bazarov kaj de Arkadio estis tiel facila kaj agrabla ĉe ŝi. Cetere, de la unua tago de l’ restado en Nikolskoje en ambaŭ junuloj fariĝis ŝanĝo. Bazarov, al kiu sinjorino Odincov klare montris sian preferon, perdis sian ordinaran egalpezon: li facile ekscitiĝis, parolis nevolonte, rigardis kolere kaj ne povis longe resti sur la sama loko, io kvazaŭ levis lin. Arkadio, kiu definitive decidis, ke li enamiĝis je Anna Sergeevna, dronis en silenta melankolio. Cetere, ĉi tiu melankolio ne malhelpis lin proksimiĝi al Katja; ŝi eĉ helpis lin ligi kun ŝi amikajn, korajn rilatojn. “Ŝi ne ŝatas min! Estu tiel ... Sed jen bona estaĵo ne forpuŝas min”, pensis li kaj lia koro ree ĝuis la dolĉon de la grandanimaj sentoj. Katja komprenis malklare, ke li serĉas konsolon en ŝia societo, kaj rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco. En la ĉeesto de Anna Sergeevna ili ne parolis unu kun la alia: Katja ĉiam eniĝis en sin mem sub la penetrema rigardo de l’ fratino, Arkadio, kiel konvenas al amanto, en la ĉeesto de la objekto de sia flamo al nenio alia povis turni sian atenton; tamen bone estis al li nur kun Katja. Li sentis, ke li ne estas kapabla interesi sinjorinon Odincov; li konfuziĝis, kiam li restis sola kun ŝi; ankaŭ ŝi ne sciis, kion diri al li; li estis tro juna por ŝi. Kontraŭe, kun Katja Arkadio sentis sin kvazaŭ hejme: li indulge kondutis kun ŝi, ne malhelpis ŝin esprimi la impresojn, kiujn naskis en ŝi la muziko, romano, versaĵoj kaj aliaj bagateloj, ne rimarkante aŭ ne konsciante, ke ĉi tiuj bagateloj interesas ankaŭ lin. Katja de sia flanko ne malhelpis lin malĝoji. Arkadio volonte restis kun Katja, sinjorino Odincov — kun Bazarov, kaj tial jen kio okazis ordinare: ambaŭ paroj, restinte nelonge kune, disiĝis ĉiu en alian flankon, precipe dum la promenoj. Katja adoris la naturon, ankaŭ Arkadio amis ĝin, kvankam li ne kuraĝis tion konfesi; sinjorino Odincov estis indiferenta al ĝi, same kiel Bazarov. La preskaŭ konstanta disiĝo de niaj amikoj ne restis sen sekvoj: la rilatoj inter ili komencis ŝanĝiĝi. Bazarov ĉesis paroli kun Arkadio pri sinjorino Odincov, ĉesis eĉ kritiki ŝiajn aristokratajn manierojn; li daŭrigis siajn laŭdojn pri Katja kaj konsilis nur moderigi en ŝi la sentimentalajn emojn, sed liaj laŭdoj estis lakonaj, liaj konsiloj — sekaj kaj entute li interparolis kun Arkadio multe malpli ol antaŭe ... li kvazaŭ evitis lin, kvazaŭ hontis ...

Arkadio ĉion ĉi rimarkis, sed konservis la observojn por si.

La vera kaŭzo de ĉi tiu “novaĵo” estis la sento, vekita de sinjorino Odincov en Bazarov, sento, kiu lin turmentis kaj kolerigis kaj kiun li tuj neus kun malestima rido kaj cinika insulto, se iu farus eĉ plej malgrandan aludon al la ebleco de tio, kio fariĝis en li. Bazarov estis granda amanto de l’ virinoj kaj de la virina beleco, sed la amon en la ideala senco aŭ romantika, kiel li nomis ĝin, li opiniis sensencaĵo, nepardonebla malsaĝo, la kavalirajn sentojn — kripleco aŭ malsano. Pli ol unu fojon li esprimis sian miron, kial oni ne metis en frenezulejon la kavaliron Toggenburg kun ĉiuj trubaduroj. “Se virino plaĉas al vi”, diradis li, “penu atingi la celon; se ŝi rifuzas, iru vian vojon, la tero estas sufiĉe granda.” Sinjorino Odincov plaĉis al li: la famoj, kurantaj pri ŝi, la libereco kaj sendependeco de ŝiaj opinioj, ŝia senduba prefero al li, tio ŝajnis favora, por li; tamen li baldaŭ komprenis, ke li “ne atingos la celon”, sed sin deturni de ŝi li ne havis la forton; li rimarkis tion kun granda miro. Lia sango bolis, kiam li rememoris ŝin; li facile ekregus sian sangon, sed io alia naskiĝis en li, kion li ne volis allasi, kion li ĉiam mokis, kio ribeligis lian tutan fierecon. En la interparoloj kun Anna Sergeevna li ankoraŭ pli forte ol antaŭe montris sian indiferentecon al tio romantika; sed restante sola kun ŝi, li kun indigno konstatis romantikulon en si mem. Tiam li iris en la arbaron kaj paŝis en ĝi per grandaj paŝoj, rompante la renkontatajn branĉojn kaj insultante duonvoĉe sin kaj ŝin; aŭ li grimpis sur fojnamason kaj obstine fermante la okulojn, devigis sin dormi kaj, kompreneble, ne ĉiam sukcesis. Subite li imagis, ke ĉi tiuj ĉastaj manoj iam ĉirkaŭprenos lian kolon, ke ĉi tiuj fieraj lipoj respondos al liaj kisoj, ke ĉi tiuj saĝaj okuloj karese, jes karese, fiksos sian rigardon sur liaj okuloj ... kaj li sentis kapturnon, li sin forgesis por unu momento, ĝis kiam indigno ree ekbolis en li. Li kaptis sin mem je diversaj “hontindaj” pensoj, kvazaŭ la diablo tentus lin. Iafoje ŝajnis al li, ke ankaŭ en sinjorino Odincov fariĝis ŝanĝo, ke en la esprimo de ŝia vizaĝo brilis io neordinara, ke eble ... Sed tiam li ordinare frapis per la piedo aŭ grincis per la dentoj kaj minacis al si mem per la pugno.

Tamen Bazarov ne tute eraris. Li frapis la fantazion de Anna Sergeevna; li interesis ŝin, ŝi multe pensis pri li. Dum lia foresto ŝi ne enuis, ne atendis lin, sed lia apero tuj vivigis ŝin; li volonte restis kun li sola kaj volonte parolis kun li, eĉ tiam, kiam li incitis ŝin aŭ vundis ŝian guston, ŝian inklinon al la eleganteco. Ŝi kvazaŭ volis provi lin kaj sin.

Foje, promenante kun ŝi en la ĝardeno, li subite diris per malĝoja voĉo, ke li intencas baldaŭ veturi en la bienon de sia patro ... Ŝi paliĝis, io kvazaŭ pikis ŝian koron, tiel pikis, ke ŝi ekmiris kaj poste longe pensis, kion tio povas signifi. Bazarov diris al ŝi pri sia forveturo ne kun la intenco provi ŝin, vidi, kiel tio ŝin impresos: li neniam afektis. Matene en la sama tago li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston, Timofeiĉ. Ĉi tiu Timofeiĉ, sprita, viva maljunulo, kun paliĝintaj flavaj haroj, kun sunbruna ruĝa vizaĝo kaj kun etaj larmoj en fermetitaj okuloj, neatendite aperis antaŭ Bazarov en sia mallonga vesto el dika, grize blueta drapo; li estis zonita per rimeno kaj portis gudritajn botojn.

— Bonan tagon, maljunulo! — ekkriis Bazarov.

— Bonan tagon, sinjoro Eŭgeno Vasiliĉ, — komencis la maljunulo kaj ĝoje ekridetis; lia tuta vizaĝo sulkiĝis.

— Kio kondukas vin ĉi tien? Ĉu oni sendis vin por min venigi?

— Kion vi diras? — balbutis Timofeiĉ (li rememoris la severan ordonon, ricevitan de l’ sinjoro antaŭ la forveturo). — Mi veturis en la urbon pro aferoj de l’ sinjoro, mi ekaŭdis pri via ĉeesto kaj mi iom flankiris de la vojo por rigardi vian moŝton ... mi ne venis por ĝeni vin!

— Bone, ne mensogu, — interrompis lin Bazarov. — Ĉu la vojo al la urbo iras tra ĉi tie?

Timofeiĉ konfuziĝis kaj respondis nenion.

— Mia patro bone fartas?

— Dank’ al Dio.

— Kaj mia patrino?

— Ankaŭ Arina Vlasievna, dank’ al Dio.

— Ili certe atendas min!

La maljunulo klinis flanken sian malgrandan kapon.

— Ah, Eŭgeno Vasiliĉ, kiel ne atendi vin! Kredu al mi, la koro sangas, kiam oni rigardas viajn gepatrojn.

— Bone, bone! Lasu la rakontojn. Diru, ke mi baldaŭ venos.

— Mi obeas, — kun sopiro respondis Timofeiĉ.

Elirinte el la domo, li per ambaŭ manoj ŝovis sian ĉapon ĝis oreloj, suriris sian mizeran veturilon, kaj ektrotetis, sed ne al la urbo.

Vespere en la sama tago sinjorino Odincov sidis en sia ĉambro kun Bazarov. Arkadio paŝis en la salono kaj aŭskultis la ludon de Katja. La princidino supreniris en sian ĉambron; ŝi ĝenerale malamis la gastojn, kaj precipe ĉi tiujn “novajn senŝuulojn”, kiaj ŝi nomis ilin. En la paradaj ĉambroj ŝi nur koleretis; sed en sia ĉambro, antaŭ sia ĉambristino, ŝi iafoje verŝis tiajn insultojn, ke la kufo kun la garnaĵo saltis sur ŝia kapo. Sinjorino Odincov sciis ĉion ĉi.

— Kiel vi povas pensi pri la forveturo, — komencis ŝi; — kaj via promeso?

Bazarov ektremis.

— Kia promeso?

— Vi forgesis? Vi ja intencis doni al mi kelke da lecionoj de la ĥemio.

— Kion fari! La patro atendas min; mi ne povas plu prokrasti. Cetere, vi povas legi: Pelouse et Fremy: “Notions générales de chemie”, tio estas bona libro kaj klare skribita. Vi trovos en ĝi ĉion, kion vi bezonas.

— Tamen vi diris al mi, ke libro ne povas anstataŭi ... mi forgesis vian esprimon, sed vi scias, kion mi volas diri, vi memoras?

— Kion fari! — ripetis Bazarov.

— Por kio veturi? — diris sinjorino Odincov, mallaŭtigante la voĉon.

Li ekrigardis ŝin. Ŝi apogis sian kapon al la dorso de la seĝo kaj krucis sur la brusto la manojn, nudajn ĝis la kubutoj. Ŝi ŝajnis pli pala de la lumo de la sola lampo, ĉirkaŭita per papera ŝirmilo. Vasta blanka vesto kovris ŝin per siaj molaj faldoj; apenaŭ estis videblaj la pintoj de ŝiaj piedoj, kiuj ankaŭ estis krucitaj.

— Kaj por kio resti? — respondis Bazarov.

Sinjorino Odincov iom turnis la kapon.

— Kiel por kio? Ĉu ne estas al vi gaje ĉe mi? Ĉu vi pensas ke oni ne bedaŭros ĉi tie vian foreston?

— Mi estas certa, ke ne.

Sinjorino Odincov silentis dum momento.

— Malprave vi pensas tion. Cetere, mi ne kredas al vi. Vi ne povis tion diri serioze. — Bazarov sidis senmove. — Eŭgeno Vasiliĉ, kial vi silentas?

— Kion mi povas diri al vi? La homoj ĝenerale ne meritas bedaŭron, tiom pli mi.

— Kial?

— Mi estas homo pozitiva, neinteresa. Mi ne scias paroli.

— Vi deziras aŭdi de mi komplimenton, Eŭgeno Vasiliĉ?

— Tio ne estas mia kutimo. Ĉu vi mem ne scias, ke la eleganta flanko de la vivo estas fremda por mi, la flanko, kiun vi tiel ŝatas?

Sinjorino Odincov mordis la angulon de sia naztuko.

— Pensu, kion vi volas, sed mi enuos, kiam vi forveturos.

— Arkadio restos, — respondis Bazarov.

Sinjorino Odincov delikate levis la ŝultrojn.

— Mi enuos, — ripetis ŝi.

— Ĉu vere? En ĉiu okazo vi ne longe enuos.

— Kial vi pensas tion?

— Tial, ke vi mem diris al mi, ke vi enuas nur tiam, kiam via ordo estas atencata. Vi tiel senpeke regule aranĝis vian vivon, ke en ĝi ne restas loko por enuo, por sopiro ... por iu ajn malagrabla sento.

— Vi do pensas, ke mi estas senpeka ... tio estas, ke mi tiel regule aranĝis mian vivon?

— Kompreneble! Ekzemple: post kelke da minutoj sonoros la deka horo, kaj mi jam scias de antaŭe, ke vi forpelos min.

— Ne, mi ne forpelos vin, Eŭgeno Vasiliĉ. Vi povas resti. Malfermu la fenestron ... oni sufokiĝas ĉi tie.

Bazarov leviĝis kaj puŝis la fenestron. Ĝi malfermiĝis subite kun bruo. Li ne supozis, ke ĝi malfermiĝas tiel facile, kaj liaj manoj tremis. Malluma, mola nokto ekrigardis en la ĉambron, kun sia preskaŭ nigra ĉielo, delikate bruantaj arboj kaj freŝa odoro de la libera, pura aero.

— Mallevu la kurtenon kaj sidiĝu, — diris sinjorino Odincov, — mi dezirus iom babili kun vi antaŭ via forveturo. Rakontu al mi ion pri vi mem; vi neniam parolas pri vi.

— Mi penas paroli kun vi pri utilaj aferoj, Anna Sergeevna.

— Vi estas tre modesta ... Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas nin.

“Kial ŝi diras tion al mi?” — pensis Bazarov.

— Ĉio ĉi tute ne estas interesa, — diris li voĉe, — precipe por vi, ni estas malaltaj homoj ...

— Kaj mi, laŭ via opinio, mi estas aristokratino?

Bazarov levis al ŝi siajn okulojn.

— Jes, — respondis li, troigante la akrecon de la tono.

Ŝi ekridetis.

— Mi vidas, ke vi malbone min konas, kvankam vi asertas, ke ĉiuj homoj similas unu alian kaj ne valoras la penon studi ilin. Mi iam rakontos al vi mian vivon ... sed antaŭe vi rakontu al mi vian.

— Mi malmulte konas vin, — ripetis Bazarov. — Eble vi estas prava; eble, efektive, ĉiu homo estas enigmo. Vi, ekzemple, vi evitas la societon, ĝi tedas vin, — tamen vi invitis en vian hejmon du studentojn. Kial vi, tiel inteligenta kaj bela, vivas en la kamparo?

— Kiel? Kiel vi diris tion? — vive interrompis sinjorino Odincov. — Vi, tiel ... bela?

Bazarov sulkigis la brovojn.

— Tio estas indiferenta, — murmuris li. — Mi volis diri, ke mi ne komprenas bone, por kio vi loĝiĝis en la kamparo?

— Vi tion ne komprenas ... tamen vi iel klarigas tion al vi.

— Jes ... mi pensas, ke vi ĉiam restas en la sama loko, ĉar vi trodorlotis vin, ĉar vi tre amas la komforton, lukson, kaj ĉio alia estas indiferenta por vi.

Sinjorino Odincov ree ekridetis.

— Vi absolute ne volas kredi, ke mi estas kapabla al pasio?

— Pro scivolo, eble, sed ne alie.

— Ĉu vere? Nun mi komprenas, kial ni tiel bone interkonsentas; vi ja estas tia sama, kia mi.

— Ni interkonsentas ... — surde ripetis Bazarov.

— Ah, jes! ... Mi forgesis, ke vi volas forveturi.

Bazarov leviĝis. La lampo malforte lumis en la mezo de la mallumiĝinta, bonodora, izolita ĉambro. La kurteno, de tempo al tempo balanciĝanta, enlasis internen la ekscitantan freŝecon de la nokto, — ekstere estis aŭdebla ĝia mistera murmureto. Sinjorino Odincov estis tute senmova, sed sekreta ekscito ekregis ŝin iom post iom. Bazarov sentis la samon. Li komprenis subite, ke li estas sola kun juna, bela virino...

— Kien vi iras? — malrapide diris ŝi.

Li respondis nenion kaj sin mallevis sur la seĝon.

— Do, vi opinias min trankvila, mola kaj trodorlotita estaĵo, — daŭrigis ŝi per la sama voĉo, ne deturnante la okulojn de la fenestro. — Kaj mi scias pri mi, ke mi estas malfeliĉa.

— Vi estas malfeliĉa? Kial? Ĉu vere vi estas sentema je malnoblaj klaĉoj?

Sinjorino Odincov sulkigis la brovojn. Ŝin kolerigis, ke li tiel komprenis ŝin.

— Ĉi tiuj klaĉoj eĉ ne ridigas min, Eŭgeno Vasiliĉ, kaj mi estas tro fiera, por ke ili povu maltrankviligi min. Mi estas malfeliĉa ... ĉar mi ne havas deziron, volon vivi. Vi rigardas min fide, vi pensas: “Tion diras aristokratino, tute kovrita per puntoj kaj sidanta sur velura seĝo.” Mi tute ne kaŝas tion: mi amas tion, kion vi nomas komforto, sed samtempe mi malmulte deziras vivi. Rigardu tiujn ĉi kontraŭdirojn, kiel vi volas. Cetere, ĉio ĉi estas por vi romantismo.

Bazarov balancis la kapon.

— Vi estas sana, sendependa, riĉa; kion plu vi deziras?

— Kion mi deziras, — ripetis sinjorino Odincov kaj eksopiris. — Mi estas tre laca, mi estas maljuna, al mi ŝajnas, ke mi vivas jam tre longe. Jes, mi estas maljuna, aldonis ŝi, malrapide surtirante la ekstremojn de la manteleto sur siajn nudajn manojn. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de Bazarov, kaj ŝi iomete ruĝiĝis. — Post mi jam estas tiom da rememoroj: la vivo en Peterburgo, riĉeco, poste malriĉeco, poste la morto de mia patro, edziniĝo, vojaĝo eksterlandon ktp, ktp. Multe da rememoroj, kaj nenio inda pro rememoro; antaŭ mi longa, longa vojo, sen celo ... Kaj mi ne sentas deziron iri.

— Vi estas tiel senrevigita? — demandis Bazarov.

— Ne, — respondis sinjorino Odincov post paŭzo, — sed mi ne estas kontentigita. Ŝajnas al mi, ke se mi povus doni al io mian amon...

— Vi dezirus ekami, — interrompis ŝin Bazarov, — sed vi ne povas ekami: jen kie estas via tuta malfeliĉo.

Sinjorino Odincov komencis rigardi la manikojn de sia manteleto.

— Ĉu mi ne povas ekami? — diris ŝi.

— Mi dubas! Sed malprave mi nomis tion malfeliĉo. Kontraŭe, tiu meritas kompaton, kiun renkontas tia aventuro.

— Kia aventuro?

— Ekami.

— De kie vi scias tion?

— De rakontoj, — kolere respondis Bazarov.

“Vi koketas, — pensis li, — vi enuas kaj incitas min por pasigi la tempon, kaj mi...” Lia koro, efektive, ŝiriĝis.

— Krom tio, vi estas eble tro postulema, — diris li, klinante sian korpon antaŭen kaj ludante kun la flanko de la apogseĝo.

— Eble. Laŭ mia opinio, aŭ ĉio, aŭ nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedaŭro, sen reveno. Alie, prefere nenio.

— Konsidere ĉion, — diris Bazarov, — ĉi tiu kondiĉo estas justa, kaj mi miras, ke ĝis hodiaŭ ... vi ne trovis, kion vi deziras.

— Kaj vi pensas, ke facile estas sin plene doni al io ajn!

— Ne facile, se oni konsideras malvarme kaj atendas kaj alte taksas sin mem; sed sen pripenso sin doni estas facile.

— Kiel ne taksi sin alte? Se mi valoras neniom, kiu bezonas min?

— Tio ne estas mia afero; la alia devas kalkuli, kiom mi valoras. La ĉefa afero estas scii sin doni.

Sinjorino Odincov iom levis sian dorson de la apogseĝo.

— Vi parolas, kvazaŭ vi ĉion ĉi jam spertis, — komencis ŝi.

— Simpla okazo, Anna Sergeevna: ĉio ĉi, vi scias, ne estas mia specialo.

— Sed vi scius vin doni?

— Mi ne scias; mi ne volas glori min.

Sinjorino Odincov respondis nenion, Bazarov eksilentis. Sonoj de la fortepiano atingis ilin de la salono.

— Kiel malfrue Katja ludas hodiaŭ, — rimarkis Anna Sergeevna.

Bazarov leviĝis.

— Jes, jam estas malfrue, tempo estas por vi ripozi.

— Atendu, kien vi rapidas ... mi devas diri al vi unu vorton.

— Kian?

— Atendu, — murmuretis sinjorino Odincov.

Ŝiaj okuloj haltis sur Bazarov; ŝajnis, ke ŝi atente rigardas lin.

Li trapaŝis la ĉambron, poste subite proksimiĝis al ŝi, rapide diris “adiaŭ”, premis ŝian manon tiel, ke ŝi preskaŭ ekkriis, kaj eliris. Ŝi levis siajn kungluiĝintajn fingrojn al la lipoj, blovis sur ilin, kaj rapide salte leviĝinte de la seĝo, sin direktis per rapidaj paŝoj al la pordo, kvazaŭ dezirante revoki Eŭgenon... La ĉambristino eniris kun karafo sur arĝenta pleto. Sinjorino Odincov haltis, ordonis al ŝi foriri, ree sidiĝis kaj komencis mediti. Ŝia harligo malligiĝis kaj falis sur ŝian ŝultron, kvazaŭ nigra serpento. La lampo longe ankoraŭ brilis en la ĉambro de Anna Sergeevna kaj longe ŝi restis senmova, kondukante de tempo al tempo la fingrojn sur la manoj, kiujn delikate mordetis la nokta malvarmo.

Post du horoj Bazarov revenis en sian dormoĉambron kun ŝuoj, malsekaj de la roso, kun senordaj haroj kaj malgaja mieno. Li trovis Arkadion ĉe la skribotablo, kun libro en la manoj, kun surtuto, butonumita ĝis la mentono.

— Vi ne dormas ankoraŭ? — diris li preskaŭ kun bedaŭro.

— Vi longe restis hodiaŭ ĉe Anna Sergeevna, — diris Arkadio, ne respondante lian demandon.

— Jes, mi restis kun ŝi la tutan tempon, kiam vi kun Katerino Sergeevna ludis la fortepianon.

— Mi ne ludis ... — komencis Arkadio kaj eksilentis. Li sentis, ke larmoj alfluas al liaj okuloj, kaj li ne volis plori antaŭ sia mokema amiko.

XVIII

En la sekvinta tago, kiam sinjorino Odincov aperis por la teo, Bazarov longe sidis klinita super sia taso kaj subite ekrigardis ŝin ... Ŝi sin turnis al li, kvazaŭ li puŝis ŝin, kaj al li ŝajnis, ke ŝia vizaĝo iom paliĝis dum la nokto. Ŝi baldaŭ foriris en sian ĉambron kaj revenis nur por la matenmanĝo. De la mateno la vetero estis pluva, ne eble estis promeni. La tuta societo kunvenis por legi. Arkadio prenis la lastan numeron de revuo kaj komencis legi. La princidino, laŭ sia kutimo, esprimis sur sia vizaĝo miron, kvazaŭ li farus ion nekonvenan, poste ŝi kolere rigardis lin; sed li tute ne turnis atenton al ŝi.

— Eŭgeno Vasiliĉ, — ekparolis Anna Sergeevna, — ni iru en mian ĉambron ... Mi volas demandi vin ... Vi rekomendis al mi hieraŭ lernolibron ...

Ŝi leviĝis kaj sin direktis al la pordo. La princidino rigardis ĉirkaŭe kun tia mieno, kvazaŭ ŝi dezirus diri: “Rigardu, rigardu, kiel mi miras!” kaj ree turnis siajn okulojn al Arkadio, sed li plilaŭtigis la voĉon kaj interŝanĝinte rigardon kun Katja, apud kiu li sidis, daŭrigis la legadon.

Sinjorino Odincov per rapidaj paŝoj atingis sian kabineton. Bazarov rapide sekvis ŝin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto, glitante antaŭ li. Sinjorino Odincov sidiĝis sur la sama seĝo, sur kiu ŝi sidis hieraŭ. Ankaŭ Bazarov okupis sian hieraŭan lokon.

— Kia estas la titolo de la libro? — komencis ŝi post mallonga silento.

Pelouse et Frémy: “Notions générales ...” — respondis Bazarov. — Mi povas ankaŭ rekomendi al vi — Ganot: “Traité élémentaire de physique experimentale”. En la lasta verko la desegnaĵoj estas pli klaraj kaj entute la lernolibro...

— Eŭgeno Vasiliĉ, pardonu al mi. Sed mi invitis vin tien ne por paroli kun vi pri lernolibroj. Mi dezirus rekomenci nian hieraŭan interparolon. Vi foriris tiel subite ... Vi ne enuos?

— Mi estas al via dispono, Anna Sergeevna. Sed pri kio ni parolis hieraŭ?

Sinjorino Odincov ĵetis oblikvan rigardon al Bazarov.

— Mi parolis kun vi, se mi ne eraras, pri la feliĉo. Mi rakontis al vi pri mi mem. Ĉar mi diris la vorton “feliĉo”, mi devas fari unu demandon: kial, kiam ni ĝuas, ekzemple, muzikon, belan vesperon, interparolon kun simpatiaj homoj, kial ĉio ĉi ŝajnas al ni pli aludo al iu senlima, ie ekzistanta feliĉo, ol vera feliĉo, feliĉo, kiun ni mem ĝuas? Aŭ eble vi sentas nenion similan?

— Vi konas la proverbon: “Tie estas bone, kie ni ne estas”, — respondis Bazarov, — cetere, vi mem diris hieraŭ, ke vi ne estas kontentigita. Kaj efektive, tiaj pensoj neniam venas en mian kapon.

— Eble ili ŝajnas al vi ridindaj?

— Ne, sed ili ne venas en mian kapon.

— Ĉu vere? Mi tre dezirus scii, pri kio vi pensas?

— Kiel? Mi vin ne komprenas.

— Aŭskultu, jam antaŭ longe mi deziris malkaŝe interparoli kun vi. Superflue estus diri al vi, ke vi ne estas ordinara homo — vi mem scias tion. — Vi estas ankoraŭ juna; la tuta vivo, estas ankoraŭ antaŭ vi. Al kio vi vin preparas? Kia estonteco atendas vin? Kia estas la celo, al kiu vi iras? Kion vi havas sur la fundo de via koro? Unuvorte, kiu vi estas, kio vi estas?

— Vi mirigas min, Anna Sergeevna. Vi scias, ke mi min okupas per la natursciencoj kaj kiu mi estas ...

— Jes. Kiu vi estas?

— Mi jam diris al vi, ke mi estas estonta distrikta kuracisto.

Anna Sergeevna faris senpaciencan movon.

— Kial vi diras tion? Vi mem ne kredas al tio. Arkadio povus tiel respondi al mi, ne vi.

— Sed per kio, mia amiko ...

— Ĉesu! Ĉu estas eble, ke vin kontentigas tiel modesta agado? Ĉu vi mem ne asertas ĉiam, ke la medicino ne ekzistas por vi? Vi, kun via ambicio, distrikta kuracisto! Vi tiamaniere respondas al mi, por vin liberigi de mia scivolo, ĉar vi havas neniom. da konfido al mi. Tamen Eŭgeno Vasiliĉ, kredu al mi, mi povus kompreni vin: mi mem estis malriĉa kaj ambicia, kiel vi; mi trairis eble samajn provojn, kiel vi.

— Ĉio ĉi estas tre bela, Anna Sergeevna, sed vi pardonu al mi, mi entute ne havas kutimon fari konfidenciojn: inter vi kaj mi estas tia interspaco ...

— Kia interspaco? Vi ree diros al mi, ke mi estas aristokratino? Lasu tion, Eŭgeno Vasiliĉ. Ŝajnas, ke mi pruvis al vi ...

— Kaj krom tio, — interrompis Bazarov, — mi ne komprenas la plezuron paroli kaj pensi pri la estonteco, kiu plejparte ne dependas de ni. Se aperos okazo fari ion, tre bone; se ne, oni almenaŭ estos kontenta, ke oni antaŭe ne vane babilis.

— Vi nomas amikan interparolon babilo ... Aŭ eble vi min, kiel virinon, ne trovas inda de via konfido? Vi ja malestimas nin ĉiujn.

— Vin mi ne malestimas, Anna Sergeevna, vi tion scias.

— Ne, mi scias nenion ..., sed ni supozu, ke estas tiel. Mi komprenas, ke vi ne deziras paroli pri via estonta agado; sed tio, kio okazas nun en vi...

— Okazas! — ripetis Bazarov, — ĉu mi estas regno aŭ societo? En ĉiu okazo, tio tute ne estas interesa. Cetere, ĉu ni ĉiam povas laŭte diri ĉion, kio en ni “okazas”?

— Vere mi ne scias, kial oni ne povus diri ĉion, kion oni havas en la koro.

Vi povas? — demandis Bazarov.

— Mi povas, — respondis Anna Sergeevna post mallonga ŝanceliĝo.

Bazarov klinis la kapon.

— Vi estas pli feliĉa ol mi.

Anna Sergeevna demande rigardis lin.

— Vi povas aserti, kion vi volas, — daŭrigis ŝi, — tamen io diras al mi, ke ne vane ni renkontis unu la alian, ke ni estos bonaj amikoj. Mi estas certa, ke via — mi ne scias, kiel ĝin nomi — ke via rigideco, via manko de konfido fine malaperos.

— Kaj vi rimarkis en mi rigidecon ... kaj mankon de konfido, kiel vi nomis tion?

— Jes.

— Kaj vi dezirus koni la kaŭzon de ĉi tiu rigideco, vi dezirus scii, kio okazas en mi?

— Jes, — ripetis sinjorino Odincov kun la timo, kiun ŝi ankoraŭ ne komprenis.

— Kaj vi ne koleros kontraŭ mi?

— Ne.

— Ne? — Bazarov staris, turninte al ŝi la dorson. — Do sciu, ke mi amas vin malsaĝe, freneze ... Jen kion vi atingis.

Anna Sergeevna etendis antaŭen ambaŭ manojn. Bazarov apogis la frunton sur la fenestra vitro. Li sufokiĝis; lia tuta korpo videble tremis. Sed tio ne estis la tremo de junula timo, ne la dolĉa teruro de la unua konfeso ekregis lin: tio estis la pasio, kiu bolis en li, forta kaj peza pasio, simila al la malico kaj eble parenca kun ŝi... Sinjorino Odincov eksentis samtempe timon kaj kompaton al li.

— Eŭgeno Vasiliĉ, — diris ŝi kaj nevola karesemo eksonis en ŝia voĉo.

Li sin turnis rapide, ĵetis sur ŝin manĝegantan rigardon kaj kaptinte ambaŭ ŝiajn manojn, subite altiris ŝin al sia brusto.

Ŝi ne tuj liberigis sin de lia ĉirkaŭpreno; sed post unu momento ŝi jam staris malproksime en angulo kaj rigardis de tie Eŭgenon. Li sin ĵetis al ŝi ...

— Vi ne komprenis min, — murmuretis ŝi rapide kun teruro. Ŝajnis, ke ankoraŭ unu lia paŝo, kaj ŝi ekkrius ... Bazarov mordis la lipojn kaj foriris.

Post duonhoro, ĉambristino transdonis al Anna Sergeevna karteton de Bazarov; ĝi konsistis el unu sola linio: “Ĉu mi devas forveturi hodiaŭ aŭ ĉu mi povas resti ĝis morgaŭ?” Sinjorino Odincov respondis: “Kial forveturi? Mi ne komprenis vin, vi ne komprenis min”, kaj ŝi diris al si: “Ankaŭ min mem mi ne komprenis.”

Ŝi ne montris sin antaŭ la tagmanĝo kaj senĉese paŝis en la ĉambro de unu ekstremo en la alian, metinte la manojn sur la dorso, de tempo al tempo haltante jen antaŭ la fenestro, jen antaŭ la spegulo kaj malrapide frotante per naztuko la kolon, sur kiu ŝi sentis varmegan makulon. Ŝi demandis sin, kio devigis ŝin peni akiri la malkaŝan konfeson de Bazarov, kaj ĉu ŝi ne suspektis ion ... “Mi estas kulpa”, diris ŝi voĉe, “sed mi ne povis tion antaŭvidi.” Ŝi meditis kaj ruĝiĝis, rememorante la preskaŭ bestan vizaĝon de Bazarov, kiam li sin ĵetis al ŝi ...

“Aŭ?” — diris ŝi voĉe, kaj haltis, skuante la buklojn ... Ŝi ekvidis sin en la spegulo; ŝia kapo, posten klinita, kun mistera rideto sur la duonfermitaj, duonmalfermitaj okuloj kaj lipoj, ŝajne, diris al ŝi en tiu ĉi momento ion, pro kio ŝi mem ektremis ...

“Ne”, — decidis ŝi fine, — “Dio scias, kien tio alkondukus; oni ne povas ŝerci kun tio; tamen la trankvileco estas la plej bona afero en la mondo.”

Ŝia trankvileco ne estis skuita; sed ŝi malĝojiĝis kaj eĉ verŝis kelke da larmoj, mem ne sciante kial; certe ne la ricevita ofendo estis la kaŭzo. Ŝi ne sentis sin ofendita; ĝustadire ŝi sentis sin kulpa. Sub la influo de diversaj malklaraj sentoj; de la konscio pri la pasanta vivo, de deziro de io nova, ŝi devigis sin iri ĝis certa limo, devigis sin rigardi trans ĝin kaj ekvidis tie eĉ ne senfundaĵon, sed malplenon ... aŭ abomenaĵon.

XIX

Kiel ajn sciis sin regi sinjorino Odincov kaj estis super ĉiuj superstiĉoj, tamen ŝi sentis sin iom konfuzita, kiam ŝi aperis en la manĝoĉambro, por la tagmanĝo. Cetere, ŝi pasis sufiĉe feliĉe. Porfir Platoniĉ venis, rakontis diversajn anekdotojn; li ĵus revenis el la urbo. Interalie li alportis la novaĵon, ke la guberniestro Burdalu ordonis al siaj oficistoj por specialaj komisioj, porti spronojn, por la okazo, se li sendos ilin ien sur ĉevalo, por pli da rapideco. Arkadio duonvoĉe diskutis kun Katja kaj diplomate servis al la princidino. Bazarov obstine kaj malgaje silentis. Sinjorino Odincov du, tri fojojn rekte, ne kaŝe ekrigardis lian vizaĝon, severan kaj galan, kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malestima decidemo en ĉiu trajto, kaj ŝi pensis: “Ne... ne... ne...” Post la tagmanĝo ŝi iris kun la tuta societo en la ĝardenon. Rimarkinte, ke Bazarov deziras paroli kun ŝi, ŝi flankiris kelke da paŝoj kaj haltis. Li proksimiĝis al ŝi kaj ne levante la okulojn, diris per surda voĉo:

— Mi devas peti vian pardonon, Anna Sergeevna. Vi ne povas ne koleri kontraŭ mi.

— Ne, mi ne koleras kontraŭ vi, Eŭgeno Vasiliĉ, — respondis sinjorino Odincov, — sed mi estas ĉagrenita ...

— Tiom pli malbone. En ĉiu okazo, mi estas sufiĉe punita. Mia situacio, vi certe konsentas, estas plej malsaĝa. Vi skribis al mi: “kial forveturi?” Sed mi ne povas kaj ne volas resti. Morgaŭ mi ne estos plu ĉi tie.

— Eŭgeno Vasiliĉ, kial vi...

— Kial mi forveturas?

— Ne, ne tion mi volis diri.

— La tempo pasinta ne revenas, Anna Sergeevna ... pli frue aŭ malpli frue tio devus okazi. Do, mi devas forveturi ... Mi komprenas nur unu kondiĉon, je kiu mi povus resti; sed ĝi neniam plenumiĝos. Vi ja pardonu mian bravaĉon, vi ja ne amas min kaj neniam ekamos?

La okuloj de Bazarov ekbrilis dum unu momento sub liaj nigraj brovoj.

Anna Sergeevna ne respondis al li. “Mi timas ĉi tiun homon” — trakuris tra ŝia kapo.

— Adiaŭ, — diris Bazarov, kvazaŭ divenante ŝian penson, kaj ekiris al la domo.

Anna Sergeevna malrapide sekvis lin kaj alvokinte Katjan, prenis ŝian brakon sub sian. Ŝi ne forlasis ŝin antaŭ la vespero. Ŝi ne partoprenis en la kartludo kaj ofte ridis, kio tute ne akordiĝis kun ŝia pala kaj konfuzita vizaĝo. Arkadio komprenis nenion kaj observis ŝin, kiel tion faras ĉiuj junuloj, tio estas senĉese demandis sin: “Kion tio signifas?” Bazarov sin ŝlosis en sia ĉambro, sed por la teo li revenis. Anna Sergeevna deziris diri al li bonan vorton, sed ŝi ne sciis plu, kiel ekparoli al li ...

Neatendita cirkonstanco savis ŝin el la embaraso: oni anoncis la viziton de Sitnikov.

Malfacile estas esprimi per vortoj, kiel la juna progresulo enkuris en la ĉambron, kvazaŭ koturno. Decidinte, kun sia kutima trudemo, veturi en la bienon al la virino, kiun li apenaŭ konis, kiu neniam lin invitis, sed ĉe kiu, laŭ la kolektitaj de li sciigoj, gastis tiel inteligentaj kaj proksimaj homoj, li tamen tremis ĝis la medolo de l’ ostoj kaj anstataŭ diri la antaŭe preparitajn senkulpiĝojn kaj salutojn, li balbutis ian sensencaĵon, ke Eŭdoksio Kukŝin sendis lin por ekscii pri la farto de Anna Sergeevna, kaj ke Arkadio, ankaŭ ĉiam parolis pri ŝi kun plej grandaj laŭdoj ... Ĉe tiuj ĉi vortoj li implikiĝis kaj tiel konfuziĝis, ke li okupis lokon sur sia propra ĉapelo. Tamen, ĉar neniu forpelis lin kaj Anna Sergeevna eĉ prezentis lin al la fratino kaj princidino, li baldaŭ retrovis la egalpezon kaj komencis babili. La apero de homa malsaĝo estas ofte utila en la vivo: ĝi liberigas la kordojn, tro forte streĉitajn, senebriigas la memfidajn aŭ memforgesajn sentojn, rememorigante al ili ilian proksiman parencecon kun ili. Kun la apero de Sitnikov ĉio fariĝis pli ordinara kaj simpla; ĉiuj eĉ vespermanĝis pli abunde kaj disiris vespere duonhoron pli frue ol ordinare.

— Mi povas nun ripeti al vi, — diris, kuŝante en la lito, Arkadio al Bazarov, kiu ankaŭ senvestigis sin: “Kial vi estas tiel malĝoja? Sendube, vi plenumis ian sanktan devon?”

De iom da tempo inter la junuloj regis la pseŭdo-indiferenta mokado, kiu ĉiam estas signo de sekreta nekontenteco aŭ de neesprimitaj suspektoj.

— Morgaŭ mi veturos al la patro, — diris Bazarov.

Arkadio, leviĝis kaj sin apogis sur la kubuto.

— A! — respondis li. — Kaj tial vi estas tiel malĝoja?

Bazarov oscedis.

— Kiu multe scias, rapide maljuniĝas.

— Kaj Anna Sergeevna? — daŭrigis Arkadio.

Anna Sergeevna? Kio?

— Mi volis diri: ĉu ŝi permesos al vi forveturi?

— Mi ne estas dungita de ŝi.

Arkadio ekmeditis. Bazarov kuŝiĝis kaj turnis la vizaĝon al la muro.

Pasis kelke da silentaj minutoj.

— Eŭgeno! — ekkriis subite Arkadio.

— Kio?

— Mi veturos morgaŭ kun vi.

Bazarov respondis nenion.

— Sed mi veturos hejmen, — daŭrigis Arkadio. — Ni veturos kune ĝis la kolonio de Koklov, kaj tie vi prenos ĉevalojn de Fedot. Mi kun plezuro koniĝus kun viaj gepatroj, sed mi ne volas ĝeni ilin kaj vin. Vi ja poste revenos al ni!

— Mi lasis ĉe vi miajn pakaĵojn, — respondis Bazarov, ne turnante sin.

“Li ne demandis min, kial mi forveturos? Kaj tiel subite, kiel li” — pensis Arkadio. — “Vere, kial mi forveturos, kial li forveturas?” — daŭrigis li siajn meditojn. Li ne povis respondi kontentige siajn demandojn, kaj lian koron plenigis io maldolĉa. Li sentis, ke malfacile estos por li forlasi la vivon, al kiu li tiel kutimis; sed resti sola estus iel strange. “Io okazis inter ili — parolis li al si mem — por kio mi restos plantita antaŭ ŝi post lia forveturo? Mi definitive tedos ŝin, perdos la lastan ŝaton.” Li komencis imagi sinjorinon Odincov, sed poste aliaj trajtoj iom post iom kovris la belan vizaĝon de la juna vidvino.

Katja ... domaĝe!...” — murmuretis Arkadio al la kuseno, sur kiun jam falis larmo ... Per subita movo li levis la kapon kaj laŭte diris:

— Por kia diablo ĉi tiu malsaĝulo Sitnikov venis ĉi tien?

Bazarov unue sin ekmovis sur la litaĵo, kaj poste diris:

— Vi, mia kara, estas ankoraŭ malsaĝa, kiel mi vidas. Por mi, komprenu tion, por mi estas necesaj tiaj malsaĝuloj. Ne la dioj ja bakas la potojn.

“Eh, eh!...” — pensis Arkadio kaj la unuan fojon sin prezentis antaŭ li por unu minuto la senfundeco de la memamo de Bazarov. — Ni do estas dioj, vi kaj mi? tio estas — vi estas dio, kaj mi eble malsaĝulo?

— Jes, — konsentis malgaje Bazarov, — vi estas ankoraŭ malsaĝa.

Sinjorino Odincov ne montris grandan miron, kiam en la sekvinta tago Arkadio diris al ŝi, ke li forveturos kun Bazarov; ŝi ŝajnis distrita kaj laca. Katja silente kaj serioze rigardis lin, la princidino eĉ faris la signon de la kruco sub sia ŝalo, tiel, ke li ne povis tion ne rimarki, kaj Sitnikov estis tute konsternita. Li ĵus malsupreniris por la matenmanĝo en eleganta, tiun ĉi fojon ne slavofila kostumo; en la antaŭtago li mirigis la serviston, kiu devis zorgi pri li, per la multeco de sia tolaĵo, kaj subite liaj kamaradoj forlasas lin! Momenton li saltetis, kiel ĉasata leporo de la rando de arbaro, kaj subite, preskaŭ kun teruro, preskaŭ kun krio, anoncis, ke ankaŭ li intencas forveturi.

— Mi havas tre komfortan kaleŝon, — aldonis la malfeliĉa juna homo, sin turnante al Arkadio, — mi povas veturigi vin, kaj Eŭgeno Vasiliĉ prenos vian tarantason; tiamaniere eĉ estos pli oportune.

— Sed, sinjoro, mi petas vin ... nia bieno tute ne estas sur via vojo kaj malproksime.

— Ne grave, ne grave; mi havas multe da tempo kaj aferoj alvokas min tien.

— Brandaj aferoj? — demandis Arkadio, per tro malestima tono.

Sed Sitnikov estis tiel malespera, ke kontraŭ sia kutimo li eĉ ne ekridis.

— Mi certigas vin, ke mia kaleŝo estas tre komforta, — balbutis li, — estos sufiĉe da loko por ĉiuj.

— Ne ĉagrenu sinjoron Sitnikov per rifuzo, — diris Anna Sergeevna.

Arkadio ekrigardis ŝin kaj profunde klinis la kapon.

La gastoj forveturis post la matenmanĝo. Adiaŭante Eŭgenon, sinjorino Odincov etendis al li la manon kaj diris:

— Ĝis revido, ĉu ne vere?

— Kiel vi ordonas, — respondis Bazarov.

— En tia okazo, ni revidos unu la alian.

Arkadio la unua eliris sur la peronon kaj okupis lokon en la kaleŝo de Sitnikov. La administranto de la domo plenrespekte helpis lin eniri, kaj li, li volonte lin batus aŭ plorus. Bazarov sidiĝis en la tarantason. Atinginte la kolonion de Koklov, Arkadio atendis, ĝis kiam la gastejmastro Fedot jungis ĉevalojn, kaj proksimiĝinte al la tarantaso, kun ordinara rideto, diris al Bazarov:

— Eŭgeno, prenu min kun vi; mi volas veturi al vi.

— Sidiĝu, — respondis Bazarov tra la dentoj.

Sitnikov, kiu paŝis ĉirkaŭ la radoj de sia kaleŝo, vigle fajfante, larĝe malfermis la buŝon, aŭdante ĉi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn pakaĵojn el lia kaleŝo, sidiĝis apud Bazarov kaj ĝentile salutinte sian antaŭan kamaradon de la vojaĝo, ekkriis: “Antaŭen!” La tarantaso ekruliĝis kaj baldaŭ malaperis el la vido ... Sitnikov, definitive konfuzita, rigardis sian koĉeron, sed tiu ludis per la vipo super la vosto de la flanka ĉevalo. Tiam Sitnikov saltis en la kaleŝon kaj tondre kriante al du preterpasantaj kamparanoj: “Surmetu la ĉapojn, malsaĝuloj!” ektrotis en la urbon, kiun li atingis tre malfrue. En la sekvinta tago, ĉe fraŭlino Kukŝin, li akre insultis la du “abomenajn fierulojn kaj malĝentilulojn.”

Sidiĝante en la tarantaso apud Bazarov, Arkadio, forte premis lian manon kaj longe diris nenion. Ŝajnis, ke Bazarov komprenas la manpremon kaj la silenton kaj estis danka por ili. La lastan nokton li tute ne dormis, li ne fumis, preskaŭ nenion manĝis jam dum kelke da tagoj. Malgaje kaj akre desegniĝis lia malgrasiĝinta profilo sub lia profunde metita ĉapo.

— Amiko, — diris li fine, — donu al mi cigaron ... Rigardu, ĉu mia lango estas flava?

— Flava, — respondis Arkadio.

— Jes ... kaj la cigaro ne ŝajnas al mi bongusta. La maŝino ne estas en ordo.

— Vi, efektive, ŝanĝiĝis en la lasta tempo, — rimarkis Arkadio.

— Ne grave! Mia bona farto revenos. Nur unu afero ĉagrenas min: mia patrino estas tre karesema kaj sentema. Se oni ne plenplenigas sian ventron kaj ne manĝas dek fojojn ĉiutage, ŝi ploras pro ĉagreno. Mia patro ne estas tia, la vivo kribris lin pli ol unu fojon. Ne, mi ne povas fumi, — aldonis li kaj ĵetis la cigaron en la polvon de la vojo.

— Ĝis via bieno estas dudek kvin verstoj? — demandis Arkadio.

— Dudek kvin. Cetere, demandu ĉi tiun saĝulon.

Li montris la kamparanon sur la kondukbenko, laboriston de Fedot.

Sed la saĝulo respondis: “Kiu povas scii, la verstoj ne estas mezuritaj ĉi tie”, kaj komencis duonvoĉe insulti la mezan ĉevalon pro tio, ke ĝi senĉese skuis la kapon.

— Jes, jes, — ekparolis Bazarov, — Jen estas leciono por vi, mia juna amiko, instrua ekzemplo! La diablo scias, kia sensencaĵo! Ĉiu homo pendas sur fadeno, ĉiuminute povas malfermiĝi sub li senfundaĵo, kaj li mem elpensas por si diversajn malagrablaĵon, venenas sian vivon.

— Kion vi aludas? — demandis Arkadio.

— Mi aludas nenion, mi diras sen aludoj, ke ni ambaŭ, vi kaj mi, kondutis tre malsaĝe. Por kio babili pro tio? Mi rimarkis jam en la kliniko: kiu koleras kontraŭ sia doloro, tiu certe ĝin venkos.

— Mi ne tute komprenas vin, — diris Arkadio, — ŝajnas, ke vi ne havas kaŭzon plendi.

— Se vi ne tute komprenas min, jen kion mi komunikos al vi: laŭ mia opinio pli bone estas pisti ŝtonojn sur ŝoseo, ol permesi al virino ekregi eĉ pinton de fingro. Ĉio ĉi estas ... — Bazarov volis diri sian amatan vorton “romantismo”, sed li haltigis sin kaj diris: “sensencaĵo”. — Vi nun ne kredos al mi, sed mi ripetas al vi: ni trovis virinan societon, kaj al ni estis agrable; sed forlasi tian societon estas kvazaŭ en varmega tago verŝi sur sin malvarman akvon. La viro ne havas tempon por sin okupi per tiaj bagateloj; la viro devas esti kruela, proklamas tre saĝa hispana proverbo. Jen vi ekzemple, — aldonis li, sin turnante al la kamparano sur la kondukbenko, — vi, saĝulo, ĉu vi havas edzinon?

La kamparano montris al la junuloj sian platan vizaĝon kun malklaraj okuloj.

— Edzinon? Mi havas. Kial ne havi?

— Vi batas ŝin?

— La edzinon? Ĉiel okazas. Sen motivo mi ne batas ŝin.

— Perfekte. Kaj ŝi, ĉu ŝi batas vin?

— Kian vorton vi diris, sinjoro! Vi amas ŝerci ... — Estis evidente, ke li sentas sin ofendita.

— Ĉu vi aŭdas, Arkadio Nikolaiĉ! Kaj nin oni batis ... jen kio signifas esti civilizitaj homoj.

Arkadio nenature ekridis, Bazarov sin deturnis kaj dum la tuta vojaĝo ne diris eĉ unu vorton.

La dudek kvin verstoj ŝajnis al Arkadio plenaj kvindek. Sed jen sur la deklivo de altaĵo sin montris fine la malgranda kamparo, kie loĝis la gepatroj de Bazarov ... Proksime, en juna betula arbaro staris nobela domo kun pajla tegmento. Ĉe la unua kabano staris du kamparanoj en ĉapoj kaj insultis unu alian. “Vi estas granda porko”, diris unu, “kaj pli malsaĝa ol porkido”. “Kaj via edzino estas sorĉistino”, respondis la alia.

— Laŭ la senĝeneco de ilia konduto, — rimarkigis Bazarov al Arkadio, — kaj laŭ la viveco de la esprimoj vi povas juĝi, ke la kamparanoj de mia patro ne estas tro premataj. Jen li mem eliras el sia domo. Sendube li aŭdis la sonorilon. Tio estas li, li, mi rekonas lian figuron. Eh, eh, kiel li griziĝis, kompatinda.

XX

Bazarov sin klinis el la tarantaso. Arkadio etendis la kapon de post la dorso de sia amiko kaj ekvidis antaŭ la domo altan, malgrasan homon, kun iom senorde starantaj haroj kaj kun maldika agla nazo. Li estis vestita per malnova militista surtuto ne butonumita. Li staris, dismetinte la piedojn, fumis longan pipon kaj fermetis la okulojn, por sin gardi kontraŭ la suna lumo.

La ĉevaloj haltis.

— Fine vi estas, — diris la patro de Bazarov, ne ĉesante fumi, kvankam la tubo de la pipo dancis inter liaj fingroj. — Eliru, eliru, venu en mian ĉirkaŭprenon!

Li komencis kisi la filon. “Enjuŝa, Enjuŝa”, eksonis tremanta virina voĉo. La pordo larĝe malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis rondeta, malalta maljunulino, en blanka kufo kaj mallonga multkolora kaftano. Ŝi ekkriis, ŝanceliĝis kaj certe falus, se Bazarov ne subtenus ŝin. Ŝiaj rondetaj manoj tuj ĉirkaŭprenis lian kolon, ŝia kapo sin alpremis al lia brusto, kaj ĉio eksilentis. Oni aŭdis nur ŝian interrompatan ploron.

La maljuna Bazarov profunde spiris kaj pli forte palpebrumis.

— Nu, sufiĉe, sufiĉe, Ariŝa! Ĉesu, — diris li, interŝanĝinte rigardon kun Arkadio, kiu staris senmove ĉe la tarantaso, dum la kamparano sur la kondukbenko eĉ sin deturnis. — Tio estas superflua! ĉesu, mi petas vin.

— Ah, Vasilij Ivanoviĉ, — murmuretis la maljunulino, — jen fine ni havas lin, kolombeton, Enjuŝan ĉe ni, — kaj ne ĉesante lin ĉirkaŭpreni, ŝi forigis de Bazarov sian malsekan pro la larmoj, sulkiĝintan kaj ridetantan vizaĝon, ekrigardis lin per feliĉaj kaj kornikaj okuloj, kaj ree sin alpremis al li.

— Sendube, ĉio ĉi estas natura, — diris Vasilij Ivanoviĉ, — sed ni iru prefere en la ĉambron. Kun Eŭgeno venis gasto. Pardonu, — aldonis li, sin turnante al Arkadio kun malgranda riverenco, — vi komprenas, la virina malforteco; la koro de la patrino...

Li mem estis tiel kortuŝita, ke liaj lipoj, brovoj kaj mentono tremis ... sed li rimarkeble penis venki sin kaj eĉ ŝajnis indiferenta. Arkadio sin klinis.

— Vere, patrino, ni iru, — diris Bazarov kaj kondukis en la domon la senfortiĝintan maljunulinon. Sidiginte ŝin en komforta apogseĝo, li ankoraŭ unu fojon rapide kisis la patron kaj prezentis al li Arkadion.

— Mi kore ĝojas, — diris Vasilij Ivanoviĉ, — sed ne estu postulema; ĉe mi ĉio estas aranĝita simple, militiste. Arina Vlasievna, trankviliĝu, mi petas vin, kia manko de kuraĝo! La gasto havas malbonan opinion pri vi.

— Kara sinjoro, — diris la maljunulino tra la larmoj, — mi ne havas la honoron koni vian nomon kaj tiun de via patro ...

— Arkadio Nikolaiĉ, — grave, duonvoĉe diris Vasilij Ivanoviĉ.

— Pardonu min, malsaĝan. — La maljunulino viŝis la nazon kaj poste, klinante la kapon dekstren kaj maldekstren, ankaŭ la okulojn unu post la alia. — Pardonu min. Mi ja pensis, ke mi mortos, ne revidinte mian ko...o...o...lombeton...

— Kaj jen vi revidis, sinjorino, — interrompis Vasilij Ivanoviĉ. — Tanjuŝa, — li sin turnis al nudpieda knabino dektrijara en bele ruĝa katuna vesto, time rigardanta tra la pordo, — alportu al la mastrino glason da akvo, sur pleto, vi komprenas? Kaj vin, sinjoroj, — aldonis li kun ia malnovmoda jovialeco, — permesu al mi inviti en la kabineton de la veterano.

— Almenaŭ unu fojon permesu ĉirkaŭpreni vin, Enjuŝa, — ĝemis Arina Vlasievna. Bazarov sin klinis al ŝi. — Kia belulo vi fariĝis!

— Belulo, ne belulo, — rimarkis Vasilij Ivanoviĉ, — sed viro, kiel oni diras, hommfé. Kaj nun mi esperas, Arina Vlasievna ke, satiginte vian patrinan koron, vi zorgos pri la satigo de viaj gastoj, ĉar kiel vi scias, oni ne nutras najtingalon per fabeloj.

La maljunulino leviĝis de la seĝo.

— Tuj, Vasilij Ivanoviĉ, la tablo estos preta; mi mem kuros en la kuirejon kaj ordonos boligi la samovaron; ĉio estos preta, ĉio. Dum tri jaroj ja mi ne vidis lin, ne nutris, ne donis al li trinki; tio estas io!

— Bone, mastrino, zorgu, ne senhonorigu vin; kaj vi, sinjoroj, mi petas, sekvu min. Jen Timofeiĉ venis saluti vin, Eŭgeno. Ankaŭ li ĝojas, maljuna amiko. Ĉu ne vere? Vi ĝojas, maljuna amiko? Sinjoroj, mi petas sekvu min.

Vasilij Ivanoviĉ kun grava mieno iris antaŭen, trenante la malnovajn pantoflojn, kiuj klakis sur la planko.

Tuta lia malgranda domo konsistis el ses etaj ĉambroj. Unu el ili, tiu, en kiun li kondukis la gastojn, estis nomata kabineto. Dikpieda tablo, ŝarĝita per paperoj, nigriĝintaj pro la malnova polvo, kvazaŭ fumaĵitaj, okupis la tutan spacon inter du fenestroj; sur la muroj pendis turkaj pafiloj, kozakaj vipoj, du geografiaj kartoj, anatomiaj desegnaĵoj, portreto de Hufeland, monogramo, plektita el haroj en nigra kadro kaj diplomo sub vitro; leda kaj disŝirita sofo staris inter du grandegaj ŝrankoj el betulo; sur la bretoj senorde premis unu alian libroj, skatoloj, pajloŝtopitaj birdoj, boteletoj; en angulo staris rompita elektra maŝino.

— Mi avertis vin, mia kara vizitanto, — komencis Vasilij Ivanoviĉ, — ke ni vivas ĉi tie, kvazaŭ en bivako...

— Lasu la senkulpigojn! — interrompis Bazarov, — Kirsanov tre bone scias, ke via domo ne estas palaco kaj ke ni ne estas Krezusoj. Kie ni lokos lin, jen estas la demando?

— Trankviliĝu, Eŭgeno; en la flanka domo mi havas bonegan ĉambron; estos tre komforte tie por via amiko.

— Vi do konstruis flankan domon en mia foresto?

— Jes, jes; tie, kie estas la vaporbanejo, — sin miksis Timofeiĉ en la interparolon.

— Tio estas najbare de la banejo, — rapide klarigis Vasilij Ivanoviĉ. — Cetere, nun estas somero ... Mi tuj kuros tien por doni ordonojn; kaj vi, Timofeiĉ, dume enportu la pakaĵojn de l’ sinjoroj. Al vi, Eŭgeno, mi donos, kompreneble, mian kabineton. Suum cuique.

— Jen kia estas mia patro! Komika maljunulo kaj tre bona, — aldonis Bazarov, tuj kiam Vasilij Ivanoviĉ foriris. — Sama strangulo, kia via patro, sed de alia speco. Li babilas iom tro multe.

— Ankaŭ via patrino, ŝajnas, estas bonega virino, — rimarkis Arkadio.

— Jes, senruza kreaĵo. Vi vidos, kian tagmanĝon ŝi donos al ni.

— Hodiaŭ oni ne atendis vin, ni ne havas viandon, — diris Timofeiĉ, kiu ĵus alportis la kofron de Bazarov.

— Ankaŭ sen viando ni estos sataj; el nenio oni povas fari nenion. La malriĉeco ne estas malvirto.

— Kiom da kamparanoj havas via patro? — demandis Arkadio.

— La bieno apartenas ne al li, sed al mia patrino; dek kvin kamparanoj, se mi bone memoras.

— Dudek kvin, ne malpli, — diris Timofeiĉ kun ofendita mieno. Eksonis klakado de pantofloj, kaj ree aperis Vasilij Ivanoviĉ.

— Post kelke da minutoj via ĉambro estos preta por akcepti vin, — ekkriis li solene, — Arkadio ... Nikolaiĉ, tia, ŝajnas, estas via honorinda nomo? Kaj jen via servanto, — aldonis li, montrante knabon, kiu eniris kun li; la knabo estis mallonge razita, portis bluan jakon, truitan ĉe la kubutoj kaj botojn, kiuj ne apartenis al li. — Oni nomas lin Fedka. Mi ree ripetas, kvankam mia filo malpermesas: ne estu postulema. Cetere, la pipon li scias plenigi. Vi ja fumas?

— Mi fumas ordinare cigarojn, — respondis Arkadio.

— Kaj vi agas tre prudente. Ankaŭ mi donas la preferon al la cigaroj, sed en nia regiono, malproksima de la ĉefurbo, estas tre malfacile ricevi ilin.

— Ĉesu kanti Lazaron, — ree interrompis Bazarov. — Sidiĝu prefere jen ĉi tie sur la sofo kaj permesu, ke mi vin rigardu.

Vasilij Ivanoviĉ ekridis kaj sidiĝis. Li forte similis sian filon, nur lia frunto estis pli malalta kaj pli mallarĝa, la buŝo iom pli larĝa kaj li senĉese sin movis, levis la ŝultrojn, kvazaŭ la veŝto ĝenus lin sub la akseloj, palpebrumis, tusetis kaj movis la fingrojn, dum lia filo montris ĉiam senzorgan senmovecon.

— Kanti Lazaron! — ripetis Vasilij Ivanoviĉ. — Vi, Eŭgeno, ne pensu, ke mi volas veki kompaton de la gasto; jen en kia dezerto ni loĝas. Mi, kontraŭe, opinias, ke por pensanta homo ne ekzistas dezerto. Mi almenaŭ penas, kiel oni diras, ne esti kovrita de la musko, ne resti malantaŭe de la jarcento.

Vasilij Ivanoviĉ prenis el la poŝo novan flavan fulardon — li trovis tempon por kunpreni ĝin, kurante en la ĉambron de Arkadio — kaj daŭrigis, svingante ĝin en la aero:

— Mi ne parolos, ekzemple, pri tio, ke mi liberigis miajn kamparanojn kaj cedis al ili la duonon de mia tero, ne sen grandaj oferoj de mia flanko. Mi opinias tion mia devo, la prudento mem ordonas en ĉi tiu okazo, kvankam la aliaj bienuloj tute ne pensas pri tio: mi parolas pri la sciencoj, pri la sininstruo.

— Jes; jen mi vidas, ke vi havas la “Amikon de la sano” por la jaro 1855, — rimarkis Bazarov.

— Malnova kamarado kompleze sendas ĝin al mi, — rapide respondis Vasilij Ivanoviĉ; — sed al ni, ekzemple, ankaŭ la frenologio ne estas fremda, — aldonis li, sin turnante, cetere, precipe al Arkadio kaj montrante sur la ŝranko malgrandan gipsan kapon, dividitan en numeritajn kvarangulojn, — ja nomoj de Schönlein, de Rademacher ne estas nekonataj de ni.

— Ĉu oni kredas ankoraŭ je Rademacher en via gubernio? — demandis Bazarov.

Vasilij Ivanoviĉ ektusis.

— En nia gubernio? ... Cetere, sinjoroj, vi konas pli bone la aferon ol ni; ni ne povas sekvi vin! Vi ja venis, por nin anstataŭi. Ankaŭ en mia tempo humoralisto Hoffmann, Brown kun sia vitalismo, ŝajnis tre ridindaj, tamen ili iam faris grandan bruon en la mondo. Iu nova anstataŭis ĉe vi Rademacher’on kaj vi admiras lin, kaj post dudek kvin jaroj vi, eble, ridos ankaŭ tiun.

— Por vin konsoli, mi diros al vi, — interrompis Bazarov, — ke ni nun entute ridas la medicinon kaj akceptas neniun aŭtoritaton.

— Kiel? Vi ja volas esti kuracisto?

— Unu ne malhelpas la alion.

Vasilij Ivanoviĉ turnis sian mezan fingron en la pipo, kie restis ankoraŭ iom da varmega cindro.

— Eble, eble; mi ne disputos kun vi. Kiu mi estas? Ekskuracisto regimenta, volatou, kaj jen nun mi fariĝis agronomo. Mi servis en la brigado de via avo, — li sin ree turnis al Arkadio, — jes, jes, ne malmulte mi vidis dum mia vivo. Kaj en kiaj societoj mi estis, kiajn homojn mi renkontis! Mi, la sama mi, kiun nun vi vidas antaŭ vi, mi palpis la pulson de la princo Witgenstein kaj de Žukovski! La virojn de la dek kvara de decembro, en la suda armeo (Vasilij Ivanoviĉ plensignife kunprenis la lipojn), mi konis ĉiujn. Cetere, mi ne miksis min en la konspiron; mia afero estas la lanceto kaj nenio plu! Via avo estis respektinda homo, vera militista viro.

— Li estis vera ŝtipo, konfesu, — diris malrapide Bazarov.

— Ah, Eŭgeno, kiajn esprimojn vi uzas! Mi petas vin ... Certe, generalo Kirsanov ne apartenis ...

— Lasu lin! — interrompis, Bazarov. — Proksimiĝante ĉi tien, mi kun plezuro rigardis vian betulan arbaron, ĝi bele kreskis.

Vasilij Ivanoviĉ viviĝis.

— Kaj kiam vi vidos nian ĝardenon! Mi mem plantis ĉiun arbon. Ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn. Diru, junuloj, kion vi volas, tamen Paracelsus diris sanktan veron: in herbis verbis et lapidibus... Kiel vi scias, mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno mi devas reveni al mia malnova metio. Oni venas por peti konsilon, mi ja ne povas forpeli ilin. Iafoje mizeruloj petas helpon. Cetere, estas neniu kuracisto en la tuta regiono. Mi havas najbaron, eks-majoron, kiu ankaŭ sin okupas per la kuracado. Mi demandis, ĉu li studis la medicinon? Oni respondis al mi: ne, li ne studis, li kuracas pro filantropio ... Ha, ha, ha, pro filantropio! Kiel tio plaĉas al vi? Ha, ha, ha!

Fedka, plenigu mian pipon, — severe diris Bazarov.

— Ni havas ĉi tie ankoraŭ alian doktoron, — daŭrigis Vasilij Ivanoviĉ kun obstino; — li venas foje al malsanulo, kaj la malsanulo jam ad patres; oni ne enlasis la doktoron, dirante, ke oni ne plu bezonas lin. La doktoro tion ne antaŭvidis, konfuziĝis kaj demandis: “Ĉu la malsanulo singultis antaŭ la morto?” — “Jes.” — “Tre forte!” — “Jes, tre forte.” — “Bone”, respondis la doktoro kaj forveturis. Ha, ha, ha!

La maljunulo sola ridis; Arkadio esprimis rideton per sia mieno. Bazarov nur enspiris fumon. La interparolo daŭris tiamaniere ĉirkaŭ unu horon. Arkadio dume iris en sian ĉambron, kiu estis simple antaŭĉambro de la vaporbanejo, sed tre agrabla kaj pura. Fine venis Tanjuŝa kaj anoncis, ke la tagmanĝo estas preta.

Vasilij Ivanoviĉ leviĝis la unua.

— Ni iru, sinjoroj! Pardonu grandanime, se mi enuigis vin. Eble mia mastrino kontentigos vin pli bone, ol mi.

La tagmanĝo, kvankam rapide farita, estis tre bona, eĉ abunda; nur la vino lasis ion por deziri: la preskaŭ nigra ksereso, aĉetita de Timofeiĉ de komercisto, lia konato, odoris kupron aŭ kolofonon — ne eble estis distingi; krom tio la muŝoj estis forte tedaj. Ordinare juna knabo, korta servisto, forpelis ilin per granda verda branĉeto, sed tiun ĉi fojon Vasilij Ivanoviĉ forsendis lin, timante la malaprobon de la junaj progresuloj. Arina Vlasievna trovis tempon por sin feste vesti; ŝi surmetis altan kufon kun silkaj rubandoj kaj bluan galon kun surpentritaj floroj. Ŝi ree ekploris, rigardante Enjuŝan, sed la edzo ne bezonis admoni ŝin: ŝi mem tuj viŝis la larmojn por ne makuli la galon. Manĝis nur la junuloj; la gemastroj jam antaŭ longe tagmanĝis. Servis Fedka, kiun forte ĝenis la botoj, helpis lin ĝiba virino kun vira vizaĝo, nomita Anfisuŝka, kiu administris la provizejon, la hejmajn birdojn kaj estis samtempe lavistino. Vasilij Ivanoviĉ dum la tuta tagmanĝo promenis en la ĉambro kaj kun perfekte feliĉa, eĉ radianta vizaĝo parolis pri la danĝeroj, kiujn li antaŭvidis de la politiko de Napoleono kaj de la komplikita itala problemo. Arina Vlasievna ne vidis Arkadion, ne regalis lin; apogante sur la pugno sian rondan vizaĝon, al kiu la plenaj, ĉerizkoloraj lipoj, la denaskaj makuloj sur la vangoj kaj super la brovoj, donis tre bonkoran esprimon, ŝi ne deturnis de la filo la okulojn kaj senĉese sopiris; ŝi mortadis pro la deziro ekscii, por kiel longe li venis, sed ŝi timis demandi lin. “Se li diros: por du tagoj”, — pensis ŝi kaj ŝia koro batis dolore. Post la rostaĵo Vasilij Ivanoviĉ malaperis por unu momento kaj revenis kun malŝtopita duonbotelo da ĉampano. “Jen”, ekkriis li, “kvankam ni vivas en sovaĝa lando, en solenaj okazoj ni havas, per kio gajigi nin!” Li plenigis tri pokalojn kaj glaseton, deklaris, ke li trinkas por la sano de la “respektindaj vizitantoj”, kaj per unu gluto, laŭ la militista maniero, malplenigis sian pokalon; li devigis ankaŭ Arinan Vlasievna trinki ĝis la lasta guto de sia glaseto. Kiam venis la vico de la konfitaĵoj, Arkadio, kiu ordinare tute ne manĝis dolĉaĵojn, opiniis sia devo gustumi de kvar diversaj specoj, freŝe preparitaj, tiom pli, ke Bazarov rifuzis kategorie kaj tuj ekfumis cigaron. Poste venis teo kun kremo, kun butero kaj krakenoj; poste Vasilij Ivanoviĉ kondukis ĉiujn en la ĝardenon, por ĝui la belecon de la vespero. Preterpasante benkon, li murmuretis al Arkadio:

— En ĉi tiu loko mi amas filozofi, rigardante la subiron de la suno. Kaj tie, pli malproksime mi plantis kelke da arboj, amataj de Horacio.

— Kiajn arbojn? — demandis Bazarov, kiu aŭdis la lastajn vortojn.

— Akaciojn, akaciojn.

Bazarov komencis oscedi.

— Mi pensas, ke venis la tempo por la vojaĝantoj sin doni en la brakojn de Morfeo, — diris Vasilij Ivanoviĉ.

— Tio estas, estas tempo dormi, — interrompis Bazarov. — Ĉi tiu opinio estas ĝusta. Jes, estas tempo.

Adiaŭante la patrinon, li kisis ŝian frunton, ŝi ĉirkaŭprenis lin kaj kaŝe, post lia dorso, trifoje benis lin per la signo de la kruco. Vasilij Ivanoviĉ kondukis Arkadion en lian ĉambron kaj deziris al li “tian benatan ripozon, kian ankaŭ li ĝuis en siaj feliĉaj jaroj”. Kaj efektive, Arkadio tre bone dormis en sia antaŭbanejo; en ĝi odoris mento, kaj du griloj, jen unu, jen la alia, dormige ĉirpis post la forno. Vasilij Ivanoviĉ iris de Arkadio en sian kabineton, sidiĝis sur la sofo ĉe la piedoj de sia filo por babili kun li; Bazarov tuj forsendis lin, dirante, ke li volas dormi, sed li ne ekdormis antaŭ la mateno. Larĝe malferminte la okulojn, li kolere rigardis en la mallumon; la rememoroj de la juneco ne havis povon je li, kaj la lastaj maldolĉaj impresoj ekscitis ankoraŭ lian animon. Arina Vlasievna komence satpreĝis; poste longe, longe ŝi interparolis kun Anfisuŝka, kiu, starante kvazaŭ statuo antaŭ la mastrino kaj fikse rigardante ŝin per sia sola okulo, komunikis al ŝi per mistera murmureto ĉiujn siajn rimarkojn kaj konsiderojn pri Eŭgeno Vasiliĉ. La ĝojo, vino, cigara fumo tute konfuzis la kapon de l’ maljunulino; la edzo ekparolis al ŝi kaj rezigne eksvingis la manon.

Arina Vlasievna estis vera tipo de la rusa malalta nobelaro de la tempo pasinta; ŝi devus vivi antaŭ ducent jaroj en la malnovaj moskovaj tempoj. Ŝi estis tre pia kaj sentema; ŝi kredis je ĉiuspecaj aŭguraĵoj, signoj, kontraŭsorĉoj kaj sonĝoj; ŝi kredis je la “jurodivi*, hejmaj kaj arbaraj spiritoj, malbonaj renkontoj, malbonaj okuloj, popolaj medikamentoj, sankta salo, baldaŭa fino de la mondo, ŝi kredis, ke se en la tago de Pasko dum la nokta diservo la kandeloj ne estingiĝas, la poligono donos bonan rikolton, kaj ke la fungo ne kreskas plu, kiam ĝin vidis homa okulo; ŝi kredis, ke la diablo amas resti tie, kie estas multe da akvo, ke ĉiu hebreo havas sur la brusto sangan makulon; ŝi timis la musojn, viperojn, ranojn, paserojn, hirudojn, malvarman akvon, trablovon, ĉevalojn, karpojn, flavruĝajn homojn kaj nigrajn katojn kaj opiniis la grilojn kaj hundojn malpuraj estaĵoj; ŝi manĝis nek bovidaĵon, nek kolombojn, nek kankrojn, nek fromaĝon, nek asparagojn, nek heliantajn tuberojn, nek leporojn, nek akvomelonojn, ĉar distranĉita akvomelono rememorigas la kapon de Johano Baptisto; pri la ostroj ŝi parolis ne alie ol kun tremo; ŝi amis bone manĝi, kaj severe fastis; dormis dek horojn ĉiutage, kaj tute ne kuŝiĝis, kiam Vasilij Ivanoviĉ havis kapdoloron; ŝi legis neniun libron ekster “Aleksis, aŭ kabano en arbaro”, skribis ne pli multe ol unu, du leterojn en jaro kaj sciis tre bone konfiti kaj sekigi fruktojn, kvankam ŝi nenion tuŝis per la propraj manoj kaj entute ne volonte sin movis de sia loko. Arina Vlasievna estis tre bona kaj en sia speco tute ne malsaĝa. Ŝi sciis, ke estas en la mondo sinjoroj, kiuj devas ordoni kaj simpla popolo, kiu devas obei, kaj tial ŝi ne malŝatis la servutecon kaj la salutojn ĝis la tero; sed kun la subuloj ŝi agis amike kaj delikate, preterlasis neniun almozulon sen helpo, kaj neniam kondamnis iun, kvankam iafoje ŝi klaĉis. En sia juneco ŝi estis beleta, ludis fortepianon kaj iom parolis france; sed dum la multjaraj vojaĝoj de sia edzo, kun kiu ŝi edziniĝis kontraŭ sia volo, ŝi grasiĝis kaj forgesis la muzikon kaj la francan lingvon. Ŝi amis sian filon kaj neesprimeble timis lin; la administradon de la bieno ŝi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon; ŝi ĝemis, svingis rifuze la naztukon kaj pro timo levis pli kaj pli alte la brovojn, kiam ŝia maljunulo komencis paroli pri la projektataj reformoj kaj pri siaj planoj. Ŝi estis nefidema, ĉiam atendis ian grandan malfeliĉon kaj tuj ploris, kiam ŝi rememoris ion malĝojan. Nun tiaj virinoj komencas esti maloftaj. Dio scias, ĉu oni devas ĝoji pro tio!

* Rim. de trad. Duonfrenezaj vagantaj antaŭdiristoj.

XXI

Leviĝinte de la lito, Arkadio, malfermis la fenestron, kaj la unua objekto, kiun renkontis lia rigardo, estis Vasilij Ivanoviĉ. En buĥara negliĝa vesto, zonita per naztuko, la maljunulo diligente fosis en la ĝardeno. Li rimarkis sian junan gaston kaj sin apogante sur la fosilo, ekkriis:

— Bonan sanon! Kiel vi dormis?

— Bonege, — respondis Arkadio.

— Mi, kiel vi vidas, kvazaŭ Cincinnatus, mi preparas bedon por aŭtunaj rapoj. Ni vivas en tempo — estu benata Dio! — en kiu ĉiu devas akiri panon per la propraj manoj; oni ne povas kalkuli je la aliaj: ĉiu devas labori mem. Oni vidas nun, ke Jean Jacques Rousseau estas prava. Antaŭ duonhoro, kara gasto, vi vidus min en tute alia situacio. Al kamparanino, kiu plendis pri premo — tiel ili nomas la disenterion — mi ... kiel esprimi tion ... mi enverŝis opion; al alia mi eltiris denton. Mi proponis al ŝi eterizon ... sed ŝi ne konsentis. Ĉion ĉi mi faras gratis an amatior. Cetere, tio estas por mi ordinara afero: mi ja estas plebano, homo novus, mi ne havas blazonon, kiel mia kara edzino ... Vi volas eble veni ĉi tien, por enspiri antaŭ la teo la matenan freŝecon?

Arkadio iris al li.

— Ankoraŭ unu fojon, bonvenon! — diris Vasilij Ivanoviĉ, almetante militiste la manon al la makulita vertĉapeto, kovranta lian kapon. — Mi scias, ke vi kutimis al la lukso, plezuroj, sed ankaŭ la grandaj de nia mondo ne malŝatas pasigi iom da tempo sub la tegmento de kabano.

— Kiel vi povas min nomi granda de nia mondo? Ankaŭ mi al la lukso tute ne kutimis.

— Permesu, permesu, — respondis Vasilij Ivanoviĉ kun ĝentila gesto. — Kvankam nun mi jam apartenas al la arĥivo, mi multon iam vidis en la mondo, mi rekonas birdon per ĝia flugo. Mi estas ankaŭ iom psikologo kaj fizionomiisto. Se mi ne posedus ĉi tiun arton — mi kuraĝas tiel ĝin nomi — mi antaŭ longe pereus; oni dispremus min, malaltan homon. Mi diros al vi sen komplimentoj: la amikeco, kiun mi rimarkas inter vi kaj mia filo, sincere ĝojigas min. Mi ĵus vidis lin; laŭ sia kutimo, kiun vi certe konas, li leviĝis tre frue kaj promenas tra la ĉirkaŭaĵo. Pardonu mian scivolon: vi jam longe konas mian Eŭgenon?

— De la lasta vintro.

— Vere? Pardonu, ankoraŭ unu demando. Sed eble ni sidigos? Permesu, ke mi demandu vin, kiel patro, kun la tuta sincereco: kian opinion vi havas pri mia filo?

— Via filo estas unu el la plej rimarkindaj homoj, kiujn mi renkontis en mia vivo, — varmege respondis Arkadio.

La okuloj de Vasilij Ivanoviĉ subite malfermiĝis kaj liaj vangoj iom ekflamis. La fosilo falis el liaj manoj.

— Do, vi opinias, — komencis li ...

— Mi estas certa, ke granda estonteco atendas vian filon, ke li famigos vian nomon. Mi estis konvinkita pri tio de nia unua renkonto.

— Kiel ... kiel ĝi okazis? — malfacile elparolis Vasilij Ivanoviĉ.

Ekstaza rideto malfermis liajn larĝajn lipojn kaj ne forlasis ilin plu.

— Vi deziras scii, kiel ni renkontis unu la alian?

— Jes ... kaj ĝenerale ...

Arkadio komencis rakonti kaj paroli pri Bazarov kun ankoraŭ pli granda entuziasmo kaj admiro ol en la vespero, kiam li dancis mazurkon kun sinjorino Odincov.

Vasilij Ivanoviĉ aŭskultis lin, aŭskultis, viŝis la nazon, volvis la naztukon en ambaŭ manoj, tusis, malordigis la harojn kaj fine ne povis sin deteni kaj kisis la ŝultron de Arkadio.

— Vi tute feliĉigis min, — diris li, ne ĉesante rideti, — mi devas diri al vi, ke mi ... adoras mian filon; pri mia edzino mi diros nenion: konata afero — patrino! Sed mi ne kuraĝas esprimi al li miajn sentojn, ĉar li ne amas tion. Li estas malamiko de ĉiuj konfidencioj; multaj eĉ riproĉas al li la severecon de lia karaktero kaj vidas en ĝi signon de fiereco aŭ de sensenteco; sed tiajn homojn, kiel li, oni ne povas mezuri per la ordinara ulno, ĉu ne vere? Ekzemple, alia en lia loko ĉiam rigardus la gepatran monujon; kaj li, ĉu vi kredos? — neniam petis de ni troan kopekon, Dio scias tion.

— Li estas ne profitama, honesta homo, — diris Arkadio.

— Jes, ne profitama. Kaj mi, Arkadio Nikolaiĉ, ne sole adoras lin, mi estas fiera pri li, kaj mia tuta ambicio konsistas en tio, ke iam en lia biografio estu skribitaj la jenaj vortoj: “Filo de simpla regimenta kuracisto, kiu tamen frue divenis lin kaj ŝparis nenion por lia eduko”... — La voĉo de la maljunulo estingiĝis.

Arkadio premis lian manon.

— Kiel vi pensas, — demandis Vasilij Ivanoviĉ post mallonga silento, — ne sur la medicina kampo li ja atingos la famon, kiun vi profetas al li?

— Kompreneble, ne sur la medicina, kvankam ankaŭ tie li estos unu el la plej famaj scienculoj.

— Do sur kia kampo, Arkadio Nikolaiĉ?

— Malfacile estas diri tion nun, sed li estos fama.

— Li estos fama! — ripetis la maljunulo kaj dronis en medito.

Arina Vlasievna ordonis peti, ke vi venu trinki teon, — diris Anfisuŝka, preterpasante kun grandega plado da maturaj framboj.

Vasilij Ivanoviĉ forskuis la mediton.

— Ĉu oni preparis malvarman kremon por la framboj?

— Jes.

— Malvarman, ne forgesu! Sen ceremonioj, Arkadio Nikolaiĉ, prenu pli multe. Kial Eŭgeno ne venas?

— Mi estas ĉi tie, — eksonis la voĉo de Bazarov el la ĉambro de Arkadio.

Vasilij Ivanoviĉ rapide sin turnis.

— Aĥ! Vi volis viziti vian amikon; sed vi venis tro malfrue, amice, mi jam havis kun li longan interparolon. Nun ni iru trinki teon; la patrino nin vokas. A propos, mi devas interparoli kun vi.

— Pri kio?

— Estas ĉi tie kamparano, kiu estas malsana je iktero...

— Tio estas je flavmalsano?

— Jes, kronika kaj tre obstina. Mi donis al li centaŭreon kaj hundodenton, mi konsilis al li manĝi karotojn, preni sodon; sed ĉio ĉi estas paliativaj rimedoj; necesa estas io pli energia. Kvankam vi ridas la medicinon, mi estas certa, ke vi povas doni al mi bonan konsilon. Ni reparolos pri tio poste. Kaj nun ni iru trinki teon.

Vasilij Ivanoviĉ salte leviĝis de la benko kaj ekkantis la versojn de “Roberto Diablo”:

“La vin’, la vin’, la lud’ kaj belulin’
Jen so ... jen so ... jen sola amo nia!”

— Rimarkinda viveco! — diris Bazarov, forirante de la fenestro.

Venis la tagmezo. La suno bruligis de post la maldika vualo de seninterrompaj, blanketaj nuboj. Ĉio silentis. Nur la kokoj bataleme kriis unu al alia en la vilaĝo, ekscitante en ĉiu aŭskultanto strangan senton de dormemo kaj enuo. Ie alte sur la supro de arbo sonis kvazaŭ plorema alvoko la nesilentiĝanta pepo de juna nizo. Arkadio kaj Bazarov kuŝis en la ombro de malgranda fojna amaso, sterninte sub sin kelke da plenbrakoj da brue seka, sed ankoraŭ verda kaj bonodora herbo.

— Tiu tremolo, — ekparolis Bazarov, — rememorigas al mi mian junecon. Ĝi kreskas ĉe la rando de kavo, kiu restis post iama brikejo. Mi estis tiam konvinkita, ke la kavo kaj tremolo posedas specialan talismanon: mi neniam enuis apud ili. Mi ne komprenis tiam, ke mi ne enuas tial, ke mi estas infano. Sed nun mi estas plenaĝa, la talismano ne efikas plu.

— Kiom da tempo vi pasigis ĉi tie entute? — demandis Arkadio.

— Du jarojn unu post la alia; poste ni venis ĉi tien de tempo al tempo. Ni vivis vivon de nomadoj; ni plejparte vagis de unu urbo al alia.

— Ĉi tiu domo ekzistas jam longe?

— Jes. Ĝin konstruis mia avo, la patro de mia patrino.

— Kiu li estis, via avo?

— La diablo scias! Submajoro, se mi ne eraras. Li servis sub Surorov, kaj ĉiam rakontis pri la transiro de Alpoj. Kredeble, li mensogis.

— Jen kial vi havas en la salono portreton de Surorov. Mi amas tiajn dometojn, kia via, malnovajn kaj varmajn; ili posedas ian specialan odoron.

— Pro la lampa oleo kaj pro la trifolio, — diris Bazarov, oscedante. — Kaj kiom da muŝoj estas en ĉi tiuj agrablaj dometoj ... Ph!...

— Diru, — komencis Arkadio post mallonga silento, — oni ne estis severa por vi en via infaneco.

— Vi vidas, kiajn gepatrojn mi havas. Ili ne estas timigaj.

— Vi ilin amas, Eŭgeno?

— Jes, Arkadio.

— Ili tiel amas vin!

Bazarov silentis momenton.

— Ĉu vi scias, pri kio mi pensas? — diris li fine, metante la brakon sub la kapon.

— Mi ne scias. Pri kio?

— Mi pensas: feliĉe vivas miaj gepatroj en la mondo! Mia patro, jam sesdekjara homo, klopodas, diskutas pri “paliativaj rimedoj”, kuracas, ludas grandaniman kun la kamparanoj, — unuvorte ĝuas; ankaŭ mia patrino estas feliĉa: ŝia tago estas tiel plenigita de diversaj okupoj, de “oh!” kaj “ah!” ke ŝi ne havas tempon pripensi; kaj mi...

— Kaj vi?

— Kaj mi pensas: jen mi kuŝas ĉi tie apud fojna amaso ... La malvasta loko, kiun mi okupas, estas tiel eta kompare kun la cetera spaco, kie mi ne estas kaj kie oni ne scias pri mia ekzisto; la parto de la tempo, kiun la sorto destinis por mia vivo, estas tiel bagatela kompare kun la eterneco, en kiu mi ne ekzistis kaj ne ekzistos ... Tamen en ĉi tiu atomo, en ĉi tiu matematika punkto, cirkulas la sango, laboras la cerbo, deziras ion ... Kia abomenaĵo! Kia sensencaĵo!

— Permesu diri al vi: tio, kion vi asertas, koncernas ĝenerale ĉiujn homojn ...

— Vi estas prava, — rediris Bazarov. — Mi volis diri, ke ili, miaj gepatroj, estas okupitaj kaj ne pensas pri la propra nuleco, ili ne sentas ĝian malbonodoron ... kaj mi ... mi sentas nur enuon kaj koleron.

— Koleron? Kial koleron?

— Kial? Kia demando! Ĉu vi forgesis?

— Mi memoras ĉion, sed mi ne opinias, ke tio donas al vi la rajton koleri. Vi estas malfeliĉa, jes, sed...

— Mi vidas, ke vi, Arkadio Nikolaiĉ, komprenas la amon, kiel ĉiuj nuntempaj junuloj: vi allogas, vokas la kokinon, kaj tuj, kiam la kokino komencas proksimiĝi, viaj piedoj estas en movado! Mi ne estas tia. Sed sufiĉe pri tio. Honto estas paroli pri tio, kion oni ne povas ŝanĝi. — Li sin turnis sur la flankon. — Jen brava formiko trenas duonmortan muŝon. Trenu ĝin, amiko, trenu! Ne atentu tion, ke ĝi kontraŭstaras, profitu tion, ke vi, kiel besto, havas la rajton malŝati la senton de la kompato, ne kiel ni, homoj, kiuj rompis sin mem!

— Ne vi devus paroli tiel, Eŭgeno! Kiam vi rompis vin?

Bazarov levis la kapon.

— Nur per tio mi min gloras. Se mi mem ne rompis min, virinaĉo ne faros tion. Amen! Finite! Unu vorton plu vi ne aŭdos de mi pri tio.

Ambaŭ amikoj kuŝis silente dum kelke da minutoj.

— Jes, — komencis Bazarov, — stranga kreaĵo estas la homo. Se vi rigardas de flanko kaj de malproksime la vivon malplenan, kiun vivas ĉe tie la “patroj”, ŝajnas, ke oni povas deziri nenion plu. Manĝu, trinku kaj sciu, ke vi agas plej nature, plej prudente. Tamen, ne; la enuo baldaŭ ekregas vin. Oni deziras vivi kun aliaj, insulti ilin, sed vivi kun ili.

— Oni devus tiel aranĝi la vivon, ke ĉiu el niaj momentoj estu plensignifa, — diris medite Arkadio.

— Sendube. Ĉiam estas dolĉe signifi ion, eĉ se oni estas malprava; eĉ sensignifajn aferojn oni povus toleri ... sed la vanteco de la vivo, jen la malfeliĉo ...

— Ne ekzistas vanteco por tiu, kiu ĝin preterpasas sen atento.

— Hm... vi diris kontraŭan ĝeneralan frazon.

— Kion? Kion vi nomas tia?

— Jen kion: se oni diras, ekzemple, ke la civilizacio estas utila, tio estas ĝenerala frazo; se oni diras, ke la civilizacio estas malutila, tio estas kontraŭa ĝenerala frazo. Tio sonas pli elegante, sed efektive tio estas la samo.

— Sed la vero, kie estas la vero?

— Kie? Mi respondos al vi, kiel eĥo: kie?

— Vi estas hodiaŭ melankolie agordita, Eŭgeno.

— Ĉu vere? Kredeble, la suno tro varmigis min; kaj ni manĝis tro da framboj.

— En tia okazo, ne malbone estus iom dormeti, — diris Arkadio.

— Bone; sed vi ne rigardu min: oni havas ĉiam malsaĝan mienon, kiam oni dormas.

— Ĉu ne estas por vi indiferente, kion oni pensas pri vi?

— Mi ne scias bone, kion respondi al vi. Vera homo ne devas zorgi pri tio; vera homo estas tiu, pri kiu oni povas pensi nenion, sed kiun oni devas obei aŭ malami.

— Strange! Mi malamas neniun, — rediris post pripenso Arkadio.

— Kaj mi multajn. Vi estas delikata animo, marmelado, kiel vi povus malami! ... Vi estas timema, malmulte vi fidas al vi mem ...

— Kaj vi, — interrompis Arkadio, — vi fidas al vi mem? Vi havas altan opinion pri vi mem?

Bazarov silentis momenton.

— Kiam mi renkontos homon, kiu ne klinos la kapon antaŭ mi, — diris li disigante la vortojn, — tiam mi ŝanĝos mian opinion pri mi mem. Malami! Jen vi, ekzemple, vi diris hodiaŭ, preterpasante la kabanon de nia inspektisto Filipo — ĝi estas tiel bela, blanka — vi diris: Rusujo tiam atingos la perfektecon, kiam la lasta el la kamparanoj havos saman loĝejon, kaj ĉiu el ni devas akceli tion ... Kaj mi, mi ekmalamis ĉi tiun lastan el la kamparanoj, Filipon aŭ Sidoron, por kiu mi devas penegi, kaj kiu eĉ ne diros al mi: dankon ... cetere, por kio mi bezonas lian dankon? Li loĝos en blanka kabano, kaj el mi kreskos urtikoj; nu, kaj poste?

— Lasu, Eŭgeno ... aŭskultante vin hodiaŭ, oni nevole konsentas kun tiuj, kiuj riproĉas al ni mankon de principoj.

— Vi parolas kiel via onklo. Principoj entute ne ekzistas, vi tion ne malkovris ĝis hodiaŭ? Ekzistas nur sentaĵoj. Ĉio dependas de ili.

— Kiamaniere?

— Jen kiel. Mi, ekzemple, mi havas la emon nei dank’ al la sentaĵoj. Al mi agrable estas nei, tiel estas konstruita mia cerbo, jen ĉio! Kial al mi plaĉas la ĥemio? Kial vi amas la pomojn — ankaŭ dank’ al la sentaĵoj. Kaj ĉie same. Pli profunde ol tio, la homoj penetros neniam. Ne ĉiu diros tion al vi, ankaŭ mi ne ĉiam.

— Do ankaŭ la honesteco estas sentaĵo?

— Kompreneble!

— Eŭgeno! — komencis Arkadio per malĝoja voĉo.

— Tio ne estas laŭ via gusto? — interrompis Bazarov. — Ne, amiko! Vi decidis ĉion falĉi — ne indulgu la proprajn membrojn! ... Sed ni sufiĉe filozofis. “La naturo inspiras la silenton de la dormo”, diris Puŝkin.

— Neniam li diris ion similan, — respondis Arkadio.

— Se li ne diris, li povis kaj devis diri, kiel poeto. Li estis militisto?

Puŝkin neniam estis militisto.

— Kion vi diras, ĉe li sur ĉiu paĝo: “Al la batalo, al la batalo, por la honoro de Rusujo!”

— Kion vi elpensas? Tio ja estas kalumnio!

— Kalumnio? Ne grave! Jen per kia vorto vi volas timigi min! Kian ajn kalumnion vi disvastigas pri homo, li ĉiam meritas dudekoble pli grandan.

— Ni prefere dormu! — diris Arkadio kun malkontenta mieno.

— Kun plej granda plezuro, — respondis Bazarov.

Sed nek unu, nek la alia povis ekdormi. La preskaŭ malamika sento glitis en la korojn de ambaŭ junuloj. Post kelke da minutoj ili malfermis la okulojn kaj ekrigardis unu la alian.

— Rigardu, — diris subite Arkadio, — seka platana folio deŝiriĝis kaj falas teren; ĝiaj movoj plene similas la flugon de papilio. Ĉu tio ne estas stranga? Io, kio estas plej malĝoja kaj senviva, similas ion plej gajan kaj vivantan.

— Ho, mia amiko, Arkadio Nikolaiĉ, — ekkriis Bazarov, — pri unu mi petas vin: ne parolu bele.

— Mi parolas, kiel mi scias ... Fine, tio estas despotismo. Penso venis en mian kapon, kial mi devas ne esprimi ĝin?

— Vi estas prava; sed miaflanke, kial mi devas ne esprimi mian penson? Mi opinias, ke paroli bele estas nekonvene.

— Kio estas konvena? Insulti?

— Eh, eh, mi vidas, ke vi volas paŝi sur la piedsignoj de via onklo. Kiel ĝojus tiu ĉi idioto, se li aŭdus vin!

— Kia vi nomis lin?

— Mi nomis lin, kiel li meritas: idioto.

— Tio fariĝas fine netolerebla! — ekkriis Arkadio.

— Jen la familia sento ekparolis, — trankvile rediris Bazarov. — Mi rimarkis, ke ĝi havas fortajn radikojn en ĉiu homo. Li estas kapabla rezigni ĉion, forĵeti ĉiujn antaŭjuĝojn; sed konfesi, ekzemple, ke lia frato, kiu ŝtelas naztukojn, estas ŝtelisto, — tio estas super liaj fortoj. Kaj efektive: mia frato, mia ne estas geniulo, ĉu tio estas ebla?

— En mi ekparolis simpla sento de la justeco, kaj ne la familia sento, — vivege respondis Arkadio. — Sed vi tion ne komprenas, vi ne posedas tian sentaĵon, vi ne povas juĝi.

— Alivorte: Arkadio Kirsanov estas super mia kompreno; mi nin klinas kaj eksilentas.

— Ĉesu, mi petas vin, Eŭgeno; en la fino ni malpaciĝos.

— Ah, Arkadio, mi petas vin, ni malpaciĝu ĝis reciproka neniiĝo.

— Tio povos finiĝi per...

— Per pugnobatoj? — interrompis Bazarov. — Kial ne? Ĉi tie, sur fojno, sur tiel idilia fono, malproksime de la mondo kaj de la homaj sensencaĵoj — kion pli bonan vi povus deziri. Sed viaj fortoj ne sufiĉos kontraŭ mi. Mi tuj kaptos vin je la gorĝo.

Bazarov disetendis siajn longajn kaj malmolajn fingrojn ... Arkadio sin turnis por kontraŭstari, kvazaŭ ŝerce ... Sed la vizaĝo de lia amiko, la kurba rideto de liaj lipoj ŝajnis en tiu minuto tiel malica, tiel neŝerca minaco brilis en liaj flamantaj okuloj, ke Arkadio eksentis nevolan timon ...

— Jen kien vi surgrimpis! — eksonis la voĉo de Vasilij Ivanoviĉ, kaj la maljuna regimenta kuracisto ekstaris antaŭ la junuloj, vestita per jako el hejme farita tolo kaj pajla ĉapelo de la sama fabriko. — Mi vin serĉis, serĉis ... Sed vi elektis bonegan lokon kaj belegan okupon. Kuŝante sur la “tero”, rigardi la “ĉielon”, ... Ĉu vi scias? Tio havas ian specialan signifon!

— Mi rigardas la ĉielon nur tiam, kiam mi volas terni, — murmuris Bazarov kaj sin turninte al Arkadio, aldonis duonvoĉe: — domaĝe estas, ke li malhelpis nin.

— Sufiĉe, — murmuretis Arkadio kaj kaŝe premis la manon de sia amiko.

Sed nenia amikeco povas longe kontraŭstari al tiaj konfliktoj.

— Mi rigardis vin, miaj junaj amikoj, — daŭrigis dume Vasilij Ivanoviĉ, balancante la kapon kaj apogante la krucitajn manojn sur bastono, kiun li mem artiste tordis en spiralon, kaj kiu havis figuron de turko anstataŭ tenilo: — mi rigardas vin kaj mi ne povas ne admiri. Kiom da forto estas en vi, da floranta juneco, kapabloj, talentoj! Veraj ... Kastoro kaj Polukso?

— Jen kie, en la mitologion li falis! — diris Bazarov. — Tuj oni vidas, ke li estis forta latinisto en sia tempo! Vi ja ricevis, se mi bone memoras, arĝentan medalon por via verko?

— Dioskuroj, Dioskuroj! — ripetis Vasilij Ivanoviĉ.

— Sufiĉe, patro, sufiĉe da karesoj!

— Unu fojon, ne pli multe, estas permesite, — murmuretis la maljunulo. — Cetere, mi serĉis vin ne por diri al vi komplimentojn, sed unue por anonci al vi, ke ni baldaŭ tagmanĝos, kaj due, mi volis averti vin, Eŭgeno ... Vi estas saĝa homo, vi konas la virojn kaj la virinojn kaj tial, vi pardonos ... Via patrino deziris aŭdi diservon kaŭze de via alveno. Ne imagu, ke mi invitas vin ĉeesti: la diservo jam estas finita; sed la patro Alekso ...

— La popo?

— Jes, la pastro; li ĉe ni ... tagmanĝos ... Mi tion ne atendis kaj eĉ ne konsilis ... sed iel tio fariĝis ... li ne komprenis min ... Kaj Arina Vlasievna ... cetere, li estas tre bona kaj inteligenta homo.

— Li ja ne manĝos mian porcion? — demandis Bazarov.

Vasilij Ivanoviĉ ekridis.

— Certe ne!

— Mi postulas nenion plu. Mi estas preta sidigi ĉe la tablo kun iu ajn.

Vasilij Ivanoviĉ ordigis sian ĉapelon.

— Mi estis certa, ke vi estas super ĉiuj antaŭjuĝoj. Ja ankaŭ mi, mi sesdekdujara maljunulo ne havas ilin. (Vasilij Ivanoviĉ ne kuraĝis konfesi, ke li mem deziris la diservon ... Li estis ne malpli pia ol lia edzino.) La patro Alekso tre deziras koniĝi kun vi. Li plaĉos al vi, vi vidos. Li volonte kartludas kaj eĉ ... sed tio restos inter ni... fumas pipon.

— Bone. Post la tagmanĝo ni sidiĝos por ludi jeralaŝon kaj mi batos vin.

— He, he, he! Kiu povas scii!

— Kiel? Ĉu vi aplikos vian iaman talenton? — diris Bazarov kun speciala akcento.

La bronzaj vangoj de Vasilij Ivanoviĉ iom ruĝiĝis.

— Ĉu ni ne hontas, Eŭgeno ... Kio pasis, pasis. Nu, mi estas preta konfesi al via juna amiko, ke mi havis tiun pasion en miaj junaj jaroj, sed mi kare pagis ĝin! Kiel varmege estas hodiaŭ. Permesu al mi sidiĝi apud vi. Mi ja ne malhelpas vin?

— Tute ne, — respondis Arkadio.

Vasilij Ivanoviĉ ĝemante sidiĝis sur la fojno.

— Ĉi tiu kuŝejo, miaj sinjoroj, rememorigas al mi mian militistan, bivakan vivon, la ambulancojn, ankaŭ ie apud fojna amaso, kaj ni dankis Dion, se ni trovis ĝin. — Li eksopiris. — Multon, multon mi travivis. Jen, ekzemple, se vi permesos, mi rakontos al vi interesan epizodon de la pesto en Besarabio.

— Por kiu vi ricevis la krucon de Sankta Vladimiro? — interrompis Bazarov. — Ni scias, ni scias ... Sed kial vi ne portas ĝin?

— Mi ja diris al vi, ke mi ne havas antaŭjuĝojn, — murmuris Vasilij Ivanoviĉ (apenaŭ en la antaŭtago li ordonis malkudri la ruĝan rubandon de la surtuto). Li komencis rakonti la epizodon de la pesto. — Rigardu lin, li ekdormis, — murmuretis li subite al Arkadio, montrante la filon kaj bonkore palpebrumante. — Eŭgeno, leviĝu, — aldonis li laŭte. — Ni iru tagmanĝi ...

La patro Alekso, homo de bona staturo, kun densaj, zorge kombitaj haroj, portanta sur la blua silka robo broditan zonon, kondutis kun granda takto. Li unua premis la manon de Bazarov kaj de Arkadio, kvazaŭ komprenante de antaŭe, ke ili ne bezonas lian benon. Restante fidela al sia karaktero, li bone sciis ofendi neniun: li ridis la latinon de la seminarioj kaj defendis ĉe alia okazo sian episkopon; li trinkis du glasetojn da brando, kaj rifuzis trian; li akceptis de Arkadio cigaron, sed ne fumis ĝin, dirante, ke li kunprenos ĝin hejmen. Sed li havis iom malagrablan kutimon: li malrapide kaj singarde levis la manon, por kapti muŝojn sur sia vizaĝo, kaj iafoje dispremis ilin. Li sidiĝis ĉe la kartotablo kun esprimo de modera plezuro kaj finis per tio, ke li gajnis de Bazarov du rublojn kvindek kopekojn en papera mono (en la domo de Arina Vlasievna oni tute ne sciis kalkuli per arĝenta mono). Ŝi sidis apud la filo (ŝi ne kartludis), kiel antaŭe apogis la mentonon sur la pugno kaj leviĝis nur por ordoni alporti ian frandaĵon. Ŝi timis karesi la filon, kaj li ne kuraĝigis ŝin al tio; aliflanke ankaŭ Vasilij Ivanoviĉ konsilis al ŝi ne “maltrankviligi”, lin: “La junaj homoj ne amas tion”, ripetis li al ŝi. Superflue estas priskribi, kia estis la tagmanĝo en tiu tago; Timofeiĉ persone galopis frumatene por aĉeti ian specialan viandon; la inspektisto de la laboroj veturis en alian lokon, serĉante lojtojn, perĉojn kaj kankrojn; sole por la fungoj la kamparaninoj ricevis kvardek du kuprajn kopekojn.

La okuloj de Arina Vlasievna esprimis ne sole sindonemon kaj karesemon; oni povis legi en ili ankaŭ malĝojon, miksitan kun scivolo kaj timo, kaj humilan riproĉon.

Cetere, Bazarov tute ne penis ekkoni, kion esprimas la okuloj de lia patrino; li malofte sin turnis al ŝi kaj nur kun mallongaj demandoj. Unu fojon li petis ŝian manon “por feliĉo”; ŝi delikate metis sian molan manon sur lian malglatan kaj larĝan manplaton.

— Ĉu ĝi helpis? — demandis ŝi post momento.

— Al pli granda malsukceso, — respondis li kun senzorga rideto.

— Eŭgeno Vasiliĉ tro riskas, — kvazaŭ kun bedaŭro diris la patro Alekso, kaj karesis sian belan barbon.

— Tio estas la metodo de Napoleono, patro, de Napoleono, — diris Vasilij Ivanoviĉ kaj ludis ason.

— La metodo, kiu alkondukis lin ĝis la insulo de la Sankta Heleno, — respondis la pastro kaj kovris lian ason per atuto.

Enjugeĉka, ĉu vi ne deziras riban akvon? — demandis Arina Vlasievna.

Bazarov nur levis la ŝultrojn.

— Ne! — diris li en la sekvinta tago al Arkadio, — mi forveturos de ĉi tie morgaŭ. Mi enuas ĉi tie; mi volas labori, kaj mi povas fari nenion. Mi revenos al vi, mi lasis tie ĉiujn miajn preparaĵojn. Ĉe vi oni povas almenaŭ esti sola, kiam oni deziras. Ĉi tie mia patro ripetas: “Mia kabineto estas al via dispono, neniu malhelpos vin”, kaj li ne foriras de mi eĉ unu paŝon. Kaj mi sentus riproĉojn de la konscienco, se mi fermus mian pordon antaŭ lia nazo. Ankaŭ la patrino ... Mi aŭdas, kiel ŝi sopiras post la muro, kaj kiam mi eliras al ŝi, mi ne scias, kion al ŝi diri.

— Ŝi forte ĉagreniĝos, — respondis Arkadio, — ankaŭ via patro.

— Mi ankoraŭ revenos al ili.

— Kiam?

— Veturante Peterburgon.

— Precipe mi bedaŭras vian patrinon.

— Kial? Ĉar ŝi regalis vin per belaj beroj?

Arkadio mallevis la okulojn.

— Vi ne konas vian patrinon, Eŭgeno. Ŝi estas ne sole bonega virino, sed tre inteligenta, vere. Hodiaŭ matene ŝi parolis kun mi duonon da horo, tiel brave, tiel interese.

— Kredeble ŝia elokventeco koncernis min?

— Ne sole pri vi ni parolis.

— Eble vi estas prava; de la flanko vi vidas pli bone. Se virino povas subteni duonhoran interparolon, tio estas jam bona signo. Tamen mi forveturos.

— Kiel vi komunikos al ili la novaĵon? Ne facila estos la afero. Ili ĉiam diskutas pri tio, kion ni faros post du semajnoj.

— Ne facila estas la afero. La diablo instigis min hodiaŭ inciti mian patron: antaŭ kelke da tagoj li ordonis vipi kamparanon — kaj li tre bone faris; jes, jes, ne rigardu min kun tia teruro, ĉar la kamparano estas plej granda ŝtelisto kaj drinkulo; sed mia patro tute ne supozis, ke mi scias pri la afero. Li forte konfuziĝis, kaj nun mi estos devigita ĉagreni lin ... Ne grave. Baldaŭ cikatriĝos la vundo!

Bazarov diris: “ne grave!” sed pasis tuta tago, antaŭ ol li decidiĝis sciigi al Vasilij Ivanoviĉ sian intencon. Fine, jam adiaŭante lin en la kabineto, li diris kun devigita oscedo:

— Jes ... mi preskaŭ forgesis diri al vi ... Ordonu sendi niajn ĉevalojn al Fedot por jungoŝanĝo.

Vasilij Ivanoviĉ ekmiris.

— Ĉu sinjoro Kirsanov forveturos, de ni?

— Jes; kaj mi forveturos kun li.

Vasilij Ivanoviĉ rigidiĝis.

— Vi forveturos?

— Jes ... mi devas. Ordonu, mi petas vin, sendi la ĉevalojn.

— Bone ... — balbutis la maljunulo, — la ĉevalojn ... bone ... sed ... sed ... Ĉu tio estas ebla?

— Mi devas forveturi al Arkadio por kelke da tagoj. Poste mi revenos tien ĉi.

— Jes! Por kelke da tagoj ... Bone. — Vasilij Ivanoviĉ eltiris sian naztukon kaj viŝante la nazon sin klinis preskaŭ ĝis la tero. — Bone ... ĉio estos farita. Sed mi pensis, ke vi de ni ... pri longe. Tri tagojn ... Tio, tio estas post tri jaroj iom malmulte; iom malmulte, Eŭgeno!

— Mi ja diras al vi, ke mi baldaŭ revenos. Mi nepre devas ...

— Nepre ... Do kion fari? Antaŭ ĉio oni devas plenumi la devon. Bone, mi sendos la ĉevalojn. Certe, mi kaj Arina ne supozis ... Ŝi ĵus petis florojn de najbarino por ornami vian ĉambron. (Vasilij Ivanoviĉ diris neniun vorton pri tio, ke ĉiumatene, ĉe la matenruĝo, nudpieda en pantofloj, li interkonsiliĝis kun Timofeiĉ kaj elprenante per tremantaj fingroj el sia monujo unu disŝiritan bankan bileton post alia, komisiis al li diversajn aĉetojn, precipe de manĝaĵoj kaj de ruĝa vino, kiu, kiel li rimarkis, tre plaĉis al la junaj homoj.) La ĉefa afero estas la libereco; tio estas mia principo ... oni ne devas ĝeni ... ne...

Subite li eksilentis kaj iris al la pordo.

— Ni baldaŭ revidos unu la alian, patro, vere.

Sed Vasilij Ivanoviĉ, ne turnante sin, nur svingis la manon kaj eliris. Reveninte en la dormoĉambron, li trovis sian edzinon en la lito kaj komencis preĝi mallaŭte, por ne veki ŝin. Tamen ŝi vekiĝis.

— Tio estas vi, Vasilij Ivanoviĉ? — demandis ŝi.

— Mi, mia kara!

— Vi venas de Enjuŝa? Mi timas, ke li nekomforte dormas sur la sofo. Mi ordonis al Anfisuŝka meti al li vian militiran matracon kaj novajn kusenojn; mi donus al li mian plummatracon, sed kiel mi memoras, li ne amas dormi sur mola litaĵo.

— Ne grave, ne ĉagreniĝu, li estas kontenta. Dio, kompatu nin, pekulojn, — daŭrigis li duonvoĉe sian preĝon. Pro kompato al la maljunulino li ne volis diri al ŝi antaŭ la nokto, kia ĉagreno minacas ŝin.

Bazarov kun Arkadio forveturis en la sekvinta tago. Jam de la mateno ĉio malgajiĝis en la domo; Anfisuŝka ellasis ĉiujn vazojn, kiujn ŝi portis, sur la plankon; eĉ Fedka estis konsternita kaj finis per tio, ke li demetis la botojn. Vasilij Ivanoviĉ estis pli maltrankvila ol iam ajn: li penis kaŝi sian ĉagrenon, parolis laŭte kaj paŝis kun bruo, sed lia vizaĝo paliĝis kaj liaj rigardoj senĉese glitis preter la filo. Arina Vlasievna mallaŭte ploris; ŝi tute perdus la kapon kaj ne povus regi sin, se la edzo ne admonus ŝin matene dum du plenaj horoj. Kiam Bazarov, post multfojaj promesoj reveni ne pli malfrue, ol post unu monato, fine sin elŝiris el la ĉirkaŭprenoj lin retenantaj kaj sidiĝis en la tarantaso, kiam la ĉevaloj ekkuris, la sonorilo eksonis kaj la radoj ekruliĝis; kiam oni vidis plu nenion kaj la polvo malleviĝis; kiam Timofeiĉ, kurbiĝinte kaj ŝanceliĝante sur la piedoj, peze revenis en sian ĉambreton; kiam la maljunuloj restis solaj en sia domo, kiu ankaŭ kvazaŭ kurbiĝis kaj kadukiĝis, Vasilij Ivanoviĉ, kiu ankoraŭ antaŭ kelke da minutoj brave svingis la naztukon sur la perono, sin ĵetis sur seĝon kaj mallevis la kapon. “Li forlasis, forlasis nin, — balbutis li. — Jen mi estas sola nun, sola, kiel fingro”*, ripetis li kelke da fojoj, levante antaŭen sian manon kun la apartigita montra fingro. Arina Vlasievna proksimiĝis al li kaj almetinte sian grizan kapon al lia griza kapo, diris: “Kion fari, Vasja! Filo estas kvazaŭ fortranĉita peco. Li estas, kiel falko: li volas — li alflugas; li volas — li forflugas; kaj ni ambaŭ, ni estas kvazaŭ du fungoj en arbkavaĵo, ni sidas unu apud la alia kaj ĉiam restas sur la sama loko. Mi sola restos por vi eterne neŝanĝita, kiel vi por mi.”

* Rusa proverbo.

Vasilij Ivanoviĉ forprenis la manojn de la vizaĝo kaj ĉirkaŭprenis sian edzinon, sian amikinon, tiel forte, kiel li neniam ĉirkaŭprenis ŝin eĉ en la junaj jaroj: ŝi konsolis lin en lia ĉagreno.

XXII

Silente, nur de tempo al tempo interŝanĝante kelke da vortoj, niaj amikoj atingis la domon de Fedot. Bazarov estis ne tute kontenta pri si mem. Arkadio estis nekontenta pri li. Krom tio li sentis tiun senmotivan malĝojon, kiu estas konata nur de tre junaj homoj. La koĉero ŝanĝis la ĉevalojn kaj suririnte la kondukbenkon, demandis: dekstren, ĉu maldekstren?

Arkadio ektremis. La vojo dekstren kondukis al la urbo kaj de tie en la bienon de lia patro, la vojo maldekstren kondukis al sinjorino Odincov.

Li ekrigardis Eŭgenon.

— Eŭgeno, — demandis li: — maldekstren?

Bazarov sin turnis al li.

— Kia sensencaĵo! — murmuris li.

— Mi scias, ke tio estas sensencaĵo, — respondis Arkadio. — Ne grave, ĉu ĝi estas la unua?

Bazarov depuŝis sian ĉapon sur la frunton.

— Kiel vi volas, — diris li fine.

— Turnu maldekstren! — ekkriis Arkadio.

La tarantaso ekruliĝis al Nikolskoje. Sed decidiĝinte al la “sensencaĵo”, la amikoj ankoraŭ pli obstine silentis kaj eĉ ŝajnis koleraj.

La maniero, en kiu la intendanto de la domo akceptis ilin sur la perono en Nikolskoje, tuj montris al la amikoj, ke ili agis neprudente, cedante al sia subita kaprico. Oni tute ne atendis ilin. Ili devis resti sufiĉe longe kaj kun sufiĉe malsaĝaj mienoj en la salono. Fine aperis sinjorino Odincov. Ŝi salutis ilin kun la kutima afableco, sed ekmiris je ilia baldaŭa reveno kaj, kiom oni povis konkludi laŭ la malrapideco de ŝia parolado kaj de ŝiaj movoj, ŝi ne tre ekĝojis. Ili rapidis konigi al ŝi, ke ili haltis en Nikolskoje, pasante en la urbon kaj ke post tri, kvar horoj ili daŭrigos la vojon. Ŝi respondis nur per mallaŭta: “ah”, petis Arkadion, ke li salutu sian patron en ŝia nomo kaj sendis serviston por peti la onklinon malsupreniri. La princidino venis tre dorma, kio donis ankoraŭ pli koleran esprimon al ŝia sulkiĝinta, maljuna vizaĝo. Katja estis malsaneta kaj ne forlasis sian ĉambron. Arkadio subite eksentis, ke li almenaŭ same forte deziras vidi Katjan, kiel sinjorinon Odincov mem. Kvar horoj pasis en sensignifa interparolo pri indiferentaj aferoj; Anna Sergeevna aŭskultis kaj parolis sen rideto. Nur en la momento de la adiaŭo la antaŭa amikeco kvazaŭ vekiĝis en ŝia koro.

— Mi havas nun atakon de malgaja humoro, — diris ŝi, — sed vi ne atentu tion kaj vizitu min, mi diras tion al vi ambaŭ, post iom da tempo.

Bazarov kaj Arkadio respondis al ŝi per senvorta riverenco, sidiĝis en la kaleŝo kaj nenie haltante veturis hejmen. Ili atingis Marinon sen akcidento en la sekvinta tago vespere. Dum la tuta vojo nek unu, nek alia elparolis la nomon de Anna Sergeevna; precipe Bazarov preskaŭ ne malfermis la buŝon kaj senĉese rigardis flanken de la vojo, kun ia kolera obstino.

En Marino oni forte ekĝojis je ili. La longedaŭra foresto de l’ filo komencis maltrankviligi Nikolaon Petroviĉ: li ekkriis, svingis la piedojn kaj eksaltis sur la sofo, kiam Feniĉka alkuris kun brilantaj okuloj kaj konigis la revenon de la “junaj sinjoroj”; eĉ Paŭlo Petroviĉ eksentis agrablan surprizon kaj indulge ridetis, skuante la manojn de la venintoj. Oni komencis paroli pri la vojaĝo; plejparte parolis Arkadio, precipe dum la vespermanĝo, kiu daŭris ĝis longe post la noktomezo. Nikolao Petroviĉ ordonis alporti kelke da boteloj de portero, ĵus venigita el Moskvo, kiu tiel plaĉis al li, ke liaj vangoj fariĝis purpuraj, kaj li senĉese ridis en infane-nerva maniero.

La ĝenerala gaja ekscito infektis ankaŭ la servistojn. Duniaŝa kuris tien kaj reen, kiel freneza, kaj senĉese brufermis la pordojn; Petro ankoraŭ en la tria horo nokte vane penis ludi sur la gitaro kozakan valson. La kordoj plende kaj agrable sonoris en la senmova aero; sed ekster la komenca koloraturo la klera lakeo sukcesis ludi nenion: la naturo rifuzis al li la muzikan talenton, kiel ĉiujn aliajn talentojn.

Dume la vivo en Marino ruliĝis ne senskue, kaj la kompatinda Nikolao Petroviĉ havis multe da ĉagrenoj. La farmbieno liveris pli kaj pli multe da ili — mizeraj, vulgaraj ĉagrenoj! La dungitaj laboristoj fariĝis netolereblaj. Unuj postulis reguligon de la konto aŭ pligrandigon de la salajro; aliaj foriradis, post kiam ili ricevis antaŭpagon; la ĉevaloj malsaniĝis; la jungaĵo difektiĝis ĉiuminute; la laboroj estis plenumataj malzorge; draŝmaŝino, venigita el Moskvo, estis tro peza por esti uzata; duono de la bestejo forbrulis, ĉar maljuna servistino, duonblinda, iris en venta vetero kun brulanta karbo, por ekzorcizi sian malsanan bovinon ... La sama maljunulino asertis poste, ke la malfeliĉo okazis tial, ke la mastro havis fantaziajn ideojn prepari neniam ankoraŭ ekzistintajn fromaĝojn kaj aliajn laktaĵojn. La intendanto fariĝis subite maldiligenta kaj eĉ komencis grasiĝi, kiel grasiĝas ĉiu ruso, kiu estas nutrata per “libera pano.” Vidante de malproksime Nikolaon Petroviĉ, li ordinare penis montri sian fervoron kaj ĵetis spliton je preterkuranta porkido aŭ minacis duonnudan knabon; la ceteran tempon li plejparte dormis. La farmkamparanoj ne pagis ĝustatempe la farmpagon, ŝtelis lignon; preskaŭ ĉiunokte la gardistoj kaptis, iafoje post batalo, ĉevalojn, sin paŝtantajn sur la herbejoj de la bieno. Nikolao Petroviĉ fiksis monpunon por tio, sed la afero ordinare finiĝis per tio, ke la arestitaj ĉevaloj, nutrite dum du, tri tagoj en la stalo de Nikolao Petroviĉ, revenis al la kamparanoj. Por kroni la ĥaoson, la kamparanoj komencis malpaci unu kun alia: fratoj postulis dividon, iliaj edzinoj ne povis plu vivi kune sub la sama tegmento; subite ekbolis pugnobatalo, sonis ĝenerala alarmo kaj ĉiuj, kvazaŭ laŭ komando, kuris kune al la kontoro de la bieno, sin puŝis al la sinjoro, ofte kun signoj de l’ pugnoj sur la vizaĝoj, ebriaj, postulante juĝon kaj justecon: bruoj, ĝemoj, pepaj krioj de la virinoj miksiĝis kun la insultoj de l’ viroj. Oni devis aŭskulti la plendojn de la partioj, krii ĝis raŭkiĝo, sciante de antaŭe, ke ĉiuj penoj restos senutilaj. Mankis manoj por la rikolto: najbara kamparano bienposedanto, kies honestaj trajtoj inspiris konfidon, prenis sur sin liveri rikoltistojn je la prezo de du rubloj por desjatino kaj trompis Nikolaon Petroviĉ en plej senkonscienca maniero; la propraj kamparaninoj postulis prezojn, neniam antaŭe aŭditajn, kaj dume la grajnoj falis el la spikoj; samajn embarasojn oni havis kun la fojno, kaj la Kuratorejo de l’ orfoj subite postulis senprokrastan kaj kompletan pagon de la procentoj ...

— Mi ne havas plu fortojn! — pli ol unu fojon diris malespere Nikolao Petroviĉ. — Mi ne povas ja mem pugnobatali, la principoj ne permesas al mi alvoki la policon, kaj ili faros nenion sen timo pro la puno!

Du calme, du calme — diris en tiaj okazoj Paŭlo Petroviĉ, sed li mem sulkigis la brovojn, murmuris kaj tordis la lipharojn.

Bazarov restis flanke de ĉiuj ĉi “mizeroj”; cetere, ne konvenis al li, kiel al gasto, sin miksi en fremdajn aferojn. En la dua tago post sia reveno en Marinon li rekomencis siajn okupojn je ranoj, infuzorioj, ĥemiaj kombinaĵoj, kaj estis tute absorbita per sia laboro. Arkadio, kontraŭe, opiniis sia devo, se ne helpi la patron, almenaŭ esprimi sian pretecon helpi lin. Li pacience aŭskultis lin kaj foje donis ian konsilon, ne por ke oni ĝin obeu, sed por montri sian bonan volon. La terkulturaj aferoj ne estis por li antipatiaj; li eĉ kun plezuro revis pri agronomia agado, sed nun aliaj pensoj svarmis en lia kapo. Arkadio, je sia propra miro, senĉese pensis pri Nikolskoje; iam li nur estus levinta la ŝultrojn, se iu dirus al li, ke li povus enui sub la sama tegmento kun Bazarov, kaj sub kia! — sub la gepatra tegmento; tamen li efektive enuis kaj io tiris lin for. Li faris longajn promenojn ĝis laciĝo, sed tio ne helpis.

Parolante foje kun la patro, li eksciis, ke Nikolao Petroviĉ posedas kelke da leteroj, sufiĉe interesaj, skribitaj iam de la patrino de sinjorino Odincov al la mortinta patrino de Arkadio, kaj ne lasis lin trankvila, ĝis li ricevis la leterojn. Nikolao Petroviĉ estis devigita traserĉi dudek diversajn kofrojn kaj kestojn. Fariĝinte posedanto de ĉi tiuj duone ŝimintaj paperoj, Arkadio, trankviliĝis, kvazaŭ trovinte celon, kiun li devis atingi. “Mi diras tion al vi ambaŭ”, senĉese murmuretis li, “aldonis ŝi mem! Mi veturos al ŝi, mi veturos, la diablo min prenu!” Sed li rememoris la lastan viziton, la malvarman akcepton, kaj lia timemo superregis. Tamen la “kiu scias?” de la juneco, sekreta deziro provi sian feliĉon, provi siajn fortojn kiel solulo, sen ies ajn protekto, fine venkis lin. Ne pasis ankoraŭ dek tagoj de lia reveno Marinon, kaj li ree, sub la preteksto studi la organizon de la dimanĉaj lernejoj, trotis en la urbon kaj de tie al Nikolskoje. Senĉese rapidigante la veturigiston, li kuris tien kiel juna oficiro al batalo: timo, ĝojo kaj senpacienceco sufokis lin. “La ĉefa afero estas ne pensi”, ripetis li al si mem. Lia veturigisto estis brava homo; li haltis antaŭ ĉiu drinkejo kaj demandis: “unu guton?” aŭ “ĉu unu guton?” sed post unu guto li ne indulgis la ĉevalojn. Fine, ekbrilis la alta tegmento de la konata domo. “Kion mi faras!” trakuris tra lia kapo. “Sed mi ne povas reveni!” La ĉevaltrio akorde kuris; la veturigisto kriis kaj fajfis. Jen la ponto jam ekbruis sub la hufoj kaj radoj, jen la aleo de la tonditaj abioj ... Roza virina vesto briletas en la malhela verdaĵo, juna vizaĝo rigardas de sub la malpeza franĝo de ombrelo ... Li rekonis Katjan, ankaŭ ŝi rekonis lin. Arkadio, ordonis haltigi la galopantajn ĉevalojn, saltis el la kaleŝo kaj proksimiĝis al ŝi. “Tio estas vi!” diris ŝi kaj malrapide ruĝiĝis. “Ni iru al mia fratino, ŝi estas ĉi tie, en la ĝardeno; estos agrable al ŝi revidi vin.”

Katja kondukis Arkadion en la ĝardenon. Ĉi tiu renkonto ŝajnis al li bona antaŭsigno; li ekĝojis, kvazaŭ revidinte parencinon. Ĉio tiel bone aranĝiĝis: neniu lakeo, nenia anonco. Ĉe la kurbiĝo de la vojeto li ekvidis sinjorinon Odincov. Ŝi staris kun la dorso turnita al li. Aŭdinte paŝojn, ŝi sin turnis.

Arkadio, ree konfuziĝis, sed ŝiaj unuaj vortoj tuj trankviligis lin. “Bonan tagon, forkurinto!” diris ŝi per sia egala, karesa voĉo kaj iris renkonte al li, ridetante kaj fermetante la okulojn kaŭze de la suno kaj vento. “Kie vi trovis lin, Katja?”

— Mi alportas al vi, Anna Sergeevna, — komencis li, — ion, kion vi ne atendis...

— Vi alportis vin mem; kio povas esti pli bona?

XXIII

Akompaninte Arkadion al la kaleŝo kun ironia kompato kaj kompreniginte al li, ke li bone divenas la veran celon de lia voko, Bazarov tute sin izolis: febro de laboro ekregis lin. Li ne disputis plu kun Paŭlo Petroviĉ, tiom pli, ke tiu en lia ĉeesto prenis tro aristokratajn manierojn kaj esprimis siajn opiniojn pli per sonoj ol per vortoj. Nur unufoje Paŭlo Petroviĉ komencis batalon kontraŭ la “nihilisto”, pri la rajtoj de la nobeloj de l’ Baltikaj provincoj, sed li mem subite haltis kaj diris kun malvarma ĝentileco:

— Cetere, ni ne povas kompreni unu la alian; almenaŭ mi ne havas la honoron kompreni vin.

— Certe! — ekkriis Bazarov. — La homo povas ĉion kompreni: kiel vibras la etero kaj kio fariĝas sur la suno; sed li absolute ne povas kompreni, kiel iu alie viŝas la nazon ol li.

— Ĉu tio estas sprita? — rediris demande Paŭlo Petroviĉ kaj flankiris.

Cetere, li iafoje petis permeson ĉeesti la eksperimentojn de Bazarov kaj foje li eĉ proksimigis sian parfumitan kaj zorge lavitan vizaĝon al la mikroskopo: li volis vidi, kiel diafana infuzorio glutas verdan polveron, kiel ĝi turnas kaj returnas ĝin per iaj rapidmovaj pugnetoj, kiuj estis fiksitaj en ĝia gorĝo. Multe pli ofte ol la frato vizitis Bazarovon Nikolao Petroviĉ; li venus ĉiutage por “lerni”, kiel li nomis tion, sed la zorgoj pri la bieno vokis lin aliloken. Li ne ĝenis la junan esploranton de la naturo: li sidiĝis ie en angulo de l’ ĉambro kaj rigardis atente, iafoje permesante al si singardan demandon. Dum la tag- kaj vespermanĝoj, li penis direkti la interparolon al la fiziko, geologio aŭ ĥemio, ĉar ĉiuj aliaj problemoj, eĉ la agronomiaj, superflue estas diri tion pri la politikaj — povis konduki se ne al akraj disputoj, almenaŭ al reciproka nekontenteco. Nikolao Petroviĉ divenis, ke la malamo de lia frato al Bazarov tute ne malgrandiĝis. Negrava okazo, inter multaj aliaj, konfirmis liajn supozojn. La ĥolero komencis sin montri en la regiono kaj eĉ forrabis du homojn de Marino. Nokte Paŭlo Petroviĉ havis sufiĉe fortan atakon. Li suferis ĝis la mateno, sed ne serĉis helpon en la arto de Bazarov. Renkontinte lin en la sekvinta tago, al la demando de Bazarov, kial li ne alvokis lin, Paŭlo Petroviĉ, tute pala ankoraŭ, sed jam zorge kombita kaj razita, respondis: “Vi ja mem diris, kiel mi memoras, ke vi ne kredas je la medicino?” — Tiel pasis tagoj. Bazarov laboris persiste kaj malgaje ... sed estis en la domo de Nikolao Petroviĉ estaĵo, al kiu kvankam li ne malfermis sian koron, kun kiu tamen li volonte parolis ... Tiu estaĵo estis Feniĉka.

Li renkontis ŝin ordinare frumatene, en la ĝardeno aŭ en la korto; en ŝian ĉambron li ne eniris, ankaŭ ŝi nur unu fojon proksimiĝis al lia pordo por demandi, ĉu oni povas bani Mitjan aŭ ne? Ŝi ne nur fidis al li, ne nur ne timis lin, ŝi eĉ sentis sin en lia ĉeesto pli libera kaj senĝena, ol kun Nikolao Petroviĉ. Malfacile estus diri, kia estis la kaŭzo de tio, eble ŝi senkonscie sentis en Bazarov foreston de ĉio nobela, de ĉio pli alta, kio allogas kaj timigas. Por ŝiaj okuloj li estis bonega kuracisto kaj simpla homo. Ne ĝenata de lia ĉeesto, ŝi sin okupis per sia infano, kaj foje, sentante kapturnon kaj kapdoloron, ŝi akceptis de liaj manoj kuleron da medikamento. En la ĉeesto de Nikolao Petroviĉ ŝi ne estis tiel intima kun Bazarov; ŝi faris tion ne pro ruzo, sed pro ia sento de konveneco. Paŭlon Petroviĉ ŝi timis nun pli forte ol iam ajn; de iom da tempo li komencis observi ŝin kaj neatendite aperadis, kvazaŭ li elkreskis el la tero post ŝia dorso en sia angla kostumo, kun senmova penetrema rigardo kaj kun la manoj en la poŝoj. “Malvarmon li verŝas sur min”, plendis Feniĉka al Duniaŝa, kaj la knabino responde al ŝi sopiris kaj pensis pri alia “sensenta” homo. Bazarov, tute ne suspektante tion, fariĝis la kruela tirano de ŝia koro.

Bazarov plaĉis al Feniĉka, sed ankaŭ ŝi plaĉis al li. Eĉ lia vizaĝo ŝanĝiĝis, kiam li parolis al ŝi: ŝi fariĝis serena, preskaŭ bona, kaj kun lia ordinara senĝeneco kuniĝis ŝerca atentemo. Feniĉka plibeliĝis kun ĉiu tago. Ekzistas epoko en la vivo de la junaj virinoj, kiam ili subite komencas disvolviĝi kaj flori, kiel la someraj rozoj; tia epoko venis por Feniĉka. Ĉio kunhelpis tion, eĉ la tiama julia varmego. En sia malpeza, blanka vesto, ŝi mem ŝajnis pli blanka kaj pli malpeza: la suno ne brunigis ŝian vizaĝon, kaj la varmego, kontraŭ kiu ŝi ne povis sin ŝirmi, delikate ruĝigis ŝiajn vangojn kaj orelojn, kaj verŝante dolĉan maldiligentecon en ŝian tutan korpon, brilis kiel sopira dormemo en ŝiaj belaj okuloj. Ŝi apenaŭ povis paŝi, kaj senĉese sopiris kaj plendis kun komika senforteco.

— Vi devus pli ofte vin bani, — diris al ŝi Nikolao Petroviĉ.

Li aranĝis grandan, kovritan per tolo, banejon en tiu el la lagetoj, kiu ankoraŭ ne tute sekiĝis.

— Ah, Nikolao Petroviĉ! Antaŭ ol mi atingos la lageton, mi mortos, aŭ mi mortos sur la revena vojo. Ni ne havas ombron en la ĝardeno.

— Jes, vere, ni ne havas ombron, — respondis Nikolao Petroviĉ kaj frotis siajn brovojn.

Foje, je la sepa horo matene, Bazarov, revenante de la promeno, trovis Feniĉkan en la siringa laŭbo, kiu jam antaŭ longe perdis la florojn, sed estis ankoraŭ densa kaj verda. Ŝi sidis sur la benko, kiel ordinare, kun blua tuko sur la kapo; apud ŝi kuŝis faske la ruĝaj kaj blankaj rozoj, ankoraŭ malsekaj pro la roso.

— Ah, Eŭgeno Vasiliĉ! — diris ŝi kaj levis iom la randon de la tuko, por ekrigardi lin; ŝia mano nudiĝis ĝis la kubuto.

— Kion vi faras ĉi tie? — demandis Bazarov, sidiĝante apud ŝi, “bukedon?”

— Jes, por ĝin meti sur la tablon por la matenmanĝo. Nikolao Petroviĉ amas tion.

— Sed ne baldaŭ ankoraŭ oni matenmanĝos. Kia amaso da floroj!

— Mi ilin deŝiris nun, ĉar poste la varmego ne permesos eliri. Nur nun oni povas spiri. Mi tute malfortiĝis pro la varmego. Mi timas, ke mi malsaniĝos.

— Kia ideo! Permesu palpi vian pulson. — Bazarov prenis ŝian manon, trovis la trankvile batantan arterion kaj eĉ ne kalkulis batojn. — Vi vivos cent jarojn, — diris li, ellasante ŝian manon.

— Ah, Dio min gardu! — ekkriis ŝi.

— Kial? Ĉu vi ne volas longe vivi?

— Cent jarojn! Mia avino vivis ĝis okdek kvin jaroj: kia martirino ŝi estis! Nigra, surda, ĝiba, ĉiam tusanta, ŝarĝo por si mem. Ĉu tio estas vivo?

— Do pli bone estas esti juna?

— Certe!

— Sed kial? Diru al mi!

— Kial? Jen mi nun juna, mi povas ĉion fari; mi iras, mi revenas, mi alportas, kion mi bezonas, neniun mi devas peti pri helpo ... Kion plu?

— Kaj por mi estas indiferente, ĉu mi estas juna aŭ maljuna.

— Kiel vi povas diri, ke tio estas indiferenta por vi? Tio ne estas ebla.

— Juĝu vi mem, Feodosia Nikolavna; por kio servas al mi mia juneco? Mi vivas sola, senfamilia...

— Tio dependas de vi.

— Vi eraras, tute ne de mi! Almenaŭ se iu ekkompatus min!

Feniĉka kaŝe rigardis lin, sed diris nenion.

— Kian libron vi havas tie? — demandis ŝi post momento.

— Tio estas scienca libro, malfacile komprenebla.

— Vi ĉiam lernas? Tio ne enuigas vin? Vi jam ĉion scias, ŝajnas al mi.

— Ŝajnas, ke ne. Provu vi legi ion en ĝi.

— Mi nenion komprenos tie. Ĉu ĝi estas rusa? — demandis Feniĉka, prenante per ambaŭ manoj la peze binditan volumon. — Kiel dika ĝi estas!

— Rusa.

— Tute egale, mi nenion komprenos.

— Mi ĝin ne donas, por ke vi komprenu. Mi deziras rigardi vin, kiam vi legos. La supro de via nazo tre agrable sin movas, kiam vi legas.

Feniĉka, kiu penis deĉifri duonvoĉe ĉapitron “pri la kreozoto”, ekridis kaj ĵetis la libron ... ĝi deglitis de la benko teren.

— Plaĉas al mi ankaŭ via rido, — diris Bazarov.

— Lasu!

— Mi amas aŭskulti, kiam vi parolas. Kvazaŭ rivereto murmuretas.

Feniĉka deturnis la kapon.

— Kiel stranga vi estas! — diris ŝi, kaj ŝiaj fingroj glitis sur la floroj. — Por kio vi aŭskultus min? Vi ja sendube parolis kun tiel saĝaj sinjorinoj.

— Eh, Feodosia Nikolavna! Kredu al mi; ĉiuj saĝaj sinjorinoj en la mondo ne valoras vian etan kubuton.

— Jen kion vi elpensis! — murmuretis Feniĉka kaj alpremis la brakojn al si.

Bazarov levis la libron de la tero.

— Tio estas libro pri la medicino, kial vi ĵetas ĝin?

— Pri la medicino? — ripetis Feniĉka kaj sin turnis al li. — Ĉu vi scias? De la tempo, kiam vi donis al mi la gutojn, ĉu vi memoras? kiel bone dormas Mitja! Mi ne scias, kiel danki vin; vere, vi estas tiel bona.

— Ĝustadire ĉiu kuracisto devus esti pagata, — diris Bazarov kun rideto. — La kuracistoj, vi mem scias tion, estas profitamaj homoj.

Feniĉka levis al Bazarov siajn okulojn, kiuj ŝajnis ankoraŭ pli malhelaj pro la blanketa rebrilo, kiu falis sur la supran parton de ŝia vizaĝo. Ŝi ne sciis, ĉu li ŝercas, aŭ ne.

— Se vi deziras, ni kun plezuro ... Mi devos min turni al Nikolao Petroviĉ...

— Vi pensas, ke mi volas monon? — interrompis ŝin Bazarov. — Ne, mi volas de vi ne monon.

— Kion do? — demandis Feniĉka.

— Kion? — ripetis Bazarov. — Divenu!

— Mi ne estas divenema!

— Do mi diros tion al vi; mi deziras ... unu el ĉi tiuj rozoj.

Feniĉka ree ekridis kaj eĉ brubatis la manojn, tiel ridinda ŝajnis al ŝi la deziro de Bazarov. Ŝi ridis kaj samtempe sentis sin flatita. Bazarov fikse rigardis ŝin.

— Volonte, volonte, — diris ŝi fine kaj sin klininte al la benko, komencis elekti rozon. — Kian vi deziras, ruĝan aŭ blankan?

— Ruĝan, kaj ne tro grandan.

Ŝi sin rektigis.

— Jen prenu, — diris ŝi, sed tuj retiris la etenditan manon, mordis la lipojn, ekrigardis la eniron en la laŭbon kaj atente aŭskultis.

— Kio? — demandis Bazarov. — Nikolao Petroviĉ?

— Ne ... Li forveturis al la kampaj laboroj ... cetere mi ne timas lin ... sed Paŭlo Petroviĉ ... Ŝajnis al mi ...

— Kio?

— Ŝajnis al mi, ke li paŝas ĉi tie. Ne ... estas neniu. Prenu. — Feniĉka donis la rozon al Bazarov.

— Kial vi timas Paŭlon Petroviĉ?

— Li ĉiam timigas min. Li ne parolas al mi, ne, sed rigardas iel strange. Antaŭe vi ĉiam disputis kun li. Mi ne sciis, pri kio vi disputas, sed mi vidis, ke vi turnis lin tiel, kaj tiel ...

Feniĉka montris per la manoj kiel, laŭ ŝia opinio, Bazarov turnis Paŭlon Petroviĉ.

Bazarov ekridetis.

— Kaj se li estus venkanta min, — demandis li, — ĉu vi defendus min?

— Ĉu mi povus vin defendi? Sed kontraŭ vi ne facila estas la afero.

— Vi pensas? Mi konas manon, kiu povus renversi min per unu fingro, se ĝi dezirus.

— Kiu estas ĉi tiu mano?

— Vi ne scias tion, vere? Flaru, kiel bele odoras la rozo, kiun vi donis al mi.

Feniĉka etendis la kolon kaj proksimigis la vizaĝon al la floro ... La tuko deglitis de ŝia kapo sur la dorson; ekbrilis amaso da nigraj, iom senordaj haroj.

— Atendu, mi volas flari kun vi, — diris Bazarov, sin klinis kaj forte kisis ŝin je la malfermitaj lipoj.

Ŝi ektremis, apogis ambaŭ manojn sur lia brusto, sed ŝi apogis ilin malforte, kaj li povis ripeti kaj daŭrigi sian kison.

Seka tuso eksonis post la siringoj. Feniĉka fulmrapide sin forŝovis al la alia ekstremo de la benko. Aperis Paŭlo Petroviĉ, iom sin klinis, diris kun ia kolera malgajeco: “Vi estas ĉi tie”, kaj foriris. Feniĉka tuj kunigis ĉiujn rozojn kaj eliris el la laŭbo.

— Peko estas de via flanko, Eŭgeno Vasiliĉ, — murmuretis ŝi, forirante. Sincera riproĉo estis aŭdebla en ŝia voĉo.

Bazarov rememoris la alian similan scenon, kaj li eksentis honton, eĉ malestimon, al si mem. Sed li tuj skuis la kapon, ironie gratulis al si “la imiton de Seladono”, kaj revenis en sian ĉambron.

Paŭlo Petroviĉ forlasis la ĝardenon kaj malrapide paŝante, atingis la arbaron. Li restis tie sufiĉe longe kaj kiam li revenis por la matenmanĝo, Nikolao Petroviĉ kun maltrankvilo demandis lin, ĉu li estas sana: tiel malhela estis lia vizaĝo.

— Vi scias, ke iafoje mi havas disfluon de la galo, — trankvile respondis Paŭlo Petroviĉ.

XXIV

Post du horoj li frapis sur la pordo de Bazarov.

— Mi devas peti vian pardonon, ke mi malhelpas viajn sciencajn okupojn, — komencis li, sidiĝante sur seĝo apud la fenestro, kaj apogis ambaŭ manojn sur bela bastono kun ebura tenilo (ordinare li iris sen bastono): — sed mi estas devigita peti de vi kelke da minutoj de via tempo ... ne pli multe.

— Mia tuta tempo estas al via dispono, — respondis Bazarov, ĉe kiu io trakuris sur la vizaĝo, tuj kiam Paŭlo Petroviĉ trapasis la sojlon de la pordo.

— Sufiĉas por mi kvin minutoj. Mi venis por prezenti al vi unu demandon.

— Demandon? Pri kio?

— Volu kompleze aŭskulti min. En la komenco de via restado en la domo de mia frato, kiam mi ankoraŭ ne rifuzis al mi la plezuron diskuti kun vi, mi aŭdis viajn opiniojn pri multaj temoj; sed, kiel mi memoras, nek inter ni, nek en mia ĉe esto iam naskiĝis diskuto pri la dueloj, pri la dueloj ĝenerale. Permesu demandi vin, kia estas via opinio pri ili?

Bazarov, kiu leviĝis renkonte al Paŭlo Petroviĉ, sidiĝis sur la rando de seĝo kaj krucis la brakojn.

— Jen mia opinio, — diris li, — de la teoria vidpunkto la duelo estas sensencaĵo; sed de la praktika vidpunkto — tio estas alia afero.

— Tio estas, vi volas diri, se mi bone komprenas vin, ke kia ajn estus via teoria opinio pri la duelo, en la praktiko vi ne permesus vin ofendi sen postuli kontentigon.

— Vi plene divenis mian penson.

— Tre bone. Mi ĝojas aŭdi tion de vi. Viaj vortoj liberigas min de mia nescio...

— De via necerteco, vi volas diri.

— Ne grave; mi uzas tian esprimon, por ke vi komprenu min; mi ne estas ... seminaria rato. Viaj vortoj liberigas min de malĝoja neceso. Mi decidis dueli kun vi.

Bazarov larĝe malfermis la okulojn.

— Kun mi?

— Nepre kun vi.

— Kial? Permesu demandi vin...

— Mi povus klarigi al vi la kaŭzon, — komencis Paŭlo Petroviĉ. — Sed mi preferas silenti pri ĝi. Laŭ mia gusto vi estas superflua tie ĉi; mi ne povas trankvile vidi vin, mi vin malestimas, kaj se tio ne sufiĉas al vi ...

La okuloj de Paŭlo Petroviĉ ekbrilis ... ankaŭ tiuj de Bazarov ekflamis.

— Tre bone, — respondis li. — Pluaj klarigoj estas superfluaj. Vin atakis subita kaprico provi sur mi vian kavaliran ardecon. Mi povus rifuzi al vi la plezuron, sed se vi deziras ...

— Mi kore dankas vin, — respondis Paŭlo Petroviĉ. — Mi do povas nun esperi, ke vi akceptos mian provokon kaj ne devigos min uzi superfortajn rimedojn.

— Tio estas, sen alegorioj, ĉi tiun bastonon? — kun malvarma sango respondis Bazarov. — Vi estas tute prava. Vi tute ne bezonas ofendi min. Cetere, tio ne estus tute sendanĝera. Vi povas resti ĝentelmeno. Mi akceptas vian provokon kiel ĝentelmeno.

— Perfekte, — respondis Paŭlo Petroviĉ kaj starigis la bastonon en angulo. — Restas diri kelke da vortoj pri la kondiĉoj de nia duelo, sed antaŭe mi dezirus ekscii, ĉu vi opinias formale necesa ŝajnigi malpacan disputon, kiu povas esti preteksto al mia provoko?

— Ne, ni lasu la formalaĵojn.

— Tia estas ankaŭ mia opinio. Superflue ankaŭ estas funde esplori la verajn kaŭzojn de nia konflikto. Ni malamas unu la alian. Ĉu tio ne sufiĉas?

— Ĉu tio ne sufiĉas? — ripetis ironie Bazarov.

— Kio koncernas la kondiĉojn de la duelo, ĉar ni ne havos sekundantojn ... kie ni povus preni ilin?

— Efektive, kie ni povus preni ilin?

— Mi havas la honoron proponi al vi jenon: la duelo havos lokon morgaŭ matene, je la sesa horo ekzemple, post la arbaro, je pistoletoj; la bariero je dek paŝoj ...

— Je dek paŝoj? bone; tio estas interspaco, sufiĉa por nia malamo.

— Ok, se vi deziras?

— Bone, kial ne?

— Ni pafos dufoje; por ĉia okazo ĉiu el ni metos en sian poŝon leteron, en kiu li mem kulpigos sin pri sia morto.

— Kun tio mi ne tute konsentas, — respondis Bazarov. — Tio tro similas francan romanon, tio ne ŝajnos versimila.

— Eble. Tamen vi konsentu, ke ne estas agrable esti suspektata je mortigo?

— Mi konsentas. Sed ekzistas rimedo por eviti ĉi tiun malagrablan akuzon. Ni ne havos sekundantojn, sed ni povas havi atestanton.

— Nome kiun? permesu demandi vin.

— Petron.

— Kiun Petron?

— La lakeon de via frato. Li estas homo, staranta sur la nivelo de la moderna progreso, kaj plenumos sian rolon kun la tuta “comme il faut”, necesa en tiaj okazoj.

— Ŝajnas al mi, ke vi ŝercas, estimata sinjoro.

— Tute ne. Konsiderinte mian proponon, vi venos al la konkludo, ke ĝi estas plena de prudento kaj simpleco. Oni ne povas kaŝi alenon en sako, kaj mi prenas sur min prepari lin konforme al la cirkonstanco kaj alkonduki lin al la kampo de la batalo.

— Vi daŭrigas la ŝercon, — diris Paŭlo Petroviĉ, leviĝante de la seĝo. — Sed post la afabla preteco, kiun vi ĵus montris, mi ne havas la rajton fari malfacilaĵojn ... Do ĉio estas aranĝita ... Ĉu vi posedas pistoletojn?

— Por kio mi havus ilin, Paŭlo Petroviĉ, mi ne estas militisto.

— En tia okazo mi proponas al vi miajn. Vi povas kredi al mi, ke jam dum kvin jaroj mi ne uzis ilin.

— Jen trankviliga novaĵo.

Paŭlo Petroviĉ prenis sian bastonon ...

— Nun, estimata sinjoro, restas nur danki vin kaj vin lasi al viaj okupoj. Mi havas la honoron adiaŭi vin.

— Ĝis agrabla revido, mia estimata sinjoro, — diris Bazarov, akompanante la gaston al la pordo.

Paŭlo Petroviĉ eliris kaj Bazarov staris momenton antaŭ la pordo kaj subite ekkriis: “La diablo min prenu! Kiel bele kaj kiel malsaĝe! Kian komedion ni ludis! Instruitaj hundoj tiel dancas sur la postaj piedoj. Sed ne eble estis rifuzi; alie li ekbatus min kaj tiam ... (Bazarov paliĝis ĉe ĉi tiu penso; lia tuta fiereco eksplodis.) Tiam mi sufokus lin, kiel katidon.” Li revenis al sia mikroskopo, sed lia koro estis ekscitita, kaj la trankvileco, necesa por la observoj, malaperis. Li vidis nin hodiaŭ — pensis li — sed ĉu li volas esti defendanto de l’ frato? Cetere, tiom da krio pro unu kiso? Ĉi tie estas kaŝita io alia. Ĉu li mem amas ŝin? Kompreneble, li amas; tio estas klara, kiel la tago. “Kia impliko! Malbela afero!” diris li fine, “malbela, de kiu ajn flanko oni ĝin rigardas. Unue, oni devos submeti sian frunton al la kugloj kaj en ĉiu okazo forveturi; poste ... Arkadio ... kaj la bonulo Nikolao Petroviĉ. Malbela, malbela afero.”

La tago pasis ankoraŭ pli trankvile kaj malrapide ol ordinare. Feniĉka kvazaŭ malaperis de la mondo; ŝi sidis en sia ĉambro, kiel muso en sia truo. Nikolao Petroviĉ havis embarasitan mienon. Oni sciigis al li, ke en lia tritiko, sur kiu li fondis grandajn esperojn, aperis lolo. Paŭlo Petroviĉ premegis ĉiujn, eĉ Prokofiĉon, per sia glacia afableco. Bazarov komencis skribi leteron al sia patro, sed disŝiris ĝin kaj ĵetis sub la tablon. “Se mi mortos, ili ekscios, — pensis li; — sed mi ne mortos. Ne, ankoraŭ longe mi vagos en la mondo”. Li ordonis al Petro, ke li venu al li en la morgaŭa tago, ĉe la tagiĝo, por tre grava afero; Petro imagis, ke li volas preni lin kun si Peterburgon. Bazarov kuŝiĝis malfrue, la tutan nokton turmentis lin strangaj sonĝoj ... Sinjorino Odincov rondiris antaŭ li, ŝi estis samtempe lia patrino, ŝin sekvis katino kun nigraj etaj lipharoj, tiu katino estis Feniĉka; Paŭlo Petroviĉ aperis en la formo de granda arbaro, kaj tamen li devis dueli kontraŭ li. Petro vekis lin je la kvara horo; li tuj sin vestis kaj eliris kun li.

La mateno estis bela kaj freŝa; malgrandaj, multkoloraj nubetoj kovris kvazaŭ per siaj viloj la hele bluan ĉielon; eta roso tremis sur la folioj kaj herboj, arĝente brilis sur la araneaj retoj; la malseka, malhela tero, ŝajne, ankoraŭ konservis postesignojn de la matenruĝo; de la tuta ĉielo la alaŭdoj verŝis siajn kantojn. Bazarov atingis la arbaron, sidiĝis en la ombro ĉe ĝia rando kaj nur tiam sciigis al Petro, kian servon li atendas de li. La civilizitan lakeon ekregis morta timo; sed Bazarov trankviligis lin per la certigo, ke li devos fari nenion pli, ol stari flanke kaj rigardi de malproksime, kaj ke li submetas sin al neniu respondeco. “Sed pripensu”, aldonis li, “kian gravan rolon vi ludos!” Petro disetendis la manojn, mallevis la kapon kaj kun verda vizaĝo sin apogis sur betulo.

La vojo de Marino arke ĉirkaŭis la arbaron; subtila polvo kuŝis sur ĝi, ankoraŭ de la hieraŭa tago ne tuŝita de rado aŭ piedo. Bazarov nevole direktis sian rigardon sur ĉi tiun vojon, deŝiris kaj mordis herbon kaj senĉese ripetis al si: “Kia sensencaĵo!” La matena malvarmeto devigis lin kelke da fojoj ektremi ... Petro malgaje ekrigardis lin, sed Bazarov nur ekridetis: li ne timis.

Ĉevalaj paŝoj eksonis sur la vojo ... Kamparano aperis de post la arboj. Li pelis antaŭ si du ĉevalojn, kies piedoj estis ligitaj, kaj preterpasante Bazarovon, iel strange ekrigardis lin, ne demetante la ĉapon, kio konfuzis Petron kiel malbona antaŭsigno. Jen ankaŭ li frue leviĝis, pensis Bazarov, sed almenaŭ por utila afero; kaj ni?

— Ŝajnas, ke la sinjoro venas, — subite murmuretis Petro.

Bazarov levis la kapon kaj ekvidis Paŭlon Petroviĉ. En malpeza jako el kvadratita ŝtofo kaj en pantalono blanka kiel neĝo, li rapide paŝis sur la vojo; sub la brako li portis kesteton, ĉirkaŭvolvitan per verda drapo.

— Pardonu, ŝajnas, ke mi devigis vin atendi, — diris li, salutante unue Bazarovon kaj poste Petron, en kiu li en tiu ĉi momento estimis ion kvazaŭ sekundanton. — Mi ne volis veki mian lakeon.

— Ne grave, — respondis Bazarov: — ankaŭ ni ĵus venis.

— Tiom pli bone! — Paŭlo Petroviĉ ĉirkaŭrigardis. — Oni vidas neniun, neniu malhelpos nin ... Ni povas komenci?

— Ni komencu.

— Novajn klarigojn, mi supozas, vi ne postulas?

— Mi ne postulas.

— Ĉu vi volas ŝarĝi? — demandis Paŭlo Petroviĉ, elprenante la pistoletojn el la kesteto.

— Ne; ŝarĝu vi mem, kaj mi mezuros la paŝojn. Mi havas pli longajn krurojn, — aldonis Bazarov kun rideto. — Unu, du, tri.

— Eŭgeno Vasiliĉ, — malfacile balbutis Petro (li tremis, kvazaŭ li havus febron): — Faru, kion vi volas, sed mi foriros.

— Kvar ... kvin ...

— Malproksimiĝu, amiko, malproksimiĝu iom. Vi povas eĉ stariĝi post arbo kaj ŝtopi al vi la orelojn, sed ne kovru la okulojn. Se iu falos, alkuru lin levi ... Ses ... sep ... ok ... — Bazarov haltis. — Sufiĉe? — demandis li, sin turnante al Paŭlo Petroviĉ: — eble ankoraŭ du paŝojn?

— Kiel vi volas, — respondis Paŭlo Petroviĉ, enigante la duan kuglon.

— Bone, ni aldonu ankoraŭ du paŝojn. — Bazarov faris per la pinto de l’ ŝuo strekon sur la tero. — Jen la bariero. Sed kiom da paŝoj ĉiu el ni devas malproksimiĝi de la bariero? Tio estas ankaŭ grava. Hieraŭ ni tion ne diskutis.

— Dek, mi supozas, — respondis Paŭlo Petroviĉ, donante al Bazarov ambaŭ pistoletojn. — Volu kompleze elekti.

— Mi faros al vi la komplezon. Sed konsentu, Paŭlo Petroviĉ, ke nia duelo estas eksterordinara ĝis ridindeco. Vi rigardu nur la fizionomion de nia sekundanto.

— Vi daŭrigas la ŝercojn, — respondis Paŭlo Petroviĉ. — Mi ne neas la strangecon de nia duelo, sed mi opinias mia devo averti vin, ke mi intencas dueli serioze. A bon etendeur, salut!

— Oh, mi ne dubas, ke ni decidiĝis ekstermi unu la alian; sed kial ne ridi iom kaj ne kunigi utile dulci? Vi vidas: vi al mi france, kaj mi al vi latine.

— Mi duelos serioze, — respondis Paŭlo Petroviĉ kaj iris sur sian lokon. Bazarov, siaflanke, kalkulis dek paŝojn de la bariero kaj haltis.

— Vi estas preta? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Perfekte.

— Antaŭen!

Bazarov malrapide iris antaŭen kaj Paŭlo Petroviĉ faris la samon, metinte la maldekstran manon en la poŝon, kaj iom post iom levis la tubon de la pistoleto ... “Li celas rekte en mian nazon”, pensis Bazarov, “kaj kiel zorge li fermetas la okulon, rabisto! Tamen tio ne estas agrabla sento. Mi rigardos la ĉenon de lia poŝhorloĝo”, ... Io akre ekzumis eĉ la orelo de Bazarov kaj en la sama momento eksonis pafo. “Mi aŭdis, do mi ne estas trafita, li havis la tempon ekpensi.” Li faris ankoraŭ unu paŝon kaj ne celante premis la risorton.

Paŭlo Petroviĉ iom ektremis kaj kaptis sian tibion per la mano. Sango fluetis sur lia blanka pantalono.

Bazarov ĵetis flanken la pistoleton kaj proksimiĝis al sia kontraŭulo.

— Vi estas vundita? — demandis li.

— Vi havis la rajton alvoki min ĝis la bariero, — diris Paŭlo Petroviĉ, — kaj la vundo estas bagatela. Laŭ la interkonsento ĉiu el ni havas ankoraŭ unu pafon.

— Ne, pardonu, ni lasu ĝin por alia okazo, — respondis Bazarov kaj subtenis Paŭlon Petroviĉ, kiu komencis paliĝi. — Nun mi ne estas plu duelanto, sed kuracisto, kaj antaŭ ĉio mi devas esplori la vundon. Petro, venu ĉi tien, Petro! Kie vi kaŝis vin?

— Ĉio ĉi estas bagatelo ... Nenies helpon mi bezonas, — diris Paŭlo Petroviĉ, apartigante la vortojn, — kaj ni ... devas ... ree ...

Li volis ektiri sian lipharon, sed lia mano malfortiĝis, la okuloj vualiĝis kaj li perdis la konscion.

— Jen surprizo! Sveno! Pro kio! — nevole ekkriis Bazarov, mallevante la vunditon sur la herbon. — Ni rigardu, kio estas? — Li prenis sian naztukon, viŝis la sangon, palpis ĉirkaŭ la vundo ... — La osto estas sendifekta, — murmuris li tra la dentoj — la kuglo eniĝis ne profunde, nur unu muskolo, vastus externus, estas tuŝita. Post tri semajnoj li povos danci! ... Tamen li svenis! Ah, ĉi tiuj nervaj homoj! Kiel maldika estas lia haŭto.

— Mortigita? — eksonis post lia dorso la tremanta voĉo de Petro.

Bazarov sin turnis.

— Iru, alportu akvon plej rapide, amiko, li vivos pli longe ol ni.

Sed la perfektigita servisto, ŝajne, ne komprenis liajn vortojn kaj restis senmova. Paŭlo Petroviĉ iom post iom malfermis la okulojn. “Li agonias!” murmuretis Petro kaj faris la signon de l’ kruco.

— Vi estas prava ... Kia malsaĝa fizionomio! — diris la vundita ĝentelmeno, penante rideti.

— Kuru, alportu akvon, mil diabloj! — ekkriis Bazarov.

— Tio estas superflua. Tio estis momenta vertige ... Helpu min sidiĝi ... jen tiel ... Sufiĉas bandaĝi ĉi tiun grataĵon per io ajn, kaj mi piede iros hejmen, aŭ oni povas sendi por mi kaleŝeton. Duelo, permesu diri tion al vi, ne ripetiĝas. Vi kondutis noble ... hodiaŭ, hodiaŭ, notu tion.

— Pri la tempo pasinta senutile estas rememori, — respondis Bazarov, — kaj kio koncernas la estontan, pri ĝi ankaŭ superflue estus zorgi, ĉar mi intencas senprokraste prepari miajn pakaĵojn. Permesu, mi nur bandaĝos vian piedon; via vundo ne estas danĝera, tamen oni devas haltigi la sangon. Sed antaŭ ĉio mi devas rekonsciigi ĉi tiun estaĵon.

Bazarov skuis Petron je la kolumo kaj sendis lin venigi kaleŝeton.

— Ne timigu mian fraton, — diris al li Paŭlo Petroviĉ, — nenion raportu al li.

Petro ekkuris galope; atendante lian revenon, ambaŭ kontraŭuloj sidis la tero kaj silentis. Paŭlo Petroviĉ penis ne rigardi Bazarovon; li ne volis pacifi kun li; li hontis pro sia flamemo, pro sia malsukceso, hontis pro la tuta afero, kvankam li sentis, ke ĝi ne povis finigi pli feliĉe. “Almenaŭ li liberigos nin de sia persono, — konsolis li sin mem, — ankaŭ tio estas gajno”. La silento daŭris, peza kaj malagrabla. Ambaŭ kontraŭuloj estis embarasitaj. Ĉiu el ili estis certa, ke la alia komprenas lin. Por amikoj tia konscio estas agrabla kaj tre malagrabla por malamikoj, precipe kiam oni povas nek klarigi la aferon, nek disiri.

— Ĉu ne tro forte mi bandaĝis vian piedon? — demandis fine Bazarov.

— Ne, tute ne, — respondis Paŭlo Petroviĉ kaj post momento aldonis: — Mian fraton ne eble estos trompi, ni devas diri al li, ke ni malpaciĝis kaŭze de politika problemo.

— Tre bone, — respondis Bazarov. — Vi povas diri, ke mi insultis ĉiujn anglomenojn.

— Perfekte. Kion pensas pri ni, laŭ via opinio, ĉi tiu homo? — daŭrigis Paŭlo Petroviĉ, montrante la saman kamparanon, kiu kelke da minutoj antaŭ la duelo pelis preter Bazarov la ĉevalojn, kaj revenante sur la sama vojo, rimarkis la sinjorojn, demetis la ĉapon kaj flankiris.

— Kiu povas scii! — respondis Bazarov, — plej kredeble li pensas pri nenio. La rusa kamparano estas la sama mistera nekonato, pri kiu tiel multe skribis sinjorino Radcliffe. Kiu povas kompreni lin! Li mem sin ne komprenas.

— Jen kia estas via opinio! — komencis Paŭlo Petroviĉ kaj subite ekkriis: — Rigardu, kian malsaĝaĵon faris via Petro! Mia frato galopas tien ĉi!

Bazarov sin deturnis kaj ekvidis la palan vizaĝon de Nikolao Petroviĉ, kiu sidis en la kaleŝeto. Li desaltis, antaŭ ol la ĉevaloj haltis, kaj sin ĵetis al la frato.

— Kion tio signifas? — diris li per tremanta voĉo. — Eŭgeno Vasiliĉ, pro Dio, kio okazis?

— Nenio, — respondis Paŭlo Petroviĉ, — tute senbezone oni maltrankviligis vin. Mi iom malpaciĝis kun sinjoro Bazarov, kaj mi estas iom punita.

— Sed la motivo?

— Kiel klarigi tion al vi? Sinjoro Bazarov nerespekte diris ion pri sir Robert Peel. Mi rapidas aldoni, ke en la tuta afero mi sola estas kulpa, kaj ke sinjoro Bazarov kondutis plej noble. Mi provokis lin.

— Granda Dio, mi vidas sangon!

— Vi supozis, ke en miaj vejnoj fluas akvo? Sed tiu ĉi sangellaso eĉ estas utila por mi. Ĉu ne vere, doktoro? Helpu min sidiĝi en la kaleŝeto, kaj forpelu la melankolion. Morgaŭ mi estos sana. Jen tiel, mi dankas vin. Antaŭen, koĉero!

Nikolao Petroviĉ sekvis piedire; Bazarov restis iom malantaŭe ...

— Mi devas peti vin, zorgi pri mia frato, — diris al li Nikolao Petroviĉ, — ĝis kiam oni venigos de la urbo alian kuraciston.

Bazarov silente klinis la kapon.

Post unu horo Paŭlo Petroviĉ jam kuŝis en la lito, kun la piedo bandaĝita laŭ la reguloj de la arto. La tuta domo estis ekscitita: Feniĉka preskaŭ svenis, Nikolao Petroviĉ senvorte tordis siajn manojn kaj Paŭlo Petroviĉ ridis, ŝercis, precipe kun Bazarov; li surmetis delikatan batistan ĉemizon elegantan matenan jakon kaj fezon, ne permesis, ke oni mallevu la kurtenojn kaj komike plendis pri la neceso sin deteni de la manĝo.

Antaŭ la nokto li iom ekfebris kaj havis kapdoloron. Venis kuracisto el la urbo. (Nikolao Petroviĉ ne obeis la postulon de l’ frato, kaj Bazarov mem ne deziris tion; li sidis la tutan tagon flava de la kolero en sia ĉambro kaj nur por plej mallonga tempo venadis al la malsanulo; dufoje li renkontis Feniĉkan, sed ŝi forkuris de li kun teruro.) La nova kuracisto konsilis refreŝigan trinkaĵon kaj jesigis la aserton de Bazarov, ke neniu danĝero minacas. Nikolao Petroviĉ diris al li, ke lia frato sin vundis mem pro nesingardemo; la kuracisto respondis: “hm!” sed ricevinte 25 rublojn en arĝenta mono, aldonis:

— Vere, tio ofte okazas, jes.

Neniu en la domo sin senvestigis kaj kuŝiĝis. Nikolao Petroviĉ ĉiuminute eniris sur la piedfingroj en la ĉambron de l’ frato kaj same eliris. La vundito dormetis de tempo al tempo, ion ĝemis, diris al li france: “couchez-vous”, kaj petis ion por trinki. Nikolao Petroviĉ devigis unu fojon Feniĉkan alporti al li glason da limonado; Paŭlo Petroviĉ fikse ŝin ekrigardis kaj trinkis ĝis la lasta guto. Antaŭ la mateno la febro iom plifortiĝis, la vundito iom deliris. Komence Paŭlo Petroviĉ diris ne kunigeblajn vortojn; poste li subite malfermis la okulojn kaj ekvidinte la fraton ĉe sia lito, zorgeme klinitan al li, li diris:

— Ĉu ne vere, Nikolao, Feniĉka havas en si ion komunan kun Nelly?

— Kun kia Nelly, Paŭlo!

— Kiel vi povas demandi? Kun la princino P... Precipe en la supra parto de la vizaĝo. C’est de la méme famille.

Nikolao Petroviĉ respondis nenion kaj interne miris pri la viveco de la malnovaj sentoj de la homa koro.

“Jen kiam ĝi elnaĝis sur la supraĵon”, pensis li.

— Ah, kiel mi amas ĉi tiun estaĵon tiel sensignifan! — ĝemis Paŭlo Petroviĉ, sopire metante la manojn sub la kapon. — Mi ne toleros, ke ĉi bravaĉulo kuraĝu tuŝi... — murmuretis li post kelke da minutoj.

Nikolao Petroviĉ nur eksopiris; li eĉ ne suspektis, kiun koncernis la vortoj.

Bazarov venis al li en la sekvinta tago je la oka horo. Li jam enpakis ĉion kaj liberigis ĉiujn siajn ranojn, insektojn kaj birdojn.

— Vi venis adiaŭi min? — diris Nikolao Petroviĉ, leviĝante renkonte al li.

— Jes.

— Mi komprenas vin kaj plene aprobas. Mia kompatinda frato, certe, estas kulpa: pro tio li estas punita. Li mem diris al mi, ke li metis vin en neeblecon agi alie. Mi kredas, ke vi ne povis eviti ĉi tiun duelon, kiu ... kiu parte povas esti klarigita per la konstanta antagonismo de viaj reciprokaj opinioj. (Nikolao Petroviĉ implikiĝis en siaj vortoj.) Mia frato estas homo de la malnova tempo, li estas flamema kaj obstina ... Ni danku Dion, ke la afero tiel finiĝis. Mi faris ĉion por malhelpi la disvastigon de la famo.

— Mi lasos al vi mian adreson por la okazo, se la fakto havos sekvojn, — diris Bazarov per indiferenta tono.

— Mi esperas, ke ĉio glate pasos, Eŭgeno Vasiliĉ ... Mi tre bedaŭras, ke via gastado en mia domo havis ... tian finon. Tio estas tiom pli malagrabla, ke Arkadio ...

— Mi kredeble vidos lin, — interrompis Bazarov, kiun ĉiam malpaciencigis ĉiuj “klarigoj”, kaj “deklaroj”; — se ne, mi petas, volu kompleze saluti lin en mia nomo kaj esprimi mian bedaŭron.

— Ankaŭ mi petas ... — respondis Nikolao Petroviĉ kun saluto. Sed Bazarov ne atendis la finon de la frazo kaj foriris.

Eksciinte pri la baldaŭa forveturo de Bazarov, Paŭlo Petroviĉ esprimis la deziron vidi lin kaj premis lian manon. Sed Bazarov ankaŭ en tiu ĉi momento restis malvarma kiel glacio; li komprenis, ke Paŭlo Petroviĉ volis ludi la rolon de grandanima viro. Li ne sukcesis adiaŭi Feniĉkan: li povis nur interŝanĝi kun ŝi rigardon tra la fenestro. Ŝia vizaĝo ŝajnis al li malĝoja. “Kiu scias, ĉu ŝi ne tro serioze rigardas la aferon! — diris li al si mem. — Nu, ŝi iel konsolos sin!” Petro estis tiel kortuŝita, ke li ploris sur lia ŝultro, ĝis Bazarov trankviligis lin per la demando: “Ĉu viaj okuloj ne estis plantitaj en malseka loko?” Duniaŝa devis forkuri en la arbaron, por kaŝi sian emocion. La kulpulo de la tuta malĝojo suriris la veturilon kaj ekfumis cigaron. Kiam sur la kvara versto ĉe kurbigo de la vojo lastfoje sin etendis antaŭ liaj okuloj la linio de la konstruaĵoj de Marino kun la nova sinjora domo, li nur kraĉis kaj murmurante: “Malbenitaj sinjoraj idoj”, pli forte sin ĉirkaŭvolvis per la mantelo.

La stato de Paŭlo Petroviĉ baldaŭ pliboniĝis; sed li devis resti en la lito ĉirkaŭ unu semajnon. Li suferis sian “malliberigon”, kiel li nomis ĝin, sufiĉe pacience, sed oferis tro da zorgoj al la tualeto kaj senĉese ordonis bruligi odekolonon. Nikolao Petroviĉ legis al li la gazetojn; Feniĉka servis al li, kiel ordinare, alportis buljonon, limonadon, mole kuiritajn ovojn, teon; sed sekreta teruro ekregis ŝin ĉiufoje, kiam ŝi eniris en lian ĉambron. La neatendita ago de Paŭlo Petroviĉ timigis ĉiujn en la domo kaj ŝin pli ol la aliajn; sole Prokofiĉ ne konfuziĝis kaj vaste rakontis, ke ankaŭ en lia tempo la sinjoroj duelis, “sed noblaj sinjoroj unu kontraŭ alia, kaj tiajn vagulojn oni ordonus, pro ilia bravaĉo, vipi en la stalo.”

La konscienco preskaŭ nenion riproĉis al Feniĉka; sed la penso pri la vera kaŭzo de la konflikto iafoje turmentis ŝin; Paŭlo Petroviĉ rigardis ŝin iel strange ... eĉ, turninte al li sian dorson, ŝi sentis sur si lian rigardon. Ŝi malgrasiĝis pro la konstanta interna maltrankvilo kaj, kiel tio ofte okazas, fariĝis ankoraŭ pli bela.

Foje matene Paŭlo Petroviĉ sin sentis multe pli bone kaj transiris de la lito sur la sofon, kaj Nikolao Petroviĉ, demandinte pri lia farto, foriris en la draŝejon. Feniĉka alportis tason da teo, kaj metinte ĝin sur la tablon, volis foriri. Paŭlo Petroviĉ haltigis ŝin.

— Kien vi tiel rapidas, Feodosia Nikolavna, — komencis li; — ĉu vi havas ion por fari?

— Ne ... Mi devas tie verŝi teon.

Duniaŝa faros tion anstataŭ vi; sidu iom apud malsana homo. Cetere, mi devas interparoli kun vi.

Feniĉka silente sidiĝis sur la rando de seĝo.

— Aŭskultu, — komencis Paŭlo Petroviĉ kaj ektiris siajn lipharojn: — Jam antaŭ longe mi volis demandi vin: vi kvazaŭ timas min?

— Mi?

— Jes vi. Vi neniam rigardas min, kvazaŭ via konscienco ne estus pura.

Feniĉka paliĝis, sed ekrigardis Paŭlon Petroviĉ. Li ŝajnis al ŝi tiel stranga, ke ŝi nevole ektremis.

— Via konscienco ja estas pura? — murmuretis li.

— Kial ĝi ne estus pura? — murmuretis ŝi.

— Ĉu mi povas scii! Cetere, al kiu vi povus esti kulpa? Al mi? Tio ne estas verŝajna. Al aliaj personoj en ĉi tiu domo? Ankaŭ tio ne estas kredebla. Al mia frato? Sed vi ja amas lin?

— Mi amas.

— Per via tuta animo, per via tuta koro?

— Mi amas Nikolaon Petroviĉ per mia tuta koro.

— Vere? Ekrigardu min, Feniĉka (la unuan fojon li tiel nomis ŝin). Vi ja scias, ke estas granda peko mensogi!

— Mi ne mensogas, Paŭlo Petroviĉ. Se mi ne amus Nikolao Petroviĉ, mi ne meritus vivi.

— Kaj vi ŝanĝus lin je neniu?

— Je kiu mi povus lin ŝanĝi?

— Je kiu? Ĉu mi scias! Jen ekzemple je tiu sinjoro, kiu ĵus forlasis nin.

Feniĉka leviĝis.

— Dio Sinjoro, pro kio vi, Paŭlo Petroviĉ turmentas min? Kion mi faris al vi? Kiel vi povas tiel paroli?

Feniĉka, — rediris Paŭlo Petroviĉ per malĝoja voĉo, — mi ja vidis...

— Kion vi vidis?

— Tie ... en la laŭbo.

Feniĉka ruĝiĝis ĝis la haroj.

— Ĉu tio estis mia kulpo? — respondis ŝi penege.

Paŭlo Petroviĉ leviĝis.

— Vi ne estas kulpa? Ne? Neniom?

— Mi amas la solan Nikolaon Petroviĉ en la tuta mondo kaj ĝis mia morto mi amos lin! — diris kun subita forto Feniĉka, dum ploregoj bolis en ŝia gorĝo. — Kaj kio koncernas tion, kion vi vidis, pri tio eĉ en la tago de la lasta juĝo mi diros, ke mi ne estas, ke mi ne estis kulpa; prefere morti ol esti suspektata pri tia ago, ke mi ... al mia bonfaranto, Nikolao Petroviĉ ...

Ŝia voĉo estingiĝis kaj samtempe ŝi eksentis, ke Paŭlo Petroviĉ prenis ŝian manon kaj premis ĝin ... Ŝi ekrigardis lin kaj ŝtoniĝis pro miro... Li estis ankoraŭ pli pala; liaj okuloj brilis kaj, kio estis ankoraŭ pli miriga, peza, unuopa larmo ruliĝis sur lia vango.

Feniĉka! — diris li per stranga murmuro, — amu, amu mian fraton! Por neniu en la mondo perfidu lin, aŭskultu nenies parolojn! Pripensu, kio povas esti pli terura ol ami kaj ne esti amata! Neniam forlasu mian malfeliĉan Nikolaon.

Sekiĝis la larmoj de Feniĉka kaj pasis ŝia timo — tiel granda estis ŝia miro. Sed kion ŝi sentis, kiam Paŭlo Petroviĉ, Paŭlo Petroviĉ mem alpremis ŝian manon al siaj lipoj kaj tiel tenis ĝin, ne kisante, sed nur konvulsie sopirante de tempo al tempo ...

“Granda Dio!” diris ŝi al si, “ĉu tio ne estas atako de la malsano?”

En tiu momento dolore tremis en li lia tuta perdita vivo.

La ŝtuparo ekkrakis sub rapidaj paŝoj ... Li forpuŝis Feniĉkan kaj ĵetis sian kapon sur la kusenon. La pordo malfermiĝis, kaj gaja, freŝa, ruĝvanga aperis Nikolao Petroviĉ. Mitja same freŝa kaj ruĝvanga, kiel la patro, saltis sole en ĉemizo sur lia brusto, alkroĉante siajn nudajn piedetojn al la grandaj butonoj de lia palto.

Feniĉka sin ĵetis al li kaj ĉirkaŭpreninte lin kaj la filon, alpremis sian kapon al la ŝultro de Nikolao Petroviĉ. Li ekmiris; Feniĉka, timema kaj modesta, neniam karesis lin en la ĉeesto de aliaj personoj.

— Kio estas al vi? — demandis li kaj rigardante la fraton, transdonis al ŝi Mitjan. — Vi ne fartas pli malbone? — li sin turnis al Paŭlo Petroviĉ.

Paŭlo Petroviĉ kaŝis la vizaĝon en batistan naztukon.

— Ne ... nenio ... Kontraŭe, mi fartas multe pli bone.

— Vi tro frue transiris sur la sofon. Kien vi iras? — aldonis Nikolao Petroviĉ, sin turnante al Feniĉka; sed ŝi jam brufermis la pordon. — Mi alportis mian heroon, por montri lin al vi; li sopiris al sia onklo. Kial ŝi forportis lin? Sed kio estas al vi? Ĉu io okazis inter vi?

— Frato! — solene ekparolis Paŭlo Petroviĉ.

Nikolao Petroviĉ ektremis. Li sentis konfuzon, li mem ne sciis kial.

— Frato, — ripetis Paŭlo Petroviĉ, — promesu al mi plenumi mian peton.

— Kian peton? Parolu!

— Ĝi estas tre grava; de ĝi, laŭ mia opinio, dependas la tuta feliĉo de via vivo. Dum la lasta tempo mi multe pensis pri tio, kion mi volas nun diri al vi ... Frato, plenumu vian devon, la devon de honesta kaj nobla homo. Ĉesigu la tenton, la malbonan ekzemplon por la aliaj, ekzemplon, kiun donas vi, la plej bona el la homoj!

— Kion vi volas diri, Paŭlo?

— Edziĝu kun Feniĉka ... Ŝi amas vin, ŝi estas la patrino de via filo.

Nikolao Petroviĉ reiris unu paŝon kaj brubatis la manojn.

— Vi diras tion, Paŭlo? Vi, kiun mi opiniis ĉiam la plej nefleksebla kontraŭulo de tiaj edziĝoj! Vi diras tion! Sed ĉu vi ne scias, ke sole pro la estimo al vi mi ne plenumis tion, kion vi tiel juste nomis mia devo?

— Vane vi estimis min en ĉi tiu okazo, — rediris kun malgaja rideto Paŭlo Petroviĉ. — Mi komencas pensi, ke Bazarov estis prava, kiam li riproĉis al ni la aristokratismon. Ne, kara frato, ni ĉesu pozi kaj zorgi pri la opinio de la mondo; ni estas homoj jam maljunaj kaj humilaj; jam venis la tempo meti flanken ĉian vantaĵon. Kiel vi tion tre bone diris, ni plenumu nian devon; vi vidos, ke ni ricevos aldone ankaŭ la feliĉon.

Nikolao Petroviĉ sin ĵetis por ĉirkaŭpreni la fraton.

— Vi definitive malfermis al mi la okulojn, — ekkriis li. — Prave mi asertis ĉiam, ke vi estas la plej bona kaj saĝa homo en la mondo; nun mi vidas, ke vi estas same prudenta, kiel grandanima.

— Pli singarde, pli singarde, — interrompis lin Paŭlo Petroviĉ. — Kompatu la piedon de via prudenta frato, kiu en sia kvindeka jaro duelis, kvazaŭ sub-leŭtenanto. Do la afero estas decidita: Feniĉka estos mia belle-soeur.

— Mia kara Paŭlo! Sed kion diros Arkadio?

— Arkadio? Li triumfos, vi povas esti certa! La edziĝo ne estas laŭ liaj principoj, sed tio flatos lian senton de la egaleco. Cetere, efektive, kion signifas ĉiuj ĉi kastoj aŭ dix-neuvième siècle?

— Ah, Paŭlo, Paŭlo! Permesu, ke mi ankoraŭ unu fojon kisu vin. Ne timu, mi singarde...

La fratoj ĉirkaŭprenis unu la alian.

— Kiel vi opinias, ĉu oni ne devus tuj anonci al ŝi vian decidon? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Por kio rapidi? — respondis Nikolao Petroviĉ. — Ĉu vi parolis kun ŝi pri tio?

— Kun ŝi? Quelle idée!

— Tre bone. Antaŭ ĉio resaniĝu, kaj ĉi tio ne forkuros de ni, oni devas bone pripensi, konsideri ...

— Sed vi ja decidiĝis?

— Kompreneble mi decidiĝis, kaj mi dankas vin kore. Nun mi lasas vin; vi devas ripozi; ĉiu ekscito estas malutila por vi... Sed ni ankoraŭ reparolos. Ekdormu, mia kara, kaj Dio donu al vi la sanon!

“Por kio li tiel dankas min? — pensis Paŭlo Petroviĉ, restinte sola. — Kvazaŭ tio dependus ne de li! Kaj mi, tuj kiam li edziĝos, forveturos ien malproksimen, Dresdenon aŭ Florencon, kaj mi vivos tie, ĝis mi mortaĉos.”

Paŭlo Petroviĉ frotis sian frunton per odekolono kaj fermis la okulojn. Lumigita de la hela taga lumo, lia bela, malgrasa kapo kuŝis sur la blanka kuseno, kvazaŭ kapo de mortinto ... Kaj efektive li estis mortinto.

XXV

En Nikolskoje, en la ĝardeno, en la ombro de alta frakseno sidis sur herba benko Katja kun Arkadio; sur la tero, apud ili, sin lokis Fifi, doninte al sia longa korpo tiun elegantan kurbiĝon, kiun la ĉasistoj nomas “pozo de griza leporo.” Arkadio kaj Katja silentis: li tenis en la manoj duone malfermitan libron, ŝi kolektis el sia korbo la lastajn pecetojn de blanka pano kaj ĵetis ilin al malgranda familio de paseroj, kiu kun sia timema braveco, saltis kaj pepis tuj ĉe ŝiaj piedoj. Malforta vento, kiu ludis en la folioj de l’ frakseno, movis tien kaj reen pale-orajn lumajn makulojn sur la malhela vojeto kaj sur la flava dorso de Fifi; unutona ombro ĉirkaŭis Arkadion kaj Katjan; nur de tempo al tempo en ŝiaj haroj ekflamis hela strio. Ili ambaŭ silentis: sed ĝuste ilia silento, la maniero, kiel ili sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimiĝon: ĉiu el ili kvazaŭ ne pensis pri sia najbaro, kaj interne ĝojis pro lia proksimeco. Iliaj vizaĝoj ŝanĝiĝis de la tempo, kiam ni vidis ilin lastfoje: Arkadio ŝajnis pli trankvila, Katja pli viva, pli kuraĝa.

— Ĉu vi ne trovas, — komencis Arkadio, — ke la frakseno* estas bone nomita ruse: neniu alia arbo tiel hele kaj diafane brilas en la aero, kiel ĝi.

* Frakseno = ruse “jasenj”, hela = ruse “jasen”.

Katja levis la okulojn supren kaj diris:

— Jes.

Arkadio pensis: “Jen ŝi ne riproĉas min, ke mi bele parolas”.

— Mi ne amas Heine, — komencis Katja, montrante per la okuloj la libron, kiun Arkadio tenis en la manoj, — kiam li ridas, nek kiam li ploras: mi amas lin, kiam li estas meditema kaj malĝoja.

— Kaj mi amas lin, kiam li ridas, — rediris Arkadio.

— Tio estas malnovaj restaĵoj de via satira emo ... (“Malnovaj restaĵoj! — pensis Arkadio, — se Bazarov aŭdus tion!”) Atendu iom, ni ŝanĝos vin.

— Kiu ŝanĝos min? Vi?

— Kiu? Mia fratino, Porfiro Platoniĉ, kun kiu vi plu ne disputas; la onklino, kiun antaŭhieraŭ vi akompanis en la preĝejon.

— Mi ja ne povis rifuzi! Kio koncernas vian fratinon, ŝi mem, vi scias, en multaj aferoj konsentis kun Eŭgeno.

— Mia fratino estis tiam sub lia influo, same kiel vi.

— Kiel mi? Ĉu vi rimarkas, ke mi jam liberiĝis de lia influo?

Katja silentis.

— Mi scias, — daŭrigis Arkadio, — li neniam plaĉis al vi.

— Mi ne povas juĝi pri li.

— Ĉu vi scias, Katerino Sergeevna? Ĉiufoje, kiam mi aŭdas ĉi tiun respondon, mi ne kredas al ĝi ... Ne ekzistas homo, pri kiu ĉiu ajn el ni ne povus juĝi! Tio estas simple elturniĝo.

— Do mi diros al vi, ke li ne malplaĉis al mi, ne; sed mi sentas, ke li estas fremda al mi, ke mi estas fremda al li ... ke vi estas fremda al li.

— Kial?

— Kiel diri ... Li estas sovaĝa, kaj ni estas hejmigitaj.

— Ankaŭ mi estas hejmigita?

Katja jese balancis la kapon.

Arkadio sin gratis post la orelo.

— Aŭskultu, Katerino Sergeevna: tio ja estas ofendo.

— Ĉu vi volus esti sovaĝa?

— Sovaĝa — ne, sed forta, energia.

— Tion oni ne povas voli ... jen via amiko tion ne volas, kaj tamen li estas tia.

— Hm! Do vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergeevna?

— Jes. Sed neniu povas longe estri ŝin, — aldonis Katja duonvoĉe.

— Kial vi supozas tion?

— Ŝi estas tre fiera ... ne, ne tion mi volis diri ... ŝi tro ŝatas sian sendependecon.

— Kiu ne ŝatas ĝin? — demandis Arkadio, kaj preskaŭ samtempe li demandis sin: “por kio ĝi estas necesa?” “Por kio ĝi estas necesa?” — pensis ankaŭ Katja. Se junaj homoj ofte kaj amike kunvenas, senĉese venas al ili la samaj pensoj.

Arkadio ekridetis kaj iom proksimiĝinte al Katja diris murmurete:

— Konfesu, ke vi iom timas ŝin.

— Kiun?

Ŝin, — ripetis Arkadio plensignife.

— Kaj vi? — siaflanke demandis Katja.

— Ankaŭ mi; rimarku, mi diris: ankaŭ mi.

Katja minacis lin per fingro.

— Tio mirigas min, — komencis ŝi, — neniam mia fratino estis tiel bona por vi, kiel nun; multe pli ol dum via unua vizito.

— Vere?

— Vi tion ne rimarkis? Vin tio ne ĝojigas?

Arkadio, ekmeditis.

— Per kio mi povis meriti la favoron de Anna Sergeevna? Ĉu ne per tio, ke mi alportis al ŝi la leterojn de via patrino?

— Jes. Sed ekzistas ankaŭ aliaj motivoj, kiujn mi ne diros.

— Kial?

— Mi ne diros.

— Oh! Mi scias, vi estas tre obstina.

— Jes, mi estas obstina.

— Kaj observema?

Katja rigardis Arkadion de la flanko.

— Ĉu tio estas malagrabla por vi? Pri kio vi pensas?

— Mi pensas pri tio, de kie devenas la observemo, kiun vi efektive posedas. Vi estas tiel timema, nekonfida; vi evitas ĉiujn ...

— Mi multe vivis sola; oni tiam nevole meditas. Sed ĉu mi ĉiujn evitas?

Arkadio ĵetis sur ŝin penetreman rigardon.

— Ĉio ĉi estas tre bela, — daŭrigis li, — sed la homoj de via situacio, mi volas diri, de via riĉeco, malofte posedas ĉi tiun kapablon; ilin, kiel la reĝojn, la vero malfacile atingas.

— Sed mi ja ne estas riĉa.

Arkadio ekmiris kaj ne tuj komprenis Katjan. “Efektive, la tuta bieno apartenas al ŝia fratino!” diris li; ĉi tiu penso ne estis malagrabla al li.

— Kiel bone vi diris tion! — aldonis li voĉe.

— Kiel?

— Vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante. Mi imagas, ke en la sento de la homo, kiu scias kaj diras, ke li estas malriĉa, devas esti io neordinara, ia fiereco.

— Mi spertis nenion similan, dank’ al mia fratino; mi parolis pri mia situacio, ĉar vi tion aludis.

— Jes; sed konfesu, ke ankaŭ vi posedas iom de la fiereco, pri kiu mi ĵus parolis.

— Ekzemple?

— Ekzemple, vi ja — pardonu mian demandon — vi ne edziniĝus kun riĉa homo?

— Se mi tre amus lin ... Ne, ŝajnas, eĉ tiam mi ne edziniĝus kun li.

— Jen, vi vidas! — ekkriis Arkadio kaj post momento aldonis: — Kial vi ne edziniĝus kun li?

— Ĉar eĉ la kantoj malkonsilas neegalan edziĝon.

— Eble vi volas estri aŭ ...

— Ah, ne! por kio? Kontraŭe, mi estas preta min submeti; nur la neegaleco estas malagrabla. Sed estimi sin mem kaj sin submeti, tion mi komprenas — tio estas la feliĉo; sed dependeco ... Ne, sufiĉe.

— Sufiĉe, — ripetis post Katja Arkadio. — Jes, jes, daŭrigis li. — Ne vane vi estas de la sama sango kiel Anna Sergeevna; vi estas same memstara kiel ŝi; sed vi estas pli kaŝema. Mi estas certa, ke vi neniam malkaŝus unua vian senton, kiel ajn forta kaj sankta ĝi estus...

— Ĉu tio ne estas natura? — demandis Katja.

— Vi estas same inteligenta, vi posedas tiom da karaktero, kiom ŝi, eble eĉ pli multe...

— Ne komparu min kun mia fratino, mi petas vin, — rapide interrompis lin Katja, — tio estas tro malprofita por mi. Vi kvazaŭ forgesis, ke mia fratino estas bela, inteligenta, kaj ... precipe vi, Arkadio Nikolaiĉ, ne devus diri tiajn vortojn, kaj kun tiel serioza mieno.

— Kion signifas: “precipe vi”, kaj de kio vi konkludas, ke mi ŝercas?

— Kompreneble, vi ŝercas.

— Vi pensas? Kaj se mi estas certa pri tio, kion mi diras? Se mi trovas, ke miaj esprimoj ne estis ankoraŭ sufiĉe fortaj?

— Mi vin ne komprenas.

— Ĉu vere? Nun mi vidas, ke mi tro gloris vian observemon.

— Kiel?

Arkadio nenion respondis kaj sin deturnis. Katja trovis en la korbo ankoraŭ kelke da panpecetoj kaj komencis ĵeti ilin al paseroj; sed la svingo de ŝia mano estis tro forta, kaj la birdoj forflugis, antaŭ ol ili kaptis ion per siaj bekoj.

— Katerino Sergeevna! — diris subite Arkadio, — tio estas, kredeble, indiferenta al vi; sed sciu, ke mi ne ŝanĝus vin, ne nur je via fratino, sed je iu ajn en la mondo.

Li leviĝis kaj rapide foriris, kvazaŭ timigita de la vortoj, kiuj forflugis de liaj lipoj.

Ambaŭ manoj de Katja kun la korbo deglitis sur ŝiajn genuojn. Ŝi klinis la kapon kaj longe sekvis Arkadion per la okuloj. Iom post iom ardanta ruĝo koloris ŝiajn vangojn; sed ŝiaj lipoj ne ridetis, kaj la malhelaj okuloj esprimis miron kaj samtempe alian senton, kies nomon ŝi ankoraŭ ne konis.

— Vi estas sola? — eksonis apud ŝi la voĉo de Anna Sergeevna. — Ŝajnas al mi, ke vi iris en la ĝardenon kun Arkadio.

Katja, ne rapidante, direktis siajn okulojn al la fratino. Anna Sergeevna estis plenguste, eĉ elegante vestita; ŝi staris sur vojeto kaj per la pinto de sia malfermita ombrelo tuŝis la orelojn de Fifi. Katja ne rapidante respondis:

— Mi estas sola.

— Mi vidas tion, — respondis ŝi kun rido, — li do revenis en sian ĉambron?

— Jes.

— Vi kune legis?

— Jes.

Anna Sergeevna prenis Katjan je la mentono kaj levis ŝian vizaĝon.

— Vi ne malpaciĝis, mi esperas?

— Ne, — respondis Katja kaj delikate forigis la manon de l’ fratino.

— Kiel solene vi respondas! Mi pensis, ke mi trovos lin ĉi tie por proponi al li, ke li promenu kun mi. Li ĉiam petas min pri tio. Oni alportis por vi ŝuojn el la urbo, iru provvesti ilin: mi jam hieraŭ rimarkis, ke viaj antaŭaj estas jam tute eluzitaj. Entute, vi ne sufiĉe vin okupas per tio ĉi, kaj vi havas tiel belajn piedojn! Ankaŭ viaj manoj estas belaj ... sed iom grandaj; do vi devas pli zorgi pri la piedoj. Sed vi ne estas koketa.

Anna Sergeevna iris antaŭen sur la vojeto, iom bruetante per sia bela vesto. Katja leviĝis de l’ benko kaj preninte kun si la volumon de Heine, ankaŭ foriris, sed ne por provvesti la ŝuojn.

“Belaj piedoj, pensis ŝi, malrapide kaj facile surirante la ŝtonajn ŝtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno; belaj piedoj, vi diras ... Nu, li genuos ĉe ili.”

Sed ŝi tuj ekhontis kaj ŝi rapide kuris supren. Arkadio iris tra la koridoro en sian ĉambron; la administranto de la domo kure sekvis lin kaj anoncis, ke ĉe li sidas sinjoro Bazarov.

— Eŭgeno! — balbutis Arkadio preskaŭ kun timo, — ĉu li estas ĉi tie jam longe?

— Ĵus li venis, sed li ordonis, ke mi ne anoncu al Anna Sergeevna kaj ke mi konduku lin rekte al vi.

“Eble hejme okazis ia malfeliĉo?” — pensis Arkadio, rapide trakuris la ŝtuparon kaj larĝe malfermis la pordon. Ekvidinte la amikon, li tuj trankviliĝis, kvankam pli sperta okulo, kredeble, trovus en la energia, kiel antaŭe, sed iom malgrasiĝinta vizaĝo de la neatendita gasto signojn de interna ekscito. En mantelo, kovrita de polvo, kun ĉapo sur la kapo, li sidis ĉe la fenestra breto; li ne leviĝis eĉ tiam, kiam Arkadio kun laŭta ekkrio sin ĵetis al lia kolo.

— Jen surprizo! Kio alkondukas vin ĉi tien? — ripetis li, paŝante en la ĉambro, kiel homo, kiu mem imagas, kaj deziras montri, ke li ĝojas. — Ĉe ni ĉio estas en ordo, ĉiuj fartas bone, ĉu ne vere?

— Ĉio estas ĉe vi en ordo, sed ne ĉiuj estas sanaj, — respondis Bazarov. — Sed ne babilu, ordonu alporti por mi glason da “kvas*, sidigu kaj aŭskultu, kion mi komunikos al vi en malmultaj, sed, mi esperas, en sufiĉe fortaj esprimoj.

* Refreŝiga trinkaĵo.

Arkadio eksilentis, kaj Bazarov rakontis al li sian duelon kun Paŭlo Petroviĉ. Arkadio tre ekmiris, eĉ ĉagreniĝis; sed li ne volis montri tion; li nur demandis, ĉu efektive la vundo de lia onklo ne estas danĝera, kaj ricevinte la respondon, ke ĝi estas tre interesa, sed ne de la kuracista vidpunkto, li penis ekrideti, sed interne li sentis maltrankvilon kaj honton. Bazarov kvazaŭ komprenis lin.

— Jes, amiko, jen kion signifas vivi sub feŭda tegmento. Vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj. Nun mi revenas al la gepatroj, — tiel finis Bazarov sian rakonton, — kaj survoje mi turnis ĉi tien ... por ĉion ĉi raporti al vi, mi povus diri, se mi ne opinius senutilan mensogon malsaĝaĵo. Ne, mi venis ĉi tien, la diablo scias por kio. Jes, Arkadio, iafoje utile estas sin preni je la hartufo kaj sin eltiri for, kiel rapon el bedo: mi faris tion antaŭ kelke da tagoj ... Sed mi ekdeziris ankoraŭ unu fojon vidi tion, kion mi forlasis, la bedon, kie mi estis plantita.

— Mi esperas, ke ĉi tiuj vortoj ne koncernas min, — respondis Arkadio kun maltrankvilo; — mi esperas, ke vi ne intencas disiĝi de mi.

Bazarov fikse, preskaŭ penetre, ekrigardis lin.

— Ĉu tio vere tiel ĉagrenus vin? Ŝajnas al mi, ke vi disiĝis de mi. Vi estas tiel freŝa kaj pura ... kredeble viaj aferoj kun Anna Sergeevna iras bone.

— Kiaj miaj aferoj kun Anna Sergeevna?

— Ĉu ne por ili vi venis ĉi tien de la urbo, birdido? Kiel progresas la dimanĉaj lernejoj? Ĉu vi ne amas ŝin? Aŭ eble jam venis por vi tempo esti modesta?

— Eŭgeno, vi scias, mi ĉiam estis malkaŝa kun vi; mi povas certigi vin. Dio estu mia atestanto, ke vi eraras.

— Hm! Nova vorto, — rimarkis Bazarov duonvoĉe. — Sed ne estu ekscitita, tio estas al mi tute indiferenta. Romantikulo dirus: mi sentas, ke niaj vojoj komencas disiĝi, kaj mi diras simple, ke ni tedis unu la alian.

— Eŭgeno ...

— Mia kara, la malfeliĉo ne estas tiel granda; kio ne tedas en la vivo! Kaj nun, ĉu ni ne devus adiaŭi unu la alian? De l’ momento, kiam mi venis ĉi tien, mi sentas min abomene, kvazaŭ mi legus leterojn de Gogol al la edzino de la guberniestro de Kaluga. Mi ne ordonis maljungi la ĉevalojn.

— Kion vi diras! Tio estas ne ebla!

— Kial?

— Mi ne parolas pri mi; sed tio estus en la plej alta grado neĝentila al Anna Sergeevna, kiu nepre deziros vin vidi.

— En tiu ĉi punkto vi eraras.

— Kontraŭe, mi estas certa, ke mi estas prava, — rediris Arkadio. — Sed kial vi ŝajnigas? Se ni jam tuŝis la aferon, ĉu ne pro ŝi vi venis ĉi tien?

— Eble, tamen vi eraras.

Sed Arkadio estis prava. Anna Sergeevna deziris vidi Bazarovon kaj invitis lin al si per la administranto de la domo. Bazarov ŝanĝis la vestojn: lia nova kostumo estis enpakita tiel, ke li nenion bezonis tuŝi en la valizo, por elpreni ĝin.

Sinjorino Odincov akceptis lin ne en tiu ĉambro, kie li tiel neatendite deklaris al ŝi sian amon, sed en la salono. Ŝi amike etendis al li la ekstremojn de siaj fingroj, sed ŝia vizaĝo havis nevole streĉitan esprimon.

Anna Sergeevna, — rapidis diri Bazarov, — antaŭ ĉio mi devas vin trankviligi. Antaŭ vi staras homo, kiu jam plene revenis al la prudento kaj esperas, ke ankaŭ la aliaj forgesis liajn malsaĝaĵojn. Mi forveturas por longa tempo; kvankam mi ne estas mola estaĵo, tamen vi devas konsenti, ke malĝoje estus al mi forporti kun mi la penson, ke vi rememoras min kun abomeno.

Anna Sergeevna profunde ekspiris, kiel homo, kiu ĵus atingis la supron de alta monto, kaj rideto vivigis ŝian vizaĝon. Ŝi duan fojon etendis sian manon al Bazarov kaj respondis al lia premo.

— “Perdu la okulon tiu, kiu rememoras la tempon pasintan”, — diris ŝi; — tiom pli, ke verdire mi pekis tiam, se ne per koketeco, almenaŭ ... iel alie. Unuvorte, ni restu amikoj, kiel antaŭe. Tio estis sonĝo, ĉu ne vere? Kaj kiu rememoras la sonĝojn?

— Kiu memoras ilin! Cetere la amo estas afekta sento.

— Ĉu vere? Estas al mi tre agrable aŭdi tion.

Tiel diris Anna Sergeevna, tiel diris Bazarov; ili ambaŭ kredis, ke ili diras la veron. Ĉu estis la vero, la plena vero en iliaj vortoj? Ili mem ne sciis tion, tiom pli la aŭtoro. Sed ilia interparolo havis tian karakteron, kvazaŭ ili plene kredis unu al la alia.

Anna Sergeevna interalie demandis Bazarovon, kion li faris en Marino? Li preskaŭ komencis rakonti al ŝi sian duelon kun Paŭlo Petroviĉ, sed detenis lin la penso, ke ŝi povus suspekti lin, ke li volas sin prezenti interesa; li simple respondis al ŝi, ke la tutan tempon li laboris.

— Kaj mi, — rediris Anna Sergeevna, — komence mi havis la spleen’on! Dio scias kial; mi eĉ intencis forveturi eksterlandon, imagu! ... Poste tio pasis, venis via amiko, Arkadio Nikolaiĉ, kaj mi revenis sur miajn relojn, al mia vera rolo.

— Kia estas ĉi tiu rolo, permesu demandi vin.

— La rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu ĝin, kiel vi volas. Ĉu vi scias, ke antaŭe mi ne bone komprenis vian intiman amikecon kun Arkadio Nikolaiĉ; mi opiniis lin iom sensignifa. Sed nun mi pli bone konas lin kaj mi konvinkiĝis, ke li estas inteligenta ... Kaj, la ĉefa afero, li estas juna, juna ... ne kiel mi kaj vi, Eŭgeno Vasiliĉ.

— Ĉu li ĉiam ankoraŭ estas konfuzita en via ĉeesto?

— Ĉu ... — komencis Anna Sergeevna kaj pripensinte iom, aldonis: — Nun li fariĝis pli konfidema, li parolas kun mi. Antaŭe li evitis min. Cetere, ankaŭ mi ne serĉis lian societon. Li estas pli amika kun Katja.

Bazarov malpacienciĝis. “La virino ne povas ne ruzi!” — pensis li.

— Vi diras, ke li evitis vin, — diris li kun malvarma rideto, — sed kredeble lia amo al vi ne restis por vi sekreto?

— Kiel? ankaŭ li? — nevole ekkriis Anna Sergeevna.

— Ankaŭ li, — ripetis Bazarov kun humila saluto. — Ĉu vi efektive ne sciis tion, kaj mi diris al vi novaĵon?

Anna Sergeevna mallevis la okulojn.

— Vi eraras, Eŭgeno Vasiliĉ.

— Mi ne supozas tion. Sed eble mi ne devus paroli pri tio. “Vi ne ruzu plu”, — diris li al si.

— Kial ne? Sed mi pensas, ke ankaŭ tie ĉi vi tro alte taksas la gravecon de momenta impreso. Mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo.

— Ni ne parolu plu pri tio, Anna Sergeevna.

— Kial? — rediris Anna Sergeevna, kaj ŝi mem tuj transmetis la interparolon sur alian vojon. Ŝi ne estis tute trankvila en la ĉeesto de Bazarov, kvankam ŝi diris al li kaj certigis sin mem, ke ĉio estas forgesita. Interŝanĝante kun li plej simplajn parolojn, eĉ ŝercante kun li, ŝi sentis iom da timo. Same sur vaporŝipo, sur la maro, la homoj interparolas kaj ridas senzorge, kvazaŭ sur la firma tero; sed se okazas la plej malgranda halto, se aperas la plej malgranda signo de io neordinara, tuj sur ĉiuj vizaĝoj estas legebla esprimo de speciala timo, montranta la konstantan konscion pri la konstanta danĝero.

La interparolo de Anna Sergeevna kun Bazarov daŭris ne longe. Ŝi komencis mediti, respondis distrite kaj fine proponis al li transiri en la salonon, kie ili trovis la princidinon kaj Katjan.

— Kie estas Arkadio Nikolaiĉ? — demandis la mastrino. Eksciinte, ke li malaperis jam antaŭ pli ol unu horo, ŝi sendis serĉi lin.

Ne baldaŭ oni trovis lin: li sin kaŝis en la densaĵo de la ĝardeno kaj apoginte la mentonon sur la krucitaj manoj, li dronis en meditoj. Profundaj kaj gravaj estis la meditoj, sed ne malĝojaj. Li sciis, ke Anna Sergeevna sidas sola kun Bazarov, sed li ne sentis ĵaluzon, kiel iam; kontraŭe, lia vizaĝo pli kaj pli sereniĝis; ŝajnis, ke li miras pro io, ĝojas kaj decidiĝis al io.

XXVI

La edzo de Anna Sergeevna ne amis novaĵojn, sed li ĉiam estis preta akcepti “la fantazion de la nobligita gusto”, kaj tial li konstruis en sia ĝardeno, inter la varmigejo kaj la lageto ion de la speco de greka portiko el rusaj brikoj. En la posta, senfenestra muro de la portiko aŭ galerio estis faritaj ses niĉoj por statuoj, kiujn sinjoro Odincov intencis venigi el la eksterlando. La statuoj devis prezenti: la Izolecon, Silenton, Mediton, Melankolion, Hontemon kaj Sentemon. Unu el la statuoj, la diinon de la Silento, kun fingro sur la lipoj, oni venigis kaj starigis; sed en la sama tago la kortaj buboj derompis ĝian nazon; kvankam najbara stukisto prenis sur sin fari al ĝi nazon, duoble pli belan ol la antaŭa, Odincov ordonis forporti ĝin, kaj oni ĝin metis en angulon de l’ draŝejo, kie ĝi staris longajn jarojn, ekscitante teruron de la superstiĉemaj kamparaninoj. La antaŭa parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetaĵo: nur la kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdaĵon. En la portiko, eĉ tagmeze, estis malvarmete. Anna Sergeevna ne amis viziti ĉi tiun lokon de la tago, kiam ŝi ekvidis tie vipuron; sed Katja ofte venis sidiĝi sur la malgranda ŝtona benko, metita sub unu el la niĉoj. Ĉirkaŭita de la freŝeco kaj ombro, ŝi legis, laboris, aŭ sin donis al la sento de plena silento, kiu, kredeble, estas konata de ĉiu, kaj kies ĉarmo konsistas en apenaŭ konscia kaj silenta ŝtelobservo de la vasta ondo de l’ vivo, senĉese ruliĝanta ĉirkaŭ ni kaj en ni mem.

En la sekvinta tago Katja sidis sur sia amata benko kaj apud ŝi sidis ree Arkadio. Ŝi cedis al liaj petoj, iri kun li en la “portikon”.

Ĝis la matenmanĝo restis ĉirkaŭ unu horo; la varmega tago jam estis anstataŭanta la rosplenan matenon. La vizaĝo de Arkadio konservis la hieraŭan esprimon, sur tiu de Katja estis legebla embaraso. Ŝia fratino, tuj post la teo, alvokis ŝin en sian kabineton kaj antaŭe karesinte ŝin, kio ĉiam iom timigis Katjan, konsilis al ŝi esti pli singarda kun Arkadio, kaj precipe eviti, resti sola kun li, ĉar tion jam rimarkis la onklino kaj la tuta domo. Krom tio, jam en la antaŭtago vespere Anna Sergeevna estis malbonhumora; kaj Katja mem sentis konfuzon, kvazaŭ konfesante sian kulpon. Cedante al la peto de Arkadio, ŝi diris al si, ke tio estos lastfoje.

— Katerino Sergeevna, — ekparolis li senĝene kaj samtempe timeme, — de la tempo, kiam mi havas la honoron vivi kun vi sub la sama tegmento, mi parolis kun vi pri multaj aferoj, tamen restis unu tre grava por mi ... demando, kiun mi neniam tuŝis. Vi diris hieraŭ, ke oni ŝanĝis min ĉi tie, — aldonis li, serĉante kaj evitante la rigardon de Katja, demande fiksitan sur li. — Efektive, mi ŝanĝiĝis en multaj rilatoj, kaj tion vi scias pli bone, ol iu ajn, vi, al kiu mi, en la realeco, ŝuldas tiun ĉi ŝanĝon.

— Mi? ... Al mi? ... — diris Katja.

— Mi ne estas plu la tromemfida knabo, kia mi venis ĉi tien, — daŭrigis Arkadio, — ne vane pasis mia dudek tria jaro; kiel antaŭe mi deziras esti utila, mi deziras oferi ĉiujn miajn fortojn al la vero; sed mi ne plu serĉas miajn idealojn tie, kie mi serĉis ilin antaŭe; ili aperas antaŭ mi ... multe pli proksime. Ĝis hodiaŭ mi ne komprenis min, mi prenis sur min taskojn, kiuj superas miajn fortojn ... Miaj okuloj antaŭ nelonge malfermiĝis dank’ al unu sento ... Miaj esprimoj estas ne tute klaraj, sed mi esperas, ke vi komprenos min ...

Katja respondis nenion, sed ĉesis rigardi Arkadion.

— Mi pensas, — daŭrigis li pli kortuŝita, kaj fringo super li inter la folioj de betulo senzorge kantis sian kanton, — mi pensas, ke estas devo de ĉiu honesta homo esti tute sincera ... por tiuj ... tiuj homoj, kiuj ... unuvorte por la homoj, kiuj estas al li karaj, kaj tial mi ... mi intencas ...

Sed tie ĉi la elokventeco tute forlasis Arkadion; li implikiĝis, konfuziĝis kaj estis devigita iom silenti; la okuloj de Katja estis ĉiam mallevitaj. Ŝajnis, ke ŝi ne komprenas, kien li kondukas ĉion ĉi kaj atendis ion.

— Mi antaŭvidas, ke mi mirigos vin, — komencis Arkadio, rekolektinte la fortojn, — tiom pli, ke tiu ĉi sento iel koncernas vin, rimarku tion ... Vi riproĉis al mi hieraŭ, mi memoras, mankon de seriozeco, — daŭrigis Arkadio kun la mieno de homo, kiu eniris en marĉon, sentas, ke kun ĉiu paŝo li pli kaj pli profundiĝas, kaj kiu tamen rapidas antaŭen, esperante rapide eliĝi; — ĉi tiu riproĉo ofte estas adresata... direktata al junaj homoj, eĉ kiam ili ĉesas ĝin meriti; kaj se mi posedus pli da memfido ... (“Helpu, helpu min!” — kun malespero pensis Arkadio, sed Katja kiel antaŭe ne turnis la kapon.) Se mi povus esperi ...

— Se mi povus fidi al tio, kion vi diras, — eksonis en la sama momento la klara voĉo de Anna Sergeevna.

Arkadio tuj eksilentis, Katja paliĝis. Tuj apud la arbetaĵo, kiu kovris la portikon, estis mallarĝa vojeto. Anna Sergeevna iris sur ĝi, akompanata de Bazarov. Katja kaj Arkadio ne povis ilin vidi, sed aŭdis ĉiun vorton, murmureton de la vesto, eĉ la spiron. Ili faris kelke da paŝoj kaj kvazaŭ intence haltis rekte antaŭ la portiko.

— Vi vidas, — daŭrigis Anna Sergeevna, — ke ni ambaŭ eraris; ni ambaŭ ne estas plu homoj de la unua juneco, precipe mi; ni vivis, ni estas lacaj; ni ambaŭ — kial ne diri tion — ni ambaŭ estas inteligentaj: en la komenco ni interesis unu la alian, la scivolo estis ekscitita ... kaj poste ...

— Kaj poste mi ĉesis interesi, — interrompis Bazarov.

— Vi scias, ke ne tio estis la kaŭzo de nia disiĝo. Sed kia ajn ĝi estu, ni ne bezonis unu la alian, jen estas la ĉefa afero; ni havis tro ... kiel diri ... tro da komunaj trajtoj. Ni tion ne tuj komprenis. Kontraŭe, Arkadio...

— Ĉu vi lin bezonas? — demandis Bazarov.

— Ĉesu, Eŭgeno Vasiliĉ. Vi diras, ke mi ne estas indiferenta por li, ankaŭ al mi mem ĉiam ŝajnis, ke mi plaĉas al li. Mi scias, ke mi povus esti lia onklino, sed mi ne kaŝos de vi, ke mi komencas pli ofte pensi pri li. En ĉi tiu juna kaj freŝa sento estas ia allogo ...

— La vorto “ĉarmo” estas pli uzata en tiaj okazoj, — interrompis Bazarov; bolado de la galo estis aŭdebla en lia trankvila, sed surda voĉo. — Arkadio ion kaŝis de mi hieraŭ; li parolis nek pri vi, nek pri via fratino ... Tio estas grava simptomo.

— Li estas al Katja tute kiel frato, — rediris Anna Sergeevna, — kaj tio plaĉas al mi en li, kvankam eble mi ne devus permesi tian intimecon inter ili.

— Tion diras en vi ... la fratino? — diris Bazarov kun akcento.

— Kompreneble ... sed kial ni staras? Ni iru. Kia stranga interparolo, ĉu ne vere? Kaj ĉu mi povis supozi, ke mi tiel parolos kun vi? Vi scias, ke mi vin timas ... kaj samtempe mi konfidas al vi, ĉar en la realeco vi estas tre bona.

— Unue, mi tute ne estas bona; due, mi fariĝis por vi tute sensignifa, kaj vi diras al mi, ke mi estas bona ... Tio estas tute, kvazaŭ vi metus floran kronon sur la kapon de mortinto.

— Eŭgeno Vasiliĉ, ni ne estas mastroj ... — komencis Anna Sergeevna, sed alflugis vento, skuis la arbojn kaj forportis ŝiajn vortojn.

— Vi ja estas libera, — diris post momento Bazarov. Nenion plu oni povis distingi; la paŝoj malproksimiĝis ... ĉio eksilentis.

Arkadio sin turnis al Katja. Ŝi sidis en la sama pozo, nur ŝia kapo malleviĝis ankoraŭ pli.

— Katerino Sergeevna, — diris li per tremanta voĉo kaj kun preminte la manojn. — Mi amas vin por eterne kaj senrevene mi amas neniun ekster vi. Mi volis tion diri al vi, ekscii vian opinion kaj tiam peti vian manon, ĉar mi estas neriĉa kaj ĉar mi sentas min preta al ĉiuj oferoj ... Vi ne respondas? Vi ne kredas al mi? Vi pensas, ke mi parolas senkonsidere? Sed rememoru la lastajn tagojn! Ĉu jam longe vi ne konvinkiĝis, ke ĉio alia — komprenu min — ĉio, ĉio alia malaperis sen postesigno? Ekrigardu min, diru al mi unu vorton ... Mi amas ... mi amas vin, kredu al mi!

Katja ekrigardis Arkadion per seriozaj kaj serenaj okuloj kaj post longa pripenso, apenaŭ ridetante, diris:

— Jes.

Arkadio salte leviĝis de la benko.

— Jes! Vi diris: jes, Katerino Sergeevna! Kion signifas ĉi tiu vorto? Ke mi vin amas, ke vi kredas al mi ... Aŭ ... aŭ ... mi ne kuraĝas fini...

— Jes, — ripetis Katja kaj tiuĉifoje li komprenis ŝin. Li kaptis ŝiajn grandajn belajn manojn kaj premis ilin al sia koro; la ĝojo sufokis lin. Li ŝanceliĝis sur la piedoj kaj ripetis senĉese: “Katja, Katja...”, kaj ŝi ploris kaj ridis samtempe. Kiu ne vidis tiajn larmojn en la okuloj de amata estaĵo, tiu ne spertis ankoraŭ, ĝis kia grado, svenante pro dankemo kaj pro honto, homo povas esti feliĉa sur la tero.

En la sekvinta tago frumatene Anna Sergeevna ordonis alvoki Bazarovon en sian kabineton kaj penante rideti, etendis al li falditan leterpaperon. Tio estis letero de Arkadio: en ĝi li petis la manon de ŝia fratino.

Bazarov rapide trakuris la leteron kaj pene ekregis sin, por ne montri la malican senton, kiu eksplodis en lia brusto.

— Jen kio, — diris li, — kaj vi asertis ankoraŭ hieraŭ, ke li amas Katerinon per frata amo. Kion vi intencas fari?

— Kion vi konsilas al mi? — demandis Anna Sergeevna, ĉiam ankoraŭ ridetante.

— Mi pensas, — respondis Bazarov ankaŭ kun rido, kvankam tute ne estis al li gaje kaj li nur ŝajnigis ridon, same kiel ŝi, — mi pensas, ke oni devas beni la junan paron. La partio estas bona en ĉiuj rilatoj; la havo de Kirsanov estas ne malgranda, li estas la sola filo kaj lia patro estas brava homo, li ne kontraŭstaros.

Sinjorino Odincov faris kelke da paŝoj en la ĉambro. Ŝia vizaĝo jen ruĝiĝis, jen paliĝis.

— Tia estas via opinio? — diris ŝi. — Mi, mi ne vidas malhelpojn ... Mi estas kontenta pro Katja ... kaj pro Arkadio Nikolaiĉ. Kompreneble mi atendos la respondon de la patro. Mi sendos Arkadion mem al li. Sed jen la pruvo, ke mi estis prava hieraŭ, kiam mi diris al vi, ke ni ambaŭ estas jam maljunaj homoj... Kiel mi vidis nenion? Tio mirigas min!

Anna Sergeevna ree ekridis kaj sin deturnis.

— La nuna junularo estas diable ruza, — diris Bazarov ankaŭ kun rido. — Adiaŭ, — daŭrigis li post mallonga silento. — Mi deziras al vi, ke vi finu la aferon en la plej agrabla maniero: kaj mi ĝojos de malproksime.

Sinjorino Odincov rapide sin turnis al li.

— Ĉu vi forveturas? Kial vi ne povus resti nun? Restu ... kun vi gaje estas paroli ... oni paŝas kvazaŭ sur la rando de senfundaĵo. Komence oni timas, kaj poste venas la kuraĝo, oni ne scias de kie. Restu.

— Mi dankas por la invito, Anna Sergeevna, kaj por la bona opinio pri mia parola talento. Sed ŝajnas al mi, ke mi jam tro longe restis en mondo, kiu estas fremda al mi. La flugantaj fiŝoj povas dum iom da tempo sin teni en la aero, sed baldaŭ ili devas fali en la akvon; permesu ankaŭ al mi profundiĝi en mia elemento.

Sinjorino Odincov ekrigardis Bazarovon. Maldolĉa rideto skuis ŝian palan vizaĝon. “Li amis min!” pensis ŝi, ekkompatis lin kaj konsole etendis al li sian manon.

Sed ankaŭ li komprenis ŝin.

— Ne! — diris li kaj reiris unu paŝon. — Mi estas mizera homo, sed ĝis nun mi neniam akceptis almozon. Adiaŭ kaj fartu bone.

— Mi estas certa, ke ne lastan fojon ni vidas unu la alian, — diris Anna Sergeevna kun nevola movo.

— Kio ne okazas en la mondo! — respondis Bazarov, sin klinis kaj foriris.

— Vi do decidis fari al vi neston? — diris en la sama tago Bazarov al Arkadio, kaŭrante antaŭ sia kofro. — Kial ne? Bona ideo. Sed tute senbezone vi ruzis. Mi atendis de vi tute alian direkton. Aŭ eble tio surprizis ankaŭ vin mem?

— Mi, efektive, tion ne atendis, kiam mi adiaŭis vin, — respondis Arkadio; — sed kial vi mem ruzas kaj diras: “bona ideo”, kvazaŭ mi ne konus vian opinion pri edziĝo?

— Eh, mia kara amiko, — respondis Bazarov, — kiajn esprimojn vi uzas! Vi vidas, kion mi faras: mi trovis malplenan lokon en la kofro, kaj mi metas tie fojnon; same estas en la kofro de nia vivo; oni devas plenigi ĝin per io ajn, nur por ke ne restu en ĝi malplena loko. Mi petas vin, ne sentu vin ofendita: vi ja kredeble memoras, kian opinion mi ĉiam havis pri Katerino Sergeevna. Ekzistas fraŭlinoj, kiujn nur tial oni opinias saĝaj, ke ili saĝe sopiras; sed via per aliaj meritoj akiros respekton, kaj tiel ŝi ĝin akiros, ke ankaŭ vi estos ŝia humila servanto; sed tio estas tute en ordo. — Li brufermis la kofron kaj leviĝis de la planko. — Kaj nun mi ripetas al vi por la adiaŭo ... (Ĉar senutile estus trompi unu la alian, ni disiĝas por ĉiam, kaj vi mem sentas tion...), vi agis prudente; vi ne estas kreita por nia maldolĉa, acida, vagabonda vivo. Vi posedas nek bravaĉon, nek malicon; anstataŭe vi havas junan kuraĝon kaj junan fajron; por nia afero tio ne taŭgas. Vi, sinjoroj nobeloj, vi povas iri nur ĝis nobla rezignacio aŭ ĝis nobla indigno, kaj tio ne multe valoras. Vi ekzemple ne batas plu viajn kamparanojn kaj tial imagas vin perfektaj homoj, kaj ni, ni deziras bati. Por kio multaj vortoj! Nia polvo ruĝigos viajn okulojn, Arkadio, nia koto malpurigos vin; vi ne atingis nian nivelon, vi nevole admiras vin mem, vi kun plezuro insultas vin mem; kaj nin tio enuigas; al ni oni donu aliajn, ni aliajn volas rompi! Vi estas brava knabo; sed malgraŭ tio vi estas mola, liberala sinjorido, et vola tou, kiel diras mia patro.

— Ĉu vi adiaŭas min por ĉiam, Eŭgeno? — malĝoje demandis lin Arkadio, — kaj vi ne havas aliajn vortojn por mi?

Bazarov gratis sian nukon.

— Mi havas, Arkadio, ankaŭ aliajn vortojn, sed mi ne diros ilin, ĉar tio estos romantismo, sentimentalismo. Jen mia lasta konsilo: edziĝu: plej baldaŭ, konstruu vian neston kaj faru multe da infanoj. Ili estos saĝaj jam tial, ke ili naskiĝos ĝustatempe, ne kiel vi kaj mi. Eh, mi vidas, ke la ĉevaloj jam estas pretaj. Jam venis la tempo ... Mi jam ĉiujn adiaŭis ... Arkadio, ĉu ni ĉirkaŭprenos unu la alian?

Arkadio sin ĵetis al la kolo de sia iama majstro kaj amiko, larmoj ŝprucis el liaj okuloj.

— Jen la juneco! — diris trankvile Bazarov. — Mi multon esperas de Katerino Sergeevna. Vi vidos, kiel rapide ŝi konsolos vin!

— Adiaŭ, frato! — diris li al Arkadio, jam sidiĝinte en la veturilo kaj montrante paron da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo, li aldonis: — Jen modelo por vi!

— Kion tio signifas? — demandis Arkadio.

— Kion? Ĉu vi estas tiel malforta en la natursciencoj? Ĉu vi forgesis, ke la monedo estas la plej estiminda birdo, kiu ŝatas la familian vivon! Imitu ĝin! ... Adiaŭ, signor!

La veturilo ekkrakis kaj forruliĝis.

Bazarov diris la veron. Parolante vespere kun Katja, Arkadio tute forgesis pri sia majstro. Li jam komencis sin submeti al ŝi, Katja sentis tion kaj ne miris. Li intencis en la sekvanta tago veturi Marinon, al Nikolao Petroviĉ. Anna Sergeevna ne volis ĝeni Arkadion kaj Katjan kaj nur pro la konveneco ne lasis ilin tro longe solaj. Ŝi grandanime forigis de ili la princidinon, kiun la novaĵo pri la estonta edziĝo incitis kaj plorigis. En la komenco Anna Sergeevna timis, ke la spektaklo de ilia feliĉo ŝajnos al ŝi mem iom malagrabla; sed tute alie okazis; la spektaklo ne lacigis ŝin; ĝi interesis ŝin, fine kortuŝis. Anna Sergeevna ĝojis kaj samtempe malĝojis pro tio. “Ŝajnas, ke Bazarov estas prava, — pensis ŝi. — La scivolemo, sole la scivolemo, la amo al la trankvileco, la egoismo ...”

— Infanoj, — diris ŝi voĉe, — ĉu la amo estas afekta sento?

Sed nek Katja, nek Arkadio komprenis ŝin. Ili evitis ŝin; la interparolo, nevole aŭdita, ne forlasis iliajn kapojn. Cetere, Anna Sergeevna baldaŭ trankviligis ilin; kaj tio ne estis malfacila por ŝi: ŝi mem trankviliĝis.

XXVII

La reveno de Bazarov tiom pli ĝojigis liajn maljunajn gepatrojn, ke ili tute ne atendis ĝin. Arina Vlasievna estis tiel ekscitita kaj tiom kuris tra la domo, ke Vasilij Ivanoviĉ komparis ŝin kun “perdrikino”; la malgranda trenaĵo de ŝia mallonga kaftano efektive faris ŝin simila al birdo. Vasilij Ivanoviĉ mem nur murmuris pro plezuro, mordis la sukcenan ekstremon de sia longa pipo, aŭ preninte sian kolon per la fingroj, li turnis la kapon, kvazaŭ provante, ĉu ĝi estas bone ŝraŭbita, kaj subite larĝe malfermis la buŝon, ridante senbrue.

— Mi venas al vi por plenaj ses semajnoj, mia maljunulo, — diris al li Bazarov; — mi volas labori, ne malhelpu min, mi vin petas.

— Vi forgesos mian fizionomion, jen kiel mi malhelpos vin! — respondis Vasilij Ivanoviĉ.

Li plenumis sian promeson. Lokinte la filon, kiel antaŭe, en sian kabineton, li preskaŭ sin kaŝis de li kaj la edzinon li detenis de ĉiu superflua esprimo de ŝiaj amaj sentoj. “Ni, mia maljuna”, diris li al ŝi, “dum la unua gastado de Enjuŝka, lin iom tedis; nun ni devas esti pli prudentaj.” Arina Vlasievna konsentis kun la edzo, sed ŝi ne multe gajnis, ĉar ŝi vidis la filon nur ĉe la tablo kaj definitive timis ekparoli al li. “Enjuŝenka!” iafoje diras ŝi al li kaj Eŭgeno ne havas ankoraŭ la tempon sin turni, kiam ŝi jam turnas la laĉojn de sia triksaketo kaj murmuretas: “Nenio, tio estas nenio!” kaj poste ŝi iras al Vasilij Ivanoviĉ kaj apoginte la vangon sur la mano: “Kiel ni povas ekscii, kion Enjuŝa preferus hodiaŭ por la tagmanĝo, barĉon aŭ ŝĉi*?” — “Kial vi mem ne demandis lin?” — “Mi timas tedi lin.”

* Speco de brasika supo.

Cetere, Bazarov mem baldaŭ ĉesis sin ŝlosi, la febro de laboro forlasis lin kaj estis anstataŭita de malgaja enuo kaj silenta maltrankvilo. Stranga laceco estis rimarkebla en ĉiuj liaj movoj; eĉ lia paŝmaniero, firma kaj rapide kuraĝa, ŝanĝiĝis. Li ĉesis promeni sola kaj komencis serĉi societon; li trinkis teon en la salono, vagis en la legoma ĝardeno kun Vasilij Ivanoviĉ kaj fumis kun li la pipon “de la silento”; foje li eĉ demandis pri la patro Alekso. Komence ĉi tiu ŝanĝo ĝojigis lian patron, sed lia ĝojo ne estis longedaŭra. “Enjuŝa ĉagrenas min”, li plendis konfidencie al la edzino, “li ne estas malkontenta aŭ kolera, mi eĉ preferus tion, sed li estas ĉagrenita, malĝoja: tio estas terura. Li silentas, mi preferus, ke li insultu nin; li malgrasiĝas, la koloro de lia vizaĝo estas malbona.” — “Dio Sinjoro!” murmuretis la maljunulino, “mi pendigus al li saketon kun relikvoj sur la kolo, sed li ne permesos.” Vasilij Ivanoviĉ provis kelkfoje plej singarde demandi la filon pri lia laboro, pri lia farto, pri Arkadio...

Sed Bazarov respondis al li nevolonte kaj malzorge; foje, rimarkinte, ke la patro en la interparolo, ŝteliras al io, li kolere diris al li: “Vi kvazaŭ paŝas ĉirkaŭ mi sur la fingroj. Ĉi tiu maniero estas ankoraŭ pli malbona, ol la antaŭa.” — “Nenio, mi nenion!...” — rapide respondis la malfeliĉa Vasilij Ivanoviĉ. Same senfruktaj restis liaj politikaj aludoj. Foje, okaze de la proksima liberigo de la servutuloj, Vasilij Ivanoviĉ ekparolis pri la progreso, esperante, ke la temo estos agrabla por la filo; sed Bazarov respondis indiferente: “Hieraŭ, pasante preter la ĉirkaŭbaro, mi aŭdis kiel la buboj anstataŭ ia malnova kanto, krias: „Venas, venas jam la tempo, amon sentas mia koro“ ... jen via progreso.”

Iafoje Bazarov iris en la vilaĝon kaj kiel ordinare, kun mokoj, komencis interparolon kun kamparano: “Nu”, diris li al li, “prezentu al mi viajn opiniojn, amiko, pri la vivo; en vi, oni diras, estas la tuta forto kaj estonteco de Rusujo, de vi komenciĝos nova epoko de la historio, vi donos al ni nian veran lingvon kaj la leĝojn.” La kamparano aŭ respondis nenion, aŭ diris vortojn, en la speco de jenaj: “Ni povas ... efektive, ĉar ... tio dependas ...”

— Vi klarigu al mi, kio estas via mir, — interrompis lin Bazarov, — kaj ĉu ĝi estas la sama mir, kiu staras sur tri fiŝoj?

— Tio estas la tero, kiu staras sur tri fiŝoj, — klarigis la kamparano kun patriarka bonkoreco, per kantanta tono, — kaj super nia mir estas la sinjora volo, ĉar vi estas niaj patroj. Kaj ju pli severa estas la mastro, des pli kontenta estas la kamparano.

Aŭdinte tian paroladon, Bazarov foje malestime levis la ŝultrojn kaj sin deturnis; la kamparano trankvile reiris hejmen.

— Pri kio li parolis? — demandis la lastan alia kamparano de meza aĝo kaj de malgaja aspekto, kaj kiu de malproksime, de la sojlo de sia kabano, vidis la interparolon. — Pri la ŝuldata farmpago?

— Pri kia farmpago, mia amiko! — respondis la unua, kaj en lia voĉo ne estis plu aŭdebla patriarka bonkoreco, sed kontraŭe malestima severeco, — li babilis kun mi, ĉar kredeble lia lango jukis. Konata afero: la sinjoroj, ĉu ili komprenas ion?

— Kiel ili povus kompreni! — respondis la dua kamparano. Skuinte la ĉapojn kaj mallevinte la zonojn, ili ambaŭ komencis diskuti pri siaj aferoj kaj bezonoj. Ho ve! la malestime levanta la ŝultrojn, la scianta paroli kun la kamparanoj Bazarov (kiel li gloris sin en la disputo kun Paŭlo Petroviĉ), la memfida Bazarov eĉ ne suspektis, ke ili rigardis lin kiel malsaĝan ŝerculon ...

Cetere, li fine trovis por si okupon. Foje en lia ĉeesto Vasilij Ivanoviĉ bandaĝis al kamparano la vunditan kruron, sed liaj manoj tremis kaj li ne povis ligi la bandaĝon; la filo helpis lin kaj de tiu tempo komencis partopreni en la praktiko, ne ĉesante tamen moki la rimedojn, kiujn li mem konsilis, kaj la patron, kiu tuj aplikis ilin. Sed la mokoj de Bazarov tute ne konfuzis lian patron; ili eĉ ĝojigis lin. Subtenante sian makulitan negliĝan veston per du fingroj sur la ventro kaj fumante la pipon, li kun ĝuo aŭskultis la filon, kaj ju pli da malico estis en liaj vortoj, des pli bonkore ridis lia feliĉigita patro, montrante ĉiujn siajn nigrajn dentojn. Li eĉ ripetis ĉi tiujn vortojn, kiuj estis iafoje senspritaj kaj sensencaj; ekzemple, dum kelke da tagoj li tute maltrafe, ripetis: “bonega afero”, nur tial, ke Bazarov uzis tiun esprimon, eksciinte, ke la patro aŭskultis la frumatenan diservon. “Dio estu benata! Li forgesis sian hipokondrion!” murmuretis Vasilij Ivanoviĉ al la edzino, “kiel li batis min hodiaŭ en la diskuto!”

La penso, ke li havas tian helpanton, plenigis lin per ravo kaj fiereco. “Jes, jes”, diris li ofte al iu kamparanino en vira kaftano kaj angula kapvesto, donante al ŝi boteleton da plumbakvo aŭ poteton da hiskiama pomado, “vi devus, mia kara, ĉiuminute danki Dion, ke mia filo gastas ĉe mi: oni kuracas vin nun laŭ la plej scienca kaj nova metodo; ĉu vi komprenas tion? La franca imperiestro, Napoleono, eĉ li ne havas pli bonan kuraciston.” La kamparanino, kiu venis plendi, ke “pikoj levas ŝin”, (la signifon de ĉi tiuj vortoj li mem ne povis klarigi), sin klinis ĝis la tero kaj metis sian manon sub la ĉemizon sur la brusto, kie ŝi havis kvar ovojn, envolvitajn en viŝtuko.

Foje Bazarov eĉ elŝiris denton al rondiranta komercisto de galanteriaĵoj; kvankam la dento estis tute ordinara, Vasilij Ivanoviĉ konservis ĝin kiel maloftaĵon kaj montrante ĝin al la patro Alekso, senĉese ripetis:

— Rigardu la radikojn! Kian forton havas mia Eŭgeno! La komercisto leviĝis en la aeron! Ŝajnas al mi, ke eĉ kverko ne povus kontraŭstari! ...

— Laŭdinde! — respondis fine la patro Alekso, ne sciante, kion diri kaj kiel meti finon al la ekstazo de la maljunulo.

Foje kamparano de najbara vilaĝo alveturigis al Vasilij Ivanoviĉ sian fraton, malsanan je tifo. La malfeliĉulo kuŝis sur la vizaĝo sur pajlo kaj agoniis; nigraj makuloj kovris lian korpon, jam antaŭ longe li perdis la konscion. Vasilij Ivanoviĉ esprimis sian bedaŭron, ke oni ne turnis sin pli frue al kuracisto kaj diris, ke ne eble estas lin savi. Efektive, la kamparano ne povis esti vivanta alveturigata hejmen: li mortis en la veturilo.

Post tri tagoj Bazarov eniris en la ĉambron de l’ patro kaj demandis, ĉu li ne havas inferan ŝtonon?

— Mi havas; por kio vi bezonas ĝin?

— Mi devas ... kaŭterizi malgrandan vundon.

— Al kiu?

— Al mi.

— Kiel, al vi? Por kio? Kia estas via vundo? Kie!

— Jen ĉi tie, sur la fingro. Mi estis hodiaŭ en la vilaĝo, de kie oni alveturigis la kamparanon, malsanan je tifo. Mi ne scias kial, oni volis fari aŭtopsion... Mi jam longe ne ekzercis min en tio.

— Kaj?

— Mi petis la distriktan kuraciston, ke li permesu al mi fari la aŭtopsion kaj mi tranĉis mian fingron.

Vasilij Ivanoviĉ subite paliĝis kaj dirante neniun vorton, kuris en sian kabineton, de kie li tuj revenis kun peco da infera ŝtono en la mano. Bazarov volis preni ĝin kaj foriri.

— Pro Dio, — diris Vasilij Ivanoviĉ, — permesu, ke mi mem faru tion.

Bazarov ekridetis.

— Kia amo al la praktiko!

— Ne ŝercu, mi vin petas. Montru vian fingron. La vundo ne estas granda. Ĝi ne doloras?

— Premu pli forte, ne timu.

Vasilij Ivanoviĉ haltis.

— Eble pli bone estus kaŭterizi per fero? Kiel vi opinias!

— Tion oni devus fari pli frue, kaj nun, verdire, ankaŭ la infera ŝtono estas superflua. Se mi estas infektita, estas nun jam tro malfrue...

— Kiel ... malfrue... — apenaŭ povis diri Vasilij Ivanoviĉ.

— Sendube! De tiu tempo pasis pli ol kvar horoj.

Vasilij Ivanoviĉ ankoraŭ iom kaŭterizis la vundon.

— Ĉu la distrikta kuracisto ne havis inferan ŝtonon?

— Li ne havis.

— Granda Dio, tio estas nekredebla! Kuracisto, kiu ne havas tiel nepre necesan rimedon...

— Se vi vidus liajn lancetojn, — rediris Bazarov kaj eliris.

Ĝis la vespero kaj dum la tuta sekvinta tago Vasilij Ivanoviĉ trovis plej diversajn pretekstojn por eniri en la ĉambron de la filo. Li ne parolis pri la vundo, eĉ penis rakonti pri tute flankaj aferoj, sed li kun tia maltrankvilo observis lin, tiel persiste rigardis liajn okulojn, ke Bazarov perdis la paciencon kaj minacis forveturi. Vasilij Ivanoviĉ solene promesis al li, ke li trankviliĝos, tiom pli, ke Arina Vlasievna, de kiu li kompreneble ĉion kaŝis, komencis insiste demandi, kial li ne dormas kaj kio estas al li? Tutajn du tagojn li restis firma, kvankam la aspekto de l’ filo, kiun li kaŝe rigardis de tempo al tempo, ne plaĉis al li, sed je la tria tago dum la tagmanĝo li ne povis plu regi sin.

— Kial vi ne manĝas, Eŭgeno! — demandis li, donante al sia vizaĝo plej indiferentan esprimon. — La manĝaĵo, ŝajnas, estas bone preparita?

— Mi ne deziras, mi ne manĝas...

— Vi ne havas apetiton? Kaj la kapo? — aldonis li per nekuraĝa voĉo. — Ĝi doloras?

— Ĝi doloras. Kial ĝi ne dolorus?

Arina Vlasievna rektiĝis por atente aŭskulti.

— Ne koleru, Eŭgeno, — daŭrigis Vasilij Ivanoviĉ, — ĉu vi permesos al mi palpi vian pulson.

Bazarov leviĝis.

— Sen palpado mi povas diri al vi, ke mi havas febron.

— Febrotremon vi havis?

— Ankaŭ febrotremon. Mi kuŝigos min; sendu al mi tilian teon. Mi kredeble malvarmumis.

— Jes, jes; ni aŭdis hodiaŭ nokte, kiel vi tusas, — diris Arina Vlasievna.

— Mi malvarmumis, — ripetis Bazarov kaj foriris. Arina Vlasievna komencis prepari la teon el tiliaj floroj, kaj Vasilij Ivanoviĉ eniris en la najbaran ĉambron kaj silente tordis siajn harojn.

Bazarov ne leviĝis plu dum tiu tago kaj la tutan nokton estis en stato de peza duonkonscia dormeto. Je la unua horo nokte, malfacile malferminte la okulojn, li ekvidis super si ĉe la lumo de la lampeto la palan vizaĝon de la patro kaj postulis, ke li foriru. Vasilij Ivanoviĉ obeis, sed tuj revenis sur la piedfingroj kaj sin kovrinte duone per la pordo de la ŝranko, senĉese rigardis la filon. Ankaŭ Arina Vlasievna ne kuŝiĝis kaj malferminte la pordon de la kabineto, ĉiuminute venis aŭskulti, “kiel spiras Enjuŝa”, kaj ekrigardi la edzon. Ŝi povis vidi nur lian senmovan, kurbigitan dorson, sed tio sufiĉis, por ŝin iom trankviligi. Matene Bazarov penis leviĝi; lia kapo, ekturniĝis, sango ekfluis el la nazo; li ree kuŝiĝis, Vasilij Ivanoviĉ silente servis al li; Arina Vlasievna eniris en la ĉambron kaj demandis la filon, kiel li fartas. Li respondis: “pli bone”, kaj sin turnis al la muro. Vasilij Ivanoviĉ svingis ambaŭ manojn, por ke ŝi foriru; ŝi mordis la lipojn por ne plori kaj eliris. Ĉio en la domo subite kvazaŭ malheliĝis; ĉiuj vizaĝoj plilongiĝis, fariĝis stranga silento; de la korto oni forportis krieman kokon, kiun tio forte surprizis. Bazarov kuŝis, kiel antaŭe, turninte la vizaĝon al la muro. Vasilij Ivanoviĉ penis direkti al li diversajn demandojn, sed ili lacigis Bazarovon, kaj la maljunulo eksilentis senmove sur sia seĝo, nur de tempo al tempo tordante siajn fingrojn. Li iris por kelke da minutoj en la ĝardenon, staris tie kvazaŭ kolono, kvazaŭ kaptita de nekomprenebla miro (la esprimo de miro preskaŭ ne forlasis nun lian vizaĝon) kaj revenis al la filo, penante eviti la demandojn de l’ edzino. Fine, ŝi kaptis lin je la mano, kaj konvulsie, preskaŭ minace, demandis lin: “Kio estas al li?” Vasilij Ivanoviĉ rekonsciiĝis kaj volis responde al ŝi ekridi; sed li konstatis kun miro, ke anstataŭe li eksplodas per rido. Jam matene li sendis en la urbon, por venigi kuraciston. Li opiniis necesa antaŭsciigi tion al la filo, por ke li ne koleru.

Bazarov subite sin turnis sur la sofo, fikse kaj senpense rigardis la patron kaj petis ion por trinki.

Vasilij Ivanoviĉ donis al li akvon kaj profitis la momenton, por palpi lian frunton. Ĝi estis ardanta.

— Maljunulo, — komencis Bazarov per raŭka kaj malrapida voĉo; — malbona estas mia afero. Mi estas infektita kaj post kelke da tagoj vi enterigos min.

— Eŭgeno! — balbutis li, — kion vi diras! ... Pro Dio! Vi malvarmumis...

— Ĉesu, — ne rapidante interrompis lin Bazarov. — Al kuracisto ne estas permesite tiel paroli. Mi havas ĉiujn simptomojn de infekto, vi mem scias.

— Kie estas la simptomoj ... de infekto. Eŭgeno. Tute ne ...

— Kaj tio ĉi? — diris Bazarov kaj levinte la manikon de la ĉemizo, montris al la patro ruĝajn makulojn, antaŭdirantajn malfeliĉon, kiuj kovris lian haŭton.

Vasilij Ivanoviĉ ektremis kaj glaciiĝis pro teruro.

— Eĉ se ... — respondis li fine, — eble ... eĉ se io en la speco ... de infekto ...

De piemio, — sufloris la filo.

— Jes ... en la speco ... de epidemio ...

De piemio, — severe kaj klare ripetis Bazarov; — ĉu vi jam forgesis viajn universitatajn kajerojn?

— Estu, kiel vi volas ... Tamen ni resanigos vin.

— Tio estas ŝerco. Sed ne pri tio ni parolu. Mi ne pensis, ke mi mortos tiel baldaŭ; tio estas akcidento, verdire, tre malagrabla. Vi kaj la patrino devas nun profiti tion, ke via religia sento estas forta; venis bona momento, por provi ĝian valoron. — Li trinkis iom da akvo. — Mi volas vin peti pri unu servo ... dum mi ankoraŭ estas estro de mia kapo. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ mia cerbo, vi scias, petos eksiĝon. Mi nun ne estas plu certa, ĉu mi klare esprimas miajn pensojn. Kiam mi kuŝis, senĉese ŝajnis al mi, ke ĉirkaŭ mi kuras ruĝaj hundoj, kaj ke vi staras super mi, kiel ĉashundo super tetro. Mi estas kvazaŭ ebria. Ĉu vi bone min komprenas?

— Certe, Eŭgeno, vi parolas tute kiel oni devas.

— Tiom pli bone; vi diris al mi, ke vi sendis en la urbon por venigi kuraciston ... Tio estis por vi ... kaj por mi: sendu kurieron...

— Al Arkadio Nikolaiĉ? — interrompis la maljunulo.

— Kiu estas Arkadio Nikolaiĉ? — rediris Bazarov, kvazaŭ meditante. — Ah, jes ... tiu birdido! Ne, lin vi ne tuŝu; li estas nun monedo. Ne miru, tio ne estas ankoraŭ deliro. Sendu kurieron al sinjorino Odincov, Anna Sergeevna, ŝi posedas ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo bienon ... Vi konas ŝin? (Vasilij Ivanoviĉ jese balancis la kapon.) Oni diru al ŝi: Eŭgeno Bazarov ordonis saluti vin kaj diri, ke li mortas. Vi plenumos tion?

— Jes, mi plenumos ... Sed ĉu estas eble, ke vi mortos, vi, Eŭgeno, ... Juĝu mem! Kie post tio estos la justeco?

— Tion mi ne scias; sed sendu kurieron.

— Senprokraste mi sendos kaj mi mem skribos la leteron.

— Ne, tio estas superflua; diru, ke mi ordonis ŝin saluti, tio sufiĉas. Kaj nun mi revenas al miaj hundoj. Strange! mi volas haltigi mian penson ĉe la morto, sed mi ne sukcesas. Mi vidas nur makulon ... kaj nenion plu.

Li ree peze sin turnis al la muro. Vasilij Ivanoviĉ eliris el la kabineto kaj atinginte la dormoĉambron de la edzino, li falis sur la genuojn antaŭ la sanktaj pentraĵoj.

— Preĝu, Arina, preĝu! — ĝemis li, — nia filo mortas.

La kuracisto, la sama distrikta kuracisto, kiu ne havis inferan ŝtonon, venis kaj esplorinte la malsanan, konsilis atendantan metodon kaj diris kelke da vortoj pri la ebleco de la resaniĝo.

— Ĉu vi iam vidis homojn en mia stato, kiuj ne foriris al la Elizeaj Kampoj? — demandis Bazarov kaj subite kaptinte je la piedo pezan tablon, starantan apud la sofo, forpuŝis ĝin de la loko.

— La forton, la forton, — diris li, — mi havas ankoraŭ en ĝia pleneco, tamen mi devas morti! ... [La] maljunulo havis almenaŭ sufiĉe da tempo por malkutimi de la vivo, sed mi ... Nei, nei ... Oni provu nei la morton! Ĝi vin neas, kaj finita estas la afero! Kiu ploras tie? — aldonis li post momento. — La patrino? Malfeliĉa! Kiun ŝi nutros nun per sia fama barĉo? Ankaŭ vi, Vasilij Ivanoviĉ, larmas, ŝajnas al mi. Nu, se la kristanismo ne helpas, estu filozofo, stoiko! Vi ja gloris vin, ke vi estas filozofo?

— Kia filozofo mi estas! — ekkriis Vasilij Ivanoviĉ, kaj larmoj gutis sur liajn vangojn.

La stato de Bazarov pli kaj pli malboniĝis kun ĉiu horo; la progreso de l’ malsano fariĝis rapida, kiel ordinare okazas post la ĥirurgiaj infektoj. Li ne perdis ankoraŭ la konscion kaj komprenis, kion oni diris al li; li ankoraŭ batalis. “Mi ne volas deliri”, murmuretis li, kunpremante la pugnojn, “kia sensencaĵo.” Kaj tuj li aldonis: “Se de ok oni deprenas dek, kiom restas?” Vasilij Ivanoviĉ paŝis en la ĉambro, kiel freneza, proponis jen unu rimedon, jen alian kaj ĉiuminute kovris la piedojn de l’ filo. “Envolvi en malvarmajn tukojn ... vomigan rimedon ... sinapismon sur la ventro ... sangellason”, ripetis li per streĉita tono. La kuracisto, kiun li petegis resti, aprobis ĉion, donis al la malsanulo limonadon kaj por si petis jen pipon, jen “ion fortigan-varmigan”, tio estas brandon. Arina Vlasievna sidis sur malalta benko apud la pordo kaj nur de tempo al tempo iris preĝi; antaŭ kelke da tagoj ŝia tualeta spegulo elglitis el ŝiaj manoj kaj rompiĝis: tion ŝi rigardis ĉiam kiel malbonan antaŭsignon: eĉ Anfisuŝka ne sciis, kion diri al ŝi. Timofeiĉ forveturis al sinjorino Odincov.

La nokto estis malbona por Bazarov ... Kruela febro turmentis lin. Antaŭ la mateno lia stato iom pliboniĝis. Li petis, ke Arina Vlasievna lin kombu, kisis ŝian manon kaj trinkis du glutojn da teo. Vasilij Ivanoviĉ iom viviĝis.

— Dio estu benata! — diris li; venis la krizo ... venis la krizo.

— Rigardu! — diris Bazarov, — kian povon havas vorto! Li trovis la vorton “krizo”, kaj li estas konsolita. Miriga afero estas, kiel la homo kredas je la vortoj. Se oni nomas lin malsaĝulo kaj ne batas lin, li malĝojas; se oni diras al li komplimenton pri lia saĝo kaj ne donas al li monon, li estas tute kontenta.

Ĉi tiu malgranda parolado de Bazarov, similanta liajn antaŭajn malicajn atakojn, ravis lian patron.

— Brave! bone dirita, bonege! — ekkriis li ŝajnigante, ke li aplaŭdas.

Bazarov malĝoje ekridetis.

— Laŭ via opinio, — diris li, — la krizo pasis aŭ venis?

— Vi sentas vin pli bone, jen kion mi vidas, jen kio ĝojigas min, — respondis Vasilij Ivanoviĉ.

— Tre bone; ĉiam bone estas ĝoji. Kaj al ŝi, vi memoras? Ĉu vi sendis?

— Jes, kompreneble.

La pliboniĝo daŭris ne longe. La atakoj de l’ malsano rekomenciĝis. Vasilij Ivanoviĉ sidis apud Bazarov. Ŝajnis, ke ia neordinara maltrankvilo turmentas la maljunulon. Li kelke da fojoj provis ekparoli, sed ne povis.

— Eŭgeno! — diris li fine, — mia filo, mia kara, bona filo!

Ĉi tiu neordinara alparolo faris impreson je Bazarov.

Li iom turnis la kapon kaj videble penante deĵeti de si la ŝarĝon de la deliro, kiu premegis lin, li diris:

— Kion, mia patro?

— Eŭgeno, — daŭrigis Vasilij Ivanoviĉ kaj falis sur la genuojn antaŭ la filo, kvankam Bazarov ne malfermis la okulojn kaj ne povis lin vidi. — Eŭgeno, vi sentas vin nun pli bone; kun la helpo de Dio vi resaniĝos; sed profitu la nunan momenton, trankviligu min kaj la patrinon, plenumu la devon de l’ kristano! Teruro estas al mi tion al vi diri, sed ankoraŭ pli terure ... ja por la eterneco, Eŭgeno, pripensu, kiel ...

Rompiĝis la voĉo de la maljunulo. Sur la vizaĝo de lia filo, kvankam li kuŝis, kiel antaŭe, kun fermitaj okuloj, rampis io stranga.

— Mi ne rifuzas, se tio povas trankviligi vin, — diris li fine; — sed ŝajnas al mi, ke la afero ne estas urĝa. Vi mem diras ke mia stato pliboniĝis.

— Pliboniĝis, Eŭgeno, pliboniĝis; sed kiu povas scii, ĉio ja dependas de la volo de Dio, kaj plenuminte la devon ...

— Ne, mi atendos ankoraŭ, — interrompis Bazarov. — Mi konsentas kun vi, ke venis la krizo. Kaj se vi kaj mi eraris, ne grave! Oni absolvas eĉ la senkonsciajn.

— Mi petas vin, Eŭgeno!

— Mi atendos. Kaj nun mi volas dormi. Ne malhelpu min.

Kaj li metis la kapon sur la antaŭan lokon.

La maljunulo leviĝis, sidiĝis sur la seĝo kaj apoginte la mentonon sur la mano, mordis siajn fingrojn.

Bruo de risorta kaleŝo, ĉi tiu bruo, kiu tiel laŭte sonas en la kampara silento, subite frapis liajn orelojn. Pli kaj pli proksime ruliĝis malpezaj radoj; jen jam oni aŭdas la spiron de l’ ĉevaloj ... Vasilij Ivanoviĉ salte leviĝis kaj sin ĵetis al la fenestro. En la korton de lia malgranda domo estis enveturanta duloka kaleŝo. Ne komprenante, kion tio povis signifi, ardante pro ia sensenca ĝojo, li kuris sur la peronon ... Lakeo en livreo malfermis la pordon de l’ kaleŝo; sinjorino, kovrita per nigra vualo, en nigra manteleto, eliris, el ĝi...

— Mi estas Anna Sergeevna Odincov, — diris ŝi. — Eŭgeno Vasiliĉ vivas? Vi estas lia patro? Mi venis kun kuracisto.

— Bonfarantino! — ekkriis Vasilij Ivanoviĉ, kaj kaptinte ŝian manon, konvulsie alpremis ŝin al siaj lipoj. Dume la kuracisto, kiu venis kun ŝi, malgranda homo, portanta okulvitrojn, kun germana fizionomio, eliris ne rapidante el la kaleŝo. — Li vivas ankoraŭ, vivas mia Eŭgeno, kaj nun li estos savita! Edzino! Edzino! ... Al ni anĝelo de l’ ĉielo ...

— Granda Dio, kio? — balbutis la maljunulino, kurante el la salono. Nenion komprenante, tuj en la antaŭĉambro, ŝi falis al la piedoj de Anna Sergeevna kaj komencis, kvazaŭ freneza, kisi ŝian veston.

— Kion vi faras! Kion vi faras! — ripetis Anna Sergeevna; sed Arina Vlasievna ne aŭskultis ŝin, kaj Vasilij Ivanoviĉ daŭrigis: “anĝelo, anĝelo!”

Wo ist der Kranke? Kie estas la paciento? — demandis fine la doktoro, ne sen iom da indigno.

Vasilij Ivanoviĉ rekonsciiĝis.

— Ĉi tie, sekvu min, mi petas, vertester her kollega — aldonis li, rememorante la tempon pasintan.

— E...! — diris la germano kun maldolĉa rideto.

Vasilij Ivanoviĉ kondukis lin en la kabineton.

— Doktoro de Anna Sergeevna Odincov, — diris li, sin klinante al la orelo de la filo, — ankaŭ ŝi estas ĉi tie.

Bazarov malfermis la okulojn.

— Kion vi diris?

— Mi diras, ke Anna Sergeevna Odincov estas ĉi tie kaj akompanas ŝin ĉi tiu respektinda doktoro.

Bazarov ĉirkaŭrigardis en la ĉambro.

— Ŝi estas ĉi tie ... mi volas ŝin vidi.

— Vi vidos ŝin, Eŭgeno; sed antaŭe oni devas iom paroli kun la sinjoro doktoro. Mi rakontos al li la tutan historion de la malsano, ĉar Sidor Sidoriĉ forveturis (tio estis la nomo de la distrikta kuracisto), kaj ni faros malgrandan konsiliĝon.

Bazarov ekrigardis la germanon.

— Bone, parolu, parolu rapide, sed ne latine, mi ja komprenas, kion signifas: jam moritur.

Der Herr scheint des Deutschen mächtig zu sein — komencis la adepto de Eskulapo, sin turnante al Vasilij Ivanoviĉ.

Ih ... gabe ... Parolu prefere ruse, — diris la maljunulo.

To ze ... kiel vi volas ...

La konsiliĝo komenciĝis.

Post duonhoro Anna Sergeevna, akompanata de Vasilij Ivanoviĉ, eniris en la kabineton. La doktoro havis la tempon murmureti al ŝi, ke la stato de la malsano estas senespera.

Ŝi ekrigardis Eŭgenon ... kaj haltis ĉe la pordo, tiel konsternis ŝin la flamanta kaj samtempe morta vizaĝo kun la malklaraj okuloj, fiksitaj sur ŝi. Glaciiganta kaj peza timo ekregis ŝin; la penso, ke ne tion ŝi sentus, se ŝi amus lin, fulme trakuris ŝian kapon.

— Dankon, — malfacile diris li, — mi tion ne esperis. Tio estas bona ago. Jen ni ankoraŭ unu fojon vidas unu la alian, kiel vi promesis.

Anna Sergeevna estis tiel bona... — komencis Vasilij Ivanoviĉ.

— Patro, lasu nin. Anna Sergeevna, vi permesas? Ŝajnas, ke nun...

Li montris per signo de la kapo sian senforte kuŝantan korpon.

Vasilij Ivanoviĉ eliris.

— Dankon, — ripetis Bazarov. — Tio estas tute reĝa. Oni diras, ke la reĝoj ankaŭ vizitas la mortantojn.

— Eŭgeno Vasiliĉ, mi esperas...

— Eh, Anna Sergeevna, ni parolu la veron. Ĉio estas finita kun mi. Mi falis sub radon. Vi vidas, mi estis prava, ke mi ne zorgis pri la estonteco. La morto estas malnova ŝerco, tamen nova por ĉiu. Ĝis nun mi ne timis ... kaj poste venos la senkonscieco kaj ft! (Li malforte svingis la manon.) Kion mi devas diri al vi? ... Ke mi amis vin? Tio antaŭe estis sensenca, kaj tiom pli nun. La amo estas formo, kaj mia propra formo jam disfalas. Prefere mi diros ... kiel bela vi estas! Kaj nun vi staras antaŭ mi tiel bela ...

Anna Sergeevna nevole ektremis.

— Tio estas nenio, ne timu ... sidiĝu tie ... Ne proksimiĝu al mi: mia malsano estas ja infekta.

Anna Sergeevna rapide trapasis la ĉambron kaj sidiĝis sur la seĝo apud la sofo, kie kuŝis Bazarov.

— Grandanima! — murmuretis li. — Ah, kiel proksime... kaj tiel juna, freŝa, pura ... en ĉi tiu abomena ĉambro! ... Adiaŭ! vivu longe, tio estas la plej grava, kaj ĝuu, dum ne estas ankoraŭ tro malfrue. Vi rigardu, kia abomena spektaklo; duone dispremita vermo, kiu ankoraŭ tordiĝas. Ankaŭ mi ja pensis: multajn agojn mi plenumos. Morti? Mi? Ne, mi havas taskon antaŭ mi, mi estas giganto! Kaj nun, nun la sola tasko de la giganto estas dece morti, kvankam tio estas indiferenta por ĉiu ... Tamen mi mortos kiel viro, ne kiel hundo.

Bazarov eksilentis kaj komencis palpi sian glason. Anna Sergeevna donis al li trinki, ne demetante la gantojn kaj time spirante.

— Min vi forgesos, — rekomencis li, — ĉar la mortinto ne estas kamarado de l’ vivanto. Mia patro diros al vi, kian homon perdas Rusujo ... Tio estas sensencaĵo, sed ne seniluziigu lin. Vi ja konas la proverbon: kio ajn amuzas la infanon ... Konsolu ankaŭ mian patrinon. Tiajn homojn, kiaj ili, en via granda mondo vi ne trovos, eĉ se vi serĉos ilin tage kun lanterno en la mano ... Mi, necesa al Rusujo! ... Ne, ŝajnas, ke ne. Kiu do estas necesa al ĝi? Ŝuisto estas necesa, tajloro estas necesa, viandisto ... li vendas viandon ... viandisto ... atendu, mi miksas ... ĉi tie estas arbaro ...

Bazarov metis la manon sur sian frunton.

Anna Sergeevna sin klinis al li.

— Eŭgeno Vasiliĉ, mi estas ĉi tie...

Li demetis la manon kaj leviĝis.

— Adiaŭ, — diris li kun subita forto, kaj liaj okuloj ekbrilis per la lasta brilo. — Adiaŭ ... Aŭskultu ... mi ja ne kisis vin tiam ... Blovu sur la mortantan kandelon kaj ĝi estingiĝu ...

Anna Sergeevna almetis la lipojn al lia frunto.

[— Sufiĉas! — li diris, kaj malleviĝis sur la kusenon. — Kaj nun la mallumo...

Anna Sergeevna malbrue eliris.]

— Kio? — demandis murmurete Vasilij Ivanoviĉ.

— Li ekdormis, — respondis ŝi apenaŭ aŭdeble.

La sorto ne destinis al Bazarov pluan vekiĝon. Antaŭ la vespero li tute perdis la konscion kaj en la sekvinta tago li mortis. La patro Alekso plenumis sur li la religiajn ceremoniojn. Kiam oni sanktoleis lin, kiam la sankta oleo tuŝis lian bruston, unu lia okulo malfermiĝis kaj ŝajnis, ke io, kvazaŭ tremo de teruro trakuras lian mortan vizaĝon, kiam li vidis la pastron en la robo, la fumon de la incenso, la kandelojn antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Sed tio daŭris nur unu momenton. Kiam fine li spiris la lastan spiron kaj en la domo ekĝemis ĉiuj, Vasilij Ivanoviĉ furioziĝis. “Mi diris, ke mi ekribelos”, raŭke kriis li, kun flamanta vizaĝo, kurbigita de grimaco, skuante la pugnon en la aero, kvazaŭ por minaci iun; “kaj mi ekribelos, ekribelos!” Sed Arina Vlasievna, dronanta en la larmoj, ekpendis sur lia kolo, kaj ili ambaŭ falis sur la vizaĝojn. “Tiel”, rakontis poste Anfisuŝka en la ĉambro de l’ servistoj, “unu apud la alia ili mallevis siajn kapojn, kiel ŝafoj dum la tagmeza varmego ...”

Sed pasas la tagmezo, venas la vespero kaj la nokto, kiu kondukas en trankvilan rifuĝejon la lacajn kaj ŝarĝitajn ...

XXVIII

Pasis ses semajnoj. Venis la blanka vintro kun la kruela silento de la sennubaj malvarmegoj, la densa, krakanta neĝo, la pale smeralda ĉielo, la roza prujno sur la arboj, la ĉapoj el la fumo super la kamentuboj, kun la fumturniĝoj el la subite malfermitaj pordoj, la freŝaj kvazaŭ morditaj vizaĝoj de l’ pasantoj kaj la rapida trotado de l’ tremantaj ĉevaloj. Januara tago jam proksimiĝis al sia fino; la vespera malvarmo ankoraŭ pli forte premis la senmovan aeron, kaj rapide estingiĝis la sanga ĉielruĝo. En la fenestroj de la domo en Marino ekbrilis lumoj. Prokofiĉ, en nigra frako kaj blankaj gantoj, kun tute speciala soleneco dismetis sur la tablo manĝilaron por kvin personoj. Antaŭ unu semajno, en la malgranda paroĥa preĝejo, senbrue kaj preskaŭ sen atestantoj, havis lokon du edziĝoj: de Arkadio kun Katja kaj de Nikolao Petroviĉ kun Feniĉka; kaj en la sama tago Nikolao Petroviĉ donis adiaŭan tagmanĝon al sia frato, forveturonta pro aferoj Moskvon. Anna Sergeevna ankaŭ forveturis tien post la edziĝo, doninte malavarajn donacojn al la juna paro.

Akurate je la tria horo ĉiuj kolektiĝis ĉe la tablo. Ankaŭ Mitja ĉeestis; li jam havis vartistinon en silka rusa kapvesto, kun oraj strioj. Paŭlo Petroviĉ sidis inter Katja kaj Feniĉka: “la edzoj”, sin lokis apud siaj edzinoj. Niaj malnovaj amikoj ŝanĝiĝis en la lasta tempo: ĉiuj kvazaŭ plibeliĝis kaj “solidiĝis”; sole Paŭlo Petroviĉ malgrasiĝis, kio, cetere, donis ankoraŭ pli da eleganteco kaj “grandsinjoreco”, al liaj esprimplenaj trajtoj ... Ankaŭ Feniĉka aliiĝis. En nova silka vesto kun larĝa velura rubando en la haroj, kun ora ĉeno sur la kolo, ŝi sidis senmove-respektplene, respektplene al si mem, al ĉio, kio ŝin ĉirkaŭis, kaj tiel ridetante, kvazaŭ ŝi dezirus diri: “Pardonu min, mi ne estas kulpa.” Ne ŝi sola, ĉiuj aliaj ridetis kaj ankaŭ kvazaŭ petis pardonon; ĉiuj estis iom ĝenataj, iom malĝojaj, sed en la realeco tre kontentaj. Ĉiu servis sian najbaron kun komika ĝentileco; ŝajnis, ke ĉiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion. Katja estis la plej trankvila el ĉiuj: ŝi konfide ĉirkaŭrigardis kaj oni povis rimarki, kiel Nikolao Petroviĉ jam amas ŝin. Antaŭ la fino de la tagmanĝo li leviĝis kaj preninte pokalon en la manon, sin turnis al Paŭlo Petroviĉ.

— Vi forlasos nin ... vi forlasos nin, kara frato, — komencis li, — kompreneble, ne por longe; tamen mi ne povas ne esprimi al vi, ke mi ... ke ni ... kiom mi ... kiom ni ... La malfeliĉo estas, ke ni, rusoj, ne scias fari paroladojn! Arkadio, diru vi.

— Ne, kara patro, mi ne preparis min.

— Certe pli bone ol mi! Fine, frato, permesu, ke mi vin ĉirkaŭprenu kaj deziru al vi ĉion bonan. Plej baldaŭ revenu al ni!

Paŭlo Petroviĉ kisis ĉiujn, ne esceptante, kompreneble, Mitjan: krom tio li kisis la manon de Feniĉka, kiun ŝi ne sciis ankoraŭ etendi por tio, kaj trinkante el la replenigita pokalo, diris kun profunda sopiro: “Estu feliĉaj, miaj amikoj! Farewell!” ĉi tiu angla vorteto restis nerimarkita, sed ĉiuj estis kortuŝitaj.

— Al la rememoro de Bazarov, — murmuretis Katja en la orelon de sia edzo kaj frapis lian pokalon. Arkadio responde forte premis ŝian manon, sed ne kuraĝis laŭte proponi la toaston.

Ŝajnas, ke ni atingis la finon? Sed eble iu el la legantoj deziras ekscii, kion faras en la nuna momento ĉiu el la personoj, kun kiuj li koniĝis. Mi estas preta kontentigi lin.

Anna Sergeevna antaŭ nelonge edziniĝis, ne pro amo, sed pro kalkulo, kun unu el la estontaj rusaj homoj de la ago, inteligenta juristo, kun forta praktika sento, firma volo kaj rimarkinda elokventeco, — homo ankoraŭ juna, bona kaj malvarma kiel glacio. Ili vivas perfekte akorde kaj ĝisvivos eble la feliĉon, eble ... la amon. La princidino K. mortis, forgesita tuj en la tago de l’ morto. Ambaŭ Kirsanov, la patro kaj la filo, loĝas en Marino. Iliaj aferoj komencas pliboniĝi. Arkadio fariĝis fervora agronomo kaj la “farmbieno” jam donas sufiĉe grandan profiton. Nikolao Petroviĉ estas elektita juĝisto de l’ paco kaj ŝvite laboras, por forigi la malkonsentojn inter la liberigitaj servutuloj kaj la bienposedantoj. Li senĉese traveturas sian distrikton, diras longajn paroladojn, ĉar li opinias, ke la kamparanojn oni devas “prudentigi”, tio estas per ofta ripetado de la samaj vortoj elĉerpi ilian paciencon. Verdire, li kontentiĝis nek la klerajn nobelojn, kiuj parolas jen kun ŝiko, jen kun melankolio pri la “emancipacio” (ili elparolas an laŭ la franca maniero), nek la neklerajn nobelojn, senceremonie insultantajn la “emuncipacion”, (laŭ la elparolo de l’ kamparanoj). Por unuj kaj por la aliaj li estas tro mola. Katerino Sergeevna naskis filon, Koljan, kaj Mitja jam brave kuras kaj elokvente babilas. Feniĉka, Feodosja Nikolavna, post la edzo kaj Mitja, neniun tiel adoras kiel sian bofilinon, kaj kiam Katja sidiĝas al la fortepiano, ŝi estas preta la tutan tagon ne forlasi ŝin. Ni ne forgesu pri Petro. Li tute rigidiĝis pro la malsaĝeco kaj braveco, elparolas ĉiujn e kiel u: ulugantu, sed li edziĝis kaj ricevis belan doton; lia edzino, filino de urba ĝardenisto, rifuzis al du bonaj fianĉoj nur tial, ke ili ne posedis poŝhorloĝon; Petro havis ne nur poŝhorloĝon, sed eĉ lakitajn duonŝuojn.

En Dresdeno, sur la teraso de Brühl, inter la dua kaj kvara horo, en la plej “fashionable” tempo por la promenado, vi povas renkonti homon ĉirkaŭ kvindekjaran, jam tute grizan kaj kvazaŭ suferantan la podagron, sed ankoraŭ belan, elegante vestitan kaj kun tiu speciala stampo, kiun donas nur la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de l’ societo. Tio estas Paŭlo Petroviĉ. Li forveturis el Moskvo eksterlandon pro la stato de sia sano kaj fiksis sian loĝadon en Dresdeno, kie li havas rilatojn precipe kun angloj kaj kun trapasantaj rusoj. Kun la angloj liaj manieroj estas simplaj, preskaŭ modestaj, sed ne sen memestimo; ili trovas, ke li estas iom enuiga, sed ili estimas lin kiel “a perfect gentleman”. Kun la rusoj li estas iom pli senceremonia, li ne haltigas sian galon, mokas sin mem kaj ilin; sed ĉion ĉi li faras tre agrable, senzorge kaj konvene. Li restas ĉiam slavofilo: oni ja scias, ke en la alta rusa societo tio estas trés distingué. Li legas nenion ruse, sed sur lia skribotablo oni povas vidi arĝentan cindrujon en formo de kamparana basta ŝuo. Niaj turistoj ĉiam serĉu lian societon. Mateo Iljiĉ Koliazin, kiu estas nun “en la vicoj de la opozicio”, solene vizitis lin, veturante al la bohemaj kuraclokoj. La loĝantoj de Dresdeno, kun kiuj li cetere preskaŭ ne havas rilatojn, havas kvazaŭ kulton por li. Neniu povas tiel facile, kiel der Herr Baron von Kirsanov, ricevi bileton en la kortegan kapelon, en la teatron k.t.p. Li ĉiam faras bonon laŭ sia eblo; li ĉiam ankoraŭ iom bruas: ne vane ja li estis iam leono; sed peza estas por li la ŝarĝo de la vivo ... pli peza, ol li mem supozas ... Sufiĉas vidi lin en la rusa preĝejo, kiam sin apoginte en angulo al la muro, li meditas kaj longe restas senmova, maldolĉe kunpreminte la dentojn; poste subite li rekonsciiĝas kaj preskaŭ nerimarkeble faras la signon de l’ kruco ...

Ankaŭ sinjorino Kukŝin forveturis eksterlandon. Ŝi estas nun en Heidelberg kaj studas ne la natursciencojn, sed la arĥitekturon, en kiu, kiel ŝi diras, ŝi malkovris novajn leĝojn. Kiel antaŭe, ŝi ĉiam restas en la societo kun studentoj, precipe kun junaj rusaj fizikistoj kaj ĥemiistoj, kiuj plenigas la urbon kaj kiuj, mirigante en la komenco la naivajn germanajn profesorojn per la seriozeco de la vidmaniero, mirigas poste la samajn profesorojn per la kompleta senlaboremo kaj maldiligenteco. Kun tiaj du, tri ĥemiistoj, kiuj ne povas distingi la oksigenon de la azoto, sed ĉiam estas pretaj kritiki kaj plenaj de memestimo, kaj kun la granda Eliseviĉ, Sitnikov, kiu ankaŭ sin preparas esti granda, faras bruon en Peterburgo kaj laŭ sia aserto, daŭrigas la “laboron”, de Bazarov. Oni diras, ke antaŭ nelonge iu batis lin, sed li ne restis ŝuldanto: en malpura artikolo, publikigita en malpura gazeto, li faris aludon ke la batinto estas malkuraĝulo. Li nomas tion ironio. Lia patro malŝate kondutas, kun li, kaj lia edzino nomas lin malsaĝulo kaj ... literaturisto.

En unu el la plej malproksimaj anguloj de Rusujo estas malgranda kampara tombejo. Kiel preskaŭ ĉiuj niaj tombejoj, ĝi havas malĝojan aspekton; la kavojn, ĝin ĉirkaŭantajn, jam longe plenigas malbonaj herboj; la grizaj lignaj krucoj kliniĝis kaj putras sub siaj tegmentoj, iam koloritaj; la ŝtonaj platoj ĉiuj estas depuŝitaj, kvazaŭ iu puŝis ilin de malsupre; du, tri senfoliaj arboj donas apenaŭ iom da ombro; ŝafoj senpune vagas sur la tomboj ... Sed inter ili estas unu, kiun tuŝas neniu homo, kiun piedpremas neniu besto; nur la birdoj sidiĝas sur ĝi kaj kantas ĉe la naskiĝo de la tago. Fera barilo ĝin ĉirkaŭas; du junaj abioj estas plantitaj ĉe ambaŭ ĝiaj ekstremoj: Eŭgeno Bazarov estas enterigita en ĉi tiu tombo. Al ĝi, el la proksima vilaĝo, ofte venas du kadukaj maljunuloj: edzo kun sia edzino. Subtenante unu la alian, ili iras per pezaj paŝoj; ili proksimigas al la barilo, falas sur la genuojn, longe maldolĉe ploras, kaj longe, silente rigardas la mutan ŝtonon, sub kiu kuŝas ilia filo; ili interŝanĝas kelke da vortoj, viŝas la polvon de la ŝtono, ordigas la branĉojn de abio, ree preĝas, kaj ne povas forlasi ĉi tiun lokon, kie ili estas kvazaŭ pli proksime de sia filo, pli proksime de la rememoro pri li ... Ĉu iliaj preĝoj, iliaj larmoj restos senfruktaj? Ĉu la amo, la sankta, sindonema amo ne estas ĉiopova? Ho, ne! Kiel ajn pasia, peka, ribela koro sin kaŝas en la tombo, la floroj, kreskantaj sur ĝi, pace rigardas nin per siaj senpekaj okuloj; ne sole pri la eterna trankvilo ili parolas al ni, pri la granda trankvilo de la “indiferenta” naturo; ili parolas ankaŭ pri la eterna repaciĝo kaj pri la vivo eterna ...

FINO.