Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Pri Reformoj en Esperanto

Artikoloj Publikigitaj de

Dro Zamenhof

en la Nurnberga gazeto “Esperantisto” dum la unua duonjaro de 1894, kopiitaj kaj represitaj per zorgo de

Dro Emile Javal

La tekston origine enkomputiligis kiel skanitajn bildojn ĉe https://www.onb.ac.at/eo/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/ la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek)

Proksimuma verkojaro: 1894

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren.

La lasta parto de la teksto aperis en aparta broŝuro kiel “Aldonaĵo”, sed kun paĝonumerado, kiu daŭrigas la numeradon de la unua broŝuro. Ĉi tie ambaŭ broŝuroj estas kunigitaj.

La origina dua broŝuro havas finan paĝon kun “Korektindaĵoj”. Tiu paĝo (ne-Zamenhofa) forestas ĉi tie, sed ĉiuj korektoj estas plenumitaj en la efektiva teksto. Estas faritaj ankaŭ kelketaj korektetoj por konformigi la tekston kun la origina versio en la gazeto “La Esperantisto”.

Forestas ĉi tie paĝo 35 de la origina dua broŝuro. Ĝi enhavas “Noton de la nuna eldonisto (Dro E. Javal)”. Tiu noto nur prezentas kelkajn notindajn citaĵojn el la Zamenhofaj artikoloj de la unua broŝuro.

Ĉi tie restarigitaj el la fontaj artikoloj en la revuo Esperantisto estas pluraj alineoj, kiuj mankas en la dua broŝuro. Indikas ilin piednotoj en la sekcioj “Al la Ligo Esperantista” kaj “Fina rezultato de la voĉdonado”.

La teksto enhavas multajn ekzemplojn de vortoj, finaĵoj k.t.p. en projektata reformita formo de Esperanto (eĉ en pluraj diversaj versioj de la reformo). Tiuj ne-Esperantaj partoj de la teksto estas ĉe http://tekstaro.com prezentataj kun aparta koloro por faciligi la legadon. En la origina teksto ili ne estas tiel markitaj.

PRI REFORMOJ EN ESPERANTO

UNUA ARTIKOLO, JANUARO 1894. no 1 [49], p. 3-5)*

* En tiu ĉi represo oni indikis la numerojn de la originalaj paĝoj en Esperantisto.

Kiel mi promesis en la n-ro 12 de “Esperantisto” 1893, mi nun komencas sisteman analizon de nia tuta lingvo. Peco post peco, komencante de la alfabeto kaj finante per la lasta vorto de la Meza Vortaro*, mi priparolos la tutan lingvon, kaj pri ĉiu peco mi montros, kian formon mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun, havante post mi jam 6½ jarojn da praktika laborado kaj elprovado kaj elaŭdinte jam tiom multege da opinioj kaj konsiloj, ricevitaj de plej diversaj personoj, gazetoj kaj societoj el la plej diversaj landoj de la mondo. Kiam mia tuta analiza laboro estos finita kaj niaj legantoj havos antaŭ si jam plenan pentraĵon de la nove proponota perfektigita dialekto, tiam mi turnos min al la Ligo Esperantista kaj proponos al ĝi decidi por voĉdonado la sekvantajn demandojn : 1) ĉu ni devas restigi senŝanĝe la malnovan (ĝisnunan) formon de nia lingvo? 2) ĉu ni devas akcepti la novan formon, kiun mi estos prezentinta al la Liganoj, en ĝia tuta pleneco? 3) ĉu ni devas fari aliajn reformojn en la lingvo? Se la Ligo elektos la unuan decidon, tiam ni tute ĉesos paroladi pri reformoj, ĝis la tempo, kiam la ligo iam eble decidos alie. Se la Ligo elektos la trian decidon, tiam ni daŭrigos presadi ankoraŭ aliajn reformajn proponojn de ni kaj de aliaj amikoj, ĝis la Ligo trovos, ke la demando de la reformoj estas elĉerpita. (Kiu ne volas atendi kun siaj reformaj proponoj, ĝis mia analiza laboro estos finita, tiu havas kompreneble la rajton prezenti siajn reformajn proponojn al la Ligo jam nun). Se la Ligo elektos la duan decidon, tiam ni anoncos, ke la demando pri reformoj estas teorie finita kaj ni alpaŝos al la praktika elprovado. En la praktiko (t.e. en la eble ankoraŭ eldonotaj verkoj, en la korespondado inter la Esperantistoj k.t.p.) tiam ĉiam ankoraŭ restos en sia plena forto la dialekto malnova; sed, komencante de tiu tempo, unu parto de nia gazeto (aŭ eble la tuta gazeto) estos jam presata en la dialekto nova, por doni al ĉiuj la eblon sufiĉe esplori ĉu la nova dialekto ne havas en la praktiko iajn maloportunaĵojn aŭ erarojn. Se en la tempo de tiu elprovado montriĝos iaj eraroj, ili estos forigitaj. Tiu ĉi tempo de elprovado daŭros laŭ la bezono 3-6 aŭ pli multe da monatoj, kaj kiam neniaj duboj jam restos, tiam ni anoncos, ke la fina formo de la lingvo Esperanto estas jam decidita por ĉiam, kaj la lingvo restos de nun jam por ĉiam neŝangebla (en tiu senco, en kiu ĉiuj aliaj vivantaj lingvoj estas neŝangeblaj), kaj tiam komenciĝos la plena kaj solereganta praktika uzado de la nova dialekto. Sed antaŭ ol ni tion ĉi anoncos, ni kalkulos niajn fortojn, por konvinkiĝi, ĉu ni havas la eblon krei novan sisteman literaturon anstataŭ la forĵetota malnova; se montriĝas, ke ni la sufiĉan forton ne havas, tiam ni atendos ankoraŭ kun la praktika enkonduko de la nova dialekto, ĝis la fortoj troviĝos.

* T.e. la Universala Vortaro (verko no 64; vidu p. 9). (Noto de la represo.)

Niajn legantojn kaj entute la amikojn de nia ideo mi petas, ke, laŭ mezuro de presado de miaj artikoloj pri la reformoj en Esperanto, ili daŭrigu sendadi al mi siajn opiniojn kaj konsilojn. Ĉiujn ĝis nun ne esprimitajn kaj eble ankoraŭ venontajn bonajn konsilojn mi uzos en la fino (aŭ eble ankoraŭ en la daŭro) de mia serio da artikoloj en formo de aldonoj aŭ ŝanĝoj al mia proponata nova gramatiko-vortaro de nia lingvo.

I. ALFABETO

En la ĝisnuna alfabeto de nia lingvo la praktiko montris la sekvantajn maloportunaĵojn: 1) Signoj superliteraj. Tiu ĉi punkto, kiu siatempe en teorio ŝajnis tute sensignifa, en la praktiko montris sin kiel tre grava barilo por la disvastiĝado de nia lingvo. Dank’ al tiuj ĉi signitaj literoj, kiujn la presejoj ne posedas, la libera ĉialoka presado de libroj en aŭ pri nia lingvo kaj la publikigado de nia lingvo per gazetoj fariĝis preskaŭ absolute neebla. Ni devas tiujn ĉi literojn forigi.

2) Superfluaj sonoj. Nia lingvo posedas kelkajn sonojn kiuj ne trovas sin en tiu aŭ alia el la plej gravaj Eŭropaj lingvoj (ekzemple ĵ, ĝ, k.c.). Estas vero, ke tiuj ĉi sonoj altigas la bonsonecon de nia lingvo kaj ke ellerni ilin ne estas malfacile; sed ĉar nian lingvon ĉiu ellernas per libro kaj ne per buŝa instruado kaj, renkontante tuj sur la unua paŝo malfacilan kaj ne klare kompreneblan sonon, la plej granda parto da komencantoj perdas ĉian deziron lerni plu, tial ankaŭ tiuj ĉi sonoj estas granda barilo por la disvastiĝado de nia lingvo, kaj ni devas ilin forigi. Tiun ĉi oferon ni povas kompreneble fari nur al la plej gravaj de la ekzistantaj lingvoj; ĉar se ni volus fari tian oferon al ĉiuj lingvoj de la mondo, tiam el la tuta alfabeto restus nur kelko da literoj. Inter tiuj ĉi literoj ekzistas tamen tiaj, kiujn ni kuraĝe povas restigi; ekzemple la rusoj ne havas la sonon h; tamen la rusoj havas la sonon ĥ, kiu en nia alfabeto de nun ne ekzistos kaj kiu estas tre simila al h; ni sekve povas simple diri al la ruso (sen ia timo de konfuzo de literoj), ke li elparolu la sonon h kiel sian ĥ — la ruso estos kontenta kaj la grava litero h estos savita. Al la italoj la h ne estas fremda, kvankam ili en sia lingvo ĝin ne elparolas*. Tiel same ekzemple la sono c: kelkaj lingvoj ĝin ne havas, sed ili havas la literojn kaj sonojn t kaj s — ni sekve povas simple diri al tiuj ĉi popoloj, ke ili elparolu nian c, kiun ni nun skribados z, kiel sian ts.

* Mi havis kelkajn fojojn la intencon elĵeti ambaŭ literojn ĥ kaj h; sed per la ĝis nun faritaj provoj tio ĉi montriĝis iom neoportuna; mi tamen daŭrigos ankoraŭ la provojn en tiu ĉi direkto, kaj povas esti, ke mi siatempe proponos ankaŭ la elĵeton de la h.

3) Kelkaj literoj elvokas ĉe la komencantaj lernantoj de nia lingvo konstantan konfuzon, dank’ al la tre forte enradikita kutimo, kiun ili alportas el aliaj lingvoj; tiel ekzemple la germanoj kaj kelkaj aliaj nacioj tre ofte miksas la sonojn kaj literojn s kaj z, ĉar ili kutimis elparoladi la s, inter aŭ antaŭ vokaloj, kiel z. Pro tiu ĉi sama kaŭzo multaj eĉ pli malnovaj esperantistoj ofte forgesas kaj skribas ekzemple mesuro anstataŭ mezuro, naso anstataŭ nazo k.t.p. Nia fonetika skribado de z anstataŭ s faras ofte malbonan impreson sur la komencanton, kiu kutimis uzadi certajn vortojn en ĉiuj lingvoj ĉiam kun s. Forigi ĉiujn diritajn maloportunaĵojn ni povas nur per tio, ke ni tute forigos la sonon z. Ni sekve skribadas naso, mesuro, k.t.p. Neniu elparolados ilin nazo, mezuro, se li scios ke s ĉiam havas egalan akran elparoladon kaj ke la sono z tute ne ekzistas; sed se kelkaj popoloj en la komenco eĉ elparolados nazo, mezuro, tio ĉi ankaŭ ne malhelpos, ĉar pro neekzistado de la litero kaj sono z, tio ĉi donos neniam konfuzon aŭ malkompreniĝon.

4) Se ni, pro la supre donitaj motivoj, elĵetos kelkajn literojn el nia alfabeto, kelkaj sonoj fariĝos tute ne esprimeblaj per nia alfabeto; tio ĉi tamen tute ne malhelpos al ni: por la lingvo Esperanto, tiuj ĉi literoj estos tute nebezonaj, ĉar la vortoj de nia lingvo neniam havos en si la respondajn sonojn; bezoni tiajn literojn ni povos nur tiam, kiam ni volos fonetike esprimi nomojn aŭ vortojn de aliaj lingvoj; sed por tiaj okazoj (kiujn antaŭvidi kaj antaŭzorgi ne povas eĉ la plej riĉa alfabeto) ni havos literojn provizajn, kiujn neniu esperantisto bezonos lerni, sed kiujn li serĉos en la plena gramatiko nur tiam, kiam li iam bezonos ilin uzi.

Apogante min sur ĉio supre dirita, mi proponas por la estonteco la sekvantan alfabeton:

Aa, Bb, Cc, Dd, Ee, Ff, Gg, (Hh?), Ii, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Tt, Uu, Vv, Zz.

Ĉiuj tiuj ĉi literoj estas elparolataj tiel same, kiel ĝis nun; nur la litero c estas elparolata kiel la ĝisnuna ŝ, kaj z kiel la ĝisnuna c. La kaŭzo, kial mi proponas ŝanĝi en la montrita maniero la elparoladon de c kaj z, estas: por eviti konfuzon kaj malbonsonecon, kiun donus la ĝisnuna elparolado de tiuj ĉi literoj dank’ al la kutima neregula uzado de tiuj ĉi literoj en diversaj lingvoj. Pli klare la legantoj tion ĉi komprenos tiam, kiam ili vidos poste en la praktikaj provoj la manieron de uzado de tiuj ĉi literoj. — Al la legantoj, kiuj havas la kutimon tro rapide juĝi kaj kondamni ĉian objekton, ni turnas la atenton, ke la supre proponita alfabeto estas frukto de diversaj provoj kaj reprovoj kaj ke ĉio, kion mi nun diras, estas ankoraŭ ne faroj, sed nur proponoj; ili sekve ne rapidu kun kondamnoj kaj maldelikataj postuloj, ĝis la objekto iom post iom estos al ili klara per la postaj praktikaj provoj; sed ĉiujn konsilojn mi tre volonte kaj danke akceptos kaj mi petas la amikojn sendi al mi siajn opiniojn pri la proponita alfabeto.

En la sekvanta numero mi priparolas la tutan gramatikon.

L. Zamenhof.

II. GRAMATIKO

(DUA ARTIKOLO, FEBRUARO 1894, no 2 [50], p. 17-21)

§1. La artikolon la mi proponas tute forigi. Kvankam per si mem ĝi estas tre oportuna, sed al kelkaj nacioj ĝi prezentas tuj en la komenco de la lernado tian malfacilaĵon, ke ili perdas la deziron okupi sin je nia lingvo. Ke lingvoj povas tute bone ekzisti sen artikolo, tion ĉi montras al ni la lingvoj slavaj, latina kaj aliaj. En la okazoj, kiam ni volas necese esprimi, ke ni parolas pri objekto difinitanedifinita, ni povas uzi anstataŭ la artikolo difinita la vorton tiu (en la reformita formo, kiun ĝi havos) kaj anstataŭ la artikolo nedifinita la vorton unu.

§2. En la substantivoj mi proponas la sekvantajn ŝanĝojn: a) Forigi la akuzativon, kiu de unu flanko prezentas grandan malfacilaĵon al multaj personoj kaj de la dua flanko kontraŭparolas al la komuna spirito de nia lingvo, kiu havas deklinacion nur per prepozicioj. Ke lingvo povas ekzisti tre bone sen akuzativo, tion ĉi ni vidas en diversaj civilizitaj lingvoj, kiuj havas akuzativon aŭ nur en certaj kategorioj da vortoj aŭ tute ĝin ne havas. Sekve: la akuzativo estu egala al la nominativo. Por eviti malkompreniĝon kaj konfuzon inter la nominativo kaj akuzativo, ni povas konsili (ne devigi) al la komencantoj, ke ili metu la nominativon ĉiam antaŭ la verbo kaj la akuzativon post la verbo; sed fari el tio ĉi ian regulon kaj malliberigi la ordon de la vortoj en la frazo ni tute ne bezonas, ĉar la logika sento kaj kelka kutimo facile donos al ĉiu la eblon eviti malkompreniĝojn. Eraroj en la uzado de la akuzativo apartenas al la plej oftaj, kiujn la komencantaj Esperantistoj (kaj ofte ankaŭ la Esperantistoj malnovaj) faras, kaj la forigo de la akuzativo prezentos grandan faciligon por la lingvo. — b) La multenombron mi proponas formi per la finiĝo i (ĉar la litero j nun ne ekzistos en la alfabeto); tia finiĝo ekzistas en diversaj lingvoj (ekzemple latina, itala, slavaj), ne estas sekve arbitra (kiel kelkaj personoj erare pensis pri la j) kaj ĝi estas multe pli konforma al la mola spirito de nia lingvo ol la s, kiun diversaj personoj proponis. Ofte ripetata s donus jam per si mem tre akran sonadon al nia lingvo, tiom pli nun, kiam kun forigo de la sono z la nombro de la vortoj kun s pligrandiĝos; pro tiu ĉi sama kaŭzo mi proponas ankaŭ la forigon de la s en la formoj de la verbo, kiel oni vidos malsupre. Sekve anstataŭ patroj ni diros patri, kaj la regulo estos: substantivoj en ununombro finiĝas per o, en multenombro per i.

§3. En la adjektivoj mi proponas la sekvantajn ŝanĝojn a) Deklinacion ili ne havas, ĉar ĝi estas superflua balasto, kaj sufiĉas, se la deklinacio ekzistas ĉe la substantivoj. b) La adjektivoj kaj adverboj havas finiĝon egalan e, ĉar la diferencigado inter adjektivoj kaj adverboj estas por kelkaj popoloj tre malfacila. Sed ĉar la egaleco de adverboj kaj adjektivoj povus ofte doni malkompreniĝon (ekzemple: patro bone kantas povus signifi bona patro kantas kaj patro kantas bone), tial ni devas turni la atenton de la komencantoj, ke ili evitadu tiajn malkompreniĝojn per klara ligado de la vorto difinanta kun la vorto difinata kaj ne kun alia vorto (ekzemple: bone patro kantas = bona patro, patro kantas bone = bone kantas). Sekve ankaŭ tie ĉi, kiel ĉe la akuzativo, ni bezonas nur doni konsilon anstataŭ krei devigan regulon, kiu senbezone malliberigus la ordon de la vortoj en la frazo. c) Anstataŭ pli ĉe la gradoj de komparado ni uzos plu (ĉar la finiĝo i signifas substantivon multenombran) kaj anstataŭ plej ni uzos maksu (prenitan el maxime).

§4. En la nombrovortoj mi proponas la sekvantajn ŝanĝojn: a) anstataŭ unu ni uzos un (pli mallonge; unu ekzistis, por ke ni povu formi unuj, sed kiam la multenombro havas i, ni povas diri un, uni; anstataŭ naŭ ni uzu novu (ĉar ŭ ne ekzistas). b) La nombroj ordaj, dank’ al la ŝanĝo de la finiĝo adjektiva, havas ankaŭ la finiĝon e. c) La sufikson op mi proponas forigi, kiel superfluan (anstataŭ duope ni povas diri en du aŭ simple du).

§5. Por la pronomoj, kiuj ĝis nun havis ne regule finiĝon de verbo, la plej logikaj kaj regulaj formoj estus la sekvantaj: mo, to, lo, lino, so, mi, ti, li, lini, si; sed praktikaj provoj montris al mi ke tiuj ĉi formoj estus neoportunaj kaj estus malfacile alkutimiĝi, ekzemple, ke ti signifas kelkajn personojn, ke le signifas lia k.t.p. Tial mi proponas: a) Pronomoj personaj: mu (= mi) (u signifas nun nenian gramatikan finiĝon), tu (= vi, ci), lu (= li kaj ĝi), elu (= ŝi), su (= si), nu (= ni), vu (= vi), loru (= ili, por ambaŭ seksoj). b) La vortojn ĝi kaj oni, kiel oni vidas el la supra tabelo, mi proponas tute forigi, ĉar ili al multaj personoj prezentas malfacilaĵon. Tiel same kiel en la substantivoj, laŭ la forte enradikita kutimo de ĉiuj popoloj (kvankam kontraŭ la logiko), ni diras, ke ino signifas speciale virinan sekson, kaj o signifas aŭ viron aŭ estaĵon senseksan, tiel ni ankaŭ en la pronomoj diros: elu signifas speciale virinan sekson, kaj en ĉiuj aliaj okazoj oni uzu lu. Anstataŭ la vorto oni ni en okazo de bezono povas uzi, konforme al la senco, aŭ homi (= homoj) aŭ iu (en ĝia estonta reformita formo). c) La pronomoj posedaj laŭ reguloj de la adjektivo nun estos: mue, tue, lue, elue, sue, nue, vue, lorue.

§6. En la verbo mi proponas la sekvantajn ŝanĝojn: a) Anstataŭ la formoj kun s, kiuj estas tro akraj por nia lingvo (precipe post la anstataŭigo de z per s en multaj vortoj), mi proponas formojn kun n (pli regulaj estus formoj kun t, responde al la 3a persono de verbo en multaj lingvoj; ni ne povas tamen akcepti la t, ĉar ĝi malbonigus la harmonion en nia lingvo). Mi proponas: por la infinitivo -a (i estas okupita por substantivoj; r, kiu estus pli internacia, prezentus malbonsonaĵon); formo ordona -an (u devas resti libera por vortoj simplaj, kiuj ne povas havi ian gramatikan finiĝon kaj ne povas ankaŭ, pro bonsoneco, finiĝi per konsonanto); tempo estanta -en, tempo estinta -in, tempo estonta -on, formo kondiĉa -un. Sendube kelkaj legantoj faros la rimarkon, ke an, en, in, on, un jam ĉiuj estas okupitaj por vortoj aŭ sufiksoj; tamen tio ĉi nenion malhelpas, ĉar la okupiteco estas nur teoria kaj inter gramatikaj finiĝoj kaj memstaraj vortojsufiksoj neniam povas naskiĝi ia konfuzo. En la vortaro ni diros, ke la finiĝo in (= -in) signifas tempon estintan de verbo, la sufikso in (= -in-) virinan sekson, la vorto in (= in) la nunan en. b) La ses participoj estas por si mem objekto tre logika kaj oportuna; sed nenia lingvo ilin havas, kaj al kelkaj popoloj, kiuj havas nur po unu participo aktiva kaj pasiva, la ses participoj prezentas eĉ tre grandan malklaraĵon kaj malfacilaĵon. Tial mi proponas: ni lasu nur po unu participo aktiva kaj pasiva (la provoj montris al mi, ke ni povas tion ĉi fari): participo aktiva havu la finiĝon -ente, participo pasiva -ate. Sed por forigi la mankojn, kiuj naskiĝus de la forigo de la kvar ceteraj participoj, ni donos en la vortaro du novajn vortojn: pasate (= estinta) kaj future (= estonta).

§7. Adverboj apartaj ĉesas ekzisti (rigardu Adjektivon §3).

§8. Pri prepozicioj estos parolate en la vortaro, ĉar ili prezentas simplajn vortojn.

§9 kaj 10 de la gramatiko restas senŝanĝe.

§11. Vortojn kunmetitajn mi proponas fari el plenaj vortoj, por eviti malbonsonecon kaj ofte ankaŭ nekompreneblecon; ekzemple: vaporoŝipo (ne vaporŝipo); entute mi proponas uzi vortojn kunmetitajn kiel eble pli malofte, ĉar ili ne bone respondas al la romana karaktero de nia lingvo kaj ofte estas nekompreneblaj por kelkaj popoloj,

§12. Restas senŝanĝe.

§13. Por direkto mi proponas uzi la vorton versu (= en la direkto al...), ĉar la akuzativo ne ekzistas kaj ĝi ankaŭ prezentis maloportunaĵon; ekzemple: mi veturas versu Berlino, mi iras versu domo.

§14. La prepozicion je mi proponas tute forigi, ĉar la komencantoj tre multe uzas ĝin kaj per tio ĉi ne sole malbeligas la lingvon, sed ankaŭ suferigas la klarecon; la pli kompetentaj esperantistoj en la lasta tempo ne senprave evitadis tiun ĉi vorton. Ĉiu povas facile ĝin anstataŭigi per aliaj pli difinitaj prepozicioj, kaj ne estos ankaŭ malfeliĉo, se unu diros ekzemple ĝoji pro tio kaj alia diros ĝoji pri tio.

§15. Senŝanĝe.

§16. Senŝanĝe (forlasinte, kompreneble, la rimarkon pri la nun ne ekzistanta artikolo la); sed mi konsilus uzadi la apostrofadon nur en versoj.

III. TABELO DE PRONOMOJ

La tabelo de interrilataj pronomoj kaj adverboj estis siatempe konstruita, por matematike faciligi ilian ellernadon. Ĉe la kreada de tiu interrilata tabelo, kiu ekzistas en nenia lingvo, mi kompreneble devis elpensi la vortojn, kaj tio ĉi donis al diversaj amikoj kaŭzon al senfinaj kritikoj kaj disputoj. Por forigi tiun ĉi objekton de konstanta disputado, mi proponas detrui la reciprokan aranĝon de la tabelo kaj rigardi la membrojn de la tabelo kiel simplajn vortojn sen reciproka interrilato. Ĉar la nombro de la nomitaj vortoj ne estas tre granda, tial ni povis tion ĉi kuraĝe fari, tiom pli, ke la negranda perdo de facileco estas rekompencita per pligrandiĝo de natureco. Sekve mi proponas ekzemple: omnu, kom, sik, semper, anstataŭ ĉiu, kiel, tiel, ĉiam, k.t.p. Tial mi ne bezonas nun paroli pri tiuj ĉi vortoj kaj mi donos ilin simple en la vortaro, kiel simplajn vortojn.

IV. SUFIKSOJ KAJ PREFIKSOJ

Ĉar ankaŭ ili havas nenion komunan kun la konstruo de la lingvo, sed prezentas apartajn vortojn, kiuj povas esti uzataj aŭ aparte aŭ en kunligo kun la radikoj de aliaj vortoj, tial mi ankaŭ pri ili parolos simple en la vortaro.

V. VORTARO

Nun mi transiras al la plej granda parto de mia analizo — al la vortaro. En tiu ĉi vasta parto la plej multe estas al mi necesa la helpo de la amikoj, kaj tial mi petas ĉiun, kiu deziras partopreni en la reformado de la vortaro, ke li volu fari la jenon: Li prenu la Mezan Vortaron (verko N-ro 21 aŭ 64), elskribu laŭ alfabeta ordo la vortojn Esperantajn kaj apud ĉiu vorto li skribu la novan formon, kiun li konsilus doni al tiu ĉi vorto, aŭ la signon —, se li konsilas lasi la vorton sen ŝanĝo. La tiamaniere skribitan vortaron li volu sendi al mi (parto post parto), por ke mi povu, publikigante mian reformitan vortaron, komparadi ĝin kun la vortaroj alsenditaj kaj elprenadi el tiuj ĉi lastaj ĉion bonan, kion mi trovos en ili, kaj por ke mi en okazo de dubo povu vidi, kia formo por tiu aŭ alia vorto estas la plej multe aprobata. En n-ro 4 de nia gazeto mi analizos la vortaron de A ĝis H, en n-ro 5 de H ĝis O, en n-ro 6 de O ĝis la fino. En n-ro 3 mi faros paŭzon, por ke la amikoj havu tempon pripensi, ellabori kaj alsendi al mi la unuan parton de la vortaro, antaŭ ol mi komencos la analizadon.

Tie ĉi mi diros kelkajn vortojn pri la principoj, kiujn mi laŭ mia persona sperto kaj laŭ la plimulto da ricevitaj opinioj rekomendus al la amikoj en la nuna verkado de la vortaro: 1) la vortoj devas esti kiom eble pli internaciaj, konataj en la mondo. 2) Ili tamen ne devas esti malbonsonaj, sed ili estu harmonie konformaj al la komuna spirito de nia lingvo. 3) Por ke la karaktero de la tuta lingvo estu pli unuforma kaj ne simila al ia neharmonia miksaĵo, mi proponus (dank’ al la romana fundamento de nia lingvo) evitadi vortojn germanajn aŭ slavajn kaj preni, kiom ĝi estas ebla, nur el lingvoj romanaj (latina [la plej bone], itala, hispana, k.t.p.), 4) Peni, ke la skribado de la vorto estu kiom eble plej proksima al ĝia skribado en aliaj lingvoj, kvankam ĝia elparolado eble estos iom alia. Ekzemple: ni uzos centro (legu ŝentro) kaj ne zentro, stono (se ni lasus tiun ĉi vorton) kaj ne ctono (kiel ŝajne postulas nia nova alfabeto). Kompreneble ne ĉiam ni devas tion ĉi fari; ekzemple: anstataŭ quale ni devas skribi kvale, anstataŭ natio, kiu estus malagrabla kaj kontraŭkutima al ĉiuj popoloj, ni uzos laŭ itala maniero nazionaziono, anstataŭ caracterokaraktero, ĉar la elparolado ŝaraŝtero estus por ĉiuj nacioj tro fremda. 5) Kiom ni povas, ni devas peni, ke la vortoj simplaj ne donu ian konfuzon kun vortoj kunmetitaj (kiel ekzemple la ĝisnuna vorto defendi povus signifi de-fendi); sed ĉar tro pena evitado de tiaj aperoj estas neebla (alie ni devus multajn vortojn tute arbitre elpensi), tial mi pensas, ke en okazoj, kie ni ne bezonas timi malkompreniĝon, ni povas tiajn vortojn lasi, ekzemple anstataŭ mateno ni povas kuraĝe lasi la originalan vorton matino k.t.p. ne timante ke iu akceptos ĝin por virina sekso de la vorto mato.

Mi esprimis la principojn, kiuj estus rekomendindaj laŭ mia nuna persona opinio; sed se tiu aŭ alia amiko aprobas aliajn principojn, tiam mi petas lin, ke li en la verkado de la vortaro libere sekvu sian opinion; ĉar nur tiam la alsendotaj vortaroj prezentos al mi helpon, se ili prezentos la memstarajn opiniojn de diversaj personoj (supozante, kompreneble, ke la amiko sendos al mi sian laboron kiel konsilon kaj ne kiel paralizigan postulon).

Al la personoj, kiuj sendos al mi supramaniere verkitajn vortarojn, mi estos tre danka. Se en mia supre proponita gramatiko iu trovos erarojn aŭ maloportunaĵojn, mi petas lin montri ilin al mi.

Por ekzemplo de la nova dialekto mi donas tie ĉi la preĝon “Patro nia” en la nova dialekto; en tiu ĉi peco la gramatiko estas jam reformita, kvankam la vortoj estas ankoraŭ provizoraj kaj eble ankoraŭ estos ŝanĝitaj ĉe la analizado de la vortaro:

Patro nue, kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero. Pano nue omnedie donan al nu hodiu e pardonan al nu debi nue, kom nu anku pardonen al nue debenti; ne kondukan nu in tento, sed liberigan nu de malbono.

L. Zamenhof.

AL LA DEMANDO PRI LA REFORMOJ

(TRIA ARTIKOLO, MARTO 1894, no 3 [51], p. 36-39.)

Kiel mi jam diris en la pasinta numero de nia gazeto, mi faras en la nuna numero paŭzon kun mia artikolo “Pri reformoj en Esperanto”, por doni al la legantoj la eblon prepariĝi al kunlaborado por la vortaro. En la sekvanta numero mi rekomencos la presadon de la artikolo, kaj dume mi uzos la okazon de la paŭzo, por diri kelkajn vortojn pri la maniero, en kiu mi uzis por mia projekto la diversajn proponojn kaj opiniojn, kiujn mi ricevis aŭ legis en la daŭro de 6 jaroj.

Multaj amikoj, ne trovante en mia projekto postesignojn de iliaj proponoj, diros kredeble, ke mia projekto estas ne plena kaj ke mi forgesis enpreni en la projekton multon el la bonoj, kiujn oni proponis al mi. Tial mi antaŭ ĉio rimarkas, ke mi ĉiujn ricevitajn proponojn kaj opiniojn ne sole tralegis, sed ankaŭ bone pripensis kaj en okazo de bezono elprovis. Sed la plej grandan parton mi ne enprenis simple el la kaŭzo, ke mi trovis en ili ne plibonigon, sed malplibonigon de nia lingvo aŭ malutilon por la progresado de nia afero. Se la aŭtoro de tiu aŭ alia propono pensas, ke mi eraris, li povas nun en sia propra nomo publikigi sian proponon. Priparoli kritike ĉiujn tiujn ĉi proponojn mi ne povis, ĉar tio ĉi estus laboro senfina kaj tute ne interesa por la legantoj de nia gazeto. El ĉiuj recevitaj proponoj nur kompare tre malgranda parto montriĝis kiel bona (almenaŭ en miaj okuloj); sed ankaŭ el tiu ĉi lasta kategorio da proponoj mi post longaj pripensoj povis akcepti nur parton, — la reston mi devis forlasi sen uzo, ĉar, kvankam per si mem mi ilin aprobis, mi tamen vidis, ke en la nunaj cirkonstancoj ilia akceptado ne estus utila.

Analizi ĉiujn faritajn proponojn estus, kiel mi diris, laboro superflua kaj senfina; tamen kelkajn el ili mi tie ĉi analizos, pro ekzemplo, por montri al la legantoj, ke, se mi ian proponon ne akceptis, tio ĉi ne montras, ke mi ĝin ne pripensis. Mi analizos kompreneble nur tiajn proponojn, kiujn mi per si mem aprobas, kvankam akcepti ilin mi ne povis.

Ekzemplo 1. Oni proponis. ke la substantivoj de virina sekso havu la finiĝon a anstataŭ la sufikso in(o) (ekzemple: patra anstataŭ patrino; la adjektivo devus tiam kompreneble anstataŭigi sian a per alia litero). La virina a ekzistas en kelkaj lingvoj kaj estus efektive pli oportuna ol ino, dank’ al sia pli granda natureco kaj mallongeco. Sed ricevinte tiun ĉi proponon, mi rememoris, ke la a por virina sekso venis al mi en la kapon ankoraŭ en la komenco de mia kreado de la lingvo kaj ke mi tiam pro kelkaj praktikaj kaŭzoj ĝin forĵetis. Malgraŭ tio mi en la lasta tempo denove kliniĝis al la flanko de tiu ĉi a kaj jam decidis akcepti ĝin en mian projekton. Tio ĉi tamen en la praktiko ne estis tiel facila, kiel ĝi sendube montriĝas al ĉiu en la teorio: la ŝajne tiel simpla a montriĝis nekonforma al la konstruo de nia lingvo; kiel finiĝo la a virina ne povis esti uzata, ĉar tiam ĝi perdiĝadus en la vortfarado kaj ni ne scius ekzemple ĉu frate estas la adjektivo de frato aŭ de frata (fratino), ĉu viriĝi signifas fariĝi virofariĝi vira (virino), k.t.p. Mi devis sekve aŭ ŝanĝi la konstruajn principojn de nia lingvo, aŭ diri, ke a estas ne defalebla finiĝo sed nedefalebla sufikso, kiu diferencas de la aliaj sufiksoj per tio, ke ĝi ne akceptas post si la substantivan finiĝon o (ekzemple fratae, viraiĝi, k.t.p.). El la du alternativoj mi elektis la lastan, kiel malpli riskan. La a virina sekve jam enportis en la lingvon ion fremdan, escepton el la reguloj; mi tamen decide ĝin akceptis en la projekton, pensante, ke la lernantoj ne trovos en ĝi ian malfacilaĵon. Sed ju pli mi daŭrigadis la praktikajn provojn, des pli mi konvinkiĝadis, ke la a virina prezentas ĉiam ian dissonancon* en nia lingvo, kaj tiel mi en la fino decidis ne akcepti ĝin, sed resti ĉe la malnova ino, kiu estas jam elprovita kaj bona. La legantoj sekve vidas, ke, kvankam mi pri la a virina ne parolis en mia projekto eĉ unu vorton, tio ĉi tamen tute ne montras, ke mi ĝin ne pripensis aŭ ne elprovis. (Se iu el la amikoj trovos ian rimedon por oportuna enkonduko de la a virina, tiam mi eble reakceptos ĝin ankoraŭ en la fino de mia analiza laboro.)

* La vorto “dissonanco” kun duobla “s” kredeble ne estas preseraro anstataŭ la nun kutima formo “disonanco”, ĉar Zamenhof uzis la formon kun duobla “s” ankaŭ en lingva respondo en 1891.

Ekzemplo 2. Kelkaj amikoj proponis, ke ni enkonduku apartan sufikson por substantivoj speciale viraj, tiel same, kiel ni havas sufikson por substantivoj speciale virinaj. (Precipe konvinke tion ĉi proponis S-ro Lojko en lia lasta vizito ĉe mi en Grodno.) Pripensinte tiun ĉi proponon, mi trovis ke ĝi estas ne sole tre logika sed ankaŭ tre oportuna. Fratiro ekzemple signifus tiam speciale fraton kaj fratino — speciale fratinon, dum frato signifus simple infanon de tiuj samaj gepatroj (= aŭ frato, aŭ fratino); frati signifus sekve gefratoj kaj la prefikso ge povus esti forĵetita. Parolante ekzemple pri bovoj, ni povus ĉiam klare esprimi, ĉu ni parolas pri bovoj sen diferenco de la sekso aŭ pri bovinoj aŭ pri bovo-viroj (ne bezonante uzadi la aldonatan vorton viro). Kelkajn tagojn post ia forveturo de S-ro Lojko mi jam decidis akcepti la viran sufikson en mian projekton. Sed post plua pripensado detenis min de tiu ĉi paŝo la sekvanta konsiderado: nia lingvo devas antaŭ ĉio esti plej facila por ĉiuj nacioj kaj, kiom ĝi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kiu estus kontraŭ la kutimo de la nacioj kaj prezentus por ili malfacilaĵon aŭ fremdaĵon; vira sufikso prezentus, almenaŭ en la komenco (plej grava tempo!) kelkan maloportunaĵon kaj fonton de eraroj; malesto de vira sufikso, kiel montris la ĝisnuna praktiko, ne prezentas maloportunaĵon; sekve rezultato: en nia pure praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj — kaj la vira sufikso ne devas ekzisti.

Ekzemplo 3. Serĉante erarojn en nia lingvo, unu volapükisto antaŭ 4-5 jaroj rimarkis en sia kritiko, ke, dank’ al la neakcentitaj finiĝoj de la verbo nia lingvo en la elparolado ne permesas al la orelo klare diferencigi la tempojn (fáras, fáris, fáros, fárus). Per si mem la rimarko estas erara (kiel sendube konvinkiĝis ĉiuj parolantoj la lingvon Esperanto); tamen, por eviti tian ŝajnan neoportunecon, mi volis proponi en mia projekto la sekvantan ŝanĝon: la verbaj formoj finiĝu per akcentitaj vokaloj (á, é, í, ó, ú). En la vortaro ni tiam dirus: o signifas substantivon, — ó signifas tempon estontan de verbo. Maloportunaĵon tiu ĉi ŝango ne prezentus, ĉar akcentitaj vokaloj ekzistas en ĉiuj presejoj de la mondo (tiom pli, ke estus ja tute egale, ĉu la presejo uzus ´ aŭ ` aŭ ^ k.t.p.) dume oportunaĵojn la dirita ŝanĝo prezentus grandajn: 1) la formoj de la verbo estus tre klare diferencigeblaj eĉ por orelo tute ne alkutimita; 2) la formoj de la verbo, renkontataj en la parolado sur ĉiu paŝo, perdus la finiĝon konsonantan kaj tiel preskaŭ ĉiuj vortoj en nia lingvo havus finiĝon per vokalo, kio altigus la bonsonecon de la lingvo; 3) ricevinte certan nombron da vortoj kun akcento en la fino, la lingvo, sen malfaciliĝo de la lernado, ricevus kelkan diversecon en la akcentado, kiu levus ankoraŭ ĝian bonsonecon; 4) por la versofarantoj la granda nombro da vortoj kun akcentita finiĝo estus tre agrabla gajno. — Dank’ al la 4 diritaj oportunaĵoj, kiuj povus esti akiritaj per unu tre simpla reguleto, la akcentitaj formoj havis por mi jam de longa tempo grandan allogon kaj mi decidis akcepti ilin en la projekton. Sed pripensinte la aferon pli objektive, mi devis konfesi, ke la akcentoj sur literoj por multaj personoj prezentos ion fremdan en nia lingvo, objekton de disputado kaj nekontenteco; al la komencantoj (tiuj ĉi personoj estas por ni la plej gravaj) la akcentoj per la unua rigardo prezentos ion komplikitan, la lingvo tiam ŝajnos al ili ne tiel simpla, kiel ni dezirus. Mi akceptis la formojn, elĵetis ilin, denove akceptis, provis anstataŭigi ilin per aliaj formoj, kiuj en la esenco donus tion saman, ne fortimigante tamen la unuan rigardon (ekzemple h post vokalo devus signifi, ke la vokalo estas akcentita... k.t.p.), kaj post multaj provoj kaj reprovoj mi fine devis forĵeti la akcentitajn formnojn, kvankam mi persone forte ilin aprobas.

Ekzemplo 4. Por pliriĉigi la lingvon, kelkaj amikoj proponis diversajn novajn sufiksojn kaj prefiksojn, el kiuj kelkaj estis laŭ mia opinio tre bonaj; mi tamen ne povis ilin akcepti, ĉar mi gvidis min per la sekvanta principo: lingvo, kies unua kaj plej grava celo estas fariĝi tutmonda, devas antaŭ ĉio esti la plej simpla kaj plej facila por ĉiuj; tial ĉiujn novajn regulojn, sen kiuj la lingvo povas tre bone ekzisti kaj kies akcepto iom plimalfaciligus la lernadon de la lingvo, ni ne devas akcepti, kvankam ili per si mem eĉ estus tre belaj.

Ĉu miaj klarigoj pri la montritaj proponoj konvinkis la legantojn pri ilia neakceptindeco — mi ne scias, ĉar tiel same, kiel mi ilin teorie aprobis kaj post provoj kaj reprovoj malakceptis, tiel same ankaŭ la legantoj povus juĝi pri ili nur post multaj provoj. Al tio ĉi oni ne forgesu, ke el la grandega amaso da proponoj mi elektis por ekzemplo nur la plej bonajn, pri kiuj mi mem ankoraŭ ne estas certa, ĉu en la fino de mia analiza laboro, post pluaj provoj, mi ilin ne reakceptos. Mi ne parolis pri ili por batali kontraŭ ili — mia celo estis nur montri per kelkaj ekzemploj, ke se tiun aŭ alian eĉ bonan proponon mi ne akceptis en mian projekton, tio ĉi tute ne montras, ke mi la proponojn ne pripensis kaj ne elprovis.

Al kelkaj novaj legantoj kiuj ne konas la historion de naskiĝo de nia Ligo, eble ŝajnos stranga, ke ni presas iafoje proponojn pri reformoj en la parto de anoncoj anstataŭ en la teksto de nia gazeto. Ni ripetos tial mallonge la kaŭzon de tiu ĉi apero. Artikoloj pri reformoj (pro kaj kontraŭ) kaj kun diversaj reformaj proponoj venas al ni en tia granda amaso, ke ni en nia malgranda gazeto ne povas presi eĉ centan parton de ili. La redaktoro de nia gazeto tial estis devigita elekti el ĉiuj proponoj tion, kio ŝajnas al li la plej bona, kaj prezenti tion ĉi en formo de sistema projekto de reformoj; ĉio cetera devis resti neakceptita; se iu el la aŭtoroj de neakceptitaj proponoj volas prezenti sian opinion al la Esperantistoj, li havas plenan rajton tion ĉi fari, sed tiam li devas mem presi sian artikolon per siaj propraj rimedoj kaj dissendi ĝin al la Liganoj. Ĉu li faros tion ĉi per aparta presado kaj dissendado aŭ per pagataj anoncoj en nia gazeto, por kiuj la redakcio ne havas respondecon — tio ĉi jam dependas de la volo de la proponanto.

Mia nuna artikolo estis jam finita, kiam mi ricevis de sinjoro kapitano Forkarth el Josefstadt, Bohemujo, leteron, en kiu li proponas, ke mi post la fino de mia reforma projekto proponu al la Ligo ne tri, sed kvar demandojn; la kvara demando estus: ĉu la Esperantistoj deziras akcepti en principo mian projekton de reformoj, sed fari kelkajn ŝanĝojn en ĝiaj apartaj detaloj? En efektivo la propono de S-ro Forkarth jam sin trovas en la 3a de miaj proponotaj demandoj (ĉu ni devas fari aliajn reformojn en la lingvo?); la vortoj aliaj reformoj ne signifas ja, ke la reformoj devas esti tute aliaj, de la komenco ĝis la fino: ili povas ankaŭ diferenci de miaj reformoj nur en kelkaj detaloj. Tamen povas esti, ke la personoj, kiuj dezirus akcepti mian tutan projekton, sed volus fari en ĝi nur ian malgrandan ŝanĝon, eble ĝenos sin voĉi por la 3a punkto; tial mi efektive intencas proponi siatempe ankoraŭ kvaran demandon, konsilitan de S-ro Forkarth. La personojn, kiuj voĉos por la kvara punkto, mi petos, ke ili samtempe kun alsendo de sia voĉo publikigu ankaŭ por voĉdonado de la Ligo la ŝanĝon, kiun ili proponas fari.

En la fino mi diros kelkajn vortojn ankoraŭ pri unu proponu, kiun mi ricevis en la lastaj tagoj. S-ro instruisto Kürschner el Zürich, Svisujo, proponas, ke ni tute ne uzadu en nia lingvo grandajn literojn (ekzemple en la komenco de frazo, en propraj nomoj, k.t.p.) Tiu ĉi propono estas laŭ mia opinio tre prudenta, kaj mi ĝin aprobas el la tuta koro, ĉar efektive la uzado de du specoj de literoj estas tute superflua kaj sensenca. Sed ĉar tio estas demando ne sole de nia lingvo, sed entute de ĉiuj lingvoj, kaj kun la konstruo de nia lingvo ĝi havas nenion komunan, tial mi pensas ke ni devas lasi tiun ĉi demandon por tempo estonta, kaj nun ni devas eviti ĉian superfluan bataladon kontraŭ la kutimoj de la popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por nia lingvo. Cetere, mi ne diras ankoraŭ mian lastan opinion pri tiu ĉi propono; povas esti, ke post plu pripenso mi akceptos ĝin ankoraŭ en mian projekton en la fino de mia laboro.

L. Zamenhof.

PRI LA “J”

(KVARA ARTIKOLO, MARTO 1894; sama numero).

El la opinioj, kiujn mi ricevis ĝis nun pri mia nova alfabeto, preskaŭ ĉiuj senescepte enhavas absolutan kaj plenan aprobon. Nur pri unu litero mi ricevis de diversaj flankoj demandojn, kiujn mi nun volas respondi. Oni demandas min, kial mi elĵetis la literon J kaj kiel mi ĝin anstataŭigos en tiaj vortoj, kiel ekzemple: adjektivo, projekto, jam. k.t.p. La demando estas grava, tiom pli ke la litero j estas punkto, pri kiu mi ankoraŭ mem dubas kaj pri kiu mi dezirus konsiliĝi kun niaj amikoj. Tial mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol mi alpaŝas al la publikigado de la vortaro.

Unu el la ĉefaj principoj de mia reformita alfabeto estis: eviti literojn kaj sonojn, kiuj sen buŝa instruado prezentus malklaraĵon al ia el la plej gravaj popoloj aŭ postulus tro komplikitajn klarigojn en la lernolibroj difinitaj por tiu ĉi popolo. La j apartenas al tiaj literoj: al unu tre grava popolo (Francoj) estas iom malfacile tute precize klarigi (sen buŝa instruado kaj sen komplikitaj ekzemploj) la elparoladon de tiu ĉi litero; ankaŭ al dua tre grava popola (Rusoj) la preciza klarigado de la j povas esti farata ne per simpla litero, sed nur per ekzemploj, ĉar la rusoj havas literojn por la grupoj ja, je, ju, jo sed ne havas apartan literon por la sono j antaŭ vokalo. Du cirkonstancoj tre gravaj, por ke ni la j elĵetu el la lingvo kiu deziras fariĝi tutmonda sen subteno de potenculoj*.

* Strange estas, ke la malfeliĉa j prezentas ofte malfacilaĵon eĉ al tiaj poploj, kiuj havas en sia lingvo la literon kaj sonon j tute similan al la nia! Ekzemple la germanoj! Unu germana klubo esperantista demandis min antaŭ kelkaj jaroj, kiel oni devas elparoli la j; en unu germana lernolibro de nia lingva estis dirite, ke j estas vokalo kaj krajono estas kvarsilaba, en alia ankaŭ lernolibro estas instruate, ke krei = krej!!

Kiel helpi al si sen la litero j? Tiel same, kiel sen la aliaj elĵetotaj literoj, t.e.: aŭ elĵeti la literon (ekzemple: sinoro, proekto, Mao anstataŭ sinjoro, projekto, Majo aŭ anstataŭigi ĝin per la parenca litero (sekve ankaŭ sono!) i (ekzemple: adiektivo, Ianuaro, Iulio, anstataŭ adjektivo, Januaro, Julio) aŭ fine per aliigo de la vortoj (ekzemple: maestro, maksu, si, anuo, anstataŭ majstro, plej, iu, jaro).

Tia estas mia nuna opinio, kiu igis min elĵeti la j el la alfabeto. Tamen se pluaj provoj, farotaj de mi kaj de aliaj amikoj, montros ke la malutilo de la neekzistado de j estas pli granda ol la utilo de ĝia elĵetado, tiam mi reakceptos la literon en mian proponotan alfabeton en la fino de mia projekto. Pri la j, tiel same kiel pri ĉiu alia punkto de mia projekto, mi ne diras ankoraŭ mian lastan opinion, ĝis mi ricevos sufiĉan nombron da motivitaj opinioj de niaj amikoj. Por ke mi povu poste prezenti al voĉdonado de la Ligo projekton pli-malpli perfektan kaj per tio faciligi la voĉdonadon kaj la elekton de la fina formo de nia lingvo, mi petas ripete, ke la amikoj volu sendi al mi kiom eble pli motivite siajn opiniojn pri la diversaj punktoj de min projekto antaŭ kaj ekster la oficiala voĉdonado, kiun mi petos siatempe.

L. Zamenhof.

NI PREPARIĜU!!

(KVINA ARTIKOLO, MARTO 1894; sama numero).

Post tri monatoj mia analiza laboro pri reformoj en Esperanto estos finita, kaj tiam, farinte en ĝi kelkajn modifikaciojn, kiuj eble ĝis tiu tempo montriĝos utilaj, mi proponos ĝin al la voĉdonado de la Esperantistoj. Se la plimulto ne decidos, ke ni devas lasi la lingvon netuŝite en ĝia ĝisnuna formo, tiam oni aŭ akceptos mian projekton, aŭ oni faras en ĝi diversajn ŝanĝojn; en ambaŭ okazoj ni baldaŭ trovos nin antaŭ la neceso krei novan sisteman literaturon anstataŭ la malnova, kaj al tio ĉi ni devas esti frutempe pretigitaj!!

Ĉe la malrapida alportado de helpo de la flanko de niaj amikoj, ni devas komenci la prepariĝadon tre frue, por ke ni ĝis la decida momento estu jam tute pretaj, ĉar alie ni tiam eble longe devos stari senmove: la malnova estos kondamnita, kaj la novan ni ne povos komenci. Por ke ni en la responda momento estu jam tute pretaj kaj ne devu halti (kio efikus tre senkuraĝige sur multajn amikojn de nia afero), mi jam nun komencas preparajn paŝojn por la ekkreado de sistema literaturo kiam venos la tempo, kaj pro energia helpo en tiu ĉi prepariĝado mi nun alvokas ĉiujn amikojn de la lingvo Esperanto. Mi petas ilin forĵeti sian dormadon, sian paralizigan “oni faros sen mi”; mi petas, ke ĉiu alportu sian briketon al nia konstruo. El gutoj fariĝas maro; sed se ĉiu konservos sian guton en sia poŝo, dirante “la maro fariĝos aŭ ne fariĝos ankaŭ sen mia guto,” — tiam nenion estos eble fari. Jam tiom multe da fojoj mi vane alvokadis la helpon de niaj amikoj! mi esperas, ke almenaŭ nun mia voko ne restos senfrukta.

Kiam la fina formo de la lingvo Esperanto estos teorie decidita, tiam mi intencas komenci la eldonadon de sistema “Biblioteko de la lingvo Esperanto”. La “Biblioteko” konsistos el apartaj broŝuroj kaj libroj, kaj enhavos: mallongajn lernolibrojn en diversaj lingvoj (pli vastaj lernolibroj estos eldonataj ekster la “Biblioteko”), riĉan krestomation da plej diversaj ekzercoj en la nova (fina) formo de nia lingvo, plenan vortaron kun traduko en 5 plej gravaj lingvoj, diversajn verkojn en la nova dialekto, originalajn kaj tradukitajn, prozajn kaj versajn, beletristikajn kaj sciencajn, k.t.p. La “Biblioteko” elirados en la nombro de ĉirkaŭ 50 presitaj folioj en jaro, kaj ĉiu folio (16 paĝoj) kostos po 25 centimoj (= 10 kopekoj = 20 pfenigoj). La sistemo de elirado de la folioj estos pli-malpli tia, ke en ĉiu monato eliros 2 folioj da lernolibroj aŭ vortaroj en diversaj lingvoj kaj du folioj da literaturo.

Por ke la “tempo de elprovado” de la nova dialekto (tempo inter la teoria akcepto kaj praktika enkonduko) ne daŭru tro longe kaj por ke la elprovado ne estu tro neplena kaj nesufiĉa, ni ekster la “Esperantisto” faros vastajn provojn ankaŭ en la “Biblioteko”, kaj por tiu ĉi celo la “Biblioteko” komencos eliradi tuj post la teoria akcepto de la fina dialekto kaj la unuaj 15 folioj prezentos provan krestomation, kiu enhavos en si riĉan kolekton da plej diversakarakteraj pecoj kaj artikoloj en la nova dialekto. Kiam la matura kaj ĉiuflanka elprovado finiĝos kaj la eble trovotaj maloportunaĵoj en la dialekto estos forigitaj, tiam (de la 16a folio) la “Biblioteko” komencos jam enhavadi nur verkojn konstantajn en dialekto jam neniam ŝanĝebla.

Por ke mi povu fari frutempe ĉiujn preparojn al la multeklopoda kaj multekosta eldonado de la “Biblioteko”, mi insiste petas ĉiun amikon de nia afero, ke li volu sciigi min kiel eble pli frue, ĉu li abonos la “Bibliotekon” kaj en kia nombro da ekzempleroj. Por ebligi la entreprenon, ĉiu amiko estas petata kolekti ankaŭ abonojn por la “Biblioteko” inter siaj amikoj kaj konatoj. Aboni, t.e. finance subteni la entreprenon, povas ja ankaŭ tiaj personoj, kiuj lernilabori ne volas. Por ke la “Bibliotekon” povu aboni ankaŭ personoj, kiuj ĝis nun ne konas Esperanton nek la historion de la reformoj en ĝi, la unuaj 3 folioj de la “Biblioteko” enhavos la gramatikon kaj mallongan vortaron de la reformita Esperanto en 6 plej gravaj lingvoj. La nomoj de la abonantoj estos presataj en apartaj aldonoj al la “Biblioteko”.

Antaŭpagon mi ne postulas; ĉiu, kiu volas aboni, estas petata nur alsendi al mi (L. Zamenhof, Grodno, Rusujo) la sekvantan letereton: “Mi deziras ricevadi po ... ekzempleroj de la ‘Biblioteko de la lingvo Esperanto’; pagon por la ricevitaj folioj (po 25 centimoj por presita folio) mi promesas sendadi al vi post la ricevo de ĉiu deka folio. Subskribo: ... Adreso: ...”

Amikoj ne dormu kaj ne prokrastu! La entrepreno estos ne ebla, se ĉiuj preparaj paŝoj ne estos frutempe finitaj, kaj la eldonado povos komenciĝi nur tiam, kiam la “Biblioteko” havos 600 abonantojn (mendantojn). Mi ripete kaj insiste petas ĉiun amikon de nia afero, ke li energie kaj kiom eble pli frue helpu al mi efektivigi la entreprenon, kiu fortikigos la tutan estontecon de nia afero kaj, donante al ĝi la eblon regule kaj senhalte kreskadi, liberigos ĝin fine por eterne de ĉiuj mortigaj disputoj kaj ŝanceliĝoj. La nomoj de la mendantoj kune kun la nombro de mendataj ekzempleroj estos publikigataj en la “Esperantisto” tiel same, kiel ĝi estis farata kun la mendoj por la siatempe intencita “Granda vortaro” en la pasinta jaro. Mi esperas, ke nenia vera esperantisto malestos aŭ tro malfruiĝos en tiuj ĉi nomaroj.

L. Zamenhof.

PRI REFORMOJ EN ESPERANTO

(Daŭrigo.)

(SESA ARTIKOLO, no 4, aprilo, p. 49-52, kaj no 5-5, majo 1894, p. 67-72).

Malsupre mi komencas la publikigadon de la vortaro de mia proponata dialekto. Per simplaj* literoj estas presitaj la vortoj, kiuj restas senŝanĝe kiel antaŭe; per literoj grasaj estas presitaj la vortoj reformitaj, kaj apud ĉiu tia vorto staras en krampoj la vorto malnova, al kiu ĝi respondas. La literojn j kaj h mi, laŭ la konsilo de la plimulto de amikoj, decidis lasi en mia proponota alfabeto, kaj tial oni ilin nun trovos ankaŭ en la vortaro (la j nur antaŭ vokalo). Mi turnas la atenton de la legantoj, ke la vortoj devas esti legataj konforme al la nova alfabeto; tiel ekzemple la vorto acid restas senŝange kiel antaŭe, sed laŭ la nova alfabeto ĝi devas esti legata aŝid.

* Kursivaj en tiu ĉi represo.

VORTARO:

-e (= ĝisnuna -a kaj -e), abat, ap (= abel), abiet (= abi), abomin (= abomen), abon, ablativ, abrikot, absces, absint, acer, kompr (= aĉet), acid, -ad, adiu (= adiaŭ), adjektiv, administr, admir, admon, ador, adulter (= adult), adverb, aer, aer-a (= aer-um-i), afabl, afekt, afer, ag, etad (= ), agac, agl, akord (= agord), agrabl, -e- (= -aĵ-; ekzemple: boneo = bonaĵo), ail (= ajl), kunku (= ajn), akar, akceler (= akcel), akcent, akcept, akcipitr, akir, akn, akompan, akut (= akr), akrid, aks, obstetr (= akuŝ), akusativ (= akuzativ), akv, al, alavd (= alaŭd), alcion, ali, alk, almenu (= almenaŭ), almos (= almoz), aln, alt, altar, alte, altern, alud, alumet, alun, am, amas, ambi (= ambaŭ), inkud (= ambos), amid (= amel), amfibi, amik, kortes (= amindum), amoniak, ampleks, amus (= amuz), -an-, ananas, anatr (= anas), angel (= anĝel), angil, angul, anim, anis, anku (= ankaŭ), ankoru (= ankoraŭ), ankr, anonz (= anonc), anser, inloku (= anstataŭ), -ent- (= -ant), antu (= antaŭ), antikv, antimon, Anunziazi (= anunciaci), apart, aparten, apenu (= apenaŭ), aper, aplod (= aplaŭd), apog, apr, april, aprob, apud, -ar-, arakn (= arane), arang (= aranĝ), arb, arbitr, arket (= arĉ), heron (= arde), ardae (= ardez), aren, arest, argent (= arĝent), argil, argument, arkitektur (= arĥitektur), ark, arleken, arm, arogant, arsenik, art, artifik, ĵunktnr (= artik), artikl (= artikol), articok (= artiŝok), -en (= -as), as, asekur, asign, asparag, aspid, -at-, atak, atendad (= atenc), atend, atent, atest, ating, atripl, atut, u (= ), entend (= aŭd), Avgust (= aŭgust), askult (= aŭskult), atun (= aŭtun), av, avar, avel, aven, aventur, avert, avid, avis (= aviz), asen (= azen), azot.

babil, bagatel, bajonet, inforn (= bak), balaj-a (= balaj-i), balanz (= balanc), balbut, baldakin (= baldaken), prestu (= baldaŭ), balen, balustrad, bambu, bagn (= ban), band, nod (= bant), bapt, bar, sping (= barakt), barb, barbier (= barbir), barc (= barĉ), barel, bark, bask, bast, bastion, baston, bat, batal, bazar, bed, regret (= bedaŭr), bek, bel, beladon, benedik (= ben), benk, bak (= ber), animal (= best), bet, betl (= betul), beson (= bezon), bien, bier, interlig (= bind), ukcel (= bird), biskvit, bismut, blank, blat, kri (aŭ kriet) (= blek), blind, blond, sofl (= blov), blu, bo-, boa, bobin (= boben), aboj-a (= boji), bol bonbon (= bombon), bon, for (= bor), boraks, riv (= bord), bord (= border), bors, bot, botel, bov, brak, brem (= bram), bran, ram (= branĉ), akvavit (= brand), brank, brasik, brav, tavl (= bret), brid, brik, bril, brilant, (= briliant), brod, skald (= brog), bronz, bros, brov, rumor (= bru), ard (= brul), brun, pekt (= brust), brut, bub, bufal (= bubal), buc (= buĉ), bud, bufon (= buf), bufet (= bufed), bokl (= buk), buket (= buked), bukl, bul, bulb, buljon, blank-e pan-o (= bulk), burdon (= burd), borges (= burĝ), boton (= burĝon), bok (= buŝ), busel (= buŝel), butr (= buter), butik, buton, butona (= butonumi).

cagren (= ĉagren), kamos (= ĉam), cambelan (= ĉambelan), cambr (= ĉambr), campan (= ĉampan), kanet (= ĉan), cap (= ĉap), capel (= ĉapel), capitr (= ĉapitr), nam (= ĉar), carlatan (= ĉarlatan), carm (= ĉarm), carnier (= ĉarnir), carpent (= ĉarpent), carpi (= ĉarpi), venatr (= ĉas), cast (= ĉast), ce (= ĉe), ced, cedr, cef (= ĉef) , cian (= cejan), skop (= cel), cel (= ĉel); cement, kamis (= ĉemiz), katen (= ĉen), cent, cerebr (= cerb), ceras (= ĉeriz), cerkel (= ĉerk), cerp (= ĉerp), cert, cerv, ces (= ĉes), ceter, kaval (= ĉeval), tu (= ci), hik — ic — ho (= tiu ĉi — tie ĉi — tio ĉi), omne (= ĉia), semper (= ĉiam), partutu (= ĉie), omnemaniere (= ĉiel), ciel-o (= ĉiel-o), cif (= ĉif), cifr (= cifer), cifon (= ĉifon), cigar, cigaret (= cigared), cign, interfam (= ĉikan), cikatr, cikoni, cikori, cim, cimbal, cinabr, cinam, cindr, omno (= ĉio), cipres, cir, cirku (= ĉirkaŭ), cirkl (= cirkel), cirkonstanz (= cirkonstanc), cirkular (= cirkuler), cit, citr, citrono, omnu (= ĉiu), omnui (= ĉiuj), civilis (= civiliz), cisel (= ĉiz), -et- (= ĉj = nj = et), cokolat (= ĉokolad), dit (= col), num (= ĉu).

(“Da” ne estas uzata; ekzemple: anstataŭ “botelo da vino” oni diras “botelo vino”), daktil, dam-i, damask, danz (= danc), dand, perikl (= danĝer), grati (= dank), dal, dativ, datur, dur (= daŭr), de, dec, decid, Decembr, decifr (= deĉifr), dedik (= dediĉ), defens (= defend), degel, degener, degrad, servogard (= deĵor), dek, deklin (= deklinaci), dekliv, dekstr, delfen, delikat, delir, demand, demon, denar, dens, dent, denunz (= denunc), tantu (= des), deput, desegn, detal, distru (= detru), dev, devis (= deviz), desert (= dezert), desir (= dezir), De (= Di), diabl, diamant, deboc (= diboĉ), didelf, defekt (= difekt), diferenz (= diferenc), difin, dig, digest, gros (= dik), dikt, diligent, domink (= dimanĉ), dir, direkt, dis-, diskont, dispon, disput, distil, disting, distrakt (= distr), distrikt, diven, divers, divid, donku (= do), dolc (= dolĉ), dolor, dom, domag (= domaĝ), domin (= domen), dar (= don), don (= donac), dorlot, dorm, spin (= dorn), dors, dot, drak, drap, draper (= drapir), dras (= draŝ), dres, bib (= drink), tavern (= drinkej), drog, dron, du, dub, duk, dum, mercen (= dung).

-e, ekval (= eben), ebl, eben (= ebon), -it (= -ec), mem (= ), edifik (= edif), eduk, spos (= edz), efektiv, efekt (= efik), -eg-, egal, ek-o (= eĥ-o), -ej-, ek- (signifas nur agon momentan), eks, ekscelenz (= ekscelenc), ekscit, ekskurs, eksped, eksplod, eksposizi (= ekspozici), ekster, eksterm, ekstr, ekstrem, eksamen (= ekzamen), eksekut (= ekzekut), eksempl (= ekzempl), eksempler (= ekzempler), ekserc (= ekzerc), eksil (= ekzil), eksist (= ekzist), el, elast, elefant, elekt, elokvent, em, emal (= emajl), embaras, embri, embusk, eminent, in (= en), enigm, entrepren, entusiasm (= entuziasm), enu, envi, episkop, epok, epolet, -er-, erar, erinac, ermem, ermit, erp, escept, esenz (= esenc), eskadr, esper, esplor, esprim, estim, esting, estr, ecafod (= eŝafod), -et-, etag (= etaĝ), etat, etend, eter, etern, evit, esok (= ezok).

fab, narat (= fabel), fabl, fabrik, facet, facil, filu (= faden), fag, fajenz (= fajenc), fif (= fajf), lim (= fajl), fuok (= fajr), partiment (= fak), faktur, kad (= fal), falbal, falc (= falĉ), plik (= fald), falk, fals, fam, famili, fond (= fand), fanfaron, fantom, far, faring, farm, — (kiel vi fartas = kvale esten vue stato), farin (= farun), fask, fason, jegun (= fast), fav, favor, fasan (= fazan), fe, febr, Februar, fec (= feĉ), kut (= fel), felic (= feliĉ), felt, femor (= femur), fend, fenestr, fenikl (= fenkol), fer, deg (= ferdek), ferm, ferment, fervor, fest, festin (= festen), fianz (= fianĉ), fibr, fid, fidel, fier, fig, figur (verbo neŭtra; aktiva: figurig), fil, filik, filt, fin, digit (= fingr), firm, pisk (= fiŝ), fistul, flag, flam, flan, flanel, flank, olfakt (= flar), flat, flav, fleg, flegm, fleks, rapez (= flik), volet (= flirt), flok, flor, flos, flu, vol (= flug), fluid, flut, foir, volt (= foj), fien (= fojn), fok, fokus, foli, fund (= fond), font, fontan, ab (= for), forg (= forĝ), obliv (= forges), fork, form, formik, form, fort, fortepian, solid (= fortik), fos, fosfor, fost, frag, fragment, freg (= fraj), frak, frakas, fraksin (= fraksen), franmason (= framason), framb, friand (=frand), frang (= franĝ), frangl (= frangol), frap, frat, fral (= fraŭl), alien (= fremd), frenes (= frenez), fresk (= freŝ), fring, fringel, fripon, fris (= friz), fromag (= fromaĝ), front, gel (= frost), frig (= frot), prekoc (= fru), frugileg, frukt, front (= frunt), ftis (= ftiz), fulig (= fulg), fulmin (= fulm), fum, fund, fundament, funebr, funel, fung, funt, furag (= furaĝ), furios (= furioz), funukl (= furunk), fuc (= fuŝ), fusten, ped (= fut).

merluc (= gad), gaj, gal (= gajl), gan (= gajn), fel (= gal), galanteri, galeri, galon, galoc (= galoŝ), gam, gamac (= gamaŝ), gant, garanti, garb, gard, garden (= ĝarden), gargar, gas, host (= gast), gazel, gazet, ge-, gelatin (= gelaten), gem (= ĝem), gen (= ĝen), generazi (= generaci), genitiv, genet, (= genot), gent, gentil (= ĝentil), genu, germ (= ĝerm), gest, luho (= ĝi), gib (= ĝib), gips, giraf (= ĝiraf), ad (= ĝis), gitar, glaci, repas (= glad), glan, gland, vitr (= glas), lis (= glat), glav, mik (= glim), glit, glob, glor, glutin (= glu), glut, gobi, jov (= ĝoj), golf, gutur (= gorĝ), grazi (= graci), grad, komt (= graf), gran (= grajn), gramatik, granat, grand, granit, gras, grat, gratul, grav, gravid (= graved), gravur, froment (= gren), grenad, gri, stil (= grifel), gril, grimac, grinc, gris (= griz), uv (= gros), groc (= groŝ), grot, gru, grup, (su) delekt (= ĝu), gudr, guf, gum, turnolud (= gurd), gust, gust-a (= gustumi), eksakt (= ĝust), gut, guvern, gvardi, gvid.

a! (= ha!), grel (= hajl), hak, hal, ekshaladzi (= haladz), halt, hamst, kaos (= ĥaos), krin (= har), indur (= hard), haring, harp, kut (= haŭt), hav, haven, heder, sue dom (= hejm), fuok-a (= hejt-i), hele* (= akute aŭ klare aŭ lume), juv (= help), kemi (= ĥemi), hepat, herb, hered, herezi (= herez), hero, herni, hidrargir (= hidrarg) hidrogen, hieru (= hieraŭ), kimer (= ĥimer), hipokrit, hirud, hirund, hiskiam, histori, histrik, o! (= ho!), hodiu (= hodiaŭ), hok, koler (= ĥoler), hom, honest, honor, pudor (= hont), hor, korus (= ĥor), horde, horizontal, horlog (= horloĝ), hortulan, hosti, hotel, pedokorn (= hul), humil, humor, kan (= hund), husar, hus (= huz).

* Ĉi tie tekstas en la originalo “(hele = akuteklarelume)”, kio tamen ne estas sencohava (nura parenteza enhavo sen antaŭa vorto, kiun la parentezo povus klarigi). Ankaŭ la formo donita ĉi tie, “hele (= akute aŭ klare aŭ lume)”, estas dubinda. Ĉu vere Zamenhof volis ŝanĝi la radikon hel al hele kun la indikita triobla senco? Eventuale necesus korekti jene: “hel (= akute aŭ klare aŭ lume)”, sed ankaŭ tio ne estas kredebla. Ĉu vere Zamenhof volis restigi la radikon hel senŝanĝe, sed doni al ĝi la nove indikitajn tri sencojn “akute”, “klare” kaj lume”?

-a (= -i), alikve (= ia), por alikvo (= ial), alikvam (= iam), ibis, id, idili, idol, in alikve loko (= ie), in alikve maniero (= iel), de alikvu (= ies), ig, isk (= ), iktiokol (= iĥtiokol), -il, ilu (= ili), ilumin, imag, imit, imperi, impres, implik, in, irit (= incit), ind, indiferent, indign, indulg, industri, infant (= infan), infekt, infer, iuflu, infus (= infuz), ingvin (= ingven), ingenier (= inĝenier), iniziativ (= iniciat), atrament (= ink), inklin, inokul, insekt, insid, insign, inspir, instig, instru, instruzi (= instrukci), insul, insult, —*, intenz (= intenc), inter, interes, interjelzi (= interjekci), intern, interpunkzi (= interpunkci), intestin (= intest), intim, intrig, invit, intermit, alikvo (= io), alikvantu (= iom), ir, -in (= is), -ist, -at (= it), alilkvu (= iu), isol (= izol).

* Tiu streketo riprezentas la vorteron -int forigatan (Noto de la represo.)

-i (= -oj), ja, jak, jalus (= ĵaluz), jam, Januar, anu (= jar), jasmin (= jasmen), joved (= ĵaŭd), je, ekcu (= jen), si (= jes), jet (= ĵet), jongl (= ĵongl), kvantu — tantu (= ju — des), jug, judik (= ĵuĝ), jugland, prur (= juk), Juli, jun, jung, Juni, ĵunipr (= juniper), jup, jur (= ĵur), antu momento (= ĵus), just, juvel.

grie (= kaĉ), kadr, kaduk, kaf, kag (= kaĝ), kahel, e (= kaj), kajer, kajut, kal, kaldron, kalec (= kaleŝ), kalfatr, kalik, kalk, kalikot, kalkan, kalkul, kalson, kalumni, kambi, kamel, kamin (= kamen), kamer, kamfor, kamisol (= kamizol), kamlot, kamomil, kamp, kanu (= kan), kanab, kanali (= kanajl), kanap, kanari, kancelari, kancelier, kand, kandel, kankr, kant, kantarid, kantor, kanvas, kap, kapabl, kapel, kapitan, kapitel, kapitul (= kapitulac), kapon, kapot, kapar, kapreol, kapric, kapsul, kapt, kapucen, kapuc (= kapuĉ), kar, karabin (= karaben), karaf, karakter, karas, karb, kard, kardel, kares, kariofil, karmin, karnaval, karo, karob, karot, karp, karpen, kart, kartav, kartilag, kartoc (= kartoĉ), karton, karusel, kas, okult (= kaŝ), kaserol, kask, kastani (= kaŝtan), kastel, kastor, kastr, kat, kataplasm, katar, katarakt, katen, katun, kauteriz (= kaŭteriz), kaus (= kaŭz), kav, kavalir, kavern, kaviar, kasu (= kaz), kasa (= kaze), ke, kegl, kelar (= kel), kelk, kelner, resine ligno (= ken), ker, kern, kerub, kest, kvale (= kia), por kvo (= kial), kvandu (= kiam), ubu (= kie), kom (= kiel), de kvu (= kies), kvil, kvo (= kio), kvantu (= kiom), kiras, baci (= kis), sukenil (= kitel), kvu (= kiu), tois (= klaft), klap, klar, klarinet (= klarnet), klas, klav, kultur (= kler), klimat, klin, klister, hava peno (= klopodi), kloc (= kloŝ), klub, klus (= kluz), pubr (= knab), inpast (= kned), koaks, kobalt, kobold, kocenil (= koĉenil), koin (= kojn), kok, kokcinel, koket, kokluc (= kokluŝ), kokos, koks, kol, salsic (= kolbas), koleg, kolekt, irask (= koler), kolibr, kolimb, kolofoni (= kolofon), kolomb, kolon, kolor, kolport, kolubr, kom, komand, pektin (= kombil), kombin, komenz (= komenc), koment (= komentari), komerz (= komerc), komfort, komisi, komitat, komis (= komiz), komod, kompar, kompat, komplas (= komplez), kompos (= kompost), komprend (= kompren), kompres, komun, komuni, komunik, kognosk (= kon), koncern, kondamn, kondizi (= kondiĉ), kondolenzi (= kondolenc), konduk, konduit (= kondut), konfes, konfid, konfirm, konfit, konform, konfus (= konfuz), konjekt, konjug (= konjugaci), konjunkzi (= konjunkci), konk, konklud, konkur, konkurs, konszi (= konsci), konscienz (= konscienc), konsekvent (= konsekvenc), konsent, konserv, konsider, konsil, konsist, konsol, konsonant, konspir, konstant, konstat, konstern, konstru, konsum, kontant, kontent, kontor, kontrakt, kontru (= kontraŭ), kontur, kontus (= kontuz), konval, konven, konvert, konvink, konvulsi, konus, kopi, kor, koran, korb, kord, korekt, korespond, kork, korn, kornik, korp, korporazi (= korporaci), korpus, kort, korv, kost, kostum, kot, koton, koturn, kov, envelop (= kovert), kovr, krac (= kraĉ), krat (= krad), krajon, krakelin (= kraken), kramp, kran, krani, kratag, krater, kravat, kre, kred, krem, kren, krepuskl (= krepusk), kresk, kret, krev, kribr, krim, kriminal, kring, stropiat (= kripl), krisp, krist, kristal, kritik, kris (= kriz), kroc (= kroĉ), krokodil, hors (= krom), koron (= kron), kronik, ingluvi (= krop), kros (= kroz), kruz (= kruc), kruc (= kruĉ), krud, kruel, krup, krur, krust, ripid (= krut), kub, kubit, (= kubut), kudr, kuf, balu (= kugl), kokv (= kuir), gat (= kuk), kukul (= kukol), kukum, kukurb, kul, kuler, kulp, kum (= kun), kunikl, kukurbitl (= kup), kupol, kupr, kur, kurazi (= kurac), kurag (= kuraĝ), kurator, kurv (= kurb), kurier, kortin (= kurten), kusin (= kusen), kuc (= kuŝ), kutim, kuv, kusen (= kuz), kvankam, kvantit (= kvant), kvar, kvaranten, kvarz (= kvarc), kvart, kvartal, kvasu (= kvazaŭ), kverk, kviet, kvin, kvit, kvitanc (= kvitanc).

labor, fatigat (= lac), lacert, lac (= laĉ), lad, laf, lag, vernis (= lak), lake, diare (= laks), lakt, lam, lamp, lampir, lan, paes (= land), lang, lantern, lanug, lard, larg (= larĝ), laring, lakrim (= larm), larv, las, ultim (= last), sekondu (= laŭ), fraskat (= laŭb), lavd (= laŭd), lavr (= laŭr), laut (= laŭt), lab, lavang, lezion (= lecion), kori (= led), lekt (= leg), leg (= leĝ), legend, legi, legum (= legom), lek, lekant, leksikon, lent, lentug, leon, leontod, leopard, lepor, lepr, aprend (= lern), agil (= lert), lesiv, letr (= leter), lietenant (= leŭtenant), lev, levkooj, lu (= li), lian, libel, liber, libr, lien, lig, lign, liken, likvid, likvor, lili, limit (= lim), limak, limonad, lin, lingv, lini, link, labi (= lip), lir, lit, litani, liter, liut, liver, livre, duon-unz (= lod), laces (= log), habit (= loĝ), logi (= loĝi), lotu (= lojt), lok, lokomotiv, lodi (= lol), long, lonicer, lorn, lot, lu, lud, luks, lul, lum, lumb, lun, lunatik, lund, lup, lupl (= lupol), lustr, sald (= lut), lutr.

maz (= mac), mac (= maĉ), magasin (= magazen), magi, magnet, mais (= maiz), Maj, majest, maestr (= majst), makler, makul, maksil (= makzel), mal, maleol, malgru (= malgraŭ), malic, mam, man, mana, mangan, ed (= manĝ), manier, nanik, mank, manovr, mantl (= mantel), mar, maras (= marĉ), marcand (= marĉand), marzipan (= marcipan), mard, mark, markot, marmot, marmor, marokin (= maroken), marc (= marŝ), marcal (= marŝal), Mart, martel, mas, mali (= maŝ), macin (= maŝin), masiv, mask, mason, mast, mastik, mastr, mat, matin (= maten), matraz (= matrac), matur, mebl, mec (= meĉ), medal, medalion, medit, mekanik (= meĥanik), meil (= mejl), mel, meleagr, trar (= melk), melon, ipsu (= mem), membr, membran, memor, mand (= mend), mensog, ment, menton, merit, meris (= meriz), merkred, merl, mes, Mesi, met, mestier (= meti), lar (= mev), medi (= mez), mesur (= mezur), mi, miel, mien, migdal, migr, miks, mil, mili, milit, min, minaz (= minac), minut, miogal, miop, miosot (= miozot), mir, mirh, mirt, mirtil (= mirtel), misi, mister, miser (= mizer), mod, model, moder, modest, mok, mol, moment, mon, monak (= monaĥ), monark (= monarĥ), mens (= monat), mund (= mond), moned, monstr, mont, montr, monument, mops, mor, morbil, mord, dimanu (= morgaŭ), mort, morter, morus, most, honor (= moŝt), mov, mulin (= muelil), muf, mug (= muĝ), muk, mul, mult, mur, murmur, mus, muc (= muŝ), musk, muskat, muskl (= muskol), muslin, mustard, mustel, mut.

versu (= “n” de direkto), nazi (= naci), nat (= naĝ), vicen (= najbar), klod (= najl), luscini (= najtingal), nankin (= nanken), nap, narcis, nask, natur, novu (= naŭ), naus (= naŭz), nua (= naz), ne, nebl (= nebul), nezes (= neces), niv (= neĝ), neglig (= negliĝ), negoz (= negoc), nek, nule (= nenia), nunkvam (= neniam), nuskvam (= nenie), nulemaniere (= neniel), de nemo (= nenies), nulo (= nenio), nemo (= neniu), nep, apsolte aŭ nealie (= nepre), nid (= nest), net, nelv, nos (= ni), nic (= niĉ), nigr, nivel, -et (= -nj), gentilom (= nobel), nobl, nokt, nom, nombr, nominativ, nord, not, notari, nov, novembr, noviz (= novic), nu, nuanz (= nuanc), nub, nud, nuk, nuks, nul (cifero), numer, nunk (= nun), sulu (= nur), nutr.

-o, obe, objekt, obl, oblat, observ, obstin, obstrukzi (= obstrukc), odor, ofend, sakrifik (= ofer), ofic, oficir, frekvent (= oft), ok, okasi (= okaz), okcitent, oksigen, oksikok, Oktobr, oksal (= okzal), okl (= okul), okup, kvam (= ol), ole, oliv, homard (= omar), umbr (= ombr), umbrel (= ombrel), -on-, und (= ond), on (= oni), onkl, —, —*, opal, opini, opurtun, aur (= or), orakl (= orakol), orang (= oranĝ), ord, ordr (= orden), ordinar, ordon, orel, orfan (= orf), organ (= orgen), orient, ornam, -on (= -os), osced, os (= ost), ostr, ov, oval.

* Tiuj du streketoj riprezentas la vorterojn -ont kaj -op forigatajn. (Noto de la represo.)

pac, patienz (= pacienc), fus (= paf), pag, pagin (= paĝ), pagi (= paĝi), pali (= pajl), pak, pal, palaz (= palac), palat, palet (= paletr), palis, palm, palp, palpebr, pan, pantalon, panter, pantofl, pap, papag, papavr (= papav), paper, papili, par, parad, paradis (= paradiz), paralis (= paraliz), parasit (= parazit), pardon, parent (= parenc), parentes (= parentez), parfum, parket (= parget), park, elmemor (= parker), paroki (= paroĥ), parol, part, parter, parti, particip, paru, pas, pasu (= paŝ), pasament, paser, pasi, Pask, pasport, past, pastur (= paŝt), pastet, (= pasteĉ), pastil (= pastel), pastinak, pastor (= pastr), patel (= pat), patr, patrol, paus (= paŭz), pav, paviment (= pavim), pez (= pec), pec (= peĉ), pedik, pic (= peg), paesag (= pejzaĝ), pek, insal (= pekl), pel, pelikan, pelis (= pelt), pelv, pen, pend, pendol, penetr, pinccl (= penik), pens, pensi, repent, (= pent), Pentekost, ping (= pentr), pep, per, perc (= perĉ), perd, perdrik, pere, perfekt, perfid, pergamen, peritone, perk, perl, perlamot, permes, peron, persekut, persik, persist, person, pes, pest, pet, petul (= petol), petrole (= petrol), petromis (= petromiz), petrosel, ponder (= pez), pi, pice, ped (= pied), piedestal, pig, pik, piket (= piked), bal (por luda) (= pilk), pilol, pilot, pin, pinc (= pinĉ), spil (= pingl), pini, point (= pint), pionir, pip, pipr, pips, pir, pirit, pirul (= pirol), piros (= piroz), pil (= pist), piston (= piŝt), pistak, pistol, pis (= piz), plaz (= plac), plac (= plaĉ), plad, plafond (= plafon), plan, plant (de pedo) (= plando), planet (= planed), plank, plant, plastr, plat, platin (= platen), plavd (= plaŭd), maksu (= plej), plekt, plen, plend, tenoplat (= plet), plesir (= plezur), plu (= pli), plik, plor, plot, plu (aŭ “de plu”), plug, plumb, pluc (= pluŝ), pluv, a (= po), poent, bokal (= pokal), poliz (= polic), poligon, polir (= polur), polus, polv, pom, poniard (= ponard), pont, popl, popol, por, porcelan, porzi (= porci), pord, porfir, pork, port, porter, portret, poc (= poŝ), posed, postu (= post), post (= poŝt), posten, postul, pot, potas, potenz (= potenc), pov, pra, praktik, pram, razion (= prav), precip, precis (= preciz), predik, predikat, prefer, prek (= preĝ), prem, premi, prend (= pren), prepar, preposizi (= prepozici), imprim (= pres), presku (= preskaŭ), pret, pretekst, pretend, preter, prez, present (= prezent), presid (= prezid), de (= pri), primul (= primol), prinz (= princ), printemp, privat, privilegi, pro, procent, proces, pro dukt, profesi, profet, profit, profund, progres, proklam, prokrastin (= prokrast), prop (= proksim), promen, promes, promontori (= promontor), pronom, propon, propr, prosper, proverb, provinz (= provinc), provis (= proviz), prudent, brin (= prujn), prun, prunel, emprunt (= prunt), pruv, publik, pudl (= pudel), pudr, pugn, pul, pulm, pulv, pulvr (= pulvor), pumik, pump, pun, punz (= punc), punc (= punĉ), punkt, dentel (= punt), pup, pupil, pur, pupur, pus, impuls (= puŝ), put, putor, putr.

rapac (= rab), rabat, raben, rabot, ruot (= rad), radi, radik, rafan, rafin, surkaval (= rajd), jus (= rajt), rakont, ramp, ran, ranz (= ranc), margin (= rand), rand, ranunkl (= ranunkol), rap, rapid, fleret (= rapir), raport, rasp, rast, rat, rauk (= raŭk), bruk (= raŭp), rav, ras (= raz), re, reciprok, redakzi (= redakci), redaktor, reg, reks (= reĝ), regal, regiment, region, registr, regn, regol, regl (= regul), rekomend, rekompens (= rekompenc), rekrut, rekt, rel, religi, rem, rembur, rempart (= rempar), renkontr (= renkont), rent, renvers, respekt, respond, rest, restorazi (= restoraci), ret, rev, riserv (= rezerv), resin (= rezin), rib, ribel, ric (= riĉ), ricev, rid, rif, refug (= rifuĝ), rifus (= rifuz), rigard, rigid, verol (= rigl), rekolt (= rikolt), relat (= rilat), rim, rimark, remed (= rimed), koregi (= rimen), anel (= ring), rioacer, rip, ripet, repos (= ripoz), reproc (= riproĉ), risk, risort, river, reverenz (= riverenc), ris (= riz), rad (= rod), romp, rond, ronk, ror (= ros), rosmar, rosmarin (= rosmaren), rost, rostr, rot, ros (= roz, rosari (= rozari), dekombr (= rub), ruban (= ruband), rubin (= ruben), rubrik, rubr (= ruĝ), ruin, rukt, rul, rum, rugin (= rust), astut (= ruz).

sabat, sabl, breb (= ŝaf), safir, safran, sagit (= sag), sapient (= saĝ), sagac, sembl (= ŝajn), sak, skak (= ŝak), cakal (= ŝakal), sakr, sal, savl (= ŝal), salari (= salajr), salamandr, salamoniak, salat, salik, salm, calm (= ŝalm), salon, salpetr, salt, salut, salvi, sam, camosk (= ŝam), sambuk, san, cansel (= ŝancel), sang, aliig (= ŝanĝ), sankt, sap, sardel, carg (= ŝarg, ŝarĝ), sarkl (= sark), rekin (= ŝark), sat, alte tena (= ŝati), satur, sauc (= saŭc), skum (= ŝaŭm), salv (= sav), szeptr (= sceptr), szi (= sci) szienz (= scienc), sciur, se, seb, sed, seg, sedi (= seĝ), sek, sekal, sekz (= sekc), sekret, sekretari, seks, sekund, sekv, sel, ekorc (= ŝel), serlakt (= selakt), bretel (= ŝelk), sem, setiman (= semajn), sinu (= sen), sens (= senc), invi (= send), sent, sentenz (= sentenc), sep, Septembr, serk (= serĉ), skerz (= ŝerc), sergent (= serĝent), seri, serios (= serioz), serpent, serur, serv, serviz (= servic), servitut (= servut), ses, sever, seson (= sezon), su (= si), elu (= ŝi), sifl (= sibl), sid, obsid (= sieĝ), sigl (= sigel), sign, signal, signif, silab, skut (= ŝild), silent, silik, set (= silk), silur, silvi, mois (= ŝim), simi, simil, simpl, sincer, ecandol (= ŝind), singult, sinjor, jambon (= ŝink), nav (= ŝip), straci (= ŝir), siring, proteg (= ŝirm), sirop, sitel, situzi (= situaci), skabi, eskadron (= skadr), skal, skapl (= skapol), skarab, skralatin (= skarlat), skarp, skatl (= skatol), skerm, skiz, sklav, skolop, skorbut, skorpi, skrap, skrib, skroful (= skrofol), skuot (= sku), skulpt, flagel (= skurĝ), skvam, slim (= ŝlim), klavd (= ŝlos), bacieg (= ŝmac), smerald, unt (= smir), fun (= ŝnur), sobr, societ, sof, soif, soli (= sojl), sol, soldat, solan, solv, estat (= somer), son, song (= sonĝ), sonor, sonoserpent, sopir, sopran, sorb, sorcel (= sorĉ), sorik, sorbu (= sorp), sort, sov (= ŝov), sovag (= sovaĝ), palu (= ŝovel), spaz (= spac), spalir, ekonomi (= ŝpar), spat, spez (= spec), spekl (= spegul), ekspert (= spert), spes (= spez), spic, spik, spin, fila (= ŝpin), spinak (= spinac), spion, spir, spirtir, spit, spong, esprit (= sprit), spron, sperg (= ŝpruc), sput, armari (= ŝrank), vis (= ŝraŭb), stab, tret (= stabl), stazi (= staci), stabl (= stal), acier (= ŝtal), stamp, stan, standard, stang, star, stat, stad (= ŝtat), trapunt (= steb), stel, fur (= ŝtel), step, sterk, sterled, stern, stertor, stil, stip, blok (= ŝtip), stof, etof (= ŝtof), stomak, pietr (= ŝton), stop (= ŝtop), strab, strang, strat, string (= streĉ), stri, strig, strik, kalz (= ŝtrump), strut, student, stuk, etup (= stup), stup (= ŝtup), sturg, sturn, sulier (= ŝu), sub, subit, subjekt, sublimat, substantiv, suc (= suĉ), sud, sufr (= sufer), sufic (= sufiĉ), sufok, suk, sukcin (= sukcen), sukces, sukr (= suker), deb (= ŝuld), sulfur, sulk, epol (= ŝultr), sum, solel (= sun), sup, super, superstizi (= superstiĉ), supos (= supoz), supr, sur, surd, surpris (= surpriz), surtut, suspekt, spand (= ŝut), sposopropon (= svat), turgesk (= ŝvel), sven, brand (= sving), sudor (= ŝvit).

tabak, taban, tabel, tabl, tabul, detacment (= taĉment), taft, di (= tag), sartor (= tajlor), taks, talent, tali, talp, tambur, tamen, tan, tapet, tapis (= tapiŝ), tas, esta bone (= taŭgi), tavol, te, tedi (= ted), teg, tegment, teks, asiet (= teler), tem, temp, tempor (= tempi), ten, tend, tendin (= tenden), tent, ter, teras, terebintin (= terebint), termin, sternut (= tern), teror (= terur), testament, testikl (= testik), testud, tetan, tetr, tetra, tes (= tez), tale (= tia), por ho (= tial), tum (= tiam), tibi, ibu (= tie), sik (= tiel), tigr, tikl, tili, tim, timian, timon, tine, tint, id (= tio), tantu (= tiom), tir, titl (= titol), is (= tiu), tel (= tol), toler, tomb, tombak, ton, tond, tonitr (= tondr), topaz, torc (= torĉ), tord, torf, torn, havresak (= tornistr), tort, tra, trab, traduk, traf, trake (= traĥe), trat (= trajt), trakt, trankvil, trans, tre, trefl (= tref), trem, trembl (= tremol), tremp, tren, tresor (= trezor), tri, tribun, trifoli, trik, trikot, tril, bib (= trink), trip, tritik, trivial, tro, trog, tromb, tromp, tron, tropik, trot, trotuar, trous (= trouz), trov, tru, trud, truf, trul, trumpet, trunk, trut, tualet, tub, tuber, tuf, statim (= tuj), tuk, tul, tulip, tumult, tur, turban, turd, turkis, turment, turn, turnir, turt, tus, tuc (= tuŝ), tut.

-an (= -u), -i (= -uj), ul, ulcer, ulm, uln, um, umbilik, unz (= unc), ung, uniform, univers, universal, universitat, un (= unu), ur, urb, urin, urn, urogal, urs, urtik, -un (= -us), uter, util, us (= uz), usurp (= uzurp).

vafl, vag, vagon, vakcini, cer (= vaks), val, valis (= valiz), vals, van, buk (= vang), vanil, vanit (= vant), vapor, engag (= varb), variol, kalor (= varm), kuid (= vart), vasal, vast, vat, vas (= vaz), ve, veget, vein (= vejn), evel (= vek), vekt, vel, velin (= velen), fletr (= velk), velur, ven, vend, vendred, venen, veng (= venĝ), venk, vent, ventil (= ventol), ventr, ver, verb, verd, verdigr, verg, kompon (= verk), verm, vermicel (= vermiĉel), vers, fud (= verŝ), verst, vertik (= vert), vertebr, vertiktal, veruk, vesp, vespr (= vesper), vespertil (= vespert), vest, vestibl, gilet (= veŝt), pari (= vet), tiemp (= veter), vetur, vesik (= vezik), visir (= vezir), vos (= vi), karn (= viand), viburn, vic, vid, vidv, vigil (= vigl), vikari, vil, vilag (= vilaĝ), vin, vinagr, maliot (= vind), hiver (= vintr), viol, violon, violoncel (= violonĉel), fuet (= vip), viper, vir, virgin (= virgulin), virt, virtuos (= virtuoz), esu (= viŝ), vitr, vitriol, viv, visag (= vizaĝ), visier (= vizier), visit (= vizit), voc (= voĉ), vi (= voj), vojag (= vojaĝ), vok, vokal, vul (= vol), volont, volum, volupt, volv, vom, vokabl (= vort), kod (= vost), vual, vulkan, vulp, vultur, vuln (= vund).

zebr, zenit, zibel, zingibr, zink, zizel, zon, kuid (= zorg), burdon (= zum).

L. Zamenhof.

PRI REFORMOJ EN ESPERANTO

ALDONAĴO

Tiu broŝuro estas nur akurata represaĵo de kopio litografita kiun Dro JAVAL mem farigis en 1905 kaj disdonis al kelkaj samideanoj; tiu senpaga disdonado daŭras nun laŭ lia volo. Dro ZAMENHOF plendis, ke tiu represaĵo ne estas kompleta, kaj ke mankas la “fino” de liaj artikoloj de 1894; ni do represas ĝin ĉi sube. Li deziras ankaŭ, ke la leganto bone sciu, ke pro diversaj motivoj mi la projekton de 1892 jam de longe forĵetis, ĉar kvankam en la teorio ĝi ŝajnis bona, post pli matura pripenso kaj elprovo ĝi montriĝis tre malbona”. Por kontentigi lian deziron, ni aldonas la jenan folion al ĉiuj ekzempleroj disdonitaj aŭ disdonotaj de tiu ĉi broŝuro. Ni uzas tiun okazon por doni liston da “Korektindaĵoj”, kiu montras precipe la substrekitajn vortojn de l’ originala teksto.

AL LA LIGO ESPERANTISTA

No 5-6a de Esperantisto (majo 1894)

La demando pri la reformoj elvokis grandan disputadon kaj malpaciencon inter multaj niaj amikoj. Por rapidigi la klariĝon de tiu ĉi grava kaj disputodona demando, mi rapidigis mian laboron pri tiu ĉi objekto kaj donas nun en tiu ĉi numero la tutan reston de mia proponota vortaro. Malsupre mi donas ankaŭ tiujn ŝanĝojn, kiujn mi decidis fari en mia projekto laŭ la konsiloj de la plimulto. La legantoj sekve havas nun antaŭ si la tutan pentraĵon de la proponota dialekto kaj povas jam doni sian juĝon. Tial mi malfermas nun la komunan voĉdonadon de la Ligo Esperantista en la demando de reformoj. Mi petas, ke ĉiu abonanto de nia gazeto volu skribi al mi, por kiu el la malsupre donitaj 4 punktoj li donas sian voĉon:

  • 1. Ĉu ni devas restigi senŝanĝe la malnovan (ĝisnunan) formon de nia lingvo?
  • 2. Ĉu ni devas akcepti la novan formon, kiun mi prezentis al la Liganoj, en ĝia tuta pleneco?
  • 3. Ĉu ni devas fari aliajn reformojn en la lingvo?
  • 4. Ĉu ni devas akcepti en principo mian projekton de reformoj, sed nur fari kelkajn ŝanĝojn en ĝiaj apartaj detaloj?

Mi petas, ke ĉiu volu skribi klare la numeron de la punkto, por kiu li voĉas. Mi petas, ke ĉiu volu sendi sian voĉon kiel eble pli frue (en ĉia okazo ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Aŭgusto).*

* La ĉi-supra alineo aperis en Esperantisto sed ne estis represita en la broŝuro Pri Reformoj en Esperanto: Aldonaĵo.

Se la Ligo akceptos la punkton 1, tiam la lingvo restos senŝanĝa kaj ĉio irados regule, kiel ĝis nun. Se la Ligo akceptos la punkton 2, tiam mi anoncos, ke la demando pri reformoj estas teorie finita, kaj ni komencos, kiel estis jam dirite, la praktikan elprovadon de la nova dialekto. Se la Ligo akceptos la punkton 3, tiam ni komencos presadi (senpage kaj en la teksto de nia gazeto)* ĉiujn aliajn projektojn, kiujn alsendos al ni la amikoj de nia afero, kaj pri ĉiu el ili ni proponos voĉdonadon de la Ligo. Se la Ligo akceptos la punkton 4, tiam ni presos ĉiujn proponatajn ŝanĝojn al mia projekto kaj faros voĉdonadon pri ĉiuj tiuj ĉi detalaj ŝanĝoj.

* Vidu p. 39 de Esperantisto, p. 16 de tiu broŝuro. (Noto de la represo.)

Siajn opiniojn pri la reformoj entute kaj pri la diversaj apartaj punktoj de la reformoj alsendis al ni multaj amikoj; vortareton, pri kiu mi petis en n-ro 2, alsendis sinjoroj: A. Roswall el Stockholm, A. F. Runstedt el Moholm, J. Forkarth el Josefstadt kaj dr. Costa e Ameida el Rezende; krom tio la Klubo Nurnberga alsendis registron de ĉiuj ĝisnunaj vortoj de la Meza Vortaro, kiujn la klubo konsilas ŝanĝi, tamen sen montro de novaj formoj por tiuj ĉi vortoj.*

* La ĉi-supra alineo aperis en Esperantisto sed ne estis represita en la broŝuro.

El la ĝis nun ricevitaj opinioj la plimulto esprimis sin: kontraŭ la elĵeto de j kaj h el la alfabeto, kontraŭ la elĵeto de la prepozicio je kaj de la pronomo oni, kaj kontraŭ la novaj formoj de la personaj pronomoj. (Mi parolas nur pri tiuj ŝanĝoj kiujn egaltempe konsilis multaj, sed ne apartaj personoj). Tial mi faras en mia projekto la sekvantajn ŝanĝojn: 1. j kaj h mi jam pli frue restigis en la alfabeto; 2. je kaj oni mi restigas; 3. la pronomojn personajn mi proponas: mi, tu, elu, lu, su, on (= oni), nos, vos, ilu.

L. Zamenhof.

(Sekvas senpere):

PRIPENSU LIBERE VIAN VOĈON!

Multaj amikoj miras, ke mi, kiu ĝis la lasta tempo konsiladis deteni sin de ĉiaj reformoj, nun eliris mem ne sole kun projekto de reformoj, sed de reformoj tiel grandaj kaj radikalaj. Nun ne estas tempo klarigi denove mian detalan opinion pri la reformoj, por ne fari premon sur la komunan opinion ĉe la antaŭstaranta voĉdonado; tamen, vidante el la ricevataj leteroj, ke erara komprenado de mia rilato al la reformoj povas konduki al erara rezultato de la voĉdonado, mi estas devigita doni kelkajn vortojn de klarigo almenaŭ tiom, por ke tiu aŭ alia decido de la Ligo ne estu farata kvazaŭ en mia nomo.

Post la senfina disputado de la partioj estis necese ekscii la veran efektivan opinion de la plimulto, kaj tial mi nun proponas la voĉdonadon, kies celo estas: doni ion difinitan kaj aŭtoritatan kaj ĉesigi por ĉiam la disputojn. Pro la bono de nia afero mi petas, ke ĉiu volu bone kaj libere pripensi sian voĉon, voĉi tiel, kiel li trovas la plej utile por nia afero, kaj gvidi sin per neniaj personaj rilatoj, tiom pli ke tiujn ĉi personajn rilatojn multaj komprenas tute erare. Senfine ripetataj reformoj detruus nian aferon; tial por la okazo, se la plimulto trovos, ke nia lingvo devas esti reformita, mi proponis reformojn grandajn kaj radikalajn, por fini la malagrablan demandon per unu fojo; sed ĉu la lingvo devas esti reformita aŭ ne, kaj en kia mezuro — tio estas alia demando, kies solvon mi lasas al la libera decido de la Ligo. Ĉiu volu doni sian voĉon tute libere, gvidante sin nur per la bono de nia afero.

L. Zamenhof.

(Sekvas la fino de Pri reformoj, p. 67 de Esperantisto, p. 27 de tiu broŝuro).

En la no 8 (aŭgusto 1894) troviĝas la rezultato de la “Voĉdonado pri la reformoj”, kiun ni resumas jene:

Por punkto I, 144 voĉoj;
II, 12
III, 2
IV, 95

Entute, 109 voĉoj por la reformoj, 144 kontraŭ. Ĉar neniu punkto ricevis la “absolutan plimulton” necesan laŭ la regularo de la Ligo (t.e. 2/3 de la voĉoj donitaj), oni devis rekomenci la voĉdonadon.

En la no 11 (novembro 1894) troviĝas

Fina rezultato de la voĉdonado

La tri monatoj, difinitaj por ripetita voĉdonado pri la demando de reformoj, nun finiĝis, kaj ni havas jam la eblon sciigi pri la fina decido de la esperantistoj en tiu ĉi demando. En Aŭgusto la rezultatoj estis: por punkto I — 144 voĉoj, por p. II — 12, por p. III — 2, por p. IV — 95 voĉoj. De Aŭgusto ĝis nun la sekvantaj esperantistoj ŝanĝis siajn opiniojn:

  • s-ro Tripolski (69) kiu voĉis antaŭe por p. II, voĉas nun por p. I
  • Vladikon (208) — II, — I
  • Isakov (62) — I, — II
  • Husson (663) — II, — I
  • Runstedt (664) — IV, — I
  • Svanbom (498) — IV, — I
  • Sandberg (499) — IV, — I

La sekvantaj esperantistoj, kiuj en la unua voĉdonado ne partoprenis, nun alsendis siajn voĉojn:

  • s-ro Grünfeld (601) por p. I
  • Gervais (624) — I
  • Ahlberg (494) — I
  • Kofman (224) — I
  • Linden (459) — I
  • de Kergorlay (629) — I
  • Polupanov (194) — I
  • Olsson (509) — II
  • Neftalimow (167) — IV
  • Evstifejev (565) — III
  • Langlet (507) — I

Ĉiuj ceteraj esperantistoj restis ĉe siaj antaŭaj voĉoj. L. Zamenhof (kaj kun li ankaŭ kelkaj personoj, kiuj transdonis sian voĉon al lia bontrovo) tute retenas sian voĉon, tiom pli, ke kia ajn ĝi estus, ĝi nun povus fari nenian ŝanĝon en la decido.*

* La teksto de “La tri monatoj” ĝis ĉi tie aperis en Esperantisto sed ne estis represita en la broŝuro. En la revuo la ĉi-suba alineo “La nuna fina rezultato sekve estas:” formis la finon de la ĉi-supra alineo “Ĉiuj ceteraj esperantistoj”.

Raportinte pri la voĉoj ŝanĝitaj (7) kaj nove donitaj (11), Dro Zamenhof resumas la voĉdonadon jene:

“La nuna fina rezultato sekve estas:

Por punkto I, 157 voĉoj (= kontraŭ reformoj).
II, 11
III, 3
IV, 93 — (= kune 107 voĉoj por reformoj)

La fina rezultato sekve estas: la plimulto da esperantistoj decidis, ke La lingvo Esperanto devos tute sen ia ŝanĝo resti en sia ĝisnuna formo.

Tion ĉi ni sciigas al niaj amikoj. De ĉiaj komentarioj ni nin detenas, ĉar la maldolĉeco de la disputoj estas ankoraŭ freŝa, kaj estas bone ne tuŝi ĝin. Nur unu klarigon ni deziras doni por tiuj personoj, kiuj erare komprenis la esencon kaj rezultaton de la voĉdonado:

Kelkaj pensas, ke la farita decido malpermesas por ĉiam ian ŝanĝon en nia lingvo kaj faras ĝin por ĉiam tute rigida. Tio ĉi estas eraro, ĉar ĉiu ja devas bone kompreni, ke ni, malgranda kolekto da homoj, ne povas fari ian decidon por ĉiam en afero, en kiu — laŭ nia espero — poste partoprenos grandaj multegoj da aliaj homoj. La plimulto trovis, ke pro diversaj kaŭzoj en la nuna tempo nenio en la lingvo devas esti ŝangita; ĉu iam poste oni faros iajn ŝanĝojn aŭ ne, — pri tio neniu decidis nek povas decidi.”

L. Zamenhof.