Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Viraj perfortoj

Jen kio okazas en Eŭropo. La perforto kontraŭ virinoj fare de virseksa intimpartnero atingas tie halucinajn dimensiojn. En la hejmo, la brutalaĵoj fariĝis, por la eŭropaninoj de 16- ĝis 44-jaraĝaj, la unua kaŭzo de invalideco kaj de morto eĉ antaŭ stratakcidentoj aŭ kancero...

Laŭ la landoj, inter kvarono kaj duono da virinoj estas viktimoj de brutalaĵoj. En Portugalio, ekzemple, 52,8% de la virinoj deklaras esti suferintaj perfortaĵojn flanke de sia edzo, amanto aŭ kunulo. En Germanio, tri virinoj estas murditaj ĉiujn kvar tagojn de la viroj kun kiuj ili vivis, do preskaŭ 300 jare. En Britio, unu virino estas mortigita en la samaj cirkonstancoj ĉiujn tri tagojn. En Hispanio, unu ĉiujn kvar tagojn, ĉiujare proksimume po cent. En Francio, pro hejmaj viraj agresoj, ses virinoj mortas ĉiumonate — unu ĉiujn kvin tagojn-, triono da ili ponarditaj, la alia triono estingitaj per fajroarmilo, 20% sufokigitaj kaj 10% ĝismorte batitaj*... En la tuta Eŭropa Unio de la 15 landoj (antaŭ la ampleksiĝo al 25), pli ol 600 virinoj mortas ĉiujare — ĉiutage preskaŭ du! — sub seksismaj brutalaĵoj en familia rondo.*

* Raporto Henrion, ministrejo pri sano, Parizo, februaro 2001. Vd ankaŭ Elisabeth Kulakowska: “Brutalité sexiste dans le huis clos familial [Seksa brutaleco en la familia privateco]”, Le Monde diplomatique, julio 2002.
* Kp la raportojn: “Mettre fin à la violence contre les femmes, un combat pour aujourd’hui [Ĉesigi la perfortojn kontraŭ virinoj, batalo por hodiaŭ]”, Amnestio Internacia, Londono, 2004; “Les violences contre les femmes en France. Une enquête nationale [Perfortoj kontraŭ virinoj en Francio. Naciskala enketo]”, La Documentation française, Parizo, junio 2002; kaj la “Rapport mondial sur la violence et la santé, en particulier le chap. 4La violence exercée par des partenaires intimes” [Monda raporto pri perforto kaj sano, aparte la ĉap. 4, “Perforto fare de intimaj partneroj”]”, Monda Organizo pri Sano, Ĝenevo, 2002.

La profilo de la agresinto ne estas ĉiam tiu kiun oni imagas. Pro ideologia deformiĝo, certaj emas asocii tiun mortigan sintenon kun homoj malbone edukitaj, devenaj de malfavora medio. Jen eraro. La dramo de la aktorino Marie Trintignant mortigita la 6an de aŭgusto 2003 de sia kunulo, fama artisto, estas unu el la pruvoj. Raporto de la Eŭropa Konsilio asertas ke “la okazado de hejma perforto ŝajnas eĉ kreski kun la enspezoj kaj la formad-nivelo”. Ĝi substrekas ke, en Nederlando, “preskaŭ la duono de ĉiuj farintoj de brutalaĵoj kontraŭ virinoj havas universitatan diplomon”.* En Francio, laŭ la statistikoj, la agresinto estas en la plimulto de la kazoj homo ĝuanta, per sia profesia funkcio, certan potencon. Rimarkeblas tre grava proporcio de kadroj (67%), de profesiuloj en la sansistemo (25%) kaj de policaj aŭ armeaj oficiroj.*

* Olga Keltosova: “Rapport à l’Assemblée parlementaire sur les violences domestiques [Raporto al la parlamenta asembleo pri hejmaj perfortoj], Eŭropa Konsilio, Strasburgo, septembro 2002.
* Raporto Henrion, verko cit..

Alia kliŝo konsistas en la penso ke seksaj brutalaĵoj okazas pli ofte en la “virismaj” landoj de Eŭropo ol en la nordaj. Ankaŭ en tio necesas repensi. Rumanio, efektive, aperas kiel la eŭropa lando en kiu la perforto kontraŭ virinoj estas plej forta: ĉiujare, por ĉiu miliono da rumaninoj, 12,62 da ili estas mortigitaj de siaj viraj partneroj. Sed en la sinistra vicolisto de la plej virinmortigaj regnoj, tuj post Rumanio, situas landoj kie, paradokse, la virinaj rajtoj estas plej bone respektataj, kiel Finnlando, kie ĉiujare, por ĉiu miliono da finninoj, 8,65 virinoj estas mortigitaj en la privateco de la familio, sekvata de Norvegio (6,58), Luksemburgio (5,56), Danlando (5,42) kaj Svedio (4,59). Italio, Hispanio, Portugalio kaj Irlando okupas la lastajn lokojn.

Tio pruvas ke tiaj brutalaĵoj estas la plej dividita monda plago, ke ili ekzistas en ĉiuj landoj, en ĉiuj kontinentoj kaj en ĉiuj sociaj, ekonomiaj, religiaj kaj kulturaj grupoj. Certe okazas ke virinoj mem estas perfortaj en siaj rilatoj kun viroj, kaj oni ne atendis la bildojn de torturoj fare de soldatinoj al viraj kaptitoj en la malliberejo Abu Ghraib, en Irako, por scii ke ekzistas, aĥ, torturistinoj.* Oni povus aldoni ke ankaŭ la samseksaj rilatoj ne estas liberaj de perfortoj. Sed en la ega plimulto de la kazoj, la precipaj viktimoj estas virinoj.

* Vd Gisèle Halimi: “Tortionnaire, nom féminin[Torturistinoj, in-vorto]”, Libération, Parizo, 18a de junio 2004.

Tiu perforto — al kiu la feminismaj organizoj jam delonge altiras la atenton de la registaroj* — atingas mondskale tioman gradon da virulento ke necesas nun konsideri ĝin kiel grava rompo de personaj rajtoj duobligita de grava problemo de publika sano.

* Kp ekzemple la tekston “La violence envers les femmes: là où l’autre monde doit agir[Perforto kontraŭ virinoj: jen kie la alia mondo devas reagi], prezentita de la Monda Marŝo de la Virinoj al la Monda Socia Forumo de Portalegro en januaro 2002. Vd la tutan tekston en la teksejo (en la franca): http://www.marchemondiale.org/

Ĉar temas ne nur pri fizikaj atakoj, kun sia tuta mortiga dimensio; ekzistas ankaŭ la psikaj perfortoj, minacoj kaj timigoj, kaj la seksaj brutalaĵoj. En multaj okazoj cetere, ĉiaj agresoj kumuliĝas.

La fakto ke tiaj perfortoj okazas en la hejmo de la viktimo estis ĉiam preteksto por ke la aŭtoritatoj lavas al si la manojn kaj kvalifikas ilin kiel “problemoj de la privata sfero”. Tia sinteno konstituas kolektivan rifuzon de helpo al persono en danĝero. Skandala hipokriteco. Ĉiu scias ke la privata sfero estas ankaŭ politika. Kaj ke tiu tipo de perforto estas la respeguligo de potencrilatoj historie malsamaj inter viroj kaj virinoj. Ŝuldataj precipe de la patriarkeco, sistemo fondita sur la ideo de “natura malsupereco” de la virinoj kaj de “natura supereco” de la viroj. Ĝuste tiu sistemo generas la perfortojn. Kaj kiun necesas likvidi per taŭgaj leĝoj. Kelkaj obĵetas ke tio necesas tempon. Do kial ne komenci tuj fondi, kiel postulas multaj feminismaj organizoj, konstantan internacian tribunalon pri perfortoj al virinoj?

Ignacio RAMONET