Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

FERVOJOJ

Trajnojn trak-tante

Trajne traveturi Vienon? Tre malfacile! La aŭstra ĉefurbo disponas pri multe da finhaltejaj stacidomoj, kiuj ne estas efike interligitaj.

Ekde 2012 Vieno havos novan ĉefan kaj centran stacidomegon. El tiu la trajnoj veturos en ĉiuj direktoj, ligante diversajn urbojn: Parizo, Stutgarto, Dresdeno, Prago, Gdansko, Brno, Bratislavo, Budapeŝto, Venecio, Ateno kaj aliajn.

Parko

Jam antaŭ du jaroj oni malkonstruis la malnovan sud-orientan stacidomon kaj la poŝtcentron iom sude de la urbomezo. Sur la 109-hektarojn granda tereno estiĝos la nova ĉefa stacidomo, komerca kaj loĝa urboj, parko kaj lernejo por infanoj 6- ĝis 14-jaraĝaj.

La tuta tereno longos ses kilometrojn, konsistos el 100 km da trakoj, 300 trakforkoj kaj 10 kajoj. Fortransportos alvenintaj pasaĝeroj 17 trajn-, metro- kaj bus-linioj en la 23 distriktojn de Vieno.

Miliardoj

Ĉirkaŭ la stacidomo loĝos 13 000 kaj laboros 20 000 homoj. La tuta projekto kostas 4 miliardojn da eŭroj kaj estas unu el la plej grandaj konstruejoj en la mondo.

Sude staras la plej alta ligna turo kun lifto en Eŭropo, el kiu oni povas panorame observi la progreson de la laborado. La apuda informejo nomiĝas Bahnorama el la germana “Bahn” (fervojo) kaj la finaĵo de panoramo.

Pliaj detaloj troveblas ĉe www.hauptbahnhof-wien.at en la germana kaj parte en la angla.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

La panoramo-turo Bahnorama estas la plej alta ligna tia turo en Eŭropo

[FORIGITA!: bildo]

Modelo montras, kiel aspektos la nova stacidomego.

[FORIGITA!: bildo]

Jam staras la tegmento super la kajoj.