Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi tute malkonsentas kun la konkludo de Lenio Marobin en lia artikolo Centmiloj da centjaruloj (Monato 2012/08-09, p. 17). Li skribas, “ke pli ol kvarono de la infanoj sub la aĝo de 16 povas antaŭvidi sian centjariĝon.”.
Kial? La hodiaŭa juna generacio (ĝenerale) ne estas sana kaj fizike forta. Ne ĉiuj gepatroj dediĉas atenton al siaj infanoj. Multe da infanoj sidas ĉiutage kelkajn horojn antaŭ televidekrano, komputilo. Mankas sporto, turismo, sana irado, vivintereso. Kaj rezulto: ĉiuokaze sidmaniero de vivo kaj tiale civilizaj malsanoj — malbona vidkapablo, problemoj kun vertebraro, diabeto, alergiaj perturboj, infarktoj, narkotismo, alkoholodependeco ktp. Alivorte, mi estas pesimisto kaj dubas, ke prognozoj de statistikaj oficejoj pri la longviveco de la loĝantaro sur nia terglobo estas pravaj.
Julius Hauser
Slovakio