Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BALKANIO

Bruligita la flago

Frumarte denove okazis surstrataj konfrontoj inter slavomakedonoj kaj albanomakedonoj en Skopje. Albanoj, kiel rimarkigis la politika analizisto Janusz Bugajski, estas daŭre traktataj en Makedonio kiel duarangaj civitanoj.

Notindas senlaboreco kaj socia diskriminacio, dum la buĝeto, same la reprezentiĝo de albanoj en publikaj institucioj, malproporcie favoras slavomakedonojn. La oficiala politiko de la lando nutras albanofobion, kiu sin montras ekzemple en stadionoj, kiam oni aŭdas, ke “bona albano estas ja mortinta albano”.

Huliganoj

Plurfoje estis bastonitaj albanaj gelernantoj, ekzemple en januaro, kiam huliganoj atakis kvar 16-jarulojn albanajn en Skopje. La preteksto estis la nomumado de nova ministro pri defendado, la albandevena Telat Xhaferri. Tiam oni bruligis ankaŭ la albanan flagon, kaj kelkdeko da homoj estis vunditaj.

Manifestacie reagis albanoj, sed ilin kontraŭstaris anoj de la speciala polico. Protestis same la registaroj de Albanio kaj Kosovo kaj dekoj da albanaj asocioj tra la mondo.

Bardhyl Selimi