Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kiu ribelas?

La artikolo Malamo “ankoraŭ viva” de Bardhyl Selimi (Monato 2013/05, p. 8) evidente estas stimulado al ribeloj kontraŭ la ŝtato, en kiu oni vivas. Neniu ŝtato en la mondo permesus lokadon de monumento al ribelintoj kontraŭ la propra ŝtato. Tial la deklaroj de Jozefina Topalli kaj Hachim Thachi stimulas al ribeloj.

Atanasije Marjanović

Serbio