Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AGRIKULTURO

Bera paradizo

Jam en la ŝtonepoko oni manĝis fragojn, sed tiam la fruktoj estis malgrandaj. Hodiaŭ, pro krucado, ekzistas miloj da specoj. Unu el la plej bongustaj kaj vitaminriĉaj estas “Elsanta”.

Ĝin kultivas la firmao Beeradies [béradis], do “bera paradizo”. Tiu entrepreno de la familio Bauer en orienta Stirio (Ost-Steiermark, Aŭstrio) ekzistas ekde 2007.

La bera paradizo estas granda forcejo. La fragoj kreskas en kestoj kaj la plantoj atingas altecon de du metroj. Nek vento, nek hajlo povas damaĝi la fruktojn. Tiel eblas rikolti dum ses monatoj en la jaro.

Akvovaporo

Por ebligi fruan rikolton en printempo la forcejo estas hejtata pere de sunbaterioj kaj bruligado de tergaso. Kiam tergaso brulas, estiĝas akvovaporo (H2O) kaj karbondioksido (CO2). Tiuj du gasoj estas fluigataj en la forcejon, ĉar la plantoj kreskas pli rapide, se la elcentaĵo de karbondioksido estas pli alta ol en la atmosfero.

Por irigacii oni uzas pluvakvon. Kontraŭ damaĝinsektoj, ekzemple araneoj, oni ŝprucas kemiaĵojn nur minimume, sed uzas prefere utilinsektojn.

Fruktoj el Aŭstrio estas pli multekostaj ol ekzemple hispanaj, sed ili povas esti rikoltataj en matura stato kaj tial pli bone gustas. Importitajn fruktojn oni devas rikolti antaŭ maturiĝo, ĉar la transportodaŭro estas granda.

Walter Klag

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

En la libro Asteriks la Gaŭlo fragoj ludas gravan rolon, sed oni ne nepre bezonas ilin por produkti magian eliksiron. Foto: WALTER KLAG