Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Responde al Facilas priskribi, malfacilas preskribi de Paul Gubbins (Monato 2015/06, p. 5) mi volas diri, ke dum multe da jaroj mi ĉiam denove aŭdas la devizon “Afrikaj solvoj por afrikaj problemoj”. Ŝajnas al mi tamen, ke Afrika Unio ĝis nun simple restas silenta kaj rifuzas akcepti la respondecon pri sia propra kontinento. La eskapado de la rifuĝantoj al Eŭropo trans Mediteraneon montras, ke la afrikanoj grandparte ne estas kapablaj mastri la radikojn de siaj propraj problemoj sen fremda helpo.
Mikaelo Sims
Anglio