Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Responde al la letero de Robert Nielsen (Monato 2017/11, p. 6) : Mi ne asertis, ke Obama naskiĝis ekster Usono, ĉar lia naskiĝloko restas nekonata. Tamen lia patro ne estis civitano de Usono, tiel ke Obama certe ne estas hereda civitano (natural born citizen) kiel postulas la usona konstitucio.
Pri la sampaĝa kontribuo de Garbhan MacAoidh: Mi skribis preskaŭ nenion pri la agado de prezidanto Trump kaj ne esprimis mian pozicion pri ĝi. Mi nur akuzis Trump pri lia neado de la uzurpado. Lia rifuzo plenumi la leĝon faras ankaŭ lin kunkrimulo. La artikolo estis verkita ne kiel mia persona (do eble bizara) opinio, sed kiel argumentita konkludo laŭ miaj plej bonaj ebloj.
Al Daniel Mason, kiu “admiris prezidanton Barack Obama” (Monato 2017/12, p. 6) , mi diru, ke agnoski, pri-penti kaj persekuti jam okazintan (kaj ĝis nun daŭran) krimon neniel estas malŝparo de tempo. Male, plenumi la leĝon kaj atingi juston (almenaŭ malfrue) estas la unua devo de ajna civilizita leĝobea nacio.
Alexander Gofen
Usono