Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ITALIO

Loĝeja posedo — itala “obsedo”

La pasio de la itala loĝantaro pri “brikoj” ja ne estas lastatempa novaĵo. La inklino de la italoj havi sian loĝejon estas sufiĉe renoma kaj pli kaj pli kreskas. Tamen povas surprizi freŝa statistiko, laŭ kiu el cent italaj civitanoj okdek posedas nuntempe sian propran loĝejon; nur dudek luprenas iun. Temas pri la plej alta procentaĵo en Eŭropo, kie loĝejon posedas 52 % de la germanoj, 64,6 % de la britoj, 64,3 % de la francoj kaj 75,5 % de la belgoj. Ĉiujn ĉi donitaĵojn sciigis, komence de marto 2018, la tiel nomata “Raporto Coop 2017”.

Loĝejoj fariĝis malpli multekostaj

En la lastaj du jaroj cetere, paralele al la laŭgrada eliro el la ekonomia krizo, kiu frapis la landon ekde 2008, malkreskis la nombro de jarenspezoj necesaj al unuopa italo por la aĉeto de loĝejo.

En Romo en 2015 fakte necesis 8,9 jarenspezoj, dum nun la koncerna nombro malsupreniris al 6,8. En Milano (norda Italio) homoj iam bezonis 9,7 jarenspezojn, sed nun apenaŭ 7. En Florenco ne plu estas postulataj 8,6 jarenspezoj kiel pasintece, sed nur 5,5. En 2019 okazos 600 000 transakcioj por aĉeti aŭ vendi loĝejon.

Cristina Casella

korespondanto de Monato en Italio

[FORIGITA!: bildo]

Frosto kaj neĝo abunde frapis ĉi-jare Romon, sed ne malvarmigis la lokulan emon aĉeti loĝejon. Foto: CRISTINA CASELLA