Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

RESPUBLIKO KIPRO

Junulara protesto kontraŭ la turka okupado

La 15an de novembro 1983, preskaŭ dek jarojn post la turka invado al Kipro, estis proklamita tiel nomata Turka Respubliko de Norda Kipro: ŝtato-fantomo, kiu okupas 37 % de la insula teritorio kaj kiun ĝis nun oficiale rekonis absolute neniu monda ŝtato krom Turkio mem. Temas pri areo de 3355 kvadrataj kilometroj kun proksimume 265 000 loĝantoj.

Falsa ŝtato

Ĉiujare okaze de tiu datreveno, do ĝuste en tiu novembromeza tago, pluraj manifestacioj kaj protestoj kontraŭ psevdokratos (falsa ŝtato, en la novgreka) okazas en la ĉefaj urboj de la orient-mediteranea respubliko. Multnombraj eventoj estis organizitaj en 2018, kiel en la antaŭaj jaroj, en la ĉefurbo Nikozio, sed ankaŭ en Limasolo, Pafoso kaj Larnako.

Granda striko

Matene, kiel kutime, miloj da liceaj kaj universitataj studentoj faris grandan strikon. Ili ne iris lernejen, sed anstataŭe renkontiĝis en centra loko de sia urbo. Ili faris paroladojn de kondamno kaj memorigis pri la viktimoj de la turka invado, samkiel pri la multaj malaperintoj (personoj, kiuj malaperis dum la tumultoj de 1974 kaj pri kies sorto neniu iam ion eksciis). Ili ankaŭ ludis kaj kantis kanzonojn kun patriotisma enhavo, kontestante la turkajn registaron kaj politikon, kaj samtempe petante, ke la internaciaj institucioj helpu trovi pacan solvon.

Ili esperas, ke tia solvo kondukos al reunuiĝo de la lando kaj de la du komunumoj (grek-kipra kaj turk-kipra), kiuj pasintece paceme kunvivis en la tuta insulo. La necesa kondiĉo, por ke tio okazu, estas iliaopinie, ke la kolonianoj kaj la turkaj militistoj forlasu la insulon, kie ili kontraŭleĝe troviĝas ekde 1974.

Atilo

Matene de la 15a de novembro junuloj el Limasolo atingis la vojon Anexartisias kaj restis tie plurajn horojn, organizante pacan proteston antaŭ granda registara konstruaĵo. Ili tenis enmane tolbendojn kaj flirtigis la kipran kaj la grekan flagojn (ĉi-lasta estas simbolo de la etno de grek-kipranoj, siadire greklingvaj civitanoj de la sendependa Respubliko Kipro, sed fakte anoj de la greka nacio, nemalsame ol la greklingvanoj de Grekio). Oni montris aŭ klamis sloganojn kiel “Atilo forlasu Kipron!” (kun aludo al la barbara reĝo), “Kipro apartenas al sia popolo!” kaj “Ni malakceptas ĉian faŝismon!”.

Roberto Pigro

korespondanto de Monato en Kipro

[FORIGITA!: bildo]

Miloj da grek-kipraj studentoj en Kipro strikis, kontestante la ekziston de “falsa ŝtato” en la nord-orienta parto de la insulo. Foto: ROBERTO PIGRO

[FORIGITA!: bildo]

Junuloj kontestas la jam 44-jaran okupadon de la norda parto de Kipro fare de Turkio. Foto: ROBERTO PIGRO

[FORIGITA!: bildo]

Protesto antaŭ granda registara konstruaĵo: “Atilo (= la turkoj okupantoj) forlasu Kipron!” Foto: ROBERTO PIGRO