Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tutmondiĝo kaj milito

Tuj antaŭ la ekbombado de la NATO kontraŭ Jugoslavio, Thomas Friedman, renoma ĉefartikolisto de la New York Times, formulis la ligon inter tutmondiĝo kaj usona militpotenco jene:

“La fakto ke du landoj neniam plu intermilitis ekde kiam ambaŭ akceptis Makdonaldojn (McDonald’s), estas parte la sekvo de ekonomia integriĝo, sed ankaŭ la produkto de la usona potenco kaj de la preteco uzi ĝin kontraŭ tiuj kiuj minacus la tutmondigan sistemon, de Irako ĝis Nord-Koreujo. Usono estas la Michael Jordan de la geopolitiko. Sen la kolera superpotenculoj de forta Usono, la mondo estus senfine malpli stabila.”

“La nevidebla mano de la merkato ne povas funkcii sen kaŝita pugno [...]. McDonald’s ne povas prosperi sen McDonnel Douglas kiu konstruas la F-15-ojn. Kaj la kaŝita pugno, kiu sekurigas la mondon por la teknologioj de Silicon Valley, nomiĝas la armeo, la aerarmeo, la mararmeo kaj la marines de Usono.”*

* Thomas Friedman: “The Lexus and the Olive Tree”, Ferrat, Strauss and Gimpert, Nov-Jorko, 1999, p. 372-373.

[1] Le Monde diplomatique, septembro 2002, p. 14.

[2]