Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Germanio, modelaj kliŝoj

LASTAN SEPTEMBRON, la parlament-elektoj en la Federacia Respubliko Germanio subite inspiris eseistojn, ĵurnalistojn kaj eldonistojn, dum tiu lando ĝis tiam estis malofte pritraktata. Jen la okazo por fari pontojn por azenoj kaj uzi komfortajn padojn. La lasta libro de Alain Minc* malfermiĝas per surpriza “Feliĉa kiel Dio en Germanio!”, inversigita eĥo de la germana (juda) diro “Feliĉa kiel Dio en Francio”, kaj esprimas per “kor-elkrion”, lian “grandegan admiron por la nuntempa Germanio”. Kaj li observas ke nur “la malklera kontraŭgermanismo” kaj la “pesimismo” de la francoj igas ilin “kredi, ke la germana trudemo estas neinversigebla kaj do ke la imperia tento, flanke de Berlino, estas neevitebla. Nenio estas pli malĝusta”. La Federacia Respubliko, laŭ Minc, aspiras “domini nek la mondon nek Eŭropon, sed esti “granda Svislando” prospera, paca.”

* Alain Minc: Vive l’Allemagne!” [“Vivu Germanio!”], Grasset, Parizo, 2013, 156 paĝoj, 10 eŭroj.

Mallonge, jam en la antaŭparolo ĉio estas dirita. Ĉio, escepte de tio kio kontraŭdiras la tezon de tiu eseeto. Kvankam ĝi mencias s-ron Gerhard Schröder kaj la Harz-leĝojn, ĝi bone evitas prezenti iliajn konsekvencojn, ekzemple la eksplodan altiĝon de la provizoreco kaj de la malriĉeco. Nenion ankaŭ pri la politiko, kiun Germanio trudas al siaj partneroj: ĝi praktikas “al la Eŭropa Unio la kiom eble plej malkrudan influon”. Pri tio Ateno eble ne konvinkiĝis ...

Odile Benyahia-Kouider, male, ne cenzuras la faktojn. Hodiaŭ granda raportisto ĉe la Nouvel Observateur, la aŭtorino de “Germanio pagos”* estis dum kvin jaroj korespondanto de [Libération en Germanio. Malamika al ĉia germanofobio, ŝi tamen prilumas la ombrajn zonojn de nia najbaro. “En Germanio ekzistas proporcie pli da malriĉuloj kaj da ekskluditoj ol en Francio”, skribas ŝi, citante statistikojn de la Instituto pri Laboro kaj Kvalifiko (ILK): 5,8 milionoj da personoj, do preskaŭ unu germano el kvin, laboras por malpli ol 8,50 eŭroj hore; 1,5 milionoj laboras por malpli ol 5 eŭroj hore. Oni komprenas, ke la enkonduko, fare de la nova koalicio, de minimuma salajro — 8,50 eŭroj hore — estas akceptata kiel revolucio ...

* Odile Benyahia-Kouider: “L’Allemagne paiera. Voyage au pays d’Angela [Germanio pagos. Vojaĝo en la landon de Angela (Merkel, la germana ĉefministro), Fayard, Parizo, 2013, 265 paĝoj, 18 eŭroj.

Kroma malfortaĵo, la demografio. Kun 1,3 infanoj de virino (kontraŭ 2,01 en Francio), “la lando havos 68,5 milionojn da loĝantoj en 2050, kontraŭ aktuale 81 milionoj”. Kaj la aŭtorino aldonas: “Ĉu tiom malalta naskokvoto estas la signo de Germanio kiu volas domini Eŭropon?” Ŝi maltrankviliĝas pro la supreniro de la ekstremdekstro — naŭ turkaj etkomercistoj kaj juna policistino estis murditaj inter 2000 kaj 2006, de la Naci-socialista Subgrundo, kiun la gazetaro nomas “Frakcio bruna armeo”. “Germanio malkovris konsternite, ke Hitlero ne estas komplete mortinta, ke liaj ideoj disvastigis sian venenon ĝis en la trian postmilitan generacion.”

Tiujn kritikojn kaj ceterajn, Bruno Odent, ĉefo de la servo Mondo de L’Humanité kaj specialisto pri Germanio de pli ol dudek jaroj, sistemigas en sia libro “Germana modelo, trompo”.* “Germanio, resumas li, “estas mem kaptita de la krizo. Stagnado de ĝia ekonomio estas programita, en la plej bona kazo, por 2013. [...] La kontraŭsociaj reformoj lanĉitaj komence de la jardeko 2000 de la kanceliero Gerhard Schröder, daŭrigataj de Angela Merkel, kreas amasan provizorecon kiu sufokas la internan postulon. Kaj la buĝeta malabundo trudataj al la eŭropaj partneroj malpliigas la vendojn de la eksportantaj firmaoj.[...] La socia kaj profesia diskriminacio de la virinoj daŭras. La demografia krizo etendiĝas. La kostoj por energio eksplodas. Kaj la prezoj por lui loĝejon kaj de la nemoveblaĵoj, kiuj ĝis nun ne multe moviĝis, komencas siavice ankaŭ kreskegi.”

* Bruno Odent; Modèle allemand, une imposture. L’Europe en danger [Germana modelo, trompo. Eŭropo en danĝero], Le Temps des cerises, Parizo, 2013, 202 paĝoj, 15 eŭroj.

La aŭtoro, rigora, apogas sian enketadon sur multaj klarigaj ekzemploj kaj signifaj nombroj. “Eŭropo estas en danĝero, konkludas li. Ĉar la kunefikado de disponoj, kiuj gravigas la socialajn suferojn kaj la multiĝon de la aferoj povas profundigi la miskrediton de la politikaj gvidantoj ĝis “neregeblo” [...]. Tiu danĝera koktelo estas evidenta orpluvo por la popolismoj, la ekstremdekstro kaj la adeptoj de kaŝangulaj identecoj, naciistoj, regionistoj, kiuj progresas en Eŭropo.”

Dominique VIDAL.