Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 1

Malferme

Bonvenon, aŭtodidaktismo!

En la momento de novjara kunĝojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jariĝo de UEA, la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Ĉi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon — kaj la festemon, festoj nutras lingvojn; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.

La novjara festado rekunigas familianojn — vizite aŭ telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, loĝas for de ĝiaj “hejmoj” en Bangladeŝo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostreĉas por rekonektiĝadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aŭ pole, japane aŭ katalune, malajale aŭ malagaŝe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj?

La demando memorigas min pri tiu aŭtodidaktema junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova aŭtodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lanĉas retpaĝarojn kaj zorge ĝardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj — nutriĝantaj ĉefe ĉe retaj fontoj, tekste/muzike/bilde — estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata “eduko”. Savas ilin la aŭtodidakteco, kiu internaciigas.

Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia saĝo? Kial ĝi ne estas vaste diskutata? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia aparteco — surmurigi strasaĵojn por agaci, laŭtigi la muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostreĉe atenti ilian liberiĝon el la naciaj kaĝoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj tendencoj.

Al kio tia konsciiĝo instigu nian diligentan kolegaron? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan maŝaron amikan al aŭtodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezaĝulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la retpaĝarojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj — kaj igadu ilin elserĉeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn konsilojn, kiujn mi ĉi-pere petas: kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi?

Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn — vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al la konservado de etnaj lingvoj?

Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan aŭtodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaŭ tian aŭtodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon.

Esperanto kapablas liveri aŭtodidaktan ilaron por memklerigo modele taŭgan al individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos aŭtodidaktan ŝoseon, nia lingvo iĝos grava portanto de la aŭtodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj ŝajnigoj, helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaŭ alilingve, tiam Esperanto komencos roli kiel interŝanĝejo de spertoj inter aŭtodidaktismoj en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj.

Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiaŭo trudas malfermiĝojn kaj kulturajn ŝanĝiĝojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neŭtrala lingvo daŭrigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter la neŭtrala UEA kaj la neneŭtrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptiĝo de PV kaj PIV kiel ĉiesaj referenciloj. Tiu kerno de la aŭtodidaktisma projekto de Lanti iĝis integra parto de la esperantista streba repertuaro; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV.

Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa neŭtrala (do naciakcepta) movado liatakse tro intimiĝis. Sed la debatoj alilokiĝis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambaŭ bezonas rekonsideron nun — la nacioj disfalas tute alimaniere ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.

Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuraĝe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiaŭigu lian aŭtodidaktan vojon kaj disponigu ĝin al aliaj, simile minacataj kaj simile kuraĝaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste.

Probal Dasgupta

De pasinto al estonto

Kolokvo pri Esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj 19-20 okt 2007
Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno

Ne mankas problemoj pri la konservado de la planlingva spirita heredaĵo. Tial estis tre bonvena la iniciato de Herbert Mayer, direktoro de la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno, aranĝi internacian kolokvon en Esperanto pri la temo “Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj”.

Kiel skribite en la alvoko, la celo de la kolokvo estis “prezenti la ĉefajn problemojn, kiujn frontas diverstipaj planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj kaj kiuj estas solvendaj.” Kaj aldone: “La reciproka konatiĝo de la koncernaj respondeculoj, la komuna pridiskuto de la nuntempa rolo de niaj bibliotekoj kaj arkivoj, helpu al ni trovi konvenajn vojojn kaj metodojn por starigi kunlaboron kaj interhelpon.”

La kolokvon financis la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj subvencie subtenis ĝin Institucio Hodler (UEA). Ĝi okazis sub teknike bonaj kondiĉoj en la belega nova sidejo de la Esperantomuzeo, en Palaco Mollard, Herrengasse 9, impona kaj historie riĉa konstruaĵo en la centro de Vieno.

Prelege inaŭguris la kolokvon la direktoro de la Esperantomuzeo, prezentante la nunan evoluon de la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La serĉprogramo “Trovanto” jam de pluraj jaroj funkcias, kaj ebligas trovi la librojn de la Kolekto per la reto*. Nun komenciĝis la enmeto de la fotoj en la retan katalogon. Aldone estas ankaŭ projektoj pri ciferecigo, unuavice pri la inkunabloj de Esperanto. Nun estas prilaborata la reta katalogigado de la Esperanto-revuoj, kaj ciferecigo de 80 horoj da sono, el sonbendoj kaj kasedoj. La celo estas, ke ĉio estu atingebla per la reto. Bonvenon al HANNA! Ne temas pri la amikino de la direktoro sed pri nove fondita datumbanko: Handschriften, Autographen und Nachlassbestände (manskribaĵoj, aŭtografoj kaj postlasaĵoj), kiu enhavos materialojn de gravaj esperantistoj kaj interlingvistoj.

* Pri la Kolekto vidu ĉe: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm, de kie atingeblas “Trovanto”.

Christian Cimpa, kunlaboranto de Herbert Mayer, specife zorgas pri la bildarkivo de la Kolekto por Planlingvoj. Li prelegis pri “La daten-bankoj de La Kolekto Por Planlingvoj / Skanadaj kaj ciferecigaj projektoj en la Aŭstria Nacia Biblioteko”. Temas pri fotoj, afiŝoj, kiuj devas esti konservataj en specialaj kondiĉoj: temperaturo, grado de humideco, lumo... kaj ankaŭ tri-dimensiaj objektoj kiel insignoj. Ĉiu objekto estas identigita per loko, dato, okazaĵo, nomoj... kaj estos ankaŭ poste rete serĉebla. Se objekto estas tro difektita, oni unue klopodas ĝin plibonigi per aparta programo, kiel oni normale faras en tiuspecaj muzeoj kaj arkivoj. Resume, en Vieno oni prizorgas la trezorojn de nia kulturo per la plej modernaj teknikoj.

Pri Planlingvaj arkivoj — problemoj kaj praktikaj spertoj, prelegis Detlev Blanke. Li klarigis kiel li mem kaj lia edzino Wera prizorgas siajn proprajn arkivon kaj bibliotekon. La materialo konsistas ne nur el libroj, revuoj ktp, sed ankaŭ el sliparo, fotoj, filmoj, fakrilataj privataj korespondaĵoj. Por ke tiuj materialoj ne perdiĝu, kiel jam anoncite en la revuo Esperanto, la geedzoj Blanke faris kontrakton kun “Fondaĵo Arkivo de Partioj kaj Amasaj Organizaĵoj de GDR en la Federacia Arkivo”, ke la Fondaĵo transprenu la interlingvistikan materialon. Imitinda ekzemplo por sekurigi la konservadon de gravaj materialoj por la historio de la movado.

La Germana Esperanto-Biblioteko Aalen: hieraŭ, hodiaŭ kaj kio morgaŭ? estis prezentita de du respondeculoj de la biblioteko, Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer*. Ili rakontis, kiel la kolektoj de Germana Esperanto-Instituto transiris al Aalen, tra diversaj epizodoj de la historio. Nuntempe la kolekto konsistas el 40 mil bibliotekaj unuoj, kaj krome 6221 kompletaj gazet-jarkolektoj . Ĝi “loĝas” sub la tegmento de la urbo-biblioteko Aalen, kun subteno de la urbo Aalen, en formo de ĉiujara buĝeto kaj disponigo de la ejo.

* La prelego troveblas ĉe: http://esperanto-bibliothek.gmxhome.de/superrigardoalresumokonciza.htm

Árpád Mathé, kiu nun finpretigas imponan katalogon pri periodaĵoj, parolis pri Periodaĵoj en bibliotekoj kaj libraroj. La situacio pri periodaĵoj estas pli komplika ol pri libroj: ofte temas pri nekompletaj kolektoj, kaj krome la katalogado pri la enhavo de la periodaĵoj — ja grandega tasko, ĉar temas ekzemple pri analizo de unuopaj artikoloj de revuoj — postrestas, kio tre ĝenas la sciencan esploradon de nia kultura heredaĵo. Jen unu el la eroj, kiuj nepre bezonus kunlaborigon.

Pri la planlingvo Volapük en arkivoj kaj bibliotekoj prelegis Reinhard Haupenthal. Ŝajnis al li, ke estas ĝenerale manko de interesiĝo pri tiu planlingvo, eĉ se nur el historia vidpunkto.

Pri Esperanto-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj disponigo de libroj per elektroniko parolis Miroslav Malovec. Li atentigis pri jam ekzistantaj bibliotekoj en la reto* kaj pri diversaj samcelaj projektoj, en kiuj oni ne forgesu esperantlingvajn librojn.

* Vidu ekzemple: http://onlinebooks.library.upenn.edu/; http://www.gutenberg.org/browse/languages/de

Marek Blahuš faris proponon starigi interretan superkatalogon kaj ciferecan arkivon de Esperanto-literaturo, kiel unu el la diversaj projektoj de E@I.

Por konservi diversajn tekstojn en elektronika formo, necesas skani ilin. Sed ne ĉiuj skanprogramoj same taŭgas por Esperanta alfabeto. Toon Witkam komparis diversajn skanajn programojn, kiujn oni uzas por esperantlingvaj tekstoj. Ne sufiĉas simple skani, necesas poste kontrollegi la rekonitan tekston de la skanaĵo.

Ljubomir Trifonĉovski parolis pri la nuna stato de klubaj bibliotekoj en Bulgario. Iom bedaŭrinda stato, sed certe ne nur en Bulgario.

Barbara Pietrzak rakontis pri siaj klopodoj konservi la sonarkivon de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Arkivoj pri la plej fruaj elsendoj apenaŭ ekzistas, kaj la materialoj sur kiuj registriĝis la elsendoj, varias laŭ la progreso de la teknikoj: sonbendoj de diversaj formatoj, ĝis cifereca registro ekde 2004.

Tiel ĉiu preleganto prilumis apartan aspekton de la problemaro, kaj ĉiam sekvis vigla diskuto. La kolokvo plenumis la difinitajn celojn: ĝi kunigis tridekon da fakuloj, kiuj prelegis, debatis, interŝanĝis ideojn kaj starigis planojn por estonta kunlaboro.

La Muzeo mem, kiun oni vizitis enkadre de la kolokvo, surprizis iujn, pro sia relativa malgrandeco kaj la malmulteco da objektoj tie rekte videblaj. Sed la nuna koncepto de muzeoj estas, ne superŝuti la vizitanton per amaso da informoj, objektoj, sed aktivigi la vizitanton, tiel ke li malkovru per si mem, elektante aŭskulti iujn informojn, en pluraj lokoj, kaj malkovrante zorge elektitajn erojn.

Tra la diversaj prelegoj kaj intervenoj, oni enfokusigis jenajn temojn:

Savado de la dokumentoj

Ofte revenis la historio de antaŭ nelonge forpasinta esperantisto, kies edzino, tuj post la forpaso, forĵetis ĉiujn esperantaĵojn. Temis pri filmaĵoj de lastatempaj esperantistaj kunvenoj, do unika materialo. Ĉu pro tio, ke ŝi ne volis havi tiujn memoraĵojn, ĉu pro tio, ke ŝi ĵaluzis pri la okupo de la edzo, kiu tiel forprenis atenton al ŝi...

Kiel malhelpi tion?

Haviĝis la demando: savo de nuntempaj retdiskutoj, retaj dokumentoj, ktp (per surpaperigo, registro sur disko).

Cetere, koncerne la savadon de la valoraj prezentaĵoj de tiu ĉi kolokvo, aperos aktoj, redaktotaj de D. Blanke kaj H. Mayer, kaj eldonotaj de UEA.

Protektado de la dokumentoj

Plurfoje oni atentigis pri la historio de ŝimantaj libroj en kelo, subtegmentejo aŭ garaĝo...

Bona traktado de la dokumentoj, kaj tute aparte de fotoj, video- kaj sonmaterialo, estas necesa: ciferecigo, skanado, restaŭro... — tiuj diversaj operacioj devas esti profesie plenumitaj. Tiurilate modele agas la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Plian problemon formas la konstanta evoluo de la teknikoj. Solvoj validaj antaŭ dudeko da jaroj apenaŭ plu havas sencon nun. Ekzemple malnovajn filmojn oni siatempe stokis en loko kiu ebligis, ke ili ne forviŝiĝu (ĥemiaĵoj tiutempe uzitaj forvaporiĝis), poste kiam ekestis la videokasedoj, la rekomendo estis kopii sur tiun novan materialon, poste sur DVD, kaj poste?

Utiligeblo de la dokumentoj

Ofte konstateblas zorgiga sciomanko. Por ke la dokumentoj estu utiligeblaj, necesas scii, ke ili ekzistas, kie ili ekzistas kaj kion ili enhavas. Temas pri la katalogado, kaj ĝia enretigo, tiel ke la informoj estu facile alireblaj. Kaj la komunikado pri tio.

Kunlaboro

Kunlaboro por superkatalogo, kunlaboro por ne refari du aŭ pli da fojoj la saman laboron (ekzemple en katalogado), interŝanĝo de spertoj pri la labormanieroj. Pluraj el la tie kunvenintaj specialistoj starigis planojn tiu-rilate; sed eble kiel ĉefaĵon ni menciu la planatan kunlaboron inter IEM kaj Biblioteko Hodler, laŭ propono de la direktoro de IEM Herbert Mayer al UEA. Ne eblas jam nun detali pri tiu ĉi projekto, sed ĝi bonaŭguras por la estonto de niaj arkivaj trezoroj kaj ilia utiligebleco.

Antaŭ tri jaroj, mi skribis en la revuo “Libron oni ne forĵetas”. Tiu slogano pluvalidas. Post forĵetado, nenio plu eblas... kiam mi demandis al Herbert Mayer, ĉu ne ĝenas, se iu heredigas tutan fatrason, kun banalaj kaj facile akireblaj libroj, li klarigis, ke ĝuste la laboro de la muzeaj fakuloj estas kribri tion. Kaj li aldonis: “Ĉiujn librojn ni gardas kaj pludonacas al interesiĝantoj kaj utiligas por interŝanĝo. La forĵetado koncernas pli precize la aliajn materialojn (invitilojn, prospektojn, difektitajn gazetojn — se ni jam havas sufiĉe da ekzempleroj)”. Oni konsciu, ke iuj nove fonditaj kluboj, freŝe kreitaj studbibliotekoj, kluboj sen financaj rimedoj povus interesiĝi pri jarkolektoj de periodaĵoj, aŭ pri ne plu eldonita libro, aŭ — kompreneble — pri antaŭ nelonge aperinta libro.

Ĉiuokaze nepre savu (kaj helpu savi):

  • Unikajn dokumentojn, kiaj povas esti manuskriptoj, tajpaĵoj, leteroj, labornotoj, filmoj, fotoj, diapozitivoj, sonbendoj...
  • Tre malnovajn eldonaĵojn, aŭ eldonaĵojn aperintajn en periodo, kiam multo perdiĝis (militoj, ne stabilaj periodoj)
  • Periodaĵojn (kaj aliajn dokumentojn) aperintajn en konfidenca kvanto.

Ni povas esperi, ke la kolokvo naskis pluan konsciigon pri la problemaro pri konservado de niaj trezoroj. Herbert Mayer kaj liaj kunlaborantoj estas aparte dankegendaj pro tiu iniciato kaj pro la brila organizado.

Claude Nourmont
Estrarano de UEA pri kulturo

[FORIGITA!: bildo]

Sur la bildoj: supre dekstre: manuskripto de Julio Baghy. Sube: manuskripto de Victor Lebrun, siatempa sekretario de Tolstoj.

Saluton, mi nomiĝas Julia Noe kaj ekde la 12-a de novembro 2007 mi estas volontulino por TEJO en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Sinprezento movada (ĉefaj aktivaĵoj/interesoj/spertoj): agado sur loka nivelo, kunorganizado de kelkaj E-renkontiĝoj, eksestraranino de nacia junulara asocio pri loka kaj landa agado, administrantino de la Internacia Seminario (IS).

Kion mi volas fari por TEJO? Sekvi ties regulojn, kontribui al ordigado de TEJO-arkivo, kontribui al disvastigo de informoj pri Esperanto.

Sinprezento persona: Loĝloko: Heidelberg. Naskiĝtago: 1979-02-27. Profesio/studfako: Bakalaŭro en komunikado kaj rimedoj, magistro pri kulturaj sciencoj. Ŝatokupoj: kuirado, legado, vojaĝoj, fremdaj lingvoj (11 komencitaj, 4 flue) kaj partopreno en Esperanto-aranĝoj.

Vivmotoj: Uzu la tagon! kaj La vivo okazas dum ni planas ion alian (John Lennon).

Ĝenerala Direktoro de Unesko pri la Jaro de Lingvoj

S-ro Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, publikigis mesaĝon pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. En ĝi li skizas la ĉefajn idealojn kaj celojn de tiu speciala jaro, al kiu estos dediĉita ankaŭ la temo de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 2008. UEA aperigas la mesaĝon en Esperanta traduko kun la celo, ke ĝi estu vaste diskonigata inter esperantistoj.

La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko, al kiu oni konfidis la taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel gvida aganto.

La Organizaĵo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.

La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj individuoj kaj por ilia paca kunekzisto. Ili estas strategia faktoro por antaŭeniri al daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka sferoj.

La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por Ĉiuj (EpĈ) kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) aprobitajn de Unuiĝintaj Nacioj en 2000.

Kiel faktoro de socia integriĝo, la lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de la ekstrema malriĉeco kaj malsato (JEC 1), dum kiel kolonoj de alfabetiĝo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaŭ nepraj por atingi universalan unuanivelan edukadon (JEC 2). La batalo kontraŭ HIV/aidoso, malario kaj aliaj malsanoj (JEC 6) devas utiligi la lingvojn de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin, kaj la konservado de lokaj kaj indiĝenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo (JEC 7) estas kerne ligita al lokaj kaj indiĝenaj lingvoj.

Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al la lingva diverseco, kiel indikite en la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de Unesko kaj ĝia Agoplano (2001), la Konvencio por la Konservado de la Nemateria Kultura Heredaĵo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antaŭenigo de la Diverseco de la Kulturaj Esprimiĝoj (2005).

Tamen, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj interreto, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj — malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon — forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.

Urĝas agi. Kiel? Per la kuraĝigo kaj prilaboro de lingvopolitiko ebliganta al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaŭ kuraĝigante la parolantojn de regantaj lingvoj regi alian nacian aŭ regionan lingvon kaj unu aŭ du internaciajn lingvojn. Nur se plurlingvismo estos plene akceptita, ĉiuj lingvoj povos trovi sian lokon en nia tutmondiĝinta mondo.

Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizaĵojn de la civila socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj ĉiujn aliajn koncernatojn stimuli la respekton, antaŭenigon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj, precipe de tiuj endanĝerigitaj, en ĉiuj situacioj de la individua kaj kolektiva vivo.

Ĉu per iniciatoj sur la eduka kampo, la interreto aŭ la klera medio; ĉu per projektoj por savtenado de endanĝerigitaj lingvoj aŭ antaŭenigo de la lingvoj kiel iloj de socia integriĝo; aŭ per esplorado de la interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj de la indiĝenoj aŭ inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la ideo “lingvoj gravas!” estu diskonigata ĉie.

Tiukuntekste, la 21-a de februaro kiel dato de la naŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo havos elstaran signifon kaj estos aparte taŭga limdato por la enkonduko de iniciatoj celantaj antaŭenigon de lingvoj.

Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj iloj, en la interreto kaj komerco.

La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan ŝancon por fari decidan antaŭeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.

Koïchiro Matsuura

93-a Universala Kongreso

Nederlando, la ĉi-jara kongreslando

Nederlando, situanta ĉe la Norda Maro kaj ĉe la enfluejo de tri grandaj riveroj (Rejno, Mozo kaj Skeldo) estas malgranda, dense loĝata kaj tre evoluinta lando.

Pli ol la duono de la lando situas sub la marnivelo, pro kio necesas multaj digoj kaj pumpiloj por teni la terenon seka. La Deltolaboroj, kiuj ekestis post la granda inundo en 1953, nun bezonas aktualigon. La antaŭvidita altigo de la marnivelo, la daŭra sinkado de la polderoj kaj la alfluo de akvoamasoj tra la riveroj postulas enormajn laborojn.

Nederlando estas konstitucia monarkio kun parlamenta sistemo. La ŝtatestro estas la Reĝino Beatrix. La sidejo de la registaro troviĝas en ’s Gravenhage (Den Haag/Hago); Amsterdamo tamen estas la ĉefurbo de la lando. Nederlando konsistigas kun la Nederlandaj Antiloj, situantaj en la Kariba regiono, la Reĝlandon Nederlando. Sabate, fine de la kongreso vi povos sperti tiun Kariban etoson dum la somera karnavalo kiu trairos la urbocentron, sed jam en la antaŭa tago eblos sperti la tiel nomatan batalon de la tamburoj.

En Nederlando loĝas pli ol 16 milionoj da homoj. La plej densa koncentriĝo de la loĝantaro troviĝas en la “Randurbo Holando”, la grupo da urboj en la okcidento de la lando: Amsterdamo, Hago, Roterdamo kaj Utreĥto. La kongresurbo Roterdamo estas urbo kun tre internacia loĝantaro el pli ol 160 naciecoj. Vi do certe havos la eblon konatiĝi kun multaj kulturoj.

Roterdamo ne plu estas la plej granda haveno de la mondo, ĝi tamen estas la plej granda transithaveno por Eŭropo. Kaj en la baldaŭa estonto la havena tereno eĉ pligrandiĝos, kiam oni konkeros pli da lando el la maro por konstrui la duan Mozebenaĵon (Maasvlakte).

Ĉar la urbocentro de Roterdamo forbrulis, ĝi ne havas historian kernon, sed male ĝi estas konata pro sia moderna arkitekturo. Ĝi havas ankaŭ la mondkonatan artmuzeon Boymans kaj ekzemple modernajn statuojn vi trovos malavare dissemitaj en la urbo.

Sed eble plej interese por esperantistoj, ĝi estas la urbo de la jubileanta UEA. Kaj ni festos la 100-jariĝon en la centro de nia movado: Roterdamo.

Loes Demmendaal

Esperanto-tradukoj aldoniĝas al la Biblioteko Folger

Dudek verkoj de Ŝekspiro ekzistas en Esperanto-traduko — kelkaj eĉ pli ol unufoje tradukitaj. Sed ĝis nun nur unu trovis lokon en la kolekto de la Ŝekspira Biblioteko Folger (Folger Shakespeare Library) en Vaŝingtono, la plej granda biblioteko en la mondo dediĉita al la poeto kaj lia epoko.

Tiu situacio ŝanĝiĝis la 15-an de novembro 2007, kiam delegacio de la Fondaĵo pri Esperantaj Studoj (Esperantic Studies Foundation) prezentis al la biblioteko kompleton de la Ŝekspiraj tradukoj en Esperanto — entute 26 volumojn. La plej frua el tiuj 26 volumoj, La Ventego, datiĝas de 1905, kaj la plej lasta, la naŭa eldono de Hamleto, de 2006.

La Biblioteko jam posedas ekzempleron de pli frua eldono de Hamleto, tradukita de la kreinto de Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof, fine de la 19-a jarcento. La Biblioteko estas ĉefe konata pro tio, ke, el 300 ekzistantaj ekzempleroj de la unua kompleta verkaro de Ŝekspiro (1623), la tielnomata “First Folio”, ĝi posedas pli ol 70 ekzemplerojn. Ĝi posedas multajn tradukojn de la granda poeto, sed nepre ne ĉiujn, kaj ĝi serĉas donacojn de mankantaj volumoj (vidu la katalogon ĉe http://shakespeare.folger.edu/).

“Temas pri valora aldono al nia kolekto. Malofte oni alportas 26 volumojn, el kiuj ni jam posedas eĉ ne unu,” rimarkis Richard J. Kuhta, ĉefbibliotekisto, kiu akceptis la donacon nome de la Biblioteko. Lin akompanis Georgianna Ziegler, bibliotekisto de la Referenca Fako.

“Ni bezonis iom da tempo por trovi la kompletan kolekton,” komentis Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, dum la prezento nome de la Fondaĵo. “Kelkajn ni facile trovis, sed aliaj postulis iom da vera detektivado. Esperanto-libroj ofte aperas en marĝenaj lokoj ĉe malgrandaj eldonejoj, kaj trovi ilin postulas serĉadon.” Li esperas, ke la Fondaĵo sukcesos aldoni al la kolekto en la estonteco aliajn rilatajn materialojn, ekzemple koncerne prezentojn de Ŝekspiraj dramoj en Esperanto. Nur kvar Ŝekspiraj teatraĵoj ricevis plenajn surscenigojn en Esperanto: Hamleto en Antverpeno en 1928, La Komedio de Eraroj en Bulgario en 1963, lastatempa prezento de Reĝo Lear en Vjetnamio, kaj (kiel la unua) Kiel Plaĉas al Vi en subĉiela prezento dum la Universala Kongreso de Esperanto en Vaŝingtono mem en 1910.

Koncerne kvaliton, Tonkin klarigis, ke, kiel oni povus atendi, la kvalito de la tradukoj varias. Kelkaj estas iom amatoraj, sed aliaj estis faritaj de konataj Esperanto-verkistoj (kiel William Auld, John Francis, Reto Rossetti kaj Kálmán Kalocsay), ofte kun granda fideleco al la originalo kaj kun atento al prezenteblo. Tonkin ja devus scii: li mem tradukis du dramojn, Henriko Kvina kaj La Vintra Fabelo — kaj li esperas iam spekti ilin sur scenejo.

Akompanis Tonkin d-ro E. James Lieberman, psikiatro kaj aŭtoro de biografio de la psikologo Otto Rank, kaj d-ro David Gaines, komponisto. Ambaŭ estas aktivaj esperantistoj. La unua simfonio de Gaines (1998), kiu aperis ĉe la diskoeldonejo MMC, portas la aldonan titolon “Esperanto”.

Humphrey Tonkin

18 landoj vizitis la Malferman Tagon

La 27-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro, allogis 110 vizitantojn el 18 landoj.

Por la dua fojo la prelegoj de la Malferma Tago okazis en la nova konferencejo de la UEA-domo, sed en la antaŭa fojo tie ankoraŭ mankis ŝovebla son-izola muro inter la ĉambroj Kanado kaj Aŭstralio, kiuj pli frue servis kiel ejo de Biblioteko Hector Hodler. Ĉi-foje ambaŭ ĉambroj estis kunigitaj en unu grandan salonon po du horojn komence kaj fine de la tago, sed dum tri horoj okazis en ili samtempe du paralelaj programoj.

Komence la libroservisto Ionel Oneţ konatigis al la publiko la plej lastajn novaĵojn de la Esperanta merkato. La ĉefa gasto de la Tago estis la konata historiisto d-ro Ulrich Lins, kiu faris du prelegojn, “Esperanto kiel lingvo kaj ideo en orienta Azio” kaj “Mia alproksimiĝo al Zamenhof”. La dua prelego ligiĝis al lia redakta laboro super la sesa eldono de la klasika verko “Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat, kiun UEA lanĉis en la UK en Jokohamo. Alia historiisto, d-ro Ziko van Dijk, elpaŝis en sia ne malpli konata rolo de fakulo pri Esperanto-informado, prezentante sian plej freŝan libron, Informado praktike. Unu el la plej elstaraj nuntempaj Esperanto-verkistoj, Jorge Camacho, prezentis ne nur sian propran novan verkon, la poemaron Eklipsas, sed ankaŭ la volumon La lingvo serena kun kolektitaj poemoj kaj eseoj de la Nobel-kandidato Baldur Ragnarsson, kaj la novan periodaĵon Beletra Almanako, kies unua volumo ĵus aperis. Alispecan verkon, sian lernolibron Esperanto per rekta metodo, prezentis Stano Marček, kiu lanĉis ĝian nederlandan eldonon en la Malferma Tago. Kvankam aperinta antaŭ kelkaj jaroj, al multaj vizitantoj ankoraŭ nova estis ankaŭ la DVD-kurso “Esperanto — pasporto al la tuta mondo”, kiun prezentis Lusi Harmon kaj Diana Babeck-Weichert.

La vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun ĝisnunaj kaj estontaj projektoj de E@I (Esperanto ĉe Interreto), i.a. la planata reta informportalo pri Esperanto, kaj kun la agado kaj celoj de la eŭropa Esperanto-partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. La programon finis unuhora renkontiĝo kun estraranoj de UEA, dum kiu Ranieri Clerici, Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal respondis plej diversajn demandojn, i.a. pri la festado de la 100-jariĝo de UEA, Internacia Jaro de Lingvoj, UK en Roterdamo kaj eksteraj rilatoj de UEA.

Kun 12 ekzempleroj la reeldonita Vivo de Zamenhof estis la plej furora libro de la tago. Sekvis ĝin Informado praktike de Ziko van Dijk (11) kaj la bildstrio Zamenhof bildrakonte (10). Aliaj popularaj titoloj estis Beletra Almanako (7), La lingvo serena de Baldur Ragnarsson (6), Fraŭlino Maitreyi de Mircea Eliade (6) kaj la nederlanda eldono de Esperanto per rekta metodo de Stano Marček (5). Entute la Libroservo de UEA vendis librojn k.a. varojn por 2858 eŭroj.

Novaĵo estas, ke unuafoje eblas sekvi kelkajn programerojn de la Malferma Tago virtuale. Filmis kaj enretigis ilin Andrej Grigorjevskij, kiu volontule prizorgas retajn servojn de UEA. Pro teknikaj kialoj la filmoj ne povis aperi en la propra servilo de UEA, sed eblas vidi ilin ĉe http://video.google.com, serĉante per “Malferma Tago”, aŭ pere de Libera Folio ĉe www.liberafolio.org/2007/malfermatago. La venonta Malferma Tago okazos sabaton, la 26-an de aprilo 2008, kaj estos dediĉita al la 100-a datreveno de la fondo de UEA.

GaKo de UEA

Centjariĝo de Esperanto-Asocio de Rumanio

Inter la 30-a de aŭgusto kaj la 3-a de septembro 2007 la rumania esperantistaro festis la centjariĝon de la landa Esperanto-asocio.

La eventon organizis EAR kune kun la skolta societo Edelvejso-Câmpulung-Dorna kaj la rumana ILEI-sekcio. Partoprenis ĉirkaŭ 60 personoj, inter kiuj ankaŭ eksterlandanoj el Britio, Belgio kaj Nederlando.

La aranĝoj okazis en Vatra Dornei, fama ripoz- kaj kuracloko en la norda Moldavio.

La Kulturdomo gastigis ĉiujn aranĝojn. Tie okazis la malfermo, la Esperanto-kursoj, la Tutlanda Simpozio kaj la metiejoj por la geskoltoj.

Belan surprizon ni spertis dum la urbestra akcepto: ĉe la enirejo de la urbodomo la geskoltoj bonvenigis la gastojn per pano kaj salo, laŭ malnova rumana tradicio, kaj ni eksciis, ke la urbestro, kiu afable akceptis nin, lernis E-on antaŭ 40 jaroj!

La aranĝo komenciĝis per kurso (Aurora Bute), kadre de la E-staĝo okazanta ekde la jaro 2006. La kurso estis interesa kaj starigis debaton pri kelkaj gramatikaĵoj. Samtempe, okazis aparta aranĝo de la gelernantoj, kiuj sekvis kurson, kantis, ludis kaj pentris; gvidis ilin la instruistoj Mihai Trifoi, Emil Crâncău kaj Ionel Bodale. La plej belaj pentraĵoj estis premiitaj kaj ĉiuj gelernantoj ricevis memoraĵojn.

La temo de la simpozio estis 100 jaroj de Esperanto en Rumanio. Prelegis pri la historio de la Eo-movado en Rumanio Marian Vochin, kiu okupiĝas pri la temo de jardekoj, Doru Neagu pri la eko de E-movado en Braila kaj Attila Makay pri Oradea, Mihai Trifoi aldonis la proprajn kontribuojn, Aurora Bute rimarkigis ke Rumanio malfermiĝis al internaciaj

E-aranĝoj, Jozefo E. Nagy respondis al la demando Esperanto — ĉu sukceso aŭ fiasko? kaj Marian Constantinescu montris kiel diskonigi Esperanton inter junuloj.

La partoprenantoj povis vidi kaj trafoliumi malnovajn librojn kaj revuojn esperantlingvajn, kiuj konsistigis interesan ekspozicion. Kiel kutime, Mihai Trifoi okazigis ILEI-kunvenon, dum kiu li raportis pri la agado de la rumana ILEI-sekcio, kies estro li estas, prezentis la projektojn Fringoj, kiun liaj gelernantoj partoprenis ĉi-jare en la Kastelo Grezijono, Angela Tellier prezentis sian interesan projekton Lingvolanċilo kaj Aurora Bute parolis pri la Novaj ILEI/UEA-ekzamenoj laŭ la Referenckadro de la Konsilio de Eŭropo.

Fine, sed ne laste, okazis Tutlanda E-Kongreso, en kiu oni prezentis la agadraporton de la asocio kaj de kelkaj lokaj organizoj, la financan raporton oni elektis novan estraron kaj parolis pri la venonta agado.

Ne mankis arta programo (lernantinoj de Suceava kantis kaj gelernantoj de Baia Mare dancis (en belaj naciaj kostumoj), ni vizitis la Etnografian kaj Natursciencan Muzeojn.

Dimanĉe okazis tuttaga ekskurso, dum kiu oni vizitis famajn monaĥejojn: Moldoviţa, Suceviţa, Voroneţ kaj Putna.

La evento okazis por la unua fojo en la norda Moldavio, regiono fama pro la gastamo de la loĝantoj kaj bona konservado de malnovaj tradicioj. La bona rezulto de la aranĝo estas i.a. la sinanonco de tri lernejaj klasoj por studi Esperanton en la urbeto Vatra Dornei, kaj la preteco de la loka organizanto, la instruisto Nicolae Macovei (al kiu ni ŝuldas dankojn pro la grandega organiza laboro), partopreni kun grupo de gelernantoj la projekton Fringoj en la Kastelo Grezijono.

Aurora Bute

[FORIGITA!: bildo]

La urbestro de Vatra Dornei bonvenigas la partoprenantojn.

[FORIGITA!: bildo]

Grupo de la partoprenantoj antaŭ la Kulturdomo en Vatra Dornei.

Loke-fake-persone

BARATO: La 11-an de decembro mi prelegis (anglalingve) en la loka germana kulturcentro, Goethe-Zentrum, Hajderabado, pri “Esperanto, Lingvo-politikoj kaj Lingvaj homaj rajtoj”. Antaŭ kaj post la prelego trideko da ĉeestantoj trafoliumis diversajn E-librojn kaj buntajn revuojn, kiujn mi ekspozicietis en la salono. Iu eĉ forprenis lernolibron de Ranganayakulu! Ni esperu, ke ŝi/li akceptos la inviton de la titolo, “Let’s Learn Esperanto” (Ni lernu Esperanton)... La prelego okazis en semajno, kiu komenciĝis per la datreveno de la “Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj”, kaj finiĝis per la Zamenhofa Tago; en monato kiu sojlas je la Internacia Jaro de Lingvoj; kaj en jaro kiu (finfine) vidis la “Universalan Deklaracion pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj”. La direktorino de la Centro, s-ino Amita Desai, montris apartan intereson pri la lernofaciliga valoro de Esperanto. Ŝi anoncis, ke la Centro pretas testi la pretendon per Esperanto-kurso por la lernantoj de la germana lingvo en la Centro. Ĉu interesiĝus ILEI antaŭenigi tiun ĉi proponon? Juna ĵurnalisto de la taggazeto The Times of India faris plurajn seriozajn demandojn pri Esperanto, kaj dum la prelego kaj poste en intervjuo. Pli longan raporton pri la prelego mi afiŝas en la diskutgrupo “Baratanoj” (http://groups.yahoo.com/group/baratanoj/message/922).

A Giridhar Rao

VJETNAMIO: Septembre en la urbo Ho Chi Minh komenciĝis Esperanto-kurso por progresintoj, laŭ la DVD Aŭdo-Vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj de Stano Marček. Fraŭlino Dao Mai Anh, komitatanino de Esperanto-Asocio de Ho Chi Minh-urbo, gvidas la du-horan kurson ĉiusabate vespere. La 18-an de novembro 2007, sinjoro Tran Quan Ngoc, prezidanto de EAdH, inaŭguris la kurson de Esperanto per rekta metodo de Stano Marček por komencantoj. La kurson gvidas sinjorino Le Thien Thu, la ĝenerala sekretario de EAdH.

Ankaŭ fraŭlo Ho Khue, komitatano de la Sekcio Vjetnama Esperantista Junulara Organizo de HCM-urbo, partoprenas en ĝi kiel helpanto de la kurso. Dudek gejunuloj ĉeestis en la unua leciono kun plezuro kaj entuziasmo. Ili promesis resti en la Esperanto-movado kaj esperas fariĝi membroj de EAdH kaj VEA. Ambaŭ kursoj okazas regule ĉe la domo de Unuiĝo de Organizoj de Amikeco en Ho Chi Minh-urbo.

Le Thien Thu

KANARIAJ INSULOJ: Esperantista Societo de Tenerifo (ESTO) havas la plezuron informi vin, ke dum la jaro 2007 ESTO festis la 50-an datrevenon de sia fondiĝo. Ĝi estis fondita en La Laguna (Kanariaj Insuloj, Hispanio) en la jaro 1957, post demarŝoj faritaj de Juan Régulo Pérez, la fama eldonisto de la Stafeto-libroj. Nuntempe ĝi nombras ĉ. 70 membrojn. Gravaj momentoj de ĝia vivo estis la organizo de Hispanaj Kongresoj en 1969 kaj 1991. La 17-an de aŭgusto, la oficialan naskodaton, oni festis la solenaĵon per vespermanĝo de societanoj, amikoj kaj simpatiantoj. Salutmesaĝoj bonvenas al: e...@yahoogroups.com.

LITOVIO: La 11-an de novembro 2007 komenciĝis en Šiauliai senpaga Esperanto-kurso por komencantoj, organizita de la urba Esperanto-klubo “Ruto”. Venis 38 personoj kaj pro tio fondiĝis du grupoj: unu renkontiĝas dum dimanĉoj en la urba kulturcentro, alia dum mardoj en ls humanisma fakultato de Šiauliai-universitato. La kurson, kiu konsistos el 20 lecionoj, gvidas konata esperantisto, la multjara prezidanto de Esperanto-klubo “Ruto” en Šiauliai Petras Stasiūnas. Ĝi estas vaste reklamita en la urbo, raportis pri ĝi du urbaj gazetoj, radio, televido de Šiauliai, la informo aperis ankaŭ en la nova retejo de la klubo. Al la kurso aliĝis ne nur loĝantoj de Šiauliai, sed ankaŭ kelkaj homoj el najbaraj urboj Joniškis kaj Kuršėnai.

Povilas Jegorovas

ESPERANTO ĈE GOOGLE: Ĉu vi Loke-fake-persone rekonas la vortojn “kaj estas”, eventuale “kaj la estas”? Jes, ilin oni uzis en serĉiloj kiel GoogleYahoo kiel aldonon al la efektive serĉata esprimo, por elfiltri el la tuta reto nur la esperantlingvajn paĝojn kaj en tiuj serĉi. Tiu solvo funkciis relative kontentige. Ekde kelkaj monatoj tamen tiaj vortoj ne plu estas necesaj, ĉar Google decidis rekoni la Esperanto-komunumon, aldonante Esperanton kiel unu el la lingvoj laŭ kiuj eblas filtri la rezultojn de serĉo. Ne temas pri la eblo vidi la retpaĝaron de Google en Esperanto! Tio jam eblas ekde longa tempo kaj da tiaj lingvoj estas pli ol cent. La nova decido de Google envicigas Esperanton inter nur 43 lingvojn, al kiuj eblas limigi la rezultojn de efektivigata serĉo. Tial la robotoj de Google nun trairante la reton aŭtomate rekonas retpaĝojn skribitajn en Esperanto kaj dum serĉado ebligas al la uzanto serĉi nur ene de ili. Saman pozicion kiel nun Esperanto ankoraŭ ne havas en Google tiom grandaj lingvoj kiel la hindia, la bengala, la latina, la afrikansa aŭ la svahila. Cetere, Esperanto estas la sola artefarita lingvo tiel agnoskita. Por serĉi per Google nur esperantlingvajn paĝojn, uzu la adreson: http://www.google.com/webhp?hl=eo&lr=langeo. Gravas en la adreso la teksto “&lr=lang﹍eo” ĉe la fino — ĝi limigas la rezultojn al esperantlingvaj paĝoj. Se vi aldonas ĝin fine de adreso de ajnaj serĉrezultoj en Google, tio montros nur tiujn rezultojn kiuj estas skribitaj en Esperanto. Laŭ la provizataj informoj, ŝajnas ke Google nun kapablas serĉi ene de pli ol 2 680 000 esperantlingvaj paĝoj. Tio donas bonan bazon ankaŭ por utiligo de Google kiel granda korpuso de Esperanto.

Marek Blahuš (E@I)
m...@ikso.net

ONEŢ: Okaze de la centjariĝo de Esperanto-Asocio de Rumanio, Ionel Oneţ, rumanidevena usonano loĝanta en Nederlando, revizitis sian naskiĝlandon. Kiel jam tradicie, la amaskomunikiloj ne maltrafis la okazon, kaj informiĝis, kio novas en la Esperanta mondo. Aparte interesiĝis pri la rumano kaj esperantisto Oneţ la kablotelevida kanalo NCN (Cluj-Napoca), kies ĉefredaktoro vizitis la gaston en ties naskiĝvilaĝo, kie pretiĝis horduona televida programo. Ĝin sekvis, post reklama paŭzeto, alia tridekminuta programo, titolita Ĉu ekzistas universala lingvo?, kies protagonisto estis la aŭtoro kaj profesoro Adrian Grănescu. Unu semajnon poste, la tuto (en la rumana lingvo) estis enretigita kaj daŭre spekteblas ĉe: www.cluj4all.com/content/taxonomy/term/49/all?page=1. Serĉu “Povestiri altfel 01.09.2007”.

MENGER: En la Amsterdama E-klubo, reorganizita de Peter Ebenau kaj Bert de Wit (siatempa fakreferanto de TANEF, ofta kursgvidanto kaj aŭtoro de diversaj lernolibroj), mi renkontis la Lejdenaninon Marrie Kardol, kiu lernis Esperanton de nia karmemora poetino Rejna de Jong. Ŝi antaŭ multaj jaroj tradukis streĉan verkon de duamondmilita rezistmovadanino Truus Menger: Ne nun, ne tiam, neniam (Nederlande Niet nu, niet toen, nooit). Kiam mi kontrollegis la tradukon, perpleksigis min la streĉa rakontado. Nun s-ino Kardol, ne trovante eldoniston, enretigis ĝin. Kaj ŝajnas al mi ke nenio bona restu kaŝita de niaj samideanoj kiuj ankoraŭ legas. Jen do la retadreso: http://www.rezisto.blogspot.com.

Rob Moerbeek

FAJROVULPO EN ESPERANTO: La populara, libera retnaviga programo Firefox nun ekzistas ankaŭ en Esperanto. La unua versio de la traduko estis publikigita en la lasta semajno de septembro, sed la kompletigo kaj plibonigado de la Esperanta versio daŭras. La Esperanta traduko estas distribuata kiel aldonaĵo, per kiu eblas kompletigi ajnalingvan version de Firefox. Mi mem instalis la tradukon, kaj nun uzas gin. Ĝenerale ĝi ŝajnas tre bone farita, opinias Bertilo Wennergren. Firefox, en Esperanto ofte nomata ankaŭ “Fajrovulpo”, estas tre populara, senpaga retkrozilo, la plej serioza konkuranto de Microsoft Internet Explorer. Laŭ multaj spertuloj, Firefox estas pli bona kaj pli sekura ol Internet Explorer, kaj pli bone sekvas la validajn normojn. Legu pli ĉe: www.liberafolio.org/2007/fajrovulpo.

GERMANIO: Germana Esperanto-Asocio estas unu el 15 organizoj, kiuj ricevis entute 10 000 eŭrojn de donacoj. La 20 gajnintoj de la “Germana Ĵurnalista Premio pri borso, financoj, ekonomio” de la jaro 2007, kune kun la 200 gastoj de la festa premiodona ceremonio, elektis tiujn organizaĵojn la 15-an de oktobro 2007. GEA per tio staras en sama rango kun konataj kaj rekonataj komunutilaj organizoj kiel la Germana Kancero-Asisto, GreenpeacePlan International, kiuj estis speciale honorataj per tiu subteno en 2007.

Thomas Sandner

Landaj Asocioj en Vikipedio

La libera interreta enciklopedio informas jam pri multaj Landaj Asocioj de UEA.

Sed bedaŭrinde per la artikolo “Landa Asocio” videblas ankoraŭ mankoj: Ne ekzistas artikoloj ekzemple pri Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, Esperanto-Ligo de Israelo kaj Bulgara Esperanto-Asocio. Ofte esperantistoj fakte jam havas taŭgajn tekstojn, aŭ povas rapide produkti ilin. Se vi bezonas helpon aŭ mem ne deziras envikipediigi tekston, spertaj vikipediistoj volonte faras tion por vi. Sendu la tekstojn provizore al mia adreso, mi petas.

Ziko van Dijk

http://eo.wikipedia.org/wiki/LandaAsocio z...@gmail.com

Recenzoj

Modesta dimensie, granda spirite

Vivo de Zamenhof. Edmond Privat. Rotterdam: UEA, 2007 (6-a eld.). 171p. 18cm. ISBN 9789290170976. Prezo: € 9,00

En la tempoj, ho kiom foraj! de la idilio inter UEA kaj Unesko, daŭrinta ekde la komenca venk(et)o en Montevideo (1954) ĝis la klimakso en Sofio (1985), ĉi lasta organizaĵo nomumis Zamenhof inter la grandaj personecoj de la homaro. Esperantistoj ĝojis, kaj la apogo de Unesko donis plian gravecon al la multnombraj celebradoj.

La interesiĝo pri Zamenhof estis ĉiam tre intensa ene de la samideanaro. Inter la multegaj verkoj pri li, kaj biografiaj kaj bibliografiaj, elstaras kompreneble la Plena Verkaro kunmetita de Ludovikito, kiu dum ĉ. tridek jaroj, de la komencaj sepdekaj ĝis la finaj naŭdekaj, eldonis kvindek ok volumojn. Sed libroj estas verkataj, eldonataj kaj, eĉ se tre malrapide, ... elĉerpiĝas, malaperante el la libroservaj katalogoj. Novaj eldonoj aŭ pli banalaj represoj lante postsekvas elĉerpiĝojn.

La Vivo de Zamenhof de Edmond Privat aperis unuafoje en 1920, kaj ĉi tiu sesa eldono (se oni ne konsideras tiun malmultekostan en 1923 de Hirt, senfotan) venas post tridekjara paŭzo. La verko ĝuis tradukojn diverslingven: kvar eldonojn en la angla, tri en la japana, du en la nederlanda, kaj ankoraŭ en la bulgara, portugala, korea, norvega, ĉina (la itala estas planata, kune kun ampleksa antologio zamenhofa). Intertempe la bibliografio pri LLZ eksplodis, ne nur pro la giganta laboro de Ludovikito, sed ankaŭ, lastatempe, pro la atentinda aperigo de Mi estas homo, kolekto de zamenhofaj skribaĵoj, kompilita kaj unuarange editorita, ankaŭ kun tute novaj tradukoj el la rusa, de A. Korĵenkov. Aliaj verkoj malpli dikaj skrupule ekzamenas tion, kio restas ankoraŭ nun valida el la zamenhofa pensaro. Ĉu, post tiom abunda rikolto, utilis reeldono de verko, kiu rigardas al la Majstro senkritike, preskaŭ adore? Verko kiu transdonas al la posteuloj bildon de preskaŭa sanktulo, ĝuste en periodo en kiu la Esperanto-sen-mit-ismo de Sikosek kaj aliaj klopodas forigi legendojn kaj rigardi senpasie la realon? Nu, ĝuste tial nova eldono nepris, ne ja por konfirmi la validecon de figuro jam abunde alimaniere pritraktata, sed por restudi kiel (kaj kial) tiu figuro imponis al la esperantista popolo tiam, kaj por konatiĝi ankaŭ kun la tute malsukcesinta parto de liaj celoj. Se Esperanto, kvankam et-ete, tamen vivas, homaranismon la grandaj mondmilitoj kaj la miriado de malgrandaj buĉadoj ĉiuloke okazantaj, ofte prisilentataj, evidentigis neatingebla. Zamenhof, kun Gandhi kaj aliaj apostoloj de la neperforto, estas la grandaj venkitoj de la pasinta jarcento. Kaj estas evidentigita la dolora streĉo per kiu Zamenhof devis disigi la koncepton de interhoma lingvo disde la koncepto de interhoma religio: ĉi lasta tute ne realiĝis kaj, konsekvence, la lingvo interhoma fariĝis, multe pli malaltnivele, preskaŭ banale, “lingvo internacia”.

La editorado de Ulrich Lins estas modela kaj kompreneble prenas en konsideron ankaŭ la laste aperintajn studojn. Pri ĉiu el la ne malmultaj citaĵoj estas zorge dokumentita la fonto (kion Privat ne faris), pri ĉiu el la asertoj de Privat ne prese dokumentitaj estas klopodo pri konfirmo. Ĉ. 150 notoj prilumas amason da detaloj kaj fiksas fontojn. Profesiajn historiistojn la movado bezonas, kaj Lins estas unu el la tre malmultaj. Lian editoran laboron distingas kaj seriozeco kaj amo al la verkinto.

La stilo de Privat estas fascina. Lia ofta postmeto de la adjektivo al substantivo kreas apartajn efektojn. Eble ne ĉiuj rimarkis, ke multaj linioj de la verko havas versan ritmon. Privat, precipe kiam juna, estis poeto, kaj tion li abunde pruvas en ĉi tiu verko. La prezenton de la Bulonja bunteco oni povus dividi laŭ versoj tute senpene: “Angloj kun flanela ĉapo // Francoj en solena frako // Poloj, Rusoj, Holandanoj // en vojaĝa vesto, ĉarmaj // Hispaninoj kun koloraj // ŝaloj renkontiĝis sur la // placo kaj babilis kune.” Kaj tiu ĉi tute ne estas hazarda izolita ekzemplo. Pri laborado super la lingvo: “Tamen eĉ latina // estas malfacila, // plena je antikvaj // formoj senutilaj // manka je modernaj // esprimiloj.” La legado fluas bonorde kiel prozo, sed la internan silaboritmon kaj la regulan akcentadon oni ja sentas.

Alia ŝiboleto de Privat estas abruptaj frazeroj (mirinda ekzemplo estas la skizo Tamen perdota, en Junaĝa verkaro). Ŝajne li volas instigi la leganton al morna sintezo: “Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?” Ankaŭ aliaj stilfiguroj estas karakterizaj: Privat katenas la atenton de la leganto per ofta antaŭmeto de la objektoj kaj postŝovo de la verbo, tiel ke kreiĝas streĉa atendo: en liaj skribitaj linioj oni plene sentas la oratoron. Poezio trakuras la rakonton pri la altaj aspiroj de LLZ kaj liaj apelacioj al la homa paco. Ja, ĉar malgraŭ ĉiuj postaj “ismoj”, deklaracioj, principaroj, manifestoj, kiuj celis liberigi Esperanton de malnovaj gipsumoj (eventuale kreante simetrie novajn), la esenco restis ĉiam la sama dum 120 jaroj: la lingvon daŭre nutras la “interna ideo” de la knaba revo, ideo ofte mokata, kelkfoje eĉ insultata, sed kiu daŭre sonas en la esperoj: “Malamikete de las nacjes, kadó, kadó, jam temp está”. Tiun pacan mesaĝon peras Privat en sia libreto modesta dimensie, sed granda spirite, malmultpretenda, sed multatinga.

Carlo Minnaja

Vaporo metaforas spiriton

Lokomotivo, rulu nun! Kajto. Drachten: Windrose Music, 2004. 51 min; kun tekstolibreto. KD. Prezo: € 9,90

La diskon kompletigas 20-paĝa libreto kun kovrile elvokiva oleo-pentraĵo de fumbaniĝanta varporlokomotiveto kun bunta kajto ĉiele. Ene, la plenaj kanto-tekstoj en Esperanto, poste kelkliniaj klarigoj pri ĉiu kanto, nederlande, angle, germane, france, hispane, itale, pole, ruse, ĉine kaj japane.

La disvastigo de fervojoj en la 19-a jarcento malfermis la vojon al pli-ol-elita eksterlanda vojaĝado. Lingvo-baroj fariĝis praktika realaĵo por multaj homoj, donante la fonon en kiu Esperanto povis disvastiĝi kaj populariĝi. La lasta diska ero, kanon-kanto, bele atestas la multlingvecon de fervoja vojaĝado. La teksto Ne kliniĝu el la fenestro ripetiĝas en 40 lingvoj (spite ke tia kliniĝado donas kulminan ĝojon al ajna trajn-ekskurso).

La komencaj kantoj titoliĝas sone. Fajfu, jen la Vivo gamas de optimisma kresko ĝis fina disfalo kaj kadukiĝo. Ĉuk esprimas amon al fervojoj, spite bilet-aĉetan vicostaradon kaj atendon por lokomotiv-riparo.

Du kantoj bildigas stacidomojn — iliajn tumultojn kaj unu tie aspirantan muzikiston. Melankolia Trajkanzono daŭrigas tiun ligon inter fervojo kaj muziko — en usona kunteksto. Rulu nun tostas la atingojn de la fervojo, sed omaĝas al la multaj pereintoj inter la fruaj trak-konstruistoj. En Montaraj Reloj ni supreniras majeste, timas tunelfaŭke kaj impet-descende. En Mia Propra Trajno, kantisto revas mastri trajnon kaj pasaĝerojn. Ambaŭkaze subkuŝas metaforo pri sopiro plenregi sian obstakloplenan vivon. Sed la trajnestro sopiras regi pli ol sin mem, eble kun nuanco de megalomanio. Alispecan manion esploras La Trajnobsedato, kie iu puŝis sian infanaĝan amon al trajnoj (pro esplorindaj kialoj) al ekstremo, tiel ke hobio fariĝis fobio, kiu superregas ties vivon. Infana voĉo liveras la plej kortuŝan kanton: La Malluma Vagono — kiam oni ekkomprenas en kiun tempon kaj fonon oni devas loki ĝin.

Entute, la prezento imponas. Ĝi estas teknike kaj muzike bonnivela. Iuj eroj estis vive registritaj en junulara renkontiĝo de Nederlanda Esperanto-Junularo, aliaj estis studie faritaj sed kun vivprezenta etoso. Rekomendite, eĉ se trajnoj ne aparte fascinas vin.

Stefan MacGill

Nobel-preminivela verko

Sendependaj homoj. Halldór Laxness. El la islanda trad. Baldur Ragnarsson. Novjorko: Mondial, 2007. 478p. 22cm. ISBN 9781595690562. Prezo: € 24,00

La libron Sendependaj homoj verkis la islandano Halldór Kiljan Laxness, Nobel-premiito en 1955. Ĝin tradukis la kandidato por la Nobel-premio Baldur Ragnarsson. La libro troviĝas en listo pri la cent plej bonaj verkoj de la mondo laŭ internacia enketo de konataj verkistoj en 2002.

Legonte la libron mi kompreneble supozis ke la libro estos io aparta. Post 475 paĝoj mi tre kontentas. La ĉefpersono Bjartur loĝas en izolita valo en Islando. Dum sia junaĝo li devis labori por aliaj homoj. Pro tio lia ĉefa vivideo iĝis sendependeco. Li sukcesas aĉeti propran bienon Somerdomoj, kie li kaj lia familio dum en ege malfacilaj kondiĉoj sukcesas vivteni sin per ŝafobredado. Pro la unua mondmilito la islanda ekonomio dum kelkaj jaroj floradas, ĉar aliaj landoj volas aĉeti islandan ŝafoviandon kaj aliajn varojn. Dum tiuj ĉi jaroj la vivo plifaciliĝas. Por Islando la paco tamen signifas ekonomian krizon. Tion devas sperti ankaŭ Bjartur kaj lia familio, kiu jam antaŭe renkontis aliajn krizojn: morton de familianoj kaj neplanitan gravediĝon de la amata filino Asta Sunlilio. Kvankam ŝi estis ege amata de la patro, post ŝia gravediĝo la patro ne plu volas rilati al ŝi.

La verkisto iam diris ke li verkis la libron parte kiel respondon al la verko La greno de la tero de la norvego Knut Hamsun. La unua vorto de ties ĉefpersono estas “jes”. La unua vorto de la ĉefpersono Bjartur tial fariĝis “ne”. Tiu vorto karakterizas ankaŭ lian sintenon al la aliaj homoj: necedema, decidema kaj malmultvorta. En la fino de la libro Bjartur tamen fariĝas pli cedema kaj komencas kompreni ke ekzistas malsamaj ebloj prijuĝi unu aferon.

La verko kaj la traduko estas Nobel-preminivelaj. La libro estas bele eldonita kun ŝatinda kovrilo, tamen sendependa de la verko.

Leif Nordenstorm

Promeninda ĝardeno

Ĉeriza ĝardeno. Rakontoj, noveloj kaj dramoj. Anton Ĉeĥov. Trad. el la rusa div. Kaliningrado: Sezonoj, 2004. 341p. 21cm. Prezo: € 27,00

En iama recenzo* de la novelaro Sveda alumeto, de la mondfama rusa verkisto Ĉeĥov (Rusujo 1860 - Germanujo 1904), mi citis el artikolo* pri li fare de Barbara Heldt, profesorino pri la rusa lingvo en la Universitato de Brita Kolumbio (Kanado). Mi rekopiu nun tiun nesupereblan prezenton: Anton Pavloviĉ Ĉeĥov komencis karieri medicine kaj verke ekde sia veno al Moskvo en 1879. Li verkis kurtajn komikaĵojn por vivteni siajn gefratojn kaj patrinon. Tiuj leĝeraj skeĉoj, publikigitaj en moskvaj humurrevuoj, kvankam beletre ne tre valoraj, tamen igis lin lerta praktikanto de la arto noveli, kio fine influis ankaŭ ĉi-ĝenrajn verkistojn en multaj aliaj landoj. Sen forlasi plene medicinon, ĉ. 1886 li jam firmiĝis kiel grava verkisto. En liaj maturaj historioj, tragikaj eventoj okazas etdimensie, kiel parto de la ĉiutaga vivo. Miskomprenoj kaj neokazaĵoj dominas liajn intrigojn pli ol difinitaj rakontaj okazoj, tiel ke ŝanĝiĝas la koncepto intrigo mem. Ofte li filtras la eventojn de l’ novelo tra la konscio de sola individuo fremda disde normala familia vivo. Ĉeĥov estas konata ĉefe pro siaj portretoj de la vivo en tipa urbeto rusa aŭ en la provincaj mensoj de vulgaraj urbanoj. Ĉiu detalo gravas en liaj noveloj: longa griza barilo aŭ ensupa blato havas ne nur simbolan, sed realecan valoron. Ambaŭ manieroj miksiĝas en Ĉeĥov, vivinta en tempo kun stilaj skoloj ĝenerale dudividitaj inter naturalismo kaj simbolismo. En kelkaj postaj, pli longaj noveloj, li montras kiel industriigo disrompis la kamparan vivon. Ĉi-sence kelkaj el liaj verkoj signas al revolucio; sed Ĉeĥov ĉiam kontraŭas facilajn politikajn pozojn. Kiam liaj roluloj parolas pri brila futuro, iliaj vortoj, vidate en kunteksto, plenas je sintrompo kaj implicas novan formon de enkaptiĝo. Fino de la cito.

* aperinta en ILTIS-Forumo en 1993.
* legebla en The Fontana Dictionary of Modern Thinkers, A. Bullock kaj R. B. Woodings, eld. Fontana, Londono 1983, ISBN 0006369650.

Ĉeriza ĝardeno konsistas el 34 rakontoj kaj noveloj kaj 2 teatraĵoj. El ili, 16 aperis siatempe en Sveda alumeto, 8 en Rusa novelaro: sume 20 pecoj, pro ambaŭvoluma publikigo de 4 el ili (notindas, ke tiujn elrusigojn oni retradukis aŭ redaktis por la nova eldono). La nombro de noveloj kaj paĝoj konsiderinde kreskis de Sveda alumeto (139 p.) al Ĉeriza ĝardeno (352 p.), kiu do prezentas signifan trarigardon de la tuta verkogamo de Ĉeĥov, ekde amuzaj stil-ekzercoj aŭ krim-enketo ĝis majstroverkoj kiel Enua historio, Nigra monaĥo, La homo en ujo kaj La damo kun hundeto.

La tradukojn karakterizas ĝenerale bona proza stilo. Ĝenetas la disfoja apero de “y” en esperantaj transskriboj, ekzemple pri Krilov, menciata kiel Krylov eĉ en la noto kun referenco al liaj 111 fabloj (p. 346). Foje legeblas frazoj kiel bonvole ne kriu, kvazaŭ sinonime al bonvolu ne krii, kvankam la libera vortordo igas ilin samsignifaj kun ne kriu bonvolekriu nebonvole. Koncerne unuopajn vortojn, mankas glosoj por mezanino (p. 5), kariolo (p. 24) kaj trojko (p. 144); reaperas Selters-akvo, mistere forlikiĝinta survoje inter PIV kaj NPIV; kaj ŝoketas la (mal)neologismo epoĥo, sur p. 3. Vortaristoj notu tremeri (p. 23 k.a.: fari unuopan ektremon), same kiel la interesan kaj utilan distingon inter maniulo kaj manietulo. Fine, sur p. 73 kaj 342 eble konvenus nomi tiun specifan tipon de lotado per la internacia kaj interjekcia vorto bingo.

Kompletigas la libron preskaŭ dudeko da paĝoj kun notoj kaj diversaj informoj. Tamen oni prefere frandu unue la rakonton Ĉevala familinomo antaŭ ol legi la en- kaj el-kondukan noton al ĝi (p. 341).

En ĉi promeninda ĝardeno legemulo trovos jen humuron aŭ kritikon, subtilon aŭ kontrastojn, disreviĝojn, surprizojn kaj, super ĉio, intime profundan komprenon de la homa naturo.

Jorge Camacho

Thorsen-apogo al kvin bibliotekoj

Kvin bibliotekoj ricevis subvenciojn de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj.

La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Per decido de la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller estis subvenciitaj la bibliotekoj de la madagaskara Itaosy Esperanto-Klubo (125 EUR), Sankt-Peterburga Esperanto-Societo “Espero” (135 EUR), Kolombia Esperanto-Ligo (190 EUR), Kuba Esperanto-Asocio (200 EUR) kaj Bonaera Esperanto-Asocio (230 EUR).

Subvencioj de la Biblioteka Apogo estas disdonataj ĉiujare ekde 1997, kiam UEA ricevis mondonacon por tiu celo de ges-roj Thorsen, ambaŭ forpasintaj en la jaro 2006. Ĝis nun la fondaĵo disdonis subvenciojn por 14 900 eŭroj. Petoj pri subvencioj en 2008 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

TTT-ejo dediĉita al la vivo kaj verkaro de Poul Thorsen (1915-2006) troviĝas je la adreso www.poulthorsen.dk.

Laborgrupo por la Lingvojaro

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. Por iniciati kaj kunordigi diversajn agadojn dum tiu jaro, kiu defie koincidos kun la jubileo de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio, la Estraro de UEA elektis specialan laborgrupon.

Ĝi funkcios sub la gvido de vicprezidanto Ranieri Clerici kaj membras en ĝi Peter Baláž, François Bartsch, Charmian Common, Renato Corsetti, Barbara Despiney, Mark Fettes, Josep Franquesa Solé, Andrej Grigorjevskij, Aleks Kadar, Lee Chong-Yeong, Ulrich Lins, Hokan Lundberg, A. Giridhar Rao, Hans Michael Maitzen, Ileana Schrøder kaj Renée Triolle.

La Internacia Jaro de Lingvoj inspiris ankaŭ la elekton de la kongresa temo de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008), “Lingvoj: trezoro de la homaro”.

ANONCU EN JARLIBRO 2008!

En la Jarlibro, anonco pri Esperanto-aran©oj, libroj, gazetoj k.a. varoj atingos pli vastan publikon ol en iu ajn alia Esperanto-eldonaĵo. Pli ol 6000 esperantistoj vidos vian reklamon tra la tuta jaro.

Por ekstermovada reklamo vi ricevos 30% kiel makleraĵon. Anoncmendiloj haveblas en Esperanto, la angla, franca, germana kaj nederlanda. La limdato por la mendoj estas la 29-a de februaro 2008.

Tra la mondo

La plej bela tago en la vivo

Tri tagojn Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo festis sian 50-jaran jubileon. La asocion fondis studentoj-esperantistoj en 1957 kaj de tiam tra ĝi miloj da studentoj kleriĝis pri Esperanto.

Pluraj membroj de SEK laboris uzante la lingvon ĉefe kiel kulturan ilon. Tiel SEK kreis Pupteatran Internacian Festivalon en 1968 kaj la entreprenon Internacia Kultura Servo en 1972, du gravajn kulturajn instituciojn de kulturo en Zagrebo, kiuj ĝis hodiaŭ vivas. En 2001 sine de SEK naskiĝis plia zagreba kultura aranĝo, Urba Festivalo.

El SEK elvenis membroj kiuj grave kontribuis al internacia Esperanta vivo ĝenerale: Krešo Barković dum jardekoj laboris en Parizo por Sennacieca Asocio Tutmonda, Nikola Rašić estis dum pluraj jaroj oficisto en Universala Esperanto-Asocio, Vesna Staničić signife kontribuis al Hamburga Esperanta vivo, Zdravka Metz al la Montreala, Vida Jerman en SEK ekkonis Esperantan teatron, Spomenka Štimec post metijaroj en SEK fariĝis Esperantlingva verkisto... La membroj de SEK aranĝis du-foje IJK-on (Zagrebo 1988 kaj Rijeka 1998) kaj en 2001 UK-on en Zagrebo.

La kvindekjara jubileo komenciĝis per Gazetara Servo de SEK la 8-an de decembro, el kio rezultis kelkaj gazetartikoloj, radio- kaj TV-elsendo. La aktuala teatraĵo de SEK pri Krozŝipo Ludoviko, prezentita la 9-an de decembro, allogis 70 spektantojn kaj desegnis al ni la bonan mondon de estonteco, “en kiu eĉ memzorgantoj estos sataj”. Aŭtoris ĝin la verva teamo sub reĝisorado de Vanja Radovanović.

SEK ekde sia fondiĝo rilatis al ekskursoj, tial la dua festotago, dimanĉo, gvidis al la zagreba montpinto Sljeme, al kiu Nikolao Hohlov dediĉis sian belan poemon Sur Sljeme. Tie, en montara domo, okazis Esperanta koncerto de la zagreba operkantisto Neven Mrzlečki.

La festo kulminis per la triataga programo la 10-an de decembro: la kantisto Jomo gastis en matena programo de HRT kaj invitis zagrebanojn al la ĉefa placo, kie li vespere kantis plurlingve kaj brile informis pri Esperanto. Grandformata ekrano kaj laŭtparoliloj disportis lian muzikon tra la tuta placo.

En la Eŭropa domo post la ĉefplaca koncerto kolektiĝis pli ol cent iamaj membroj por ĝui kunestadon, aŭdi prezentojn pri la vivo de la klubo tra kvin jardekoj kaj spekti la DVD-filmon pri la historio de SEK, kreitan de profesia kameraisto Kruno Tišljar. La kvin plej signifaj prezidintoj de SEK Vjekoslav Morankić, Zlatko Tišljar, Ivan Špoljarec, Ankica Jagnjić kaj Vanja Radovanović prezentis sian jardekon en la klubo.

La knabinoj de la nuna generacio de klubanoj vestis sin en la stilo de la kvindekaj jaroj, omaĝe al la jaro 1957, la jaro kiam SEK akiris juran personecon, registriĝis kaj ekvivis sendepende de la societo de plenkreskuloj. Por omaĝi, la knaboj surmetis solenajn virkostumojn kaj papiliajn kravatojn. (Neniu iam ajn vidis tiujn sportulojn tiel solenetosajn.) Ekspozicio pri la historio de SEK estis prizorgita de Mea Bombardelli. Je la noktomezo estis proklamite ke la novan monan premion Kalendulo por 2007 (500 EUR) gajnis SEK.

La gaja etoso kaj amikeco de ĉiuj generacioj de iamaj SEK-anoj kreis la plej belan Zamenhof-feston en la historio de SEK. Tina Tišljar kaj Dag Treer estis la ĉarmaj gvidantoj de la programo, Kaja Farszky kompetente helpis al Jomo sursceneje kaj dum TV-elsendoj. Ĉiuj eksprezidantoj surscenejiĝis por grupa memorfoto.

La kulturan eventon ebligis la Urba oficejo pri kleriĝo, kulturo kaj sporto, ja SEK estas parto de la kroata publika vivo.

Zagrebo la 10-an de decembro 2007 estis la kultura ĉefurbo de Esperantujo en kiu Esperanto vivis plenpulme, riĉe kaj imitinde.

S. Štimec

[FORIGITA!: bildo]

Sur la fotoj: Maldekstre supre: En la Eŭropa domo post la ĉefplaca koncerto kolektiĝis pli ol cent iamaj membroj de SEK. Maldekstre sube: La gvidantoj de la programo Tina Tišljar kaj Dag Treer. Dekstre: parto de la publiko.

Informante ĉe Expolingua

Expolingua estas tritaga internacia foiro pri lingvoj en Berlino. Prezentas sin tie per stando ĉefe vendantoj de lingvoferioj kaj lingvolerniloj, sed ankaŭ reprezentantoj de landoj kaj lingvoj, ekzemple la kataluna, eŭska aŭ Esperanto.

Almenaŭ 50% de la vizitantoj estas junaj, ankaŭ ĉar la foiro disdonas al ili senpagajn biletojn. Kostas eble 5 EUR eniri sen bileto, kio ne forpelas aliajn interesatojn kiel instruistojn kaj homojn kiuj volas lerni lingvojn. La plejparto de ili estas germanoj, ĉefe el Berlino, sed ankaŭ el aliaj landpartoj. Partoprenis ankaŭ sufiĉe multe da rusoj, ĉar la rusa estis la ĉi-jara gastlingvo de la foiro.

Allogaj programeroj por la vizitantoj estas la etaj lingvokursoj, kiuj provas instrui iom de la lingvo dum nur 45 minutoj. Kadre de ili okazis ankaŭ interesa prelego pri Esperanto.

Berlina Esperanto-grupo mendis la plej etan standtipon (1m × 1m) kaj metis tie tablon kun informiloj kaj libroj/ĵurnaloj por montri aŭ vendi ilin. Malantaŭ la stando estis spaco por pliaj kestoj kun informiloj kaj seĝo. Ni kovris la malantaŭan muron per malhelverda ŝtofo kaj sur ĝi metis afiŝojn pri Printempa Semajno Internacia (PSI), pri la venonta semajnfina Esperanto-kurso en Berlino, kaj Esperanto-flagon. La titolo de la stando estis “Esperantoland”. Dumtempe ni ankaŭ metis komputilon surtablen por montri filmetojn kun germanaj subtekstoj.

Ni havis diversajn informilojn, plejparte de GEAGEJ: la asteriksan, “lingvo kiel ludo”, la GEJ-informilojn pri Esperanta kulturo kaj Pasporta Servo, informilojn pri Herzberg kaj PSI kiel lingvolernad-ferioj.

Por informi pri Esperanto ni proponis www.esperanto.info (nova centra retejo celanta ĉefe la eksteran mondon por informi ĝin pri Esperanto kaj la Esperanto-movado) kaj aldone la kontaktadreson de Germana Esperanto-Asocio por pliaj demandoj. Por lerni Esperanton ni proponis la adreson de informpaĝo/aliĝilo por la venonta kurso en Berlino kaj ankaŭ Lernu!

Ni proponis la flugfoliojn al preterpasantoj kaj spertis ke tio estas tre efika. Junaj homoj ĉefe volis la informilon de Pasporta Servo, kiu en grandaj literoj parolas pri senpaga gastado sur la unua paĝo. Alloga estis ankaŭ la bildeto de Asteriks en Esperanto.

Kun homoj kiuj haltis apud nia stando, ni komencis diskuti. Efika komenco estas ekzemple “Ĉu vi jam aŭdis pri Esperanto?” aŭ “Kion vi scias pri Esperanto?”. Unu el la standprizorgantoj komencis rekte per ekspliko, kio estas Esperanto.

Duono de la vizitantoj neniam aŭdis pri Esperanto, el la cetero nur malmultegaj estis bone informitaj kaj granda parto pensis ke Esperanto mortis aŭ estas mortanta. Por konvinki homojn ke Esperanto vivas kaj estas parolata en multaj landoj, tre utilis Pasporta Servo, neniu stando estu sen ĝi. Verŝajne ankaŭ la Jarlibro de UEA estus utilega por tio, sed ni ne havis ĝin. Por homoj argumentantaj kontraŭ Esperanto kiel reala lingvo utilis flugfolio pri Esperanta kulturo, speciale por junuloj kiuj eble iros aŭskulti senkostajn esperantlingvajn mp3-ojn ĉe la brazila paĝaro menciita en la flugfolio.

Ĝenerale mi miris ke homoj ĉe Expolingua estas tre malfermaj por novaj informoj, kaj ŝajne multaj nun pripensas lerni Esperanton. Ekzistas homoj kiuj diris ke ili prefere lernos lingvon kiun ili bezonos por sia laboro, sed neniu respondis malamike. Eble tiuj, kiuj malamike pensas pri Esperanto, preteriris.

Resumante ĉion, ni certas ke estis bonega ideo prezenti Esperanton ĉe Expolingua, kaj ni certe ĝuis la taskon.

Judith Meyer kaj Chuck Smith

[FORIGITA!: bildo]

Sur la ŝtuparo kun E-flago: Judith Meyer kaj Chuck Smith.