Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 10

Malferme

Denove reprezentitaj en Ekonomia Forumo

Jam la trian fojon ni estis reprezentitaj en la prestiĝa Ekonomia Forumo en la pola banurbo Krynica, de la 10-a ĝis la 13-a de septembro 2008. Denove la oficiala partnero por la forumo estis EEU (Eŭropa Esperanto-Unio), kiu prizorgis propran podian diskuton kaj aldone informstandon kun riĉaj informiloj en tri oficialaj lingvoj de la forumo: la pola, angla kaj rusa.

La ĉeftemo de la podia diskuto estis Ĉu unuiĝintaj en diverseco? Lingvolernado kaj eŭropa identeco. Gvidanto de la diskuto estis Barbara Pietrzak, kiu nome de UEA enkondukis la temon kaj kontribuis per gravaj informoj rilataj al Esperanto kaj ĝiaj propedeŭtika kaj identecoforma valoroj. Aliaj diskutantoj estis la EEU-estraranoj Zlatko Tišljar, Georgo Handzlik kaj Peter Baláž (ĉiuj kvar sur la foto).

La Forumo donas ankaŭ gravan kaj raran eblon diskuti kun gravaj personoj de politiko, ekonomio, diplomatio ktp. Tiel okazis ankaŭ ĉi-jare, kun relative bonaj rezultoj, ekzemple renkontiĝoj kaj interparoloj kun la eksa prezidento de Pollando Lech Wałęsa, aŭ la nuna vicĉefministro de Slovakio Dušan Čaplovič.

Feliĉa koincido kaŭzis, ke la DVD “Esperanto” (legu sur la p. 199), kreita surbaze de la mendo de la urbo Bjalistoko, aperis en Gazeta Wyborcza ĝuste dum la unua tago de la Ekonomia Forumo en Krynica kaj tiel eĉ plifortigis la efikon de la informado dum tiu ĉi aranĝo. La informado pri Esperanto estis ankaŭ ĉi-foje bunta kaj sukcesa — ĝojigas krome la fakto, ke efektive ne aŭdiĝis kontraŭstaroj rilate Esperanton. Multaj homoj taksis la ideon interesa, volis aŭdi Kial ni lernu tiun lingvon?Ĉu ĝi vere estas tiom facila por lerni? Ŝajne degelas la kontraŭstaro al la internacia lingvo.

La aranĝon ĉi-jare kunfinancis tri organizaĵoj: EEU, UEA kaj ESF. Por povi ĉeesti la aranĝon ni ŝuldas dankon al la prezidantino de PEA Halina Komar, kiu danke al siaj kontaktoj ebligis la partoprenon. Apartan dankon meritas ankaŭ la volontuloj de PEJ (Pola Esperanto-Junularo), jam regulaj deĵorantoj en la Esperanto-stando.

La EEU-estraro esperas daŭrigi tiun ĉi sukcesan prezentadon de Esperanto al ekstera publiko kaj jam nun komencas elekti temon por la venontjara forumo, kaj la podiajn diskutontojn.

Peter Baláž

UEA aktivis en la Socia Forumo de UN

UEA ĉeestis aktive en la tritaga Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (1-3 septembro 2008), kiu traktis la malriĉecon en la mondo.

Kiel reprezentantoj de UEA partoprenis tuttempe Charmian Common kaj Stefano Keller, kaj en la unua tago Cesco Reale. En du okazoj reprezentanto de UEA intervenis alparolante la Forumon.

Post trastudo de la diskuttemoj kaj la sperto dum la unua tago, la delegitoj de UEA decidis interveni en la konkluda periodo. Krom la necesaj informoj pri la proceduro, ili ricevis tre utilajn konsilojn kaj sugestojn de Francoise Mandallaz, kunlaborantino de la ĉefo de la UN-oficejo por ligoj kun NRO-j, Ricardo Espinosa, kiu prelegis en la aprila Datrevena Simpozio de UEA pri lingvaj homaj rajtoj. “Kun s-ino Mandallaz ni jam havis agrablajn kontaktojn dum la organizado de la Simpozio. Ankaŭ ĉi-foje ŝi helpis nin, kvazaŭ ŝi deĵorus tie kiel konsilanto de la esperantistaj intervenantoj”, diras Stefano Keller.

Laŭ Keller, pro strategiaj kialoj la reprezentantoj de UEA modifis sian planon kaj anoncis sian unuan alparolon jam por la dua tago kadre de la diskuto post la parolado de Anna Biondi el la Internacia Sindikata Konfederacio. Same kiel Espinosa, ankaŭ ŝi estis konata al la UEA-delegacio kiel preleginto en la aprila Simpozio en sia rolo de vicprezidanto de la Ĝeneva NRO-komunumo.

Keller prezentis proponon de UEA pri kunlaboro por tradukado kaj disvastigo de la konkluda dokumento de la Forumo en Esperanto kaj kelkaj lingvoj aliaj ol la ses oficialaj lingvoj de UN. Post lia interveno Anna Biondi anoncis publike, ke ŝi jam havas kun si informilojn por doni al “miaj esperantistaj amikoj” por la tradukado. La duan fojon UEA intervenis en la konkluda parto, kiam Keller komencis sian paroladon per danko al la interpretistoj pro ilia signifa kaj granda laboro kaj finis memorigante pri la esperantista propono al la Forumo. Ambaŭfoje la prezidanto de la Forumo, Mousa Burayzat, konstanta reprezentanto de Jordanio ĉe UN en Ĝenevo, reagis tre pozitive. Dum paŭzo li kontente malkovris, tra la retejo de la UEA-komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko, ke la 1-a Mezorienta Kunveno Esperantista meze de aprilo okazis ĝuste en lia lando.

Ankaŭ aliaj ĉeestantoj interesiĝis pri Esperanto post aŭdo pri ĝi kaj prenis informilojn ekspoziciatajn ĉe la enirejo de la salono. Stefano Keller kaj Charmian Common rakontas: “Ni rimarkis, ke nia duopa ĉeesto havis pozitivan efikon, ĉar oficistoj de UN kaj aliaj forumanoj aŭdis nin paroli inter ni en Esperanto kaj tiel povis konvinkiĝi, ke ĝi estas vera lingvo.”

La Forumo estis bona okazo por ligi novajn kontaktojn kaj plifortigi tiujn kun prelegintoj de la Datrevena Simpozio, el kiuj ĉeestis, krom Anna Biondi, ankaŭ ŝia antaŭulo kiel prezidanto de la NRO-komunumo, Renate Bloem, kaj ambasadoro Ronald Barnes el Alasko. Reprezentantoj de ŝtatoj kaj de NRO-j dum la tri tagoj kelkfoje aŭdis pri Esperanto. Interalie, antaŭ ĉiu diskutperiodo la prezidanto anoncis, kiuj intervenos, kaj rediris la nomon de la organizaĵo antaŭ ties ekparolo. La lastan tagon eĉ surtabla anglalingva ŝildo anoncis la apartenon de Charmian Common kaj Stefano Keller, sidantaj malantaŭ ĝi, al Universala Esperanto-Asocio.

La tekstoj de la esperantistaj intervenoj estos senditaj al la organizintoj de la Forumo en la oficialaj UN-lingvoj. Ekzistas ankaŭ esperanta versio, kiu servis kiel bazo por plutradukoj alilingven. La originala franca teksto de la unua alparolo estas jam rete legebla ĉe http://uri.fi/LC/. La dua interveno (kies teksto same aperos en la reto), malpli longa kaj improvizita, estas aŭskultebla rete ĉe http://uri.fi/YN/. La alilingvaj versioj kaj ĉiuj dokumentoj rilataj al la partopreno de UEA en la Socia Forum 2008 estos publikigitaj en la retejo de la Agado por Lingvaj Rajtoj (ALR) ĉe http://www.lingvajrajtoj.org/eventoj/.

[FORIGITA!: bildo]

Stefano Keller kun Verena Graf, reprezentantino de EBLUL, Eŭropa Buroo de Malpli Uzataj Lingvoj, kaj Aureli Argemí i Roca, Prezidanto de CIEMEN+, Internacia Centro por Etnaj Minoritatoj kaj Nacioj, kerno de laborgrupo pri lingvaj rajtoj, dum la laborkunsido ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

UEA Atentigis UN pri lingvaj rajtoj

Universala Esperanto-Asocio, kiu ĵus reprezentiĝis en la Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo, estis invitita prezenti al la Konsilio deklaron pri sia starpunkto en afero, kiun ĝi trovas grava. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn ankaŭ al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj kun la monda organizaĵo. La aktuala deklaro de UEA temas pri lingvaj homaj rajtoj kaj estis submetita al la 9-a sesio de la Homrajta Konsilio en Ĝenevo (8-26 septembro) en la angla, franca kaj hispana lingvoj. Ĉi-sube sekvas ĝia Esperanta versio.

[FORIGITA!: bildo]

Mousa S. Burayzat, prezidanto de la Socia Forumo (organizita de la Homrajta Konsilio, 1-3 sept 2008), helpe de Stefano Keller (komisiito de UEA ĉe UN), malkovras la retan mondon de Esperanto kaj ekscias pri ekzisto de movadanoj en lia lando, Jordanio. Dum paŭzo de la kunsido ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

La starpunkto de UEA pri lingvaj rajtoj

Lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties membraro. Tiuj ĉi rajtoj devas esti protektataj precipe por malgrandaj grupoj. Universala Esperanto-Asocio subtenas minoritatajn lingvojn de pli ol 100 jaroj.

La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo; ĝi estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝaskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante sian gepatran lingvon kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), iliaj ĝeneralaj lern-atingoj estas pli bonaj. Krome, ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo. Se ili estas instruataj en la gepatra lingvo nur unu aŭ du jarojn kaj ili poste devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, ili povas komence sukcesi relative bone, sed proksimume ekde la kvara lernojaro ilia progreso ekmalrapidiĝas kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas.

Gravas ankaŭ, ke la homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. UEA apogas lernadon de 2, 3 aŭ 4 lingvoj, laŭ la cirkonstancoj, t.e.

  1. la gepatran lingvon,
  2. la regionan lingvon, se ĝi estas malsama,
  3. la nacian lingvon, se malsama ol la unuaj du,
  4. internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio — nome Esperanton.

Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas unu neŭtralan, komunan lingvon, la kvalito de la komunikado estas eksterordinara. La fina celo de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj igante la komunikadon pli facila kaj pli justa. Uzo de komuna lingvo evitigas situacion, en kiu homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj.

Ni dezirus ke Unuiĝintaj Nacioj pripensu tion ĉi koncerne siajn proprajn kunvenojn. La diferenco estas tre evidenta, kiam oni aŭdas delegitojn, kiuj sin esprimas en la angla, la franca aŭ la hispana, kaj por kiuj tiu ĉi estas ĉu la dua ĉu la tria lingvo. Kiam ekparolas iu uzanta sian gepatran lingvon, ofte la diferenco estas frapa — tio, kion tiu ĉi diras, havas multe pli da pezo kaj allogas la atenton multe pli ol parolanto uzanta fremdan lingvon.

Referenco: Deklaro pri rajtoj de personoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo, rezolucio 47/135, la 18-an de decembro 1992. (http://www.unhchr.ch/html/menu3/b/dminori.htm)

Aurélien Neu, reprezentanto de Mauritanio, ĉe UN en Ĝenevo, dum kunsida paŭzo de la Homrajta Konsilio, vigle interesiĝas pri Esperanto kaj ricevas informilojn kaj klarigojn de Stefano Keller, kiu intervenis nome de UEA dum la konsilia debato.

Montrealo kaj Roterdamo aktivigis la amerikan movademon

Ĉi-jare la Amerika Komisiono de UEA revigligis sian aktivemon per du ĉefaj internaciaj eventoj, nome, la 7-a Tutamerika Kongreso de Esperanto kaj la 93-a UK, okazintaj en Montrealo kaj Roterdamo.

Por Montrealo aliĝis al la kongreso 222 homoj el 24 landoj, el ili 7 amerikaj landoj, nome Kanado, Usono, Meksiko, Kubo, Kostariko, Gvatemalo kaj Ĉilio, sed efektive partoprenis 193 kongresanoj.

Tamen la fakto, ke samtempe okazis la tutlanda kongreso de Esperanto-USA, donis unikan okazon arigi sufiĉe grandan nombron da usonaj kaj kanadaj geesperantistoj, sed aliflanke sentiĝis manko de latinamerikanoj, kiel estis antaŭvidite.

La kongresa temo estis Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj: diverseco por daŭripova evoluo en la Amerikoj.

Dum la plurasocia malfermo, nome usona, kanada kaj tutamerika, alparolis la kongreson Phil Dorcas, Normand Fleury kaj Maritza Gutiérrez González. La kongreson salutis ankaŭ la UEA-estraranoj Hori Yasuo kaj José Antonio Vergara. Estis legita la oficiala salutmesaĝo de la Brazila Esperanto-Kongreso, samtempe sesianta en tiu sudamerika lando. Ĝi konfirmis la inviton de BEL por okazigo de la 8a TAKE en Brazilo en kunordigo kun la Amerika Komisiono de UEA. La mesaĝon sendis la prezidanto de BEL José Passini.

La kongresa programo estis tre riĉenhava pro siaj prelegoj, forumoj, praktikadoj, kurso por komencantoj, laborkunsidoj de la Amerika Komisiono, bankedo, laborkunsidoj de Esperanto-USA kaj aliaj tre variaj programeroj. La vesperaj programoj same buntis per koncertoj de invititaj artistoj kebekiaj kaj esperantistaj, kiel JoMO el Francio kaj Julián Hernández Angulo el Kubo. Rimarkinda estis la fakto ke ĉi-foje la membroj de la Amerika Komisiono de UEA en granda plimulto havis la okazon kunsidi plurfoje kaj plani estontajn agadojn, prezenti al la kongresanoj diversajn projektojn, interalie pri la agado ĉe lokaj kluboj, aparte en Usono, kies asocio konkretigis proponon pri subteno de la regiona agado, planoj pri venontjara trejna seminario en la centramerika regiono kaj aliaj projektoj, kiujn popaŝe entreprenos la komisiono.

Per konkreta deklaro aperigita en la retejo www.ameriko.org kaj aparte per kongresa rezolucio, nia komisiono esprimis sian dankon al ĉiuj kontribuintoj pro la sukcesa okazigo de la 7-a TAKE. Tuj poste kelkaj reprezentantoj de la komisiono vojaĝis al Roterdamo por partopreni en la 93-a UK kaj tie prezenti la agadon kaj planojn de la regiona movado.

Inter la plenumitaj taskoj de la komisiono estis partopreno en la Movada Foiro dum la interkona vespero, kie ni dividis tablon kun IEI kaj tie kelkaj aktivuloj deĵoris por informi pri la agado de la komisiono, disdonis invitilojn por partopreni la kunsidon pri Ameriko kaj informis interesitojn pri niaj estontaj planoj.

Alia grava momento estis la kunsido pri Ameriko okazanta dum la UK, kiun partoprenis proksimume 60 geesperantistoj el diversaj mondopartoj. Ili estis informitaj pri la okazigo de la 7-a TAKE en Kanado, pri la agadoj de la komisiono, la retejo, la projekto pri venontjara trejna seminario en Meksiko, pri planoj por estonta Amerika Oficejo, aktivigo de agadoj ĉe lokaj kluboj, k.a.

Sendube, la prioritato de nia komisiono estas plifortigi la rilatojn kaj kunlaboremon inter landaj asocioj, kies movado estas vigla, forta kaj aktiva en nia regiono, kaj, aliflanke, subteni la agadon en landoj kun malforta movado, laŭeble kontribui al disvastigo de la lingvo en nia regiono kaj tre aparte en Centrameriko. Tiurilate multo farendas kaj ni konscias ke temas pri granda defio, kiu bezonas ĉies manojn.

Maritza Gutiérrez González
Kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA

KD “Esperanto” en rekorda eldonkvanto kun pola ĵurnalo

Rekordan kvanton de 364 000 ekzempleroj atingis eldono de la kompaktdisko Esperanto la 10-an de septembro en la pola ĵurnalo Gazeta Wyborcza. La disko estis aldonita al la gazeto kiel senpaga aldonaĵo (pagita de la urbo Bjalistoko) en la kompleta eldonkvanto de la ĵurnalo.

La diskon kreis la organizo E@I, surbaze de la mendo de la urbo Bjalistoko, kun kiu la 1-an de januaro 2008 estis subskribita oficiala kontrakto pri la pretigo de la KD.

Pluraj polaj esperantistoj aĉetadis dum la tago po 10-20 gazetojn kun la disko, celante disdoni ilin al siaj konatoj aŭ amikoj, kiel taŭgan kaj malmultekostan informilon pri Esperanto.

La ĉefa ideo de la disko estis krei informilon, kiu estu kvazaŭ komputila ludo — informilo kapabla kapti la atenton kaj amuzi, sed samtempe instrui kaj doni gravajn informojn.

La disko ŝaltiĝas kiel desegnita mapo de elpensita, kvazaŭ fabela, virtuala Bjalistoko, kun pluraj konstruaĵoj, desegnitaj laŭ originaloj, reale troviĝantaj en la urbo (la suba bildo). Sekve eblas promeni tra la urbo kaj viziti unuopajn konstruaĵojn, kie ĉiu havas sian apartan celon: lernejo, kinejo, muzikejo, E-muzeo, biblioteko... Post klako al la urbodomo aperas eĉ video-saluto de Tadeusz Truskolaski, la urbestro de Bjalistoko, kiu invitas la KD-uzantojn al la venontjara UK.

Ĉe la kreado de la disko helpis al E@I multaj esperantistoj, al kiuj E@I-teamo volas ankaŭ ĉimaniere danki.

Estonte E@I planas krei similspecan multlingvan DVD-on kun simila celo, sed por tiu projekto estos necesaj helpo kaj kunlaboro de aliaj E-organizaĵoj kaj Landaj Asocioj. En la kazo de intereso pri tia disko bv. kontakti la estraron de E@I ĉe: e...@ikso.net.

Peter Baláž

Retrorigarde al la 93-a UK

Gratultelegramo de Princino Laurentien

Akceptu miajn elkorajn gratulojn okaze de la 100-jara ekzisto de Universala Esperanto-Asocio.

La 93-a Universala Kongreso de Esperanto estu eksterordinare sukcesa evento!

Laurentien de Nederlando

(La unua frazo de la mesaĝo de la Princino estis skribita en Esperanto.)

Nacia Vespero

La Nacia Vespero malfermiĝis pere de deklamado (nederlandlingve) fare de “aŭktoro”, s-ro Jules Deelder, membro de la honora komitato kaj “nokta urbestro” de Roterdamo. Temis pri lia odo al Roterdamo.

Rotown Magic

Roterdam’ — la ne filminda.
Tro maltrankvilas ĝia fon’.
Roterdam’ — la senpasinta
sen fasadoj kun fronton’.

Roterdam’ sen romantiko
tenas blagojn for de si
sen inklin’ al poetiko
sen babil’ severas ĝi.

Filmkamerojn ĝi mallogas
senpretende, sen graci’.
Kie blokon blok’ apogas
en pala sun’ rebrilas ĝi.

Roterdam’ ne imageblas
kiel kino-iluzi’.
Roterdamo ne filmeblas.
Roterdamo estas ĝi.

(La tradukon de Wim Jansen legis Francisco Veuthey)

Poste sekvis kantoj fare de la korusoj Akordo kaj Malvo. Temis pri kantoj ekde la 16-a jarcento ĝis la 20-a jarcento. La tekstoj estis tradukitaj en Esperanton kaj aperis sur ekrano dum la kantado, tiel ke eblis facile sekvi ilin. Aŭdiĝis vario de batalkantoj, glorkantoj, mezepokaj kantoj kun pikantaj kaj nuntempaj tekstoj.

Antoinette Lammers dufoje pianludis diversajn pecojn de nederlandaj (foje roterdamaj) komponistoj, konatigante la kongresanojn kun la nuntempa nederlanda muziko de Willem Pijper, Louis van Dijk, Joop Stokkermans k.a.

Ziko van Dijk prezentis nuntempajn nederlandajn humuristojn/kabaredistojn. Kun foto en la fono, li legis iliajn tekstojn. Humuro diferencas de lando al lando. Per tiu ĉi programero la kongresanoj renkontiĝis kun la nederlanda.

Saskia Idzerda deklamis la poemon Memore al Holando de Hendrik Marsman:

Memore al Holando

Holando ... lando
de larĝaj riveroj
fluantaj lace
tra kampo ebena,
vicoj de poploj
sveltaj, gracilaj
tremantaj plumoj
ĉe horizonto serena,
kaj perditaj en
senfinaj spacoj
la farmejoj
disaj en la lando;
arbgrupoj, vilaĝoj,
turoj senpintaj,
preĝejoj kaj ulmoj
kaj nuda strando;
ĉielo malalta
kaj pro nebulo
nuance griza,
la suno pala;
kaj ĉie aŭdiĝas
la voĉo de l’ akvo,
de ĉiu timata,
minaco fatala.

(Tradukis Julia Isbrucker)

La lasta ero estis la fama kariba muziktrupo BEM (Brass Eternity Music), kiu surprizis la kongresanojn per neatendita gaja tambura muziko (sur la foto). Ili ludis en kaj ekster la salono, tiel donante al la kongresanoj la ŝancon kundanci laŭ la muziko. Pli poste en la semajno ili gajnis la “Batalon de la tamburoj”, surstrata “batalo” inter tamburgrupoj, okazanta la nokton antaŭ ol la Kariba Karnavalo pasis tra Roterdamo.

Loes Demmendaal

Libroj de la jaro

Espero,
Bero,
Voko, eĉ Impeto,
Stano,
Fonto
kaj Christian Rivière,
KAVA-PECH,
FEL, kaj FLP,
IEMW,
Libroteko Tokyo,
Mondial,
Skonpress,
LibroMondo,
Triade,
HEA,
kaj UEA.

Ne temas pri nepremiita poemo, sed pri dudeko da eldonistoj kiuj stafete prezentis siajn novajn produktojn dum la programero Libroj de la Jaro. Kion mencii, inter la tre valoraj novaĵoj?

Se mi devus elekti premiotan triopon, kiel en la Belartaj Konkursoj, certe multaj protestus, ke mi unuavice mencius anglalingvan verkegon, enciklopedion de Esperanta literaturo en la angla: Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, kompilitan de Geoffrey Sutton. Temas pri unua siaspeca verko: ni ŝatus havi tian seriozan libron en multaj lingvoj. Bona Espero, idealo kaj realo de Roman Dobrzyński estas fascina libro, kiu montras tra kiaj nefacilaj cirkonstancoj ge-Grattapaglia sukcesas pluvivigi la brazilan centron. Tute taŭge por la olimpika jaro aperis Manlibro pri olimpikaj vortoj, en 4 lingvoj.

Sed kiom da aliaj allogaj libroj: Japana esearo, Raportoj el Japanio 11, la pluaj lernolibroj de Stano, kaj multaj aliaj valoraj libroj... pri tio vi legis aŭ legos en “Laste aperis”.

Claude Nourmont

UEA honorigis, premiis kaj subvenciis

Dum la 93-a UK estis solene anoncitaj Honora Membro kaj ricevantoj de la movadaj diplomoj kaj premioj pro meritplenaj aktivaĵoj, kaj subvencio por ebligi estontan agadon.

Honora Membro, pro gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado, estis laŭ la decido de la Komitato de UEA elektita Simo Milojević. Li naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje (Hercegovino), Jugoslavio. Li esperantistiĝis fine de 1956. En la komenco de sia movada aktivado li estis sekretario de loka Esperanto-klubo, poste de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de Jugoslavia esperantisto, poste de La suda stelo (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton. Post sia transloĝiĝo al Nederlando Milojević redaktis la revuon Kontakto (1970-74). En 1974 li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kiel vicdirektoro (1974-80) kaj redaktoro de Esperanto (1974-1984). De 1983 ĝis 1995 li estis ĝenerala direktoro de UEA. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj labori kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA, de 1996 ĝis la fino de 2002, kiam li pensiiĝis. Ekde la fino de 2007 li vivas en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino).

Premio Deguĉi, la “esperantista pacpremio”, starigita en 1987 per donaco de Oomoto, estis ĉi-jare aljuĝita al Renato Corsetti, unu el la plej elstaraj agantoj de UEA. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj. Distingante Corsetti la Estraro de UEA karakterizis lian agadon: “Por li Esperanto estis ĉiam nedisigeble ligita al agado por pli bona mondo, por internacia amikeco, solidaro kaj paco. Antaŭenigi tiujn idealojn signifas al li antaŭenigi Esperanton, kaj tute aparte, disvastigi ĝin precipe al tiuj partoj de la mondo, kie la Internacia Lingvo apenaŭ aŭ tute ne havas adeptojn. Tio instigis lin al pionira laboro por krei Esperanto-movadon en multaj landoj de la Tria Mondo, precipe en Afriko kaj arabaj landoj, ĉiam celante, ke al la novaj esperantistoj la posedo de la nova lingvo fariĝu rimedo por plivastigo de siaj spiritaj horizontoj kaj por persona kresko.”

Diplomo pri Elstara Agado estis asignita al la interretaj projektoj lernu.net kaj edukado.net. La plurlingva paĝaro lernu.net ekde 2002 helpas ret-uzantojn lerni Esperanton. Ĝi estas verŝajne la plej granda lernejo de Esperanto en la mondo, vizitata 75 000 fojojn ĉiumonate. Ĉirkaŭ 7000 lernantoj jam kompletigis la unuan parton de ĝia baza kurso kaj 1500 finis la lastan, okan parton. La retejo edukado.net estis lanĉita en 2001 kaj estas prizorgata de Katalin Kováts. Ĝi subtenas kunlaboron inter instruistoj kaj helpas memlernantojn. En ĝi estas katalogo de lerniloj, “lerniloteko” kun ekzercoj kaj testoj, legejo, koresponda servo, ktp. La teamo de edukado.net realigis la Esperantan adapton de la Komuna Eŭropa Referenckadro.

Premio Grabowski subtenas elstarajn atingojn en la Esperanta interkulturo. Ĉi-jare ĝi havis lingvistikan fokuson. Premiojn de po 1000 USD ricevis Ilona Koutny kaj Andy Künzli.

La hungara lingvistino Ilona Koutny kreis kaj de dek jaroj animas la Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. Spirita heredanto de prof. István Szerdahelyi, ŝi kvazaŭ transplantis la E-fakon de la Budapeŝta Universitato ELTE en polan grundon, kie ĝi disfloris internacie.

Andy Künzli, svisa historiisto, pli ol 15 jarojn laboris super la monumenta verko Universalaj lingvoj en Svislando, enciklopedio pri la 100-jara historio de la Esperanta kaj cetera planlingva movado en Svislando. Pro siaj scienca kompetenteco kaj objektiveco la riĉa enhavo de tiu unika verko starigas modelon por aliaj.

Interesa komunaĵo inter la laŭreatoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Premio Grabowski estas, ke iliaj agadoj verŝajne estus malpli vastaj aŭ suferintaj de prokrastoj sen financa apogo de la fondaĵo Esperantic Studies Foundation. Eĉ se tio ne influis la decidon, la Estraro de UEA samtempe implice rekonis ankaŭ la gravan rolon de ESF kiel instiganto kaj subtenanto de novspecaj iniciatoj en Esperantujo. Subvencio Cigno, financata de la japana mecenato Miyoshi Etsuo, subtenas agadon por disvastigi Esperanton en la Tria Mondo. Ĝi valoras 500 000 japanajn enojn (ĉ. 2950 eŭroj) kaj ricevis ĝin la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) por sia projekto Agado Srilanko. La projekto celas eldoni dudirektan sinhalan Esperanto-vortaron kaj sendi al Srilanko kompetentan esperantiston por gvidi konversacian kurson al la lokaj esperantistoj, ĝis nun izolitaj de la ĝenerala movado, kaj rektametodan kurson al ne-esperantistoj.

Vegetaranoj lernis Esperanton

En 2008 krom UEA centjariĝis ankaŭ Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) kaj Internacia Vegetarana Unio (IVU). La lasta havis fine de julio sian mondan kongreson, en kiu partoprenis ankaŭ esperantistoj.

La gepatroj staras mute, tre koleraj pri la bubo, ĉar la manĝo estas rubo.... ĉar la manĝo ...estas rubo! Korjuna germano promenis tra la kongres ejo kaj provis rememori la ĵusan lecionon pri Esperanto. Post delonga interkonatiĝo kun la esperantisto Christopher (Kristoforo) Fettes, la respondeculo de Eŭropa Vegetarana Unuiĝo fine decidis eklerni la lingvon internacian, legante poemon el Hirthara Petro. “La gepatroj staras... mutaj!”. La lerninto vagadis tra la kongresejo aŭtomate serĉante sian tablon, konscie miranta pri la simpleco kaj beleco de la ĵus nove lernita lingvo. Eble fiklaĉemuloj dirus ke li estis sub impreso pri la matenmanĝa leciono kun la juna instruistino, Heidi Goes. Tamen li bone memoris la lingvon kiam la postan tagon oni donis al li por manĝi iom tro salan supon. “Rubo!” li tuj diris, post la unua kulergustumo kaj flanken forpuŝis la supujon.

“Saluton!” Oni aŭdis en la kongresejo. Heidi kaj mi rigardis ĉirkaŭ ni, mirante pri juna voĉo Esperanta, kiu kaptis nin ĝuste antaŭ nia eliro el la kongresejo. Ĉu samideanino ne atendita, kiu partoprenas la kongreson? “Saluton”, ni denove aŭdis. La voĉo venis de supre, ni tien rigardis kaj vidis, mansvinganta, la ĉarman junan aŭstrinon, kiu aktive partoprenis la E-kurseton. Ŝi estis sur la interna balkono de la unua etaĝo, rigardante la teretaĝan halon. Ŝi vidis nin kaj eksalutis Esperante! Pro hazarda koincido, ŝi estis ĝuste ĉe la simbolo de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), pendigita kune kun aliaj afiŝoj de aliaj asocioj sur la balkonaĵo, por esti videblaj por la kongresanoj. “Saluton! Ĝis morgaŭ por la kurso”, ni feliĉe respondis. Kaj, dum la lasta tago de la kurso, ŝi venigis ĉiujn siajn amikojn, por ke ili havu almenaŭ ideon pri tio, kio estas Esperanto.

Tiuj ĉi du estas klaraj ekzemploj pri la sukceso de la esperantista partopreno dum la monda vegetarana kongreso, kiu grupigis inter ses- kaj sepcent vegetaranojn el la tuta mondo.

Aktivuloj de TEVA decidis ke la partopreno en tiu kongreso estas ege grava, kaj post la UK en Roterdamo, anstataŭ reiri hejmen aŭ ripoze ferii, decidis kongresferii por prezenti Esperanton en monda neesperantista aranĝo. Danke al la laboro de la pasintaj monatoj kaj al la bonaj rilatoj kun la Internacia Vegetarana Unuiĝo, TEVA havis budon dum la tuta kongressemajno, prezentis du prelegojn en la oficiala programo pri Esperanto kaj organizis kvartagan kurseton pri Esperanto dum la tagmanĝa paŭzo.

En la unua prelego Christopher Fettes parolis pri internacia amikeco inter vegetaranaj familioj pere de Esperanto, kaj montris fotojn pri internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, kie partoprenis multaj infanoj. En la dua prelego mi parolis pri la historiaj kaj ideologiaj ligoj inter la vegetarana kaj Esperanta movadoj. La vegetaranoj miris pri tio ke la esperantistoj multe kontribuis al la fondiĝo de la Internacia Vegetarana Unuiĝo. Fakte la vegetaranoj, antaŭ 100 jaroj, decidis kunveni en Dresdeno por fondi sian unuiĝon ĝuste pro tio ke la esperantistoj jam planis tie okazigi la kvaran Universalan Kongreson. Simile por festi la centjariĝon, la ĉi-jara kongreso okazis en Dresdeno, kaj ĉiuj partoprenantoj estis informitaj pri la rolo de Esperanto: kaj en la ĉefa artikolo en la kongresa libro kaj dum oficialaj inaŭguro kaj parolado de historiisto pri la vegetarana movado.

Ni sukcesis montri al la kongresanoj ke Esperanto daŭre ekzistas, kaj el nia amikema sinteno rezultis multaj bonaj kontaktoj. Sed ne nur tio: kelkaj el ili serioze pripensas partopreni en la venonta UK!

La agado de TEVA estis, por uzi la vortojn de José Antonio Vergara, estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, ege trafa maniero festi la datrevenon, ĉefe ĉar ĝi estis brila kaj vigla agado ekster la limoj de Esperantujo. Kutima problemo pri kiu mi jam skribis en tiu ĉi revuo pasintjare (v. Esperanto, oktobro 2007, p. 200) estas la fermiteco de nia movado.

La esperantistoj ŝatas ludi inter si kaj ne tiom ofte estas emaj iri ekster nia mondo kaj kunaranĝi eventojn kun aliaj neesperantistaj organizaĵoj. Post la sukceso de la pasintjara junulara programo dum la japana UK, tute malfermita al la ekstero kaj kun granda sukceso inter la neesperantistoj, la ĉijara UK, kvankam bunta, interesa, plenplena de programeroj, fiaskis ĝuste en tio: paroli kun la neesperantistoj. Sen konsideri la senrespondajn demandojn: “Pardonu, ĉu vi scias kie estas Esperanto?” de Dennis Keefe al la homoj kiuj promenis proksime al la kongresejo aŭ eĉ al deĵorantoj de vendejoj tute apudaj al la CO, klara ekzemplo estis la internacia vespero. Ĝi estis tre bela, kiel kutime. Tamen luma ekzemplo pri la fermiteco pri kiu mi parolis. Dum niaj artistoj arte artumis en nia ora kastela kongresejo, tute apude estis granda urba festo.

Nia tradicia aranĝo povintus havi ligojn kun tiu manifestacio, kaj ni povintus montri kiel Esperanto tiom bone funkcias kiel ponto inter diversaj artistoj. Male, la ekstero eĉ tute ne sciis pri la Esperanto-kongreso. Tamen, la kongresanoj kiuj sidis en la salono apud la fenestroj povis ĝui samtempe ambaŭ festojn, ofte ekstarante por vidi la paradon kaj sinsekve sidiĝante por spekti la artadon.

Tio kion la vegetaranoj faris dum la lastaj monatoj ne devas resti nur guto en la verda maro. Sen interago kun la ekstero, ĉiuj fermitaj komunumoj iam mortis kaj plu mortos la novaj. Kaj tio estis kio ŝokis min en mia unua Universala Kongreso, en 2003. Tiam mi partoprenis en pluraj aranĝoj de fakaj asocioj kaj ofte la plejmulto de la kunventempo estis uzata por plendi pro la manko de membroj kaj manko de organizado. Mi esperas ke tio kion ni faris (kaj niaj estontaj planoj), povas esti instigilo por la aliaj fakaj asocioj. Ili havas grandan privilegion, kiun loka grupo kun budo al publika manifestacio sopiras: ili ja havas difinitan celgrupon kaj ja estas mem en tiu celgrupo. La tasko estas multe pli facila, ĉar oni konas la interesojn de la alparolataj kaj oni povas pli facile enkuntekstigi Esperanton por ke ĝi aspektu alloga ĝuste por ili.

Mi finas rigardante antaŭen. Ni havas planojn por organizi gravan aranĝon kun neesperantistaj vegetaranoj okaze de la venonta UK en Bjalistoko. Kaj ni jam pensas por la sekvaj jaroj. Ni havas konsenton pri la ĉeesto de TEVA dum la venonta monda vegetarana kongreso, en Indonezio (oktobro 2010), dum kiu ni planas grandan informkampanjon pri Esperanto. Kiuj aliaj fakaj asocioj pretas organizi ion similan en sia fako? Tiuj kiuj respondos, certe travivos la defiojn de la tria jarmilo.

Francesco Maurelli

Lee Chong-Yeong (1932-2008)

Sojle de la 93-a UK en Roterdamo venis la funebra sciigo, ke prof. d-ro Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, forpasis post elĉerpa malsano la 4-an de julio en la aĝo de 76 jaroj. Per silenta minuto en la Solena Fermo la kongresanoj omaĝis al memoro de unu el la plej elstaraj gvidantoj en la lastatempa historio de la movado.

Prof. Lee naskiĝis la 13-an de februaro 1932. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Hawaii kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis pri komerca ekonomiko en la Universitato de Kobe (Japanio). Dum sia profesia kariero li estis ĉefo de la merkatuma grupo de la UN-organizaĵo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, kaj profesoro de la Kyungpook Ŝtata Universitato (Korea Respubliko). Li estis ĉefkonsilanto de la Korea Industria kaj Evoluiga Instituto, gastprofesoro de la Universitato de Kobe, honora profesoro de la Nankaj-Universitato (Ĉinio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton aŭtodidakte kiel lernejano en 1948. Li estis vicprezidanto de la 79-a UK en Seulo (1994) kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001). Li estis longtempa komitatano de UEA (1989-2007) kaj laste ankaŭ ano de la Elekta Komisiono (2006-2007). En la Estraro de UEA li membris en du periodoj: kiel prezidanto (1995-1998) kaj kiel vicprezidanto (2001-2004). Kiel prezidanto de UEA li distingiĝis kiel dinamika kaj iniciatema gvidanto, kies plena sindediĉo al Esperanto, sincereco kaj persona ĉarmo faris lin amata de ĉiuj. Tre proksima al lia koro estis la intensigo de rilatoj de UEA kun internaciaj organizaĵoj, aparte kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, kies kutimojn kaj labormanierojn li konis el sia propra profesia sperto. Post sia prezidantiĝo li kuniniciatis la 1-an Nitobe-simpozion en la Universala Kongreso en Prago en 1996 kaj la Manifeston de Prago, kiu estis subskribita de pli ol 13 000 esperantistoj kaj plu restas la gvida dokumento pri la celoj de la nuntempa Esperanto-movado. En 1996 prezidanto Lee lanĉis Kampanjon 2000, kiu kune kun la Manifesto de Prago katalizis senteblan pliaktiviĝon en UEA kaj la cetera movado. Kadre de ĝi okazis i.a. la 1-a Datrevena Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj en la Ĝeneva Palaco de Nacioj sub aŭspicioj de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj.

Lee Chong-Yeong verkis Esperanto en la 21-a jarcento (2001), Esperanto, la lingvo de la 21-a jarcento (en la korea, 2001), Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj (2003) kaj 80-jara historio de la korea Esperanto-movado (en la korea, 2003), Ridante lernu (2007), kaj Elektitaj Zamenhofaj proverboj (2008). Li ankaŭ havis esencan rolon en la estigo de la Esperanta eldono de Historio por malfermi estontecon (2007), pionira komuna libro pri la moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio.

En 2004 Lee Chong-Yeong estis elektita Honora Membro de UEA pro siaj elstaraj meritoj por UEA kaj la tutmonda Esperanto-movado. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. La ĉina ŝtato dekoraciis lin per la Medalo “Entuziasma Subteno de Konstruo kaj Kunlaboro por Ĉina Amikeco”, kaj la ŝtatprezidanto de Vjetnamio per la Medalo “Entuziasma Subteno por la Vjetnama Esperanto-Movado”.

Konferenco en Amsterdamo

La neceso reinventi Budapeŝton

Kio okazas kiam kvindeko da homoj, kiuj instruas la lingvon aŭ la fenomenon Esperanto en universitato, parolas pri tiuj temoj dum du plenaj tagoj?

La konferenco en la Universitato de Amsterdamo, loke organizita de Wim Jansen, docento de interlingvistiko, donis respondon. Ĝuste antaŭ la UK en Roterdamo kunvenis universitatanoj kiuj intruas interlingvistikon aŭ Esperanton, sub la aŭspicio kaj subteno de Esperantic Studies Foundation. Partoprenis 50 homoj el 23 landoj sur kvar kontinentoj, reprezentantaj 37 universitatojn aŭ similajn instituciojn. Ni volas eviti la forfalon de Budapeŝto eble pro neatentigo deklaris Humphrey Tonkin.

Nuntempe estas pli facile komuniki internacie danke al diĝitaj teknologioj kaj do interŝanĝi spertojn, materialojn kaj homojn. Ankoraŭ bedaŭrindas la ĉeso de la historie grava instruo de Esperantologio en la universitato ELTE, iniciatita de István Szerdahelyi en Budapeŝto, kiu okazis pro manko de taŭga teamo kiu scipovas daŭrigi la katedron kaj adapti ĝin al la Bolonja Procezo (vd. p. 207, 3a alineo de Praktikaj kaj konkretaj decidoj). Tio stimulis la starigon de pli proksimaj kontaktoj kun universitatanoj kiuj sin okupas pri tiuj temoj, kunvenigante ilin en la sama loko por du tagoj. La konferenco komenciĝis per ĝenerala enkonduko de John Wells, kiu difinis la disciplinojn Esperanto kaj interlingvistiko. Poste homoj kunvenis en plenaj sesioj aŭ en tri laborgrupoj, pri studprogramoj (respondecis Wim Jansen), administrado (respondecis Sabine Fiedler), kaj interŝanĝoj (respondecis Ulrich Lins).

Interlingvistiko kaj Esperanto: dialektika rilato

La ĉefa intereso de la partoprenantaro estis la instruado de Esperanto en universitato. Ĝenerale freŝbakitaj studentoj havas nenian antaŭkonon pri interlingvistikaj temoj kaj esperantologio, laŭ la enketiloj kies plenigon multaj docentoj postulas. Do efektive necesas enkonduko al la temoj antaŭ ol instrui la lingvon mem, se tio eblas. Fakte foje oni devas elekti ĉu instrui interlingvistikon kun aŭ sen lingva kurso pri Esperanto, pro manko de tempo aŭ mono, depende de la universitata kunteksto. Ĉiuokaze, la rolo de universitatoj ne estas baki movadanojn, sed doni sciencan aliron al la temo. Tio signifas, ke se ne eblas starigi lingvan kurson, oni almenaŭ prezentas interlingvistikon kiel sciencon: la rimedoj por studentoj sekvi lingvan kurson de Esperanto estas multaj, ankaŭ for de la universitato. Oni substrekis la eblon instrui Esperanton distance tute senkoste al universitatoj, ekzemple per la portalo lernu.net.

Kiel ĉia ĉeranda disciplino, oni povas alproksimiĝi al interlingvistiko de almenaŭ du aliroj. La unua aliro estas onidire historia, kaj ĝi koncernas precipe planlingvistikon. Tipaj temoj estas: la aprioraj lingvoj de la deksepa jarcento, volapuko, Esperanto kaj la ĉefaj posteuloj — Latino sine Flexione, Ido, Occidental/Interlingue, Novial, Interlingua de Alexander Gode.

Kutime oni donas bazon pri la strukturo de ĉi tiuj planlingvoj, eventuale kompare al ludcelaj lingvoj, kiel ekz. la klingona, ĝuste por evidentigi diferencojn kun Esperanto. Paralele al tio, la historio de la por-Esperanta movado prezentatas, kune kun ĝiaj ĉefaj eroj: neŭtrala, klasbatala, religia. La rolo de literaturo ja devas ne esti neglektata.

La dua aliro estas pli socie orientita. Oni konsideras kiel parton de interlingvistiko la difinon de lingva(j) problemo(j), la nocion de lingvopolitiko kaj planado, kaj kiel flankajn disciplinojn la problemojn de tradukado kaj interpretado kadre de interkulturismo kiel rezulto de multlingvismo. Kiel substrekate de Wells en la ĝenerala enkonduko, multaj kulturaj aspektoj de la origina fono kie ekstariĝis Esperanto, estas ankoraŭ nekonataj de la ĝenerala internacia klera publiko: tiun specifan parton de planlingvistiko oni pli profundigu dum la studado.

Kiel duonŝerce diris Humphrey Tonkin, ekzistas homoj kiuj ekscitiĝas pri volapukaj verboj, kaj homoj kiuj male freneziĝas pro lingvaj problemoj: tio signifas, ke la du aliroj devas kunvivi en ĝenerala prezento de la temo, por atingi la plej grandan nombron de la homoj. Alia pridiskutata temo estis distanca lernado. Ekzemple, ĉu indas devigi surlokan intensan semajnfinon por ekzameniĝi post retkursoj, eventuale dum Esperanta aranĝo? Multaj ĉeestantoj jesis al la ideo.

Kie oni enmetu la propedeŭtikan valoron de Esperanto dum kursoj? Ĝenerala interkonsento estis, ke utilas substreki la rilaton de Esperanto al siaj fontolingvoj. Ekzemple, la vorto oni egalas funkcie kaj al la franca on kaj al la germana man: plenkreska lernanto kutime aprezas tiujn informojn, tiel ke Esperanto perceptiĝas kiel ŝlosilo al aliaj lingvoj. Alia ideo estas doni kelkajn frazojn en Esperanto dum enkonduka kurso de lingvistiko, por klarigi ekzemple kiel funkcias aglutina lingvo (kompreneble, tio ne utilas al finnoj aŭ hungaroj). Ĉar la plejmulto de la partoprenantaro enfokusigas la instruadon de Esperanto en la universitatoj, estontaj kunvenoj aŭspicie povus esti ligitaj al ILEI.

Praktikaj kaj konkretaj decidoj

Almenaŭ en Eŭropo, lingvaj kursoj de Esperanto devas referenci al la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, por esti komparataj kun la aliaj. Tiel la starigo de Esperantokursoj estas malpli ŝancelebla en universitataj medioj, ĉar oni povas ĝin kompari kun similaj kursoj pri etnaj lingvoj.

Jam nun la amaso de materialo en edukado.net ekaktualigas la laŭniveligon de la ekzercoj ĝuste kun la klasifikado komuneŭropa: venontaj lernomaterialoj devos havi tiun klasifikadon de la komenco. Tamen oni ne konsideru la regulojn de EU nur kiel kroman farendaĵon. Laŭ la Bolonja Procezo, estiĝis la eblo starigi sendependajn modulojn de lernado, tio estas lernunuojn ne rilatajn al “oficialaj” kursoj. Tio estas alia bona ŝanco por kursoj de esperantologio aŭ interlingvistiko universitate.

Estiĝis ankaŭ la demando pri starigo de reta inventaro de la materialo pri interlingvistiko kaj materialoj pri Esperanto je universitata nivelo. Oni substrekis interalie la neceson havi kolektojn de diplomlaboraĵoj pri tiuj temoj — almenaŭ bazinforme: titolo kaj resumo, ĉu je ĝenerala dispono, ktp. Ni nepre utiligadu la jam ekzistantajn retpaĝarojn, kiel edukado.net, tre atente prizorgata de Katalin Kováts, aŭ interlingvistiko.info de la teamo E@I.

Interŝanĝoj

La eblo starigi interŝanĝojn estis unu el la celoj de la konferenco. Ulrich Lins prezentis la eblojn proponitajn de DAAD, la germana servo por interŝanĝo de universitatanoj, kaj donis konsilojn por akiri monrimedojn por la projektoj prezentitaj. Esence, oni devas ligi Esperantajn kaj interlingvistikajn temojn al pli vasta temaro: ekzemple, se germano volas okupiĝi pri la historio de la japana Esperanto-movado kaj sukcesas havi kontakton kun japana universitato, la ŝancoj estas pli altaj ol ĉe projekto kies kerna temo estas Esperanto en si mem. Fakte, interŝanĝo unuflanke helpas la karieron de la invitito, sed aliflanke plialtigas la prestiĝon de la invitinto je la loka nivelo. Kelkaj homoj plendis pri la neserioza konsidero de niaj temoj fare de rektoroj aŭ pli ĝenerale dekanoj, kaj estiĝis vigla diskuto. Evidentiĝis, ke la situacio tiel malsimilas de loko al loko, ke ne eblas eltiri konkludojn. Ĉi-flanke interŝanĝoj povas helpi. Se ne eblas alimaniere, oni povas inviti vizitantajn universitatanojn per temoj aliaj ol interlingvistiko aŭ Esperantologio, kaj poste prezenti tiujn du temojn kiel kroman esplorintereson. Efektive la plejmulto de la partoprenantaro laboras en siaj universitatoj kiel esploristoj aŭ profesoroj per alia temo, ofte nur rande tuŝanta interlingvistikon kaj Esperanton.

La valoro de niaj internaciaj bibliotekoj devas iĝi centra por plialtigi kaj plinombrigi interlingvistikajn esplorojn, kaj tio estis plurfoje substrekata dum la kunveno. Estas jam kelkaj bonaj ekzemploj de interŝanĝoj, do ni ne reinventu la radon. Ilona Koutny prezentis la imponan laboron faritan en Poznano, sub la ombrelnomo “efika interkultura komunikado en EU”. Alia ekzemplo — pli modesta sed ĉiukaze bona — estis la invito de Detlev Blanke al la Universitato de Zagrebo, kiu bone impresis la lokan akademian medion. La plej viglaj centroj pri interlingvistiko, interalie Stokholmo, ŝajnis pretaj konduti simile. Aparta ideo venis de Dennis Keefe, kiu atentigis, ke ĉinaj studentoj volonte studus Esperanton, se tio permesus al ili perfektigadi sian studprogramon eksterlande. Fine, oni sugestis, ke ekzistu centra servo de UEA pri zorgado de la administraj aferoj ligitaj al monfontoj, precipe ĉe EU, por faciligi interŝanĝojn.

Internaciaj libroj pri esperantologio

La manko de nacilingvaj manlibroj por studentoj estas preskaŭ ĝenerale agnoskata. Ununura escepto estas kurslibroj pri la lingvo Esperanto; tamen, multaj ĉeestantoj taksas tre grave, ke ni verku kaj havu je nia dispono sciencajn enkondukojn al Esperanto kaj interlingvistiko (inkluzive esperantologion). Efektive multaj materialoj ekzistas, sed ili ne estas kunordigitaj, pro metodologiaj kaj lingvaj kialoj. Ekzemple, en Amsterdamo ekzistas sufiĉe kompleta manlibro en la nederlanda, fare de Wim Jansen, sed la aŭtoro taksas ĝin nematura por rekta tradukado en aliajn lingvojn. Do, estiĝis grupo da interesiĝantoj por kunverkado de libro sciencnivela pri interlingvistiko. Wim Jansen kaj Federico Gobbo estos la kunorganizantoj, dum ĉiu kontribuanto estos respondeculo pri ĉapitro, tiel ke laŭbezone oni povas elekti kiun ĉapitron uzu la studentoj. La patrina versio estos en Esperanto, kaj estas planataj tradukoj almenaŭ en la angla, germana, itala, nederlanda. Alia propono estas libro pri enkonduko al Esperanto laŭ scienca vidpunkto.

Propono pri doktoriĝa lernejo

Per la esprimo doktoriĝa lernejo (cetere, vigle pridiskutata dum la kunveno) ni celas tipan sciencan someran seminarion, kutime unu aŭ du semajnojn longan, organizitan kadre de rekonataj universitataj institucioj. La celo estas alvenigi doktoriĝajn studentojn pri lingvistikaj aŭ politikaj kaj ekonomiaj aferoj, kaj enkonduki ilin al lingvaj problemoj kaj al interlingvistiko. Oni povas konsideri NASK kiel la plej konkreta ekzemplo en Esperantujo, nuntempe, kvankam ĝi ne estas iel ajn doktoriĝa. Pri la loko, ĝenerala prefero iras al Eŭropo, kaj oni eĉ proponis uzi taŭgan Esperanto-domon, kiel ekzemple la kastelon en Grezijono.

Finaj rimarkoj

La kunveno sukcesis jam pure kaj nure pro la simpla fakto, ke multaj partoprenantoj konatiĝis persone unuafoje. Fakte multaj jam havis kontaktojn per retaj rimedoj, sed neniam estiĝis eblo firmigi rilatojn per personaj, vivaj kontaktoj, kio estas neanstataŭigebla maniero progresigi Esperanton ĉe universitatoj.

Federico Gobbo

Nederlandaj lingvoj (II)

Nederlando estas plurlingva lando. Krom la nederlanda la oficialan statuson havas ankaŭ la frisa lingvo, kaj du parolaj idiomoj estas rekonitaj kiel eŭropaj regionaj lingvoj: la limburga kaj la nedersaksa.

Fine, ni ne forgesu la lingvojn de ekonomiaj migrantoj kaj azilantoj, kiuj dum la lastaj kvardek jaroj trovis sian hejmon en Nederlando. Ilia listo estas tre granda: estus pli facile diri kiujn lingvojn oni ne parolas en Nederlando! En Roterdamo mem oni parolas ĉ. 200 diversajn lingvojn! Ni menciu nur la plej gravajn kaj unu el ili estas la araba (precipe ties magreba dialekto) kaj diversaj berberaj lingvoj, inter kiuj elstaras la tamaziĥta. Tiun lingvon parolas la plej multaj el la nederlandaj 300 000 marokanoj. Gravas mencii ankaŭ la turkan, la lingvon de preskaŭ 300 000 nederlandanoj. Simila cifero validas ankaŭ por surinamanoj kaj araboj, sed ne estas certe kiom da ili parolas kiun el la lingvoj. Cetere, inter la “turkoj” estas granda kvanto de kurdoj; malfacile diri kiom, sed verŝajne pli ol 50 000.

Inter aliaj migrulaj lingvoj ni menciu nur provizoran liston de la plej gravaj: la portugala (inkluzive de la portugala kreola lingvo de multaj kabverdanoj, eble ĉ. 100 000), hispana, itala, greka, la t.n. serbo-kroata en siaj diversaj variantoj: bosna, kroata, montenegra, serba. Kompreneble ne mankas parolantoj de la albana, makedona, armena, kartvela kaj aliaj kaŭkazaj lingvoj; kaj tiel plu, kaj tiel plu. Lastatempe pli kaj pli ofte oni renkontas ankaŭ la persan, urduan kaj aliajn pakistanajn lingvojn, iujn afganajn lingvojn kiel la puŝtua aŭ daria k.s. Multnombras ankaŭ la parolantoj de tute freŝdataj novalvenintoj: rusoj, rumanoj, bulgaroj... Krome vi povos rimarki en Roterdamo diversajn preĝejojn skandinavajn: danan, svedan, finnan kaj norvegan. Ankaŭ tiuj skandinavoj estas roterdamanoj kontribuantaj al la lingva bunto de Nederlando. Ni ne preterlasu mencii multajn germanojn: kun pli ol 400 000 membroj germanoj estas fakte la plej granda grupo de eksterlandanoj en Nederlando. La parolantojn de la angla ni tute ne devas mencii. Tiun lingvon en Nederlando parolas praktike ĉiuj. Oni efektive uzas ĝin kiel helplingvon en multaj situacioj. Lando kiu vivas de komerco kaj sia trafika pozicio ne povas vivi sen la angla. Kaj, ni ne forgesu: en Nederlando situas la sidejo de nia lingvo, Esperanto. En kafejo kie mi venas regule, mi povas uzi la lingvon praktike ĉiumatene!

Nu, ni preskaŭ nenion diris pri la nederlanda mem, kiu ja estas LA lingvo de praktike ĉiuj loĝantoj de Nederlando. Ĝi kunligas la diversajn etnajn grupojn kaj estas ne nur funkcia sed ankaŭ simbola ligilo de la etna kalejdoskopo nederlanda. Ankaŭ la aŭtoro de tiu ĉi konciza prezento ne estas ĝia denaska parolanto, sed tamen konsideras la lingvon kiel sian kaj karan. Tiu lingvo estas la kunliga fadeno de ĉiuj loĝantoj de Nederlando. La lingvo kunligas nederlandanojn kun iliaj flandraj kaj germanaj najbaroj, sed ankaŭ transmare kun surinamanoj, antilianoj kaj parto de sudafrikanoj. La afrikansa rilatas al la nederlanda simile kiel Ido al Esperanto. Temas pri parte kreoligita sudholanda dialekto, kiu dum lastaj cent jaroj fiksiĝis kaj evoluis kiel aparta lingvo. Tiu lingvo parolatas ankaŭ en Namibio, interalie de aparta miksita etna grupo, t.n. bastardoj. Iam oni parolis la afrikansan en Zimbabvo kaj Bocvano, sed tiuj tempoj pasis. Pli kaj pli da afrikansparolantoj nuntempe ni trovos en Aŭstralio aŭ Kanado. La afrikansa en Sudafriko rapide malkreskas kaj malgraviĝas, malgraŭ siaj 5 milionoj da parolantoj. La nederlanda naskis ne nur la afrikansan sed plurajn aliajn kreolajn lingvoj, kiel la tiel nomata negra holanda (iam sur La Virgulinaj Insuloj) kaj la Barbican Hollands, kiuj nuntempe malaperis. La nuna Novjorko iam estis Nova Amsterdamo, Brooklyn estas la nederlanda loko Breukelen, kaj Harlem estas Haarlem. En tempoj kiam holandaj komercistoj interŝanĝis felojn kun indianoj, estiĝis iaspeca holanda piĝino por komuniki kun lokaj indianoj. Nu, la nederlanda ne estas nur lingvo, sed esence lingvaro, unu lingvo kun multaj vivoj. Interesa lingvo por interesa movado kiel la Esperanta. El la studo de vivo kaj vivformoj de la nederlanda esperantistoj povas multon lerni. Tio estas plia kialo kial mi amas la lingvon de mia nova lando.

Nikola Rašić
kroata nederlandano aŭ nederlanda kroato

UEA invitas prelegi en la Bjalistoka IKU-sesio

Dum la 94-a UK en Bjalistoko okazos la 62-a sesio de Internacia Kongresa Universitato.

UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71700 Makabim, Israelo; rete: a...@huji.ac.il, ĝis 2009-01-31.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ ne-akcepto ĝis 2009-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2009-05-31.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.

Tra la mondo

Niaj instruistoj konferencis

La unua tutmonda internacia E-aranĝo en Afriko, la 41-a ILEI-Konferenco, okazis en la tagoj 29 jul – 05 aŭg 2008 en Benino, kun 73 aliĝintoj el 16 landoj.

El kvin landoj de Afriko, nome Burundio, Ebura Bordo, Ganao, Togolando kaj Benino (efektivaj partoprenantoj) estis 23, kaj de naŭ eksterafrikaj landoj alvenis 21. Subvencioj de UEA, ILEI kaj kelkaj privataj personoj ebligis partoprenon de afrikanoj, kaj la franca sekcio de ILEI helpis ĉeesti al juna afrikanino per monsumo gajnita en aŭkcio.

En la inaŭguro ĉeestis altrangulo de la urbo Portonovo kaj la unua esperantisto en Benino, Privas Tchikpe, kiu salutante rakontis la historieton pri la movado en la lando. La ĉeestantojn salutis Hori Yasuo, estrarano de UEA, respondeca pri landa kaj regiona agadoj, kaj estis voĉlegitaj mesaĝoj de UEA, ILEI, ISAE kaj AIS.

Programeroj tradiciaj kaj apartaj por afrikaj samideanoj variis dum la konferenco. La antaŭvidita simpozio kun la temo Pedagogio de Esperanto: Afrikaj spertoj kaj defioj estis, pro diversaj kialoj, nekompleta, sed parolis Renée Triolle pri la franca instrusistemo kaj Hori Yasuo pri la japana konstitucio. François Lo Jacomo prezentis referaĵon pri la graveco de edukado en la gepatra lingvo, Latifou Gbadamassi la projekton Mondo-Rondo kiel Esperanto-lanĉilo en la Infana Mondo en la Tria Mondo, ĉefe en Afriko kaj ties realigo en Afriko. Lingva Festivalo, dum kiu partoprenantoj mem skize prezentas siajn lingvojn kaj la diversecon kaj abundecon de lingvoj kaj kulturoj, okazis kun 15 prezentataj lingvoj, inter kiuj 6 afrikaj regionaj lingvoj kiel la svahila kaj adja. Ekzameno de UEA/ILEI finiĝis sukcese: tri en la meza kaj aliaj tri en la baza nivelo sukcesis, dum ekzameniĝis pli ol dek. Aparta estis la projekto gvidata de Jean-Pierre Boulet Verkado de libreto cele al edukado en Afriko, lige al Uneska laboro. La celo estis verki rakonton por instigi afrikajn virinojn eviti la morton de infanoj per racia, simpla kaj malmultekosta nutrado. Kelkaj afrikanoj sekve kune verkis rakonton, kiun Jean-Pierre proponis al Unesko por traduko al la franca kaj al la angla. Anna Montesinos per Lingvaj ludoj por la klasĉambro prezentis diversajn tipojn de ludoj. Multspecajn instrumaterialojn ŝi kunportis kaj parton de ili ŝi disdonis al afrikaj kolegoj. Renée Triolle, trovinte mankon de sesioj traktantaj la konferencan temon Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero, gvidis grupon de afrikanoj kaj kune diskutis pri diversaj problemoj.

Okazis kvar duontagaj ekskursoj al najbaraj vilaĝoj kaj parkoj. La plej ŝatata estis boatvojaĝo al Aguegues, surakva vilaĝo. Tutatagan ekskurson tra Portonovo ĝuis ankaŭ afrikaj samideanoj, kion ebligis monofero de eksterafrikaj partoprenantoj. La ekskursojn aranĝis ĉefe la LKK-ano Sébastien Essou.

Malgraŭ malfacilaĵoj kaŭzitaj ĉefe de lokaj cirkonstancoj, LKK gvidata de J. Charles Alofa bone organizis la konferencon, kaj sen granda problemo ni ĝuis konferencajn tagojn en la Songhai-Centro, kiu estis taŭga kaj agrabla ejo por nia konferenco. La vivkondiĉoj en la centro estis multe pli bonaj ol ni antaŭe timis. Multe helpis japanoj, kiuj faris konferencajn sakojn, estrarano de ILEI el Japanio kompilis konferencan libron kaj pretigis nomkartojn, leterfoliojn, kovertojn kaj glumarkojn. Niaj gekolegoj alportis ĉion el Japanio al Roterdamo, kie la materialojn transprenis la itala samideano Marco, por porti ilin ĝis Portonovo. Tio estas bela ekzemplo de kunlaboro inter afrikanoj kaj japanoj.

Multaj afrikaj samideanoj tre bone parolas Esperanton kaj ili estas energiplenaj, entuziasmaj kaj sinceraj por nia movado. Precipe impresa kaj konvinka estis perkomputila prezentado de du burundianoj pri la Esperanto-movado en Burundio.

Inter la partoprenantoj estis kvar lernantoj (15-16 jaraĝaj) el la urbo Lokossa. Ili estas nia “espero”. Mi estus feliĉa se nia partopreno omaĝis kaj kuraĝigis niajn afrikajn samideanojn.

Isikawa Tieko

Sukcesa somera lernejo kun la unua lernu!-renkontiĝo

Somera Esperanto-Studado (SES) okazis inter la 9-a kaj la 17-a de aŭgusto en la slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava. Enkadre de SES oni decidis okazigi la unuan fizikan renkontiĝon de lernu!-uzantoj. Venis 105 personoj el 25 landoj kaj iliaj aĝoj estis tre malsamaj — la plej juna havis nur 3 monatojn kaj la plej aĝa 90 jarojn.

La programo estis plenŝtopita. Dum antaŭtagmezoj oni lernis Esperanton. La instruadon gvidis kvin spertaj E-instruistoj en grupoj laŭ la lingvo-nivelo: Bertilo Wennergren (SE), Birke Dockhorn (DE), Petra Smideliusz (HU), Dalia Pileckienė (LT) kaj Stano Marček (SK). La partoprenantoj diligente vizitis la kursojn kaj la fina enketo montris, ke la lernado estis unu el la plej ŝatataj programeroj. Ĉiuj personoj, kiuj vizitis la kursojn dum la aranĝo, fine ricevis atestilojn pri 26-hora kurso laŭ la niveloj de la referenckadro de A1 ĝis C1.

Tamen plibonigi sian Esperanton oni povis ne nur pere de la kursoj. Tion eblis fari ankaŭ dum la cetera programo, kiu abundis: ludoj, koncertoj, ekskursoj, dancoj, sportoj kaj prelegoj. Oni havis tre bonan okazon tuj surloke praktiki tion, kion oni lernis antaŭtagmeze.

Dum la posttagmezaj programeroj okazis pluraj interesaj prelegoj, kiel ekz. pri la kreado kaj historio de revuo Esperanto, pri ekesto de lingvo, projektoj de E@I... Kreivaj metiejoj estis ankaŭ ŝatataj kaj vizitataj: pri ornamado de specialaj mielkukoj, pri kaprompiloj, pri muzikinstrumentoj. Oni ŝatis same ekspresajn kursetojn lingvajn: pri la slovaka, pola, ĉina, nederlanda, litova.

El la vesperaj programeroj estis populara ĉefe la nacia vespero, dum kiu oni povis aŭskulti popolajn slovakajn kantojn, ankaŭ en Esperanta interpreto (popola muzika grupo de Petro Sarnovský, iama Kečka) kaj aldone gustumi plurajn vin-specojn de la Modra-regiono, kiu per siaj vinoj estas bone konata en Slovakio. La internacia vespero montris, kiaj talentoj “kaŝiĝas” en nia E-komunumo — pluraj esperantistoj elpaŝis kun vere profesiaj kontribuoj. Dum aliaj vesperoj oni ĝuis koncerton de Milan Dočekal (el la grupo TEAM), spektadon de la filmo “Esperanto estas...” aŭ diskotekon.

Dum la semajno okazis ankaŭ multaj programeroj pri lernu! Pri ĝi zorgis la tuta kerna lernu!-teamo. Eblis ĉeesti plurajn prelegojn pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro kaj pri la estonto de la projekto. La teamanoj estis je dispono de la uzantoj dum la tuta semajno, eblis kun ili diskuti, demandi, proponi ion ajn rilate al la paĝaro.

La lernu!-parton de la programo kunfinancis ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu ankaŭ financas kreon kaj funkciadon de www.lernu.net kaj kelkajn aliajn projektojn de E@I.

Pro pozitivaj reagoj de la SES-partoprenintoj oni jam pretiĝas por SES 2009, kiu plej verŝajne okazos semajnon antaŭ IJK, por ebligi tiel al la freŝaj lernintoj utiligi siajn sciojn en la junulara E-aranĝo, kaj konatigi ilin pli profunde kun la E-kulturo kaj movado.

Mallonga video-raporto pri la aranĝo videblas en la retejo de Benio el Irlando, por kiu SES estis la unua E-aranĝo: http://www.irishpolyglot.com/eo/ Foto-arkivon de E@I pri la aranĝo eblas trovi ĉe: http://www.ipernity.com/doc/62903/album.

Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus

Forpasoj

Günther Becker (1930-2008), honora prezidanto de TEJO kaj de Sarlanda Esperanto-Ligo, forpasis la 18-an de aŭgusto en Zweibrücken (Germanio). Becker eklernis Esperanton tuj post la 2-a mondmilito. Profesie li estis instruisto ĝis sia pensiiĝo pro akcidento en 1983. Ekde 1951 Becker aktivis en la Esperanto-movado. Al UEA li aliĝis en 1955. Ekde 1966 li estis dumviva membro kaj, ĝis sia forpaso, delegito en Blieskastel. Li estis prezidanto de TEJO 1956-1964 kaj ĝenerala sekretario de UEA 1964-1974. De 1957 ĝis 1973 li prezidis Sarlandan Esperanto-Ligon. Antaŭ kelkaj jaroj li fondis Becker-Meisberger-Instituton por konservi tion, kion li kreis kun sia edzino Maria (1925-1999), nome belan domon kun ampleksa teknika ekipaĵaro por kapti radio- kaj televidelsendojn el la tuta mondo — li estis fervora amiko kaj diskoniganto de Esperanto-elsendoj — ampleksa biblioteko, riĉa kolekto de la gazetoj, dokumentoj kaj aŭdvidaj materialoj. La instituto celas ankaŭ eldoni literaturon pri lingvaj problemoj en la germana, al kiu Becker mem kontribuis i.a. per la traduko de L’Espéranto de Pierre Janton (Einführung in die Esperantologie, 1978, 2-a eld. 1993).

Norah Brown (1928-2008) forpasis la 12-an de aŭgusto en Rochdale (Britio). Ŝi estis dum longa tempo unu el la motoroj de Londona E-Klubo, plenumante plurajn estrarajn funkciojn, i.a. kiel prezidanto, sekretario kaj kasisto.

Karl Buremo (1913-2008) mortis la 27-an de aŭgusto en Jönköping (Svedio). Li aktivis en KELI, i.a. kiel estrarano, kaj iam surbendigis predikojn por la kristanaj E-elsendoj de IBRA kaj HCJB.

Rudolf Kratzmann (1912-2008) mortis la 23-an de marto en Münchsmünster (Germanio). Membro de UEA ekde 1957, li estis delegito 1959-1995.

Valev Kruusalu (1938-2008) mortis la 12-an de junio en Tallinn (Estonio). Li estis longtempa redaktoro de Informoj de E-Asocio de Estonio, verkis Estonoj tra tempoj I-II (1997-98) kaj tradukis i.a. la romanojn Laktisto de Mäeküla de E. Vilde (1983) kaj Venĝanto de E. Bornhöhe (1990), kaj la fabelaron Egemaljuna Eterno de H. Mänd (1997).

Jean Lehane (1920-2008) mortis la 22-an de aprilo en Toowoomba (Aŭstralio), kie ŝi longe estis delegito. En 1970 ŝi kunfondis klubon en Toowoomba, kiun ŝi prezidis 1975-1997. Aktiva E-instruistino, ŝi iniciatis la unuan Aŭstralian E-Somerkursaron, kiu okazis en 1977. Aŭstralia E-Asocio distingis ŝin kiel Honoran Fratinon.

René-Jean Marmou (1920-2008), iama misiisto, forpasis en La Houssaye en Brie (Francio). Dumviva membro de UEA, li estis fakdelegito pri katolikismo, ekumenismo kaj abelbredado.

Maire Mullarney (1921-2008) mortis la 18-an de aŭgusto en Dublino (Irlando). Ŝi estis konata kiel edukisto, ĵurnalisto kaj verkisto, kaj kiel kunfondinto de la familiplanada asocio kaj de la verdula movado en Irlando. Mullarney reprezentis Irlandan E-Asocion en la Komitato de UEA 1987-1989 kaj 1999-2001, kaj estis fakdelegito pri ĵurnalismo kaj E-movado. Ŝiaj verkoj Esperanto for hope (1989), Everyone’s own language (1999) kaj Maire Mullarney argues about Language (2004) estas vaste aprezataj.

Ivar Nilsson (1921-2008) forpasis la 4-an de aprilo en Umeå (Svedio), kie li estis delegito kaj dum pli ol 30 jaroj prezidanto de la loka klubo.

Draguŝko Petrov (1924-2008), em. poŝtoficisto, mortis la 6-an de julio en Sofio (Bulgario). Preskaŭ 40 jarojn li estis la ĉefa funkciulo en Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista E-Asocio: prezidanto de 1972 ĝis 2006, kaj de 2006 ĝis sia forpaso vicprezidanto. Li estis ankaŭ fakdelegito pri telekomunikado.

Mariana Preotu-Maxwell (1950-2008) mortis la 28-an de januaro en Deerfield Beach (Usono). Ŝi partoprenis sesiojn de AIS kaj ĝia filio Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko. En 1995 ŝi migris en Usonon pro edziniĝo kaj tie aktivis en la grupoj de Vaŝingtono kaj Buffalo (Novjorkio).

Franz Richter (1932-2008) mortis la 28-an de julio en Enns (Aŭstrio), kie li estis delegito.