Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 11

Malferme

La rekonstruado pretiĝas

Post trijara fortostreĉo la rekonstruado de la domo de UEA en Roterdamo estos praktike finita antaŭ la novembra Malferma Tago. La konstrulaboristoj ne tuttempe okupiĝis pri la Centra Oficejo, sed la granda projekto realiĝis etaĝon post etaĝo, en pluraj etapoj, inter kiuj estis kelkmonataj paŭzoj por ebligi pli liberan spiradon al la stabanoj, kies laborkondiĉoj ofte ne estis enviindaj pro bruo kaj polvo. Dum tri jaroj la CO ankaŭ estis en daŭra moviĝado, ĉar mebloj kaj dokumentoj, kaj la stabanoj mem, devis esti movataj de unu parto de la konstruaĵo al alia por malplenigi la ĉambrojn, kiuj estis en la rekonstrua vico.

Ĝis la 93-a UK ĉiuj etaĝoj jam spertis metamorfozon, escepte de la plej supra, kie troviĝas i.a. la oficejo de TEJO kaj la loĝoĉambroj de volontuloj. Dum la UK pli ol 700 kongresanoj konatiĝis kun la domo kaj povis admire konstati, ke interne ĝi nun aspektas kvazaŭ ĵus konstruita, dum ĝi fakte “naskiĝis” en la sama jaro kiel Esperanto, en 1887, kio kvazaŭ aŭguris ĝian estontan destinon. Antaŭ la UK ankaŭ la ekstera fasado estis purigita kaj riparita.

Post la Malferma Tago necesos ankoraŭ akiri novajn meblojn kaj aparatojn. Donacoj por tiu celo estas bonvenaj. Kiam fine ĉio estos preta, oni afiŝos en la Centra Oficejo la nomojn de ĉiuj donacintoj, kiuj portis siajn brikojn por ebligi, ke nia komuna domo estu en bona stato, komforta kaj bela.

Osmo Buller

[FORIGITA!: bildo]

La ĉambroj Kanado kaj Aŭstralio dum la rekonstruado.

[FORIGITA!: bildo]

Laboristo portas forĵetaĵojn el la plej supra etaĝo de la CO en konteneron de firmao kun tre simbola nomo “irado”.

[FORIGITA!: bildo]

Osmo Buller bonvenigas partoprenantojn de la pasintjara novembra Malferma Tago en la nova konferencejo de la UEA-domo, la ĉambroj Kanado kaj Aŭstralio, apartigeblaj per ŝovebla son-izola muro.

Tutsemajna sabatumado

Ĉi-somere oni povis ĝui sabaton dum la tuta semajno. Ekde la sabato 26 jul ĝis la sabato 02 aŭg junaj esperantistoj restis en la hungara urbo Szombathely, kiu tradukite signifas “Sabatejo”, en la 64-a Internacia Junulara Kongreso.

Mi atingis “Sabatejon” dimanĉe la 27-an de julio. Kvankam la vojo de la stacidomo al la kongresejo ne estis komplika, mi ekĝojis renkontinte moldavan amikinon, kiu afable atendis min ĉe la trajno.

Dum la registrado mi salutis multajn geamikojn, kiujn mi delonge ne vidis. Iom komplike mi serĉis liberan lokon en la amasloĝejo, nia ĉambro estis plenplena kaj oni devis transsaltadi unu la alian.

Mi ne ekdormis je la deka vespere, kiel “bonkonduta knabo”, sed multe pli malfrue. Matene proksimume je la sepa (je tiu tempo kongresanoj profunde dormas!) vekis min grandega bruo. Fajrobrigadistoj, kiuj rezidis najbare de la amasloĝejo, ekŝaltis verŝajne ĉiujn siajn signalkornojn! Poste mi eksciis, ke tion ni travivados dum la tuta kongreso. La kialon mi ne scias. Eble por tio, ke ni koleru kontraŭ ili. Sed pri tio poste...

Mi tre bonvenigis novaĵon, kiun mi el antaŭaj kongresoj ne konis. Nome liberan eblon interretumi. Sed ne nur retan poŝton ni povis kontroli. Plia novaĵo estis “mesaĝmuro”. Ĉiu partoprenanto faris propran koverton kaj kun sia nomo ĝin pendigis sur muron. En tiujn kovertojn oni povis meti paperojn kun mesaĝoj.

Jam tradicie merkredo estis ekskursa tago. Ni veturis al proksima Köszeg. En tiu ĉarma urbeto ni vizitis burgon, kie troviĝas muzeo de marcipano. Nekredeble, kion oni povas fari el marcipano. En ŝrankoj ni vidis scenojn de diversaj fabeloj kaj de malantaŭ vitro rigardis ekzemple Maugli. Kiel en fabelo estis en la urbocentro. Preĝejoj, turo kaj belpentrita urbodomo... Nedirebla impreso!

La ekskurson ni finis en loka restoracio ĉe tradicia regiona manĝaĵo — pano kun graso, griv-bakaĵo kaj kelkaj specoj de blanka kaj ruĝa vino. Kiam ni ricevis la kvaran kruĉon da vino, ni ekis pripensi, kiumaniere ni trovos aŭtobuson... Ankaŭ vegetaranoj kaj nealkoholemuloj ricevis, sed jam ne tradicie — panon kun margarino kaj sukon. Ilian trinkaĵon ni — vintrinkantoj — enviis al ili precipe en la aŭtobuso.

La plej interesa kaj de ĉiuj atendita programero venis vendrede. Posttagmeze amaso da kongresanoj en banvestaĵoj venis en la parkon kaj atendis. Post momento venis — fajrobrigadistoj. Ni kuraĝe batalis. El siteloj kaj boteloj ni elverŝadis sur ilin kvantojn da akvo, ni ne timis alkuri al ili kaj trafi ilin per akvopistoloj. Sed ankaŭ la fajrobrigadistoj estis kuraĝaj. Kaj multe pli bone ekipitaj. Batalu per akvopistolo kontraŭ fajrobrigadista akvoĵetilo! Pro la forta fluo ni kelkfoje falis surteren. Hazardaj preterirantoj miris, kio okazas...

Ĉar ni jam estis en banvestaĵo kaj malsekaj, ni vizitis akvoparkon. Ĉu vi jam vidis grupon de frenezuloj, kiuj en banbaseno sen muziko dancas La Bambon? Vizitantoj de la akvoparko havis tian ŝancon.

Venis la adiaŭa vespero. En teatro ni vidis ŝercajn scenetojn, aŭskultis muzikon, rigardis, kiel bela virino ventrodancas... Fine de la vespero organizantoj de la kongreso tradicie transdonis la kongresflagon al organizontoj de la venonta IJK. Ĉeĥa Esperanto-Junularo kun junularo de Germanio kaj Pollando organizos la 65-an IJK-on.

La lastan nokton mi ne dormis. Mi ne volis riski, ke mi ne sukcesos ĝustatempe vekiĝi. Kaj precipe mi volis eluzi la lastan ŝancon por babili kaj resti kun geamikoj. Denove venis sabato. Nomfesto de la urbo. Kaj la adiaŭa tago... La lasta manpremo, la lasta brakumo. Kaj jen al la stacidomo.

Ĉi-jare ni ĝuis liberajn sabatajn tagojn. Venontjare ni denove liberiĝos. Ni eliros el la katenoj de ĉiutagaj devoj kaj enmarŝos urbon, kie libereco ne povas malvenki jam pro sia nomo “Liberec”, en la norda Ĉeĥio proksime de la germana kaj pola landlimoj. Mi jam ĝojatendas tiun liberiĝon kaj elkore invitas vin — ĝuu la liberecon (aŭ Liberecon?)!

Dan Mrázek

[FORIGITA!: bildo]

JoMo dancigis la gejunulojn

[FORIGITA!: bildo]

La batalo kun la fajrobrigadistoj

Simpozio jubilea — ĉu revivigo de polaj tradicioj?

Bonkvalitaj interlingvistikaj aranĝoj en Pollando havas tradicion. Ili grave influis multajn siatempe junajn sciencemulojn, el kiuj poste fariĝis sciencistoj.

Mi menciu nur la minimume ses aranĝojn en la Universitato de Lodzo 1981-1986 (sub gvido de Tadeusz Ejsmont) kaj la 15 SIS-ojn (Studentaj Interlingvistikaj Seminarioj, poste Sciencaj Interlingvistikaj Simpozioj) en urbeto ĉe Varsovio 1973-1987 (sub gvido de Ryszard Rokicki). Tio tamen jam — bedaŭrinde — estas pasinteco. Des pli gravas, ke en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, Pollando, estiĝis grava nova tradicio pri Interlingvistikaj Studoj, sub la persista gvidado de akademiano d-rino Ilona Koutny, subtenata de sia edzo d-ro hab. Zbigniew Galor kaj aliaj kolegoj. La Studoj donas bonan eblon kleriĝi pri interlingvistiko kaj parencaj disciplinoj. Kelkaj studentoj ricevas subvencion de ESF. Pro la jam 10-jara ekzistado de tiuj Studoj ĉijare (18/19.09.08) estis okazo por aranĝi vere unikan interlingvistikan simpozion, unikan pro kelkaj aspektoj.

Malofte mi havis la ŝancon sekvi tiom da interesaj kaj instigaj prelegoj. En la tri lingvistikaj, du kulturaj, unu movada kaj unu metodika sekcioj pli ol 80 personoj el 22 landoj povis aŭskulti 32 prelegantojn el 15 landoj. Sed temis ne nur pri la prelegoj. Mi havis nekutime multajn eblojn renkontiĝi kun kolegoj, jam konataj al mi kaj ankoraŭ nekonataj, diskuti kaj interŝanĝi spertojn kaj ideojn. Por neniun forgesi mi ne mencios nomojn. La detalan programon oni trovos en unu el la sekvaj kajeroj de la Informilo por Interlingvistoj, kaj jam nun sub: www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html.

Valoras substreki, ke eblis konvinkiĝi pri la stabila pozicio de la Studoj en UAM, kio evidentiĝis i.a. pro ĉeesto kaj bonvenigoj flanke de reprezentantoj de la rektoro de UAM, dekano de la Novfilologia Fakultato kaj de la Lingvistika Instituto, ne laste per la postaj dumbankedaj konversacioj kun la dekanino. Tre bonvena estis la ligo de la simpozio al ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto, en 2008 jam la 24-a!), kie kelkaj prelegantoj kontribuis al la densa kaj riĉa programo.

Ĉiukaze dezirindas, ke pli da studentoj uzu la eblojn kleriĝi en UAM, sed ankaŭ ke tiun simpozion sekvu aliaj.

Detlev Blanke

Forumo

Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas

(Pri UEA, pri la membroj kaj pri la nemembroj)

De kiam mi estis komencanto (antaŭ 40 jaroj) la plej konstanta elemento de la movadana kulturo estis la plendo pro manko de membroj kaj la pledo, por ke iu alia (mi ne havas tempon) finfine faru ĉi tiun damnindan grandskalan varb-kampanjon, kiu solvos ĉion.

Tra la jardekoj la Esperanto-asocioj, en kiuj mi laboris, iel adaptiĝis al la ŝanĝiĝoj en la socio. Mi ne povas ne rerakonti la milan fojon, ke grava novaĵo de dissendo de la itala radio en Esperanto, kiam mi estis lernanta iĝi parolisto kun s-ino Minnaja, estis la aĉeto de la unua fotokopia aparato fare de UEA. La retorika teksto tiam anoncis ke nun, per tiu nova mirinda ilo, ĉio ŝanĝiĝos. Fakte baze ne multo ŝanĝiĝis, kaj ankaŭ ne multo ŝanĝiĝis, kiam UEA aĉetis la unuan komputilon, kaj kiam ĝi ekhavis la unuan retan paĝaron.

Simple ni, kaj multaj aliaj instancoj, uzis la novajn teĥnikojn sed restis kun nia malnova menso (bedaŭrinde oni ankoraŭ ne rajtas iri al menso-vendejo kaj peti la lastan modelon, en kiu estas la mond-koncepto de 20- aŭ maksimume 30-jarulo). Tamen de tempo al tempo venas momentoj por grandaj ŝanĝiĝoj, kaj ilin povas bone lanĉi kaj plenumi nur novaj generacioj.

Mi kredas, ke en UEA venis unu el tiuj momentoj. Se vi rigardas la membro-statistikojn dum la lastaj jardekoj, vi vidas regulan emon al malgrandiĝo de la ciferoj. Jes, dum unu jaro oni ricevas 37 novajn membrojn plie pro kongreso en difinita lando, sed la postan jaron oni registras 45 membrojn malplie. Unu jaron oni povas kulpigi aparte malsimpatian prezidanton, alian jaron laŭdi aparte simpatian estraranon, sed la fakto restas, ke membronombroj falas.

La socio ŝanĝiĝis kaj la benita reto, kiu portas novajn lernantojn en la plej foraj anguloj de la mondo, estas ankaŭ la malbeninda reto, kiu prezentas ĉion al la homoj senpage kaj forprenas de ili la lojalecon al la loka klubo, al la landa asocio kaj al la monda asocio.

Samtempe ni estas en periodo de streĉo inter la novo kaj la malnovo. Granda parto de la mondo neniam lernos uzi la reton en riĉaj landoj kaj granda parto de la mondo simple ne povas uzi la reton, ĉar, ekzemple, mankas elektro kaj simile. Do ili vivas ankoraŭ en la tradicia papera mondo.

Verdire la mondo ĉiam estis en tia streĉo: imagu la situacion, en kiu la nova generacio volis uzi la ĵus inventitan radon kaj la malnova generacio daŭre volis treni aĵojn laŭ la tradicia tre pli sekura metodo jam pruvita dum jarmiloj. Malbonaj gvidantoj en tiaj streĉaj situacioj emas nepre favori unu el la du mondoj kaj sendi la alian al la diablo. Bonaj gvidantoj provas trovi kompromisajn solvojn, por teni la lupon sata kaj la ŝafinon netuŝata, laŭ la proverbo.

Do, mi kredas, ke oni devas rekoncepti la situacion kaj dividi la homaron (el kiu venos la membroj) en apartajn kategoriojn. Tiuj kategorioj devos esti aparte traktataj.

Paperaj leonoj

Temas pri membroj, kiuj ne uzas la reton aŭ ne normale uzas la reton. Ili ekzistas kaj estas multaj (en mia loka klubo en urbeto apud Romo, el 25 membroj maljunetaj nur 3 aŭ 4 povus uzi la reton — sed malofte uzas ĝin). Por trovi ilin oni devas kunlabori kun la landaj asocioj kaj la lokaj kluboj kaj, kompreneble, kun la ĉefdelegitoj kaj delegitoj. Mia ideo estas ke la aliĝ-invito kaj la aliĝ-materialo devas atingi ilin. Mi ne zorgas por transporti la botelojn de kokakolao al mia vilaĝo. Kokakolao zorgas por ke mi trovu ilin en la loka trinkejo.

Paperaj leopardoj

Estas la aligitaj membroj, la membroj de la landaj asocioj, kiuj aŭtomate iĝas membroj de UEA. Ili influas niajn statistikojn. UEA devus havi multe pli grandan intereson pri tio, ke la landaj asocioj havu multajn membrojn. Tio cetere ŝajnas al mi la sola realisma ebleco havi multajn membrojn en la sudo de la mondo en ekonomie malfacilaj situacioj. Ni devus preĝi kaj agi por ke la meksika aŭ la pakistana landaj asocioj havu multajn membrojn. Tio estas multe pli realisma ol peti la homojn tie pagi la kotizojn de individua membro.

Tio povus esti farata per intensa rilatado kun la estraroj de tiuj landaj asocioj. Mi scias: ili estas strangaj kaj skribas longajn leterojn kaj petas tion, kion UEA ne povas doni, ktp. Sed la laboristoj en la vinberejo estas ili, kaj ni, en UEA, dependas de ili, ne inverse.

Retaj tigroj

Ni devas, kaj jen la novo, kiu alvenas, aĉeti novan menson, kaj kompreni, kial mia filo, jam pli ol 20-jara kaj sukcesa doktoriĝanta fizikisto, neniam en sia vivo aĉetis normalan paperan ĵurnalon, nek venas al la ideo aĉeti ĝin, se li volas informiĝi pri io, kaj kutime li estas pli bone informita ol mi (kion la patrino substrekas kun fiero). La necesan agadon por ili homoj de mia generacio ne povas memstare koncepti kaj bone plenumi. Ni estu modestaj kaj akceptu tion. Ni nepre devas kunlabori kun pli junaj homoj por kompreni, kiel trakti iliajn retajn samaĝulojn. La fenomeno de la retaj lernantoj estas konata. La malfacilaĵoj gvidi ilin al la tradicia movado estas same konataj. Tamen multaj spontane aperas. UEA jam komencis fari laboron en ĉi tiu kampo kun lernu.net!, kaj www.edukado.net iĝis speco de reta ILEI. Mi kredas, ke tiu laboro devas esti intensigata. Ankaŭ konataj estas la sociaj forumoj (UEA estu en Ipernity, kaj en Facebook, kaj havu sian sidejon en la Dua vivo, ktp.). Mi mem trovas tiujn aferojn tempoperdigaj, sed mi konas multajn, kiuj vivas nur en ili.

Atentu: kelkaj pensas, ke igi paperajn leonojn iĝi retaj tigroj estas la solvo. Alivorte oni volas, ke mi ĉesu legi la revuon paperan kaj legu ĝin sur la ekrano. Oni volas modernigi min iom perforte. Mi diras, iom tordante la proverbon: Leonon paperan lasu papera. Ni okupiĝu pri la tigroj, kiuj larĝskale ankoraŭ estas ekster nia teritorio. Eventuale oni havu novan kotizon por ili, sed lasu en paco la ceterajn. La problemo ne estas transformi la malmultajn membrojn de unu kategorio al la alia, sed pliigi la membronombron.

Honorindaj papilioj

Alia kategorio de homoj, same interesaj por UEA, devus esti la klientoj, tiuj, kiuj aĉetas ĉe la Libroservo aŭ partoprenas Universalajn Kongresojn, aŭ volas alian servon, pri kiu mi eĉ ne povas pensi. Ili, kiel papilioj, flugas de floro al floro kaj ne volas ligojn. Tamen ankaŭ ili povus utili al la komunumo kaj al UEA. Estas senutile provi ligi ilin. Por ili oni devus havi grandan informan servon, eblon mendi rete, ktp kaj trakti ilin kiel honorindajn klientojn. Iusence ni devus iĝi ilia Amazon* (Noto por paperaj leonoj: granda servo por vendi librojn rete, pro kiu librovendejoj perdas klientojn).

* internacia retbutiko
Noblaj elefantoj

Kelkaj homoj estas ankoraŭ pli strangaj. Ili vere kaj sincere kredas, ke la tasko de la Esperanto-movado estas disvastigi Esperanton, kaj ili emociiĝas kaj pretas reagi nur al agadoj, kiuj rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante celas disvastigi Esperanton. Multaj aliaj movadanoj pasigas sian tempon ridante pri ili, kaj klarigante, kial oni tre pli bone rezignu pri tiaj stultaj ideoj (Estas trudo altrudi Esperanton. Ni nur instruu ĝin al homoj, kiuj petegas nin, kaj avertu ilin, ke Esperanto estas pli malfacila ol la angla kaj entute ne utila.) Ĉiuj krome kapablus uzi la monon, kiun tiuj homoj uzas por informi pri Esperanto, tre pli bone. Vi komprenas, ke mi parolas pri la financaj subtenantoj de projektoj por disvastigo de Esperanto. Multaj tiaj homoj troviĝas. Tio, kio ne troviĝas, estas projektoj kaj homoj kiuj realigu tiujn projektojn. Eĉ la plej strangaj, kiel “Instrui Esperanton al virinoj en Gvatemalo” trovus financantojn, se ekzistus homoj, kiuj petus monon por ili.

Ĉi tiuj niaj “elefantoj” (mi uzis ĉi tiun metaforon, ĉar ili estas ĉiam batal-pretaj kaj batal-emaj, sed ofte temas pri tre ĝentilaj pensiiĝintaj sinjorinoj) certe meritus, ke oni faru ion por ili. Se ne la agantoj en UEA, kiu? Kaj cetere UEA povus partete financi sin ankaŭ per procentaĵo de tiu mono pro la organiza laboro. Ĝenerale tiuj elefantoj jam estas membroj kaj dumvivaj membroj. Ne valoras proponi al ili membrecon.

Nun vi eble komprenas la titolon: Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas. Mi kredas, ke la gvidantoj de UEA devas okupiĝi pri tio, kio ŝajnas necesa kaj ne nur pri tio al kio ni kutimas, tio estas la paperaj leonoj.

Renato Corsetti

Ni malfermas diskuton

Kutime cezuraj momentoj instigas al enpensiĝoj. Kelkfoje eĉ pli, ili provokas starigi ŝajne delonge responditajn demandojn por freŝrigarde rimarki novajn defiojn. Kaj ĝuste tia cezura momento aperis marĝene de la 100-jariĝo de UEA. Unu el la demandoj rilatas la membraron de UEA, ĉar la lastjaraj informoj klare elmontras ĝiajn signifajn fluktuemon, malfirmecon.

En diversaj listoj (la komitata, UEA-membroj), en diversaj rondoj kaj okaze de diversaj E-aranĝoj ekardis aŭtune diskutoj pri tiu demando. Mi ĝojas, ke la revuo senhezite malfermas siajn paĝojn, por ke tiu diskuto atingu laŭeble vastajn rondojn de esperantistoj (inkluzive neretumantojn). La papera diskuto cetere donas al la opiniinterŝanĝoj kadron iom malpli efemeran ol la interreta diskuto, dum kiu ŝajnas, ke la plej gravaj estas respondoj spontanaj, eĉ se ne ĝisfunde pripensitaj. Do bonvenon al la unua ĉi-tema kontribuo de Renato Corsetti.

Tutcerte la lastajn donitaĵojn pri la membro-ŝanĝiĝemo kaj malkresko necesas pli profunde analizi. Tio ebligos rimarki neŭralgiajn punktojn por prilabori pli taŭgan agadstrategion. Aliflanke estas afero senduba, ke la nombro de UEA-membroj unuavice dependas de ĉi-rilata engaĝiĝo de la Landaj Asocioj. Ŝajnas afero sendisputa, ke UEA-membro devas en pli signifa grado scii pri sia organizo, pri ĝia historio kaj ĝiaj faroj (ne sole per la Gazetaraj Komunikoj). Kompreneble la baza laboro estas farata sur la malplej alta ŝtupo, en grupoj kaj kluboj. Ne manku tie, apud agrablaj societumaj momentoj, kleriga laboro, dum kiu oni senpolvigu la historion de UEA, la subtenajn Unesko-rezoluciojn, la Pragan Manifeston k.a.

Poste akiritaj scioj riĉigos la nivelon de la argumentaro en la rilatado kun la ekstera mondo kaj en la varba laboro. Sen ĉi-lasta ne eblas kreskigi la membraron.

Barbara Pietrzak

Internacia Infana Kongreseto

Infanoj en plena naturo aŭ forlasita loko?

Ja “forlasita loko” ĉar necesis piediri duonhoron por atingi civilizitan urbeton. Ja “plena naturo” ĉar ni loĝis ĉe arbaro, sur preskaŭ-insulo inter kanalo kaj lago. Jen du vidpunktoj pri la sama ejo.

Iuj timis baniĝi en tro malvarma lago, aliaj plendis ke tro maloftas banado. Ĉiuj ŝatis mirorigardi kaj ondotrajni dum tuta tago en amuzparko Efteling, sed ne ĉiuj ŝatis trivi la ŝuojn dum 14 km por traesplori Brielle, la historiplenan urbon de la “Unua de aprilo”.

Formiĝis grupoj laŭlandaj do landlingvaj, sed ankaŭ amikinaro plurlanda, do Zamenhof-lingva. Iom malmultis lingvoinstruaj ludoj, tamen iuj “ekparolis” Esperanton post IIK. Ankoraŭ svarmetis krokodiloj.

Diversas opinioj pri la ĉi-jara Internacia Infana Kongreseto en Oostvoorne, tamen ĝin ĝuis ĉiuj 40 infanoj 5- ĝis 16-jaraj kaj 8 plenkreskuloj el 15 loĝlandoj en 2 kontinentoj.

Nur pri unu punkto konverĝas multaj opinioj, ke la ne tro kosta gastejo ne tro kvalitis, ja ĝin kutime uzas grupoj kiuj mem zorgas pri ĉio. Pli bonkvalitos IIK-ejo 2009, kiel montras http://bertosch.free.fr/iik2009 kaj Bjalistoka E-televido: http://itvc.pl Dekstre klaku al “TV Esperanto”, vidu filmeton “Esperanto XII”.

Bert Schumann
komisiito pri IIK
b...@gmail.com
serĉanta kungvidontojn kun propraj programeroj

La Internaciaj Infanaj Kongresetoj (1956-2006)

(kun provizoraj notoj ĝis 1996 de G. C. Fighiera)

La nun duonjarcentaj Internaciaj Infanaj Kongresetoj (IIK) naskiĝis en Kopenhago en 1956, okaze de la 41-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), danke al kunfluo de kelkaj favoraj cirkonstancoj.

Ekde la komenco de la kongresprepara periodo, loka entuziasma esperantistino, kiu direktoris infanĝardenon en apuda urbeto, Karen Bjørnsby, petis min, tiam Konstantan Kongresan Sekretarion (KKS)*, instrui Esperanton al la infanoj de ŝi prizorgataj; en tiu momento mi hazarde eksciis, ke la samjara SAT-kongreso anoncis “geknaban kongreseton”. El tiuj du supraj elementoj fontis ĉe mi la ideo kunigi niajn UK-etulojn inter 6- kaj 13-jarajn konantajn Esperanton, en propra kunestado, nomata IIK. La aranĝo estis elpensita simple kiel plia tiujara kongresa programo kaj ricevis la numeron 1.

* La tiama Kongresa Regularo postulis, ke la KKS laboru en la kongresurbo kune kun la Loka Kongresa Komitato (LKK) dum la tuta prepar-periodo de la UK. Sekve, la KKS migris ĉiujare de kongresurbo al kongresurbo kaj restadis en ĉiu el ili po 11 monatojn jare; la 12-an monaton li libertempis.

De 1956 ĝis 1996 la IIK ripetiĝis ĉiujare, kun okfoja escepto, grandparte en neeŭropaj landoj: Tokio (1965), Roterdamo (1967), Portlando (1972), Ateno (1976), Rejkjaviko (1977), Pekino (1986), Havano (1990), Seulo (1994).

La unua IIK okazis apud Kopenhago (Hellerup) en la infanĝardeno de Karen Bjørnsby, kiu prizorgis tridekon da IIK-partoprenantoj. En la sekvaj jaroj la infanojn gastigis lernejoj, kulturdomoj, ĉemara fericentro, skolta arbara vilaĝo, loĝkolonio, domo de la Ruĝa Kruco (Stokholmo), junulargastejo: plejofte for de la kongresa urbo en natura ĉirkaŭaĵo.

En la postaj IIK-oj la baza infana aĝo restis senŝanĝa, escepte de tiu en 1971, kiam oni eksperimentis novan grupon por 14-16-jaruloj. La provo malsukcesis, ĉar la pliaĝuloj bezonus apartajn ejon kaj programon. Restis tra la jaroj ankaŭ la kutimo peti la gepatrojn skribe konfirmi sufiĉan bazan lingvokonon de siaj gefiloj. Ja, la nivelo de la lingvokono montriĝis daŭre unu el la ĉefaj demandoj de la IIK, kiu ne celas funkcii kiel multlingva infanvartejo, sed volas krei unikan okazon, en kiu diverslingvaj infanoj komunikas inter si en komuna lingvo.

Por mildigi financajn malfacilaĵojn, naskiĝis sinsekve la kategorio “Adoptaj Gepatroj” kaj la kongreseta donac-kaso, kiuj intencis kovri la vetur- kaj restad-kostojn de infanoj el nepagipovaj familioj. La kotizo de la IIK evoluis dum la tempo: eĉ konsidere la inflacion kaj la malvaloriĝon de kelkaj devizoj, ŝajnas, ke en iuj periodoj la kotizo nenormale galopis: en 1957 (Marsejlo) ĝi estis 3 000 francaj frankoj (la infanoj ricevis senpagan aliĝon al la UK), en 1961 (Harrogate) kotizo de 4 pundoj, en 1969 (Helsinko) 50 guldenoj, en 1974 (Hamburgo) 100 germanaj markoj, en 1975 (Kopenhago) 300 danaj kronoj, en 1979 (Luzerno) 180 svisaj frankoj, en 1980 (Stokholmo) 95 guldenoj, en 1987 (Varsovio) 120 guldenoj, en 1988 (Roterdamo) 150 guldenoj, en 1989 (Brajtono) 250 guldenoj, en 1991 (Bergeno) 300 guldenoj, en 1996 (Prago) 380 guldenoj.

La nombro de registritaj infanoj multe variis de jaro al jaro, ankaŭ depende de la partopren-kvoto el la kongresaj kaj najbaraj landoj. La minimumo okazis en Marsejlo (14 infanoj), la maksimumo en Budapeŝto (88). Same, la reprezentitaj landoj alternis de 4 (Marsejlo) ĝis 23 (Aŭgsburgo). Rimarkinda estas la sindediĉo de la gvidantoj kaj helpantoj (en Londono eĉ 14) de la aranĝoj: kelkfoje temis pri tuta stabo da diverslandaj profesiaj edukistoj. Karen Bjørnsby gvidis du IIK-ojn, la rekordo apartenas al Christopher Fettes (Irlando), kiu prizorgis (ofte kun s-ino Helen Fantom), ses kongresetojn.

Aldona noto de G. C. Fighiera: En 1951 en Munkeno kaj en 1954 en Harlemo okazis infanaj aranĝoj, sed ili ankoraŭ ne havis la nomon infanaj kongresetoj kaj ne estas klare, ĉu parte aŭ tute temis pri dumtaga vartejo por infanoj de kongresanoj aŭ ĉu pri tagnokta kunrestado. Pri 1951 (50 infanoj el 6 landoj) Ziko citas la titolon infanejo.

[FORIGITA!: bildo]

La iama KKS Gian Carlo Fighiera, kiu antaŭ 52 jaroj fondis la Internacian Infanan Kongreseton, instruanta Esperanton al danaj infanoj en 1956, antaŭ la Kopenhaga UK.

Radioelsendoj en Esperanto

Novaĵoj pri esperantlingva radiofonio

Konforme al bone formiĝinta tradicio jen denove plenmane informoj pri la esperantlingva radiofonio. Ĉi-foje estas plezure komenci per informoj kun jubilea karaktero.

Pri la ĉi-jara 20-jariĝo de la E-elsendoj de Radio Havano ni parolas jam de kelka tempo. Sed la datreveno pasis ekzakte la 11-an de septembro. Kompreneble oni solenis ĝin aparte. La porokaza festo okazis la 23-an de septembro en la havana sidejo de la kuba UNO-Asocio, kiu kunorganizis cetere la solenaĵon kune kun Radio Havano kaj Kuba Esperanto-Asocio.

Kelkajn tagojn pli poste, nome la 21-an de septembro, sian 2-jariĝon solenis Radio Aktiva el Urugvajo, kiu de unu jaro disponigas siajn programojn podkaste. Ambaŭ ĵus menciitaj programoj el la centra kaj la suda Ameriko estas aŭdeblaj ankaŭ pere de la paĝoj de la Amerika Oficejo de UEA: www.ameriko.org.

Radio Aktiva krome estas konsultebla ĉe la adreso: http://radioaktiva.esperanto.org.uy/category/podkasto/.

Rondciferan jubileon solenis komence de oktobro Esperanto Redakcio de Radio Vaticana. Nome la 5-an de oktobro 2008 Radio Vaticana disaŭdigis sian 4-milan E-elsendon! La unua esperantlingva programo aŭdiĝis en la vatikana radio jam antaŭ 31 jaroj, la 2-an de januaro 1977.

Kompreneble ĉiujn jubileantajn redakciojn ni kore gratulas!

Notindas tamen, ke lastatempe Radio Vaticana liveris al siaj aŭskultantoj novan, tre gravan servon. Nome tekstoj de ĝia ĵaŭda rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto”, plejmulte de oktobro 2007 ĝis aŭgusto 2008 estas publikigitaj kune kun la koncernaj son-dosieroj en la paĝo: www.radio-vatikana-esperanto.org. La elsendoj, kies tekstojn eblas legi samtempe aŭskultante, estas aparte markitaj.

Tiun gravan servon — aŭskulti kaj samtempe legi elektitajn programerojn — proponas al siaj aŭskultantoj ankaŭ Ĉina Radio Internacia, kies ĉiutagajn programojn eblas aŭskulti per mallongaj ondoj aŭ vizitante la retpaĝon: http://esperanto.cri.cn. Ekde la nuna jaro la E-Redakcio de ĈRI enkondukis en sia bulteno Mikrofonee apartan rubrikon, kiu enhavas tekston de elstara intervjuo aŭdigita en ĝia programo, intervjuo ricevinta notindajn reagojn deflanke de la aŭskultantoj. ĈRI nunjare ankoraŭ ne jubileas, tamen jubileon sojlas. Nome post unu jaro, la 19-an de decembro 2009 Ĉina Radio Internacia fariĝos 25-jara.

Notindas, ke la Esperanto-parolo en Pola Radio nunjare samtempe jubileas kaj jubileon sojlas. Kio estas certe surpriza por multaj, ĝi jubileas, ĉar la unuaj E-prelegoj (foj-fojaj, do ne ĉiutagaj) aŭdiĝis en la programo de la Pola Radio jam en 1928, do ni fieras ĉi-kuntekste pri la 80-jara jubileo. Sed krome ankaŭ la nuna Esperanto-Redakcio de Pola Radio sojlas jubileon, cetere ankaŭ rondciferan. La 50-jariĝo de ĝia preskaŭ seninterrompa, ĉiutaga servado al la esperantlingva komunumo, nun podkaste, pasos la 4-an de aprilo venontjare. Ankaŭ Pola Radio proponas al siaj geaŭskultantoj la eblon samtempe aŭskulti kaj legi tekstojn de la ĉiutagaj aktualaĵoj kaj de felietonoj el la cikloj “Ni invitas al Pollando” kaj “Trarigardo de la E-Gazetaro” en sia paĝo www.polskieradio.pl/eo/. Samloke krom la aktuala elsendo troviĝas eta arkivo kun la lastaj 9 elŝuteblaj programoj de la varsoviaj E-elsendoj.

La samtempan aŭskultadon kaj legadon de iuj el la tekstoj proponas la plej nova podkasto, inaŭgurita en februaro de la nuna jaro. Temas pri la podkasto (aŭ podkasta songazeto, kiu tamen fiere nomis sin “radio”) de la monata revuo La Ondo de Esperanto. Ĝiaj programoj estas konsulteblaj rete, per la adreso: http://la-ondo.rpod.ru.

Fine ni memorigu, ke senĉese E-programojn disponigas: “Parolu Mondo” el Brazilo: http://parolumondo.com/, kaj “Radio Verda” el Kanado: http://radioverda.com/. Siajn podkastojn produktas la klubo “Varsovia Vento”: www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm. Ni ne forgesu mencii la E-programojn el Melburno, aŭdeblaj per real player: www.3zzz.com.au/staging/programs.aspx.

Kvankam mia tasko estas informi pri la aktualaj radioprogramoj, mi nepre prezentu ĉi-foje ankoraŭ unu adreson, certe konsultendan. Tiun de la esperantlingva reta televido el Bjalistoko, kies programojn inaŭguritajn en majo — prizorgatajn nun de Przemek Wierzbowski — eblas rigardi ĉe: www.itvc.pl/?link:nasze﹍programy,id:14.

Red. Gabi Kosiarska

Belartaj Konkursoj de UEA en 2009

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 60-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj kaj kantoj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200×65 karaktroj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj. Proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉirkaŭ 400×65 karaktroj.

Filmo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo. Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Tri premioj.

Kanto originala, publikigita en la antaŭa jaro (la teksto kaj melodio povas esti verkitaj de malsamaj aŭtoroj); publikigo signifas unuan publikan prezenton, aperigon en Interreto, aperigon en kompakta disko, k.s. Premio An-Song-san kaj du aliaj premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2008. Unu premio.

Bone atentu ke por la branĉoj Eseoj kaj Filmo la konkursaĵoj devas esti teme ligitaj kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo kaj eseo oni sendu ilin en unu ekzemplero; por la infanlibra kaj kanta branĉoj en tri ekzempleroj. Principe ĉiuj konkursaĵoj, escepte de infanlibroj kaj filmoj, akcepteblas rete.

Ĉiuj konkursaĵoj, por ĉiuj branĉoj, alvenu plej laste la 31-an de marto 2009. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2008.

Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete: m...@tiscali.it.

La konkursaĵoj (krom kantoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La veraj nomo kaj adreso estu en aparta retmesaĝo aŭ koverto se oni sendas la tuton poŝte.

Premioj: Unua premio: 240 eŭroj; dua premio: 168 eŭroj; tria premio: 96 eŭroj; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 168 eŭroj; Infanlibro de la Jaro: 504 eŭroj.

Publikigo: La rajto je la unua eldono de la premiitaj verkoj ne jam eldonitaj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĝi legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartajkonkursojregularo.html.

Tobiasz Kaźmierski al la Centra Oficejo de UEA

Dum pli ol kvin kaj duona jaroj en la Kongresa Fako de la Centra Oficejo de UEA laboris nur unu dungito, la Konstanta Kongresa Sekretario. Tiu nenormala situacio ĉesos la 1-an de decembro 2008, kiam KKS denove ekdisponos pri asistanto. Per la decido de la Ĝenerala Direktoro eklaboros tiam kiel nova oficisto de UEA la 24-jara Tobiasz [Tobiaŝ] Kaźmierski el Pollando.

Tobiasz Kaźmierski naskiĝis kaj kreskis en Poznano. Li studis sociologion en la tiea Universitato je la nomo de Adam Mickiewicz kaj spertiĝis ankaŭ pri merkatado kaj vendado. Spertojn por sia nova tasko ĉe UEA li kolektis i.a. kiel kunorganizanto de la fama Esperanto-aranĝo Arkones kaj kiel respondeculo pri la vespera programo de la 61-a IJK en Zakopane en 2005. En 2003 li fondis kun kelkaj amikoj la junularan klubon E-Senco, kiu en 2007 transformiĝis en kulturan-socian asocion kun Kaźmierski kiel unu el la vicprezidantoj. Li partoprenis ankaŭ en la reaktivigo de Pola Esperanto-Junularo, kies vicprezidanto li estis, kaj en la Ekonomia Forumo de la Centra kaj Orienta Eŭropo en la pola urbo Krynica en 2007 kaj 2008, kie li helpis prizorgi informstandon pri Esperanto.

Belartaj Konkursoj: debato inter juĝantoj

Dum la roterdama Universala Kongreso, enkadre de la premiad-ceremonio de la Belartaj Konkursoj, profitante la okazon ke pluraj juĝantoj ĉeestis la kongreson, okazis debato pri la faciloj kaj malfaciloj esti juĝanto kaj pri la ecoj kiujn konkursaĵoj devas nepre havi.

iu malgranda debato montriĝis tre utila. Mi klopodas resumi la diskutojn por ke konkursantoj en la Belartaj Konkursoj havu gvidliniojn kaj por veki la interesiĝon de novaj verkemuloj.

Antaŭ ĉio gravas la lingvo-kono: ne akcepteblas konkursaĵoj en ajna branĉo kun gramatikaj eraroj. Ankaŭ la stilo gravas: ne samstile oni verkas amikan, familian leteron kaj eseon; proza stilo ne similas al poezia.

La longeco de la verko havas rolon en la juĝado. Por kelkaj branĉoj estas indikitaj limoj, por aliaj ne; sed eĉ kiam mankas eksplicitaj instrukcioj pri longeco, ekzistas certaj evidentaj normoj. Ekzemple, eseo ne povas esti duonpaĝa verkaĵo, ĉar oni devas en ĝi eldiri temon, priparoli tezojn kaj ilin motivigi (sen tamen alveni al verkado de libro!).

Juĝantoj por la teatra branĉo atentas ankaŭ la eblecon de surscenigo de la konkursaĵoj. Teatraĵo kun sennombra rolantaro aŭ komplete nepraktikaj surscenigaj atendoj ricevus malpli pozitivan pritrakton ol teatraĵo bone kaj praktike trapensita. Gravas do la scenaro, la nombro de rolantoj, kaj la praktika ludebleco. Aliflanke, akceptebla estas granda gamo de teatraj formoj — de la plej serioza dramo ĝis farsoj aŭ kabaredaj pecoj — se la kvalito estas alta. Komentis unu juĝanto: foje oni havas la impreson ke verkantoj malofte vizitas teatrojn, se entute!

Kaj se estas scivolo pri la maniero procedi en la juĝado, ankaŭ pri tio oni diskutis. Montriĝis, ke tutunue oni elsarkas la tekstojn kun gravaj lingvaj eraroj, poste oni trovas tiujn pli atentokaptajn, spicajn, tiujn kiuj lasas spuron en la animo de la juĝanto, kaj jen la rozo el kiu selekti la gajnintojn.

Kaj se vi permesas al la sekretario ion aldoni: ankoraŭ alvenas konkursaĵoj mane skribitaj, kiujn la sekretario mem enkomputiligas, aŭ alvenas poŝte konkursaĵoj senditaj de personoj kiuj havas retadreson. Kial ili ne uzas retpoŝton? Tio estus pli rapida, pli malmultekosta, kaj... tempoŝpariga por mi! Se temas pri la manskribitaj konkursaĵoj, foje kortuŝaj leteroj akompanas ilin: “Mi loĝas en eta vilaĝo kie ne estas komputiloj” (ja ankaŭ tiuj ankoraŭ ekzistas en nia mondo...). Mi volonte ilin enkomputiligas, kiam temas pri valoraj verkoj, ĉar valoraj verkistoj foje kaŝiĝas en la plej neatenditaj lokoj. Sed nur se temas pri valoraj verkoj.

Mi foje ricevis poemaron de iu kiu vojaĝas tra afrika dezerto kiel kamelisto kaj mi preskaŭ ploris pro emocio: kiel grava ligilo estas Esperanto por kelkaj homoj!

Bedaŭrinde la tempo por la dumkongresa debato estis mallonga. Ni esperas reproponi tion en estonta Universala Kongreso, eventuale kiel unu el la seminarioj de Kleriga Lundo, tiel ke la debato estu partoprenata de pli vasta publiko.

Ĉu vi scivolas kiuj estis la partoprenantoj? Jen iliaj nomoj: Detlev Blanke (eseoj), Wera Blanke kaj Paul Gubbins (teatro), Gerrit Berveling (prozo), Ĵak Le Puil (kanto, iam teatro) kaj kompreneble la prezidanto de la juĝantaro Humphrey Tonkin kaj la sekretario, nome mi mem:

Michela Lipari

Recenzo

Pliaj paŝoj sur la vivovojo

La lasta taglibro de l’ poeto. A. Logvin. Moskvo, REU - Impeto, 2003, 48 p. 20cm. ISBN 5716101097. Prezo: € 3,00

Ok poemoj de Aleksandro Logvin (pseŭdonome Liljer, 1903-1980) aperas en la Esperanta Antologio de W. Auld (1984). Daŭre haveblas ankaŭ lia leginda poemaro Sur la vivovojo, eldonita de J. Régulo sub la marko Stafeto, kontraŭ nuraj 1,80 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Postmorte troviĝis tri kajeroj el lia arĥivo: la unua, kun tajposkripto de poemaro kiu plejparte koincidas kun Sur la vivovojo, sen la redaktado fare de F. Szilágyi; la dua, kun bibliografio de la verkoj de Logvin aranĝita de li mem; la tria, kun la folioj 4439-4527 de la taglibro de l’ poeto, kun datoj inter januaro 1977 kaj majo 1978 (bedaŭrinde la antaŭaj taglibroj kun siaj 4438 folioj ne konserviĝis).

La kompilinto de ĉi libreto, N. Gudskov, kunigis en ĝi la partojn de la taglibro verkitajn en Esperanto, inkluzive de pluraj ĝis nun nekonataj poemoj; esperantigon de partoj ruse verkitaj kun ligo al esperantaĵoj; kelkajn poemojn el la menciita tajposkripto ial ne publikigitajn en Sur la vivovojo; kaj la bibliografion kompilitan de Logvin.

Mi trovas interesa la legadon de la taglibraj paĝoj, kun temoj irantaj de liaj pensoj pri poezio kaj verkado ĝenerale ĝis la mondpolitika situacio tiutempa. Ankaŭ, ekzemple, la kontraston de liaj poemoj sennaciismaj kaj porpacaj kun “La vorto pri Bulgario”, ŝoke pletora je naciismo; aŭ la informon ke la poemon “Konsiliĝo”, en Sur la vivovojo, verkis ne Logvin sed B. Pasternak (temas do pri traduko el la rusa). Espereble iam, surbaze de ĉi materialo, oni povos pretigi fidelan kaj definitivan eldonon de lia plena poemaro.

Jorge Camacho

Loke — fake — persone

DANIO: De la 18-a ĝis la 20-a Loke — fake — persone de aprilo DEA festis sian centjaran jubileon. La inaŭguro komenciĝis per antaŭtagmeza vizito al la tombejo de la patrino de la dana movado Margrethe Noll, fare de la prezidantino Ileana Schrøder kaj de nia honora gasto Renato Corsetti. Posttagmeze okazis la solena aranĝo kun pli ol 80 partoprenantoj el Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Italio, Litovio, Norvegio, Portugalio kaj Svedio, kiu komenciĝis per jubilea tosto kaj oficialaj salutoj i.a. de la reprezentanto de la dana UN-Asocio kaj de la Asocio de Gepatra Lingvo. Sekvis festparolado de Renato Corsetti, muzika interludo de Wendy Meng kaj satira skeĉo de la dana junulara sekcio Estis — Estas — Estos. Tiu parto finiĝis per kantado de danaj popolkantoj fare de profesia koruso kaj kuna kantado de la Himno de Eŭropo kaj de La Espero.

Unu el la pintaj aranĝoj estis la oficiala malfermo de ampleksa ekspozicio kun fragmentoj pri la unua jarcento de la movado, aranĝita de Mogens Rude Andersen. Tie oni povis trovi la unuan lernolibron de Zamenhof kaj la unuan danan vortaron, librojn kaj lernolibroj eldonitajn dum la jaroj en Danio ktp. Post la bankedo oni ĝuis koncerton de Jomo, kiu brile distris kaj kune kun Kim Henriksen instigis la gastojn partopreni en tre viglaj dancoj.

La sekva tago estis kleriga tago kun brilaj prelegoj de Detlev Blanke pri Lingvopolitiko, Wera Blanke pri Publike paroli, Mogens Rude Andersen pri Dramoplenaj tagoj en Montevideo en 1954, Renato Corsetti pri La malbona lingvo aŭ la eŭropa dialekto de Esperanto, Anna Löwenstein pri Esperanto kiel familia lingvo kaj lumbildprelego Antaŭ 2000 jaroj pri la vivo de la antikvaj romanoj. Vespere estis organizita vizito de la fama ĝardeno kaj amuzejo Tivoli meze de la urbo. Dimanĉe Eugeniusz Rybarczyk gvidis ekskurson tra la urbo kaj havenan boatekskurson por la eksterlandaj gastoj, dum okazis ĝeneralaj kunvenoj de DEA kaj DEJO. Entute rimarkebla solena kaj eventplena programo, neforgeseble pinta jarkunveno!

Ileana Schrøder

ĈEĤIO: de la 3-a ĝis la 5-a de oktobro 2008 okazis la 12-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en la moravia urbo Přerov. La aŭspiciojn transprenis la urbestro Jiří Lajtoch, kiu persone ĉeestis la malfermon. Inter pli ol 110 partoprenantoj estis ankaŭ gastoj el Germanio, Pollando kaj Slovakio. La kongreso elektis jenan komitaton, kiu gvidos la asocion dum la sekvaj tri jaroj: prezidantino Jana Melichárková, vicprezidantoj Petro Chrdle kaj Jiří Tomeček, sekretario Pavel Polnický, kasistino Libuše Hýblová, pliaj membroj Pavla Dvořáková kaj Miroslav Malovec. Oni ankaŭ anoncis la rezulton de la konkurso pri nova simbolo de ĈEA. Gajnis Jindřich Havlík el Prago, kies propono tre lerte kunmetis tradician Esperanto-stelon kun folio de la ĉeĥa nacia arbo tilio, kaj la mallongigo “ĈEA”. La kongreso akceptis novajn honorajn membrojn de ĈEA (Jana Cíchová-Hrdličková, Petr Chrdle, Ludmila Klegová, pastro Josef Xaver Kobza, Pavel Polnický kaj Jindřich Tomíšek). Inter la taskoj, kiujn la kongreso donis al la nova komitato, estas krei fakan grupon por kunordigo de instruado de Esperanto en lernejoj. La partoprenantoj de la kongreso povis ĝui perfektan prelegon de la direktoro de la Muzeo de Komenio František Hýbl kaj sekve ankaŭ viziti la muzeon. Li menciis la prilingvajn verkojn de Komenio kaj liajn tiukampajn posteulojn, inkluzive de L.L. Zamenhof kaj la fama loka esperantisto Josef Krumpholc. Por mi la plej interesa informo estis, ke en la deponejo de la muzeo troviĝas du originaloj de manskribitaj leteroj de L.L.Zamenhof al ĉeĥaj esperantistoj.

Petro Chrdle

ĈINIO: La 20-an de septembro en la sudĉina urbo Kantono okazis la 7-a Esperanto-kongreso de Kantono kaj de la provinco Guangdong, kun partopreno de esperantistoj ankaŭ el aliaj urboj kaj la hispana esperantisto Augusto Casquero.

Dum la kongreso, okazinta en bela kaj taŭga salonego, oni debatis pri diversaj punktoj, ĉefe pri kelkaj ŝanĝetoj al la nuna statuto, kaj elektis novajn funkciulojn. Kiel prezidanton de la Kantona Esperanto-Asocio oni elektis la konatan kaj aktivan samideanon Lin Liyuan, kaj kiel prezidanton de la E-asocio de la provinco Guangdong la ageman samideanon Wei Xiaohong.

Kiel kutime dum la ĉinaj aranĝoj, sekvis agrabla bankedo en restoracio, tipa por la norda Ĉinio, de la urbo Harbin.

La ĉeestantoj havis la plezuron ne nur kunlabori en la kongresaj laboroj, sed ankaŭ ĝui la eblon renkontiĝi kun novaj kaj malnovaj amikoj, kaj praktiki la lingvon.

Tra la mondo

Longa kaj vigla nokto en Vieno

La kvaran de oktobro 2008 okazis grava Esperanto-varbaranĝo en la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, en la centro de Vieno.

Jam de 2001 la muzeo aliĝas al la kultura eventaro organizita de la loka amaskomunikilo ORF, kadre de kiu multaj muzeoj de la urbo estas malfermitaj inter la 18-a kaj 1-a horoj nokte, kaj aĉetinte unu bileton ĉiu povas vagadi de muzeo al muzeo. La aranĝo estas pli kaj pli populara kaj tiun vesperon centmiloj da aŭstrianoj ondumas surstrate aŭ ĝuste vicstaras por povi eniri la elektitajn muzeojn. La vienaj radio- kaj televid-stacioj dissendis vivajn elsendojn pri la programoj.

Ankaŭ antaŭ la Esperantomuzeo en la burĝa centro de Vieno plurdekoj staris vice en la ne tre varma vetero por sukcesi eniri la muzeon, kiu ofertis fulmkursojn pri Esperanto kaj la klingona lingvo. Krome ĝi ebligis gvidatan vizitadon en la moderna kaj tre alloge aranĝita ekspoziciejo.

En la unuaj jaroj ankoraŭ en la malnova loko de la muzeo dum tiuj longaj noktoj okazis 7 sinsekvaj E-fulmlecionoj. Komence de tiuj lecionoj Herbert Mayer, la direktoro de la muzeo, faris mallongan enkondukon kaj vidigis informfilmeton pri la lingvo kaj movado. Tiun eron sekvis 40-minuta rektmetoda rapidkurso, kies celo estis doni bazajn informojn pri la lingvo, spertigi ĝin funkcianta kaj doni sukcesosenton al la partoprenantoj, kiuj kun ĝojo malkovris, ke ili multon komprenas el la lingvo, eĉ mem kapablas je bazaj lingvaj produktaĵoj. Post tiuj kursoj rimarkeblis intereso pri la lingvo, aliĝis novaj kursanoj al la aŭstra koresponda kurso.

La biblioteko de la Esperantomuzeo entenas librojn ankaŭ en aliaj planlingvoj. Eble tial en 2007 pere de la amaskomunikiloj de la lando (televido, radio, ĵurnaloj) disiris la falsa informo, ke oni ofertas tie kurson pri la klingona lingvo. Pro tio la Esperantomuzeo estis menciita — foje per dikaj titolvortoj — en proksimume dekduo de la plej gravaj revuoj de Aŭstrio, kaj anoncita plurfoje en radio kaj televido. La tuta lando eksciis pere de tio pri la Esperantomuzeo. Sekve la respondeculoj devis trovi iun, kiu kapablas instrui la klingonan. Ĉi-jare la duan fojon instruis inĝeniero Eugen Neuber kursetojn pri la klingona lingvo, kiuj okazis apud la Esperanto-kursoj, gvidataj jam de jaroj de Katalin Kováts (HU-NL) aŭ ŝia filino Petra Smidéliusz (HU).

La ĉi-jara aranĝo denove montriĝis sukcesa. Laŭ la bilanco la muzeon vizitis 1485 personoj, 210 partoprenis gvidadon, po 100 partoprenis la 3 klingonajn kaj Esperanto-kursojn, plenigante ĉiam ĝismaksimume la salonon. Laŭ la statistikaj indikoj la intereso, kompare kun la pasintjara, kreskis je 12 procentoj.

La vizitantoj estis plejparte junuloj, studentoj kiuj vigle kaj aktive partoprenis la lecionojn, dum kiuj ili lernis bazajn aferojn pri la lingvo kaj fine de la kurso formante orkestron mimmuzike akompanis la esperantistan kantiston Attila Schimmer (AT). Danke al lia bonetosa kanto li sukcesis eĉ ekdancigi la publikon. Je la peto de la redaktoro de www.edukado.net la lecionojn filmis la geedzoj Slezák (HU). La diversaj eroj de la kurso, kun metodikaj klarigoj de la kursgvidinto troveblas en la retejo de Ipernity. Serĉu la blogejon kaj filmejon ĉe www.ipernity.com/home/edukado.net.

Katalin Kováts
gvidinto de la E-fulmkursoj

Nova E-muzeo ekfunkciis

Ekde la jaro 1992 ekzistas, danke al la tiama vicurbestro Jiří Pištora, Esperanto-kolekto en la urba muzeo en Česká Třebová. Tien transdonis la Ĉeĥa Esperanto-Asocio multajn historiajn dokumentojn, la bibliotekon de Jaroslav Šustr (5800 volumoj) kaj aliajn aĵojn, kiam ĝi devis forlasi siajn oficejojn post la politika kaj ekonomia ŝanĝoj. Per tio la esperantaĵoj estis savitaj, sed la celo estis multe pli ambicia — ni ja revis pri vera muzeo kun daŭra Esperanto-ekspoziciejo, dum en Česká Třebová ekspoziciejo mankis.

La revo realiĝis kaj ni akiris salonegon en unu el la plej belaj historiaj konstruaĵoj de la urbo Svitavy, laŭ siaj origina funkcio kaj fondinto nomata Ottendorfer-biblioteko (vidu la foton). La solenan malfermon 20 sep 2008 partoprenis 146 ĉeestantoj, inter ili pluraj honoraj gastoj: membro de la Senato de ĈR, urbestro, sed ankaŭ la direktoro de la Esperanto-muzeo en Vieno H. Mayer kaj la gvidanto de la kolekto “Esperanto — Marie Hankel” en Dresdeno W. Schwarz. Mallongan koncerton en Esperanto plenumis Elena Puĥova kaj Dmitrij Dovĵik.

La muzeo konsistas el du partoj. La malpli granda servas kiel deponejo, sed tie estas lokita ankaŭ la biblioteko de ĈEA. La pli granda servas kiel ekspoziciejo. En ĝi estas 13 surmuraj informpaneloj, 5 tablovitrinoj kaj vico de vitroŝrankoj. Tie nun estas la unua ekspozicio, kiu strebas doni al la vizitantoj bazajn konojn pri Esperanto (la lingvo kaj la vivo ĉirkaŭ ĝi). Parto estas dediĉita al la historio de la loka Esperanto-klubo, kiu festas sian 75-jariĝon.

La Muzeo strebas dekomence esti multe pli ol nura ekspoziciejo por aroj da esperantaĵoj. Ĝi devus servi kiel esplorejo kaj edukejo, tial jam nun estas tie je dispono multfunkcia informpanelo kun tuŝ-ekrano, kie oni povas konatiĝi kun fundamentoj de Esperanto: ĝiaj gramatiko, baza vortprovizo, kulturo kaj realaĵoj. Kaj eĉ ĝui la lingvon aŭde, aŭskultante deklamatan tekston kaj kantadon. Krome, estas tie studloko provizita per komputilo, kiu enhavas multajn utilajn datenojn, ekzemple grandan elektronikan ĉeĥan-Esperantan kaj Esperantan-ĉeĥan vortaron, kaj liston de disponeblaj Esperanto-libroj. La fotogalerion vi povas vidi ĉe www.muzeum.esperanto.cz/fotogalerie.

Al la projekto de la E-muzeo finance kontribuis la Ministerio pri kulturo, Esperantic Studies Foundation kaj la urbo Svitavy.

La Urba muzeo enhavas du daŭrajn ekspoziciojn: pri la plej konata naskito el Svitavy kaj savinto de centoj da judoj Oskar Schindler, kaj pri tolaĵlavado kaj lavmaŝinoj. Do la Esperanto-muzeo montras ekde nun la trian temon, kiun oni povas pristudi en Svitavy. Malgraŭ tio, ke la Esperanto-muzeo nur komencis sian historion, oni jam planas pliajn ekspoziciojn. Post ĉi tiu ĝenerala devus sekvi printempe du paralelaj temoj: “Kvardek jaroj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio” kaj okaze de la IJK en Ĉeĥio “Esperanto kaj junularo”. Ĝi daŭros minimume ĝis oktobro 2009, kiam en Svitavy okazos ĈEA-konferenco.

Por mi surprize, oni ĵus invitis min al Svitavy prelegi pri Esperanto kvarfoje dum du tagoj: en la Komerca akademio, en gimnazio, por publiko en la Esperanto-muzeo, kaj fine dum tri instruhoroj en la Universitato de la 3-a aĝo. Sendube temas pri rezulto de la nova Esperanto-muzeo, kiu jam sukcesis altigi la konscion pri Esperanto en la regiono. Espereble ankaŭ la prelegoj efikos samdirekte.

Petro Chrdle

[FORIGITA!: bildo]

De maldekstre: Wolfgang Schwarz, gvidanto de la kolekto “Esperanto-Zentrum Marie Hankel” en Dresdeno, Herbert Mayer el Vieno, Jiří Pištora, fondinto de la E-kolekto ĉe la urba muzeo en Česká Třebová, kun la edzino.

Forpasoj

Kaj Cumbelic-Røssum (1928-2008) mortis la 5-an de septembro en Brønshøj (Danio) post grava malsano. Li lernis Esperanton kiel 16-jarulo dumnokte en sia lito kaŝe per lernolibro, kiun lia patrino aĉetis por si mem sen havi tempon por mem lerni. Li vigle agadis kaj vojaĝis en- kaj eksterlande. Li estis longe fakdelegito pri ekonomio kaj komputiloj. De 1995 ĝis 2000 li funkciis kiel ĉefdelegito kaj kotizperanto de UEA.

Gunter Ebert (1941-2008) mortis subite la 25-an de aŭgusto en Parow (Germanio), apenaŭ monaton post la UK en Roterdamo, kiun li partoprenis. Li aktivis i.a. en la landa asocio Meklenburgio-Pomerio de Germana Esperanto-Asocio kaj eldonis la informilon Stralsundaj Frekvencoj kaj diversajn broŝurojn, laste Mielno-Kantaro ĉi-jare.

Gaston Fournier (1917-2008), dumviva membro de UEA, mortis la 12-an de aŭgusto en Beauville (Francio). De 1989 li loĝis en la muelejo Cargue Sac, sidejo de Amika Esperanto-Rondo kaj redaktejo de Laŭte!.

Josefina Girona Ribé (1935-2008) forpasis la 13-an de junio en Barcelono. Ŝi kunorganizis i.a. la junularan sekcion de Hispana Esperanto-Federacio en 1959 kaj la 24-an IJK en Tarragona en 1968. En 1977 ŝi kunfondis Barcelonan Esperanto-Centron kaj en 1978 la entreprenon Llibreria Esperanto. En 1993 ŝi kunorganizis en Barcelono la antaŭkongreson de la 78-a UK en Valencio. Dum tiu UK ŝi ricevis la Premion Klara Silbernik de Hispana Esperanto-Muzeo.

Gottfried Hofstätter (1909-2007), dumviva membro de UEA kaj iama fakdelegito pri naĝinstruado kaj savnaĝado, mortis la 30-an de aprilo 2007 en Vieno.

Ĥristina Ivanova (1964-2008) forpasis la 8-an de aŭgusto en Sofio pro kancero. Ŝi estis prezidanto de la Esperanto-societo Lidia Zamenhof en Sofio.

Sigurd Olsson (1922-2008), dumviva membro de UEA kaj membro de Societo Zamenhof, forpasis en Strömsnäsbruk (Svedio).

Eric Revill (1921-2008), longtempa delegito, mortis la 16-an de junio, en Conwy (Britio).

Zdeněk Řezáč (1920-2008), iama delegito kaj fakdelegito pri filatelo, jogo kaj turismo, mortis la 3-an de septembro en Velké Hamry (Ĉeĥio).

Lis Thune (1923-2008) forpasis la 20-an de majo en Hvidovre (Danio). Ŝi estis kunfondinto kaj poste prezidanto de la dana sekcio de ILEI, membro de la landa ekzamenkomisiono, dum multaj jaroj libroservisto de la fama Kleriga Konversacia Klubo en Kopenhago, kaj laste estrarano de Esperanto-Kulturgrupo. De 1981 ĝis 1987 ŝi multe helpis al la revuo Horizonto kun sia edzo, la skulptisto Pierre Gaborit, kiu estis ĝia arta konsilisto.

Sonja Zedníková (1928-2008) mortis la 31-an de aŭgusto 2008 en Prago. Ŝi estis aktiva propagandisto kaj membro de multaj Esperanto-organizaĵoj.