Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 12

Malferme

Pli alten kun ALTE

ALTE estas la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, fondita en 1990, ekde 2004 Internacia Neregistara Organizaĵo (NGO), nuntempe kun 31 plenrajtaj membroj, reprezentantaj 26 eŭropajn lingvojn.

Ĝiaj asociaj, aligitaj kaj individuaj membroj zorgas pri unuecaj, kompareblaj lingvotestaj sistemoj, provizas per normigitaj testoj, ellaboras la metodologion de mezurado de fremdlingvaj kapabloj, akordigas testojn al la bezonataj mezurendaĵoj ĉu por lernejaj, akademiaj aŭ aliaj fakaj celoj.

La membreco, reprezentiĝo ĉe ALTE, signifas renomon esti parto de internacia kunlaboro, agado laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), rekomendo de la Konsilio de Eŭropo por lingvolernado, instruado kaj pritaksado.

Lernejoj, universitatoj, ekzamensistemoj adaptis kaj daŭre adaptas siajn instrumaterialojn, lernolibrojn, teststrukturojn al la 6-grada postularo difinita laŭskale inter A1 kaj C2.

La Hungara Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK, membro de ALTE de 1999), kie Esperanto estas tradicie unu el la lingvo-ofertoj, frue reagis: en 2000 ĝi plenumis la akreditajn postulojn priskribitajn de la Akredita Manlibro de Konsilio de Eŭropo kaj ricevis ŝtatan rekonon de la Lingvoekzamenojn Akreditanta Korporacio NYAT. En 2006 ĝi adaptis sian trinivelan sistemon al la 6-grada: la elementa fariĝis B1, la meza B2 kaj la supera C1, kio kompreneble ekvalidis ankaŭ por la lingvoekzamenoj pri Esperanto.

Fariĝis defio ankaŭ por la internacia Esperanto-movado sekvi la ŝanĝojn en lingvoinstruado kaj testado. Internacia laborgrupo de spertuloj komencis sekvi la novaĵojn, ekkoni la postularon de KER, serĉi vojojn al rekono por la lingvo Esperanto. La permeso venis de Konsilio de Eŭropo.

Katalin Kováts kunordigis la tradukadon de la Komuna Eŭropa Referenckadro en Esperanton kaj UEA eldonis ĝin en decembro 2007.

Sekva grava evento okazis en Cambridge, en aprilo 2008, kie UEA/ILEI estis reprezentita de Zsófia Kóródy en la ALTE-konferenco. UEA estis akceptita kiel aligita membro de ALTE kaj ricevis la inviton prezenti sin en la jarkunveno dum la fakkonferenco en Lisbono, Portugalio, inter 11 kaj 14 novembro. La UEA-komisiito Zsófia Kóródy per 15-minuta projekciado informis la ALTE-delegitojn pri la strukturo, agado, atingoj de nia mondorganizaĵo, raportis pri Esperanto-instruado kaj prezentis sin ankaŭ en laborgrupoj de ALTE, okupiĝantaj pri normigo de testoj por junaj lernantoj kaj pri instruista trejnado. Per ŝia aktiva kontribuado UEA estis ekkonita ankaŭ en la paralele organizita konferenco de EAQUALS (organizaĵo por kvalifiki lingvolernejojn kaj instrukapabligajn kursojn).

En kreskanta bezono akceptigi, egalvalorigi Esperanton, la nuna dunivela Esperanta ekzamenoferto ne sufiĉas. Por la strebado al akreditado estis elektita kiel modelo la jam akreditita ekzamensistemo, superrigardita de ALTE: la hungara kiel fremda lingvo. UEA fariĝis partnero de ITK: estis ellaboritaj, prov-testitaj serioj en 3 niveloj (B1, B2, C1). Dank’ al kelkjara sindona laboro de internacia teamo (ĉefe Pálma Salomonné Csiszár, Márta Kovács, Katalin Kováts, Zsófia Kóródy), la Esperanto-movado ekhavas lingvotestan sistemon taŭgan por kompari la lingvajn kapablojn kun tiuj en aliaj fremdaj lingvoj.

La nivelon kaj kvaliton garantios laŭ la KER-postuloj spertaj ekzamenantoj, trejnitaj de ITK-fakuloj, kiuj akceptis gvidi la unuan kurson en Roterdamo dum UK 2008, kaj gvidos kun Zsófia Kóródy la sekvan sesion en decembro 2008 en Interkultura Centro Herzberg, Germanio.

Alvoko al lingvolernantoj, parolantoj: estas konsilinde amase ekzameniĝi laŭ tiuj novaj modeloj, por fiere pruvi la egalvaloron de Esperanto. Ekzamenoj B1, B2 kaj C1 laŭ la KER-normoj povas regule okazi ĉefe dum grandaj internaciaj renkontiĝoj.

Zsófia Kóródy

[FORIGITA!: bildo]

UEA estis akceptita kiel aligita membro de ALTE kaj ricevis la inviton prezenti sin dum la fakkonferenco en Lisbono, Portugalio, inter 11 kaj 14 novembro 2008. Zsofia Kóródy (maldekstre) raportas pri internaciskala lerneja kaj eksterlerneja Esperanto-instruado al prestiĝa grupo de fakuloj.

Kongresa komuniko 1

94-a Universala Kongreso de Esperanto

Bjalistoko, Pollando, 25 julio — 01 aŭgusto 2009

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751.
Retadreso: k...@co.uea.org.
TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2009.html.

Kongresa temo

La temo de la 94-a UK estas “Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ. La vortumo, kiu citas el la parolado de Zamenhof en la Kembriĝa UK en 1908, ligas la Bjalistokan UK al la 150-a datreveno de lia naskiĝo kaj al la Internacia Jaro de Interpaciĝo.

Informoj

La modela retejo de LKK enhavas multe da interesaj informoj pri Bjalistoko, Podlaĥia vojevodio, Pollando, transporto ktp. Ĝia adreso: http://94uk.bialystok.pl/. Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA: http://www.uea.org/kongresoj/uk2009.html.

Kongresejoj

La ĉefa kongresejo estos la Bjalistoka Politekniko. Apud ĝi estos starigitaj tendego funkcionta kiel salono Zamenhof kaj gastronomia tendo kun malmultekostaj manĝaĵoj.

Vojaĝado

La ĉefa flughaveno por atingi Bjalistokon estas tiu de Varsovio. De la flughaveno veturas aŭtobus(et)oj rekte al Bjalistoko. Estas ankaŭ rekta trajnkonekto (ĉ. 2h30) inter Varsovio kaj Bjalistoko.

Loĝado

Detalaj informoj aperos en la Dua Bulteno. La oferto varios de 5-stelaj ĝis modestaj, familiecaj hoteloj, kun aparte multaj lokoj en studentaj loĝejoj.

Ekskursoj

En la Dua Bulteno aperos priskriboj pri la antaŭ-, post- kaj dumkongresaj ekskursoj. Inter la vizitotaj lokoj estas Varsovio, Krakovo, naciaj parkoj, k.a. historiaj kaj naturaj vidindaĵoj. Dum la semajno pluraj ekskursoj konatigos kun la kongresurbo kaj la ĉirkaŭa regiono.

Internacia Kongresa Universitato

La limdato por proponi prelegon por la 62-a sesio de IKU estas 2009-01-31. Pri kondiĉoj bv. vidi la anoncon en la oktobra numero (p. 211). La proponojn oni sendu al la sekretario, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Israelo; tamen prefere rete: a...@huji.ac.il.

Infana Kongreseto

Dum la UK okazos la 40-a Internacia Infana Kongreseto en Supraśl apud Bjalistoko. Pli da informoj ĉe la komisiito Bert Schumann, b...@free.fr, kaj en la retejo http://bertosch.free.fr/iik2009/index.html

Reklamiloj

La Unua Bulteno estas ankoraŭ havebla ĉe UEA. La kongresa afiŝo estas elŝutebla ĉe http://www.uea.org/bildoj/uk2009/afisho.jpg. La Libroservo de UEA vendas glumarkojn; 10-marka folio kostas € 1,20 (rabato de 1/3 ekde 3 ekz.; aldoniĝas sendokostoj kaj, en EU, imposto de 19%).

Aliĝilo

La aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe UEA, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas elŝuti ĝin ĉe la kongresa retejo, kie eblas ankaŭ rete aliĝi al la UK.

Kotizoj

Ĝis 2008-12-31 validas (interkrampe kotizoj laŭ tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (ne MG) €160,00 (120,00); MG aŭ ne-IM de UEA €200,00 (150,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, €80,00 (60,00); Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, €120,00 (90,00). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post 1988-12-31 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de pruva dokumento!).

[FORIGITA!: bildo]

Palaco de Rudygier en Bjalistoko, la sidejo de Altlernejo de Publika Administracio.

L.L. Zamenhof: Sojle de la 150-jariĝo

La ĉi-jara 15-a de decembro estas aparta dato, sojl-signanta gravan venontjaran jubileon, la 150-an naskiĝdatrevenon de la kreinto de Esperanto, d-ro Ludoviko L. Zamenhof.

En la E-komunumo ni frontas do la Jaron de Zamenhof, kiu estos okazo, per multaj niaj iniciatoj memorigi en niaj medioj kaj ankaŭ en la ekstera mondo la figuron de d-ro L.L. Zamenhof kaj lian mesaĝon. Unuavice por disvastigi kaj pli vastskale proponi Esperanton kiel ponton por la diverskultura homaro, kiel ponton al pli paca mondo. La antaŭa samgrava rondcifera jubileo estis lia 100-a naskiĝdatreveno, festita en la jaro 1959. Aprecante la atingaĵojn de la E-movado en la mondo la Plenuma Komitato de Unesko agnoskis tiam Ludovikon L. Zamenhof unu el la grandaj figuroj de la homaro.

Ĉi-jare laŭ iniciato de la pola delegitaro ĉe Unesko, subtenate de litovaj delegitoj kaj kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio, la 15-an de decembro en la pariza Unesko-sidejo okazos solenaĵo omaĝanta la memoron de d-ro L.L. Zamenhof. Ĝi estas digna enkonduko al nia Jubilea Jaro 2009.

Tiaj eventoj puŝas nin al laŭvicaj agadoj sur malpli altaj ŝtupoj, en niaj medioj, urboj kaj landoj. Jam de multaj monatoj, ekde kiam la Estraro en la Jokohama UK alprenis la decidon kongresi dum la Jubilea Jaro en la naskiĝurbo de d-ro L.L. Zamenhof, la rigardo de esperantistoj ĉiam pli ofte direktiĝas al Bjalistoko. Tie iniciatoj multas.

Unu el ili, komenciĝinta en la unuaj tagoj de novembro, rilatas al la E-Centro kaj Muzeo de Ludoviko Zamenhof. La unua, kiu revis pri la muzeo de la kreinto de la Internacia Lingvo en lia naskiĝurbo, estis la ĉefmotoro de la E-movado en Bjalistoko Jakub Szapiro, kiu lanĉis tian ideon jam en la jaro 1919. Ne realiĝis la E-Centro, por kiu oni alvokis okaze de la Varsovia UK en la jaro 1987.

Nun tamen la ideo de la Centro efektiviĝas. En Bjalistoko komenciĝis alikonstruoj de la brikdomo destinita de la urbo por tiu celo. La laboroj, kies kosto egalas al 6,2 milionoj da zlotoj estas financataj el la buĝeto de la urbo. La Centro kaj la muzeo disponos pri la surfaco de 300 kvadrataj metroj, sur kiu troviĝos multmedia ekspozicio dediĉita al Ludoviko Zamenhof, biblioteko, legejo kaj konferenca salonego. Ĝi gvidos esplorojn pri la problemoj de la lingva komunikado. La estonta biblioteko jam riĉiĝas per libroj venantaj el la tuta mondo.

La fino de la renovigaj laboroj estas planita por la 15-a de junio 2009. Bjalistoko kaj bjalistokanoj ne forgesas pri sia fama civitano, elektita en plebiscito de Gazeta Wyborcza en 2000 “Bjalistokano de la 20-a jarcento”.

Barbara Pietrzak

Faka agado

Esplori eblajn manierojn plifortigi kaj utiligi la fakan aplikon

Tre bonŝance kaj instige, la iniciatoj informaj kaj subtenaj al la Esperantlingva Vikipedio trovis fruktodonan, vere entuziasm(ig)an terenon dum la lasta UK en Roterdamo kaj daŭre viglas tra Esperantujo (ekz. dum la ĵusa KAEST, flanke de e@i).

La rimarkebla ĉeesto de nia lingvo kaj ties parolkomunumo en tiu medio estas surprize kontrasta al la ĝenerala malbonfarto de la tradiciaj fakaj asocioj, unu el kies ritare deklaritaj celoj estis ĝuste disvastigi Esperanton en la unuopaj fakmedioj kaj utiligi ĝin fake. La realo tamen estas ke pluraj el ili, malgraŭ diverskvalitaj atingoj, estas nuntempe trafitaj de la samaj problemoj kiel la ĝenerala movado, nome demografia maljuniĝo, izoliteco, fermiteco kaj prestiĝomanko de Esperanto, kiel konstatis la Subkomitato pri Scienca kaj Faka Agado raporte al la Komitato de UEA en nia lasta UK.

Oni do devas subteni la alvokon de la Subkomitato al la fakaj asocioj prioritatigi la evoluigon kaj pliriĉigon de la propra fako en la Esperantlingva Vikipedio.

Aldone al tio, ni volas ĉi tie prezenti novan iniciaton, nome la kreon de Esperantlingva Vikiversitato. Vikiversitato estas unu el la frataj projektoj de la Vikipedio (ĉar ĝin funkciigas la sama fondaĵo, nome la Vikimedia Fondaĵo). La diferenco disde Vikipedio estas, ke en ĝi oni ne kreas enciklopediajn artikolojn, sed kursojn por instrui certajn fakojn kaj kunigas esplor-agadon. La Vikipedio aliflanke klare malpermesas publikigon de propra esploro.

La ekzisto de Esperantlingva Vikiversitato apud la Esperantlingva Vikipedio estus bona kompletigo por la sukcesa kunordigo kaj videbligo de faka Esperanto-agado en Interreto.

La Vikiversitato estas retpaĝaro, en kiu eblas facile aperigi fakajn artikolojn kaj kursojn, en kiu eblas kontakti sam- aŭ alifakajn kunlaborantojn, en kiu eblas publike diskuti pri diversaj aspektoj de faka agado inkluzive de la terminoj, kaj publikigi terminarojn (unuflanke terminarojn preparitajn per diskuto en la Vikiversitato kaj aliflanke terminarojn preparitajn ekster la Vikiversitato).

Ĉio ĉi estas faciligita pro la viki-teĥniko, kiu ebligas ke ĉiu ret-uzanto povu facile kontribui al la retpaĝaro sen teĥnikaj baroj. Ankaŭ Vikipedio funkcias kiel vikio. Tamen ĝia celo estas la kreo de enciklopedio. Eble, kelkaj fake agantaj esperantistoj volas ne nur verki enciklopediajn artikolojn, sed ankaŭ aliajn tekstojn, ekz. enkondukajn kursojn aŭ fakajn artikolojn, kiuj eble eĉ prezentas la rezultojn de propra esploro. Ĉar en la nuna mondo eblas tre facile atingi multajn homojn pere de interreto, estus tre bone havi interretan platformon por kunordigi la retan fakan agadon. Por tio aparte taŭgus la Vikiversitato.

Grava avantaĝo de la Vikiversitato estas tio ke ĝi estas jam ekzistanta retpaĝaro. Necesus nur fondi apartan Esperantlingvan sekcion de ĝi. Tio ŝparas al ni la malfacilan kaj temporaban taskon mem krei retpaĝaron, kiu ebligu facilan aperigon de fakaj artikoloj, kursoj kaj terminaroj, kaj kiu entenu diskutforumon kaj eblon persone kontakti aliajn uzantojn. Ĝis nun ankoraŭ ne estis kreita aparta vikio por la Esperanta Vikiversitato, sed se troviĝas sufiĉe da kunlaboremuloj, certe estus facile konvinki la respondeculojn de la Vikimedia Fondaĵo krei ĝin (ili ja konscias pri la sukceso de la Esperanta Vikipedio). Jam nun eblas eklabori pri Esperanta Vikiversitato sur la vikio beta.wikiversity.org (tie ĉiuj, kiuj celas krei Vikiversitaton en nova lingvo, devas komenci la laboron, por pruvi ke estas sufiĉe da kunlaboremuloj en tiu lingvo).

En la Vikiversitato povas esti subpaĝaroj pri apartaj fakoj. Tio povas plifaciligi la kunlaboron inter esperantistoj de unu fako, kaj povas samtempe ebligi al ĉiu E-lingvano kontakti alian ligitan al iu fako. Por la fakoj, por kiuj ne plu ekzistas (aŭ neniam ekzistis) aktiva faka asocio, la tiufaka subpaĝaro en la Vikiversitato povas esti taŭga alternativo al tradicia faka asocio. Por la fakoj, por kiuj daŭre ekzistas aktiva faka asocio, la tiufaka subpaĝaro en la Vikiversitato estu nur komprenata kiel kompletigo, ne kiel konkurenco al la faka asocio.

Pliaj detaloj pri la projekto Vikiversitato legeblas sur la jenaj retpaĝoj:

  • angle: en.wikiversity.org/wiki/WV:IS
  • france: fr.wikiversity.org/wiki/WV:CqeW
  • itale: it.wikiversity.org/wiki/Wikiversità:Cos’è﹍Wikiversità
  • japane: ja.wikiversity.org/wiki/Wikiversity:ウィキバーシティとは何か
  • hispane: es.wikiversity.org/wiki/Wikiversidad:Que﹍es﹍la﹍Wikiversidad
  • germane: de.wikiversity.org/wiki/Wikiversity:Über﹍Wikiversity

Sur tiuj paĝoj estas precizigitaj la funkcimanieroj de la unuopaj Vikiversitatoj; la Esperantlingva Vikiversitato povus havi iomete alian funkcimanieron, por taŭgi al la bezonoj de la faka Esperanto-agado. Ankaŭ jam ekzistas provizora enirpaĝo por la kreota Esperantlingva Vikiversitato: beta.wikiversity.org/wiki/Ĉefpaĝo.

Ni do serĉas aliajn esperantistojn, kiuj emas pridiskuti la proponon kaj engaĝiĝi en la kreo de esperantlingva versio de Vikiversitato. Esperanto ĉiam estis ilo por eduki la homojn, por demokratiigi la sciojn. En la nova, interreta epoko, ni fiere kaj trafe daŭrigu tiun honorindan tradicion.

Marcos Cramer m...@gmail.com kaj José Antonio Vergara j...@gmail.com

[FORIGITA!: bildo]

Vikipediumado dum la lasta KAEST.

Ĉu ekzistas modernaj sciencaj kaj teknikaj esprimoj en Esperanto?

Jam delonge ne tio estas la demando, ĉu Esperanto estas uzebla en scienco kaj tekniko. Nuntempe la demando estas, kiumaniere, per kiu vojo la Esperantaj faklingvo kaj terminologia laboro povus postkuri la ritmon de la tre rapida teknika kaj teknologia evoluo?

Dum la ĉi-novembra tradicia Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, KAEST, en Ĉeĥio kunvenis kvindeko da fakuloj, terminologoj, sciencistoj, inĝenieroj kaj simplaj interesiĝantoj el 13 landoj (BE, BG, GB, CZ, DK, DE, HU, IT, LT, NL, PL, RU, SK) ne nur por trakti la ĉi-supran demandon, sed ankaŭ en la praktiko elprovi la lingvon en diversaj fakaj temoj.

Oni ĝuis dekkvinon da interesaj prelegoj kun orelkaptaj temoj: de orientiĝo de submaraj aŭtonomaj robotoj tra teknika funkciado de modernaj varmo- kaj elektrocentraloj ĝis funkciado de scienca kaj teknika Esperanto-biblioteko...

La partoprenantoj ne nur aŭskultis kun ĝojo la prelegojn kaj diskutis pri diversaj terminologiaj problemoj, sed en aparta Vikipedi-trejnseminario, gvidata de Pavla Dvořáková, ankaŭ en praktiko oni lernis la manipuladon kaj kompletigon de la Esperanta Vikipedio.

La aranĝo KAEST, dum dek jaroj sindone flegata kaj profesie prizorgata de Petr Chrdle, jaron post jaro iĝis pli populara, kaj nun ĝi jam elkreskis el sia strukturo. Post laŭda danko al la ĝisnuna organizanto la partoprenantoj akceptis la inviton al la urbeto Modra-Harmónia apud Bratislava en Slovakio, kiel la estonta loko de KAEST-oj organizotaj de Peter Baláž, respektive lia firmaeto “Espero” kunlabore kun e@i.

László Szilvási

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la ĉi-novembra KAEST.

Forumo

Membroservado kaj celoservado: kontribuo al la diskuto pri la membraro de UEA

En la novembra revuo Renato Corsetti kaj Barbara Pietrzak malfermis la diskuton pri la UEA-membraro. Al la diskuto nun kontribuas la eksprezidanto de UEA prof. Humphrey Tonkin.

Mi estas membro de pluraj organizaĵoj en mia propra lando. Kelkaj liveras specifajn servojn: la asocio de ĉirkaŭloĝantoj de la lago kie situas mia domo prizorgas la akvokvaliton kaj traktas kun niaj urbaj instancoj; la asocio de fakuloj pri Renesanco liveras al mi fakan revuon, organizas konferencojn kaj tenas min informita pri tiu aspekto de mia profesia studkampo; la nacia asocio de pensiitoj (de kies membraro granda parto fakte ne estas pensiitoj, inkluzive min) helpas reprezenti miajn rektajn interesojn antaŭ la registaro kaj ebligas al mi diversajn rabatojn ekzemple kiam mi vojaĝas. Ĉe aliaj organizaĵoj, en kiuj mi membras, mi malmulton mem ricevas, sed la laboro de tiuj organizaĵoj estas direktata al agadoj kiujn mi aprobas aŭ kiujn mi deziras subteni: la unio pri civilaj liberecoj, Amnestio Internacia, la asocio “Savi la Infanojn” k.s. Tiuj organizaĵoj sendas al mi ĉiujare mian membrokarton, kaj foje tiu karto rezultigas kelkajn servojn, sed esence la koncernaj asocioj servas min en tio, ke ili servas aliajn homojn. Kaj, se ili nomas min membro, ili ankaŭ postkuras nemembrojn kaj same petas de ili subtenon por diversaj iniciatoj.

Evidente temas pri du malsamaj specoj de asocioj. La unua ekzistas por kaj pro siaj membroj kaj liveras al ili servojn; la dua ekzistas por fronti difinitan problemon kaj bezonas la subtenon de apogantoj (kiujn ili foje nomas “membroj”) por atingi tiun celon. Ni nomu la unuan kategorion “membroservaj organizaĵoj” kaj la duan “celoservaj organizaĵoj”.

En lastaj jaroj, almenaŭ ĉe ni, okazis granda kresko de organizaĵoj en tiu dua kategorio. Ili ne nur petas, ke mi fariĝu membro, sed, se mi tion faras, ili de tempo al tempo petas de mi pliajn kontribuaĵojn por atingi difinitan rezulton — akceptigo de difinita leĝpropono, financa helpo por solvi difinitan krizon en iu parto de la mondo aŭ por reprezenti iun politikan malliberigiton antaŭ kortumo, k.s. Mi donacas tiom kiom mi povas, ĉar mi kredas je la valoro de tiuj agadoj. Ofte ilia laboro havas interretan bazon kaj oni povas kontribui al ili per la reto.

UEA havas unu piedon en ambaŭ terenoj: ĝi liveras servojn al la membroj kaj do estas membroserva asocio, sed ĝi ankaŭ ekzistas por (laŭ sia statuto) “disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto”, por “agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon” kaj por “plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo”. Oni povus argumenti, ke tiuj tri celoj (el la kvar statutaj celoj de la asocio) estas pli gravaj kaj ricevas pli da statuta emfazo: laŭ sia statuto UEA estas unuavice celoserva asocio kaj nur duavice membroserva.

Se oni rigardus atente la membrostatistikon kaj la agadon de la asocio, oni povus ricevi tute malan impreson. Notinda proporcio de la membroj fariĝas membroj pro tio, ke ili partoprenas Universalan Kongreson (servon de UEA): en jaroj kiam ili ne iras al UK, ili simple ne membras. Efektive, la membraro de UEA estas multe malpli stabila ol ĝi unuavide ŝajnas esti: homoj envenas kaj eliras, depende de la avantaĝoj, kiujn UEA proponas al ili. Aliflanke, ankaŭ la homoj, kiuj ne membras en UEA, sentas sin iel ligitaj al ĝi: la influo de UEA kaj eĉ la homa partopreno de ĝia agado, etendiĝas preter la efektiva membraro. Restas konstanta nur malgranda grupo de fideluloj, al kiu la asocio dediĉas grandan atenton pro timo, ke, se ĝi ne faros tion, ĝi perdos tiujn membrojn. UEA do klopodas liveri al tiuj homoj servojn, kiujn ili ne povus trovi ekster UEA. Oni argumentas, ke, sen tiuj membroj, UEA perdos sian financan bazon. Aliflanke, ĝi laboras tiel forte por teni tiun bazon, ke ĝi donas nesufiĉan atenton al aliaj aferoj.

Iam oni apenaŭ povis aktivi internacie sen esti membro de UEA: oni bezonis la informojn, kiuj venis kun tiu membreco (la revuo, la jarlibro k.s.). Sed la teknologia evoluo kondukas al situacio, en kiu aktiva esperantisto povas trovi tiujn informojn ekster UEA, precipe per aliro al interreto. Do, neeviteble la financa bazo, kiun donas la membraro, malgrandiĝos, eventuale eĉ al nuliĝo.

Bedaŭrinde, en lastatempaj diskutoj pri membreco kaj UEA, la homoj emis dividi sin en du tendarojn: tiujn, kiuj predikas transiron al reta komunikado kaj forigon de la papera, kaj tiujn, kiuj emfazas la bezonon teni la tradiciajn paperaĵojn pro tio, ke multaj homoj ne utiligas interreton. La dua kategorio emas rezisti klopodojn enkonduki retajn servojn ĉar ili estas malegalecaj. Verdire ambaŭ tendaroj ekiras el falsaj premisoj: necesas ambaŭ vojojn sekvi — kaj ne nur. Ni nepre bezonas pli efikan utiligon de la reto, ne nur per simpla transigo de kelkaj niaj iamaj servoj al reta formo, sed per kompleta rekonceptado de nia komunika strategio. Samtempe ni devas modifi nian nunan agadon por liveri plej utilajn servojn al niaj “paperemaj” membroj.

Tamen, unuavice necesas transformi la asocion el membroserva al celoserva organizaĵo, en kiu ni lanĉas efikajn kampanjojn por disvastigi la lingvon, proponi ĝin kiel solvon de lingvaj problemoj, kaj faciligi la interhoman komunikadon — samtempe konstante memorigante niajn subtenantojn pri la efikeco de nia laboro kaj petante de ili financan apogon por tiu laboro. Por fari tion, ni devas komuniki niajn mesaĝojn al multe pli vasta reto de homoj ol nia tute malgranda formala membraro — eble kreante novajn membrokategoriojn, eble celante krei novajn klientojn por niaj varoj (varoj, kiuj inkluzivas la disvastigon de Esperanto aŭ la solvadon de lingvaj problemoj — ĉar tiuj estas spiritaj varoj same vendeblaj kiel libroj aŭ revuoj).

Por fari tion, ni ne hokiĝu al kompara membrostatistiko, sed emfazu nian kapablon mobilizi la homojn ĉirkaŭ farindan laboron: ni celu rezultojn, ne membrojn simple por havi membrojn. Tiun transiron ni planu zorge por konservi nian financan bazon, sed nia ĉefa celo estu servi al la tuta esperantistaro per tio, ke ni servas al iliaj plej karaj celoj.

Humphrey Tonkin

Belartaj Konkursoj de UEA en 2009

Kia estu la eseo?

La Belartaj Konkursoj havas longan tradicion kaj bone helpas trovi talentulojn. Al la Konkursoj apartenas ankaŭ la branĉo “Eseo”.

Pro tio jen kelkaj komentoj pri tiu branĉo. La rikolto ĝenerale estas tre kontraŭdira, ĝi oscilas inter “tre bona” kaj “tre malbona”. Ankaŭ la kvanto malsamas, foje ĝi estas abunda kaj foje tre magra. La ĉefa kialo por tio eventuale estas manko de kriterioj kaj aldonaj klarigoj. Do kio estas eseo? Laŭ NPIV (p. 297) temas pri “verko, ĝenerale nelonga, ofte asimilita al esploro aŭ monografio, sed malpli sistema kaj pli libere esprimanta la pensojn de la aŭtoro”. La eseo troviĝas ie inter scienco, arto kaj ĵurnalismo, ligas ecojn de tiuj tri esprimvojoj. Enhave la eseo traktu temon, kiu baziĝas sur faktoj kaj sur spertoj, kiujn la aŭtoro esprimas tra sia persona prismo. Kompreneble ĝi ne pezu pro iu scienca aparato kaj abundo da piednotoj. Gravas la originaleco, do teksto ne rajtas esti antaŭe aperinta aliloke. Indiko de kelkaj inspiraj fontoj ĉe la fino de la teksto estus konsilinda. La temo estu ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la koncerna UK, tio krome i.a. povas esti lingvaj problemoj, interkultura komunikado, Esperanto en teorio kaj praktiko (en historia, aktuala aŭ eventuala perspektivo).

Kompreneble la lingvo estu senriproĉa kaj sekvu la kutimajn normojn, kontrolitajn de la Akademio de Esperanto.

La amplekso povas varii inter 3 ĝis 8 paĝoj (kutimaj normpaĝoj kun ĉ. 45 linioj). Esceptoj eblas.

La formo tre gravas, malbone tajpita aŭ eĉ manskribita teksto ne estas akceptata de la ĵurio.

La juĝantoj atendas puran, bone strukturitan tekston en formo de elektronika dosiero. Do, kiu kuraĝos konkursi por la sekva jaro?

Detlev Blanke
interkonsente kun
Gian Carlo Fighiera
kaj Gotoo Hitoshi

Ralph Harry — persona omaĝo

Fariĝas sesdekjara la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj*. Mi volus kapti ĉi tiun okazon por esprimi personan omaĝon al la aŭstralia esperantisto-diplomato Ralph Harry (1917-2002) — eminentulo, kiu kapablis esti amika al iu kiel mi, jardekojn pli juna ol li kaj apartenanta al tute alia fono.

* Rim. de la red.: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis aprobita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Ralph Harry estis membro de la aŭstralia delegitaro, kiu helpis krei la strukturon de UN tuj post la milito. Li kontribuis al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Laŭ iniciato de Ivo Lapenna, jam unu jaron antaŭ la Universala Deklaracio, UEA enkondukis en sian Statuton la principon, ke respekto de la homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por ĝia laboro. La plena teksto de la rezolucio legeblas ĉe www.uea.org/dokumentoj/UN/homaj﹍rajtoj.html.

La fakton, ke Ralph grave kontribuis al la malnetverkado de tiu deklaracia teksto el 1948, prilumos por vi aliaj. Mi petas vian permeson prezenti miajn proprajn spertojn pri tiu al ĉiuj malfermita publika personeco, kaj mian komprenon pri lia metodo gajigi kaj amikigi la etoson ĉirkaŭ si.

Mia unua Universala Kongreso — en Rejkjaviko, 1977 — donis ĉefrolon al nia ligiteco kun la UN-sistemo. Tiujare la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M’Bow, ĉeestis kaj alparolis Universalan Kongreson de Esperanto. Ĝuste dum tiu historia kongreso mi persone konatiĝis kun Ralph Harry. Mi kompreneble konis la esperantigon de la UDHR — neniu serioza esperantisto tiutempe povus ne esti leginta ĝin — kaj mi atendis distancan, neatingeblan figuron. Sed min tuj frapis lia facilvente universala amikemo al ĉiuj. Li kapable esprimis tiun amikemon — sen plebismaj troigoj, sed sen elitismaj kompromisoj. Tiucele li uzis ŝercemon bazitan parte sur vortludoj. Per gestoj kaj ironia tono li malkaŝe montris, ke li ne havas altan opinion pri la literatura nivelo de tiu humuro, sed simple ĝin uzas por establi amikan etoson.

Revenvoje el Islando, en la flughaveno Keflavík, konversacio inter Victor Sadler, Humphrey Tonkin kaj mi atingis la konkludon, ke de tiam mi reprezentu UEA en la novjorka sekretariato de UN. Humphrey tuj klarigis al mi, ke tio signifos intime kunagi kun la aŭstralia delegacio al UN, estrata de Ralph Harry. De septembro 1977 ĝis januaro 1979 mi agis tiurole sub la sentrude instrua kundirektado de Humphrey kaj de Ralph, kiu emeritiĝis ĉirkaŭ la fino de 1978. Ĉe nia adiaŭa tagmanĝo kun Ralph, li diris al ni, ke li intencas restadi ĉefe en Kanbero. Mi tial jam anticipis pli da kontakto kun li.

Ĉar ni jam sciis, ke la jaron 1979 mi pasigos en lia lando — ĉefe en Melburno (postenante kiel lingvisto en la tiea universitato), sed krome turisme en Sidnejo, Novkastelo kaj ankaŭ lia Kanbero. Dum tiu jaro mi plurfoje havis okazon vespermanĝi kun Ralph. Ĉe tiuj vespermanĝoj mi aŭdis de li postkulisajn klarigojn pri la metodo uzi la leĝeran humuron por funkciigi amikan konversacian etoson sen troa trudado de specifaj opinioj. Li ankaŭ menciis iujn demandojn, pri kiuj grave ŝanĝiĝis la ĝenerala opinio inter lia junaĝo kaj la nuno. Mi memoras ĉefe lian punkton pri la rajto de patologie intelektodeficitaj homoj generi kaj varti infanojn — en sia junaĝo li akceptis la tiutempan preferon, ke ili prefere restu seninfanaj, kaj nun li lernis de posta generacio la nove vastiĝintan opinion, ke ili fakte rajtas varti infanojn kaj ke tio ne misefikas sur la kreskon de tiuj infanoj. Ralph emfazis, ke ni kutime ne havas sciencan bazon por forte apogi aŭ malapogi difinitajn proponojn, kaj ke tamen ni devas respondece agi surbaze de niaj plej klaraj komprenoj.

Mi vive memoras Esperanto-societan prelegon de Ralph, en kiu li reliefigis la gravecon por li de la tekstoj Vivo de Zamenhof (Privat) kaj La danĝera lingvo (Lins). Li estis prave — sed senorgojle — kontenta esti trovinta por siaj komentoj la nekutiman titolon “Kial mi restas esperantisto”, kiu sufiĉe devojiĝis de la troege ŝablona “Kial mi estas esperantisto” por veki kaj konservi la intereson de la societanoj, sed ne tiomege aspiris al beletraj pintoj, ke ĝi ĉesus funkcii kiel publika prelego. Ni ĝoju, ke Ralph tiel kapable kontribuis ne nur al la struktura agado por la homaj rajtoj, sed al la konkreta efektivigo de la rajto de la publiko havi ĉirkaŭ si bonan komunikan etoson, en kiu floras la serioza sed senpompa diskutado cele al pli bonaj solvoj. Mi perfidos lian modelan ŝercemon, se mi perdos la okazon memorigi al la legantoj, ke mi, granda admiranto de lia modelo, estas malkapablega sekvanto lia! Mi des pli fervore omaĝas al liaj atingoj en la aktiva strebado por pli justa mondo.

Probal Dasgupta

Institucio Hodler 40-jariĝis

La julia-aŭgusta numero de Esperanto en 1968 raportis pri plano de la Estraro de UEA lanĉi kampanjon por “fortikigi la financan bazon de la Asocio”. La artikolo emfazis: “Ne ekzistas en la mondo kulturaj organizaĵoj, laborantaj sen iu ajn subvencio, kiuj povas funkcii sen deficitoj nur per siaj membrokotizoj. Iliaj manoj estas ligitaj pro konstanta monmanko. Prosperas nur tiuj, kiuj trovis aliajn fontojn de enspezoj.”

La kampanjo celis kolekti kapitalon, kies rento liveru al UEA ekstrajn rimedojn aldone al kotizoj. Rezulte, la 28-an de oktobro estis starigita fondaĵo, kies oficiala nomo fariĝis Institucio Hodler ’68. Ĝi ricevis propran juran personecon en Nederlando, kun estraro nomumata de la Estraro de UEA. Ekde la komenco ĝi kolektis donacojn kaj pruntojn sen rento aŭ kun malalta rento. La unua estraro konsistis el E.L.M. Wensing (prezidanto), Maurice Jaumotte kaj Evert J. Woessink, kiuj membris ankaŭ en la Estraro de UEA. Marianne Vermaas, kiu samjare rezignis kiel Direktoro de la Centra Oficejo, fariĝis la unua administranto.

La nuna prezidanto de la Institucio estas Grégoire Maertens, kiu eniris la estraron unuafoje en 1970 kaj estas prezidanto ekde 1986. En la estraro membras krome Ans Bakker-ten Hagen, Renato Corsetti, Ivo Durwael kaj Ilja De Coster, kaj la administranto estas Pasquale Zapelli. La ĉefa havaĵo de Institucio Hodler estas domo en Antverpeno, kiu estis akirita en 1980 kaj kiun luas Flandra Esperanto-Ligo kaj la Antverpena Esperanto-klubo “La Verda Stelo”. Ĉi-jare la Institucio aljuĝis subvenciojn je la suma valoro de 9 200 eŭroj. La plej grandan subtenon, 5 000 eŭrojn, ricevis Fondaĵo Canuto. Projektoj ekster UEA ricevis 1 700 eŭrojn.

Kiu deziras prunti aŭ donaci monon al Institucio Hodler, bv. kontakti la Centran Oficejon por pli detalaj informoj.

(GaKo)

Recenzoj

Trezorego de nia literaturo

Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. Geoffrey Sutton. New York: Mondial, 2008. 728 p. 24 cm. ISBN 9781595690906. Prezo: € 45

Ege impona libro publikiĝis julie 2008 — anglalingva enciklopedio de la originala literaturo en Esperanto dum la unuaj 120 jaroj de nia lingvo. Ankaŭ bele eldonita — plia bona laboro de Mondial.

En sia antaŭparolo Humphrey Tonkin faras trafan demandon, kiun verŝajne multaj ne-esperantistoj farus: kiel tiel-nomata konstruita lingvo entute povus havi literaturon? Nestudintoj foje estas tiom konvinkitaj pri la neeblo de tia literaturo ke ili eĉ ne sentas bezonon kontroli — ili simple “scias” ke tio ne eblas! Kiel nia forpasinta amiko, Claude Piron, dirus france l’ignorance ignorée (nekonscia nescio). Sed eĉ la plej obstina nescianto havus problemojn nei la ekziston de nia literaturo post la apero de ĉi tiu interesega libro, kaj pro tio Geoffrey Sutton meritas niajn gratulon kaj elkoran dankon.

Fakte temas pri librego: sur 728 paĝoj la aŭtoro sisteme pritraktas jarcenton kaj kvinonon de la unua vere monda literaturo. Ni citu el la dulingva rekomendo de la prezidanto de EVA / Esperantlingva Verkista Asocio, Mauro Nervi:

La literatura memoro estas la kerno de kulturo ... Ĉi-tiu monumenta verko estas ne nur literatura historio, sed pli ĝenerala prezento de nia literatura kulturo, inkluzive de nia kritikarto. ... Geoffrey Sutton ... kreis la ĝis nun plej kompletan kaj konvinkan prezenton de la Esperanta literaturo ĝenerale. Esperanto ... estis literatura lingvo ekde sia plej frua komenco.

PEN International fine agnoskis Esperanton kiel literaturan lingvon en 1993, post pli ol jarcento de literatura verkado, sed ni ĉiuj konas ne-esperantistojn, eĉ klerajn, kiuj ial ankoraŭ ne rimarkis tion. Nun ni havas konkretan kaj imponan libron, en la angla lingvo, por montri al la dubantoj. Laŭ mia sperto dum ekspozicio en la Eŭropa Parlamento la 14-an de julio 2008, montri tiun libron ja efikas, kaj aldone konvinkas la akademiaj atingoj de Geoffrey Sutton en la sveda, la finn-ugraj kaj aliaj lingvoj.

La verko komenciĝas per utila enkonduko por anglalingvanoj kiuj ne konas Esperanton, do estos espereble la granda plimulto de ties legantoj. Ĝi tuj alfrontas unu el la plej enradikiĝintaj antaŭjuĝoj, la tre disvastiĝintan miskomprenon pri tiel-nomata “artefariteco” de Esperanto. Sutton citas Janton (p. 5): La koncepto “artefarita lingvo” ne havas sencon, nek en scienco nek en arto. La lingvistiko preferas la terminon “planlingvo”. Tro ofte Esperantistoj akceptas tiun sensencan terminon, aŭ eĉ mem uzas ĝin. Prave André Cherpillod atentigas pri tiu eraro en sia lastatempa verko pri vera artefarita lingvo, Solresol (Dore Doremilado Solresol). La enkonduko plue priskribas la literaturan evoluon de Esperanto, la demandon kial verkistoj entute elektas verki Esperante, la skolojn kaj ĝenrojn, la agnoskon fare de la ekstera mondo kaj la estontecon. Tre utilas (p. 18) la tratempa listo de la 46 plej gravaj verkistoj por enkonduki novulon en nian literaturon. Kvankam malfacilas trovi du literaturkritikistojn kiuj konsentus pri la tuta listo, almenaŭ pri la verkistoj kiuj ne eniris ĝin, ĝi ŝajnas enhavi ĉiujn “grandulojn”, de Zamenhof, Privat, Miĥalski, Kalocsay kaj Baghy, tra Auld, Mattos, Boulton, Goodheir, Ragnarsson, Urbanova, ĝis Štimec, Camacho, Steele, Ungar, Neves, Montagut ktp. Sed kial ne Grabowski?

La enciklopedio dividas la literaturon de Esperanto en kvin periodojn, kaj donas koncizan enkondukon al ĉiu periodo:

1) 1887-1920: Primitiva Romantikismo kaj la Starigo de Stilo.

2) 1921-30: Matura Romantikismo kaj Literatura Florado.

3) 1931-51: Parnasismo kaj Matureco.

4) 1952-74: Post-Parnasismo kaj Modernismo.

5) 1975-: Popularigo de la Romano, Eksperimenta Poezio, Postmodernismo.

La priskriboj fariĝas pli longaj kaj ampleksaj laŭ la evoluo de la literaturo mem — de 52 paĝoj por la unua periodo ĝis 174 paĝoj por la kvina. Ne eblas en mallonga recenzo eĉ listigi la trezorojn de tia verko, sed ĝenerale ĝi estas praktika kaj bone organizita verko. Sutton prave substrekas la konvinkon de Zamenhof pri la graveco de literaturo por nova lingvo. Ne ĉiuj lingvoiniciatantoj, aŭ pli precize lingvoiniciatuntoj, konsentis kun li pri tio, kaj tio eble iom klarigas kial venkis Esperanto! Aparte menciindas (p. 403) ke Esperanto bezonis 70 jarojn por produkti la unuajn 50 romanojn, sed nur 14 por la duaj 50!

Du aliaj aferoj interesos multajn: la kvanto da paĝoj kiuj traktas diversajn aŭtorojn, kaj la kvanto da aŭtoroj en Esperanto kies verkoj estas publikigitaj en naciaj lingvoj. Mi menciu nur kelkajn de la pli konataj aŭtoroj kaj ties kvanto da paĝoj en la verko: Auld 15, Kalocsay 13, Baghy 10, Boulton 10, Ragnarsson 10, Camacho 7, Steele 6, Nemere 6, Štimec 5, Zamenhof 5. Menciindas ankaŭ Sara Larbar, la unua denaskulo kiu verkis romanon (Karuseloj, 1987); kaj Valdemar Langlet, kunlaboranto de Raoul Wallenburg en la dummilita Budapeŝto, kiu havis la ideon disdoni la svedajn ambasadajn leterojn (skyddsbrev) kiuj savis la vivon de 10 mil judoj. Kiomas niaj aŭtoroj kies verkoj estas tradukitaj kaj publikigitaj nacilingve? Nun facilas respondi: hungare 49, angle 46, itale 30, ukraine 28, pole 26, france 20, japane 20, rumane 20, nederlande 19, kroate 18, vjetname 17, germane 14, portugale 14, ruse 13, ĉine 12, ĉeĥe 10, finne 9, hispane 8, islande 8, skotgaele 8, svede 8, litove 5, kaj estas multaj lingvoj kun malpli ol 5.

Ekzemple, estas pli ol kvar paĝoj pri Albert Goodheir, la tradukanto de la plej bela poemo en la irlanda lingvo, La Noktmeza Kortumo, kiun mencias Sutton sur paĝo 398.

Eraroj? Ege malmulte. Ni menciu nur unu: “Mc”, kiu uziĝas en Irlando por anglalingvaj sed ne por irlandlingvaj familiaj nomoj, devus esti “Mac” en la irlandaj nomoj “MacGiolla Gunna” kaj “MacGiolla Meidhre” (p 398).

Estas enhavriĉa sekcio pri la lingva strukturo kaj kreivaj kapabloj de Esperanto, kiu entenas specimenajn literaturajn tekstojn, vortaron por la tekstoj; estas ampleksa etskribita 68-paĝa bibliografio; sekcio pri la kulturo de Esperanto, kiu citas duonpaĝon de la tre interesa hispanlingva libro de Antonio Valén, El esperanto: lengua y cultura (2004); informoj pri interlingvistiko, bibliotekoj, retejoj, Esperanto en radio; kaj fine pli ol 50-paĝa indekso, kiu faciligegas serĉadon.

Resume: nemalhavebla verko por ĉiu, kiu celas ekkoni literaturon, aŭ eĉ efike antaŭenigi nian originalan Esperanton.

Seán Ó Riain

Li ne pigras sur siaj laŭroj

La lingvo serena. Plena originala verkaro. Baldur Ragnarsson. Pisa: Edistudio, 2007. 799p. 18cm. ISBN 9788870360783. Prezo: € 27,00

Sur la skribotablo de la recenzanto kuŝas volumo ne nur dika, sed ankaŭ tre riĉa, bunta kaj ampleksa. En ĝi defilas ne malpli ol 108 poemoj kaj 66 plurĝenraj kaj malsamlongaj prozaj tekstoj de la konata kaj elstara islanda poeto, literaturkritikisto, eseisto kaj tradukisto Baldur Ragnarsson (n. 1930), krom uverturo de 7 diversaŭtoraj eseoj pri lia poezio.

Marjorie Boulton (Etaj pensoj antaŭ ega kolekto), Jorge Camacho (Baldur Ragnarsson, duklinga poeziisto) kaj Edwin de Kock (Baldur Ragnarsson kaj mi) elmetas ĉefe personajn rememorojn pri konatiĝo kun la aŭtoro kaj senpretende ŝparvortajn (tamen interesajn) pripensojn pri la ĉefaj facetoj de lia talento. Same mallonge sed tre dense Probal Daŝgupto (Proceza poeto) liveras originalan, profundan kaj fruktodone cerbostreĉan analizon pri kelkaj poemoj el la kolekto. En pli longa (19-paĝa) eseo (La poezio de Baldur Ragnarsson: tradiciismo renkontas modernismon) Humphrey Tonkin trafe lokas la aŭtoron en la historia fluo de la Esperanta poezio, skizas liajn ĉefajn literaturajn influojn, kaj verdajn kaj etnajn, kaj ligas lian poemadon al lia propra literatura teoriumado, renkontebla en la dua parto de la nuna volumo. La simillongan (16-paĝan), erudician kaj konvinkan eseon de Nicola Ruggiero (La ĉerizarboj de Baldur Ragnarsson) okupas nur unu ĉefideo: la influo (ĉu evidenta, ĉu kaŝa) de la greka poeto Konstantinos Kavafis sur la produktadon de nia islanda bardo. Ĉi unuan parton inde epilogas 28-paĝa eseo de Mauro Nervi (Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento), legebla ankaŭ rete*. Ĝi pintas ĉi-parte, ne tiom pro sia longeco, sed ĉefe tial, ke ĝi fake, gvide kaj detale (tamen sen vanaj digresioj) traarkas la tutan poezian itineron de nia serena eminentulo. La suprajn eseojn (precipe la lastajn kvar) mi rekomendas legi almenaŭ dufoje: antaŭ kaj post tralego de la tuj sekvaj poemaroj. Tion mi faris kun granda profito.

* www.liberafolio.org/2007/baldureseo/?searchterm=Ragnarsson

La duan parton malfermas la du konataj poemaroj Ŝtupoj sen nomo kaj Esploroj, eldonitaj de Régulo Pérez ĉe Stafeto, respektive en 1959 kaj 1973, kaj fermas fasketo de 16 Aldonaj poemoj, verkitaj inter 1955 kaj 2007 kaj distie publikigitaj aŭ unuafoje aperantaj. Nervi informas, ke la du poemaroj prezentiĝas en formo reviziita ekskluzive por ĉi tiu eldono. Kvankam la ŝanĝoj estas nek multaj nek gravaj, tamen komparo inter la Stafeta kaj la Edistudia eldonoj montras konstantan zorgon precizigi la tropojn kaj poluri la lingvaĵon: [plen’ > fort’] kaj virto, larĝegaj stratoj > stratoj sen difino, vojon [fari > plani], vako [ankoraŭa > finomanka], molliniaj > mole konturaj, kun multa scienco > ja tre erudicie, [ridetis > grimacis] triste, [ŝvelantan > veluran] molon, sunaj sagoj tiklis miajn [plandojn > vangojn]. Aliiĝas ankaŭ la titoloj de apartaj poemoj: La magoj > La optimistoj, Akvoj > Speguloj, Vi skribis pri la vitroj > Vitroj. En la unua alititola poemo la aŭtoro proponas ankaŭ, inter pluraj etaj plibonigoj, kuriozan pronoman modifon [ni > ili], kiu ŝanĝas la tonon de la mesaĝo kaj eble signas subkonscian distanciĝon disde la kristana tradicio. En alia poemo metamorfoziĝas eĉ tuta mitologia figuro, bedaŭrinde kun mistajpo: de Sizifo > de la riverdio Sefizo (anstataŭ la ĝusta Cefizo). En Ŝtupoj sen nomo, kelkaj poemoj el la Tria Ŝtupo (12a, 13a, 14a, 16a, 17a) draste transformiĝas enhave, kvankam ne metrike. Samverke kaj samŝtupe, la poemo 19-a liveras la finan verson, kiu mankas ĉe Stafeto (verŝajne pro komposta koboldo) kaj la 21-a prezentas plibonigon en la 5-a strofo kaj ege pli bonan redakton de la lastaj tri strofoj. Interesajn modifojn ricevas ankaŭ la prologo de Esploroj. Maturiĝo alportas bezonon pluraligi, nuanci kaj mildigi: Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti [disfluantan penson > disfluantajn pensojn kaj impresojn] por [ĝin > ilin] fiksi en spaco kaj tempo; La sentoj estas [la miaj; > miaj,] [neniel aliaj personoj > aliaj personoj apenaŭ] povas ilin sperti absolute same; mi ja deziras doni, ne nur elmeti mian memon sur publikan tablon por profana dissekcado > mi deziras laŭeble partoprenigi aliajn en miaj spertoj, sentoj kaj pensoj.

La poezio de Ragnarsson estas intelekte postula. Oni ne serĉu en ĝi lindajn madrigalojn aŭ pepajn najtingalojn. Kvankam serena, lia liro abomenas serenadojn. Ĉio ĝermas, disvolviĝas kaj vortumiĝas ene de lia fekunda kaj kribrema menso. Ankaŭ eksteraj pejzaĝoj tien transŝoviĝas kaj tie trovas sian ekzistokialon. Ĝi elfiltras frapan aŭ subtilan gangon (eĉ kiam ĉi lasta fontas el kulturaj aŭ metrikaj konvencioj) kaj liveras rafinitan, puran, iasence perfektan poezion. Al liaj poemoj eblas kaj indas reveni ofte. Oni trovas ilin ĉiam novaj, defiaj kaj stimulaj. La sama leganto en malsamaj okazoj eble malsame interpretos liajn bildojn kaj figurojn. Tio venas ne de eventuala komplikeco aŭ hermetikeco de lia poezio, sed de trajto, kiu diferencigas poeton eternan disde poeto nur efemera aŭ laŭmoda: la kapablo naski mensan malkvieton.

La trian parton ĉi-voluman konsistigas eseoj, artikoloj, prelegoj, recenzoj, prefacoj kaj postparoloj, dediĉitaj al tri ĉefaj temoj, al kiuj respondas sama nombro da ĉapitroj: Esperanta literaturo originala kaj tradukita (216 p.); literatura teorio (141 p.); islandaj lingvo kaj literaturo (96 p.). Pri ĉiuj ĉi temoj Ragnarsson montras sin fidinda fakulo. Tamen li ne kirasas sin per apenaŭ penetrebla ĵargono, bedaŭrinde ofta ĉe fakuloj. Lia stilo fluas, kaj ĉiam klaras lia maniero aliri, elmeti kaj ekspliki ŝajne komplikajn aferojn. Elstaran lokon, ne nur ĉi-parte, sed en la tuta kolekto, okupas lia 64-paĝa La poezia arto, aro de kvin prelegoj faritaj kadre de la 26-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo en 1986 kaj libroforme eldonitaj de Artur E. Iltis (t.e. de Reinhard Haupenthal) en 1988. Jen nepra legaĵo por iu ajn serioza amanto aŭ studanto de la Esperanta poezio. Fine de la kvina prelego la aŭtoro atentigas, ke la temo estas vasta kaj malfacile traktebla kaj ke ĝi eventuale impresis vin kiel komplika, eble tro komplika en mia prezento. Tamen lia timo estas tute senbaza: post lego kaj relego de lia eskvizita pritrakto, ĉio ŝajnas ege klara kaj travidebla. Poeto kaj eseisto osmoze kunekzistas en la sama persono. Ili nutras kaj influas sin reciproke. Tio estas eble la ĉefa ŝlosilo de la unikeco de Ragnarsson kiel Esperanta verkisto.

La libro plaĉas ankaŭ kiel fizika produkto. Ĝi estas kompetente redaktita kaj bele eldonita. Ĝin ŝirmas glacea jaketo kun plenpaĝa kolora portreto de la aŭtoro. La unua jaketa faldoklapo cite resumas la sintenon de Ragnarsson pri la lingvo kaj ankaŭ pravigas la titolon de la kolekto: ĝia fonetika skribmaniero, ĝia vortofara travidebleco, ĝia celado al alta idealo, similas al serena ĉielo. [...] Tian senton pri Esperanto kiel lingvo serena mi transportis tute senbare kaj nature en ĝian literaturan mondon.

Feliĉe la subtitolo plena originala verkaro ne plu estas aktuala. Nur kelkajn monatojn post la nuna eldono, aperis ĉe Mondial La neceso akceptebla, 116-paĝa volumo, kiu enhavas la plej novajn originalajn poemojn de la islanda verkisto, kreitajn en 2007 kaj 2008. Krome, sameldoneje kaj preskaŭ samtempe eliris du pliaj dikaj elislandaj tradukoj de Ragnarsson. Sojle de 80-jariĝo, nia serena poeto videble ne pigras sur siaj laŭroj nek formetas sian plumon.

Laste mi menciu, ke en la nuna kolekto mankas la poemo Post tiom da jaroj, aperinta en la festlibro Speciale por Henri Vatré (p. 58), eldonita de Artur E. Iltis en 1988. Interkonsente kun la aŭtoro, mi plene citu ĝin recenzoŝlose, por iel ripari la mankon:

Post tiom da jaroj verki trasenteme
ne plu senciĝas, ĉeas la realo
komplika tro, kaj kontraŭ lasta falo
nenio nin protektas.
Tamen ĝeme
ni ne esprimu nin, dum tiuj ondoj
plu nin subportas, kies vastaj krestoj
neniel cedas pri siaj brilogestoj
sub ĉiel’ ŝanĝiĝanta.
Vagabondoj
ni kredas nin, sed tamen niaj ŝipoj
gvideblas minimume, ilin pelas
ventoj kaj kurentoj, kaj nenion celas
homdeciditan, forestas la precipoj.
La rando nin atendas, ne haveno,
falo duobla: de ŝipoj kaj kurteno.

Gonçalo Neves

Avo Frosto respondos en Esperanto!

Kristnasko 2008 alvenas kaj centmiloj da infanoj el la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Ekde 2002 la infanoj kiuj skribas Esperante, ricevas la respondon en Esperanto.

Ni invitas esperantistojn, junajn kaj junkorajn, malkovri tiun kristnaskan tradicion kaj skribi al Avo Frosto. Simple sendu manskribitan leteron al:

AVO FROSTO, NORDA POLUSO, KANADO — CANADA, HOH OHO

Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn, eĉ se skribitaj de etaj manoj kiuj lernas skribi. Ne forgesu klare skribi vian nomon kaj adreson por certigi ricevon de respondo.

Krome, indiku klare ke la letero estas en Esperanto ĉar la helpantaj koboldoj ne ĉiam rekonas pri kiu lingvo temas.

Normand Fleury
koboldo por la Kanada Poŝta servo

Loke — fake — persone

UKRAINIO: La 11-an de oktobro, 2008 okazis en Odeso jam la 4-a lingva festivalo Ĉielarko de lingvoj, dediĉita al la Jaro de Lingvoj 2008, Tago de Lingvoj — la 26-a de septembro, kaj Ago-Tago — la unua sabato de oktobro. Organizis kaj gvidis ĝin la Odesa junulara Esperanto-klubo “Verdaĵo”. Ĉi-jare ĝin partoprenis kelkcent personoj, kiuj aŭskultis prezentadojn de la lingvoj: azerbajĝana, araba, bjelorusa, bulgara, ĉina, Esperanto, germana, greka, hindia, itala, korea, kurda, latina, malaja, persa, pola, rusa, vjetnama.

Tatjana Auderskaja

BOSNIO-HERCEGOVINO: Komence de septembro la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino okazigis provan Sanmarinecan Universitatan Sesion (SUS) en Banjaluko, Bosnio kaj Hercegovino. Partoprenis dudeko da anoj el 8 landoj, kun subteno de la loka universitato kaj sub la lerta organizado de la loka AIS-profesoro Ljubiša Preradović. La malfermon en la festa salono de la banjaluka Akademio de la Artoj, en la rektoreja domo de la universitato, gvidis OProf. Hans Dietrich Quednau, senatano de AIS. La sesion persone salutis kaj bonvenigis Predrag Gluhaković, bosnia-hercegovina ministro. En la stud-programo okazis kvar kursoj de po ok lecionoj, pri jenaj temoj: Geografia informprilaborado (OProf. Quednau), Teknikoj kaj metodoj de mensa laboro kaj ergonomiaj mezuroj de fizikaj kaj de psikaj pen-elspezoj (EProf. Lewanderska-Quednau), Informadika modelado (EProf. Preradović), kaj Bazaj principoj de la religia turismo (EProf. Leonov). Fine de la sesio du kandidatoj defendis en publikaj ekzamenoj la rezultojn de sia studado: Sukcese bakalaŭriĝis Małgorzata J. Komarnicka kaj doktoriĝis Friedrich Josef Dörr, en la sekcioj morfo-scienca kaj homscienca de AIS. La Ĝenerala Asembleo de AIS planas en 2009 okazigi SUS-on en Bjalistoko, parte dum kaj post la 94-a Universala Kongreso de Esperanto.

AŬSTRIO: La 1-an de decembro 2008 aperis la aŭstria poŝtmarko “esperanto.net” okaze de la jubileo “100 jaroj de Universala Esperanto-Asocio”. Unu ekzemplero estas senkoste havebla ĉe: e...@chello.at.

Walter Klag

VJETNAMIO: Dum sia vojaĝo al sudorienta Azio meze de oktobro Amri Wandel renkontiĝis kun vjetnamaj esperantistoj en Hanojo kaj Ho-Ĉi-Minh-urbo. En Hanojo kunordigis la renkontiĝon Nguyen Xuan Thu, ĝenerala sekretario de Vjetnama E-Asocio. En HCMU li renkontiĝis kun granda grupo, i.a. kun Tran Kuan Ngok, Vicprezidanto de VEA kaj VP de KAEM, s-ino Wu, filino de la fondinto de la E-movado en Vjetnamio, kaj kun pluraj gejunuloj. La renkontiĝo okazis en la “Palaco de la Paco” kie esperantistoj renkontiĝas ĉiumonate.

INSTRUADO: La Nederlanda ILEI-Sekcio, NGGE, okazigis la 4-an de oktobro 2008 sian tradician Studotagon en la Andreo Cseh-Domo, sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto, en la urbo Hago. Ĉi-jare la ĉefpreleganto estis Stano Marček, redaktoro de la revuo Esperanto kaj aŭtoro de la verko Esperanto per rekta metodo. Li vigle prezentis la 20 versiojn de sia metodo en diversaj lingvoj kaj ankaŭ la vastan serion de akompana materialo: sondiskoj kun modela parolado, fabeloj, bildoj ktp.

S-ino Kasia Marciniak, Sekretario de UEA, prezentis Pollandon, la landon de la sekvajaraj someraj E-aranĝoj (Universala Kongreso kaj ILEI-Konferenco) kaj Atilio Orellana Rojas vokis la atenton de la ĉeestantoj al la projekto iniciatita de Vladka Chvatálová pri subteno al orfoj en Benino.

Atilio Orellana Rojas
NGGE-Sekretario

TOLKIEN: En la virtuala mondo Dua Vivo spekteblas tre interesa kaj serioza prelego de Anna Löwenstein pri Tolkien. Ĝi estas tre zorge redaktita kaj abunde ilustrita de Emilio Cid el Brazilo. La prelego spekteblas ĉe: http://parolumondo.com/2008/06/15/ringoj/.

BOCIORT: Post la pasintjara impona volumo E-lingva Esperanto: Movado. Strategio. Estetiko. Rakontoj (Timişoara, 652p.), la rumana profesoro, nun loĝanta en Germanio, regalas sian legantaron per nova, same impona rumanlingva volumo aperinta ĉi-jare ĉe la eldonejo Arpeggione (Cluj-Napoca; 660p.) kaj titolita Convingeri, opinii, atitudini (Konvinkiĝoj, opinioj, sintenoj). Triono el la libro (kaj ĉiuj fotoj en ĝi) estas dediĉita al Esperanto, kaj kovras 30 jarojn da poresperanta agado de la aŭtoro, kaj en Rumanio kaj ekster ĝi.

I.O.

Tra la mondo

La 40-a Korea Kongreso

La 18-an kaj la 19-an de oktobro 172 esperantistoj el 5 landoj (Koreio, Ĉinio, Finnlando, Japanio, Nepalo) partoprenis en la 40-a Korea Kongreso de Esperanto, okazinta en Ohmyland Busan (refreŝiga ripozejo por junuloj).

La kongresa ĉeftemo estis Esperanto en perspektivo: en la nova ondo de monda civilizacio. Inter la ĉeestantoj troviĝis la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller, invitita de Korea Turisma Organizo. Li vizitis la urbon Busan ne nur por partopreni la kongreson, sed ankaŭ por taksi la kondiĉojn de ĉiuj vidpunktoj, rilate al la eventuala okazigo de Universala Kongreso en la urbo iam en baldaŭa jaro.

Kadre de la kongreso okazis simpozio sub la kongresa temo. Laŭ la prezido de Ho Song, vicprezidanto de KEA, kvar anoj surpodie prelegis kaj diskutis: Park Yongsung, sekretario de la Busan-Kyeongnama filio de KEA, starigis demandojn por alvoki pli aktive pensi pri la E-movado, montrante ekzemplojn de fiŝkaptado surekrane; Kawanisi Tetsurou, estro de Isikawa Esperanta Asocio, prezentis la E-movadon de Isikawa Esperanto-grupo. Li akcentis la bezonojn de aktiva E-lernado, reciprokecon de amikecaj kaj kulturaj interŝanĝoj kaj informadon al “ne-Esperantujo” pri Esperanto; Peng Zhengming, vicprezidanto de Wuhan Esperanto-Asocio kaj konstanta konsilanto de ĈEL, prezentis la aktualan E-movadon en Ĉinio kaj informis pri la revigliĝo de E-movado en Ĉinio, t.e. multiĝo de junaj lernantoj, aktivuloj kaj interretaj hobiemuloj en Esperanto; Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, retrospektive raportis pri la E-movado de ĝia naskiĝo ĝis la nuna stato tra la malfaciloj. Laŭ li ni plenumadis niajn taskojn kaj prenadis respondecojn, kaj ni klopodas por ke homoj elektu Esperanton.

En la kongreso troviĝis fakaj kunsidoj por anoj de la Azia E-movado, katolikoj, kristanoj, oomotanoj, ŭonbulismanoj, vegetaranoj, KEA-redakcianoj ktp.

En du kongresaj universitatoj prelegis Kwak Jonghun (prez. de KEA-deputitaro) pri Esperanta kulturo en Koreio kaj Korea kulturo en Esperanto, kaj Osmo Buller pri UEA kiel reprezentanto de la esperantistaro en mondaj forumoj. Kwak Jonghun kronologie retrorigardis la historion de la Korea E-movado. Osmo Buller skizis la 100-jaran historion de UEA kaj prezentis la interrilatojn kaj kunlaborojn inter UEA kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, t.e. UN, Unesko kaj la iama Ligo de Nacioj.

LKK eldonis du specojn da biletoj kun la portreto de L.L. Zamenhof, nome 1 000 spesoj (valora ĉ. 0,6 eŭrojn) kaj 500 spesoj (valora ĉ. 0,3 eŭrojn), kaj donacis al ĉiu kongresano po 2 000 spesojn. Oni povis ĝui tiom da rabato per la biletoj en la libro-servo aŭ vendejo dum la kongreso. Furoris verda ĉemizo, kiun LKK faris kiel memoraĵon pri la 40-a Korea Kongreso de Esperanto. Multaj ĉeestantoj laŭdis LKK-n pro la pena laboro por la sukcesa kongreso.

Kim Uson

La 95-a Japana

La 95-a Japana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo Wakayama, de la 11-a ĝis la 13-a de oktobro 2008, kun 476 partoprenantoj, inkluzive de 17 alilandanoj el naŭ landoj.

La ĉefa temo estis Regiono kaj la mondo — Diverseco, Renkonto, Disvolviĝo. Du publikaj programeroj estis ĉefe plenumitaj kunlabore kun la loka Wakayama Unesko-Asocio. La unua, memore al la Internacia Jaro de Lingvoj, estis la simpozio Kial nun, Internacia Jaro de Lingvoj — Lingva diverseco kaj kulturo de dialogo, en kiu prelegis la konsilanto el la oficejo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko en Parizo Hattori Eiji. La dua estis la evento kun ĉirkaŭ 100 ĉeestantoj, kiuj kantis Sonorilon de l’ Paco en Esperanto kaj sonorigadis grandan sonorilon en la gubernia nacia heredaĵo Jiŝodo, preĝante por ke ne plu estu milito en la mondo.

Egawa Harukuni

Unuigitaj per la reto

En la ĉina urbo Foshan la 17-an de oktobro okazis lerneja eksperimento, ene de la kurso de Esperanto ĉe la Altlernejo pri Porprofesiaj kaj Teknikaj studoj, kun partopreno de 50 gelernantoj de la kurso, inter kiuj lernas kelkaj profesoroj.

Profitante la bonajn teknikajn eblojn de la lernejo oni aranĝis retbabiladon kun pola esperantistino Grażyna el la urbo Toruń. La junaj gelernantoj (16-20-jaraj) havis la okazon paroli kun ŝi pere de la reto, kaj eĉ vidi ŝin sur giganta ekrano. Ŝi kaj la gelernantoj interŝanĝis salutvortojn, faris facilajn demandojn, kaj ŝi eĉ povis rigardi kiel oni instruas Esperanton al la gejunuloj. Granda surprizo estis kiam sur la ekrano aperis brazila esperantisto Silvio Kniess, kiu ankaŭ ekbabilis kun ili. Ĉiuj, ĉefe knabinoj, estis ravitaj de li, alta, bonhumora, belaspekta. Por ili unuafoje en la vivo estis la eblo babiladi kun eksterlandanoj, kio kuraĝigis ilin en la lernado de Esperanto. Poste la lernantoj povis rete babiladi kun la franca esperantisto Michel Fontain. Ankaŭ loka televido ĉeestis la eksperimenton kaj favore raportis pri ĝi. Sekve oni decidis dufoje ĉiusemajne ripeti tiun interesan kaj allogan eksperimenton kun alilandaj samideanoj.

Onidire Esperanto estas lingvo malfacile lernebla por ĉinoj, sed tio tute ne validas por ĉi tiu kurso. Junaj homoj ja facile lernas, rapide adaptiĝas al prononcado de nova lingvo. Mi estas ege kontenta kaj kortuŝita instrui tiujn afablajn, ĝentilajn, laboremajn gejunulojn. La etoso en la klasĉambro estas tre amikeca kaj gaja. La organizantoj de la kurso, s-roj Jin Peng (lernejestro) kaj Liu Weizhuan (Ĝenerala Sekretario de la Kantona E-Asocio), deziras ke tiuj kursoj daŭre okazu.

Augusto Casquero

Forpasoj

Valeriano Casado Noguerol (1925-2008), sacerdoto, mortis la 16-an de oktobro en Osorno (Ĉilio), kie li estis delegito.

Bernard Golden (1925-2008) forpasis la 19-an de oktobro en Veszprém (Hungario). Li naskiĝis en Usono, sed ekde 1971 li vivis en Hungario, edziĝinta kun hungarino. Li estis arkeologo kaj laste laboris en la Muzeo de Bakony en Veszprém ĝis sia emeritiĝo en 1985. Li estis eksterordinare produktema aŭtoro, de kiu aperis pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj. De 1976 ĝis 1981 li prizorgis por tiu ĉi revuo la popularan instruan-amuzan rubrikon “Ekzameno E”. Li estis multfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, i.a. per la premio “Nova Talento” en 1976. Ĉe la Internaciaj Floraj Ludoj li gajnis la titolon “Florluda Majstro”. Li publikigis libroforme la rakontarojn Hieraŭ — hodiaŭ — morgaŭ (1982), Bestoj kaj homoj (1987) kaj Sango, sekso kaj scienco (1993), la romanetojn Infero en aŭtuno (1993) kaj Ŝamanoj en la kosmo (1994), kaj la teatraĵaron Antaŭ la kulisoj (1994). Golden, kiu lernis Esperanton en 1946, estis membro de la Akademio de Esperanto 1983-2001 kaj gvidis ĝian sekcion pri Ĝenerala Vortaro 1984-1998. Li membris en la estraro de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo 1981-1986. Parto de liaj prilingvaj artikoloj kaj konsiloj aperis en la libretoj Marĝene de la lernolibro (1982) kaj Kompletige al la lernolibro (1990). Al la 20-lingva, pli ol 1600-kapvorta muzeologia terminaro Dictionarium museologicum (1986) li kontribuis la Esperantan parton. Golden aliĝis al UEA en 1958 kaj estis dumviva membro ekde 1968. Li estis longe ankaŭ fakdelegito pri arkeologio, esperantologio kaj interlingvistiko.

Josef Hradil (1924-2008) mortis la 26-an de oktobro en Mnichovo Hradiště (Ĉeĥio), kie li ekde 1962 estis delegito kaj fakdelegito pri ĝenerala kaj interna medicino. Li havis pensionon, kiun li ofte disponigis al Asocio de E-istaj Handikapuloj. Li aktivis en Universala Medicina E-Asocio kaj longe gvidis la medicinistan sekcion de Ĉeĥa E-Asocio, redaktante ties bultenon Medicinistaj Informoj kaj poste la revuon Sano. En 1979 li aperigis Esperanta medicina terminaro, kiun li daŭre kompletigis; la 5-a eldono aperis en reta versio en 2008.

Ono Takao (1961-2008), konata kiel Taon, mortis la 11-an de oktobro en Jokohamo. Li estis fakdelegito pri komputiloj, programado kaj komputila muziko, kaj kreinto de la pop-bando “La Mevo”, de kiu en 1994 aperis la kasedo Vizaĝoj.

Paul Ronald (1925-2008), em. elektroinĝeniero, forpasis la 17-an de majo en Roxboro (Kanado), kie li estis longe delegito kaj fakdelegito pri inĝenierado. Dum pluraj jaroj li estis estrarano de Kanada E-Asocio, i.a. prezidanto 1972-1976.

William (Bill) H. Simcock (1918-2008), em. lernejestro, forpasis la 5-an de novembro en Leek (Staffordshire, Britio). Ekde 1983 li estis delegito en Stoke-on-Trent kaj fakdelegito pri georgismo, humanismo kaj mondcivitaneco. Li aktivis en Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio, i.a. kiel vicprezidanto, dum kelka tempo gvidis E-Asocion de Humanistoj, kaj aŭtoris la kolekton Humuraĵoj (1994; 2-a eld. 2000).

Alan Towsey (1917-2008), em. gimnaziestro, forpasis la 8-an de aprilo en Tahmoor (Aŭstralio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri lingvistiko. Esperantisto de 1930, li gvidis multajn E-kursojn kaj redaktis la lernolibron A translation course in Esperanto for advanced students de F. Banham (1979; 2-a eld. 1996). Lia ĉefverko estas Aŭstralia antologio (1988), kiun li redaktis.

Helmut Welger (1946-2008), advokato kaj psikologo, mortis la 12-an de majo en Marburg (Germanio). Li estis longtempa fakdelegito pri homaranismo, juro kaj psikologio. Sub la ŝildo Info-Servo li eldonis i.a. Tutmonda Esperantista Adresaro (1981), Kontribuoj al la norma esperantologio (1994), Homaranismo (1985; 3-a eld. 1996) kaj Survoje al pontokulturo (1987). Li evoluigis “kosmopolitan humanismon” kiel renovigon de la Zamenhofa homaranismo. En 1985 li lanĉis Marburgan Manifeston pri la taskoj de la E-movado, esperantismo kaj homaranismo kaj surbaze de ĝi iniciatis la fondon de Homarana Asocio, kies prezidanto li fariĝis.