Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 2

Malferme

Tago de la Gepatra Lingvo

Laŭ iniciato de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la nuna jaro estis proklamita kiel Internacia Jaro de Lingvoj, kies aktivadojn kunordigas Unesko. UEA de pli ol 50 jaroj estas kun ĝi en oficialaj rilatoj, post kiam ĝi en la fama rezolucio deklaris, ke la atingaĵoj de Esperanto kongruas kun ĝiaj celoj kaj ideoj. Ne mirige, ke la E-komunumo tuj reagis al la alvoko de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, ke la ideo “lingvoj gravas!” estu diskonigita ĉie, i.a. proklamante la kongresan temon de sia jubilea Universala Kongreso en Roterdamo-2008 Lingvoj, trezoro de la homaro. Tio estas iniciato sur la plej alta ŝtupo de la organizita E-movado.

Multaj aliaj estas kaj estos dum la tuta jaro 2008 entreprenataj loke. Ili estas kaj estos entreprenataj de esperantistoj, aŭ se vi preferas Esperanto-parolantoj, homoj kiuj sentas la profundan bezonon kaj scivolemon komuniki, rilati kun aliaj homoj sur regiona kaj monda, internacia niveloj. Multaj el ili ellernis Esperanton kiel laŭvican lingvon, aliaj konatiĝas kun novaj naciaj lingvoj jam ellerninte Esperanton. Tial la E-parolantoj estas pli konsciaj pri la lingvaj demandoj. Laŭ la propra sperto ili estas kapablaj argumenti, ke Esperanto estas pli justa solvo de la lingva problemo en la mondo, ebliganta lingvan egalecon al ĉiu, neatingeblan pere de la nacia lingvo. Ili estas ankaŭ kapablaj argumenti, ke Esperanto donas pli facilan solvon, ĉar ĝi estas pli facile lernebla kaj ellernebla ol kiu ajn nacia lingvo.

Kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj estas kelkaj tagoj apartaj, kiuj povas fariĝi en nia E-komunumo laŭvica okazo por denove deklari nin defende por la monda lingva heredaĵo, kontraŭstarante truditan tutmondiĝon, kiu ne respektas homojn, nek iliajn lingvojn kaj kulturojn. Unu el la plej proksimaj estas la Tago de la Gepatra Lingvo, solenota la 21-an de februaro nunjare jam la 9-an fojon.

En sia mesaĝo pri la solenado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008 la Ĝenerala Direktoro de Unesko atentigis pri la danĝero, ke en la daŭro de kelkaj generacioj povas malaperi pli ol la duono el la sep mil lingvoj parolataj en la mondo, kio estas reala minaco pri kultura malriĉiĝo de nia homa civilizacio. Por ni tio estas la okazo memorigi, ke esperantistoj strebas konservi ĉiujn gepatrajn lingvojn kaj en internaciaj kontaktoj ili proponas aplikon de neŭtrala lingvokomunikilo ne ekskludante la tiucelan uzon — sed kontraŭstarante trudan aplikadon — de nacia(j) lingvo(j) malaperigantan naciajn lingvojn de sur la monda scenejo.

Jam komence de la 20-a jarcento unu el la plej grandaj filozofoj Ludwig Wittgenstein diris: La limoj de mia lingvo difinas la limojn de mia mondo. Ĉiu lingvo estas portanto de la nacia identeco kaj ĝia kultura bunto, ĉiu estas trezora gemo en la monda lingvohereda diverseco. Ĉiu el la E-parolantoj havas pri tio plenan konscion.

Sed kion ni esperantistoj povas fari konkrete, utiligante la nunjaran Tagon de la Gepatra Lingvo?

Relegi kaj restudi en niaj grupoj kaj kluboj la pasintjaran Deklaron lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo de la tiama UEA-prezidanto, Renato Corsetti.

UEA proponas konkretan helpilon, inform-folion utiligeblan por informi neesperantistojn, kiel ni okupiĝas pri la gepatraj lingvoj, elŝuteblan ĉe la paĝo: http://www.uea.org/informado/gepatralingvotago.html.

Sed krome, valoras konatiĝi kun la situacio de niaj propraj naciaj lingvoj. Profundigi konojn pri danĝeroj aperintaj historie en ilia evoluo. Ekzemple poloj en la daŭro de la pli ol 120-jaraj dispartigoj, malgraŭ premo de la aneksintoj kaj elnaciigaj kampanjoj, sukcesis savi la komunan lingvon. Tio ebligis post la I-a mondmilito la renaskiĝon de la pola ŝtato kaj de la pola identeco. Sed tio estas ekzemplo de nur unu nacia lingvo. Ni povas kolekti pli multajn.

Valoras konatiĝi kun la nuntempaj danĝeroj, transformiĝoj en niaj naciaj lingvoj. Valoras konatiĝi kun institucioj ekzistantaj en la unuopaj landoj gardantaj la nacian lingvosubstancon. Valoras interŝanĝi tiujn konojn inter diverslandaj kluboj kaj grupoj kaj utiligi ilin prelege por la ekstera, nacia publiko, ekzemple en lernejoj troviĝantaj sub la patroneco de Unesko. Landnivele valoras informi pri tiuj iniciatoj proprajn Unesko-komitatojn kaj aliajn neregistarajn organizojn kun celoj similaj al la niaj kaj sur tiu platformo intimigi reciprokajn kontaktojn. Ne laste, necesas diskonigi informojn pri siaj aktivadoj, sukcesoj. Sciigante ilin al la landaj respondeculoj pri la informado, al UEA kaj ĝia informrespondeca estrarano.

En iu el siaj deklaroj, lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo, la Ĝenerala Direktoro de Unesko Koïchiro Matsuura deklaris, ke La gepatraj lingvoj estas unikaj tiusence, ke ili difinas la homajn estaĵojn ekde la enmondiĝo, liverante specifan alrigardon al la mondo, kiu efektive neniam malaperas, sendepende de la nombro de pli poste alproprigitaj lingvoj. La lernado de aliaj lingvoj estas la maniero konatiĝi kun alia mondpercepto kaj aliaj sintenoj. La nunjara Tago de la Gepatra Lingvo povas ankaŭ stimuli seriozajn esplorojn inter la Esperanto-denaskuloj, multfoje plurlingvaj, kaj junaĝaj E-lernantoj, por ricevi riĉan dokumentmaterialon pri la fenomeno La limoj de mia lingvo difinas la limojn de mia mondo. Tio povus esti ĝermo de estontaj studoj pri tio kiel — se parafrazi la vortojn de Ludwig WittgensteinEsperanto vastigas la limojn de mia mondo.

La baldaŭa Tago de la Gepatra Lingvo instigu nin rimarki alilandanojn, enmigrintojn en niaj landoj kaj konatiĝi kiamaniere estas realigata ilia rajto al la gepatra lingvo. La Tago de la Gepatra Lingvo stimulu nin proksimiĝi al ili kaj ankaŭ al ili proksimigi la idealojn kaj praktikajn eblecojn de la Internacia Lingvo, proponante niajn lingvokursojn, nian lingvokomunumon.

Fine, la nunjara Tago de la Gepatra Lingvo profundigante nian scion kaj konscion pri la neceso gardi la lingvodiversecon de la mondo, konsciigu al ni la moralan devon paroli laŭtvoĉe pri Esperanto, laŭ la vortumo de Renato Corsetti: negepatra internacia lingvo — gepatrolingvo-protekta.

Barbara Pietrzak
UEA-estrarano pri informado

Nia lingvo estas kaj celo kaj rimedo

Premion Deguĉi, “esperantistan pacpremion”, ricevis en Jokohamo pastro Duilio Magnani el Italio, Honora Membro de UEA. Li dum jardekoj helpas esperantistojn en evoluantaj landoj, precipe en Afriko, atingis agnoskon de IKUE kaj aprobon de Meslibro fare de la Sankta Seĝo, kaj iniciatis Esperantajn salutvortojn de la Papo je Kristnasko kaj Pasko. En preĝejo en Rimini li realigis Esperantajn kaj itallingvajn artajn mozaikaĵojn. Pri liaj aktivaĵoj intervjuis lin por nia revuo Carlo Sarandrea.

Kiel naskiĝis la ideo (aŭ la inspiro se vi preferas) uzi Esperanton por ornami la preĝejon?

Se mi devas esti sincera, la reala fakto, kiu instigis min ornami la malgrandan paroĥan preĝejon, estis la fino de mia IKUE-prezidanteco, ordonita de mia Episkopo. Oni ordonis al mi pli multe flegi la animzorgadon, kvazaŭ mi ne jam farus tion konscience kaj sindediĉe. Pro nostalgio kaj por venki mian E-izolitecon mi revis pri la pasintaj IKUE-atingoj kaj fantaziumis en la silento de mia preĝejo. En tia religia medio, kiam mi rimarkis la senornaman internon, naskiĝis la unua ideo plibeligi ĝin per la rememorigo de la plej grava evento por la katolika E-movado: la aprobo kaj eldono de la E-lingva Meslibro. Ĝi elvokis la unuan lingvan eventon en la historio de la Eklezio: papo Hadriano la 2-a, en la jaro 868, aprobis la uzon de la slava lingvo de fratoj Kirilo kaj Metodio por la tiutempa roma Liturgio. Do, kial ne bildigi la duan similan lingvan historian eventon en mia preĝejo? Tiuj slavaj sanktuloj sukcesis venki la barojn starigitajn de la roma kurio, kaj, kiel ili, ankaŭ la papo Wojtyła. Do, ni honoru lin. Sed, kiamaniere? Pli ol pentraĵojn mi preferas mozaikaĵojn. Tial estis decidite voki majstron pri mozaikaĵoj el la urbo Ravenna (patrujo de tiu arto), s-ron Antonino Vaccalluzzo, kaj mi komisiis al li bildigi la “misteron de la kristana Pasko”, metante je la centro vitralon kun la bildo de Jesuo Kristo resurektinta: la unua papa saluto en Esperanto farita “Urbi et Orbi” (al Romo kaj al la mondo) ringe kronigas la bildon de Kristo. Estis la jaro 1996 kiam aperis en la preĝejo la unua E-mozaiko. La plena konsento de la fidelularo instigis min projekti aliajn artaĵojn, ĝis lasta starigita okaze de la Esperantista Ekumena Kongreso, kiu okazis en Rimini septembre de 2003, tuj antaŭ la fermo de mia paroĥo.

Ĉu la elektita enhavo iel respegulas Vian vivon?

Kompreneble. La enhavo de la ornamaĵoj estas inspiritaj de religiaj temoj kaj paroĥa animzorgado, kiuj, kadritaj en la preskaŭ tridekjara poresperanta periodo, malfermiĝis al tutmonda horizonto per evangelizado kaj bonfarado pere de la internacia lingvo. Sed ne nur: la plej granda ĝojo por mi estas ekvidi, ke la fidelularo iom post iom malfermis sian bonfaran horizonton favore al mizeruloj, al ekumena kaj interreligia dialogo, kaj ĉio tio pere de Esperanto. Ĝi ne estas plu skandalo aŭ hobio, perdo da tempo kaj infaneca utopio.

Vidante Rimini hodiaŭ, la urbon de turismo kaj amuziĝo, oni ne pensus, ke ĝi povas esti urbo kun malfacilaj situacioj. Kaj tamen, en via biografio mi legis ke via infaneco estis malriĉa, ke vi eĉ almozpetis por povi studi.

Jes, mi ne hontas deklari mian kamparanan devenon. Male, mi sentas min orgojle filo de kamparanoj, tamen riĉaj nur je malsanoj kaj je familia ĝojo. Neniu povas forgesi sian infanecon, des pli se ĝi estis travivita precipe dum milita periodo, malproksime de la vilaĝo kaj eĉ hejmo. Mi komprenas nun pli bone, vizitinte la afrikajn landojn, la petojn de la malriĉuloj kiuj revas pri alfabetigo kaj studado, pli ol pri vivrimedoj. Pli facile oni akceptas la akvan soifon ol la klerig-soifon. Efektive, en ili mi revivas mian infanecon, kiam mi kun prezentbileto de mia paroĥestro frapis je la pordo de kelkaj bonŝanculoj de la vilaĝo kaj de la najbaraj urbetoj. Vere, la alfabetigo valoras pli ol la pano. Mia koro ploras, kiam al niaj gesamideanoj el foraj landoj mi devas respondi, ke mankas la mono. Efektive, oni ne povas certe monhelpi al ĉiuj, sed tio malvarmigas la sangon en la vejnoj.

Unu el viaj karakterizoj estas “kuraĝo” (cetere, eco tipa de via regiono): vi ne hezitas kontakti “gravulojn” por prezenti Esperanton kaj ĝian realaĵon. Ĉu ĉe aŭtoritatuloj dum la jaroj vi konstatis pli aŭ malpli favoran sintenon rilate al nia movado?

Bedaŭrinde, la malfavora ĝenerala sinteno pri Esperanto estas bone konata de ĉiuj. En nia religia medio, same. Tamen, se ni, anstataŭ paroli pri Esperanto, parolus pri konkretaj atingoj, ekzemple (por resti en la religia temaro) pri la Meslibro, la dekretoj de la vatikanaj instancoj, la paskaj kaj kristnaskaj bondeziroj de la papo je Pasko kaj Kristnasko, neniu kuraĝus moki onin. La malfavorantoj, fronte al faktoj kaj konkretaj realaĵoj, ne havas kontraŭargumentojn, kaj eĉ povas ŝanĝi opinion. Ne multe diferencas la pasinteco disde la nuntempo koncerne la sintenon fronte al Esperanto. Mokis min antaŭ 30 jaroj ĉu kardinaloj ĉu oficistoj, samkiel lastatempe pastroj kaj fideluloj, kiuj tamen ne konis min kaj neniam aŭdis aŭ vidis ion konkrete. En mia dioceza medio neniu, aŭ nur malmultaj kunpastroj, kuraĝas ankoraŭ moki mian agadon. Tamen, gravulo aŭ ne, konato aŭ nekonato, kiam oni, sen tro da vortoj, prezentas la Meslibron al kredantoj, aŭ al nekredantoj la “evangelion” de Maŭ, tiam oni vidas ŝanĝi la mienon kaj la sintenon, kiel mi spertis okaze de renkontiĝo kun iu kardinalo en Vatikano: li akuzis min ĉar mi perdadis valoran tempon anstataŭ animzorgi, sed, vidinte la E-verkojn de Maŭ, li respondis: “Oh! Vere, mi ne sciis pri tio”. Oni ne bezonas vortojn. Necesas faktoj. Tro da predikantoj kaj malmultaj atestantoj, oni diras religinivele. Same en Esperantio. Oni devas eniri la socion ne per belaj prelegoj, sed per videblaj kaj validaj faktoj kiuj celtrafu la atenton de la eksteraj aŭskultantoj. Ekzemple, efikas ege pli multe E-Meso en la Katedralo, des pli bone se ĉefgvidata de la loka Episkopo (des pli multe de Kardinalo), ol dek kongresoj.

Unu el la temoj kiujn oni ofte debatas ĉe esperantistoj, estas: ĉu Esperanto estas celo aŭ ĉu ĝi estas rimedo? Via agado esence ŝajnas resumo de la du tezoj. Kiujn projektojn pere de aŭ por Esperanto vi realigis?

Okaze de la 100-a datreveno de la apero de Esperanto en mia urbo Rimini mi pretigis broŝuron kiu resumas, interalie, la projektojn de nia rondo. Ne eblas ĉi tie listigi ilin ĉiujn, sed, por doni ideon, mi diru, ke ekde 1978 ĝis hodiaŭ ni realigis 47 projektojn en 22 landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio, egalvalore al pli ol 182 000 eŭroj (ĝi estas rimarkinda sumo, se konsideri la konsiston — vere limigitan — de nia eta rondo). Ĉiuj ĉi agadoj okazis (kaj okazas) pere de komunikado per Esperanto kaj, logike, pere de la lokaj esperantistoj. Tio signifas, ke oni starigas la ricevanton je egala digno kun la bonfaranto, pere de la komuna lingvo. Jen, laŭ mi, ekzemplo pri la valorigo de Esperanto, kiu, estante unue rimedo, fariĝas ankaŭ celo, ĉar, je la fino, la neesperantista bonfaranto decidas lerni ĝin por konservi kontakton kun la persono, kiun li ekkonis kaj helpis.

Semajno de Internacia Amikeco

Kun SIA-speca spico

La lasta semajno de februaro estas festata en la Esperanto-movado kiel la Semajno de Internacia Amikeco (SIA). Ĝi celas plivigligi kontaktojn inter esperantistoj de diversaj landoj kaj krei kaj plifortigi iliajn ligojn kun rondoj ekster la Esperanto-movado.

Ni diverse, kaj diversgrade, festas SIA, la Semajnon de Internacia Amikeco. La homoj alportas siajn florojn. Jen la miaj.

Vi antaŭscias la ĝenron, kaj permesos al vi konatulan rideton pri la kutimoj de ĉi tiu eterna eseanto. Per tiu rideto, indulgema al mia nekuraceblo, vi por la milmila fojo partoprenas la stabilan esperantistan fakton, ke niaj amikecoj — bazitaj sur reciproka indulgemo kun fojaj kuspiĝoj, iuj eĉ multjaraj — estas ege fortikaj. Tiu fortikeco estas mirinda, se ni rigardas la magran bazon, kiun liveras al la amikecoj nia organiza strukturaro.

Ĉu tamen el la amikecoj, koraj, oni vere povas konstrui prudentan organizan strategion, cerban? Ni pensu iomete pri niaj movadaj kadroj. Jam jarcenton nia tiurilata pensado pendolas inter desuprismo alparolanta la potencon (adoptu Esperanton!) kaj desubismo alparolanta la homojn (aliĝu kaj kun ni alparolu la potencon!). Tiuj tradiciaj polusoj regas nian debatan podion eĉ hodiaŭ. Sed venis laŭ mi la tempo por demandi, ĉu ni ne emeritigu ilin?

La desubisma kaj desuprisma respondoj al la demando Kiamaniere ni perpremu el la sistemestroj adopton de Esperanto? aludis al specifa Esperanto-disvastiga modelo. Tiu modelo imagis premantaron, kiu perpremos la interŝtatan uzadon de Esperanto kaj ĝian instalon en la lernejojn. Sed tiu strebado instali Esperanton kiel aparaton en piramidaj strukturoj intelektaj kaj administraj jam ĉesis kongrui kun la konkretaj emoj de nia movado, ĉu ne?

La piramida logiko ja temis pri strukturestra, ĉiela superlingvo. Distingis ĝin de la surteraj etnaj lingvoj ĝia unika racieco. Sed multaj el ni hodiaŭ konceptas Esperanton prefere kiel argilan apudlingvon apud la etnaj lingvoj. Ĝi unike signas la intertraktan kaj pontan dimension de amikeco. Ĉefas en nia tempo la rondo de konatoj, kiujn tia lingvo kunligas, kaj kies konajn kapablojn ĝi portas. Laŭ ĉi tiu koncepto, ni ne forlasis (kiel foje plendas iuj veteranaj movadistoj pri nia generacio) la klopodon interveni ĉe la mondaj strukturoj. Ni ŝanĝis la lokon de nia intervenemo, transirante de la ŝtato al la kompreno de Gandhi, ke la vere grava nukleo de la homeco estas ne la ŝtatecaj institucioj, sed la hejmoj kaj la interhejmaj familiecaj spacoj.

Unu el tiuj konaj kapabloj de la interkona rondo estas la povo pligrandigi la rondon per la forto de la konemo mem. Tiu konemo inkluzivas la sciemon — la aŭtodidaktismo floras inter la esperantistoj. Tia amikaro estas ankaŭ multe pli fortika kaj agipova, ol eksteruloj supozas. La nuntempa kona-amikara modelo do ĝisiras ĝis la sciaj kaj regaj demandoj, kiuj al la superlingva modelo aspektis unike gravaj — sed kiujn tiu tro struktura modelo fortenis de la ordinaraj praktikoj de la esperantista gastamo. La hodiaŭa modelo pli optimume kunekzercas la diversajn kapablojn ene de nia komunumo.

Transiri de la modelo superlingvo al tiu de la apudlingvo ne estas demando nur en la movadaj organizaĵoj. Similan demandon ni devas atenti ankaŭ sur la literatura tereno. La desupra kaj desuba stiloj en la literatura laboro intime paralelas al la movadaj desuprismo kaj desubismo.

La literatura desupristo Kalocsay evoluigadis multvortan riĉon por ke venkonta Esperanto havu taŭgajn ilojn por regi la fakojn kaj regionojn de la mondo — kaj li ĉefe tradukis. Lia desubisma kolego Baghy proponis pleban alternativon intence malmultradikan — kaj li ĉefe verkis originalaĵojn. Baghy laboris por radikala fina venko, en kiu la popolanoj, per la maniero de sia transpreno, transformos la naturon de la potenco mem. Nek la tradicion de Kalocsay, nek tiun de Baghy ni povas senpripense importi en la apudlingvomodelon de nia tempo.

Sed ni povas senhezite daŭrigi la stilon de ilia kunagemo en la redakcio de Literatura mondo! La fakto, ke la budapeŝta kovejo de niaj korifeoj ne produktis iajn Literaturan tondon el Buda kaj Literaturan sondon el Pest (eksplicite dediĉitajn al parnasisma kaj malparnasisma tagordoj) inspiras nin. Tiu inspiro donas sencon, eĉ strategian, ankaŭ sur la literatura tereno, al la Semajno de Internacia Amikeco. Iafoje ni bezonas sloganajn simpligojn de niaj pensoj. Se estas al vi egale, mi proponas la vorton deapudismo por resumi mian komprenon pri tio, kio nehaltigeble, kaj atentinde, anstataŭas — unue en niaj praktikoj kaj due en niaj komprenoj — la superlingvo-modelon, kiu iam naskis la vertikalajn ĝemelojn desuprismo kaj desubismo. Ili ripozu en paco.

Probal Dasgupta

lernu! estas 5-jara!

Antaŭ kvin jaroj, la 21-an de decembro 2002, lanĉiĝis www.lernu.net, la retpaĝaro por lernado de Esperanto kaj informiĝo pri ĝi. Tiam ĝi enhavis enkondukon, bazajn gramatikklarigojn, tri kursojn, etan bibliotekon, vortaron, babililon kaj ne multon pli. La enhavo estis havebla en sep lingvoj.

Dum la lastaj kvin jaroj la paĝaro kreskis kaj multo ŝanĝiĝis, sed la bazaj celo kaj ideo restis samaj: senpage helpi al ĉiuj retuzantoj en la mondo lerni kaj ekuzi Esperanton laŭeble facile kaj rapide. Ke ĝi almenaŭ parte atingis tiun celon, montras la faktoj ke inter la plej aktivaj projekt-kunlaborantoj troviĝas tiuj kiuj mem lernis la lingvon per “lernu!” kaj ke apenaŭ eblas partopreni en iu Esperanto-aranĝo sen renkonti novulojn kiujn “lernu!” venigis al la movado (se vi ne jam spertis tion, demandu venontfoje kelkajn komencintojn, kiel ili lernis Esperanton).

Iom da ciferoj: “lernu!” nun havas pli ol 100 000 vizitojn monate, iom pli ol 43 000 registritajn uzantojn (185 registriĝis dum 2002, 3 684 dum 2003, 6 505 dum 2004, 7 671 dum 2005, 9 822 dum 2006 kaj pli ol 15 500 dum 2007) kaj kelkajn dekojn da helpantoj kiuj tradukas la paĝaron, lingve helpas uzantojn, plibonigas vortarojn, kontribuas enhavon, testas, programas, komentas kaj en multaj aliaj manieroj certigas ke la projekto floru kaj evoluu. La nombro de malsamaj paĝoj en la paĝaro kalkuliĝas en miloj kaj la nombro de lingvoj en kiuj ĝi haveblas, estas pli ol 30, kio daŭre kreskas. 15 kompletaj kaj partoj de du pliaj kursoj kovras tre malsamajn nivelojn kaj metodojn de perreta lingvoinstruado.

Krom kursoj kaj pure instrua materialo, kiel diversnivelaj gramatikoj, ekzercoj, testoj kaj ekzamenoj, ĉe “lernu!” ekzistas pluraj iloj por uzado de la lingvo kaj komunikado, ekzemple mesaĝsistemo, bildkartoj, forumoj, virtuala klasĉambro, tujmesaĝilo kaj biblioteko kun ekzemploj de originala kaj tradukita literaturo, artikoloj de 13 malsamaj gazetoj, tekstoj pri la lingvohistorio kaj la movado, kolekteto de Esperanto-muziko, filmoj, ŝercoj kaj Zamenhofa proverbaro. La enhavon de kursoj kaj ekzamenoj kontrolas la Akademio de Esperanto, kaj unu el la akademianoj estas en la kerna teamo de la projekto.

Pli detalajn informojn okaze de ĉi tiu ĝojiga jubileo kun fotoj, bildoj kaj ligiloj, vi trovos ĉe http://eo.lernu.net/prilernu/informiloj/artikolo.php. Por ke la projekto plu evoluu same vigle kiel ĝis nun, helpo ĉiam estas bezonata kaj bonvena. Se vi ŝatus iel helpi, ĉu praktike, ĉu finance, ĉe http://eo.lernu.net/prilernu/subteno/index.php vi trovos la necesajn informojn. Vi ankaŭ estas ĉiam bonvena kontakti nin ĉe t...@lernu.net!

Laste, sed ne malplej grave, grandan dankon al ĉiuj diversspecaj helpantoj, individuoj kaj organizoj, kiuj kunlaboris pri la projekto dum la lastaj kvin jaroj kaj eĉ pli longe! Sen ili, “lernu!” ne estus tio kio ĝi estas hodiaŭ. Apartan dankon al ESF, por granda financa subteno, kaj al E@I, por konstanta kaj diversmaniera praktika subteno.

La teamo de “lernu!”

Statistiko de UK: Francio postkuras Nederlandon

La 8-an de januaro 828 aliĝintoj el 50 landoj estis registritaj kiel kongresanoj de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio).

Je tiu dato la CO ankoraŭ ne estis ricevinta de ĉiuj perantoj la aliĝojn pagitajn en la unua kotizperiodo, kiu daŭris ĝis la fino de decembro. Kun ili la nombro certe jam superus 1000.

La gastigonta lando Nederlando okupis la unuan lokon kun 112 aliĝintoj, sed ĝi eble jam baldaŭ estis perdonta ĝin al Francio, kies provizora nombro 98 ankoraŭ ne reprezentas la tutan rikolton de la unua periodo. Pri la unua loko rivalas ankaŭ Germanio (93). Rimarkinde estas, ke komence de januaro la fora Japanio (76) superis la tujan najbaron de la kongreslando, Belgion (46). Aliaj landoj kun almenaŭ 20 registritaj aliĝintoj estis Italio (34), Danio (29), Finnlando (26), Irano (23) kaj Pollando (20).

Bona novaĵo: malgraŭ la anonco en la decembra numero de Esperanto, p. 260, Pola Esperantisto ja aperos en 2008 kaj aboneblas pere de UEA, kontraŭ € 12,00 (6 numeroj).

Malbona novaĵo estas ke Fonto ne plu aperos.

Eŭropa Referenckadro en Esperanto — Esperanto en Eŭropo

Meze de decembro finpretiĝis la Esperanta traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. Per ĝi Esperanto atingis ankaŭ lingvopolitikan rekonon ĉe eŭropaj instancoj kiel la Konsilio de Eŭropo, ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo) kaj la DIALANG-projekto de la Eŭropa Komisiono, kiuj bonvenigis kaj aprobis la aperigon de iliaj dokumentoj en Esperanto.

La resuma verko Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj kaj pro tio servas kiel bazo de la ekzamensistemo de UEA-ILEI. La akreditigo de tiu novtipa ekzameno nun okazas ĉe ALTE. Unuaj tiaj ekzamenoj estas planataj por la dua parto de 2008.

La Referenckadro-projekto disvolviĝis sub la gvido de la porinstruista retejo http://www.edukado.net/. La diplomatian kaj organizan laboron plenumis Katalin Kováts, kiun helpis en diversaj fazoj de la laboro Sylvain Lelarge, Renato Corsetti kaj Osmo Buller.

La tradukinto Roel Haveman, dum monatoj per persista kaj diligenta laboro esperantigis la dokumenton. Por la traduko kolektiĝis fakaj terminoj, kiuj, post la publikigo de ĉi tiu Esperanta versio, estos norme sekvindaj kaj aplikindaj en ajna ekzamensistemo pri Esperanto. Dum la tradukado Roel Haveman zorge kompilis ankaŭ librofinan indekson, kiu estas la plej riĉa indekso de la ekzistantaj Referenckadro-versioj. En la kontrolado de la 262-paĝa dokumento partoprenis multnacia provlegantaro: Marc Bavant, Ranieri Clerici, István Ertl, Katalin Kováts, Rob Moerbeek kaj Brian Moon. La kovrilo de la eldonaĵo estas kreita de Francisco L. Veuthey.

La Esperanto-traduko de la Referenckadro de la 20-a de decembro listiĝas en la oficiala retejo de la Konsilio de Eŭropo kiel la 32-a versio apud 31 nacilingvaj tradukoj. La traduklaboron financis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Fondaĵo Saliko subtenis eldonajn kaj organizajn kostojn.

La libro estas elŝutebla por reta legado el la retejo http://www.edukado.net/. Fine de januaro oni povas ankaŭ printi la retan version kaj multobligi ĝin por nekomercaj celoj. Ĉe la Libroservo de UEA akireblos fine de januaro kontraŭ produktokostoj multobligitaj ekzempleroj, kiuj povas bone servi kiel informmaterialo donacota al bibliotekoj kaj landaj edukinstancoj.

Kun la espero, ke per tiu ĉi laboro la teamo kontribuis al pli kvalita kaj pli moderna instruado de la internacia lingvo, al pli sistema kaj internacie normigita pritaksado de niaj lingvokapabloj, kaj al la akceptigo de Esperanto kiel socikultura kaj lingvopolitika fakto, Eŭrop- kaj mondnivele, ni donacas ĝian rezulton al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj al la uzantoj kaj instruantoj de la internacia lingvo tutmonde.

Apliku ĝin flekseble por pluiri la komencitan vojon.

Katalin Kováts
redaktoro de http://www.edukado.net
gvidanto de la Referenckadro-projekto

Pli detalaj informoj kaj la elŝutejo ĉe http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364/#19858.

Internacia Festivalo kaj Vintra Universitato

167 partoprenantoj en la 24-a Internacia Festivalo (IF) vojaĝis el siaj 20 landoj ne nur al Düsseldorf (urbo de IF) kaj la Rejn-valo (tuttaga ekskurso) sed ankaŭ al deko da ekzotikaj lokoj en la tuta mondo, kadre de la IF-ĉeftemo “Vojaĝoj”.

La riĉa vojaĝoferto inkluzivis du vizitojn en la UK-lando — al Jokohamo, Kamakura, Oomoto, la Japanaj Alpoj kaj Hokkaido, kiun oni atingis per trans-siberia trajna karavan-vojaĝo. Oni spertis du vojaĝojn al Himalajo — unu al Tibeto kaj la alian al Ladak — la “eta Tibeto”, azen-vojaĝon en Francio kaj sovaĝan naturon en Skandinavio kaj Afriko, kie ni renkontis leonojn, elefantojn, ver(d)ajn krokodilojn kaj multajn aliajn bestojn en Safari-vojaĝo tra Kenjo kaj Tanzanio. Aldone al la kadra temo, okazis proksimume dudeko da programeroj pri variaj temoj, kiel koncerto kaj pianrecitalo, konatiĝo kun la esperantlingva retejo “Ipernity”, abeloj, naturkuracado kaj spicaĵoj, proksimiĝo per interkulturaj miskomprenoj kaj multaj aliaj.

Ankoraŭ kadre de la kleriga programo de la ĉi-jara IF menciindas nova iniciato — Internacia Vintra Universitato (IVU), kiu samtempe estis studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La Internacia Kongresa Universitato (IKU) nomiĝis Internacia SOMERA Universitato (ISU) ĝis la jaro 1981 (kiam la UK unuafoje okazis en la suda hemisfero). Kial ne estu VINTRA universitato? En la IF okazis la unua sesio de IVU kun tri kursoj — pri astronomio (Ĉina astronomio kaj Vivo sur Marso?, A. Wandel), Historio de la psikiatrio (H. Eickhorn) kaj Dialogiko, komunikado kaj Esperanto (E. Macko), kiuj konsistis el po du prelegoj. Fine estis eblo ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn, kaj 18 personoj diplomiĝis pri Marso. La teorian prelegon kompletigis praktika sperto — per-teleskopa observado de Marso, kiu dum IF estis plej proksima al la Tero. La arta vespera programo estis egale varia kaj alloga: koncertis JoMo, Kajto, Mikaelo Bronŝtejn, okazis danc- kaj bier-vespero, kaj kompreneble interkona kaj adiaŭa vesperoj. Aparte imponis la duopo Ankie kaj Nanne de Kajto, kiu ĉarme kaj alloge prezentis siajn novajn kaj malnovajn furoraĵojn. Al tio aldoniĝis la spontanea gaja etoso en la “Knajpo” (la IF-trinkejo), kie ĝis malfrue oni kantis (kaj dum la novjara balo ankaŭ dancis) kaj foje oni kantis eĉ matene.

Kio tamen mankis en la ĉi-jara IF, estas infanoj — ĉiuj ŝajne migradis kun sia familio al la samtempa Novjara Renkontiĝo (NR), kiun partoprenis ĉirkaŭ 60 infanoj, 40% el la tuta nombro de partoprenantoj. Tiel realiĝis mia pasintjara prognozo (Esperanto, febr. 2007) ke tiuj du jarfinaj aranĝoj okupos du apartajn niĉojn: IF kun pli abunda kaj altnivela kleriga programo, pli UK-eca, kaj NR kun pli familieca elekto, kun aparta porinfana programo, pli simila al la somera REF.

Amri Wandel

Ago-Semajno — semajno de ago, amo, arto...

La novjara junulara aranĝo Ago-Semajno denove allogis al Pollando rekordan nombron de esperantistoj: 206 gejunuloj el pli ol 20 landoj kune bonvenigis la jaron 2008.

Ago-Semajno estas aranĝo, kiun diversnaciaj gejunuloj “malkovris” nur pasintjare (ĝis tiam ĝi estis pli-malpli pola, relative malgranda evento) — kaj ĉi-jare ĝi konfirmis, ke AS iĝos plua konstanta esperantista novjara aranĝo. Ekde 27 dec 2007 ĝis 02 jan 2008 estis preparita por la alvenintoj riĉa kaj bunta programo.

Bela surprizo atendis la partoprenantojn jam ĉe la akcepto — kiam ĉiu ricevis en kongresa sako ankaŭ nove eldonitan (speciale okaze al la Ago-Semajno), preskaŭ 300 paĝan Vortaron Esperanto-Angla-Polan. Vere utila donaco kaj certe imitinda afero ankaŭ por aliaj aranĝoj. Plua interesa kaj laŭdata ero estas la jam tradicia senpaga teo- kaj kafo-bufedo — kie oni povis en ajna tempo varmiĝi kaj malsoifiĝi. Inter la programeroj troviĝis la jam tradiciaj Interkona vespero, Silvestro-Novjara balo, Kinejo, Trinkejo, Kultur-Lingva Festivalo..., kaj la novaj Kavalira teatraĵo kun mezepoka vespermanĝo, Esperanto-kvizo, instruado de Capoeira...

Menciindas prezento de noveldonita (italdevena) komikso en Esperanto RAT-MAN, prelegoj de E@I pri la nova ambicia projekto “Esperanto aktuale”, kursoj de la pola signo-lingvo, E-kurso por komencantoj, prelegoj pri diabeto, Belgio, Litovio, 30-monata mondvojaĝo... Krom la seriozaj partoj ne mankis vespera distra programo kun koncertoj, popoldancoj, ludoj. Muzike prezentiĝis JoMo, rapa bando Pafklik, Kim de Hotelo Desperado kaj Afrika Umba.

Bone prizorgitaj estis ankaŭ la ekskursoj: perpiede al la kastelo Malborko kaj buse al Gdansko kaj Framborko, fama pro Nikolao Kopernik, kaj al Pelplino.

Venontajn Ago-Semajnojn organizos internacia junulara teamo kaj ili okazos kun dujara malpara periodo en Pollando. Tio signifas, ke ĉiun paran jaron ĝi okazos en alia ĉirkaŭa lando.

Restas nur gratuli al la tuta teamo por la sukcesa, bonetosa aranĝo, per kiu ducento da junaj esperantistoj adiaŭis la malnovan kaj bonvenigis la novan jaron 2008. Ĝis revido en Slovakio dum la venonta Ago-Semajno (27 dec 2008 – 02 jan 2009).

[FORIGITA!: bildo]

Ukraina grupo prezentas siajn naciajn kantojn dum la Kultura kaj Lingva Festivalo

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la gejunuloj dum la Kultura kaj Lingva Festivalo spektas naciajn popoldancojn.

Forpasoj

Sylvia May (Sunny) Burkitt (1919-2007) mortis en decembro en Sydney. Fakdelegito pri biologio, ŝi estis ankaŭ ĉefdelegito de UEA por Aŭstralio de 1985 ĝis 1989.

Antonio Marcelo Casartelli (1930-2007) forpasis la 26-an de decembro en Córdoba (Argentino). Li laboris kiel kuracisto en la urbo Posadas, kie li fondis E-asocion de la provinco Misiones. Li estis komitatano de UEA 2004-2007 kaj ekde 1978 fakdelegito pri medicino kaj instruado de Esperanto. Tre aktiva kursgvidanto, li verkis korespondan kurson por la lernantoj de sia Instituto de Esperanto. En la jaro 2000 li enretigis ĝin kaj poste ĝi aperis en pluraj lingvoj, i.a. la ĉina. Pro sia instrua agado li estis honore menciita de la Iberoamerika Konsilio pri Edukado en 2007.

Ada Csiszár (1930-2007) forpasis la 20-an de novembro en Budapeŝto. Ŝi estis profesie ĵurnalisto kaj bibliotekisto ĉe taga gazeto. Csiszár estis komitatano de Hungara E-Asocio 1973-86 kaj prezidiano 1977-86, kaj ricevis honorinsignon de HEA en 1992. Ŝi estis sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio 1983-89 kaj fakdelegito de UEA pri biografio kaj historio de Esperanto. Ŝia vera vivoverko estis prizorgado de la spirita postlasaĵo de Kálmán Kalocsay, kun kiu ŝi kompilis Domfabriko: 6000 frazeologiaj esprimoj Esperantaj (1975; dua eldono 8000 frazeologiaj esprimoj Esperantaj aperis en 2003). En 1983 ŝi iniciatis memorĉambron de Kalocsay en la muzeo de lia naskiĝloko Abaújszántó kaj Internacian Komitaton por Honoro al K. Kalocsay. En 1991 ŝi fondis Amikan Societon de d-ro Kálmán Kalocsay, kiun ŝi poste prezidis, redaktante ankaŭ ĝian bultenon. Ŝi kompilis In memoriam Dr. Kalocsay Kalmán (1994), Senvuale: pri la pseŭdonimoj de K. Kalocsay (1999) kaj la 8-voluman Omaĝe al K. Kalocsay: el Abaújszántó ĝis la Esperanta parnaso (1998-2002). Csiszár editoris multajn verkojn el la postlasaĵo de la majstro: Dek prelegoj (1985), Diino Hertha (noveloj, 1992), Versojn oni ne aĉetas (1992), Johano la Brava (bildrakonto, 1997), En superlativo (poemoj dediĉitaj al Kalocsay, 2001), Fabelarbo (2003), Postrikolto (poemoj kaj kantoj tradukitaj, 2004), En nacia vesto (poemoj de Kalocsay en nacilingvaj tradukoj, 2004), Dissemitaj floroj (poemtradukoj, 2005), Selektitaj leteroj de K. Kalocsay (2006), El la poŝtkesto de K. Kalocsay (2007). Csiszár verkis ankaŭ pri alia korifeo de Esperanto: Andreo Cseh — la gaja stelo kiel “edzperanto” (1996).

Fritz Günther (1948-2007), dumviva membro, mortis la 29-an de septembro en Rockenhausen (Germanio).

Pauline Ledeen (1910-2007), multjara membro de Societo Zamenhof kaj subtenanto de la Novjorka Oficejo de UEA, forpasis la 27-an de novembro en Pasadena (Usono).

Frank E. Swift (1930-2007) mortis la 29-an de decembro en Christchurch (Nov-Zelando). Li estis dumviva membro de UEA ekde 1964 kaj delegito ekde 1967.

Loke-fake-persone

DANIO: La 6-an de januaro 2008 la Kopenhaga Esperanto-Klubo (KEK) festis sian centjariĝon, gravan mejloŝtonon en sia historio, kune kun esperantistoj el Rusio, Svedio kaj aliaj regionoj de Danio. La honoraj gastoj estis Mikaelo Bronŝtejn el Rusio kaj la dana ĵurnalisto Ole Stig Andersen. La programo komenciĝis antaŭtagmeze, kiam kopenhagaj esperantistoj kun Mikaelo Bronŝtejn metis verdan stelon sur la tombon de Marie Schrøder, unu el la ĉefaj iniciatintoj de la fondo de la klubo antaŭ 100 jaroj. Ĉe la tombo en la centra urboparto ĉeestis ankaŭ la loka televido, kiu havis intervjuon kun la nuna prezidanto de KEK, Betty Chatterjee. Posttagmeze okazis la jubilea festeno en la salono de la Kulturdomo Nordvest, kie nuntempe KEK kaj DEA havas siajn kunvenojn. Sekvis koncerto de la koruso Tap-koret, kiu kantis esperantigitajn danajn kantojn. La tuta ĉeestaro fine kantis La Esperon kaj la eŭropan himnon. La kunvenon finis prezentado de la fama trobadoro, verkisto kaj poeto Mikaelo Bronŝtejn. Kiel vera esperantisto, li prikantis kaj pripoemis ne nur sian devenlandon, sed interalie ankaŭ Parizon kaj Zimbabvon. Favoraj artikoloj aperis en du landaj gazetoj pri la evento, Esperanto, kaj pri la kultura agado de Mikaelo Bronŝtejn. Loka televido filmis la aranĝon, kaj la prezidanto de DEA Ileana Schrøder estis intervjuita dum unu horo en la dana radioprogramo P1.

Ileana Schrøder

BRAZILO: La 9-an de decembro okazis en Rio-de-Ĵanejro la 4-a Esperantista Forumo de Botafoga Esperanto-nukleo. Ĉirkaŭ 40 personoj ĉeestis. La kuracisto Elmir dos Santos Lima prelegis pri la 120-jariĝo de la internacia lingvo. Sylla Chaves, Givanildo Costa, Jair Salles kaj Aloísio Sartorato debatis pri lernolibroj, vortaroj kaj instruado de Esperanto (sur la dekstra foto). João da Silva Santos prelegis pri la precipaj trajtoj de la personeco de Zamenhof. Dum la arta programero sin prezentis Neide Barros Rêgo, kiu kantis kaj deklamis.

La 2-an de decembro okazis en Paraíba do Sul, 123 kilometrojn for de Rio-de-Ĵanejro, la 70-a Esperantista Renkontiĝo de la Paraiba Valo. Ĉeestis 57 homoj el 11 urboj. Dum la suna dimanĉo oni kunsidis por aŭskulti entute 10 prelegojn pri literaturo, brazila kaj eŭropa historio, matematiko, medicino kaj meditado. Katolikaj esperantistoj organizis specialan kunvenon. Membroj de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro pritraktis sian venontjaran kongreson. Oni krome kantis kaj estigis konversaciajn rondojn. Gelernantoj de la ĵus finiĝinta baza kurso en la najbara urbo Três Rios ricevis diplomojn. Tri lokaj gazetoj informis pri la evento. La proksima Esperantista Renkontiĝo de la Paraiba Valo okazos en marto 2008, en la urbo São José dos Campos.

La 2-an de decembro okazis la 14-a Esperantista Spiritisma Renkontiĝo de la Ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Proksimume 70 homoj ĉeestis. Spiritisma Centro Amo al la Vero akceptis samideanojn el pluraj aĝoj kaj urboj. Oni estigis programerojn speciale dediĉitajn al infanoj kaj al tiuj, kiuj disvastigas Esperanton en la spiritisma medio. La kantistino Neide Barros Rêgo per sia arto plaĉis al la rigardantoj. Laŭ la organizintoj la aranĝo plene trafis la celon — kunigi la esperantistajn spiritistojn de Rio-de-Ĵanejro.

Fabiano Henrique

GERMANIO: Germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL) antaŭ nelonge traktis pri bibliotekoj kaj arkivoj, nome dum sia lasta konferenco, kiu estis jam la 17-a. Ĝi okazis 23-25.11.2007 en Berlin. 40 personoj aŭskultis prelegojn pri la ĉeftemo de s-ino Grit Ulrich (Berlin, Federacia Arkivo de Germanio), krome de Marek Blahuš, Detlev Blanke, Herbert Mayer, Bernhard Pabst kaj Fritz Wollenberg. La konferenco krome traktis leksikografiajn problemojn de Esperanto (Erich-Dieter Krause kaj Rudolf Fischer), la aktualan rolon de interlingvistiko en la universitato de Leipzig (Sabine Fiedler), seminarion pri rilatoj inter lingvoj kaj ekonomio (Bengt-Arne Wickström, Humboldt-Universitato de Berlin) kaj komunikspecifaĵojn lige al la ok-ŝtata pintkonferenco en Heiligendamm, en la nordo de Germanio (Cornelia Mannewitz, Universitato de Rostock). Pri tute aliaj temoj Wim Jansen (ne nur esperantologo sed ankaŭ inĝeniero pri aer- kaj spacveturado) diskutigis la konferencanojn, nome pri senpezeco en la kosmo. La tutan konferencon sur DVD registris Sebastian Kirf. La libroservon prizorgis Johann Pachter. Kiel kutime aperos la aktoj (bedaŭrinde nur en la germana). La 18-a konferenco fine de novembro 2008 traktos la ĉeftemon “Esperanto kaj aliaj lingvoj en komparo”.

DB

ĈEĤIO: En universitato de Brno plenumis studkontrolon pri Esperanto 49 kaj en Olomouc 9 studentoj. Sur la foto la studentoj sekvas post plenumo de la studkontrolo la lastan lecionon “Mazi kaj la mistera planto” kaj solvas interagan teston “Mia amiko lernas” el edukado.net. La kvanto de studentoj ne estas malgranda, konsiderante la nuntempajn cirkonstancojn, tamen estas malgranda rilate al la estonta perspektivo. Nun estas tre konvena tempo por enkonduko de Esperanto en EU, kio povus okazi dum la sekvaj 10 jaroj. La jaro 2008 estas la jaro de lingvoj kaj la devizo por la sekva jaro, kiam Ĉeĥio prezidos en EU, estos “Forigado de barieroj en EU”.

Josef Vojáček

TAJVANO: Kadre de la vizito de ges-roj Osioka (Moritaka kaj Taeko) al Tajvano oni aranĝis prezentadon de la programo pri Hiroŝima kaj pri tio, kio okazis dum la atombombado antaŭ ĉirkaŭ 60 jaroj — kaj pri ĝiaj postsekvoj. Ĝi estis prezentita en du lingvoj: Esperanto kaj la ĉina, kun fotoj sur granda ekrano. La mezgrada lernejo Pingrong, en kiu estas kurso de Esperanto por 24 studentoj, disponigis sian aŭdo-vidan laboratorion por la prezentado, kvankam ĝi okazis en sabato, la 29-a de decembro, kiam la lernejo ne havis kutimajn kursojn. Partoprenis pli ol 30 interesiĝantoj kaj multaj estis impresitaj pro la prezentado, ĉar ili eble neniam havos la okazon informiĝi tiom detale pri la katastrofo. Post la prezentado, kiun gvidis Osioka Moritaka, lia edzino Taeko prezentis amuzan rakonton de S-ro Papero, kaj samtempe ĉiuj havante ĵurnal-paperojn, faldis ilin por havi figurojn laŭ iro de la rakonto. Fine la partoprenantoj estis regalitaj per kukoj de Hiroŝimo kaj vizitis ekspozicieton pri Esperanto. Gesinjoroj Osioka vizitis Tajvanon antaŭ 25 jaroj dum sia mielmonato kaj nun ili celebris tiun datrevenon per rea vizito al la ŝatata loko.

Reza Kheirkhah

ERUDA LI: La 8-an de decembro 2007 Eruda Li, esperantistino kaj kantistino el Honkongo, estis invitita de la Ĉina Centra Televida Stacio CCTV-3 por partopreni en tre konata programo “Granda stelvojo”, kiel unu el la sep ĵurianoj, por pritaksi la konkurantojn. Ĉar tio estis tre bona ŝanco por propagandi Esperanton, ŝi estis prezentita kiel prezidantino de Ĉina Esperanto-Eldonejo.

AŬSTRIO: La germanlingva gazeto Wiener Sprachblätter (Vienaj Lingvaj Folioj) estas organo de la Asocio Muttersprache (Gepatra Lingvo). Ĝi aperas kvarfoje en la jaro, la eldonkvanto estas 1000. En la kajero 4/2007 aperis dupaĝa artikolo kun la temo Esperanto — Wie ich es sehe (Kiel mi ĝin vidas). La teksto estas mendebla ĉe: Walter Klag, Rudolfinergasse 8/11, 1190 Wien, s...@chello.at. Provekzemplero de Wiener Sprachblätter: Verein Muttersprache, Fuhrmannsgasse 18-1A, AT-1080 Wien.

Walter Klag

TOGOLANDO: De la 28-a ĝis la 30-a de decembro 2007 okazis la 15-a Togolanda Esperanto-Kongreso en la urbo Aneho. Partoprenis en ĝi 2 gefrancoj kaj 67 togolandaj esperantistoj. Nenio novas en la programeroj: inaŭguro, prelego pri la kongresa temo kaj diskutrondo, kurso por komencantoj, futbalmatĉo, kvizo, komitatkunsidoj, ekzamenoj, fermo ktp. La kongresa temo Esperanto en la ĉiutaga vivo naskis la rezolucion de la kongreso. Tiu ĉi rezolucio postulas de Togolandaj esperantistoj honestecon, sindonemon, bonvolemon, efikan kunlaboron kun ĉiuj, regadon de la lingvo, kaj emfazas la peresperantan agadon. La 16-a TEK okazos de la 26-a ĝis la 28-a de decembro 2008. Pri la kongresa loko decidos la komitatkunsido de la 29-a de marto 2009.

Gbeglo Koffi

Recenzoj

Biografio de bona samarianino

La afrika medicino, mirige efika. Yvette Parès. Prefaco de J.-P. Willem. El la franca trad. Jacques Roux. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2006. 199p. 20cm. ISBN 8085853892. Prezo: € 15,00

La verko temas pri travivaĵoj de celkonscia franca virino, kiu kreas historion en Afriko. La biografio de Yvette Parès enplektiĝas kun la tradicia hospitalo en Keur Massar en Senegalio, okcidentafrika lando. Estante bakteriologo kaj kuracisto, ŝi pasigis plejparton de sia vivo en la universitato de Dakaro, Senegalio. La universitato de Dakaro allogis multajn francajn intelektulojn por esplori, eluzi la naturajn rimedojn fueli la kreskantan ekonomion, ĉar Senegalio estas ekskolonio de Francio. Yvette Parès, bonkora kaj entuziasma, iris al Dakaro kaj esploris pri bakteriologio, ekz. identigon de la mikrobo kiu povas apartigi oron el mineraloj kaj kultivi la lepran bakterion. Ŝi poste studis medicinon sed ŝia soifo pelis ŝin al la afrika tradicia medicino. Ŝi strebis eltrovi kaj konvinki la afrikajn fakulojn pri la tradicia medicino lukti kontraŭ epidemioj, lepro kaj eĉ aidoso, dependante de lokaj tradiciaj scioj. Ŝi fondis la hospitalon en Keur Massar apud Dakaro.

La hospitalo kreskis kun ĉiutagaj problemoj. La dudek-jara senĉesa servo, ekde 1980, altiras la atenton de la tuta mondo al Keur Massar. Kvankam la laboro estas pozitiva kaj bonfartiga, kritikantoj ne mankas. Oni demandis kial ŝi ne preskribas malnovan medicinon de Eŭropo, ekz. de Avicenna aŭ tiatempan, kaj servas la eŭropanojn? La senegaliaj kuracistoj trejnitaj laŭ la okcidenta sistemo daŭre ĝenis ŝin. Ĉiufoje ŝin savis ŝiaj sindediĉo kaj amo al lokaj tradicioj kaj popoloj. Keur Massar, depruntante rimedojn el aliaj landoj, havigas nutran manĝon, taŭgan kvanton da laboro kaj malstreĉan libertempon al pacientoj malriĉaj. Placebo kunigita kun efikaj herboj liveras nekredeble belajn rezultojn. Unufraze, Keur Massar estas sukcesa eksperimento.

Ŝiaj honestaj eldiroj tra la libro ofte amuzas nin. Ekzemple, kiam Yvette Parès estis kondukita de la tradicia kuracisto en la arbaron por kolekti herbojn, ŝi skribadis en la notlibro la nomojn de herboj ktp. Tian notadon mokas la tradicia kuracisto. Ĉar la afrika studento aŭskultas, observas kaj memoras ĉion. La notlibro kaj plumo estas superfluaj al ili!

La problemo en afrika socio estas malraciaj landlimoj kreitaj de eŭropaj landoj. Tiuj landlimoj ne respektas la etendiĝon de iu tribo aŭ lingvo. Unu tribo eble loĝas en diversaj najbaraj landoj kaj unu lando enhavas diversajn tribojn. En Senegalio loĝas pluraj triboj ekz. Wolof, Tukuror, Serer. Kompreneble ĉiu tribo proprietas kelkajn terapiteknikojn. Do, la titolo “Afrika medicino” ŝajnas al ni iomete troiga ĉar la kurackutimoj en Senegalio mem ne povas speguli la tutan gamon de kontinenta tradicio. La afrika kontinento estas centkvindekoble pli vasta ol Senegalio kaj la tuta loĝantaro en Afriko estas okdekoble pli ol la senegalia. Plue estas granda diverseco en Senegalio mem. La luma punkto estas Yvette Parès, kiu estas motoro en Senegalio por krei apartan departementon de la ŝtato por prizorgi la tradician medicinon. Tio estas la deirpunkto al pli hela estonteco de la afrika medicino. La riveretoj de diversaj partoj de Afriko kunfluu kaj kreu grandan riveron de la tradicia medicino. En tiu direkto la misio de Yvette Parès antaŭenpaŝis.

La ligoj inter la okcidenta/moderna kaj la tradicia medicinoj en evoluintaj landoj jam malaperis. La scienca medicino nun estas ŝtata medicino. La tradiciaj medicinoj en aliaj partoj de la mondo, ĉefe en koloniitaj/evoluantaj landoj orientiĝas alidirekte.

Reagante al la neglekto kaj subpremo dum la kolonia epoko, lokaj intelektuloj kaj fremdaj samcelanoj alte taksas la tradiciajn konojn. Aliflanke oni timas, ke al tradiciaj sistemoj estas atribuataj senlimaj kapabloj, do tio eble forrabos la ŝancon de la popolo de evoluantaj landoj aliri al la scienca medicino.

La Esperanta eldono, kun ekzota desegnaĵo sur la kovrilo, testos vian vortprovizon. Leginte la libron ni emas viziti Keur Massar kaj senti la etoson tie. Keur Massar jam estas unu el la ofte vizitataj turistaj lokoj de Senegalio. Bedaŭre en la libro ni ne trovas fotojn, eĉ se nur kelkajn, pri tiu ĉi verŝajne mirinda loko. Interesa verko por ne nur bonfaraj organizaĵanoj sed ankaŭ por pasiva homarano.

P.V. Ranganayakulu

Celo bona — rezulto nur duona

Mummy, why can’t we all speak the same language? A book about languages. Nicole Else. Redfern: AEA, 2005. 38p. 30cm. ISBN 095866515X. Prezo: € 7,20

Bone konata estas la bedaŭrinda fakto, ke britaj infanoj, ĝenerale, ne montras entuziasman intereson pri fremdaj lingvoj; peniga estas la tasko klopodi stimuli ĉe ili iun ajn lingvo-konscion. Pro tio tre bonvena estas nova stimulilo por angleparolantaj infanoj, kun ĝuste tiu celo.

La libro estas eldonita broŝurformate de Aŭstralia Esperanto-Asocio kun la titolo Mummy, why can’t we all speak the same language? (Panjo, kial ne ni ĉiuj povas paroli la saman lingvon?). Ĉiu el la dek kvin partoj traktas apartan faceton de lingva diverseco. La dekstra paĝo prezentas kaj klarigas la temon, la kontraŭa paĝo invitas al kvizo. Infano do legu la informon, kaj elektu, el tri aŭ kvar eblaj respondoj al rilata demando, la ĝustan.

La temo de lingvo-diverseco estas vasta, kaj la libro necese limiga. Nicole Else, la aŭtorino, tamen prezentas interesajn kaj variajn erojn, ekzemple: tradukadon, gestlingvojn, malsamajn alfabetojn kaj gramatikojn, Esperanton, la bezonon por komuna lingvo, diversajn skribmanierojn, brajlon.

Mi mem hezitus doni la libron al brita infano 10-12-jara (la celata aĝgrupo proksimuma) por memstudado, ĉar foje la tekstoj estas iom densaj, kaj ne ĉiam eblas trovi tie respondon al kvizdemando. Sed, mi konjektas pro la titolo, ke “Panjo” kunlegu kaj estu apude por klarigi se necese. Malmultaj britaj infanoj, tamen, nomas sian patrinon “Mummy” post la aĝo de 7, kaj estus bedaŭro se la titolo forpuŝus la emon esplori ene. Cetere la familieca titolo povus malhelpi al klasĉambra uzo, kie la libro estus tre utila. Se oni min demandus, ĉu kiel rimedo por tia uzo aŭ por pli aĝa infano memstudi ĝi estus taŭga mi senhezite jesus, dirante, ke jen bone digesteblaj “buloj” da informo, prezentitaj laŭ la konata instrumetodo de “teksto kun demandoj”. La teknika aspekto iomete lamas, kaj ĝi meritas multe pli belan traktadon. Se oni volus iam refari, mi rekomendus la aldonon de kelkaj bildoj, pli rigoran kontroladon de la teksto por la celata aĝgrupo, kaj eblan modifon de la titolo. Resume, celo bona... rezulto nur duona.

Angela Tellier

Aldono de la Libroservo: Teknike multe pli altkvalita, samcela broŝuro, estas tiu eldonita en Britio en 2004 Look at Esperanto (Rigardu al Esperanto). 8p. 30cm. € 0,90

Afero de afrika Esperanto-studo

Afero de Espero. Konciza historio de la Afero de Espero. Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko. Heidi Goes. Rotterdam: UEA 2007. 86p. 21cm. ISBN 978929170969. Prezo: 9,00 €

La eble unua scienca studo pri Esperanto en Afriko estas iel miksaĵo. En sia unua parto, pri la tempo ĝis ĉ. 1960, la libro certe estas pli leksikono ol legaĵo. Laŭlande la aŭtorino prezentas ofte nur sufiĉe bazajn informojn, ankaŭ tabelojn, pri “La unuaj paŝoj de Esperanto en Afriko”. Poste du grandaj ĉapitroj kunigas la epokojn 1960-1980 kaj 1980-poste, kaj fine aldoniĝas ĉapitro pri la afrikaj kongresoj (ekde 1990).

Goes ofte pli priskribas ol komentas, tamen bone eblas sekvi la plej multajn temojn. Sed ankaŭ kun ŝia gvidado malfacilas kompreni la ganaan-togolandan (gbegloan?) konflikton (p. 66ss). La “Postkonsideroj” bedaŭrinde rilatas nur al tiu lasta afrikkongresa ĉapitro, dum mankas enhav-rilata enkonduko, kun esplorogvidaj demandoj, kaj precipe fina resumo. Pro la diverseco de temoj tio tamen estus malfacila tasko.

Kalle Kniivilä en Libera Folio kritikis ke la verko prezentas nur la staton de 1998, tamen ja estas kutime ke historiografio rezignas pri la plej aktualaj lastaj jaroj — kies sekvoj ankoraŭ ne estas takseblaj. Goes evidente foje pliaktualigis (ankaŭ rilate literaturon), foje ne (p. 72, pri okazigo de UK 2002). La fontindikojn ŝi metis enkrampe en la tekston, malgraŭ tio ŝi uzas ankaŭ piednotojn, kiujn ŝi foje misuzas por krominformoj kiuj estu en la normala teksto.

Sed la recenzanto venas el malsama universitata fako, kaj eble ne tute bone povas prijuĝi diplomverkon el la fako “Afrikaj lingvoj kaj kulturoj” (universitato de Gent, Belgio). La aŭtorino pretigis ĝin en majo 1999 por siaj licenciaj studoj, sub la titolo “La E-movado en Afriko — kun speciala atento pri Tanzanio kaj Togolando”. Ne temas pri simpla traduko: Goes priskribas antaŭparole ke ŝi utiligis nur parton de sia diplomverko kaj adaptis ĝin lingve kaj enhave al la bezonoj de Esperanto-lingvaj legantoj. Danke al instigo de Renato Corsetti kaj Osmo Buller, la aŭtorino pliriĉigis la Esperanto-historiografion sur tereno multe priparolata, sed apenaŭ pristudita.

Ziko van Dijk

Ĝuinda evoluigilo por (eternaj) komencantoj

Conversational Esperanto / Ĉiutaga Esperanto. Don Lord. Barlaston: Esperanto-Asocio de Britio, 2006. 200p. 21cm. ISBN 0902756222. Prezo: € 15,60

La verkinto estas veterana brita samideano kun misiista konvinko pri la kapablo de Esperanto ĉion esprimi kaj pri la neceso helpi al la eternaj komencantoj sin evoluigi al ĉielpovaj parolantoj. Nobla celo ja!

La verko, kun subtitolo viglaj interparoloj el la ĉiutaga vivo, estas kunmetaĵo de okdek ses mallongaj (1-2-paĝaj) dialogoj, verkitaj dum tri jardekoj plejparte por La Brita Esperantisto, demonstrantaj la uzon de nia lingvo en kiel eble plej diversaj aspektoj de la ĉiutaga vivo, de ĉina manĝo al aidoso, de diskriminacio al pliaĝiĝado, de televido al tekstoredaktiloj. Pluraj estas rakontoj (aŭ implicas rakontojn), ofte ĉarmaj, amuzaj, pensigaj aŭ eĉ kortuŝaj. Sed la celo ĉiam estas prezenti Esperanton en absolute naturaj, rekoneblaj, ĉiutagaj konversacioj, kaj lasi la leginton kun bona modelo, inspira instigo kaj ofte pligrandigita vortstoko (inkluzive de plibonigita sento pri kunmetaĵoj de jam konataj radikoj). Oni facile tralegas kaj almenaŭ surface ekspluatas dialogon ene de kvin ĝis dek minutoj. (Perfekte por la multaj okazoj kiam oni atendadas aŭtobuson, kelneron, telefonrespondon, komputilan restarton ktp!). Por progresiga klaso aŭ diskutgrupo, la sama dialogo povus kompreneble esti bazo por pli longa leciono.

La dialogoj estas aranĝitaj en dek unu ĝeneralaj temoj (ekonomio, familio, sano, scienco, butikumado, socio, leĝo ktp). Se instruisto uzas la libron en klaso, tio faciligas la akiron de kunligita vortstoko per la kunuzo de samtemaj dialogoj.

Ĉar la titolo estas dulingva, kaj la enkonduka materialo estas nur en la angla, utilas klarigi ke la dialogoj mem prezentiĝas nur en Esperanto. Por iom malplioftigi la uzon de vortaro, kelkfoje maloftajn aŭ rimarkindajn vortojn aŭ esprimojn sekvas anglaj klarigoj inter krampoj ene de la dialogo mem. Ekzemple: “Mi rostos la terpomojn por ĉiu per sunfloroleo (sunflower oil), kaj mi faros la farĉaĵon el salvio kaj cepoj (sage and onion stuffing) sen rengraso (suet) ... do ĉiu povos ĝui du porciojn (helpings). ... Avidulaĉoj (greedy pigs)! Kaj ĉu la alkoholaĵoj libere fluos kiel kutime?” (p. 44)

Ne ĉiam temas pri vortoj nekonataj de la celataj eternaj komencantoj. Kredeble plej multaj esperantistoj konas la radikojn “avid-” kaj “porci-”, ekzemple (kvankam probable ne “salvi-”). Sed la apuda angla esprimo reliefigas tion, ke la Esperantan tekston povas diri esperantujano en la kongrua situacio de la ĉiutaga vivo kiam taŭgus la esprimo angla por anglaparolanto. “Avidulaĉoj!” estas mirinda esprimo de milda malaprobo, ĉi tie, precize same kiel estas Greedy pigs! Indas kreskigi en si la kapablon senpense ĝin elbuŝigi.

Post ĉiu dialogo venas mallongaj notoj en la angla pri falsaj amikoj, evitindaĵoj kaj ĝenerale ĉiaj klarigindaĵoj. Ekzemple: “When a number of people have one thing each we use the plural in English, but the singular in Esperanto. ‘The soldiers waved their caps’ is translated La soldatoj svingis sian ĉapon. Similarly, ‘The Romans carried spears’ is La romianoj portis lancon. If ambiguity could occur, use ĉiu, for example, Tiuj riveroj havas ĉiu sian fonton en la montaro, because we cannot otherwise tell whether they have a common source or not. With ĉiu they don’t.” (p. 96)

S-ro Lord vivis en Esperantujo dum sufiĉe da jaroj, ke li kuraĝas kelkfoje kontraŭstari vortarojn (eĉ PIV) baze de tio, ke certan esprimon de vortaristo(j) rekomenditan li neniam aŭdis el la buŝo de vivanta persono. Kio ne vere diriĝas, ne povas taksiĝi “ĉiutaga Esperanto”! Ne malĝuste. Remember, it doesn’t have to be in PIV to be real Esperanto! (p. 136) [Memoru, ke esprimo, eĉ mankanta en PIV, povas esti vere Esperanta!] Samtempe, oni ne serĉu tie ĉi neologismojn kaj plejlastaĵojn. La lingvouzo estas plene ortodoksa. Kelkloke, brile ortodoksa.

Ĉe la fino de la libro troviĝas vortlisto Esperanto-angla, kun paĝnumeroj kie oni povas trovi la esprimojn en plena kunteksto.

La anglaj klarigoj ne celas plenan internaciecon. Ekzemple, mi, usonano, neniam antaŭe renkontis la esprimojn tearaways (t.n. apaĉoj, p. 12), rush tapers (junkaj kandeletoj, p. 148) aŭ teasmade (teaŭtomato, p. 115). Sed persono reganta la anglan nebrite (aŭ pli vastasence, nedenaske) malgraŭe povas multe lerni el la notoj, des pli ĉar ili zorgege strebas ligi la esprimon de ideoj en la du lingvoj, pedagogie kaj pensige.

Kompreneble ne ĉiu farus precize la samajn decidojn ĉie. (Mi preferas “mikroondan fornon” al la malpli facile prononcebla “hiperfrekvenca bakujo” /p. 174/, tamen kompreneblas ambaŭ.) Sed la lingvo de s-ro Lord estas ĉiam kompetenta kaj bone elpensita kaj, ofte, kiam al la dialogo konvenas, eleganta.

Unu punkteto ĝenetas. Temas pri la uzo de “da”. Por Zamenhof, tio kio venas antaŭ “da” estas indikilo de kvanto por tio kio sekvas: “sufiĉe da mono”, “taso da akvo”. Kiam venas aliaj specifigaj vortoj kun la posta esprimo, (“tiu akvo”, “ŝia mono”) oni uzas “de”, ne “da”. (Por multaj — inkluzive de mi — tiu “ŝanĝo” el “da” al “de” ŝajnas arbitra kaj eĉ sensenca, oni konfesu; tamen ĝi estas parto de nia lingvo. Do laŭ mi estas nekonsilindaj, en ĉi tia libro, ekzemploj kiel la jena: “Kaj kiom da tiuj artoj vi studis?” (p. 183, specife malpermesita en NPIV p. 214). (Verŝajne ne temas pri aparta gramatika teorio; Lord ankaŭ laŭ-PIV-e prezentas “Sufiĉe de miaj plendoj” p. 175). Feliĉe malabundas “da” en nia lingvo, kaj des pli do malabundas tiaj “misekzemploj”. (Rimarkinte du-tri, mi retrovas nur ĉi tiun.)

Conversational Esperanto kompreneble ne celas krudajn komencantojn. Tamen por anglaparolantaj progresantoj ĝi estas legaĵo forte rekomendinda. Malfacilas imagi progresanton kiu nek ĝuus nek lernus. Por plena naivulo pri la angla — se restas tiaj inter la nuntempa esperantistaro — la partoj anglaj memevidente ne utilas sed ne aparte malutilas, kaj la dialogoj restas egale instigaj kaj pensigaj. David K. Jordan

Semajno de Homaj Rajtoj kaj Zamenhof-Tago

Zamenhofa Metiejo 2007

Kun tre aktiva partopreno de 26 esperantistoj el 7 urboj, kaj kun riĉa enhavo, okazis en Guantánamo la plej orienta kuba provinco, la Zamenhofa Metiejo 2007 omaĝe al la naskiĝdatreveno de la iniciatinto de Esperanto.

De la 13-a ĝis la 16-a de decembro 2007 la apudmara kampadejo Yacabo (Jakabo) denove fariĝis hejmo de la kubaj esperantistoj, kiuj havis la ŝancon rekte ĝui la belecon de la tiea pejzaĝo, kaj spekti belajn sunaperojn kaj sunsubirojn.

La programo estis riĉa kaj notinde interesa, kun temoj tre variaj, kiuj inkluzivis aktualaĵojn de la movado, kernajn detalojn de la kuba asocio, kaj debatoj pri laborlinioj cele al la baldaŭaj pintaj eventoj de la kuba esperantistaro, kiel la internacia festivalo en novembro 2008, la kuba kongreso en 2009, kaj eventuale la UK en 2010.

Andy Hernández (el Florida, Camagüey) prelegis pri la historio de Esperanto en rilato kun la ido-skismo; Carlos Ernesto (el urbo Matanzas) prezentis siajn konsiderojn pri la paroladoj de Renato Corsetti, surbaze de la prelego de Julián Hernández (KEA-prezidanto) dum la Unua Kolokvo; Yoandra Isabel Rodríguez (el Sancti Spíritus) prikomentis siajn spertojn kiel patrino de du Esperantaj denaskuloj; Norberto Díaz (KEA-estrarano pri informado kaj reprezentanto de la nacia estraro en la renkontiĝo) prezentis aktualaĵojn de la nacia kaj internacia movado, tiklajn konsiderojn pri la E-instruado en Kubo, cele al la venontaj renkontiĝoj, kaj detalojn pri la graveco de la guantanamaj Zamenhofaj metiejoj. Al tio sumiĝis temoj kiel turismaj trajtoj de la provinco Guantánamo, la graveco de korespondado en Esperanto, kaj atingoj de KEA en diversaj kubaj regionoj.

En la artaj vesperoj elstaris la deklamoj de Yoandra Isabel Rodríguez, kiu prezentis la soneton numero 6 de la kuba poeto Nicolás Guillén, en traduko de Maritza Gutiérrez. Skeĉoj, humuraĵoj, anekdotoj, ludoj kaj spontaneaj bonvenaj distraĵoj kompletigis la riĉajn kaj amuzajn momentojn de la programo, kiu donis ankaŭ al la infanoj la ŝancon trovi kaŝitan trezoron.

Ankaŭ la gejunuloj trovis spacon kaj momenton por interŝanĝi ideojn pri la renaskiĝanta junulara sekcio de KEA, kaj Andy Hernández, ĉefrespondeculo de la sekcio, gvidis rondkunsidon pri la temo.

Tosto unika okazis en la sabata vespero, la 15-an de decembro, kiam David Ferrales Benavides, loka drinkaĵisto kun naciaj premioj, prezentis sian kreaĵon, laŭ ideo de Tirso Ávila: la drinkaĵon Universala. Ĝi havas la verdan koloron en kontrasto kun la blanka, kaj enhavas interalie menton, rumon, sukon, glacipecojn kaj bonegan freŝan guston! Ĉiuj rondkuniĝis kaj tostis je la sukcesoj de Esperanto kaj je la sano de la esperantistoj.

La Zamenhofaj metiejoj naskiĝis kiel loka aranĝo de la esperantistoj en Guantánamo, por celebri la datrevenojn de “Luis Lázaro Zamenhof”, sed la allogo de la renkontiĝoj, kiuj de antaŭ pli ol dek jaroj okazas en guantanamaj kampadejoj, en la urbo mem aŭ en la pitoreska urbo Baracoa (Barakoa), baldaŭ donis nacian trajton al la festo, kiun ĉiujare avide atendas esperantistoj en la tuta lando. Tirso Ávila kaj Leonardo Luna estas la ĉefaj motoroj de tiu omaĝa renkontiĝo, kaj ili bone spertas por garantii ĉiujn detalojn loĝajn, manĝajn, distrajn kaj prelegajn, kaj la ĉiesan volon partopreni en la venonta.

Norberto Díaz Guevara

Zamenhof-tago kaj Internaciaj Ekzamenoj en Irano

La 9-an de decembro 2007 nia malgranda grupo el Armenio alvenis al Tehrano, surbaze de la invito de Reza Torabi, por partopreni la aranĝojn dediĉitajn al la Zamenhof-Tago.

Eĉ se ni multe aŭdis kaj legis pri tiu najbara lando kaj ĝia popolo, tio, kion ni reale vidis kaj travivis, superis ĉiujn niajn atendojn.

De la unua minuto de nia alveno ni estis ĉirkaŭitaj per senlaca zorgo, kora varmo kaj atentemo. Niaj iranaj geamikoj faris ĉion, por ke nia restado en ilia hejmlando iĝu por ni vera festo.

Ni estis dorlotitaj de la familio Dortaj, kie ni estis tre afable kaj varme akceptitaj kaj sentis nin kiel en propra hejmo.

Dank’ al niaj iranaj geamikoj ni havis la feliĉon vidi interesajn eksponaĵojn de la Nacia Muzeo kaj admiri la rarajn juvelojn de la Nacia Trezorejo. Ni vizitis la Reĝan Palacon, kie en la Muzeo de la Moderna Belarto ni kun ĝojo vidis ankaŭ impresajn verkojn de la fama irana pentristo, nia kara samideano Morteza Habibpur.

Ni eĉ sukcesis vojaĝi tra la lando, vizitante la urbon Karaj (Karaĝo) kun la pitoreska ĉirkaŭaĵo, kaj la urbon Isfahan — veran muzeon sub la libera ĉielo, kie ni vizitis la armenan distrikton Julfa kun ĝia belega preĝejo.

Plezurigis nin partopreni la Esperanto-kursojn gvidatajn de Reza Torabi kaj S-ro Mamdŭi, kaj konatiĝi kun multnombraj komencantoj, kiuj estis plenaj je entuziasmo kaj preteco labori por la sukceso kaj prospero de nia komuna agado. Estis tre agrable vidi, ke junularo interesiĝas pri la Internacia Lingvo kaj la Esperanto-movado, ja tio signifas, ke ekzistas sanaj kaj progresaj fortoj, kapablaj transpreni la gvidilon de la movado kaj plu antaŭenigi ĝin.

La Zamenhof-tago en Tehrano komenciĝis per la vica elementnivela sesio de Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI, kiu donis belan eblon al la regionaj esperantistoj kontroli siajn sciojn pri Esperanto kaj la kapablon praktike uzi la Internacian Lingvon. Ni kun intereso sekvis la ekzamenoprocezon, ja du membroj de nia vojaĝgrupo kompetentis kiel Internaciaj Rajtigitaj Ekzamenantoj. La kelkhora sesio estis tre bone organizita, kaj partoprenis en ĝi iranaj kaj afganaj geesperantistoj.

Post la sesio venis multaj esperantistoj el Tehrano kaj aliaj iranaj urboj por kune honori la memoron de Ludoviko Zamenhof kaj la plian fojon atesti la gravecon de liaj celoj kaj fervora agado.

Dum sia elpaŝo la prezidanto de IREA Mamdŭi demonstris la sukcesan uzadon de Esperanto en la Tutmonda Retejo. Okazis nomumado de novaj Honora Prezidanto kaj Honora Membro de la Irana E-Asocio, s-ino Monireh Fahmi kaj s-ino Hesh mat Faraji, kiuj dum longaj jaroj sindone dediĉis sin al la landa E-movado. La partoprenantoj de la Zamenhof-tago omaĝis la memoron de la kara samideano Aref Azari.

Fine okazis elpaŝo de Reza Torabi, kiu rakontis pri la jam kelkjaraj amikaj interrilatoj de esperantistoj de la du najbaraj landoj — Irano kaj Armenio, kaj prezentis eblojn de daŭra kunlaboro, kiu certe kontribuos al la landa, regiona kaj sekve tutmonda E-movado.

La adiaŭa vespero estis kortuŝa kaj plena je emocioj. Ni estis samtempe ĝojaj vidi niajn karajn geamikojn, kaj malĝojaj pro la lastaj minutoj de nia restado kun ili. La disiĝo estis vere malfacila...

Ni revenis hejmen plenaj je riĉaj impresoj, portante en nia koro varmon kaj amon transdonitan de niaj karaj iranaj gesamideanoj dum tiu ĉi mirinda vojaĝo.

Elkoran dankon al ĉiuj iranaj geamikoj, kiuj tutplene dediĉis sin kaj sian valoran tempon por brile aranĝi nian restadon kaj vojaĝadon en la ĉarma, fabela lando Irano!

Karine Arakeljan, Lida Elbakjan, Araksja Elbakjan, Hasmik Arakeljan

Tra la mondo

Aziaj gejunuloj por paca kunvivado

La 26-a Komuna Seminario (KS) inter la ĉina, japana kaj korea junularoj okazis en Iksan, Korea Respubliko, ekde la 28-a ĝis la 30-a de decembro 2007, kun la temo: La rolo de gejunuloj por paca kunvivado de Ĉinio, Japanio kaj Koreio.

2 el Ĉinio, 11 el Japanio, 1 el Malajzio, 1 el Ganao (Afriko), kaj 35 el Koreio, sume 50 gejunuloj el 5 landoj partoprenis en la sukcesa Komuna Seminario, kiun eĉ la ĉielo favoris per fabela neĝado. Sub gvido de la prezidanto de la seminaria komisiono Song Ho-young, ekestis vigla diskuto kaj agrabla etoso dum multaj valoraj programeroj. Okazis ne nur akademiaj kaj Esperanto-movadaj prelegoj, diskutoj kaj kunsidoj, sed ankaŭ danco-kurso, ekskurso, bankedo, aŭkcio, koncerto kaj vizito al Ŭonbulisma centro.

Partopreno de antaŭaj KS-anoj kaj aktiveco de novaj partoprenantoj faris la renkontiĝon vere brila: laŭ la nombro de la partoprenantoj relative malgranda, sed etose tre sukcesa.

La seminario akceptis rezolucion, en kiu oni esprimis la deziron en la estonto okazigi pli vastajn junularajn renkontiĝojn, eĉ Azian Junularan Kongreson, en kiu povus partopreni gejunuloj el ĉiuj aziaj landoj. Estas plano establi novan Azian Esperantistan Junularan Organizon kaj krei ĝian TTT-paĝon. Por vigligi la junularan movadon, oni planas eĉ komponi propran kanton.

Song Ho-young

Eldonejo Lorenz 32-jara

La 13-an de decembro 2007, en tre frata etoso, Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz festis sian 32-an jaraĝon kaj prezentis sian Konsilantaron por la periodo 2009-2011.

La gvidanto de la kunveno, Robinson Mattos, malfermis la programon per bonvenigaj vortoj kaj preĝo, kiel tradicie okazas en la spiritista medio. Samideano Danilo Villela prelegis reliefigante la gravecon de Esperanto kiel ilo por la paco kaj la gravaj rolo kaj respondeco de ĉiu esperantisto por tiu celo. La preleganto atentigis la ĉeestantojn pri la tasko de la Eldonejo Lorenz dum 32 jaroj, ĵetante fratajn kaj amajn lumojn al ĉiuj anguloj de la mondo. Alia tre interesa detalo de la programo estis la retrospektivo 2007, kiam Robinson prezentis ekrigardon en la pasintan jaron pri la agoj de la eldonejo, kiel lanĉoj de libroj kaj DVD, la trimonata bulteno Komunikoj, partopreno en diversaj esperantistaj naciaj aranĝoj kaj la Universala Kongreso en Japanio. Ĉe la fino de la programo la kantistinoj Julieta kaj Vilma brile kantis pri la naturo, preparante la etoson por la fina preĝo.

Celso Pinheiro

Rekorda KIES en Jerusalemo

Meze de decembro okazis jam la oka tradicia dutaga Komuna Israela Esperanto-Semajnfino (KIES), ĉi-foje en Jerusalemo. Partoprenis rekorda nombro de pli ol 60 personoj, el ili ses eksterlandanoj el tri landoj (Nederlando, Danio kaj Japanio).

Inter la gastoj troviĝis la nederlandaj aktivuloj Ans kaj Hans Bakker, kaj Takaŝi Ago, direktoro de Esperanto-Populariga Asocio (EPA) de Oomoto. Dank’ al la eskterlandaj gastoj regis en la kunveno internacia etoso, nekutima en Israelaj kunvenoj.

Okazis ekskursoj en la orienta Jerusalemo, kie la partoprenantoj vizitis la Okcidentan Muron kaj Sciencan Muzeon apud la Jerusalema Universitato. Nokte oni povis sperti ĉiel-observadon per teleskopo, koincide kun la meteora pluvo de la Ĝemenidoj. Ankaŭ la endoma programo estis rekorde varia kaj abunda: kulturaj, muzikaj kaj klerigaj programeroj. Pluraj el ili estis dediĉitaj al Oomoto kaj Japanio. Interalie okazis la prelegoj Roterdamo: urbo de la UK en 2008 (la prezidantino de ties LKK), Muzika historio de la grupo Akordo (ties membro Arjen-Sjoerd de Vries) kaj Afrika Agado (Hans Bakker).

La renkontiĝon organizis kaj gvidis Nava Cinori (administrado) kaj Amri Wandel (programo). Rondo de Esperanto-Vojaĝantoj en Israelo (REVI) ekskursis kun kelkaj eksterlandaj gastoj al la Morta Maro kaj la Oazo Ein Gedi, kie KIES okazis pasintjare. La grupo vizitis la apudan riveron Arugot, kio estis planita pasintjare, sed ne efektiviĝis pro inundo (vidu RE decembro 2006). Post sia partopreno en KIES, Takaŝi Ago prelegis ankaŭ en la Tel-Aviva klubo kaj en la Haifa Norda grupo, kie li vizitis Bahaan centron. Li renkontis plurajn israelajn gravulojn, kiel vicurbestro de Jerusalemo Yigal Amedi, parlamentano Beni Eylon, direktoro de la ministerio pri eksteraj aferoj kaj la urbestro de Modiin. La aŭdiencoj okazis en Esperanto kun tradukado al la hebrea.La gravuloj interesiĝis pri Esperanto kaj proponis helpon al la projektoj de Oomoto, por progresigi la pacon en la Mezoriento. Aparte interesa estis privata renkontiĝo kun Prof. Werblovski, mondfama specialisto pri orientaj religioj.

Amri Wandel

Kultura festivalo en Ĉeĥio

La tradicia 19-a Internacia Kultura Festivalo okazis de la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro 2007en la ĉeĥa urbo Ústí nad Labem.

La vendreda programo apartenis al interkona vespero de la ĉeestantoj, venintaj el diversaj lokoj de Bohemio, Moravio kaj Germanio. La ĉefa tago de la festivalo estis la sekva sabato.

En la trihora prelega matineo oni aŭskultis sep prelegojn akompanatajn de vigla diskuto. Inter aliaj programeroj de la matineo menciindas la ĉeesto de la ĉeĥa poetino Marie Dolistová, kies poemoj estis prezentitaj paralele kun Esperanta traduko. Ŝi emociplene esprimis sian miron pri la surprize alta tradukeblo de la poemoj en Esperanton, pri la belsoneco de Esperanto kaj la tute libera parolfluo de la ĉeestantoj dum la diskutoj.

Sabate posttagmeze okazis spirita koncerto en la preĝejo de Sankta Paŭlo, kiu enhavis klasikaĵojn de mondaj komponistoj prezentatajn en Esperanto fare de profesiaj artistoj. La programo estis finita per komuna kantado de la Betovena odo Al la ĝojo el lia 9-a simfonio.

Vespere, en impona salono de la urba artlernejo, okazis koncerto de mondkonataj melodioj prezentataj de profesiaj kantistoj kaj muzikistoj (W.A. Mozart, Zdeněk Fibich, K.M. von Weber, G. Donizetti, F. Lehar, J. Strauss k.a.).

En la artprogramo rolis Miroslav Smyčka, Kateřina Kudlíková, Jan Duda, Václav Urban, Tereza Urbanová, Bohuslava Převrátilová, Josef Vích kaj Václav Vanc kun siaj filoj.

Post la oficiala artprogramo la publiko komune kantis, kun pianakompano, kelkajn kristnaskajn kantojn en Esperanto. La fino de la vespero estis dediĉita al tombolo. La tripartan sabatan programon partoprenis kvindeko da esperantistoj.

Dimanĉe estis organizitaj du programeroj. Unu grupo de interesatoj ekskursis al proksima observa turo, de kie estas impona panoramo al mezbohemiaj montaroj kaj al la urbo mem, ĉirkaŭata de romantikaj montetoj kaj trafluata de la plej granda rivero de Ĉeĥio, Elbo.

La dua grupo de la ĉeestantoj kunvenis en salono, kie ĝi aŭskultis preskaŭ unuhoran programon pri Jan Amos Komenský (Komenio), liaj biografio kaj ĉefaj, mirinde multaj verkoj. Oni povis konatiĝi kun liaj profetaj vortoj koncerne la utilon kaj neceson de internacia kompreniĝo surbaze de unu komuna lingvo. Lia koncepto, esprimita antaŭ pli ol tricent jaroj, respondas ĝenerale al la ideoj de Esperanto.

La nivelo de la 19-a IKF estis tre alte aprezata de la ĉeestantoj, kiuj esprimis la deziron, ke post unu jaro oni okazigu la jubilean, 20-an IKF.

Vlastimil Novobilský