Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 3

Malferme

Li feliĉigis kaj plisaĝigis nin

La forpaso de Claude Piron forprenis de ni nian ĉefan nuntempan pensulon. Liaj verkoj kaj prelegoj celis penetri sub la surfacon de la vivo de nia komunumo por pli bone kompreni la karakteron ne nur de Esperanto sed ankaŭ de la homoj, kiuj parolas Esperanton — kaj precipe de la homoj, kiuj ĝin ne parolas. Kial la rezisto al Esperanto? Kial la insista miskompreno, aŭ nekompreno, de tio kion la esperantistoj faras, kaj de la problemo kiun ili celas solvi? Iuj homoj trovas ĝin en la politiko — la fakto, ke Esperanto riskas reordigi la potencorilatojn en la socio. Iuj trovas ĝin en la ekonomio — la fakto, ke la nuna ekonomia ordo favoras iujn landojn kaj lingvojn kompare kun aliaj. Claude Piron ne ignoris tiujn aferojn, fakte li eĉ skribis pri ili, sed lia unika kontribuo estis rigardi sub la haŭto de la homoj kaj trovi pli profundajn timojn kaj fobiojn, kiuj pelis ilin malakcepti tion, kion ni nomas la internacilingva ideo. Li nomis tiun reziston patologio.

Li venis al tiuj konsideroj nur malrapide, kaj kun la ĉasista instinkto de lerta psikologo. Kio estas la lingva konscio, kaj kie ĝi situas inter la profundaj valoroj de la homoj? La procedo komenciĝis ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kie li laboris kiel tradukisto, kaj poste ĉe la Monda Organizaĵo pri Sano en Ĝenevo. Kiel tradukisto, lia tasko, evidente, estis transmeti la signifon de unu lingvo en alian. Li komprenis el propra sperto, ne nur kiel malfacila estas tiu tasko, sed ankaŭ kiel malsame la lingvoj de la mondo procedas por transdoni signifon. Nur malgranda plua paŝo portis tiun ĉi rimarkindan poligloton al la konstato, ke tiu Esperanto, kiu ŝajnas simili la lingvojn de Eŭropo, havas karakterizojn, kiuj igas ĝin signife malsimila. Je la surfaca nivelo de la vortprovizo, memevidente Esperanto similas la lingvojn, kiujn Zamenhof konis, sed se oni rigardas sub tiu surfaco, al la sistemo de vortkunmeto kaj al la sintakso, la lingvo montras alian vizaĝon. Piron instruis al ni, ke ĝi estas lingvo rimarkinde adaptebla al la pensoformoj de multaj kulturoj kaj en tiu senco familiara al ĉiuj popoloj. Jen unu aspekto de la genio de Zamenhof.

Li estis profunda kaj profunde raciisto. Ĉar la lingvo Esperanto ekzistas, indas, ke ni uzu ĝin kiel eble plej efike, precipe emfazante ĝian simplecon kaj ĝian alireblon. Li estis malfavoranto de abundaj neologismoj kaj malamanto de tiuj (literaturistoj, Akademianoj, kompilantoj de vortaroj) kiuj igis la lingvon pli komplika ol ĝi povus esti. Li montris, ke per uzo de kombinoj de bazaj radikoj oni povas preskaŭ ĉion esprimi — kaj tion li instruis al siaj lernantoj en Esperanto-kursoj kaj al la legantoj de liaj libroj. Kvazaŭ por pruvi sian hipotezon, sed ankaŭ ĉar lin amuzis kaj fascinis la solvado de problemoj, li verkis sub la pseŭdonimo Johán Valano lertajn detektivajn romanojn, verkitajn en stilo klara kaj facile legebla. La titoloj ĉiam komenciĝis per la vorto “ĉu” — vorto karakteriza de la aŭtoro, kiu, kun la insisto de homo kiu frandis la pensadon, daŭre volis kompreni kiel mekanismoj funkcias, kiel la radoj turniĝas.

Lastatempe li okupiĝis pri kreo de serio de franclingvaj retaj filmetoj pri aspektoj de Esperanto kaj lingvoj, prezentata kun lia kutima kombino de bona humoro, sprito kaj insista informiteco. Rigardante ilin nun, mi malfacile povas kredi, ke tiu bona homo, kiu parolis kaj klarigis nian bonan lingvon, ne plu laboras tie en sia hejmo en Ĝenevo kiel apologianto kaj pledanto por nia lingvo. Iasence taŭgis, ke ĝuste en Ĝenevo li laboras — ne nur pro tio, ke tiu urbo estas simbolo de la paca kunlaboro de la nacioj, sed ankaŭ ĉar tie antaŭ cent jaroj Ferdinand de Saussure ellaboris sian teorion pri strukturismo, kiu lanĉis la modernan lingvistikon. Piron, pli klare ol ĉiuj aliaj, montris kiel Zamenhof anticipis la eltrovojn de Saussure kiam li kreis Esperanton.

Mi ne plu memoras kiam mi unue renkontis Claude Piron. Fakte, mi havas la impreson, ke li ĉiam tie estis. Mi vizitis lian hejmon en Svislando kaj li la mian en Usono. Kiam en 1974 mi fariĝis prezidanto de UEA, mi plurfoje klopodis persvadi lin preni sur sin iun formalan rolon en UEA, kiel estrarano aŭ komisiito. Sed li ĉiam rezistis tiun rolon, argumentante, eble prave, ke li estas karaktere netaŭga por tiu laboro (li ne ĉiam kaŝis sian koleron antaŭ stulteco, nek sian obstinon kiam li konsideris sin prava), kaj ke ĉiuokaze li povas esti multe pli utila se ni lasas lin kiel ian liberan spiriton de la movado. Li ne serĉis atenton, malamis popolamasojn, preferis voji sian vojon. Sed, tiuj, kiuj sukcesis persvadi lin prezenti kurson pri iu aspekto de Esperanto, fari paroladon ĉe iu kongreso, aŭ simple pasigi vesperon en intensa konversacio, ja ne povis, nek devus, rezisti la klarecon de lia menso kaj la insiston de liaj argumentoj. Dume, li ankaŭ verkis kaj kantis kanzonojn kaj eĉ talente verkis poemojn.

La talento de klareco igis liajn nacilingvajn verkojn nerezisteblaj ankaŭ por eksterstarantaj fakuloj. Tiuj verkoj ŝanĝis la opiniojn de multe pli ol unu lingvisto pri la valoro de Esperanto, kaj kun la paso de la jaroj li zorge akrigis siajn argumentojn. Al multaj pledantoj por Esperanto mankas la faka scio por senerare aliri fakulojn, sed Piron kombinis firman scion pri lingvistiko kun rifuzo sklave akcepti la konvenciajn normojn de tiu fako, kaj tiel malfermis la okulojn de tiuj, kiuj pretis aŭskulti lin.

Aŭskulti lin ja ne estis malfacile. Liaj ĉarmo, modesto kaj flama inteligento igis lin perfekta kamarado. Lia edzino Nicole kvazaŭ respegulis tiujn kvalitojn. Eble ŝiaj kubutoj estis iomete malpli akraj kaj ŝia aliro al la mondo iomete pli ĉirkaŭa, sed en tiu senco ŝi estis perfekta vivakompananto de tiu homo, bridante lin kiam necese kaj laŭeble indulgante lian emon jubile sekvi ĉiun intelektan spuron al ties logika konkludo. Al ŝi mi diras ne nur mian kondolencon sed ankaŭ la dankon de ni ĉiuj, ke ŝi helpis gvidi tiun eksterordinaran talenton laŭ tiel produktivaj kanaloj. Li feliĉigis kaj plisaĝigis nin ĉiujn.

Humphrey Tonkin

Adiaŭe

Kiam en la plej lastaj horoj de la 23-a de januaro venis la fulmbata, ŝajne ankoraŭ ne plene konfirmita informo pri la forpaso de Claude Piron, miaj pensoj kuris al nia lasta septembra renkontiĝo dum la poznana “Arkones”, la lasta mallonga amika interparolo kun Claude kaj Nicole. Estis io eksterordinara en tiu fakto, ke eĉ se ni ne tre ofte renkontiĝadis, nur okaze de diversaj kongresoj kaj E-aranĝoj, mi ĉiam ĝuis la impreson, ke la rerenkontiĝo okazas en reciproka ĝojetoso. Ne alie estis la lastan fojon, kvankam ĉifoje mi tamen enzorge notis lian ioman lacon post la plurhora lekciado dum la interlingvistika kursaro en Poznano. Mi ne insistis do pri aparta intervjuo ĝojante pri tiuj kelkaj, persone pasigitaj minutoj, ŝovante la ideon pri denova antaŭmikrofona renkontiĝo por laŭvica fojo, ŝajne baldaŭ venonta. La tempo premis. Ja multaj venis por lia prelego pri la temo, kiel evidentiĝis, laste aparte lin fascinanta Esperanto kaj afazio. Ne povante peti pri aparta interparolo mi ĝojis pro lia konsento registri la prelegon. Kelkajn monatojn pli poste ni ankoraŭ interŝanĝis ideojn pri ĝia prezento en la programo de Pola Radio kaj pri la disponigo de la sonmaterialo por lia hejmpaĝo. Mi ĝojis, ke tie jam troviĝas alia mia sondokumenta registraĵo de lia porokaza prelego Kiaj perspektivoj post unu jarcento?, speciale pretigita por la solenaĵo de la 100-jariĝo de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro.

Se tiuj prelegregistraĵoj estus iu ruĝa fadeno mi devas mencii la unuan — faritan, sed neniam publike aŭdigitan — dum la solenaĵo de la 100-jara jubileo de la unua esperantista grupo en Nurenbergo en la jaro 1988. Reference al la mutacireguloj Claude Piron parolas en ĝi pri la latentaj potencialoj de la esperantlingva komunumo, kreskinta el la loka klubo en Nurimbergo al la monda komunumo, kvankam ĝenerale zorgiganta esperantistojn pro la fakto ne esti tiom vasta, kiom ili dezirus aŭ imagus. Ĝi aparte impresis min pro la trafeco de la argumentoj, referencantaj ne al la emocioj, sed al la scienco pri emocioj, do psikologio. Ĝi ne estis la unua, en kiu li uzis siajn profesiajn konojn por analizi la fenomenojn de la internacia komunikado, sed por mi persone unu el la plej inspiraj.

Dum tiu nurenberga jubileo okazis mia unua persona renkontiĝo kun Claude Piron, post kiu venis multaj aliaj, plej ofte en la ĉarma akompano de Nicole. Ĉiuj eksterordinaraj, ĉiuj riĉigaj, ĉiuj inspiraj, ĉiuj lasantaj la impreson, ke oni estas ŝatate renkontata, rerenkontata amiko. Kaj mi ne estis escepto. Nome Claude Piron havis, eĉ se oni ne konsciis tion, la karisman kapablon — en sia rilato kun aliaj — ligi individuan kontakton en la etoso de ĝia unikeco. La ĝenerala tristo kaj aflikto post lia forpaso atestas, ke tio ne koncernis sole individuojn, sed la tutan esperantlingvan komunumon.

Dankon, Claude, pro la bonŝanco renkonti vin, dankon pro la ideoheredaĵo, lasita al ni ĉiuj.

Barbara Pietrzak

Li estis por mi la plej samopinianta amiko

Kiam mi aŭdis pri la forpaso de Claude Piron mi povis nur pensi pri la unuaj versoj de la germana konata poemo: “Mi havis kamaradon/pli bonan vi ne trovos...” Iom stulte. Mi agnoskas tion, sed tiuj versoj de poemo lernita en la meza lernejo en la lecionoj de la germana, abrupte revenis al mi kaj ne volis foriri.

Mi konis Claude persone de proksimume 30 jaroj. Mi memoras pri longaj diskutoj kun li pri tradukado de poemoj kaj kantoj dum la UK en Lucerno en 1979. Tiam ni estis ambaŭ junaj kaj ambaŭ ŝatis la malfacilan arton kunmeti rimon, ritmon, enhavon kaj normalan Esperanton. Ĉio sub tio ne estas tradukado de kantoj, ni teoriumis. Krome mi estis unu el la malmultaj legantoj kaj disvastigantoj de lia tiama verko Kiel personeco sin strukturas.

Mi memoras pri gastigo de li kaj Nicole, lia edzino, en Romo kelkajn jarojn poste.

Sed ĉefe mi memoras pri la pasiaj diskutoj voĉaj aŭ skribaj pri la senco de nia agado por Esperanto, kies ĉefa enhavo resumeblas tiel: Esperanto estas io bona por plibonigi la mondon, kaj se la mondo ne agnoskas tion, ni tamen daŭrigu informi ĝin. Iam ĝi devos agnoski. Mia granda admiro en la lasta jardeko estis por lia kapablo ekstari, ĉiam kiam tio necesis, kaj diri (ĝenerale: skribi) al la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono aŭ al la brazila Ministro pri Kulturo, kial ili eraras pri Esperanto. Ni vere perdis bonan kamaradon de la simplaj, agantaj esperantistoj, kiu simple batalis por Esperanto en momento en kiu, multaj pensas, ke estas pli oportune trovi apudan niĉon, en kiu trankvile ripozi. Cetere, lia kapablo ne pozi kiel granda verkisto, sed interesiĝi pri komencantoj kaj eĉ gvidi konversacian rondon en apuda loko, aldonas ion esencan por kompreni la homon.

Sed mi ne rajtas ne diri, ke ni ankaŭ samopiniis pri la lingvo mem, kiu estas bona kaj devas resti bona, malgraŭ la klopodoj de tiuj, kiuj opinias ke Esperanto estas lingvo kiel ĉiuj aliaj, kaj ke ĝia sola manko estas la manko de malregulaĵoj. Li estis mia blanka kavaliro kontraŭ la nigraj (en kelkaj periodoj nigregaj) Akademio kaj esperantologio kaj kunligitaj plenaj verkoj. Lia lasta konsilo al mi de antaŭ kelkaj monatoj pri vorto samsignifa kun “kardiologo” estis iom amuza: Se oni diras dento/dentisto kial ne koro/koristo? La ĉinoj, laŭ li, nin dankus.

Mi sentas min tre sola.

Renato Corsetti

Memore kaj danke

Mi memoras kelkajn mallongajn renkontojn kun Claude Piron, ĉiujn tre agrablajn. Precipe unu, en Antverpeno, kiam ni iom diskutis pri lia psikologia verko Kiel personeco sin strukturas, pri kiu mia edzino tre interesiĝis; ŝi aparte memoras lian viglan kaj vervan parolon. Sed Piron estis ne nur eminenta psikologo, li estis ankaŭ poeto. Lian poemaron Malmalice mi havis la honoron recenzi kelkajn jarojn antaŭe. Tie mi skribis, ke la poeton karakterizas senhezita donemo el sia propra animo, probable pli malavare kaj elfareme ol estas kutime ĉe niaj poetoj. Kaj tia estis Piron: lian tutan karieron, lian abundan, multvarian verkaron, distingas tia malavara, entuziasma donemo. Kaj ne estas troigo diri, ke tie lia fervora sindediĉo al Esperanto havis gravegan rolon. Tion aparte atestas lia libro La bona lingvo, probable lia plej konata verko. Tie Piron alportas gravan materialon en formo de esploro pri la ena potencialo de la lingvo. Lia detala pritrakto de la eksterordinara kreopovo de Esperanto surbaze de ĝia struktura karaktero estas daŭre valora kontribuo al la esplorado de ĝia lingva potencialo. En tio li brave kuniras kun alia majstro de la lingvo, Ivo Rotkvić, kiel tio plej emfaze prezentiĝas en ties Tragedio en la universo. Estas ankaŭ interese rimarki similan emfazon en la laste aperintaj artikoloj de la nova prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. Mi havas la impreson, ke la ĉi-koncernan heredaĵon de Claude Piron la esperantistoj ĉiam pli konsideros pripensinda kaj sekvinda. Li donis al ili multon, kaj tiu multo meritas daŭran kaj kreske efikan vivon.

Baldur Ragnarsson

Claude Piron, i.a. poeto

Claude Piron, pseŭdonome Johán Valano, havis multajn verajn amikojn. Ne nur la vastan publikon de la serio de romanoj inaŭgurita de Ĉu vi kuiras ĉine? en 1976, sed ankaŭ aliajn aŭtorojn, ekzemple inter la anoj de la ibera grupo, kiujn li renkontis en Barcelono en 1993. En personaj kontaktoj li naskis spontanan simpation.

havis la meriton vastigi kaj profundigi la Ĉu vi kuiras ĉine? havis la meriton vastigi kaj profundigi la sulkon replugitan de Lorjak per Neologisme du jarojn pli frue. Kvalite ĝi rangas kiel populara literaturo, meze inter la du ekstremoj de la romankvinopo. Ĉi-rilate mi plene konsentas kun la prijuĝo de Sten Johansson*) pri la malklimaksa Ĉu ŝi mortu tra-fike? (de Johán Balano): “Sendube la verkado de ĉi malerotika tedaĵo helpis al Piron liberiĝi de ia inhibicio, sed li povus rezigni ejakuli sian stultaĵon sur la legantojn”; kaj pri la atentinda Ĉu ni kunvenis vane?: “Ĝiaj medioj realismaj (aŭ realisme ŝajnaj) faras ĝin la plej bona kaj interesa el la Ĉu-serio, almenaŭ laŭ mia opinio”. Mauro Nervi resumas perfekte la stilon de lia prozo en recenzo* pri Malmalice: “La lingvouzo estas senmakula, kion oni povis atendi de tia prozisto; la esprimmaniero estas simpla kaj [rekta], ĝuebla ankaŭ por tiuj legantoj kiuj ne spertas pri literaturaj artifikoj”.

* http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/curec.html
* http://esperanto.net/literaturo/lf/malmalicrec.html

Pri liaj verkoj kiel artikolisto kaj eseisto, diversaj homoj (inter ili mi) kritikis la simplismon de liaj argumentoj. Lastatempe vekis kritikojn lia artikolo “Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?”*, sed pli frue ĉefe lia libro La bona lingvo; en la vortoj de Silfer, “li fariĝas malgraŭvole (sed ĉu kontraŭvole?) la ikono de la bonlingvismo, de la volapukeska esperantismo”. En letero al mi, kun dato 15.10.1994, Claude skribis ke, male al tio, kion multaj “senbaze atribuas al mi[,] mi neniam malrekomendis la uzon de senutilaj neologismoj, mi nur diris, ke miaopinie la lingvo post iom da tempo senbalastiĝos je ili. (El kio eblas konkludi, se mi pravas, ke verko havos des pli multajn ŝancojn esti daŭre legata — laŭ longtempa historia perspektivo — ju pli ĝia radikprovizo respektos la normalan lingvon)”. Eble ne li, sed ni ceteraj, komprenis lian argumentaron tro simple, aŭ eble ankaŭ ĝi evoluis kaj nuanciĝis (malkiel tiu de lingva korsetismo) laŭlonge de la tempo.

* http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/lingvoj2.htm

Kiel sciate, profesie li estis psikoterapiisto (“plifeliĉigisto”). Koncizajn ekzemplojn de faka apliko en Esperanto ni trovas en lia psikologia analizo de la manifesto de Raŭmo*; el ĝi mi citis komence de La liturgio de l’ foiro*), por kiu li verkis la simil-objektan postĉapitron “Pri ‘eminentaj’ esperantistoj”*), daŭre aktualan. Partoprenantoj de la kolokvo.

* http://www.helsinki.fi/~jslindst/pironraumo.html
* http://www.geocities.com/alfabeto/camacho/liturgifoir.html
* http://www.geocities.com/alfabeto/camacho/liturgifoir.html#pir

Eble iam lia suka, plurtema letero de 1994 legeblos kaj konsulteblos en la viena E-muzeo. Dume mi rekomendas relegi du longajn poemojn el Malmalice, nome “Solena saluto” kaj “Senpoveco”, kiuj, laŭ la opinio de Baldur Ragnarsson en La lingvo serena (p. 511), “viciĝas inter la plej gravaj poemoj de nia literaturo, teme kaj konstrue”.

Jorge Camacho

Li pluvivos en sia verkaro

Kvankam miaj kontaktoj kun Claude Piron estis relative maloftaj, mi ĉiam admiris liajn produktivecon, multflankecon kaj oratoran talenton. Laŭ mi homo ne mortos, se oni memoros lin. Tial en unu el la sekvaj kajeroj de Informilo por Interlingvistoj (IpI) mi publikigos la bibliografion de la verkoj de Claude. Li pluvivos ankaŭ en sia verkaro.

Detlev Blanke

Claude Piron kaj Vojaĝo en Esperanto-lando

Miaj leteraj kontaktoj kun Claude Piron komenciĝis en la unua duono de la 1970-aj jaroj. Sed nun mi volas paroli nur pri lia ligo kun mia libro Vojaĝo en Esperanto-lando.

En la jaro 1990 mi finpreparis la manuskripton de tiu libro, kies unua eldono aperis en Moskvo en la jaro 1992. Mi enprenis en mian libron du verkojn de Claude Piron. La unua estis la novelo Terura novaĵo, kiun mi prenis el la jubilea antologio Trezoro. Frapis min, ke normala rakonto estis verkita per tre simpla lingvaĵo. Tial mi metis tiun novelon en la komencon de la libro — en la trian lecionon. Kiel unu el la taskoj de Lingva praktiko, mi proponis verki daŭrigon de la rakonto, kion Michela Lipari komentis jene: “Verkigi la sekvon de la Piron-a rakonto estas brila ideo!” Vere, miaj lernantoj verkis multajn interesajn daŭrigojn; unu el ili — kiun verkis Phil Dorcas — aperos kiel novelo en la dua numero de Beletra Almanako.

Mi frande legis la krimromanojn de Claude Piron kaj mi elektis por la leciono 14 fragmenton el lia libro Ĉu ni kunvenis vane? — Kial ĝuste el tiu libro? Unue, ĉar ĝi havas streĉan intrigon; due, ĉar la agado okazas en Kazaĥio (tiam Sovet-Unio), kiun Claude Piron vizitis foje, kaj mi bone konis la sovetiajn realaĵojn; trie, ĉar la libro estas gaja, vigla kaj verkita per klara kaj facile komprenebla lingvaĵo; kaj kvare, ĉar la intrigo havas fortan judan fonon. Nu, nemultaj scias tion, kion iam Claude Piron rakontis al mi. La patra avo de Claude, kiu estis ankaŭ Piron, originis el Hispanio; li estis sefarda judo kaj servis kiel rabeno en Belgio.

Estas amuze vidi, ke multajn jarojn poste Claude Piron elektis por sia retejo ĝuste tiun novelon Terura novaĵo kaj ĝuste tiun fragmenton el la krimromano Ĉu ni kunvenis vane?

En la jaro 1996, kiam mi jam loĝis en Usono, mi komencis radikale relabori mian libron Vojaĝo en Esperanto-lando por eldonigi ĝin ĉe UEA. Mi plu zorge fosis en la Esperantaj literaturo kaj gazetaro por trovi pliajn malgrandajn diamantojn. Kompreneble, mi enprenis fragmenton el la libro de Claude Piron La bona lingvo, en kiu la aŭtoro klarigas sian pozicion pri la evoluo de Esperanto kaj donas ĉarmajn ekzemplojn de nebanala lingvouzado. Ankaŭ tiun fragmenton mi enmetis en la lecionon 14.

En la jaro 1995 Claude Piron ricevis premion en Japanio kaj rezulte li publikigis en la revuo Oomoto dankan artikoleton. Tiun artikoleton mi mallongigis kaj rearanĝis kaj rezulte mi ricevis simpatian tekston, al kiu mi donis la titolon “Mi kredas je la bono. Mi kredas je Esperanto” kaj enmetis en la 3-an lecionon. Unu el miaj lernantoj iom kritikis la enhavon de la teksto kaj, laŭ mia konsilo, sendis sian kritikon al la aŭtoro. Claude Piron respondis iom konfuzite, pravigante sin per tio, ke li verkis la artikolon por iu konkreta okazo, kaj la originalo havis iom alian formon. Mi respondis al Claude Piron, ke li ne devas konfuziĝi, ke la artikolo estas tre bona. Kaj rezulte, li enmetis tiun artikolon en sian retejon sub la originala titolo “Kial kaj kiel lerni Esperanton” ĝuste en tiu formo, kiel ĝi aperis en Vojaĝo en Esperanto-lando kaj kun la sama noto “Mallongigita kaj rearanĝita”. Tiu artikolo havis tiel grandan sukceson, ke la revuo Esperanto (2005, majo) represis ĝin el Vojaĝo en Esperanto-lando, kio per si mem estas unika okazo.

Kiam en la dua duono de la 1990-aj jaroj Claude Piron aperis en interreto, li publikigis en iu diskutlisto apologion de Esperanto en la formo de anglalingva kvazaŭpoemeto en prozo. Ĝi tiel plaĉis al mi, ke mi petis Claude Piron fari ĝian Esperantan version. Li faris tion, kaj mi publikigis ĝin same en la 3-a leciono. Ĉar la verketo havis poste grandan sukceson ĉe la legantoj, mi ne povas deteni min citi tiun etan majstroverkon.

Kiam infano priĝemis sian suferon en Esperanto,
kaj apud vi ricevis esperantlingve konsolon,
kiam vi pene laboris kun grupo da amikoj
kaj kunspertis en Esperanto la ĝojon kaj la zorgojn,
kiam, adoleske, vi flustris pri sekso en Esperanto,
kaj poste esprimis en ĝi vian amon,
kiam rifuĝinto rakontis al vi en Esperanto
la turmentojn, kiuj igis lin forfuĝi,
kiam vi vidis spektantojn ĝislarme kortuŝitaj
ĉe aŭdo de poemo Esperanta
kaj ĉeestis tiulingvajn kverelojn,
kiam en diskuto pri politik’ aŭ religio
vi diris en Esperanto viajn timojn kaj indignon,
kaj kiam, helpite en Esperanto,
vi tiulingve prikantis
viajn dankemon kaj raviĝon
pri la mirindeco de homa solidaro,
neniam, neniam plu vi taksos Esperanton
lingvo senanima, sensenta, sennuanca.
Mi scias.
Ĉion ĉi mi travivis.

Kun kvin verkoj en Vojaĝo en Esperanto-lando Claude Piron estas rekordulo ĉi-rilate. Sed ne estas ĉio. Li tralegis en manuskripto siajn verkojn, destinitajn por mia libro, kaj ankaŭ la biografian noton pri li kaj aprobis ĉion. Por la dua eldono de Vojaĝo en Esperanto-lando mi petis Claude Piron elpensi reklaman frazon; kaj li elpensis; kaj ĝi aperis sur la dorskovrilo de la libro: “Kial pagi flugbileton? Lege VOJAĜU al Esperanto-lando!”.

Claude Piron partoprenis en la prezento de la dua eldono de Vojaĝo en Esperanto-lando en Fortalezo dum la 87-a Universala Kongreso, kaj tie mi subskribis lian ekzempleron de la libro.

Dankon al vi, Claude, pro tio, ke vi ne vane vivis en tiu ĉi mondo. Viajn verkojn legos, ĝuos, studos kaj utiligos ankaŭ estontaj generacioj de esperantistoj.

Boris Kolker

Nur lia koro ne plu batas

En la tutmovada funebrado mi volas aldoni rakonton pri specifa sperto kun Claude Piron. Sperto kiun konas nur tre malmultaj homoj, sed kiu meritas resti en la historio pli vaste konata. Tial mi verkas ĉi tiun leteron.

La togolanda esperantisto Gbeglo Koffi estas mia kunlaboranto kaj amiko. Ne nur nun, sed jam ekde 1984. Nia abunda korespondado ĉiam temis pri Esperanto, neniam pri personaj temoj. Tial estis rimarkinda tiu ĉi unusola frazo en la fino de lia letero de la 13-a de aŭgusto 1990, ke “ĵus naskiĝis al mi filo”.

Mi supriziĝis, gratulis. Temis ja pri lia unua infano. Sed tuj poste ni daŭrigis la kutiman kunlaboradon por Esperanto en Afriko. Pasis semajnoj, pasis monato. Tiam venis informo je la dato 2-10-90 ke la koro de la fileto ne estas en ordo. La nomo de la malsano estas “dispneo” kaj bezonas operacion kiu en Togolando ne estas disponebla. Koffi petis min serĉi helpon en Eŭropo. Kion fari? Mi sendis leterojn kaj telefonis al kuracistoj kaj al iuj esperantistoj. Tiuj sendis min al aliaj adresoj de hospitaloj kaj helporganizaĵoj, ekzemple Flying Doctors, Terre des Hommes, Blue Babies.

Tio ne iris rapide en la tempo kiam ne jam ekzistis retmesaĝoj. Jam la 10-an de oktobro respondis Claude Piron pri sia ekkontakto kun la svisa branĉo de Terre des Hommes kaj kun privata korkliniko. Samtempe mi trovis adresojn de katolika helporganizo St. Vincentius en Niĝerio kaj Ganao, kie operacio povus okazi. La malgranda Dzifa dume kuŝis en la plej bona hospitalo de Togolando, kaj devis prepari sin por transporto al operaciejo en Eburbordo aŭ Niĝerio.

La 15-an de novembro la patro Gbeglo informis min pri klopodoj de sia kuracisto, kiu transdonis la tutan dosieron al la svisa reprezentantino de Terre des Hommes en Togolando. Urĝas la decido. Tiam mi telefonis kun Claude Piron, la 30-an de novembro. Ties voĉo kvietigis min: Terre des Hommes en Lausanne akceptis lian peton kaj operacios la bebon en januaro.

Ankaŭ aliaj hospitaloj en Nederlando estus pretaj, postulante favoran tarifon de nur 17 000 guldenoj (8 000 eŭroj) plus kostoj de flugado. Sed jam la afero en Svislando estis en bonaj manoj. Claude Piron rekte kun Gbeglo Koffi organizis la transporton al Ĝenevo. La 21-an de januaro ĝi okazis. La 13-an de majo 1991 Dzifa revenis hejmen, sana.

Dzifa kreskis kaj fariĝis junulo. Juna viro kiu havas pensojn kaj sentojn. En la fino de 2007 Afrika Centro Esperantista (ACE) publikigis lian poemaron Miaj unuaj pensoj, kiun li dediĉis i.a. al Claude Piron. Ricevinte sian ekzempleron, Claude reagis per la sekvanta retmesaĝo:

Kara Dzifa!

Kia bona surprizo! Vi diris: “eble min vi forgesis”. Absolute ne! Tio ne eblus! Mi ege bone memoras (kaj ankaŭ mia edzino) kiam ni vizitis vin en la hospitalo en Ĝenevo. Plurfoje ni vizitis vin. Mi memoras la ĉambron, en kiu vi estis. Mi memoras, ke foje ni iris al speciala ĉambro, ludejo, kie estis ĉiaspecaj ludiloj taŭgaj por eta bebo. Sed ĉefe mi memoras la unuajn vortojn de la flegistino, kiu kondukis nin al via ĉambro, post la operacio. Mi demandis, kiel vi fartas. Ŝi respondis: “Fizike, li fartas tute bone. Sed ekde la operacio li aspektas malĝoje kaj tute ne plu ridetas.”

Tiu respondo timigis nin. Ni nin demandis, ĉu la operacio — eble la anestezio — iel havis malbonan efikon al via cerbo. Vi ja estis tiel eta, tiel juna, tiel delikata, kvazaŭ facile difektebla! Ni do alvenis al via ĉambro, kaj konstatis, ke, efektive, vi aperas malgaja kaj tute ne ridetas. Vi eĉ iom ploris. Tio ne estis miriga. Vi ja ne konis nin, vi estis en medio tute stranga por vi. Nu, ni komencis ludi kun vi, karesis kaj lulis vin, kantis kantetojn por kapti vian atenton. Sed vi plu kaj plu aperis malĝoja kaj plorema. Estis tre kortuŝe, ĉar ŝajnis, ke vi plendas pri io, senparole, kompreneble, vi ne parolis tiutempe, sed ni ne sciis kiamaniere reagi al via plendo, kiun ni ne povis kompreni.

Kaj jen mi diris al mia edzino: “Eble li estas malĝoja ĉar la tuta ĉirkaŭaĵo estas tro stranga por li. Li ne aŭdas la lingvon, al kiu li kutimiĝis en sia lando. Eble mi provos imiti la sonojn de afrika lingvo kaj tio helpos.” Kompreneble, mi eĉ ne scias, kiel nomiĝas via gepatra lingvo, nek kiel ĝi sonas, mi do tute ne esperis rezulton, sed ĉar ni estis tie, kaj havis nenion specialan por fari, kial ne? Tiam mi memoris, ke en diversaj lingvoj de okcidenta Afriko ekzistas aparta sono, kiun oni prononcas prononcante samtempe “g” kaj “b”. Ĉar via familia nomo estas skribata “Gbeglo”, mi pensis, ke la du unuaj literoj reprezentas tiun sonon, kaj mi provis eligi ĝin kaj prononci ĝin kun vokaloj kaj aliaj sonoj, kiuj kompreneble signifis nenion, sed per kiuj mi provis imiti la muzikon de afrika lingvo. Mi tute ne sukcesis prononci samtempe “b” per la lipoj kaj “g” per la gorĝo, sed mi provis kaj provadis. Certe, se iu ekstera ĉeestus, li trovus min tute ridinda! Fakte la solaj afrikaj lingvoj kiujn mi aŭdis antaŭe estis la svahila, la lingala (el la regiono de Kinŝaso, kie mi foje laboris) kaj la kinjarwanda, kiun mi aŭdis dum mallonga laborperiodo en Ruando. Mi provis imiti la sonojn de tiuj. Sed vi plu konservis vian malĝojan esprimon. Se oni filmus min tiutage en via ĉambro, kaj vi hodiaŭ vidus la filmon, vi certe ridegus vidante, kiel mi esperas tuŝi vian koron aŭ vian menson per tiu klaŭnado. Sed — kio estas tute normala — estis nenia rezulto. Kaj tiam mi pensis: “Eble se mi diros la nomon de lia patro, Dzifa rekonos ĝin, kaj tio efikos”. Kaj tiam mi ripetis “Koffi”, “Koffi”, “Koffi”. Tuj via vizaĝo ŝanĝiĝis, vi antaŭe tenis la kapon rigardanta al la planko, sed tuj kiam mi diris “Koffi”, via kapo releviĝis, vi rigardis min rekte en la okulojn... kaj vi ridetis!

Tian momenton mi neniam povus forgesi, eĉ se mi vivus 200 jarojn. Estis unu el la plej belaj momentoj de mia vivo. Ankaŭ mia edzino estis superplenigita de ĝojo. Ekde tiu momento, via malĝoja esprimo malaperis de sur via vizaĝo, ni kune ludis, kaj vi aspektis tute kontenta. Dum la posta vizito, vi eĉ tute laŭte ridegis. La flegistinoj tre miris pri via ŝanĝo. Ili certe sin demandis, per kia mirakla metodo ni sukcesis tiri vin el via konstanta aĉa humoro. Mi deziras al vi bonan sukceson en la venontjara abiturienta ekzameno. Transdonu miajn plej korajn salutojn al via patro. Mi ĉiam bedaŭris, ke mi ne povas teni la kontakton kun li, sed mi vere estis kaj estas tro okupita. Mi havas tri gefilojn. Filinon 45-jaran, kiu estas instruistino, filon 41-jaran, kiu estas komputilisto, kaj filinon 39-jaran, kiu estas ankaŭ instruistino, sed nun ne laboras ekstere, nur hejme, sed ĉefe prizorgas siajn du filojn, unu 8-jaran kaj la alian 6-jaran. Plej kore salutas vin

Claude Piron

Ĉu necesas fermi la artikolon per vortoj? Claude Piron, la verkisto, psikologo, intelektulo, estis samtempe homo kiu agis kiam lia helpo estis vokata. Kiel diras juda proverbo: Tiu kiu savas unu vivon, savas la mondon. La koro de la eta Dzifa pro Piron plu batadis. Nun ĝi forte batadas kaj esprimas sin en poemoj. Nur la koro de Claude Piron ne plu batas.

Hans Bakker

Mesaĝo de la Prezidanto al la funebra ceremonio

Claude Piron estis inter la ege malmultaj esperantistoj, kiujn mi konis kiel referencajn personojn enkorpigantajn la lingvon mem. Tia kono por multaj baziĝis simple sur liaj verkoj. Sed mi havis la bonan ŝancon esti en tre longdaŭra koresponda rilato kun li. Ni komencis diskuti mian malnetan angligon de lia fama eseo pri tio, ĉu Esperanto fakte estas azia lingvo, kaj el tio rezultis priteoria dialogo.

Tamen mi ne tro okupiĝu nun pri mia propra aliro — ni ĉiuj, pere de liaj tekstoj kaj pli lastatempe pere de lia rete havebla voĉa produktaro, havis konon de lia profunda kapablo konkrete interesiĝi pri difinitaj homoj kaj aferoj kaj surbaze de tiu konkreta interesiĝo esprimi plej simple la plej profunde pripensitajn reagojn al tio, kion li perceptis. Aparte vastan konantaron havis Claude Piron pri tio, ke ankaŭ liaj krimromanoj esprimis same lucide liajn ideojn pri la homeco.

Piron ne nur en teorioj kaj romanoj sed en sia vivlonga praktikado prezentis al ni ĉiuj la arton percepte rilati al konkretaj personoj kaj pejzaĝoj, ŝanĝi sin mem per tiuj perceptoj, kaj distili la rezulton en simplan, konscie lingvan prezenton de sia aliiĝo. En Piron, tiu arto kaj la “bona lingvo” Esperanto bezonis identan flegadon; en li, tiu arto fariĝis lia bona lingvo, lia lingvo strebanta esprimi la homan bonecon en la konstruado de kiel eble plej simplaj vojoj inter la bezonantoj de helpo kaj la eventualaj donontoj de tiu specifa helpo.

Li estis ĉe la pinto de sia kapablo donaci al ni ĉiuj la malavaran fluon de tiu unika spirito, kiun li kreis; kaj neniu el ni estis preta aŭdi la drastan novaĵon, ke li tiel abrupte forlasis nin. Ni estas en stato de ŝokiĝo, kaj bezonos longan tempon por kunmeti niajn sentojn por pli inde esprimi al li nian omaĝon. Dume, en la nomo de UEA, mi komunikas al lia familio kaj liaj aliaj plej intimaj kunuloj la funebrajn sentojn de la tuta asocianaro pri la forpaso de tiu Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio, krom miaj propraj kondolencoj pro la forpaso de persona amiko.

Probal Dasgupta

Ĉu funebro aŭ celebro?

Katolika kapelo ne sufiĉe grandus, tial la ceremonio pro la forpaso de Claude Piron okazis en la protestanta preĝejo de Gland, ekumena praktiko kiun li certe aprobus. Internacia pastra kvinopo celebris la transiron de eksterordinara paroĥano en alian mondon. Partoprenis ĝin multaj familianoj, amikoj, esperantistoj. Ranieri Clerici legis la esperantlingvan mesaĝon de Probal Dasgupta. Ni ĉiuj ŝokiĝis pro la subita forpaso de Claude Piron, sed la ceremonio estis celebro al multfaceta homo, kies mirindaj talentoj mankos al ni kaj al la tuta movado.

Claude Nourmont

Claude Piron ne plu inter ni

Claude Piron, Honora Membro de UEA, populara Esperanta verkisto kaj pedagogo kaj amata preleganto, forpasis la 22-an de januaro hejme en Gland, Svislando. Li naskiĝis en Namur, Belgio, en 1931.

Piron laboris kiel tradukisto-protokolisto por Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko 1956-1961 kaj poste por la Monda Organizaĵo pri Sano i.a. en Ĝenevo, Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969. Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de la Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Poste lia ĉefa aktiveco apud psikoterapia praktikado estis profesie trejni junajn psikoterapiistojn.

Claude Piron esperantistiĝis en 1942. Li membriĝis en Tutmonda Junular-Organizo TJO (la posta TEJO) en 1946 kaj en UEA en 1947. Ekde 1958 li estis dumviva membro de UEA. En 1958 li kunfondis Esperanto-klubon ĉe UN en Novjorko kaj fariĝis ties unua prezidanto. De aprilo 1963 ĝis majo 1966 li estis redaktoro de Svisa Espero. Li prelegis pri sia scienca fako i.a. en Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo; la kursoteksto aperis ankaŭ presite, Kiel personeco sin strukturas? (1978). Dum la 64-a UK en Lucerno en 1979 Piron estis rektoro de Internacia Somera Universitato. Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1979 ĝis 1988.

Jam frue Piron ekverkis en Esperanto, gajnante premiojn en la poezia branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA en la jaroj 1954-1956. Per la publikigo de la furora verko Ĉu vi kuiras ĉine? (1976; 2-a eld. 1996) komenciĝis por Piron fekunda verkoperiodo kun la pseŭdonimo Johán Valano, dum kiu aperis la poemaro Malmalice (1977; 2-a eld. 2001), kvar pliaj krimromanoj en la “Ĉu”-serio, la krimrakontaro Ĉu rakonti novele? (1986) kaj la sciencfikcia romano Tien (1997). Al la populareco de lia prozo kontribuis la vigla rakontado kaj la facila sed esprimforta lingvaĵo. Piron estis granda porparolanto de lingvo, kiu evitas novismojn kaj klopodas efike eluzi proprajn eblojn de la Esperanta vortprovizo. Siajn principojn li klarigis profunde kaj polemike, interalie per psikologiaj eltrovoj, en la libro La bona lingvo (1989; 2-a eld. 1997) kaj li aplikis ilin tute precipe en facillingvaj rakontoj por Kontakto en la 90-aj jaroj kaj en didaktike verkitaj romanetoj por komencantoj. Eksterordinare furora fariĝis la krimromaneto Gerda malaperis (1983), multfoje represita kaj vendita en miloj da ekzempleroj. La kantokasedo Frandu Piron (1982) atestas pri lia spriteco kaj multflankeco.

Claude Piron famiĝis ankaŭ kiel unu el la plej elstaraj kaj vervaj pledantoj por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la internacia komunikado. Krom en Esperanto-aranĝoj, i.a. dufoje en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, li faris sennombrajn prelegojn antaŭ ne-esperantista publiko, i.a. en seminario ĉe Unesko (1986) kaj dum studotago en la Eŭropa Parlamento (1993), kie li traktis la psikologian reziston al la pristudo de lingva komunikado. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado. Por la serio de Esperanto-dokumentoj li verkis plurajn kajerojn, i.a. Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (1977) kaj Psikologiaj reagoj al Esperanto (1988). Lia ĉefverko ĉi-kampe estas la franclingva libro Le défi des langues (1994), psikanalizo de la internacia komunikado kaj priskribo de Esperanto kiel reale funkcianta lingvo.

Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Claude Piron du el siaj plej gravaj distingoj. En 1994 li ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro sia kontribuo al la antaŭenigo de internacia amikeco per Esperanto. En 1998 li fariĝis Honora Membro de UEA.

Ĉu li forpasis tro frue?

Sub tiu ĉi titolo trideko da israelaj esperantistoj omaĝis al Claude Piron la 5-an de februaro en la Tel-Aviva Esperanto-klubo.

La vespero komenciĝis per dolĉa surprizo: tergloba kuko kun E-flageto (por Oded Gilad, estrarano de ELI, kiu samtage festis sian naskiĝtagon). Amri Wandel prelegis per komputila prezentaĵo pri la vivo kaj Esperanta mondo de Piron.

Sekvis personaj rememoroj de pluraj s-anoj (Matilda Landau, Esti Saban, Josi Ŝemer, Aleks Kerbel, Amri Wandel) pri renkontiĝoj kaj amikaj kontaktoj kun Claude Piron. Oni laŭtlegis la tekston de Boris Kolker, verkitan speciale por tiu vespero, kiu rakontis i.a. pri la juda avo de Piron. Enrika Arbiv kantis la kanton pri Gerda Malaperis, kiun ŝi verkis en E-kurso kun la kursgvidanto Doron Modan, kaj prezentis en la koncerto dum la UK en Florenco.

Fine, nia ĉefdelegito Jehoŝua Tilleman kaj Eldad Salzman rol-legis mallongan rakonton de Piron. La verda flago kun la bildo de Piron surmure adiaŭis la klubanojn kaj bonvenigis la lernantojn de la E-kurso kiu okazis samĉambre tuj poste. Supozeble la instruisto Doron denove uzis Gerda Malaperis...

Amri Wandel

93-a Universala Kongreso

“Lingvoj: trezoro de la homaro”
Alvoko kunlabori pri la Kongresa temo

Jam en majo 2007 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la jaron 2008 Internacia jaro de lingvoj, rekonante, ke “vera plurlingvismo antaŭenigas unuecon en diverseco kaj internacia interkompreno.”

Poste en la jaro s-ro Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, parolis pri la “decida graveco” de lingvoj por “la multaj defioj, kiujn la homaro devas alfronti dum la venontaj jardekoj”. Li emfazis la “kernan gravecon” de lingvoj en la atingo de la celoj de tiaj internaciaj iniciatoj kiaj Edukado por ĉiuj, kaj la Jarmilaj evoluigaj celoj aprobitaj de UN en 2000. Li vidas “strategian rolon” por lingvoj en la antaŭeniro al “daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka”. Kaj la identeco-donan funkcion de lingvoj li nomis “nepra” por la paca kunekzisto de individuoj kaj homgrupoj.

En tiuj ĉi diraĵoj, UN kaj Unesko fakte eĥas la larĝe dividitajn valorojn de la Esperanto-komunumo; valorojn kiujn oni trovas, ekzemple, en la Praga Manifesto, tiu ŝlosila dokumento de la Esperanto-movado. Tiuj ĉi valoroj inkluzivas la celojn de lingva demokratio, efika multlingva edukado, la savtenado de lingva diverseco, kaj la pli ambicia celo de homa emancipiĝo. Tiel, la temo de la ĉijara Universala Kongreso — Lingvoj: trezoro de la homaro — tute akordiĝas kun la Internacia jaro de lingvoj.

Plue, la Uneska estro aldonis plian urĝecon al la traktado de lingvaj defioj per la atentigo, ke “en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7 000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun malpli ol kvarono el ili estas uzata en la lernejoj kaj interreto, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon, forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.” Li forte emfazis la bezonon de lingvopolitiko kiu ebligus “la uzon de [la] gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo.” Multaj el ni en Esperantujo konsentus kun lia diagnozo, ke alfrontas la homaron baldaŭa kaj katastrofa kultura malriĉiĝo.

Kadre de tiuj ĉi sciigoj kaj prognozoj, ni invitas vin, dum la Universala Kongreso ĉi-jare pripensi diversajn aspektojn de tiu ĉi temo inkluzive jenajn interligitajn demandojn:

  • En kiu senco oni povas oni nomi lingvojn trezoro?
  • Kiom ampleksas kaj diversecas tiu ĉi trezoro?
  • Kion faras la homaro por dokumenti tiun ĉi trezoron?
  • Tiom da lingvoj estas endanĝerigitaj; kion faras la homaro por savtenadi tiun ĉi trezoron?
  • Ĉu eĉ valoras konservadi la trezoron? Ĉu eble tro altas la kostoj de la konservado? Kio estas la kosto de la nekonservado de tiu ĉi trezoro?
  • Kion povas fari la Esperanto-komunumo en la savtenado de endanĝerigitaj lingvoj?
  • En multlingva mondo, kiel oni administru la ofte konfliktantajn postulojn de la memdecido, naciiĝado, ekonomiaj bezonoj kaj la paca kunekzistado?
  • Tra la historio, kiel la homaro faris pontojn trans lingvojn kaj kulturojn?
  • En la centjariĝo de Universala Esperanto-Asocio, kiujn iniciatojn ni povas montri kiel niajn kontribuaĵojn al la supraj demandoj?
  • Kiajn avantaĝojn proponas Esperanto kiel plutenebla, long-perspektiva solvo al la lingva defio?

Kiel tutmonda komunumo kiu dum pli ol jarcento jam montras vivantan ekzemplon de efika, interkultura komunikado, la Esperanto-komunumo kompreneble bonvenigu la atenton de la internacia komunumo al lingvaj defioj. Kaj dum la Internacia jaro de lingvoj, kaj la centjariĝo de UEA, nia unika, 120-jara, interkultura fenomeno Esperanto certe disponigu siajn komprenojn al la tutmonda komunumo. Kaj kie estus pli bone ol la ĉi-jara kongresurbo Roterdamo — kie troviĝas la Centra Oficejo de UEA — por pritrakti la temon! Ni invitas vian viglan partoprenon en la Kongresa temo.

A. Giridhar Rao
a...@gmail.com

Kleriga Tago

Por la sesa fojo okazos en la kongresa lundo la Kleriga Tago. Proponoj por prelegoj, podiaj diskutoj, partoprenigaj programeroj, kiuj rilatas ekzemple al movado, lingvoj, informado, interreto, organizado ktp estas bonvenaj ĉe Michela Lipari m...@tiscali.it kaj Claude Nourmont m...@pt.lu, kiuj kunorganizas la tagon.

La ĉi-jara kongreslando

La nederlanda socio: malnovaj kaj novaj dividiĝoj

Du vizaĝoj de nederlanda historio

Nederlando estas historie konata pro siaj komercistoj kaj pro relative frua florado de urboj, pro la akcepto de religiaj fuĝintoj, kiel la prauloj de Spinoza. Studentoj el tuta Eŭropo pilgrimis al la universitato de Lejdeno. Ekde la 17-a jarcento Nederlando havis koloniojn sur tri kontinentoj. Sed apud tiu internacieca flanko ekzistas ankaŭ fermita, hejmlandeca sinteno de la lando. Ĝi restis neŭtrala de 1815 ĝis 1940, staris apude de la internacia politiko, kaj observis la reston de Eŭropo kvazaŭ de balkono. Ankaŭ la industriiĝo plene atingis la landon nur relative malfrue, nur post la dua mondmilito. Ĝis la 1970-aj jaroj la tri religiemaj partioj atingis pli ol la duonon de la seĝaro en la tutlanda parlamento.

La nunaj partoj de Nederlando kolektiĝis sub la Habsburga dinastio, en la 16-a jarcento. La katolikaj habsburgoj longan tempon sukcese baris la novajn kristanajn konfesiojn el la lando, kiel ekzemple la luteranismon. Tial poste la kalvinismo havis la ŝancon enpenetri Nederlandon, kaj ĝi dominis la kulturan vivon dum jarcentoj. Kalvinismo signifas ke Dio antaŭplanis ĉion, ankaŭ ke kelkaj homoj estas sukcesaj en la vivo, kaj kelkaj ne. Per la riĉeco oni do povas konstati, ke iu homo estas ŝatata de Dio kaj saviĝos. Rezulte, la kalvinistoj pene laboris kaj ŝparis sian monon.

La karikatura nederlandano fariĝis la kalvinista pastoro, kiu moralisme kontrolas siajn najbarojn kaj protestas kontraŭ luksaĵoj, aŭ la komercisto, kiu kombinas religian bigoterion kun avido al mono.

Kvankam la kalvinistoj longan tempon konsistigis du trionojn el la nederlandanoj, ekzistis ĉiam ankaŭ katolikoj en la lando. Preskaŭ ĉie ili estis minoritato, krom en la sudo kaj kelkaj partoj de la oriento. Dum la tempo de la Respubliko (proksimume ĝis la tempo de Napoleono) la kalvinista Nederlando regis super kelkaj katolikaj regionoj, kvazaŭ temis pri kolonioj.

La sistemo de “kolonoj” (verzuiling)

Ekde 1813 Nederlando estis reĝolando, komence sub la absolutisme orientita reganto Vilhelmo I-a. En 1848 Vilhelmo II-a akceptis ŝanĝojn en la konstitucio, kiu donis pli da rajtoj al la parlamento, kaj ekde ĉ. 1866 la parlamenta sistemo venkis. Ekde tiam, la reĝo nomumas ĉefministro tiun politikiston, kiu havas la subtenon de la parlamenta plimulto.

Origine, en la politiko en Hago (kie kunsidas la parlamento kaj registaro) superregis kalvinistoj, holandanoj, el la socia kaj geografia proksimecoj de la reĝo. Tiel liberalismo fariĝis alloga por tiuj, kiuj venis el aliaj partoj de Nederlando, kiel Johann Rudolf Thorbecke el la orientnederlanda Zwolle, kiu reformis en 1848 la konstitucion. Tiu kontraŭstaro inter konservativaj kaj liberalaj fortoj troviĝis en multaj landoj, kaj poste la socialdemokratoj eniris la parlamenton. En Nederlando, la kontraŭstaroj tamen havis ofte religiajn fontojn.

Komence de la 19-a jarcento okazis skismo en la “Nederlands-Hervormde Kerk”, la nederlanda reformita eklezio. Religie severa minoritato ne plu kredis, ke la kalvinistoj povos daŭre kulture superregi. Tial la severaj kalvinistoj formu apartan grupon, la Gereformeerden, en kiu ili povu esti tiel religiemaj kiel ili volas: kun propraj asocioj, propra eduka sistemo ktp. Pastoro Abraham de Kuyper vortumis: “suverena en la propraj rondoj”. La katolikoj transprenis la ideon.

La nederlanda socio sekve disdividiĝis en kvar kolonojn, laŭ la politiksciencisto Arend Lijphart:

  • Protestanta kolono: Ĝi grupigis la pli kredemajn, pli severajn el la kalvinistoj.
  • Katolika kolono estis tiu de 90 elcentoj el tiuj, kiuj estis oficiale romkatolikoj.
  • Socialista kolono kreskis ekde la fino de la 19-a jarcento, precipe post 1920. En ĝi troviĝis precipe malpli religiemaj kalvinistoj (kaj malmultaj katolikoj) el la laboristaro.
  • Ĝenerala aŭ Neŭtrala kolono kunigis nereligiemajn kalvinistojn, senreligiulojn kaj anojn de religiaj minoritatoj kiel la judoj. La liberaluloj estis precipe fortaj en tiu ĉi kolono, kiu kvazaŭ kolektas la “reston” ne ligitan al aliaj kolonoj.

Tiu apudeco de kolonoj disvolviĝis precipe en la periodo 1920-1970. Laŭ la (ne tro troigita) stereotipo, ekzemple katoliko estis homo kiu loĝis en katolika kvartalo. Liaj infanoj frekventis katolikan lernejon, poste eble la katolikan universitaton en Nimego, li aĉetis sian panon ĉe katolika bakisto. Li voĉdonis por la katolika popolpartio, membris en la katolika sindikato, legis katolikan gazeton. Se li estis esperantisto, li aktivis en Nederlanda Katolika Esperanto-Unuiĝo. La aliaj Esperanto-asocioj en Nederlando estis Kristana Unuiĝo de Nederlandaj Esperantistoj, Federacio de Laboristaj Esperantistoj kaj (la neŭtrala UEA-asocio) Nederlanda Esperanto-Asocio. Ili kunlaboris en komuna Federacio de Esperanto-organizoj en Nederlando (FEN). Ekde 1994 la komuna asocio nomiĝas Esperanto Nederland.

“Novaj nederlandanoj”

Se oni ne konsideras la regionajn diferencojn inter nederlandanoj, kaj precipe la frisojn, la nederlandanaro estis etne sufiĉe homogena. La plej multaj eksterlandanoj venis el apudaj landoj kiel Germanio, Belgio kaj Francio. Nederlando havis plurajn koloniojn, sed antaŭ la dua mondmilito nur malmultaj homoj venis el tie al Nederlando. Dum la Dua Mondmilito, kiam Nederlando havis naŭ milionojn da loĝantoj, la lando perdis tri kvaronojn de sia judaro.

Post la milito, Nederlando eniris novan militon, nome kontraŭ la kolonio Nederlanda Hindio, la nuntempa Indonezio (1945-1949). Pro tiu kolonia milito kaj postaj kvereloj kun Indonezio, pli ol kvaronmiliono da homoj alvenis Nederlandon: homoj iam venintaj el Nederlando, naskiĝintaj en Nederlanda Hindio aŭ havantaj unu aŭ ambaŭ gepatrojn el Nederlanda Hindio (“hindaj nederlandanoj”). La plej multaj el ili bone integriĝis en la nederlandan socion, dum parto havis pli da problemoj: la molukanoj. La nederlanda registaro estis promesinta al ili aranĝi kun la indonezia registaro iaman revenon al Indonezio, kio neniam okazis. Sekve Nederlando lasis ilin longan tempon kune loĝi en centritaj lokoj, kiel la eksa nazia koncentrejo Westerbork. Kelkaj molukaj junuloj en 1975-78 prenis ostaĝojn por devigi, ke la nederlanda registaro penu pli multe pri revenigo. Nuntempe la molukanoj aŭ molukdevenuloj multe pli partoprenas la nederlandan socion.

Ĉirkaŭ la jaro 1970 venis multe da eksterlandanoj el la landoj de Mediteraneo, komence Italio kaj Hispanio, poste precipe el Maroko kaj Turkio. Ili laboris en la nederlandaj industrio kaj agrikulturo kaj reiris al siaj landoj poste. Sed multe da marokanoj kaj turkoj restis en Nederlando, pro la manko de ekonomia progreso en siaj hejmlandoj. Pro la malalta klereco de tiuj homoj, kaj pro la komenca intenco ne integriĝi sed reiri, okazas konfliktoj inter ili kaj la nederlandanoj. Longan tempon Nederlando kredis esti la paradizo de multkultureco kaj tolerema kunvivado de diversetnanoj, sed en la 1990-aj jaroj komenciĝis debato pri la problemoj. Ĝi kulminis en la jaro 2002, kiam la populisto kaj islamkritikanto Pim Fortuyn allogis multajn voĉdonantojn. Malgraŭ lia murdiĝo, lia tute nova politika grupo en la balotoj akiris 17 procentojn el la voĉoj. Kiel ajn oni prijuĝas la tiaman kaj nuntempan debatojn, la temo certe restos en la nederlanda socio. Ekzemple en Roterdamo, 46 procentoj el la loĝantoj ne naskiĝis en Nederlando aŭ havas unu aŭ ambaŭ gepatrojn tiajn.

Senreligiiĝo

La tipa nederlandano, kiel dirite supre, estis iam la kalvinista pastoro aŭ komercisto. Ĝis la 1960-aj jaroj la sistemo de kolonoj ŝajnis esti ankoraŭ tre stabila. Sed pro la ekonomia progreso, kreskado de la eduka sistemo, eksteraj kaj enlandaj ideologiaj influoj, kaj eble ankaŭ la televido, nederlandanoj komencis rigardi ankaŭ ekster sian kolonon. La katolikoj povis relative bone konservi sian socian enradikiĝon — fine de la 19-a jarcento ili reprezentis 40 procentojn de la socio, nun ankoraŭ 27. Precipe la kalvinistaj eklezioj (tiam pli ol 60 procentoj) multe perdis, nuntempe nur 15 procentoj el la nederlandanoj membras ĉe ili.

Nederlando, kaj precipe Amsterdamo, gajnis la reputacion esti ekstreme liberala kaj tolerema. Tio parte estas mito, nutrata de la nederlanda emo prezenti sin kiel modelon por la resto de la mondo, kaj nutrata de la resto de la mondo, kiu volonte kredas pri tia modelo. Tamen nedisputeble Nederlando apartenas al tiuj landoj, en kiuj tiaj evoluoj okazis tre frue. La mortpuno estis aplikata lastfoje en 1860, kun la escepto de proks. kvardek ekzekutoj lige al la Dua Mondmilito. Nederlando aplikas politikon de nepunado de droguzado ene de certaj limoj. En 2001 oni ebligis la edz(in)iĝon de gejoj kaj lesboj. Ekde 2002 ne plu estas punate, denove en certaj limoj, se kuracisto helpas al senespera paciento sinmortigi (t.n. eŭtanazio). Sed ne estas tiel ke tiaj novigoj estis enkondukitaj sen debatoj, aŭ ke tiuj debatoj ĉesis. Prikritikata estas ankaŭ la alta kvanto de nesolvitaj krimaj kazoj.

Kompare al aliaj landoj en la mondo, la problemoj de Nederlando estas bagatelaj. Prave ĝi estas multe vizitata turisma lando, pro siaj marbordoj, biciklo-vojoj, teknikaj mirakloj kaj malnovaj urboj. Indas foje atenti pri la spuroj, kiujn la historio lasis, kiel la malsameco de katolikaj kaj protestantaj eklezioj aŭ la haŭtkoloroj de la homoj.

Ziko van Dijk
(germano loĝanta en Nederlando)

Libroservo de UEA en 2007: La sesa ĉampioneco de Boris Kolker

Per Vojaĝo en Esperanto-lando akademiano Boris Kolker fariĝis ĉampiono de la Esperanta libromerkato ankaŭ en la jaro 2007. Lia perfektiga kurso, kiu samtempe estas enkonduko en la Esperanto-kulturon, gajnis la unuan lokon jam en la sesa sinsekva jaro, kio ne sukcesis al alia libro dum tiuj pli ol 30 jaroj, dum kiuj la Libroservo de UEA aperigis furorlistojn de siaj vendoj. Ekde 2002 vendiĝis 2568 ekz. de la libro de Kolker; el ili 295 pasintjare.

Ĉi-apude aperas du listoj. Tiun de totalaj vendoj influas kvantaj mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn al individuaj klientoj poŝte aŭ surloke en Roterdamo. En la listo de ĉiuj vendoj estas 11 eldonaĵoj de UEA/TEJO; en tiu de unuopaj vendoj ili estas 8 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas enkalkulitaj en la statistiko de ĉiuj vendoj. Aparta furorlisto de la Jokohama UK aperis en la decembra numero (p.251).

La adresaro de Pasporta Servo, tradicia rivalo de Kolker, vendiĝis en 276 ekzempleroj. La reeldono de Vivo de Zamenhof de Edmond Privat en redakto de Ulrich Lins, kvankam aĉetebla nur ekde aŭgusto, atingis la trian lokon (245). Ĝin sekvas Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin (232), kiu siavice staras ĉe la pinto de unuopaj vendoj (44). Tre sukcesan lanĉon spertis la lernolibro de Stano Marček, Esperanto per rekta metodo (179). Ĝi aperis ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, el kiuj la japana eldono, evidente dank’ al la vendado en la UK, sukcesis eniri la liston de totalaj vendoj.

Ĉar diskoj kutime ne atingas furorlistojn, estas notinde, ke la abund-enhava Esperanto elektronike eniris la “grandan liston” por la dua fojo kun 111 vendoj. Ĝojiga estas ankaŭ la sukceso de la unua volumo de Beletra Almanako, kiu aperis sur la merkato fine de septembro sed malgraŭ malmulta tempo atingis la kvaran lokon ĉe unuopaj vendoj (34 ekz.).

La vendoj sumiĝis je 121 172 eŭroj. Kompare kun la bona jaro 2006 okazis malkresko de 12 747 eŭroj pro la tradicie malpli bona debito de la kongresa libroservo, kiam UK okazas ekster Eŭropo. Hazarde la vendosumo preskaŭ precize egalas tiun en 2004, kiam la antaŭan fojon la UK okazis en Azio kaj la vendoj sumiĝis je 121 374 eŭroj. La Libroservo de UEA vendis entute 2 214 diversajn titolojn. Nur de 84 el ili estis venditaj pli ol 10 ekzempleroj kaj 1080 vendiĝis nur 1-ekzemplere. 3306 titoloj allogis dum la jaro neniun klienton.

Osmo Buller

En la brazila savano:
Bona Espero por infanoj

En la Esperanta gazetaro de tempo al tempo legeblas informoj pri la bieno-lernejo “Bona Espero” (BE) en Brazilo, sed certe ne malutilus foje ripeti kelkajn.

Kiel konate en 1957 brazilaj esperantistoj fondis BE kiel socialan institucion por infanoj, kiu ekde 1974 estas ĉefe animata de la internacia paro Ursula (el Berlino) kaj Giuseppe (el Torino) Grattapaglia. Antaŭ nur kelkaj monatoj, nome la 1-an de junio 2007, la bieno-lernejo festis sian 50-jaran jubileon. La eventon partoprenis pli ol 200 personoj, inter ili fondintoj, amikoj, ekslernantoj, oficialuloj. Fariĝis tute klare, ke aparte dum la lastaj jardekoj BE evoluis al moderna lernejo-internulejo.

Ankaŭ ni volis finfine konatiĝi kun tiu fenomeno, unika en la historio de Esperanto, kun ofte ne facila vivo. La bieno troviĝas sur la centra altebenaĵo de Brazilo (1 200 m), meze de la sovaĝa savano, najbare al la pli kaj pli frekventata “Parque Nacional da Chapada dos Veadeiros”, 240 km norde de la brazila ĉefurbo. Ni estis en BE de 24.12.2007 ĝis 20.1.2008.

Samtempe kun ni tie restadis la franca volontulo Jonatano el Bretonio kaj la konata pola televida ĵurnalisto kaj libro-aŭtoro Roman Dobrzyński kun sia germana edzino Erika. Roman per dek vizitoj kaj ampleksa studado en arkivoj enprofundiĝis en la historion kaj nunon de BE kaj produktis kelkajn filmojn (i.a. Bona Espero [1984], Ludovikoj en Brazilo [2000], Unu tago en la paradizo [2003]). Li estas ĝuste nun finverkanta dokumentan libron, pri kies foje spirhaltiga enhavo ni jam povis informiĝi.

Pleje nin impresis la infanoj, vere belaj, de nigraj ĝis brunaj, ridemaj kaj ludemaj, malfermaj kaj kontaktemaj. Ĉeestis nur relative malmultaj, ĉar ĝuste nun okazis la brazilsomeraj ferioj. Vidante kaj regule kontaktante tiujn infanojn, oni ne povas supozi, ke ili venas el foje malfacilegaj cirkonstancoj. BE donas al ili vere “bonan esperon”, peras al ili novan feliĉigan vivosenton, kiun ili antaŭe ne povis sperti, evitigas al ili la sorton de “stratinfanoj” sen perspektivo, malsatantaj kaj ofte krimemaj, kiuj en Brazilo ankoraŭ abundas.

BE funkciadas laŭ la koncepto de “granda familio”. Ĉiu transprenas taskojn laŭnecese kaj laŭpove. Ankaŭ infanoj kompreneble helpas kaj lernas transpreni malgrandajn devojn. Regis vere bona etoso.

Kvalifikitaj instruistinoj kiel Adarci Ferreira de Sousa (Ada) kaj Maria Odeta, kiuj mem edukiĝis en BE, zorgas pri alfabetigo kaj transdono de bazaj scioj al la infanoj (ĝis la nivelo de la 4-a klaso) por ebligi al ili plukleriĝon en la proksima urbeto Alto Paraíso aŭ aliloke, foje eĉ ĝis abiturienta ekzameno en Braziljo.

Ni fojfoje povis konatiĝi kun rezultoj de la sindediĉa laboro de la stabo de BE. En Alto Paraíso kaj en la ĉefurbo Braziljo ni ekzemple renkontis plenkreskulojn, kiuj apartenis al la pli ol 400 infanoj, kiuj edukiĝis en BE kaj sukcesis kleriĝi, havi profesion kaj fondi familion. Ni rimarkis, ke Ursula kaj Giuseppe tie estas alte estimata “kvazaŭinstitucio”. Multloke oni rimarkis eĥojn kaj aprezon de ilia laboro.

La ŝtato nur malmulte subvencias, sed lastatempe almenaŭ certigas la elektran kurenton. La ĉefa subteno venas de multaj esperantistoj el la mondo. Ekzemple en Germanio antaŭ jaroj fondiĝis subtena asocio, kiu kolektas monon. Brazilaj esperantistoj helpas diversmaniere.

Apartan rolon ludas la bonfara internacia Rotaria Klubo, kie Ursula kaj Giuseppe efike agadas per kaj por Esperanto. Ne nur BE foje ricevis subtenon de la sama klubo, sed ankaŭ la urbo Alto Paraíso. Aktuale oni ekz. klopodas pri subvencio por kardiologia instalaĵo, kiu ĝis nun mankas en la urba hospitalo.

BE funkcias dulingve: ĉiutage uzatas la portugala kaj Esperanto. La internacia lingvo tute nature ludas la rolon de interkomprenilo inter “bonesperanoj” kaj eksterlandaj gastoj kaj volontuloj, kiuj dum jardekoj alvenadas por helpi al BE aŭ konatiĝi kun ĝi. Ne malofte ili instruas Esperanton al la ege viglaj infanoj aŭ alimaniere aktivigas ilin. Simile faris Roman (per la Mazi-kurso) kaj ankaŭ ni.

Kvankam tute evidente BE ne estas esperantista propagando-entrepreno, per sia konkreta humanisma kaj eduka laboro en Brazilo ĝi foje atingis pli por altigi la prestiĝon de la lingvo, ol tio kutime eblas al tipa esperantista organizaĵo. Aparte surprizegis nin la privata televida stacio “TV Supren” en Braziljo, gvidata de tre konata advokato kaj bonfarulo Ulisses Riedel, la Ĝenerala Direktoro de BE. En la programkajero de la stacio por decembro 2007 ni trovis pli ol 30 programerojn en Esperanto (kun portugalaj subtitoloj) aŭ pri la Internacia Lingvo. La Esperanto-programon prizorgas Paulo Nascentes. Li “laborigis” ankaŭ nin per ampleksaj intervjuoj.

Finfine substrekendas, ke Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ne nur donis kaj daŭre donadas sian vivo-tempon kaj energion, ili ankaŭ investis en BE grandan parton de siaj privataj rimedoj. Sed tute aparte ili donas sian entuziasmon, amon, zorgemon, multflankan kleron kaj ŝajne senliman laborforton. Ni esperas, ke baldaŭ aperos same sindediĉa paro el nova generacio por transpreni la torĉon...

Wera kaj Detlev Blanke

KEA kaj UEA: Jubilea Simpozio en Havano

La centjara jubileo de UEA estas sendube unika okazo por celebri, festi kaj ankaŭ omaĝi la pionirojn de nia pli ol centjara esperantista movado. Tamen, por kubaj esperantistoj tiu unikaĵo ĉi-foje multobliĝis kun la certeco, ke elstara gasto vizitos Havanon.

La ĝenerala direktoro de UEA, s-ro Osmo Buller, alvenis al Havano la 2-an de februaro invitite de Kuba Esperanto-Asocio kaj per subteno de diversaj landaj institucioj, kiel parto de esplora tasko kiu markas historian starpunkton por la kuba esperantistaro.

Tiu ĉi evento instigis kaj mobilizis la estraron de KEA organizi kultur-klerigan solenaĵon omaĝe al la centjariĝo de nia organizaĵo, nome la Simpozion “Centjara Jubileo de UEA”.

La Simpozio okazis la 7-an de februaro en la teatro de la Nacia Biblioteko de Havano kaj ĝin partoprenis proksimume cent geesperantistoj ne nur el Havano sed ankaŭ el aliaj tri provincoj de la centra parto de la lando, kiuj devis veturi eĉ pli ol 200 kilometrojn.

Nome de la kuba esperantistaro, la prezidanto de KEA, s-ro Julian Hernández, esprimis la honoron ĝuatan de la kuba esperantistaro pro tiom elstara vizito donanta la okazon efektivigi solenaĵon omaĝe al UEA, kiun li taksis “necesa kaj plifortigenda per komuna laboro de la esperantistaro”.

Alia elstara gasto de la simpozio estis la eminenta ambasadoro de la Araba Respubliko de Egiptio, s-ro Abdel Fattah Ezzeldin, kiu prelegis pri siaj spertoj kaj revoj pri daŭra kresko de la movado internacie. Li aparte emfazis, ke ne estante “finvenkisto, li certas ke Esperanto venkis kaj venkos daŭre en sia celo ebligi komunikadon interhoman”.

Kiel parton de la programo, oni ĝuis prelegon de KEA-estrarano kaj historiisto Juan Ramón Rodriguez pri la rilatoj inter KEA kaj UEA laŭlonge de cent jaroj de la monda organizaĵo. Prelego de Maritza Gutiérrez González, kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA, temis pri UEA, la fondo kaj kelkaj eroj el ĝia historio.

Kultura momento estis prezentita de aktorino-esperantistino Yoandra Isabel Rodriguez, kiu deklamis la poemon La sufero de l’ aliaj de Claude Piron, kiel solenan omaĝon de la kuba esperantistaro al la ĵus forpasinta verkisto, poeto kaj psikologo. La elstara aktorino Georgina Almanza fermis la kulturan momenton per deklamado de la poemoj Kredo de la portugallingvano Aquiles Nazoa kaj La vojo de L.L. Zamenhof.

La festparoladon faris la ĝenerala direktoro, s-ro Osmo Buller, kiu taksis la eventon “verŝajne la unua jubilea ceremonio okaze de la centjariĝo de UEA” kaj certigis, ke ĉi-jare, kiam oni celebras tiun okazon, “ni ĉiuj sentas grandan dankegon al tiuj generacioj de esperantistoj, kiuj portis la flagon de UEA en tre malfacilaj cirkonstancoj, lasante al ni grandan heredaĵon kaj defion por konkretigi la laboron, kiun ili komencis”. Li aldonis, ke “komplete per la agado de esperantistoj mem jam cent jarojn vivas UEA, pri kio ja ni ĉiuj rajtas fieri”.

Sendube la Simpozio de KEA omaĝe al la centjara jubileo de UEA konsistigis historian kaj emocian eventon, aparte signitan per la ĉeesto de la ĝenerala direktoro de UEA, kaj rolis kiel entuziasma kaj reala konfirmo de la kuba esperantistaro inviti la internacian Esperanto-movadon kongresi en Havano en la jaro 2010.

Maritza Gutiérrez González

Buller esploris pri UK en Kubo

Okaze de sia vizito en Kubo Osmo Buller esploris la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo.

Buller renkontis funkciulojn de diversaj instancoj, kies sinteno al la okazigo de UK en Kubo estas tre entuziasma. Li estis akceptita i.a. de s-ro Fernando Rojas, vicministro pri kulturo, kaj s-ro Conrado Martínez, prezidanto de la Kuba Kongresa Buroo kaj antaŭe urbestro de Havano. Surpriza kaj agrabla estis la konatiĝo kun s-ro Abdel Fattah Ezzeldin, ambasadoro de Egiptio, kiu lernis Esperanton en 1982 en Budapeŝto. Li invitis Buller kun reprezentantoj de KEA al sia rezidejo por vespermanĝo, kiun ĉeestis ankaŭ la ambasadoroj de Jamajko, Kamboĝo kaj Pollando, honora konsulo de Finnlando, direktoro de la oficejo de Unesko por la Kariba regiono, kaj funkciuloj de la Nacia Unesko-Komisiono de Kubo. Dum la vespero la ambasadoro pruviĝis lerta pledanto por Esperanto, kiu kun siaj Esperanto-kolegoj kompetente respondis al plej diversaj demandoj de la ne-esperantistaj gastoj.

Esperanto en la Unesko-retejo

Danke al la nova atento de UEA al la agado de Unesko kaj la aktiveco de UEA por diskonigi la Internacian Jaron de Lingvoj, celebratan ĉi-jare, Unesko afiŝis en sia retejo ankaŭ Esperantan tradukon de la deklaro de la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro Koїchiro Matsuura, pri tiu speciala jaro de UN kaj Unesko. En multaj landoj aktivuloj de UEA ludis rolon por atentigi la naciajn komisionojn de Unesko kaj aliajn oficialajn instancojn pri la Jaro, kaj komunaj aktivaĵoj estas planataj. Esperantistoj ankaŭ laboris por traduki la deklaron de Matsuura al diversaj lingvoj. La deklaro de Matsuura en Esperanto k.a. lingvoj troviĝas ĉe: http://portal.unesco.org/culture/en/ev.php-URLID=36000&URLDO=DOTOPIC&URLSECTION=201.html

Ĉirkaŭ 1200 aliĝis al Roterdamo Ĝis la 13-a de februaro 1195 esperantistoj el 59 landoj estis registritaj kiel aliĝintoj al la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008).

Trideko da aliĝiloj ankoraŭ atendis solviĝon de bankaj komplikaĵoj. Kun 155 aliĝoj Francio transprenis de la gastigonta lando Nederlando la unuan lokon. Ankaŭ Germanio, kun 133 aliĝintoj, preterpasis Nederlandon, kiu ĝis nun liveris 123 kongresanojn. Kun pli ol 20 aliĝintoj reprezentiĝas Japanio (85), Belgio (62), Italio (47), Litovio, Pollando kaj Rusio (po 42), Britio (33), Danlando kaj Finnlando (po 32), Hispanio, Irano kaj Svedio (po 23) kaj Svislando (21).