Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 4

Malferme

Novaĵoj pri esperantlingva radiofonio

Aprilo estas aparta monato por denove kelkvorte paroli pri la esperantlingva radiofonio. Dum la jaroj la fino de marto kaj la fino de oktobro estis la periodo, kiam estis envivigata en la monda radiofonio la t.n. somera aŭ vintra elsendoperiodo koncerne emisiantojn per mallongaj, mezlongaj kaj longaj ondoj. Nun nur malmultaj E-redakcioj emisias per mallongaj ondoj. Apartenas al ili Ĉina Radio Internacia kaj Radio Vatikano. Detaloj pri tio troviĝas en iliaj retpaĝoj: http://esperanto.cri.cn kaj http://www.radiovaticana.org/esp/index.asp.

Aprilo estas monato aparta por la E-Redakcio de Pola Radio. La 4-an de tiu ĉi monato ĝi eniris sian jubilean, 50-an ekzistojaron. De 49 jaroj informoj pri Pollando, sed ankaŭ pri la E-komunumo kaj E-movado el Varsovio aŭdiĝas kontinue. Ne nur la redakcio, sed ankaŭ ĝiaj radioamikoj en la tuta mondo esperas, ke la nova generacio de ĝiaj redaktoroj kunlabore kun pli aĝaj kolegoj ankoraŭ longe povos servi al la E-komunumo. Dume la redakcia kolektivo de la varsoviaj programoj invitas ĉiutage aŭskulti ĝiajn E-elsendojn, en kiu moderna tekniko interplektiĝas kun profesia tradicio kaj sperto flegata de preskaŭ kvin jardekoj: www.polskieradio.pl/eo.

Aprilo estas okazo mencii ne sole pri tiu ĉi jubileo. La jubileon de la 20-jariĝo solenas nunjare la E-elsendoj de Radio Havano. Lige kun tio ĝia redakcio invitas partopreni porokazan konkurson. Detaloj, same kiel unuopaj elsendoj estas aŭdeblaj pere de la adreso: www.ameriko.org.

Jam de kvin jaroj aperas Mikrofonee, per kolorfotoj riĉe ornamita informilo de la E-Redakcio de Ĉina Radio Internacia. Lige kun tiu jubileo la redakcio lanĉas fotokonkurson por siaj aŭskultantoj, iliaj familianoj kaj amikoj en la periodo inter la 1-a de majo kaj la 1-a de oktobro. Oni atendas nigrablankajn aŭ kolorajn fotojn kun tre varia temaro. La plej bonaj aperos en la retpaĝo de la redakcio kaj en Mikrofonee. Post la 1-a de oktobro oni premios la plej bonajn fotojn.

Gratulojn meritas ne nur la ĵus menciitaj jubileantaj E-radiostacioj. Kiel ni eksciis laŭ la brazila opinisonda enketo IBOPE, la E-programo de Radio Rio de JaneiroEsperanto, a Lingua da Fraternidade” en la periodo oktobro-decembro 2007 estis klasita sur la tria loko inter ĉiuj mezondaj stacioj de la metropola regiono de Rio laŭ la nombro de aŭskultantoj.

Informante pri la E-radioprogramoj en la novembra numero Esperanto ni ne menciis ĉiujn. En la nuna numero ni kompletigas la adresojn per tiuj de tri radioprogramoj:

Radio 3 ZZZ: http://www.3zzz.com.au;

Radio Aktiva: http://radioaktiva.esperanto.org.uy;

Parolu Mondo: http://parolumondo.com.

La lasta aprila novaĵo estu la adreso http://laondo.rpod.ru, ĉe kiu eblas konatiĝi kun la monata periodaĵo La Ondo de Esperanto, ekde februaro debutinta podkastoforme, eĉ se radie, tamen kelkvoĉe.

Gabi Kosiarska

La centjara vojo de Universala Esperanto-Asocio

La vivo de UEA kovras preskaŭ la tutan dudekan jarcenton. Ni scias, kion alportis tiu jarcento al la mondo, al la homaro. Sed kiel UEA travivis ĝin? La asocio spertis du mondmilitojn, do du katastrofojn, sed ĝi ankaŭ dufoje renaskiĝis. Ne estas facila tasko skizi la eventoplenan vojon de UEA ekde 1908. Ni tamen uzu la datrevenon kiel instigon kaj bonan okazon por fari tiun ĉi provon de resumo.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis fondita malpli ol tri jarojn post la Unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), kiu signife altigis la memfidon de la esperantistoj. Ili ankaŭ forte sentis la mankon de internacia organizaĵo. La juna sviso Hector Hodler strebis kunigi tiujn esperantistojn, kiuj laciĝis daŭre nur diskuti pri la lingvo kaj preferis ekuzi Esperanton en la praktiko. Li volis starigi asocion, kiu pretas disponigi al siaj membroj diversajn servojn kaj per tio kreu inter ili solidarecon. Hodler krome argumentis, ke UEA, kiel parto de la aktuala mondo, nepre zorgu, pro sia propra intereso, plibonigi la ĉirkaŭaĵon, al kiu ĝi apartenas.

La 28-an de aprilo 1908 UEA estiĝis — ĝuste kiam la kulminanta Ido-krizo akrigis inter la fidelaj esperantistoj la konscion pri la bezono koncentri la fortojn. Ja estis skeptiko pri la vivpovo de UEA. La asocio konsistis nur el individuaj membroj, do ne estis bazita sur la naciaj Esperanto-societoj. La tradiciaj gvidantoj — ankaŭ Zamenhof komence — hezitis agnoski tiun rezulton de “desuba” iniciato kiel kandidaton por reprezenti la internacian movadon. Sed baldaŭ pli pezis la forto de faktoj. La membronombro atingis en 1914 pli ol 7 000; per la delegita reto inter 1909 kaj 1913 estis plenumitaj 45 000 praktikaj servoj. Zamenhof en la 5-a Universala Kongreso (UK) en Barcelono (1909) publike konstatis, ke, “lasante flanke la instituciojn oficialajn, U.E.A. fariĝis la plej grava institucio de nia movado”. Zamenhof ankaŭ deklaris, ke tio, kion rifuzis la Bulonja Deklaracio, nome rekte ligi la esperantistojn kun la interna ideo, UEA tre bone povas fari kaj tuj transformi en la realan vivon.

Optimismo, mondmilito, helpagado

UEA estis premgrupo por la rekono de Esperanto kaj samtempe ofertis al siaj membroj servojn — por tiel fortikiĝi interne kaj samtempe fortigi sian pozicion por la alekstera agado. Ĝi restis en la movada tradicio, ĉar ankaŭ ĝi celis “venkigi” Esperanton. Sed laŭ sia fondiĝa filozofio ĝi iusence povis senti sin staranta super la cedo al nacioj kaj ekster la pensado pri “fina venko”, ĉar ĝi baziĝis sur individuoj kiel membroj kaj emfazis la servan rolon de Esperanto. Tie radikis la memfido de UEA.

Hodler same kiel Zamenhof strebis uzi la lingvon kiel peranton por ŝanĝoj en la mondo. Li tiurilate estis tre optimisma. En multe disvastigita broŝuro pri “Esperantismo” (1911) Hodler esprimis sian konvinkon, ke en la 20-a jarcento malaperos landlimoj, rapide venkos distancojn “aerŝipoj” kaj malkreskos interhoma malamo. Evoluos, laŭ li, la sento pri solidareco de ĉiuj teranoj — kaj la tasko de la membroj de UEA estas doni per sia asocio modelon por la estonta mondo. Sed en 1914 eksplodis la Unua Mondmilito. Ĉio, ankaŭ la antaŭvidoj de Hodler, ŝajnis tute morta. Ne povis okazi la 10-a UK en Parizo, al kiu aliĝis — rekordnombre — preskaŭ 4 000 homoj. Kompreneble ankaŭ UEA estis ŝokita, sed rapide ĝi montris, je kio ĝi kapablas post nur kelkjara ekzisto. Havante sian sidejon en Ĝenevo, do en la neŭtrala Svislando, UEA povis helpe de siaj delegitoj organizi grandskalan helpagadon, ekde la perado de korespondaĵoj ĝis la helpo al militkaptitoj. Dum la milito la Centra Oficejo (CO) de UEA plenumis jare pli ol 100 000 servojn. Hodler, kiu malofte montris emocion, iun tagon, ricevinte dankleteron, ĝoje diris al sia kunlaboranto Hans Jakob: “Vidu, neniam ni povis esti tiom utilaj kaj helpaj!”

Edmond Privat kaj Ligo de Nacioj

La prestiĝo, kiun akiris UEA, post la milito estis bona antaŭkondiĉo por refoje labori — cele al la kreo de nova mondordo kaj loko por Esperanto en ĝi. Observante, ke kun la starigo de Ligo de Nacioj ĝenerale kreskas esperoj pri nova, paca epoko, UEA deziris tuj utiligi tiun ŝancon. Hodler bedaŭrinde mortis jam en 1920, sed lia amiko Edmond Privat povis rekte en Ligo de Nacioj influi kampanjon favore al rekono de Esperanto.

Privat estis de 1924 ĝis 1928 prezidanto de UEA. De 1920 ĝis 1934 li redaktis ĝian organon, la revuon Esperanto, kaj per instruaj, bonstilaj artikoloj pri movadaj kaj mondaj temoj helpis ligi la membrojn al UEA. Privat estis ideala posteulo de la mortintaj gvidantoj. De Zamenhof, kiun li biografiis, li transprenis la tuthomaran perspektivon; samkiel Hodler, li komprenis la funkciadon de internacia politiko. Ambaŭ personojn li kompletigis per sia interesiĝo pri subpremataj nacioj kaj per ĉiam scivola observado de tendencoj ankaŭ ekster la eŭropa “centro”. Ekzemple, li proksime rilatis kun Mahatma Gandhi. Ĉar Privat estis ankaŭ brila oratoro, li tiris al si multe da simpatio. Certe li estis la plej populara prezidanto en la historio de UEA.

La klopodoj ĉe Ligo de Nacioj havis por la esperantistoj nur duone kontentigan rezulton. La voĉdonoj en la Ligo, kvankam pozitivaj, apenaŭ havis praktikan sekvon. Ankaŭ ekster la demando de Esperanto ne plenumiĝis la esperoj, kiuj ligiĝis kun la Ligo, precipe ne la antaŭvido, ke ĝi povos kontraŭpezi la rivalecon de nacioj. Multaj esperantistoj el la “neŭtrala” tendaro sekve emis forgesi la admonon de Hodler, ke ili pionire eduku al nova, internacia pensmaniero. Pli grava ŝajnis la agado en nacia kadro, inkluzive la flegadon de rilatoj kun la unuopaj registaroj. Fakte, estis streĉiteco inter la supernacia organiz-principo de UEA kaj la interesoj de la naciaj societoj. Tiuj lastaj kuniĝis en “Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj”. Por reguligi ties rilatojn kun UEA oni krome kreis, per la Kontrakto de Helsinki (1922), Internacian Centran Komitaton de la Esperanto-Movado (ICK).

Nacieco, internacieco, neŭtraleco

ICK decidis pri la okazigo de la Universalaj Kongresoj. Ĝi ankaŭ de tempo al tempo (kun)organizis fakajn konferencojn, el kiuj kelkaj uzis Esperanton kiel solan laborlingvon. Por demonstri la praktikan utilon de Esperanto ICK en 1930-32 sendis la kalifornianon Joseph R. Scherer al mondvojaĝo, dum kiu li faris lumbild-paroladojn en 41 landoj. La sekretario de ICK estis Andreo Cseh, tiam rumana ŝtatano. Liaj varbaj vojaĝoj tra Eŭropo kaj precipe la popularaj Cseh-kursoj altiris multajn homojn al Esperanto. Tiu sukceso ne estus imagebla sen la energio kaj persona karismo de Cseh.

Se temas pri la streĉiteco inter nacieco kaj internacieco, UEA ofte donis la impreson, ke ĝi subtaksas la gravecon de la agado en loka kaj nacia niveloj, do tie, kie kreiĝis kaj estis kreotaj la novaj esperantistoj. Aldoniĝis alia konflikto: Multaj esperantistoj, laboristaj aŭ progresemaj, restis ekster la vicoj de la neŭtrala movado. Ili preferis organizi sin en naciaj laboristaj Esperanto-asocioj kaj en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), la neneŭtrala organizaĵo de maldekstruloj, kies fondinton E. Lanti siatempe inspiris la ideoj de Hodler. En pluraj landoj de Eŭropo la tradiciaj neŭtralaj grupoj perdis membrojn al la laboristaj asocioj. Kvankam tiuj siavice ofte rivalis inter si (jen socialdemokratoj, jen komunistoj, jen anarkiistoj), ili ĉiuj profitis de tiuj esperantistoj, kiujn ĝenis la nepolitikeco aŭ nesufiĉa batalemo de la neŭtrala movado. En Soveta Unio la movadaj gvidantoj rigore malpermesis al la esperantistoj ligiĝi kun UEA.

En 1932 la Kontrakto de Helsinki estis nuligita, ĉar la naciaj societoj ne plu fidis je la pluekzisto de UEA en ĝia tradicia formo. Ties membronombro falis post 1925 (al 8 619 en 1932). La financa stato de UEA atingis alarman dimension. Inter defendantoj kaj kritikantoj de UEA estiĝis forta polemiko, kiu alprenis parte tre malbelajn formojn.

Survoje al skismo

Samtempe Esperanton komencis minaci io pli terura ol indiferento en la socio aŭ la malŝato de naciismaj aŭtoritatoj. En aŭgusto 1933 la 25-a UK okazis en Köln, Germanio, kelkajn monatojn post kiam la nazioj prenis la potencon. Malbonaŭgure, tiu UK ŝanĝis la karakteron de UEA. Sekve de “Interkonsento de Kolonjo” ĝi ja restis tutmonda organizaĵo de la esperantistoj, sed malaperis la individua membreco kiel ĉefkolono. UEA iĝis ankaŭ federacio de la landaj asocioj. Unu jaron poste, en Stokholmo, Privat kaj Cseh ne estis reelektitaj en la Komitaton; Eduard Stettler, la prezidanto, pro solidareco eksiĝis. Tio ŝajnis sigeli la rompon kun la Hodlera asocio. La nova estraro, sub la prezido de la franco Louis Bastien, devis enkonduki rigoran ŝparadon. Varbante inter la membroj por komprenemo, Bastien energie reĵetis asertojn, ke UEA deturniĝis de sia supernacia idealo kaj toleras naciismon. Sed UEA minimume allasis konfuzon: Fine de 1934 la revuo Esperanto en unu sama numero aperigis pledon de Lidja Zamenhof por la paciga kaj kontraŭŝovinisma misio de Esperanto kaj — kio estas verŝajne la plej malbela makulo en la asocia historio — artikolon “La germana vidpunkto pri la rasproblemo”, kiu grandparte konsistis el citaĵoj de Hitler.

La internaj malakordoj en 1936 kondukis al skismo. La Komitato de UEA en marto decidis transporti la sidejon al Londono, ĉar tie la vivkostoj ŝajnis pli malaltaj ol en Ĝenevo. Kontraŭ tiu decido svisaj membroj protestis, argumentante ke la statuto malpermesas translokon de la sidejo, kaj transdonis la aferon al tribunalo. Dum la Viena UK la Komitato decidis forlasi la proceson kaj anoncis la fondon de nova asocio. Kreiĝis Internacia Esperanto-Ligo (IEL), en kiu Bastien restis prezidanto. Ĝia Centra Oficejo ekde decembro 1936 estis en la apudlondona vilaĝo Heronsgate. Formale UEA plue ekzistis, iĝante pli kaj pli reduktita al Svislando. La granda plimulto de la membroj transiris, kune kun preskaŭ ĉiuj landaj asocioj, al IEL.

La interna ideo kiel armilo

La disduiĝo okazis ĝuste en tempo, kiam en Germanio kaj Soveta Unio la organizita agado por Esperanto estis malpermesita. Portempe kaj UEA kaj IEL estis kvazaŭ paralizitaj pro la malfavoraj cirkonstancoj en pluraj landoj de Eŭropo; la principo de neŭtraleco ŝajnis malebligi eĉ la eldiradon de protesto kontraŭ persekutoj. Tamen, ekde 1938 la movado rekonsciiĝis pri sia tradicio. Ivo Lapenna, juna reprezentanto el Jugoslavio, en flama parolado dum la 30-a UK en Londono interpretis ofensive la internan ideon kiel armilon kontraŭ tiuj, kiuj piedpremas la valorojn de toleremo, amikeco kaj demokratio. La kongresanoj aplaŭdegis. Ili ne povis scii, ke estis la komenco-punkto de multjara kariero de Lapenna en la movado, de homo, kiu iĝis la plej mobilizpova prezidanto en la historio de UEA. En Londono li eniris la estraron de IEL.

Unu jaron poste la nazia reĝimo ekigis la Duan Mondmiliton. Inter ĝiaj viktimoj estis ankaŭ nenombreblaj esperantistoj; ilia movado preskaŭ estingiĝis. IEL kaj UEA denove organizis helpagadon. Eĉ se pli modesta ol tiu en la Unua Mondmilito, ĝi impone demonstris ne nur la helpemon, sed ankaŭ la spitopovon de la esperantistoj.

Reunuiĝo

Nelonge post la fino de la Dua Mondmilito komenciĝis traktadoj cele al reunuiĝo de UEA kaj IEL. En aprilo 1947 UEA estis konfirmita kiel la sola internacia, neŭtrala organizaĵo de la esperantistoj, kun strukturo simila al la ĝistiama IEL. De tiam la asocio multe pli kontentige evoluis, el la vidpunkto de financa-administra stabileco kaj de ĝenerala rekonateco, ol antaŭ la milito. Problemoj, kiuj plagis UEA antaŭe, pli kaj pli malfortiĝis aŭ iom post iom tute malaperis:

  • Diference de la antaŭmilita tempo la esperantistoj akiris komprenon pri tio, kiom gravas fortika UEA, precipe konsidere al la rilatoj kun UN kaj Unesko.
  • La landaj asocioj ĉesis vidi en UEA konkurencan kotizkolektanton kaj konvinkiĝis, ke agado sur nacia kaj internacia niveloj estas reciproke kompletiga. UEA kun siaj Centra Oficejo, revuo Esperanto, Jarlibro, Universalaj Kongresoj kaj eldona agado plenumas servojn, de kiuj profitas la Esperanto-movado entute.
  • La spertoj pri la persekutoj kontraŭ la Esperanto-movado konsciigis al UEA la limojn de neŭtraleco. La leciono estis: Esperanto povas vivi nur en medio, kiu permesas la strebon al interhoma komunikado. La reunuigita UEA tial tuj deklaris sin ligita al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Nelonge post la reunuiĝo UEA lanĉis subskribo-kampanjojn por ricevi oficialan subtenon al Esperanto; ili estis direktitaj al Unuiĝintaj Nacioj. La unua, de 1949/50, havigis al UEA fine de 1954 la “venkon de Montevideo”, kiun elbatalis Ivo Lapenna persone. Ĝi konsistis en rezolucio de Unesko rekonanta la atingojn de la Esperanto-movado kaj la sekva establo de konsultaj rilatoj inter Unesko kaj UEA. La rezolucio utilis unuavice pro tio, ke UEA en sia informa agado povis de tiam montri al siaj kontaktoj kun grava internacia kultura organizaĵo. Malsukcesa, kontraŭe, estis la dua subskribo-kampanjo de 1965/66. Ties centran deziron — ke UN rekomendu al siaj ŝtatoj-membroj la instruadon kaj uzadon de Esperanto — la sekretariejo de UN rifuzis pritrakti, argumentante ke kompetentas la unuopaj registaroj. Ambaŭ kampanjoj tamen evidentigis la mobilizan kapablon de Lapenna, la entuziasmon de esperantistoj kaj ankaŭ la potencialon pri havigo de simpatio ekster la movado.

Konstruo de la moderna UEA

En la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj estis konstruata tio kion Lapenna — de 1955 ĝis 1964 ĝenerala sekretario, poste prezidanto de UEA — nomis “la moderna UEA”. Multo, kion li kreis aŭ iniciatis, konserviĝis ĝis hodiaŭ: Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), la Belartaj Konkursoj, la Oratora Konkurso dum UK, la libroserio “Oriento-Okcidento”, la scienca revuo La Monda Lingvo-Problemo (nun Language Problems and Language Planning). Ni povas aldoni al tiu listo Korespondan Servon Mondskalan (1958) kaj la TEJO-revuon Kontakto (1963).

Kuraĝa paŝo estis la decido transloki la Centran Oficejon de la vilaĝo Heronsgate al la Eŭrop-kontinenta havenurbo Rotterdam. Pro la bezono ŝpari, Heronsgate en 1936 estis bona elekto. Sed dek jarojn post la militfino ne plu taŭgis havi Centran Oficejon meze de la kamparo. La translokiĝo okazis en novembro 1955. En 1961 la asocio aĉetis en Rotterdam sian propran, ĝis nun uzatan domon en Nieuwe Binnenweg.

Hodiaŭ, preskaŭ kvin jardekojn poste, ni povas konstati, ke “la CO” akiris sencon kvazaŭ sinoniman kun UEA. Tio estas, unue, rekono al la laboro, kiun faris kaj faras la oficistoj, la homoj en la CO, kaj, due, esprimas la deziron de la membroj identigi sian mondvastan, iom abstraktan organizaĵon kun loko konkreta, kiun ankaŭ eblas viziti, ekzemple dum t.n. Malferma Tago. Tra la jardekoj, la taskoj de la CO konstante kreskis. Neniu el ĝiaj direktoroj estis profesiulo, antaŭ ol eklabori en Rotterdam. Ili kreskis en sia ofico, precipe de kiam, en 1980, estis kreita la ofico de Ĝenerala Direktoro. UEA ne povus rezigni pri siaj “profesiaj esperantistoj”, ĉar estraranoj zorgas pri strategio, laborplano kaj la ĝenerala direkto, ne pri ilia ĉiutaga aplikado kaj la administrado de UEA. Strikta disdivido ne eblas, sed konfliktoj inter la estraro kaj la CO ĉiam povis esti solvitaj.

La roterdama CO servis (kaj servas) ankaŭ kiel edukejo. Junaj esperantistoj, kiuj komencis sian profesian vivon kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), poste avancis en respektindaj ekstermovadaj pozicioj. Parte tio validas ankaŭ por la redaktoroj, kiuj dum 39 jaroj (ĝis 2001) prizorgis la revuon Esperanto en la CO. Ege valora montriĝis la sistemo de volontuloj, kreita en 1975. La ŝancon trejniĝi en la CO tuj volis kapti interesataj gejunuloj; kutime sin anoncis pli da kandidatoj, ol estis postenoj. La restado de volontulo estas kelksemajna, maksimume unujara; UEA pagas modestan kompenson. La utilo de tiu sistemo estas ne nur, ke la volontulo helpas porti la grandan laborŝarĝon de la CO, sed ankaŭ ke li/ŝi poste transdonas sian sperton en landa aŭ eĉ internacia nivelo. Pluraj movadaj aktivuloj debutis volontule en Rotterdam. Inter ili estis, antaŭ tridek jaroj, ankaŭ la nuna prezidanto, Probal Dasgupta. (Daŭrigo venontnumere)

Ulrich Lins

[FORIGITA!: bildo]

En 1969 nia revuo titolpaĝe prezentis “leganton en Bengalujo”. Ne estis indikita lia nomo. Profeto estus dirinta: Jen Probal Dasgupta, kiu estos volontulo en la CO en 1977 kaj 1980 kaj kiu iĝos prezidanto de UEA en 2007.

[FORIGITA!: bildo]

Hector Hodler (1887-1920), la fondinto de UEA.

[FORIGITA!: bildo]

En Montevideo, pro la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1954, UEA organizis Universalan Esperanto-Ekspozicion.

[FORIGITA!: bildo]

Inaŭguro de la 4-a UK en Dresden, 1908. En ĝia kadro la ĵus fondita UEA havis sian unuan kunvenon.

[FORIGITA!: bildo]

En la kamparo: La Centra Oficejo de UEA/IEL de 1936 ĝis 1955 troviĝis en tiu ĉi domo en la apudlondona vilaĝo Heronsgate.

[FORIGITA!: bildo]

Edmond Privat (1889-1962), kiu de 1920 ĝis 1924 estis prezidanto de UEA, havis proksimajn rilatojn kun Mahatma Gandhi. Jen ambaŭ sur ferdeko dum ŝipa vojaĝo al Hindio, 1931 (maldekstre: Yvone, la edzino de Privat).

[FORIGITA!: bildo]

Labora konferenco de la gvidantoj de la neŭtrala Esperanto-movado en Locarno (Svislando), komence de aprilo 1926. Jen la malferma kunsido en la salono, kie en oktobro 1925 estis subskribita la packontrakto inter Germanio kaj okcidentaj potencoj.

Interlingvistikaj Studoj 10-jariĝas

La nuna interlingvistika grupo ĉeestis dum la unuaj naŭ februaraj tagoj sian 6-an kaj lastan sesion de Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (Pollando).

Enkadre de la komuna programo kaj formado estis la eblo jam en septembro aliĝi al la metodika specialiĝo de la Studoj, kiu realiĝas en la studjaro 2007/08. La ses aliĝintoj (el 5 landoj) krom la komunaj metodikaj kursoj kaj ekzamenoj povis partopreni lingvan perfektigon, minikursojn pri literaturo kaj gramatiko.

La persistaj 18 gestudentoj el 10 landoj partoprenis entuziasme la prelegojn kaj praktikan laboron en tri specialiĝoj: komunikado, lingvistiko kaj metodiko. Okazis kurso pri interkultura komunikado fare de prof. Humphrey Tonkin (lingvo kaj socio), Michael Farris (signolingvo kaj parolata lingvo); pri radia komunikado fare de Barbara Pietrzak; pri sociologiaj aspektoj de komunikado fare de d-ro Zbigniew Galor, pri vortospecoj kaj denaskismo fare de d-ro Balázs Wacha (Blazio Vaha).

La instruista trejnado estas sur bona vojo

La metodikan specialiĝon reĝisoris energie d-rino Katalin Kováts, tiel la ekzamenoj iĝis metiejaj diskutoj de veraj instruistoj. Kurson pri metodiko gvidis Maria Majerczak, metodikistino el la Jagiellona Universitato (Krakovo) kaj kontribuis Zsófia Kóródy kaj Ilona Koutny. La partoprenantoj havis la eblon testi sin mem kaj samtempe la unuan C1-nivelan teston (el la novtipa lingvoekzameno, kiun ILEI ellaboras kun la budapeŝta lingvoinstituto ITK por akreditigo).

La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI decidis kunlabori en la formado de Esperanto-instruistoj, kiu delonge atendis solvon. La kontrakton inter la du institucioj nun subskribis la gvidanto de la Studoj, dr-ino Ilona Koutny kaj la dekano de la Novfilologia Fakultato de UAM, prof. Józef Darski, vicdekano prof. Jacek Witkoś, aliflanke Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI.

Malferma prelego en la Lingvistika Instituto

La nunan sesion stampis la intensa kontribuo de Humphrey Tonkin. Li prelegis ankaŭ pri la nuntempaj problemoj de la E-movado por la tuta grupo kaj eksteraj interesiĝantoj. El liaj prelegoj antaŭ 3 jaroj naskiĝis lia libro Lingvo kaj popolo (2006). La nova kurso estis denove instiga.

Por kolegoj kaj gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM, kiuj grandnombre aperis malgraŭ la intersemestra feriaro, li prelegis angle pri “Ekskludo kaj inkludo en Eŭropo: serĉado de eŭropa lingvopolitiko” kun granda sukceso. Ankaŭ lia interparolo kun vicrektoro prof. Marek Kręglewski (kiu malfermis la publikan lingvopolitikan konferencon de la Studoj en septembro 2006) estis fruktodona.

Kiel tradicie, dum la semajno okazis la komuna vespero de gestudentoj kaj geprelegantoj kun partopreno de alvenintaj poznanaj esperantistoj. Krom la bonetosa vespermanĝo okazis libera kultura programo. Ekskurso al la bela kastelo kaj parko de Kórnik apud Poznań kompletigis la kulturan programon. Fine estis la eblo renkonti la kunlaborantojn de E@I, alvenintajn laŭ la invito de Petro Baláž, partoprenanto de la Studoj.

Per tiu ĉi jaro la Interlingvistikaj Studoj atingis 10-jarojn da ekzistado, pro tio septembre okazos festa interlingvistika simpozio, kaj novaj aliĝantoj estas atendataj (informoj: i...@amu.edu.pl).

Ilona Koutny

Medicinistoj jubileas: antaŭ 100 jaroj fondiĝis ilia asocio

Ekde la komenco de la Esperanto-movado en la vicoj de la pioniroj oni trovas grandan nombron de medicinistoj.

En la jaro 1908 dum la 4-a Universala Kongreso de Esperanto d-ro Wilhelm Róbin, pola kuracisto, proponis fondi asocion sub la nomo: “Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio” (TEKA). Róbin estis tre grava persono en sia lando. Jam en 1893 kune kun aliaj li fondis la unuan E-rondeton en Varsovio. Certan tempon li redaktis la revuon Kuracisto, kaj varbis por Esperanto tre influhavajn personojn. Róbin estis ankaŭ kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Sian unuan jarlibron TEKA aperigis en 1909 kun antaŭparolo de d-ro Zamenhof, kun plena nomaro de 19 landaj konsuloj, 41 urbaj reprezentantoj kaj 421 anoj. Dum la grandioza internacia medicina kongreso (1910) en Budapeŝto okazis sukcesa Esperanto-kunsido aranĝita de TEKA.

La unua mondmilito tute neniigis la Asocion, sed ekde 1923 plivigliĝis la aktiveco de la esperantistaj medicinistoj. Precipe la hungaraj kolegoj aktiviĝis (Kalocsay, Mezei, Sós, pli poste Bulyovszky). Krome prof. O. Bujwid, prof. J. Vanverts, d-ro P. Kempeneers, prof. S. Nishi kaj d-ro M. Blassberg estis elstaraj personoj de la faka movado en ĉi tiu periodo. Grava evento estis la apero de la Esperanta Teknika Medicina Vortaro, verkita de Maurice Briquet en 1932.

Post la dua mondmilito ĉefe la japanaj medicinistoj komencis pli aktive labori. Ili eldonis la organon Medicina Revuo. La redaktoro estis d-ro M. Suzuki, profesoro de la Tiba Universitato. Antaŭ kaj post la 40-a UK (1955) japana kolego, ginekologo d-ro Hideo Shinoda en la praktiko prezentis sian operacian teknikon en Usono kaj en aliaj eŭropaj landoj, kun esperantlingva interpretado. Laŭ lia propono en 1961 dum la UK (Harrogate, Britio) la partoprenantoj de la TEKA-kunveno unuanime decidis pri la ŝanĝo de la nomo de TEKA. Ekde tiam la nova nomo estas: “Universala Medicina Esperanto-Asocio” (UMEA). Oni akceptis la novan statuton kaj elektis la estraron.

En la sepdekaj jaroj multe progresis la Esperanto-medicina agado en la orienteŭropaj landoj, precipe en Bulgario, Hungario kaj en Pollando. Samtempe d-ro Hideo Shinoda aktivigis kuracistojn verki fakajn referaĵojn por la organo Medicina Internacia Revuo (MIR). Li starigis UMEA-Premion por la plej bonaj referaĵoj. La honorigo konsistis el premia mono kaj el memora medalo farita el arĝento. La unuaj gajnintoj estis du hungaraj kuracistoj: d-ro I. Hegyi kaj d-ro J. Török en Hamburgo dum la 59-a UK. Kadre de la 63-a UK (Varna, 1978) la Asocio festis sian 70-jaran fondiĝdatrevenon. Ĉi tie ricevis UMEA-Premion ankaŭ la plej aktivaj membroj de UMEA. En la lastaj jardekoj agadis pluraj kolegoj, inter ili d-ro M. Laba (Pollando), d-ro J. Hradil (Ĉeĥio), d-ro G. Brosche (Germanio), d-ro G. Lázár (Rumanio) kaj ankaŭ nuntempe aktiva d-ro L. Molnár, prezidanto de la budapeŝta Medicina Esperanto-Grupo.

En 1982 mortis d-ro Hideo Shinoda. Li estis la plej elstara personeco de la medicina esperantista movado. Li subtenis la Asocion kaj morale kaj finance. La Estraro de UMEA kaj la japanaj gekolegoj en jaro 1991 rememoris lian 90-an naskiĝdatrevenon en la urbo Yamagata. Prof. d-ro K. Popov, la vicprezidanto de UMEA, kaj la aŭtoro de tiu ĉi artikolo, reprezentis la Asocion dum la solenaĵo. Je lia memoro estis lokita marmortabulo sur la muro de la iama Shinoda-Hospitalo. Samtempe en Krakovo estis instalita memorĉambro honore al Shinoda. Ĉi tie troviĝas kelkaj liaj libroj, fotoj, manuskriptoj kaj aliaj objektoj. En Krakovo funkcias sub la gvido de d-ro W. Opoka la UMEA Shinoda Kuracejo, kaj en 2001 aperis memorlibreto pri la japana ginekologo, iama prezidanto de la Asocio. D-ro Opoka estas jam delonge la ĝenerala sekretario de UMEA kaj samtempe ĉefredaktoro de la organo MIR. Profesoro d-ro S. Tadokoro (Japanio) deĵoris tie kiel ĉefkasisto.

Alia grava evento estis la okazigo de la internaciaj medicinaj Esperanto-konferencoj. D-ro I. Ferenczy kaj tiam ankoraŭ farmacia studento W. Opoka prilaboris planon organizi konferencon por medicinistoj. La unua IMEK kun granda sukceso okazis en Krakovo (1977).

El sep landoj kunvenis gekolegoj kaj dum 5 tagoj ili prezentis siajn prelegojn, renkontiĝis kun lokaj kuracistoj, ekskursis kaj amuziĝis. Pro la sukceso ekde tiu tempo en ĉiu dua jaro okazas IMEK en diversaj landoj. En Krakovo ĉi-jare somere estos la jubilea, festa kongreso, jam la 16-a.

UMEA decidis kunlabori kun aliaj fakaj esperantistaj organizaĵoj, kaj unue kun IFEF (fervojistoj) ligis kunlaboran kontrakton (en Adelaide, 1997) por interŝanĝo de eldonaĵoj, reciprokaj reprezentadoj dum la aranĝoj de la asocioj. Poste sekvis kunlaboro kun ISAE (sciencistoj) kaj INA (naturkuracistoj). Tre grava kunlaboro estis kun la Monda Yumeiho-Asocio. D-ro Masayuki Saionji uzis Esperanton en siaj masaĝa tekniko kaj instruado. UMEA ege helpis lian agadon. Dum IMEK-oj oni prezentis la teknikon ankaŭ al neesperantista publiko. D-ro W. Opoka kaj s-ino K. Faragó tradukis la esperantlingvan faklibron de Saionji kaj eldonis ĝin nacilingve por la interesatoj. Jam miloj uzas, konas, praktikas la Yumeiho-masaĝon de Saionji en la tuta mondo dank’ al Esperanto. Por verki fakajn librojn, artikolojn, prelegi en Esperanto dum longaj jaroj mankis taŭgaj fakvortaroj. Profesoro d-ro Saburoo Yamazoe (Japanio) post plurjara laboro aperigis la Anglan Medicinan Esperantan Terminaron en la jaro 2001. Post kvin jaroj en 2006 aperis la dua volumo, la Esperanta-Angla Medicina Terminaro, 560-paĝa valora libro. En tiu ĉi laboro multe helpis Profesoro d-ro S. Norvell (Kanado). D-ro Yamazoe post Shinoda estis elstara persono de la medicina esperantista movado. Li estis profesoro de biokemio en Gunma-Universitato de la urbo Maebashi. Li havis diversajn gvidajn postenojn en UMEA, kiel ĝenerala sekretario, redaktoro de MIR kaj kasisto. Li mortis en sia 98-a vivojaro, en 2007.

La Estraro de UMEA kore invitas kuracistojn, apotekistojn, dentkuracistojn kaj ĉiujn aliajn medicinajn laborantojn veni kaj kongresi en Krakovo, Pollando, inter la 13-a kaj 18-a de julio. La programo antaŭvidas krom la fakaj prelegoj viziton de la klinikoj, du ekskursojn, amuzajn vesperojn. Estos eblo tuj post la IMEK veturi al Roterdamo por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto.

Imre Ferenczy

[FORIGITA!: bildo]

La bankedo rememore al Shinoda, 1991

Esperanto: ponto el amikeco inter la Amerikoj

Kiel sciate, en la nacia lingvo nun hegemonia je monda skalo, la geografia nomo America unuakomprene aludas al nur unu el la 35 sendependaj landoj de tiu mondoparto, kiel efiko de la kolonia historio de tiu lingvujo (do, la rilato inter la brita metropolo kaj ties transmara, Novmonda teritorio), kun ebla plifirmiĝo nuntempa de tiu semantika enhavo pro la diverskampa grandpotenceco de tiu aparta lando. En la angla do, kaj laŭ ĝia influo simile en aliaj lingvoj kiel la franca, itala kaj japana, per la vorto americans oni tuj sin referencas al la ŝtatanoj de Usono, kutimo kiu sekve al la filma kaj televida industrioj paradokse etendiĝas eĉ al la vulgara lingvaĵo de kelkaj socitavoloj en la vastaj hispan- kaj portugallingvaj regionoj mem de tiu kontinento!

En Esperanto, tamen, bonŝance eblas multe pli inkluda uzo de tiu koncepto, ne nur leksike sed, pli grave, praktike. Jes ja, fakte la celebra, maldiskriminacia aliro al la nekredeble bunta diverseco — naturmedia, homa, kultura, socipolitika — trovebla tra la Amerikoj (tiel, plurale), estas la sinteno kiu inspiras la entuziasmajn organizajn laborojn por la 7-a Tutamerika Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo, julie ĉijare iom antaŭ la jubilea UK.

Tre interese, dum en la Amerikoj loĝas la plej nombraj uzantaroj de tri gravaj eŭropdevenaj mondlingvoj (hispana, angla kaj portugala), la Kongreso okazos en la tiukontinenta ero el la monda francalingvujo, nome la Kanada provinco Québec. Krome, dum tiu ĉi Internacia Jaro de Lingvoj, la temo de nia TAKE7 (Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj: diverseco por daŭripova evoluigo en la Amerikoj) donos la ŝancon detale, malferme, kun partopreno de neesperantaj membroj de sociaj movadoj, ekzameni kaj pridiskuti la rilaton de la esperantistaro al la riĉa sed minacata kultura heredaĵo de la indiĝenaj lingvoj kaj ties popoloj, aparte nombraj en la tuta Amerika mondoparto, kun historiaj spertoj kaj nuna statuso sufiĉe malsimilaj tra la landoj. Ĉu la solidara strebado al lingva demokratio kaj lingva ekologio, kiun la Manifesto de Prago eksplicite esprimis, estas vera ideoforto de nia movado?

Bele, Esperanto-USA sindone kaj tre kunlaboreme akceptis nian inviton okazigi sian landan E-kongreson kune kun TAKE7. Tio donos la ŝancon por amika, respektoplena renkontiĝo kaj kunlaborado inter sudaj, mezaj kaj nordaj amerikanoj, ĝuste dum historia momento, kiam la kolektiva demando por pli da vera demokratio kaj socia justeco pli kaj pli ĝeneraliĝas, en kulture kaj politike vigla mondoparto, kie en siaj respektivaj landoj la unuan fojon estas ŝtatprezidantoj laboristo (Brazilo), virino (Ĉilio) kaj indiĝeno (Bolivio), dum nigrulo havas seriozajn ŝancojn en Usono mem.

W. E. Collinson iam skribis ke Zamenhof, kies patrujo troviĝis inter Oriento kaj Okcidento, konstruis ponton inter tiuj du mondoj. Liaj samaj spirito kaj praktika lingva ilo helpas nun al ni starigi ponton el amikeco inter la Amerikoj. Venu festi kaj kleriĝi kun ni!

José Antonio Vergara

Ĵurio de la Belartaj Konkursoj elektita

Kadre de la elektado de komisionoj kaj komisiitoj por nova trijara periodo la Estraro de UEA elektis ankaŭ la juĝantojn de la Belartaj Konkursoj. Kune kun prof. Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive prezidanto kaj sekretario, ili konsistigas la Komisionon pri Belartaj Konkursoj. Inter la elektitoj estas pluraj laŭreatoj de la Konkursoj.

Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj. Tiuj pri poezio estas Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio). Pri prozo juĝos Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio), kaj pri eseo Detlev Blanke (Germanio), Giancarlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitoshi (Japanio).

La juĝantoj pri teatraĵoj estas Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). La Infanlibron de la Jaro elektos Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo). La juĝantoj pri filmoj estas Roman Dobrzyński (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio) kaj Francisko Veuthey (Nederlando).

Por la branĉo de kantoj oni provizore ne elektis juĝantojn, ĉar en 2008 ne okazos konkurso en tiu branĉo.

La limdato por partopreni en la Belartaj Konkursoj de 2008 estis la 31-a de marto, escepte de filmoj, por kiuj la limdato estos la 1-a de julio. Ĉiujn konkursaĵojn oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete: m...@tiscali.it. Detala anonco aperis en la revuo Esperanto (novembro 2007) kaj en Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 273.

Claude Nourmont

Fabelkonkurso por infanoj

La literatura centro Päätalo-instituto en Finnlando denove okazigas fabelkonkurson en Esperanto por infanoj. Estas tri kategorioj: infanoj ĝis-8-jaraj, 9-10-jaraj kaj 11-13-jaraj.

La konkursaĵoj estu verkitaj originale en Esperanto de individuaj infanoj aŭ de grupoj (ekz. lernejaj klasoj). En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas helpi laŭ sia konscienco. Individuaj kaj grupaj konkursaĵoj estos taksataj aparte.

Oni sendu la konkursaĵojn poŝte kaj ili alvenu plej laste la 15-an de septembro 2008 ĉe la adreso: Päätalo-instituto, Fabelkonkurso, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando. Oni uzu pseŭdonimon kaj menciu, ĉu temas pri grupo aŭ unuopulo. La nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso de la konkursanto estu en aparta koverto.

La rezultojn oni publikigos la 18-an de oktobro, kiam finnoj festas la nomtagon de Satu (finna vorto por fabelo). En ĉiu branĉo estas principe tri premioj. Unu el la gajnintoj de la unua premio ricevos ankaŭ la ĉefpremion “Fabelo Internacia” (sur la bildo).

Pli da informoj donas la komisiito pri la konkurso: S-ino Aini Vääräniemi, Vääräjärventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando; rete: a...@pp.inet.fi. Elstaraj fabeloj, premiitaj en antaŭaj jaroj, legeblas en: http://www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti/esperanto.htm.

Loke-fake-persone

ITALIO: La 4-an de februaro la pola kulturinstituto en Romo kunlabore kun la Hebrea Komunumo de Romo, enkadre de la semajna programo “La tagoj de la memoro kaj de la dialogo” prezentis la teatraĵon Doktoro Esperanto, verkitan kaj prezentitan de Mario Migliucci. Temas pri unuhora monologo aŭtorita de Migliucci, laŭ la verko Una voce per il mondo (unu voĉo tra la mondo) de la itala Esperanto-verkisto Vitaliano Lamberti. La teatraĵo jam sursceniĝis plurfoje en Romo kaj en kelkaj aliaj italaj urboj. La aŭtoro havis nenian kontakton kun Esperanto, ĝis li hazarde ĝin trovis en la reto kaj decidis studi la fenomenon kaj verki ion pri ĝi. Dum la unuhora teatraĵo, kiun enkondukis la prezidanto de IEF Renato Corsetti kaj kiun spektis cento da personoj, oni prezentas la strukturon de la lingvo, sed precipe la vivon kaj emociojn de L.L. Zamenhof ekde la infanaĝo ĝis la forpaso, kaj la profundecon kaj aktualecon de la interna ideo. La verko estas jam tradukita en Esperanton kaj espereble ĝi estos prezentita dum iu UK.

Michela Lipari

Bengalio: Dum la 5-a Azia Kongreso en Bengaluro (Barato) Israelo estis akceptita kiel membro de la Komisiono pri Azia E-Movado (KAEM). Amri Wandel, la iniciatinto de tiu elpaŝo, ne povis partopreni la Azian Kongreson, ĉar li estis preleganto en scienca konferenco, kiu okazis samtempe en Kalkato. Li tamen sukcesis renkontiĝi kun Probal Dasgupta, loĝanto de Kalkato, kiu revenis tien post la Azia Kongreso. La renkontiĝo okazis en la scienca instituto Bose, kiu organizis la konferencon, kaj donis vivan demonstron de nia lingvo al pluraj el la partoprenantoj kiuj scivolis pri ĝi. Post la konferenco Wandel daŭrigis al tri-semajna vizito de Nepalo, kie li renkontiĝis kun esperantistoj en Katmanduo, kaj migradis en la Anapurna montaro de Himalajo.

Amri Wandel

AŬSTRIO: La 10-an de januaro, kadre de la televida elsendo “Winterzeit” (vintra tempo) aperis en la aŭstra televido ORF triminuta kontribuo pri Esperanto. La redaktorino parolis mallonge en Esperanto, post kio sekvis intervjuo kun Herbert Mayer, la direktoro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. La kontribuo estis tre pozitiva. Kontakto al la muzeo: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm. Spektantletero povas esti sendata al ORF: k...@orf.at.

Walter Klag

BELGIO: En la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro videblis ekspozicio pri la temo “Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj”. La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena membro de la Eŭropa Parlamento. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj plu simpatias al la lingvo, kvankam ŝi ne aktive parolas ĝin. La ekspozicion praktike organizis kaj financis Eŭropa Esperanto-Unio, kaj la inaŭguron ĉeestis Seán Ó Riain, prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato, kiu antaŭ nelonge estis taskita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono. Kiam la ekspozicio estis inaŭgurita merkrede, Ljudmila Novak parolis slovene pri la du temoj kaj prezentis la premiitojn. Sekvis mallonga resumo en la angla, iu junulo kantis kaj Seán Ó Riain prelegis mallonge pri Esperanto. Finis Flory Witdoeckt per kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto. Poste Ó Riain ricevis gratulojn de la slovena ministro pri la medio, Janez Podobnik, kiu havis multajn demandojn pri Esperanto, kaj de direktoro en la Eŭropa Komisiono Filip Majcen. Ambaŭ petis la tekston de la alparolo. Estis ekspoziciataj premiitaj fotoj kaj desegnaĵoj el la konkurso, afiŝoj desegnitaj de Danka Tišljar kaj kvardeko da libroj en kaj pri Esperanto, i.a. la nova lernolibro de Stano Marček en deko da lingvoj kaj la impone dika dudirekta vortaro Esperanta-Germana de Krause.

Angelos Tsirimokos

ĈINIO: Por memori kun gratulo la 100-jaran UEA-jubileon ĉinaj esperantistoj faris kaligrafion en rulaĵo por sendi ĝin al UEA kiel gratuldonaceton. La ĉinalingva teksto estas skribita de kaligrafo s-ro Ma Guoliang, kiu venis el la provinco Qinghai, kaj la Esperanta teksto estas skribita de s-ro Han Zuwu, la prezidanto de Tianjina Esperanta Asocio. La teksto 世界语传天下神州庆百年 signifas, ke Esperanto trairis tra la mondo kaj Ĉinio gratulas UEA okaze de ĝia 100-jara jubileo.

Wei Shan

Recenzoj

Romano sendube bele skribita

Kaj staros tre alte... Trevor Steele. Vieno: IEM, 2006. 239p. 23cm. ISBN 3010000340. Prezo: € 24,00

Ĉiujare aperas pri Jesuo pluraj libroj, inter si tre malsamaj. Kaj staros tre alte... Romano — kompreneble fikcie — pretendas esti biografio pri Jesuo verkita de romiano, kaj elterigita en la jaro 2001. La verkisto volas prezenti tion, “kio vere okazis dum lia vivo” ĉar la “tradiciaj informfontoj” estas “verkitaj jardekojn post la evento”. Simile al aliaj romanoj el nia tempo oni — fikcie — indikas ke la ekleziestroj ne volis ke la biografio aperu.

Oni kompreneble povus konsideri la libron kiel tute elpensitan romanon kaj tiel recenzi ĝin. Ĉar la libro temas pri historia persono, leganto tamen devas alfronti la demandon ĉu la libro estas verkita kiel fikcia romano aŭ kun pretendo pri historie korekta priskribo. La vorto “Romano”, kiu aperas ne sur la kovrilo, sed sub la titolo sur p. 3, estas grava por la kompreno de la libro.

Kia do estas la celo de la romano? La verkinto forigas el la vivo de Jesuo la kristanan interpreton ke Jesuo estas filo de Dio, sanigis malsanulojn per forto de Dio ktp. La libro tamen ne estas pure materiisma, ĉar la verkinto enkondukas pensojn el la moderna novaĝisma religia movado: ekz. Jesuo vidas diverskolorajn aŭrojn ĉirkaŭ homoj, pro ili ekscias pri ilia sanstato kaj pri iliaj pensoj kaj interpretas tiujn kolorojn por sanigi (p. 51-67, 80, 83, 84, 102, 115). Jesuo pensas pri renaskiĝo (p. 38) kaj diras al homo ke “Dio estas en vi” (p. 87). Tio estas pensoj tute fremdaj al farisea judaismo, la movado en kiu Jesuo agis.

En la tre libera rerakonto pri la vivo de Jesuo — nomita Jeŝu — oni tamen rimarkas ke la verkinto respektas Jesuon, kiu vekis fortan fascinon ĉe la aŭtoro. Nur tia fascino cetere povas igi homon verki dikan romanon, meditante pri evangeliaj rakontoj kaj psalmaraj psalmoj. El la meditado elkreskis juna juda knabo Jeŝu, kun pluraj fratoj kaj fratinoj, kiu daŭre meditas pri Dio kaj Mesio, kaj kiu ne povas ne rimarki la aŭrojn ĉirkaŭ la homoj, klare komprenante iliajn problemojn.

La ĉapitro “Vivo de monaĥo” estas la plej interesa parto de la libro, eble ĉar ĝi multon rakontas ĝuste pri tiu tempo de la vivo de Jesuo pri kiu silentas la Biblio, inter liaj 12-a kaj 30-a jaroj. Pro bibliaj rakontoj pri lia tentado en la dezerto oni supozis ke Jesuo havis rilaton al la dezerta grupo de esenoj en Kumran. Tiun temon Steele lerte disvolvas.

Kaj staros tre alte... sendube estas bele skribita verko. La stilo estas simpla. Tial la legado fluas rapide, krom en kelkaj iom longaj monologoj. Lingvajn erarojn mi ne trovis. La homoj estas priskribitaj kiel veraj vivaj homoj kun realismaj homaj problemoj. Tamen, nur tiu, kiu neniam antaŭe aŭdis pri Jesuo, povas ĝui la libron kiel nuran romanon. Mi ne povis legi ĝin ne la tutan tempon komparante ĝin kun la Biblio.

Pro tio mi ege sopiras legi la trian volumon de La fotoalbumo de la sama aŭtoro. Ĝin mi povas legi sen Biblia fono.

Leif Nordenstorm

Japana komikso

La Flambirdo. Parto “Futuro”. Tezuka Osamu. El la japana trad. Konisi Gaku. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2001. 295p. 21cm. ISBN 4888870195. Prezo: € 18,30

La Flambirdo (parto “Futuro”) estas la dua el 9 partoj de longa, ambicia bildromano. Kiel la ceteraj partoj, ĝi legeblas aŭtonome kiel aparta artverko. Aperinte en kajeroj dum la jaroj 1967-1968, ĝi komenciĝas ĉe la jaro 3404 p.K. kaj kondukas la leganton tra diversaj spacoj kaj tempoj, antaŭen kaj retro, kun rigardo al la eblaj paseoj kaj futuroj de la homaro kaj de aliaj specioj loĝontaj (aŭ loĝintaj) la saman planedon kiel ni. Temas pri mangao, la ege furora japana ĝenro de komikso, kies karakterizajn klarkonturajn kaj rond-okulajn figurojn kreis Tezuka mem libere laŭ la modelo de la desegnoj de Walt Disney. Enhave oni do ne atendu de ĝi la denson kaj profundon de majstraj sciencfikciaj romanoj (kiel Lastaj kaj unuaj homoj, La lastaj homoj en LondonoLa stelfaranto de Olaf Stapledon, nepre tradukindaj al Esperanto); tamen La Flambirdo per siaj propraj rimedoj esprimas la saman miron antaŭ plej diversaj ebloj de (mis)evoluo.

Jorge Camacho

Libro konvena ankaŭ nialingve

Lingvokul’turologiĉeskie aspekty planovyh meĵdunarodnyh jazykov. Na fone etniĉeskih jazykov. A.C. Meľnikov. Rostov-na-Donu: RGPU, 2004. 631p. 20cm. ISBN 5848000360. Prezo € 36,00

La disertacio de A. Melnikov pri la lingvokulturologiaj aspektoj de la internaciaj planlingvoj estas preskaŭ ekskluzive dediĉita al pristudo de la lingvokulturaj fenomenoj observeblaj en la uzado de Esperanto. Ĝi do valoras unuavice por la lingvistoj, kiuj serioze interesiĝas pri Esperanto, kaj por la esperantistoj, kiuj serioze interesiĝas pri sia lingvo (do ne nur pri ĝia propagando). La libro enhavas abundegon da citaĵoj el la esperantlingva literaturo (vastasence), nekompareble pli multe, ol la ĝisnunaj similtemaj verkoj, inkluzive la antaŭajn de la sama aŭtoro.

Post enkonduko pri la kultursignifa funkcio de planlingvoj ĝenerale kaj de Esperanto speciale, estas detale pristudataj la ludeca komunikado (i.a. la vortludoj), la personeco de la tipa esperantisto kaj la kulturo de la esperantista sociumo aŭ “kvazaŭ-etno”. La aŭtoro liveras abundan bibliografion (pli ol 600-eran) kaj interesan “koncizan teman vortaron de esperantonimoj”.

Troveblas en tiu ĉi rimarkinda verko multegaj ekzemploj de vortludoj (kun multaj citaĵoj de Bervalaĵoj, de Ŝvarco kun siaspeca spico kaj de malklasikaĵoj de La Kancerkliniko, klasifikitaj laŭ formaj kaj sociaj kriterioj, tre interesaj rimarkoj pri la memstariĝo de la semantikaj kampoj en nia lingvo malgraŭ ties rilatoj kun naciaj lingvoj, kaj detala studo pri la psikologiaj kaj ideologiaj trajtoj de la “tipa esperantisto” kaj de la esperantistaro ĝenerale. Obĵetindas, ke ne ĉiuj esperantouzantoj reagas same al aludoj pri fakdelegito, Montevideo, denaskulo aŭ Grezijono. Sed la aŭtoro agnoskas, ke unuecaj kriterioj ne ekzistas por difini la “mezan” reprezentanton de tiu siaspeca “etno”, kaj ke tiu rimarko validas por ĉiuj lingvokomunumoj. Oni povus eĉ starigi la demandon, ĉu iuj aspektoj de la esperantista folkloro, ligitaj kun specifa historiografio (la negativaj bildoj de Bofronto aŭ Blinkenbergo, la mitoj pri Bjalistoko aŭ Bulonjo, la diversurbaj manifestoj) ne rivelas sekton aŭ tribon pli ol modernan popolon. Al la kulturologio de la aŭtoro oni povus aldoni, ke tiaspecaj folkloraĵoj iĝas vere kulturaj, kiam ili estas satirataj aŭ pastiĉataj.

El la konkludoj de la aŭtoro elstaras la asertoj, ke en nia lingvo, kiel en la etnaj, normale aperas homonimeco kaj plursignifeco, kaj ekzistas kulturaj konotacioj.

Ĉar la lingvo uzata limigas la nombron de legantoj (tamen ruslingvanoj senprokraste akiru ĉi tiun verkon sen atenti la elĉerpon de la tricent ekzempleroj), estus dezirinde antaŭvidi esperantlingvan eldonon, kiu povus esti malpli ampleksa ol la nuna 630-paĝa volumo, post forsarko de la tradukoj kaj de multaj klarigoj, destinitaj al neesperantistoj.

Michel Duc Goninaz

Retajpaĵo kun kortuŝa traduko

Mia vojo. Versaĵoj. Nikolaj Ĥoĥlov. Samara, 2005. 110p. 21cm. Prezo: € 9,00

Pri Nikolai Hohlov (1891-1953) aperis EVA-angulo en la revuo Esperanto (n-ro 1179, marto 2005, p. 70).

Mia vojo estas nura sufiĉe fuŝa retajpaĵo, cetere kun ŝanĝita ordo, de lia poemaro La tajdo (1928), kun jenaj diferencoj: 1) mankas la poemo “S. H. S.”; 2) aldoniĝas plia ero, Viburno, el 1928; 3) apud ĉiu poemo aperas spegulpaĝe la traduko en la rusa, tamen mankas ĉiaj informoj en tiu lingvo pri la aŭtoro kaj liaj verkoj, malkiel en Esperanto.

Koncerne la rusigon, ĝi montriĝas bona, kortuŝa, foje pli kortuŝa ol la originalo, kun oftaj ŝanĝoj rilate la elektitajn bildojn kaj la ordon interne de la strofoj; ĝia lingvaĵo fakte memorigas la belan verkmanieron de rusaj poetoj de l’ komenco de la dudeka jarcento.

Anstataŭ ĉi libreto, preferindus nova digna eldono de La tajdo, zorge editorita. Poemoj kiel “Plendo” aŭ “La luna ebrio” certe meritas tion.

Jorge Camacho kaj Pedro Hernández Úbeda

Tre bonvena verketo pri Eŭropa historio

Letero al la Korintanoj. Klemento el Romo. Trad. A. Zecchin. Torino: UECI, 2003. 48p. 21cm. Prezo: € 3,00

Letero al la Korintanoj — ho, tiun mi jam konas! supozeble estas la reago de la ĝenerala publiko. Kaj verŝajne oni tuj pensas pri la Nova Testamento, pri Paŭlo.

Nu, kvankam erara, ne estas maltrafa asociado: temas ja pri teksto, kiu povus enesti en la Nova Testamento, sed ĝi pro diversaj kialoj ne estis enmetita en la definitivan version de la Nova Testamento. Klemento el Romo estis gvidanto de la eklezio de Romo (laŭ romkatolika tradicio do “papo”) fine de la unua jarcento; laŭdire li mortis martire en 97.

La recenzata verkaĵo komenciĝas per enkonduko pri la aŭtoro, pri la historia kaj teologia enhavo de la letero mem kaj pri kelkaj interesaj demandoj ligitaj al ĝi.

Poste sekvas la traduko, feliĉe kun klaraj indikoj de ĉapitroj kaj versikloj, tiel ke, se en iom fakula rondo oni volas citi el ĝi, oni povas doni tiujn font-indikojn. Tre bonvene.

La notoj reliefigas kelkajn aspektojn de la teksto indajn je plia prikonsidero.

Ni sincere eldiru, ke estas tre bonvena verketo. Tro longe ĝis nun en nia Esperantujo estis preskaŭ neeble trovi tradukojn el tiu parto de la Eŭropa historio. Kristanismo ja grandparte kun-konstruis Eŭropon, do iom funde koni kristanismon ankaŭ tiurilate povas esti utile. Krome estas eta kontribuo al heziteme estiĝanta malgranda teologia tekstaro nialingve.

La Letero al la Korintanoj apartenas al la tiel nomataj Apostolaj Patroj, fakula indiko pri grupo da influaj tekstoj el la unuaj generacioj de la kristanismo, kiuj ĉu kune ĉu memstare dum certa tempo estis konsiderataj kiel parto de la Nova Testamento. El tiu tekstaro ĝis nun aperis en Esperanto nur La Didaĥeo kaj Al Diogneto. Mankas ankoraŭ la plimulto el la Apostolaj Patroj.

Malgranda noto en la interna fina kovrilpaĝo montras, ke pastro Angelo Duranti, kiu siatempe iniciatis la ideon pri nova Ekumena Traduko de la Biblio, esperis enmeti en ĝin ankaŭ ĉi tiajn tekstojn. Bedaŭrinde kun lia morto ŝajne malaperis ankaŭ ĉi tiu lia iniciato. Estus kulture grava atingo, se Esperanto povus disponi pri tia “pli ol kompleta” Biblio.

Nefakuloj pri frua eklezia historio certe povas lerni ĉi tie multon en detaloj kaj por tiel diri “el la unua mano” pri la vivo de la plej fruaj kristanoj. Oni vidas, kiajn aferojn ili opiniis gravaj, kaj kial. Tre rekomendinde!

Persone mi iom bedaŭras, ke kelkfoje la tradukinto uzas vortojn dubajn aŭ tro nekutimajn: ekzemple afrankito (p. 3) por liberigito; preambolo (p. 7) por enkonduko aŭ simile.

Ankaŭ enestas pluraj malglataĵoj, kiuj pensigas pri troa rapidemo: ĉu interŝanĝo de Latina aŭ Itala vorto kun samsona sed alisignifa Esperanto-vorto (mi rimarkis, sed bedaŭrinde la paĝon ne notis pri miteco por mildeco) aŭ transskribo tro italeca, kie jam establiĝis Esperanta formo, ekzemple en noto 10 je p. 44: Taĉito por Tacito, Muzjo Scevola por Mucio Skevolo, Isiono por Iksiono, aŭ Osirinka papiruso (p.3) por la en fakula rondo kutima Oksirinĥa papiruso (origine: Oxyrhynchos).

Ja estas rekomendinde, kiam oni ektradukas el la klasikaj lingvoj, unue bone informiĝi pri la jam formiĝanta tradicio tiuterena: Grabowski, Kalocsay, Waringhien, Goodheir, Berveling... Tamen, ĉi tiaj makuletoj ne estu malhelpo uzi la verkaĵon kun bona profito.

Gerrit Berveling

Nenio estas pli internacia ol Esperanto

Kun la ĉeftemo “Esperanto en la multlingva Azio” okazis de la 11-a ĝis la 15-a de februaro 2008 en Bengaluro, Barato, la 5-a Azia Kongreso, kun 254 aliĝintoj el 29 landoj (13 el Azio kaj 23 ekster Azio).

Al la antaŭaj Aziaj Kongresoj azianoj venis preskaŭ nur el Ĉinio, Japanio kaj Koreio, sed en tiu ĉi kongreso estis reprezentitaj ankaŭ Bangladeŝo, Barato, Irano, Israelo, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Srilanko, Taĝikio kaj Vjetnamio, do preskaŭ ĉiuj aziaj landoj, kie ekzistas Esperanto-movado.

La kongresejo estis Kunvena Centro de Nacia Instituto pri Mensa Sano kaj Neŭra Scienco. S-ro LEE Jung-kee el Koreio elektiĝis la nova prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado. La nacia vespero konsistis el belegaj tradiciaj dancoj fare de profesiaj dancistoj kaj la internacia arta vespero el amatoraj kantoj, muzikoj, dancoj kaj aŭkcio. Okazis 33 kunsidoj, de konversaciaj, artaj, politikaj, edukaj, lingvistikaj, ĝis la laboraj, “KAEM-aj”. En la koridoro oni ĝuis japanajn paperfaldarton, kaligrafion, abakon kaj surpoŝtkartan desegnadon.

En la fermo la mongola reprezentanto s-ro Enkhee Chimedtseren invitis la kongresanojn al la 6-a AK, okazonta en junio 2010 en Ulaanbaatar. “Nenio estas pli internacia ol Esperanto”, diris antaŭ la fermo la prezidanto de Bangladeŝa Esperanto-Asocio, s-ro Muhammad Mahbubul Huq. La nova prezidanto prezentis la novan laborplanon kaj deklaris la 5-an Azian Kongreson fermita.

Hori Jasuo

Internaciaj kursoj en Pollando

En la tagoj 02-10 feb 2008 okazis en la pola urbo Bydgoszcz Internacia Pedagogia Kurso kaj Kurso pri fotado. La kursojn organizis Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo.

En la kursoj partoprenis dekkelkaj personoj reprezentantaj kelkajn landojn en Eŭropo, Afriko kaj Azio. Dum pli ol unu semajno oni povis konatiĝi kun interesa rekta metodo de instruado de Esperanto laŭ materialoj de Stano Marček, kiun gvidis Stanisław Mandrak. La metodikon de instruado de lingvoj priparoladis Augusto Casquero de la Cruz kaj la metodikon de instruado de la pola lingvo por eksterlandanoj prezentis d-inoj Agnieszka Rypel kaj Beata Cieszyńska el la Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz.

Kazimierz Ludwicki instruis pri la laboro de vojaĝgvidantoj kaj ĉiĉeronoj. Stanisław Mandrak prezentis seminarieton por Esperanto-instruistoj, parolante pri siaj spertoj en instruado, kaj prezentante la materialojn de UEA La komuna Eŭropa referenckadro. Andreo Grzębowski kaj Henryk Nahorski rakontis pri problemoj de fotado, montrante fotojn kaj priparolante erarojn kiujn oni faras dum tiu okupo. Dum kelkaj tagoj la partoprenantoj povis ĉeesti en mini-kurso de la hispana lingvo, kiun gvidis Augusto Casquero de la Cruz. Fine de la kursoj oni preparis sin por ekzamenoj. La lernantoj prezentiĝis antaŭ la ekzamena komisiono respondante al diversaj demandoj. Kun pozitivaj rezultoj defendis siajn taskojn preskaŭ 10 personoj. Oni devas aldoni, ke dum la kurso estis prezentita registraĵo de Claude Piron pri Esperanto kaj filmo surbaze de lia libro Gerda malaperis. Tiuj faktoj estis preparitaj omaĝe al Claude Piron, kiu mortis kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo. En la lasta tago venis grupo de esperantistoj el Malborko. Edward Kozyra, vicprezidanto de PEA, informis pri la lastaj eldonaĵoj kaj pri sia pola-Esperanta-angla vortaro.

Stanisław Mandrak

Komuna kongreso en Oceanio

Oceania Kongreso, komuna kongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA) kaj Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) okazis en la varmsomera Aŭklando, Nov-Zelando, 14-23 jan 2008.

Ĉeestis 59 personoj el 9 landoj. Precipe ĝojiga estas la fakto ke venis ses plejparte novaj samideanoj el Nov-Kaledonio (eta franca insulo inter Aŭstralio kaj Nov-Zelando).

Dum la kongreso okazis prelegoj, ekskursoj, distraĵoj kaj kursoj kun internaciaj instruistoj. La kongreso estis granda sukceso kun internacia etoso kaj novaj lernantoj de Esperanto. En la ĉefa novaĵprogramo de la plej grava televida kanalo de Nov-Zelando aperis duminuta ero pri la kongreso, kiun vidis proksimume miliono da novzelandanoj, en kiu la prezidantoj de NZEA kaj AEA estis intervjuataj. La intervjuo estis pozitiva pri Esperanto kaj montris infanajn kongresanojn. La komuna kongreso estas parto de plia kunlaboro inter NZEA kaj AEA.

David Ryan

Bibliografia ekspozicio en Madrido

De la 11-a de februaro ĝis la 8-a de marto eblis viziti en la madrida komerca centro Gran Vía de Hortaleza la bibliografian ekspozicion Esperanto, de la creación individual a la creación colectiva.

Organizis ĝin Hispana Esperanto-Federacio (HEF), kadre de sia projekto Lingvoj, trezoro de la homaro, ilo por dialogo, kiu disvolviĝos dum 2008 kaj 2009 por celebri la Internacian Jaron de la Lingvoj, la Eŭropan Jaron de la Interkultura Dialogo kaj por kunmemori la 100-an datrevenon de Universala Esperanto-Asocio.

La elektitaj libroj montris kiel persona projekto, la individua kreaĵo de Zamenhof, iĝis tutmonda kultura movado danke al la kolektiva laboro de beletristoj kaj parolantoj de la lingvo. La ekspozicio celis esti samtempe distra kaj instrua, tial, krom la libroj kaj ties bibliografiaj referaĵoj, la vizitantoj trovis en la vitrinoj ankaŭ tekstetojn kun koncernaj informoj pri la lingvo kaj ĝia kulturo. Ĉio organiziĝis laŭ tri aksoj:

  1. La individua kreado: Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. Ĝi montris librojn kaj alispecan materialon pri Zamenhof kaj la originoj de la lingvo: biografiojn, fotojn, la Fundamenton de Esperanto ktp.
  2. La kolektiva kreado: literaturo, evoluilo de la lingvo. Ĉi branĉo reliefigis la gravecon de literaturo en la evoluo de Esperanto ĝis plena maturiĝo, tial la montritaj libroj kovris panoramon de la unuaj tradukoj de Zamenhof ĝis nun: la literaturo tradukita kaj originala por infanoj kaj junuloj, sciencfikciaj verkoj kaj eseoj.
  3. La kolektiva kreado: Esperanto-parolantoj, forĝistoj de la kulturo. Vera enradikiĝo de la lingvo ŝuldiĝas, tamen, al ties parolantoj, kaj tio montriĝis en la tria fako de la ekspozicio. Vizitantoj vidis ĉi tie ampleksan kolekton de revuoj kaj diskoj, kaj eldonitaĵoj de la plej gravaj Esperanto-institucioj, ĉefe de UEA, pri kies ĉi-jaraj centjariĝo kaj kandidatiĝo al la Nobel-Premio pri Paco oni ankaŭ informis.
Ana Manero

Forpasoj

Apsana Giri (1981-2008), nepala esperantistino, kiu partoprenis i.a. en la 61-a IJK en Zakopane (2005) kaj la 92-a UK en Jokohamo (2007), pereis la 1-an de januaro en aŭtomobila akcidento en Usono.

Fernando Domingues da Costa (1920-2007) mortis la 6-an de septembro en Lavra (Portugalio), kie li longe estis delegito kaj fakdelegito pri SOS-aŭtoservo. Kunfondinto de Portugala E-Asocio, li aktivis en ĝiaj gvidorganoj i.a. kiel kontrolkomitatano kaj prezidanto de la ĝenerala asembleo.

Dong Shulin (1971-2008) mortis la 6-an de januaro en Zaozhuang (Ĉinio). Li estis komitatano B de TEJO 1998-2000 kaj vicprezidanto de la Junulara Komitato de Zaozhuang-a E-Asocio.

Georgine van Gijn (1914-2008) mortis la 11-an de januaro en Utrecht (Nederlando). Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj delegito en Soest 1989-97.

Jeremi Gishron (antaŭe Hans Henrikson; 1948-2008) mortis la 18-an de februaro en Jerusalemo, kie li estis vic- kaj fakdelegito. Antaŭ sia transloĝiĝo al Israelo en 1981 li vivis en Svedio. En 1981 aperis lia svedlingva doktora disertacio pri hilelismo, la “pontoreligio” de Zamenhof. Li verkis multe pri filozofiaj, lingvaj, religiaj k.a. temoj, i.a. Lingvo kaj religio (1986), kaj kutime eldonis siajn verkojn nome de sia Centro Sivron.

Donald (Don) J. Harlow (1942-2008), dumviva membro de UEA, mortis la 27-an de januaro en Pinole (Kalifornio, Usono). Li estis prezidanto de E-Ligo de Norda Ameriko 1993-1996, plurperiode redaktoro de ĝia organo Esperanto USA kaj dum multaj jaroj laboris kiel oficisto en ĝia Centra Oficejo. Li aktivis ankaŭ kiel verkisto, tradukisto kaj klera recenzisto. Kiel profunda konanto de la Esperanta literaturo kaj pionira fakulo pri interreto li kreis la unuan ampleksan retan kolekton de Esperantaj literaturaĵoj. Jam de 1995 estas legebla en interreto lia verko pri la lingva problemo kaj Esperanto, The Esperanto Book. En 2003 li ricevis Premion Deguĉi kaj en 2007 la unuan Diplomon pri Elstara Agado de UEA. En 2007 ELNA starigis Premion Harlow por la gajninto de la ĉiujara konkurso de tradukoj el la usona literaturo.

Bernd Hasecke (1928-2008) forpasis la 5-an de februaro en Velbert, kie li estis fakdelegito pri ordosociologio kaj sociekonomio.

Suni Kay (2002-2008) forpasis la 10-an de januaro en Taipei, tri monatojn post kiam oni diagnozis ĉe si cerban tumoron. Filineto de Gregory Kay, redaktoro de Formoza Folio, ŝi estis denaska esperantisto, kiu flue parolis la lingvon kaj scipovis multajn Esperanto-kantojn.

Elly (Els) Kervers-van Tholen (1915-2008) mortis la 20-an de novembro en Naarden (Nederlando). Ŝi estis fakdelegito pri lingvoj 1961-2003. En la 60/70-aj jaroj ŝi animis la movadon en Hago, i.a. kiel kursgvidanto. Ŝi estis membro de LKK de la 49-a UK en Hago en 1964. Post transloĝiĝo al la provinco Limburgo ŝi precipe dediĉis sin al koresponda instruado de afrikanoj, multajn el kiuj ŝi renkontis dum vojaĝo al Benino kaj Niĝerio en 1991.

Erikas J. Laiconas (1928-2008) forpasis la 28-an de januaro en Kaunas (Litovio). Luterana pastro, li aktivis en KELI kaj organizis la 11-an Ekumenan E-Kongreson en Kaunas en 1995. De li aperis Momentoj de la vivo de M. Luther sur provizoraj monbiletoj (2004).

Léon (Leo) Lentaigne (1909-2008) mortis la 2-an de februaro en Montpeliero. Li estis pioniro de la Freinet-pedagogio, kiun li aplikis jam en la 30-aj jaroj kaj en kies faka asocio ICEM-Esperanto li aktivis. Li agadis ankaŭ en SAT kaj SAT-Amikaro, kaj ekde 1957 li estis membro de UEA, poste ankaŭ longtempa delegito kaj fakdelegito (pedagogio, sindikatoj, turismo). Lia plej populara verko estas la plurfoje represita frazaro Kiel diri? (1980), krom kiu li aŭtoris i.a. Abrégé pratique de la grammaire espéranto (1986), Tiel diru! 5000 expressions Esperanto (1994), kaj la rememorojn Parolas veterano (1997). Li estis granda subtenanto de triamondaj esperantistoj, precipe afrikaj kaj ĉinaj. En 2006 li ricevis la premion Ada Fighiera-Sikorska.

Nomura Rihei (1907-2008) forpasis la 13-an de januaro. Li kompilis la verkon Zamenhofa ekzemplaro (1989), pli ol 500-paĝan konkordancon de esprimoj uzitaj de Zamenhof. En 1990 li ricevis Premion Ossaka, la plej prestiĝan movadan rekonon en Japanio.

Ogawa Goro (plumnomo Takasugi Ichiro; 1908-2008), membro de la Honora Komitato de la 92a UK en Jokohamo, forpasis la 9-an de januaro. Li famiĝis en la japana Esperantujo pro siaj japanaj tradukoj de verkoj de Eroŝenko.

Szilveszter Ördögh (1948-2007) mortis la 16-an de novembro. Li estis populara verkisto kaj ankaŭ hungarigis verkojn el la franca kaj vjetnama. De 1988 li estis ĉefredaktoro de Tekintet, kultura revuo de Hungara E-Asocio, en kiu li aperigis tradukojn de centoj da Esperanto-verkoj kaj dekojn da noveloj el malgrandaj lingvoj tradukitaj el Esperanto.

Evert Rausek (1926-2007), iama fakdelegito pri fervojoj kaj SOS-aŭtorservo, mortis decembre en Malmö (Svedio).

William D. O’Ryan (1944-2008), dumviva membro, forpasis la 28-an de februaro en Chandler (Usono).

Peter Roether (1924-2008), dumviva membro kaj ekde 1983 delegito, mortis la 8-an de februaro en Michelstadt (Germanio).

Dea Veronese (1928-2008), dumviva membro kaj iama fakdelegito pri virinaj aferoj, forpasis la 14-an de januaro en Verona (Italio).

J. Tillman Williams (1926-2008) mortis la 14-an de februaro en Garden Grove (Kalifornio, Usono), kie li iam estis urbestro. Gazetaraj nekrologoj elstare menciis lian esperantistecon.