Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 5

Malferme

Serĉi vojojn por Esperanto al fakaj medioj

Danke al la iniciato de d-ro E. James Lieberman, malgranda teamo de E-aktivuloj sukcesis proponi kaj okazigi Simpozion kadre de la Jara Kunveno de AAAS, nome la Usona Asocio por la Antaŭeniro de la Scienco (Bostono, februaro 2008), mondskale grava porscienca grupo, kiu i.a. eldonas la prestiĝan revuon Science.

Nia laborgrupo (J. Lieberman, H. Tonkin, M. Fettes kaj mi) kaptis la ŝancon ke la tegmenta temo estis “Scienco kaj teknologio laŭ tutmonda perspektivo” por atentigi pri ties neglektata lingva dimensio, kaj tial sub la titolo “Nur-angla scienco en multlingva mondo: kostoj, avantaĝoj kaj alternativoj” nia aranĝo utilis por kritike relanĉi tie mem la demandon pri la ekskluda unulingvismo nun reganta en la tutmonda scienca penado, el vidpunktoj ne nur ligitaj al nia movado, ĉar ni invitis kunprelegi la konatan germanan lingviston Ulrich Ammon, kies esplorkampo estas ĝuste la lingva komunikado en la sciencoj. Kiel indikilo pri la ebla efiko de nia konsciiga ago povas servi la redaktora enkonduko al la lasta eldono de la grava biologia revuo The Scientist, kiu sin referencante al nia Simpozio serioze agnoskas la problemon kaj ĝiaj diversaj implicoj (http://www.the-scientist.com/2008/4/1/13/1/). En sia tiama prelego Humphrey Tonkin konvinke emfazis la profundan maljustecon de la gravegaj diskriminacio kaj unuflanka avantaĝo kiujn la nuna situacio eternigas, klarigante ke la memreprodukta regado de la angla atribueblas al historie analizeblaj kialoj ekonomiaj kaj politikaj. Mia kontribuaĵo klopodis starigi ponton inter la postuloj al efikeco kaj egaleco ĉe scienca edukado kaj priscienca komunikado al la publiko unuflanke, kaj la lingvaj homaj rajtoj kaj lingva ekologio aliflanke. Aludante al la Internacia Jaro de Lingvoj kaj ties slogano “lingvoj gravas!” mi alvokis por lingvopolitiko en la scienco, kiu estu kaj interlingva kaj multlingva, kaj lanĉis konkretajn proponojn por iniciatoj kiuj povus helpi kunigi tion kion mi nomis rajto al la scienco kaj nian strebadon al lingva demokratio.

Sur kiuj motivado, principaro kaj strategio eblas (ankoraŭ) pripensi la fakan E-agadon?

La ĉi-supra ekzemplo prezentas unu el la eblaj manieroj (ne la ununura) aŭdigi nian voĉon ekster la fermitaj, intimaj cirkloj de Esperantujo, ĉi-kaze en strikte faka medio, per aliro kiu serĉis inspiron en la evoluantaj principoj de nia movado, lastfoje esprimitaj en la Manifesto de Prago. Ni klopodis vigle atentigi pri la daŭre diskriminacia situacio, kiu i.a. nuligas la potenciale riĉigan kontribuadon kiun la lingva diverseco povus alporti al la kolektiva kreemo tiom necesa en la plene internaciiĝinta scienca penado.

Indas do levi la demandon ĉu sur aliaj kampoj de la homa agado eblas pripensi analogajn aŭ alternativajn alirojn surbaze de tiu nia etika sinteno kiun konsistigas signifoplenaj ideoj pri demokratio, transnacia edukado, pedagogia efikeco, plurlingveco, lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj homa emancipiĝo. Ekzemple, eblas bildigi al si la ŝancon ke en diversaj fakoj oni povus trovi aliancanojn por nia strebado, ekzemple la membrojn de lingvaj minoritatoj, kiuj laborante en tiuj fakaj medioj trovas sin en diversspeca malavantaĝa pozicio.

Kompreneble, oni devas tamen agnoski ke la individuaj motivoj okupiĝi pri Esperanto povas esti malpli socie engaĝitaj, eĉ tute aliaj, kiel ekzemple la simpla kaj plenrajta deziro aliĝi al la plurgeneracia, stimule sukcesinta provo igi planlingvon io reale vivanta. Jes ja, Esperanto kiel lingvo estas alloga en si mem, do kial ne kontribui al la kolektiva eksperimentado disvolvi ĝin ĉiudirekten por kovri apartajn fakspacojn? Bela ekzemplo pri tiu valora sinteno estas tio ke, kiel sciate, la meritoplenaj klopodoj de aro da persistaj aktivuloj sukcesis teni la Esperantan version de Vikipedio kiel unu el la plej artikolnombraj tra la jaroj, apud la respektivaj versioj en mondskale gravaj etnolingvoj, heroe atingante tre valoran kulturan korpuson je ĉies dispono kaj krome, tute eksterproporcian videbligon de nia lingvo.

Eĉ el vidpunkto de alekstera informado, nia ofta argumento ke Esperanto estas normala homa lingvo per kiu eblas esprimi ĉion (kaj eĉ pli), bezonas konkretajn pruvojn. Ĉiu IKU-prelego, ĉiu populariga artikolo aŭ pli ampleksa teksto pri ajna ero el ajna fako povas esti konsiderata kontribuaĵo al la evoluigo kaj riĉigo de la lingvo, kaj krome al la klerigo de la membroj de nia komunumo, kiu povus esti modela en sia interna kapablo dialogigi la homojn ne nur trans la lingvaj kaj naciaj baroj, sed ankaŭ trans la kreskantaj fakaj limoj. Ĉio tio, tamen, bezonas racian kaj kiel eble plej koheran aliron, aparte rilate la terminologiajn principojn kaj decidojn, por ne kaosigi aŭ fremdigi la lingvon. Ni revenos al tio.

Menciendas ankaŭ ke, verŝajne, Esperanto estas sufiĉe ofte konceptita nur kiel tre agrabla libertempa, distra ŝatokupo, kiun oni aktive apartigas disde la propra, profesia okupiĝo kaj ties pezaj devigoj, kaj tial tute ne estiĝas interesiĝo pri la ligoj imageblaj inter nia lingva fenomeno kaj oniaj unuopaj fakoj. Tiu sinteno povas aspekti frustra antaŭ la okuloj de aliaj membroj de la komunumo, pli proksimaj al la jam menciitaj aliroj. Nu, kompreneble ĉiu plene rajtas ĝui la aferon libervole kaj tamen, eĉ eblus ĉi-terene hipoteze pensi ke Esperanto, kiel trafa, praktika vojo al amikeco kun aliaj homoj en aliaj lokoj de la mondo, ankaŭ povus havi fakan trajton, nome faciligi la kontakton kun profesiaj kolegaj cirkloj, ĉe kiuj cetere povas ekzisti pli da ŝanco trovi komunaĵojn kiel terenon por konstrui daŭran amikecon.

Kiu rolo do por la fakaj asocioj/retoj?

Ni devas kuraĝe alfronti la maltrankviligan fakton ke kelkaj, eble pluraj fakaj asocioj stagnas jam de jardekoj, aŭ rapide velkas aŭ riskas malaperi, dum bonŝance aliaj naskiĝas (ekz. sportistoj MELS, 2004), refondiĝas (TEĴA) aŭ digne jubileas (ekz. sciencamikoj ISAE, 1906-2006). Preskaŭ ĉiu faka asocio rite deklaras sian celon “disvastigi Esperanton en la A-, B- aŭ Z-medio, kaj komuniki la atingojn de A, B aŭ Z inter la esperantistaro”. Indus esplori kion oni vere faras por plenumi tiujn pravajn punktojn, aŭ ĉu entute la fakaj asocioj emas funkcieti kiel fermitaj cirkloj tiel en nia jam fermita E-mondo, kiel en la “realmondaj” fakaj areoj. Verŝajne estus troa revo imagi E-grupojn agantajn ene de internaciaj fakaj asocioj, sed almenaŭ ni memoru ke ĝuste ion tian klopodis fari iuj el niaj pioniroj, kiam estis trovebla multe pli da memfido kaj kuraĝo inter la esperantistoj. Ne mankas tamen nuntempa ekzemplo tiuspeca, nome Rotaria Amikaro de Esperantistoj, RADE, kiu, kvankam malgranda, aktive partoprenas mondkongresojn de tiu asocio.

En la ĝenerala E-movado lastatempe stariĝis la demando pri la organizaj modeloj en la nuna, ŝanĝiĝanta mondo. Dezirinde, simila diskutado estiĝu pri la fakaj grupiĝoj. Alternative aŭ kompletige al la tradiciaj asocioj povus naskiĝi fakaj retoj, pli aktivaj, pli produktemaj, pli konsciaj pri la eblaj manieroj levi la prestiĝon de Esperanto kaj de la ideoj kaj spertoj al ĝi ligitaj, konsciaj ke la unuopaj sintenoj al Esperanto estas tre diversaj, sed ke tamen eblas kompromisaj iniciatoj. Modela ĉi-rilate estas la Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj TAKE, kiu i.a. vivigas la interkonsiliĝan diskut-leteron Konstru-Forumo por solvi terminajn problemojn de tiu fako, sub la gvido de la sperta terminologiisto Jan Werner.

Ideoj kaj manoj estas bezonataj por elpensi kaj realigi projektojn

Ĉiu Esperanto-parolanto portas diversajn identecojn, nome la etnan, seksan, generacian, (ne)religian, regionan, profesian, politikan ktp. Anstataŭ apartigi aŭ mutigi iujn el ili, mi kredas ke estus pli bone kontribui el ĉiu el ili al la bunta diverseco de nia movado/komunumo kaj ties kulturo, serĉante vojojn por tio, kunlabore kun aliaj homoj simile orientitaj. Tial salutindas kiel bela ekzemplo la ĵusa fondiĝo de Islama Esperanto-Asocio por Interkultura Dialogo, aparte en mondo kiu ĝuste tiom forte bezonas dialogon tian.

Unu el la plej gravaj aspektoj de la vivigo de Esperanto sur la diversaj fakoj estas la propre lingva aspekto, sufiĉe subevoluinta malgraŭ valoregaj kontribuaĵoj tra la jardekoj. Ĉi-prie, kiel komuna iniciato de UEA kaj la Akademio de Esperanto, okazos Simpozio pri faka lingvo kaj terminologio kadre de la Jubilea UK en Roterdamo. Ĝia celo estas superrigardi kaj pritaksi la atingojn, tendencojn kaj nunan staton de la faka lingvo en Esperanto, precipe por trovi la plej taŭgajn prioritatojn kaj ŝancovojojn por la evoluigo de la korpusa kaj aplika planadoj sur tiu kampo, ekzemple ĉu eblas relanĉi la Terminologian Esperanto-Centron de UEA.

Bonŝance estas planataj valoraj eventoj kiel la internacia ĵurnalisma E-kongreso okazonta fine de majo en Litovujo, kiu espereble pruvos ke ankaŭ la faka agado estas kerna por la ĝenerala movado, ĉi-kaze pri la teknikoj pli taŭge kaj trafe informi pri Esperanto ktp. Ankaŭ la centjariĝa kongreso de la medicinistoj en Krakovo estos interesa momento. Nia kanada samlingvano Klivo Lendon sukcesis esperantigi la libron de Charles Darwin Origino de Specioj, unu el la plej gravaj sciencaj verkoj dum la tuta historio de la homaro, kies 150-jariĝon oni festos en 2009. Espereble ni havos kunfestan paperlibran eldonon de tiu traduko, kiu povus esti la unua el serio de sciencaj klasikaĵoj en Esperanto, analoga al la serio Oriento-Okcidento. Kial ne?

Fine mi diru ke la t.n. “ekstera” mondo kiu obstine ignoras Esperanton tamen estas fakte la komuna mondo al kiu ankaŭ ni apartenas, kaj en ĝi plu svarmas seriozaj, diverstipaj lingvaj problemoj (kaj ni konsciiĝu ke, male ol tradicie komprenate, ne plu temas nur pri ia “videbla manko” de iu internacia lingvo), kiuj neeviteble esprimiĝas ankaŭ en la apartaj fakaj teritorioj. Tial, la unuopaj fakoj fariĝas taŭgaj lokoj por informado, pensinstigado kaj eĉ kampanjado niaflanke. Mi restas je la dispono de homoj serioze (sed ankaŭ amuziĝe) laborantaj sur tiu ĉi kampo.

José Antonio Vergara

[FORIGITA!: bildo]

Brewer, Vergara kaj Lieberman dum la jarkunveno de la Amerika Asocio por la Antaŭeniro de Scienco en Bostono.

La centjara vojo de Universala Esperanto-Asocio

(daŭrigo el la aprila revuo)

La vivo de UEA kovras preskaŭ la tutan dudekan jarcenton. Ni scias, kion alportis tiu jarcento al la mondo, al la homaro. Sed kiel UEA travivis ĝin? La asocio spertis du mondmilitojn, do du katastrofojn, sed ĝi ankaŭ dufoje renaskiĝis. Ne estas facila tasko skizi la eventoplenan vojon de UEA ekde 1908. Ni tamen uzu la datrevenon kiel instigon kaj bonan okazon por fari tiun ĉi provon de resumo.

Ulrich Lins
Elteni la malvarman militon

Koncerne rekonon de Esperanto, UN kaj Unesko montriĝis grandparte senpovaj sen la subteno de siaj membro-ŝtatoj, t.e. de la registaroj. Pro tio por la movado restis necese kaj grave serĉi subtenon en nacia kadro. Tio esence estis tasko de la landaj asocioj, sed UEA, krom provizi per informa materialo kaj eldoni gazetarajn komunikojn, subtenis ilin per edukaj agadoj: Ĝi konsciigis al la esperantistoj la neceson zorge atenti sian “publikan bildon”. Al tio instruis “Principaro de Frostavallen” (1956), nome konsiloj pri tio, kion necesas eviti por ne aspekti neseriozaj aŭ eĉ sektecaj. Ekzemple, oni instigis al ŝpara montrado de la verda stelo. En 2000 la Komitato de UEA akceptis novajn Gvidliniojn por informado pri Esperanto. Ili stile kaj enhave diferenciĝas de la iama Principaro. 44 jarojn post Frostavallen, klarigis la respondeca estrarano, “la Esperanto-movado ne plu estas movado de stranguloj kiujn oni devas admoni al deca konduto”.

Post la milito, post la detruo de naziismo, UEA ne plu bezonis timi malamikecon pro kontraŭjudaj motivoj. Restis nur la stalinismo kiel atentinda ideologia malamiko de Esperanto. Post 1948 la landaj asocioj bulgara, hungara kaj ĉeĥoslovaka pro tio devis eksiĝi el UEA. Kvankam ili revenis al UEA ekde 1955, la malvarma milito limigis la movkapablon de la Esperanto-movado dum kvardek jaroj. Ĝis 1989 UEA devis ĵongli: ĝia principo estis ne klare preni pozicion en la interbloka antagonismo, sed kiom eble evitigi al la esperantistoj ĝiajn malutilajn postsekvojn. Pro sia neŭtraleco UEA ofte preferis silenti, ekzemple pri kontraŭesperantistaj agoj de sekurecaj organoj. Sed ĝi ne hezitis bridi funkciulojn en orienta Eŭropo, se ili por komplezi al la reĝimo minacis kompromiti la bildon de sendependa UEA.

Multe da zorgo estis dediĉita al la membrigo de esperantistoj en orienta Eŭropo kaj Soveta Unio. Por tio utilis la Fondaĵo Canuto (nomita laŭ Giorgio Canuto, prezidanto de UEA 1956-60), al kiu okcidentanoj povis mone kontribui por ebligi al homoj en “nepagipovaj” landoj individuan membrecon en UEA. Ĉar krom valutaj baroj la movadon ĝenis la poŝta cenzuro, la CO lerte utiligis ĉirkaŭvojojn. Ekzemple, la ĉeĥo Ivo Železný, en kies landon eldonaĵoj de UEA povis pli facile eniri, bonvole transprenis centojn da ili por plusendi en neŭtrala koverto al Soveta Unio, Rumanio kaj GDR. Estis tiaj kaj aliaj signoj de atento kaj zorgemo, kiuj levis la renomon de UEA inter fortranĉitaj esperantistoj. Por kongresi en Varsovio (1959 kaj 1987), Sofio (1963), Varna (1978) kaj Budapeŝto (1966 kaj 1983) UEA devis kompreneble iom cedi al la lokaj cirkonstancoj, sed tion pli ol kompensis la granda nombro de partoprenantoj, kiun altiris ĝuste tiuj kongresoj en orienta Eŭropo. Krome, UEA lerte eluzis la politikan “oficialecon” de tiuj kongresoj por akiri fortan financan apogon, kiu siavice ebligis ofte riĉan, altnivelan artan programon.

UEA tutmondiĝas

Plej komplikaj estis la rilatoj al Soveta Unio, kies esperantistoj eĉ al UK en frata lando povis veni nur escepte; nur en 1963, okaze de la 48-a UK en Sofio, sovetia delegacio unuafoje ricevis vojaĝ-permeson. Enlande, la situacio restis komplika. KGB-ano suspektis, ke la delegita reto servas al spionaj celoj, kaj partia dokumento el 1978 oblikve aludis ian rilaton inter la Universalaj Kongresoj kaj trockista literaturo en Esperanto. Forta estis inter la sovetiaj esperantistoj la sento de solidareco kun UEA. Sensacian efikon tial havis en 1967 neoficiala vizito de la prezidanto de UEA al Moskvo kaj Leningrado. Mikaelo Bronŝtejn memoris preskaŭ tridek jarojn poste: “...aĥ Ivo Lapenna! Li estis fabela heroo de miaj sonĝoj, la plej granda aŭtoritato...” En 1989 finfine, sub la regado de Miĥail Gorbaĉev, UEA povis ĝoje bonvenigi la aliĝon de sovetia landa asocio.

La postmilitan tempon karakterizis ankaŭ la fino de koloniismo. La ŝancoj por Esperanto en la t.n. Tria Mondo ŝajnis nur minimumaj. Tamen, ekde la fino de la kvindekaj jaroj UEA komencis pli multe emfazi la agadon ekster Eŭropo kaj Norda Ameriko. Kuraĝaj unuopuloj iris por instrui Esperanton en aliaj kontinentoj, kutime kun la instigo kaj iom da mona helpo de UEA. Pionire agis en triamondaj landoj Tibor Sekelj. Ekde 1960 Madeleine Haudebine instruis en Hinda Unio. Du postaj ĝeneralaj direktoroj de la CO de UEA frue ekaktivis ekstereŭrope: Simo Milojević en Nepalo (1961) kaj Victor Sadler en Srilanko (1962). Pli malfrue, ekde 1980, precipe dank’ al Hans Bakker evoluis “Afrika Agado”. UEA finance ebligis la partoprenon de afrikanoj en UK — dudeko en Varsovio (1987) kaj deko en Prago (1996). Mejloŝtonan signifon por tutmondigo de UEA havis la 50-a UK en Tokio en 1965. Ĝin sekvis en la sama mondparto kongresoj en Pekino (1986 kaj 2004), Seulo (1994) kaj Jokohamo (2007). Similan signifon en Latinameriko havis la kongresoj en Brasília (1981), La Habana (1990) kaj Fortaleza (2002). Antaŭ la nuna, la baratano Probal Dasgupta, UEA jam dufoje havis azianon kiel prezidanton: la japanon Hideo Yagi (1962-64) kaj la koreon Lee Chong Yeong (1995-98). Helpon al la movado en Azio donas nun azianoj mem, precipe japanoj. Unuavice dank’ al ili, ĉirkaŭ 200 azianoj el 14 landoj partoprenis en Jokohamo, dum 42 jarojn antaŭe al la Tokia UK povis veni nur du nejapanaj azianoj.

En 1985 denove Unesko favore rezoluciis por Esperanto, dum sia Ĝenerala Konferenco en Sofio. Sed ĉe UN, malgraŭ novjorka oficejo de UEA ekzistanta ekde 1979, kaj ĉe la eŭropaj institucioj, malgraŭ tre persista “Eŭropa Agado”, ni observas malmulte da komprenemo pri la solvo proponita de la Esperanto-movado. Montriĝas ankaŭ malfacile atingi kaj konservi difinitan gradon de varmeco en la rilatoj inter Unesko kaj UEA, eble ĉar ambaŭ organizaĵoj laŭ sia strukturo kaj celaro estas tro malsamaj — jen la granda Unesko kun siaj ŝtatoj-membroj kaj jen la neŝtata, do privata UEA ĉiam baziĝanta sur sendependaj individuoj. En alia senco tamen la eksteraj cirkonstancoj konstante pliboniĝis. Faktoroj, kiuj pozitive efikis al la movado, estas la kresko de turismo, vizaj faciligoj, la redukto de kontrolado ĉe landlimoj kaj, plej grave, la fino de la malvarma milito. Tiu lasta, estigita unuavice per la kolapso de komunismo, grandparte koincidis kun la disvastiĝo de interreto, kiu revoluciis la komunikajn rilatojn ĝenerale.

Generacia ŝanĝo, novaj kondiĉoj

Jam pli frue, en 1974, foriris Lapenna. Estis tempo de emocioj portempe skuantaj la movadon. La gvidadon de la asocio transprenis Humphrey Tonkin, kiu antaŭe ludis elstaran rolon en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. Li, sed ankaŭ aliaj kiel Renato Corsetti, Flóra Szabó-Felső, Claude Nourmont kaj Amri Wandel, impone demonstras la signifon de TEJO, nome ĝian kapablon trejni estontajn gvidantojn de la plenkreskula asocio. Tonkin, kiu prezidis dum entute naŭ jaroj (1974-80 kaj 1986-89), kompreneble diferencis de Lapenna laŭ aĝo kaj temperamento; li estis ide-riĉa kaj ne rigardis la movadan estontecon determinisme. Tonkin ne rompis kun esencaj agad-formoj de UEA, sed li enkondukis alian laborstilon, novan manieron aliri taskojn, tiel ke ni povas konsideri lin eble la plej efika prezidanto en la historio de UEA.

Se paroli pri turnopunkto, multe pli gravis por UEA tiu de 1989/90. Malaperis la komunismaj reĝimoj, kiuj — por diri minimumon — ne ŝatis internaciajn kontaktojn, kiuj disvolviĝis ekster ilia kontrolo. La falo de komunismo pligrandigis la agterenon de UEA, sed certagrade ankaŭ limigis ĝin. Ne plu taŭgis varbi en la Orienta Eŭropo por Esperanto kiel “fenestro al la mondo”, ĉar tie la ekstera mondo ne plu estis fermita. Je dispono estis nun multaj aliaj ŝancoj por agado trans landlimojn, kaj ili estis des pli fervore uzataj, ju pli rapide pliboniĝis la ekonomia situacio. Similan observon oni povas fari pri la mondo ĝenerale. Tonkin sobre konstatis (en 1999), ke “kreiĝas internacia klaso de esperantistoj sen Esperanto”. Temas pri tutmondiĝo ekster la progreso de Esperanto. La eblecoj por mem flegi internaciajn kontaktojn kreskadis — tiom, ke UEA ne bezonas ripetadi la tradician alvokon, ke homoj ĉiulandaj kunproksimiĝu per Esperanto. Finfine, neniu serioze kontestas transnaciajn pensadon kaj agadon. Homoj en ĉiuj partoj de la mondo, el ĉiuj aĝogrupoj, volonte vojaĝas alilanden kaj praktikas komunikadon kun alilandanoj kvazaŭ memkompreneblaĵon. La plej ofte uzata komunik-rimedo por tio estas la angla lingvo, kiu estas, eĉ se nur iom, komprenata preskaŭ ĉie. Nemirige, tute malsukcesa estis la granda fortostreĉo, per kiu UEA klopodis penetrigi Esperanton en la sciencojn.

De tempo al tempo estas diskuto, ĉu necesas redifini kelkajn agad-principojn. La usonano Ralph Dumain en 1987 avertis kontraŭ la emo “konstrui Esperantan mikrokosmon de la ekstera mondo en ĉiu fako”, ekzemple la malŝparo de rimedoj por la eldonado de sciencaj verkoj en Esperanto, por kiuj mankas merkato. Anstataŭe oni turnu sin al kampoj (aŭ breĉoj), kie la angla lingvo ne havas monopolon, kaj konsciiĝu pri alternativaj komunikretoj. Simile, la tiutempa redaktoro Mark Fettes admonis la esperantistojn ne kontraŭbatali la uzon de la angla, sed fieri pri la ŝanco de “egaleca komunikado”, kiun senrivale donas nur Esperanto. Konsekvence, UEA kaj ĝiaj landaj asocioj ne forgesis, ke gravas levi la kvanton kaj kvaliton de servoj, por allogi kaj daŭre ligi al si tiujn homojn, kiuj malkovris la alian aliron al internacieco. En 1980 la nova statuto de UEA inter la asociaj celoj donis prioritaton al la disvastigo de Esperanto. Ke tio havas unuarangan signifon, substrekas la fakto, ke inter la fakaj asocioj de UEA la aliĝinta Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ĉiam estis la plej grava. Dum restas unuavice la tasko de la landaj asocioj disvastigi Esperanton, la centra UEA klopodas teni la komencantojn kaj krei inter ili la konscion pri aparteno al la Esperanta komunumo. Ĝi ne povas vere direkti la ekstreme heterogenan anaron, sed devas kiom eble kunordigi, instigi, kuraĝigi kaj — oferti servojn.

La servoj

Du ĉefaj servoj stampas la vizaĝon de UEA. Temas pri la Universalaj Kongresoj kaj la revuo. Sen tiuj du apenaŭ eblus jen kunteni la parolkomunumon de la esperantistoj, jen kreskigi kaj mobilizi la movadon por disvastigo de Esperanto.

La “UK” estas la ĉiujara festo de la esperantista popolo. UEA estas ofte admonata reformi la kongresojn, sed neniu ĝis nun povis submeti konvinkan modelon de novtipa UK. Ŝajnas, ke esence ĝi estas ŝatata pro siaj diverseco, kontraŭdiroj, multfaceteco: UK estas samtempe granda manifestacio, taŭga por prezento al la ekstera mondo, vasta kolekto da laborkunsidoj, klerigejo servanta multajn interesojn, eĉ la plej grava teatra scenejo kaj — eble ĉefe — loko, en kiu homoj povas konatiĝi, revidi sin, kune ĝoji pro la agrablaj sekvoj, kiujn rezultigas la avantaĝo koni Esperanton. Verŝajne aparte plaĉas la ĉiam sama sed bunta skemo de solena inaŭguro. Entute, estas impona kontinueco: La Kongresa Universitato jam estis kreita, kiel Internacia Somera Universitato, de Edmond Privat en 1925. Al la kongresa programo ankaŭ apartenas Esperantologia Konferenco, kies serion en 1978 iniciatis Detlev Blanke. Tamen, tra la jardekoj la UK kompreneble ankaŭ ŝanĝis sian karakteron, interalie dank, al la politika malstreĉiĝo. En la programo estas nun loko ankaŭ por eroj, kiujn oni pli frue, timante protestojn de orienteŭropanoj, per memcenzuro ne allasis. Profitas precipe la “kleriga lundo” enkondukita en 2003, kies enhavon ne ĝenas konsideroj pri tabuoj. La kongresoj iĝis pli allogaj ankaŭ per la enkonduko de aranĝoj speciale direktitaj al komencantoj. Aliflanke, la UK restas nesufiĉe videbla por la publiko. Sed ĉiu scias, ke ĝuste tio estas plej malfacila: komprenigi al eksteruloj la person-interproksimigan, fakte ankaŭ kor-varmigan, valoron de la Universala Kongreso. Por ekkoni ĝin ja necesas unue — lerni Esperanton.

Ne malkreskis ankaŭ la signifo de la revuo Esperanto kiel organo de UEA, kiu en 2007 kompletigis sian centan jarkolekton. Ke la gvidantoj de UEA ĉiam komprenis, kiom grava estas la asocia organo, montras la nomoj de ĝiaj redaktoroj. Ne malmultaj famiĝis pro sia redakta laboro. Post Edmond Privat tiuj estis precipe William Auld, Victor Sadler, Simo Milojević, Mark Fettes kaj István Ertl. Fluga trarigardo de la jarkolektoj montras, ke en la unuaj jardekoj preskaŭ tute mankis fotoj. Dum pli frue la temo-gamo estis tre varia, nun la revuo, krom en la recenza parto, ekskluzive traktas temojn, kiuj rilatas al Esperanto kaj ĝia movado.

La interreto rapide akiris por la esperantistoj grandan signifon. Ĝi komencis ludi elstaran rolon por informi pri Esperanto kaj, plej atentinde, por lerni ĝin. Ĉiam pli ofte dum Esperantaj aranĝoj subite aperas novuloj, kiuj konatiĝis kun Esperanto dank’ al la reto. Se pli frue, pro ekonomiaj baroj kaj politikaj malhelpoj, multaj ne povis uzi vojaĝojn kiel okazon praktiki Esperanton kaj tial uzis la lingvon ĉefe por korespondado, la meza esperantisto nun povas enkaj eksterlande elekti inter multaj variaj aranĝoj, kiujn eblas viziti, kaj por korespondi leteroj cedis lokon al retpoŝtaj mesaĝoj. Helpi orientiĝon en la konfuze multaj ofertoj en la reto, ekzemple en la granda nombro de aranĝoj, nun apartenas al la aparte bonvenaj servoj, kiujn la revuo de UEA donas al siaj legantoj.

Plue aperas libroj. La asocio mem eldonas, ne multajn, sed kvalite plejparte elstarajn. Jam delonge elĉerpita estas Esperanto en perspektivo (1974). Post ĝi aperis “Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto”, konsistanta el verkoj, kiuj formas la kulturan fundamenton de la lingvo, kaj klerigaj verkoj de William Auld, Marjorie Boulton, Boris Kolker, Humphrey Tonkin, John C. Wells, la lernolibro Saluton!, sed ankaŭ tradukoj el Marko Polo kaj Shakespeare. La Libroservo de UEA estas la ĉefa disvastiganto de libroj, kiujn eldonis aliaj, kaj tial multe kontribuas al la Esperanta kulturo. Stimulan efikon havas la regula listigo de “plejvendataj varoj”. Daŭra kialo por fiero estas Biblioteko Hodler, kiu troviĝas en la CO — unu el la plej grandaj libro- kaj gazet-kolektoj en “Esperantujo”.

Kresko kaj falo de la membraro

Oni ne malofte demandas, ĉu la delegita reto, do unu el la fundamentaj ŝtonoj de UEA, kontentige funkcias. Kiel ajn: La Jarlibro de UEA grandparte konsistanta el adresoj de delegitoj, restas ŝatata. La servoj evidente ligas la membrojn al la asocio, tial ilia graveco principe ne estas pridubata. Pri tio bone konscias la Estraro de UEA. En 1999 ĝi konstatis, ke “la membraro longperspektive tendencas malkreski”, tuj aldonante la deklaron, ke “des pli gravas la kvalito de la servoj de UEA”.

En la jubilea jaro 1987 UEA atingis la rekordon de 43 642 membroj. El tiuj nur 7 291 estis la vere enspezigaj individuaj membroj. Ĉi-lastaj devus samtempe esti la plej aktivaj esperantistoj. Sed ĉar la kotiz-pago ofte dependas de la persona financo-stato, malfacile eblas proksimiĝi al tiu idealo. UEA do devas daŭre varbi por individua membriĝo kaj al donacoj por Fondaĵo Canuto.

En majo 1980 la Estraro kun sopira tono skribis: “Kiam eblos pagi la kotizon per rubloj aŭ zlotoj aŭ levoj, tiam UEA facile duobligos sian individuan membraron.” Tiu ŝanco ŝajnis veni post la politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en orienta Eŭropo en 1989/90. Efektive, la individua membraro en 1991 unuafoje post 60 jaroj superis 8 000. Sed poste ĝi falis. Eĉ pli draste malkreskis la asocia membraro: de 36 351 en 1987 al 14 495 en 1994 — pro tio, ke ĉesis la ŝtata subvenciado de la orienteŭropaj landaj asocioj. La evoluo poste daŭris: En 2006 UEA havis malpli ol 18 000 membrojn, el kiuj ĉ. 6 000 estis individuaj. Tio jam ne plu klarigeblas nur per la kondiĉoj en la Orienta Eŭropo. Ankaŭ en aliaj landoj, diversaj kialoj, evidente ne nur ekonomiaj, malhelpas aliĝon al UEA. Inter 1991 kaj 2003 la membraro falis plej multe en landoj kun tradicie forta movado, nome Britio kaj Nederlando. Certe influas la tendenco, ke nuntempe homoj ĝenerale malpli emas membriĝi kaj pagi kotizon, ol en la pasinteco; pro la elektronika revolucio multaj nuntempe povas tre facile interkontaktiĝi kaj rapide eltrovi tion, kio ilin interesas, sen la helpo de membro-organizaĵo. Jam en 1976 Tonkin levis la demandon, ĉu UEA ne bazu sian agadon kaj sian buĝeton multe pli sur kampanjoj por specifaj celoj — alivorte, sur la preteco de esperantistoj investi rimedojn por la atingo de difinitaj rezultoj. Tiel UEA povus kontraŭagi la kreskantan malŝaton al tradiciaj membroklubaj strukturoj kaj sendependigi sin de la bonvolemo de regulaj pagantoj kaj neregulaj subtenantoj. La penso pri alternativo altrudas sin, ĉar UEA dum multaj jaroj ne povis fini buĝeto-jaron sen — ofte eĉ altega — deficito.

La profilo de UEA

En 1991 UEA faris enketon inter siaj individuaj membroj. Rezultis interalie, ke la membraro havas relative altan nivelon de edukiteco (preskaŭ 60 % finis universitaton). Gejunuloj estas subreprezentataj en UEA. Inter la motivoj por daŭra okupiĝo pri Esperanto plej ofte estas indikita la “kontribuo al pli bona mondo”, tuj sekvata de la “kono de homoj el aliaj landoj”. Tio ĉi estas kontentiga bazo por plue emfazi la ideojn kaj principaron, kiuj stimulas UEA al agado. La 81-a UK en Prago (1996) akceptis “Manifeston de la movado por la internacia lingvo Esperanto”, kiu en sep tezoj resumas tion, “kio ni estas kaj kion ni celas”. La konciza, trafa vortumo plene konformas al la stilo de argumentado taŭga dum la transiro al nova jarcento. Sukcesa estis la serio de Nitobe-Simpozioj, kiun (same kiel la Manifeston) iniciatis Mark Fettes, siatempe ĝenerala sekretario de UEA. La Nitobe-Simpozioj turnas sin precipe al eksteruloj — politikistoj kaj sciencistoj — kaj diskutigas temojn proksimajn al la interesoj de UEA, ekzemple “Al lingva demokratio” kaj “Tutmondiĝo kaj lingva diverseco”. La unuan simpozion, kiu okazis ankaŭ kadre de la Praga UK, sekvis pliaj: en Berlino, Pekino, Vilno kaj Tokio. Tiuj aranĝoj ilustras la specialan profilon de UEA kiel unu el la malmultaj organizaĵoj, kiuj internaciskale avertas kontraŭ lingva diskriminacio kaj levas sian voĉon en la diskuto pri nova lingva ordo.

Tiaj kaj similaj aranĝoj celas ĉefe la eksteran mondon, sed ili kompreneble levas la prestiĝon de UEA ankaŭ inter ĝiaj membroj kaj la esperantistoj ĝenerale. Ili kvazaŭ memorigas pri la ekzistokialo de UEA kiel reprezenta organizaĵo de la Esperanto-movado. Fakte, la historio de UEA estas ankaŭ historio de diskutoj pri ĝi. Tiujn diskutojn oni povas nun preskaŭ fermi per la jena konkludo: Duboj pri la reprezenta karaktero de UEA laŭgrade malgraviĝis dum la jardekoj post la milito, ĉar malaperis la iam forta antagonismo inter UEA kaj la neneŭtrala SAT kaj ĉiam pli forte integriĝis la landaj kaj fakaj asocioj. La Estraro trafe klarigis (en 1988), ke UEA estu komprenata kiel “forumo por tutmonda movada kunlaboro”.

Movado aŭ komunumo?

Estis tamen ankaŭ portempe tre vigla diskutado pri la demando, ĉu UEA unuavice reprezentas movadon aŭ ĉu ĝi same aŭ eĉ pli forte zorgu pri la komunumo de esperantistoj. En 1993 la estrarano Hans Bakker, kiu iam en TEJO fervore batalis kontraŭ lingva kaj kultura imperiismo, atentigis, ke la epoko nun estas alia, ĉefe pro la venko de “ĵargono anglasimila”. Iom provoke (Lapenna nomus tion defetismo) Bakker asertis, ke, ĉar “ni ne povas multe disvastigi Esperanton nuntempe pro malfavoraj cirkonstancoj”, la esperantistoj kontentiĝu je sia “hejmeca” komunumo kaj strebu iom post iom vastigi ĝin. Mark Fettes, estrara kolego de Bakker, konsentis, ke necesas trovi “aliron nete alian ol tiu de la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj”. Sed li neis, ke distingo inter “disvastigo” kaj “komunumo” multe helpas, kaj konkludis, ke nova analizo de la celoj de UEA klare “elstarigas la plej malnovan, Hodleran flankon de UEA: la emfazon pri praktikaj servoj kaj pri kvalito”.

Kiel observis Tonkin, “la parolantoj de Esperanto ĉiam oscilis kaj oscilas inter movado unuflanke kaj lingvokomunumo aliflanke”. Oni povus argumenti, ke UEA kiel gvidanto de movado estas nek tre influa nek aparte efika. Ŝajnas superregi la sento, ke la movado malpli gravas aŭ estas pli fora ol la komunumo. Eble kvante kaj kvalite pli pezas la voĉoj, kiuj pledas por flegado de la komunumo kaj iom skeptike rilatas al movadaj bezonoj, kiuj kutime ligiĝas kun postuloj al la membroj. Sed por ke tiu komunumo pluekzistu kaj plivastiĝu, daŭre necesas varbi novajn anojn. Fettes skribis, ke UEA devas kaj disvastigi Esperanton kaj disvolvi la komunumon. Efektive, rigardante al la centjara vojo, ni klare venas al la konstato, ke la kombino de ambaŭ taskoj konsistigas la tradicion de UEA.

Ulrich Lins

[FORIGITA!: bildo]

Giorgio Canuto (1897-1960) estis prezidanto de UEA ekde 1960. Lian nomon portas fondaĵo, kiu ebligas al homoj en triamondaj landoj la membriĝon en UEA.

[FORIGITA!: bildo]

Ivo Lapenna (1909-1987), prezidanto de 1964 ĝis 1974, konstruis la modernan UEA.

[FORIGITA!: bildo]

Tibor Sekelj (1912-1988), jugoslavia civitano, multe laboris por la disvastigo de Esperanto ekster Eŭropo, precipe en Latinameriko.

[FORIGITA!: bildo]

En la jaro 1987 la premion Deguĉi ricevis, pro sia agado por Esperanto en Afriko, Hans Bakker el Nederlando.

[FORIGITA!: bildo]

Hideo Yagi (1899-1964) estis la unua neeŭropa prezidanto de UEA (ekde 1962).

[FORIGITA!: bildo]

Kongresanoj en Montpeliero (1998) subskribas gigantan UK-bildkarton.

Hago kiel internacia jura urbo

Packonferencoj

En la printempo de 1899 kunvenis en Hago, iniciate de la rusa caro Nikolao II, cento da delegitoj el 26 landoj por priparoli senarmigon kaj la pacan finaranĝon de malkonsentoj.

La plej konkreta rezulto de tiu konferenco estis la efektiviĝo de la unua internacia tribunalo por la paca finaranĝo de malkonsentoj: Konstanta Arbitracia Kortumo. La dua packonferenco okazis en 1907, ankaŭ en Hago, iniciate de la Usona prezidento Theodore Roosevelt. Nun partoprenis 44 landoj. Estis iom da progreso al starigo de pli bona internacia jura sistemo. La tria Haga konferenco estis planita por 1915 sed ne okazis pro la Unua Mondmilito. Post la milito oni forlasis la ideon de konferencoj, sed oni kunvenis regule kiel Ligo de Nacioj ekde 1920, kaj post 1945 kiel Unuiĝintaj Nacioj.

Pacpalaco

La Konstanta Arbitracia Kortumo bezonis sidejon. Elektiĝis Hago.

La usona milionulo Andrew Carnegie pretis donaci grandegan sumon por la starigo de “Pactemplo”, por enloĝigi la kortumon kaj ankaŭ bibliotekon por libroj kaj dokumentoj koncerne la internacian juron. Oni organizis konkurson por konstruado de tiu “Pactemplo”. En 1913 eblis malfermi la konstruaĵon laŭ la projekto de la premiito, la franca arkitekto Cordonnier. La plej multaj landoj, kiuj partoprenis la konferencojn, kontribuis per mondonacoj, per artobjektoj aŭ en aranĝado aŭ instalado de la konstruaĵo.

Konstanta Kortumo de Internacia Justico kaj Internacia Tribunalo

La Pacpalaco prezentis ankaŭ sidejon al “Mondkortumo” aŭ Konstanta Kortumo de Internacia Justico, kiun starigis Ligo de Nacioj en 1922. En 1946 la Internacia Tribunalo, starigita kadre de Unuiĝintaj Nacioj, anstataŭis la Konstantan Kortumon de Internacia Justico.

La Internacia Tribunalo havas du funkciojn: la finaranĝo de malkonsentoj inter landoj aŭ ŝtatoj, kaj konsili Unuiĝintajn Naciojn. La karakteriza diferenco inter arbitracio kaj jurisdikcio estas ke en la unua kazo la partioj posedas la liberecon mem kunmeti la tribunalon. En la dua kazo la partioj ne havas tiun liberecon. Ili devas rekoni la Tribunalon, kies 15 juĝistojn nomumas Unuiĝintaj Nacioj.

Aliaj organizaĵoj en Hago

Jam en 1899 dum la unua Packonferenco oni provis malpermesi la uzadon de gaso kiel militilo. La uzado de venengaso en la unua mondmilito kaj poste en Irako kontraŭ la kurdoj kaj ankaŭ la uzado fare de teroristoj en Japanio en 1995 finfine rezultigis traktaton kiu malpermesas la uzadon de kemiaj armiloj. Tiucele stariĝis en Hago sendependa organizaĵo: Organizaĵo por la Malpermeso de Uzado de Kemiaj Armiloj, kie laboras ĉirkaŭ 500 personoj. La tasko estas preventi la disvastigon de kemiaj armiloj kaj kontroli ĉu arsenaloj kie troviĝas tiuspecaj armiloj efektive estu detruitaj.

La Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro ene de Eŭropo starigis buroon por la Alta Komisaro por Naciaj Malplimultoj. Li havas la taskon forpreni etnajn tensiojn, kiuj povus endanĝerigi la pacon kaj sekurecon de la ligitaj ŝtatoj.

En la Traktato de Maastricht Eŭropa Unio en 1992 interkonsentis fondi en Hago organizaĵon por la batalo kontraŭ organizita krimo kaj terorismo.

Tiucele stariĝis EUROPOL en 1999, kies funkciuloj laboras por batali kontraŭ terorismo, homkomerco, drogo-trafiko ktp. En 1999 aldoniĝis EUROJUST, kiu kunordigas la informadon koncerne la persekutadon kaj juĝan enketadon.

En 1893 la nederlandano Tobias Asser, iama fama spertulo pri internacia juro kaj nobelpremiito, kunvenigis la unuan Hagan Konferencon por la Internacia Privata Juro por harmoniigi la juron koncerne la personan/familian juron kaj la komercan juron. Ekde tiam efektiviĝis 35 Traktatoj Internaciaj. Regule reprezentantoj de ĉirkaŭ 60 landoj tiucele kunvenas en Hago. Grandan konatecon ricevis Internacia Punkortumo por la Iama Jugoslavio. La kortumo juĝas personojn, kiuj en la lasta milito en Balkanio difektis la homajn rajtojn. Plue oni provas kompensi pro damaĝo la viktimojn. Grava estas la nova Internacia Punkortumo de Unuiĝintaj Nacioj. En 2003 tiu kortumo stariĝis en Hago. Ĝi estas kompetenta pri genocido, krimoj kontraŭ la homeco kaj militkrimoj.

Flanke de la antaŭe nomitaj institucioj Hago estas loĝloko de multaj Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-oj).

Pacpalaco kaj Esperanto

La konstruadon de la Pacpalaco antaŭiris longa diskuto pri la lokado. Tiutempe du nederlandanoj, Eijkman kaj Horrix, provis persvadi la politikistojn kaj iniciatintojn de la Packonferencoj loki la planitan Pacpalacon ene de granda mondcentro, kiu enhavu ĉiuspecajn instituciojn, kiel internacia universitato. Plue okazu diversaj aktiva’oj kiel la batalo kontraŭ alkoholismo, studoj pri edukado kaj pedagogio ktp. Eijkman kaj Horrix starigis buroon por divastigi tiujn ideojn. La buroo eldonis gazetojn en la nederlanda, angla, franca kaj germana lingvoj. La lingvoj de la centro entenu ankaŭ Esperanton.

La mondcentro ne estis realigita laŭ la proponoj de Eijkman kaj Horrix. La urbo Hago tamen akiris pozicion kiel “Urbo de Paco, Juro kaj Sekureco”.

Hans Erasmus

[FORIGITA!: bildo]

La Pacpalaco en Hago, sidejo de la Internacia Tribunalo. Partoprenantoj de la ĉi-jara UK povas ĝin viziti vendrede dum la tuttaga ekskurso E3.

Fervojistoj denove ne nur skiis

Plejparte bela kaj sunbrila vetero akompanis la 49-an Internacian Fervojistan Esperantan Skisemajnon (IFES) en la tagoj 23-29 febr 2008 en la rumana urbo Braşov, kiun denove modele aranĝis la konata organizanto kaj prezidanto de Rumana Esperanto-Fervojista Asocio, s-ino Rodica Todor.

Al la ĉi-jara IFES venis partoprenantoj el kvar landoj: Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario kaj la gastiganta Rumanio. La interkona vespero okazis en Hotelo Coroana, kie multaj aliĝintoj ankaŭ loĝis.

Okazis promeno tra la urbo Braşov kaj vizito de la fortikaĵo kun la fama mezepoka restoracio sur la monteto apud la urbo. Ne mankis la tradicia karnavalo, dum kiu oni admiris belajn kostumojn de la partoprenantoj, amuzis sin kaj dancis.

Surprizo por la partoprenantoj estis la akcepto ĉe la Ĝenerala Direktoro de la Fervoja Distrikto Braşov, Inĝ. Ionel Dian, dum kiu oni estis informitaj pri fervojaj novaĵoj en la fervoja distrikto. Poste oni komune vizitis la montaran Poiana Braşov, promenis en la bela sunlumigata pejzaĝo kaj tagmanĝis en tipa rumana restoracio. Okazis renkontiĝo kun membroj de la E-klubo Amikeco en Braşov en la Kulturdomo “Reduta”, kie en ilia klubejo okazis en amikeca etoso distra programo kun babilado kaj kantado. Emocia estis vizito de la fama ortodoksa monaĥejo Brâncoveanu en Sâmbăta de Sus, kie ni estis akceptitaj de esperantisto, denaske blinda monaĥo Teofil Părăian, kiu konas kelkajn eŭropajn lingvojn. El aliaj programeroj mi menciu viziton de la fabriko de ĉampano en Azuga, de la mezepoka urbo Sighişoara, viziton de Biertan kun mezepoka fortikaĵo, sledkonkurson en Azuga kaj viziton de la Arta kaj Etnografia muzeo en Braşov.

Interesaj estis vesperaj prelegoj, inter ili prelego de Martin Stuppnig pri biero, kaj informoj de la IFEF-ĉefkomitatano Jindřich Tomíšek pri la stato de preparoj por la jubilea 60-a kongreso de IFEF, okazonta 17-24 majo2008 en Poznań, Pollando, kaj pri la Postkongreso en Malborko kaj Bjalistoko (25-28 majo 2008).

Jindřich Tomíšek
Paŝoj al normigitaj lingvoekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro

Ĉiuj, kiuj sekvas la tendencojn en lingvoinstruado kaj kapablomezurado, povis rimarki en la lastaj jaroj la aperon de normigitaj instru- kaj ekzamenmaterialoj.

La lernolibroj por diversaj fremdaj lingvoj kaj la ekzamensistemoj konsekvence uzadas la kategorikodojn de A1 ĝis C2 por priskribi la opajn nivelojn de la plej baza (A1) ĝis la plej supera (C2). Estas grave, ke ankaŭ por Esperanto estu uzataj tiuj ĉi principoj laŭ la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo kaj ni havu internacian lingvoekzamenon de Esperanto, kiu konformas al ties postuloj.

Kio estis farita en la lastaj jaroj? Estis tradukita kaj eldonita komence de 2007 la unua broŝuro pri la Referencniveloj kun la Ĝenerala tabelo kaj Laŭŝtupa memtaksilo de la Konsilio de Eŭropo. Fine de 2007 aperis la Esperanto-traduko de la kompleta libro: Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado (UEA, Rotterdam, mendebla de la Libroservo aŭ elŝutebla de edukado.net).

ILEI kaj UEA estis reprezentataj de Márta Kovács el Hungario ĉe la Interregistara Forumo pri “La Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER) kaj la ellaboro de la lingva politiko: defioj kaj respondecoj”, organizita ĉe la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo en februaro 2008.

La sekva grava reprezentiĝo okazis inter la 10-12-a de aprilo en Cambridge, Britio, kie okazis la 3-a Internacia Konferenco de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo). Ĝin partoprenis reprezentantoj de prestiĝaj edukinstancoj, fakorganizaĵoj ne nur el Eŭropo sed el la tuta mondo, inter ili Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI. Ŝia partopreno provizis UEA kaj ILEI per bona okazo por spertiĝi en ne-esperantista faka medio, ekhavi informojn pri novaj esploroj kaj lerni pri la daŭra evoluo de internacia lingvotestado. La sekva konferenco okazos post tri jaroj, en 2011, en Pollando.

Zsófia Kóródy

Loke-fake-persone

NEDERLANDO: Kiel kontribuaĵon al sia aprila-maja temo “Lingvo kaj renkontiĝo” la Centra Urba Biblioteko de Roterdamo havas ekspozicion pri Esperanto, kiun kunmetis Ralph Schmeits kaj Francisco Veuthey. En aprilo ĝi konsistas ĉefe el libroj, dum en majo la enhavo estos pli historia. De dekstre en la foto: Veuthey prezentas la ekspozicion al la prezidanto Probal Dasgupta kaj estraranino Loes Demmendaal.

Osmo Buller

VJETNAMIO: En la revuo Le Courrier du Vietnam aperis komence de aprilo anonco ke ekzistas internacia konkurso kun la titolo “Hanoi, via destino en 2008”. Ĝi estas malferma por vjetnamoj kaj ankaŭ por eksterlandanoj, se oni konas unu el la sekvaj lingvoj: vjetnama, franca, angla, rusa, ĉina aŭ Esperanto. Se oni gajnas, oni depende de la loko ricevos monpremiojn. Informojn pri la konkurso oni trovas en Esperanto ĉe http://www.haufo.org.vn/data/thelees.htm.

BRAZILO: Laŭ la bulteno de IBOPE de la plej grava esplorinstituto de Brazilo, la programo “Esperanto, a Lingua da Fraternidade” (Esperanto, la lingvo de frateco) de Radio Rio de Janeiro estas la tria plej aŭskultata radioprogramo en la tuta regiono de Rio-de-Ĵanejro. La ciferoj rilatas al oktobro-decembro 2007. Tio signifas la plej grandan aŭskultantaron en la historio de la programo, kreita antaŭ 21 jaroj. En la posttagmezaj mardoj, kiam la programo estas elsendata, Radio Rio de Janeiro estas malpli aŭskultata ol nur du plej fortaj stacioj, Tupi kaj Globo. Laŭ la programestro Givanildo Costa tio montras la trafecon de la strategio kaj en la formato kaj en la prezentado de la programo. Oni elektis popolan stilon, laŭ kiu Esperanto estas dinamike, simple kaj junece pritraktata, kun instigo al la partopreno de aŭskultantoj. Givanildo Costa reliefigas ankaŭ la kvaliton de ĝia produktanta skipo, la voĉon de Joel Manso, korifeo de la brazila esperantista radio, krom Renaud Hetmanek, Julieta Dulce kaj Fabiano Henrique.

Fabiano Henrique

ĈINIO: 290 ĉinaj studentoj komencis lerni Esperanton en la lernojaro 2008 de la universitato Nanchang. En la nova semestro Prof. Gong Xiaofeng (Arko) gvidas tiun kurson du-foje dum ĉiu semajno. Esperanto estas instruata oficiale kiel nedeviga studofako. Al finlernantoj la Jianĝia Esperanto-Asocio donos atestilon kaj aligos aktivajn lernantojn al sia asocio kiel membrojn. Nun tiuj lernantoj volas fondi novan Esperanto-asocion de studentoj por pluaj aktivadoj en (aŭ pri) Esperanto.

(Ardo)

GERMANIO: Daŭrigante preskaŭ 20-jaran tradicion de kunlaboro kun esperantistoj, la pola konsulejo en Munkeno (responsa pri la tuta Bavario), kiu estas amika kaj malferma al esperantistoj kaj AIS San Marino, la 4-an de aprilo 2008 en sia kulturcentro okazigis informvesperon pri Esperanto, kun impona solenaĵo, sub la titolo: “Esperanto, lingvo de kulturo”. La aranĝo estis ligita kun la Jaro de Interkultura Dialogo kaj la Monda Jaro de lingvoj. “Oni devas strebi al eŭropeca Eŭropo, amika kunvivado, toleremo kaj paco inter etnaj grupoj kaj al internacia scienca komunikado” konstatis, post malfermo kaj saluto de partoprenantoj en tri lingvoj: la pola, germana kaj Esperanto, d-rino Grażyna Strzelecka, Konsulo pri Kulturo en Munkeno. Ŝi ankaŭ informis pri la 100-jara jubileo de UEA, la kongreso de UEA en Roterdamo kaj la sekvonta UEA-kongreso en 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de L.L. Zamenhof. Ankaŭ la urbo Munkeno festas ĉi-jare sian 850-an jariĝon, do estis bona eblo enmeti polan-germanan-Esperantan aranĝon en la oficialan festkalendaron de la urbo. La enkondukan tezon de la konsulino en du prelegoj detaligis Prof. Quednau kaj Prof. Reinhard Foessmeier, pri la ekesto kaj strukturo de Esperanto kaj ĝia rolo kiel ponto inter la naciaj literaturoj, kaj pri Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Alicja Lewanderska

Recenzoj

Bonvenon kaj longan vivon!

Beletra Almanako 1 (septembro 2007). Redaktis Jorge Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto, István Ertl. Novjorko: Mondial. 176p. 21cm. ISSN 19373325. Ilus. Prezo: € 12,00

Jen nova beletra revuo, kiu aperas libroforme dufoje en jaro. Fakte 73 paĝoj estas dediĉitaj al la Belartaj Konkursoj de UEA 2007. La eseo de Toño del Barrio, La normala lingvo, kiu ricevis nur la 3-an premion, estas por mi la plej valora. Lia konkludo pri la komenco de la traduko, fare de Fernando de Diego, de La familio de Pascal Duarte estas tute trafa: Ne temas pri bona aŭ mava lingvo, sed pri mava uzo de bona lingvo.

Sed mi revenu al la Almanako mem. Fonto malaperis, jen ties posteulo. Se vi aprezis Fonto-n, vi tutsame aprezos BA-on. Jen la hoko en la ezoko! Ni atendis ion novan, ŝajnas ke ni devos pacienci.

Jen originala prozo, kun novelo de Luiza Carol (tre proksima de Lena Karpunina!) kaj alia de Den Drown. Originala poezio kun granda paletro: István Ertl, Dimitrije Janičić, Edwin de Kock (kun stranga nostalgio pri Sud-Afriko), Mao Zifu, Mauro Nervi kaj Baldur Ragnarsson. Tradukita prozo kun Mircea Eliade far Ionel Oneţ kaj Halldór Laxness far Baldur Ragnarsson. Tradukita poezio far Tacuo Huĝimoto kaj Probal Daŝgupto. Eseoj: La libera linio de Baldur Ragnarsson, kaj Lingvaj manipulistoj de Jorge Camacho — mi konfesas, ke tiu brila eseo pri niaj plej ŝatataj guruoj ravis min, eĉ se ĝi estas iom tro longa. Fine jen du recenzoj kaj kvar tankaoj premiitaj okaze de la Esperanta Oomoto-Utafesto.

Longan vivon al Beletra Almanako, kiu — mi esperas — iom post iom trovos sian originalecon, eĉ se la NPIV diras: ne intermiksu originalecon kun genieco...

Ĵak Le Puil

Pado al kompreno

Dharmo-pado, La. El la palia trad. Gunnar Gällmo. Stockholm: ESE, 2002. 110p. 21cm. ISBN 918528825X. Prezo: € 18,30

Tripitako estas la nomo de tri-parta kolekto de ĥanonaj* (t.e. sanktaj kaj klasikaj) tekstoj de budhismo, kun la suma amplekso de ĉ. 11 biblioj. Kiel klarigas Leif Nordenstorm en recenzo legebla en la reta katalogo de la Libroservo de UEA, La Dharmo-pado, konsistanta el 423 strofoj grupigitaj en 26 ĉapitroj, “estas nur malgranda parto de Tripitako, sed eble la plej ofte tradukata, ĉar ĝi estas sufiĉe facile komprenebla por nebudhanoj”. Tial nun ĝi prave aperas ene de la serio Oriento-Okcidento.

* ĥanono: eklezia aŭ arta regulo, precepto aŭ modelo; sekvenda regulo (alternativo al la formo “kanono 2” en PIV kaj NPIV).

Laŭ mia kompreno de la titolo, temas pri la pado aŭ vojo al la darmo, kiu siavice povas signifi, laŭ NPIV, a) la instruon de la Budho (famili-nome Gotamo, 463-383); b) juston, virton en homa konduto; c) ekziston.

Oni tradicie atribuas la parolojn en ĉi libro al la Budho mem, pro kio ili ricevas la nomon sutroj. Tradukis ilin el la palia originalo Gunnar Gällmo. Ĉu ili estas facile kompreneblaj por nebudhano? Ofte jes, ekzemple la sekvaj strofoj:

Dum li plukas florojn,
dezireman homon
morto forprenas
kiel dormantan vilaĝon ondego. [47]

Pli ol mil frazoj
el ne profitodonaj vortoj,
bonas unu profitiga vorto
kiu, aŭdita, onin trankviligas. [100]

Iuj strofoj, kiel 149, pensigas min pri tankao, sed ĝenerale pli oftas paralelaĵoj kaj kontrastigoj. Ĉu la teksto estas, kiel asertas Nordenstorm, “flua kaj ĝuebla”? Laŭ mi, ne ĉiam, sed mi ne scias ĉu atribui tion al neklareco de la originalo, ĉu de la traduko, aŭ al mia propra nekapablo ĝui aŭ kompreni:

Kiel bela floro
kunkolora, senodora
estas bone parolita vorto
senfrukta se senaga. [51]

Ankaŭ malbonulo vidas bonaĵon
dum malbono ne fine bolas.
Kiam ekbolas malbono,
tiam malbonulo vidas malbonaĵon. [119]

Kiel vidite, Gällmo preferas la “pli fidelajn” esperantigojn “dharmo”, “bhikŝuo”, “sangho” al la (N)PIVaj “darmo”, “bikŝuo”, “samgo”; mi trovis utilajn klarigojn por novaj vortoj kiel “devao” kaj “sansaro”, tamen ne por “Atulo”, “Gotamoaŝdantoj” kaj “gandharvoj”. Ĝenis min nur la plurfoja uzo de “alies”, kiel en “Tial alies edzinon ne ĉasu”; laŭ zamenhofaj kaj bibliaj modeloj prefere direblas “de aliulo”, “aliula”, “malpropra” kaj “fremda”. Krome bonvenus informoj pri la formo de la originalaj strofoj (silabnombro; eventualaj rimoj aŭ aliaj sonfiguroj ktp).

Mi finu per sekvinda sutro [223]:

Per afableco venku koleron. Malbonon per bono venku. Venku avarulon per donemo kaj per vero mensogulon.

Jorge Camacho

Kompilo simple simpatia

Trezoro, La. Hussajn Al-Amily. Red. G. Berveling, M. Cayley, R. Corsetti. Rotterdam: Araba Komisiono de UEA, 2008. 137p. 24cm. ISBN 9789290171010. Prezo: € 15,00

Sur la postkovrilo de La trezoro legeblas, ke “en ĉi tiu libro la aŭtoro prezentas ĉirkaŭ 3000 proverbojn kaj anekdotojn el diversaj epokoj de la araba kaj islama kulturoj, kiuj montras al ni la econ, la spriton kaj la apartajn esprim-manierojn de la popoloj apartenantaj al tiuj kulturoj”. Oni do ne serĉu en ĝi folkloran aŭ kulturantropologian studon, sed simple simpatian kompilon de popolaj diroj kaj rakontetoj el tiu space-tempe tre vasta parto de la mondo.

Jen tri ekzemploj: “tri tagojn ne faru demandojn al gasto”, “malbona jaro havas dudek kvar monatojn”, “metiisto estas pli sekura ol posedanto de kastelo”. Foje la bildoj sonas iom pli “arabeske”, ekzemple: “la kameloj de sultano estas ankaŭ senŝuaj” aŭ “ne la ŝarĝo, sed la troŝarĝo, mortigas la kamelon”. Malkiel en la zamenhofa Proverbaro, en La trezoro oni apenaŭ renkontos rimojn (“ne konvenas almozdono, kiam vi estas en bezono”).

Legeblas en ĝi ankaŭ eroj sumeraj kaj praegiptaj, kaj poemoj de i.a. Tagoro, Ĝibrano kaj Ĥajamo (ĉi ties robaioj, en nevaringjena traduko). Parenteze, mi iom dubas pri la arab-islama deveno de pluraj diroj: “Dio helpas tiujn, kiuj frue vekiĝas”, “lupo en haŭto de ŝafo”, “birdoj samplumaj kune flugas” ktp.

Parto el la kolekto spegulas morojn kaj kutimojn ne aparte favorajn por virinoj: “knabino estas bona aŭ por tombo aŭ por edzo” aŭ “la filo de via filo estas via filo, la filo de via filino, ne” (ĉi lastan oni povus trovi ankaŭ en la tradicia ĉina modelo de familio). Librofine, Al-Amily prezentas iujn siajn imagojn kaj supozojn pri la origino de la uzado de vualo, miaopinie ne konvinkajn, ĉar ili nenion diras pri ĝia ekskluziva uzateco fare de virinoj.

La libro sendube profitus de atenta lingva kaj stila polurado: ĝenetas jen “ĝis kiam” anst. simpla “ĝis”, aŭ la tro ofta “peti/demandi al iu” anst. “iun/de iu”. Krome, surprizas ne la uzado de novaj, utilaj vortoj (kiel “ĝihado” kaj “halala” resp. pli-malpli por “religia klopodado per Islamo” kaj “pura, manĝebla laŭ la islama leĝo”), sed la alpreno de novaj formoj por vortoj jam delonge ekzistantaj en nia lingvo: “*Alepo”, “*feniko”, “*ĥalifo”, “*ĥitito”, “*Mako” k.a. anst. “Halepo”, “fenico”, “kalifo”, “hitito/ĥetido” kaj “Mekko”, malgraŭ la uzado de pluraj el ili en gravaj verkoj kiel La Nobla Korano kaj Je la flanko de la Profeto de Italo Chiussi.

Aparte de la agrabla blu-verda kovrilo, ilustras ĉi proverbaron belaj bildoj kreitaj surbaze de la araba skribo.

Jorge Camacho

Infanlibro en ne tro komplika lingvaĵo

Aventuroj de Pinokjo, La. Carlo Collodi. El la itala trad. Jozefo Horváth. Antverpeno: FEL. 2003. 156 paĝoj. 21 cm. ISBN 9071205916. Prezo: € 9,90

Malriĉa skulptisto kreas la marioneton Pinokjo. Pro miraklo ĝi komencas vivi, sed kondutas kiel malobeema bubo. Lia konscienco — en formo de grilo — klopodas helpi al li fariĝi bonkonduta marioneto. Kiam li mensogas lia nazo mirakle plilongiĝas. Aperas multaj atestoj pri la patra amo al la ligna filo. La skulptisto Ĝepeto i.a. vendas sian mantelon por aĉeti al Pinokjo alfabetumon, kiun preskaŭ baldaŭ vendas Pinokjo, por viziti pupteatron.

Laŭ onidiro la italo Carlo Collodi (pseŭdonimo por Carlo Lorenzini) verkis La aventurojn de Pinokjo felietone por infangazeto, por perlabori monon, ĉar li perdis 500 lirojn dum hazardludo. Leginte tiun ĉi klasikaĵon mi tamen neniel suspektas ke ĝi estas verkita nur por pano. Kvankam Collodi mem ne havis infanojn, li posedis veran talenton distri, kaj ne nur distri. En la rakontoj li en amuza maniero ne nur admonas, sed kuraĝigas geknabojn fariĝi studemaj kaj bonkondutaj. Kelkaj admonoj taŭgas ankaŭ por plenkreskuloj. Jen ekzemplo: La Vulpo kaj la Kato tentas Pinokjon planti siajn kvar orajn monerojn en la Kampo de Mirakloj, asertante ke tie baldaŭ kreskos moneraj arboj. Kompreneble tio ne okazis; Pinokjo perdis la monon, sed gajnis sperton.

Finfine — post multaj aventuroj kaj devojiĝoj en 36 ĉapitroj — Pinokjo bonordiĝas, kaj fariĝas vera knabo. En 1930 aperis la unua Esperanta traduko de “Pinokjo” — mondfama origine itala porinfana klasikaĵo. Tiam ĝin tradukis Mirza Marchesi. Nun venis dua traduko de J. Horváth.

Nemalmultaj t.n. infanlibroj en Esperanto enhavas tro komplikan lingvaĵon por vere esti kompreneblaj por infanoj. Tiu kritiko ne validas por tiu ĉi libro. Ĝi estas nek simpla nek komplika, sed meznivela. La stilo estas klara, sed ne malriĉa. Participoj aperas, sed tre malofte en kompleksaj kunmetaĵoj (estos kaptinta), kiuj tromalfaciligus infanlibron. La tradukinto ofte uzas vere Esperantajn esprimojn (groŝo en poŝo, p. 27; mankas klapo en la kapo, p. 117), kiuj ĝuigas la leganton.

Lingvajn erarojn mi ne trovis. La tiparo tamen estas iom tro malgranda por infanoj.

La klasikaj desegnaĵoj de Enrico Marzanti atestas pri la klasikeco de la libro. La libron mi rekomendas al infanoj kaj plenkreskuloj kun almenaŭ meza lingva nivelo.

Leif Nordenstorm

Disko por infanoj de ajna aĝo

Sen lim’ ĝis... Duoble Unu. Crest: Duoble Unu, 2007. KD. Kun tekstolibreto; 39 min. 12 pecoj. Prezo: € 17,40

Tiu ĉi kompaktdisko prezentas nekredeblan diversecon de muzikaj stiloj, de popolmuziko (kaj eŭropa kaj afrika) ĝis ĵazo, de trobadora ĝis postmoderna senmelodia repo. Do, troviĝas io por ĉiu.

Kelkaj kantoj evidente estas verkitaj por infanoj, tamen ili ĝueblas ankaŭ por plenkreskuloj (aŭ ĉu temas pri “infanoj de ajna aĝo”?). Sed tiu ĉi albumo celas kaj infanojn kaj gepatrojn, ĉar sur ĝi troviĝas ankaŭ drinkkanto! Verŝajne gepatroj kiuj kantas kun la infanoj dum la tuta tago, bezonos tian kanton je la fino de la tago. Sed strange, la teksto traktas ekologion anstataŭ ebriiĝon! Dank’ al Dionizo la KD finiĝas per dua versio de Trinku kaj kantu, kiu karaoke forlasas la tekston; do oni rajtas verki pli taŭgan tekston kiu traktas la plezurojn de vino kaj biero.

Kelkaj kantoj stile similas al tiuj de la grupo Kajto, tiom lerte kaj dolĉe aranĝitaj kaj kantitaj. Multaj preskaŭ nerezisteble invitas kunkantadon.

La duopo Fransŭaz Rochette kaj Patrik Delabi bone kantas kaj ludas diversajn instrumentojn; kaj kunludas lerta aro de aliaj muzikistoj. Foje temas pri malgranda ĥoro kaj orkestreto anstataŭ nur duopo. La prononcado estas tute klara (eĉ grupe) kaj tiel la tekstojn oni facile komprenas eĉ sen la libreto, kiu montras ĉiujn tekstojn (kun nur kelkaj malgrandaj eraroj). La teknika kvalito de la sono estas ja profesia kaj senriproĉa. Kaj ne maltrafu la bildrakonton kaŝitan en la KD en dosierujo nomita “ekstra”. Ankaŭ tiu taŭgas por infanoj de ajna aĝo. Ekstre troviĝas ankaŭ tri partituroj (en tri diversaj formatoj!) kaj ĉiuj tekstoj en pdf-formato, kio ege faciligas la taskon kantigi amikojn: oni povas mem printi kantofoliojn. Kia brila ideo!

Miko Sloper

Via amika voĉo en Ameriko: Radio Havano celebras sian 20-jaran jubileon de Esperantaj disaŭdigoj

La fakto ke ĉi-septembre la Esperanto-disaŭdigoj de Radio Havano Kubo iĝas dudekjaraj, konsistigas plian motivon por ke la kuba Esperanto-movado organizu komunan celebradon.

Temas pri konstanta disaŭdigado per la internaciaj ondoj de Radio Havano, publikserva ŝtata radio mallongonda, kiu bonvenigis Esperanton la 11-an de septembro 1988 sojle al planado de la 75-a Universala Kongreso en la jaro 1990.

La tiama estraro de KEA, prezidata de Jesús Castillo, profitis la okazon prezenti projekton por disaŭdigoj pere de Esperanto, tiam ankoraŭ ne vere konata en la insulo, tamen malferme bonvenigita de la tiama direktoro Pedro Rojas kaj la stabo de la radiostacio. De tiam komenciĝis la disaŭdigoj dimanĉaj, kiuj senhalte estas elsendataj dum la lastaj 19 jaroj.

Dekomence temis pri 20-minuta elsendado kiu estis tre impone akceptita de vasta esperantistaro el ĉiuj kontinentoj kaj el tre foraj landoj, kio mirigis la estraron de la radiostacio.

Kelkajn monatojn poste, la elsendoj ampleksiĝis al 30 minutoj kun varia enhavo, inkluzivanta komentariojn pri aktualaĵoj, prezenton de kulturo en plej vasta senco ekde muziko, arkitekturo ĝis naturaj belaĵoj, intervjuojn kun esperantistoj landaj kaj eksterlandaj, Esperantan muzikon kaj resumojn de semajnaj novaĵoj, krom atesto pri leterumado kaj aliaj programeroj kiel kunlaboraĵoj sendataj de raportantoj kubaj kaj alilandaj.

Inter la unuaj parolistoj de la E-elsendoj menciindas Orlando Raola kaj Alexis Otero, kiuj ne plu laboras ĉe ni ĉar loĝantaj eksterlande, kaj la nunaj kunlaborantoj Mario Ruiz Karell, Yoandra Isabel Rodríguez, Norberto Díaz kaj Ariadna Garcia, kiuj regule partoprenas jen voĉe jen skribe. Aprezindas la efika kaj longdaŭra kunlaboro de nia sonteknikisto Alejandro García, plus aliaj kunlaborantoj portempaj, kiuj kontribuis al la sukcesaj kaj konstantaj disaŭdigoj. Specialan dankon meritas ĉiuj perkorespondaj gesamideanoj kiuj per sia raportado aŭ simpla perletera aŭ reta kontakto subtenas nian laboron.

Nuntempe la E-elsendoj havas tre altan prestiĝon ene de la radiostacio, kion substrekis la vicdirektoro Pedro Otero dum renkontiĝo kun la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kiu vizitis la radiostacion dum sia februara restado en Kubo.

La 20-jara jubileo de la Esperantaj elsendoj de Radio Havano konfirmas ilian gravan rolon en nia kontinento kaj ankaŭ en la internacia Esperanto-movado, kiu posedas stabilan kaj firman kolonon ĉiam pretan kontribui al disvastigo de Esperanto kaj ĝia idearo. Ne forgesu ke viaj mesaĝoj, regula aŭskultado kaj raportoj de la elsendoj konsistigas garantion por nia estonta laboro. Ĝis reaŭdo!

Maritza Gutiérrez, ĉefredaktorino

[FORIGITA!: bildo]

La vicdirektoro Pedro Otero dum renkontiĝo kun la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller

Eksperimenta kurso por ĉinaj infanoj

Por favorigi la infanojn en la lernado de fremdaj lingvoj kaj ŝanĝi la situacion de tio, ke eŭropaj lingvoj estas malfacilaj por ĉinoj, kiuj ofte elspezas pli ol dek jarojn ĝis sia studentiĝo por la lernado de la angla, sed ofte ankoraŭ ne povas ellerni ĝin, ĉi-semestre la Elementa lernejo Baiyangshu en la urbo Taiyuan, Ĉinio, okazigis eksperimenton, kiu prenas Esperanton kiel gvidan lingvon en la lernado de fremdaj lingvoj.

La instruado de Esperanto jam komenciĝis en la unua lernojaro, kun partopreno de pli ol cent infanoj. La lernejo donas la kurson po du lernohoroj ĉiusemajne kaj la infanoj lernas kun granda intereso. Antaŭ la eksperimento la lernejo faris prezenton al la gepatroj. Kiam ili eksciis, kio estas Esperanto kaj kial la lernejo instruos ĝin al la infanoj, ili esprimis sian subtenon al la decido de la lernejo kun granda fervoro, kaj kelkaj el ili decidis lerni Esperanton kun siaj infanoj. La lernejo planas, ke la infanoj lernos Esperanton kiel la devigan lingvon ĝis la tria aŭ kvara lernojaro, sed laŭ la projekto de la ŝtata programo oni eklernas la anglan en la tria klaso. Do la infanoj devos lerni ambaŭ lingvojn en unu aŭ du jaroj.

La lernejestro Wei Yubin estas esperantisto. Li volis okazigi E-kurson en sia lernejo delonge, sed pro manko de instruistoj tio ne efektiviĝis. Antaŭ du jaroj li ekedukis E-instruistojn. Du instruistinoj sukcese ellernis la lingvon kaj ludas gravan rolon en la eksperimento.

La lernejo deziras kontaktiĝi kaj korespondi kun alilandaj elementaj lernejoj kun E-kurso: Wei Yubin, Baiyangshujie-Xiaoxue, Taiyuan, Shanxi, CN-030003, Ĉinio. Rete: j...@gmail.com.

Wei Yubin

Neforgesebla semajno apud Mediteraneo

Mediteranea Esperanto-Semajno okazis de la 1-a ĝis la 8-a de marto 2008 en la hotelo “Le Renouveau” en Agay (ĉe Saint-Raphaël), Francio.

Evidentiĝis, ke la elektitaj loko kaj dato allogas homojn, kiuj anticipe frandis la proponitan renkontiĝon. Famas ja ne nur en Francio la tiel nomata “Lazura Marbordo”, lumigita de varmiga suno jam en marto. Tamen ne prognozis la iniciatanta duopo Monique Prezioso kaj Monique Graissaguel tiom grandan nombron da aliĝintoj! Okdek homoj ja invadis la feri-centron, aŭtentikan, modernan hotelon en Agay, urbeto ligita al St-Raphaël. Vere internacia estis la partoprenantaro, en kiu kun francoj miksiĝis gastoj el Belgio, Svisio, Rumanio, Svedio kaj Irlando.

Certe logis ankaŭ la anoncita ĉeesto de Claude Piron, komisiita gvidi la superan kurso-ŝtupon. Bedaŭrinde, ne multe da tempo antaŭe, Claude forlasis siajn amikojn dissemitajn tra la tuta mondo. Sindoneme proponis sian helpon por animi la superan kurson Jean-Pierre Boulet, kiu sperte sukcesis vivigi la memoron de nia eminenta prozisto, strukturante la sinsekvajn instrusekvencojn en rilatoj al lia ampleksa verkaro.

Buntan programon dum la tuta semajno aprezis ĉiuj gastoj, kiuj ĝuis komfortajn ĉambrojn, bongustajn lokajn specialaĵojn kaj adekvatajn salonojn disponigitajn al la kvarnivelaj kursoj. Diverstemaj prelegoj arigis multajn interesatojn, kaj al la distraj vesperoj aldoniĝis foje scivoluloj kaj simpatiantoj, kiuj sammomente feriis en la hotelo. Kulminis vespero aparte dediĉita al Claude, kies voĉon oni aŭskultis dank’ al registraĵo. Emocia etoso, kiam la tuta ĉeestantaro siavice rekantis La ekzilito-n el la repertuaro de nia amiko.

Menciindas la allogaj ekskursoj, celantaj malkovron de pitoreska regiono, rava marbordo, florantaj mimoz-arbetoj ambaŭrande de kurbaj stratetoj, kaj la najbara Esterel-montaro.

Kulturajn, malstreĉajn kaj neforgeseblajn tagojn en trafe elektita loko travivis la entuziasmigitaj esperantistoj. La sama “Semajno” estas planata samloke en 2009.

Pol Denis

Interkultura dialogo

Hungar’, Polo — fratoj estas
glavo, glaso jen atestas!

Dum la unua aprila semajnofino grupo da polaj esperantistoj faris tritagan ekskurson al la norda Hungario.

La renkonto estis planita de PEA kadre de la Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo, kaj celis komenci la dialogon en tre ĝusta loko, ĉar la nordhungaria regiono estas vera miksaĵo de diversaj kulturoj — nacioj, religioj, lingvoj, kutimoj...

En plena buso veturis esperantistoj precipe el Nowy Sącz, sed ankaŭ el Kraków, Staszów, Łódź kaj Wrocław. Inter ili estis kvin estraranoj de Pola Esperanto-Asocio kaj du estraraninoj de la pola sekcio de ILEI. Kunvojaĝis ankaŭ la prezidantino de Sandecia Universitato de la Tria Aĝo (UTA) s-ino Wiesława Borczyk, kaj d-ro Truskolaski, urbestro de Białystok.

La gesinjorojn Pásztor mi ekkonis persone dum la 100-jara Jubileo de Esperanto en Slovakio en la urbo Martin. Tio kaŭzis la komencon de nia korespondado kaj poste — interŝanĝon de la ambaŭflanke eldonataj revuoj: Nord-Hungara Informo kaj Pola Esperantisto, nune prilaborata en Nowy Sącz. La reta gazeto el Miszkolc atingas 700 lernantojn el 5 kontinentoj, dum la nova Pola Esperantisto — post du numeroj — jam sukcesis trovi abonantojn de Japanio ĝis Brazilo! Ni estas vere kontentaj pro la interkonatiĝo, kiu pliriĉigas la rilatojn ambaŭflanke. La invito donis la eblon al la pola esperantistaro travivi neforgeseblan aventuron kaj montri al eksteruloj, ke la plej taŭga internacia kontakto por ĉiu estis, estas kaj estos — nia lingvo. Dum la aranĝo ĝi fariĝis vera ponto inter niaj tute diversaj lingvoj, permesanta realigi la abundan programon de la vizitado, sed ankaŭ personajn interparolojn de poloj kun hungaroj. Tre riĉa programo, preparita de Adri kaj László Pásztor enhavis specifajn Esperantajn erojn kiel florkronado de la muzea memorĉambro de Kolomano Kalocsay en Abújszántó, ornamo de Zamenhofa tabulo en Miskolc kaj alveno de esperantistaj eminentuloj, Honoraj Prezidantoj de HEA, d-ro Endre Dudich kaj d-ro György Nanovfszky. Renkontiĝis kun ni ankaŭ Evva Margit, de 40 jaroj gvidantino de polaj grupoj kaj kunlaborantino de Andrzej Grzębowski en Bydgoszcz.

La turisma programo konatigis nin kun diversaj tieaj kulturoj. Ni vizitis la plej malnovan kalvinanan preĝejon sur la monto Avas, rigardis la grandiozajn ortodoksajn trezorojn de la preĝejo de la Sankta Triunuo kaj la apudan Ortodoksan Muzeon, kaj partoprenis (ho, kia suprizo!) pollingvan dimanĉan Sanktan Meson, kiun celebris por nia grupo la pola pastro Adamczyk, naskita proksime al Nowy Sącz! Krom la historia parto de la programo ni havis la eblon paroli pri aktualaj aferoj de nia komuna Eŭropo, pri niaj regionoj kaj pri la agado de neregistaraj organizaĵoj. En Abaújszántó la vicurbestro bonvenigis kaj regalis nin per la kutima hungara tagmanĝo — gulaŝo, vino, kukoj “strudloj” kaj bonega kafo. Post tostoj kaj ekamikiĝo ni interŝanĝis adresojn, kun bona volo komenci kontaktojn ankaŭ inter regionaj registaroj. Esperantistoj ambaŭflanke pretas helpi lingve. Venis por saluti nin ankaŭ reprezentantino de la Miŝkolca Urba Estraro. Tiutage ŝi partoprenis la kunvenon kun delegacio el Katowice. La du urboj estas similaj pro la multkultureco de la regionoj, pro la kuracloka karaktero, pro la specifa gastamo de la loĝantoj. Ne eblas forgesi pri la programeroj ĝuigantaj niajn korpojn — tio estis multhora baniĝado en la belega, grandega “grotbanejo” en Tapolca. Tie, en kalkŝtona groto, oni faris mondfaman banejon kun nature varmaj kaj kuracaj akvoj. Post longa baniĝado ni vespermanĝis en proksima ĉasista restoracio, kie atendis nin freŝe bakita viando, la bonega vino Tokay, cigana muziko... Kaj dancoj, kaj kantoj: hungare, pole kaj Esperante!

Kompreneble ke dum la tuta tritaga aranĝo regis la lingvo Esperanto, ankoraŭfoje konfirmante, ke ĝi ebligas diverstemajn kaj diversnivelajn kontaktojn, kaj ke ĝi estas la plej taŭga ilo kaj rimedo por interkultura dialogo en Eŭropo kaj en la mondo. Ni tion ja bone scias, sed per tiaj kaj similaj aranĝoj, kiuj engaĝas ankaŭ eksterulojn, ni montras ke Esperanto povas servi gravajn celojn kaj aferojn.

Eŭropa Unio sentas la bezonon kaj konas la problemojn de la unia multkultureco, pro tio ĝi atentas ĉi-jare pri ĉi temo. Ni uzu la ŝancojn de la Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo por montri, konfirmi per diversaj eksteraj kontaktoj, la plej taŭgan rimedon por interkompreniĝo kaj dialogo!

Mi volas esprimi specialajn dankojn al Adrienne kaj László Pásztor, kiuj dum multaj semajnoj bonvole laboris por prepari la aranĝon: ili elektis, tradukis, presis abundajn informajn materialojn, ligante samtempe niajn rilatojn kun la loka registaro, ebligis ankaŭ interkonatiĝon kun esperantistaj eminentuloj el Budapeŝto, kaj “kiel gepatroj” zorgis pri nia komforto kaj realigo de la tuta programo.

Halina Komar prezidanto de Pola Esperanto-Asocio

Novaĵoj el Malto

John Vella-Bondin, sekretario de Malta Esperanto-Societo, informas pri la lastaj aktivaĵoj de esperantistoj sur la insulo en la Mediteranea Maro.

Eksterlandaj esperantistoj en Malto

Dum la lastaj monatoj la nombro de turistoj vizitantaj Malton multe kreskis, same la nombro de eksterlandaj esperantistoj. Dum la lasta semajno de marto feriis samtempe en Malto ok esperantistoj el tri diversaj landoj: Slovakio, Germanio kaj Italio. Malta Esperanto-Societo organizis renkonton kun la eksterlandanoj. Estis bonega okazo por babili kun la gastoj kaj informi ilin pri Malto kaj pri la loka E-societo.

E-libroj donacitaj al la ŝtata biblioteko

La 9-an de aprilo, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj, Malta Esperanto-Societo donacis librojn en kaj pri Esperanto al la Ŝtata Biblioteko. Kvar membroj de la komitato, inkluzive la prezidanton d-ro Carmel Mallia kaj la sekretarion John Vella-Bondin, estis afable akceptitaj de la bibliotekestro s-ro Joe Debattista, kiu kore akceptis la librojn kaj montris grandan intereson pri nia lingvo, informante ke la nombro de la prunteprenataj Esperanto-libroj daŭre kreskas.