Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 6

Malferme

Unuiĝintaj Nacioj: Sukceso kaj defio

La 24-an de aprilo okazis en la ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj simpozio pri lingvaj homaj rajtoj, dediĉita al la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj la 60-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Unuafoje simila simpozio okazis 10 jarojn pli frue lige kun la 90-a datreveno de UEA kaj la 50-a de la Deklaracio.

La scenejo estis imponega, unu el la salonoj en la ĉefa koridoro, kiu frontas la lagon. La salono por 80 homoj estis tute plena. Laŭ mia takso duono estis esperantistoj kaj duono neesperantistoj. La interpretistoj en siaj budoj certigis la transiron de la paroladoj inter la lingvoj angla, franca kaj Esperanto.

La tago malfermiĝis per salutoj skribaj kaj voĉaj de kelkaj UN-funkciuloj nome de UN. La ĝenerala direktoro de la Ĝeneva Oficejo de UN, s-ro Sergei A. Ordzonikidze, gratulis UEA-n pro ĝia jubileo kaj interalie rekonis, ke: “UEA faras signifan kontribuon al la antaŭenigo de lingvaj rajtoj en la mondo, precipe pere de sia aktivado subtene al la rajto uzi kaj esti edukata en sia propra gepatra lingvo.” Kaj eĉ pli klare la estro de la Oficejo de UN por ligoj kun NRO-oj, s-ro Ricardo Espinosa (sur la foto), diris: “Finfine ni devas agnoski ke esperantistoj estas la solaj, kiuj sisteme okupiĝas pri lingvaj rajtoj”. Mi ne daŭrigos la liston de la salutantoj, ĉar ĉi tiu revuo finfine havas spacajn limojn, sed mi volas nur atentigi, ke ĉi-foje mi konstatis kun kontento, ke ĉiuj neesperantistaj salutantoj zorgis enmeti du frazojn en Esperanto kaj ekzercis sin dum tagoj antaŭ la simpozio pri la elparolo (modernaj retaj rimedoj konsentas al vi ricevi de esperantisto son-registraĵojn kaj sendi viajn provojn al li).

La prelegoj mem traktis lingvajn rajtojn. Tove Skutnabb-Kangas, konata fakulo pri lingvaj rajtoj, parolis pri “Lingvo, Edukado kaj (rompo de) Homaj Rajtoj”. Ŝi aparte emfazis la lingvan rajton de infanoj ricevi edukon en sia gepatra lingvo, kaj la genocidajn situaciojn, kiuj ekzistas, kiam oni praktike devigas ĉiujn infanojn de difinita popolo transiri al alia lingvo. François Grin, kiun esperantistoj konas pro la Raporto Grin, parolis pri “Interkompreniĝo kiel strategio por lingva justeco”. Esence temas pri modelo, pri kiu li nun laboras, kiu utiligas la interkompreneblecon inter lingvoj de la sama grupo en Eŭropo por malpliigi la traduk-kvanton kaj samtempe garantii al ĉiu servon en lingvo, kiun li povas facile kompreni. La titolo de la alparolo de Michele Gazzola estis “Instruado en universitatoj: la lingvaj gajnoj kaj malgajnoj pro internaciismo”. Temis esence pri la malpozitivaj sekvoj de la troigita interpreto de la bezono instrui en la angla en eŭropaj universitatoj, kaj de la diskriminacioj kontraŭ esploristoj, kiuj ne verkas en la angla.

Al ili aldoniĝis reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, John Mateo Lopez, ambasadoro Ronald Barnes kaj Flor Rayen Calfunao Paillalef, kiuj parolis pri la situacio de la propraj popoloj indiĝenaj respektive en Kolombio, Alasko kaj Ĉilio.

Inter la parolantoj estis ankaŭ la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, kiu prezidis la laborojn, parte kune kun la eksa prezidantino de la asocio de Ne-Registaraj organizaĵoj en rilatoj kun UN, CONGO, Renate Bloem. Probal Dasgupta mem ne nur prezidis, sed li prezentis enkondukon pri la temo kaj konkludon de la laboroj de la tago.

Sed eble pli ol la listo de parolantoj kaj paroladoj, vi volas scii, kio esence estis dirita. Tio, preter la apartaj temoj de ĉiuj prelegoj estas resumebla en unu frazo: Ni estas movado por lingva justeco je ĉiu nivelo kaj la internacia lingvo Esperanto estas la ĝusta rimedo por garantii ĉies lingvajn rajtojn.

La sukceso kuŝas en tio, ke tiu simpla mesaĝo komencas esti akceptata ankaŭ ekster nia movado, kaj homoj komencas kompreni ke Esperanto kaj lingvaj rajtoj estas du aferoj kunligitaj.

En tio kuŝas ankaŭ la defio. Nun ni devas labori por pruvi, al la mondo pli ol al Unuiĝintaj Nacioj, ke Esperanto estas io tia. La aktivuloj, kiuj okupiĝis pri la simpozio, starigis ret-paĝaron www.linguistic-rights.org, en kiu vi povas trovi informojn en kelkaj lingvoj pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj. Nun temas ĉefe pri informoj rilate al la simpozio, sed laŭgrade tiu paĝaro devos enteni informojn pri la agado de la Esperanto-movado en ĉi tiu kampo. Temas simple pri nova aliro al la kutima problemaro. Ĉi tiu nova aliro okazas ne nur interne de la movado. Se vi relegas la Deklaracion pri Homaj Rajtoj, tie vi trovas nur unu aludon al lingvo, kiu estas en la vico “raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato”, ĉiuj faktoroj, kiuj ne devas bari la ĝuadon de la rajtoj kaj liberecoj antaŭviditaj en la deklaracio. En multaj el la postaj ĝeneralaj interkonsentoj dum jardekoj la faktoro “lingvo” estas eĉ forgesata, sed en la lastaj jaroj, ĝi resurfaciĝas kaj oni aparte atentas pri ĝi. Ne laste tio estas la kaŭzo de la deklaro de ĉi tiu jaro kiel “Internacia Jaro de Lingvoj”. Ni ankoraŭ ne alvenis al la deklaro de difinita jaro kiel “Internacia Jaro de la Internacia Lingvo Esperanto”, sed se ni laboros por tio, tio nun ŝajnas pli atingebla.

Renato Corsetti

Esperanto en la Interreto: Kiel ĝi fartas?

La Interret-evoluo verŝajne grandparte “savis” la Esperanto-movadon, kaj aldone eĉ helpis al ĝi “kapti novan spiron”, t.e. pluevolui pli facile kaj rapide ol iam ajn antaŭe.

La ebloj de la Interreto daŭre kreskas kaj vole-nevole influas preskaŭ ĉiujn viv-flankojn de la “civilizita mondo”. Multflanke ĝi helpas en preskaŭ ajna agad-kampo, ĉe serĉado de informoj, rapida, preskaŭ tuja kundivido de elektronika enhavo (tekstoj, fotoj, sonoj, filmetoj), malmultkosta longdistanca komunikado ktp. La avantaĝoj de TTT (Tut-Tera-Teksaĵo) estas nepretervideblaj, ŝajne pro tio ĝi ankaŭ tiel rapide disvolviĝas.

Nun estas tasko de ni, esperantistoj, eluzi ĝin por la bono de Esperanto. La E-komunumo (same kiel aliaj organizoj, hobioj, interesoj) pli kaj pli translokiĝas al la reto. TTT uzatas per esperantistoj por ĉiuj kampoj de la UEA-strategio: informado, instruado kaj utiligado. Por ke tio okazu kvalite, plurflanke kaj samtempe “facile kaj rapide”, ekestis la organizo E@I.

Konciza prezento de E@I

E@I ekestis en 1999, tiam kiel neformala laborgrupo. En 2003 okazis aprobo de E@I kiel faka sekcio de TEJO. Tamen pro riĉa agado okazis formaligo de la laborgrupo kaj en la jaro 2005 E@I estis oficiale registrita en Slovakio kiel memstara internacia neregistara junulara organizo, okupiĝanta pri projektoj rilataj al edukado kaj la Interreto.

La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas: instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon; subteni lernadon kaj uzadon de interret-teknikoj kaj lingvoj; helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj.

Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, kreas retajn projektojn, organizas klerigajn kaj kulturajn aranĝojn rilatajn al la celoj, informas pri la graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.

Retpaĝaroj

La bazo de E@I estas kreado de retpaĝoj, kiuj rilatas al Esperanto kaj la Interreto. Pro tio ekestis sub ĝia nomo aŭ helpe de ĝi la projektoj www.lernu.net, www.nitobe.info, www.lingvo.info, www.interkulturo.net, www.informado.net, www.komputeko.net, artista.ikso.net.

Seminarioj

Unu el la kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj, en kiuj jamaj aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj kunlabori kaj uzi la Interreton. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj. Ĝis nun okazis 8 trejn-seminaroj por gejunuloj kadre de E@I, la lasta aŭtune 2006 en Brno, Ĉeĥio. Por marto 2009 estas planata trejn-seminario pri multmedioj en Pollando kunlabore kun PEJ. Mini-seminarietoj estas planataj ĉi-somere dum UK, IJK kaj SES.

Projektoj eksterretaj

Kvankam komence ĉefe temis pri kreado de retpaĝoj, iom post iom aldoniĝis ankaŭ eksterretaj projektoj, kiel porinstruista seminariaro “Flugiloj de malfacila vento” (kunlabore kun ILEI); DVD Esperanto Elektronike (venditaj jam 12 000 ekzempleroj!); T-ĉemizoj (TEJO, E@I, lernu!); Manlibro pri instruado de Esperanto (kunlabore kun ILEI); Manlibro pri Vikipedio.

Helpo al aliaj E-projektoj:

E@I subtenas laŭ siaj ebloj ankaŭ aliajn retprojektojn, i.a. per spaco en sia TTT-servilo. En ĝi gastas Esperanto-novosti; Esperanto Mozaika; Kantaro-vikio; paĝaroj de EEU kaj ILEI. Eble ne multaj legantoj scias, ke ekz. sub la paĝaro http://ikso.net/kantaro eblas trovi pli ol 800 kantotekstojn de E-kantoj, multajn notojn, informojn pri muzik-grupoj kaj kantistoj.

Freŝaj atingoj

En septembro 2007 E@I sukcesis aliĝi al la eŭropa fondaĵo European Youth Foundation, kaj sekve rajtas proponi projektojn por subvenciado. En aprilo 2008 E@I ellaboris proponon por aro da lingvaj festivaloj. Se ĝi sukcesos, Eŭropo pagos esperantistojn por okazigi lingvajn festivalojn dum Esperanto-renkontiĝoj. Kontaktoj ekster la esperantista mondo: ĉi-jare komenciĝis kunlaboro kun kelkaj institucioj, konformaj al la celoj de E@I: Centro de plua edukado de Komenio-Universitato, Nacia agentejo “Youth in action” kaj Ministerio de edukado de Slovakio.

Aktualaj projektoj

lernu.net: La plej granda retplatformo por lernado de Esperanto kaj unu el plej ampleksaj kaj plej multlingvaj senpagaj paĝaroj, kiuj ekzistas en la Interreto por lernado de lingvoj, kvinjariĝis en decembro pasintjare (legu pli en la februara revuo, p. 31).

Ĉi-somere okazos unika “malvirtualigo” de la lernu-komunumo. Dum “Somera Esperanto-Studado” okazos la unua internacia renkontiĝo de lernu-uzantoj, helpantoj kaj kreantoj. Ĝi okazos en Slovakio (nur 30km de la ĉefurbo Bratislava) inter la 9-a kaj la 17-a de aŭgusto. Pri la aranĝo legeblas pli ĉe http://lernu.net/prilernu/renkontighoj/SES/index.php.

www.aktuale.info: baldaŭ konstruota paĝaro kun buntaj kaj diversspecaj informoj pri Esperanto kaj la E-movado. Ĝia nomo estos “Esperanto aktuale” kaj ĝia ĉefa celo estos krei multlingvan informportalon kun la celo informi (ĉefe) eksteran publikon pri okazaĵoj en la movado kaj pri interesoj de Esperanto-parolantoj. Aldona celo de tiu projekto estas kunligo de fortoj de esperantistoj por pli efika informado al la ekstera publiko. La informado pri okazaĵoj en la “Esperanto-mondo” al la ekstera publiko (al neesperantistoj) okazas relative malofte. Tre ofte eĉ la esperantistoj mem ne scias, kio okazas en najbaraj landoj. Tial E@I komencas konstrui flekseblan, facile uzeblan paĝaron, kiu servu por Esperantio kiel efika amaskomunikila inform-agentejo. La projekton (same kiel kelkajn aliajn, ekz. lernu.net) finance subtenas la usona fondaĵo “Esperantic Studies Foundation”.

KD Esperantoland’: Unu el la plej grandaj informkampanjoj rilate Esperanton realiĝos danke al la urbo Bjalistoko, okaze de la UK en 2009. Kunlabore kun la tagĵurnalo Gazeta Wyborcza ĉi-septembre estos eldonita KD Esperantoland’, kiel aldonaĵo al la gazeto en eldonkvanto de 400 000 ekzempleroj. La disko estas plurmedia prezento de Esperanto. Ĝi en luda formo informas pole kaj Esperante pri la lingvo, ebligas lerni ĝin, ludi, aŭskulti muzikon, spekti filmojn ktp. Moderna kaj luda maniero prezenti nian lingvon povas altiri multajn gejunulojn. Ĉu la projekto estus imitinda ankaŭ por aliaj landoj kaj lingvoj? Kreo de similspeca multlingva DVD, uzebla de Landaj Asocioj por alloge informi estas revo de E@I.

DVD “Esperanto estas...”: La celo de tiu ĉi filmo estas montri, ke Esperanto estas viva, uzata kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj. Ĝi informos pri la taŭgeco de Esperanto en internacia komunikado. La frapfrazo de la filmo estas: “Esperanto estas... lingvo lerninda!” Temas pri 43-minuta informa filmo, kiu prezentas Esperanton en moderna kaj vigla maniero. Ĝi estas dividita en 6 partoj kaj estas rezulto de trijara projekto, kiu kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj kadre de E@I. La DVD’on E@I planas lanĉi dum la ĉi-jara UK en Roterdamo kaj esperas pri antaŭmendoj de Landaj Asocioj, Esperanto-kluboj kaj unuopuloj. La filmo ĉefe celas informi la eksteran publikon pri la lingvo, kaj do estos tre utila informilo. Partoj de la filmo spekteblas rete ĉe: http://www.esperantoestas.blogspot.com/.

www.komputeko.net: Komputeko estas mallongigo de “prikomputila terminokolekto”. Ĝi ne celas anstataŭi ekzistantajn iniciatojn kiel Komputada Leksikono kaj Reta Vortaro, sed male ilin plifortigi, faciligante la aliron al diversaj fontoj kaj komparante elektojn kaj proponojn de diversaj vortaroj. La projekto volas, en Esperanto kaj ankaŭ en aliaj lingvoj, stimuli la ĝustan lingvouzon. E@I kunlaboras kun la ĉefaj tradukskipoj (Openoffice.org, Firefox, Drupalo, KDE...). Maŭro La Torre jam provlegis ĝin kaj Bertilo Wennergren estas lingva konsilanto pri malfacilaj kazoj. Estas planoj ellabori Komputeko-retejon (kiu nun estas en beta-versio) kaj fari similan agadon pri aliaj fakoj. Tiucele E@I jam rezervis la retregionon terminaro.net.

Projekto Vikipedio: La E@I-projekto “Vikipedio” celas antaŭenigi la liberan enciklopedion. Ĝi estas grava parto de la Esperanto-kulturo. Enhava pliriĉigo kaj lingva poluro de la artikoloj estas la prioritato. E@I provas instigi homojn kunlabori kun Vikipedio per:

  • Manlibro pri Vikipedio, aperinta en la printempo de 2007;
  • Trejnseminarioj, okazintaj interalie en 2007 dum la 100-jariĝo de la Antverpena Esperanto-grupo kaj dum Baltiaj Esperanto-Tagoj. Ĉi-jare okazis trejnado dum la renkontiĝo Sabla Printempo en Ĉeĥio, kaj pretiĝas pliaj en aliaj landoj;
  • Teamo de asistantoj: en la paĝo http://vikio.ikso.net/Projektoj/Vikipedio kontakteblas homoj, kiuj volonte helpos pri Vikipedio.

Lingvo-helpilo: Imagu havi altnivelan aŭtomatan lingvohelpilon kun literum- kaj gramatik-kontrolilo por Esperanto, kiu atentigus komencantojn pri verŝajnaj eraroj kun ŝanĝoproponoj, kaj kiu helpus ankaŭ al spertaj esperantistoj per “kontrollegado” de longaj dokumentoj. Tiaj literum- kaj gramatikkontroliloj ekzistas por multaj naciaj lingvoj, sed ankoraŭ ne por la internacia, almenaŭ ne por la vasta publiko. Pro tio E@I decidis prisondi la eblon kunmeti teamon kapablan realigi relative altnivelan lingvohelpilon por Esperanto kaj ricevi financan subtenon por tiu grava laboro, kaj trovis la ĝustan personon por gvidi la laboron: Eckhard Bick, sperta esperantisto kaj fakulo pri komputil-lingvistiko, kiu profesie okupiĝas i.a. pri aŭtomata lingvokontrolado. ESF konsentis doni sian valoran subtenon al la projekto. En la projektteamo gvidata de Eckhard estas Sonja Petrović Lundberg, Marek Blahuš kaj Bertilo Wennergren. La projekto komenciĝis en marto kaj en oktobro oni planas lanĉi la unuan rete testeblan version de la lingvohelpilo. Aktualaj okazaĵoj de E@I aperas en la reta informilo “E@Info”, trovebla ĉe: http://vikio.ikso.net/Novajxleteroj. Kiu volas aliĝi kiel membro, bv. sekve aboni la dissendoliston http://groups.yahoo.com/group/ecxei-membroj/.

Eblas helpi al E@I en pluraj manieroj: traduki, verki, programi, proponi projektojn, informi pri la agado, mendi la varojn aŭ finance subteni la organizon.

La kerna teamo de E@I
k...@ikso.net, www.ikso.net

La 100-jara jubileo de UEA

La aventuro esti membro de UEA en Sovetunio

En la jubilea jaro eble decas dediĉi la plej grandan atenton al la dekmiloj da homoj, kiuj tra tuta jarcento helpis vivteni la asocion per sia membreco. Bedaŭrinde pri tio mankas konkretaj raportoj, verŝajne ĉar tro da membroj modeste ne volis elstarigi sin mem kaj sian kontribuon al UEA. Tial ni decidis rekte doni la parolon al du el ili. Ambaŭ estas rusoj (el kiuj unu vivas nun en Usono). Ni memoru, ke antaŭ la naskiĝo de UEA rusianoj plej multe nombris en la Esperanto-movado. Paradokse tamen, ĝuste por ili dum jardekoj estis barita la rekta vojo al la tutmonda asocio. Ili ne rajtis membriĝi, nek UEA havis ĝis 1989 landan asocion en la teritorio de la iama Sovetunio. Boris Kolker kaj Mikaelo Bronŝtejn prezentas siajn rememorojn.

(U.L.)
Kiam mi tradukis divenante

En la iama Sovetunio, la plej multaj esperantistoj rilatis al UEA respekte kaj strebis membriĝi en ĝi. Iuj politikemaj maljunaj/malnovaj esperantistoj opiniis ĝin kontraŭsovetia organizaĵo. Unu el ili estis S.N. Podkaminer. Li estis bona homo kaj bona esperantisto, sed estis por mi surprizo, ke li fariĝis honora membro de UEA.

La ligoj de sovetiaj esperantistoj (ankaŭ junaj) kun UEA estis pli fortaj, ol nuntempuloj eble imagas. Komence niajn kotizojn pagis eksterlandaj bonvoluloj. Ekzemple, mi estas membro de UEA seninterrompe ekde la jaro 1959. En la unuaj jaroj mian kotizon pagis Ernest Permanne el Francio. Poste UEA donis kvoton por sovetianoj el Fondaĵo Canuto. Tiu kvoto ankoraŭ ekzistas, kvankam multaj rusianoj nun mem pagas sian kotizon.

En 1963 sovetianoj unuafoje partoprenis en UK, en tiu en Sofio. Mi bonŝancis esti inter la 35 feliĉuloj (kaj estis preskaŭ la plej juna). Tiam mi ekhavis multajn internaciajn kontaktojn, ekzemple, mi konatiĝis tie kun Humphrey Tonkin, kiu igis min aĉeti la provnumeron de Kontakto, kaj kun Carlo Minnaja, tiam gvidanto de Studenta Tutmonda Esperantista Ligo (STELO).

La Unio de Sovetiaj Amikec-Societoj (SSOD) dum pluraj jaroj sendis oficialan tri-personan delegacion al UK, por kiu pagis la ŝtato. Mi bonŝancis trafi UK-on sekvafoje nur en 1978 en Varna. Kompreneble, miajn vojaĝojn mi pagis mem kaj estis tute feliĉa, ke mi havas eblon partopreni la kongresojn.

En la jaroj 1972-74 mi estis komitatano de TEJO, la unua sovetia. Kiam Ivo Lapenna kaj kelkaj aliaj komitatanoj eksiĝis post la Hamburga Kongreso, ekvakis en UEA kvar lokoj de komitatano B. Mi aŭdacis kandidatiĝi kaj estis elektita. Do, mi estis UEA-komitatano en 1975-77. Poste, dum la perestrojko mi estis tri jarojn komitatano C (1988-91).

En 1976 mi fariĝis la unua sovetia ĉefdelegito de UEA kaj ĉiujare distribuis inter sovetiaj esperantistoj la membrecon el Fondaĵo Canuto. Mi eksiĝis el la ĉefdelegiteco en 1985 sub forta premo de SSOD, kiu minacis al mi per grandaj malagrablaĵoj. Pli detale legu pri tio ĉe: http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/evilje.htm.

En 1978 la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (CK KPSU) faris decidon (sekretan) pri la kreo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) — malpli por helpi esperantistojn, ol por kontroli ilin. En Varna okazis oficiala traktado inter SSOD, kiun reprezentis fakestro Rafael Saakov, kaj UEA, kiun reprezentis Tonkin, William Auld kaj Simo Milojević, pri aliĝo de ASE al UEA. En la antaŭvespero mi konsilis al Tonkin kiel paroli, por ke SSOD ekhavu favoran impreson pri UEA. Dum la traktado ĉeestis pluraj sovetianoj; mi servis kiel interpretisto. Saakov parolis per ŝablonaj propagandaj frazoj, tial mi tradukadis samtempe kun lia parolado, divenante la sekvontajn vortojn. Kelkfoje mi finis traduki, antaŭ ol li finis paroli. Auld tiom miris pri mia “lerteco”, ke poste li sendis al mi donace du siajn librojn kun subskribo “Al Boris Kolker kun admiro”. Similaj traktadoj okazis preskaŭ en ĉiu UK dum la dekjara ekzisto de ASE, sed ne rezultis aliĝo.

La 14-an de marto 1979 en la luksa palaco “Domo de Amikeco kun Alilandaj Popoloj” en Moskvo okazis fonda konferenco de ASE. Estis faritaj tie grandaj promesoj. Mi sendis al UEA kelkvortan informon kaj profesian foton pri la evento; la foto aperis sur la kovrilo de Esperanto. Simo Milojević verkis kaj publikigis koncernan artikolon. Tiu artikolo kolerigis la gvidantaron de SSOD, ĉar estis menciitaj en ĝi la persekutoj de esperantistoj en Sovetunio dum la regado de Stalin. Ĉar mi estis ĉefdelegito de UEA, la SSOD-estroj decidis utiligi tion kaj petis min verki alispecan artikolon. Mi verkis ĝin kun la titolo “La tria ondo” (la unua ondo: de la Unua Libro ĝis la Oktobra Revolucio; la dua: la 20-aj kaj 30-aj jaroj kun mencio pri la estingiĝo de la movado; la tria: renaskiĝo post 1956) kaj sendis ĝin al SSOD por aprobo. Ili restis malkontentaj, longe cerbumis kaj multloke tranĉis la artikolon. Kiam mi sendis ĝin en modifita stato al UEA, Simo Milojević ne volis publikigi ĝin, ĉar pasis la aktualeco. Sed poste li tamen publikigis ĝin, ĉar mi insistis, ke tio estas mia persona peto.

Anatolij Berjoza, la altrudita respondeca sekretario de ASE, revis, ke ASE aliĝu al UEA. Li esperis tiuokaze fariĝi komitatano de UEA kaj havi eĉ pli da ebloj vojaĝi eksterlanden senpage. Sed ĝenerale li kaj SSOD kaj iliaj mastroj en CK rilatis al UEA negative, ne dezirante, ke la homoj havu kontaktojn kun eksterlando. Foje Berjoza diris al mi, ke la delegita reto de UEA estas spiona servo: “Imagu, se iu demandas vin, kion produktas sekreta milita uzino en via urbo, vi, kiel delegito de UEA, devas respondi al li kaj tiel malkaŝi ŝtatan sekreton.” Alian fojon li diris al mi, ke Heroldo estas kontraŭsovetia gazeto, ĉar tie aperis pagitaj anoncetoj de samseksemuloj kaj nudistoj (“Ili deziras, ke ni marŝu en stratoj nudaj”). Tia estis la sinteno. Nun oni malfacile povas imagi, en kia Orwell-eska mondo ni vivis.

Boris Kolker
Cleveland, Usono

[FORIGITA!: bildo]

Dum la 64-a UK en Lucerno (1979) la gvidantoj de la ĵus fondita “Asocio de Sovetiaj Esperantistoj” interparolas kun la Estraro de UEA. La ĉefa temo estis aliĝo de ASE al UEA. De maldekstre: Boris Kolker, Anatolij Berjoza, Magomet Isaev kaj Ferdinand Eisen.

La Asocio por mi

Fosante en la arkivoj de la Rusia Nacia Biblioteko por elserĉi faktaron por nova romano verkata nun, mi trovis i.a. kompletan kolekton de la organo de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), kiu kun malsamaj titoloj estis eldonata en Moskvo de 1922 ĝis 1936. En la komenca periodo ĝi regule publikigis ĉiujn dekretojn kaj aliajn dokumentojn de la Centra Komitato de SEU. Tiuj dokumentoj montras, ke SEU komencis batalon kontraŭ UEA tuj ekde sia apero. Supozeble, la batalo devis esti unu el la ĉefaj statutaj celoj, plenkonforme al la tiuepoka situacio en la soveta ŝtato.

Ĉio ĉi ekis per decidoj kvazaŭ duarangaj. En 1922 iu s-ano Patalaja, delegito de UEA en Pjatigorsk, petis nomumi lin komisiito de SEU en la regiono. La Centra Komitato decidis, ke “ĉar rilate al UEA ĝis nun ne estas difinitaj iuj formoj de koordinita kunagado, CK opinias neebla kumulon de la funkcioj de UEA kaj SEU, kaj, surbaze de tio, rifuzas la peton” (decido n-ro 39). La evoluo de la eventoj okazis haste, ĉu pro insisto de pli superaj gvidantoj aŭ pro klaraj politikaj konvinkoj de la SEU-estraro. La 19-an de februaro 1923 aperis la decido n-ro 48: “Konstatas, ke la ekzistado de specialaj delegitoj de UEA en la teritorio de USSR estas nedezirinda, ĉar iliajn funkciojn devas plenumi komisiitoj de SEU.” La aferon finis rezolucio de la 1-a Kongreso de SEU “Pri la internacia agado de SEU”, aprobita en junio 1923: “Punkto 7: UEA, kiel ‘neŭtrala’ etburĝa organizaĵo, solidara kun la Ligo de Nacioj, ne povas havi en la Sovetaj Respublikoj siajn membrojn kaj proprajn reprezentantojn-delegitojn.”

La tragika pereo de SEU, la Dua Mondmilito kaj la postmilitaj politikaj ŝanĝoj en USSR neniel influis la situacion rilate al UEA. Veninte al Esperanto en 1961, mi informiĝis, ke UEA ekzistas, sed ĝi, ĉar ne atingebla, nenion signifis por mi. Same pri TEJO, kiun mi tiam eĉ pli bezonis. Aldone, la ŝtata gazetaro fojfoje informis min kaj amason da aliaj kredemaj civitanoj pri tendencoj de kontraŭsovetia konduto en tiuj organizaĵoj. Tamen, en la tempo de mia esperantistiĝo la ŝtato almenaŭ ne plu arestis kaj enprizonigis homojn pro aktivado por Esperanto. La monda politika evoluo progresis en la direkto al malstreĉiĝo kaj eĉ senarmiĝo. Tio permesis ankaŭ al la sovetiaj esperantistoj fari pozitivan paŝon. Mi celas ne la fondon de la konata Esperanto-komisiono ĉe t.n. Unuiĝo de Sovetiaj Amikec-Societoj (SSOD), sed tiun de Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) kaj la aperon de ne vasta, sed firma areto da UEA-delegitoj.

Boris Kolker estis tiam unu el la ĉefmotoroj de SEJM kaj ankaŭ ĉefdelegito de UEA por USSR; pro tio la moskvaj komisionanoj opiniis lin neformala reĝeto de la sovetia esperantistaro. Evidente ili pravis, ĉar estis ĝuste Boris, kiu sukcesis elpeti de UEA la decidon, ke kelkaj aktivuloj de SEJM iĝu membroj-abonantoj helpe de Fondaĵo Canuto. Tiel, se mi fidu mian membrokarton, en 1973 mi iĝis membro de UEA. Eble mi troigas dirante, ke tiu membreco radikale ŝanĝis mian vivon, sed ekde la komenco kaj ĝis nun mi estas certa, ke Universala Esperanto-Asocio estas utila por mi. Pri tio necesas paroli pli detale, ĉar eĉ miaj samklubanoj foje hezitas membriĝi. Do, mi ripetu: Mi certas, ke la servoj liverataj de UEA al mi, ordinara individua membro, estas utilaj, des pli, ĉar mi ricevus ilin de neniu alia organizaĵo.

La unua servo estas informado. Ĉiujare mi ricevas freŝan Jarlibron kaj tuj metas la antaŭan en libroŝrankon, sed la novan — sur mian labortablon. Ne ĉiutage, sed tre ofte mi konsultas ĝin. Ĉiumonate mi ricevas la revuon Esperanto, legatan de la unua ĝis la lasta paĝo. Ne nur mi, sed almenaŭ tri samurbanoj-nemembroj laŭvice legas mian ekzempleron. Ĉar la revuo estas interesa. Mi honeste trastudas kaj penas kompreni la ĉefartikolojn de la nova UEA-prezidanto — ve, ne ĉiam sukcese. Mi admiris la artikolojn de Claude Piron. Mi avide legas la informojn pri landa kaj pri faka agado, konstatante, ke Esperanto sur siaj paĝoj sciigas pri Esperanto-eventoj en Rusio pli ofte ol La Ondo de Esperanto eldonata en la lando mem. Mi estas kontenta pri la recenzoj, aperantaj en la revuo, kvankam mi rimarkas, ke ofte iu esperantaĵo (libro, disko, filmo), kiun mi opinias vera evento, estas prisilentata de Esperanto — eble pro la manko de recenzemuloj, eble pro misopinio, kaŭzita de mia specifa gusto.

La dua servo estas mia konto ĉe UEA. Antaŭe, kiam ni rusianoj estis netranspagipovaj, mi havis iom da mono en mia konto, pro la livero de miaj libroj kaj diskoj al UEA. Tio grave faciligis mian ekziston rilate senproblemajn pagojn ĉe bezono. Sed ankaŭ nun, kiam mi principe havas eblecon sendi monon ĉien en la mondo, la uzado de mia konto ĉe UEA estas por mi la plej oportuna pagmaniero.

La tria servo, certe, estas la Libroservo de UEA. Pli-malpli aktiva kunlaboro inter tiu kaj mi daŭras jam dek kvin jarojn, mi emfazu: ambaŭdirekte. La Libroservo de UEA mendas miajn librojn kaj diskojn, ankaŭ mi, kiu kutimas legi averaĝe unu Esperantan libron monate, pli-malpli regule akiras novajn librojn. Ĉu mi plendu, ke la prezoj restas por nuntempaj rusiaj salajroj iom troaj? Jes, enanime mi plendetas; mi aludu, ke, en okazo de ioma prezredukto, UEA havus multe pli da aĉetantoj en Rusio. Sed eĉ se tio ne okazos, mi plue aĉetados.

La kvara servo estas la delegita reto de UEA. Mem estante delegito dum multaj jaroj, mi ne tre ofte ricevas iujn petojn, eble ĉar mia loĝloko troviĝas en lupoplena rusia provinco. Sed por mi estas gravaj la etaj servoj, kiujn mi sufiĉe ofte petas kaj ricevas de alilandaj delegitoj de UEA.

La kvina servo, netrotaksebla, estas la Universalaj Kongresoj. Ne ofte mi partoprenas; maljuniĝante mi ekhavas pli da ŝato al “ĉambraj” Esperanto-aranĝoj, kun ne pli ol 200-300 partoprenantoj. Sed absolute ne ekzistas alia samnivela manifestiĝo de nia lingvo en la mondo, kaj UEA ne senmanke, sed ĉiam fidinde, pripensinte, serioze faras kolosan organizan laboron por efektivigi la miraklan aranĝon, kia estas ĉiu UK.

Certe, indus paroli pri la taskoj de UEA pli mondskalaj — pri subteno de landaj asocioj antaŭ nelonge naskitaj, pri instruaj kaj propagandaj iniciatoj, pri kunlaboro en mondorganizoj ktp. Mi plene konscias, ke mi raportas pri memkompreneblaj rutinaĵoj, eĉ banalaĵoj, tamen ĝuste tiuj ĉi servoj estas por mi la plej gravaj. Do, mi sendas miajn gratulojn al mia Asocio okaze de la centjariĝo, ankaŭ mian sinceran dankon.

Mikaelo Bronŝtejn,
Tiĥvin, Rusio

[FORIGITA!: bildo]

La memoroj de Mikaelo Bronŝtejn pri la legendeca “Sovetia Esperantista Junulara Movado” jam havas tri eldonojn (1992, 1998, 2006). Interalie, li rakontas, ke “la plej bela legendo estas tiu pri la kantoj de SEJM”.

Malferma Tago en jubilea etoso

La 28-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de aprilo estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Diference de la jarfina Malferma Tago, kiu ĉiujare okazas en la lasta sabato de novembro, la “printempa” ne havas fiksan daton, sed ĉi-foje ĝi nature estis aranĝita en la sabato plej proksima al la fondotago de UEA, la 28-a de aprilo. Entute 125 vizitantoj el 19 landoj plenigis la UEA-domon. Inter ili estis ankaŭ ĉiuj estraranoj de UEA, kiuj tuj post la Malferma Tago havis 3-tagan kunsidon.

Oni aŭdis du prelegantojn. La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, titolis sian prelegon “Historio por malfermi la estontecon”, omaĝe al la simbola signifo por nia kulturo de la samtitola ĉina-japana-korea komuna verko pri la konflikta historio de la regiono. Li alvokis al la lanĉo de Esperanta Pedagogio por la 2-a jarcento de UEA, taŭge utiligante la bonŝance hibridan karakteron de Esperanto en la nuna historia momento de la homa socio. D-ro Ziko van Dijk faris du-partan prelegon pri “UEA tra la tempoj” ordigante sian riĉan materialon per sinsekvo de ĉapitroj kaj demandoj pri la klopodoj konstrui mondskalan tegmenton por la Esperanto-movado. Li emfazis la konstantan zorgadon pri la “plusvaloro” de UEA, nome la internaciaj kongresoj kaj reprezentado de la esperantistaro antaŭ internaciaj instancoj, portado de Esperanto en landojn kie ĝi ne ĉeestas, ktp.

Plene konkeris la publikon Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer el la kantogrupo Kajto, kiuj donis du unuhorajn koncertojn. La programeron “TEJO sin prezentas” prizorgis Gregor Hinker, prezidanto de la junulara sekcio de UEA, kun la TEJO-volontulino Julia Noe. Aldone al la tradicia senpaga loterio TEJO aranĝis skriban kvizon, kies respondojn oni devis serĉi dise tra la domo. Okazis prezentoj de novaj eldonaĵoj por veki apetiton por butikumado en la libroservo, kiu funkciigis ankaŭ la tradician bazaron de esperantaĵoj en la sekretaria ĉambro de la CO. La pinta titolo de la tago, kun 21 venditaj ekzempleroj, estis la freŝe aperinta Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj, sekvata de la libro de Heidi Goes pri la historio de Esperanto en Afriko, Afero de espero, kiu vendiĝis en 16 ekzempleroj. Popularaj estis krome la adresaro de Pasporta Servo (9 ekz.), la ampleksa versio de Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (6 ekz.), la araba proverbaro La trezoro (6 ekz.) kaj la islanda mitologia verko La Edda (5 ekz.). La vendoj de libroj k.a. varoj sumiĝis entute je 3135,87 eŭroj.

En la vespero la Estraro de UEA invitis la stabon de la Centra Oficejo, kelkajn eksoficistojn kaj aliajn gastojn al jubilea bankedo. Kiel honora gasto partoprenis s-ino Birthe Lapenna.

La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 29-an de novembro.

Osmo Buller

ILEI en Afriko

Instruista trejnado en Afriko estas prioritata tasko por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Grava paŝo de tiu agado estis la trejnseminario en 2007 en Porto-Novo, Benino, kiu estis krome preparkunveno por helpi la organizadon de la 41-a ILEI-Konferenco (29.07-05.08.2008). Ankaŭ per tio ILEI subtenis la klerigadon de afrikaj gekolegoj, kiuj havas malmulte da ŝanco partopreni internaciajn renkontiĝojn, rekte kontaktiĝi kun gekolegoj, interŝanĝi spertojn pri metodiko, didaktiko de Esperanto-instruado.

Por mi la gvidado de tiu seminario donis bonan ŝancon ekkoni pli pri la afrika Esperanto-movado, ekhavi per Esperanto kulturajn konojn pri la landoj de la partoprenantoj, kaj kompreneble vidi nian baldaŭan kongresurbon. Certe ĉio tio estis granda travivaĵo ankaŭ por ĉiuj, kiuj partoprenos la ĉi-jaran ILEI-Konferencon en Benino. Per helpo de la lokaj organizantoj mi povis enrigardi la ĉiutagan vivon en la ĉefurbo de Benino, ni rondiris en Songhai-Centro, nia kongresloko, kiu fakte estas modelvilaĝo, kie per helpo de organizaĵoj el la evoluintaj landoj lokuloj lernas, kiel produkti preskaŭ ĉion por si mem. La kondiĉoj tie taŭgis por la trejnseminario: la tranoktĉambroj havis ventumilojn, la pli luksaj klimatizilon, por la ILEI-Konferenco estos je dispono kelkaj ejoj por trankvila laboro. La servoj kompreneble estis aliaj ol ni ĝenerale kutimas havi en konferenc-landoj, sed dum tiuj trejnsesioj oni ja ne atendas luksaĵojn. En la programo lastjare estis ankaŭ vizitoj al eblaj ekskursceloj planataj dum la ĉi-jara Konferenco: ili apartenas al la ofertoj, kiuj povas allogi samideanojn el aliaj kontinentoj.

Fotojn, informojn, eĉ filmetojn kun la salutmesaĝoj de la partoprenintoj de la lastjara trejnseminario de ILEI vi povas trovi per la retpaĝo de ILEI: www.ilei.org. El tiuj mesaĝoj oni povas lerni multon pri la entuziasmo kaj lingva, kultura interesiĝo de niaj afrikaj kolegoj. Ili tutkore invitas kaj atendas ĉiujn!

Zsófia Kóródy

Abunda IKU en Roterdamo

D-ro Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, gvidos la Internacian Kongresan Universitaton dum la Roterdama UK. La Estraro de UEA nomumis lin rektoro de IKU en sia aprila kunsido, en kiu ĝi ankaŭ elektis la prelegontojn.

La Estraro sekvis plene la proponon de la Komisiono pri IKU, al kiu ĉi-jare anoncis sin eksterordinare granda nombro da kandidatoj. Estis entute 22 proponoj, el kiuj plejmulto tre altnivelaj, pro kio la tasko de la Komisiono ne estis facila. La Estraro akceptis ĝian rekomendon, ke ĉi-jare estu 11 prelegoj anstataŭ la kutima nombro de 9. Malgraŭ la pli granda nombro kelkaj valoraj proponoj devis esti ellasitaj.

En Roterdamo oni aŭdos jenajn prelegojn:
  • Probal Dasgupta (Hinda Unio): “Popola kaj malpopola posedo de la lingva riĉo”;
  • Geoffrey Greatrex (Kanado): “Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano”;
  • Maritza Gutiérrez (Kubo): “Kuba metodo de alfabetigo”;
  • Mauro La Torre (Italio): “Kiel savi lingvo-variecon per interlingva edukado?”;
  • Hans Michael Maitzen (Aŭstrio): “De la centro de la universo ĝis la spacoŝipo Tero: kiaj konsekvencoj por tuthomara etiko?”;
  • Jukka Pietiläinen (Finnlando): “Publika opinio pri la utilaj lingvoj en Eŭropo”;
  • Baldur Ragnarsson (Islando): “Verki poezion en Esperanto”;
  • Orlando E. Raola (Usono): “Neŭtrona difrakto: aplikoj al esplorado de nanomaterialoj”;
  • Keyhan Sayadpour (Irano): “Denaskaj kormalsanoj”;
  • John Wells (Britio): “La mirinda mondo de sonoj”;
  • Bengt-Arne Wickström (Germanio): “Ekonomiko kaj lingvo”.

La prelegoj de Maitzen, Wells kaj Wickström samtempe enkondukos kurson de Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉiu AIS-kurso konsistos el la koncerna IKU-prelego kaj du daŭrigaj lekcioj, kio ebligos al la partoprenantoj pli profunde konatiĝi kun la temo.

ESTRARA RAPORTO 2007

UEA en la jaro 2007

0. Enkonduko

Estimataj legantoj,

La Estrara Raporto de UEA pri la laborjaro 2007 respegulas la laboron de la antaŭa estraro dum la unua jarduono kaj tiun de la nove elektita estraro ekde aŭgusto. La kontinuecon inter la du estraroj certigas konstanta konsiliĝado inter la koncernaj respondeculoj pri la labordetaloj. Ne malgravas, ke en la nuna estraro plupostenas la oficanta dum la tuta antaŭa oficperiodo, Claude Nourmont.

Ĉi tiu kunagado ekzemplas la kreskantan malfermiĝon de niaj laboroj al diversaj partnerecoj en tempo, kiam plivastiĝas la aliro al la reto kaj la preteco uzi ĝin. Tiu avantaĝo ankaŭ prezentas defion, tamen: se multaj el ni laboras en regula kuneco, necesas poste taŭge raporti la rezulton, tiel ke la partopreno de ĉiuj aperu en kiel eble plej ekvilibre kunmetita bildo. La ĉi-sekvan kolektivan dokumenton — zorge kungarbigitan de la Ĝenerala Sekretario Barbara Pietrzak el unuopulaj kontribuoj — oni legu kiel resumon suplementendan per konsulto de revuaj artikoloj kaj de ĉiam pli ofte retaj referencoj pri diversaj lanĉoj, daŭrigoj kaj rikoltoj.

Niaj celoj de informado, instruado kaj utiligado kutime temas pri la lingvo Esperanto kaj ĝia literatura portilo. Sed, precipe kiam ni centjariĝas, ankaŭ la verdaj movadiloj, kunevoluintaj kun la Esperantaj gramatikiloj, meritas esti vaste dissemataj, instruataj kaj uzataj. Ĉu ni povos fari el konstantaĵoj kiel la estrara raporto aŭ la kongresa temo rimedojn por primovada pedagogio relative konstanta? Ni ne nur informas eksterulojn pri la lingvo, sed ĉiujn agantojn kaj agontojn pri la movada laboraro. La informado bezonas fariĝi pli integra parto de nia laborstilo mem. Se teni ĉi tiun penson enkape dum vi legos la raporton tamen ne malhelpos la ĉiujaran tediĝon, tiam vi draste malgajigos min, ĉar mi pensis per mia spico povi ŝanĝi vian kutimon enui.

Probal Dasgupta, la Prezidanto

1. La laboro

1.1 Informado

La dumjara informado estis realigata per rekta informa agado de la CO (i.a. Gazetaraj Komunikoj, aktualigita TTT-ejo de UEA), fare de Landaj Asocioj kaj lokaj grupoj. Oni utiligis tiucele internacie aŭ loke solenatajn eventojn, kiel Tago de la Gepatra Lingvo, aŭ Tago de la Eŭropaj Lingvoj (UEA disponigis al ĉiuj interesiĝantoj diverslingvan afiŝon pri la Tago de la Gepatra Lingvo). La informado sur la loka nivelo disvolviĝis dum la tuta jaro okaze de diversaj publikaj aranĝoj, kiel librofoiroj, komunumaj festoj. Dum ili oni disponigadis informilojn ebligontajn elformi ver-konformajn ideojn pri Esperanto kaj ĝia rolo por protekti la homajn lingvajn rajtojn, konservi la lingvan, sekve kulturan variecon de la homaro. La disdonataj informiloj koncernis firmlokajn kaj interretajn kursojn kaj paĝojn. Informa laboro okazis ankaŭ lige kun porokazaj seminarioj, kiel tio ekzemple okazis lige kun la Eŭropa Tago de Lingvoj en la Muzeo de Diplomatio en la pola Bydgoszcz.

Iuj LA-oj, ekzemple la itala IEF, flegas la tradicion de unu nacilingva numero de sia periodaĵo, kiu estas aparte distribuata en la opinikreaj neesperantistaj medioj. La periodaĵo de la franca UFE redaktante siajn nacilingvajn dosierojn celas ankaŭ la ekstermovadajn legantojn.

Konsiderante la internan informadon kaj helpon al la membroj lerte moviĝi sur la informa tereno la “Jarlibro” ankaŭ en sia eldono 2007 enhavis la “Gvidliniojn por Informado”, tiel certigante la bazan informofonton speciale al tiuj membroj, kiuj daŭre troviĝas sen la eblo konsulti la Interreton. Tiuj, kiuj tiun eblon havas pere de la TTT-paĝoj de UEA, povis aliri plurlingvajn afiŝojn por la Tago de la Gepatra Lingvo, diverslingvajn versiojn de “Ĝisdate pri Esperanto”, “Manifeston de Prago”, “Deklaron de UEA pri lingvaj homaj rajtoj”. Dum la tuta jaro multaj eventoj kun tegmenta kaj loka karakteroj rilatis al informado. I.a. Monda Socia Forumo en Najrobo, internacia konferenco en Moskvo dediĉita al la “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj”, la 17-a Ekonomia Forumo, regiona politika-ekonomia konferenco en Krynica (Pollando), kie EEU partoprenis la 2-an fojon.

La novelektita estraro dum la UK en Jokohamo rekonante la gravecon de la informa laboro konfidis aldone la respondecon pri tiu agadkampo al la Ĝenerala Sekretario. Jam en novembro, lige kun la Malferma Tago de la CO de UEA okazis la unua seminario pri informado. Ĝi fariĝis la okazo reliefigi la bezonon de diverskampa informa laboro, celita unuflanke al la membroj de UEA, aliflanke al la E-komunumo ĝenerale, al la ekstera mondo. Ĉi-rilate aparte bonvenaj estis informoj pri la interreta projekto “Esperanto Aktuale”. La seminario estis krome la okazo por ekscii pri entreprenitaj paŝoj por renovigi la TTT-ejon de UEA, pri kio respondecas Andrej Grigorievskij. La unuaj videblaj rezultoj estis planitaj por la jubilea jaro de UEA, la 2008-a.

Daŭras laboroj por rekoni la efektivajn bezonojn pri diverspeca informa helpo por la individuaj membroj kaj LA-oj de UEA.

1.2 Instruado

UEA tradicie kunlaboras pri instruado kun ILEI, baze de aparta interkonsento. La lernado de Esperanto okazas aktuale en ĉiam pli signifa grado pere de la Interreto kaj inter tiumediaj kursoj elstaras “lernu.net”, sendepende de propraj interretaj kursoj lanĉataj de diversaj LA-oj. Ankaŭ la instruistoj kaj instruantoj disponas pri la propra retejo: edukado.net. Krom diverslandaj lokaj kursoj estas realigataj kelkaj interesaj instruprojektoj, kiel “Lingvolanċilo”, “AKEL 2”/europa Socrates Comenius.

Tradicia elemento de la kunlaboro inter UEA kaj ILEI sur la instrua-kleriga kampo estas la Tago de la Lernejo kadre de la UK-oj. Ĝi rolas kiel grava forumo de informado kaj spertointerŝanĝo inter ĉiuj interesiĝantoj pri la lerneja E-instruado. Aldone, en la daŭro de la jaro okazas laŭbezona kunlaboro inter pluraj kulturaj E-centroj en Benino, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Koreio, Pollando ktp. Kiel grava forumo de spertointerŝanĝo kaj kleriĝo rolas la ILEI-konferencoj. En 2007 la jam 39-a Konferenco okazis en Ranzan, Japanio.

ILEI disponas pri la propra retejo kaj la propra periodaĵo Internacia Pedagogia Revuo aperanta kvar fojojn jare. La revuo por lernejanoj kaj komencantoj Juna Amiko aperas tri fojojn jare, publikigante krome siajn materialojn rete kunlaborante kun “lernu.net”.

Interrete

En 2007 la pli ol 30-lingva retpaĝaro “lernu.net” fariĝis 5-jara. Kvankam tiuperiode ĝi multe evoluis, ĝiaj bazaj celo kaj ideo restis la samaj, nome senpage disponigi al la retuzantoj laŭeble facilan kaj rapidan manieron lerni la lingvon. Ĝis nun ĝi havas pli ol 43 mil registritajn uzantojn, pli ol 15 mil aldoniĝis en la raporta jaro. Ĝi notas 100 mil vizitojn monate. “Lernu.net” funkcias dank’ al kerna teamo de 6 personoj kaj dekoj da helpantoj. 15 kompletaj kursoj kaj partoj de du pliaj kontentigas tre malsamajn nivelojn kaj metodojn de la interreta instruado. “Lernu.net” ne limiĝas sole al kursoj, do ekskluzive al la instruado. En ĝiaj paĝoj troveblas pluraj instrumentoj por la uzo de la lingvo kaj komunikado, kiel forumoj, virtuala klasoĉambro, biblioteko kun ekzemploj de la origina kaj tradukita literaturo, tekstoj pri la lingvohistorio kaj la movado, E-muziko kaj filmoj, Zamenhofa Proverbaro k.a. La programon kaj la retejon subvencias ESF.

Alia retejo strikte ligita kun E-klerigo estas “edukado.net”, celita al instruistoj kaj instruantoj de Esperanto. Ankaŭ ĝi en la lasta jaro plivastiĝis same rilate la membrokvanton, kiel ankaŭ sian agadon. En 2007 aliĝis al ĝi 356 novaj membroj krom la jam membrantaj 1200. Ĉiuj registritoj ĉiutage ricevas iun novan servon en la formo de: informoj, faka helpo, pretaj lecion- kaj kursomaterialoj, komunikeblo kun la redaktoro, kunlaborebloj kun aliaj membroj. Krom la interretaj servoj “edukado.net” okazigis ĉeestajn kursojn kaj seminariojn samtempe subtenante ILEI/UEA en la ellaboro kaj akreditigo de la nova ekzamensistemo, baziĝanta sur la Komuna Eŭropa Referenckadro. La esperantlingva traduko de tiu baza dokumento de la Konsilio de Eŭropo aperis danke al la ĉiuflanka helpo de la redaktorino de la retejo edukado.net Katalin Kováts. Ankaŭ la retejo “edukado.net” estas subvenciata de ESF.

Lingvolernigaj projektoj

Krom la kutimaj Esperanto-kursoj kaj aranĝoj kadre de ĉiu ILEI-sekcio, estas realigataj kelkaj jam konataj lingvolernigaj projektoj celantaj ne nur la instruadon de Esperanto, sed ankaŭ interkulturajn rilatojn kaj multlingvan dialogon inter la eŭropaj lernejoj.

La brita projekto “Springboard to Languages” (lingvolanĉilo) celas veki ĉe lernejanoj pere de Esperanto lingvokonscion. La projekto progresas bonege, realigata en kvar britaj lernejoj.

Akirinte la permeson uzi la esperantigitan nomon de la brita projekto la internacia laborgrupo “Lingvolanċilo”, gvidata de gesroj Molnár iniciatis propran internacian projekton. Ĝia ĉefcelo estas antaŭenigi la instruadon de Esperanto en la bazgradaj lernejoj, kiel la unue lernenda, fremda lingvo kaj kiel kapabloevoluiga lernobjekto. La plej multaj debatoj en la laborgrupo “Lingvolanċilo” okazas pri lernejaj projektoj, instrumetodoj, instrumaterialoj kaj interkulturaj rilatoj. Tial ankaŭ iuj ILEI-estraranoj partoprenas la debatojn aŭ kunlaboras rekte en tiu valora agado. La Laborgrupo decidis ankaŭ subteni la projekton “Interkultura kaj multlingva dialogo per neŭtrala lingvo, inter la eŭropaj lernejoj”. Temas pri plano prilaborita — laŭ la origina ideo de “AKEL”-projekto de Luis Ladeira. Kiel konkreta varianto de ĉi-speca lerneja agado funkcias jam la projekto “AKEL 2”/europa Socrates Comenius, kuniganta lernejojn de Bulgario, Italio, Britio kaj Hispanio.

ILEI daŭre kunlaboras en la projekto “Flugiloj de facila vento”, koncerne la trejnadon de junaj instruemuloj dum IJK-oj. ILEI krome subtenis la kampanjon “Esperanto-Instruistoj por Afriko” per prilaboro de la projekto, parte sukcesaj subvenciklopodoj kaj grava pedagogia seminario organizita en februaro 2007 en Portonovo, Benino.

Instrukapabliga kunlaboro kaj ekzamenoj

Koncerne la instrukapabligajn klopodojn kaj formadon de E-instruistoj plifirmiĝis la kunlaboro de ILEI kun Interlingvistikaj Studoj de la Universitato A. Mickiewicz (Poznano, Pollando). La subskribita kontrakto antaŭvidas unujaran, dusemestran metodikan klerigadon kadre de la universitata kursaro. La unua kurso komenciĝis en septembro 2007. Evoluis aliaj instrukapabligaj programoj, ĉefe en Herzberg (Germanio).

Baze de la jam akiritaj spertoj daŭras la prilaborado de postularo por instruista ekzameno kaj estas planata nova ILEI-diplomo por la E-instruistoj.

Kiel nova prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono estis elektita Mireille Grosjean. La nombro de la rajtigitaj ekzamenantoj kreskis de 70 ĝis 100. La sesioj de IEK okazis en Lesjöfors (Svedio), Jokohamo (Japanio), Lomé (Togolando), Würzburg (Germanio) kaj Hashtgerd (Irano).

Dum la UK en Jokohamo 2007 kaj ILEI-konferenco en Ranzan la Komitatoj de UEA kaj de ILEI pozitive voĉdonis pri la tria versio de la teksto de la gvidilo “Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA”.

ILEI entreprenis klopodojn fariĝi asociita membro de ALTE (Asocio de Lingvotestantoj en Eŭropo). Daŭras la kunlaboro kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro en Hungario (ITK), por akiri akredititan ekzamenon pri Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Intertempe la tuta teksto de KER estis tradukita al Esperanto kaj aperis en la listo de oficialaj tradukoj en la hejmpaĝo de la Eŭropa Konsilio. La nova UEA/ILEI-ekzameno konforma al KER povos ekvalidi dum la somero 2008. Ĝis ĝia disvastiĝo validas ankaŭ la ĝisnunaj ekzamenoj de UEA/ILEI.

1.3 Utiligado: Faka agado

En 2007 okazis kelkaj interesaj eventoj, inter kiuj menciinda estas i.a. la Internacia Faka Scienca Konferenco FIHUSO-2007 kun 207 partoprenantoj el 33 landoj. En tiu ampleksa konferenco disvolviĝinta en kvin sekcioj: informadiko, lingvistiko kaj literaturo, interlingvistiko, ekonomiko, entreprenado, organizita de la humanisma fakultato de la Universitato en Vilno, ĉefrolis Esperanto kaj esperantistoj. La honora prezidanto de la scienca komitato estis la Nobel-premiito prof. Reinhard Selten.

La faka kaj scienca agado en 2007 okazis sub la gvido de prof. Amri Wandel, kies taskojn transprenis post la UK en Jokohamo José Antonio Vergara. Multaj aktivadoj sur la faka kaj scienca kampo aparte emfaziĝis okaze de la Universala Kongreso, dum kiu siajn kunsidojn havis pluraj fakaj asocioj. La tradician Fakan Forumon partoprenis reprezentantoj de ĉ. 30 organizoj. Kadre de la jokohama UK Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estis prof. Gotoo Hitosi, okazigis sian 60-an sesion kun naŭ prelegoj multnombre frekventataj.

La laŭvican fojon kadre de IKU okazis plena sesio IKU-AIS, kun 3 kursoj (ĉiu kun 3 prelegoj). La ŝancon kleriĝi dum la jam firme establiĝinta komuna aranĝo uzis multe pli da kongresanoj ol kiam ajn, i.a. pro la fakto, ke unuafoje ankaŭ ĝiaj daŭrigaj prelegoj okazis samloke. Unuafoje post la jaro 1995 efektiviĝis ekzamenoj, kaj la sukcesintoj ricevis AIS-diplomon. Ankaŭ tiufoje aperis IKU-libro enhavanta la tekstojn de la prelegoj, fariĝante la plej furora vendaĵo en la kongresa libroservo.

La IKU-retpaĝo en la retejo de UEA (trovebla en la sekcio “Dokumentoj”) estis pliampleksigita per diversaj aldonoj, i.a. plurlingva prezento de IKU kaj scienca agado en Esperanto, resumoj de la okazontaj IKU-prelegoj, reta IKU-libro 2007. La estraro de UEA elektis novan komisionon pri IKU, en kies konsiston eniris d-rino Sabine Fiedler (Germanio), Wen Jingen (Ĉinio), prof. d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio), prof. d-ro Humphrey Tonkin (Usono) kaj prof. d-ro Amri Wandel (Israelo), ĉi-lasta en la rolo de ĝia nova sekretario.

1.4 Utiligado: Kulturo

2007 estis la laŭvica jaro, en kiu impete evoluis la konstateblaj ebloj partopreni en kaj informiĝi pri la Esperanto-kulturo pere de la Interreto. Ekzemple menciinda estas la artista datenbazo enkadre de E@I. Multaj libroj estas atingeblaj elektronikforme. Amason da filmetoj eblas trovi ĉe la Interreto, ĉe la podkastaj radioelsendoj, ĉe la paĝoj de Youtube kaj aliaj retejoj. Konstante kreskas la interreta enciklopedio en la paĝoj de Vikipedio. Koresponda Servo Mondskala, plufunkcianta sub gvido de François-Xavier Gilbert, ricevis 101 petojn.

Eldonaĵoj

En 2007, se konsideri literaturon en vasta senco (originalan kaj tradukitan beletron, fakan literaturon kaj lernomaterialojn kune kun vortaroj) oni aperigis pli ol 184 titolojn ĉe 93 eldonantoj. Dokumenta listo dediĉita al la eldonaĵoj aperis en la unuopaj numeroj de la revuo Esperanto en la revurubriko “Laste aperis”, elektitaj libroj estis recenzitaj en la revuo.

UEA mem eldonis 7 librojn. Temis pri la reeldono de Vivo de Zamenhof de Edmond Privat, red. Ulrich Lins; Afero de espero: konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko de Heidi Goes; IKU-libro 2007, red. A. Wandel; represita Konciza etimologia vortaro de André Cherpillod; La Komuna Eŭropa Referenckadro: Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj, red. Katalin Kováts; Lingvaj kaj historiaj analizoj. Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a UK de Esperanto, Vilno 2005, red. Detlev Blanke; Esperantologio kaj la interreto. Aktoj de la 29-a Esperantologia Konferenco en la 91-a UK de Esperanto, Florenco 2006, red. Bertilo Wennergren.

Krome en la serio “Oriento-Okcidento” estis aperigita Fraŭlino Maitreyi de Mircea Eliade (eld. Bero).

Inter la eldonistoj la unuan lokon okupas Stano Marček (Slovakio) eldoninta 11 diverslingvajn versiojn de sia rektmetoda lernolibro. Sekvas FEL (Belgio), Impeto (Rusio) kaj Mondial (Usono), ĉe kiuj novaj titoloj aperis preskaŭ samnombre.

Inter la plej gravaj novaĵoj menciinda estas la eldono de du novaj vortaroj. Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause aperis ĉe la renoma germana eldonejo Buske. Kun 160 000 kapvortoj sur preskaŭ 2000 paĝoj, ĝi fariĝis la plej granda dulingva vortaro de Esperanto. La alia estis la eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo (Hong Kong) Granda Ĉina-Esperanta Vortaro, kompilita de Wang Chongfang. Ĝi enhavas sur pli ol 1246 paĝoj preskaŭ 100 000 artikolojn. Same rimarkinda estas la laboro de Andreas Künzli, redaktinta la plej grandan enciklopedian verkon, iam ajn eldonitan en Esperanto, Universalaj lingvoj en Svislando, kun 1129 p. (eld. Svisa Esperanto-Societo kaj CDELI).

Kiel kutime pri la kongresa lando kaj ties kulturo aperis pluraj novaj verkoj, inter kiuj la plej rimarkinda estas Historio por malfermi estontecon. Moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, tradukita de esperantista tradukkolektivo el la koncernaj landoj kaj eldonita de Fremdlingva Eldonejo en Pekino.

Inter alispecaj eldonaĵoj menciindas la serio de KD-oj kun paroladoj de Ivo Lapenna, eldonitaj de la samnoma fondaĵo, pluraj videofilmoj de Roman Dobrzyński, produktitaj en Pollando, kaj pluraj diversstilaj muzikaj KD-oj, eldonitaj i.a. ĉe Vinilkosmo.

Kulturaj eventoj dum kongresoj kaj E-aranĝoj

Kiel kutime la Universala Kongreso rolis kiel la kultura ĉefurbo de Esperantujo. En Jokohamo al la plej allogaj kulturaj programeroj apartenis tiuj dediĉitaj al la japana kulturo, aparte disvolviĝintaj en la ĉambro de tradicia japana kulturo. Krome menciindaj estas la artaj aranĝoj kun koncertoj kaj teatroprezentoj kaj la junulara programo kun multaj koncertoj, la internacia vespero (vd. rubrikon Kongresoj). Kiel precipe interesan iniciaton necesas konsideri apartan poezian kunvenon, dum kiu renkontiĝis fama japana poeto kun grupo de Esperante verkantaj gekolegoj.

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis prezentitaj dum speciala kongresa ceremonio. La tekstoj de la premiitaj verkoj aperis en la nova eldonaĵo de Mondial Beletra Almanako. Kiel tradicie, ankaŭ dum la jokohama UK okazis Oratora Konkurso.

En la daŭro de la jaro kromajn konkursojn organizas Sezonoj, OSIEK kaj aliaj asocioj.

Inter aliaj kulturaj aranĝoj de la jaro elstaris la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznano (Pollando) kun abunda kaj varia programo. Ĝia 23-a evento, kiun partoprenis pli ol 200 esperantistoj el 25 landoj, la unuan fojon okazis sub la aŭspicio de UEA.

Multaj kulturaj renkontiĝoj okazis ekster la formalaj kadroj de UEA atestante pri la viglo de la Esperanto-kulturo: EoLa en Tiĥvin (Rusio), Aroma Jalto kaj Velura Sezono en Ukrainio, Baltaj Esperanto-Tagoj en Litovio, internacia festivalo Arta Lumo en Kuopio (Finnlando), FESTO en Montoire (Francio), OSIEK-konferenco en Pazarĝik (Bulgario), 50-jara jubileo de Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo (Kroatio), la tri germanaj jarŝanĝaj aranĝoj k.a. Ne nur la internaciaj renkontiĝoj, sed ankaŭ multaj el la landaj kongresoj kaj lokaj kunvenoj en diversaj partoj de la mondo enhavis kulturajn prezentojn, kiel koncertoj, prelegoj, teatraj spektakloj aŭ ekspozicioj; entute temis pri pli ol 100 tiaj aranĝoj en la daŭro de la tuta jaro.

En kelkaj centroj plene dediĉitaj al Esperanto-agado, funkciantaj dum la tuta jaro oni ne nur instruas Esperanton diversnivele, sed ankaŭ uzas la lingvon por kulturaj celoj. Interkultura Centro Herzberg (Germanio) ricevis de UEA en 2007 la novlanĉitan “Diplomon pri Elstara Agado”. Dank’ al la altkvalita agado kaj persista laboro ICH sukcesis ricevi fortan subtenon de la lokaj instancoj tiel, ke la urbo Herzberg en 2006 oficiale deklaris sin Esperanto-urbo.

Bibliotekoj kaj arkivoj

La kampanjo “Ĉu vi volas aĉeti libroŝrankon?” por helpi la renovigon de la Biblioteko Hector Hodler alportis pozitivajn fruktojn.

Jam la 11-an fojon UEA subtenis Esperanto-bibliotekojn pere de la Biblioteka Apogo Thorsen. Daŭras la kampanjo “Esperanto en la Bibliotekojn”, kiun prizorgas Aloísio Sartorato en Brazilo. En 2007 estis ekspedita ĝia 61-a libropakaĵo.

En oktobro en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno okazis grava Esperant-lingva kolokvo pri bibliotekoj kaj arkivoj. Ĝi estis organizita de la tiea Esperanto-Muzeo kaj Kolekto por Planlingvoj, ebligante pli bone konatiĝi kun la celoj kaj problemoj de esperantlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj, favorante samtempe fruktodonajn kontaktojn inter fakuloj.

1.5 Informado kaj utiligado: Kongresoj

La 92-a Universala Kongreso en Jokohamo, 4-11 aŭgusto 2007, kunvenigis 1901 kongresanojn el 57 landoj. La kongresa temo “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto” estis traktita dum 3 kunsidoj reĝisoritaj de Usui Hiroyuki.

La kongresanoj multnombre partoprenis riĉan kulturan kaj klerigan programon. Kadre de IKU, la Internacia Kongresa Universitato, estis prezentitaj 9 prelegoj, kompletigitaj de 3 AIS-kursoj. Okazis Esperantologia Konferenco pri “Aziaj kontribuoj al esperantologio”, kunordigita de Ulrich Lins, la publika kunveno de la Akademio kun partopreno de 15 akademianoj. En la daŭro de la Kleriga Lundo, reĝisorita de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, 38 fakuloj mallonge prelegis pri diversaj temoj: movadaj, ligitaj kun la kulturaj aspektoj de la gastiganta lando, ĝenerale ligitaj kun klerigaj temoj. Dum la kongreso okazis kursoj pri la japana lingvo kaj aŭdiĝis 7 prelegoj aparte dediĉitaj al Japanio. Ĉio ĉi fariĝis unika ŝanco konatiĝi kun la tradicia japana kulturo pere de la praktika lernado de specifaj kultureroj. Ankaŭ la junulara programo kaj ekskursoj signife helpis al la konatiĝo kun la kulturo de la kongresa lando.

La duan fojon dum la jokohama UK okazis Movada Foiro kiel la interkona vespero, donante la okazon efektive interkonatiĝi; partoprenis ĝin ĉ. 70 fakaj kaj landaj asocioj, prezentante buntan bildon de la movado.

Se temas pri libroj kaj verkistoj, speciala festa kunveno estis dediĉita al la antaŭnelonge forpasinta poeto William Auld. Ceremonio anoncanta la rezultojn de la Belartaj Konkursoj omaĝis la memoron de Wouter Pilger, kaj aldone al la prezento de la libroj de la jaro okazis ĉ. 20 aŭtoraj duonhoroj.

En la riĉenhava, laboriga programo de la UK troviĝis krome la Tago de la lernejo kun 14 prelegetoj, kunsidoj de la komitato kaj de la estraro de UEA, kunsidoj de diversaj komisionoj, sen forgesi paroligajn kursojn, Cseh-kurson ktp.

La kongreso proponis ankaŭ diversajn distroeblojn, kiel la tradicia aŭkcio. Okazis diversstilaj muzikaj prezentoj kaj teatraj spektakloj. La internacia vespero prezentis buntan mozaikon de artistoj el diversaj landoj, ĉi-foje ankaŭ el la gastiganta lando.

Interne la kongreso funkciis bone, sed iom modeste ĝi prezentiĝis ekstere. Pri la tuta UK abunde raportis la revuo Esperanto, aparte en la septembra kaj oktobra numeroj.

En Jokohamo estis alprenita la decido pri la loko de la UK-2009 en la pola urbo Bjalistoko, por kiu venis inviti speciale la urbestro T. Truskolaski. La kongresanoj konatiĝis kun la progresantaj preparlaboroj al la Jubilea UK en Roterdamo lige kun la 100-jariĝo de UEA. Lige kun la Universala Kongreso en Japanio okazis aliaj kongresoj en tiu ĉi lando aŭ en la regiono. IIK okazis en la Esperanto-domo de Jacugatake, ILEI havis sian konferencon en Ranzan, sed la 62-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Hanojo (Vjetnamio).

1.6 Informado kaj utiligado: Eksteraj Rilatoj

La ekstera agado de la Asocio celis ĉefe informadon kaj praktikan utiligon de la lingvo. La laboro koncernis unuavice grandajn interregistarajn organizojn. Dum la tuta jaro UEA estis regule reprezentata ĉe la UN-sidejo en Ĝenevo dum pluraj gravaj aranĝoj konforme al neceso aŭ utilo. Simile estis en la viena UN-sidejo. Tie UEA estas daŭre reprezentata altnivele. Ĝi estas estrarmembro en NRO-Komitato pri paco kaj klopodas aparte nunjare — sen subtaksi la antaŭajn aktivadojn — enplekti la idearon de Internacia Jaro de Lingvoj en ĝiajn diskutojn. Simila agado okazis en la Unesko-sidejo en Parizo.

Jarkomence UEA estis reprezentita ĉe la Monda Socia Forumo en Najrobo (20-25 januaro 2007) fare de tanzania esperantisto, Mramba Simba. Helpate de multaj esperantistoj, li deĵoris en aparta budo disdonante informilojn pri Esperanto kaj respondante la demandojn de la publiko. Pli ol 100 personoj petis E-kurson.

La unuan fojon ILEI-UEA oficiale partoprenis la aranĝon de la Konsilio de Eŭropo. De la 6-a ĝis la 8-a de februaro Márta Kovács el Hungario reprezentis ambaŭ E-organizojn en interregistara forumo pri “La Komuna Eŭropa Referencokadro por lingvoj kaj ellaboro de lingva politiko: defioj kaj respondecoj”. Danke al la pli frue ricevita tradukpermeso ŝi havis la eblon prezenti tie la freŝe aperigitan broŝuron Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado, eldonitan de UEA/ILEI. Ĝia plena versio aperis komence de 2008.

La kontaktoj de UEA kun la eŭropaj instancoj kaj politikistoj okazis ankaŭ kunlabore kun EEU pere de ĝiaj LA-oj (Landa Agado: rigardu “Eŭropo”).

Unuiĝintaj Nacioj

Konforme al la rekomendoj de la Komitato de UEA en Jokohamo estis starigita “Laborgrupo 2008”, inter kies celoj troviĝas la klopodoj rekoni la ŝancojn de UEA ĉe UN kaj Unesko lige kun la samtempeco de kelkaj datrevenoj okazantaj dum la Internacia Jaro de Lingvoj, t.e. la centjariĝo de UEA kaj sesdekjariĝo de la Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.

Estis entreprenitaj laboroj por okazigi en 2008 simpozion pri “Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato” en la ĝeneva UN-sidejo.

Samloke, fine de la jaro, de la 5-a ĝis la 7-a de decembro UEA, kiel membro de CONGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj), estis plurpersone reprezentita dum ĝia sesio, okazanta ĉiun trian jaron. Oni havis la okazon kontakti plurajn delegitojn kaj disdoni dokumentojn.

Unesko

Reprezentanto de UEA regule partoprenis en la laboroj de du komisionoj de Unesko: pri la kultura diverseco kaj Homaj Rajtoj. Dum la Ĝenerala Konferenco en Parizo (16.10-03.11.2007) reprezentantoj de UEA kontaktis multajn delegitojn (ministrojn, ambasadorojn, sciencistojn) disdonante dokumentojn, se eblis en la lingvo de la alparolato, kaj prezentis la projekton pri Esperanto, kiel pontlingvo por la lernado de fremdaj lingvoj.

Lige kun la Ĝenerala Konferenco okazis ankaŭ Internacia Forumo de la Civila Socio, la 25-an de oktobro, kiun partoprenis reprezentantoj de UEA. La esperantistaj delegitoj efike utiligis la Konferencon kaj la Forumon por kontaktoj kun oficialuloj de Unesko kaj reprezentantoj de aliaj NRO-j. Ili disdonis multajn informilojn pri Esperanto, precipe diverslingvajn versiojn de la Manifesto de Prago kaj de la rezolucio de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo.

La “Laborgrupo 2008” efike kunordigis la rapidan plurlingvigon de la mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesco Koïchiro Matsuura lige kun la Internacia Jaro de Lingvoj. Tiu agado estis rimarkita kaj aprezita. UEA daŭre instigas, ke ĝiaj Landaj Asocioj ligu kaj tenu rilatojn kun la Landaj Unesko-Komisionoj, kio estas necesa paŝo por evoluigi pluan kunlaboron.

1.7 Informado, instruado, utiligado: Landa kaj Regiona Agadoj

La laboro de esperantistoj sur la landa kaj regiona niveloj ligiĝas kun la tri strategiaj celoj de UEA: informado, instruado, utiligado. En 2007 same kiel en la antaŭaj jaroj la asocio laboris pere de siaj regionaj komisionoj, kunordigantaj la laboron en diversaj landoj kaj tenantaj rektajn rilatojn kun la Landaj Asocioj. Tiu laboro estis signifagrade kompletigata dank’ al la Komisiito pri la Ĝemelaj Urboj, Wu Guojiang. Lia tiunoma informilo konsultebla interrete arigis 113 esperantistojn el 41 landoj aktive partoprenantajn en la diskutoj, opiniinterŝanĝoj, en la raportado.

Afriko

Dum la jaro firmiĝis la strukturo de la Afrika Oficejo de UEA en Lokossa, Benino. Firmiĝis ankaŭ la agad-proceduroj de la Afrika Komisiono kaj de la Afrika Konsilantaro. Menciinda estas la agado de kelkaj afrikaj landaj asocioj, kiuj progresas en sia organiza laboro, kiel en Angolo, Benino, Burundio, Kongo, Malagasujo kaj Togolando. Komencas aperi ankaŭ TEJO-sekcioj, parte danke al la agado de François Hounsounou.

Informado

La ĉi-kampa aktivado komenciĝas per la partopreno de UEA en la Monda Socia Forumo en Najrobo, Kenjo, kie UEA estis reprezentata ĉefe de la tanzania esperantisto Mramba Simba. Li aranĝis diversspecajn informajn agadojn ankaŭ kunlabore kun partoprenantaj esperantistoj. Komisionano Antoine Kouassi dum sia estado en Gvineo-Konakrio faris altnivelan informan agadon i.a. ĉe la landa ministro pri edukado.

Dum la jaro Sabiyumva Jérémie, respondeculo pri informado en la Afrika Komisiono, daŭrigis bonegan laboron, informante per nacilingvaj interretaj mesaĝoj centojn da neesperantistoj en la propra kaj en la ĉirkaŭaj landoj. En Burundio, en Benino kaj en aliaj afrikaj landoj aŭdiĝis multaj radio-elsendoj en kiuj estis intervjuataj esperantistoj. Daŭris la dissendado de informiloj al inform-petintoj kaj al lokaj grupoj, bezonantaj tiun materialon.

Instruado

En pluraj afrikaj landoj daŭris la duanivelaj kursoj surbaze de la materialo Gerda malaperis, krom kursoj por komencantoj, same perkorespondaj kiel surlokaj. La Afrika Oficejo disponigas al la interesiĝantoj la instru-materialon, kiu estas trovebla ankaŭ en la sekcio “lerniloj” de www.Afriko.org.

Inter la 18-a kaj la 24-a de februaro 2007 en Porto Novo, Benino, okazis ILEI-seminario por Esperanto-instruistoj, kiun partoprenis kaj la vicprezidanto de ILEI, Zsófia Kóródy, kaj la eŭropa aktivulino Agnes Geelen. Ĝiaj rezultoj estis pritaksitaj pozitive kaj raportoj pri ĝi aperis interrete kaj en la E-gazetaro.

La alia seminario estis organizita en Mbanza-Ngungu, Kongo. Instigite de la Afrika Komisiono kaj sekve de la antaŭa seminario en Kinŝaso en la jaro 2005, DKEA (Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio) organizis ĝin en la provinco Bas-Congo, en la urbo Mbanza-Ngungu. La ĉefa celo estis perfektigi la lingvosciojn kaj la movadajn konojn de la kongaj esperantistoj. Dum tiu seminario okazis ankaŭ la jara ĝenerala asembleo de DKEA.

Utiligado

Apartan agadon manifestis la Mondcivitana Asocio. Gerhard Hirschmann, nova membro de la konsilantaro de la Afrika Komisiono, kiel reprezentanto de la asocio dum aŭgusto 2007 vizitis en la okcidenta Afriko la urbojn Lokossa, Cotonou, Codji, rifuĝejon de togolandanoj, ĉiuj en Benino. Krome li estis en Akra kaj en Akim-Oda, ambaŭ en Ganao. Lian viziton kunlabore organizis: F. Hounsounou, Alfred Arthur, Paul Mensah, Francis-K. Agbenou, la oficisto de la Afrika Oficejo de UEA, J.C. Alofa kaj multaj aliaj.

En pluraj landoj, aparte en Burundio kaj Benino, oni starigas piedpilkajn teamojn, kiuj ludante en normalaj neesperantistaj matĉoj disvastigas informojn pri Esperanto.

En Togolando fine de decembro okazis la 15-a Togolanda E-Kongreso en la urbo Aneho, kun la partopreno de 67 togolandanoj kaj du francoj, markante tiel la 20-jariĝon de la loka E-movado.

Fine de la jaro la taskon redakti la revueton de la Afrika Komisiono de UEA Esperanto en Afriko kun informoj pri la tieaj agadoj kaj aranĝoj transprenis la komisionano Jean Codjo.

Ameriko

La jaro 2007 signifis kontinuecon de la senĉesa agado por plifirmigi kaj plikreskigi la amerikan Esperanto-movadon. La komisiono klopodis helpi al latinamerikaj esperantistoj ekz. partopreni en UK-oj kaj volontuli en la CO de UEA. Oni renovigis la konsiston de la sepkapa komisiono, kies nova kunordiganto post la UK en Jokohamo fariĝis Maritza Gutiérrez González (Kubo).

Informado

La hejmpaĝo de la Amerika Komisiono estis renovigita de juna komisionano Boris-Antoine Legault el Kanado, dank’ al kio pluraj esperantistoj nun povas kontribui al la retejo per raportoj kaj aliaj novaĵoj. De unu jaro funkcias la podkasta Radio Aktiva el Urugvajo, kies celo estas disvastigi Esperanton inter la hispanparolantoj kaj servi por la E-asocioj. Ĝi ĉiutage plurhore elsendas en Esperanto kaj en la hispana lingvo. Ĝiaj programoj, same kiel esperantlingvaj programoj de Radio Havana, estas aŭdeblaj ankaŭ pere de la retejo www.ameriko.org. Laŭ la brazila opinisonda enketo IBOPE la E-programo de Radio Rio de JaneiroEsperanto, la Lingua da Fraternidade” en la periodo oktobro-decembro 2007 estis klasita sur la tria loko laŭ la nombro de aŭskultantoj inter ĉiuj mezondaj stacioj de la Rio-regiono.

Ago-Tago en Kubo por la unua fojo solenita en la jubilea tago de KEA, la 16-a de junio, logis la gazetaron per oficiala kulturkleriga ceremonio, ekspozicioj, radiaj kaj TV-elsendoj kaj prelegoj tra la tuta insulo. Okazis la unua porjunula trejnseminario kaj la unua kolokvo de Esperanto pri lingvoj, kulturo, movado, krom aliaj renkontiĝoj regionaj kaj la Zamenhof-tago.

La vizito de konata korea esperantisto So Gilsu en la Centra Ameriko fine de la jaro donis la okazon kontakti individuojn kaj grupojn, aparte en Gvatemalo ĉe indiĝena komunumo, Kostariko, Meksiko kaj Kubo.

Instruado

En Meksiko daŭre okazis kursoj ĉe la Aŭtonoma Nacia Universitato, UNAM. Inter marto kaj la fino de junio ĉe Universitato de Kostariko okazis kutima baza E-kurso. Laŭvican fojon sukcese evoluis la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) en la Universitato de Kalifornio ĉe San Diego (UCSD).

Utiligado

En 2007 oni brile festis la centjariĝon de Brazila Esperanto-Ligo kaj la kvardekjariĝon de Brazila Esperantista Junulara Organizo, dum la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro kun pli ol 500 partoprenantoj el deko da landoj. Eksterordinara momento estis la akcepto de BEL-reprezentantoj en publika aŭdienco ĉe la Nacia Parlamento. La okazo donis oportunon atentigi pri la ekzisto de la E-komunumo en la lando, en kiu estas parolataj 180 indiĝenaj lingvoj. Lige kun la jubileo aperis la impona Brazila Esperanta Parnaso.

La 55-a Kongreso de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (ELNA) okazis en Tijuana en Meksikio apud la Usona limo kiel signo de reciproka amikeco kaj interlanda subteno. Partoprenis ĝin 97 esperantistoj inkluzive de 15 meksikanoj, parte dank’ al subvencikontribuoj, kiujn akiris la Amerika Fondaĵo. Dum la kongreso estis decidite ŝanĝi la nomon de la organizo al Esperanto-USA i.a. por eviti konfuzon pro la nomo kaj ebligi pli bonan internacian kunlaboron.

En Usono estis lanĉita la premio Harlow omaĝe al la senlaca laboro de Don Harlow kiel verkisto, recenzisto, tradukisto kaj antologiisto de E-literaturo.

Arabaj Landoj
Informado

En 2007 daŭris la anoncado pri Esperanto en arablingvaj ĵurnaloj. Ekzemple en Jordanio post longdaŭra preparado aperis fine de 2007 anonco en la ĵurnalo Ad-dustur.

Instruado

Laŭpete estis dissendataj lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto, kaj organizataj tutsemajnaj kursoj/seminarioj, internaciaj renkontiĝoj tie, kie troviĝas lernantoj. Hind Hussein el Jordanio tradukis al la araba la konatan 10-lecionan Esperanto-kurson, kiu nun estas havebla rete diversmaniere, sed ĉefe per la paĝaro de la komisiono http://www.arabujo.afriko.org/. Alian tradukon faris juna esperantisto el Saŭd-Arabio, Adel Dosario. Ambaŭ estas nun individuaj membroj de UEA. Troviĝante inter la ĉefaj kunlaborantoj de la araba versio de la konata reta kursaro www.lernu.net ili grave kontribuis al plibonigo de la lernebloj por arablingvanoj.

En Alĝerio en junio 2007 estis organizita kvintaga kurso pri perkoresponda instruado. Kiel konkretan kazon oni elektis “instruadon de Esperanto per la Interreto”. La kurso vekis ĉe multaj personoj, kun kiuj necesas flegi longdaŭrajn rilatojn, intereson pri Esperanto. Kelkaj francaj asocioj (UFE, SAT, SAT-Amikaro) donacis dekojn da libroj, poste disdonitaj surloke al diversaj lernantoj. En Maroko kelkaj personoj komencis lerni la lingvon per retaj kursoj, aliaj pli aktivaj praktikas ĝin dank’ al eksterlandaj korespondantoj kaj diskutantoj (per skajpo kaj MSN).

Utiligado

Okazis organiziĝo kaj interkontaktado de esperantistoj el la landoj de la Persa Golfo, la t.n. Unuiĝintaj Emirlandoj, en kiuj pro labormotivoj troviĝas nun ĉiam pli da esperantistoj.

Tra la tuta jaro 2007 grupeto konsistanta el Renato Corsetti, Gerrit Berveling kaj Michael Cayley redaktis la verkon de Husajn Al-Amili La trezoro de araba kulturo; proverboj kaj anekdotoj. Ĝi aperis komence de 2008.

Azio

2007 estis aparta en tiu ĉi regiono i.a. lige kun tri internaciaj eventoj: la 63-a IJK en Vjetnamio, la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, la 40-a ILEI-Konferenco, kaj aparta aranĝo “Bonvenon al Oomoto” en Japanio. La ĉefa kunordiganto de la agado en Azio estis Komisiono por la Azia Esperanto-Movado (KAEM), aktivanta sub la prezido de Hori Jasuo. Pere de la Fondaĵo Azio ĝi membrigis en UEA 151 aziajn aktivulojn: 52 el Ĉinio, 3 el Filipinoj, 1 el Indonezio, 1 el Kamboĝo, 2 el Kazaĥio, 2 el Mongolio, 3 el Nepalo, 12 el Pakistano, 2 el Srilanko, 1 el Turkio, 4 el Taĝikio, 68 el Vjetnamio. KAEM kun la helpo de eksterlandaj donacintoj subvenciis la partoprenon en la jokohama UK de 6 gejunuloj el Nepalo, en la hanoja IJK de 6 nepalanoj kaj unu koreo. En novembro KAEM direktis al Srilanko la baratanon Venkatesh Reddy (profitonte la okazigon de la 5a Azia Kongreso en Barato) por vigligi la tiean movadon. Krome KAEM donacis al Esperanto-Asocio por Filipinoj librojn liveritajn de Japana Esperanto-Instituto kaj Libroteko Tokio. La organo de KAEM Esperanto en Azio aperis trifoje jare en la eldonkvanto de 500 ekzempleroj. Ĝiaj numeroj aperis krome en la TTT-ejo de KAEM.

Informado

Daŭre al la ĉefaj informantoj en Azio apartenis Ĉina E-Ligo kaj Ĉina Radio Internacia, eldonante kaj dissendante novaĵojn al la tuta mondo. En 2007 la unuan fojon kadre de la 23-a Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo (Israelo) sian pavilonon havis israelaj esperantistoj. Ilia pavilono estis unu el la plej multnombre vizitataj inter tiuj de 1200 eldonejoj kaj institucioj el 40 landoj.

Instruado

En la ĉina Liaoning-provinco 2007 estis proklamita kiel Jaro de Esperanto-Instruo. La 1-an de marto 600 gestudentoj ekstudis en kvar Esperanto-kursoj de Shenyang-Universitato. En septembro 400 studentoj en la sama universitato elektis Esperanton kiel nedevigan studobjekton. En Vjetnamio jarkomence de 2007 okazis kurso en Fremdlingva Universitato, kiun partoprenis 400 gestudentoj. En Koreio en septembro 334 gestudentoj registriĝis en Esperanto-kursoj en tri universitatoj: Korea fremdlingva, Dankook kaj Wonkwang.

Utiligado

La 63-an IJK-on en Hanojo 27.07-03.08.2007 partoprenis 200 plejparte junaj esperantistoj el 33 landoj. La kongreso ricevis ŝtatan subvencion kaj rikoltis grandan atenton deflanke de la vjetnamaj amaskomunikiloj. La 92-a UK en Jokohamo 04-11.08.07 venigis 1901 kongresanojn el 57 landoj. Karakterizis ĝin granda elcento de aziaj esperantistoj, inter kiuj 20 estis specialaj gastoj de la Japana E-Instituto. Kadre de la kongreso okazis trihora fakkunsido pri “Azia Agado” kaj fermita kunsido de KAEM. La programo de la jokohama UK riĉis per fakkunsidoj rilatantaj al Japanio kaj la japana kulturo.

Krome E-aranĝoj en la daŭro de la jaro okazis en multaj aliaj aziaj landoj. En Vjetnamio en marto realiĝis la sepa Novjara Renkontiĝo en Fremdlingva Universitato kun la partopreno de 200 plejparte junaj homoj. La oktobra 39-a Korea Esperanto-Kongreso en Hankuk-Universitato de Fremdaj Lingvoj venigis 163 esperantistojn, inkluzive de 11 eksterlandaj. La 94-a Japana Esperanto-Kongreso en oktobro okazis kun 337 aliĝintoj. La kongresa temo tekstis “Kion azianoj atendas de Japanio? Kian rolon Japanio ludu en Azio?” La LKK invitis 3 esperantistojn el Ĉino, Nepalo kaj Vjetnamio, por partopreni en diskutoj pri la temo. Menciinda estas la eldono de la memorlibro Esperanto kaj mi, en kiu aperas eseoj de 183 esperantistoj el la tuta Azio.

Aparta eldonaĵo de la jaro en Azio estis la aperinta por la 92-a UK en Jokohamo esperantigita Historio por Malfermi Estontecon, kies originalo estis eldonita en 2005 en la ĉina, japana kaj korea lingvoj, traktanta la malfacilan modernan historion inter la tri aziaj landoj. Inter aliaj menciindaj E-eldonaĵoj en Indonezio aperis Esperanto-Indonezia Vortaro kaj publikiĝis 410-paĝa libro Esperanto en Irano. En la Interreto estas konsultebla Nepala-Esperanto-vortaro.

Eŭropo

La eŭropregiona agado, estante tiom vasta kaj riĉa, ne ebligas raporti pri ĝi en kohera maniero, kaj la ĵus menciitaj trajtoj ne ebligas starigi Eŭropan Komisionon, kiu kunordigus la agadon de diversaj landoj.

Eŭropa Esperanto-Unio — agadoj

De kelkaj jaroj Eŭropa Esperanto-Unio plenumas regione apartan rolon. Ne membras en ĝi ankoraŭ ĉiuj LA-oj el la membrolandoj kaj ne ĉiuj aliĝintaj asocioj el la novmembraj landoj observas la financan disciplinon. Tamen dank’ al granda subvencio flanke de EU por la projekto realigita dum EEU-Kongreso en Maribor la financa situacio de la Unio bonstatis.

La ĵus menciitan kongreson — kun riĉa aferkerna kaj kultura programoj — lime de julio kaj aŭgusto 2007 partoprenis pli ol 250 personoj el 29 landoj, inkluzive du parlamentaninojn de EU. La amaskomunikila eĥo de la EEU-kongreso estis tre vasta: aperis pli ol 20 gazetaraj artikoloj, multaj interretaj anoncoj, tri televidaj raportoj kaj kelkdek raportoj aŭdiĝis en diversurbaj slovenaj radiostacioj. EEU jam la duan fojon partoprenis en septembro la Ekonomian Forumon en Krynica (Pollando) kun partopreno de pli ol 1500 politikistoj kaj ekonomiistoj el 20 landoj de la mondo. Dum la pasintjara okazigo de tiu ĉi grava orienteŭropa politika-ekonomia aranĝo persone ĉeestis esperantista Nobel-premiito prof. Reinhard Selten, partoprenante diversajn fakkunsidojn. EEU organizis — krom sia ĉefloka stando — ankaŭ apartan sesion pri la temo “Eŭropo: krizo, ŝanĝoj aŭ ŝancoj”.

En la raporta jaro EEU sukcesis akiri la unuan subvencion de EU kun la valoro de preskaŭ 25 mil eŭroj por la projekto “Alieco kaj valoro”. Ĝi estis realigita inter julio 2007 kaj marto 2008 kaj por ĝia enpraktikigo eblis dungi novan oficiston. Aperis 12 elektronikaj numeroj de Eŭropa Bulteno, funkciis TTT-paĝaro de EEU kaj estis organizita speciala paĝaro lige kun la kongreso en Maribor.

Eŭropa Esperanto-Unio — eksteraj rilatoj

Preparante la EEU-kongreson en la unua duono de 2007 oni havis plurajn kontaktojn kun grava politikisto en Slovenio: la vicprezidanto de la slovena parlamento Marko Pavliha, dufoje intervenanta en la Slovena Parlamento. En januaro la slovena registaro traktis lian proponon, ke Slovenio en 2008 proponu al la Eŭropa Komisiono starigon de nova fonduso, financonta libervolan edukon de poreŭropa konscio kaj toleremo, kies parto estus lernado de Esperanto, kaj decidis subteni tiun iniciaton. En majo Marko Pavliha pledis por Esperanto okaze de traktado de la leĝo pri defendo de la slovena lingvo. Li direktis plian iniciaton al la parlamento en aŭgusto, petante la registaron trakti la konkludojn de la EEU-kongreso en Maribor.

EU-parlamentanino el Slovenio Ljudmila Novak, kiu partoprenis en la kongreso en Maribor, aktive kunlaboris kun EEU preparante specialan ekspozicion pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento en Bruselo en 2008.

Baze de la konkludoj de la bratislava konferenco de viŝegradaj landoj, okazinta en 2006, oni restis en kontakto kun la slovaka vicprezidanto Čaplovič, kiu direktis en printempo 2007 leteron al la eŭropaj ministroj pri kulturo kaj edukado kaj al la Eŭropa Komisiono, petante organizi registarnivelan konferencon pri la lingva politiko en EU.

Okaze de la 50-jariĝo de EU la 9-an de majo 2007 inter diversaj Nobelpremiitoj invititaj al la Eŭropa Parlamento en Bruselo troviĝis profesoro Reinhard Selten, kiu en sia alparolo publike pledis por Esperanto.

Aliaj Eŭropaj landoj
Informado

La laŭvican fojon dank’ al alvoko de UEA okazis tie, same kiel en aliaj mondopartoj, diverslandaj informaranĝoj lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo kaj la Semajno de Internacia Amikeco. Per prelegoj kaj publikaj aranĝoj estis ankaŭ en diversaj landoj notita la Eŭropa Tago de Lingvoj en septembro 2007. La informa agado de la E-Redakcio de Pola Radio, malgraŭ aŭtuna krizo en 2006, daŭris dum 2007, ekde la 9-a de januaro en podkasta formo. Dank’ al ĝiaj servoj la tutmonda esperantistaro estis i.a. informata pri la evoluo de la 92-a UK en Japanio pere de la ĉiutage dissendataj raportoj, la unuan fojon rekte el la kongreslando sen pero de origina emisistacio.

Instruado

En multaj eŭropaj landoj okazis diversnivela E-instruado. En Pollando menciindas i.a. du edukejoj direktitaj al diverslandaj esperantistoj. Interlingvistika Studaro ĉe la Universitato de A. Mickiewicz en Poznano kaj Studumo pri Kulturo kaj Turismiko en Bydgoszcz. En la Pedagogia Universitato de la litova Vilno komenciĝis instruado de Esperanto kiel libere elektebla studobjekto por ĉ. 40 studentoj. En Latvia Universitato eblas partopreni libere elekteblan kurson “Enkonduko en praktikan interlingvistikon, Esperanto”. En la Rusa Klerigakademio en Moskvo en aprilo okazis internacia konferenco “Propedeŭtika rolo de Esperanto en la lernado de fremdaj lingvoj”. Diversspecaj kursoj kaj seminarioj dum la jaro okazis en IKC-Herzberg. Fine de la jaro aperis la laŭvica eldono de la listo de Germain Pirlot: “E-kursoj en universitatoj kaj altlernejoj”, enhavanta ankaŭ la ekstereŭropajn kursojn, konsultebla i.a. pere de la UEA-paĝo: http://uea.org/agadoj/instruado/universitatoj.html.

Utiligado

Kelkaj eŭropaj Landaj Asocioj, kluboj kaj grupoj solenis siajn rondciferajn jubileojn organizante porokazajn aranĝojn ofte kun la partopreno de oficialaj eksteraj reprezentantoj. I.a. la 100-jariĝojn solenis Esperanto-Asocio de Finnlando kaj la unua E-organizo en Kroatio en Rijeka; 100-jariĝon solenis ankaŭ la E-movado en Rumanio. La 50-jariĝon notis Studenta E-Klubo en Zagrebo, Kroatio.

Unu el la plej amasaj aranĝoj estis la 43-aj Baltiaj E-Tagoj en la litova Šiauliai kun 322 partoprenantoj el 32 landoj. Multnombre kunvenis la 18-a Ekumena Kongreso en la pola Pelplin. Partoprenis ĝin 225 esperantistaj kristanoj el 20 landoj. Multnombran partoprenantaron havis la 31-a Internacia Junulara Festivalo en Italio kaj la Printempa Semajno Internacia en Germanio. Atenton meritas la jam tradiciaj jarfinaj aranĝoj en Germanio, kiel Internacia Seminario, Internacia Festivalo, Novjara Renkontiĝo.

Oceanio

La laboro de la Oceania Komisiono ne facilis pro la relativa vasteco de la tuta regiono, sed ĝi daŭre faris sian eblon sub la gvido de Bradley McDonald. Ĝiaj ĉefceloj estis stimuli kaj helpi al individuoj kaj grupoj en Oceanio organiziĝi, daŭrigi helpon por Hazairin Junep en Jogjakarta finance, morale kaj praktike.

Informado

Ĝi celis ĉefe E-parolantojn per la komuna organo de la Aŭstralia E-Asocio kaj Novzelanda E-Asocio Esperanto sub la Suda Kruco aperinta 6-foje en la jaro. La interreta forumo de Oceanio en Yahoo ne estis tamen multe utiligata.

Dum la tuta jaro la informan laboron plenumis ankaŭ la E-Redakcio de la melburna 3 ZZZ-Radio.

Instruado

Meze de januaro 2007 Aŭstralia E-Asocio okazigis en Hobarto sian “Somerkursaron” en la bonege ekipita kaj alloga Universitato de Tasmanio. La aranĝon, kiu daŭris du semajnojn, partoprenis 78 personoj, ĉefe plenkreskuloj. Inter ili troviĝis tamen ankaŭ reprezentantoj de la pli juna generacio inkluzive de 11 11-14-jaruloj, junaĝaj adeptoj de Esperanto, kiuj en Montessori-lernejo havis regulan lecionon pri Esperanto.

Utiligado

Aŭstralia E-Asocio dum la januara “Somerkursaro” havis sian jarkunvenon, dum kiu estis diskutata la demando pri restrukturado de la asocio. La Ĝenerala Kunsido de AEA okazis en oktobro en Brisbano. Dum ĝi 24 membroj akceptis novan regularon de la Asocio, estis elektita nova estraro kaj akceptita la nova statuto. Estis ankaŭ decidite, ke AEA daŭre finance subtenos Indonezion, aparte Hazairin Junep por eldoni lian vortaron.

La Novzelanda Kongreso, partoprenata de 17 personoj el 4 landoj, okazis en februaro 2007 en Christchurch.

Relative vigla movado ekzistas nun en Nov-Kaledonio, tamen ankoraŭ ne organiziĝis tie oficiala strukturo. En la ceteraj regionoj de Melanezio, Polinezio kaj Mikronezio kontaktoj estas sporadaj aŭ tute ne ekzistas.

1.8 Informado kaj utiligado: Esploro kaj Dokumentado

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, restis aktiva kaj engaĝita en la jaro 2007 — parte sub sia iama estraro, parte sub gvido de nova estraro, kiu elektiĝis en septembro 2007 kun la jena konsisto: Detlev Blanke, Mark Fettes, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Kimura Goro, Wim Jansen, Giridhar Rao kaj Humphrey Tonkin (direktoro). Ankaŭ kunlaboras José Antonio Vergara, kiel estrarano de UEA pri esploro kaj dokumentado. La Centro aperigis regule la sciencan revuon Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, LPLP), eldonatan en kunlaboro kun la granda nederlanda eldonejo Benjamins (www.benjamins.com). Ĝi daŭrigis sian libroserion Studies in World Language Problems (Studoj pri Mondaj Lingvaj Problemoj) per pretigo de la dua volumo en tiu serio; ĝi regule publikigis sian Informilo por Interlingvistoj (IpI), kaj organizis du konferencojn.

La redaktoroj de LPLP estas d-ro Tonkin, universitata profesoro pri humanistiko en la Universitato de Hartford (Usono) kaj d-ro Probal Dasgupta, profesoro pri lingvistiko en la Barata Statistika Instituto. La artikoloj aperis en diversaj lingvoj, plej ofte la angla, kun resumoj de ĉiuj artikoloj en Esperanto. La revuo estas abonata de multaj esplorbibliotekoj, kaj ĝia redaktokomitato konsistas el eminentaj lingvistoj. La jarkolekto de 2007 estis la 31-a. Tra la jaroj aperis preskaŭ 100 numeroj. La sekcio pri interlingvistiko, redaktata de d-ro Mark Fettes, regule aperas, kaj lastatempe enhavis kelkajn kontribuojn al la historio de Esperanto en orienta Azio. Bedaŭrinde forpasis en 2007 la laŭvice dua redaktoro de LPLP, kiu tiel rolis en la 1970aj kaj fruaj 1980-aj jaroj, Richard E. Wood.

Aldone al la unutaga Esperantologia Konferenco, tradicie organizata de CED dum la Universalaj Kongresoj — en 2007 en Jokohamo — la Centro okazigis sian kvinan Nitobe-Simpozion. Tiuj simpozioj, sporade organizataj jam de dek jaroj, portas la nomon de Nitobe Inazo, la granda japana diplomato, kies favora raporto pri Esperanto antaŭ la Ligo de Nacioj estas ankoraŭ hodiaŭ memorata. Des pli feliĉige estis, ke en 2007 la Nitobe-Simpozio okazis en Tokio, ĉe la Eŭropa Instituto de Sophia-Universitato — kaj estis la plej multnombre ĉeestata en la serio. Ĝi traktis en tri lingvoj (Esperanto, japana, angla) la temon “Al Justa Lingvopolitiko en Azio”. Ĉeestis multaj konataj lingvistoj, kiel ekzemple E. Annamalai (Barato), Richard B. Baldauf (Aŭstralio), Zegiima Choidon (Mongolio), Joseph Errington (Usono), Robert Phillipson (Danlando), Shoji Hiroshi (Japanio), Tove Skutnabb-Kangas (Danlando) kaj Tanaka Kacuhiko (Japanio). “Estiĝis komuna defio” — deklaris la Konkluda Dokumento de la simpozio — “kiamaniere trovi ekvilibron inter la daŭra rolo por normaj eŭropaj lingvoj en la modernigo de Azio, kaj la minacanta marĝeniĝo de aziaj lingvoj, egaj kaj etaj” kaj la dokumento aldonis, ke “aziaj lingvokomunumoj povas profiti el spertoj de la Esperanto-movado en la konstruado de lingvo por internacia kaj interkomunuma komunikado, kiu stimulas kunlaboron kaj harmonion pli ol konkurencon kaj konflikton”. Ĵus aperis presita raporto de la simpozio.

La menciita Esperantologia Konferenco traktis, sub la gvido de d-ro Ulrich Lins, la temon “Aziaj Kontribuoj al Esperantologio”. Inter la referantoj estis Gotoo Hisashi, Ma Young-tae, Sibayama Zyun’iti kaj Alicja Sakaguchi.

La informilo IpI aperis sub la redakto de Detlev Blanke. Ĝi celas teni interlingvistojn informitaj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj ktp. IpI estas senpage abonebla de ĉiu interesiĝanto per peto al la CO de UEA. D-ro Tonkin, kunlabore kun d-ro Blanke, ankaŭ respondecis pri la kompilado de sekcio de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono). En sia ĉapitro pri “Helplingvoj; Internaciaj Lingvoj” la bibliografio listigis tricenton da eroj pri Esperantologio kaj interlingvistiko aperintaj en la jaro 2006. D-ro Tonkin estas ano de la gvida komitato de la bibliografio.

Per la subteno de la usona-kanada fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu proksime kunlaboras kun CED, la retejo www.edukado.net antaŭenigas unu el la celoj de UEA, la lernadon kaj instruadon de Esperanto. La retejo www.lernu.net, ankaŭ per subvencio de ESF, donas helpon al lernantoj de la lingvo per unu el la plej popularaj retaj kursoj.

Per subvencio de ESF de proks. € 7000 en la jaro 2007, CED administris novan fonduson, kies celo estas subteni malgrandajn esplorprojektojn pri Esperanto, interlingvistiko, kaj rilata lingvo politiko. Ĉiu fakulo pri tiuj temoj estas libera peti subvenciojn por subteni specifan esplorprojekton, inkluzive de vojaĝoj al esplorbibliotekoj, partopreno en fakaj konferencoj, publikigo de materialoj, k.s. La fonduso estas gvidata de d-ro Blanke, kune kun d-ro Christer Kiselman (Svedio) kaj s-ro Osmo Buller (Nederlando). Proponojn akceptas d-ro Blanke.

Subteno de ESF ebligis la kompletigon aŭ daŭrigon, ekster la kadro de CED, de esplorprojektoj de unuopaj esploristoj en diversaj lokoj de la mondo.

Inter la planoj de CED por la jaro 2008 estas organizi ĉe la Universitato de Amsterdamo konferencon de universitatoj, kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj.

2. La organiza bazo

2.1 La decida organo: Komitato

Aktuale la Komitato konsistas el 56 komitatanoj A, 5 Komitatanoj B, 11 Komitatanoj C kaj 8 observantoj de malpli grandaj organizoj.

Dum la UK en Jokohamo la Komitato lige kun la elekta jaro kunsidis trifoje en la konsisto de 52 Komitatanoj A, 5 Komitatanoj B kaj sekve elektitaj en Jokohamo 10 Komitatanoj C, ne nur elektante la konsiston de la nova estraro kaj ĝiaj instancoj, sed ankaŭ akceptante la estraran raporton kaj la buĝeton. Notindaj estas la krome okazintaj viglaj kunsidoj de la subkomitatoj, kiuj fruktis per riĉa fasko da rekomendoj por la postkongresa laboro de la estraro.

En la eksterkongresa periodo la kontaktoj kun la organoj de la Asocio kaj kun la Centra Oficejo okazis per reta komitata diskutlisto. Bedaŭrinde necesas konstati la senvigliĝon de la subkomitataj listoj, en kiuj opiniinterŝango okazis nur sporade.

2.2 La estonteco: Rilatoj kun TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la junulara sekcio de UEA kaj ĝiaj junaj membroj estas membroj de TEJO. La Centra Oficejo de UEA estas samtempe la oficejo de TEJO. Tie kiel TEJO-volontulo en 2007 deĵoris Katarzyna Marciniak, kiu jarfine fariĝis plentempa oficisto, dum Julia Noe ekoficis kiel TEJO-volontulo meze de la samjara novembro.

La 63-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Hanojo, Vjetnamio. Partoprenis ĝin 200 esperantistoj el 33 landoj, inkluzive de la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. 2007 por TEJO same kiel por UEA estis elektojaro, sed pro manko de la komitatkvorumo dum la IJK elektoj ne okazis. Ili estis prokrastitaj ĝis la Internacia Seminario en Germanio, dum kiu la nova estraro estis elektita. En 2007 aperis po 6 numeroj de Kontakto kaj la informilo TEJO Tutmonde. TEJO ricevis apartan subtenon de 60 patronoj.

2.3 La Bazo kaj Gvidado: Financoj, Administrado

En 2007 UEA havis 6 011 individuajn membrojn, inkluzive de 394 junaj. Krome pere de Landaj Asocioj aliĝis al ĝi 11 477 membroj. La sumaj enspezoj en la alteco de ĉ. 460 000 eŭroj venantaj el la kotizoj, libroservo, el la kapitalo kaj UK ebligas al UEA prizorgi por la membraro la bazajn servojn.

127 membroj pagis en 2007 aldonan kotizon por Societo Zamenhof, tiel aparte finance subtenante la komunan laboron, same kiel donacintoj kotizantaj por diversaj apartaj celoj. Ni danke notis la jenajn sumojn: Kapitalo Afriko 300 €, Fondaĵo Ameriko 1966 €, Fondaĵo Azio 2233 €, Fondaĵo Canuto 6154 €, Fondaĵo Eŭropo 160 €, Fondaĵo Junularo 80 €, Triamonda Kongresa Fondaĵo 2501 €, Volontula Fondaĵo 1146 €, Konto Afriko 3010 €, Konto Arabio 365 €, Konto Espero 978 €, Konto Novjorka Oficejo 370 €, Konto Hans 4000 €, Domrenovigo 17 943 €, Ĝenerala Kaso 4783 €, Reklamado en EU 45 027 €.

Por la Ĝenerala Kapitalo estis notitaj legacoj de E. W. McCanlis (4455 €), de S.A.K. van der Zee (453 €) kaj de R. Wintle (7351 €). La valoro de ĉiuj donacoj egalas sume al 103 500 €.

Administrado: Servoj

La jarlibro 2007 kun 1733 delegitoj en 102 landoj aperis paperforme, same kiel 11 numeroj de la revuo Esperanto. La Jarlibro estas konsultebla por la membroj rete, oni povas ankaŭ aboni la retan version de la asocia organo. Elektronikvoje eblis krome mendi librojn, pagi kotizon, dum aŭtomata reta konfirmo estis sendita al la kongresanoj, kiuj aliĝis aŭ mendis kongresservojn. Al la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo aliĝis 1901 esperantistoj el 57 landoj. Por multaj japanaj esperantistoj ĝi estis la unua spertita UK, dum por multaj nejapanaj kongresanoj temis pri la unua vizito en Japanio. Tiel la kongreso fariĝis unika sperto por plimulto de la partoprenantaro.

En la raporta jaro la Libroservo de UEA vendis 12 788 librojn por la sumo de 121 172 €. La plej furora evidentiĝis Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker, kiu disvendiĝis en la kvanto de 295 ekzempleroj.

La Malfermaj Tagoj en la CO de UEA en junio kaj novembro ambaŭkaze logis po pli ol 100 esperantistojn.

Administrado: oficistoj kaj volontuloj

La stabo de la Centra Oficejo jarkomence konsistis el 8 oficistoj (Osmo Buller, Clay Magalhães, Roy McCoy, Ionel Oneţ, Ralph Schmeits, Marvin Stanley, Stanka Starčević kaj Pasquale Zapelli). En decembro TEJO-volontulino Katarzyna Marciniak fariĝis dungita oficistino. Du oficistoj laboris partatempe, tiel ke la statistika laborforto egalis al 7,3 plentempaj oficistoj. Pri la pureco de la oficejo zorgis Linda Monteiro. Praktike pro la longdaŭra malsano de la ĉefa kontisto Marvin Stanley kaj sekve lia forpaso la laborfortoj en la CO estis malpli grandaj.

Ekster la Centra Oficejo laboris la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček kaj la oficistoj de la Afrika Oficejo Raoul Hounnake kaj Jodjovi Francis Agbenou. Krom oficistoj kiel volontuloj en kaj ekster CO laboris Andrej Grigorjevskij (TTT-ejo), Simo Milojević (libroservo), Rob Moerbeek (provlegado, biblioteko), Joost Witteveen (komputiloj) kaj Atie von Zeist (sekretario), ankaŭ la TEJO-volontulo Julia Noe post Katarzyna Marciniak.

Necesas konkludi, ke la bazaj laboroj dependas de tre malmultnombra grupo de oficistoj. Kiu ajn foresto de dungito aŭ volontulo kaŭzis rapidan akumuliĝon de farendaĵoj, tiel ke ankoraŭ en 2008 necesis ĝisdatigi la kontadon.

Administrado: la oficejo

Sojle de la 100-jariĝo de UEA, ĝia oficeja domo en Roterdamo ricevis novan aspekton. Ĝisfunde estis renovigitaj ĉambroj de la unua kaj dua etaĝoj, al la metamorfozo subiĝis plankoj, muroj, meblaro. Tamen tio devigis al longdaŭra improvizado oficistojn klopodantajn labori akompanate de laboristoj aŭ mem muntantajn meblojn por ŝpari la rimedojn. La renovigaj laboroj ne plene finiĝis. Por 2008 estis planita la renovigo de la domfasado kaj la subtegmentejo.

3. Konkludoj

En la jarraporto por 2004 la tiama prezidanto Corsetti povis skribi: “Tamen la reto permesas al multaj junaj homoj trovi Esperanton sen apartaj klopodoj de la Esperanto-organizaĵoj, ĉar la reta Esperanto-mondo nun kolektas tiujn entuziasmajn volontulojn, kiuj pro sia propra plezuro starigas paĝojn kaj paĝojn en Esperanto”. Troviĝis en tiu komenca partikulo “tamen” la bildo de plejparte junaj, iom tro distriĝemaj kaj babilemaj kunstarantoj, al kies retejoj la plejparte maljunaj organizuloj scipovu iel venigi la dinamismon de la movado. Dume, la intergeneracia dialogo progresis. La kuneco kaj amuziĝemo de la (plejparte junaj) retuloj jam en si mem estas siaspeca movado. En nia tempo, temas ĉefe pri sinergiigo de tiu speco kun la tradiciaj strukturoj. Iujn tipojn de sinergiigo plej bone faras la landaj kaj fakaj asocioj, kaj aliajn tipojn prefere pli centre organizas UEA mem. Ĉi tiu kaj ĉi tiaj labordividoj estas klariĝantaj eĉ dum ĉi tiu raporto survojas al vi. Ni estas meze de tre fekunda sezono de metoda pliboniĝo en niaj rondoj, kaj mi esperas, ke la ĉi-ĵusa raporto (retedinte vin aŭ ne, “tamen”) helpis vin kutimiĝi al la rapideco de la ĉi-epokaj procezoj.

Oratora Konkurso en Roterdamo

En la 93-a UK en Roterdamo denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo s-ino Claude Nourmont, m...@pt.lu. La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

  • Ĉu oni devas kontraŭbatali la malaperon de lingvoj?
  • Kiujn novajn defiojn por la centjare juna UEA?
  • Ĉu povas harmonie kunvivi malsamaj kulturoj?

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo ĉe: http://uea.org/dokumentoj/regularooratorakonkurso.html.