Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 7-8

Malferme

Lando kaj gazetaro en komuna renoviĝo

La Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj, kiu okazis en Vilno, Litovio, de la 26-a ĝis la 30-a de majo, estis signifa el pluraj vidpunktoj. Tiu granda renkontiĝo (la kongresa libro listigis 183 partoprenantojn el 37 landoj) estis financata ĉefe de la litova registaro, kiu evidente vidis la partoprenantaron kiel kernan grupon potenciale gravan por la eksteraj rilatoj de Litovio. Kiel malgranda ŝtato, kiu kontraŭbatalas la demonojn de sia pasinteco kaj deziras elpaŝi en la novan Eŭropon, Litovio deziras kapti la atenton de la granda mondo. En sia parolado en la unua tago de la kongreso, la redaktoro de la esperantlingva Litova Stelo, Vytautas Šilas, citis tutan serion da humuraj eraroj pri Litovio (ĝi estas balkana — anstataŭ balta ŝtato, ĝi estas danĝera ĉar ĝi dividas landlimon kun Rusio, kiu siavice dividas landlimon kun Afganio, ktp.). Ni bele ridis — sed mi devas diri, ke, reveninte hejmen kaj raportante al la homoj, ke mi ĵus estis en Litovio, mi rimarkis geografie iom konfuzitan mienon sur la vizaĝoj de pluraj miaj konatoj.... Kunvenigi redaktorojn de Esperanto-gazetoj kaj Esperanto-parolantajn ĵurnalistojn do havis strategian sencon: ili estas potencialaj amikoj de la renoviĝanta lando.

La voĉo de Litovio estas malgranda voĉo en la internacia medio. Ĝia lingvo estas apenaŭ parolata ekster la litova landlimo; ĝia komplika historio estas malmulte konata; ĝia kulturo malforte registriĝas internacie. Unu el la fortecoj de Esperanto estas ĝia kapablo doni internacian voĉon al tiuj, kiuj malmulte aŭdeblas, interalie al popoloj kiel la litova. Sekve, la litova investo en tiu ĉi kongreso havas sencon.

Se temas pri la lingva dimensio ĝenerale, la mondo apenaŭ komprenas ĝian komplikecon nek ĝiajn implicojn. La kazo Litovio estas bona ekzemplo de la neceso eduki la publikon pri la situacio de malgrandaj popoloj en multlingva mondo. Espereble niaj ĵurnalistoj kaptos tiun okazon. Cetere, se la esperantistaj ĵurnalistoj povus fari el si specialistojn ne nur pri Esperanto sed pri lingvoj kaj lingvopolitiko ĝenerale, ili povus doni pli objektivan bildon ne nur pri la situacio de malgrandaj landoj kiel Litovio sed ankaŭ pri la pretendoj de Esperanto kiel internacia ligilo de homoj, kiuj parolas malsamajn lingvojn.

La kongreso estis mejloŝtona ankaŭ ĉar ĝi reprezentis novan specon de kunlaboro inter landa asocio, nome la Litova Esperanto-Asocio, kaj internacia Esperanto-organizaĵo, Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Krom se temas pri organizado de Universalaj Kongresoj, landaj Esperanto-asocioj relative malofte elpaŝas por engaĝiĝi en la organizado de la internacia Esperanto-movado, kiu tamen estas la pravigo de ilia ekzisto. Organizante kongreson por restarigi iaman fakan Esperanto-asocion, kiu enfalis periodon de dormado aŭ eĉ malfondo, LEA, sub gvido de sia strategie gimnastika prezidanto Povilas Jegorovas, ligis rimedojn el ekster la Esperanto-movado al bezono ene de la Esperanto-movado — nome revivigo de faka asocio.

Ne temas pri kiu ajn faka asocio, sed pri asocio, kiu povus ludi fundamente gravan rolon. En diaspora komunumo kiel la nia, kies membroj loĝas en ĉiuj anguloj de la terglobo, la skriba kaj parola gazetaro (se ni rajtas tiel nomi ĝin) ludas fundamentan rolon. Je plej fundamenta nivelo ĝi estas inter la plej gravaj instruiloj kaj unuigiloj de la lingvo Esperanto. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa kanalo de informoj, la ĉefa vojo por kunigi la esperantistojn en komunan laboron. En la nuna tempo de revoluciaj teknologiaj ŝanĝiĝoj, la estonteco de la Esperanto-gazetaro estas malklara: nepras, ke ĝi bone interpretu kaj selekteme utiligu la novajn komunikajn rimedojn — kaj sekve gravas, ke la redaktoroj de niaj gazetoj interkonsiliĝu por plani kunlaboron kaj interŝanĝi spertojn.

En Vilno la reprezentiĝo de Esperanto-redaktoroj estis impona. Interalie partoprenis la ĉefredaktoroj ne nur de revuo Esperanto sed ankaŭ de Heroldo de Esperanto, La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro, Pola Radio. Pluraj redaktoroj de landaj Esperanto-revuoj ĉeestis, inter ili tiu de la elstara Le Monde de l’Espéranto. La reton reprezentis ano de la redakta stabo de la reta El Popola Ĉinio, la redaktoro de la nova reta revuo Freŝo, kaj la firme establita reta revuo Libera Folio. Simple arigi tiom da influaj personoj en la sama loko kaj lasi ilin babili estis jam granda atingo. Kiel “reĝisoro” de la kongresa temo, do gvidanto de la diskutoj, mi estis kontenta pri la farita progreso kaj pri akcepto de la kongresaj konkludoj. Nun restas du demandoj: Ĉu la neformala kontakto inter la diversaj redaktoroj daŭros, kaj Ĉu la nove starigita TEĴA sub prezido de Audrys Antanaitis kapablas starigi kaj plenumi ambician planon de agado dum la venontaj jaroj? Ni esperu, ke jes, ĉar signifa parto de nia vivo kiel esperantistoj dependas de tio.

Humphrey Tonkin

Niaj ĵurnalistoj kongresis en Vilno

Litova Ĵurnalista Asocio kaj Litova Esperanto-Asocio, kun subteno de litoviaj aŭtoritatoj, okazigis en la tagoj 26-30 majo 2008 en la litova ĉefurbo Vilno la unuan internacian kongreson de esperantistoj-ĵurnalistoj.

Al la kongreso, kies ĉeftemo estis “Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto”, aliĝis 183 personoj el 37 landoj. La kongreso okazis en la malnova historia urbodomo de Vilno kaj en la Konstitucia salono de la litovia parlamento, kie estis subskribita la nova konstitucio de Litovio. La prezidanto de la litovia parlamento, Česlovas Juršėnas, persone bonvenigis la kongresanojn en la Konstitucia salono, kaj vespere regalis ilin en parlamenta restoracio, kie li transdonis oficialan gratulleteron al la novelektita prezidanto de TEĴA, la populara litova radia ĵurnalisto Audrys Antanaitis.

Dum la kvin fekundaj printempaj kongresaj tagoj, kiujn kune pasigis niaj ĵurnalistoj, okazis tuttaga ekskurso tra Vilno kaj Trakai, solenaj malfermo kaj fermo, akceptoj ĉe la urbestro, ĉefministro kaj parlament-prezidanto, laborkunsidoj pri la kongresa temo, kunsidoj de TEĴA kaj kvindeko da valoraj raportoj kaj prelegoj: Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto (H. Tonkin); Amaskomunikado en Litovio (A. Antanaitis); Zamenhof kaj la gazetaro (A. Korĵenkov); 100 jaroj de la revuo Esperanto (S. Marček); Kontribuo de Litova Stelo al formado de bildo pri la lando (P. Čeliauskas); Edmond Privat (1889-1962) — la patro de la moderna Esperanto-ĵurnalismo (T. Chmielik); Informado en lingvistikaj medioj (D. Blanke); De nediskriminacio lingva al aŭtenta lingva hom-rajto (R. Clerici); Tradicia percepto de la planlingva demando far la svisa gazetaro (A. Künzli); Japana ĵurnalisto pri ĉeĥa kulturo per Esperanto (J. Celetka); Eblecoj kaj formoj de kunlaboro de malgrandaj E-gazetoj (D. Janičić); E-ĵurnalismo kaj gazeteldonado en novaj teknologiaj kondiĉoj (J. Pleadin); Ryszard Kapuściński (1932-2007) — la majstra ĵurnalisto pri la mondo pereanta (T. Chmielik); Kiel Esperanto ĵurnalistigis min? (A. R. Mamduhi); Kiel funkcias la cenzuro en la Esperanto-gazetaro (G. Silfer); Kiel adapti fizike presitan revuon al ret-konekta mondo fizike presitan revuon al ret-konekta mondo (S. MacGill); Uzado de modernaj teknikoj en informado (J. Gaus kaj P. Baláž); Perkomputila teksto-prilaboro por ĵurnalistoj kaj redaktoroj. Komputilo ne estas antikva skribmaŝino (K. Leja); Dek kvin jaroj forpasis de kiam silentas E-programoj de Kroata Radio (V. Jurković); Novaj interretaj teknologioj kaj E-movado (J. Li); La situacio de Esperanto-gazetoj en Germanio (A. Schubert); Komputeko (Y. Nevelsteen); Specifeco de la interretaj elsendoj en la Internacia lingvo — novaj defioj por la radiofonio kaj novaj eblecoj por la movado? (G. Kosiarska kaj M. Jaskot); Aŭtoraj rajtoj en EU (P. Chrdle); Interligo de naciaj literaturoj kaj Esperanto kiel literatura medio (Z. Martinov); Porlaborista E-gazetaro (D. Rooke); Esperanto kaj kulturoj en Afriko (F.A. Badu); Kultura politiko de kulturaj periodaĵoj /laŭ la sperto de la revuo Literatura foiro/ (L. Trifonĉovski); Senpagaj novaĵgazetoj por labor-pendolantoj — revolucio en Eŭropo kaj en la svisa amaskomunikilaro (A. Künzli); Malfacilaĵoj kaj ebloj por enmerkatigi por-junularan kaj por-komencantan revuon kaj teni ĝin aktuala kaj alloga por nuntempaj junuloj (S. MacGill); Nova retprojekto Esperanto-Aktuale (J. Gaus kaj P. Baláž); Kunlaboro kun la amaskomunikiloj — strategio, rimedoj (A. Junusov); Nuntempaj defioj al internacia ĵurnalismo (J. Pietiläinen); Interreto: La defioj de tuj-ĵurnalismo (I. Ertl); Konformismo en la Esperanta gazetaro (K. Kniivilä); Esperanto — mia profesia pontolingvo (R. Dobrzyński); Reflektiĝo de la specifa E-kulturo en publicistiko (A. Melnikov). Esperantlingva radiofonio en interkultura komunikado — sojle de la 50-jariĝo de E-elsendoj de Pola Radio (B. Pietrzak); Kiel koncepti la magazinon? (C. Nourmont). Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (Á. Máthé); Konsideroj pri la Kongresa Gazetara Servo (G. C. Fighiera); Rolo de Esperanto en la nuntempa mondo (F.A. Badu); Esperanto: Malamiko aŭ amiko de plurlingveco (S. Ó Riain); Memreguligo kaj etiko en ĵurnalismo (J. Pietiläinen); Virinaj voĉoj en la Esperanta gazetaro (P. Martinelli); La estonteco de esperantlingvaj gazetoj (A. Schubert); La kontribuo de la DIPLO al la Esperanta ĵurnalismo (V. Lutermano); Ĵurnalismo en kaj ekster Esperantujo: paraleloj kaj kontrastoj (A. Muhlemann); Informado pere de Disvastigo (G. Bronzetti).

Konkludoj kaj rekomendoj

La ĉi-subaj konkludoj kaj rekomendoj rezultis el la dumkongresa diskutado. Ili celas aplikiĝi laŭeble al ĉiuj medioj (periodaĵoj, retaj gazetoj, radio, televido k.s.) kaj ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj unuopaj esperantistoj. Ili neniel povas esti konsiderataj kiel kompletaj aŭ definitivaj, nek kiel unu kohera plano, sed kiel komenca paŝo en pli bona mastrumado de la rilatoj kun la ĝenerala publiko kaj ankaŭ specife kun la Esperanto-publiko.

Principoj

1. La Esperanto-gazetaro kaj Esperanto-radio (inkluzive de retaj gazetoj kaj radiostacioj) estas gravaj iloj por la kultivado de la lingvo Esperanto. Redaktoroj faru ĉion eblan por mem utiligi la lingvon bone, evoluigi la lingvon, kaj stimuli bonan uzadon inter la legantoj kaj aŭskultantoj, ankaŭ instigante ilin legi kaj alimaniere uzi la lingvon.

2. Redaktoroj faru ĉion eblan por informi sian legantaron (aŭ aŭskultantaron) pri Esperanto, ĝia lingva komunumo, kaj la Esperanto-movado, tiel ke ili fariĝu kiel eble plej efikaj rolantoj en la Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo.

3. Por ke Esperanto-gazetoj estu bibliografie registritaj kaj konservataj, redaktoroj ĉiam (1) klare notu en ĉiu numero bazajn bibliografiajn informojn (numero, jarkolekto k.s.), (2) asignu al sia gazeto ISSN, (3) sendu ĉiun numeron senpage almenaŭ al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj la Biblioteko Hodler en Roterdamo, kaj (4) arkive konservu ĉiun malnovan numeron en elektronika formo, prefere en retpaĝaro libere alirebla.

4. Same grave estas certigi, ke malnova materialo ne perdiĝu, sed trovu sian lokon en granda biblioteko aŭ arkivo. Tiu ĉi strebo al konservado aŭ konservigo de historia Esperanto-materialo estas grava devo de ĉiu Esperanto-organizaĵo.

Rimedoj

5. Mankas unu aŭtoritata loko en la reto, kien oni iru por ricevi bazajn datumojn pri Esperanto. Rekomendindas krei tian datumbazon, eventuale en la nun konstruata paĝaro Esperanto-Aktuale.

6. Kvankam troveblas jen kaj jen tiaj informoj, mankas loko en la reto al kiu oni povu facile sin turni por trovi bonajn argumentojn por Esperanto, modelajn gazetarajn komunikojn, kaj similajn faciligilojn por tiuj, kiuj verkas gazetarajn komunikojn aŭ artikolojn por la ekstera publiko, aŭ laboras en radio aŭ televido, aŭ ĉe la reto. Indus krei tian lokon.

Praktikoj kaj agadoj

7. Plej ofte, mankas en nacilingvaj redakciaj staboj personoj, kiuj estas fakuloj pri lingvoj, lingva politiko k.s. Laŭeble, esperantistoj, kiuj estas samtempe profesiaj ĵurnalistoj, klopodu eduki sin tiel, ke nature tiuj redakcioj turnu sin al ili se leviĝas demandoj pri lingva politiko, la lingva dimensio de difinitaj novaĵoj, k.s.

8. Unu speco de ĵurnalisma laboro estas la pretigo de artikoloj kaj gazetaraj komunikoj pri la Esperanto-komunumo por apero en nacilingvaj amaskomunikiloj. La tasko konsistas el elektado de novaĵoj kaj de bazaj informoj, trejnado de intervjupartneroj, kontaktado de nacilingvaj gazetoj, radio, televido, novaĵagentejoj kaj retgazetoj ĝis fine la kontrolado de la rezultoj. Esperantlingvaj ĵurnalistoj laŭeble helpu en tiu amaskomunikila laboro kaj ĝia establo kiel regula kaj altnivela ero de Esperanto-agado.

9. Tiucele, TEĴA konsideru la eblon starigi programon de seminarioj pri kontaktoj kun la gazetaro, organizeblaj en Esperanto-aranĝoj, en la Kleriga Tago en Universalaj Kongresoj k.s. Specife, rilate al Universalaj Kongresoj, UEA, en kunlaboro kun TEĴA, organizu seminarion pri kontaktoj kun la gazetaro, por ĉiu LKK kaj ties helpantoj, jam kelkajn monatojn antaŭ ĉiu UK. TEĴA ankaŭ proponu siajn servojn al la Gazetara Servo de ĉiu UK.

10. Planante Esperanto-aranĝon, la organizantoj nepre konsideru la publikrilatan aspekton de tiu aranĝo jam en la komencaj stadioj de planado — precipe la rilatojn kun la gazetaro k.s. Ili utiligu la helpon de spertaj ĵurnalistoj laŭeble.

11. En lastaj jaroj la teknologio kaj aliaj evoluoj kondukis al profundaj ŝanĝoj en la fluo de informoj al la publiko. Neniu redaktoro povas respondece ignori elektronikajn rimedojn. Baza plana prioritato devas esti klopodo eltrovi la ĝustan ekvilibron inter presa eldonado unuflanke kaj reta informado aliflanke. Gravas ankaŭ, ke redaktoroj konsideru utiligi la diversajn faciligajn rimedojn nun haveblajn, ankaŭ en Esperanto, por redaktado, kontrolado kaj cirkuligado.

12. La Esperanto-gazetaro estas malforta kaj dise lokita kompare kun la gazetaro en multaj aliaj lingvoj. Sekve, aparte gravas maksimuma kunlaboro inter gazetoj k.s. — ekde simpla interŝanĝo de informoj tra kunlaboro en la produktado de materialoj ĝis kompleta kunfandiĝo. Aperigi gazeton simple por aperigi ĝin, aŭ funkciigi radiostacion simple por ĝin funkciigi, ne sufiĉas: ĝi estu maksimume utila kaj vivkapabla.

13. TEĴA serĉu kunlaboron kun aliaj internaciaj ĵurnalistaj organizaĵoj, ne nur kiel subtenanto de Esperanto sed ankaŭ kiel organizaĵo kun specialaj scioj pri lingvaj demandoj ĝenerale — kaj por kapti spertojn utilajn al la Esperanto-gazetaro.

14. TEĴA faru sian eblon certigi, ke bona kaj utiligebla materialo regule fluu al la diverslanda gazetaro, proponante sian helpon al internaciaj kaj landaj Esperanto-organizaĵoj, stimulante inter siaj membroj la verkadon de artikoloj kaj komunikoj, kaj intervenante kiam aperas utiligeblaj okazoj por informi la publikon pri Esperanto kaj rilataj temoj.

Financo

15. Redakcioj kaj aliaj koncernaj organizaĵoj faru ĉion eblan por certigi, ke Esperanto-gazetoj estu facile aboneblaj, ke unuopaj numeroj estu aĉeteblaj ekzemple en Esperanto-aranĝoj, kaj ke la merkatuma flanko de la aperigo kaj daŭrigo de ĉiu gazeto ricevu adekvatan atenton.

16. En diversaj mondopartoj, sed precipe en EU-landoj, povas ekzisti fontoj de subvencioj por unuopaj gazetoj aŭ por diverslanda kunlaboro inter gazetoj. Redakcioj sisteme esploru tiujn eblojn kaj TEĴA instigu ilin tion fari.

Audrys Antanaitis, la nova prezidanto de TEĴA, estas ankaŭ vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio (LĴA). Kune kun Dainius Radzevičius, la prezidanto de LĴA, li pretas labori por starigo de konkreta kunlaboro inter TEĴA kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj. Krom Audrys Antanaitis en la nova estraro de TEĴA estas Mariana Evlogieva (Bulgario), Kalle Kniivilä (Svedio), Aleksander Korĵenkov (Rusio), Dieter Rooke (Svislando) kaj Vytautas Šilas (Litovio).

La estraro antaŭ la julia membrokunveno en Roterdamo, kadre de la 93-a UK, pretigos statutajn amendojn por jura registrado de la asocio, starigos proprajn retejon kaj diskutliston, kaj invitos ĉiujn esperantistajn ĵurnalistojn, amatorajn kaj profesiajn, al membriĝo kaj kunlaboro en la renovigita TEĴA.

Utilaj kontaktoj: Retpaĝaro de TEĴA: www.tejha.org. Sekretario de TEĴA Vytautas Šilas: l...@takas.lt. Aliĝilo al TEĴA: www.tejha.org/?page﹍id=7. Pliaj informoj pri la kongreso: www.esperanto.lt.

(stma)

[FORIGITA!: bildo]

La prezidanto de la litovia parlamento, Česlovas Juršėnas, persone bonvenigis la kongresanojn en la Konstitucia salono.

Interlingvistika Simpozio okaze de la 10-jariĝo de la Interligvistikaj Studoj UAM

La postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj — oferto de la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań — stabiliĝis dum la pasintaj 10 jaroj. Ili altiras studemulojn el proksimaj kaj foraj landoj: la lastan grupon konsistigis komence 26 gestudentoj el 13 landoj de Pollando kaj Germanio ĝis Japanio kaj Irano. La altan nivelon de la kursoj certigas la prelegantoj el diversaj universitataj medioj kaj specialistoj de sia tereno.

La tri-jara studprogramo (kun surlokaj intensaj kursoj kaj retaj konsultiĝoj) disponigas solidan bazon el la tereno de lingvistiko kaj komunikado, el esperantologio, interlingvistiko kaj E-kulturo (komparebla kun filologiaj studoj por fremdaj lingvoj). La multnacia partoprenantaro nature kontribuas al la interkulturaj kaj kontrastaj studoj. La specialiĝo en la tria jaro pri instruado de Esperanto kontribuas al la formado de instruistoj kun vasta horizonto kaj taŭgaj praktikaj konoj. Ankaŭ interesiĝantoj pri aliaj terenoj kiel diskutataj problemoj de E-lingvistiko aŭ interlingvistiko povas pliprofundigi siajn sciojn.

La ĉi-septembra sesio estos eksterordinara pro tri kaŭzoj: 1) jam la tria grupo finos siajn studojn; 2) okazos interlingvistika simpozio por festi la 10-jariĝon de la fako kun riĉa programo dank’ al niaj prelegantoj (inter ili Vera Barandovská, Detlev Blanke, Tomasz Chmielik, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Sabine Fiedler, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Maria Majerczak, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, John Wells) kaj niaj eksaj kaj nunaj gestudentoj. Por la okazo pretiĝas la unua studlibro (pri kulturo kaj komunikado) kaj la germana-Esperanta-pola versio de la ampleksigita Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado en la esperantologia metiejo, al kiu kontribuas kursgvidantoj kaj partoprenantoj.

Ĉiuj interesiĝantoj pri esperantologio kaj interlingvistiko estas bonvenaj por festi kun ni (18-19.09.2008, aliĝo ĉe la suba adreso). Ili povas daŭrigi la restadon en Poznań per la agrabla kultura programo de Arkones dum la semajnfino (19-21.09.2008, www.arkones.org).

La tria evento estas la starto de la nova grupo, al kiu aliĝantoj, kiuj jam bone parolas la lingvon kaj havas universitatan diplomon, estas ankoraŭ atendataj ĝis la 15-a de aŭgusto. La novaj gestudentoj povos partopreni krom siaj kursoj (pri fonetiko kun J. Wells, pri kulturo kun A. Melnikov kaj Z. Galor, pri literaturo kun L. Ligęza kaj T. Chmielik, pri komunikado kun I. Koutny) ankaŭ la suprajn aranĝojn. Por ilia tria jaro specialiĝoj pri tradukado kaj interkultura komunikado estas planataj krom la konstanta oferto de instruado de Esperanto. La stipendioj de ESF ebligos la partoprenon de kelkaj gestudentoj kiel ĝis nun.

La unujara instruista trejnado organizata kune kun ILEI same atendas aliĝantojn. UAM kaj ILEI subskribis kontrakton por kunlaboro en la formado de E-instruistoj La partoprenantoj povos profiti el ĉiuj menciitaj aranĝoj.

Ilona Koutny
gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Pliaj informoj kaj aliĝo: i...@amu.edu.pl, www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html.

Esperanta murpentraĵo solene prezentita

La 5-an de junio Osmo Buller oficiale prezentis al bjalistokanoj murpentraĵon, kiu troviĝas ĉe la strato Zamenhof, en la loko, kie antaŭe staris la naskiĝdomo de Ludoviko.

La trajno “Zamenhof” (legu sur la p. 164, rim. de la red.) kaj tiu ĉi pentraĵo, estas atestoj de granda engaĝiĝo de bjalistokanoj, diris Buller. Li certigis, ke la venontjara Universala Kongreso, organizata en Bjalistoko pro la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof, estos granda evento.

La granda fresko sur muro de socrealisma konstruaĵo estis preparata de bjalistoka artisto Andrzej Muszyński, ekde la 23-a de aprilo, kio daŭris unu monaton. Por preparo de la muro, specialaj farboj kaj pentrado, pagis la urbestraro. Jam fine de majo multaj preterpasantoj povis paroli pri pozitiva ŝanĝo de la aspekto de la strato dank’ al la neordinara dekoraĵo.

Kiel ĝi aspektas? La bildo havas grandecon de tri etaĝoj kaj estas farita per tekniko imitanta verajn objektojn. Ĉe la unua etaĝo, en malfermita fenestro, oni povas vidi Jakobon Ŝapiro — intermilitan gvidanton de la bjalistoka E-movado, ĵurnaliston, “motoron” de ĉiuj poresperantaj agadoj en la urbo kaj ĝia regiono, ekz. nomo de la strato Zamenhof. Li sidas kun sia amiko, Abraham Zbar, kaj ambaŭ viroj sur piedoj la tenas ĉapelojn. Tiu ĉi parto estas projektita surbaze de malnova foto montranta la saman situacion. Super ili, sur balkono, staras Ludoviko Zamenhof mem, apogate de barilo, penseme rigardante ĉirkaŭaĵon de la strato, kiu ricevis lian nomon.

En la plej supra parto estas alia balkono kun personoj tute modernaj: jen ridantaj infanoj, junaj loĝantoj de la urbo, tenantaj balonojn “en kvin koloroj de la olimpia flago; ili simbolas la ideon popularigi Esperanton en la tuta mondo”, kiel klarigas la artisto. Okaze de la laboro, oni demetis la informtabulon pri la naskiĝo de Ludoviko, por ke ĝi ne difektiĝu dum la pentrado. Ĉar ĝi jam estas malnova, aperis do okazo ĝin renovigi kaj poste remeti en la saman lokon.

Przemysław Wierzbowski

La renesanco de Esperanto-bibliotekoj

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis tre interesan periodaĵon Charta, kies interesotemoj estas antikvaĵoj, kolektado ktp. Ĝi aspektis serioza, ampleksa, luksa. Scivoleme mi komencis ĝin foliumi por kompreni kial oni sendis ĝin al mi. Kaj mi trovis kvarpaĝan artikolon, kun pluraj fotoj, pri la Esperanta biblioteko de Massa (itala urbo).

La artikolo estas bone verkita, en stilo malpeza sed donanta ĉiujn eblajn informojn pri Zamenhof, la evoluo de la nova lingvo, ĝia gramatiko, la movado, kaj kompreneble la itala biblioteko mem.

En Massa loĝis gefratoj Dazzini, Mario kaj Catina, tre konataj en Esperantujo, kiuj, inter la pluraj iniciatoj, decidis kolekti la kulturon, la historion de la lingvo kaj de la movado en iu biblioteko. Ĝi tutunue lokiĝis en kastelo Malaspina en Massa (inaŭguris ĝin la tiama IEF-prezidanto Nicola Minnaja en aprilo 1992, en ĉeesto de la pola konsulo) kaj jaron post jaro la kolekto pliampleksiĝis per novaj libroj, periodaĵoj kaj diversaj esperantaĵoj.

Post la forpaso de la gefratoj Dazzini, Itala Esperanto-Federacio surprenis la respondecon pri la biblioteko, kaj klopodis solvi la problemon de ĝia prizorgado.

La 24-an de marto 1994 Valerio Dalla, tiama IEF-prezidanto, subskribis kontrakton per kiu IEF donacis la bibliotekon al la itala ŝtato, kaj ĝi estis transportita al la ŝtata arkivo de Massa, kie ĝi nun troviĝas.

Pro la fakto ke ĝian katalogadon devis prizorgi Esperanto-parolantoj, la regiono Toscana financis projekton de la Esperanto-grupo de Massa por ke la tuta havaĵo estu katalogata. Kaj tio okazis, kaj plu okazas. Sub la energia gvidado de d-ro Alessandro Simonini nun la katalogo haveblas en komputila formo, kaj la biblioteko, entenanta pli ol 5 000 esperantaĵojn, konsulteblas dum la normalaj deĵorhoroj de la ŝtata arkivo.

Plia paŝo estus la establo de kultura centro ĉirkaŭ ĝi, kaj pro tio oni esperas je plia ŝtata aŭ regiona subvencio. Sed ĝi ne estas la ununura Esperanto-biblioteko en Italio. En Milano ĉe la biblioteko de IULM (Libera Universitato pri Lingvoj kaj Komunikoj) ekzistas Esperanto-fako, kiu kreiĝis dank’ al donaco de ĉirkaŭ 2 000 libroj kaj gazetoj de la Interlingvistika Itala Centro, kiu aktivis en urbeto apud Milano en la 90-aj jaroj.

Pro interesa koincido (tamen ne hazarda) deĵoranto de tiu biblioteko estas mem esperantisto, Andrea Montagner, kiu kompreneble sin dediĉis entuziasme al la katalogado de la Esperanto-fako.

Antaŭ kelkaj jaroj aperis en itala reta diskutejo la informo ke heredintoj de prof. Stefano La Colla, unu el la plej famaj pioniroj de la Esperanto-movado en Italio kaj en la mondo, deziras ke la Esperanto-valoraĵoj de la onklo ne perdiĝu sed estu aĉetitaj de homoj kiuj komprenas ilian valoron.

Andrea Montagner sukcesis unuflanke konvinki siajn ĉefojn ke nepras akiri tian kolekton, aliflanke konvinki la heredintojn ke la postulata sumo estas tro alta. Fine ili alvenis al interkonsento kaj IULM akiris la bibliotekon. Temas pri gazetoj, bultenoj, libretoj de la unuaj jardekoj de la pasinta jarcento, pri afiŝoj de la tridekaj jaroj (vidu la bildojn) kaj interesa afero estas ke tiu de La Colla ne estas donaco, sed propraĵo aĉetita de IULM mem kaj konsultebla ĉiutage.

Do, historiistoj venu al Italio kaj trovu interesan materialon! Kontaktoj: Por Massa: d-ro Alessandro Simonini, rete: s...@bicnet.it. Por IULM: Andrea Montagner, rete: a...@iulm.it.

Michela Lipari

Recenzoj

Piron rivelas siajn pensojn pri “di”

Dio, psiĉjo kaj mi. Claude Piron. Vieno: IEM, 2007. 173p. 23cm. ISBN 9783010000369. Prezo: € 15,00

Dio, psiĉjo kaj mi estas, en Esperanto, nova kaj bedaŭrinde la lasta libro de Piron. La verko aperis jam antaŭ kelkaj jaroj en la franca, sed nur ĉi-jare estis eldonita ankaŭ en “la bona lingvo”. La tuta libro estas dialogo inter psikologo kaj viro kiu nokte travivas ion tre eksterordinaran. La viro antaŭe estis paciento de la psikologo pro malagrablaj spertoj kiel kaptito en fremda lando. Tamen nun ne temas pri tio ke “psiĉjo”, kiel la ekspaciento nomas sian psikologon, helpu malbonfartulon, sed pri ia esplorprojekto. Nome la psikologon interesas la bonega resaniĝo de la viro kaj kiel liaj noktaj travivaĵoj povas efiki tiel sanige kaj harmoniige al antaŭe tre vundita animo. Ili regule renkontiĝas kaj diskutas pri tiuj travivaĵoj kiuj preskaŭ ĉiam iel rilatas al “di”. Piron fakte enkondukas novan pronomon, “di”, kiu laŭ li donas pli proksiman kaj intiman rilaton, anstataŭ uzi “Li” aŭ “Dio” aŭ simile. (Tio estas por mi plaĉa propono, kiun espereble multaj akceptos.) Ĝenerale la lingvaĵo, kiel kutime en “pironaĵoj”, estas tre agrabla kaj bela. Kelkaj tajperaroj tamen restas, kaj iom ĝenis min la disskribo de “ekde”. En la libro do plej ofte estas tiel ke la ekskliento parolas pri siaj mirindaj travivaĵoj kaj la psikologo skeptike pridemandas kaj komentas. Oni sentas ke Piron mem laboris kiel psikologo kaj bone scias la ĵargonon. La diskutoj inter la du viroj estas pensigaj kaj donas multe da optimismo. La leganto ricevas vere luman bildon pri di kaj estas agrable vidi kiom intime kaj amikece Piron priskribas “la misteran forton”. Tamen, la diskutoj ne vere donas respondojn al iuj el la tiel nomataj vivdemandoj. La libro tuŝas plurajn interesajn demandojn, sed ne multe profundiĝas en ilin, por tio verŝajne necesus multe pli ampleksa verko. Malgraŭ tio ĝi estas tre interesa, aparte pro tio ke Piron en ĝi supozeble, almenaŭ parte, priskribas siajn proprajn noktajn travivaĵojn kaj sian rilaton al di! Tiun supozon mi bazas je tio ke pluraj aferoj en la libro retroviĝas en la intervjuartikolo Interesaj respondoj*. Do, Dio, psiĉjo kaj mi certe estas tre leginda por ĉiuj kiuj volas pli bone kompreni la internajn pensojn de unu el la plej gravaj esperantistoj niatempe.

* http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/respondoj.htm
Hokan Lundberg

Ritmo, ritmo kaj ritmo

Internacia lingvo. Daniel Haddad. Curitiba: La aŭtoro, 2007. Kun tekstofolio; 42 min. KD. Prezo: € 10,50

Antaŭ pli ol monato mi ricevis freŝproduktitan diskon de ridanta junulo Daniel Haddad. Simpatia, sincere ridetanta vizaĝo rigardas min de sur la foto. Mi gratas la nukon, ĉar jam dum kelkaj semajnoj ne regule, sed fojfoje iel pretervole mi revenas al aŭskultado de tiu muziko. Mi serĉas la kaŭzon — kial do fojfoje venas tento reaŭdi tiun aŭ alian kanton? — Ĉu pro tio, ke la disko havas la nomon Internacia Lingvo, kaj ĉiuj dek du kantoj iel-tiel tuŝas Esperanton? — Ne. Estante fidela adepto de nia lingvo preskaŭ dum jarcentduono, mi tamen suspekteme alfrontas trolaŭdadon kaj dolĉvortan adoradon de Esperanto, supozante (plej ofte prave) ioman malsinceron en ĉiu troigo. Sed mi volas aŭdigi la diskon kaj ekpaŝi enigme, etendante la piedmovojn de kalkanoj al piedpintoj...

— Ĉu min logas la voĉo de l’ kantanto?

— Ankaŭ ne. La voĉo ne estas forta, ties tembron mi neniel kapablas memorfiksi, kaj la voĉoskalo, laŭ mi, estas ne tre vasta. Sed mi volas aŭdigi la diskon, inviti mian amikinon, preni ŝian dekstran manon per mia maldekstra, mian dekstran meti sur ŝian talion dum ŝi metos tenere sian maldekstran sur mian ŝultron, kaj ekmoviĝi kune — valse aŭ sambe — kio venos...

— Ĉu mi ŝatas la melodiojn de la kantoj?

— Eble jes. Foje ŝajnas al mi ke ne. Mi dubas. Ĉar mankas ia brila intonacio, distinganta unu melodion de alia, do ĉe sinsekva aŭdo la disko sonas iom monotone. Sed mi volas aŭdigi la diskon, invitinte dekon da najbaraj infanoj, fari rondon kun ili kaj eksalteti, ektroti komence laŭhorloĝe, poste — inverse...

— Ĉu al mi plaĉas la kantotekstoj? Certe, iuj plaĉas, sed tute ne ĉiuj. Eĉ ne multaj. Vere, la poemoj estas tre kortuŝaj, abundas neordinaraj komparoj, buntas koloroj, lirlas lingvaĵo — iuloke eĉ la rusa! Tamen mi trovas, ke la pensmaniero de la aŭtoro grave diferencas de la mia; pro tio, aŭdante, ekzemple, la frazon — “Am’ tia linda bele belegad’ per ekde pac’ sen baroj!” — mi apenaŭ kapablas kompreni pri kio temas. Sed mi volas aŭdigi la diskon, aŭ mi eĉ preferus inviti la kantiston, ke li sidu ĉe nia somera lignofajro, dum la Esp-a kompanio faru vicon, ĉiu metu la manojn sur la ŝultrojn de antaŭstaranto, kaj la tuta vico gaje ekprancu ĉirkaŭ la fajro, provokante abundajn fajrerojn, kiuj kun ni rododancos en la varma nokto...

Fine. Hodiaŭ mi trovis la klarigon. Estas ritmo, ritmo kaj ritmo! Ritmo optimisma, sen eĉ guto de malgajo. Ritmo paŝa, promena, provoka, rondira, troteta, incita, pranca. Plej ofte nacie kolorigita, sed ie enmeze ankaŭ valsa, rotacia. Ĝuste la ritmoj estas por mi la kerna logaĵo de tiuj kantoj. Kaj mi volas aŭdigi la diskon...

Mikaelo Bronŝtejn

Seslingva resumo de la mondo

A Summary of the World / Un resumen del mundo / Un Résumé du monde / Die Welt in der Zusammenfassung / Resumo de la mondo. Esther Kokmeijer. Rotterdam: Daarzijn, 2007. 371p. 28cm. Bind. ISBN 9789079344017. Prezo: € 39,00

Esther Kokmeijer, juna nederlanda fotografistino, deziris trakompreni la mondon. Fascinite de la gravita centro, la ekzakta sed nevidebla mezo de ĉiuj kontinentoj, ŝi ekhavis la ideon vojaĝi al ĉiuj tiuj centroj, kiuj kune estas por ŝi la resumo de la mondo. Ĉi tiu libro estas ege resuma raporto de tiu dekkvin-monata vojaĝo. La aŭtorino decidis aperigi la libron ne nur en sia gepatra lingvo, la nederlanda, sed ankaŭ en la angla, la franca, la germana, la hispana kaj en Esperanto. En la ĉefa parto de la libro pluraj el tiuj lingvoj estas uzataj, sed ĉiam apudas referencoj al la paĝoj kie oni povas trovi la tradukojn de la teksto. Ne nur la pli longaj tekstoj, sed ankaŭ la fotoklarigoj estas tradukitaj. Cetere videblas ke la franca bezonis plej multe da spaco, kaj Esperanto plej malmulte. Menciindas ke la teksto en ĉi tiu lingvo ŝuldiĝas al la senlaca Rob Moerbeek.

Jam la kolorplena kovrilo, kun mozaiko de malgrandaj fotetoj, kaj apenaŭ rimarkeblaj longitudoj kaj altitudoj, imponas. Ankaŭ trafoliumante la libron, oni ne povas forgesi ke la aŭtorino estas profesia fotografisto. Pluraj tut- kaj eĉ dupaĝaj fotoj, sed ankaŭ dekoj da pli malgrandaj fotoj montras vivan kaj foje tre detalan bildon de la vojaĝo kiun Esther faris. Ekzemple estas fotoj de la enhavo de ŝia dorsosako (kun longa enhavlisto, kiu tamen ne ricevis tradukon), de ĉiuj paĝoj en ŝia pasporto, de la litoj kie ŝi tranoktis, de moneroj ktp.

Post kvar enkondukoj en tri diversaj lingvoj sekvas pluraj indeksoj, inter kiuj la “emocia” estas la plej originala. Poste ĉiu kontinento ricevas sian ĉapitron. Ĉiuj tiuj ĉapitroj havas la saman strukturon: unue mallongaj geografiaj informoj, sekve listo de ĉiuj lokoj vizititaj, kun apude simboloj kiuj montras kiamaniere ŝi kaj la kunvojaĝanto Gijs atingis la diversajn lokojn: ĉu piede, bicikle, ŝipe, aviadile, ĉevale ktp. La fotoj, kiuj konsistigas la plej grandan parton de ĉiu ĉapitro, montras pejzaĝojn, homojn aŭ situaciojn en ne ĉiam kutima maniero. Aldone estas grandaj mapo kaj satelita foto de la loko kie situas la gravita centro. La teksto de ĉiu ĉapitro limiĝas al dupaĝa raporto de la lastaj, ofte malfacilaj kilometroj al tiu nevidebla mezo, kie Esther ĉiam lasas iun efemeran signon. Tiun signon ŝi faras per materialo kiun ŝi trovas surloke, kaj tiel ke ĝi ne ĝenas la ĉirkaŭaĵon.

Kio ja povus ĝeni la leganton estas la kombino de koloroj por la papero kaj por la teksto de la tradukoj kaj de la indeksoj, kiu malfaciligas la legadon. Bedaŭrindaj estas ankaŭ kelkaj (tajp)eraroj, kaj ne nur en la tradukitaj partoj.

Resume oni povas diri ke la libro impresas, kaj pro la originala vojaĝocelo, kaj pro la originala kaj plejparte profesia maniero prezenti la vojaĝon per vortoj kaj bildoj. Kaj Esther Kokmeijer promesas daŭrigon: ankoraŭ ne eblis iri al la gravita centro de Antarktiko, sed iam ŝi iros ankaŭ tien...

Heidi Goes

Aldono de la Libroservo: parto el la profito rezultanta el la vendo de la libro donaciĝos al la projekto SOS-infanvilaĝoj (www.soskinderdorpen.nl).

La gezellig-a (Neder)lando

Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj. Rodney Bolt. Trad. Simon Davies. Rotterdam: Eldonejo Bero, 2008. 63p. 18cm. Prezo € 6,00

Post la brila Ksenofobia gvidlibro al la italoj (Milano: IEF, 2006) Eldonejo Bero jen donacas al ni plian amuzan manlibron pri transkulturismo. Postlege de tiaj libretoj oni vidas ke eble ne tiel forte staras “muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj”. Jen tia literaturo por la kongresanoj kiuj spertos nederlandajn kulturon kaj morojn dum almenaŭ unu semajno.

La popoloj kaj iliaj moroj ja diversas kaj malsamas, sed tio ne devas esti kialo por malŝati sed prefere motivo por ridi. Temas pri aparta speco de humuro, kiu tamen kreskas sur delikata grundo. Temas ĉiam pri la ĝusta mezuro kaj bona gusto: kiel komenti la kulturajn diferencojn por ne ofendi? Kio spritas al unu flanko, foje malbone efikas ĉe l’ alia. Alia danĝero estas la stereotipoj. Ili ja ĉiam ekzistas sed ne ĉiam veras. La kongresanoj renkontos malmultajn nederlandanojn promenantajn en lignaj ŝuoj, pluraj tute ne frenezas pri futbalo, kaj mi konas multajn kiuj ne ŝatas fromaĝon. Sed vi ja trovos multajn “kafejojn” (coffee shops) kie oni konsumas leĝerajn drogojn, kaj en pluraj urboj vi vidos publikulinojn en montrofenestroj. Sed ne kredu ke la nederlandanoj kiel tuto pravigas la praktikon. La diskutoj, foje ardaj, pri tiu temo neniam ĉesas. Tipe nederlanda eco estas ke nederlandanoj neniam konsentas plene kun si mem... ĉiam restu spaco por nuancoj.

Libretoj kiel tiu ĉi tamen ne povas eviti ekspluatadon de stereotipoj. Vi trovos ilin do, sed ne kredu ke la aferoj tiel simplas. La nederlandaj socio kaj kulturo tro kompleksas por pravigi ilin. Ekzemple pri la rilato al germanoj. Sincere dirite, mi ne ŝatas ekspluaton de tiu ĉi esence ŝovinisma kaj stulta stereotipo, kiun jen ankaŭ tiu ĉi libro ripetas. Tamen la stereotipo pri malamo al germanoj estas troigita kaj esence malvera. Alia suspektinda karakterizo de la nederlanda socio estas la fama toleremo. Lastatempe grandan sukceson havas kelkaj politikaj partioj kiuj predikas ĝuste la malon, ĉefe rilate la islamajn kuncivitanojn. Sed ja ankoraŭ estas plimulto de nederlandanoj kiuj ĝuste oponas tiun tendencon. Kiel tiam paroli pri stereotipoj?

Koncize dirite, pri ĉiu stereotipo mi povus konsenti ke estas grajno da vero en ĝi, sed ĉiun el ili mi komentus per “jes, ja... sed...” Nu, ankaŭ tio estas tipe nederlanda! Aliaj stereotipoj estas tiuj de komercemo kaj kalvinismo. La nederlanda ekonomio lastatempe spertis kelkajn gravajn batojn, ekz. perdon de la banko ABN AMRO al la belgaj najbaroj.

Oni povus doni plurajn indikojn ke belgoj eble pli lerte komercas ol nederlandanoj mem, kaj pri kalvinismo... la plimulto de iamaj kalvinistoj estas nun ateistoj, dum la vera plimulto de religiaj nederlandanoj estas fakte katolikoj (foje tre dogmaj), kaj nuntempe certe islamanoj. Stereotipoj havas historian valoron sed ankaŭ sian uzdaŭron. Tipaj nederlandanoj hodiaŭ estas ankaŭ surinamano, marokano, ĉino kaj polo... Formiĝas nova bildo de la nederlanda nacio, kaj ĝi bezonos novajn stereotipojn.

Sed tamen: ni ne forgesu la “verajn” nederojn! Ili ja donas la tonon al la tuto! Pri ili temas tiu ĉi libreto kaj ofte ĝi trafe kaptas la amuzajn detalojn. Vi ridos, sed ne forgesu ke iuj detaloj estas pli ol veraj! En tiu senco temas pri serioza libro. El ĝi vi povos lerni pri Nederlando eĉ se vi ridos. Sed kiel scii, kio estas nur amuzaĵo kaj kio la vero? Nu, por malkovri tion estas nur unu maniero: kunvivu kaj spertu mem... Eble vi verkos poste libreton pli trafan kaj amuzan! Sed antaŭ tio vi nepre bezonas tiun ĉi gvidlibron. Estas brile ke vi povas legi ĝin en Esperanto.

Nikola Rašić

Thorsen-apogo je dispono de bibliotekoj

Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon pligrandigi siajn kolektojn, ĉar ankaŭ ĉi-jare UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

Rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare sep bibliotekoj ricevis subvenciojn je la valoro de 75 ĝis 250 eŭroj.

La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2008. Krom paperpoŝte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin rete al d...@co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.

Veturi per la trajno Zamenhof

En Pollando ekzistas kutimo nomumi la plej gravajn trajnojn per originalaj nomoj aŭ tipaj al la regiono, aŭ de konataj homoj. Unu el ili estis la trajno “Narew” (nomo de Pollanda rivero), iranta de Bjalistoko tra la tuta lando ĝis la suda, ĉemontara Bielsko-Biała.

Komence de junio, por omaĝi la kreinton de Esperanto, la trajno ricevis la nomon Zamenhof. Estis frua mateno, la 1-a de junio, kiam al la bjalistoka stacidomo alvenis eksterordinaraj gastoj. Ludoviko Zamenhof kun sia edzino Klara (sur la dekstra foto) decidis traveturi per trajno la tutan Pollandon. En la realo la personoj estis bjalistoka esperantistino Nina kaj urbodoma oficisto Andrzej, vestitaj per taŭgaj kostumoj de la koncerna epoko. Krome ĉeestis pluraj esperantistoj, venintaj malgraŭ tre frua horo, por adiaŭi la paron.

Ni estas fieraj, ke la trajno Zamenhof rememorigos al vojaĝantoj pri Bjalistoko kaj ĝia digna loĝanto, Ludoviko Zamenhof — diris Elżbieta Załuska, la direktoro de la regiona fervoja oficejo. Venis ankaŭ Tadeusz Truskolaski, la urbestro de Bjalistoko (la suba foto, maldekstre), kiu salutinte ĉiujn alvenintajn gastojn solene ŝanĝis la trajnan ŝildon. Je kvarono antaŭ la sesa la urbestro blovis fervojistan fajfilon kaj la trajno foriris.

Dumvoje gesinjoroj Zamenhof estis elkore akceptataj de Esperantaj grupoj. Je la oka tridek oni kantis kaj deklamis al la trajno en Varsovio, du horojn poste ĝi estis salutita de infanoj en Piotrków Trybunalski, antaŭ la 13-a horo ĝi ricevis donacojn en Sosnowiec kaj je la 14-a 40 la trajno fine alvenis al Bielsko-Biała; oni transmetis ĝin al la trako pli proksima de la stacidomo, por povi solene akcepti la gastojn kun loka montarana muziko.

En la urbo oni diskutis pri la trajno, Esperanto kaj la venonta kongreso, kaj okazis vizito al bazlernejo, kie oni planas instrui Esperanton. Post dutaga restado la aktoroj revenis al la naskiĝurbo de Ludoviko.

En la trajno estis disdonataj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko, por sciigi pri la 94-a Universala Kongreso, kiu venontjare okazos en nia urbo.

Przemysław Wierzbowski

Rezolucio de pola Sejmo pri UEA

La pola sejmo (parlamento) omaĝis la 100-an datrevenon de la kreiĝo de UEA.

Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco — substrekis deputitoj en la unuanime proklamita rezolucio.

En la datreveno de la kreiĝo de UEA la Sejmo emfazis la rekonvortojn al la daŭrigantoj de la verko de d-ro Ludoviko Zamenhof, kiu kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblon de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj.

“La sejmo, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo, subtenas la klopodojn de internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la paca Nobel-premio”. (El rezolucio de la pola Sejmo de la 12-a de junio 2008)

Esploroj pri UK en Moskvo

Laŭ invito de Rusia Esperantista Unio la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller vizitis Moskvon de la 17-a ĝis la 21-a de majo por esplori la fizikajn kaj organizajn kondiĉojn por eventuala okazigo de Universala Kongreso de Esperanto tie en la jaro 2010. En februaro Buller vizitis samcele Havanon.

Buller konatiĝis kun eblaj ejoj de UK kaj renkontiĝis kun oficialuloj de la urbo Moskvo. Flanke de la urbaj instancoj akceptis lin vicurbestro A. V. Petrov, kiun akompanis reprezentanto de la internacia fako de la urbestrejo kaj vicestro de la kleriga fako. S-ro Petrov ripetis la inviton de la Moskva urbestro Luĵkov okazigi UK en lia urbo en 2010. En la kunsido partoprenis ankaŭ i.a. Andrej Grigorjevskij (prezidanto de REU), prof. Gennadij Ŝilo (rektoro de la Eŭropa Jurscienca Universitato “Justo”) kaj Svetlana Smetanina el la Moskva E-Klubo “Leo Tolstoj”. La urbestraro invitis Buller ankaŭ al vespermanĝo, kie la urbon reprezentis vicprefekto de la Centra Arondismento G. Borjatinskaja kaj respondeca oficisto de la internacia fako K. Petrov.

Ne mankis tempo por konatiĝi kun vidindaĵoj de Moskvo. Al ili apartenis surpriza “pintrenkontiĝo” de Buller kaj Grigorjevskij kun V. I. Lenin kaj la lasta caro sur la Ruĝa Placo. Kun Lenin eblis rekta interparolo, ĉar en lia rolo deĵoris tiutage esperantisto Anatolij Koklenkov, kiu rakontis pri sia laboro kaj eĉ kantis Internacion en Esperanto. UEA evidente ne bezonus havi zorgojn pri politika neŭtraleco, ĉar la invito de UK al Moskvo ricevis komunan subtenon de Lenin kaj la caro.

Osmo Buller

Francaj esperantistoj en Martigues

Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE/Espéranto-France) kongresis en Martigues (Provenco) de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2008 kun siaj membraj asocioj.

Partoprenis 134 homoj el ses landoj, precipe el Francio, sed ankaŭ el Germanio, Hispanio, Luksemburgio, Pollando kaj Rumanio. Bone kaj sune disvolviĝis la tuta kongreso.

La landa kongreso estis inaŭgurita en la ĉeesto de la urbestro kaj de Seán O’Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu prelegis franclingve pri lingva kaj kultura diverseco en Eŭropa Unio. La komitato de UFE estis parte renovigita kaj elektis novan estraron (vidu la foton, sinsekve): François Bartsch, Aleks Kadar, Armelle Piolat, Xavier Dewidehem (prezidanto), Claude Nourmont kaj Cyrille Hurstel.

Laborkunsidoj temis pri interasocia kunlaboro, regionaj federacioj, komuna franca Esperanto-revuo k.a. Krom UFE jarkunvenis la Provenca Federacio, la Grupo de la Esperantistaj Edukistoj (GEE), Franca Katolika Esperanto-Asocio (FKEA) kaj Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE). Okazis prelegoj, ekskursoj, ekspozicio pri Provenco kaj paco, globluda konkurso kaj aŭkcio. La kongresanojn

regalis la muzikparo “Duoble Unu” per varia koncerto. La altkvalitan teatraĵon de Lee Blessing Sendependeco (drameca komedio) ludis kun granda talento la trupo “La Cikadoj”.

(Laŭ Komunikaĵo de UFE)

Forpasoj

Meri Abolskaja (1929-2008) mortis la 19-an de marto en Sankt-Peterburgo, kie ŝi preskaŭ duonjarcenton instruis Esperanton. Ŝi verkis la lernolibron Metodiĉeskie razrabotki po jazyku Esperanto (1990) kaj la memorlibron pri Nikolaj Rytjkov, Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo (1999).

Frederic Alberich Jofré (1908-2008) forpasis la 3-an de marto en Barcelono, ses monatojn antaŭ sia 100-jariĝo. Li estis la lasta el kvar fratoj, kiuj aktive rolis en la kataluna Esperanto-movado.

Ilija Jordanov Andreev (1929-2008), iama fakdelegito pri tornado de metaloj kaj SOS-aŭtoservo, mortis en Ŝumen (Bulgario).

Lucien Bourgois (1923-2008) mortis la 19-an de aprilo en Noyelles-Godault (Francio). Li estis prezidanto de la Nordfrancia E-Federacio 1976-1999 kaj ĉefredaktoro de ĝia bulteno Norda Gazeto ekde 1960 ĝis sia forpaso. Li aŭtoris Laŭ la fluo de l’ interparolo (1985, 2-a eld. 2005), Proverbaro Franca-Esperanta (kun G. Lagrange; 1991), Esprimaro franca-Esperanta (1997) kaj Kvarlingva proverbaro (2000).

Mordeĥaj Braĥa (1925-2008), fidela kluba aktivulo kaj regula partoprenanto de UK-oj, mortis la 16-an de februaro en Tel-Avivo.

Margot Gerson (1919-2008), dumviva membro de UEA, forpasis la 13-an de marto en Novjorko. Ŝi havis grandan rolon en la starigo kaj funkciigo de la Novjorka Oficejo de UEA, kies financa subtenanto ŝi estis dum multaj jaroj. Ŝi estis aktiva ankaŭ en la iama Esperanto Information Center en Novjorko kiel kunlaboranto de Mark Starr.

Kraŝtju Karucin (1915-2008), iam aktiva ano de la bulgara sekcio de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, movada historiisto kaj arkivisto, forpasis la 10-an de junio en Sofio.

Liam Kirk / Ó Cuirc (1922-2008), kolono de Esperanto-Asocio de Irlando kaj delegito pri la irlandaj lingvo kaj kulturo, mortis la 28-an de majo en Dublino. Li kolektis kaj mem verkis grandan aron da artikoloj pri EAI kaj aŭtoris Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando (1996). Li plenumis plurajn funkciojn en EAI kaj fariĝis ĝia honora prezidanto.

Le Nhiem (1930-2008) forpasis la 18-an de majo en Ho-Chi-Minh-Urbo. Li lernis Esperanton, dum li studis la inĝenieran sciencon en Gdańsk, Pollando. Li estis direktoro de la Sajgona haveno. Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de sia urbo kaj membro de la Centra Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio. Malgraŭ serioza malsano li ankoraŭ grave kontribuis al la aperonta Esperanta-vjetnama vortaro.

IKU-resumoj en la reto

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Roterdamo havos nekutime riĉan oferton. La resumoj estas jam legeblaj en la IKU-retejo http://uea.org/dokumentoj/IKU en la paĝaro de UEA.

Okazos dek altkvalitaj, varitemaj prelegoj (la dekunua preleganto, Orlando Raola, devis nuligi sian partoprenon pro profesiaj kialoj). Kvin el ili estas pri la kongresa temo: Lingvoj: trezoro de la homaro.

Prijuĝis la novelektita IKU-komisiono (d-ro Sabine Fiedler, prof. Michael Maizen, prof. Humphrey Tonkin, Wen Jingen kaj prof. Amri Wandel), aplikante novan, science kunmetitan voĉdonan metodon. La kandidatoj estis prijuĝitaj laŭ tri kriterioj (faka nivelo, tema intereso, lingva nivelo). Partoprenantoj de la AIS-kursoj kiuj tion deziros povos ekzameniĝi kaj ricevi AIS-atestojn.

Amri Wandel

93-a UK: Francio la plej amasa

Ĝis la 15-a de junio, 1709 esperantistoj el 72 landoj aliĝis al la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo (19-26 julio).

Francio, kiu staras ĉepinte de la statistiko ekde la komenco de la aliĝado, ne plu bezonas timi, ke la surlokaj aliĝoj povus minaci ĝian unuan lokon. Unu monaton antaŭ la UK ĝi estis la sola lando kun pli ol 200 aliĝintoj, nome 213. Je granda distanco sekvis Germanio (160) kaj la gastiganta lando Nederlando (149). Pli ol 100 aliĝintojn liveris ankaŭ Japanio (122). Aliaj landoj kun pli ol 30 aliĝintoj estas Rusio (90), Belgio (74), Italio (71), Litovio (66), Pollando (54), Britio (52), Hungario (46), Brazilo (42), Irano (41), Danio (39), Hispanio (36), Finnlando (35), Svedio (33) kaj Svislando (32).

Osmo Buller