Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2008 9

Malferme

Ĉu la historio stimulos?

Bone pasis la 93-a UK. Verŝajne ĝi ne multe diferencis de la pli multaj antaŭaj UK-oj. Sed eble ĝuste tiu konfirmo de kontinueco gravas, ĉar ĝi substrekas, ke la UK restas alloga kiel unu el la plej gravaj servoj de UEA.

Kiel ĉiu UK, ankaŭ la ĵus okazinta havis trajtojn, kiuj distingigas ĝin de aliaj. Temas pri tio, ke ĝi okazis en la jaro de la centa datreveno de la asocia fondiĝo. Tiu elstara evento kompreneble estis ofte menciata, unuavice en la salutvortoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof kaj en la festparolado de Humphrey Tonkin (iom mirige ne en la skriba mesaĝo de la ĝenerala direktoro de Unesko). Nelonge antaŭ la Solena Fermo aperis ankaŭ libro pri la historio de UEA. Estis konvene, ke la trian fojon post 1967 kaj 1988 la UK okazis en Roterdamo (kvankam nun en alia, nova kongresejo) — do en tiu urbo, kie jam de pli ol kvindek jaroj hejmas la Centra Oficejo de UEA.

Du grandaj kunsidoj, kiujn organizis Tonkin, estis dediĉitaj al la jubileo de UEA. La unua konsistis el skiza promeno tra la historio, kiun spicis citaĵoj el reprezentaj dokumentoj ekde la Bulonja Deklaracio (1905). Grupeto da kongresanoj transprenis la taskon alterne legi la tekston; sur ekrano la aŭskultantoj povis samtempe rigardi bildojn, kiuj ilustras la centjaran vojon de UEA.

En la dua kunsido la jubileo estis prenita kiel stimulo por turni la rigardon antaŭen. Centre troviĝis la demando pri la estonteco de UEA. En la pleno unue kelkaj homoj diskutis sur podio, poste oni daŭrigis en ok malgrandaj grupoj. Feliĉe, anstataŭ kroĉiĝi al pli-malpli aŭdacaj prognozoj, la ĉeestantoj koncentriĝis al la demando, kiun sekvon havas la evoluo de la interreto, do la novaj komunik-rimedoj, al la plua vojo de UEA. Oni emfazis, ke la reto ebligas multe pli, ol organizaĵo: homoj lernas Esperanton per la reto kaj same utiligas la reton por tuj havigi al si servojn, pli frue unuavice disponigatajn de UEA. En la kunsido apenaŭ estis malkonsento pri tio, ke UEA devas adaptiĝi al la modernaj komunik-metodoj, ekzemple per investo je modernaj ekipaĵoj en la Centra Oficejo. Antaŭ cent jaroj, Hector Hodler instruis kiel uzi Esperanton. Ne multe zorgante pri disvastigo de Esperanto, li emfazis la servojn por la lernintoj. Nun, kiam al lerninto prezentiĝas la senfinaj eblecoj de la reto, la ĉefa servo de UEA devus esti ĝuste la disvastigo de Esperanto inkluzive la altigon de la lingva nivelo.

Kion tio signifas por la estonteco de la Esperanto-movado, ni legos — krom en la reto — en proksimaj numeroj de nia revuo. Certe UEA devus roli pli videble kiel informanto pri la laboro de la diversaj Esperanto-organizaĵoj kaj kiel kunordiganto-faciliganto de la plua disvastigo de Esperanto. Fakte, pri tiu tasko neniu alia organizaĵo povus rivali kun UEA. Ni deziru, ke estontece ĝi sukcesos mobilizi la membrojn por ankoraŭ pli efika partopreno en nia agado. Tio estus samtempe deca omaĝo al la du homoj, kiujn ni pro datrevenoj aparte memoras en tiu ĉi kaj la venonta jaroj: al Hodler, kiu fondis UEA en 1908, kaj al Zamenhof, kies 150-an naskiĝtagon ni deziras festi en la 94-a UK en Bjalistoko.

Ulrich Lins

Solena Inaŭguro

Komenciĝis la granda festo

En Roterdamo, kie troviĝas la sidejo de nia jubileanta UEA, komenciĝis la 20-an de julio la 93-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝia Solena Inaŭguro okazis ekde la deka horo en la salono Zamenhof de la kongresa centro Beurs-WTC.

La solenan malfermon gvidis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, kiu jene bonvenigis la kongresanojn: “Saluton al ĉiuj. Mi bonvenigas vin al la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo, la hejmurbo de Universala Esperanto-Asocio kiel organizaĵo. Mi tre ĝojas esti ĉi tie kun vi ĉiuj, dudek jarojn post la antaŭa Roterdama Universala Kongreso en 1988.”

Sekvis prezentado de la podianoj, inter kiuj troviĝis eĉ tri UEA-prezidintoj krom la nuna prezidanto, la nunaj estraranoj de la jubileanta asocio, la Ĝenerala Direktoro kaj la TEJO-prezidanto. La inaŭguron ĉeestis la kroata ambasadoro Frane Krnić kun la konsilisto Mirjana Stančić, David Szesztai, portempa hungara aferŝarĝito; Jorge L. Alfonzo, vicestro de la kuba ambasado; kaj Volodymyr Dziub, vicestro de la ukraina ambasado. Ĉeestis ankaŭ membro de la Honora Komitato Peter Bulthuis kaj estraranoj de la Nederlanda Mondfederista Movado, kies plia membro de la Honora Komitato, prezidanto Frans Vermeulen, vizitis la kongreson posttagmeze. (Tria HK-ano, poeto Jules Deelder, ĉeestis en la Nacia Vespero, legante tie sian poemon pri Roterdamo.)

Post prezento de salutmesaĝoj de la Alta Protektanto, S-ino Gerdi A. Verbeet, la prezidanto de la parlamenta dua ĉambro, de Princino Laurentien (la mesaĝo aperos venontnumere) kaj la Urbestro de Roterdamo pere de Loes Demmendaal, vicprezidanto Ranieri Clerici voĉlegis mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de Unesko Koïchiro Matsuura (legu apude). Poste la ĉeestantojn persone salutis “la nepo”, d-ro Louis C. Zaleski-Zamenhof (legu sur la p. 176).

La sekva festparolanto, la prezidanto de LKK Ans Bakker-ten Hagen, i.a. deziris bonan veteron al la kongreso kaj klarigis, ke la pluvgutoj, kiuj falas ekstere, estas larmoj pro ĝojo, ke tiom da homoj el 73 landoj kunvenas, parolante komunan lingvon universalan. Akvo ja estas la baza vivkondiĉo kaj larmoj pro ĝojo konfirmas nian amikecon.

La salono reagis per forta aplaŭdo, kiam Osmo Buller kun nekontestebla fiero anoncis la novan Honoran Membron Simo Milojević, kiu jardekojn laboris en la Centra Oficejo de UEA en diversaj gravaj funkcioj.

La kongresan temon “Lingvoj: trezoro de la homaro” enkondukis ĝia reĝisoro A. Giridhar Rao kaj li invitis la kongresanojn partopreni en la sesioj, post kio okazis festparolado de prof. Humphrey Tonkin (legu sur la p. 174).

Muzikan paŭzon, dum kiu eksonis propra kanto de Elena Puĥova, komponita speciale por la kongreso, sekvis la kutima stafeto da salutoj. La prezidanto de TEJO Gregor Hinker rakontis, ke ne eblas disigi generaciojn: ja dum TEJO estas 70-jara “oldulo”, UEA-an fondis nur 19-jara Hector Hodler. Aida Čižikaitė salutis la kongreson nome de ILEI, John Wells nome de la Akademio de Esperanto, SAT salutis pere de Antonio del’ Barrio, la urbestro de Herzberg nome de la Esperanto-urbo — kaj — sub lerta gvido de Claude Nourmont kaj José Antonio Vergara — la kongreson salutis la unuopaj reprezentantoj de la ĉeestantaj landoj.

Sekvis la komuna kantado de la himno La Espero, post kiu alvenis la lasta punkto de la inaŭguro, la martelfrapo, per kiu la UEA-prezidanto proklamis la kongreson malfermita.

Mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko okaze de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu kongreso okazas en tute taŭga momento: duone tra la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Kiel esenca dimensio de homa ekzistado, lingvoj ĉiam estis en la kerno de la misio de Unesko, kaj ni ludas gvidan rolon en la kunordigado de agadoj tra la jaro. Fakte, lingvoj estas menciitaj en la unua artikolo de nia Konstitucio, kiu diras: la celo de la organizo estas kontribui al paco kaj sekureco, stimulante kunlaboradon inter la nacioj per edukado, scienco kaj kulturo, por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de leĝoj kaj por la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, sendistinge pri raso, sekso, lingvo aŭ religio.

Ĉi tiu vizio daŭre gvidas la laboron de la organizo, kaj je la labora kaj je la normiga niveloj, en ĉiuj niaj kampoj de kompetento: edukado, sciencoj, kulturo kaj komunikado. Ni laboras por antaŭenigi plurlingvan edukadon kaj multlingvismon en ciberspaco, por savi endanĝerigitajn lingvojn, plifortigi indiĝenajn lingvojn kiel portilojn de scienca scio kaj scipovo, kaj por analizi la ligojn inter la praktikado de lingvoj kaj sociaj transformiĝoj. Nian agadon en la kampo de lingvoj antaŭ nelonge plifortigis la kreado de Intersektora Platformo por Lingvoj kaj Multlingvismo.

Plie, Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva organizo: niaj gvidaj organoj laboras per naŭ lingvoj, kaj multaj paĝoj kaj temoj en nia Unesko-retejo estas seslingvaj.

Estante centra por la identeco de individuoj kaj reprezentante strategian faktoron por daŭrigebla evoluo, multlingvismo estas nuntempe, en epoko de tutmondiĝo, pli ol iam ajn ŝlosila temo por la estonteco de la homaro. Tial la slogano, kiun ni kreis por la Internacia Jaro de Lingvoj, esprimas klare sed elokvente, ke lingvoj gravas. Kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la 93-a Universala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco.

Koïchiro Matsuura
Ĝenerala Direktoro de Unesko

[FORIGITA!: bildo]

La kongresejo de ekstere

[FORIGITA!: bildo]

Humphrey Tonkin, festparolanta

[FORIGITA!: bildo]

Giridhar Rao pri la Kongresa Temo

[FORIGITA!: bildo]

Salutas Pierre Houenavo el Benino

[FORIGITA!: bildo]

Gregor Hinker, prezidanto de TEJO

[FORIGITA!: bildo]

Salutas Hamzeh Shafiee el Irano

[FORIGITA!: bildo]

LKK-prezidanto Ans Bakker ten-Hagen

[FORIGITA!: bildo]

Clay Magalhães, KKS

[FORIGITA!: bildo]

Salutas Le Thi Thien Thu, Vjetnamio

[FORIGITA!: bildo]

Landaj salutontoj

[FORIGITA!: bildo]

La inaŭguro en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj kunkantas la himnon

Festparolado

Esperanto inter la lingvoj: UEA en la dua jarcento

En Roterdamo jam la trian fojon okazas Universala Kongreso. Ĝi estas urbo bone konata al la esperantistoj pro la ĉeesto de Universala Esperanto-Asocio tie ĉi jam pli ol 50 jarojn. Kiam la oficejo translokiĝis ĉi tien el antaŭurbo de Londono en 1955, oni emfazis la gravecon de Roterdamo kiel granda renkontejo de la fluoj de la monda komerco: tiutempe ĝi estis la plej granda komerca haveno en la mondo (ĝi estas ankoraŭ en la tria loko). Estas taŭge, oni argumentis, ke la asocio kiu reprezentas lingvon, kiu kunigas la popolojn, havu sian sidejon en tia etoso.

Sed Roterdamo ankaŭ simbolis optimismon, la renesancon de la spirito. En unu horora posttagmezo en la jaro 1940, la tuta centro de la urbo estis detruita en bombatako. Restis nur ruinoj. Sed kiam en 1945 venis paco, la urbo tuj komencis renaskiĝi, tuj komencis la rekonstruon. Baldaŭ el la ruinoj de la dua mondmilito ĝi denove fiere ekstaris. Rapide ĝi gajnis tiun reputacion, kiun ĝi hodiaŭ havas, kiel unu el la centroj de la moderna arkitekturo: ĉi tie oni konstruis la unuan en Eŭropo promenan vendokvartalon, oni eksperimentis pri kunlabora planado kun la loĝantoj de difinitaj kvartaloj. Roterdamo fariĝis modelo studata de arkitektoj, planistoj kaj inĝenieroj tra la tuta mondo. Roterdamo estis avangarda urbo, taŭga por avangarda lingvo.

Kaj la unua domo, kiun UEA okupis en Roterdamo, situis en Eendrachtsweg, strato de la konkordo — plia bela ekzemplo de la taŭgeco de la nova hejmo de UEA.

Kiam kelkajn jarojn poste oni translokis la oficejon al Nieuwe Binnenweg, oni verŝajne ne konsciis, ke la domo, kiun oni okupas, havas historion egale longan kiel nia lingvo Esperanto. Laŭ la katastraj dokumentoj, la domo estis ekkonstruita komence de aŭgusto 1887, kelkajn semajnojn post la publikigo de la Unua Libro de Zamenhof.

Antaŭ la konstruo de la domo estis nur kampoj kie la domo nun staras — kampoj dividitaj de kanaloj. Frua bildo de la domo montras malgrandan straton kun etaj ĝardenoj ambaŭflanke, kaj, en la mezo, ĉevaltiratan omnibuson. Baldaŭ la ĝardenoj plimalgrandiĝis: en posta bildo oni vidas la unuajn tramojn. Certe kiam oni konstruis la domon, ĝi ne havis elektran lumon, nek telefonon. Ni foje forgesas, ke la periodo de la kreo de Esperanto estis periodo de profundaj teknologiaj ŝanĝoj, en kiu la movkapablo kaj la efektiva moviĝo de la homoj multobliĝis pro la fervoja sistemo, pro eltrovo de la benzina motoro kaj pro la ĝeneraliĝo de feraj ŝipoj. La telegrafo kaj telefono revoluciis la deforan komunikadon. Esperanto ekestis kiel inventaĵo de la spirito paralela al la fizikaj inventaĵoj de tiu periodo kaj estis ofte tiel rigardata en la fruaj jaroj. La “forta voko” kiu trairas la mondon en la Zamenhofa poemo, iras analoge al la nova potenco de la elektro, per la konkero de distancoj fare de moderna telekomunikado. Kiam Hodler fondis UEA, li vidis en Esperanto ligilon inter la homoj egale potencan kiel la telegrafo kaj telefono, sed ligilon unuavice spiritan kaj moralan. Ne surprize, ke en frua karikaturo oni bildigis lin kiel telegrafiston, kiu funkciigas Centran Oficejon en la formo de telegrafa centralo.

Bedaŭrinde la evoluprocedo de ideoj de la spirito kaj tiuj de teknologio estas diversaj: la teknologio antaŭeniras en milito same kiel en paco, sed la spirito malfortiĝas sub la premo de perforto. La idealisma revo pri nova lingva komunika sistemo estis grave malhelpata de du mondmilitoj kaj la kresko de naciismo, kiu ankoraŭ hodiaŭ trairas siajn lastajn agoniojn. Sed, malgraŭ ĉiuj obstakloj, Esperanto daŭris, kaj daŭris ankaŭ la internacia kunligiteco de la esperantistoj pere de la Esperanto-movado kaj ĝia pinta organizaĵo Universala Esperanto-Asocio. La optimismo restis, eĉ se la obstakloj daŭre grandis.

Tiutempe Zamenhof, Hodler, Privat kaj aliaj argumentis, ke Esperanto solvas la problemon de lingva diverseco, liverante komunan, egalecan lingvon por ĉiuj homoj, el ĉiuj partoj de la mondo. Per tio, oni povas solvi “la lingvan problemon” — ili tiel asertis. Kvankam Zamenhof rekonis la gravecon de lokaj radikoj kaj agnoskis patriotismon, li emfazis la unuecon de la homoj, pli ol ĝian diversecon.

Hodiaŭ, tamen, la argumentoj ŝanĝiĝis. Ili estas aliaj ol ili estis en la epoko de Zamenhof kaj Hodler. Ni nun komprenas, ke internaciaj sistemoj de lingva komunikado ekestas kiam ili estas bezonataj, do ke lingva nekompreno ne daŭras kiam la kontraŭaj fortoj sufiĉe grandas. Tamen, ili tion faras laŭ la kondiĉoj de tiuj kiuj havas la potencon: la ĉefa problemo en la hodiaŭa mondo ne estas en si mem la manko de komunikado (la fortuloj bone komunikas siajn ideojn al la malfortaj), sed la manko de komunika egaleco. Ne temas pri unu “lingva problemo” kuracebla per simpla eliksiro de doktoro Esperanto, sed pri pluraj subtilaj lingvaj problemoj de diversaj specoj — problemoj de lingva egaleco, de lingvaj rajtoj, de multlingvismo, al kiuj Esperanto povas esti aplikata. Ni konscias, ke hodiaŭ lingvoj estas minacataj de formorto, ke malgrandaj komunumoj malaperas kune kun siaj kulturoj kaj lingvoj. Ni konscias, ke kiam tio okazas, formortas eta parto de la homa heredaĵo, de tio kio igas nin homoj.

Personoj, kiuj malmulton scias pri Esperanto foje nomas nin utopiistoj, foje sugestas, ke Esperanto ne estas lingvo entute (interesa nocio, ĉar ĝi implicas, ke ni eltrovis neekzistantan lingvon per kiu ni tamen reale kaj efike komunikiĝas — ke ni parolas inter ni per nelingvo kiu produktas jeskomunikadon — vere mirakla cirkonstanco). Sed ni, kiuj uzas kaj parolas Esperanton, pli bone komprenas la gravecon de lingva diverseco ol tiuj, kiuj volonte kreus mondon, kiu parolas ekskluzive ilian lingvon, kaj ekskluzive submetiĝus al ilia lingva hegemonio. Se utopiistoj estas tiuj, kiuj firme alfrontas maljustecon, ni estas utopiistoj; se utopiistoj estas tiuj, kiuj volas reformi la mondon laŭ propra recepto, la hegemoniistoj estas la utopiistoj, ne ni. Kiel ni deklaris en la Praga Manifesto antaŭ deko da jaroj, ni deziras mondon de lingva demokratio, en kiu ĉiu povu uzi sian lingvon kaj ĝui sian kulturan heredaĵon, ne mondon de monstra modernismo en kiu ĉio fariĝas monotona, ĉio fariĝas samaspekta, kaj la lingva diverseco malaperas kune kun la saĝo kaj historio de ĝiaj diversaj popoloj.

Malgraŭ la evidentaj diferencoj, se oni komparas la staton de Esperanto hodiaŭ kun la stato de la mondo ĝenerale, oni tamen vidas frapajn similecojn kun la frua periodo de la lingvo. En la fruaj jaroj de Esperanto, la mondo trairis komunikan revolucion, kaj Esperanto kaj la Esperanto-movado sentis sin parto de tiuj ŝanĝoj. Hodiaŭ, ĉefe pro la invento de la komputilo kaj precipe pro la eltrovo de elektronikaj komunikaj retoj, ni trairas novan komunikan revolucion. Kiam ni unuafoje kongresis en Roterdamo en 1967, UEA ankoraŭ laboris sen oficejaj komputiloj. Kiam la duan fojon ni kongresis tie ĉi en 1988, komputilaj retoj apenaŭ ĝeneraliĝis, poŝtelefonoj estis nekonataj, kaj tekstumado kaj similaj ĉiutagaĵoj de hodiaŭ ne ekzistis.

Sed se Esperanto estis produkto de tiu antaŭa komunika revolucio de la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento, ĉu ĝi restos tia? Se UEA estis produkto de sia epoko, ĉu ĝi restos produkto de tiu epoko aŭ adaptiĝos al la ŝanĝitaj cirkonstancoj? Ni bezonas novan UEA por nova epoko. La iamaj organizaĵoj, kiuj vivis per siaj kotizoj kaj per liverado de servoj al la membroj, ĉie formortas, preskaŭ kun la rapideco de mortantaj lingvoj, kvazaŭ dinosaŭroj. Iam, se oni volis esti aktiva esperantisto, oni devis aliĝi al Esperanto-organizaĵo. Ne plu. Aktiva esperantisto povas esti tiu, kiu, irante al la reto, lernas la lingvon rete, legas rete, komunikas rete, kaj fine aperas kiel freŝbakita Esperanto-uzanto kiu neniam eĉ konsciis pri formalaj Esperanto-organizaĵoj. Servoj similaj al tiuj, kiujn ni liveras al la membroj, estas pli kaj pli ofte liverataj al la uzantoj de la reto senpage kaj pli rapide.

Nia ĉefa servo al la membroj — la sola reala servo — estas la progresigo de Esperanto. Persone mi aliĝas al UEA ne por ricevi “servojn”, eĉ ne por legi la revuon aŭ ricevi la jarlibron, sed ĉar mi kredas, ke UEA povas plej bone informi la mondon pri Esperanto, plej bone stimuli agadon ekster la propraj rondoj, plej bone reprezenti la Esperanto-movadon ekstere. Mi investas je UEA kaj esperas pri la bonaj fruktoj de mia investo. Ne miskomprenu min: mi ne kontraŭas nian nunan agadon. Ni daŭrigu nian revuon (kvankam kiel parton de tuta politiko de komunikado, kiu inkluzivu aliajn komunikmetodojn, inkluzive blogojn kaj retan radion); ni daŭrigu niajn kongresojn, ĉar nenio povas plene anstataŭi la personan kontakton — sed ĉefe ni dediĉu nian forton al la disvastigo de la lingvo, ĉar ju pli da homoj ĝin parolas, des pli valora ĝi fariĝas; ju pli da homoj posedas ĝin, des pli utila ĝi fariĝas al ĉiu posedanto. La nova UEA adaptiĝu al la novaj cirkonstancoj, kiel Hector Hodler tion faris antaŭ cento da jaroj.

Ni rajtas esti optimismaj. Ekzistas nenia dubo, ke la interreto plifortigas Esperanton produktante pli da novaj esperantistoj ol okazis dum jardekoj antaŭe. Interreto ebligas efikan komunikadon kun minimuma financa investo, kaj sekve ĝi favoras dismetitajn relative malriĉajn movadojn kiel la nian. En tiu senco ĝi havas tiujn ecojn, kiujn ni celas en Esperanto: tutmondan etendokapablon, sed ankaŭ la kapablon mobilizi sin efike ĉirkaŭ tre specifaj celoj. Tio, kion ni observas en nia movado estas sentebla ankaŭ inter aliaj lingvoj, precipe minoritataj lingvoj sen subteno de grandaj institucioj. Se nuntempe la dudekunua jarcento aspektas kiel la jarcento de lingva morto, eble la nova teknologio igos ĝin la jarcento de lingva reviviĝo (inkluzive de Esperanto). Ni tion esperas. Ni aplaŭdas la iniciaton de UN kaj Unesko, kiuj nomis la nunan jaron la Jaro de Lingvoj, kaj ni esperas, ke pli kaj pli da homoj lernos la lecionon, kiun lernis la esperantistoj, ke konservado de lingva diverseco ne nepre signifas la ekziston de “lingva problemo,” kaj ne nepre produktas mankon de komunikado. Male, se Esperanto fariĝas alternativa lingvo de granda disvastiĝo, ekzistas pli granda eblo, ke la lingva diverseco konserviĝos je regiona kaj loka niveloj, kaj kun ĝi la homa diverseco kaj la kultura riĉeco de la homaro.

La temo de nia nuna kongreso — “Lingvoj, trezoro de la homaro” — estas samtempe prava kaj malprava: prava en la senco, ke la lingvoj konservas nian kulturan riĉecon; sed malprava en la senco, ke trezoro restas valora se oni gardas ĝin kaj ŝirmas ĝin, dum lingvoj fariĝas pli valoraj se oni dividas ilin kun aliaj kaj disvastigas ilin kiel eble plej larĝe. Ju pli disvastiĝintaj, des pli valoraj.

Esperanto estas trezoro — trezoro dividebla sen limo, trezoro ne kaŝata sed brilanta antaŭ la mondo. Enirante sian duan jarcenton, UEA — nia kara UEA — aŭdigu sian fortan vokon, en Roterdamo kaj tra la tuta mondo. Ĝi disvastigu sian novan senton per la rimedoj de la nova epoko, kiun ni nun eniras.

Humphrey Tonkin

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 93-a UK

Sinjoro Prezidanto, Gesinjoroj Honoraj Gastoj, Estimataj Gekongresanoj, Karaj Geamikoj, alvenintaj el plej diversaj partoj de nia terglobo, por ĝui la ununuran etoson de niaj renkontoj, kaj por festi la centjaran jubileon de la asocio nin unuiganta, de Universala Esperanto-Asocio,

Iam grava krizo de la movado motivigis starigon de nia Asocio. Tial ĝi denaske kontraŭ krizoj estas armita. Dum la jarcento de sia ekzisto plurajn krizojn ĝi venkis sukcese; tial, hodiaŭ centjaraĝa, ĝi daŭre juna aperas. Ni honore rememoru la forpasintajn heroojn de ĝia “longa batalado”. Permesu ke mi menciu nur la nomojn de kelkaj inter ili: de Hector Hodler, de Edmond Privat, de Harry Holmes, de Ada Fighiera-Sikorska, de Giorgio Canuto, de Ivo Lapenna, de Claude Piron — nomojn sonantajn kiel mejloŝtonoj de la historio de nia movado. Mi salutu ankaŭ la hodiaŭajn pionirojn. Neniun forgesante, mi citu nur kelkajn nomojn, ekzemple tiujn de Humphrey Tonkin, de John Wells, de Claude Nourmont, de Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, de Renato Corsetti, de Amri Wandel, de Michela Lipari aŭ de Raymond Boré. Mi fieras esti ilia amiko.

La Asocio ne funkcius sen la entuziasmo de ĝiaj membroj; ĝi malfunkcius sen la sindonema laboro en ĝia Centra Oficejo; laboro de la teamo de bonkvalitaj oficistoj gvidataj de same sindonema Ĝenerala Direktoro. Mi salutu tiurilate Simo Milojević, ĵus emeritiĝintan, kaj Osmo Buller, la aktualan mastron, ambaŭ amikoj miaj. Krome, mi ne forgesu la meritojn de Stano Marček, la brila redaktoro de nia ĉiumonata ligilo, la revuo Esperanto. Fine, ni ĉiuj forte kredas, ke nia Estraro, sub la prezido de Probal Dasgupta, efike daŭrigos la vojon de siaj indaj antaŭuloj, gvidonte la movadon al novaj, rimarkeblaj sukcesoj.

Okazas, ke ni vivas nuntempe en la periodo de sinsekvaj jubileoj. Ĉi-jare ni festas centjariĝon de la Asocio, lastjare okazis la centdudekjara datreveno de la Unua Libro, kaj ankaŭ la centjariĝo de nia revuo, venontjare ni honorigos en Bjalistoko la centkvindekan datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof, avo ne nur mia, sed avo de ĉiuj esperantistoj! Mi tamen ne estas certa, kioma datreveno okazos rilate al la detruo de la Babel-turo. Fakte precizaj datoj mankas tiurilate en la Malnova Testamento. Ni povas nur lerni, legante la ĉapitron dekunuan, ke Dio, por puni la homojn pro ilia troa memfido, konfuzis ilian lingvon, per multego da idiomoj ĝin anstataŭigante.

Ĉu fakte la Dia intenco estis puni la homaron? Ĉu la novaj lingvoj estis kreitaj ne kiel puno sed kiel donaco? Ĝuste hodiaŭ kaj dum la venonta semajno ni debatos ĉi tie pri lingvoj ne kiel pri puno, sed kiel pri trezoro de la homaro! Ĉar sen la lingva diverseco, la multnombro de kulturoj ne povus ekzisti, tiu diverseco estanta nia riĉeco senkompara de la homaro. La lingva diverseco povas tamen esti danĝera: ĝi kaŭzas malkomprenon inter homoj unuopaj, sed ankaŭ inter popoloj diverslingvaj. Kaj ofte malkompreno kondukas al malamo, kaj malamo inter popoloj povas konduki eĉ al militoj. Tial, por alporti “sanktan harmonion al la mond’ eterne militanta”, ni, esperantistoj, proponas la “neŭtralan lingvan fundamenton”, sur kiu “la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian”. Ni insistas, ke tiu lingvo neŭtrala ne celas malaperon de lingvoj naciaj. Tute kontraŭe: ĝi helpas ilian longdaŭrecon, eĉ al lingvoj parolataj de tre malmultnombraj gentoj. Esperanto, lingvo neŭtrala, ne anstataŭas lingvojn naciajn; ĝi devas esti la dua lingvo por ĉiuj. Malsame, iu ajn lingvo nacia, trudante sin kiel internacian, tendencas substituiĝi al aliaj lingvoj naciaj, minacante tiamaniere la daŭrigon de ilia ekzisto. Tiu minaco rilatas sekve al la kulturoj pere de tiuj lingvoj reprezentataj, kreante danĝeron al trezoro de la homaro. Ni, esperantistoj, tiun trezoron defendu, respektante la bonfaron de la Babela detruo! Mi deziras ke la tiurilataj debatoj dum la Kongreso komenciĝanta estu fruktodonaj kaj ke la sekvaj rezolucioj trovu vastan eĥon en la mondo.

Mi ne ŝatus fini tiun mesaĝon ne rememorigante Bronisław Geremek, la grandan eŭropanon ĵus forpasintan, esperantiston jam dum sia juneco. La ideoj tiam lernitaj gvidis lin tra lia tuta vivo. Honoron al lia memoro!

Kongresa Temo

Lingvoj: trezoro de la homaro

Enkondukante la kongresan temon en sia festparolado, Humphrey Tonkin parolis pri la avangardeco de Esperanto, analoge al la siatempa avangardeco de la urbo Roterdamo mem. Li emfazis la daŭre gravan rolon de Universala Esperanto-Asocio en la progresigo kaj disvastigo de la lingvo. Tiucele, diris d-ro Tonkin, la centjara UEA en rapide tutmondiĝanta mondo devas adapti sin al la nova teknologia epoko — ĉefe al la eblecoj kaj defioj de la interreto — en tiu ĉi dua jarcento de sia ekzisto.

En la unua el la tri kongrestemaj sesioj prelegis Renato Corsetti, Seán Ó Riain, Marc van Oostendorp kaj Nino Vessella. La psikopedagogo d-ro Corsetti emfazis la gravecon de gepatralingva edukado por efika lernado. Li frape priskribis la ŝokon kiun spertas infanoj kiam ili renkontas negepatran lingvon en la lernejo. Li reliefigis la rolon kiun Esperanto povas havi kiel interkultura komunikilo kaj kiel konservilo de la lingvoj de la malplimultoj.

D-ro Ó Riain rapide skizis la gramatikaĵojn de la irlanda, kaj la aŭskultantoj eĉ frandis poeziaĵon irlandan! Li poste parolis pri la diskriminacio kiun suferis la irlanda: pro la angloj. La EU-diplomato fine priskribis la pli bonan sorton lastatempan de la irlanda, ĝian revigliĝon pro oficialaj lingvopolitikoj, kaj ĝian inkluzivigon en 2007 inter la oficialaj laborlingvoj de EU.

Ĝuste pri la “oficialaj lingvoj” de Nederlando prelegis la lingvisto d-ro van Oostendorp. Sed ne nur pri ili: li zorge priskribis la surprize diversan lingvan pejzaĝon de Nederlando; la diskriminacion kontraŭ minoritataj lingvoj kiel la frisa; kaj, kadre de la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, la diversajn jurajn lingvopolitikojn, foje ne tre koherajn, en la nuntempa Nederlando por mastrumi la multlingvecon de la lando.

Pri tiu manko de kohero ni aŭdis multon dum la fina prelego de la unua sesio, tiu de la instruisto d-ro Vessella pri la sŭahila lingvo en la orienta Afriko. Kiel li informis nin, en Tanzanujo la sŭahila estas “oficiale uzata de la registaro, en la parlamento, de la politikistoj, en la tribunaloj ktp. Sed ne en la superaj lernejoj!” Li detalis la historiajn lingvopolitikojn postkoloniajn rilate al la sŭahila, kaj la nunan debaton inter la angla-apogantoj kaj tiuj kiuj argumentas favore de la gepatra lingvo. Li triste konkludis, ke bedaŭrinde la homoj favoraj al la angla estas pli decidopovaj kaj estas subtenataj de pluraj eksterlandaj “helpantoj”, ekz. la Brita Konsilio, Monda Banko k.s.

La dua sesio pri la kongresa temo komenciĝis per vigla publika diskuto de la temaro, kiun enkondukis niaj prelegintoj. Tiu ĉi sesio estis en diskutgrupa formato, en kiu homgrupoj pliprofundigis la kongrestemerojn. (Vidu la martan numeron de Esperanto, p. 58, por listo de eblaj diskutpunktoj, vortumitaj kiel serio da interligitaj demandoj.) Evidentiĝis, ke la ĉeestantoj volis dividi la temon en tri larĝajn diskutendaĵojn. La unua grupo detale diskutis bazan demandon: Dum la Internacia jaro de lingvoj, en kiu senco ni povas nomi lingvojn trezoroj? (Resuma respondo: konservado de scioj kaj kulturoj, kaj ebligado de malsamaj aliroj al la mondo.)

La dua grupo starigis la demandojn: kun kiuj ni kunlaboru kaj kiel ni engaĝiĝu kun aliaj organizaĵoj, kaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj, kiuj okupiĝas pri similaj temoj de la defendado de lingvaj homaj rajtoj kaj konservado de lingva diverseco? Tiurilate menciindas, ke la prelegon de d-ro van Oostendorp ni organizis kunlabore kun fakasocio de UEA, IKEL: Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj.

La tria grupo en la diskutgrupa sesio traktis ĉefe la demandon: kiajn avantaĝojn proponas Esperanto kiel solvo de la lingvaj defioj de la mondo? (Mallonge: lernofacileco; respekto kaj egaleco inter homgrupoj.) En la tria sesio pri la kongresa temo, la gvidantoj de la tri grupoj resumis la diskutadon en siaj grupoj, kaj prezentis la rekomendojn de la grupo. Poste, denove okazis energia diskuto pri la enhavo de la redaktota kongresa rezolucio.

Dankindas kompreneble la elstaraj prelegintoj kaj la kolegoj kiuj kunlaboris. Sed ne nur ili: aparte ĝojinda estis la vigla partopreno de tiom da kongresanoj! Per siaj trafaj intervenoj, ili vere pliprofundigis nian komprenon de la trezoro de la kongresa temo, kaj per siaj sciigoj pri diversaj iniciatoj en kaj ekster Esperantujo, kaj per siaj praktikaj rekomendoj, la ĉeestantoj montris la urĝecon kaj eblojn strebi al lingva justeco en la mondo.

A. Giridhar Rao

Laboro de la Komitato

Jam 69 landaj asocioj en la UEA-familio

Kvankam la nunaj komitatanoj de UEA ĝis nun ne estis tre skribemaj en sia retlisto, ili montriĝas esti pli parolemaj ol iliaj gekolegoj dum la antaŭa mandatperiodo.

En la ĉi-jara UK nia supera organo havis du plenkunsidojn, kiuj daŭris sume sep horojn kaj kiujn partoprenis 62 komitatanoj aŭ anstataŭantoj kaj tri observantoj (entute estas 76 komitatanoj kaj 11 observantoj). En Jokohamo necesis dek horoj en tri kunsidoj pro tempopostulaj elektoj, sed antaŭ du jaroj en Florenco oni bezonis por la pritrakto de la tagordo apenaŭ ses horojn. Sub la ĝentila sed firma gvido de prezidanto Probal Dasgupta la diskutoj en Roterdamo pasis en ĝenerale bona etoso.

En la unua kunsido sabaton, la 19-an de julio, UEA ricevis novan Honoran Membron. Kun varma aplaŭdo la Komitato rekonis per tiu titolo la eksterordinarajn meritojn de Simo Milojević, iama redaktoro de tiu ĉi revuo kaj Ĝenerala Direktoro de UEA. En la dua kunsido vendredon, la 25-an de julio, kiel rezulto de la kreskanta aktiveco de UEA en Afriko, nova landa asocio estis akceptita: Asocio Nacia de Esperanto en Burundio (ANEB) estas jam la 69-a landa asocio formale ligita al UEA. La nombro de aliĝintaj fakaj asocioj siavice malkreskis al ses, ĉar Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj (ELF/AREK) petis ŝanĝi la statuson al tiu de kunlaboranta asocio.

Per nomumo de trimembra Elekta Komisiono startis en la unua kunsido la elektado de la novaj Estraro k.a. gvidorganoj de UEA en 2010. El inter kvin kandidatoj estis elektitaj por tiu grava tasko la komitatanoj Renato Corsetti, Lucille Harmon kaj Ileana Schrøder.

Oni tamen ne pensu, ke nur dum sep horoj la komitatanoj ne povis partopreni en la cetera programo de la 93-a UK. Dum la semajno ili kunsidis ankaŭ en t.n. subkomitatoj por pli detale trakti specifajn laborkampojn kaj fari pri ili proponojn por la dua plenkunsido. En ili rajtis ĉeesti kaj paroli ankaŭ ĉiu ajn interesita kongresano. Estis ok subkomitatoj: financoj, eksteraj rilatoj, edukado, informado, kulturo kaj kongresoj, landa kaj regiona agado, faka kaj scienca agado, kaj junularo. Krome, aparta komisiono redaktis la rezolucion de la UK.

Duonon de la tempo en la unua kunsido okupis la traktado de la estrara jarraporto pri la agado en 2007, aperinta en la junia numero de tiu ĉi revuo. Dum ĝi oni aparte agnoskis la aktiviĝon pri eksteraj rilatoj, i.a. en pluraj komentoj pri la agado ĉe UN kaj Unesko. Rimarkinda oni taksis la aktivecon de UEA ĉirkaŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj por ĝia apliko al la Esperanto-ekzamenoj. Tiurilate la dankoj evidente iris ankaŭ al la antaŭa Estraro, kiu ankoraŭ respondecis pri la pasintjara agado de la Asocio eĉ pli ol la nuna, kiu estis elektita en aŭgusto.

La financa parto de la agadraporto ricevis malmulte da komentoj, kio kutime estas signo pri bona situacio sur tiu kampo. La Komitato povis esti nur kontenta pri tio, ke la rezulto de la spezokonto de 2007 estis pli bona ol la buĝeto, kiu antaŭvidis negativan saldon de 5000 eŭroj, dum la efektiva minuso estis nur 883 eŭroj. En spezokonto de ĉ. 450 000 eŭroj tio fakte ja signifas ekvilibron de en- kaj elspezoj, kiel jam estis ankaŭ en 2006 post kvar jaroj kun gravaj deficitoj. La buĝeto por 2009, aprobita en la dua kunsido, inkluzivas rimedojn por plia dungito en la Centra Oficejo, samtempe antaŭvidante pludaŭron de solida ekvilibro. Ne malgrava detalo lige kun la buĝeto estas la plialtigo per unu eŭro de la t.n. baza kotizo, MA por Nederlando, el 58 al 59 eŭroj en 2009. Por eviti grandajn plialtigojn laŭ kelkjaraj intervaloj, oni ĉiujare adaptas la kotizojn konforme al la nederlanda inflacio. Bedaŭrinde la plifortiĝo de eŭro tamen kaŭzas, ke en iuj valutoj foje eĉ drastaj plialtigoj ne estas eviteblaj.

El la subkomitataj kunsidoj venis multaj rekomendoj, kiujn la dua plenkunsido konfirmis transdonante ilin al la Estraro por plenumo aŭ plua evoluigo. Al ili apartenas, ekzemple, propono al Unesko pri plurjara eksperimenta instruado de Esperanto kaj instigo al la landaj asocioj pli aktive starigi rilatojn kun naciaj UN-asocioj kaj Unesko-komisionoj. Oni rekomendas ankaŭ partopreni en Mondaj Sociaj Forumoj k.a. samspecaj aranĝoj kiel utilaj okazoj por informado pri Esperanto. Por plialtigi la nivelon de la informado oni volas, ke okazu pli da trejnseminarioj por aktivuloj, ekz. lige kun UK-oj.

Pri la kanto-branĉo de la Belartaj Konkursoj, kiu ĉi-jare ne estis okazigita, la Komitato faris gravan ŝanĝon. Ekde 2009 ne plu konkursos novaj, antaŭe ne publikigitaj kantoj, sed povos partopreni nur kantoj aŭ kanzonoj eldonitaj en la antaŭa jaro, same kiel en la infanlibra branĉo. La fakaj asocioj ricevis instigon pliriĉigi artikolojn pri siaj propraj fakoj en la Esperanta Vikipedio por pli vaste videbligi Esperanton kaj, ne laste, por kontribui al la terminologia evoluigo de la lingvo.

Fine de la dua kunsido ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris anoncon, kiu iam povos havi gravajn sekvojn por la vivo de la Asocio. Temas pri ellaboro de nova strategia laborplano de UEA por anstataŭigi la nunan planon, kiu koncernas la periodon ĝis la jaro 2010. Diskuto pri la nova plano komenciĝos en la retlisto de la Komitato, sed evidente ankaŭ tiu ĉi revuo estos unu el ĝiaj forumoj.

Preskaŭ ĉiutage kunsidis ankaŭ la Estraro de UEA, kiu traktis ĉefe aferojn ligitajn kun la dumkongresaj laboroj de la Komitato kaj kun aliaj programeroj, pri kiuj respondecis la estraranoj. La decido, kiun la esperantistaro sendube plej multe atendis, estis tiu pri la loko de la 95-a UK en 2010. Ĝis la lasta momento pri la tasko rivalis Havano kaj Moskvo, inter kiuj la Estraro fine elektis la ĉefurbon de Kubo. Ĉar en la UK ĉeestis ankaŭ kvar el la sep estraranoj de ILEI, oni uzis la okazon por revivigi la iaman tradicion pri komunaj kunsidoj inter ambaŭ estraroj. La estraranoj de UEA informiĝis pri la lastaj preparoj de la ILEI-konferenco en Benino. Oni diskutis ankaŭ pri la agado por adapti la Komunan Eŭropan Referenckadron al Esperanto, konkludante, ke el laborforta vidpunkto estas plej efike, ke tiun agadon plu kunordigos la Estraro de UEA.

Osmo Buller

Kongresa Rezolucio

Rezolucio de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto

La 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon “Lingvoj: trezoro de la homaro”,

  • Festante ĉi-jare la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio,
  • Notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo,
  • Rimarkante la daŭran diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj
  • Atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,
  • Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la mesaĝo de ties Ĝenerala Direktoro al la kongreso,
  • Reemfazas la neceson doni egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la mondo,
  • Alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo kaj de egaleco inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,
  • Invitas al kunlaboro kun ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,
  • Instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj
  • Proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado tra la mondo.

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Junulara UK-programo

Iom kaŝita, sed ĝuinda por tiuj el la cento de TEJO-aĝaj kongresanoj, kiuj ĝin trovis, estis la Junulara Programo dum la 93-a UK. Respondecis pri ĝi la juna nederlandano Nico Huurman, kiu sukcesis plenigi la semajnon per pluraj programeroj, unuavice celataj al la junularo. La ĉefa loko de la Junulara Programo estis la junulara centro De Heuvel, precipe en la salono “Van Veenendaal”, nomita honore al nederlandanino kiu antaŭ 70 jaroj fondis la junularan organizon TJO (poste TEJO). Tie okazis dimanĉe la interkona vespero kaj trifoje dum la semajno projekciado de filmoj kun subtekstoj en Esperanto. Dufoje en malfrua vespero la junuloj kunvenis ankaŭ en la roterdama klubo White Elephant (Blanka elefanto) — dimanĉe por danci laŭ muziko de Leo (bildo 1), lunde por ĉeesti koncerton de JoMo. Ne mankis ankaŭ eksteraj programeroj — krom urba promeno dimanĉe, geokaŝado (trezorserĉado) lunde kaj biciklado tra Roterdamo ĵaŭde, la ĉefa estis merkreda tuttaga ekskurso al la historia urbo Delft kaj la moderna sidejo de la registaro en Hago. Tiun ĉeestis 33 kongresanoj. La programo daŭris en apudhaga vilaĝo Scheveningen per naĝado en la Norda Maro kaj surprize favorpreza vespermanĝo. La tagon oni finis spektante la sunon subiri en la maron.

Marek Blahuš
edukado.net

Dum la 63-a UK edukado.net prezentis sin en la Movada Foiro kaj gvidis 16 paroligajn lecionojn sur du niveloj, kiujn partoprenis plurcent kongresanoj. La 90-minuta aranĝo Metiejo allogis centon da homoj, kiuj kun intereso rigardis niajn instruilojn, dancis korelative, foliumis la elprintitajn materialojn de la Lerniloteko kaj Metiejo, renkontis niajn kunlaborantojn kaj la verkistojn Stano Marček, Dennis Keefe kaj Paul Gubbins, parolis kun gvidantoj de diversaj projektoj kaj partneraj organizaĵoj. Multaj vizitantoj kunprenis senpagajn brokantaĵojn kaj aĉetis por tombolo, dum kiu estis lotumitaj 25 libropremioj. Dum la semajno estis disdonitaj 1000 pinĉiloj, kiujn portis multaj konversaciemuloj. La retejo www.edukado.net estis rimarkeble ĉeesta dum la kongreso, kies ferma ceremonio alportis grandan surprizon: edukado.net ricevis premion de UEA pro elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto. La diplomo estis transdonita al Katalin Kováts (bildo 2), redaktoro de la retejo, antaŭ milo da esperantistoj. La prestiĝa rekono de la plurjara agado espereble gvidos al fruktodona partneriĝo de la retejo kaj UEA.

Katalin Kováts
Esperantologia Konferenco

La ĉi-jara Esperantologia Konferenco ne allogis tiom da kongresanoj kiel kutime, kaj ne tro abundis prelego-proponoj. Eble la ĉi-jara temo estis iom tro timiga aŭ limiga? Sed ĝi ja respondis al la Internacia Jaro de Lingvoj kaj al la konferenca temo: “Esperanto kaj aliaj lingvoj — kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj”.

Kvankam ne tuttaga, kiel esperite, la duontaga ĵaŭda konferenco estis tute interesa: post enkondukaj vortoj de prof. Humphrey Tonkin kiel direktoro de CED, al kies aktivaĵoj apartenas la konferenco, la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, prezentis metodon kie Esperanto povus servi kiel glosilo por indiki la signifojn de leksikaj unuoj en etnolingvaj vortaroj. Nino Vessella, specialisto pri la sŭahila, komparis kelkajn trajtojn de tiu grava afrika lingvo kun Esperanto. La famajn tabelvortojn (korelativojn) de Esperanto d-rino Vera Barandovská-Frank komparis kun la respondaj vortoj en kelkaj lingvoj. Al la lingvo-kompara temo apar tenis mia prelego pri la vortkonstruaj modeloj en la germana kompare kun Esperanto (bildo 3).

Socilingvistikajn aspektojn prezentis la lastaj du prelegoj. D-ro Ziko van Dijk (bildo 7) komparis la pozicion de Esperanto kun tiuj de (aliaj) t.n. malfortaj lingvoj en Vikipedio. Kaj fine Mag. Zlatko Tišljar parolis pri soci-identecaj funkcioj de lingvoj, komparante ĉi-rilate la iaman serbo-kroatan kun Esperanto. Pro la laŭdinda disciplinemo de la prelegintoj (ĉiu havis nur 30 minutojn!) ĉiam eblis iom da diskuto.

Detlev Blanke
AERA

La rendevuo de radio-aŭskultantoj kaj radio-ĵurnalistoj, alivorte AERA-renkontiĝo, okazis marde, la 22-an de julio. La salono Wensing apenaŭ povis enteni fidelajn aŭskultantojn, korespondantojn kaj simpatiantojn de la E-radiofonio, kiuj ĉi-jare renkontiĝis kun reprezentantoj de kvar radiostacioj: Pola Radio, Radio Havano, Radio Vatikano kaj la aŭstralia 3-ZZZ. Kun kvin deko da diverslandaj geaŭskultantoj la rendevuo disvolviĝis en varma, amika etoso. La renkontiĝon gvidis, kiel kutime, red. Barbara Pietrzak, kiu kun Gabi Kosiarska (bildo 4) kaj Maciej Jaskot reprezentis la Polan Radion. Maritza Gutiérrez kun pravigita fiero parolis pri la atingaĵoj de la 20-jariĝanta Radio Havano. Marija Belošević reprezentis Radion Vatikano kaj Jennifer Bishop salutis nome de 3-ZZZ el Melburno. Krom paroli pri la aktuala stato de la unuopaj radiostacioj, iliaj problemoj kaj sukcesoj. Oni interŝanĝis opiniojn pri la tradicia emisiado kaj avantaĝoj de la podkaste distribuataj programoj, pri la signifo de la difino “radio” kaj la diferenco inter tradiciaj radiaj programoj kaj valoraj podkastaj voĉprogramoj.

La plej vigla estis la dua parto de la renkontiĝo, en kiu parolis niaj komunaj aŭskultantoj esprimante siajn opiniojn, dezirojn, sugestojn. La renkonto konfirmis la senŝanĝan rolon de Esperanto-radioprogramoj por la informa laboro kaj en la flegado de altkvalita lingvomedio. Ĝi pruvis ankaŭ, ke la E-programoj ne povas pliboniĝi, riĉiĝi, altigi sian nivelon, iĝi ĉiam pli allogaj — sen la opinioj de siaj geaŭskultantoj.

Gabi Kosiarska
Fervojista kunveno

Kadre de la 93-a UK okazis la fervojista kontaktkunveno en ĉeesto de 50 personoj el 12 landoj. Gvidis ĝin István Gulyás (bildo 5, dekstre), vicprezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, komitatano “A” de IFEF ĉe UEA. Li raportis pri la 60-a IFEF-kongreso, okazinta en la pola urbo Poznano inter la 17-a kaj 24-a de majo, en kiu partoprenis 170 kongresanoj el 17 landoj. Poste li parolis pri sia prelego dum la Kleriga Lundo “La loko kaj rolo de IFEF en la kadro de la internacia Esperanto-movado”. La ĉeestantoj forte interesiĝis pri la venontjara IFEF-kongreso, kiu okazos en la itala urbo Triesto, kie la Federacio festos sian centjariĝon. La UMEA-prezidanto d-ro Imre Ferenczy salutis la ĉeestantojn kaj parolis pri la rezultoplena kunlaboro inter la du organizaĵoj. Petâr Todorov, la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, Imre Szabó, la sekretario de Hungaria Esperanto-Asocio, kaj Sylviane Lafargue, la prezidanto de Franca Fervojista Esperanto-Asocio donis valorajn konsilojn por flua sukcesa agado. La ĉeestantoj konstatis, ke la agado de la fervojistaj esperantistoj estas tre grava por la Esperanto-movado, kaj ili estos la motoroj de la Esperanto-movado kiel en la pasinteco tiel en la estonteco.

István Gulyás
Pozitiva ĵurnalismo

Ĵaŭde la 24-an de julio je la 14-a horo kunvenis trideko da legantoj de Esperanto en salono Privat por ricevi respondojn al siaj demandoj de la redaktoro Stano Marček (bildo 6).

La plimulto de la demandoj de la legantoj estis pure teknikaj. “Kial ĝi venas en saketo el plasta materialo?” — “Ĉar la kovrilo estas necesa por protekti ĝin dum la transportado kaj la plastmateriala saketo pezas nur du gramojn. Se ĝi pezus pli, la sendokostoj ege kreskus.” “Ĉu la gezeto akceptas reklamojn?” — “Jes, la revuo bonvenigas ilin.” (La tarifoj estas en la kolofono.) — “Ĉu vi publikigas frekvencojn de radiostacioj?” — “Jes, se mi ricevas la informojn.” Venis ankaŭ kritiko: “La laste aperinta foto de la estraro aspektas sufiĉe turisma.” — “Mi fotis la homojn dum estrarkunsido tiaj kiaj ili estis.”

Inter la multaj informoj de la redaktoro elstaris unu kiu meritas apartan mencion. “Mi volas fari pozitivan ĵurnalismon”, diris Stano Marček. “Ni ne dissemu malpacon inter ni.”

Alfred Schubert

Rezultoj de Konkursoj

Belartaj Konkursoj de UEA 2008

Raporto de la prezidanto

Branĉo Poezio.

La branĉo poezio bone fartas, se temas pri la nombro de konkursantoj. Entute 21 aŭtoroj el 16 landoj konkursis ĉi-jare (kompare kun 16 pasintjare kaj 18 en 2006) per 38 verkoj. Rolis kiel juĝantoj Carmel Mallia (Malto), Mao Zifu (Ĉinio) kaj Anja Karkiainen (Finnlando). Regis pli da unuanimeco inter la juĝantoj ol en la ĵus pasintaj jaroj, kvankam la demando pri la karaktero de bona poezio en Esperanto ĉiam restas. Unu el niaj juĝantoj aparte rimarkis la grandan varion inter la ĉijaraj konkursaĵoj: “Miksaĵo de longaj kaj mallongaj verkoj, jen longversaj jen mallongversaj.... Do la konkursantoj ne timis entrepreni diversajn teknikajn serpentumojn. Eĉ kiam mi sarkis la temojn, mi trovis, ke iliaj verkistoj elplukis plej diversajn terenojn.” Kompreneble, en tiel granda rikolto ekzistas kaj bonaj kaj malbonaj kontribuoj. Tiu sama juĝanto skribas jene: “Kelkaj verkis vere originalajn poemojn, tiel ke oni povas sentime aserti, ke ili montriĝis veraj beletristoj kun elstaraj kvalitoj. Aliaj tamen ludis per krudaĵoj ĉu flanke de la tekniko ĉu flanke de la enhavo. Sekve ĉi tie la nivelo estas sufiĉe malalta.” Alia juĝanto aparte rimarkigis la fakton, ke pluraj verkoj estas nur prozecaj — ne nur en la senco de la rimado sed ankaŭ rilate al la enhavo. “Eble pravas,” li skribis, “ke Esperanta poezio estas konciza kaj belsona mesaĝo, kiu tamen ‘fluas kiel bona prozo,’ laŭ la fama diro de Kalocsay.” La aludo al Kalocsay memorigas pri tio kion diris alia juĝanto: “Lirikeco ĝenerale mankas. Kio kondukas min admoni tiujn poem-verkemulojn por pli enprofundiĝi en la studadon de bonaj Esperantaj poetoj, kiuj ja ne mankas en la Movado. Kompreneble tio signifas paciencon, atenton kaj ŝviton en la vasta kampo rilatanta al poezio.” Mallonge dirite, eĉ la plej bona poezio ne venas facile. Foje niaj poeto-kandidatoj tro aplombe aliras tiun plej malfacilan metion — kvankam aliflanke la talentuloj foje ne kuraĝas konkursi.

Branĉo Eseo.

Ĉi-jare nur 5 aŭtoroj el 4 landoj konkursis per entute 7 verkoj (pasintjare 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 5 landoj). La juĝantoj estis Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitoshi (Japanio). Se oni rigardas la Esperanto-gazetaron kaj ankaŭ materialon, kiu aperas en la reto, estas evidente, ke la kvalito de Esperanto-eseoj ne falas — sed se oni konsideras la kvaliton de la konkursaĵoj por la Belartaj Konkursoj oni ricevus tute alian impreson. El la ĉi-jara rikolto nur du eseoj entute kaptis la atenton de la juĝantoj kaj povis esti serioze konsiderataj por premioj. Se oni retrorigardas la premiitajn verkojn de tiu ĉi branĉo de post la komenco, ili konsistigas vere imponan kontribuon al la esea arto Esperanta — tiel imponan, ke la sekretario kaj Prezidanto de la Belartaj Konkursoj nun laboras super aperigo de kolekto de la plej bonaj eseoj pri literaturaj temoj. Poste eventuale venos pliaj volumoj laŭ aliaj temoj. Tamen, tiu alta nivelo ne estis videbla en la nuna jaro. Espereble temas nur pri malbona jaro kaj ne pri pli daŭra kvalitofalo. Aliflanke povus esti, ke la eventualaj konkursantoj vere ne bone komprenas la koncepton eseo kaj ke pli klaraj gvidlinioj por la konkurso produktus pli bonajn rezultojn.

Branĉo Prozo.

Kontraste, en la branĉo prozo estis vera lavango de materialo: 34 verkoj de 24 aŭtoroj el 15 landoj (pasintjare 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj kaj en 2006 17 verkoj de 11 aŭtoroj el 9 landoj). Do ene de la pasintaj tri jaroj duobliĝis la nombro de konkursaĵoj kaj pli ol duobliĝis la nombro de konkursantoj. La juĝantoj ĉi-jare estis Donald Broadribb (Aŭstralio), Konisi Gaku (Japanio) kaj Gerrit Berveling (Nederlando). Eble pro la granda tasko legi tiom da verkoj, la juĝantoj sendis malmultajn ĝeneralajn komentojn pri la kvalito ĉi-jare, sed ja ne estis malfacile trovi bonkvalitajn kandidatojn por la premioj.

Branĉo Teatraĵo.

Post seka jaro en 2007 (2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj), ĉi-jare la nombro iom pliplumpiĝis: 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj. Juĝis Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). Aliflanke, ne multe altiĝis la kvalito de la verkoj, kiuj ĝenerale (laŭ la juĝantoj) ne montris dramaturgan kompetenton. Teatraĵo ne estas novelo transformita en dialogon, sed teatra verko, kiu funkcias en teatra medio. La kvalito en tiu branĉo ne altiĝos, ĝis la organizantoj de niaj kongresoj serioze traktos kun teatraj grupoj kaj la esperantistoj mem subtenos tiujn grupojn. Malgraŭ daŭra instigado el diversaj flankoj, la Universala Kongreso, la ĉefa montrofenestro por la Esperanto-teatro, restas apenaŭ ekspluatata, kvazaŭ la organizantoj ne aŭdus la pledojn de la teatremuloj inter ni. Se nia ĉefa internacia kongreso ne traktas la teatran arton serioze, ni ne povas atendi pliboniĝon de la kvalito de la kontribuoj al la Belartaj Konkursoj.

Branĉo Infanlibro de la Jaro.

Ĉi-jare venis nur 2 libroj por la konkurso (la pasinta jaro, kiam venis 5 verkoj el 5 landoj, estis escepto). La juĝantoj estis Jouko Lindstedt (Finnlando), Kitagawa Hisasi (Japanio) kaj James Rezende Piton (Brazilo). Tiu ĉi branĉo antaŭvidas unu premion ĉiujare, kaj neeviteble, pro la neregula aperigo de infanaj libroj entute, la nombro de konkursantaj verkoj varias de jaro al jaro.

Branĉo Kanto.

Ni jam signalis pasintjare, ke ŝanĝoj en la teknologio komplete aliigis la specon de konkursaĵoj, kiujn ni ricevas, kaj igas tre malfacile sekvi la nunan regularon. Post longaj diskutoj ene de la komisiono de la Belartaj Konkursoj kaj en la Estraro de UEA, oni decidis ĉi-jare okazigi paŭzon en la konkurso, dum oni refaras la regularon. Plej verŝajne ni transformos la konkurson por ebligi partoprenon de jam publikigitaj verkoj, iom laŭ la modelo de la branĉo infanlibro. Branĉo Filmo. Juĝantoj: Roman Dobrzyński (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio), Francisko Veuthey (Nederlando). Venis unu konkursaĵo kaj premio ne estis aljuĝita al ĝi. Same kiel ĉe la branĉo kanto, regas malprecizeco pri la difino eĉ de la vorto “filmo.” Tiu ĉi branĉo estas evidente preta por revizio kaj rekoncepto.

Resume.

Unue mi volas aparte danki al niaj juĝantoj, kiuj en kelkaj kazoj havis aparte grandan ŝarĝon ĉi-jare. Sen ili kaj sen la diligenta kaj sistema laboro de nia sekretario Michela Lipari, ni ja ne havus Belartajn Konkursojn. Ni ŝuldas al ili grandajn dankojn. Kiel parton de la ĉi-jara dumkongresa kunveno de la Belartaj Konkursoj, ni okazigos podian diskuton inter kelkaj juĝantoj pri la kriterioj laŭ kiuj oni juĝu konkursaĵojn en la diversaj branĉoj. Tiu dialogo ne nur pliprecizigos la demandon sed ankaŭ memorigos eventualajn konkursantojn pri tio, kion oni atendas de altkvalita arta verko. Kiel ni plurfoje skribis en tiu ĉi loko en la pasinteco, la Esperanto-literaturo ne estas ia lukso, ia amuzaĵo aldona al la kerna celo de Esperanto, sed integra parto de la Esperanta kulturo kaj unu el la ĉefaj elprovejoj de la lingvo. Literaturo hardas la lingvon, igas ĝin pli elasta kaj laborpreta, kaj donas al ĝi direktosenton. Pro tio ni havas niajn Belartajn Konkursojn entute. Indas, ke ni uzu ilin pli sisteme.

Humphrey Tonkin

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2008

POEZIO: Unua premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro Rekviemo; Dua premio: Gerrit Berveling (Nederlando) pro Mortis la Dioj; Tria premio: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro Tiu vino kaj Lastaj pensoj de mortanta poeto. Partoprenis 21 aŭtoroj el 16 landoj.

PROZO: Unua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro Ordinara vizaĝo; Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro Kemio; Tria premio: Lena Karpunina (Germanio) pro Novaj tempoj. Partoprenis 24 aŭtoroj el 15 landoj.

ESEO: Unua premio: ne aljuĝita; Dua premio: Luiza Carol (Israelo) pro Esperantismo kaj vegetarismo: similaj trajtoj; Tria premio: ne aljuĝita; Honora mencio: Pieter Doumen (Belgio) pro Lingvo: trezoro de la popolo. Partoprenis 5 aŭtoroj el 4 landoj.

TEATRAĴOJ: Unua premio: ne aljuĝita; Dua premio: Geraldo Mattos (Brazilo) pro Amo ne murdas; Tria premio: ne aljuĝita. Partoprenis 6 aŭtoroj el 6 landoj.

FILMO: Partoprenis neniu valida konkursaĵo.

INFANLIBRO DE LA JARO: Kadre de la Belartaj Konkursoj de UEA okazis ankaŭ konkurso pri la titolo “Infanlibro de la Jaro 2007”, en kiu eldonejoj rajtis konkursi per libroj eldonitaj pasintjare. Partoprenis du libroj, el kiuj la ĵurio premiis Breno kaj Bruno. Temas pri kolora 32-paĝa verko pri amikeco inter labradora hundo kaj ties mastro. Ĝi estas originale verkita en Esperanto de Paulo Sergio Viana, kiu jam kelkfoje antaŭe estis premiita en la Belartaj Konkursoj, interalie per la unua premio en la proza branĉo en 2002.

Oratora Konkurso

En la Oratora Konkurso de la 93-a UK en Roterdamo partoprenis kvin gejunuloj el kvin landoj. La unuan premion gajnis Daniel Moreno Martínez el Meksiko pro parolado pri la temo Ĉu oni devas kontraŭbatali la malaperon de lingvoj? La duan premion ricevis David Welsh el Norvegio, kiu traktis la temon Ĉu povas harmonie kunvivi malsamaj kulturoj?, kaj la trian Francesco Maurelli el Italio, kiu parolis pri la sama temo kiel la laŭreato de la unua premio.

Nederlandaj lingvoj

Nederlando estas plurlingva lando. Krom la nederlanda la oficialan statuson havas ankaŭ la frisa lingvo, kaj du parolaj idiomoj estas rekonitaj kiel eŭropaj regionaj lingvoj: la limburga kaj la nedersaksa.

Oficialan rekonon kiel minoritata lingvo ĝuas ankaŭ la romaa lingvo, kvankam la minoritato mem oficiale ne estas rekonita. Romaoj kaj sintioj tamen loĝas en Nederlando jam de sescent jaroj kaj estas sendube aŭtentike nederlanda lingvogrupo. Tiu ĉi lingvo estas ĉefe parola idiomo, sed ekzistas ankaŭ poetoj en la romaa kaj romaoj kaj sintioj kiuj verkas etnan poezion kaj prozon en la nederlanda. Alia etna lingvo, la jida, jam malaperis sed ne sen spuroj: ĝi grave influis la nederlandan lingvon, precipe ties amsterdaman dialekton. Ankaŭ kelko da romaaj vortoj jam delonge nestas en la nederlanda. Krom tiuj ĉi lingvoj kun diversaj oficialaj statusoj, en Nederlando hejmas pluraj aliaj lingvoj kaj dialektoj. La parolantoj de la zelanda idiomo/dialekto aspiris akiron de sama statuso kian jam havas la limburga kaj la nedersaksa, sed tio ne estis oficiale aprobita. Kompreneble, la lingvo tamen ekzistas, eĉ se eblus diskuti pri tio ĉu temas pri lingvo aŭ “nura” dialekto, samkiam temas pri la limburga kaj nedersaksa. Tiuj ĉi idiomoj parolatas laŭlonge de la nederlanda-germana landlimo, kaj plurloke ne eblas diri ĉu iu dialekto apartenas al unu aŭ la alia lingvosistemo. Iusence eblas do diri ke oni parolas la nederlandan ankaŭ en Germanio aŭ inverse, germanajn dialektojn en Nederlando. Temas pri bergaj, neder-rejnaj kaj diversaj platdiĉaj dialektoj. La nedersaksa kaj platdiĉa estas esence unu lingvo. Ĉiuflanke de la landlimo gravan influon sur la dialektojn havas la respektivaj naciaj lingvoj, pro kio ili nuntempe ja malsamas en tiu senco ke pli taŭgas paroli pri neder-saksaj kaj german-saksaj dialektoj. Tiuj idiomoj, parolataj en la nordorienta Nederlando kaj la tuta norda Germanio, ne evoluigis apartan formon de skriba normlingvo, kvankam ja oni verkas kaj literaturas en ties dialektoj. La normnederlanda baziĝas sur frankaj dialektoj de la provincoj Holando (Norda kaj Suda), Utreĥto kaj la okcidenta parto de Gelderlando en Nederlando kaj Brabanto en Nederlando kaj Belgio. En Belgio oni grandparte transprenas la lingvon de Nederlando sed ja kun certa Brabanta koloro kaj respekto por lokaj karakterizoj kaj lingvaj tradicioj.

Krom la origine “nederlandaj” idiomoj en la Reĝlando Nederlando oficialan statuson havas ankaŭ la papiamenta kaj la angla en Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj. La papiamenta estas unu el la t.n. kreolaj lingvoj, kies leksika bazo estas portugal-hispana sed strukturo atestas pri la afrika origino de ĝiaj parolantoj kaj montras influojn de okcidentafrikaj lingvoj. Tiun lingvon oni parolas en la t.n. “subaventaj insuloj” aŭ ABC-insuloj (Aruba, Bonaire kaj Curaçao). En ĉiu el la tri insuloj la lingvo havas propran varianton de sia nomo (Aruba: papiamento; Bonaire: papiamen; Curaçao: papiamentu; / nederlande: papiaments), kaj ankaŭ ekzistas du variantoj de la normlingvo, respektive ortografio (arubanoj preferas la etimologian, dum en Curaçao oni uzas fonemike bazitan ortografion). En la ceteraj tri nederland-antiliaj insuloj — St. Maarten, St. Eustatius kaj Saba — oni parolas specon de angleska kreolo, kaj la angla estas oficiala tie, apud la nederlanda, la lingvo de la registaraj instancoj. Do, sume, la Reĝlando Nederlando havas kvar oficialajn lingvojn — nederlanda, frisa, papiamenta, angla — kaj tri rekonitajn etnajn/regionajn lingvojn — romaan, limburgan kaj nedersaksan. La lastaj tri lingvoj estas ĉefe parolaj idiomoj, sed ili ja posedas ankaŭ interesan literaturon, tamen ne unikan lingvonormon. La plej vigle vivanta kaj publike vaste uzata estas la limburga.

La frisa lingvo ja estas kompleta en tiu senco, kiel skriba kaj parola lingvo de la Nederlanda provinco Frislando. Pli ol 80% de la frislandanoj parolas la lingvon kaj pli ol 90% komprenas ĝin. Bedaŭrinde, nur trideko da procentoj povas ankaŭ skribi la lingvon kaj eĉ malpli da frisoj ja faras tion. Do, ankaŭ la frisa estas grandparte parola idiomo kiu ne plene kovras ĉiujn kampojn de la publika vivo. Sed frisoj estas fortika specio kun granda amo al sia lingvo. Frislando, eĉ se malgranda lando kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ne estas unulingva. Esence temas pri du frisaj lingvoj: la “vera” frisa kaj la t.n. urbfrisa. La urbfrisa estas fakte miksita lingvo holandafrisa, kiu ekestis en la plej grandaj urboj de Frislando kiel rezulto de kontakto inter la (nord)holanda kaj la frisa. Tamen la urbfrisa estas malsama miksita lingvo ol la t.n. okcidentfrisa holanda dialekto parolata en Norda Holando, kiu estas klare nordholanda kun certa frisa bazo. Simila miksita lingvo estas la dialekto de la komunumo Bilt en Frislando, idiomo de holandaj migrantoj en tute frisa ĉirkaŭaĵo. La ingrediencoj estas ĉiam la samaj sed la recepto ja alia! En la sudorienta Frislando parolatas la stelingverfa dialekto de la nedersaksa, ja ankaŭ mikslingvo iusence, sed ĉi-foje temas pri la kombino nedersaksa kaj frisa. Similan recepton, sed kun alia rezulto, ni renkontas en la plej nordokcidenta angulo de Germanio, Orienta Frislando, kie parolatas la orientfrisa, idiomo forte influita de la apuda platdiĉa (nedersaksa). Krom la orientfrisa (la nederlandan frisan oni ofte nomas okcidentfrisa) ekzistas ankaŭ la nordfrisa, parolata sur germaniaj insuloj inter Frislando kaj Danlando. La tri frisaj idiomoj tiom diferencas inter si ke oni povus paroli pri tri frisaj lingvoj, sed la okcidenta (do tiu en Nederlando) estas la plej vivipova kaj la plej parolantoza.

Apud tiuj ĉi lingvoj kun certaj oficialaj statusoj, en Nederlando parolatas multaj aliaj lingvoj. Sur la stratoj de nederlandaj urboj oni povas aŭdi diversajn surinamajn lingvojn; ni ne forgesu ke Surinamo estis nederlanda kolonio, same kiel Indonezio. El la surinamaj lingvoj la plej konata estas “sranan” aŭ sranan-tongo, angle-afrike bazita kreola lingvo, kiu estas lingvo de pluraj kreolaj surinamanoj sed ankaŭ komuna lingvo de plimulto de la ceteraj Surinamanoj kiuj parolas sarnami (parte kreoligita hindustana dialekto) aŭ iun el la ĉinaj lingvoj/dialektoj: hakka, mina, kantona k.s. Kompreneble surinamaj kaj nederlandaj ĉinoj kaj hindustananoj (hinduoj kaj islamanoj) uzas ankaŭ la normlingvojn de siaj nacioj, la ĉinan, hindan kaj urduan. Aliaj surinamanoj uzas la javan aŭ iun alian indonezian lingvon, respektive iun el la pluraj surinamaj indianaj aŭ aliaj kreolaj lingvoj (ekz. la saramakanan). Sed ja ĉiuj surinamanoj parolas perfekte la nederlandan, kvankam ofte kun aparta akĉento, ĝenerale ŝatata en Nederlando. Krom la surinamanoj grava etna kaj lingva grupo estas indonezianoj kaj papuanoj, inter kiuj la plimulto parolas la indonezian (ni diru, malajan) lingvon, kiel ekz. la molukanoj.

Nikola Rašić (daŭrigota)

Solena Fermo

La kongreso ĉe sia fino

Sabaton matene je la deka horo okazis en la salono Zamenhof la ferma solenaĵo de la 93-a UK.

La UEA-prezidanto Probal Dasgupta bonvenigis la kongresanojn, prezentis la surpodiajn gastojn kaj petis la ĉeestantojn omaĝi per silenta minuto (vidu la apudan foton) la forpasintojn: eksprezidanton de UEA Lee Chong-Yeong; honorajn membrojn Aref Azari, Elvira Fontes kaj Claude Piron; UEA-oficiston Marvin Stanley; kaj aliajn membrojn kaj aktivulojn, forpasintajn post la antaŭa UK.

Sekvis raportoj de Barbara Pietrzak pri la kongresaj laboroj (p. 186) kaj pri la Belartaj kaj Oratora Konkursoj fare de Claude Nourmont. István Ertl prezentis la premiitojn de la fondaĵo Antoni Grabowski kaj la estraranoj Hori Jasuo kaj Loes Demmendaal transdonis diplomojn al la ĉi-jaraj movadaj premiitoj, honor igitoj, diplomitoj kaj subvenciitoj (detaloj venontnumere).

Barbara Pietrzak prezentis gravan dokumenton, la gratulrezolucion de la Pola Parlamento omaĝe al la centjariĝinta UEA, post kio Ranieri Clerici en sia omaĝa interveno lige kun la decembra 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj rememorigis pri la esperantisto Ralph Harry, ambasadoro de Aŭstralio kaj kunverkinto de la deklaracio.

La laborsesiojn pri la kongresa temo sumigis ĝia reĝisoro A. Giridhar Rao. José Antonio Vergara prezentis la kongresan rezolucion kaj sian ferman paroladon (legu apude) faris la UEA-prezidanto Probal Dasgupta.

La kongresan flagon transprenis el la manoj de Ans Bakker ten-Hagen, prezidanto de la Bjalistoka LKK Aleksander Sosna kaj la honora civitano de Bjalistoko L.L.C. Zaleski-Zamenhof.

Venis tempo por floroj, kisoj kaj aplaŭdoj al la Roterdama LKK, kiel dankesprimo pro la bone farita laboro. Al la podio venis la infanoj el la ĉi-jara Internacia Infana Kongreseto. Komuna kantado de la himno La Espero kaj la sekva martelbato de Probal Dasgupta metis punkton post la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.

Ferma parolado de la prezidanto

Karaj kongresanoj,

Vi bone memoris dum la tuta kongreso, ke ni festas la centjariĝon de UEA. Certe multaj el vi memoras ankaŭ, ke ĝuste en tiu ĉi 26-a de julio, en 1887, aperis en Varsovio ruslingva libreto kun la titolo “La internacia lingvo”, Meĵdunarodnij Jazyk, kiu ĉion ŝanĝis, kaj ŝanĝis ne nur por ni, kiuj rekte lernis kaj uzas Esperanton. Esperanto lampas sur la mondon, kaj ni havas la belan sonĝon, ke tiu lampo iĝos pli granda kaj vastluma. Kiamaniere tiun sonĝon esprimas nia jubileanta Asocio? Ĉu nur kantante la himnon ni mencias la belan sonĝon de l’ homaro?

Antaŭ tridek jaroj frapis nin la unua grava poemo de Esperanta poeto, kiu poste akiris grandan renomon. En tiu poemo “La turoj de l’ ĉefurbo”, Mauro Nervi skribis: “Kie mi kaŝas miajn sonĝojn? En la cerbo, en la cerbo.” Dum la dudeka jarcento ni efektive esperis, ke Esperanton baldaŭ parolos la ĉefurboj de la mondo, kaj ni okupiĝis konstrui taŭgajn turojn, por ke tie loĝu nia kara lingvo, kiu morgaŭ aŭ postmorgaŭ bezonos esti kapabla senprobleme pompi. Pro tio niaj sciencistoj pretigis terminarojn. Pro la sama kialo Ivo Lapenna reliefigis por ni la gravecon de la retoriko. Kaj kial mi uzas tiun esprimon, evidente eĥan al “La graveco de la fideliĝo”, titolo de esperantigita teatraĵo de Oscar Wilde? Kompreneble ĉar estas mia asociana devo reklami al vi tiun eron el la katalogo de la Libroservo de UEA. La reklamemuloj aperis kelkajn jardekojn post la juna Lapenna, sed ankaŭ ili okupiĝis konstrui turojn por nia esperate ĉefurba lingvo. Mallonge dirite, ĉiuj kunlaboris por konstrui retorikan kastelon. Kaj en tiu cerba konstruaĵego ni kaŝis niajn sonĝojn.

Sed, geamikoj, la sonĝoj malpli similas al kasteloj ol al nuboj. Ekzemple, la nuboj, el la buŝoj de homoj en viaj ŝatataj bildstrioj — tiuj nuboj, en kiuj sidas la dialogaj tekstetoj. La Esperanta sonĝo imagas konversaciojn, ne kastelojn.

Tial, kiam mi persone sonĝas pri feliĉa kaj frukta dua jarcento de nia Asocio, mi ne fantazias eĉ pli ampleksan tegmentegon super 369 landaj asocioj kaj 478 fakaj asocioj. Mi sonĝas pri asocio en supla kaj kapabla dialogo kun diversaj partneraroj. Vere supla UEA laŭ mi kapablu traduki inter la tre diversaj bezonoj de komencantoj kaj de pintuloj, de la poetoj kaj de la inĝenieroj, de la mondsavantoj kaj de la maldiligentuloj.

Vi certe vidas, ke mi interalie pensas pri la reta mondo kaj pri elektronikaj interligiĝoj. Tamen ne nur pri tio temas la malkastela konversaciemo. Mi sonĝas pri asocio atentema al ĉiaj handikapitoj. Ni jam havas en la Asocio iom da sistema atentemo al la blinduloj. Ekde d-ro Javal, kiu en la franca periodo de Esperanto petis forigon de la supersignoj, la esperantista atentado al la nevidantoj estas io jam centjara. Tamen la neaŭdantoj ankoraŭ ne trafis nian seriozan tagordon. Kien tiu ĉi manko puŝu nin? Ĉu kiel kutime al strategiaj solvoj?

Se jes, niaj solvistoj sendube rapidos definitivigi kiel internacian uzendan unu el la gestolingvaj adaptoj de Esperanto, kaj tiel bone dresos nin ke ni aspektos kiel tute naturaj partneroj de ĉiaj gestlingvanoj. Se tio okazos, mi certe kunaplaŭdos kun vi ĉiuj. Tamen vi misaŭdas min, se vi pensas, ke mi pledas nur por pligrandigo de la listo de handikapitaroj kaj malplimultoj, kun kiuj ni estu en malinsultaj rilatoj. Mi parolas pri ŝanĝo de sintenoj.

Praktika amikiĝo al tiu aŭ alia handikapitaro estas certe dezirinda kaj tute en ordo. Sed mi aparte sonĝas, ke ni principe malfermiĝu al la ideoj en la klasika novelo de Tolstoj, “Per kio la homo vivas”. Tiu novelo instruas, ke vi kaj mi ofte ne antaŭscias, kion ni bezonos, kaj ke do la strategia pensado ne plene esprimas nian homecon. Niaj bezonoj neatendite draste ŝanĝiĝas tra kaj trans niaj vivocikloj — eĉ pro holokaŭstoj kaj aliaj katastrofoj — kaj la homa medio de reciproke helpemaj najbaroj subtenas nin, ĉar estas nature por homoj finfine lerni ami unu la alian. La handikapoj estas nur ikonaj ekzemploj de la konstanta bezono pri helpo.

Miaj praktikaj kaj konkretaj scioj estas tre limigitaj. Mi atendos multon lerni de vi. Multaj el vi pli bone ol mi sekvas la evoluojn okazantajn en la mondo. Ĉu estas vere, kiel mi ie aŭdis, ke post la epoko de fortaj ŝtatoj kaj potencaj privataj entreprenoj nun sekvos epoko de sentemo pri la bezonoj de handikapitoj danke al tiaj donacemaj riĉuloj kiel Bill Gates, Vilhelmo Pordegoj? Ĉu malfermos novajn pordegojn por Esperanto la etoso de tia donacemo? Miaj antaŭirintoj diris al vi: “Konstruu kun ni.” Mi mem diras: “Sonĝu kun mi.” Kaj por malpliigi la riskon de troa dozo de mia malpraktikeco, mi plejparte lasas vin en la bonaj manoj de miaj multe pli praktikaj sed samtempe viziemaj gekolegoj en nia bunta kaj kapabla estraro. Bonvolu aplaŭdi ilin! [Ĝenerala aplaŭdado.] Mi dankas vin pro via ofta evidentigado de via afabla kaj malavara fido al via nuna estraro. Karaj membroj, bonvolu amase retmesaĝi al la retlisto uea-membroj pri viaj propraj vizioj por la Asocio — kaj tiucele bonvolu aliĝi al tiu listo. Ni vere volas dialogi kun aliaj, sed unue ni konversaciu inter ni mem. Antaŭdankon!

Sojle de nova laborperiodo

Denove en niaj manoj troviĝas la septembra numero de la revuo Esperanto, tradicie bunte retrorigardanta al nia plej grava asembleo de la jaro, kiu estas la Universala Kongreso de Esperanto — ĉi-foje aparta, ĉi-foje jubileanta la 100-jariĝon de UEA en ĝia sidejo, Roterdamo.

Sed en septembro ni ne povas sole retrorigardi, ni devas tuj eklabori por enkontigi kaj multobligi la sukcesojn ĵus notitajn kaj plani agadojn por la plej proksima periodo, kaj eĉ pli, por la periodo ĝis la laŭvica UK, en 2009, ĉi-foje denove en Pollando.

Kvankam ne okazis aparta kampanjo pri la postkongresa raportado, jen periodo, kiam en nia interna kaj ekstera laboro ni povas utiligi la ĵus okazintan Universalan Kongreson en Roterdamo, ĝiajn decidojn kaj eventojn ligitajn kun ĝi kaj kun nia jubileanta UEA. Interne por raporti al la membroj de niaj grupoj kaj kluboj — kiuj ne povis ĝin partopreni — pri interesaj prelegoj, renkontiĝoj, diskutoj. Same lige kun la asocia jubileo, kiel ankaŭ lige kun la kongresa temo. Ekstere por kontakti la nacilingvan publikon de nia urbo, urbeto, regiono (inkluzive ĵurnalistojn) kaj rakonti pri nia eksterordinara sperto dum unu semajno de la jaro, dum kiu ni renkontis preskaŭ du mil geamikojn el pli ol 70 landoj kaj povis komuniki kun ili sen iu ajn diskriminacia lingva baro.

Ni ne kaŝu, ke ni amuziĝis kaj ĝuis belan tempon, sed ni ne forgesu aldoni, ke ni samtempe laboris per diskutoj pri la kongresa temo kaj forumkunsidoj pri la estonteco de UEA.

Ĉu la 100-jara UEA povas esti interesa por nia ekstera kunparolanto? Tutcerte, se ni memorigos, ke printempe mondaj informagentejoj vaste informis, ke UEA troviĝas inter la kandidatoj por la ĉi-jara Nobel-premio por paco. Certe, se ni mencios la omaĝrezolucion de la pola parlamento lige kun la jubileanta UEA, kiu de la kongresanaro estis akceptita per tondra aplaŭdo! Cetere, ĉu ne estus bele gratuli pro ĝi la prezidanton de la pola parlamento? Se oni ne faris tion ankoraŭ kaj tamen ŝatus — jen la adreso: Pan Bronisław Komorowski, Marszałek Sejmu RP, Ul. Wiejska 4/6/8, 00-922 Warszawa, Pollando, aŭ elektronike: l...@sejm.gov.pl. Se ĉi-okaze oni esprimus rekonon por la laboro de la informanta pri Pollando de preskaŭ 50 jaroj E-redakcio de Pola Radio sen multa parolo oni reliefigus ĝian signifon en la tuta informa politiko pri Pollando. Skribu tiun leteron prefere en via nacia lingvo (sed se temas pri lingvo vere malofta en Eŭropo ne hezitu uzi la anglan), eventuale aldonante la version en Esperanto.

Sed, eble nian eksteran alparolaton pli interesas la kongresa temo? Ni rimarkigu, ke en sia salutmesaĝo la Ĝenerala Direktoro de Unesko atentigis, ke “kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la 93-a Universala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco”. Kaj tamen fine ni aldonu, ke efektive per sia rezolucio la kongresinta esperantistaro instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco kaj proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado. Ĉiuj ĉi argumentoj daŭre estas utiligeblaj ne sole en niaj kontaktoj kun nacilingvaj ĵurnalistoj. Ekzemple en multaj eŭropaj landoj esperantistoj certe volos uzi ilin por siaj poreksteraj aktivadoj lige kun la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26-a de septembro) kaj lige kun la daŭranta Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo. Ni tamen memoru, ke la Internacia Jaro de Lingvoj daŭras tutmonde — do ankaŭ por niaj pliaj agadoj en ĝia kunteksto taŭgos tiuj relative novaj argumentoj. Jen kelkaj praktikaj konsiloj por la informa laboro sojle de nia nova laborperiodo.

Mi, kiel estrarano pri informado, daŭre atendas reagojn al la demandaro direktita en junio al la Landaj Asocioj, demandaro ebligonta orientiĝi, kiel efektive statas la informa laboro en la unuopaj landoj kaj kian helpon oni atendas de UEA. Krom tio ne hezitu informi pri viaj sukcesoj kaj atingaĵoj.

En septembro komenciĝas ankaŭ novaj instruperiodo kaj E-kursoj. En niaj studprogramoj ni koncentriĝu ne sole sur la instruado de Esperanto. Ni instruu pri ĝi elmontrante ankaŭ ĝian signifon por la interkultura dialogo. Ni instruu pri nia pli-ol-100-jara movado kaj nia 100-jariĝinta asocio. Ni instruu ankaŭ pri la E-komunumo kaj ĝia kulturo. Sed en tiu nova laborperiodo ni ne forgesu, ke ne informante nin reciproke pri niaj laboro kaj klopodoj, pri niaj sukcesoj sed ne nur, ni riskas vanigi niajn streĉojn kaj klopodojn. Ni faras ilin ne por ni mem, sed por la prospero de nia tuta komunumo. Tiel ni inspiru unu la aliajn per tiuj informoj kaj ne kaŝu ilin nur por la propra, plej proksima medio.

Barbara Pietrzak

Kongresfina Resumo

Roterdamo superrigarde

Karaj kongresanoj,

Denove mi frontas malfacilan taskon kelkfraze doni superrigardon de la kongresaj laboroj, ĉi-foje de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto. Kongreso aparta — ne sole pro la fakto, ke ĝi okazis en la urbo, en kiu sian sidejon havas UEA, kvankam sendubajn emociojn elvokas la konscio pri la fakto, ke nia roterdama domo samaĝas kun la Unua Libro, lanĉita ĝuste antaŭ 121 jaroj.

Sed emocimotivoj estas pliaj. Unuavice la fakto, ke nia asocio festas sian 100-jaran jubileon kaj — kiel informis printempe diversaj informagentejoj — UEA troviĝas inter la kandidatoj por la ĉi-jara Nobel-premio por paco. Aliflanke antaŭtage de nia jubilea kongreso la pola parlamento omaĝis la 100-jariĝantan UEA. La konscio pri tio tutcerte akompanis multajn el ni en labormomentoj kaj dum amuzo, kaj evidente tutaparte dum la organizitaj vizitoj en nia bela, renovigita sidejo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ili komenciĝis jam sabate kaj entute dum la kongresa semajno nia UEA-domo gastigis preskaŭ 700 kongresanojn.

Evidente temas pri konsiderinda parto de entute 1845 kongresanoj el 73 landoj de la mondo, kiuj venis por la plej grava esperantista asembleo de la jaro. Ne sole por jubilei, ne sole por rerenkontiĝi kun profunda konscio pri nia “granda rondo familia”, sed ankaŭ por labori.

Tutcerte nian organizan konscion devas influi la defiaj demandoj el la ĉi-jara festparolado de prof. Humphrey Tonkin pri “UEA centjara”. Al ĉi tiu temo estis dediĉitaj apartaj du kunsidoj sub lia gvido en la daŭro de la kongresa semajno. En la dua kunsido oni diskutis pri la estonteco. Post podia diskuto la ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn en ok malgrandaj grupoj. Ĝenerale oni konsentis, ke UEA devas adaptiĝi al la novaj komunikmetodoj, unue per investo en modernaj ekipaĵoj por la oficejo, due per plibonigo de sia retpaĝaro, trie per komunikado kun la membroj kaj informado al la publiko per la reto. La ĉefa funkcio de UEA — laŭ la plimulto de la ĉeestantoj — estas disvastigo de Esperanto, inkluzive altigon de la lingva nivelo. UEA ne faru ĉion mem, sed rolu kiel faciliganto de laboro de diversaj E-organizaĵoj. Ĝi estu pli malferma ĝenerale — en siaj kongresoj, en siaj membro-kategorioj, kaj precipe en sia funkciado. La reto ebligas inkluzivigon de ordinaraj membroj en planado kaj decidoj. La Libroservo de UEA regalis nin per du eldonaĵoj ligitaj kun la 100-a jubileo: Tuj apude de Humphrey Tonkin, havebla ekde la komencaj kongresaj tagoj kaj Utila estas aliĝo — Tra la unua jarcento de UEA de Ulrich Lins, aperinta fine de la kongresa semajno kaj tuj amase ekvendiĝinta.

La ĉi-jara, jam la 3-an fojon organizita Movada Foiro konfirmis sian lokon en la kongresa programo, donante la ŝancon prezentiĝi al kelkdeko da organizoj, ne ĝenante tamen ĉi-foje interkonan la karakteron de la vespero.

Kvankam al Roterdamo ni impetis por la jubileo de nia organizo, la kongresa temo “Lingvoj: trezoro de la homaro” ligiĝis same kun la lingva konscio de nia komunumo, kiel ankaŭ kun la deziro kontribui al la Internacia Jaro de Lingvoj, proklamita de UN por 2008. La kongresa rezolucio enhavas kernon de la konkludoj sekvintaj el la traktado de la kongresa temo dum 3 kongresaj sesioj, reĝisoritaj de Giridhar Rao.

Interesaj kongresiniciatoj rapide hejmiĝas kaj riĉigas la kongresan programon. En Roterdamo jam la 6-an fojon okazis Kleriga Lundo. Inter 15 prelegetoj amase frekventitaj, ne malpli ol 6 rilatis al temoj ligitaj kun informado kaj komunikado. Tion, kiel estrarano pri informado mi ne povis ne rimarki, kiel fakton plej bone atestantan pri la kreskanta konscio de nia komunumo devi ne nur informi pri Esperanto, sed ankaŭ pri tio, ke oni faru tion en maniero profesinivela, konforma al la plej bonaj teknikoj de la publikrilata komunikado.

La 93-a UK tradicie, kiel ĉiuj ceteraj UK-oj, rolis kiel plurnivela edukejo. edukado.net okazigis 16 duŝtupajn paroligajn lingvolecionojn kaj rikoltis apartajn spertojn dum sia Metiejo, kie la publiko havis la okazon i.a. renkonti la kunlaborantojn de la retejo. La Metiejo montriĝis ripetenda sekvajare. Krome okazis Cseh-seminario kun 10 partoprenantoj el 9 landoj, Esperantologia Konferenco, Internacia Kongresa Universitato, kiu en sia 61-a sesio kun Wim Jansen kiel rektoro prezentis 6 prelegojn. Tiuj de profesoroj Hans Michael Maitzen, John Wells kaj Bengt-Arne Wickström servis samtempe kiel sesioj de AIS. Ni aldonu ĉi-okaze, ke la publika kunsido de Akademio de Esperanto sub la gvido de ĝia prezidanto prof. Wells, havis aparte viglan kaj aferkernan enhavon.

La 6-hora Tago de la Lernejo liveris apartan okazon trakti per 17 prelegoj diversajn facetojn de ĝia tegmenta temo “La pedagogia valoro de Esperanto”. Oni ne sole kleriĝis, sed ankaŭ volis konfirmi siajn konojn oficiale. La Internaciaj Ekzamenoj de UEA-ILEI vekis intereson ĉe multaj kongresanoj. Ekde ĵaŭdo 13 el ili estas posedantoj de 3 elementaj kaj 10 meznivelaj ekzameno-atestiloj. Koran gratulon al ĉiuj!

La arta programo de la roterdama kongreso ebligis ĝui kaj reĝui variajn talentojn de multaj esperantlingvaj artistoj, ne sole dum la Nacia kaj Internacia Artaj Vesperoj, sed ankaŭ en la daŭro de la tuta semajno. Apartan lokon tutcerte ĉi-jare havis en la kongresa programo la piankoncerto de Frank Muschalle, privata donaco de Helmut Klünder al la 93-a UK por soleni plian 100-jaran E-jubileon, tiun en la propra familio.

La 93-a estis ankaŭ la okazo konkursi pri arto, ekzemple denove pri la arto oratori. Solenan kadron — kiel kutime — havis la anonco de la rezultoj en niaj Belartaj Konkursoj.

Kvankam por ĉiuj el ni Roterdamo (“Rotown magic” de Honora Komitatano Jules Deelder legiĝos en la oktobra numero) estas korproksima kiel UEA-sidejo, sed ĉu ni vere scias multon pri Nederlando kaj nederlandanoj? Al Nederlando kaj temoj rilataj kun ĝi kondukis nin 6 prelegoj traktantaj aktualajn demandojn, sed ja ankaŭ la gravan kontribuon de nederlandanoj al la intelekta kaj kultura heredaĵo de la homaro. Al la nederlandanoj kondukis nin krome la jam antaŭkongrese aperinta Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj, tre bone vendiĝanta inter la libroj dediĉitaj al Nederlando en la kongresa libroservo. La libroservo funkcios ankoraŭ post la fermo de la kongreso, tiel do nun ne eblas sumigi ĝiajn sendubajn sukcesojn, sed estas agrable noti, ke inter la plej bone vendiĝantaj libroj troviĝas tiu de Roman Dobrzyński pri Bona Espero.

Ankaŭ ĉi-jare ni venis por la Universala Kongreso ne sole por rendevui kaj jubilei, sed ankaŭ por labori. La Komitato kunsidis dufoje, sabate kaj vendrede, traktante la plej gravajn taskojn, kiujn frontas nia 100-jara asocio. Ĝi atribuis la Honoran Membrecon al longjara Ĝenerala Direktoro de UEA kaj redaktoro de Esperanto, Simo Milojević. Ĝi akceptis novan Landan Asocion kun la nomo Asocio Nacia por Esperanto en Burundio, tiel ke nun la nombro de ĝiaj LA-oj egalas al 69. Ekde dimanĉo ĝis ĵaŭdo vigle debatis dum siaj kunsidoj subkomitatoj, kelkfoje superante la disponigitan labortempon, kun la ĉefa celo rerigardi la faritajn laborojn post la Jokohama UK kaj taski al la estraro novajn laborrekomendojn. La estraro laboris ĉiutage kaj inter la alprenitaj decidoj la plej atendata de ĉiuj estis tiu pri la kongresurbo de nia 95-a UK en 2010. Kun granda ĝojo mi ŝatas anonci, ke ni kongresos en Havano.

La kongreso, ankaŭ en Roterdamo, estis la okazo por multaj fakaj asocioj aranĝi siajn kunvenojn kaj renkontiĝojn. Dum ĉi tiu kongreso Esperantlingva Verkista Asocio transformiĝis en Akademion Literaturan de Esperanto. Apartan signifon en la kunteksto de la faka agado havis la ĉi-jara Terminologia Forumo, kiu traktis la temon “Lingvokultivado sur la faka kampo: persista defio por Esperanto”.

La sepkapa LKK, kunlabore kun la CO kaj kelkdeko da volontuloj, efektivigis grandegan streĉon por okazigi la kongreson en maniero glata kaj kompetenta. La kongresa kuriero Jubileanto spegulis multajn eventojn el la riĉa kongresa programo kaj ekde la unua numero ĝis la 6-a estis konsultebla ankaŭ pere de la kongresa retejo.

La Roterdama UK ne pasis seneĥe. Viglis kontaktoj kun nederlandaj amaskomunikiloj, kio fruktis per gazetaraj artikoloj, radioelsendoj, televidaj programoj kaj informoj en agentejaj retejoj. Tripersona skipo de la E-Redakcio de Pola Radio ĉiutage pretigis dumkongresajn retajn sonraportojn por la tutmonda esperantistaro.

Ne mankis programeroj ĝueblaj de gejunuloj; baldaŭ espereble, mallonge ni renkontiĝos kun infanoj el la ĉi-jara IIK. Kaj tio memorigas, ke nia plurgeneracia E-komunumo devas senĉese zorgi pri sia demografio konforme al la devizoj de la Strategia Plano: informado, instruado, utiligado, inkluzive plijuniĝon.

La tempo de la utiligado, alivorte laboro, la tempo de la ĝuado dum nia jubilea UK en Roterdamo proksimiĝas al la fino. La 100-jara UEA kaj la monda esperantistaro jam alrigardas la jubileon de la venonta jaro.

Venu amase al Pollando por kunfesti la 150-an naskiĝdatrevenon de la kreinto de nia lingvo en la naskiĝurbo de d-ro Ludoviko Zamenhof, en Bjalistoko.

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA

[FORIGITA!: bildo]

La kongresa libroservo

[FORIGITA!: bildo]

La Metiejo de edukado.net

[FORIGITA!: bildo]

Koncertas Ĵomart, Nataŝa kaj Carina

[FORIGITA!: bildo]

Gaja atmosfero ĉe la budo de Pola Radio

[FORIGITA!: bildo]

Dalia Pileckienė kun “la nepo”

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti kun la premio