Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 1

Novjara mesaĝo de la Prezidanto

Sojle al espero

Inter la centjariĝo de UEA en 2008 kaj la centkvindekjara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis sesdekjariĝi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se ĝuste nun ĉe UN kaj Unesko sin sekvas jaro de lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 — kvazaŭ ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco — ĉu ni ne ĝoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj?

En aprilo ni simpoziis ĉe UN en Ĝenevo — post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la ĉeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo — post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo — unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni paŭzas por kapti la spiron. Denove UEA engaĝas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al ĉi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?

La okupiĝon pri homaj rajtoj, kiu esprimiĝis jam ĉe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciiĝinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947 — unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universala Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la sesdekaj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaŭ profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna — lian centjariĝon ni festas en 2009 — movis tiun vizion al nova ŝtupo.

Lapenna konvinkiĝis, ke por povi tuŝi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontraŭbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis “lingva genocido”, termino poste pligraviĝinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare — rimarkinte, ke la socilingvistiko nesufiĉe reliefigas la lingvo-planadon — UEA lanĉis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), fariĝis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Ĝuste ĝi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon.

Se oni lanĉas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de ĝi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizaĵo de lingvo, kies tradukaĵa korbo fariĝis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukaĵoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj.

Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996 (www.uea.org/informado/pragm/pm﹍eo.html). Respondojn al la demando “kien UEA” oni serĉu ĉefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?

Unuflanke la fakton, ke UEA ĉiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antaŭe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Ĝuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu baziĝas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko — precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupiĝas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj.

Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la praga manifesto pledas por multlingvisma eduko al homaraniĝo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpaciĝa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu manifesto — je kies fino ni “asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.”

Probal Dasgupta

93-a Universala Kongreso

Pollando denove gastigos jubilean UK-on

Kun granda ĝojo kaj entuziasmo la polaj esperantistoj transprenis fierindan, sed ja ankaŭ defian taskon gastigi en Pollando jubilean Universalan Kongreson, lige kun la jaro de la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Ne mirige, ja Pollando kaj ĝiaj du urboj Bjalistoko kaj Varsovio estas firme ligitaj kun la vivo kaj laboro de la kreinto de la internacia lingvo Esperanto. La jubilea 100-a naskiĝdatreveno de d-ro Zamenhof vokis la mondan esperantistaron antaŭ 50 jaroj al Varsovio. Nun — la unuan fojon — oni celas la naskiĝurbon de la kreinto de la lingvo, Bjalistokon.

En la daŭro de la historio de la Universalaj Kongresoj temas pri la 5-a jubilea kongreso okazonta en Pollando, do por ni — polaj esperantistoj — jubileo kun duobla senco kaj duobla morala respondeco. La unua UK, lige kun la 25-jariĝo de la lanĉo de Esperanto, okazis en Krakovo en la jaro 1912. La 50-jaran jubileon de la Lingvo esperantistoj el la tuta mondo solenis en Varsovio en 1937. Same Varsovio gastigis la jubilean UK-on lige kun la 100-jariĝo de nia lingvo en 1987. Pro historifideleco ja tamen ne eblas malgraŭ ĉio ne memorigi la rendevuon de la monda esperantistaro en 1927, kiam post la Universala Kongreso en la libera urbo Danzig la kongresanoj celis Varsovion, kie — kiel memorigis Edmond Privat retrorigarde al la festita jubileo de la 40-jariĝo de Esperanto — “lasta laborkunsido kaj solena fermo de la kongreso okazis en Urbodomo de Varsovio”.

Ĉiu el la menciitaj Universalaj Kongresoj okazis en lando, kiun karakterizis malsamaj geopolitikaj cirkonstancoj. Kiam la monda esperantistaro celis la kongreson de la 100-jariĝo en 1987, Pollando eliradis el la traŭmata periodo post klopodoj strangoli la movadon “Solidareco”. Tamen ne plenajn du jarojn post nia kongreso, la 4-an de junio 1989, en la tago de la unuaj parte liberaj parlamentaj balotoj, kreiĝis la unua pola nekomunista registaro. Tiu fakto spronis neimageblajn transformiĝojn en la tuta Eŭropo. Kvin monatojn pli poste falis la Berlina Muro, unuiĝis Germanio, malkomponiĝis Sovetunio, kreiĝis multaj novaj sendependaj ŝtatoj, vastiĝis Eŭropa Unio, kies membro Pollando estas ekde la jaro 2004.

Tiuj transformiĝoj kaŭzis, ke nun Pollando samlimas kun pli da landoj ol antaŭe, do kun Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Ukrainio, Bjelorusio, Litovio kaj Rusio. Trans la mara limo la najbaroj de Pollando daŭre estas Danio kaj Svedio. La surfaco de Pollando egalas al 322 575 kvadrataj kilometroj. En Eŭropo laŭ sia grandeco Pollando okupas la 9-an lokon post Rusio, Ukrainio, Francio, Hispanio, Svedio, Germanio, Finnlando kaj Norvegio. Pollando havas pli ol 38 milionojn da loĝantoj. Troviĝas inter ili reprezentantoj de dek kelkaj naciaj kaj etnaj malplimultoj.

Poloj estas slava nacio loĝanta ĉefe sur la teritorio de Pola Respubliko, ekster la limoj de la lando formante polajn koloniojn. Laŭ la pritaksoj la populacio de la poloj en la lando kaj ekster ĝiaj limoj egalas al 50-60 milionoj da personoj. Poloj apartenas al la okcidentslava lingvogrupo uzante la polan lingvon kaj latinan alfabeton, enkondukitan en la 10-a jarcento, kiam sur la polaj teritorioj estis akceptita la romkatolikismo. Laŭ la konfesia vidpunkto plimulto de la poloj estas kristanoj. Temas pri pli ol 34 milionoj da katolikoj, ĉ. 507 mil ortodoksuloj kaj preskaŭ 150 mil protestantoj. La pola lingvo estas la ofica lingvo de Pola Respubliko, sed la pola leĝaro garantias al la naciaj malplimultoj la uzadon de siaj propraj lingvoj, aparte sur la terenoj, en kiuj troviĝas iliaj koncentriĝoj. Tio rilatas al la lingvoj germana, bjelorusa, kaŝuba kaj litova.

En la Nacia Popolregistro de antaŭ 6 jaroj pli ol 96 procentoj de anonime enketitaj personoj deklaris la polan naciecon, 1,2 procentoj alian, 2 procentoj ne difinis sian naciecan apartenon. En Pollando la plej multnombrajn naciajn kaj etnajn malplimultojn konsistigas germanoj, bjelorusoj, ukrainoj, romaoj, rusoj kaj litovoj. Inter la eksterlandanoj vivantaj en Pollando plej multnombran grupon formas vjetnamoj.

La origino de la pola ŝtato radikas en la 10-a jarcento. Kiel dato de ĝia establo estis agnoskita la jaro 966, kiam la princo Mieszko la 1-a akceptis la kristanismon. Pollando fariĝis reĝlando en la jaro 1025 kaj en 1569 ĝi ligiĝis per unio kun Litovio. Tiu ŝtato daŭris ĝis la jaro 1795, kiam ĝia teritorio estis dispartigita fare de la najbaraj potencoj: la cara Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. La sekvinta 123-jara periodo plenis je sendependigaj strebadoj, elanoj kaj insurekcioj de poloj, kio lasis firman spuron en la polaj historio kaj kulturo. En 1918 Pollando fine reakiris suverenecon. Dum la 2-a mondmilito la lando estis okupaciata de Germanio kaj Sovetunio. Dum la milito pereis pli ol 6 milionoj da polaj civitanoj, inter kiuj preskaŭ tutan ekstermon el la mano de nazioj suferis judoj. Post la milito Pollando falis sub la influon de Sovetunio, fariĝante t.n. socialisma ŝtato. La elekto de kardinalo Karol Wojtyła kiel papo de la Romkatolika Eklezio (1978) kaj kreiĝo de la sindikata movado “Solidareco” (1980) faris breĉojn en tiu politika fortoaranĝo, kio rezultigis la reĝimajn ŝanĝojn de la jaro 1989. Rezulte de tio kreiĝis Pola Respubliko, en kiu regas parlamenta demokratio kaj kapitalismo kun la reguloj de la libera merkato.

La origino de la nomo Pollando ne estas unusignifa. Ĝi deriviĝas de la nomo de la tribo Polanie, enloĝinta teritoriojn troviĝantajn nuntempe sur la tereno de la okcidenta Pollando. La nomo de la tribo Polanie venas laŭ iuj el la vorto “pole” (kampo), kio povas ligiĝi kun ilia ĉefa okupo, la kulturado de kampoj, aŭ kun enloĝado de terenoj, de sur kiuj estis forhakitaj arbaroj. Laŭ aliaj la nomo Polanie venas de la vorto “plemię” (tribo) kaj signifas kuntribanon, homon proksiman pro sangoligiteco aŭ komunaj kredoj. Laŭ kelkaj lingvistoj la origina signifo ligiĝas kun la formo de la triba organiziĝo “opole”, kiu signifis certan formon de popolregado kun elektata reganto, komuna terposedo kaj konsidero de la gento kiel la socia bazo.

Pollando troviĝas en la geografia centro de Eŭropo kaj havas varian naturan medion. Neniu bariero dividas ĝin disde la cetera kontinento, tial ĝi havas komunajn trajtojn kun la naturo de la tuta Eŭropo. Aperas ĉi tie unuavice faŭno- kaj flaŭrospecioj tipaj por la Centra Eŭropo. Pollando en signifa plimulto estas lando ebena, kvankam en la sudo aperas ankaŭ altebenaĵoj kaj montoĉenoj. La terenoj situantaj malpli ol 200 metrojn super la marnivelo konsistigas 75 procentojn de la landa surfaco. Ili troviĝas en la nordo kaj en la centro de la lando.

Al la plej longaj riveroj de Pollando kalkuliĝas Wisła — Vistulo (1047 km),Odra (741,9 km), Warta (808 km) kaj Bug (587 km). Sur la teritorio de Pollando troviĝas pli ol 9 300 lagoj kun surfaco super 1 hektaro. La plej granda estas Śniardwy. Ĝia surfaco egalas al preskaŭ 114 kvadrataj kilometroj. La plej profunda estas Hańcza — 108,5 metrojn.

Pollando troviĝas en la klimata limsfero, inter la oceana klimato en la okcidento kaj la kontinenta klimato en la oriento. Super la surfaco de Pollando interfrotiĝas diversaj aermasoj. Sekve de tio la meza temperaturo somere varias inter 16,5°C kaj 20°C kaj vintre — inter 6°C kaj 0°C. La mezaj jaraj pluvoj egalas al ĉ. 600 mm. 2/3 de la jaraj pluvoj kalkuliĝas al la somera periodo. Pollando troviĝas en la sfero de ŝanĝiĝantaj ventoj, en kiu 60-procente dominas ventoj okcidentaj. La orientaj ventoj blovas ĉefe vintre, malpli oftas ventoj sudaj kaj nordaj. Tamen se temas pri la ĉi-jara kongresurbo Bjalistoko, ĝia klimato estas malpli varma ol tiu de la aliaj ebenaj landopartoj. La mezaj temperaturoj vintraj oscilas inter -4 kaj -6°C, apartenante al la plej malaltaj en Pollando. La meza jara temperaturo egalas al ĉ.C. Mezaj jaraj pluvoj egalas al 550 mm. Bjalistoko troviĝas sur la tereno difinita kiel Verdaj Pulmoj de Pollando. Pli ol 30 procentojn de ĝia surfaco okupas verdaj terenoj. La bjalistokaj parkoj kaj 1 779 hektaroj de arbaroj ene de la limoj de la urbo formas specifan kaj salubran mikroklimaton.

Bjalistoko kun preskaŭ 300 mil loĝantoj estas la plej granda urbo de la nord-orienta Pollando kaj samtempe la ĉefa urbo de la Podlaĥia Vojevodio. Ĝi rolas kiel administracia, ekonomia, scienca kaj kultura centro de ĉi tiu landoparto. La situo de la urbo en ekologie pura kaj turisme alloga regiono, kaj ankaŭ la riĉa infrastrukturo de Bjalistoko decidas pri la allogeco de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

En distanco de kelkdek kilometroj for de la urbo troviĝas multaj naturaj kaj antikvaj kompleksoj unikaj laŭ la eŭropa skalo. Al ili apartenas unuavice la Nacia Parko de Białowieża, la protektejo de bizonoj en Eŭropo troviĝanta en la Listo de la Monda Heredaĵo kaj agnoskita de Unesko kiel Monda Rezervejo de Biosfero. La urbon limas la Panorama Parko de la arbarego Knyszyń kaj la Nacia Parko de la Narew-rivero — la vivejo de eksterordinare maloftaj specioj de marĉaj birdoj. Troviĝas tie la torfejo de la rivero Biebrza — la plej granda komplekso de malaltaj torfejoj en la Centra Eŭropo kaj la plej granda nacia parko en Pollando, krome la unika, ne sole laŭ la landa skalo, “Tatara itinero”. Pro ĉiuj ĉi valoroj la urbo, kiel la unua en Pollando, estis akceptita en la internacian projekton de Monda Organizo pri Sano.

Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak

[FORIGITA!: bildo]

Palaco de la familio Branicki en Bjalistoko.

[FORIGITA!: bildo]

Pordego al la palaco Branicki.

El la Centra Oficejo

110 vizitis la Malferman Tagon

La 29-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en sabato, la 29-a de novembro, allogis 110 vizitantojn el 14 landoj. En la agadkalendaro de UEA ĝi estis la lasta aranĝo dediĉita al la 100-jariĝo de la Asocio.

La programo estis tre abunda. La ĉefa preleganto estis la Grabowski-premiito Andreas Künzli, kiu faris du prelegojn. En la unua li parolis pri la vivo de Hector Hodler, la fondinto de UEA, kaj ankaŭ pri li kiel modelo por verkoj de sia patro, la pentristo Ferdinand Hodler. En sia dua prelego Künzli ekskursigis la aŭskultantojn tra Ĝenevo, kun salto al Berno, konigante la lokojn, kie troviĝis la Centra Oficejo dum la svisa periodo de UEA.

En 2008 ankaŭ Institucio Hodler ’68 festis rondan datrevenon. Pri la celoj kaj historio de la 40-jara financa subtenanto de UEA parolis Grégoire Maertens, ĝia preskaŭ dekomenca estrarano kaj longtempa prezidanto. La prelegoj de Künzli kaj Maertens okazis en la konferencejo de la CO, kiu ĉi-foje estis ankaŭ koncertejo, kie dufoje kantis kaj gitarludis Alejandro Cossavella el Argentino. Cossavella, kiu intertempe certigis sian lokon kiel unu el la pintaj muzikistoj en Esperantujo, gastis en la Malferma Tago jam la duan fojon post sia internacia debuto en aprilo 1998.

Paralela programo okazis en la biblioteko. Andreas Künzli prezentis sian imponan verkon Universalaj lingvoj en Svislando, Ziko van Dijk lanĉis la gvidlibron Vikipedio por vi, kaj Marek Blahuš parolis pri Esperanta kulturo: ĉu konservinda elektronike? Aparte atendita estis la lanĉo de Esperanto estas..., DVD, kiu en moderna, alloga maniero prezentas Esperanton por la ekstera mondo. La nova filmo naskiĝis el multnacia kunlaboro kadre de Esperanto ĉe Interreto, kies aktivuloj prezentis sian agadon ankaŭ dum aparta programero.

La Libroservo de UEA vendis dum la tago librojn k.a. varojn por 2701 eŭroj. Pleje furoris Vikipedio por vi, de kiu vendiĝis 12 ekzempleroj. Po 11 ekz. estis venditaj la Esperanta kaj franca versioj de la Esperanto-dokumento Esperanto kaj lingva diverseco kun intervjuo kun la fama lingvisto Claude Hagège. Aliaj librofuroraĵoj estis Afero de espero, historio pri la afrika Esperanto-movado de H. Goes (10 ekz.), la gvidilo Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (8 ekz.), la romano Vismar de I. Nemere (7 ekz.), la UEA-historio Utila Estas Aliĝo de U. Lins (6 ekz.), la ekzercolibreto Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts (6 ekz.) kaj la tria volumo de Beletra Almanako (5 ekz.). Inter la aliaj varoj la plej popularaj estis la pollingva informa disko Esperanto — Ciekawe informacje o esperancie (10 ekz.) kaj la nova DVD Esperanto estas... (7 ekz.). En propra kategorio ankaŭ laŭ la vendonombro estis la folio kun dek poŝtmarkoj pri la UEA-jubileo, vendita en 66 ekzempleroj.

(GaKo)

[FORIGITA!: bildo]

Marek Blahuš, Petro Baláž kaj Yves Nevelsteen, aktivuloj de E@I, prezentas la novan DVD Esperanto estas...

[FORIGITA!: bildo]

Andreas Künzli prelegas pri Hector Hodler.

Hector Hodler kiel arthistoria objekto

Resuma artikolo pri la prelego de Andreas Künzli dum la Malferma Tago de la Centra Oficejo, la 29-a de novembro 2008.

La fenomenon Hector Hodler (1887-1920), kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio, eblas prezenti almenaŭ el tri ĉefaj vidpunktoj: 1-e el la vidpunkto de lia biografio kaj personeco, 2-e el la vidpunktoj de lia agado por Esperanto kaj lia publicisteco, 3-e el la perspektivo kiel filo de Ferdinand Hodler, fama svisa pentristo. Dum ni posedas impresajn atestojn, kiuj trafe karakterizas la karakteron de Hector Hodler*, la rilatoj inter la patro kaj filo ankoraŭ estos esplorendaj. Konataj estas ankaŭ la famaj bildoj, kiujn Ferdinand Hodler pentris kun la filo en la centro de la atento. En ĉi tiu artikolo mi volas koncentriĝi pri la punktoj 1-a kaj 3-a.

* vd. la nekrologon de Edmond Privat en Esperanto, n-ro 4-236/1920 kaj la biografion verkitan de Eduard Stettler: Hector Hodler, lia vivo kaj lia verko, UEA 1928.
Iom da biografio

Hector Hodler naskiĝis la unuan de oktobro 1887 en Ĝenevo, Svislando, kiel filo de Ferdinand Hodler (1853-1918) kaj Augustine Dupin (†1910). La patrecon de sia filo Hodler agnoskis la 6-an de majo 1888, subskribante dokumenton, laŭ kiu la infano estis enskribita en la ĝeneva loĝantara registro. Sed la dokumento estis legalizita nur en 1907, kiam Hector fariĝis plenaĝa civitano de la komunumo Gurzelen, berna kantono.* En 1894 li ekvizitis la bazan lernejon. Ekde 1897 ĝis 1906 Hector loĝis ĉe sia patrino, Augustine Dupin, kiu estis simpla kudristino-tajlorino, kaj la amatino, sed ne la edzino de la pentristo. Post la fino de la baza lernejo en 1900 Hector eniris la gimnazion, nomatan Kolegio de Ĝenevo, klasika sekcio. Laŭ la atestoj Hector Hodler estis brila lernanto. Rilate la fakon religio li okupis la trian rangon inter 22 lernantoj, supozeble laŭ intereso kaj kapablo. Okaze de festceremonio en la gimnazio Hector ludis la rolon de Kalvino, la protestantisma reformisto de Ĝenevo. Do lia interesiĝo pri religiaj temoj estas evidenta, same pri pacismaj aferoj. Laŭ la biografio de Jura Brüschweiler* Hector Hodler ĉesigis la studadon ĝuste antaŭ la abiturientiĝo.* Ĉiukaze Hodler decidis ne komenci universitatan kursaron, konsiderante la akademiecan studadon tempoperda kaj sensenca. En 1903, samtempe kun sia lerneja kamarado Edmond Privat, Hector Hodler lernis Esperanton ene de kelkaj semajnoj, kaj kune ili fondis la gazeton Juna Esperantisto. Konservita estas la epizodo, ke kiam Edmond Privat iutage alparolis Hectoron per bonan tagon, la iom silentema kolego respondis per la vorto saluton en la sama lingvo. En 1905 Hector partoprenis kun Edmond Privat la unuan mondkongreson de Esperanto en Bulonjo-ĉe-maro. En 1906 la du junuloj mem helpis organizi la duan Universalan Kongreson en sia urbo Ĝenevo.

* Ĉiu sviso estas civitano de iu politika komunumo, sendepende ĉu ŝi/li tie naskiĝis aŭ loĝis aŭ ne. Hector Hodler, heredante sian civitanecon de la patro, fariĝis civitano de Gurzelen, ĉar lia patro estis civitano de tiu komunumo, kiu estas vilaĝo apud la urbo Thun en la berna kantono.
* Verkinto de bonega libro pri la temo Ferdinand Hodler kaj ties filo Hector, aperinta en 1966/67. Kiel indikite en tiu libro, la informojn pri la Esperanto-dimensio de Hector Hodler Brüschweiler ricevis de Hans Jakob, kiu siatempe agadis en Ĝenevo por UEA, kie ankaŭ Brüschweiler loĝas.
* En la Esperanto-historiografio aperis ioma necerteco, ĉu Hodler finis la gimnazion aŭ ne.

En 1907 Hodler transprenis la redaktadon de la gazeto Esperanto, kiun li aĉetis fine de 1906 de Paul Berthelot, kaj fariĝis ĝia posedanto. En ĝi li publikigis unuajn artikolojn, interalie tradukojn de klasikaj verkoj el la franca literaturo sub la plumnomo Andreas Remy. En la sama jaro Hodler partoprenis la 3-an Universalan Kongreson en Kembriĝo.

En 1908 Hodler fondis en Ĝenevo, kun aliaj, sen granda bruo, Universalan Esperanto-Asocion (UEA), ĉar li volis solvi la praktikajn celojn de la juna Esperanto-movado*. Sian projekton li klarigis en la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno*, kiam L.L. Zamenhof kaj aliaj tiamaj ĉeffunkciuloj, kiuj volis regi la Esperanto-movadon, ankoraŭ ne trovis interkonsenton kaj montris skeptikon rilate al tutmonda organizo. Iuj movadaj eminentuloj eĉ konsideris la novan organizon nevivipova. En julio 1908 Zamenhof gratulis Hodler pro lia iniciato kaj deziris la plej bonajn sukcesojn al la nova asocio. La starigon de UEA sendube influis ankaŭ la tiam furiozanta Ido-krizo. Hodler observis, ke la esperantistoj perdiĝas en sencelaj teoriaj planlingvaj kaj organizaj diskutoj, do li volis krei praktike utiligeblan alternativon por faciligi la rilatojn inter diverslingvaj homoj. Laŭ lia intenco la nova asocio estu simpla, demokratia, servopreta kaj malmultekosta, kaj la esperantismo, kiun ĝi aplikas, reprezentu novan kvaliton en la historio de la internaciismo kaj de la pacmovado. Kiel Zamenhof ankaŭ Hodler kredis, ke sen internacia neŭtrala lingvo la popoloj restos plene fremdaj unu al la aliaj.

* Kiel oficiala fondodato estas konsiderata la 28-a de aprilo 1908, kiam estis akceptita provizora regularo, poste nomota statuto. En ĉi tiu fondprocezo gravan rolon ludis ankaŭ René de Saussure, kiu disponigis kaj financis la unuajn agadojn de UEA. La unuaj oficejoj de UEA troviĝis en Ĝenevo ĉe la strato Bovy-Lysberg 8 (1906-09) kaj Borsa strato 10 (1909-19), intertempe en Berno (1919-20), denove en Ĝenevo ĉe la Teatra Bulvardo (1920-29), Insula Turo (ekde 1929) kaj en Palaco Wilson (ekde 1937) sub la gvido de Hans Jakob.
* Por ne aperi kiel konkuranto de aliaj agadoj, Hodler difinis sian UEA-n kiel fakan asocion de la Esperanto-movado, ne pensante pri ĉeforganizaĵo. Ĝi ne celis la disvastigon de Esperanto kaj konsistis nur el individuaj membroj.

En 1909 Hodler partoprenis la 5-an Universalan Kongreson en Barcelono. La 16-an de novembro 1910 lia patrino mortis. Jaron poste li mem estis trafita de tuberkulozo. Ĉi tiu terura pulma malsano mortigis grandan parton de la Hodlera familio. Hodler translokiĝis al sanatorio en la Alpoj, de kie li daŭrigis sian poresperantan aktivecon. Ĉi tiu tragika sortobato sendube pliproksimigis la filon kaj patron, kiu vizitadis la malsanulon en la koncernaj kuraclokoj, antaŭ ol la pentristo mem malsaniĝis je pulma edemo.

En 1913 Hodler fariĝis kunlaboranto de diversaj ĵurnaloj nacilingvaj kaj brile ekzerciĝis en la publicista arto.* La samtempuloj rimarkis, ke Hodler havas verkan kaj ĵurnalistan talenton kaj ke li povintus ludi rolon kiel taŭga universitata docento, kvankam li rifuzis akademiecan karieron. Dum la unua mondmilito li verkis traktaĵon pri la paca organizado de la popoloj, kaj disvolvis ideojn anticipajn al tiuj de Ligo de Nacioj, kiu komencis funkcii en 1920. En la revuo Esperanto aperis lia atentinda artikola serio pri la pacproblemo.

* De lia lerta plumo kreiĝis ampleksaj verkaĵoj, kiuj neniam estis publikigitaj.

Private, Hector Hodler konatiĝis kun Lina Emilie Ruch (1880-1964), kiu fariĝis lia edzino en septembro 1918, nur post la morto de la patro. La 13-an de novembro 1913 naskiĝis Paulette, la komuna filino de Ferdinand Hodler kaj Valentine Godé-Darel (1873-1915), modelo kaj preferata amatino de Ferdinand. Hector Hodler do ricevis duonfratinon. Paulette estos poste adoptita de Berthe Hodler. Ferdinand Hodler kaj la virinoj... jen aparta temo!

La 19-an de majo 1918 Ferdinand Hodler forpasis. Du jarojn poste mortis ankaŭ Hector Hodler mem, nome la 30-an de marto 1920 en Leysin, vaŭda kantono, en la aĝo de nur 33 jaroj.

La pentraĵoj de Ferdinand Hodler

Ferdinand Hodler komencis pentri sian filon kiam tiu estis unu- ĝis dujara. Estu prezentitaj en tiu ĉi kontribuo kelkaj ekzemploj el la tri ĉefaj cikloj de la pentraĵoj kun Hector Hodler kiel bebo, knabo kaj adoleskanto.

La ciklo 1888-89

La plej fruaj pentraĵoj de Ferdinand Hodler, kiuj montras lian amatan filon, do datumas el la jaroj 1888-89 kaj portas la titolon Patrino kaj infano (aŭ bebo). Temas pri kvin bildoj, kiuj estiĝis kiam Ferdinand ŝatis pentri intimajn scenojn el la familia vivo. En tiu ĉi ciklo elstaras unuavice la belega bildo, kiu montras la patrinon kun sia bebo kvazaŭ Madono, kiu portas Jesuon en siaj brakoj. Sed ankaŭ la scenoj kun la patrino kaj bebo en la lavejo kaj la infano kun la patrino ĉe la matenmanĝa tablo formas integran parton de la bildoserio de tiu fazo.

2-a ciklo 1893-94

La dua ciklo, kiu estiĝis en la jaroj 1893–1894, ampleksas la pentraĵojn La elektito, Alpreĝado, Ravita junulo (aŭ Ĉarmata knabo). La elektito estas granda komponaĵo, disradianta la festan etoson de sakrala rito, kiel religieca natursento. Antaŭ arbeto la junulo petas la favoron de la ŝvebantaj anĝeloj. La junulo estas akceptita en la rondo de la printempaj heroldoj, kies elektito li estas. La motivo ekestis verŝajne pro tio, ke Ferdinand sentis timon pro la sano de la knabo, esperante ke la junulo kreskos kiel la arbeto kaj fariĝos forta, sana viro. Post kiam en pariza ekspozicio la bildo ne havis sukceson, Hodler prezentis ĝin en Vieno, kie la imperiestro Franz Josef honoris ĝin per persona vizito, mirate, ke la anĝeloj ŝvebas. Kopion de la bildo Hodler vendis kontraŭ 7 500 frankoj (svisaj) al iu viena kuracisto (Anton Loew).

La dua motivo de tiu ciklo estas la bildo nomata PreĝoAlpreĝado. Oni vidas Hectoron surgenuanta, sidanta aŭ staranta, parte nuda, sur herbejo florplena. Al la sama ciklo, kiu iusence estas ligita kun la bildo de La elektito, apartenas la pentraĵo Ravita junulo (aŭ Ĉarmata knabo), kiu konsistas el sep pecoj. La ĉefa temo de tiu ciklo traktas la harmonion inter la homo kaj la naturo. La filo de Hodler signifis por la pentristo la simbolon de la naturo kaj de la strebado al sukceso.

3-a ciklo 1901-04

La tria ciklo, aperinta en 1901-04, ampleksas la pentraĵojn La printempo (1901), Rigardo en la senfinon kaj Junulo admirata de la virino.

Kiam Ferdinand Hodler pentris La printempon li estis 48-jara. Li interesiĝis pri la arta prezentado de la sensamo, de la volupteco, cetere kiel tion celis ankaŭ la nordiaj pentristoj Munch, Klimt, Klinger. Dum regis la prudeco de la viktorina epoko, Freud esploris la profundojn de la subkonscio.

La ideo de la pentraĵo La printempo estas esprimi la psikan kompleksecon de juna knabino. Piede de monteto ĉirkaŭ 13-jara knabino surgenuas flanke de nuda samaĝa junulo kaj montras sian voluptemon. Ŝia piedo preskaŭ tuŝas la korpon de la junulo. Ja la junulino kondutas reteneme kaj tamen pretas al la kiso. Samtempe la junulo reagas iom indiferente kaj memplaĉe vidalvide de la junulino.

En la pentraĵo Rigardo en la senfinon de 1902/3 la junulo staras nuda sur montopinto super la nebulmaro. Interpretante la bildon, oni atentigis pri la singloremo fare de la pentristo, kiam lia verkado staris sur la pinto de la propra sukceso.

Ĉe Junulo, admirata de la virino (1903) oni tuj rekonas similecon kun la pentraĵo La elektito kreita antaŭ dek jaroj, sed nun kun la adoleskanta junulo, kiu staras en la centro de la atento. La koncepto estas florkrono. La rekta rilato kun la naturo esprimiĝas en la floroj, kiujn la junulo tenas. La junulo esprimas memcertecon, fierecon kaj memplaĉon. Al la virinoj li montras sian dorson. Ŝajnas ke temas pri la tempo, kiam Hector estis enamiĝinta al iu knabino, kiun li renkontis ĉe amikoj de sia patrino. Ĉi tiu amgloro estu dokumentita per tiu pentraĵo, la majstro decidis. La pentraĵo estis prezentita en la granda ekspozicio en Vieno de 1904, kiu estis por Hodler tre sukcesa, ankaŭ finance, ĉar li povis vendi plurajn bildojn. Hodler raportis, ke li enspezis tiam 28 mil frankojn (svisajn), al iu alia li menciis la sumon de 52 mil frankoj. Finfine lia originala kontribuo al la novarto (Jugendstil) estis agnoskita, ankaŭ li mem kiel grava pentristo kun tutmonda signifo.

Post 1903/04 Hector Hodler pozis denove kiel modelo, ne nepre pro plezuro, sed por perlabori monon kaj pravigi la renton, kiun lia patro pagis. Edmond Privat postlasis la memoron, ke Hodler kutime malgaje rapidis al la patra ateliero sub tegmento por sidadi aŭ staradi tute senmove dum horoj kiel modelo. Krome devis esti financita la gazeto Esperanto kaj kovrita la deficito de la Esperanto-agadoj. Ĉirkaŭ 1911-12 estiĝis kvardeko da pentraĵoj, kiuj estis deklaritaj kiel memportretoj de Hector Hodler. Ŝajnas, ke tiuj bildoj kreiĝis en kunlaboro inter la filo, kiu havis pentrotalenton kaj ŝatis pentri en sia junaĝo, kaj la patro, kiu deziris, ke lia filo fariĝu same pentristo kaj kiu instruis lin en tiu metio. Inter 1912 kaj 1917 Ferdinand regule vizitis sian malsanan filon en la alpa sanatorio en Leysin kaj migradis kun li al Montana kaj Champéry en Valezo. Post la malsaniĝo de Hector la patro ĉesis pentri la filon.

De la profesia sukceso kaj mona riĉiĝo de Ferdinand Hodler ankaŭ la Esperanto-movado povis profiti. Post la morto de Hector Hodler Universala Esperanto-Asocio heredis de lia vidvino Emilie Hodler-Ruch la rajtojn je la revuo Esperanto kaj je la biblioteko kaj ricevis valorpaperojn en alteco de 175 000 svisaj frankoj (post dekalkulo de la imposto kaj honorario por la advokato restis efektive 125 000 fr.). La pentraĵoj, hereditaj de la patro, estis donacitaj al la muzeoj en Berno, Ĝenevo kaj Zuriko.

Legindaj publikaĵoj aperintaj lastatempe:
  • Hector Hodler. En: Künzli, Andreas: Universalaj Lingvoj en Svislando. Svisa Enciklopedio Planlingva. 2006, p. 390-399.
  • Künzli, Andreas: Milito kaj paco laŭ Hector Hodler (artikolaro Novaj vojoj publikigita en la gazeto Esperanto, 1915-1917). En: Spegulo, socikultura, sendependa revuo en Esperanto, somero 2008, p. 73-84.
  • Amouroux, Jean: Hodler patro kaj filo. En: La Gazeto 136/2008, p. 8-10.
  • Lins, Ulrich: La heredaĵo de Hector Hodler. En: Lins, Ulrich: Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. 2008, p. 53-74.
  • Kiel beletraĵo bazita sur historiaj faktoj: Štimec, Spomenka: Hodler en Mostar. 2006.

Planataj verkaĵoj: UEA planas aperigi libron (riĉe ilustritan) kun diversaj kontribuaĵoj pri la vivo kaj agado de Hector Hodler. Ĉe la pola eldonejo Hejme prepariĝas la reaperigo de la dummilita pripaca artikolaro de Hector Hodler el la revuo Esperanto (UEA) kun detala prihistoria enkonduko.

Krome, la interesa libro (germanlingva) de Jura Brüschweiler pri Ferdinand Hodler kaj lia filo Hector, aperinta en Zuriko en 1966/67, povis esti akirita por Biblioteko Hector Hodler (BHH), kie ĝi mankis ĝis nun.

Andreas Künzli

[FORIGITA!: bildo]

“La elektito”

[FORIGITA!: bildo]

“Ravita junulo” aŭ “Ĉarmata knabo”

[FORIGITA!: bildo]

“La printempo”

[FORIGITA!: bildo]

“Patrino kaj infano” de Ferdinand Hodler.

Forumo

Membrovarbado: Ne vortojn sed farojn

En la lastaj du numeroj de nia revuo Renato Corsetti, Barbara Pietrzak kaj Humphrey Tonkin kontribuis al la diskuto pri la UEA-membraro. Jen kion opinias pri la temo la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller.

Mi tre ĝojas pri la lastatempa atento al membrovarbado ne nur en tiu ĉi revuo sed ankaŭ inter komitatanoj. Jam tro longe ŝajnis, ke nur la nelacigebla Renato Corsetti tenas tiun temon viva. Li tamen estis krianto en dezerto, ĉar liaj alvokoj restis sen reeĥo en praktiko. Eble oni pensis, ke ĉio estas tamen pli-malpli en ordo, ĉar la membronombro de UEA ŝajnis daŭre pendoli sur sama nivelo, fluktuante depende de la “kongresa efiko”. La pesimistoj inter ni, kiuj tamen ne povis ne rimarki, ke en longa kuro la nombro emas fali, vidis tion kiel neeviteblan malbenon pro la aĝiĝo de membroj kaj pro la laŭdira nemembriĝemo de homoj en la reta epoko.

Mi ne multe kredas je tio, ke la nemembriĝemo pro “retaj kialoj” vere klarigas la lastatempan malkreskon de la membraro de UEA, kiu en la jubilea jaro 2008 fariĝis eĉ alarma. Se estus tiel, ekzemple la reta projekto lernu.net devus esti malfekunda kampo por provizi UEA per novaj membroj. Tamen la teamanoj mem de lernu.net, nuntempe certe la plej granda Esperanto-lernejo en la mondo, proponis al UEA varbi inter ĝiaj kursanoj. Sekve, ekde junio 2007 la kursfinintoj povas peti de UEA specimenon de EsperantoKontakto, kiun la Centra Oficejo sendas kun invito membriĝi en UEA. La unuaj rezultoj estas interesaj kaj kuraĝigaj. La CO-sekretariino Katarzyna Marciniak skrupule registras la petojn kaj la postajn rezultojn. Meze de aŭgusto 2008 specimena revuo estis sendita jam al precize 500 petintoj. En oktobro mi konstatis, ke el tiu bele ronda nombro UEA gajnis 48 novajn membrojn, unu dekonon. Tio estas bona rezulto. Interese estas ankaŭ, ke 11 el la novuloj aliĝis al la UK en Roterdamo, same kiel cetere kvar aliaj lernu.net-anoj, kiuj tamen ne membriĝis, ĉar estante malpli ol 20-jaraj ili rajtis aliĝi al la UK senpage. Ŝajnas, ke lernu.net-kursanoj eĉ pli aktive aliĝas al UEA ol partoprenintoj de tradiciaj kursoj en la malnovaj tempoj, kio supozeble rezultas el la sistemeco de la varbado inter ili. Oni nun diskutas en UEA pri starigo de reta membreco, kiu ne inkluzivus ricevon de paperaj eldonaĵoj, sed indas substreki, ke la lernu.net-anoj aliĝis al la tute tradicia “papera” UEA-membreco.

Kvankam ĉiam pli da homoj lernas rete, la nombro de esperantistoj en pagipovaj landoj tamen estas malpli granda ol antaŭ 10-20 jaroj. Feliĉe estas nun pli da pagipovaj landoj, en kiuj do estas nova potencialo por UEA. Ne nur plialtiĝis la vivnivelo sed ankaŭ malaperis malpermesoj kaj aliaj burokratiaj baroj, kiuj antaŭe malebligis sendi kotizpagon al Nederlando, eĉ se membriĝema esperantisto havis sufiĉan monon. Tamen ne ĉiam malaperis psika baro, ia timo al translima pagado pro manko de alkutimiĝo. Tial necesas, ke UEA plidensigu la reton de kotizperantoj. Mankas perantoj en multaj landoj aŭ la nunaj perantoj estas tro pasivaj. Jam en la 90-aj jaroj la Centra Oficejo pledis por liberigo de la kotizmerkato, nome por akcepto de ĉiu interesito kiel peranto, kiu rajtu je procentaĵo de la peritaj kotizoj kiel pago pro la laboro kaj kostoj. Agema esperantisto povus kolekti kotizojn dum renkontiĝoj; kluboj povus kolekti ilin inter siaj membroj. Siatempe ankoraŭ mankis preteco por akcepti tiun ideon, precipe en landoj, kie la landa asocio peras kotizojn de UEA, gajnante tiel iom da bonvena kromenspezo. Tamen en kelkaj landoj, pro specifaj lokaj kondiĉoj, UEA ja enoficigis po du aŭ eĉ tri perantojn. La spertoj estas tiel pozitivaj, ke indas plivastigi tiun praktikon al pli da landoj.

Mi cetere scias elpensi neniun novan manieron por varbi membrojn. Pri tio mi tute ne hontas, ĉar la malnovaj elprovitaj manieroj sufiĉas. Se eblas elpensi ion novan, tio verŝajne estas variaĵo de io antaŭa. La afero ja estas tre simpla: varbi eblas nur varbante. En pli klara lingvo tio signifas, ke oni devas proponi membriĝon al tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj. La varbado inter lernu.net-lernintoj estas ekzemplo pri tio. Anstataŭ preni la lamentadon pri neinteresiĝo de retemuloj kiel malmolan fakton, la Centra Oficejo komencis sendi al ili revuojn kaj inviti al membreco en UEA. Kun sukceso. Bedaŭrinde ni esperantistoj tamen ne estas pli bonaj ol homoj ĝenerale. Propra komfortemo igas nin serĉi pretekstojn por ne devi fari ion, kio postulus penon. La nemembriĝemo de retemuloj iĝis politike korekta preteksto, sed mi trovas ĝin malplena mito, kiun oni saĝultone vivtenas en unu diskuto post alia, sen ke iu ajn ĝin pruvis.

En 1989 la Estraro deklaris membrovarban kampanjon, kiu celis 10 000 membrojn. Tiun celon oni ne atingis, sed jes ja 8071 membrojn en 1991. Tio estis la unusola jaro post la Dua Mondmilito, kiam UEA havis pli ol 8000 individuajn membrojn. Baldaŭ pretiĝos la membrostatistiko de la jaro 2008. Komence de decembro estis reala la minaco, ke en sia jubilea jaro UEA registrus la plej malgrandan individuan membraron post la Dua Mondmilito. Vere urĝis, ke ekestu diskuto, kiel denove pligrandigi la membraron. Evidente ankaŭ al ni okazis la samo, kiu ofte okazas en la socio: por ke oni prenu problemon serioze, ĝi unue progresu ĝis krizo. Tamen, ni ne perdu tro da tempo por diskuti eĉ pri tiel brulanta temo, ĉar kion novan ni povus diri? “Ne vortojn sed farojn” estas la devizo de la Roterdama futbalklubo Feyenoord, kiu ankaŭ 100-jariĝis en 2008 kaj spertis en sia jubilea jaro unu el siaj plej katastrofaj sezonoj, de kiu ĝi povos iri nur supren.

Ni ekvarbu. Kaj se iu ne vidas en sia ĉirkaŭaĵo iun, kiu estas varbebla por UEA, tiu povas porti sian brikon per donaco al Fondaĵo Canuto. Al la pordo de UEA frapadas aktivaj esperantistoj el la Tria Mondo kaj petegas pri “kanutigo”.

Osmo Buller

Asekuro kontraŭ kotizforgeso!

Ĉu ankaŭ al vi jam okazis, ke tiu ĉi revuo ĉesis veni, ĉar vi forgesis pagi la kotizon? Ĉu vi scias, ke vi povas “asekuri” vin kontraŭ tio, donante al la Centra Oficejo rajtigon preni ĉiujare la kotizon el via UEA-konto?

Multaj jam malkovris tiun eblon. Sufiĉas sendi leteron al la CO aŭ retmesaĝon al f...@co.uea.org, indikante la deziratan membrokategorion. Eblas doni konstantan rajtigon ankaŭ por la kotizoj de Societo Zamenhof, Patrono de TEJO, kaj simplaj abonoj de EsperantoKontakto. Kompreneble, necesas zorgi, ke en la UEA-konto estu sufiĉa bonhavo.

Zamenhof ĉe Unesko

La festado de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof en 2009 estis solene inaŭgurita en la sidejo de Unesko, kiu jam okaze de lia 100-a datreveno rekonis la eksterordinaran signifon de lia vivoverko, proklamante lin unu el la grandaj personecoj de la homaro. Tiu rekono ne perdis sian validecon, kiam finiĝis la festado de la tiama jubileo, sed ankoraŭ en la nova Zamenhof-jaro ĝi restas fakto, al kiu la Esperanto-movado povas daŭre referenci.

La lanĉon de la Zamenhof-jaro sur unu el la plej prestiĝaj forumoj de la mondo ni dankas al Barbara Despiney, multjara reprezentanto de UEA ĉe Unesko, kiu sukcesis konvinki la polan ambasadorinon ĉe Unesko Maria Wodzyska-Walicka, organizi konferencon kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj en la sidejo de Unesko la 15-an de decembro. Al tiu iniciato aliĝis la litova ambasadorino Ina Marčiulionytė. Ĝi ricevis oficialan karakteron kadre de Unesko, kies Ĝenerala Direktoro Koïchiro Matsuura estis ĝia ĉefa invitanto. La konferenco estis ankaŭ prezentita en la retejo de Unesko kun resumo pri ĝia fono. Eta teamo febre preparis la eventon, okazonta sub la titolo: “Esperanto, lingvo justa”.

En tiu tago la organizantoj, kiam ili alvenis ĉe Unesko, havis etan ŝokon: ne eblis eniri! Ĉar alvenantis ŝtatestro, oni forbaris la enirejon, tra kiu ili normale devintus iri. Ĉirkaŭirante la fortreson, pardonu, la konstruaĵon, kaj tiam trovinte la ĉefenirejon, ni montris la invitilon, tamen principe oni ne devintus nin enlasi, ĉar ja estis nur la 16-a kaj sur la invitilo estis skribita la 17-a 30. Feliĉe post iom da klarigoj, ke ni ne estas simplaj partoprenantoj sed organizantoj, fine jen ni en la fortreso. Nu, apud nia salono estis packunsido de imamoj kaj rabenoj, kaj la sekurecaj servoj faris sian laboron... Haste ni preparis la ekspozicieton, dismetis la dokumentojn (post denova traktado por enlasi tiujn, kiuj portis la materialon). Jam nun alvenas la partoprenantoj, ankaŭ la rabenoj de la apuda salono rigardas, kion ni prezentas antaŭ la salono ... Teknikaĵoj pretiĝas, homoj alvenadas, kaj jen komenciĝas la kunveno.

La konferencon prezidis Barbara Despiney, kaj ĝi disvolviĝis en du lingvoj, Esperanto kaj la franca, kun samtempa interpretado inter ili.

La 400-persona salono estas sufiĉe plena; venis homoj el Belgio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Koreio, Litovio, Luksemburgio, Nederlando, Pollando, Slovakio, kaj eĉ iu princo el Benino. La granda plimulto estis francaj esperantistoj. Iuj el ili do sin demandis: pro kio interpretado? La kunveno okazis plejparte en la franca, nur la mesaĝo de la prezidanto de UEA kaj de vicprezidanto de AIS estis legitaj en Esperanto. Sed ni estis gastoj, kaj ni devas respekti la lingvan diversecon, pri kiu ni mem pledas. Tiel ni nepre volis havi interpretadon; ni ankaŭ deziris, ke Esperanto aŭdiĝu en la Uneskejo; feliĉe deĵoris du profesinivelaj esperantistaj interpretistoj. Pri la mesaĝoj legitaj en Esperanto oni eĉ donis anglan tradukon surpapere al tiuj, kiuj eble ne tiom regis la francan aŭ Esperanton.

Komence la ambasadorinoj Wodzyńska-Walicka kaj Marčiulionytė bonvenigis la publikon. Poste Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA, legis en Esperanto salutmesaĝojn de la prezidanto Probal Dasgupta kaj de la Akademio Internacia de la Sciencoj, ĉi lastan senditan de ĝia vicprezidanto Carlo Minnaja. Kiel reprezentanto de la Ĝenerala Direktoro Matsuura, programspecialisto Mauro Rosi el la Sekcio de Kulturaj Esprimoj kaj Kreaj Industrioj faris enkondukan paroladon pri la Internacia Jaro de Lingvoj. Li aparte dankis al UEA pro ĝia agado antaŭ unu jaro por tradukigi en multajn lingvojn la mesaĝon, per kiu la Ĝenerala Direktoro de Unesko enkondukis la Jaron kaj skizis ĝiajn celojn.

Emocia estis la ĉeesto de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof, la nepo de la kreinto de Esperanto, kiu faris prelegon pri Ludoviko Zamenhof kiel idealisto, substrekante la aktualecon de liaj idealoj, tute aparte tiun de toleremo. Kortuŝe, Louis Zaleski-Zamenhof persone parolis al sia avo. Al la ofta demando, en kiu lando naskiĝis lia avo kaj Esperanto, estas malfacile respondi pro la regiono, kie la limoj inter la landoj ŝanĝiĝis: ĉu polo, ĉu ruso, ĉu litovo? Mapo sur ekrano helpis kompreni, ke la demando en si mem ne havas sencon: li estis civitano de la mondo. Kaj Esperanto estas lingvo de amikeco.

Pluraj familianoj de Louis Zaleski-Zamenhof ĉeestis: la edzino, la filino Maryse kaj la nepo Pierre. La nepo de la nepo... Ofte dum UK Louis Zaleski-Zamenhof rakontas, ke ĉie en la kutima vivo li estas konsiderata kiel avo, kaj sentas sin tia, dum en Esperantujo li rejuniĝas estante nepo; do ĉi-foje dank’ al Pierre li povis senti sin en siaj du statusoj, avo kaj nepo.

Pri Zamenhof kiel lingvisto prelegis Henriette Walter, honora profesoro ĉe la Universitato de Haute Bretagne. Ŝi reliefigis el lingvistika vidpunkto la avantaĝojn de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj kaj aliaj planlingvoj. Ŝi ekzemple komparis kun Volapük, en kiu ne tuj rekoneblas la elementoj vol — (world) monda, pük (speak) — lingva. Tamen Volapük iel preparis la terenon por Esperanto, ĉar la ideo mem de planita lingvo, kiu fariĝu monda helplingvo, jam ĝermis en tiu epoko. Sed Schleyer volis kvazaŭ patenti sian lingvon; tute male Zamenhof ĝin donacis al la mondo.

La partoprenantoj povis gustumi kelkajn erojn (i.a. provleciono) el la ĵus lanĉita DVD-disko Esperanto estas..., kun francaj subtekstoj. Poste Estelle Loiseau parolis pri la temo “Esperanto en la tria jarmilo”, precipe el la junulara vidpunkto, helpe de ekrana prezento. Estelle ankaŭ rakontis pri siaj propraj travivaĵoj en Esperantujo, ekde la infanaĝo, kiam ŝi partoprenis infanajn kongresetojn, kaj nun ŝi plutenas amikajn rilatojn kun eksinfanoj fariĝintaj junuloj el plej diversaj mondopartoj. Esperanto havigas al junuloj la eblon vojaĝi alimaniere, perante interkulturajn rilatojn. Esperanto estas lingvo de dialogo.

Ŝi menciis, ke dank’ al frua lernado de Esperanto ŝi pli facile lernis aliajn lingvojn, kion ankaŭ Barbara Despiney substrekis en la posta debato, kiu temis interalie pri la oficiala instruado de Esperanto kaj ĝia kulturo. La partoprenantoj daŭrigis diskutadon en la halo, ĉirkaŭ honorvino donacita de la Pola Ambasado.

La saman tagon aperis en Parizo La rue Zamenhof en la franca, kiu estas la 12-a lingvo en kiu publikiĝis La Zamenhof-strato.

La Zamenhof-jaro, dum kiu oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, tiel estis impone inaŭgurita per la konferenco. Eĉ se ĝi ne estas por Unesko oficiala jaro*, por ni ĝi estas, kaj ni atentigu la ceteran mondon pri la graveco de Zamenhof. Ĝi spronu al novaj agadoj. Ne sufiĉas solene memori la gravan figuron, la plej bela omaĝo al li estas pluvivigi la Esperantan lingvon. La jaro solene enkondukiĝis, en prestiĝa loko. La tuta jaro estas Zamenhof-festo!

* Tamen la informo pri la konferenco honore al Zamenhof estas unu el la malmultaj eventoj de la Jaro de la lingvoj, kiu troviĝas en la paĝaro de Unesko: http://portal.unesco.org/culture/en/ev.php?URLID=35344&URLDO=DOTOPIC&URLSECTION=201.html.
Claude Nourmont

[FORIGITA!: bildo]

D-ro Louis Zaleski-Zamenhof prelegas pri Ludoviko Zamenhof kiel idealisto.

[FORIGITA!: bildo]

Henriette Walter prelegas pri Zamenhof kiel lingvisto.

[FORIGITA!: bildo]

La spektantoj kaj la podianoj

Zamenhof-Jubileo en Bjalistoko: revene al niaj radikoj!

Ĉi-jare, la ununura ŝanco kolektive festi en Bjalistoko nian plej gravan kulturan kaj movadan aranĝon povas fariĝi grave inspira momento por la Esperanto-komunumo, pro la signifo kaj sekvoj kiujn havis la tieaj vivospertoj de la lanĉinto de ĉio ĉi, kaj pro la nunaj cirkonstancoj de nia afero.

Laŭ Zamenhof mem, tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. Kiel sciate, la tiamaj neamikaj rilatoj inter la etnoj loĝantaj en la urbo profunde, vunde impresis la mildkoran etulon: tiu malfrateca disigo de la homoj ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi “doloro pro la mondo” ĉe la infano, dum li promesis al si ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon. Kiu povus kontesti ke li modele, intense kaj efike laboregis por tiu etika idealo, oferante sian tutan vivon al ĝi?

En sia Ĝeneva kongresparolado (1906), aludante al ege suferiga pogromo ĵus okazinta en Bjalistoko, li demandis ĉu okazus teruraĵoj tiaj se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento. Tiu ideo estos poste trovebla en la konstitucia ĉarto de Unesko kiel ebla vojo al la forigo de la kaŭzoj de la militoj, dum lia firma alvoko rompu, rompu la murojn inter la popoloj restas daŭre aktuala, aparte okaze de la Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009, en mondo plu doloriga pro ties malnovaj kaj novaj muroj aŭ abismoj de maljusto, violento, ekskludo kaj malamo. Zamenhof staras apud pacherooj tiaj, kiaj Mahatma Gandhi kaj Martin Luther King, Jr.

Aliflanke, la malgranda, periferia urbo multe disvolviĝis kaj fariĝis pli grava. Ni trovos vojevodian (provincan) ĉefurbon kiu tamen kun 300 000 loĝantoj ankoraŭ restas je homa skalo kaj ekologie daŭropova, kompare al la multmilionaj megaurboj kie la potenculoj aŭtokratece decidas pri la ceteraj el ni. Dum ĉe ili la fojaj desuprismaj klopodoj por ia agnosko favore al Esperanto restis ĝenerale seneĥaj, en Bjalistoko multaj homoj kaj la urbestraro entuziasme kaj kreive sin preparas por la UK per plej diversaj, instigaj kaj eĉ ĉarmaj iniciatoj. Jam en la jaro 2000 ĝia loĝantaro plebiscite elektis la kreinton de Esperanto kiel la bjalistokanon de la 20-a jarcento.

Ne estos ĉi-foje luksa kongresejo kies indiferentaj posedantoj interesiĝas nur pri la pagota lusumo, sed ni ĝuos tre konvenan superlernejan spacon por gaje kunsidi, intense diskuti kaj plani, emocie ĝui niajn kulturajn kreitaĵojn ktp. Estos do ŝanco por ke la movado simbole renkontu denove sian sobran modestecon kiu ĉiam akompanis la desuban strebadon de la sinsekvaj generacioj kiuj vivantigis la tutan aferon.

Kiel mikromodelo de alternativa tutmondiĝo, nome translimaj komunikado kaj integriĝo de la mondo por la bono de la homoj, ne laŭ la kutima senco de regado de la financaj merkatoj aŭ riĉlandaj armeoj, Bjalistoko povos fariĝi la plej “gloka” punkto sur la mapo de Esperantujo, do loka kaj tergloba, kaj kun la riĉaj multkultura tradicio kaj politika historio de tiu regiono kaj kun la bunta kontribuo de alilandanoj.

Tre probable, la kongresanoj plejparte veturos al Bjalistoko per trajno. Kiel progresero, ĝi alvenis al la urbo jam en 1862, kiam Zamenhof estis apenaŭ 3-jara, kio pensigas min pri la prava substreko kiun H. Tonkin faris en sia Roterdama festparolado pri la paralela evoluo de la transporta kaj komunika teknologioj unuflanke, kaj Esperanto/UEA aliflanke. Nun ni scias ke la decidoj favoraj al iu aŭ alia teknologia alternativo malofte estas pure sciencaj aŭ raciaj por la komuna bono, sed plurfoje ili obeas al mallumaj profitaj interesoj de iuj, kio helpas kompreni ekz. la nunan hegemonion de la benzinmotoro tiom dependa de fosiliaj energifontoj kaj danĝere polua.

Simile, dum la 20-a jarcento la revolucia propono kiun Esperanto prezentas por pli egaleca kaj efika komunikado je monda skalo, malofte ĝuis verajn ŝancojn esti serioze prikonsiderata. La sangelverŝa karaktero de tiu pasinta jarcento esprimiĝis ankaŭ en Bjalistoko i.a. per la martirigo de la fama esperantisto Jakobo Ŝapiro (verkinto i.a. de La babiladoj de bonhumora Zamenhofano), kune kun aliaj 5 000 judaj civitanoj de la urbo en julio 1941.

Kaj malgraŭ ĉio jen ni estas, kun niaj esperoj kaj praktikoj, eble kun ŝanĝiĝintaj strategioj kaj pli realismaj pritaksoj, sed ĉiam lojalaj al la revo de Zamenhof. Ĉar ni havas valoregajn aktivulojn (ekz. E@I), kiuj sukcesas utiligi la novajn komunikteknologiojn por disvastigi Esperanton kaj plivastigi ĝian uzantaron, mi esperas ke ĉi-foje partopreni la UK-on estas eble ankaŭ al homoj kiuj kutime ne povas fari tion pro financaj kialoj. Pasintjulie okazis kolektiva, reta kontakto inter la partoprenantoj de la Tutamerika kaj Brazila Kongresoj de Esperanto, speciala okazo dum kiu je mia propono ni kune, emocie kantis La Esperon sur ambaŭ eroj el nia mondoparto, la Amerikoj.

Omaĝe al Zamenhof kaj agnoske al la entuziasmaj laboroj de la LKK, ni ĉiuj fariĝu bjalistokanoj, jen subtenaj, jen virtualaj aŭ eĉ ĉeestaj!

José Antonio Vergara

Recenzoj

Cherpillod la franco

Espéranto, une valeur culturelle, L’; L’espéranto, une valeur pédagogique; Histoire de la littérature en langue internationale. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2005. 109p. 21cm. ISBN 290613466X. Prezo: € 6,00. Espéranto, la plus facile des langues, L’. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2008. 49p. 21cm. ISBN 2906134775. Prezo: € 4,80

Pri André Cherpillod ne estus konataj multaj biografiaj faktoj, se ne ekzistus lia mempriskribo en La Gazeto, n-ro 126/2006, kie li malkaŝas tre interesajn aspektojn de sia vivo. Tamen aliloke oni ekscias, ke li naskiĝis en 1930, estis fakinstruisto pri natursciencoj en mezgrada lernejo, emeritiĝis en 1990, loĝas en Courgenard (apud Le Mans en la franca departemento Sarthe), estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992 kaj ke li gajnis la unuan premion en la franca konkurso “Dicos d’or” kaj ankaŭ la prestiĝan premion “Granda Ĉampiono de la Diktaĵo de l’ Amerikoj”. Temas pri internacia konkurso, okazanta ĉiujare en Kebekio (Kanado) kaj koncernanta la regadon de la (iom malfacila) franca ortografio, kiun dekmiloj da personoj partoprenas ĉiujare. Partoprenante en la konkurso de 1999, Cherpillod trapasis ĝin kun brila rezulto, tiel ke li gajnis la unuan premion en la kategorio “profesiaj senioroj A (franca — oficiala lingvo)”. Ĉi tiu gajno atestas la altnivelan kvalifikon de Cherpillod pri la franca ortografio. Nu finfine li ne vane legis la tutan Molieron kaj estas admiranto de la franca kiel unu el la plej gravaj kulturlingvoj de la mondo!

En Esperantujo Cherpillod estas konata pro multnombraj studbroŝuroj kaj prelegoj pri plej diversaj temoj, ne nur Esperantaj, sed ankaŭ pri ekzotaĵoj kiel la galla kaj akada lingvoj, Solresol, Volapuko, Ido, historio de la ciferoj, Hillel la Saĝulo, Zamenhof kaj judismo, kaj pro kelkaj beletraj tradukoj kiel Ĵana d’Arko ĉe la Ŝtiparo de Paul Claudel. Do eblas diri, ke la majstra aŭtodidakto kaj konvinkita senreligiulo Cherpillod (kiu samtempe tre interesiĝas pri religiaj temoj), abiturientiĝinte nur en la aĝo de 32 jaroj, kun siaj vastaj interesoj apartenas al la plej fruktodonaj Esperanto-verkantoj kaj do sendube povas esti konsiderata kiel unu el la plej kompetentaj, kvankam nur sur amatora nivelo. Frapa karakterizaĵo de la tekstoj de tiu granda lingvoŝatanto kaj serioza ortografiisto (kiu samtempe estas bonega lektoro) estas ekzemple lia pedanta konsidero de diverslingvaj transskribadoj, eĉ laŭ originala alfabeto, ĉu cirila, ĉu hebrea, ĉu araba, ĉu japana, ĉu hinda, kio faras la konsultadon de liaj verkoj interesa kaj alloga. Por esperantologoj lia kompila laboro certe estas tre bonvena kaj estiminda.

En sia franclingva broŝuro de la jaro 2005, evidente direktata al ĵurnalistoj, kiuj asertas supraĵajn kaj neĝustajn aferojn, la aŭtoro enkonduke traktas la kontraŭdiran demandon de la artefariteco de Esperanto kaj emfazas, ke Esperanto ne estas artefarita. Prefere oni uzu alian terminologion kiel “konstruita lingvo” aŭ “planita lingvo”, plej bone eble “interetna lingvo”. Ĉiu lingvo do estas artefarita, ĉar laŭ la uzado de siaj parolantoj ĝi estis normigita de gramatikistoj kaj ne inverse. Kaj li aldonas aron da ekzemploj por montri la diferencon inter “natura” kaj “artefarita”. Sekve eblas legi la klarigojn kial lingvo estas fenomeno grandparte natura kaj kial “naturaj” lingvoj enhavas artefaritan parton. Do sen artefariteco preskaŭ nenio eblas, ĉar ĝi estas la “manifestiĝo mem de la homa aktiveco”. Kaj denove sekvas abundo de interesaj ekzemploj ĉefe ligitaj al la franca lingvo. Laŭ tiu tuta logiko Esperanto estas lingvo kiel ĉiuj ceteraj, kiu ne estis farita de unusola homo, sed kiu evoluadis same kiel la aliaj lingvoj.

Por parolanto de la franca lingvo, kies gramatiko estas komplika kaj la ortografio ekstreme neracia, preskaŭ superreala, Esperanto povus esti alloga lingvo. Ĉi tiun temon Cherpillod traktas en la dua ĉapitro, kies enkonduka titolo estas strategie kaj propagande lerte elektita: “Esperanto ne estas artefarita, sed racia lingvo”, kun la subtitolo “Internacia lingvo ne povas esti artefarita”. La hipotezata sukceso de Esperanto konsistas en tio, ke ĝiaj parolantoj trovis en ĝi dekomence elementojn, kiuj al ili estis konataj jam tra iliaj gepatraj lingvoj. Se Esperanto konsistus nur el pure inventitaj vortoj, ĝia sukceso verŝajne estus malgranda aŭ nula (komparu kun Volapuko). Aliaj avantaĝoj de Esperanto estas laŭ la aŭtoro, ke ĝi estas nek latina, nek hindeŭropa kaj ke ĝi estas internacia.

Pro iuj ĉi tie menciitaj faktoroj kaj ĉar Esperanto estiĝis lingvo de la ĉiutaga vivo, la zamenhofa idiomo estiĝis kultura valoro, per kio en la tria ĉapitro Cherpillod tuŝas la tiklan diskuton ĉu lingvo havas kulturon aŭ estas kulturo, por veni al la aserto, ke la lingvaĵo estas la vehiklo de la kulturo, sed ĝi ne estas la kulturo en si mem. La kultureco de Esperanto konsistas interalie en tio, ke ekzistas Esperanto-tradukoj de verkoj el diversaj nacilingvoj. Kaj krom kulturan valoron, Esperanto havas ankaŭ pedagogian valoron, pro tio ke interalie ĝi estas utila por la interkompreniĝo, estante praktika kaj ĉar ĝi riĉigas la intelekton, formante ponton al aliaj lingvoj. Inter la argumentaro kompreneble ne povas manki la aserto pri la eksterordinara facileco de Esperanto, kiu jam preskaŭ fariĝis mito. Mi mem demandas min kial ĝuste tiom da francoj fuŝe parolas Esperanton (havante problemon ekzemple kun la akuzativo kaj la prononco), se Esperanto laŭdire, laŭ la “oficiala” propagando, kiun Cherpillod praktikas, estas tiom facila? Persone mi sentas la mankon de pli profunda diskuto pri tiu tikla temo, sed ŝajnas, ke ĝi ne koincidas kun la bildo de la kvazaŭ absoluta “perfekteco” de Esperanto.

Kvankam Cherpillod profiliĝas kiel ne malgranda majstro sur la kampo de gramatiko, kiun li prezentas, denove kun multaj ekzemploj en la kvina ĉapitro, la aglutineco de la lingvo Esperanto ĉe li finfine restas nur aserto. Jes Esperanto sendube havas iujn aglutinajn elementojn (“malsanulejestrino” k.s.), sed necesus ankaŭ klare montri, kio distingas Esperanton ekzemple de la finna, hungara aŭ turka, kiuj kiel konate estas ekstremaj ekzemploj de tiu lingva tipo (en broŝuro el la jaro 1988 la sama aŭtoro traktis la komparon inter la aglutinaj lingvoj kaj Esperanto). La sesa ĉapitro estas dediĉita al la poezieco de Esperanto — bone, ĉar preskaŭ neniu inter la neesperantistoj kredas, ke tio povas ekzisti. La sepa ĉapitro estas konceptita kiel superrigardo pri la Esperanto-literaturo. En la plej lasta, oka ĉapitro, Cherpillod entreprenas specon de resumo: Se konfesanti, ke la diverseco de la lingvoj estas neanstataŭebla riĉo kaj ke la lingva unuigo estus kultura katastrofo, Esperanto signifas laŭ li respekton de la kulturo de ĉiu individuo, “pasporton por la demokratio”, finfine “malferman fenestron al la mondo”. Nu bone, kial do ne?, kvankam tio ekzemple por Orienta Eŭropo jam ne plu validas.

Lia kompletiga broŝuro de la jaro 2008 evidente celas pruvi la nepridisputeblan facilecon de Esperanto, kompare kun ajnaj nacilingvoj, precipe la franca, kies malavantaĝoj estas konataj. Kerna eldiro estas, ke en la lingvo Esperanto ne troviĝas la malfacilaĵoj, kiujn konas la nacilingvoj, ekzemple gramatikaj genroj, neregulaj verboj. Aperas ankaŭ la mito pri la facileco de Esperanto, kiu estas mezurebla laŭ daŭro de lernado. Eĉ se oni konfesas, ke Leo TolstojUmberto Eco dediĉis kelkajn horojn al la studado de Esperanto, tio jes fakte ne signifas kapablon flue paroli aŭ skribi en tiu lingvo. Do por ke homo bone regu Esperanton, certe necesas pli da tempo, kaj la lernsukceso ankaŭ esence dependas de la lingvotalento de la lernanto. Kaj kion signifas bone regi la lingvon? Ĉu por tio necesas koni ĉiujn vortojn de PIV aŭ ĉu sufiĉas baza kono de Esperanto por gvidi meznivelan konversacion pri “simpla”, ĉiutaga temo, kiel en la kazo de la plimulto de la “averaĝaj” Esperanto-parolantoj? Preskaŭ neniu esperantisto senerare praktikas ekzemple la ne/transitivecon de la verboj, la participojn kaj ties verbaspektojn aŭ la pronomojn lia/sia aŭ vere konscias pri la diferenco de la laŭfundamenta signifo de adjektivaj kaj verbaj radikoj (ekz. ĝust-, korekt-). Pri la akuzativo, kiu indikas ĉu homo entute havas gramatikan senton, ni tute ne parolu. Sur p. 16 la aŭtoro tamen aludas, ke la akuzativo povus esti problemo por franclingvanoj. En grafikaĵo oni povas vidi, ke kompare kun nacilingvoj eblas pli rapide progresi kaj atingi kontentigan nivelon de Esperanto en baza kaj praktika konoj, dum la scipovo sur literatura nivelo aŭ perfekta ŝtupo jam estas pli malfacile atingebla. Kiel scienca pruvo estas menciitaj la kibernetikaj eksperimentoj de Paderborno. Cherpillod evidente celas subkomprenigi per iuj ekzemploj, ke Esperanto povus helpi al franclingvaj parolantoj solvi ties malfacilojn kun la denaska lingvo. Kaj sur pluraj sekvaj paĝoj, sub la moto “Tre facile, ĉu ne? Jes, sed...” Cherpillod detale klarigas esencajn gramatikajn diferencojn inter la franca lingvo kaj Esperanto, kiuj certe devus ŝoki aŭ frenezigi ĉiun francon, kiu volus okupiĝi pri ĉiuj tiuj lingvaj specifaĵoj. Do, per ĉiuj tiuj lingvaj ekzemploj Cherpillod certe sukcesis pruvi (kaj tio estis lia celo), ke Esperanto estas pli facila ol la franca, kaj verŝajne ol ajna nacilingvo. Sed, ĉu francoj kaj alilingvanoj vere sukcesas profiti de tiu facileco, kiun Esperanto ofertas, estas alia demando.

La ĉefa merito de Cherpillod en tiuj du broŝuroj estas disponigi materialon utiligeblan kiel kontribuon por diskuti la demandon, ĉu Esperanto estas facile adoptebla aŭ ne por franclingvanoj. Mia ĉefa kritiko de la maniero de Cherpillod trakti la aferojn konsistas en tio, ke ĝenerale necesus esti iom pli kritika rilate certajn tradiciajn asertojn pri la “avantaĝoj” de Esperanto, kiuj teorie ja verŝajne estas pravaj, sed iusence fariĝis parto de la Esperanta profetologio, kiu evidente ne plu tiom efikas en la Esperanto-propagando.

Krom tio la grafika aranĝo de liaj memeldonitaj broŝuroj aspektas iom eksmode, alivorte: editorado en pli digna formato estus dezirinda.

Andreas Künzli

Malpermesita amo

Fraŭlino Maitreyi. Mircea Eliade. El la rumana tradukis Ionel Oneţ. Rotterdam: Eldonejo Bero, 2007. 200p. 21cm. Serio Oriento-Okcidento n-ro 43. Prezo: € 15,00

En la finaj 1920-jaroj, inĝeniero Allan el iu eŭropa lando venas al la hindlanda urbo Kalkato. Li gastadas en la hejmo de bengala familio nomata Sen, kie li renkontas ties 16-jaran filinon Maitreyi. Ili amikiĝas kaj iom post iom enamiĝas. Necesas klopodi teni la aferon sekreta. Jen sufiĉe oftaj intrigo kaj temo en la mondliteraturo, pri trans-kultura amo kaj amorado kaj ties rezultantaj baroj.

Ĉu la romano estas tipe ŝablona, aŭ ĉu ĝi staras kiel unikaĵo en la grandega aro de tiuspecaj rakontoj? Mi mem ne ofte legas tiajn. Sed ĉu ĉi tiu romano estas en si mem ĝuebla kaj pensinstiga? Mi devas diri, ke jes.

La romano aperis rumanlingve en 1933, bazita sur la propraj travivaĵoj de la aŭtoro, sub la simpla titolo Maitreyi. Mircea Eliade (1907-1986), bonfama verkisto el Rumanio, estas tiu Allan, kiu mem spertis tiun amon/amoradon. Liaj propraj spertoj eniĝas la skribadon pri la emocioj kun ĉiuj ties dinamikaj ŝanĝoj tagon post tago. Allogo. Plaĉo. Amikiĝo. Dubo. Internaj konfliktoj. Sento, ke ĉi tiu amo estas pura kaj ne nur volupta. (Ŝi ne estas kiel tiuj senmoralaj eŭropazianinoj ankaŭ rolantaj en la rakonto.) Malŝato. Foja malamo. Ĉu ĉi tiu gamo de konfliktaj sentoj kaj pensoj ne okazas preskaŭ universale, senkonsidere de kulturaj malsamaĵoj?

Kaj de tempo al tempo li aludas la taglibron de la protagonisto: Li ekskribis iun komenton. Pasas tempo, kaj li relegas kaj prikomentas, ke eble li pensis malĝuste en tiu momento. La nova penso do ŝajnas pli ĝusta, kaj li enskribas apuden la modifon.

La libro do kondukas nin tra la gamo de pensoj kaj emocioj kiujn spertis nia protagonisto, kaj, subkomprenate, la aŭtoro mem. Kaj estas evidente, ke estas viro (ne virino) kiu priskribas la sentojn kaj pensojn de la propra sekso.

Por pli kompliki la aferon, la juna Maitreyi travivas amon kaj amikecon kun la olda Robindranath Tagore, bengala verkisto Nobel-premiita. Ĉu la amo estas ĉefe platona, intelekta? Kiom eniĝas la korpaj sentoj? La romano ne estas senambigua pri tio. Ĉu ne plia atesto pri la eventuala ambiguo en la homa vivo mem?

Krom la teksto de la romano, la libro prezentas al ni du enkondukajn eseojn. Unue estas tiu de la bengalo Probal Dasgupta, la aktuala prezidanto de UEA. Kiel kutime, li prezentas diversajn ideojn pripensindajn: interalie, pri la konflikto inter orientaj kaj okcidentaj pensmanieroj. Unu demando estas, ĉu helpas studi la sanskritan lingvon (antikvan) por kompreni la hindlandan kulturon nuntempan?

Due estas tiu de rumana aŭtoro Constantin Cubleşan. Li prezentas ja esplorindajn ideojn, sed per serio de longegaj frazoj kaj alineoj. Kvankam valoras la ideoj, ĝenas la komprenon kaj trapensadon tiu maro el presado. Havu ĉe vi krajonon por enmeti viajn proprajn paŭzojn, por halti, kontempli kaj digesti.

Sed la lingvaĵo de la tradukita romano mem fluas bone, kiel eble ankaŭ tiu de la originalo rumana, kaj (laŭ mia konstato) en la traduko angla. En diversaj lokoj la leganto povas havi senton kvazaŭ li/ŝi spektas bonan filmon. Fakte, ĝi impresas pli arte filmeca ol tiu efektiva filmo, kiu aperis poste.

Pri la amo interkultura mi memoras eldiron de iu mia amiko, samaĝa kun mi, kiam ni havis proks. 30 jarojn. Ni ambaŭ estis denaskaj usonanoj. Mi, eŭropdevena, ordinare havis allogon al junulinoj azi-devenaj. Li, japana, estis ekfianĉiĝonta kun usona virino de eŭropa deveno. Dum ni babiladis iun tagon, li diris al mi, ke estas pli komforte kaj sekure por ni elekti inon el malsama kulturo ol la nia. Ĉar, se ni estas mallertaj en la interrilatoj, ŝi eble ne sentos la mallertecon kaj pensas ke la afero okazas nur pro diferencoj kulturaj. Do, pardonindaj. Jarojn poste, mi ja trovis tiuspecajn senkulpigojn diversloke en la romano.

Pasis jardekoj antaŭ ol la virina ĉefrolulo Maitreyi agnoskis la romanon de sia amanto. Finfine, ŝi prezentis sian propran respondon en rakonto Ĝi ne mortas (1974). Ĝi aperis en la bengala kaj ankaŭ en la angla, germana, hispana kaj rumana. Se eblas al vi legi ankaŭ tiun rakonton en iu ajn lingvo en kiu ĝi aperis, vi riĉiĝos komparante la vidpunktojn kaj memorojn de ambaŭ protagonistoj.

La originala romano de Eliade aperis en la franca, itala, germana kaj hispana, kaj poste en la angla kaj Esperanto. Maitreyi gajnis promeson de Mircea, ke ĝi ne aperos angle dum ili ambaŭ ankoraŭ vivos. En 1988 ĝi aperis filme kiel La nuit bengali (france) kaj Bengal Nights (angle). Eliade mortis en 1986, kaj Maitreyi en 1990. Finfine aperis la angla versio de la romano sub la titolo Bengal Nights en 1993.

Reg Jaderstrom

Studotago pri lingvaj rajtoj en Florenco

La ideo aranĝi studotagon en Florenco pri lingvaj rajtoj havas plurajn patrojn en Florenco mem kaj en Romo. Ĝi, evidente, naskiĝis en la kadro de la celebrado de la jaro 2008, Internacia Jaro de Lingvoj, laŭ deklaro de UN.

Esperantistoj ĉie tra la mondo, ne nur en Italujo, aranĝis aranĝojn por montri sian ĝojon pro tio, ke UN finfine komprenis ke lingvoj gravas, kaj, sed ne diru tion tro laŭte kaj en nacia lingvo, por doni pli da publika videbleco al Esperanto kaj ligi ĝin al la strebado pri lingvaj rajtoj.

La unua florenca avo de la aranĝo, nia Contardo Telaretti, de longa tempo insistadis pri tio, ke IEF aranĝu en Florenco ion gravan. La aliaj florencaj parencoj estas Enrico Brustolin kaj Carlo Matteini, aktivuloj de la florenca grupo, kiuj sukcesis aranĝi ĉion loke kaj komenci la rilaton kun la urbo, kiu portis al la utiligado de la bela “Salono de la ducent”. Ankaŭ la onkloj Leonardo Pampaloni en Prato kaj Bruĉjo Casini en Pizo helpis. En Romo estis du patroj esperantistaj, mi mem kaj Ranieri Clerici, kaj unu neesperantista, Francesco Sabatini, honora prezidanto de la Akademio de la itala lingvo, kiu multe kontribuis al trovado de prelegantoj kaj al la redaktado de la programo, kiu en la fino konsistis el miksaĵo de universitataj prelegantoj esperantistaj kaj neesperantistaj.

En la lasta organiza periodo la impreso estis, ke ĉiuj havas la senton, ke temas pri aranĝo tiel prestiĝa, ke oni ne rajtas maltrafi ĝin. Tio, ekzemple, montriĝis per tio, ke la Unesko-komisiono relative facile donis sian patronecon kaj konsentis esti prezentata kiel kunorganizanto, kaj strebis por ke reprezentanto fizike ĉeestu por saluti. Same okazis pri la itala Akademio, kies prezidantino liveris belan enkondukan paroladon, kaj finfine same pri la skabeno pri kulturo de Florenco, Eugenio Giani, kiu improvizis unu el siaj belaj retorikaj paroladetoj kun referencoj al la Universala Kongreso kaj al Dante Alighieri. La mateno estis tre densa kaj parolis ĉiuj antaŭviditaj parolantoj, krom Federico Gobbo, kiu last-momente estis malhelpata veni al Florenco. Ĉu oni efektive klarigis pri la teoria enhavo de la nocio “lingvaj rajtoj”, mi ne scias, sed certe oni donis tre bonajn ekzemplojn de rompoj de lingvaj rajtoj: de la neuzo de la itala en la konkursoj por dungado de funkciuloj en Bruselo ĝis la baroj al la uzo de la araba en Unuiĝintaj Nacioj. Tio, kio ankaŭ estis rimarkebla estis la pozitivaj aludoj de la neesperantistoj al Esperanto kaj eble eĉ la iom troaj laŭdoj al ĝi kaj al IEF, kiu aranĝis la stud-tagon. [Esperanto Italia estas nur alia nomo, kiun oni utiligas en eksteraj rilatoj.]

La informmaterialo pri Esperanto elĉerpiĝis, ne malbona indiko, kaj kelkaj ĵurnalistoj intervjuis. Apartan dankon meritas la esperantistoj, kiuj venis el aliaj urboj, ankaŭ malproksimaj, por ĉeesti ion, kio por nefakuloj estis iom postula kaj teda. Sen ili la impreso pri la preskaŭ plena salono ne estus estinta sama. Ĉio estis surbendigita kaj baldaŭ oni komencos redakti la Aktojn. Nun oni povas pensi pri organizado de io same altnivela okaze de la venonta jaro, la jaro de Zamenhof. Por tio ni bezonos historiistojn kaj ne lingvistojn.

Tamen ni ne rajtas esti kontentaj nur pro tio, ke tiu kunveno okazis. Ni rajtos esti kontentaj, se ni sukcesos transformi ĉi tiujn altnivelajn ceremoniojn al lernantoj de Esperanto. Se homoj ne lernas Esperanton, ankaŭ la aprobo de la plej prestiĝaj personoj estas relative senutila. Se la papo salutas en Esperanto, ni devas utiligi tion, por instrui Esperanton al katolikoj. Se tio ne okazas, la papo salutis vane. Se tio validas rilate al la papo, ĝi multe pli validas por konataj lingvistoj.

Renato Corsetti

Loke — fake — persone

RAGNARSSON: La islanda poeto kaj verkisto Baldur Ragnarsson ricevis la pasintjaran Premion Ada Fighiera Sikorska pro sia agado en la kampoj de la Esperanto-kulturo kaj -movado. La premiado okazis en la kadro de la 16-a Internacia Esperanto-Semajno, kiu disvolviĝis en la marurbo Salou (Hispanio, Katalunio) de la 4-a ĝis la 11-a de oktobro. Tiurilate estas menciinda la fakto, ke en la daŭro de kelkaj jaroj la partoprenantaro en tiu ĉi tradicia Semajno duobliĝis: nunjare pli ol 130 esperantistoj el 8 landoj aliĝis al ĝi.

(GCF)

FILATELO. Okaze de la pasintjara UK UEA mendis ĉe la nederlanda poŝtkompanio poŝtmarkon kun la kongresa simbolo. Ĝi estis unu el la kongresaj furoraĵoj kaj preskaŭ elĉerpiĝis dum la UK. La forvendon de la restinta stoko helpis artikoleto en la prestiĝa nederland-lingva Filatelie (n-ro 973, novembro 2008, p.750). Tuj post la elĉerpiĝo de la kongresa poŝtmarko, UEA mendis novan poŝtmarkon pri sia centjariĝo, kun la jubilea simbolo de la 100-jara UEA. Samkiel la unua, ankaŭ la nova poŝtmarko havas nominalan valoron de 44 eŭrocendoj (sufiĉan por poŝtkarto aŭ letero ĝis 20g ene de Nederlando). La centjariĝon de UEA celebris ankaŭ la poŝto de Bosnio kaj Hercegovino, kiu eldonis pasintjare poŝtmarkon kun nominala valoro de 1,50 markoj. La poŝtmarko lanĉiĝis la 10-an de aprilo, kiam aperis krome unuataga koverto porokaze stampita en Sarajevo. Centjariĝon festis ankaŭ la kroata E-movado. Tiuokaze la kroata poŝto eldonis specialan poŝtkarton sur kies ilustrita flanko estas bildo de la kovrilo de la unua numero de Kroata Esperantisto kaj, anstataŭ poŝtmarko, bildo de la Zagreba monumento La Futuro de Jesper Neergaard. La nederlanda poŝtmarko kaj la kroata poŝtkarto estas jam mendeblaj pere de la Libroservo de UEA. Ni esperas oferti baldaŭ ankaŭ la filatelaĵojn el Bosnio kaj Hercegovino.

IO

JANSEN: D-ro inĝ. W. H. Jansen (1948) estis nomumita speciala profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Fakultato de Homaj Sciencoj de la Universitato de Amsterdamo (UvA). La katedro estas kreita de la Fondaĵo Internacia Esperanto-Instituto. Wim Jansen enfokusigas en sia instruado interlingvistikon (sciencon pri la artefaritaj lingvoj) kaj la akiradon de la lingvo Esperanto. Lia esploro ĝis nun koncentriĝis al la sintakso kaj tipologio de Esperanto. Jansen finstudis pri Aviadilkonstruado en Delft (1970) kaj pri Kompara Lingvistiko specialiĝinte pri la eŭska en Leiden (1989). Post kariero en la eŭropa astronaŭtiko li aktiviĝis kiel publikigisto kaj lingvoinstruisto en la plenkreskula edukado. Li ekzemple publikigis la unuan vortaron eŭskan-Nederlandan. Ekde 2002 Jansen estas universitata instruisto pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la sekcio Lingvistiko kaj Literaturo de UvA. Dume li verkis tezon pri la vortordo en Esperanto, per kiu li promociiĝis en 2007 ĉe UvA.

Atilio Orellana Rojas

GOES: La 12-an de decembro 2008 en la universitato de Antverpeno okazis, Belgio, Tago de la Juna Esploranto. Kvardekkvino da esplorantoj el plej diversaj sciencaj fakoj, kaj el eŭropaj kaj el afrikaj landoj, kunvenis por mallonge prezenti sian esplortemon. La komuna temo estis Afriko, sed la unuopaj temoj diverĝis de la militoj en Kongolando kaj Sudano tra la putrado de bananoj en Kamerunio al la mito de la albinoj en la afrika literaturo. Partoprenis ĝin ankaŭ la flandra esperantistino Heidi Goes, kiu rakontis pri la historio de la afrika Esperanto-movado. Post la prezento pluraj interesiĝantoj ŝin pridemandis. La plej ofte starigata demando estis: “Ĉu vere la afrikanoj konsideras Esperanton kiel ne-kolonian lingvon?”, kaj la plej pripensinda kaj trafa rimarko: “Mi havas la impreson ke la esperantistoj ĉiam restas en sia rondo kaj ne eliras el ĝi”. Refutas la ĵusan aserton ĝuste ĉi tiu partopreno, kiu estas sekvinda ekzemplo de eksteriĝo el la propra rondo.

Tra la mondo

Jam 200 elementaj kursoj en Koreio!

La 30-an de aŭgusto Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK) okazigis feston memore al la 200-a elementa Esperanto-kurso en la Seula Junulara Gastejo.

En la solenaĵo, kiun gvidis s-ino Min Jung-jin kaj s-ro Song Ho-young, salutparolis Lee Jung-kee (la prezidanto de SEK). Sinsekvis gratulparoloj de Park Wha-chong (prez. de KEA), Kim Kwang-soo (prez. de E-Asocio de Ŭonbulismo) kaj aliaj. Por la evento gratul-mesaĝis Probal Dasgupta (prez. de UEA), Renato Corsetti (eksprez. de UEA) kaj Hori Jasuo (estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado). Ĉirkaŭ 120 homoj partoprenis en la festo.

Kadre de la celebrado okazis simpozio per la temo “Kiel verdigi Azion?” Eruda Li el Ĉinio prelegis pri Fondiĝo de Universala Ligo pri Kulturo kaj Arto (ULKA) por aktuala praktiko de Esperanto; Agou Takaŝi el Japanio pri Internacia kunlaboro pere de Esperanto, precipe pri la modelo inter Esperanto-Propaganda Asocio kaj Seula Esperanto-Kulturcentro; So Gilsu el Koreio pri Graveco de Esperanto-disvastigo por progresigi la movadon kaj Lee Jung-kee pri La situacio de la nuna azia Esperanto-movado. Post la celebrado diplomiĝis novbakitoj de la 200-a elementa kurso kaj oni ĝuis la feston gaje trinkante, kantante kaj dancante en la amuza vespero, tute forgesante pri tempo-paso ĝis la profunda nokto.

SEK, fondita en 1991 kaj estrata de Lee Jung-kee (eksa prez. de KEA kaj nuna prez. de KAEM), funkcias kiel privata institucio por disvastigi Esperanton kaj stimuli intereson pri la lingvo al civitanoj. Ĝi okazigas ne nur Esperanto-kursojn elementajn aŭ mezgradajn, sed ankaŭ internaciajn kurskunvenojn per kaj por Esperanto, foje kun Namkang-Esperanto-Lernejo en Koreio, kaj foje en kunlaboro kun Esperanto-Propaganda Asocio en Japanio.

Ĝis nun 1 416 homoj lernis Esperanton en SEK. Kvankam ne ĉiuj el ili restas en Esperantujo, tamen brile aktivas por la Esperanto-movado multaj entuziasmaj samideanoj, kiuj renkontis la komunan lingvon en la institucio.

S-ro Lee Jung-kee diris en la saluto: Mi propagandis Esperanton al multaj homoj dum la 17 jaroj, kiam mi administris SEK. Multaj el ili, krom la entuziasmuloj, malaperis. Tamen mi ne malesperiĝas pro la foririntoj, ĉar mi ofte konvinkiĝas, ke mia afero ne estas vana, dank’ al tiuj, kiuj revenas al Esperantujo eĉ dekkelkajn jarojn post sia foresto. La kunfestantoj aplaŭdis lian sindonemon por Esperanto-movado.

Kim Uson

Israelaj esperantistoj en druza vilaĝo

Fine de oktobro 2008 (23-25) okazis la 9-a Komuna Israela Esperanto-Semajnofino (KIES). La unuan fojon ĝi daŭris tri tagojn.

La 32 partoprenantoj gastis dum du noktoj en ĉarma gastejo en la druza vilaĝo Bet-Ĝan (Supra Galileo) kaj ĝuis variajn ekskursojn, kulturan kaj socian agadon kaj pliajn interesajn programerojn.

La programa ĉeftemo estis Folkloro, religioj kaj minoritatoj. Kadre de tiu temo okazis ekskurso al la araba-kristana vilaĝo Ĝiŝ (Guŝ-Ĥalav) kaj vizito de la Ĉerkesa vilaĝo Riĥanija. La partoprenantoj konatiĝis kun la druza kulturo (kutimoj, religio, manĝaĵoj ktp) per folklora prezentaĵo kaj spektis lumbildojn pri triboj kaj minoritatoj en Tajlando kaj Vjetnamio. Aldone okazis en natura migrado. La aranĝon kunorganizis Nava Cinori kaj Amri Wandel.

Kompare al la pasintjara KIES en Jerusalemo estis iom malpli da partoprenantoj, aparte mankis eksterlandanoj (pasintjare ĉeestis ses). Tamen, la partoprenantoj estis tre kontentaj pro la etoso, la programo, la gastejo kaj... la vetero. Fotoj videblas ĉe http://picasaweb.google.com/amriwandel/9AKIES#.

Sur la foto: parto de la KIES-partoprenantoj ĉe la antikva sinagogo Bar’am.

Amri Wandel

UEA invitas prelegi en la Bjalistoka IKU-sesio

Dum la 94-a UK en Bjalistoko okazos la 62-a sesio de Internacia Kongresa Universitato.

UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Israelo; rete: a...@huji.ac.il, ĝis 2009-01-31.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo “Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ ne-akcepto ĝis 2009-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2009-05-31.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.

Fame-Premio al Internacia Esperanto-Instituto

Fame-fondaĵo por stimuli la disvastigon de la Esperanto-kulturo, kun kiu la urbo Aalen en Germanio kunlaboras, transdonis la 19-an de oktobro 2008 sian 11-an Esperanto-premion al Internacia Esperanto-Instituto.

La antaŭaj laureatoj estis ekzemple Claude Gacond, Marjorie Boulton, la kantgrupo Kajto. La siatempa iniciato por tia distingo, aljuĝita ĉiun duan jaron, devenas de la mecenato, la esperantisto Franz Alois Meininger, kiu disponigis kapitalon. La komunumo Aalen ĉiam ebligas la festan ceremonion.

La kunveno nun okazis en la urba biblioteko de Aalen, konata pro la gastigo de la germana Esperanto-librokolekto. La urbestro bonvenigis ĉirkaŭ 80 gastojn, inter kiuj estis kelkaj lokaj politikistoj. Li emfazis la malfermecon de Aalen al la mondo kaj la gravecon de la Internacia Lingvo. Herbert Mayer, la prezidanto de Fame-fondaĵo, skizis la historion de la haga institucio kaj la prezidanto de IEI, Ed Borsboom, prezentis la estraranojn kaj informis pri la profesoreco de Wim Jansen por la Esperanto-katedro en la universitato de Amsterdam. Post tio Atilio Orellana Rojas, direktoro de la IEI-oficejo en Hago, sprite kaj konvinke demonstris en provleciono la efikecon de la Ĉe-metodo.

Lastaj eroj de la solenaĵo konsistis el la enmanigo de la diplomo kaj ĉeko kun sekvaj dankvortoj de Borsboom. Tion li substrekis per konvena donaco: la libro Vivo de Andreo Cseh, kiun li donis al la urbestro kaj al Karl Heinz Schaeffer, la organizanto el la Esperanto-rondo de Aalen. Muzikprezentado ornamis la omaĝon, en kies daŭro du junulinoj ludis pianon kaj violonon. Dum la sekva bankedo oni havis la ŝancon pli persone interkonatiĝi. Tiel finiĝis bone aranĝita, impona kultura matineo.

Els van Dijk