Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 11

Malferme

Centjariĝo de Ivo Lapenna

En 1951 Ivo Lapenna, estrarano de UEA, vizitis Islandon dum sia prelegvojaĝo tra Okcidenta Eŭropo. Li prelegis en la Universitato de Islando en Rejkjaviko kaj konatiĝis kun islandaj esperantistoj. Antaŭ sia foriro li havis okazon adiaŭi Islandon pere de la ŝtata radio. En tiu tempo mi estis gimnaziano en la norda urbo Akureyri, kaj ne havis tiam la eblecon lin renkonti.

Mi tamen hazarde aŭdis lian esperantlingvan adiaŭan paroladon en la ŝtata radio. Mi tiam jam sufiĉe lernis Esperanton por povi sekvi lian parolon, klaran kaj fortan. Tio estis mia unua sperto pri parolata Esperanto. Mi ankoraŭ bone memoras mian spontanan reagon, kiu similis al tiu de la angla poeto Alfred Edward Housman je lego de virtuoza verso: rigidiĝis la haroj sur miaj vangoj.

Kiu estis tiu homo, kies voĉo, kies retoriko tiom ravis min, junulon? Iom poste mi akiris lian libron Retoriko, eldonitan en la antaŭa jaro. Sub la titolo mi legis: “Al esperantista junularo dediĉas la aŭtoro”. Kiel bela dediĉo! Kiel instiga, kiel sprona al partopreno en unika aventuro, kvazaŭ rekte celita al mi mem! Por pli konkretigi por mi la aŭtoron mi gluis gazetan foton, supozeble tonditan el Heroldo de Esperanto, sur liberan paĝon fronte, kun la presita subskribo: “Ĉu vi konas ĉi tiun ridantan samideanon?” La foton sendis angla “samideano”, kiu hazarde “kaptis” Ivon per sia aparato. Jen Ivo Lapenna, la aŭtoro de la libro Retoriko, junaspekta, en ĉemizo subkole aperta, kun la manikoj suprenfalditaj! En tiu tempo la vorto “samideano” ankoraŭ havis substancan valoron, kaj pro tiu subskribo Ivo Lapenna ĉiam poste restis en mia menso nur kaj simple kiel “samideano”, liajn akademiajn kaj pliajn titolojn mi emis ellasi kiel flankajn formalaĵojn, kiuj ne koncernis min. Kiam, 37 jarojn poste, ni sidis kune en malgranda kunveno de akademianoj en Graz, mi havis tiun saman senton, li estis ankoraŭ por mi “samideano” en tiu gajanima junaĝa senco.

En 1950, la eldona jaro de Retoriko, Ivo Lapenna havis 41 jarojn. La centan datrevenon de lia naskiĝtago, la 5-a de novembro 1909, ni do havos post kelkaj tagoj. Tiun centjariĝon mi, kiel samideano, deziras honori per kelkaj vortoj. Mi tamen ne intencas provi pritrakti la brilan jursciencan karieron de Ivo Lapenna. Mi preferas teni min je lia esperantisteco, kiu plej intimis al lia koro ekde lia esperantistiĝo en 1928 ĝis lia morto la 15-an de decembro 1987. Dum ses jardekoj li pli-malpli, ofte intense, dediĉis sian vivon al Esperanto, private kaj publike. Lia karaktero, lia personeco tie ludis decidan rolon. Ivo Lapenna estis homo agema, energia, dinamisma, homo fidela al la pracelo de Esperanto, kiun li viziis konkretigebla per avanca strategio. Ankaŭ lia kariero en la Esperanto-Movado estis avanca, ekde lia prezidanteco ĉe Studenta Esperanto-Klubo en Zagreb baldaŭ post lia esperantistiĝo, ĝis liaj respondecaj oficoj ĉe Universala Esperanto-Asocio kiel komitatano, estrarano, ĝenerala sekretario kaj fine prezidanto.

La etoso kreita post la rezolucio de Unesko en Montevideo 1954 ankoraŭ vivas en la memoro de multaj esperantistoj, junaj aŭ relative junaj en tiu tempo. Ivo Lapenna, tiam ĝenerala sekretario de UEA kaj ties reprezentanto en tiu konferenco, estis heroo, kiu entuziasmigis la esperantistaron ĝis senprecedenca optimismo. William Auld dediĉis al Ivo sian poemon La Infana Raso, kiu aperis en 1956, sed estis finverkita en januaro en la antaŭa jaro, “ĝuste tridek ok tagojn post via grandioza venko por nia afero ĉe Unesko”. Mi bone memoras, kiel fervore mi legis en la postajara januara numero de Esperanto, tiam izolita esperantisto en fora Islando, la aserton de la tiama prezidanto de UEA, Ernfrid Malmgren, ke per tiu rezolucio Esperanto havas apogon de Unesko. Sed kvankam fakte ne temis pri “apogo”, sed nur pri “rekono”, tio havis siajn pozitivajn sekvojn, konsultajn rilatojn inter UEA kaj Unesko, kiuj ankoraŭ daŭras kaj certe havas interesajn potencialojn. Plej indas memori la rolon de Ivo Lapenna en la akirado de tiu rekono.

Ivo Lapenna fariĝis prezidanto de UEA en 1964. Li tiam konceptis strategion, kiu antaŭenigu la atingojn ĉe Unesko al io pli grava ĉe la Asembleo mem de Unuiĝintaj Nacioj. Jam en 1950 UEA prezentis Peticion por Esperanto al UN, kun preskaŭ unu miliono da individuaj subskriboj kaj subteno de organizaĵoj kun ĉ. 15 milionoj da homoj. Tiun peticion UN plusendis al Unesko, kaj tial ĝi atingis la tagordon de ĝia konferenco en Montevideo, kun la jam menciitaj sekvoj. Nun nova kampanjo estu lanĉita sub gvido de Ivo Lapenna por kolekti subskribojn por nova propono, kiu ĉi-foje atingis denove subtenon de ĉ. unu miliono da individuoj, sed la subteno de organizaĵoj estis multe pli granda ol antaŭfoje, kun preskaŭ 73 milionoj da membroj. Mi bone memoras, kiam mi vizitis la oficejon de la Islanda Laborista Federacio por peti subskribon de ties prezidanto, kiu estis favora al Esperanto; ne estis hezito ĉe li subskribi en la nomo de tiu Federacio. La propono estis transdonita sub gvido de Ivo Lapenna al la Sekretariato de UN la 6-an de oktobro 1966. Bedaŭrinde tiu grandega klopodo kolekti kaj organizi la peticion ne donis la esperatan rezulton, probable pro burokrataj reguloj. Kie ĝi kuŝas nun estas mistero, verŝajne ne gravas, ĉar ĝia aktualeco antaŭ longe vaporis for post pli ol kvar jardekoj.

Sed ne vaporis for la memoro pri Ivo Lapenna kiel elstara oratoro. “La retoriko transformas elokventecon en arton”, li skribis fine de sia Retoriko. Feliĉe multaj liaj paroladoj estas konservitaj sur diskoj nun eldonitaj de Fondaĵo Ivo Lapenna. Lia voĉo tiel povas pluvivi por novaj generacioj de esperantistoj, same kiel liaj libroj verkitaj en la internacia lingvo, same kiel liaj atingoj por Esperanto, trans esperoj, elreviĝoj kaj konfliktoj.

Baldur Ragnarsson

La jaro de Lapenna

Precize la 27-an de julio 1974, do antaŭ iom pli ol 35 jaroj, en sia festparolado dum la Solena Inaŭguro de la 59-a Universala Kongreso de Esperanto en Hamburgo, la lastan fojon oratoris antaŭ la membraro de “sia” Universala Esperanto-Asocio Ivo Lapenna, la ĝistiama prezidanto.

Tiu parolado, kiu por la neinformitaj kongresanoj estis samtempe neatendita kaj neligebla kun la forta personeco de la Prezidanto, stampis la tutan kongreson kaj markis ĝin kiel gravan turnopunkton en la historio de UEA. La tutan epokon de post la Dua mondmilito ĝis tiu momento, verŝajne ni povas sen troigo nomi “la epoko de Lapenna”. Ne necesas nuntempe konstrui miton pri Ivo Lapenna — lia postlasita heredaĵo pli klare parolas pri li mem kaj lia grandega kaj nemezurebla kontribuo al la Esperanto-movado, ol iu ajn scienca studo. Al Esperanto, kaj speciale al la konstruado de la moderna Universala Esperanto-Asocio, li dediĉis preskaŭ la tutajn vivon kaj forton. Certe li povas stari ŝultron apud ŝultro kun la plej grandaj figuroj de nia Movado, kaj en la tuta historio de UEA ne ekzistas pli brila stelo ol estis li. Des pli gravas nuntempe, en lia jubilea jaro, en la jaro de lia centa naskiĝdatreveno, rememori pri li kaj resumi la malĝojigajn eventojn el 1974, kiuj distancigis lin de UEA, kaj kiuj ja estas makulo nepre forigenda.

Naskiĝinte en aristokrata familio en la dalmata urbo Split, la 5-an de novembro 1909, dotita per multaj talentoj, dum la tuta vivo li estis escepta persono. Bonegaj notoj en la elementa lernejo, en la klasika gimnazio kaj la jura fakultato de Zagrebo, sukceso en la inernacijura fako kaj brila kariero de universitata profesoro, estas nur skeleto de lia vivo. Multe da “karno” kroĉiĝis al tiu skeleto ĝis lia forpaso la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago.

Por ni, esperantistoj, plej gravas lia esperantista kariero, kiu estis same brila kiel la profesia, se ne eĉ multe pli. El amaso da simplaj esperantistoj, la figuro de Ivo Lapenna elstariĝis jam komence de la 1930-aj jaroj en lia devenlando (tiama Jugoslavio). Kvankam liaj antaŭuloj certe devenis el Italio, li ĉiam konsideris sin kroato, kaj des pli grandas mia fiero kaj la fiero de ĉiuj kroataj esperantistoj.

Post la diplomitiĝo en Zagrebo en 1932 kaj doktoriĝo en 1933, li estis praktikanto en advokataj oficejoj, sed multe pli grave: tiutempe li estis jam forte konvinkita esperantisto, kaj liaj ideologiaj ĉefartikoloj en La Suda Stelo fortigadis la jugoslavian esperantistaron. Liaj enormaj oratora kaj organiza kapabloj estis en la servo de la landa movado. Dum kaj tuj post la Dua mondmilito li faris brilan politikan karieron, kaj unuavide ne klaras kial homo kun tiaj kapabloj kaj tia socia rango elmigris el sia patrolando. Ekde 1949, ekskluzive pro politikaj kaŭzoj, pro malkonsento kun la jugoslavia reĝimo, li elmigris, unue al Francio, kaj poste al Britio, kie li trovis sian duan patrujon, kaj ĝis sia pensiiĝo en oktobro 1977, li laboris kiel lekciisto, docento kaj poste kiel profesoro pri kompara sovetia kaj orienteŭropa juro en The London School of Economics and Political Science en Londono.

Esperanton li eklernis en 1928 kiel 17-jarulo, en 1929 fondis la faman Akademian Esperanto-Klubon en Zagrebo kaj ekde tiam dum pluraj jaroj li estis elstara gvidanto de la studenta Esperanto-movado internaciskale. Li prezidis la jugoslavian landan asocion Jugoslavia Esperanto-Ligo (1937-1941), de post 1938 li estis komitatano de Internacia Esperanto-Ligo kaj unu el la ĉefaj personoj en la reunuiĝo de IEL kaj UEA al la nova Universala Esperanto-Asocio (1949), per kio solviĝis la organiza skismo. Landnivele post la Dua mondmilito, en nuraj kvar jaroj antaŭ sia elmigro al Francio, li sukcesis refondi en 1945 Kroatian Esperanto-Ligon kaj fondi la zagreban societon “Bude Borjan” samjare, refunkciigi la dummilite neaperintan La Suda Stelo, organizi la unuajn landajn kongresojn. Sed, tio ne sufiĉis por homo kun tiel energia naturo. Lia personeco ekbrilis nur tiam, kiam li sukcesis fariĝi unu el la gvidaj figuroj de la internacia Esperanto-movado.

En la reunuiĝinta UEA li estis komitatano de 1947 ĝis 1950. El tiu tempo datiĝas liaj gravaj iniciatoj, kiuj ankoraŭ nuntempe funkcias: Internacia Somera Universitato, Belartaj Konkursoj, Oratoraj Konkursoj. Tiutempe li multe kampanjis por Esperanto en internaciaj organizaĵoj, sed samtempe en 1950 kaj 1951 li intense prelegvojaĝis tra la eŭropa kontinento, kaj fondis Centron por Esploro kaj Dokumentado (1952), sen kies helpo ne eblus la plej brila momento de lia kariero — Montevideo. Post 1954, kiam en la urugvaja ĉefurbo la ĝenerala konferenco de Unesko akceptis Rezolucion pri Esperanto, li akiris la titolon “heroo de Montevideo” kaj fariĝis ĝenerala sekretario de UEA. Ekde tiu momento, en nur dudeko da jaroj, el UEA havanta la sidejon en periferia vilaĝo, li konstruadis potencan kaj respektindan organizaĵon, kiu en “lia tempo” atingis sian kulminon. UEA ĝuste bezonis tian personon, kiu havis samtempe grandajn sciojn kaj kapablojn, sed ankaŭ nerompeblan volon por dediĉi sin plene al Esperanto. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj unu post alia sekvis la rezultoj de lia laboro: en 1955 la nova moderna Statuto de UEA kaj la Unua Baza Laborprogramo, en 1956 la Principaro de Frostavallen, en 1957 Koresponda Servo kaj Magnetofona Servo, en 1959 impona festo en la jubilea Zamenhof-Jaro, en 1961 aĉeto de domo en Roterdamo, en 1963 kaj 1964 Dua Arta Festivalo kaj ekeldono de la revuo Monda Kulturo ktp. Lian laboron analizis multaj fakuloj, kaj ĉiu faceto de lia vivo jam estas sufiĉe detale priskribita. Tamen, la faktoj post la jaro 1974, post lia demisio el ĉiuj funkcioj en UEA, restis nesufiĉe sobre pritaksitaj.

Paradokso de la evento en Hamburgo estis, ke ambaŭ movadaj fluoj tie kunfrapiĝintaj parte pravis, sed ne trovis kompromison. Ivo Lapenna, gvidata de sia senkompromisa fideleco al la Statuto de UEA, kiu alte taksis la neŭtralecon de la monda esperantista organizaĵo, tiu homo kiu por siaj idealoj multfoje en la vivo forlasis certan kaj plenperspektivan karieron, ankaŭ tiufoje rezignis pri la proponita honora prezidanteco, kredante firme, ke alvenas “nigraj tagoj” por UEA, kiujn li skizis en la konata “aprila artikolo”.

Paradokse, heredis de li la prezidan postenon ĝuste la persono, kiu mem estis lia favorato — prof. Humphrey Tonkin. Bedaŭrinde, ke la ŝanĝo okazis en tiaj cirkonstancoj, ke neniu el la du prezidantoj, la eksa kaj la nova, povis senti fieron kaj kontenton. La prezidanto Tonkin daŭrigis la ideojn de Lapenna, kaj el la epoko de Lapenna multaj aferoj daŭre, en novaj cirkonstancoj, funkciis, sed la movada skismo kaŭzita de la foriro de Ivo Lapenna, tamen lasis amarajn efikojn. La membraro dissplitiĝis, parto el la membroj de UEA eksiĝis kaj neeviteble Lapenna devis fondi novan organizaĵon — Neŭtrala Esperanto-Movado. Per sia gazeto Horizonto kaj la konferencoj de NEM, Ivo Lapenna daŭrigis sian laboron por neŭtraleco en la Esperanto-Movado. Kelkfoje dum tiuj jaroj la reprezentantoj de UEA kaj Ivo Lapenna provis trovi komunan lingvon, sed Esperanto ne donis al ili ŝancon por interkompreniĝi.

Post la tempa distanco de 35 jaroj, certe la Esperanto-movado jam bezonas interpaciĝon. Necesas sobre kaj senbare pripensi kaj pristudi la rolojn kaj la faktojn, kaj elstarigi la bonajn rezultojn de la laboro de Ivo Lapenna. La homa socio evoluas kun ĉiaspecaj stumbloj, kaj la rezulto de niaj agadoj ofte videblas kaj klaras nur post paso de multaj jaroj. Ivo Lapenna nepre devas ricevi sian meritatan lokon inter la plej grandaj figuroj de la Esperanto-movado, kaj tiun lokon al li devas garantii ne nur la Movado, sed antaŭ ĉio UEA mem. Mi ĝojas rimarki, ke tiu procezo komenciĝis.

Josip Pleadin

La granda oratora talento de Lapenna

Mi ne havis la plezuron konatiĝi persone kun Profesoro Lapenna, sed estas por mi granda honoro verki kelkajn liniojn pri lia elstara oratora talento.

En sia verko Retoriko Lapenna brile instruas la parolarton, kaj en Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (EPKP) li montras kiel praktiki ĝin. Ni mallonge substreku du punktojn: unue, gravan elementon por ekoratori; kaj due, gravan kaj daŭran rezulton de la oratora talento de Lapenna.

En 1961, en sia parolado al la 46-a UK en Britio, Lapenna altiris atenton al la plej grava unua paŝo por fariĝi oratoro — simple praktiki la lingvon! Mi citas (EPKP, p 77): “... precize pro la komencantoj oni devus ĉiam, en ĉiuj niaj organizaĵoj, praktiki nur la internacian lingvon.” Ŝajnas evidenta afero uzi nur Esperanton dum Esperanto-kongreso aŭ kunveno, aparte kun samlandanoj, se ni ne volas produkti eternajn komencantojn. Sed ĉu ni ĉiuj tiel faras?

Due, unu konkreta rezulto de la oratora talento de Lapenna estis sendube lia fama venko en Montevideo en 1954, la unua venko de Esperanto ĉe tutmonda internacia organizaĵo. Kiel skribis Kalocsay:

Lapenna venkis ĉe Unesko
Per strategi’ kaj streĉo nerva...
Indigna, sed trankvilkonserva
Pri l’ aĉa Blinkenberg-burlesko.

Kial ni ne revivigu la verbon “blinkenbergi”, en la senco “longe, antaŭjuĝplene kaj sensciencbaze paroli kontraŭ Esperanto”, kiel faris Blinkenberg en Montevideo? Ja la blinkenbergoj ne malaperis, kaj eĉ okupas altajn postenojn. Lapenna montris al ni la vojon. Ni sekvu ĝin! Ni fosu nian sulkon! Ni “lapennu” la blinkenbergojn!

Seán Ó Riain

Ivo Lapenna ĉe “Youtube

En tiu ĉi jaro oni festas la 100-jaran datrevenon de la naskiĝo de Ivo Lapenna, unu el la plej elstaraj figuroj de la Esperanto-historio, fondinto de la moderna UEA kaj “venkinto en Montevideo”.

Lige al la jubileo estas ciferecigitaj kelkaj filmoj pri prelegoj de Lapenna, kaj ili estas deponitaj en plurpartaj serioj ĉe la servilo Youtube. La adresoj de la filmoj estis aldonitaj al la retejo www.ivolapenna.org.

Volonte staras je via dispono
Birthe Lapenna, l...@mail.dk

Esperanto kiel parto de kompleksaj lingvopolitikoj

Parolado de prof. François Grin okaze de la reinaŭguro de la tabulo memore al L.L. Zamenhof en Ĝenevo, strato Vieux-Collège 12, la 28-an de aŭgusto 2009.

Sinjoro Urbestro, Gesinjoroj,

Kiam komence de la somero mi ricevis la inviton por diri kelkajn vortojn okaze de la reinstalo de la tabulo, kiu memorigas la restadon de L.L. Zamenhof en nia urbo, mi estis iomete surprizita. Unue ĉar ĝis nun mi malatentis la ekziston de tabulo en Ĝenevo, kiu memorigas la restadon de la fondinto de Esperanto, sed precipe ĉar mi estas nenia specialisto de Esperanto. Bedaŭrinde mi ne parolas tiun lingvon, mi ankaŭ ne estas ano de iu esperantista klubo, kaj mia unua reago estis diri, ke ekzistas homoj multe pli taŭgaj ol mi por interveni en tiu okazo.

Sed la organizantoj tamen vidis sencon, ke mi diru kelkajn vortojn. Se la kelkaj pensoj, kiujn mi povas dividi kun vi, ne rilatas la vivon de Zamenhof, nek Esperanton mem, ili ja koncernas la kontribuon de Esperanto, kiun ĝi povus fari en la solvado de gravaj demandoj sur la kampoj socia, politika kaj eĉ ekonomia.

Mi do ŝatus diri al vi kelkajn vortojn pri Esperanto, sed sub la aspekto de la lingvopolitiko.

Unue: La lingvopolitiko estas la vasta kampo, sur kiu oni pripensadas kaj agadas ekzemple rilate al la protektado de la minacataj lingvoj kiel la romanĉa, aŭ la gaela en Irlando.

Due: Ĝi estas ankaŭ la kampo, kiu tuŝas la debaton de la lingvoinstruado: kiu(j) lingvo(j) estu instruata(j) en la lernejaj sistemoj? Kaj inter ili kiuj lingvoj unue? En la tuta romanda Svislando la elekto estas klara: unue la germana kaj poste la angla. Sed tio ne estas klara en certaj kantonoj de la alemana Svislando, kie oni decidis unue elekti la anglan lingvon.

Trie: La lingvopolitiko okupiĝas ankaŭ pri tiaj demandoj kiel apliki lingvojn por la komunikado en organismoj plurlingvaj. Tuj oni pensas, kompreneble, pri Eŭropa Unio kun ĝiaj 27 membroj kaj 23 oficialaj lingvoj: temas pri problemo, kiu nomiĝas multlingva komunikado.

Ĝuste vide al la ĉi-lasta punkto Esperanto estas interesa por konsideri — ne en la senco de unika kaj totala solvo, sed kiel ekstreme utila elemento de solvo.

En la diskuto pri multlingva komunikado estas efektive konsiderataj ĝenerale tri solvo-proponoj:

Unua: Traduki kaj interpreti komplete kaj ĉiurilate. Tio estas ebla, sed sufiĉe peza afero. En iuj cirkonstancoj temas pri brila solvo, en aliaj ĝi malfaciligas kaj bremsas la komunikadon (ekzemple la funkciadon de malgrandaj laborgrupoj).

Due: Instigi la homojn fariĝi multlingvaj. Ĉi tiu ideo estas brila, se ĝi funkcias, en principo, en la kunteksto kie ne estas uzataj tro da lingvoj (kiel ekzemple en la svisa federacia administracio de Berno); sed tiu solvopropono estas nesufiĉa kiam oni havas multajn lingvojn (kiel en la eŭropaj institucioj de Bruselo). Estas neeviteble, ke la homoj volas “graviti” al malgranda nombro de lingvoj, kaj tio necese kaŭzas, ke ĉiuj aliaj lingvoj estas puŝitaj al la dua rango. Temas pri centripeta procezo: ĉi tiu gravita movo finiĝas per privilegiado de unu sola lingvo, malavantaĝe por ĉiuj aliaj.

Trie: Tial oni emas al ĉi tiu tria solvo: utiligi nur unu solan lingvon, pli precize la anglan. Nu, oni ja scias, ke ĉi tio signifas, eble paradokse, tre karan solvon, ĉar ĝi devigas pli ol 90 procentojn de la homaro, kaj 84 procentojn de la Eŭropa Unio, investi multan tempon kaj monon en la lernado de malfacila lingvo. La solaj, kiuj vere profitas, estas tiuj, kies gepatra lingvo ĝi estas. Kiel ili ŝparas? Ne lernante fremdlingvojn! Kaj ili povas permesi al si tion, ĉar estas la aliaj, kiuj fortostreĉas kaj foruziĝas por ili. Britio ŝparas miliardojn da eŭroj ĉiujare, ĉar oni ne plu serioze klopodas por lerni fremdlingvojn, krom en la kazo de tre mallarĝa elito.

Mi volas emfazi, ke la problemo ne estas la angla lingvo mem. La situacio estus la sama, se ne temus pri la angla, sed pri la franca, la estona aŭ la kirgiza, kiuj troviĝus en superrega pozicio. La vera problemo do estas la lingva hegemonio, sendepende de la lingvo aŭ la profito, kiun ĝi generas.

Nu, kion fari? Mi kredas (kaj cetere en tiu direkto orientiĝas la plej aktuala evoluo de la sciencaj esploroj pri la temo), ke necesas lerni trakti la kompleksajn lingvopolitikojn, kiuj kombinas plurajn strategiojn: a) kompreneble la lernadon de fremdlingvoj; b) la tradukadon kaj interpretadon tie kie ĝi estas necesa; c) ankaŭ lingvon kiel la angla, sed evitante superregan pozicion; ĉ) la evoluon nomatan “interkompreniĝo” (tio signifas legi kaj kompreni la lingvon de la alia sen devigo de parola aŭ skriba scipovo), kaj, kun tiuj diversaj rimedoj, d) ankaŭ Esperanton.

Esperanto do partoprenas en kompleksa strategio, kiu estas adaptenda al la diverseco de la situacioj de la komunikado. Ĉe Esperanto temas pri lingvo, kiu posedas konsiderindajn atutojn: lernfacilecon, sistemimanentan flekseblecon kaj ĉefe la fakton, ke ĝi ebligas veran egalecon inter la parolantoj de diversaj lingvoj. Ĉi tiu egaleco eble ne estas perfekta (ĉar ekzemple la vortaro de Esperanto baziĝas precipe sur la latinidaj lingvoj), sed tiu ĉi egaleco de Esperanto estas multe pli vasta ol ĉe iu ajn alia lingvo.

Ĉio tio havas apartan gravecon por Ĝenevo kiel internacia urbo. Esti internacia urbo ne signifas, ke oni devas ĉion simple fari en la angla. Esti internacia urbo signifas esti multlingva urbo. Kaj kiel oni vidas, subteninda multlingvismo kondiĉigas kompleksajn lingvopolitikojn, kiuj konformas samtempe al pluraj strategioj. Kaj inter tiuj strategioj certe ekzistas loko por Esperanto, kiun Ludoviko Lazaro Zamenhof lanĉis antaŭ proksimume 120 jaroj.

El la franca tradukis Andreas Künzli

Kongresa komuniko 1

95-a Universala Kongreso de Esperanto

Havano, Kubo, 17 – 24 julio 2010

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751.
Retadreso: k...@co.uea.org
TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2010.html

Kongresa temo

La 95-a UK estos dediĉita al la Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, proklamita de UN kaj Unesko.

Kongresejo

La kongreso okazas en Palacio de Convenciones, moderna kongresejo kun ĝusta kapacito por la UK. Ĝi atingeblas per publika transporto, taksio kaj busoj organizitaj de UEA (el/al la hoteloj de la Dua Bulteno).

Vojaĝado

El eksterlando eblas atingi Havanon nur aviadile, kies ĉefa flughaveno estas la Internacia Flughaveno José Martí (HAV). De tie eblos iri al la urbo/kongresejo per transporto ofertata de UEA aŭ taksie. La nacia flugkompanio Cubana havos specialan tarifon por la kongresanoj (pliaj informoj en la Dua Bulteno).

Loĝado

Informoj aperos en la Dua Bulteno, kiu ofertos loĝadon de 5-stelaj ĝis modestaj, aparte malmultekostaj hoteloj.

Ekskursoj

Ankaŭ la priskriboj de la antaŭ-, post- kaj dumkongresaj ekskursoj aperos en la Dua Bulteno. Inter la vizitotaj lokoj estas historiaj urboj (ekz. Santiago de Cuba), Varadero kaj malpli konataj (sed eĉ pli belaj) plaĝoj, la landinterno de la insulo, Malnova Havano. Oni ankoraŭ esploras pri antaŭ- aŭ postkongresaj aranĝoj en aliaj landoj de la regiono.

IJK

La 66-a Internacia Junulara Kongreso (24-31 julio) okazos en la feriejo Los Cocos, Santa Cruz del Norte. Ĝia ejo troviĝas ĉemare, apud plaĝo, kaj havas proprajn naĝejon, kafejon, restoracion kaj diverscele uzeblajn ĉambrojn.

Infana Kongreseto

Oni planas okazigi Internacian Infanan Kongreseton, se oni atingos minimumon da partoprenantoj. Interesitoj bv. kontakti la komisiiton pri IIK, Bert Schumann, b...@free.fr.

ILEI-konferenco

La 43-a ILEI-konferenco (11-17 julio) okazos en la hotelo Canimao en Matanzas. Aliĝilo kaj pliaj informoj ĉe http://www.ilei.info/konferenco/2010/KUBOUnuabulteno.pdf.

Reklamiloj

La Unua Bulteno estis jam vaste distribuita kaj oni povas ankoraŭ peti ĝin ĉe UEA. Glumarka folio kun 12 markoj mendeblas ĉe la Libroservo de UEA por € 1,20 (rabato de 1/3 ekde 3 ekz.; aldoniĝas la sendokostoj kaj, en EU, imposto de 19%). En la reta kinejo de UEA, www.ipernity.com/home/97850, videblas 10-minuta filmo pri Kubo, Havano kaj la kongresejo.

Aliĝilo

Aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe la Centra Oficejo, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas ankaŭ elŝuti ĝin en PDF-formato ĉe la kongresa TTT-ejo, kaj tie rete aliĝi al la UK.

Kotizoj

Ĝis la 31-a de decembro validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (sed ne MG) € 160,00 (120,00); MG-membro aŭ ne-IM de UEA € 200,00 (150,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, € 80,00 (60,00); Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, € 120,00 (90,00). Por Latina Ameriko validas speciala tarifo: IM-UEA (ne MG) € 80,00; MG aŭ ne-IM de UEA € 100; Komitatano, kunulo... IM de UEA € 40,00; Kunulo, junulo... ne-IM de UEA € 60,00. Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1989 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de dokumento). Pri pagmanieroj vd. Jarlibro 2009 (p.38-39) aŭ www.uea.org/kongresoj/uk﹍pagmanieroj.html.

Statistiko

Ĝis la 15-a de oktobro estis registritaj 143 aliĝintoj el 35 landoj.

Mallonga demandaro pri faka agado por inteligentuloj (kun eblaj respondoj)

En la lasta UK en Bjalistoko, la Faka Forumo kaj la koncerna Subkomitato utilis kiel viglaj diskutejoj pri la senco, spertoj kaj ŝancoj de tiu “malriĉa parenco”. Ĉar mi suspektas ke oni ne legis miajn antaŭajn ĉi-temajn artikolojn, jen kelkaj (iom provokaj) demandoj kaj miaj proponataj respondoj, fakte invitaj al diskutado.

1. Kial okupiĝi pri la faka agado por/per Esperanto?

Nu, ĉar ju pli ni pledas (kaj mi estas konvinkita pri tio) ke Esperanto estas vera homa lingvo, potenciale utiligebla en ĉiu sfero de la homa sperto, des pli ni klopodu fakte uzi ĝin diverskampe. Krome, se iu opinias sin movadano, estus bone do serĉi aŭ krei mem ŝancojn disvastigi Esperanton en la propra fakmedio. Se iu opinias sin ano de lingvokomunumo, tiu povas uzi la lingvon por kontaktoj kun homoj laŭfake proksimaj aŭ similaj, eĉ kun la nura celo konatiĝi, interŝanĝi informojn, amikiĝi.

2. Sed kion entute oni komprenu per la termino “faka agado”?

Ĝi ne estas iu homogena kampo sed la termino fakte aludas al tre diverstipa terenaro, sur kiu montriĝas ke homoj kundividas kaj Esperanton kaj iun kroman specifan trajton, kio ebligus ariĝon por diverscela kunlaborado. Temas pri apartaj interesoj kaj ŝatokupoj, profesioj, religiaj aŭ politikaj doktrinoj, personaj opcioj aŭ orientiĝoj ktp. Tiu aparta aplika kampo de Esperanto, malgraŭ siaj iama entuziasma ekaktiviĝo kaj diverskvalitaj atingoj, ankaŭ suferis fojajn krizojn, stagnoperiodojn kaj nun devas alfronti la samajn problemojn kaj minacojn kiel la ĝenerala E-movado, nome demografian maljuniĝon, marĝenecon, enfermitecon ktp.

3. Ĉu la fakaj grupiĝoj kontribuas al la diskonigo, videbligo aŭ prestiĝo de Esperanto?

Nu, iuj jes. Mi ofte citis la kazon de la vegetaranoj, kies TEVA modele estas plena membro de la Internacia Vegetarana Unuiĝo, kio i.a. ebligas al ĝi havi propran retejon en tiu de IVU (www.ivu.org/teva). Kiel simbolon ĝi uzas variaĵon de la sama signo kiu identigas aliajn samcelajn asociojn, kaj aktive, varbocele partoprenas la vivon de la ĝenerala tiuidea komunumo, ekz. ties tutmondajn kongresojn. Do la Esperanta branĉo estas plena, normala parto de tiu movado. Simile, la Rotarianoj (RADE) sukcesis atingi oficialan rajtigon ene de tiu granda internacia reto el servokluboj de profesiuloj kaj entreprenistoj, lanĉis ene de ĝi la iniciaton “lingvaj ambasadoroj” por elstarigi la lingvajn problemojn kaj Esperanton, kaj eldonis nialingve libron pri la fondinto de tiu monda klubaro, kies gajno estos favora al projekto por poliovakcinado.

4. Kaj ĉu ili kontribuas al la kulturo kaj korpusa planado de nia lingvo?

Kelkaj el ili fakte jes, foje tre trafe kaj grave, kiel ekz. la fervojistoj (IFEF, ĵus centjariĝinta), kiuj sukcesis publikigi Esperantan version de la tiufaka oficiala terminarego, laŭ la oficialaj laboroj de la Internacia Fervoja Unuiĝo (UIC), kaj daŭre dediĉas seriozan atenton al tiu problemaro. Oni devas tamen agnoski ke ĉe multaj scio- kaj agobranĉoj, la terminologio en Esperanto estas subevoluinta, kaj do nia kutima distrumpetado ke Esperanto pretus por la alstrebata rolo kiel internacia lingvo fakte ne veras koncerne ilin.

5. Ĉu ilia argumentaro favora al Esperanto en la koncernaj fakmedioj estas taŭga?

Mi ne certas pri tio, kaj fakte forte dubas. Verŝajne oni emas simple insisti pri la klasika argumento ke ekzistus iu ununura lingva problemo en la mondo ĉar mankas komuna lingvo, kaj ke por tiu rolo pretas nia Esperanto. Tamen la situacio en la nuntempa mondo komplete ŝanĝiĝis, i.a. ĉar pro diversaj kialoj aparta etnolingvo gajnas pli kaj pli da tereno en la internacia komunikado je altegaj kostoj por la parolantoj de ĉiuj ceteraj lingvoj. Dume, montriĝis pli trafe paroli pri lingvaj problemoj (ekz. diskriminacio al lingvaj minoritatoj), kies atentigo laŭ principoj de egaleco, diverseco kaj homaj rajtoj fariĝis kerna ideologia trajto de la Esperanto-movado, kiel esprimite per la alvoko al lingva demokratio en la Manifesto de Prago. Eble estus necese ke la fakaj asocioj pripensu sin mem laŭ tiu nova idearo de nia movado.

6. Ĉu la fakaj asocioj devus do agadi kiel socie engaĝiĝintaj grupoj por lingva demokratio en siaj medioj?

Laŭ mi, tio estus interesa vojo, almenaŭ esplorinda. Ekzemple mi mem estas kuracisto, kaj iom envias la sukceson de grupiĝoj kiel la Internaciaj Kuracistoj por la Evito de Nuklea Milito (IPPNW, 1980) kaj la Internacia Societo de Kuracistoj por la Naturmedio (1990). Ĉu niaj fakaj E-grupoj ne trovus subtenon aŭ aliancanojn se ili aparte klopodus serĉi en siaj respektivaj kampoj ligojn kaj komprenemajn homojn por la batalo por lingvaj egaleco kaj ekologio? Esperanto estas ideo kaj praktiko kies esencon povas kompreni homoj aparte sentemaj al socia engaĝiĝo. Ekz. mi dirus al niaj komercistoj (IKEF) ke ja indas stimuli negocojn kun ĉinoj per Esperanto, sed krom tio, eble utilus paroli pri Esperanto al la asocioj de Justa Komerco inter riĉaj kaj malriĉaj landoj: mi kredas ke tiuj homoj estus pli komprenemaj al nia strebado.

7. Kaj kio direblas pri la organizaj problemoj?

La fakaj asocioj kutime havis strukturon similan al tiu de UEA, kun internacia tegmenta asocio, landaj sekcioj, apartaj kongresoj ktp. Kelkaj el ili plu funkciigas strukturon tian, verŝajne sukcese kaj utile (ekz. ILEI, IKUE). Aliaj tamen fariĝis tro malfortaj por io tia, kaj dume leviĝis ĝeneralaj demandoj pri tio kiel ĝisdatigi la organizomodelojn en la Esperanto-movado, kiel profiti de la nunaj komunikteknologioj (ekz. interreto), ĉu la asocioj servu precipe la membrojn aŭ la celon, ĉu entute oni ĉiam bezonas tradician strukturon. Temas pri malfermaj demandoj. Bela iniciato de novaj, esplorindaj vojoj estas la surreta scienca revuo Teleskopo (www.teleskopo.com).

Mi kredas ke la agado de la fakaj asocioj estas kerne valora por nia komuna afero. Ni vidos kion ili raportos pri sia kontribuo tra la baldaŭ finiĝonta jardeko dum kiu validis la Strategia Laborplano de UEA 2001-2010. Temas pri trafa okazo, ĉar ni devas lanĉi novan por la sekva periodo, laŭ la nuna realo.

José Antonio Vergara
Informa kaj instrua roloj de la esperantlingva radiofonio

Atingas nin voĉoj, ke estas bona tradicio en aprilo kaj novembro sur la paĝoj de Esperanto legi pri la programoj de la Esperantlingva Radiofonio. Verdire ekde la unuaj provoj disaŭdigi esperantlingvajn elsendojn antaŭ preskaŭ 90 jaroj multo ŝanĝiĝis. Teknologie ili nun malmulte similas al tiuj, kiujn kutimis aŭskulti la unuaj radiouzantoj ravitaj de la eblo aŭskulti en Esperanto novaĵojn el fremdlandaj radiostacioj.

La evoluo de la elektroniko kaj informadiko en la lastaj jaroj alportis laŭvican evoluigan antaŭenpuŝon. Ĝi ebligis ankaŭ al grupoj kaj individuoj pretigi voĉigitan programon, kiu daŭre estas difinata kiel radioelsendo. Hodiaŭ restis malmultaj publikaj radiostacioj, kiuj en sia programoferto konservas E-programojn. Eĉ se daŭre kelkaj el ili uzas por la programemisiado ekzemple mallongajn ondojn, samtempe ĉiujn ĉi programojn eblas jam aŭskulti per la Interreto.

Kvankam la evoluo de la informadiko ebligis la aperon de interretaj babilejoj, skajpo — permesantaj eĉ al multaj esperantistoj en lokoj izolitaj teni ĉiutagan kontakton kun personoj en aliaj mondpartoj — tio ne malgrandigis la allogon de la radioelsendoj. La rolo de la E-elsendoj, kiel natura lingvomedio restas nesubtaksebla. Kiel atentigis iu el la aŭskultantoj de E-elsendoj de PR, en la radia elsendo Esperanto estas uzata en ĉiutagaj cirkonstancoj, kaj tiu uzo estas lernebla nek per lernolibro, nek per kurso.

Do, krom la informa rolo la E-elsendoj plenumas ankaŭ gravan instruan kaj klerigan rolojn. Konfirmas tion konataj esperantistoj, kiam oni demandas ilin, kiel ili venis al Esperanto. Ekzemple Jiří Patera, Honora Membro de Ĉeĥa E-Asocio, en la 2-a numero de la ĉi-jara Starto i.a. konstatas: “mi ne devas forgesi, ke al mia esperantisteco multe helpis la E-elsendoj de iuj radiostacioj; certagrade mi estas memlernanto, instruita de E-lingvaj radiostacioj”. Bela anekdoto estas la konfeso de Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA en la listo de la finnaj esperantistoj EAF, kie li i.a. skribis: “Mi reakiris n-ron 7/1969 de Joka Poika, en kiu aperis mia unua publikigita artikolo pri Esperanto, kelkajn monatojn antaŭ la UK en Helsinko. [...] Mencioj pri Esperanto aperis ofte en ĝi kaj dank’ al ĝi mi lernis ankaŭ DX-aŭskultadon. Tiu hobio kondukis min al la finnlingvaj programoj de Pola Radio kaj kiam mi malkovris, ke ĝi elsendas ankaŭ en Esperanto, mi decidis lerni la lingvon”.

Tiun konstaton cetere Osmo Buller konfirmis publike en unu el el la kunvenoj de la lasta UK en Bjalistoko, respondante la demandon de la intervenanta Jo Haazen, ke UEA pli aktivu favore al la popularigo de la E-elsendoj kaj E-gazetoj regule aperigadu la informojn pri E-programoj de diversaj radiostacioj. Tiuj informoj efektive malmultiĝis en la lastaj jaroj. Des pli valoras mencii denove iujn titolojn de gazetoj, kiuj jen kaj jen informas pri la E-programoj, kiel Norvega EsperantistoEsperanto. Valoras, ke tiuj informoj pli regule aperu en diverslandaj periodaĵoj, tiel logante al la E-elsendoj ankaŭ la novajn esperantistojn, kiuj bezonas aŭskulti flue parolatan lingvon. Sufiĉus nur represi la retadresojn de la diverslandaj E-elsendoj, kaj instigi la legantojn serĉi la plej interesan programon por si.

Ja ni daŭre disponas pri la atentinda oferto de E-redakcioj. Ĉiutage elsendas Radio Ĉina Internacia. La varsoviaj E-elsendoj disponigas 5 labortagajn E-elsendojn. Trifoje semajne aŭdiĝas la programoj de Radio Vatikana. La aliaj, kiel Radio Havana kaj 3zzz, prilaboras unu programon semajne, kelkaj E-elsendoj aŭdiĝas neregule. Do, al ĉiuj, kiuj ne faris tion ankoraŭ, restas sole viziti la koncernajn (listigitajn sube) adresojn, konatiĝi kun la proponata programoferto kaj aŭskulti. Kaj kompreneble sendi reagojn, ĉar ili helpas al ĉiuj redakcioj prilabori ĉiam pli interesajn kaj altkvalitajn E-programojn.

Gabi Kosiarska

Belartaj Konkursoj de UEA: La branĉoj Kanto kaj Filmo

Ne troviĝas en sia kutima loko detaloj pri la branĉoj Kanto kaj Filmo de la Belartaj Konkursoj. Ĉi-jare, pro malbonaj rezultoj en la pasintaj kelkaj jaroj (malmultaj konkursaĵoj, kaj iom malalta kvalito), la Komitato de UEA decidis “suspendi” tiujn branĉojn “en la nuna formo”.

Ne vere temas pri tio, ke mankas elstaraj kantoj kaj filmoj en Esperanto, sed ke iliaj kreantoj ne klare scias, ke ili rajtas konkursi per ili, aŭ entute ne venas al ili la ideo konkursi. Ĉar ni volas povi premii la plej indajn verkojn, en la venonta jaro oni eksperimente rajtigos la juĝantarojn en tiuj du branĉoj mem elserĉi premiindajn verkojn kaj inviti iliajn kreintojn partopreni la konkurson. La verkoj povos esti publikigitaj aŭ nepublikigitaj: tio ne gravas. Ni ne forigos la eblon, ke kreantoj de kantoj kaj filmoj mem proponu siajn verkojn: restos la “normala” metodo anonci sin; sed ni ne limigos nin al la sinanoncoj.

Inter la defioj frontataj de la Belartaj Konkursoj estas la rapide ŝanĝiĝanta teknologio, kiu transformas certajn ĝenrojn preskaŭ preter rekono — en kunligo kun egale rapide ŝanĝiĝantaj ĝenraj normoj. La Branĉo Kanto estis tute klare difinebla kiam oni fondis ĝin — en epoko kiam la diferenco inter “serioza” muziko kaj populara muziko estis tute klara, kiam ĉiu nuanco de verko estis klarigebla per skribita partituro, kaj kiam la diferenco inter publikigita kaj nepublikigita verko estis same klara. Sed kiam ne venis bonaj konkursaĵoj laŭ la malnova stilo, oni komencis akcepti ankaŭ sone registritajn prezentojn de kantoj, kie evidente temis ne nur pri kvalito de la verko mem, sed ankaŭ pri kvalito de prezento (fakte la du fariĝis nedivideblaj). Kompari tian prezenton kun teksto-pluspartituro estas malfacile.

En la komenco de la nova periodo ĉio iris relative bone ĉar almenaŭ oni povis facile distingi inter formale publikigita kaj nepublikigita muzika verko. Tamen, hodiaŭ ne plu klaras la divido inter publikigo kaj nepublikigo ĉar oni povas disvastigi muzikon per interreto kaj ĝin facile elŝuti eĉ sen la malnovaj markoj de publikigiteco. Nun, do, la fundamentaj elementoj de la branĉo, tiaj kiaj ili estis iam formulitaj, ne plu validas.

Simile en la Branĉo Filmo. Iam oni facile povis difini filmon kaj videobendon laŭ ties fizika aspekto, kiu same ebligis diferencigi inter publikigita kaj nepublikigita verko. Sed Youtube kaj similaj disvastigiloj forigis la distingon. Iam filmoj rakontis rakonton aŭ dokumentis iun fenomenon, sed en la epoko post la ekesto de, ekzemple, muzikovideobendoj, eĉ tiuj kriterioj ne plu validas.

La juĝantoj do, laŭ la instrukcioj de la Komitato, priatentos “la produktojn aperantajn sur la Esperanto-scenejo en tiuj du branĉoj, kaj se ili opinias iun verkon valora, ili atribuu la koncernan premion” — kompreneble kun la konsento de la aŭtoro.

Ni vidu ĉu tiu nova eksperimenta metodo produktos pli bonajn rezultojn — kaj alportos rekonon al plene meritaj verkoj. Mi aŭdacas esperi, ke jes — sed, se ne, ni estontece esploros aliajn vojojn por rekoni kaj instigi la tamen grandan talenton, kiu troviĝas hodiaŭ en nia Esperanto-movado.

Humphrey Tonkin

Belartaj Konkursoj de UEA en 2010

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 61-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 95-a Universala Kongreso en Havano. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por la sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita

Prozo: maksimuma longo 200 × 65 karaktroj (kvino da paĝoj)

Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 × 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas “Luigi Minnaja

Infanlibro de la jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2009. Unu premio.

Por Filmo kaj Kanto bonvolu legi la apudan artikolon de Humphrey Tonkin, prezidanto de Belartaj Konkursoj, kaj — en kazo de dubo — bonvolu vin turni al la sekretario, Michela Lipari (vidu la adreson sube).

Ĉiujn konkursaĵojn — en unu ekzemplero escepte de tiuj por la branĉo infanlibro — oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio aŭ prefere rete al la adreso: m...@tiscali.it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro.

Premioj: unua premio 240 eŭroj, dua premio 168 eŭroj, tria premio 96 eŭroj; nova talento 168 euroj; infanlibro de la jaro 504 eŭroj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartajkonkursojregularo.html.

Recenzoj

Invit’ al japaneco

Japanio kalejdoskope. Diversaj aŭtoroj. Ilustris Miyazaki Hideko. Tokio: JEI, 2007. 91p. 21cm. ISBN 9784888870511. Prezo: € 5,40

Eldonite por la partoprenantoj de la 92-a Universala Kongreso (Jokohamo, 2007), ĉi tiu bele kaj abunde ilustrita libreto daŭre validas kiel prezento aŭ enkonduko al Japanio. Simile al la pluraj kajeroj de la serio “Japana esearo” de Libroteko Tokio, ĝi konsistas el kvindeko da artikoloj de diversaj enlandaj aŭtoroj pri ĉiaj aspektoj de la vivo de japanoj: naturo, geografio kaj klimato, historio, politiko, ekonomio, loĝantaro (ekzemple, pli ol 20% da olduloj); la japanaj lingvo, skribo kaj literaturo; tradiciaj artoj (kabuko, noo), dancoj kaj muzikiloj (kotoo, ŝakuhaĉo, ŝamiseno); pentro-arto kaj ikebano (flor-aranĝo); la kunreligioj; vestoj, manĝoj, alkoholaĵoj, ludoj, sportoj...

Aliaj artikoloj temas pri la historio de la japana E-movado (sed kie nia kara ludovikito?!) kaj pri la ZEOj (Zamenhof- kaj Esperanto-Objektoj) troveblaj en Japanio, inter ili 29 sinsekvaj stacidomoj de unu fervoja linio.

Ĉar la aŭtoroj verkis originale en Esperanto, foje legeblas personaj, preskaŭ intimaj informoj, ekzemple de Tazima Mayuko: “Nun ĉiun fojon kiam mi vojaĝas eksterlanden, mi kunportas ŝamisenon kaj ludas ĝin vestinte min per bela kimono”.

Fine de la libro aperas listo de ĉiuj japanaj vortoj en NPIV, kiel “cunamo” (detrua ondego), “haŝio” (manĝbastoneto), “jaŝiro” (ŝintoa templo), “torijo” (memstara pordego antaŭ jaŝiro), “zorio” (speco de sandalo) ktp. Apud “aino”/“ajnuo” (ĉu vere “japanaj”?) presiĝis la misformo “*ajno”, miascie netrovebla en ajna loko de NPIV; cetere, kial ne skribi simple “Fuĵio” anstataŭ la peza paŭsaĵo “Fuĵi-monto”? Plaĉas la pli homvarma difino de “ĉanojo”: “regali gastojn per teo”. Ankaŭ la informo, ke NPIV, kompare kun PIV, tro strikte difinas “suŝio” (tamen oni ne diras, ke suŝion oni manĝu prefere fingre, ne haŝie). Krome utilus listo de japanaĵoj mankantaj tiuvortare, kiel la supre menciita “ikebano”, “hibakuŝo” (viktimo de atombombo), “karaoko”, “mangao” (speco de komikso), la luktosporto “sumoo”, “ŝinkanseno” (kuglotrajno), aŭ la nejapanlingva “niktereŭto” (“prociona hundo”); ja plurajn el tiuj vortoj oni facile renkontas i.a. en la Esperanta vikipedio. Cetere menciindas, ke por konceptoj kiel “sakeo” kaj “goo” iuj ĉinaj aŭtoroj preferas uzi radikojn ne japanajn, respektive “(riz) vino” kaj “vejĉio” (el la ĉina).

Jen kaj jen oni mencias verkojn jam publikigitajn en Esperanto pri la traktataj temoj, tamen ne Neĝa lando de Kaŭabata JasunariLa flambirdo de Tezuka Osamu. Konkrete pri literaturo, la artikoloj pri hajko kaj tankao ne diras, ke en la japana lingvo tiuj poemformoj ne havas rimojn, dum en Esperanto, laŭ longa tradicio fare de japanaj kaj alilandaj poetoj, — prefere jes.

Koncerne la enhavon mem, nur mallonge oni legas pri la masakroj de civiluloj fare de japanaj soldatoj dum la dua mondmilito (“Mortis multaj soldatoj, kiuj mortigis ankaŭ alilandajn soldatojn kaj civitanojn”) aŭ pri la amasbuĉado de japanaj civiluloj fare de usonaj atombomboj en Hiroŝimo kaj Nagasako, sed eble pri tio oni legu alilibre.

Kaj rilate la t.n. orientan medicinon, bonvenus iom da kritiko ekzemple pri akupunkturo: la sola ago piki per pingloj favoras la naturan produktadon de bonfartigaj substancoj, sendepende de tio ĉu oni punkturas sur la tradiciaj kuracpunktoj aŭ aliloke.

En la artikoloj pri kaligrafio kaj pentro-arto gravas la distingo disde la t.n. okcidentaj ekvivalentoj; same pri arkpafado, kiun oni komparas kun zeno. Simile okazas pri religioj, komprenataj ne nur kiel abstraktaj kredoj aŭ dogmaroj, sed kiel praktikoj, kun rutinoj kaj ritoj: “ĝeneralaj japanoj preĝas en sanktejo laŭ ŝintoismo en novjara tago kaj havas funebron laŭ budhismo”. Jen, laŭ mi, la plej interesaj kaj instruaj partoj de la libro: tiuj, kiuj helpas kompreni la apartajn kondutojn kaj sintenojn de japanoj. Ĉi-kampe mi ŝatintus legi pri la japanaj ĝentilo kaj afablo. Kaj, se diri la veron, espereble oni iam tradukos kaj publikigos verkojn kiel Laŭdo de ombro (de Tanizaki Junichiro, pri la japana estetiko), aŭ la franclingva Enkonduko en la japanan kulturon (de Hisayasu Nakagawa), aŭ eĉ la polemika romano Stuporo kaj tremoj de Amélie Nothomb... Sed mi finu ĉi tie, ĉar mi ne rajtas peti tro de tiu ĉi sendube rekomendinda libreto.

Jorge Camacho

Ege dankindaj kontribuaĵoj por celebri la centan datrevenon

Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. Ulrich Lins. Rotterdam: UEA 2008. 126p. 24cm. Ilus. ISBN 9789290171058. Prezo: € 15,00. La Asocio. Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA. Ziko van Dijk. Antverpeno: FEL, 2008. 301p. 21cm. Ilus. ISBN 9789077066379. Prezo € 22,80.

La centjariĝo de Universala Esperanto-Asocio estas plej atentinda motivo por aktivigi esperantistajn historiistojn. La du libroj ĉi tie menciitaj, eldonitaj lastjare, estas atestoj pri tiutemaj kontribuaĵoj de Ulrich Lins kaj Ziko van Dijk. Tiuj libroj de niaj plej elstaraj historiistoj lumigas gravajn periodojn kaj epizodojn, instituciojn kaj personecojn en la historio de UEA. Ili estas ege bonvenaj kaj dankindaj informiloj kaj komprenigiloj por la asocianoj, kaj certe sufiĉe plenaj por la plej multaj, malgraŭ la atentigo de Lins en la enkonduko de sia libro: “Plena analizo de la historio de UEA estas tasko farota”.

La libro de Ulrich Lins konsistas el tri analizaj kontribuaĵoj. La unua resumas la historion de la centjara asocio, la ceteraj du koncernas la du personojn, Hector Hodler kaj Ivo Lapenna, kiuj “komence kaj dum granda parto de la ekzistado de UEA profunde influis la asocian farton”, kiel diras Lins en la enkonduko. Krome estas aldonitaj listoj de la prezidantoj de UEA, ĝiaj direktoroj kaj la redaktoroj de Esperanto, kaj Kroniko de la Esperanto-movado ekde 1959 ĝis 2005. Pri Hodler kaj Lapenna temas ankaŭ gravaj partoj de la libro de Ziko van Dijk, kio ankoraŭ pli akcentas la gravecon de tiuj du homoj en la historio de UEA.

Lins komence citas la kvinan punkton de la Deklaracio de Bulonjo, ke esperantisto povas nomi sin “ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas”. La aŭtoroj de la Deklaracio evidente volis eviti, ke la nomo “esperantisto” ne estu tro idealisme ŝarĝita. Lins atentigas, ke tiu difino ne tute kongruis kun la idealo de la interna ideo laŭ la kompreno de Zamenhof, kaj kiun Hodler certe atendis, ke la membroj de UEA respektos, paralele kun sia laborado por la disvastigo de Esperanto. Ĉu la idealisma vejno de la komenca UEA do forneis iusence la neŭtralecan sintenon de la Deklaracio? Lins tion ja aludas: “UEA tiusence ne estis plene neŭtrala; ĝi ne rilatis indiferente al la demando por kiu celo uzi Esperanton.” Tiu penso estas interesa en rilato kun la ĝenerala proklamo de UEA pri neŭtraleco kiel gvida principo tra sia historio, principo, kiu neeviteble invitis al diskutoj kaj skismaj minacoj depende de la cirkonstancoj. Esence, tamen, la idealo de internacia pensmaniero ankoraŭ bone vivas en la funkciado de UEA, malgraŭ ŝanĝitaj tempo kaj cirkonstancoj. La espero de Hodler, kaj sendube ankaŭ de Zamenhof, ke Esperanto kapablos iel ŝanĝi la mondon, antaŭ longe ja forvanuis, kio tamen ne reduktis la interefikadon de idealismo kaj praktikado, kiu ekde la komenco difinas la rolon de UEA kiel la ĉefa kuniga forto de esperantistoj internacie. Tial la titolo de la libro de Lins: Utila Estas Aliĝo, estas kaj konvena kaj aktuala.

Lins modeste nomas la kontribuaĵon Tra la unua jarcento de UEA provo “mallonge resumi la historion de la centjara UEA”. Fakte ĝi estas belstile konciza kaj ekvilibre aranĝita priskribo de tiu historio, laŭtempe dividebla en kvin periodojn: la komencaj jaroj antaŭ la unua mondmilito, la militaj jaroj, la intermilitaj jaroj, la dua mondmilito kaj la moderna periodo. La leganto facile sekvas tiun evoluon, kiu similas al vojaĝo de modere ekipita velŝipo tra vasta maro, iafoje en favora vento, iafoje drivanta kun ferlitaj veloj, iafoje minacata de danĝeraj rifoj. La ekiro estis bonaŭgura, la kapitano decidema kun vizio, la ŝipanoj fervoraj volontuloj: Hector Hodler kun sendependaj individuaj membroj pretaj oferi siajn fortojn en praktiko. Favoris la vento, en 1914 la membronombro de UEA atingis pli ol sep mil, 45 000 praktikaj servoj plenumitaj per la “konsula” aŭ delegita reto, la solidariga faktoro en la asocia strukturo; la Ido-krizaj rifoj jam post la pobo. La mondmilita uragano trafis la ŝipon katastrofminace, sed la kapitano restis firma ĉe la stirilo kaj mobilizis la jam bone funkciantan organizon por serĉi kaj savi viktimojn el la furioza maro. Pruviĝis la stabileco de la ŝipo, ĝi estis preta daŭrigi la vojaĝon kun kreskanta optimismo, malfermiĝis novaj perspektivoj utiligendaj helpe de kreskanta rekono pro la dummilita helpagado. Grava perdo estis la morto de la kapitano, sed lia amiko Edmond Privat, ankaŭ homo kun vizio kaj praktikaj talentoj, estis firme decidema utiligi la ŝancojn, kiujn devus proponi la fondo de Ligo de Nacioj. Li transprenis la kapitanecon de la UEA-ŝipo kvar jarojn post la morto de Hodler kaj dum multaj jaroj aktivigis la kampanjon, kiu devus konduki al ĉiam pli glata vojaĝo sur ĉiam pli paciĝanta maro. Bedaŭrinde tiu optimismo ne donis la atenditajn rezultojn. La idealismo de Hodler, ke la esperantistoj pioniru edukon al internacia pensmaniero, perdis sian elanon, naciecaj influoj komencis influi la agadon de UEA. Strukturaj ŝanĝoj sekvis, la ŝipo pluvelis, nun sub du nomoj, UEA kaj IEL, kaj plimalpli baraktis tra la tumultema maro intermilite kaj dum la dua mondmilito. Fine, du jarojn post ĝia fino, tiu duvizaĝa aspekto fokusiĝis en unu kaj UEA estis konfirmita kiel la sola internacia, neŭtrala organizaĵo de la esperantistoj, kun strukturo simila al la ĝistiama Internacia Esperanto-Ligo. Ekestis nova periodo en la historio de UEA, kiun oni povas nomi la moderna, sub gvido de novaj homoj, novaj kapitanoj de la longe pribatita ŝipo, homoj de elstaraj organizaj kapabloj: Ivo Lapenna kaj poste Humphrey Tonkin.

La du ceterajn kontribuaĵojn pri du elstaraj personoj en la historio de UEA, Hector Hodler kaj Ivo Lapenna, karakterizas la sama flua kaj klara stilo kiel la prihistorian kontribuaĵon. Lins konvinke argumentas, ke la heredaĵo de Hodler, kristaligita en ĉi ties vortoj, ke “Esperanto ‘triumfas’ ĉiufoje kiam ĝi servas al iu”, restas daŭre la fundamento de UEA. Hodler aldonis praktikismon al la idealismo de Zamenhof sen malgravigi la esencon de lia idealismo. Li donis ideologion al la ideo de la t.n. esperantismo, radikanta en la Bulonja spirito de 1905. Tiu ideologio kombinas praktikajn servojn kaj idealismajn celojn, kio ja konsistigas ankoraŭ hodiaŭ la karakteron de UEA, malgraŭ la ĥaoseco de nia postmodernisma tempo.

Lins anoncas en la enkonduko, ke en lia traktaĵo pri Ivo Lapenna lia intenco ne estas resumi ĉiujn atingojn de Lapenna en la Esperanto-movado, sed ke per biologia alproksimiĝo li celas “ilustri ankaŭ la politikan ideologian fonon, sur kiu disvolviĝis la agado de UEA dum kelkaj jardekoj.” Tiun metodon Lins perfekte plenumas kiel atendeble. Mi nur volas iom komenti pri kelkaj punktoj, kiujn oni povas rigardi pli kiel psikologiajn ol biologiajn.

Lins skribas epiloge: “Ivo Lapenna estis fascina persono, interalie pro siaj kontraŭdiroj.” Supozeble kontraŭdiroj estas konstateblaj ĉe plej multaj homoj kaj ili ja povas fascini iliajn kunhomojn, precipe en kazoj de homoj multflanke eksterordinaraj, kia ja estis Lapenna. Probable la vivo kaj kariero de Ivo Lapenna povus servi kiel bona ekzemplo de tiu konata fenomeno. Lins ekzemplas liajn kontraŭdirojn resume: lia apero kiel porparolanto de la komunistaj esperantistoj en la 32-a UK en Bern; lia energia neo en la konflikto kun Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko de kiu ajn favoremo al komunismo; kaj ke ekde 1974 li uzis kontraŭ UEA argumentojn parte tre similajn al tiuj, kiujn dudek jarojn antaŭe uzis kontraŭ li la ĝenerala sekretario de EANA, G.A. Connor. Lins asertas, ke Lapenna “kaŝis” siajn kontraŭdirojn “asertante ke li ĉiam batalis por la homa libereco kaj kontraŭ diktatoreco”. Nu, eble jes. Sed ankaŭ eblas, ke li konsideris tiajn kontraŭdirojn nur kiel akcepteblajn personajn evoluajn etapojn, kiuj koncernas neniun krom lin mem.. Ke tio tamen povas konduki al konfliktoj depende de cirkonstancoj, karakteroj kaj temperamentoj estas alia historio.

La subtitolo de La Asocio de Ziko van Dijk: Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA donas la impreson, ke ties stilo povus esti ia kombino de ĵurnalisma metodo kaj historiista esploro. La disdivido de la ĉefaj temoj en titolitajn subtemojn kaj mallongaj dikliteraj enkondukoj al temoj faciligas la legadon, kaj vigla stilo, kiu je okazoj ne evitas personajn sintenojn, kaptas kaj tenas la atenton de la leganto. Evidenta estas la multa kaj zorga esplorlaboro de la aŭtoro, kion ebligis lia profunda kono de Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA, pri kies aranĝo kaj ordigo li longtempe laboris, utiligante la vesperojn por privataj esploroj pri la historio de la Asocio. Tiel estas konvene, ke la plej longa ĉeftemo de la libro de Ziko van Dijk estas la Biblioteko mem, ĝia historio tra tri periodoj: svisa, svis-brita kaj nederlanda. La aŭtoro akcentas la ligon de la biblioteko al la evoluo de la Asocio kaj sekvas la rilatojn inter tiuj du tra la tempo; sufiĉe komplika historio de libroj kaj homoj ĝi estas ĝis la definitiva statuta decido nur en 1980 pri la oficiala nomo de la biblioteko. Dua ĉeftemo koncernas la organizajn problemojn kaj la statutojn de UEA, do aferojn de la esperantista komunumo, almenaŭ kiel ĝi koncernas la organizon de UEA, disde la lingvo mem. Ziko atentigas pri tio, ke oni ĝis nun malmulte studis la esperantistan komunumon kaj listigas multajn esplor-dezirindaĵojn, interalie eldonon de historiaj statutoj de UEA. La nuna studo de li mem estas grava kontribuaĵo tiutema kaj necesa legaĵo por tiuj, kiuj elektiĝas por okupi sin pri organizaj taskoj kaj problemoj de la Asocio, ne malplej la Komitatanoj.

Tre interesa estas la ĉapitro pri la libroj diverstempe verkitaj pri la historio de Esperanto. Ne malpli ol 23 tiaj verkoj estas listigitaj, pritraktitaj kaj kritikitaj de nia aŭtoro, ekde 1903/94 (de Beaufront) ĝis 2005 (Korĵenkov). Du estas komunaj verkoj de kelkaj aŭ multaj aŭtoroj (Enciklopedio de Esperanto, Esperanto en perspektivo), iuj celas kursojn kaj ekzamenojn, aliaj estas ĝeneralaj, iuj estas en naciaj lingvoj ktp. Plej multaj el la unuaŭtoraj historioj ricevas pli-malpli negativan kritikon de nia historiisto. Aparte grava mi trovas lian kritikon de La fenomeno Esperanto de Auld (1988), ke tie troveblaj asertoj “kreskigas certan negativisman kaj amaran sintenon ĉe la leganto”. Li citas la lastan frazon de la libro kiel resumon de tia negativismo: “Se la historio instruas al ni ion ajn, ĝi instruas jenon: en tiu ĉi mondo Esperanto tre malofte ricevis eĉ minimumon da normala justa traktado”. Nu, Auld ne estas la sola Esperanto-poeto, kiu esprimis sian amarecon, sed la kritiko de Ziko estas pripensinda, ekstremaj asertoj koncerne Esperanton estas evitendaj, ĉu negativaj, ĉu pozitivaj.

Entute la libro de Ziko van Dijk enhavas 13 gravajn studojn pri notindaj eventoj kaj personoj kaj donas ampleksan superrigardojn de la multvariaj flankoj de la historio de la Asocio. Mi tamen volas mencii, ke mi persone sentas mankon de pritrakto de la klopodo difini iom precize la kulturpolitikon de UEA komence de la okdekaj jaroj. Sed estu kiel ajn, ne estas eble ĉion trakti, kaj certe ne ĉiujn studojn de la libro en mallonga recenzo. Samo ja validas pri la verko de Ulrich Lins. Tiuj du libroj estas ege dankindaj kontribuaĵoj por celebri la centan datrevenon de la fondiĝo de nia Asocio. Ili subtenas unu la alian, plifortigas la konscion de la esperantistoj pri la graveco de la laboro de niaj historiistoj. Dankojn kaj gratulojn!

Baldur Ragnarsson

Estas tempo rekotizi por 2010!

Frua pago certigas la kontinuecon en la ricevado de tiu ĉi revuo. Krome, ĝi helpas la laboron de la Centra Oficejo kaj ŝparas monon al UEA. Antaŭdankon!

UEA invitas prelegi en la Havana IKU-sesio

Dum la 95-a UK en Havano okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato.

UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Israelo; rete: a...@huji.ac.il, ĝis 2010-01-31.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo: Interproksimiĝo de kulturoj en multlingva mondo.

Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝataj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos pri la akceptotaj proponoj. La proponintoj estos informitaj pri la decido ĝis 2010-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2010-05-31, por publikigo en la IKU-libro.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.

Prelego estos rekompencita per honorario de proksimume 250 eŭroj. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.

Sonregistraĵoj de Lapenna serĉataj

En la jaroj 2003-2006 Birthe Lapenna prizorgis eldonadon de kvin kompaktaj diskoj, kiuj havas paroladojn kaj prelegojn de ŝia edzo Ivo Lapenna en UK-oj k.a. okazoj (vd. la reklamon ĉi-apude). Por realigi tiun valoran kolekton ŝi kunlaboris kun teknikisto de la Dana Radio, konsiderata eĉ la plej lerta en sia fako, kiu kopiis kaj purigis la malnovajn registraĵojn.

Intertempe s-ino Lapenna plu havis kontaktojn kun la teknikisto kaj kun programisto de la Dana Radio. Ili volonte daŭrigos la laboron per purigado de sonkasedoj kaj magnetofonaj bendoj kun registraĵoj de Ivo Lapenna, por ke la ebloj aŭdi la grandan oratoron per modernaj rimedoj ankoraŭ pli vastiĝu. La radiaj fakuloj pretas ankaŭ serĉi monon ĉe taŭgaj fondusoj por tiu celo. Sekve Birthe Lapenna alvokas tiujn, kiuj posedas tiajn sonregistraĵojn, kontakti ŝin (Grøndalsvej 30, DK-2000 Frederiksberg, Danio; r...@mail.dk).

Renkontiĝo en Asten

Esperantistoj el la germana Ruhr-regiono kaj el la nederlanda regiono Eindhoven-Helmond kaj aliaj interesitoj kunvenis la 12-an de septembro 2009 en la vilaĝo Asten apud Helmond.

Jam la kvaran sinsekvan jaron Helmondaj esperantistoj Twan Gremmen kaj Ralph Schmeits gastigis la ĉeestantojn. Dudeko da homoj el 5 landoj partoprenis en la programo. Ne nur laŭ la deveno sed ankaŭ laŭ la aĝo kaj Esperanto-sperto temis pri tre miksita grupo.

Post la akcepto kun kafo kaj teo la grupo aŭskultis prelegon pri astronomio en salono de loka observatorio. Sekvis vizito al malluma planetario, kiu montris milojn da steloj. Karakterizas Nederlandon, opiniis ne-nederlandanoj pri la impresa planetario, kunflikaĵo el forĵetaĵoj kiel ladskatoloj. Eblis ankaŭ rigardi per profesia teleskopo.

Post la pikniko (alia nederlandkarakteriza elemento laŭdire estas mola pano) oni vizitis kariljonan kaj naturan muzeojn. Jes, ankaŭ kariljonoj montriĝis nederland-karakterizaj! Oni eklernis pri la funkciado de sonorilaj horloĝoj. En la natura muzeo-parto videblis konservitaj bestoj kaj ostaroj de bestoj, kiujn oni trovas en la tiea torfmarĉa regiono Peel.

La tago finiĝis per komuna vespermanĝo. La programo donis okazojn por babili. Estis vigla, agrabla kaj stimula renkontiĝo por spertaj kaj ankaŭ por komencantaj esperantistoj.

Twan Gremmen kaj Ralph Schmeits

Konferenco de neregistaraj organizoj en Meksiko

UEA partoprenis la 62-an konferencon de neregistaraj organizoj en la urbo Meksiko, 09.09.09 – 11.09.09.

En la teamo estis Neil Blonstein (UEA-oficejo Nov-Jorko), Martha Cárdenas (estraranino de Esperanto-USA kaj de Meksika Esperanto-Federacio, MEF, Usono), Mallely Martínez Mateos (prezidantino de MEF, Meksiko), Daniel Moreno (ĝenerala sekretario de MEF, Meksiko), mi (Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio) kaj David López Rueda (estrarano de MEF, Meksiko).

La inaŭgura ceremonio okazis la 9-an de septembro en la bela malnova ekskonvento San Hipólito en la centro de Meksiko-urbo. La inaŭguron partoprenis altranguloj kiel Ban Ki-moon, la ĝenerala sekretario de UN, Patricia Espinosa Cantellano, ministrino pri eksteraj rilatoj de la meksika registaro, kaj Jody Williams, ricevinto de la Nobelpremio pri paco.

Por la kongreso ni preparis informfoliojn: La pozicio de UEA pri lingvaj rajtoj, Praga Manifesto kaj adreskartetojn.

Tuj ĉe la komenco ni komencis la laboron, informante la partoprenantojn individue pri la ekzisto de UEA kaj pri Esperanto. Venis ĉirkaŭ 1300 delegitoj de diversaj neregistaraj organizoj el la tuta mondo. La temo de la konferenco estis: “Malarmu nun! Ni laboru por paco kaj evoluigo”.

Ĉiu el nia teamo havis proprajn spertojn kaj konversaciojn. Juna advokato de Kostariko, Roberto Zamora, sciigis ke li jam aŭdis pri Esperanto en la Monda Socia Forumo en Niĝerio. Li tre subtenis la ideon kaj miris ke ankaŭ en la universitato de Kostariko oni povas lerni Esperanton. Neil Blonstein kantis kune kun kelkaj meksikaj volontulinoj kantojn en Esperanto dum la junulara ekspozicio, kiu okazis en la parko Alameda, ni metis flugfoliojn sur oficialan informtabulon kaj malantaŭ ĝi deĵoris kvazaŭ temus pri nia tablo, ni partoprenis kun afiŝo la pacmarŝon, ekhavis kontakton kun multaj meksikaj organizaĵoj kaj informis la multnombrajn volontulojn. Ekestis ankaŭ kontakto kun lokaj ĵurnalistoj.

Dum la 3-taga konferenco ni babilis kun pli ol 400 personoj individue kaj plej verŝajne aliaj 400 eksciis pri ni pro la flugfolioj kaj informafiŝoj. Entute do tre bona sukceso! Laŭ mia sperto al du argumentoj la personoj estis speciale perceptemaj: 1) Esperanto jam nun estas bone uzebla kiel dua lingvo post la angla; kaj 2) Esperanto estas bona alternativo kiel internacia lingvo, ĉar pli justa. Nune la malriĉaj landoj ne povas garantii al siaj ŝtatanoj lernadon de fremdaj lingvoj aŭ nur je malalta nivelo. Internacia komunikado ne estu privilegio de la riĉaj landoj aŭ de riĉaj homoj. La venontjaran konferencon invitis la registaro de Aŭstralio. Ni partoprenu; eble kun kelkaj novaj ideoj.

Post la konferenco mi havis la okazon partopreni la unuan internacian kongreson de WATUN (Monda Alianco por transformado de la UN). Ankaŭ tie mi parolis kun multaj homoj kaj neniam en mia vivo mi spertis tiom malferman opinion pri la ideo de internacia lingvo.

La partopreno montras kiom gravaj estas tiaj eventoj kaj la laboro de Neil Blonstein en la novjorka oficejo de UEA. Ni subtenu tian agadon!

Martin Schäffer

Modela tradicia semajno en Hispanio

La 17-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo (03-10 okt 2009) allogis al la apudmara hispana urbo Pineda de Mar apud Barcelono 120 partoprenantojn el 13 landoj.

Bela aŭtuna vetero favoris la aranĝon, sed precipe la du duontagajn kaj unu tuttagan ekskursojn al muzeoj kaj historiaj lokoj de la regiono. Pri poŝtarto prelegis Wolfgang Guenther, pri florkulturado Guillem Micólas, pri Popolstilo en la poezio de Lorca Antonio Marco, pri la natursciencoj en PIV Claude Roux. Katalin Kováts, kiu ricevis la premion “Ada Sikorska-Fighiera”, proksimigis la vivon kaj laboron de Vincent Van Gogh. Liba Gabalda prezentis per bildoj kaj filmoj Venezuelon, Rafaela Urueña prelegis pri la tutmonda klimatŝanĝo. Stano Marček gvidis rektmetodajn kursojn kaj kantadon, Luis Serrano Pérez reĝisoris diskuton pri la estonteco de Esperanto. Por bone ekkoni unu la alian okazis ne unu, sed du interkonaj vesperoj, kun ĉampano kaj bruligita rumo. Al la bona etoso kontribuis folklora vespero kun la muzika ensemblo Montjuic kun lokaj specialaĵoj.

Kubaj esperantistoj renkontiĝis en Granma

De la 17-a ĝis la 20-a de septembro dudeko da esperantistoj el Granma, Guantanamo kaj Havano partoprenis regionan renkontiĝon, organizitan de la provinca filio Granma, laŭ interkonsento de la nacia komitato de Kuba Esperanto-Asocio.

Ĵaŭde okazis Interkona Vespero ĉe la sidejo de la filio, kiu situas sur la tegmento de la Provinca Kulturdomo. Grupo de esperantistoj laboregis por havi tiun modestan sidejon. Vendrede la partoprenantoj vizitis botanikan ĝardenon kaj promenis tra la urbo, kaj ĝuis koncerton de la muzikensemblo Nulo, gvidata de la esperantisto Raciel Labrada Labaut. Sabate la renkontiĝo daŭris en la muzeo Carlos Manuel de Cespedes, kie la prezidanto de KEA Julián Hernández Angulo informis pri la 94-a UK en Bjalistoko kaj pri preparlaboroj por la 95-a UK kaj aliaj eventoj en Kubo. Anger kaj Frank prelegis pri la urba historio. Sekvis babilado pri la vivo de la movado en diversaj filioj ĉe la riverbordo.Vespere la esperantistino Miriam Casals regalis la ĉeestantojn per boleroj, baladoj kaj kantoj.

Esperantistoj el Bayamo

Forpasoj

Marija Pozder Almada (1923-2009) forpasis la 18-an de septembro en San-Paŭlo. Ŝi naskiĝis en hungara familio en Vojvodino, eks-Juĝoslavio. En 1962 ŝi edziniĝis al Francisco de Souza Almada, posta Honora Membro de UEA, kaj transloĝiĝis al Santos (Brazilo). Ŝi multe helpis la edzon en lia movada agado, i.a. lige kun la fondo de Brazila Konsilantaro de E-o (1974) kaj la 66-a UK en Braziljo (1981). Ŝi estis estrarano de E-Asocio de San-Paŭlo kaj laste membris en ĝia konsilantaro. Krom dumviva membro de UEA, ŝi membris en Societo Zamenhof ekde ties fondo en 1975, kaj estis delegito kaj fakdelegito pri turismo kaj pentroarto. Pentristino, ŝi estis multjara estrarano de Universala Artista Ligo de E-istoj.

Bijan Ghaznavi (1937-2009) mortis la 27-an de majo en Bienne (Svislando). Kuracisto-psikoterapiisto, li estis estrarano de Bahaa E-Ligo 1988-92.

Keŝav Ram Ĝoŝi (1937-2009) mortis la 23-an de aprilo en Katmanduo. Profesie astronomo, diplomita en Moskvo, li estis fakdelegito pri astrometrio. Li eklernis E-on en 1956 de Tibor Sekelj kaj en 1961 sekvis daŭrigan kurson de Simo Milojević. En la 60-aj jaroj li verkis la unuajn nepalajn lernolibron kaj vortareton de E-o.

Chantal Haren (1947-2009), gvidantino de la E-klubo en Châlons-en-Champagne (Francio) kaj plurjara Patrono de TEJO, mortis la 12-an de julio.

Roger Imbert (1938-2009) mortis la 21-an de septembro en Zagrebo. Laŭdevene franco, li e-istiĝis en 1954. En 1957 li kelkmonate laboris en la Centra Oficejo de UEA. Li membris en la Propaganda Komitato de Unuiĝo Franca por E-o, sed ekde 1960 li vivis en Kroatio, kie li tuj ekaktivis en la Studenta E-Klubo de Zagrebo, gvidante kursojn kaj tradukante tekstojn por ĝia Drama Sekcio. En Zagrebo li fondis familion kun e-istino el SEK kaj ilia filo denaske parolis E-on. Li kunlaboris kun Tibor Sekelj, kiu volis per novaj metodoj uzi E-on en praktiko. Imbert multe tradukis, i.a. la novelarojn Sonĝo kaj maldormo sub la karpeneto (kun Z. Tišljar; 1972) kaj Vizaĝoj de Ivo Andrić, la antologion Moderna kroata prozo (1979), kaj la romanon La derviŝo kaj la morto de M. Selimović (1990). En la 70-aj jaroj li laboris kelkajn jarojn en Internacia Kultura Servo. Junaĝe li elfrancigis du librojn, el kiuj Antigona de J. Anouilh aperis du tagojn antaŭ lia morto. Laŭ lia amiko Z. Tišljar, “Roger turnis la movadon en Kroatio al uzo de E-o en praktiko; konsekvencoj estis Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) kaj, pro ĝi, Internacia Kultura Servo”.

Jiří Laube (1923-2009) forpasis la 18-an de septembro en Roudnice nad Labem (Ĉeĥio), kie li estis delegito. Post ses jaroj (1954-60) en malliberejo pro politikaj kialoj li, vivtenante sin kiel helplaboristo, aktivis por E-o kiel instruanto kaj funkciulo de Ĉeĥa E-Asocio, kies honora membro li estis. En 1986 li organizis siaurbe Internacian Terminologian Kurson, el kiu rezultis Terminologia kurso de J. Werner. Interesita pri la kulturaj radikoj de la eŭropa civilizo li verkis Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? (2008). (1928-2009)

Stanisława Nowak-Mehtonen forpasis la 7-an de majo en Oulu. Polino, ŝi transloĝiĝis al Finnlando renkontinte en la Varsovia UK en 1959 sian estontan edzon Allan. Iliaj du gefiloj estas denaskaj e-istoj. Dum multaj jaroj ŝi estis estrarano de la loka societo. (1919-2009)

Lourival Gomes Pinheiro forpasis la 10-an de junio en Salvador (Brazilo). Profesie optikisto, li movadis kaj gvidis kursojn en Itabuna kaj, post la emeritiĝo, en Rio de Contas, ambaŭ en la ŝtato Bahia.

Jelena Šaponjić (1926-2009) mortis la 15-an de septembro en Beogrado. Ŝi plenumis multajn funkciojn, i.a. kiel prezidanto de la Beograda E-Societo nomita laŭ ŝia patro, la serba pioniro Radomir Klajić, kaj kiel ĝenerala sekretario de Jugoslavia E-Ligo.

Robert Smales (1949-2009) mortis la 12-an de februaro. Li estis vicdirektoro de la Centra Oficejo de E-Ligo de Norda Ameriko 1988-1989.