Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 12

Malferme

La vizio pri nia estonteco

Proksimiĝas la jaro 2010. Sur nia labora kampo ĝi signifas la validecolimon de la Strategia Plano de UEA 2001-2010. Ankoraŭ dum unu jaro ĝi elmontras al ni labordirektojn. Kaj poste?

Pri la neceso rekonsideri la strategiajn celojn de UEA post 2010, cerbumi kion ni realigis, kio restas plurealigenda, ni jam komencis paroli dum la roterdama komitata kunsido. En Bjalistoko la komitatanoj estis invititaj al la reta diskuto. Ĝi jam komenciĝis en la Komitata Listo per la prezento de la malneta propono de Probal Dasgupta. Sed la Strategio de UEA kerne koncernas ĉiun membron de la Asocio, ĉiun Esperanto-parolanton. Diskutcele aperis informoj kaj invitoj en la listo “uea-membroj” kaj en Libera Folio. En tiu grava komuna diskuto apartan forumon konsistigas la organo de UEA. Sur ĝiaj paĝoj ĉiu esperantisto, al kiu estas kara la forto de nia organizo interna kaj ekstera, sekvu kaj partoprenu la opiniinterŝanĝon. Gravas ne nur bele vortumitaj, sed klare difinitaj ideoj, kiuj estu kernaj, sed simplaj, alivorte facile kompreneblaj. Ili estu samtempe realigeblaj, sed ankaŭ mezureblaj kaj tempe efektivigeblaj. Kiel Ĝenerala Sekretario mi invitas al laŭeble vasta diskuto, lasante la parolon unuavice al la nuna prezidanto de la Asocio, kiu aŭtoras la novan strategian koncepton, Probal Dasgupta, kaj al la eksa UEA-prezidanto, Renato Corsetti, kies konceptoj pri informado, instruado, utiligado gvidas nian ĝisnunan laboron.

UEA, refortiginte siajn ligojn kun la UN-sistemo, trovis pliajn eblojn de kunagado. Ni decidis entrepreni “Jardekon de lingvoj”, kiu estos la kerno de nia nova labor-plano por la jaroj 2011-2020.

La nova laborplano kiel eble plej konservu kontinuecon kun la emfazoj en la antaŭa laborperiodo pri la plijuniĝo, profesiiĝo kaj tutmondiĝo. Mi mem resumas tiujn ideojn — kiujn ni el ĝi heredas — sub la ŝlosila vorto “fleksebliĝo”. Laŭ mi, ni flekseble gvidu niajn instituciojn al iniciatoj, ĉe kiuj ni povas plej efike kunagi kun eksteresperantistaj rondoj engaĝitaj pri la ekologia krizo ankaŭ sur la lingva-kultura kampo kaj pri la urĝa neceso adekvate reagi al ĝiaj defioj. Ni agu respondece kaj partnere kun taŭgaj aliancanoj por konservadi kaj fortigadi la sciobazojn en la lingvoj de la mondo kaj la lingvojn de la mondo mem; tio estas parto de la laboro konservi la naturajn kaj kulturajn disponaĵojn de la homaro en tiu ĉi kriza tempo.

Ni trovis, krome, ke la dokumenta bazo kaj la klereco de niaj agantoj ne estas tre fortikaj kaj sekve ni ne diras al la eksteruloj ĉion, kion ni devus diri pri Esperanto. Al eksteruloj ni ekzemple neniam sufiĉe klare prezentis la atingojn de tiaj Esperantaj figuroj, kiel Eroŝenko kaj Sekelj. Iliaj gravaj kontribuoj povas imponi ankaŭ al la neesperantistoj, sed tamen ili intime ligiĝas kun la entrepreno Esperanto el pli ol lingva vidpunkto. Tial necesas sisteme repensi kiel igi valora la materialon, pri kiu ni disponas.

Ĉu entute ni bezonas laborplanojn? Ĉu ĉiu el ni ne simple faras tion, kion oni mem taksas farinda, kaj kion oni povas mem fari sen la helpo de komitatoj kaj komisionoj kaj labor-planoj? Malgraŭ tio, ke mi profunde konscias pri la libervola karaktero de nia agado, mi tamen pensas, ke labor-plano estas bezonata. Rutino nur sukcesas pluvivigi la pasintecon, dum UEA bezonas vizion pri celoj atingotaj, ni bezonas atingi la eble neekzistantan insulon de lingve justa mondo.

Se ni rigardas momenton al tio, kion faris niaj antaŭuloj, ni sentas nin tre malgigantaj. Sed ni, kaj nur ni kaj ĉefe la junaj ni, povas fari tion, pri kio ili eĉ ne pensis. Ni povas ŝanĝi la asocion, ĝian manieron funkcii, ĝian manieron utiligi la monajn kaj homajn havaĵojn je nia dispono. Ni povas fari el UEA asocion de la tria jarmilo, laborantan laŭ projektoj, kaj asocion, kiu gvidas siajn membrojn en la laboro por pli bona mondo ne per rigidaj strukturoj sed ĉefe per morala prestiĝo. Finfine ni ne celas disvastigi la akuzativon al la mondo, sed nur provizi la mondon per justeco en la kampo lingvakultura. Por fari tion, ni devas havi la vizion pri tio kaj skribi ĝin en dokumento, kiun ni nomas laŭtradicie “labor-plano”.

Ni tri invitas vin diri al ni kaj al ĉiuj aliaj esperantistoj, kiu estas via vizio pri la estonteco de UEA kaj ĝenerale de la Esperanto-movado. La ĝisnuna publika diskuto montris, ke pluraj komitatanoj forte pledas por temoj, al kiuj ili ligiĝas pasie. Ni ĝojas; ke la movado estas verva, sana kaj tute kapabla remuldi siajn prioritatojn konforme al la ŝanĝiĝantaj bezonsentoj. Estu parto de tiu procedo.

Barbara Pietrzak, Probal Dasgupta, Renato Corsetti

Kubo, kongreslando por la dua fojo

Post la malkovro de Kubo en 1492, la tiama hispana landestro Diego Velázquez iniciatis la koloniadan kampanjon en la 16-a jarcento, kun relative pacaj bazoj kompare kun la konkeroj de Meksiko kaj Peruo.

La aborigenoj de la Kuba arkipelago ne havis povon nek sufiĉan socian evoluon por alfronti la hispanojn, kaj tamen ili ofte batalis kontraŭ la hispanoj.

El tiu epoko, inter 1511 kaj 1515, naskiĝis la unuaj sep koloniaj Kubaj vilaĝoj: Baracoa, Bayamo, Trinidad, Sancti Spíritus, Santiago de Cuba, Puerto Príncipe (nuntempe Camagüey) kaj La Habana. Tiuj vilaĝoj estis la komenco de la estonta vivo en la Kariba insulo, kiu nuntempe estas dividita je 14 provincoj kaj konsistas el insularo, el kiu la dua plej granda estas la Junulara Insulo.

Geografia situo

En la tropika regiono de la okcidenta hemisfero, la Kuba insularo troviĝas proksime de Florido kaj de Jukatano, en la enirejo de la Meksika Golfo. Kubo longas 1 250 kilometrojn kaj havas preskaŭ 6 mil kilometrojn da strandoj, kie troviĝas pli ol 300 naturaj plaĝoj. La insulo estas plejparte ebena, sed menciindas tri montaroj: La Cordillera de Guaniguanico, en okcidento; Sierra de Escambray en la centro kaj Sierra Maestra en la orienta regiono, kie staras la plej alta monto Pico Turquino kun 1974 metroj super la marnivelo. La rivero Cauto estas la plej longa kun 370 kilometroj kaj Toa la plej flua. Ili troviĝas en la orienta teritorio.

Vetero kaj klimato

La Kuba vetero bone atestas pri la tropika klimato, tamen ne troa, ĉar ĝin freŝigas la oftaj ventetoj. Bone distingeblas du sezonoj, pluva (de majo ĝis oktobro) kaj seka (de novembro ĝis aprilo). La meza temperaturo estas 25 celsiaj gradoj, kaj januaro estas la plej malvarma monato, kontraŭe julio la plej varma. Sed la multaj plaĝoj, la preskaŭ daŭra vento kaj la pluraj riveroj kiuj serpentumas inter ombrodonaj arboj kaj en belaj pejzaĝoj, vere mildigas la tropikan varmecon, kiu tamen ne estas pli forta ol la varma amikemo kaj gastigemo de la kubanoj.

Ekonomio

La ekonomia bazo de Kubo estas la sukerkano kaj la sukerindustrio. Pliaj tradiciaj kultivaĵoj estas tabako, citrusaj fruktoj, kafo kaj aliaj fruktoj. La nikela industrio estas baza, ĉar Kubo havas la plej grandajn subĉielajn nikelminejojn en la mondo. En pinta ŝtupo troviĝas la evoluo de la farmakologio kaj bioteknologio, kiujn suplementas la fiŝkaptado. La Kubaj marbestoj ĝuas internaciajn famon kaj aprezon.

Pliaj gravaj produktaĵoj estas rumo, abelmielo, kakao kaj kelkaj mineraloj kiel marmoroj. La turisma branĉo daŭre plifortiĝas kaj ĝi ludas gravan rolon en la nacia ekonomio.

Publika sano

La kuba sansistemo estas konsiderata unika en Latinameriko, kun vasta funkcio en la tuta lando. La kuracistaj servoj estas senpagaj por ĉiuj kubanoj.

La lando havas la plej malaltan indicon de infanmorto en Latinameriko, kaj unu el la plej malaltaj en la mondo: 10,7 en ĉiu milo da naskitoj. La statistika vivodaŭro estas 75,2 jaroj, en kio ludas gravan rolon la programoj kaj projektoj de la registaro priatenti la loĝantojn, kun speciala emfazo en la kazo de gravedulinoj, infanoj kaj maljunuloj.

Edukado

La edukado estas senpaga en ĉiuj niveloj. En ĉiuj provincoj estas universitatoj aŭ fakultatoj, institutoj duanivelaj, fakaj, plurteknikaj lernejoj kaj aliaj. La lernejaj kursoj funkcias de septembro ĝis junio.

Kulturo

En kvin jarcentoj la kuba kulturo atingis propraidentecan stilon, ĉar ĝi ĝermis el du ĉeffluoj: la afrika kaj la hispana.

En la 20-a jarcento vere floris la danco, kun la apero de nacia baletlernejo, kaj la plastikaj artoj, en kiuj elstaras pluraj pentristoj altnivele famaj en la mondo.

La Kuba literaturo fortiĝis, kaj en la nuntempo daŭras la tradicio, kiu donis grandajn sukcesojn en la poezia, esea kaj rakonta branĉoj, kun aŭtoroj kiel Alejo Carpentier, Cintio Vitier, Dulce María Loynaz, Eliseo Diego, Fina Garcia Marruz, José Lezama Lima, Nicolás Guillén kaj Virgilio Piñera, inter la korifeaj.

Muziko kaj kinoarto estas du branĉoj kun notinda famo en la internacia nivelo, ĉar prezentiĝas grava produktaĵo kun granda estetika valoro, kiel en komponaĵoj de Amadeo Roldán, Alejandro García Caturla, Leo Brouwer, Harold Gramatges, kaj en la voĉoj de kantistoj kaj komponistoj kiel Pablo Milanés kaj Silvio Rodríguez, tiu lasta la ĉefa reprezentanto de la trobadora kuba stilo. Son, trobadora stilo kaj eĉ rokmuziko pruvas la specialan kapablon de Kubo por la muziko. La lando estas lulilo de ritmoj kiel danzón, bolero, mambo kaj chachachá.

En la kina arto elstaris kaj elstaras pluraj reĝisoroj kiel Tomás Gutiérrez Alea, forpasinta en aprilo 1996, Humberto Solás, Juan Carlos Tabío, Santiago Álvarez kaj Manuel Octavio Gómez, kaj la lando elmontras al la mondo nacian kinindustrion allogan kaj riĉan, kun pli ol 3 jardekoj da ekzisto.

Naciaj simboloj

Flago. Ĉiu elemento de la nacia flago havas specialan signifon. La triangulo laŭforme estas klara aludo al la fama simbolo de la franca revolucio, “libereco”, “egaleco” kaj “frateco”. La sola stelo en la ruĝa triangulo reprezentas la unuiĝon de la kubanoj, atingitan el la sango de multaj patriotoj en la liberigaj bataloj. La tri bluaj bendoj reprezentas la tri iamajn departementojn de la insulo, Okcidento, Centro kaj Oriento, kaj krome per la koloro, ili aludas la grandajn sopirojn de la kubanoj al libereco. La blankaj bendoj signifas la purecon kaj honestecon de la kuba popolo.

Ŝildo. La ŝildo estas simbolo de la nacio, kaj ĝi prezentas en sia unuiĝo la patrujon en kiu ajn mondoparto. En ĝi aperas la geografia kaj politika graveco de Kubo, per la ŝlosila pozicio en la enirejo de la Meksika Golfo. La aperanta suno reprezentas la naskiĝantan junan respublikon, kaj en la maldekstra kaj malsupra parto videblas bendoj de la Kuba flago. Tipa Kuba pejzaĝo aperas en la dekstra spaco. La branĉetoj, dekstre kaj maldekstre reciproke reprezentas forton kaj venkon.

Nacia floro. “Blanka papilio” (Hedychium coronarium Koenig) estas la nacia floro. Ĝi estas blanka kaj plenodora kaj dum la sendependigaj militoj ĝi estis simbolo de ribelemo kaj pureco.

Nacia birdo. Tokororo (Priotelus lemnurus), kiu estas loka specio, estas grava birdo, kiu fiere elmontras la kolorojn de la kuba flago. La aborigenoj nomis ĝin guatiní.

Nacia arbo. Reĝa palmo (Roystonea regia) abundas en Kubo, kiel la kubanoj mem, kaj ĝia firma stareco estas simbolo de firmeco kaj defio.

Flaŭro kaj faŭno

Kubo havas unu el la plej riĉaj flaŭroj en la mondo. Pli ol 50 procentoj estas lokaj, kaj elstaras la reĝaj palmoj, la kokosarboj, la sukerkano kaj tropikaj fruktarboj.

Ekzistas 900 specioj de fiŝoj, 4 000 konkobestoj kaj 300 birdoj, inter kiuj menciindas tokororoj, flamingoj kaj konuroj.

Sporto

La ĉefa institucio de la nacia sporta agado estas la Nacia Instituto de Sporto, Fizika Edukado kaj Distrado, kiu subtenas kaj regas la sportadon en la lando.

Kubo fariĝis elstara sporta potenco, kun altaj niveloj en bokso kaj basbalo, kaj menciindas ankaŭ atletismaj stiloj.

Pluraj sportaj matĉoj okazas en Kubo.

Religio

Estas notinda miksaĵo de kredoj kaj religioj, sed la plej forta kaj vasta estas la katolika. Pluraj preĝejoj en la tuta lando estas vizitataj de kubanoj, kiuj partoprenas mesojn kaj religiajn aranĝojn en ĉiuj tagoj, speciale en dimanĉo.

Afrokubaj religioj estas allogaj kaj popolaj kaj havas firman radikon en Kubo, ĉar ili rezultis el kuniĝo de afrikdevenaj kredoj kaj katolikaj sanktuloj.

Universala Kongreso

Dudek jarojn post la 75-a UK, okazinta en Havano en 1990, la kuba vivo viglas en la varmeco de la loĝantaro, en la verdeco de la kamparoj, kiuj tute ne konas aŭtunon.

Havano ripetiĝas kiel kongresurbo, sed ĝi estas alia urbo, kies malnova arkitekturo renoviĝis en la centro kaj apud la Malekono*, danke al senlaca agado de la lokaj historiistoj kaj de la loĝantoj.

* Norda avenuo apud la maro, vespera renkontejo de junuloj kaj junulinoj.

En la vesperoj ekfloras la kolonia etoso de pasintaj jaroj, la tradicio kaj kulturo de preskaŭ 500 jaroj, kaj eblas enmiksiĝi en la viglan vivon de la surstrataj figurantaroj, kies dancistoj vigle moviĝas laŭ la tamburaj ritmoj.

Sed la tuta insulo pretas al la 95-a Universala Kongreso okazonta de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010. La kubaj esperantistoj estas nedisigebla parto de la socio kaj de la kubaj ekzotikeco, kulturo, vetero, kiuj estas je la dispono de la vizitantoj.

Norberto Díaz Guevara

[FORIGITA!: bildo]

La Havana Katedralo, simbolo de la arkitekturo.

[FORIGITA!: bildo]

La kultura vigleco vivigas la Placon de la Katedralo.

[FORIGITA!: bildo]

En la centro de Havano, apud la Kapitolo.

[FORIGITA!: bildo]

La kultura vigleco vivigas la Placon de la Katedralo.

[FORIGITA!: bildo]

Ritmoj kaj koloroj, en la kontrasto de malnoveco

[FORIGITA!: bildo]

La Kapitolo defias la altecon.

[FORIGITA!: bildo]

Riĉa arkitektura valoro.

Vi estas invitata renkonti diverslandajn kaj rusiajn esperantistojn dum blanknokta sezono en la majesta

Sankt-Peterburgo

27-31 de majo 2010

Jubilea Rusia Esperantista Kongreso — 100 jarojn post la unua REK, partoprenita de L. Zamenhof.

Pliaj informoj: www.reu.ru, k...@reu.ru

Dua Vivo: nia kursejo malaperis!

Kion vi farus, se kelkajn horojn antaŭ via kutima Esperanto-leciono, oni subite informus vin, la instruiston, ke la kursejo subite malaperis? Fakte, ne nur la kursejo, sed la tuta kvartalo. Tio okazis al mi en marto ĉi-jare. Mi tuj iris kontroli, kaj efektive anstataŭ la konata tereno kun ĝia kursejo, Esperanto-informejo, babilejo kaj aliaj konstruaĵoj, mi trovis nur malplenan herbejon kun afiŝo, kiu anoncis (anglalingve): VENDATA.

Tia sperto bonŝance normale ne eblus en la reala vivo, krom en tempo de milito aŭ alia eksterordinara katastrofo, sed en la virtuala mondo Dua Vivo, tiaj aferoj ja povas okazi. La kursejo kaj aliaj konstruaĵoj troviĝis en Esperanto-lando, tereno posedata de la dana esperantisto Erick Nykvist. (La nomo Erick Nykvist ne troveblas inter la membraro de Dana Esperanto-Asocio, nek de UEA. Vizitantoj al Dua Vivo ĝenerale uzas fantaziajn nomojn.)

Kial Esperanto-lando malaperis? Erick fakte subluis la terenon de alia homo. Tiu “supera” posedanto decidis vendi sian tutan terenon al nova posedanto, kiu senceremonie forbalais ĉion kaj reproponis ĝin por nova subluado. Tiaj okazaĵoj bedaŭrinde estas ne maloftaj en la nereguligata mondo de Dua Vivo.

Bonŝance troviĝis pluraj aliaj Esperanto-centroj en Dua Vivo, kie esperantistoj povis renkontiĝi ekster Esperanto-lando. Tial, anstataŭ la planita leciono, ni tuj anoncis krizo-kunvenon por diskuti la situacion. Kvankam la kunveno estis anoncita nur posttagmeze, jam tiuvespere renkontiĝis dudeko da esperantistoj en Verda Babilejo, agrabla tereno posedata de japana esperantisto Bonulo Runo. Notu, ke ĉiuj kunvenoj en DV okazas en tiel nomata “reala tempo”. Tiu “vespera” kunveno estis vespera nur por eŭropanoj; por amerikanoj ĝi estis posttagmeza; dum niaj kompatindaj japanaj amikoj estis devigataj leviĝi tre frue matene por partopreni.

Dum la kunveno ni konsentis serĉi novan terenon, kaj tuj surloke kreis kooperativon por financi ĝin. Formiĝis provizora estraro (en kiu ankaŭ mi membriĝis) por fari la necesajn esplorojn kaj decidojn. Post kelk-semajna serĉado ni trovis belan lokon apud la maro — sed jen problemo. La luo estis $60 ĉiumonate. Sendube tio ŝajnas al vi tre granda sumo por tereno, kiu ne vere ekzistas. Tamen, pensu: Esperanto-lando en Dua Vivo estas multe pli vizitata ol, ekzemple, la kunvenejo de la Esperanto-grupo en Romo, kiu pagas proksimume saman luon por malbela ĉambro, uzata nur dum tri horoj unu fojon semajne. Se esperantistoj vere renkontiĝas en iu loko kaj faras siajn normalajn agadojn, t.e. babilas kaj ĉeestas kursojn aŭ prelegojn, ĉu gravas, ĉu tiu ejo estas reala aŭ virtuala?

(Eventuale vi scivolas, kial la terenoj en Dua Vivo kostas tiom multe. Finfine, virtuala spaco estas praktike senlima, do kio malhelpas disdoni terenojn senpage al ĉiuj, kiuj deziras ilin? Nu, la posedanto de Dua Vivo, Linden Lab, disponigas novajn terenojn iom ŝpareme, supozeble kun la intenco teni la prezon je difinita nivelo. Aliflanke, krei kaj administri Duan Vivon certe ne okazas tute senpage — kaj kompreneble, la celo de ĝiaj kreintoj ja estas gajni profiton!)

Sed ni revenu al Esperanto-lando. Pro la neceso pagi ne sensignifan sumon ĉiumonate, la esperantistaj DV-anoj devis unuafoje formale organiziĝi kaj pagi kotizon. Ĝis tiam, pro la malavara financado de Erick Nykvist, ĉiuj aranĝoj kaj distraĵoj en Dua Vivo okazis senpage. Bonŝance ĉiuj rekonis la valoron de la agado en Esperanto-lando kaj estis pretaj kontribui. Tial ni decidis pri du-nivela kotizo (kun A-landoj kaj B-landoj, same kiel ĉe UEA), pagota tri-monate. Kial tri-monate? Ĉar en la mondo de Interreto, eĉ tri monatoj estas relative longa periodo — kiu povas eĉ imagi, kio okazos post unu jaro?

Solvinte la tujajn problemojn trovi novan ejon kaj certigi ĝian financan bazon, ni organizis voĉdonadon kaj elektis sep-homan estraron. Estas senutile diri al vi la nomojn, kiujn vi ne rekonus; sufiĉas diri, ke la estraro estas tre internacia, konsistante el brazilano, britino, finno, kataluno, japano, norvegino kaj polino. Kiom da lokaj grupoj povas aserti tion?

Kompreneble, ĉiuj estas bonvenaj en Esperanto-lando, kun aŭ sen kotizo; financa subteno estas libervola. Tie okazas Esperanto-kursoj du-foje semajne por komencantoj kaj progresintoj, regulaj renkontiĝoj kaj babilado, de tempo al tempo ankaŭ prelegoj.

Cetere, pri tiuj prelegoj... En la komenco ni esperis havi prelegon ĉiumonate. Sed montriĝis sufiĉe malfacile konvinki eksterulojn veni prelegi en Dua Vivo. Ŝajne la homoj timas aliĝi al ĝi; eble ili imagas, ke Dua Vivo estas plena je perforto, pornografiaĵoj kaj aliaj strangaĵoj. Nu, tiaj aferoj ja estas troveblaj, same kiel en la reala vivo, sed nur se oni intence serĉas ilin.

La malapero de nia malnova Esperanto-lando unue ŝajnis katastrofo, sed en la longa daŭro ĝi portis nur pozitivajn sekvojn. Ĝi vigligis la agadon de la esperantistaj DV-anoj, devigante nin intensive renkontiĝi, diskuti kaj organiziĝi. Esperanto-lando en Dua Vivo estas esperantista paradizo kun kursejo, biblioteko, apud-maraj babilejo kaj dancejo, herbejo kaj montoj — kaj kun regula ĉeestado de esperantistoj el la tuta mondo.

Anna Löwenstein

[FORIGITA!: bildo]

Dua Vivo, la nova klasĉambro

Por pli da informoj pri Esperanto kaj Dua Vivo vidu: www.freewebs.com/duavivo; http://duavivo.wordpress.com/; www.freewebs.com/duavivo/prelegienduavivo.htm; http://video.google.com/videoplay?docid=-1583581640250499309; http://parolumondo.com/2008/06/15/ringoj/; www.ipernity.com/doc/bergino/3469382.

La brita projekto Lingvolanċilo kaj daŭras kaj diversiĝas

“Neniu homo estas insulo, en si mem tuto; ĉiu estas peco de l’ kontinento, parto de l’ oceano.”

Imagu, tiujn humanecajn vortojn verkis angla poeto en la jaro 1624. Oni supozas, ke de post tiam la sinteno de la insulemaj britoj eĉ pli favoriĝus rilate al la “kontinentanoj”. Sed, ĉu temas pri monunuo, militdecido aŭ lingvolernado, estas malfacile konvinki la britojn, konatajn alilande kiel ĵaluzajn gardantojn de siaj tradicioj, ke Britio estas peco de l’ kontinento, parto de l’ oceano. Tamen la sinteno de la multnombraj ordinaruloj, kiuj pro kaprica sorto enloĝas insulon kaj parolas denaske la anglan lingvon, ne nepre kongruas kun la vortoj kaj politiko de la malmultaj parlamentanoj alkutimiĝintaj fari landskuajn decidojn sen profunda pripensado. Jen lingvorilata ekzemplo: ekde 2011 ĉiu sepjara infano devige studos en lernejo almenaŭ unu plian lingvon aldone al la angla; kontraŭe, ĉiu dek-kvarulo rajtas malelekti daŭrigi sian studadon de lingvoj. Tiu lasta registara decido, laŭ antaŭa ministro pri edukado, Estelle Morris, estis farita sole por instigi forvagantojn reveni propravole al la lernejo. Por ili oni antaŭvidas pli laborrilatajn lecionojn, kaj, bizare en ĉi tiu multlingva mondo, tio ne inkluzivas studadon de aliaj lingvoj.

Ĉu efektive gravas? Laŭ ofte esprimitaj opinioj, la britoj sin trovas jam delonge en privilegiita pozicio. La denaskaj insulanoj ŝajne okupas ĉe la lingva montaro pintan lokon. Sed oni tamen bonvolu montri ioman kompaton kaj komprenemon: jes gravas, ĉar la superregado de la angla lingvo efektive malfavoras denaskajn angloparolantojn kaj tenas ilin unulingvaj. Al kiu iros la laboroj — ĉu al unulingvaj junuloj, aŭ al la plurlingvaj? Ironie, la angla, citata ofte kiel minacilo de aliaj lingvoj, estas efektive egale minacata. La “British Council* propagandas la anglan lingvon, kaj helpas alilandajn infanojn iĝi plurlingvaj; sed kiu zorgas pri la nur-anglalingvaj infanoj? Feliĉe, la spirito de John Donne, el kies plumo venis la supra citaĵo, ankoraŭ ne dormas.

* Brita organizo kiu okupiĝas pri la diskonigo de la britaj kulturo kaj edukado en la mondo.

Cent jarojn post la tria Universala Kongreso en Kembriĝo (1907), 100 infanoj en bazlernejo rande de tiu prestiĝa universitata urbo studis en sia unua jaro de la programo Springboard to Languages (esperantlingve, Lingvolanċilo). Tiu fakto certe plezurigus la renoman d-ron J.E.B. Mayor, tiaman universitatan profesoron ĉe kembriĝa kolegio, kiu ĝuste dum la kongreso atentigis pri la pedagogia valoro de Esperanto, publike rekomendante ke ĝi estu instruata al infanoj kiel dua lingvo. Li estus tiom pli kontenta ekscii, ke la projekto Springboard kaj daŭras kaj diversiĝas.

En septembro 2006 Tim Morley, Esperanto-instruisto, enkondukis en la programon tri klasojn de 7-8-jaruloj. La iniciaton plene aprobis la lernejestrino, kiu vidis en Lingvolanċilo trafan programon por helpi ĉiujn infanojn lerni lingvojn, inkluzive tiujn kun specialaj bezonoj. Iom grumble kontraŭis la decidon la klasinstruistoj. Disbati antaŭjuĝojn restas komuna celo por ni ĉiuj, agantaj ĉu en politikaj, ĉu en edukaj rondoj. Plej bone “varo” sin vendu kaj nekonvinkito mem spertu la bonajn efikojn de Esperanto; tiel okazis en la lernejo Bar Hill. Tri jarojn post tiu unua kaj plene sukcesa jaro de instruado (2008-9), la plej laŭta kontraŭinto entuziasme instruas mem sian klason, kaj kun energio kaj plezuro partoprenas en dujara projekto Komenio, finance subtenata de Eŭropa Unio. Pasintdecembre ŝi ricevis de ŝtata inspektoro laŭdojn pro sia “bonega” Springboard-leciono. Por pli da informoj pri la komencaj jaroj de la projekto vidu la revuon Esperanto, n-ro 1201 (3), marto 2007.

Sukcese lanĉinte sur la ĝustan vojon la klasinstruistojn de la 7-8-jaruloj, Tim turnis sian atenton al la pli junaj infanoj kaj ripetis la programon, iom modifitan, kun klaso de 6-7-jaruloj. En septembro 2008 do komencis lerni kvar klasoj, al du el kiuj instruis ne-Esperantaj klasinstruistoj. Refoje observis kaj kunlernis la klasinstruistoj de la pli junaj klasoj, kiuj poste, se ĉio iros laŭplane, transprenos la respondecon kaj mem instruos. Ĉi-jare (2009-10) Tim enkondukas la programon al klaso de 5-6-jaruloj, tio estas al infanoj en la unua jaro de deviga lerneja instruado en Britio. Apenaŭ scipovantaj legi kaj skribi en ajna lingvo, la infanoj espereble tamen bone progresos en Esperanto.

Lingvolanċilo iĝas kerna parto de la studprogramo en la lernejo Bar Hill. La enirhalo montras bonvenigajn vortojn en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto; surmure videblas desegnaĵoj kaj eseetoj instigitaj de la programo. Ekzemple, grupoj vizitis rabobirdan protektejon kaj poste preparis esperantlingvan ekspozicion pri la manĝ- kaj vivkutimoj de la viditaj birdoj. Kaj la lerneja gazeto, avide legata de la gepatroj, raportas pri “novaĵoj”, ekzemple pri la vizito de la infanoj al la partneraj lernejoj.

En 2008 ni sukcese — kaj iom surprize — akiris por tri lernejoj financan subtenon de EU por projekto Komenio en la nomo de Springboard to Languages. Kunlaboras tri partneraj lernejoj: la kembriĝa lernejo Bar Hill, Komlósteti Általános Iskola en Miskolc, Hungario, kaj Nicolai Grundschule en Herzberg-am-Harz, Germanio. Kunlaboras kiel asociaj partneroj Esperanto-Asocio de Britio, la pedagogia fako de la Universitato de Manĉestro kaj Esperanto-Gesellschaft Südharz. En la projekto-propono Esperanto listiĝas kiel unu el kvar egalrajtaj lingvoj (Esperanto, la germana, la hungara, la angla) kaj aldone kiel ponta lingvo. Evidente la aprobokomisionoj el la tri eŭropaj landoj (ja ĉiu citita lando devas aprobi la projektoproponon) senprobleme akceptis ĉi tiun nek fanfaronan nek minace esprimitan ĉeeston de Esperanto: la varo vendis sin mem.

En la daŭro de du jaroj la tri lernejoj preparos 4-lingvan 3-aktan opereton kaj akompanan libron. En aprilo 2009 venis al Kembriĝo 18 infanoj, 7 instruistoj kaj 9 gepatroj el Hungario kaj Germanio. Ilin akceptis 14 britaj gastigfamilioj. Atendis ilin plena programo: vizitoj al Kembriĝo, al Londono (kun “vojaĝo” per la “Londona Okulo”, kiu donas belegan superrigardon de la ĉefurbo), al loka bieno, kie eblas “renkonti” bestojn, kaj al “Spymasters”, fantazia rolludejo, kie aperis speciale preparitaj indikoj en la 4 lingvoj. Semajnfine la kuiristo en la lernejo Bar Hill regalis ĉiujn per grandiozaj tradiciaj angla matenmanĝo kaj rostfesto. Lundon vespere ĉiuj kunvenis por bufeda vesperaranĝo en la lernejo, al kiu estis invititaj ankaŭ la loka konsilantaro kaj regionaj ŝtatoficistoj. Krom tio la gastoj havis okazon sperti la britan eduksistemon — ili tre volonte pasigis tagon en la lernejo apud siaj partneroj.

Antaŭ la ĝoje atendata vizito, la infanoj korespondis kaj interkomunikiĝis, ĉefe per skajpo, dialogante kaj kantante en la 4 lingvoj. Pro la hordiferenco necesis ĉiam bona kunordigado, sed tiaj ligoj “en reala tempo” estas tre bonaj instigiloj por efika kunlaboro. Ĉiu lernejo aĉetis simplajn kameraojn por la uzo de la infanoj. Tiuj ĉi avide filmas aktivaĵojn kaj partneroj interŝanĝas ilin pere de interreta platformo. Dum la unua vizito filmiĝis la rezultoj de la preparlaboroj por la unua akto “lingvoj kaj landoj”: en siaj respektivaj lernejoj infanoj parkerigis teatraĵeton, lernis kanton kaj dialogon, mem desegnis, kreis kaj ornamis bestajn maskojn, kaj lernis ludi muzikon per okarino.

Dum mi verkas ĉi tiujn liniojn, ekvojaĝas al Hungario lernejanoj el Britio kaj Germanio. Ilona Fedor, instruistino kaj gvidanto de la Komenio-programo en Hungario, organizis akcepton de la vizitantoj; tiucele prepariĝis ankaŭ la partoprenantaj infanoj. La duan akton finpreparis ĉiuj ĝuste nun, kaj se ĉio iros laŭplane, dum la oktobra vizito prezentiĝos bela interkultura spektaklo “tradicio kaj kulturo”. La infanoj preparis naciajn dancon (en nacia kostumo), kanton (kun refreno taŭga por ke ĉiuj kunkantu) kaj prezenton pri landa “famulo”. Bar Hill elektis prezenti Ŝekspiron. En marto 2010 okazos la tria kaj lasta interlerneja renkontiĝo, en Herzberg.

Kaj kio nun? La kembriĝa lernejo estas unu el manpleno da lernejoj, kiuj adoptis Lingvolanĉilon. Du malgrandaj lernejoj en la nordo de Britio sekvis la programon dum du jaroj, sed decidis ne daŭrigi. Nekredeble tro ŝarĝita estas la nacia bazlerneja studprogramo, kaj adopto de kio ajn nova ĉiam signifas forĵeton de iu alia studobjekto. Ni provas resti flekseblaj kaj adaptas la programon al la bezonoj de individuaj lernejoj. Pluraj, ekzemple, “mendas” unutagan prezenton pri Esperanto. Lastatempe kontaktis nin duagrada lernejo en norda industria urbo, kie pli ol 90% el la infanoj estas azidevenaj. La infanoj, rakontas la instruistino, apenaŭ havas kontakton kun aliaj kulturoj krom la sia kaj tiu de la urbo en kiu ili loĝas. Ŝi deziras doni al ili pli larĝan horizonton kaj entuziasmas pri eventuala partopreno en nova projekto Komenio. Bazlernejo en la nordo petis, ke ni preparu semajnlongan projekton ĉirkaŭ Esperanto — kun ĉefa fokuso je “Citizenship” (Civitaneco) kaj kun ligoj al la kutimaj bazlernejaj studfakoj “Literacy” kaj “Numeracy” (Legkapablo kaj Kalkulkapablo), geografio kaj historio. Aldone, estas preparata dek-semajna enkonduko al fremdaj lingvoj por proponi al tiuj lernejoj, kiuj ja interesiĝas sed ne povas trovi tempon en la studprogramo por la plena Lingvolanċilo-programo. Tiuj pretas akcepti ĝin kiel “gustumon” dum unu trimestro.

Ĉiusomere vizitas la lernejon Bar Hill d-rino Amanda Barton, pedagogia fakulo en la Universitato de Manĉestro. Ŝian partoprenon kiel sendependa esploristo ebligas financa subteno de Esperantic Studies Foundation. Ŝi observas lecionojn, intervjuas kaj infanojn kaj instruistojn, testas la projekto-partoprenantojn, kaj fine verkas por la Lingvolanċilo-teamo detalan raporton. La partopreno de sendependa esploristo altigas la prestiĝon de la projekto kaj espereble fidindigos la rezultojn. Efektive, la lastatempa raporto pri la dua jaro de la projekto montras trovitaĵojn ĝenerale pozitivajn, sed estas ankoraŭ tro frue tiri el ili konkretajn konkludojn. Surbaze de la rezultoj de antaŭaj studoj estas tute racie supozi, ke Esperanto posedas kvalitojn bonefikajn por debutaj lingvolernantoj. Sume, tiuj kvalitoj rolas kiel lingvoakira stimulilo. Estas fakto tre bedaŭrinda, tamen, ke neesperantaj pedagogoj preteratentas la utilon de Esperanto kiel lingva propedeŭtikilo.

Estas malfacile scii kiel solvi tiun problemon. Kiom ajn bonaj estas la rezultoj kaj konkludoj de studoj faritaj de esperantistoj, raportoj pri unuopaj studoj ŝajne ne konvinkas, kaj eĉ male efikas. Nuntempe en Eŭropo, sed ne nur, esperantistoj ofte parolas pri la neceso starigi metodike komparan studon, la tiel nomatan “klasikan eksperimenton”, en kiu rolas du grupoj, la eksperimenta grupo kaj la kompara kontrolgrupo. Sed apenaŭ plu eblas trovi paralelan kontrolgrupon neniel “tuŝitan” de fremda lingvo, ja ĉiu volvaĵo de ĉokolada bombono montras nun tradukojn en pluraj lingvoj. Sekve, terure malfacile estas nun starigi metodike rigoran esplorprogramon; ĉiam enŝteliĝas faktoroj preter kontrolo kiuj, se dubemulo volus dediĉi al ili atenton, povus pridubindigi la eventualajn konkludojn.

Tial ŝajnis taŭge al la manĉestra teamo adopti “case study approach” (aliro karakterizata de intensiva studo de unuopaj kazoj) por Bar Hill. Tia aliro ebligos ankaŭ pli detalajn studojn de, ekzemple, la perceptoj de la gepatroj, la avantaĝoj por malpli lertaj infanoj, la kulturaj perceptoj de la infanoj kaj ilia meminstigo.

Lingvolanċilo do evoluis tiel, ke ĝi naskas kromajn projektojn. Por pli bone kompreni la kuntekston de la projekto kaj por doni al siaj raportoj firman bazon, d-rino Barton studis la ekzistantan literaturon pri lingvokonscio kaj pri propedeŭtikaj aliroj, inkluzive per Esperanto, al lingvolernado. La rezulto estas plurpaĝa raporto verkita de neesperantisto, eventuale publikigenda en neesperanta faka revuo. Kaj ĝi naskis magistrigan laboron, kiu komparas la progreson kaj la lingvolernan kapablon inter du paralelaj klasoj de 8-9-jaruloj, unu lerninta la francan kaj unu Esperanton. Ĝi krome naskis la supre menciitan projekton Komenio, ankaŭ kies kulturan valoron pritaksas d-ro Barton.

Lingvolanċilo diversiĝas. La instruprogramo restas la kerna parto, sed sub la projekto-ombrelo venos ankaŭ esplorprojektoj en la kampoj de lingvolernado, lingvolerna kapablo kaj lingvokonscio. Por reteni certan objektivecon nepre necesan en la okuloj de la ekstera publiko, EAB petis refoje d-rinon Barton roli kiel sendependa konsilanto.

Tamen restas demandoj, aplikeblaj ĝenerale al ĉiu, kiu esploras: kiom valoras la rezultoj? Kaj kiu ekster la Esperanta movado atentos ilin? Kiom ofte oni aŭdas televide la saĝan konsilon donitan de profesiulo al novbakita aktoro: kun infanoj kaj bestoj neniam kunlaboru — la rezultoj estas neantaŭvideblaj, kaj ofte tute neatenditaj! La sama konsilo povus tre bone aplikiĝi al lingvoesploristo. Tio ne signifas, ke oni ne provu; male, sed tio kondukas al respondo al la unua demando starigita supre: la rezultoj el unu esplorprojekto ne multe valoras, sed kiel ero en ampleksa dosiero ja multe pli. Rezultoj kaj konkludoj el diversaj esploroj racie prezentitaj helpas mildigi eventualajn malfortojn metodikajn de individuaj esploroj. Kaj jen nun la respondo al la dua demando: kiu ekster la Esperanta movado atentos ilin? Tio kuŝas en niaj manoj: ni ne povas atendi ke iu ajn serioza homo aŭ organizo atentu rezultojn, se ni mem ne prezentas ilin en serioza, racia kaj netendenca maniero. Al ĉi tiu konkludo venis lastatempe ankaŭ la eduka fako de Esperanto-Asocio de Britio (EAB).

Ni volonte kunlaboros kun aliaj interesiĝantoj, kaj se iu pripensas starigi eĉ etskalan esplorprojekton, prefere sub la aŭspicioj de ekstermovada profesiulo, bonvolu kontakti nin.

Angela Tellier, Kunordiganto por edukado ĉe EAB;
projektestro por la projekto Springboard.
www.springboard2languages.org

Kun dankoj al Esperantic Studies Foundation kaj Institucio Hodler ’68 pro afabla kaj tre bonvena financa subteno. Kaj al niaj ĉefaj ĉi-jaraj kunlaborantoj: Tim Morley, Stephen Thompson, Pat Burgess (instruistoj); Ilona Fedor, Zsófia Kóródy, Malcolm Jones (kunlaborantaj por la projekto Komenio), Ionel Oneț (materialoj), Peter Oliver (belaj strigoj) kaj David Kelso (estrarano pri Edukado ĉe EAB).

[FORIGITA!: bildo]

La bonveniga tabulo en la enirejo de la kembriĝa lernejo montras plurajn lingvojn inkluzive Esperanton.

Reagoj

La artikolo “Poetoj detruas nian lingvon” de Anna Löwenstein en la oktobra revuo kaŭzis lavangon da diversopiniaj reagoj. Jen kelkaj el ili (daŭrigota).

Ĉu vastigi aŭ malvastigi?

Ĉar nek via oktobra ĉefartikolinto nek mi estas poeto, tial mi sentas, ke mi povas sen risko de miskompreno komenti pri ŝia komento kontraŭ la kaloĉaja partio kaj por la bagia.

Ŝi revizitas tiujn polusojn en la eterna debato pri la Esperantaj malmaloj — eĉ sub tiu nova nomo vi sendube tuj rekonas ilin, ĉu ne, tiujn kurta, tenebro, softe, lanta? Kaj vi certe memoras, ke Kalocsay kaj Baghy, diference de Loewenstein kaj Dasgupta, estis poetoj, kaj do kredis havi apartan rajton debati pri la zomaj kajtoj de la poetaro, ĉu ne? Eble iuj opozicias kontraŭ la insisto, ke pri virinoj parolu nur virinoj, aŭ pri nigruloj nur nigruloj, aŭ pri poetaj rajtoj nur rajtaj poetoj. Tamen, ĉu vere la poeta idiomo tiom atencis la ĝeneralan spacon de Esperanto, kiel asertas s-ino Löwenstein? Peton, ke mi verku al iu letero “kurtan respondon”, peris al mi dum la bjalistoka UK ridetanta ĝenerala direktoro, kiun evidente amuzis tiu uzo de la adjektivo “kurta”, kaj kiu prave certis, ke li trovos en mi samamuzanon. Se la ordinara lingvouzo efektive same traktus la vortojn kurta kaj mallonga, ĉu do kunridetus komplice Osmo kaj mi? Jes, oni povas per la uzo de specifaj poetaĵoj elvoki la etoson de la poeta lingvotavolo. Sed sentavola arkitekturo por lingvo gratigus al mi la lingvistikan kapon — oni bonvolu legi tiuteme mian roterdaman IKU-prelegon. Mi referencas ankaŭ al mia artikolo pri la Esperanta ponto inter la babela kaj la tabela variantoj de nia kara kaj vasta lingvo (ĉi-revue, decembre 2007). Se ni malvastigos la lingvon, laŭ mi ni ne sukcesos ĝin... vastigi, kiel oni diris en la fruaj jaroj, aŭ ĝin disvastigi, kiel ni nun esprimas tiun nocion. Mi petas ĉiujn legi ĉi tion kiel senprezidecan komenton de simpla, sed malsimplema, membro.

Probal Dasgupta
Poetoj konstruas nian lingvon

La artikolo de Anna Löwenstein (“Poetoj detruas nian lingvon”, okt., p. 195) atestas bazan nescion pri esencaj aspektoj de lingvo kaj literaturo — malgraŭ ke ŝi estas membro de la Akademio kaj, tute laŭmerite, grandsukcesa verkisto, kies du furoraj romanoj La ŝtona urbo kaj Morto de artisto alte rangas en nia originala beletro.

Legante ŝian tekston, mi kredis tempovojaĝi al 1955, kiam Aŭstria Esperanto-Instituto kondamnis la poemaron Kvaropo, opiniante superfluaj eĉ la vortojn poemo kaj poeto.

Löwenstein tre grave akuzas “la” literaturistojn (do, ĉiujn reprezentantojn de homspeco kiun ŝi ne precize difinas): laŭ ŝi, la kontribuo de la verkistoj al la evoluigo de Esperanto malpozitivas. Samspire kaj samspirite ŝi povus diri ke nia lingvo neniam bezonis beletron. Poste ŝi atribuas al “literaturistoj” (ĉi-foje sen artikolo, do eble al nur kelkaj) senton de bezono je “literatura lingvo”. Certe ne malprave. Sed kial ŝi reduktas la ideon de “literatura lingvo” (pli trafus diri “literatura lingvaĵo”) al io komplete malesenca, nome al certa aro da vortoj kiu al ŝi ŝajnas nedezirinda aldonaĵo al Esperanto? Beletristo mem, ŝi devus scii, aŭ senti, ke literaturo — laŭ Roland Barthes (citata de Mauro Nervi) — ne “aldonas” ion al la ordinara lingvo, sed male “forprenas” ion: nome la konfuzon, la bombaston, la miskomprenojn: tion, kion Barthes nomis la “malriĉa lingvaĵo de la ĉiutagaj emocioj”. Ĝuste en tiu malfacila laboro de lingva distilado konsistas — la stilo.

Plu laŭ Nervi, ne ekzistas aparta “literatura lingvaĵo”. La problemo lingvi literature koncernas ne la t.n. neologismojn, sed pli simple: la precizecon, trafecon de literaturaj vortoj, ĉu novaj aŭ ne. La poeto devas “senci puraj la vortojn de la gento”.* Kurioze ke Löwenstein konsideras malsuperaj la vortojn “inventitajn” de poetoj, se konsideri ke Esperanto entute estis “inventita” de unu homo. Kaj, pli ĝenerale, ĉiuj vortoj en ĉiuj lingvoj estis iam “inventitaj”, elpensitaj de iu homo, eĉ se tio malplaĉis al Wittgenstein.*

* Tiel tradukas Waringhien el poemo de Mallarmé: donner un sens plus pur aux mots de la tribu, t.e. “doni sencon pli puran al la vortoj de la tribo”.
* “Esperanto. La sento de naŭzo kiam ni elparolas elpensitan vorton kun elpensitaj deriv-silaboj. La vorto estas malvarma, sen pensasocioj, kaj tamen ludas ‘lingvon’. Signosistemo nur skribita ne povus nin tiom naŭzi.” (Ludwig Wittgenstein: Vermischte Bemerkungen, en: Über Gewißheit. Mia traduko.)

Löwenstein misideas ankaŭ pri “la tasko de poeto” (denove tiu “la”!): laŭ ŝi, temas pri elpensado de trafaj esprimoj “interne de la rimedoj, kiujn la lingvo jam proponas”. Tio estas kiel diri ke skulptisto rajtas nur amasigi ŝtonojn je monteto, sed ne elmarteli, ĉizi kaj cizeli statuojn el ŝtono. Por poeto, lingvo estas krudmaterialo por krei artaĵon. Siavice, poeta kreaĵo retroefikas, proporcie al siaj trafeco kaj konateco, al la ĝenerala lingvouzo. Ĝuste per tiu meĥanismo la vortoj povra kaj kurta trovis sian vojon al la ĉiutaga lingvaĵo, jam pli frue ol en la lastaj dudek jaroj.

Por la “finno aŭ japano” kiu ekzemplas neeŭropanon ĉe Löwenstein (ni nomu tiun s-ano Japfi) povas esti pli probleme kompreni tute fundamentan radikon se misuzatan en senco neesperanta ol ĝustasence uzatan radikon nefundamentan.* La vorton mem en ambaŭ kazoj s-ano Japfi devas parkerigi, sed en la unua kazo lia lerno vanas, dum duakaze ne. En la teksto de Löwenstein la angleca uzo de dependi (“oni dependas ĉefe de belsonaj vortoj por doni poezian nuancon al teksto”) ŝajnas ekzemplo por la unua kazo; ŝia intenco (“se onia ĉefa rimedo estas...”) klariĝas nur post retraduko al la anglaj depend onrely on. Kaj, cetere, kial lastfraze ŝi uzas la plumpe longan (kaj, laŭ ŝia logiko, certe ne bezonatan) dekoracii anstataŭ la fundamenta, elegante kurta kaj eĉ Kaloĉaja ornami?

* “Ĉiufoje kiam iu enkondukas novan radikon prenitan el eŭropaj lingvoj nur kun ia limigita speciala senco, tiun postesekvas aliaj esperantistoj, kiuj uzas ĝin en ĝenerala, pli konata senco. Kaj tiel la radiko akiras pli vastajn sencojn. Pro tio plimultiĝas aroj de preskaŭ samsencaj radikoj, kio balaste pezigas ŝarĝon al ne-eŭropaj esperantistoj. Tion ĉi mi forte timas.” Vastalto (HIROTAKA Masaaki), http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/16279, 23 sep. 2009.

Löwenstein viktimiĝas al cirkla rezonado kiam ŝi demandas kion pensas s-ano Japfi legante la vorton firmamento. El la fakto ke ekvivalento de tiu vorto sonas poezie en la angla kaj franca lingvoj, ŝi konkludas ke anglo kaj franco nepre sentos la poeziecon de la Esperanta firmamento, dum s-ano Japfi nepre ne sentos ĝin. En la realo, s-ano Japfi devas parkerigi same la vorton ĉielo kiel la vorton firmamento. Se s-ano Japfi efektive lernos firmamento, li lernos ĝin kune kun ĝia sencnuanco. Ankaŭ mi, denaskulo de nehindeŭropa lingvo, kies unua vere lernita “fremda” lingvo estis Esperanto, devis iam parkere lerni same kraketi kiel krepiti, same insurekcio kiel ribelo. Ke tiuj vortoj havas laŭ iuj grave malsaman statuson, ke krepiti estas anatemenda dum kraketi bonveniginda, mi lernis nur poste, kiel socilingvistikan fakton. Cetere, ankaŭ “rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante” estis novvortoj, eble eĉ hapaksoj, en la momento kiam Zamenhof verkis ilin...

Se s-ano Japfi ne lernas iun “poezian” vorton, ne gravas: al neniu oni rajtas riproĉi pro emo ne lerni iujn vortojn, eĉ ne al Anna Löwenstein. (Oni rajtas loĝi en la kelo, skribis Kalocsay.) Riproĉi oni rajtas pro la maltolerema sinteno kiu, eterne relevante unu el siaj sep kapoj epokon post epoko*, arogas al si la rajton distribui aŭ rifuzi enlingvajn restadpermesojn al vortoj.

* Tiun “eternan” temaron priskribis, kun ekvilibro malofte egalata, Herbert Mayer, jam en la jubilea jaro: La eterna neologisma diskuto. Kalocsay kaj la sekvo. Vieno: Krammer, 1987. Plu havebla ĉe UEA.

Ofte mi havas la impreson ke vortbataloj de ĉi tia speco celas nenion krom akiron aŭ firmigon de ia pozicio ene de la miniatura Esperanta socio. Homo kiu starigas sin sur noblan piedestalon de defendanto de “la bona lingvo”, des pli se deklarante varti la interesojn de ekstereŭropaj esperantistoj, povas kalkuli kun facilaj estimo kaj populareco. Verdire, tia “bonlingvismo” devus prefere nomiĝi “korsetismo”, ĉar ekskludado de vortoj povas nur korseti la lingvon, t.e. obstakli ĝian naturan spiradon per kunpremo de la brusto, same kiel la bonŝance eksa virina subvesto korseto kunpremis virinajn brustojn en epoko malgrandanima. Sed same niaj brustoj kiel Esperanto spiru libere, viglaj kaj vivaj, ŝvelaj kaj belaj, ekster trudoj kaj korsetoj.

István Ertl

Kalocsay, La fundamento kaj la palaco:

Ho Esperanto, mia temo
amata, kiam la kantemo
min kaptas, vidu, lastatempe
min jam minacas anatemo,

ĉar mi kuraĝis vin tro ami,
jes, oni volas min proklami
hereza, ĉar per nova brilo
kaj riĉ’ mi volas vin ornami.

Sed mi toleras sen lamento;
defendas min la argumento:
palacon pompan alpostulas
la pompe firma fundamento.

Ni do konstruu sen ŝancelo
tiun palacon de la Belo.
Por kiuj fundament’ sufiĉas,
nu, tiuj loĝu en la kelo!

Sub la konsento de la 15-a regulo

Mi respondas per ĉi tiuj linioj al la kurioza kaj leginda korelverŝo de Anna Löwenstein. Certe tio venas de bonega literaturistino, kiu tamen prozas kaj ne versas.

Mi ne scias pri la itala, sed la portugala havas ege multajn poeziajn kaj eĉ prozajn vortojn, kiujn nur literaturamantoj konas kaj pasive uzas. Kial tion niaj prozistoj kaj versistoj volas ekhavi ankaŭ en Esperanton? Ni facile forgesas, ke ĝis nun la plej multaj el la samideanaj verkistoj havas plej amata sian duan lingvon Esperanto, sed ilia unua lingvo senaverte eniras en ilian stilon kaj senpense ili volas havi la saman senĝenecon de la granda vorttrezoro de siaj denaskaj lingvoj: ili sentas la lingvon povra — pardonu min! — malriĉa.

La portugala lingvo havas pli da malvortoj ol Esperanto [dita kaj desdita / felicidade kaj infelicidade: feliĉo kaj malfeliĉo / são kaj malsão: sana kaj malsana...], sed ilia plejmulto estas lernata kune kun la patrina lakto kaj nur instruistoj perceptas ilian strukturan formon. Esperanto tamen estas tute regula kaj havas po unu sola morfemo por siaj sencoelektoj, kaj tio faras nin analizi sub la vorto: la vorton malesperi ni sentas duparta antaŭ la finaĵo, sed unuparta la vorton esperi, dum la vortoj desesperar kaj esperar de la portugala estas tiaj, ke la unua neniam memorigas la duan... Kaj pli forte ol prozistoj, poetoj preferas rokon [trista] al pli ol unu ŝtono [senĝena / kordolora]. Krome, ni devas atenti, ke la unuradika vorto ne forpuŝas, nek mortigas la respondan duradikan, sed kontraŭe ili povos rivali per apartaj difinitaj nuancoj.

Ni tamen ne rajtas meti en la saman sakon la verkistojn Grabowski kaj Kalocsay. La unua tradukis gravan polan epopeon pere de la tre juna lingvo Esperanto, dum Kalocsay kaj Waringhien (kial Anna Löwenstein forgesis la duan?) sin dediĉis konscie persone kaj perforte al la riĉigo de la lingvo. Kaj ni ne forgesu, ke la propra Zamenhof aŭdace uzis en sia Esperanto amason da neologismoj...

Kaj por fini, tiaj neologismoj ne estas inventaĵoj de la poetoj, sed plej ofte deprenitaj de pluraj lingvoj sub la konsento de la 15-a regulo de la Fundamento de Esperanto.

Kaj mi profitas la okazon por longe kaj larmoplonĝe lamenti mian legon de la dua linio de la dua kolumno de la p. 224 de la ĉi-monata RE: Interesitoj [post la intereso: sekve jam ne interesatoj / ne plu interesatoj...]

Bonvolu iri al PIV 2005, p. 482, kaj vidi, ke tie dufoje aperas la participo de la verbo interesi: interesata / interesatoj. Bonvolu reĝustigi tian preteratenton, se eble en la venonta numero. Se dresita besto estas besto post la dreso, interesita homo estas homo post la intereso. La tuta afero estas, ke post la dreso aperas por la homo utila besto, sed post la intereso nur la foresto de intereso, kaj tio estas malutila por aliaj...

Geraldo Mattos
Saluton Anna,

gratulon pro via artikolo en Esperanto! Kaj gratulon al la redaktoro, kiu riskis aperigi ĝin. Certe vi nun baldaŭ ricevos mortminacojn. Ne forgesu raporti pri ili por Monato :-)

Paul Peeraerts
Facila intergenta komunikado

Vian artikolon “La poetoj detruas nian lingvon” en la oktobra numero de la UEA-revuo mi legis kun granda intereso kaj vin elkore gratulas. Ankaŭ mi konstatis ke Renato skribas tre klare kaj fundamente laŭ la stilo de la karmemora Piron.

La literatura lingvaĵo ja utilas por pruvi ke la lingvo povas konkurenci kun etnaj lingvoj, sed la ĉefa celo de Esperanto estas la facila intergenta komunikado, kion via stilo bone plenumas kaj la sukceso de viaj verkoj trafe konfirmas.

Llibert Puig
Mi ĝuis la artikolon

de Anna pri la lingvo, ĉar estas vere ke oni perfidas la spiriton de Esperanto per tro da nenecesaj vortoj.

José Antonio Vergara
Laŭ mia opinio, pravas la aserto

de Anna Löwenstein, koncerne la “Poetoj [multaj, ne ĉiuj] detruas nian lingvon”. Mi volus konigi ĉi-opinion al ŝi.

Henrique A K Mendonça
Ĉu Literatura Akademio plezurigu nin?

Ankaŭ mia edzino Nora ĉiam pledis por simpla lingvaĵo, por ke ĉiu, ankaŭ jam tempe malhelpataj handikapuloj, povu ellerni la lingvon. Mi plene subtenas vian malakcepton de la decido malaperigi la markojn ĉe nur-beletraj lingvaĵoj en nia norma vortaro (N)PIV. Mi emis ludi la funebran marŝon, kiam mi konstatis la (por elitaj rondoj argumenteblan) mankon. Kial tiajn vortojn oni aparte signas ja en nacilingvaj normaj vortaroj? Plu necesas scii kiu elemento estas normallingva, familiara, (scienc)faka aŭ beletra. Por nia konversacia kaj ĉiutaga lingvouzo ni elektu el la riĉa tradicia materialo por freŝkombine esprimi niajn brilajn ideojn, laŭ la stilo de niaj karmemoraj Claude Piron kaj Sylla Chaves.

Tio ne malhelpu ke talentaj verkistoj esprimu sin laŭ sia inspiro en alta-stila formo, kies sentovaloron kaj emocian ŝarĝon ni lernu aprezi per multa (re)legado. Mi do ne opinias ke ĉiam rolas snobismo, elitismo, vanteco maldemokratia.

Unuflanke estas nia tasko atentigi pri la apero de simplastilaj juveloj, plene egalvaloraj kun la malfacilaj verkoj.

Kaj dum PIV malplenas je tiu esenca informo, eble la nova Literatura Akademio plezurigu nin simplulojn per baza beletra vortaro, kiun ĉiu landa asocio traduku sialingven. Por la kelkaj kromneologismoj ni atendu ke la sinceraj aŭtoroj solidare kun sia legontaro aldonu la bezonatajn vortklarigojn kaj fonajn informojn.

Rob Moerbeek
Du pintoj de l’ bastono

Antaŭ tridek jaroj mi kantis : “... kaj ĉiu nova vort’, kiel almozo ŝteliras preter malmalula front’!” — tio estis mia kanta partopreno en la diskuto pri utilo kaj malutilo de neologismoj en nia lingvo. La temo, eble ankaŭ la alia — pri abortaj rimoj, ŝajnas al mi eterna distraĵo por esperantistaj literaturaj diskutoj. Pro tio nun, leginte la ĉefartikolon de la oktobra Esperanto, mi ne lacigus la klavaron per verkado de ia opono, se la aŭtoro estus iu alia. Ne vi, kiun mi sincere estimas, kiel personon kaj kiel verkiston. Ekde la titolo, tre incita persone por mi, kaj ĝis la lasta frazo la artikolo enhavas tiom da strangaj asertoj, ke mi opinias ĝin verkita speciale por inciti min. Se tio estis via celo — gratulojn, vi atingis bonan rezulton!

Ĉar eĉ ombro de dubo ne venas en mian kapon, ekzemple, koncerne vian komprenon pri la fakto ke neniu el la kvar vortoj, proponataj de vi kiel alternativoj por malmultekosta, vere estas tiu alternativo. Bonpreza estas varo, kies prezo/kvalito kontentigas min, sed ne nepre malmultekosta. Senvalora aĵo kostas entute neniom. Eĉ malluksa objekto povas havi altan prezon. Ankaŭ trigroŝa, la plej proksima vorto ne ĉiam taŭgus. Certe, vi komprenas ĉion ĉi, do — nur por inciti... Cetere, se mi bezonas malpli longan vorton ol malmultekosta, mi diras etpreza. Sed ne tio plej gravas.

Gravas, ke ĉiuj ni, uzantaj Esperanton por verkado, por draŝi nian kompatindan lingvon havas en la manoj bastonon kun normalaj du pintoj.

Sen respondeci pri aliaj poetoj, mi diru nur pri mi: mi estas uzanto de unu el la pintoj. Samkiel vi mi ne ŝatas vastiĝon de nia vortaro — senbezonan vastiĝon! Sed ja fojfoje, serĉante bezonatan vorton en niaj vortaroj mi ne trovas ĝin. Aŭ trovas iun vorton, kiu, laŭ mia persona opinio, kompreneble, prezentas mian nocion sen deca ĝusteco. Tiam mi devas ion inventi aŭ uzi neologismon, inventitan de aliu. Kaj mi diras, ke mi estas trista, ĉar ne tute senĝoja kaj ĉar mia koro pli-malpli sanas kaj trankvilas, nur io en la animo ne bonas. Kaj mi diras pri lazuro, ne kiel pri ĉielbluo, sed kiel pri hela bluo de mia revo... Nu, ankaŭ min ne ĉiuokaze kontentigas firmamento, ĉar la rusa lingvo diras ĝuste pri ĉiela volbo, sed ja tio estas mia persona elekto, la elekto de rusparolanto.

Vidu, kelkaj verkemuloj tamen uzas la alian pinton de la bastono. Ili arbitre elpensas kaj uzas en siaj tekstoj aliajn variantojn anstataŭ vortoj, kiuj jam ekzistas kaj havas firmegajn radikojn en nia vortaro. Do aperas nam anstataŭ ĉar, kaŭm anstataŭ apenaŭ, kaj aŭtem anstataŭ tamen. Eble ili, tiuj verkemuloj, verkas en iu alia lingvo, ne en Esperanto — dio scias. Sed eĉ ilin ni ne juĝu severe dum iliaj inventaĵoj restas ene de glosaroj, kompletigantaj iliajn tekstojn...

Travivinte pli-malpli longan vivon, mi povas atesti, ke dum mia vivo diversepoke en la rusa lingvo aperadis amaso da novaj vortoj. Kelkajn inventis poetoj, aliaj naskiĝis en la stratoj, butikoj, administrejoj. Ĉu ni opiniu miraklo, ke nenio terura okazis al la rusa lingvo? Ja ĝis nun ĝi bonfartas neniom detruita! Plejmulto de tiuj vortoj vivis sian nelongan vivon — du, tri, eble kvin jarojn, kaj malaperis el la lingvo en ĉiuj niveloj, krom se iu verkisto deziros per iu forpasinta vorto karakterizi la koncernan epokon. Ĝuste tio estas la vivo de lingvo.

Viva lingvo devas evolui grandparte per la vortoj, kiujn elpensas poetoj, normale akceptante certajn novajn vortojn kaj forgesante aliajn. Ĉu Esperanto estas kaj restos viva? Tio dependas de vi kaj de mi kaj, nature, ankaŭ de ĉiuj niaj kolegoj-poetoj, kiuj tute ne detruas, sed fortigas la lingvon.

Mikaelo Bronŝtejn.
Du patroj de siaj lingvoj

Reage al la galimatio de Anna Löwenstein “Poetoj detruas nian lingvon” mi volas atentigi pri du poetoj, kiujn oni konsideras patroj de siaj lingvoj. La unua estas la plej fama poeto anglalingva, la dua estas la nacia poeto de la rumanoj: “Shakespeare is known as the father of the English language” (Shakespeare estas konata kiel la patro de la angla lingvo). “Eminescu este părintele limbii române moderne” (Eminescu estas la patro de la moderna rumana lingvo). Ŝajne la E-lingvaj poetoj ne ludas la saman rolon sialingve kaj, flanke de tiuj kiuj volas bari la evoluon de la lingvo, ili ankaŭ ne ĝuas la saman respekton. Dum ni volas ke aliaj traktu Esperanton kiel normalan lingvon, ni mem ne traktas ĝin tiel. Eble ni mem ne estas normalaj.

Ionel Oneţ
Anna Löwenstein detruas sian lingvon

Estas skandalo ke Anna Löwenstein makulis la titolon de sia artikolo per tri neologismoj*, anstataŭ skribi (multe pli bone, normale kaj ordinare): “Poemistoj malkonstruas nian langaĵon”.

Jorge Camacho
* http://jorgecice.blogspot.com/2001/01/la-mava-lingvoneologismoj-kaj.html

Zamenhof-jaro 2009

Kiom ni povas lerni de Zamenhof hodiaŭ? Neniom, iom, ĉiom.

Neniom!

Tio, en pli aŭ malpli milda formo, estis la respondo de homoj, kiuj sekvis la marksisman interpreton de la historio dum la tuta ekzisto-periodo de Esperanto. Ernest Drezen tute klare diras pri la kerna parto de la pensaro de Zamenhof, hilelismo aŭ homaranismo, ke laŭ marksisma vidpunkto homaranismo “kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj socifortoj”, kaj en alia loko, ke “Por Zamenhof la kaŭzoj de mondmilito restis ne komprenitaj. Li ankaŭ ĉe la fino de sia vivo kapablis pensi nur pri lingvo neŭtrala kaj religio neŭtrala.”

Estas malfacile malpravigi Drezen, se oni legas la “Leteron al la diplomatoj”. Efektive Zamenhof certe ne estis marksisto. Laŭ mia kompreno tamen li estis bonkora socialisto, sed eĉ ne sciis, ke li estas tia. Liaj ĉefaj interesoj estis la rilatoj inter hom-grupoj, ne inter hom-tavoloj. Li estis ido de sia tempo kaj de sia naskiĝloko, ĉar li ĉie vidis etnojn batalantajn kontraŭ aliaj etnoj ne pro praktikaj motivoj, pro mono, potenco, regado, sed pro malsameco de lingvo kaj malsameco de religio. Li mem, kiel judo naskiĝinta en malbonŝanca parto de Eŭropo, en kiu furiozis intergenta batalado, interalie instigata por maski la ekonomiajn interesojn kaj la verajn celojn de la regantaj klasoj, vidis nur tion kaj kredis, ke la kaŭzoj de tio estas lingvo kaj religio.

Tial li kreis Esperanton, ĉar laŭ lia penso, kiam la homoj interkompreniĝos per la sama lingvo kaj havos la saman religion, paco venos aŭtomate, aŭ almenaŭ multe pli facile.

Mi kredas, ke por la legantoj de ĉi tiu revuo mi ne devas pravigi per multaj citaĵoj ĉi tiujn pensojn de Zamenhof. Sufiĉu nur unu el la Deklaracio pri Homaranismo: Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj...

Ne nur Drezen kaj la komunistoj pensis tiel, ankaŭ ĉiuj kapitalistoj kaj ĉiuj subtenantoj de la merkata ordo, pensas tiel, kaj ĉiutage riproĉas al ni: “Forgesu pri viaj utopioj. Atentu pri la konkretaj aferoj. La angla jam gajnis. Aliĝu al ĝi kaj forgesu pri genta, neŭtrala interkompreniĝo. Aliĝu al la fortuloj kaj al la sukcesuloj!” Tiuj homoj ne volas ion de Zamenhof.

Ĉu, tamen, eble Zamenhof komplete malpravis? Ne tute, laŭ mi, kaj pro tio ni povas ankoraŭ lerni de li plurajn aferojn.

Iom!

Nacia aparteno kaj lingva aparteno estas ankoraŭ potencaj faktoroj en ĉi tiu nia mondo de la komenco de la 3-a jarmilo. Ĉu la ĉefaj militoj nuntempe okazantaj en la mondo ne estas pravigataj per religio? Ĉu oni ne daŭre ludas per islamo kaj per kristanismo klopodante krei militon inter religioj por kaŝi la verajn luktojn pri potenco, influo kaj petrolo?

Ĉu abomenindaj individuoj en eŭropaj kaj usonaj kompanioj ne ludas per etna aparteno por kaŭzi militojn en Afriko kaj en la fino trompi la anojn de ĉiuj etnoj kaj forrabi la krudajn materialojn, kiuj abundas en tiuj landoj? Ĉu aliaj abomenindaj individuoj ne kaŭzis la intercivitanajn militojn en la eksa Jugoslavujo por forigi socialismon de plia regiono kaj krei propran pli facile regeblan sud-orienteŭropan teritorion? Ne diru, ke mi rakontas fabelojn, kaj ke via televida stacio ne konsentas kun mi. Bonvolu legi la plej aŭtoritatajn gazetojn de la mondo aŭ revuojn de politikaj analizoj.

De Zamenhof ni povas lerni esti malneŭtralaj pri tiaj aferoj. Memoru pri lia fest-parolado dum la dua kongreso en 1906. “Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia Kongreso vi atendas de mi ian paroladon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian paroladon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko.” Kaj memoriginte pri la amas-buĉadoj en Okcidenta Rusujo kaj Kaŭkazo li parolas pri tiu “aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj.” Ĉu vi ne vidas hodiaŭajn paralelaĵojn? Ĉu vi pensas, ke pri similaj hodiaŭaj okazaĵoj la prezidanto de UEA rajtus paroli same?

Mi mem fieras lerni de Zamenhof kaj laŭeble apliki lian sintenon al la nuntempaj okazaĵoj internaciaj. Neniam en sia posta historio la Esperanto-movado aŭ UEA atingis tian altan moralan partoprenon en gentaj tragedioj.

Pli ĝenerale ni diru, ke ankoraŭ nun lingvo kaj religio (aŭ ĝia nuna ekvivalento) estas potencaj faktoroj de internacia politiko, armiloj en la manoj de la regantaj klasoj kaj landoj. Nuntempe kun la struktura regado de difinitaj landoj kaj klasoj kuniras la lingvo de la plej potenca lando kaj la religio pri la merkato kiel solvo de ĉio. Tiuj, kiuj ne akceptas tiun lingvon kaj tiun religion, estas deklarataj malamikoj de la socio. Tiu estas unu el la kialoj de la malfacilo antaŭenpuŝi Esperanton. Zamenhof pri tio pravis: lingvo kaj religio estas faktoroj gravaj kontraŭ kiuj Esperanto batalas.

Ĉiom!

Mi kredas, ke oni devas respondi tiel, se oni konsideras Zamenhof-on kiel homon kaj kiel esperantiston. Liaj homaj kvalitoj estas konataj al ĉiuj legantoj: mildeco, hom-amo, helpemo, humileco. Lia intuicio pri lingvaj aferoj, lia instinkta kompreno, kiel lingvoj funkcias en la kapo de normalaj homoj, estas ankoraŭ nun gvidaj linioj por tiuj, kiuj volas kompreni Esperanton kaj ĝian sukceson. Neniu lingvisto, kiom ajn fama, sukcesis krei kaj vivigi lingvon vivopovan. Neniu alia gvidanto de la Esperanto-movado sukcesis samtempe gvidi kaj havi la entuziasman subtenon, kiun li ricevis. La Ido-skismo nur refortigis la “simplajn” esperantistojn, kiuj ariĝis ĉirkaŭ li.

Eble lia atento al ĉiuj esperantistoj, eĉ al la plej simplaj kaj malproksimaj, estis unu el la trajtoj de lia gvidmaniero. Memoru pri tio, ke li rakontis en la inaŭgura parolado en la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo pri la “malriĉa instruistino [kiu] longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto”. Evidente li havis kontakton kun ĉiuj malriĉaj instruistinoj en la movado, kiuj ne timis informi lin pri siaj problemoj. Ĉu la tuta mondo ne estas plena je la poŝtkartoj de Zamenhof? Kopio de unu el ili eĉ pendas en mia kuirejo, kaj oni deĉifras la vortojn: “12/V/1912 La junajn geedzojn kore gratulas L.L.Zamenhof”. Tio signifas, ke inter tradukado de Hamleto kaj de la Biblio li prenis tempon por respondi al informo pri geedziĝo, kiel li respondis al ĉiuj petoj, kiuj venis al li. Li ne konsideris sin tro grava por tio kaj eble pro tio li estis granda.

Ni ĉiuj devus lerni ĉiom el la homaj kaj esperantistaj ecoj de Zamenhof.

Renato Corsetti

La cititaj frazoj venas el la verkoj: E. Drezen, Zamenhof, bioideologia studo (1929), Deklaracio de Homaranismo de Zamenhof (1913), L. L. Zamenhof, Kongresaj paroladoj, Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, (1995).

Recenzo

Studraporto lingvoscience serioza kaj metodologie firma

Naturaj vortordoj en Esperanto. Wim Jansen. Rotterdam: UEA, 2008. 40p. 21cm. ISBN 9789290171034. Prezo: € 4,50

Tiu ĉi kompakta, sed enhavoriĉa verketo estas bazita sur la samaŭtora nederlandlingva doktoriga disertaĵo Woordvolgorde in het Esperanto (Utrecht: LOT, 2007). Estas notinde kaj laŭdinde, ke tiu ĉi studo — malkiel multaj aliaj verkoj pri Esperantaj gramatiko kaj stilo — baziĝas sur klare difinita metodologio.

Parte en la “Enkonduko”, kaj parte en la “Glosaro” kaj “Tekstnotoj” fine de la libro, la aŭtoro klare kaj eksplicite difinas la terminojn kaj nociojn, kiujn li uzas, aldone apogante sian preferon de kelkaj nekutimaj aŭ neologismaj elektoj por faka uzo, ekzemple, “fleksio” uzata en la senco de ĝenerala fenomeno (“lingvo kun riĉa fleksio” sur p. 9) aŭ “rilev-” por la angla “relevant” (p. 40). Ĝenerale la lingvaĵo de la verko estas bonstila kaj klara. La libreto estas zorge kompostita, presita kaj broŝurita.

Pro la evidenta specifeco de nia lingvo, kiu — kontraste al lingvoj gentaj — ne havas naturan denaskan normodonan komunumon, mi kun streĉa intereso anticipis eksplikon pri la metodoj, per kiuj la aŭtoro sukcesus distingi specimenojn de uzo idiosinkrazia aŭ nematura disde tiuj, kiuj reflektas nekutiman, sed norman lingvouzon. Efektive, en la ĉapitroj “Esperanto kiel objektlingvo” kaj “La fona esploro”, kiuj traktas tiun metodologian problemon (kaj aliajn!), oni trovas la liston de variaj atentindaj normoj kaj analizon de la faktoroj, kiuj influas la vortordon. Kelkloke mi trovis indikojn, ke Wim Jansen tre serioze zorgis pri la problemo de la normo, tamen iuj el la ekzemploj, kiuj ilustras la statistikan analizon kaj konkludojn en la ĉefa ĉapitro de la libro “La korpuso kaj la eksperimento” montras, ke marĝenaj influoj (kaŭzitaj ĉefe de la transfero de gentolingvaj kutimoj kaj nesufiĉa matureco de individua lingvouzo) ja estas miaopinie signifaj en la korpuso (280 000 vortoj el lastatempaj jarkolektoj de Esperanto kaj Monato) kaj verŝajne ankaŭ en la kompletiga eksperimento kun partopreno de 40 personoj (20 kun denaskaj lingvoj ĝermanaj, 17 latinidaj, 2 slavaj kaj 1 finna). Nu, la aŭtoro klare diras: “Mi proponas mian studon al la esperantistaro kun la urĝa invito, ke oni ne konsideru miajn trovaĵojn betonaj absolutaĵoj”.

Konsciante pri la metodologiaj obstakloj de pure statistikaj konkludoj, akompane al la kvanta kompar-esploro de la moderna (la korpuso) kaj de la tradicia uzo (Universala Vortaro kaj Fundamento de Esperanto) la aŭtoro inkluzivigas analizon de la statistikaj rezultoj, proponante konvinkajn klarigojn pri la stirfaktoroj influantaj specifajn modelojn de vortordo, kaj eksplikante, kiel diversaj sintaksaj, semantikaj, pragmatikaj kaj strukturaj variabloj kontribuas al la vortordaj preferoj. La deziron “ne nur dokumenti la traktadon de la nuntempaj esperantistoj, sed ankaŭ kompreni ĝin” mi trovas tre alloga kaj la tiucelajn rezultojn edifaj.

La lasta ĉapitro “Veroj kaj duonveroj pri la vortordo en Esperanto” enhavas mallongan liston de ofte ripetataj “duonveroj” pri la Esperanta vortordo kaj proponas alternativajn, lingvistike defendeblajn manierojn formuli ilian esencon. Tiaj sobraj, prudentaj klarigoj estas bonvena antidoto kontraŭ ofte naivaj, trosimpligaj kaj lingvistike facilanimaj asertoj pri nia lingvo. La leganto trovos ankaŭ multajn pensigajn kaj sagacajn sociolingvistikajn kaj gramatikajn konsiderojn dise tra la libro.

Laŭ la aŭtoro, tiu ĉi verko “celas ĉiujn esperantistojn, kiuj interesiĝas pri la gramatiko kaj la funkciado de nia lingvo, kaj volas esti helpilo por instruistoj, kursestroj kaj verkistoj de lernolibroj”. Ĉar tio evidente atestas pri normiga kaj edifa aspiroj, por eventuala sekva aŭ plivastigita eldono mi rekomendus elsarki la nemultajn nenormajn parolturnojn, kiujn la aŭtoro uzas, ekzemple, “pri kiel” (p. 9, 14), “pri kial” (p. 12) “kia ĝi aspektas detale?” (p.16). Sendubajn preserarojn mi ne rimarkis, kaj lingvaj malglataĵoj estas malmultaj.

Mi entuziasme rekomendas tiun ĉi verkon kiel modelon de klara, konciza, lingvoscience serioza kaj metodologie firma studraporto pri temo nesufiĉe esplorita, sed sendube grava por ĉiu, kiu volas kompreni la realan staton de nia lingvo.

Alexander Shlafer

Anoncetoj

Unu vorto = 1 €. Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo.

Mia antaŭa retadreso ĉe hotmail ne plu validas. Mi perdis kune kun ĝi centojn da adresoj, grandparte de esperantistoj. Ekde nun samideanoj bonvolu kontakti min ĉe: t...@gmail.com.

TADEN-adresaro perdiĝis. Bv. por “Puraj Pulmoj” (re)sciigi vian retadreson al r...@planet.nl kaj r...@online.nl.

Bv. atenti pri unu eraro en la bona artikolo de Josip Pleadin (p. 220-221): Ivo Lapenna ne ĉesis labori, kiam li pensiiĝis. Laŭ la petego de la aŭtoritatoj de The London School of Economics and Political Science li daŭrigis kaj sian profesorecon kaj sian sciencan laboron (instruis kaj eĉ donis doktoriĝojn) ĝis oktobro 1987, do, ĝis 2 monatojn antaŭ sia forpaso.

Birthe Lapenna

Elekto de komitatanoj B de UEA

En 2010 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2010-2013. Parto de tio estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA.

Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM je la 31-a de decembro 2009 oni elektos ses komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo ĝis la 28-a de februaro 2010. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t.e. 2008 kaj 2009) kaj resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2004-2009, ne estas reelektebla.

Se ne estos pli ol ses validaj kandidatoj, oni konsideros ĉiujn elektitaj. Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos voĉdonilon por elekti siajn reprezentantojn per poŝta balotado.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

Rento je fiksdataj deponoj 2,5%

Pro la evoluo en la monmerkato UEA malaltigos la renton je la ŝpardeponoj de la membroj el 2,75% al 2,5% ekde la 1-a de januaro 2010.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro

Eŭropa Unio subtenas la Grundtvig-projekton Esperanto 55+

Inter la 9-a kaj la 17-a de oktobro 2009 okazis en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo (Germanio), la unua parto de la metodika trejnado kadre de la 2-jara projekto “Esperanto 55+”. La trejnadon partoprenis 22 kursanoj el Pollando kaj 4 el Slovakio.

La projekton “Esperanto 55+” finance subtenas Eŭropa Unio (agentejo EACEA), enkadre de sia agado por la dumviva lernado sub la nomo Grundtvig. La celo de la projekto estas metodika trejnado por instruantoj de Esperanto kaj kursgvidantoj, kaj ilia instrukapabligo por malpli juna generacio, t.n. Tria aĝo (55+). La tri projektaj partneroj, Pola Esperanto-Asocio (PL), E@I (SK) kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg GEC/ICH (DE) ellaboris kunlaborplanon por 2 jaroj (2009-2011), dum kiuj eblas ĉerpi EU-subvencion por projektplanado, preparkunvenoj, organizado de seminarioj, trejnkursoj, reciprokaj vizitoj, akiro de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj. Post du jaroj de la trejnado oni planas ekzameniĝon laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj atingon de ILEI-atestilo pri instruado de Esperanto. La kursanoj estu kapablaj instrui Esperanton ne nur al junuloj, sed ankaŭ en “Universitatoj de la Tria Aĝo”.

Komence de la aranĝo la kursanoj eluzis la eblon partopreni en la jubilea kvina TORPEDO (Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia), dum kiu ili akiris valorajn konojn pri instrumetodoj, povis konatiĝi kun diversaj instrumaterialoj, kompari lernolibrojn kaj interŝanĝi siajn ĝisnunajn instruad-spertojn kun kolegoj. Tre utilis ankaŭ prezentado de modellecionoj de pli spertaj instruistoj.

Post TORPEDO sekvis, sub gvidado de Esperanto-instruistoj kun longjaraj riĉaj spertoj, tradicia programo: lecionoj de lingvoperfektiĝo, sekvis interlingvistiko, trarigardo de la plej konataj instrumetodoj, didaktiko, prelegoj pri kulturo kaj literaturo kaj historio de la Esperanto-movado. Ĉiuj kursanoj ricevis la faman lernolibron Esperanto per rekta metodo de Stano Marček kaj kompaktan diskon, enhavantan instrubildojn por la lernolibro. Tiuj lerniloj kaj ankaŭ la metodo estos uzataj poste por la instruado.

La trejnistoj koncentriĝis dum siaj prelegoj ne nur pri instruado ĝenerale, sed ĉefe pri andragogio — klerigado de prenkreskuloj — kaj atentigis pri specifaĵoj, kun kiuj oni povas renkontiĝi dum la instruado en “Universitatoj de la Tria Aĝo”. Fruktodona estis ankaŭ diskuto pri la “generacio 55+” mem (plejmulto de la partoprenantoj estis anoj de ĝuste tiu generacio), pri iliaj kapabloj, scioj, spertoj, malhelpaĵoj, sed ankaŭ pri ilia daŭra emo kleriĝi plu.

Specialan parton de la programo kreis E@I, kiu prezentis riĉajn eblojn de uzado de teknikaĵoj dum lingvoinstruado, konatigis kursanojn kun retaj kursoj de Esperanto en www.lernu.net kaj donis valorajn konsilojn, kiel utiligi ĝin dum la instruado kaj varbado por Esperanto.

La trejnistoj kaj prelegantoj dum la unua sesio en Herzberg estis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy (ICH), Katalin Kováts (edukado.net), Stefan MacGill (prezidanto de ILEI), Gerald Tucker (fakestro de Germana Esperanto-Instituto), Lidia Ligęza (Krakovo/Poznano), Peter Baláž, Jevgenij Gaus (E@I) kaj Stanislaw Mandrak (la lernolibro kaj didaktikaj materialoj de Stano Marček).

Nuntempe estas planata venontjaraj trejnado kaj ekzamenoj de la partoprenantoj. Ankaŭ tiu ĉi projekto konfirmas, ke eblas por Esperanto-agado ricevi monon de ekstere — eĉ de EU-instancoj. Necesas nur elpensi bonan projekton. Eble tio estas la vojo sekvinda por la E-movado?

Pli da fotoj de la aranĝo troveblas ĉe: http://picasaweb.google.com/esperanto666/GrundtvigHerzberg.

Katarína Nosková
SKEJ-prezidanto, E@I-dungito