Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 3

Malferme

Ogroj kaj pigmeoj

Ĉi-matene, kiel jam de du semajnoj, la kanada radio parolas pri la morto de pola enmigrinto Robert Dziekanski. En oktobro 2007, Dziekanski trovis sin en la vankuvera flughaveno, sen ajna kompreno de la angla lingvo. Dum dek horoj li vagis tra la dogana halo, ne sciante trovi la elirejon, sen helpo aŭ konsilo. Lia patrino, atendante ekstere, petis serĉi lin plurfoje, senrezulte. Observantoj, aŭdante lin paroli pole al si mem, opiniis lin stranga aŭ ebria. Fine, kiam rompiĝis lia eltenemo kaj li komencis krii kaj panikiĝi, kvar policistoj “pacigis” lin per elektroŝoka pafilo. Li mortis preskaŭ tuj.

Nun okazas enketo. Antaŭ du tagoj, pola interpretisto angligis la lastajn vortojn de Dziekanski. Ili estis la ordinaraj vortoj de ordinara homo, tuj kompreneblaj. Se oni regas la lingvon, per kiu ili esprimiĝis. “Lasu min en paco. Ĉu vi frenezas?” Kaj fine: “Kial?”

Unu forĵetita vivo. Por senti sin plene homo, kaj por traktiĝi kiel homo, oni devas interkomuniki home. Tiun emfazon vi trovos ĉe Zamenhof, longe antaŭ ol virinoj aŭ indiĝenoj rajtis demokratie voĉdoni, longe antaŭ la ekskoloniigo de aziaj kaj afrikaj landoj. “Lingvo neŭtrale homa,” li etikedis sian amatan projekton en artikolo post artikolo. “Ne angloj kun francoj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj,” li klarigis en Bulonjo. La celo estas simpla. Nur la realigo malsimplas.

Ĉar fakte la lingvaj muroj, kiuj izolis Robert Dziekanski en la flughaveno de Vankuvero, estas ĉieaj; ili kunstrukturas nian mondon. Forgesi tion estas facile, se oni rigardas lingvon nur kiel veston kiun oni surmetas aŭ demetas laŭbezone. Sed lingvoj formas nin, kaj ili formas la instituciojn, kiuj regas niajn vivojn. Ŝanĝi la lingvan ordon signifas certagrade ŝanĝi ĉion.

Kelkajn gravajn elementojn de tiu “ĉio” provis identigi la Manifesto de Prago, kiun mi verkis antaŭ pli ol jardeko, kaj kiu ekhavis vivon kaj signifon preter miaj atendoj. Mia komenca celo estis kunmeti informilon, kiu klarigas la socian signifon de Esperanto por aktivuloj de aliaj movadoj. Montriĝis, tamen, ke tia klarigo utilas ankaŭ kaj eble precipe al ni mem.

Mi pensas pri diraĵo de la franca filozofo Michel Foucault: “Homoj kutime scias, kion ili faras, kaj ili ofte scias, kial ili faras tion. Sed ili ne scias, kion faras tio, kion ili faras.” Ni ofte trovas nin en tiu situacio kiel esperantistoj. En niaj propraj rondoj, ĉio klaras kaj kompreneblas — eĉ belas. Sed ni ne povas senpere vidi, kiel ni estas kunligitaj kun la granda fluo de socia evoluo ĉirkaŭ ni, kaj do nia movada agado ofte ŝajnas misproporcia. En bildo pruntita de William Auld, kiu siavice prenis ĝin de Robert Graves: ni povas senti nin pigmeoj inter ogroj.

Kiuj estas tiuj ogroj nuntempe? Multaj inter niaj vicoj pensos unuavice al la kreskanta influo de la angla lingvo, kies manko pruviĝis mortiga por Dziekanski, kaj al la daŭra eroziiĝo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj mondskale. Sed tiuj estas nur idoj de gigantaj gepatroj. La hegemonion de la angla, pinte de hierarkio de potencaj lingvoj, akcelas kaj subtenas la superregado de ekonomiaj fortoj, kiuj lasas ĉiam malpli da decidpovo al lokaj, demokratiaj institucioj, kaj kiuj eternigas maljustan dividon de rimedoj inter kontinentoj, landoj, sociaj tavoloj. Kaj tiu ekonomia sistemo mem grandskale minacas la vivodiversecon sur la tero, ekstermante speciojn je centoj kaj miloj, kaj malfermante pordon al senbrida klimatŝanĝo.

Kontraŭ tiuj ogroj, estas facile vidi sin pigmeo. Sed niaj armiloj estas tiuj de la tuta homaro. Demokratio. Diverseco. Homaj rajtoj. Edukado. Komunikado. Libereco. La rimedoj de la eŭropa “epoko de kleriĝo” restas plene uzeblaj, eĉ se ni nun pli klare komprenas iliajn limojn kaj danĝerojn. Kun ili enmane, ni ne povas senti nin izolitaj.

Tion memorigas al ni la praga manifesto. Ĉar tio estas la esenco de manifestoj: ili venigas al la konscio ion, kion ni jam profunde sciis, sed kio ankoraŭ ne klariĝis vorte. Per tiu nova klareco, oni povas rigardi pli vaste kaj longe, kaj ekagi laŭe. Kvazaŭ de ogra perspektivo.

Ni ne subtaksu niajn fortojn. Inter la pigmeaj armeoj, ni portas unikan respondecon. Sur la vasta batalkampo, kie ankoraŭ ĉieas la lingvaj dividoj kaj malegalecoj, ni elluktis spacon, kie homo parolas kun homo. Jen la celo kaj senco de la tuta strebo: plene homi. Se oni neglektas la lingvan dimension de tiu homado, aŭ ĝin vidas nur tra la prismoj de potenco kaj popolo, oni maltrafas ion vivgravan. Tio estas la mesaĝo sur nia standardo.

Sed tio ne signifas indiferenti pri la najbaraj luktoj. Male, ni devas lerni de ili, subteni ilin laŭ niaj kapabloj, krei aliancojn; kaj kultivi la demokration, la diversecon, la klerecon inter niaj propraj vicoj. Tiuj du taskaroj — la ekstera kaj la interna, la politika kaj la kultura — estas du flankoj de unu medalo, egale atentindaj.

Kiuj estis niaj sukcesoj kaj malsukcesoj, laŭ tiuj kriterioj, en la okonjarcento post Prago? Kaj al kio plej bone dediĉi niajn pigmeajn fortojn en la venontaj jaroj? Laŭ mia kompreno, la estraro de UEA volas stimuli debaton pri tiuj demandoj, en la paĝoj de ĉi tiu revuo kaj aliloke. Espereble, la vasta perspektivo de la Manifesto ankoraŭ utilos por levi niajn rigardojn de la propra sulko kaj vidi la tutan batalkampon. Ĉar ni ne miskomprenu: temas ja pri batalo, en kiu la homeco povas finfine malgajni.

Kiel Robert Dziekanski malgajnis, sur betona planko en flughaveno.

Mark Fettes

Kongresa komuniko 2

94-a Universala Kongreso de Esperanto

Bjalistoko, Pollando, 25 julio — 01 aŭgusto 2009

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751.

Retadreso: k...@co.uea.org.

TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2009.html.

Informoj

La modela retejo de LKK enhavas multe da interesaj informoj pri Bjalistoko, Podlaĥia vojevodio, Pollando, transporto ktp. Ĝia adreso estas: http://94uk.bialystok.pl/. Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA (vd. supre ĉe TTT).

Kongresejo

La kongresejo estos la Bjalistoka Politekniko. La aŭloj kaj diversaj studĉambroj estos uzataj por la kunsidoj. Krome grandega tendo, kun ĉiuj ekipaĵoj necesaj por la komforto de la kongresanoj, funkcios kiel salono Zamenhof, uzata por la inaŭguro, fermo k.a. programeroj celitaj por la tuta kongresanaro samtempe.

Por atingi la kongresejon de la ĉefa (trajna kaj busa) stacidomo de Bjalistoko oni prenu aŭtobuson n-ro 10 ĉe haltejo Dworzec PKP kaj eliru ĉe haltejo Wiejska/Politechnika.

Kongresa temo

La temo de la 94-a UK estas “Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ. Per la citaĵo el la parolado de L.L. Zamenhof en la Kembriĝa UK en 1908 ĝi ligiĝas al la 150-a datreveno de lia naskiĝo kaj al la Internacia Jaro de Interpaciĝo. Ĝian traktadon gvidos Humphrey Tonkin kunlabore kun Marc Bavant. Proponojn pri kontribuaĵoj oni sendu al t...@hartford.edu.

Kleriga Tago

Por la sepa fojo okazos en la kongresa lundo la Kleriga Tago. Proponoj pri partoprenigaj programeroj, podiaj diskutoj kaj laborgrupoj, kiuj rilatas ekz. al la movado, lingvoj, informado, organizado, aŭ prelegoj pri nekutimaj temoj, estas bonvenaj ĉe Michela Lipari, m...@tiscali.it.

Esperantologia Konferenco

Kiel kutime, la Esperantologia Konferenco, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), estos parto de la programo de la 94-a UK. La ĉi-jara konferenco (la 32-a en la serio) pritraktos la vivon kaj influon de L.L. Zamenhof, inklude liajn religiajn kaj filozofiajn ideojn kaj ties kulturan kaj socian fonon. Fakuloj, kiuj deziras kontribui al la temo, bv. kontakti Christer Kiselman, k...@math.uu.se (Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio), plej laste 2009-04-19.

Loĝigo

La loĝiga oferto varias de 4-stelaj hoteloj ĝis studentaj ĉambroj, de € 150,00 en unulita ĉambro ĝis € 15,00 en seslita ĉambro por persono tage. Ili troviĝas en diversaj partoj de la urbo (en la centro, ĉe la strato Zamenhof, ĉe arbaroj, ĉe la kongresejo ktp.). Kelkaj troviĝas en najbaraj urbetoj, kun konekto al la kongresejo per publika transporto. Plena priskribo aperos en la Dua Bulteno.

Ekskursoj

Romantika ekskurso tra naturrezervejoj, vizito al Varsovio kaj Krakovo, konatiĝo kun koncentrejo, belaj tagoj en Gdansko kaj Malborko, jen ekzemploj de antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj. Por la dumkongresaj ekskursoj ni elektis la plej belajn itinerojn: Narew-regiono kun sia naturo kaj pola baroko; Valo de Biebrza; Tatara Vojo; Supraśl kaj la tiea muzeo de ikonoj; k.a. Plena priskribo aperos en la Dua Bulteno.

Aliĝoj

Ĝis la 15-a de februaro aliĝis 1275 kongresanoj el 59 landoj. Plej multe da aliĝintoj estis el Pollando (219), Francio (192), Germanio (114), Japanio (112), Nederlando (53), Italio (46), Ĉeĥio (45), Belgio (42), Rusio (38), Brazilo (37), Litovio (31).

Kotizoj

Ĝis la 31-a de marto validos (interkrampe kotizoj laŭ tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (NE inkluzivas MG!) € 200,00 (150,00); MG kaj ne-IM de UEA € 250,00 (185,00); komitatanoj/kunuloj/junuloj/handikapuloj, IM de UEA € 100,00 (75,00); kunuloj/junuloj/handikapuloj, ne-IM de UEA € 150,00 (110,00).

Instrumento de supernacilingva komunikado

La konferenco “Esperanto, lingvo justa” ĉe Unesko, kiu en Parizo impone inaŭguris la Zamenhof-jaron (legu pli en la jan. n-ro, p. 11), estis iniciatita de la pola ambasadorino ĉe Unesko Maria Wodzyńska-Walicka. Barbara Pietrzak intervjuis ŝin por nia revuo.

La E-komunumo fiere referencas al la du rezolucioj de Unesko el 1954 kaj 1985. En la unua, kiu agnoskis la rezultojn atingitajn de E-o sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj proksimiĝo de la popoloj, ĝi komisiis al la Ĝenerala Direktoro de Unesko sekvi la evoluon de la uzado de E-o en la edukado, scienco kaj kulturo, kaj ĉi-rilate kunlabori kun UEA. En la alia, gratulante pro la 100-jariĝo de Esperanto, Unesko petis la Ĝeneralan Direktoron daŭre atente sekvi la aplikon de E-o, kiel rimedon plibonigantan komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj. Lastatempe vaste eĥiĝis la konferenco inaŭguranta la Zamenhof-Jaron en la pariza Unesko-sidejo, notita ankaŭ en la kalendaro de la eventoj ligitaj kun Internacia Jaro de Lingvoj 2008.

Por mi la eblo aliĝi al la promociado de la E-movado havis apartan signifon. Unuflanke Unesko dum la tuta tempo akcentis — kadre de siaj relative limigitaj ebloj, sed ja tamen — interesiĝon kaj subtenon por la E-movado. Tio estas la unua afero. La alia ligiĝas kun la fakto, ke la konferenco okazis en momento, kiam ni ĉiuj solenis la Internacian Jaron de Lingvoj. Fine temas pri la eblo prezenti, kiom signife estas ligita kun Pollando Zamenhof kaj la tuta E-movado, kaj kiom forta ĉi tiu estas en Pollando. Por mi tio estis tre aparta okazo iusence helpi kaj reliefigi ĉiujn ĉi tri faktorojn kune. Tio estis aparta okazo, ĉar eblis kunvenigi same grupon de tre interesaj parolantoj, kiel ankaŭ interesan grupon de E-entuziasmuloj. Tiu vespero estis por mi eksterordinare kortuŝa, ĉar mi havis la senton, ke dank’ al ĝi okazas tre bonaj renkontoj, ke tio estas vespero alia ol multaj aliaj renkontiĝoj okazantaj en tiu ĉi konstruaĵo.

Universala Esperanto-Asocio havas komisiitojn por la kontaktoj kun UN kaj kun Unesko, kiuj sekvas la laboron de ambaŭ organizaĵoj sur la platformo de komunaj interesiĝoj. Ekzemple pasintjare la E-komunumo engaĝiĝis en la kampanjo traduki la mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de Unesko por la Monda Tago de la Gepatra Lingvoj en kiel eble plej multajn lingvojn de la mondo. Aŭtune UEA prezentis sian starpunkton pri la lernado de lingvoj dum la Socia Forumo de la Konsilio de la Homaj Rajtoj. Kelkfoje aŭdiĝas la opinioj, ke esperantistoj kaj UEA enfokusigas nur Esperanton. Dume tiel ne estas. UEA kiel organizaĵo klare deklaras sin por la lernado de la gepatra lingvo, de la loka kaj de la nacia lingvoj. Kvaraloke estas menciita Esperanto. Esperantistoj pledas por la apliko de Esperanto en kontaktoj internaciaj, precipe interhomaj, inter reprezentantoj de diversaj nacioj, kulturoj, religioj. Cetere esperantistoj mem estas plurlingvaj, kaj kono de Esperanto ne limigas ilin lerni naciajn lingvojn. Tio ne estas sufiĉe rimarkata.

Miaopinie la popularigado de la Esperanto-mesaĝo kaj klarigado ĝis kia grado UEA koncentriĝas al la disvastigado de Esperanto kiel instrumento de la supernacilingva komunikado estas eksterordinare grava. Ja tio estas esenca elemento, kiu distingas la Esperanto-movadon de la aliaj. Esperanto estis premisita kiel rimedo je evidenta manko de ekvilibro inter diversaj lingvoj. Neniu emos kompari la signifon de ekzemple la finna lingvo kun la angla, ilia signifo ne estas egala. El tio sekvas la graveco de la ideo de la tria lingvo ampleksanta la tutan homaron parolantan diversajn lingvojn. La graveco de la lingvo donanta certan ŝancon de egaleco. La graveco de la lingvo, kiu evidente estas planlingvo, lingvo kreita de homo, sed samtempe ebliganta liberiĝi de la lingvaj kompleksoj, se diri ĝenerale. Ni vivas en mondo ĉiam pli simila al granda poto, en kiu ĉio kuniĝas kaj miksiĝas. Tial la respekto por la gepatra lingvo, respekto por la lingvoj iusence kondamnitaj al marĝeniĝo en diversaj tutmondiĝaj procezoj, kion ni atestas, estas io enorme grava. Miaopinie temas pri aspekto, al kiu oni donas tro malmultan atenton. Oni tro malmulte parolas pri tio, kion la E-movado havas por proponi rilate al la naturaj lingvoj.

UEA la kontaktojn kun UN kaj Unesko tenas pere de siaj komisiitoj. Ĉu, kaj kiel la t.n. mezaj esperantistoj povus kunlabori sur malpli alta nivelo? Ekzemple sur la ŝtupo de la naciaj Unesko-komisionoj?

La naciaj komisionoj estas ligitaj kun la prioritatoj de Unesko, do ili ne kapablas ĉirkaŭpreni ĉiujn sferojn de la kultura aktivado en la plej vasta kompreno de la vorto. Tamen ili estas malfermaj al diversaj problemoj kaj diversbranĉa kunlaboro. Mi do kore instigas esperantistojn en diversaj landoj serĉi kontaktojn kun Unesko, ĝuste sur la platformo de iliaj naciaj komisionoj. Tio estas pli facila ol kontaktiĝo kun la Unesko-centro. La konferenco, kiu okazis 15 dec 2008 estas kaŭzo de miaj ĝojo kaj kontentiĝo. Unue ĉar mi povis al ĝi kontribui, akiri kunlaboron kaj interesiĝon en tia monda organizo kia estas Unesko kaj inter miaj gekolegoj. Ja en la salono troviĝis tre multaj reprezentantoj de diversaj landoj. Sekve, la kunlaboro kun la Konstanta Reprezentantaro de Litovio ĉe Unesko estis tre videbla, ambaŭ ambasadoj kunlaboris por organizi la eventon. Evidente tio ne estas iniciato, kiun eblas ripeti ĉiutage. Temas pri evento, kiun eblas organizi festokaze. Do tre grava estas la starigo de kanalo por informperado inter la landaj E-asocioj kaj la naciaj Komisionoj de Unesko. Tio ŝajnas al mi afero esenca kaj subteninda.

Tio estas tre gravaj sugestoj kaj opinioj, pro kiuj ni estas dankaj al vi kaj kompreneble pro la helpo donita por tiom solene inaŭguri nian Jubilean Jaron 2009.

Mi ankoraŭfoje ŝatas ripeti, kaj bv. ne trakti tion kiel protokolan ĝentilaĵon: por mi la konferenco de 15 dec 2008 en la pariza Unesko-sidejo estis solenaĵo tre grava. Mi deziras substreki, ke mi sentis grandan aprezon pro tio, ke mi povis al ĝi kontribui kaj ĝin partopreni. Mi ĝojas, ĉar mi ricevis la impreson, ke plimulto de la partoprenantoj estas vere kontenta. Tio estas io, kio flugigas nian laboron, ĉar malantaŭ ĉiu ĉi-speca aranĝo kaŝigas multaj peno kaj aranĝendaj aferoj, superantaj la kadron de la ĉiutagaj taskoj. Kaj se videbliĝas ĝojo de la partoprenantoj de tia renkontiĝo por ni temas pri eksterordinara rekompenco. Tion ni spertis dum la konferenco la 15-an de decembro, same mi kiel miaj kunlaborantinoj, ĉar ni vidis, ke ĉiuj bonfartas kaj kontentas pri tiu evento.

En ĉi tiu aparta jaro mi mem deziras samtempe direkti al la tuta, granda, internacia E-komunumo la dezirojn de apartaj sukcesoj, de apartaj motivoj senti kontenton. Tre sukcesan UK-on en Bjalistoko!

Intervjuis Barbara Pietrzak

[FORIGITA!: bildo]

La pola ambasadorino ĉe Unesko Maria Wodzyńska-Walicka bonvenigas la publikon en la pariza sidejo de Unesko.

L.C. Zaleski-Zamenhof pri la Zamenhof-jaro

La Zamenhof-jaro, solene inaŭgurita ĉe Unesko la dekkvinan de decembro pasintjara estas la centkvindeka jaro de la vivo de mia avo, Ludoviko Lazaro Zamenhof. Mi insistas pri la vortoj “de la vivo”. Ĉar tio signifas, ke Li daŭre estas vivanta, almenaŭ virtuale, vivanta en niaj koroj, danke al Siaj idealoj, konstante aktualaj. Tiel la idealo de toleremo, de respekto de aliulo malsama, ĉu pro la koloro de lia haŭto, ĉu pro lia religio, ĉu pro lia kulturo kaj pro la lingvo tiun kulturon esprimanta. Li bone konsciis, ke la diverseco, la multnombro de diversaj kulturoj, konsistigas grandan riĉecon de la homaro, riĉecon ĉiuriske savendan. Sed Li ankaŭ konsciis, ke por eviti, ke tiu diverseco nasku malamikecon, necesas havigi al la diversaj socioj eblan komunikilon pere de lingvo neŭtrala, la dua lingvo por ĉiuj, lingvo ne celanta substituiĝi al la lingvoj gepatraj.

Sed kiu Li estas, Ludoviko Lazaro, kreinto, aŭ kiel Li preferis esti nomata, “iniciatinto” de tiu lingvo internacia? De kie Li venas? El kia lando de nia terglobo? Ni povas legi, gravuritan sur unu el Liaj monumentoj, la eltiraĵon de Lia parolado en kiu Li aludis “Litovion, Sian karan patrujon”. Tamen, en alia parolado, Li prezentiĝis “filo de Pola tero, tero sur kiu Li naskiĝis, sur kiu Li vivis kaj laboris, tero en kiu Li deziris esti entombigota”. Ĉi-rilate la kontraŭdiro estas nur ŝajna. Ĉar la regiono de Bjalistoko, kie Li naskiĝis, estis iam parto de la Respubliko de Du Popoloj, originanta de la Pol-Litova Unio decidita komence de la dekkvina jarcento. Ĝi tiam ampleksis teritoriojn etendiĝantajn inter Balta kaj Nigra Maroj. Ĝin fakte priloĝis ne nur Poloj kaj Litovoj, sed ankaŭ Rutenoj, prauloj de Bjelorusoj; Kozakoj, prauloj de Ukrainoj; kaj ankaŭ Judoj, kies multnombra komunumo tie instaliĝis jam inter la dekdua kaj la dekkvara jarcentoj. Tamen en la jaro de la naskiĝo de mia Avo la Respubliko de Du Popoloj ne plu ekzistis; la urbo Bjalistoko estis tiam aligita al la regiono de Grodno. Sekve, laŭjure, Zamenhof estis Rusa regato, dum la Juda nacieco estis enskribita en Lia pasporto.

Kiu do finfine Li estas, Doktoro Esperanto: ĉu Polo, Litovo, Ruso, aŭ Judo? Cetere en Hispanio Li portas la medalon de Izabela la Katolika, en Francio Li estas Kavaliro de la Honora Legio, dum multaj monumentoj starigitaj memore al Li, stratoj kaj placoj dissemitaj tra kvindeko da landoj de la terglobo portas Lian nomon. Li jam respondis: Li estas Homarano, Li do apartenas al la tuta homaro.

Li sekve ĝojas observante la falon de muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj, muroj, kies detruon Li kantis en siaj profetaj poemoj. Li ĝojas observante la popolojn iam malamikajn, formantajn grandan rondon familian tra la tuta Eŭropo kaj baldaŭ tra la tuta mondo. Nur mankas al tiu rondo familia la komunikilo neŭtrala, respektanta lingvojn naciajn, vehiklojn de kulturaj riĉecoj; mankas lingvo internacia, kiu ne penus al ili substituiĝi. Ni esperu baldaŭan malaperon de tiu manko. Ni esperu: la espero estas ja simbolo de nia Esperanto.

Tamen ni ne nur esperu. Ni ankaŭ laboru por kontribui ke la Zamenhof-Jaro, kulminonta en Bjalistoko dum la venonta Jubilea Kongreso, estiĝu grava paŝo sur la vojo al la epoko, kiam homoj nian lingvon parolante ne nur komunikiĝu sed amikiĝu!

Louis C. Zaleski-Zamenhof

Mesaĝo de Dasgupta al la Konferenco

La prezidanto de UEA Probal Dasgupta sendis al la konferenco “Esperanto, lingvo justa” en la pariza sidejo de Unesko jenan mesaĝon.

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Estas granda privilegio povi adresi al vi kelkajn vortojn. Ni dankas al la pola delegacio kaj al la litova delegacio, kiuj kunorganizis kun ni ĉi tiun konferencon pri “Esperanto: lingvo justa” sur la sojlo de la centkvindekjara jubileo de la iniciatinto de Esperanto, Lejzer Ludwik Zamenhof. Ĉi tiu konferenco pontas inter du UN-jaroj — la Internacia jaro de lingvoj 2008 kaj la Internacia jaro de interpaciĝo 2009 — kaj ankaŭ la Internacia jaro de lernado pri lingvaj rajtoj 2009. Ni trovas nin evidente ĉe momento, en kiu la temoj de lingvaj rajtoj, de paco kaj de interpaciĝo konverĝas — sur la pioniran figuron de Zamenhof, al kiu la strebado al lingve egalrajta mondo ŝajnis nepra premiso por la paco kaj interpaciĝo.

Kiel vi sendube scias, meti Esperanton kaj ĝian iniciatinton Zamenhof sur la oficialan kulturan mapon de la mondo estis institucia atingo ĝuste de Unesko. Tamen, en 1954, kiam Unesko prie rezoluciis dum sia konferenco en Montevideo — aŭ tempe de la centjara jubileo de Zamenhof en 1959 — aŭ eĉ en 1985, kiam Unesko reemfazis sian pozitivan takson pri la kontribuo farita de la Esperanta komunumo al la interkultura kompreniĝo — la internacia komunumo ankoraŭ ne plene konstatis, kion signifos por ni ĉiuj la pionira laboro de Zamenhof.

Se mi rajtas komenci sur la enhava flanko, nur en la lastaj jaroj la internacia komunumo komencis kompreni, ke ne nur la ekonomiaj malegalecoj spronas rankoron, malamikemon kaj militon; ke la malegala aliro al la lingvaj, kulturaj kaj intelektaj rimedoj negative efikas sur la homan bonfarton kaj la internacian stabilecon; ke konservi la lingvan kaj vivan diversecon de la planedo estas nepre, por ke la estonteco ne estu makdonalda. Ĉi tiuj komprenoj estis kernaj al la mesaĝo de Zamenhof kaj animas ĝis hodiaŭ la tagordon de la Esperanta movado.

Se mi transiru de la enhavo al la formo, la civilsocia iniciato lanĉita de Zamenhof — la Esperanta movado — ne simple lobie turnis sin al la naciŝtatoj. Lia iniciato vartis komunumon, kiu baziĝis sur komunaj kulturaj valoroj, flegas alternativan vivstilon nekonsumisman, kaj kontraŭas blindan akceptadon de la tagordoj de naciŝtatoj. Estas hodiaŭ vaste agnoskate, ke la laboron flegi la valorojn neprajn por la kvalita estonteco de la surtera vivo povas taŭge fari sur la internacia nivelo nur koalicio gvidata de civilsociaj agantoj. Kongrue kun tio, la internacia komunumo — kaj specife Unesko — evoluas al reagordo, kiu donas al la civilsociaj voĉoj egalan rolon en la decidado pri la publikaj strategiaroj.

Grandparte danke al la fortostreĉo, kiun gvidis Unesko tra la tuta 2008, la publiko hodiaŭ pli klare komprenas la gravecon konservi la riskiĝintajn kaj marĝenigitajn lingvojn kaj protekti la interesojn de iliaj parolkomunumoj. Kiel vi scias, jen demando, pri kiu la Esperanto-movado kerne okupiĝas jam de la tempo de Zamenhof. En la kadro de la ĉi-sektora agado de Universala Esperanto-Asocio — kuna agado kun Unesko ekde 1954 — mi volus mallonge substreki tri punktojn.

Unue, la aliro de UEA al demandoj rilate la malegalecon ne sekvas metodon de malordiga, plendo-kria agitado kun la celo ĝeni la laboron de aliaj. La esperantistoj ĉiam troviĝis inter la ĉefaj arkitektoj de la pozitiva aliro, laŭ kiu prioritatas la rajtoj kaj disponigendoj. Juna aŭstralia diplomato, la esperantisto Ralph Harry, verkis la unuan malneton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, surbaze de kiu oni ĝismarĉandis la finan tekston. UEA formale akceptis statuterojn pri homaj rajtoj jam en 1947, unu jaron antaŭ la UDHR mem. Al ni gravegas esti parto de la solvo kaj ne parto de la problemo. Ni notas kun plezuro, ke la civilsocia aktivismo ĝenerale nun evoluas al la rajtoj kaj disponigendoj.

Interalie disponigendas al la monda publiko egala aliro al la kultura kaj literatura heredaĵo de la homaro. UEA, reage al la uneska alvoko pri konkretaj paŝoj por antaŭenigi la interkomprenon kulturan, egidis ekde 1961 libroeldonan programon — la serion Oriento-Okcidento. Tiu ĉi specifa korbo da pintaj tradukoj tipe ekzemplas la multe pli grandan tradukaron disponeblan en Esperanto. Mia dua punkto estas, ke la tradukitaĵaro aperinta en Esperanto estas ŝajne la plej ekvilibre multfonta tradukaro havebla en iu ajn lingvo hodiaŭ. La publika opinio en la Esperanta komunumo aktive apogas ekvilibre multfontan tradukaron kiel celon, diference de la eldonantaro aŭ legantaro en la angla aŭ la franca aŭ la germana.

Mia tria kaj lasta punkto temas pri la esploroj pri la publika strategiaro. Kiam UEA rimarkis, ke la socilingvistoj de si mem ne baldaŭ komencos la seriozan esploradon pri la lingvo-elektoj en la publikaj institucioj, ĝia sciencularo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado, lanĉis la revuon Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, kiu ekde 1969 sukcesis establi la lingvo-politikon kiel gravan sciencan entreprenon kun solidaj efikoj sur la edukon kaj la politikon. Jen tereno, sur kiu UEA intime kunagas kun edukistoj, lingvistoj, politologoj, ekonomikistoj kaj aliaj samentreprenanoj, kiuj ne havas komune kun ni la intereson pri Esperanto. Ni laboras por la interesoj de ĉiuj parolkomunumoj en la mondo, ne nur por la disvastigo de Esperanto.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, ne estas hazarde, ke niaj pintaj poetoj kutime parolas la hungaran aŭ la islandan aŭ la katalunan. Vi devus rigardi la komunumon de Esperanto-parolantoj kiel ian koalicion, kiu reprezentas la interesojn de la pli malgrandaj lingvoj. Mi fine dankas vin pro tio, ke vi trovis la tempon por aŭskulti nin en tiu ĉi grava momento — kiam la internacia komunumo metis sur sian praktikan tagordon la seriozan kaj justan mastrumadon de la lingvaj kaj kulturaj rimedoj de la homaro. Estas por ni granda plezuro labori kun vi ĉiuj.

2009: Zamenhof-jaro kaj Darwin-jaro! Ĉu jam tempo por sciencaj klasikaĵoj en Esperanto?

Ĉiujare oni gaje festas tra la mondo la 12-an de februaro kiel la Tagon de Charles Darwin, memore al la naskiĝdato de tiu grava angla naturesploranto kaj precipe al lia giganta (kaj skue revolucia!) kontribuado por la racia kompreno pri la deveno kaj ŝanĝoj de la vivo sur la Tero.

Jes ja, ĉar tiel kiel la elstara ukraindevena usona genetikisto Th. G. Dobzhansky iam skribis, “nenio en biologio havas sencon krom sub la evolua prilumado”. Fakte la evoluo-teorio estas unu el la plej gravaj historiaj atingoj ne nur de la natursciencoj, sed entute de la ideoj, kun fruktodonaj aplikoj al la esplorado kaj pensado pri multaj aspektoj de la universo, la mondo kaj la homa fenomeno.

Nun la festo daŭros pli longe, ĉar ĝuste en la sama jaro kiam nia Zamenhof naskiĝis, en Londono aperis la unua eldono de la verko Pri la Origino de Specioj per Natura Selektado. Do jam antaŭ du jaroj la Internacia Unuiĝo de Biologiaj Sciencoj decidis ke dum 2009 oni festos kaj la 200-jaran datrevenon de lia naskiĝo kaj la 150-jariĝon de la Origino kiel la Darwin-jaron.

Belega novaĵo estas ke jam troviĝas en la presejo la Esperanta versio de tiu mejloŝtona verko, eldonata de FEL. Danke al la sindona traduklaboro de Klivo Lendon kaj al la profesieco de unu el niaj gravaj eldonejoj, ni fiere aliĝos al la celebrado, kvazaŭ omaĝe ankaŭ al Zamenhof! Antaŭ proksimume tri jaroj, eksciinte pri lia projekto esperantigi tiun verkon, mi kontaktis Klivon kaj profitante lian ĉeeston en la ISAE-kunsido de la Jokohama UK mi publike gratulis lin.

Interese, la reta Index Translationum de Unesko registras nur 91 tradukojn de la Origino dum la lastaj 30 jaroj, plejparte al la franca, hispana, portugala, germana kaj rusa, kaj preskaŭ po unu al la itala, turka, japana, korea, malaja, serbo-kroata (tiel!), makedona, dana, norvega kaj kataluna. Antaŭe aperis tradukoj, krom al kelkaj el tiuj samaj lingvoj, al la ĉina, sveda, armena, bulgara, hungara, ĉeĥa, finna, nederlanda, greka, hinda, pola, hebrea, rumana, slovena, ukraina, litova kaj latva. Nu, kio pri la ceteraj lingvoj de la mondo? Mi tuŝis tiun problemon, nome la mankon de scienca literaturo en multege da etnolingvoj, en mia pasintjara prelego kadre de simpozio pri la nur-anglalingveco de la scienco en multlingva mondo, kiun aro da fakuloj ligitaj al Esperantic Studies Foundation organizis ĉe la jara kunsido de AAAS, unu el la mondskale plej gravaj sciencorganizaĵoj (vidu Esperanto majo 2008). Tiam mi aludis la modelan projekton Kalima (كلمة t.e. “vorto”) por traduki en la araban 100 sciencajn kaj filozofiajn kernoverkojn.

En Esperanto ni feliĉe jam havas la Biblion, La Noblan Koranon kaj la Dharmopadon, verkojn de Ŝekspiro, Erasmo kaj Tolkien, multegajn literaturajn trezorojn el plej diversaj kulturoj en la Serio Oriento-Okcidento kaj eĉ la Manifeston de Marks kaj Engels. Sed ĉu en nia kultura heredaĵo ne devus viciĝi ankaŭ grandaj sciencaj klasikaĵoj, aparte nuntempaj, kiel ekz. iuj verkoj de Stephen Hawking? En tiu prelego mi ankaŭ citis la elstaran usonan pravivo-scienciston Stephen Jay Gould, kiu iam asertis esti konvinkita, ke “tiel kiel Darwin faris publikigante siajn verkojn por vasta legontaro, ni ankoraŭ povas havi ĝenron el sciencaj libroj taŭgaj kaj alireblaj tiel al profesiuloj kiel al interesiĝantaj laikoj (...) per lingvo komprenebla por la inteligenta homo”.

La Esperanto-aktivuloj jam de la komenco klopodis idee ligi ĝin ankaŭ al la esperoj de la marŝado antaŭen de la scienco, kaj tiel homoj kiel Oka Asajirô, la plej elstara japana biologiisto el la 20-a jarcento, kiu i.a. disvastigis en sia lando la evoluo-teorion, frue lernis la lingvon kiam li vivis en Eŭropo dum la 1890-aj. Bedaŭrinde tamen la ĉeffluo de la sciencistoj ne atentis Esperanton. Sed ĉu la oportuna Esperanta eldono de la Origino signas novan ŝancon, ĉu ĝi povus esti la unua verko el lanĉota epokfara libroserio por aldoni la sciencon al nia kulturo? Kune kun IKU kaj similaj eventoj, la Esperantaj Vikipedio kaj (espereble) Vikiversitato, mi esperas ke ankoraŭ estas troveblaj taŭgaj niĉoj por kontribui per nia lingvo al la demokratiigo de la sciencaj atingoj, ĉar ĉiuj homoj devus ĝui ilin. Ĉu ne, kara LLZ?

José Antonio Vergara

Zamenhof-jaro 2009: “Mi estas judo”

Ludoviko Lejzer (Lazaro) Zamenhof naskiĝis antaŭ 150 jaroj en Bjalistoko. Pro tio UEA okazigos en tiu ĉi Pollanda urbo la ĉi-jaran Universalan Kongreson. La polaj esperantistoj prave fieras pri tio, ke la kreinto de Esperanto naskiĝis sur pola tero (kvankam tiutempe Bjalistoko estis parto de la Rusa Imperio). Sed oni ne ofte rakontas al ni, ke Zamenhof mem ne estis polo. En sia lastmonata artikolo pri Zamenhof (Esperanto, februaro 2009), Andreas Künzli emfazis prave, ke Zamenhof neniam konsideris sin polo. Ankaŭ ne ruso. Do, kio li konsideris sin?

Kio Zamenhof konsideris sin?

Hodiaŭ ni jam havas sufiĉe multajn dokumentojn (gazetartikoloj, leteroj ktp), en kiuj aperas tre klare la respondo al tiu ĉi demando. Mi citos kelkajn diraĵojn de la kreinto de Esperanto, aperintajn en kelkaj el tiuj dokumentoj:

1. “Jam dum preskaŭ dudek jarcentoj nia popolo migras tra la vasta mondo sen patrujo, sen hejmo, pelata de loko al loko, kiel senhejma orfo, ĉie kuntrenante siajn suferojn, sian eternan ‘demandon’”. (el la artikolo de Zamenhof Kion do finfine fari? aperinta en la ruslingva juda gazeto Razsvet, 1882).

2. “Kiel lulilo de nia historia grupo, de nia ‘popolo’, Palestino estos same kara al hilelistoj, kiel ankaŭ al ĉiuj ceteraj hebreoj, kaj kiam hilelistoj post kelka tempo fortiĝos, ili verŝajne celos akiri kiel propraĵon tiun peceton da tero, kun kiu estas ligitaj rememoroj pri la juneco de nia popolo.” (el la ruslingva broŝuro de Zamenhof Hilelismo — Projekto de solvo de la hebrea demando, 1901).

3. “Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo... Paroli detale pri mia vivo kaj pri la historio de miaj ideoj sen konstanta ripetado pri mia hebreeco estas preskaŭ neeble. Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo.” (el letero de Zamenhof sendita al A. Michaux, 1905).

4. “Pro tio, ke ĉiuj hebreoj havas komunan historion kaj la popoloj ne volas komunikiĝadi kun ni, ni tute ne nomu nin rusoj, germanoj ktp, sed nomu nin ĉiam hebreoj laŭ nacieco.” (el anglalingva intervjuo kun Zamenhof en Jewish Chronicle, 1907).

5. “Sed se la korespondado diras, ke mi hontas pri mia judeco... mi devas kolerege elkrii: tio estas abomeninda mensogo. Ĉiuj esperantistoj en la mondo scias tre bone, ke mi estas judo.” (el respondletero de Zamenhof aperinta en la usonjuda jidlingva gazeto Di Varhajt, 1912).

6. “Kvankam pro miaj konvinkoj mi ne povas persone partopreni en Viaj laboroj, tamen mia multe suferinta kaj suferanta gento estas por mi ĉiam tre kara.” (letero de Zamenhof al Wilhelm Heller, sekretario de la Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio, 1914). Zamenhof naskiĝis en juda (sinonime: hebrea) familio en “preskaŭ juda” urbo: En 1859 70% de la loĝantoj de Bjalistoko estis judoj (en 1895 — 76%!). Tiu ĉi juda fono tutcerte influis lin. La fakto, ke li en Bjalistoko kreskis inter judoj, ke li parolis denaske la jidan lingvon (apud la rusa), ke li lernis junaĝe la hebrean lingvon kaj la Biblion (Malnova Testamento), ke li konis sufiĉe bone la judajn religion kaj tradicion, ke poste en Varsovio li estis same ĉirkaŭita de judoj (preskaŭ sian tutan vivon li pasigis en la juda kvartalo de Varsovio) ĉio-ĉi ege influis la personecon kaj la mondkoncepton de nia Majstro. Li kreskis ĉe patro, kiu apartenis al la judaj kleruloj, nome konservis — unuflanke — parton de la judaj religiaj devoj, sed aliflanke apartenis al la liberalaj rondoj, nome al tiuj judoj, kiuj deflankiĝis de la ortodoksismo kaj adoptis la ĝeneralan klerecon, precipe tiun de la rusa kulturo. La patro Marko verŝajne ankoraŭ havis enkore la konflikton inter la du mondoj, sed la filo Ludoviko jam kreskis en alia epoko, kiam parto de la juda junularo forlasis la religiulan tendaron kaj serĉis la solvon por la problemoj de la judaro per (1) socialismo, aŭ (2) Cionismo (la tiam vekiĝanta nacia movado de la eŭropaj judoj, kiu celis revenon al la malnova hejmlando Israellando-Palestino), aŭ (3) asimiliĝo ktp.

Kiel savi la judojn

La juna studento Zamenhof, en 1881-2 — la jaroj de la kontraŭjudaj pogromoj — estis ekscitita kaj enprofundiĝis en la demandon kiel savi la judojn. En la komenco li subtenis la ideon, ke la orienteŭropaj judoj devas elmigri Amerikon. Li aperigis grandan artikolon en la ruslingva juda gazeto Razsvet, klopodante konvinki la judojn elmigri Usonon. La lasta frazo de la artikolo estis: “Ĝis revido, mia popolo, en la propra ĥato, sur la liberaj bordoj de Misisipo!” Sed ĉar sekvis je tiu ĉi alvoko de Zamenhof multaj akraj engazetaj kritikoj, li sufiĉe rapide ŝanĝis sian opinion kaj fariĝis... Cionisto. Li do tuj poste aperigis en la sama gazeto alian grandan artikolon, en kiu li vokis por enmigrado al Palestino. Zamenhof fariĝis tiam tre fervora adepto de la cionisma liberiga movado. Li dum 3-4 jaroj aktivis en Varsovio sur tiu ĉi tereno. Li estis inter la pioniroj de la societo Ĥibat-Cion en Varsovio (temas pri movado, kiu antaŭis la grandan cionistan movadon de Herzl). En sia fama letero al Michaux (1905) li skribas: “Longan tempon en mia juneco mi estis varmega ‘sionisto’. Mi laboris energie por tiu ideo.”

Ĉirkaŭ 1885 li ĉesis okupiĝi pri cionista agado kaj transiris, fakte revenis, al la plej grava sia vivprojekto: la Internacia Lingvo. En 1887 li plene ĉesigis la kontakton kun la cionista movado.

Interesaj estas la vortoj de Gaston Waringhien pri la tiama Zamenhof: “En la unua parto de sia vivo Zamenhof provis akordigi la du pasiojn, kiuj tiutempe dividis lian koron: la judan patriotismon kaj la homecan universalismon. Laborante samtempe kaj paralele por ĉiu el ili, por la bono de la juda gento kaj por la feliĉo de la homaro, li sentis en si ian harmonian ekvilibron kaj trankvilan konsciencon.” (“1887 kaj la sekvo...”, Stafeto, Antverpeno-La Laguna, 1980). La fervora okupiĝo de la juna Zamenhof pri solvo de la problemo de la judoj montras, ke li estis granda amanto de sia malfeliĉa hebrea popolo. Dum kelkaj postaj jaroj li ne agis sur la kampo de “savado de la judoj”, sed la temo revenis en la komenco de la 20-a jarcento, en formo de Hilelismo.

Projekto de solvo de la hebrea demando

Multaj esperantistoj ne scias, ke la celo de tiu ĉi fama projekto de Zamenhof, kiu antaŭis la pli faman Homaranismon, estis “Projekto de solvo de la hebrea demando”. Tio signifas, ke male al la posta “universala” Homaranismo, Hilelismo celis solvi nur la problemon de la judoj. Mi deziras citi la vortojn de la forpasinta erudicia judo Naftali Cvi Maimon, kiu estis unu el la plej gravaj Zamenhofologoj. En sia tre grava libro La kaŝita vivo de Zamenhof li skribas: “Dum la daŭro de multaj jaroj Zamenhof ne ĉesis mediti pri sia ideo. Kvankam fordonita al Esperanto kaj al batalo por la ĉiutaga pano, li trovis tempon por Hilelismo kaj ĉiam denove ĝin pripensis.” Zamenhof rigardis la internacian lingvon kiel necesan aldonaĵon al Hilelismo. En 1901 li aperigis tiun ĉi projekton broŝurforme. Ĝia sorto ne estis favora. Mi deziras substreki kelkajn punktojn, per kiuj Zamenhof “fermis la cirklon” rilate Cionismon: Dum siaj studentaj jaroj li ja estis arda subtenanto de la juda nacia movado Cionismo, sed en Hilelismo la mezaĝa Ludoviko ne plu pledas por Cionismo. Estante jam “kosmopolito” kaj akra kontraŭulo de ĉiu speco de nacionalismo, li skribas, ke “judeco” devas esti nur religio, ne nacio; ke la judan religion oni devas reformi kaj “purigi”; ke la Cionismo estas utopio neefektivigebla; ke la hebrea lingvo ne taŭgas por la judoj, ĉar ĝi ne estas viva; ke Esperanto estu la lingvo de la judoj.

Kiel judo loĝanta en Israelo mi permesas al mi deklari, ke almenaŭ rilate kelkajn el la supre menciitaj ideoj, Zamenhof estis tre malbona profeto...

La historio de tiu broŝuro estas kurioza: nur malmultaj esperantistoj konis la verkon pri Hilelismo, pro tio ke ĝi estis ruslingva. Zamenhof skribis, ke li dissendis etan parton de la eldonkvanto al ruslandaj judaj intelektuloj, kaj la ceteron li ricevis de la presejo nur en 1903 kaj kaŝis ĝin en sia ŝranko. Nur en 1972 aperis unuafoje ĝia Esperanta traduko, farita de Holzhaus en iom lama lingvaĵo. Li eldonigis ĝin tiujare ĉe Fondumo Esperanto (Helsinki). Tre verŝajne la sola ekzemplero de la broŝuro estas tiu, kiu troviĝas en la Nacia Biblioteko, Jerusalemo. En 2006 aperis finfine bona traduko de Hilelismo far Aleksander Korĵenkov (Mi estas Homo, Sezonoj, 2006). Sed malgraŭ siaj novaj opinioj pri Cionismo, la mezaĝa Zamenhof plu amis la ideon, same kiel li kore plu favoris la judismon. Li esprimis tion kelkfoje dum siaj lastaj jaroj. Ekzemple, en la supre menciita letero al Michaux li skribas: “...Mi venis al la konvinko, ke tiu ĉi ideo (Cionismo — J.Ŝ.) kondukos al nenia celo kaj tial mi forĵetis tiun ĉi ideon, kvankam en la koro ĝi restis por mi ĉiam kara, kiel agrabla sed neplenumebla revo.”

Amafero kun la jida

Zamenhof havis amaferon ne nur kun Esperanto, Cionismo kaj Homaranismo. Li amegis, almenaŭ junaĝe, ankaŭ la jidan lingvon (“judgermana”, la lingvo kiu estis uzata tiutempe de la plimulto de la orienteŭropaj judoj). Kiel infano li uzis ĝin hejme kun sia patrino (kun la patro li parolis ruse) kaj surstrate kun la judaj najbaroj. Do li certe regis ĝin perfekte. Dum la jaroj 1879-1881 li dediĉis sin al tiu ĉi lingvo, verkante studaĵon pri ĝia gramatiko. Temis pri pionira, revolucia projekto — ruslingve verkita — kiun li titolis Pri jida Gramatiko kaj Reformo en la Jida Lingvo. Tiu ĉi verko estis (parte) publikigita nur en 1909 en iu jida revuo en Vilno, sed ŝajne seneĥe. Krom tio, en 1881, la jaro de la pogromoj, Zamenhof verkis kelkajn poemojn en la jida, kiel suplementon al la jida Gramatiko. En ili li priploras la suferadon de la juda popolo en orienta Eŭropo.

En sia enkonduko al la jida Gramatiko skribas la 22-jara Zamenhof: “Mi amas la tiel nomatan ‘ĵargonon’ (jida lingvo — J.Ŝ.) ege... Milionoj da niaj fratoj parolas kaj por longe parolos ĝin... Pro tio ni devas la ĵargonon serioze trakti.” Sed same kiel okazis rilate Cionismon kaj aliajn temojn, la pliaĝa Zamenhof, komence de la nova jarcento, ŝanĝis sian opinion ankaŭ pri tiu ĉi lingvo. En Hilelismo li skribas pri ĝi: “... ni venis al konkludo, ke tio ĉi estus afero sen iu celo kaj estonteco”.

Interesa temo estas la rifuzo de Zamenhof aliĝi al la ĵus fondita Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio en 1914. Responde al ilia invito pri membriĝo li skribas, ke li ne povos aliĝi kiel membro, ĉar kiel homarano li preferas stari ekster iu ajn nacia organizo: “Mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ speciala religio.” Sed li tamen skribis, ke li tre ĝojas pro la fondo de la hebrea (juda) asocio kaj aldonis: “Mi deziras al vi energion kaj paciencon; se Vi tion havas, tio donos al Vi plej bonan sukceson.”

Mi estas hebreo

Antaŭ ol resumi mi deziras aperigi plian citaĵon el lia letero al Michaux: “Ĉar tuj en la komenco de mia rakonto mi devus necese raporti, ke mi estas hebreo kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj — ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco.”

Jen interesaĵo: kiel vi certe rimarkis, mi kelkfoje citis frazojn el la fama letero de Zamenhof al Michaux, kiu lernigas al ni multon pri sia verkinto. Do, tiu ĉi letero el 1905 estis publikigita nur en... 1933, en Enciklopedio de Esperanto eldonita en Budapeŝto, sed sen la fragmentoj, kiuj parolas pri la judeco de Zamenhof. Ili estis plene forigitaj — memoru la tiaman Eŭropon kun ĝia antisemitismo! La redaktoro G. Waringhien klarigis poste, ke la letero estis cenzurita de la eldonistoj. La kompleta letero aperis nur en 1948 kadre de la Leteroj de L. L. Zamenhof kompilitaj de la sama Waringhien.

Resume: ni vidis, ke Zamenhof estis ege influata de sia judeco, ke li estis konscia pri tiu afero, kaj ke li kelkfoje substrekis tion skribe. Tamen mi opinias, ke pravis Maimon per la jenaj vortoj: “La demando, kiu nun leviĝas, estas jena: Se Polujo estis la lando de lia loĝado, se li sentis Litovujon sia patrujo, se laŭ nacieco li sin alkalkulis al la juda popolo: al kiu li apartenas? Nia respondo estas simpla: Li apartenas al neniu, krom al si mem. Sed la plej trafan respondon donis Zamenhof en la fino de sia Kongresa Parolado en Bulonjo-sur-Maro, 1905: ‘Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo.’”

Josef Ŝemer
Bibliografio:

Mi estas homo. L.L. Zamenhof. (Red. Aleksander Korĵenkov). Kaliningrado 2006. Zamenhof-strato, La. (Roman Dobrzyński). Kaunas 2005 (2-a eld.). Doktoro kaj lingvo Esperanto. (Adolf Holzhaus). Helsinki 1969. La kaŝita vivo de Zamenhof. Originalaj studoj. (N.Z. Maimon). Tokio 1978. 1887 kaj la sekvo... Eseoj IV. (Gaston Waringhien). Antverpeno-La Laguna 1980. Historio de Esperanto. (Aleksander Korĵenkov). Kaliningrado 2005.

Recenzoj

Grava pro malofteco

Postrikolto. Poemoj kaj kantoj tradukitaj. Trad. Kálmán Kalocsay. Budapest: KAL-ĈI Dokumentaro, 2004. 77p. 21cm. Prezo: € 5,10; Dissemitaj floroj de Kálmán Kalocsay. Enbukedigita de Ada Csiszár. Budapest: KAL-ĈI Dokumentaro, 2005. 204p. 21cm. Bind. Prezo: € 30,00

Postrikolto enhavas poemojn kaj kantojn tradukitajn de Kálmán Kalocsay, kiuj ial ne eniris volumojn kiel i.a. Tutmonda sonoro. Ni trovas en ĝi poemojn el la literaturoj angla (Auden), ĉina, praegipta, franca (Rimbaud), germana (Rilke), malnovgreka, hispana, hungara (21 p.), itala, islanda, japana, kataluna, kimra, persa, romia kaj vjetnama, kune kun kantoj de Mozart, Schubert, Bizet...

Simile, en Dissemitaj floroj atendas onin poemoj ekstervolumaj, aperintaj en Literatura Mondo, Hungara Vivo kaj aliaj revuoj, el la poezioj angla, ĉina, flandra, franca (krom Aragon ankaŭ La internacio!), germana (de Goethe ĝis Wagner), malnovgreka, hungara (91 p.), japana, rusa kaj vjetnama.

Fakte, estas iom strange ke la eroj de Postrikolto ne povis atendi unu jaron por fandiĝi kun la Dissemitaj floroj; ĉiel ajn, ĉi lastan volumon distingas la fakto, ke ĝi entenas ankaŭ 39 originalajn poemojn de Kalocsay.

Koncerne la tradukojn, temas plejparte pri parnasismaj. Persone mi trovas nenian pravigon por la aldono de rimoj al versoj praegiptaj, oldgrekaj aŭ japanaj; male, mi opinias tian procedon same kondamninda kiel kolorigon (fakte farbadon) de blanknigraj filmoj.

Feliĉe li ŝparis tian sorton al la verkoj de hungaraj poetoj de la 20-a jarcento, kiel la tre interesaj KosztolányiLadányi.

Parenteze, ĉe kelkaj tradukoj jen surprizas la grafika ellaso de apostrofoj, kiel foje ĉe Edwin de KockMao Zifu (tial superfluas la cito de opinio de Brendon Clark, ĉar ĉi tiu fakte kontraŭis la apostrofan eliziadon de vokaloj, ne la presitajn apostrofojn mem). Ankaŭ tian “fidelecon” mi ne ŝatas, kiu pretendas kompensi la rimojn de la originalo per novaj rimoj, ofte inkognite kejlaj, en la esperantigo.

Komparo de la tri sonetoj tradukitaj el la hispana (Soneto XVII de Garcilaso de la Vega; Al rozo de Góngora; Faetono de Quevedo) kun la originaloj (resp. Pensando que el camino iba derecho...”; A una rosa: “Ayer naciste y morirás mañana...”; “Solar y ejecutoria de tu abuelo...) igas min sopiri pri senrimaj tradukoj, kiuj redonu la elekton de vortoj, esprimoj kaj bildoj fare de la aŭtoroj. Kial, ekzemple, la tria menciita soneto respektas la rimvorton “Faetones” (“Faetonojn”) sed forŝtelas la same mit-ule versfinan “de Apolo” (“el Apolono”), kiun Kalocsay stompis kaj dampis al “ĉiel-devenon”?

Sed eble rusaj recenzistoj ne konsentas kun mia severa kritiko... Nu, jen la (mal-) virtoj de parnasismo; atendi de ĝi ion alian egalus erpi la maron, aŭ melki bovon senfine.

Inter la 39 poemoj de Kalocsay ni trovas tiujn verkitajn salute por diversaj kongresoj; bele liberversan, kvazaŭ prozan Ĉu vi sentis?; elstare japaneskan Admono; poemojn militajn kaj postmilitajn, inter ili tiujn laŭdajn al Marx, Engels, Lenin kaj Stalin, Oktobra odo al la tridekjara Sovjetunio, aŭ la kondamnan La balado de Franco (sed kial signi ĝuste nur ĉi tiujn per ikseto? Ĉu por trudi opinion al la legonto?); kaj ankaŭ poemojn rekte aŭ nur parte esperantismajn, kiel tiujn dediĉitajn al Gaston WaringhienMarjorie Boulton. Ili ĉiuj espereble iam trovos sian lokon en volumo kun la plena originala poemaro de Kalocsay, frate kun la versoj en i.a. Mondo kaj koro, Rimportretoj, Streĉita kordo, Sekretaj sonetoj, Ezopa saĝo, Izolo, La dek du noktoj de Satano kaj Versojn oni ne aĉetas.

Dume ni ĝoju, ke ili haveblas almenaŭ en aparta libro, ĉar, kiel skribas Baldur Ragnarsson en La lingvo serena, “ne nur la menciita poemaro de Kalocsay [Streĉita kordo], aperinta antaŭ pli ol sep jardekoj, sed ankaŭ lia tuta ampleksa verkaro, originala kaj tradukita, daŭre restas inter la plej gravaj atingoj sur la kampo de la Esperanta literaturo”.

Jorge Camacho

Riproĉi per rido la morojn

Eklipsas. Poemaro. Jorge Camacho. Rotterdam: Bero, 2007. 115p. 20cm. Prezo: € 9,90

Castigat ridendo mores.
Jean de Santeul

Difini poeton per unu malelasta kategorio estas praktikado neoportuna, ĉefe se oni provas fermi tiel nuntempan poeton; tio pro la laŭgrada korodiĝo de la literaturaj normoj kiuj nuntempe simple ne plu permesas al la literaturkritiko kategorii homon rekreantan vorte la tutan mondon ĉirkaŭan. En la postparolo al Celakantoj Mauro Nervi diras, ke tiu poemaro “pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la Esperanta literaturo”, ĉar “la instinkta inspiro estas [...] vivo en sia konkreto — sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj”. Baldur Ragnarsson en la postparolo al ĉi-recenzata Eklipsas prave atentigas pri multaj variantoj de la realismo kiun la tutmonda literaturo spertis ĝis nun, kaj pro tio li ne emas insisti pri la limoj de tiu konkreta realismo kiu fakte sin trudas ĉe Camacho, kaj preferas malfermi “la pordojn al interpretoj alidimensiaj”. En ambaŭ postparoloj oni klare vidas la sinceran praktikadon de la du poetoj trovi ne kategorion sed la taŭgan ŝlosilon por malfermi la pordojn en la poezia palaco de Camacho: Ragnarsson volis, unue, plivastigi la interpreton donitan de Nervi ĝuste ĉar en Eklipsas Camacho realismas distiel. Mi mem emas trovi en lia lasta poemaro versojn tre realismajn sed ankaŭ tre ironiajn, jen en la Freŭda senco, do esprimantajn ideojn kiuj malobservantas la tabucenzuron kiu regas en la socio, jen en la Sokrata, do esprimantajn ŝajnan nescion, kaj satirajn, t.e. laŭ la tuta uzo de humuro, ironio, troigado aŭ ridindeco por eksponi aŭ kritiki malvirtojn, miskutimojn aŭ simple la stultecon de la homoj, ĉefe en kunteksto de la nuntempa politiko sed ne nur.

El la poemaro, riĉa pro la temoj, la stilfiguroj kaj la metrikaj eltrovoj, sendube elstaras la poemo Datreveno, kies ĉeftemo ne estas la atombombo kiel supraĵa legado inspirus, sed la maldeziro de la homaro ekvidi primaveron. La poeto en tiu ĉi longa poemo starigas al si kaj, nerekte, al ni multajn demandojn kiuj restos senrespondaj, ĉar la celo mem de liaj versoj ne estas doni la veron sed stimuli la aŭtoron mem kaj do la legantojn serĉi kaj esplori, skui la animon kaj la intelekton. Camacho ŝajnigas nescii, petas lumojn de fikcia aldialogato — ĉiu el ni: nul respondo fine venos, nur demando animtremige kolektiva:

Ĉu krom printempon tamen ni esperu
je apenaŭ verŝajna primaver’?

La leganto spertos plurfoje la sisteman fermon en la poemoj de Camacho (kaj tion bone emfazas Ragnarsson en la postparolo): premiso kaj konkludo kunludantaj en poezia signifocirklo, la premiso foje estas esperoplena kaj misinforma pri la poemkerno, dum la konkludo revenigas nin al la komenco kaj iel devigas nin relegi la poemon, manke de vibriga deklamado, kiel sugestas Ragnarsson en la postparolo. Kiel legi Datreveno? Eblas legi ĝin kiel la plej kortuŝan lirikon de Esperanta poeto kontraŭ la misuzo de novaj scienceltrovoj, kontraŭ ĉia kaj ĉies milito, favore al nova primavero de la popoloj; ĝuste por ĉi-lasta, la poeto konscias pri sia rolo, pro tio li kantas pri la fiagoj, esploras ties kaŭzojn, ties kuntekston historian kaj geopolitikan, ĉar, kiel diras Nervi en la postparolo al Celakantoj, “la poezia teksto estas — antaŭ ĉio — konkreta socia realaĵo”.

Sendube, iuj legantoj alkutimiĝintaj legi alistilajn poemojn miros trovi tiel abunde la peniktirojn de Camacho pri rimarkindaj temoj kiel politiko, religio, amoro kaj morto, sed tio ne devus mirigi ĉar li eluzas la teknikon satiri pri ĉi tiaj temoj. Sed, unue, kio estas la satiro? La satiro estas speco de komikeco kiu esprimas juĝon kaj pro tio iuj legantoj povos ne ridi kiam la prisatirita temo estas proksima al ili, tio estas kiam la prisatirito koncernas ilian valorgamon. Lenny Bruce diris ke la realo estas tio kio estas, kaj ne tio kio devus esti; ekzemple, la religiojn koncernas tio kio devus esti, la satiron tio kio estas. Kulture kaj historie (la unua satiristo estis la latina Ennio!) la satiro ekzistas ĉar ĝi respondas al neceso de la homa spirito: la oscilado inter sankti kaj profani. Pro ĉio ĉi kaj el tiuj supre-menciitaj temoj la satiro donas vidpunktojn alternativajn kaj tra la ridado dissemas dubojn, senmaskigas hipokritojn, atakas la antaŭjuĝojn kaj malfermas la diskuton pri memkonvinkoj.

Jen ekzemplo de satiro pri religio:

Je Kristo kredi
kondukas al feliĉo.
Ja kristanismo
estas la unusola
plenvera superstiĉo.
(Dia volo)

Denove la premiso misinformas (sekve: prisatiras) la konkludon, ĉi tie kun tre sprita oksimoro (plenvera superstiĉo) kaj kun verva rimo inda je la anatemoj de la religiuloj (feliĉo-superstiĉo). Cetere, kion diri kiam la poeto kunmiksas esprimojn ligitajn al difinita biblia kunteksto sed en realo li parolas pri la nuntempa mondo?

Limbe, plia provo
ripeti la miraklon en Kanao:
ne akvon fari vino
sed verŝi sangon.
(Kanao)

Ne pensu tamen ke Camacho poemas por ke vi ridu; li celas la malon, li celas korodstile kaj moke denunci senpune la falsaĵojn kaj kruelaĵojn okazantajn en la mondo, kaj — sukcese. Kiel tamen la arto povas ekŝanĝi la mondon? Certe malrapide, ĉar ĝi unue parolas al sentemaj personoj, la aliaj ja emas ignori aŭ eĉ cenzuri ĝin, pro tio estas esence grava la satiro: ĝin elmetas libera homo kaj ĝi igas liberaj tiujn kiuj ĝin spertas. Ja tia estas la sento post profunda vojaĝo en la vortmondo de Camacho. Kaj kio estas la libero se ne la vivo spite al la morto? Pro tio estigas samtempe kortuŝon kaj rideton legi en la poemo Nature pri arvikolo kiu kortezas arvikolinon en tombejo kaj ke tie ekcipresos kie nun pirolas!

En Eklipsas ni spertas veran ĵongliston de la vorto, kiu kapablas kanti lirike la malprimaveron de la homaro sed ankaŭ esprimi kaj reprezenti la aspektojn kuriozajn, nekongruajn kaj tamen amuzajn de la realo kiuj estigas ridon aŭ rideton, sen malico, sed kun humana komprenemo kaj simpatio (en la senco: “reciproka favora instinkta inklino de du personoj”). Tre plaĉa ekzemplo estas Postebrio kiu pro la titolo memorigas nin pri alia bela ekzemplo pri humursento en nia poezio: Ebrio de William Auld. En Postebrio Camacho poemas tankae, kaj tiel en multaj lokoj de la poemaro; sed la poeto reformulas la tankaon enhave, ne forme, kaj per malmultaj vortoj tamen imagivaj pensigas nin pri tre malsamaj kulturoj ĉi tie reprezentataj far la drinkaĵoj en, verŝajne, gaja festeto:

Se vi kundrinkos
bieron kaj sakeon
kaj ruĝan vinon
ne miru ke vi startis
enkape lavmaŝinon.
(Postebrio)

Per sia kvara poemaro Camacho rekonfirmas sin en la literatura kampo poezia kie li kapablas patri poemojn modernajn, sed klasikajn t.e. eternajn: leganto je la fino de tiu ĉi dudek-unua jarcento kapablos same kiel ni ĝui la temojn de la poemaro de Camacho. Kaj nuntempaj seriozaj legantoj de beletraĵoj ne bedaŭros alproksimiĝi al tiu ĉi verko tiel prisme nova kaj interesplena.

Nicola Ruggiero

Libroservo de UEA en 2008: Lernintoj de Kolker iris al ekzameno

En 2008 la jara furorlisto de la Libroservo de UEA ricevis alian ĉampionon ol Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker, kiu retenis la unuan lokon admirinde longe, ses jarojn.

La plej vendata titolo estis la gvidilo por Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, kies reviziita eldono surmerkatiĝis en la 93-a UK. Kvazaŭ logika paŝo: post lernolibro al ekzameno. Ĉar dum kvin jaroj la gvidilo ne estis aĉetebla, akumuliĝis tia bezono, ke nur kvin monatoj sufiĉis, por ke ĝi furoru super ĉiuj aliaj. Preskaŭ duono de ĉiuj ĝiaj vendoj okazis jam en la UK, montrante, kiom bezonata la kajero estis.

Ĉar la Libroservo de UEA estas la plej granda en Esperantujo kaj kiel pograndisto kaj kiel detalisto, ni tradicie aperigas du furorlistojn. La unua montras la totalajn vendojn de la koncernaj titoloj; tiu de unuopaj vendoj inkluzivas nur unuekzemplerajn aĉetojn. Al la unua ĉefe influas aliaj libroservoj, kiuj mendas saman titolon grandkvante, kaj al la dua individuaj klientoj, kiuj kutime mendas po unu ekzempleron. La kongresa libroservo estas traktata, kvazaŭ ĝi estus unu granda ekstera kliento. Tial ankaŭ la ekzamengvidilo ne staras unualoke inter la unuopaj vendoj, kvankam ĝiaj vendoj dum la UK fakte estis unuopaj aĉetoj de kongresanoj. La preferojn de la kongresaj klientoj montras aparta furorlisto (vd. tiun de la Roterdama UK en la novembra numero, p.232).

UEA mem estis la plej populara eldonisto. En la listo de ĉiuj vendoj 13 titoloj el 20 estas eldonaĵoj de UEA/TEJO kaj en tiu de unuopaj vendoj 9. La pozicio de UEA eĉ plifortiĝis, ĉar en 2007 la nombroj estis resp. 11 kaj 8. Indas ankaŭ atenti pri unu komuna trajto de praktike ĉiuj furoraĵoj, kiom ajn variaj ili estas laŭ kategorio: temas pri bone prizorgitaj presaĵoj, ofte ankaŭ grafike allogaj. Estas tute en ordo delogi klientojn per la ekstera aspekto; ĉiu eldonisto ja devas celi, ke la varo estu plejeble multnombre vendita. Krom pri enhavo kaj lingvaĵo, UEA mem aparte zorgas ankaŭ pri la fizionomio de siaj eldonaĵoj, sed ĉar temas pri UEA, ĝi faras tion ne nur por bone vendi sed ankaŭ por montri ekzemplon, kiun aliaj imitu.

La vendoj sumiĝis je 125 125 eŭroj (122 420 en 2007). Al la rezulto ĉiam influas la vendoj dum la UK. Kvankam en 2008 ĝi estis iom malpli multnombra ol en 2007, en Roterdamo la kongresanoj aĉetis por triono pli ol en Jokohamo, nome por 40 504 anstataŭ 31 042 eŭroj. Estis venditaj entute 13 707 ekz. de 2554 malsamaj titoloj de libroj kaj diskoj, se ne enkalkuli insignojn, glumarkojn k.a. “diversaĵojn”. La butiko en la CO servis entute 662 klientojn, kiuj aĉetis poŝte aŭ surloke almenaŭ unufoje dum la jaro. Tio ne inkluzivas la klientojn en la kongresejo, kiuj ne estis aparte nombritaj.

Osmo Buller

Solena disdonado de diplomoj en Ĉinio

La 26-an de novembro okazis solena disdonado de diplomoj al la gelernantoj de la kurso de Esperanto, okazinta en la Altlernejo pri Porprofesiaj kaj Teknikaj Studoj de la ĉina urbo Foshan, proksime de Kantono.

Kvindeko da gelernantoj kaj kelkaj profesoroj, kiuj aktive kaj entuziasme partoprenis la kurson, ricevis la diplomon “Parto A”. Ĉiuj esprimis sian deziron daŭrigi la lernadon de la lingvo, kio okazos ekde marto ĝis junio 2009.

Dum la instruado oni uzis ĉiujn pedagogiajn kaj teknikajn rimedojn. La altlernejo estas bone ekipita: ne mankas komputiloj, projekciiloj, granda ekrano ktp. Dum la kurso oni kontaktis pere de la reto esperantistojn el aliaj landoj (ekz. Pollando, Francio, Ukrainio), korespondis kaj babilis kun alilandaj samideanoj.

Por la daŭrigo de la kurso, “Parto B”, oni anoncas pli amasan partoprenon. Multaj lernantoj de la hispana lingvo enviis siajn kolegojn, kaj volas baldaŭ aliĝi al la kurso de Esperanto.

Kvankam oni ĉiam propagandas ke pere de nia lingvo oni povas koni aliajn landojn kaj kulturojn kaj havi amikojn en la tuta mondo, tio rilate ĉinojn estas nur duonvero. Ege malfacilas por ili havi la eblon vojaĝi al aliaj landoj. Ni havu la esperon ke Esperanto helpos detrui ne nur la lingvajn, sed ankaŭ la landlimajn barojn.

Augusto Casquero

Esperanto en du ĉeĥaj fakultatoj

La studobjekton “Esperanto 1” finis en la antaŭkristnaska semajno 12 studentoj de la Naturscienca fakultato de la Universitato Palacký en Olomouc, kaj 42 studentoj de la Pedagogia fakultato de la Universitato Masaryk en Brno, ambaŭ en Moravio, orienta parto de Ĉeĥio.

Sur la foto videblas la studentoj en Brno, kiuj dum la studkontrolo solvas la interagan teston “Mia amiko lernas” el edukado.net de Katalin Kováts.

Krom la testo ili havis la taskon rakonti laŭ siaj notoj pri vidindaĵoj kaj memorindaĵoj de sia loĝloko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, eventuale roli kiel ĉiĉerono de sia eksterlanda gasto.

Por la studobjekto “Esperanto 2” en la sekva, printempa semestro, aliĝis ĝis nun en Brno 12 studentoj. En Olomouc la nombro ankoraŭ ne estas konata, ĉar temas pri elektebla studobjekto, kaj la aliĝo de la studentoj dependas ne nur de ilia emo, sed ankaŭ de tio, ĉu ili samtempe ne havas alian devigan studobjekton, kiun ili ne rajtas ne partopreni.

Kelkaj el la studentoj jam kontaktis Ĉeĥan E-Junularon (ĈEJ) kaj planas partopreni en la Internacia Junulara Kongreso en Liberec. Unu studento eĉ partoprenos en la Bjalistoka UK.

Josef Vojáček

La nova UEA-ekzameno sukcese premieris

Post kelkjara laboro, je la jarŝanĝo debutis la nova Esperanto-ekzameno, kiu estas konforma al la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj ofertas egalrangan mezuradon de la kvar bazaj lingvaj kapabloj en la niveloj B1, B2 kaj C1.

Partoprenantoj de la Internacia Festivalo (IF) en Düsseldorf havis la bonŝancon esti la unuaj por trapasi tiun internacie rekonatan ekzamenon. Sume 8 personoj el 6 landoj uzis la eblon: 3 el ili elektis la nivelon B2 (forta meznivelo postulanta fluan parolkapablon, bonstilan memstaran verkadon, komprenkapablon de tekstoj el la ĉiutaga vivo) kaj 5 kandidatoj aliĝis al la pli supera nivelo C1.

Laŭ la regularo kontraktita kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, Hungario, la skribaj taskoj (farendaj en 180 minutoj en B2 kaj en 240 minutoj en C1) estos korektataj tie fare de spertaj fakuloj, kiuj prizorgas la akredititajn samnivelajn ekzamenojn aprobitajn ankaŭ de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE). La surlokajn buŝajn ekzamenojn en Düsseldorf gvidis Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy, ambaŭ trejnitaj ekzamenantoj laŭ la KER-postuloj. UEA kore gratulas la unuajn ekzamenitojn, kiuj bonege sukcesis en la buŝa parto.

Estas ĝojige, ke tiom multaj ekzameniĝontoj anoncis sin malgraŭ la jarfina festo kaj la mallonga tempo, kiu restis post la fina decido okazigi la ekzamenojn ankoraŭ en 2008.

Ekde nun eblos regule organizi tiujn normigitajn UEA-ekzamenojn en grandaj internaciaj renkontiĝoj aŭ aliloke, kie estos grupo de kandidatoj por almenaŭ unu el la tri niveloj. Por 2009 estas jam planataj ekzamensesioj dum la Printempa Semajno Internacia (PSI) en St. Andreasberg, Germanio, inter 10-17 aprilo; dum la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA (Roterdamo, Nederlando) en aprilo; kaj dum la 94-a UK en Bjalistoko (Pollando) en julio. Pli detalaj informoj pri la ekzamenoj troviĝas en: www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422/.

[FORIGITA!: bildo]

La ekzamena komisiono (de dekstre): Zsófia Kóródy, Renato Corsetti kaj la helpanto Sándor Hideg.

Forpasoj

Forrest J. Ackerman (1916-2008) mortis la 4-an de decembro en Los-Anĝeleso. Li havis enorman kolekton, la plej grandan en la mondo, de libroj, afiŝoj, maskoj k.a. objektoj rilataj al scienc-fikcio kaj hororfilmoj, pri kiuj li estis eminenta fakulo. En 1954 li lanĉis la anglan esprimon Sci-Fi kaj en 1958 fondis la renoman revuon Famous Monsters of Filmland. Li esperantistiĝis en sia junaĝo, aliĝis al UEA en 1955 kaj estis longe fakdelegito pri scienc-fikcio. En la unua monda kongreso pri scienc-fikcio en 1939 li faris paroladon en Esperanto, vestita en futurisma kostumo.

Bak Gang (1920-2008), konsilanto de Korea E-Asocio kaj esperantisto ekde 1937, forpasis la 20-an de aprilo en Gimhae.

Fernand Boyet (1921-2008), em. sciencinspektoro kaj fakdelegito pri la instruado de scienco, mortis la 15-an de decembro en Angers (Francio). Li aliĝis al UEA en 1949 kaj estis dumviva membro ekde 1969.

Giorgio Bronzetti (1931-2009) forpasis la 14-an de januaro en Chieti (Italio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri informado kaj lingvodefendo. En 1955 li organizis la 11-an IJK en L’Aquila. Direktoro de la gazetara agentejo “Disvastigo”, li ĉefe aktivis pri Esperanto-informado.

Pierrette Chatelus (? — 2008), dumviva membro de UEA, mortis en Lyon (Francio).

Odette Fregonara (1922-2008) forpasis la 14-an de novembro en Ĝenevo, kie ŝi estis delegito 1976-2006.

Vuokko Heinäsuo (1914-2008), honora membro de E-Asocio de Finnlando kaj multjara membro de Societo Zamenhof, mortis la 16-an de aŭgusto en Helsinko. Ŝi longe prizorgis la “Propran Ejon” de EAF.

Marguerite Jaccard-Besson (1914-2008) mortis la 24-an de novembro en Rolle (Svislando). Ŝi lernis Esperanton pli ol 80-jara kaj partoprenis plurajn UK-ojn. Pri ŝia partopreno en la Pekina UK raportas la filmo Lekanto al Pekino de Nandir (2004).

Kang Bong-Gil (1929-2008), konsilanto de Korea E-Asocio kaj iama fakdelegito pri tradukado, mortis la 9-an de oktobro en Seulo.

Lee Jong-Hyun (1938-2008), konsilanto de Korea E-Asocio, mortis la 19-an de oktobro en Busan, nur tri monatojn post la forpaso de sia pli aĝa frato Lee Chong-Yeong. Li prezidis la filion Busan-Gyeongnam de KEA 1997-2001 kaj fondis Busanan E-Centron en 1998. Li adoptis Esperanton kiel lernobjekton en la Jisan-lernejo pri Flego kaj Sano, fondita de li mem. Ĉiujare ĉ. 300 studentoj lernis la lingvon. Li estris LKK de la Korea E-Kongreso en Busan en 2000.

Ralph A. Lewin (1921-2008) forpasis la 30-an de novembro. Filo de la brita veterano Maurice Lewin, ekde 1950 li vivis en Usono. Li fariĝis aŭtoritata fakulo en la kampo de mara biologio; oni nomis lin “la patro de la genetiko de verdaj algoj”. Inter liaj sciencaj sukcesoj estis prilaboro de metodoj por la studo de ĉeloj mutaciintaj. Li verkis preskaŭ 300 sciencajn artikolojn kaj redaktis plurajn librojn. En 1994 aperis lia angla-Esperanta-ĉina Internacia vortaro de mikroba genetiko. Plurfoje li prelegis en la Internacia Somera/Kongresa Universitato. Lewin havis ankaŭ poezian talenton, aperigante anglalingve kvar volumojn de humuraj poemoj. Li poluris la tradukon de la infanlibra klasikaĵo Winnie-la-Pu de A.A. Milne faritan de Ivy I. Kellermann Reed, kiu aperis redaktita de H. Tonkin (1972; 2-a eld. 1992). Ankoraŭ ne eldonita estas ĝia daŭrigo La Domo ĉe Pu-angulo, kiun li tradukis kun Maire Mullarney. En lia traduko aperis ankaŭ la rakonto La 13 horloĝoj de “la plej bona usona humuristo” James Thurber (1993). Lewin estis dumviva membro de UEA kaj ekde 1956 delegito kaj fakdelegito pri biologio, mikrobiologio kaj botaniko.

Raif Markarian (1930-2008) forpasis la 16-an de novembro en Sheringham (Britio). Profesia lingvoinstruisto, li multe kontribuis al la instruado de Esperanto. Li estis sekretario (1962-1975) kaj honora prezidanto de la Societo de Britaj Instruistoj de Esperanto. Rezulte de liaj esploroj pri la propedeŭtika utilo de Esperanto aperis la CED-broŝuro La eduka valoro de la instruado de Esperanto en la lernejoj (1964). Li aŭtoris la lernolibrojn Ni parolu Esperanton (1971) kaj, kun J.H. Sullivan, Secondary School Esperanto (2 vol.; 1968, 1979), kiuj “plu restas nesuperitaj kiel lernmaterialoj por anglalingvaj adoleskaj lernantoj de Esperanto” (J. Wells). Li estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito pri skoltismo, UN-aferoj kaj kristana scienco. Ambaŭ liaj filinoj, Joy kaj Nikola, fariĝis denaskaj esperantistoj.

Ermanno Mello (1942-2009) mortis la 30-an de decembro en Bienni (Italio), gvidanto de sia propra Agita Centro kontraŭ Kultura Agreso kaj Lingv-imperiismo.

Kurt Niederbröker (1927-2008) mortis en septembro en Bünde (Germanio), kie dum kvaronjarcento li estis delegito kaj fakdelegito pri stenografio.

Jane Sloan (1923-2009) forpasis la 1-an de januaro en Summerland (Brita Kolumbio, Kanado). Ŝi estis renoma fotografisto, kies fotoj aperis i.a. en Time kaj Life. Ŝi estis membro de LKK de la Vankuvera UK en 1984.

Délio Pereira de Souza (1918-2009) forpasis la 2-an de januaro en Rio-de-Ĵanejro. En 1942 li estis kunfondinto de la urba Asocio E-ista de Rio-de-Ĵanejro, kiu en 1992 iĝis ŝtata organizaĵo. En 1975 li kunfondis Spiritan Eldonan Societon F.V. Lorenz.

Miljara, plena de antikvaĵoj kaj vidindaĵoj, la mara ĉefurbo de Pollando

GDANSKO

invitas vin de la 1-a ĝis la 5-a de aŭgusto 2009 al la interesa renkontiĝo titolita
“GDANSKO — LA URBO DE SOLIDARECO”

Pri la programo vi povas legi en:
www.esperantowsopocie.pl.tl
www.plama.art.pl

Skribu al: e...@gmail.com aŭ al: GAK “PLAMA”str. Pilotów 11 PL 80-460 GDAŃSK

Facile vi atingos la urbon pere de senperaj linioj: aeraj, ŝipaj, fervojaj.

Ni precipe invitas la partoprenantojn de la Bjalistoka Universala Kongreso, ĉar vi povos facile kaj gaje alveni al nia renkontiĝo en speciala E-vagono aranĝata de la Fervojista Sekcio de Pola Esperanto-Asocio.

MILJARA URBO — SOLIDARECO — KRUCKAVALIROJ

Kial valoras viziti nin?

La lasta granda E-aranĝo en Gdansko okazis somere en 1980. Ĝi estis Antaŭkongreso, kiun partoprenis 200 esperantistoj. Feliĉa parto de ili veturis poste per ŝipo al la Universala Kongreso en Stokholmo. Nun eblos propraokule kompari la ŝanĝojn, kiuj okazis intertempe en Pollando, en la loko, kie komenciĝis la agonio de la terura sistemo en Mezeŭropo.

Laŭ nia nuna kalkulo:
La partoprenkotizo kun tranokto en Hotelo kun matenmanĝo kostos nur € 200.
Por partoprenantoj en Junulargastejo — € 150.