Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 4

Malferme

Jubileo en Varsovio

Kvankam sen ŝaŭmvino kaj aplaŭdoj, eble eĉ ne tute konscie, nia komunumo notis komence de la monato rondciferan jubileon. La 4-an de aprilo la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio kvindekjariĝis.

Indas retrorigardi kaj enpensiĝi pri la rolo de la varsovia E-Redakcio, kiu por kelkaj generacioj de esperantistoj servis kaj daŭre servas kiel la natura lingvomedio, kiu proksimigas al ili Pollandon, plurfadene ligitan kun la historio de la Internacia Lingvo, ĝia kreinto, E-pioniroj k.s. En la daŭro de sia historio ĝi ja ankaŭ plenumis/as la rolon de informa forumo por la tutmonda esperantistaro. En mia artikolo ne eblas analizi tiun rolon de la varsoviaj E-elsendoj, ĝian ĝeneralan signifon en la esperantlingva radiofonio, ĝian rolon en la interkultura dialogo. Tion ni lasu al apartaj prilaboroj, ĉar sendube la historio de la redakcio, ĝiaj laborantoj, ĝiaj kontaktoj kun la aŭskultantoj meritas esti konsiderata diversfacete kaj iom fakule. Hodiaŭ ni memorigu tamen almenaŭ kelkajn nomojn grave ligitajn kun tiu redakcio kaj ĝia poresperantista servo, ankoraŭ nun karajn al la plej malnovaj kaj plej fidelaj aŭskultantoj de la E-elsendoj de PR. Jerzy Uśpieński kaj Ada Sikorska, Andrzej Pettyn kaj Jerzy Grum, Barbara Pietrzak, Mariusz Dastych kaj Milada Szwedo, Remigiusz Grzela, Gabi Kosiarska, Michał Wyszogrodzki kaj Maciej Jaskot. Kompreneble ne mankis en la historio aliaj kunlaborantoj, ĉefloke tiaj parolistoj de Pola Radio kiel Barbara Sokalówna, Marija Graczyk, Zbigniew Lutogniewski, Piotr Rowiński, Lucjan Szołajski kaj Ksawery Jasieński, kies belegaj voĉoj kaj prononco decidis pri la renomo de la varsoviaj E-elsendoj ĉe diverslandaj aŭskultantoj. La Redakcio spertis en sia 50-jara historio glorajn momentojn, sed ja ankaŭ malfacilajn, eĉ tre malfacilajn. Sed ĉiam akompanis ĝin subteno, simpatio kaj rekono de la aŭskultantoj. La plej kortuŝa estis la solidareca kampanjo fine de la jaro 2006. Dank’ al ĝi la E-parolo en Pola Radio ne silentiĝis.

La nuna situacio de la E-Redakcio de Pola Radio ne similas al tiu en la komenco en 1959. Malgraŭ tio tre modesta redakcia kolektivo faras sian eblon por liveri al la aŭskultantoj laŭeble plej altkvalitan programon kaj se ĝi sukcesas pri tio, tio okazas pro la fideleco al la heredo transdonita de pli spertaj, pli aĝaj gekolegoj, al la plej bonaj tradicioj de la E-Redakcio de Pola Radio. Ĝi komencis emisii per mallongaj kaj mezaj ondolongoj. Longe daŭris, por ke ĝiaj programoj disvastiĝu satelite kaj interrete. Nun la varsoviaj radioprogramoj estas produktataj kiel t.n. podkastoj, kio signifas ke la elsendoj en perfekta kvalito atingas la aŭskultanton sendepende de la emisimomento kaj aŭskultoloko. Ĝia adreso samas de jaroj: www.polskieradio.pl/eo/.

Estas tamen ĝojige aldoni, ke al la familio de la radiopodkastoj en marto aliĝis ankaŭ la Esperantlingva Redakcio de la Vatikana Radio. Ĝiajn podkastajn programojn ekde la 8-a de marto nunjare eblas aŭskulti pere de la adreso: www.radiovaticana.org/it1/on﹍demand.asp?gr=esp Ĉu kaj kiam aliĝos Ĉina Radio Internacia kaj Radio Havano? Necesas memorigi iliajn adresojn: http://esperanto.cri.cn kaj www.ameriko.org.

Ne eblas ne emociiĝi pri la jubileo de la 50-jariĝo de la varsoviaj E-elsendoj. Gravas tamen ĉiu jubileo. En februaro sian unuan datrevenon solenis la podkasto de La Ondo de Esperanto: http://la-ondo.rpod.ru Sed parolante pri la nuna varieco de podkastaj radioj ni devas memorigi ankaŭ la jenajn adresojn: “Radio Aktiva” estas aŭdebla same kiel la havana pere de la adreso de la Amerika Komisiono de UEA, sed krome ĝi estas konsultebla ĉe la adreso: http://radioaktiva.esperanto.org.uy/category/podkasto/. “Radio Verda” el Kanado: http://radioverda.com/. Siajn podkastojn produktas la klubo “Varsovia Vento”: www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm. Ni memorigu pri la E-programoj el Melburno, aŭdeblaj per Real Player: http://www.3zzz.com.au/staging/programs.aspx. Krome ni aldonu la nomojn de kelkaj el tiuj, kies laboro havas ĉefe lokan signifon, kiel “Radio Libertaire” en la pariza regiono aŭ “Radio Rio de Janeiro” en Brazilo.

Aŭtune 2008 en kelkaj medioj laŭ iniciato de Jo Haazen estis lanĉita diskuto pri la graveco de la E-elsendoj ankaŭ en la nuna interreta epoko, pri la neceso pli regule informi pri ili en diversaj E-periodaĵoj kaj revuoj. Ni devas esprimi ĝojon, ke la informoj pri la E-lingva radiofonio trovis en la revuo Esperanto sian konstantan lokon en la aprila kaj novembra numeroj. Ni ĝojas, ke ĉiam priradiaj informoj troviĝas en la Bulteno fervojistoj de aŭstriaj esperantistaj. Valorus, se tiujn ekzemplojn sekvus ankaŭ aliaj E-periodaĵoj.

Malgraŭ aliaj rimedoj, kiel interretaj babilejoj, skajpo kaj forumoj, la rolo de la E-lingva radiofonio ne perdas sian signifon. Atestas pri tio i.a. la leteroj atingantaj la jubileantan Esperanto-Redakcion de Pola Radio.

Gabi Kosiarska

[FORIGITA!: bildo]

La E-Redakcio de Pola Radio en la studio. Sidas de maldekstre: Milada Szwedo, Andrzej Pettyn, Jerzy Grum. Staras en la unua vico: Jan Klimek, Barbara Pietrzak, Anna Henn-Limont, Witold Modziejewski (akustikisto), Gabi Brzemiński (reĝisoro). Supre: Jerzy Uspienski (foto el la 80-aj jaroj).

94-a Universala Kongreso

Rigarde al la pola E-komunumo

Kiam antaŭ 22 jaroj esperantistoj estis forlasantaj Pollandon post la impona 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio, nek ili, nek la polaj esperantistoj povis antaŭvidi, ke la sekvan kongreson sur la pola tero bonvenigos alia — en sia soci-politika kaj ekonomia realo — Pollando, kaj alia — en la organiza senco — esperantistaro.

La iama Pola Esperanto-Asocio, subvenciata de la ŝtato, malaperis same kiel Pola Popola Respubliko. Novan, ĉefe ekonomian realon frontis ambaŭ, kaj Pollando kaj PEA. Iuj iamaj aktivuloj ne kapablis retrovi agadkomforton en la nova politika realo, sen la ŝtataj apogo kaj subvencioj. La iam strukturita pola Esperanto-movado malkomponiĝis en signifa grado. Pola Esperanto-Asocio forlasis Varsovion kiel sian sidejon, kaj instaliĝis en Gliwice. Tie loĝis ĝia nova prezidanto Stanisław Mandrak. Esperantistoj — same kiel la tuta socio — unuavice devis lerni la vivon en la nova realo, malpli da tempo restis por socia aktivado. Eblis rapide perdi la senton de esperantista identiĝo. Sed ĉu la pola E-movado velkis? Ne!

Ĝi kapablis trovi siajn niĉojn en regionaj strukturoj tute sendependaj de la oficiala E-movado. Sed ja ankaŭ la oficiala faris siajn eblojn por adaptiĝi al la nova realo. Ne estis facile. Ĉiu el la sindonaj polaj esperantistoj kiuj klopodis en tiu periodo, malfacila por la pola E-movado, progresigi ĝin, povas skribi propran plurpaĝan historion de la streĉoj, klopodoj, malsukcesoj, sed ja ankaŭ sukcesoj. Historion sendube tro freŝan kaj emociplenan por jam nun al ĝi referenci.

Kiam lige kun la Jubilea Kongreso en Varsovio en 1987 mia kolego, redaktoro Jerzy Grum, en la tiujara Kongreslibro skribis pri la pola esperantista movado, li povis fiere diri pri la riĉo de la esperantista vivo, foj-foje eĉ en ne tre grandaj loĝlokoj, en kiuj, kiel ekzemple en Krościeno en la Pieniny-montaro (la suda Pollando), inter pli ol 3 mil loĝantoj eĉ ĉ. mil kalkuliĝis kiel regantoj de la Internacia Lingvo. Ne eblas hodiaŭ referenci al tiaj ekzemploj. Sed sendube daŭre eblas paroli pri riĉo, kvankam necesas paroli pri tio alimaniere.

Tutcerte ni ne sukcesos mencii ĉiujn ekzemplojn, sed tiun riĉon konsistigas i.a. la 50-jariĝinta Esperanto-Redakcio de Pola Radio, senĉese parolanta ne sole en la nomo de la pola ŝtato, sed ja ankaŭ rolanta kiel grava informa forumo de la tutmonda esperantistaro. Tiun riĉon konsistigas Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, kiuj sub la gvido de d-rino Ilona Koutny funkcias de pli ol 10 jaroj, proponante universitatan kleriĝon ne sole al polaj, sed al diverslandaj esperantistoj. Pri pli ol 10-jaraj spertoj en la esperantista klerigado fieras Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Centro de Konstanta Edukado — AIS-Klerigejo en Bydgoszcz. Sed krom mencii tiujn “instituciojn” necesas kompletigi la bildon de la pola esperantistaro per informoj pri ĝiaj pli novaj sukcesoj. Ekzemple pri la jam 3-foja sukceso alporti kontribuon (kunlabore kun EEU) al la grava ekonomia-politika aranĝo en ĉi tiu parto de Eŭropo, kiu estas la Ekonomia Forumo en Krynica. Necesas mencii pri la bona diversloka kunlaboro kun la urboaŭtoritatoj, ekzemple en Malbork (la norda Pollando), kie bele evoluas la loka Parko de la Mondo, loganta esperantistojn el la tuta mondo. Nepras diri pri Bjalistoko, en kiu esperantistoj intime kunlaboras kun la urboaŭtoritatoj por sukcesigi la ĉi-jaran, 94-an Universalan Kongreson. Necesas mencii pri kvalitaj E-rendevuoj kun longa tradicio, kiel ARKONES en Poznano, GRUPE en Gliwice aŭ la Ĉebalta Esperantista Printempo en Koszalin, kiuj multnombre logas esperantistojn el la tuta regiono, sed kelkfoje eĉ el pli foraj mondopartoj.

Post la jaroj de sinceraj klopodoj funkcii kiel la tutlanda organizo Pola Esperanto-Asocio reorganiziĝis aŭtune de 2007. Ĝia nova sidejo fariĝis la loĝloko de la nova prezidantino Halina Komar en Nowy Sącz. Ŝi deklaris en la unua numero de Pola Esperantisto de 2008, denove renaskiĝinta kiel la organo de PEA, post la kvinjara periodo kiel sendependa periodaĵo: “Ni eniras la Novan Jaron 2008 kun grandaj planoj kaj esperoj. Prenante la taskon gvidi la plej grandan Polan E-Asocion [...], ni sciis pri la malfacila situacio en regionoj, pri leĝaj kaj organizaj obstakloj en la agado de PEA, pri la rimarkebla maljuniĝo de nia esperantistaro, manko de instruistoj kaj nesufiĉaj programoj de E-kursoj por infanoj kaj junularo, ktp.... Sed ni decidis preni la taskon kaj ŝanĝi la situacion, komencante per ordigo de leĝaj aferoj kaj poste, laŭ plano, eldoni la revuon PE, modernigi la paĝaron www.esperanto.pl, instrui la regionajn agantojn pri gvidado de filioj, kaj sukcese prepari la financajn projektojn pri publika mono, necesa por efika agado”.

Multaj el tiuj antaŭanoncoj jam realiĝis, aliaj estas realigataj. La unua pasintjara Pola Esperantisto notis kovrilpaĝe per verdaj kaj ruĝaj steletoj sur la kontura mapo de Pollando la filiojn de PEA kaj lokojn, en kiuj esperantistoj aktivas diversgrupe kaj sendepende. En Krakovo, Vroclavo, Poznano, Bydgoszcz, Toruno, Olsztyn, Varsovio, Bjalistoko. Kiel sciate la memstara Bjalistoka Esperanto-Societo estas la oficiala partnero de UEA por la ĉi-jara kongreso en la naskiĝurbo de d-ro L.L. Zamenhof, sed en la Loka Kongresa Komitato ne mankas agantoj de Pola Esperanto-Asocio, kun ĝia prezidantino ĉefloke.

Ni koncentriĝis pri la nuno. Sed ja la organizita pola E-movado havas pli ol 100-jaran historion. La 6-an de decembro 1904, kiel informas Enciklopedio de Esperanto, la varsoviaj esperantistoj fondis la unuan oficialan esperantistan organizaĵon en Pollando kun la nomo Varsovia Societo Esperantista (VES), kiu ne estis memstara organo, sed nur filio de la peterburga societo “Espero”. Necesas memori, ke temis pri la periodo de la baldaŭ finiĝonta politika dispartigo de Pollando inter tri najbarajn potencojn Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrujo, komenciĝinta fine de la 18-a jarcento. La Pola Reĝolando estis tiam regata de Rusujo kaj tial renkonteblas misinterpretoj ankaŭ rilate la komencan historion de la movado. Nur en 1908 post la revolucia periodo aperis la eblo fondi Polan Esperantistan Societon, kio okazis la 16-an de majo kaj signis novan agadetapon, kiu tamen ĉerpis el la riĉaj spertoj de VES, i.a. dank’ al tio, ke ĝia prezidanto Antoni Grabowski fariĝis la vicprezidanto de VES. Unu el la fieraĵoj de tiu periodo estis la altnivela Pola Esperantisto. Post la 1-a mondmilito kun nova nomo, PEA rekomencis viglan agadon, sed kiam delegitoj de kelkaj organizoj decidis pli efike aktivi, PEA senprokraste aliĝis al Pola Esperanta Delegitaro. La 2-a mondmilito dekumis la polan E-movadon, plej multaj ĝiaj aktivuloj pereis en naziaj koncentrejoj. La unua oficiala organizaĵo establita postmilite en la jaro 1945 estis la krakova Asocio de Esperantistoj en Pollando, kiu nur du jarojn poste translokiĝis al sia naskiĝloko, Varsovio.

Tie denove kiel Pola Esperanto-Asocio ĝi 12 jarojn pli poste kunorganizis la plej grandan, imponan 44-an Universalan Kongreson de Esperanto post la milito, okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la lingvo, d-ro Zamenhof. 28 jarojn poste PEA kaj Varsovio gastigis la laŭvican Jubilean UK-on, ligitan al la 100-jariĝo de la lingvo en 1987.

Polaj esperantistoj ekde la komenco troviĝis en la vicoj de tiuj, kies aktivado kaj talento ludis esencan rolon por evoluigi la lingvon kaj ĝin riĉigi. Inter aliaj Antoni Grabowski kaj Kazimierz Bein estas niaj klasikuloj. En la daŭro de jardekoj aldoniĝis aliaj, kiuj diversmaniere alportis sian kontribuon al la memkonscio kaj kultura riĉo de la monda E-komunumo. Ili ne mankas hodiaŭ. Ne eblas mencii ĉiujn. Tamen ni ne povas samtempe ne mencii la nomon de Zofia Banet-Fornalowa, kies formika bibliografia laboro riĉigas nin per informoj pri la bjalistokaj pioniroj, pri Antoni Grabowski kaj pri la familio Zamenhof mem. Atenton meritas ankaŭ la talento de Roman Dobrzyński, kies intervjuo-rivero kun Christoph Louis Zaleski-Zamenhof spronis serion de nacilingvaj tradukoj de tiu aparta vivkonfeso de unu el la Zamenhofanoj, firme ligita kun la E-komunumo. Jadwiga Gibczyńska kaj Jerzy Fornal — jen la laŭvicaj polaj esperantistoj, elstaraj por nia teatra kulturo. La redakcia kolektivo kaj kunlaborantoj de la E-Redakcio de Pola Radio — jen alia tre grava lingva medio, funkcianta dum kvin jardekoj por esperantistoj tra la mondo, ofte vivantaj dise kaj sopirantaj al ĉiutaga lingvokontakto.

Tio estis nur kelkaj ekzemploj. Kun la aliaj eblos baldaŭ konatiĝi en Pollando. Centoj da aktivaj polaj esperantistoj pretigas sin por bonvenigi la mondan esperantistaron jam antaŭkongrese, inter la 18-a kaj 25-a julio, dum la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Vroclavo, en la daŭro de la 42-a ILEI-Konferenco en Krakovo, dum LIBE-Kongreso en Muszyna. Ili atendas krome esperantistajn gastojn dum la Antaŭkongreso samperioda en Muszyna-Złockie kaj postkongrese en Gdańsk, Gdynia, Sopot, Malbork, Pelplin — inter la 1-a kaj 5-a de aŭgusto. La plej bona kaj grava okazo renkontiĝi kaj konatiĝi kun la polaj esperantistoj kaj iliaj agadoj estas la Universala Kongreso mem, ĉi-jare en la naskiĝurbo de d-ro L.L. Zamenhof, Bjalistoko.

Gabriela Kosiarska, Barbara Pietrzak

[FORIGITA!: bildo]

Osmo Buller prelegas dum la 23-a ARKONES en Poznano.

[FORIGITA!: bildo]

La plejparte juna publiko dum la tradicia E-renkontiĝo ARKONES en Poznano.

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la 61-a Internacia Junulara Kongreso en Zakopane.

[FORIGITA!: bildo]

Kazimierz Bein kaj Antoni Grabowski

Kongresa statistiko: Ĉu Francio venkos Pollandon?

Ĝis la 15-a de februaro 1339 kongresanoj el 59 landoj aliĝis al la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko (25 julio — 1 aŭgusto).

Pollando liveris plej multe da aliĝintoj (228), sed tre proksime post la gastigonta lando sekvis Francio (205). Pri la tria loko konkurencas Japanio (121) kaj Germanio (117). Pli ol 30 kongresanoj aliĝis ankaŭ el Nederlando (53), Italio (51), Belgio (46), Ĉeĥio (45), Rusio (39), Brazilo (38) kaj Litovio (31).

Movada Foiro dum la UK en Bjalistoko

La Movada Foiro estas aranĝo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas senpage prezenti sian agadon al la kongresanaro.

Temas pri relative nova aranĝo; ĝi aldoniĝis al la kongresa programo nur en 2006 en Florenco, kie ĝi tuj montriĝis populara, ĉar ĝi donas al ĉiuj kongresanoj la eblon aktive partopreni, ĉu kiel deĵorantoj, ĉu kiel vizitantoj.

La Movada Foiro en Bjalistoko okazos en la vespero de sabato, la 25-a de julio, sur kovrita promenejo antaŭ la kongresejo. Invitoj estis dissenditaj retpoŝte dum februaro kaj marto. Se via asocio ne ricevis inviton sed tamen deziras aliĝi (aŭ se vi jam aliĝis sed ne ricevis respondon), bonvolu tuj kontakti la organizanton, Anna Löwenstein ĉe a...@esperanto.org aŭ per letero al Via del Castello 1, IT-00036 Palestrina, Italujo. La limdatoj por aliĝoj estas la fino de majo.

Anna Löwenstein

Zamenhof-jaro 2009

Skandaloj, miskomprenoj kaj skismo

Zamenhof kaj la “franca periodo de Esperanto”

Antaŭ nelonge mi refoje trafoliumis la volumon (kajeron 6bis), kiun pri la temo Itô Kanzi (ludovikito) publikigis (en 1988). Ĝi estas kompletigo al tio, kion prikomentis Gaston Waringhien en sia duvoluma Leteroj de L.L. Zamenhof (1948), sen paroli pri aliaj libroj kaj plej diversaj artikoloj, referaĵoj kaj mencioj. Dum la koncerna periodo, kiu estas senfina se oni volas detale okupiĝi pri ĝi, regis konfliktoj, ekskomunikoj kaj similaj anatemoj, kiuj neripareble damaĝis la Esperantan aferon, la ideon de la internacia helplingvo kaj la senteman koron de Zamenhof.

Antisemitismo, Dreyfus-skandalo kaj Louis de Beaufront

La kadraj kondiĉoj en Francio dum la aperotempo de Esperanto estis jenaj. En 1894 en Francio kulminis la Dreyfus-skandalo je la nomo de tiu alzaca, israelida staba kapitano, kiu estis akuzita pro spionado profite al Germanio, sekve al la franc-germana milito de 1870-71, kiun Francio perdis. Ludis rolon ankaŭ la flustra akuzo de Germanio kontraŭ alzacanoj kaj lorenanoj, kiuj elektis Francion post 1871. Jure kaj politike skandala kaj fakte antisemitisma kampanjo, la proceso pasie dividis kaj venenis la francian socion. Montriĝis, ke Dreyfus estis malprave kondamnita al armea sengradigo kaj malhonorigo. Nur en 1906 li estis rehonorigita. Sur la politika kampo la maldekstrulaj partioj iĝis majoritato.

Kanaligante la unuajn paŝojn de la lingvo de d-ro Esperanto, Louis de Beaufront, kiu cetere situigis sin je la flanko de la kontraŭ-Dreyfus-anoj, estis tiu, kiu plej disvastigis kaj enradikigis la lingvon, fakte ne nur en Francio. De la ideo kaj lingvo li estis allogita jam kelkajn monatojn post la apero de la Unua Libro. Bona organizanto, dungita kiel privata instruisto de nobelaj familioj kaj fervora katoliko, li sciis enŝovi sian agadon en tiujn mediojn. Dum lia vera nomo estis Chevreux, li alprenis la nomon “Beaufront” kun partikulo “de” kaj eĉ la titolon “markizo”. La unuan de januaro 1898 de Beaufront fondis la “Societon por la propagando de Esperanto” (SPPE) kaj la bonegan dulingvan gazeton L’Espérantiste. Poste venis al Esperanto ŝlosilaj homoj kiel Hippolyte Sebert, Emile Javal, Carlo Bourlet, Emile Boirac, Alfred Michaux, Théophile Cart, Louis Couturat kaj multaj aliaj.

Tutmonda Ekspozicio, La Delegacio kaj Hachette

La konata matematikisto Carlo Bourlet apartenis al la teknika komitato de la Franca Touring-Klubo precipe pro siaj laboroj por biciklo kaj aparte retropedalado. Tiu bona pozicio de Bourlet ne eskapis al la menso de L. de Beaufront, kiu, jam la unuan de februaro 1901 skribis al li, esperantisto nur de la 15-a de januaro, por peti lian apogon, ke la Touring-Klubo elektu reprezentanton en la sino de la “Delegacio por alpreno de lingvo internacia”, kiu estis iniciatita de Louis Couturat kaj Léopold Leau dum la Tutmonda Ekspozicio de 1900 en Parizo. Bourlet grandpaŝe progresis en la Esperanto-mondo, kaj li rekomendis de Beaufront al la tre grava eldonejo Hachette, kiu eldonis liajn lernolibrojn pri matematiko, geometrio ktp. por francaj lernejoj. De Beaufront atingis de Hachette kontrakton, kiu ligis la eldonejon, lin mem kaj Zamenhof por la ekskluziva eldono de la verkoj de Zamenhof. Samtempe de Beaufront instigis Bourlet anstataŭi Gaston Moch, samgentanon de Zamenhof kaj intiman kunfraton de Alfred Dreyfus, kiel prezidanton de la apenaŭ agema esperantista grupo de Parizo. Ĉio iris glate ĝis Bourlet ekkonsciis, ke de Beaufront trompis lian konfidon, subskribigante kontrakton profite al si mem kaj malprofite al Zamenhof. Bourlet sukcesis nuligi la kontrakton de Hachette, subskribigi alian kun inversa rezulto. De tiam li senkompate persekutis de Beaufront, kies Societo eĉ perdis tutmondecon, ŝanĝante sian nomon al “Societo Franca por la Propagando de Esperanto” (SFPE). Psike fragila, de Beaufront ne estis preparita al eksteraj batoj kaj bataloj de la vivo kaj, perdinte multe da prestiĝo, li fariĝis amara kaj rankora.

Zamenhof kaj la franca Ordeno

Kiam estis decidite okazigi la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro, en decembro 1904 ne estis facila afero subskribigi komunan invitan cirkuleron de L. de Beaufront, prezidanto de SFPE, Bourlet por la pariza grupo, Abel Ballif por la Franca Touring-Klubo kaj Michaux por la bulonja grupo. Krome restis alia demando: ĉu Zamenhof vojaĝu unue al Bulonjo kaj poste al Parizo aŭ inverse? Finfine Zamenhof vojaĝis unue al Parizo, kie lin gastigis Javal, lia samgentano kaj esperantisto, membro de la Franca Akademio de Medicino. Dank’ al sia politika amiko Bienvenu-Martin, ministro pri Publika Instruado, Javal influis, por ke Zamenhof ricevu la plej altan nacian ordenon “Honora Legio”, sed estis du problemoj: Unue, kiel rusa civitano, necesis la konsento de la rusa ministerio por eksterlandaj aferoj dum tiutempe okazis sangaj pogromoj en Rusio. Due, en Francio estis diskutata la separo de la religiaj-ekleziaj aferoj disde la ŝtataj por fine alveni al tia leĝo en decembro 1905.

Malgraŭ ĉio, Emile Loubet, prezidanto de la Franca Respubliko, kaj Maurice Rouvier, ĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, subskribis la dekreton datitan la 29-an de julio 1905 nomumantan Zamenhof kiel kavaliron de la Honora Legio. Estis semajno antaŭ la komenco de la kongreso la 5-an de aŭgusto. Private kaj senceremonie ministro Bienvenu-Martin akceptis Zamenhofon kun Javal kaj Bourlet. Nur post la kongreso la prefekto (reprezentanto de la ŝtato kaj registaro en ĉiu departemento) vizitis Michaux en Bulonjo por informi lin pri la ordeno al Zamenhof, kaj la 24-an de septembro 1905 Zamenhof skribis al Javal: “Laŭ Via peto generalo Sebert transsendis al mi la dokumentojn pri mia ordeno de la Honora Legio kaj ankaŭ Vian amikan gratulon, ke hodiaŭ mi ricevis ankaŭ la ordenon mem.”*

* La (ne tute ekzakta) Esperanto-traduko de la franclingva teksto de la danka letero de L.L. Zamenhof estis publikigita en Esperanto la 17-an de decembro 1905. Kiam Javal transdonis al la kabineto de la ministro la dankan leteron de Zamenhof kaj ĝian tradukon li petis la permeson ilin diskonigi (propagandcele por la lingvo), sed la ministro rifuzis la deziron, kio signifis baton por la Esperanta afero. La transdono de la ordeno al Zamenhof fakte restis sen sentebla sekvo kaj la dekreto eĉ ne estis publikigita en Oficiala Ĵurnalo de la Franca Respubliko.

Nek en Parizo, nek en Bulonjo aperis de Beaufront, sed Zamenhof vojaĝis al li al Rouen antaŭ la kongreso.

Kongreso en Bulonjo kaj la judeco de Zamenhof

La preparo de la kongreso ne ĉiam iris glate inter la francaj organizantoj. Precipe la Preĝo sub la verda standardo, kiun Zamenhof ploranta volis nepre konservi, estis de li legata, sed nur post modifo kaj rezigno pri la plej lasta strofo, kiu tekstis pri “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, Ni ĉiuj de Di’ estas filoj”.

La provizora kaj sekvajare konfirmita Lingva Komitato, kiu estis elektita en Bulonjo kaj, laŭ propono de Zamenhof, estis prezidata de rektoro Boirac. De Beaufront mem esperis por si tiun rolon, sed ne sukcesis.

La organizantoj de la bulonja kongreso penis kaŝi la judecon de Zamenhof. La 15-an de oktobro 1905 la blindiĝinta Javal skribis al Zamenhof: “Mi legigis al mi pli ol sepcent gazetartikolojn rilatajn al Esperanto aperintaj[n] ekde Bulonjo. Unu sola diris, ke Doktoro Zamenhof estas judo.”

Homaranismo

Post la bulonja kongreso la gazeto Ruslanda Esperantisto (januaro 1906) publikigis sensubskriban tekston kun “Dogmoj de Hilelismo”, kiu ne povis lasi alikredantojn kaj nekredantojn indiferentaj. “Homaranismo” estis la ideo tre kara al Zamenhof kaj, sub la plumnomo “Homarano”, li detale defendis ĝin, ekzemple kontraŭ la kritiko de la litova pastro Dombrovskij/Dambrauskas (en majo 1906). Sammonate, de Beaufront prokurore pledis franclingve en sia organo L’Espérantiste por tio, kion li jam skribis en marto: “Esperanto estas nek partio, nek religio, nek sistemo societa aŭ filozofia, sed pura lingvo, nur lingvo”. La disputo ŝveliĝis tiel ke Zamenhof dubis, ĉu li partoprenu en la dua kongreso en Ĝenevo (1906). Finfine li submetis sian planatan paroladon al Sebert kaj Javal.

El ĝi li eliminis la parton, kiu tuŝis la homaranismon, nur lasante sian opinion pri la interna ideo de la esperantismo. Fakte, de Beaufront partoprenis en tiu dua kongreso, en kiu cetere estis observita la fifama “judasa kiso” de L. de Beaufront al Zamenhof.*

* Dokumentite de Th. Renard en Svisa Espero, sept.-okt. 1906, kiel “tiu-ĉi gesto, kvankam diverse ŝatata”.
Pri lingvaj reformoj

En la ĝeneva kongreso partoprenis ankaŭ Javal. La Lingva Komitato, kies ano estis Javal, tiam devis pridiskuti demandon levitan de li en Bulonjo pri la uzo de supersignitaj literoj en telegramoj. Ĉar li ankoraŭ ne ricevis ĉiujn atendatajn dokumentojn, Javal petis, ke oni prokrastu la demandon, sed li mortis en januaro 1907. La forigo de la supersignoj signifis reformon de la alfabeto kaj fakte de la lingvo mem, kaj estis afero pri kiu Javal jam delonge provis konvinki Zamenhofon, kun la iom kurioza opinio, ke supersignoj tro ŝarĝas la okulojn. Javal promesis al Zamenhof kune kun alia pagonto 250 000 francajn frankojn, se Zamenhof efektivigus la reformojn laŭ lia volo. Zamenhof danke rifuzis.

En septembro 1906 Bourlet lanĉis la unuan kajeron de La Revuo, subtitolita per “internacia monata literatura gazeto kun la konstanta kunlaborado de D-ro L.L. Zamenhof”, kaj eldonita de Hachette.

Dum la tria kongreso en Kembriĝo (1907) Zamenhof havis apartajn diskutojn kun de Beaufront. Estis elektita speciala komisiono por trakti la temon kun la Delegacio por alpreno de lingvo internacia. Siaflanke, Zamenhof elektis de Beaufront kiel sian reprezentanton por defendi Esperanton. Por la plej lasta seanco de la Delegacio, Boirac ne povis ĉeesti en Parizo kaj lin anstataŭis Moch. La ĉeestantoj decidis principe akcepti Esperanton je la kondiĉo, ke kelkaj ŝanĝoj estu faritaj surbaze de anonime prezentita projekto “Ido”. Tertremo ne estus povinta esti pli skua en la esperantista tendaro. Komenciĝis suspektoj, intrigoj, kalumnioj, ĝis de Beaufront faligis la maskon: “Ido estas mi”. Ja al la Delegacio prezentis li “Ido-n”, kies vera aŭtoro estis Couturat, kiel oni poste konstatis, kiu kongresis en Bulonjo.

Kelkaj francaj esperantistoj transiris al la nova lingvo, inter kiuj kompreneble Couturat, de Beaufront, René Lemaire, Moch, dum la plimulto tamen plutenis la Esperantan torĉon: Boirac diplomate gvidis la lingvan institucion, Camille Aymonier demonstris la superecon de Esperanto, Bourlet senbridiĝis kontraŭ de Beaufront, sed ageme prezidis la potencan parizan grupon, modele prelegante tra la lando kun la apogo de sia prestiĝo kiel renoma matematikisto kaj posedante la fidon de la tre grava eldonejo Hachette. Cart prezidis SFPE kaj pludisradiis Lingvo Internacia kaj “Presa Esperantista Societo” sub du motoj: “Ni restos fidelaj” (al la fundamenta Esperanto) — li estis pli konservativisma ol Zamenhof — kaj “Ni fosu nian sulkon”. Sebert, membro de la Franca Akademio de Sciencoj, senlace peradis la rilatojn inter Zamenhof kaj la pariza “Esperantista Centra Oficejo”, kiun li krome mecenatis malgraŭ la morto de Javal, kiu estis alia tre malavara monsubtenanto.

La plej lasta fiasko: Parizo 1914

Por akceli la agnoskon de Esperanto en Francio estis antaŭvidita la okazigo de la Universala Kongreso en Parizo kaj fakte estis decidite, ke la deka okazu en la franca ĉefurbo en 1914.

La neatendita morto de Bourlet (1913) estis serioza bato kaj por la movado kaj por la lingvo. Cart esperis, ke anstataŭe de La Revuo Zamenhof konsentos kontrakti kun lia Lingvo Internacia, sed Zamenhof rifuzis. Cart ne ĉiam konsentis kun Zamenhof, eĉ iomete mokis pri liaj malfortaj nervoj. Kiam li disponigis al Dietterle korespondaĵojn, kiujn li ricevis de Zamenhof por lia Originala Verkaro de L.L. Zamenhof (1929), al la aŭtoro li pruntesendis ne ĉiujn kaj parto de ili estis cenzurita de Cart mem.

Neniigis ĉiujn esperojn la militeksplodo je la tago de la malfermo de la deka kongreso, kiu krom iu improvizita inaŭguro ne povis plene efektiviĝi. Dum la milita tempo mem forpasis Zamenhof, Boirac kaj Couturat. Tiel finiĝis la tiel nomata “franca periodo de Esperanto”, kiun ludovikito nomis al mi “batalado de kraboj en la fundo de la oceano”.

Jean Amouroux
Rekomendata literaturo:

Historio de la lingvo Esperanto; 1887-1927. Unua parto 1911, dua parto 1927. Edmond Privat. Hago/Seulo. 1992 (repr).

Franca periodo de Esperanto, La. PVZ, kajero 6-bis. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Kioto. 1988.

Konfliktoj inter esperantistoj. PVZ, kaj. 9-bis. Zamenhofa verkaro. Ludovikito. Tokio. 1989.

[FORIGITA!: bildo]

La familioj Zamenhof kaj Michaux en Bulonjo, 1905.

[FORIGITA!: bildo]

Antaŭ la elirejo de la Bulonja Kongreso.

[FORIGITA!: bildo]

Zamenhof kaj la advokato Michaux.

Reagoj

La reagoj aperantaj en ĉi tiu rubriko esprimas la opinion de siaj aŭtoroj, kaj la redakcio ne respondecas pri ili.

Alisence ol mi intencis

En la februara revuo aperis la artikolo “Kaj tiuj, kiuj arde deziras esti membroj” de Loes Demmendaal. Ĉar la artikolo reprenas kelkajn el la esprimoj uzitaj en mia antaŭa artikolo, mi volas klarigi, ke ili estas uzataj tute alisence ol tio, kion mi intencis.

Paperajn membrojn lasu paperaj. Mi tute ne interesiĝas pri ŝanĝado de la nunaj “paperaj” membroj al “retaj” membroj. Oni varbu pli da paperaj membroj kunlabore kun la landaj asocioj kaj eventuale sendu la revuon rete al tiuj, kiuj deziras. Sed nia ĉefa agado ne estu tiu.

Retaj membroj estu esence alispecaj homoj, kiuj ne volas iĝi paperaj membroj. Laŭdinda estas la agado por igi la lernintojn de “lernu!” iĝi paperaj membroj, sed eble ĝi ne kolektas ĉiujn potencialajn interesiĝantojn pri rilatoj kun UEA. UEA devas konkeri novan teritorion, ne daŭre umi ĉe la nunaj membroj.

Aligitaj retaj membroj. Mi pensas, ke UEA devas “ami” la landajn asociojn kaj helpi ilin havi pli da membroj. La nuda propono ke landaj asocioj transdonu la ret-adresojn de siaj membroj al UEA, ne funkcias.

Ni en la landaj asocioj scias, ke vi uzos tiujn adresojn por konvinki tiujn homojn iĝi individuaj membroj de UEA, ne por varbi ilin por agado por Esperanto.

Grandaj kampanjoj por Esperanto. Mi komprenas, ke tiu ideo trankvile entombiĝis.

Renato Corsetti

Ni ĉerpu el fontoj naturaj

La stato de nia afero ne permesas al ni trankvile ripozi sur niaj laŭroj, pro kio oni povas nur bonvenigi la nunan publikan diskutadon pri kernaj demandoj de nia movado. Per la malsupra kontribuaĵo mi deziras akceptigi la ideon, ke por atingi iel palpeblan sukceson por nia afero, ni devas adopti kaj realigi (aŭ almenaŭ konsideri) ankaŭ radikale novajn konceptojn.

El propra analizo de la historio de nia movado mi tiris la konkludon, ke niaj fiaskoj (aŭ manko de sukcesoj) imputeblas (se trakti nur la subjektivan flankon de la afero) al tio, ke la “strategiajn” konceptojn (se tiaĵoj iam entute ekzistis) ni determinis elirante el rezultoj de pensmaniero tro ideisma pri interhomaj rilatoj, alivorte, ni “ĉerpis akvon el fonto malnatura”. Tiun fonton mi nomas malnatura pro tio, ke la kaŭzo de la suferoj de Zamenhof, kaj ankoraŭ multe pli tiu de ilia kulminaĵo: la militoj, rilatas multe pli al aktualaj interrilatoj, sistemoj sociaj, politikaj, ol nur al manko de neŭtrala, demokratia lingvo internacia (LI), kiel li imagis, kaj al kies kreado li dediĉis sian tutan vivon. La historio, eĉ la spertoj de la hodiaŭo pruvas, ke eĉ homoj kun malsamaj lingvoj gepatraj povas pace vivadi inter si, se materi-rilataj interesoj, naciismaj fiideoj arte ne batas kojnon inter ilin.

Tio ĉi nun gravas nur, ĉar oni ne sole ne rivelis la erarecon de tiu fonta pensaĵo, sed eĉ formis el ĝi bazon por “strategia” koncepto, vivtenata eĉ ĝis niaj tagoj. Ni scias, ke la nomo de tiu bazo estas la “interna ideo”. La tubero pri tiu ĉi ideo estas ne ĝia ekzisto mem, sed tio, ke ĝi sola determinis la pensmanieron de la esperantistaro ankaŭ pri movadaj strategioj, kripligante la klopodojn trarompi la murojn de nia troa izoliteco, atingi, ke Esperanto estu ankaŭ pli ol nur objekto de pasio de kelkaj (“mokindaj”) kuriozuloj kaj surdigante nin antaŭ argumentoj fontantaj el konsideroj pli naturaj ol tiu de Zamenhof kaj liaj ideologiaj heredantoj.

La naturan fonton, laŭ mi, konsistigas tiaj argumentoj (tiom multfoje aŭdataj, tamen sufokataj en la lastaj jardekoj ...), kiel “oficialan agnoskiĝon meritas sole tiuj lingvoj, kiuj estas uzeblaj en la ordinara vivo”. Ni scias, ke ĉi tiu argumento estas ne multe pli akceptebla ol la ceteraj (“manko de propra kulturo” k.s.), ĝi tamen estas multe pli ofte aŭdebla, ol ke ni povus facilanime neglekti ĝin. Ni devus finfine kompreni, ke lingvoj servas unuavice al la komunikado, sekve tio estas tute natura, ke ĉe pesado de valoroj de iu ajn lingvo (precipe de kandidato por la rolo de LI) oni certigas prioritaton al la konsidero de uzebleco. La handikapaĵo de E-o el la manko de (multenombra) popolo uzanta ĝin gepatralingve estas kompensebla sole per kreado de tiaj kondiĉoj, kiuj certigas bazon por uzebleco. Nia kunlaboro por atingi ĉi tion devus konsistigi la kernon de nova strategia koncepto, post kies sukcesa realigo ni povos insiste nomi E-on almenaŭ unu el la “de facto” (faktaj) internaciaj lingvoj (konsideru, ke ankaŭ la angla estas ne “de jure” (jure) LI). “Promociinte” nian lingvon al ĉi tiu rango (kaj agnoskiginte al la makrosocio tiun rangon), ni povos malpli malfacile atingi la duan (ne malpli gravan) celon, nome ke nia E-o estu instruata en ĉiuj elementaj lernejoj publikaj (unue) en Eŭropo (kiel la unua fremda lingvo), kaj tiam ni povus diri eĉ, ke nia afero esence triumfis. Sed estus tre valore labori ankaŭ “nur” por tiu nivelo de uzeblo. Temas pri tio, ke ĉiu el niaj ges-anoj devus devontigi sin atingi, ke ni havu en ĉiu loko de nia setlejo pli-malpli ofte vizitata de eksterlandaj turistoj (do en muzeoj, galerioj, stacidomoj de la publika transportado, ĉe landlimaj trapasejoj k.t.p.) E-parolanton, kiu estas kapabla kontentige komunikadi kun eksterlandaj vizitantoj en nia lingvo kaj liveri servojn. La eblon uzi nian lingvon iliakaze montru avizetoj kun la teksto “Esperanto parolata” aŭ io simila, kiuj estu fiksitaj sur loko bone videbla (eventuale ankaŭ en turistaj gvidlibroj, ekster la koncernaj lokoj k.t.p.).

Mi scias, ke la realigon (eĉ la pridiskutigon ...) de ĉi tiel radikale novaj projektoj malhelpas ankaŭ signifaj obstakloj subjektivaj kaj tradiciaj. En la unuaj jardekoj post la apero de E-o tiuj obstakloj estis ne tiel grandaj kiel nun (kaj la entuziasmo por nia afero estis pli granda, kaj la angla ankoraŭ ne atingis sian nunan rangon), ni do preterlasis tiun favoran okazon. Iel ni tamen devas komenci ion pli esperigan ol kion ni faris laŭ niaj ĝisnunaj laborplanoj.

Johano Petik

Dumviva membro de UEA — Dum kies vivo?

Antaŭ pluraj jaroj, kiam mi fariĝis dumviva membro de UEA, mi ne dubis pri la signifo de la nocio “dumviva membro”: Mi estos membro de UEA la tutan reston de mia vivo.

Hodiaŭ mi ne plu certas, ke mi ĝuste komprenis la esprimon. Eble mi estos UEA-membro nur tiom longe, kiom UEA ekzistos. Eble UEA ne tiom longe vivos, ke mia nomo iam aperos en la revua rubriko “laste malaperis”.

Kio endanĝerigas la pluan ekzistadon de UEA? — Simple la fakto, ke ĝi ne plu nepre necesas por vivteni Esperanton. Oni povas hodiaŭ lerni Esperanton, havi esperantlingvajn kontaktojn, viziti renkontiĝojn, aĉeti librojn, akiri kaj aŭskulti KD-ojn ktp, tute sen havi ligon al iu Esperanto-organizaĵo.

Ni povas konstati, ke Esperanto memstariĝis, ke la lingvo estas vivkapabla kaj ne plu dependa de nutriĝo el iu organizaĵo.

Tio ja estas ĝojiga evoluo. Ĉu, finfine, por la granda tuto gravas, ke UEA perdis sian rolon kiel la gvida centro de Esperantujo?

Ŝajnas en tiu situacio nur logike, ke, kiel Renato Corsetti konstatas, ...“la fakto restas, ke membronombroj falas.” Kaj por citi el la kontribuo de Humphrey Tonkin: “Do, neeviteble la financa bazo, kiun donas la membraro, malgrandiĝos, eventuale eĉ al nuliĝo.”

Dum Corsetti vidas diversajn grupojn de membroj, kiuj ĉiuj bezonas sian specialan atenton, Tonkin rigardas la diversajn tipojn de organizaĵoj kaj dividas ilin en “membroservaj” kaj “celservaj”. Li konstatas, ke UEA estas kaj “membroserva” kaj “celserva”.

Ekestas la demando, kiel financi la celoservantan (parton de) UEA.

Alia monfonto ol kotizoj povus esti donacoj. Sed kiom realisma estas la espero, financi UEA nur pere de donacoj? Kie inter la esperantistaro troviĝas homoj pretaj pagi la necesajn sumojn? Kie inter la esperantistaro troviĝas eminentuloj kun sufiĉa karismo por konvinki eblajn neesperantistajn mecenatojn?

Tiuj homoj ja ekzistas, sed ili estas tiom malmultnombraj, ke ŝajnus tro granda hazardludo sin dependigi de iliaj entuziasmo kaj bonvolo.

Do necesas membrokotizoj. Sekve la tasko estas, “pliigi la membronombron.” (Corsetti).

Kiel tion fari? La vojon montras Tonkin: “Notinda proporcio de la membroj fariĝas membroj pro tio, ke ili partoprenas Universalan Kongreson (servon de UEA): en jaroj, kiam ili ne iras al UK, ili simple ne membras.”

Per aliaj vortoj: La homoj elkalkulas, ĉu la membreco donas financan avantaĝon. (Kompreneble ni trovas ankaŭ tiujn, kiuj ne membriĝas pro avantaĝo, sed ĉar ili volas kontribui al la movado. Sed ili evidente estas tiom malmultaj, ke ne eblas nur per iliaj kotizoj sekurigi la financan bazon de impona, grava kaj influhava monda Esperanto-organizaĵo.)

Multaj membroservaj organizaĵoj jam delonge ekkonis, ke ankoraŭ-ne-membrojn logas sentebla avantaĝo. Sekve de tio ili sukcese proponas al la membroj servojn, por kiuj la membroj volonte pagas. Aŭtomobilkluboj en diversaj landoj estas bona ekzemplo.

Ĉu UEA krom la UK-oj (kiuj de multaj estas perceptataj kiel tro anonimaj amasaranĝoj) vere ofertas servojn, kies prezento povus konvinki nemembron membriĝi en tiu organizaĵo?

Per kiuj servoj UEA varbas por si mem? — Kiel mi supre menciis, oni povas havi plene kontentigan Esperanto-vivon sen ia membreco en UEA.

Kial UEA

  • ne donas 10%-an rabaton al individuaj membroj je ĉiu aĉeto en la libroservo?
  • ne al tiu grupo disponigas retan vortaron, kiu en kvalito kaj amplekso superas ĉiujn senpage atingeblajn?
  • en la duaj bultenoj antaŭ kongresoj ne ofertas interesajn hotelprezojn, sed permesas, ke iom da serĉado en la interreto gvidas al samkategoria, sed pli malmultekosta loĝebleco?
  • ne eluzas la eblojn surmerkatigi bonkvalitajn esperantaĵojn, sed preferas ne akiri aŭ kaŝi tiajn produktojn anstataŭ varbi por ilia aĉeto kaj uzo same kiel por libroj? (La tempo, en kiu “KULTURO” rajtis permesi al si taksi sin tiom “altnivela”, ke ĝi povis sen risko de malapero rigardi varbadon kaj memprezenton sub sia nivelo, apartenas al la pasinteco.)

Jen ŝajnas al mi fasko da pripensindaj ideoj. Kaj mi certas, ke tiuj sugestoj ne estas la solaj eblaj, ke iom da plia cerbumado produktos pliajn.

Por reveni al la komenco: Mi deziras al UEA kaj al mi, ke mi povos ĉeesti la centan UK-on.

Peter Weide

En la nomo de la homa digno

En decembro 2008 oni festis la 60-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Estas utile rememori la longan historion de procezo, kiu ankaŭ nun daŭras kaj kiu komenciĝis en la 18-a jarcento per tio, ke britaj, francaj kaj germanaj filozofoj en siaj verkoj prezentis (ankaŭ polemike) ideojn pri la homo, pri la homa libereco kaj homa digno ktp.

Dum la daŭro de la tempo tiuj ideoj fekundiĝis ankaŭ en politikaj kaj juraj faktoj. Nome, la 4-an de julio 1776 la kongreso de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko akceptis Deklaron de Sendependeco, en kiu aperis elementoj el la nun konataj homaj rajtoj. En 1789 la Franca Nacia Asembleo publikigis Deklaron pri Homaj kaj Civitanaj rajtoj.

Kiam oni akceptis la deklaron pri la sendependeco, la sklaveco floris en sudaj ŝtatoj de Usono. Kaj poste dum pli ol du jarcentoj akraj bataloj (enlanda milito, civitanrajta movado ktp.) okazis por la homaj rajtoj, ĉar ili nur malrapide enradikiĝis en la kapo de homoj. Do estis longa la vojo de la homaj rajtoj de la deklaro el 1776 ĝis la prezidenteco de Barack Obama. (Kaj ankoraŭ nun oni povas trovi solvendan problemon en Usono.)

La supre skizita ekzemplo ne estas ununura, eĉ la malrapida progreso ĉi-rilate estas sufiĉe ĝenerala. Laŭ spertoj: deklaro de principoj ĝenerale ne nepre signifas la tujan kaj senmankan realigon de ili; plie, la deklaritaj principoj ofte ne estis komprenataj, validaj por ĉiuj. Por la kvazaŭ senmanka tutĝenerale valida efektiviĝo de la homrajtaj ideoj necesas konsekvenca, senlaca, daŭra lukto kaj agado. Sen tio progreso ne okazas.

La Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kiun akceptis Unuiĝintaj Nacioj, sekvis Paktoj, kiuj precizigas kaj iomete plivastigas la homajn rajtojn. Ĉiuj enhavas la malpermeson de diskriminacio, ankaŭ rilate lingvon. Tamen en tiuj dokumentoj la lingvo rolas nur kiel mencio, aŭ se apartenas al ĝi juraj postuloj, ili estas malfortigitaj per esceptoj kaj permesoj por la ŝtatoj (Tove Skutnabb-Kangas, vidu: www.tove-skutnabb-kangas.org/eo/index-eo.html).

Pro la mankhava traktado de la lingvo en la internaciaj dokumentoj okazis klopodoj por ellaborado kaj akceptigo de memstara dokumento pri la lingvaj rajtoj. En junio 1996 en Barcelono oni naskis la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj. La estiĝo de tiu ĉi deklaracio estas tre signifa, ĉar ĉi-terene ĝi igas pli klaraj la celojn por la homrajta agado. Ĉu ĝi estas rajta bazo ankaŭ por pli justa internacia komunikado? Bedaŭrinde ne, ĉar la rajtoj eksplikitaj en ĉi tiu deklaracio rilatas nur al ĉiutage kunvivantaj lingvaj komunumoj kaj grupoj, kaj ankaŭ al ties anoj. Pro tio, ĝi diras nenion pri homa rajto konsidere la internacian komunikadon. La rajto “akiri la parolan kaj skriban konon de ajna lingvo kiu servos al li kiel komunikilo kun aliaj lingvaj komunumoj” (en Artikolo 29) ne sufiĉas, ne konvenas al la justa internacia komunikado (nur konvenas al la ideo de EU-instancoj pri la plurlingveco de la civitanoj). Tamen inter la homaj rajtoj ekzistas bazo por argumenti por la kondiĉo de justa internacia komunikado. Temas pri la rajto je homa digno.

Internaciaj dokumentoj pri la homaj rajtoj mencias la homan dignon. Ĝenerale ne estas eksplikite, kion konkrete signifas tiu nocio aŭ per kio oni povas malobservi ĝin, tamen en la praktiko oni klare povas rekoni, sperti, observi okazaĵojn, kiam evidentiĝas, ke temas pri maldigna situacio. Tre ofte estiĝas tia situacio, kiam la uzata komuniklingvo por unu(j) inter la komunikantoj estas gepatra lingvo. La psika efiko de la situacio al la alia(j) persono(j) estas bone konata, bone prezentita ekzemple en verkoj de diversnaciaj verkistoj. Kiam persono partoprenas (aŭ nur volus partopreni!) en internacia komunikado, kaj pro deviga lingvouzo li/ŝi trovas sin en maldigna situacio, ĉe tia kazo estas indiferente, ke li/ŝi apartenas al lingvokomunumo (al tiu aŭ ĉi tiu), la subigitecon li/ŝi suferas individue. La situacio trafas lian/ŝian individuan personan dignon. Ĉu ekzistas eblo por apogo de la individua digno, kio necesas nur okaze? Jes. Tiu eblo, pli precize kondiĉo troviĝas en tio, ke la lingvo de la internacia interkomuniko ne estu etna lingvo.

Ĝenerale ne sufiĉas nur oficiale agnoski, deklari la homajn rajtojn, sed kune kun ĝi la ŝtatoj devas/devus krei la oportunajn kondiĉojn por la efektiva validiĝo de tiuj rajtoj. La rajto je samdigna internacia komunikado por la ŝtatoj unuavice devas/devus signifi la devon krei la oportunajn kondiĉojn, nome, kondiĉojn por la plej vasta uzado de tiu lingvo, kiu ĝenerale ebligas la samdignan internacian komunikadon. Kompreneble temas pri Esperanto. Por tio baza kondiĉo estas la enkonduko de la instruado de tiu lingvo en la lernejojn.

La rajto je samdigna internacia komunikado estas parto de la rajto je la homa digno.

László Gados

Recenzoj

Impone pri Esperanto kaj ne nur

Esperanto. Movado. Strategio. Estetiko. Rakontoj. Ignat Florian Bociort. Timişoara: La aŭtoro, 2007. 652p. 24cm. ISBN 9789735200190. Prezo: € 33,00

Ĉielblua kovrilo blulitere legigas Esperanto. Movado, Strategio, Estetiko, Rakontoj. Koloro ripoziga, enhavo instiga. Respekte la kolektantoj celis prezenti al la internaciularo la vivoverkon de tiu pacbatalanto, kiu reflorigis la Rumanan Movadon. Por tia verko, 650-paĝa, eble utilas ĉiĉeronado, kvazaŭ tra duetaĝa muzeo.

Vi eble jam rekonis Marks: sube la labora parto, baza por la kultura tavolo. Simile, movadaj okupoj antaŭas la beletrajn analizojn kaj specimenojn.

Komence nin kaptas Atentigo: ne temas pri historio de la Movado en Rumanio. Tion prizorgis — etskale — C. Dominte kaj D. Neagu. Ni sekvu do la proprajn spertojn de la ĉefaŭtoro pri la E-renesanco post 40-jara malpermeso, kun severa subpremo sub Ceauşescu (arestadoj, maldungoj; ne mankis avertoj ke li riskas tro). Ni komprenas ke ne eblis eviti ripetojn el similcelaj paroladoj. La lingva flanko suferis pro malfrua ekkono de la lingvo, manko de adekvataj lerniloj kaj la “io pelas min eterne”, la interna bezono disvastigi la Esperanto-ideon, kaj tio apud plenokupo profesia ĉe la universitato (p. 35). Fakte, la fascina enhavo forgesigas tiun doloron. (Kaj se necese, eratumo disponeblas. Kiu latinidano ne konfuzis ‘konscienco’ kaj ‘konscio’?) Li ja proponas novismon: “blami” — hontige malhonori; sur p. 102 li klarigas rumanan “toporvosto”: interna perfidulo. Ĉu preferi “kvislingo” aŭ “talpo”? Jam oftas ne-PIV-a ‘mentaleco’; “voluntarismo” havas konvenan gloson.

Sed ni sekvu la fascinan rakonton:

Emocias aŭtobiografiaj notoj pri la plej feliĉaj vivmomentoj, verkovoste (p. 637ss). Kampara deveno restigas manlaboremon junaĝe, dumvive intimon kun la socibazo. Kiel delikate li pentras sian renkontiĝon kun 90-plusjara onklo, indigna pro malkonvencia kunstudentino — ĉu scie? — skandalinta preĝeje. Sekve necesas cedi retuŝon de la studfaka titolo por resti akceptebla en tiu tradiciejo: ja ne eblas instrui la rumanan al rumanoj! Antaŭis obstina-abstina luktado kun ciferoj por entute povi plulerni, plian paŝon ebligis nur... ĉu hazardo? en malespero. Ĝuste la matematika ekzakto kapabligis lin kiel studento kritiki misajn tezojn pri beletristiko de tro-regantaj aŭtoritatoj. Akirinte hejmlandan rekonon li ekinstruis Berline, kie fine de sia jarkvino (en 1970) li malkovris Esperanton, kontaktis Detlev Blanke jam firme aktivan ĉe la Humboldt-Universitato. Vera rivelo renversanta lian vivocelon: “Mi ĉiam sentis min spontane alvokita apogi kaj homojn kaj ideojn, kiuj spertis maljustaĵon.” (p. 37).

Por ke almenaŭ la ĉefan mesaĝon de lia vivoverko ni asimilu, lia “Atentigo” resumas la strategion (p. 11): Aliri politikistojn kaj intelektulojn, t.e. sinsekve konvinki generalojn-ministrojn, aliajn altrangajn politikistojn, rektorojn, kolegojn profesorojn, studentojn kaj amaskomunikistojn, instruistojn por entuziasmigi junulojn por humana celo; fine revoki jamajn esperantistojn, fortimigitajn de la longdaŭra malpermeso, por kontribui per sia lingva sperto. Unuafaze li povis montri ke ĝuste pro neglekto al internaciaj normoj — nur en Rumanio kaj Albanio validas malpermeso — kaj eĉ al propraj leĝoj, permesantaj ĉion esplori, faŝistoj kaj stalinistoj dum kvardek jaroj sufokis eĉ la eblon diskuti pri la internacia lingvoproblemo. Li kaj la plej entuziasma kolego Cezar Apreotesei kune aŭ aparte travojaĝis la landon prelegante, foje kombine kun profesia misio, sed pleje el propra poŝo. Ja tion ebligis la profesora honorario kaj edzina simpatio. Do postajn elturniĝojn ke mankas mono por disvastigi Esperanton, li prave forviŝas. La kolego aliris la sportan-turisman ministerion kaj akiris permeson esperantigi Ferioj en Rumanio, kion plenumis ĉefurbanoj. La rezulton ni povis admiri en la Varna UK (1978). Kaj ĝuste en ties Inaŭguro Bociort minute salute kunĝojigis ĉiujn pro la ĵusa oficialigo de la E-instruado en sia Universitato en Timişoara. Kaj ĝi kun sia Kolektivo Esperanto-Interlingvistiko fariĝis la centro de la E-movado en Rumanio (p. 47, 293).

Kiel eblis tia paradigmo-ŝanĝo, inkluzive sciencigon kaj junigon (lia filo Florian raportis pri la junulara sekcio en 1981)? Nia revuo Esperanto ligas ĝin kun la prezentado de la oficiala pupteatro de Júlia Sigmond en Zagreb. (Kaj ĝuste pupteatraĵojn tradukis nia Bociort...) La veran motoron de la senprecedenca kresko montras noto sur p. 41, el IPI (Informilo por Interlingvistoj) 1998/1, en kiu Detlev Blanke malkaŝas ke temas pri Ignat Bociort. Tiu reciproke agnoskas la gravan kontribuon de Berlino (p. 222). Ankaŭ la helpon de profesoroj Tonkin kaj Tyblewski li laŭdas. Sed en 1984 la jara kunveno kunigis jam 350 homojn en Timişoara. Legante tion en Esperanto ni ja povis antaŭtimi loĝistikajn problemojn por la reĝimo. Kaj vere en februaro 1985 nura telefonaĵo de nova vicministro Ciucu paralizis la kursaron. Evidente denove rolis sciencistoj, la slavistoj Graur kaj Iordan: jam la junia Esperanto 1964 prave sed vane piloriis profesoron Graur, kiu sen scioj bagateligis Esperanton. Malgraŭ denovaj vizitoj al altranguloj, necesis rezigni kun Zamenhofa pacienco: ne eblis superi la “Mafion”. Kaj post la falo de la diktatoro ja rekunvenis multaj, sed mankis unueco, kio malhelpis la organizadon. Kompense Bociort iniciatis tre sukcesajn Danubajn Esperantlingvajn Sciencajn kaj Kulturajn Forumojn.

Ankaŭ personojn li defendas kontraŭ “maldankemo — etika problemo de la movado” (p. 274): kritiki eblas eĉ profesoron Lapenna, sed oni ignoras lian esencan rolon: post Hamburgo la movado krizis (p. 108). Krom tekstoj speciale dediĉitaj al ties organiza talento (pp. 89ss, 171ss, 183ss, 217ss) ni trovas amason da ideoj, kiuj ligas ambaŭ movadanojn (p. 523 – 566), enkonduke al imaga interparolo kun la spirito de Lapenna: Pri problemoj solvendaj en Esperantio: Kiel venki apation, burokratismon, varbi sciencistojn, kontakti opinigvidantojn, engaĝi instruistojn por entuziasmigi la junulojn, refuti tezojn de renegatoj, krei paralelan internacian kulturon E-lingvan, kaj tiukampe kolektive kompili — “La sesan nemalhaveblan laborilon” laŭ p. 508 — STILISTIKON DE ESPERANTO, ĝenerale diskonigi gravajn verkojn, fari la E-aranĝojn kulturkreaj, revenigi Esperantan spiriton en niaj oficejoj, servoj, fakaj asocioj, periodaĵoj, trovi la taŭgajn novulojn, utiligi la jamajn valorajn fortojn, ekspluati la UK-n por kongreslanda disvastigo de la movado, transforĝi kverelemon en kunan aktivadon, seniĝi je tiuj kiuj nur kompromitas la aferon. Sekvas multpaĝa interŝanĝo de opinioj pri jam farita laboro.

Ne mankas polemiko: kontraŭ Tazio Carlevaro: Bedaŭrinda verko (p. 246ss), kaj Bernard Golden (p. 74ss), kiu malŝatis la Pragan Manifeston (“lingvon ne eblas ellerni”. Lia ridindigo de la Zamenhofa “kurba” (p. 87) anakronisme malvidas la historian sociologion. Ndlrec.).

La ĉefa mesaĝo de Bociort estas ke Esperanto ne estas hobio, sed rimedo inda por plicivilizi la mondon. Ĉefrolas “tiu forgesita grupo, la intelektularo” (p. 41ss), sciencistoj (Strategia Forumo 2003: p. 225ss), studentoj (p. 117ss).

Refreŝigas — krom trafaj frazeologiaĵoj — ilustraj anekdotoj: Interalie “La strategio de la tri muŝoj”, el kiuj tamen nur unu sin savas el laktolago (p. 176ss. Eblus revortigi “... de la tria muŝo”. Eble influis la Zamenhofa “Trio plaĉas al Dio”.)

Li ankaŭ defendas la ideon de Lee Chong-yeong varbi rondon de apogantoj (laŭ la ĉinaj altrangaj Amikoj de Esperanto): ilia rolo esencas por informado de la publiko (“Konklude”, p. 59). Kaj li konsilas vigligi la tedan salutaron de UK-inaŭguroj (tamen la ĵusa tiklis per salutvortoj nacilingvaj): prezenti valoran ideon el sia nacia kulturo.

Fine de la unua parto la kompilintoj cedas la parolon al kelkaj kunlaborintoj: Constantin Dominte, Cezar Apreotesei, Liviu Podariu, Aurel Boia, Maria Butan (por kies diplomiĝo la profesoro devis trovi la stagnolokon en la ĉefurba burokratio por rehavi la kontrakton kun prof. Frank pri AIS-kunlaboro, p. 162) kaj la prezidanto de la Berlina klubo Fritz Wollenberg, kiu revuas la karieron de Bociort (p. 316).

Postnote ni aldonu ke ankaŭ Albanio meritis sian Honoran Membron: Zef Mjeda (1996) kaj ĉe la honormembrigo de nia Bociort ni legas: “Ignat Bociort (1924), Rumanio. Universitata profesoro. Antaŭ la malpermeso de Esperanto en Rumanio, inter 1969 kaj 1978 li amase prelegis en universitatoj kaj aliaj rondoj...” (Esperanto, oktobro 1998). Laŭ ĉi tiu verkego li povis komenci nur en 1970 kaj la malpermeso datiĝis jam de la nazia periodo. La potencvorto de Ciucu (1985) rilatis la instruadon ĉe universitatoj. Bociort ja havis argumentojn, sed preferis ne riski, prenis la tutan responson sur sin kaj frupensiiĝis malfavore senreziste, tamen hejme daŭrigis kun la siaj. Nur nun eblas tute trasenti jenajn komentojn de Geoffrey Sutton, tiama redaktoro en la septembra numero 1985, p. 144: “Aplaŭdon rikoltis la bela gesto, kiun faris la reĝisoro de tiu parto de la programero (la Inaŭguro en Aŭgsburgo, Ndlrec.), kiam li inversigis la kutimon kaj petis la kongreson per aplaŭdo saluti la rumanan esperantistaron.” (Neniu salutis nome de Rumanio kaj Sovetio.)

El la dua muzea etaĝo ni kunportos sciindajn nociojn pri la estetiko de beletro kaj arto ĝenerale: Utilas ja legi la Esperantajn resumojn de Estetica literară (2005, sur ĉ. 20 paĝoj, sed jen la doktoriĝa refuto al tezoj kiuj neas la progreson tiukampe: Gentile, Croce k.a. Croce ja parte akceptas evoluon (“progresivaj cikloj”, p. 428), sed jam Aristotelo montras sin pli realisma en sia Poetiko, atentigante ĝuste pri la dinamiko en la arto. Kaj ankaŭ Kant malpravis. Kiel Bociort pruvas, malĝuste li asertis ke eblas imiti Newton sed ne artistojn: neniu ja kapablus refari la krean momenton de la malkovro de sciencistoj.

Ni legas kritikon pri PIV: ne “dacoj” estis “slavdevenaj”, sed prapatroj de la rumanoj estis neslavaj “dakoj”. Ankaŭ la fondodaton de la ŝtato Rumanio oni maltrafis je 40 jaroj. Interalie per tio Bociort kontribuis al la scienca seminario en Ahrenshoop, GDR, en la fama jaro 1978.

Krom en la renkonto “virtuala” kun Lapenna, ĉi-parte ni legas proponojn por Belartaj Konkursoj: Kial konkursaĵo ne estu antaŭe voĉlegata en beletraj rondoj, ĝuste por komuna progreso? Konkursantoj ricevu individuan prijuĝon hejme; kaj ĝenerale oni respektu konkursantojn (Bociort mem suferis la malon en Hispania konkurso.)

Ni renkontas “Reflektiĝo de unuopaj kulturoj en la Esperanta beletro” kaj “La grandanimeco de la popoloj spegulita en ties beletro”, evidente instigon por internacia tradukprogramado. Li aldonas prezentojn de du famaj rumanoj: “Mihai Eminescu, la meditema poeto”, kaj “Mihail Sadoveanu kaj la interpopola amikeco”: tiu defendis judojn kaj ciganojn. Kaj el la librofinaj 8 tradukoj nin kaptas Adrian Păunescu (1943), kiu dediĉis kelkajn versojn al Esperanto en sia Ŝancon al la paco. El Penso pri la Tero:

Ne domojn, landojn, homojn minacas la terur’,
Homec’ ekzekutotas kontraŭ mur’.
Pro surogatoj, malkuraĝa la spirit’
Postvivos en la korp’ de homa id’.

Kaj plurloke ni povas legi La Rimedoj, memorindan ironiaĵon de la germana poeto Erich Fried:

La maldiligentaj estu buĉitaj,
La mondo iĝas diligenta.
(.........)
La malbonaj estu buĉitaj,
La mondo iĝas bona.

Frapas ankaŭ el Mia dolĉa, mia kor’:
Ni al Di’ ĉielon lasos...

Nu, ne estas la celo elsuĉi la sukon. Se tro kostas la verko, kolektivo, klubo aŭ beletra rondo ĝin aĉetu, kune studu, kune ĝuu, kune kuraĝiĝu por aktivado (Niaj potencoj, principoj de agado, p. 264 ss). Kaj se vi ekŝatas, studu la rumanan kaj ĝuu la samdikan samaŭtoran Convingeri, Opinii, Atitudini aperintan en 2008.

Dank’ al sia matematika kapablo li sukcesis pli realisme juĝi pri la estetiko, ankaŭ rilate beletron. Kontraŭ la regantaj antaŭjuĝoj, apogataj de famuloj kiel Croce, li jam kiel juna studento en la influa Contemporanul artikolis, kio havigis al li krom atenton ankaŭ pezan riproĉon de pluraj altranguloj. Nur post la studado ĉe la Humbold-universitato en Berlino, interalie pri sistemiko, li trovis konvinkajn argumentojn kontraŭ la absoluteco de majstraj verkoj, kiujn laŭ la rutina opinio ne eblas kompari. Ja ankaŭ tiuj majstraĵoj aperis nur fine de longa evolua linio, eĉ ne rektlinia, kion ja agnoskis Croce. Sed la konvinkon ke malestas kriterioj por ilin taksi, nia aŭtoro sukcesis science refuti.

Do ankaŭ tiu dua parto de la verko tre riĉas. Kaj multe ni jam povis scii el la Esperanta resumo fine de Estetica Literară, vera trezorejo por ni ĉiuj, kiujn interesas la scienco pri la belo. Ĉar, kvankam ni favoras studon de etnaj lingvoj, plej valorigas sciencaĵojn esperantigo de novaj esencaĵoj.

Rob Moerbeek

Bele presita kaj tre leginda

Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo: portreto de japana urbeto. Ĵuniĉi Saga. Trad. Judyta Szczerbicka-Yamato. Jelenia Góra: AD REM, 2006. 265p. 25cm. ISBN 8389863464. Prezo: € 31,20

Fiŝkaptistoj, komercistoj, metiistoj, gejŝoj: jen nur kelkaj el la homoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu tre interesa libro. Temas pri memoroj de la pasinteco (ĉefe el la komenco de la ĵus pasinta jarcento) kolektitaj de maljunuloj vivantaj apud la Lago Kasumigaura, 70 kilometrojn nordoriente de Tokio. En sesdeko da mallongaj intervjuoj ili donas bildon de la tuta socio de la pinto ĝis la fundo.

Loĝinto de la plej malriĉa kvartalo rakontas pri virinoj, kiuj povis aĉeti rizon por la posta manĝo nur kiam revenis la edzo kun laŭtaga salajro; iama gangstero rakontas, kiel li defiis sian ĉefon kaj sekve estis devigita fortranĉi sian propran fingron; pretigisto de sekigitaj skombroj detale klarigis la plurajn stadiojn de ilia prepariĝo (kaj kompreneble la skombraĵo preparita nuntempe en fabriko neniel povas esti same bongusta kiel tiuj pene senostigitaj mane kaj rostitaj super fajro el picea ligno!); virino memoras kiel ŝia patrino devis ĉiumatene humile saluti kaj servi sian bopatrinon, vidvinon de iama urbestro; edzino de pramisto rakontas, kiel ŝi kverelis kun sia malŝparema edzo kaj ĵetis lin en la kanalon.

Kelkaj priskribas vivon de nekredebla luktado, kvankam ŝajne la regiono estis relative bonstata. Produktisto de toŭfuo diras: “Nun, tiom da jaroj poste, pensante pri tio mi miregas, ke nia tuta vivo konsistis sole el laboro kaj dormo. Nenio plu.” Sed samtempe multaj kontribuantoj nostalgie memoras la viglecon de la antaŭa vivo.

Pluraj fiŝkaptistoj priskribas la abundecon de fiŝoj en la kristala akvo de la lago: tiel multaj ke estis malfacile vendi ĉiujn kaptitajn, kaj knaboj povis eĉ kapti fiŝojn mane. Alia komentas: “La lago-bordo estis tiam gaja kaj bruoplena loko. La blanka sablo de la plaĝo briletis en hela suno, viroj tiris ŝnurojn de retoj, kriante de tempo al tempo, virinoj forportadis korbojn plenajn je fiŝoj, nemalproksime ludis infanoj, kiuj foje ĝenis en laboro de kreskuloj, foje montris sin helpaj; unuvorte — vivo. Nun la bordo estas preskaŭ malplena — malgaja, morta loko.”

La libro estas bele presita kun multaj ilustraĵoj, kaj la traduko ĝenerale legiĝas flue kaj nature. Bedaŭrinde makulas la tekston amaso da eraretoj, interalie tute banalaj eraroj pri la akuzativo, ĉu forgesita, ĉu nenecese aldonita post prepozicio. Ankaŭ la vortprovizo estas foje tro influita de la angla, ekzemple gango (t.e. bando), buŝmeno (boŝmanoj), presi (anstataŭ premi), bonaj manieroj (ĝentila konduto), deformita (misformita), atrakcio (allogaĵo) k.s. Tiaj eraretoj estas dissemitaj tra la tuta teksto; bonŝance ili ne estas tiel multenombraj, ke ili malhelpas leganton ĝui ĉi tiun efektive tre legindan libron.

Anna Löwenstein

El Bjalistoko plurlingve al la mondo: “Pacon sur vin”

Mari mari pu peñi, mari mari pu lamngen! (“Saluton, fratoj; saluton, fratinoj!”). Tiel, en la lingvo mapuzugun, mi varme salutis nome de mia lando la kongresanojn dum la Solena Malfermo de la pasintjara UK en Roterdamo.

Ĝi apartenas al la mapuĉa popolo, la demografie plej grava indiĝena minoritato de Ĉilio. Temas pri lingvo kiu historie suferis la efikon de plej diversaj subpremoj kaj forpuŝoj dum la lastaj 470 jaroj, samkiel multaj indiĝenaj lingvoj, sed lastatempe ĝi spertas kelkajn esperigajn iniciatojn de revivigo, kadre de pli ampleksa movado por agnoskigi la sociajn, ekonomiajn, kulturajn kaj lingvajn rajtojn de tiu popolo. Ni invitis unu el ĝiaj aktivuloj al nia landa Esperanto-renkontiĝo en junio 2007.

Eĉ en tiu simpla salutfrazo eblas tuj rimarki du el ĝiaj interesaj trajtoj, nome la multnombrigan morfemon pu, kaj la fakton ke mi rajtis tiel diri ĉar viro, dum ino dirus nur la duan parton, ĉar por ŝi la termino lamngen uzendas por alparoli kaj sian fraton kaj sian fratinon.

Kaj do? Kial dum tiu solenaĵo mi ekhavis la ideon peti la landajn reprezentantojn saluti ne kiel kutime sed per la propra etnolingvo? Eble ĉar mi kredas ke ni estas komunumo pli ol averaĝe sentema, konscia kaj respondeca pri la homa fenomeno lingvo, kaj mi preferus ke ni estu rigardataj ne kiel movado sin okupanta nur pri Esperanto, sed kiel aktivularo kiu laboras per ĝi atentige pri kaj favore al la lingvoj, ĉar fascinita de tiu komuna trezoro. Nu, ni dum kelkaj minutoj ĝuis tiam vere belan, larĝan spektron de sonoj, tonoj, vortoj kaj esprimoj, kiujn la homoj uzas por amike kaj bondezire saluti amason.

Pensante pri tiu malgranda sed agrabla sperto, ĉu vi emus, kara leganto, fermi la okulojn kaj enkape krei bildon de Zamenhof afable salutanta siajn najbarojn, amikojn, konatojn kaj pacientojn? Kiam temis pri judoj, li tre probable faris tion en la jida lingvo, kiun li profunde amis, zorge esploris kaj eĉ uzis por sia Esperanto kiel unu el ĝiaj leksikaj fontoj.

Kvankam ĝermana lingvo, skribata tamen per la hebrea alfabeto, la parolsaluto en la jida estas שלום־עליכם (ŝolem alejĥem) “Pacon sur vin”, do variaĵo de interhoma tradicia saluto uzata en socioj de Okcidenta Azio, Norda Afriko kaj Orienta Eŭropo, kun parencaj formoj en la hebrea, araba kaj malta lingvoj, do komuna al judoj, islamanoj, kristanoj k.a. Zamenhof certe sin turnis per ĝi al aliaj homoj.

Mi kompreneble konscias ke laŭ la esploroj de la lingvistika branĉo pragmatiko, la interhomaj salutformoj estas tre variaj tra la lingvoj kaj kulturoj, laŭ diversaj kriterioj kaj parolkuntekstoj, sed eble ni povus provi ĉi-foje en Bjalistoko uzi adaptan tradukon de tiu frazo en kiel eble plej multajn lingvojn. Jes ja, “Pacon sur vin” plurlingve, ĉar iusence ni esperantistoj reprezentas la buntan voĉon de la homaro, kiun ni sukcesas unuigi per efika interkomprenigilo, sed kies nemalhaveblan diversecon ni ankaŭ festas.

Tial ke Zamenhof pene laboregis por donaci al la homaro ilon de paco, nia kolektiva omaĝo al li en Bjalistoko devas elstarigi la nuntempan signifon de lia profunda revo, kontribue al la Internacia Jaro de Interpaciĝo.

José Antonio Vergara

Elekto de la Eŭropa Parlamento 2009: Mesaĝo de la Prezidanto de EEU

La elektoj en la 27 EU-landoj komence de junio 2009 donas ege gravan okazon al la Esperanto-movado en Eŭropo: ŝancon rekte influi la lingvopolitikon de EU.

Nepre necesas pligrandigi la nombron de subtenantoj de lingva justeco, kaj do de simpatiantoj pri ia rolo por Esperanto, inter la EU-deputitoj. En la nuna EP EEU honorigis la du deputitojn kiuj plej multe subtenis niajn ideojn, kaj ni esperas ke ili ambaŭ reelektiĝos: Margareta Handzlik el Pollando kaj Ljudmila Novak el Slovenio.

Ekde la lasta EP-elekto en junio 2004 okazis afero kiu jam tre gravis en si mem, sed kiu eĉ pligraviĝis pro la nuna profunda internacia ekonomia krizo: la publikigo de la Raporto Grin. Tiu raporto, kiun verkis profesoro François Grin de la Universitato de Ĝenevo fine de 2005, montris du interesajn aferojn:

  • EU perdas € 25 miliardojn jare pro la rifuzo doni rolon al Esperanto.
  • La nuna internacia dominado de la angla lingvo faras financajn transpagojn de € 17-18 miliardoj jare al Britio.

Tre gravas ke la landaj asocioj de UEA skribu petante reagon pri tiuj du faktoj de kandidatoj en la EP-elektoj. La unua fakto koncernas ĉiujn 27 EU-landojn, la dua estas pli taŭga por kampanjo en la 25 ne-anglalingvaj landoj. Baze de tiuj du faktoj, oni povas facile prepari demandojn al deputitoj kaj estontaj deputatoj, ekzemple:

Tra la tuta EU: “Ĉu vi, malgraŭ la nuna financa kaj ekonomia krizo, konsentas ke EU daŭrigu la perdadon de € 25 miliardoj jare? Kion fakte donas al ni tiu ege multekosta antaŭjuĝo kontraŭ Esperanto? Ĉu vi akceptas aŭ malakceptas la koncepton de lingva justeco, t.e. ke ĉiu civitano havas egalan valoron, sendepende de sia denaska lingvo?”

En la 25 ne-anglalingvaj EU-landoj: “Ĉu vi konsentas kun la nuna gajnado de € 17 miliardoj jare fare de Britio kaj Irlando? Se jes, ĉu vi do akceptas ke germanoj/francoj/italoj/hispanoj/poloj ktp dum la tuta vivo financu Brition? Ĉu viaj samlandanoj meritas vivolongan monpunon pri la krimo ke ili ne naskiĝis en Britio aŭ Irlando?”

Oni aldone menciu la brilan britan projekton “Springboard”, kiu instruas Esperanton al limigita kvanto de lernantoj cele al plibonigo de lingvolernado ĝenerale: tio efike nuligas la antaŭjuĝon ke esperantistoj intencas forigi aliajn lingvojn. Dek tagojn antaŭ lia tragika morto en akcidento julie 2008, la lasta mesaĝo de Vicprezidanto de Eŭropa Parlamento Geremek al siaj 784 gekolegoj estis invito al diskuto pri la temo Esperanto: malamiko aŭ amiko de plurlingveco? Kaj kiam oni rilatas kun subtenantoj de eŭropa integriĝo, oni substreku la potencialon de Esperanto plifortigi tuteŭropan identecon harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj. En la vortoj de Geremek: “Ni kreis Eŭropon: nun ni devas krei Eŭropanojn.”

EEU rekomendas ke la landaj asocioj en EU-landoj kontaktu kandidatojn por la EP-elektoj kiom eble plej frue, kaj starigu al ili tiajn konkretajn demandojn, aŭ aliajn laŭ la specifaj kondiĉoj de la lando. Se ni volas esti efikaj, ni devus peti subtenon por la kandidatoj, sendepende de politika partio, kiuj subtenas lingvan justecon. Kaj ni devus ankaŭ diskonigi la respondojn kiujn ni ricevos, kaj la nomojn de kandidatoj kiuj ne respondas. La voĉdonantoj rajtas scii la sintenon de kandidatoj pri tiuj gravaj demandoj, kiuj havas tiom grandajn financajn sekvojn. Nia movado havas devon informiĝi pri tio, kaj informi la voĉdonantojn. Poste ili mem decidu!

Seán Ó Riain

Universitataj kursoj en Kostariko 10-jaraj

De la 5-a de januaro ĝis la 20-a de februaro 2009 okazis Esperanto-kurso en la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de la Universitato de Kostariko.

La kurson gvidis Prof. Hugo Mora Poltronieri, sub la oficiala titolo “Esperanto I”.

Esperanto-kursoj en tiu fako jam atingis sian dekan jaron; ili estas instruataj almenaŭ unufoje en la jaro kaj konsistas el 16 tri-horaj lecionoj. Dum la kurso esperantistoj el la tuta mondo solidare sendis salutesprimojn en la Internacia Lingvo, dank’ al kiuj je la fino de la kurso estis organizita ekspozicio. En la antaŭlasta leciono Prof. Antonio Leoni, kiu laboras en la branĉo pri lingvistiko de la menciita fako, laŭ invito de Prof. Poltronieri, prelegis en Esperanto pri la Movado kaj aplikado de Esperanto. Normale la kurso estas malfermita al ĉiuj fakoj de la universitato, sed ĉi-foje ĝi estis limigita al studentoj pri filologio. Entute estis dek du partoprenantoj, por kiuj la kurso estas validigebla kiel poentodona elektebla studobjekto. La venonta E-kurso en la universitato okazos en 2010.

Hugo Mora Poltronieri

Jam cent esperantistoj en Himalajo

Nepala Esperanto-Asocio sukcesis okazigi la 8-an Internacian Himalajan Renkontiĝon, de la 26-a de februaro ĝis la 10-a de marto 2009.

Por partopreni ĝin venis 23 esperantistoj el 5 landoj: 12 japanoj, 5 koreoj, 3 danoj, 2 germanoj kaj 1 baratano. Dum la tuta programo akompanis ilin 9 nepalanoj.

La grupo, post interkona vespero kaj promeno tra historiaj kaj religiaj lokoj en la nepala ĉefurbo Katmanduo, veturis al la centra montara regiono de la lando. Oni piedmarŝis tra Beshisahar, Khudi, Ghalegaon, Bhujung, Pasgaun, Pakhurikot kaj Pokhara. En tiuj vilaĝoj oni loĝis ĉe vilaĝanoj kaj ĝuis lokan kulturan programon de la etnoj de Gurung.

Kunmanĝante, kunmarŝante kaj kundormante, la grupanoj dum unu semajno povis amikiĝi dank’ al Esperanto, diskutis pri la E-movado en la mondo kaj en Nepalo, kaj iom ekkonis la netuŝitan Himalajon, la popolojn, kiuj loĝas en la montoj kaj valoj, iliajn lingvojn, dancojn, kantojn kaj diversajn aspektojn de la indiĝena kulturo. Post la reveno okazis internacia vespero, dum kiu la partoprenantoj prezentis Esperanto-kantojn.

La ĵusa eldono de Nepala-Esperanto vortaro estis unu el la plej gravaj programeroj de la renkontiĝo. La vortaron, kiun kompilis Razen Manandhar, eldonis Nepala Esperanto-Asocio, kun helpo de financa subteno de UEA/KAEM. La unua Esperanta vortaro kontribuos al la plivigligo de la E-agado kaj disvastigo de Esperanto en Nepalo.

Ekde 1995 Nepala Esperanto-Asocio okazigas Internaciajn Himalajajn Renkontiĝojn ĉiun duan jaron. Dank’ al ili jam vizitis Nepalon pli ol 100 geesperantistoj el diversaj landoj.

Razen Manandhar

Nov-Kaledonia bebo aĝas unu jaron!

Ekzistas en Pacifiko malgranda franca insulo, kun nur kvaronmiliono da loĝantoj, kie Esperanto jam havas siajn radikojn. Ĝia nomo estas Nov-Kaledonio.

Al la unua Oceania Kongreso en Nov-Zelando en 2008 (legu en la pasintjara aprila revuo, p. 93) venis el tiu insulo 6 personoj, kaj 3 el ili enradikigis la lingvon en Nov-Kaledonio, akirinte diplomojn (1 superan, 2 elementajn.) Tuj post la reveno al Nov-Kaledonio, Patrick (fone sur la foto) kaj Sandrine (antaŭ li) decidis krei la unuan Esperanto-asocion en la lando, celante disvastigi la lingvon tra la insulo, informante kaj gvidante senpagajn kursojn. Antaŭ unu jaro ekfunkciis ankaŭ Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio (NKEA).

La 21-an de februaro 2009 parto de la membraro kunvenis por festi la unuan datrevenon. La kunvenintoj solene tagmanĝis, kaj malgraŭ pluva vetero ĝoje pasigis la tagon kune. Post la tagmanĝo oni reelektis la estraron. Patrick denove fariĝis la prezidanto, kaj Sandrine la sekretariino kaj kasistino. Pro diversaj kialoj la membroj de NKEA ne tre ofte kunvenis dum la unua jaro (krom dum la kursoj gvidataj de Patrick kaj Sandrine), tial oni decidis kunvenadi almenaŭ unufoje en du monatoj.

NKEA jam havas klasĉambron en loka gimnazio kaj preparas konferencon pri Esperanto, por kiu jam anoncis sin ĵurnalistoj el la sola ĵurnalo de Nov-Kaledonio kaj el la loka televido.

Novkaledoniaj esperantistoj invitas vizitontojn kontakti la asocion, simple por babili kaj ĝoje kunesti. Tel: 35 32 17. Retadreso: e...@gmail.com.

Patrick kaj Sandrine

Forpasoj

William Keith Bledsoe (1915-2008) forpasis la 3-an de aŭgusto en Sedro-Woolley (Washington, Usono). Esperantisto ekde 1932, li estis dumviva membro de UEA, ofta membro de Societo Zamenhof kaj iama delegito en Seattle.

Lucia Bruce (1919-2008), dumviva membro de UEA, mortis la 22-an de novembro en Christchurch (Nov-Zelando).

Darlene Evans (1940-2008), dumviva membro de UEA, mortis la 18-an de septembro en Indianola (Iovao, Usono).

Marta Evans (1918-2009), dumviva membro de UEA kaj longtempa delegito kaj muzika fakdelegito, forpasis la 3-an de marto en Grand Junction (Koloradio, Usono).

Stasys Gaidamavičius (1947-2008) forpasis la 22-an de decembro en Vilno. Li estis redaktoro de Kurte kaj aŭtoro de 100 demandoj kaj respondoj pri Esperanto (1977, 2-a eld. 1979) kaj de Litovaj-Esperantaj konversacioj (1994, 2-a eld. 2003).

Heta Kesälä (1934-2009) forpasis post longa malsano la 14-an de februaro en Tuusula (Finnlando). Ŝi lernis E-on kiel devigan fakon en la lernejo de Somero, konata pro sia oficiala eksperimento pri la E-instruado en la periodo 1958-62, kaj ekaktivis movade post la 54-a UK en Helsinko (1969). De post tiam ŝi partoprenis preskaŭ ĉiun UK ĝis sia malsaniĝo, laste en Vilno en 2005, kie ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA, estinte antaŭe dumviva membro. Ŝi estis longtempa estrarano de E-Klubo de Helsinko, de 1973 ĝis 1995 estrarano de E-Asocio de Finnlando kaj ekde 2005 ĝia honora membro. Ekde 1975 ŝi estis delegito de UEA; ekde 1976 fakdelegito pri komputiloj kaj turismo. Kesälä estis vicprezidanto de LKK de la 80-a UK en Tampereo en 1995. En Societo Zamenhof ŝi membris preskaŭ de la komenco. Same kiel iam ŝia instruisto Joel Vilkki, ŝi estis ĉefdelegito-kotizperanto de UEA de 1990 ĝis 2005. Profesie ŝi laboris en la komputila fako de banko.

Stephen Lang (1945-2008), transilvania verkisto, mortis en Hago la 13-an de decembro. En 2008 aperis en E-traduko lia romano La talpoĉasisto, kiun li mem prezentis en la Roterdama UK.

Vicente Hernández Llusera (1915-2009), mortis la 10-an de februaro en Sabadell (Hispanio). Li estis dumviva membro de UEA, iama fakdelegito pri ŝuindustrio kaj kunfondinto de Kultura Asocio Esperantista.

Herbert Lindros (1915-2009) forpasis la 27-an de januaro en Ljunby (Svedio), kie li estis delegito. Li esperantistiĝis dank’ al E-rubriko en la ĵurnalo Dagens Nyheter okaze de la Stokholma UK en 1934. Dumviva membro de UEA, li ofte membris en Societo Zamenhof.

Giordano Moya Escayola (1913-2009) mortis la 15-an de februaro en Terrassa (Hispanio). Li esperantistiĝis en 1933. Li kunorganizis la unuan Hispanan E-Kongreson post la milito en Terrassa (1951) kaj aktivis en Hispana E-Federacio kiel estrarano kaj redaktoro de Boletin. Moya estis sekretario de la 59-a SAT-kongreso en Sant Cugat del Vallés (1986). Li estis fakdelegito pri etiko 1956-2005 kaj verkis La homa vivaventuro (1987), Esperanto en prospektivo (1989), Survoje al universala civilizacio (1995) kaj Esperantismo (2002).

Jožica Židanik (1917-2008) forpasis la 31-an de decembro en Col (Slovenio). Ŝi estis dumviva membro de UEA, ĉiujara membro de Societo Zamenhof ekde 1980 kaj ofta donacanto por diversaj agadoj de UEA.

JULIO BAGHY
JUBILEA ELDONO DE LA FRUA VERKARO

VIKTIMOJ

Baghy pasigis ses jarojn (1914-1920) en siberiaj militkaptitejoj. Ĉi tiu lia unua romano entenas ne nur vivecajn priskribojn de la medio, de la kaptitoj, gardistoj kaj siberianoj, sed ankaŭ pasioplenan intrigon de amo kaj morto. Ĝiaj ses eldonoj ravis jam tri generaciojn de esperantistoj.

212 p. € 6,00

PRETER LA VIVO

La freŝo kaj vervo de ĉi tiu debuta verko heroldis revolucion en la Esperanta litera turo. Unuafoje, aŭtoro alportis ion unikan pri si mem: la amaran sperton de militkaptito, pen tri tan en fortaj koloroj. La voĉo de Baghy elvokis entuziasmon ne nur ĉe la kritikistoj sed ankaŭ ĉe la Esperanta publiko.

156 p. € 4,80

SUR SANGA TERO

Ĉi tiu daŭrigo de la romano Viktimoj estas samtempe memstara verko, kiu majstre bildigas la ĥaosan kaj sangoplenan naskiĝon de la soveta ŝtato. Baghy ne hezitas malkaŝi la terurajn kruelaĵojn de tiu epoko, sed ankaŭ la momentojn de belo, ĝojo, eĉ humuro. Kiel la kaptitoj, ankaŭ la legantoj devos ekami Siberion.

256 p. € 6,00

PILGRIMO

La plej bona poemaro de Baghy montras plenan teknikan maturiĝon kaj samtempe filozofian profundiĝon. Grandan eĥon ĉe la esperantistoj trovis liaj pacismaj kaj humanismaj ideoj, esprimitaj elokvente kaj precize. Trasentiĝas ankaŭ la fono de malriĉiĝinta Hungario, kie regas hipokriteco kaj maljusteco.

136 p. € 4,80

ELDONEJO Fenikso

ESPERANTAJ Klasikaĵoj

Ĉiuj kvar verkoj kun analiza postparolo de Vilmos Benczik. Mendu ĉe la Libroservo de UEA. Triona rabato ekde 3 ekz.