Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 5

Malferme

Niaj strategiaj taskoj: informado

Nia daŭre aktuala Strategia Laborplano, t.e. la Laborplano de UEA por la periodo 2001-2010, mencias tri agadkampojn: informadon, instruadon, utiligadon. Kiel ni legas, rilate informadon temas pri tio, ke homoj, kiujn oni volas informi, havu laŭeble plej ĝustajn ideojn pri Esperanto. Temas ankaŭ pri “atento al vasta kompreno pri diversaj aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la E-komunumo”. Kaj kiel klare vortumas la taskojn nia Strategia Plano, “Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado”.

Inter la estraraj taskoj post la elektoj en Jokohamo estis lanĉita aparta respondeco pri la informado, eĉ se multaj valoraj ideoj kaj opinioj pri la principoj de informa laboro ankoraŭ en la periodo ĝis la jaro 2007 estis vortumitaj por pli aktive rekoni la informajn defiojn de la E-komunumo en mondo, en kiu informado ne nur revolucie evoluas, sed ankaŭ subiĝis al enorma profesiiĝo.

Verdire jam en 2000 estis prilaboritaj “Gvidlinioj pri informado”, enestaj en la unuopaj eldonoj de la Jarlibro de UEA en la periodo 2001-2008, por tiel servi al la delegitoj kaj ĝenerale la individuaj membroj de UEA. Ŝajnas tamen, ke tio ne estas sufiĉa, por ke oni ĝenerale konu ilin. Tiu rimarko ne estas senkaŭza. La situacion konfirmis la parta rikolto de la enketo pri la informkampaj agadoj kaj bezonoj de la Landaj Asocioj, lanĉita en junio 2008 por ricevi superrigardon pri la informa laboro en diversaj landoj kaj mondregionoj. Dume venis reagoj nur de unu triono de la alparolitoj, t.e. reprezentantoj de la LA-oj en Albanio, Armenio, Aŭstrio, Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉado, Ĉinio, Danlando, Flandrio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Israelo, Japanio, Kanado, Koreio, Kubo, Luksemburgo, Makedonio, Malio, Meksiko, Nederlando, Nov-Zelando, Peruo, Pollando, Serbio, Slovakio, Svedio, Svislando, Taĝikio, Usono kaj Vjetnamio. Jam iliaj respondoj liveris tre interesan informmaterialon. Nome la enketo alportis ne sole la respondojn al la demando pri la kono de la Gvidlinioj, utiligado de la Gazetaraj Komunikoj kaj la revuo Esperanto. Ĝi samtempe liveris gravajn informojn pri la atendoj kaj bezonoj de la Landaj Asocioj rilate la informmaterialon atendatan de UEA. Unuavice temas pri facile tradukeblaj informtekstoj, facile elŝuteblaj el la UEA-paĝaro. La respondantoj liveris sufiĉe da proponoj pri konkretaj temoj, kaj tiun taskon ni jam komencis realigi.

Ĉi-jare, laŭ propono de Emilo Cid el Brazilo, ni klopodas revivigi la informkampanjon ĉirkaŭ la Universala Kongreso, invitante al kunlaboro kongresanojn, planantajn viziti Bjalistokon. Ni faru ĉion, por ke la kongreso, okazanta lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la lingvo, d-ro Zamenhof, vaste eĥiĝu en la naciaj gazetoj tra la mondo.

Tio estas konkreta tasko, sed la celo estas pli perspektiva. Tiu kampanjo ne nur reviviĝu, sed fariĝu konstanta elemento de nia informa laboro, celita al la ekstera mondo. Kelkaj respondantoj al la enketo pri informado atentigis pri la deziro havi profesiajn respondeculojn pri la informa laboro. En kelkaj landoj oni faris tiajn provojn kun tre pozitivaj rezultoj. Tio aliflanke konsciigas al ni, ke en signifa parto ni estas memlernantoj tiukampe, kaj ke ni devas intensigi la klopodojn por klerigi niajn aktivulojn kaj helpi klerigon de la mezaj membroj. Evidente tie kaj alie okazas tiaj seminarioj, kursoj. La menciita enketo liveris ankaŭ ĝeneralajn proponojn pri la organizado de informtemaj seminarioj dum diversaj E-aranĝoj, inkluzive UK-ojn. Tamen daŭre malferma estas la demando kiel UEA, kiel la tegmenta organizo, povos en pli signifa grado helpi al siaj membroj dezirantaj pli efike labori sur la informa kampo. Kiamaniere UEA mem devas adapti la informadon pri si kaj siaj celoj en la ekstera mondo? Demandoj multas. Laŭ la decido de la estraro la ĉi-jara Strategia Forumo dum la 94-a UK en Bjalistoko estos dediĉita al informado. Por bone ĝin prepari, por ke ĝi konkretajn alportu fruktojn por pli efika interna kaj ekstera informado, ni bezonas kaj atendas ideojn de ĉiuj interesiĝantoj.

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario, estrarano pri informado

[FORIGITA!: bildo]

Estrarkunsido en la sidejo de UEA en Roterdamo

94-a Universala Kongreso

Kelkfacete pri la pola literaturo

La defio skribi pri la nacia literaturo sur la kelkaj paĝoj, kiujn povas ampleksi nia felietono, sendube timigus eĉ la plej grandan erudiciulon. Ni do ne povas kaj ne volas proponi al la leganto vagadon tra la literaturaj epokoj kun la karakterizo de unuopaj aŭtoroj kaj iliaj verkoj.

Kaj ŝajne tio ne aparte interesas nian leganton, kiu ja kun specimenoj de la pola literaturo povis konatiĝi ekde la komenco de la lingvoekzisto. Tamen decas diri enkonduke kelkajn ĝeneralajn vortojn. Ni faru tion citante la opinion de unu el la plej elstaraj fakuloj pri la temo, profesoro Julian Krzyżanowski. Fine de sia verko Historio de la pola literaturo li prezentas interesan vortumon, ke “kompare kun la literaturoj de aliaj nacioj, atentigantaj pri la vivo individua, la pola literaturo ekde la komenco donis atenton al la vivo kolektiva. Spegulante ĉiujn stadiojn konatajn en alinaciaj literaturoj ĝi diferencas per tio, ke super la aferojn de la individua vivo ĝi metas la problemojn de la vivo kolektiva, politika kaj socia” . La plej bone konata ekzemplo al la esperantista leganto estas la fama epopeo de Adam Mickiewicz Sinjoro Tadeo en la traduko de Antoni Grabowski.

Krom tiu trafa karakterizo de prof. Julian Krzyżanowski, por tiu kiu nur tre malmulte scias pri la pola literaturo, tutcerte interesa estas la demando pri ĝiaj komencoj kaj radikoj. Kiel atentigas esploristoj, kvankam konserviĝis neniuj dokumentoj pri literaturo sur la polaj teritorioj de antaŭ la kristanigo, sendube ekzistis literaturo buŝperata, retrovata cetere de etnografoj en tre malnovaj fragmentoj de popolaj kantoj ankoraŭ en la 19-a jarcento. La skriba kulturo evoluis dank’ al la inspiroj de la kristanismo, kiun Pollando akceptis en la jaro 966. Tial do la plej malnovaj tekstoj tradukitaj el Latino en la malnovpolan lingvon havas religian karakteron. Iliaj konataj versioj el la 14-a jarcento — laŭ la opinio de specialistoj — tutcerte kreiĝis multe pli frue. Tiurilate ni menciu la plej malnovan polan religian kanton kaj samtempe la plej malnovan polan poezian tekston “Bogurodzica” (La Dipatrino), kreiĝintan plej verŝajne meze de la 13-a jarcento, kies unuaj skribaj tekstoj devenas el la komenco de la 15-a jarcento. Sendube ĝia E-traduko, troviĝanta en la ekumena diserva libro Adoru de IKUE kaj KELI el la jaro 2001, apartenas al la plej malnovaj polaj tekstoj, kiujn povas trovi esperantlingva leganto.

Latino en la pola skriba literaturo dominis ĝis la Renesanco. Tiam aperis la unuaj literaturaj tekstoj en la pola lingvo dank’ al la kreado de tiaj poetoj kiel Mikołaj Rey kaj Jan Kochanowski. Valoras noti, ke ilia kreado kaj krome la verkado de tre multaj aliaj polaj diversepokaj verkistoj, estis proksimigata al la esperantlingva literaturamanto en la ĉirilataj programeroj de Pola Radio, aŭdigataj en la daŭro de dekoj da jaroj. Menciante sole la nomojn de la aŭtoroj, traktitaj en la literaturaj elsendoj el Varsovio, kaj la titoloj de iliaj verkoj, eblus plenigi la tutan felietonon. Do nur ekzemplodone kelkaj nomoj, kiel Jan Andrzej Morsztyn, Jan Chryzostom Pasek, Ignacy Krasicki, Franciszek Karpiński, Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Cyprian Kamil Norwid, Henryk Sienkiewicz, Bolesław Prus, Eliza Orzeszkowa, Leopold Staff, Kazimierz Przerwa-Tetmajer, Jan Kasprowicz, Tadeusz Boy-Żeleński, Stefan Żeromski, Bolesław Leśmian, Julian Tuwim, Stanisław Ignacy Witkiewicz, Jarosław Iwaszkiewicz, Bruno Schulz, Konstanty Ildefons Gałczyński, Stefan Żeromski, Maria Dąbrowska, Zofia Nałkowska, Julian Przyboś, Jan Lechoń, Krzysztof Kamil Baczyński, Tadeusz Borowski, Witold Gombrowicz, Zbigniew Herbert, Miron Białoszewski, Tadeusz Różewicz, Tadeusz Konwicki, Gustaw Herling-Grudziński, Stanisław Lem, Tadeusz Różewicz, Ryszard Kapuściński, Paweł Huelle, Johano Paŭlo la 2-a. Longa listo, sed tute ne kompleta. Estas la sole bedaŭrinda afero, ke felietonoj traktantaj la unuopajn aŭtorojn kaj specimenojn de ilia kreado ĝis nun ne speguliĝis laŭ eta elekto, libroforme, eĉ dokumentante ĉi tiun faceton de la redakcia laboro en Varsovio. La pola lingvo, eĉ se ĝi estas parolata de ne la plej malgranda popolo, neniam rolis mondsceneje. Tio kaŭzas, ke ĝiaj trezoroj ne estas konataj universale, kaj eĉ la informo pri la kontribuo de kelkaj poldevenaj verkistoj al la monda kulturtrezorejo ne estas vaste agnoskataj, kiel kaze de — ekzemple — Józef Korzeniowski (Joseph Conrad) aŭ Wilhelm Apolinary Kostrowicki (Apollinaire), poloj aŭ poldevenuloj, kiuj riĉigis la mondan kulturon verkante ne en la pola, sed en la angla, respektive la franca lingvoj. Krom tiuj ĉi nomoj al la klera monda publiko, kaj tutaparte al la esperantistaro, estas konataj la polaj literaturaj Nobel-premiitoj: unuflanke Władysław Reymont kaj Henryk Sienkiewicz, aliflanke Czesław Miłosz kaj Wisława Szymborska.

Esperanto, lanĉita antaŭ pli ol 120 jaroj, same kiel rilate literaturon en aliaj naciaj lingvoj ne vaste konataj, ankaŭ rilate la polan literaturon plenumis kaj plenumas enorman pontan rolon, riĉigante la interkulturan dialogon en la E-komunumo. Nome antaŭ ol komenciĝis la originala E-verkado, oni aplikis la novkreiĝintan lingvon por literatura tradukado. Tamen fari kritikan analizon estas tre malfacile. Unuopaj verkoj poeziaj, beletraĵoj kaj alispecaj tekstoj aperas plej ofte dise kaj antologioj de la pola literaturo praktike ne ekzistas. La unua Literatura Antologio de Kazimierz Bein, entenanta specimenojn de polaj aŭtoroj, aperis jam en 1905. La antologio de Antoni Grabowski El Parnaso de Popoloj, eldonita en 1913, enhavis 110 tradukitajn poemojn, kiuj reprezentas 30 lingvojn kaj kulturojn, kaj 6 originale verkitajn de ĉi tiu aŭtoro en Esperanto, do evidente temas ne sole pri la pola literaturo. Stanisław Karolczyk prilaboris en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento Polan Antologion, tradukante en Esperanton verkojn de polaj poetoj. Bedaŭrinde ĝiaj du pretaj volumoj kaj pluraj manuskriptoj forbrulis dummilite.

Tamen, kiam oni iom analizas la komencajn tradukojn el la pola lingvo en Esperanton, evidentiĝas, ke ĉefe temas pri la literaturo ligita kun romantismo (Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, trad. A. Grabowski) kaj pozitivismo (Marta de Eliza Orzeszko, trad. L.L. Zamenhof) kaj do pri literaturo bone konata kaj sendube aprecata de la unuaj tradukantoj el la pola lingvo.

Al la plej fekundaj tradukistoj apartenas Antoni Grabowski, kiu sendube meritas la difinon “la patro de la E-literaturo”. Dank’ al li la literaturan E-kulturon riĉigis tradukoj de tiom renomaj polaj poetoj, kiel la jam menciita Adam Mickiewicz, sed ankaŭ i.a. Juliusz Słowacki, Ignacy Krasicki, Maria Konopnicka, Kazimierz Przerwa-Tetmajer, Narcyza Żmichowska, Antoni Malczewski kaj Antoni Odyniec. Lia traduko de Sinjoro Tadeo de A. Mickiewicz, aperinta unu jaron post la morto de la lingvokreinto d-ro L. Zamenhof, kiel atentigas prof. Humphrey Tonkin, “epitafis la majstron kaj per sia poezia inventemo malfermis novan fazon en la evoluo de Esperanto, en la evoluo de Esperanto kiel literatura lingvo. Grabowski brile manipulis la lingvon trovante en ĝi latentajn kapablojn, kiuj siavice montris la vojon al Miĥalski kaj tute alimaniere al Kalocsay”. Menciindaj estas la tradukoj de Grabowski de la dramo de Juliusz Słowacki Mazepa, kaj de la libreto de la opero Halka de Stanisława Moniuszki, eldonitaj speciale por la Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo en la jaro 1912.

Kiel unu el la plej bonaj stilistoj prave estas konsiderata Kazimierz Bein, la tradukinto i.a. de La Faraono de Bolesław Prus. Karakterizante lin Baldur Ragnarsson reliefigis en sia felietono dediĉita al li, ke li estis “homo, kiu per siaj tradukoj de prozaj verkoj elegantigis la Esperantan prozan stilon sub la signo de klareco kaj ekvilibro”. El la plej frua epoko necesas memorigi ankaŭ la nomon de Lidia Zamenhof, kiu proksimigis al la E-leganto la novelojn de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz, honorita per Nobel-premio, kaj lian romanon Quo Vadis. Pli poste inter la tradukantoj de la pola literaturo en Esperanton famiĝis i.a. la nomoj de Stanisław Karolczyk, kaj apartan mencion meritas Julian Tuwim. Tiu ĉi elstara pola poeto entute komencis sian aventuron kun la poezio per la esperantlingva tradukado el la poeziverkoj de aliaj polaj poetoj kiel Julian Słowacki, kaj la tutaparte amata de li Leopold Staff. Inter la postmilitaj tradukantoj necesas mencii kelkajn membrojn de la E-Redakcio de Pola Radio: Jerzy Grum, Andrzej Pettyn, Wojciech Usakiewicz, Barbara Pietrzak, Jerzy Uśpieński. Nur malmultaj el ili sukcesis libroforme lasi sian kontribuon al la tradukita E-literaturo. Kiel pozitivaj ekzemploj povas servi la rakonto Kiel esti amata de Kazimierz Brandys en la traduko de Jerzy Grum, aŭ la libro de Alicja Szlęzakowa, dediĉita al Janusz Korczak en la traduko de Jerzy Uśpieński. Entute dank’ al la menciitaj profesiaj tradukantoj la E-Programo de Pola Radio specimene prezentis al la monda esperantistaro la plej riĉan bildon de la pola literaturo en la Internacia Lingvo. Tamen vole-nevole necesas ripeti, ke tiu laboro ne lasis libroforman spuron, krom kelkaj sonregistraĵoj el la plej frua tempo de la redakcio. Tio ne signifas, ke la esperantista leganto ne ricevis specimenojn de la pola literaturo en E-vesto. Ni menciu la tradukon de Bolesław Monkiewicz, esperantiginta la libron de Jan Dobrczyński La Dia Avarulo pri la franciskano M. Maksymilian Kolbe, la tradukon de la porjunulara romano de Henryk Sienkiewicz Tra dezerto kaj praarbaro fare de Mieczysław Sygnarski, aŭ la tradukon de Zofia Banet-Fornalowa de la libro de Igor Newerly Interparolo en la frukt-ĝardeno la 5-an de aŭgusto. Al la plej lastaj tradukoj apartenas La Roma Triptiko de Johano Paŭlo la 2-a, kiun esperantigis Lidia Ligęza. Nun al la plej fekundaj tradukantoj apartenas Tomasz Chmielik, kiu i.a. disponigis al nia legantaro unu el la plej famaj libroj de Ryszard Kapuściński, la renoma pola raportisto, ĵurnalisto, publicisto: Ebono. Enorme vigla montriĝas Danuta Kowalska, aperiganta siajn tradukojn ĉefe en Interreto kaj sur la paĝoj de la movada Pola Esperantisto.

Parolante pri la tradukoj el la pola literaturo necesas mencii, ke Esperanto kelkfoje fariĝis ankaŭ rilate ĝin la ponta lingvo por traduko en trian lingvon. Al la plej famaj ekzemploj apartenas la romano Marta de Eliza Orzeszkowa, kiu el la esperantlingva traduko de Ludoviko Zamenhof estis japanigita kaj pro siaj universalaj valoroj agnoskita en Japanio kiel lernejara legaĵo.

Cetere kelkaj el la menciitaj esperantistoj tradukis ne sole el la pola lingvo, kiel ekzemple Antoni Grabowski, kies unua konata traduko en Esperanto ne venas el la pola sed la rusa literaturo (La neĝa blovado de A. Puŝkin), kiel Kazimierz Bein (Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm), kiel d-ro Ludoviko Zamenhof mem (Fabeloj de H.C. Andersen), kiel Tomasz Chmielik (La lada tambureto de G. Grass el la germana).

Multaj el la ĵus menciitaj polaj aŭ pollingvaj tradukistoj alportis krome gravan aŭtoran kontribuon al la esperantlingva literaturo. Unuavice menciinda estas la kreinto de la lingvo mem, d-ro Ludoviko Zamenhof. Ne eblas ne mencii lian nomon. Veninte kiel 14-jarulo kun la familio al Varsovio li ja fariĝis loĝanto de la Pola Reĝolando, ŝtato sur la pola teritorio ekzistanta en la periodo 1815-1918. Ĝis 1916 ĝi havis limigitan aŭtonomion troviĝante en la persona unio kun la Rusa Imperio (la rusa caro rolis kiel la reĝo de Pollando), sed kun propraj aŭtonomio, parlamento, armeaj fortoj, pola valuto kaj la pola lingvo kiel la ofica. Krom beletraĵoj, kiel la poemoj Ho mia kor’, Preĝo sub la verda standardo, eble plej vaste popularaj en la E-komunumo, necesas memorigi pri lia traktaĵo Esenco kaj estontenco de la ideo de lingvo internacia kaj pri liaj kongresaj paroladoj. Antoni Grabowski evidente estas ĉefe konata kiel elstara tradukinto. Inter liaj malmultaj originalaj verkoj apartan popularecon akiris en la E-komunumo la poemo La Tagiĝo. Al la originalaj verkantoj en la unua periodo kalkuliĝas i.a. Stanisław Karolczyk verkinta sub la pseŭdonomo Eska. El la sama frua periodo memoriginda estas Stanisław Braun, kies unua poezikolekto Unuaj agordoj aperis en 1910 sub la pseŭdonomo Wiktor Elski, entenante krome poeziaĵojn de la ĵus menciita Stanisław Karolczyk. Al la famaj aŭtoroj apartenas ja ankaŭ Jean Forge (Jan Fethke), kies romano Mr. Tot aĉetas mil okulojn faris mondan karieron en filmigita versio.

Sed ankaŭ nun ne mankas interesaj polaj esperantlingvaj aŭtoroj, kvankam ili malsimilas, se temas pri la praktikata verkista ĝenro. Inter poetoj menciindaj estas la nomoj i.a. de Lidia Ligęza, Bogusław Sobol kaj Zofia Kamieniecka. Per bibliografia fidindeco distingiĝas la libroj de Zofia Banet-Fornalowa, dediĉitaj al Antoni Grabowski, la familio Zamenhof, bjalistokaj esperantistoj kun ĉefloke Jakobo Ŝapiro. Alispecan verkadon praktikas Roman Dobrzyński, la aŭtoro de torentfluaj intervjuoj. Plurlingviĝis lia intervjuo kun la nepo de la kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto, L.C. Zaleski Zamenhof, La Zamenhof-strato kaj laste aperis similspeca libro bazita sur interparoloj kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia pri Bona Espero.

Ankoraŭ almenaŭ unufraze necesas mencii pri la literatura laboro, kies celo estas proksimigi al la pola leganto verkojn de esperantlingvaj aŭtoroj. Ĉi-rilate ni menciu tutaparte la nomon de Wojciech Usakiewicz, kiu aperigis en la pola lingvo i.a. la romanon de István Nemere La monto.

Kompreneble nia felietono ebligas nur kelkfacete prezenti la polan literaturon, ĵeti alrigardojn al la pola literaturo en E-traduko, al verkantaj polaj esperantistoj, sen la ambicio mencii ĉies nomojn, sen la ambicio paroli pri aliaj ĝenroj ol poezio kaj prozo. Ĝi do prefere rolu kiel invito al pli profunda analizo de la pola literaturo en Esperanto kaj polaj esperantlingvaj aŭtoroj kaj tradukantoj.

Eble en la fino valorus atentigi, ke inter esperantistoj popularigantaj la polan literaturon en la lingvo Esperanto troviĝas ne nur poloj. Al tiuj apartenas i.a. la konata brita esperantisto Kris Long.

Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak

Zamenhof-jaro 2009

La genio Zamenhof kreis lingvon ne-Eŭropan, kaŝitan sub Eŭropa masko

La grava instruo de la Unua Libro

Estas sciate, ke la Unua Libro aperis la 26-an de Julio 1887. Ĝi estis ruslingva. Ne ĉiu esperantisto scipovas legi la rusan lingvon. Sed bonega traduko troviĝas en la Fundamenta Krestomatio, 18-a eldono, paĝoj 228-241.

Tute certe, la esperantistaro ne sufiĉe legas tiun tekston. Tial mi citu la paragrafon, kiun mi rigardas plej grava por la kompreno de la intima strukturo de la lingvo.

Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝajvortoj.

Ni faru paŭzon. Oni miras, ĉe la legado, ke Esperanto konsistas nur el “senŝanĝaj vortoj”. Kiam ni eklernis Esperanton, ni ne lernis, ke ĝiaj vortoj estas senŝanĝaj! Eĉ male! Ekzemple: domo, domoj, domon, domojn, dome, domen ktp. Sed ni legu plu.

Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj…

Ni faru duan paŭzon. Oni plu miras, legante, ke Esperanto konsistas en “kunigo de senŝanĝaj vortoj”. Kunigo de vortoj ekzistas, jes: terpomo, bonkora, partopreni ktp. Sed ankaŭ simplaj vortoj ekzistas: homo, bela, kuri, bone ktp, kiuj ne estas kunigoj de vortoj. Sed ni daŭrigu la legadon.

“Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, […], li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo”.

Tio signifas, ke la ŝanĝiĝemo de la Esperantaj vortoj estas nur ŝajna. Ĝia rolo estas adapti la aspekton de Esperanto al la aspekto de la Eŭropaj lingvoj. Esperanto estas lingvo ne-Eŭropa, kaŝita sub Eŭropa masko. Tio estas tiel genia, ke la unuaj esperantistoj falis en la kaptilon, kaj pretis ĵuri, ke Esperanto estas Eŭropa. Rigardu jenan kazon: “Tiel ekzemple la devenon de la vorto “fratino”, kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj: frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas)”.

Kiam oni elparolas la vorton fratino, tute nature, oni emas kompari ĝin kun sœur, sorella, hermana, Schwester, sister, sestra, adhelphi, motër, sisar ktp. laŭ sia denaska lingvo. Sed fakte, la intima naturo de la “trivorta kunigo” frat-in-o estas sen ia rilato kun la naturo de la nacilingvaj simplaj vortoj.

Ĉu miskompreno? Ne — kritiko sensenca!

Mi jam aŭdas la rebatojn: Zamenhof ĉi tie konfuzis la nocion de vorto kun la nocio de morfemo aŭ monemo; oni ne povas diri, ke “vorto konsistas el tri vortoj”. Tio estas harfendado. Ĉiu ajn franclingvano aŭ germanlingvano asertos volonte, ke choufleur, Blumenkohl “florbrasiko” estas unu vorto difinanta unu aĵon. Sed ili konfesos ankaŭ, ke chou, fleur, Blume, Kohl sumas en lia lingvo po du vortojn. Ĉi tio ne albatiĝas al la sana prudento: oni ja rajtas diri, ke la Nova Testamento estas bela libro, kiu konsistas el dudek sep libroj. Lingva afero ne estas matematika afero!

Koncerne la intiman naturon de la lingvo, la ĉefa afero estas konscii, ke Zamenhof estis pli sperta ol ĉiu ajn klera akademiano.

Gravaj konsekvencoj

El la ĉi-supra teksto de Zamenhof, oni povas tiri kvin gravajn konsekvencojn.

1. Derivado ne ekzistas en Esperanto. En Esperanto, derivado estas nur ŝajna. La natura funkciado de la lingvo estas ne derivado, sed kunmetado. En la germana lingvo, Hündin “hundino” estas derivaĵo de Hund “hundo”. Tute male, la Esperanta hundino ne estas derivaĵo de hundo, sed kunmetaĵo de hundo kaj ino. Bona pruvo estas, ke en Esperanto, oni povas diri: “hundino (kunmetaĵo) estas la ino de la hundo”. En la germana, oni ne povas diri: “*eine Hündin (derivaĵo) ist die In des Hundes”.

2. Afiksoj estas vortoj. La fakto, ke prefiksoj kaj sufiksoj estas vortoj, verŝajne mirigos neniun.

Efektive, samsignifaj estas: “kiu estas tiu ulo?” kaj “kiu estas tiu individuo?”; “mi kunportis aron da libroj” kaj “mi kunportis amason da libroj”; “la mala situacio” kaj “la inversa situacio”; “tiu ulo emas drinki” kaj “tiu individuo inklinas drinki”. Tio estas la konsekvenco de la antaŭa paragrafo: avarulo kaj avareco NE estas derivaĵoj de avara, sed kunmetaĵoj de avara kaj ulo, avara kajeco.

Konsekvenco estas, ke oni ne povas diri france ma sœur est idiot, sed devige ma sœur est idiote. Inverse, en Esperanto, tute ĝusta estas la dirmaniero “mia fratino estas idioto” (kun “idiotino”, la frazo ne estus lingve erara, sed stile malbona, pro la senutila rediro de in).

Iam Claude Piron (1931-2008) amuziĝis per la verkado de la jena letero: “Ulego mia! Inda kvazaŭido de mia praeco! Duonduopo de mia adado! Kiam via umaĵo ekĉeis al mi, mi eke hmis, poste ohois, jen bais, jen eheis, eble eĉ ejis aŭ hihiis, jen kaj jen hurais, tiam kaj iam papais, sed neniam fufufuis. Doas, ke tia umaĵo ne endigas, ke oni veu aŭ huju, ĉu? Kial, pro la ecoj de la aĵo, fiule beaĉi aŭ ojaĉi kiel fineniindulaĉo?”

Tiu teksto, evidente ŝerca fantazio, estas tamen perfekte ĝusta laŭ la Fundamento. Ĝi entenas nur pronomojn, numeralojn, prepoziciojn, adverbojn, interjekciojn kaj precipe afiksojn, sed neniun radikon substantivan, adjektivan aŭ verban.

3. Finaĵoj estas vortoj. Jen aserto, kiu eble ne tuj konvinkos ĉiujn, kvankam ĝi estas Zamenhofa. Do mi aldonu kelkajn ekzemplojn.

Laŭ mia scio, la unua verkisto, kiu uzadis finaĵojn kiel memstarajn vortojn perfekte kompreneblajn, estas Antoni Grabowski: la ideoj de l’ o vera (PIV, p.798).

En lia traduko de la pola epopeo Sinjoro Tadeo, de A. Mickiewicz (1918), troviĝas:

  • se mastro ’as fore (I, 152),
  • en kastel’ ’as vestiblo (I, 262),
  • Stumpul’ ’as bela hundo (I, 718),
  • gusto ’as poluro (III, 607),
  • Macjek, simplul’ malriĉa, ’is plej estimata (VI, 543),
  • kiu ’as malica (VII, 316),
  • mi ’as Jacek Soplica (X, 459),
  • al mi, junul’ kuraĝa, mond’ ’as malfermita (X, 515).

Tiuj dirmanieroj estas tuj kompreneblaj, ĉar en la vortoj estas kaj estis, la elementoj as kaj is estas ege pli gravaj, ol la elemento est.

En Prologo (p.5-6) de Eŭgeno Miĥalski ni trovas ekde la unua poemo:

  • nekaptebla “os”, neniam kaj ĉiam as’anta,
  • “is”, “as”, “os” — tri elementoj de Tuto,
  • sfinkse-enigma “os”.

Ankaŭ PAG (p. 374) citas la frazon “ne forgesu pri l’ o dirita”. Estas neniu esenca diferenco inter “l’ o dirita” kaj “la dirita afero”. PAG rekonas, ke “tia uzo gramatike kaj Fundamente estas plene rajtigita”.

Fine, jen dialogo iam aŭdita: “ĉu vi lavis la teleraron? — is, ne, sed certe os”. Perfekte komprenebla!

Evidente, tiu uzo de la finaĵoj kiel vortoj, estas malofta kaj ĉefe rezervita al la poezia stilo: por la ĝenerala uzado, la mallongeco de la finaĵoj igus ilin ne facile kompreneblaj. Sed tio estas nur praktika ĝeno, neniel fundamenta malpermeso.

4. La nepra senŝanĝeco de ĉiuj Esperantaj vortoj montras klare, ke Esperanto ne apartenas al la hindeŭropaj lingvoj.

La konata esperantisto Théophile Cart (1855-1931) asertis en la komenco de la 20-a jarcento, ke “Esperanto ne estas lingvo kreita de unu homo, sed lingvo tirita el la hindeŭropaj lingvoj, kies sintezo kaj konkludo ĝi estas”. Tiu frazo estas ĝusta, krom unu eraro: “sintezo de la hindeŭropaj lingvoj”.

Rilate la epokon, tiu eraro estas komprenebla: la eŭropanoj tiam suferis pro grava memcentrismo: ili konsideris, ke la kulturo estas Eŭropa; do Esperanto, kultura lingvo, estas Eŭropa. Plie, la esperantologiaj studoj estis tiam malmultaj, preskaŭ nulaj. Tiu erara opinio de Th. Cart implicas, ke Esperanto estus fleksia lingvo. Efektive, ĉiuj hindeŭropaj lingvoj apartenas al la tipo de la fleksiaj lingvoj.

Ĉu Esperanto estas aglutina aŭ izola lingvo?

Por respondi al tiu demando, necesas bone koni la diferencon inter aglutineco kaj izoleco en lingvo.

Oni devas atendi kelkajn jardekojn por ekkonscii, ke Esperanto ne apartenas al la fleksiaj lingvoj (la lingvoj hindeŭropaj kaj semidaj): en ĉi tiuj, la vortoj konstante ŝanĝiĝas laŭ sia funkcio en la frazo.

En 1946, Gaston Waringhien (1901-1991) publikigis A.B.C. d’Espéranto à l’usage de ceux qui aiment les lettres (Aboco de Esperanto por la uzo de la beletro-amantoj). Li skribis: “Nu, tiu strukturo, en kiu ĉiu penselemento estas esprimata per leksikelemento aparta, sendependa kaj senfine kombinebla, estas ĝuste tiu de familio de orientaj lingvoj, kiujn oni nomas “aglutinaj”: la turka, la hungara, la finna, la mongola kaj la ural-altajaj lingvoj, al kiuj proksimiĝas la japana” (p. 60).

Laŭ mia scio, Waringhien estas la unua, kiu diris, ke Esperanto estas aglutina lingvo. Poste, tio estis ofte ripetata. Mi mem verkis broŝureton La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto. La broŝuro de Waringhien estis reeldonita en 1967 kaj 2001.

Waringhien klarigas la aglutinan fenomenon per kelkaj ekzemploj ĉerpitaj el la turka lingvo: ev “domo”, evler “domoj”, evde “en domo”, evlerde “en domoj”, evlerimizde “en niaj domoj”, evcik “dometo”, evcikler “dometoj”, evciklerde “en dometoj”, evciklerimizde “en niaj dometoj”. Oni vidas, ke la elementoj ler, de, cik, imiz estas perfekte senŝanĝaj, kaj adaptiĝas same al multegaj vortoj.

Poste, Waringhien donas ankaŭ ekzemplojn ĉerpitajn el la hungara lingvo.

Fakte, ne estas tute ekzakte, ke la elementoj en la turka lingvo estas ĉiam senŝanĝaj. Se ni anstataŭigas la ĉi-supran ekzemplon per kutu “skatolo”, ni ricevos kutular “skatoloj”, kutuda “en skatolo”, kutularda “en skatoloj”; la antaŭe cititaj elementoj ler, de, iĝas nun lar, da. Efektive, ekzistas alia mekanismo, la vokala harmonio, kiu aldoniĝas al la aglutina mekanismo kaj iom malsimpligas la aferon.

Mi aldonu hungaran ekzemplon: szobában “en ĉambro”, sed pincében “en kelo” (ban kaj ben “en” estas du malsamaj formoj de la sama sufikso).

Ĉu en la turka, ĉu en la hungara, oni konstatas, ke la aglutinaj lingvoj ne plene obeas al la regulo, ke ĉiuj lingvaj elementoj estu perfekte senŝanĝaj: okazas influoj de unu elemento al alia. Spite tion, ni povas nun konstati gravan diferencon inter la turka lingvo, ja aglutina, kaj la Eŭropaj lingvoj, ja fleksiaj. Nur helpe de la simplaj ĉi-supraj ekzemploj, oni povas aserti prave, ke la turka pluralmarko estas lerlar. Sed en la lingvoj franca, germana, angla, greka, rusa, araba, demando pri la pluralmarko estus sensenca; en tiuj fleksiaj lingvoj, da pluralmarkoj ekzistas plurdekoj. Ĉi-rilate, Esperanto apartenas vere al la aglutina tipo, ĉar la respondo al la demando pri la pluralmarko, estas simpla kaj ununura: ĝi estas j.

Kaj notu: la s de la hispanaj finaĵoj tute ne estas komparebla kun la j de la Esperanta pluralo. En Esperanto, estas aldono de j. En la hispana, estas ŝanĝo de o al os, de a al as. La rezultoj similas, sed la mekanismo malsamas.

Same necesas precizigi, ke en la latina rosa” / “rosam (rozo / rozon), oni ne aldonis la literon m, sed ŝanĝis la finaĵon a al finaĵo am. Same, en la rusa rukami (kun/per la manoj), oni ne aldonis mi al ruka (mano), sed ŝanĝis la a de ruka al ami”. Inverse, en la japana yama-no (de la monto), oni vere aldonis no”.

5. Se konsideri la ĉi-antaŭajn faktojn kaj la Zamenhofan deklaron, Esperanto estas pli proksima al la izola tipo ol al la aglutina tipo.

Unue, ni ĵus vidis, ke en la aglutinaj lingvoj, la senŝanĝeco de la vortelementoj ne estas plena. Evidente, la ekzemploj povus esti multigitaj en diversaj aglutinaj lingvoj. Due, la aglutinaj lingvoj ne ĉiam funkcias aglutine.

Por nomi “bovinon”, la japana kaj la korea funkcias aglutine: japane me-uŝi (me “ino”, uŝi “bovo”), koree am-so (am “ino”, so “bovo”). Sed aliaj “aglutinaj lingvoj” ne funkcias tie per aglutinado. Ni konsideru la paron bovo / bovino en kelkaj aglutinaj lingvoj:

  • hungare bika / tehén,
  • finne sonni / lehmä,
  • eŭske idi / behi,
  • turke öküz / inek,
  • mongole buĥ / ünee.

Jen do kelkaj aglutinaj lingvoj, kiuj havas, por tiuj du parencaj nocioj, du apartajn nomojn ne parencajn, samkiel la fleksiaj lingvoj (france bœuf / vache, germane Ochs / Kuh, pole byk / krowa, ktp).

Ekde la 60-aj jaroj, Claude Piron, bona scianto de la ĉina lingvo, asertis en pluraj artikoloj, ke la strukturo de Esperanto estas komparebla kun tiu de la ĉina lingvo.

Li donis kiel ekzemplon la vorton “samlandano”, kiu konsistas el tri elementoj: sam, land, ano. Li komparis ĝin kun ĝia ĉina traduko: tóngguórén, kiu entenas tre precize la samajn elementojn: tóng “sama”, guó “lando”, rén “homo”.

Tiu konstato faras Esperanton ne aglutina lingvo, sed izola lingvo.

Ankaŭ Georges Lagrange (1928-2004) diris iam en Greziljono, ke “la ĉina lingvo ne konas konjugaciojn; nu, ankaŭ Esperanto ne”, kio mirigas ĉe la unua impreso. Ĉiu esperantisto scias, ke Esperanto konas unu konjugacion kun ses finaĵoj. Lagrange ne estis fakulo pri la ĉina lingvo, sed lia lingvistika scio estis granda, kaj tiu lia rimarko frapas per sia ĝusteco: la trivorta ĉina frazo wǒ hē le povas esti tradukita precize per la trivorta Esperanta frazo mi trink is, kio igas rigardi trinkis kiel duvortan kunmetaĵon.

Esperanto estas pli izola ol aglutina

Se oni esploras ĝisfunde la strukturon de Esperanto, oni alvenas al la konkludo, ke Piron kaj Lagrange estis pravaj. Iliaj asertoj implicas, ke Esperanto apartenas al la sama lingva tipo, kiel la ĉina lingvo, t.e. al la tipo izola.

Ni konsideru la vorton por “bovino” en kelkaj izolaj lingvoj.

  • ĉine mŭniú ( “ino”, niú “bovo”),
  • Tibete glangmo (glang “bovo”, mo “ino”),
  • Birme nuàmá (nuà “bovo”, “ino”),
  • Vjetname bò cái ( “bovo”, cái “ino”),
  • Indonezie lembu betina (lembu “bovo”, betina “ino”).

Tiuj kvin lingvoj nomas bovinon, jen “in-bov”, jen “bov-in”, kaj ĉiu el tiuj elementoj estas vorto sendependa kaj aŭtonoma, ĉiam absolute neŝanĝebla. Ekzakte kiel en Esperanto.

Konklude, komparo kun la japana kaj la korea montras, ke Esperanto estas klasebla en la aglutinaj lingvoj, sed komparo kun la ĉina, la tibeta, la birma, la vjetnama kaj la indonezia montras, ke Esperanto estas klasebla ankaŭ en la izolaj lingvoj, ĉar ĝi konsistas el kunmetado de perfekte senŝanĝaj vortoj, ekzakte kiel en la izolaj lingvoj.

Fakte, Esperanto estas pli izola ol aglutina, male de tio ofte dirata (eĉ de mi mem).

André Cherpillod
Rekomendata literaturo:

Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto. L.L. Zamenhof. UEA. Rotterdam. 1992 (18-a eld).

Aglutinaj lingvoj kaj Esperanto, La. André Cherpillod. André Cherpillod. Courgenard. 1988.

Ido, unu jarcenton poste. André Cherpillod. La Blanchetière. Courgenard. 2007.

Konciza etimologia vortaro. André Cherpillod. UEA. Roterdamo. 2007.

L.L. Zamenhof: Datoj, faktoj, lokoj. Okaze de la 80-a datreveno de lia morto. André Cherpillod. André Cherpillod. Courgenard. 1997. Lingvaj babilaĵoj. André Cherpillod. La Blanchetière. Courgenard. 2004.

Zamenhofa radikfarado, La. André Cherpillod. André Cherpillod. Courgenard. 1990.

Kongresa komuniko 3

94-a Universala Kongreso de Esperanto

Bjalistoko, Pollando, 25 julio — 01 aŭgusto 2009

Konstanta adreso: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: k...@co.uea.org. TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2009.html.

Informoj: La retejo de LKK, http://94uk.bialystok.pl/, enhavas multe da informoj pri Bjalistoko, Podlaĥia vojevodio, Pollando, transporto ktp. Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA (vd. supre).

Strategia Forumo: La Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo estos dediĉita al informado. Proponoj pri kontribuoj kaj pri la traktado de la temo estu senditaj al la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, b...@onet.eu.

Loĝigo: La hoteloj k.a. loĝejoj rapide pleniĝas. La 20-an de aprilo estis ankoraŭ sufiĉe multe da liberaj lokoj en studentaj loĝejoj, sed jenaj hoteloj jam estis plenaj: Trio; Willa Pastel; Pod Herbem; MOSiR kaj Spark. Krome, en Dworek kaj Turystyczny ne plu estis liberaj 1- kaj 2-litaj ĉambroj, kaj en Best Western Cristaal kaj Villa Tradycja ne plu 1-litaj ĉambroj.

Ekskursoj: La 20-an de aprilo mankis ankoraŭ 10 aliĝintoj al la antaŭkongresa ekskurso A1 por atingi la minimumon, kaj 20 al A2. Al la postkongresa ekskurso P2 mankis 23 mendintoj. P1 jam atingis la minimumon; tamen en ĝi restis kelkaj liberaj lokoj. La tut- kaj duontagaj ekskursoj estas popularaj.

Pikniko: Kiel nova programero aldoniĝis pikniko en la merkreda vespero (29 julio) al pitoreska loko je ĉ. 40-minuta busvojaĝo ekster Bjalistoko. La prezo de € 20 inkluzivas transporton, manĝaĵojn laŭ podlaĥia kuirarto kaj viziton al la vilaĝa muzeo. Se vi deziras partopreni, bv. nepre aliĝi kaj antaŭpagi ĝis la 15-a de junio ĉe la Centra Oficejo

Antaŭkongreso el Revoj: La Oficiala Antaŭkongreso (18-24 julio) okazos en la intermontara kuracloko Muszyna — Złockie [pron. muŝina-zŭockie]. Oni restados en la bonkvalita Centro de Sano kaj Refreŝigado; ĉambroj 1-2-3-litaj, po 3 manĝoj tage. Okazos multaj ekskursoj i.a. al ĉirkaŭaj historiaj urboj kaj la Tatry-montaro, kaj riĉ-enhava tago de folkloro. Detala priskribo de la programo troviĝas en kolora informilo, havebla ĉe UEA kaj legebla en http://eo.esperanto.pl. Oni veturigos la partoprenantojn (2 ebloj) el la stacidomo kaj flughaveno de Krakovo en la unua tago; post la fino nokta trajno el Krakovo al Bjalistoko. En la lasta tago konatiĝo kun Krakovo. Prezo: € 499 (UEA-konto: peaa-v). Aliĝilo troviĝas en la menciita retejo aŭ estas petebla ĉe Halina Komar, k...@interia.eu.

Postkongreso en Malborko: La Oficiala Postkongreso (1-5 aŭgusto) okazos en la urbo Malborko en Pomerio, Norda Pollando. Ĝia Alta Protektanto s-ro Bogdan Borusewicz, prezidanto de la Pola Senato, ĉeestos la 3-an de aŭgusto kaj inaŭguros unu el tri ZEOj. Po unu alian ZEOn inaŭguros John Wells, prezidanto de la Akademio de Esperanto, kaj Probal Dasgupta, prezidanto de UEA. Malborko kun sia teŭtona kastelo estas rekonita de Unesko kiel kultura heredaĵo de la homaro. La kotizo € 150 ĝis340 (depende de loĝkategorio) inkluzivas aliĝon, 4 tranoktojn kun matenmanĝo, 3 tuttagajn busekskursojn al Gdansko, Sopot, Gdynia kaj Pelplin, vizitojn al la kastelo kaj Parko de la Mondo, kaj trajnveturon de Bjalistoko al Malborko. Informoj kaj aliĝoj: Edward Kozyra, e...@powiat.malbork.pl; UEA-konto: edko-o.

Salonoj: La mendilo de salonoj estas elŝutebla el la kongresa retejo. Principa limdato estis la 30-a de aprilo; asocio, kiu ne jam mendis salonon, bv. urĝe kontakti la kongresan fakon de la CO.

Aliĝoj: Ĝis la 17-a de aprilo aliĝis 1534 kongresanoj el 59 landoj. Plej multe da aliĝintoj estis el Pollando (264), Francio (226), Japanio (153), Germanio (122), Nederlando (62), Rusio (55), Italio (54), Belgio (47), Brazilo (46), Ĉeĥio (45), Litovio (39), Britio (32), Svedio (31).

Kotizoj: La 1-an de aprilo ekvalidis jenaj kotizoj (interkrampe tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (NE inkluzivas MG!) € 240,00 (180,00); MG kaj ne-IM de UEA € 300,00 (225,00); komitatanoj/kunuloj/junuloj/handikapuloj, IM de UEA € 120,00 (90,00); kunuloj/junuloj/handikapuloj, ne-IM de UEA € 180,00 (135,00).

Estrarkunsido: ne nur zorgoj sed ankaŭ sukcesoj

La estrara teamo de Probal Dasgupta renkontiĝis en Roterdamo por 3-taga kunsido de la 27-a ĝis la 29-a de marto, pli-malpli meze de sia trijara oficperiodo.

Por oficisto estas ĉiam agrable konstati, kiel malsamaj estas la unua kunsido de novelektita Estraro kaj tiu unu jaron poste. Ju pli da novuloj — el la nuna Estraro nur Claude Nourmont membris en la antaŭa — des pli laboriga la kunsido estas por la direktoro, kiu devas multon klarigi al la novaj anoj. Ĉi-foje la estraranoj jam donis la impreson, kvazaŭ ili ĉiam estis estraranoj, ĉar tiel bona montriĝis ilia “dosierkono”.

La estraranoj estas la lastaj, kiuj kontentas pri la stato de la Asocio, sed iom da kaŭzo je kontento ili ja havis, ekz. pri la financa situacio. Por la tria sinsekva jaro la spezokonto estis praktike ekvilibra. La monda krizo tuŝis ankaŭ UEA, kies valorpaperoj perdis de sia valoro ĉ. 300 000 eŭrojn, preskaŭ trionon. Tio tamen estis nur librotena perdo, kaj pli aŭ malpli frue la valorpaperoj ree plivaloriĝos. Krome, tiun virtualan perdon preskaŭ plene kovris la ricevitaj heredaĵoj (280 000 eŭroj). La ekvilibro plu daŭros ĉi-jare kaj ankaŭ por 2010 la Komitato ricevos proponon pri ekvilibra buĝeto.

Seriozan diskuton kaŭzis la malkresko de la nombro de individuaj membroj (vd. aprilo, p.85). La tuta membraro ja kreskis en 2008 dank’ al la plimultiĝo de aligitaj membroj, sed ĝuste la individuaj membroj estas plej proksime ligitaj al la Asocio kaj iliaj kotizoj kontribuas al la enspezoj signife pli multe. Tamen la diskuto komenciĝis ne en tiu ĉi kunsido sed jam antaŭe. Kiel parto de ĝi aperis ankaŭ artikoloj en tiu ĉi revuo. Sekva etapo estos speciala kunsido en Bjalistoko, kie la Komitato verŝajne traktos ankaŭ proponon pri reta membreco. Iuj jam timis, ke la ideo pri “senpapera” membreco signifus, ke la revuoj de UEA/TEJO kaj la Jarlibro ĉesus aperi presforme. Tia minaco ne ekzistas; tiuj eldonaĵoj certe aperos papere ankoraŭ longe.

Kun kontento oni aŭdis pri la progreso de la agado ĉe UN kaj Unesko. Novaj entuziasmaj aktivuloj en Novjorko kaj Ĝenevo kontribuas al la plividebligo de UEA ĉe UN kaj al ĝia pli prestiĝa pozicio inter Ne-Registaraj Organizaĵoj. Precipe en Ĝenevo UEA ĉiam pli elstaras kiel defendanto de lingvaj homaj rajtoj. Tiun agadon eblas sekvi ankaŭ per filmoj en Interreto (www.youtube.com/EsperantoTv). Ĉe Unesko la ĉefa lastatempa evento estis la lanĉo de la Zamenhof-jaro en ĝia Pariza koro mem (vd. januaro, p.11). La vigliĝo de eksteraj rilatoj estas antaŭ ĉio frukto de la celkonscia gvidado de Ranieri Clerici. Des pli granda estis la bedaŭro de liaj gekolegoj, kiam ili devis akcepti la anoncon de sia vicprezidanto, ke li rezignas kun tuja ekvalido pri estraraneco pro sanproblemoj. En mallonga tempo Clerici sukcesis starigi la agadon pri eksteraj rilatoj de UEA sur tiel solida bazo, ke la Estraro trovas nenecesa alelekton de nova estrarano por la restanta oficperiodo.

Multan tempon postulis preparoj de la ĉi-jara UK en Bjalistoko. Ĝojiga estas la abundeco de ĝia kultura programo, dank’ al la apogo de la urbaj aŭtoritatoj de la Zamenhof-urbo. Pro specifaj kondiĉoj en la urbo, certe ne estos iu ajn bjalistokano, kiu ne rimarkus la 94-an UK. Por ke ĝi estu rimarkita ankaŭ en aliaj partoj de la mondo pli vaste ol kutime, estos revivigita simila informkampanjo ĉirkaŭ la UK, pri kiu siatempe laŭ komisio de UEA zorgis la iama Brusela Komunikad-Centro. Al Esperanto-informado ĝenerale estos dediĉita la ĉi-jara Strategia Forumo, tradicia aranĝo ekde la Montpeliera UK en 1998. La Estraro aprobis ankaŭ la programon de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato. El la rekorda nombro de 30 proponoj estis elektitaj, laŭ la rekomendo de la Komisiono pri IKU, 9 prelegoj.

Pasiviĝo kaj eĉ malapero de fakaj asocioj zorgigas la Estraron kaj precipe laborigas la koncernan estraranon José Antonio Vergara. Al tiu ĉi problemaro estos dediĉita Faka Forumo en Bjalistoko. Vergara krome iniciatis tute novan libroserion “Scienca Vorto”, en kiu povos aperi tradukoj de mejloŝtonaj sciencaj verkoj laŭ la modelo de la serio “Oriento-Okcidento”. La Estraro akceptis tiun ideon, kies regularo ankoraŭ estos finpolurita, kaj jam ankaŭ la unuan verkon por la serio. Tute trafe, en tiu ĉi jubilea jaro de Darwin, la serio estos lanĉita per unu el la plej gravaj verkoj en la historio, lia La origino de specioj. Ĝin eldonos Flandra Esperanto-Ligo.

La Estraro ankaŭ konstatis, ke la laborkontrakto de Osmo Buller kiel Ĝenerala Direktoro, farita en aprilo 2004, plu daŭros sen datlimo post aŭgusto 2009. Krome pro la demisio de Ivo Durwael kiel estrarano de Institucio Hodler ’68 la Estraro alelektis kiel lian anstataŭanton Loes Demmendaal.

Osmo Buller

IKU en Bjalistoko: kremo el 30 proponoj

La membroj de la UEA-komisiono pri la Internacia Kongresa Universitato havis ĉi-jare nekutime multe da laboro, ĉar ili devis ekspertizi entute 30 prelegproponojn por la 62-a sesio de IKU en la 94-a UK en Bjalistoko (25 julio — 1 aŭgusto 2009). La Estraro de UEA, kiu aprobis la finan programon de IKU, sekvis la rekomendon de la Komisiono.

La Bjalistoka IKU-sesio konsistos el jenaj prelegoj: Tomasz Chmielik: “Kvin urboj de fratoj Goskind”; Barbara Despiney: “Pol-litova Unio: respubliko de multaj nacioj”; Nicolau Dols Salas: “Perspektivoj en fonetika kaj fonologia esplorado de Esperanto”; Mark Fettes: “Ĉu eblas kultivi imagipovon? Enkonduko en radikalan edukteorion kaj praktikon”; Mauro La Torre: “Nombrado: ila, vorta, cifera”; Árpád Máthé: “Esperantistaj redaktoroj de Zamenhof kaj aliaj pioniroj ĝis la nuntempaj”; Otto Prytz: “La invento de la jubileulo Louis Braille — daŭrigebla kaj daŭriginda”; Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki): “Socilingvistika komparo de du diasporaj lingvoj, la jida kaj Esperanto, en Interreto”; Amri Wandel: “Teleskopoj — de Galileo ĝis la spacteleskopo”.

La prelegoj de Nicolau Dols Salas, Tsvi Sadan kaj Amri Wandel estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La kunlaboro inter IKU kaj AIS komenciĝis en la Tamperea UK en 1995. Ĉiu dumkongresa AIS-kurso konsistas el tri prelegoj, el kiuj la unua estas IKU-prelego, sekvata de du daŭrigaj prelegoj, en kiuj la preleganto prezentas sian temon pli profunde kaj vaste.

La prelegtekstoj aperos kiel t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. En la Libroservo de UEA estas ankoraŭ haveblaj IKU-libroj de kelkaj antaŭaj jaroj. Pluraj IKU-libroj kaj la resumoj de la ĉi-jaraj prelegoj estas konsulteblaj ankaŭ en la kongresa retejo: www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html.

(Gaz. Komunikoj de UEA 321)

Politiko kiel ŝanco por Esperanto!

La politika movado “Eŭropo — Demokratio — Esperanto” (EDE) partoprenos en la Eŭropaj Balotoj 2009 en Germanio kaj Francio. Tio signifas, ke en junio 2009 pli ol 100 milionoj da civitanoj de Eŭropa Unio havos la eblon subteni Esperanton per sia voĉo. Ni intervjuis la vicprezidanton de EDE-Germanio, d-ron Ulrich Matthias.

Kiujn celojn havas EDE?

EDE deziras plibonigi la kompreniĝon kaj plifortigi la demokration en Eŭropo pere de Esperanto.

Kion vi devis fari por rajti partopreni en la Eŭropaj Balotoj?

La kondiĉoj tre varias laŭ la landoj. En Germanio, ni fondis politikan asocion kaj elektis per sekreta voĉdono 10 kandidatojn por la Eŭropa Parlamento. (La laŭleĝa minimumo estas 5, sed la nomoj de la unuaj 10 kandidatoj — ĉe EDE kun la nobelpremiito prof. d-ro Reinhard Selten sur la unua loko — aperas sur ĉiu balotilo.) Post tio ni rajtis komenci kolekti subtenajn subskribojn por la partopreno en la balotoj. La minimuma nombro estis 4 000, sed ni sukcesis kolekti ĝis la limdato la 31-a de marto eĉ 6 000 subskribojn.

En Francio, EDE starigis listojn de kandidatoj en ĉiuj 8 balotaj regionoj de la lando. Oni bezonis entute 147 kandidatojn por partopreni la balotojn en la tuta Francio. Kromaj subtenaj subskriboj tie ne estas bezonataj.

Ĉu multaj anoj de la politike neŭtralaj Esperanto-organizoj subtenas vin?

Jes, sen tio ni certe ne estus atingintaj niajn 6 000 subskribojn. Kvankam EDE havas en Germanio ĝis nun nur 30 membrojn, ni vidis, ke multegaj pliaj esperantistoj rigardas EDE kiel “sian” asocion. Kompreneble ekzistas ankaŭ esperantistoj, kiuj simple ne interesiĝas pri politika agado, aŭ kiuj emas aktivi nur por iu alia, difinita partio. Kelkaj emfazas, ke partio nepre havu ampleksan, precizan programon pri ĉiuj politikaj temoj. Laŭ mia takso, tamen pli ol 50 procentoj de la esperantistoj en Germanio kaj Francio elektos EDE en la Eŭropaj Balotoj.

Ĉu EDE esprimas opiniojn ankaŭ pri aliaj temoj ol lingvopolitiko?

Jes, sed nur singarde. Ni ja tre favoras ekologion, sed evitas paroli rekte pri atomenergio. Ni tre favoras pacon, sed ne diras rekte, ĉu pliigo aŭ retiriĝo de la eŭropaj soldatoj en Afganio pli bone helpos realigi ĝin. Verŝajne post la balotoj ni klopodos pli bone esplori la politikajn sintenojn de niaj membroj kaj de la esperantistoj ĝenerale i.a. pere de enketoj, por vidi, kiajn opiniojn EDE povus alpreni sen forpuŝi tro da subtenantoj. En la 1-a Internacia Konferenco de EDE, kiu okazis fine de februaro 2009 en Strasburgo, ni konstatis, ke malgraŭ diversaj politikaj opinioj, en EDE regas tre amika atmosfero. Bonŝance multaj esperantistoj komprenas, ke EDE ne povas ludi gravan rolon en la ĝeneralaj politikaj diskutoj. Ekzemple rilate al la financa krizo, apenaŭ dependos de EDE, ĉu la mondo decidos savi la liberecon de la financaj merkatoj aŭ anstataŭe enkondukos novan ekonomian sistemon. Sed ja povos signife dependi de EDE, ĉu la Esperanto-movado en Eŭropo ŝrumpos aŭ grandiĝos.

Kion EDE opinias pri la Traktato de Lisbono?

Rilate al tiu Traktato, kiu igu la Eŭropan Union pli agokapabla, EDE rimarkis, ke la politikaj kulturoj malsamas en Eŭropo. En EDE-Germanio ni konstatis ĉefe pozitivan sintenon pri la Traktato; ni diras en nia germana EDE-programo almenaŭ, ke ĝi “montras al la ĝusta direkto”. Kontraŭe, en Francio oni memoras la negativan rezulton de la referendumo pri la Eŭropa Konstitucio, tiel ke EDE tie preferas komenci ion tute novan: La eŭropaj popoloj rekte elektu membrojn de konstitucia asembleo; la konstitucion oni poste akceptu pere de referendumoj en la unuopaj landoj. Ankaŭ pri la baza ekonomia koncepto de la Traktato mi rimarkis malsamajn sintenojn en Germanio kaj Francio. Por multaj germanaj EDE-anoj la “sociala merkata ekonomio” prezentas bonan kompromison inter kapitalismo kaj socialismo, dum en aliaj landoj tiu koncepto estas malpli populara — tie pli da homoj, ankaŭ ene de EDE, favoras aŭ liberajn merkatojn aŭ socialismon.

Ĉu ne estus pli bone, ne ligi Esperanton kun politikaj ideoj?

Estas grave, ke la Esperanto-movado havas fortajn neŭtralajn asociojn kiel UEA kaj ĝiajn landajn sekciojn, kiuj klopodas kunigi ĉiujn esperantistojn sendepende de iliaj politikaj sintenoj. Multaj EDE-anoj, kiel ankaŭ mi daŭre membras en ili kaj subtenas ilin. Sed indas ankaŭ elprovi novajn vojojn. La demokratiaj strukturoj en Eŭropo proponas ŝancojn por Esperanto, ĉar ili ebligas al ni diskonigi niajn ideojn kaj labori por tio, ke Esperanto estu prenata pli serioze. Ekzistas ankaŭ tute praktikaj avantaĝoj de politika agado, ĉar multaj ŝtatoj subtenas politikajn asociojn pli forte ol komunutilajn asociojn. Kiam mi donacas 100 € al EDE, la germana financoficejo repagas al mi 50 €; kiam franco donacas tiun sumon, li povas rericevi eĉ 66 €. Kaj se EDE akiros en Germanio pli ol 0,5 % de la voĉoj, la germana ŝtato pagos al ĝi pli ol 500 000 €.

Kio pri la ideo, ke esperantistoj aktivu prefere ene de la ekzistantaj, konataj partioj?

EDE bonvenigas ankaŭ ĉiujn klopodojn enigi Esperanton en la programon de ekzistantaj partioj. En la pasintaj jardekoj, tia agado alportis iomajn sukcesojn ĉe la Eŭropaj Verduloj kaj ĉe la Radikala Partio. Tamen mi kredas, ke EDE povas alporti eĉ pli da sukcesoj kaj utilo por la Esperanto-movado. Lastatempe danke al EDE cento da germanaj gazetoj kaj radiostacioj menciis Esperanton. Per investo de ne multe pli ol 1 000 € ni atingis, ke la vorto “Esperanto” aperos sur 64 milionoj da balotiloj. Danke al EDE eblos senpage elsendi varbajn filmetojn pri Esperanto en la germana kaj franca televidoj.

Ĉu vi vidas ŝancon akiri seĝon en la Eŭropa Parlamento?

Nuntempe tiu ŝanco ne estas realisma, precipe ĉar en Germanio kaj Francio necesus por tio superi 5 %-an sojlon. Sed mi esperas, ke EDE en Germanio kaj Francio sukcesos sume akiri almenaŭ 100 000 voĉojn, kio jam montrus, ke subtenantoj de Esperanto ne tro malmultas. Momente plej gravas, ke danke al EDE multegaj homoj aŭdu pri Esperanto kaj ĝiaj avantaĝoj — kaj eksciu, ke la ideo utiligi ĝin por kompreniĝo kaj lingva egalrajteco estas tute aktuala.

Recenzoj

Duakanonaj sed unuarangaj

La duakanonaj libroj. Trad. Gerrit Berveling. Vol.1, 263p. Vol. 2, 261p. Chapecó: Fonto, 2001. Prezo: po € 16,80. Vol. 3, 233p. Zwolle: VoKo, 2008. Prezo: € 19,50

Per ĉi tiuj tri volumoj pli-malpli kompletiĝas la traduko de la kristana Biblio. Zamenhof la unua tradukis en Esperanton la judan Biblion, el la antikvaj hebrea kaj arameaj lingvoj. Ial, lia traduko neniam aperis kiel aparta libro. Kvazaŭ plene ignorante la judajn esperantistojn, oni aperigis ĝin (kun modifoj) nur kiel parton de la protestanta kristana Biblio. La Biblioj de la romkatolika eklezio kaj de la ortodoksaj eklezioj enhavas ankaŭ verkojn, kiujn apenaŭ konas la protestantoj kaj judoj.

Kun almenaŭ unu escepto, la diversaj verkoj en La duakanonaj libroj rolas aŭ rolis en la oficiala teksto de la Biblio laŭ iuj eklezioj kaj skoloj. Sed definitiva prateksto de neniu el tiuj verkoj plu ekzistas, tiel ke diversaj variantoj de tiuj tekstoj abundas. Gerrit Berveling tre zorge kaj klere strebis redoni en Esperanto la diversajn variantojn, almenaŭ la plej atentindajn, en sia eldono. Li nomas tiujn verkojn “duakanonaj” libroj, ĉar ilia oficiala statuso kiel jes aŭ ne parto de la Biblio dependas de la religia grupo koncerna.

Pri kio temas tiuj “duakanonaj” verkoj? Temas plejparte pri verkoj el la antaŭ-kristana epoko, sed kun esceptoj. Kelkaj estas, aŭ pretendas esti, historiaj rakontoj; aliaj resumas diversajn partojn de la juda spertaro antikva (ne ĉiam konforme al la enhavo de la tradicia tekstaro de la tenaĥo, t.e. la juda nomo de tio, kion kristanoj nomas Malnova testamento). Kelkaj eble havas ian literaturan valoron, aliaj estas nur amatorecaj piaĵoj; la religia valoro de la verkoj dependas de la vidpunktoj de la legantoj. Ĉiuj havas historian gravon por personoj kiuj volas scii pri la naturo kaj iom-post-ioma karaktero de la Biblio. Gerrit Berveling tre zorge, honeste kaj neŭtrale tradukis kaj prikomentis la verkojn en la tri volumoj. Lia lingvaĵo estas neriproĉebla. Kiel klera eldono, ĝi ne estas superebla. Multegajn centojn da horoj li dediĉis al sia tasko, pro kio la aktuala klerularo, ĉu esperantista, ĉu neesperantista, ŝuldas al li enorman dankon. Efektive, malfacile oni trovas egale modele preparitan tekstaron modernlingvan en etna lingvo.

Donald Broadribb

Vojaĝu muzike

Invito por vojaĝo. Jacques Yvart. Donneville: Vinilkosmo, 2008. Kun tekstobroŝuro; 51 min. KD. Prezo: € 19,80

Dek jarojn post Jacques Yvart kantas Georges Brassens, jen okazo surŝipiĝi kun la ĉiam juna vojaĝanto. Ĉiam juna post la 26-a albumo? Jes ja, ĉar utopio apartenas al juneco. Kaj utopie Jacques Yvart kantas, i.a. en Magelanoj de l’ Universo: Ho vi la vojaĝontoj sur ŝipoj el kristal’ — Portataj de fluoj malcertaj — Ĉu lasos vi la armilojn for en arsenal’? — Ĉu vi tiam estos pacemaj?

Lasu vin porti per la bela basa voĉo de Yvart; liaj propraj kanzonoj abundas en ĉi tiu albumo — En la valo de l’ rozoj, Oe, oe en la ŝipo! (Nia ŝipohordo — Bordo kontraŭ bordo — Forpuŝita ja de vent’ — Ekliberigos fratojn — Rompos galerfratojn — Heliĝos tuj Grandmaten’), La am’ por la am’ kaj aĥ Korto Malteze, kun belega muziko, kiun vi tuj enkapigas: De Nord’ ĝis Brazil’ — En Kopenhag’ — En fidrinkej’ — De Santiag’... Sen forgesi la tre amuzan La korpo Eŭropa laŭ teksto de Florent: Jen tre simpla manier’ — por agrabla pozici’ — Maldekstran piedon sur Hispani’ — Kaj dekstran sur Itali’ — Kun la interkruro sur Franci’...

Sed Jacques Yvart ankaŭ kantas kanzonojn de aliaj: de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash, de Georges Moustaki (Mia liber’), de Georges Brassens (La ĉevaleto).

La riĉa akompano — gitaro, violonoj, akordiono, citro, buzuko, klavaroj, kontrabaso, basgitaro, drumo, mandolino — neniam superas la voĉon; la prononco de Yvart estas senriproĉa kaj malofte la libreto bezonatas.

Ni ne forgesu la tekstajn adaptintojn: Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj mi mem por nur unu kanzono Mia liber’ de Moustaki.

Malgranda makuleto venas kun la “kroma” kaj dekkvina kanzono La temp’ de l’ ĉerizoj, kie la akcento estas mislokita. Bedaŭrinde, ĉar Georges Lagrange modifis la, cetere sufiĉe taŭgan, adapton de Marcel Redoulez. “Kiam kantos ni pri l’ temp’ de l’ ĉerizoj” iĝas ĉe Lagrange “Se kantos ni pri la tempo ĉeriza”; “Kiam vivos vi en temp’ de l’ ĉerizoj” iĝas “Kaj dum estos vi en tempo ĉeriza” kaj “Ĉiam amos mi tempon de l’ ĉerizoj” iĝas “Sed plu amos mi la tempon ĉerizan”. Tiu versio cetere aperis en La KancerKliniko 117 de januaro 2006... do antaŭ la registrado! Des pli bedaŭrinde por kanzono verkita en 1866, sed kiun la aŭtoro dediĉis al ambulancistino de la Pariza Komunumo, kaj kiu fariĝis kvazaŭ himno de la francaj maldekstruloj...

Sed tio ne malhelpu vin ĝui la Invito por vojaĝo. Vi eble jam rimarkis, ke la poemo de Charles Beaudelaire — en adapto de Marcelo Redoulez laŭ traduko de K. Kaloĉajo — kiun muzikigis Jacques Yvart, donas la titolon al la albumo.

Ĵak Le Puil

Streĉrakonte erudicia

L’esperanto in Italia. Alla ricerca della democrazia linguistica. Carlo Minnaja. Padova: Il Poligrafo, 2007. 225p. 21cm. ISBN 9788871155463. Prezo: € 23,70

Kiom da homoj interesiĝas pri la historio de la itala Esperanto-movado sufiĉe por preti legi monografion 225-paĝan? Kelkcento, mi supozas. Kiom el tiuj regas la italan lingvon? Kelkdeko, mi imagas.

Tiu aferstato bedaŭrindas, ĉar se ankaŭ nekonantoj de la itala povus trafoliumi la verkon de Carlo Minnaja kun kompreno, ili facile kaptiĝus kiel aĉetantoj. La erudicia libro sin legigas kvazaŭ streĉromano, kun vivoplene priskribitaj protagonistoj — ekde Marignoni kaj Ghez tra la familio Minnaja, la fratoj MiglioriniClelia Conterno, ĝis Corsetti kaj De Salvo — kaj kun same tridimensiaj flank-figuroj kiel... nu, sed neniun ni ofendu per la epiteto “flanka”. Ofte la plej kuriozaj sciindaĵoj — kaj eĉ nesciindaĵoj — sin kaŝas en piednotoj. Ĉu vi sciis, ekzemple, ke la poeto Ungaretti samopiniis kun Blinkenberg kontraŭ Lapenna en Montevideo (p. 124-125), aŭ ke Giorgio Silfer en 1977 estis atakita kaj forkaptita de teroristoj (p. 152)?

Preter la limoj de la duoninsulo, la monografio atentas ankaŭ la tutmondan movadan fonon, profite al espereble multnombraj legantoj neesperantistaj. Aliflanke, atenton ricevas ankaŭ alilandaj plenumoj ital-rilataj, precipe en la beletra kampo, kiel ekz. la verkado de Tazio Carlevaro el Svislando, aŭ la elitala traduk-agado de Kalocsay kaj aliaj korifeoj de Literatura Mondo. Fakte, oni povus opinii la libron malekvilibra favore al literaturo, sed tion ja pravigas la preskaŭ krimrakonte interesega ekesto-historio de verkoj kiel la vortarego Vocabolario italiano-esperanto, la Itala antologio, aŭ ties posteulo, la volumo Enlumas min senlimo. (Interesatoj pri la itala literaturo frandos ĉi-rilate fragmentojn el leteroj de Sanguineti, RaboniCaproni.) Inter la frua jaro kiam la juna La Colla en kajeroj ekkolektis vortaran materialon, kaj 1996, kiam la fina avataro de la Vocabolario fine efektive aperis, pasis generacioj da eventoplena movada vivo, ĉi-verke pridetalita!

Laŭ la priskribo en la reta katalogo de UEA, temas pri “pli ol simpla superrigardo de la Esperanto-movado en Italio”, ja pri “analizo, el la plumo de unu el ĝiaj plej aktivaj partoprenantoj”. Tiel estas, kaj la aktiva movada rolado de la aŭtoro ŝajnas neniel lin misinflui en liaj historiiste ekvilibraj juĝoj. Detalan sed ne troigan trakton ricevas ankaŭ utopiaĵoj kiel la Insulo de la Rozoj aŭ la Esperanta Civito. Ĉu ekzistas rozoj sen dornoj? Ĉiel ajn, ĉi-verke ni ricevas tutan bukedon da sendornaj rozoj el la riĉa historio de landa movado aĝa pli ol jarcenton. Kiom belus se ĉi tiu libro estus nur unu ero en plurdekopa kolekto de monografioj pri landaj movadoj!

István Ertl

La nuntempa evoluo — inter teoriaj problemoj kaj hegemoniaj faktoroj

Ĉu kultura integriĝo en Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj. Jiří Laube. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2007. 31p. 20cm. ISBN 9788085853964. Prezo: € 2,10

Jen teksto de vera humanisto. La respondoj de Laube al la aktuala problemo de kultura Eŭropa integriĝo baziĝas sur kultur-historiaj, precipe religiaj konsideroj, en konkordo kun la opinio de Madeleine Albright ke “la ŝanĝo, kiun oni aktuale registras, estas nova kresko de influo de la religio” (p. 8). Mi persone tamen dubas, ĉu tiu aserto kaptas la ĉefan faktoron de la eventoj niatempaj. Pli verŝajne rolas neniam antaŭe konata decidig-kapablo de ekonomiaj kaj politikaj interesoj.

Per klaraj, mallongaj frazoj, sintezoj de konoj kaj propraj pensoj, Laube argumentas la neceson kaj eblon de paca kunvivado de la nuntempaj kulturoj (judismo, islamo, kristanismo). La harmonia kunekzistado estas ebla ne nur pro raciaj kialoj, sed ankaŭ danke al malnovaj, komunaj radikoj; bedaŭrinde la reciproka ignorado dum la historio damaĝis ĉiujn. La aŭtoro konscias ke la “troa materia kaptiteco de la homo kaj de la socio” estis longtempa negativa faktoro por la kunvivado de popoloj kaj kulturoj, sed li opinias optimisme ke, nun, bonŝance, tiu faktoro “atingis sian kulminon” kaj “jam aŭguriĝas nova, sanoplena kaj ekvilibra vivo, kie la spirito gvidas la aktivadojn de la socio”. Ankaŭ ĉi-rilate mi estas iom pli skeptika. Laube prave kredas je la forto de la racio, tial li trovas historiajn kaj praktikajn argumentojn por demokratia simbiozo de la nunaj Eŭropaj kulturoj. Unu tia argumento baziĝas sur interesa paralelo: kaj la judismo kaj la islamismo havas unu malnovan lingvon kaj unu ĉiutagan. Per Esperanto ankaŭ Eŭropo povus krei similan du-tavolan lingvan situacion. Li mencias la argumentojn por Esperanto kaj por ĝia rolo (p. 17-18) en la konservado de la hodiaŭaj naciaj kulturaj specifaĵoj (p. 25-27); liaopinie tion pravigas ankaŭ “tute novaj principoj” de la hodiaŭa Eŭropo (p. 28).

La ekzemplo de la juda historio atestas ja la plurflankajn avantaĝojn, kiujn povus doni al la apartaj popoloj kaj al la tuta homaro la interna ligilo (ekzemple, religia) de ĉiu etno.

La broŝuro de Laube aldoniĝas al la hodiaŭaj streboj solvi la internaciajn problemojn per raciaj, humanismaj ideoj. Restas la demando, ĉu la nuntempaj evoluoj troviĝas antaŭ la teoria problemo kiel integri la kulturojn, aŭ antaŭ la faktoroj de hegemoni-potencoj, kiuj trudas siajn kulturaĵojn al la cetera mondo. Tamen, tiuj faktoroj ne estas ĉiopovaj. Kontraŭ la fia fenomeno devas daŭre agadi la spiritaj fortoj de la konscia homaro kaj la inside minacataj ŝtatoj.

Ana Flora

Hetajro versas

El mia buduaro. Eli Urbanová. Chapecó: Fonto, 2001. 71p. 21cm. Prezo: € 6,90; Rapide pasis la temp’. Eli Urbanová. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. 91p. 20cm. Prezo: € 6,90; Prefere ne tro rigardi retro. Eli Urbanová. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2007. 127p. 20cm. Prezo: € 10,50

Tri poemarojn de Eli Urbanová (Ĉeĥio, 1922) oni konis ĝis la apero en 1995 de ŝia pasie membiografia romano Hetajro dancas: Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981) kaj Verso kaj larmo (elektitaj poemoj, 1986). Pri la romano oni abunde parolis i.a. pro la ricevo de la OSIEK-premio, tamen eble ne ĉiuj atentis ke de tiam sekvis 5 pliaj poemaroj: Vino, viroj kaj kanto (1995), la dulingva ĉeĥa-Esperanta Peza vino (1996), El mia buduaro (2001), la aŭtor-intence karierferma Rapide pasis la temp’ (2003) kaj la definitive antologia Prefere ne tro rigardi retro (2007). Mi devas nun prezenti la tri lastajn, eldonitajn jam en la nova jarmilo.

Kiel en ĉiuj verkoj de Urbanová, ankaŭ en El mia buduaro ĉeftemas la triopo Amo, Amoro kaj Poezio. Ofte tio konkretiĝas en rimajn versaĵojn pri unuopaj viroj, amataj aŭ amitaj de ŝi. Urbanová ja evitas la maŝinan, martelan parnasismon de kelkaj nuntempaj rusaj versistoj; tamen, se diri la veron, ŝi ne sukcesas atingi poezie imponajn altojn (aŭ profundojn) kaj foje la rezulto apenaŭ distingeblas de silabmezurita prozo kun rimoj. Mi trovas pli interesaj la prozajn partojn (kvazaŭ postĉapitre al Hetajro dancas), la poemojn represitajn el Nur tri kolorojn kaj poemojn kiel Homoj, verkita pro instigo de Marjorie Boulton (“Mi ŝatus legi de vi pli universalan temon”), kun modela komenco:

Estas la urbo kiel maro
kaj homoj sur la trotuaro
kiel marondoj…

Homoj sennombraj… Kelkaj belaj!
Homoj kun siaj bagatelaj
zorgoj kaj ĝojoj…

Similan impreson mi havas pri Rapide pasis la temp’, ankaŭ koncerne la prozajn erojn, el kiuj elstaras pro sia intereso la librofina Letero al komencantaj poetinoj. Laŭlonge de la jaroj Urbanová versadis, insisteme kaj in-sisteme, pri sia vivo ama kaj amora, t.e. pri la vivo mem, kaj ĉiu nova verso rolis kiel nova, plia paĝo de ŝia aŭtobiografio. Nu, en tiu ĉi poemaro, escepte de Nokta papilio kaj Amsezonoj (kun tro da elizio por mia gusto), sendube la poemoj teĥnike plej bonaj estas tiuj verkitaj inter 1951 kaj 1958, kiel BarkaroloLuna nokto.

Fine, Prefere ne tro rigardi retro proponas pecojn el la pli fruaj kolektoj, antologie. Iom surprize, poemoj legeblaj kvazaŭ prenitaj el Verso kaj larmoPeza vino venas fakte el ŝia unua poemaro, Nur tri kolorojn, kies legadon mi emfaze rekomendas. Des pli ĉar ĝi, en la perfekta eldono de Juan Régulo kiel Beletra Kajero de Stafeto en 1960, ankoraŭ aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA, daŭre kaj freŝvoĉe prezentante la kulminon de ŝia kariero poezia.

Jorge Camacho

E-kursoj en Istanbulo

Antaŭ la 2-a Mezorienta Esperanto-Kunveno en İznik (legu sur la p. 116) okazis en la iama ĉefurbo de Turkio, Istanbulo, kurso de Esperanto por komencantoj, kiun gvidis Tereza Kapista. La kursanoj decidis ĉeesti ankaŭ la kunvenon en İznik. La grupo ne estas tre multnombra, nur 9 kursanoj, sed ĉiuj jam parolas du aŭ tri fremdajn lingvojn. Tio helpis ke la rezulto estas bonega. Samtempe okazis E-kurso en la Amerika Liceo en Uskudar por gejunuloj. Do, naskiĝas Esperanto-movado en Istanbulo.

Murat Ozdizdar

Turkoj loĝas en Turkujo: pri la 2-a Mezorienta Kunveno

Turkoj loĝas en Turkujo kaj parolas la turkan. Tio estas banala konstato por ĉiu, kiu legis siatempe la Fundamenton de Esperanto.

Malbonŝance, tamen, la Fundamento ne diras kiel multaj kaj simpatiaj estas la turkoj, kaj ĝi ankaŭ ne diras ke temas pri granda kaj bela lando. Alia bedaŭrindaĵo: Zamenhof ne konis la turkan. Se li estus koninta ĝin, Esperanto estus ankoraŭ pli aglutina kaj ankoraŭ pri regula. Ĝi pli-malpli realigas la zamenhofan deziron, ke ĉiu ricevanto de letero en Esperanto, se li-ŝi nur posedas vortaron de la lingvo, povas kompreni la tekston. Eble atesto pri lernado de la turka devas iĝi deviga kondiĉo, por kandidati al la Akademio de Esperanto.

Ĉiuokaze ĉi tiu longa enkonduko utilas nur por diri, ke en Turkujo okazis la dua Mezorienta Kunveno organizita de la Komisiono de UEA pri Agado en landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko, en la urbo İznik, du horojn sude de Istanbulo, per ŝipo aŭ aŭtobuso. İznik estas la turka nomo, sed tiu urbo estas pli konata en la Okcidento per la antikva nomo “Nicaea”. Tie okazis fama eklezia interkonsiliĝo por decidi ĉu Kristo estas nur homo aŭ samtempe homo kaj dio. Estis la tempoj de Konstantino la Granda kaj tiaj disputoj havis la lokon de tiuj pri ata/ita en Esperanto.

La mezorientaj kunvenoj estas kunvenoj por igi esperantistojn de tiu batalanta regiono renkontiĝi kaj priparoli siajn komunajn problemojn kaj ankaŭ plani agadojn favore al Esperanto en tiuj landoj. Vi eble legis en ĉi tiu revuo pri la pasintjara unua kunveno en Amano, Jordanio. En tiu unua MK partoprenis proksimume 25 homoj el 7 landoj. Ĉi-foje la partoprenantoj estis proksimume 40 (proksimume ĉar kelkaj partoprenis nur parte dum la unuaj tagoj, kaj kelkaj nur parte dum la duaj tagoj) el 17 landoj. Krom la mezorientanoj (el Irano, Turkujo kaj Israelo) estis multaj eŭropanoj (el Belgujo, Latvujo, Pollando, Hispanujo ktp.), unu usonanino kaj eĉ du koreaj esperantistoj, kiuj hazarde vojaĝis tra Turkujo kaj kontaktis turkan esperantiston en Istanbulo. Temis pri vere malgranda UK-eto. Estis kelkaj malsamecoj kompare al la UK, sed ĉiuj favoraj al la kunveno en İznik. La programo estis sufiĉe fleksebla por esti adaptata al la lastmomentaj deziroj de la partoprenantoj. Forgesu pri Svisujo kaj prelegoj de la 4:15 al la 5:17 aŭ pri ekskursoj, kiuj ne atendas vin, se vi bezonas ankoraŭ dek minutojn por finmarĉandi pri aĉeto de io. La agadoj en la programo estis prelegoj pri la Esperanto-movado en Irano, Turkujo kaj Israelo. La plej malforta movado inter tiuj tri landoj estas tiu en Turkujo, sed ĝi estas nun reviviĝanta kaj reorganiziĝanta. La kunvenon partoprenis ankaŭ tri junaj lernantoj de Esperanto el istanbula lernejo, kie normale instruas Murat Ozdizdar, la turka animo de la kunveno. En tiu lernejo Cseh-metodis du semajnojn antaŭ la kunveno Tereza Kapista el Beogrado. Oni aldonu aliajn prifakajn (ekzemple de la itala profesoro Davide Astori pri stereotipaj antaŭjuĝoj pri la turkoj en Eŭropo). Avantaĝe rilate al la UK: ili estis de homa longeco, traviveblaj.

La vesperaj programoj (kiuj komenciĝis akurate, kiam ĉiuj estis finvespermanĝintaj kaj pretaj por aŭskulti) havis nenion por envii al tiuj en Bjalistoko. Estis koncerto de la bardo sen barbo, la konata pola esperantisto Georgo Handzlik, kiu prezentis siajn kantojn. Alia aktiva rolanto estis Saŝa Pilipoviĉ, aktoro el Beogrado, kiu prezentis la kabaredan spektaklon, kiun li jam prezentis kelkfoje dum UK-oj.

Ne mankis, eĉ aktive malmankis (= abundis), ekskursoj al İznik mem, al la ĉirkaŭaj lagoj, al Bursa, la kvara plej granda urbo en Turkujo. Krome neoficiale kaj ekster la programo estis antaŭkongreso aŭ postkongreso (laŭ elekto) en Istanbulo. Tie ĉiuj vizitis la ejojn de la haremo de la iamaj sultanoj kaj reve rigardis Bosforon dum ŝip-veturado sur ĝi (nenio romantika. La ŝipoj estas tram-ŝipoj por turkoj, kiuj devas iri labori en la alia flanko). Ĉiuj ne povis maltrafi la muezinajn vokojn al la preĝo kaj al la savo (sed ĉiuj grandparte malatentis ilin). Ĉiuj vagis tra la bazaroj, aĉetumis memoraĵojn kaj manĝis kebabojn.

Ĉiuj partoprenantoj estis tre entuziasmaj pri Turkujo, pri la helpemaj turkaj esperantistoj kaj pri la Mezorientaj Kunvenoj. Laŭ komuna decido la 3-a Mezorienta Kunveno okazos en alia parto de la mediteranea kontinento, kaj prefere en lando kun lingvo same skemisma. Tia estas la araba, kaj do, la lando de la venonta kunveno estos verŝajne Tunizio aŭ Egiptujo. [Krom havi lingvon skemisman ili ankaŭ pli facile donas enir-vizojn al homoj el ĉiuj partoj de tiu mondo-parto]. Kial ne partopreni kaj helpi Esperanton en tiuj landoj? Informiĝu tra la jaro ĉe: a...@esperanto.org.

Renato Corsetti

100-jara E-klubo en la ĉeĥa Prostějov

La 30-an de januaro en la kinejo Metro en la ĉeĥa urbo Prostějov estis instalita ekspozicio “100 jaroj de Klubo esperantista en Prostějov”. La 7-an de februaro okazis en tiu urbo renkontiĝo por soleni la 100-jariĝon de la klubo.

La renkontiĝon partoprenis 60 esperantistoj el 29 lokoj de Ĉeĥio kaj Slovakio. Je la 10-a horo okazis festa malkovro de la memortabulo en la baza lernejo sur la strato Palackého, kie la klubo estis fondita en la jaro 1909.

La memortabulon malkovris la prezidantino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Jana Melichárková. Sekvis vizito al la E-monumento en la parko de Kolář, trarigardo de la urbocentro kaj de la bela internaĵo de la urbodomo.

Post vizito al la E-klubejo kaj trarigardo de la ekspozicio okazis solenaĵo kun kultura programo kaj dancvespero kun riĉa tombolo.

Jaroslav Liška

Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo

La Internacia Libro-Foiro de Jerusalemo, kies celo estas eksponi librojn pri ĉiuj temoj el la tuta mondo, okazas en la israela metropolo ĉiun duan jaron. Ĉi-jare (15-20 feb) ĝi okazis en la prestiĝa kongres-centro “Binjane Hauma” jam la 24-an fojon.

Kiel antaŭ du jaroj, Esperanto-Ligo en Israelo tutsemajne funkciigis Esperanto-budon, kiu allogis multajn vizitantojn kaj vekis grandan interesiĝon. La budon organizis Amri Wandel kaj deĵoris en ĝi pli ol dek aktivuloj de ELI.

Tiuj el vi, kiuj havis la okazon organizi UK-on aŭ grandan renkontiĝon, eble konas la eksciton kaj adrenalino-plenan senton. La internacia etoso, la neceso solvi problemojn en mallonga tempo, kaj pleje, la homoj: amaso da vizitantoj, kunlaborantoj, jamaj kaj novaj geamikoj. Ĝuste tia estis mia sperto en la libro-foiro, kiu mirinde memorigis la sperton de organizado de la UK en Tel-Avivo.

Malka Zemeli kaj mi reprezentis ELI-n en la impona malferma ceremonio, kie salutis la foiron la ŝtat-prezidanto Ŝimon Peres kaj la urbestro de Jerusalemo Nir Barkat. La fama japana verkisto Hiroki Murakami ricevis la literaturan premion de Jerusalemo, kaj faris imponan paroladon.

Kvankam nia E-budo estis malgranda kompare kun la budoj de grandaj eldonejoj aŭ kulturaj institutoj de ŝtatoj kiel Italio, Germanio kaj Francio, ĝi estis tre aktiva kaj vekis multan atenton. Resumo pri ELI aperis en la oficiala katalogo de la foiro hebree kaj angle. Dum la semajno centoj da vizitantoj haltis ĉe la budo, kiu estis centre lokita. Iuj interesiĝis pri la centoj da Esperanto-libroj kaj revuoj, kiuj estis eksponitaj sur la bretoj. Apartan atenton vekis Asteriks kaj La eta Princo. Aliaj scivolis pri la movado en Israelo kaj en la mondo (ofta demando estis: “Ĉu Esperanto ankoraŭ ekzistas?”) kaj ne malmultaj demandis pri ebloj lerni la lingvon. Kelkcentoj da petantoj ricevis informilon kun bazaj faktoj kaj retadresoj pri Esperanto, kiu estis kunmetita speciale por la foiro. Multaj petis aliĝi al la E-kursoj en Jerusalemo kaj Tel-Avivo, kiuj estis anoncitaj ĉe la budo, kaj lasis kontaktadresojn. Aliaj diris ke ili jam lernas per la retkurso “Lernu!”. Vendiĝis lernolibroj, vortaroj, kompakt-diskoj, verdaj steloj kaj aliaj varoj por centoj da sikloj.

Dum la deĵorado ni aŭdis plurajn kortuŝajn rakontojn de vizitantoj, ekz. rusdevenaj israelanoj kiuj lernis E-on en Rusio antaŭ multaj jaroj, sed ne havis kontakton kun la lingvo post kiam ili alvenis al Israelo. Kelkaj el ili deziris viziti la E-klubojn en Tel-Avivo kaj Jerusalemo. Alvenis paro el Belgio kiu diris ke ĝi havas esperantistan parencon kiu aktivas en Antverpeno. Evidentiĝis ke temas pri mia bona konato — Ivo Durwael. Venis kolegoj de la Jerusalema universitato, kiel la ĉefo de libro-akirado en la Nacia Biblioteko, kiu akiris por la Biblioteko malnovajn librojn pri Zamenhof, kaj profesoro kiu lekcias pri astro-biologio, kiu volis aĉeti mian libron La universo kaj ni. Venis ankaŭ konataj gastoj, kiel Ĥaja, la filino de Ans kaj Hans Bakker, kaj la filino de la forpasinta Josef Murĵan, verkisto de E-vortaroj. Mezaĝa virino aĉetis la infankantaron Venis vespero, rakontante al sia filino ke kun tiu libro ŝin oni lulis kiel infanon, kaj tre kortuŝiĝis kiam ŝi eksciis ke mi tradukis ĝin en E-on antaŭ 20 jaroj por luli mian filinon Tali, kiu hazarde deĵoris apude... Inter la famaj vizitantoj de nia budo estis prezidento Ŝimon Peres. Kiam li haltis ĉe apuda budo, mi aliris kaj demandis lin ĉu li memoras ke li estis la alta protektanto de la UK en 2000. Jes, li memoris, kaj kun intereso trarigardis la israelajn kaj jidajn kantojn tradukitajn en E-on, de la KD Bonvenu Paco, kiun li tuj ricevis donace (sur la supra foto). Vizitis la budon tri eksministroj: Merec, Sarid kaj Bejlin, kaj la iama vicĉefministro Moŝe Arens. Fine ni renkontiĝis kun la famaj israelaj verkistoj David Grosman kaj Meir Ŝalev. Ankaŭ ili ricevis la kompaktdiskon Bonvenu Paco.

En la antaŭlasta tago okazis mia publika prelego pri la temo “Esperanto kaj Zamenhof: kial internacia lingvo?”, kiu estis anoncita en la oficiala programo de la foiro. Estis pluraj intervenoj kaj demandoj pri la rolo de E-o en la nuntempa mondo, apud kaj malantaŭ la angla. La konkludo de la prelego kaj de la foira semajno estis ke E-o vivas, alternativas, kaj interesas multajn, eble pli ol ni imagas.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

La prezidento Ŝimon Peres ricevas donace la diskon Bonvenu Paco.

Bunta semajno en suda Francio

Granda Esperanto-flago bonvenigis nin en Agay, belega vilaĝo sur la lazura marbordo apud Fréjus, en suda Francio. En komforta hotelo, de la 27-a de februaro ĝis la 7-a de marto okazis la Mediteranea semajno, Esperanto-staĝo, organizita de Monique Prezioso kaj Christine Graissaguel.

Venis sesdeko da personoj el Nov-Zelando, Kubo, Benino, Svisio, Pollando, Italio, Belgio, Hispanio kaj Francio. La partoprenantoj ĉeestis kursojn de tri diversaj niveloj sub gvido de internaciaj spertuloj: Stefan MacGill, Miguel Gutiérrez kaj Carlo Bourlot. Krom tiuj instruaj, ludaj, gramatikaj, teatraj, amuzaj kursoj, oni povis malkovri la belajn pejzaĝojn dum gvidataj ekskursoj. La familia etoso pligrandiĝis en la vespero, kiam ni lernis danci sudamerikajn dancojn, aŭskultis prelegojn pri malproksimaj landoj, ludis skeĉojn, kantis kaj babilis. Dum lastavespera balo, kontentaj kaj certe progresintaj, ni promesis konservi kontakton kaj reveni venontjare.

Maggy Combot