Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 6

Malferme

Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj: kion fari?

La historio de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj komenciĝas jam preskaŭ en la komenco de UN mem, kiam en 1950 en Lake Success delegacio de Universala Esperanto-Asocio transdonis al la sekretariato de UN peticion favore al Esperanto, kiu deklaris interalie, ke “la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.”

La peticio petis la subtenon de UN por ke Esperanto estu instruata en lernejoj kaj uzata en “turismo, internacia komerco kaj korespondado.” La dokumento, transdonita al la Helpa Ĝenerala Sekretario Benjamin Cohen la 2-an de aŭgusto, estis tuj pludonita al Unesko, kiel la instanco de UN kompetenta por ĝin trakti. Sekvinte longan kaj serpentuman vojon tra la tiam relative malkomplika strukturo de Unesko, la peticio rezultigis rezolucion de Unesko en decembro 1954, voĉdonitan dum la tiujara Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, kiu rekonis, ke la rezultoj atingitaj de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. La rezolucio komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko “sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo.” Aparta decido dum tiu periodo starigis formalajn konsultajn rilatojn inter Unesko kaj Universala Esperanto-Asocio.

Verdire, la interesiĝo de UEA pri demandoj kernaj al la idealoj de Unuiĝintaj Nacioj havas eĉ pli longan historion. Jam antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948, UEA metis paragrafon en sia statuto, kiu emfazis, ke respekto al la homaj rajtoj estas antaŭkondiĉo de la laboro de la Asocio — kaj la laboron pri la menciita peticio UEA iniciatis baldaŭ post la fino de la mondmilito. La rilatoj inter UEA kaj Unesko, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, donis al Esperanto kaj UEA certan etikedon de seriozeco, kaj tiu formala rekono nepre faciligis la disvastigon de Esperanto en diversaj regionoj de la mondo. UEA entuziasme partoprenis la diversajn kampanjojn de Unesko, interalie starigante la serion de libroj Oriento-Okcidento, kiu konsistas el tradukoj en Esperanton de elstaraj verkoj de la monda literaturo — serio kiu ankaŭ daŭras ĝis hodiaŭ. Kiam en la 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj Unesko komencis interesiĝi pri ekvilibra komunikado inter la diversaj ŝtatoj, UEA emfazis la gravecon de egaleca lingva komunikado. Subtene al la nocio de komunika egaleco kaj la rilato de la lingvoj al tiu nocio, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M’Bow, aperis ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko en 1977 kaj faris gravan paroladon pri tiu temo en la inaŭguro de la kongreso. Dum tiu periodo, vizitantoj al Universalaj Kongresoj kaj parolantoj en iliaj inaŭguroj estis interalie la Asista Ĝenerala Sekretario de UN kaj la Ĝenerala Direktoro de la Internacia Telekomunika Unio.

En 1985, dua rezolucio de Unesko refortigis tiun de la jaro 1954, rekonante la kontribuon de Esperanto specife al la laboro de Unesko kaj rekomendante al la ŝtatoj-membroj, ke ili utiligu la okazon de la centjariĝo de Esperanto en 1987 por enkonduki studprogramojn pri Esperanto “en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado.”

Humphrey Tonkin

El parolado ĉe la Novjorka E-Societo la 24-an de aprilo 2009 (daŭrigota)

Zamenhof-jaro 2009

Esperanto historie en Bjalistoko

Bone konata estas la letero de Zamenhof al Borovko en kiu li klarigis kiel aperis ĉe li la ideo krei lingvon internacian:

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno.* Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj ktp. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi “doloro pro la mondo” ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la “grandaĝaj” posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon. Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. (...) Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. (...)

* Ĉi tiu gubernio de la Cara Imperio troviĝis ekster la tiama Pola Reĝlando (nomata ankaŭ Kongresa Pollando aŭ Vistula Lando).
Bjalistoko — la urbo de L.L. Zamenhof

Bjalistoko, naskiĝurbo de la kreinto de Esperanto, L.L. Zamenhof, ludis kaj daŭre ludas gravan rolon en la historio de la Esperanto-movado. Dum multaj jardekoj pulsis tie vigla Esperanto-vivo. Aktivadis tie kaj en la ĉirkaŭaĵo centoj da esperantistoj sindediĉaj al la movado. Ĝis nun restas neesplorate, kiom da esperantistoj ekzistis en Bjalistoko tuj post la apero de la Unua Libro en 1887. Eblas tamen supozi, ke Zamenhof interesiĝis pri la kresko de la ideo en tiu urbo kaj ke dekomence la Esperanto-movado havis tie kelkajn adeptojn. Fakte, en la Unua adresaro de esperantistoj (1890) estas menciitaj kvar bjalistokanoj. La nomoj Bramsohn kaj Rosenthal montras, ke ili devis esti juddevenaj. Tio certe vekis la suspekton de la carista administracio. Simple en Bjalistoko la kondiĉoj por disvastigi Esperanton ne estis favoraj. Ekde 1873 Zamenhof loĝis en Varsovio, kie ja, kiel konate, la Esperanto-projekto maturiĝis kaj estis publikigita, kaj kie ĝi trovis la unuajn seriozajn adeptojn. Alia klarigo, laŭ N.Z. Maimon, pri la malforteco de Esperanto en Bjalistoko, estis la cirkonstanco, ke Zamenhof forlasis la cionismon, kio tute ne plaĉis al la bjalistokaj judoj.

Unua impulso por vigligi Esperanton en Bjalistoko estis donita en majo 1910, kiam dum renkontiĝo kun sepdeko da ĉeestantoj estis esprimita la intenco fondi Esperanto-asocion. Bedaŭrinde tiu unua provo antaŭ la unua mondmilito fiaskis, tiel ke dum la vivotempo de Zamenhof Esperanto en Bjalistoko restis senrezulta. Cetere la unua mondmilito grandparte interrompis ĉie la Esperanto-agadon,* krom tio la poloj estis tro okupataj pri la restarigo de sia ŝtata sendependeco, kiun ili malhavis ekde 1772/95.

* La gazeto Pola Esperantisto ne aperis inter 1914 kaj 1922.

Samtempe falis hela Esperanto-stelo de la ĉielo, kun kiu la posta evoluo de Esperanto en Bjalistoko estos nedisigeble ligita: tiu stelo portis la nomon de Jakób Szapiro (Ŝapiro, 1897-1941), kiu lernis Esperanton en la aĝo de 14 jaroj kaj komencis aktivadi en 1911. En 1915 li publikigis porpacan broŝuron La mondmilito kaj Esperanto, kiu aperis ĉe la Biblioteko de Georgo K. Davidov en Saratovo. Post la milito Ŝapiro abunde publikigis informojn pri Esperanto en la loka gazetaro kaj lobiis ĉe la urbaj instancoj, kaj baldaŭ povis okazi Esperanto-kurso en vespera lernejo. Krom tio, li atingis la alinomigon de la Verda strato je la strato Zamenhof. En la zamenhofa dometo, kiu troviĝis en sufiĉe mizera stato, loĝis teretaĝe iu Szturmakiewicz, kiu prizorgis la Memorlibron pri Zamenhof, kaj en la unua etaĝo loĝis iu horloĝisto kun la nomo Wajnsztok. Aktualis eĉ la ideo de Esperanto-muzeo, sed ĝi restis neefektivigebla.

ZES kaj Jakobo Ŝapiro

Granda momento por Esperanto en Bjalistoko alvenis la 21-an de novembro 1920, kiam okazis la organiza kunveno de bjalistokaj samideanoj. En la ĉeesto de 20 personoj sub la protekto de Jakobo Ŝapiro, delegito de UEA, la prezido de J. Alfus el Krakovo kaj la sekretariado de R. Platzek, estis decidite fondi societon kun la nomo Zamenhofa Esperanta Societo en Białystok (ZES). La elektita estraro konsistis el J. Ŝapiro (prezidanto), F. Kurjański (sekretario), R. Platzek (kasisto), S. Kaplan kaj S. Liberman. La sekve organizitaj Esperanto-kursoj allogis 70 interesatojn. Inĝeniero Morduch Zabłudowski eĉ sukcesis instrui Esperanton en hebrea popollernejo. “La loka gazetaro favoras nian movadon”, konkludis la raporto de ZES. Diversaj eminentuloj de la urbo aliĝis kiel membroj de ZES, inter ili la redaktoro de la plej grava bjalistoka gazeto. Tiel, iom post iom Bjalistoko fariĝis internacie konata dank’ al la Lingvo Internacia de L.L. Zamenhof. Malgraŭ tiuj sukcesoj, ZES ne trovis publikan sidejon kaj devis okazigi siajn kunvenojn en privata loĝejo. Do, la hejmo de Ŝapiro, situanta en strato Lipowa 33 tre proksime de la zamenhofa strato, longe servis kiel Esperanto-centro de Bjalistoko en la intermilitaj jaroj, kaj nur la 17-an de julio 1922 ZES povis esti laŭleĝe registrita laŭ vojevodia decido. Ĉi tiu agnosko havigis al la juna asocio novajn agadperspektivojn. Sed fluis ankoraŭ du jaroj, antaŭ ol en 1924 finfine okazis la solena malfermo de ZES. En 1923 Ŝapiro prilaboris la unuan gvidlibron tra Bjalistoko en Esperanto, kiu estis eldonita de Teo Jung, redaktoro de Esperanto Triumfonta, en Kolonjo en 1923. Ŝapiro apartenis ankaŭ al la kunfondintoj de la Turisma Komisiono de UEA, kaj la bjalistoka ĉefesperantisto mem fondis propran eldonejeton, kie aperis kelkaj verkaĵoj, interalie liaj Babiladoj de bonhumora Zamenhofano. La herooj en tiu libro nomiĝas s-roj Neskribemski, Oratoremulov, Reformemski, Parolulov, Fervorulov, Flirtemulov, Kritikoviĉ, Fundamentistov, f-ino Ridemoviĉ ktp.Marie Hankel, la unua signifa Esperanto-verkistino, amuziĝis. Krom tio Ŝapiro verkis Esperanto-ŝlosilon en la jida lingvo. Liajn Esperanto-tradukojn aperigis ekzemple Germana Esperantisto en la periodo 1912-18, kaj liaj verkoj trovis aljuĝon de premioj en la Floraj Ludoj. Alprenante starpunkton en soci-politikaj aferoj, Ŝapiro decide kontraŭstaris antisemitismajn tendencojn. Pro tiu kuraĝo Ŝapiro estis atakata dum la 30-aj jaroj.

20-aj jaroj

Dank’ al ofta raportado en la loka gazeto Dziennik Białostocki oni estas sufiĉe bone informita pri la aktiveco de ZEA dum la 1920-aj jaroj. En 1925 Ŝapiro partoprenis la 17-an Universalan Kongreson de Esperanto en Ĝenevo, kie Edmond Privat, prezidanto de UEA, kelkfoje laŭde menciis Bjalistokon en sia malferma salutparolado. Al la elstaraj eventoj en Bjalistoko mem apartenis en januaro 1926 prelego de Leo Belmont pri la kontraŭjudaj procesoj okazintaj antaŭ la unua mondmilito, kaj en majo 1927 la vizito de la japana sciencisto prof. Hazime Asada. Poste la urbon vizitis ankaŭ aliaj japanoj. La Tutpollandan Kongreson de Esperantistoj en oktobro 1926 partoprenis J. Ŝapiro. La 1-a Postkongreso Esperantista okaze de la 19-a Universala Kongreso (UK) en (la Libera Urbo) Dancigo en aŭgusto 1927 estis organizita, krom en Varsovio, ankaŭ de la bjalistokaj esperantistoj. Ĉi tiu solenaĵo estis gravega evento en la urba vivo. Ĝin partoprenis 188 personoj, inter kiuj 123 el Pollando, la resto el diversaj aliaj landoj. La alvenintajn gastojn salutis la orkestro de la 3-a regimento de kavalerianoj per la himno La Espero. La pavimo de la Zamenhof-strato estis speciale renovigita, kaj la programo antaŭvidis malkovron de memortabulo sur la zamenhofa naskiĝdomo. La urba magistrato rifuzis akcepti la protekton super la Postkongreso, ĉar tio ligita kun neceso aranĝi estis bankedon. Tamen, poste klariĝis, ke la vojevodo, inĝ. Marian Rembowski, persone konsentis esti protektanto de la Postkongreso. Oni decidis sendi leteron kun salutoj al ŝtatprezidanto Ignacy Mościcki kaj al marŝalo Józef Piłsudski. Teo Jung, la redaktoro de Heroldo de Esperanto, laŭdis la bonegan akcepton flanke de la organiza komitato, lokaj instancoj kaj enloĝantoj. Dum plaĉis al li la hotelo Ritz, li miris pri la malbonaj stratvojoj, kaj ke en ĉiuj taksioj ne funkciis kalkuliloj.

La postkongreso tre aktivigis la bjalistokanojn. Estis organizitaj kursoj, ĉefe en judaj societoj, kiujn partoprenis 150 personoj. Laŭ la nomoj el tiu tempo partoprenantoj estis ĉefe judoj kaj poloj. Nemalhaveblan rolon ludis daŭre J. Ŝapiro, la ĉefdelegito de UEA en Pollando, kiu organizadis, prelegadis, instruadis. La lingvo Esperanto estis enkondukita en iujn klasojn de la publikaj popol-lernejoj de Bjalistoko. Dum iu foiro en 1928 la esperantistoj reprezentis sin, kaj “la vizitantoj montris grandan intereson por nia afero”, oni raportis. En siaj vicoj ZES posedis profesian kantiston, Szymon Osowicki, kiu gvidis la programojn de la Dramrondo de ZES. En oktobro 1929 okazis, kun cento da partoprenantoj, la Unua Esperantista Kongreso de la bjalistoka vojevodia regiono, kiu estis honorata de la bjalistoka urbestro per sia alta protekto. Felikso Zamenhof, kiu ankoraŭ naskiĝis en Bjalistoko, faris la enkondukan paroladon. Estis decidite turni sin al la bjalistoka urbestraro kun peto subvencii la bezonojn de la Esperanto-agado, kaj precipe pri la aĉeto de la naskiĝdomo de L.L. Zamenhof. Tamen, ĉi ideo neniam efektiviĝis.

En multaj lokoj de la bjalistoka vojevodio oni laboris por Esperanto: krom en Bjalistoko ankaŭ en Augustów, Bielsk Podlaski, Choroszcz, Ciechanowiec, Gaworowo, Grajewo, Grodno, Indura, Krynki, Łomża, Michałów, Orla, Ostrołęka, Płoski, Rzędziany, Sejny, Sokółka, Szczuczyn Białostocki, Śniadowo, Topolany, Waliły, Waniewo, Wasilków, Wołkowysk kaj Żelechy. Post la 2-a mondmilito la Esperanto-movado en tiuj lokoj ne plu ekzistis. La aktivularo pereis dum la ekstermado de la juda loĝantaro, kaj kvankam ekde la milito-fino pasis pli ol 60 jaroj, oni ne sukcesis tie enradikigi Esperanton denove.

30-aj jaroj

Tiel, Bjalistoko iom post iom fariĝis la “Mekko” de la internacia Esperanto-movado. Ĝuste komence de la 30-aj jaroj ZES aranĝis amason da Esperanto-kursoj en la nova sidejo ĉe la strato Polna 4. Komence de 1931 okazis en Bjalistoko grava evento por la instruado de Esperanto. La loka gazeto raportis pri la fondo de la unua oficiala Ekzamen-Komisiono de Esperanto ĉe ZES. Fakte la Ministerio de Klerigo kaj Konfesioj leĝigis Instituton de Esperanto por la tuta Pollando, kiu okupiĝos pri instruado de Esperanto, havigos diplomojn kaj rajtigilojn por instruistoj. Prezidanto de la ekzamen-komisiono fariĝis J. Ŝapiro. En marto de la sama jaro estis prezentita de la Esperanto-Revuo-teatro “Verda Muelejo” Granda Varieteo kun la ĉeesto de 300 spektantoj, kaj fine de marto Bjalistokon vizitis la bengala esperantisto Lakshimiswar Sinha, kies prelego pri moroj kaj kutimoj en Hindio kun lumbildoj allogis preskaŭ 200 homojn. Sinha kantis bengalajn kantojn, estis akceptita de la urba starosto kaj miris, ke en la urba biblioteko troviĝas hindaj literaturaĵoj.

Denove postkongreso en Bjalistoko

Sed fakte ĉiuj fortoj de tiu tempo estis koncentritaj al la 2-a Internacia Postkongreso aldone al la 23-a Universala Kongreso en Krakovo en 1931. Estis planate dum ĝi starigi fundamenton por Zamenhof-monumento, ĉar oni konsideris kiel honton, ke diversloke en la mondo tiaj monumentoj estis jam starigitaj, dum en Bjalistoko ĝi mankas. Pri la postkongreso Ŝapiro publikigis detalan raporton en Pola Esperantisto. Laŭ tio alvenis al Bjalistoko karavano de 60 personoj, fakte malpli ol atendite, kiu estis akceptita en la stacidomo de militista orkestro, kiu ludis La Esperon. La ĉefa evento dum la postkongreso estis la solena inaŭguro de la fundamento por la kreota Zamenhof-monumento. La lokon elektis la vojevodo mem, kiu havis la funkcion de honora protektanto de la komitato por konstrui la monumenton. Sed pro kuracado en alia urbo li forestis kaj tial estis reprezentita de la vic-vojevodo. Same persone ne ĉeestis la urbestro, kiu estis anstataŭita de la vic-urbestro, kaj do kun tiuj duarangaj oficialuloj la fundamento por la monumento povis esti efektive metita plensolene. La ceremonion ĉeestis diversaj eminentuloj kiel familianoj de Zamenhof — Leono, Lidja kaj Zofia — krome Robert Kreuz, direktoro de la Internacia Centra Komitato (ICK) de la Esperanto-movado, kiu alveturis el Ĝenevo, kaj kelkaj aliaj. En vespera kunveno la ĉeestantoj memorigis, ke dum la postkongreso en 1927 estis promesite starigi la monumenton al la kreinto de Esperanto. Sed la aŭdigita mesaĝo estis klara: la finkonstruo de tiu monumento — en formo de babelturo — dependas de la tutmonda esperantistaro, kiu devus helpi al la organiza komitato efektivigi tiun ĉi ideon. La plej kortuŝa momento dum la kongreso estis la vizitado al la zamenhofa dometo, kiu estis feste ornamita, sed restis malriĉa kabano, en kiu kuŝis sur tableto, speciale por la postkongreso preparita Ora Libro de Vizitantoj, en kiun la kongresanoj enskribiĝadis unu post la alia. La postkongreso mem estis komentita tre pozitive ne nur de la bjalistoka gazetaro, sed ĝi trovis sian vastan eĥon ankaŭ en la Esperanto-gazetaro. Tiel okazis, ke la dua internacia postkongreso esperantista de 1931 estas konsiderata kiel pinta aranĝo de la bjalistokaj esperantistoj antaŭ la milito. En aŭgusto aperis en Bjalistoko ankoraŭ Joseph Scherer el Usono, la fama svisdevena Esperanto-mondvojaĝanto, kiu prelegis pri la filmourbo Hollywood.

Resume laŭ la libro Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko (2003) de Zofia Banet-Fornalowa. Prilaborita de Andreas Künzli. Daŭrigo venontnumere.

[FORIGITA!: bildo]

Strato Zeliona (Verda strato) en Bjalistoko, kie loĝis la familio Zamenhof (en 1919 ĝi estis nomita Zamenhof-strato)

[FORIGITA!: bildo]

Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar

[FORIGITA!: bildo]

Unua Komitato de la Varsovia Societo Esperantista: Kabe, Brzestowski, Belmont, Grabowski, Zamenhof kaj Zakrzewski.

[FORIGITA!: bildo]

La Lingva Komitato

ESTRARA RAPORTO 2008

UEA en la jaro 2008

[FORIGITA!: bildo]

La programero “La Estraro respondas” dum la 93-a UK en Roterdamo.

0. Enkonduko

La ĉi-jara estrara raporto traktas nekutiman jaron. La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 de Unesko konverĝis kun la centjara jubileo de UEA, kun la sesdekjariĝo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj kaj kun la lanĉo — kiun UEA formale faris en la pariza Unesko-sidejo — de la centkvindeka jaro post la naskiĝo de Zamenhof. Ĉirkaŭ ĉi tiuj mejloŝtonaj festoj nia komunumo havis okazon por informi la eksteran mondon — kaj ne malpli grave la novajn anojn de la Esperanta komunumo mem — pri la historio de niaj laboroj. Apud tiuj mejloŝtonoj en 2008 viciĝis specifaj atingoj kaj rekonoj: la sukcesa instaliĝo de Esperanto kiel ekzamena lingvo en la sistemo de Konsilio de Eŭropo, prizorgata de Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo (ALTE), la por Esperanto kaj UEA rekona rezolucio de la pola parlamento, la libro de Geoffrey Sutton superrigardanta la historion de nia originala literaturo. Resume, ni havis bonan jaron; la respondeculoj sur ĉiuj ebenoj de nia malsimpla geometrio povas siastile rikolti la rimedojn nun disponeblajn — multo dependos de niaj manieroj rikolti kaj uzi, kion ni jam havas.

Probal Dasgupta, la Prezidanto

1. La laboro

1.1 Informado

La informado en 2008 okazis tradicie per rekta informa laboro realigata de la CO (Gazetaraj Komunikoj [GK] kaj aktualigata asocia TTT-ejo), fare de Landaj Asocioj kaj lokaj grupoj. Okazo por diversŝtupa informa laboro estis internacie aŭ loke solenataj eventoj, ekz. la Tago de la Gepatra Lingvo (por kiu UEA disponigas diverslingvan afiŝon) aŭ la Tago de la Eŭropaj Lingvoj. Multaj eventoj organizitaj de aŭ kunlabore kun esperantistoj okazis lige kun la Internacia Jaro de Lingvoj kaj la datreveno de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Esperantistoj en tre multaj landoj utiligas krome por sia informa laboro kaj porekstera aktivado la Semajnon de Internacia Amikeco en februaro, la Ago-Tagon en oktobro kaj la Zamenhof-Tagon en decembro. Ĉi-rilataj raportoj venis preskaŭ el ĉiuj mondregionoj. Kroma okazo por la informa aktivado en 2008 fariĝis la porokaza rezolucio de la pola parlamento, omaĝanta la 100-jariĝon de UEA, oficiala prezento de la starpunkto de UEA pri la lingvolernado en la Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo kaj solena inaŭguro de Zamenhof-Jaro en la pariza Unesko-sidejo. Pri ili informis kaj GK-oj de UEA kaj la Ĝenerala Sekretario per specialaj mesaĝoj, disvastigataj en diversaj listoj (la komitata, LA, UEA-membroj) aŭ en la revuo Esperanto, reliefigantaj la informan faceton de tiuj okazaĵoj.

La informado okazis en la daŭro de la tuta jaro ankaŭ diverslande sur la loka nivelo lige kun plej diversaj eventoj, kiel la Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo, Eŭropa Socia Forumo, multaj publikaj aranĝoj, kiel librofoiroj, komunumaj festoj, ankaŭ movadaj kongresoj. Se temas pri la informa laboro en la kongresurbo 2009, aparte menciinda estas la interaktiva KD Esperanto (364 mil ekzempleroj) disponigita al la polaj legantoj de Gazeta Wyborcza. En la kunteksto de informado dum 2008 okazis ankaŭ diversspecaj seminarioj, ekz. trejnseminario “Problemaro de fakaj artikoloj en esperantlingva Vikipedio” dum la novembra KAEST en Ĉeĥio.

Interesan iniciaton cele i.a. eksteran informadon entreprenis la organo de PEA Pola Esperantisto lanĉinte rubrikon pri la laboroj de UEA, ĝiaj iniciatoj kaj planoj. Sendube imitinda praktiko, same kiel la tradicio de la nacilingva numero de la itala L’ Esperanto, celita al la ekstera publiko.

En junio 2008 estis lanĉita ampleksa enketo pri informbezonoj ĉe la LA-oj, kiu ĝis la jarfino fruktis per respondoj de unu triono de la celitaj adresatoj. Kvankam parta en sia rezulto, ĝi jam liveris multajn informojn kaj ideojn por la informa laboro de UEA, aparte se temas pri konkreta helpo atendata fare de LA-oj, kiel tradukeblaj felietonoj, trejnadoj.

Tre grava por la altigado de la profesia nivelo de la informado estis la maja kongreso de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. La malferma formulo de la kongreso ebligis plurplatforman dialogon kaj spertointerŝanĝon inter profesiaj kaj amatoraj ĵurnalistoj, kaj ĉefe per la elekto de nova estraro aŭguris gravan antaŭenpaŝon por revigligi la aktivadon de TEĴA.

[FORIGITA!: bildo]

Kunsido de TEĴA dum la Roterdama UK.

1.2 Instruado

Instruado de Esperanto apartenas al la bazaj okupoj de lokaj grupoj, landaj asocioj, Esperanto-centroj. UEA havas apartan interkonsenton pri kunlaboro rilate al la fako instruado kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). En la estraro de UEA pri la instruado respondecas vicprezidanto Claude Nourmont. Radojica Petrović, la prezidanto de ILEI, estas deflanke de la Ligo observanto ĉe la estraro de UEA.

ILEI daŭre membras en FIPLV (Internacia asocio de instruistoj de vivantaj lingvoj) kaj en diversaj kunsidoj de Unesko havis reprezentanton.

Kadre de la tradicia kunlaboro UEA/ILEI dum la roterdama kongreso la Tago de Lernejo estis dediĉita la temo “Pedagogia valoro de Esperanto”.

ILEI disponas pri propra retejo kaj eldonas la fakan periodaĵon Internacia Pedagogia Revuo (IPR) kvar fojojn jare. Kun zorgo pri la kvalita nivelo de la revuo estis establita Scienca Komitato kaj laŭ la rekomendo de ILEI-Komitato la revuo aperigas pli da fakaj artikoloj. La 40-a ILEI-Konferenco en Benino kunigis 23 partoprenantojn el 5 afrikaj landoj kaj 21 partoprenantojn el 9 eksterafrikaj landoj. En ĝia kadro okazis simpozio “Pedagogio de Esperanto: afrikaj spertoj kaj defioj”, lingva festivalo, ekzamenoj de ILEI/UEA, verkado de libreto cele al edukado en Afriko, lige kun la Unesko-laboro.

La revuo Juna Amiko, redaktata de Stefan MacGill kaj Geza Kurucz, daŭre estas eldonata tri fojojn jare kaj ĝi aperigas krome siajn materialojn rete kunlabore kun lernu.net.

Inter multaj kursoj okazantaj diversnivele estas menciindaj i.a. someraj kursoj en plej diversaj landoj de la mondo, ekzemple Aŭstralio, Finnlando, Usono, la 10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM en Poznań, la kreskanta nombro de E-kursoj en pluraj universitatoj de Ĉinio, la plua trejnado de instruistoj en la Universitato de Sidnejo (Aŭstralio), renkontiĝo de Cseh-instruistoj de la Internacia Esperanto-Instituto cele al modernigo de la Cseh-metodo.

La nuna lernado de Esperanto en ĉiam pli signifa grado okazas pere de la reto. Inter la retkursoj elstaras lernu.net, sed ankaŭ diversaj landaj asocioj starigis sian propran retan lernejon. E-instruistoj kaj instruantoj disponas pri propra retejo edukado.net.

Interrete
Retkursejo lernu!

En 2008 lernu.net eniris sian 6-an ekzistojaron kaj estas ĉiam pli vaste uzata. Temas pri pli-ol-35-lingva E-retkursejo, en kiu troveblas informoj ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri la movado. Kvankam la paĝaro multe evoluis kaj ŝanĝiĝis, ĝiaj bazaj celo kaj ideo restis la samaj, te. senpage helpi al ĉiuj interesiĝantaj retuzantoj en la mondo lerni kaj ekuzi Esperanton laŭeble facile kaj rapide. Lernu! notas pli ol 120 000 vizitojn monate, iom pli ol 65 000 registritajn uzantojn kaj kelkajn dekojn da helpantoj. Ili tradukas la paĝaron, lingve helpas al uzantoj, plibonigas vortarojn, kontribuas al la enhavo, testas, programas, komentas kaj en multaj aliaj manieroj certigas, ke la projekto floru kaj evoluu. Krom kursojn kaj strikte instruan materialon, kiel diversnivelaj gramatikoj, ekzercoj, testoj kaj ekzamenoj, lernu! disponigas plurajn ilojn por la uzado de la lingvo kaj komunikado, kiel mesaĝosistemo, bildkartoj, forumoj, virtuala klasĉambro, tujmesaĝilo kaj biblioteko kun ekzemploj de originala kaj tradukita literaturo, artikoloj de diversaj gazetoj, tekstoj pri la lingvohistorio kaj la movado, kolekteto de Esperanto-muziko, filmoj, ŝercoj kaj la Zamenhofa proverbaro. La enhavon de la kursoj kaj ekzamenoj kontrolas la Akademio de Esperanto, kaj en la kerna 6-persona teamo de la projekto troviĝas unu akademiano. La teamo realiganta la paĝaron konsistigas parton de la internacia laborgrupo E@I. Lernu.net pro sia daŭra evoluo atendas novajn kunlaborantojn, de la kerna ĝis la plej periferiaj niveloj. La unua fizika lernu!-renkontiĝo, Somera Esperanto-Studado (SES-2008), okazis en aŭgusto 2008 en Slovakio. Venis por ĝi 105 personoj el 25 landoj.

Pro la modela agado koncerne instruadon de Esperanto UEA en 2008 atribuis al lernu.net Diplomon pri Elstara Agado.

Retpaĝaro edukado.net

Diplomo pri Elstara Agado de UEA en 2008 estis transdonita ankaŭ al Katalin Kováts, redaktoro de la porinstruista retejo edukado.net. La jam de 7 jaroj funkcianta servo en 2008 riĉiĝis je 320 novaj membroj. Jarfine al la ĉampionoj apartenis: Francio 266, Brazilo 229, Hungario 125, Usono 113, Germanio 96, Belgio 74.

La servojn kaj materialojn de edukado.net uzas ĉiam pli da Esperanto-instruantoj en la tuta mondo. Krom la jam popularajn ekzercojn la retejo ekde 2008 disponigas ankaŭ filmitajn lecionerojn kaj gvidas retejajn kaj ĉeestajn trejncelajn pedagogiajn diskutojn pri ili. Edukado.net subtenas lingvokursojn ankaŭ en Dua Vivo.

La plej rimarkebla ne-virtuala prezentiĝo de la reteja laboro estis la kursoj dum UK kaj sukcesa Metiejo, kiu en formo de pedagogia bazaro altiris multajn interesiĝantojn.

La redaktoro de edukado.net aktive kontribuis al la ellaborado, kaj helpe de la membroj organizis la testadon de la novtipa ekzamensistemo de UEA, bazita sur la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj la normoj de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo).

La eldonaĵo Poŝamiko daŭre furoras, vendiĝis jam pli ol 4 000 ekzempleroj. La paĝaro edukado.net kunlaboras kun pluraj landaj asocioj kaj oficiale partneriĝis kun Brazilei, la landa sekcio de ILEI, pro kio ambaŭ flankoj multe profitas. La paĝaro, kiu fariĝis tro granda kaj ampleksa, estos rekonstruita kaj reorganizita en 2009.

Lingvolernigaj projektoj

Apud la kutimaj Esperanto-kursoj kaj aranĝoj en ĉiu ILEI-sekcio, estas realigataj kelkaj konataj lingvolernigaj projektoj. Ili celas ne sole la instruadon de la lingvo, sed ankaŭ interkulturajn rilatojn kaj multlingvan dialogon inter la eŭropaj lernejoj pere de Esperanto.

La brita projekto “Springboard to Languages” (lingvolanĉilo), kies celo estas veki ĉe britaj lernantoj lingvokonscion pere de Esperanto, bonege progresas, kaj en unu el la lernejoj de la projekto kreiĝis kunlaboro kun lernejoj en Hungario kaj Germanio.

Sub la gvido de la ILEI-estrarano pri lerneja agado kunlaboras Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto (ALIE). La celo estas instruado de Esperanto kiel unue lernenda, fremda lingvo kaj kiel kapabloevoluiga lernobjekto en la bazaj lernejoj.

Instrukapabliga kunlaboro kaj ekzamenoj

Baze de kontrakto subskribita inter ILEI kaj la Universitato de A. Mickiewicz en Poznano, Pollando, pri formado de E-instruistoj, okazis la unua unujara, dusemestra metodika klerigado kadre de la universitata kursaro. La diplomoj estis transdonitaj en septembro 2008.

Estas ellaborata sistemo de moduloj por kapabligo de instruistoj, kiuj rilatas al la fakoj: metodiko, literaturo, historio, kulturo, varbado, movadaj konoj ktp. Daŭras la prilaborado de postularo por instruista ekzameno kaj estas planata nova ILEI-diplomo por E-instruistoj.

La tria eldono de la Gvidilo por Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA aperis en 2008 lige kun la UK en Roterdamo. La 5-persona Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA laboras sub la prezido de Mireille Grosjean. La nombro de la rajtigitaj ekzamenantoj egalas nun al 111 personoj. La sesioj de IEK en 2008 okazis en Montrealo (Kanado), Roterdamo (Nederlando), Portonovo (Benino), Lomé (Togolando), Vatomandry (Madagaskaro) kaj Hashtgerd (Irano). ILEI daŭre kunlaboras kun TEJO koncerne la projekton “Flugiloj de facila vento” pri trejnado de junaj instruemuloj dum IJK-oj. Ankaŭ en 2008 tia trejnado okazis en Hungario.

Ekzistis regulaj kontaktoj i.a. kun la jenaj eduk- kaj kulturcentroj: Esperanto-Domo en Budapeŝto, Afrika Oficejo de UEA en Benino (liverado de materialoj, informoj, movada-organiza spertointerŝanĝo), Kastelo Grésillon (FRINGOJ, kontaktiĝo por komunaj planoj), universitatoj de Koreio (Lee Jung-Kee) kaj Interkultura Centro Herzberg (lingva perfektigo kaj movada trejnado de staĝantoj). Evoluis aliaj instrukapabligaj programoj, ĉefe en Herzberg (Germanio).

En 2008 UEA subskribis interkonsenton pri kunlaborado kun ITK (la Ŝtata Lingvoekzamencentro en Hungario) kaj samjare ĝi estis akceptita kiel aligita membro de ALTE. Zsófia Kóródy partoprenis la 3-an ALTE-konferencon en Cambridge, Britio (aprilo 2008), kie ŝi oficiale prezentis UEA al la ALTE-estraro kaj reprezentis UEA en komuna ALTE/EQUALS-konferenco en Lisbono, Portugalio (novembro 2008).

Finiĝis la ellaborado de la testmaterialoj en niveloj B1, B2, C1, la provtestado kaj korektado de testoj. Laŭ raportoj, analizoj, rekomendoj ktp. estis preparita 3-voluma, plurcentpaĝa dokumentaro konforme al la postuloj de NYAT (la Ŝtata Akreditiga Komisiono) en Hungario. Sukcesis la akreditigo de la KER-ekzamenoj en 3 niveloj. El la provtestoj kaj priskribo de ekzamena postularo estis kompilita libro, eldonota kiel preparlibro al la ekzamenoj.

Estis krome pretigataj formularoj kaj videofilmoj por trejnado de ekzamenantoj. Trejnkursoj por ili okazis dum UK en Roterdamo, kun la ĉeesto de direktorino Katalin Gáborjanné kaj vicdirektoro Szabó László de ITK. La trejnado de ekzamenontoj okazis ankaŭ en Herzberg, Germanio, kun la ĉeesto de la direktorino kaj 2 vicdirektoroj de ITK.

La unuaj KER-ekzamenoj sur la niveloj B2 kaj C1 estis sukcese organizitaj dum la Internacia Festivalo en Düsseldorf, Germanio, fine de 2008. Daŭras la traduko, novkreado de formularoj por administrado, trejnado, diplomoj, ktp. Komenciĝis traktado por solvi la aliĝon al la ekzamenoj, la provtestadon kaj la pluklerigadon de ekzamenantoj per la Interreto.

1.3 Utiligado: Faka agado

Malgraŭ diverskvalitaj atingoj la faka agado frontas problemojn kaj minacojn komunajn al la ĝenerala E-movado, nome la demografian maljuniĝon, marĝeniĝon, enfermitecon kaj ioman prestiĝomankon de Esperanto. Spite tion kelkaj el la fakaj asocioj senĉese pruvas sian nemalhaveblan agadon, kiel ILEI, nia plej forta kaj vigla faka asocio.

Atentinda evento en 2008 estis la l-a Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj (Vilno, majo 2008). Tiu salutinda iniciato klare elstarigis la rolon de la diversspecaj publikaj amaskomunikiloj por la kultivado de profesieco en la informado pri Esperanto. Substrekindas, ke la kongreso revigliginta la laboron de TEĴA okazis kunlabore kun la tutlitova ĵurnalista asocio kaj dank’ al subvencio de la litovaj aŭtoritatoj.

Pli frue, komence de 2008, grupo de fakuloj ligitaj al ESF sukcesis okazigi simpozion pri la lingvaj problemoj en la scienco kadre de la jara konferenco de la plej granda tiufaka asocio de la mondo (AAAS), t.e. Usona Asocio por Antaŭenigo de la Scienco. Antaŭ la roterdama UK en la Universitato de Amsterdamo okazis Konferenco de Universitatoj, en kiuj E-o aŭ Interlingvistiko estas instruata, kunorganizita de d-ro Wim Jansen kaj CED. Alia pasintjara sukceso ligita kun la faka agado dankŝuldiĝis al la efika agado de TEVA, kiu aktive kaj inteligente videbligas Esperanton, fine de julio 2008, okaze de la Jubilea Kongreso de Internacia Vegetarana Unio, kies membro ĝi estas.

Aktuale UEA havas 6 aliĝintajn kaj 35 kunlaborantajn fakajn asociojn. Notindas, ke en 2008 la E-Vikipedio jam superis la 100 000-an artikolon kaj malgraŭ fojfojaj kritikoj ĝi daŭre sukcesas entuziasmigi virtualajn aktivulojn. Temas nome pri konkrete realigebla maniero uzi la lingvon fake. La fakaj asocioj estis alvokitaj prioritatigi la enhavan pliriĉigon de la Esperanta Vikipedio laŭ siaj apartaj sciokampoj.

Sisteme kontribuas al la plifortigo de tiu agado E@I, en 2008 per nova libroforma verko, aparta retejo (www.vikipedio.net) kaj trejnado okaze de la roterdama UK kaj de KAEST*.

* Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

[FORIGITA!: bildo]

Konferenco de Universitatoj en Amsterdamo.

1.4 Utiligado: kulturo
Eldonaĵoj

En la daŭro de 2008 aperis tra la mondo 201 titoloj de E-literaturo en vasta senco (originala kaj tradukita beletro, faka literaturo kaj lernomaterialo kune kun vortaroj) ĉe 104 eldonistoj. Dokumentan liston pri la eldonaĵoj aperigis la unuopaj numeroj de Esperanto ĉe “Laste aperis”. Ankaŭ la libroservo de UEA — atingebla krome per sia interreta paĝaro — daŭre donas eblon mendi pli-malpli ĉiujn el la momente haveblaj libroj en/pri Esperanto.

Inter la eldonistoj la duan fojon unuarangas Stano Marček (Slovakio), kiu plueldonis diverslingvajn versiojn de sia rektmetoda lernolibro. Sekvas Edition Iltis (Germanio), UEA kaj Mondial (Usono).

UEA mem en 2008 eldonis 8 librojn: Tuj apude. Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA de Humphrey Tonkin; Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA; Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA de Ulrich Lins; Naturaj vortordoj en Esperanto de Wim Jansen; Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj de Louis Couperus (trad. G. Berveling); La trezoro de arabaj proverboj kaj anekdotoj de Hussain M. Al-Amily; Internacia Kongresa Universitato 2008, red. J.A. Vergara. Aziaj kontribuoj al esperantologio. Aktoj de la 30-a Esperantologia Konferenco en la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, Jokohamo 2007, red. U. Lins.

En la serio Oriento-Okcidento estis akceptitaj Romano pri la Tri Regnoj de Luo Guanzhong, kiun el la ĉina tradukis Laŭlum kaj eldonis Ĉina Fremdlingva Eldonejo, kaj La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû de Ariyosi Sawako. El la japana tradukis ĝin Konisi Gaku kaj eldonis Japana Esperanto-Instituto.

Inter la novaj eldonaĵoj elstaras enciklopedio de E-literaturo en la angla: Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, kompilita de Geoffrey Sutton, la unua tiuspeca verko. La 728-paĝan volumon eldonis la novjorka eldonejo Mondial. Stano Marček eldonis ne nur lernolibrojn, sed ankaŭ novan libron de Roman Dobrzyński Bona Espero, idealo kaj realo. Daŭras la tradukado de la samaŭtora libro La Zamenhof-strato en diversajn naciajn lingvojn; en 2008 ĝi aperis en la hungara kaj franca lingvoj.

Kulturaj eventoj dum kongresoj kaj E-aranĝoj

Kiel kutime la Universala Kongreso rolis kiel la kultura ĉefurbo de Esperantio kun abundo da koncertoj kaj diversspecaj spektakloj. La antaŭnelonge forpasinta Claude Piron estis rememorita per speciala duhora kunveno “Frandu Piron”.

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis prezentitaj dum la roterdama UK kadre de speciala ceremonio. La tekstoj de la premiitaj verkoj aperis en Beletra Almanako. Aliajn konkursojn organizas interalie Sezonoj kaj OSIEK.

Dum la UK okazis ankaŭ la Oratora konkurso. Pri tiuj eventoj raportis la revuo Esperanto.

La duan fojon sub la aŭspicio de UEA okazis en 2008 la 24-a prezentado de la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznano (Pollando). Kulturaj programoj estis aranĝitaj dum la 5-a Azia Kongreso en Bangalore (Barato), la 7-a Tut-Amerika Kongreso en Montrealo kaj multaj aliaj renkontiĝoj internaciaj kaj lokaj. Ne eblas citi centon da tiaj renkontiĝoj, kiuj okazis ekster la formalaj kadroj de UEA. Iuj artistoj turneis ekster la propra lando, ekz. Alejandro Cossavella el Argentino. Lia koncerta itinero kondukis tra pluraj eŭropaj landoj.

Pludisvastiĝis la reta maniero partopreni en kaj informiĝi pri la Esperanto-kulturo. La artista datenbazo ekzistas kadre de E@I, kiu riĉiĝos per kolekto de datumoj pri teatraj trupoj kaj aktoroj. Eblas krome spekti interrete amason da filmetoj, foje ĉe podkastaj radioelsendoj, ĉe la paĝoj de Youtube kaj aliaj retejoj.

Kelkaj centroj estas plene dediĉitaj al Esperanto-agado kaj regule funkcias dum parto de la jaro. En aliaj centroj Esperanta aktivaĵo revenas plurfoje dum la jaro inter diversaj eventoj. En tiuj lokoj oni ne nur instruas Esperanton diversnivele, sed ankaŭ uzas la lingvon por kulturaj celoj.

Bibliotekoj kaj muzeoj

En la Jarlibro estas listigitaj lokoj kun la plej signifaj kolektoj de dokumentoj en Esperanto. Ni menciu nur novaĵojn ligitajn kun 2008.

La Centra Urba Biblioteko de Roterdamo prezentis dum pluraj monatoj ekspozicion pri Esperanto, kiel kontribuon al la temo “Lingvo kaj renkontiĝo”. Denove sukcesega aranĝo kun 1485 vizitantoj estis “La nokto de la muzeoj” en la Esperanto-Muzeo en Vieno. Inter diversaj iniciatoj menciinda estas la evoluo de la Esperanto-fakoj ĉe la ŝtata arkivo en Massa (Italio) kaj en la biblioteko de la Libera Universitato pri Lingvoj kaj Komunikoj en Milano (Italio). Nova Esperanto-muzeo ekfunkciis en Svitavy (Ĉeĥio), kiu krom ekspoziciejo kaj arkivejo celas servi kiel esplorejo kaj edukejo.

Jam la 12-an fojon UEA subtenis Esperanto-bibliotekojn pere de la Biblioteka Apogo Thorsen. Daŭras la kampanjo “Esperanto en la Bibliotekojn”, kiun prizorgas Aloísio Sartorato. En 2008 estis ekspedita la 74-a libropakaĵo de la kampanjo.

1.5 Informado kaj utiligado: Kongresoj

La 93-a Universala Kongreso en Roterdamo, 19-26 julio 2008, kunvenigis 1845 kongresanojn el 73 landoj. La kongresa temo “Lingvoj: trezoro de la homaro” ligita kun la Internacia Jaro de Lingvoj estis traktita dum 3 kunsidoj, reĝisorataj de A. Giridhar Rao.

La kongresanoj multnombre partoprenis riĉan kulturan kaj klerigan programon. Du specialaj kunsidoj reĝisorataj de Humphrey Tonkin omaĝis la centjariĝon de UEA. Kadre de la Internacia Kongresa Universitato estis prezentitaj 9 prelegoj, kompletigotaj de 3 AIS-kursoj. Okazis Esperantologia Konferenco pri “Esperanto kaj aliaj lingvoj — kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj”, kunordigita de Detlev Blanke, publika kunveno de la Akademio kun partopreno de 17 akademianoj. En la kleriga lundo reĝisorata de Claude Nourmont kaj Michela Lipari 34 fakuloj gvidis seminarietojn kaj partoprenigajn kunvenojn pri diversaj temoj movadaj kaj pli ĝenerale klerigaj. 9 prelegoj specife pri Nederlando, kursoj pri la nederlanda lingvo, nacia vespero, konstanta ekspozicio de tradiciaj nederlandaj ludiloj kaj ekskursoj helpis konatiĝi kun la kulturo de la kongresa lando. La trian fojon kiel interkona vespero okazis Movada Foiro. Partoprenis ĝin 86 fakaj kaj landaj asocioj, kio donis buntan bildon pri la movado kaj bonan okazon efektive interkonatiĝi.

Se temas pri libroj kaj verkistoj, aparta programo estis dediĉita al Claude Piron, la kunveno pri la Belartaj Konkursoj speciale donis atenton al la ĉeestanta aŭtoro Baldur Ragnarsson. Aldone al la prezento de la libroj de la jaro en la kongresa libroservo okazis dudeko da aŭtoraj duonhoroj.

La lerneja tago kun 17 prelegetoj, kunsidoj de la Komitato kaj de la estraro de UEA, kaj de diversaj komisionoj, apartaj kunsidoj de 33 fakaj asocioj, sen forgesi la terminologian forumon, paroligajn kursojn, la metiejon de edukado.net, Cseh-kurson... la UK estis kiel kutime tre laboriga aranĝo.

La kongreso proponis ankaŭ diversajn distroeblojn, ekzemple la tradician aŭkcion. Estis abundo da diversstilaj muzikaj prezentoj, teatraĵo, kabaredo. La internacia vespero estis aparte bonnivela, kun la kutima bunto de artistoj el diversaj landoj.

Bedaŭrinde la kongresejo ne havis sufiĉe grandan salonon por akcepti ĉiujn kongresanojn samtempe, tiel ke iujn programerojn parto de la kongresanaro povis spekti nur sur ekrano en apuda salono. Tio certe malkontentigis, kaj iom malpliigis la cetere bonan kongresan etoson.

Pri la tuta UK abunde raportis la revuo Esperanto speciale per la septembra kaj oktobra numeroj.

En kunligo kun la UK okazis aliaj kongresoj. IIK okazis samlande en Oostvorne. Sed for de la UK-lando — en Szombathely, Hungario — okazis la 63-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. ILEI havis sian konferencon eĉ multe pli for, en Porto Novo, Benino. La decido pri la pola urbo Bjalistoko, kiel la urbo por UK-2009, estis alprenita jam en Jokohamo. En Roterdamo estis anoncite, ke en 2010 la ĉefurbo de Esperantio estos Havano, Kubo.

1.6 Informado kaj utiligado: Eksteraj Rilatoj

La ekstera agado de la Asocio tradicie koncernis unuavice grandajn interregistarajn organizojn. UEA dum la tuta jaro estis regule reprezentata ĉe la UN-sidejo en Ĝenevo. Daŭris la aktivado en la viena UN-sidejo, kie UEA estas estrarmembro en la NRO-Komitato pri paco. Notinda estas la reviviĝo de nia aktivado en Novjorko. Dum la tuta jaro disvolviĝis agado en la Unesko-sidejo en Parizo.

Unuiĝintaj Nacioj

Dank’ al la klopodoj de “Laborgrupo 2008”, establita laŭ la komitataj rekomendoj el Jokohamo, en la UN-sidejo en Ĝenevo okazis en 2008 datrevena simpozio. Dediĉita al la lingvaj homaj rajtoj ĝi omaĝis la 100-jariĝon de UEA kaj 60-jariĝon de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Ĝi kunvenigis ĉ. 70 personojn el 13 landoj, inkluzive multajn el diversaj NRO-oj.

Sojle de tiu UEA-simpozio, okazinta la 2-an fojon en la ĝeneva UN-sidejo post 10-jara interrompo, ekfunkciis ĝia retpaĝaro www.linguistic-rights.org, evoluinta nun al paĝaro, pere de kiu E-o prezentiĝas kiel rimedo defendanta lingvajn rajtojn, kie ankaŭ aperas 6 videaj intervjuoj kaj prezentoj pri unuopaj intervenoj.

Reprezentantoj de UEA aktive partoprenis la Socian Forumon pri malriĉeco de la Homrajta Konsilio (HRC) de UN, kaj en la 9-a sesio de HRC, kie ili i.a. proponis pontlingvajn servojn pere de Esperanto. La 1-a sesio de la Forumo pri Minoritatoj, organizita de HRC meze de decembro, fariĝis okazo diskonigi la starpunkton de UEA pri lingvaj rajtoj. Tiuj ĉi kaj aliaj eventoj, kiel la oktobra CSDF 2008 (Civilsocia Evoluiga Forumo) kaj la decembra Memorserio de HRC omaĝe al la 60-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, estis okazo pluflegi kontaktojn kaj informi pri niaj agadoj por lingvaj rajtoj.

Gravan vigliĝon de la informa laboro UEA notas en la novjorka UN-sidejo, dank’ al vigla aktivado de nia komisiito Nijl Blonstein, kiu volontulas tie de aŭgusto 2008. Liaj publikaj intervenoj, distribuado de informmaterialo, flegado de personaj kontaktoj kun reprezentantoj de internaciaj organizoj aŭguras bonajn perspektivojn por nia plia laboro ĉe UN en Novjorko.

Unesko

La jaro 2008 estis la Internacia Jaro de Lingvoj, kaj al tiu temo estis dediĉita la UK en Roterdamo “Lingvoj, trezoro de la homaro”. Mesaĝante por la UK la Ĝenerala Direktoro de Unesko Koïchiro Matsuura konstatis i.a., ke “la 93-a Universala Kongreso de Esperanto prezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco”.

Komence de la jaro elstare sukcesis la rapida plurlingvigo de la porokaza mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo. Tiu agado estis rimarkita kaj la E-versio de tiu mesaĝo estis afiŝita ankaŭ en la Unesko-retejo.

UEA en 2008 estis plurfoje reprezentita en diversaj aranĝoj, diverstemaj kunsidoj. Aparte menciinda estas la partopreno kaj intervenoj de UEA-komisiitoj ĉe Unesko dum la simpozioj: “Interkultura Dialogo” (marto), “Etiko” (novembro), “Afriko: ĉu kulturo estas varo?” (decembro). Krome UEA partoprenis rondan tablon pri “Edukado al Homaj Rajtoj” (oktobro) kaj la Internacian Tagon de NRO-oj, la 21-an de novembro. La Komisiito Renée Triolle plurfoje intervenis en la komisionoj: “Edukado al Paco”, “Interkulturo” kaj “Homaj Rajtoj”.

La libreto kun desegnaĵoj pri tarofolio, verkita dum la ILEI-Konferenco en Benino (fare de partoprenantoj), eniros la kolekton de Unesko-libretoj “Afrikanoj por Afrikanoj”.

La apogea evento en la pariza Unesko-sidejo en 2008 estis la solena inaŭguro de Zamenhof-Jaro 2009 per la Konferenco “Esperanto, lingvo justa”, kiu estis samtempe unu el la lastaj akordoj de la Internacia Jaro de Lingvoj. La ĉefinvitanto por la evento — iniciatita de la pola ambasadorino de Unesko Maria Wodzyńska-Walicka, al kiu aliĝis ŝia litova kolegino Ina Marčiulionytė — estis la Ĝenerala Direktoro Koïchiro Matsuura. La konferenco, ricevinte oficialan karakteron kadre de Unesko (prezentita en ĝia retejo), okazis kunlabore kun UEA.

1.7 Informado, instruado, utiligado: Landa kaj Regiona Agadoj

En la landa kaj regiona agadoj la laboro observis la strategiajn celojn de UEA, kiuj estas: informado, instruado kaj utiligado. Same kiel en la antaŭaj jaroj, ankaŭ en 2008 la laboro kun la Landaj Asocioj okazis pere de kvin Regionaj Komisionoj. Kvankam ilia aktivado ne estis egalnivela, ili klopodis laŭeble bone kunordigi la laboron kaj tenis kontaktojn kun la unuopaj LA-oj.

Menciinda estas la daŭra aktiviga rolo de la Komisiito por Ĝemelaj Urboj, kiu helpas kaj stimulas interrilatojn inter diversaj ĝemelaj urboj kaj E-kluboj kaj ĝemeliĝon de novaj. En 2008 okazis i.a. la ĝemeliĝo inter Bretona E-Federacio en Francio kaj Shandong-E-Asocio en Ĉinio. Interparoloj pri pliintimigo de la ĝemela kunlaboro okazis inter la ĉina Tianjin-E-Asocio kaj PEA-filo en Lodzo, Pollando. Ĝemelurbaj kontaktoj okazis inter la franca Montpeliero, la ĉina Chengdu kaj la nederlanda Roterdamo. Informilo de Ĝemelaj Urboj arigis al diversflankaj diskutoj 147 esperantistojn el 46 landoj.

En 2008 la Komitato akceptis kiel la 69-an LA-on Asocion Nacian por Esperanto de Burundo.

Afriko

2008 estis eventoplena por Afriko. De Benino al Burundo, de Madagaskaro al Togolando vigliĝis la movado dank’ al la tie organizataj seminarioj kaj kongresoj. Daŭris klopodoj vigligi la laborojn en Ĉado kaj Komoroj. La Afrika Oficejo de UEA en Benino funkcias efike kaj pliajn progresojn en la afrika E-movado aŭguras la renovigita konsisto de la Afrika Komisiono.

Informado

Sur tiu ĉi kampo aktivis esperantistoj en diversaj afrikaj landoj, fojfoje kaptante la intereson ne sole de la publiko, sed ankaŭ ĉe politikistaj instancoj, kiel en Burundo kaj ankaŭ Niĝero. En Burundo, Benino, Niĝero kaj en aliaj afrikaj landoj aŭdiĝis radiaj kaj televidaj elsendoj kun partopreno de esperantistoj. Aperis gazetaraj artikoloj pri Esperanto, kiel ekz. en la oficiala ĵurnalo de Niĝero. Daŭris la dissendado de informiloj al inform-petintoj kaj al lokaj grupoj. Afrika Komisiono de UEA eldonis 4 numerojn de sia bulteno Esperanto en Afriko.

Instruado

En multaj afrikaj landoj daŭris la duanivelaj kursoj, samtempe estis instalataj novaj, kiel ekzemple en aprilo 2008 en la benina vilaĝo Hondijn. Oni lernis la lingvon koresponde kaj surloke. La Afrika Oficejo konstante disponigas al la interesiĝantoj la instrumaterialon, kiu troveblas ankaŭ en la sekcio “lerniloj” de www.Afriko.org. Enorman signifon por la tuta afrika E-movado, aparte por formi novajn afrikajn E-instruantojn kaj instruistojn, havis la 41-a ILEI-Konferenco en Benino dediĉita al la temo “Esperanto-instruistoj por la planedo Tero”. Instrukapabliga programo estis realigita krome i.a. dum tritaga seminario por meznivelaj gelernantoj en Azove, Benino.

[FORIGITA!: bildo]

Benino: kursanoj en la lernejo Jules Verstraeten en la vilaĝo Kodji, aŭgusto 2008.

Utiligado

La 41-a ILEI-Konferenco fariĝis okazo por kelkaj eŭropaj esperantistoj daŭrigi sian estadon por kontakti, konsili kaj kuraĝigi la afrikajn esperantistojn, kiel kaze de Mireille GrosjeanVladka Chvátalová. Fine de decembro okazis jam la 16-a Togolanda Esperanto-Kongreso, dum kiu estis elektitaj novaj instancoj kaj laŭvicaj interesiĝantoj sekvis bazan E-kurson.

Ameriko

En 2008 estis daŭrigataj agadoj por firmigi kaj kreskigi la amerikan Esperanto-movadon. Por decide antaŭenpuŝi tiun laboron estis lanĉita la projekto “Esperanto al Ameriko”, konforme al kiu la lingvo atingu la plej forajn lokojn de la kontinento, kie aktuale esperantistoj forestas aŭ estas tre malmultnombraj.

Informado

Ĝisdate funkcias la renovigita hejmpaĝo de la Amerika Komisiono kun gravaj movadaj dokumentoj, informoj pri aktualaj kongresoj kaj renkontoj en la regiono k.a. Ekzemple la rubriko “Tra la kontinentoj” entenas riĉajn, aktualajn informojn pri la aktivadoj en la unuopaj amerikaj landoj. La hejmpaĝo de la Amerika Komisiono ebligas krome aŭskulti rete la E-programojn de Radio Havano, Kubo, kiu en 2008 solenis sian 20-jaran jubileon. Aŭskulteblas krome podkastoj de Radio Aktiva kaj Parolu Mondo. Kelkaj LA-oj posedas proprajn TTT-ejojn, kiuj uzante la naciajn lingvojn plenumas informan rolon ankaŭ por la ekstera publiko. Aparte gratulinda estas Kanado, kie siajn paĝojn, krom la tegmenta asocio, havas multaj unuopaj kluboj. Apartan eksteran informrolon en Brazilo plenumas la E-programo de Radio de Rio de Ĵanejro.

Instruado

Inter la lokaj kaj korespondaj kursoj menciindaj estas la daŭrantaj universitataj kursoj. Poentodona E-kurso de jardeko okazas en la Universitato de Kostariko. Daŭris kursoj ĉe la Aŭtonoma Nacia Universitato UNAM en Meksiko. En majo okazis formala Kurso de Esperanto en la Ĉefa Universitato de Venezuelo. Al la renomaj aranĝoj en la regiono apartenas krome la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) en la Universitato de Kalifornio ĉe San Diego (UCSD), kiu sukcese okazis ankaŭ en 2008. Aparte menciinda rilate la instruadon kaj pedagogion estas la altkvalita brazila periodaĵo Brazilei.

Utiligado

En 2008 aparte notinda estis la 7-a Tutamerika Kongreso en Kanado, kiu krom trakti gravan temon “Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj: diverseco por daŭripova evoluo” fariĝis okazo por alrigardi la staton de Esperanto sur la tuta kontinento kaj valorojn antaŭenigantajn la E-komunumon. En Kubo plifirmiĝis la esperantista kunlaboro kun la kuba Unesko-Komisiono kaj UN-Asocio, krome notinda estas la tie okazinta impona simpozio por omaĝi la 100-jariĝon de UEA. La 9-a Meksika E-kongreso en majo kaj la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto donis novajn impulsojn al la lokaj movadoj. Menciinda estas la partopreno de diversaj brazilaj kluboj en eksterasociaj forumoj kaj la aktivado de Kultura Esperanto-Centro por liverado de la esperantlingvaj librosendaĵoj al diversaj interesiĝantoj.

Arabaj Landoj

La agadoj 2008 okazis konforme al la laborplano de la Komisiono por Agado en la landoj de Mez-Oriento kaj Norda Afriko.

Informado

Daŭre la ĉefa zorgo estas informoj kaj anoncoj pri Esperanto en la arablingvaj ĵurnaloj.

Instruado

Laŭpete estis dissendataj lernolibroj ĉefe al la okcidentaj nordafrikaj landoj. Okazis ankaŭ kontaktoj kun islamaj lernejoj en kelkaj afrikaj landoj. Plej multe estas uzata la arablingva versio de la kurso ĉe lernu.net, sed krome daŭre disponebla estas la araba E-kurso ĉe http://www.arabujo.afriko.org/.

Utiligado

Notinda sukceso estis la 1-a Mezorienta Renkontiĝo en Amano, Jordanio, kiun partoprenis esperantistoj el Barejno, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Jordanio, Israelo, Nederlando, Italio kaj Rusio. La laborcela estado de eksterlandaj esperantistoj en la Arabaj Emirlandoj fariĝis okazo por aranĝi kunvenetojn, kaj kaze de eksterlandaj vizitoj ankaŭ por komenci informan agadon. Komence de 2008 aperis la verko de Hussain Al-Amily La trezoro de la arabaj proverboj kaj anekdotoj, utila verko por proksimigi al la monda esperantistaro la araban kulturon. Progresas la enretigado de La Nobla Korano ĉe la retejo de la komisiono. Ĉi-lasta laboro eĥiĝis per ampleksa intervjuo kun Reza Torabi en iranaj amaskomunikiloj.

Azio

La ĉefa kunordiganto de la agado en Azio estas la Komisiono por la Azia Esperanto-Movado (KAEM), aktivanta ekde la mezo de la 90-aj jaroj. Pere de la Fondaĵo Azio ĝi membrigis en 2008 al UEA 186 aziajn aktivulojn.

Helpe de Japana E-Instituto, Korea E-Asocio, Ĉina E-Ligo, Libroteko Tokio kaj la eldonejo Horizonto, KAEM sendis E-librojn al Kazaĥio, Taĝikio, Srilanko, Bangladeŝo, Indonezio kaj Vjetnamio. KAEM aŭspiciis la 8-an Himalajan renkontiĝon kaj la 27-an Komunan Seminarion de Junuloj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio. La plej grava aranĝo estis la 5-a Azia Kongreso, kiu stimulis aktivadojn en la najbaraj Srilanko kaj Bangladeŝo.

[FORIGITA!: bildo]

27-a Komuna Seminario en Jokohamo en decembro 2008 Eŭropa Esperanto-Unio — agadoj

Informado

La ĉefaj informantoj en Azio daŭre estas Ĉina E-Ligo kaj Ĉina Radio Internacia, eldonantaj kaj dissendantaj novaĵojn al la tuta mondo. Tamen ne mankas aliaj aranĝoj kun informa efiko en la regiono. Ekzemple lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo en Valley Educational Centre de Katmandu, Nepalo, okazis serio da prelegoj pri “Esperanto kaj gepatraj lingvoj”. Al tiaj informagadoj apartenis i.a. E-budo dum la Eŭropa Lingvo-Foiro en Hajderabado en Barato kaj la 2-a laŭvica tutsemajna partopreno de israelaj esperantistoj en la Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo. En Vjetnamio estis eldonita bone fasonita informa faldfolio.

Instruado

En majo sekve de la 1-a Lingva Festivalo Internacia en la ĉina Nanjing-Universitato al la pli postaj E-kursoj aliĝis 386 partoprenantoj. Pli ol 700 studentoj, kiuj elektis Esperanton kiel nedevigan studobjekton, en tri universitatoj en la provinco Liaoning, sukcese subiĝis al ekzamenoj. En tri universitatoj de Koreio, Korea Fremdlingva Universitato, Universitato Dankook kaj Universitato Wonkwang, Esperanto estis oficiale instruata, kiel unu el la klerigaj lerno-objektoj. Al la unua semestro de la lernojaro 2008 aliĝis 332 koreaj studentoj, al la dua 308.

Interesa eksperimento disvolviĝis en la ĉina urbo Taiyun, kie oni instruis Esperanton al infanoj en unu el la elementaj lernejoj, kiel gvidan lingvon en la lernado de fremdaj lingvoj.

Utiligado

Tradicie siajn jarajn naciajn kongresojn en 2008 havis esperantistoj en Japanio kaj Koreio kun la partopreno de pli ol 470 respektive 170 kongresanoj. Naciaj E-kongresoj okazis ankaŭ en Vjetnamio, Mongolio kaj Nepalo. Daŭras la laboro pri la Vjetnama-Esperanta Vortaro. Al la tradiciaj konataj periodaĵoj en Azio kiel La Revuo Orienta, La Azia Lanterno, KAEM-bulteno Esperanto en Azio aldoniĝis interesa iniciato de reta periodaĵo Azionia por disvastigi opiniojn kaj rakontojn de aziaj landoj pri diversaj temoj kaj spertojn de eksteraziaj esperantistoj el kontaktoj kun Azio. Fine de decembro interesa prelegoriĉa evento estis la 8-a Akademia Forumo de Pekina E-Asocio, kunorganizita de la Pekina Federacio de Sociaj Sciencoj kaj la Pekina Normala Universitato.

Eŭropo

La eŭropregiona agado same kiel en la aliaj regionoj estas varinivela, sed samtempe tre riĉa. Eĉ supraĵa alrigardo postulus la amplekson de la tuta raporto. Tamen notindas, ke en 2008 en diversaj eŭropaj landoj okazis 17 E-aranĝoj, signitaj kiel internaciaj (Britio, Bulgario, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kroatio, Latvio, Slovenio, Svedio, Pollando, Rusio kaj Ukrainio). La Universala Kongreso omaĝis la 100-jariĝon de nia tegmenta asocio UEA. Siajn fakajn kongresojn havis fervojistoj en Poznano kaj medicinistoj en Krakovo (ambaŭ en Pollando). Impona aranĝo estis la aprila kongreso de TEĴA en Vilno, Litovio, okazigita kun la helpo de la litova ĵurnalista asocio kaj subteno de la litovaj ŝtataj aŭtoritatoj. Esperantistoj partoprenis la Eŭropan Socian Forumon en Malmö, Svedio.

La agado de Eŭropa Esperanto-Unio, kvankam ĝi ne koncernas la tutan kontinenton, senĉese plenumas regione gravan rolon pro la fakto, ke membras en ĝi preskaŭ ĉiuj LA-oj el la eŭropuniaj landoj. Dank’ al subvencio de la Eŭropa Komisiono el la eŭropunia programo por eŭropa civitaneco, ebliganta dungi administranton de la asocia oficejo, estis realigita la tuta laborplano de EEU. En la jar-asembleo de la Unio dum la roterdama UK la tuta estraro estis reelektita por nova oficperiodo.

En 2008 oni finrealigis la projekton “Alieco kiel Valoro” per la eldono de referaĵlibro de la konferenco Interkultura dialogo kaj komunikado. Sekve ĝi estis sendita al 5 komisionanoj de EU — kies agado rekte rilatas al la traktitaj temoj — kaj al la edukministroj en multaj eŭropuniaj landoj. Ĝi estis krome enmanigita al politikistoj, fakuloj kaj membroj de neregistaraj organizoj okaze de diversaj similtemaj konferencoj.

Jam en februaro en la ejoj de la Eŭropa Parlamento en Bruselo estis organizita ekspozicio pri “Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj”, akompanata de riĉenhava, reprezenta libroekspozicio. Ĝi estis organizita dank’ al subteno de la slovena eŭrodeputitino Ljudmila Novak, kies tutjaran helpon oni ricevis, ankaŭ i.a. por organizi unumonatan ekspozicion pri Esperanto en la reprezentejo de EP en Ljubljano. En julio en EP okazis la unua forumo pri la Lingva Problemo de EU, kiun invitis la vicprezidanto de la Parlamento prof. Bronisław Geremek, kvankam sen lia ĉeesto pro lia akcidenta morto survoje al Bruselo.

Komence de decembro Bruselo gastigis la konferencon pri “Du- kaj plurlingva edukado” kun ĉ. 50 partoprenantoj el 15 landoj, en kiu inter 12 prelegoj tri estis prezentitaj de EEU-estraranoj.

En 2008 jam la trian fojon EEU estis partnero de Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando) kun ĉ. 1500 politikistoj kaj manaĝeroj el la orienta Eŭropo, kunorganizante apartan foruman sesion pri “Unuiĝintaj en diverseco? Lingvolernado kaj eŭropa identeco”.

En la daŭro de la jaro estis pretigitaj 12 elektronikaj numeroj de Eŭropa Bulteno.

Eŭropa Esperanto-Unio — eksteraj rilatoj

La plej gravaj laŭpremise en 2008 estis la kontaktoj kun profesoro Geremek, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento, por okazigi en la ejoj de la Eŭropa Parlamento forumon pri la temo “Esperanto: ĉu amiko aŭ malamiko de multlingvismo”. Samtempe la fakto, ke Slovenio en la unua duono de la jaro prezidis en EU ebligis pliintimigi la kunlaboron kun la slovena eŭrodeputitino Ljudmila Novak, kiu multfacete helpis en la aktivadoj de EEU. Daŭris kunlaboro kun pola eŭrodeputitino Margareta Handzlik, dank’ al kiu ĉiuj eŭrodeputitoj estis invititaj al la roterdama UK kaj krome ĉiuj ricevis la informafiŝon de Etsuo Myoshi, kiun kun la portreto de la tragike forpasinta profesoro Geremek aperigis Le Monde. Menciindas, ke ambaŭ parlamentaninoj estis distingitaj per Honoraj Diplomoj de EEU.

Multaj okazoj por kontakti eksterajn eŭropuniajn agantojn ligiĝis kun diversaj aranĝoj, forumoj, universitataj konferencoj, kiujn partoprenis la estraranoj kaj aktivuloj de EEU. Ni menciu nur ekzemplodone la prelegon de Seán Ó Riain en la irlanda universitato de Galway pri “Esperanto kiel rimedo pliboniganta la lernadon de la irlanda”, la partoprenon de la slovaka diplomato Jozef Reinvart kaj EEU-estrarano Petro Baláž en la bratislava diskutforumo pri multlingveco. Ankaŭ la Ekonomia Forumo en la pola Krynica fariĝis okazo por rektaj interparoloj kun la eksa pola prezidanto Lech Wałęsa kaj vicprezidanto de la slovaka registaro, Dušan Čaplovič.

Diversspecaj aktivadoj de EEU-agantoj speguliĝis en gazetaraj artikoloj, radiaj kaj televidaj intervjuoj en diversaj eŭropuniaj landoj, kiel ekz. Slovenio, Belgio kaj Italio.

Aliaj Eŭropaj landoj
Informado

En multaj eŭropaj E-medioj, kiel ankaŭ en aliaj mondopartoj okazis informaranĝoj lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo kaj la Semajno de Amikeco, al kio UEA instigis siajn membrojn pere de antaŭinformoj en la Interreto kaj porokazaj artikoloj en la revuo. Tradicie UEA disponigis lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo diverslingvajn porokazajn afiŝojn. 2008 estis krome aparta okazo por la eŭropa kaj monda esperantistaro aliĝi kaj mem organizi eventojn lige kun la Internacia Jaro de Lingvoj. Tradicia okazo por la informa laboro ekster la esperantistaj medioj estis la Eŭropa Tago de Lingvoj. Daŭris la informa agado de la E-Redakcio de Pola Radio. Dank’ al ĝiaj programoj la tutmonda esperantistaro estis en la daŭro de la jaro informata i.a. pri la plej gravaj aferoj de la E-komunumo en la mondo. Krome tradicie ĝi povis sekvi la evoluon de la 93-a UK en Roterdamo, pro la ĉiutage dissendataj raportoj produktataj surloke. Aŭdiĝis multaj interparoloj kaj informmaterialoj ligitaj kun la preparoj al la jubilea kongreso en Bjalistoko en 2009.

Instruado

En multaj eŭropaj landoj daŭris diversnivela E-instruado, kaj ene de ĝi aparte menciinda estas la lingvoorientada programo al fremdaj lingvoj “Springboard to Languages” kun la uzo de Esperanto, kiu kunlaborigis tri eŭropajn bazajn lernejojn. En Pollando daŭre funkcias du edukejoj direktitaj al diverslandaj esperantistoj. Temas pri Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de A. Mickiewicz en Poznano kaj Studumo pri Kulturo kaj Turismiko en Bydgoszcz. La 10-jariĝon de la studoj en Poznano kronis festa interlingvistika simpozio, kiu komenciĝis samtempe kun la nova studojaro. Universitataj kursoj okazis krome en Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Hispanio, Hungario, Italio, Litovio, Nederlando, Rusio, Slovenio, Svedio kaj Ukrainio. Aparte menciinda ĉi-rilate estas la konferenco de profesoroj pri Esperanto kaj Interlingvistiko okazinta en la amsterdama Universitato antaŭtage de la roterdama UK.

Utiligado

En 2008 kelkaj eŭropaj LA-oj, kluboj kaj grupoj solenis siajn rondciferajn jubileojn, organizante porokazajn aranĝojn ofte kun la partopreno de oficialaj eksteraj reprezentantoj. La 100 jarojn de organizita Landa Movado en Kroatio oni omaĝis i.a. per simpozio pri “Esperanto kaj kroata kultura identeco” en la Zagreba Universitato. Per apartaj solenaĵoj kaj ekspozicio sian 100-jariĝon solenis ankaŭ Kopenhaga Esperanto-Klubo kaj Dana Esperanto-Asocio (sur la suba bildo estas ampleksa ekspozicio dum la jubilea jarkunveno de DEA). La 50-jariĝon solenis Bulgara E-Teatro.

Tradicie du Malfermaj Tagoj en la CO de UEA venigis multnombrajn interesiĝantojn ne sole el la najbaraj landoj.

Fariĝis jam tradicio, ke esperantistoj en kelkaj landoj organizas siajn E-aranĝojn kune kun la polaj kulturcentroj kaj Institutoj en Eŭropo. Krom tradiciaj aranĝoj en Vieno en 2008 la pola konsulejo en Munkeno en sia kulturcentro okazigis informvesperon pri Esperanto. Ĝi okazis sub la devizo “Esperanto, lingvo de kulturo” lige kun Jaro de Lingvoj kaj Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo.

Atenton meritas la jam tradiciaj jarfinaj aranĝoj en Germanio, kiel Internacia Seminario, Internacia Festivalo, Novjara Renkontiĝo, kie oni ne sole amuziĝas, sed ankaŭ lernas kaj kleriĝas per diverstemaj prelegoj kaj kursetoj.

El inter multaj aliaj aranĝoj menciinda estas tiu de Hispana E-Federacio, kiu kadre de sia projekto “Lingvoj, trezoro de la homaro, ilo por dialogo” planita por 2008/2009, omaĝanta Jaron de Lingvoj, Eŭropan Jaron de Interkultura Dialogo kaj 100-jariĝon de UEA pretigis allogan bibliografian ekspozion en la madrida komerca centro Gran Via de Hortaleza.

[FORIGITA!: bildo]

Gregor Hinker prelegas pri TEJO dum la aprila Malferma Tago.

Oceanio

Daŭre la laboro de la Oceania Komisiono frontas malfacilaĵojn pro la relativa vasteco de la tuta regiono, sed ĝi senĉese faras sian eblon sub la gvido de Bradley McDonald. Ĝiaj ĉefceloj estis stimuli kaj helpi al individuoj kaj grupoj en Oceanio organiziĝi.

Informado

Ĝi celis ĉefe E-parolantojn per la komuna organo de la Aŭstralia E-Asocio kaj Novzelanda E-Asocio Esperanto Sub la Suda Kruco, informriĉe spegulanta la lokajn Esperantajn eventojn, liveranta librorecenzojn kaj enhavanta multajn aliajn utilajn kaj interesajn novaĵojn. En 2008 denove aperis ĝiaj 6 numeroj. Ambaŭ organizoj posedas proprajn retejojn kaj NZEA aperigas dufoje en la jaro pormembran bultenon Arĝenta Filiko. La informvarbado en Novzelando per la revuo de la organizaĵo Grey Power logis novajn membrojn. Al la informa laboro tradicie grave kontribuis per siaj unusemajnaj programoj ankaŭ la E-Redakcio de la melburna 3 ZZZ-Radio.

Instruado

Ĉi-kampe apartan atenton meritas la programo LOTE (Lingvoj aliaj ol la angla, Languages other than English), kadre de kiu Penny Vos en la asisto de aliaj instruistoj realigas tre bonan projekton laŭeble plej vaste kontribui al la argumento, kial Esperanto estas ideala solvo en Aŭstralio, kie la instruado de aliaj lingvoj, krom la angla, ne sukcesas.

Utiligado

Aŭstralia E-Asocio restrukturiĝis kaj estis registrita kiel “kompanio kun limigita respondeco”. Pro kelkaj internaj problemetoj la planita Somera Kurso 2008 estis ŝovita al 2009. Atentokaptan aktivadon manifestas esperantistoj en la okcidenta Aŭstralio, Nov-Sud-Kimrio kaj krome, kadre de Federacio de NSK, en Viktorio, Sud-Aŭstralio kaj Tasmanio. La federacia “Esperanto-Domo” lastatempe estis renovigita. La “Nov-Kaledonia E-Asocio” antaŭnelonge organiziĝis, sed dume frontas kelkajn kunlabordefiojn.

1.8 Informado kaj utiligado: Esploro kaj Dokumentado

En 2008 la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, havis aparte aktivan jaron. La estraro restis sama kiel en la antaŭa jaro: Detlev Blanke, Mark Fettes, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Kimura Goro, Wim Jansen, Giridhar Rao (sekretario), kaj Humphrey Tonkin (direktoro). Kunlaboras José Antonio Vergara, kiel estrarano de UEA pri esploro kaj dokumentado. La Centro aperigis regule la sciencan revuon Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, LPLP) eldonata en kunlaboro kun la granda nederlanda eldonejo Benjamins (www.benjamins.com) sub redakto de prof. Probal Dasgupta kaj prof. Humphrey Tonkin. Aperis ankaŭ la dua volumo en ĝia (anglalingva) libroserio Studies in World Language Problems (Studoj pri Mondaj Lingvaj Problemoj), libro pri respektado de lingva diverseco en la Eŭropa Unio, redaktita de Xabier Arzoz. Pliaj volumoj estas pretigataj. La centro regule publikigis ankaŭ sian Informilon por Interlingvistoj (IpI, red. Detlev Blanke).

La artikoloj en la tri numeroj de LPLP aperis en diversaj lingvoj, plej ofte la angla kun resumoj de ĉiuj artikoloj en Esperanto. La revuo estas abonata de multaj esplorbibliotekoj, kaj ĝia redaktokomitato konsistas el eminentaj lingvistoj. En 2008 temis pri ĝia 32-a jarkolekto. En la sekcio pri interlingvistiko, redaktata de d-ro Mark Fettes, aperis entute kvar artikoloj: de Ulrich Lins (historia superrigardo pri la akcepto de Esperanto en Ĉinio kaj Japanio), de Usui Hiroyuki (pri interlingvistiko kaj esperantologio en la moderna Japanio), de Tsvi Sadan (la esperantigo de malnovhebreaj bibliaj personaj nomoj) kaj de Sabine Fiedler (pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Universitato de Leipzig).

Aldone al la unutaga Esperantologia Konferenco, tradicie organizata de CED dum la Universalaj Kongresoj — en 2008 en Roterdamo, sub gvido de d-ro Detlev Blanke — la Centro organizis, la 17/18-an de julio Konferencon de Universitatoj, kie Esperanto aŭ Interlingvistiko estas instruata. Kvindeko da fakuloj el 39 universitatoj kaj esplorinstitutoj en 23 landoj kolektiĝis ĉe la Universitato de Amsterdamo por pridiskuti tri ĉefajn temojn: studprogramojn kaj kursmaterialon pri Esperanto kaj interlingvistiko; interŝanĝojn de profesoroj, studentoj, kaj materialoj; kaj administran starigon, daŭrigon kaj fortigon de programoj. La konferenco kompilis finan dokumenton, kiu listigis plurajn eblajn iniciatojn por la estonteco, el kiuj kelkaj jam komencis realiĝi, interalie kun la helpo de la retpaĝaro edukado.net. CED intencas daŭrigi sian agadon sur tiu ĉi tereno.

Dum la menciita Esperantologia Konferenco prelegis Probal Dasgupta, Nino Vessella, Vera Barandovská-Frank, Ziko van Dijk, Zlatko Tišljar, kaj d-ro Detlev Blanke mem.

La informilo IpI celas teni interlingvistojn informitaj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj ktp. IpI estas senpage abonebla por ĉiu interesiĝanto ĉe la CO de UEA. D-ro Tonkin, kunlabore kun d-ro Blanke respondecis ankaŭ pri kompilado de sekcio de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono). En sia ĉapitro pri “Helplingvoj; Internaciaj Lingvoj” la bibliografio listigis pli ol tricent erojn pri Esperantologio kaj interlingvistiko, aperintajn en 2006. D-ro Tonkin estas membro de la gvida komitato de la bibliografio.

Inter la sciencaj eldonaĵoj de UEA menciindas tekstaro IKU61. Internacia Kongresa Universitato 2008 (red. d-ro José Antonio Vergara).

Per subteno de la usona-kanada fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu proksime kunlaboras kun CED, la retejo edukado.net antaŭenigas unu el la celoj de UEA, la lernadon kaj instruadon de Esperanto. Sub la gvido de Katalin Kovats, Edukado.net liveras informojn ĉefe por instruistoj, pri lerniloj kaj instruiloj kaj aliaj helpiloj rilate Esperanto-pedagogion. La retejo lernu.net donas helpon al lernantoj de la lingvo per unu el la plej popularaj retaj kursoj — ankaŭ dank’ al la subvencio de ESF.

La fonduso de CED celas subteni malgrandajn esplorprojektojn pri Esperanto, interlingvistiko kaj rilata lingvopolitiko. Ĉiu fakulo pri tiuj temoj povas peti subvenciojn por subteni specifan esplorprojekton, inkluzive de vojaĝoj al esplorbibliotekoj, partopreno en fakaj konferencoj, publikigo de materialoj, k.s. La fonduso estas gvidata de d-ro Blanke kune kun d-ro Christer Kiselman (Svedio) kaj s-ro Osmo Buller (Nederlando). Proponojn oni sendu unuavice al d-ro Blanke. En 2008 ESF subvenciis la fonduson per proks. €7000.

Subteno de ESF ebligis la kompletigon aŭ daŭrigon de esplorprojektoj de unuopaj esploristoj en diversaj lokoj de la mondo ekster la kadro de CED. ESF ankaŭ subtenas la pritaksan funkcion de la projekto Lingvolanċilo (Britio). Ĉe sia retejo (www.esperantic.org) ĝi ankaŭ gastigas la retpaĝaron de CED.

2. La organiza bazo

2.1 La decida organo: Komitato

La Komitato de UEA konsistis en 2008 el 56 komitatanoj A, 5 komitatanoj B, 11 komitatanoj C kaj 8 observantoj de malpli grandaj organizoj.

Dum la UK en Roterdamo la Komitato kunsidis dufoje en la konsisto de 47 respektive 49 voĉdonrajtaj komitatanoj. Post la ĝeneralaj komitatkunsidoj kaj viglaj kunsidoj de la subkomitatoj al la estraro estis rekomendita riĉa fasko de farendaĵoj por la postkongresa laboro. En la eksterkongresa periodo la kontaktoj inter la Komitato, la estraro kaj CO okazis per la komitata diskutlisto. Notinda estas la dumjara vigliĝo de la diskutoj.

[FORIGITA!: bildo]

Koncerto de JoMo dum la 64-a IJK en Szombathely (Hungario).

2.2 Rilatoj kun TEJO

La oficanta Estraro de TEJO estis elektita dum la Internacia Seminario 2007/08 en Würzburg (Germanio) pro neatingita komitata kvorumo en IJK 2007. En 2008 okazis ĝiaj du fizikaj kunvenoj en Roterdamo kaj deko da retaj rendevuoj. En 2008 la 64-a IJK okazis en Szombathely (Hungario) kaj ĝia temo estis “Minoritataj rajtoj - individuaj kaj kolektivaj”. 485 partoprenantoj el 34 landoj kune festis la 70-jaran jubileon de la fondiĝo de TEJO kaj ĝuis vastan teman kaj distran programon. Dank’ al la fonduso “Partoprenu IJK-n” la aranĝon partoprenis tri stipendiitoj el la Suda Ameriko kaj Rusio.

Dum IJK 2008 la TEJO-Komitato decidis i.a. renovigi la plej popularan servon de TEJO, Pasporta Servo. Derk Ederveen transdonis post 13 jaroj la oficon de la kompilanto de PS al Joop Kiefte el Nederlando. La “nova” PS aperinta en 2009 estas rete bazita kaj prezentas multajn aldonajn funkciojn.

En 2008 TEJO akceptis sian 45-an landan sekcion. Temas pri Junulara Esperantista Burunda Organizo (JEBUO).

En 2008 aperis 5 numeroj de Kontakto, redaktitaj de Paŭlo Moĵajev. Ĝia lasta numero estis dediĉita al la 70-jariĝo de TEJO. Ekde la jubilea numero la tipografion de la revuo kaj ĝian renovigon aspektan prizorgas Luis Vignoli Reis. La eldonaĵoj de TEJO inkluzivas la oficialan organon TEJO Tutmonde, la lastan “malnovan” eldonon de Pasporta Servo, kaj la reaktivigitan retbultenon TEJO aktuale.

2.3 La Bazo kaj Gvidado: Financoj, Administrado

La monda ekonomia krizo ne evitis ankaŭ nian Asocion. Ni havis malpli da membroj kaj malpli da kongresanoj ol atendite. Ankaŭ UEA spertis valorperdon de siaj valorpaperoj. Ĝi egalis al ĉ. € 300 000 — tamen ĝi estas nur virtuala, ĉar dum la jaro UEA ne vendis akciojn kaj pli aŭ malpli frue la valorpaperoj sendube komencos denove gajni pli da valoro. La financado de la laboroj de UEA ne estis minacata precipe dank’ al tio, ke la kurzoperdon de valorpaperoj preskaŭ plene kompensis la ricevitaj heredaĵoj kaj legacoj kun la valoro de sume € 279 832,44. Dum la valorfluktuado de valorpaperoj estas virtuala afero, ĉe la heredaĵoj, kiuj rekte iras al la kapitalo, temas pri reala plifortigo de la financa bazo de la Asocio. La sumo de la kapitalo jarfine egalis al € 955 083,91. Ĝia rento estas grava parto de nia ĉiujara spezokonto por pagi la bazajn servojn al la membraro. En 2008, la jubilea jaro, UEA havis 5 702 individuajn membrojn (en 2007: 6011) en 120 landoj, inkluzive de 468 (389) junaj membroj. La Landaj Asocioj pagis por 12 492 aligitaj membroj. Sume la enspezoj pro la kotizoj de individuaj membroj egalis al € 205 236,72 kaj pro la kotizoj de aligitaj membroj € 10 961,74. Dank’ al la kampanjo inaŭgurita fine de 2007, 167 personoj pagis la aldonan kotizon de Societo Zamenhof, tiel helpante la funkciadon de la Asocio per € 16 751,89 da ekstraj enspezoj.

Por la diversaj agadoj ni ricevis jenajn donacojn: Kapitalo Afriko: 3066,57 €. Fondaĵo Ameriko: 2173,27 €. Fondaĵo Arabio: 100,00 €. Fondaĵo Azio: 2606,45 €. Fondaĵo Canuto: 11382,33 €. Fondaĵo Junularo: 294,33 €. Triamonda Kongresa Fondaĵo: 6298,61 €. Volontula Fondaĵo: 1935,00 €. Fondaĵo Espero: 1271,15 €. Konto Afriko: 1924,77 €. Konto Novjorka Oficejo: 77,65 €. Konto UN-Unesko: 250 €. Konto Hans: 3500,00 €. Domrenovigo: 8340,00 €. Ĝenerala Kaso: 2657,74 €. Biblioteka Fondaĵo: 4320,00 €. Oficeja Ilaro: 163.08 €. Totalo: 50.210,95 €.

UEA komencis eldoni por la donacintoj modestan bultenon, kun la nomo Danke, en kiu aperas koncizaj raportoj pri la uzo de la donacoj. La unua numero aperis en novembro 2008.

Administrado: Servoj

Ĉiuj periodaĵoj (Jarlibro, Esperanto, Kontakto) aperis ne nur en presita formo; iliaj elektronikaj versioj estis legeblaj ankaŭ rete. Krome interrete eblas ricevi Gazetarajn Komunikojn, informojn pri novaj libroj k.a. varoj, mendi rete librojn k.s., pagi kotizon, dum la aŭtomata reta konfirmo estis (kiam eble) sendita al kongresanoj, kiuj aliĝis aŭ mendis servojn.

Dum 2008 entute okazis multaj plibonigoj, se temas pri la funkciado de nia TTT-ejo. I.a. estis funde refarita “Reta Oficejo” (db.uea.org). Plibonigita estis krome la reta membroaliĝilo en uea.org kaj la mendilo en la reta katalogo. Al la eblo elŝuti PDF-ojn de Esperanto, Kontakto kaj TEJO tutmonde pere de la reta Jarlibro estis aldonita la eblo aŭtomate ricevi ilin kiel aldonaĵojn al retmesaĝoj. Jarlibro 2008, kun 1735 individuaj delegitoj en 102 landoj estas fonto de multaj utilaj informoj. UEA havis 52 ĉefdelegitojn, 990 lokajn delegitojn, 107 vicdelegitojn, 34 junularajn kaj 1306 fakajn delegitojn. Ĝis la fino de 2008 jam 1975 membroj registriĝis kiel uzantoj de la reta versio de la Jarlibro.

La revuo Esperanto (11 numeroj) dum la jaro aperis regule. Ekde la marta numero ĝi estis presata kaj dissendata en Nederlando pro la plialtiĝo de la kostoj en Slovakio.

La revuo Kontakto, kiun UEA eldonas por TEJO, bedaŭrinde aperis kun malfruo. El la ses jaraj numeroj dum 2008 aperis nur tri. La duobla numero 4-5 kaj n-ro 6 aperis en 2009.

La libroservo vendis varojn sume por € 125 125, per 13 707 ekz. de 2 554 diversaj titoloj al 662 klientoj. La plej furoraj titoloj estis la Gvidilo por Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (349 ekz.) kaj la listo de gastigantoj de Pasporta Servo (284 ekz.).

La Malfermaj Tagoj de la CO (26 apr kaj 29 nov) allogis ambaŭfoje pli ol 100 vizitantojn. La aprila aranĝo estis dediĉita al la 100-jariĝo de UEA kaj la novembra al la fondinto de la Asocio, Hector Hodler.

Al la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo, al kiu UEA mem invitis lige kun sia 100-jariĝo, aliĝis 1845 esperantistoj el 73 landoj. Dum ĝi eblis viziti la renovigitan CO-n; ĉ. 750 kongresanoj kaptis tiun okazon.

Administrado: oficistoj kaj volontuloj

La stabo de la Centra Oficejo (CO) komence de 2008 konsistis el 8 oficistoj (Osmo Buller, Clay Magalhães, Katarzyna Marciniak, Roy McCoy, Ionel Oneţ, Ralph Schmeits, Stanka Starčević kaj Pasquale Zapelli). En decembro 2008 dungiĝis Tobiasz Kaźmierski. Ĉar kelkaj el ili laboris parttempe, la laborforto egalis al 6,7 plentempaj dungitoj. S-ino Linda Monteiro purigas la oficejon. La oficistoj sukcesis iom post iom forigi la malfruojn en administraj laboroj, postrestintaj pro manko de laborforto pli frue. Tiurilate grava estis la dungo de nova oficisto por la Kongresa Fako, en kiu la manko de laborforto jam de pluraj jaroj estis la plej sentebla.

Ekster la CO laboris la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček, kaj la oficistoj de la Afrika Oficejo Raoul Hounnake kaj Kodjovi Francis Agbenou.

Aldone al la oficistoj laboris en kaj ekster la CO volontuloj, nome Andrej Grigorjevskij (TTT-ejo), Rob Moerbeek (provlegado, biblioteko k.a.), Joost Witteveen (komputilo) kaj Atie van Zeist (sekretariado).

La TEJO-volontulo ĝis novembro 2008 estis Julia Noe, kiun sammonate sekvis Federico Faccio Peláez.

Administrado: la oficejo

Ĝis la UK en Rotterdamo la fasado de la CO estis riparita kaj purigita. En novembro estis finfarita la subtegmentejo, kie troviĝas i.a. la oficejo de TEJO. Per tio praktike kompletiĝis la renovigado de la CO, kiu daŭris tri jarojn.

La Afrika Oficejo en la urbo Lokossa en Benino prizorgis multajn informpetojn el afrikaj landoj, sendis lernilojn de Esperanto al petintoj kaj eldonis kvar numerojn de Esperanto en Afriko, bulteno de la Afrika Komisiono de UEA.

3. Konkludoj

Post la jubilea jaro, la historio de niaj pintoj pezos sur nin, se ni ne lernos serioze legi la historion de nia grimpado. Ne povas temi nur pri tio, kion jam sisteme kronikis la organizitaj kronikantoj en iuj landoj. La aŭtobiografiojn de niaj pioniroj ni apenaŭ legas. Pri la vojaĝoj de Cseh (ni ne forgesas pri Borsboom sed...), Sinha, Sekelj k.m.a. neniu sisteme verkis. La aventuro de niaj translimaj amikecoj atendas seriozan romaniston. Homoj, tiuj el vi kiuj ne mem verkas, devos lerni mendi ilin ĉe tiuj, kiuj kapablas, sed kiuj pro manko de mendoj... ŝimas! El tia verkado de romanoj, laŭ la sperto de la moderna epoko, kreskos la deziro plensange roli en la romanoj de la realo. Plensange salutas vin,

La Estraro

Fervojaj kajeroj

Jam la titolo montras la temon de ĉi tiu artikolo. Ĝia celo estas prezenti ne tre konatan publikaĵon kun speciala faka enhavo, kiu servas al la disvastigo de Esperanto kaj ĝia praktika uzado inter fervojistoj.

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) havas en sia statuto la taskon apliki Esperanton en la faka medio, kaj tion Fervojfakaj Kajeroj (FFK) fakte faras. Ĝia unua numero aperis 1992, kaj en la pasinta jaro 2008 estis eldonitaj la numeroj 14 kaj 15. Dum tiu relative longa tempo estis publikigitaj entute 88 fakaj artikoloj, el kiuj plej granda parto estas prelegoj prezentitaj dum IFEF-kongresoj kaj artikoloj speciale verkitaj por FFK. Inter la aŭtoroj estas eble trovi famajn fervojajn fakulojn kaj spertajn esperantistojn, kiuj per siaj verkoj montras la praktikajn eblojn de Esperanto en la fako, kiu nuntempe rapide ŝanĝiĝas ne nur en la organizaj strukturoj, sed ĉefe en teknika sfero. Kun tio estas rekte ligita la laboro de la Terminara Sekcio (TS) de la Federacio, kiu gardas ĝustan uzadon de fakaj terminoj. Ĉiu nove uzata faka termino estas vaste diskutata inter fakuloj, kaj post la aprobo estas envicigata en fervojterminologian datenbankon “RailLexic” ĉe la Internacia Fervoj-unio UIC (Union Internationale des Chemins de fer). Ĝi enhavas aktuale 19 lingvojn, inter ili ankaŭ Esperanton. Estas aĉetebla KD kun la datenbanka enhavo, kaj mendeblaj terminlibroj kun la dezirata kombino de kvar aŭ ses lingvoj.

Fervojfakaj Kajeroj ne estas periodaĵo destinita nur por fervojaj fakuloj. Ankaŭ aliaj interesatoj pri fervojo povas trovi tie interesajn artikolojn.

Ladislav Kovář
Fake-Aplika Sekcio de IFEF

Instruisti en Afriko

En januaro 2009 Johan Derks kaj Svetlana Milanović faris kvarsemajnan instruvojaĝon en Burundo. Jen ilia impreso.

En Burundo sur flugiloj de facila vento iris forta voko. Tiu aŭdiĝis antaŭ sep jaroj en rifuĝejoj en Tanzanio, kaj la burundaj rifuĝintoj kunportis ĝin de tie, retroirante al sia lando.

Burundo havas tri urbojn: Buĵumburo, Gitega kaj Rumonge. En la lasta urbeto la voko de esperantismo aŭdiĝis plej forte. Jam en la antaŭaj jaroj kelkaj eŭropanoj vizitis Rumonge, instrucele. Pri Tereza Kapista raportis siatempe ankaŭ ĉi tiu revuo. Nun min kaj mian edzinon Svetlana trafis la sorto instruisti tie. Nia travivo estis konfronta, ĉar neniam ni povis imagi tian malriĉecon, nekonon de la plej simplaj industriepokaj atingaĵoj: por purigi nur akvo ekzistas, 90% de la domoj ne havas akvon, elektro forfalas trifoje en tago, la polvo penetras kaj makulas ĉion. La norma gajno de instruisto estas 50 eŭroj (80 000 burundaj frankoj). Kompreniĝas, ke la nutraĵo por okcidentano estas etkosta: 0,30 eŭroj por ananaso kaj 0,20 por duonkilogramo da ndagala, la plej populara fiŝo el la lago Tanganjika. La nivelo de la esperantistoj estas inversa al ilia kvanto kaj en plej disaj lokoj de la urbeto oni aŭdas “saluton”, kiam la eŭropano preterpaŝas, varie kun krietoj de “muzungu” (svahila por “blankulo”) kun moka aŭ provoka kromsono. En Burundo estas 40 kluboj, sed pro manko je instruado, lernolibroj kaj vortaroj eĉ la gvidanto de klubo ofte havas la nivelon de nur komencinto. Niaj junaj lokaj amikoj Hasan, Leopoldo kaj Pamfile esperas, ke eŭropanoj daŭre venos por kompensi tiun mankon. Sed mi klopodis konvinki ilin, plejparte instruistojn, ke la nombro da “misiistoj” el Eŭropo, kiuj estas pretaj entrepreni multekostan vojaĝon por vivi tre primitive sur la bordo de la lago Tanganjika, estos ne sufiĉa por rimarkeble levi la nivelon de la burundaj esperantistoj. Por meti bazon al plialtigo de ilia nivelo bezonatas konstruado de centro, mastrumata de lokanoj, kun biblioteko, plentempa deĵoranto kaj interretkonekto. Se tia centro ekzistos, eble iam Rumonge estos la Hercbergo de Burundo.

La kursanoj de Svetlana, komencantoj, nombris okdek, tiuj de mi, progresantoj, 35. Kiom da ili restos sen stara centro? La priaj interkonsiliĝoj komenciĝis.

Johan Derks

Sinjoro Tadeo surekrane

La eminenta pola reĝisoro Andrzej Wajda, Oskar-premiito, realigis la filmon Sinjoro Tadeo surbaze de la samtitola epopeo verkita de Adam Mickiewicz, surprizante multajn fakulojn, kiuj ne povis imagi, kiel fari filmon el la verko, kiu estas “pura poezio”.

Sed Wajda ankoraŭfoje pruvis sian majstrecon. Lia filmo, kies premiero okazis en 1999, evidentiĝis brila sukceso; dum unu jaro spektis ĝin ses milionoj da personoj.

La reĝisoro klarigis, ke fascinis lin en la verko de la granda pola poeto ĝia dinamika fluo de eventoj, rapida sinsekvo de neantaŭvideblaj agoj, sensacia intrigo, profunda karakterizo de la drampersonoj. Ĉio ĉi montriĝis alloga materialo por filmado. Wajda krome konfesis, ke en la epopeo ravis lin romantikisma etoso daŭre aktuala, kiu manifestiĝis ankaŭ en la epoko de la “Solidareco”. Antoni Grabowski, forte instigata de Ludoviko Zamenhof, komencis la tradukadon de la epopeo en 1916 kaj eldonis ĝin en 1918. Jen liaj vortoj: “Vizitante la malsanan, neforgeseblan Majstron, mi montris la tradukitajn fragmentojn, solajn kaj lastajn laŭ mia opinio. Tiam mi ricevis la respondon: ‘Traduku la tutaĵon’. Mi ekridis, ĉar al mi ŝajnis, ke la Majstro naive postulas neeblaĵon. Sed doktoro Zamenhof ne ĉesis min emigi ĉe ĉiu mia nova vizito, ĝis mi fine subiĝis kaj komencis en Decembro de l’ j. 1916 la tradukadon, kun malfido ke mi iam ĝin finos”.

Grabowski verŝajne ektimis la grandegan vortprovizon de la epopeo, kiu nombras 9250 vortojn, kalkulitajn po unufoje, dum li disponis en sia vort-arsenalo pri apenaŭ milo da Esperantaj radikoj. Alfrontante tiun ĉi defion, Grabowski lerte manipulis la mekanismon de la Esperanta vortfarado kaj praktike pruvis ĝian grandan esprimkapablon. Apartan problemon prezentis la neceso gardi versdisciplinon, nome la dektrisilaban metrikon de la tiel nomata “pola aleksandro”, kiu — laŭ Gaston Waringhien — ne akceptiĝis en la Esperanta literaturo pro sia komplikeco. Sed ankaŭ tiun ĉi problemon Grabowski mirinde solvis, dum malsukcesis multaj aliaj tradukantoj. Sinjoro Tadeo estas tradukita 78-foje en tridek lingvojn, tamen plej ofte nur en proza formo.

Mi delonge pensis pri esperantigo de la filmo de Wajda kun konvinko, ke ĝia kultura kaj propaganda valoro estos granda. La jubilea kongreso en Bjalistoko prezentis oportunon por komenci la laboron. Tiu tasko montriĝis multe pli malfacila ol mi supozis. Kvankam la reĝisoro uzis nur dek procentojn de la tuta epopeo, tamen li draste ŝanĝis ĝian draman strukturon kaj la sekvon de eventoj. Estis vere benediktana tasko identigi la vortojn diratajn de la aktoroj kun la originala teksto kaj poste reserĉi ilin en la Esperanta traduko. Krome surprize montriĝis, ke Antoni Grabowski ne tradukis ekzakte la tutan poemegon kaj ĝuste tiuj mankantaj fragmentoj estis uzitaj en la filmo. Rezulte mi devis fronti la defion “anstataŭi” la patron de la Esperanta poezio.

Tamen ĝenerale la Esperanta traduko de Sinjoro Tadeo evidentiĝis kvazaŭ speciale farita por la filmo. Ĝi estas fidela laŭenhave, sed ankaŭ ekvivalenta al la originalo laŭ sia formo. La dialogoj en la internacia lingvo, metitaj skribe sur la ekranon, preskaŭ sinkrone harmonias kun la aktoraj pollingvaj voĉoj. Farinte tiun ĉi enkondukan laboron, mi proponis al LKK enprogramigi la filmon en la Bjalistokan kongreson. La propono estis akceptita kaj danke al helpo de la urbaj instancoj oni ricevis licencon por esperantigo de la filmo. La urbo ankaŭ kovris la teknikajn kostojn. Bedaŭrinde la filmo estos prezentita nur unufoje dum la kongreso, ĉar mankas mono por produkti diskojn DVD-ojn.

Roman Dobrzyński

Anonceto

Unu vorto = 1 €. Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo.

Heidi Goes esploradas pri la indonezia E-movado, kaj serĉas homojn kiuj, ekz. per korespondado, havis kontaktojn kun indoneziaj esperantistoj kaj volas pri tio informi ŝin. Ankaŭ indoneziaj E-revuoj bonvenas. Ŝi kontakteblas per e-poŝto: h...@gmail.com aŭ perletere al Assebroeklaan 2, BE-8310 Brugge, Belgio.

Oratora Konkurso en Bjalistoko

En la 94-a UK en Bjalistoko denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo s-ino Claude Nourmont, m...@pt.lu.

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

  • “Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ.
  • Ekonomia krizo, ekologia krizo: ĉu solvoj?
  • La rolo de parolarto kaj retoriko en la nuna mondo.

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo ĉe: http://uea.org/dokumentoj/regularooratorakonkurso.html.