Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 7-8

Malferme

La informkampanjo ĉirkaŭ la UK 2009 daŭras

Multfoje en E-medioj ni cerbumas pri tio, kiel veki intereson de niaj lokaj amaskomunikiloj pri ni, esperantistoj, kaj pri nia agado. Aliflanke ni estas konvinkitaj, ke unu el la plej spektaklaj eventoj en nia komunumo estas la Universalaj Kongresoj.

La plej amasaj jaraj esperantistaj asembleoj kuniĝas por la UK-oj, dum kiuj sur la bazo de demokrata lingvoinstrumento — egala por ĉiuj — ni ne sole debatas kaj traktas seriozajn temojn. Ni ankaŭ amuziĝas kaj distras nin per varia kultura programo, inkluzive de diversstila muziko, spektakloj, ne laste ni amikiĝas kun homoj el mondopartoj tre foraj por ni.

Jen taŭga okazo por rakonti en nia eksteresperantista medio pri travivaĵoj kaj spertoj lige kun la Universala Kongreso, kiun ni partoprenas.

Tial UEA relanĉis ĉi-jare la Gazetaran Informkampanjon ĉirkaŭ la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Jam komence de junio, dank’ al la modela Gazetara Komuniko, kelkaj el la kongresontoj kontaktis siaregionajn ĵurnalistojn, kaj okazis la unuaj amaskomunikilaj rendevuoj okazis.

Nun tiun ŝancon havas ĉiuj kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la kampanjo, sed ĝuste partoprenas la UK-on.

Ne hezitu telefoni postkongrese al via loka ĵurnalo, radiostacio aŭ televidkanalo. Rakontu pri via sperto el reala renkontiĝo, pruvanta la vivantecon de la interkultura dialogo pere de Esperanto. Dividu viajn impresojn pri la eksterordinara renkontiĝo, dum kiu kun la sento de plena, reciproka lingva komforto vi povis alparoli ĉiun el ĉ. 1800 personoj el 60 landoj de la mondo. Ne forgesu montri viajn fotojn.

Ni certas, ke via rakonto vekos intereson kaj oni volonte intervjuos vin pri la UK kaj pri Esperanto. Povas esti, ke tiuokaze ligita kontakto kun loka ĵurnalisto fruktos ankaŭ estonte per pliaj kontaktoj, kiam via klubo, grupo aŭ rondo aranĝos interesan prelegon, ekspozicion, gastigos eksterlandan esperantistan gaston.

Lige kun la ĉi-jara kampanjo funkcias aparta paĝo: www.gazetaro.co.nr/.

Vizitu ĝin kaj informu nin pri viaj kontaktoj kaj sekvaj artikoloj, intervjuoj k.s.:

Barbara Pietrzak
estrarano de UEA pri informado
Emilio Cid
respondeculo pri la informa gazetara UK-kampanjo 2009

Zamenhof-jaro 2009

Esperanto historie en Bjalistoko

(Dua, lasta parto)

Antisemitismo, degenero kaj pereo

La plej fruktodonaj jaroj por ZEA estis tiuj inter 1927 kaj 1931. Poste la ekonomi-politika situacio ne favoris la Esperanto-agadon. Bedaŭrinde el eksterlando mono ne venis por helpi realigi la starigon de la zamenhofa monumento. Male, aperis fruaj signaloj de kontraŭesperantismo ligita kun politika ekstremismo kaj antisemitismo jam en 1932 en iuj klerikalaj bjalistokaj gazetoj, en kiuj la aŭtoroj ne hezitis levi voĉojn kontraŭ la starigota Zamenhof-monumento. Iu pastro-kanoniko polemikis kontraŭ Esperanto menciante, ke malgraŭ granda propagando tiu nova lingvo ne trovis multajn adeptojn. Kaj li pledis por latino, la eterna lingvo de la eklezio. Sekvis retorika atako kontraŭ la zamenhofa monumento, kiun oni ne volis vidi sur la skvaro en la centro de la urbo, dum la monumento de la Nekonata Soldato staras en iu parko. La pastro postulis, ke la Zamenhof-monumento estu prefere starigita en la urba parko, kiu estas ŝatata kaj vizitata amase de la juda loĝantaro, kaj ke la monumento de la Nekonata Soldato estu translokita en la urban centron. Finfine Bjalistoko estus ne nur urbo juda kaj katolika, sed ankaŭ pola kaj patriota. El la sama ideologia medio sekvis polemiko kontraŭ J. Ŝapiro mem. La prezidanto de ZES estis atakata pro “subjektiveco” kaj “favorado al judoj”.

En tiu periodo ZES ricevis nur malmultajn eksterlandajn vizitojn, inter kiuj la ĉefaj estis tiuj de la blinda hungara pianisto Imre Ungár, de Edward Wiesenfeld, redaktoro de la pola fako de Enciklopedio de Esperanto, kaj de Karl Liniger el Svislando, tiama prezidanto de UEA. La plej signifaj eventoj estis en 1932 la dediĉa vespero okaze de la 15-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof kaj la dumkongresa ekskurso kadre de la 29-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1937, kiu estis jubilea pro la 50-jariĝo de la Lingvo Internacia. Alvenis kelkcent kongresanoj, inter ili la filinoj de Zamenhof, Zofia kaj Lidja, kaj lia nepo Ludoviko. Ĉi tiu aranĝo estis kvazaŭ la adiaŭa al la bjalistokaj kaj pollandaj esperantistoj antaŭ la dua mondmilito kaj la holokaŭsto, kiu forrabis la plimulton de tiuj esperantistoj. Nekonsciante pri la neimagebla tragedio, kiu trafos Bjalistokon, ĝia urbestro Nowakowski ankoraŭ plenforte honoris la verkon de Zamenhof, direktante jenajn vortojn, tradukitajn de Ŝapiro, al la ĉeestantoj: “...mi deziras, ke la lingvo Esperanto plue sukcesu kaj floru kaj ke vi progresu en via scienca kaj kulturkleriga movado. La tutmonda esperantistaro... vivu!”

Alia malagrabla incidento koncernis la naskiĝdomon de Zamenhof. En 1939 oni volis malkonstrui ĝin, ĉar la grundon, sur kiu ĝi staris, aĉetis iu firmao por konstrui telefonan centralon. Pro iu ĝis nun ne tute klara kialo, la forigo de la dometo povis esti evitita, aŭ almenaŭ prokrastita. Neimageble, ke tiu duone ruina dometo restis konservita dum la tuta mondmilito malgraŭ la grandparta forbrulo de la bjalistoka getto, kie ĝi troviĝis. Nur post la milito, en 1953, kiam ŝajne neniu plu interesiĝis pri la sorto de la naskiĝdomo de Zamenhof kaj kiam Esperanto jam riskis esti preskaŭ forgesata, oni fine malkonstruis ĝin por liberigi la lokon, kie oni decidis konstrui loĝblokon.

Bjalistoko en infero

Mankas spaco ĉi tie eĉ por resumi la nekredeblajn kruelaĵojn, kiujn la nacisocialistoj aranĝis en Bjalistoko. En sia informriĉa kaj eksterordinare interesa libro Zofia Banet-Fornalowa priskribas la ĉefajn eventojn. Koncerne la Esperanto-movadon necesas raporti, ke la 300 personojn nombranta ZES, unu el la plej aktivaj en Pollando, ĉesis ekzisti. Kune kun ĝi kaj kune kun la juda loĝantaro pereis ankaŭ la bjalistokaj esperantistoj, se oni konsideras kelkajn esceptojn, kiuj sukcesis fuĝi kaj postvivi. Inter la unuaj viktimoj troviĝis J. Ŝapiro mem, kiu estis arestita de la nazioj kun ĉ. 5000 aliaj judaj viroj, ĉefe inteligentuloj, sabate la 12-an de julio 1941, do nur kelkajn tagojn post la enmarŝo de Wehrmacht (la germana armeo) en Bjalistokon. La kaptitoj estis kondukitaj al la kampo Pietraŝe kelkajn kilometrojn ekster la urbocentro, kie ĉiuj arestitoj estis senprokraste murditaj. La edzino de Ŝapiro, Ewa, ankaŭ arda esperantistino, pereis en la lasta likvido de la bjalistoka getto, en aŭgusto 1943. Travivis la katastrofon nur malmultaj samideanoj kiel Szymon Dattner (†1989), dum Josef Murĵan, Szymon Osowicki, Eljasz Jabłoński, kaj aliaj ZES-anoj, elmigris postmilite al Israelo. Notindas ankaŭ la mirinda saviĝo de la nevino de Ŝapiro, Felicja Nowak-Raszkyn, kiu skribis sian propran impresan memuaron en la libro Mia Stelo.* Antaŭ la 2-a mondmilito loĝis en Bjalistoko ĉ. 50 000 judoj, kaj en 1946, kiam parto de la judaro revenis el Sovetio, restis en Bjalistoko nur 200-300 judoj. Kiel diris lokaj esperantistoj, ŝajnas ke nuntempe vivas tie plu eĉ ne unu “oficiala” reprezentanto de la hebrea gento.

* La libro aperis en la lingvoj pola (Moja gwiazda, 1991), angla (My Star, 1996) kaj germana (Mein Stern, Bleicher 2001). Esperanta traduko estas intencata.
Esperanto en Bjalistoko post la milito

La bjalistoka Esperanto-agado estis postmilite restarigita dank’ al la fervoro de Leon Kłodecki (1912-94), kemiisto, kiu lernis Esperanton en 1924 kaj sekvis kurson ĉe J. Ŝapiro. En 1947 fondiĝis Bjalistoka Filio de Asocio de Esperantistoj en Pollando (AEP), kies prezidanto fariĝis Kłodecki por la venontaj dudek jaroj. Post la neniigo de preskaŭ ĉiuj judoj kaj esperantistoj far la nacisocialistoj, tiutempe Kłodecki plus unu samideano kaj unu simpatianto estis la solaj esperantistoj en la urbo. Sub malfacilaj cirkonstancoj Kłodecki sukcesis rehavigi la nomon de Zamenhof al la strato, ĉe kiu la kreinto de Esperanto naskiĝis. Kłodecki revivigis ankaŭ la ideon de la Zamenhof-monumento, krome li sugestis la fondon de Instituto de Esperanto-Kulturo kaj de Esperanto-muzeo. Sed en la kulmino de la stalinisma tempo la kondiĉoj malboniĝis por Esperanto, la movado stagnis dum la jaroj 1949-55, kaj la bjalistoka filio de AEP devis esti malfondita.

La bjalistoka filio de Pola Esperanto-Asocio (PEA), kiel la landa organizo nun nomiĝis, estis refondita en julio 1956, tuj post la 8-a plenkunsido de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, la komunisma partio de Pollando. Tio montras la politikan dependecon de la Esperanto-movado.* En 1957 estis pendigita tabulo memore al Zamenhof sur tiu loko, kie iam troviĝis lia naskiĝdomo. La unuagradajn Esperanto-kursojn finis 200 lernantoj, kaj la loka gazetaro publikigis multajn artikolojn. Kiam montriĝis, ke la politikaj instancoj faris al la esperantistoj nur promesojn, pluraj fervoruloj escepte de Kłodecki perdis siajn iluziojn kaj ĉesigis sian agadon. Printempe de 1957 vizitis Bjalistokon la konata nederlanda esperantisto Henk Thien. Du jarojn poste aperis en la urbo Kho Khvat, vic-ministro pri eksteraj aferoj de Indonezio, kiu interkompreniĝis kun bjalistokaj esperantistoj. Poste ankaŭ aliaj eksterlandaj gastoj estis varme akceptitaj, sed ili miris, ke zamenhofaj spuroj en Bjalistoko apenaŭ plu ekzistas.

* La fama (sekreta) parolado de Nikita Ĥruŝĉov, en kiu li malkaŝis la krimojn de Stalino, okazis en februaro 1956.
La neplenumita revo pri la Monumento

Okaze de la 44-a jubilea Universala Kongreso de 1959 en Varsovio 550-600 esperantistoj pilgrimis per speciale rezervita vagonaro al Bjalistoko por ĉeesti la plej amasan internacian Esperanto-manifestacion en la naskiĝurbo de Zamenhof. Dum tiu solena tago ili fariĝis atestantoj de la enfundamentigo de ŝtono kaj akto pri starigo de monumento al Zamenhof. Ili vizitis ankaŭ la lokon, kie iam staris la naskiĝdomo de Zamenhof, kiu estis anstataŭita en 1953 de moderna loĝbloko, kun jena teksto en du lingvoj: “Ĉi tie staris la domo, en kiu la 15-an de decembro 1959 naskiĝis la kreinto de la internacia lingvo Esperanto D-ro Ludoviko Zamenhof.” Sur la placo renkontiĝis 2000 loĝantoj de Bjalistoko, kaj la salutanta prezidanto de la urba konsilio, Jerzy Krochmalski, esperantisto, esprimis siajn esperon kaj deziron, ke UK iam povu okazi en Bjalistoko. Ĉiujn solenaĵojn kronis la inaŭguro, fare de la prezidanto de UEA, Giorgio Canuto, de tabulo memore al Zamenhof sur la muro de la Elementa Lernejo, kiu ricevis la nomon Lernejo Zamenhof.

En 1972 aperis en iu scienca libro pri la historio de la urbo Bjalistoko la (iom kritika) pollingva studo de Ryszard Kraśko pri L.L. Zamenhof (Esperanto-traduko sekvis poste), kaj en 1987 Tomasz Wiśniewski faris kontribuon per malgranda pollingva libro pri L.L. Zamenhof.

Malgraŭ diversaj klopodoj la plano starigi la Zamenhof-monumenton en Bjalistoko neniam efektiviĝis. La kolektita mono estis preskaŭ tute elspezita por la konkurso, kaj novaj sumoj ne alvenis. Anstataŭe, en aprilo 1973, okaze de la datreveno de la morto de Zamenhof, oni inaŭguris ĉe la strato Malmed buston de la majstro. En la tre modesta festo, dum kiu Leon Kłodecki paroladis kaj la urba vic-prezidanto malkovris la buston, ĉeestis malmultaj bjalistokanoj. Krome, en aprilo 1987, okaze de la centjariĝo de Esperanto, oni inaŭguris novan dulingvan memortabulon sur la muro de la 6-a Liceo, ĉe la varsovia strato, kie lernis Zamenhof. Kune kun 150 personoj ĉeestis la ceremonion la reprezentantoj de PEA, Andrzej Pettyn kaj Stanisław Świstak, kaj de la Centra Oficejo de UEA, Simo Milojević. Al la kolekto de ideoj aldoniĝis la deklaro de la prezidanto de la Sejmo, Roman Malinowski, pri fondota Monda Esperanto-Centro Ludoviko Zamenhof. Ĉi tiu ideo estis en julio 1987 eĉ oficiale proklamita. En la semajno de la 72-a UK en Varsovio venis milo da esperantistoj al Bjalistoko por partopreni publikan manifestacion. Nek la ideo pri Zamenhof-monumento, nek la ideo pri Zamenhof-Centro realiĝis, tamen la Fondaĵo Zamenhof klopodas plenumi, almenaŭ en tre reduktita dimensio, la ideon pri la Zamenhof-Centro, daŭre favoratan de multaj esperantistoj, sed malpli de la ekonomiaj faktoroj.

En la 70-aj/80-aj jaroj la agado de la bjalistokaj esperantistoj estis konstanta, ricevante pli kaj pli turisman karakteron. Gravan funkcion en tiu rilato plenumis la Bjalistokaj Esperanto-Tagoj. Laŭ decido de la estraroj de Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) kaj Vojevodia Filio de PEA, la filio estis malfondita en februaro 1991. En oktobro de la sama jaro tamen okazis refondo de la filio de PEA, al kiu aliĝis trideko da membroj, kaj la jaro estis dediĉita al la memoro de Jakobo Ŝapiro. La solenaĵojn partoprenis reprezentantoj de Bjalistoka Scienca Societo kaj la urba prezidanto Lech Rutkowski. Ĉeestis ankaŭ Felicja Nowak, la nevino de Ŝapiro, kiu mem saviĝis el la holokaŭsto en Bjalistoko kaj loĝas en Kopenhago. Krom tiujn de Stanisław Dobrowolski, Elżbieta Karczewska, Andrzej Zejdler, Walentyna Fiszer ne eblas mencii ĉi tie la nomojn de ĉiuj meritohavaj personoj.

Klopodoj por Internacia Esperanto-Centro Zamenhof

Lige kun la novaj esperoj pri la Centro Zamenhof ekestis la filio de Akademio Internacia de Sciencoj — San Marino (AIS) en decembro 1989, kaj estis organizitaj en 1991-93 seminarioj kadre de la Tagoj de Bahaa Esperanto-Ligo. Poste la pola filio de AIS ekagis anstataŭe en Bydgoszcz, kaj la tro ambicia projekto pri Bjalistoko kiel grava intelekta Esperanto-Centro dume ne realiĝis. La inaŭguro de Turisma kaj Kultura Informcentro Ludoviko Zamenhof okazis en oktobro 1996 en ĉeesto de d-ro inĝ. Ludoviko C. Zaleski-Zamenhof, patrono de la Fondumo (Fondaĵo) Zamenhof, kies nova prezidanto en 2000 fariĝis Jarosław Parzyszek, kaj de Osmo Buller, direktoro de la Centra Oficejo de UEA. En 1997 d-ro Zaleski-Zamenhof estis elektita de BES kiel la plej populara Honora Bjalistokano-Esperantisto. Dank’ al la klopodoj de lokaj aktivuloj, estis donitaj al du bjalistokaj stratoj la nomoj: “Esperantistów” kaj “Antoni Grabowski”. Pri la evoluo de la agadoj kaj la problemoj ligitaj kun la kreado de la Centro Zamenhof kaj Esperanto-Muzeo raportadis la Esperanto-gazetaro.

Malgraŭ ĉiuj signifaj epizodoj kaj pozitivaj agadoj, kiuj estas listigitaj en ŝia libro, la aŭtorino Zofia Banet-Fornalowa konsideras la rezultojn atingitajn por inda memorado de la Esperanto-heredaĵo en Bjalistoko nesufiĉaj: “Oni povas konstati kun bedaŭro, ke krom mencioj pri Lingvo Internacia en kelkaj gvidiloj tra Bjalistoko kaj similaj materialoj Esperanto kaj la kun ĝi ligita Movado ne trovis sufiĉe vastan kaj meritan lokon en la historio de la urbo, kie la kreinto de Esperanto naskiĝis kaj pasigis siajn infanjarojn kaj — kiel li mem substrekadis — kiu multe signifis en lia posta vivo kaj agado.”

Oni forte esperas, ke la baldaŭ okazonta 94-a Universala Kongreso donos novajn impulsojn al la fina efektiviĝo de la esperantistaj ideoj kaj revoj en Bjalistoko.

En majo 2010 oni memoros la centjariĝon de la Esperanto-movado en Bjalistoko.

Resume laŭ la libro Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko (2003) de Zofia Banet-Fornalowa (Prilaborita de Andreas Künzli)

[FORIGITA!: bildo]

Gesinjoroj Zamenhof kun la gefiloj Adamo kaj Lidja (1916).

[FORIGITA!: bildo]

Ligna domo numero 6 en Ulica Zielona (Verda Strato), kie naskiĝis L.L. Zamenhof.

[FORIGITA!: bildo]

La familia domo de Jakub Ŝapiro, iniciatinto de la fondo kaj multjara prezidanto de Zamenhofa Esperanto-Societo. Ĉiujare la 12-an de julio la lokaj esperantistoj renkontiĝas por omaĝi lian memoron.

Interesaj retligoj:

94-a Universala Kongreso de Esperanto: http://94uk.bialystok.pl.

Zamenhof-trajno ĉe Bjalistoko: www.youtube.com/watch?v=vpBe3YnmDks

Oficiala retejo de Bjalistoko: www.bialystok.pl.

Bjalistoka E-Societo: www.espero.bialystok.pl/pl/index.html

Eŭropa Esperanto-ekzameno en ĉiam pli da lokoj

En la sekvaj monatoj okazos pluraj sesioj de la novtipa ekzamensistemo de UEA kaj la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) el Budapeŝto.

La plej proksimaj sesioj okazos dum la 65-a IJK (Liberec, Ĉeĥio; 20-21 julio), 94-a UK (Bjalistoko, Pollando; 30 julio) kaj ARKONES (Poznano, Pollando; 18-20 septembro). Plena listo kun datoj kaj la okazigotaj niveloj, kaj kun elŝutebla aliĝilo troviĝas en www.edukado.net/pagina/Sesioj+-+Aligxo/22425//.

Interesitoj bv. kontakti la indikitajn personojn kaj elŝuti aŭ peti aliĝformularon kiel eble plej frue. La ekzamenoj estas ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro je tri niveloj (B1, B2 kaj C1). La postuloj de la unuopaj niveloj troviĝas en www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//#19864.

Respondante al la normoj de la eŭropa sistemo la ekzamenoj ne havas tradukan parton kaj dum ili oni ne kontrolas movadajn kaj kulturajn konojn pri Esperanto. Eblas fari la du partojn (skriban kaj buŝan) ankaŭ aparte en diversaj lokoj kaj periodoj, kaj ricevi apartajn atestilojn pri ili. Por atestilo pri kompleta ekzameno je iu nivelo necesas sukcesaj rezultoj en ambaŭ partoj.

Por prepariĝi por ekzameno tre utila estas la libro Esperanto de nivelo al nivelo, kiu havas ĉiujn necesajn informojn kaj specimenojn pri ekzamenoj je ĉiu nivelo. La prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 10,50 EUR (plus sendokostoj kaj, por EU-landoj, imposto 6%).

Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj: kion fari?

(2-a parto)

Rilatoj kun Ekosok kaj sekve UN

La starigo de konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko kondukis al tio, ke UEA estis rajtigita starigi similajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, la organo de UN kiu respondecas interalie pri utiligo de la rimedoj de neregistaraj organizaĵoj en la laboro de UN. Kelkaj esperantistaj stabanoj de UN en Novjorko starigis Esperanto-Klubon por membroj de la UN-sekretariato, sub la gvido de Eskil Svane, Claude Piron kaj aliaj. Rochelle Grossman estis inter tiuj, kiuj tiel lernis Esperanton. Kiam la eminenta usona esperantisto Mark Starr finis sian deĵoron ĉe ILO, la Internacia Labora Organizaĵo en Ĝenevo, kaj revenis kiel emerito al Novjorko, li fariĝis reprezentanto de UEA ĉe UN. En 1966 delegacio, kiu konsistis interalie el Mark Starr, la tiama Prezidanto de UEA Ivo Lapenna kaj la Direktoro de la Centra Oficejo Marianne Vermaas, prezentis novan proponon al Unuiĝintaj Nacioj, kiu instigis “ke Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj Membroj progresigi ĝian instruadon kaj stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj.” Kontraste al la relativa sukceso de la antaŭa propono al UN, tiu ĉi propono, post iom da agitado flanke de UEA, malaperis en la tirkestojn de la sekretariato kaj ne havis konkretajn sekvojn ekster la Esperanto-movado mem.

Tamen, la energio generita de la propono interne de la Esperanto-movado havis pozitivajn rezultojn kelkajn jarojn poste, paralele kun novaj iniciatoj en Unesko en la 1970-aj jaroj. En 1979, dum mia propra prezidanteco de UEA, la Asocio starigis malgrandan oficejon por kunlaboro kun UN en Novjorko. Dum iom da tempo tiu oficejo havis sian parttempe salajratan direktoron. Ĝin prizorgis laborgrupo, inter kies membroj estis fidelaj kunlaborantoj kiel ekzemple Julius Manson, emerita profesoro de la Urba Universitato, Elizabeth Manson kaj Margot Gerson. En la 1980-aj jaroj komenciĝis kunlaboro kun la lingvaj servoj de UN (tiuj servoj, kiuj respondecis pri tradukado kaj interpretado) en la formo de jaraj konferencoj pri lingvo kaj komunikado, kies aktoj estis poste eldonataj. La konferencoj, kiuj okazis sub la aŭspicio de CED (La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA), kaj kiuj estis prezidataj de s-ino Françoise Cestac nome de UN kaj mi mem nome de CED, foje dediĉis signifan atenton al Esperanto, sed ili celis pli vaste pritrakti lingvajn demandojn ĝenerale, precipe en ties rilato al la laboro de UN. Ankaŭ estis starigita la Premio Zamenhof, kiun oni aljuĝis al Robert Mueller, Asista Ĝenerala Sekretario, al James Grant, Direktoro de Unicef, kaj aliaj altaj funkciuloj de UN.

Hodiaŭ Esperanto estas daŭre reprezentata ne nur en Novjorko sed ankaŭ ĉe UN en Ĝenevo kaj Vieno, kaj ĉe Unesko en Parizo. En aprilo 2008 en la UN-Domo en Ĝenevo, UEA organizis tuttagan simpozion pri lingvaj homaj rajtoj. De tempo al tempo okazas aliaj ekzemploj de tia kunlaboro pri temoj de komuna intereso inter UEA unuflanke kaj Unesko kaj UN aliflanke.

Humphrey Tonkin

El parolado ĉe la Novjorka E-Societo la 24-an de aprilo 2009 (daŭrigota)

Helpo al Esperanto-bibliotekoj

Por la 13-a fojo UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen al Esperanto-bibliotekoj. Rajtas proponi sin bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco.

Oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Diskoj, vidbendoj k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare estis subtenitaj ses bibliotekoj je la valoro de po 160-265 eŭroj.

La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis 2009-10-15 papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al d...@co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bazan bonhavon de la fondaĵo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.

Altnivela akcepto por la delegitaro de UEA ĉe Unesko

Tripersona delegitaro de UEA estis tre varme akceptita en Unesko lundon, la 8-an de junio. Ĝi konsistis el la konstantaj Unesko-reprezentantoj de UEA Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo, kaj eksprezidanto Renato Corsetti.

Antaŭ la vizito prezidanto Probal Dasgupta sendis al Unesko detalan raporton pri la kontribuo de UEA al la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. La temaro de la Jaro estis multmaniere pritraktata en UEA kaj ĝiaj landaj asocioj. La plej pintaj kulminoj en tio estis la 93-a UK en Roterdamo en julio, kies kongresa temo kombinis la Jaron de Lingvoj kun la 100-jariĝo de UEA, kaj la konferenco en la Pariza sidejo de Unesko en decembro, kiu samtempe fermis la Jaron de Lingvoj kaj malfermis la Zamenhof-jaron.

La delegitaro de UEA estis unue akceptita de la programspecialisto Mauro Rosi (sur la apuda foto maldekstre). Montriĝis, ke li funde pristudis la dosieron de UEA, komisiite de s-ino Françoise Rivière (sur la suba foto dekstre), asista ĝenerala direktoro pri kulturo, al kiu ĝi estis direktita. Post preparaj diskutoj kun Rosi, la reprezentantoj de UEA estis akceptitaj de s-ino Rivière mem. Rosi resumis al la asista ĝenerala direktorino la raporton de UEA, ne forgesante elstarigi la rapidecon kaj efikecon, kun kiuj UEA organizis tradukadon de la inaŭgura mesaĝo de la ĝenerala direktoro de Unesko pri la Lingvojaro al kvardeko da lingvoj pere de Esperanto.

Dum la renkontiĝo kun s-ino Rivière la reprezentantoj de UEA prezentis al ŝi ankaŭ la proponon de UEA, ke la Jaro de Lingvoj ricevu daŭrigon en formo de Internacia Jardeko de Lingvoj. La asista ĝenerala direktorino trovis la ideon tre interesa, ne laste pro tio, ke laŭ ŝi la Kultura Fako de Unesko estas nun pli ol antaŭe premata por agi favore al lingvoj. Dum la lasta parto de la renkontiĝo oni diskutis pri la ebloj kaj la plej sekvinda vojo por antaŭenigi la ideon pri la Jardeko. En Unesko pri deklaro de temaj jaroj kaj jardekoj kompetentas la Ĝenerala Konferenco, al kiu nur la membroj-ŝtatoj rajtas fari proponojn. Sekve necesos silenta diplomatio kaj premagado por akiri la subtenon de sufiĉa nombro da ŝtatoj kaj por persvadi ilin fari proponon. La sekva Ĝenerala Konferenco, al kiu eblus submeti ĝin, estos en oktobro 2011. Sukceso tie povus do signifi, ke la Jardeko de Lingvoj daŭrus de 2012 ĝis 2021.

94-a UK: Japanio forte staras

1732 kongresanoj aliĝis al la 94-a UK en Bjalistoko ĝis la 17-a de junio.

En la unua periodo Francio konkurencis kun Pollando pri la unua loko de la statistiko, sed ju pli la UK proksimiĝas, des pli klare la gastiganta lando staras ĉe la pinto. Ses semajnojn antaŭ la UK estis registritaj 295 aliĝoj el Pollando kaj 238 el Francio. Tre rimarkinde estas, ke la fora Japanio (176) reprezentiĝos en Bjalistoko pli forte ol la najbara Germanio (134).

Aliaj landoj kun pli ol 30 aliĝintoj estas Nederlando (66), Italio (61), Rusio (60), Brazilo (57), Belgio kaj Ĉeĥio (po 46), Litovio (43), Britio (38), Ĉinio (34), Svedio (34), Hungario (32) kaj Hispanio (31).

Leterkesto

Bona kaj ĝuinda

Malofte dum la lasta jardeko mi legis Esperanto-sciencan artikolon same bonan kaj ĝuindan kiel tiun de André Cherpillod “La genio Zamenhof kreis lingvon ne-eŭropan, kaŝitan sub eŭropa masko”.

Generacio post generacio de gramatikistoj provis kaŝi la ne-eŭropan naturon de Esperanto sub amaso da latinaj kaj grekaj gramatikaj terminoj, sed vane. La bedaŭrata Piron kaj nun tre klare André Cherpillod montras tion. Alivorte PAG estas senvesta, oni povus diri laŭ la konata fabelo.

Mi povas nur gratuli, kiel unu el la batalantoj por vere tutmonda Esperanto.

Renato Corsetti
Palestrina, Italio

Ĉarto de UN

Kun surprizo kaj konsterniĝo mi legis en la rubriko “Laste aperis” de Esperanto, majo 2009, ke s-ro Lutermano publikigis sian tradukon de la Ĉarto de UN. Ĉu s-ro Lutermano aŭ lia eldonejo ne scias ke jam ekzistas oficiala traduko de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo? Tiun tradukon aprobis UEA en 1979 kaj publikigis UN en Nov-Jorko en majo 1980 laŭ kontrakto kun UEA. Pri la traduko kunlaboris kvar specialistoj pri internacia juro kaj UN, nome Ralph Harry, Ivo Lapenna, Claude Piron kaj Eskil Svane; ĝi baziĝas sur ĉiuj kvin originalaj kaj aŭtentikaj tekstoj de la Ĉarto, t.e. la angla, ĉina, franca, hispana kaj rusa. La traduko estas havebla ĉe UEA aŭ ĉe The Office of Public Information en UN en Nov-Jorko sub la simbolo DPI/511-40712.

Kompreneble oni povas havi nur unu, ununuran oficialan tekston de grava fundamenta internacia traktato, same kiel ĉiuj nacilingvaj tradukoj de UN-tekstoj devas esti aprobitaj de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la koncerna ŝtato-membro. Do urĝas havi solsolajn bazajn tekstojn kaj terminojn de internacia juro kiel elementojn por aliaj definitivaj tradukoj.

Mi aldonu ke UN jam en majo 1976 eldonis Esperantan version de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, atestitan de UEA, sub la simbolo OPI/15-35775.

Fine mi sciigu ke Ralph Harry kaj mi ĝis lia morto ellaboris tradukojn de multaj aliaj internaciaj dokumentoj, inter kiuj ankaŭ kelkaj kiujn s-ro Lutermano mencias. Tiujn malnetojn kaj nian korespondadon pri ili mi ŝatus sendi al la CO de UEA por ke nia Asocio povu krei centran deponejon de tiaj tekstoj por konsultado — interrete — de fakuloj kaj aliaj interesiĝantoj. Samtempe oni ankaŭ evitas ke iu serĉas “reinventi la radon”.

Eskil Svane
Asona, Svislando

Interesaj artikoloj

Mi deziras gratuli vin pro du interesaj artikoloj en la aprila Esperanto: “Skandaloj, miskomprenoj kaj skismo”, kaj “Dumviva membro de UEA — Dum kies vivo?” Mi pensas, ke estas tre dezirinde, ke aperu artikoloj kiuj estas pensigaj kaj eĉ polemikaj.

Yves Bellefeuille
Ottawa, Kanado

Recenzoj

Idealo kaj realo

Bona Espero. Idealo kaj realo. Roman Dobrzyński. Martin: Stano Marček, 2008. 256p. 21cm. Bind. ISBN 9788089312108. Prezo: € 15,00

Eĉ Zamenhof ne povis antaŭvidi ke ekzakte 40 jarojn post lia morto naskiĝos en fora brazila savano esperantista kolonio prizorganta orfajn infanojn, kaj ke tiu kolonio post duonjarcenta vivo fariĝos definitiva realo. Tiu ĉi libro rakontas ties mirigan aventuron.

Temas pri la “Bieno-Lernejo Bona Espero”, fondita en 1957 i.a. de la brazila esperantisto Arthur Vellozo, kaj nun prizorgata, jam pli ol 30 jarojn, de du idealistoj: la paro Giuseppe (italo) kaj Ursula (germanino) Grattapaglia, oficialaj administrantoj de la aranĝo. Kiel la verko de Dobrzyński montras, Bona Espero signifas gravan venkon de Esperanto. La bieno-lernejo situas centojn da kilometroj for de la ĉefurbo Braziljo, meze de sovaĝejo maldense loĝata de analfabetaj mizeruloj, en kies kotaj kabanoj regas alkoholismo, krimo, incesto, seksaj malsanoj kaj frua mortado. Je la alveno, en 1974, de la geedzoj Grattapaglia, Bona Espero konsistis el du argilaj barakoj sen pordoj, kun rompita trapluvebla tegmento kaj kun planko el premita tero; kandeloj anstataŭis elektron; telefono, komunikiloj, fluanta akvo kaj higienaj servoj ne ekzistis. Tie primitive vivis kelkaj subnutrataj neplenkreskaj deliktuloj, leĝe nepuneblaj pro sia juna aĝo, senditaj de la distrikta tribunalo reedukcele al Bona Espero.

En la daŭro de jardekoj, la gerobinzonoj Grattapaglia — kun la helpo de brazilaj kaj alilandaj esperantistoj — per peza fizika laboro transformis la lokon en modernan komunumon de orfaj aŭ forlasitaj aŭ mistraktitaj infanoj, kreis modelan lernejon ŝtate agnoskitan, starigis klasĉambrojn, ekipitajn loĝejojn por la instruistoj, festsalonon kaj gastejon por vizitantoj, naĝbasenon por la etuloj; riparis vojojn, konstruis pontojn kaj hidraŭlikan sistemon, enkondukis elektran lumigadon; en parto de la milhektara malfekunda grundo ili kulturis legom- kaj frukto-ĝardenon. Ĉio tio ne nur senpage, sed ankaŭ elspezante monon el la propra poŝo. Feliĉe, substrekas la aŭtoro de la libro, Giuseppe (iama funkciulo ĉe FIAT) estas geometro, rajtigita projekti domojn, dum Ursula (profesia interpretistino) havas vivenergion harditan sub la dummilitaj bomboj en Berlino. (Parenteze, antaŭ ol alveni en Bonan Esperon ili vendis siajn loĝejon kaj kampardomon en Italio, kaj forlasis komfortan vivon por plenumi en triamondaj kondiĉoj sian vividealon.)

La agado en Bona Espero ne malhelpis ilin plue engaĝiĝi por Esperanto en Brazilo (UK 1981), en la Estraro de UEA (en kiu Ursula estis elektita) kaj en la internacia Rotaria Klubo. Plej elokvente pri la sukceso de ilia laboro en Bona Espero parolas la multnombraj fotoj, entenataj en la libro, de feliĉaj, ridetantaj infanoj. La leganto informiĝas ke multaj el la centoj da tieaj ekslernantoj nun havas honestan profesion en la lando; kelkaj eĉ finis universitatajn studojn post forlaso de Bona Espero.

La vivo en Bona Espero baziĝas sur klaraj principoj: akcepti kaj nutri enmarĝenigitajn infanojn, eventualajn ŝtelistojn aŭ almozulojn; dum kelkjara procedo alfabetigi, eduki ilin en internacia familia etoso al etika konduto, kaj prepari ilin por profesia vivo. Instrui Esperanton, kiu estas la ĉiutaga lingvo, apud la portugala, de la bieno lernejo: la esperantistan karakteron de la entrepreno reliefigas la surlokaj monumento al Zamenhof, obelisko kun kvinpinta stelo kaj librokolekto de ĉ. 1 500 verkoj en la internacia lingvo. Ĝuste tial granda nombro da esperantistoj — inter kiuj la nepo de Zamenhof kaj William Auld — vizitis Bonan Esperon; volontuloj estas tie ĉiam bonvenaj, kondiĉe ke ili ŝatu infanojn, kamparan vivon kaj pretu iel helpi laŭ siaj kapabloj.

Daŭrigante sian analizon, la aŭtoro de la libro amare konstatas ke pro sia laboro la duopo Grattapaglia ricevis ne nur entuziasmajn laŭdojn, sed ankaŭ fiajn atakojn kaj kalumniojn: tia detrua fenomeno bedaŭrinde ne estas nova en niaj vicoj. Spontane aperas la demando: kiel financiĝas kaj vivtenas sin Bona Espero? La libro donas al tio detalan respondon, prezentante eĉ skemon de bilanco de la bienolernejo. La leganto ekscias surprize ke ĉ. 80% de la necesa mono venas el donacoj de la Esperanto-movado kaj la restantaj 20% el aliaj fontoj, kiel bonfaraj organizaĵoj. La lokaj aŭtoritatoj? Ili liveras senpagan elektron, de tempo al tempo disponigas sakojn da rizo aŭ infrastrukturojn (la brazila armeo ekz.) kaj pagas ridindan subvencion de po 0,10 eŭrojn tage por infano: du el la kvar instruistinoj ricevas salajron de la Eduka Ministerio.

Rilate al la esperantistaj kontribuoj, plejparte ili venas el la germana fondaĵo “Subtena Societo Bona Espero”, starigita en 1981, kiu kolektas monon laŭleĝe subtraheblan de la impostoj; dum jardekoj ĝi transdonis milojn da eŭroj. Monon kaj materialon la esperantistoj kolektis ankaŭ en aliaj landoj, ekz. en Nederlando; alia ekzemplo: dana esperantisto aĉetis kaj donacis al Bona Espero 40 hektarojn da grundo, ĵipon kaj generatoron.

La verkinto de la recenzata libro estas Roman Dobrzyński, filmreĝisoro de la Pola Televido, aŭtoro de pluraj dokumentaj filmoj kaj furoraj libroj en Esperanto, dum jardekoj konata aganto en la Movado, Honora Membro de UEA. Li rikoltis la suprajn informojn intervjuante surloke dekojn da atestantoj. Fidela al la ĵurnalisma tradicio, Dobrzyński elektis la originalan stilon de intervjuado. Blovas el lia belstila konversacia sinsekvo de mallongaj demandoj kaj respondoj freŝa vento de aŭtenteco kaj sincereco, kiuj nenion kaŝas, pozitivaĵojn kaj negativaĵojn. Tamen, la menciita stilo ne sekvas la logikan kronologion de la ekesto kaj evoluo de Bona Espero, sed pritraktas saltetante samajn facetojn en diversaj ĉapitroj, miksante esencajn faktojn kun flankaj epizodoj. Evidente, la aŭtoro intence ne volis skribi tedan historian verkon, sed preferis verve rakonti pri fascina Esperanto-aventuro. Li sukcesis.

G.C. Fighiera

Ĉio jam skribiĝis

Alkemiisto, La. Paulo Coelho. El la portugala trad. C. Valle. Rio de Janeiro, 2007. 158p. 21cm. € 16,80.

La libroj de Paulo Coelho (Brazilo, 1947) vendiĝas milionope; el ili ĉiuj eble la plej sukcesa kaj furora estas ĉi romaneto, La Alkemiisto (1988).

En recenzo pri Durankulak (Fonto 241, januaro 2001) mi skribis: “Malgraŭ pluraj paĝoj tre, tre bonaj, Durankulak fine montras klare sian karakteron: literaturo por infanoj aŭ gejunuloj, aŭ, eble pli precize, kvankam ŝajnparadokse, poradolta infanliteraturo”; “Temas pri tre sukcesa ĝenro, al kiu apartenas titoloj tradukitaj al centoj de lingvoj de la mondo kaj eldonataj re kaj re en milionoj da ekzempleroj: La eta princo, de Antoine de Saint-Exupéry; La Alĥemiisto, de Paulo Coelho; aŭ Jonatano L. Mevo (angle Jonathan Livingston Seagull; espereble ‘L.’ pensigas pri la apostrofita artikolo ‘L’’), de Richard Bach”.

Koncerne la intrigon, oni trovas ĝin jam en la rakonto de Jorge Luis Borges “Historio de la du sonĝintoj” (en “Universala historio de infamio”, 1935), kun indiko ke li prenis ĝin siavice el la fama libro La mil kaj unu noktoj (ekde la 9-a jarcento; nokto 351); aliaj fontoj mencias la saman rakonton ĉe la persa verkisto Rumi (13-a jc) aŭ en la angla legendo La kolportisto el Swaffham. Plu el mia tiama recenzo: “Oni aldonu al tio la konvenan dozon de rabatita psikologio, kiel en usonaj ‘manlibroj por sinhelpado’, kaj la feliĉan finon, kaj jen furoraĵo, kiu nepre bone disvendiĝos. Kial? Simple tial, ke ĝi kontentigos (preskaŭ) ĉiujn...”.

Eble tial, kaj por pravigi la enmeton i.a. de nova tre grava rolulo, la Alĥemiisto, kaj de la okazaro en la dezerto, la aŭtoro emfazas en la antaŭparolo ke la romaneto “estas ankaŭ simbola teksto” (pri Alĥemio, La Granda Verko, la Universala Lingvo de la Mondo, mistiko, religieco seneklezia, animismo ktp); simile insistas komenca noto de la tradukinto, prezentanta samkarakteran tekston de ia Smeralda Tabelo; persone mi rekomendus ŝovi ambaŭ tekstojn al la fino de la libro, por ne tro kondiĉi ĝian unuafojan legon.

La simplan stilon makulas la iom troa ripetado de la samaj esprimoj preskaŭ ĝis oscedigo, ofte kvazaŭ mantre: “ĉio en la vivo estas signoj” (t.e. la mondo kaj la kosmo kiel libro, skribita aŭ verkita kaj do legebla, interpretebla); alifoje tre kliŝe: “[...] Amo, afero pli malnova ol la homoj kaj eĉ ol la dezerto mem, kaj kiu tamen reaperas ĉiam kun la sama forto, kie du okulparoj sin trovas [...]”.

Se la La Alkemiisto same furoros en Esperantujo kaj do necesos dua kaj pluaj eldonoj, ĝi sendube profitos de pli atenta lingva kaj stila polurado: ĝenetas ekzemple la misaj tensoj en la nerekta parolo; la subjunkciigo de “laŭ” kaj “malgraŭ”; la uzo de “koni” anst. “ekkoni”; “de (kristalo)” anst. “el”; “beduino” anst. “bedueno”; “ĝis kiam” anst. simpla “ĝis”; la tro ofta “peti/demandi al iu” anst. “iun/de iu”; ktp. Prefere oni do ne atendu elstaran beletraĵon, sed facile legeblan fablon aŭ fabelon, kies legado, por iuj legantoj, povus efiki simile al profeta revelacio aŭ al la komenco de psikoterapio (kun la avantaĝo, ke eblas ĝin ĉesigi finlegante la libron).

Jorge Camacho

Ĝuinda ĥoro de nuntempaj rusiaj voĉoj

El ombro — antologio de prozo el Rusio. Moskvo: REU / Eldonejo Impeto, 2008. 99p. 22cm. ISBN 9785716101869. Prezo: € 8,10

Jam delonge, ne loĝante en Rusio, mi avide interesiĝas pri la evoluo de la socia, kultura kaj Esperanta vivo en mia naskiĝolando. Tial mi entuziasme konsentis recenzi tiun ĉi modestan 100-paĝan libreton subtitolitan antologio de prozo el Rusio.

La redaktora antaŭparolo diras pri tiu ĉi kolekto de mallongaj prozaĵoj, ke temas pri verkoj “diverstemaj, diversĝenraj, diverskarakteraj — tute diversaj. Unuigas ilin nur tio, ke ili venas el unu lando.” Tre prave. Mi konfirmas, ke tiuj ĉi prozaĵoj de 14 aŭtoroj el Rusio, originale verkitaj en Esperanto, estas tre malsimilaj; ankaŭ la facetoj de la vivo, kulturo, tradicioj kaj socia dinamiko de Rusio, kiujn ili reflektas, la aŭtora stilo kaj, nelaste, la verkista talenteco estas treege variaj. Mi nomu ĉiujn kontribuintojn, inter kiuj estas figuroj internacie konataj en Esperantio: Viktor Aroloviĉ, Grigorij Arosev, Mikaelo Bronŝtejn, Dmitrij Cibulevskij, Gafur Gazizi, Alekseo Guljaev, Klara Ilutoviĉ, Zoja Kaĉalova, Jurij Karcev, Valentin Melnikov, Irina Mironova, Ivan Naumov, Aleksandr Parfentjev, Vladimir Perepelica.

La kolekto enhavas, laŭ la redaktoroj, “laŭeble antaŭe ne publikigitajn kaj ne tro longajn” verkojn de la aŭtoroj, kiuj plejparte estas konataj esperantistoj, do temas plejparte pri “freŝaj” verkoj, proponitaj de la aŭtoroj mem kaj do ili konjekteble prezentas la ĝisdatan reflekton de la stilo kaj talento de la aŭtoroj laŭ ilia propra memtakso.

Kelkaj rakontoj pentras la vivon en Rusio kun tiom psiĥologie versimilaj kaj rekoneblaj detaloj, homtipoj kaj interhomaj rilatoj, ke mia koro kunpremiĝis pro tujaj rememoroj pri iamaj sentoj, esperoj, angoroj, amoj kaj tuta gamo de homaj agoj — de plej naŭza malhumaneco, egoismo kaj perfido ĝis plej sindona amikeco kaj nobla altruismo, kiujn mi renkontis dum mia vivo en Rusio.

La lingva nivelo de preskaŭ ĉiuj aŭtoroj estas ĝenerale tre bona, kaj iliaj stiloj — tre variaj kaj ĝuindaj. Iom surprize, “rusismoj” estas malpli oftaj ol mi atendis en tekstoj verkitaj de denaskaj ruslingvanoj. Mi menciu nur tre pezan “kadran” rusecan vortordon, kiu aperas ĉe pluraj aŭtoroj: “la rigidiĝinta sur mia vizaĝo tuthomara kompatemo” (t.e. la tuthomara kompatemo rigidiĝinta sur mia vizaĝo) [p. 51], “forlasitaj de la mastroj bestoj” [p. 65].

Male, mi kun surprizo konstatis, ke leksikaj kaj stilaj erar(et)oj, kiuj rezultas el nekritika asimilo de “la internacia stilo” (kun ĝiaj propraj, plejparte “okcidentaj”, fuŝaĵoj) kaj el nur-vortara, supraĵa kompreno de klerismoj, fremdaj al la rusa lingvo (kiel, ekzemple, “rezolute” en la senco “sendube” [p. 13]), estas paradoksa kromrezulto de rimarkebla kaj laŭdinda strebo al internacieca persona stilo en almenaŭ duono de la rakontoj. Preseraroj (kiel “de-gnas” [p. 20]) kaj evidentaj lingvaj eraroj estas nemultaj, kio atestas pri diligenta, konscienca redaktado. Mi nomu nur kelkajn agacaĵojn: “jen ... jen” anstataŭ “aŭ ... aŭ” [p. 13], “ĉu” anstataŭ “apenaŭ” [p. 26], “descendite” (descendinte) [p. 37], “forprenite” (forpreninte) [p.38], “malvarmumita” (malvarmuminta) [p. 62], “apenaŭ” (laŭsence, almenaŭ) [p. 88].

Estas iom amuze, ke la titolo de unu el la rakontoj, Happy (Kial ŝi estas “Happy”? — Ĉar ŝi estas feliĉulino. Ĉiam bonŝancas al ŝi), evidente estas rezulto de semantika transfero: la angla lingvo strikte distingas la sencojn de la vortoj happy (feliĉa) kaj lucky (bonŝanca), kiujn la rusa (kaj iugrade Esperanto) ofte kunfandas.

Fine de la libro la leganto trovos fotoportretojn de ĉiuj aŭtoroj, kaj komence de ĉiu aŭtora sekcio de la libro aperas informoj pri la koncerna aŭtoro. Tiuj informoj, aldone al la kutimaj bazaj informoj (naskiĝ-jaro kaj loko, jaro de esperantistiĝo, profesio, ŝatataj aŭtoroj, menciindaj publikaĵoj en Esperanto kaj la rusa), enhavas ankaŭ preferatajn televidkanalojn kaj plej ŝatatajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Kion ŝatas manĝi kaj trinki kelkaj el la aŭtoroj (inter kiuj estas miaj amikoj kaj bonaj konatoj), tio estis plene surpriza al mi. Ĉu vi konjektus, kiu preferas stufitajn terpomojn kun fungoj kaj porkaĵo, kaj vodkon, kaj kiu bonan vinon kun bela virino?

Mi konfesas, ke du aŭ tri verketoj ŝajnis al mi stile lamaj aŭ banalaj, sed ili konsistigas malpli ol dekonon de la kolekto kaj ne malbonigis mian ĝenerale bonan impreson. Komencante legi ĉiun rakonton, mi prave anticipis surprizon teman aŭ stilan, ĝojis pro rekoneblaj, trafe prezentitaj detaloj de la rusia vivo aŭ malkovron de io nova kaj neatendita. Mia atendo ne estis trompita kaj kelkaj juveloj, kiujn mi trovis en tiu ĉi libro, estas malavara regalo, kiu pravigis miajn esperojn!

La paperkovrila libreto estas bonkvalite presita kaj broŝurita, tiel ke ĝi povas facile elteni multfojan legadon de multaj legantoj.

Mi rekomendas tiun ĉi ĝuindan kolekton al ĉiuj, kiuj volas konatiĝi kun la voĉoj de nuntempaj esperantlingvaj aŭtoroj el Rusio kaj kun la unika fando de tuthomara kosmopoliteco kun rusia specifeco en iliaj variaj stilpaletroj.

Alexander Shlafer

Kiel gugli por trovi vian blogon?

Iom post iom ni ĉiuj cedas al la novaj tendencoj de la interreta mondo. Kun ili venas novaj terminoj, kiel Google, Facebook, blog...

La aktiva Esperanta retkomunumo (proporcie al la “malreta” mondo, ĝi verŝajne estas pli aktiva ol la “papera” E-komunumo) bezonas kaj rapide inventas kaj ekuzas la bezonatajn terminojn en Esperanto — tiel ekzemple en la lastaj jaroj aperis kaj ekradikiĝis “gugli” kaj “blogo”. Ĉu ili ne meritas seriozan diskuton ne nur interne de la retaj grupoj sed ankaŭ en pli tradiciaj institucioj kiel la Akademio de Esperanto?

Antaŭ kelka tempo mi provis krei retan taglibron, nome “blogon”. Ĉar la plimulto de la spertoj pri kiuj mi intencis skribi, estis pri Esperanto kaj por E-geamikoj kaj publikoj, mi provis pensi pri iom pli “esperanteca” termino ol “blogo”. Mi serĉis ion trafan kaj mallongan. Supozeble “interreta taglibro” (uzata en la REta VOrtaro) estas tro longa, kaj malfacile verbigebla (por krei verbojn kiel “blogi” = skribi en reta taglibro). Por konservi parton de la internacia konata termino “blogo” kaj samtempe montri la retan apartenecon, mi pensis pri “retlogo”, ĉar la angla termino “blog” estas mallongigo (konfesinde trafa) de “weblog” kies esperantigo povas esti “retlogo”.

Dividante mian proponon kun miaj kolegoj en la Akademio de Esperanto, mi renkontis diversajn opiniojn: unu opiniis ke por “blogo” la batalo jam estas perdita — “Jam pasis la tempo por diskutado pri tiu termino”. Por alia la semantika rilato inter “logo” kaj “taglibro” estis tro svaga. Tria kolego opiniis ke ne estas vane daŭrigi tiun diskuton ĉar ĝi povus gvidi al ĝeneralaj principoj, kiujn oni povus apliki por estontaj okazoj. Kvankam la unua kolego eble pravas pri “blogo”, en la longdaŭra perspektivo la situacio ankoraŭ povas ŝanĝiĝi... Ekzemple, se oni sugestos trafan kaj komforte uzeblan verdan terminon, la situacio povas ekŝanĝiĝi. Simile okazis en la 80-aj pri komput(il/er/or)o, mi memoras diskuton pri tio en la publika kunsido de la Akademio de Esperanto en iu UK, kiam leviĝis tiu demando. Mi tiam argumentis por komputilo, sed estis kontraŭaj opinioj. La termino kiu fine sukcesas enradikiĝi en la lingvo-komunumo estas plej ofte la plej trafa, sufiĉe proksima al la internacie uzata termino, kaj ankaŭ gravas ke ĝi estu mallonga kaj facile “knedebla”, nome, ke oni povu facile krei de ĝi verbon, adjektivon ktp.

Kaj kio pri “gugli” — rete serĉi per la plej populara ret-serĉilo “Google”? Ankaŭ ĝi ŝajnas jam perdita batalo, internacie oni ofte uzas google ne nur kiel la marko-nomon de tiu serĉilo, sed ankaŭ kiel ĝeneralan terminon por ajna reta serĉilo, simile al “Xerox” (fotokopii) aŭ “Frigidaire” (fridujo). Same en Esperanto jam tiom enradikiĝis “guglo” kaj “gugli”, ke pli Fundamentaj proponoj kiel ekzemple “retserĉi” apenaŭ havas ŝancon.

Pli nova, kaj tiel eble ankoraŭ ŝancohava, estas la socia reto Facebook. En Esperantujo unue populariĝis la portalo “Ipernity”, sed lastatempe multiĝas e-istoj ankaŭ en “Facebook” kaj eble ankaŭ en la nova “Tweeter”. Ĉiukaze, oni ja bezonas ĝeneralan terminon por la fenomeno. Internacie oni foje ekuzas “Facebook” ne nur kiel la marko-nomon, sed ankaŭ kiel ĝeneralan terminon, (sed malpli ol en la kazo de “Google”). Iuj proponis “Fejsbuko”, sed persone mi preferas Fundamentan terminon kiel “amikareto” kiu ebligas eĉ ĉarman vortludon (amika-reto, amikar-eto aŭ eĉ amikarreto). Iom rilata temo estas la scienca terminaro. Antaŭ la UK oni redaktas la IKU-libron, nome la tekstaron de la Internacia Kongresa Universitato. Ofte la prelegantoj uzas novajn terminojn. Kvankam tio neniel devigas la lingvokomunumon, apero de termino en oficiala publikaĵo de IKU/UEA havas iom da pezo, influo kaj eble ankaŭ da aprobo. Tial, redaktante la IKU-libron oni provu esti iomete prudenta pri la elekto de terminoj por la IKU-libro kaj resumoj. Ĝi prefere estu iom simila al la internacia termino, kaj mallonga kaj samtempe sencohava en Esperanto.

Kiam temas pri pli novaj kaj malpli vaste uzataj terminoj, foje profesia opinio en la taŭga momento povas influi la situacion. Antaŭ nelonge oni konsultis min pri esperantigo de astronomia termino en Vikipedio. Temis pri la angla termino “dwarf planets”, pri kiu ekestis disputo inter subtenatoj de “nanplanedoj” kaj aliaj proponoj kiel “preskaŭplanedo”. Post rapida esploro (en la angla Vikipedio kaj Google) mi rekomendis la unuan terminon sed kun aldono de “o”, do nanoplanedo (kun la radiko nan-, ne la teknika prefikso nano-). Kvankam la formo nanplanedo ŝajne estas pli uzata (640 trafoj kompare kun 90 por nanoplanedo), mi opiniis ke la unua estis pli internacie komprenebla kaj pli facile prononcebla. Science kaj semantike mi opiniis ke ĝi estas same logika kiel la angla “Dwarf planet” kaj pli proksima al la difino de la Internacia Astronomia Unio ol “preskaŭplanedo”, kaj certe pli ol “pseŭdoplanedo” aŭ “kvazaŭplanedo”, kiuj aludas (malĝuste) ke ili estas esence diferencaj de planedoj. Profesia kolego kaj e-isto forte subtenis mian rekomendon, kaj nia interveno ŝajne findecidigis la diskuton.

Amri Wandel

Aŭkcio en Bjalistoko

Kvindeko da valoraj libroj, periodaĵoj k.a. interesaĵoj atendos kolektantojn en la aŭkcio de la Bjalistoka UK, kiu okazos sub la gvido de Humphrey Tonkin en vendredo (31 julio).

Tiuj, kiuj ne kongresos, povas konkursi retpoŝte pri dek eroj de la aŭkcio. Kiam la surloka ofertado en la UK haltos je iu prezo, oni kontrolos, ĉu venis rete pli alta oferto por la koncerna objekto. En tia kazo la surloka proponinto rajtos ankoraŭ plialtigi sian oferton. Se gajnos la reta proponinto kaj la aŭkciaĵo devos esti sendita poŝte, necesos aldone pagi la sendokostojn, krom se la prezo de la aŭkciaĵo superos 100 eŭrojn.

Retaj ofertoj eblas pri jenaj aŭkciaĵoj:

Jezyk międzynarodowy. La Unua Libro, pola eldono. Dr. Esperanto. Warszawa 1887. Bind.; malmola kromkovrilo. Minimuma prezo: € 500.

Kastelo de Prelongo. H. Vallienne. 515p. Paris 1907. Bind. Minimuma prezo: € 250.

Sinjoro Tadeo. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski. 8+304p. Warszawa 1918. Bind. Kun ekslibriso kaj aŭtografo de H.J. Bulthuis. Minimuma prezo: € 100.

Princo Serebrjanij. A. Tolstoj, trad. M. Ŝidlovskaja. 288p. Moskva 1912. Bind.

Retoriko. Ivo Lapenna. Kun aŭtografo de la aŭtoro. 215p. Parizo 1950. Bind.

Fine mi komprenas la radion! Eŭgeno Aisberg. 140p. Budapest 1934.

Internacia Scienca Revuo. Jaro 1908. 12 numeroj. 400p. Bind.

Literatura Mondo. 3-a + 4-a jaroj + n-ro 1 de la 5-a jaro (1924-1926). 360p. Bind.

La Praktiko. Jaro 1933 (2-a jaro). 12 n-roj. 192p. Bind.

Kongresa n-ro 1 de la 95-a UK en Havano.

La ofertoj estu senditaj plej laste la 20-an de julio al la adreso a...@co.uea.org.

Komuna kongreso en la Esperanto-urbo

Inter la 28-a de majo kaj la 3-a de junio okazis en la germana urbo Herzberg du Esperanto-kongresoj: la 8-a Eŭropa kaj la 86-a Germana. Al la unua Esperanto-urbo la evento allogis kvarcenton da gastoj el trideko da landoj.

La atmosferon de la du kongresoj agrable spicis la bunta urba popolfesto (vidu la frontpaĝan foton), en kiu partoprenis ankaŭ esperantistoj.

La ĉeftemoj “Esperanto por multkultura Eŭropo” (GEK) kaj “Signifo de la falo de la Berlina muro por interhomaj kontaktoj inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropo” (EEK) rezultigis valoran programon kun solena kaj interkona vesperoj, prelegoj, kunsidoj, kursoj, ekzamenoj, nacia vespero, prezentadoj de kantistoj kaj muzikistoj, publika kantado, teatraĵoj, diskoteko, junularaj programoj kaj ekskursoj. Kadre de la programo okazis la jara ĉefkunveno de GEA, GEA-forumo, EEU-plenkunsidoj, ekumena diservo, filatela ekspozicio, ekspozicio de E-raraĵoj, film-vespero, busekskurso al Goslar, vizito al lokaj fabrikoj, bierseminario, ekskursoj al ripozparko Sangerhausen, al la mineja muzeo St. Andreasberg kaj la Unukornula groto, seminarioj pri teo kaj ginsengo. Interkultura Centro Herzberg aranĝis ekspozicion pri la historio kaj nuntempa uzo de Esperanto en la kastelo de Herzberg. Ĝia inaŭguro okazis 10 tagojn antaŭ la kongresoj. Ankaŭ la loka publiko do havis la eblon konatiĝi kun la lingvo, ĝia historio kaj la nuntempaj agadoj per Esperanto, ekzemple la kunlaboro inter la Esperanto-urbo Herzberg kaj la ĝemelurbo Góra en Pollando.

(Stma)

Esperanto en Ĉinio daŭre plijuniĝas

La 19-an de junio finiĝis en la ĉina urbo Foshan, en la Altlernejo por Porprofesiaj Studoj, kurso de Esperanto.

La rezulto estas kontentiga. Kvindeko da junaj gelernantoj entuziasme partoprenis la kurson. Dank’ al la sukceso de la kurso kaj al la granda intereso de la lernantaro lerni la internacian lingvon, ekde septembro duobliĝos la nombro da gelernantoj kiuj partoprenos ĝin.

Oni disdividos ilin en grupojn, kelkaj lernos matene kaj kelkaj posttagmeze. Ankaŭ aliaj altlernejoj de la urbo deziras okazigi kurson de Esperanto.

Kvankam la lernado de Esperanto estas iom pli malfacila por ĉinoj ol por eŭropanoj, pro la malsimileco de la lingvoj, tamen la rezulto estas bona.

La instruisto estas la hispana esperantisto Augusto Casquero, helpata de la loka samideano Liu Weizhuang. La direktoro de la lernejo, s-ro Jim Peng, kontaktis aliajn lernejojn por proponi okazigi tie kursojn de Esperanto. Mi mem prelegis pri Esperanto en du altlernejoj, por pli ol 500 gelernantoj en ĉiu el ili. La junaj aŭskultantoj entuziasme petis okazigon de la kurso. Oni atendas la findecidon de la lernejestroj.

Sur la foto oni povas vidi gelernantojn de Esperanto kaj de la hispana lingvo, kune kun aliaj samlernejanoj, kiuj deziras lerni nian lingvon.

En la unua vico, en ruĝa ĉemizo, sidas la instruisto Augusto Casquero, kaj maldekstre de li sidas la direktoro de la lernejo, mem esperantisto, s-ro Jim Peng.

Augusto Casquero

Impona festo en Bulgario

Ĉi-jare la Estraro de BEA decidis, ke la jubileo de Bulgara Esperantisto estu en la urbo Velingrad, kie antaŭ dudek jaroj estis solenaĵo okaze de la 90-jariĝo de la revuo.

La 16-an de majo 2009 en la urbo de la esperantistino-heroino Vela Peeva, kiu pereis en la kontraŭfaŝista batalo, okazis la jubilea festo, dediĉita al la 90-jariĝo de la revuo Bulgara Esperantisto — la organo de Bulgara Esperanto-Asocio. La solenaĵo estis en bela salono de la urba Historia Muzeo. La anoj de la Esperanto-societo Stojo Kalpazanov kun la prezidanto de la societo kaj membro de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio Boris Gaĝanov bonege organizis la feston. Ili faris interesan ekspozicion kun malnovaj numeroj de la revuo kaj Esperantaj gazetoj.

La urbestro de Velingrad, sinjoro Lebanov, kore salutis la ĉeestantojn kaj bondeziris al ili sukceson en la Esperanto-agado kaj prosperon al la revuo Bulgara Esperantisto.

Boris Gaĝanov inaŭguris la solenaĵon kaj prezentis la gastojn. La prezidanto de BEA inĝ. Petar Todorov substrekis la grandan signifon de la revuo por la sukcesa agado de la bulgara Esperanto-movado. La ĉefredaktoro, samideano Georgi Mihalkov, rakontis la historian vojon de la revuo. En sia emocia parolo li emfazis la meritojn de pioniroj de la Esperanto-movado en nia lando, menciis iliajn nomojn kaj detale parolis pri la sindona kaj entuziasma laboro de ĉiuj redaktoroj de la revuo, inter kiuj estis la elstaraj bulgaraj esperantistoj Atanas D. Atanasov (ADA), Asen Grigorov, profesoro Stojan Ĝuĝev, Violin Oljanov, Kunĉo Valev, Donĉo Hitrov, Venelin Mitev, Jordan Ĉaljovski kaj aliaj. Georgi Mihalkov tralegis telegramon de la konata ĵurnalisto kaj esperantisto el la urbo Jambol, samideano Dimo Trudoljubov, kiu salutis la jubileon. Leteron pri la jubileo sendis la samideano Cvjatko Todorov el la urbo Ŝumen. Doktorino Penka Bojaĝieva, same el Ŝumen, verkis poemon, kiun ŝi dediĉis al la granda jubileo.

La estinta ĉefredaktoro de la revuo, Venelin Mitev, konata bulgara ĵurnalisto kaj Esperanto-poeto, rakontis pri sia laboro, kiam li redaktis Bulgara Esperantisto. Multaj gastoj eldiris siajn salutojn. Kolonelo Kanjo Kanev — prezidanto de la Esperanto-societo Kolombo de la Paco el la urbo Galabovo parolis pri la grava rolo de la revuo por la Esperanto-movado en nia lando kaj donacis al la redakcio skulptaĵon. Samideanino Radka Stojanova — prezidantino de la Esperanto-societo D-ro L. L. Zamenhof el la urbo Razgrad esprimis siajn impresojn kaj rememorojn pri la revuo. Emocie parolis ankaŭ samideanino Milena Georgieva, same el Razgrad.

Por la festo estis organizita koncerto. Kantis virina kantgrupo el Velingrad kaj knabinoj, kies kantoj kortuŝis la ĉeestantojn.

Vespere en restoracio en la urbo okazis komuna vespermanĝo kun dancoj kaj amikaj konversacioj. La aktiva esperantistino el Velingrad Elena Janĉeva emocie recitis la poemon de Venelin Mitev Bulgara Knabino.

La festo, dediĉita al la 90-jara jubileo de Bulgara Esperantisto, restos neforgesebla, kaj ni kore dankas al la organizintoj kaj persone al samideano Boris Gaĝanov por la perfekta organizado.

Julian Modest

Forpasoj

Suzanne Authier (1919-2009) forpasis la 16-an de aprilo en Béziers (Francio), kie ŝi estis delegito ekde 1971. Ŝi estis ankaŭ ŝatata E-instruisto.

Sylla Chaves (1929-2009), brazila verkisto kaj pedagogo, forpasis la 30-an de majo en Rio-de-Ĵanejro, nur tri tagojn antaŭ sia 80-jariĝo. Li studis juron, komunikadon, kibernetikon kaj politikan sciencon. Li laboris ĉe UN en Novjorko kaj Unesko en Parizo kaj profesoris en la Brazila Lernejo pri Publika Administrado. Li esperantistiĝis en la 30-jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de Brazila E-Ligo 1978-82. En Parizo Chaves partoprenis la Esperantan kabaredon de Raymond Schwartz. Ofta premiito en la Belartaj Konkursoj, li aperigis la poemarojn Animo prisma (1959) kaj Por pli bona mondo (1970). Chaves provizis la brazilan movadon per modernaj instruiloj: krom lerno- kaj legolibroj, afiŝoj, aŭdvidaj materialoj, teatraĵoj kaj la volumo 100 jaroj da kantado en Esperanto (1989), aperis de li amaso da diskoj kaj kasedoj, ĉiam kun profesiaj muzikistoj. Li kompilis Suplemento al la Granda vortaro Esperanto-portugala de Ismael Gomes Braga (1989). Populara fariĝis lia Originala Esperanta bildvortaro (1991). Lia lasta eldonita verko estas Oportuna poŝvortaro Esperanta-portugala (2008). Chaves estis membro de la Akademio de Esperanto 1986-96 kaj Honora Membro de UEA ekde 1992.

Georgo Csüllőg (1934-2009) forpasis en majo en Vésztő (Hungario), kie li longe estis fakdelegito pri kolektado de blazonoj, flagoj kaj himnoj, kaj pri sonregistrado de planlingvoj.

José Drucker (1922-2008) mortis en decembro en Catamarca (Argentino). Li naskiĝis en Nederlando kaj elmigris al Argentino kun sia familia kiel infano. Kemiisto, li estis fakdelegito pri karbopurigado en minejoj.

Roland Dupuis (1910-2009) forpasis la 21-an de februaro en Stokholmo. Li estis dumviva membro de UEA kaj kiel pianisto iam konata artisto en UK-oj. Precipe en la 30-aj jaroj li aktivis kiel vojaĝanta Cseh-instruisto kaj tiam li, denaske franco, transloĝiĝis al Svedio. Li esperantigis Rakontoj pri Nederlando (1938) kaj Norda kanto (1939) de G. Duhamel, kaj La normandaj rakontoj de G. de Maupassant (1953).

Jo van Hulst (1917-2009) mortis la 28-an de aprilo en Haarlem (Nederlando). Ŝi lernis Esperanton en la 30-aj jaroj kaj aktivis en la laborista movado, i.a. por Faulhaber-semajnfinoj kaj kiel peranto de SAT. En la 70-aj jaroj oni presis kaj ekspedis La Juna Penso en ŝia domo.

János Károlyi (1935-2009), em. konduktoro, mortis en Kerepes (Hungario), kie li estis fakdelegito pri fervojoj ekde 1984.

Kurisu Kei (1910-2009) mortis la 18-an de aprilo. Li esperantistiĝis en 1930, pensante ke per esperanto eblos progresigi komunismon. Li aktivis en Japana Proleta Esperantista Unio kaj kunredaktis la kulturajn revuojn Marŝu kaj Majo (1935/36). Pro sia politika agado li pasigis kvar jarojn en malliberejo. Antaŭ kaj precipe post la 2-a mondmilito li vaste korespondis en Esperanto kun eŭropanoj kaj ĉinoj. Jam ne plu komunisto, li dum la 50-aj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia lando. Kurisu japanigis multajn ĉeĥajn verkojn, i.a. La brava soldato Ŝvejk de J. Hašek kaj Milito kontraŭ salamandroj de K. Čapek. De 1959 ĝis 1961 li estis en Prago universitata lektoro pri la japana. Li japanigis La danĝera lingvo de Ulrich Lins (1975) kaj Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj (kun sia filo Akane, 1990). En 1979 li iniciatis la fondon de Societo por Japana-Ĉina Amikeco per Korespondado, kiun li mem prezidis. Li multe artikolis en japanaj periodaĵoj pri diversaj temoj, laste ankaŭ pri sia vivo, en kiu multe rolis la fruktoj de lia Esperanta korespondado. En 1991 li iĝis Honora Membro de UEA. Jam 85-jara li debutis kiel E-verkisto, gajnante per eseo la Premion Luigi Minnaja en la Belartaj Konkursoj. En la Jokohama UK (2007) li impresis ĉiujn per vigla parolado, alvokante legi kaj subteni la Esperantan literaturon.

Aristīds Mediņš (1944-2009), elektristo, mortis la 2-an de aprilo en Rigo. Li organizis multajn E-aranĝojn, i.a. la printempan renkontiĝon “Neĝfloketo”, gvidis la klubon “Radieto”, kaj eldonis librojn, glumarkojn kaj insignojn. Li estis ankaŭ estrarano de Latvia E-Asocio, ano de la redakcia komisiono de Latvia Esperantisto, komitatano A de UEA 1991-92 kaj ekde 1977 ĝis sia forpaso delegito de UEA.

Bjarke Nielsen (1925-2009) mortis la 1-an de majo en Glostrup (Danio). De kelkaj jaroj li membris en Societo Zamenhof.

Heydar Raŝidi (1920-2009), pionira afgana esperantisto kaj honora membro de Irana E-Asocio, forpasis en Torbat-Ĝam (Irano). Li estis radiologo kaj ekde 1979 loĝis en Irano. Li verkis bazan lernolibron por persoj (1986) kaj en la kolekto Versoj de persoj aperas unu poemo lia.

Nikolaj Starodubcev (1938-2009) mortis la 27-an de marto en Doneck (Ukrainio). Profesie teknik-mekanikisto, li ekde 1985 estis fakdelegito pri la terminologio de heraldiko kaj veksilologio.

Irene Strulovic (1916-2009), rumandevena esperantistino, mortis aprile en Tel-Avivo. Ŝi estis estrarano de E-Ligo en Israelo kaj dum multaj jaroj gvidis la kluban agadon en Tel-Avivo.

Janet Warren (1914-2009) forpasis la 30-an de majo en Calgary (Kanado). Ŝi esperantistiĝis en 1965. Kun Dorothy Hawley kaj Betty Salt ŝi gvidis la E-societon de Calgary dum ties disflora periodo.