Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2009 9

Malferme

Miaj jubileaj UK-oj en Pollando

Kiam dum la inaŭguro de la 94-a UK aŭdiĝis demando kiuj partoprenis la jubilean UK-on en 1959, kun kelka hezitado mi levis la manon kaj pense trakuris ĉiujn jubileajn UK-ojn en Pollando, kiuj formis mian E-identecon.

Kiam la unuan fojon mi aŭdis pri Esperanto, kiel rimedo komuniki kaj havi amikojn en la tuta mondo, la fantazio de la 10-jara knabino — kiu mi tiam estis — evidentiĝis fekunda grundo. La ideo kaptis min tutece, kvankam komence ŝajnis, ke la pordo al tiu fabela mondo ne rapide malfermiĝos. Kaj tamen sufiĉis malmultaj jaroj por ekfrekventi E-kurson en la varsovia junulardomo. Tre rapide klariĝis, ke mia esperantistiĝo okazas sojle de la jubilea 44-a UK en Varsovio. Baldaŭ evidentiĝis krome, ke eĉ ni, freŝbakataj esperantistoj, povos helpi al la granda kongreso. Jam antaŭ ĝi mi kun granda emocio komencis viziti la klubajn renkontiĝojn de la varsoviaj esperantistoj ĉe la strato Nowy Świat 27. Tie, kiel tre juna lingvoadepto, mi estis bonvenigita tre varme. Tie verŝajne la unuan fojon mi eksciis pri la startantaj E-elsendoj de Pola Radio, kiujn kun fiera sento mi kelkfoje aŭskultis kun miaj familianoj.

Kaj la kongreso mem? Nu, mi estu sincera. Ne multon mi memoras pri tiu granda jubileo, krom la vizito de miaj francaj plumamikoj. Sed la Infana Kongreseto, pri kiu konserviĝis iuj fotoj, estis por mi vera esperantista “bapto”. Sekve do estis tute nature plufrekventi la varsovian klubon, iĝi membro de PEA, eĉ se por tio fari necesis iom “modifi” mian naskiĝdaton, ĉar “tiom” junaj personoj ne povis membri en la asocio. Post kelkaj paŭzojaroj en la aktivado, sed ne en esperantistaj kontaktoj, mi organizite reaktiviĝis en PEJ kaj TEJO. Kaj poste ankaŭ en mia vivo Esperanto fariĝis la edzperanto, kiam mi geedziĝis kun aktivulo de PEJ kaj TEJO, Marek W. Pietrzak. Post lia morto loziĝis la movadaj kontaktoj, sed tuj komenciĝis la profesia aventuro kun la E-elsendoj de Pola Radio.

Jam delonge mi estis ĵurnalistino de la E-redakcio de PR, kiam Varsovio bonvenigis la laŭvican Jubilean UK-on en 1987. Evidente la profesia raportista prismo donis la koloron al tiu eksterordinara kongreso. Imponis kaj ĝojigis la nombro de la esperantistoj venintaj al Varsovio el ĉiuj mondopartoj, inkluzive de Afriko, sed ankaŭ la elano de la preparoj, nu, kaj nia raportista laboro. Unu el la plej kortuŝaj eventoj estis vizito en Bjalistoko, kien kun Andreo Pettyn mi veturis por raporti pri la esperantista omaĝvizito en la naskiĝurbo de d-ro Zamenhof. Neniu tiam havis la ideon, ke en iom griza Bjalistoko (laŭvorte, ĉar tiutage pluvis kaj malvarmetis) iam ajn povos okazi UK. Neniu antaŭsentis, ke ni sojlas revoluciajn teknologiajn ŝanĝojn, kiuj influos la mondon, inkluzive de nia E-komunumo. Por mi persone tamen la kongreso de la 100-jariĝo de Esperanto fariĝis denove sojlo. De ĝi mi komencis reveni al la organizita E-movado, ĉefe tiu ligita kun UEA. Unue kiel simpla delegito.

Multo ŝanĝiĝis en la periodo inter la lasta varsovia kaj la ĉi-jara bjalistoka jubileaj UK-oj. I.a. la E-elsendoj de Pola Radio de kelkhora programo emisiata per mallongaj ondoj transformiĝis en 20-minutan interretan programon, kiu tamen ja firme radikas en la tradicioj ligitaj kun la UK 1959. Aldone la programŝanĝoj venintaj ekde 2007 ebligis al mi akcepti la proponon multe pli aktiviĝi en UEA.

Sendube do eksterordinara evento estis kiam — kiel jam Ĝenerala Sekretario de UEA elektita en Jokohamo — mi povis bonvenigi tie la delegacion el Bjalistoko kun ĉefloke la urbestro Tadeusz Truskolaski, kiu faris specialan vojaĝon al Japanio por inviti la kongreson al la naskiĝurbo de d-ro Zamenhof.

Tiuj, kiuj venis ĉi-jare por kunkongresi en Bjalistoko en la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro Zamenhof, ne seniluziiĝis. La urboaŭtoritatoj, la loka kaj la tuta pola esperantistaro pretigis historie memorendan kongreson. Sed ni ne nur festis. La 94-a semis kaj resemis en multaj grajnon de flegenda fido pri la ideoj de la lingvokreinto. Ĝi elmetis antaŭ ni ĉiuj la taskon pli laŭplane mesaĝi al la mondo pri la socia problemo, kiu estas la lingvokomunikado en la nuntempa teknologie kaj civilizacie ŝanĝiĝanta mondo. La inaŭgurita Zamenhof-Centro en Bjalistoko espereble fruktoporte servos al tiu ĉi celo.

Barbara Pietrzak

Solena Inaŭguro

En la naskiĝurbo de la iniciatinto

En Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, dimanĉe la 26-an de julio, en la datreveno de la apero de la Unua Libro, komenciĝis la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, ligita kun la 150-a naskiĝdatreveno de la plej fama bjalistokano. La Solena Inaŭguro okazis ekde la deka horo en la salono (granda tendo) Zamenhof.

La solenan malfermon komencis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, bonvenigante la kongresanojn kaj prezentante la podianojn: reelektitan prezidanton de TEJO Gregor Hinker, reĝisoron de la kongresa temo prof. Humphrey Tonkin, kvar estraranojn de UEA: José Antonio Vergara, Loes Demmendaal, Hori Jasuo kaj Claude Nourmont, ĝeneralan direktoron Osmo Buller, sin mem, ĝeneralan sekretarion Barbara Pietrzak, urbestron de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, prezidanton de la Fondaĵo Zamenhof Hanna Konopka, prezidanton de LKK Aleksander Sosna, prezidanton de la Akademio de Esperanto prof. John Wells, kaj “la nepon” d-ron Louis C. Zaleski-Zamenhof.

Estis prezentitaj honoraj gastoj de la kongreso, eksa marŝalo de la Pola Sejmo Roman Malinowski, alta protektanto de la lasta UK en Pollando en 1987, kaj senatano, eksa ĉefministro de Pollando Vłodzimierz Cimoszevicz. Sekvis mesaĝo de la alta protektanto, Sejmmarŝalo Bronisław Komorowski, kiun legis Loes Demmendaal.

Inter personoj kiuj salutis la kongreson estis ankaŭ reprezentanto de la pola ministerio por turismo kaj sporto, esperantistino Elżbieta Wyrwicz, kaj la vicurbestro Aleksander Sosna. Aparte kortuŝajn vortojn diris la urbestro, kiu parolis en modela Esperanto. Li certigis la kongresanojn ke la ideoj de Zamenhof daŭre konservas sian aktualecon. La ĉeestantojn tradicie salutis “la nepo”, d-ro Louis C. Zaleski-Zamenhof (legu sur la apuda paĝo). Li voĉlegis ankaŭ mesaĝon de sia filino, loĝanta en Usono, Hanna Zamenhof-Zaruski, kiu kiel infano alparolis la postmilitan UK-on en Varsovio (la teksto aperos en la oktobra numero). Surprize aldoniĝis salutoj de aliaj membroj de la familio Zamenhof kaj tiu de la patro de la Esperanta poezio Antoni Grabowski.

Jarosław Parzyszek anoncis atribuon de “Medalo de toleremo” de la fondaĵo Zamenhof al la fondaĵo Pogranicze (Limteritorio), kies agado estas dediĉita al kultivado de limteritoria sento kaj konstruado de pontoj inter homoj de diversaj religioj, gentoj kaj kulturoj. La premion transprenis el la manoj de d-ro Zaleski-Zamenhof, prof. Hanna Konopka kaj Tadeusz Truskolaski, la prezidanto de Pogranicze Krzystof Cryżewski.

Prof. Tonkin enkondukis la kongresan temon Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ, invitis partopreni en la diskutoj kaj diris, ke Zamenhof lasis al ni valoran heredaĵon, kiu harmonias kun la Jaro de Akordiĝo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.

Tre vivan muzikan paŭzon, “Minirecitalon” de la Bjalistoka Kantostudio, sekvis la kutima stafeto da salutoj. La reelektita prezidanto de TEJO Gregor Hinker peris saluton de nia junularo, ĵus kongresinta en la ĉeĥa urbo Liberec, kaj la novelektita vicprezidanto de ILEI Duncan Charters salutis la kongreson nome de ILEI, veninte el ties konferenco en Krakovo. Post la salutoj de John Wells nome de AdE, kaj de Jakvo Schram nome de SAT (kiun legis Grażina Opulskienė) la kongreson salutis reprezentantoj de la ĉeestantaj 62 landoj. Post la komuna kantado de la himno La Espero alvenis la lasta punkto de la inaŭguro, la martelfrapo, per kiu la UEA-prezidanto proklamis la kongreson malfermita.

Stano Marček

[FORIGITA!: bildo]

Probal Dasgupta bonvenigas

[FORIGITA!: bildo]

Loes Demmendaal legas salutmesaĝon

[FORIGITA!: bildo]

Urbestro Tadeusz Truskolaski

[FORIGITA!: bildo]

Prezidanto de LKK A. Sosna

[FORIGITA!: bildo]

Medalo de toleremo

[FORIGITA!: bildo]

Prof. Humphrey Tonkin

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 94-a UK

Sinjoro Prezidanto, Sinjoro Urbestro, Gesinjoroj Honoraj Gastoj, estimataj Gekongresanoj, geamikoj karaj,

Vi alvenis ĉi tien el tre diversaj partoj de nia terglobo, por partopreni la Jubilean Kongreson de nia movado, por festi ĉi tie, en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Doktoro Esperanto, la centkvindekan jaron de lia vivo, la Zamenhof-Jaron.

Mi ĵus diris “jaron de lia vivo”. Jes, mi esprimis tiamaniere mian senton, same kiel la senton de ni ĉiuj, ke Ludoviko Lazaro Zamenhof daŭre estas vivanta, vivanta en niaj koroj, same kiel estas daŭre vivantaj liaj ideoj: la ideo de toleremo, de respekto de aliulo malsama, ĉu pro la koloro de lia haŭto, ĉu pro lia religio, ĉu pro lia kulturo, ĉu pro la lingvo tiun kulturon esprimanta.

Pluraj prelegontoj intencas, dum la venontaj sesioj, diskuti ne nur la filozofion sed ankaŭ la naciecon de mia Avo. Tial mi ŝatus observi ke, estante laŭleĝe “ruslanda hebreo”, li fakte estis forte ligita al siaj hebreaj originoj; de post juna aĝo li interesiĝis pri la jida lingvo, almenaŭ amante la melodian lingvon rusan kaj la rusan kulturon. Tamen, en lia Varsovia hejmo la ĉiutaga lingvo inter familianoj estis la pola; li amis polan poezion kaj literaturon, li eĉ esperantigis kelkajn verkojn. Ni rimarku ke li estis hispana medalito de Izabela Katolika kaj franca kavaliro de la Honora Legio, ke en iu parolado li menciis “Litovion, sian malfeliĉan patrujon”, dum en alia li nomis sin “filo de la Pola tero”. Sekve, estinte, hebreo, polo, litovo aŭ ia ajn naciano, li ĉefe sin konsideris apartenanta al la tuta homaro, do Homarano.

La Zamenhof-Jaro, tiu jubilea jaro de mia Avo, estas por mi ankaŭ jubileo persona. Ĉar ĝuste antaŭ sepdek kvin jaroj mi unuafoje salutis la Universalan Kongreson de Esperanto: tio okazis en Stokholmo, en la jaro 1934! Mi sekve salutis multajn kongresojn, ankaŭ la jubileajn: tiun de Varsovio en 1937, por la jubileo de 1959 mi eĉ estis LKK-ano, mi salutis la jubilean kongreson okaze de la centjariĝo de Esperanto, kaj ankaŭ tiun okaze de la centjariĝo de UEA. Mi salutis ilin en la nomo de la familio Zamenhof; dumtempe mi tamen kontribuis al la disvastigo de tiu familio; mi estas patro de du filinoj kaj avo de du genepoj. Tial hodiaŭ mi transdonos la honoron reprezenti antaŭ vi la familion, al unu de miaj filinoj...

Tamen, antaŭ ol lasi al ŝi la parolon, mi ŝatus diri ankoraŭ kelkajn vortojn rilate al la kongresa temo: Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ. Estante inĝeniero de pontoj, kaj estante mi mem Zamenhof hodiaŭ, la temo ŝajnus esti de la domeno* de mia profesio... Jes, mi konceptis, jes, mi konstruis plurajn pontojn trans la riverojn kaj trans la maron; mi ankaŭ, antaŭ kelkaj jaroj, estis invitita de niaj japanaj samideanoj por paroli pri la ponto inter la jarmiloj. Sed la inĝeniero de la paca ponto inter la popoloj ne estas mi, sed estas mia Avo! Kaj la ideo konstrui tiun ponton naskiĝis en lia cerbo, mi diru pli ĝuste: en lia koro, tie ĉi, en la urbo Bjalistoko! Laŭ la legendo de ni ĉiuj konata, oni scias eĉ la ekzaktan naskiĝlokon de tiu ideo: ĝi estas la urba vendoplaco, kie la juna Ludoviko povis observi malamikecon regantan inter la diverslingvaj komercantoj.

Tie ĉi do estis konceptita la Ponto Esperanto, la paca ponto inter la popoloj; ponto super la rivero de malkompreno kaj de maltoleremo, de malkompreno rezultanta. Kaj nun, dum la Zamenhof-Jaro, sub la gvido de inĝeniero Ludoviko, centkvindekjara sed daŭre juna, ni ĉiuj tie kunvenintaj estiĝu laboristoj, la ponton de toleremo konstruantaj.

[FORIGITA!: bildo]

Minirecitalo de Bjalistoka Kantostudio

[FORIGITA!: bildo]

Gregor Hinker, la TEJO-prezidanto

[FORIGITA!: bildo]

Vicprezidanto de ILEI Duncan Charters

[FORIGITA!: bildo]

Saluto de John Wells nome de AdE

[FORIGITA!: bildo]

Salutas Marek Blahuš el Ĉeĥio

[FORIGITA!: bildo]

Seán Ó Riain salutas la kongreson

Kongresa Temo

Pri kreado de pacaj pontoj en la naskiĝurbo de Zamenhof

Dum tri intensaj kunsidoj po pli ol cent kongresanoj pridiskutis la estintecon, estantecon kaj estontecon de la Zamenhofa instruo. Entute dek kvar podianoj skize prezentis al la ĉeestantaro la ĉefajn pensdirektojn por esplori, kaj sekvis diskutoj en malgrandaj grupoj sub la sindonema direktado de tuta aro da grupgvidantoj.

La unua demando tuŝis la vivon de Zamenhof kaj la ekeston de Esperanto, interalie la influon de la judeco de Zamenhof al lia tuta kreaĵo. Kiom grava estis inter la celoj de Zamenhof la deziro solvi la problemojn de judoj en malamika Eŭropo? Ĉu la lingvo sukcesis eskapi tiun kadron kaj la judan kulturan fonon? Ĉu ankaŭ Zamenhof sukcesis eliri el tiu kadro? Aperis ankaŭ pintaj demandoj, kiuj postulus detalan pritrakton fare de esperantologoj, ekzemple kion konkludi el liaj sinsekvaj kaj fojfoje samtempaj strebadoj al cionismo, esperantismo kaj homaranismo? Kian rilaton li vere havis kun poleco kaj la pola tero? Tio estis okazo por multaj diskutantoj konscii pri sia nesufiĉa kono de la vera historio de Zamenhof. Ni ja ofte kontentiĝas pri mitoj, kiuj konsistigas sufiĉe normalan parton de la kulturo de ĉiu popolo. Eventuala senmitigo ŝajnas utila, sed oni konsciu, ke la historia scienco ne ĉiam liveras absolutajn certaĵojn.

La debatoj tuŝis ankaŭ la eventualajn paralelojn inter la tiama ritmo de teĥnikaj ŝanĝoj kaj la nuna — kaj tiel la diskutotemoj glitis el pasinteco en nuntempon. Ja, jam en la fino de la 19-a jarcento eksplodis teĥnikaj revolucioj kaj tutmondiĝo, sed ĝuste kiel nun la teĥnika progreso ŝajnas instigi al materialismo, dum la moralaj valoroj postrestas. Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por ilin progresigi? Esperanto, kvankam ĝi ne estas religio, estas pli ol lingvo: ĝi portas idealon de frateco kaj, efektive, kiel prave atentigis al ni Probal Dasgupta, inter la valoroj de la franca revolucio — libereco, egaleco, frateco — tiu ĉi lasta restas la malplej bone flegata, kvankam ĝi estas esenca, por ke povu realiĝi la du unuaj. Oni debatis ankaŭ, ĉu komuna lingvo plene sufiĉas por progresigi la moralajn valorojn: ĉu neŭtrala religio, kia provis esti homaranismo, ne pli taŭgus? Ĉiuokaze evidentiĝis el la diskuto la esenca rolo de edukado, racia pensado, klerismo.

Proksima al la demando pri moralaj valoroj, aperis la demando pri la potenciala estonta rolo de Esperanto en la procezoj de akordiĝo, kio konsistigas la nunjaran devizon de Unuiĝintaj Nacioj, kiu deklaris la jaron 2009 la Internacia Jaro de Akordiĝo. Oni ĝenerale konstatis malfacilecon precize difini la nociojn de “paco”, “daŭra paco”, “akordiĝo”, “interkompreniĝo”, sed interkonsentis, ke temas pri malsamaj interrilatantaj nocioj. Paco povas ekzisti sen akordiĝo, sed estas antaŭkondiĉo de ĝi. Siavice, akordiĝo estas antaŭkondiĉo de daŭra paco, kaj reciproka kompreno estas antaŭkondiĉo de akordiĝo. Ĝuste tial komuna lingvo estas utila ilo. Estis emfazate, ke akordiĝo necesas ankaŭ inter esperantistoj: ni pli bone akceptu niajn diferencojn, tre multajn, kaj akordigante nin mem, ni pli bone povos helpi aliajn akordiĝi. Aperis praktika sugesto, ke niaj UK-oj pli enfokusigu tiun demandon per aranĝoj, en kiuj oni diskutigu disputvekajn demandojn, kaj per specialaj metiejoj pri tio, kiel solvi la konfliktojn, kiel kunvivi en diverseco. Esperanto kaj la Zamenhofa idealo helpu nin “eniri en aliecon”.

Tre sukcesa estis la spekulativa demando “Kion farus Zamenhof en la nunaj cirkonstancoj?” Ja, kvankam esence vanas tiaj ekstrapolaĵoj, ili ebligas interesan intelektan ekzercon por vidi, en kio la cirkonstancoj similas aŭ malsimilas. Rilate la judan situacion ili evidente malsimilas, sed por scii, kiel tio influus nuntempan junan Zamenhofon, ni devus unue solvi la unuan demandon. Iuj konjektis, ke li turnus sin al aliaj maljustaĵoj en la nuna mondo, i.a. al tiuj, kiujn estigas la nova formo de pluretneco, rezultanta el ekonomi-rilataj migradoj el malriĉaj al pli riĉaj landoj. Aliaj preferis substreki, ke la metodoj de Zamenhof plu aktualas: li ja agis pragmate, je pli ol jarcento anticipis la nunajn principojn de liberaj intelektaj rajtoj (libera komputila programaro, libera enciklopedio) kaj sukcesis krei multfunkcian ilon.

Grava demando rilatanta al la estanteco kaj estonteco de la Zamenhofa instruo koncernas la rilatojn de Esperantujo kun la ekstera mondo. Kaj, unuavice, kiun dialektikan rilaton flegas la movado inter inkluzivado (intensa disvastigo de Esperanto kaj esperantismo preter la Esperanto-movado) kaj ekskluzivado (flegado de niaj lingvo, kulturo kaj socio kiel sendependa kaj memsufiĉa medio)? Sen la unua, Esperanto apenaŭ havas sencon; sed sen forta interna vivo, la lingvo ne povos prosperi. Iuj debatantoj pledis, ke la esperantistoj pli vigle proponu la lingvon kiel instrumenton por servi la interesojn de aliaj movadoj kun similaj ĉefceloj (ekz-e la movado por homaj rajtoj); iuj substrekis, ke ekskluziveco estas necesa por doni al la membroj senton de kohera komunumo, kaj ke ĝi ne ekskluzivas inkluzivecon. Estis ankaŭ esprimita la ideo, ke havi flagon, himnon kaj iom mitecan figuron de kara majstro ne estas apartaĵo de la Esperanto-movado, sed ankaŭ de plimulto de la popoloj.

Al tio aldoniĝis la demando, kiel eduki esperantistojn, ke ili pli bone komprenu la mondon kaj ĝiajn atendojn rilate nin, kaj kiel eduki la mondon pri niaj celoj. Kvankam malfacilas al multaj samideanoj distanciĝi de la nacia pensmaniero, estis reliefigite, ke ĝuste la kampanjoj de Unesko kaj UN estas ĉi-rilate oportunaj, ĉar ili ebligas ambaŭflankan edukadon. Iuj substrekis, ke sentemo pri sociaj kaj ekonomiaj demandoj devus enesti en la gvidorganoj de UEA, kiu ja agnoskas la homajn rajtojn en la propra statuto. Aperis ankaŭ praktika sugesto, ke niaj UK-oj estu okazo debati kaj kunlabori kun lokaj fakuloj kaj politikistoj.

En sia enkonduka artikolo al la kongresa temo, Humphrey Tonkin menciis anekdoton pri giganta trafikŝtopiĝo, rezultanta el surloka festado okaze de datreveno de iu superrivera ponto, kiu iĝis tre grava trafikvojo. Ĉu ni, esperantistoj, kiuj strebas metafore konstrui pacan ponton, ne obstrukcas ĝin per nia maniero konduti, festi, renkonti nin? Tiu demando kompreneble rilatas kun la antaŭa. Por daŭrigi la metaforon, povas eĉ esti, ke ni riskas kolapsigi la ponton, aŭ festas sur la ponto, ne konsciante, ke la mondo tiutempe uzos tunelon, eĉ se maloportunan, por transiri la riveron. Ni ne subtaksu la utilon de la anglalingva “tunelo”, ekz-e por Barato, sed provu igi nian ponton pli “trafik-amika”.

El la tuta diskuto, kaj malgraŭ nia nesufiĉa kono de la historio, povis tamen elkreski la ideo, ke Zamenhof estis granda pensulo kaj samtempe granda praktikemulo. Estis substrekitaj interalie liaj tuthomara pensado, obstina lojaleco al la idealo kaj rezignemo pri ĉiaj rajtoj. Fine, lia verko montras elstaran sintezon inter la diversaj pensofluoj, el kies fontoj li ĉerpis: judismo, juda klerismo, franca revolucio kaj aliaj, kies influon indus pli profunde esplori (ekzemple la rusa filozofo Solovjov).

Resume, oni povas diri, ke la ĉi-jara pritrakto de la kongresa temo estis karakterizata de tri trajtoj: unue, malfacile diskutebla temo, ĉar ĝi postulis scion pri la vivo kaj verko de Zamenhof (en periodo, cetere, kiam la interpretado de lia vivo trairas profundajn kaj tute interesajn ŝanĝojn); due (kaj samtempe), aparte interesa temo ĉar la kongreso okazis en la lulilo de Esperanto kaj ĉiuflanke okazis prelegoj pri Zamenhof, ekspozicioj pri Zamenhof, kaj tuturba mobiliziĝo ĉirkaŭ la memoro de ĝia granda filo; kaj trie, aŭtentika interŝanĝo de ideoj, ĉar la pritrakto de la temo per malgrandaj diskutogrupoj ebligis veran kaj plenan partoprenon. Kaj la fina konstato? La vivo kaj atingoj de Zamenhof havas multon por proponi kiel ekzemplo antaŭ la nuntempa mondo. Tion klare diris la kongresfina kongresa rezolucio. Nun necesas streĉi niajn fortojn por disvastigi tiun mesaĝon en kaj preter la jubilea Zamenhofa jaro.

Marc Bavant kaj Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Dum tri intensaj kunsidoj po pli ol cent kongresanoj pridiskutis la estintecon, estantecon kaj estontecon de la Zamenhofa instruo.

Amika urbo

Partoprenante la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko mi travivis multajn agrablajn surprizojn. La unua okazis jam dum la inaŭguro de la kongreso. Kun miro kaj ĝojo ni aŭdis, ke la urbestro de Bjalistoko salutas la kongreson en flua Esperanto.

Ankaŭ aliaj salutoj de eminentuloj estis prezentataj en la internacia lingvo, sed la urbestra parolo estis ne nur amika kaj saĝa — ni aŭdis la belsonan, klaran Esperanton!

Sekvonttage kortuŝis min la vortoj de bjalistokanino, kiu venis por rigardi ekspoziciojn en la Zamenhof-Centro. Kun videbla maltrankvilo ŝi demandis, ĉu la urbo bone prepariĝis por akcepti la kongresanojn, ĉu la gastoj el diversaj landoj estas kontentaj. Ŝi ne estis esperantistino kaj videble zorgis pri la honoro de la urbo. Post tiu ĉi renkontiĝo mi komencis pli atente observi, kiel la urbo prepariĝis por la granda esperantista aranĝo. Jen kelkaj vortoj pri tio, kion mi rimarkis.

La kongreson signis en Bjalistoko multaj verdaj flagoj, salutpaneloj, surmuraj tabuloj. Informoj pri interesaj arkitekturaj monumentoj estis skribitaj ne nur en la pola kaj, kiel nun ofte, en la angla, sed ankaŭ en la internacia lingvo. En la urbo estas signita speciala itinero de Esperanto kaj pluraj kulturoj. Bela kafejo en la urbodoma konstruaĵo, ĉe la ĉefa urba placo, estas nomata “Esperanto” kaj oni proponas en ĝi i.a. kukon “Esperantka”, salaton “Esperanto” kaj trinkaĵon, kiu estis populara dum la epoko de Zamenhof. Kelkaj kelnerinoj tie strebas priservi la gastojn en la internacia lingvo, mem iom eklerninte ĝin. Ilia plena esperantiĝo dependas nun de tio, kiom multaj esperantistoj-gastoj vizitados la kafejon.

Bjalistoko preparis por la kongreso riĉan kulturprogramon. Dum la Nacia Vespero ni povis rigardi varian programon de diverstipaj junularaj artgrupoj, laborantaj en la urbo (kiu iam laboris kun junularo, tiu scias, ke ne facile estas kolekti ensemblon dum somera feriado). En du urbaj teatroj: Bjalistoka Pupteatro kaj Dramteatro, estis preparitaj en Esperanto interesaj, majstre prezentataj spektakloj. La teatraj programoj estis kelkfoje ripetataj, do multaj kongresanoj povis ilin spekti kaj ĝui, simile kiel programojn de kelkaj lokaj muzik- kaj kantensembloj.

Tre interesa, eĉ impona estis la decido okazigi dum la daŭro de la kongreso la 2-an Internacian Festivalon de Muziko, Arto kaj Folkloro. Dank’ al tiu solvo oni pliriĉigis ambaŭ aranĝojn. Sur la scenejo meze de la urbocentro, en la urba parko kaj sur diversaj aliaj scenejoj, kongresanoj povis rigardi programojn de diversaj ensembloj, prezentantaj kulturelementojn de nacioj loĝantaj en la regiono Podlaĥio (poloj, belorusoj, litovoj, judoj, ukrainoj, tataroj). La programojn oni anoncis en du lingvoj — en la pola kaj en Esperanto. La plej elstara dum tiu festivalo estis la neforgesebla koncerto de la Orkestro kaj Koruso de la Podlaĥia Opero kaj Filharmonio, kiu okazis sur granda scenejo apud la urbodomo. Kelkmil homoj aŭskultis altnivelan orkestron kaj plenume de la koruso esperantlingvajn versaĵojn de W. Auld. En la dua parto eksonis la finalo de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven kun esperantlingve kantata “Odo al la ĝojo”.

Surprize interesa estis ankaŭ la tradicia akcepto de la urbestro, al kiu estis invitita ampleksa nombro da kongresanoj. Ĝi okazis en la barokstila Branicki-palaco, kiu nun apartenas al la Medicina Akademio. En la plej granda salono de la palaco surprizis la alvenintojn ne nur la junulara barokstila muzik- kaj dancensemblo kaj la riĉe prezentataj tipe polaj manĝoj, sed ankaŭ vasta ekspozicio pri la rilatoj inter la familio Zamenhof kaj medicino, riĉa je pluraj dokumentoj, fotoj, akompanataj de ampleksaj klarigoj en la pola kaj en Esperanto.

Mi devas mencii ankaŭ multajn informilojn en la internacia lingvo pri la urbo, pri artensembloj kaj diversaj institucioj, restoracioj ktp.

Malgraŭ ĉiuj ĉi surprizoj, preparitaj en la urbo helpe de diversaj urbaj institucioj kaj firmaoj, la plej surpriza por mi ŝajnis esti la interesiĝo kaj rilatoj al la kongreso de simplaj homoj, loĝantoj de Bjalistoko. Veturante al mia fora noktejo mi povis interparoli kun diversaj personoj. Mi rimarkis interesiĝon pri la kongreso kaj la internacia lingvo. Interesiĝis miaj parencoj, kiuj kelkfoje kunpartoprenis en la kongresaj okazaĵoj, interesajn, amikajn opiniojn esprimadis renkontitaj taksiŝoforoj, kelkfoje homoj en aŭtobusoj, kiuj rimarkis mian kongresan identigilon.

Ankaŭ surstrate mi travivis interesan okazaĵon. Strebante montri al mia japana amikino monumenton al Zamenhof, mi demandis iun preterpasantan virinon, ĉu ni bone elektis la vojon. Ŝi tre volonte montris la direkton kaj akompanis nin ĝis la monumento, demandante pri la kongreso kaj kiel vidas la japanino Bjalistokon kaj Pollandon. Ricevinte je memoro malgrandan donaceton de la japana kongresanino, ŝi tuj aĉetis por la gasto stoketon da bildkartoj pri Bjalistoko, priskribis sian ĝojon pro la renkontiĝo, kaj poste, dum la adiaŭa tago, ŝi scipovis pere de la kongresa informejo retrovi la japanan samideaninon kaj donaci al ŝi kaj aparte ankaŭ al mi kelkajn grafikaĵojn kun bjalistokaj motivoj.

Por la fino ankoraŭ unu “preskaŭhumoraĵo”. Revenante hejmen per aŭtomobilo, mia filino, kiu ŝoforis, estis haltigita de polico pro tro granda rapideco. La policano, eksciinte, ke ŝi veturigas post la kongreso japaninon kaj parolas Esperanton, decidis postuli nur kvinonon de la planita monpuno.

Resumante ĉion ĉi mi opinias, ke Bjalistoko estas amika urbo. En kiu alia urbo la urbestro salutas en Esperanto kaj surstrataj preterpasantoj pridonacas hazarde renkontitajn gastojn?

Teresa Nemere

Mi amis tiun ĉi kongreson

Bjalistoko estis mia 20-a Universala Kongreso, kaj la plej bona el ĉiuj. Por bone klarigi kial ĝi estis tia, mi eble devus verki longan artikolon. Mi tamen mencios nur kelkajn faktojn, kiuj tre plaĉis al mi en Bjalistoko, aŭ kiuj aparte kortuŝis min.

Neniam antaŭe mi partoprenis UK-on, kiun organizis ne nur lokaj esperantistoj, sed ankaŭ (eble eĉ ĉefe?) la gastiganta urbo. Ĝuste tiel okazis en Bjalistoko, kaj mi opinias ke dank’ al tio ni ĉi-jare ricevis tre riĉenhavan kunvenon, multe pli ol kutime.

Ĉu vi bezonas pruvon? Mi havas ĝin! Post mia reveno hejmen mi trarigardis ĉiujn Kongresajn Librojn de la lastaj 17 jaroj (ĝis 2008), serĉante kiom da artaj programeroj okazis en tiuj UK-oj. Jen la listo (neplena kaj laŭ hazarda ordo): 13, 7, 14, 9, 7, 14, 15, 13, 13, 9, 14, 4... Kaj kiom da artaĵoj okazis en Bjalistoko? Respondo: 29 (dudek naŭ). Se vi aldonos la “urbajn”, neesperantistajn artajn eventojn, kiuj okazis dum la semajno ekster la kongresejo, vi ricevos sume 38 programerojn (sen enkalkuli la 5 filmojn de R. Dobrzyński...). Nekredeble, ĉu ne?

Pro tio mi revenis hejmen iom frustrita, ĉar mi kompreneble ne sukcesis ĉeesti eĉ trionon de tiu ĉi vastega arta trezoraro. Propono: kiam okazos denove UK en tiu ĉi mirinda Zamenhof-urbo, ĝi daŭru almenaŭ du semajnojn. Ok tagoj ja ne sufiĉas... Multaj “etaj” aferoj, per kiuj la kongresanoj estis dorlotitaj: Centoj da flagoj en la stratoj, oportunaj manĝlokoj ĉekongresejaj, esperantlingvaj menuoj en restoracioj, diversaj mencioj pri la UK en aŭtobusoj kaj en aliaj enurbaj lokoj, komuna fotiĝo, la plej riĉenhava kongresa sako, kiun mi foje ricevis (broŝuroj, informiloj ktp — ĉio en Esperanto), libera aliro al komputiloj kaj Interreto en la kongresejo, multaj lokaj helpantoj, Libroservo en vere vasta loko ...

Plia afero: Kiel judon el Israelo tre kortuŝis min la okazigo de multaj programeroj, kiuj rilatis judajn temojn: prelegoj pri la juda fono de Zamenhof, pri Esperanto kompare al la jida lingvo, kaj pri la juda religio; filmetoj pri la judoj de Bjalistoko kaj Varsovio sojle de la holokaŭsto; du 1-2-horaj koncertoj de judaj muziko kaj kantoj; hebreaj kaj jidaj kantoj aŭdigitaj kadre de pliaj koncertoj (eĉ tiu de JoMo!). La fono por ĉio ĉi estis la jena: Unue, ĉar Zamenhof, al kies 150-jara jubileo UEA dediĉis la kongresan temon, estis judo, kaj tiu ĉi fakto treege influis kaj okupis lin dum lia tuta vivo. Due, ĉar Bjalistoko en la 19-a kaj 20-aj jarcentoj (ĝis la dua mondmilito) estis grandparte juda urbo. Laŭdindaj estas la urbaj instancoj de tiu ĉi urbo, en kiu ne restis hodiaŭ eĉ unu judo, pro tio ke ili kontribuis por la kongreso diversajn judkulturajn programerojn. La urbestraro iniciatis antaŭ nelonge partan riparadon de la juda tombejo. Oni rakontis al mi, ke la vicurbestro Aleksander Sosna (ankaŭ prezidanto de LKK) multe agas por konservi la memoron de la nepolaj etnoj vivintaj en tiu ĉi urbo antaŭ la mondmilito, inkluzive de judoj.

Resume, ankaŭ kiel judo mi sentis grandan ĝojon en tiu ĉi “Zamenhof-jubilea” kongreso de Esperanto.

Josef Ŝemer

Laboro de la Komitato

Kun Mongolio jam 70 landoj en UEA

58 komitatanoj (41 A, 5 B, 12 C) el 78 kaj 4 observantoj el 10 partoprenis almenaŭ unu el la du plenkunsidoj de la Komitato de UEA dum la Bjalistoka UK.

La unua kunsido sabaton, la 25-an de julio, daŭris kvar horojn; la dua vendredon, la 31-an de julio, tri horojn. Krome la komitatanoj laboris en subkomitatoj, t.e. kunsidoj pri specifaj laborkampoj, en kiuj krom komitatanoj rajtis ĉeesti kaj paroli ankaŭ ĉiu ajn interesita kongresano. Estis subkomitatoj pri 8 temoj: financo kaj administrado, ekstera agado, edukado, informado, kulturo kaj kongresoj, landa kaj regiona agado, faka kaj scienca agado, kaj junulara agado. Multaj komitatanoj fakte eklaboris jam antaŭ la unua plenkunsido, ĉar jam antaŭ tiu posttagmeza kunsido okazis du neformalaj kunsidoj, unu pri la t.n. reta membreco kaj alia por reprezentantoj de landaj asocioj pri pli bona kunordigo de ilia agado.

En la unua plenkunsido anonciĝis 44 kaj en la dua kunsido 57 komitatanoj. En la dua ĉeestis ankaŭ novulo, la afrika aktivulo Jean Codjo, kiu nuntempe vivas en Kanado. Li estis alelektita al la supera organo de UEA kiel komitatano C per sekreta baloto fare de komitatanoj A kaj B. La elekto estis praktike unuanima: 33 por, 1 sindeteno. Prezentante la kandidatigon de Codjo, Renato Corsetti nome de la Elekta Komisiono emfazis, ke ĝi estas signo pri la graveco, kiun UEA donas al la agado en Afriko.

Per la akcepto de la aliĝo de Mongola Esperanto-Societo (53 por, 2 kontraŭ), la nombro de la landaj asocioj de UEA atingis la rondan ciferon de 70. En tiu ĉi jarmilo estis akceptitaj jam ok asocioj, po kvar el Afriko (Benino 2001, Niĝerio 2005, Madagaskaro 2006, Burundo 2008) kaj el Azio (Irano 2005, Nepalo 2006, Taĝikio 2007, Mongolio 2009). Ankaŭ rilate la landajn asociojn UEA do fariĝas ĉiam pli tutmonda. Pliaj aliĝpetoj ankoraŭ sekvos; tiu de Angola Esperanto-Asocio ankoraŭ ne povis esti traktita, ĉar ĝi ne estis formale kompleta.

La Komitato akceptis ankaŭ kontrakton pri kunlaboro kun Monda Asembleo Socia (30 por, 9 kontraŭ, 15 sindetenoj). Sekve 35 fakaj asocioj havas nun formalan kunlaboran statuson ĉe UEA. Lastatempe ilia nombro emis malkreski, sed ĉi-foje la Komitato feliĉe ne bezonis esti informita pri nuliĝo de la kontrakto kun iu asocio pro ties malfondo aŭ endormiĝo.

Plej multe da tempo de la unua kunsido prenis la traktado de la Estrara Raporto pri la jaro 2008, aperinta en la junia numero de tiu ĉi revuo. En la diskuto rajtis partopreni ankaŭ nekomitatanoj, sed neniu el la ĉ. 30-kapa publiko uzis tiun rajton. Komitatanoj faris amason da demandoj kaj komentoj, sed pri la agado de la Estraro ĝenerale regis granda konsento. Sekve la raporto estis akceptita tute unuanime.

Kontenta la Komitato estis kompreneble ankaŭ pri tio, ke por la tria sinsekva jaro la spezokonto de UEA estis praktike ekvilibra: la negativa saldo de 988 eŭroj ja estas nur 0,2% el la elspezoj de 456 460 eŭroj. Ankaŭ la buĝeto por 2010 antaŭvidas retenon de la ekvilibro. Lige kun ĝi oni akceptis plialtigon de la t.n. baza membrokotizo (MA por Nederlando) el 59 al 60 eŭroj. Notindas, ke nur la MA-kotizoj por la A-landoj plialtiĝos; la aliaj kotizoj kaj ĉiuj kotizoj de la tarifo B restos en 2010 samaj kiel ĉi-jare, krom se eventuala malfortiĝo de iuj valutoj kontraŭ eŭro postulos plialtigi la kotizojn por la koncernaj landoj. La subkomitato pri financo kaj administrado, krom rekomendi la aprobon de la financaj dokumentoj, instigis la Estraron doni forton al la membrovarbado kaj precipe al la varbado por la kategorio Membro-Abonanto, ĉar la malkresko de la membraro kaj sekve de kotizenspezoj estas zorgiga. La subkomitato aldonis al sia raporto ankaŭ la rekomendon de la TEJO-komitato, ke la Estraroj de UEA kaj TEJO kune ellaboru strategion pri reta agado kaj kadre de tio ankaŭ sistemon de reta membreco kaj eventuale reformon de la kotizosistemo pli ĝenerale.

La subkomitato pri ekstera agado gratulis pro la lastatempa aktiveco de niaj reprezentantoj ĉe UN kaj Unesko, kaj apogis la iniciaton, ke Unesko deklaru specialan jardekon de lingvoj. Laŭ la rekomendo de la subkomitato pri edukado oni akceptis la konsiston de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), kiu gvidas la tradiciajn UEA/ILEI-ekzamenojn, kaj la apartan regularon de tiuj ekzamenoj por blinduloj. Oni ankaŭ trovis grava la kunlaboron kaj interŝanĝon de informoj inter IEK kaj la nova komisiono pri la ekzamenoj laŭ la Eŭropa Referenckadro. La subkomitato pri informado rekomendis, ke UEA kolektu informilojn de la Landaj Asocioj en unu loko, kie eblus vidi, kio reale ekzistas kaj kion eventuale eblus traduki kaj utiligi en aliaj landoj.

La subkomitato pri kulturo kaj kongresoj proponis suspendi en la nuna formo la branĉojn “kanto” kaj “filmo” de la Belartaj Konkursoj. La Komitato akceptis la proponon, kiu krome enhavis, ke eksperimente dum unu jaro la ĵurio ne akceptos konkursaĵojn, sed ĝi mem sekvos kaj priatentos la novaĵojn sur tiuj du kampoj kaj eventuale premios la plej valorajn. La subkomitato notis ankaŭ diversajn proponojn pri evoluigo de la programo de UK-oj. Sekve la Komitato starigis komisionon por pristudi ilin, kun Michela Lipari, Claude Nourmont, Tacuo Huĝimoto kaj Anna Loewenstein kiel membroj. La subkomitato pri landa kaj regiona agado substrekis, certe ne por la unua fojo, la neceson de pli da kunlaboro kaj spertinterŝanĝo inter Landaj Asocioj. La kunsidon de reprezentantoj de Landaj Asocioj, kun 40 partoprenantoj, oni trovis tiel utila, ke oni volas fari el ĝi konstantan eron en la venontaj UK-oj. La subkomitato pri faka kaj scienca agado renovigis sian pasintjaran alvokon, ke la fakaj asocioj kontribuu al la pliriĉigo de la Esperanta Vikipedio pri sia kampo. Ĝi ankaŭ instigis ilin pli aktive kaj armite de lingvodemokratiaj argumentoj serĉi kontaktojn kun ekstermovadaj samfakanoj, kion kelkaj asocioj jam modele faras, sed la ĝenerala situacio ne estas kontentiga. La junulara subkomitato ĝoje konstatis, ke la rilatoj inter UEA kaj ĝia junulara sekcio TEJO estas tre bonaj. Lastatempe TEJO donas multan atenton al la membrovarbado, kiu jam de kelkaj jaroj bone funkcias lige kun IJK, sed kiu ekster IJK estas tre malfacila. Oni aparte rekomendis dediĉi atenton al la varbado inter tiuj, kiuj lernas Esperanton per la retejo lernu.net.

Dum la UK ĉiutage kunsidis ankaŭ la Estraro de UEA. Kiel ĉiam, ĝi ĉefe okupiĝis pri praktikaĵoj rilate la laboron de la Komitato kaj subkomitatoj k.a. kongresaj programeroj, pri kiuj ĝi rekte respondecis. La plej grava decido ekster tiuj taskoj estis la elekto de la loko de la 96-a UK en 2011. En tre egala konkurso inter Madrido kaj Kopenhago fine venkis la dana ĉefurbo, kiu do post 36-jara paŭzo denove gastigos la plej gravan Esperanto-aranĝon. La Estraro kunsidis ankaŭ kun tri membroj de la nova estraro de ILEI, elektita en la antaŭa semajno. La kunlaboro inter UEA kaj ILEI, formale bazita sur la interkonsento akceptita en 1990, jam tradicie estas tre bona, sed ĝi sendube ankoraŭ pliintensiĝos.

Osmo Buller

Kongresa Rezolucio

Rezolucio de la 94-a UK de Esperanto

La 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Bjalistoko de 25-a de julio ĝis 1-a de aŭgusto 2009, kun partopreno de preskaŭ 2000 homoj el 63 landoj en la jaro de la 150-a datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Lazar Ludwik Zamenhof, kaj samtempe en la Internacia Jaro de Akordiĝo proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.

  • diskutinte la kongresan temon “Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ, kaj studinte kun aparta atento la vivon kaj verkojn de Zamenhof,
  • notinte la fakton, ke la urbo kaj regiono de Bjalistoko pli kaj pli rekonas la escepte gravan rolon, kiun Zamenhof ludis kaj daŭre ludas kiel monde rekonata figuro en la morala evoluo de la homaro,
  • konsciante, ke tiu rekono konkretiĝis interalie en la malfermo de Centro Zamenhof fare de la urbaj aŭtoritatoj de Bjalistoko, kaj en propono, ke la Bjalistoka Universitato ricevu la nomon Zamenhof,
  • memorigante, ke okaze de la 100-a datreveno de la naskiĝo de Lazar Ludwik Zamenhof Unesko rekonis lin kiel unu el la grandaj personecoj de la mondo, kaj ke tra la jaroj venis multaj similaj rekonoj pri la meritoj de Zamenhof kiel granda monda pensulo,
  • kaj gratulante Unuiĝintajn Naciojn pro ĝiaj iniciatoj rilate al la ideo de akordiĝo, tiel esenca en mondo kiun dividas malakordoj pro antaŭjuĝoj kaj manko de toleremo,

konstatas, ke

1. Per la internacia lingvo Esperanto, Zamenhof kreis unike efikan ilon de internacia komunikado sur neŭtrala bazo, sen favori unu popolon super alia, kaj sen favori unu etnan lingvon super alia, kaj ke tra pli ol 120 jaroj da uzado Esperanto pruvis sian taŭgecon kiel internacia lingvo plene adaptebla kaj adaptita al ĉiuj komunikaj bezonoj.

2. Tamen, Zamenhof samtempe komprenis, ke lingvo estas kolektiva posedaĵo, kaj konfidis la evoluon de sia lingvo al ties komunumo de uzantoj, tiel ke Esperanto kaj ĝia kulturo fariĝis esence kreaĵo kolektiva, kiu evoluis en spirito de lingva demokrateco.

3. Tion farante, Zamenhof ankaŭ rekonis, ke utiligo de neŭtrala lingvo en la internaciaj rilatoj helpus konservi lokajn kaj regionajn lingvojn kaj kulturojn kaj la identecon de ties komunumoj.

4. Zamenhof ankaŭ signife kontribuis, per siaj verkoj kaj agoj, al klopodoj forigi la malamikecon inter la anoj de la diversaj religioj, al forigo de rasaj antaŭjuĝoj, kaj al rifuzo de milito kiel akceptebla maniero solvi disputojn — valoroj same gravaj en la nuna epoko kiel en la epoko de Zamenhof.

5. Sekve, Zamenhof plene meritas pli da atento ne nur kiel kreinto de lingvo sed kiel persono, kiu strebis al aŭtenta frateco inter la homoj surbaze de plena kaj reciproka kompreniĝo.

6. Tia frateco povas veni nur kiam la homoj interkompreniĝas en reciproka respekto — procedo, en kiu Esperanto povas ludi kaj jam ludas unikan rolon.

7. Interkompreniĝo estas esenca paŝo al tiu profunda kaj daŭra akordiĝo, kiu estas la celata idealo de la Internacia Jaro de Akordiĝo.

8. Akordiĝo eblas nur en situacio, en kiu lingvaj diferencoj ne formas baron al egaleca dialogo.

9. En tiu senco Esperanto estas unike taŭga kiel bazo por daŭra akordiĝo, kaj Universala Esperanto-Asocio, per sia atento ankaŭ al moralaj valoroj kaj al respekto de homaj rajtoj, povas signife roli en plenumo de la celoj de la Internacia Jaro de Akordiĝo.

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Fervojista kunveno

La 26-an de julio okazis la tradicia fervojista kontaktkunveno kun 48 partoprenantoj el 14 landoj. Gvidis ĝin István Gulyás (bildo 1), vicprezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj komitatano A de IFEF ĉe UEA. Li konigis la centjaran historion de la federacio kaj parolis pri la 5-a UK en 1909 en Barcelono, kie fondiĝis Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj (IAEF). Ekde tiam komenciĝis la internacia fervojista Esperanto-movado. La nunan federacion (IFEF) oni fondis en Amsterdamo en 1948, kiu estas faka kaj kultura organizaĵo, neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko kaj sociaj problemoj kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Gulyás parolis pri la IFEF-kongresoj, pri la faka kaj terminara agadoj, pri la kunlaborado inter la fakaj asocioj, kaj pri la estonto de la fervojista Esperanto-movado.

S-ino Edvige Tantin Ackermann, prezidanto de la Triesta Esperanto-Asocio, raportis pri la maje okazinta jubilea IFEF-kongreso en la itala urbo Triesto, en kiu partoprenis 210 kongresanoj el 20 landoj. Ŝi parolis pri la fakaj, kulturaj kaj ekskursaj programeroj, kaj konstatis, ke la kongreso sukcesis tre bone, kaj estis inda festo de la centjara fervojista Esperanto-movado.

Wiesław Libner, prezidanto de Pola Esperantista Fervojista Asocio, parolis pri sialanda movado, kaj pri “Zamenhof-trajno” trafikanta inter Bielsko-Biala kaj Bjalistoko. Li prezentis la ĉeestantan direktorinon de la regiona fervojo de la Podlaĥia Provinco, Elżbieta Zaluska, kiu parolis pri la rilato de la fervojo kaj Esperanto en Bjalistoko. La stacidomo de Bjalistoko pretigis dulingvan horaron — en Esperanto kaj la pola. La ĉeestantoj de la kunveno parolis pri kelkaj aktualaj temoj: en la ĉeĥa urbo Svitavy oni inaŭguris Esperanto-muzeon, kie estas planata fervojista ekspozicio; kelkaj gekolegoj plendis pro la efiko de la malbona ekonomia situacio kaj de la privatigo ĉe la fervojo; oni anoncis, ke la venontjara IFEF-kongreso okazos en Sofio, kaj en 2011 ĝi estos en Liberec (Ĉeĥio).

Ĵaŭde la 30-an de julio pluraj gekolegoj vizitis la lokan stacidomon. Tie la direktorino de la regiona fervojo kaj la kunlaborantoj akceptis ilin. Ŝi konigis la historion de la regiona fervojo, kaj de la stacidomo de Bjalistoko. Poste ŝi regalis la partoprenantojn per kuko, kafo kaj refreŝigaj trinkaĵoj, kaj transdonis al ĉiuj ĉeestantoj memoraĵojn. Sekvis rigardo de la fervoja centro de Bjalistoko.

István Gulyás
AERA-renkontiĝo

Tradicie dum la kongresa semajno okazis la rendevuo de radioaŭskultantoj kaj radio-ĵurnalistoj. Lunde la 27-an de julio la salono Ada Fighiera-Sikorska je la 14:15 pleniĝis de fidelaj aŭskultantoj, korespondantoj kaj simpatiantoj de la E-radiofonio, kiuj ĉi-jare renkontiĝis kun reprezentantoj de Pola Radio, Ĉina Radio Internacia, Radio Havano kaj Radio Vatikano. La rendevuon, kiu pasis en varma kaj amika etoso, partoprenis ĉ. 60 diverslandaj geaŭskultantoj (bildo 2).

La renkontiĝon inaŭguris ĵurnalistoj de la E-Redakcio de Pola Radio, ne sole pro la fakto, ke la UK-on gastigis Pollando, sed ankaŭ pro tio, ke la varsoviaj E-elsendoj ĉi-jare eniris la 51-an jaron de sia kontinua emisiado. La jubileantan redakcion reprezentis Barbara Pietrzak, Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot. De la flanko de Ĉina Radio Internacia la renkontiĝon ĉeestis la direktoro de ĝia Esperanto-Sekcio Zhao Jianping kaj Chen Lina. La kuban emisianton tradicie reprezentis Maritza Gutiérrez, kaj en la nomo de la Vatikana Radio venis Marija Belošević. Dank’ al ŝi almenaŭ voĉe la renkontiĝon ĉeestis ĝia respondeca redaktoro, Carlo Sarandrea, kies salutmesaĝo direktiĝis al la kunvenintoj. Ĉiu el la radiostacioj povis raporti pri sia aktuala situacio kaj programoferto. Ĉinaj kolegoj povis do fiere paroli pri sia firma pozicio kaj multpersona skipo. Maritza Gutiérrez donis atenton al transformiĝoj de la radia retpaĝaro enhavonta ankaŭ E-version. Ni eksciis krome pri emisiplanoj lige kun la venontjara UK en Kubo.

Gabi Kosiarska
Medicinistoj konferencis

En la Palaco de Branicki aranĝis sian sciencan konferencon Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) lunde la 27-an de julio. Ĉeestis kvindek personoj el 12 landoj. Unue profesoro d-ro Zenon Dionizy Mariak, la prorektoro de la Medicina Akademio, salutis la partoprenantojn. Cetere li disponigis la belan salonon Aula Magna por UMEA. D-ro José Antonio Vergara, estrarano de UEA, prelegis pri la nun aktuala danĝera epidemio H1N1. Li konigis la historion de tiuspecaj epidemioj kaj donis valorajn konsilojn pri la terapio kaj prevento. El la prelegoj oni devas mencii la sciencajn esplorojn de la rusaj gekolegoj pri la stato de kontraŭ-helikobakteria terapio. D-ro Włodzimierz Opoka, ĉeforganizanto de la konferenco, parolis pri la rolo de zinko en la terapio de stomaka ulcero. Pri la atingitaj sukcesoj raportis la hungarino Katarina Faragó, helpe de la Yumeiho-masaĝterapio. Profesoro d-ro Rüdiger Sachs pere de lumbildoj rakontis pri sia sesjara veterinara deĵorlaboro en Afriko. Por la konferenco aperis belaspekta konferenca libro. La 84-paĝa kolora eldonaĵo konigas en tri lingvoj (Esperanto, la angla kaj la pola) la historion de la Bjalistoka Medicina Universitato, prezentas plurajn fakajn referaĵojn kaj la koncizan historion de la japana medicino. Fine oni informis pri la “pulma trejnisto”, inhalilo enhavanta marajn salojn, efikajn kontraŭ spirorganaj problemoj. Ĝi estas hungara patentita produkto, preparaĵo pliboniganta la sanstaton kaj bonfarton. (Bildo 3: I. Ferenczy transdonas medalon al la rektoro. Bildo 4: W. Opoka kaj la rektoro.)

D-ro Imre Ferenczy
edukado.net

Edukado.net ankaŭ ĉi-jare aktive partoprenis la Universalan Kongreson. La retejan teamon gvidis Katalin Kováts (bildo 5), kiu kun helpo de sia edzo Sylvain Lelarge kaj aktiva subteno de Mónika Molnár kaj geedzoj Slezák okazigis plurajn sukcesajn aranĝojn.

La unua estis la Movada Foiro, kie la teamo zorgis pri du standoj: ĉe la unua ĝi informis pri la retejo, akceptis mondonacojn, varbis por la dumkongresaj aranĝoj, disdonis pinĉilojn kaj varbfoliojn, dum ĉe la dua stando ĝi varbis kaj akceptis aliĝojn al la novtipaj ekzamenoj de UEA.

Dum la kongresa semajno en kvar tagoj okazis 16 lingvolecionoj je du niveloj, kiuj disvolviĝis ĉiam kun plenaj salonoj. Tage ĉ. 200 personoj (plejparte regule revenantaj) partoprenis la kursojn de Katalin kaj Sylvain. La popularajn erojn de edukado.net kronis la du aranĝoj de Metiejo, kie dum la unua sesio la redaktorino Katalin Kováts raportis pri la rekonstruaj planoj de la nova retejo kaj pri la sukcesa monkolekta kampanjo por realigi tiujn planojn. La partoprenantoj renkontis ankaŭ Jevgenij Gaus, la ĉefprogramiston, kiu kompletigis la raporton per teknikaj klarigoj. La aranĝon partoprenis pluraj el la sponsoroj kaj mondonacintoj, kiuj estis varme dankataj pro siaj subteno kaj fido.

Kadre de la dua metieja aranĝo okazis disdono de diplomoj por deko da sukcesintoj en la printempaj sesioj de la novtipaj referenckadraj ekzamenoj de UEA (bildoj 6, 7), kunreĝisoritaj helpe de edukado.net. La diplomojn transdonis la membroj de la UEA-ekzamenkomisiono: Katalin Kováts, Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti.

La redaktorino honoris per Zamenhof-portretoj, subtencele por edukado.net desegnitaj de la artisto Richard Wagner (Belgio), la ĉefsponsorojn kaj subtenantojn de la retejo: Tamás Slezák (HU), Brian Moon kaj Flory Witdoeckt (BE).

Katalin Kováts informis la publikon pri la ĵus starigita fondaĵo Edukado.net, kies celo estas zorgi pri tio, ke la valora materialo kaj la nun rekonstruita retejo restu en la manoj de la esperantista komunumo kaj servu plu la instruantojn kaj memlernantojn. La estraro de la fondaĵo (Katalin Kováts, Sylvain Lelarge, Tamás Slezák, Renato Corsetti kaj Mark Fettes) zorgas pri la kolektata mono, ties bona utiligo, rekonstruo kaj flegado de la paĝaro kaj pluaj aliaj edukcelaj projektoj.

Dum la Metiejo funkciis pluraj standoj, kiujn kun intereso rondiris la ĉeestantoj.

(Laŭ www.edukado.net)

Belartaj konkursoj 2009

Raporto de la Prezidanto

Branĉo Poezio. Juĝantoj estis Carmel Mallia (Malto), Mao Zifu (Ĉinio) kaj Anja Karkiainen (Finnlando). Pasintjare 21 aŭtoroj el 16 landoj konkursis (kompare kun 16 aŭtoroj en 2007 kaj 18 en 2006) per 38 verkoj. Ankaŭ ĉi-jare la nombro de poetaj aspirantoj estis kontentiga: venis 34 verkoj de 17 aŭtoroj el 16 landoj. Sed la terminon “aspiranto” mi uzas intence. Eble tro da esperantistoj supozas, ke ili kapablas verki akcepteblajn poemojn, eĉ se mankas al ili natura poezia talento, aŭ eĉ se ili ne studis bonajn modelojn de niaj Esperanto-poetoj (bona poeto estas tiu, kiu, konante la atingojn de siaj antaŭuloj, kapablas egali aŭ superi ilin). “Multaj verkintoj aŭ neniam antaŭe verkis poemojn aŭ alie ne bone redaktis sian verkaĵon,” deklaris unu juĝanto, dum alia juĝanto asertis, ke “Pluraj verkoj estas prozaĵoj, nur dishakitaj al diverslongaj linioj.” Poezio “devas inkludi riĉajn imagojn kaj sufiĉajn emociojn,” laŭ unu el la juĝantoj, kiu trovis riĉajn formojn inter la poemoj sed en multaj kazoj nekomprenon “ke enhave poeziaĵo devas esti kuniĝo de eksteraj imagoj kaj internaj emocioj.” Tamen, la ĝenerala konkludo estis, ke la verkoj estis iom pli altnivelaj ol pasintjare, almenaŭ lingve. Unu granda problemo, kiun la juĝantoj devis fronti, estis la fakto, ke la longeco de la konkursaĵoj estis tre varia, kaj sekve estis malfacile kompari ilin. Estas malfacile scii kiel solvi tiun problemon krom per fikso de severaj limigoj pri longeco, kio eble senkuraĝigus kelkajn el la aspirantoj.

Branĉo Eseo. La juĝantoj estis Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitoshi (Japanio). Venis 9 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj (kompare kun 7 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj pasintjare). “Ŝajnas, ke regas konfuzo pri la signifo de la vorto eseo,” skribis unu juĝanto. “Iam ni devas klarigi, ke ni celas unutemajn esplorojn kaj ne literaturajn rakontojn aŭ turismajn priskribojn, kiajn ni ricevis ĉi-jare.” Ĝuste tiu konstato pasintjare konvinkis Detlev Blanke, ke li verku artikolon en la revuo Esperanto pri la demando, kio estas eseo — sed evidente pluraj konkursantoj aŭ ne legis la artikolon aŭ forgesis pri ĝi. Pasintjare mi rimarkis: “Se oni retrorigardas la premiitajn verkojn de tiu ĉi branĉo depost la komenco, ili konsistigas vere imponan kontribuon al la esea arto Esperanta — tiel imponan, ke la sekretario kaj prezidanto de la Belartaj Konkursoj nun laboras super aperigo de kolekto de la plej bonaj eseoj pri literaturaj temoj.” Kial tiu forta tradicio de eseverkado ne montriĝas pli forte inter la nunaj konkursantoj?

Branĉo Prozo. La juĝantoj estis Donald Broadribb (Aŭstralio), Konisi Gaku (Japanio) kaj Gerrit Berveling (Nederlando). La kvanto de konkursaĵoj en tiu ĉi branĉo, post la pasintjara abundo, revenis al la nivelo de antaŭaj jaroj: 24 verkoj de 15 aŭtoroj el 10 landoj (pasintjare 34 verkoj de 24 aŭtoroj el 15 landoj kaj en 2007 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj). La juĝantoj ne trovis multajn vere impresajn verkojn en la ĉi-jara rikolto: ili atentigis pri la malalta lingva nivelo de pluraj konkursaĵoj kaj pri la mallongeco de aliaj. Du juĝantoj specife asertis, ke ili malfacile povis decidi pri la ordo de eĉ la plej premieblaj verkoj — verŝajne ĝuste pro tiu manko de atentokapto. Konklude, ni povas nomi tiun ĉi jaron normala, sed eble tro normala, jaro.

Branĉo Teatraĵo. Juĝis Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). Denove en 2009 venis konsiderinde pli da konkursaĵoj ol en la jaroj antaŭ 2008: rikolto de 8 verkoj de 7 aŭtoroj el 6 lando estis laŭnombre preskaŭ identa kun la pasinta jaro. La juĝantoj tre celkonscie plenumis sian rolon, donante detalajn komentojn pri la konkursaĵoj, kvankam malmultajn ĝeneralajn komentojn. Kiel kutime, pluraj konkursaĵoj ne montris klaran talenton pri verkado por teatra prezento: teatraĵo ja devus esti multe pli ol spektebla rakonto. Unu el la juĝantoj skribis: “Frapas, kiom da teatraĵoj el la ĉi-jara rikolto okupiĝas pri Esperanto.” Ĉu pro tio, ke la meza konkursanto ne sukcesas progresi preter la rolo de verkanto de skeĉoj por lokaj kluboj? Alia juĝanto plendis pri manko de originaleco en tiuj ĉi verkoj. Estas malfacile verki por neekzistanta aŭ nekunvokebla spektantaro; ni ne povas atendi fortan tradicion de dramverkado ĝis ni havos ankaŭ tradicion de dramprezentado, kaj tio ankoraŭ mankas.

Branĉo Infanlibro de la Jaro. La juĝantoj estis Jouko Lindstedt (Finnlando), Kitagawa Hisasi (Japanio) kaj James Rezende Piton (Brazilo). Ili havis iom pli malfacilan taskon ĉijare, ĉar venis 6 verkoj el 4 eldonejoj en 4 landoj. Pasintjare venis nur du. Du juĝantoj levis la demandon, el kio konsistas infana libro? Ĉu oni povas nomi Jules Verne verkisto por infanoj? Eventuale estas bezonata pli preciza kriterio. Alia juĝanto prave atentigis pri la neceso juĝi la konkursaĵojn kiel tutaĵojn, en kiuj rolas kaj la libro kiel fizika varo kaj la libro kiel kultura varo.

Branĉo Kanto. Juĝis Bertilo Wennergren (Germanio), Alan Bishop (Aŭstralio) kaj Jacques Le Puil (Francio). Post unujara paŭzo kaj malgraŭ reverko de la reguloj, la rezultoj estis apenaŭ pli bonaj ol antaŭe: venis nur 3 verkoj de 2 aŭtoroj en 2 landoj, kun kvalito, kiu apenaŭ entuziasmigis la juĝantojn. Estas pli kaj pli evidente, ke la tuta koncepto pri “kanto” kaj ĝia statuso kiel memstara artverko en fizike traktebla formo fariĝas malklara kaj necerta. Ŝajnas, ke necesos denove pripensi la regulojn kaj konsiston de tiu ĉi branĉo.

Branĉo Filmo. Ion similan oni povas diri pri la branĉo filmo, kie, laŭ la juĝantoj mankis meritplenaj konkursaĵoj — malgraŭ tio, ke oni ja kreas kaj publikigas interesan filman materialon en kaj pri Esperanto. Pro iu kialo, la filmoj, kiuj meritus la premion, ne partoprenas la konkurson. Niaj ĉi-jaraj juĝantoj estis Abduraĥman Junusov (Rusio), Brian Moon (Luksemburgo) kaj Francisco Veuthey (Nederlando).

Resume. La laboro, kiun faras la juĝantoj ĉiujare, kaj la granda administra kaj kunordiga laboro de la sekretario, Michela Lipari, meritas nian atenton kaj nian dankemon. Pro sia kredo je la valoro de Esperanto-kulturo kaj sia deziro levi ĝian kvaliton, ili dediĉas sian energion al tasko, kiu foje postulas amason da tempo kaj ĉiam postulas sobran kaj malfacilan juĝadon. Ni estas ja feliĉaj, ke ni havas tiel bonan teamon.

Se temas pri la konkursaĵoj mem, mi daŭre havas la impreson, ke niaj kreaj artistoj, kun kelkaj esceptoj, simple ne dediĉas sufiĉan atenton al la propra klerigo pri la kulturaj produktoj en Esperanto: ili ne konas la Esperanto-literaturon, ne legas sufiĉe, kaj ne atingas tiun perfektan lingvan nivelon, kiun ili devus celi (se ili ne mem kapablas tion, almenaŭ ili forigu tajperarojn kaj ili kontroligu sian gramatikon antaŭ ol ensendi siajn verkojn!). Aliflanke, ni povas esti ĝojaj, ke troviĝas inter la konkursaĵoj kelkaj veraj juveloj.

Antaŭ du jaroj mi sugestis, ke ni pli multe diskutu inter ni pri la kriterioj, kiujn ni aplikas en la juĝado — kaj pasintjare en la Universala Kongreso por la unua fojo ni okazigis inter la juĝantoj publikan diskuton pri tiuj kriterioj. Ŝajnas, ke ĉi-jare la juĝantoj pli harmonie laboris inter si, kaj ekzistis relative alta nivelo de interkonsento pri la plej meritplenaj verkoj. Pasintjare mi skribis, ke “literaturo hardas la lingvon, igas ĝin pli elasta kaj laborpreta, kaj donas al ĝi direktosenton,” kaj mi aldonis: “Pro tio ni havas niajn Belartajn Konkursojn.” Denove mi volas substreki la eksterordinaran gravecon de nia literaturo en la evoluo de niaj lingvo kaj kulturo kaj la gravecon, ke seriozaj verkistoj prezentu siajn verkojn al nia juĝado.

Humphrey Tonkin

Oratora Konkurso

La oratoran konkurson partoprenis kvin homoj el kvin landoj. La unuan premion ricevis Francesco Maurelli el Italio, kiu verve parolis pri Ekonomia krizo, ekologia krizo: ĉu solvoj? Dua premio iris al Joseph Bicingini Apasa el Sud-Afriko, kiu nun studas en Pollando. Li traktis la (kongresan) temon Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ.

Eksterkonkurse partoprenis gasto de la kongreso, Tone el Brazilo, kiu ricevis honoran mencion pro sia repa interpreto de la temo: La rolo de parolarto kaj retoriko en la nuna mondo, ege surpriza prezento, kiu montris tute novajn vojojn de la retoriko.

IKU furoris en Parizo kaj Bjalistoko

La Internacia Kongresa Universitato havis sian 62-an sesion en Bialistoko, sed ĝi efektive rolis jam du semajnojn antaŭ la UK, en Parizo, kie IKU-sekretario Amri Wandel havis du sukcesajn renkontiĝojn kun Unesko- kaj NRO-funkciuloj okaze de granda astronomia konferenco (MG-12), gastigata de Unesko.

La unua rendevuo temis pri la Internacia Jaro de Astronomio kaj estis kun s-ino Yolanda Berenguer, kunordiganto de la Unesko-spac-programo kaj respondeculino pri la Internacia Jaro de Astronomio. Prof. Wandel informis ŝin pri sia IKU-prelego en la UK, kiu traktis i.a. la Internacian Jaron de Astronomio. Berenguer interesiĝis pri Esperanto (antaŭe ne konata al ŝi) kaj petis kopion de la prelego. Sekve la du diskutis eblojn de kunlaboro inter UEA kaj la Scienca Sektoro de Unesko (kie UEA ĝis nun ne havis kontakton) kaj interkonsentis ke ŝi dissendos al siaj kolegoj en la Scienca Sektoro dokumenton preparotan de UEA, kiu prezentos la scienc-rilatan agadon per Esperanto, ne nur lingvistikan, sed laŭeble ankaŭ pri scienca kunlaboro en triamondaj landoj, sciencaj aplikoj en la terenoj flegataj de Unesko, ekologio, agrikulturo, oceanologio, spacekspluatado por pacaj celoj ktp.

La dua rendevuo estis kun s-ino Eva Egron Polak, direktorino kaj Ĝenerala Sekretario de la granda Ne-Registara Organizaĵo “Internacia Asocio de Universitatoj” (IAU), en kiu membras ĉ. 17 mil universitatoj kaj kolegioj en la tuta mondo. Wandel, kiu bone konis ŝin de siaj antaŭaj kontaktoj kun IAU (legu en nia revuo, majo 1997, p. 84-85 kaj majo 2006, p. 109), prezentis la baldaŭ okazontan universitatnivelan agadon de UEA (IKU-AIS en Bialistoko) kaj ILEI (universitat-instrua seminario en Krakovo), kaj ŝi transdonis salutmesaĝon por la UK kaj IKU nome de IAU, kiun UEA-prezidanto Probal Dasgupta menciis en sia inaŭgura parolado en Bjalistoko. [La E-traduko de la salutmesaĝo aperas en la apuda kadro].

La 62-a IKU-sesio komenciĝis dimanĉe per la kutima inaŭguro, dum kiu la rektoro, prof. Witold Stepniewski, prezentis la prelegontojn. La estrarano pri scienca kaj faka agado, José Antonio Vergara, parolis pri kresko kaj populariĝo de IKU-AIS-sesioj en la lasta jardeko, kaj AIS-prezidanto Prof. Pennacchietti salutis nome de Akademio Internacia de la Sciencoj. Wandel dankis la IKU-komisionon pro la plenumo de la malfacila tasko prijuĝi pli ol 30 IKU-proponojn, prezentis la salutmesaĝon de IAU, kaj daŭrigis per la unua prelego de sia IKU-AIS kurso pri “Teleskopoj — de Galileo ĝis la Spac-Teleskopo”, kiu okazis koincide kun la 400-jara datreveno de la invento de la astronomia teleskopo. En la prelego ĉirkaŭ cent aŭskultantoj povis spekti veran teleskopon, kiu servis kaj por demonstri la temon de la prelego kaj pli malfrue por nokta observado de steloj kaj planedoj, kiun partoprenis ankaŭ kongresanoj ne aŭskultintaj la prelegon. Alia populara IKU-AIS kurso kiu enhavis praktikan demonstradon estis tiu de d-ro Tsvi Sadan, “Socilingvistika komparo de du diasporaj lingvoj: la jida kaj Esperanto sur la Interreto”. Fine de sia unua prelego Sadan mem prezentis jidajn dancojn. Tre populara estis ankaŭ la IKU-prelegoj de Tomasz Chmielik “Kvin urboj de la fratoj Goskind”, kiu prezentis la kortuŝajn reklam-filmojn preparitajn en la jaro 1939 (sepdek-jara jubileo) pri la tiama baldaŭ malaperonta juda vivo en Bjalistoko kaj Varsovio, kiuj mencias Zamenhof kiel kreinton de Esperanto. Ankaŭ la prelego de Otto Prytz pri brajlo taŭge koincidis kun la 200-jara jubileo de Louis Braille. Entute okazis naŭ IKU-prelegoj, el kiuj tri estis parto de AIS-kursoj kun po du daŭrigaj prelegoj. Fine de la IKU-AIS-kursoj okazis ekzamenoj, kaj la sukcesaj partoprenintoj ricevis AIS-atestojn. La tekstoj de la prelegoj aperis kiel ĉiam en broŝura formo kiel IKU-libro, amasa aĉetaĵo en la IKU-budo en la Movada Foiro, la IKU-inaŭguro kaj en la Libroservo. Resumoj de la prelegoj aperas en la IKU-retpaĝo http://uea.org/dokumentoj/IKU.

Amri Wandel

Salutmesaĝo de IAU-direktoro

Nome de Internacia Asocio de Universitatoj, mi havas la plezuron deziri al la organizantoj kaj partoprenantoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), okazanta dum la ĉi-jara kongreso de UEA en Bjalistoko, plej bonajn dezirojn por iliaj kunsidoj kaj diskutoj. IAU estas tutmonda organizaĵo de universitatoj, aliaj altedukaj institucioj kaj asocioj dediĉitaj al la antaŭenigo de kunlaborado kaj dividado de ekspertizo, scio kaj spertoj kiuj povas plibonigi kaj plifortigi la altan edukadon tutmonde. Tiel, ni subtenas ĉiujn klopodojn kiuj povas kontribui al plibonigitaj dialogoj kaj kompreno inter altedukaj gvidantoj.

Ni sekvas la disvolviĝojn rilatajn al Esperanto precipe per regulaj kontaktoj kun IKU-sekretario Amri Wandel kaj scias ke viaj provoj estas pli kaj pli sukcesaj kaj produktivaj.

Nome de IAU, mi deziras al vi tre sukcesoplenan kongreson.

Eva Egron-Polak
Ĝenerala Sekretario kaj Administra Direktoro
Internacia Asocio de Universitatoj
Unesko-Domo

La 65-a IJK

La kongresaj urbo kaj temo: Liberec(’)

Multaj konas ĝin kiel “TEJO-kongreson”, sed la vera nomo estas “Internacia Junulara Kongreso (de TEJO)”, aŭ mallonge kaj plej populare simple “IJK”. Tie ĉiujare renkontiĝas junaj esperantistoj de la tuta mondo, kutime tuj antaŭ aŭ post la UK, por komune kongresi, festi kaj interkonatiĝi. En 2009 oni renkontiĝis jam la 65-an fojon, tamen unuafoje en Ĉeĥio, kie la kongreson gastigis la kvina plej granda urbo de la lando, Liberec, kongrue kun la kongresa temo, kiu ĉi-jare estis: Liberec’ (intence literumita kun apostrofo). Ĝi okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009, kun ĉeesto de 343 personoj el 41 landoj.

Por substreki la “I” en la “IJK”, la kongreson tamen organizis ĉi-foje ne unu landa sekcio de TEJO kiel kutime, sed kunlabore eĉ tri. Ja jam pro la geografia situo de la urbo — 100 km norde de Prago, tuj apud la trilanda limo kun Germanio kaj Pollando, multaj germanoj kaj poloj havis malpli longan vojaĝon ol iuj ĉeĥaj organizantoj. La organiza teamo konsistis el 24 personoj, el kiuj ĉiuj krom unu estis en TEJO-aĝo (sub 30 jaroj), kaj aparte profitis la bagatelecon de landlimoj ene de la Ŝengen-spaco. Tial multnombra trajnkaravano el Francio alvenis fakte denorde el Zittau kaj la postkongresan karavanon al la UK eblis facile aranĝi ekde la pola stacidomo de Zgorzelec.

En junularaj aranĝoj ĉiu partoprenanto serĉas ion propran. Kiel ĉe la UK-oj, multaj venas pro la amikoj, aliaj por ekkoni la kongreslandon, ankoraŭ aliaj por festi en internacia etoso; ĉiujn tamen ligas la intereso pri Esperanto. Malgraŭ oftaj kontraŭaj opinioj surprize multaj junaj esperantistoj aktive partoprenas la socian vivon kaj ŝatas diskuti interesajn temojn kaj kleriĝi pri novaj fenomenoj. Nura diferenco de la UK estas la iom malpli frua komenciĝo de la taga programo, ĉar por ke la cerbo pretu akcepti novajn sciojn, la korpo tamen bezonas iom da dormo post la pasinta nokto. Tiel dum la tago oni kadre de la tema programo ekzemple diskutis pri lingva libereco, aŭskultis prelegon pri mona libereco aŭ kleriĝis pri libera komputila programaro, sed ankaŭ povis informiĝi pri iniciatoj kiel Herzberg aŭ Lingvolanċilo, aŭskulti prelegon de brazila esperantisto pri pioniro de la ĉeĥa Esperanto-movado Lorenz aŭ lerni pri la novaj atingoj de E@I. Inter jam iom pli distraj temoj, sed tamen ja profunde rilataj al la kongreslando, apartenis ekzemple prelego pri la ĉeĥa biero (eĉ kun gustumado!).

Se matene oni pli malfrue komencis, vespere aliflanke la programo multe pli longe daŭris. Post la vespermanĝo ĉiutage sekvis komuna arta programo, kadre de kiu prezentis sin en Liberec la multe ŝatataj muzikistoj JoMo kaj Kim Henriksen (lian koncerton oni povis ĝui sur tegmento de la 8-etaĝa kongresejo dum sunsubiro), la nova brazila repmuzikisto Tone, aŭ kadre de la nacia vespero ĉeĥa junulara muzikgrupo PECH. Por inviti junulojn al sia koncerto en la tujsekva bjalistoka UK alvenis ankaŭ tri membroj de la esperantista rokgrupo Supernova el Brazilo. Kiel tradicie, la unua kaj la lasta vesperoj estis dediĉitaj siavice al la solenaj malfermo kaj fermo de la kongreso, dum kiuj prezentiĝis internacie fama infana koruso Severáček; kaj ankaŭ ĉiu kongresano rajtis prezenti propran spektaklon kadre de la internacia vespero. Post la vespero ĉiam sekvis ankoraŭ bunta programo nokta, en kiu la plej obstinaj ofte eltenis ĝis la frumatenaj horoj. Ĝi proponis diskotekon (kun internacia kaj Esperanto-muziko), drinkejon kaj ties senalkoholan kaj senbruan alternativon “gufujo”, kaj filmejon, kie projekciiĝis filmoj kun Esperantaj subtekstoj.

Dum la tago ankaŭ pure laboraj programeroj ne mankis — kunlabore kun UEA estis aranĝita novtipa ekzamensesio pri Esperanto laŭ la Eŭropa Referenckadro, kun 13 adeptoj, kies lingvonivelo onidire ravis la ekzamenantinojn, kaj en kvar sesioj kunvenis la komitato kun la estraro de TEJO. Ĉi-jare ĝi traktis interalie aliĝpetojn de du novaj landaj sekcioj (Benino kaj Meksiko), starigon de komisiono por esplori eblojn de IJK en Afriko, lanĉon de la nova interreta versio de Pasporta Servo, kaj ankaŭ elekton de nova estraro por la dujara periodo 2009-2011. Rimarkinde estas, ke ĉiuj novelektitaj estraranoj estas membroj de la programteamo de la libereca IJK. Fine de la kongreso estis aprobita kongresa rezolucio, kiu defendas la rajton de ĉiu unuopulo elekti sia(j)n propra(j)n identeco(j)n kaj estas adresita al la prezidento de Ĉeĥio Václav Klaus, fifama pro sia eldiro ke “Eŭropismo estas kiel Esperanto — same artefarita kaj morta.”

La IJK-on en Liberec aŭspiciis multaj eminentuloj — prezidantoj de ambaŭ ĉambroj de la ĉeĥa parlamento, eksĉefministro Mirek Topolánek, ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk kaj reprezentantoj de la regiono, la kongresurbo kaj eĉ urbestro de ties germana ĝemela urbo Augsburg. Per sendita letero salutis la kongresanojn ankaŭ la prezidanto de UEA Probal Dasgupta. Kardinalo Miloslav Vlk, kiu mem junaĝe estis aktiva esperantisto, celebris dimanĉe en Liberec sanktan meson en Esperanto, dum kiu li rimarkigis ke por kristanoj same kiel por esperantistoj gravas “ne nur komunikado, sed ankaŭ komuneco”. Sub gvido de germana pastoro okazis en Esperanto ankaŭ evangelia diservo.

Ne nur pri la ĉeesto de la kardinalo, sed ankaŭ pri la cetera abunda ekstera programo de la IJK multfoje raportis la amaskomunikiloj. Jam kvar monatojn antaŭe regiona gazeto komencis regule skribi pri Esperanto kaj dum la kongreso informis pri ĝi krom gazetoj kaj retpaĝaroj plurfoje ankaŭ la tutlanda radio kaj la IJK eniris eĉ la novaĵservon de la ĉefa ĉeĥa novaĵagentejo ČTK. Plej elstare tamen efikis la translima informstrategio, pro kiu la televido ARD el la apuda Germanio surloke registris kaj sekve dum sia ĉefa nokta elsendo projekciis triminutan raporton preskaŭ komplete en Esperanto (kun germanaj subtekstoj) kiun vidis pli ol 500 mil spektantoj. Dufoje la esperantistoj prezentiĝis publike sur la ĉefa urboplaco, kie JoMo donis koncerton en 19 malsamaj lingvoj (inkluzive de la ĉeĥa) kaj alitage okazis kultur-lingva festivalo.

La sekva IJK okazos en 2010 en Kubo, tuj post la UK en Havano, do eblos konvene partopreni en ambaŭ. Por sperti mem, ke la junulara kongreso allogas ne nur la junajn laŭ aĝo sed ankaŭ la junajn laŭ koro, mi invitas vin rigardi la kolekton de fotoj, raportoj kaj amaskomunikilaj mencioj, kiujn vi trovos en la retpaĝaro http://ijk.esperanto.cz/.

Marek Blahuš

Solena fermo de la 94-a UK

Lastasabate matene je la deka horo okazis en la granda tendo Zamenhof la ferma solenaĵo de la 94-a UK.

Komence de la solenaĵo la UEA-prezidanto Probal Dasgupta bon venigis la kongresanojn kaj prezentis la surpodiajn gastojn. Post tio li prezentis mesaĝon al la urbestro de la urbo Tadeusz Truskolaski, per kiu li esprimis elkoran dankon pro lia persona engaĝiĝo inviti la 94-an UK-on al la naskiĝurbo de d-ro Zamenhof por festi la 150-an datrevenon de lia naskiĝo de Zamenhof. Aparte li dankis pro la starigo de la centro Zamenhof, kies inaŭguro estis honorigo al la kongreso. Dasgupta sekve petis la ĉeestantojn omaĝi per silenta minuto la forpasintojn, elstarajn, sed ankaŭ mezajn esperantistojn, ĉiujn kiuj forlasis nian komunumon inter la du lastaj kongresoj.

La Ĝenerala Direktoro Osmo Buller prezentis skribajn mesaĝojn kiuj venis por la kongreso, kaj Mireille Grosjean prezentis la laborgrupon kaj la samnoman kampanjon “Alvokon al mondpaco”, kaj ĝian retejon www.alvoko-al-mondpaco.org.

Sekvis raportoj de Barbara Pietrzak pri la kongresaj laboroj (p. 186) kaj pri la Belartaj kaj Oratora Konkursoj fare de Claude Nourmont (p. 183).

La estrarano Hori Jasuo anoncis, al kiuj estis ĉi-jare atribuitaj la Premio Deguĉi: Vinilkosmo kaj la Subvencio Cigno: Fondumo Zamenhof (Pollando).

Dum la sekva muzika paŭzo la kongresanoj ĝuis la talenton de jam konata junaj bjalistokanoj el la Kantostudio.

La estrarano Loes Demmendaal transdonis diplomojn al membroj de UEA, kiuj jam pli ol 50 aŭ 40 jarojn estas fidelaj al sia organizaĵo, post kio la kongrestema reĝisoro Humphrey Tonkin raportis pri la kongrestemaj diskutoj (legu sur la p. 174) kaj dankis al amaso da homoj, kiuj partoprenis en ili.

La kongresa temo speguliĝis en la kongresa rezolucio, kiun prezentis José Antonio Vergara (legu sur la p. 175).

“Niaj” infanoj, kiuj en tiu momento venis el la Infana Kongreseto, prezentis etan teatraĵon kaj kantis gajan kanton pri nia lingvo, post kio Probal Dasgupta prezentis sian ferman paroladon, en kiu li dankis ĉiujn, kiuj kontribuis al la sukceso de la “pilgrimado” al Bjalistoko.

La LKK-prezidanto Aleksander Sosna kaj la honora civitano de Bjalistoko L.C. Zaleski-Zamenhof transdonis la kongresan flagon nome de la Bjalistoka LKK al Maritza Guttiérrez Gonzáles kaj Julián Hernándes Angulo. Tiu tralegis mesaĝon de la ministro pri kulturo de Kubo, kaj invitis ĉiujn amantojn de la internacia lingvo al la 95-a UK sur la kariba insulo.

Venis tempo por floroj, kisoj kaj aplaŭdoj al la 20-kapa LKK kaj ĝiaj helpantoj, kiel dankesprimo pro la tre bone farita laboro. Komuna kantado kun la grupo de la bjalistoka Kantostudio de la himno La Espero kaj la sekva martelbato de Probal Dasgupta metis punkton post la 94-a Universala Kongreso de Esperanto.

Stano Marček

Kongresfina resumo

Karaj kongresanoj,

Antaŭ ni estas la lastaj minutoj de la Jubilea Kongreso, dum kiu ni rendevuas en la naskiĝurbo de d-ro Ludoviko L. Zamenhof, por aparte omaĝi lian 150-an naskiĝdatrevenon. En la urbo, kies aŭtoritatoj kaj loĝantoj praktike pruvas la korligiĝon kaj respekton por sia samurbano, rekonita de Unesko kiel unu el la grandaj figuroj de la mondo, de bjalistokanoj — bjalistokano de la 20-a jarcento, kaj de la loĝantoj de la regiono: podlaĥiano de la 20-a jarcento.

Ni ne sole rendevuis. Venigis nin ankaŭ la deziro komune analizi la kongresan temon: “Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ. Sed veninte al Bjalistoko ni ne forgesis pri la Internacia Jaro de Akordiĝo, proklamita de UN, konsciaj, ke akordiĝon kondiĉas interkompreniĝo kaj egalnivela dialogo. La kongrestemo kunreĝisorata de Humphrey Tonkin kaj Marc Bavant disvolviĝis en tri sesioj multnombre frekventataj. Ĉiujn tegmentis la aktualeco de la ideoj kaj de la verko de la kreinto de Esperanto. En ĉiuj manifestiĝis la klopodo respondi la demandon, kion ni, nuntempaj esperantistoj, povas lerni el la sperto kaj vivo de d-ro Zamenhof. La podiaj opini-interŝanĝoj kaj sekvaj grupaj diskutoj reflektis tiun ĉi heredaĵon kombine kun la nuntempaj defioj ponti pacon. La konkludojn de la diskutado de la kongresa temo spegulas la kongresa rezolucio.

Al la hodiaŭ finiĝanta 94-a UK en Bjalistoko aliĝis 1860 esperantistoj el 63 landoj. Ne malmultis tiuj, kiuj pro diversaj motivoj venis nur por kelka periodo reĝui la varman etoson de unu el la plej spektaklecaj eventoj en nia komunumo.

La ĉi-jara Movada Foiro en komforta libera spaco evidentiĝis plene sukcesa Interkona Vespero, dum kiu ni ne sole renkontis malnovajn kaj konatiĝis kun novaj amikoj, sed refreŝigis la konscion pri la riĉo de niaj diverskampaj aktivadoj. Mendis por ĝi tablojn 94 asocioj.

Ne nur la debatoj de la kongresa temo referencis al la kreinto de la figuro de Esperanto. Plurfacete traktis lin la programo de la Esperantologia Konferenco, en kiu la unuopaj prelegantoj prezentis temojn, sekve diskutotajn pri “Juda fono de Zamenhof kaj Esperanto”, “Zamenhof kaj Litovio. Nia judo”, “Hilelismo kaj homaranismo. La religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof” kaj “Aktualaj problemoj de Zamenhofologio”.

La bjalistoka kongreso omaĝis ne nur la kreinton de Esperanto. Per speciala programero ni honoris la eksan prezidanton de UEA, Ivo Lapenna, kies 100-a naskiĝdatreveno pasos ĉiaŭtune. Ni ĉiuj bone memoras pri lia iniciato kaj kampanjo, en kies sekvo Unesko proklamis sian unuan rezolucion pri Esperanto kaj sekve ligis oficialajn rilatojn kun UEA, la rezolucion kies 55-jariĝon ni ankaŭ ĉijare solenas.

La 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la lingvo inspiris multajn aŭtorojn prepari por ĉi tiu kongreso novajn eldonaĵojn. Entute temis pri 60 novaj titoloj, inkluzive de multaj teme ligitaj kun d-ro Ludoviko L. Zamenhof. La libroservo disponigis al la kongresanoj 1800 titolojn kun la suma pezo de preskaŭ unu kaj duona tunoj. La aĉetitaj eldonaĵoj servos kiel bazo por la postkongresa kleriĝo.

Dumkongrese eblis kleriĝi diversmaniere, de kelkaj jaroj i.a. kadre de la programo de la Kleriga Lundo. Ĝian 5-horan programon konsistigis 15 prelegetoj pri temoj tre variaj. La Kleriga Lundo ne elĉerpas la tradician edukan parton de la kongreso. Jam dimanĉe komenciĝis la 62-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, en kies programo troviĝis 9 prelegoj, inkluzive de tri, kiuj rolis ankaŭ kiel sesioj de AIS. Edukado.net okazigis plurajn paroligajn lecionojn kaj tre sukcese ripetis sian metiejon. La kongresa publiko eksciis pri la lanĉita Fondaĵo “Edukado.net”. Internacia E-Instituto okazigis en la daŭro de la kongreso trejnadon de aspirantoj fariĝi Cseh-instruistoj. Entute temis pri 21 personoj el 10 landoj. En la daŭro de la kongreso la unuan fojon dum UK eblis subiĝi al la novtipaj ekzamenoj laŭ la Referenckadro de la Konsilio de Eŭropo. Tiun ŝancon utiligis 47 kongresanoj. La marda Tago de Lernejo estis dediĉita al la novaj lernoteknologioj kaj Esperanto. En ĝia seshora programo spertojn kaj ideojn dividis 15 prelegantoj el 10 landoj. Tradicie debatis la Akademio de Esperanto. Ĝia publika kunsido sub la prezido de ĝia prezidanto profesoro John Wells ripetis la pasintjaran sukceson, diskutiginte 18 akademianojn kun la venintaj kongresanoj. Alia sukceso estis la tritaga programo organizita de Akademio Literatura de Esperanto, kunlabore kun la loka Podlaĥia Biblioteko. Ĉi-lasta aranĝo, adresita al literaturŝatantoj (per unu el siaj sesioj ankaŭ al la polaj verkistoj por lanĉi interesan kunlaboran projekton) estis unu el multaj aliaj celantaj ankaŭ la eksteran publikon. Riĉegis la kultura programo de la jubilea UK, multis koncertoj kaj spektakloj, adresitaj al la bjalistoka publiko. Ĉio ĉi kaŭzis, ke ĝi estis bone informita pri la kongreso. Sed pri la kongreso informiĝis ne nur bjalistokanoj, informis pri ĝi ankaŭ la polaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj. Mi menciu la londonan The Times, kies korespondisto vizitis la bjalistokan UK-on. Dum la kongresa semajno tradicie raportis pri la kongreslaboroj la E-Redakcio de Pola Radio al esperantistoj restintaj hejme. La buntan kongresan programon spegulis la papera kongresa kuriero Bonhumora Zamenhofano, konsultebla ankaŭ rete. La informado estas unu el la ĉefaj taskoj, kiujn frontas nia movado. La unuan fojon la Strategia Forumo estis dediĉita al tiu temo, kaj en ĝia daŭro oni reanalizis kaj repripensis du bazajn dokumentojn kun strategia signifo, Manifeston de Prago kaj la Gvidliniojn pri Informado. Se temas pri informado nepre aldonendas, ke la Gazetara Informkampanjo ĉirkaŭ la UK daŭras, kaj eblas esperi, ke krom la antaŭkongresaj artikoloj en la nacia gazetaro de diversaj landoj ankaŭ la postkongresaj raportoj de la kongresintoj proksimigos la ĉijaran esperantistan asembleon en Bjalistoko al vasta publiko.

Ne eblas ne mencii la videblan ĉeeston de la gejunuloj dum la bjalistoka UK, dank’ al aparta junulara programo. Ĉi-foje junaj kongresanoj ricevis la ŝancon ne nur partopreni en la kongreso, sed ankaŭ kunkrei ĝian programon. Dumkongrese okazis la aktivula trejnado de TEJO pri informado, traktado de tiaj temoj, kiel okazigo de la esperantistaj aranĝoj, planado de ili kaj efektivigo de la organizaj kaj financaj antaŭpreparoj. Paralele teamo de junuloj kolektita ĉe E@I instruis pri la ebloj uzi la reton kaj pri diversaj aktivaĵoj por kaj per Esperanto en Interreto. La kongresanoj povis konatiĝi kun parto de la junulara kulturo pere de muziko kaj nokta programo. Anticipa popularigo de la junulara programo vekis grandan interesiĝon por partopreno, kio rezultigis alvenon de pli ol 120 gejunuloj, kiuj opinias, ke tiun UK-on valoras partopreni. Estas malfacile raporti dum dek kelkaj minutoj pri la kongreso, kiu konsistis el preskaŭ 300 diversspecaj programeroj kaj havis dekojn da aliaj ekster la kongresejo. Ekster la kongresejo okazis ankaŭ riĉa turisma programo. La antaŭkongreson partoprenis 43 personoj, la postkongresajn ekskursojn spertis 59 kongresanoj. Dum la semajno 534 personoj partoprenis la tuttagajn ekskursojn kaj 505 la duontagajn.

Necesas substreki, ke ni ne sole jubileis lige kun la bjalistoka UK, sed ankaŭ aferkerne laboris. La Komitato debatis sabate kaj vendrede, traktante dum 7 horoj la defiajn demandojn de nia asocio. Okazis neformala komitata kunsido dediĉita al la reta membreco. La Komitato estis informita pri atribuo de la Diplomo pro Elstara Agado al elstara aŭstralia samideano Svetislav Kanaĉki pro lia multjara laboro en la melburna radiostacio “3 ZZZ”. Ĝi akceptis novan landan asocion kun la nomo Mongola E-Societo, tiel ekde nun membriginte entute 70 LA-ojn. Ĝi akceptis fakan asocion kun la nomo Monda Asembleo Socia. Ekde dimanĉo ĝis vendredo vigle debatis la subkomitatoj, okazis kunsidoj dediĉitaj al la eŭropa agado kaj al spertointerŝanĝo de la landaj reprezentantoj. La kongreso donis la eblon al multaj fakaj asocioj okazigi siajn kunvenojn kaj renkontiĝojn, eblis en pli ĝenerala kadro diskuti la taskojn de fakaj asocioj dum la Faka Forumo. La estraro laboris tre aktive kaj unu el ĝiaj decidoj estas la nomumo de la kongresurbo 2011. Kun granda ĝojo mi deziras anonci, ke ni kongresos post 36-jara paŭzo en Kopenhago.

Inter amaso da distraj programeroj kun noblaj celoj ne eblas ne mencii la denove ege sukcesan aŭkcion. Sub la gvido de Humphrey Tonkin la aŭkcio riĉigis la Volontulan Fondaĵon de UEA per 13 495 zlotoj.

La 20-persona LKK kunlabore kun la CO kaj kelkdeko da volontuloj kun forta financa kaj morala apogo de la urboaŭtoritatoj ebligis al ni jam fikisi en la memoro la difinon pri la 94-a UK en la naskiĝurbo de d-ro Ludoviko Zamenhof — la mirinda!

Kun tiu konvinko, dankante al la bjalistokaj aŭtoritatoj, kun fronte la urbestro Tadeusz Truskolaski, pro ilia helpo kaj apogo pro la starigo de la Centro Zamenhof, ni reportas en la koro varman amon al la naskiĝurbo de d-ro Zamenhof, Bjalistoko. La Jubilea UK superis niajn imagojn. La entuziasmo akirita en ĝia daŭro spronu nian dumjaran aktivadon, pri kies rezultoj ni povu fiere raporti dum la 95-a UK en Havano, Kubo.

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA

[FORIGITA!: bildo]

La urbestro, Parzyszek kaj Malinowski

[FORIGITA!: bildo]

La Metiejo de edukado.net

[FORIGITA!: bildo]

La barokstila lerneja ensemblo

[FORIGITA!: bildo]

La muzika paŭzo kun Kantostudio

[FORIGITA!: bildo]

Julián H. Angulo, Tago de la lernejo

[FORIGITA!: bildo]

Gazeta Wyborcza” kun KD, — muziko en Esperanto!

[FORIGITA!: bildo]

Redakcio de la kongresa kuriero

[FORIGITA!: bildo]

“Diplomita” Ulrich Lins

[FORIGITA!: bildo]

Novaj libroj, Aleksander Korĵenkov

[FORIGITA!: bildo]

Minuta silento dum la fermo

[FORIGITA!: bildo]

LKK kaj la helpantoj kun floroj

[FORIGITA!: bildo]

La publiko dum la fermo

Kongresa Panoramo

[FORIGITA!: bildo]

Antikvaj muziko kaj dancoj de la grupo “Capella Antiqua Bialistocensis” en la palaco Branicki, dum la:

[FORIGITA!: bildo]

Bankedo ĉe la urbestro.

[FORIGITA!: bildo]

Koncerto de la Internacia Koruso.

[FORIGITA!: bildo]

Nacia Vespero: polaj popolaj dancoj.

[FORIGITA!: bildo]

Bona etoso regis ankaŭ sur la kongresaj koridoroj.

[FORIGITA!: bildo]

La venkinto de la oratora konkurso Francesco Maurelli.

[FORIGITA!: bildo]

Privata vespera koncerto de Mikaelo Bronŝtejn.

[FORIGITA!: bildo]

La bardo sen barbo Georgo Handzlik.

[FORIGITA!: bildo]

Solena Fermo: La infanoj salutas la kongreson.

[FORIGITA!: bildo]

Movada Foiro: la eldonejo Impeto.

[FORIGITA!: bildo]

Dancantaj spektantoj dum la koncerto de JoMo.