Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 1

Malferme

Monumentoj, dokumentoj, vizaĝoj

Karaj kuntostantoj al la postjubilea nova jaro!

Ni tostas hodiaŭ al nia dokumenta lingvo. Kiam (la en 2009 jubileinta) Lazaro Ludoviko Zamenhof kunmarŝis kun ni sur la valon de la homa egaldigno en 1887, li kreis dokumentan lingvon. Ĝian ĉifron vi povas paki en absurde malpezan broŝureton, en “ŝlosilon”. Se vi volas, vi povas eĉ sendi dokumenton al homo, kiu ne lernos la lingvon, sed nur devos deĉifri per sialingva ŝlosilo vian dokumenton.

Hodiaŭ ni tostas al nia monumenta lingvo. Kiam (la en 2009 kunjubileinta) Ivo Lapenna grimpis por ni la monton de Montevideo en 1954, la movado gvidata de li sentis la bezonon pruvi sian lingvon kapabla konstrui monumentojn, kapabla ĉiufake funkcii same delikate, same precize, kiel aliaj kandidatoj por la rolo de interŝtata lingvo.

Ni hodiaŭ tostas al lingvo, kiu laboras ponte inter tiuj du skaloj. Neniu lingvo malpli supla povus porti tiel delikatan devaron, ekde simpla dokumenteco, pere de majesta monumenteco, ĝis la respondeco ponti inter la simplemo kaj la majestemo.

Tostas ni hodiaŭ al tiuj, kies inspireco faris el la lingvo personan spertaron disdirendan ankaŭ al tiuj niaj najbaroj, kiuj ne lernis ĝin. UEA lanĉas por la ekanta jardeko Projekton Vizaĝoj — ne malplej per tiu ĉi mesaĝo — kiu spronu vin verki dokumentojn, skulpti monumentojn, por diskonatigi krom Zamenhof kaj Lapenna ankaŭ la multajn prirakontindajn vizaĝojn de la Esperanta mondo. “Vivos eterne pri ili memor’” nur se aperos pri ili materialo biografia — aŭ, se vi preferas, viv-libr-a — vikipedie, foirbude, volumege, broŝurete, do en la tuta bunto de nia repertuaro. Lande, fake, loke, eĉ eksterasocie, kunvizaĝumu kun ni!

Probal Dasgupta

95-a Universala Kongreso

Havano: Survoje al la 95-a UK

La poresperanta agado en Kubo ekis komence de la pasinta jarcento, koincide kun la fondo de Esperanto-asocioj en kelkaj Amerikaj landoj. La unua artikolo favora al Esperanto aperis en la revuo La Escritura Veloz (La Rapida Skribo), organo de la Stenografia Asocio, en aprilo 1904.

La plej meritan laboron rilate la diskonigon de Esperanto en Kubo faris la elstara intelektulo d-ro Fernando Ortiz, internacie renoma pro siaj studoj sociologiaj, juraj, antropologiaj kaj folkloraj. Li restas ĝis nun la plej elstara kuba intelektulo kiu propagandis favore al la solvo de la tutmonda lingva problemo pere de la internacia lingvo Esperanto.

Dum marto 1906, en la Havana semajngazeto El mundo ilustrado (La ilustrita mondo), li aperigis artikol-serion en kvar partoj, titolitan “El Lenguaje Universal” (La Universala Lingvo), sub la pseŭdonimo d-ro Novemo, kio mem montras lian familiarecon kun la Zamenhofa lingvo. La artikolo, tre detale kaj objektive prezentas Esperanton al la kuba publiko. En ĝi d-ro Ortiz proponas fondon de Kuba Societo por la Propagando de Esperanto, kaj de la revuo Kuba Stelo.

En januaro 1910 fondiĝis en la kuba ĉefurbo Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, kiu daŭrigis la laboron komencitan en Santiago de Cuba de la unua E-asocio en 1908; la nova societo sukcesis antaŭenigi la laboron por Esperanto ĝis la 20-aj jaroj. Ĝia oficiala sidejo estis en la iama Lonja del Comercio, komerca kaj entreprena centro de Havano, situanta en la Malnova Urboparto, kie nuntempe videblas memortabulo de Zamenhof kiel atestilo omaĝanta la kubajn pionirojn de Esperanto, tie starigita okaze de la 75-a UK en Havano julie 1990.

La 15-an de aprilo 1923, post reorganizo de la landa agado, konsiderante unuavice propagandon, okazis la unua radia Esperanto-disaŭdigo, pere de la radiostacio 2DW en la centra strato Obrapía 93. Temis pri prelego de alia elstara propagandisto, d-ro Alemán Ruiz, titolita “Bezono de internacia lingvo por radiotelefona komunikado”. Ankaŭ kun la celo plidisvastigi Esperanton, de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 1924, SKPE okazigis Esperantistan Semajnon. Iom poste, inter 1926 kaj 1927, oni instruis la lingvon en la Popola Universitato José Martí kiel parton de la studprogramoj.

En la Havana Universitato, la poldevena studento Elias J. Johns prezentis la 14-an de majo 1928 doktoran disertacion titolitan “El problema de una lengua auxiliar internacional y su solución: el Esperanto” (La problemo de internacia helplingvo kaj ĝia solvo: Esperanto), kiu ankaŭ aperis libroforme.

Meze de la 40-aj jaroj notindas E-ekspozicio kun kelkaj ĉirilataj dokumentoj kaj en 1947 somera kurso organizita en la Fakultato pri Ekzaktaj Sciencoj de la Havana Universitato. En tiu jaro, la delegito de UEA en Havano, s-ro Heriberto Cociña Cociña prelegas pri Esperanto, kune kun franca esperantisto en la Rondo de Amikoj de la Franca Kulturo.

Meze de 1948 fondiĝis Kuba Esperantista Asocio, denove sub la gvido de Alemán Ruiz. Tiu asocio subtenis tre gravan hispanlingvan bultenon pri diversaj movadaj aspektoj en- kaj eksterlandaj. En la 50-aj jaroj elstaras la agado de s-roj Pedro Pablo Lamas kaj Raúl Juárez Sedeño, respektive, en la provincoj Ciego de Avila kaj Camagüey; ĉi-lasta fariĝis reprezentanto de UEA en la lando. Ili nuntempe estas Honoraj Membroj de KEA kaj de UEA.

Fine de la sesdekaj jaroj, ĉe la Ministerio pri Edukado (MINED), aktivis Komisiono por Esperanto, kiu entreprenis precipe kompilon de informoj pri la IL kaj iamaniere propagandis la aferon ĝis 1971. Tiam en la ĉefurbo ariĝis kelkaj memlernintoj, kiuj komencis instrui la lingvon kaj en oktobro kunfondis Havanan Esperanto-Grupon, kiu en 1972 iĝis Havana E-Rondo (HER). Dum tiujara vizito de d-ro Paul Neergaard al Kubo, HER organizis kelkajn aranĝojn kaj ebligis lian renkontiĝon kun funkciuloj de MINED, kiujn li informis pri instruado de Esperanto en aliaj landoj.

Rezulte de la aktiva laboro de HER, la 17-an de aŭgusto 1974 fondiĝis en Havano, sen jura oficialiĝo, Kuba Esperanto-Asocio, kio reprezentas la komencon de nova etapo, ĉefe de propagando kaj demarŝoj por la oficialigo de KEA kaj por plimultigo de internaciaj rilatoj.

En oktobro 1977, okaze de sia vizito al Havano, la elstara vjetnama esperantisto kaj diplomato Nguyen Van Kinh esprimis al la aŭtoritatoj sian deziron kunsidi kun la kubaj esperantistoj. La renkontiĝo okazis en la sidejo de Kuba Porpaca Movado kaj estis tre grava, ĉar ĝi revigligis la movadan aktivadon.

Kadre de la 11-a Monda Festivalo de Studentoj kaj Junularo, okazanta en Havano en julio 1978, kelkaj esperantistoj el okcidenteŭropaj landoj kaj havanaj esperantistoj organizis modestan aranĝon, kie la IL ludis sian rolon. Post okazigo de baza kurso, kie sukcese lernis la lingvon pluraj centoj da personoj, oficiale fondiĝis la nuna Kuba Esperanto-Asocio (KEA), la 16-an de junio 1979.

La 3-an de januaro 1983 oni malfermis Centran Oficejon de la Asocio (str. Neptuno kaj Industria, Centra Havano), kiu iom post iom fariĝis renkontiĝejo por aktivuloj, estraranoj kaj movadanoj.

Meze de 1986, dum la 2-a Internacia Librofoiro de Havano, okazis Esperanta Teknika Konferenco en la Kongresa Palaco, kun la ĉeesto de Simo Milojević, tiama Ĝenerala Direktoro de UEA.

La 4-an, 5-an kaj 6-an de decembro 1987 oni efektivigis la Unuan Tutlandan Kongreson de KEA en la ĉefurbo, kiun partoprenis 600 kubaj esperantistoj.

Sekvis aliaj internaciaj eventoj en Havano, Iberoamerika Konferenco en 1988, la 75-a UK en 1990 kaj Tutamerika Kongreso en 2004. Aldone KEA tutlande organizadis regionajn renkontiĝojn, ekspoziciojn, partoprenis la Havanan Internacian Librofoiron, kursojn kaj diversajn agadojn cele al konstanta aktivado kaj varbado por la landa organizaĵo.

Post 20 jaroj la kuba Esperanto-movado sentas sin preta kaj entuziasme laboras por bonvenigi novan kongreson en la kuba ĉefurbo. Tiuj kiuj partoprenis la 75-an UK en 1990, povos revivigi la unikan etoson de kongreso en tropika lando de la Kariba Regiono kaj mem konstati progresojn kaj mankojn; tiuj kiuj por la unua fojo venos, eksentos tiun unikaĵon kaj ebligos al la kubaj esperantistoj ĝui la plej gravan kaj buntan eventon movadan, kaj samtempe konatiĝos kun la kubaj vivorealo kaj esperantistaro.

Havano sin preparas por gastigi ĉi-somere la 95-an Universalan Kongreson de Esperanto, kaj tiel iĝi denove ĉefurbo de la internacia Esperanto-movado.

Maritza Gutiérrez González

Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn

Dum la 95-a UK en Havano okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato.

UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Israelo; rete: a...@huji.ac.il, ĝis 2010-01-31.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Proponantoj de IKU- prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de la IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj, kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj proponoj ligitaj al la temo de la 95-a UK (“Interproksimigo de kulturoj”). Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la kandidato (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝitaj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido ĝis 2010-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2010-05-31, por publikigo en la IKU-libro.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per honorario de 240 eŭroj. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.

UEA kiel kompleksa reto en kaj por la Esperanto-movado

La malneto de la nova Strategia laborplano 2011-2020 kerne sin referencas al du ebenoj de UEA sur kiuj disvolviĝu la iniciatoj, proponataj laŭ tri vastaj laborkampoj. Ja temas pri tute necesa kaj oportuna rigardoĵeto al la strukturo de nia Asocio, komence de ĝia dua jarcento de ekzistado, en mondo cetere profunde ŝanĝiĝinta.

Tiel, la dokumento distingas inter la “centra UEA” (do ties Komitato, Estraro, Centra Oficejo, partnereco kun TEJO kaj ILEI, komisiitoj, la agado ĉe Unesko kaj UN, CED) kaj la “pli larĝa UEA” (t.e. landaj kaj fakaj asocioj aliĝintaj al ĝi, lokaj grupoj, delegitoj, mondopartaj komisionoj kiel KAEM, unuopaj membroj ktp).

Malgraŭ la klaraj difinoj de ĝia Statuto, neeviteble leviĝas do la demando kio aŭ kiuj estas UEA, kiom ampleksa ĝi komprenu sin, kiu(j) plenumu ĝiajn celojn, per kiuj rimedoj kaj laborfortoj. Jen organiza diskuto kiu, kvankam jam plurfoje ekestiĝinta tra nia historio, en la nuna epoko montriĝas nepra.

Tiu problemaro ligiĝas al la esenca fakto ke Esperanto kiel fenomeno havas du reciproke interdependajn identecojn. Unuflanke, ĉirkaŭ ĝi naskiĝis kaj evoluis socia movado diversbranĉa, bazita sur transnaciaj retoj de aktivuloj strebantaj disvastigi la lingvon (eĉ venkigi ĝin, laŭ iuepoka esperplena certeco). Paralele, Esperanto fariĝis vera, novspeca lingvokomunumo, kun propraj kulturaj elementoj. Eĉ se memkonscie movada organizaĵo, UEA fakte ĉiam esprimis diverskombine ambaŭ polusojn de la afero, plenumante kaj celoservan kaj membroservan funkciojn (laŭ la trafa terminologio de H. Tonkin), kaj sukcesis adaptiĝi al la diversdirekte ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj dum la 20-a jarcento.

Tamen, la daŭra subjektiva sento ke la movado stagnas, sufiĉe ofta jam de post la 1930-aj jaroj malgraŭ kelkaj periodoj de vigliĝo, aparte intensiĝis kiel sekvo de la rapidaj mondoŝanĝoj en la lastaj du jardekoj. Tio verŝajne lasis la niĉon malferma al limigite parolkomunuma aŭ eĉ apenaŭ hobieca aliro al Esperanto, dum la legitimeco de UEA kaj aliaj esence movadaj organizaĵoj iom suferis, eĉ se UEA mem sukcese evoluigis sian ideologion metante Esperanton en pli vastan kadron de atento al diversaj lingvoproblemoj kaj pledo por demokratia solvado de ili. Krome, kiel kelkaj analizantoj rimarkis, la komunikteknologia revolucio neniigis la antaŭan neceson aliĝi al la ekzistantaj asocioj jen por agi kiel movadano jen por ĝui/kunprodukti la kulturon kiel komunumano.

Tia situacio devigas nin pripensi vojojn por UEA por la nova epoko. Oftas la pravaj rekomendoj ke ĝi adaptiĝu al la interreto, ekz. per la starigo de novaj membrokategorioj. Bonŝance, jam okazas diskutoj kaj proponoj por realigi ion tian. Tamen mi opinias ke tiu necesa evoluo devas esti ligita al pli kerna orientiĝo, nome al la aktiva repreno de ĝia movada karaktero. Tial la struktura demando fariĝas plene aktuala. Oni povas pensi pri UEA kaj ĝiaj aliĝintaj asocioj kiel reto de individuoj kaj diversnivelaj grupoj el la civila socio kiuj libere, memvole kunlaboras por daŭre vivantigi kaj diskonigi nian kolektivan, praktikan eksperimenton de pli justa, pli efika interlingva komunikado. Tial ke mondskala organizaĵo kaj unu el la esprimaĵoj de la Esperanto-movado (neniel la sola!), UEA donas al siaj membroj senton de aparteno al io multe pli granda, do krom reprezenti la movadon ekstere, nun venis la tempo aktive revigligi ĝin.

Verŝajne unu el la irendaj vojoj estus esplori la modelojn kaj spertojn de aliaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj kiuj ankaŭ funkcias kiel organiza branĉo de siaj respektivaj movadoj. Ekz. la skoltoj, Ruĝa Kruco/Ruĝa Krescento, rotarianoj kaj leonoj, Greenpeace kaj Amnestio Internacia estas, respektive, infaneduka, homprotekta, komunumserva, naturmedia kaj homrajtodefenda tipoj de movadaj organizaĵoj. Ili estas formale ankaŭ strukturitaj en loka, landa kaj monda niveloj, unuigante aktivulojn kaj grupojn ĉirkaŭ la koncerna motivo, kun propraj financo, elektosistemoj, diversnivelaj konferencoj ktp. La demandoj multas, kaj eventuale iuj respondoj povus esti utilaj por pripensi nian propran Asocion: Kiel oni elektas la gvidantojn? Laŭ tio kion ni rimarkos ĉe aliaj, ĉu indus havi internaciajn laborkonferencojn de UEA, kiel proponis Detlev Blanke okaze de la centjariĝo de la unua UK? Kiaj estas la rilatoj kaj komunikfluoj inter la “herbradikaj” lokaj grupoj, la landaj sekcioj kaj la monda tegmenta organizaĵo? Ĉu oftas kaj se jes kiel funkcias ĉe aliaj nia duobla sistemo de individuaj kaj aligitaj membroj? Kiel oni enplektas la novajn “armeojn” de retaj aktivuloj? ktp.

Oni foje trovas kritikojn al tio kion la malneto de la strategia laborplano nomas la “centra UEA”. Mi havas la impreson ke ĝi ĉi-rilate utilas ĉar travidebla ebligante kulpigi iujn pro la mankoj kaj malfortoj de la tuta movado, dum mi dankas ke la sindona laboro de la CO-teamo estas nemalhavebla por la vivo de UEA. Sed jes ja oni pripensu ekz. la konsiston, funkciadon kaj laboron de organoj kiel la Komitato. Ekz. ĉu la landaj asocioj sentas sin serioze devigataj kontribui al la Komitato de UEA per siaj plej taŭgaj reprezentantoj, ideoj, iniciatoj kaj preteco kunlabori?

Antaŭ kelkaj tagoj la prezidanto de la loka Esperanto-klubo de Malmö iom rakontis al mi pri la memoro al siaj antaŭuloj en tiu sveda urbo, kiuj entuziasme kaj respondece laboris por la tiea UK de 1948, la unua de la reunuiĝinta UEA (IEL+ la “ĝeneva” UEA) apenaŭ 3 jarojn post la Dua Mondmilito. Mi pensis ke tiu rakonto belas kiel ekzemplo de tio kion mi firme kredas, ke UEA estas fakte ĉiu ero el la movado kiu sentas sin tia, do kiu komprenas sin kiel respondeca parto el pli granda tuto, kiu tamen ankaŭ esprimas la esencajn trajtojn de tiu tutaĵo. En la verko de Ulrich Lins pri la historio de UEA mi rimarkis reklamilon datitan ĉirkaŭ 1931: sur ĝi legeblas la vortoj Unueca Efika Agema. Mi hodiaŭ iom modifus la serion al Unueca (en la kiel eble plej bunta diverseco) Efika (ĉar ĉiuj pretas kunordigite engaĝi sin) Agema (ĉar la Zamenhofa revo daŭre restas valida).

José Antonio Vergara

Interkrampe

En la interretaj diskutlistoj de la Komitato, de UEA-membroj kaj en la revuo ekde decembro daŭras vigla opiniinterŝanĝo pri la projekto de nova Strategia Plano. Al ĝia enhavo rilatigos sin la Komitato en Havano. Dume validas la malnova kun tre konkretaj taskoj rilate la informadon. Kion ni do i.a. frontas en 2010?

Unu el la plej notindaj atingaĵoj informkampe en 2009 estis la reaktivigita Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso. Ĝi alportis tre bonan gazetaran eĥon en diversaj landoj. Tamen sendube en la nuna jaro, lige kun la kongreso en Havano ĝi vastiĝos kaj aldone progresos. Speciala komisiito por la kampanjo estas Emilio Cid. Dank’ al liaj klopodoj jam antaŭ la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko ekfunkciis speciala retejo servanta al ĝiaj celoj kaj ĝi validos ankaŭ ĉi-jare, www.gazetaro.co.nr.

Ni sojlas novan jaron. En ĝia kalendaro troviĝas tradiciaj tagoj, okaze de kiuj ni denove deziros alparoli la publikon, kiel la februaraj Tago de la Gepatra Lingvo [21.02] kaj Semajno de Internacia Amikeco [la lasta plena semajno de februaro]. La septembra Tago de Paco [21.09], Eŭropa Tago de Lingvoj [26.09], Tago de Homaj Rajtoj [10.12] kaj multaj aliaj. De jaroj esperantistoj en diversaj landoj aliĝas al tiaj aranĝoj, kiel diversnivelaj librofoiroj, altlernejaj kampanjoj, lokaj komunumaj iniciatoj, proponante sian partoprenon per E-standoj, ekspozicioj, multrimedaj prezentoj, lingvaj festivaloj. Tiel sendube estos ankaŭ en 2010.

La mondo teknologie evoluas kaj kio antaŭe servis kiel bona informilo dum jaroj, nun devas rapide alkonformiĝi al akcele ŝanĝiĝanta mondo. Necesas do daŭre aktualigi niajn informilojn, adaptante ilin ĉiam al la celata publiko.

Multajn faktojn enhavas la konata dokumento Ĝisdate pri Esperanto: www.uea.org/informado/ghisdate/index.html. Ĝi estis aktualigita meze de decembro 2009. Traduku kaj uzu tiun ĉi tekston en via nacia lingvo. Krome en la retejo de UEA komencis funkcii paĝo rilata al la nacilingvaj informmaterialoj de la Landaj Asocioj. Konatiĝu kun ili. Aldoniĝas la unuaj tekstoj pri diversaj facetoj ligitaj kun la funkciado de Esperanto. Utiligu ilin. invitas

Ĉiujn kolegojn pretajn helpi informkampe al kunlaboro

Barbara Pietrzak
Ĝenerala sekretario, estrarano pri informado

La apogo Thorsen

Sep Esperanto-bibliotekoj baldaŭ pliriĉiĝos per libroj, kiujn ili gajnis kiel ĉi-jarajn subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

Tiun ĉi specialan kason de UEA donacis en 1997 la dana Esperanto-poeto Poul Thorsen kun sia edzino Roma, kiuj ambaŭ forpasis en 2006. Pri la disdono decidis la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj la ĝenerala direktoro Osmo Buller.

Entute 1200 eŭroj dividiĝis inter la beninaj kluboj Sankta Harmonio kaj Monda Familio (kune 255 EUR), Esperanto-Grupo Lazaro Luiz Zamenhof en Brazilo (113 EUR), Biblioteko Interlingvistika Fenikso en Venezuelo (260 EUR), Milana Esperanto-Klubo en Italio (150 EUR), Meksika Esperanto-Federacio (260 EUR), kaj Esperanto-Asocio de Angers en Francio (162 EUR). Aliajn petojn UEA ne ricevis.

La Biblioteka Apogo Thorsen donos subvenciojn ankoraŭ en du jaroj. Petoj por la sekva disdono devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro 2010. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

La patro de “eŭro” estas esperantisto

Ne multe konata estas la fakto, ke la elpensinto de la vorto “eŭro”, la nomo de la ĉefa monunuo de Eŭropa Unio, estas la belga esperantisto Germain Pirlot, instruisto en mezgrada lernejo en Ostendo.

En sia letero de la 4-a de aŭgusto 1995 Pirlot proponis al la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jacques Santer doni la nomon “euro” (eŭro) al la nova eŭropa mono. En sia letero de la 18-a de septembro 1995 Santer dankis s-ron Pirlot pro tiu sugesto (ref. SG/95/D/86446) kaj la nomo “eŭro” estis oficiale akceptita en la Eŭropa Ĉefkunveno en decembro 1995 en Madrido.

Pirlot dum multaj jaroj kolektis kaj regule publikigis informojn pri simpati-esprimoj de politikistoj pri Esperanto. Li ankaŭ organizis varbadon por Esperanto ĉe anoj de la Eŭropa Parlamento. Inter 1980 kaj 1987 li estis kronikisto pri Esperanto por la belga ĵurnalo La Dernière Heure (La Lasta Horo). De 1977 ĝis 1992 Pirlot kolektis kaj publikigis informojn pri oficialaj Esperanto-kursoj ĉe universitatoj. En 2002 li reaktivigis tiun servon. Pirlot estas ano de AIS de ties fondo en 1983. Li fondis premion, kiu subtenas sciencajn verkojn en Esperanto.

La eŭro estis enkondukita la 1-an de januaro 1999 kiel oficiala monunuo de la tiamaj dek unu “eŭro-landoj” (poste 12, ĉar Grekio aldoniĝis en 2000): de tiam ĝis 2002 oni povis pagi en eŭroj nur per bankkarto aŭ bankĉeko. La eŭro fariĝis mantuŝebla nur ekde la 1-a de januaro 2002, kiam aperis la biletoj kaj moneroj.

La eŭro (EUR, €) estas la ĉefa monunuo de Eŭropa Unio: ĝi estas la sola valuto de Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio kaj Slovenio, el kiuj konsistas EMU (Eŭropa Mona Unio). Tiun ĉi lando-grupon oni nomas Eŭrozono, Eŭrogrupo aŭ eĉ Eŭrolando.

La eŭro ankaŭ estas la ĉefa valuto de iuj nacioj kaj nacieroj ekster Eŭropa Unio: Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano, Montenegro, Kosovo (en Serbio) kaj Akrotirio kaj Dekelio (en la Unuiĝinta Reĝlando).

La eŭro enkalkulas 8 monerojn: de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj; kaj 7 biletojn: de 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 eŭroj.

La biletoj havas bildojn pri pontoj kaj pordoj, ĉiuj estas fikciaj, sed laŭ 7 diversaj arkitekturaj stiloj. Ĉiu monero havas 15 diversajn bildojn sur dorsaj flankoj, po unu por ĉiu lando. Ĉiu lando de EMU rajtis elekti desegnojn por la dorsa flanko de la eŭro-moneroj.

La eŭro do havas ion komunan kun Esperanto: la nomon donis al ĝi esperantisto. Tamen estas unu diferenco: dum la eŭro malaperigis la antaŭajn valutojn, Esperanto respektas ĉiujn lingvojn kaj ebligas interkulturajn kontaktojn en plena neŭtraleco kaj demokratio.

GRANDIOZA PANORAMO

Okaze de la 70-a datreveno de unu el la plej elstaraj esperantistoj de la lastaj jardekoj, Humphrey Tonkin, UEA eldonis tiun ĉi panoraman kolekton de artikoloj de 106 aŭtoroj pri lingvopolitikaj, interlingvistikaj, esperantologiaj, historiaj, movadaj, literaturaj kaj strategiaj temoj, kaj rememoroj. Pinta eldona omaĝo al la pinta aganto.

LA ARTO LABORI KUNE. Festlibro por Humphrey Tonkin. Red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins. Rotterdam: UEA 2010. 901 p. 25cm. ISBN 978 92 9017 113 3. Prezo: € 60,00. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj.

Interlingvistoj simpoziis en Estonio

La katedro pri slavaj lingvoj de Tartua Universitato, Internacia Interlingvistika Asocio, Estona Interlingvistika Asocio kaj B.G. Forselius-Asocio okazigis 25–26 sep 2009 internacian konferencon “Internaciaj lingvoj en la kunteksto de eŭrolingvistiko kaj interlingvistiko” en la salono de la urbodomo de Tartu, Estonio.

Partoprenis lingvistoj kaj gastoj el Estonio, Luksemburgo, Litovio kaj Rusio, kaj siajn studojn sendis ankaŭ fakuloj el Italio, Germanio kaj Svislando. La konferenco estis ligita al la Eŭropa tago de lingvoj kaj la Eŭropa nokto de esploristoj. La konferencaj aranĝoj estis dediĉitaj al la 150-a naskiĝdatreveno de L.L. Zamenhof kaj la 95-jariĝo de Tartua Esperanto-Societo.

Inaŭgurajn salutvortojn diris Karin Jaanson (vicurbestrino) kaj Claude Nourmont (vicprezidantino de UEA). Ĉeestis eksprezidento de Estona Respubliko, Honora Civitano de Tartu, prof. Arnold Rüütel.

En la unua tago de la konferenco aperis traktaĵo kun la konferencaj studoj Interlinguistica Tartuensis IX (256 p, redakcio: Aleksandr D. Duliĉenko, Sergei N. Kuznecov, Madis Linnamägi, Enn Ernits), eldonita de la katedro pri slava filologio de Tartua Universitato, Internacia Interlingvistika Asocio kaj Estona Interlingvistika Asocio, kun teoriaj kaj historiaj aspektoj de sociolingvistiko kaj interlingvistiko, kaj la 5-a almanako Cejano Rukkilill de Tartua Esperanto-Societo (redakcio: Enn Ernits, Madis Linnamägi) enhavanta diverslingvajn studojn kaj informojn (80 p) kaj kolorajn fotojn (16 p) pri la interlingvistika konferenco en Tartu, la 94-a Universala Kongreso de UEA en Białystok, interlingvistiko kaj esperantologio.

La konferencanoj konsideris, ke 2009 estas la Internacia Jaro de Akordiĝo por evoluigi kunlaboran solvadon de ekonomiaj, sociaj, kulturaj kaj humanecaj problemoj (UNO-rezolucio A/RES/61/17, www.un.org/observances/years.shtml, www.timeanddate.com/year/2009/reconciliation.html); la Eŭropa jaro de kreemo kaj renovigo (European Year of Creativity and Innovation, http://create2009.europa.eu/) kaj la Estona jaro de renovigo (www.in.ee).

La temojn eblis efektivigi aŭ ĝui tage, vespere kaj eĉ nokte, partoprenante en la riĉega Tartua programo de la Eŭropa nokto de esploristoj. Tiel la konferencanoj konatiĝis en la universitata scienca biblioteko (www.utlib.ee) kun manuskriptoj de Jakob Linzbach kaj Jaan Sarv. Al demandoj respondis s-ino Malle Ermel, estrino de la filio de manuskriptoj kaj raraj libroj.

Dum la konferenco estis proklamitaj novaj laŭreatoj de la internacia honorpremio Academicus Ariste pro interlingvistikaj meritoj: prof. Aloyzas Gudavičius (Šiauliai, Litovio), prof. Aleksandr Melnikov (Rostov-na-Donu, Rusio), kaj Brian R. Moon (Luksemburgo, vicprezidanto de Akademio de Esperanto).

La premiojn transdonis prof. Arnold Rüütel, akademiano Ülo Lumiste (Estona Akademio de la Sciencoj; matematikisto, interlingvisto) kaj Madis Linnamägi. Por la laŭreatoj ludis sur germana liro Karmen Linnamägi. A. Melnikov rememoris, ke li oficiale ekzameniĝis pri Esperanto ĉe prof. Paul Ariste en la universitato. La profesoro akceptis la junulon kiel amikon kaj familian konaton. Li transdonis sian Esperanto — lingvo de kulturo kaj personeco (2007). A. Gudavičius donacis kravatojn kun simboloj de la Šiauliaia universitato.

Dum la konferenco estis fondita la Jakob-Linzbach-Asocio, por evoluigi fakojn, kiujn kultivis aŭ kies antaŭvidanto estis la estona matematikisto kaj interlingvisto Jakob Linzbach (1873-1953): matematiko, semiotiko, informadiko, kibernetiko kaj interlingvistiko.

La studoj kaj diskutoj de la konferenco tuŝis plejparte sciencistojn agintajn en Estonio, konatajn ankaŭ kiel interlingvistoj, kiel Wilhelm Ostwald (kemiisto), Jaan Sarv (matematikisto), Edgar von/de Wahl (matematikisto) kaj Jakob Linzbach (matematikisto). Pri la vivo de Jakob Linzbach (1873–1953), filo de estona kamparano, parolis la akademiano Ülo Lumiste.

M. Linnamägi informis pri la somera universitato de la B. G. Forselius-Asocio, okazinta en Padise, la naskiĝkomunumo de J. Linzbach. Prof. L. Võhandu el Tallinna Teknika Universitato klarigis al la junaj esploristoj la informadikan heredaĵon de J. Linzbach. Prof. A. Duliĉenko pritraktis la interlingvistikajn ideojn de J. Linzbach. La asocia statuto estas tradukita diverslingven kaj la listo de fondantoj de la Jakob-Linzbach-Asocio estas internacie malferma por sciencistoj de la menciitaj disciplinoj kaj interesatoj. Pri sia avo parolis la artistino Tiina Linzbach, transdoninta en 1986 manuskriptojn al la scienca biblioteko de Tartua Universitato. Ŝi promesis aktivigi la diverslandan parencaron por la agonta asocio. La konferencanoj petis ŝin doni al Tartua Universitato rajton por virtuala kaj presa eldonoj de la avaj verkoj.

Pliajn informoj eblas ricevi de: Madis Linnamägi, Estona Interlingvistika Asocio, Pepleri 27, EE-51010 Tartu, Estonio. +372 5098647, rete: f...@hot.ee.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Madis Linnamägi, prof. Aleksandr Melnikov, prof. Arnold Rüütel, d-ino Ingrid Rüütel, Claude Nourmont, Brian R. Moon, Karin Jaanson, prof. Aleksandr D. Duliĉenko, d-ro Sergei Kuznecov, Natalia Griŝina. En la dua vico: Jūratė Bartaškienė, Ruth Kamla, Malle Ranne, Tiiu Ernits, d-ro Enn Ernits, prof. Aloyzas Gudavičius, Venda Lõiv, Rein Zubsberg, Kalle Vilbaste.

Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio

De la 11-a ĝis la 18-a de oktobro okazis la ĉefaj aranĝoj de la 14-a Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio (Rusio).

Temas pri sinsekvo de agadoj, organizataj de la esperantistoj, sed plene turnitaj al la ĝenerala publiko, per kiuj la esperantistoj diskonigas siajn celojn kaj agadojn, dum ili disvastigas ankaŭ la estimon al lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco. Entute la Lingva Festivalo kunigis dudekon da aktivaĵoj laŭlonge de monato kaj duono.

Aparte vartata celpubliko estas lernejanoj: Estis organizitaj desegno-konkurso por element-lernejanoj kaj ese-konkurso pri la denaska lingvo por mezlernejanoj. Lingvoj estis prezentitaj en kvin lernejoj de tri urboj. Okazis ankaŭ amuza konkurso por poliglotoj inter universitataj teamoj kaj tri koncertoj multlingvaj.

Aliflanke la ĉuvaŝa fabelo La ponto de Asamat estis tradukita al 23 lingvoj pere de Esperanto. Oni planas ĝian eldonon kaj distribuon inter laŭeble ĉiuj lernejoj de Ĉuvaŝio. La festivalo produktis ankaŭ retan lingvo-enciklopedieton kun artikoloj pri pli ol 200 lingvoj. Pli fake, universitata konferenco pri “naciaj kaj internaciaj lingvoj” estis organizita kune kun la esplor-instituto pri la ĉuvaŝa lingvo.

Dum la kvin tagoj antaŭ la kulmina semajnfino, okazis prezentoj de 5 skrib-sistemoj. Fine, en du tagoj estis prezentitaj 37 lingvoj kaj 2 komunikkodoj antaŭ milo da partoprenantoj. La Festivalo, krom uzi la fortojn de la Esperanto-movado, profitas ankaŭ el la lingva riĉeco de la urbo danke al ĝiaj multlandaj studentoj. Per tio la Festivalo ankaŭ helpas al ilia plivalorigo de la gepatraj lingvoj.

La diskonigo de la Festivalo estis zorge preparata. Reklamoj pri la festivalo aperis en la ĉefaj ĉuvaŝiaj ttt-ejoj. Eĉ pagata televidreklamo en la unua programo de la rusia televido aperis 12 fojojn. Gazetaran konferencon partoprenis du lokaj radioj, du televidoj kaj kvar gazetoj. Elstaris ankaŭ la kunlaboro kun diversaj organizoj: Ministerio pri Edukado, Pedagogia Universitato, Instituto de Kulturo, Nacia Biblioteko, Nacia Art-Muzeo; asocioj helpantaj per ejoj, volontuloj, prezentistoj, diskonigo; sponsoraj entreprenoj ktp.

Entute la Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio daŭre evoluas kaj kreskas.

Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko

120 vizitantoj en la 31-a Malferma Tago

La vivo kaj verko de Ivo Lapenna estis temo de la 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, sabato, la 28-a de novembro. Tiu ĉi populara aranĝo okazis tri semajnojn post la 100-a naskiĝdatreveno de Lapenna (1909-1987) kaj allogis 120 vizitantojn el 16 landoj.

S-ino Birthe Lapenna ĉeestis la Tagon kaj ricevis kiel memoraĵon enkadrigitan folion kun 10 poŝtmarkaj portretoj de sia edzo, por rekompenci kun rento la portreton, kiun ŝi donacis al la Centra Oficejo en la Malferma Tago en aprilo 1998 okaze de la 90-jariĝo de UEA, klarigis la ĝenerala direktoro Osmo Buller.

La ĉefpreleganto estis prof. Carlo Minnaja, prezidanto de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Li parolis en du partoj pri siaj renkontiĝoj kun Lapenna, kiun li, denaska esperantisto, ekkonis kiel juna knabeto, ĉar Lapenna ofte gastis en la familio de la famaj italaj esperantistoj Luigi kaj Carolina Minnaja. Sian prelegon Minnaja ilustris per fotoj kaj filmfragmentoj. Li montris ankaŭ la Pokalon Ivo Lapenna, konservatan en la CO, sur kiu lia nomo estas gravurita kiel la unua post lia venko en la Oratora Konkurso en 1960. Pri siaj kontaktoj kun Lapenna parolis ankaŭ prof. Duncan Charters, vicprezidanto de ILEI, kiu aparte elstarigis lian atenton al la lerneja agado, i.a. kiel iniciatinto de serio de Internaciaj Lernejaj Konferencoj.

La publikon plene kaptis la frisa grupo Kapriol’, kiu krom mem kanti, kantigis kaj eĉ dancigis la publikon. Ĉeestis ankaŭ neesperantistaj popoldancistoj, kiuj en plezura maniero povis konatiĝi kun la Esperanta kulturo.

Norberto Díaz kaj Yoandra Rodríguez portis salutojn el Kubo. Ili rakontis kaj respondis demandojn pri la preparado de la 95-a UK en Havano.

Katalin Kováts kaj Zsófia Kóródy disdonis atestilojn al trapasintoj de lingvoekzamenistaj kursoj kaj diplomojn al sukcesintoj en ekzamenoj laŭ la Eŭropa Referenckadro. Pri la lasta horo en la prelegejo respondecis ILEI, kies nova estraro kunsidis en Roterdamo ĉirkaŭ la Malferma Tago kaj ricevis okazon prezenti sin kaj siajn planojn. La revigliĝo de la instruista asocio tre impresis la publikon. Rimarkinda estis la interesiĝo pri la instruista trejnado (legu apude), kiun oni klare sentas kiel urĝan taskon.

Biblioteko Hodler funkciis kiel kinejo de dokumentaj filmoj. En la filmoj pri la UK-oj en Budapeŝto en 1966 kaj Vieno en 1970 eblis vidi i.a. scenojn pri la oratoranta Ivo Lapenna.

Scenojn el la Malferma Tago mem montros baldaŭ la Eduka Televido ETV, kies teamo filmis dum la Tago kaj intervjuis la CO-oficiston Ralph Schmeits por programo elsendota en la Roterdama regiono en januaro.

Bonan tagon spertis la Libroservo, kies vendoj sumiĝis je 2 416,40 EUR. Pleje furoris la poŝtmarkoj por la 100-a datreveno de Ivo Lapenna kaj la 150-a de L.L. Zamenhof, tiu lasta lanĉita en la Malferma Tago. De ambaŭ estis venditaj po 38 folioj kun 10 markoj. Inter libroj la unuan lokon okupis la lernilo Esperanto Mini-Course kun 5 venditaj ekzempleroj. Po 4-ekzemplere vendiĝis la Zamenhof-biografio Homarano de A. Korĵenkov, Mil unuaj vortoj en Esperanto, Beletra Almanako n-ro 6 kaj la poŝkalendaro La Jaro 2010.

La sekva Malferma Tago estos en sabato, la 17-a de aprilo 2010. La ĉefpreleganto estos d-ro Mark Fettes.

Reta metodika trejnkurso ekos printempe

La redaktoro de edukado.net Katalin Kováts partoprenis kunsidon de la nova ILEI-estraro en Roterdamo. Unu el la komunaj projektoj estas la printempe lanĉota reta instruista trejnkurso. Ĝi ne celas anstataŭi la jam funkciantajn ĉeestajn trejnkursojn (ekz. tiun en Poznano), sed volas plivastigi la trejniĝeblojn al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn.

La celo de edukado.net lanĉi distancan trejnadon kongruas kun la tiudirektaj planoj de ILEI, tial kunigante la ideojn kaj fortojn ili lanĉos ene de ses monatoj testan prov-kurson, funkciigotan tra speciala sekcio de la tiam finkonstruita nova interfaco de edukado.net. La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernon de la programo formas metodiko, antaŭvidebla je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenaŭ du kromprogramojn el elekto de plurera listo, kun ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo. La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoros la studadon. Analizo de filmitaj modelaj lecionoj kaj lecioneroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankaŭ multaj ekzercoj. La kurso finiĝos per ekzameno, kutime per fizika ĉeesto en renkontiĝo kaj tiea prezento de modela leciono.

La lanĉaj partneroj estas edukado.net kaj ILEI, kiuj transdonos diplomojn al kurs-finintoj. Ili plie esploros eblojn partoprenigi oficialan edukinstitucion en la diplomado. Ŝlosilaj agantoj estas Katalin Kováts de edukado.net kaj Duncan Charters flanke de ILEI.

Se vi interesiĝas pri partopreno en la trejnado kaj deziras esti informita pri la programo, bv. anonci vin — sen ajna sindevigo — ĉe r...@edukado.net.

Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net kaj Stefan MacGill, prezidanto, ILEI.

[FORIGITA!: bildo]

Osmo Buller prezentas la novan ILEI-estraron.

La 8-a ĉina en Nankino

De la 3-a ĝis la 5-a de decembro 2009 okazis en la bela kaj historia ĉina urbo Nankino (la ĉina ĉefurbo de la kulturo), en ĝia plej fama universitato, la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kun partopreno de ĉirkaŭ 400 esperantistoj de la tuta lando, krom kelkaj el aliaj landoj (Francio, Usono, Japanio, Mongolio, Hispanio, Irano).

La programo estis interesa, kun allogaj prelegoj kaj prezentadoj. Ĉefe plaĉis al la ĉeestantoj la vasta uzo de Esperanto, ne nur surkoridore, sed ankaŭ dum la prelegoj kaj oficialaj programeroj, tute malsame ol la antaŭa kongreso, antaŭ du jaroj en Kantono, kie praktike ĉio okazis en la ĉina lingvo, kvankam la partoprenantoj bone regis la internacian lingvon. S-ro Wang el Ŝanhajo publike sur la podio petis ke ekde nun ĉio okazu en Esperanto. Longa aplaŭdo sekvis lian proponon.

Eble la plej interesa kaj alloga parto de la kongreso estis la partopreno de esperantistaj infanoj. Du infanaj grupoj aktive kaj vigle partoprenis. La infanoj de ambaŭ grupoj bele kaj kuraĝe parolis kaj kantis en nia lingvo.

Unu el tiuj grupoj venis de la urbo Zhenjiang de la provinco Jiangshu, la lernejo Baotalu, kies instruistino estas Neĝeta (Shi Xueqin). Ŝi instruas tie Esperanton al la infanoj kune kun sia edzo Michel Fontaine, franco. Ili estas bone konataj kaj eĉ ricevis belan memoran diplomon de Ĉina Esperanto-Ligo, pro sia granda helpo al la disvastigo de Esperanto en Ĉinio.

Ĉiuj ne nur ĝuis la prezentadojn de la infanoj, sed povis babiladi kun ili. Dum la dua tago de la kongreso Neĝeta kaj Michel faris kun la infanoj provlecionon antaŭ la publiko. En nia Esperanta mondo troviĝas multaj teoriistoj de la instruado de Esperanto. Sed ni ĉiuj devus lerni de la instrumetodoj de Neĝeta kaj Michel, talentaj instruistoj, kiuj facile komunikiĝas kun la gelernantoj, kiuj, krom lerni bone, evidente amas la admirindajn instruistojn. Ekde tiu tago mi, malnova instruisto, decidis ke mi devas ŝanĝi miajn instrumetodojn, kaj iomete “kopii” de ili. Dum tiu leciono okazis ankaŭ reta babilado kun la brazila esperantistino Karesema. Bona etoso, feliĉaj infanoj, kontentaj observantoj.

Siatempe mi diris ke Esperanto en Ĉinio plijuniĝas. Nun mi devus diri ke Esperanto en Ĉinio infaniĝas. Kun tiaj instruistoj, kun tiaj lernantoj, kun kuraĝaj homoj kiel s-ro Wang kaj multaj aliaj, mi antaŭvidas brilan estontecon por la ĉina Esperanto-movado.

Augusto Casquero

[FORIGITA!: bildo]

Kelkaj el la infanoj, Michel, Neĝeta, kaj Augusto Casquero, kun flago de la E-asocio de Foshan.

La 96-a japana en Kohu

La 96-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 10-a ĝis la 12-a de oktobro 2009 en la urbo Kohu (Koohu), 100 km okcidente de la japana ĉefurbo Tokio.

La vetero estis bona, post tajfuno trapasinta Japanion antaŭ kelkaj tagoj. Al la Kongreso aliĝis 381 personoj, el kiuj 234 personoj efektive ĉeestis la kongreson. La ceteraj estas simbolaj aliĝintoj aŭ subtenantoj.

La kongresa temo estis “Esperanto, tergloba lingvo de la 21-a jarcento — la 150-a datreveno de Zamenhof”.

Konforma al la temo estis la prelego de Huĝimoto Tacuo, “La Fenestro al Ludovikito”, kaj de Kawanisi Teturoo, kiu kompilis la kongresan memoraĵon Nova Zamenhofa Legolibro, ekstrakton el la verkoj de Zamenhof, paralele en la japana kaj Esperanto. Ne nur la kongresanoj sed ankaŭ aliaj civitanoj aŭskultis unu-horan “deklamadon” pri la vivo de Zamenhof, faritan japanlingve en la tradicia kaj speciala deklam-arto nomata “koodan”, de la profesia “koodan-isto” Kanda Kooyoo.

Dum la kongreso s-ino Syôzi Keiko, kiu eldonis multajn bonkvalitajn librojn en sia eldonejo Libroteko Tokio, estis honorigita per la “Ossaka-Premio” plej prestiĝa en la japana Esperanto-movado, pro sia granda kontribuo al la Esperanto-movado.

En la kongresejo oni jam varbis por la Japana E-Kongreso en 2010, okazonta en Nagasako. Salutis Ho Song, la vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio, speciale alvokante al la Komuna Kongreso de la 98-a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 43-a Korea Kongreso de Esperanto, okazonta en 2011 en la korea urbo Busano (Pusan). Ankaŭ la kongres-urbo por 2012 estis decidita, ĝi okazos en Sapporo.

Sibayama Zyun’iti

Santendaro en Nepalo

En Nepalo aperis nova Esperanto-klubo, kiu intencas kunigi la internacian lingvon kun socia servado. La membroj de tiu klubo en Katmando okazigis santendaron en monaĥejo ĉe la vilaĝo Balambhu, kaj helpis al pli ol 550 homoj kuraci la okulojn.

La membroj lernis Esperanton en junio ĉe Razen Manandhar. Poste ili fondis klubon por praktikadi la lingvon kaj por servi la socion kiel voluntuloj. Ili kredas ke tiel eblas videbligi sin, kaj homoj tiel ekscios pri Esperanto.

La membroj diskutis pri la eblo okazigi la santendaron kun registaraj kaj neregistaraj oficistoj, kuracistoj, medikamento-vendistoj, lokaj kluboj kaj okulmalsanuloj, kaj poste kolektis donacojn (monon kaj medikamentojn). Por la kunvenejo oni elektis la terevadan budhisman monaĥejon Pranidhipurna Mahavihar.

La teamo de kuracistoj de Tribhuwan University Teaching Hospital, gvidata de d-ro Jeevan Kumar Shrestha, post mallonga budhisma preĝado komencis la kuracadon. Ĉio iris glate malgraŭ la homamaso, aplaŭdoj kaj ioma ĥaoso. Pli ol 500 malsanuloj venis el kvar najbaraj vilaĝoj: Balambhu, Satungal, Thankot kaj Matatirtha. Inter ili 107 homoj bezonis okulvitrojn kaj 24 bezonis operacion de katarakto. La klubanoj tamen ne varbis pri Esperanto. Kvankam ili intencis diskonigi Esperanton al la socio, ili nek starigis E-flagon nek disdonis foliojn. Ili simple pendigis grandan verdan afiŝon kun nomo de la klubo, kaj la membroj laboris en T-ĉemizoj kun la E-flago. La klubanoj kredas ke poste homoj mem serĉos informojn pri Esperanto kaj lernos ĝin.

La klubo pagis la operacion de katarakto por 12 homoj kaj disdonis okulvitrojn al plia cento da homoj. La klubanoj estis intervjuitaj de loka televidkanalo kaj intencas okazigi similajn santendarojn en aliaj vilaĝoj.

Razen Manandhar

Esperanto al Ameriko: Trejnseminario en Kubo 2010

Kadre de la gvidlinioj proponataj en la Laborplano de la Amerika Komisiono ĝis 2010, la Amerika Komisiono de UEA decidis doni gravan antaŭenpuŝon al sia projekto “Esperanto al Ameriko”.

La projekto inkluzivas konkretajn erojn kiel Instruado de Esperanto (perrete aŭ kun organizado de lokaj kursoj); organizado de instruvojaĝoj, seminarioj trejnaj kaj porinstruistaj.

En la jaro de la UK en Havano, Kubo, la komisiono planas organizi trejnseminarion por komencintoj en Havano, de la 10-a ĝis la 17-a de julio 2010, aparte por latinamerikaj esperantistoj.

Por tiu trejnseminario la Amerika Komisiono nun varbas. La fakto ke la UK okazos en Kubo, donas unikan ŝancon al la komisiono realigi tian projekton por plialtigi la lingvan nivelon de la latinamerika movado, kaj samtempe malfermi eblojn al pliaj latinamerikanoj partopreni Universalan Kongreson.

En la retejo de la Amerika Komisiono www.ameriko.org estas troveblaj pluraj aliaj informoj kaj raportoj, regule atestantaj pri la konstanta kresko de perretaj interesiĝantoj en la kontinento kaj vigla lernantaro en lernu.net, kiuj konsistigas junan kaj promesplenan potencialon por disvastigo de Esperanto en Ameriko, kun instiga okazo ĉeeste elprovi siajn lingvajn konojn dum la kongresa semajno, kaj plifirmigi la amikajn kaj solidarajn rilatojn kun la internacia Esperanto-movado.

Interesiĝantoj por kontribui, bv. sendi financan subtenon al UEA, laŭ la kutimaj pagmanieroj, kun la indiko: “Esperanto al Ameriko”. Temas pri unika okazo por ke Esperanto pli kaj pli disvastiĝu en nia kontinento, sojle de la 95-a UK.

Maritza Gutiérrez González
Kunordiganto de la AK de UEA

[FORIGITA!: bildo]

De la 4-a ĝis la 6-a de decembro 2009 esperantistoj el Havano, Cienfuegos, Ciego de Ávila kaj Matanzas partoprenis centran renkontiĝon kun la ĉeftemo “Esperanto estas ni ĉiuj”.

Recenzoj

Malfermitaj teatraĵoj

Heksakloro unu komo tri. Paul Gubbins. Chapecó: Fonto, 2005. 62p. 21cm. ISBN 9090188371. Prezo: € 3,90. Zam- Zam- Zamenhof. Paul Gubbins. Rotterdam: Bero, 2006. 87p. 21cm. ISBN 1882251415. Prezo: € 9,00. La Verda Ranaro prezentas... Paul Gubbins. La Verda Ranaro, 2006. 40p. 21cm. ISBN 0902756257. Prezo: € 5,10

Zam- Zam- Zamenhof estas alegoria historia teatraĵo pri la vivo de la kreinto kaj iniciatinto de Esperanto. Kelkaj protagonistoj estas historiaj (ekzemple Zamenhof kaj liaj gepatroj, la brita kronprinco Charles, abatino Hildegard, Descartes ks) kaj aliaj estas alegoriaj (ekzemple Blanka Aglo, Neregu Laverb, Amo Amas ks). La teatraĵo enhavas humurajn situaciojn kaj dialogojn, ofte danke al spritaj anakronismoj. La aŭtoro ŝajnigas improvizon, enŝovante protagoniston kiu nomiĝas “Reĝisoro”, kiu “gvidas provludadon”, por tiel diri. Okazas amuzaj komentoj inter la aktoroj aŭ inter ili kaj la reĝisoro, kvazaŭ la aktoroj estus elirintaj el siaj roloj kaj la reĝisoro el sia tasko. Per tiu ĉi preteksto la aŭtoro iusence klopodas kvazaŭ forigi “la kvaran muron” (la imagan travideblan muron, kiu apartigas la scenejon de la publiko, dum kutima spektaklo). Tial la spektaklo okazas kvazaŭ “malfermita” al la publiko. Samkiel la klaŭnoj de Shakespeare, la Reĝisoro permesas al si esprimi ŝerce tiklajn kritikojn pri la Esperanta publiko (“Nia publiko komprenas nenion pri arto, eĉ malpli pri humuro... insistas pri fideleco historia... faktoj... kvazaŭ faktoj bonan teatraĵon kreus.”) kaj akrajn kritikojn pri la teatraĵo mem (“Nura burleskaĵo... tipe Esperanta... sen ajna arta valoro. Kiam la verda popolo traktos serioze sian hontinde neglektatan teatron? Foje... mi seniluziiĝas.”).

Mikael kaj la monstro (en la volumo La Verda Ranaro prezentas...) estas alegoria unuakta dramo, pri la ideo de eŭtanazio. Iusence ĝi similas mezepokajn “moralecajn dramojn”, traktante temon pri moralo laŭ alegoria maniero. Ankaŭ tie ĉi “la kvara muro” estas iusence kvazaŭ forigita, ĉar la protagonistoj fojfoje rekte alparolas la publikon. Ankaŭ ĉi tie troviĝas la ekvivalento de la tipa Shakespear’a klaŭno: la alegoriaj protagonistoj nomataj “Viro” kaj “Virino”, kiuj enkorpigas la ordinarajn nunajn homojn. Kaj ankaŭ tie ĉi aperas ĉe la fino, ŝerce, akra kritiko pri la teatraĵo mem. (Diras Viro: “komedio tro peza”. Diras Virino: “tragedio tro leĝera”.)

Pacaj batalantoj, same en la volumo La Verda Ranaro prezentas..., estas unuakta dramo pri la nuna socia rolo de Esperanto. Tie ĉi “la kvara muro” ne estas forigita, sed la temo estas ege aktuala kaj tikla por la esperantista publiko, kiu supozeble ekscitite daŭrigos la dialogojn de la dramo longtempe post la fino de la spektaklo, iusence “enirante la scenejon”. Tiu ĉi eco de “priidea” teatraĵo (kiu pensigas onin pri i.a. la dramoj de Bernard Shaw) donas la senton, ke la spektaklo estas “malfermita” al la publiko, kiun oni ekscitas pensi post la spektaklo, opinii, eĉ kvereli, eĉ batali pri la ideoj prezentitaj sur la scenejo. Jen kiel Maks, seniluziiĝinta lernanto de Esperanto, kritikas la Movadon: “... en via Esperanta mondo ĉiam vintras... [...] ĉio konservendas en granda frostigilo, por protekti kontraŭ la varmo de la suno... la varmo de la realo. [...] ... jen la tragedio... la tragedio de Esperanto. Tro da espero... maltro da pero.” La instruistino de Maks, havante iel malfortan karakteron, nur malfirme kaj nesufiĉe konvinke kontraŭstaras liajn vortojn. Tia konduto ja estas taŭga el la vidpunkto de la dramstrukturo, ĉar ĝi kongruas kun la revemo kaj neagemo de la protagonisto. Ŝia karaktero vekas la seniluziiĝon de la lernanto, kiu ĝeneraligas siajn impresojn pensante, ke la tutan Movadon konsistigas nur neagemaj revuloj. Ĉu vere? Jen temo de konversacio, post la spektaklo.

Heksakloro unu komo tri estas triakta tragedio, en kiu oni pritraktas problemojn rilate la nunan poluadon de nia planedo, kaŭze de la industria evoluo. Tiu ĉi teatraĵo estas strukturita kiel “bone farita teatraĵo” (en la angla: well-made play) laŭ la maniero de Bernard Shaw. Samkiel ties teatraĵoj, ĝi pensigas la publikon pri sociaj rilatoj kaj ĉe la fino restas “malfermita” al diversaj komentoj. En mallonga noto, la aŭtoro mencias la realan eventon kiu inspiris la teatraĵon: “En februaro 2000, loĝantoj de la vilaĝo Weston, proksima al Liverpool en la nord-okcidenta Anglujo, devis forlasi sian hejmon pro toksoj dum jardekoj likantaj el apuda industria rubejo apartenanta al la brita ĥemiaĵo-giganto ICI. La kompanio kompensis la elhejmigitojn, akirante por ili novajn loĝejojn.”

La tri aktoj okazas en la sama tago, matene (la unua akto), posttagmeze (la dua akto) kaj fruvespere (la tria akto). Tamen, pere de la dialogoj, la du ĉefaj protagonistoj (la maljunaj ges-roj Falman) bilancas sian tutan vivon. Ilia deziro paroli pri la pasinto motiviĝas per tio, ke ili devas forlasi la urbon, kie ili loĝis dum jardekoj. La estonto timigas ilin, ĉar ili sentas sin multe pli maljunaj ol ili vere estas, kaŭze de sia malbona sanstato. Iom post iom evidentiĝas per la dialogoj, ke ili loĝas en urbo kie la loĝantoj estas tre malsanaj, maljuniĝas tro rapide kaj mortas ege frue. Sur la scenejo aperas nur la salono de ges-roj Falman, de la komenco ĝis la fino de la spektaklo. Tamen, la spaco de la agado estas lerte plilarĝigita, pere de la komentoj de aliaj protagonistoj enirantaj la salonon, kaj ankaŭ pere de teleskopo ĉe la fenestro. (Teleskopo-rigardado estas la ĉefa hobio de s-ro Falman, kiu danke al tiu ilo kapablas laŭte komenti pri tio kion li vidas sur la rivero, en la korto de la ĥemia fabriko ks.). La streĉiteco kreskas, ĝis s-ro Falman komprenas, ke li mem forĵetis danĝerajn ĥemiaĵojn en la rubujon dum jardekoj, senscie. Tiu ĉi malkovro igas lin senti sin tiom kulpa, ke li sinmortigas. Fakte, li ne celas puni nur sin mem per tiu sinmortigo, sed precipe la estraranojn de la fabriko. Ili devintus kompreni sian profundan kulpon, pere de la gesto de s-ro Falman. Malgraŭ ĉio, s-ro Falman komprenas tro malfrue, ĝuste post kiam li jam englutis venenon, ke la estraranoj faris tian grandegan eraron nur pro nescio (do, senintence), kaj nun ili klopodas ripari la damaĝojn kiel eble plej bone. La senutileco de lia gesto donas la senton de tragedio je la fino de la teatraĵo.

Laŭ la konata difino de Aristotelo, tragedio estas tiu teatraĵo, kiu igas la spektanton senti kompaton kaj timon. La viveco de la protagonistoj ja donis al mi la senton de kompato por la familio Falman. Krome, la aktualeco de la problemo pri poluado kaj la pensigaj dialogoj ja donis al mi la senton de timo pri tio, ke simila situacio povus okazi ie ajn en la mondo. Mi eĉ ekhavis malagrablan senton de kulpo, pro tio, ke en nia urbo ni ankoraŭ ne organizis kolektadon de uzitaj piloj, kaj ni daŭre forĵetas ilin en la domajn rubujojn... Mi rememoras, ke Bernard Shaw nomis tri el siaj plej bonaj teatraĵoj “malagrablaj teatraĵoj”, ĉar la tiklaj sociaj temoj pritraktataj tie celis kulpigi la burĝajn spektantojn (kaj tial eduki ilin, kompreneble). La tragedio de Gubbins donis al mi similan senton de “malagrablaĵo”, kaj per tia konfeso mi faras komplimenton al la aŭtoro. Entute, mi havas la impreson, ke la aŭtoro ja traktas tre serioze kaj respondece la esperantistan publikon.

Luiza Carol

Kiom da bono aŭguras tia nehaltigebla kreivo!

Koploj kaj filandroj. Jorge Camacho. Novjorko: Mondial, 2009. 150p. 22cm. ISBN 9781595691163. Prezo: € 13,50

Jorge Camacho debutis kiel Esperanta poeto en la kvarpoeta kolekto Ibere libere (1993), en 2004 aperis de li du poeziaj volumoj, Saturno (dulingva, Esperanta kaj hispana) kaj Celakanto, Eklipsas en 2007, kaj nun (2009) li prezentas al sia legantaro sian kvaran poemaron Koploj kaj filandroj. Camacho montris ekde la komenco tre personan poezian stilon, precizan kaj koncizan, tamen laŭokaze malferman kaj popolecan, depende de temoj kaj celoj. Kvankam ĝenerale konstateblas kreskanta tendenco ĉe Camacho ĉiam pli koncizigi, esencigi sian stilon, li ankaŭ scipovas elokventi, precipe kiam aktualaj politik-sociaj cirkonstancoj kaj kruelaj maljustoj elvokas lian indignon, tion plej emfaze pruvas liaj grandaj poemoj pri Hiroŝimo en Eklipsas kaj pri Gazao en la nuna.

La titolo de la nova poemaro de Jorge Camacho vekas penson pri kontrastoj, unuflanke fiksitaj formoj, aliflanke ŝvebantaj fadenoj. Sed, kiel kutime, kontrastoj ne ekskludas dialogon, kiu eventuale kondukas al akceptebla ekvilibro. Kaj fakte tiel okazas pri la aluditaj kontrastoj, ili frontas unu la alian en “dialektika sintezo”, kiel diras Miguel Fernández en sia postparolo. Legado kaj relegado de la poemaro konfirmas ĝian tutaĵan karakteron, ke ĝin ja konsistigas “esprimaj variantoj de unu sola fasko da zorgoj” (Fernández).

La nova poemlibro de Jorge Camacho daŭre kaj forte atestas lian severan postulon pri konciza esprimo, forma kaj vortelekta. La efikon de tiu postulo klare rivelis lia lasta poemaro Eklipsas, i.a. liaj japaneskaj poemoj, kaj ankoraŭ pli la nuna, kie la hispana koplo fariĝas instigilo al koncizo kun siaj du aŭ tri oksilabaj versoj, kie asonanco ludas rolon:

La juliajn ambiciojn
erodis septembra frisko.

Nur tiam vi ekkomprenos
ajnan konsilon: lerninte
ĝin mem per la propra sperto.

(Koploj 26, 13)

La poeto prologas sian poemaron per traktaĵo, Invit’ al asonanco, t.e. vokalrimo kun malsamaj konsonantoj (kiel i — i kaj e — e en la supraj ekzemploj). Tia rimo estas evidente pli subtila ol kunrimo de konsonantoj post diferencaj vokaloj kiel en la antikva islanda poezio (ekzemple en — un, ar — ir, ne plu aplikata krom en okazaj imitoj de la koncerna antikva versformo). Camacho detale priskribas la evoluon de la koplo kaj finas sian traktaĵon kun la anonco, ke en lia nuna poemaro “vokalrimoj kaj koploj aperas ne hazarde aŭ pretervole, sed kvazaŭ obee al poezia programo, tamen kiel natura frukto de la ĉi-supre rakontita evoluo”. Tiu atentigo kaj apliko de tiu versarta rimedo estas bonvena kaj espereble havos sian subtilan influon sur la Esperantan poezion.

Miguel Fernández nomas la koplojn “popolatendencaj” kaj ligas ilian karakteron al ludo kaj leĝero. Mi ne povas ne vidi ĉi tie paralelon kun la islanda staka, kvarlinia versformo ankoraŭ tre populara en Islando. Io simila eble ankoraŭ validas pri la hajko en Japanio. Koncerne la filandrojn diversaj flankoj imageblas: fajnaj kunligoj de asonancaj vokaloj, subitaj imagoj elvokitaj de trovita rimo, ŝvebantaj saltoj inter malkongruaj ideoj; laŭ islanda popolkredo filandraj araneaĵoj kovrantaj la teron grizvuale en la aŭtuno aŭguras severan vintron. En Romanco pri la gripa grupo la poeto konsideras la homvivan tempon, misaŭguron, pliaĝiĝon; rifuzante respondi la demandon: “Kien ni vojos?”, li invitas al “festeno sen reguloj”, spitante la neeviteblon:

Sed mi ĉesu anticipi
antaŭsignojn de kaduko.
Dume, ni dancu kaj kantu
plenvoĉe, per ambaŭ pulmoj.

Filandroj facile kuniĝas en retojn, la citita Romanco pri la gripa grupo estas unu el kelkaj longaj poemoj, kiuj konstruiĝas kiel retoj de fadenoj, kunligitaj por formi sinsekvon de konkretaj detaloj kaj pensvekaj vidpunktoj. Tia poemo estas ekzemple La lasta flugo, kiu estas rakonto pri flugvojaĝo, eble en proksima estonteco, ekde leviĝo ĝis alteriĝo, kun akompanaj observoj kaj pensoj. Ĉio ŝajnas normala, sed krizo jam minacas, elĉerpiĝo de la teraj provizoj de nafto:

La pordo jam fermiĝas. Neniu pasaĝero
konscias la unikan lastecon de l’ momento
dum la stevardoj rutinas ordonojn, instrukciojn,
por flugo plej agrabla, trankvila kaj sekura.
...
Ĉu morgaŭ, ĉu samtempe kun ĉi tiu lasta flugo,
el la ĉefurbo venos dekreto rezervanta
por ŝtatprioritatoj la lastajn petrollitrojn ...
...
Mutiĝis la motoro. La homoj subeniras
lacaj sur la ŝtuparoj al la tera stabilo.
Piloto kaj stevardoj elŝipas lastaloke.
La pordo jam fermiĝas. Neniu pasaĝer’.

La plej longa poemo, Blanka gazalo pri Gazao, tamen ne apartenas al tiu kategorio, ĝia indigna seriozo estas trans ĉia trankvila kunplekto de rakonto kaj meditado, ĝi estas samtempe celtrafa kritiko kaj kondamno de krimoj kaj krueloj surbaze de aktualaj okazoj, kaj vasta, tamen detala, superrigardo pri stulteco kaj perforto politika kaj religia en la historio de la homaro. Malgraŭ la longeco de la poemo ĝia impeto estas tiom energia, ke ĝi firmtenas la leganton ĝis la fino. La poemo estas unika en la Esperanta poezio, kaj konsiderante la cirkonstancojn mi emas ankaŭ aserti ĝian unikecon en la aktuala eŭropa poezio. La poemo finiĝas per transmovo de la teroro de Guernica al Gazao:

Ĉu konata
vizio? Jes. Ĝin pentris jam
Pikaso en 1937, sed nun, ĉi tiam
la taŭro bovas aŭ bovinas, agonia;
ĉevalas magra azen’, splite krucumita;
sub la beton’ kaj brikoj stumpe fridas familio;
kadavroj polvaj en kaj ekster uniformo; pli ol tricent
infanoj (teroristoj untaj) kun mitrajla sankt-oleo; hospitaloj,
moske’, lernej’ ruinaj; bombon en tombejon;
la ministrejojn for. Nur mil murditoj
por ia falsa interpac’ labila,
dum daŭros neflekseble la sieĝo
kun rabaj mapoj, muroj, militleĝo
kaj, sur la tankoj, la davida stelo.

Mi jam menciis la postparolon de Miguel Fernández. Tiu verkaĵo sur 24 paĝoj estas fakte eksterordinara, ĉar ĝi estas samtempe inĝeniaj interpretoj de multaj el la plej koncizaj poemoj de la libro kaj fidinda instruado pri metodo legi poemojn kreive. Li tamen emfazas, ke liaj interpretoj estas nepre personaj kaj ecigitaj de lia ŝato de la kolekto. Tiel li instigas la legantojn legi poemojn, eble unuavide enigmajn, kun malfermita menso kaj fido al propra interpreta kreivo. Mallonge, poemo finfine estas komuna kreaĵo de poeto kaj leganto, kvankam diversgrade laŭ materialo kaj cirkonstancoj. Post sia interpreto de unu poemo Fernández aldonas: “Aŭ eble ne tielas”, tiel substrekante, ke alia leganto eble alie interpretus.

Camacho ne emas esprimi sin sentimentale, la vorton “koro” mi ne trovis en liaj poemoj, eble mi tamen ĝin pretervidis. Sed trajton de nostalgio oni povas konstati en jena poemo, tamen sen sentimentalo, tion garantias la precize objektiva priskribo de la koncerna observo:

Tie vi staris, pasero,
sur la palisaro dividanta la kafejan terason
disde la deklivo lagen.

Vi pepis apud mia tablo,
en atendo eble de kukeroj
aŭ sukerkristaletoj.

Ĉi tie ni sidis,
tiom proksimaj unu al la alia,
vidante la posttagmezon pasi ĉe la lago de Töölö.

(La pasero) Ne eblas en mallonga recenzo doni sufiĉe indan prezenton de tiu nova poemaro de Jorge Camacho. Por tio taŭgas nur detala, profunda studaĵo. Feliĉe ni jam havas tian en la postparolo de Miguel Fernández. Kvar poemaroj en ses jaroj pravigas citon de la fina frazo de lia postparolo: “Kiom da bono aŭguras tia nehaltigebla kreivo!”

Baldur Ragnarsson

Anoncetoj

Unu vorto = 1 €. Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo.

Antaŭ unu jaro, la 22-an de januaro, forpasis Claude Piron, populara verkisto, pedagogo, preleganto, sed ankaŭ aŭtoro de Esperantaj poemoj kaj kantoj. Lian albumon Frandu Piron oni povas aŭskulti ĉe: www.ipernity.com/doc/69959/album/94772, kaj albumojn Tra l’ mondo kaj Karnavaleto kun kanzonoj kiujn li verkis aŭ adaptis por Olivier Tzaut, ĉe www.youtube.com/profile?user=otzaut#grid/uploads kaj http://sites.google.com/site/oliviertzaut/.

Gravaj ŝanĝoj ĉe Internacia Esperanto-Instituto.

La 1-an de junio 2009 Edwin Burg demisiis kiel IEI-estrarano. Dum 1978-1988 li volontule kaj plentempe laboris kiel oficejestro en Andreo-Cseh-Domo en Hago. En 1995 li eniris en la estraron de IEI kaj eminente okupis sin pri la branĉo “publikaj rilatoj”. Post sia 84-jariĝo en marto li decidis demisii el tiu funkcio.

La nuna estraro konsistas el Ed Borsboom (prezidanto), Kees Bos (sekretario), Piet Buijnsters (kasisto) kaj Toon Witkam (teĥnologio).

Ekde la 6-a de oktobro 2009 Atilio Orellana Rojas ne plu laboras por IEI kaj li estas forlasinta la Andreo-Cseh-Domon en Riouwstraat 172, Hago. Neniun taskon rilate al IEI ekde tiu dato li rajtas plenumi: i.a. kursoj, seminarioj kaj ekzamenado en la nomo de aŭ sub aŭspicio de Internacia Esperanto-Instituto. Aliaj transprenos tiujn taskojn.

Pluaj informoj kaj kontakto: www.iei.nl aŭ i...@versatel.nl aŭ +31 (070) 3556677. Paperaj poŝtaĵoj nur (ĉar IEI-postbus ne ekzistas) al Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando.

Estraro IEI

Paco en la israela pac-oazo: pri la 10-a KIES

Israelanoj tre modeste nomas sian aŭtunan aranĝon KIES, Komuna Israela Esperanto-Semajnfino. Fakte temas pri speco de landa kongreso, kiun partoprenas esperantistaj aktivuloj el ĉiuj partoj de la lando. Ĉi-jare, de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro, estis proksimume 50 israelanoj kaj deko da eksterlandanoj en la vilaĝo kun la nomo Neve Shalom/Wahat-es-salam [Pac-oazo], kiu estas konata al la esperantistoj pro seminario antaŭkongresa okazinta tie, kiam la UK estis en Telavivo.

La elekto de la loko ne estis hazarda. Ĝi kongruis kun la ĝenerala temo de la ĉi-jara KIES: Paco kaj kunekzisto! Tiun parton de la programo traktis prelego de respondeculo de la vilaĝo pri la eksperimento igi saman nombron da israelaj kaj arabaj familioj kunloĝi kaj kundecidi pri sia estonteco en la sama vilaĝo. La eksperimento estas sukcesa, sed apenaŭ imitata en la regiono. Provokajn demandojn al la israelaj esperantistoj prezentis mi mem, klarigante kiel duono de la mondo taksas la situacion de la Meza Oriento kaj la problemojn por alveni al paco. Ne temis pri prelego sed pri diskutado kun la partoprenantoj, kiuj tre vigle diris siajn, ofte esence malajn, opiniojn. La komuna pripensado pri la temo estis nur semo por posta pripensado. Sed la programo antaŭvidis multe pli ol tion. Estis prelegoj pri kibucoj (kien nun?) de Cvi Ŝolt, pri teleskopoj (Amri Wandel), pri interlingvistiko (Alicja Sakaguchi), pri go-ludo (Gian Piero Savio), pri la venontjara rusa jubilea kongreso (Anna Butkevich), pri vojaĝoj ĉe Mediteraneo (Ĵunko Oŝima) kaj kantado kaj dancado. Kiel vi vidas el la nomoj de la prelegintoj la tuto estis sufiĉe internacia, sed evidente israelanoj bezonas multe pli da eksterlandaj partoprenantoj, kiuj interalie havas tre klaran kontraŭ-krokodilan funkcion.

Eksterlandaj partoprenantoj havis (kaj ĉiujare havas) tre grandajn eblojn ekskursi al Jerusalemo, al la Morta Maro ktp. Resume: malgranda kongreso, kiu meritas la atenton de ĉiuj esperantistoj. Se vi jam vidis ĉion en la movado sed ankoraŭ ne vidis la israelajn esperantistojn, vi maltrafas multon.

Renato Corsetti

Internacia PostKIESo en Israelo

Post la ĉi-supre priskribita aranĝo en Israelo okazis “Post KIESo”, turisma programo por la eksterlandaj partoprenantoj.

Dek eksterlandanoj (el Rusio, Italio kaj Japanio) kaj tri israelanoj ekveturis post KIES de Pac-oazo al la Morta Maro. Nia ĉiĉerona blazono estis granda verda stelo. Post kamel-rajdado apud la punkto “alteco nul’” ni descendis pliajn 400 metrojn sub la marnivelo, por vizito de vera oazo Ein Gedi, en la Judea dezerto.

Sekvis baniĝado en la Morta Maro, kiu estas ne nur la plej malalta loko en la mondo, sed ankaŭ la plej sala, tial ĝia akvo estas tiom densa, ke eblas legi gazeton flosante. Ni kompreneble legis la revuon Esperanto!

Plej impona estis la vizito de Masado, kie antaŭ naŭ jaroj mi ĉiĉeronis tuttagan kongresan ekskurson de la UK en Telavivo. Kelkajn tagojn pli frue la eksterlanda grupo vidis en muzeo en Jerusalemo la rulaĵojn de la Morta Maro (Kumran), kiuj estis skribitaj samloke kaj samepoke kiel la sieĝo de Masado. Tricent judaj familioj dum tri jaroj kontraŭstaris tri romiajn legiojn, kaj fine sinmortigis por ne esti kaptitaj kaj sklavigitaj. Ni vizitis la Masadan palacon de Herodo, kiu bele konserviĝis dum du mil jaroj, kaj spektis filman prezentadon pri la drama historio de la arkeologia restaŭrado.

Reveninte al Jerusalemo la grupo denove vizitis la malnovan urbon, krom Roza (la sola judino en la grupo), kiu insistis viziti Jad Vashem kaj tiel en unu tago vidis du el la plej gravaj simboloj de la juda popolo. Dum intensa kaj ĝuplena Esperanto-semajno mi akompanis la eksterlandajn gastojn kaj mia ĵipo fariĝis kvazaŭ ilia surrada hejmo.

Daŭrige al la post-KIES-ekskurso al la Morta Maro la eksterlandanoj vizitis la nordan regionon de Israelo. Dum du intensaj tagoj, sub la gvido de la ĉefdelegito Jehoshua Tilleman, ili vizitis la Bahaajn ĝardenojn en Hajfo, la Preĝejon de Anunciacio en Nazareto kaj la malnovan urbon de Akko.

Israelaj esperantistoj jam planas la 11-an KIES. Ĝi okazos en la urbo Kacrin (nordo de Israelo) 20-22 de majo 2020.

Amri Wandel

286 jam aliĝis al Havano

La 20-an de decembro la 95-a UK en Havano havis 286 registritajn aliĝintojn el 45 landoj.

Francio kun 29 aliĝintoj okupis la unuan lokon, ĉar la statistiko ankoraŭ ne inkluzivis kubanojn, aliĝintajn pere de LKK. Francio estis sekvata de Brazilo kaj Japanio, kun resp. 25 kaj 24 aliĝintoj. Krome elstaris Germanio (19), Nederlando (18), Italio (16), Danio (13), Kubo (13), Bulgario (10), Britio kaj Hungario (po 9), kaj Pollando (8).

Flugoj al la 95-a UK en Havano

Cubana de Aviación kaj Copa Airlines estas la oficialaj flugkompanioj de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo.

Cubana de Aviación, 80-jara flugkompanio, ofertas al la kongresanoj malaltan tarifon por flugoj el 5 urboj en Eŭropo kaj 13 urboj en Ameriko. Sube estas la netaj prezoj kun interkrampe la aldono por la ceteraj impostoj laŭ la prezoj en decembro 2009 (*la impostoj varias laŭ la lando de la ekflugo kaj la momento de la aĉeto).

Eŭropo:

Parizo EUR 300,00 (+ 242,42*)
Madrido EUR 390,00 (+ 289,75*)
Londono GBP 270,00 (+ 172,20*)
Romo EUR 620,00 (+ 76,87*)
Moskvo EUR 640,00 (+ 137,26*)

Ameriko:

Meksiko USD 210,00 (+ 126,84*)
Cancun USD 160,00 (+ 48,61*)
Karakaso USD 430,00 (+ 98,94*)
Panamo USD 330,00 (+ 144,00*)
Montrealo CAD 470,00 (+ 130,00*)
Toronto CAD 470,00 (+ 133,25*)
Bonaero USD 580,00 (+ 204,00*)

Cubana flugas ankaŭ el Santo Domingo USD 225,00 (+ impostoj); Bogotá USD 319,00 (+ impostoj); San José USD 250,00 (+ impostoj); Guatemala USD 260,00 (+ impostoj); Montego Bay USD 345,00 (+ impostoj); Kingston USD 345,00 (+ impostoj).

Por ricevi la kongresan tarifon, bv. kontakti unu el la oficejoj de Cubana (listo ĉe www.cubana.cu/guide/?article=of﹍otros), menciante ke vi estas kongresano de la 95-a UK en Havano.

La biletoj aĉetitaj ne estas redoneblaj kaj ne eblas flugi per alia kompanio ol Cubana. La vojaĝo povas daŭri maksimume 21 tagojn ekde la unua flugo. La rezervoklaso devas esti H (sed P por Montrealo, Toronto kaj Moskvo; K por Karakaso; R por Parizo).

La alia oficiala flugkompanio, Copa Airlines, flugas al 45 urboj el 24 amerikaj landoj. Ĝi ofertas rabaton de 15% je la publikaj tarifoj por flugoj el Centra kaj Suda Amerikoj kaj la Kariba regiono (rabatkodo C2843) kaj 20% por flugoj el Norda Ameriko (rabatkodo D2843). La kongresa rabato ne estas kombinebla kun alia(j) rabato(j) kaj validas de la 5-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto nur por flugoj de Copa (CM) kaj Aero República (CM*) al Havano en la rezervoklasoj S, I, Q, U, V, B, N, K, H kaj Y.

Por aĉeti la flugojn de Copa, bv. kontakti unu el ĝiaj oficejoj (listo ĉe www.copaair.com/html/user/default.aspx?pageid=72&lang=es) menciante la rabatkodon kaj ke vi estas partoprenanto de la 95-a UK.

La kompanioj povas peti pruvon de via kongresaneco.

Forpasoj

Julio Argüelles García (1920-2009) mortis la 30-an de oktobro en Gijón (Hispanio), kie li estis delegito kaj pli frue fakdelegito pri la malsano Alzheimer.

Barnabás Batta (1929-2009) forpasis la 8-an de decembro en Miskolc (Hungario). Li estis iama fakdelegito pri ekonomio kaj prizorgis memorlokojn pri K. Kalocsay en ties naskiĝloko Abaújszántó, en kies loka muzeo estis inaŭgurita memorĉambro de la poeto lige kun la Budapeŝta UK en 1983.

Beatrice Clarke (1914-2009) mortis la 9-an de septembro en Brighton (Britio), kie ŝi estis delegito. Dum multaj jaroj ŝi volontulis en la Londona E-Centro. Ŝi helpis pri katalogado por la libroservo de E-Asocio de Britio kaj por la Biblioteko Butler. Ŝi kreis bendotekon por EAB kaj korektis lecionojn de la koresponda kurso Free Postal Course.

Pietro Dao (1917-2009) mortis la 15-an de aŭgusto en Trento (Italio). Dumviva membro de UEA, li iam estis aktiva kursgvidanto.

Willy Ehlers (1921-2009), em. flegisto kaj fakdelegito pri la Parkinsona malsano, mortis en aprilo en Berlino.

Simonne Garrigue (1912-2009), em. instruistino, mortis la 10-an de majo en Rognes (Francio). Ŝi kunorganizis la 42-an UK en Marsejlo en 1957.

Salah Ghanem (1933-2009) forpasis la 11-an de oktobro en Jdeideh (Libano). Li estis psikologo kaj tribunala spertulo pri grafologio. Ghanem estis unu el la pioniroj de Esperanto en sia lando. Li lernis Esperanton en 1960, kiam Paul Neergaard, gastprofesoro en la Amerika Universitato de Bejruto, instruis Esperanton kaj katalizis la fondon de Libana E-Asocio. Ghanem prezidis la asocion dum multaj jaroj. En 1965 li eldonis lernolibron de Esperanto en la araba. Kiel Honora Membro de UEA li estis elektita en 2003.

Felix H. Kat (1928-2009) mortis la 1-an de septembro en Leeuwarden (Nederlando). Li estis membro de UEA ekde 1946, longtempa delegito kaj regula donacanto por aktivaĵoj de UEA.

Cornelia J. Knoop (1933-2009), dumviva membro, mortis la 17-an de oktobro en Berg en Dal (Nederlando).

Per Johan Krogstie (1929-2009) forpasis la 4-an de novembro en Løten (Norvegio). Li estis delegito kaj fakdelegito pri fervojoj kaj turismo, kaj prezidanto de Norvega E-ista Ligo 1991-1995. Dum multaj jaroj li tre sukcese varbis reklamojn de norvegaj fervojaj kaj turismaj instancoj por la Jarlibro de UEA.

Egil O. Larsen (1923-2009) mortis en oktobro en Hamar (Norvegio). Kiam li, eksfervojisto, estis urbestro de Hamar, li lernis Esperanton pro la IFEF-konferenco siaurbe en 1990, por saluti ĝian inaŭguron Esperante. Dank’ al li, dum la konferenco estis inaŭgurita Esperanto-strato. Li iĝis aktiva esperantisto kaj antaŭ du jaroj ankaŭ fakdelegito pri fervojoj, historio kaj politiko.

Joseph Lejderman (1911-2009), ĝisosta Esperanto-propagandisto, mortis la 13-an de aŭgusto en Toronto. Li estis iama fakdelegito pri inventoj, lingvoj kaj mondfederismo.

Melvin Long (1927-2009), dumviva membro, mortis en septembro en Missoula MT (Usono).

Adriana J. Middelkoop (1913-2009) mortis la 14-an de novembro en Hilversum (Nederlando). Ŝi lernis Esperanton en la 30-aj jaroj. Ĉiu nederlandlingva esperantisto konis ŝian nomon pro ŝia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands, kies unua eldono, 427-paĝa, aperis en 1971 en la prestiĝa serio Prisma de la eldonejo Spectrum. Ĝi estis laŭdata kiel unu el la plej bonaj E-vortaroj. Reviziita eldono aperis en 1986 kaj represo en 1987. Middelkoop membris en la ekzamenkomisiono de Nederlanda E-Asocio 1965-1987. Ŝi estis estrarano de NEA 1967-1982 kaj membris ankaŭ en la ŝtata ekzamenkomisiono pri instrukapableco de Esperanto. Middelkoop estis privat-docento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo 1969-1978 kaj artikolis i.a. pri leksikografio kaj terminologio. En 1950 aperis ŝia faktaro por elementaj ekzamenoj Doktoro Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanto-movado (3-a eld. 1984). Ŝia prelego Humuraj trajtoj en la Esperanto-literaturo, farita okaze de ŝia enoficiĝo kiel privat-docento en 1969, aperis dulingve en 1994. Ŝi tradukis Elektitaj eldiroj de la sankta profeto Mohammad kaj Elektitaj partoj el la verkoj de la promesita mesio (ambaŭ 1991). UEA elektis ŝin honora membro en 1988 kaj ILEI en 2004.

Miloslav Šváb (1926-2009) mortis en Havlovice n. Úpou (Ĉeĥio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri turismo.

Heinrich Wielgus (1927-2009), em. kriminala oficisto, forpasis la 2-an de oktobro en Hamburgo. Dum multaj jaroj li estis sekretario kaj prezidanto de Hamburga E-Societo. Li estis membro de UEA ekde 1954, vicdelegito ekde 1976 kaj delegito ekde 1983 ĝis sia morto.

Madeleine de Zilah (1937-2009) mortis la 27-an de novembro en Creuë (Francio). Ŝi estis kunredaktoro de la mondkultura revuo La Gazeto, fondita en 1985, kaj aktiva en Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK). Ŝi membris en la teamo ĉirkaŭ La Ondo de Esperanto, kiu aljuĝas la titolon de Esperantisto de la Jaro.