Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 11

Malferme

Tute renovigita atendas vin edukado.net

Komence de 2009 evidentiĝis ke la tiam 8-jara porinstruista retejo ne plu povos funkcii, se ĝi ne estos rekonstruita kaj transmetita al alia, prefere esperantista servilo. La necesan sumon de 35 mil eŭroj por rekrei ĝin tre moderna kaj ampleksa rekordtempe kunmetis la 15 sponsoroj kaj 220 membroj de la retejo. Post 14-monata konstrulaboro ĝi en nova kostumo kaj kun efikaj kaj utilaj servoj atendas siajn uzontojn.

La 3-an de oktobro 2010 estis lanĉita kun virtuala festo la rekonstruita porinstruista retejo www.edukado.net. La unuan horon de la lanĉo ĉeestis rete trideko da esperantistoj, kiuj premiere povis admiri la renaskiĝintan paĝaron. La tiamaj kaj postaj vizitantaj membroj estis mirigitaj pro la freŝa aspekto, travidebla strukturo, novaj ebloj kaj facila uzo de la paĝaro. Ekde tiam kvardek procentoj de ili regule revenas kaj esploras la paĝaron kaj kunĝojas pro la sukceso kaj ekposedo de tiom moderna helpilo por la instruista laboro. Por ilustri tion jen du ciferoj: la registritaj uzantoj estas pli ol 2200 kaj en la pasintaj 5 jaroj la ekzercoelŝutoj superis 120 milojn.

La paĝaro ne nur teknike renoviĝis, sed ekhavis ankaŭ tutnovajn sekciojn. Elstaras el ili la mondmapo de membroj kaj alia mapo de la Kursejo (kun movadaj kaj lernejaj kursoj kaj kursgvidantoj), t.e. guglo-mapo, sur kiu per diverskoloraj piktogramoj estas markitaj la koncernaj lokoj. Tiel la vizitantoj facile povas trovi kursinformojn laŭ geografiaj lokoj.

Grandan sukceson havas, krom la kolekto de eldonitaj lerniloj, lernolibroj kaj uzpretaj ekzercomaterialoj, la Panteono de la meritplenaj instruistoj de Esperanto, por kiu la redaktejo atendas proponojn kaj materialojn pri forpasintaj kaj vivantaj eminentaj kaj primemorendaj instruistoj.

Sciencajn celojn servas alia nova parto, la sekcio Diplomlaboraĵoj, kien ni alŝutas la grandan kolektolaboron de Edward Symoens; nome detalajn informojn pri la pli ol cento da universitataj kaj altlernejaj diplomlaboraĵoj, verkitaj en Esperanto aŭ en ajna lingvo pri esperantologio aŭ interlingvistika temo. Lia kolekto koncernas verkojn el la periodo de la jaroj 1906 ĝis 1993. En tiu laboro aktive helpas la filino de s-ro Symoens, kiu feliĉas iel kontribui kaj daŭrigi la laboron de sia patro. Aldone, por la enretigo de la verkoj, pretigitaj en la lastaj dudek jaroj, la aŭtoroj estis petataj en mesaĝoj kaj tra aliaj forumoj. La bibliografiajn informojn — kiam eblas — ĉefe ĉe la novaj verkoj, kompletigos elŝuteblaj aldonaĵoj, la laboraĵoj mem, iliaj resumoj aŭ recenzoj. Per tio la retejo donos riĉan materialon por esploristoj kaj studentoj estonte verkantaj pri esperantologiaj kaj interlingvistikaj temoj.

La paĝaro havas ankoraŭ dudekon da aliaj funkcioj, malfacile prezenteblaj en mallonga raporto. Pli valoras vizito kaj krozado sur maro da paĝoj (plurdekmiloj) de la jam 9-jara kolekto. La retejo estis rekonstruita laŭ la planoj de la redaktoro kaj realigita de la kompetenta kaj subtenema programisto Jevgenij Gaus. La brila rezulto ne estus atingebla sen la subteno de ESF, plie sen malavara helpo de deko da grandaj sponsoroj kaj 220 individuaj donacintoj.

Grandan dankon por ĉiuj, kiuj fidis al la projekto kaj helpis en la rekonstruo de la retejo.

Venu, vizitu kaj ĝuu la riĉecon de la plej moderna kaj riĉa faka retejo de Esperantujo.

Atendas vin www.edukado.net kaj ĝia redaktoro

Katalin Kováts

Danio, la venontjara kongreslando

Faktoj pri Danio

Danio estas ofte nomata lando de bonstato, aŭ socio apogata de la ŝtato. Kion tio signifas? Fakte tiu signifo komenciĝis en la mondo de poemoj, kiam la pastro, aŭtoro kaj politikisto N.F.S. Grundtvig (1783-1871) skribis en unu el siaj poemoj pri Danio, ke la lando progresos se “malmultaj posedos tro, eĉ pli malmultaj maltro”. Tiu fariĝis la formulo de la dana bonstato. Per la impostoj oni atingas financan ekvilibron tiel ke ĉiuj civitanoj havas la materian bazon por akiri ne tro malbonan vivon.

La modelo signifas ke triono de la impostoj revenas al la civitanoj, ĉar la publika sektoro okupas 32% de la dungitoj, el kiuj 69% estas virinoj. Tamen oni ne plendas pro la plej alta imposto de la mondo, ĉar la civitanoj spertas ke ili rericevas ion por la mono, precipe senpagajn edukadon kaj servojn de kuracistoj kaj hospitaloj.

Eĉ se Danio kun siaj nur 43 098 kvadratkilometroj estas relative malgranda lando kompare al multaj aliaj kaj la plej malgranda el la skandinaviaj landoj, ĝi akiras altan internacian nivelon kiam temas pri evoluhelpo al malpli evoluintaj landoj.

La lando situas en la norda parto de Eŭropo, kaj konsistas el la duoninsulo Jutlando kaj 406 insuloj, el kiuj 78 estas loĝataj. Tio donas al la lando marbordon de 7 314 kilometroj. La plej alta punkto de Danio atingas ne pli ol 172 metrojn, tamen nur kelkaj regionoj estas tute ebenaj. La plej granda parto estas onda kaj prezentas multloke naturon de granda beleco.

La lando estis diversperiode loĝata dum pli ol 12 000 jaroj. La unuaj specimenoj de homaj loĝlokoj devenas de ĉirkaŭ 12 000 jaroj antaŭ Kristo. La danoj akiris internacian atenton en la Vikinga periodo, de la 8-a ĝis la 11-a jarcento, sed ne nur pozitive. En siaj nekovritaj lignoŝipoj la skandinaviaj vikingoj sentime eniris Mediteraneon de ambaŭ flankoj kaj eĉ atingis Gronlandon kaj nordan Amerikon. Ili ofte agis kiel marodistoj kaj konkeristoj. Tamen ili ankaŭ okupis sin pri paca komerco, kaj miloj da danaj kamparanoj elmigris kaj ekloĝis en Anglio, Normandio kaj laŭ la bordo de la Norda Maro.

De la 14-a jarcento Danio superregis Norvegion kaj parton de Svedio, sed kiel rezulto de milita malbonŝanco, aroganteco kaj malbona elekto de aliancanoj, la teritorio kaj la loĝantaro estis tre reduktita ĝis 1658. Dum multaj jaroj Danio militis precipe kontraŭ Svedio. Poste, en la 19-a jarcento la konfliktoj okazis kun la suda najbaro Germanio, al kiu en 1864 Danio devis cedi trionon de sia teritorio.

En Danio loĝas 5 534 738 personoj kaj 9,5% el ili estas enmigrintoj. Komuna karakterizo de danoj estas ironio, kio ofte malfaciligas al eksterlandanoj kompreni kion ili fakte opinias. La neforigeblaj rajtoj inkluzivas la liberojn pri religio kaj sinesprimo, kiuj estas parto de la Konstitucio.

Dum la lasta jarcento Danio ŝanĝiĝis el precipe agrikultura kaj fiŝista medio al industria, sen helpo de naturaj resursoj, nur danke al altedukita kaj fleksiĝema laborforto. Dum la 18-a jarcento la danoj estis precipe kamparanoj, kiuj atingis sian liberecon en 1788. Tiu fakto instigis la kamparanojn fariĝi tre produktemaj. Al ilia spirita libereco kontribuis la impulso de N.F.S. Grundtvig, kiu fondis altlernejojn precipe por junaj kamparanoj, kie la junuloj lernis aprezi kaj uzi la lingvokapablon kaj la liberecon de pensado. Ili fariĝis memkonsciaj kaj taŭgaj bienistoj, kiuj respektis siajn najbarojn kaj povis unuiĝi en kooperativaj grupoj pri produktado kun egalrajto senrigarde al la grandeco de ilia bieno. La principo estis: unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu. Tiu koncepto estas imitita en pluraj landoj, kaj estas parto de la oferto de Danio al landoj kiuj ricevas danan evolu-subtenon.

Bonvenon al Kopenhago, la ĉarma urbo de la venonta UK

La venonta Universala Kongreso okazos jam la kvaran fojon en Kopenhago, kiu per tio enviciĝas apud Vieno kiel la solaj urboj kie UK okazis tiel ofte. La urbo “mirinda Kopenhago”, kiel ĝi estas fame konata, estos tamen nova ankaŭ al tiuj kiuj partoprenis la antaŭan UK en 1975.

Krom esti moderna metropolo, Kopenhago proponas multajn vidindaĵojn precipe en la malnova urbocentro, karakterizata de belaj malnovaj konstruaĵoj kaj multaj turoj leviĝantaj super kupraj tegmentoj de preĝejoj kaj palacoj. La malnova urbocentro estas grandparte senaŭta kaj enhavas la plej longan piediran straton de Eŭropo.

Kopenhago estas la regurbo kaj la plej granda urbo de Danio, kun pli ol miliono da loĝantoj. Jam de 1417 ĝi estas la hejmo de la plej aĝa monarkio en la mondo, kaj la danaj reĝoj lasis siajn signojn en la urbo dum pli ol mil jaroj. La plej entreprenema reĝo, Kristiano la 4-a (1577-1648) estis aparte konstruema, pri kio atestas la kastelo Rosenborg, kie troviĝas la kronjuveloj, la Borso kaj La Ronda Turo, de kies pinto oni havas belegan superrigardon al la urbo. La reĝa familio loĝas en la palaco Amalienborg, kiu per kvar konstruaĵoj ĉirkaŭ okangula placo estas la plej bela ekzemplo de la dana rokoka stilo. Ĝi estas nepre vizitinda ĉiutage je la 12-a horo kiam okazas tie la ceremonio de gardistoŝanĝo. La faman Marvirineton oni facile atingas perpiede de Amalienborg aŭ per kanalboata ekskurso el la bela malnova ekshaveno Nyhavn (t.e., iom ironie, “Nova Haveno”).

Malgraŭ sia malnova historio, Kopenhago estas ankaŭ moderna metropolo, eĉ se vi ne trovos nubskrapulojn en la urbocentro. Inverse, vi trovos malstreĉan atmosferon en humane proporcia urbo. En Nyhavn vi trovos unikan kafejan atmosferon kie eblas ĝui malvarmajn trinkaĵojn ĉe la kajo. Tivoli, unu el la plej aĝaj amuzejoj en la mondo, fondita en 1847, estas la plej populara turista allogaĵo en la centro de Kopenhago, kie vi povas ĝui la unikan etoson, la lumojn, la distraĵojn kaj la paradojn. En la Koncertejo de Tivoli okazos la nacia vespero, en kiu la kongresanoj havos senpagan eniron al Tivoli.

La kongresejo Bella Centro situas en tute nova urba kvartalo, Ørestad, en la suda parto de la urbo sur la insulo Amager. La kvartalo estas nomita laŭ Øresund, la dana nomo de la markolo Sundo, kiu markas la limon inter Danio kaj Svedio. La kongresejo havas propran metroan haltejon, de kie oni atingas la urbocentron irante dek minutojn norden, kaj du minutojn suden la trafiknodan stacion Ørestad. Ĉe la stacio Ørestad ankaŭ estas la aŭtoŝoseo E20, kiu apud la fervojo kondukas al la tuj proksima internacia flughaveno (kaj plu al Svedio). Sed la molaj trafikantoj ne estas forgesitaj: abundas biciklaj vojoj, kaj Ørestad limas al granda natura parko barita al la motora trafiko. Kaj se oni laciĝas biciklante, oni povas kunporti la biciklon en trajnoj kaj metroo ekster la pinthoroj!

Ileana Schrøder

[FORIGITA!: bildo]

Kopenhago, placo de la urbodomo

[FORIGITA!: bildo]

La Nova Haveno (Nyhavn)

[FORIGITA!: bildo]

La mondfama amuzparko “Tivoli

[FORIGITA!: bildo]

Statuo de Hans Christian Andersen

[FORIGITA!: bildo]

Absalon, la fondinto de Kopenhago

[FORIGITA!: bildo]

La Parlamentejo

Kongresa komuniko 1

96-a Universala Kongreso de Esperanto Kopenhago, Danio, 23 – 30 julio 2011

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751.
Retadreso: k...@co.uea.org.
TTT: www.uea.org/kongresoj/uk﹍2011.html

Kongresa temo

La temo de la 96-a UK estas “Dialogo kaj interkompreno”. Ĝi ligiĝas al la Internacia Jaro de la Junularo de UN, kiu komenciĝis la 12-an de aŭgusto 2010.

Informoj

La retejo de LKK enhavas multe da interesaj kaj praktikaj informoj pri Kopenhago kaj Danio. Ĝia adreso: http://www.96uk-kopenhago.dk/. Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA: http://www.uea.org/kongresoj/uk2011.html.

Kongresejo

La moderna kongresejo Bella Center estas ekologi-konscie mastrumata kaj gastigis i.a. la UN-konferencon pri Monda Klimatŝanĝiĝo en 2009. Eblas atingi ĝin de la flughaveno en 10 minutoj (kun unu ŝanĝo de trajno al metroo) kaj de la urbocentro metroe en 10 minutoj aŭ aŭtobuse en 20-25 minutoj.

Vojaĝado

Kopenhago estas facile atingebla buse, trajne, prame kaj aviadile. La oficiala kongresa flugalianco Star Alliance ofertas specialan rabaton por la kongresanoj. Por ricevi ĝin necesas, krom aliĝi al la UK, sciigi la kodon de la evento, SK10S11, ĉe la rezervado de sia flugo.

Loĝado

Detalaj informoj aperos en la Dua Bulteno. La oferto varios de modestaj ĝis luksaj hoteloj kaj loĝejoj, plejparte je promendistanco de la kongresejo kaj kun favoraj prezoj.

Ekskursoj

Priskriboj pri la antaŭ-, post- kaj dumkongresaj ekskursoj aperos en la Dua Bulteno.

Infana Kongreseto

La 42-a IIK okazos en la bieno Gallebjerggård ĉe Hundested en la insulo Selando je 70 km de Kopenhago. Pli da informoj en la retejo de IIK: http://bertosch.free.fr/iik2011/index.html aŭ ĉe la komisiito Bert Schumann: b...@gmail.com.

ILEI-konferenco

La 44-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazos en Kopenhago de la 17-a ĝis la 23-a de julio. Ĝia temo estos “Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado”. En la lastaj du tagoj okazos ankaŭ simpozio pri la sciencaj aspektoj de la temo. Pli da informoj en la retejo www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php.

Reklamiloj

La Unua Bulteno estas jam vaste distribuita. Eblas ankoraŭ peti ekzemplerojn ĉe UEA. Kongresaj glumarkoj mendeblas ĉe la Libroservo de UEA. Folio kun 12 markoj kostas € 0,90 (rabato de 1/3 ekde 3 ekz.; aldoniĝas la sendokostoj kaj, en EU, imposto 19%).

Aliĝilo

Aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe UEA, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas ankaŭ elŝuti ĝin en PDF-formato ĉe la kongresa TTT-ejo.

Kotizoj

Ĝis la 31-a de decembro 2010 validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (sed ne MG) € 160,00 (120,00); MG-membro aŭ ne-IM de UEA, € 200,00 (150,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, € 80,00 (60,00); Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, € 120,00 (90,00). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1990 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de pruvilo). Pagmanieroj troviĝas en la aliĝilo, Jarlibro 2010 (p.36-37) kaj en la TTT-ejo.

Statistiko

Ĝis la 15-a de oktobro estis registritaj 197 aliĝintoj el 39 landoj.

Konkursu en la branĉo “teatraĵo”!

Floranta kaj indiĝena Esperanta dramaturgio: jen bela revo. Tamen koŝmaron prezentas la realo, almenaŭ spegulata en la rezultoj de la branĉo “teatraĵo” de la belartaj konkursoj de UEA.

Jam de ses jaroj ne estas aljuĝita unua premio. Dum tiu ĉi periodo estas proponitaj nur 29 konkursaĵoj, kontraste ekzemple al 173 en la branĉo “prozo” (en nur unu jaro ne estas aljuĝita unua premio) kaj al 48 en la branĉo “eseo”.

Kaj kvante kaj, kun kelkaj esceptoj, ankaŭ kvalite la konkursaĵoj en la branĉo “teatraĵo” priplorindas. Eble, kiel notis Humphrey Tonkin en sia raporto pri la belartaj konkursoj en la jaro 2009: “Estas malfacile verki por neekzistanta aŭ nekunvokebla spektantaro; ni ne povas atendi fortan tradicion de dramverkado ĝis ni havos ankaŭ tradicion de dramprezentado, kaj tio ankoraŭ mankas.”

Tute prave — sed jen situacio “ova-kokina”: sen renovigata menuo da originalaj dramverkoj prezentindaj kaj prezenteblaj, aktoroj kaj reĝisoroj restos ĉe sia kutima dieto de tradukitaj, adaptitaj (mono)-dramoj el aliaj lingvoj kaj kulturoj. Leviĝas do la demando, kiamaniere kuraĝigi verkemulojn krei teatraĵojn, kiuj inde kontribuos al la Esperanta arto.

Tiurilate gravas la belartaj konkursoj, kiuj proponas — almenaŭ en presita formo — scenejon, sur kiu la publiko povas konatiĝi kun la plej lastaj provoj, i.a. prozaj, poeziaj kaj, evidente, teatraj. Do, por altigi la profilon de la branĉo “teatraĵo” kaj helpi konkursemulojn verki premiindajn dramojn, la juĝantoj en la branĉo — Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio) — listigas sube la ecojn, kiujn ili esperas trovi — aŭ ne trovi — en konkursanta dramverko.

Teatraĵo estu prezentebla kaj aktorebla. Ĝi ne postulu tro da aktoroj / rekvizitoj / dekoracioj / efektoj. Aŭtoro pensu realisme pri la precipe amatora, ne finance subvenciata Esperanto-teatro: ĉu eblus surscenejigi la teatraĵon por UK aŭ alia kultura evento?

Aŭtoro memoru, ke teatraĵo estas spektaklo: bezonataj estas agoj, movado (tamen motivitaj). Dialogo inter sidanta paro enuigos (ne opiniu, ke tiaĵo radiodrame taŭgas).

Teatraĵo enhavu intrigon, kiu — ev. kun problemo solvota, solvata kaj fine solvita — drame evoluas. Kiel romano, ĝi rakontu. Dume evoluu la karakteroj de la rolantoj.

Teatraĵo uzu bonan Esperanton kaj naturan parollingvon, aparte en nuntempa dramo kun temo aktuala. Tio ne ekskludas artisman lingvon, ekz. en versdramo.

Memorindas, ke la publiko, sen ekz. ĉiutaga televido en la internacia lingvo, malofte aŭdas Esperanton. Sidi 45 minutojn dum unuaktaĵo ne naturas. Necesas kompromisi: subtile ripeti aferojn jam diritajn. Verki Esperantan dramon postulas foje aliajn kriteriojn ol nacilingvan dramon.

Aŭtoro iru ofte al la teatro. Notu, kiamaniere profesiuloj ekonomie ekspluatas minimumajn rimedojn, ĉu materialajn, ĉu homajn. Ne sklave kopiu ... sed studu.

Aŭtoro prezentu sian teatraĵon laŭeble profesie. Unua paĝo kun titolo / pseŭdonimo de la aŭtoro kaj, sube, nomoj (ev. aĝoj / familiaj rilatoj / profesioj) de rolantoj. Ceteraj paĝoj kun maldekstre klara indiko (diklitere) pri la nomo de la parolanto kaj iom dekstre la dialogo kun duobla interspaco. Instrukcioj kursive kaj interkrampe indikitaj. Ne akcepteblas piednotoj: klarigoj, se necesaj, nature enestu la dialogon.

Ne konsidereblas, en belarta konkurso, unuŝercaj skeĉoj aŭ krudaj propagandaj scenoj, en kiuj esperantistoj “pruvas” al esperantistoj, kiom mirindas la internacia lingvo.

Espereble ĉi tiuj gvidlinioj kondukos al pli riĉaj rikoltoj en venontjaraj konkursoj. Bonŝancon!

Paul Gubbins

Belartaj Konkursoj de UEA en 2011

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 62-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉoj : infanlibroj, kanto, filmo. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200 × 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 × 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas “Luigi Minnaja”.

Infanlibro de la jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2010. Unu premio.

Filmo kaj Kanto: La juĝantoj priatentos “la produktojn aperantajn sur la Esperanto-scenejo en tiuj du branĉoj kaj se ili opinias iun verkon valora, ili atribuu la koncernajn premiojn.” Tamen, aŭtoroj povas mem proponi la proprajn verkojn (vidu la regularon). Oni priatentos ankaŭ proponojn de triaj partioj. Se temas pri jam publikigitaj verkoj, la publikigo devas okazi en la jaro 2010.

Ĉiujn konkursaĵojn — en unu ekzemplero escepte de tiuj por la branĉo infanlibro kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj — oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio aŭ prefere rete al la adreso: m...@tiscali.it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2011.

Premioj: unua premio 240 eŭroj, dua premio 168 eŭroj, tria premio 96 eŭroj; nova talento 168 euroj; infanlibro de la jaro 504 eŭroj. Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartajkonkursojregularo.html

Sukcesaj interlingvistika sesio kaj instruista trejnado en Poznano

Se vi ne nur deziras, ke Esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI, kiu okazas kunlabore kun edukado.net.

La kursaro jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando).

La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui Esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro.

La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio). ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcioj reagis nur PEA, stipendiante du polajn gejunulojn.

La motoro kaj gvidanto de la trejnado Katalin Kováts allogis la atenton de la partoprenantoj ĝis la lasta momento per verva prezento de instrumetodoj kaj instrufaktoroj, disponigante amason da lernmaterialoj kaj trejnante la kursanojn pri la uzo de la nove lanĉita retejo www.edukado.net. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, traktis tiklajn terenojn de Esperanta gramatiko kaj instruadon de fonetiko, gramatiko kaj vortoprovizo.

La aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj kompletigis la studprogramon: István Ertl skizis panoramon de la nuntempa Esperanta literaturo. La partoprenantoj povis flari ankaŭ la unuafoje realiĝantan kurson pri tradukado — specialiĝon en la tria jaro de la interlingvistika programo: Kristin Tytgat el la Brusela Universitato enkondukis la interesiĝantojn en la sekretojn de interpretado kaj tradukado, István Ertl en beletran tradukadon.

Du partoprenantoj el la pasintjara grupo, Katarína Nosková el Slovakio kaj Xosé Conde el Katalunio, prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon, la alia sepopo planas fari la samon dum la februara sesio.

La merkreda komuna vespero kaj semajnfine la kulturaj programoj de Arkones prezentis amuziĝon al la persistaj kursanoj. La kursanoj trovis la semajnon riĉa je programoj kaj informoj, nun sekvos la plenumo de taskoj kaj metieja kunlaboro pere de la interna diskutlisto. Voĉa intervjuo kun la partoprenantoj kaj Ilona Koutny troviĝas en la dosierujo de la renaskiĝinta edukado.net.

Pripensu la partoprenon en la nova universitata grupo post unu jaro kaj en la planata interlingvistika simpozio!

Ilona Koutny

[FORIGITA!: bildo]

La grupo kun la instruistoj.

[FORIGITA!: bildo]

La grupo kun István Ertl.

Plej legindaj tradukoj

La rubrikoj “Laste aperis” kaj “Recenzoj” estas bona rimedo por informiĝi pri novaj eldonaĵoj, sed kiel oni eksciu pri la plej legindaj klasikaĵoj?

Se temas pri Originala Literaturo Esperanta, la tiutitola retejo ĉe http://esperanto.net/literaturo/ estas nepre konsultinda, sed ŝajne mankas simile bona informejo pri la literaturo tradukita al Esperanto. Cetere, ŝajnas al mi, ke ĝenerale oni iom neglektas la tradukliteraturon en Esperantujo. Tial mi kompilis la suban liston de cent plej legindaj tradukoj al Esperanto.

Por fari la liston mi konsultis kvindekon da spertuloj, kiuj afable kontribuis listojn de siaj plej ŝatataj verkoj, kaj mi kombinis tiujn listojn kun miaj propraj preferoj (kaj antaŭjuĝoj). Cetere, mi intence ellasis kelkajn bonajn verkojn, por fari liston maksimume buntan. Ekzemple, mi enmetis nur unu verkon de ĉiu aŭtoro.

La listo estas nek definitiva nek aŭtoritata: ĝi spegulas la subjektivajn opiniojn de mi kaj la konsultitoj, kaj ankaŭ la hazardo ludis grandan rolon, ĉar iujn bonegajn librojn eble hazarde neniu el ni legis. Tamen, mi esperas, ke preskaŭ ĉiu povos trovi en la listo ion, kion li kun plezuro legos, kaj tiel la listo estos utila.

Mi kreis dissendoliston, per kiu eblas diskuti la liston kaj atentigi pri legindaj verkoj, kiujn mi preterlasis. Mi bonvenigas vian opinion ĉe: http://groups.google.com/group/tradukoj

Edmund Grimley Evans
  1. Amado: La morto kaj la morto de Kinkas Akvobleko (1959, portugala, tr. Pádua). Kinkas, mortinta, ekskursas kun nerespektindaj kamaradoj.
  2. Andersen (1805-1875): Fabeloj (dana, tr. Zamenhof). Famaj fabeloj, kaj grava specimenaro de zamenhofa lingvaĵo.
  3. Ariyosi Sawako: La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû (1966, japana, tr. Konisi Gaku). Malfacilaj rilatoj inter bofilino kaj bopatrino ĉirkaŭ 1800.
  4. Asch: La sorĉistino el Kastilio (1921, jida, tr. Lejzerowicz). La suferoj de juda martirino en Romo ĉirkaŭ 1500.
  5. Aszlányi: Sep vangofrapoj (1937, hungara, tr. Somlai). Amuza romano. Senlabora inĝeniero venĝas al potenca ŝtalreĝo.
  6. Atxaga: Memoraĵoj de eŭska bovino (1991, eŭska, tr. Arana). Misteraj okazaĵoj en apudmontara bieno, el la vidpunkto de bovino.
  7. Baudelaire: La floroj de l’ malbono (1857, franca, tr. diversaj). Poemaro pri sekso kaj morto kaj la tragedio de senespera solulo.
  8. Bengtsson: Orm la ruĝa (1941-1945, sveda, tr. Nilsson). Aventuroj en la deka jarcento, en humura pseŭdoarkaika stilo.
  9. Boccaccio: Dekamerono (1350-1353, itala, tr. Waringhien kaj Martinelli). Tri dekonoj el eble la plej konata novelaro de la monda literaturo.
  10. Borges (1899-1986): La sekreta miraklo (hispana, tr. diversaj). Elektitaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj de la fama argentina verkisto.
  11. Borovský: La bapto de caro Vladimir (1855, ĉeĥa, tr. Pumpr). Satira kaj amuza versaĵo pri la unua kristana caro.
  12. Brecht: Trigroŝa romano (1934, germana, tr. Schulze). Socikritika romano de la fama poeto kaj dramisto.
  13. Bulgakov: La majstro kaj Margarita (1966, rusa, tr. Pokrovskij). Moderna klasikaĵo pri Moskvo, Jerusalemo kaj balo ĉe Satano.
  14. Buzzati: La dezerto de la tataroj (1940, itala, tr. Mistretta). Soldatoj tutvive atendas malamikon, kiu neniam venas.
  15. Cabell: Jurgen (1919, angla, tr. Auld). Fantazia vojaĝo de iama poeto. Libro tre ŝatata de William Auld.
  16. Camus: La fremdulo (1942, franca, tr. Duc Goninaz). Akcidenta murdinto bedaŭras nenion.
  17. Capuder: La vipo kaj la turbo (1975, slovena, tr. Ošlak). La unua “disidenta” romano en Slovenio traktas amarajn spertojn el 1941-1945.
  18. Carroll: Alico en Mirlando (1865, angla, tr. Broadribb). Klasika infanlibro verkita de matematikisto.
  19. Céline: Vojaĝo ĝis noktofino (1932, franca, tr. LeQuint kaj Le Puil). Cinika kaj komika atako kontraŭ patriotismo kaj aliaj ismoj.
  20. Cervantes: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha (1605-1615, hispana, tr. de Diego). Ĉefverko mondliteratura, moka kaj farsa, iom neologisme tradukita.
  21. Chesterton: La naiveco de pastro Brown (1911, angla, tr. Bean). Dek du rakontoj pri pastro-detektivo kun metodoj pli intuiciaj ol deduktaj.
  22. Conan Doyle: La ĉashundo de la Baskerviloj (1902, angla, tr. Auld). Fama aventuro de la rigore racia detektivo Ŝerloko Holmso.
  23. Couperus (1863-1923): Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (nederlanda, tr. Berveling). Noveloj por prezenti la buntan temaron de nederlanda verkisto.
  24. Čapek: Milito kontraŭ salamandroj (1936, ĉeĥa, tr. Vondroušek). Satira sciencfikcio pri la malkovro, sklavigo kaj ribelo de fremda raso.
  25. Ĉeĥov (1860-1904): Ĉeriza ĝardeno (rusa, tr. diversaj). Elektitaj verkoj de eminenta novelisto.
  26. Dante: Infero (1308-1321, itala, tr. Kalocsay / Dondi). Dondi tradukis ankaŭ la tutan Dian Komedion. Klasikaĵo pli legebla, eble, ol vi pensas.
  27. Daudet: Tre mirigaj aventuroj de Tartarin de Taraskono (1872, franca, tr. Delor kaj Le Brun). Burleskaj aventuroj de provenca fanfaronulo.
  28. Dostojevskij: Krimo kaj puno (1866, rusa, tr. Parfentjev). Fama kaj influa romano pri studento, kiu murdas lombardistinon.
  29. Dumas: La grafo de Monte-Kristo (1844, franca, tr. Moirand). Romanego plena de intrigoj, perfidoj, murdoj kaj venĝoj.
  30. Eliade: Fraŭlino Maitreyi (1933, rumana, tr. Oneţ). Pri malpermesita amo inter juna eŭropano kaj eĉ pli juna bengalino.
  31. Fournier: La granda Meaulnes (1913, franca, tr. Bernard). Pri “la verda paradizo de amoj knabnaivaj”.
  32. Frank: Taglibro de Anne Frank (1942-1944, nederlanda, tr. Bartels). Taglibro de 13-jara juda knabino, vivanta kaŝite sub nazia okupado.
  33. García Lorca: Cigana romancaro (1928, hispana, tr. de Diego). Bonega traduko de ŝatata hispana poemaro.
  34. García Márquez: Cent jaroj da soleco (1967, hispana, tr. de Diego). Populara magirealisma romano tradukita en Diegan dialekton.
  35. Gárdonyi: Sklavoj de dio (1908, hungara, tr. Hamvai). Pri sankta Margareta (1242-1271) kaj la peniga vivo de monaĥoj.
  36. Gogol: Malvivaj animoj (1842, rusa, tr. Vyĉegĵanin). Nova alveninto trompe aĉetadas mortintajn servutulojn.
  37. Grimm: Elektitaj fabeloj (1812, germana, tr. Bein). Klasika traduko de klasikaj popolfabeloj.
  38. Harrison: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato (1985, angla, tr. diversaj). Humura sciencfantazio. Aventuroj de ŝatinda fripono.
  39. Hašek: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (1923, ĉeĥa, tr. Váňa). Ĉeĥa soldato subfosas la aŭstrian-hungarian armeon per ŝajna malkompetenteco.
  40. Heine (1797-1856): Kantoj kaj romancoj (germana, tr. Kalocsay kaj Waringhien). Formfidelaj kaj belaj poemtradukoj en klasika, parnasisma lingvo.
  41. Hemingway: La oldulo kaj la maro (1951, angla, tr. de Diego). Maljuna kuba fiŝkaptisto luktas kontraŭ giganta fiŝo.
  42. Ihara Saikaku: Kvin virinoj de amoro (1686, japana, tr. Miyamoto). Noveloj pri tragedia amo en la feŭda socio.
  43. Jansson: Muminvalo (1962, sveda, tr. Bick). Furora infanlibro por ĉiuj aĝoj.
  44. Jeluŝiĉ: Cezaro (1929, germana, tr. Rotkviĉ). Historia romano pri la romia imperiestro.
  45. Jerome: Tri homoj en boato (1889, angla, tr. Badash). Komedia romano, kiu malgraŭ sia aĝo ŝajnas tute moderna.
  46. Jiménez: Platero kaj mi (1914, hispana, tr. Gutiérrez Adúriz). Andaluza vilaĝo priskribita per dialogoj kun azeno.
  47. Kafka: La metamorfozo (1915, germana, tr. Nervi). Gregor trovas sin en sia lito transformiĝinta en monstran insekton.
  48. Kajjam (1048-1131): La robaioj (persa, tr. Waringhien). Versaĵoj kun filozofia enhavo.
  49. Kalevala (1849, finna, tr. Leppäkoski). La finna nacia eposo en sorĉa traduko.
  50. Kawabata: Neĝa lando (1935-1948, japana, tr. Konisi Gaku). Pri amrilato inter tokia riĉulo kaj provinca gejŝo.
  51. Kertész: Sensorteco (1975, hungara, tr. Ertl). Kapta kaj profunda rakonto pri juda knabo en Auschwitz kaj Buchenwald.
  52. Kiŝon (1924-2005): Elektitaj satiroj (hebrea, tr. Ziegler). Tridek humuraj skizoj en simpla kaj klara lingvaĵo.
  53. Kivi: Sep fratoj (1870, finna, tr. Ekström). Humura romano pri vivo en nordaj praarbaroj en la 19-a jarcento.
  54. Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (1906-1907, sveda, tr. Johansson). Bubo ŝanĝiĝas en koboldon kaj flugas tra Svedio kun anseroj.
  55. Laŭ Ŝe: Kamelo Ŝjangzi (1936, ĉina, tr. Ŭang Ĉongfang). Pri la tragedia sorto de pekina rikiŝisto.
  56. Laxness: Sendependaj homoj (1934-1935, islanda, tr. Ragnarsson). Pri la kredoj kaj vivoj de malriĉaj islandaj kamparanoj.
  57. Lindgren: La beleco de Merab (1983, sveda, tr. Johansson). Deko da noveloj kun nordsveda fono.
  58. Lukiano: Lukio aŭ azeno (ĉ. 170, greka, tr. Berveling). La plej malnova teksto en la listo. Humura rakonto pri viro ŝanĝita en azenon.
  59. Lusin (1881-1936): Noveloj (ĉina, tr. diversaj). Enrigardo al la ĉina socio dum interesa historia periodo.
  60. Mann: La morto en Venecio (1912, germana, tr. Buinsters). Germana verkisto iĝas obsedita de juna pola knabo dum ĥolera epidemio.
  61. Martinson: Aniaro (1956, sveda, tr. Auld kaj Nilsson). Eposa poemo pri paneinta kosmovojaĝo. Majstroverko ne sufiĉe konata.
  62. Mickiewicz: Sinjoro Tadeo (1834, pola, tr. Grabowski). Klasika traduko de la pola nacia epopeo.
  63. Milne: Winnie-la-Pu (1926, angla, red. Tonkin). Klasika infanlibro bele esperantigita.
  64. Miyazawa Kenzi (1896-1933): Gooŝ la ĉelisto (japana, tr. Nozima). Fantaziaj noveloj kaj fabeloj.
  65. Mori (1862-1922): Rakontoj de Oogai (japana, tr. diversaj). Kvar noveloj.
  66. Nothomb: Higieno de l’ murdisto (1992, franca, tr. LeQuint kaj Le Puil). Ĵurnalistino intervjuas mortontan mizantropan verkiston.
  67. Orwell: Mil naŭcent okdek kvar (1949, angla). Klasikaĵo pri totalisma socio, laŭdire jam dufoje esperantigita.
  68. Orzeszko: Marta (1872, pola, tr. Zamenhof). Pri junulino luktanta por digna vivo.
  69. Poe: La falo de la domo Usher (1839, angla, tr. Grimley Evans). Simbolisma hororo pri ĝemela fratino entombigita vivanta.
  70. Prus: La faraono (1895, pola, tr. Bein). Historia romano pri la antikva Egiptio.
  71. Puŝkin: Eŭgeno Onegin (1825-1837, rusa, tr. Valentin Melnikov). Versromano, kvazaŭ “enciklopedio de la rusa vivo”.
  72. Queneau: Stilekzercoj (1947, franca, tr. Ertl). Naŭdek naŭ diversstilaj raportoj pri la sama okazaĵo.
  73. Radiguet: Kun Diablo en la korpo (1923, franca, tr. Duc Goninaz). Eleganta amromano pri rilato inter edzino kaj 16-jara knabo.
  74. Ramos: Vivoj sekaj (1938, portugala, tr. Knoedt). Batalo de malriĉa familio kontraŭ sekeco kaj malsato en nordorienta Brazilo.
  75. Remarque: En okcidento nenio nova (1929, germana, tr. diversaj). Pri la suferado de soldatoj en la mondmilito.
  76. Sagao de Njal (ĉ. 1250, islanda, tr. Ragnarsson). La plej elstara islanda sagao, pri eventoj inter 960 kaj 1020.
  77. Saint-Exupéry: La eta princo (1943, franca, tr. Delaire). Fabela rakonto ne nur por infanoj.
  78. Saki (1870-1916): La lupino kaj aliaj rakontoj (angla, tr. Grimley Evans). Spritaj kaj satiraj rakontoj en eleganta stilo.
  79. San-Antonio: La maljunulino kiu paŝis en la maro (1988, franca, tr. LeQuint kaj Le Puil). Maljuna aventuristino elektas heredanton kaj instruas lin pri ŝtelarto.
  80. Sartre: La naŭzo (1938, franca, tr. Bernard). Ŝlosila verko de ekzistismo. Tridek-jara historiisto naŭziĝas pri sia vivo.
  81. Schnitzler: Sonĝonovelo (1926, germana, tr. Duc Goninaz). Sonĝeca erotika rakonto aluda al la sonĝinterpretado de Freŭdo.
  82. Selimović: La derviŝo kaj la morto (1966, serbokroata, tr. Imbert). Religiulo en Bosnio dum la turka regado ĵetiĝas en politikan potenclukton.
  83. Shakespeare: Hamleto, reĝido de Danujo (ĉ. 1600, angla, tr. Zamenhof). La unua esperantigo de Ŝekspiro, kaj ankoraŭ leginda.
  84. Shi: Ĉe akvorando (ĉ. 1370, ĉina, tr. Laŭlum). Romanego pri kamparana ribelo ĉirkaŭ 1120.
  85. Sienkiewicz: Quo vadis? (1895, pola, tr. Lidja Zamenhof). Historia romano pri Romo sub Nerono.
  86. Simenon: La flava hundo (1931, franca, tr. Luez). Unu el pluraj krimromanoj pri komisaro Maigret jam esperantigitaj.
  87. Stevenson: D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde (1886, angla, tr. Goodheir / de Diego). Elektu el du tradukoj de rakonto pri apartigo de la du flankoj de unu persono.
  88. Strindberg: Insulanoj de Hemsö (1887, sveda, tr. Johansson). Pri la rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj.
  89. Tagore (1861-1941): Malsata ŝtono (bengala, tr. Sinha). Sep rakontoj spegulantaj la morojn kaj homtipojn bengalajn.
  90. Tammsaare: La mastro de Kõrboja (1922, estona, tr. Kärt). Juna bienestrino provas edzigi al si filon de apuda bienulo.
  91. Tolkien: La Mastro de l’ Ringoj (1954-1955, angla, tr. Auld). Popularega trivoluma fantazia romano.
  92. Tolstoj: Resurekto (1899, rusa, tr. Sapoĵnikov). Pri la maljusteco de leĝoj kaj la hipokriteco de la eklezio.
  93. Tragedio en la universo (1961, kroatserba, tr. Rotkvić). Kolektiva verko de junaj astronomoj. Eksterteranoj vizitas la detruitan Teron.
  94. Turgenev: Patroj kaj filoj (1862, rusa, tr. Bein). Pri diferencoj inter generacioj en la tempo de la fino de servuteco.
  95. Vazov: Sub la jugo (1889, bulgara, tr. diversaj). Historia dramo pri luktado kontraŭ turka regado ĉirkaŭ 1875.
  96. Vermeylen: La migranta judo (1906, nederlanda, tr. Declerck). Rakonto el la tempo de Kristo.
  97. Verne: Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj (1873, franca, tr. Tortel). Ŝatata romano pri aventura vojaĝo.
  98. Voltaire: Tri verkoj de Volter (1747-1767, franca, tr. Lanti). Tri gravaj verkoj en unu volumo: Kandid; Zadig; Senartifikulo.
  99. Wells: La dormanto vekiĝas (1910, angla, tr. Milward). Post 203-jara dormo, viro vekiĝas en socio por li fremda.
  100. Zweig: Brulanta sekreto kaj aliaj rakontoj (1911, germana, tr. Schwerin). Dekdujara knabo intervenas kontraŭ la amanto de lia patrino.

Novembraj novaĵoj pri la E-programoj de publikaj radiostacioj

La ĉi-jara renkontiĝo de la amikoj de la E-radiofonio dum la Universala Kongreso de Esperanto en Havano speguliĝis ne sole sur la paĝoj de la revuo Esperanto en la septembra numero. Du ampleksaj raportoj pri tiu eksterordinare riĉenhava kunsido sonraporte aŭdiĝis aldone en la programoj de la E-Redakcio de Pola Radio www.polskieradio.pl/eo la 24-an de septembro kaj la 1-an de oktobro 2010. Interesiĝantoj povas peti la ligoadresojn ĉe la adreso e...@polskieradio.pl aŭ ĉe b...@gmail.com.

Krom tiu ĉi raporto en la post kongresa periodo Pola Radio disaŭdigis kelkajn aliajn raportojn dokumentantajn la evoluon de la Havana UK 2010. Kelkajn videointervjuojn registritajn dum la lasta UK disponigas sur siaj paĝoj Ĉina Radio Internacia: http://esperanto.cri.cn/581/2010/07/14/Zt1s113894.htm. Interesajn kongresajn sondokumentojn pretigis krome Radio Aktiva: www.ameriko.org/eo/radioaktiva. Kiel rimarkigas multaj aŭskultantoj, la raportoj de la unuopaj radioredakcioj kaj podkastoj kune kun la dumkongresa raportado de Radio Havano: www.ameriko.org/radiokubo bone kompletigis la ĝeneralan bildon de la ĉi-jara UK. Do ili ĉiuj bone servis al la interna informado de la tuta E-komunumo.

Aldonendas, ke ĉe la paĝaro de la Amerika Komisiono de UEA krom programoj de Radio Havano kaj Radio Aktiva estas elŝuteblaj ankaŭ podkastoj de Parolu Mondo: http://parolumondo.com/. Lastmomenta informo, ke meze de oktobro ni sojlas la komenciĝon de nova podkasto el la Suda Ameriko, nome Panama Radio, kies adreso jenas: htttp://panamaradio.org, kio signifas, ke la sudamerika kontinento akiras fortan lokon en la E-radiofonio.

Samtempe ne eblas forgesi pri la daŭra aktivado de la loka radiostacio en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, emisianta ĉiusemajne la programon “Esperanto, a Língua da Fraternidade”.

Maloftas informoj pri lokaj radiostacioj, en kies atento troviĝas i.a. Esperanto. Tial koninda estas la programo “Les langues se délient”, kiun pretigas membroj de du najbaraj kluboj en la lokoj Châtillon-sur-Chalaronne kaj Bourg-en-Bresse, Francio. En la semajna ciklo alternas elsendoj pri Esperanto kaj pri la lingvo de la regiono “la Bresse”. Jen aŭdiĝas Esperanto, jen “la Bresse”, kiujn akompanas evidente ĉiukaze la franca lingvo. Ĉiu 12-minuta elsendo estas dissendata du fojojn ĉiusemajne de du lokaj radiostacioj: Radio Tropikoj kaj Radio Kristana Francio. Ili estas aŭskulteblaj ankaŭ per la Interreto: http://sites.google.com/a/chatillon-sur-chalaronne.net/esperanto-chatillon//Home/emissionde-radio. Pri la programo respondecas i.a. Pierre Thévenard. Se la ĵus menciitaj programoj celas unuavice la nacilingvan publikon, la E-komunumo ricevas aktualajn informojn ankaŭ pere de: Radio Vatikana: www.radiovaticana.org/it1/on﹍demand.asp?gr=esp, Radio 3ZZZ de Melburno: http://www.3zzz.com.au/staging/programs.aspx, Varsovia Vento: www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm, La Ondo de Esperanto: http://la-ondo.rpod.ru kaj Radio Verda: http://radioverda.co.

Gravas kompreneble ne nur aŭskulti tiujn programojn, sed ankaŭ reagi al ili kaj laŭeble kontribui. Sendube al la plej ĝojigaj informoj apartenas tiu, ke post kelkmonata paŭzo en la E-programoj de la Pola Radio denove aperis pli da aktualaĵoj kaj ĝisdataj sondokumentoj. Samtempe la facebook-Amikaro de Pola Radio en Esperanto meze de oktobro havis ĉ. 1030 membrojn: www.facebook.com/group.php?gid=326997163456

Poiome la historion eniras la radiaj programoj emisiataj per mez- kaj mallongaj ondoj, eĉ se iujn E-programojn daŭre eblas aŭskulti ankaŭ helpe de ili. Ne falas tamen en la forgeson homoj, kiuj grave kontribuis al la evoluo de la E-radiofonio en la epoko, kiam ne eblis ankoraŭ paroli pri satelitaj kaj interretaj programoj. Neforviŝeblan lokon en tiu historio havas la Svisa Radio Internacia kaj Artur Baur. La informo pri lia morto, veninta en septembro, ĉagrenis ĉiujn amikojn de la E-radiofonio, sed ankaŭ memorigis lin kiel elstaran kontribuanton al la evoluo de la ĉiutaga lingvomedio, kiu pli ol 40 jarojn gvidis la E-elsendojn de SRI.

Gabi Kosiarska

Recenzoj

Elstara libro al elstara homo

La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins. Rotterdam: UEA, 2010. 901p. 26cm. Bind. Ilus. ISBN 9789290171133. Prezo: € 60,00

Ne nur unu haro de naŭ bovoj

Sekcioj VII-X (p. 585-876)

Ĉu ekzistas libro esperantlingva pli dika ol tiu ĉi? Kaj volumo kies titolon enestas pli da kaŝitaj sencoj? (Vidu la apudan skatolon kun mia frivola post-omaĝeto.) La kvanto certe honoras la omaĝaton, ĉu ankaŭ la kvalito? Mi esploru tion trafoliumante la sekciojn VII-X; la trian parton de la volumo, kiu restas al mi post la laboro de miaj kunrecenzantoj Shlafer kaj Gobbo.

Fortika kaj kvalita

Ni komencu per la materia flanko: malgraŭ la detabla falo kaj mia dorsosaka kunporto de la libro, la fortika bindo bonege eltenas. La okulojn plezurigas bele dezajnita paĝaro, kun agrablaj tekstokorpo kaj marĝeno. Da preseraroj troviĝas statistike neglektebla aro. Tamen, iom amuze: “esperperantistoj” (p. 868, l. -9); ni notu kelklokan malaperon de spacoj intervortaj (ekz.provincoViktorio”, p. 868, al. 4., lasta l.) kaj postkomaj (ekz. “patrino,dommastrino”, p. 868, al. 3., l. 1). Ĝenerale, la lingva kvalito estis atentata: mi notis nur iun misuzon de komenciĝi anst. komenci (kontraŭ unu internacia respondkupono mi diros sur kiu paĝo).

Natura lingvomedio

Ĉapitron post ĉapitro, mia paŝtiĝo komenciĝas sur la promesaj herbejoj de “Apliko kaj disvastigo”, temo kiu ŝajnas ampleksi duonon de la strategiaj prioritatoj de UEA. Nu, temas pri kontribuoj kies temo rilatas, por diri per sinonimo, al “faka agado”, ekde instruado ĝis informadiko. La instru-sperta Radojica Petrović panoramas, de Lingva Prismo tra lernu.net ĝis Lingvolanċilo, edukprojektojn pri kaj por diverseco en kiuj Esperanto rolas, atentigante ke ĉiam necesas konsideri ankaŭ la internan diversecon de Esperantujo. La ĉefmotoro de edukado.net (82 748 vizitoj en la jaro 2008!), Katalin Kováts, prezentas la celojn, historion, kunlaborantojn kaj atingojn de tiu porinstruista retejo, malkaŝante eĉ sekretojn de la sukceso: temas pri informrimedaro kiu “en tiom kompleksa formo” eĉ “en nacilingvaj eduksistemoj ne disponeblas”. Stefan MacGill elmontras ke la flekseblo de nia lingvo ebligas ke didaktikistoj fiksu lernoŝtupojn kun granda vari-libero, malpli ortodokse ol ĉe etnaj lingvoj; sed avertas ke ni devas aparte atenti specifajn malfacilojn kiel transitiveco kaj -ig/-iĝ. Imre Ferenczy kaj István Gulyás kompendias la centjaran historion de la esperantista agado medicina resp. fervojista, kun forta emfazo, ĉe la dua, pri la agadoj terminologia kaj fakaplika. La institucian flankon de faka aplikado prilumas Petro Chrdle kaj Amri Wandel, kronikante respektive la ekzemplodonan historion de la scienca-teknika aranĝo SAEST/KAEST (ekde 1978) kaj de la Internacia Kongresa ilustras Universitato. Barbara Pietrzak kiusence radio-elsendoj signifas “naturan lingvomedion” por Esperanto, ekde la kvalit-salta ekfunkcio de Pola Radio en 1959 ĝis la nuna epoko de interretaj podkastoj; per analizo de korespondaĵoj ŝi montras la varian rolon kiun ludas la polaj elsendoj por diverslandaj esperantistoj. Inform-fakulo Thomas Bormann statistikas pri la preskaŭa neĉeesto de Esperanto kiel temo en raportoj de novaĵagentejoj kaj konkludas ke pli celtrafas koncentri niajn fortojn al informado loknivela. Reinhard Fössmeier ilustras problemojn de komputila internaciigo — eĉ piktogramo de rubujo ne ĉie samas, pro kulturaj malsamoj. Mauro La Torre, forpasinta kelkajn semajnojn post la apero de ĉi tiu libro, pristudas la rekoneblecon de frazeologiaĵoj per komputila analizo. Victor Sadler priskribas unu aspekton de la angla-Esperanta traduksistemo TRUKILO, “rezulto de ĉ. 8500 horoj da laboro”, kaj heredanto de spertoj el la fama projekto Distribuita Lingvo-Tradukado. Toon Witkam pripensas la sekvojn de novaj teknologioj, el kiuj povas rezulti, paradokse, eĉ “prospera mondo, en kiu la plejmulto estas analfabetoj”.

Pli ol unu haro de naŭ bovoj

Ĉekape de la sekcio Literaturo, Probal Dasgupta donas malpli da motivoj ol kutime por plendi pri densa stilo: ni lernas de li kiel Esperanto rilatu al la “postnacia literatura entrepreno”, forkreskante de vitrina elmontrado de apudmetitaj naciaj kultureroj, enkreskante postnacian scenejon kie ĝi plene plenumu sian funkcion kiel “kvintesence traduka lingvo”. Trevor Steele elmetas siajn personajn motivojn verkadi, samtempe fascinate de historioj kaj de vortoj. Paul Gubbins prezentas “sub la spoto” la historion de originala teatrado en Esperanto, specife atentante la strangaĵon ke E-dramoj malmulte ligiĝas al la “verda” fono socia kaj kultura el kiu ili elkreskas. Esperantan Ŝekspiron oni atendu, laŭ li, nur post paso de mil jaroj... Georgi Mihalkov analizas la novelaron La granda aventuro de Szilágyi — cetere, trafante la koincidon ke fine de 2009 aperis grand-merkata hispana traduko de la tiulibra La liberiĝo de la juĝisto. Baldur Ragnarsson pruvas, per riĉa ilustra materialo, la altan kvaliton de la Ŝekspir-tradukoj de Tonkin, kiuj baziĝas sur la principo “fidele redoni la spiriton... en kazoj de dubo, trakti kun la veraj poetoj”. Anna Löwenstein klarigas kial Tonkin interesiĝis pri Tolkien, t.e. kiajn literaturajn valorojn portas la ofte subtaksata La mastro de l’ ringoj. Roman Dobrzyński ĉiĉeronas nin tra la enhavo, historio kaj fono de la kvintesenca pola verko Sinjoro Tadeo, tra la vivo de la aŭtoro Adam Mickiewicz, sed detale traktas ankaŭ la legendan esperantigon de Grabowski kaj la spektindan filmigon de Andrzej Wajda. La dojeno de ĉina esperantismo, Laŭlum, kompendias la ĉinan klasikan beletron en Esperanto: la vastecon de lia temkampo montras ke la E-tradukoj de klasikaj ĉinaj verkoj ampleksas jam 7000 paĝojn, sed ke tio egalas, laŭ ĉina diro, al “nur unu haro de naŭ bovoj”. Duncan Charters alojas siajn engaĝojn beletran kaj pedagogian, analizante la motivojn legi literaturon ĝenerale kaj en Esperanto specife.

Sekcio pri defioj

Kun nur ses kontribuoj, la sekcio pri Strategio unuavide ŝajnas magra, sed tion la kvalito de la eroj riĉe kompensas. Nur 30 jarojn aĝa, Peter Baláž parolas jam el vasta propra sperto, resumante tre mature la kondiĉojn sub kiuj nia movado sukcesos adaptiĝi al la postuloj de la 21-a jarcento: la kapvortoj por tio estas moderniĝo, profesiiĝo, malfermiteco, ĉiuflankeco, bunteco kaj kunlaboro. Se tiuj pozitivaĵoj sonus malplene, legindas kiuj konkretaj spertoj subtenas ilin, ekde la DVD-o Esperanto elektronike ĝis la filmo Esperanto estas... Miroslav Malovec alfrontas unu specifan aspekton de tiu adapta moderniĝo, la demandon pri virtualaj bibliotekoj: temo aparte grava por disa komunumo kiel la nia, por kiu ofte fizike malfacilas aliri siajn kulturaĵojn. Jukka Pietiläinen spuras la historion de eterne aktuala demando, la prilingva ideologio de nia movado: kiel ni idee vojis ekde eventuale unulingva homaro, penso trovebla ĉe Zamenhof, tra “la” lingva problemo de Lapenna, ĝis la agnosko, kun la generacio de Tyresö (1969), de pluroblaj lingvaj problemoj kaj multlingveco kiel valoro. Pietiläinen pruvas kaj ilustras la idearan evoluon per ĉerpo el multaj trafoliumitaj revuartikoloj, kongresrezolucioj k.s. Aparta merito lia estas larĝe pentri la eksteresperantujan fonon kaj priskribi la rolon de niaj eksteraj rilatoj, kulminintaj en alianciĝo kun la Unesko-subtenita “nova monda lingva ordo”. Post Unesko, venas UN: Edmond Brent lupeas la rilatojn inter UEA kaj Unuiĝintaj Nacioj, montrante ankaŭ problemojn malantaŭ ŝajne harmonia valorkomuneco. Grégoire Maertens prilumas kial kaj kiel prosperis en la lastaj tridek jaroj agadflanko malpli atentata ol la strikte movadaj peripetioj: la financa stabileco de UEA. Li opinias ke la ekspansio de UEA en la 80-aj jaroj, kun centroj ankaŭ en Antverpeno, Budapeŝto kaj Novjorko, estis sekvenda vojo. So Gilsu detalas la evoluojn de nia movado en Azio inter 1989 kaj 1995, kiam li estis UEA-estrarano pri tiu fako.

Kaj la deserto

Fine, pri la lasta sekcio mi konfesu ke mi legis ĝin antaŭ la aliaj, kiel infano voranta la deserton antaŭ la ĉefplado: “Anekdotoj kaj rememoroj”. Mi rezignu pri vicigo de ĉiuj 23 nomoj, kies kontribuoj tre varias laŭ kvanto kaj karaktero. Kelkaj mallonge sed suke anekdotas pri eventoj kiel aŭtobusa paneo survoje al Bona Espero (Eliza Kehlet) aŭ regula sendado de kato-fota libro (Marjorie Boulton) aŭ citas, plej persone, sian taglibron pri la konatiĝo kun Tonkin (Wera Blanke). Aliaj kontribuoj alportas movadhistoriajn novaĵojn (novajn almenaŭ por mi), kiel detalojn pri trans-ferkurtena, sovetia vizito de Tonkin en 1975 (Mikaelo Bronŝtejn) aŭ pri prelego de Lapenna pri studentaj movadoj en Tyresö (Tomas Jansson). Estas tre interese analizi kun Hans Michael Maitzen momentfoton el silvestra balo de 1964/65. Ĉi-sekcie aparte elstaras, pro sperta mikso de personaj rememoroj kaj historiografiaj detaloj, panoramo de Ivo Osibov pri la agado de TEJO en la 1960-aj jaroj.

István Ertl
Al Humphrey Tonkin, anagrame

Persone:
Oratoro kun balail’
La boreal-kuiranto
La kela buro-tirano
Re la libra konatulo
Akra, ribelonta ulo
La bar-erotika nulo
Li, brutala koreano
Betonulo kria al ar’
Li? O, nura kabareto!

Anatomie:
Erotika balanulo

Zoologie:
Bela krotala urino
Li: arta, kurba leono
Ne la orta karibuo
Bone kuri al la rato
Re al kuna iro, blato!
La bena krotalo iru
La kolera bruto nia

Kaj krome:
Ora latrino kabula
Kuna retiro al baro
La brila EU-kartono
La eura kontbarilo
La eliro kun aborto
La rea kino-brutalo

Kaj, fine, dediĉo kiu ne presiĝis en la libro:
Ni kore, al la bruto

Reagoj

Recenzo de recenzo

En la revuo Esperanto 2010/10 (p. 207) aperis recenzo de Jorge Camacho titolita “Memoro pri la Nakbo: Ĉu la libro de la jaro?”. La proponata “libro de la jaro” estas esperantigo de franclingva originalo “Kiel Israelo elpelis la palestinanojn 1947-1949” far D. Vidal.

S-ro Camacho rerakontas la argumentaron de la libro sen-opone, fakte aprobe, finante la artikolon per jenaj vortoj:

Lingvaj malglataĵoj “estas bagatelo kompare kun la graveco de ĉi verko, tiom valora por nia plu-kompreno de la mondo, ke mi nomus ĝin senhezite la libro de la jaro 2009”.

Do mi parolu ĝuste pri la artikolo de Camacho, kiu necesigas korektojn kaj komentojn. Misprezentoj kaj konfuzoj komenciĝas de la titolo mem.

1) En 1947-1949 kaj antaŭe “palestinanoj” kaj “Palestino” referencis al la tiama protektorato de Britujo — la lando de antikva Israelo (s-ro Camacho prave mencias tion). “Judojn — al Palestino!” — estis slogano de antisemitaj marĉoj en Eŭropo en la 1930-aj. La termino “Palestina popolo” (por islamaj fuĝintoj de la unua Arab-Israela milito de 1947-1949) estis inventita far KGB en USSR post 1967-a jaro.

2) Fuĝintoj (elpelatoj) estas ofta rezulto de militoj. Ekzemple post la 2-a mondmilito en Eŭropo oni elpelis germanojn el Ĉeĥoslovakio, kaj prusianojn el Orienta Prusio (nun parto de Rusio): ĉiujn! Do ankaŭ dum Arab/Israela milito de 1947-1949 parto de islamanoj estis elpelitaj aŭ mem fuĝis el Israelo. Tamen multaj restis (kaj iĝis civitanoj de Israelo). Do pli ĝusta titolo devus esti “Kiel Israelo ne elpelis ĉiujn islamanojn...”. En la sama tempo proksimume 600 000 judoj estis elpelitaj el afrikaj kaj la najbaraj islamaj landoj en Israelon. Okazis do popol-interŝanĝo.

En Israelo (samkiel en Eŭropo) oni akceptis la ricevitajn fuĝintojn, kiuj fariĝis civitanoj.

Tamen la islamaj landoj rezignis de siaj fuĝintoj kaj intence tenas ilin kiel sekan pulvon por la sekva stadio de la eterna Islam-Israela milito — la unua specialaĵo de ĉi-problemo.

La dua specialaĵo estas ke la islamaj landoj intence tenas la fuĝintojn en mizera stato jam dum jardekoj por propagandaj celoj. La restaŭro de Israelo kaj ĝia liberiĝo el la du-mil-jara kolonia jugo ekzemplas plej unikan sukceson de kontraŭ-kolonialisma batalo. Sed por islamanoj tio signifas nur mallarĝiĝon de la iama islama regno (kun la fuĝintoj kiel peonoj en la batalo). Reviviĝo de Israelo el cindro estas dramo por la fuĝintoj, sed certe ne kiel la Katastrofo (totala masakro, Holokaŭsto) de judoj en Eŭropo en la 1940-aj aŭ de armenoj en Turkio fine de la 1910-aj. Nomante la tagon de reapero de Israelo per araba vorto Nakba (Katastrofo) ili penas promocii sian kazon far trivialigo de la vera Katastrofo.

Tamen pri ĉio tia ne temas en la artikolo de Camacho. Kio do estas “tiom valora por nia plu-kompreno de la mondo” nun en 2010 en tiu historio? Hipokriteco, “duobla normo” ĉiam, kiam temas pri Israelo (delonge rimarkigita far Eric Hoffer). Jen kio supozeble motivis la artikolon de s-ro Camacho.

www.resonoelusono.com/Israelo/AntauvidoDeHoffer.html

Plua legaĵo: www.resonoelusono.com/Israelo/Israelo.html

Alexander Gofen
Ne recenzi recenzon

Mi estis ĉagrenita renkonti en la lasta n-ro kontraŭ-israelan artikolon, en masko de simpla libro-recenzo. Mi klarigu: La libro sistemece entenas (kiel montras legado de la recenzo) nur unu-flankajn “faktojn” pri serioza, kompleksa kaj multfaceta konflikto. Nur unu ekzemplo — la libro kaj la recenzo “ial forgesas” mencii la fundamentan fakton, ke tuj post la decido de UNO dividi Palestinon en du landojn, juda kaj araba, la palestinanoj komencis militi, provante ekstermi la judajn loĝantojn.

Sed mi ne volas nun recenzi la recenzon (kvankam dubinde ĝi estis verkita ĝuste de Georgo Camacho, konata pri sia kontraŭo al Israelo, do neniel objektiva). Estas simple domaĝe ke la oficiala organo de neŭtrala UEA entute enmiksiĝas politike.

Doron Modan
Ni estu kreantoj

Amuza estas la diskuto inter Anna Löwenstein kaj legantoj de Esperanto pri “poezia stilo” en Esperanto. Kiel oni atendis, “simplaj esperantistoj” subtenis A.L., sed “korifeoj de Esperanta literaturo” moke oponis ŝin.

La kialo de neologismemo ofte kuŝas ne en iu speciala strebo al elita, specifa lingvaĵo, sed en simpla pigreco kaj foresto de logika pensado. Por kio perforti sian menson, eltrovante kaj inventante Esperantajn vortojn, kiam tiel facilas simple preni la jam ekzistantajn vortojn el iu nacia lingvo! Tio povas esti absoluta sinonimo (tiam al la nova vorto oni insiste atribuas pure poezian econ, ekz., printempo — primavero).

Sed ĉu poezio en Esperanto estas des pli bona, ju pli strikte ĝi sekvas la eŭropajn ekzemplojn? Ĉu konataj vortoj, eĉ en Esperanta kadro, tiel ĝojigas la animojn de eŭropaj legantoj? Aŭ tiuj vortoj simple rolas kiel “insuloj de sekureco” en la obskura maro de fremda lingvo, kie la radikoj eble estas kompreneblaj, sed multaj vortoj ne, ĝuste pro sia tipe Esperanta kunmetita formo. Ja oni devas PENSI por kompreni ilin! Kaj tiu afero estas absolute nekutima kaj neagrabla por plimulto da homoj, kaj inter ili — ho ve! — ankaŭ por plimulto da esperantistoj.

Kiam mi instruis Esperanton, mi ripetadis al miaj gelernantoj: “Esperanto estas krea lingvo, kaj VI kreas ĝin! Uzante la lingvon, vi konstante kreas novajn vortojn, novajn nociojn. Kaj ne gravas, ke preskaŭ ĉiuj viaj kreaĵoj jam estas envortigitaj kaj uzitaj en ĉiutaga lingvaĵo. Tio signifas nur, ke vi havas saman krekapablon, kiel multaj homoj antaŭ vi, ke la homaro vere povas havi komunan lingvon. Kaj la uzado de la lingvo estas konstanta kreado, ĉar kiam vi komprenas signifon de kunmetita vorto, vi sekvas la vojon de tiu, kiu kreis ĝin, kaj tiamaniere kunkreas”.

Nia lingvo havas senlimajn esprimeblecojn por esprimi ne nur sentojn kaj emociojn, sed ankaŭ nociojn kaj pensojn. Laŭ la hipotezo de Sapir-Whorf, la lingvo determinas la “mondon”, en kiu vivas la parolanta persono. Do, uzante Esperanton, ni povas krei apartan mondon, foje konstruitan tute alie, kiam ni uzas nekutimajn radik- kaj vortkunmetojn. Per Esperanto ni povas esprimi tion, kio ne eblas en “normala” etna lingvo. Kiel mi komprenas, ĝuste tio estas tasko de poezio: krei novan mondon, ĉu ne?

“Ĉiu poeto, verkisto, estas aparta mondo” — eldiro, kiun oni atribuas jen al Ŝekspiro, jen al Cervantes. Sed kio malfacilas en la etna lingvo, estas nekompareble pli simple atingebla en Esperanto; ja se ajnan etnan lingvon ni povas kompari kun vastega tera vojo, betonita per milionoj da spuroj de paŝintaj sur ĝi, tiam Esperanto similas al vasta stepo, kovrita de pura blanka neĝo, sur kiu jen kaj jen videblas ĉenetoj da spuroj: de Auld, Kalocsay, Miĥalski, De Kock. Ili kunkreis nian mondon, nian lingvon. Sed kiom da spaco por kreado restis! Estu ankaŭ ni kreantoj, sed ne konsumantoj!

Tatjana Auderskaja

Rogener Pavinski nova redaktoro de Kontakto

Rogener Pavinski sekvos Paŭlon Moĵajev kiel redaktoro de la revuo Kontakto. La Estraro de UEA konfirmis la decidon de la Estraro de TEJO, kiu elektis Pavinski post publika konkurso inter pli ol 20 kandidatoj.

La juna brazilano aktivas diverskampe de pluraj jaroj. Kiel filmisto li estis kunkreinto de la filmo Esperanto estas.... Kiel muzikisto li estis interalie voĉo de la grupo Supernova, kiu famiĝis precipe per siaj prezentadoj en la pasintjaraj UK kaj IJK. De 2004 ĝis 2006 li redaktis la bultenon Momenton! de Brazila Esperantista Junulara Organizo, kaj de 2007 ĝis 2009 li estis estrarano de TEJO.

Rogener Pavinski estis elektita kiel redaktoro por du jaroj. La unua Kontakto sub lia redakto estos n-ro 5 de la nuna jaro. “Mi multe dankas pro la konfido, kiun la TEJO-estraro havas je miaj kapabloj”, li diris post sia elekto. “Mi strebos doni novan vivon al la revuo kaj labori, por ke ĝi estu pli alloga, kultura kaj freŝtema. Mi planas multajn novaĵojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de la nova Kontakto”.

La revuon Kontakto ricevas ĉiu individua membro de TEJO. Ekde 2011 ĝi enhavos ankaŭ la bultenon TEJO tutmonde, kiu ĉesos aperi kiel aparta eldonaĵo. Oni povas ekaboni al Kontakto ankaŭ aparte pagante la subtenan kotizon Patrono de TEJO aŭ simplan abonon. Favora eblo por kluboj, kursoj k.a. estas kolektiva abono de minimume 6 ekzempleroj. Se ĉiuj ekzempleroj estos sendataj en unu pakaĵo al la sama adreso, oni ricevas rabaton de 40% el la plena abonprezo; se la numeroj estos sendataj rekte al la unuopaj ricevantoj, la rabato estas 20%.

Reta abonilo: www.uea.org/alighoj/revu﹍abon.php

UEA invitas prelegi en la Kopenhaga IKU-sesio

Dum la 96-a UK en Kopenhago okazos la 64-a sesio de Internacia Kongresa Universitato.

UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: a...@huji.ac.il, ĝis 2011-01-31 (sed prefere pli frue).

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj prelegoj lige kun la Internacia Jaro de Junularo (la kongresa temo).

Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝataj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido ĝis 2011-04-30. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2011-05-31, por publikigo en la IKU-libro.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.

Prelego estos rekompencita per angla, honorario de 250 eŭroj. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.

La 18-a Internacia Semajno en Katalunio

130 esperantistojn el dudeko da landoj allogis komence de oktobro al la apudmara urbo Coma-Ruga la jam tradicie riĉa programo kaj amika atmosfero de la ĉiujara aŭtuna aranĝo sur la kataluna marbordo — la 18-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.

La organizantoj, krom varma kaj sunplena vetero, mendis kvalitajn preleg(ant)ojn: Gian Carlo Fighiera: “Kelkaj noveloj de Boccaccio”, Renato Corsetti: “Por ke lingvo estu tutmonda ne sufiĉas paroli ĝin eŭrope”, Anna Löwenstein: “Romo antaŭ 2000 jaroj”, Gian Carlo Fighiera: “Japana filmo Rashomon pri la kvar veroj”, Antonio Marco Botella: “Centjara datreveno de la granda poeto Miguel Hernandez”, la geedzoj Michéle kaj Hubert de Meyere: “Belgio, la lando de arto, scienco kaj folkloro”, la geedzoj An Jong kaj Ko Kyung el Koreio: “Solidareco de Esperanto” kaj “Folkloraj koreaj kantoj”, Wolfgang Guenther: “Kiosko de Levante”. Rektmetodan kurson por komencantoj gvidis Stano Marček. Okazis du duontagaj kaj unu tuttaga ekskurso al la Muzeo “Pau Casal” en San Salvador kun muzika koncerto, al la Monaĥejo Monserrat, kun vizito de la vinkelo “Cooperativa Agricola de Vila-rodona” kaj al “Fondaĵo Apel·les” en El Vendrell. La organizanto Luis Serrano Pérez gvidis la debaton “Kio pri la Esperanta gramatiko, ĉu vi realigus modifojn?”. Okazis du (!) interkonaj vesperoj kun ĉampanjo “Esperanto” kaj bongustaj specialaĵoj, DVD-prezento de la opero La Bohème, folklora vespero kun la ensemblo “Montjuic”, kun havana muziko kaj cremat (rumo bruligita kun kafo) kun aliaj specialaĵoj. La premio “Ada Sikorska-Fighiera” estis ĉi-jare atribuita al la eksa prezidantino de Hispana Esperanto-Federacio kaj vigla aktivulino kaj prelegantino M. Rafaela Urueña.

Stano Marček

Seminario de la Ĉina Sekcio de ILEI en Taiyuan

De la 1-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2010 okazis en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, la norda Ĉinio, Seminario de la Ĉina Sekcio de ILEI.

Al la seminario aliĝis 59 personoj, sed partoprenis 51 el 20 ĉinaj urboj, 6 el 4 aliaj landoj: Danio kaj Suda Koreio po 1, Usono kaj Japanio po 2. Du personoj, kiuj ne povis fizike partopreni en la seminario pagis kotizon.

La programo de la seminario estis riĉa, abunda kaj bonkvalita. Okazis 13 prelegoj (inkluzive de unu reta pere de Skajpo) pri edukado kaj metodoj de E-instruado, 4 raportoj pri E-instruado en ĉinaj kaj japanaj lernejoj, 2 demonstraj instruadoj kaj 4 E-kursoj (2 por pli ol 25 komencintoj kaj progresantoj, 2 por 50 infanoj) .

Ni agrable pasigis la tempon dum la vesperaj programoj kaj ekskursoj.

Stefan MacGill

Apliko de Esperanto en la profesia agado

En la bulgaraj urboj Karlovo kaj Sopot okazis inter la 11-a kaj la 14-a de junio 2010 la 2-a internacia seminario “Apliko de Esperanto en profesia agado” (AEPA), kies organizantoj estis AIS-Bulgario, Bulgara E-Asocio, Internacia Universitato Karlovo kaj la Regiona Estraro de la neesperantista organizo “Scienc-teknika Asocio” en Bulgario.

Organizis ĝin esperantistoj,sed partoprenis ankaŭ sciencistoj kaj fakuloj neesperantistoj, kun rekta traduko Esperante-bulgare-Esperante.

La Solena Inaŭguro okazis en la solena halo de la urbodomo de Karlovo. Partoprenis reprezentantoj de la oficialaj instancoj, radio, televido, gazetaro kaj urbanoj. La seminarion inaŭguris prof. Boĵidar Leonov, prezidanto de AIS-Bulgario. En la festparolo de la urbestro estis esprimita apogo flanke de la oficialaj instancoj al la agado de AIS, substrekante la aŭtoritaton de la Internacia Universitato Karlovo kiel eduk-kultura centro.

Post la Inaŭguro okazis Festkunveno omaĝe al la ĵurnalistino Ada Fighiera-Sikorska kaj ŝia patro, la generalo Sikorski.

Sabate la prelegoj kaj la diskutoj okazis en la urbo Sopot, dimanĉe kaj lunde en la Internacia Universitato en Karlovo.

La prezidanto de Bulgara Esperanto Asocio, Inĝ. Petar Todorov, honorigis per medaloj du eminentulojn de la E-movado, D-ron Gian Carlo Fighiera kaj prof. Hans Dietrich Quednau, pro ilia longjara aktiva partopreno en la internacia E-movado kaj kunlaboro kun BEA. AEPA-2010, dum kiu okazis kvardeko da valoraj fakaj prelegoj, estis inkluzivigita en la programon de BUS-7 de AIS-San Marino (Bakalaŭra Universitata Studadsesio), kies profesoroj gvidis kursojn por la studentoj. La seminario, kiel daŭrigo de la 1-a AEPA en 2009, ludis sian rolon por propagando de Esperanto kaj ĝia apliko en profesiaj kontaktoj, kaj denove sukcese plenumis sian bazan celon prezenti antaŭ neesperantistaj fakuloj kaj oficialuloj, ke Esperanto estas ne nur komuna lingvo por babilado, amuzo kaj kontaktoj inter la esperantistoj, sed povas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj sciencaj kaj profesiaj fakaj seminarioj.

Boĵidar Leonov

[FORIGITA!: bildo]

Inaŭguro de la 7-a Bakalaŭra Universitata Studadsesio

46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

La jam tradicia renkontiĝo BET okazis en la urbo Visaginas, kiu famas en Litovio pro la Ignalina nuklea atomcentralo, la bela naturo kiu ĉirkaŭas ĝin, kaj pro multnacieco.

Transire de junio al julio (26 jun — 04 jul 2010) pli ol 150 esperantistoj el 18 landoj elektis BET por esti en bona Esperanta etoso.

Kutimaj programeroj bonvenigis la partoprenantojn: Somera universitato, prelegoj pri la litovaj lingvo kaj historio, trinivelaj kursoj de Esperanto, ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, akcepto ĉe la urbestro. Inter la prelegantoj estis konataj esperantistoj kiel Petro Baláž, Mikaelo Bronŝtejn, Mikaelo Cvik, Petras Čeliauskas, Halina Gorecka, Stano Marček, Aleksander Korĵenkov kaj aliaj. Ne tradiciaj estis la renkontiĝoj ĉe lignofajro, organizitaj de lokaj esperantistoj, ornamo de Paŭloj kaj Petroj per kverkaj kronoj, kvizoj kaj ludvespero aranĝitaj de Nora Caragea kaj de Mikaelo Bronŝtejn. Ĉiutage aperis kolora gazeto Arĝenta gruo, kiu raportis pri la okazintaĵoj en la Baltiaj Esperanto-tagoj. Vesperajn programojn oni devis parte ŝanĝi pro la funebro en Litovio: mortis la litova eksprezidento A. Brazauskas, sed la koncertoj kiujn kongresanoj ĝuis, estis vere interesaj: de rusa kanta kaj danca ensemblo kaj ukraina folklora grupo, la kantistino Turasova-Abra. Koncertis ankaŭ Mikaelo Bronŝtejn kaj la esperantista grupo “Asorti”, kies membroj Jelena kaj Edvardas Piŝĉikai loĝas en Visaginas kaj dum la tuta semajno, helpataj de Genadijus Jefimovas, ege sindediĉe zorgis pri ĉiuj kaj ĉio. La venonta BET okazos en la latva urbo Priekuļi ekde la 9-a de julio ĝis la 16-a de julio kaj havos la ĉefan temon “Latva folkloro tra jarcentoj”. Bonvolu trovi la aliĝilon ĉe www.esperanto.lt.

Gražina Opulskienė

Forpasoj

Arthur Baur (1915-2010) forpasis la 17-an de septembro en Männedorf (Svislando). Elektita en 1980, li estis la dojeno de la Honoraj Membroj de UEA. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo la germanan, anglan, retoromanĉan kaj islandan filologiojn. Post doktoriĝo li laboris kiel ĵurnalisto ĝis sia emeritiĝo. De 1975 li membris en la Nacia Unesko-komisiono de Svislando. Baur lernis Esperanton en 1930 en gimnazio kaj membriĝis en E-Societo de Zuriko kaj Svisa E-Societo. En 1939 li aliĝis al UEA. De 1932 ĝis 1933 li redaktis la bultenon La Sonilo Malgranda, poste renomitan kiel Ĉiulandulo. De 1980 ĝis 1986 li estis prezidanto de Svisa E-Societo kaj redaktoro de Svisa Esperanto-Revuo. En 1959 SES elektis lin honora membro. De 1947 ĝis 1991 li gvidis la E-elsendojn de Svisa Radio Internacia, ofte helpate de sia edzino Heidi Baur-Sallenbach (1916-2006). Li gvidis ankaŭ la informservojn de la 31-a UK en 1939 kaj la 32-a en 1947, ambaŭ en Berno, kaj la gazetaran servon de la 64-a en 1979 en Lucerno. Lige kun la UK en 1939 aperis en lia redakto Svisa antologio. Por la UK en 1979 li verkis La fenomeno Svislando, per kiu la sperta ĵurnalisto kreis modelon por similaj libroj pri aliaj landoj. Li verkis ankaŭ Esperanto in 5 Lehrbriefen (1942), Das Problem der internationalen Sprache (1953), Esperanto per Post (1958), Deine zweite Sprache (1960), De la utopio al la realeco; Von der Utopie zur Wirklichkeit (1976), La retoromanĉa: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando (1984), La retoromanĉa: historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando (1995) kaj Die Geschichte der Esperanto-Sendungen aus der Schweiz (1998). En Svislando li konatiĝis ankaŭ pro siaj lerniloj de la svisgermana (alemana) lingvo kaj de libroj pri la retoromanĉa.

Satyendra Bandopadhyaya (1923-2010) mortis la 29-an de aŭgusto en Katmanduo. Bengaldevena, li eksciis pri Esperanto en Kalkato junaĝe, sed lernis ĝin nur en 2001, leginte pri kurso de Nepala E-Asocio. Poste li fariĝis fondinto-prezidanto de Orient-Nepala E-Societo.

Axel von Blottnitz (1933-2010) forpasis la 25-an de septembro en Pretorio (Sud-Afriko). Li membriĝis en la Sudafrika E-Asocio en 1973 kaj estis dumviva membro de UEA, delegito kaj fakdelegito pri agrikulturo, etnaj minoritatoj kaj dendrologio.

Pierre Dehan (1917-2010), em. poŝtisto kaj iama fakdelegito pri poŝto kaj turismo, mortis la 13-an de julio en Sainte-Foy-les-Lyon (Francio).

Robert Llorens (1917-2010) mortis la 20-an de septembro en Nice (Francio). Em. instruisto, li estis longe delegito kaj fakdelegito pri turismo kaj internacia korespondado. Li fondis la franclingvan informan revuon Esperanto-Infos kaj malfermis en Nice hotelon “Esperanto”. De 1984 ĝis 1990 li estis komisiito pri Koresponda Servo Mondskala de UEA.

Vlado Sládeček (1930-2010) mortis la 4-an de junio en Ostrava (Ĉeĥio). Li estis dumviva membro de UEA ekde 1968 kaj fakdelegito pri astrozofio kaj vegetarismo ekde 1970.