Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 12

Malferme

Librotagaj pensoj

La Zamenhof-tago ne nur instigas nin aĉeti Esperantajn librojn pro sia tiutema kromidenteco; ĝi ankaŭ meditigas pri la valoroj, kiujn esprimas niaj libroj. Jam de epokoj, la lernejoj de ĉiu nacio instruas aprezi la amikecon kaj ĝentile trakti la gastojn. Ĉiuj infanoj do estas kuraĝigataj enlasi en la familian spacon homojn iusence eksterajn, kaj inkluzivigi ilin en la hejma etoso. Sed niaj lernejoj malofte kultivas ĉe siaj instruatoj specifan amikemon kaj gastigemon al fremduloj. La Esperanta kromlernejo flegas tiun valoron de homaraneco; ni prave fieras pri tio kaj esperas, ke instruos ĝin ankaŭ la lernejoj de ĉiuj landoj. Ĉu niaj fieroj kunfluas kun fieroj ekster Esperantujo?

En iuj nacilingvaj medioj, la inkluzivigemo de ia ajn speco foje sin prezentas kiel ion fakultativan, aldonan al la hejmo aŭ la hejma socio; oni ne nepre “bezonas” amikojn aŭ gastojn. Multaj, kiuj volonte ĝentilas al vizitantoj, silente substrekas la grupan solidarecon interne de tiuj “ni”, kiuj ĝisos al la amikoj kaj gastoj post ilia restado “ĉe ni”, fermos la dompordon, kaj restos “nur inter ni” hejme. Tian nur-laŭplaĉe-inkluzivigeman solidarecon la naciŝtato ankaŭ per siaj lernejoj sisteme mobilizas, ofte en formato de militpreteco kaj de malŝatemo al aliaj nacioj. La naciopa mobilizo kunportas kun si kolektivan fieron. Ĉu ni kiel esperantistoj havas starpunkton pri tiaj fieroj? Kiagrade ni pretas aliĝi al ili?

Ni hodiaŭ ĝenerale malemas aliĝi al la fiereco ligita al tiuj demonstroj de la mobilizkapablo. Sed utilas memori, ke ne ĉiam ni sentis tian malemon. Tempe de Bulonjo abundis en nia movado oficiroj kaj soldatoj. La prelegantoj ja pledadis por la paco kaj argumentis kontraŭ la milito; sed tiu ideo estis fakultativa suplemento al socia ordo bazita sur milite establitaj kaj defendataj naciŝtatoj, kiuj rigardis imperiojn kiel legitimajn. Tiutempe ni en la neŭtrala movado ne havis formalan starpunkton kontraŭ imperioj. Ni estis gastame pretaj kunaplaŭdi pri la fieroj, la amoj al “hejmo, patrujo, nacio”, kiel ajn ili volu mobilizi siajn anojn. Sed hodiaŭ ni estas pli elektemaj; krom la ofte menciata reliefigo de homaj rajtoj oni notu, aldone, ke ne ekzistas ekzemple esperantista faka asocio de pafilposedantoj.

Kial tia elektema esperantistaro ĉi-jare entuziasme partoprenis la angoron okaze de la 69-taga kaptiĝinteco de 33 ministoj en ĉilia minejo kaj la triumfan festadon post ilia sukcesa, novmetoda ellevo per heroa kolektiva fortostreĉo? Ne diru, ke ni pensis pri la internacieco de la suferantaro; temis nur pri unu peruano inter tiuj 33; sed ni ĉiuj angoris kaj aplaŭdis kun la tuta mondo. Ni admiris la boncelan nacian mobiliziĝon, pri kiu la ĉilianoj prave fieris.

Nia neŭtraleco ne malebligas partoprenon en absolute ĉiaj primobilizaj fierecoj. Ĝi devigas nin pripensi, kiaj mobiliziĝoj rikoltu nian admiron. Por savi kaptiĝintajn ministojn, oni bezonas servojn kun armeaj efikeco kaj riskemo; ankaŭ pacama movado ne nur rajtas admiri tiunivelan mobiliziĝon, sed iusence devas. Cent jarojn post Bulonjo, ni ne ĉesis admiri la heroecemon: ni tamen ŝanĝis nian komprenon de la vera heroeco, kaj tiu ŝanĝiĝo ekzemplas nian persistadon sur la vojo al la solidareco kaj la pacamo. Ĝuste tion oni emas priskribi laŭ tiu biblia bildo — ke la popoloj “forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacio, kaj oni ne plu lernos militon” (Jesaja 2:4) — kies vortoj inspiras multajn laborantojn por la paco. Ĉilio demonstris, ke ankaŭ la armeoskalan mobilizon oni povas dediĉi al senmikse homsavaj celoj, ke ĝi povas inspiri nacian unuecon kaj internacian solidarecon, movante al pacaj celoj tiujn samajn emociojn, kiuj iam servis al la militemo. Mi mem, la 15-an de decembro ĉi-jare, pensos pri tiu brila ĉilia ekzemplo de la eblo redediĉi la militnivelajn kapablojn de la homo al pli indaj bataloj.

Probal Dasgupta

[FORIGITA!: bildo]

En la CO de UEA funkcias libroservo, kiu vendas praktike ĉiujn Esperantajn librojn, diskojn, kasedojn, vidbendojn, filatelaĵojn k.a. varojn, kiuj estas akireblaj en nia merkato.

Danio, la venontjara kongreslando II.

Rigarde al la dana Esperanto-movado

La ĉefa aganto de la dana Esperanto-movado estas Dana Esperanto-Asocio (DEA), kiu konsistas el individuaj membroj kaj lokaj kluboj, kaj estas prezidata de Ileana Schrøder. DEA krome havas sekciojn junularan kaj instruistan. Dana Esperanta Junulara Organizo estas ankaŭ sekcio de TEJO, kiu nuntempe okupiĝas precipe pri kunvenigo de junaj esperantistoj en la fama rokfestivalo de Roskilde; ĉi-jare la partoprenantaro kreskis ĝis 120. La sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizas kursojn dum la jaro, ankaŭ tutajn semajnfinojn kun eksterlandaj instruantoj.

Krom DEA kaj ĝiaj sekcioj ekzistas Dana Esperantista Fervojista Asocio, la dana sekcio de IFEF, prezidata de Jan Niemann. Eĉ se nombre malgranda, ĝi tre aktivas kun ĉiumonataj kunvenoj kaj faka programo. Precipe la terminara laboro estas aprezata de IFEF.

La historion de Esperanto en Danio karakterizas iom da ondado, kaj ni hodiaŭ estas bonŝance en leviĝo. DEA uzas multe da energio por rilatoj ekster la movado. La reciproka membreco en la dana UN-asocio, kiu datiĝas de 1960, nun denove estas zorge flegata, kaj estas starigataj novaj rilatoj kun ekzemple Dana Socia Forumo kaj porpacaj organizoj. Kiom mono kaj fortoj permesas, DEA montras sin ankaŭ en librofoiroj, sanfoiroj, kulturaj noktoj. Ĉi-printempe fine aperis nova dana-Esperanta vortaro de Bick kaj Jens S. Larsen, konsultebla ankaŭ rete ĉe www.vortaro.dk. Jam en 2005 UEA aljuĝis la trofeon Fyne al DEA, agnoskante la evoluon. Provizora krono de la laboro estas okazigo de la Universala Kongreso de Esperanto sekvajare.

Historia superrigardo

La unua danlingva lernolibro de Esperanto aperis jam en 1890 en Flensburg (norda Germanio), kaj en 1897 ekestis la unua klubo en la urbeto Nykøbing, Sjælland. La “patro” de Esperanto en Danio tamen estas Frederik Skeel-Giørling el Aalborg, kiu en 1904 publikigis lernolibron kaj vortaron. En la sekvaj jaroj novaj grupoj ekkreskis kiel fungoj, kaj la grava gazeto Politiken tiom interesiĝis ke ĝi aranĝis kurson kun 350 lernantoj. Skeel-Giørling estis vokita al Kopenhago por instrui, kaj la 2-an de januaro 1908 estis fondita en Kopenhago la Konversacia Esperanto-Klubo (KEK), hodiaŭ plu la plej grava Esperanto-klubo de Danio. Nur kvar tagojn poste delegitoj de la diversaj grupoj kunvenis por fondi Centran Danan Esperantistan Ligon (CDEL). La saman jaron oni organizis en Kopenhago postkongreson de la 4-a UK en Dresdeno, kaj tiuokaze havis la honoron gastigi L.L. Zamenhof.

La unua entuziasmo tamen baldaŭ malplivarmiĝis. La fama profesoro Jespersen transiris al Ido, kaj kvankam malmultaj sekvis lin, tio estis bato al la prestiĝo de Esperanto. Tamen eĉ pli forte frapis la movadon la akcidentaj mortoj de du junaj kaj kapablaj aktivuloj: la 28-jara “animo” de KEK, f-ino Marie Schrøder, en 1909, kaj la 34-jara Skeel-Giørling en 1910. Dum multaj jaroj la plej grava aktivulo estis f-ino Margrethe Noll, kiu pro siaj persisto kaj fideleco al Zamenhof gajnis la kromnomon “patrino de la dana Esperanto-movado”.

Dum dudeko da jaroj la dana movado iom vegetis, sed en 1929 la juna instruisto Lorenz Friis spertis la faman Cseh-instruiston Tiberio Morariu gvidi ferian kurson por instruistoj, invitite de CDEL. Tio spronis lin aranĝi la unuajn Internaciajn Feriajn Esperanto-kursojn por komencantoj, progresantoj kaj instruontoj, kiuj baldaŭ famiĝis en la tuta Esperanto-movado. Ili okazis ĉiujare ĝis 1975, plej ofte en la Internacia Altlernejo en Helsingør. La entreprenema Friis ankaŭ eldonis librojn sub la marko “Dansk Esperanto-Forlag” (Dana E-eldonejo), interalie tre bezonatan grandan vortaron Esperanto-danan. Ne mankis la rezultoj: CDEL duobliĝis de 18 kluboj kun 674 membroj en 1934 al 39 kluboj kun 1 236 membroj en 1935.

Samjare ekestis Dana Laborista Esperanto-Asocio (DLEA). Ĝi organizis SAT-kongresojn en Kopenhago 1939 kaj en Århus 1947 kaj 1960. La nazia okupado dum la dua mondmilito apenaŭ tuŝis Esperanton; ene de la lando la esperantistoj povis agi sufiĉe libere, kvankam estis rezistantoj almenaŭ inter la laboristoj. Inter la membroj de DLEA estis du internacie konataj, nome Poul Thorsen (1915-2006) kiel aŭtoro kaj Paul Neergaard (1907-1987) kiel sciencisto. DLEA estis malfondita en 1992.

Dum kvarona jarcento la perspektivoj ŝajnis brilaj, sed fine detruis ilin malkonkordo. Tuj post la milito oni formis “Komunkomitaton de Danaj Esperanto-organizoj”, kie CDEL kaj DLEA decidis pri komunaj projektoj. Interalie oni sukcese instigis la ministerion pri eksteraj aferoj eldoni Esperantan version de oficiala filmo pri Danio. La fervojistoj fondis DEFA kaj aliĝis al la komitato. Sed en 1953 CDEL retiris sin el ĝi, kaj samjare kelkaj, kiuj ne kontentis pri la kultura nivelo en KEK, fondis en Kopenhago Komunan Klerigan Klubon (KKK). Tio volenevole kreis — aŭ aktualigis — malfacile ponteblan dividon inter intelektuloj kaj neintelektuloj en la dana Esperanto-movado.

Provizore tio ne kaŭzis tro grandajn problemojn. En 1956 okazis la 41-a UK en Kopenhago, organizita de KEK. En 1959 KKK organizis la monde plej solenan festadon de la centjariĝo de Zamenhof kaj tri jarojn poste la 47-an UK. Multaj politikistoj esprimis favoran opinion pri Esperanto, kaj la ministro pri internaj aferoj 1957-1960, Søren Olesen, eĉ mem estis esperantisto. En 1961 la ĝenerala sekretario de UEA Ivo Lapenna faris tre sukcesan prelegturneon en 12 porinstruistaj seminarioj, parolante en Esperanto kun interpretado de Sven Ziegler. La prelegturneo estis subvenciita de la ministerio pri edukado, kaj Lapenna, irinte danki por la subvencio, faris tre bonan impreson al la ministro K. Helveg-Petersen. El tio poste rezultis la t.n. Skandinavia Propono al Unesko starigi komisionon “por objektive konsideri en kiuj sferoj ekzistas bezono por internacia lingvo”. Mallonge, la ĝenerala sento estis, ke per iom da penado la fina venko estos atingebla “en ĉi tiu generacio”.

Sed la interna malkonkordo multon detruis, ekzemple ĝi fiaskigis klopodojn por starigi regulan instruadon en iuj seminarioj post la prelegturneo de Lapenna. Ankaŭ la Skandinavia Propono definitive abortis en 1968, tamen ĉi-foje ŝajne ne kulpis danoj. Malrapide, sed nerenverseble la membronombro faladis. La membronombro de CDEL kulminis en 1959, kaj tiu de KEK jam en 1949.

La 1970-ojn karakterizis pli-malpli febraj klopodoj renversi la evoluon. CDEL ŝanĝis sian nomon al la nuna Dana Esperanto-Asocio (DEA), kaj de tiam ĝia membrorevuo (nun nomata Esperanto en Danio) estas ĉiam nur en Esperanto. En 1975 unuafoje tutlanda junulara organizo aliĝis al DEA, KEK organizis UK en Kopenhago, kaj KKK forpasis kun sia “animo” s-ino Kirsten Zacho. En 1978 la estro de la Progrespartio Mogens Glistrup proponis parlamentan rezolucion, laŭ kiu la registaro proponu al UN internacian konvencion pri Esperanto kiel unua fremdlingvo en la bazlernejoj de la membroŝtatoj. Ĝi kompreneble ne estis akceptita, tiom pli ke la Progrespartio estis tre kontestata de la aliaj partioj.

La sekvaj jardekoj estis pli sobraj. La centjaran jubileon en 1987 preparis precipe Preben Bagger per traduko de Lingvistikaj aspektoj de Esperanto de John Wells kaj per verkado de la libro Sprog og sprog imellem (Inter la lingvoj), kiu temas pri lingva kaj kultura politiko laŭ esperantista vidpunkto. Entute utila kaj pozitiva laboro, sed neniu havis iluziojn pri ĝia efiko. Junularaj grupoj venadis kaj velkadis, sed iom post iom novaj homoj (ne ĉiam junaj) komencis domini la scenejon. En 1990 Eckhard Bick, enmigrinta el Germanio, eldonis tre bezonatan novan Esperanto-danan vortaron. Oni ankaŭ sukcesis trifoje okazigi Kulturan Esperanto-Festivalon (KEF).

En la nova jarmilo ni ankoraŭ vidis eruptojn de konfliktoj, sed pli kaj pli evidentiĝas ke estas tri ŝlosiloj de sukcesa organiziĝo: konkordo, konkordo kaj konkordo. Dum dudek jaroj la Esperanto-vivo en Danio dependis de individuaj iniciatoj, sed el tio rezultas nur la absolute necesa minimumo por ekzisto. La nuna estraro de DEA havas pli altajn ambiciojn, kaj ni kredas ke ni povas atingi ilin.

Jens S. Larsen

[FORIGITA!: bildo]

Frederik Skeel-Giørling (1876-1910)

[FORIGITA!: bildo]

Fraŭlino Marie Schrøder

[FORIGITA!: bildo]

Ges-roj Zamenhof en la Konversacia Esperantista Klubo, Kopenhago 1908

[FORIGITA!: bildo]

Ĉi-printempe aperis nova dana-Esperanta vortaro de Bick kaj Jens S. Larsen. Sur la foto: parto de la vortara grupo: Tara Gregers, Regin Larsen, Sven Sabdø, Ileana Schrøder kaj Arne Casper.

[FORIGITA!: bildo]

La ministro Olesen kun Lapenna

[FORIGITA!: bildo]

Ekspozicio en Ålborg, marto 2010

[FORIGITA!: bildo]

Margrethe Noll (1874-1962) kaj Lorenz Friis (1904-1985)

Esperanto-parolantoj en Hungario

En diversaj lokoj en Interreto aperis informoj inter si malsamaj pri la nombro de Esperanto-parolantoj en Hungario. Tio vekis mian scivolemon kaj inspiris min pli detale analizi la faktojn.

La ekzamenejo

Mi petis la permeson de la Supera Fremdlingva Trejnejo de la Universitato Eötvös Loránd (ELTE-ITK) por rekte rigardi la datumojn de la ekzamenitoj. La datumoj ne enhavas la nomon kaj adreson de la ekzamenitoj, la personoj do restas nekonataj por mi.

Datumbazo

Esperanto-ekzamenado ĉe ELTE-ITK funkcias jam ekde 1966. Oni ĉiam registris la datumojn de la ekzamenoj, sed la formo de la registrado ŝanĝiĝis kun la evoluo de la tekniko. La plej nova datumbazo ekfunkciis en 2000, en novembro. Tiuj datumoj estas facile prilaboreblaj sen plua penado.

Datumoj

La datumoj enhavas la registran kodon ricevitan ĉe la enpago de la ekzamena kotizo. Aliaj pripersonaj informoj estas la naskiĝdato, naskiĝloko, poŝta kodo de la loĝejo, sekso, datoj de parola, skriba kaj aŭskulta ekzamenoj. La ekzamenoj okazas sur tri niveloj: baza (B1), meza (B2) kaj supera (C1) laŭ la Referenckadro. Estas skribaj kaj parolaj ekzamenoj. Se iu plenumas ambaŭ, tion oni nomas kompleksa ekzameno. Menciindas, ke ĉe la parola ekzameno certan procenton da rezulto la ekzamenato akiras en laboratorio per aŭskultado de esperantlingva teksto kaj respondado al la starigitaj demandoj. Dum la ekzamenado ekestas dekoj da partaj rezultoj, ili ĉiuj estas registritaj.

Pagintoj

Ĉe la kalkulado de la reala nombro de Esperanto-parolantoj aperis du problemoj. Unue, estas enpagintoj, kiuj ne aperis ĉe la ekzameno, restis nur la indiko pri la pago de la ekzamenkotizo. Due, certa kvanto da ekzamenitoj ne sukcesis trapasi la ekzamenon, ili refoje registris sin por plua ekzameno. La datumaro, kiun mi rigardis, enhavis 45 265 pagojn. Post la flankenmetado de la datumoj de la neĉeestintoj kaj de refoje ekzamenitaj personoj restis 34 140 personoj. Vi povas vidi la nombron de la sukcesintoj kaj la nombron de la ĉeestintoj.

Tendenco de la nombroj de ekzamenitoj

Estas interesa la tendenco de la ŝanĝiĝo de la nombro de la ekzamenitoj tra la jaroj (viroj, virinoj kaj sume). Ni vidas, ke averaĝe 3793 diversaj personoj klopodis trapasi ĉiujare la ekzamenon. La tendenco estas milde kreska! Videblas, ke inter cent ekzamenitoj estas sepdek virinoj kaj nur tridek viroj.

La rezultoj de la ekzamenoj

Por sukcesi la kandidato devas akiri 60%-ojn de la eblaj poentoj. La sumo de eblaj poentoj dependas de la tipo de ekzameno, la ekzamentipoj estis montritaj supre. Mi montras unu el la tipaj ekzamenoj:

En la tabelo vi povas vidi du interesajn aferojn, unue la parola ekzameno per 6%-oj estas pli sukcesa ol la skriba, due la virinoj estas pli bonaj ol la viroj per 3%-oj. Mi observis la alitipajn ekzamenojn, kaj mi konstatis, ke a) la virinoj ĉiam estas pli sukcesaj ol la viroj; b) la parola ekzameno preskaŭ ĉiam estas pli sukcesa ol la skriba ekzameno.

Valideco de la ekzamenoj

Ni povas aserti, ke la skriba ekzameno estas tute objektiva, ĉar la prijuĝistoj nenion scias pri la produktantoj de la skribaj taskoj. El la supraj datumoj oni povas vidi, ke la rezultoj en ambaŭ ekzamenoj same tendencas, la ekzamenistoj same taksas la parolajn produktaĵojn kiel la skribajn produktaĵojn. Estas statistika metodo nomata χ-kvadrata pruvo, per kiu ni povas ricevi rezulte, ke el statistika vidpunkto ne diferencas la parola ekzameno de la skriba ekzameno. El tio sekvas, ke ankaŭ la parola ekzameno estas objektiva.

Verdaj regionoj

Jen naŭ urboj laŭ la naskiĝurboj de la sukcesaj ekzamenitoj.

En Budapest naskiĝis la plej granda grupo de la ekzamenitoj. La tri departementaj centroj en la nordoriento de Hungario estas proporcie elstaraj. El la tuto tiuj tri departementoj el la deknaŭ departementoj donas la duonon de la ekzamenitoj. En la sekvaj kvin departementaj centroj estas kontentige multe da ekzamenitoj.

Unulingva ekzameno pri Esperanto

ITK ekde 2009 proponas ankaŭ unulingvan ekzamenon pri Esperanto. La mezurita scinivelo estas la sama, kiel ĉe la dulingvaj ekzamenoj, la esenca diferenco estas, ke tiu ĉi ekzameno estas destinita al tiuj, kiuj ne konas la hungaran lingvon, ĝi do ne mezuras la peran kapablon kaj tial mankas certaj taskoj (ekz. la tradukado). Ankaŭ tiu ĉi ekzameno estas akreditita, sed nur tiam, se la ekzameno okazas en Hungario, la eksterlanda ne estas ŝtate aprobita. Eksterlande UEA organizas la unulingvan ekzamenon, kiu estas tute identa kun tiu de la Hungarlanda.

Pluaj informoj

ELTE-ITK havas hejmpaĝon: www.itk.hu, kie vi povas vidi multajn gravajn informojn pri la dulingvaj ekzamenoj kaj pli pri la unulingvaj ekzamenoj ankaŭ en Esperanto.

Iván Bujdosó

[FORIGITA!: bildo]

Nombroj de ekzamenitoj ĉe ELTE-ITK en departementaj centroj de Hungario

Krei E-klubojn en Indonezio

La ĵus pasintan septembron mi foriris por la dua fojo al Indonezio kun la celo instrui Esperanton kaj esploreti pri la historio de la movado tie.

Mi alvenis tien kaj ekinstruis la 25-an de septembro, kaj forlasis Indonezion la 16-an de oktobro. Ĉi-foje mi vizitis 3 insulojn: Sumatron, Batamon kaj Javon, kaj ok urbojn. Aldone al la ses urboj vizititaj en 2009 (Batam, Yogyakarta, Semarang, Bandung, Ĝakarto kaj Bogor) mi vizitis ankaŭ Surabaya (Javo) kaj Medan (en Sumatro). Kvankam la aldono de la du urboj kaj la pli longa restado en Ĝakarto pro la Monda Vegetarana Kongreso kaŭzis ke mi eĉ malpli longe povis resti en ĉiu urbo, mi faris tiun decidon pro du ĉefaj kialoj: unue, en ambaŭ urboj estis jam homoj kiuj ekinteresiĝis aŭ eĉ eklernis, kaj due, mi volis ne tro limigi min al unu el la grandaj insuloj, kiu estas Javo, sed aldoni la duan — Sumatron. Plie, la du urboj estas respektive la dua kaj tria plej grandaj de la lando. Mi instruis al grupoj de 5 ĝis ĉ. 240 personoj en lernejoj, universitatoj kaj privataj entreprenetoj, kiuj kutime instruas la anglan al infanoj, ĉe homoj hejme al plej diversaj interesiĝantoj, al Rotaract-grupoj en Ĝakarto kaj Yogyakarta, dum la Monda Vegetarana Kongreso, al entute iom pli ol 600 personoj. Ne ĉiam temis pri tutkomencantoj. Ekzemple en Ĝakarto, kie Ilia Sumilfia Sondang Dewi kaj Abdul Haris gvidas la lernantojn (el kiuj nur deko povis veni al mia leciono), en Bogor, kie la veterano Rijanto Husadha gvidas instruistinojn kaj kelkajn kadrulojn de la privata lernejo “Kesatuan”, kaj en Semarang, kie Imam Prayogo, iama lernanto de Rm. Francis D. Yury, gvidas grupon da studentoj.

Grava antaŭeniro rilate al la pasintjara vizito estas ke ĉi-foje dum mia vizito fondiĝis kelkaj kluboj. Temas pri “Esperiga suno” en Ĝakarto, “Ĉielarka revo” en Bogor, kaj — ankoraŭ sennoma — grupo en Yogyakarta. En Semarang la studentoj nomis sian grupon “Espera arbo”, sed preferas simple resti lernogrupo kaj ne jam iĝi klubo kun estraro.

Dum la kvintaga Monda Vegetarana Kongreso, Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) havis informbudon, kiu estis multe vizitata. Tie deĵoris kun mi Ilia Sumilfia kaj Acy Roesmayanti, indoneziaj esperantistinoj, kaj Alan kaj Jennifer Bishop el Aŭstralio. En la unua plena tago mi prelegis pri TEVA, kiel longdaŭra membro de Internacia Vegetarana Unuiĝo, kaj laŭ la volo de la ĉeestantoj donis provlecioneton post ĝi. En la lasta tago interesiĝantoj povis sekvi tuthoran enkondukon al Esperanto. Unu el la vizitantoj de la budo estis maljuna indoneziano, kiu ankoraŭ memoris pri tio ke li kiel puberulo lernis Esperanton de R. Ch. S. Datoe Toemenggoeng. En la 1950-aj jaroj tiu ĉi lasta estis ofta partoprenanto de UK-oj kaj tiutempe prezidantino de la jam longe ne plu ekzistanta Indonezia Esperanto-Asocio.

Kaj ĉi tio kondukas nin al la historio de la movado en Indonezio. Pro la mallongaj restadoj en la diversaj urboj, la plenplena programo kaj la longaj distancoj inter la urboj, mi ne havis multe da tempo por esplorado. Tamen mi intervjuis kelkajn homojn, kaj vizitis la Nacian Bibliotekon. Tie mi trovis plurajn artikolojn el la 1930-aj jaroj pri la tiama movado. Certe mia esplorado ankoraŭ ne finiĝis. Sed gravas ke la movado tie ne plu estas nur “historia”, sed ankaŭ “aktuala”.

Financa subteno por la vojaĝo kaj la instrumaterialoj venis de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado kaj de individuoj, al kiuj direktiĝas miaj dankoj kaj tiuj de la indoneziaj esperantistoj.

Heidi Goes

Interlingvistiko

Viena Planlingva Kolekto: Modela enretigo de Esperanto-revuoj

Esperantologiaj kaj interlingvistikaj esploristoj kutime staras antaŭ la ĝena problemo kiel plej facile, rapide kaj malmultekoste aliri arkivojn, kiujn ili devas konsulti por sia scienca laboro.

Almenaŭ tri gravaj planlingvaj arkivoj estas je ilia dispono: Biblioteko Hector Hodler (BHH) de UEA en Roterdamo, Planlingva Kolekto de la Aŭstra Nacia Biblioteko en Vieno kaj Centro de dokumentado kaj studo pri la lingvo internacia (CDELI) ĉe la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds. Dum BHH eĉ ne disponas elektronikan katalogon, Vieno proponas tre taŭgan datumbankon kun la nomo Trovanto, kiu ege utilas ankaŭ por bibliografiaj celoj. CDELI lastatempe enretigis parton de sia inventaro en la romandan bibliotekan katalogon Rero. Komune al ĉiuj tri arkivoj estas, ke ili principe ne pruntesendas materialon al eksteraj uzantoj, eble kun iuj libraj esceptoj. La Aŭstra Nacia Biblioteko kaj CDELI entute rifuzas pruntesendi periodaĵojn kadre de la internacia interbiblioteka interŝanĝo, kaj Vieno ankaŭ aplikas rigoran politikon rilate la kopiadon de malnovaj dokumentoj troviĝantaj en priplorinda stato. Kiel ekstera “kliento” oni ofte dependas en ĉiuj tri kazoj de la iom kaprica disponeblo de la arkivaj respondeculoj kaj frontas parte neprofesiecan priservadon de mendoj, demandoj kaj petoj. En kazo de pli grandaj kopiokvantoj oni devas enkalkuli sufiĉe altajn kostojn. Se oni deziras konsulti pli vastan inventaron, necesas do veturi surloken al Roterdamo, Vieno kaj La Chaux-de-Fonds kaj elspezi multe da mono por la vojaĝo kaj restado. Se oni ne disponas buĝeton por tiaj esplorprojektoj, oni estas devigata pagi ĉion je propraj kostoj. Ĉiuj tiuj kondiĉoj estas kompreneble ĉio alia ol kontentigaj. La progresoj por plibonigi la situacion estas malrapidaj, ĉar mankas la mono kaj la dungita fakpersonaro. La alternativo al ĉiuj tiuj “fizikaj” penoj povus esti: La enretigo (bitigo aŭ ciferecigo) de la bibliotekaj gazetaj jarkolektoj.

La viena eksperimento

Sur la malhela horizonto antaŭ nelonge aperis en Vieno hela strio, kiu almenaŭ parte provas solvi la mankojn kaj bezonojn de eksteraj uzantoj. Kiam antaŭ pli ol unu jaro mi demandis en Vieno pri la prunteblo de certaj revuoj, ekzemple Pola Esperantisto, oni respondis al mi, ke planata estas la plena enretigo interalie ĝuste de la revuo Pola Esperantisto. Fine de junio sekvis la ĝojiga komuniko, ke en la reto nun jam efektive troviĝas la plena kolekto de Pola Esperantisto kaj de Brita Esperantisto de la komenco ĝis la dua mondmilito. Kiam mi komencis utiligi tiun enretigon, kiu efektiviĝis kadre de la projekto “Anno” (Historiaj aŭstraj gazetoj en la reto), mi pli kaj pli konvinkiĝis pri la taŭgeco de tiu mirakle realigita projekto, tiel ke mi povis eĉ komenci verki skizon de la historio de la intermilita pola Esperanto-movado por mia planata disertacio. Tiel, ĉi tiun laboron oni do povis trankvile fari antaŭ la hejma komputilo dank’ al tiu enretigo kaj ŝpari multe da mono kaj tempo, ĉar oni ne devis iri al Vieno por surloke konsulti la revuon. La teknika programo por tiu enretigo estas sufiĉe alloga kaj proponas eĉ iom da lukso: Per la programo eblas voki kaj spekti paĝon post paĝo de la revuo, kaj ankaŭ eblas krei pdf-dosieron por konvene elprinti la tekstojn. Aliflanke bedaŭrinde ne eblas kopii la tekston por eksporti ĝin al Vordo kaj tie pluprilabori ĝin (sed ja eblas kopii la unuopan paĝo-bildon mem por eksporti ĝin al alia formato). Ekzistas enhavtabelo laŭ jaroj kaj po unu aparta sekcio, kiu aparte montras la titolpaĝojn kaj la neredaktan parton de la revuo, kaj alia sekcio, kiu disponigas la ceteran redaktan enhavon kun ĉiuj tekstoj kaj bildoj de la revuo. Sur la ekrano aperas malgrandaj bildoj de la unuopaj paĝoj, kiujn oni povas grandigi. Eblas foliumi antaŭen kaj malantaŭan, salti ĝis la fino kaj resalti ĝis la komenco de jarkolekto, elekti unuopan paĝon kaj zomi la grandecon. Se oni konsideras la flaviĝintan karakteron de la papero de la revuoj, oni povas esti tute kontenta pri la kvalito de la reproduktitaj skanaĵoj.

Pola Esperantisto

Kelkajn frazojn mi povas skribi pri la enretigo de Pola Esperantisto kaj pri miaj spertoj kun ĝia historiografia ekspluatado. Ĉi tiu grava revuo, kiu ekaperis en 1906 en Lvovo, estas enretigita ekde tiu jaro (ĝis 1937 — sed laŭ Zofia Banet-Fornalowa, Pola Esperantisto aperis ĝis julio 1939). Ekde 1908 Pola Esperantisto estis eldonita en Varsovio, kaj en 1927 ĝian redaktadon transprenis krakovanoj. La revuo, kiu estis sufiĉe serioze redaktata, bone dokumentas la evoluon de la tiama Esperanto-movado en Pollando, fidele raportas pri landaj kaj internaciaj kongresoj kaj sincere spegulas la diskutojn, kiuj disvolviĝis en la pola Esperanto-movado de tiu periodo. Pli/malpli ĉiuj nomoj de la eminentaj Esperanto-pioniroj kaj gravaj funkciuloj — de Odo Bujwid ĝis Izrael Lejzerowicz, de Leono Zamenhof ĝis Jakobo Ŝapiro — estas reprezentataj en kronikaj raportoj aŭ per propraj artikoloj, kiujn tiuj fervoraj samideanoj verkis. Abundas ankaŭ literaturaj kontribuoj, ĉefe polaj — la patriotisma spirito kompreneble estas klare sentebla, sed oni tamen ne troigis (ekzemple la personkulto ĉirkaŭ Piłsudski kaj Mościcki estis minimuma kaj eksplodis nur okaze de neceso). La esperoplena rigardo de la tiamaj polaj esperantistoj al Okcidento ne estas preteratentebla, dum ekzemple la stalinisma Sovetunio estas preskaŭ komplete ignorata, la komunismo tabuita (eĉ pri la Esperanto-movado en tiu lando oni silentas, kvankam tie ja okazis gravaj aferoj ĉirkaŭ Drezen ktp). Post la transpreno de la povo far Hitlero en Germanio (1933) la tono akriĝis ankaŭ en Pola Esperantisto. Ĉar multaj judoj partoprenis la agadon de la pola Esperanto-movado kaj skribis en Pola Esperantisto, rimarkeblas kreskanta psiĥozo pro la germana naciismo, la antisemitismo kaj la militdanĝero kontraŭ Pollando. Tamen, antisemitismaj sonoj en la revuo mem kontraŭ la (judaj) esperantistoj komplete mankas (ĉar mi foje aŭdis similan aserton). La zamenhofa familio estas multe flatata, sed pri la homaranismo kaj interna ideo oni skribis nur unufoje en ĉiuj tiuj jaroj. Senteblas kreskanta krizo de identeco: La esperantistaro komencis forte dubi, ĉu la multaj klopodoj entreprenitaj de ili por la Esperanto-propagando alportis la deziratajn rezultojn. Baldaŭ montriĝis, ke la polaj amasoj restis indiferentaj al Esperanto, kiun ili hezitis adopti, tiel ke la zamenhofa lingvo restis la privata afero de relative malgranda amikaro de tiu ideo, ĝuante iom da apogo de iuj ŝtataj instancoj (kiuj ŝajne interesiĝis ĉefe pri la turisma dimensio de la Esperanto-movado). Do, esplori Pola Esperantisto de tiu periodo estas por la Esperanto-historiisto esence signifa sperto, la revuo mem grava fonto neniel ignorinda. Ĉi tiu fonto do permesas al la esploristo verki skizon de la Esperanto-movado en Pollando, akiri impreson pri la tiama situacio por pli bone kompreni, kio okazis.

La retligo al la enretigita Pola Esperantisto estas: http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?apm=0&aid=e1c

La paĝaron de Brita Esperantisto mi ne konsultis, sed mi imagas, ke estus same interese tralegi ankaŭ tiun revuon, kiu estas konsultebla ĉe la retadreso: http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?apm=0&aid=e1d

Entute, oni povas nur ĝoji pri tiu nova reta servo, gratuli kaj danki al la Aŭstra Nacia Biblioteko, kiu ebligis ĝin je siaj kostoj. Oni povas esperi, ke tiu projekto povas esti daŭrigata kaj ke povos esti enretigataj la kolektoj de aliaj gravaj historiaj revuoj kiel La Esperantisto, Lingvo Internacia, Ruslanda Esperantisto, La Ondo de Esperanto, La Nova Epoko, La Suda Stelo, La Nica Literatura Revuo, Hungara Vivo, por nomi nur kelkajn gravajn titolojn. La skanado de historiaj Esperantaj revuoj antaŭeniros, sed lante, kiel avertis mag. Herbert Mayer, la prizorganto de la Planlingva Kolekto en Vieno. Cetere, pro juraj kaŭzoj ĉio post 1945 dume ne povos esti skanita. Laŭ mi, la enretigo de la revuo Esperanto povus esti la nobla tasko de UEA/ESF.

Andreas Künzli

Alvoko al franclingvanoj

Ni ĉiuj konscias pri la granda influo, kiun amaskomunikiloj havas, kiom ŝlosilaj ili estas en la mondo ĝenerale. En nia kazo, pere de ilia voĉo la ekstera mondo ricevadas informojn pri nia agado, pri nia kontribuo al la monda paco kaj nia engaĝiĝo pri lingvaj temoj. Gravas, do, ke ili komprenigu ankaŭ al EU la rolon de Esperanto.

Mia agado en Francio estas informa por veki tieajn amaskomunikilojn pri la EU-lingva problemo. Tiu lando estas ja grava, prestiĝa kaj potenca ne nur en EU, sed ankaŭ mondskale. Ĝi estas, krome, influhava, ĉar la franca estis konsiderata LA internacia lingvo. La voĉo de Francio estas plu aŭdata tra nia tuta planedo kun respekto.

Jam 8 jarojn mi aperigas anoncojn plurlande en Eŭropo, el kiuj 9-foje en Francio. Ili estis sub la rubriko “Reklamoj”, sed mi deziras, ke Esperanto estu traktata kiel novaĵo. Dum mia lastjunia vizito al Le Monde oni sciigis al mi, ke por ke Esperanto estu novaĵo, la ĵurnalo devas konscii pri vera intereso en la publiko. Tion ili taksas pere de reagoj de la legantoj.

La 15-an de decembro en Le Monde denove aperos reklamo. Temos pri 2 paĝoj: sur unu aperas intervjuo kun la nepo de d-ro Zamenhof kaj sur la alia informoj pri Esperanto.

Lerninte, ke Ĝingis-Ĥano breĉis nur 5-metre la Grandan Muron por ĉevaloj kaj venkis Ĉinion dum palpebrumo, mi invitas vin agi same.

Jen, do, mia alvoko al vi, franclingvaj esperantistoj: post la apero de la 2-paĝa anonco bv. reagi al la redaktejo de Le Monde papere al: Le Monde, 80 Bd Auguste Blanqui, 75707 Paris Cedex 13, aŭ rete al c...@lemonde.fr Invitu ankaŭ viajn familianojn kaj geamikojn agi same. Bv. skribi NUR franclingve kaj petu, ekzemple, informojn pri denaskuloj, Eŭropa lingva diverseco kaj Esperanto, ĉu daŭra EU-angliĝo taŭgas?, aperigo de pliaj informoj pri Esperanto, ĝia literaturo ktp. Ankaŭ kritikaj opinioj bonvenas / bezonatas (manko de Esperanto-kulturo, artefarita lingvo ne kompareblas kun nature evoluinta lingvo, malriĉaj esprimnuancoj ktp), ĉar nur pozitivaj leteroj estos tuj perceptataj kiel kampanjo.

Mi antaŭdankas pro via apogo.

Etsuo Miyoshi

Recenzoj

Brazilo pretiĝas por la tutlanda instruado de Esperanto

Esperanto por lernejaj klasoj. Paroliga metodo kun ekzercaro. Josias Barboza. Braziljo: Unio planeda / Brazila E-Ligo, 2008. 150p. 28cm. Ilus. Kun kd. ISBN 8588913062. Prezo: € 18,00.

Esperanto por lernejaj klasoj. Paroliga metodo kun ekzercaro. Gvidlibro por instruistoj. Braziljo: Unio planeda / Brazila E-Ligo, 2008. 164p. 28cm. Ilus. Kun kd. ISBN 8588913054. Prezo: € 18,00

Jam kelkajn jarojn antaŭ ol la brazila parlamento komencis serioze kaj oficiale trakti pri la laŭelekta instruado de Esperanto en mezlernejoj, la kolego Josias Barboza, sperta lingvoinstruisto, entreprenis kreadon de kompleto de Esperanto-lerniloj. Liaj celoj estis verki lernilon, bazitan sur modernaj materialoj kaj metodoj, kiu evoluigu ĉe la lernantoj ĉefe la interagajn lingvokapablojn kaj ebligu samkonceptan uzon de bone konstruitaj kaj science kunmetitaj lernitaĵoj. Tiel naskiĝis la lernolibro-paro Esperanto por lernejaj klasoj.

La monda esperantistaro unuafoje povis enmanigi tiujn lernilojn dum la UK en Bjalistoko, kie libroserve vendiĝis jam la unuaj volumoj de la lernolibro kaj porinstruista aldonaĵo. La instruistaj kolegoj havis eblon vidi kaj prikomenti ankaŭ la duan parton de la serio.

La grandformataj, laŭaspekte tre allogaj libroj kun la aldonaĵoj de sondiskoj impresis la kolegojn. Inter ili s-ro Kurt Fischer el Germanio entreprenis la fakan provlegadon de la dua volumo kaj tiel ekis ankaŭ internacia kunlaboro inter la du kolegoj, kio gvidos la verkon al eĉ pli bona kvalito kaj sentigos en ĝi eŭropan influon.

Necesas aldoni, ke jam la unua volumo de la instrukompleto agordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en ĝia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapabloj de lernantoj kaj kandidatoj. Mondskala uzo de akordaj lerniloj plifaciligos la kunlaboron de internaciaj projektoj.

Kio fakte konsistigas la lernopakaĵon?

Du bunte ilustritaj porlernantaj libroj (volumoj 1 kaj 2) kun ekzercaroj kaj sondiskoj. Krome, la instruisto havas por ambaŭ niveloj gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj.

La porlernanta sondisko enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rolludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tio donas al la lecionoj certan viglecon, havas efikon de motivado kaj havas ankaŭ la ĉarmon de brazila prononcmaniero.

La unua volumo startas de nulo kaj gvidas la lernantojn ĝis la nivelo B1+, kune kun tre riĉa vortostoko kaj multaj ekzercoj, dialogoj, kulturaj kaj movadaj informoj. La finstudintoj de la dua volumo atingas la nivelon B2*.

* Pri la nivelo de la Komuna Eŭropa Referenckadro oni trovas informojn ĉe http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364/

La gvidlibro de la instruisto (fakte baze identa kun la libro de la lernantoj) havas en ĉiu paĝo flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri la plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn. Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas la prepariĝon de la instruisto kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodologio la instruisto ne instruas, sed reĝisoras la grupan lernadon, tial kolegoj, ankaŭ kun malpli da spertoj, povas sukcese uzi la materialon.

La helpa teko senpage elŝuteblas de http://www.lernejajklasoj.net/, la retejo de la projekto, kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj.

La metodo estas baze paroliga, la materialo konstruiĝas sur riĉe ilustritaj kaj variaj dialogoj, kiuj plej ofte el multaj vidpunktoj ekzercigas kaj reekzercigas pri la lernendaĵoj. La gramatikaĵoj trateksas la libron, prezentiĝas en klaraj kaj bone strukturitaj resumoj, tamen ne fariĝas unuagradaj celoj de la lingvolernado. Ilin la kursanoj alproprigas en la multnombraj ekzemplofrazoj tra la sennombraj dialogoj kaj ekzercoj, kiuj ne malhavas kulturajn konojn pri Esperanto kaj stimulon al transkultura komunikado pere de la internacia lingvo. La leksiko reserĉeblas en la librofina indekso kun indikoj de la koncernaj lecionoj kaj en kelkaj okazoj unulingva vortklarigo akompanas la vortojn. La eldonaĵoj estas bunte ilustritaj, kaj kvankam laŭstile kaj laŭkvalite la bildoj ne estas homogenaj, la libroj aspekte estas modernaj, uzanto-amikaj. Krome ĉarmas la etaj ikonoj, kiuj grafike indikas la diversajn celojn de la eroj.

La libro servas ankaŭ kiel laborkajero, la paperkvalito facile ebligas plenumi skribe la ekzercojn kaj taskojn, fari notojn en la libro.

Se mencii tamen negativan trajton ni diru, ke la instruantoj povos havi nekutiman problemon, nome la abundecon, kiu por tiuj, kiuj havas relative malmultajn enklasajn lecionhorojn, necesigas zorgan elektadon de la plej gravaj partoj kaj devon klarigi al la kursanoj kiel memstare prilabori la reston de la lecionoj.

Tre verŝajnas, ke ĉi tiu estos unu el la plej popularaj Esperanto-lerniloj en la sekvaj jaroj de la Esperanto-instruado kaj kun bonaj administrado kaj porinstruistaj trejnadoj pri ĝia uzo la kolegoj sukcese povos utiligi ĝin ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en multaj aliaj partoj de la mondo.

Por tiuj, kiuj volas aĉeti ĝin ni diru, ke danke al la malavara mecenato D-ro Ulisses Riedel de Rezende estis produktitaj entute 1500 libroj (1000 porlernantaj + 500 porinstruistaj) de la unua parto. La dua volumo kun gvidlibro aperis printempe de 2010.

Estas bone scii, ke kaze de pozitiva decido de la enlandaj politikistoj, la brazilanoj jam havos bonan lernolibran kandidaton kaj modele kaj efike laborantan landan ILEI-sekcion. Restas nur la grandaj taskoj trejni sufiĉajn instruistojn kaj ekinstrui Esperanton. Bonan laboron por la nobla celo kaj sukceson al la brazilaj kolegoj!

Katalin Kováts

Ŝlosila duonpopularigo

Lingvo kaj menso. Noam Chomsky. El la angla trad. Edmund Grimley Evans. Antaŭparoloj de Probal Dasgupta kaj Hiroshi Nagata. Serio “Scienca Penso” n-ro 2. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2010. 188p. 21cm. ISBN 9789290171140. Prezo: € 9,90

La usona lingvisto Noam Chomsky estas famega ne nur kiel fondinto de la tiel nomata genera lingvistiko, sed ankaŭ multe pli vaste pro sia politika verkaro. Tiun lastan ni ekkonis dum la lasta jardeko per kelkaj artikoloj tradukitaj kaj enretigitaj ĉe Le Monde Diplomatique en Esperanto, sed nun troviĝas esperantigita ankaŭ lia Lingvo kaj menso, kolekto de lingvistikaj kaj scienco-filozofiaj eseoj, kiuj parte jam estis tradukitaj al multaj naciaj lingvoj.

La libro originale estas sufiĉe kaose organizita. Ĝi aperis en tri eldonoj (1968, 1972 kaj 2006) kaj la enhavo kreskis de tri al ses kaj fine sep eseoj. Ili estas tiel longaj ke la nura manko de subĉapitroj (krom en ĉapitro 5) igas ilin malfacile legeblaj. Pliaj baroj al kompreno estas la akademia stilo, malfacileco de la temo kaj la malkutima pensmaniero de Chomsky. La ĉapitroj estis verkitaj en la ordo 5-1-2-3-6-4-7, sed se oni volas komenci per la malplej malfacila kaj fini per la plej malfacila, mi rekomendas la ordon 4-6-7-5-1-3-2. La ne malpli ol kvin antaŭparolojn — du por la Esperanta eldono kaj tri de Chomsky mem por ĉiu originala — oni prefere legu laŭ la presita ordo.

En siaj antaŭparoloj Probal Dasgupta kaj Hiroshi Nagata taskis al si ne nur doni superrigardon pri la evoluo de la genera lingvistiko, sed ankaŭ rilatigi kaj harmoniigi ĝian ekziston kun tiu de Esperanto. Laŭ mi, ili ne plene sukcesis. La tradicia vido de la lingvo, daŭre konservata ne nur en la Esperanto-movado, estas de arbitre kunmetita socia komunikilo. La genera lingvistiko renversas ĉiujn kvar partojn kaj vidas la lingvon kiel nature kreskantan esprimilon de la individuo. La konsekvencoj kraĉas en la vizaĝon de la komuna saĝo: Ne vere ekzistas malsamaj lingvoj, kaj Esperanto do estas “nur” unu plia konkreta dialekto de la unusola abstrakta homa lingvo, ĉu rekte per si mem, ĉu nerekte per “parazitado” de la gepatra aŭ alia dialekto regata de la unuopa parolanto. Kvankam ĉi tiun gravan punkton la antaŭparoloj bedaŭrinde ne disvolvas, ili legindigas la libron al multe pli vasta publiko.

Oni rajtas demandi sin kial oni elektis tradukigi ĝuste ĉi tiun verkon kaj ne ekzemple Novaj horizontojPri naturo kaj lingvo, menciitajn sur ĝia dorso. Ili estas pli aktualaj kaj la lasta enhavas intervjuon, en kiu Chomsky devas esprimi sin iom pli kompreneble ol kiam li mem verkas. Tamen la verko sidas tre bone kiel la dua ero de la serio “Scienca Penso”. Unue ĝi estas “mejloŝtona el historia vidpunkto”, laŭ la kriterio menciita de la seria redaktoro José Antonio Vergara. Due ĝi tuŝas iujn neadekvatajn punktojn de la teorio de Karolo Darvino — kies La origino de specioj tre konvene estas la unua libro de la serio. Trie, Chomsky en ĉi tiu libro iom pli detale diskutas pri Ferdinand de Saussure, aparte interesa al la esperantista publiko.

La tradukinto Edmund Grimley-Evans ĝenerale brile solvis la gigantan taskon. La nomojn de la plej famaj sciencistoj de la pasinteco li esperantigis, kio precipe pro la adjektivo kartezia ŝajnas esti bona decido. Aliflanke la hazardaj nomoj en frazekzemploj devus aperi en akuzativigebla formo, dum male oni preferus legi ekzemple netradukitan NP anstataŭ SF — tuj rekoni la konvencian mallongigon viditan aŭ revidotan alilingve estus pli oportune por la leganto. Ĉiuj vortoj estas troveblaj en PIV de 2005 aŭ klarigitaj en la teksto mem, sed malgraŭ tio utilus aldoni antaŭnoton pri la elekto de la plej gravaj terminoj, kiel okazis en la unua franca traduko. Neeviteble, pluraj ŝlosilaj vortoj mankas en la pli fruaj eldonoj de PIV.

Restas iuj malglataĵoj en la traduko, sed ĉefkulpa pri ili ŝajnas esti mallaboremo aŭ manko de provleganto. Traŝteliĝis du gravetaj eraroj, nome rekursa (anstataŭ la PIVaj rekursiarikursa) kaj biontologio (la originalo havas natural history kaj temas simple pri naturhistorio). Ankaŭ estu menciita frazero, kiu pli bone estus frazparto (kiel en PMEG) aŭ frazdivido, se oni nepre volas eviti la neologismon sintagmo. Kontraste leksikero estas frape bona traduko de lexical item, dum pri ingi por embed oni povas diskuti tien-reen (Dasgupta en la antaŭparolo uzas enkadrigi). Tre indas difini por la serio Scienca Penso la regulon, se ĝi ne jam ekzistas, ke ĉiu eldonota libro devas esti skrupule provlegita de almenaŭ du bonaj esperantistoj alilingvaj ol la tradukinto. La provlegintoj ne estu menciitaj en la presita libro, ĉar la tradukanto ĉiuokaze havu la findecidon pri ĉiu duba punkto. Iu tia proceduro estus pli urĝa ol la (cetere utila) indekso.

Dasgupta trafe karakterizas la libron “ŝlosila duonpopularigo”, do por la alia duono oni turnu sin al unu el la pli bazaj enkondukoj, kiuj abundas precipe en la angla lingvo. La simple titolita Chomsky de la brita lingvisto John Lyons (1971) ekfamigis generan lingvistikon ekster Usono, nelaste per multaj tradukoj. Ĝia tria eldono aperis en 1991, sed oni povas konsideri ĝin eksdata; aliajn librojn kun la sama titolo aperigis J. McGilvray (1999) kaj N. Smith (2004). Krome menciindas Chomsky for beginners de D. Cogswell (1996) kaj The Chomsky update de R. Salkie (1990). Por legantoj de la germana mi aparte rekomendas Noam Chomsky de G. Grewendorf (2006).

Estas rimarkinde, ke kvankam Chomsky estas eble la plej fama kaj plej akra kritikanto de la rolo de Usono en la mondo, li ne estas marksisto — kaj en siaj lingvistikaj verkoj li ne estas malpli surpriza. Superrigardon pri la multa polemiko ĉirkaŭ Chomsky donas kune la artikolaro The Chomsky reader (1987) kaj la antologio The anti-Chomsky reader (2004), kiuj precipe traktas lian politikan flankon. La lingvistikaj polemikoj, kiuj estis aparte akraj dum la 1970-aj jaroj, estas detale priskribitaj en The linguistic wars de R. Harris (1993).

Multaj miskomprenoj nebuligas la diskuton pri genera lingvistiko, sed unu estu dispelita jam ĉi tie: Genera lingvistiko ne estas bazita sur la angla lingvo, sed sur la lingvo plej intuicie regata de la unuopa lingvisto. Montri tion per Esperanto estas praktike maleble, ĉar tro malmultaj lingvistoj parolas Esperanton kiel ĉeflingvon deinfanaĝe. Tiu cirkonstanco spronis min verki artikolon, kie mi uzas danajn ekzemplojn por montri kiel aliri la studon de lingvaj universalaĵoj. Mi enretigis tiun artikolon en dana kaj Esperanta versioj ĉe la adreso bit.ly/l-k-m, kune kun la notoj kiujn mi faris verkante ĉi tiun recenzon. La notoj ampleksas liston de aliaj tradukoj de Lingvo kaj menso, superrigardon de ŝlosilaj vortoj uzitaj en ĝia Esperanta traduko, kaj subdividojn de la ĉapitroj. Precipe la lasta estas bona helpilo por la legado.

Jens S. Larsen

Dancu kapriole: la tento estas tre forta!

Aventur’. Kapriol’! Terband: TRbandstudio, 2009. KD kun tekstobroŝuro. 57min. Prezo: € 15,00

La plej grava kaj memevidenta aspekto de tiu ĉi KD estas ke temas pri danca muziko. La muzikistoj priskribas la stilon kiel balfolkan, ĉar ili tre ofte ludas tian muzikon dum baloj kie oni dancas folkdancojn de diversaj landoj. La fontoj de kelkaj melodioj olde riĉas: popolmuzikaj manuskriptoj de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj. Kompreneble oni kantas Esperantajn tekstojn ĉe la plejparto de la melodioj, sed aŭdeblas ankaŭ kelkaj sentekstaj melodioj (5 el la 13 trakoj). Eĉ kiam temas pri senvorta melodio, la notoj priskribas la taŭgan dancon, ekz. Sufleo Bureo: “Kiel ĉiuj bureoj, ankaŭ ĉi tiu estas vera flirtdanco. Ĝi celas ne perdi el la vido unu la alian”. La notoj asertas ke Ŝarĝujovalso estas “Revema valso kiu transiĝas en sovaĝan polkon”.

La kanto Soleco montras influon de Orienta Eŭropo kaj laŭ la agordsistemo kaj laŭ la ritmo en 7/8; aŭ eble tiu ĉi kanto adaptas la stilon de la sefarda Hispanio, kiu similas al la orienteŭropa. Kelkaj melodioj kaptas la menson kaj ne facile foriras de la memoro: la refreno de Logas la Aventur’ aparte obstine restas en la kapo: “Logas la aventur’, vokas la aventur’, sen aventur’ la vivo estas vana nur”. Simile neforgeseblas la kanono Arbardanco: “Plezuris sciuro, melo kaj urso. Ili dancis kune meze en arbar’. Kaj kun ili dancis mi”. Tiu ĉi estas infana kanto por infanoj de ajna aĝo.

Kompreneble multaj personoj rekonos la ĝeneralan stilon, ĉar tiu ĉi grupo estas evoluo de la vaste amata grupo Kajto. Du membroj de Kapriol’! estis Kajtanoj: dum la lastaj kelkaj jaroj Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse ludas plejparte tradicie nederlandan muzikon. Do ili decidis kombini la riĉecon de tiu ĉi fonto de brilaj melodioj kun tekstoj en la Internacia Lingvo; la rezulto aŭdeblas sur ĉi tiu KD. Tiu kiu ŝatas akordionon kaj (sak)ŝalmon, sendube amos tiun ĉi muzikon. Aŭdeblas ankaŭ tre ekzotikaj instrumentoj: seljeflutoj el Norvegio, sur kiuj tute mankas fingrotruoj, tial oni produktas diversajn notojn simple per pli forta blovado. La du aliaj membroj de Kapriol’, Ad Bos kaj Rutger Dijkstra, aldonas respektive diversajn perkutinstrumentojn kaj (bas)gitaron, violonon, mandolinon. Tiu riĉa kombinaĵo donas senton de plena orkestro.

La plejparto de la kantoj kaj melodioj ĉi tie surdiskiĝas unuafoje, sed kelkaj aperis en alia versio sur KD de Kajto, ekzemple Tosto (“trinku filo, ne rapide, trinku filo, lante nur...”), Soleco kaj Arbardanco. La grupo Kapriol’ jam prezentis la enhavon de la KD en kelkaj festivaloj diversloke en Eŭropo. Do tiu ĉi KD povas esti bona memorigilo por tiuj kiuj bonŝancis ĉeesti la koncernajn eventojn, kaj bona instigilo por tiuj kiuj ilin maltrafis. La kombinaĵo de voĉoj kaj instrumentoj ĉiam estas tre agrabla kaj ĝojiga, sendepende, ĉu oni jam amas la stilon aŭ ĉu la tuto estas freŝe aŭdata. Tiu ĉi KD devus surhavi averton: la tento danci estas tre forta!

Bona intervjuo kun Marita kaj Marian aperis en la kataluna televido kaj spekteblas rete ĉe: http://www.youtube.com/watch?v=vJ1YKUZHgNo/

Miko Sloper

La premio FAME al Gorecka kaj Korĵenkov

“Porti strigojn al Ateno” aŭ “Verŝi akvon en la maron” — ion tian mi sentas, raportante pri la ĉi-jara omaĝo de la Alena Esperanto-Kulturpremio de FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen, al la geedzoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el la rusia urbo Kaliningrado.

La listo de iliaj meritoj estas tiom abunda, ke ne eblas ĉi tie raporti pri ĉiuj. Tamen indas koncize resumi ilin pro la ĵus ricevita Esperanto-Kulturpremio de FAME. Verŝajne ne eblas pli trafe vortumi tion ol citi el la transdonita diplomo:

“La geedzojn Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el Kaliningrado konas ĉiuj esperantistoj en la mondo, se temas pri literaturo kaj kulturo ĝenerale. Ili ambaŭ estas inĝenieroj diplomitaj, sed ekde sia geedziĝo en 1986 ili engaĝiĝas por Esperanto, kaj ilia kontribuo fariĝis esenca parto de la kulturo de tiu internacia lingvo.

En 1991 ili aŭdacis fari tre kuraĝan ekpaŝon: ili rezignis pri sia lernita profesio, por senlimige dediĉi sin nur al Esperanto. Tio estis kuraĝa decido dugrade: vivteni sin per Esperanto estas malfacile; koncentriĝi al literaturo kaj eĉ al ties eldonado, tio estas eksterordinare kuraĝa intenco! Ilia sukceso fine pravigis tiun decidon.

Ekde tiam ili eldonis gravajn verkojn de la mondoliteraturo, inter ili la verkojn de multaj rusaj aŭtoroj, kiujn ili tiamaniere konatigis al la esperantlingva publiko. Sed ne al tio ili limigas la eldonadon — en ilia serio “Scio” aperis gravaj verkoj de interlingvistiko kaj esperantologio. En 1991 ili revivigis la iaman, sed tre ŝatatan revuon La Ondo de Esperanto, kiu intertempe famiĝis kiel mondvaste konata periodaĵo.

Per sia laboro ili okulfrape kaj modelrole montras, kiun gravecon por la internacia komprenado esence havas la agado kaj laboro interkulturaj. Iliaj pensado kaj verkado ne estas baritaj per naciaj limoj sed vere tutmondaj.

Tial la FAME-Fondaĵo kaj la Urbo Aalen solene distingas la geedzojn Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov per la 12-a Esperanto-Kulturpremio de Aalen. La distingo estas ligita al monpremio de 3 000 eŭroj.”

Ĉu ion aldoni al tio? La interesitaj legantoj mem legu interrete pri iliaj revuo La Ondo de Esperanto (http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-ondo.htm) kaj eldonejo “Sezonoj” (www.esperanto.org/Ondo/Katalogo.htm).

Dum la solena matineo la 10-an de oktobro 2010 en la urba biblioteko de Aalen, kie estas ankaŭ la hejmo de Germana Esperanto-Biblioteko, kunfestis sesdeko da gastoj el diversaj landoj.

La premio FAME estas aljuĝata ĉiun duan jaron de la FAME-fondaĵo, starigita de Franz-Alois Meiners en 1988, kaj ricevis sian nomon laŭ la fondinto. La celo estas distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon.

Restas la demando: Kiu estos la 13-a laŭreato post du jaroj? Ni ĉiuj agu tiel, ke ankaŭ ni taŭgu esti la kandidato “pro agado kun daŭro dum sufiĉe longa tempo al la esenca celo de FAME-fondaĵo: subtenado kaj stimulado de internaciaj kompreniloj”, kiel tekstas en la statuto de la premio!

Utho Maier

[FORIGITA!: bildo]

Karl Heinz Schaeffer, Rainer Kurz, Aleksander Korĵenkov kaj Michael Steffel.

Ronda tablo pri EU en Sarajevo

De la 29-a ĝis la 31-a de oktobro 2010 en Sarajevo okazis Ronda Tablo pri la temo “Eŭropa Unio — Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ”, kun partopreno de kvindeko da ĉeestantoj el 14 landoj. Ĝi estis aranĝo dediĉita al la 100-jariĝo de la bosnia kaj hercegovina E-movado.

La aranĝon organizis Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, kiel la unuan pli gravan internacian aranĝon post la IJK en 2007, helpite finance de la landa registaro. Kolektiĝis konataj fakuloj pri lingvaj kaj sociaj sciencoj kaj internaciaj movadaj gvidantoj. UEA estis reprezentata de la ĝenerala sekretariino Barbara Pietrzak kaj EEU de la sekretario Zlatko Tišljar. Eblis aŭdi prelegojn, kiuj diversmaniere lumigis la temon, kaj la organizantoj promesis aperigi kolekton de la referaĵoj libroforme. Ankaŭ la diskutoj estis tre instigaj kaj la tuto estis videe dokumentita. La publikaj komunikiloj estis interesitaj pri la aranĝo kaj dum la aranĝo mem estis filmitaj minimume 3 televidaj raportaĵoj.

Jen la prelegtitoloj: Michel Duc Goninaz (FR): “Kiu(j) lingvo(j) por kia Eŭropo?” Oscar Puig (ES-Katalunio): “Lingvo, nacio, ŝtato.” Maria Butan (RO): “Eŭrop-ujo de multkultureco kaj multlingveco.” Fabrizzio Pennachietti (IT): “Lingva hegemonio pro kultura prestiĝo.” Zlatko Tišljar (Sl-HR): “Eŭropa identeco kaj lingvoj.” Đorđe Dragojlović (RS): “Eŭropa Unio — tentoj de identeco en fono de akulturado*.” István Ertl (HU-LU): “Lingvaj minoritatoj en Eŭropa Unio.” Nikola Rašić (HR-NL): “La romaa: la plej eŭropa lingvo el ĉiuj, sed tamen…” Eduard Kusters (BE): “La belga kompromiso.” Bardhyl Selimi (AL): “Albanoj — estontaj civitanoj de EU — kion ili alportas?” Barbara Pietrzak (PL): “Unuiĝintaj en diverseco — Esperanto por ver-konformigi tiun devizon.” László Gados (HU): “Kial EU ne povas oficiale havi komunan peran lingvon?” Boĵidar Leonov (BG): “Lingva problemo en la patent- kaj sciencteknika informado.”

* senkultureco

Dum la diskutoj ni aŭdis interalie: En 1861 nur 2,5% de la italoj regis la italan lingvon (Pennachietti). Britio elspezas jare por instrui fremdlingvojn 2 miliardojn da eŭroj kaj Francio 8 miliardojn. Samtempe Britio enspezas pro tio 10-13 miliardojn jare (Duc Goninaz). Ĉiu lingvo dependas de rimedoj por defendi ĝin (Duc Goninaz). Solvi la eŭropan lingvan demandon oni devus per interŝtata kunordigado — ne je la nivelo de EU (Gados). Esperantistoj ne komprenas la politikan sferon kaj misagas en tiu kampo (Čolić).

Krom la rondtabla intensa laboro en la moderna hotelo Terme en Ilidža (parto de Sarajevo) oni dediĉis iom da tempo al solenaĵo okaze de 100 jaroj de la BkH-movado. Senad Čolić prezentis ampleksan referaĵon pri la historio de la movado en tiu lando, kun ĝiaj brilaj punktoj, silentaj fazoj (militoj), solidareco de esperantistoj kaj ĝia nova feniksa renaskiĝo. Mi diras renaskiĝo ĉar ĉeestis kvindeko da tieaj esperantistoj inter kiuj pluraj novaj kaj junaj. Ni aŭdis ankaŭ belegan koncerton de bosnia kantistino, specialisto pri tre specifa tradicia kantspeco “sevdalinko”.

Oni trovis tempon ankaŭ por rapida trarigardo de la urbo Sarajevo. Por eksterlandanoj aparte impresa estas la fakto ke en proksimeco de kelkcent metroj troviĝas ĉefpreĝejoj de kvar religi-organizoj: la islama, la katolika, la ortodoksa kaj la juda, kio sendube pruvas la toleron kiun en Bosnio flegis dum jarcentoj la tri popoloj. Pri la lasta milito (en kiu UEA lanĉis la solidaran fondaĵon Espero), restas ne plu multaj eksteraj signoj, ĉar la urbo estas grandparte renovigita. Tamen oni ĉiam ree estas trafata de teruro, vidante tabulojn sur domoj antaŭ kiuj pro bomboj pereis plurdekoj da simplaj civitanoj. En Sarajevo dum la milito estis mortigitaj 14 000 urbanoj fare de serbaj taĉmentoj.

La estraranoj de Esperanto-Ligo de BkH fiere montris al ni la nove aĉetitan ejon (iaman loĝejon) centre de la urbo, kiun ĝi mem bele renovigis.

Zlatko Tišljar

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Michel Duc Goninaz, István Ertl, Đorđe Dragojlović, Fabrizzio Pennachietti kaj Zlatko Tišljar

Precizigoj en la Estrara Raporto 2009

La kunveno de la Komitato de UEA en Havano faris kelkajn precizigojn en la Estrara Raporto pri la agado en 2009, aperinta en nia junia numero.

La ĉapitro pri Unesko sub “Eksteraj rilatoj” (p.131) ricevis jenan aldonon: “Sekve de rendevuoj en Parizo de Amri Wandel kiel reprezentanto de UEA, la ĝenerala sekretario de Internacia Asocio de Universitatoj, s-ino Eva Egron-Polack, sendis oficialan saluton al la UK en Bjalistoko kaj la respondeculo pri la Internacia Astronomia Jaro 2009, s-ino Yolanda Bérengier, invitis UEA sendi raporton pri la scienca agado per Esperanto por distribuo en la scienca sektoro de Unesko (vd. Esperanto, sept. 2009, p.184).”

El la ĉapitro pri Eŭropo sub “Landa kaj regiona agado” (p.137) oni forigis la mencion pri Internacia Junulara Arta Festivalo en Bulgario, ĉar tiu aranĝo ne okazis. En tiu loko venas mencio pri Internacia Seminario “Apliko de Esperanto en la Profesia Agado” okazinta en Karlovo en Bulgario. Fine, la titolo de la rubriko “Faka agado” (p.138) estis korektita al “Scienca kaj faka agado”.

Proponu prelegon por la 34-a Esperantologia Konferenco!

Ankaŭ en la 96-a UK en Kopenhago okazos la tradicia Esperantologia Konferenco.

Ĝin organizas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi estis unuafoje en la programo de la UK en Varno en 1978. En Kopenhago okazos jam ĝia 34-a sesio.

La Konferenco celas doni eblon prezenti rezultojn de novaj esploroj kaj ebligi spertinterŝanĝon kun aliaj esperantologoj. Same kiel la prelegoj de pluraj antaŭaj sesioj, ankaŭ tiuj en Kopenhago estos poste eldonitaj kiel aktoj. Interesatoj por prelegi sendu resumon de la proponata prelego kun mallonga biografieto pri si al Detlev Blanke, d...@blanke-info.de, ĝis la 31-a de januaro 2011.

La prelegoj de la Esperantologia Konferenco en Havano estas videblaj en la Reta Kinejo de UEA ĉe http://www.ipernity.com/home/97850.

Kongresa statistiko: Danoj gvidas

Ĝis la 15-a de novembro la 96-a UK en Kopenhago (23-30 julio 2011) nombris 266 aliĝintojn.

Kun 43 kongresanoj la gastigonta lando Danio verŝajne jam certigis la unuan lokon por ne plu cedi ĝin en postaj statistikoj. En novembro la cetera pinto konsistis el Nederlando (28), Germanio (21), Francio (18), Japanio (17), Brazilo (11), Bulgario kaj Svislando (po 9), Britio (8), Hispanio, Norvegio kaj Pollando (po 7).

Loke — fake — persone

VJETNAMIO: La iama KKS de UEA (1969-1973), s-ro Nicholas (Mikulaš) Nevan, dum sia privata vizito al Hanojo en oktobro 2010 renkontiĝis kun la lokaj esperantistoj kaj entuziasme interparolis pri la unua, okazonta en la vjetnama ĉefurbo en 2012.

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio ricevis subvencion de eŭropaj instancoj (tutviva lernoprogramo — Grundtvig) de proksimume 35 000 eŭroj por aranĝi seminarion pri eŭropa identeco dum la venontjara itala kongreso de Esperanto. Dankon al pluraj italaj laborintoj por tio kaj al Halina Komar, kiu daŭre insistas pri tiu temo.

Renato Corsetti

ĈEĤIO: La E-rondeto Amikeco en Česká Třebová meze de septembro festis sian 50-jariĝon. La eventon, kiu okazis en la urba kultura centro, partoprenis 115 esperantistoj el 6 landoj. Okazis prelegoj, komputila seminario, en loka parko estis inaŭgurita memorŝtono.

Liba Gabalda

ĈINIO: En la lernojaro 2010-2011 Esperanto estas unuafoje enlistigita en la regula lernoprogramo de la Supera Mezlernejo Tian Jiabing en la urbo Baotou, Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, Ĉinio. La unuajaruloj havas unu, kaj la duajaruloj havas du Esperanto-lecionojn ĉiusemajne. Entute pli ol 700 studentoj studas Esperanton. La ĉefa instruisto estas “Optimisto”, s-ro Liu Baoguo (sur la bildo, v...@yahoo.com.cn). 110 studentoj studis nian lingvon ekster la regulaj lecionoj en la lernojaro 2008-2009, kaj iuj jam korespondas kun usonaj esperantistoj.

Alice Liu

FRANCIO: En la urbo Angers ekzistas Placo de la Paco, sur kiu esperantistoj kunorganizas pac-rilatajn aranĝojn. En septembro tie okazis i.a. prelegoj de Mireille Grosjean el Svisio, antaŭ oficialuloj oni legis pacmesaĝon el Hiroŝimo, estis instalita budo por prezenti Esperanton al la publiko, okazis diversaj atelieroj, ĉe kiuj Esperanto ludis rolon.

HUNGARIO: La landa nutraĵvendeja ĉeno Spar anoncis konkurson, en kiu oni povis gajni diversajn premiojn, resendante etikedojn de mineralakvaj boteloj de la speco “Verde”. Faris tion ankaŭ Ódor György, esperantisto en la urbo Zalaegerszeg, kaj dank’ al bona fortuno li gajnis la ĉefpremion, aŭtomobilon Fiat Punto. Okaze de la ricevo de la premio kaj dum la fotado li portis nigran T-ĉemizon kun okulfrapa surskribo “ESPERANTO”. Tiu vorto do nun aperas en bone legebla formo sur etikedoj de milionoj da mineralakvaj boteloj “Verde”.

László Szilvási

BRAZILO: La lastan oktobran tagon okazis en la urbocentro de Rio, sub la aŭspicio de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Ago-tago. Givanildo Ramos Costa kaj Romeu Hatushika disdonis centojn da informfolioj kaj informis pri la internacia lingvo.

Aloísio Sartorato

JOGURTO EN ESPERANTO: 17-21 okt 2010 okazis apud Parizo ekspoziciego SIAL. Unu el la plej grandaj inter pli ol 5 mil budoj, estis tiu de Triballat, kiu i.a. ekspoziciis jogurtojn Sojasun, kun tekstoj en Esperanto. En artikolo de la septembra numero de la profesia revuo CFIA, Olivier Clanchin, estro de Triballat, klarigas sian intereson por Esperanto: “Esperanto estas la sola justa lingvo… — ĉar neniu naskiĝas kun ĝi”.

ZSÓFIA KÓRÓDY dum solena festo en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz ricevis publikan distingon pro la honorofica aktiva agado sur la diversaj kampoj por Esperanto kaj la oficiala Esperanto-urbo Herzberg. La urbestro Gerhard Walter emfazis la multflankan kaj senlacan agadon, ekz. por la GEA-filio por klerigado kaj kulturo, kiel prezidantino de AGEI, kiel komisiitino de GEA por instruado, organizantino por internaciaj lernejaj projektoj, por la sukcesaj ĝemelurbaj aktivecoj inter Herzberg kaj Góra/PL, pro la enkonduko de Esperanto-ekzamenoj laŭ KER, kiel estrarano de ILEI, por la granda Esperanto-biblioteko en Herzberg ktp. La solenaĵon ĉeestis politikistoj kaj reprezentantoj de aliaj asocioj kaj kulturgrupoj. Elkoran gratulon!

La prunarbo

Al Baldur Ragnarsson, okaze de lia 80-jariĝo

Al norda fonsilento brokiĝas muzik’ el viaj fruaj versoj,
fragmentaro dispersa, al via nuna aĝo kontrapunkto kvieta.
Vidu, en la ĝardeno la prunarbo sub kiu vi poemis
maljunas, kaj branĉetojn dehakas kapskue la sperta ĝardenisto.
“Sinjor’, ĝi ne plu floros, util’ nenia venos el ĉi trunko jam troaĝa”.
Misprofete: la limfo respondis sindone al la novprintempa varmo,
jen, sub itala suno reŝprucas dispunkte la blanka flordonaco,
kaj somer’ pli ol iam antaŭe la dolĉajn fruktojn maturigas,
kiujn vi mem ĉi tie gustumis. Neniam tiom abundis la rikolto.

Kaj nun sur Esja-monto neĝo kaj lafo ankoraŭfoje renkontiĝas,
kiam vi versmurmure al ocean’ rigardas, pensante pri klepsidro.
Jam proksimas la fino: ripetos ni la veron, ĉar poetoj morton ne tabuas,
ne decas karesvortoj sub la severa ŝtono de Thingvellir.
Sed antaŭ la venonta silento, multobliĝos viaj versoj vivsonoraj
en ĉi lingvo ekzila: olda prunarbo malŝparas nun siajn plej dezirindajn fruktojn,
senputrajn en memoro, neforgesotajn vortojn de feliĉo kaj sereno.

Mauro Nervi

Ĝisdatigu viajn informojn por Pasporta Servo 2011

La adreslibro de PS’2011 aperos laŭplane ĉirkaŭ aprilo 2011. Pro tio ni bezonas ĝustajn informojn pri vi!

Do ne atendu, ĝisdatigu viajn kontaktinformojn ĉe www.pasportaservo.org, aŭ sendu paperajn aliĝilojn se vi ne havas konton ĉe la retejo. Ankaŭ novaj gastigantoj estas tre bonvenaj.

Nepre ne hezitu ankaŭ kontakti helpanton (vidu kontaktinformojn ĉi-sube) aŭ vian landan organizanton.

Ne forgesu klarigi ĉu vi volas aperi en la adreslibro (vidu la paĝeton “miaj informoj”, sekcion “privateco”), kaj kontroli ĉu vi estas markita kiel gastiganto. Kaze de dubo, ne hezitu kontakti respondeculon!

La paperaj aliĝiloj kiujn oni jam ricevis dum la tuta jaro kompreneble validas.

Ekde la 15-a de decembro ĝis la 31-a de januaro, la retpaĝo www.pasportaservo.org daŭre funkcios, tamen ne plu eblos mem fari ŝanĝojn de datumoj, ĉar dum tiu periodo la datumoj estos reviziataj. Tamen oni povos peti ŝanĝojn ĉe helpanto.

Notu, ke por la adreslibro PS’2011 estos uzataj la datumoj validaj je la 15-a de decembro!

Kontaktinformoj: Pasporta Servo, retadreso: p...@tejo.org, skajpo-nomo: pasporta.servo. Oficejo de TEJO: adreso, telefono kaj fakso — vidu kontaktinformojn de UEA en la kolofono. Retadreso: o...@tejo.org, skajpo-konto: TEJO-oficejo.

Bona Espero denove verdas

En septembro la Esperanta mondo estis alarmita aŭdi ke unu el la plej ŝatataj kaj aprezataj projektoj de Esperantujo, la fama Esperanto-bieno kaj lernejo “Bona Espero” estis trafita de granda kampara fajro. Unu monaton poste UEA-estrarano Amri Wandel vizitis la lokon kaj jen li rakontas siajn impresojn kaj pensojn pri la estonteco.

La vojaĝo de Braziljo al Bona Espero ne plu daŭras tutan tagon kiel en la pioniraj tagoj, kiam preskaŭ tricent kilometroj da tera vojo apartigis la bienon de la brazila ĉefurbo. Nuntempe la vojo estas plejparte rapida asfaltita ŝoseo, kiun nia aŭto traveturis en malpli ol kvar horoj.

Kune kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia mi revenis al Bona Espero post partopreno en la Oomoto-festo en Braziljo, meze de oktobro. Survoje ni haltis en vendejo de konstru-materialoj, por mendi cementajn fostojn por nova barilo, kiu parte anstataŭos la lignajn fostojn damaĝitajn de la fajro. La inundo de donacoj por ripari la damaĝojn, kiu alfluis de esperantistoj el la tuta mondo, surprizis la geedzojn Grattapaglia. “Ni jam ĉesis kalkuli la donacojn per eŭroj kaj nun nombras ilin per fostoj”, dankeme ŝercas Ursula.

Post rapida halto en ilia domo en Alto Paraiso, la plej proksima urbo (kie troviĝas la sola ret-kontakto kun la bieno), ni daŭrigas dudek kilometrojn antaŭ ol forlasi la ŝoseon. Granda ŝildo indikas la celon: Bona Espero. Ankoraŭ kelkaj kilometroj da tera vojo, tra arbaro, riveretoj kaj herbaĵo gvidas al la bieno. Eblas ankoraŭ vidi signojn de la granda fajro, jen kaj jen estas nigraj trunkoj kaj duone bruligitaj lignaj fostoj de bariloj, sed plejparte jam nova herbo kovras la vastajn kampojn. La bieno havas terenon de dek kvadratkilometroj de bela natura kamparo, inkluzive de lago, ĉarma akvofalo kaj rivero. 90% de la tereno brulis pasintmonate, sed bonŝance la enloĝantoj sukcesis, post du-taga batalo kontraŭ la flamoj, reteni la fajron for de la domoj kaj de la interna bieno. Tiaj bruloj estas preskaŭ ĉiujara fenomeno, sed ĉi-foje, pro la longa seka sezono kaj la vento, ĝi fariĝis pli granda ol kutime. Ĉe la alveno al la bieno aperas pordego kaj kelkaj domoj meze de sovaĝa kamparo. Grupo da infanoj kuras el la manĝejo por nin akcepti. Pro la festotago nur duono de la tridek infanoj troviĝis surloke — nur tiuj kiuj loĝas en la bieno. La aliaj venas ĉiutage por lerni kaj vespere revenas al sia familio.

Ada, kiu mem estis edukita en Bona Espero kaj nun instruas tie, kuiras kaj surtabligas la tagmanĝon. La manĝo estas simpla, vegetara, sed abunda. La infanoj interparolas portugale, la plenkreskuloj (Ada, la belga volontulo Marteno, ges-roj Grattapaglia kaj mi) — en Esperanto. Rikardo, italo kiu jam de du jaroj vivas kaj laboras en la bieno, komunikas kun la aliaj en la portugala, itala, angla sed ne en Esperanto.

Posttagmeze kelkaj gastoj promenas en la ĉirkaŭaĵo, al la lago kaj la akvofalo. Survoje videblas spuroj de la brulaĵo, sed kiel dirite, plejparte jam nova verdaĵo kovras la brulintajn kampojn. La naturo estas pli forta ol la fajro.

Sed kio okazos sur la lingva kamparo de Bona Espero? Survoje ni diskutas pri tio. La infanoj lernas legi kaj skribi la portugalan — Bona Espero ja estas ŝtate rekonita lernejo. Ursula foje instruas Esperanton en la tagmeza paŭzo, sed nuntempe malpli ol antaŭe. La nova generacio — Ada kaj Rikardo — parolas inter si kaj kun la infanoj la portugalan, kaj la volontuloj kiuj ja parolas Esperanton al la infanoj, venas tro sporade. Bona Espero estis dum duona jarcento forte ligita al Esperanto: ĝiaj fondintoj antaŭ pli ol kvindek jaroj estis brazilaj esperantistoj, ĝiaj gvidantoj dum pli ol tri jardekoj estas la entuziasma esperantista geedza paro Grattapaglia, multaj el la sescent infanoj kiuj vivis kaj lernis en Bona Espero, ricevante ŝancon por deca vivo, nun estas plenkreskintaj kaj parolas Esperanton, sed la estonteco ne aspektas verdeca. Ĉu post jardeko aŭ du Bona Espero restos esperantlingva nur laŭnome?

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Amri Wandel kun infanoj en Bona Espero

[FORIGITA!: bildo]

Ursula kaj Giuseppe mezuras cementajn fostojn por la nova barilo