Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 2

Malferme

Letero de Humphrey Tonkin

Kara redaktoro, kara Stano,

Vi ĉeestis la ceremonion en Roterdamo, en kiu Probal Dasgupta kaj la estraro de UEA transdonis al mi la festlibron, kiun miaj amikoj Ulrich Lins kaj Detlev Blanke tiel zorge — kaj sekrete (mi eksciis pri ĝi nur kiam mi legis anoncon en la januara numero de via estimata revuo) — redaktis miahonore. Sekve vi povas raporti al viaj legantoj pri la faktoj de la afero. Vi anticipe petis min respondi al kelkaj viaj demandoj, por transdoni miajn respondojn al la legantoj. En la momentoj post la transdono mi estis tiel emociita, kaj la cirkonstancoj estis tiaj, ke mi nur skize kaj iom nekohere aldonis miajn dankajn rimarkojn. Ĉi tie mi ripetos kelkajn tiujn rimarkojn kaj aldonos unu-du aferojn, kiujn mi devus diri en mia dankesprimo sed stumble ne sukcesis elbuŝigi.

Unue — kaj tion mi emfazis en miaj rimarkoj — se miaj amikoj rajtas fari geston al mi (en tiu ĉi kazo belan kaj certagrade neantaŭviditan geston), mi same plene rajtas fari geston al ili; kaj tio estas, emfazi, ke tiu ĉi honoro estas honoro kolektive meritata, do ke ni ĉiuj laŭ niaj diversaj manieroj kontribuis al la bela momento, kiun ni travivis en Roterdamo — kaj al la koncerna libro. Pli ol cento de miaj geamikoj kontribuis al la volumo mem (mi ne konsciis, ke mi posedas tiom!), kaj mi scias, ke multaj aliaj personoj ankaŭ esprimis siajn bondezirojn; sed mi deziras, ke ni ĉiuj retrorigardu per momento da kontento al la diversaj atingoj, kiujn ni plenumis kune. Nur momento, vi komprenas — ĉar iom da malkontento kaj iu spirito de nekompleteco estas tio, kio spronas nin antaŭen. Kaj ĉiuokaze mi neniam pensis pri mi mem kiel aparte modesta, kaj tro da jubileado facile produktas orgojlon...

Mi aparte ĝojis pri la titolo de la verko, La arto labori kune. Se ion ajn mi klopodis kaj klopodas praktiki en mia Esperanto-vivo (kaj espereble en la vivo ĝenerale) tio estas trovi la bonon en la homoj kaj eviti la malbonon: trovi la harmoniemon, sur kiu eblas fari kolektivan laboron, kaj eviti la kverelemon kiu kondukas malen.

Ankaŭ plaĉis al mi, ke venis por kune festi kun mi homoj, kiujn mi konas tridek, kvardek, eĉ kvindek jarojn — John Wells kaj Victor Sadler, el la 1950-aj jaroj; Eliza Kehlet, Ulrich kaj Detlev, Claude Nourmont, Brian Moon, Otto Prytz, Hans Bakker, Diccon Masterman, Stefan MacGill, kaj pluraj aliaj el la 1960-aj aŭ eĉ pli frue. La Centra Oficejo estis bone reprezentata, el ĉiuj siaj epokoj; la estraro ĉeestis pro morgaŭa estrarkunsido; kelkaj kolegoj el la Akademio ĉeestis; ĉeestis homoj el miaj TEJO-jaroj, el la malfacilaj 1970-aj jaroj, kaj el postaj periodoj.

Mankis tiuj homoj el la fruaj jaroj, kiuj, promesplenaj, tamen pro frua forpaso ne ĝuis la fruktojn de sia laboro. Mi pensas pri homoj kiel Marek Pietrzak, sekretario de TEJO; pri Philippe Bonnard kaj Paul Ciliga, kiuj kunlaboris en STELO; pri Violina Stoiĉkova kaj Kerrin Masterman, el la jaroj de TEJO. Kaj se la spiritoj entute animis la ĉambron, mi esperas, ke ĉeestis ankaŭ la spiritoj de Emmanuel Chicot, kiu kunlaboris en Unesko, de Pol Denoël, kiu rolis kiel la granda paciganto de la 1970-aj jaroj en UEA, kaj de Mark Starr kaj Akiko Nagata, kiuj kontribuis al la UN-agado.

Foje oni demandis al James Callaghan, iama ĉefministro de Britio, kiel li sukcesis vivi tiel longe. Lia konsilo: vivu modere, kaj ne surmetu la ŝtrumpojn starante. Estante nur 70-jara, mi apenaŭ povas paroli pri longa vivo: 70 estas la nova 60, eble eĉ la nova 50, kaj mi plene intencas dediĉi min al multaj jaroj de plia laboro por Esperanto kaj por UEA. Sed se vi demandus al mi mian recepton por bona laboro, mi citus tri esencajn ingrediencojn: obstino, klarvido, ĝuo. Nia Esperanto-movado estas dotita per kelkaj homoj de apenaŭ kredeblaj obstino kaj diligento; pensu pri Silfer ĉe Literatura Foiro, Maul ĉe Monato, Barbara Pietrzak ĉe Pola Radio, Korĵenkov ĉe Ondo de Esperanto (kaj mi certe forgesis multajn) — homoj, kiuj sekvas similan obstinan vojon kiel la antaŭuloj Kalocsay, Régulo, Lapenna, Jung. Sen tiu fundamento de absoluta sindediĉo al iu tasko tra multaj jaroj, ni ne havus la stabilan kaj organizitan movadon, kiun ni havas. Klarvido estas malpli difinebla virto, sed same esenca. Tamen tria ingredienco estas ĝuo: se oni ne ĝuas la laboron por Esperanto, oni ne laboras kune sed laboras pune. Mi laboras por Esperanto pro konvinko, sed ankaŭ ĉar mi ĝuas la partoprenon, ŝatas miajn kunlaborantojn kaj deziras (por tiel diri, kante labori, kaj labore kanti). Non sine carmine labor, dirus la antikvaj romianoj — ne sen kanto estu la laboro; sed ankaŭ Non sine labore carmina — la kantoj ne venas sen iom da laboro. Eble tiel ni konceptu la ceremonion en Roterdamo.

Nun, ree al la laboro — klarvide kaj kantante!

Humphrey

Humphrey Tonkin kaj la Movado

Kiam Detlev Blanke kaj mi komencis nian taskon, nin turmentis la demando: kia estu la enhavo de Festlibro Tonkin? Okaze de datreveno li meritas rekonon al sia tuta personeco.

Ĉar li estas tiel multflanka, ni opiniis, ke ne eblas limigi sin nur al unu flanko. Por plene aprezi lian vivagadon, la Festlibro devus enhavi ankaŭ anglalingvajn kontribuaĵojn.

Sed pro praktikaj konsideroj ni decidis aperigi la libron en Esperanto. Ni alskribis homojn, kiuj estas esperantistoj. Ni lasis al ili mem, pri kio verki. Ni ricevis aron da artikoloj, kiuj rilatas al la Esperanto-movado kaj, iom pli ĝenerale, al internacia lingvopolitiko. Tio ne estas miriga. Sed, surprize nur por la nekonantoj, montriĝis, kiom multflanka (r)estas Humphrey Tonkin, eĉ post kiam ni decidis, kiel povus ŝajni, kvazaŭ redukti lin al esperantisteco.

Eble iuj legantoj demandos, kial difinita temo mankas en la libro aŭ kial difinita gravulo ne kontribuis. Mia respondo al tio estas, ke ni tute ne celis kovri ĉiujn aspektojn de la Esperanto-movado aŭ Esperanta lingvopolitiko. Sed verŝajne ni atingis, ke la ĉi-rilataj artikoloj kune donas nekutime vastan superrigardon. Ili pruvas, kian potencialon entenas ne nur la movado mem, sed ankaŭ la studoj pri ĝi. Ke estas tiel, impone pruvas Humphrey Tonkin, agante por la movado tra kelkaj jardekoj kaj mem verkante resumon de sia engaĝiĝo en la formo de Lingvo kaj popolo; al tiu ĉi libro rilatas, cetere ne tute senkritike, unu artikolo (el la plumo de Jorge Camacho). Pluraj kontribuintoj — mi menciu ĉi-loke nur la nomojn Grégoire Maertens kaj Ivo Osibov — traktas periodojn en la historio de TEJO kaj UEA, kiujn Humphrey Tonkin kunformis. Same, aŭtoroj, en kies artikoloj ŝajne mankas rekta rilato al li, sendube kontribuas al la kvalito, kiun ni celis por la volumo. Tio ne plu surprizas ĉe konataj aŭtoroj, sed validas same por aliaj kiel Ken Miner, kiun Tonkin konis en sia junaĝo, kiu poste kvazaŭ kabeis, sed lastatempe reaperis, kaj ankaŭ por homoj ne tre konataj, kiel ekzemple la ĉino Shi Chengtai (kiu rakontas pri la tute mistera korea esperantisto Elpin) kaj la israelano Doron Modan (kies temo estas la kunlaboro de judaj kaj arabaj esperantistoj). La Festlibro entenas ankaŭ iom da eseoj esperantologiaj aŭ temantaj pri la Esperanta literaturo. Tiuj, same kiel la artikoloj pri la apliko kaj disvastigo de Esperanto (ekzemple, en Interreto), ĉiuj estas tre proksimaj al la interesiĝo de Humphrey Tonkin.

Kiel supre aludite, ni flankenlasis parton de la multaj aktivadoj de Humphrey Tonkin. Ni ekzemple devis neglekti lian sendube tre fortan sindediĉon kiel universitata prezidanto kaj en la kampo de internacia universitata interŝanĝo. Des pli ni ĝojas, ke Baldur Ragnarsson prezentas lin kiel literaturscienciston, pli precize kiel tradukinton de Shakespeare.

Parolante pri la movado: estus neadekvate plenigi la Festlibron nur per sciencaj studoj. Ĉar Humphrey Tonkin dum sia laboro por la movado vivadis kun kaj inter plej malsamaj homoj, ni eksplicite invitis ankaŭ al la verkado de mallongaj eseoj kun personaj memoroj. Certe, multaj pliaj personoj ol tiuj, kiuj liveris ion el sia memoro, povus kontribui, sed ni hezitis peti al ekzemple Victor Sadler kaj John Wells, ke krom verki sciencan eseon ili, la kembriĝaj studkamaradoj, ankaŭ skribu anekdoton. Same, mi mem tiurilate detenis min, kvankam mi bone memoras la komencon de miaj rilatoj al Humphrey antaŭ precize kvindek jaroj. (Dum la 3-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en Limburg en la jarŝanĝaj tagoj de 1959/60 mi, kiel ankaŭ Eliza Kehlet, konatiĝis kun li.) Estis Humphrey, kiu enkondukis min en la internacian movadon. En 1964 mi eniris la estraron de TEJO kiel kasisto — fakte, kiel lia posteulo. Li mem tiam avancis al la posteno de vicprezidanto. Nelonge post la elektiĝo mi hazarde, nevole, kaŝaŭskultis, kiam li diris al aliaj: “Ha, kiel mi ĝojas, ke mi liberiĝis de tiu diabla kaso.” Mi neniam parolis kun li pri tiu konfeso; maltrankviliĝon mi subpremis. Superregis la sento, ke la funkcio de kasisto de TEJO estas grava tasko kaj ke Humphrey eble ne senkiale instigis min transpreni ĝin. Mi do frutempe spertis tion, kio esprimiĝas en la titolo de nia festlibro: La arto labori kune.

En la enkonduko ni iom prezentas lin. Ankaŭ la anekdotsimilaj kontribuaĵoj, parte amuzaj, kiuj troviĝas en la libro, helpas proksimigi la personon. Sed respondojn al la demando, kiu kaj kia li estas, unuavice donas la teksto de longa interparolo, kiun Mark Fettes havis kun Humphrey Tonkin. Tiu intervjuo eble pleje proksimas al evidentigo de la multflankeco, laborenergio kaj ankaŭ humuro, kiuj karakterizas la jubileulon. Ĝi malkaŝas multon el la persona historio de Humphrey Tonkin, kio ĝis nun ne estis publikigita. Nur tie, cetere, ni ekscias iom pli pri liaj rilatoj kun Ivo Lapenna. Tio estas ĉapitro en la historio de UEA, kiu estas nesufiĉe konata, sed tre signifa, ĉar la unua prezidanteco de Humphrey Tonkin (ekde 1974) sendube estis la plej granda defio en lia movada kariero. Kun admirinda trankvilo li gvidis la asocion en tiuj malfacilaj jaroj. Li kreis la fundamenton de UEA en la epoko post Lapenna — merito, pro kiu li eble ankoraŭ ne estis adekvate dankata.

Tiu ĉi Festlibro dokumentu nian dankemon al Humphrey Tonkin. Ni gratulas lin, kaj samtempe ni ankaŭ dankas lin pro tio, ke li (kiel dirus Ludovikito) bonvolis atingi la respektindan aĝon de 70 jaroj, tiel donante al ni la okazon prepari volumon, kies kontribuaĵoj klopodas respeguli kaj sekvi lian modelon de serioza, antaŭenpuŝa movad-agado.

Ulrich Lins

Tonkin kaj lingvopolitiko

La arto labori kune, tio vere estas unika festlibro por la prezidinto de UEA. Ĝi entenas 110 tekstojn de 106 aŭtoroj, krom tio aron da fotoj. Kun siaj 901 paĝoj ĝi estas la plej ampleksa libro, iam ajn eldonita de UEA. Kaj en la serio de Esperantaj festlibroj (se ni ignoras la 4-voluman festlibraron por Juan Régulo Perez 1985-1990, de kiuj la volumo II estas aparte esperantlingva) ĝi estas la ĝis nun plej ampleksa kaj enhave plej riĉa.

En aparta “enkonduko” (p. 14-19) ni redaktoroj klopodis aprezi la multflankan agadon de la jubileulo, tamen konsciaj, ke tio sukcesis nur nesufiĉe. Pro tio la solena aranĝo en la Centra Oficejo de UEA (9.1.2010) por la transdono de la verkego — ĉu Ludovikito eĉ ĉi-kaze parolus pri “kajero”? — estis bonvena okazo prilumi iom pli detale kelkajn gravajn aspektojn en la agado de prof. d-ro Humphrey Tonkin. Li ja ne nur estas esploristo, universitata instruisto kaj rektoro, ne nur verkisto, tradukisto, redaktoro..., sed ankaŭ — kaj tio al mi ŝajnas aparte grava — populariganto de scioj (ne laste kiel brila oratoro) kaj organizanto, kiu kapablas kunlabori kaj kunlaborigi.

Oni ofte forgesas, ke la plej brilaj ideoj ne multe utilas, se oni ne donas organizan bazon al ilia realigo, disvastigo kaj efikado. Ĉi-rilate al mi ŝajnas aparte gravaj la aktivadoj kaj impulsoj de la honorito por enkadrigi Esperanton kaj la esperantistan agadon en modernan internacian lingvopolitikan kadron. Tion li kompreneble ne faris sola, sed li tion faris aparte sukcese kaj ofte en gvidaj pozicioj.

Ne eblas ĉi tie kontentige difini, kio estas “lingvo-politiko”. Por nia kompreno ni diru, ke lingvopolitiko koncernas la konscian influon de homoj, homgrupoj, organizaĵoj, ŝtatoj kaj de aliaj influhavaj instancoj sur lingvoj, sur iliaj sociaj pozicioj, evoluoj, funkcioj kaj aplikoj.

En multaj artikoloj, monografioj kaj redaktitaj verkoj (vidu la ampleksan bibliografion sur p. 878-901 de la festlibro), sed ankaŭ en paroladoj, dumkongresaj diskutgrupoj kaj ĉe aliaj okazoj Tonkin tuŝis diversajn aspektojn de lingvopolitiko, inter ili la rilatojn inter lingvo kaj homa/etna identeco, lingvaj rajtoj, hegemoniaj kaj subpremataj lingvoj, lingvo kaj politiko, lingvo kaj ekonomio, lingva diskriminacio, multlingvismo, la rolo de interlingvoj, faktoroj influantaj lingvo-elekton, lingvo-protekto aŭ lingvo-morto, lingvo-planado ktp. Pro tio ne estas mirige, ke la sekcio II de la festlibro “Lingvopolitiko kaj lingvoplanado” (p. 47-183) kun 16 kontribuoj estas aparte abunda, sed lingvopolitikajn aspektojn ni ankaŭ trovas en kontribuoj de aliaj sekcioj.

Sub lia influo diversaj lingvopolitikaj agadoj kunkreskis al certa reto, certasence al iu kohera tuto. Jen kelkaj elementoj:

(1) Jam en 1969 Tonkin partoprenis la naskigon de la lingvopolitika revuo La Monda Lingvo-Problemo (LMLP). Ekde 1977 ĝi nomiĝas Language Problems & Language Planning (LPLP), kiun li en diversaj pozicioj (kun)redaktis, resp. redaktadas. La ŝanĝo de la titolo de la revuo estas programo. Venkis la ekkono, ke ne ekzistas nur unu (la) monda lingvo-problemo, sed tuta aro da diversspecaj mondaj lingvaj problemoj, kiuj havas, resp. povas havi influon al strategio kaj taktiko de la Esperanto-movado. Temas pri lingvaj problemoj, al kiuj Esperanto povas havi certajn problemsolvajn resp. problemreduktajn respondojn, ĉu jam nuntempe, ĉu potenciale en la estonteco.

(2) Ankaŭ en 1969, sub la ĉefa redakto de la tiam nove elektita prezidanto de TEJO, aperis la fama Deklaracio de Tyresö, kiu i.a. alvokis forlasi certajn bremsajn difinojn de neŭtraleco kaj malfermis la komprenon al politikaj kaj aliaj aspektoj de la lingvaj problemoj. Ja memevidenta ŝajnas la deklaracia konstato “La lingvo estas realaĵo intime ligita al sociaj kaj politikaj fenomenoj”...

(3) Plian ŝtupon en la lingvopolitika engaĝiĝo de prof. Tonkin markas lia direktoriĝo de CED, kiu poste ŝanĝiĝis de “Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo” al “...Mondaj Lingvaj Problemoj”. CED fariĝis institucio por diversaj lingvopolitikaj iniciatoj, kiujn li impulsadas. Ekzemple:

(4) Kun diversaj neesperantistaj partneroj okazis, resp. de tempo al tempo okazas, konferencoj pri lingvopolitikaj temoj, kie Esperanto estas lerte enplektita. Sole de 1983 ĝis 1996 okazis 8 konferencoj, kiujn Humphrey Tonkin grave influis aŭ/kaj (kun)organizis kaj kies aktojn li ĉefredaktis (kun i.a. jenaj temoj: la monda komunika jaro 1983, lingvaj kondutoj en internaciaj organizaĵoj, lingva planado sur internacia nivelo, la ideo pri universala lingvo, superi lingvajn barilojn, la ekonomio de lingva uzo, lingvo kaj kulturo en internaciaj organizaĵoj).

(5) Por teni la rilatojn de UEA al Unuiĝintaj Nacioj dum certa tempo li prizorgis oficejon en Novjorko, pliintensigis la rilatojn kun Unesko (ne laste lige kun la preparoj de la Internacia Komunika Jaro), nodis kontaktojn al diversaj fakaj organizaĵoj el la reto de UN kaj al neregistaraj organizaĵoj.

(6) Kvazaŭ daŭrigo de la lingvopolitikaj konferencoj de Novjorko, sed pli forte ligitaj al Universalaj Kongresoj, estas la t.n. Nitobe-simpozioj, tiuj kelklingvaj lingvopolitikaj aranĝoj (1996 Praha, 1999 Berlin, 2004 Beijing, 2005 Vilnius, 2007 Jokohama), kiuj estus nepenseblaj sen la intelekta kaj organiza kontribuoj de la jubileulo. La antaŭ nelonge okazinta simpozio pri Zamenhof (15-a decembro 2009) estis kvazaŭa revivigo de la novjorkaj konferencoj. Ĝia ĉefa motoro estis Humphrey Tonkin.

(7) Kiom valoras esploroj kaj studoj pri lingvopolitikaj temoj lige kun Esperanto, se oni ne konas ilin? Por informiĝemaj sciencistoj necesas fiksi tion, kio jam estas esplorita, pensita, farita, sur kio povus plukonstrui aliaj, sen reinventi la radon. Ja temas pri lingvopolitike gravega laboro: la bibliografiado por la sekcioj “Auxiliary languages. International languages” de la usona International Bibliography of Books and Articles on the Modern Languages and Literatures (ĉiujare publikigata de The Modern Languages Association of America, New York, MLA). Humphrey Tonkin estas dum jardekoj por MLA la ĉefa bibliografo por interlingvistikaj materialoj.

(8) Ne laste por sukcesigi esplorojn kaj lingvopolitikajn aktivaĵojn necesas financa bazo. Ankaŭ ĝin kunkonstruis nia jubileulo sub la nomo “Esperantic Studies Foundation”, jam en la jaro 1968, kaj gvidas ĝin ekde la komenco (vidu www.esperantic.org).

(9) Kvankam ĉio ĉi menciita aparte efikas eksteren, ĝi tamen ankaŭ havas klerigajn kaj edukajn efikojn internen. Pri tio i.a. atestas la rolo de Humphrey Tonkin kadre de la lingvokomunumo mem, aparte dum la Universalaj Kongresoj. Multaj el la kongrestemoj, kiujn li ne malofte enkondukis, gvidis kaj/aŭ diskutigis, estas nete lingvopolitikaj. Ankaŭ lia daŭra engaĝiĝo por la esperantologiaj konferencoj kaj aliaj fakaj iniciatoj estas konsiderinda.

Oni povus daŭrigi la liston. Apenaŭ eblas imagi, ke ĉie la jubileulo grave rolas, kunrolas aŭ ĉefrolas. Li liveras al ni argumentojn. (Kiam li “liveros” al ni volumon kun siaj elektitaj prelegoj kaj eseoj?) Li plifortigas niajn konvinkojn kaj kuraĝigas, sed ankaŭ kapablas kritiki kaj milde ironii pri niaj eraroj, tamen, se necese, ĉiam helpante. Ja tio estas lia arto labori kune. Oni daŭre ĉerpu inspirojn kaj instigojn el la agado de Humphrey Tonkin kaj el la festlibro, dediĉita al li.

Detlev Blanke

[FORIGITA!: bildo]

Emociplena transdono de la festlibro al Humphrey Tonkin en la CO de UEA.

La 26-a Internacia Festivalo en Nördlingen

137 gastoj el 21 landoj kaj tri kontinentoj de la “26-a Internacia Festivalo” (IF) ĝuis la amikan etoson de la tradicia renkontiĝo en la bavara urbo Nördlingen de la 27-a de decembro ĝis la 4-a de januaro. Kulmino de la aranĝo estis la silvestra festo kun tostoj al la novjaro en la landoj de la partoprenantoj. Kvarfoje oni tostis al la nova jaro — de la gastoj el Rusio, orienta Eŭropo, meza Eŭropo kaj Britio — de la 10-a vespere de la silvestra tago ĝis la 1-a matene de la “novjara tago” en Germanio.

Por la 26-a IF la organizanto Hans-Dieter Platz, pli bone konata en Esperantio sub la mallongigo HDP, denove preparis vere internacian programon. Sub la kadra temo “Fabeloj, fabloj kaj legendoj” li prezentis vere internacian programon, kiu ampleksis pli ol 60 erojn. Ekster tiu kadro estis prelegoj de la “3-a Internacia Vintra Universitato” agnoskitaj kiel AIS-sesio. Parolis i.a. profesoro Amri Wandel pri “Fabeloj de sezonoj kaj astroj”, d-ro Eugen Macko pri “Ekologio de kulturoj kaj la hipernacia lingvo” kaj Hannes Larsson pri “Distraj matematikoj”. De Yashovardhan Singh la gastoj povis ekscii pri “La historio de la nulo”.

La tuttaga ekskurso gvidis la IF-anojn al la proksima urbo Nurenbergo (germane: Nürnberg), la lulilo de la Esperanto-movado en Germanio. Tie vivis fine de la 19-a jarcento Leopold Einstein, famkonata pioniro de Esperanto. Li fondis la unuan Esperanto-asocion kaj eldonis la unuan Esperanto-gazeton. La urbogvidadon preparis membroj de la nurenberga grupo, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas unu el la plej aktivaj en Germanio.

Plej allogaj estis la kulturaj aranĝoj vespere — dagestana, rusa, kaj israela vesperoj — kaj la “knajpo”, la intertempe internacie konata babilejo de IF, kiu funkcias dum la programpaŭzoj kaj vespere ĝis longe post noktomezo.

La 26-a IF ne nur profitis de la bona laboro de la organizanto kaj de la multaj helpantoj, sed ankaŭ de la bona loko. La Jugend- & Familiengästehaus en Nördlingen laŭ kvalito troviĝas ie inter bona junulargastejo kaj hotelo. Pro ĝia taŭgeco HDP jam elektis ĝin por la venonta IF. La ekskurso gvidos la gastojn al la bavara ĉefurbo Munkeno.

Alfred Schubert

Komune festi la novan jaron

Entute 194 homoj partoprenis en la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 1-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de EsperantoLand en Saarbrücken. Ili venis el 14 landoj, interalie el Kanado, Aŭstralio kaj la siberia Rusio, sed plejparte el la pli proksimaj Belgio, Francio, Svislando kaj Germanio. Tri kvaronoj venis el eksterlando, pro kio regis bele internacia etoso.

56 infanoj kaj junuloj ĝis-14-jaraj multe ĝuis la kunestadon kaj la programon kun manlaboro, ludoj, prezentado kaj lernado de pupteatro — ĉio sub la lerta gvido de Christoph Frank kaj subtenata de Betti Maul-Propadović kaj Nicky Janssen.

Almenaŭ tridek infanoj lernas Esperanton denaske kaj jen dum NR havas belan eblon interkonatiĝi kaj amikiĝi kun samaĝuloj el aliaj landoj.

Prezentiĝis koncerto de Martin Wiese kun malnovaj kaj novaj kantoj ĉefe rokstilaj, bela koncerto de Lena kun Ŝenja, Gretel kaj Jorinde (lastatempe formiĝinta grupo) kaj aŭdeblis imponaj operaj kantoj de Vladimir Merkulov en Esperanto (akompanata de Lena Wilke). Krome vespere oni spektis teatraĵon, ludis — kaj kompreneble festis la novan jaron, dancante ĝis la frua mateno. Okazis diversaj prelegoj kaj kursoj traktantaj ekzemple la ĉinan historion, budaisman meditadon, la ŝanĝojn post 1989, la planedan sistemon, ludan pedagogion kaj ankaŭ venkon (aŭ malvenkon) kaj strategion por Esperanto. Junuloj kaj junaj plenkreskuloj povis ĝui ekzemple la diskotekon, du enketludojn, ekskurson al Strasburgo aŭ prezenton de filmoj de Mr. Bean. Kaj kompreneble ili amuziĝis ankau laŭ propra programo.

Aparte afable raportis la gazetaro pri nia internacia kunveno. Germana novaĵagentejo komencis per regione sendata raporto, sekvis pluraj represoj, granda artikolo en la sarlanda Saarbrücker Zeitung, tri minutoj en la novaĵoj de la regiona televido (programero ripetita en tutsemajna novaĵelsendo) kaj kontribuoj en tri radioprogramoj, el kiuj unu dediĉis plenan horon kun tri Esperanto-muzikpecoj al nia lingvo.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

“Komuna” en Ĉinio

La 28-a Komuna Seminario inter ĉinaj, japanaj kaj koreaj junuloj (KS) solene malfermiĝis la 27-an de decembro en Nankino, la ĉefurbo de la Jiangsu-provinco, sudorienta Ĉinio. Partoprenis pli ol 40 junaj esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio, kaj notinde du el Vjetnamio.

Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) gastigis la lastan KS-on kun la temo “Okupiĝo de junuloj en financa krizo”. Jiang Limin, la prezidanto de ĈJEA, prezidis la malferman ceremonion, en kiu delegitoj el la kvar landoj bondeziris kaj salutis la partoprenantojn, kaj donis informojn pri la E-movadoj de siaj landoj.

En diskuto oni konstatis, ke la kvar landoj renkontas la saman problemon, nome ke mankas junuloj kiuj flue parolas la lingvon, kaj ke la E-aktivado malofte okazas pro monmanko aŭ tempomanko de junuloj. Kun la disvolviĝo de interreto eble la problemo estos solvebla. Jung Eun Kyung el Koreio diris, ke antaŭ du jaroj ŝi eklernis la lingvon, kaj hodiaŭ jam povas sufiĉe bone paroli ĝin, danke al Skajpo, per kiu ŝi ĉiutage babilas.

La ĉeestantoj interesiĝis pri la aktivado de la vjetnama junularo. Nguyen Hoangyen, la 17-jara VJEO-prezidantino, konigis la ĉeestantojn kun la historio de la organizaĵo, kiu fondiĝis en 2008 kaj nuntempe havas pli ol 70 junajn membrojn.

KS komenciĝis en la jaro 1982, kiam junaj japanaj kaj koreaj esperantistoj okazigis komunan kunvenon por pridiskuti la E-movadon de la du landoj. En la jaro 1995 ankaŭ Ĉinio partoprenis en la renkontiĝo. De tiam la tri landoj alterne ĉiujare organizas la seminarion, ĝenerale kun temoj pri kulturo kaj Esperanto.

Post sia 28-jara vivo KS jam fariĝas efika renkontiĝo de junaj aziaj esperantistoj.

Chen Ji

MIREGE: Eŭropo subtenas Esperanton

En Francio oni kutime diras: “Se vi ne volas ricevi subtenon, plej efike estas ne peti ĝin”. Tro ofte oni opinias ke publikaj instancoj ne ŝatas Esperanton kaj nepre rifuzos monhelpon al niaj agadoj.

Ni spertis la malon. En februaro 2009 Franjo Levêque prezentis al Esperanto-France sian projekton MIREGE (Muzika Internacia Renkontiĝo Eŭropa por Gejunuloj Esperantistaj). Temis pri semajna renkontiĝo de gejunuloj, kiuj uzas Esperanton por konstrui eŭropan identecon, preparante artan spektaklon, prezentotan antaŭ publiko. En Esperanta medio oni ja kutimas organizi tiajn renkontiĝojn. Sed Franjo celis venigi al la renkontiĝo junulojn el sep malsamaj landoj de Eŭropo.

Al grupoj el orient-eŭropaj landoj la kostoj de la vojaĝo kaj restado malebligis partopreni. Por eviti tiun obstaklon Franjo proponis peti subvenciojn de Eŭropa komisiono kaj franca regiona konsilio. Esperanto-France atente ekzamenis tiun projekton kaj konsentis veti je ĝia sukceso. Claude Nourmont kaj Aleks Kadar helpis Franjon atingi la celon.

Redakti eŭropan subvencidosieron postulis multe da laboro. Dekojn da dokumentoj ŝi devis legi por kompreni la ĉefajn dezirojn de Eŭropa Komisiono kaj tiudirekte adapti MIREGE: ne nur renkontigi junulojn el eŭropaj landoj, sed ankaŭ helpi ilin konstrui eŭropan identecon.

Ĉiumatene André Demarque el Bruselo malkovrigis al la “Mirantoj” la vivon de Vincent Van Gogh, pere de ludoj, puzloj, anekdotoj, teatraĵoj. Karbonkrajonojn ili uzis sub la konsiloj de André por kopii pentraĵojn de Van Gogh, kaj ekspoziciis ilin por la loĝantaro de Baugé. De la 11-a horo ĝis tagmezo Franjo kun ĉiuj ekzercis kantadon de naciaj kantoj el la landoj, el kiuj la gejunuloj alveturis.

Pluraj grupoj kunportis tekstojn de popolaj kantoj por prepari internacian kantprogramon, la 30-an de oktobro en la festa salono de Baugé. Ankaŭ la junaj muzikaj staĝanoj partoprenis tiun koncerton, ĉu por Esperante kanti, ĉu por muzikinstrumente akompani la koruseton.

Posttagmeze la gejunuloj povis pentri, teatrumi, kanti, danci, sporti, ludi. La suna vetero allogis ilin al ludoj ekstere. Ĉiuj rendevuis fine de la posttagmezo por malkovri unu el la landoj: tradiciojn, kuirreceptojn, iom pri la historio de la lando kaj fine la kantojn kaj dancojn. Dimanĉe prezentis sin Rumanio, lunde Bulgario, marde Ĉeĥio, merkrede Francio kaj ĵaŭde Ukrainio. Vendrede en la festa salono de Baugé okazis solena vespera programo kun Al la internacia arta esperantista renkontiĝo por gejunuloj en Muzikan centron en Baugé venis grupoj el Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Rumanio kaj Ukrainio, kun la gvidantoj 34 personoj. Ne venis grupoj el Slovenio (pro malsano) kaj el Italio (la gejunuloj ne povis forlasi la lernejon). Samtempe al la centro venis 64 junaj francaj muzikistoj en la aĝo de 4 ĝis 16 jaroj. kantoj kaj dancoj, komune kun la junaj francaj muzikistoj.

Laŭ la bilanco farita de la gejunuloj de MIREGE sabaton la 31-an de oktobro 2009, MIREGE 2009 estis granda sukceso. Pri la renkontiĝo ili longtempe memoros. Mariana Genĉeva el Bulgario pretas organizi la venontan MIREGE 2010 per la sama eŭropa subvencio.

Guy Martin

Ĉarmaj kaj graciaj junulinoj, folklore vestitaj, kiuj dancas kaj kiuj ridetante prenas vin per la mano por inviti vin danci kun ili. Tio estas la ĉefa memoraĵo de la mirinda semajno, kiun mi pasigis en Bretonio fine de oktobro.

André Demarque, Belgio

Cent jaroj de la unua rusia kongreso en 1910

1-a Ruslanda esperantista Kongreso 1910 en Peterburgo. 1) D-ro L.L. Zamenhof . 2) A.A. Postnikov (Prezidanto de la kongreso). 3) N.V. Korzlinskij. 4) P.E. Vasilkovskij. 5) A.A. Ivanickij. 6) V.F. Barabanova. 7) D.D. Valkov (+). 8) V.N. Devjatnin. 9) E.N. Nozikova. 10) M.S. Valentinov. 12) N.P. Evstifeeff. 26) V.I. Lojko. 49) A.A. Saĥarov.

Dum jardekoj kolektante ĉion presitan en la pasinta kaj antaŭpasinta jarcentoj, lige kun la lingvo kaj la movado, mi ŝatas re- kaj refoliumi tiujn flaviĝintajn paĝojn. Gustumi la antaŭjarcentan lingvaĵon. Pristudi vizaĝojn de tiamaj balenoj de la movado en malnovaj fotoj. Kompari tiamajn eventojn kun la nunaj, elserĉante similaĵojn kaj diferencojn. Malavare la epoko iama prezentas al mi netrotakseblajn lecionojn por pli lertaj agoj en la epoko nuna. Do min rodas la tento konstrui la ĉi-suban rakonton el historiaj brikoj, metante inter ilin morteron de la nuna tempo.

Iam en 1907 en Esperanto-movado de Sankt-Peterburgo, la tiama ĉefurbo de Rusia Imperio, reaperas juna (nur dudeksep-, do TEJO-aĝa), bone edukita, ambicia persono — kapitano de la cara armeo Aleksandr Postnikov. Posedante krom la ecoj menciitaj ankaŭ nobelan devenon kaj grapolon da ordenoj kaj medaloj ricevitaj pro heroa partopreno en du militoj, li havas alireblon al la plej altrangaj oficistoj kaj enireblon en la plej altajn mondumajn rondojn. Nature liaj kontaktoj kaj ligoj estas utilaj por la movado en kiun li revenis kun la kapo plena de originalaj ideoj pri antaŭenmovo de la internacia lingvo en Ruslando.

Mi diras “reaperis, revenis”, ĉar mi rajtas supozi ke eĉ antaŭ sia heroa militado Aleksandr Postnikov estis esperantisto. Plej verŝajne li estis lerninta la lingvon kune kun la frato Fjodor Postnikov, kiu jam en 1906 estis renoma esperantisto en la Fora Oriento, kaj famiĝis iom poste en la esperantistaj medioj de Japanio kaj Usono kiel “kapitano Post”. Mi supozu ke Aleksandr Postnikov, posedante la lingvon, antaŭe ne aktivis en la movado nur pro sindono al la alia okupo — la heroa militservado. Do mi iom precizigu ke nun, vundite, kuracite kaj ricevinte ne tro tempovoran postenon de oficiro respondeca pri edukado ĉe Milit-Medicina Akademio, li revenas al Esperanto kaj mergiĝas en la movadon.

La ĝenerala filistra konvinko pri malseriozeco de nia movado estis forta tiam kaj plu restas nun. Sed se ni esploru la vicojn de la movadanoj tiamaj, ni trovos inter ili aron da personoj altestimataj kaj aŭtoritataj ankaŭ en la vivo de la ĉefurbo. Altrangaj militistoj, universitataj profesoroj, respondecaj oficistoj de ŝtataj ministerioj aktivis ankaŭ por Esperanto. Ho ve, serĉante tiajn hodiaŭ en la rusia movado, la esploranto sentos fortan disreviĝon. Eĉ en la sovetia tempo inter la samideanaro troveblis multaj aŭtoritataj personoj, sed nun... Eble ni devus pli inventeme kaj pli dece agiti en la koncernaj rondoj.

Efektive la movadaj aktivaĵoj de Postnikov estas multnombraj, originalaj kaj fulme sinsekvaj, senpaŭzaj. Jen li kun la renoma ĵurnalisto Petro Vasilkovskij faras prelegvojaĝon en la Volgia kaj Kaŭkaza regionoj de la lando, agitante por Esperanto kaj lasante post si novfonditajn kursojn kaj societojn. Jen li sendas lernolibrojn kaj vortarojn donace al la Imperiestra familio, kaj ricevas skriban dankon mem de la carino Aleksandra Fjodorovna. Jen li vizitas Jasnaja Poljana, la bienon de grafo Tolstoj, kaj parolas kun la mondfama verkisto pri Esperanto. Jen li pacigas du disputantajn societojn en la ĉefurbo kaj surbaze de la unuiĝinta societo fondas oficiale registritan “Ruslandan Esperantistan Ligon” (R.E.L.), al kiu iom post iom aliĝas aliurbaj grupoj kaj societoj. Postnikov prelegas, eldonas revuon, disdonas informilojn kaj lernilojn, organizas propagandajn koncertojn kaj balojn. La Esperanto-vivo en la ĉefurbo bolas, ĝi estas imitinda kaj kuraĝiga ekzemplo por la tuta lando, sed ne por ĉiuj samideanoj. El la “unuatrona” ĉefurbo Moskvo la sukcesojn de la “parvenuo” ĵaluze gvatas Moskva Esperantista Societo (M.E.S.) ĉe antaŭnelonge aperinta librejo “Esperanto”, gvidata de Aleksandr Saĥarov. Kiel persono prudenta kaj kiel fervora esperantisto Saĥarov agnoskas la utilecon de la agoj, kiujn entreprenas la brava kapitano, sed samptempe li vidas antaŭ si seriozan rivalon, minacantan la prosperon de lia entrepreno.

Diversaj homoj — diversaj opinioj. Foje okazas pro tio nepacigeblaj disputadoj en sociaj movadoj, havantaj eĉ la plej noblajn celojn. Ankaŭ nia verda popoleto ekde sia apero kaj ĝis la nuna tempo estas ŝirata en pecojn per aro da internaj skandaloj kaj reciproka malestimo, kiuj apenaŭ helpas nian antaŭeniron. Ŝajnas al mi eĉ ke la plej gravan progreson dum la pasinta jarcento ni atingis ĝuste pri la kvanto de lokaj, landaj kaj internaciaj disputoj de esperantistoj. Kion ni dividas, trenante nian ĉaron diversflanken? Pli-malpli serioza materia posedaĵo mankas. La interna ideo ne estas dividebla. La aŭtoritato, hm, ĝi estus multe pli forta, se ni havus iom pli da unuanimeco.

En majo 1909 Postnikov komencas efektivigi sian vican ideon pri organizo de la unua landa esperantista kongreso. Lia alvoko trovas subtenon de ĉiuj filioj de R.E.L. La kongreso estas planita por decembro 1909, sed pro teknikaj kaŭzoj (provizora manko de kelkaj oficialaj konsent-subskriboj) permeso de la rusia registaro estas donita nur por la paska semajno 1910 (21-27 de aprilo laŭ la malnova kalendaro). Estas amuze, ke la 16-an de februaro 1909 M.E.S. decidas: “... konsideri la projektatan kongreson nur kiel konferencon, celantan ellabori kaj starigi definitivajn decidojn pri la unua kaj sekvontaj oficialaj kongresoj de ruslandaj esperantistoj kaj partopreni en ĝi nur kun la supre dirita kondiĉo”.* La kapitano, ĉeestanta la kunvenon en Moskvo, konsentas kun la starigita kondiĉo, sed, pro maleblo reformuli la oficialajn, jam pretajn permesdokumentojn, anoncas tamen la aranĝon kiel Kongreson. Saĥarov, kies publikigitaj rememoroj enhavas multajn arbitrajn asertojn kaj faktajn malveraĵojn rilate al Postnikov, informas ke, malgraŭ alvokoj bojkoti la Kongreson, en Peterburgon decidis iri sep reprezentantoj de M.E.S. Al la kongreso aliĝas pli ol tridek peterburgaj esperantistoj kaj du dekoj da aliurbaj reprezentantoj. Jen estas provizora demandaro, publikigita en Ruslanda Esperantisto por la kongresa programo: “I-a Ruslanda Esperantista Kongreso — Projektitaj demandoj: 1. Propagando de la lingvo Esperanto. 2. Unuigo de la agado de ĉiuj esperantistoj en Ruslando. 3. Organizado de ruslandaj esperantistaj kongresoj. 4. Internacia esperantista kongreso en Ruslando. 5. Reprezentado de ruslandaj esperantistoj en eksterlando. 6. Instruado de la lingvo Esperanto. 7. Esperantaj libreldonado kaj komerco. 8. Klopodoj pri la akcepto de la lingvo Esperanto per la manieroj leĝdona kaj administra.”*

* Saĥarov A., Rememoroj de 100% esperantisto. Impeto, Moskvo, 1993.
* Ruslanda Esperantisto, N-ro 2-3, 1910.

Aleksandr Saĥarov diras en siaj rememoroj: “Partopreno en ĉi tiu kongreso prezentas la plej malagrablajn momentojn de mia laboro sur Esperanta kampo”*, sed mi opinias ke tiu ĉi diraĵo estas naskita longe post la Kongreso. Almenaŭ liaj ĝisdataj raportoj pri la evento en La Ondo de Esperanto montras plenan sukceson de tiu kongresa semajno. La unuan kaj solan fojon, speciale por partopreno en la Kongreso, Peterburgon vizitis la Majstro. En la salutparolado farita dum la Solena Malfermo, en la Aleksandra salono de la Urba Dumo por pli ol 600 kunvenintoj, li diris: “En la kongreso, kiu nun malfermiĝas, ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur samideanoj kaj samregnanoj. Tial mi ĝoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan Kongreson; mi salutas ĝin duoble: kiel esperantisto kaj kiel ruslandano”.4

* Saĥarov A., Rememoroj de 100% esperantisto. Impeto, Moskvo, 1993.
* Universala ĵurnalo, Peterburgo, aprilo 1911.

Se mi estus kunordiganta la programon por nuntempa kongreso de rusiaj esperantistoj, supozeble mi povus simple kopii ĉiujn supre menciitajn demandojn de la Unua, ne malaktualiĝintajn eĉ post cent jaroj — probable nur ŝanĝante kelkajn vortojn. Ĉar unueco en nia agado lamas ĝis nun. Ĉar la problemo pri UK en Rusio plu aktualas nur kiel revo. Ĉar niaj klopodoj pri oficialigo de Esperanto daŭre flosas sur nivelo de pli aŭ malpli stultaj “paperkanonoj” ktp.

Kun preskaŭ centprocenta certeco eblas aserti, ke dum la lastaj jardekoj apenaŭ iu rusia esperantisto estis vizitinta la ĉefurban Dumon; superfluas diri, ke mia magra imago eĉ ne konturas ian kunvenon de esperantistoj tie.

La paciga alvoko de Zamenhof donas la ĝustan tonon por laboro de la tuta Kongreso. Ĉiuj diskutadoj pri la enprogramigitaj temoj pasas aferece kaj naskas akcepton de tre gravaj decidoj, i.a. pri establo de Esperanto-instituto, pri fondo de akcia societo por libroeldonado kaj librovendado, pri federacio de ruslandaj esperantistoj, pri ĉiujaraj landaj esperantistaj kongresoj, pri propagando de la lingvo...

Multaj el la decidoj akceptitaj de la Kongreso transformiĝis en realon. Efektive, ĉiutagajn bonenhavajn raportojn pri la Kongreso publikigis ĉiuj gravaj ĵurnaloj de la ĉefurbo, kaj tio tre pozitive influis la publikan opinion pri Esperanto. Eĉ la reakciuloj ne preterlasis la Kongreson, atentigante, ke “Esperanto estas unu el la iloj de framasonismo, servantaj por senpersonigo de la popoloj”*, do ankaŭ tiu parto de la publiko estis informita. Pli kaj pli da lokaj filioj organiziĝis kaj aliĝis al R.E.L. ĝuste post la kongreso. En oktobro 1910 en Moskvo, surbaze de la kongresa decido, kaj dank’ al la persona entuziasmo de Saĥarov, estis malfermita Instituto de Esperanto, celanta dignan preparadon de Esperanto-instruistoj. Per la aŭtoritato de Postnikov aperis decido de la ŝtata Ministerio de Industrio kaj Komerco pri sendado de oficialaj reprezentantoj al la Internaciaj Esperanto-Kongresoj. Postnikov mem estis la unua reprezentanto, kiu per ŝtata subvencio partoprenis la kongreson en Vaŝingtono en 1910, kaj same per ŝtata subvencio publikigis la raporton pri tiu kongreso. Eĉ la posta aresto de Postnikov* ne influis negative la opinion de la Ministerio pri la utilo de similaj oficvojaĝoj, kaj ĝi daŭre sendadis reprezentanton al la vicaj kongresoj — ĝis la unua Mondmilito. Kelkaj iniciatoj de la Kongreso restis nerealigitaj pro diversaj kaŭzoj. Fiaskis la ideo pri la akcia societo pro manko de entuziasmo ĉe la monhavaj esperantistoj. Ne okazis la vica Kongreso en Moskvo en 1911 pro la juĝproceso de Postnikov kaj la oficiala fermo de R.E.L. ligita kun ĝi.

* La Rusa Standardo, 22.04.1910.
* Pli detale legu en: Mikaelo Bronŝtejn, Dek tagoj de kapitano Postnikov, Tiĥvin, 2004.

Tamen la pozitiva influo de la kongresaj decidoj restis forta en la landaj mediatoj ankaŭ en la sekvaj jaroj; onidire en 1916 per grava agitado de esperantistoj estis pretigita decido de la Klerigministerio pri enkonduko de Esperanto en la lernoprogramojn de reallernejoj kaj gimnazioj, do verŝajne Esperanto kune kun la lando havus multe pli helan vojon, se ne malhelpus la katastrofa 1917.

La historio de la Esperanto-movado en Rusio ne estas stabile sendorna. Dum la centdudekjara historio la landa movado travivis gravajn ascendojn kaj grandajn falojn, alfrontante minacajn defiojn pli ofte ol la movado en aliaj landoj, kontraŭstarante tiujn pli aŭ malpli sukcese, sed restante viva. Tio plej gravas. La Unua Ruslanda Kongreso sendube estas brila evento de nia historio. Mi supozas kaj esperas ke la rusia esperantistaro, vivanta kaj aganta unu jarcenton post tiu evento, en paco kaj interkonsento venos al sia 26-a Kongreso, kiu, omaĝe al la Unua, okazos en Sankt-Peterburgo majfine de 2010. Ĉu la rezultoj de tiu Kongreso akcelos la landan movadon almenaŭ ne malpli forte ol tion faris la Unua — ni vidu poste.

Mikaelo Bronŝtejn

Zamenhof-Tago

La lastan Zamenhof-tagon festis esperantistoj en multaj landoj. Jen raportetoj pri kelkaj el ili (daŭrigo venontnumere).

Armenio

La 17-an de decembro esperantistoj en Armenio solene festis la 150-an naskiĝtagon de L.L.Zamenhof. La festvespero okazis en la Jerevana klubo de Armena E-Asocio (AEA). Malfermis ĝin la prezidantino de AEA d-rino Susanna Bagdasarjan. Prelegon pri la aŭtobiografio de Zamenhof faris Hranto Danieljan. Prof. Gevorkjan reprezentis la historion de artefaritaj lingvoj kaj substrekis, ke ĝis Esperanto estis kreitaj 800 kaj post Esperanto pliaj 100 projektoj. En la 19-a jarcento artefaritan lingvon “Sahlera’” kreis la armena lingvisto Petros Tngrjan.

Programistino de la ministerio de ligo kaj transporto Anait Sargsjan proponis organizi E-kursojn en lernejoj, kiel fakultativan lernobjekton. Reprezentanto de Armena Societo de Kultura Ligo kun Eksterlando (AOKS) Stefan Dressler promesis subteni la Esperantan agadon.

Okaze de la jubileo en la centro de Jerevan Susanna Bagdasarjan kaj la pentristino Lusine Harutjunjan instalis standon pri la familio de Zamenhof.

Pri Esperanto kaj Zamenhof en la ruslingva ĵurnalo Golos Armenii (Voĉo de Armenio) la 24-an de decembro aperis granda artikolo kun bildoj de Nina Bĵikjan, kun la subtitolo “La lingvo de speciala aŭro”.

Susanna Gevorkjan
Brazilo

Rio-de-Ĵanejro: Kvindeko da personoj partoprenis en la Zamenhofa Festo de KKE la 18-an de decembro. La evento konsistis el salutparoladeto de Givanildo Ramos Costa, prezidanto de KKE, lanĉo de nova verko de Daniel Peliz, muzikaj kaj poeziaj recitaloj de Neide Barros Rêgo, Dulcydides de Oliveira Pinto kaj Therezinha Maria de Carvalho Pinto. En la fino oni festis la decembrajn naskiĝ-datrevenantojn.

Aloísio Sartorato

Braziljo: La Zamenhof-festoj en la pola ambasadejo de la brazila ĉefurbo, kiuj estis tradicio en la naŭdekaj jaroj, ricevis novan impulson ĉi-jare, danke al la favora sinteno de la nova ambasadoro Jacek Junosza Kisdielewski, kiu invitis la lokajn esperantistojn por festi kune la 150-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof. Pli ol 80 esperantistoj plenigis la festan salonon de la ambasadejo vespere la 11-an de decembro. La evento estis motivo por inviti ankaŭ la senatanojn, kiuj jam aprobis la leĝ-proponon por la enkonduko de Esperanto en la brazilajn lernejojn, kaj la deputitojn, kiuj baldaŭ devos pritrakti la proponon de la senatano Cristovam Buarque. Post la bonvenigo de la ambasadoro, la prezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo prof. José Passini akcentis la grandajn historiajn meritojn de poloj por la progreso de la homaro, de Koperniko al Chopin, Marie Cury, Papo Johano Paŭlo la 2-a, kaj ne laste Zamenhof. Mesaĝo de la nepo de Zamenhof, d-ro Zaleski-Zamenhof, estis legata en la pola kaj Esperanto. Al la ambasadoro oni transdonis la librojn en la portugala lingvo: La Zamenhof-Strato de Roman Dobrzyński kaj Defio de la lingvoj de Claude Piron, kaj la libron de la prezidanto Passini. Georgo Handzlik prezentis sian monodramon pri la vivo de Zamenhof, kiu furoris en Bjalistoko. Pianludado de Chopin fare de la juna Lucian Ramos, kaj Jean kaj Lys Nardoto, kiuj kantis en Esperanto la ĥoron de Nabucco kaj la himnon de Eŭropo, finis la programon. Multaj ankoraŭ memoris la junajn gefratojn Nardoto de la arta vespero dum la UK en Tampereo (1995). Nuntempe ili estas alte aprezataj profesiaj operkantistoj en Brazilo. Je la fino de la programo la ambasadoraj geedzoj regalis la ĉeestantojn per riĉa bufedo kaj ĝis preskaŭ noktomezo sur la granda teraso de la ambasadejo aŭdiĝis konversacioj kaj kantoj en Esperanto, akompanataj de la gitaro de la “Bardo sen Barbo” Georgo Handzlik.

Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia
Tajvano

La 2-an de januaro en la kutima kunsidejo, bela restoracio en la urbo Pingtung, okazis la Zamenhof-festo 2009, eble la plej lasta en la mondo. Ĉeestis pli ol 20 partoprenantoj el 7 landoj inkluzive de lernantinoj de E-kurso en la Pingrong-lernejo.

Komence ĉiuj kantis la himnon La Espero laŭ la gvido de s-ro Reza kaj la klavara akompanado de S-ro Jerry, pastoro, usona esperantisto loĝanta en Tajvano. Prof. Abengo raportis pri sia vojaĝo en Ĉinio kaj pri la 8-a ĉina E-kongreso.

Dum la paŭzo s-ro Reza legis salutmesaĝon de Lee Jung-Kee el KAEM, prezentis kelkajn lernolibrojn, gazetojn kaj diskojn kaj konsilis kiel membriĝi al UEA. S-ro Cesco Reale, italo el Svislando, kiu nun estas UEA-reprezentanto ĉe UN pri lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, prelegis pri Esperanto kaj la lingva interŝanĝo. S-ino Anne Vernet el Francio prezentis sian provincon Alzaco kaj s-ino Flora Chen dividis impresojn pri la vojaĝo en Japanio en 2008. S-ino Hsueh Chang-hui, konata filmreĝisoro de Tajvano, montris tri dokumentajn filmojn pri Irano. S-ro Kevin, kiu vizitis Japanion en 2009 por partopreni la 96-an Japanan E-kongreson en Kohu, prezentis la vojaĝon kun fotoj.

Chuang Yin-hua
Guglo festis Z-tagon

Ankaŭ la fama interreta serĉilo Guglo festis la 150-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof. La 15-an de decembro aperis en ĝia logotipo, en 33 lingvaj versioj tra la mondo, Esperanta flago. Apud la bildeto aperis ankaŭ la teksto “La 150-a naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof, fondinto de Esperanto”, en la koncerna lingvo. Post alklako al la flago aperis serĉrezultoj por “Zamenhof” kaj “Esperanto”. Guglo faris al Esperanto grandan reklamon, kio tuj montriĝis en la nombro de la vizitataj paĝoj pri Esperanto. Ekzemple la servilon lernu! vizitis en tiu tago anstataŭ la kutimaj 5 000, sesoble pli da unikaj vizitantoj (26 000), kaj la intereso estis pli granda ankaŭ en postaj tagoj.

Simpozio en Novjorko

Posttagmeze la 15-an de decembro, la UEA-oficejo en Novjorko gastigis simpozion por festi la 15-an datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof.

Ĝi okazis, anglalingve, en la konstruaĵo ĉe 777 UN-Placo, rekte trans la strato de la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj. La pola ambasadoro al la UN, Andrzej Towpik, ne povis ĉeesti, sed li sendis salutan, bonvenigan leteron, kiu interalie diris:

“Mi sincere dankas vin pro la afabla invito ĉeesti la malfermon de la Zamenhofa Simpozio la 15-an de decembro, kaj fari mallongan, enkondukan paroladon. Mi sentas min tre honorigita pro tiu invito, kaj estus por mi granda plezuro esti kun vi je tiu okazo. Malbonŝance mi ne povas ŝanĝi miajn antaŭe faritajn devontigojn de tiu horo, kion mi bedaŭras. Bonvolu akcepti miajn bondezirojn por Universala Esperanto-Asocio kaj por vi mem, kaj ankaŭ por la simpozio. Mi certas ke ĝi estos grava omaĝo al L. Zamenhof, granda homo, kaj kiel vi ĝuste esprimas en la titolo de la simpozio — ‘novenkondukinto kaj humanisto’.”

La prelegantojn enkondukis Thomas Eccardt. Komencis Esther Schor, poetino kaj profesorino ĉe Princeton-Universitato, kiu parolis pri Zamenhof kaj la diversaj judaj influoj de tiu tempo, ekz. cionismo kaj hilelismo. Arika Okrent, verkistino de la libro En la lando de inventitaj lingvoj: Esperantaj rokmuziksteluloj, klingonaj poetoj, loglanaj amantoj, kaj la frenezaj revuloj kiuj penis konstrui perfektan lingvon, prelegis pri Zamenhof kaj humileco. La psikiatro James Lieberman prelegis pri psikologiaj aspektoj de Zamenhof kaj lia estrecofilozofio. Timothy Reagan, profesoro ĉe la Centra Konektikuta Ŝtatuniversitato, parolis pri lingvokonstruado. Humphrey Tonkin, emeritiĝinta profesoro ĉe la Universitato de Hartford kaj eksprezidanto de la UEA, parolis pri la legaco de Zamenhof.

Proksimume sepdek homoj ĉeestis, inkluzive de la ambasadoro de Benino Jean Francis Zinsou, kelkaj ĵurnalistoj, membroj de aliaj neregistaraj organizaĵoj, regionaj esperantistoj kaj aliaj interesataj homoj. La prelegojn sekvis akcepto kun vino kaj fromaĝo. La tuta simpozio estis surbendigita kaj baldaŭ haveblos interrete.

Scott Page

[FORIGITA!: bildo]

La poetino Esther Schor parolas pri Zamenhof kaj judaj influoj de tiu tempo, ekz. cionismo kaj hilelismo.

100-jariĝo en Gliwice

Pli ol 100 jarojn funkcias Esperanto en la pola urbo Gliwice. Jam en 1905 en la tiama germana urbo Gleiwitz vivis unuopaj esperantistoj. En majo 1909 komencis sian funkciadon ĝia loka Esperanto-grupo.

Gleiwitzaj esperantistoj partoprenis jam tiam en diversaj renkontiĝoj, interparolis persone kun ges-roj Zamenhof, partoprenis en la 8-a UK en Krakovo kaj agadis en diversaj grupoj. Multajn faktojn pri tio oni povas trovi en germanaj Esperantaj muzeoj.

Por rememori tiun jubileon la Glivicea filio de PEA en novembro 2009 okazigis sian tradician renkontiĝon GRUPE-13. Venis kvardeko da esperantistoj el kelkaj polaj urboj kaj gastoj el la partnera urbo Dessau en Germanio. La gastoj transdonis salutleteron de la urbestro de Dessau al la urbestro de Gliwice. La urban estraron reprezentis la sekretario de la urba estraro Andrzej Karasiński kaj la prizorganto de la muzeo de la radiostacio en Gliwice Andrzej Jarczewski.

Vendrede la 6-an de novembro estis malfermita porokaza ekspozicio, en kiu oni montris materialojn ligitajn kun la E-movado dum la pasintaj cent jaroj. Samtage ankaŭ la gasto el Germanio Gerhard Hirschmann prelegis pri kunlaboro inter Eŭropo kaj Afriko. Sabate, krom informoj pri nia movado, la partoprenantoj aŭskultis interesan prelegon de Roman Dobrzyński pri la historio de la pola himno. Sabate vespere oni spektis la monodramon Ludoviko Lazaro, prezentatan de Georgo Handzlik.

La partoprenantoj povis spekti du interesajn filmojn de Roman Dobrzyński pri la IJK en Zakopane kaj pri partnereco de la urboj Góra (PL) kaj Herzberg (DE).

Dimanĉe oni povis, laŭ invito de la Muzeo-Radiostacio en Gliwice, aŭskulti interesajn rakontojn pri mitoj kaj faktoj, ligitaj kun la fama hitlera provoko en septembro 1939, okazinta en la radiostacio. Oni devas mencii, ke s-ro Jarczewski jam en marto 2009 eldonis libron pri tiu temo, titolitan Provokado, dediĉitan al la 100-jara jubileo de Esperanto en la urbo Gliwice.

Multaj el la partoprenantoj promesis veni ankaŭ venontjare por festi la eniron en la duan jarcenton de la Esperanta agado en Gliwice.

Stanisław Mandrak

Recenzoj

Scienca triopo el Mezeŭropo

Fakaj studoj en Esperanto. Red. Zdeněk Pluhař. Serio: Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (AEST), [vol. 3]. Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum KAEST 2002 (Konferenco “Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko”, Dobřichovice, Ĉeĥio, 2002-11-08/10). Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. 146p. 20cm. ISBN 8085853639. Ilus. Prezo: € 15,00.

Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj. Red. Zdeněk Pluhař. Serio: Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (AEST), [vol. 4]. Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum KAEST 2004 (samloke, 2004-11-12/14). Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. 84p. 20cm. ISBN 8085853787. Ilus. Prezo: € 9,50.

Lingvo kaj Interreto kaj aliaj studoj. Red. Zdeněk Pluhař. Serio: Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (AEST), [vol. 5]. Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum KAEST 2006 (samloke, 2006-11-10/12). Dobřichovice: KAVA-PECH, 2007. 134p. 20cm. ISBN 9788085853933. Ilus. Prezo: € 15,00

Ĉu taŭgas Esperanto por interkomunikiĝi ankaŭ science kaj teĥnike? La tri ĉi-supraj volumoj el la dua AEST-serio liveras pri tio unuavide klaran, 364-paĝan respondon. Se ne alkalkuli la tri antaŭparolojn de la nelacigebla redaktoro, Zdeněk Pluhař, la tri volumoj ja prezentas ĝuste 50 kontribuaĵojn esperantlingvajn de 37 profesiuloj el diversaj sciencaj kaj teĥnikaj fakoj kaj agadkampoj. Signife 11 inter tiuj aŭtoroj kontribuas pli ol unufoje; rekordas Jan Werner pro kvar verkaĵoj.

Tuj rimarkindas ke preskaŭ senescepte temas pri artikoloj, sufiĉe mallongaj (mezume 6,32-paĝaj), kiuj celas ne nur samfakajn kolegojn, sed legantaron pli vastan. Krom tio la artikola enhavo plejparte interesos antaŭ ĉio esperantujanojn agemajn, ĉar la imageble granda tema disperso en la trivoluma opo konstateble faskiĝas je tri agigaj temfokusoj aktuale gravaj en nia medio:

  1. terminologio-esperantologio (21 artikoloj),
  2. informadiko-Interreto (18 artikoloj) kaj
  3. ekologio-daŭriva evoluigo (9 artikoloj).

La temfokusa triopo aperas en ĉiu el la tri volumoj, eĉ se la ĉiuvolume malsama artikola arigo far la redaktoro sub tri aŭ du sekciaj titoloj tion ne tuj evidentigas. Efektive nur du artikoloj, unu de Frank Nitzsche kaj alia de Rodica Giuhat (ambaŭ en vol. 3, sekcio C), ne estas atribueblaj al unu el la tri temfokusoj. Pretere, dezirindus ke la volumaj numeroj aperu titolpaĝe kaj kovrile; ankaŭ aldona listo klare indikanta la jam aperintajn volumojn, almenaŭ de la nova, se ne de ambaŭ AEST-serioj, estus utila.

La teman bunton de la tri volumoj, eĉ trifokusan, nepretervideble tamen kunligas unu fadeno, kvazaŭ lingva supertemo, kiu pravigas la serian titolon Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko: nome krom la atendebla multtema reala uzado de Esperanto, ankaŭ la eble surprize vasta traktado de ties problemeco. Problemeco kiu manifestiĝas kiel granda manko je Esperantaj faklingvaĵoj — terminaroj kaj tekstoj — kaj kiun pritraktas, detale aŭ nur alude, krom du redaktoraj antaŭparoloj (vol. 3 kaj 4), preskaŭ la duono de la artikoloj. Simile ankaŭ la kontribuaĵoj kies fokuso estas la informadiko aŭ specife la Interreto, superrege pritraktas la praktikon kaj problemecon de la aplikado de Esperanto tiukampe. Tamen, spite la evidentan ĝeneralan problemecon de Esperanto kiel scienc-teĥnika lingvo, bona novaĵo: ĉiuj tri volumoj abundas je uzeblaj, imitindaj, foje eĉ imitendaj solvo-aliroj rilate la Esperantan terminografion kaj precipe rilate la perkomputilan traktadon kaj aplikadon de Esperanto. Ke la komputiko povas faciligi kreadon de terminaroj kaj vortaroj ja estas sufiĉe vaste konate, sed ĝuste pri tio kiel konkrete apliki la komputilajn rimedojn al Esperanto, la voluma triopo liveras konsiderindan informaron. Ĉi-sekve eblas prilumi nur kelkajn detalojn el la riĉa trivoluma enhavo.

La artikolara fasko reprezentanta la terminologian-esperantologian temfokuson manifestiĝas en 3B-C (= vol. 3, sekcioj B kaj C), en 4A-B kaj en 5B. Tiufaske viciĝas terminologiaj studoj pri jenaj kampoj: politiko, matematiko (nur resume), ekonomiko, forstofako, fungologio, interlingviko (3B); konstrufako (3B kaj 5B); fervojoj, teatra fako (4A); metrologio (nur resume, artikolo elŝutebla interrete) kaj maŝinfako (5B). Samfaske, en 3C, elstaras prava pasia alvoko de Jan Werner, “Ĉesigi la disipadon de fakula energio en la movado” (postulanta la konservadon de valoraj terminologiaj laboraĵoj jam elfaritaj, sed ĝis nun ne publikigitaj); krome grava historia skizo far Rüdiger Sachs pri Scienca Revuo. En 4A speciale rimarkiĝas diskutinda tezo, ankoraŭfoje de Jan Werner, ke Esperanto malkiel etnaj lingvoj ne evoluu libere, sed ke ĝi, estante planlingvo, estu daŭre priplanata, almenaŭ en sia funkcio kiel scienc-teĥnika komunikilo. Samloke Detlev Blanke subteninde substrekas la neceson ke oni plilarĝigu la studadon de la faklingva interkomunikado, ne limigante sin al nuraj terminologiaj konsideroj, sed ekzamenante la tutan fakan lingvaĵon kaj ties diversajn funkciojn kaj uzo cirkonstancojn (aliro parenca al la postvustera soci terminologio). Laste menciindas ĉi-faske, en 5B, historia trovaĵo de Wera Blanke el la komencaj jaroj de Scienca Revuo kaj de ISAE: detale ellaborita, siatempe nur ekrealigita, sed ankoraŭ inspira agad plano pri vastskala kreado kaj normigado de scienc-teĥnikaj terminoj far renomaj fakuloj-esperantistoj.

Koncerne la temfokuson informadiko-Interreto, ties artikolara fasko aperas en 3A kaj C, en 4A kaj en 5A-B. Ekster malgranda nombro da artikoloj traktantaj nelingvajn aspektojn informadikajn — mikroprocezilojn, fervojojn (3A); medicinon (3C) — ĉiuj tiufaskaj kontribuaĵoj estas grandparte ankaŭ prilingvaj. Antaŭ ĉio tio validas ĉe la du laborinstigaj kontribuaĵoj de Josef Hron (en 4A, daŭrigo en 5B): detalaj raportoj pri lia (kiel li diras modeste) “kompilado” de “Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa” (GVEĈ) ampleksanta pli ol 100 000 artikolojn inklude de dekmiloj da terminoj, notinde biologiaj kaj medicinaj. Liaj du kontribuaĵoj sidas ĉi-faske nur tial ke li klarigas, kiel esencan parton de sia detala labormetoda priskribo, la efikan aplikadon de specifaj komputilaj programoj ĝenerale konataj (ekscelo kaj vordo de Microsoft). Prave li alvokas kompetentajn laboremulojn imiti lian entre prenon por aliaj paroj de Esperanto kaj etna lingvo.

Inter la multaj aliaj interesaj eroj de la informadika-interreta artikolaro aparte menciindas la praktike utilaj kontribuaĵoj de Marc Bavant pri “Apliko de XML al fakaj laboroj pri Esperanto” (4A) kaj de Marek Blahuš pri “Unikodo — Esperanto de Interreto” (5A); krome du informriĉaj artikoloj pri Esperanto@Interreto (mal longe E@I), unu de Martin Minich (4A) kaj alia de Peter Baláž kaj Clayton Smith (5A); fine kunlabor instiga informaĵo de Pavla Dvořáková pri “Multlingvaj tradukvortaroj en Interreto” (5A).

La tria artikolara fasko — la plej malgranda, sed ne la plej malgrava —, kiu prezentas la temfokuson ekologiodaŭriva evoluigo, troveblas en 3C, 4B kaj 5C. Rimarkiĝas tri kontribuaĵoj pri aktuale grava temo, ekoturismo: unu de Petr Chrdle (3C) kaj du de Boĵidar Leonov (3C kaj 4B). Tri aliaj artikoloj etendas la fokuson ekster eŭropen: du de Rüdiger Sachs pri parazitologio (4B) kaj mediprotektado en Afriko (5C); unu de Lene kaj Jan Niemann pri la Unesko-programo “Monda Heredaĵo” en Gronlando (5C). Samfaske frapas engaĝiĝinta kontribuaĵo de Manfred Westermayer pri la mondampleksa Agendo 21, rezulto de la Tutmonda Pintokonferenco pri Medio kaj Evoluo, okazinta en Rio-de-Ĵanejro en 1992; pri ties eŭrop kadra sekvo, la Ĉarto de Aalborg de 1994 kaj 2004; kaj detale pri la serioza, sistema aplikado de ambaŭ dokumentoj en la germana urbo Frejburgo (5C).

Kiel supre menciite, Esperanto ja malriĉas je sciencteĥnikaj tekstoj kaj bone ellaboritaj terminaroj — breĉo kiun ŝtopi signife helpas tiuj ĉi tri volumoj (post jamaj aliaj el la du AEST-serioj). Dume rimarkindas des pli la ĝenerale alta lingva kvalito de la Esperantaj tekstoj prezentataj. Kaj nur malofte tie ĝenetas kelkaj evidentaj preseraroj facile korekteblaj. Tamen menci endas unu escepta lingvokvalita nadiro (en 3C): unupaĝa artikoleto de Ljubiša Preparadović k.a., “Antaŭvido de migreno ĉe malsanuloj aplikante [tiel!] la teknikojn data mining”. Krom duba sintaksero, la anglismo teknikoj (kutime: procedoj) kaj la krude angla termino data mining (unu ekvivalento: datumelfoso) — mirigas tiupaĝe ankaŭ jena fremdaĵo: “Ĉi tiu malsano... ne estas adekvata al la mortado...”

Kontraste al la ĝenerale zorga redaktado de la Esperantaj tekstoj, dubindas la informa kaj lingva kvalito de konsiderinda nombro da anglaj resumoj. Laŭ la ĉekapaj biblio grafikaĵoj, la artikolojn ja akompanas ĉiuvolume resumoj anglaj, germanaj kaj ĉeĥaj; ekde volumo 5 ankaŭ francaj. Aldone en kelkaj kazoj la aŭtoro mem liveras enkondukan resumon esperantlingvan. Dum la germanaj kaj francaj resumoj tute adekvate kaj profesiece, fakte ĝenerale bonege kaj alloge, prezentas la koncernan artikolan enhavon — la kvaliton de la ĉeĥaj mi ne povas sufiĉe pritaksi, sed mi neniel dubas pri ilia taŭgo —, la anglaj resumoj tro ofte lamas. Foje ili estas kondensitaj ĝis nekompreneblo (4A, p. 24-25, 28) aŭ markitaj per strangaj aŭ stile mal taŭgaj esprimoj (3B, p. 62; 4A, p. 35, 54; 5A, p. 53; 5B, p. 99; 5C, p. 116, 128); unu distingiĝas eĉ per naŭ korektendoj (5B, p. 73). Tiaj malzorgaj anglalingvaj tekstetoj, kiuj jen ne sufiĉe informas aŭ eĉ rekte mis informas, jen uzas fremdan aŭ maltaŭge familiaran stilon, povas indiki al neesperantlingvano ke temas nur pri amatoraĵo ne eniginda en seriozan fakan datum bazon. Pro la nuna superpeze grava rolo de la angla kiel scienc-teĥnika komunikilo kaj kribrilo, evidente nepras publikigi altnivelajn resumojn ankaŭ tiu lingvajn.

Se konsideri la tuton de la valora enhavo de la voluma triopo kaj ĝian ĝenerale zorgan editoradon, la organizantoj kaj la partoprenantoj de la AEST-konferencoj ja estas gratulindaj kaj subtenendaj pro tio ke ili regule — nun ĉiun duan jaron — tiel demonstradas la faklingvan funkciivon de Esperanto. Samtempe gratu lindas kaj subtenendas ankaŭ la duaseria eldonisto, Petr Chrdle, pro tio ke li samregule produktadas, eĉ belforme, la konferencajn aktojn por ilin rapide disponigi al pli vasta fakularo kaj laikaro. Tamen ĝuste pro la intencata disvastigo de la aktoj al kulture, religie kaj politike tre diversa tutmonda publiko, mi havas rezervon pri la taŭgo kaj akceptindo de la kovrilaj desegnoj far la renoma ĉeĥa artisto Luděk Neužil. Unuflanke, tute taŭge, ilia alĥemia simbolismo — kun motivoj interalie de tero/ĉielo, homkorpoj/ĉielkorpoj, likvotransigo — leĝere kontraŭ pezas la supozeble sobre sekan interkovrilan enhavon de la scienc-teĥnikaj tekstoj. Tiuj desegnoj krome trafe signas la pragecon kaj de la lastatempaj AEST-konferencoj kaj de ties organizejo-eldonejo KAVA-PECH; la moderna eŭropa kulturcentro Prago iam ja estis “eŭropa metropolo de la alĥemio”. Aliflanke ĝuste tiu kovrilarta leĝero ne kongruas, ĉe certaj eventualaj legantoj, kun la efektiva serioza teksta enhavo; simile ankaŭ la alĥemia simbolismo, se rekonita, ĉe iuj same misreprezentas la severe sciencan-teĥnikan interkovrilaĵon. Sed antaŭ ĉio la abunda surkovrila nurvirina nudeco ne estas universale akceptinda. Por glate disvastigi la gravajn laboraĵojn de la AEST-konferencoj, ŝajnas oportune arte garni ilin malpli diskutinde.

Edmond Brent

Gvidilo por Roterdamo: simpatia kaj konvena

Tuj apude. Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2008. 56p. 20cm. ISBN 9789290171065. Prezo: € 7,50

Pri kelkaj libroj oni vere miras ke ili ne aperis jam antaŭ jaroj. Ĉu ne estas tute okulfrape ke malmulto estas tiel senchava kiel esperantlingva gvidlibro tra Roterdamo? Humphrey Tonkin entreprenis tion okaze de la Universala Kongreso de 2008, komune kun Peter Bulthuis kaj Francisco Veuthey.

La libreto estas en gvidila formato kaj elradias decan kvaliton. Kompare kun multaj nacilingvaj modernaj gvidiloj ĝi kompreneble estas maldika, senkolora kaj en iom simpla komposto. Sed la profesieca aspekto garantias ke la esperantlingva turisto certe ne devas honti pro ĝi. La manko de kria bunteco kaj disigo de la teksto al plej eble malgrandaj eroj estas fakte tute simpatia.

Tonkin, kiu tiom ofte vizitis Roterdamon kiel estrarano, bedaŭris ke li kutime estis tro superŝarĝita de taskoj por povi multe esplori la ĉirkaŭon de la Centra Oficejo. Tamen la leganto de Tuj apude ricevas la impreson ke pur-rasa roterdamano prezentas sian kvartalon. La informplena libreto havas plaĉan stilon, eble iom tro postuleman por la subaveraĝa esperantisto, sed ĝi estas ĝenerale bone legebla kaj konvena por la ambicia kaj interesita turisto.

La libreto rekomendas kvar promenojn, kies komencpunkto estas la Centra Oficejo, Nieuwe Binnenweg 176. La unua gvidas al la muzeoj sude de la oficejo, la dua iras norden en direkto de la centra stacidomo, la tria prezentas la okcidenton kun la ĉarma malnova Delfshaven. Kvare oni ekscias pri la haveno kaj la eblo konatiĝi kun tiu ĉi parto de la centro per boato. Ne senkiale Roterdamo estas nomata ankaŭ “Manhattan aan de Maas” (Manhattan ĉe Mozo).

Oni povas imagi sin trairanta Roterdamon kun la tonkina gvidilo en la mano, legante pri la arkitekturo pri certaj domoj, pri iamaj loĝantoj, ĝenerale pri la historio kaj interesaj lokoj. Kaj ankaŭ Esperanto ne mankas, ĉu rilate al nia domo, ĉu al la Zamenhof-stratoj kaj la loka klubo. Danke al Tonkin ne plu necesas ignore preterpasi ĉion ĉi.

Ziko van Dijk

Bonvena kaj rekomendinda libro por infanoj Rim-enigmoj. Elena Popova. Ilustris Miroslava Tomečková. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. 52p. 14×20cm. ISBN 9788087169070. Prezo: € 5,40

En la lastaj jaroj la kvanto de porinfanaj E-libroj, inter kies prezo kaj kvalito estas deca rilato, falis draste. Inter tiuj kiuj aperas, ne malmultaj estas tro kostaj aŭ/kaj lingve kaj aspekte subnivelaj. La Rim-enigmoj de Elena Popova certe ne estas inter tiuj ĉi. Lingve ĝi estas preskaŭ senriproĉa (la jen-kaj-jena manko de artikolo en la enkondukaj tekstoj estas bone konata trajto de tekstoj verkitaj de slavlingvanoj) kaj preze tute akceptebla, se enkalkuli la altan teknikan kvaliton.

La aŭtorino de la enigmoj verkas ne nur en la internacia, sed ankaŭ en sia denaska lingvo, la bulgara. Ŝiajn tekstojn en tiu ĉi libreto ilustris la bone konata ĉeĥa desegnistino Miroslava Tomečková, kaj la libron eldonis unu el niaj plej profesiaj eldonejoj, la ĉeĥa KAVA-PECH. Ĉio ĉi devas esti garantio pri altkvalita kaj utila libro.

Ĝi prezentas 34 mallongajn enigmojn versformajn, ĉiun el ili ilustrita per nigrablanka desegnaĵo. La leganto devas enskribi sur la lastan linion de la enigmo la solvon kaj kolorigi la desegnaĵojn. En la kolofono estas eĉ spaco speciale rezervita por enskribi la nomon de la leganto kiu plene kaj ĝuste solvis la enigmojn kaj kolorigis iliajn akompanajn desegnaĵojn. Tiel, ŝi aŭ li fariĝas speco de “kunaŭtoro” de la libro.

Por tiuj kiuj ne mem malkovras la solvojn, tiuj ĉi estas listigitaj fine de la libro, kune kun tradukoj en 12 lingvoj. Laŭvole, sub la solvo E-lingva, oni povas enskribi ankaŭ ĝian tradukon en la lingvo de la solvinto, se ĝi ne estas inter la aliaj 12.

La tekstoj mem, eĉ se ne verkitaj por veraj komencantoj, ne estas aparte malfacilaj kaj, tre grave, ne estas tro longaj. Tio povas instigi al serĉado en vortaro aŭ alia informfonto (ekz. la interreto). La libreton oni povas uzi tute sola, eventuale kun helpo de pli sperta apudulo, aŭ en grupo, ekzemple por stimuli al konkurado. Ĝi certe estas taŭga ankaŭ kiel donaco, kiu ne kuŝaĉos sur librobreto poreterne. Ĝi ja estas bonvena kaj rekomendinda aldono al la libraro nialingva.

Ionel Oneţ

Anoncetoj

Unu vorto = 1 €. Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo.

Endanĝerigitaj Lingvoj Indiĝenaj

Kiam lingvoj kaj kulturoj malaperas, la homa heredaĵo malpliiĝas. Ni kiuj laboradas por protekti la homan heredaĵon informiĝu kaj informu pri indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj. Kiel? Per Projekto Indiĝenaj Popoloj. Kontaktopersono/Komisiito: (s-ro) Erik Felker, e...@dslextreme.com, 414 E Cedar Ave, Apt.11, Burbank CA 91501, Usono.

Vizitantoj al Sud-Afriko

junie/julie kontaktu lokajn klubojn por ĉiĉeronado, veturoj, kunvenoj: v...@intekom.co.za.

Kleriga Tago en Havano

Por la oka fojo estos en la Universala Kongreso Kleriga Tago; ĝi okazos lundon la 19-an de julio. Proponoj por partoprenigaj programeroj, podiaj diskutoj, laborgrupoj, kiuj rilatas ekzemple al movado, lingvoj, informado, organizado, aŭ prelegoj pri nekutimaj temoj, estas bonvenaj ĉe Claude Nourmont, vicprezidanto kaj estrarano pri edukado, kulturo, kongresoj (adresoj reta kaj nereta sur la paĝo 26).

Reinhard Haupenthal komencis la kompilon de kompleta bibliografio de monografioj de Zamenhof

(originaloj kaj tradukoj). Li volonte ricevos indikojn pri iom raraj aŭ malfacile atingeblaj titoloj, precipe se temas pri tradukoj en naciajn lingvojn — se eble kun indiko de biblioteka trov-loko. Skribu al: Reinhard Haupenthal, La Saousse, FR-84340 Malaucène, Francio. rete: r...@aol.de.

BALDAŬ APEROS:

Angla-Esperanto-Angla Vortaro de John Wells. Proks. 520 paĝoj. Antaŭmendoj kun rabato nur ĝis 28 februaro 2010: www.librejo.com

Instruado kaj esplorado en Indonezio

En Batam, indonezia insuleto apud Singapuro, komence de novembro 2009 okazis la kvara Azia Vegetarana Kongreso, kiun mi ĉeestis prepare al la partopreno de TEVA en la Internacia Vegetarana Kongreso en Ĝakarto en 2010.

Tamen, la partopreno en la kongreso ne estis mia nura aktivado en Indonezio. Verŝajne eĉ pli gravaj estis mia esplorado pri la historio de la (iam vigla) Esperanto-movado en tiu lando por nun verkata libro pri la temo (jam aperis artikoloj tiurilataj en Esperanto en Azio n-roj 60, 61 kaj 62) kaj instruado aŭ almenaŭ enkonduko de Esperanto al kiel eble plej multe da homoj.

Rilate al la esploroj mi sukcesis renkonti kvar veteranojn: en Yogyakarta interalie Heroa Wibisono kaj Esperantista Gunawan Wibisana, kiuj venis paroli al miaj lernantoj pri sia esperantistiĝo antaŭ 50 jaroj. En Bandung kaj Semarang mi parolis kun pluraj familianoj, konatoj kaj ekslernantoj de jam mortintaj influaj indoneziaj esperantistoj, kaj tiel akiris gravajn informojn kiujn mi ne povintus ekhavi el aliaj fontoj. Estas danke al ESF ke mi povis fari ĉi tiun esploradon, kiun mi daŭrigos, interalie ankaŭ dum mia sekva vojaĝo al Indonezio.

Jam dum la kongreso, post mia prelego (rilata al oficiala ĉiusemajna vegetara tago en Gento, Belgio), mi povis paroleti pri Esperanto. En tiu vespero mi donis mian unuan, privatan lecionon en Indonezio: ĉe miaj gastigantoj. Ĉar mia gastigantino interesiĝis pri Esperanto kaj ankaŭ estas direktorino de bazlernejo, ŝi tiel organizis ke, en la tagduono inter la kongreso kaj mia forflugo, mi povis dum po unu horo instrui Esperanton al tri grupoj da lernantoj: unu grupo da bazlernejanoj kaj du grupoj da mezlernejanoj. Post la tagmanĝo mi flugis al Yogyakarta, kie la postan tagon komenciĝis mia planita instruvojaĝo.

Entute mi instruis Esperanton dum kvardek kvar horoj, en ses diversaj urboj (Batam, Yogyakarta, Semarang, Bandung, Ĝakarto kaj Bogor) kaj tio en diversaj lokoj: du bazlernejoj, du mezlernejoj, du altlernejoj, tri universitatoj kaj unu muzeo kaj aldone trifoje hejme ĉe gastigantoj aŭ amikoj, kaj unu fojon por grupo de lernantoj de hejma instruistino, kiu mem estis sekvinta la kurson la antaŭan tagon. Entute partoprenis preskaŭ 500 infanoj, studentoj kaj plenkreskuloj. Mi disdonis pli ol cent ekzemplerojn de la E-ŝlosilo por indonezianoj (Kunci Esperanto; vidu la rubrikon Laste aperis ĉi-numere), kiun UEA sukcesis eldoni ĵus antaŭ mia vojaĝo, kaj preskaŭ cent Poŝamikojn por ebligi al la lernantoj mem studi. Ne eblis donaci tiujn libretojn al ĉiuj, sed eĉ tiuj kiuj partoprenis nur unu aŭ du horojn, ricevis materialojn por plustudi, kiel ekzemple kopion de la gramatika parto de la ŝlosilo, vortliston de indoneziaj vortoj kiuj similas al sia Esperanta ekvivalento kaj liston de interesaj retligiloj por pluinformiĝi pri Esperanto. En Semarang, Bandung kaj Ĝakarto aperis paperaj kaj retaj gazetartikoloj pri la kursoj kaj/aŭ pri Esperanto ĝenerale, kun mencio de la kursoj. Ligiloj al tiuj artikoloj legeblas en la Ipernity-blogo de edukado.net, kie aperas ankaŭ pli detala raporto pri la vojaĝo. Pliaj esperantlingvaj artikoloj pri ĉi tiu vojaĝo aperos en Esperanto en Azio (nr. 67), Internacia Pedagogia Revuo (2010/1) kaj en Esperantista Vegetarano (2010/1).

Tiun rezulton pri instruado mi ne povintus atingi sen la helpo de KAEM kaj Katalin Kováts de edukado.net. KAEM instigis min instrui (kio fine iĝis mia plej granda okupo dum la vojaĝo), subvenciis la ŝlosilojn kaj Poŝamikojn, kaj donis stipendion por kovri miajn surlokajn kostojn. Katalin Kováts kaj ŝia retejo edukado.net multe helpis min prepari la lecionojn mem. La sperto en Indonezio estis tre pozitiva: mi mem ĝuis la instruadon, kaj ĉie oni petis min reveni por instrui. Mi planas fari tion dum mia venonta vizito al Indonezio, okaze de la Internacia Vegetarana Kongreso en Ĝakarto, de la unua ĝis la sesa de oktobro 2010. Dum tiu kongreso TEVA plej verŝajne havos budon kun informoj pri Esperanto, kaj donus bonan impreson se ĉe ĝi deĵorus apud indoneziaj komencantoj ankaŭ eksterlandaj esperantistoj. Antaŭ, dum kaj post la kongreso mi ne nur instruos, sed ankaŭ, se eble, organizos ekzamenojn. Por ĉio ĉi estas bonvenaj pliaj spertaj esperantistoj. Se vi pensas iri tien, aŭ alimaniere povos helpi, bonvolu kontakti TEVAn (vidu la Jarlibron).

Heidi Goes

[FORIGITA!: bildo]

Post la lecionoj en la Muzeo pri la Azia-Afrika Konferenco, la grupo fotiĝis en la salono kun la flagoj de la afrikaj kaj aziaj landoj.

100 jaroj de Esperanto en Bolonjo

Kadre de la Universitata manifestacio “VI-a Festo de la Historio en Bolonjo”, pri la temo “Trans la landlimoj. Lingvaĵoj kaj heredaĵo de la historio” (Bolonjo 17-25.10.09), en kiu partoprenis pli ol 100 kulturaj kaj libervolaj asocioj, la 21-an de oktobro Bolonja E-Grupo “A. Tellini 1912” aranĝis publikan kunvenon pri la temo “100 jaroj de Esperanto en la Bolonja historio”.

En salono de la urbcentra hotelo Corona D’Oro kunvenis multaj gesamideanoj kaj civitanoj. D-ro Daniele Agostini (sur la apuda foto), prezidanto de la Grupo Tellini, malfermis la programon, raportante la historion de Esperanto en la urbo Bolonjo. En la jaro 1909 prof. Achille Tellini, kiu jam estis esperantisto de kelkaj jaroj, transloĝiĝis el la urbo Udine al Bolonjo. Okaze de Internacia komerca foiro en la nova urbo li aranĝis E-budon, por informi pri taŭga kaj utila uzado de la internacia lingvo en komercado.

Liaj klopodoj estis sukcesaj, li varbis novajn esperantistojn kaj en la jaro 1912 li fondis la Bolonjan Esperantistan Societon.

Sekvis la dua preleganto, d-ro Valerio Dalla, kiu daŭrigis la prezentadon pri la agado de la Bolonja E-grupo. Li menciis la plej gravajn aranĝojn kaj travivaĵojn: 4 naciaj kongresoj (1920, 1952, 1986, 2000), la 40-a Universala kongreso (1955); krome li menciis pri la multnombraj sukcesaj kunvenoj por memorigi la diversajn okazaĵojn dum la jarcenta vivo de la Grupo Tellini.

D-ro Agostini brile klarigis pri la strukturo de la internacia lingvo al la ĉeestantaj ne-esperantistoj, anoncante je la fino la novajn kursojn en nia klubejo.

La kunveno finiĝis per agrabla regalado kun bongustaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj.

Mario Amadei

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)

  • bela marborda situo, en mondfama universitato
  • trisemajna intensa lernado de Esperanto
  • du niveloj: meza kaj supera
  • internaciaj instruistaro kaj studentaro
  • riĉaj vesperaj kaj semajnfinaj programoj

NASK okazos kvara-foje en sud-Kalifornio. La instruistoj pretigas dunivelan studprogramon kiu emfazos la aktivan uzadon de Esperanto kaj enprofundiĝon en la Esperantan kulturon. Oni povas perfektigi sian Esperanton kaj facile iri al Havano poste por la UK 2010.

Datoj: 28 junio — 16 julio 2010.

Loko: Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD).

Instruistoj: Katalin Kováts (Hungario/Nederlando), Lee Miller (Usono), Grant Goodall (Usono) kaj gastparolantoj: Amri Wandel, Orlando Raola kaj Duncan Charters.

Speciala kotizo por studentoj kaj instruistoj! Stipendioj haveblas.

Trovu pli da informoj en http://esperanto.org/nask, aŭ skribu al la kunordiganto: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512, Usono. ☎ (+1) (360) 754-4563; : e...@aol.com.

Esperanto en plia filmo

Numb. Produktinto, aŭtoro kaj direktoro: Michael Ferris Gibson. Heretic Pictures, 2006.

Interesa, futurisma filmo usona, kiu montras la homan rason apenaŭ spertantan vivon; nur ekzistanta ĝi estas, kaj tio danke al la domino de narkotilo nomita “la guto”. Aro da “anĝeloj”, maŝinoj ŝajne kreitaj per komputila klonsistemo, tamen sukcesas konservi ombron de civilizacio. Ne estas ĉiam facile sekvi la intrigon, ĉar oni iom tro, kaj iom subite, retroen saltas, kvankam helpas la spektanton la fakto ke ĉi tiuj retrovidoj estas arte filmitaj en speco de patina koloro dum la cetero de la filmo estas nigrablanka. Aparte interesaj por esperantistoj estas du mallongaj scenoj kun Esperantaj dialogoj, fortranĉitaj el la DVD-versia filmo mem, sed spekteblaj kiel kromaĵoj ĉe la fino!

(AT)

95-a UK: Francio unualoke

Ĝis la 18-a de januaro 511 kongresanoj el 51 landoj estis registritaj kiel aliĝintoj al la 95-a UK en Havano (17-24 julio 2010).

Ĉar tiu nombro ankoraŭ ne inkluzivas la kubanojn, kiuj aliĝis pere de LKK, la unuan lokon fiere plu tenas Francio kun 65 aliĝintoj. Germanio kaj Japanio (po 50) dividas la duan lokon. La aliaj landoj kun pli ol 10 aliĝintoj estas Brazilo (39), Italio (24), Nederlando (22), Pollando (18), Britio (16), Danio (15), Kubo (14), Belgio, Kroatio kaj Meksiko (po 12), Bulgario kaj Kanado (po 11).

Rento je fiksdataj deponoj 2,0%

Pro la evoluo en la monmerkato UEA malaltigos la renton je la ŝpardeponoj de la membroj el 2,5% al 2,0% ekde la 1-a de marto 2010.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro

Ĉu vi jam rekotizis por 2010?

Frua pago certigas la kontinuecon en la ricevado de tiu ĉi revuo. Krome, ĝi helpas la laboron de la Centra Oficejo kaj ŝparas monon al UEA. Antaŭdankon!

VIZITU VIAN PROPRAN DOMON ĈE NIEUWE BINNENWEG 176 EN ROTERDAMO DUM MALFERMA TAGO

sabaton la 17-an de aprilo 2010 (10h00 - 17h00)

  • En la libroservo ĉio rabatita je 10%
  • Specialaj ofertoj
  • Bazaro de e-aĵoj
  • Senpaga loterio
  • Kafo kaj teo senpage servataj

Speciala gasto: MARK FETTES