Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 3

Malferme

Vieno: Mil lernantoj intimiĝas kun Esperanto

Ekde la aŭtuno 2009 la Aŭstria Nacia Biblioteko en kunlaboro kun la Instituto por Junulara Literaturo organizas specialan programon en la Esperantomuzeo en Vieno: gvidadon tra la muzeo kaj Esperantan fulmkurson. La celgrupo: lernantoj el bazlernejoj. Dek tiaj kursoj jam okazis en 2009 kaj la rezulto estas sensacia, tiel ke oni jam plilongigis la oferton de tiu programo ĝis somero 2010. Oni kalkulas, ke la aranĝo finfine atingos entute 1000 lernantojn.

Kaj instruistoj kaj lernantoj estas plene kontentaj. “La infanoj multe lernas,” certigas Herbert Mayer, la direktoro de la Esperantomuzeo. “Unue, la tuto estas tre fajne ellaborita, por ke ĝi taŭgu por la koncerna aĝo. Due, la temoj kaj kapabloj tuŝitaj dum la gvidado kaj la kursoj estas esence gravaj: Ekz. la lingvoproblemo, kiun ja ankaŭ la lernantoj spertas pro la multetneco, kiu regas en Vienaj lernejoj. Kaj dum la fulmkursoj ili lernas dedukti el konkretaj situacioj la enhavon de fremdlingvaj frazoj, t.e. kapablon, kiun ili bezonos dum sia tuta vivo. La fakto, ke la aplikata lingvo estas Esperanto, estas de duaranga graveco, sed ege bona por nia afero.”

La Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB), kies parto estas la Esperantomuzeo, daŭre en tre kompetenta maniero varbas por la Esperantomuzeo, tiel ke verŝajne ne ekzistas alia lando, en kiu oni tiom ofte renkontas la vorton “Esperanto” en la amas-komunikiloj. La gazetara dokumentado de ANB atestas la tre impresan rezulton de tiuj klopodoj.

J. Schallock

Kongresa temo: Interproksimigo de kulturoj

Pasintjare la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis 2010 la Internacia Jaro de Proksimigo de Kulturoj, kaj taskis al Unesko la rolon kunordigi agadon tiucele.

Kion signifas “proksimigo” aŭ “interproksimigo”? Ĉu estas dezirinde ke la diversaj mondkulturoj forigu siajn diferencojn por povi “pliproksimiĝi” ĉiu al la aliaj? Ĉu “tutmondiĝo” signifas partan aŭ plenan kunfandiĝon de kulturoj kiel naturan, dezirindan evoluon de la homaro, subtenindan de ĉiu raciulo? Aŭ ĉu ni atentu pri danĝera tendenco al “tutmondigo” kun nuligo de diferencoj respegulantaj nian individuecon? Ĉu ni ne permesu ke ĉiu popolo sendepende evoluigu vivkriteriojn kiuj baziĝas sur siaj historio, socio, mondkonceptoj kaj sento de identeco? Aŭ ĉu la konceptoj “nacio” kaj “popolo” jam eksmodiĝis? Ĉu unu etna aŭ nacia kulturo rajtas perforte aŭ ŝtele trudi kaj akceptigi sin kiel novan regionan aŭ mondan superkulturon, minacante subigi aŭ eĉ nuligi en sia influsfero jarcentajn aŭ jarmilajn kulturajn tradiciojn? Ĉu devos cedi al tutmondiĝo lingva kaj kultura diverseco, aŭ ĉu kontraŭe ni akceptu ke povos pliriĉigi nian estontecon kompreno kaj akcepto de tiu universala fenomeno de la homa historio, kun rezisto al senpensa kultura asimiliĝo?

Ofte en la historio de la homaro estis periodoj dum kiuj kunvivis, kunekzistis kulturoj diversaj rilate originon, religion kaj morojn. Tamen laŭ historiaj kaj sociologiaj studoj, ofte venkis unu superreganta kulturo sukcesinte sorbi la aliajn, forigante multajn el iliaj apartaĵoj sen signifaj modifoj siaflanke. Se tion duonkaŝe rezultigos “proksimigo” de kulturoj, neeviteble naskiĝos protestoj de la minacataj minoritatoj. Popoloj kaj individuoj eksentos sian malplivaloriĝon kaj iom-post-ioman perdon de identeco, kio povas konduki al socia malstabiliĝo. Se aliflanke okazus senprotesta akcepto de tia asimiliĝo, fenomeno jam observata en la hodiaŭa mondo, la popolo povus ne konscii la perdon de unikaj kulturaj valoroj kaj la efikon de tiu perdo.

Ĉu instruado pri aliaj kulturoj kaj iliaj valoroj ĉiam rezultigas pli vastan komprenon, spiritan proksimiĝon? Certe ne ĉiam kaj ne aŭtomate. Kiam instruado okazas en la kunteksto de la deviga lernado de fremda lingvo, la lernantoj povas reagi kontraŭ tiu lingvo kaj kulturo kaj ĝiaj parolantoj, se ili sentas sin minacataj de la “fremdeco” kompare kun la propra, akceptita kulturo, kiu fariĝis por ili vivnormo. Nepozitiva sperto pri alia kulturo emas refortigi stereotipojn kaj antaŭjuĝojn, aparte se lernanto juĝas tion tempoperdo kompare kun pli agrablaj okupoj. Kiom ni atentis, en tipaj lingvoklasoj, konsciigi lernantojn pri la valoroj kaj sintenoj kiujn ni havas komunaj kun reprezentantoj de aliaj kulturoj, kaj kiom ankaŭ tio helpus al vera interproksimigo de kulturoj?

Lernado pri alia etna lingvo kaj kulturo invitas komparojn, kaj instruistoj emas eĉ insisti pri tio sen plena konscio ke komparo de la “alia” kun la “propra” povas kontraŭefiki la efektivajn instrucelojn. Aparte se la instruisto entuziasmas pri la celita kulturo, povas rezulti la malo de malfermiteco, toleremo kaj akceptemo, se lernanto kredas siajn kulturon kaj vivelektojn atencatajn. En klasejoj “multkulturaj” laŭ konsisto aŭ lernoceloj, sukcesaj instruistoj scias ke necesas respektigi la tradiciajn kaj aktualajn kulturvalorojn de la lernantoj. Multaj trovis ke nur tiel ili povas konsciigi tiujn lernantojn ke aliaj kredaroj, moroj, kondutmanieroj havas sencon, se oni komprenas la tradiciojn kaj vivbezonojn de la alia popolo. Eble necesos ankaŭ malfermi pli larĝan perspektivon pri la diverseco de la kontribuintoj al la propra kulturo, antaŭ ol eduki pri socia toleremo kaj respekto en rilatoj kun alikulturanoj en kaj ekster la lando de la lernantoj.

Vera kaj profunda alproksimigo de kulturoj kutime ne okazas en klasejo, sed rezulte de efektivaj spertoj. En Principia College, kie mi laboras kun studentoj je universitata nivelo, kolegino eksperimente gvidis pasintdecembre programon en Gvatemalo. Ĝi celis intensivan lingvan kaj kulturan lernadon por studentoj plenumantaj la lingvolernajn postulojn de la Kolegio en triatrimestra klaso. Dum nur 3-4 semajnoj la kultura lernado estis tiel supera al la ebloj en la klasĉambro, ke ni ofertus la eblon al ĉiu studento, se tion permesus financa subteno. Kial? Pro la eblo fari profundajn ŝanĝojn en la interkultura kompreno kaj lernado, kiam ekzistas por tiu celo favoraj kondiĉoj. Ni starigu al ni la demandon, kiuj estas la elementoj kiuj favoras interproksimigon de kulturoj? Nu, por ekirigi la konversacion, ni vidu kelkajn, kaj komencu pensi kiel faciligi verajn lernoŝanĝojn en ĉiu aspekto.

1] Memkonscio kaj konsciiĝo. Kiel eduki nin kaj niajn lernantojn por kompreni niajn kulture bazitajn supozojn kaj agojn, niajn interagojn kun aliaj, iliajn interagojn kun ni, kaj la neeviteblajn reagojn pensajn kaj kondutajn de tiu interagado?

2] Kulturaj sintenoj. Ĉu ni pretas informiĝi pri niaj propraj kulturaj sintenoj, kaj lerni de la praktikantoj de gastiganta kulturo pri iliaj? Kiel ni povas akcepti nian respondecon lerni kiel esti “bona gasto” en alia kulturo, kaj kompreni kaj ĝui la diferencojn kiujn ni konscie observas?

3] Kapabloj. Kiel ni lernu ŝanĝi nian konduton kiam ni interagas kun personoj de aliaj kulturoj? Kiel ni povas lerni komunikiĝi kun personoj de ĉiuj sociniveloj, aĝoj kaj edukiteco en alia kulturo? Kiel ni lernu de aliaj kulturoj por konscie alpreni kutimojn kiuj plibonigos aŭ pliriĉigos nian interagadon en la propra kulturo?

4] Scioj kaj konoj. Kiel ni eduku nin pri kulturo kaj kulturoj ĝenerale? Ĉu mi kapablas kontentige difini la signifon de “kulturo” aŭ kulturoj? Edukiĝi pri pli formala, “humanisma” kulturo (geografio kaj naturo; socia strukturo; historio; religio, filozofio kaj kredaroj; monumentoj kaj gravaj lokoj; herooj; arto; literaturo) kaj neformala, “antropologia” ŝanĝiĝema ĉiutaga kulturo (parolaj kaj kondutaj formularoj, lingvouzado kaj homa interagado; gestoj; tabuoj; vestaĵoj; laboro kaj amuziĝo inkluzive sportludadon kaj feriadon; manĝaĵoj kaj trinkaĵoj; registaraj/politikaj kaj edukaj sistemoj)?

Fine, kian rolon havas kaj havu Esperanto en la proksimigo de kulturoj? Objektive kaj senblage, kiom ni sukcesis ĝis nun? Ĉu ni bezonas seriozan edukadon, trejnadon, pli profundajn spertojn tiucele? Subjektive, kiel la uzo de la lingvo por interkomunikado ŝanĝis nian propran memkonscion, nian vivon, niajn sintenojn, kapablojn kaj sciojn? Ĉu la instruado kaj lernado de Esperanto havas apartajn avantaĝojn por la interproksimigo de kulturoj, avantaĝojn kiujn ni konsciigu al la mondo, se ni konsentas ke tio estas akceptebla kaj dezirinda celo?

Duncan Charters
Vicprezidanto de ILEI
d...@gmail.com

Reagoj

La artikolo “Poetoj detruas nian lingvon” de Anna Löwenstein en la pasintjara oktobra revuo kaŭzis lavangon da diversopiniaj reagoj. Jen daŭrigo al la decembra numero.

Ĉu troviĝas loko por danki al Anna?

Antaŭ kelkaj jaroj mi legis en la revuo Esperanto poemon premiitan en Belartaj konkursoj. Plu mi ne memoras la nomon de la poemo, kies enhavo restis por mi tute malklara. Troviĝis en ĝi nekonataj vortoj, kiuj mankis ankaŭ en mia vortaro. Pro tio mi sentis min stulta kaj hontis, eĉ ŝato al poezio malpliiĝis. Ŝajnis, ke poemoj estas nur por iu alta elito, ne por ordinara esperantisto por ĝui ĝin.

Kiam mi legis la artikolon de Anna Löwenstein “Poetoj detruas nian lingvon”, mi volis danki ŝin. Tiu artikolo redonis al mi kredon al poezio, kaj ankaŭ al mi mem. Eble mi ja ne estas tiom stulta, kiom mi foje supozis. Krome, troviĝas ja multege da belaj poemoj komponitaj, kiujn mi kiel muzikamanto ŝatas kanti.

Anna-Liisa Ali-Simola, Finnlando
Facileco de la lingvo gravas

Ni, Japfi (laŭ nomigo de István Ertl) deziras, ke Esperanto estu ankaŭ por ni. Ju pli Esperanto proksimiĝas al la eŭropaj lingvoj, prenante por ni tute nekonatajn kaj sekve parkerendajn radikojn, des pli ĝuos la lingvo-elituloj de Esperanto sian superecon, dum simplaanimaj komencantoj, inspiritaj ke Esperanto estas facila lingvo, fortimiĝos antaŭ la komplika radik-enhavo de Esperanto kaj rezignos ĝin lerni plu. Aŭ eĉ se ili komencis lerni, ili konscios fortan submetiĝon antaŭ la lingvo, la saman kiam ili lernas la anglan, kaj fine ili abomenos ankaŭ Esperanton.

Kvankam multaj vortoj de Japfi havas aliajn nuancojn ol la ekzistantaj Esperantaj vortoj, tamen ni ne emas enkonduki niajn vortojn en Esperanton, ĉar tiam Esperanto fariĝos kurioza miksaĵo. Ĉu do la aziaj esperantistoj kreu Azian Esperanton surbaze de la Zamenhofa Fundamento, enkondukante aziajn radikojn? Iu japana samideano proponas, ke la nomoj de la monatoj estu prefere unuato, duato, triato ktp, ĉar tio estas pli logika kaj ne arbitra. Tio aludas ke eĉ la nomoj de la monatoj estas parkerendaj por japanoj. Se kreiĝus Azia Esperanto, la eŭropaj kaj la aziaj esperantistoj interkomprenus preskaŭ senprobleme, malsame kiel japanlingvano kaj anglalingvano!

Mi opinias, ke plua evoluigo de Esperanto atendu ankoraŭ ĝis la plej multaj popolanoj de la mondo ekregos ĝin.

Nobuo Sakurai, Japanio
Pri poeziaj terminoj

Mi dufoje tralegis la artikolon “Poetoj detruas nian lingvon” de Anna Löwenstein. Mi treege konsentas kun ŝi kaj firme ŝin subtenas. Ĉi tie mi volus babili pri la poeziaj terminoj.

Iuj poetoj kreis vortojn por faciligi sian skribadon de poemoj. La vortoj estas ĝenerale neuzataj en konversacioj kaj rigardataj kiel poeziaj terminoj. La poetoj jam kreis nemalmulte da ili, ekzemple: acerba, antro, argesto, aŭstera, bizara, degni, diskordo, dokta, dura, eksvoto, falva, farniento, febla, feroca, fragila, friska, hida, horto, ĥato, infamio, joviala, koŝmaro, kriĉi, langvoro, latrono, linda, medo, morna, moroza, nupto, opresi, paseo, poka, povra, prodigi, rimorso, ruro, sentinelo, sinistra, sombra, sordida, sproso, streta, ŝriki, tepida, turpa, tutelo kaj ceteraj, kies silaboj plejparte estas pli mallongaj ol la samsencaj ordinaraj Esperanto-vortoj, ekzemple: dura kaj malmola, hida kaj malbelega, sed iuj el ili silabe estas samlongaj, eĉ pli longaj ol la samsencaj ordinaraj Esperanto-vortoj. Ekzemple farniento kaj nenifaro, sinistra kaj maldekstra, joviala kaj gajema kaj aliaj. La lernantoj krom la samsencaj ordinaraj Esperanto-vortoj devas lerni kaj enmemorigi la poeziajn terminojn, alie ili ne povas kompreni la poemojn. Se la poetoj estonte daŭrigos laŭvole kaj senĉese krei novajn poeziajn terminojn por faciligi al si la skribadon de la poemoj, ili sennecese pliigos la Esperanto-vortprovizon, kompleksigos kaj malfaciligos Esperanton, kio malfaciligos lernadon al la lernantoj, artefare plipezigos ilian ŝarĝon kaj malutilos al la posedo de Esperanto de la lernantoj kaj plivastigo de Esperanto en la tuta mondo.

La tempo antaŭenmarŝas. Novaj aferoj aperadas unuj post aliaj. Multege oni devas lerni kaj memori. Kiel la internacia helpa lingvo Esperanto devas eterne konservi unu el la avantaĝoj, simplecon-facilecon. La moderna ĉina lingvo, kiel ĉiuj scias, estas ege pli facila ol la antikva. La simpligofaciligo de la lingvoj inkluzive de Esperanto kiel rimedo de komunikado inter la homoj devas esti la tendenco de la epoko, tendenco de la evoluigo de la socio. Ke la poetoj laŭplaĉe kreas la poeziajn terminojn estas kontraŭ tiu tendenco. La poetoj devas stari antaŭe de la tendenco, ĝin gvidi kaj uzi la normalan vortprovizon de Esperanto por verki belajn poemojn, en kio estas la poeta lerteco.

Ji Yin’geng, Ĉinio
Facila kaj samtempe riĉa

Kara Anna, mi tralegis vian libron La ŝtona urbo. Ĝi estas tre interesa. Dum la Aŭtora Duonhoro en Bjalistoko vi prelegetis post mi kaj mi sciis, ke vi verkis la libron, uzante nur fundamentajn vortojn. Aŭdinte tion mi aĉetis la libron. En Esperanto mi legis vian eseon pri la sama afero, kaj mi tute samopinias. Esperanto devas esti facila kaj samtempe ĝi devas esti riĉa.

Via verko montras ke tio estas ebla. Mi volas legi vian antaŭan verkon kaj atendas novan.

Hori Jasuo, Japanio
Ĉu neologismoj kaŝas mankon de talento?

Kara Anna, kun granda aprobo mi legis vian artikolon “Poetoj detruas nian lingvon” en la revuo Esperanto. Mi tute samopinias. Ofte mi indignas pro tiaj fuŝaĵoj. Sed mi ĉiam pensis ke mia indigno naskiĝis el mia malliteratureco. Ĝis nun! Ĉar nun parolis profesiulino! Do mia indigno tamen estas prava. Kiel forigi tiujn cikatrojn? Mi proponas, ke recenzanto de tiaj verkoj ĉiam enmetu en la recenzon la frazeton, “ĉu la abundaj nenecesaj neologismoj devas kaŝi mankon de talento?” Verŝajne bona rimedo kontraŭ tiaj verkoj.

Kees Ruig, Nederlando
Kiaj vortoj estas simplaj?

Karaj! Kiel ekspoeto kiu iam atentis ciferojn en PIV, mi limigis min al PV... mi ĝojis vidi l’ atakon de Anna.

Sed... se kunulino diris “trista” kaj “povra” sen elitemo — la vortoj vole-nevole eniris mian propran parolon... Vivanta lingvo estas komuna afero, ne kabineta!

Kaj ĉinaj tradukistoj multe uzas vortojn el (kiel mi iam pensis) “poezia blagvortaro”: komparu miajn kaj ĉinajn versiojn de Du Fu!

Kaj... iam embarasis min ke eminentulo improvizas ekvivalenton por “handikapitoj”, vorto jam vaste uzata en SAT: “aha do, li ĝis nun ne priparolis tiajn temojn!”

Ĉu obsedo pri subtila vortfarado, trovi, kio plaĉas en esence privata ludo per vortoj (ne vortludo, ĉar tio sugestus ion pli unuvortan, kalemburan!) foje forgesigas pri devo KRII proteste?

Adalberto Huleŝ verkis sub la titolo Baza Kurso per plej fundamentaj kombinoj: “...nuancoj de l’ psiko moderna / kaj dume frapas blinda martelado. / Nur simplaj vortoj malvestas la brutan / realon: murdo... / mensogoj, struta stult’... / - vortoj ĝenantaj la delikatemon. / Por ver’ la lingvo ja sufiĉe riĉas: / la plio estas nur parfumŝprucado!”

Sed li donis germanan titolon, “Dichtung und Wahrheit” — alude al Goethe, jes, “Poezio kaj Vero” ne efikus tiel... sed, konante nur la Goethe-titolon, mi ne scias, kia aludo!

Nu, kiaj vortoj estas simplaj?

Kris Long, Britio
Literatura lingvo kaj vortprovizo

“Poetoj detruas nian lingvon”, asertas s-ino Anna Löwenstein en sia artikolo. La opinio estas trafa, kaj la verkistino tre bone prezentas ĝin.

S-ino Löwenstein kritikas literaturan vortprovizon. Se temas pri nur poezio, mi ne sentus la bezonon verki ĉi tiun artikolon. Sed dum la lastaj dudek jaroj tiuj literaturaj vortoj ĉiam pli emas migri en la normalan lingvouzon; tial en ordinara babilado oni nuntempe ofte aŭdas la vortojn “kurta, povra, uvo” ktp.

La verkistino timas, ke nia vortprovizo fariĝos same ampleksa kiel tiu de la angla. Mi komprenas la zorgon. Nature ĉiu lingvo bezonas novajn vortojn. Sen neologismoj eble povas esti malfacile esprimi ekz. tute novajn ekonomiajn kaj sociajn nociojn.

Teknikaj kaj sciencaj fakaj esprimoj apartenas al “alia mondo”. Teknologio kaj diversaj teknikaĵoj antaŭen iras tiel rapide, ke neniu perfekte kapablas postkuri. Sed en tiu ĉi okazo ni preskaŭ tute forgesu fakesprimojn, ĉar ili ne normale apartenas al ĉiutaga parolado, poezio aŭ literaturo.

Estas bona demando, ĉu ni vere bezonas “literaturan lingvon”? Kial ni ne simple uzu tiel nomatan “normalan” lingvon, kiu donas sufiĉe da ebloj por verkado? Alternativaj vortoj kaj esprimoj certe troviĝas. Ni ankaŭ memoru, ke Esperanto estas internacia lingvo. Kio ŝajnas esti taŭga por unu, eble ne estas taŭga por alia. Kompreneble ni estas pli-malpli ligitaj al nia gepatra lingvo. Sed tio ne povas signifi, ke ni trudas al Esperanto vortojn kaj esprimojn, kiuj estas konataj nur al ni, kiuj plaĉas al ni.

S-ino Löwenstein iom ironie demandas, kion faros literaturistoj, “kies vortelekto perdis sian elitan karakteron kaj fariĝas tiu de la ĉiutaga parolado? Ĉu ili kreos novan vortostokon por plumontri sian superecon al la ordinaraj parolantoj?” Mi samopinias kun s-ino Löwenstein ankaŭ pri tio, ke “bona literaturo konsistas precipe el la enhavo”.

Mi ne estas poeto aŭ verkisto, sed mi plezure legas beletrajn librojn. Eble pro tio ankaŭ al mia aktiva vortprovizo apartenas kelkaj “literaturaj vortoj”. Ekzemplo estu firmamento (ĉiela volbo).

Espereble la artikolo de Löwenstein okazigos aktivajn kaj fruktodonajn opiniojn pri la koncerna temo sen tro arda emocio.

Erkki Röntynen, Finnlando

Gvidlibro de la amikeco

De la 22-a ĝis la 29-a de novembro 2009 okazis la unua laborrenkontiĝo kadre de la projekto “Gvidlibro de la amikeco” en la urbo Polski Trambeŝ, Bulgario. La gastoj en la lernejo “Canko Cerkovski” estis lernantoj kaj instruistoj el Francio, Pollando kaj Hungario. La lingvo de ilia interkomunikado estis Esperanto. Pere de ĝi la junaj homoj de ĉiuj partneraj landoj kaj iliaj gvidantoj trapasis la lingvajn barojn, kiuj ofte ekzistas inter la partoprenantoj en similaj okazaĵoj.

Bazaj temoj kaj problemoj de la partnereco estas: edukado por la eŭropaj landoj kaj plialtigo de la lernejaj atingoj, kiuj estas necesaj en la ŝanĝiĝanta Eŭropo. La temo de la unua laborrenkontiĝo, okazigita en la lernejo “Canko Cerkovski” estis “Multvizaĝa Eŭropo”.

Ĉiu lernejo ellaboris multrimedan prezentadon pri la temo “La lando de miaj geamikoj”. La bulgara lernejo prezentis Francion, la franca prezentis Pollandon, la pola Hungarion, kaj la hungara Bulgarion. La prezentadojn oni montris al ĉiuj partoprenantoj de la projekto kaj al instruistoj kaj lernantoj, kiuj kun granda intereso partoprenis en la laboragadoj.

Ĉiu partnero havis ankaŭ la eblon prezenti sian propran landon. Dum la gastigataj instruistoj renkontiĝis kun la instruistaro de la lernejo “Canko Cerkovski”, la lernantoj ellaboris afiŝojn kun informoj pri siaj lernejoj, urboj kaj landoj. Poste la afiŝoj estis metitaj sur videblan lokon en la lernejo. Vespere la partoprenantaj lernejanoj prezentis sian landon kantante kaj dancante — vestitaj en siaj popolaj kostumoj. Inter la lernantoj de la kvar partneraj lernejoj okazis komputila matematika konkurado, konkuradoj pri futbalo, basketbalo kaj teniso. La gastoj havis la eblon viziti lecionojn pri muziko kaj sporto. Ili povis konstati ke inter la lernantoj kaj la instruistoj ne estas diversecoj, des pli ke oni havas komunan pontolingvon, Esperanton.

Okazis vizito al la sidejo de la folklora grupo “Poljanci”, kie la gastoj kaptis la okazon lerni kelkajn bulgarajn popoldancojn. Vespere oni ĝuis prezenton de la junaj popolaj kantistoj kaj dancistoj.

La partoprenantoj renkontiĝis kun la urbestro kaj membroj de la urba konsilantaro, kiuj ricevis multajn demandojn de la gastoj. Ankaŭ tiu ĉi renkontiĝo okazis en Esperanto kaj kiam necesis traduko, faris ĝin s-ino Mariana Genĉeva. Dum la renkontiĝo naskiĝis la ideo por peresperanta ĝemeliĝo inter Polski Trambeŝ kaj iu el la urboj-partneroj de la projekto. La gastoj havis la eblon viziti la urbojn Veliko Tarnovo, Pleven kaj Etara.

La venonta laborrenkontiĝo okazos en majo 2010 en la urbo Lyon, Francio. La temo estos “Eŭropo — pasinteco, estanteco kaj estonteco”. Estos daŭrigataj la amikaj kunligoj kiuj naskiĝis ĉi tie kaj certe ekos novaj. Por pli konata, pli bona kaj pli amikema Unuiĝinta Eŭropo!

Mariana Genĉeva, m...@yahoo.com

Einstein-liceanoj en la CO

La 11-an de februaro 16 lernantoj de la Roterdama Einstein-liceo kun sia instruistino vizitis la Centran Oficejon.

Post la prezentoj de oficisto Ralph Schmeits (dekstre en la foto) kaj TEJO-volontulo Aleks Baudry pri Esperanto, UEA kaj TEJO, ili konatiĝis kun la biblioteko kaj libroservo. Poste ilia tasko estis verki eseon pri tio, kion ili aŭdis en la CO kaj legis en la ricevitaj informiloj. La liceanoj havis t.n. staĝotagon, dum kiu ili vizitis internaciajn entreprenojn kaj organizaĵojn. La ideon pri UEA kiel celo de la staĝotago la instruistino ricevis memorante pri sia vizito al la budo de UEA en la Roterdama Dunya-festivalo en majo pasintjare.

Ivo Lapenna: kelkaj detaloj etaj sed signifaj

Ivo Lapenna ja imponis. Jam lia korpa aspekto estis bela, grandskala, digna. Sed lia intelekto, kaj lia plurfaka, plurlingva, plurlanda uzado de ĝi preskaŭ konsternis min.

Sed intelekto estis nur parto de lia vivo kaj ties valoro. Tre sukcesa kariere en unu lando, li oferis preskaŭ ĉion pro principoj: perdis hejmon, klerkulturan libraron, salajron, prestiĝon; ekzilis sin kaj multe suferadis, ĝis li kreis novan karieron en Britio. Karierojn! Kiel universitata profesoro pri internacia juro; juristo aliloke, eĉ en Hago; kleriga specialista verkisto en, mi kredas, kvin lingvoj; pluse, li iel trovis tempon, talentojn kaj energion por esti elstara organizanto pri Esperanto, nia unika oratoro, venkinto iam en Unesko, evoluiginto de UEA...

Ĉio estis tiel grandskala. Mi ne estis la sola kiu, admirante, trovis lin iom timiga.

Sed pri tiu homo, kiu oratoris unike, brile, antaŭ miloj en Universalaj Kongresoj, mi rakontos pri tri aferoj tre malgrandskalaj, sed pri li, por mi, tre signifaj.

Ivo Lapenna, konstante superŝutita per profesiaj kaj idealismaj taskoj, iam vojaĝis el Londono al fora norda Hexham, por paroli, relative simple, instige, kuraĝige, al eble dek junulinoj, ne eĉ en universitato, nur en seminario, kaj inspiris, informis kaj amuzis. Tiel etan aferon li atentis kvazaŭ en mondkongreso. (Ho ve, unu studentino iris al sia profesio, inspirita, kaj loka grupo de tetasaj kvaronesperantistoj nuligis ŝian inspiron ...)

Kelkajn jarojn poste li por similaj servoj venis eĉ pli longdistance kaj malfacile al seminario en Ambleside — en la konata, bela “Laga Distrikto”, sed Lapenna ne havis tempon por turismo — kaj li parolis same brile, inspire, ĉarme, al manpleno da studentinoj. Denove, li brilis, impresis, ekbruligis ... sed neniu vere forportis kandelon. Sed jen sekreta detaleto: li lunĉis en mia direktorina salono kun mi kaj la vicdirektorino; kun lia varma permeso, mi invitis ŝian fraton, psike difektitan per militaj travivaĵoj, por renkonti la ekspartizanon... Kun Jim Lapenna estis bele takta kaj ĉarma. La fratino poste diris al mi, ke ja estis por la frato ia sunbrilo, ia nekutima ĝuo.

Kompreneble, vizitinte multajn mondkongresojn kaj malpli grandskalajn aranĝojn, mi havas multajn etajn memorojn ne nur pri la oratoro, sed pri detaloj de humuro, ĝentileco, afablo, helpo — eĉ pri pardono kiam mi malplaĉis! Sed al miaj Movadanaj gefratoj mi nun provos bildigi okazon verŝajne unikan: la Solenan Malfermon de la Studocentro.

Mia hejmo estis dum multaj jaroj jam negranda propra domo en Oksfordo. En la urbo estis signifa grupo. Kiam onklino testamentis al mi signifan sumon, mi, kun multaj deziroj diversaj, decidis modifi mian subtegmenton por krei ĉambron por serioza studado Esperanta. Tegmento iĝis plafono, aperis planko, fenestroj, elektro, bretoj... kaj jen vortaroj, gramatikoj, aparatoj ktp. Eĉ modera komforto. Distanco de Londono ne granda. Mi zorge klarigis, kiel malgrandskala estos la afero; ĉu eble, por nia klubo, Lapenna faros miniaturan inaŭguron? Tuj, jes. Amiko veturigos lin.

Bildigu, ridetu ... respektu. Jen niaj klubanoj kiel bidoj sur fadeno, sur hejma ŝtuparo, en la vestiblo; Lapenna sur eta interŝtuparo, antaŭ streĉita kordo, kun tondilo en la mano. Nia unika oratoro parolis tute serioze pri la valoro de tia studejo, kaj pri Esperanto, inspira kiel dum jaroj. Fine, ia rideto, levo de tondilo, alkuro supren de mia kato. “Ha, li deziras helpi!” Lapenna kondukis ĉiujn en la Centron kaj ĉiuj rigardis ... poste, ĉiuj iris suben por festa manĝeto; Lapenna restis kuraĝiga kaj gracia, belege finludis sian strangan rolon ... sen truda trodigno, amikece ...

Eta ĉambro — granda homo!

Marjorie Boulton

Libroservo de UEA en 2009: Katalin Kováts duobla ĉampiono

Katalin Kováts konkeris en 2009 la unuan lokon en ambaŭ furorlistoj, kiujn publikigas UEA. La ekzerclibreto Poŝamiko, redaktita de ŝi kun B. Allée, ne havis rivalon en la listo, kiu registras ĉiujn vendojn (ĉu en unu ekzemplero al individuaj klientoj ĉu en kvantoj al libroservoj k.a.). La vendonombro de Poŝamiko estis preskaŭ duoblo de la klasika Ĉu vi parolas tendare?, kiu revenis en la liston dank’ al mecenata aĉeto por afrikanoj. (Donacantoj de libroj por triamondanoj povas ricevi malavaran rabaton, se temas pri granda kvanto.) La venko de Esperanto de nivelo al nivelo, ekzercilo por ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, ĉe unuekzempleraj vendoj elstarigas la sukcesan starton de tiuj ekzamenoj. Inter la vendoj entute ĝi estis la kvara, post la plu populara Vojaĝo en Esperanto-lando.

La Libroservo de UEA vendis sume por 113 298,47 eŭroj, t.e. 11 809,15 eŭrojn (9,4%) malpli ol en 2008 (125 107,62). Pesimisto povus antaŭsenti en tio malbonan estontecon por nia libromerkato, sed oni ne tro maltrankvilu. Fenomeno konata el membrostatistikoj, “kongresa efiko”, trafis la Libroservon: en 2008 dum la Roterdama UK la vendoj sumiĝis je 40 504 eŭroj, sed en Bjalistoko same multe da kongresanoj butikumis por nuraj 29 000 eŭroj (-11 504 eŭroj).

La rezulto en Bjalistoko havis du kialojn: la klientaro tie estis malpli aĉetpova, pro kio ĉiuj prezoj tie estis forte rabatitaj. Plian fojon UEA montris, kial la Libroservo nomiĝas ĝuste tiel anstataŭ -vendejo. Per la Libroservo UEA ja celas ankaŭ enspezi, sed se ĝi ekzistus unuavice por ĉasi profiton, kiel iuj movadaj politikistoj foje proponas, la sekvoj estus katastrofaj por la Esperanta kulturo, unu el kies plej gravaj pilieroj ĝi estas. Dank’ al la serva funkcio de la Libroservo la nombro de unuopaj libroj venditaj en Bjalistoko superis tiun en Roterdamo, eĉ se la mone mezurebla amplekso estis malpli granda kaj la neta profito apenaŭa.

Estas rimarkinde, ke la ĉefbutiko en la CO vendis al siaj poŝtaj kaj surlokaj klientoj praktike tiom kiom en 2008 (minuso de nur 305 eŭroj), kvankam en 2009 aperis malpli da novaĵoj ol en 2008. Laŭ A. Korĵenkov (La Ondo de Esperanto 2010:2) surmerkatiĝis 158 novaj libroj, dum la antaŭan jaron ili nombris 201. Ne aperis la ĉiam furora adresaro de Pasporta Servo kaj UEA mem malmulte eldonis, ĉar ĝia eldona forto estis dediĉita al la prespretigo de la plej dika libro en ĝia historio, La arto labori kune. Ambaŭ aperis komence de 2010 kaj la efiko estis tuja: jam en februaro ili certigis por si altan lokon en la venontfoja furorlisto. Krome, meze de februaro la sumo de ĉiuj vendoj jam estis pli alta ol iam ajn ekde 1995 je la sama dato, kiam la Libroservo ekregistris siajn vendosumojn ĉiumonate. Ni esperu, ke la vendoj daŭros same viglaj tra la tuta jaro kaj kompensos la neeviteble malgrandan rezulton de la libroservo en la Havana UK.

Entute la Libroservo vendis 15 049 unuopajn librojn aŭ aliajn varojn (13 707 en 2008). La nombro de venditaj titoloj estis praktike sama: 2 560 anstataŭ 2 554 en 2008. Ĉar UEA stokas ĉ. 5 500 titolojn, iom pli ol duono do allogis neniun aĉetanton. Ankaŭ la nombro de klientoj ne vere ŝanĝiĝis: 653 anstataŭ 662. La Libroservo plenumis 1 620 mendojn, tiel ke la klientoj faris meze 2,5 mendojn. En tiuj ciferoj la kongresa libroservo cetere aperas kiel unu kliento, kvankam en efektivo ja temis pri kelkcent homoj. Ankaŭ ĉiu landa libroservo, kiu pluvendas al siaj klientoj varojn aĉetitajn ĉe UEA, estas statistikata kiel unu kliento.

Osmo Buller

Recenzoj

Malnova tragedio en novaj vestoj

Antigona. Jean Anouilh. Trad. Roger Imbert. Đurđevac: Grafokom, 2009. 67p. 21cm. ISBN 9789539697561. Prezo: € 10,50

Antigona (Antigono en la nova PIV!): “mita filino de Edipo, ĉefrolanta en tragedioj de Esĥilo, Eŭripido, Sofoklo, Racino kaj modernuloj.” Post Jean Cocteau (1927) kaj Brecht, jen Jean Anouilh (1944).

Komence ĉiuj personoj estas sur la scenejo kaj “La prologanto” prezentas ilin. Jen la ĉefaj: Antigona, kiu ekstaros sola kontraŭ la mondo kaj kontraŭ Kreono, sia onklo, kiu estas la reĝo. Ŝi pensas ke ŝi mortos. Hemono, filo de Kreono, parolas kun Ismena, fratino de Antigona. Li estas la fianĉo de Antigona. La gardistoj, la ĉiam memkontentaj helpantoj de justico...

La reĝo, Kreono, ordonis ke Polinicon, fraton de Antigona, oni lasu sen tombo, kiel predon al korvoj kaj ŝakaloj. Kiu kuraĝos lin laŭdeve honori per enterigo, tiu estos senkompate mortpunita.

Tiun ukazon Antigona rifuzas kaj ŝi provas doni tombon al sia frato. Kiam la gardistoj arestas ŝin, Kreono provas silentigi ŝian agon. Sed Antigona ne cedos. Kaj la Koruso fine anoncos: “... Ĉiuj jam mortis, kiuj mortontis. Kaj tiuj, kiuj kredis je unu afero kaj tiuj, kiuj kredis la malon — eĉ tiuj, kiuj nenion kredis, kaj kiuj senkomprene estis forkaptitaj en tiun historion... Antigona estas kvietigita nun, de kiu febro, ni neniam scios. Ŝia devo estas plenumita...”

La traduko estas sufiĉe fidela kaj vigla, kun bedaŭre kelkaj rektaj eraroj, ekzemple, p. 8, dufoje la vartistino, kiu paroligas la patrinon de Antigona, diras “mi” anstataŭ “vi” (Ĉiam vi kriis kaj ĉiam vi donis al ili ovo-flavaĵojn); p. 9, kiam la vartistino diras al Antigona kaj al ŝia fratino Ismena: “Vi estas eĉ apenaŭ vestitaj. Kaj kompreneble vi ‘kontraŭ mi koleros’”, anstataŭ “vi malvarmumos” (france “vous allez encore me prendre mal”). Ankaŭ kiam Kreono diras al Antigona: “Ĉar mi volas ke vi sciu pri la kulisoj de tiu dramo en kiu vi ardas ludi rolon, pri la ‘kuirejo’” (p. 47). Ja “la cuisine” en la franca... kio signifas “la intrigoj”! Kaj poste ni retrovos la “kuiristo”-n anstataŭ “intriganto”-n... “Mi oferis al vi la unuan pupon” anstataŭ “donacis” (p. 37). Ĉar la tradukinto mortis kelkajn tagojn post la apero de tiu ĉi traduko, mi povas nur atentigi la eldoniston pri tiuj gravaj mistradukoj, okaze de eventuala reeldono.

Ĵak Le Puil

Poeto bone reganta konservativan versarton

Vespere. Mikaelo Giŝpling. Enkonduko de Vladimir Samodaj. Moskvo: Impeto / Eŭropa Universitato “Justo”, 2008. 126p. 17cm. ISBN 9785716101838. Prezo: € 6,00

Miĥael Giŝpling estas konata nomo inter legantoj de poezio, verkinto de kvar originalaj poemaroj ekde 1994. Lia lasta, Vespere, aperis en 2008, en lia 84-a jaraĝo. Giŝpling lernis Esperanton en siaj junulaj jaroj kaj aktivis en la sovetia movado dum kelka tempo, sed retiriĝis; li aperis denove sur la Esperanta kampo nur en 1990, kiam li komencis traduki poemojn el la rusa lingvo en Esperanton kaj, en la posta jaro, mem verki poemojn. Lia nova poemlibro enhavas kaj originalajn poemojn kaj tradukojn. La tradukoj prezentas poemojn de 13 rusaj poetoj kaj unu germana, Heinrich Heine, entute 41 poemojn, proksimume same multajn kiel la originalaj, el kiuj 8 jam aperis antaŭ nelonge en la antologio Moskvaj sonoriloj.

Giŝpling estas sentema kaj serioza poeto, sed ne aparte lirikisma; foje li esprimas pesimisman animstaton rekte, sendevie: “Jam finiĝis miaj vagoj, / ŝutas neĝon frostaj vintroj / kaj forfluas miaj tagoj, / kiel akvo inter fingroj”; tian senesperon li tamen foje kontraŭbalancas per bonhumoro; en unu poemo li komparas sian vivovojon kun transpaŝado de zebrostria pasejo: nigro kaj blanko alternas, same espero kaj malespero, kaj fine oni povas esti danka, ke parto de la irita vojo ja estis blanka! Ĝenerale tamen la atmosfero de la tre diverstemaj poemoj estas iom morna, sed neniam elvokas cedon aŭ rezignacion, Giŝpling estas kuraĝa homo, plendemo estas al li fremda.

La temoj de Vespere estas ofte surprize interesaj. En “Promeno” li observas Goeton kaj Betovenon promeni kune, ili renkontas survoje la reĝinon de Aŭstrio kun dek korteganoj, Goeto ekstaras ĉevoje, nudigas la kapon, “fleksiĝas kaj ree rektiĝas multfoje, / dum pasas reĝino kaj ŝia eskorto”, sed Betoveno ŝovas sian ĉapelon sur la frunton, digne firmigas sian plupaŝadon, tiel ke la eskorto devas cedi al li la vojon. Ne estas dubo, kies sintenon la poeto Giŝpling admiras. Al tia digna sinteno proksimas la indigno kaj kolero kontraŭ maljusto kaj kruelo en liaj politikaj versaĵoj, da kiaj kelkaj aperas en la libro.

Kelkaj poemoj priskribas kaj interpretas pentraĵojn de la granda artisto Isaak Levitan (1860-1900), kies koloraj kopioj akompanas ĉiun poemon; la naturaj, ofte iom mornaj motivoj de la belaj bildoj elvokas facile ja tristajn interpretojn, tamen pli celeme lirikismajn ol kutime en la poezio de Giŝpling. Plej impresa estas Vladimirka, landvojo, kiun trapasis siatempe miloj da homoj kondamnitaj al Siberio. La poeto meditas antaŭ la pentraĵo: “Jam foriĝis kri’ kaj bojo, / malaperis tint’ katena .../ Kaj denove la landvojo / kuŝas trista kaj malplena.”

La plej longa kaj samtempe la plej kaptotena poemo estas la vizia kaj drameca Transe. Ĝi priskribas vojaĝon de la poeto post la morto tra iuj transaj mondoj. Per 44 kvarversaj strofoj la poeto senhalte, sinpele, trapasas tiujn mondojn en epopeece aktiva stilo, kiu neniam forlasas la atenton de la leganto. Kvankam la fino estas “profunda fend’ / duoniganta grandan mornan rokon”, al kiu la poeto ekpaŝas “forlasante la esperon”, tio ne damaĝas la vojaĝon mem, kiu simbolas la multfacetecon de la vivo mem. Per tiu ĉi eksterordinara poemo Giŝpling klare montras, ke lia poezia talento inklinas pli nature al drameca rakonto ol al subtila lirikismo.

La poezian stilon de Mikaelo Giŝpling ne influis modernismaj tendencoj, sed li bone regas la konservativan versarton, kiun li ofte uzas efike pri konkretaj temoj daŭre aktualaj, kvankam rilataj al pasintaj kruelaĵoj (ekz-e en Voĉoj el paseo). Lia temara gamo estas vasta, tamen ĉiam motivita de personaj sintenoj, pensoj kaj sentoj, kiel ĝenerale estas konstateble ĉe bona poezio.

Baldur Ragnarsson

La ruĝbarbulo ege ruza... Jen libro nepre leginda!

Renardo Vulpo. Mezepoka bestepopeo. El la mezepoka nederlanda tradukis kaj en Esperanto prilaboris Pieter Jan Doumen. Hechtel-Eksel: P.J. Doumen, 2009. 164p. 21cm. Prezo: € 15,00

Iom mirigas la titolpaĝo: temas ja ne pri originala verko de s-ro Doumen, sed pri traduko-prilaboraĵo lia pri ege fama Mezepoka epopeo el la flandra-nederlanda literaturo Van den vos Reynaerde. Kial “traduko-prilaboraĵo”? Ĉar unuflanke estas traduko — enhave —, sed aliflanke — laŭ la forma aspekto — estas ne tute traduko: la mezepoka Nederlanda literaturo ofte uzas formon, kiun en Esperanto ne eblas inde redoni. Mezepoke oni ja uzis rimatajn versojn de malegala longeco kun iom stabila nombro da akcentitaj silaboj inter pluraj neakcentitaj. En Esperanto, se konsideri nian ĝisnunan literaturan tradicion, tio nepre aspektus harstarige ĥaose. Ankaŭ mem, tradukante Beatrijs, mezepokan Maria-epopeeton, siatempe mi elektis principe la saman solvon kiel Peter Jan Doumen: versoj sen rimoj, sed kun egala longeco. Do — tute bona solvo pri la forma aspekto!

La verko mem estas vera atuto de mezepoka literaturo ĝenerale: post la latinlingva epopeo samtema, ĝi estas la unua nacilingva pri la ruza vulpo, kiun plurlingve poste oni imitis — ne nur en la franca; poste eĉ Goethe provis rivali kun ĝi en siaj heksametroj germanaj!

Kiel ajn: Renardo estas leginda ruzulo, kiu kulpas pri pluraj murdoj — vulpo ja manĝas kokojn — sed kiu ne facile sin lasas superruzi. Plurajn gravulojn la reĝo de la bestoj, Reĝo Nobel la leono, elsendas por kunvenigi Renardon al sia kortego, kie oni procesu pri li kaj lia kulpo. Konate estas ekzemple, kiamaniere la urson Bruno li scias kapti: al Bruno Renardo kredigas, ke en dissplitita arbo en ĝia spalto* kaŝiĝas pura mielo… Kiam la urso ekflaras, la vulpo forpuŝas la kojnon el la spalto, la fendita arbotrunko ree kuniĝas kaj la buŝo de la kompatindulo estas kaptita… Multe da ruzaĵoj elpensas ankoraŭ la vulpo por savi sin kaj sian familion.

* Fendo.

Kutime la traduko estas sufiĉe bona, kvankam mi bedaŭras ke la traduko iom pli longas ol la originalo.

Tamen, precipe pri unu detalo en la teksto mi vere ekmiris: en paĝo 64 la origina des papen son[s] ([de] la filo de la pastro) estis tradukita kiel la kirkservista filo. Temas dum pluraj paĝoj pri aventuro cirkaŭ la loĝejo de tiu pastro, kiu — kiel pluraj siatempaj pastroj — senprobleme havis edzinon kaj ankaŭ idojn*. Sed mirige por mi en la traduko tiu pastro — pape — ŝanĝiĝis je preĝeja pedelo / kirkservisto / sakristiano (p. 64, 66, 67). Je granda bedaŭro de sia edzino, atakate de nia ruĝabarba vulpo li perdas la “kariljonon”.

* Malgraŭ pluraj lokaj aŭ diocezaj reguloj kaj verdiktoj, vere deviga por la kompleta eklezio de Romo la celibato fariĝis nur de post la koncilio de Trento (16-a jarcento).

Post pluraj aventuroj nia Renardo fine eĉ decidas entrepreni pilgrimadon.

Sed vi legu la tuton — vere estas verko edifa!

Kompreneneble, kiel atentigas Christian Declerck en sia Rekomende, tia verko bezonas enkondukon kaj notojn. Kaj da tiaj la tradukinto liveras plurajn, ne tro malavare sed ja informriĉe.

Pieter Jan Doumen estis instruisto mezlerneja pri la angla kaj la franca; kiel esperantisto li estas precipe aktiva en la Limburga Esperanto-Asocio. Tio ĉi estas lia unua granda traduko.

Gratulon al li. Eble — kaj bonvene! — li sentos instigon daŭrigi, kaj por tio volonte mi sugestu al li Karel ende Elegast...

Gerrit Berveling

Esperanto en plia libro

De tempo al tempo nia lingvo trafas en ne-Esperantajn eldonaĵojn, jen nur per sia nomo, jen iom pli. En 2008 la prestiĝa eldonejo Casterman publikigis la 124-paĝan bildstrian libron Esperanto.

Kvankam la rakonto mem ne rilatas al la verda lingvo, tiu ĉi aperas jen kaj jen. La rakonto temas pri la “Dua Mundo (tiel) Milito”. Sur la fasado de granda entrepreno oni povas vidi “Potenco Elektro” kaj sur la tabulo de protestanto oni legas “Minus labori plus mono!”, dum sur alia “Labor striko”. Strato nomiĝas “Barakti Vojo” kaj butikŝildoj indikas “Modo”, “Juvel” kaj “Oro”. Sur mapo aperas iu lando aŭ provinco “Esperantia”. El dialogo pri ĝi, ni ekscias ke “Ici tout le monde parle espéranto tandis que chez nous, seuls quelques idéalistes romantiques l’utilisent...” (Tie ĉi ĉiuj parolas Esperanton, dum ĉe ni nur kelkaj romantikaj idealistoj utiligas ĝin). Eble pro tiu manko de populareco, en la libro aperas ankaŭ kelkaj “eraretoj”, kiel “Libros Bazaro”, “Sxuo”, “Kine”, sed brokanta libro kun la Esperanta flago sur la kovrilo ja havas seneraran titolon: Verda stelo.

Fine de la libro, la aŭtoro, Otto Gabos, konfesas ke “Espéranto sonne bien, c’est une utopie qui m’a toujours fasciné. Pourquoi ne pas croire à un endroit où tout le monde aurait l’espéranto en langue principale?” (Esperanto sonas bele, ĝi estas utopio kiu ĉiam fascinis min. Kial ne kredi je loko kie ĉiuj havus Esperanton kiel ĉefan lingvon?) En tiu aldona parto videblas ankaŭ la kovrilo de task-kajero kun la nomo de la aŭtoro kaj la vorto “Esperanto” kaj bildo de Corso di esperanto per l’Allievo e per l’Autodidatta de Corrado Grazzini, apud la Esperanta flago kaj desegnaĵo kun la bildo de Zamenhof.

(IO)

EEU renkontis en Bruselo la prezidanton de Eŭropa Parlamento

Por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof, Małgorzata Handzlik aranĝis ke delegacio de Eŭropa Esperanto-Unio renkontu la EP-Prezidanton Buzek, eks-ĉefministron de Pollando (1997-2001), en la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 13-an de januaro 2010.

Ĉeestis Małgorzata Handzlik, Jozef Reinvart, vicambasadoro de la slovaka ambasado en Belgio, kaj Seán Ó Riain, prezidanto de EEU.

EEU faris du konkretajn petojn al Buzek: a) ke li fariĝu patrono de la hamburga EEU-konferenco “Kia estus Eŭropo se neniam estiĝus EU?”, elpensita de Zlatko Tišljar kaj planita por majo 2011, kaj ke li prelegu dum ĝi; b) ke li malfermu diskuton en EP dum la jaro 2010 por honorigi alian grandan polon, profesoron Bronisław Geremek, kiu tragike mortis en akcidento la 13-an de julio 2008. La temo povus esti simila al tiu de la geremeka diskuto de 2008 (Esperanto: amiko aŭ malamiko de plurlingveco), ĉar nun temas pri nova Eŭropa Parlamento, kaj Małgorzata Handzlik pretas inviti siajn kolegojn. La prezidanto promesis favore konsideri ambaŭ petojn.

Małgorzata Handzlik mallonge kaj trafe prezentis la ideojn de EEU, aparte la proponon de formala inter-registara diskutado de eŭropa lingvopolitiko, kiun faris slovaka vic-ĉefministro Čaplovič en 2007. Jozef Reinvart substrekis la daŭran politikan aktualecon de tiu propono, per ekzemploj el Slovakio, Hungario, Belgio ktp. Seán Ó Riain altiris la atenton al la lernfaciligaj ecoj de Esperanto, ekzemple de la Springboard-projekto en Britio, kaj proponis rolon por Esperanto por plibonigi lingvolernadon kaj plifortigi tuteŭropan identecon, harmonie kun la naciaj kaj regionaj identecoj de la EU-membroŝtatoj. La prezidanto montris grandan intereson, kaj alte taksis la politikan realismon de EEU, kaj la fakton ke ĝi celas realan, eĉ se unue modestan rolon por Esperanto en la kunteksto de la multlingva Eŭropo.

EEU prezentis al Prezidanto Buzek kelkajn gravajn librojn donacitajn de UEA, inter ili Encyclopaedia of the Original Literature of Esperanto de d-ro Geoffrey Sutton; La Zamenhof-Strato de Roman Dobrzyński kaj Ludoviko Zaleski-Zamenhof (en la pola); Ĉio komenciĝis ĉe la Verda; Interkultura Dialogo kaj Komunikado — la referaĵoj de EEU-konferenco Alieco kiel Valoro de 2007; la DVD de E@I Esperanto estas .... Seán Ó Riain prezentis ekzempleron de la impona festlibro La Arto labori kune, kiun Humphrey Tonkin dediĉis al Buzek kaj kiu aparte impresis lin (sur la foto). La prezenton kompletigis dosiero de Małgorzata Handzlik, kiu entenis la rezolucion de la Pola Sejmo de la 12-a de junio 2008 okaze de la centjariĝo de UEA; la inviton de prof. Geremek al ĉiuj EP-anoj de la 4-a de julio 2008 al diskuto pri Esperanto (lia lasta mesaĝo al siaj gekolegoj antaŭ la mortiga akcidento); kaj la Eŭropan Himnon, kun vortoj de Umberto Broccatelli, elegante enpoligitan de Georgo Handzlik.

Prezidanto Buzek aparte zorge legis la Eŭropan Himnon en ĝia pola traduko, kaj komentis ĝin favore: li konsentis kun la enhavo, kaj opiniis la regulan kantadon de tiu himno en Esperanto utila al plifortigo de tuteŭropa identeco.

Seán Ó Riain

Ekspozicioj en Finnlando

Komence de la jaro 2010 Esperanto-societo en Turku havis la eblon aranĝi ekspozicion pri Esperanto en la ĉefbiblioteko de Turku kaj poste en la ĉefbiblioteko de la najbara urbeto Kaarina.

La ekspozicioj portis la nomon Esperanto, kiehtova kieli (Esperanto, fascina lingvo) laŭ la broŝuro de E@I.

En Turku la ekspozicio troviĝis dum 05-31.1.2010 en la dua etaĝo de la biblioteka konstruaĵo.

Esperanto estis prezentita multflanke pere de ok grandaj afiŝoj kaj multaj kongresaj bultenoj, libroj, gazetoj, kompaktaj diskoj kaj poŝtmarkoj.

La afiŝoj rakontis finnlingve i.a. pri renkontiĝoj, kongresoj, gazetoj, uzo de interreto kaj nature pri la vivo de Zamenhof. Ankaŭ gramatiko en nuksoŝelo kaj informoj pri Turun Esperanto-yhdistys, Esperanto-societo en Turku, kunestis.

La vizitantoj povis kunpreni de la ekspozicio finn- aŭ svedlingvan faldfolion pri nia societo, informan paperon pri kursoj en Finnlando kaj en la reto kaj krome esperantlingvan turisman broŝuron pri Turku.

Eblis ankaŭ foliumi gazetojn kaj librojn. La bibliotekoj informis pri la ekspozicioj en siaj hejmpaĝoj. Ili eĉ faris gazetarajn komunikojn, surbaze de kiuj lokaj gazetoj informis pri la ekspozicioj.

Inter la gazetoj legeblaj en la ĉefbiblioteko de Turku troviĝas i.a. revuo Esperanto, La Ondo de Esperanto, Esperanta Finnlando (finne: Esperantolehti) kaj Informilo de nia societo EST. Ankaŭ en la ĉefbiblioteko de Kaarina troviĝas bretaro kun donacitaj esperantlingvaj gazetoj.

Koran dankon al ĉiuj kiuj helpis nin ebligi la ekspozicion. Specialan dankon al Stano Marček, kiu sendis fotojn je nia dispono kaj al Tuomo Grundström k.a. pro kontrolo de la afiŝaj tekstoj.

Tiina Oittinen, prezidanto
Esperanto-societo en Turku (EST)

Forpasoj

Amir Bashir Bhatti (1958-2010), eksprezidanto de Pakistana Esperanto-Asocio, mortis la 10-an de januaro en Multan.

Raymond Boré (1925-2009), komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j), forpasis la 6-an de februaro en Chambéry, Francio. Dum multaj jaroj li kunlaboris kun Hugo Röllinger pri la registrado de ZEO-j kaj en 2001 daŭrigis lian laboron kiel komisiito. Li mem vizitis multajn ZEO-jn por foti ilin por sia kolekto. En sia hejmurbo li atingis decidon de la magistrato nomi la placon, ĉe kiu li loĝis, Skvaro Zamenhof. Li estis delegito ekde 1986. Krom dumviva membro de UEA, li estis regula membro de Societo Zamenhof kaj ekde 2001 Dumviva Patrono de UEA. Pro la meritoj de Boré la Estraro de UEA ĉi-jare premiis lin per Diplomo pri Elstara Agado, sed la sorto ne plu permesis aranĝi ĝian personan transdonon al li. En 2005 Boré ricevis ankaŭ la Premion Ada Sikorska Fighiera.

Umberto Broccatelli forpasis la 11-an de februaro en Romo. Eklerninte la lingvon en 1947 li tuj ekaktivis movade kiel unu el la refondintoj de Bolonja Esperanto-Grupo. Li kunorganizis nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la 40-an UK samurbe en 1955. De 1980 ĝis 2005 li membris en la Nacia Konsilio de Itala Esperanto-Federacio kaj plurfoje elektiĝis al ĝia estraro. De 1989 ĝis 2002 li redaktis la organon de IEF, l’esperanto. Kiel fervora pledanto por la eŭropa unuiĝo li tradukis La Manifesto de Ventotene (1981) kaj iniciatis la aliĝon de IEF al la Itala Konsilio de la Eŭropa Movado, en kies komitato li reprezentis IEF. En 1999 li reaktivigis Eŭropan Esperanto-Union, kiun li prezidis, ankaŭ redaktante la informilon Eŭropa Bulteno, de 1999 ĝis 2004, kiam li iĝis honora prezidanto de EEU. Li aŭtoris la vortarojn Vocabolario Esperanto-Italiano (1984) kaj Dizionario Italiano-Esperanto Esperanto-Italiano (2004), kaj la lernolibron Nuovo Corso di Esperanto per allievi e autodidatti (1993). Pri lingvaj demandoj de Esperanto Broccatelli verkis multajn artikolojn kaj la broŝuron Esperanto, lingvo planebla (1996). Li esperantigis beletraĵojn, i.a. por Itala antologio (1987). Liaj lastaj tradukoj estis la romano La ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto kaj sonetoj de Giuseppe Gioachino Belli. Broccatelli fariĝis Honora Membro de UEA en 2006.

Camiel De Cock (1932-2009), dumviva membro de UEA, iama fakdelegito pri naturismo, forpasis en Halle (Belgio).

Gerard Cool (1921-2009) forpasis la 25-an de novembro en Leibnitz (Aŭstrio). Dumviva membro de UEA, li estis fakdelegito pri matematiko kaj klasika muziko ekde 1967, kaj delegito en Wasserwendl (Svislando) 1971-1987. Li verkis la sciencfikciaĵojn Sava la Savontino (2000), Mond-sav-plano (2000), La misio de Sava (2001), La homaro inter 2160-3600 (2002) kaj La homaro post 5040 jaro (2003), kaj, instruisto pri matematiko, la fakajn verkojn Proponaro de geometria terminaro gimnazinivela (1982), Nova strategia ludo: geo-ludo (2004) kaj Geometrio de simplaj enhavoj (2004), kaj multajn artikolojn pri lingvaj, matematikaj kaj sociaj temoj.

Enrique Gonzalez (1928-2009), veterana argentina esperantisto, forpasis en Mendoza la 14-an de septembro.

Dimitar Haĝiev (1920-2009) mortis la 26-an de decembro en Sofio. Li longe servis kiel diplomato kaj estis fakdelegito pri paco, internacia juro kaj internaciaj rilatoj. Haĝiev abunde artikolis por Esperanto-revuoj kaj estis honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio.

Gerhard Hirschmann (1939-2009), em. vendodirektoro, forpasis la 14-an de decembro en Magdeburg (Germanio), kie li estis fakdelegito pri merkatado, mondcivitanismo kaj telekomunikado. Aktiva kunlaboranto en la Afrika Agado de UEA, li precipe dediĉis sin al mondcivitanismo, i.a. kiel direktoro de la Esperanta sekcio de Asocio de Mondcivitanoj.

Johannes U. Hommes (1908-2010), em. instruisto, forpasis 101-jara la 11-an de februaro en Apeldoorn (Nederlando). Li estis membro de UEA ekde 1947 kaj de la sama jaro ĝis 1987 delegito kaj ĝis sia forpaso fakdelegito pri evangelia kristanismo.

Io Chou (1912-2008) mortis la 16-an de decembro 2008 en Yangling, Shaanxi-provinco (Ĉinio). Io Chou, kiu esperantistiĝis en 1926, estis monde prestiĝa entomologo, kiu ofte provizis siajn artikolojn k.a. verkojn per Esperanta resumo. Li prelegis dufoje (1982 kaj 1986) en Internacia Kongresa Universitato kaj aperigis la libron Ĉinio marŝas en insekta mondo (1986).

Juliusz Kolbusz (1919-2010), estrarano de la filio de Pola Esperanto-Asocio en Tarnów, mortis la 14-an de januaro.

Jakov Krpan (1919-2009) mortis la 8-an de aŭgusto en Karlovac (Kroatio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri marksismo.

Liliane Laprise (1931-2009), dumviva membro de UEA, mortis la 8-an de decembro en Trois-Rivières (Kanado).

Evald Olsson (1923-2009), em. ĵurnalisto, mortis la 26-an de julio en Bengtsfors (Svedio), kie li estis delegito.

Konstantinas Puodenas (1923-2009) mortis la 22-an de decembro en Vilno. Li esperantistiĝis en 1938. Ekde 1959 li estis sekretario de E-klubo de Vilno. Li aperigis Esperantan-litovan vortareton (1969) kaj dudirektan vortaron (1988). Ampleksa dudirekta vortaro pretas kiel manuskripto. Li tradukis la romanon Arbaro de Dioj de B. Sruoga kaj kompilis instruprogramon de Esperanto por mezlernejoj.

Johanna Scheffs (1914-2009) mortis la 18-an de decembro en Potsdam (Germanio). Ŝi longe prezidis la distriktan organizaĵon de Esperanto-Asocio de GDR en Potsdam kaj estis estrarano de GDREA.

Josip Šlat (1932-2009) mortis la 14-an de decembro en Zagreb. Li estis dumviva membro de UEA kaj, profesie varkontrolisto, iam fakdelegito pri komerca eksporto.

Taisto Suontausta (1928-2009) mortis la 17-an de decembro en Vääksy (Finnlando), kie li iam estis delegito kaj en la 60-aj kaj 70-aj organizis popularajn somerkursojn de Esperanto.

Raymond Boré forpasis...

Forpasis Amiko. Forlasis nin Samideano. Forlasis nin Homo modesta, kiu tutan sian vivon dediĉis al Esperanto, serĉante nenian personan gloron. Reciproke, Esperanto lian vivon plenigis.

Tra la tuta mondo li serĉadis ZEOjn, la Zamenhof/Esperanto-objektojn, kaj fiere ilin listigis. En sia urbo li kreis ankaŭ mem ZEOjn. La adreso de lia hejmo sekve estiĝis Skvaro Zamenhof; danke al lia penado estis starigita en Chambéry la Zamenhof-monumento.

Per sia lasta volo li postlasis al mi imponan arkivon de fotoj kaj dokumentoj rilatantaj al Zamenhof kaj ankaŭ al liaj familianoj: pli ol tricent objektojn, ofte ununurajn, kolektitajn dum pluraj jardekoj. Mi mem intencas postlasi siatempe tiun senkompare valoran kolekton al la Centro Zamenhof lastjare inaŭgurita en Bjalistoko. La nomo de Raymond Boré estos sekve tiuloke eternigita apude de Zamenhofoj. Adiaŭ Raymondo kara, ripozu en paco!

Louis C. Zaleski-Zamenhof