Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 4

Malferme

Voĉdonu kaj rakontu ankaŭ al aliaj

En tiuj ĉi tagoj, kiam vi ricevas tiun ĉi numeron de nia revuo, vi ricevas ankaŭ balotilon, per kiu vi povas partopreni en la elektado de ses Komitatanoj B. Ili reprezentos la individuajn membrojn de UEA, do ankaŭ vin, en la supera organo de nia komuna Asocio dum la venontaj tri jaroj. Ĉiu individua membro, kiu pagis kotizon por la nuna jaro, rajtas voĉdoni por maksimume ses el dek tri kandidatoj.

La elektado de Komitatanoj B estas la plej grandskala demokratia evento en Esperantujo. Esperantistoj en 120 landoj voĉdonas. Antaŭ tri jaroj tio ne povis okazi, ĉar aperis nur kvin kandidatoj por sep lokoj. Ili do estis aŭtomate elektitaj. Intertempe la membronombro de UEA malfeliĉe malkreskis, pro kio ĉi-foje ni elektos ses anstataŭ sep komitatanojn, sed tiom pli ĝojige estas, ke la nombro de kandidatoj estas pli ol duoblo de la disponeblaj lokoj. Mi trovas tion tre kuraĝiga kaj sentas en tio signon pri nova reaktiviĝo en nia movado pli ĝenerale. El tio espereble rezultos ankaŭ, ke post tri jaroj ni elektos pli da B-komitatanoj ol ĉi-foje.

La “B-elektoj” estas la unua etapo en procezo, kiu kondukos al la elekto de nova Estraro de UEA. Se vi povis lastatempe sekvi retajn diskutojn, vi eble legis eĉ akrajn kritikojn pri la nuna Estraro aŭ pri unuopaj estraranoj, sed ankaŭ laŭdoj ne mankis. Legante la retajn elpaŝojn mi sentis simpation jen al kritikoj jen al laŭdoj, eĉ se plej ofte mi ja pensis: “Nu, tiel simpla la afero ne estas.” En retaj diskutoj tamen nur malmultaj partoprenas, pro kio ili ne donas firman bazon por konkludoj pri tio, kion pensas la membroj ĝenerale pri tiu aŭ jena afero. Tial estis tre brave, ke nia prezidanto kaj du aliaj estraranoj kandidatiĝis por la elekto de Komitatanoj B. Ili ankaŭ komprenigis, ke kaze de ne-elektiĝo ili ne estus disponeblaj por la nova Estraro elektota en Havano. Do, kiu volas vidi novajn estraranojn en iliaj lokoj, tiu ne signu iliajn nomojn en la B-balotilo. Kiu volas, ke ili ja daŭrigu sian komencitan laboron, tiu nepre donu al ili sian voĉon. La elektado de Komitatanoj B estas do okazo por prijuĝi la laboron de la Estraro, kiu gvidis UEA post la UK en Jokohamo.

La balotoj en UEA ne bezonas esti nur nia interna afero, sed ili donas ŝancon eĉ por ekstera informado. Mi mem neniam pensis pri tiu eblo, ĝis mi ricevis leteron de la usona esperantisto Arland R. Meade post la elektoj en 1998. Li skribis, ke li sendis jenan leteron de leganto pri la elektoj en UEA al sia loka gazeto, kiu ĝin ankaŭ publikigis:

Legantoj de The Polk County Democrat certe havas diversajn spertojn pri internacia aktivado. Ĉu iu el ili tamen similas kun tio ĉi:

Mi ĵus sendis balotilon al Nederlando voĉdonante por 8 el 16 kandidatoj por funkcio en internacia organizaĵo. Mian voĉon ricevis kandidatoj el Koreio, Barato, Kostariko, Ĉinio, Hispanio, Ruslando, Israelo kaj Japanio.

Mi scipovas la gepatran lingvon de neniu el tiuj kandidatoj, kaj ili eble ankaŭ ne scias la mian. Mi tamen povis fari mian decidon leginte iliajn biografietojn kaj organizajn celojn. Ĉio tio estis en la internacia lingvo Esperanto.

Por interesitoj pri Esperanto li aldonis en la fino sian adreson kaj mencion pri lernolibroj en la urba biblioteko. Mi estis tute fascinita pri lia ago kaj faris gazetaran komunikon pri ĝi, kun la espero, ke ankaŭ aliaj kaptos la ideon. Mi komentis:

La elekto de la Komitato de UEA neniel tuŝas la vivon en la regiono de la gazeto. Kial do la redakcio akceptis tiun tekston? Oni trovis ĝin interesa, ĉar ĝi prezentas nekutiman personan sperton de leganto.

Ĉirkaŭ ni daŭre okazas aktivaĵoj kaj eventoj — ofte ni mem rekte partoprenas en ili, ĉu kadre de UEA ĉu aliloke en Esperantujo — kiuj povus esti tute interesaj por ne-esperantistoj, sed tro ofte ni ne rimarkas tiun eblon. Espereble ĉi-foje s-ro Meade ricevos adeptojn, kiuj skribos al loka gazeto aŭ radio pri sia partopreno en tutmonda balotado de esperantistoj. Interretanoj povas rakonti pri sia sperto en siaj blogoj kaj paĝoj en Facebook (legu sur la p. 79) kaj similaj forumoj. Kial ne rakonti pri tio ankaŭ dum kafpaŭzo en via laborejo, eĉ malkaŝante, kiuj ricevis vian apogon? Al UEA vi devos sendi la balotilon anonime, sed al tio limiĝas la sekreteco de la voĉdonado. Tamen, antaŭ ol rakonti, unue vi devas elekti viajn ses favoratojn kaj voĉdoni por ili!

Osmo Buller

Impona aŭtoŝoseo kaj homskala tervojo: paralelaj sed nekonkurantaj (pensoj post la tertremo)

Fortega tertremo kaj terura cunamo detrue skuis mian landon, samkiel en aliaj okazoj tra nia historio. En vasta areo mortis centoj da homoj, kaj la damaĝo al la domoj, infrastrukturo (ŝoseoj, lernejoj, hospitaloj ktp) kaj produkta sistemo estas grandega.

Tuj post la redisponeblo de la komunikaj sistemoj min atingis pluraj retmesaĝoj kaj eĉ kelkaj telefonalvokoj de homoj el diversaj landoj, kiuj solidare demandis pri mia farto, pri miaj familianoj, geamikoj kaj aliaj ĉiliaj esperantistoj.

Interese, malsimile al la plejparto el iliaj samlandanoj, ĉe tiuj homoj novaĵo pri katastrofo en Ĉilio ne nur rilatas al iu abstrakta, fora geografia nocio, sed ankaŭ al konkretaj, iel proksimaj homoj. Ja ni renkontiĝis, dum niaj respektivaj iroj (fizikaj aŭ virtualaj) sur tiu ĉi komuna vojo aliri la mondon, kun aliaj homoj.

Ĉiu el ni gaje spertis ke nia bela tervojo estas strukture mirinda, loge invita kaj pluruze utila, tamen materie ja modesta kompare kun fama aŭtoŝoseo ankaŭ disponebla por trairi la mondon. Dum la lastaj jardekoj tiu aŭtoŝoseo fariĝis pli kaj pli impona, nepre rimarkinda kaj vaste uzata de la veturantoj, i.a. ĉar favorata de potencaj fortoj (ekonomiaj kaj politikaj), kiuj decidas pri la trafikaj direkto kaj sistemo. Tiel, aliaj gravaj vojoj, kiuj iam povintus iĝi eĉ pli grandaj, perdis iom post iom sian iaman konkurantan elektindecon kaj signifan parton el siaj eksteraj uzantoj. Nian tervojon pene ekkonstruis sindonema homo emocie motivita de profunda deziro pacigi la homojn per unuigilo tia. Lia trafa, genia plandesegno kaj la diversaj aspektoj de tiu evoluanta iniciato inspiris kaj daŭre allogas novajn kunkonstruantojn en ĉiu generacio, jen kiel nobla idearo, jen kiel kolektiva projekto intelekte tre stimula.

Danke al kreemaj kaj laboremaj voluntuloj en plej diversaj lokoj, nia tervojo etendiĝis ĉiudirekten, kaj spite la fakton ke ĝi aspektas multe pli simpla ol la aŭtoŝoseo, oni povas glate kaj efike atingi per ĝi nekredeble multajn angulojn de la mondo. Fakte ĝi estas tre fleksebla, ĉar dum sur la aŭtoŝoseo oni permesas nur rapidajn veturilojn, kun severaj punoj al la malrapidaj mallertuloj, sur nia tervojo la homoj havas la liberon trankvile promeni piedmarŝe, bicikle, ĉiel ajn, kaj tiel renkonti aliajn homojn, amikiĝi, promeni kaj revi kune.

Dum la eniro al kaj utiligo de nia tervojo estas senpagaj kaj malfermaj al ĉiu ajn kiu pretas fari la relative malgrandan investon por akiri la lertojn necesajn por uzi ĝin, la aŭtoŝoseo postulas ege grandan elspezon al plejparto el siaj uzantoj, ĉar fakte ĝi estas resurso kies posedo restas rezervita al difinita homgrupo. Krome, la aŭtoŝoseon povas ĝui kun abisma privilegio tiuj kiuj pro hazardo heredis la ŝancon denaske lerni kiel plene uzi ĝin, sin sentas do hejme sur ĝi kaj disponas senkoste pri la plej taŭgaj veturiloj. La ceteraj homoj, do tiuj kiuj ne heredis tiun privilegion, ne nur devas multon pagi, sed ofte sentos malkomforton kaj streĉiĝon dum siaj veturoj sur la aŭtoŝoseo, kaj foje fariĝos suspektindaj aŭ eĉ ridindaj kiel nesufiĉe inteligentaj, ĉar severe prijuĝataj laŭ la kriterio de la tute arbitraj trafikreguloj de la aŭtoŝoseo.

Nin ŝokas la fakto ke, malgraŭ la konvenaj trajtoj kaj uzindeco kiujn ni trovas en ĝi, nia bela tervojo restas vaste nerimarkata aŭ eĉ aktive ignorata preskaŭ ĉie, kun trafiko do apenaŭ marĝena. La kaŭzoj de tiu ĝena, obstina neniigo estas diversaj, kaj ni ne bone komprenas ilin, ni ne certas sed suspektas ke i.a. temas parte pri simpla nescio pri ĝia ekzisto, pri diversgrada skeptiko pri ĝi (de la plej senbazaj antaŭjuĝoj ĝis iom pli prilaboritaj kontraŭargumentoj), pri ĝia nesufiĉa praktika allogeco rezulte de ĝia limigita disvastigo ktp. Tutklare ni devas racie kaj kunlabore alfronti tiujn problemojn, tamen iuj frustriĝintoj emas akre serĉi kulpulojn de tiu situacio en niaj propraj vicoj, dum kelkiuj eĉ febre imagas al si sisteman konspiradon kontraŭ nia projekto favore al la aŭtoŝoseo, pro komercaj kaj politikaj kialoj...

Iuj inter ni grumble envias la nunajn imponecon kaj intensan trafikon de la aŭtoŝoseo (ne tiom de homoj kiom de varoj), kaj amare protestas ke tiomaj larĝeco, alteco kaj sukceso devus aparteni al nia vojo, ĉar supozata pli taŭga kaj ĝuste kreita por tiu celo. Siaflanke, la adorantoj de la aŭtoŝoseo, kiuj malofte rimarkas nian insistan lojalecon al nia eta, sed mirakla tervojo, senkomprene fajfas pri ĝi kaj opinias nin naivaj romantikuloj, obstine alkroĉitaj al mortinta ideo.

Nu, mi kredas ke dum morale indas racie kaj prudente atentigi la homojn pri la ŝoke ekskluda, malegaleca kaj multekosta karaktero de la aŭtoŝoseo, ni tamen devas akcepti la realon ke ĝiaj ekzisto kaj funkciado estas fakto laŭ la nunaj cirkonstancoj de la mondo, necesa kaj utiliginda por specifaj celoj. Nia bela tervojo plu restas paralela kaj prifierinda alternativo, kiu efike havigas tute aliajn servojn kaj spertojn. Ni daŭre prizorgu, plu konstruu kaj diskonigu ĝin invite al aliaj uzuntoj.

Eble ĝia plej valora trajto konsistas en tio ke ĝi estas homskala kaj egaleca, ke ĝi flekseble adaptiĝas al ĉies bezonoj. Nia tervojo havas fakte plurajn formojn, kaj povas facile aspekti kaj funkcii eĉ kiel ĉarma pado inter buntaj pejzaĝoj, kampoj kaj vilaĝoj, kies ekziston oni eĉ ne imagas el la brua alteco de la aŭtoŝoseo. Se ni persistas kultivante ĝin, ĝi eventuale montros sian trairindecon al pli kaj pli da homoj, kiuj venos ĝui kaj kunkonstrui ĝin. Kial do neutile malŝpari nian energion rompante al ni la kapon kontraŭ la kolonoj de la giganta apuda aŭtoŝoseo? Laŭ mia ĵusa sperto, per la novaĵagentejoj uzantaj la aŭtoŝoseon, la homoj informiĝis pri la ĉilia tertremo, sed per la tervojo ili tuj venis brakumi nin.

José Antonio Vergara

[FORIGITA!: bildo]

Oni multon devas pagi al la posedantoj de la aŭtoŝoseo.

[FORIGITA!: bildo]

En riĉlanda aŭtoŝoseo oni ne ŝatas la triamondajn enmigrantojn.

[FORIGITA!: bildo]

Autoŝoseaj malpermesoj.

[FORIGITA!: bildo]

Ankaŭ kamparanoj bonvenaj sur nian tervojon

Universala Kongreso en Hanojo en 2012

La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro.

Ĝis la lasta momento ankaŭ la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama ĉefurbo.

La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo. Hanojo, la dua plej granda urbo de Vjetnamio (3,5 milionoj da loĝantoj) jam gastigis en 2007 la 63-an Internacian Junularan Kongreson.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Granda Teatro en Hanojo.

Novaj planoj de Fondumo Zamenhof

La preparoj por la pasintjara Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko vigligis kaj koherigis la esperantistan medion en la naskiĝurbo de d-ro Ludoviko Zamenhof. Cetere Bjalistoko ne perdis sian viglon ankaŭ en la postkongresa periodo.

Tiu vigliga etoso spronis ankaŭ cerbumadojn pri la estonteco de Fondumo Zamenhof mem, establita tie en la jaro 1987 post enorme sukcesa Jubilea UK en Varsovio, unu el la plej multnombraj en la historio de la Universalaj Kongresoj. La origina celo de la Fondumo estis establi en Bjalistoko la Centron Ludoviko Zamenhof, kiel monumenton omaĝe al la kreinto de Esperanto. Ne temis pri ŝtona monumento, sed pri studejo kaj disvastigejo de Esperanto, pri centro por diversspecaj interŝanĝoj — sciencaj, edukaj, kulturaj kaj turismaj. Sed la Fondumo ekde la komenco celas ankaŭ subtenadon kaj disvastigadon de agadoj servantaj al la plifortigado de la tutmonda paco kaj de la internacia kaj interhoma interkompreniĝo, konforme al la idealoj de d-ro Ludoviko Zamenhof, kiuj fundamentis la kreiĝon de la Internacia Lingvo Esperanto.

La cerbumadoj kaj interkonsiliĝoj, kunvenoj kaj renkontoj donis klaran respondon. La Fondumo devas pluekzisti, ĉar ĝiaj celoj ne elĉerpiĝis. Eĉ pli, kun nova elano, novaj ideoj, ĝi daŭrigu siajn aktivadojn logante kaj firmigante Bjalistokon en la konscio de la esperantista medio kiel centron de internacia dialogado. Gravas krome, ke Bjalistoko en pli signifa grado ekradiu ekster la landa skalo kiel loko, kie okazas aferoj esencaj por fortigado de paco kaj interhoma kompreniĝo.

Tiujn taskojn kiel la gvidmotivon de siaj celadoj transprenis la nova prezidanto de Fondumo Zamenhof, Bruĉjo Casini. Veninte por sia unua kunsido al Bjalistoko en januaro, li ne faris tie ĝentilecan viziton, sed tuj kunportis konkretan projekton. Ĝi ebligos al la naskiĝurbo de d-ro Zamenhof ekroli kiel studejo por diverslanda Eŭropunia junularo kadre de la projekto “Somere + 2”. Dank’ al ĝi, ponte de Esperanto kaj subtene de la uniaj rimedoj, la loka universitato fariĝos somera kursejo por kelkcent gejunuloj (laŭpremise el 5 diversaj landoj) interesataj pri lingvolernado, kiuj konforme al la unia direktivo, lernos tie almenaŭ du fremdajn lingvojn. La projekto “Somere + 2” premisas, ke unu el la studotaj lingvoj apartenas al la minoritata, ne multe parolata kategorio. Ekzistas ŝanco, ke la projekto povos esti submetita al la unia subvencipetado ankoraŭ en la nuna jaro.

Tiamaniere Fondumo Zamenhof komencas labori laŭ konkretaj projektoj. Ĝi estas tamen jam bone konata, kiel lanĉinto de la Medalo de Toleremo, per kiu la Fondumo distingas homojn aŭ instituciojn, perceptatajn kiel modele toleremajn kaj edife efikantajn en la monda skalo. La unua medalo estis aljuĝita al la papo Johano Paŭlo la II-a en 1999. Ĝis nun estis krome distingitaj prof. Władysław Bartoszewski, la eksa ministro por la eksterlandaj rilatoj, la pola simbolo de dialogo precipe inter poloj, germanoj kaj judoj. La Medalon de Toleremo poste ricevis Monda Skolta Organizo en Ĝenevo, konata vastskale kiel organizo grave kontribuanta al la edukado de junularo. Pasintjare la medalo estis aljuĝita al la Fondaĵo Pogranicze en Suwałki, aktivanta favore al la interkultura proksimiĝo de la diversetna loĝantaro de la nordorienta Pollando, sed ankaŭ kunlaboranta kun verkistoj el limregionoj de la tuta Eŭropo kaj la mondo. Alia distingito estis Jerzy Owsiak, i.a. la animanto de la kristnaskperioda, kvesta kampanjo, kolektanta rimedojn por la medicinaj aranĝaĵoj favore al la polaj hospitaloj.

Sub la gvido de la nova prezidanto Fondumo Zamenhof decidis reveni al la origina ideo atribui la Medalon ĉiun jaron. Ekde 2010 la enmanigo ricevos konstantan solenan kadron, okazante principe ĉiam en Bjalistoko, lige kun la naskiĝdatreveno de d-ro Ludoviko Zamenhof, la 15-an de decembro. La kandidatigo de la distingotoj ne troviĝos eksluzive en la kompetentoj de la kapitulo de la Medalo. La tuta monda esperantistaro estas petata prezenti kandidatojn por la Medalo de Toleremo 2010. Oni atendas kandidatigojn kun la necesa motivaro ĉe la adreso: Fondumo Zamenhof, ul. Piękna 3, PL 15-282 Białystok, Pollando, ĝis la fino de julio. Kandidatigojn akceptos krome la reprezentantoj de la Fondumo Zamenhof, ĉeestantaj la ĉi-jaran Universalan Kongreson de Esperanto en Kubo. Pliajn detalojn eblos baldaŭ trovi en la retejoj de la Fondumo, konsulteblaj ĉe la adresoj: www.fondumozamenhof.org kaj www.fondumozamenhof.eu.

Barbara Pietrzak

[FORIGITA!: bildo]

Domo ĉe la strato Piękna 3 en Bjalistoko, kie estas la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj la Fondumo Zamenhof.

Nia radiofonio

Inter la jubileoj

La pasinta jaro staris sub la signo de apartaj jubileoj. La 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj la 100-a de Ivo Lapenna. Sed apud ili la E-komunumo notis ankaŭ aliajn jubileojn, gravajn i.a. por la praktika uzo de la Internacia Lingvo. Tio estis la jubileoj de la Esperantlingva Radiofonio.

En aprilo 2009 la jubileon de la 50-jariĝo solenis la E-Redakcio de Pola Radio, en decembro la jubileon de la 45-jariĝo festis la E-Redakcio de Ĉina Radio Internacia. La jubileo de la ĉina E-Redakcio, impona laŭnombre, ĉar konsistanta el 15 personoj, kontinue eĥiĝas jam de kvin monatoj per la reklamoj sur la lastaj paĝoj de la revuo Esperanto. Ili amplekse informas kaj varbas por la ĉiutagaj programoj aŭdiĝantaj el Pekino. Sufiĉas rerigardi ilin.

La situacio de la varsoviaj E-elsendoj sendube ne estas same impona kaj la daŭre ne solvitaj problemoj ligitaj kun la publika radiofonio en Pollando senĉese ombras ĝiajn laborkondiĉojn. Malgraŭ tio ĝi seninterrompe servas al la monda esperantistaro kiel natura lingvomedio. Ĉi-rilataj atestoj de ĝiaj aŭskultantoj ebligis kontribui al la festlibro por Humphrey Tonkin per aparta teksto “Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio”. Cetere la leteroj de la aŭskultantoj, pri kiuj disponas la varsovia redakcio, estas minejo por multaj aliaj prilaboroj kaj alrigardoj. Entute la leteroj — gravaj por ĉiuj radioredakcioj — sekvas el la rekono kaj simpatio, kiun la laboro de la unuopaj redakcioj vekas ĉe la aŭskultantoj. Sojle de la Semajno de Internacia Amikeco 2010 Pola Radio ricevis donacon, tiurilate surprizan, sed kortuŝan! Sur la interreta socia forumo Facebook laŭ iniciato de la aŭskultanto Bogusław Ubik-Perski kreiĝis Amikaro de Pola Radio Esperanto, kiu en la daŭro de nur kelkaj semajnoj arigis kelkcent membrojn kaj daŭre dinamike evoluas. Aprilo, en kiu pasas la 51-a naskiĝdatreveno de la E-Redakcio de Pola Radio (la 4-an de aprilo), estas bona okazo por viziti ĝian adreson www.facebook.com/group.php?gid=326997163456#!/group.php?v=info&gid=326997163456.

En nia ĉi-monata rubriko dediĉita al la E-radiofonio ni ne forgesu pri alia jubileo, kaj ni gratulu Esperanto-Societon Neubrandenburg. Jam de pli ol 15 jaroj per la loka radiostacio “NB-Radiotreff 88.0” financata de la federacia lando Maklenburgio-Pomerio, ĝi regule elsendas informojn pri Esperanto en la germana lingvo. La redakcio “Esperanto-Welle-Ondo Esperanto”, en kiu laboras Werner Lewien, Werner Pfennig kaj René Philipp, produktas monate du 60-minutajn elsendojn, unufoje ripetatajn. En la daŭro de unu jaro temas entute pri 48 horoj de germanlingvaj informoj pri Esperanto. Laŭ la elformiĝinta tradicio unu elsendo informas pri la Esperanto-movado en Meklenburgio-Pomerio, en Germanio, en Eŭropa Unio kaj la tuta mondo. La alia profunde pritraktas iun konkretan problemon, kiu iel rilatas al Esperanto, kiel lingvopolitiko, internacia politiko, historio, interlingvistiko ktp. La elsendoj okazas en la formo de dialogoj kaj libera parolado, kaj krom la esperantlingva muziko aŭdiĝas en ili ankaŭ kantoj en la soraba lingvo. Germanlingvaj aŭskultantoj povas konsulti la adreson de Ondo Esperanto ĉe www.esperanto-nb.de. Tie troviĝas ne nur la aktualaj elsendoj, sed ankaŭ tiuj el la pasintaj monatoj kaj jaroj.

Gratulante la redaktorojn de la germana Ondo Esperanto en Neubrandenburg ni nepre menciu la alian programon, kiu ankaŭ en Brazilo nacilingve prezentas la informojn pri Esperanto. Temas pri la radioprogramo “Esperanto, a língua da fraternidade” de la radiostacio Rio de Janeiro. Preskaŭ unuhora programo, dissendata ĉiumarde per mezaj ondoj, estas aŭskultebla en la urbo kaj ĝia regiono kaj ripetata ĉiuvendrede. Ankaŭ ĝiajn programojn eblas aŭskulti interrete: www.radioriodejaneiro.am.br.

Estas ĝojige konstati, ke aŭskultantoj de diversaj E-elsendoj kun rekono trovas en Esperanto ne nur la aprilajn kaj novembrajn felietonojn pri la Esperantlingva Radiofonio, sed ankaŭ la memorigajn informojn pri la interretaj radiopaĝoj. Pere de ili ja eblas aŭskulti kaj elŝuti E-elsendojn, sed krome konatiĝi kun aktualaj frekvencoj daŭre uzataj de iuj radiostacioj por la emisiado de la E-programoj. Tiu memorigo havu lokon ankaŭ en la nuna felietono.

  • http://esperanto.cri.cn
  • www.polskieradio.pl/eo/
  • www.radio-vatikana-esperanto.org/
  • www.ameriko.org
  • www.3zzz.com.au/staging/programs.aspx
  • www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm
  • http://la-ondo.rpod.ru
  • http://radioaktiva.esperanto.org.uy/category/podkasto
  • http://parolumondo.com/
  • http://radioverda.com/

Menciinte ĉiujn aktualajn adresojn de E-podkastoj ni notu fine etan jubileon de la plej nova E-podkasto, aŭdiĝanta el Kaliningrado, kiu en marto produktis sian 20-an programon.

Gabi Kosiarska

Nia intervjuo

Kontribuo en kreado de harmonia socio internacia

Dennis Keefe intervjuis por nia revuo la ĉinan verkiston Li Shijun, akademianon kaj Honoran Membron de UEA, konatan per la plumnomo Laŭlum.

Ni komencu per historia demando: Multaj esperantistoj bone memoras la revuon El Popola Ĉinio. Kiun rolon vi havis en ĝi?

Mi estis unu el la tri membroj de la redakcio en 1950 kaj ĝia vicĉefredaktoro ekde la okdekaj jaroj.

Oni ŝatis la simplan kaj belan lingvan stilon de EPĈ. Kiamaniere vi kaj la aliaj aŭtoroj sukcesis atingi ĝin?

Ni lernis tion de Zamenhof, Kabe, Julio Baghy kaj aliaj stilistoj de Esperanto.

Nun ekzistas reta versio de EPĈ, kun malofta papera eldonado, kun la retadreso www.espero.com.cn. Ĉu eblas, laŭ vi, ke la tradicia papera versio iam povus reveni?

Por subteni eldonadon de tia gazeto, necesas sufiĉe multe da abonantoj. En la sesdekaj jaroj EPĈ havis pli ol dek mil abonantojn, kaj la eldona kvanto iam atingis dudek mil ekzemplerojn. Sed la nombro de la abonantoj iom post iom malkreskis, eble pro la ŝanĝiĝo de la legemo de la juna generacio, pro la prosperiĝo de televido, KD, DVD kaj precipe la interreto. Por prosperigi la eldonadon de esperantaĵoj, necesas pligrandigi la legemon kaj aĉetadon de la esperantaĵoj.

Kiamaniere vi ekkonis Esperanton?

Mi informiĝis pri Esperanto en 1935, kaj eklernis ĝin en 1939 pro tio, ke ĝi estas “ideala lingvo por internacia komunikado”.

Kiel vi lernis Esperanton tiel profunde?

Mi praktike uzadis Esperanton en internacia korespondado kaj akiris amikojn diverslandajn. Mi multe legis kaj lernis, kaj ekde 1950 mi min okupis kiel profesia laboranto per kaj por Esperanto. Kial do mi fariĝis profesiulo pri Esperanto? Ĉar en Ĉinio estas multaj eminentuloj en la literaturaj, kulturaj kaj politikaj rondoj, kiuj subtenas Esperanton, kaj sub ilia influo mi lernis kaj ekuzis la lingvon en la kvardekaj jaroj. Esperanto vastigis mian horizonton kaj pli bone konigis al mi la mondon. Miaj korespondantoj montris al mi, kiaj homoj ili estas kaj kion ili deziras. Mi venis al la konkludo, ke la popolo de la tuta mondo deziras amikecon kaj pacon. Mi vidas en praktiko la grandan valoron de Esperanto, kiu estas ne nur lingvo, sed ankaŭ portanto de nobla idealo: homaranismo, kiu estas valora por la mondo kun senĉesaj militoj.

Vi estas ano de la Akademio de Esperanto. Kiajn perspektivojn ĉinlingva parolanto de la Internacia Lingvo povas aldoni al ĉefe eŭropaj lingvistoj kaj lingvanoj?

Esperanto estas regula, simpla kaj fleksebla, tamen ne tute regula, nek perfekte unueca, kaj la kompleksa verboformo “esti -anta, -ata” ktp estas ne tiel simpla. Ekzemple la numeraloj de Esperanto ne estas unuecaj. La substantivaj formoj miliono, biliono, -iliono postulas “da” sed mil, cent kaj dek ne. Mila, centa, deka estas ordaj numeraloj, sed miliona, biliona, -iliona ne. Ĉu ne estus dezirinde unuecigi la uzadon de tiaj vortoj? Kial oni ne povas uzi ankaŭ “kelka” kiel ordan numeralon? Kial oni ne prenas la vortojn “iom, tiom, kiom, ĉiom, neniom” kiel numeralojn kaj simple diras “Kiom librojn vi havas?” “Mi havas kelk onklojn.” “Li havas mult amikojn.”

Ankaŭ “dank’ al” estas escepto en Esperanto, ĉar laŭ la fundamenta gramatiko, oni ne povas elizii la finaĵon “e” de la adverbo “danke” (danke al). Tiu Zamenhofa lingvaĵo estas jam tradicia, ĉu ĝi povus arkaikiĝi? Se ne, do ĝi restos escepto en Esperanto.

En la ĉina lingvo, multaj prepozicioj origine estas verboj. Ankaŭ en Esperanto la verba radiko “far” jam prepoziciiĝis. Mi vidas en tio tendencon. La parolantoj de Esperanto eble povus iom evoluigi Esperanton per siaj lingvokutimo kaj pensmaniero.

Kion pensas via familio pri Esperanto?

Ĉiuj membroj de mia familio, miaj edzino, gefiloj kaj gebofiloj lernis Esperanton kaj subtenas mian laboron.

Eĉ la gebofiloj? Mi gratulas! Kial? Kiel?

Mi instruis Esperanton al miaj infanoj, kaj miaj nepinoj ĉiam vokas min “avo”, neniam per la ĉina vorto por avo. Estas facile lernigi lingvon al infanoj. Mi nur bedaŭras, ke mi ne disponas tiom da tempo por prizorgadi ilian lernon de Esperanto, tial ili tiel multe studis la lingvon por praktike uzi ĝin en sia ĉiutaga vivo. Tamen iliaj kompreno kaj subteno de nia afero favoras mian aktivadon.

Vi verkis traduke multe dum via vivo. Kiom da libroj vi tradukis?

Mi sola esperantigis 23 librojn prozajn kaj poeziajn (ĉ. 7 000 p.) kaj pli ol 10 aliajn kune kun aliaj personoj.

El tiuj pli ol 30 verkoj, kiujn vi rekomendas al okcidentanoj? Kaj al la ĉinoj mem? Kial?

Mi rekomendas la novelaron Mirrakontoj de Liaozhai (kolekto de pli ol 80 mirindaj rakontoj) kaj la tri klasikajn romanojn: Ĉe Akvorando, la Romanon pri la Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, ĉar ili estas esence verkoj folkloraj, kiujn kreis la ĉina popolo (popolaj rakontistoj) kaj ĝiaj verkistoj. Kvankam verkitaj antaŭ jarcentoj, ili estas popularaj ankoraŭ nun. Oni povas imagi al si ilian influon al la ĉina popolo dum jarcentoj. Ili povas helpi alilandanojn kompreni la ĉinan kulturon kaj la ĉinan popolon.

Kiamaniere vi tradukadas (la ritmo, ŝatata loko, daŭro, tagoparto, uzo de vortaro ktp)?

Mi unue preparas min per studo de la originalo kaj poste tradukas per skribmaŝino aŭ komputilo. Mi kutimas labori vespere, ofte ĝis la noktomezo.

Antaŭ nelonge vi finis la tradukon de la tri-voluma, 1807-paĝa Romano pri la Tri Regnoj. Kian rolon ludas tiu libro en la historio de la azia literaturo?

Ĝi estis pli frue tradukita en la japanan, korean kaj vjetnaman lingvojn, kaj fariĝis populara ankaŭ en tiuj najbaraj landoj. En Japanio ekzistas pluraj versioj de tradukoj de tiu romano. Mi persone vidis tion en librejoj kaj la biblioteko de universitato en Nagoja. Mi vidis ankaŭ vjetnaman tradukon de tiu romano en librejo de la usona urbo Houston.

Ĉu vi uzis PIV kaj la novan PIV? Kion vi pensas pri ili? Ĉi tie mi pensas pri la praktika utiligeblo por ĉinaj esperantistoj.

Jes, mia familio havas tri ekzemplerojn de la nova PIV (mi, miaj filo kaj filino havas po unu ekzempleron). Ĝi tamen ne sufiĉas por mia bezono. Ekzemple, por esperantigi la romanon Pilgrimo al la Okcidento, mi bezonas terminaron religian por trovi la sanskritajn vortojn por budhoj, bodisatvoj kaj nomoj de sutroj. Mankas multaj nomoj de plantoj en PIV, kiujn oni devas esperantigi. Jen estas breĉo en Esperanto por la bezono de sciencoj.

En Ĉinio oni diris al mi, ke ĉiuj infanoj konas la libron Romano pri la Tri Regnoj. Ĉu vere?

Vere, ĉar ekzistas ne nur bildrakontoj, ampleksaj (en miloj da bildoj) kaj simplaj (en broŝureto kun dekoj da paĝoj), sed ankaŭ en radio kaj televido oni prezentadas epizodojn en serioj de tiu romano. Kaj en lernolibroj troviĝas fragmentoj aŭ reskribitaj rakontoj pri epizodoj de tiu romano, kiu estas elektita de la Ĉina Eduka Ministerio kiel unu el la 40 legindaj literaturaj verkoj de la mondo.

Mi aŭdis, ke vi verkis ankaŭ kurson de Esperanto por televido. El kio ĝi konsistas?

Ĝi estas elementa kurso kun la bela havenurbo Qingdao kiel la scenejo por turismaj aktivadoj. Al la tekstoj de la 24 lecionoj mi aldonis la necesajn gramatikajn sciojn kaj ekzercojn kun ŝlosiloj por helpi la memlernantojn. Ĝi estas ĵus reeldonita en la urbo Xi’an.

Antaŭ nelonge mi vidis vin skajpe paroli el Pekino al la Usona Landa Kongreso, kiu okazis en Sankta Luizo. Vi parolas tiel bonstile kaj elegante, ĉu vi eble povus fari serion da prelegoj, kiujn oni povos poste rigardi interrete? Tiaj prelegoj povas esti grava aldono al nia virtuala Esperantujo.

Dankon por via kuraĝiga sugesto. Mi pensas, ke necesas rapide disvastigi Esperanton, por ke pli kaj pli multe da homoj vidu ĝian superecon al la naciaj lingvoj en komunikado internacia. Esperanto pli bone montros sian valoron nur se ĝi estos ĝenerale uzata en la vivo. Mi intencas fari DVD-kurson por faciligi la lernadon de Esperanto en nia lando. Ĉar ĝi estas ne tiel malfacila afero kiel antaŭe pro la apero de la ciferelektronikaj aparatoj. Por tio mi bezonas kunlaboron ankaŭ de alilandaj geamikoj. Ĉu vi interesiĝus pri tio?

Bela ideo! Kaj kio estas via sekva projekto rilate Esperanton?

Mi estas klopodanta por ekstermi la presajn koboldojn en la Esperanta versio de alia klasika romano 2000-paĝa Pilgrimo al la Okcidento, kiu estos la 46-a n-ro de la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Se estos eble, mi deziras krei E-kurson sur DVD kaj daŭrigi mian esperantigon de ĉina literaturo.

Ĉu vi pensas, ke ne-ĉinoj povas profiti el la lernado de la ĉina lingvo, aŭ ĉu Esperanto sufiĉas por lerni pri nia internacia mondo?

Esperanto estas tre bona por internacia komunikado. Ĝi estas ne nur simpla, facila kaj klara, sed ankaŭ povas plene kontentigi novajn bezonojn per siaj fleksebleco kaj kreivo. Ĝi tamen ne celas anstataŭi la naciajn lingvojn. Lerni la ĉinan lingvon kompreneble estas necese por bone koni Ĉinion.

Laŭ vi, kiel Esperanto povos pli populariĝi en Ĉinio kaj en la mondo?

Uzi Esperanton en praktikado kaj montri ĝiajn avantaĝojn.

Krom la avantaĝoj kiel facileco, neŭtraleco kaj esprimkapablo, kiujn aliajn avantaĝojn vi vidas?

Pro tio, ke la esperantistoj ĝenerale havas deziron disvastigi Esperanton por pli bona interkompreno, amikeco kaj kunlaboro, nia lingvo povas fari kontribuon en kreado de harmonia socio internacia. Tio estas granda valoro kaj ankaŭ avantaĝo de Esperanto, kiun la naciaj lingvoj ne havas.

Dankon por via kuraĝigo al mi por mia Esperanta laboro. Mi esperas, ke dank’ al via intervjuo mi akiros pli multajn legantojn de miaj tradukaĵoj kaj pli multajn amikojn per retleteroj. Mia retadreso estas l...@hotmail.com.

Retrorigarde

Nian redakcion atingas ĉiumonate pli da artikoloj ol povas aperi sur ĝiaj 24 paĝoj. Plej tiklaj monatoj estas septembro kaj oktobro, kiam, pro la UK, mankas spaco por aliaj raportoj. En “pli libera monato” ni do revenu al kelkaj el ili.

Fekunda aŭtuno en Italio
Dante Alighieri

Dante Alighieri, la plej fama itala poeto, naskiĝis en Florenco, sed, pro pluraj problemoj, estis devigita forlasi sian urbon, kaj post iom da vagado vivis en Ravenna, kie li mortis kaj kie estas lia tombo.

La urbo Ravenna tre fieras pro tiu “adoptita filo” kaj ekde 1995 omaĝas al li per laŭtlegado, sinsekva kaj komentata de la tuta Dia Komedio dum tri jaroj ĝis 1997.

En 1998 la organiza komitato lanĉis la internacian prezenton “La Dia Komedio tra la mondo” por konigi kie, kiam, kiel kaj en kiuj lingvoj oni tradukis, studis kaj diskonigis la poemon.

Pro tio ĉiun septembran vendredon, en la baziliko Sankta Franĉesko, apud la tombo de Dante, okazas konversacioj kun tradukistoj kaj kleruloj de diversaj landoj, por prezenti iun nacilingvan tradukon de la itala ĉefverko. Lastfoje la elektitaj lingvoj estis la sveda, la ĉeĥa kaj Esperanto.

La 25-an de septembro, antaŭ cento da personoj, niaj spertuloj Carlo Minnaja, Mauro Nervi kaj Nicolino Rossi, respondante al demandoj de prof. Alessandro Gentili, parolis pri Zamenhof, la lingvo, la movado, ĝia kultura flanko, pri kelkaj tradukoj de partoj de la Dia Komedio tra la lasta jarcento, kaj aparte prezentis la plej lastan kompletan tradukon de la Dia Komedio zorge de Enrico Dondi. Kronis la vesperon itallingva deklamado de la lasta kanto de la Paradizo far’ la aktoro Alessandro Sorrentino kaj esperantlingva laŭtlegado de la sama kanto far’ Carlo Minnaja.

La publiko estis tre interesata de ĉio, kaj scivolis pri la lingvo kaj la movado, la organizantoj estis entuziasmaj ĉar ĝi estis la plej sukcesa vespero de la tuta serio, kaj jam aludis al eblo plu ankoraŭ kunlabori. Niaj spertuloj estis tre lertaj, ĉar ili parolis pri ĉio tre sobre, malfanatike, proponante konkretajn datumojn, ne kaŝante problemojn. Entute mirinda kaj efika ekzemplo de nerekta propagando.

Michela Lipari

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto, de maldekstre: Cristina de Giorgi, prof. Alessandro Gentili, Nicolino Rossi, Mauro Nervi kaj Carlo Minnaja.

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la baziliko de Sankta Franĉesko

Koncerto de JoMo

EU decidis ke la 26-a de septembro estu la Eŭropa tago de la lingvoj. La Esperanto-grupo Tigullio kaptis la okazon por proponi al la urbo Chiavari spektaklan koncerton de la fama okcitana kantisto kiu eniris la Guinness-libron de la rekordoj pro la kvanto de la lingvoj en kiuj li scipovas kanti, Jean Marc Leclercq, pli bone konata kiel JoMo.

Lokaj amaskomunikiloj diskonigis la novaĵon, kiu aperis ankaŭ en la komunuma kaj provinca informkajeroj pri kulturaj kaj turismaj okazaĵoj kaj sur interretaj paĝoj. Ĉeestis la koncerton proksimume 200-250 personoj, inter kiuj dudeko da esperantistoj.

La publiko estis plene kontentigita: JoMo donis multe pli ol oni imagis. La fina apero de vilaĝana koruso kun la kanzono Trallallero en loka dialekto, akompanata voĉe kaj gitare de JoMo, estis tre plaĉa surprizo. La pri-Esperantaj informoj estis enkondukitaj laŭ taŭgaj dozoj en diversaj formoj: La enirantoj, kaptataj de granda afiŝo en 21 lingvoj kaj de ridetantaj lernantoj de loka liceo, kiuj invitis preterpasantojn kuraĝi eniri, ricevis faldfolion kun sciigoj pri la Eŭropa Tago de la Lingvoj kaj pri JoMo, kun bonvenigaj vortoj de la organizantoj. Dum la parola enkonduko de Cristina de Giorgi ili aŭdis pliajn informojn pri la grupo kaj pri Esperanto. JoMo persone alvokis la atenton al la temo, mem anoncante siajn esperantlingvajn kantojn. La informmaterialo ricevita de FEI estis je la dispono de interesiĝantoj surtable ĉe la enirejo de la enparka teatrejo. Per la informiloj estis komunikitaj adresoj, telefonnumeroj kaj diversaj retejoj por plua informiĝo. Ne mankis ĵurnalistoj de televido, kiuj intervjuis JoMon kaj du membrojn el la organiza teamo.

Ankaŭ ĉi-foje temis pri serioza organizado, reĝisorata de Elisabetta Vilisics Formaggio, kaj prizorgata de ges-roj De Riu, kiuj proponis al ne-esperantista publiko altnivelan programon nerekte klarigante kion povas proponi la Esperanto-movado.

Michela Lipari

Ĉinaj instruistoj diskutis en Jiujiang kiel efike instrui

La 15-an kaj 16-an de oktobro 2009 en vilao situanta piede de la pitoreska Lushan-montaro en Jiujiang, Jianĝi-provinco, okazis seminario de la Ĉina Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kun la temo “Kiel lernigi Esperanton al lernantoj”.

La seminarion partoprenis dudeko da esperantistoj el Ĉinio, Korea Respubliko, Hispanio kaj Usono. Gong Xiaofeng, prezidanto de la Ĉina Sekcio de ILEI, prezentis laborraporton de la sekcio, konigis ĝian planon por 2010 kaj petis opiniojn de la ĉeestantoj. Wei Yubin kaj Song Ping prezentis trejnadon de Esperanto en la urboj Taiyuan kaj Harbino. Dennis Keefe el Usono kaj Augusto Casquero el Hispanio konigis la Esperantan instruadon en la Nankina Universitato kaj Guangzhou. La ĉeestantoj varme diskutis pri problemoj kaj pri tio, kiel funkciu la sekcio en Ĉinio, kion kaj kiel fari en 2010, kaj pri lernolibroj, instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vidmaterialoj ktp. En la seminario oni decidis okazigi la Someran Seminarion de la Ĉina Sekcio de ILEI en aŭgusto 2010 en Taiyuan de la Shanxi-provinco.

Niu Xueqin

La norvega Reĝo asignis medalon al Elna Matland

La Reĝo de Norvegio Harald la 5-a asignis al la esperantistino Elna Matland la Reĝan Arĝentan Medalon pro Merito.

Dum sia ĝisnuna vivo Elna Matland faris eksterordinaran kontribuon al la norvega socio per sia laboro kiel instruistino, la postenoj en sia faka sindikato, en volontulaj organizoj kaj ĉe la lokaj aŭtoritatoj.

Precipe, ŝi dum 70 jaroj aktivis kaj ankoraŭ aktivas en la loka, nacia kaj internacia Esperanto-movado. Lerninte Esperanton en 1939 ŝi plenumis amason da postenoj kaj taskoj, i.a. ŝi prezidis la klubojn de Bergen kaj Sauda, ŝi estis prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, Komitatano A de UEA, prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la UK en Bergen en 1991. La vicguberniestro gratulas s-inon Matland.

Eĉ hodiaŭ Elna Matland aktive partoprenas per programeroj kaj paroladoj en lokaj kaj naciaj aranĝoj, kaj estas delegito de UEA en Bergen. Malmultaj norvegoj tiom profunde influis la landan Esperanto-movadon kiom Elna Matland.

La vicguberniestro de Hordaland, Rune Fjeld, komisie de la Reĝo, transdonis la medalon en Bergen la 18-an de septembro. La aranĝon gastigis Norvega Esperantista Ligo. Elna Matland estas Honora Membro de UEA ekde 1992.

Jardar Eggesbø Abrahamsen

Reagoj

Pri la kongresa temo

Kiam mi unuafoje legis pri la kongresa temo, mi spertis ioman konsterniĝon: kion signifas “interproksimigo”? Ĉu oni volas devigi ke la homoj interproksimiĝu? Mi ne daŭrigos la liston, ĉar tiom lerte jam starigis aron da demandoj Duncan Charters en sia artikolo en la marta numero (p. 53-54). Lia artikolo esploras plurajn aspektojn de la temo laŭ moderna vidpunkto, ekz. pri instruado de lingvoj kaj kulturoj. Je la fino li demandas sin pri la rolo de Esperanto en la afero, kaj kiel ĝi helpu. Povas ja esti ke nia lingvo, kiel almenaŭ relative neŭtrala ponto, havas gravan rolon en la antaŭenigo de komunikado inter kulturoj.

Estante fakulo nek pri lingvopolitiko nek pri lingvolernado (ĉar ne vere taŭgas en tia kunteksto la latina kaj helena lingvoj), mi tamen espereble povos stimuli la debaton per memorigo pri iuj historiaj aspektoj de la temo. Taŭga simbolulo en ĉi tiu temo estus la unua historiisto de la mondo, la helena verkisto Herodoto, kiu vivis en la kvina jarcento a.K.; cetere, oni notu ke mi ne surpaperigas ion ajn novan per tiu aludo, ĉar lastatempe la fama pola ĵurnalisto Ryszard Kapuśćiński eldonis libron titolitan Vojaĝoj kun Herodoto (la pola versio aperis en Varsovio en 2004), en kiu li reliefigas kiel liaj propraj vojaĝoj iom spegulas tiujn de lia antaŭulo. Ili ne nur vizitis similajn landojn, sed ili ankaŭ alfrontis similajn defiojn kaj problemojn, i.a. senton de fremdeco, malfacilon de komunikado ktp. Certe Herodoto kelkfoje fuŝkomprenas kutimojn aŭ rakontojn, kelkfoje montras sin rimarkinde naiva, sed plejparte tra la jarcentoj legantoj miris pri lia klereco kaj, super ĉio, lia malferma sinteno koncerne aliajn kutimojn, morojn kaj popolojn. Eĉ se lia temo estis ĝuste militoj inter helenoj kaj persoj, li tamen forte interesiĝas pri persaj moroj, kaj ne hezitas laŭdi iujn; samtempe li mokas siajn samlandanojn pro ilia ŝovinismo kaj fiero, ekzemple kiam li substrekas kiagrade la egiptia civilizo pli antikvas ol la ilia.

Herodoto do prezentas sin kiel personon kiu multe vojaĝis kaj kiu, per sia rakonto, iamaniere interproksimigis kulturojn. Eble pli precize, li klarigis aliajn kulturojn al la helenoj. En la postaleksandra mondo (3-a jarcento a.K.), lin imitis aro da historiistoj de aliaj kulturoj, kiuj tiam troviĝis sub helenismaj reĝoj, ekz. la Ptolemeoj en Egiptio. Jen do dua etapo: historiistoj, kiel Maneto (el Egiptio), Beroso (el Babilono) kaj Jozefo (judo), verkis helene por doni sian version de sia historio. La helena lingvo venkis, sed la aliaj kulturoj povis atentigi konkerantojn pri siaj faroj en la praa antikveco, kiujn devis admiri la novaj regantoj. Sub la romia imperio la latina fariĝis same grava lingvo en okcidenta Eŭropo, statuso kiun ĝi konservis dum pli ol mil jaroj. Notindas ke eĉ post la falo de la imperio la lingvo daŭre floris: oni povus kompari kun ĝi la situacion de la angla lingvo hodiaŭ.

Mi ne celis starigon de pli da demandoj per ĉi tiu artikoleto. Jam Duncan Charters lanĉis la debaton kaj atentigis pri la multaj facetoj de la temo. Mi ne dubas ke oni longe kaj eĉ vigle diskutos pri ĝi, ĉar ĝi levas ankaŭ tiom da filozofiaj demandoj: ĉu vere oni ne rajtas kritiki ajnan aspekton de fremda kulturo? Ĉu, ekzemple, la romianoj malpravis kiam ili malpermesis al keltaj druidoj bruligi homojn? La ironio restas ke la romianoj ne hezitis krucumi kondamnitojn kaj ludigi gladiatorojn. Espereble mi sukcesis iom kirli la debaton. Kaj intertempe mi forte rekomendas legadon de Herodoto.

Geoffrey Greatrex
Merito iru al Márta Kovács

Je mia konsterno mi legis en la marta numero (p. 58), ke la titolo de la furorlisto de la Libroservo de UEA atribuis al mi meriton, kiu ne estas mia. Veras, ke la ekzamenojn laŭ la Eŭropa Referenckadro mi traktas kaj prizorgas kvazaŭ temus pri “mia” afero. La libron Esperanto de nivelo al nivelo, kiu preparas la kandidatojn por la ekzamenoj, tamen ne redaktis mi, sed mia kolegino kaj amikino Márta Kovács. Ŝi senlace gvidis la laborteamon, ĉiam en la fono, farante multege kaj sennome, kaj mi ege bedaŭras, ke la honoro iris ne al ŝi. Tio tre ĝenas min kaj mi nepre volas publikigi tiun ĉi ĝustigon!

Katalin Kováts
Pardonpeto

Mi pardonpetas al Márta Kovács la eraron en la furorlisto! Katalin Kováts tamen ne bezonas duonigi sian duoblan ĉampionecon, ĉar ŝi grave kunlaboris por la eldonado kaj poste por la diskonigo kaj distribuo de tiu ege utila verko.

Osmo Buller
Poetoj konstruas propran lingvon

En la titolo mi intence ne uzas la nocion “la poetoj” por akcenti ke temas ne pri ĉiuj poetoj. Mi memoras en la 60-aj jaroj esti aŭdinta la recitadon de Puŝkin-versaĵoj el la buŝo de la renoma tradukisto Sergej Rublov. Ferminte la okulojn mi baldaŭ kaptis min aŭdi ĉion kvazaŭ en la rusa — tiom fidele-bele sonis la E-lingva versio. Tute sen neologismoj!

Laŭ mi la talento de poeto montriĝas ne per neologismoj (kia arto — elpensi vorton?!) sed per lerta uzado de la havataj lingvorimedoj kaj konstanta ĉiutaga uzado de Esperanto por meti la lingvosistemon ankaŭ en la subkonscion. Poetas la subkonscio, la konscio nur iom poluras.... Tiam la renoma poeto komprenus, ke la nocioj detrui kaj malkonstrui estas esence diversaj. Dum ĉe malkonstruo rezultas konstrueroj el kompletaj brikoj, la detruon kronas kaosaj blokoj kaj eroj.

Laste mi diru, ke aparta vorto kaj sekve neologismo estas nur punkto en la lingva teksaĵo kaj la tuta teksaĵo (de ajna matura lingvo) superkovras la mankon de tiu aŭ alia aparta vorto per aliaj vortoj kaj lingveroj, transdonante la bezonatan efekton.

Tamen, tamen. La absoluta demokratio en Esperantio permesis kaj permesos la ekziston de neologismemuloj kaj de esprimive malriĉa lingvo por progresantoj. Por ambaŭ grupoj ekzistas la respektivaj kreantoj kaj literaturo.

Anatolo Gonĉarov

Recenzoj

Dekadenco kiel Arto

Fatalo. Louis Couperus. Trad. Gerrit Berveling. Zwolle: VoKo, 2008. 137p. 20cm. Prezo: € 15,00. Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj. Louis Couperus. Trad. Gerrit Berveling. Rotterdam: UEA, 2008. 180p. 21cm. ISBN 9789290171027. Prezo: € 9,90

Gerrit Berveling iom mirigis min kiam mi legis sur lia dorso (nu, ne lia dorso, sed tiu de la tradukita libro) ke Couperus estas unu el la plej gravaj nederlandaj aŭtoroj. Mi neniam havis tiun konvinkon. Sed poste mi legis, en la malsupro de tiu dorso, ke oni preskaŭ forgesis lin post lia morto. Kaj mi konstatis, ke mi apartenas al la generacio “iom post lia morto”. Do jen, mia konscienco trankviliĝis. Sed, daŭrigis Gerrit, lastatempe interesiĝo kreskis, kaj tio precipe ĉar kelkaj el liaj verkoj estis adaptitaj por televido kaj filmo. Tion mi ankaŭ sciis kaj konstatis.

Antaŭ dudeko da jaroj mi legis unu el liaj grandaj romanoj, de la lasta litero ĝis la unua. Jes, mi legis de la lasta paĝo ĝis la unua, ĉar mi devis, por universitata disertacio, serĉi pruvon ke iu profesoro faris falsan aserton pri iu nederlanda gramatika formo. (Mi sukcesis.) Cetere en nia benita lingvejo ekzistas ne nur simple nederlandaj aŭtoroj, sed ankaŭ nordnederlandaj kaj sudnederlandaj. Iuj el niaj aŭtoroj vere apartenas kaj flegiĝas en unu el la du partoj kaj multe malpli en la alia, kaj mi ĉiam supozis ke Kuperus’ (tiel oni prononcas, sed kiel barbaro povus scii tion?) estis tipe nordnederlanda.

Kaj do? Ĉu grava?

Mi deziris esplori ĉu “oni” ankoraŭ legas Kuperuson! Tial mi iris al nia urba biblioteko, kaj petis ke oni faru por mi statistikon pri la lupreno de Kuperusaj libroj. Post kelkaj tagoj oni sciigis al mi ke dum la pasintaj kvin jaroj niaj pli ol kvin mil klientoj prunteprenis 45 fojojn libron aŭ videobendon de Couperus. Do fakte tre modesta interesiĝo! Sed mi estas preta uzi la Esperantajn kriteriojn: ne la kvanto gravas, gravas la kvalito. Cetere, la kvanto de luprenoj ŝajnas esti la normala por “klasika” verko. (Klasika = ĉiu parolas pri ĝi, neniu ĝin legas). Amuze, sed vere: kiam mi veturis al Antverpeno, kun la intenco sendi la recenzon al UEA, en la trajno sidis antaŭ mi junulo, kiu estis leganta libron de Couperus. Mi ne povis min deteni kaj alparolis lin: li estis studento en altlernejo por tradukistoj, kaj la legado estis tasko (kiun li tamen ĝuis).

Klasika?

Kaj nepre klasika Couperus estas! Li verkis en tempo kiam frazoj kaj vortoj estetike ronkis, zumis kaj brilis kaj muzikis, kaj li estis en tiu arto tre konscia majstro. Li kapablis glui tempan reliefon al la vortoj, precipe kiam li uzis vortojn, kiuj rilatis al la tempo de lia (laŭ lia propra konvinko) antaŭa vivado sur nia planedo. (Li iam vivis en antikva Romo; sed vi tamen povos ĝui la verkon ankaŭ se vi ne kredas al reenkarniĝo.)

La verko, kaj tio pruvas ke ĝi estas valora, estas ankoraŭ legebla kaj ĝuinda post pli ol 100 jaroj! Ĝi apartenas tamen al tempo, kiam stilo kaj estetiko pli gravis ol enhavo, aŭ kiam la stilo estis parto de la enhavo, ne al la nuntempa literaturo, kies devizo ŝajnas esti: rekte alen, rekte enen. Vi ĝuos se vi ŝatas samovarecan zumadon de frazoj kaj vortoj, se vi ŝatas abundon da priskriboj de fizikaj montroj de sentimentoj kaj kormovoj. Ĝuste pro tiu iama rolo de estetiko min ĝenas la malzorga grafiko de la eldono. Eĉ se la ĝena kutimo venas el la tempo de la okopaj maldikpaperaj kopioj skribmaŝinaj... oni nun ne plu metas blankon antaŭ dupunkto, krisigno ktp... Malgrava afereto, jes, sed tamen ĝi daŭre ŝokis min: por mi estis sakraĵoj en preĝeja halo.

Moderna?

Couperus nepre estis elstara homo, kiu malmulte zorgis pri sia reputacio. Aliflanke li ankaŭ ne nepre deziris tro ŝoki la socion. Lia verko Fatalo pritraktas, tre svage, tre delikate, tre dece samsekseman rilaton. Tio, kompreneble, en la tiama Nederlando ne estis jubile akceptata. Pli ol unu predikisto trovis necese kondamni la verkon kaj averti la gekredantojn ke ili ĝin ne legu. Amuze do ke ĝuste nederlanda pastoro nun tradukas kaj eldonas ĝin (malfrua pento?). Interese — kaj mi konsilas tion al la legantoj — estas meti la verkon apud la Manna Morto en Venecio kaj apud Reaperantoj de Ibsen. Certe ne estis facila tasko fari la tradukon! Jam la titolo, unu sola vorto Noodlot en la nederlanda, devigas al elekto inter kvino da eblaj Esperantaj vortoj. Mi trovas ke Berveling elektis la ĝustan solvon.

Couperus ne moralismas, nur priskribas. Por moralprediko ni havas niajn pastorojn. Mi supozas ke Gerrit ne konsideras sin tipa reprezentanto de la pastoraro, kaj certe ankoraŭ malpli de la tiama pastoraro. Li verŝajne ne elektis la novelon pro la temo, sed ĉar ĝi estas tre tipa verko por ilustri la klasikecon de la aŭtoro, kaj la tipan dekadencecan spiriton, kiu ja troviĝas en ĉiuj verkoj de Couperus.

Mi resumu la verkon: Frank Westhove ĝuas luksan vivon, plenan de supeoj kaj baloj, orgioj kaj bankedoj. Tamen tio naŭzas lin. Iun vesperon al li alproksimiĝas malnova amiko Bertie, kiu petas loĝigon. Baldaŭ Bertie plenĝuas la facilan vivon ĉe Frank. Kiam Frank konatiĝas kun la bela, ĉarma Eve, lia amiko timas la danĝeron ke lia profitado baldaŭ finiĝos. El despero li iĝas ruza intriganto.

La traduko

Cetere la traduko estas fidela, klara, ankaŭ stile tute en ordo. La verko estas klasika, ankaŭ la traduko. La pejzaĝo restas, la muziko restas, la lingvo zumas:

p. 99: Estis post tiuj varmege bruletintaj semajnoj malpure grizaĉa tago, sen suno, kun pluvo drivanta supre en la ŝvelintaj nuboj, kvazaŭ dikegaj akvosakoj.

Sed, ne timu, tamen la rakonto daŭras, fluas kaj kaptas la atenton. Persone — sed vi povas havi alian opinion — mi trovas ke la tradukanto iom tro sekvas la aŭtoron en la uzo de fremdaj vortoj aŭ esprimoj, por doni al la tuto “lokan koloron”. Nu, la glosoj, fine de la libro, estas bone zorgitaj. Do, se necese, oni povas retrovi klarigojn, kvankam foje la klarigo ne estas kompleta. Tiel carte blanche (france) ja estas neplenigita ĉeko, libere uzebla (PIV: blanka akcepto), sed en la esprimo (en Esperanto ne uzebla figure: doni ...) la signifo estas: doni plenpovojn al iu. La figura senco (kaj la prononco) tamen devus esti aldonita. Estas fakto ke Couperus mem abunde uzis tiajn fremdlingvajn esprimojn; estas ja dandece, kaj... laŭ ĉiuj fontoj li ja estis dando. Do, la decido de la tradukinto estas akceptebla. Kelkfoje tamen la loka koloro, laŭ mi, estas iom tro nederlanda. Almenaŭ nek en PIV, nek en la trezorejo de Bertilo mi trovis la esprimon preni la liberon en la senco de permesi al si. Mi preferus, eble dekadence arogi al si la rajton. Kaj respondi al ĉu vi volas ion manĝi? per se ne donas al vi klopodojn en la senco de se ne tro ĝenas vin ŝajnas al mi tro nederlandisme.

Etoso

Vere ne necesas surmeti perukon kaj vesti sin per krinolino por legi la novelon (sed vi ja rajtas), ĝi mem alportas la etoson, ĝi spiras dekadencon. Se vi estas dekadenca, vi ĝuos la etoson, se vi abomenas dekadencecon vi ĝuos la eblon fortigi vian senton. Kaj estas eble aliri dekadencon kun pozitivaj sentoj. Pli bone ol miaj povraj feblaj vortoj de la recenzo, montru la etoson parteto de paragrafo el la libro:

p. 32: Kaj denove li forsinkis en sian silentadon, dum la malsekgriza aero ekstere duonlumon de melankolio enĵetis, dum samtempe melankolio profunden falis en lian animon... Kial ŝirmgardi amemon se oni devas disiĝi post kelkaj tagoj da simpatia kunestado! Tiel estis dumvojaĝe kun karaj vojaĝkunuloj: ĉu ne estas same en la vivo kun ĉio kiun (tiel! tajperaro? legu, laŭ mi: kion) oni amas, ĉu ja valoras la penon ami ion ajn kaj ĉu ne ĉiu amo estas unu granda sintrompo, per kiu oni blindumas sin mem en la naŭzo pri la mondo...

Kalejdoskopo

En la alia libro de Louis Couperus Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj, pli plaĉe eldonita, pli zorgita grafike, Berveling prezentas kalejdoskopon de la aŭtoro. En tiu ĉi libro troviĝas ankaŭ enkonduko kun mallonga biografio pri la aŭtoro. La ĉefparto, Lukrezia, laŭ miaj nekompletaj esploroj eldoniĝis kiel aparta libro, sed la aliaj partoj ŝajnas dise elektitaj el diversaj fontoj. Eĉ estas unu el la japanaj rakontoj, La amara filozofo, kaj ĝi tre plaĉas al mi, sed sendube tio ŝuldiĝas al mia infektiĝo de japanismo. La libro nepre taŭgas por akiri ĝeneralan bildon pri la verkaro de Couperus.

La nazo de la salm(on)o, la piedo de la urso, la vangoj de la truto, la ĉerizo sur la torto, la tufeto de ŝaŭmkremo sur mia (ŝatata) pudingo estas la elekto de la relative mallonga teksto La noktoj. Mi legis kaj relegis ĝin dek fojojn, kaj malgraŭ tio ke mi ne estas dekadenca mi ĝin frandis, kaj trovas ĝin inda je parkerigo kaj deklamado. Denove, pli bone ol mia teoriumado parolu la teksto:

p. 133: Ĉar ĉirkaŭ mi la noktoj ofte leviĝas kvazaŭ mallumaj temploj, obskuraj, senfinaj arkadohaloj, tra kiujn juna Dio vagas, bela kiel Eroso, sed pli timida, kun du gracilaj flugiloj ĉe la knaboŝultroj kaj sensone flamanta torĉo en la mano, kiun li levas, kaj malantaŭ la haloj de lia palaco, tra kiu somnambule li iradas, kvazaŭ fantome, etendiĝas la ceteraj palacoj, vi ja scias: la ceteraj haloj, la same mallumaj antaŭhaloj de la efektiva Morto...

La uskligoj estas de Couperus, do ne ŝanĝu ilin, li estis tre severa pri ĉiuj aspektoj de la lingvo! Se mi ne admirus la helen-latin-periodojn, se mi ne aŭdus la muzikon, se mi ne sentus la ritmon... mi estus dikhaŭta elefanto. Kaj vi? Pri vi mem juĝu vi!

Konklude kaj instige

Ambaŭ libroj, ambaŭ tradukoj, tre taŭge ilustras la eblon per Esperanto diskonigi siajn literaturon kaj mondon al alilingvanoj. Mi esperas ke ili trovos sian vojon, ke la homoj de la Nederlanda lingvejo, kiel Berveling nomas ĝin, uzos la okazon puŝi kaj zorgi tiun diskonigon.

Petro Desmet

Nigreblanka vivo

Blanko sur nigro. Rubén Gallego. Trad. Kalle Kniivilä. Novjorko: Mondial, 2007. 127p. 22cm. ISBN 9781595690722. Prezo: € 10,80

Ni tenas en la manoj la nedikan libron Blanko sur nigro de Rubén Gallego, tradukitan el la rusa de Kalle Kniivilä kaj eldonitan de la novjorka Mondial. Originale la verko estis publikigita en la jaro 2002 en la rubriko “Dokumenta prozo” de la rusia revuo Inostrannaja literatura (Alilanda literaturo), kvankam ĝi ne estis traduko, kutima por tiu gazeto. Jam tiu ĉi mallonga informo montras neordinaraĵojn, ligitajn kun la libro: la verko ne estas vera beletraĵo kaj la aŭtoro estas ruslingvano, sed samtempe iusence alilandano.

Jes, la sorto de Rubén Gallego estas malordinara kaj plena je eventoj, jen malfeliĉegaj, jen nekredeble bonŝancaj. Li, filo de filino de Ignacio Gallego, unu el la gvidantoj de la hispanaj komunistoj, naskiĝis en 1968 en Moskvo kaj tuj iĝis implikita en superaj politikaj intrigoj. Lia ĝemela frato mortis baldaŭ post la naskiĝo, li mem malsanas je cerba paralizo. Post iom da tempo oni informis lian patrinon-studentinon pri lia morto, sed fakte la knabo plu vivis. La malsana etulo restis sen gepatroj (lia patro forlasis la familion jam pli frue), kaj komenciĝis lia vojo tra sovetiaj internulejoj por handikapitoj. Fakte, la historio havas feliĉan finon: post multaj jaroj Rubén Gallego trovis sian patrinon kaj transloĝiĝis en la Okcidenton. La libro Blanko sur nigro jam ne estas la sola verko de la aŭtoro.

En la revuo la verko nomiĝis alie: Nigro sur blanko. Tio estas frazeologiaĵo, konata en multaj lingvoj, kun la signifo “klare, malambigue, unusence”. Ĝuste tia estas tiu ĉi membiografia libro, rakontanta per tre simpla lingvaĵo pri la vivo de handikapito. En 2003 la verko gajnis la premion “Booker — Malferma Rusio”.

La verko konsistas el 41 rakontetoj, kiuj similas al notoj en taglibro, kiam persono surpaperigas siajn impresojn pri iuj situacioj, rememoras eventetojn, skribas pri tio, kio lin afliktis aŭ entuziasmigis. La komparo kun taglibro iĝas eĉ pli ĝusta pro tio, ke mankas al la libro enhavtabelo kaj por trovi difinitan rakonton oni devas trafoliumi ĉion.

Multaj rakontoj estas dediĉitaj tute al la pripensado kaj taksado de la handikapa stato, de mensaj kaj korpaj problemoj de invalidoj, de aparta moralo (Batalo, p. 64-68). En la rakonto Debilulo (p. 36-39) Rubén Gallego meditas pri tio, ke multaj sanaj homoj rilatas al handikapuloj taksante ilin nur laŭ la ekstera aspekto, ne laŭ internaj kvalitoj. Neniam (p. 116-117) temas pri aferoj, kiujn pro sia invalideco handikapulo neniam povos fari. En kelkaj partetoj la aŭtoro admiras la zorgon pri handikapitoj en Usono.

Entute la libro estas priskribo de teruraĵoj de internulejoj kaj maljunulejoj kun zorgomanko, malbona nutrado, nehejtataj ĉambroj, flegistinoj, kiuj laciĝis porti senkrurulojn sur la manoj kaj purigi noktovazojn kaj pro tio batas kaj humiligas la senhelpulojn.

Aparte korpremas rakontoj pri la vivado de homoj en maljunulejoj. Post la fino de lernejo internulejanoj, kiujn la gepatroj ne prenis hejmen kaj kiuj ne povis marŝi pro malsano, trafis tien. Laŭleĝe la maljunulejo devis ene de unu jaro doni al ili rulseĝon, sed fakte oni simple ne havis rulseĝojn. Preskaŭ ĉiuj junuloj baldaŭ post la eniro en maljunulejon mortis, ĉar neniu venis helpi al ili kaj zorgi pri ili. El la ok junuloj, pri kiuj Rubén Gallego parolas en la rakonto La buboj (p. 29-34), sep mortis, ne travivinte eĉ unu monaton, kaj la oka tre baldaŭ poste. Dolore oni legas, kiel en maljunulejo suferas eĉ “ordinaraj” maljunaj homoj (Bastono, Pekulino, Oficiro, Nutristino, p. 100-111).

En kelkaj rakontoj estas priskribitaj konkretaj homoj: handikapita knabo, kies patrino laboris en sovetiaj tempoj en komerco, do, knabo el sufiĉe riĉa familio (Saŝa, p. 40-48); instruisto de la germana lingvo, kiu opiniis ĉion germanan la plej bona (Germano, p. 54-55). Tre sentimenta estas la rakonto Njaneĉki (p. 27-28) pri bona flegistino, aŭ “onjo”, kiel tiuj virinoj estas nomataj en la traduko. Alia optimisma rakonto temas pri hundo, kiu mem venis en internulejon, estis lasita vivi tie kaj ne estis fordonita al eksa mastro, deziranta fari el ĝi ĉapon (Hundo, p. 86-91).

El multaj historioj la leganto ĉerpos faktojn pri la ĉiutaga vivo en Sovetio en la jaroj 1970-80: pri manĝaĵo, pri muziko, pri paskaj kaj novjaraj tradicioj, pri sovetiaj regantoj kaj herooj.

La traduko de la libro estas bona. De unu flanko, la tasko de la tradukisto ne estis tre malfacila, ĉar en la rusa originalo la frazoj estas mallongaj kaj sen fajnaj parolturnoj. De alia flanko, la aŭtoro jen kaj jen uzis ĵargonajn vortojn, citis kantojn kaj versaĵojn, aŭ simple priskribis tipe rusajn realaĵojn. Kalle Kniivilä faris ĉion ĉi komprenebla por la leganto, aldonante, kie necesis, klarigajn notojn. La laboro de la tradukisto estas des pli laŭdenda, se enkalkuli ke li mem ne estas sovetiano. Ankaŭ la tipografio de la libro estas bona, la teksto estas tre klare legebla, tajperaroj estas raregaj.

Por la Esperanta eldono Rubén Gallego verkis apartan antaŭparolon kun brila epigrafo el Vasilij Eroŝenko, tre ĝuste transdonanta la ĉefan ideon de la libro:

Sunon celi — jen feliĉo de la agla koro.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.
Sube — kaĝo ombra kaj malvasta,
Sube — loko kie mortas sklavoj.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.
Sube — mondo malfortula,
Sube — mondo de homaĉoj.
Suben ne ekflugu,
Suben ne rigardu.

Entute Blanko sur nigro estas libro pri bono, venko, ĝojoj, amo kaj heroeco.

Anna kaj Mati Pentus

1450 adresoj en Pasporta Servo

La ĉi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj.

En la antaŭa eldono (2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. En la Pasporta Servo 2010 la unuan lokon okupas Francio kun 177 gastigantoj. La dua estas Germanio kun 117. En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65), Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Ĉinio kaj Senegalio (po 36), kaj Irano (34).

En la 208-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri lokoj kun gastigantoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo, kaj utilaj adresoj.

La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.

En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, www.pasportaservo.org, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. La retpaĝo ne anstataŭas la adreslibron sed ofertas novajn servojn, haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj ĉ. 700 estas gastigantoj.

La adresaro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

(GKj)

Lastmomenta sciigo:

Ankau Fraŭlino Barlaston al la Malferma Tago!

Eksciinte, ke Mark Fettes prelegos en la aprila Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, la emerita angla kantistino Fraŭlino Emily Barlaston kreis spacon en sia densa programo por povi ankaŭ mem aperi en Roterdamo.

Laŭ Vikipedio, la populara sopranulino naskiĝis en 1937 en Stoke-on-Trent, Staffordshire, kaj ricevis sian Ordenon de la Brita imperio el la manoj de sia persona amikino Reĝino Elizabetino la Dua, kiu tiel dankis ŝin pro ŝiaj servoj kiel primadono kaj kultura diplomatino, kaj pro ŝia laboro kun anglaj skoltinoj kaj skoltinetoj. Ŝia alia amata lando estas Nederlando, kie ŝi gastis i.a. ĉe Reĝino Beatrix kaj la eksa ĉefministro kaj Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj, s-ro Ruud Lubbers. Krom en kelkaj UK-oj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj, Fraŭlino Barlaston kantis antaŭe en unu Malferma Tago, en aprilo 1997.

Esperantistoj vizitis la polan parlamentejon

La 4-an de marto 2010 la vicprezidanto de la Pola Sejmo (la malsupera ĉambro de la pola parlamento) Jerzy Szmajdziński akceptis en la Parlamentejo la esperantistojn Ilona Koutny, Francisko Witucki, Eduardo Kozyra, Kazimiro Krzyżak kaj Mariano Zdankowski. La vicprezidanton akompanis deputito de la Pola Sejmo Leszek Aleksandrzak.

En la renkontiĝo estis planita ankaŭ la ĉeesto de prof. Krystyna Łybacka, eksministrino pri edukado, kiu ne povis veni (renkontiĝo kun ŝi estas planata en Poznano en proksima tempo).

La esperantistoj prezentis al la vicprezidanto la deziron, ke Esperanto ricevu statuson de lingvo samranga kiel la aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo.

La parlamentanoj kun bonvolemo rilatis al la propono. Ili sugestis, ke la Esperanto-grupo proponu al la ministro pri edukado komenci proceduron por la realigo de la prezentita celo. Ili samtempe deklaris apogon al la iniciato.

La renkontiĝo pasis en amika etoso kaj finiĝis per la ĉisupra komuna foto.

Prelego pri Esperanto por rotarianoj

En Banja Luko, Bosnio kaj Hercegovino, la 2-an de februaro 2010 en la loka rotaria klubo okazis prelego kun la titolo “Esperanto — ponto inter la homoj”.

La preleganto estis Mićo Vrhovac, prezidanto de la Esperanto-societo “La Mondo”. Li parolis pri la historio de Esperanto, pri la aktuala situacio en la Esperanto-movado en la mondo kaj aparte en Bosnio kaj Hercegovino.

La rotarianoj povis vidi kelkajn Esperantajn librojn el la eksa Jugoslavio: Antologio de serba poezio 1200-2000, Mrguda de Petar Kočić, Ponto sur Drina de Ivo Andrić, Poemoj de Ranko kaj Stevka Preradović kaj Bosniaj elegioj de Ranko Risojević. Krom la libroj oni povis konatiĝi kun kelkaj Esperantlingvaj turismaj prospektoj, gazetoj, vortaroj, lernolibroj ktp.

Post la prelego la rotarianoj ekinteresiĝis pri Esperanto en la Interreto, kaj surpriziĝis ke la esperantistoj estas pli multnombraj ol la rotarianoj. Je la fino de la prelego la aŭskultantoj demandis pri la forteco de la Esperantaj organizaĵoj en la mondo kaj pri la Esperanto-societo en Banja Luko.

S-ro Vrhovac en la nomo de la banjalukaj esperantistoj donacis al la rotaria klubo kelkajn librojn eldonitaj de la Esperant-societo “La Mondo”, kaj dankis al la prezidanto Milaković pro la invito prelegi en la klubo. La prezidanto Milaković dankis al la gasto pro la tre interesa prelego kaj esprimis la opinion, ke la kunlaboro inter la esperantistoj kaj la rotarianoj estos en la estonteco ankoraŭ pli sukcesa kaj pli fruktodona.

La planata kunlaboro kun la rotaria klubo en Kragujevac (Serbio) certe estos eĉ pli bona, ĉar Saša Pilipović, rotariano, esperantisto kaj aktoro el Kragujevac, gastludos en Banja Luka kun sia kabareto dum “La tagoj de vinoj” en decembro ĉi-jare. Tiun aranĝon organizas la rotaria klubo en Banja Luka.

Mićo Vrhovac

Ekspozicio pri la historio de la E-movado en Rumanio

Komence de 2009 la direktoro de la Distrikta Muzeo Olt en la urbo Slatina, s-ro Laurenţiu-Gerard Guţică-Florescu, akceptis proponon pri la organizado de ekspozicio de esperantaĵoj. Tiucele oni kontaktis s-ron Marian Vochin en Bukareŝto, kiu okupiĝas pri la historio de la esperantista movado en Rumanio. Li akceptis disponigi tute senpage materialojn el siaj riĉaj biblioteko kaj arkivo.

La 26-an de aŭgusto 2009 laborantoj de la muzeo estis intervjuataj de la lokaj gazetaro kaj televido, kaj la 27-an de aŭgusto oni oficiale malfermis la ekspozicion. Tiukadre okazis aliaj intervjuoj por la loka kaj regiona televidoj. Ĉi-foje intervjuiĝis ankaŭ kelkaj gastoj, alvenintaj el Roterdamo, Bukareŝto, Timişoara, Piteşti kaj Braşov.

Aldoniĝis paroladetoj de la ĉeestantaj gastoj. Salutis la publikon s-ro Cristian Sabău, ĵurnalisto el Piteşti, kiu interalie prezentis sian projekton surscenigi en Slatina la Esperantan version de la teatraĵo La Kalva kantistino de la rumandevena dramverkisto Eugène Ionesco (rumane Eugen Ionescu), naskita antaŭ cent jaroj ĝuste en ĉi tiu urbo. S-ino Maria Butan (Timişoara) parolis pri la agado en sia urbo fine de la pasinta jarmilo kaj s-ro Ionel Oneţ pri siaj spertoj kiel esperantisto (en Rumanio) kaj eldonisto (en Usono kaj Nederlando). S-ro Jozefo Nagy (Politeknika Universitato Bukareŝto) rememoris la personecon de du grandaj bukareŝtaj esperantistoj: Aurel Boia kaj Constantin Dominte. S-ro Marian Constantinescu (Bukareŝto), kiu ĵus 80-jariĝis, rakontis pri siaj spertoj kiel longtempa esperantisto. Pri la Rumana Esperantista Fervojista Asocio (REFA), tre agema en la postrevolucia Rumanio, parolis Emil Tudorache (Braşov). Fine, Marian Vochin atentigis pri sia kolekto de esperantaĵoj kaj pri kelkaj gravuloj de la esperantista movado en Rumanio. Poste li inaŭguris la ekspozicion kaj prezentis al la publiko la ekspoziciaĵojn (librojn, gazetojn, fotojn, leterojn, dokumentojn). Tiuj ĉi estas detale priskribitaj en porokaza katalogo rumanlingva, disdonita al ĉiuj gastoj. Ĝi estas disvastigita ankaŭ perrete kaj estas vaste diskonigita de la kompetentaj institucioj de la Ministerio pri kulturo.

La ekspozicio estis publike vizitebla ĝis la Zamenhofa Tago, la 15-a de decembro 2009.

Doru Neagu

... kaj simpozio

Inter la 4-a kaj la 6-a de septembro okazis en Tăuţii Măgherăuş (Teuci Megereuŝ), Rumanio, tutlanda simpozio, kiun partoprenis trideko da esperantistoj.

Kunorganizis ĝin Aurora Bute, la senlaca prezidantino de la landa asocio, kaj Emil Crâncău. Dum la simpozio okazis prelegoj de Mihai Trifoi, Iolanda Olah, Adriana Dolca, Mihaela Dolca, Aurora Bute, kaj ekskurso en la distrikto Maramureş kaj vizito de la ĉefurbo.

Jozefo E. Nagy

La Movada Foiro en Havano

La Movada Foiro estas aranĝo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas senpage prezenti sian agadon al la kongresanaro. Ĝi donas al ĉiuj kongresanoj la eblon aktive partopreni, ĉu kiel deĵorantoj, ĉu kiel vizitantoj.

La Movada Foiro en Havano okazos en la vespero de sabato, la 17-a de julio, sur la unua etaĝo de la kongresejo en koridoro sufiĉe granda por enteni cent tablojn. Ĝis nun ŝajnas, ke tiu koridoro estos nenecese granda, ĉar multaj asocioj ankoraŭ ne reagis al la invitoj dissenditaj retpoŝte dum februaro kaj marto. Se via asocio deziras partopreni sed ankoraŭ ne mendis tablon, la organizanto atendas vian aliĝon antaŭ la fino de majo. Atentu, ke ne eblos aldoni tablojn lastmomente!

Se via asocio ne ricevis inviton sed tamen deziras aliĝi (aŭ se vi jam aliĝis sed ne ricevis konfirmon), bonvolu tuj kontakti la organizanton Anna Löwenstein ĉe a...@esperanto.org aŭ per letero al Via del Castello 1, IT-00036 Palestrina, Italujo.

Anna Löwenstein

95-a UK: Francio plu la unua

La 17-an de marto, 648 aliĝintoj el 51 landoj estis registritaj kiel kongresanoj de la 95-a UK en Havano (17-24 julio).

Same kiel en la antaŭaj statistikoj, Francio tenas la unuan lokon, ĉar ankoraŭ mankas la kubanoj aliĝintaj ĉe LKK en Havano sed ne jam registritaj en la Centra Oficejo. Francio ankaŭ estas la sola lando kun pli ol 100 aliĝintoj. La landoj kun almenaŭ 15 aliĝintoj estas Francio (105), Japanio (60), Germanio (57), Brazilo (51), Italio (33), Nederlando (29), Belgio (24), Pollando (18), Britio (17), Danio, Kroatio kaj Litovio (po 15).

Sukcesa debutjaro kaj bona daŭrigo de la novtipaj KER-ekzamenoj

La novtipaj ekzamenoj, ellaboritaj laŭ la normoj de la Eŭropa Referenckadro kaj okazigitaj kune kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Hungario, en 2009 havis sian unuan jaron. Dum tiu periodo estis aranĝitaj 10 ekzamensesioj kun 126 kandidatoj je tri niveloj (B1, B2 kaj C1).

Kvankam en Francio mem ne okazis sesio, francoj (kun 23 ekzamenoj) estis la plej diligentaj kaj strebis je oficialaj testado kaj agnosko pri siaj lingvaj konoj kaj kapabloj. En la sekvaj lokoj staras germanoj (19) kaj nederlandanoj (10). El ekstereŭropaj landoj la vicon gvidas Brazilo, de kie 6 personoj trapasis sukcese ekzamenon.

Kreskas intereso ankaŭ de la landaj asocioj, el kiuj ekzemple italoj kaj francoj decidis adapti sian landan ekzamensistemon al la novaj eŭropaj normoj. Tiucela laborseminario okazos dum la Itala Kongreso, kie trapasos la ekzamenon ankaŭ pluraj gravuloj el la landa ekzamenkomitato por mem spertiĝi kaj mezuriĝi kaj kun la celo ankaŭ tiel agnoski la gravecon de la KER-ekzamenoj.

En 2010 estas anoncitaj la sekvaj sesioj: aprile dum PSI en Germanio, julie dum SES en Slovakio kaj dum NASK en San Diego kaj UK en Kubo; aŭguste dum la Itala Kongreso en Linjano, en oktobro en Indonezio kaj en Herzberg dum TORPEDO, jarfine en Germanio dum IF kaj NR kaj dum JES en Pollando.

Detalajn informojn vi trovas en la sekcio Novaj UEA-ekzamenoj en la retejo www.edukado.net, aŭ skribu rekte al Katalin Kováts, je la adreso r...@edukado.net.

Katalin Kováts