Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 6

Malferme

Ni estas ĉiuj en la sama boato kaj devas noveme kunveli

Kiu laŭ vi estis la ĉefa problemo de UEA en la pasintaj 50 jaroj? Ĉu la puĉo en Hamburgo? Homaj bedaŭrindaĵoj. Ĉu likantaj tegmentoj en Roterdamo? Io por lokaj... fajrobrigadistoj. Ĉu la malfrue alvenantaj Jarlibro aŭ revuo? Ni delonge lernis trateni tion. Ĉu la falanta membronombro? Jes, sed falas la membronombro ankaŭ en la landaj asocioj kaj en la lokaj societoj, kaj ne ekzistas specife universal-asocia solvo de ĉiunivela problemo. Se ni problemas kune, ni solvu kune.

Por alproksimiĝi al la problemo, ni unue tuŝu la temon de Usono. Ne timu, ni ne regurdos malŝaton al la angla lingvo. Ni pensas pri la fakto, ke Usono estas hodiaŭ tio, kio estis hieraŭ Francio. Esperanto rajdis sur franca ĉevalo ekde Bulonjo, kaj estis atentata; se hodiaŭ reaktuala alvoko al Esperanto estus veninta el la usona kontraŭkulturo, ni estus nun en bona pozicio, kiel... la rokmuzika industrio. Do, la ĉefa problemo de UEA en la pasintaj 60 jaroj estis la malforteco de la usona landa asocio.

Nun ekzistas potenco pli aktuala ol Usono: la reta mondo. Tamen ĝi diferencas de Usono: la kresko de la reto kuntrenis kreskon de Esperanto. Kial do ne ankaŭ kreskon de la tradicia movado? Ĉar malaperis la tradicia rilato inter la mono, la loka sindediĉo de maljunuloj kaj la energio de la junularo. Kaj ni ne sukcesis, en la reta mondo, instali funkciantan maltradician kunligon inter tiuj faktoroj. En tiu malsukceso, ni trovas nin en la sama boato, kiel la monda muzika industrio; kaj ni devos lerni kunflosi.

Tio signifas iom ekskutimigi la retorikon de senlikva fosado (L estas likva konsonanto) kaj sulkoj, ĉar tiu retoriko respegulas tion, kio dividas nin kaj malhelpas solvon. En solida mondo de sulkoj, ĉiu emas rigardi sin mem la centro de la movado, ĝia plej grava parto. Ĉiu fosas sian sulkon kaj ne emas helpi fosi alilokajn sulkojn.

La esperantisto en la loka klubo de mezgranda urbeto ie en Eŭropo elspezas tempon kaj monon por varbi samurbanojn, aranĝas ekspoziciojn, budumas en lokaj festivaloj, gvidas kurson, kaj kredas esti la sola, kiu faras ion por Esperanto. La landa asocio konsistas, laŭ li, el kelkaj mallaboremaj estraranoj, kiuj neniam helpas aŭ aŭskultas lin, sed nur pavumas sur landkongresaj podioj kaj memoras pri li por peti la pagon de kotizoj ĉiam pli altaj.

UEA des malpli ekzistas. Ĝi estas io trans la montoj kaj trans la maro, pri kiu oni asertas, ke ĝi ekzistas, kaj ĝi vere devas ekzisti, ĉar iu el najbara urbo foje iris al UK. Pli serioze, lokaj agantoj sen rimedoj vojaĝi eksterlanden sentas sin solaj en siaj klopodoj disvastigi Esperanton, ĉefe se ili estas tro malriĉaj por povi sin konekti al la reto. Tiuj estas la veraj apartenantoj al la lasta kasto.

Ĉu la landa esperantulo fajfas pri la monda asocio same kiel la loka esperantulo malĝojas pri la landa? Nu, multaj el la landaj estraranoj estas pli proksimaj al la internacia nivelo, sed fakte ili dediĉas sian energion al la landa agado, baraktas por varbi membrojn por la landa asocio, malsukcesas, kaj koleras pri petoj varbi por la monda. Ni evidente ne deklaru ĉi tiun sulko-fosan stilon malracia; oni devas iamaniere teni la Esperanto-movadon funkcianta kaj laŭeble kreskanta en Germanio, Usono, Japanio kaj samtempe loke kaj internacie. La demando estas, kiamaniere malplej dolore forlasi la sulko-fosan racion kaj kolektive fronti al la fakto, ke nun ni ĉiuj estas en la sama, nova boato.

La homoj en la reto, kiuj lernis Esperanton sendepende de la tradicia movado, vivas sendepende de ĝi, kaj ne vere komprenas kial ili bezonas pagi kotizon kaj funkciigi tiajn kuriozaĵojn, kiel la Jarlibro de UEA. Faru la eksperimenton, kiun ni ĵus faris. Por ekscii ion pri esperantistoj en Tomsk, vi skribas “Tomsk Esperanto” en serĉ-motoro, kaj trovas la paĝaron de la loka grupo, kun ĉiuj necesaj ret-adresoj. Al kio do utilus jarlibroj?

En la tradicia movado, ni vivis surbaze de la tiuepokaj trafikebloj. Oni ne povis facile vojaĝi, kaj eĉ la korespondo estis rapida nur ĉe leteroj facile ekspedeblaj aere — la revuojn kaj librojn oni ricevadis mare, malrapide. La delegitoj havis apartan respondecon funkcii kiel komunikaj centruloj de la movado, peri inter la mondo kaj la loko. Hodiaŭ, kiam rapidege de loko flugas ĉio al loko, kaj kiam dokumenton aŭ eĉ bibliotekon oni facilanime disponigas al korespondanto je la alia fino de la planedo, la jarlibraj delegitoj ne plu plenumas la iamajn bezonojn.

Sed ankaŭ en la nuna mondo, nur malrapide oni lernas lingvojn, aŭ konvinkas najbaron pri la lernindo de Esperanto, aŭ vartas instituciojn kaj festivalojn tra la jaroj.

Por plufari tion efike, por pluirigi la boaton de Esperanto, por konvinki la mondon pri la bezono pri lingva justeco, ni bezonas ĉiujn boatistojn kaj ili devas kunlabori inter si, estimi unu la alian, helpi unu la alian. Internaciuloj, landuloj, lokuloj kaj retuloj, ni ĉiuj faras ion utilan. Neniu havas en sia poŝo la sekreton por triumfigi Esperanton, sed se tio eblas, tio okazos nur se ni kunlaboros.

Fiere kaj kunlabore konstruu kun ni movadon de homoj kapablaj kunveli. Ni velu antaŭen kun kredo, fervor’, kiel kantis Grabowski.

Renato Corsetti kaj Probal Dasgupta

Esperanto kiel eduka movado

La 17-an de aprilo 2010 Mark Fettes prelegis kiel ĉefa gasto en la Malferma Tago de UEA. La iama Ĝenerala Sekretario de UEA kaj redaktoro de la revuo Esperanto argumentis, ke troa fokusiĝo al la lingvaj aspektoj de Esperanto malhelpas klare kompreni la celojn kaj bezonojn de la movado. Ni aperigas ĉi tie eltiraĵon de lia prelego, redaktitan de la aŭtoro mem (kun danka agnosko al Nikola Rašić, Roy McCoy kaj aliaj pro helpaj komentoj).

Por kio ni havas Esperanton?

Tiu demando, konata al ĉiuj esperantistoj, kuŝas kerne en la debatoj pri strategio, identeco, idearo kaj tiel plu, de la komenco de la lingvo ĝis hodiaŭ.

Ni konas, aŭ devus koni, la respondon de Zamenhof, kiu estis proksimume: “Por ke ĉiuj homoj povu interkompreniĝi pli bone kun siaj kunhomoj”. Ĉe li la emfazo ĉiam kuŝis ĉe tiu interkompreno: li ne volis krei nur lingvon kiu peras iujn ajn ideojn, sed lingvon kiu povas porti kulturon pacaman kaj egalecan.

Ni ankaŭ scias, ke tiu idealismo estis troa por la okcidenteŭropaj intelektuloj, kiuj ekgvidis la movadon en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento. Persvadi homojn lerni neŭtralan lingvon estis jam sufiĉe malfacile; konvinki ilin ankaŭ esti pli bonaj homoj ŝajnis afero tute ne praktika. Do, ili preferis formuli sian respondon laŭ pure raciisma spirito: “Por efike komuniki trans ŝtatajn limojn, tutmonde, konforme al la kreskanta interligiteco kaj teknika progreso de la homaro”. De tiu epoko venas la propagandaj komparoj inter Esperanto kaj la fervojo, la telefono kaj simile — rimedoj supozeble neligitaj al iu ajn difinita kredo aŭ principaro.

Duonan jarcenton poste, Ivo Lapenna ellaboris sian propran varianton de tiu formulo: Esperanto ekzistas “por solvi la mondan lingvo-problemon”. Por li la ekzisto de tiu problemo estis objektiva fakto, kiun la ŝtatoj kaj la sciencistoj obstine prisilentas. Denove Esperanto aperas kiel praktika rimedo, sed ĉi-foje kun aldona, abstrakta historia signifo. Lapenna klarigis tiun signifon per la konata triŝtupa lingvomodelo: loka lingvo aŭ dialekto por lokaj bezonoj, nacia lingvo por naciaj bezonoj kaj internacia lingvo por la internaciaj.

Ni povas vidi en tio ian kreskantan emfazon pri la pure lingva dimensio de Esperanto. Ĉe Zamenhof, la lingvo gravis ĉefe pro la kulturo kaj ideoj, kiujn ĝi portis — ĝia kapablo eduki homojn al pli harmonia kunvivado. Por la antaŭmilitaj gvidantoj, plej emfazindis ĝia praktika uzado. Por Lapenna, estis evidente, ke UEA devas okupiĝi nur pri lingvaj problemoj, kaj ke gravas ĝuste plivastigi la fakajn sciojn kaj informojn sur tiu kampo. Do ni glitis iom post iom de tuteca koncepto de niaj identeco kaj celaro al io pli limigita kaj teknika; koncepto cetere pli akceptebla en mondo regata de ŝtataj strukturoj kaj ideologioj.

La monda eduka problemo

Sed ekster tiu evoluo, kaj en kritika rilato al ĝi, ekzistas kvara vidpunkto, kvara respondo al tiu baza demando, por kio ni havas Esperanton. En la historio de UEA, eble plej bone reprezentas tiun vidpunkton Edmond Privat, kiu prezidis la Asocion post la morto de Hodler. Tamen Privat ne sukcesis traduki sian filozofion en memkoncepton kaj strategion de la Asocio, kiu pli kaj pli emis eviti elpaŝojn kiuj iel kritikas la regantan socian ordon. Restas al ni hodiaŭ la tasko revivigi kaj reinterpreti ĝin, ĉar mi opinias ĝin la plej trafa aliro por la nuntempa mondo.

Privat estis pacamanto, kiel ni ĉiuj scias, sed ne en tio troviĝas lia originaleco. Li estis fakte edukisto laŭspirite, kaj ankaŭ en siaj konkretaj kontribuoj el la movado. Liaj biografioj de Zamenhof kaj Gandhi, lia verko Interpopola konduto, lia agado ĉe Ligo de Nacioj, liaj sennombraj artikoloj en Esperanto kaj aliaj lingvoj pri internaciaj rilatoj kaj homaj rajtoj — ĉio ĉi celis klerigi kaj eduki homojn al pli klara kompreno de siaj kunhomoj, kaj al kredoj kaj kondutoj kiuj faciligas harmonian kunvivadon.

Similan celon oni efektive trovas ĉe Zamenhof kaj Hodler. Kreinte Esperanton, Zamenhof turnis sin al la kreo de religia-etika fundamento, per kiu la homoj povus edukiĝi al klarvida toleremo ekster la establitaj strukturoj de ŝtato kaj eklezio. Kaj Hodler, kiu tiel energie laboris por doni al Esperanto konkretan utilon en la ĉiutaga vivo, tamen faris tion ĉar li kredis, ke utiligante ĝin la esperantistoj iom post iom elforĝos sian propran etikon, sian propran modelon de harmonie integrita mondo. Ambaŭ do kovis edukajn ambiciojn por la movado, kvankam surbaze de tute malsamaj strategioj.

Anstataŭ “la monda lingvo-problemo,” mi argumentus ke Zamenhof, Hodler, kaj Privat pli fokusiĝis al tio, kion oni povus nomi “la monda eduka problemo.” Kvankam ili ne klarigus ĝin per ĝuste tiaj vortoj, temas pri la misagordo inter la ŝtata, industria eduksistemo kaj la fakto, ke ni ĉiuj kunloĝas sur unu limhava planedo. Neniu tiam imagis, kiom profunda tiu misagordo montriĝos, kiam surtere vivos pli ol ses miliardoj da homoj. Sed al mi ŝajnas eksterdube, ke ili vidis en Esperanto rimedon por igi la homaron pli kunvivkapabla kun si mem, simile kiel nuntempaj ekologiaj movadoj celas igi ĝin pli kunvivkapabla kun la tero*.

* Kompreneble oni trovas emfazon pri edukado ankaŭ ĉe Lapenna, precipe se temas pri la fundamentaj homaj rajtoj. Sed lia deziro forte ligi UEA al la interŝtata ordo, interalie per la rilatoj kun Unesko, ne lasis grandan spacon por sendependa eduk-strategio. Nur malrapide, sub lia posteulo Humphrey Tonkin, la eduka misio de UEA reakiris kernan signifon.
Kelkaj strategiaj direktoj

Se oni sekvas la logikon de tiu kvara respondo al nia baza demando, oni venas al iom alia bildo pri la fundamentaj gvidaj prioritatoj de UEA. Por mi, tiu bildo enhavas kvar celojn, inter kiuj la unua plej bone respondas al la ĉefa demando de ĉi tiu prelego: Por kio ni havas Esperanton?

  • UEA celas eduki homojn por harmonia kunvivado sur limhava planedo; kadre de tio, ĝi speciale atentas la defiojn de lingva kaj kultura diverseco kaj la disvolvon de interkultura kompreno kaj kunlaboro.
  • UEA celas eduki homojn pri la historio kaj kulturo de Esperanto mem, por ke oni konu kaj komprenu kion oni esperis kaj kion oni atingis per la lingvo, kaj por ebligi kleran kaj klarvidan plukonstruadon sur tiuj atingoj.
  • UEA celas eduki homojn al altnivela esprim- kaj komunik-kapablo en Esperanto, por subteni kiel eble plej altkvalitan reciprokan komprenon kaj kunagadon en la lingvo.
  • UEA celas eduki homojn por efika agado favore al la disvastigo kaj uzado de Esperanto, inkluzive de informado, instruado, organizado, politika lobiado, subvencipetado, interpretado, terminologia laboro, kaj aliaj kampoj esence ligitaj al la progreso de la lingvo kaj ĝia komunumo.

Vi eble rimarkis, ke nenie tiu celaro distingas inter esperantistoj kaj neesperantistoj. Ĉar fakte la edukado ne havas limojn, malsame kiel lingvoj, kiuj bezonas limojn por povi ekzisti entute. En tio mi vidas unu gravan avantaĝon de ĉi tiu aliro, ĉar iom post iom povos malaperi tiu forta sento de “ni” kaj “ili”, kiu tiel fantomas en la memkonscio de la movadanoj. Por asocio kiu konceptas sin kiel unuavice edukan, estas nur “ni” — “ni homoj”, kiuj venas en la mondon pretaj por lerni, kaj espereble ne ĉesos lerni dum la vivodaŭro. Spertuloj, progresintoj, komencantoj, kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne eklernis — ĉiuj troviĝas sur komuna kampo, kie la ĉefa demando ne estas, kia oni proklamas sian lingvan identecon, sed kiel tiu lingva identeco kontribuas al la propra kleriĝo kaj disvolviĝo.

Laŭ tiu koncepto, la kongresoj de UEA, ĝia revuo, ĝiaj retejoj, ĝia sinprezento al la mondo, fariĝus pli kaj pli klare edukcelaj. Mi invitas vin ekzemple bildigi al vi Asocion, kiu fariĝas monde konata kiel peranto kaj organizanto de edukaj interŝanĝoj, en kiuj la ĉefa interlingvo estas Esperanto. Paralele kun la sistemo de ĉefdelegitoj kaj perantoj, povus aldoniĝi reto de edukistoj, kiuj ĉefe turnas sin eksteren por organizi tiajn interŝanĝojn. Imagu Asocion, kiu transprenis la prizorgadon de lernu.net kaj plivastigis ĝin kun konscio pri ĉiuj kvar edukaj celoj de la asocio: interkultura kompreno, movada klereco, kaj aktivula trejnado, aldone al la tradicia lingvo-instruado. Imagu Asocion, kiu ĉiumonate produktas “podkastojn” kaj aliajn edukajn rimedojn por pliriĉigi vesperajn programojn kaj lokajn kursojn en Esperanto-kluboj tra la mondo.

Ĉiuj tiuj servoj estus pagendaj, kompreneble, je modesta tarifo ligita al membreco en UEA, ĉar necesas tute repripensi la membrostrukturon por la reta epoko. Antaŭe la t.n. “aligitaj membroj” havis vere nur surpaperan rilaton al UEA, ĉar ne ekzistis iu praktika maniero kontakti ilin rekte. Nun UEA povos havi dekoble aŭ centoble pli vastan individuan membraron je la plej baza nivelo, tiu de ioma interesiĝo kaj simpatio pri Esperanto, dum restos la pli altaj kategorioj por homoj, kiuj jam sentas sin pli forte ligitaj al la Asocio, ĝiaj agadoj kaj idealoj, aŭ kiuj volas profiti el pli vasta gamo de ĝiaj servoj. Denove mi volas emfazi, ke se la kerna celaro estas eduka kaj ne lingva, tia gamo de membrecoj estas tute natura kaj komprenebla.

En la malgranda spaco disponebla ĉi tie, ne eblas detali la tutan strategion, kiun eblus disvolvi surbaze de tiu ĉi malgranda sed grava ŝanĝo en nia memkonceptado. Strategiojn oni ĉiukaze faras komune, ne unuope. Mi invitas vin kunpensi kun mi, kaj aliĝi al la klopodoj renovigi la celaron kaj agadon de nia tegmenta asocio. Se nia civilizacio travivos la venontajn jardekojn, tio okazos ĉar ni remalkovros, kiel krei integritajn komunumojn kaj sociojn, kie la lingvado kaj la edukado denove kunharmonias kun la bezonoj de la homoj. UEA povas ankoraŭ ludi en tiu kultura transformiĝo kernan rolon.

Gvidlibro de la amikeco pri Eŭropo

Komence de majo 2010 en la urbo Vaulx-en-Velin, Francio, okazis la dua laborrenkontiĝo kadre de la projekto “Gvidlibro de la amikeco”, financata de la programo “Lernado dum la tuta vivo”.

La temo de la renkontiĝo estis “Eŭropo — la pasinteco, estanteco kaj estonteco”. La preparado por la renkontiĝo inkluzivis ellaboradon de paneloj kun la mapo de Eŭropa Unio, preparado de multrimedaj prezentadoj laŭ la temo “Historia disvolviĝo de la partneraj landoj dum la periodo inter la jaroj 1200 kaj 1299”, preparado de informtabuloj por la apero kaj la evoluo de EU.

En la renkontiĝo partoprenis gelernantoj kaj geinstruistoj el Bulgario, Hungario, Pollando kaj Francio. Ĉiuj partoprenantoj ĝojis pro la renkontiĝo kun siaj geamikoj, kun kiuj ili konatiĝis dum la unua laborrenkontiĝo de la projekto, kiu okazis en novembro 2009 en la urbo Polski Trambeŝ, Bulgario (p. 56, marta revuo Esperanto).

Ekde la unua labortago la partoprenantoj estis dividitaj en grupoj, kiuj inkluzivis reprezentantojn el ĉiuj landoj. Neniu havis eblon paroli sian gepatran lingvon. Ni devis uzi niajn sciojn en Esperanto, kaj kiam ili ne sufiĉis, helpis al ni vortoj el la angla, germana, pola, franca kaj rusa lingvoj. Tio faris nian laboron sukcesa kaj la komunikadon — tre agrabla kaj gaja. La taskoj estis interesaj: ellabori la simbolojn de EU, pliprofundigi la sciojn pri la kreado kaj evoluo de EU kaj la historian antaŭeniron de niaj landoj.

Ni havis eblon vidi ĉiujn multrimedajn prezentadojn laŭ la temo “Historia disvolviĝo de la partneraj landoj dum la periodo inter la jaroj 1200 kaj 1299”. Montriĝis, ke la historioj de niaj ŝtatoj estas tre diferencaj, sed ke niaj popoloj estas kunligitaj ekde multaj jarcentoj pli frue.

Poste ni kune kantis la himnon de Eŭropa Unio en Esperanto.

Kiel ekzemplon de la historia evoluo de Francio ni vizitis la urbeton Peruges, kiu dum la 13-a jarcento estis grava historia centro en la lando.

Por konatiĝi pli bone kun niaj francaj partneroj ni vizitis lecionojn pri historio, geografio, matematiko, kaj ni vidis, ke la gelernantoj tie ne estas pli diferencas de la niaj kaj ke la instrumetodoj estas la samaj.

Dum nia libertempo ni vizitis Lionon, trarigardis la historian muzeon, eniris en la bazilikon Notre Dame de Fourvière, supreniris la “Croix rousse”, vidis la fontanon de Bertoldi kaj la statuon de Ludoviko la 14-a.

Neforgeseblaj restos por ni la tagoj, kiujn ni pasigis en Francio kune kun niaj partneroj kaj geamikoj de la projekto “Gvidlibro de la amikeco”. Ni disiĝis kun la promeso renkontiĝi denove en oktobro 2010 en la urbo Tiszafüred en Hungario, por la tria laborkunveno de la projekto, kies temo estas “La eŭropanoj — egalaj, sed diversaj”.

Mariana Genĉeva

[FORIGITA!: bildo]

Komuna kantado de la himno de Eŭropa Unio en Esperanto.

[FORIGITA!: bildo]

Produktado de la mapo de Eŭropa Unio kaj ĝiaj simboloj.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) alvokas al sinproponoj por la posteno de

Redaktoro de la revuo Kontakto.

Kontakto estas socikultura revuo por ĉefe junulara publiko. La redaktoro komune kun la Estraro de TEJO finevoluigos la novan ĝeneralan revuo-koncepton. La pretigo de la revuo okazas kunlabore kun la grafikisto, kiu respondecas pri la aspektigo.

La honorario de la redaktoro estas po 470 EUR por pretigita numero.

Ĉu vi interesiĝas? Bv. trovi pli da informoj en www.tejo.org/eo/RedaktoroKontakto aŭ kontaktu la TEJO-oficejon: o...@tejo.org

Limdato: la 15-a de junio 2010.

ESTRARA RAPORTO 2009

UEA en la jaro 2009

ENKONDUKE

Nia jubilea rikolto

Estimataj membroj kaj aliaj legantoj,

La agadjaron 2009-2010 markis “jubilea efiko”; oni pensus pri 1987, sed la komparo estus maltrafa, ĉar diference de 1987 ĉi-jare temis ne tiom pri libroj kiom pri spektaklaj renkontiĝoj kun homoj kaj instancoj ekster la Esperanta mondo. Legante la raporton, niaj skeptikuloj pensos: Baf, la ŝaŭmo nur spegulas la jubilean efikon, la profunda fluo de la movado estas maltrankvilige senŝanĝa.

Niaj fervoruloj pensos: hura, inter niaj sezonoj troviĝas ankaŭ ĉi tiu altrikolta jubilea sezono; kiel trankvilige, ke ni sane reagas al tiaj stimuloj, kaj ke la ekstera publiko rekonas nin kiel veran parton de sia mondo. Ni bezonas ambaŭajn legantojn kaj bonvenigas viajn reagojn (reagu ankaŭ al mia kredo, ke ambaŭa estas ebla daŭrigo de la tabelvorta kia-serio!).

Probal Dasgupta
prezidanto de UEA

Kio estas la Estrara Raporto?

La Estraro de UEA ĉiujare pretigas raporton “pri la agado de la Asocio” dum la antaŭa jaro. La raporto estas diskutata de la Komitato de UEA kiam ĝi kunvenas dum la Universala Kongreso de Esperanto. Principe la raporto kovras la antaŭan kalendaran jaron kaj ĝi traktas tiujn agadojn, kiuj estas rekte ligeblaj al la Asocio. Tamen, en la praktiko, estas foje malfacile distingi la agadon de la fakaj asocioj, aŭ eĉ de sendependaj institucioj, kiuj tamen proksime rilatas kun la Asocio. Tiu ĉi raporto do prezentas bildon de la agado de UEA en la kunteksto de la ĝenerala laboro de la Esperanto-movado, ĉefe dum la jaro 2009.

LA ORGANIZA STATO

Membrara kaj asocia kreskoj

Raportas Ĝenerala Sekretario B. Pietrzak
Asocia organiziteco

En 2009 la nombro de la Landaj Asocioj aliĝintaj al UEA kreskis ĝis 70, kiam la Komitato en la Bjalistoka UK akceptis Mongolan Esperanto-Societon. Kun UEA restas ligitaj krome 6 aliĝintaj kaj, post la ĉeso de Eŭropa Klubo, 34 kunlaborantaj Fakaj Asocioj. En 2009 UEA havis 5 713 individuajn membrojn (IM), kio signifas kreskon kompare kun 2008 je 11 personoj. Plej multnombra kresko okazis en Pollando, kie la membronombro duobliĝis. Bedaŭrinde samtempe oni notis falon en la najbaraj landoj, kiujn la UK de 2009 altiris malpli ol tiu en 2008. La plej grandan malkreskon de la membronombro notis Rusio. Daŭre la unuan lokon, se temas pri la IM de UEA, tenas Francio kaj la duan Germanio.

La aligitaj membroj (AM) plimultiĝis en 2009 je 113 personoj kaj entute temis pri 12 605. La tuta membraro de UEA nombris 18 318 personojn.

En 2009 la nombro de la landoj, en kiuj UEA havas membrojn, kreskis de 121 al 124. 436 IM estis malpli-ol-30-jaraj, kaj sekve ili estis ankaŭ IM de TEJO. Estis krome 1905 junaj AM, tiel ke TEJO havis sume 2341 membrojn. Tamen kompare kun 2008 okazis malkresko de junaj membroj je 53 personoj.

Gvidorganoj

La Komitato en 2009 konsistis el 78 membroj (61 A, 5 B, 12 C) kaj 10 observantoj.

Dum la UK en Bjalistoko la Komitato elektis kroman Komitatanon C, kiu estas afrika aktivulo, nun vivanta en Kanado, Jean Codjo.

En la komitataj kunsidoj en Bjalistoko partoprenis en la unua kunsido 44 kaj en la dua 57 komitatanoj. Ĉiuj komitatanoj estas ligitaj kun la interreta Komitata Diskutlisto.

La reta laboro de la Komitato signife plivigliĝis. I.a. la problemoj ligitaj kun la membreco de UEA fruktis per vigla diskuto en la antaŭkongresa periodo. Ĝi ebligis neformalan kunsidon de la Komitato pri la reta membreco. En novembro komenciĝis reta diskutado pri la aŭtora projekto de la prezidanto de UEA rilata al la Strategia Plano 2010-2020.

Dum la printempa estrara kunsido 2009 pri la estraraneco pro sanproblemoj rezignis la vicprezidanto, estrarano pri eksteraj rilatoj Ranieri Clerici. Sub lia gvido okazis rimarkinda plivigliĝo de la agado, precipe ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe Unesko. La plej elstaraj eventoj tiurilate okazis en 2008: la simpozio pri lingvaj homaj rajtoj ĉe la sidejo de UN en Ĝenevo kaj la lanĉo de la Zamenhof-jaro en la ĉefsidejo de Unesko en Parizo. Liaj spronaj ideoj ebligis sukcese daŭrigi tiukampan laboron en 2009.

La estraro laboris dum la jaro pere de retaj diskutoj. Fizikaj kunvenoj okazis dum la estrara kunsido en la CO (marto 2009) kaj kadre de la estraraj kunsidoj dum la Bjalistoka UK.

[FORIGITA!: bildo]

Komitatkunsido dum la Bjalistoka UK

[FORIGITA!: bildo]

Estrarkunsido dum la Bjalistoka UK

ADMINISTRADO

Novaj retaj servoj

Raportas respondeca estrarano L. Demmendaal
Personaro

La stabo de la Centra Oficejo en 2009 konsistis el 9 oficistoj (Osmo Buller, Tobiasz Kaźmierski, Clay Magalhães, Katarzyna Marciniak, Roy McCoy, Ionel Oneţ, Ralph Schmeits, Stanka Starčević kaj Pasquale Zapelli). Aldone s-ino Linda Monteiro okupiĝas pri la purigado de la oficejo. Ekster la CO laboris la redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček, kaj la laborantoj de la Afrika Oficejo, t.e. oficisto Kodjovi Francis Agbenou ĝis julio 2009 kaj volontulo André Gokan ekde aŭgusto 2009. Aldone al la oficistoj laboris en kaj ekster la CO diversaj volontuloj, nome Andrej Grigorjevskij (TTT-ejo), Rob Moerbeek (provlegado, biblioteko k.a.), Atie van Zeist (sekretariado), Bertus Demmendaal (poŝtmarkvendado). La TEJO-volontuloj en 2009 estis Federico Faccio Pelaez (ĝis 24 maj), Paul Ebermann (18 maj – 27 sep) kaj Alexandre Baudry (ekde 14 sep).

Oficejoj

En 2009 UEA aĉetis garaĝon kiel stokejon, kien estis movitaj libroj el la antaŭa luata stokejo kaj el keloj de oficistoj.

La Afrika Oficejo prizorgis informpetojn el afrikaj landoj kaj sendis lernilojn al petintoj. Ĝi ankaŭ liveris materialon pri agadoj kaj aranĝoj en Afriko por la bulteno Esperanto en Afriko, kies eldonadon kaj dissendadon prizorgis la Centra Oficejo.

Servoj

La Jarlibro 2009, kun 1 735 delegitoj en 102 landoj, aperis en papera kaj reta formoj. La reta Jarlibro fine de 2009 havis 2 250 registritajn uzantojn.

Same la 11 numeroj de la revuo Esperanto, regule sin sekvis dum la jaro. En 2009 malkreskis la nombro de pagitaj abonoj je 95, kiuj entute estis 3 765.

En 2009 aperis 6 kajeroj de Kontakto, inter kiuj estis n-ro 6 de la jarkolekto 2008 kaj unu duobla numero 4-5 de 2009. La nombro de la pagitaj abonoj de Kontakto malkreskis je 110 kaj egalis al 735.

La libroservo vendis sume por € 113 298, liverante 15 049 librojn k.s. al 653 klientoj. La plej furora libro estis la ekzerckajero Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts, vendita en 392 ekzempleroj.

La Malferma Tago de la Centra Oficejo okazis tradicie dufoje en 2009. En aprilo ĝi havis 65 kaj en novembro 120 vizitantojn.

En 2009 UEA la unuan fojon transdonis aŭ sendis honordiplomojn al tiuj membroj, kiuj dum pli 40 ol jaroj seninterrompe membris al la asocio. Pli ol 400 membroj ricevis tiun honorigon.

Retaj servoj estis: konsultebla Jarlibro, elŝutebla revuo Esperanto, eblo mendi librojn k.s., pagi kotizon, dum la aŭtomata reta konfirmo estis (kiom eble) sendita al kongresanoj, kiuj aliĝis aŭ mendis servojn. Fine de septembro la CO listigis novajn retajn servojn ekde 2010 (reta legebleco de Esperanto por MJ kaj reta konsultebleco de la Jarlibro kaj nova servo por MG, ĉiumonata novaĵbulteno). En 2009 kun 10-procenta rabato eblon butikumi en Libroservo de UEA ricevis membroj en la kategorioj MA, DM, HM. En 2009 aperis 42 numeroj de la senpagaj Gazetaraj Komunikoj.

Nova servo estas la retaj filmoj spekteblaj en UEA-viva en YouTube (5 filmoj en 2009) kaj en la Reta Kinejo en Ipernity (18 filmoj).

Al la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko aliĝis 1 860 esperantistoj el 63 landoj. La kongreso elstaris pro sia aparte riĉa kultura programo.

[FORIGITA!: bildo]

Honordiplomon de UEA pro la pli ol 40-jara seninterrompa membreco en la asocio ricevis en Bjalistoko i.a. la eksa Ĝenerala Sekretario de UEA Ulla Luin.

FINANCO

La situacio pliboniĝas

Raportas respondeca estrarano L. Demmendaal

La monda financa situacio iom pliboniĝis en 2009, tio respeguliĝis en la valorpaperoj de UEA. Ili komencis denove gajni pli da valoro, tiel ke la perdo de la antaŭa jaro estis jam grandparte kompensita.

En 2009 UEA havis 5 713 individuajn membrojn el kiuj 436 junaj membroj. La landaj asocioj aligis 12 605 membrojn. Estis eldonita nova varbilo, en la eldonkvanto de 10 000 ekzempleroj.

La enspezoj, € 460 848 de la membrokotizoj, de la libroservo, de la kapitalo kaj de la UK permesas al UEA prizorgi la bazajn servojn al sia membraro. Menciindas tiucele la 153 mecenatoj, kiuj pagis en 2009 la aldonan kotizon por Societo Zamenhof. Ili aparte subtenis nian komunan laboron per la aldonaj enspezoj, same kiel la donacintoj por la diversaj specifaj celoj.

Ni danke notis la sumojn: Kapitalo Afriko € 851,00; Konto Afriko € 2 507,55; Fondaĵo Ameriko € 3 226,35; Fondaĵo Azio € 2 623,50; Fondaĵo Canuto € 11 404,50; Fondaĵo Junularo € 191,78; Triamonda Kongresa Fondaĵo €{}1 572,10; Volontula Fondaĵo: € 370,00; Konto Espero € 420,00; Konto Novjorka Oficejo € 768,94; Konto Video € 112,00; Domrenovigo € 2 044,00; Ĝenerala kaso € 2 345,27. La valoro de la donacoj egalis sume al € 28 436,99. Krome la Ĝenerala Kapitalo ricevis heredaĵojn kaj legacojn kun la valoro de € 118 591,57 kaj la vendado de uzitaj poŝtmarkoj, rekomencita post multjara paŭzo, alportis € 174,45.

KONGRESOJ

Grandioze en la naskiĝurbo

Raportas respondeca estrarano C. Nourmont

La 94-a Universala Kongreso en la pola urbo Bjalistoko, la naskiĝurbo de L.L. Zamenhof, kies 150-jaran datrevenon oni festis, havis aparte grandiozan kaj signifan karakteron, dank’ al bona laboro de la Konstanta Kongresa Sekretario kaj de LKK.

“Krei pacan ponton inter la popoloj”: Zamenhof hodiaŭ estis trafa kongresa temo, kiu enkadriĝis en la Internacia Jaro de Akordiĝo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj; ĝi estis traktita dum 3 kunsidoj, reĝisoritaj de H. Tonkin kaj M. Bavant. Enkadre de la Internacia Kongresa Universitato estis faritaj 9 prelegoj, kompletigitaj de 3 AIS-kursoj. La 32-a Esperantologia Konferenco, kunordigita de Ch. Kiselman, temis pri la vivo kaj influo de L.L. Zamenhof. En la publika kunveno de la Akademio partoprenis 17 akademianoj. En la kleriga lundo, organizita de M. Lipari kaj C. Nourmont, okazis 15 seminarietoj kaj partoprenigaj kunvenoj. Ĉiam pli sukcesas la Movada Foiro; ĝin partoprenis 93 fakaj kaj landaj asocioj.

La kongreso omaĝis per speciala programero al prof. Ivo Lapenna, en la jaro de lia 100-a naskiĝdatreveno, kaj speciala simpozio estis dediĉita al prof. István Szerdahelyi.

Unuan fojon Akademio Literatura de Esperanto organizis tutan programon, sub la reĝisorado de T. Chmielik, kun i.a. renkontiĝoj kun pluraj Esperantaj kaj bjalistokaj verkistoj, kaj speciala kurso merkrede por migri tra la Parko de la Esperanta literaturo.

La kunveno pri Belartaj Konkursoj omaĝis al la ĵus forpasinta Sylla Chaves, kaj memorigis pri la 50-jariĝo de la Internaciaj Floraj Ludoj.

La Tago de la lernejo temis pri novaj lernoteknologioj kaj Esperanto, kun 15 prelegetoj. Okazis kunsidoj de la Komitato kaj de la Estraro de UEA, kaj de diversaj komisionoj, 37 kunsidoj de fakaj asocioj, sen forgesi la fakan forumon, paroligajn kursojn, la metiejon de edukado.net, Cseh-kurson...

Por konatiĝi kun la kulturo de Pollando okazis 5 specifaj prelegoj, kursoj pri la pola lingvo kaj ekskursoj. Sed la plej memorinda estis kvazaŭ festivalo de la loka kaj de la Esperanta kulturoj, ne nur en la kongresejo, sed diversloke en la koro de la urbo. Okazis festivalo de Esperantaj filmoj de R. Dobrzyński, abundo da diversstilaj muzikaj prezentoj (jidaj, podlaĥiaj, polaj, internaciaj), pupteatro, arta kafejo, teatraĵoj el kiuj iuj rilataj al la vivo de Zamenhof, koncertoj de elstaraj lokaj artistoj kaj Esperantaj steluloj...

Pri la tuta UK abunde raportis la revuo Esperanto speciale en la septembra kaj oktobra numeroj.

Paralele kun la UK okazis la Internacia Infana Kongreseto en la proksima urbeto Supraśl. La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj konferencis en Krakovo, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en Vroclavo, Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj en Muszyna. En Liberec (Ĉeĥio) okazis la 64-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

La ĉefurbo de Esperantujo por 2011 estos Kopenhago, Danio.

[FORIGITA!: bildo]

Pri la UK vaste raportis la loka gazetaro.

INFORMADO

Bunta rikolto en la reto

Raportas respondeca estrarano B. Pietrzak

La agadoj sur la informa kampo ankaŭ en 2009 estis realigataj kaj de la CO (42 numeroj de Gazetaraj Komunikoj kun entute 68 eroj, aktualigata retejo de UEA) kaj de LA-oj kaj lokaj grupoj. Tradicie por diversŝtupa informado estis utiligataj tiaj eksteraj eventoj, kiel la Tago de la Gepatra Lingvo aŭ la Tago de la Eŭropaj Lingvoj. En 2009 aldoniĝis kroma dato, la Tago de Paco de UN la 21-an de septembro, kun kiu aparte kongruis la kongresa rezolucio. Grava movade estis la 55-a datreveno de la unua Unesko-rezolucio favora al Esperanto. Lige kun ĉiuj ĉi eventoj estis direktitaj riĉenhavaj memorigaj mesaĝoj pere de la Komitata Listo, retlistoj de LA-oj kaj UEA-membroj. La tradicia informa laboro okazis diversrimede okaze de la Semajno de Internacia Amikeco, Ago-Tago, Zamenhof-Tago.

Lige kun ĉi lasta evento apartan informan efikon havis la ekflirtinta E-flago la 15-an de decembro ĉe 33 diverslandaj retejoj de Guglo, kio instigis ĉ. 2 milionojn da homoj en la mondo serĉi informojn pri Zamenhof kaj Esperanto.

Ankaŭ la aranĝoj tra la jaro kun loka signifo, kiel librofoiroj, komunumaj festoj, Lingvaj Festivaloj i.a. en Peterburgo kaj Ĉuvaŝio (Rusio) kaj la plej granda en Eŭropo subĉiela aranĝo populariganta sciencon de Pola Radio kaj la Scienca Centro Kopernik en Varsovio, estis utiligataj por sukcesa ekstera informado pri Esperanto.

En 2009 kun sukceso estis relanĉita “Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK”, kiu en la antaŭkongresa periodo ebligis al multaj kongresontoj kontakti siajn amaskomunikilojn por en la periodo postkongresa prezenti raportojn pri ilia partopreno en la jubilea UK en Bjalistoko. Ĝia bunta rikolto speguliĝas en la retejo www.gazetaro.co.nr. Emilio Cid, ĝia administranto, estis nomumita Komisiito pri la Kampanjo. En 2009 UEA nomumis ankaŭ Gabi Kosiarska kiel Komisiiton pri Radiofonio, respondecan pri ĝisdatigado de informoj pri la E-radioelsendoj kaj podkastoj.

Al informado estis dediĉita La Strategia Forumo 2009 dum la 94-a UK, kiu traktis la informan aktualecon de la Manifesto de Prago kaj la daŭran validecon de la Gvidlinioj pri Informado.

En 2009 aperis la aktualigita versio de Ĝisdate pri Esperanto. Fine de la jaro en la retejo de UEA ĉe la adreso www.uea.org/informado/varbiloj/index.php estis kreita aparta deponejo por varbiloj de LA-oj. Kreiĝis la unuaj informaj tekstoj, kiel sekvo de la enketo el 2007/2008.

[FORIGITA!: bildo]

La 15-an de decembro 2009 okazis Zamenhofa festo en la ĉina urbo Foshan, kie Aŭgusto Casquero el Hispanio gvidas Esperanto-kurson por cento da gejunuloj.

EKSTERAJ RILATOJ

Ĝenevo, Vieno, Novjorko, Parizo...

Raportas Ĝenerala Sekretario B. Pietrzak

Kvankam la laboro de UEA pri eksteraj rilatoj estas tutmonda, ĝi unuavice koncernis grandajn interregistarajn organizojn. Aparta atento estis donita al niaj kontaktoj kun UN kaj Unesko. UEA en 2009 estis reprezentita ĉe la UN-sidejo en Ĝenevo, en la viena UN-sidejo, kie ĝi estas estrarmembro en la NRO-Komitato pri Paco, en la UN-sidejo en Novjorko. Daŭris laboroj ĉe Unesko en Parizo.

Specialan emfazon ricevis letero, kiun sendis la sekretario de la prezidento de Brazilo Luiz Inácio Lula da Silva responde al la letero de la prezidanto de UEA al la ŝtatestroj de Brazilo, Ĉinio, Hinda Unio kaj Rusio. En ĝi estis i.a. esprimita la certeco, ke “Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel internacia lingvo”.

Unuiĝintaj Nacioj

Dum la tuta jaro daŭris aktivado de la reprezentantoj de UEA en la UN-sidejo en Ĝenevo kaj en Novjorko. Pri intervenoj de niaj reprezentantoj en Ĝenevo ĉe la Homrajta Konsilio de UN ni povis ne nur legi en la retejo “Agado por Lingvaj Rajtoj en la mondo”, sed ankaŭ spekti ilin ĉe Esperanto-TV kaj UEA-viva.

Senlace laboras la reprezentanto de UEA en Novjorko, Neil Blonstein. Liaj publikaj intervenoj, flegado de personaj kontaktoj kun reprezentantoj de internaciaj organizoj kaj la perado de informmaterialo kontribuis al la rekonebleco de la agadbildo de UEA en la novjorka UN-sidejo.

La aktivadojn en Novjorko kronis omaĝa simpozio lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro L.L. Zamenhof, adresita al laborantoj de UN, ambasadoroj, reprezentantoj de NRO-oj. Tiu anglalingva simpozio en la UEA-oficejo en Novjorko kun ĉ. 70 partoprenantoj digne finis nian Jubilean Jaron. En septembro sesmembra delegitaro de UEA partoprenis en Meksiko la plej gravan eventon de UN destinitan por NRO-oj, t.e. la Konferencon de Neregistaraj Organizoj, aranĝitan de la Departemento pri Publika Informado de UN. Krom doni ĝeneralajn informojn pri Esperanto reprezentantoj de UEA disvastigis folion kun la starpunkto de UEA pri lingvoj rajtoj kaj la Praga Manifesto. Ili kontaktis en rektaj interparoloj kelkcent konferencanojn.

Unesko

En niaj kontaktoj kun Unesko promesoplene eĥiĝis la rezultoj de nia laboro dum la Internacia Jaro de Lingvoj 2008, kunordigita de la eksiĝinta vicprezidanto Ranieri Clerici. Meze de la jaro estis direktita al Unesko detala raporto pri la kontribuo de UEA al ĝiaj laboro kaj solenado. Sekve de ĝi en la Unesko-sidejo en Parizo estis akceptita tripersona delegitaro de UEA. Apartan signifon havis la propono prezentita de la UEA-reprezentantoj pri daŭrigo de Jaro de Lingvoj en la formo de la Internacia Jardeko de Lingvoj, kiu trovis intereson de la Asista Ĝenerala Direktoro pri Kulturo de Unesko, François Rivière.

En oktobro ses personoj reprezentis la mondan esperantistaron en la 35-a Ĝenerala Konferenco de Unesko, ĉe kiu UEA havas la statuson de observanto. Por la Konferenco estis invititaj ankaŭ tri reprezentantoj de ILEI, kun kiu Unesko daŭrigas rilatojn sur neformala bazo. La partopreno de nia tiom multnombra reprezentantaro en la Ĝenerala Konferenco fruktis per dekoj da kontaktoj, informdistribuo apoge al la klopodoj lanĉi Jardekon de Lingvoj.

La 35-a Ĝenerala Konferenco en Parizo elektis kiel novan Ĝeneralan Sekretarion Irina Bokova, ambasadoron de Bulgario. Respondante la gratulleteron de la UEA-prezidanto ŝi i.a. emfazis: “Ĉe la akcepto de miaj devoj mi estas plej dankema sciante, ke mi povas kalkuli pri via subteno kaj pri daŭra partnereco kun Universala Esperanto-Asocio. Miaflanke mi povas certigi vin, ke mi faros mian plejeblon por plu akceli la eksterordinaran kunlaboron, kiun Unesko ĝuas kun via Organizaĵo.”

KULTURO

La arto jubilei kune

Raportas respondeca estrarano C. Nourmont
Eldonado

Eldonado de Esperanta literaturo en vasta senco (originala kaj tradukita beletro, faka literaturo kaj lernomaterialo kune kun vortaroj) okazis tra la tuta mondo per 158 titoloj, ĉe 88 eldonantoj. Pri la eldonaĵoj aperis kiel kutime dokumenta listo en la revuo Esperanto en Laste aperis. La libroservo de UEA estas atingebla ankaŭ pere de sia interreta paĝaro, kaj daŭre donas eblon mendi pli-malpli ĉiujn el la nuntempe haveblaj libroj en Esperanto. Pri la nombro da aperintaj eroj la unuan fojon unuarangas Monda Asembleo Socia (Francio) per eldono de 14 libroj politikaj kaj sociaj. Sekvas Impeto (Rusio) kaj Flandra Esperanto-Ligo (Belgio), kiu unuarangas per la nombro da eldonitaj paĝoj (2519) (laŭ informoj kompilitaj de La Ondo de Esperanto).

En 2009 UEA mem eldonis malmulton (nur 5 librojn), ĉar ĝia dumjara eldonagado koncentriĝis al la produkto de la pli ol 900-paĝa festlibro al prof. Humphrey Tonkin, La arto labori kune, kiu aperis nur en januaro 2010.

Okaze de la 100-a datreveno de prof. Ivo Lapenna UEA reeldonis la libron kun liaj Elektitaj paroladoj kaj prelegoj. Kiel kutime aperis la IKU-libro: Internacia Kongresa Universitato 2009, redaktita de J.A. Vergara. Krome aperis: Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj. Aktoj de la kolokvo en Vieno, 19-20 oktobro 2007, Kunci Esperanto, kompilita de Heidi Goes kaj Bobby Mulyadi (ŝlosilo indonezia), kaj Multlingva frazlibro de Yohanes Manhitu pere de la Oceania Komisiono de UEA.

En la serio Oriento-Okcidento estis akceptita Pilgrimo al la Okcidento de Wu Cheng’en, tradukita el la ĉina de Laŭlum kaj eldonita de Ĉina Fremdlingva Eldonejo.

Kiel unua volumo de la novkreita serio Scienca Penso estis akceptita La Origino de Specioj de Charles Darwin, tradukita el la angla de Klivo Lendon, kaj eldonita de FEL.

Stano Marĉek daŭrigis sian serion de lernolibroj; en 2009 aperis la finna, hungara, luksemburga kaj kroata versioj (ĝi aperis jam en 25 lingvoj). Daŭras traduko de la libro La Zamenhof-strato en diversajn naciajn lingvojn; en 2009 ĝi eldoniĝis en la itala, kiu estas la 13-a lingvo, en kiu ĝi aperis.

Belartaj Konkursoj kaj kulturaj okazaĵoj

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis prezentitaj okaze de speciala ceremonio dum la UK. La tekstoj de la premiitaj verkoj aperis en Beletra Almanako. Dum la UK okazis ankaŭ Oratora Konkurso. Pri tiuj aferoj raportis la revuo Esperanto.

Kiel kutime la Universala Kongreso rolis kiel la kultura ĉefurbo de Esperantujo, kun ĉi-jare aparta abundego da altnivelaj koncertoj kaj teatraĵoj.

La trian fojon sub la aŭspicio de UEA okazis la Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznań (Pollando), en sia 25-a efektiviĝo. Ni ne povas citi ĉi tie la centon da tiaj renkontiĝoj kiuj okazas ekster la formalaj kadroj de UEA, do jen nur kelkaj ekzemploj: FESTO (Zwingenberg, Germanio), KEF-9 (Kultura Esperanto-Festivalo) en Helsingør (Danio), abunda programo dum la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg (Germanio). Ankaŭ en ĉiuj malfermaj tagoj de la Centra Oficejo estas muzikaj eroj.

Nova en la kultura pejzaĝo estas la koruso “Interkant”, kiu sukcesis tra la regionoj de Francio (kaj ankaŭ de proksima Germanio) kolekti 70 homojn por prepari programon sub gvido de Franjo Lévèque; prezento de Ĝenerala Kanto (Neruda/Theodorakis) en Bouresse (Francio), julie 2009, estis granda sukceso.

Interrete

La interreta maniero partopreni en kaj informiĝi pri la Esperanto-kulturo pli kaj pli disvastiĝas.

Estas artista datenbazo enkadre de Esperanto@Interreto. Nuntempe eblas spekti ĉe la interreto amason da filmetoj, ĉe podkastaj radioelsendoj, ĉe paĝoj de Youtube (UEA-viva) kaj de Ipernity (reta kinejo kun pli ol 20 filmoj) kaj ĉe aliaj retejoj (ekz. www.esperanto.com).

La eldonejo Vinilkosmo, kiu daŭre aktivas produktante kompaktdiskojn, nun proponas ankaŭ virtualajn albumojn en sia elŝutretejo.

Interreta enciklopedio konstante kreskas en la paĝoj de Vikipedio.

Kulturaj centroj, bibliotekoj kaj muzeoj

En diversaj kulturaj centroj oni ne nur instruas Esperanton en diversaj niveloj, sed ankaŭ uzas la lingvon por kulturaj celoj. La listo aperas en la Jarlibro. Tie estas listigitaj ankaŭ la lokoj kun la plej signifaj kolektoj de dokumentoj en Esperanto.

En Bjalistoko estis inaŭgurita la kultura centro Zamenhof per tre interesa ekspozicio pri la Bjalistoko de la juna Zamenhof, kiu funkcias kiel konstanta ekspozicio. En la nova Centro Zamenhof okazas kursoj kaj kunvenoj.

Jam la 13-an fojon UEA subtenis Esperanto-bibliotekojn pere de la Biblioteka Apogo Thorsen. Daŭras la kampanjo “Esperanto en la Bibliotekojn”, kiun prizorgas Aloísio Sartorato. En decembro 2009 estis ekspedita la 101-a libropakaĵo de la kampanjo.

INSTRUADO

ILEI kaj niaj kursejoj

Raportas respondeca estrarano C. Nourmont

Laŭ interkonsento UEA kunlaboras kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) pri la fako instruado. La reprezentanto de UEA ĉe la ILEI-estraro estas Claude Nourmont.

La kulmino de la jaro por ILEI estis la sukcesa okazigo de ĝia 42-a Konferenco en Krakovo, kaj la aktiva partopreno de la ligo en Bjalistoko. Tiu konferenco altiris 85 partoprenantojn kaj havis rekorde ampleksan programon, inkluzive de unutaga simpozio kun la partopreno de reprezentantoj de pluraj polaj universitatoj. Dum tiu konferenco elektiĝis nova estraro: Prezidanto: Stefan MacGill, Vic-prezidanto: Duncan Charters, Sekretario: Małgosia Komarnicka, Kasisto: Julija Batrakova kaj membroj: Radojica Petrović, Zsófia Kóródy kaj Julián Hernández Angulo; la nova prezidanto fariĝis la observanto de ILEI ĉe la UEA-estraro.

En julio okazis gravaj aranĝoj en lernejoj kaj universitato en Kinŝaso (DR Kongo) kun partopreno de la tiama ILEI-prezidanto Radojica Petrović. Kiam evidentiĝis la bezono por urĝa kaj firma interveno por subteni la unujaran kurson de instruista trejnado en UAM, Poznań, ekzemplodone kunlaboris ILEI kaj UEA; kvar stipendioj estis anoncitaj kaj ene de tri semajnoj aljuĝitaj, tiel ke septembre la kurso havis sufiĉajn partoprenantojn por ekfunkcii kaj sukcesi.

Ekde la nova mandato, granda atento verŝiĝis al ampleksigo de la hejmpaĝo de ILEI www.ilei.info. Konkretiĝis planoj por la sekva konferenco en Matanzas, Kubo. Okazis septembre en Hungario trilanda lernejo-renkontiĝo kadre de la projekto Comenius, kun studentoj kaj instruistoj ankaŭ el Germanio kaj Britio. Monaton poste sekvis Torpedo 5, la jara pedagogia aranĝo de la germana sekcio, kiu inkluzivis trejnkurson por kursgvidantoj el Pollando kaj Slovakio, kadre de Gruntvig-projekto. Franca delegacio sukcese reprezentis la ligon ĉe Unesko-kunsidoj en Parizo. Ĝojige estas konstati revigligon de agado en du aziaj sekcioj, en Korea Respubliko kaj precipe en Ĉinio, kie okazis fruktodona semajnfina kunvenigo de instruistoj el multaj partoj de tiu giganta lando.

Fine de novembro la nova ILEI-estraro kunsidis en Roterdamo kaj kaptis la okazon prezenti sin en la Malferma Tago de la Centra Oficejo. Daŭras kunlaboro kun edukcentroj, aliaj E-domoj, asocioj: interŝanĝo de informoj, persona interŝanĝo inter Seula E-Centro kaj Interkultura Centro Herzberg. Okazas sekvado de kaj konsilado ĉe lernejaj projektoj (Comenius), retlistoj (Esperanto-en-lernejoj), Springboard ktp, kaj ellaborado de modula trejnado.

La organo de ILEI, Internacia Pedagogia Revuo, redaktata de Jozefo Németh, tenis sian nivelon kaj aperis regule. La revuo Juna amiko perdis sian eldonritmon, sed dank’ al nova teamo la ritmo restabiliĝas. Aperis la tria kaj ĝisdatigita eldono de la Manlibro de Instruado de Esperanto kaj la referaĵoj de la pola dumkonferenca simpozio. En 2009 la ligo havis 665 membrojn kaj 32 sekciojn.

Interrete Retkursejo lernu!

lernu! estas nun sepjara, ĝi daŭre bone funkcias, kaj estas ĉiam pli uzata.

Ĝi nun estas 34-lingva Esperanta retkursejo. lernu! nun havas pli ol 120 000 vizitojn monate, iom pli ol 85 000 registritajn uzantojn kaj kelkajn dekojn da helpantoj kiuj tradukas la paĝaron, lingve helpas uzantojn, plibonigas vortarojn, kontribuas enhavon, testas, programas, komentas kaj en multaj aliaj manieroj certigas ke la projekto floras kaj evoluas. Krom kursoj kaj pure instrua materialo, kiel diversnivelaj gramatikoj, ekzercoj, testoj kaj ekzamenoj, ĉe lernu! ekzistas pluraj iloj por uzado de la lingvo kaj komunikado.

La teamo kiu realigis la paĝaron, estas parto de la internacia laborgrupo Esperanto@Interreto, E@I, kaj ĝi nun laboras pri integrado de alia projekto de E@I, Lingvohelpilo (http://lingvohelpilo.ikso.net): temas pri altnivela gramatikkontrolilo, kiu ne nur atentigas komencantojn pri verŝajnaj eraroj, sed ankaŭ donas ŝanĝoproponojn, ordigitajn laŭ verŝajneco, kaj helpas ankaŭ al spertaj esperantistoj per kontrollegado de longaj dokumentoj. Aldone ĝi donas pedagogiajn komentojn pri la eraroj.

La projektojn lernu! kaj Lingvohelpilo finance subtenas la usona esplorfondaĵo Esperantic Studies Foundation, ESF. La projektoj bezonas novajn kunlaborantojn, de la kerna nivelo ĝis la plej periferiaj.

lernu!-uzantoj amase skribis al Google petante ke la naskiĝtago de Zamenhof estu markita per t.n.doodle” (flirta flago), kio verŝajne signife kontribuis ke tio realiĝu.

La dua fizika lernu!-renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES-2009) denove okazis en la slovaka urbeto Modra-Harmónia, kien venis 90 personoj el 23 landoj (sur la foto la ekskursantaj SES-anoj). Raporto pri ĝi aperis en la oktobra numero de Esperanto.

Retpaĝaro www.edukado.net

La porinstruista paĝaro www.edukado.net travivis en 2009 la plej malfacilan kaj samtempe plej feliĉan jaron dum sia 8-jara ekzisto.

Pro misfunkciadoj en la nuna retejo, pro la pli kaj pli altiĝantaj kostoj de la mastrumanta nederlanda entrepreno kaj pro la krizkaŭzantaj ŝpardirektoj de ESF necesis decidi pri la estonteco de la paĝaro. En majo estis lanĉita kampanjo por kolekti monon por ĝia tutnova rekonstruo kaj transmeto al esperantista servilo. Ene de 3 monatoj ariĝis fizike kaj el promesoj la necesaj 35 mil eŭroj, kiuj donis esperon kaj eblon por krei tre modernan, bone funkciantan novan retejon. Al subvencipeto reagis pozitive Institucio Hodler ’68 kaj la FAME-fondaĵo.

En julio 2009 oficiale registriĝis en Hago, Nederlando, la Fondaĵo edukado.net (estraro: Kováts, Lelarge, Corsetti, Fettes, Slezák), kiu garantias juran statuson por la paĝaro, ebligas monkolektadon, akcepton de heredaĵoj, kaj post la transkonstruo celas subteni edukprojektojn.

Pri la konstrulaboro ekagis en junio la esperantista entrepreno GAUS (ligita al E@I). Ĝi nun estas en ĉ. 55-procenta preteco rilate la programistan laboron kaj planadon.

Dum la transkonstruo la paĝaro daŭre funkcias, kun ioma bremsado rilate la publikigon de novaj materialoj, sed plene agante sur la kampoj de informado, subtena helpado kaj trejnadoj.

La membraro kreskis en tiu ĉi jaro per 375 anoj, nuntempe ĝi estas 2050 en 103 landoj. La ĉampiono estas (sen interrompo kaj en la membrokvanto kaj en la novaj membroj) Francio kun 306 membroj (kiuj elstaris ankaŭ en la monkolektado); sekvas ĝin Brazilo (270), Hungario (141) kaj Usono (135) membroj.

En la lastaj 4 jaroj la 550 ekzercojn oni elŝutis 108 710 fojojn. La paĝaro per materialoj kaj reta helpservo subtenas centojn da instruantoj de Esperanto.

Krom la reta laboro la teamo gvidas ankaŭ ĉeestajn kursojn, partoprenas en la trejnado de instruistoj kaj disponigas en la Ipernity-paĝaro pedagogiajn filmetojn.

La paĝaro aktive engaĝiĝis en la informadon, organizadon kaj okazigon de la novtipaj UEA/ITK-ekzamenoj.

Poŝamiko daŭre ĝuas popularecon, el ĝi vendiĝis jam pli ol 5 000 ekzempleroj.

Ekzamenoj

Nun ekzistas du paralelaj ekzamensistemoj: la Internaciaj Ekzamenoj (IE) de ILEI-UEA, kaj la KER/ITK-ekzamenoj de UEA.

Internacia ekzamenkomisiono

La internacia ekzamen-komisiono konsistas el (elektitaj en 2009) Mirejo Groĵan (Svislando), prezidanto; Monika Molnár (Hungario-Svislando), vicprezidanto; Reza Torabi (Irano), sekretario; Jeremie Sabijumva (Burundo), Han Zuwu (Ĉinio), Karine Arakeljan (Armenio) kaj Giridhar Rao (Barato).

La Internacia Rajtigita Ekzamenantaro IRE nombras nun 111 personojn.

Estis planitaj sesioj en Pollando, dum la ILEI-konferenco kaj dum la UK, sed ambaŭ estis nuligitaj. Dum 2009 entute nur unu persono sukcese trapasis la ekzamenojn.

Estis akceptita nova regularo pri ekzamenoj por blinduloj.

Ekzistas kunlaboro kun retejoj de ILEI kaj edukado.net.

KER/ITK-ekzamenkomisiono de UEA

La ekzamenkomisiono ekagis en la jaro 2009. Ĝin gvidas Katalin Kováts, kiu zorgas pri organizado de ekzamenoj, informado, ekzamena paĝo ĉe www.edukado.net, aliĝoj, kunlaboro kun ITK, financoj, testverkado, kontrolo. Zsófia Kóródy havas kiel taskojn reprezentiĝon ĉe ALTE, kunlaboron kun ITK, trejnadon de ekzamenantoj, testverkadon kaj kontrolon, dum Renato Corsetti prizorgas komunikojn, varbadon, provlegadon de testoj, ekzamenmaterialojn. Kunlaboras volontule Familio Slezák, Sylvain Lelarge kaj Petra Smidéliusz.

UEA subskribis interkonsenton por kunlaborado kun ITK (Ŝtata Lingvoekzamencentro en Hungario, sendependa ne-profitcela instituto aŭspiciata de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto) kaj la komisiono kunlaboras kun ĝi por agnoskigo de la Esperanto-ekzamenoj. La unulingvaj ekzamenoj pri Esperanto nun estas organizataj de ITK laŭ partnereca kunlaborkontrakto, kune kun la ekzamenkomisiono; tiel la ekzamenmaterialo kaj la sistemo estas akredititaj.

La komisiono kunlaboris por esperantigi parton de la paĝaro de ITK, kiu eldonis en 2000 ekzempleroj la libron Esperanto de nivelo al nivelo, el kiuj UEA transprenis 500 librojn por vendado. La UEA-reprezentanto Zsófia Kóródy aperis dum la gravaj eventoj de ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo) kaj partoprenas iliajn kongresojn. (Unufoje anstataŭis ŝin Petra Smidéliusz). Ili aktive partoprenis en la laborgrupoj kaj faris bonan diskonigan laboron inter la membroj pri Esperanto.

Pri la novtipaj aŭ alinome KER-ekzamenoj de UEA ĉe www.edukado.net aperis aparta paĝo, kie daŭre legeblas aktualaj informoj: www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422/

Ĝis nun okazis 4 trejnadoj kaj estas 27 trejnitoj. Ilin gvidas Zsófia Kóródy, trejnita trejnisto.

La komisiono, kunlabore kun ITK, okazigis 10 sesiojn en 4 landoj (Ĉeĥio, Germanio, Nederlando, Pollando), kun entute 17 kandidatoj por B1, 25 por B2, kaj 84 por C1.

Estas klare, ke la novtipaj ekzamenoj allogis multe pli ol la tradicia sistemo, tamen, eĉ se kuraĝigaj la nombro da ekzamenitoj laŭ la KER/ITK-sistemo estas ankoraŭ tute modesta.

TEJO

Libereco kaj la nova estraro

Respondeca estrarano L. Demmendaal, raportas A. Baudry

2009 estis sukcesa jaro por TEJO. La IJK okazis en la urbo Liberec en Ĉeĥio, kaj ĝia temo ne nur koincide estis dediĉita al la temo Liberec’. La kongreso havis 343 partoprenantojn el 40 landoj, abundan teman kaj distran programon kaj agrablan etoson. En la komitatkunveno de TEJO oni interalie elektis novan estraron, kiu ekde tiam aktive laboras. La nova estraro regule retkunvenas, ĝi unufoje kunvenis fizike dum ARKONES-2009.

Ĉiuj ses numeroj de Kontakto sukcese eldoniĝis kaj la iama malfruo malaperis dank’ al partopreno de gastredaktoro.

La estraro okazigis enketon, kiel komencon de planata plibonigo de Kontakto, por ekscii la opiniojn kaj dezirojn de la legantoj. TEJO Tutmonde ekhavis novan redaktoron, sed tiu ŝanĝo bedaŭrinde kaŭzis malfruon kaj la lastaj du numeroj ne aperis antaŭ la fino de 2009.

La plej granda novaĵo okazinta dum 2009 estas la malfermo de la retejo www.pasportaservo.org, kun zomebla mapo, serĉilo de gastigantoj, blogoj, forumoj kaj aliaj modernaj funkcioj. La adreslibro de 2009 bedaŭrinde ne aperis, sed tiu de 2010 enhavas pli ol 1 400 gastigantojn.

[FORIGITA!: bildo]

La nova TEJO-estraro: Irmina Szustak (Landa Agado, Vicprezidanto), Gregor Hinker (Eksteraj Rilatoj, Prezidanto), Oleksandra Kovyazina (Informado, unua Vicprezidanto), Paulína Kožuchová (Ĝenerala Sekretario) kaj Łukasz Żebrowski (Kongresoj, Seminarioj, Aktivula Trejnado, Vicprezidanto). Sur la foto mankas Sergeo Tyrin (Kasisto).

LANDA KAJ REGIONA AGADOJ

Kvin regionoj kaj 98 landoj

Raportas respondeca estrarano, Hori Y.

La laboro de UEA apogas sin sur iniciatoj de ĝiaj membroj en 98 landaj organizoj en la tuta mondo. Tiu laboro disvolviĝas sur la loka nivelo kaj dependas grave de la talentoj, kapabloj kaj engaĝiteco de individuoj kaj grupoj. Kiel en la antaŭaj jaroj UEA en 2009 laboris per siaj kvin regionaj komisionoj, kunordigantaj la laboron en unuopaj landoj, kaj rekte rilatantaj kun la Landaj Asocioj. De kelkaj jaroj tiu laboro estas grave kompletigata de la ĝemelurba agado sub la gvido de Wu Guojing, kiu taksas la jaron 2009 kiel la apogean en tiu laboro, kaj ĝia elektronika informilo Ĝemelaj Urboj daŭre servis kiel forumo de diskutoj, opiniinterŝanĝoj kaj raportado. Multaj eŭropaj esperantistoj (el la eŭropuniaj landoj) estas engaĝitaj en la agadon de Eŭropa Esperanto-Unio. Dum la Bjalistoka UK okazis rikoltoriĉa fakkunsido, dediĉita aparte al la Regiona Agado.

Afriko

2009 estis jaro, en kiu oni notis signifajn antaŭenpaŝojn en Afriko. De Benino al Burundo, de Madagaskaro al Togolando la movado konstante vigliĝis pere de diversŝtupaj lingvokursoj, lokaj seminarioj kaj kongresoj. Dum la jaro fortiĝis kelkaj LA-oj, ĉefe en Benino, Burundo kaj Angolo. Aperis la unuaj grupetoj de E-lernantoj, i.a. en Kenjo. Kun la penso de estonta IJK en Afriko aperis junularaj asocioj. La Afrika Oficejo de UEA estis reordigita meze de la jaro kaj nun funkcias per volontula laboro sub la gvido de Jean Codjo. Sekve do la inform- kaj lernmaterialo pli efike atingas la petintojn.

Informaj agadoj, ĉefe retaj kaj radiaj, aparte viglis en Burundo. En 2009 estis refarita la paĝaro de la Afrika Komisiono http://esperanto-afriko.webs.com. Aperis retaj kaj paperaj informiloj kaj bultenoj, inter ili tri numeroj de la bulteno de la Afrika Komisiono de UEA Esperanto en Afriko.

Esperanto progresis ekz. en Benino, enirante privatajn lernejojn, publikajn mezlernejojn, ankaŭ profesiajn mediojn kiel la Nacia Firmao pri Akvo (SONEB). En la vilaĝo Toviklin kreiĝis E-klubo en la Virina Centro Nabouba, gastiganta virinojn en mizeraj situacioj. La ILEI-Konferenco en Portanovo el 2008 spronis alian projekton “Nabouba” laŭ la nomo de orfejo troviĝanta proksime de la urbo Lokossa. Ĝi celas plibonigi la vivsituacion de la tie loĝantaj infanoj. La organiza teamo, kun ĉefloke Vladka Chvátalová kaj la subtenantoj, konsistas ne nur el esperantistoj. La fakto mem ke la projekto origine naskiĝis en la Esperanto-medio, kontribuas al pli pozitiva percepto de Esperanto ekster Esperantujo.

Kvankam la afrikaj esperantistoj ĉiam pli memstariĝas en la agado, ili daŭre povas kalkuli je eŭropaj samideanoj helpopretaj en iliaj klopodoj. En januaro 2009 en Rumunge, Burundo, pli ol 120 personoj partoprenis E-kursojn de la nederlanda geedza paro Johan kaj Svetlana Derks, kaj 23 ricevis diplomojn.

En julio la Nacia Pedagogia Universitato en Kinŝaso, DR Kongo, gastigis ILEI-seminarion “Afrikaj perspektivoj: daŭrigo kaj nova komenco”. Ĝi plialtigis la lingvajn kaj metodikajn konojn de 25 partoprenantoj kaj ebligis pli bone kompreni la E-didaktikajn problemojn en la tuta lando. La rektoro de la universitato aprobis, ke en ĝi estu organizita formado de E-pedagogoj. En decembro 2009 en Rutshuru okazis alia seminario, aranĝita de lokaj esperantistoj, jam sen helpo de eksterlandaj esperantistoj.

Multaj afrikaj organizoj havis en 2009 siajn kongresojn, kunvenojn. I.a. Angola E-Asocio decidis konstrui propran sidejon en Luando kaj entrepreni klopodojn por aliĝi al UEA.

Ameriko

2009 estis laborplena jaro por kreskigi la E-movadon en Ameriko, kvankam en tiu vasta kontinento aperas signifaj agaddiferencoj. Por ŝanĝi tiun situacion la Amerika Komisiono lanĉis la projekton “Esperanto al Ameriko”, kun la celo porti la lingvon al tiuj landoj, kie esperantistoj forestas aŭ estas malmultaj. Krom ĝisdate funkcianta hejmpaĝo de la Komisiono, kun gravaj movadaj dokumentoj kaj informoj pri aktivadoj en la tuta regiono, ĉiuj LA-oj en Ameriko disponas pri propraj retejoj. Tio ebligis teni dumjare kontaktojn en tiaj landoj kiel Salvadoro, Honduro, Kostariko, Nikaragvo kaj Gvatemalo, por aktivigi izolitajn esperantistojn kaj grupojn, kaj proksimigi al ili la agadon de la Komisiono. Kelkaj tieaj landaj retejoj plenumas ankaŭ informan rolon por la ekstera publiko, same kiel la radia E-programo en Rio-de-Ĵanejro. Menciindaj estas la programoj de Radio Havano, Radio Aktiva kaj Parolu Mondo.

Informkampe estas notindaj la partopreno de meksikaj esperantistoj en la januara Monda Socia Forumo, kie ili havis sian standon, kaj la partopreno de UEA-delegacio en Konferenco de NRO-oj de UN en Meksiko.

Plurlande okazis universitataj kursoj de Esperanto, i.a. en la ŝtata Universitato de São José do Rio Preto/SP, en Santa Catarina (Brazilo). En la brazila senato aperis interesa leĝprojekto favora al instruado de Esperanto en mezlernejoj. E-kursoj daŭris en la meksika universitato UNAM. La Meksika Komisiono pri Sciencoj kaj Teknologio aldonis Esperanton al la lingvoj, kiujn sciencisto povas elekti plenigante sian vivprotokolon. Universitataj E-kursoj okazis en Venezuelo kaj Kostariko, sen paroli pri diverslandaj lernejaj kaj retaj kursoj. La jam 40-a NASK, Nordamerika Somera Kursaro en San Diego, Kalifornio, daŭrigis la tradicion de grava centro por plurnivela lernado kaj uzado de Esperanto.

Apartan signifon en 2009 havis aktivadoj en Kubo prepare al la 95-a UK de Esperanto. Jam en januaro okazis en Havano publika prezento de la kongreso, organizita kaj kunvokita de la Kongresa Buroo de Kubo. En marto en Havano okazis la 1-a Jarkunveno de KEA, kadre de kiu kunsidis kubaj E-aktivuloj. Ilia forumo Estonteco estis ĉefe dediĉita al la UK. Plurlande, kiel en Brazilo, Meksiko, Kolombio, okazis sukcesaj landaj kongresoj kaj asembleoj. Daŭris la kampanjo de la brazila Kultura Esperanto-Centro, liveranta E-lingvajn librodonacojn al interesiĝantoj.

Arabaj Landoj

Ankaŭ en 2009 la Komisiono por Agado en la Landoj de Mez-Oriento kaj Norda Afriko daŭrigis sian tradician informagadon pri Esperanto kaj sendadon de lernolibroj al interesiĝantoj en la landoj de sia respondeco. La apero de esperantistoj kaj ilia-rilataj agadoj intensiĝas aparte en la Persa Golfo. Diversnivela E-agado daŭris en pluraj aliaj landoj de la regiono kiel Maroko, Alĝerio, Egiptio, Libano. Notinda estas la movada revigliĝo en Turkio. En la urbo Iznik okazis la 2-a Mezorienta Kunveno kun 40 esperantistoj el 17 landoj.

La retaj kursoj de lernu.net kaj tiuj de la Komisiono mem senĉese havas lernantojn. Progresas la enretigo de la E-versio de la Korano en la paĝaro: www.arabujo.com.

Azio

Dank’ al vigla agado de la Komisiono pri Azia E-Movado de UEA la tiea movado progresis. Mongola E-Societo aliĝis al UEA kiel ĝia 11-a asocio en Azio. KAEM tenas kontakton kaj kunlabore helpas al E-organizoj kaj individuoj en Bangladeŝo, Filipinoj, Indonezio, Kamboĝo, Kazaĥio, Laoso, Malajzio, Srilanko, Taĝikio, Turkio, Uzbekio. Pere de la Fondaĵo Azio al UEA estis membrigitaj lastjare 150 aziaj aktivuloj el Afganio, Azerbajĝano, Bangladeŝo, Barato, Ĉinio, Filipinoj, Indonezio, Kamboĝo, Laoso, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Srilanko, Tajlando, Turkio, Uzbekio kaj Vjetnamio.

Gravan informan kaj integradan rolojn plenumas la riĉenhava kaj regule aperanta bulteno de KAEM Esperanto en Azio kaj periodaĵoj, kiel La Revuo Orienta kaj La Lanterno Azia, kaj la E-programoj de Ĉina Radio Internacia. Plurkaze la universitataj kursoj kaj lokaj E-eventoj plenumis samtempe gravan informan rolon. Tian efikon havis la denova partopreno de israelaj esperantistoj en la Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo ne nur per propra budo, sed ankaŭ per prelego en la oficiala programo de la Foiro.

Multaj E-kursoj sur universitata nivelo okazis en Ĉinio, en la universitato de Nankino, Tjanjin-a Inĝenieria Instituto, Altlernejo por Studoj Porprofesiaj en Foshan. En oktobro en Tingtao dudekon da instruistoj el Ĉinio, Koreio, Hispanio kaj Usono venigis la seminario de la ĉina ILEI-sekcio “Kiel lernigi E-on al lernantoj”. Notinda estas la unuafoja E-kurso en Laoso, prelegoj de Lee Jung-kee kaj Klarita Velikova en la Laosa Nacia Universitato kaj Laosa Singapura Kolegio kadre de la projekto “La Lingvo de Paco en Paca Lando”.

Ĉiam pli ofte E-eventoj en Azio venigas esperantistojn el diversaj landoj de la regiono. Jarmeze en Harbino okazis la unua Junulara E-Seminario kun pli ol 60 gejunuloj el Ĉinio kaj la orienta Rusio. Jarfine dum la tradicia Komuna Seminario renkontiĝis ĉinaj, japanaj kaj koreaj gejunuloj, ĉi-foje en la ĉina Nankino. Ankaŭ la israela KIES en oktobro, traktanta la temon “Paco kaj kunekzisto”, inter 60 kunvenintoj havis 11 eksterlandajn gastojn. La plej grandajn kongresojn en Azio okazigis japanaj kaj koreaj esperantistoj kun la fizika ĉeesto de 234, respektive 82 partoprenantoj, inkluzive de eksterlandaj esperantistoj. La japana kongreso en sia bunta programo havis specialan eron destinitan al la ekstera publiko, dum la korea traktis la strategiajn demandojn de la Korea E-movado. Ambaŭ organizoj decidis kaj jam komencis preparlaborojn pri sia komuna kongreso en 2011.

Eŭropo

En 2009 daŭre la plej vigla, bunta kaj riĉa E-agado disvolviĝis en Eŭropo. UEA havas tie 36 LA-ojn, tamen daŭre ekzistas gravaj diferencoj inter fortaj kaj malfortaj E-medioj. Do nia plej grava tasko en Eŭropo estas vigligi la movadon en la ĉi lastaj landoj.

En Bjalistoko okazis la impona jubilea UK okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro L.L. Zamenhof. La multeco de la E-aranĝoj kaj eventoj en la eŭropaj landoj postulus la amplekson de la tuta raporto. Ĉiam pli ofte esperantistoj partoprenas en projektoj, utiligante rimedojn de la eŭropuniaj fondaĵoj por internacia kunlaboro, i.a. ComeniusGrundtvig.

Krom Eŭropa Esperanto-Unio, kun membroj ĉefe en EU-landoj, esperantistoj kun politikaj interesoj organiziĝis kaj aktivas kiel movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto, ili i.a. agas en la Verdula Partio de Germanio.

Same kiel en aliaj landoj de la mondo tiaj eventoj kiel la Tago de la Gepatra Lingvo, Semajno de Internacia Amikeco, la Tago de Paco kaj la Eŭropa Tago de Lingvoj, specifa por la kontinento, fariĝis taŭga okazo por la informa laboro ekster la E-komunumo. Al la ekstera informado servis la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Bjalistoka UK, kiu en Pollando rikoltis viglan atenton de amaskomunikiloj, aparte en la regiono de la kongresurbo. El Pollando al la tutmonda E-komunumo informe servis la 50-jariĝinta E-Redakcio de Pola Radio, kiu malgraŭ gravaj limigoj pro la monda ekonomia krizo daŭrigis sian laboron. Dum la kongresaj tagoj ĝi adaptis sian programon por ĝisdate raporti pri la kongresa disvolviĝo al ĉiuj, kiuj ne povis veni al Bjalistoko. Ne subtaksenda estas la informa laboro de eŭropaj E-periodaĵoj, kvankam ne ĉiuj aperas regule kaj ilia nivelo varias.

En 2009 en plimulto de la eŭropaj landoj ĉiunivelaj E-kursoj funkciis tradicimaniere kaj rete. Inter ili gravan lokon havas la lingvoorientada programo al fremdaj lingvoj “Springboard to Languages”, aplikanta E-on kaj kunlaboriganta tri eŭropajn bazajn lernejojn kadre de la Comenius-projekto “Lingvoj kaj landoj”. Menciinda estas la kunlaboro de instruistoj kaj gelernantoj el Bulgario, Francio, Pollando kaj Hungario kadre de la projekto “Gvidlibro de la amikeco”, kiu aŭtune havis sian unuan laborrenkonton en la bulgara Polski Trambesh. Brile sukcesis la 2-a “Somera E-Studado” en Slovakio, en kiu partoprenis ĉefe retaj lernantoj de lernu.net. SES fariĝis grava enmovadiganta forumo. Por ĉ. duono de la venintoj temis pri la unua E-aranĝo. E-on eblis lerni universitatnivele en diversaj eŭropaj landoj. En 2009 aldoniĝis E-kurso en la universitato de Mulhouse en Francio. En Pollando Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de A. Mickiewicz en Poznano, krom daŭrigo de sia 3-jara kurso, ofertis unujaran porinstruistan E-trejnadon. Studumo pri Kulturo kaj Turismiko en Bydgoszcz daŭrigis profesian trejnadon de licenciitaj E-gvidantoj. Kiel grava kursoloko rolis la Interkultura Centro en la germana Herzberg, la unua Esperanto-urbo.

Krom multaj landaj kongresoj kaj jarkunvenoj okazis en Eŭropo aliaj eventoj kun kleriga kaj kultura karaktero, kiel Lingvaj Festivaloj en Belgio kaj Rusio, Ĉebalta Esperantista Printempo en Pollando, Printempa Semajno Internacia en Germanio, Internacia Junulara Arta Festivalo en Bulgario, Baltiaj E-Tagoj en Estonio, Somera Mezeŭropa Renkontiĝo en Germanio, Internacia E-Semajno de Kulturo kaj Turismo en Hispanio, Internacia Arta E-Festivalo “Velura Sezono” en Ukrainio, Jubilea Zamenhof-festo pola-germana en Berlino, la jarfinaj Novjara Renkontiĝo kaj Internacia Festivalo en Germanio, Junulara E-Semajno en Pollando. Ne eblas mencii ĉiujn. Ni tamen elstarigu la komunan eventon en la Esperanto-urbo, kunveniginta la 86-an germanan E-kongreson kaj la 8-an EEU-kongreson.

EEU formas en Eŭropo gravan strukturon por la E-medioj en EU-landoj. Membras en ĝi preskaŭ ĉiuj LA-oj el la eŭropuniaj landoj kaj multaj UEA-agantoj estas aktivaj membroj de la Unio. Ĝia agado riĉe speguliĝas en la elektronika Eŭropa Bulteno, aperinta en 2009 ok fojojn. Estraranoj kaj reprezentantoj de EEU partoprenis plurajn E-aranĝojn kaj eventojn neesperantistajn, kiuj rilatis al lingvaj demandoj, ekz. simpozion pri la estonteco de Eŭropo en la Universitato de Klagenfurt “Senjoroj agantaj”, konferencojn de EU kadre de EACEA kaj Multlingvisma Platformo. Inter la iniciatoj de EEU menciinda estas la propono pri Esperanto de la slovena deputito en la Eŭropa Parlamento, Ludmila Novak. Malgraŭ tio, ke la Kultura Komisiono de EP rifuzis ĝin, ĝi rikoltis subtenon de pli ol 5000 homoj. Dank’ al la kunlaboro de la parlamentanino Margareta Handzlik en septembro ĉiuj EU-parlamentanoj ricevis leteron en sia nacia lingvo kun demando pri la lingva situacio en EU kaj informo pri la raporto de prof. Grin.

Daŭris kunlaboro kun Etsuo Miyoshi pri laŭvica reklama-informa anonco pri Esperanto en Le Monde. Ĝi aperis dufoje, en la Tago de Eŭropaj Lingvoj kaj la 15-an de decembro. La EEU-estraro partoprenis la konsultojn pri EU-strategio 2010-2020 laŭ invito de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso. EEU apud 30 aliaj tre grandaj kaj influaj eŭropuniaj asocioj (kiel Asocio de eŭropaj televidoj aŭ Eŭropa asocio de institucioj edukantaj plenkreskulojn) estis akceptita de la Eŭropa Komisiono al Multlingvisma Platformo. Temas pri la konsulta organo de la Komisiono, kiu en sia nova strukturo ne plu havas komisionanon por multlingvismo. Estis ellaborita projekto organizi kunlabore inter EEU kaj Hamburga E-Societo eŭropan konferencon en 2011 kun la temo “Kia estus Eŭropo nuntempe, se EU neniam estus fondita?”. Oni planas peti por ĝi en 2010 financan subvencion el la fondaĵo Aktiva Civitaneco. Estis decidite peti la prezidanton de EP Jerzy Buzek ĝin aŭspicii.

Oceanio

En 2009 ne venis multaj informoj pri la E-agadoj en la regiono. Malgraŭ tio ne ĉesis la klopodoj de la Oceania Komisiono helpi al individuoj kaj grupoj organiziĝi en ĉi tiu vasta teritorio.

La informa laboro estis realigita pere de la periodaĵo Esperanto Sub La Suda Kruco, la komuna organo de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA). Dum la tuta jaro regule elsendis la E-sekcio de la melburna ZZZ-Radio, kies redaktoro Stanislav Kanaĉki en 2009 estis distingita per Diplomo pro Elstara Agado de UEA. Dufoje sian informilon Arĝenta Filiko eldonis NZEA. En septembro E-aktivuloj en Wellington starigis ekspozicion en unutaga kongreso de instruistoj pri fremdaj lingvoj.

Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio daŭre kreskas. En februaro ĝi kunvenis por festi sian unuan datrevenon. Ĝi jam prezentis Esperanton per televido kaj per kelkaj favoraj artikoloj en Les Nouvelles, la plej populara gazeto. La tradicia januara Somera E-Kursaro de AEA okazis en la Universitato de Sidnejo kun 50 partoprenantoj el ankaŭ Rusio, Novzelando, Nov-Kaledonio, Italio, Francio, Germanio, Japanio kaj Afriko.

[FORIGITA!: bildo]

Kunsido de KAEM en Bjalistoko

[FORIGITA!: bildo]

Membroj de Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio (legu sur la sekva paĝo).

FAKA AGADO

Vikipedio kaj IKU bonfartas

Raportas respondeca estrarano J.A. Vergara

Diversaj ĉi-kampaj iniciatoj ekestis dum la jaro, kiel la unua volumo de la reta scienca revuo Teleskopo. Ĝenerale temas tamen pri aplika kampo aparte trafita — jam de jardekoj — de seriozaj problemoj, krom la pli ĝeneralaj, komunaj al la tuta movado. Ekz. la malmultnombreco de niaj vicoj esprimiĝas pli akre laŭ unuopaj fakoj, profesioj, ŝatokupoj aŭ alitemaj terenoj.

Koincide kun la Darwin-jaro, kaj kaptante la okazon ke FEL estis publikigonta tradukon de la verko La Origino de Specioj okaze de la 150-jariĝo de ĝia unua apero, UEA iniciatis la Serion “Scienca Penso”, por stimuli la tradukadon al Esperanto de mejloŝtonaj sciencaj verkoj.

UEA kaj aliaj voĉoj ree insistis diversforume pri la strategia graveco de la Esperanta Vikipedio, kiu jam en oktobro 2009 atingis 120 000 artikolojn. Dum la Bjalistoka UK, la Faka Forumo kaj la koncerna Subkomitato denove servis por alvoki la fakajn asociojn kontribui al tiu multlingva reta enciklopedio, por havi artikolojn nombre kaj kvalite indajn, igi la lingvon videbla kaj evoluigi ĝian terminologion en la diversaj fakoj.

Eĉ se daŭras maltrankviligaj signoj de stagnado ĉe pluraj fakaj asocioj (al UEA restas ligitaj 6 aliĝintaj kaj 34 kunlaborantaj), la fervojistoj sukcesis festi la 100-jariĝon de IFEF per Kongreso en Triesto (majo 2009), LIBE ĝuis la aŭspicion de Pollanda Asocio de Nevidantoj por sia 75-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, kaj UMEA okazigis sian Internacian Medicinan Esperanto-Konferencon en Bjalistoko kunlabore kun la tiea Medicina Universitato. Restas malferma la organiza demando, ĉar kvankam iuj fakasocioj havas strukturon similan al tiu de UEA, kun internacia tegmenta asocio, landaj sekcioj, apartaj kongresoj ktp (ekz. ILEI, IKUE), aliaj tamen fariĝis tro malfortaj por io tia. Oni devas esplori kiel profiti de la nunaj komunikteknologioj por starigi retojn de fakuloj kunlaborantaj per/por Esperanto en siaj respektivaj kampoj, kreante retejojn ktp.

UEA, pere de la koncerna estrarano, plu insistis dum la pasinta jaro pri la neceso ĝisdatigi kaj taŭgigi la manierojn informi pri Esperanto en la unuopaj fakaj medioj, eventuale serĉante ĉu aŭ kiel la diversspecaj lingvaj problemoj (ekz. diskriminacio al lingvaj minoritatoj) efikas sur ilin.

IKU bone fartas kiel grava kleriga instanco de la ĉiujara UK. La sistema produktado de la libro kolektanta la prelegojn kaj ĝia libera dispono en la retejo de UEA esprimas la daŭran sintenon de UEA utiligi Esperanton por la demokratiigo de la sciaro.

ESPLORO KAJ DOKUMENTADO

Esplori, dokumenti kaj eduki

Respondeca estrarano J.A. Vergara, raportas H. Tonkin

CED, alivorte la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kiel la esplora fako de UEA ankaŭ en 2009 laboris sub estraro, en kies konsisto troviĝis Detlev Blanke, Mark Fettes, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Kimura Goro, Wim Jansen, Giridhar Rao (sekretario) kaj Humphrey Tonkin (direktoro). Kunlaboris José Antonio Vergara kiel estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado. CED aperigis regule sian sciencan revuon Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, LPLP) eldonatan kunlabore kun la nederlanda eldonejo Benjamins (www.benjamins.com) sub la redakto de prof-oj Dasgupta kaj Tonkin. Preparstate troviĝas ĝia tria anglalingva volumo en la libroserio Studies in World Language Problems (Studoj pri Mondaj Lingvaj Problemoj), libro pri tradukado (La tradukanto kiel peranto de kulturoj), redaktita de Humphrey Tonkin kaj Maria Esposito Frank. Pliaj volumoj estas pretigataj.

Malgraŭ la redakciaj klopodoj diversigi la lingvojn, la artikoloj kaj recenzoj en la tri numeroj de LPLP aperis ĉefe en la angla lingvo (la preferata lingvo de la koncernaj fakuloj). Samtempe ĉiuj artikoloj aperis resume ankaŭ en Esperanto kaj en unu plia lingvo. La revuo estas abonata de multaj esplorbibliotekoj kaj ĝia redaktokomitato konsistas el eminentaj lingvistoj. La jarkolekto 2009 estis la 33-a.

En la sekcio pri interlingvistiko, redaktata de d-ro Mark Fettes, aperis en 2009 nur unu artikolo, de Detlev Blanke (kaŭzoj de la relativa sukceso de Esperanto). Aperis kvar recenzoj de verkoj en aŭ pri Esperanto. La dua numero de la jaro estis aparte dediĉita al la lingvopolitika situacio en Luksemburgo, redaktita de Kristine Horner.

La unutaga Esperantologia Konferenco, tradicie organizata de CED dum UK-oj, en Bjalistoko okazis sub la gvido de prof. Christer Kiselman. Ĝiaj aktoj aperis ĉe UEA en 2010. Kiel sekvo de la Konferenco en Amsterdamo 2008 pri Universitatoj kie Esperanto aŭ Interlingvistiko estas instruataj, ILEI okazigis konferencan sekcion dum sia jara konferenco de 2009 en Krakovo, kie denove kundebatis fakuloj el pluraj universitatoj.

CED regule publikigis sian Informilon por Interlingvistoj (IpI, red. Detlev Blanke), kiu celas teni interlingvistojn informitaj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj ktp, kaj estas senpage abonebla ĉe la CO de UEA. Ĝi ankaŭ aperas rete ĉe la retpaĝaro de ESF (www.esperantic.org). La germana interlingvistika asocio GIL aperigas ĝian germanlingvan version kaj oni nun esploras la retan eldonon de anglalingva versio.

D-ro Tonkin, kunlabore kun d-ro Blanke, ankaŭ respondecis pri la kompilado de la sekcio “Helplingvoj; Internaciaj Lingvoj” en la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono). En sia ĉi-rilata ĉapitro ĝi listigis 350 erojn pri Esperantologio kaj interlingvistiko aperintajn en 2008. D-ro Tonkin kompletigis sian trijaran mandaton kiel ano de la gvida komitato de la Bibliografio.

Dank’ al la subteno de la usona-kanada fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu proksime kunlaboras kun CED, la retejo edukado.net antaŭenigas unu el la celoj de UEA, t.e. la lernadon kaj instruadon de Esperanto. Sub la gvido de Katalin Kováts edukado.net liveras informojn ĉefe por instruistoj pri lerniloj kaj instruiloj kaj aliaj helpiloj rilate E-pedagogion. La retejo lernu.net liveras helpon al lernantoj de la lingvo per unu el la plej popularaj retaj kursoj.

Nordamerikaj Someraj Kursoj (NASK) ĉe la Universitato de Kalifornio Sandiego same faciligas la lernadon de Esperanto. Ĉiuj ĉi programoj ricevas subtenon de ESF, kiu ankaŭ apogas la pritaksan funkcion de la projekto Lingvolanċilo (Britio).

La subteno de ESF ebligis la kompletigon aŭ daŭrigon, ekster la kadro de CED, de projektoj de individuaj esploristoj en diversaj mondolokoj (inkluzive projekton pri tradukado de infana literaturo inter Barato, Kroatio kaj Slovenio, pere de Esperanto).

La fonduso de CED celas subteni malgrandajn esplorprojektojn pri Esperanto, interlingvistiko kaj rilata lingvopolitiko. Ĉiu ĉi-rilata fakulo povas peti subvencion por subteni specifan esplorprojekton, inkluzive de vojaĝoj al esplorbibliotekoj, partopreno en fakaj konferencoj, publikigo de materialoj k.s. La fonduso estas gvidata de d-ro Blanke, kune kun d-ro Christer Kiselman (Svedio) kaj s-ro Osmo Buller (Nederlando). Proponojn oni sendu unuavice al d-ro Blanke.

En 2009 ESF subvenciis la fonduson per proksimume 7 mil usonaj dolaroj. ESF organizis akcepton por stipendiitoj kaj aliaj gastoj en la Universala Kongreso en Bjalistoko.

FINAJ VORTOJ DE LA PREZIDANTO DE UEA

Remuldi nian laborstilon

Mi ne scias pri vi post la lego de nia raporto. Sed min plej impresis la deziro de la Esperanta komunumo trankvile kaj tamen energie ŝanĝi sian laborstilon. La Estraro kaj la Komitato okupiĝis specife pri la reta membreco, sed tute klare rigardis ĝin kiel trafan ekzemplon de la pli profunda remuldo, kiu necesas en nia kolektivo fronte al la defioj de la reta epoko kaj la ekonomia krizo. Ne nur UEA sed ankaŭ aliaj organizaĵoj en la Esperanta komunumo serioze traktas ĉi tiun defion, kaj el la nuna kirlado de ideoj — nomu ĝin malgurdado — ni certe sukcesos omaĝi al nia historio per inda transiro al nete nova epoko, komenciĝanta nun. Ni invitas vin viamaniere transiri kun ni tiun sojlon!

Altestime kaj en la nomo de nia Estraro, danke

Probal Dasgupta

Oratora Konkurso en Havano

En la 95-a UK en Havano denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont, m...@pt.lu

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

  • Interproksimigo de kulturoj: ĉu dezirinda pliproksimigo de la diversaj kulturoj, ĉu danĝera tendenco al tutmondigo kun nuligo de diferencoj?
  • Kiel povas roli Esperanto en la interproksimigo de kulturoj?
  • Ĉu la homo povas influi la naturajn fenomenojn?

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. Kompleta regularo ĉe: http://uea.org/dokumentoj/regularooratorakonkurso.html.

Anoncetoj

28-jara rumanino, doktoriĝanta pri filozofio kaj laboranta en la Universitata Biblioteko en Nico, Francio, ŝatus edziniĝi kun franca esperantisto por fondi Esperantan familion. Bianca Mureşan, b...@yahoo.fr

Uzitaj poŝtmarkoj valoras! UEA denove havas volontulon por vendado de uzitaj poŝtmarkoj. Tial la CO bonvenigas kovertojn, poŝtmarkojn k.a. filatelaĵojn, kies vendado donas bonvenajn rimedojn al la Asocio.

Libroj por Kubo. Por kubanoj la libroservo de la 95-a UK en Havano estos unika okazo aĉeti Esperanto-librojn. Por ke ili povu efike utiligi la ŝancon, UEA forte rabatos ĉiujn prezojn kaj alvokas donacojn al la speciala konto “Libroj por Kubo”. La kolektita sumo estos egale dividita inter la kubaj kongresanoj, kiuj ricevos kuponon por butikumado en la kongresa libroservo. Se vi deziras ĝojigi kubajn gesamideanojn kaj diskonigi la Esperantan literaturon en Kubo, bv. fari vian donacon prefere antaŭ la fino de junio. Vi povas pagi al kiu ajn bankokonto de UEA aŭ ĝiri el via UEA-konto, kun la indiko “Libroj por Kubo”. Koran dankon.

95-a UK: Havano inter Vankuvero kaj Portlando

Kun 874 aliĝoj el 59 landoj la 18-an de majo la Havana UK preterpasis en la historia statistiko la Vankuveran en 1984 (802) kaj proksimiĝas al la Portlanda en 1972 (923).

Unualoke estis Kubo (120), sekvata de Francio (111). La cetera pinto konsistis el Japanio (75), Germanio (66), Brazilo (62), Italio (43), Nederlando (32), Meksiko (27), Belgio (24), Pollando (22), Kanado (18) kaj Britio (17).