Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 7-8

Malferme

Pledo por la prestiĝa bona lingvo

La alveno de somero ĉiam (almenaŭ en la norda hemisfero) signifas por la plimulto de la homoj finon de la lernojaro, finon de studoj, klasoj kaj aliaj lecionoj, taksadon de tutjara laboro, promesojn por la sekva periodo kaj sopiron je meritataj ferioj. La dumjare atenditaj ferioj allogas nin, esperantistojn, al vojaĝoj, ebligas al ni vizitojn de aliaj landoj, kursojn, renkontiĝojn, aktivan uzon de la lingvo. Ajna Esperanto-aranĝo estas ankaŭ mezuriĝo, eĉ se ne eksplicita, pri niaj lingvaj kapabloj.

Esperanto estas nia komunikilo, la ilo, per kiu ni rekreas al ni mondon por kompletigi kaj plibeligi la medion kie ni vivas. Por multaj Esperantujo estas oazo, kien oni eskapas, kie oni efektivigas duan vivon, revojn, transprenas duan personecon. La lingvo mem estas la baza kunligilo, ĉirkaŭ kiu konstruiĝis la socio, kaj pro tiu fakto ĝi havas gravan rolon en nia vivo, kaj devus ĝui apartan flegadon kaj atenton de ĉiu sia uzanto.

Kaj ĉar plej ofte ĝi ne estas nur ununura lingvo, kiun esperantisto uzas, oni devas kapti ĉiun okazon por progresi, pliboniĝi en ĝi, sisteme forigante eventualajn lingvouzajn malglataĵojn.

La plej multaj el ni ne denaske lernis Esperanton, pro tio, por atingi altnivelan lingvouzon, necesas konscia, sistema kaj kontrolata lernado. Eĉ por bone parolantoj eblas plibonigoj, bezonatas rimarkigo pri tipaj eraroj, faritaj pro nacilingvaj falsaj amikoj.

La erara lingvouzo estas kiel malsano, kontaĝa kaj venĝa. Forestanta akuzativo, mise uzataj vortkombinoj, malbone lokitaj adverboj, fuŝa prononco ktp povas gvidi al miskomprenoj, sed sendube formas pri la parolanto negativan bildon kaj ne lastkaze fariĝas imitota modelo por aliaj uzantoj de la lingvo.

Oni ofte diras, ke lingvo estas la sola afero, kiun valoras regi eĉ neperfekte. Sed tio neniam validas por la gepatra lingvo, sekve ne rilatu al NIA lingvo, kiu devus preni same gravan pozicion en nia vivo. Se esperantisto havas duoblan vivon, li havu ankaŭ du lingvojn, sambone regatajn. Tio necesas por la bona kaj komforta enmovada funkciado. Nian amon al la lingvo nenio pruvas pli bone ol la agoj, kiujn ni faras per kaj por la lingvo. Kion ni faru por ke ĝi restu bela, la BONA LINGVO? La akcepto kaj apreco de Esperanto inter ekstermovaduloj grandskale dependas de tio, kiel ni mem rilatas al la lingvo, kian prestiĝon ni mem donas al ĝi.

Kiajn avantaĝojn ĝuas tiuj esperantistoj, kiuj bone regas la lingvon? Aŭ de la alia flanko vidate, ĉu gravas por ni ke la lingvonivelo de niaj instruistoj, gvidantoj kaj reprezentantoj (mondskale aŭ loknivele) estu modela kaj neriproĉebla?

Ĉu ni starigas kiel kondiĉon la neceson pruvi per atesto lingvajn kapablojn, kiam ni anoncas plenumotan movadan postenon?

Bedaŭrinde ankoraŭ ne, kvankam ni ĝissange batalas por ke ekstermovadaj instancoj agnosku tiajn diplomojn, konsideru Esperanton moderna, viva kaj egalranga lingvo.

Sed fakte en tiu batalo ni jam havas sukceson. Esperanto estas akceptata en la Konsilio de Eŭropo, kiu permesis traduki ĝian bazan manlibron pri instruado kaj taksado. Tiu plurcentpaĝa fakverko, la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en Esperanto estas listigita sur ĝia retejo.

La hungara ĉefa lingvoekzamena centro ITK, elirante el sia akreditigita sistemo, ellaboris kun esperantistoj kaj funkciigas kune kun UEA unulingvan ekzamensistemon pri Esperanto.

Jen, ni havas lingvopolitikan rekonon, ni havas ekzamensistemon kaj eblon akiri oficialajn (nemovadajn) atestilojn pri niaj lingvaj kapabloj en Esperanto. La sola problemo estas nur tio, ke la esperantistaro ŝajne ne sentas la bezonon tiel agnoskigi sian lingvon, ne opinias necesa esti diplomita pri siaj Esperanto-konoj.

Ni ne havas landon kaj ŝtaton, ni ne havas propran eduksistemon, sed pro iu mistero, ni ne sufiĉe eluzas tiujn eblojn, kiujn, per superhoma agado, kelkaj esperantistoj kreis por ni en ŝtataj medioj kaj cirkonstancoj. La tradicia hungara Esperanto-fako ĉe ELTE jam malaperis, la interlingvistika fako en Poznań helpkrias por pliaj studentoj. Normale devus esti NI kiuj puŝas la institutojn ebligi al ni studeblojn pri Esperanto. Por la ekzameniĝo laŭ la KER-ekzamensistemo funkcianta de unu jaro la organizantoj devas postkuri la esperantistojn, ĉar tiuj ankoraŭ ne komprenas la gravecon de la unika eblo, la neceson pruvi al si mem kaj al la komunumo, ke jes ja ni havas kulturitajn homojn, regantojn de nia lingvo, kaj tion ni kapablas ankaŭ atesti per dokumento.

Bonŝance ĉiam estas ankaŭ esceptoj. Menciendas la plurdeko da junuloj, kiuj vidas eblon kariere, ankaŭ ekstermovade utiligi la diplomon aŭ sentas bezonon montri bonan ekzemplon; same kelkaj el niaj gvidantoj kaj eminentuloj kiel Ranieri Clerici, Seán Ó Riain, Duncan Charters, Mark Fettes, Kristin Tytgat, Mireille Grosjean, jam ekzameniĝintaj, aŭ ĉi-someraj kandidatoj kiel José Antonio Vergara, Nicola Minnaja, Nicolino Rossi, Fabrizio Pennacchietti, Romano Bolognesi, Carlo Bourlot, aliĝintoj al la novtipaj KER-ekzamenoj. Laŭ la nunaj administro kaj aliĝoj jarfine ni havos minimume 220-230 KER-diplomitojn, kiu cifero en si mem estas bela kaj alta, sed proporcie en la movado estas nur guto en maro.

Per tiu ĉi artikolo mi invitas nin ĉiujn dediĉi tempon por lingva memkontrolo kaj evoluigo de niaj lingvaj kapabloj. La ferioj estu niaj novtipaj lingvoekzercejoj kaj ekzamenejoj. Ni kaptu la okazojn paroli la lingvon, partopreni lingvokursojn, staĝojn kaj prelegojn.

Bonŝance, nuntempe multas tiaj okazoj, ĉar la plejmulto de la Esperanto-aranĝoj ofertas paralelajn kursprogramojn.

Jen nur tiuj, kie okazas ankaŭ ekzamenoj: la usona NASK (trisemajna someruniversitata kursaro), la slovakia SES (renkontiĝo de lernu!-anoj), UK-kursoj en Kubo, la Itala Kongreso en Linjano, Torpedo en Herzberg, la Vegetarana kongreso en Indonezio, la jarfinaj aranĝoj en Germanio. Ankaŭ niaj nevojaĝontaj samideanoj havas multajn eblojn por perfektigi sin legante, korespondante aŭ rete, ekzemple sur la paĝoj de www.lernu.net kaj en la nova retejo de www.edukado.net, kie troveblas multe da informoj ankaŭ pri la ekzamenoj.

Respondecan flegadon de nia lingvo kaj bonan perfektiĝon en ĝi deziras al vi

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net,
diplomita pri esperantologio en Budapeŝto

[FORIGITA!: bildo]

La ekzamenkomisiono de UEA: Katalin Kováts, Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy, dum la UK en Bjalistoko.

Aprilo estis Monato de Vikipedio

La interreta Vikipedio en Esperanto, kiu jam superis la kvanton de 130 000 artikoloj, kaj venontjare festos la 10-an datrevenon de sia fondiĝo, estas foje kritikata pro troa atento pri la kvanto anstataŭ la kvalito de la proponata enhavo. Plurkaze ĝi bone informas pri fenomenoj internacie ne tre atentataj, kaj dokumentante la Esperanto-movadon ĝi jam fariĝis ankaŭ siaspeca daŭrigo de la Enciklopedio de Esperanto; multaj bazaj temoj tamen restas en ĝi nur tre supraĵe priskribitaj kaj tio dume malhelpas la efektivigon de ĝia plia celo — fariĝi ĝenerala enciklopedio en la lingvo Esperanto. Forigi tiun mankon celis helpi iniciato de la organizo E@I, kiu nomis la pasintan aprilon “Monato de Vikipedio”, kaj aranĝis dum ĝi vikipedian konkurson.

Ekzistas multaj kriterioj laŭ kiuj eblas kompari la 272 diverslingvajn versiojn de la Vikipedio. Inter ili la plej konata, sed ankaŭ la plej kritikata, estas tiu kiu ordigas ilin laŭ la nombro de artikoloj, kaj en kiu Esperanto nun estas sur la 22-a loko, antaŭ la dana kaj la araba lingvoj. Sed ekzistas ankaŭ malpli konata komparo, kiu ordigas la vikipediojn laŭ specimeno de iliaj artikoloj pri 1 000 elektitaj temoj, kiujn la vikipedia komunumo opinias plej gravaj. Pri la konsisto de la listo eblas diskuti, sed ĉiun esperantiston certe ĝojigos la fakto, ke inter la 18 ĉeestantaj prilingvaj temoj troviĝas ankaŭ la artikolo pri Esperanto. Lokon en tiu komparo al ĉiu unuopa lingvoversio oni atribuas finfine denove laŭ kvanto de teksto (en Esperanto nun estas 788 artikoloj etaj, 166 mezlongaj kaj 46 longaj), sed ĉar dum tiu kalkulo oni konsideras nur la temojn plej gravajn, kiuj ankaŭ estas inter la plej ofte serĉataj, tiu mezuro tamen liveras bonan imagon pri la praktika uzebleco de ĉiu unuopa vikipedio. Kun eta avanco antaŭ la angla en tiu ĉi komparo pintas la kataluna vikipedio, kies redaktantoj jam de kelkaj jaroj konscie ellaboras la elektitajn temojn.

Laŭ propono unue vortumita de Toño del Barrio, la organizo E@I, kiu jam antaŭe iniciatis la ekeston de kelkaj vikipediaj libroj kaj seminarioj, deklaris fine de la monato marto aprilon “Monato de Vikipedio”, kaj alvokis jamajn, eksajn kaj novajn redaktantojn partopreni en samnomita konkurso (www.vikipedio.net), kies celo estis levi la kvaliton de la 1 000 plej gravaj artikoloj. La konkursantoj povis elekti unu aŭ plurajn temojn el la listo, aliĝi kaj verki dum la tuta monato aprilo. En majo eklaboris la sepkapa ĵurio (konsistanta el spertaj vikipediistoj-esperantistoj Toño del Barrio, Marek Blahuš, Marcos Cramer, Ziko van Dijk, Alexander Galkin, Arno Lagrange kaj Chuck Smith), kiu pritaksis ĉiujn kontribuojn kaj difinis la gajnintojn. Premiojn, inter kiuj estis Esperantaj libroj, kompaktdiskoj, t-ĉemizoj aŭ glumarkoj, sed ankaŭ aliĝkotizo al la Somera Esperanto-Studado kaj la festlibro por Humphrey Tonkin La arto labori kune, donacis al la konkurso ĝiaj sponsoroj: E@I, UEA, Vinilkosmo kaj la eldonejoj Espero, KAVA-PECH kaj Kleks. Kelkaj unuopuloj aldone decidis sponsori konkursantojn kiuj redaktos pri temo de ili difinita — tiel aperis ekzemple premio por la plej bona kontribuo al la artikolo Biero.

Rezulte dum la monato aprilo 2010 estis redaktitaj kaj al la konkurso aligitaj 57 artikoloj, de entute 28 konkursantoj. Kelkajn artikolojn redaktis pluraj personoj (Biero, Triktrako, Vincent van Gogh), kelkaj personoj redaktis plurajn artikolojn. La redaktoj kutime konsistis el ĝisdatigo de jamaj informoj kaj aldono de pliaj, ofte surbaze de alilingva versio de la artikolo. La ĵurio tamen aparte atentis tion, kiom bone la konkursantoj regas kaj sekvas la vikipediajn principojn — interalie ĉu ili scias konstrui sur la jam farita laboro de aliaj vikipediistoj, aŭ ĉu ili detruas ĝin, rekomencante la verkadon tute de nulo. Ankaŭ aliaj aspektoj de kvalito estis atentataj: ekz. bona lingvaĵo, klara strukturo de la teksto, taŭga formatigo, ĝisdateco de la informoj, indikado de fontoj aŭ ĉeesto de bildoj kaj eksteraj ligiloj. Depende de tio ĉiu ĵuriano donis al ĉiu konkursinto inter 0 kaj 10 poentojn. Premiojn oni decidis atribui al ĉiuj 25 aliĝintoj, kiuj efektive faris almenaŭ etan redakton. La unuan lokon en la konkurso, kun averaĝo de 9,84 poentoj, okupis Beatrice Allée el Francio (redaktanta sub la kromnomo Lvh), kiu per sia prilaboro de 10 artikoloj, el kiuj 8 atingis altan nivelon, alte superis la laboron de la aliaj konkursantoj. Pro tio ŝi estis premiita per la Tonkin-festlibro. Sed ankaŭ multaj aliaj konkursantoj diligente laboris: 12 personoj laboregis pri almenaŭ unu artikolo kaj 6 plibonigis unu ĝis kvin artikolojn. Partoprenis precipe eŭropanoj (21), sed ankaŭ 4 amerikanoj, 2 azianoj kaj 1 aŭstraliano.

Kroma celo de la kampanjo estis altiri novajn esperantistojn al la Vikipedio kaj reklami la esperantlingvan vikipedion ĉe la ekstera publiko. Ke tio sukcesis indikas ne nur kvarona kresko de novaj registriĝoj dum aprilo, sed ankaŭ ĉeesto de du novuloj, pluraj komencantaj redaktoroj kaj kelkaj revenintoj inter la konkursintoj. Ĉeesto de kelkaj partoprenantoj kun adreso en la sama vilaĝo indikas, ke la alvoko disvastiĝis ankaŭ en kluboj kaj inter amikoj. La plej bela kromefiko de la konkurso estas tamen la rekono, kiun la Esperanto-vikipedio ricevis pro la plej granda kresko de la mil artikoloj dum la monato aprilo el inter ĉiuj lingvoversioj. Tiu kresko samtempe ŝovis ĝin antaŭen en tiu komparo el la 37-a sur la 33-an lokon.

Plej multaj konkursantoj esprimis sian intencon daŭrigi la laboron ankaŭ post la konkurso. Multaj fakte pardonpetis pro tro malmulta kontribuo kaj evidentiĝis, ke la plej granda malamiko de la esperantistaj vikipediistoj estas manko de libera tempo. Krom verkemuloj la kampanjo vekis entuziasmon ankaŭ inter la movadaj gvidantoj: iuj proponis premiojn por redaktantoj pri siaj lando aŭ movado, aliaj eĉ skizis sistemojn de ĉiumonataj, parte aŭtomataj konkursoj pri diversaj temoj. Notindas, ke similaj streboj jam nun okazas (senpremie) en la Vikipedio forme de “Kunlaboraĵo de la semajno” aŭ “Lando de la monato”. Premiado certe ne fariĝu la ĉefa motoro de la volontula vikipedia kunlaborado, ĝi tamen pruviĝis kapabla liveri al la projekto novajn fortojn kaj freŝan energion.

Eble la direkto de nia plej granda enciklopedio tamen baldaŭ ŝanĝiĝos, ĉar ĝuste en la monato aprilo la dana lingvisto Eckhard Bick diskonigis sian projekton WikiTrans (www.wikitrans.net), kiu liveras maŝinajn tradukojn de artikoloj el la angla vikipedio en kvalito sufiĉe alta por ke indu ilin korekti anstataŭ reverki. Tial eble la venonta vikipedia konkurso jam ne plu temos pri verkado, sed nur pri provlegado, kaj la enciklopedio abunde kreskos.

Marek Blahuš

[FORIGITA!: bildo]

Specimeno el la plej populara artikolo pri Vincent Van Gogh (21-paĝa, vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/VincentvanGogh), kiun redaktis tri konkursantoj. Verde markitaj estas la faritaj redaktoj/plibonigoj, do partoj kiujn la vikipediisto ŝanĝis. Cele al juĝado Marek preparis por la ĵurianoj tian trarigardon de ĉiuj kontribuoj.

[FORIGITA!: bildo]

La emblemo de la konkurso, transprenita de similaj konkursoj okazantaj en alilingvaj vikipedioj (la aŭtoro: “Hill”, permesilo CC-BY-SA).

Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK 2010

La Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK celas informi lokajn ĵurnalojn tra la mondo pri la partopreno de siaj samurbanoj en la UK, kaj ebligi la aperon de raportoj pri Esperanto kaj pri la kongreso.

La originala ideo pri tiu kampanjo aperis dum la kongreso de Helsinko per propono de s-ro Giancarlo Fighiera, kaj poste la Brusela Komunikad-Centro sukcese organizis ĝin dum kelkaj jaroj.

En la pasinta jaro la estraro de UEA decidis ke estu restarigita la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK, kaj danke al la klopodoj de la Pola LKK kaj ankaŭ de kelkaj aktivuloj aperis pli ol cent raportoj pri Esperanto en ĵurnaloj de pluraj landoj.

Ekde la pasintjara kampanjo ni petas ke la kongresanoj mem kontaktu la ĵurnalojn, ĉar ne eblas al malmultaj voluntuloj fari milojn da kontaktoj.

En la kongresoj ni havas la oportunon partopreni kaj ĝui altnivelajn prelegojn, kunsidojn kaj prezentadojn, faritajn de gravaj samideanoj. Eble vi, kara leganto, ne estos gvidanto de tiaj eventoj, sed ankaŭ via partopreno estas tre grava, ĉar la kongreso okazos por vi kaj pro vi.

Via partopreno evidentigas la diferencon inter kongreso de iu projekto de lingvo kun dekoj da homoj, kaj kongreso de sukcesinta, parolata, vivanta lingvo kun miloj da kongresanoj.

Pro tio, ke via partopreno estas tiom grava, vi ne povas perdi la oportunon informi pri la kongreso kaj pri Esperanto al la ĵurnaloj de via regiono. Eble vi apartenas al malgranda grupo de via urbo, aŭ eble vi estas la sola homo de via urbo, kiu iras al la kongreso de Havano. Do, vi reprezentos vian urbon en unika evento kun milo da homoj el sesdeko da landoj, kie ĉiuj interkompreniĝas sen interpretisto, sur egala lingva bazo. Tio certe estas interesa kaj publikiginda fakto por la gazetaro.

Ĉi-jare ni kongresos en Kubo, lando kun tradicia Esperanta movado. Kongresi ne signifas ke nia movado apogas aŭ kontraŭas la kuban politikon. Nia movado estas neŭtrala kaj estas ĉie en la mondo, kie estas esperantistoj, sendepende de reĝimoj kaj politikaj vidpunktoj. Esperantistoj agadas por interkompreniĝo de la popoloj, ĉie, ĉiam, ĉiel.

Kubo certe alvokos kroman intereson de la ĵurnaloj, do, kara kongresano, ne hezitu telefoni al via loka ĵurnalo, radiostacio aŭ televidprogramo, kaj proponi al viaj samurbanoj tiom riĉan informon pri nia kongreso.

En nia retpaĝo www.gazetaro.co.nr vi trovos sugestojn pri la informa teksto, adresojn de redakcioj kaj detalojn pri la kampanjo. Ni kalkulas je via agado.

Emilio Cid
Komisiito de UEA pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK

Rento je fiksdataj deponoj 1,4%

Pro la evoluo en la monmerkato UEA malaltigos la renton je la ŝpardeponoj de la membroj el 1,75% al 1,4% ekde la 1-a de aŭgusto 2010.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro

Havana UK super Portlando kaj Vankuvero

La 15-an de junio la 95-a Universala Kongreso en Havano (17-24 julio 2010) nombris 943 aliĝintojn el 59 landoj. Sekve ĝi preterpasis du aliajn UK-ojn, kiuj okazis en Ameriko: Portlando en 1972 (923) kaj Vankuvero en 1984 (802).

Plej multe da aliĝintoj, 157, liveris la kongreslando Kubo. Sekvis Francio (112), Japanio (76), Germanio (70), Brazilo (66), Italio (43), Nederlando (32), Meksiko (31), Belgio (25), Pollando (22), Kanado (18), Britio kaj Danio (po 17), Kroatio kaj Litovio (po 15).

Triaaĝuloj kun juna elano

En la sudpollanda vilaĝo Rytro, apud la urbeto Nowy Sącz, fine de majo 2010 okazis eksterordinara Esperanto-seminario kun trideko da personoj, plejparte membroj de pola universitato de la tria aĝo.

Tiu plenaĝula edukformo estas tre populara en Pollando, plurcent mil personoj profitas el ĝiaj kursoj kaj edukprogramoj. Tra Pollando en pluraj tiaj universitatoj funkcias Esperanto-kursoj, kaj montriĝas intereso lanĉi pliajn, kondiĉe ke troviĝas por ili instruantoj.

Halina Komar, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, decidis kandidatiĝi por stipendio ĉe Eŭropa Unio por trejnado de triaaĝaj Esperanto-instruistoj por kursgvidado de triaaĝuloj.

Kandidatiĝo akceptita, subvencio ricevita. Sekve, kadre de la Partnera Projekto “Lernado dum la tuta vivo” de Grundtvig-programo 2009-2011 (kun partneroj kiel E@I kaj ICH kaj kunlabore kun www.edukado.net kaj ILEI) lanĉiĝis la tri-jara programo, kies dua seminario okazis en Pollando. Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan intensan programon inter la 22-a kaj 29-a de majo 2010 por entute 28 polaj kaj slovakaj partoprenantoj de la projekto.

Ĉar ne povas esti bona Esperanto-instruisto tiu, kiu ne regas bone la lingvon, la ĉefa celo de la seminario estis lingva pluperfektigo, preparo al la KER-ekzamena sesio, okazigota dum SES en Slovakio, kiun la seminarianoj partoprenos kiel la trian gravan programon de la projekto, kaj en kiu ili provos sukcese trapasi ankaŭ la ekzamenon.

Dum la semajno en Rytro oni lertiĝis pri la solvado de ĉiu ekzamentipo kaj pri gramatikaj tiklaj punktoj. Por la prepariĝo estis uzataj la libroj Esperanto de nivelo al nivelo kaj Ĉu vi aŭdis, ke...?, krome ekzercoj de edukado.net. Fine de la preparsesio Katalin donis proksimuman takson pri la niveloj de la kursanoj, el kiuj jam 23 surloke aliĝis al la somera KER-ekzamensesio. La kursmaterialo inkluzivis ankaŭ metodikajn partojn: teorian kaj praktikan. La lingva trejnado okazis kun aktiva metodika subteno, ĉiam kun klarigoj de pedagogiaj kaj instruaj flankoj. Okazis modelleciono, gvidata de Katalin al 9-persona loka grupo, prezentoj de pluraj metodotrajtoj, ekzercotipoj kaj aliaj aktivaĵoj. Al la seminario kontribuis ankaŭ Stano Marček, kiu prezentis sian libron Esperanto per la rekta metodo kaj la kun ĝi aplikendan metodon. Tiun ĉi libron elektis la projektanoj por posta uzo dum sia instrulaboro.

Jen kelkaj aliaj eroj de la semajno: Pasporto al la tuta mondo, prezento de la porinstruista retejo www.edukado.net kaj vasta agado de E@I, lertigo pri lernu.net, duontaga ekskurso, libroservo, vizito de Esperanto-leciono en proksima elementa lernejo, spektado de esperantlingvaj teatraĵoj ... kaj jen pleniĝis la 50-hora semajna programo, pri kiu la kursanoj ricevis ankaŭ atestilon. La nelacigeblaj partoprenantoj, sub la energia kaj entuziasma gvidado de Katalin Kováts, havis neforgeseblan klerigsemajnon. Eble ankaŭ pro la malbona vetero, krom la tage 8-10-hora faka laboro, oni pasigis pliajn horojn kune, diskutante pri la movado kaj instruado, solvante kromajn taskojn kaj ekzercojn kaj amuziĝante.

La riĉa programo estis sukcesa danke al la teknika subteno de E@I, nome de Petro Baláž, kontribuoj de Stano Marček kaj Katarína Nosková, preparlaboro kaj loka asistado de Danuta Kowalska kaj Jolanta Kieres, fotado de Andreo Sochacki, organizaj preparoj de Halina Komar kaj programgvidado de Katalin Kováts.

Noto de la redaktoro: Kelkajn tagojn post la seminario venis la tristiga novaĵo, ke la regionon, precipe la vilaĝeton Rytro, inklude la domon kaj gastejon kie la seminario okazis, inundis la furioze grandiĝinta rivero Poprad. Pluraj el la partoprenintoj de la seminario suferis inunddamaĝojn. Ni kun ili sincere kunsentas.

Katalin Kováts

Niaj fervojistoj kongresis en Bulgario

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la 62-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

La 62-a IFEF-Kongreso okazis inter la 8-a kaj la 15-a de majo 2010 en la bulgara ĉefurbo Sofio. Ĝi allogis 136 kongresanojn el 18 landoj.

La solena inaŭguro komenciĝis kun surprizo, ĉar ĉiu partoprenanto ricevis rozon de infanoj en naciaj popolkostumoj. Poste la infana ensemblo prezentis popolajn dancojn. En la inaŭguro ĉeestis reprezentanto de la fervoja organizaĵo de Bulgario, la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, prezidantino de la Landa Asocio de la Fervojista Kultura kaj Libertempa Asocio, reprezentanto de Esperanta Civito kaj delegito de la Esperanto-Domo de Razgrad.

Post salutvortoj de la gastoj salutis la kongreson reprezentantoj de la landaj asocioj de IFEF. Fine faris festparolon la prezidanto de IFEF, d-ro Romano Bolognesi. En sia parolado li prezentis la plej gravajn agadojn de la bulgara fervojista Esperanto-movado, parolis pri la nuntempa malbona situacio en la mondo kaj pri ties efiko al la Esperanto-movado. Li emfazis: Ni fervojistaj esperantistoj kongresas ĉefe por kunlabori, kunmetante energion kaj pasion por atingi niajn celojn: progresigi la internacian lingvon kaj nian federacion. Niaj plej gravaj kongreseroj estas la kunsidoj de la Komitato kaj de la Komisiono kun fakaj aranĝoj, ĉar ili montras la progreson de nia agado, taksas nian laborkapablon kaj nian adaptiĝon, kaj kontribuon al la rapide evoluanta fervoja tekniko. En la fino li transdonis distingon de “Honora membro de IFEF” al tri eminentaj fervojistaj esperantistoj.

Dum la kongresa semajno okazis du komitatkunsidoj. La plej grava tagordero estis la estrarelekto. El la kvinkapa estraro de IFEF kvar estraranoj demisiis. La komitato elektis tri novajn kandidatojn por la funkcioj: prezidanto (Rodica Todor el Rumanio), vicprezidanto (Sylviane Lafargue el Francio), sekretario (Vito Tornillo el Italio). La kasisto (Laurent Vignaud el Francio) daŭrigos la estraran laboron, kaj por la redaktora posteno ne alvenis kandidato. Provizore restos Jean Ripoche el Francio, kiu redaktas la fakan revuon Internacia Fervojisto kun helpo de hungaraj fervojistaj esperantistoj. La komitato unuanime akceptis la raportojn de la estraranoj, ĉefkomitatano, gvidantoj faka kaj terminara laboroj. La komitatanoj traktis la financajn demandojn, kaj kun ĝojo konstatis financan stabilecon. La komitato akceptis la resuman jarraporton pri la pasintjara agado de la landaj asocioj de IFEF, kaj analizis la situacion en kelkaj landoj, kie la movada laboro stagnas, eĉ preskaŭ ĉesas pro malkresko de la membronombro, manko de gejunuloj kaj manko de mono por fari kontentigan laboron. La komitatanoj kun trankviliĝo akceptis raporton pri la interrilato kun UEA, pri la lasta Universala Kongreso de UEA kaj pri la laboro de la komitatano “A” de IFEF ĉe UEA.

Venontjare la IFEF-kongreso okazos en la ĉeĥa urbo Liberec, en 2012 germanoj organizos la 64-an IFEF-kongreson en la “Esperanto-urbo” Herzberg kaj en 2013 francaj fervojistaj esperantistoj planas organizi la kongreson.

La faka komisiono traktis multajn terminojn, ĉefe por la sekva eldono de PIV. Okazis interesaj fakprelegoj: “Rekonstruo kaj modernigado de la fervojlinio Plovdiv-Svilengrad”, kaj “Perspektivoj pri disvolviĝo de la fervoja infrastrukturo en Bulgario”, kaj forumo pri movadaj aferoj, en kies kadro la partoprenantoj traktis fervojistajn movadajn temojn, proponojn pri la strukturŝanĝo de IFEF kaj pri la Esperanto-kursoj en la fervojaj lernejoj.

Sukcesis duontaga ekskurso en la malnova urboparto de Sofio kaj tuttaga ekskurso al la urbo Vraca. La lasta estis interesa, kvankam la promesitan programon LKK ne plenumis. Esperantistoj el Vraca prezentis al ni du muzeojn, ekspozicion pri la Esperanto-movado en Vraca kaj dancantajn junulinojn en la Junulara Kulturdomo. Ĉe la rando de la urbo Vraca ni vidis memortabulojn de kelkaj Esperanto-kongresoj, inter ili pri la 19-a TEJO-kongreso.

En la nacia vespero dancgrupoj kaj ĥoroj prezentis neforgeseblan programon. La spektaklo estis varia, kaj laŭmerite ĝi ricevis longajn kaj fortajn aplaŭdojn. Dum la fermo la LKK-prezidanto resumis la kongreson, kion kompletigis la nova prezidanto de IFEF. La kongresan flagon transprenis la LKK-prezidanto de la sekva IFEF-kongreso. La 62-a IFEF-kongreso, malgraŭ kelkaj problemoj, donis al la partoprenantoj agrablajn horojn, multajn belegajn travivaĵojn.

István Gulyás

Recenzoj

Elstara libro al elstara homo

La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins. Rotterdam: UEA, 2010. 901p. 26cm. Bind. Ilus. ISBN 9789290171133. Prezo: € 60,00

Riĉa, varia, pensoveka, abunda kaj inspira

(Sekcioj I-III; p. 1-256)

Humphrey Tonkin sendube estas unu el la plej elstaraj figuroj de la internacia Esperanto-movado kaj verŝajne la plej influa en la lastaj 40 jaroj. Tial ne estas mirinde, ke la festlibro honore al Humphrey estas 900-paĝa volumego kun pli ol 100 kontribuoj el la tuta mondo — abundo apenaŭ rapide analizebla por unuopulo. Tial la recenzado estis dividita inter tri personoj; mi entuziasme akceptis recenzadon de la unua triono: sekcioj I (Enkonduke), II (Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado) kaj III (Interlingvistiko). La enhavo de la libro estas tiel riĉa, varia, pensoveka, abunda kaj inspira, ke (pro la limigiteco de la recenza spaco) mi povas nur tuŝe mencii la kontribuojn.

La volumegon malfermas antaŭparolo (Probal Dasgupta), enkonduko (Detlev Blanke kaj Ulrich Lins), omaĝo (Ludoviko Zaleski-Zamenhof) kaj la surprize informriĉa 22-paĝa biografia intervjuo kun Tonkin titolita “Mi kvazaŭ trovis min ĉehejme” (Mark Fettes). La intervjuo estas aparte interesa kiel rakonto pri malantaŭkulisaj detaloj de la plej signifaj eventoj en Esperantujo en la lastaj 50 jaroj. En tiu ĉi dialogo kun Mark Fettes, kiu fermas Sekcion 1, Tonkin aperas kiel homo sagaca, pensema, sprita, konscia pri sia gravega rolo en la Esperanto-movado kaj nia komunumo, tamen sobre modesta; tio kreas la ĝeneralan impreson de saĝa, digna kaj sincera homo, kaj ĝuste tian impreson mi havas pri li el la reala vivo. La intervjuon (kaj la tutan enkondukan sekcion) fermas la dupaĝa biografia tempotabelo, kiu sinoptike prezentas la profesiajn kaj movadajn rolojn de Humphrey Tonkin sur la kronologia fono indikita per la koncernaj UK-oj kaj IJK-oj.

Sekcion II komencas la artikolo “Humphrey Tonkin kaj Language Problems and Language Planning” (Frank Nuessel), kiu komplementas la informojn el la Sekcio I pri la historio de LPLP, periodaĵo prestiĝa ankaŭ ekster la Esperanto-komunumo, kaj pri la rolo de Tonkin en ĝia flegado kaj redaktado. La pensinstiga “Lingvo — rimedo aŭ resurso” (Jouko Lindstedt) analizas la internacian uzadon kaj la rolojn de lingvoj (speciale, la angla kaj Esperanto) kaj prilumas kelkajn tiurilatajn paradoksajn trajtojn de Esperanto. Vilmos Benczik en “Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo” analizas la evoluon de la socia rolo de lingvo kaj sagace skribas “Ne-legado — manko de ripetataj, longdaŭraj kontaktoj kun skriba teksto — inside, nerimarkeble erodas la nuancitan pensokapablon”.

Rafaela Urueña Álvarez en “La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo” parolas pri la agnosko de la koncerna valoro de lingvoj, inkluzive Esperanton. Dan Maxwell skribis pri “La lingvobariero kaj rimedoj por superi ĝin”. En “Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco” Bengt-Arne Wickström enkondukas simplan matematikan modelon por ilustri la rolon de ekonomiaj faktoroj en la lingvoplanado cele al egaleco, efikeco kaj justeco. Federico Gobbo en “Lingvoplanado kaj planlingvoj” kompare analizas lingvoplanadon de etnaj lingvoj kaj Esperanto kaj interalie (tre prave!) konkludas, ke “planlingvo, publikigita [...] obeas la leĝojn de la ‘normalaj’ etnaj lingvoj” kaj mencias interesan (ĝis nun validan, sed ĉu nur provizoran?) trajton de Esperanto: “la normigo de la lingvo ne dependas de denaskaj parolantoj”. Liu Haitao en “Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado” fokusiĝas sur teĥnologiaj aspektoj de lingvouzado (informaj teĥnologioj kaj interreto) kaj faras interesajn observojn pri la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto. En “Vojoj al egalrajta komunikado” Sabine Fiedler interalie esploras plurlingvecon, translingvan kompreniĝon, uzadon de la angla aŭ planlingvo (Esperanto), revivigon de morta lingvo.

Bo Sandelin esploras transiron “De la germana al la angla en la sveda ekonomiko” en la lastaj pli-malpli cent jaroj. En “La angla kaj Esperanto: pensoj pri estonteco” Dalibor Brozović proponas sian vidpunkton oponan al la pesimistoj, kiuj opinias, ke la angla povos estonte plenumi la funkciojn, kiujn — laŭ la optimistoj en nia komunumo — plenumos Esperanto. István Ertl, stariginte artikoltitole la demandon “Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?”, esploras diverstipajn strebojn uzi Esperanton kiel solvon de variaj lingvaj problemoj en Eŭropa Unio kaj eŭropa vivo kaj enkondukas multajn freŝajn aŭ ne tre konatajn faktojn, dokumentojn, siajn proprajn argumentojn kaj klarvidajn (kaj polemikajn) observojn. En “Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo” Michele Gazzola esploras la staton, evoluon kaj defiojn de la titoltemaj fenomenoj. A. Giridhar Rao en “Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko” kritike analizas la lingvan situacion en Barato kun aparta fokuso je la minaco al la lingvoj de la malplimultoj kaj tiras interesajn lecionojn el la spertoj de tiu lando kun buntega lingva mapo.

Kelkaj artikoloj komparas Esperanton kun aliaj lingvoj, plejparte en planlingvistika perspektivo. Kimura Goro Christoph (La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj?) demonstras mirinde multajn sociolingvistikajn similecojn en la evoluo kaj funkciado de la du lingvoj. Seán Ó Riain (La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto?) argumentas, ke Esperanto havus signifan propedeŭtikan valoron por instruado de la irlanda kaj la franca en la irlandlingvaj lernejoj.

Sekcio III alportas rikolton de variaj kontribuaĵoj dediĉitaj al la plan-kaj interlingvistiko. José Antonio Vergara (Interlingvismo kaj scienca kulturo), elirante el la principo, ke la strebado al scienca kulturo estas civitana rajto, esploras la lingvajn aspektojn de sciencaj komunikado kaj edukado. En “Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko” Sergej Kuznetsov analizas kelkajn historiajn provojn igi interlingvistikon/planlingvistikon parto de la tradicia lingvoscienco kun aparta fokuso sur la historio kaj agado de IALA (International Auxiliary Language Association = Asocio por la Internacia Helpa Lingvo) kaj finas sian artikolon per edifaj kaj atentindaj konkludoj pri la lingvistika valoro de la planlingvoj ĝenerale, kaj Esperanto speciale. “Tezoj pri la slava interlingvistiko” de Aleksandr D. Duličenko baziĝas sur la ideo distingi branĉojn de interlingvistiko laŭ geneza aspekto (ĝermana, romana, slava), kaj interalie referencas al pli ol dudeko da tutslavaj lingvoprojektoj. Věra Barandovská-Frank (Arto inter lingvo kaj literaturo) esploras “arte” faritajn lingvojn (kreitajn kadre de diversaj avangardismaj literaturaj skoloj) kiel literaturan fenomenon kaj riĉe ilustras sian teorian analizon per abundaj ekzemploj.

En “Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, WarnerWera Blanke esploras la mirindan (sed ne hazardan!) interrilaton inter la scienca esplorado de Esperanto/interlingvistiko kaj la terminologia agado. Claude Gacond (Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio) rakontas pri la historio de la elstara arĥivejo CDELI (Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale = Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia), kies kunfondinto (en 1967) kaj longtempa prizorganto li estis. Detlev Blanke en “Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL” prezentas la imponan sperton de la germana scienca organizaĵo “Gesellschaft für Interlinguistik” (Societo pri interlingvistiko), modeste malemfazante sian propran elstaran rolon en la organizado de interlingvistika agado en Germanio antaŭ kaj post ĝia reunuiĝo.

Estas tute atendeble, ke multaj kontribuoj dediĉas grandan atenton al la (pliiĝantaj) internacia uzado kaj leksika influo de la angla lingvo el la vidpunkto de internacia komunikado. Tamen estas notinde, ke la konkludoj kaj la sintenoj de la aŭtoroj estas mirinde variaj. Dalibor Brozović argumentas, ke tia disvastiĝo de genta lingvo en la internacia sfero ne estas senprecedenca, ke la angla estas nur provizora en tia rolo kaj do ne prezentas danĝeron al la hela estonteco de Esperanto. Kelkaj aliaj kontribuantoj ne estas tiel optimismaj. Aliflanke, István Ertl avertas kontraŭ neraciaj “krioj kontraŭ la angla”. “Estas foje konsterne konstati la akrecon de kontraŭanglismo inter esperantistoj”, li rimarkas, “... Tia tendenco estas ne nur bedaŭrinda, sed eĉ danĝera.” Plejparte la kontribuintoj konsentas, ke la homa strebo al justeco kaj egaleco (ankaŭ en la lingva sfero) estas faktoroj sufiĉe gravaj por malebligi la “finan venkon” de genta lingvo kiel ĝenerala solvo de la internacilingva problemo kaj ke Esperanto, justa kaj plene provita solvo, estos finfine vaste adoptita.

La volumo estas zorge kompilita, redaktita kaj kompostita. La lingvaĵo estas bone kontrolita. Preseraroj preskaŭ forestas. Tion, ke unu aŭ du kontribuintoj kelkfoje uzas konfuze agacan vortordon, probable kaŭzis ilia idiosinkrazia “stilo” aŭ eble trorapida verkado kaj memredaktado, kaj estas detalo neglektinda. Tipografie kaj enhave ĝi sendube estas unu el la plej impresaj eldonaĵoj en Esperanto. Mi plej sincere rekomendas ĝin al ĉiu serioza esperantisto.

Alexander Shlafer

(Recenzoj pri la ceteraj partoj de la libro aperos en la sekvaj du numeroj de la revuo).

Helpo al Esperanto-bibliotekoj

Por la 14-a fojo UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen al Esperanto-bibliotekoj.

Rajtas peti bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Diskoj, vidbendoj k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton.

Pasintjare sep bibliotekoj ricevis subvenciojn, kiuj variis de 115 ĝis 260 eŭroj.

La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ rete al d...@co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bazan bonhavon de la fondaĵo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.

Novetaj kaj foje misetaj interpretoj pri Zamenhof

Les trois rêves humanistes du docteur Zamenhof. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2007. 47p. 21cm. ISBN 2906134724. Prezo: € 5,10*

* (“Antijudismo, satana malsano”, en Zamenhof kaj judismo*. André Cherpillod. Courgenard: Memeldono, 1997, [ĉ.] III, p. 19-29. ISBN 2906134414. Ekzistas ankaŭ en franca versio: Zamenhof et le judaïsme, Autoédition, 1997, 68p.)

La tre produktema André Cherpillod kompilis kaj eldonis novan franclingvan broŝuron, kies titolo signifas “La tri humanaj revoj de d-ro Zamenhof”.

I. En la unua parto, “humana revo: unu [dua?] lingvo por ĉiuj”, la membro de la Akademio de Esperanto bone priskribas tiun ĉi demokratian “sintezon de la grandaj civilizaci-lingvoj”, kvankam kun kelkaj iomete tro provoke paradoksaj titoletoj, ekzemple: “Esperanto, eŭropa lingvo? Tute ne” (p. 5), aŭ: “Zamenhof lingvisto? Absolute ne...” (p. 10).

En ĝi li unupaĝe prezentas ankaŭ la internan ideon, kiel “ĉion pro kio Esperanto estas lingvo, kaj samtempe multe pli ol lingvo” (p. 13), kontrastigante la Esperanton kiu “estis en la cerbo” de Louis Chevreux (alinome de Beaufront), kun “tiu de Zamenhof, [kiu] estis en lia koro”: la unua estis (neprofesia) lingvisto, sed Zamenhof “ne, milfoje ne”. Feliĉe en posta titoleto tiu ĉi tamen estas “geniulo pri lingvoj”, t.e. “io alia kaj multe pli ol lingvisto” (p. 15). La franca substantivo linguiste do fariĝis nur tre limigita kaj preskaŭ insulta vorto sub la plumo de la aŭtoro, kiu tamen ne mallaŭde menciis “entuziasman akcepton (...) de la plimulto de la lingvistoj” al Esperanto (p. 8): cetere ĉu vere tiagrade? Aserto des pli dubinda pri du el la nur tri* nomitaj: M. Müller kaj F. de Saussure.

* La kvara nomita, René de Saussure, kvankam aŭtoro de (Fundamentaj reguloj de) La vortteorio en Esperanto, 1914 (kaj 1915), ne estis lingvisto, almenaŭ laŭ la kriterioj mem de A. Cherpillod p. 3: li ne profesoris pri lingvistiko nek universitate studis ĝin, sed laŭprofesie estis matematikisto kaj tial cetere verkis en Esperanto 36-paĝan Geometrio folietara (1908).

II. La dua revo estas “ĉiuj sian patrujon”, se mi bone komprenas “une patrie pour tous”, kvankam la esprimo unuavide ŝajnas signifi, pli laŭvorte sed kontraŭe al la enhavo de tiu ĉi parto: “(unu?) patrujo por ĉiuj”.

Krom 13-linia enkonduko al ĝi, tiu ĉi parto aldonas nenion gravan al la ĉapitro “Antijudismo, satana malsano” el lia pli ampleksa Zamenhof kaj judismo (1997, [ĉ.] III, p. 19-29). Sed ĉar tiu ĉi libro ankoraŭ ne estas recenzita, mi tamen parolos pri la preskaŭ laŭvorta reprodukto nur sub alia titolo (kaj eĉ permesos al mi, recenzante do du tekstojn samtempe, uzi duoble pli da spaco!).

Ĝi pritraktas la sionismon (inkluzive antaŭsionismon) de la juna Zamenhof, kiam post unua pledo por aĉeto de teritorio en Usono por tie krei judan ŝtaton, kiel la mormonoj kreis Utahon (p. 21), li fariĝis fondinto kaj motoro de “la unuaj grupoj sionistaj” (ekzemple, de la unua societo Hibat-Sion en Varsovio, 13-6-1882: 15 jarojn antaŭ Herzl kaj ok jarojn antaŭ la unua apero de la vorto sionismo*).

* Laŭ Brunot Frappat, pri Qu’est-ce que le sionisme? de Denis Charbit, en La Croix, 14-6-2007; citita en L’Homme en question n° 18, sept. 2007, p. 12.

Oni nur bedaŭros ke en maldika broŝuro la aŭtoro dediĉas pli ol kvar paĝojn (22-23 kaj 26-29) al priskriboj de kontraŭjudismo (distingita de la pli ĝenerala antisemitismo, p. 25), inkluzive postzamenhofan (ĝis 1997 kun eĉ mencio de Inkvizicio), kaj de la ĉefa sionisma movado, sen rektaj rilatoj kun Zamenhof; kaj ke, aliflanke, li nenion skribas pri lia Alvoko al la Diplomatoj (1915), en kiu ni legas: “Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj”.

Unua konkludo: Alia titolo en alia libro postulas ne simplan reprodukton de la tuta enhavo de ĉapitro publikigita dek jarojn pli frue, sed iom adaptan reverketon.

A. Cherpillod cetere tradukas aŭ resumas interesajn citaĵojn (la fontoj estas Gillelizm/Hilelismo/Le Hillélisme 1901/1972/1995, Dietterle, Maimon, Waringhien kaj Holzhaus). Se do verŝajne ĝis ĉ. 1901 aŭ eble eĉ 1902, Zamenhof “neniel est[i]s kontraŭ la principo de sionismo, tute male, sed li rigard[i]s ĝin kiel nerealigeblan revon” (p. 29), oni tamen daŭre dubos pri la aserto: “Ĉu do oni povas diri ke Zamenhof profunde forlasis la aspirojn de siaj judaj fratoj kaj de la sionistoj? Certe ne.” Pro jena rimarko:

La aŭtoro citas nur unu datitan postan ateston (W. Lippmann, pri 1916) sed ĉi tie li ignoras* la principojn esprimitajn de Zamenhof mem en lia letero al Heller (30-6-1914):

* Kvankam li citis ĝin, sub titoleto “Homaranismo kaj nacionalismo” en sia Zamenhof kaj judismo, p. 60-61.

“Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon (...) Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda (...) sed (...) ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian (...) Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun la hebrea nacionalismo (...)”

W. Lippman (kiu mortis en 1991) rajtis, kvankam malprave, supozi: “Tamen povas esti, ke la spertoj de la judaro en la unuaj militaj jaroj 1914-1916 pli klare montris al li la neceson de Cionismo” (p. 31), ĉar li, kaj verŝajne ankaŭ A. Cherpillod*, ne konis la novan version Ekzempla teksto de Deklaracio pri Homaranismo, kies unua principo daŭre deklaras en 1917:

* Ĉar la bibliografio ankoraŭ indikas nur la Originalan Verkaron de Zamenhof kompilitan de Dietterle en 1929 sed ne la Plenan... kompilitan de Ludovikito, kies 3-a volumo, 1991, reproduktas ĝin sub n-ro 17-04, p. 2720-2732.

“Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gent-religiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon per vojo natura kaj sen perforteco mi devas akceladi laŭ mia povo.”

Oni do ne plu povas akcepti la konkludon kiun la aŭtoro mem jene emfazas per dikaj literoj: “(...) Tute male, ĝis sia morto li [Zamenhof] restis fidela al la sionisma idealo.” Des pli se oni opinius ke sionismo ne sufiĉe respektas la rajtojn de la palestinanoj, ĉar la paragrafo 3 de la sama Deklaracio estas tute klara:

“La identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton, la rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.”

Kaj per ĉi tiu cito de “Deklaracio pri Homaranismo” ni jam transiris al la tria humana revo:

III. “Unu religio por ĉiuj” (p. 33); aŭ, eble: “ĉiuj sian religion” (vidu la rimarkon supre) kaj “unu ponto inter ĉiuj homoj” (p. 43)? Ankaŭ tio ĉi plejparte reproduktas, sed ĉi-foje kun gravaj rearanĝoj, la 5-an ĉapitron (“De Hilelismo ĝis Homaranismo”) de lia jam menciita alia broŝuro (p. 47-61). La aŭtoro tre feliĉe anstataŭigas sian tiean preskaŭ ses-paĝan “iom longan parentezon” pri “Hilelismo, framasonismo kaj rozkrucismo” per interesa priskribo pri Hilelo (p. 33-38): verŝajne resumo de lia Hillel la Saĝulo: lia vivo, lia instruo (2005, 36 p., ne recenzita kaj nekonata de mi, sed interesveka).

Sed same kiel en sia broŝuro de 1997, li haltas pli-malpli en marto 1906, kio ja estis eble kongrua kun titolo “...ĝis Homaranismo”, ĉar temas pri ĉi ties komenco. Sed en parto kun pli ĝenerale “religio” en la nova titolo, oni bedaŭras nenion trovi pri la sekvo kaj, ekz-e, la Zamenhofa projekto de Kongreso de Neŭtrale-homa Religio en Parizo en 1914, plia varianto, same malsukcesa, de lia Homaranismo.

Konklude (ĉu tro krude?): ĉiutemaj vulgarigaj broŝuroj en Esperanto, kaj ankaŭ en naciaj lingvoj pri Esperant-ligitaj temoj, estas ja necesaj kaj bonvenaj! Sed ili estu kiel eble plej science verkitaj, aŭ fidelaj al la historio, kaj almenaŭ menciantaj la lastajn malkovrojn. Sed ja Zamenhof prave skribis: “Kritiki estas facile, fari malfacile”.

Christian Lavarenne

Absurdo, komiko kaj tragiko (pseŭdorecenzo)

La leciono. Eugène Ionesco. El la franca trad. Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. Thaumiers: La KancerKliniko, [2010]. 38p. 21cm. Prezo: € 7,20

Novembro 2009. Slatina, Rumanio: “La tagoj Eugen Ionescu”. Inter la programeroj: Ĵaŭde, la 26-an de novembro, en la Distrikta Muzeo Olt, La kalva kantistino en Esperanto. Marto 2010. Sama urbo. Sama loko. Kadre de la Internacia Tago de la Teatro: fragmentoj el La kalva kantistino en Esperanto. Du prezentoj de (fragmentoj de) la plej fama kaj plej ludata teatraĵo de la franca verkisto. Ambaŭ luditaj en lia naskiĝurbeto, perdita en la sudrumania ebenaĵo. Fakte, tiu urbeto zumis la pasintan novembron: tie oni festis grandpompe la centan datrevenon de, eble, ĝia plej fama ido, la franca, iam rumana verkisto Eugène Ionesco (rumane Eugen Ionescu). Sed ne nur la rumanaj esperantistoj festis la patron de la teatro de l’ absurdo, sed ankaŭ esperantistoj en lia adopta lando. En la unua ĉi-jara kajero de La KancerKliniko (LKK) aperis mallonga, avangarda (kaj iom absurda) teksto verkita en la rumana de Ionescu (antaŭ ol li iĝis Ionesco) kaj preskaŭ samtempe la moŝtulo de LKK, Ĵak Le Puil, kaj lia edzino, Armela LeQuint, liveris al la publiko la duan teatraĵon de Ionesco tradukitan en Esperanton, La leciono.

Oni konsideras La cantatrice chauve (La kalva kantistino) la unua teatraĵo de Ionesco kaj tio estas vera... certagrade. Jes ja, La kalva kantistino estas lia unua teatraĵo verkita en la franca, sed fakte ĝi estas lia dua teatraĵo. Ĝi estas posteulo de teatraĵo kiun li verkis rumanlingve, kaj kiu titoliĝas Englezeşte fără profesor (La angla sen instruisto), titolo eble pli taŭga se enkalkuli la enhavon de la peco. La kalva kantistino estis la unua teatraĵo de Ionesco tradukita en Esperanton*. La dua estas La leçon (La leciono). Ĝin la aŭtoro subtitolis, ne senkiale, “drame comique” (komika dramo). Ĝia premiero okazis la 20-an de februaro 1951 ĉe Théâtre de Poche en Parizo. Venontjare, do, ĝi festos sian 60-jariĝon. Ĉu tiam ĝi havu sian E-lingvan premieron?

* Traduko farita de George Lagrange kaj publikigita de TESPA en 1978.

La ĉi-supra demando ne estas retorika — La leciono de Ionesco estas facile surscenigebla: necesas nur tri geaktoroj kaj modesta dekoro. La lingvaĵo ne estas komplika kaj ankaŭ la geaktoroj ne nepre estu profesiaj — ili nur devas imiti la vivon kun ĝiaj absurdaĵoj. Fakte, ili eĉ ne devas imiti, ili nur ludu, samkiel ĉiutage ni ludas nian vivon, plenan de la absurdo, komiko kaj tragiko, kiujn ni retrovas en La leciono de Ionesco (en neniaj rilatoj kun Unesko).

La ĝuinda (kvankam ne tute senriproĉa) traduko de LeQuint-Le Puil aperis en modestaj vestoj, kiel ĝenerale la eldonaĵoj de LKK. Sed tiu modesteco ne estas, ne rajtas esti kialo por maltrafi la plezuron kiun povas estigi la legado de rakonto pri maljuna instruisto, kiu repetitoras junan knabinon kies gepatroj deziras ke ŝi “trapasu la totalan doktorecon”. La abisma diferenco inter la “erudicia instruisto” kaj la “malbona lernantino” kreskigas la koleron de la repetitoro ĝis tiu grado, ke fine li murdas ŝin. Tio kvazaŭ por pravigi la dirojn de la servistino: “aritmetiko kondukas al filologio, kaj filologio kondukas al morto”. Kaj la teatraĵo de Ionesco, malgraŭ sia tragika fino, kondukas al ridado. Ĉu ridegado aŭ ridetado? Legu kaj vi vidos.

Ionel Oneţ

Komitatanoj B elektitaj: Mark Fettes sur la unua loko

La 1-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2010-2013. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Rob Moerbeek, Piet Schuil, Francisco L. Veuthey kaj Atie van Zeist. La stabo de la Centra Oficejo asistis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris iom pli ol kvin horojn.

Balotilo estis sendita al 4801 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1550, t.e. 32,3%. Estis 1527 validaj kaj 23 malvalidaj balotiloj. La balot-aktiveco klare superis tiun de la antaŭa fojo en 2004, kiam 29,0% de la membroj voĉdonis, sed ĝi ne atingis la rekordon de 33,6% en 1998.

Plej multe da voĉoj, 1010, ricevis Mark Fettes. La aliaj kvin sukcesaj kandiatoj estis Probal Dasgupta (973), Barbara Pietrzak (876), Amri Wandel (820), José Antonio Vergara (816) kaj Wu Guojiang (732). Ne elektitaj estis Petr Chrdle (653), Jukka Pietiläinen (613), Marija Belošević (529), Tomasz Chmielik (491), Paulo Branco (443), Josip Pleadin (309) kaj Johan Derks (282).

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Por ĉiu komencita milo da membroj estas unu Komitatano B. Krome ĉiu landa kaj faka asocio, aliĝinta al UEA, rajtas nomumi Komitatanon A, se ĝi havas pli ol 100 membrojn. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la komitatkunsidoj. Fine la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de tiu de la Komitatanoj A kaj B.

Svedoj kongresis en Lesjöfors

Sveda jarkongreso okazis en la Esperanto-Domo en Lesjöfors, 14-16 majo 2010, kun kvindeko da partoprenantoj.

Kvin partoj el la programo estis speciale interesaj. Kristin Tytgat prelegis pri “Unu lingvo, malsamaj kulturoj”, kun ampleksa superrigardo pri kulturaj fenomenoj kiuj ne estas nur lingvaj, sed kiuj povas kaŭzi miskomprenojn. Aparte de tio, ŝi donis enkondukon al la sistemo de ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kun ekzemploj pri ekzamenaj taskoj.

Teatro-prezento “Ludoviko-Lazaro” de Georgo Handzlik estis la sabat-vespera programero, kiu bone funkciis, kaj li sciis utiligi la spacon de la kunsidejo por doni impreson de teatro. Montriĝis, ke tiu interesa trarigardo de la vivo de Zamenhof ne estas konata al ĉiuj.

El la partoprenantoj preskaŭ triono estis membroj de la junulara SEJU, kiuj kunvenis sub la titolo “Anemona renkontiĝo”, kuiris proprajn manĝojn kune kaj aranĝis ludojn.

Parto de la programo estis la antaŭkongresa ekskurso per aŭtobuso al kelkaj el la lokoj, kiujn la sveda aŭtorino Selma Lagerlöf menciis en siaj libroj, kaj ankaŭ al folklora centro kaj al nuntempa artekspozicio.

Krome okazis la kutimaj jarkunvenoj de pluraj svedaj Esperanto-organizaĵoj, kaj librotablo troviĝis en la supra etaĝo de la domo. La partoprenantoj povis vidi, ke la Esperanto-Domo nun estas plibonigata per volontulaj fortoj, interalie okazas laboro por plibonigi la fenestrojn.

La sveda jarkongreso en majo venontjare okazos en Stockholm.

Ulla Luin

[FORIGITA!: bildo]

Maldekstre: En la sveda jarkongreso prelegis Kristin Tytgat el Belgio. Dekstre: Bengt Olof Åradsson reelektiĝis prezidanto de la Sveda Esperanto-Federacio.

[FORIGITA!: bildo]

En “Anemona Renkontiĝo” partoprenis junuloj.

Tago de Pioniro de KEA

La 15-an de majo Korea Esperanto-Asocio festis la 12-an Tagon de Pioniro en la Ŝtata Universitato en Daegu. En la festo, kie oni honoris la karmemoran Lee Chong-Yeong (1932-2008), partoprenis 85 homoj, inkluzive la familianojn kaj universitatajn kolegojn de d-ro Lee.

La memorlibron Keunseuseung Hyangchon Lee Chong-Yeong (Granda Instruisto Lee Chong-Yeong, korealingva versio de la memorlibro pri Lee Chong-Yeong, 387 p.), eldonitan okaze de la festo, redaktis Kim Uson, Choe Taesok kaj Song Ho-young.

Ekde 1999 KEA ĉiujare celebras la “Tagon de Pioniro” (la 15-an de majo) kaj eldonas memorlibron por elektita pioniro en la korea Esperantujo. Kiam d-ro Lee Chong-Yeong, iama prezidanto de KEA (1994-95, 1998-2001) kaj de UEA (1995-1998), forpasis la 4-an de julio 2008, oni faris la funebran ceremonion en la nomo de KEA. La estraro tiam decidis, ke li estu honorata en la Tago de Pioniro en 2010, kaj organizis eldonkomisionon de la memorlibro (Kim Uson, Choe Taesok, Song Ho-young). Ĉar la materialoj estis tro multaj, la eldonkomisiono decidis dividi ĝin en du volumojn: Lee Chong-Yeong, gvidanto nia (Esperanta) aperis en la unua datreveno de lia forpaso (4 julio 2009), la dua, Keunseuseung Hyangchon LEE Chong-Yeong, aperis en la Tago de Pioniro en 2010.

En la evento memorparolis Park Wha-Chong, prezidanto de KEA. La ĉeestantojn regalis la familio de d-ro Lee per koreaj manĝaĵoj kaj picoj en solena tagmanĝo.

Kim Uson

[FORIGITA!: bildo]

Kontribuintoj por la memorlibro pri Lee Chong-Yeong en la 12-a Tago de Pioniro.

Post 100 jaroj

La 26-a Rusia Esperantista Kongreso (REK) okazis en Sankt-Peterburgo inter la 27-a kaj 30-a de majo 2010. Ĝin partoprenis pli ol 200 personoj el pli ol dek landoj.

La kongresa urbo ne estis elektita hazarde — precize antaŭ jarcento en la sama urbo okazis la unua rusia kongreso, kiun ĉeestis ankaŭ L. Zamenhof.

La programon de REK-26 konsistigis ekskursoj al en- kaj ĉirkaŭpeterburgaj vidindaĵoj, prelegoj kaj diskutoj, (partoprenis multaj tramonde konataj esperantistoj — L. Szilvási, M. Bronŝtejn, R. Corsetti, N. Gudskov k.m.a.) kaj koncertoj — por la publiko kantis Ĵomart kaj Nataŝa, Georgo Handzlik kaj aliaj. Nova por rusiaj aranĝoj estis la riĉa teatra parto de la programo. Okazis spektakloj fare de zagreba teatra grupo, moskva E-klubo “MASI”, peterburga E-klubo, kaj krome sian monodramon prezentis G. Handzlik. La zagrebanoj prezentis teatran version de la romano “10 tagoj de kapitano Postnikov” (M. Bronŝtejn), kiu rakontis interalie pri la organizado de la kongreso en 1910... Krome kadre de REK okazis konferenco de Rusia E-Unio, kiu elektis novan estraron (kiun dum la sekva mandatperiodo prezidos la aŭtoro de ĉi artikoleto).

Malgraŭ kelkaj neeviteblaj malfacilaĵoj la kongreso ĝenerale pasis bone. La lokon kaj tempon de la sekva REK oni ankoraŭ ne elektis.

Grigorij Arosev

Israela semajnfino fariĝis kongreso

Partopreninte Israelan Esperanto-semajnfinon en oktobro 2009 Renato Corsetti skribis (Esperanto, januaro 2010): “Israelanoj tre modeste nomas sian aŭtunan aranĝon KIES, Komuna Israela Esperanto-Semajnfino. Fakte temas pri speco de landa kongreso, kiun partoprenas esperantistaj aktivuloj el ĉiuj partoj de la lando”.

Sekve oni decidis ŝanĝi la nomon, kaj ankaŭ la sezonon. La ĉi-jara tutlanda semajnfino okazis en majo, unuafoje sub la nomo “Israela Kongreso”, sed efektive temis pri la 11-a tutlanda semajnfina renkontiĝo. Gastigis ĝin la norda urbeto Kacrin, kaj partoprenis en ĝi 30 personoj, inkluzive eksterlandajn esperantistojn (el Germanio).

La nombro de la partoprenantoj estis signife malpli granda kompare kun la pasintjara KIES en Pac-Oazo, tre verŝajne pro la pli granda distanco el la centro de la lando. Same kiel pasintjare oni disdonis program-libreton (modesta speco de “Kongres-Libro”). La kleriga programo inkluzivis prelegon kun lumbildoj pri Kubo kaj prelegojn pri la ĉeftemo: “Humuro” de J. Shemer pri juda humuro, kaj de A. Kerbel pri rusa humuro.

Okazis tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj al diversaj interesaj lokoj en Kacrin (ekz. ĝia antikva sinagogo) kaj al la bela natura ĉirkaŭaĵo, kiel la bazalta akvoriĉa kanjono “Zavitan”, la natura rezervejo kaj antikva juda fortikaĵo “Gamla” kaj la nova pendanta ponto sur la jordana fonto “Banjas”. La vespera distra parto inkluzivis sociajn lingvajn ludojn por komencantoj kaj progresantoj, aktivigon per kartoj, ventro-dancadon kaj kvizon. Partoprenis pluraj gejunuloj de la Israela junulara sekcio “JELI” kaj unuafoje estis planita aparta junulara programo. La Kongreson organizis Nava Cinori kaj Amri Wandel. Fotoj videblas ĉe http://picasaweb.google.com/Amri.nivut/KIES11IK2010.

Por la eksterlandaj partoprenantoj oni organizis specialan antaŭkongresan sestagan ekskurson al Jerusalemo, la Morta Maro, Negev (suda dezerta regiono de Israelo), la Ruĝa Maro kaj Jordanio (i.a. la nabateaj temploj de Petra, Unesko-heredaĵo kaj unu el la sep mirakloj de la mondo), kaj dutagan postkongresan ekskurson en Galileo (i.a. Nazareto, Haifo, Akko). La “eksterlandan” programon ĉeestis ankaŭ israelaj esperantistoj. Por la venontjara kongreso (planita por marto 2011) eblos informiĝi kaj aliĝi jam en Havano, sed ankaŭ rete kaj en la Internacia Festivalo jarfine.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Grupa foto de la Israela Kongreso dum ekskurso al la krucmilita fortikaĵo “Kalat Nimrod”.

Forpasoj

Wil van den Blink (1917-2010) mortis la 1-an de junio en Maarssen (Nederlando). Ŝi aktivis en la laborista E-movado kiel ŝatata kursgvidanto kaj kunaŭtoris la socikritikan kantaron Verda trobadoro (1986).

Manuel Casanoves i Casals (1927-2010), dumviva membro de UEA, forpasis la 15-an de aprilo. Pastro kaj eminenta kataluna intelektulo, li estis la unua prezidanto de Kataluna E-Asocio en 1982. Li fondis kaj prezidis ankaŭ la katalunan filion de Amnestio Internacia kaj aŭtoris plurajn instruajn librojn.

Linnea Edsénius (1918-2010) forpasis en Nybro (Svedio), kie ŝi longe estis delegito.

Rudolf (Sonja) Jax (1959-2009) mortis la 18-an de decembro en Salcburgo (Aŭstrio). Li estis longe fakdelegito pri naturmuzeoj kaj ekspoziciaĵoj.

Aira Kankkunen (1928-2010) mortis la 4-an de marto en Gotenburgo. Ŝi naskiĝis en Finnlando, sed ekde 1963 vivis en Svedio. Ŝi lernis Esperanton 60-jara kaj baldaŭ ekverkis en ĝi, aldone al sia verkado en la finna. En 1992 ŝi gajnis per siaj poemoj la premion “Nova Talento” en la Belartaj Konkursoj de UEA. Ŝi aperigis la poemarojn Interrilatoj (1992), Neniu povas ŝanĝi hieraŭon (1996; ankaŭ sonkasedan eldonon en prezento de Jadwiga Gibczyńska), Fore de siaj praradikoj ili surteriĝis (1998) kaj De tago al tago (2004), la novelaron Kaj tiam floris la ĉerizarboj... (1997), kaj la aforismaron Societaj ludoj (1998). En E-Societo de Gotenburgo ŝi gvidis kurson pri verkado dum pluraj jaroj. Kankkunen estis pioniro de infan-aŭdiologio, pri kiu ŝi aperigis la librojn Klopodu kompreni min (1994), eldonitan en 12 lingvoj, kaj Ĉu via bebo aŭdas? (1997).

Per (Esperant) Koopmans (1957-2010) forpasis la 2-an de aprilo en Hago. Denaska esperantisto, li esti filo de la konata esperantista paro Jelly kaj Wim Koopmans.

Pekka Kivioja (1931-2010), eksdelegito en Kokkola kaj kunfondinto de E-Societo de Oulu, forpasis la 19-an de majo en Riihimäki (Finnlando).

Duilio Magnani (1928-2010) forpasis la 20-an de aprilo en Rimini (Italio). Li fariĝis sacerdoto en 1953 kaj laboris kiel paroĥestro ĝis 2003. En 1969 li trapasis la unuagradan Esperanto-ekzamenon. Li estis delegito de UEA ekde 1978. Magnani aktivis en Internacia Katolika Unuiĝo E-ista (IKUE), kiun li prezidis de 1979 ĝis 1995. Dum lia prezidanteco IKUE estis agnoskita de la Sankta Seĝo kiel privata internacia asocio de fideluloj, estis aprobita la Esperanta Meslibro kaj enkondukitaj, en 1994, la jam tradiciaj salutvortoj en Esperanto de la Papo je kristnasko kaj pasko. Grava parto de la aktivado de Magnani estis helpagado por esperantistoj en orienteŭropaj kaj evoluantaj landoj, precipe en Afriko. Pro ĝi UEA distingis lin en 2007 per la Premio Onisaburo Deguĉi. En sia preĝejo en Rimini li realigis Esperantajn kaj itallingvajn artajn mozaikojn. Per kontaktoj kun gravuloj de la civila kaj religia mondo li ofte akiris subtenon por Esperanto. Ekde 2005 li estis Honora Membro de UEA.

Oliver Mazodze (1966-2010), delegito en Harare (Zimbabvo) mortis la 15-an de majo dum vojaĝo en Sud-Afriko. Li lernis Esperanton en Kubo kiel universitata studento en 1989. La postan jaron li diplomiĝis kiel Cseh-instruisto en la ILEI-konferenco en Hanabanilla kaj partoprenis ankaŭ la 75-an UK en Havano. Poste li instruis la lingvon en la Insulo de Junularo kaj kunlaboris kun Kuba E-Asocio. Reveninte hejmen li fondis Zimbabvan E-Instituton, kiu dum multaj jaroj okazigis kursojn en Zimbabvo, i.a. oficialan kurson por instruistoj sub ministeriaj aŭspicioj en 1996. Li instruis ankaŭ en najbaraj afrikaj landoj kaj en la Aŭstralia Somera E-Lernejo en Adelajdo en 2005. Ekde 2006 li estis membro de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI.

Odd Tangerud (1919-2010) mortis la 8-an de majo en Vestby (Norvegio). Li verkis norvegan E-gramatikon (1983) kaj Legolibro por kursanoj (1984), kaj tradukis i.a. du kolektojn de Norvegaj popolfabeloj (1986 kaj 2004), la teatraĵon Puphejmo de H. Ibsen (1987) kaj, kun T.A. Høeg, la plej antikvan leĝaron Kodo de Hamurabo (1999).