Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2010 9

Malferme

UK en Havano: Miaj impresoj 20 jarojn poste

Freŝas tre en mia memoro la ĵuspasintaj tagoj de la 95-a UK en Havano, mia hejmurbo, kie por la dua fojo mi travivis la unikaĵon membri en la Loka Kongresa Komitato de tiu ĉi grava internacia renkontiĝo de la Esperanto-movado.

Se oni min demandus pri la impresoj, ĉu bonaj ĉu nebonaj, ĉu novaj, ĉu unikaj, diversspecaj, indas mencii ke la urbo en si mem estas tute alia, daŭre renovigata en sia kolonia arkitektura stilo, pli kosmopolita kaj turistmalferma, kvankam la homoj same elkoraj, avidaj je esperantistecaj travivaĵoj kaj gastamaj.

Dudek jarojn antaŭe mi mem estis unu plia kuba esperantisto kiu por la unua fojo spertis kaj kunorganizis Universalan Kongreson de Esperanto, kiu meze de aliaj viv-cirkonstancoj sukcesis altiri la atenton de plej altnivelaj aŭtoritatuloj enlande — kio per si mem multe faciligis la laboron de ni kiel senspertaj LKK-anoj. Mi, tamen, ne havas apartajn memorojn pri la tiamaj aranĝoj, escepte de kelkaj solenaĵoj, por mi tre formalaj; bunta ceremonio tambura de japanoj, oomotanoj kaj pluraj horoj en koridoraj ĉambroj pro organizaj taskoj. Tamen, bela kaj neforgesebla sperto por mi estis ĉiĉeroni ekskurson tuttagan al Soroa en la okcidenta provinco Pinar del Rio, kiun partoprenis nia kara Ada Fighiera, kun kiu mi konatiĝis kaj fotis, kio donis al mi la okazon daŭre korespondi kun ŝi kaj resti proksima al tiu ĉi kara amikino.

Nun, la 95-a UK en Havano trovis nin, multajn el la sama teamo, pli spertaj kaj scipovaj pri tio, kio estas Universala Kongreso. Tamen, la respondeco sur niaj ŝultroj sentiĝis pli peza, interalie ĉar ne plu ni estas simplaj esperantistoj, sed ja iom konataj homoj en la internacia movado, kiuj dum multaj monatoj antaŭ la UK estis rekte pridemandataj rilate al organizaj taskoj, informoj kaj simile, kio igis min senti jam tre frue la respondecon pri la bezono kontentigi kiel eble plej bone niajn kongresontojn.

Sendube, la nunaj tempoj, se kompari kun la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, estas pli komplikaj, ne nur pro ekonomiaj kialoj en- kaj eksterlande, pli kostaj flugoj kaj loĝkondiĉoj, ekzemple, sed ankaŭ pro reorganizado interna en la lando mem, kiu igis nin senti ke la pezo alfronti tiom multfacetan kaj specialan kongreson, kiu iras preter la kutimaj stereotipoj de fakaj kongresoj, estas eksterordinare pli rekte al ni direktita kompare kun la 75-a UK en la jaro 1990.

Ĉiel, la trankvilo kiu fontas el la konscio pri tio ke ni mem travivis plurajn kongresojn en diversaj mondopartoj, ke esperantistoj estas forte allogataj de senperaj kontaktoj kun la realo, kulturo kaj diverseco, ke la kubanoj sin preparis diligente por bonvenigi ĉiujn kongresanojn kun la subteno de UEA kaj de la ministerio de kulturo, cetere donis al ni la certecon ke la 95-a UK, spite al ĉiuj malfaciloj, estos memorinda.

La fakto ke la kubaj amaskomunikiloj donis gravan atenton kaj sekvon al la okazintaĵoj ebligis ke la kuba popolo denove eksciu-konsciu pri la vivanteco de la esperantista movado. Pro tio, mia ĝenerala impreso estas ke la duafoja UK-umado en Havano revigligis nian landan movadon kaj kvazaŭ reŝargis niajn bateriojn por alfronti novajn defiojn en la mondo, kiu bezonas multajn tiaspecajn eventojn de interkultura praktiko por plia interhoma alproksimiĝo.

Maritza Gutiérrez

[FORIGITA!: bildo]

Maritza Guttiérrez, intervjuata de Ma Jinglin (Mirinda) por la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia.

Solena Inaŭguro

Interproksimigo de kulturoj en havana teatro

Dimanĉe matene je la 10-a horo laŭ la kuba tempo komenciĝis en la havana kongresa centro Palco, en la salono Zamenhof, la Solena Inaŭguro de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto.

Probal Dasgupta, reelektita prezidanto de UEA, kiu gvidis la solenan malfermon, bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn: la Altan Protektanton de la kongreso, kuban vicministron pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, LKK-prezidanton Julian Hernández Angulo, estraranojn José Antonio Vergara kaj Hori Jasuo, vicprezidanton de TEJO Łukasz Żebrowski, ĝeneralan direktoron Osmo Buller, ĝeneralan sekretarion Barbara Pietrzak, vicprezidanton de UEA Claude Nourmont, rektoron de Internacia Kongresa Universitato Humphrey Tonkin, vicprezidanton de Akademio de Esperanto Brian Moon, reĝisoron de la kongresa temo Geoffrey Greatrex kaj prezidanton de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Stefan MacGill.

Probal Dasgupta prezentis ankaŭ la honorajn gastojn, reprezentantojn de la belga, ĉeĥa, ĉina, itala kaj pola ambasadoj, kiuj sidis en la unua vico en la salono; post tio li transdonis la parolon al la alta protektanto. Tiu finis sian paroladon en flua Esperanto: “Mi deziras, ke la rezulto de la kongresaj sekcioj, kunsidoj kaj renkontiĝoj estu fruktodonaj por la prospero kaj evoluo de Esperanto en la nuntempa mondo. Mi esperas, ke vi iomete pli konatiĝu kun la kubaj popolo, socio kaj kulturo, kaj ke vi pasigos agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson!”

Nome de la Loka Kongresa Komitato salutis la kongreson ĝia prezidanto kaj prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio Julián Hernández Angulo. Li petis la kongresanojn adapti la kongresan programon al siaj bezonoj kaj preferoj, ne perdi tempon, kaj profiti ĉiujn momentojn por kreski kiel esperantisto, kiel homo kaj kiel civitano de la mondo, konatiĝi kun Kubo kaj kun Havano, kaj ĝui la kongresan semajnon.

La ĉeestantojn tradicie salutis “la nepo”, d-ro Louis C. Zaleski-Zamenhof (legu sur la apuda paĝo). Lian mesaĝon voĉlegis la estrarano Hori Jasuo.

Vicprezidanto de UEA Claude Nourmont legis mesaĝon de la urbestro de la germana urbo Herzberg Gerhard Walter. Jam kvar jarojn Esperanto estas la dua oficiala lingvo de la urbo, okazas en ĝi Esperanto-eventoj, vizitas ĝin esperantistoj. Li akcentis la valoron de internacia kunlaboro kaj invitis la kongresanojn al la Esperanto-urbo.

Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak anoncis novan anon de la Honora Patrona Komitato de UEA kaj prezentis mallongan aŭtobiografion de la iama vicprezidanto de TEJO kaj nuna germana ambasadoro en Moskvo, Ulrich Brandenburg.

La kongresan temon “Interproksimigo de kulturoj” enkondukis kaj al la tri kongrestemaj traktadoj invitis la kongresanojn ĝia reĝisoro Geoffrey Greatrex.

Poezia paŭzo, la poemo “La Vojo”, deklamata de Georgina Almanza, anticipis festparoladon la prezidanto de UEA (venontnumere), kaj “Omaĝon al Nelson Mandela” (sur la apuda paĝo), kiun prezentis José Antonio Vergara.

Łukasz Żebrowski salutis la kongreson en la nomo de TEJO, Stefan MacGill nome de ILEI, Brian Moon peris salutojn de nia Akademio, kaj Vinko Markov tiujn de SAT. Sub gvido de estraranoj Nourmont kaj Vergara, la kongreson salutis reprezentantoj de la ĉeestantaj 59 landoj. Koruso de Konservatorio Alejandro García Caturla prezentis la kanton “Venu nun espero”. Kaj “La Espero” venis: komuna kantado de la himno estis la lasta punkto de la Inaŭguro. Per martelfrapo la UEA-prezidanto proklamis la 95-an Universalan Kongreson de Esperanto malfermita.

Stano Marček

[FORIGITA!: bildo]

Probal Dasgupta bonvenigas

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

Festparolo de Probal Dasgupta

[FORIGITA!: bildo]

Salutoj de la landaj reprezentantoj

[FORIGITA!: bildo]

Łukasz Żebrowski, TEJO

[FORIGITA!: bildo]

Salutoj de la landaj reprezentantoj

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 95-a UK

Sinjoro alta protektanto, sinjoro prezidanto, gesinjoroj honoraj gastoj, estimataj gekongresanoj, geamikoj karaj,

Saluton al vi, alvenintaj de landoj malproksimaj al la gastama urbo Havano, alvenintaj por diskuti kaj, sekve, por progresigi la interproksimigon de kulturoj.

Bonvolu aŭskulti ĉi tie kelkajn vortojn de maljuna nepo de Avo eterne juna, Avo kiu nian belan lingvon iniciatis ĝuste por kulturojn interproksimigi. Lingvo ja estas vehiklo de kulturo. Tial, laŭ onidira observo de Ludoviko gapvaganta sur la Bjalistoka vendoplaco, malamikeco ekzistis inter malsamlingvanoj sin reciproke ne komprenantaj; malamikeco kaj malkompreno bremsantaj interproksimigon de respektivaj kulturoj de tiuj malsamlingvanoj.

Kontraŭe al la iama Bjalistoka vendoplaco, nia Kongreso Universala estas teatro de kultura interproksimigo kaj ni, esperantistoj, ni de tiu interproksimigo estas la aktoroj. Ne nur pro malekzisto inter ni de lingvaj baroj, sed ankaŭ pro la neŭtraleco de nia lingvo Esperanto, dua lingvo por ĉiuj neniel celante ian ajn nacian lingvon anstataŭigi.

Mi forte deziras, kiel vi ĉiuj, ke la Havana Kongreso estu signifa paŝo sur la vojo de kultura interproksimigo.

La 95-a UK omaĝis al Nelson Mandela

La inaŭguro de la 95-a UK koincidis kun la 92-a naskiĝtago de Nelson Mandela. Kun forta aplaŭdo la kongresanoj omaĝis al la Nobel-premiito per jena mesaĝo:

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 18-an de julio “Internacia Tago Nelson Mandela”, rekone al la kontribuo de la iama Prezidento de Sud-Afriko al la kulturo de paco kaj libereco.

Tiusenca rezolucio estis akceptita en novembro 2009 de la Ĝenerala Asembleo de UN por memorigi pri la longdaŭra sindediĉo de la Nobel-premiito al la paca solvo de konfliktoj, harmoniaj rilatoj inter la rasoj, homaj rajtoj, reharmoniiĝo kaj seksa egaleco.

Oni komencas noti tiun feston ekde la jaro 2010, kiam la gvidanto de la lukto kontraŭ rasapartigo fariĝos 92-jara.

Akceptante la rezolucion, Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian estimon al tiu grandulo, kiu (laŭ la vortoj de la Asemblea Prezidanto Ali Treki) suferis por la tuta homaro; kaj ĝi rekonis lian enkarcerigon dum 27 jaroj en la fifama malliberigocentro Robben Island, enmare apud la marbordo de Kaburbo. Post sia liberiĝo el la karcero en 1990 s-ro Mandela fariĝis la unua Prezidento elektita en plene reprezenta demokratia baloto en la post-rasapartiga Sud-Afriko, oficante de 1994 ĝis 1999 laŭ la konstitucio de tiu lando.

Ĉe aranĝo organizita okaze de lia pasintjara naskiĝtago la ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon diris, ke “Nelson Mandela estas vivanta manifestiĝo de la plej altaj valoroj de Unuiĝintaj Nacioj.”

[FORIGITA!: bildo]

Kongresa sekretario Clay Magalhães

[FORIGITA!: bildo]

Fernando Rojas kaj Julián Hernández

[FORIGITA!: bildo]

Vicprezidanto de ILEI Duncan Charters

[FORIGITA!: bildo]

Kongrestema reĝisoro G. Greatrex

[FORIGITA!: bildo]

Kongresa libroservo

[FORIGITA!: bildo]

La koruso kantas “Venu la espero”

[FORIGITA!: bildo]

Kongreseja salonmastrino

Kongresa Temo

Jaro de interproksimigo de kulturoj: Ni spertiĝu pri interkulturaj rilatoj

La ĉi-jara temo, Interproksimigo de kulturoj, fontas ĉe UN, kiel notite en la kongresa rezolucio (vidu sube dekstre). Okazis tri kunvenoj dum la kongreso, kiuj pritraktis ĝin dum proksimume kvar horoj entute.

En la unua kunsido en dimanĉo, mallonge prezentis siajn spertojn kelkaj spertuloj — Philippe Chavignon, José Antonio Vergara kaj Humphrey Tonkin. Poste intervenis pluraj homoj de la kvindekkapa aŭdantaro. Ne povis ĉeesti la kunreĝisoro Duncan Charters, kiu tamen grave kontribuis al la afero per dokumentoj antaŭsenditaj.

En la sekva programero, en mardo, la samnombraj ĉeestantoj dividiĝis en tri grupojn, kie, surbaze de demandaro preparita de Duncan Charters, ili aliris la diversajn flankojn de la temo. Unu konsideris, kiel ni, esperantistoj, povos kunagi kun UN kaj Unesko por ĝuste interproksimigi kaj interkomprenigi kulturojn. Pluraj el iliaj konstatoj eniris la kongresan rezolucion, ĉar evidentiĝis ke, iasence, nia lingvo jam pontas inter kulturoj kaj interkomprenigas ilin. La dua sin demandis kion nia movado konkrete povus fari por plenumi la celon de UN, dum la tria sin turnis al la tikla demando “Kio estas kulturo?” Jam en la unua kunsido leviĝis tiu punkto, same kiel aliaj pli teoriaj — ekz., ĉu interproksimigo aŭ interproksimiĝo? En tiu grupo estiĝis vigla diskuto, al kiu konsiderinde kontribuis Juan Lázaro Besada.

Ĵaŭdon la partoprenantoj proponis plurajn plibonigojn de malneta rezolucio preparita de la reĝisoro. La rezolucio finfine ricevis sian finan formon per la sperta plumo de Brian Moon, antaŭ ol aprobiĝi en la Komitato de UEA kaj la kongresa ĉeestantaro. Substrekendas tamen ke la diskutoj naskis ne nur sufiĉe mallongan rezolucion. Partoprenantoj ankaŭ konstatis la neceson klarigi perrete tion, kion jam atingis Esperanto en ĉi tiu grava kampo, ekz. per gastigado (Pasporta Servo), per interkulturaj interŝanĝoj (Indiĝenaj Dialogoj), per traduko de neglektataj literaturaĵoj k.s. Oni aprobis la ideon aperigi en la reto bazajn informilojn pri kulturoj, ĝuste por antaŭenigi la projekton de UN kaj Unesko. Oni ankaŭ subtenis la ideon ke okazu, kiel proponite de Duncan Charters, ia trejnado de samideanoj, por ke ili pli spertiĝu pri interkulturaj rilatoj. Ni esperas ke posta UK donos la okazon ĝisfunde trakti la temon “kulturo”, kiu klare ekscitis grandan intereson inter la ĉeestantaro.

Geoffrey Greatrex

[FORIGITA!: bildo]

La kongrestema reĝisoro Geoffrey Greatrex alparolas la kundiskutontojn.

Rezolucio de la 95-a UK de Esperanto

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,

Konsiderante ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 jaro de interproksimigo de kulturoj, konstatas

  • ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro,
  • ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
  • ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,

Deklaras la deziron de Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj

Invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por plej efike realigi siajn celojn.

ILEI-Konferenco

Latinamerike kaj interkulture: 43-a Konferenco de ILEI, Matanzas, 12–17 julio 2010

Dudek jarojn post sia unua ekstereŭropa konferenco, okazinta ankaŭ en Kubo, ILEI ĉi-jare konferencis en la hotelo Canimao, apud la rivero Canimar, ĉe la norda marbordo de Kubo. Kunvenis pli ol 60 esperantistaj instruistoj, instruemuloj kaj studentoj el 26 landoj, ĉefe latinamerikaj, sed ankaŭ el ĉiuj aliaj kontinentoj krom Afriko.

La konferenca temo estis Edukado por kultura proksimiĝo, kaj la plej praktika kontribuo al la temo estis la seminario Flugiloj de interkultura vento. Partoprenis 22 seminarianoj — 19 latinamerikanoj kaj po unu el Belgio, Pollando kaj Kanado, el kiuj 17 havis stipendion de ILEI, Amerika Komisiono de UEATEJO. Ili ricevis lecionojn kaj trejnadon pri lingvistikaj kaj metodikaj aspektoj de Esperanto, metodiko de interkultura edukado, la E-movado kaj kulturo, informado pri Esperanto, perreta kaj junulara agadoj. Ilia entuziasma seminaria laboro ravis la ceterajn konferencanojn. Jen ekzemploj kiel seminarianoj mem vortigis sian entuziasmon, fintaksante la seminarion:

  • Tio, kion mi certe lernis kaj uzos kiel instruisto, estas la grupaj aktivaĵoj, en kiuj oni devas akordiĝi, diskuti, kunpensi. La kunigo de diversaj konoj, ne nur de la gvidantoj sed de ĉiu partoprenanto, riĉigis la enhavon de planitaj (kaj neplanitaj) aktivaĵoj.
  • La interkulturaj ludoj kaj taskoj evoluigis nian interkulturan komprenon.
  • Interŝanĝo de ideoj kaj partopreno de aliaj seminarianoj estis gravaj por ke la ludoj kaj situacioj, kiuj estis prezentitaj dum la seminario, estu produktivaj. Mi plej ŝatis la lecionojn kiam ĉiuj partoprenis.

Ne mankis aliaj tradiciaj konferencaj programeroj: prelegoj, ekskursoj, vespera distra programo. Kunsidis laborgrupoj kaj la komitato de ILEI, senkvorume, sed ĝiaj decidoj estos konfirmendaj per perpoŝta voĉdonado konforma al la Statuto de ILEI. Pri ĉio ĉi legeblas pli ĉe www.ilei.info.

La jam tradicia Lingva Festivalo de la ILEI-konferenco okazis vendredon posttagmeze en la urbocentra parko de Matanzas, altirante atenton de la pasantaj urbanoj, kiuj miksiĝis kun la konferencanoj por ĉeesti prezentojn aŭ rektmetodajn lecionetojn de dudeko da lingvoj (ekzemple: la kreola de Haitio, indiĝenaj lingvoj en Meksiko, la portugala en Brazilo, pola, nederlanda...) ĉe kvin subĉielaj lingvofestivalaj budoj dum kvar sinsekvaj duonhoroj.

La solena fermo, sabaton antaŭtagmeze, inkluzivis interalie aprobon de rezolucio apoge al la iniciatoj de UN kiel la Mondaj Tagoj de la Oceanoj kaj de la Paco; omaĝon al la forpasinta kolego, elstara aganto kaj eksprezidanto Mauro La Torre; kaj rekomendojn de la laborgrupo pri lerneja agado. La fermo finiĝis per emociaj dankoj kaj donacetoj al LKK, la prelegintoj, la konferenca komisiito kaj ĉiu enplektita en la sukcesigo de la aranĝo, kaj kun firma intenco teni kontaktojn kun la kubaj kolegoj kaj kun la junuloj de la seminario en multaj latinamerikaj landoj. Je la konferenca fino venis busoj de Cubatur kaj la konferencanoj kunveturis al la UK en Havano.

Radojica Petrović

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la konferenco.

La novaj planoj de la nova Estraro

Kvin membroj el la nova seppersona Estraro de UEA prezentis siajn planojn en kunsido “La nova Estraro sin prezentas.” La nova Estraro estas grandparte la sama kiel la malnova. La pinto de la estrara teamo restas senŝanĝa: plu prezidos Probal Dasgupta, vicprezidanto estas Claude Nourmont (edukado, kulturo, kongresoj) kaj ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak (informado).

Novaj, malnovaj membroj de la Estraro estas Maritza Gutiérrez González (landa kaj regiona agado) kaj Amri Wandel (scienca kaj faka agado), kiuj ne membris en la antaŭa Estraro, sed estis estraranoj iam pli frue. En la UK ne partoprenis estraranoj Loes Demmendaal (financo kaj administrado) kaj Stefano Keller (eksteraj rilatoj). El ili Demmendaal havis la saman funkcion en la pasinta Estraro, dum Keller estas tute nova en la Estraro.

Unue la estraranoj prezentis siajn planojn, kiujn karakterizas kontinueco, ĉar ankaŭ la novaj estis proksime ligitaj kun siaj agadkampoj kiel komisionanoj en pli frua periodo. Krome, la eksaj estraranoj plu kunlaboras. La financa bazo de la asocio estas nun pli forta ol en la antaŭa periodo, kaj tio donas al la Estraro pli da ebloj realigi siajn planojn.

En la kampo de kulturo Claude Nourmont planas “sekvi, subteni kaj stimuli” aferojn, kiujn plejparte realigas aliaj, kaj ŝi opinias ke necesas ŝanĝoj en la koncepto de Universalaj Kongresoj, kiu tamen estas ĝenerale sukcesa, kaj petas opiniojn de la membroj pri kongresoj.

Barbara Pietrzak volas, ke komitatanoj pli aktive diskutu dum la interkongresa periodo en sia interreta listo (legebla ankaŭ por ordinaraj membroj). Krome ŝi volas havi pli fortan grupon pri informado kaj ankaŭ pli aktivan kunlaboron de membroj kaj ankaŭ esperantistoj ekster UEA por konkretaj projektoj. Maritza Gutiérrez volas pliproksimigi la landajn asociojn al la Centra UEA, dum Amri Wandel emfazis la gravecon meti Esperanton en la sciencan mondon, ekzemple pere de la scienc-teknika sektoro de Unesko.

En demandoj de ĉeestantoj multan atenton ricevis la problemo kunlaborigi en monda skalo la gvidantojn de landaj asocioj kaj la manko de komisiono por kunordigi la agadon en Eŭropo simile al la jam tradiciaj komisionoj por aliaj mondopartoj. Krome evidentiĝis, ke necesas pli bona kultura informbazo pri Esperantaj grupoj, kiuj povus prezenti teatraĵon aŭ muzikon en Esperanto. Claude Nourmont planas realigi tion.

En la fino sekvis diskuto pri la revuo Esperanto. Prezidanto Dasgupta respondis, ke la malnova Estraro transdonis al la posta la taskon revizii la redaktopolitikon de la revuo, kaj organizi konkurson pri la redaktora posteno, kaj tial retiris la nunan kontrakton kun Stano Marček, redaktoro ekde 2002. La decido vekis protestojn jam en tiu kunsido. Laŭ kritiko, la malnova Estraro ne estus devinta preni tiun decidon, sed lasi ĝin al la nova. Ĝenerala sekretario Pietrzak klarigis, ke estis nature, ke la malnova Estraro eltiris la konkludojn el la longdaŭra diskuto, kiu okazis dum ĝia oficperiodo kaj ankaŭ ene de la Estraro mem. Poste evidentiĝis, ke la konkurso estos prokrastita ĝis pretiĝos la reviziata redaktopolitiko.

La tuta 1,5-hora programero estis registrita por la Reta Kinejo de UEA.

Jukka Piettiläinen

[FORIGITA!: bildo]

La nova-malnova UEA-Estraro

[FORIGITA!: bildo]

En la UK ne partoprenis estraranoj Loes Demmendaal (maldekstre) kaj Stefano Keller (dekstre).

Laboro de la Komitato

Gvidorganoj elektitaj en granda unuanimeco

La Komitato de UEA povis efike eklabori jam en sia unua kunsido sabaton, la 17-an de julio, ĉar ĝi estis kvoruma tuj en la komenco, kio eĉ en eŭropaj UK-oj ne ĉiam okazas.

Entute 38 komitatanoj, nome 32 komitatanoj A (15 el ili estis anstataŭantoj), 3 B kaj 3 C, partoprenis almenaŭ unu el la tri plenkunsidoj en Havano. Je la tempo de la UK nia supera organo havis 61 membrojn, el kiuj 47 estis komitatanoj A kaj 6 B, kiuj krome alelektis 8 komitatanojn C. La nombro de komitatanoj A ankoraŭ kreskos, ĉar kelkaj landaj asocioj ne jam nomumis siajn reprezentantojn. Ĝis la UK estis nomumitaj ankaŭ 6 observantoj de landaj asocioj kun malpli ol 100 membroj, sed neniu el ili ĉeestis.

Krom en tri plenkunsidoj, la Komitato laboris en ok subkomitatoj, kiujn la komitatanoj povis partopreni laŭ siaj interesoj kaj kiuj estis malfermaj ankaŭ al nekomitatanoj. Estis subkomitatoj pri financo kaj administrado, ekstera agado, edukado, informado, kulturo kaj kongresoj, landa kaj regiona agado, faka kaj scienca agado, kaj junularo.

La ĉefa tasko en la unua kunsido estis la elektoj. La Komitato voĉdonis per sekreta baloto pri la proponoj de la Elekta Komisiono (Renato Corsetti, Lusi Harmon kaj Ileana Schrøder), kiujn ĝi ricevis jam en majo. Unue la komitatanoj A kaj B elektis komitatanojn C, da kiuj la Statuto rajtigas elekti maksimume kvaronon de la nombro de A kaj B, por “certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj”. Ĉiuj ses kandidatoj sukcesis. Por Loes Demmendaal voĉdonis 24, kontraŭ 1 kaj 2 sindetenis; la rezulto de Paulo Branco estis respektive 21, 4 kaj 1; de Jean Codjo 20, 4 kaj 2; de Josep Franquesa Solé 20, 5 kaj 1; de Stefano Keller 20, 0 kaj 6; kaj de Marcel Delforge 19, 1 kaj 6. En la dua kunsido estis alelektita kiel komitatano C ankaŭ Philippe Chavignon per 23 voĉoj por, 2 kontraŭ kaj 7 sindetenoj, kaj en la lasta, tria kunsido Julián Hernández Angulo per 32 voĉoj por, 1 kontraŭ kaj 1 sindeteno.

Sekvis la elekto de la Estraro. Ankaŭ en tiu elekto la propono de la Elekta Komisiono pri 7-membra Estraro estis akceptita preskaŭ unuanime. Kvar membroj de la antaŭa teamo estis reelektitaj. Renovigon de la mandato de Probal Dasgupta kiel prezidanto poris 26 kaj kontraŭis 2 komitatanoj; 4 detenis sin. Claude Nourmont kiel vicprezidanto ricevis respektive 26, 4 kaj 2 voĉojn, kaj Barbara Pietrzak kiel ĝenerala sekretario 27, 4 kaj 1 voĉojn. Same kiel antaŭe, Nourmont respondecos pri edukado, kulturo kaj kongresoj, kaj Pietrzak pri informado. Loes Demmendaal reelektiĝis kiel estrarano pri financo kaj administrado per 28 voĉoj por, 2 kontraŭ kaj 2 sindetenoj. Tri estraranoj estas novaj: Maritza Gutiérrez González pri landa kaj regiona agado (resp. 26, 3, 3), Stefano Keller pri eksteraj rilatoj (24, 3, 5) kaj Amri Wandel pri faka kaj scienca agado (23, 5, 4). Gutiérrez kaj Wandel tamen ne estas novicoj. Ambaŭ havas estraran sperton jam el la periodo 2004-2007, Wandel ankaŭ el la periodo 1995-1998.

Por la Estraro estis kandidatigitaj ankaŭ José Antonio Vergara, kiu membris ankaŭ en la malnova konsisto, kaj Martin Schäffer. Ilin la Elekta Komisiono tamen ne inkluzivigis en sia propono. Konforme al la regularo la Komitato unue voĉdonis pri la konsisto proponita de la komisiono. Se ĝi kiel tuto aŭ unuopaj kandidatoj ne estus akceptitaj, venus vico al la du aliaj kandidatoj. Se ankaŭ ili ne sukcesus, komitatanoj povus surloke prezenti novajn nomojn. Kiel kutime, ankaŭ ĉi-foje la Elekta Komisiono estis kritikata pri manko de alternativaj kandidatoj. Tio estis malprava kritiko, ĉar la komitatanoj mem rajtis proponi kandidatojn kaj ne mankis tempo por fari tion. Ĉar la Estraro estis elektita praktike unuanime, la Komitato evidente estis kontenta pri ĝia konsisto. Se iuj malkontentas, ili faras saĝe, se ili jam nun komencas prepari sin por la venonta fojo kaj serĉi kandidatojn. Pri propra pasiveco oni ne kulpigu regularon.

Kiel komitataj reviziantoj estis reelektitaj Paulo Branco kaj Marcel Delforge. Ambaŭ ricevis 29 porajn voĉojn; 2 sindetenis. Kun simila apogo estis elektitaj ankaŭ la tri membroj de la Financa Komisiono. Flory Witdoeckt ricevis 30 porajn voĉojn kun 1 sindeteno, Gianfranco Polerani resp. 29 kaj 2, kaj Josep Franquesa Sole 28 kaj 3.

Per unuanima elekto, Ulrich Lins kaj Brian Moon konsistigas komisionon, kiu pristudos la petojn de landaj kaj

fakaj asocioj pri aliĝo aŭ kunlabora kontrakto. En la tagordo en Havano tiaj petoj ne estis, sed oni notis nuliĝon de la kontraktoj kun la malfondita Eŭropa Klubo kaj kun Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio, kiu ĉesis aktivi.

Forta aplaŭdo, ripetita en la Solena Inaŭguro, akompanis la unuaniman elekton de Ulrich Brandenburg, ambasadoro de Germanio en Moskvo, kiel sesa membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Biografio de s-ro Brandenburg aperos en la oktobra numero. La Komitato akceptis ankaŭ la proponon de la Estraro krei Diplomon pri Elstara Kultura Agado kiel samrangan honorigon apud la pli frue starigita Diplomo pri Elstara Agado. Pri la diplomitoj decidas la Estraro, kiu en la ferma ceremonio de la 95-a UK anoncis la ĉi-jarajn distingitojn.

Dum la traktado de la Estrara Raporto pri la jaro 2009 (vd. la junian numeron) montriĝis, ke la Komitato estas relative kontenta pri la pasintjara agado, eĉ se la malkresko de la membraro plenkaŭze maltrankviligas ĝin. La diskuto estis vigla, sed intervenis nur komitatanoj, kvankam ĉiu ajn kongresano rajtus paroli. Tamen eĉ kiel aŭskultantoj preskaŭ tute mankis publiko. Eble tiun parton de la komitatkunsido indus denove titoli per la iama termino “ĝenerala kunsido de UEA” por emfazi, ke ĝi ne estas rezervita nur por la komitatanoj, eĉ se tiuj ĉi decidas pri la akcepto de la raporto. Kelkajn vortumojn en la raporto pri 2009 la Komitato ĝustigis. Informo pri ili aperos en la sekva numero post la pretiĝo de la protokolo.

Nova Strategia Plano ĝis la jaro 2020 ankoraŭ ne estis definitive benita, sed oni akceptis ĝin kiel ankoraŭ modifeblan projekton cele al aprobo en Kopenhago. Ĝiaj laboraj partoj tamen estas jam aplikeblaj. Pri la finpretigo respondecos la Estraro kaj la tute nova Komisiono pri Strategiaj Demandoj, kiu ricevis vastan taskon, nome “gvidi diskutojn kaj planadon por renovigo de la Asocio, inkluzive de eventualaj Statutaj ŝanĝoj.” Kiel ĝia kunordiganto estis elektita Mark Fettes kaj kiel aliaj membroj Petro Baláž, Renato Corsetti, Sonja Petrović-Lundberg, Ileana Schrøder, José Antonio Vergara kaj Osmo Buller. Krome oni petis la estrarojn de UEA, TEJO kaj ILEI nomumi po unu membron. Intertempe la Estraro de UEA jam nomumis Loes Demmendaal kaj tiu de ILEI sian prezidanton Stefan MacGill. Nia revuo sendube fariĝos grava forumo por la komisiono, kiu celas enplekti en la diskutojn la tutan UEA-familion kun ties diversaj asocioj kaj organoj kaj ankaŭ la ĝeneralan publikon.

La plej febraj diskutoj temis pri financoj kaj nia revuo. En la pasinteco tiajn diskutojn kaŭzis gravaj deficitoj, sed en 2009 la en- kaj elspezoj estis en ekvilibro jam por la kvara jaro. Ĉi-foje temis pri la deziro de iuj komitatanoj direkti parton de la heredaĵoj al fondaĵo por informado kaj disvastigo kaj ne al la kapitalo, kiel preskribas la Statuto. La propono estis sendita al la Financa Komisiono por pristudo. Konfuzon renkontis la decido de la malnova Estraro retiri la kontrakton kun la redaktoro de nia revuo, anonci konkurson pri redaktoreco kaj redifini la redaktopolitikon, kiun ĝis nun regis gvidlinioj el 1994. Estis decidite, ke la Estraro konsultu la Komitaton pri la nova redaktopolitiko antaŭ ol fari aliajn decidojn.

Osmo Buller

[FORIGITA!: bildo]

La elektokomisiono: Renato Corsetti, Lucille (Lusi) Harmon kaj Ileana Schrøder

[FORIGITA!: bildo]

Kelkaj komitatanoj en la salono Zamenhof

Demandoj al la Akademio

La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. Vendrede tagmeze ĝi prezentis sin al la publiko kaj respondis prilingvajn demandojn.

La kunvenon malfermis kaj la ĉeestantojn bonvenigis la vicprezidanto de AdE Brian Moon, kiu klarigis, ke la demandojn oni faru skribe kaj transdonu ilin al Renato Corsetti. Li petis la kolegojn mallonge prezenti sin, kaj diri kion ili faras en la Akademio kiel fakuloj en diversaj kampoj.

Moon sekve klarigis kiel funkcias AdE, kion ĝi povas kaj ne povas fari, kiel aliĝi al ĝi, kaj kiel funkcias la elektoj. Nun AdE estas en iom provizora stato post alveno de novaj membroj kaj antaŭ la internaj balotoj. Li prezentis la direktorojn de la sekcioj, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj estas kreataj laŭbezone kaj ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso. Nun ekzistas la jenaj: Ĝenerala Vortaro (Bertilo Wennergren), Gramatiko (kiun gvidos verŝajne Otto Prytz), Faka Lingvo (Christer Kiselmann), Prononco (Probal Dasgupta), Literaturo (Paul Gubbins), Kontrolado de lerniloj (Marc Bavant), kaj dum la tuta jaro rete funkcianta Konsultejo de la Akademio (Boris Kolker). AdE havas ankaŭ komisionon “Historio de AdE”, kiun gvidas Carlo Minnaja.

Sekvis demandoj de la publiko: Iu kongresano demandis pri la uzo de la verboj “pensi” kaj “opinii”. Laŭ Tonkin temas pri t.n. falsaj amikoj. “Opinii” estas “havi opinion”, dum “pensi” estas cerba funkcio. Bavant konsentis kun Tonkin, sed laŭ li la lingvo evoluas, kaj estas diversaj stiloj. Löwenstein rimarkigis ke ŝi lernis distingi inter la du vortoj, ĝis ŝi legis la libron La bona lingvo de Claude Piron, kaj tiam komprenis, ke multaj homoj tamen uzas “pensi” en la senco “opinii”, kaj ŝi do fariĝis malpli rigora pri la distingo.

Sekvis demando ĉu estus en la intereso de AdE aperigi ĝeneralan vortaron similan al PIV. Corsetti opinias ke AdE havu sian ĝeneralan vortaron. En la publiko estas la ideo, ke PIV estas la vortaro de la Akademio, de la movado, la oficiala vortaro. Ne estas tiel, ĉar PIV estas granda vortaro kie estas ĉio, kaj ĝi estas okcidenta dialekto de la vortaro. AdE havas iun komencon de tia vortaro. Sur la paĝaro www.akademio-de-esperanto.org eblas trovi ĝin, kaj vidi kiuj vortoj estas fundamentaj aŭ oficialaj. Oni devas daŭrigi tiun laboron. Bavant aldonis ke Oficiala vortaro ekzistas sen difinoj, kaj evidentiĝas ke oni ja devas havi la difinojn kaj meti ilin en la vortaron. Sekvis demando pri tio ke iam kelkaj akademianoj proponis enkondukon de maskla finaĵo -ico, do kiel fartas ĉi tiu “dosiero”. Lo Jacomo memoras ke venis tiaj proponoj, sed akademiano fakte ne rajtas proponi ion tian. Wandel opinias ke la radiko “vir-” sufiĉas por akcenti la masklecon. Tonkin reagis ke la vira formo emas esti la defaŭlta* formo. Oni emas ĉiam indiki la inecon, do ne mankas io por vira sekso. Tamen ĝenas lin ke ne estas ekvilibro ĉe la afero. Löwenstein aldonis ke ekzistas kontraŭdiroj ĉe seksoj en la ĝenerala uzado. Plia demando temis pri “Malankaŭ”. Corsetti reagis ke la ĝenerala regulo en Esperanto estas ke oni povas fari ĉion. La sola limo estas ke la afero devas havi rekoneblan signifon. Ĉe “malankaŭ” estas malfacile kompreni la signifon. Mattos aldonis ke ĉio kio estas bone formata, estas ankaŭ perfekte uzata. Sekvis demandoj kaj respondoj pri analogimanko inter “princoedzo” kaj “membroŝtato (ne: ŝtato-membro) de EU”, pri “da” en la artikolo de Laulum en la revuo Esperanto, pri prononco de pluralaj formoj de “ĉiuj”, pri la vortparoj “aŭdi-aŭskulti”, “diri-paroli”, pri nomoj de la tagoj kaj monatoj, pri “elrigardi”, “eldoni” (Tonkin: “Por aldoni pri eldoni: en Esperanto ekzistas radikoj kaj ekzistas kunmetitaj vortoj, kaj ekzistas tute granda neklara kategorio de vortoj, kiuj estas ie inter la du. Do ili estas ŝajnaj kunmetitaj vortoj, sed ilia semantika kampo estas multe pli limigita ol ĝi ŝajnas”), ĉu la vorto “korekta” estas ĝusta...

* nemarkita (formo)

La tempo elĉerpiĝis kaj Brian Moon dankis pro la ĉeesto kaj interesiĝo. Por pliaj demandoj aŭ ĉe lingvaj duboj li rekomendis turni sin al la Konsultejo de la Akademio.

Stano Marček

[FORIGITA!: bildo]

La publika kunsido de la Akademio

Internacia Kongresa Universitato

Kvalita kaj kompleta serio de prelegoj

La Internacia Kongresa Universitato prezentis ĉi-jare escepte altkvalitan kaj kompletan serion de prelegoj, kiuj en plej multaj kazoj rekte rilatis al la kongresa temo “Interproksimigo de kulturoj.” En mia rolo kiel rektoro de la ĉi-jara IKU, mi havis okazon ĉeesti preskaŭ ĉiujn prelegojn.

Tri prelegoj tuŝis aspektojn de internacia kunlaboro kaj internacia evoluo: Rafaela Urueña Alvarez, profesorino pri internacia juro en la Universitato de Valladolid (Hispanio), parolis pri “Protektado de la medio kaj daŭropova evoluo,” ĉefe el la vidpunkto de interŝtataj rilatoj; José Antonio Vergara, lekciisto pri medicinaj historio kaj antropologio en la Universitato San Sebastián (Ĉilio), pritraktis la temon “Medicinaj sistemoj en interkultura dialogo: vojoj al plureco kaj tutmondiĝo,” donante ekzemplojn de la dialogo inter “okcidentaj” kaj aliaj formoj de medicina praktiko; ĵurnalistino kaj ekonomikisto Maritza Gutiérrez González (Kubo) esploris la lingvan dimension en la evoluo de latinamerikaj landoj en “Lingva diverseco en Latinameriko: defioj por daŭripova evoluo,” montrante al la drasta multlingveco de pluraj ŝtatoj kie oni mise supozas la hispanan lingvon plene domina.

Lingvan temon havis ankaŭ la pensinstiga prelego de Kadoja Hidenori, lekciisto pri ekonomika historio en Cujama Ŝtata Kolegio de Teknologio (Japanio) kaj antaŭe esploristo en la Universitato de Uppsala (Svedio), kiu ekzamenis tion, kion oni povus nomi la “internaj” lingvaj rajtoj de esperantistoj — la “rajton” al lingva egaleco ene de la Esperanto-komunumo. Jane Edwards, vicdekano en la Universitato Yale (Usono), prezentis esploron pri “La kultura dinamiko de la kuba diasporo,” argumentante, ke la granda kuba malplimulto en Usono identigas sin kun la kuba kulturo laŭ unike komplikaj vojoj, kiuj kombinas la kontrastajn kaj foje kontraŭdirajn elementojn de elmigro, ekzilo kaj revoj pri reiro.

Duncan Charters, profesoro pri humanismaj studoj en la Kolegio Principia (Usono), rekte alfrontis la demandon “interproksimigo de kulturoj” en sia prelego “Ĉu difineblas karakterizaj trajtoj de etnaj kaj preteretnaj kulturoj?” Pro lia neĉeesto (kiel sciate, vojaĝado inter Usono kaj Kubo estas aparte malfacila pro oficialaj malhelpoj), lian prelegon prezentis la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill (Nov-Zelando/Hungario), kiu mem rolis kiel IKU-preleganto en sia esploro de la interrilato de la lingvaj ecoj de Esperanto kun didaktiko, “Kien la Esperanta didaktiko?” La IKU-prelegaron kompletigis prelego pri naturscienca temo, “Neŭtrona difrakto: Aplikoj al esplorado de nanomaterialoj,” de Orlando Raola, profesoro pri kemio en la Kolegio Santa Rosa (Usono). Ĉi-lasta prelego, admirinde klara en si mem, estis majstre prezentita, pro malfruo de la preleganto pro pasportaj kialoj, de Amri Wandel (Israelo), la sekretario de la Komisiono pri IKU.

Mi mem prelegis pri “Shakespeare en multlingva mondo.” Laŭ ĉiujara aranĝo kun Internacia Akademio de la Sciencoj (AIS), mi faris du kromajn prelegojn pri tiu temo. Samon faris profesorino Urueña pri sia temo. Bedaŭrinde, la du antaŭviditaj kromaj prelegoj de Duncan Charters estis nuligitaj pro lia neĉeesto.

Ĉiuj prelegoj ĝuis abundan partoprenon de la kongresanoj, kun ĝis cent partoprenantoj en kelkaj. La kvalito de la serio estis parte atribuebla al la diligenta laboro de la Komisiono pri IKU, gvidata de prof. Wandel, kiu devis decidi inter pli ol 30 sinproponoj. José Antonio Vergara ne nur prelegis sed ankaŭ tre kompetente pretigis la tielnomatan “IKU-libron,” kompendion de la skribaj tekstoj de ĉiuj prelegoj, kiu furore vendiĝis en la Libroservo.

Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Amri Wandel kaj José Antonio Vergara kun la “IKU-libro”

KONGRESA KALEJDOSKOPO

AERA-renkontiĝo

La karakteriza varmo de la reciprokaj kontaktoj inter la aŭskultantoj kaj redaktoroj de la E-radiofonio sentiĝis jam sojle de la ĉijara UK. Kvankam dum la sabata Movada Foiro ne aperis ankoraŭ ĉiuj E-redakcioj, la tablo de Pola Radio tuj ekrolis kiel rendevuejo por la unuaj kontaktoj, kiu estis bela enkonduko al la komuna renkonto de AERA. La salono Canuto ĵaŭde tagmeze estis do plenplena de tiuj, kiuj scivolis pri radionovaĵoj, sed ankaŭ mem volis esprimi siajn opiniojn, esperojn kaj timojn.

Unu el la plej mallongaj, sed samtempe ĝojigaj intervenoj venis flanke de la mastroj. Maritza Gutiérrez el la Havana E-Redakcio konfirmis, ke laŭ la iniciato de la kubaj radioaŭtoritatoj ĝi transprenis la taskon ĉiutage raporti al la monda esperantistaro pri la kongresevoluo. Tio por ni en la E-Redakcio de Pola Radio estis informo tre ĝojiga. Unuflanke pro la portempa ripeta formulo de niaj E-elsendoj, aliflanke lige kun la retkonektaj problemoj rekte raporti el Havano.

Plej forte estis reprezentita Ĉina Radio Internacia kun unu el siaj estroj kaj ĉarmaj redaktorinoj, Selena kaj Mirinda. Dum Selena videoregistris, Mirinda amplekse prezentis la historion de la redakcio (bildo 1), koncentriĝante pri tiaj etapoj, kiel la interreta, kun regula renovigado de la retpaĝaro kaj laste ĉiam pli ofta prezentado de videoregistraĵoj. La ĉi-jare 51-jariĝinta E-redakcio de PR parolis pri la malfacila nuno, en kiu ŝparoj kaj daŭraj ŝanĝoj de la radioaŭtoritatoj forprenis la atenton de ĝia grava populariga rolo. Tiun rolon aliflanke ne subtaksas esperantistoj mem. La facebook-grupo “Amikaro de Pola Radio en Esperanto” en la daŭro de iom pli ol 4 monatoj enfokusigis ĉirkaŭ si pli ol 900 amikojn de la E-elsendoj de PR. La unuan fojon en Havano la AERA-renkontiĝon partoprenis Sonia Risso el Urugvajo, kiu informis pri Radio Aktiva, ĝia dumkongresa laboro kaj pri la trejnado de novaj volontuloj por la urugvajaj podkastoj. Tradicie en la nomo de la melburna 3ZZZ salutojn peris Jennifer Bishop, dum esperantistoj el Rio-de-Ĵanejro kun rekono memorigis pri la alta pozicio de sia E-redakcio en la loka radiostacio Frateco. Kvankam tiuj sinprezentoj kun plej freŝaj informoj pri unuopaj redakcioj gravis por la aŭskultantoj, por la redaktoroj apartan signifon havis la intervenoj de la aŭskultantoj mem. Kun scivolo ni ĉiuj informiĝis i.a. pri la utiligado de iuj E-programoj en la instruado de Esperanto, kaj pri tio, ke E-o jam helpas lerni la ĉinan lingvon kaj oni ŝatus sammaniere lerni la polan. La plej defia demando vortumita tute senvuale estis, kiamaniere procedi por ne perdi la gravan servon de la E-redakcio de PR, por senĉese vastiĝanta E-komunumo, kiel la ĉiutaga lingvomedio de la parola Esperanto.

Barbara Pietrzak
KER-ekzamenoj

Dum la UK en Havano okazis la 13-a sesio de la novtipaj KER-ekzamenoj. Tiun sesion trapasis 36 kandidatoj el 11 landoj (Aŭstralio, Brazilo, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Meksiko, Rusio, Svedio, Urugvajo kaj Usono), inter ili 10 kubanoj, kies ekzameniĝon ebligis sindonema subvenciado de 10 esperantistoj, membroj de edukado.net kaj kelkaj akademianoj. Sur la nivelo B1 ekzameniĝis 7 kandidatoj, sur B2 18 kaj sur la plej alta nivelo C1 mezuriĝis 11 personoj. (Bildo 2: skriba ekzameno en la UK en Havano.

Komence de julio jam okazis aliaj sesioj en Somera Esperanto-Studado en Slovakio kaj Nord-Amerika Somera Kursaro en San Diego, Usono, en kiuj estis 48 ekzamen-eventoj. Bildo 3: San Diego, parola ekzameno de Gilda Muñoz Bonilla el Meksiko. Komisiono: D. Charters kaj K. Kováts.

La sumo de la ĝisjuliaj ekzamen okazoj estas 222 (B1/41, B2/57 kaj C1/124), kies kandidatoj venis el 37 landoj. La liston gvidas francoj kun 33 ekzamenoj, sekvas poloj (28), germa noj (26) kaj brazilanoj (19). La sekvaj sesioj estos organizataj en la 77-a Itala Kongreso fine de aŭgusto en Lignano Sabbiadoro, en oktobro en la germana Esperanto-urbo Herzberg kaj jarfine en pluraj aranĝoj en Germanio. Interesiĝantoj kontaktu k...@ikso.net.

Katalin Kováts
Amindaj estas kubanoj

Ĉe la laste okazintaj kubaj kongresoj aperis tute nova kaj freŝa muzika fenomeno. Temas pri junulara grupo Amindaj (bildo 4), kiu brilis en la Universala Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso. La ensemblo kreiĝis antaŭ sufiĉe nelonge, la 30-an de aŭgusto 2009, kun la celo partopreni ĉi tiujn aranĝojn.

Per varmaj kubaj ritmoj Amindaj tuj ravis la publikon. Plej bone montris tion la Internacia Vespero dum la UK, kie la grupo sukcesis venigi al la scenejo kaj dancigi trionon de la spektantaro (bildo 5). Pluraj ekkonis ilin jam pli frue en la kafejo de la UK, dum arta vespero en la sidejo de Kuba Esperanto-Asocio aŭ en la junulara programo de la UK, kiu okazis en unu el la hoteloj. Poste la grupo kelkfoje koncertis ankaŭ en la 66-a IJK en Villa Trópico. Tio povis okazi dank’ al subteno de UEA, kiu subvenciis la grupon por partopreni la junularan kongreson.

La ensemblo konsistas el 11 personoj, studentoj de la arta lernejo en Contramaestre, en la provinco Santiago de Cuba en la orienta parto de la insulo. Estras ilin la kontrabasisto Yoandris Baños Carrión. La aliaj muzikistoj ludas gitaron, fluton, marakon, perkutilon kaj treson. En la grupo estas ankaŭ unu kantisto (Guillermo), du kantistinoj (Tita kaj Dianelis) kaj du dancistinoj (Adita kaj Grisel). Inter la kantoj de Amindaj la plej multaj estas verkitaj de Julián Hernández Angulo. Aliaj estas de diversaj famaj kubaj verkistoj.

En la reto troveblas jam kelkaj iliaj registraĵoj faritaj dum la kongresoj. Filmeton kun la kanto “Lasu la malĝojon flugi” oni povas spekti ĉe http://tinyurl.com/amindaj. Sonregistraĵoj aperis interalie en Kuba Radio kaj aperos ankaŭ en postsomera programo de la podkastaj elsendoj de Varsovia Vento. La grupo intencas eldoni diskon, sed en Kubo, pro ekonomiaj kialoj, tio estas ekstreme malfacila. Por helpi al ili, dum la IJK estis lanĉita monkolektado. Nur dum la aranĝo kolektiĝis nemalgranda sumo, sed por akiri sufiĉe la kampanjo estos daŭrigita. Espereble tiel ni kune povos kontribui al la riĉiĝo de la Esperanto-kulturo je vere aminda muzikgrupo.

Łukasz Żebrowski
Laŭdoj al la Centra Oficejo

Preskaŭ mankis kritiko de malbone faritaj servoj en la kunsido La Centra Oficejo respondas (bildo 6). Plejparte la membroj nur laŭdis la laboron faritan de la CO. Ĉeestis la oficistoj Osmo Buller (ĝenerala direktoro), Pasquale Zapelli (administranto), Stanka Starčević (librotenisto), Tobiasz Kaźmierski (kongresa asistanto) kaj Clay Magalhães (Konstanta kongresa sekretario). En la kongreso ĉeestis Roy McCoy kaj Ionel Oneţ (libroservisto). En la oficejo nun laboras 9 oficistoj. Krome la kunsido daŭris nur 50 minutojn, kvankam por ĝi estis rezervita unu horo. La rezulto atestas pri la firma fido de la membraro al bona funkciado de la oficejo.

Demandoj temis pri praktikaĵoj en la administrado, ekzemple la kongresaj mendoj kaj apero de retadresoj en la Kongresa libro. Laŭ respondoj, kongresa mendo, se farita rete, validas, ĉar en la reto aperas nur hoteloj kaj ekskursoj por kiuj estas liberaj lokoj kaj se estos problemoj, la CO kontaktos la mendanton. Ĉi-jare la unuan fojon eblis aperigi sian retadreson anstataŭ stratadreso, kaj por tio estis loko en reta aliĝilo, kiun eble tamen ne ĉiuj rimarkis. Aliaj demandoj temis pri teknikaĵoj rilataj al konteltiroj, manieroj transpagi kaj informi pri la kialoj de pagoj fare de perantoj, informoj pri la infana kongreseto, manko de kongresaj flagoj ĉe la kongresejo en Havano kaj salajroj de oficistoj.

Jukka Piettiläinen
Faka Forumo

Oni diskutis ĉu kaj kiel la faka agado en sia plureco kontribuis al la ĝenerala strebado diskonigi Esperanton, trovi por ĝi indan niĉon en la diversaj sferoj kaj teme/lingve riĉigi ĝian kulturon. Dum iuj asocioj eĉ 100-jariĝis (ISAE, IFEF, IKUE), la unuopaj itineroj montras persistemon, iujn atingojn, sed ankaŭ stagnoperiodojn, fakte serioza problemo dum la lastaj jardekoj. Malofte oni serĉis aŭ atingis enradikiĝon en la koncerna fakmedio ekster Esperantujo. La ĉeestantoj konkludis, ke tiu ĉi agadkampo restas ege grava, kaj urĝas ĝisdatigi la iniciatojn aŭ lanĉi novajn laŭ strukturaj kaj ideaj aksoj, taŭgaj por la nuna, interreta epoko.

La ISAE-kunsidon gvidis ĝia prezidanto d-ro Rüdiger Sachs, honorigita de UEA per Diplomo pro Elstara Agado. Li invitis la homojn verki por Scienca Revuo. Siaflanke, José Antonio Vergara (bildo 7, kun redaktorinoj el Ĉina Radio Internacia) emfazis la esplorindajn ligojn inter scienca kulturo, lingvaj homaj rajtoj kaj Esperanto kiel eduka movado.

José Antonio Vergara

Belartaj konkursoj 2010

Raporto de la Prezidanto

La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. Ili okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Branĉo Poezio.

Juĝantoj estis Carmel Mallia (Malto), Mao Zifu (Ĉinio) kaj Anja Karkiainen (Finnlando). Partoprenis 29 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj — iom malpli ol pasintjare, kiam la ciferoj estis 34 verkoj de 17 aŭtoroj el 16 landoj; sed kontentiga laŭnombre (antaŭ du jaroj, tamen, venis 38 verkoj de 21 aŭtoroj el 16 landoj — do okazis falo en la nombroj en la pasintaj du jaroj). Kiel prave rimarkigis unu el la juĝantoj, “ni prijuĝas poemojn laŭ propraj emoj kaj ŝato, ĉar ne troviĝas pria mezurilo” Sekve ne estis surprizo la manko de unuanimeco inter la tri juĝantoj. Aliflanke, ili iom frape malkonsentis pri la kvalito de la verkoj ĝenerale: dum unu juĝanto trovis “intensajn amon kaj malamon, eksciton kaj desperon” inter la ĉi-jare prezentitaj poemoj, alia juĝanto deklaris, ke “la ĉi-jara poemkonkurso situas en la plej malalta ŝtupo de mia ĝisnuna juĝado.” Tria juĝanto plendis pri la multaj lingvaj eraroj en la konkursaĵoj, pri la manko de poluro ĉe pluraj, kaj pri la emo tede rimi per sufiksoj kaj “la plej eluzitaj vortoj.” Oni eble povas diri, ke estas pli facile verki versaĵon ol verki elegantan prozan tekston, kaj ke pluraj niaj aspirantaj poetoj supozas, ke per iom da lingva manipulado eblas produkti poezion en Esperanto. Ili eraras. Ne nur necesas bone koni la lingvon, sed ankaŭ gravas legi kaj studi la poemojn de aliaj antaŭ ol verki la proprajn — alivorte, koni la literaturan tradicion de Esperanto antaŭ ol turni sin al poemverkado. Plia problemo: pasintjare mi rimarkis, ke “Unu granda problemo, kiun la juĝantoj devis fronti, estis la fakto, ke la longeco de la konkursaĵoj estis tre varia, kaj sekve estis malfacile kompari ilin. Estas malfacile scii kiel solvi tiun problemon krom per fikso de severaj limigoj je longeco, kio eble senkuraĝigus kelkajn el la aspirantoj.” Venis denove plendoj de la juĝantoj pri tiu ĉi punkto: eĉ oni prezentis poemkolektojn anstataŭ prezenti unuopajn poemojn. Ŝajnas, ke alvenis la neceso fronti tiun ĉi demandon.

Branĉo Eseo.

La juĝantoj estis Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitoshi (Japanio). Venis 9 verkoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj (kompare kun 9 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj en 2009 kaj 7 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj en 2008). Unu juĝanto komentis: “La nivelo de la konkursaĵoj, enhave kaj lingve, ĉi-jare estis multe pli alta ol dum la lasta jaro. Ni havas eseojn unu filozofian, unu literaturhistorian, du esperantologiajn, tri biografiajn kaj du religi-temajn. Kompare kun la lastaj jaroj la rikolto estas klare pli kontentiga.” Tamen, la juĝantoj ankaŭ rimarkigis, ke pluraj konkursantoj ŝajne ne komprenas, el kio konsistas eseo — problemo kiu aperis ankaŭ pasintjare.

Branĉo Prozo.

La juĝantoj estis Donald Broadribb (Aŭstralio), Konisi Gaku (Japanio) kaj Gerrit Berveling (Nederlando). Pasintjare ni rimarkigis, ke kvante la konkursaĵoj reiris al la kutima nombro; sed ĉi-jare denove okazis eksplodo de konkursaĵoj. La statistiko estas rimarkinda: 2010: 50 verkoj de 30 aŭtoroj el 14 landoj. 2009: 24 verkoj de 15 aŭtoroj el 10 landoj. 2008: 34 verkoj de 24 aŭtoroj de 15 landoj. 2007: 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj.

La kaŭzo de tiu granda kresko estis la fakto, ke ŝajne pluraj konkursaĵoj venis de sama fonto en Rusio: grupo da homoj, kies rego de Esperanto estis konsiderinde malpli ol perfekta, kaj kies verka talento, eĉ se en kelkaj kazoj promesplena, ankoraŭ bezonis maturiĝon. Ni ja deziras instigi niajn verkantojn konkursi, sed ni ankaŭ volas insisti pri certa nivelo de lingva kaj verka kompetento. Plia problemo estis, ke en kelkaj kazoj la verkojn akompanis desegnaĵoj. Ja temas pri verka konkurso, ne pri desegna...

Malgraŭ tiuj rezervoj, ŝajnas, ke la proza verkado en Esperanto, almenaŭ se la Belartaj Konkursoj konsistigas bonan mezurilon, prosperas.

Branĉo Teatraĵo.

Juĝis Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). Ĉi-jare venis nur 5 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj (pasintjare: 8 verkoj de 7 aŭtoroj el 6 landoj). Denove la juĝantoj celkonscie plenumis sian rolon, donante detalajn komentojn pri la konkursaĵoj; kaj denove montriĝis, ke malmultaj konkursaĵoj meritas juĝanto skribis: “Evidente, seriozan konsideron. Unu Esperanta dramo ne povas konkurenci kun la multe pli establitaj, maturaj, sukcesaj nacilingvaj teatraj tradicioj. Tio, tamen, ne fariĝu preteksto por indulgi aŭtorojn, kiuj — kiom ajn talentaj, lingve kaj teme inventemaj — ne konsideras la nunan staton de la Esperanto-teatro kaj verkas por — se ni honestas — legantaro (komplikaj vortludoj, tro subtilaj por la Esperanta orelo; vasta rolantaro, praktike apenaŭ arigebla).”

Branĉo Infanlibro de la Jaro.

La juĝantoj estis Jouko Lindstedt (Finnlando), Kitagawa Hisasi (Japanio) kaj James Rezende Piton (Brazilo). Denove altiĝis la nombro de konkursaĵoj: 9 verkoj el 7 eldonejoj en 6 landoj (pasintjare, 6 verkoj el 4 eldonejoj en 4 landoj, kaj en 2008 nur du verkoj entute). Ne nur altiĝis la nombro: altiĝis ankaŭ la kvalito de la verkoj. Unu juĝanto nomis la rikolton “abunda, kaj kvante kaj kvalite,” kaj aparte laŭdis la lingvan nivelon; ankaŭ la aliaj juĝantoj esprimis kontenton.

Branĉo Kanto.

Juĝis Alan Bishop (Aŭstralio) kaj Jacques Le Puil (Francio). Pasintjare ni rimarkis, ke, eĉ post reverko de la reguloj, la kvalito restas malalta. Ĉi-jare, ni denove eksperimente ŝanĝis la regulojn, permesante al la juĝantoj mem inviti konkursaĵojn. Tiu ŝanĝo multe helpis: kantoj, kies kreintoj alikaze eĉ ne pensus partopreni, troviĝis nun inter la konkursaĵoj: la juĝantoj juĝis inter 9 verkoj de 5 grupoj aŭ unuopuloj. Mankis ĝeneralaj komentoj de la juĝantoj, kiuj limigis siajn komentojn al la unuopaj konkursaĵoj. Ni certe plue esploros ĉu daŭrigi laŭ la nove enkondukitaj reguloj, sed la unuaj indikoj estas kuraĝigaj.

Resume.

En la kvar ĉefaj branĉoj de la Konkursoj — poezio, prozo, eseo, teatraĵo — la juĝantoj modele faris sian laboron, kaj iliaj abundaj komentoj montris ilian sindediĉon. Ni estas tre feliĉaj, ke ni havas ilian helpon. Samo validas se temas pri la branĉo infanlibro. La branĉo kanto ĉi-jare estis esence eksperimenta, sed la rezultoj estis kuraĝigaj: kun iom da plia pensado pri la vojo irenda, ni verŝajne sukcesos refortigi la branĉon — kvankam restas granda neklareco pri tio, kio konsistigas kanton, kaj tio kio konsistigas konkursaĵon akcepteblan. La giganta laboro kolekti kaj glate cirkuligi pli ol 100 konkursaĵojn, korespondi kun iliaj aŭtoroj, trakti kun la juĝantoj, kaj trakribri iliajn rekomendojn, restas sur la ŝultroj de unu homo: la sekretario de Belartaj Konkursoj Michela Lipari. Ŝi meritas niajn grandajn dankojn.

Pasintjare mi skribis: “Mi daŭre havas la impreson, ke niaj kreaj artistoj, kun kelkaj esceptoj, simple ne dediĉas sufiĉan atenton al la propra klerigo pri la kulturaj produktoj en Esperanto: ili ne konas la Esperanto-literaturon, ne legas sufiĉe, kaj ne atingas tiun perfektan lingvan nivelon, kiun ili devus celi.” Tiun komenton mi ripetas. Floranta literatura konkurso dependas de floranta literatura kulturo: sen tiu kolektivo de legantoj, eldonantoj, verkantoj kaj komentantoj, la literaturo de Esperanto restus senpova kaj senefika. Konservi kaj fortigi nian literaturan kulturon restas nia ĉefa kolektiva devo kaj devigo.

Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari transdonas premiojn al la venkintoj en Belartaj Konkursoj de UEA

Oratora Konkurso

La oratoran konkurson partoprenis ses junuloj. La unuan premion ricevis Rogier Huurman el Nederlando, kiu parolis pri la temo Ĉu la homo povas influi la naturajn fenomenojn? La dua premio iris al Kim Young-Long el Korea Respubliko, kiu traktis la temon Kiel povas roli Esperanto en la interproksimigo de kulturoj? La ĵurio atribuis honoran mencion al Alexandre Serafim el Brazilo, kiu traktis la saman temon kiel la gajninto de la unua premio.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2010

POEZIO: Unua premio: ne aljuĝita. Dua premio: Josip Pleadin (Kroatio) pro Antaŭ via foriro. Tria premio: Josip Pleadin pro Ekzistas ie kaŝita loko. Partoprenis 34 verkoj de 17 aŭtoroj el 16 landoj.

PROZO: Unua premio: Edmund Grimley Evans (Britio) pro En katedralo. Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro Verda ondado. Tria premio: Luiza Carol (Israelo) pro La deturniĝo. Honora mencio: Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro Rulseĝo. Partoprenis 50 verkoj de 30 aŭtoroj el 14 landoj.

ESEO: Unua premio: Christian Rivière (Francio) pro Vortfarado kaj radikfarado. Dua premio: Doron Modan (Israelo) pro L’espero, l’obstino kaj la pacienco. Tria premio: Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro La literatura vivigo de Esperanto. Partoprenis 9 verkoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj.

TEATRAĴOJ: Unua kaj dua premioj: ne aljuĝitaj. Tria premio: Lena Karpunina (Rusio) pro Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas. Partoprenis 5 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj.

KANTO: Unua premio: Duoble Unu (Francio) pro Sen lim’ ĝis... Dua premio: Kaj Tiel Plu (Katalunio) pro Surplacen venu vi. Partoprenis 9 verkoj de 5 grupoj aŭ unuopuloj.

INFANLIBRO DE LA JARO: Reĝo Maĉjo la Unua de Janusz Korczak, eldonita de Swidnik (Pollando). Partoprenis 9 libroj de 7 eldonejoj el 6 landoj.

FILMO: Unua premio: ne aljuĝita. Dua premio: Edukado@Interreto pro Esperanto estas... Honora mencio: Gian Piero Savio (Israelo) pro Ne simple poeto; intervjuo kun Mikaelo Giŝpling. Partoprenis 2 filmoj el 2 landoj.

Plezura tago pri la plezuro lerni

La kongresa mardo ĉiam estas speciala tago por tiuj esperantistoj, kiuj instruas aŭ interesiĝas pri tiu agadkampo. La plezuro de lernado kaj instruado estis la temo de la ĉi-jara Tago de la Lernejo, kiu okazis marde la 20-an de julio.

La kunordigantino Aurora Bute klarigis, ke ŝi akceptis ĉiujn sinproponojn por prelegi, kaj kvankam la prelegoj estos nur 20-minutaj, la tempo por tagmanĝi ne restos. Tiel la 16 prelegantoj de ĉiuj kontinentoj dum ses horoj dividis siajn spertojn kun la partoprenantoj. En la salono Canuto, male ol en la varmega Havano, estis freŝe. La prelegoj estis dinamikaj kaj interesaj, do ĉeestis 40 ĝis 80 personoj, kaj multaj eĉ fidele restis dum ses horoj, por aŭdi ĉion.

La tempo estis dividita en tri grupojn: Ludoj, Instruado kaj Projektoj. La kunvenon malfermis la prezidanto de ILEI Stefan MacGill, nome de UEA salutis Claude Nourmont, kaj nome de LKK kaj de Kuba ILEI-Sekcio Julián Hernández Angulo.

Pri rolludado parolis la aŭtoro de multaj rolludoj kaj skeĉoj Stefan MacGill. Li prezentis siajn spertojn kaj konvinke argumentis, pruvante ke rolludoj helpas rapide progresi, ĉar ili simulas vivan situacion. Stefan klarigis kiel organizi rolludojn por grupoj kaj kiel reagi aŭ ne reagi al eraroj dum la ludo.

Estrarano de ILEI Radojica Petrović prelegis pri interkulturaj lingvaj ludoj kaj spertoj pri instruado en Afriko. Kiam mankas nuntempaj teknikaĵoj por instruado, la ludoj restas facile alirebla kaj efika metodo. Laŭ Radojica eĉ lernolibroj ne ĉiam taŭgas, ja ne valoras instrui afrikajn studentojn, ke ĉerizoj kaj piroj estas belaj fruktoj. Li spertis, ke ludante kaj serioze lernante la studentoj de pedagogia fako rapide progresas, kaj unu el ili jam en la kvina tago verkis belajn versetojn pri birdo.

Kiel kartludo povas helpi instruante la lingvan diversecon raportis François Lo Jacomo. Li uzas germanan kartludon, kie sur kartetoj estas desegnaĵo kaj la sama vorto aperas en multaj lingvoj. Li opinias ke tio estas bona rimedo pro montri al infanoj, ke ne nur la angla lingvo estas la ŝlosilo por eksterlanda komunikado.

La duan serion de prelegoj, pri instruado, komencis Renato Corsetti. Li parolis pri la plezuro legi tekstojn en kursoj kaj tiel lerni. Li emfazis ke la plezuro de legado varias laŭ la aĝo, sekso kaj personeco, kaj ke la instruisto devas tre atente elekti la tekston por ne enuigi siajn kursanojn.

Programerojn por lecionoj por progresantoj, kiel ĉiam, sprite kaj vigle prezentis Josef Ŝemer. Lia prezentado estis praktika laboro, ĉar la partoprenantoj ricevis foliojn kun ekzemploj de taskoj. Ni elektadis sinonimojn kaj antonimojn, amuziĝis serĉante maltaŭgan vorton ktp.

La sperta lingvoinstruisto Julián Hernández Angulo temperamente parolis pri Laŭŝtupaj ekzercoj por parolkapabligi lernantojn. Li emfazis la neceson dekomence insisti pri klara prononcado kaj pri substituado kaj transformado en dialogoj jam por komencantoj. Laŭ Julián gravas en la instruado unue prezenti, poste klarigi kaj fine apliki la lernendan materialon.

Ekster la tagordo por kelkaj minutoj intervenis Amri Wandel, kiu raportis pri la Nord-Amerika Somera Kursaro. Por vigligi la instruadon li elektis la formon “debato”, kio ebligis bone paroligi la kursanojn de la dua grado kaj eĉ kelkajn de la unua.

La rektmetodan instruadon kaj metodikajn helpilojn kreitajn de li mem prezentis Stano Marček. Materialojn por internacia kursanaro, kiujn pretigis la redaktoro de Esperanto, oni devus prezenti dum duhora prelego, do la aŭtoro povis nur galope trakuri la historion de la apero de la lernolibroj en 27 lingvoj, klarigi pri la strukturo de la lecionoj, montri helpbildojn, mencii KD-ojn kaj skizi planojn por evoluigo de korespondaj kursoj.

Gonzalo Collantes parolis pri la spertoj kiel instrui en Brazilo kaj Kubo. Ekde la unua leciono li celas paroligi la lernantojn kaj li supozas, ke instrui estas arto. Li mem multe uzas bildojn por instrui novajn vortojn, sur la tabulo notas kelkajn grupojn kaj tuj nove lernitan vorton atribuas al iu el la grupoj. Ekzemple: planto, insekto, besto kaj simile.

Kun mistika nomo La Esperanta Sumoo la prelego de Jasuo Hori kaptis la atenton de la aŭskultantoj pro interesa ideo. La celoj de sumoo estas kutimiĝi al Esperanto-legado kaj ĝui la legadon. Por plenumi tiujn celojn la luktistoj elektas taŭgan libron kun la promeso legi certan kvanton de la paĝoj. Gajnintoj estas tiuj kiuj sukcesas legi pli multe. Tiuj sumooj jam kelkfoje okazis en Japanio kaj en 2010 eĉ internacie.

Héctor Jiménez Batista prezentis personajn spertojn pri Lingvaj talentoj, profesia kompetenteco, motivado kaj ties influo sur la instruadon. Laŭ li la lernantojn eblas dividi en grupojn de lingve talentaj kaj motivitaj, motivitaj sed ne talentaj kaj ne talentaj nek motivitaj.

Pri la agado de edukado.net parolis la ĉefa motoro, cerbo kaj koro de la projekto Katalin Kováts. Multaj aŭskultantoj en la salono estis uzantoj de edukado.net, kaj estis tre interese ekscii pri la gravaj novaĵoj, kiel freŝaj eldonoj, nova retejo, aldonaj projektoj kiel RITE kaj KER-ekzamenoj, novaj servoj de edukado.net.

Ege vigligis la aŭskultantojn la prelego de Sylvain Lelarge Senseĝa instruado. Li demonstris kelkajn ekzercojn kiel kursanoj lernas moviĝante tra la klaso, kaj amuzan “korelativan dancon” elprovis ankaŭ la kongresanoj.

Geoffrey Greatrex parolis pri du projektoj lanĉitaj kaj organizitaj de britoj. La projekto Lingvolanċilo, kiun organizas Angela Tellier, celas pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Ilustrante ĝin per interesaj fotoj kaj filmetoj, li prezentis ankaŭ la projekton Comenius, kie krom britaj lernejoj partoprenis ankaŭ infanoj el Germanio kaj Hungario.

Jennifer Bishop informis pri la aŭstralia projekto de Peni Vos Parolante al la tuta vasta mondo. Ankaŭ tiu projekto celas instrui Esperanton al infanoj, antaŭ ol ili eklernos fremdajn naciajn lingvojn. Jennifer montris jam preparitan libron por lernantoj kaj instruistoj.

Kiel la lasta pri la franca projekto “Fringoj” raportis Elizabet Barbay. La projekto daŭras jam multajn jarojn, kaj estas destinita por infanoj kaj junuloj de diversaj landoj. Junaj esperantistoj kaj instruistoj renkontiĝas dum la Paska semajno en Francio por kune lerni, ludi kaj amuziĝi. Ŝi menciis la ideon motivi la junulojn komuniki rete laŭ la temo Junaj civitanoj sen landlimoj, kaj montris du ludojn destinitajn por instruado.

La prelegojn resumis la prezidanto de ILEI Stefan MacGill, kaj li dankis al la prelegantoj kaj al Aŭrora Bute. La plezuran tagon per mallonga parolado finis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta. Li emfazis la Unesko-dokumenton pri la rajto de ĉiu infano lerni, kaj alvokis ĉiujn kiuj okupiĝas kaj interesiĝas pri Esperanto, levi praktikajn ideojn por kreskigi la nivelon de la instruado.

Gražina Opulskienė

[FORIGITA!: bildo]

La sprita kaj vigla prezento de Josef Ŝemer

La 66-a IJK

De Playa Girón al Villa Trópico

La Internacia Junulara Kongreso kutime promesas freŝan, nedevontigan leĝeran etoson, kie dancado povas daŭri ĝis matene, kaj flekseblan programon, kiu ebligas alterne ĝui jen naĝbasenon, jen trinkejon kaj foje prelegon.

Tiom pli estis valida en la 66-a IJK en Kubo, ĉi-foje samkiel dudek jarojn pli frue en la antaŭa kuba IJK. Ĉ. 180 personoj (kompare kun 153 en 1990) el 35 landoj ĝuis senzorgan semajnon en la bela kaj komforta ĉe-plaĝa ripozejo Villa Trópico, apud Santa Cruz del Norte, 60 km oriente de Havano.

Post streĉa Universala Kongreso en Havano mi decidis ripozi kaj nostalgiumi en la IJK — post kvaronjarcenta foresto de Junularujo (mia lasta IJK estis en Israelo 1986, tamen kiel organizanto). Verŝajne pluraj aliaj veteranoj havis similan penson, ĉar jam en Havano, atendante buson al la IJK en la “junulara” UK-hotelo Triton, mi renkontis multajn geamikojn kiuj estis TEJO-membroj antaŭ jardekoj. Inter ili estis agrabla surprizo renkonti la familion Najera, kiu organizis la IJK-on en Meksiko antaŭ 29 jaroj, kaj spontanee decidis partopreni la IJK-on kelkajn tagojn antaŭe.

La busvojaĝo kaj la enĉambriĝo okazis laŭ “kuba tempo”: malrapide kaj kun grandaj malfruoj. Pro manko de lokoj en la busoj (tamen pro inda kaŭzo: la kuba muzikgrupo “Amindaj”, kiu lastmomente povis veni dank’ al subvencioj de TEJO kaj de UEA) la lastaj kongresanoj atingis la ejon kun malfruo de kvin horoj. La interkonan vesperon anstataŭis vicatendado por la enĉambriĝo, kiu daŭris ĝis post la noktomezo. Tamen la organizantoj kaj voluntuloj estis tre helpemaj kaj fine la problemoj estis solvitaj. En la mateno ĉio aspektis brile: ni troviĝis en eta paradizo — belega plaĝo kun koralrifo, agrablaj kaj komfortaj kabanoj inter verdaĵo kaj palmoj, riĉaj manĝoj, senpagaj trinkaĵoj kaj kokteloj tuttage kaj eĉ nokte..., verda braceleto surmetita dum la registriĝo provizis per libera uzo de ĉiuj frandaĵoj kiel manĝaĵoj, trinkaĵoj, sportludoj en la naĝejo kaj surplaĝe, divesspecaj boatoj, naĝmasko por spekti la rifon..., tiu “ĉio-inkluzivita” formato estas kutima ĉe luksaj feriejoj, sed unuafoja aplikata dum kongreso, kaj por relative malalta kosto. Ĝi certe estas ripetinda recepto por estontaj IJK-oj.

Kontraŭe al la dense pakita UK-programo kun pluraj paralelaj programeroj, la programo en la IJK konsistis el multe da libera tempo, 2-3 horaj manĝpaŭzoj kaj nur unusola elektebleco — se oni ignoras la daŭran alternativon de la plaĝo kaj naĝejo. Ĉiuj programeroj, tagaj kaj vesperaj, okazis en unu salono-amfiteatro (kiu praktike situis tuj apud la naĝejo kaj trinkejo). Ĉar ne estis enprogramita inaŭguro, mi utiligis la unuan prelegon (pri Esperanto ĉe Interreto, E@I) por saluti la kongreson nome de la UEA-Estraro. Post la tagmanĝo oni povis partopreni salso-danckurson ĉe la naĝejo. Inter la salso kaj la vespermanĝo la organizantoj improvize aldonis mian prelegon pri “TEJO — kiam, kial kaj kiel” (kiun multaj kongresanoj petis vidi rete, do jen ĝi: www.slideshare.net/amriw/historio-de-tejo-2010). Kvankam la prelego havis malfacilan konkurencon kun la naĝejo kaj trinkejo, fine aperis sufiĉe multaj aŭskultantoj — junaj kaj veteranaj. La novuloj konatiĝis kun la historio de TEJO, kaj la veteranoj informiĝis pri la nuntempa junulara slango. Ambaŭ grupoj aŭdis pri kelkaj malmulte konataj historietoj, ekzemple pri la TEJO-flago, donacita por TEJO de la meksikaj IJK-organizantoj en 1981, la “ombra manifesto de Rauma” kaj la honoraj prezidantoj de TEJO. Aparte aktuala estis la rakonto pri la adopto de “La Bambo” kiel oficiala himno de TEJO, ĉar, kiel iuj el vi eble divenas, tio okazis dum la IJK en Kubo en 1990.

La Nacia Vespero estis ĉarma kaj bonŝance — malsame ol tiu de la UK — ne enhavis anglalingvan parton. Trifoje kunsidis la komitato de TEJO, sed la kongreson partoprenis nur du estraranoj. Plue okazis Ĉe-metoda E-kurso por komencantoj gvidata de Adelaide Charrière kaj Alex Humet, ekspresa kurso de la hispana, prelego pri TEJO, UN kaj Unesko. Iom simile al la Movada Foiro dum UK okazis Kulturlingva Festivalo kun ĉirkaŭ 20 standoj de diversaj landoj, dum kiu okazis programeroj de diversaj kulturoj, ekzemple teatraĵo pri brazila geedziĝo aŭ instruado de meksika danco. Ne mankis la tuttaga ekskurso (al Havano) kaj en la vesperoj okazis koncertoj kaj internacia vespero. Eble ĉar E@I estas unu el la du fakaj asocioj de TEJO, la 66-a IJK jam aperas en la E-vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/IJK2010.

Post la IJK, en ekskurso tra Kubo, mia itinero pasis tra la urbeto Playa Giron. Ĝi havas gravan rolon en la historio de Kubo — tie okazis la malsukcesa usona invado ĉe la Porka Golfo en 1961, dokumentita en interesa muzeo pri tiu batalo. Kompreneble, en la historio de TEJO Playa Giron ludis diferencan rolon — tie okazis la IJK en 1990. Ne partopreninte la tiaman IJK-on mi ne sciis kiel trovi la ejon, sed evidentiĝis ke la urbeto havas nur unu grandan (kvankam iom kadukan) hotelo-feriejon. Mi ne esperis trovi spurojn de la IJK, sed kia koincido — la unua hotela stabano, kiun mi demandis, eklaboris kiel knabo antaŭ iom pli ol dudek jaroj, kaj klare memoris la IJK-on kaj eĉ la fakton ke multaj el ĝiaj partoprenantoj severe malsaniĝis pro malpura akvo. Estis iasence fermo de ciklo: tria amerika IJK (post Meksiko en 1981 kaj Kubo en 1990), kiun kompletigis la historioj pri la TEJO-flago kaj la Bambo. Ĉu post generacio TEJO revenos al tiu mirinda lando, de suno, palmoj, amikemaj homoj kaj salso, kie la tempo ŝajne haltis ie en la sesdekaj?

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Post riĉa tagmanĝo oni povis partopreni salso-danckurson ĉe la naĝejo.

Solena fermo

La 95-a UK ĉe sia fino

Sabate matene je la deka horo okazis en la salono Zamenhof la ferma solenaĵo de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto.

La UEA-prezidanto Probal Dasgupta kongresanojn, bonvenigis la gastojn sur kaj prezentis la podio kaj en la salono. Post tio li petis la ĉeestantojn omaĝi per silenta minuto la forpasintojn: membron de la Honora Patrona Komitato de UEA Tadao Umesao, honorajn membrojn Umberto Broccatelli, Salah Ghanem, Ferenc Jako, Duilio Magnani, Adriana Middelkoop, iaman prezidanton de ILEI Mauro La Torre, sed ankaŭ la ceterajn membrojn kaj aktivulojn forpasintajn dum la pasinta jaro.

Sekvis raportoj de Barbara Pietrzak pri la kongresaj laboroj (p. 187) kaj pri la Belartaj kaj Oratora Konkursoj de Claude Nourmont (p. 183).

Osmo Buller anoncis, al kiuj elstaruloj ĉi-jare estis atribuitaj la Subvencio Cigno, Premio Deguĉi kaj Premioj de Fondaĵo Grabowski, kaj Amri Wandel anoncis, kiu ricevas Diplomon pri Elstara Agado kaj Diplomon pri Elstara Arta Agado (detaloj venontnumere).

La kongrestema reĝisoro Geoffrey Greatrex raportis pri la traktadoj de la kongresa temo, kaj dankis al kongresanoj pro la vigla partopreno en ili.

La traktadoj pri la kongresa temo rezultigis la kongresan rezolucion (sur la p. 174), kiun voĉlegis Maritza Guttiérez.

La infanoj, kiuj en tiu momento venis el la 41-a Infana-junula Internacia Kongreseto ĉe la okcidenta rando de Havano, nur 5 km de la UK-ejo, enkuris en la salonon, salutis la kongresanojn kaj prezentis gajajn kantojn.

Probal Dasgupta dankis la infanojn pro alproksimigo ne nur de kulturoj, sed ankaŭ de generacioj, kaj “invitis sin mem al la mikrofono”.

En sia ferma parolado la prezidanto Probal Dasgupta salutis “la kongresintojn” kaj bonvenigis ilin en la lastaj momentoj de unu el niaj plej agrablaj kaj riĉrikoltaj ekstereŭropaj kongresoj. Li dankis ĉiujn pro la viglo kaj aktiva partopreno, kiu ebligis tielan rikolton. “En tia ĉi kongreso”, li diris, “for de Eŭropo, kie loĝas la plimulto de la Esperanto-parolantoj, ni vive rememoras niajn reprezentajn devojn al la neĉeestantaj partoprenantoj en nia konversacio, ĉar ankaŭ ili kunkreas la kadron. Tamen ne nur en ekstereŭropaj UK-oj ni esperantistoj prikonscias la devon ampleksigi la kuntekston de nia dialogado. Ni diversmetode inkluzivadas neĉeestantojn, por ke ili povu defore partopreni. Jam de la pionira epoko ni lernis kunligi nin per densa reto de renkontiĝaj, korespondaj, legaj, eldonaj rilatadoj trans la muroj, kiuj staras divide inter la landoj, la lingvoj, la kulturoj.” (La tuta ferma parolado aperos en posta numero de nia revuo.)

La kongresanojn alparolis la LKK-prezidanto Julián Hernández Angulo, kiu dankis al UEA pro la donita ŝanco al Kubo okazigi la kongreson, kaj transdonis la kongresan flagon nome de la Havana LKK al sia kolegino de la posta LKK Ileana Schrøder el Kopenhago. Ankaŭ ŝi alparolis la kongresanojn kaj diris, ke post 36 jaroj la UK denove venos al Danio. Ĝi ne estas granda lando, sed oni faros ĉion por ke la kongreso estu same sukcesa kiel tiu ĉi en Kubo.

Venis kortuŝa momento por dankoj, floroj, kisoj, ĉirkaŭbrakoj kaj aplaŭdoj al la Havana LKK kaj ĝiaj helpantoj, kiel dankesprimo pro la tre bone farita kaj granda laboro. La unuopulojn vokis al la podio kaj floron al ĉiuj donacis la Konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães, kaj la LKK-prezidanto Julián Hernández Angulo.

Komuna kantado de la himno La Espero kaj la sekva martelbato de Probal Dasgupta metis definitivan punkton post la 95-a Universala Kongreso de Esperanto.

Stano Marček

[FORIGITA!: bildo]

Probal Dasgupta kaj Claude Nourmont

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

Premiitoj en Belartaj Konkursoj

[FORIGITA!: bildo]

Dankoj kaj floroj por la LKK-anoj

[FORIGITA!: bildo]

La LKK-anino Ariadna Gutiérrez

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la kongresa flago

Kongresfina resumo

Karaj kongresanoj,

La decido de nia jubilea UK en Roterdamo kongresi denove en Kubo en 2010 tuj elvokis varman entuziasmon. Unuj deziris revidi la urbon de la jam legendeca 75-a UK, Havanon. La aliajn, konsciajn pri ŝanĝoj en la inter kongresa periodo, la ĉi-jara kongreslando logis unuavice por vidalvide renkontiĝi kun malnovaj kubaj esperantistoj, sed ja ankaŭ konatiĝi kun multaj novaj, kiuj intertempe venis al nia E-komunumo.

Kiom da tiuj, kiuj estis ĉi tie antaŭ 20 jaroj, troviĝis inter la 1002 kongresanoj el 59 landoj, venintaj al Havano por la 95-a UK? Malfacilas diri, sed oftis aŭdi la komparatestojn pri pozitivaj ŝanĝoj en la kongresaj lando kaj urbo.

La tablojn por la jam tradicia Movada Foiro sabaton vespere mendis 60 asocioj. Renkontiĝante ĉe ili oni povis ricevi alrigardon al la varieco de nia E-movado, ekscii pri ĝiaj atingaĵoj, sed ankaŭ pri problemoj. Jam antaŭ la Foiro la pordon malfermis la kongresa Libro servo, por kies bezonoj estis ekspeditaj el Roterdamo proksimume 800 tunoj da eldonaĵoj kun ĉ. 1400 titoloj, inkluzive de novaĵoj. Inter ili troviĝis la jam 2-a libro el la plej nova serio de UEA “Scienca Penso”. La libroservo logis ne nur por foliumi E-eldonaĵojn, sed ĝi ankaŭ fariĝis rendevuejo la tradiciaj Aŭtoraj kun E-aŭtoroj dum Duonhoroj. Dank’ al la esperantista solidareco ĉiu kuba kongresano ricevis kuponon kun la valoro de 33 konverteblaj pesoj. Ili estis varme akceptitaj, kaj utiligitaj ĝis la fermo de la kongresa Libroservo. Kubaj esperantistoj dankas al multaj kromaj sponsoroj, kiuj helpis al ili aĉeton de prirevitaj E-eldonaĵoj.

En la kongresan temon Interproksimigo de kulturoj jam dum la kongresa inaŭguro enkondukis ĝia kunreĝisoro Geoffrey Greatrex. La konsideradon de la temo helpis rilataj demandoj aŭtoritaj de Duncan Charters en la Kongresa Libro kaj krome tiuj sur la paĝoj de la kongresa kuriero. La pritrakto de la temo Interproksimigo de kulturoj en tri kongresaj sesioj ekde dimanĉo ĝis ĵaŭdo fruktis per ideospronaj opiniinterŝanĝoj, kies resuman reflekton enhavas la kongresa rezolucio.

Dimanĉe startis la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estis profesoro Tonkin. Eĉ 2 IKU-prelegoj el inter 10, tiuj de geprofesoroj Humphrey Tonkin kaj Rafaela Urueña, disvolviĝis kiel AIS-sesioj. Aparte notinda estas la ĉi-jara Esperantologia Konferenco, kies reĝisoro estis prof. Christer Kiselman. Sub la aŭspicio de UEA kaj CED la invititaj fakuloj prezentis kaj diskutis diversajn aspektojn de la lingvo Esperanto, atentigante tiel la kongresan publikon pri la graveco de la esperantologia esplorado.

Tradicie okazis du kunsidoj de la Akademio de Esperanto. Tiu pli spektakleca, publika, sub la gvido de vicprezidanto Brian Moon, venigis multnombre la kongresan aron por konatiĝi kun la ĉeestantaj akademianoj kaj iliaj apartaj agadkampoj, interesiĝoj, kun la strukturo, funkciado kaj kompetentoj de la Akademio. La vivstila reagado al la lingvokampaj demandoj flanke de la akademianoj tradicie logis scivolemajn interesiĝantojn.

En la dumsemajnan kleriĝadon universitatnivelan enkondukis la programo de la Kleriga Lundo, en kies daŭro aŭdiĝis 12 prelegoj. La sekva mardo tradicie pasis kiel Tago de Lernejo sub la tegmenta temo “La plezuro de lernado kaj instruado”. La riĉa, 6-hora programo de la Tago, kunordigita de Aurora Bute, estis dividita laŭ tri temblokoj, dediĉitaj al ludoj, instruado kaj projektoj. Inter ĉi-lastaj la atento estis donita al la aŭstralia projekto “Parolante al la tuta vasta mondo”, al lernu.net kaj E-instruado, al la brila brita projekto Lingvolanċilo kaj al la franca Fringoj — 2011.

Dum la kongresa periodo oni ne nur kleriĝis, sed ankaŭ deziris kontroli siajn lingvokapablojn. La 13-an sesion de la novtipaj KER-ekzamenoj de UEA trapasis 37 kandidatoj el 10 landoj. 7 sur la nivelo B1, 19 sur la nivelo B2 kaj 11 sur la nivelo C1. Elstaris kubaj esperantistoj, kies ekzameniĝon ebligis la financa subteno de UEA kaj de deko da esperantistoj el Eŭropo kaj Brazilo. La havana sesio de la ekzamena KER-sistemo fariĝis jam ĝia 216-a ekzamena evento efektivigita en 34 landoj. Sukcese disvolviĝis la aranĝoj de la porinstruista retejo www.edukado.net. La dunivelajn paroligajn kursojn partoprenis tage ĉ. 150 personoj. La du prezentoprogramojn pri la nova paĝaro kaj pri la aŭtune lanĉota reta trejnkurso por instruistoj kaj informprelegon pri la ekzamenoj ĉiufoje sekvis plurdeko da esperantistoj.

La Havana UK havis tre gravan movadan aspekton. Dum tri sesioj debatis la Komitato de UEA, jam dum la unua sabata kunsido glate elektante la novan Estraron, reviziantojn kaj membrojn de la Financa Komisiono. Ambasadoro Ulrich Brandenburg estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Dum la programo “La nova Estraro sin prezentas” la estrarmembroj elektitaj por la nova oficperiodo, ĉeestaj en Havano, amplekse prezentis siajn mandatoplanojn, respondante la demandojn venintajn de la publiko. Lige kun tiu pri la estonteco de la revuo Esperanto la prezidanto Dasgupta informis pri la decido de la malnova estraro post la senŝanĝa 8-jara aŭtomata renoviĝado de la kontrakto modifi ĝin anoncante Konkurson por la nova redaktoro, al kiu konkurso egalrajte estas invitita la ĝisnuna. Tiun taskon transprenis la nova UEA-Estraro. Al reanalizo estos subigita la redaktopolitiko de la revuo vortumita ankaŭ jam antaŭ 16 jaroj, t.e. en la jaro 1994. En sia lasta kunsido la Komitato akceptis, post aferkernaj dumsemajnaj diskutoj, la rekomendojn el la subkomitataj laboroj, kiuj rolos kiel agadplano sur diversaj kampoj de la movada aktivado. La Komitato decidis aprobe pri la proponita Strategia Komisiono. Tradiciaj programeroj, tiaj i.a. kiel “la CO respondas”, ebligis al la kongresanoj rekte renkontiĝi kun ĝiaj ĉeestaj roterdamaj oficistoj. Agrable estis aŭdi multajn komplimentojn pri la glata funkciado de nia Centra Oficejo.

La 95-a UK per sia varia programo amplekse riĉigis la konojn de la partoprenantoj pri la bunto de la kuba kulturo. Ni i.a. ĝuis la donacan koncerton de la kuba kulturministerio kadre de la nacia vespero kaj la muzikeventon “Kanto Ĝenerala” en la plenumo de la esperantista koruso Interkant (vd. postan numeron).

Pri la bunto de la kongresa laboro vaste raportis la kubaj amaskomunikiloj: i.a. gazetaro kaj radioprogramoj. La kongreson vizitis ankaŭ alilandaj ĵurnalistoj. Al la komunuma informado gratulinde kontribuis la Havana Radio, raportante pri la kongresdisvolviĝo per ĉiutagaj unuhoraj programoj, dum redaktoroj de la E-Redakcio de Pola Radio kaj de Ĉina Radio Internacia kaj deĵorantoj de Radio Aktiva kolektis sonmaterialon utiligeblan en la postkongresa periodo. La kongresan laboron riĉe spegulis la kongresa kuriero Havana Karavano. La duan fojon sinsekve estis lanĉita la Gazetara Kampanjo de UEA lige kun la UK. Al la postkongresaj kontaktoj kun ĵurnalistoj pri la unikeco de la Havana UK estas invititaj ĉiuj kongresanoj.

Tradicie la ekskursaj servoj de la UK ebligis al la kongresanoj per du antaŭkongresaj programoj, 4 tuttagaj kaj 4 duontagaj ekskursoj konatiĝi kun Kubo kaj la regiono ankaŭ laŭ la turisma vidpunkto. Jam post la fino de la kongreso du postkongresaj ekskursoj ebligas aldone al multaj kongresanoj ĝui riĉan turisman programon. Sendube tiuj impresoj por ĉiuj fariĝos neforigeblaj.

Sed ankaŭ esperantistoj el la tuta mondo celante Havanon — laŭ la alvoko de KKS, Clay Magalhães — decidis lasi neforigeblan spuron pri sia kongresa vizito tie. La kvanto de la donace kunportitaj ludiloj por la havanaj infanoj, kolektitaj dum la kongresa balo, surprizis ĉiujn. Vendrede ili estis solene transdonitaj por infanoj en la pediatria fako de la onkologia hospitalo en la kuba ĉefurbo.

Riĉigon de ni mem alportis la ĉiam atendata aŭkcio gvidata de Humphrey Tonkin. Ĉi-foje dank’ al ĝi la Volontula Fondaĵo de UEA riĉiĝis je 840 konverteblaj pesoj.

Dum la 95-a UK ĝojigis nin ĉiujn la multnombra partopreno de gejunuloj, ilia natura ĉeesto, laboro kaj amuziĝo kun la tuta kongresa komunumo. Aparte sentebla estis la ĉeesto de gejunuloj el pluraj latinamerikaj landoj, kion ebligis rilataj stipendioj kaj multnombra partopreno de kubanoj. Dank’ al tio realaj kulturaj interŝanĝoj okazis dum kelkaj apartaj vesperaj programeroj. TEJO prezentiĝis en la Movada Foiro, dum la akcepto de TEJO-Patronoj kaj dum sia aparta sinprezento. Esperantistaj gejunuloj krome aktive partoprenis la laboron de la al ili rilata subkomitata kunsido, Oratora Konkurso kaj la arta programo. La 95-an UK-on sekvos tuj la 66-a IJK en Santa Cruz del Norte, al kiu ni deziras plenan sukceson.

Ne eblas en tiu mallonga kongresa raporto listigi ĉiujn kongresajn programerojn. Dankante pro la lerta laboro de la CO de UEA kaj ĝia Kongresa Fako, de multnombraj kubaj volontuloj, ni jam komencas alrigardi la nordan Eŭropon. Al Danlando, al Kopenhago post unu jaro celos la monda esperantistaro por sia 96-a Universala Kongreso de Esperanto. Tie ni denove fiksas diversgeneracian renkontiĝon por diskuti pri temo difinota konforme al la de Unesko deklarita: “Internacia Jaro de la Junularo: dialogo kaj interkompreno”. Ni ne forgesos tamen la varmon, pli, la ardon de niaj reciprokaj renkontoj, noditajn amikecojn kun la kubaj, kun la latinamerikaj gesamideanoj en la kongresurbo 2010, Havano.

Havano 2010, dankon !!!

Barbara Pietrzak

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj dum la fermo

[FORIGITA!: bildo]

Metiejo kun edukado.net

[FORIGITA!: bildo]

Parolado de Julián Hernández Angulo

[FORIGITA!: bildo]

Akcepto ĉe la vicministro

[FORIGITA!: bildo]

Unu el la regulaj estrarkunvenoj

[FORIGITA!: bildo]

Redaktoro de la kuriero Roy McCoy

[FORIGITA!: bildo]

La UEA-giĉeto, Tobiasz Kaźmierski

[FORIGITA!: bildo]

Belartaj konkursoj, Stefan MacGill

[FORIGITA!: bildo]

Faka kunsido de fervojistoj

[FORIGITA!: bildo]

Oratora konkurso, japana junulo

[FORIGITA!: bildo]

Informejo, LKK-giĉeto

[FORIGITA!: bildo]

Internacia vespero, meksika danco

[FORIGITA!: bildo]

Du kubaj kongresaninoj

Kongresa Panoramo

[FORIGITA!: bildo]

Kuba prelego “Nia afrika deveno”.

[FORIGITA!: bildo]

Akcepto ĉe la vicministro (tute dekstre).

[FORIGITA!: bildo]

Nacia Kapitolo, duontaga ekskurso al Havano.

[FORIGITA!: bildo]

Infanoj el la IIK sur la podio.

[FORIGITA!: bildo]

Solena fermo.

[FORIGITA!: bildo]

Ferma ceremonio, floroj al LKK-anoj.

[FORIGITA!: bildo]

Diplomo al Saša Pilipović.

[FORIGITA!: bildo]

La muzika grupo Amindaj.

[FORIGITA!: bildo]

Solena Fermo: La infanoj salutas la kongreson.

plena verkaro de zamenhof

La Plena Verkaro de Zamenhof estas la plej giganta eldona projekto en la historio de Esperanto. Ludovikito (Ito Kanzi; 1918-2005) laboris super ĝi pli ol tri jardekojn, eldonante 56 volumojn kun originalaj kaj tradukitaj verkoj de L.L. Zamenhof, korespondaĵoj k.a. dokumentoj. Kelkaj volumoj jam elĉerpiĝis (de tempo al tempo aĉeteblas brokantaj ekzempleroj) kaj kelkaj restis neeldonitaj.

Kunlabore kun Libroteko Tokio kaj Esperantic Studies Foundation la Libroservo de UEA transprenis plejparton de la restantaj stokoj kaj draste malaltigis la prezojn. Kaptu nun la okazon por komenci malmultekoste kolekti tiun ĉi unikan serion aŭ por kompletigi vian kolekton! Indas rapide mendi, ĉar de kelkaj volumoj restas malmulte da ekzempleroj.