Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 1

Novjara mesaĝo de la Prezidanto

La vizaĝoj de la serioza paclaboro

Karaj kuntostantoj,

Ĉi-novjare mi proponas toston al du memorindaj esperantistoj, Joan Mascaró kaj Lakshmiswar Sinha. Kial mencii samspire tiujn katalunon kaj bengalon? Ili ambaŭ havis amikan rilaton kun Rabindranath Tagore, kiun ili rigardis kiel fonton de inspiro por la paca laboro. Kaj ili ambaŭ laboris por la paco laŭ nekutima vojo — kviete verkante kaj dumvive kultivante tiajn personajn normojn, por kiuj mi proponas novan kombinon de “interna ideo” kaj “fina venko”: internaj venkoj nerenverseblaj meritas nian senmankan admiradon. Vi certe scias, ke Selten kaj Pool demonstris, ke strebi por “fina venko” de Esperanto esprimas miskomprenon, ĉar renverseblas tiaj venkoj.

Nia strategia laborplano proponas interalie novan laborterenon: la “projekton vizaĝoj”. Ĝia celo estas diskonigi la vizaĝojn de tiuj pioniraj esperantistoj — aŭ Esperanto-amikaj pintuloj — kiuj kontribuis al siaj landoj, komunumoj, fakoj ktp sur senkonteste elstara nivelo. Tiun diskonigadon ni faras unuavice en niaj landaj lingvoj, por ke aperu sur la publika podio la kontribuoj de esperantistoj elstaraj ankaŭ sur publike agnoskitaj terenoj. Laŭ la forteco de diversaj movadoj kaj individuoj, oni elektu afiŝi en la vikipedioj en diversaj lingvoj, organizi festojn, verki libretojn, kunlabori kun neesperantistaj admirantoj de tiuj vizaĝoj, kaj laŭplaĉe plu. Se ni produktos sukcesajn tekstojn, ni kompreneble memoru ankaŭ disponigi esperantigojn al la internacia UEA-nivela projekto vizaĝoj, tiel ke ankaŭ alilingvanoj konatiĝu kun memorindaj objektoj de admiro. Ni faris nian eblon pri Sinha kaj ĉi tie publike alvokas aliajn agi simile pri Mascaró. Mi evidente ne povas dediĉi tostotekstan spacon al la projekto vizaĝoj mem, kaj do ne mencias detalojn pri iliaj vivoj ĉi tie.

Proponante tiun eron por la strategia laborplano, mi pasintjare menciis Eroŝenko kaj Sekelj, kies pintecon eĉ infanoj tuj rekonas. Malmultaj vojaĝis tiel vaste kiel Sekelj kaj rakontis pri siaj lokoj kaj homoj tiel entuziasme. Neniu blindulo superatutis la interlandajn pontofarajn aventurojn de Eroŝenko. Uzante tiujn ekzemplojn, mi sukcesis senplie klarigi al la kunkuirantoj de la strategia plano, ke ni emfazu ilian pontofarecon kiel ĉefan elementon en nia specifa admirado.

La vivmaniero de Mascaró kaj Sinha inspiru nin digne formuli tiun nian plenkreskulan memkomprenon, el kiu ni ĉerpas la forton entuziasme alparoli la infanojn kaj la eksterulojn foje eĉ per iom teatrecaj metodoj, tamen ne perdante nian propran ekvilibran komprenon pri la graveco de la kvietaj radikoj de nia esperantisteco mem. Mi dankas al la miloj da senreliefaj esperantistoj, kiuj neniam perdis tiun ekvilibron, kaj kies fideleco al niaj idealoj savtenas nian fortikan komunumon.

Probal Dasgupta

Danio, la ĉi-jara kongreslando

Eldonaĵoj kaj eldonejoj en Danio

Dana literaturo en Esperanto aperis jam antaŭ Esperanto mem, ĉar oni scias ke Zamenhof provadis sian pra-Esperanton interalie per tradukado de La Ombro, rakonto de la mondfama fabelaŭtoro H. C. Andersen.

En Danio mem la unuaj eldonaĵoj tamen estis la vortaroj kaj lernolibroj de Frederik Skeel-Giørling depost 1904. Ili estis partoj de la “Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof”, kaj tial povis aperi en la normala kopenhaga eldonejo Fred. Høst & Søn. La “Kolekto aprobita” tamen baldaŭ ĉesis, kaj Skeel-Giørling aperigis la unuajn tradukojn el la dana literaturo (denove H. C. Andersen) ĉe la esperantista eldonejo Möller kaj Borel en Berlino.

Dum pli ol du jardekoj estis eldonataj nur la revuo kaj kelkaj ne tre bonaj lerniloj. Poste la afero kreskis, ĝis en 1970 oni povis konstati ne malpli ol ses Esperantajn eldonejojn en Danio; de tiam la eldonado malplivigliĝis. Ni resumu la evoluon:

En 1931 Lorenz Friis fondis Dansk Esperanto-Forlag, unue por eldoni pli taŭgan lernolibron verkitan de li mem. Ĝi tuj fariĝis furoraĵo kaj havis ĝis 1963 naŭ eldonojn. Tiu sukceso ebligis al Friis eldoni ne nur vortarojn kaj aliajn lernilojn, sed post la milito ankaŭ tradukitajn kaj originalajn beletraĵojn, kiel La Forto de l’ Vero, Ferio kun la Morto, Dekkinga fuĝas, Sur Insulo Malproksima, D-ro Dorner kaj Mistero de l’ Vivo — eldonitaj ne tiom pro la literatura valoro, sed por ke lernanto havu progresigan legaĵon. Tipaj estas la titoloj Rakontu Samideano kaj Novaj Esperanto-Historietoj, kiuj temas pri la Esperanto-travivaĵoj de ordinaraj homoj. Poste aperis ankaŭ ekzemple novelaroj de Johan Hammond Rosbach kaj Bertram Potts, kaj teatraĵoj de Zora Heide kaj Marjorie Boulton.

Ĉe Dansk Esperanto-Forlag en la 1970-aj jaroj multiĝis represoj de klasikaĵoj tiel diversaj kiel la serio Torento de Stellan Engholm, Verdkata Testamento de Raymond Schwartz kaj Konturoj de Lingvonormigo en Tekniko de Eugen Wüster. Aperis ankaŭ la unua krimromano de Johán Valano Ĉu vi Kuiras Ĉine? kaj kasedoj kun kantoj de Ramona van Dalsem. Ni ŝuldas al Friis ankaŭ la porinfanan kurson Tom kaj Tina de Ole Nederland kaj kelkajn tradukitajn infanlibrojn, sed la plej granda fortostreĉo de lia eldonejo estis Esperanto laŭ Naturmetodo, relative granda verko, kiu konsistis el 10 volumoj kun pli ol 200 ilustraĵoj. La lasta eldonaĵo de Forlag estis Ne tiel, sed tiel ĉi, stilkonsilaro de Frits Faulhaber en 1979.

La Komuna Kleriga Klubo en Kopenhago eldonis en 1954 Rozoj kaj urtikoj de Poul Thorsen, poemaron originalan kaj tradukitan, sed sekve ĝi fondis efektivan eldonejon kun la nomo KOKO. La originalaĵojn ekzemplas Virino ĉe la landlimo de Marjorie Boulton el 1959 kaj La Verda Raketo de Jean Forge en 1961. Aliaj titoloj estis Ezopa saĝo (1956), fabeloj tradukitaj de Kálmán Kalocsay, Homoj kaj Riveroj de Johan Hammond Rosbach (1957), kaj fabeloj de Andersen en nova traduko de Ib Schleicher: La Marvirineto (1962), La novaj vestoj de la Imperiestro (1964) kaj du aliaj Fabeloj (1964), Memkritiko de Victor Sadler (1967) kaj La Spleno de Parizo de Charles Baudelaire (1967). Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj plimalpli la samaj homoj funkciigis la eldonejon Perspektivo, kiu eldonis interalie la revuon Horizonto kaj kelkajn gravajn broŝurojn de Ivo Lapenna.

Unu el la grandaj kaj aŭdacaj eldonistoj de la sesdekaj ĝis naŭdekaj jaroj estis Torben Kehlet, kiu estris la eldonejon tk en Danio kaj kiu ĉ. 1971 translokiĝis al Belgio. Li produktis kelkajn dekojn da titoloj, ofte furoraj, kiuj elstaris pro siaj kvalito kaj amplekso. Ekzemplaj tradukoj estas La nobla Korano (1969) kaj ABZ de Amo (1972) de Inge kaj Sten Hegeler; la originalaĵoj inkluzivas tiajn kiel La granda kaldrono (1972) de John Francis kaj Pri lingvo kaj aliaj artoj de William Auld (1978).

Iom flanke staras la Instituto de Martinus. Temas pri entrepreno kiu disvastigas la ideojn de la dana verkisto kaj mistikisto Martinus Thomsen (1890-1981). Unu el la ideoj estas Esperanto kiel ĉefa internacia lingvo de la instituto, kaj multaj el la verkoj de Martinus estas esperantigitaj.

Kelkajn menciindajn librojn eldonis la aŭtoroj mem, aŭ la asocioj. En 1942 la gravan esearon pri movado kaj lingvo Tra densa mallumo eldonis la Laborista Esperanto-Klubo, kaj en 1961 aperis Dana Antologio zorge de CDEL (la nuna DEA, landa asocio aliĝinta al UEA) kun subvencio de la ŝtato. La sem-patologo Paul Neergaard multe publikigis, plejparte per eksterlandaj eldonejoj, sed la antologion Sciencaj studoj de 1958 li presigis en Kopenhago por Internacia Scienca Asocio Esperantista. La rememoroj de Poul Thorsen Babile kun mi mem estis eldonitaj de Wolfgang Kirschstein sub la nomo Beletra en 1996. En 2005 Birthe Trærup eldonis Bildlibro sen Bildoj de H. C. Andersen, en 2008 lian vojaĝpriskribon Oriento, kaj en 2009 aperis la legolibro de Bent Jensenius Bonvenon en nia mondo. Novajn, tre bezonatajn vortarojn eldonis Eckhard Bick en 1990 kaj Dana Esperanto-Asocio en 2010.

Jens S. Larsen

Informado

La Informa Jaro 2011

La nova jaro denove metas antaŭ ni la taskon bone plani diversajn aktivaĵojn, inter kiuj apartan signifon havas la informado. Estas tre multaj eventoj ĉirkaŭ ni, kiuj por iniciatemaj esperantistoj estas bona okazo por prezentiĝi kaj informi pri Esperanto en sia landa, regiona aŭ loka medio. Sed estas kelkaj datoj en la jaro, kiuj tradicie servas informcele por esperantistoj regione aŭ tutmonde. Antaŭnelonge mi listigis ilin por faciligi jam jarkomence plani la dumjaran informan agadon.

Temas pri la Tago de la Gepatra Lingvo (21.02), Semajno de Internacia Amikeco (dum la lasta plena semajno de februaro), mortodatreveno de d-ro L. L. Zamenhof (14.04), datreveno de la aperigo de la Unua Libro (26.07), Internacia Tago de Paco (21.09), Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09), Ago-Tago (la unua sabato de oktobro), Zamenhof-Tago (15.12) — kiu jen estas solenata kiel Tago de la E-Libro, jen kunlige kun la Homaj Rajtoj.

Ok diversaj datoj, inter kiuj ĉiu esperantista medio povas elekti proprajn manifestiĝojn, ne estas malmulte. Aldoniĝas al tio, kiel mi menciis enkonduke, multaj eventoj lokaj, amaskomunikilaj — kiujn ĉiu esperantista medio povas utiligi por informado al la ekstera mondo. Same kiel en la antaŭaj jaroj mi atentigas pri la neceso informi pri ĉiuj ĉi aktivadoj nian E-komunumon. Tiu segmento de la informa agado daŭre lamas dum ĝi povas servi al ni kiel imitmodelo, kaj por la organizantoj mem estas okazo informe konkludi pri sukcesoj kaj kelkfoje malfacilaĵoj, por plibonigi la sekvajn informcelajn eventojn.

Sed parolante pri la informado al la ekstera mondo ni ne povas forgesi pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso. Ĝi estis relanĉita dank’ al iniciato de Emilio Cid el Brazilo en 2009. Ĝi okazis ankaŭ lige kun la Havana UK. Nun ni konkludis tamen, ke ĝi bezonas plian dinamikigon. Kaj tiun taskon transprenis novaj komisiitoj de UEA por la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK, Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Pri tio ili informas aparte en la sekva artikolo.

Dezirante al ili multajn sukcesojn, al la informkampa kunlaboro invitas ĉiujn

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario, estrarano pri informado

Gazetara informkampanjo ĉirkaŭ la UK 2011 komenciĝas

Post sukcesaj gazetaraj kampanjoj ĉirkaŭ UK-oj dum la lastaj du jaroj venis tempo komenci Gazetaran Kampanjon (GK) ĉirkaŭ la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Kopenhago.

La ideo

Universala Kongreso daŭre estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj, kiu aspektas serioze por la ekstera publiko. La celo de GK estas disvastigi informojn pri la kongreso kaj Esperanto, por ke pluraj amaskomunikiloj (AK) havu objektivajn informojn, kaj instigi ilin publikigi favorajn informojn pri la UK kaj Esperanto ĝenerale.

Necesas ankaŭ konsideri, ke la nuntempa sistemo de amaskomunikiloj iom ŝanĝiĝis (aperis ekz. retgazetoj kaj blogoj, kies informa influo foje povas esti pli serioza ol tiu de tradiciaj AK). Universalan Kongreson partoprenas esperantistoj el pluraj landoj, kiuj povas rekte kontakti nacilingvajn AK (eble eĉ estas kunlaborantoj de tiuj) kaj komuniki al ili informojn pri la UK kaj Esperanto.

Teknika kaj organiza realigo

Por informi pri GK kaj kolekti publikaĵojn rilatajn al la UK, videoregistraĵojn, blogaĵojn, radioelsendojn k.a., estis kreita speciala paĝo-grupo ĉe Esperanto.com, kiu nomiĝas “Informcentro pri GK ĉirkaŭ UK”: http://esperanto.com/gazetara-kampanjo2011.

En ĝi eblos trovi variajn informojn pri GK, vidi ĝian progreson, komenti, konsili, kritiki...

Daŭre funkcios ankaŭ la sama speciala Google-grupo, rilata al la kampanjo.

Kunlaborado

Ni invitas kunlabori ĉiujn, kiujn interesas disvastigado de informoj pri la UK kaj Esperanto ĝenerale. Ekzistas sekvaj ebloj:

  • vi povas komuniki al la aliaj esperantistoj pri GK, por ke ankaŭ ili povu partopreni;
  • vi povas proponi kaj konsili kiamaniere evoluigi GK ĝenerale;
  • vi povas helpi traduki/korekti nacilingvajn modelajn tekstojn (kiuj estos dissendataj al diversaj AK);
  • vi povas dissendi modelajn tekstojn kaj/aŭ aliajn komunikojn pri la UK al la nacilingvaj AK en via lando;
  • vi povas publikigi en via nacilingva blogo informojn pri la UK kaj anonci pri tio en la informcentro de GK;
  • se vi trovis iun mencion pri la UK en nacilingva AK, vi povas anonci pri ĝi en la informcentro de GK, k.a.

Aliĝu kaj Esperanto sukcesos!

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova
Komisiitoj de UEA por Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK-oj

Gama-versio de Esperanto.com lanĉita!

La 10-an de decembro 2010 estis lanĉita la gama-versio de la virtuala komunumo de esperantistoj http://esperanto.com.

Tio estas la rezulto de multmonata laboro, dum kiu estis faritaj miloj da diversaj ŝanĝoj: estis solvitaj pluraj teknikaj kaj tradukaj problemoj, aldonitaj novaj funkcioj kaj plibonigitaj la malnovaj.

Esperanto.com, lanĉita en februaro 2010 kun la stato “beta”, sukcesis akiri pli ol 1500 uzantojn, kiuj publikigis ĉirkaŭ 1000 blogaĵojn en Esperanto kaj milojn da komentoj.

Krome estis aldonitaj ĉirkaŭ 150 variaj grupoj kaj eventoj. Inter la grupoj vi povas trovi tiujn pri fabeloj, sportoj, movado...

Esperanto.com celas unuavice disponigi plurajn unikajn senpagajn interretajn servojn por esperantistoj kaj subteni la Esperanto-movadon.

Kadre de tio, ekzemple, en la gama-versio de la retejo estis antaŭvidita multopcia sistemo de Esperanto-eventoj, kiu permesas al la organizantoj de eventoj aldoni proprajn eventojn kaj informi pri ili la uzantojn.

Ĉiu uzanto nun povas havi propran kalendaron de E-eventoj, partopreni diskutojn de la eventoj, aldoni fotoalbumojn pri la pasintaj eventoj, publikigi impresojn k.a.

La gama-versio de Esperanto.com enhavas plurajn sociretajn eblojn, tamen ne celas anstataŭi grandajn internaciajn kaj naciajn sociajn retojn (ekz. facebook, ipernity, vkontakte k.a.). Ĝi estis kreita por komunikado inter la esperantistoj, por ke ili pli rapide kaj pli facile povu trovi unu la alian, kaj kunordigado de la E-movado ĝenerale.

Indas noti, ke Esperanto.com uzas liberkodan EMS (enhav-mastruman sistemon) Drupalo, kiu havas interalie Esperanto-komunumon kaj estas uzata por konstrui plurajn esperantistajn retejojn.

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

TEJO-paĝoj

IJK 2012 okazos en Japanio

TEJO ĝojas anonci, ke la 68-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Naha, la ĉefurbo de la insulo Okinavo en Japanio. Organizos ĝin Japana Esperanto-Junularo (JEJ).

La Okinavaj Insuloj troviĝas en la sudokcidenta parto de Japanio, havas mirindan naturon, belegajn historiajn konstruaĵojn kaj speciale ĝuindan kuirarton. Okinavo proksimas al Tajvano, Ĉinio kaj Vjetnamio, do estas tre facile vojaĝi ankaŭ al la Vjetnama UK en Hanojo.

Tio estos jam la dua fojo, kiam IJK gastos en Japanio. La unua junulara kongreso tie okazis en la jaro 1965 en la urbo Ōcu.

La japana propono enhavas ĉion, kio estas necesa por organizi IJK-on. La kongresejo estas junulara centro, kiu donas okazon havi la programon kaj loĝadon en la sama loko. Ni antaŭvidas, ke eblos proponi sufiĉe malaltajn kotizojn, kio gravas pro la kostoj vojaĝi al Japanio. Certe do kaj la kondiĉoj surloke kaj kunlaboro kun la organiza teamo permesas al ni esperi je tre sukcesa IJK, diras Łukasz Żebrowski, la respondeculo pri kongresoj en la estraro de TEJO. Mi opinias ke tio estas bonega eblo por plani parton de via somerumado en Azio, kun la relativa proksimeco de la UK. Mi elkore gratulas JEJ, kaj kredas, ke tiu IJK valore kontribuos al la Esperanta movado, diras Saŝa Kovjazina, estrarano de TEJO.

Saŝa Murr

[FORIGITA!: bildo]

Reĝa ĝardeno Shikinaen en Naha, Okinavo

Derk Ederveen — honora membro de TEJO

TEJO honorigis la multjaran kompilinton de Pasporta Servo.

Pasporta Servo estas ne nur la plej konata servo de TEJO, sed ankaŭ unu el la plej uzataj vizitkartoj de la Esperanto-movado. Dum 14 jaroj ĝia “patro” estis Derk Ederveen el Nederlando, kiu kompilis, redaktis, porvarbis kaj pluevoluigis ĝin inter 1995 kaj 2008.

Pro liaj eksterordinaraj meritoj la Komitato de TEJO decidis atribui al Derk la titolon “Honora membro”. Dum la kunveno de la Estraro de TEJO en Roterdamo okazis solena transdono de la diplomo en la Centra Oficejo. Pasporta Servo estas unu el la plej gravaj eroj de la Esperanto-kulturo. Por la tuta juna generacio, ĝia patro estas Derk Ederveen, emfazis Gregor Hinker, prezidanto de TEJO. La honorito aldonis: Mi deziras al vi multe da sukceso kaj fidas ke vi bone vartos mian infanon, Pasportan Servon.

La “infano” cetere dume plene malkovris la interreton kaj (kun iom da helpo de lertaj programistoj) kreis retan vojaĝoportalon. La nova generacio de kunlaborantoj penas por ke ni ĉiuj povu fieri pri ĝi.

Saŝa Murr

[FORIGITA!: bildo]

Derk Ederveen kaj Gregor Hinker

[FORIGITA!: bildo]

La estraro de TEJO dum la kunveno en Roterdamo

Aŭtuna kunveno de la Estraro de TEJO: novaj projektoj kaj novaj decidoj

Dum la kunveno de la Estraro en Roterdamo preciziĝis la planoj pri la papera eldono de Pasporta Servo 2011, ĝia kompilinto Derk Ederveen iĝis honora membro de TEJO kaj oni lanĉis la retejon de Kontakto.

De la 29-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro, dum la longa halovina* semajnfino en la Centra Oficejo en Roterdamo, kunvenis la Estraro de TEJO. Kvankam unu estrarano (Irmina Szustak) ne povis veni de Brazilo, la kunveno estis homplena pro la gastoj kiuj venis: Aleks Baudry, Adenjo Charrière kaj Tina Tišljar.

* Festo en Usono, antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj.

Estis ankaŭ tri skajpkunvenoj kun Michael Boris Mandirola (aktivulo pri KER), Rogener Pavinski (redaktoro de Kontakto) kaj Nicola Ruggiero (redaktoro de TEJO tutmonde).

Kontakto kaj TT

Samtempe kun la kunveno lanĉiĝis nova retejo de la revuo Kontakto: kontakto.tejo.org. Per ĝi eblas facile kontribui artikolojn, kaj sekvi la fluon de novaĵoj. Venontjare ekefikos la nova koncepto de Kontakto sub la redaktado de Rogener Pavinski el Brazilo, laŭ kiu TEJO tutmonde iĝos rubriko “Kontakto-Movade” en Kontakto anstataŭ la memstara eldonaĵo. Tiun rubrikon gvidos la nuna redaktisto de TT, Nicola Ruggiero el Italio/Islando, kiu redaktos ankaŭ la retejon.

Pasporta Servo

Decidiĝis krome la planoj pri la eldono de Pasporta Servo en 2011. Oni elprenos datumojn pri gastigantoj el la retejo kaj paperaj aliĝiloj laŭ la stato de la 15-a de decembro kaj, post prilaborado kaj enpaĝigo, la libro laŭ la plano aperos en aprilo 2011. La nuna ĉefrespondeculo de Pasporta Servo estas Alexandre Baudry el Francio, eksvolontulo de TEJO, kiu jam pasintjare valore kontribuis al la kompilado de la pasportserva libro.

IJK

La LKK de la ukrainia IJK en 2011 informis ke oni ŝanĝis la lokon, tiel ke la kongreso okazos en Kievo mem, anstataŭ en antaŭurbo.

UEA

Kiel kutime okazis sesio kun Osmo Buller kaj Loes Demmendaal. Interalie, Marek Blahuš estis aprobita kiel komitatano A de TEJO ĉe UEA.

Junuloj

Okazis ankaŭ kunveno kie oni pridiskutis la temon de junuloj sub la aĝo de 18 jaroj, kiuj ofte “perdiĝas” el la movado, ĉar ili ne havas lokon kien iri, pro tio ke IIK ne tute taŭgas kaj havas alian celgrupon.

La kunveno okazis kun Adenjo Charrière kaj Tina Tišljar, kiuj venis speciale por pridiskuti la temon. La estraro aprobis la ideon starigi komisionon pri “adoleskula agado”, sub la gvido de Adenjo.

Kontribuantoj

En la retejo www.tejo.org baldaŭ aperos sekcio, en kiu troveblos informoj pri konkretaj projektoj, kiuj serĉas kunlaborantojn. Ĉi tiel ni intencas plifaciligi al aktivemuloj la eblojn kontribui al la agado de TEJO.

Cetere

Krome okazis sesioj pri strategiaj planoj de KER kaj la retejo www.tejo.org. Derk Ederveen, la kompilinto de Pasporto Servo, laŭ la decido de la Komitato de TEJO de la LKK en Liberec iĝis honora membro de TEJO.

Saŝa Murr

Navige tra TTT-paĝoj

E@I-blogo

http://blogo.ikso.net/

Novaĵoj pri la komputila kaj interreta mondo, en komprenebla formo, de la teknikaj spertuloj el E@I.

Mojose

http://mojose.wordpress.com/

Internacia blogo pri ideoj kaj produktoj en la krucvojo inter arto, fasonado, kulturo kaj teknologio.

Esperantlingva Blogsfero

http://www.kiberio.com/

Kolekto de enskriboj el dekoj da blogoj (t.e. virtualaj taglibroj de esperantistoj pri diversaj temoj).

Marek Blahuš

KAEST 2010 — sukceso de faka konferenco

Inter la 18-a kaj la 21-a de novembro okazis en Slovakio KAEST 2010 (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko), unu el la plej gravaj aranĝoj subtenantaj uzadon de Esperanto en scienco kaj tekniko. La aranĝon gastigis la malgranda slovaka urbo Modra proksime de Bratislava, kaj partoprenis en ĝi 52 sciencistoj kaj teknikistoj el 15 landoj.

La aranĝo estis komence organizata komune de la ĉeĥa kaj slovaka landaj sekcioj de UEA. Dum sia unua periodo (1978 – 1989) ĝi okazis sepfoje (alterne en Slovakio kaj Ĉeĥio), post 1989 pro ŝanĝo de la politika, ekonomia kaj movada situacio, ne plu eblis daŭrigi la seminariojn. En la jaro 1998 KAVA-PECH sukcesis revivigi la aranĝon (ĝi okazis ĉiun duan jaron en Ĉeĥio). En la jaro 2010 transprenis ĝin la junulara organizo E@I.

La novaj organizantoj elektis kiel la ĉeftemon “Modernaj teknologioj por Esperanto”. Aparta atento estis dediĉita al komputila lingvistiko. La programo konsistis el 34 fakaj prelegoj, praktika Vikipedia trejnado, kulturaj programeroj, du duontagaj ekskursoj (al la proksima kastelo Červený Kameň kaj al Bratislava), ne mankis vingustumado, komuna kantado de esperantigitaj slovakaj popolkantoj kaj speciala prelego resumanta la tutan historion de SAEST kaj KAEST fare de Petro Chrdle. Post la fino de KAEST sekvis dutaga komputillingvistika kolokvo, unika laborkunsido de pintaj fakuloj, parte subvenciita de ILEI. Okazis ankaŭ rara diskuto pri terminologia laboro.

La sukcesa KAEST 2010 pruvis, ke transdoni la organizadon al E@I estis bona decido, interalie pro partopreno de multaj gejunuloj (triono de la partoprenantoj). Gravan rolon en la sukceso de ambaŭ aranĝoj, KAEST kaj la komputil-lingvistika kolokvo, havas ankaŭ ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu kunfinancis la organizadon.

Tiuj, kiuj interesiĝas pri la pritraktitaj temoj kaj pro diversaj kialoj ne partoprenis en KAEST, povas senpage elŝuti prelegmaterialojn el la paĝaro www.ikso.net/kaest/. Kelkaj elektitaj prelegoj estas filmitaj kaj baldaŭ estos elŝuteblaj. Printempe aperos prelegkolekto — aĉeteblaj papera kaj elektronika versioj. Listo de la artikoloj, raportoj, fotoj pri KAEST 2010 kaj interparoloj por Pola Radio estas jam je la dispono en la menciita paĝaro.

Katarína Nosková kaj Marek Blahuš

[FORIGITA!: bildo]

Marek Blahuš klarigas kiel funkcias “Literumkontrolilo por Esperanto”, kiun li ellaboris kiel sian bakalaŭran studlaboraĵon.

E@I 5-jariĝis, kun novaj projektoj kaj staĝanto

Antaŭ 5 jaroj, la 14-an de novembro 2005, ĉe la Ministerio de internaj aferoj de la Slovaka respubliko estis registrita senprofita neregistara junulara organizo E@I (Edukado ĉe Interreto).

Tio estis grava kontribuo al plia profesiiĝo de la esperantista laborgrupo kiu formiĝis jam en la jaro 2000 en Svedio, kaj ekde la jaro 2003 estis faka sekcio de TEJO. Ekde la unuaj projektoj, inter kiuj estis la konata retpaĝaro lernu! (www.lernu.net) por reta lernado de Esperanto, la organizo multon lernis kaj la unuaj aktivuloj gvidataj de Hokan Lundberg transdonis siajn spertojn al nova generacio. E@I en 2010 ne nur estas aktiva en la kampo de seminarioj kaj interretaj projektoj, sed efektivigas ankaŭ sukcesan eldonan agadon: la DVD Esperanto Elektronike aperis en la kvanto de 9 000 diskoj; la KD-Romo Esperanto eldonita kune kun la urbo Bjalistoko aperis antaŭ la 94-a UK en 400 000 ekzempleroj kiel senpaga aldonaĵo al la pola gazeto Gazeta Wyborcza. El la eldonitaj libroj la plej nova estas la Detala gramatiko de Esperanto de Bertilo Wennergren, antaŭe aperinta en elektronika formo. La nuntempa kunordiganto de la E@I-agado estas la juna slovaka esperantisto Peter Baláž.

Por povi efektivigi sian agadon E@I dependas de volontulaj kunlaborantoj, eksteraj subvencioj kaj mondonacoj de unuopuloj. La plej granda subtenanto de ĝiaj projektoj estas la fondaĵo Esperantic Studies Foundation, sed E@I sukcesis ricevi monon ankaŭ de la sveda IDO-fondaĵo (jes: Ido), de la FAME-fondaĵo kaj ankaŭ de Eŭropuniaj fontoj: Kelkajn seminariojn ebligis realigi la programo Junularo de la Eŭropa Komisiono, kaj en 2009 E@I ricevis de la agentejo EACEA sumon de 256 000 € por projekto kun partneroj en pluraj eŭropaj landoj, kies rezulto estos retejo por instrui la slovakan lingvon al eksterlandanoj. Individua helpo de esperantistoj plu necesas por kelkaj gravaj projektoj, kiel starigo de interreta versio de PIV, jam kontraktita kun SAT. La monkolekta kampanjo ĉe www.vortaro.net ĝis nun sukcesis gajni duonon de la bezonata sumo de 10 000 € por moderne prilabori kaj senpage rete serĉebligi la 50 000 vortarajn unuojn. La ĉeĥa esperantisto kaj studento pri informadiko Marek Blahuš laboras ekde septembro 2010 ĝis majo 2011 en Nancio (Francio) kiel la unua staĝanto de E@I, okupiĝanta plentempe pri la E@I-agado. La kostojn de lia staĝo plene kovras la Eŭropunia programo ERASMUS. Liaj taskoj inkluzivas krom laboro pri diversaj komputil-lingvistikaj projektoj ankaŭ prezentadon de E@I dum Esperanto-aranĝoj en la regiono. E@I nun serĉas pliajn studentojn (kaj ne nepre nur de informadiko) kiuj interesiĝas simile gajni sperton staĝante por ĝi en eksterlando, tiel samtempe helpante al la Esperanto-movado.

(Laŭ gazetara komuniko de E@I)

[FORIGITA!: bildo]

La staĝanto de E@I Marek Blahuš

Jubilea interlingvistika konferenco

La naturamika domo Karl Renner en Berlino gastigis dum la semajnfino de la 26-a ĝis la 28-a de novembro 2010 jam la 20-an konferencon de la germana Societo por interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL).

Fondita en 1991 de 14 orientgermanoj, la societo hodiaŭ havas 80 membrojn, plejparte diplomitajn fakulojn, el kiuj 30 % estas negermanoj. La celo de GIL estas kontribui al evoluigo de interlingvistiko kaj esperantologio, diskonigante la agadon en tiu fako, kunlaborigante la fakulojn kaj helpante la formadon de novaj. Por ebligi la partoprenon de neinterlingvistoj, la labora lingvo de la ĉiujaraj GIL-konferencoj estas la germana; ofta temo de la prelegoj kaj ofta lingvo de la eksterpodiaj diskutoj tamen estas ankaŭ Esperanto, la plej sukcesa planlingvo.

La ĉi-jara konferenco havis la ĉeftemon “Lingvo-inventado kaj ties celoj” kaj kunigis kvardekon da partoprenantoj. Entute okazis 14 prelegoj, dum kiuj prezentiĝis lingvoprojektoj de malsamaj epokoj kaj sukcesoj, ĉiam kun akcento pri iu aparteco: persona lingvo, fikcia filma lingvo, lingvo por mikronacio, minimumisma lingvo, travidebla lingvo, lingvo por socia kohero ktp. Kiel kutime, iuj prelegoj pritraktis ankaŭ aliajn temojn, kiel verba valento, interretaj konkordancoj, historio de SAT, civitana platformo por multlingveco. Prezentiĝis ankaŭ kelkaj junaj studentoj, kies interlingvistikaj studlaboraĵoj trafis la atenton kaj subtenon de GIL, kiu subvenciis ilian partoprenon.

Antaŭ la konferenca programo mem okazis la jara membrokunveno de GIL. Fine de la programo d-ro Detlev Blanke, dekomence prezidanto de la societo, resumis ĝian ĝisnunan historion, alvokis al plia moderniĝo (fronte al la daŭre ŝanĝiĝantaj kondiĉoj, ekz. la Interreto) kaj diskutigis la ĉeestantojn pri la estonto de GIL, i.a. lige kun sia intenco retiriĝi venontjare de la gvida posteno kaj transdoni la torĉon al daŭriganto. Ke temas pri fruktodona agado atestas ne nur la 20 okazintaj konferencoj, sed ankaŭ la 2400 paĝoj da prese aperintaj prelegoj, aĉeteblaj kaj konsulteblaj en bibliotekoj tra la mondo, ciferecaj videoregistraĵoj de kontribuoj el la lastaj kvin jaroj, 77 aperintaj numeroj de la faka bulteno Interlinguistische Informationen, aŭ kelkaj ekstervicaj konferencoj (ekz. en 1998 pri Eugen Wüster) kun partopreno de profesiaj lingvistoj.

Marek Blahuš

[FORIGITA!: bildo]

Parolas la estrarano Cornelia Mannewitz

[FORIGITA!: bildo]

Věra Barandovská-Frank, Germanio

[FORIGITA!: bildo]

Katarína Nosková el Slovakio

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenis 40 homoj el 8 landoj

[FORIGITA!: bildo]

La estraro de GIL

Paroko en la geto

En unu el la interparoloj, laŭ kiuj estis verkita La Zamenhof-strato, ĝia protagonisto d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof rememoris, ke estante 14-jara knabo li estis perforte sendita en la geton kaj kune kun sia patrino kaj kelkaj aliaj familianoj ekloĝis en la sidejo de la katolika paroko laŭ la invito de ĝia estro Marceli Godlewski.

La germanaj okupantoj de Varsovio establis la geton fine de 1940. Tiutempe en la pola ĉefurbo vivis proksimume 300 mil judoj. La militaj administrantoj ordonis al ili translokiĝi en apartan kvartalon kaj konstruis ĉirkaŭ ĝi muron 16 km longan. La muro dividis la Parokon de Ĉiuj Sanktuloj tiel, ke la preĝejo restis en la geto.

La naziaj instancoj permesis funkciigi la preĝejon por la judoj-katolikoj, kiuj nombris proksimume 2000 personojn. Ĝi povis esti malfermata tri tagojn semajne dum unu horo sub kontrolo de ĝendarmoj. Ĉiuj Sanktuloj estiĝis unusola katolika templo en la mondo oficiale destinita por judaj kristanoj.*

* Karol Madaj, Małgorzata Żuławnik Proboszcz Getta, Instytut Pamięci Narodowej, Warszawa 2010, p.79.

Tiu ĉi malmulte konata kazo montriĝis filminda temo. Mi verkis skizon de scenaro, kies ĉefprotagonisto estis konsiderita la pastro Godlewski, pro lia interesega biografio. Dum la unua mondmilito li fariĝis estro de la Paroko de Ĉiuj Sanktuloj. Ĝi ampleksis industrian kvartalon, loĝatan de ĉirkaŭ 75 mil parokanoj, ĉefe laboristoj.

La paroka preĝejo, konstruita fine de la 19-a jarcento, estis la plej granda en Varsovio; ĝi situis ĉe Grzybowski-placo, kiu estis ofta scenejo de laboristaj manifestacioj. Marceli Godlewski agis en tiu ĉi medio en la spirito de la encikliko Rerum Novarum, kiun la papo Leono la 13-a publikigis en 1891.

En la filmo mi intencis fokusi dramajn eventojn, kiujn Godlewski spertis kiel la “parokestro de la geto”. En majo 1995 Pola Televido invitis al Varsovio d-ron Ludovikon C. Zaleski-Zamenhof. Lia rolo laŭ la scenaro koncernis kelkminutan epizodon, en kiu li estis rememorigonta la pastron. Tamen la filmado plilongiĝis je kelkaj tagoj kaj koncernis diversajn aspektojn de la vivo en la geto, kiujn rememoris la nepo de Ludoviko Zamenhof. Rezulte li mem iĝis protagonisto de la filmo, titolita Oazo de Ĉiuj Sanktuloj.

Parokestro de geto

En 2010 aperis pollingve la libro Parokestro de la geto, eldonita de Instituto de Nacia Memoro (IPN). La titolo aludas la pastron Marceli Godlewski, kiun postmorte Yad Vashem honoris per la medalo “Justulo inter la Popoloj de la Mondo”. Al la libro estas aneksita la filmo Oazo de Ĉiuj Sanktuloj kaj fragmento de La Zamenhof-strato, kiu entenas rakonton de L.C. Zaleski-Zamenhof pri lia vivo en la parokejo. La libro de IPN estas scienca verko, sed ankaŭ fascina legindaĵo. M. Żuławnik kaj K. Madaj, profesiaj historiistoj, verkis ĝin surbaze de kritike analizitaj dokumentoj. Aparte interesaj estas la ĉapitroj, kiuj prezentas la pastron en la cirkonstancoj de la milite okupita Varsovio.

Antaŭ sia morto (1945) la pastro vidis la preĝejon totale detruita. Ĝi estis la plej longe defendata reduto dum la varsovia insurekcio, kiu komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris tri monatojn, pereigante 200 mil homojn. Jam pli frue, en septembro 1939 la preĝejo estis damaĝita, kiam germanaj aviadiloj bombis la urbocentron, neniigante interalie la domon de Zamenhofo ĉe Królewska-strato 41. La nazia okupado de Varsovio komenciĝis per amasa arestado laŭ pli frue preparitaj listoj, sur kiuj troviĝis ĉefe la inteligentularo. La areston suferis multaj pastroj, interalie M. Godlewski. Oni retenis lin en malliberejo, en kiu troviĝis ankaŭ d-ro Adam Zamenhof, arestita en hospitalo, kiel ĝia milita komandanto. En januaro 1940 la filo de Ludoviko Zamenhof estis mortpafita en la apudvarsovia arbaro Palmiry kune kun multaj aliaj eminentaj polaj civitanoj.

Oazo de Ĉiuj Sanktuloj

La pastron oni liberigis post kelkaj monatoj. Baldaŭ lian preĝejon ĉirkaŭis la muroj de la geto. Ĉiuj pastroj kaj laboristoj estis forpelitaj, li restis sola nur kun la vikario Andrzej Czarnecki. En la libera spaco de la paroka domo Godlewski loĝigis ĉ. 100 personojn. La loĝkondiĉoj en la geto similis inferon, sur 3 km² vivis iumomente 350 mil personoj. En la libro Parokestro de geto troviĝas listo de 61 loĝantoj. Prilaboris ĝin Rudolf Hermelin, kiu ricevis la taskon administri la parokan sidejon. Li estis filo de Aŭgusta, fratino de Ludoviko Zamenhof. Sur la Hermelin-listo troviĝas Ludwik Zamenhof (poste Zaleski-Zamenhof) kaj lia patrino Wanda, krome ŝia patrino kaj ŝiaj du fratinoj.

La listo entenas kelkajn famajn nomojn, kiel tiun de Ludwik Hirszfeld, la kreinto de la teorio de sangogrupoj. Pli-malpli duono el ili estis katolikoj, kion konfirmas sur la listo la respektivaj notoj. Apud aliaj nomoj aŭ mankas notoj aŭ troveblas indikoj: nebaptita. Laŭ d-ro Zaleski-Zamenhof la pastro enketis neniun pri religio. La nepo ne konas la kriterion, laŭ kiu Godlewski invitis la Zamenhof-familianojn loĝi en la parokejo. Li tiam estis knabo, poste cedis al la psikologia “leĝo de elpremado” kaj rememoris tiun teruran vivperiodon nur okaze de la verkado de La Zamenhof-strato.

La tuta geto malsatis kaj la komercado tra la muroj estis punata per morto. Dum kelka tempo la parokan kuirejon parte provizis Joint (Juda Societo de Sociala Helpo) per siaj sendaĵoj el Usono, sed tio estis malpermesita, post kiam Usono deklaris la militon al Germanio. Laŭ la vikario Czarnecki estis ĝuste lia ĉefo, kiu prizorgis la provizadon fare de la katolika organizaĵo Caritas, sed tre ofte ili ambaŭ vivriske kontrabandis manĝaĵojn. En la libro Parokestro de la geto troviĝas atestoj, ke la paroka kuirejo regalis per siaj manĝaĵoj getanojn sendistinge de ilia religio. D-ro Zaleski-Zamenhof rememoras, ke la parokejon vizitis multaj personoj loĝantaj ekster ĝi, interalie liaj onklinoj Zofia kaj Lidia. En la geto ne plu ekzistis arboj, la parokeja ĝardeno pro sia verdaĵo estis nomata Oazo de Ĉiuj Sanktuloj.

Kiu savas unu vivon...

La establo de la geto estis la enkonduka fazo de la holokaŭsto, sed tiun ĝian celon perfekte kamuflis la nazia propagando. En tiel nomata “arja zono” estis severe plenumata la mortpuno pro helpo al judoj. Krome oni avertis, ke pro kontakto kun la getanoj oni riskas kontaĝiĝi per tifo. La malboniĝantaj vivkondiĉoj instigis fuĝi trans la murojn. Oni kredis, ke kaze de eskapo estos bone posedi atestilon de bapto. Pri tiu sakramento same kiel pri aliaj religiaj servoj okupiĝis la vikario. La paroka kancelario distribuis ĉ. 5000 baptatestilojn. La pastroj konsciis pri la ofte nur pragmata motivo de kristaniĝo, sed neniam rifuzis la petantojn.

Ĝuste antaŭ la milito M. Godlewski konstruis domon en la periferia urbkvartalo, kie li intencis vivi post sia emeritiĝo.En la militaj cirkonstancoj li transdonis la domon al franciskaninoj de la Maria-Familio, kiuj laŭstatute prizorgis orfojn. En Varsovio la ordenon estris Matylda Getter. En 1985 ŝi estis postmorte distingita per la medalo “Justulo inter la Popoloj” pro la savo de kelkcento da judoj, ĉefe infanoj. En tiu ŝia heroa misio helpis ŝin ambaŭ pastroj de la Paroko de Ĉiuj Sanktuloj. En la domo de Godlewski monaĥinoj prizorgis dudek judajn knabojn. La pastro liveris al tiuj kaj aliaj infanoj falsajn atestilojn de naskiĝo kaj bapto, kiuj tiam estis dokumentoj kun la valoro de vivo, sed por la pastroj tio estis mortriska procedo. La libro Parokestro de la geto mencias personojn, kiuj saviĝis danke al la falsaj dokumentoj ricevitaj de Godlewski.

La likvido de la varsovia geto subite komenciĝis la 26-an de julio 1942. La fermo de la Oazo de Ĉiuj Sanktuloj estis ordonita la 6-an de aŭgusto. Ĉiuj ĝiaj loĝantoj iris laŭ la “Zamenhof-strato” al la fervojstacio, nomita germane Umschlagplatz, de kie komenciĝis “translokiĝo”, kiu fakte estis vojaĝo al la ekstermejo Treblinka. De la “transŝarĝa placo” ne ekzistis revenvojo, oni povis savi sin nur per miraklo kaj tiel saviĝis la nepo de Zamenhof. Laŭ lia opinio la loĝado en la parokejo helpis eviti la morton pro malsato, malvarmo, kontaĝo, fizika elĉerpiĝo, senespero. El inter la loĝantoj de la parokejo saviĝis Wanda, la bofilino de la kreinto de Esperanto, Rudolf Hermelin, la nepo de Marko Zamenhof kaj pluraj aliaj personoj.

Justuloj inter la Popoloj

En 1988 Janina Sacharewicz, funkciulino de la Juda Instituto de Historio en Varsovio sendis al la Departemento de Justuloj de Yad Vashem en Jerusalemo la proponon distingi la pastrojn Godlewski kaj Czarnecki, sed ŝi ne ricevis respondon. En 2002 ŝi rekomencis la proceduron, aldonante novajn dokumentojn, interalie atestojn de la pastro Czarnecki, la filmon Oazo de Ĉiuj Sanktuloj kaj la libron La Zamenhof-strato. La filmo kaj la libro estis rekonitaj “kronargumentoj”. Ilia valoro konsistas en tio, ke ili havas la formon de intervjuoj, do prezentas personajn atestojn de Ludoviko Zaleski-Zamenhof.

Finfine la 14-an de julio 2009 Yad Vashem atribuis al Marceli Godlewski kaj Andrzej Czarnecki la titolon de Justuloj inter la Popoloj de la Mondo, pro tio, ke riskante sian vivon ili helpis judojn persekutatajn en la tempo de la hitlera okupado. En Jerusalemo estis plantitaj iliaj arboj.

Roman Dobrzyński

Recenzoj

Ne vortaro, sed kolekto

Rusa-Esperanta biblia frazaro / Russko-esperantskij slovar’ biblejskih frazeologizmov. Aleksandr Ŝevĉenko. Moskvo: Impeto, 2009. 182p. 22cm. ISBN 9785716101937. Prezo: € 18,00

Male ol oni povus supozi laŭ la nomo de la verko, ne temas pri vortaro, sed dulingva kolekto de bibliaj citaĵoj, aranĝitaj alfabete laŭ la unua vorto de la ruslingva frazo. Laŭ la antaŭparolo, la celo de la libro estas faciligi la laboron de tradukistoj, kiuj bezonas trovi Esperantan ekvivalenton de bibliaj aŭ biblie inspiritaj frazoj en rusa teksto.

La verko efektive utilas ĉefe al ruslingvanoj, ĉar mankas indeksoj laŭtema kaj esperantlingva. Eventuale iom utilas al nesciantoj de la rusa la mallonga indekso de nomoj aperantaj en la citaĵoj. La nomoj aperas en siaj rusa kaj Esperanta formoj, sed estas alfabete aranĝitaj nur laŭ la rusa formo. Al kelkaj el la bibliaj citaĵoj estas aldonita mallonga klarigo de la signifo aŭ situacio, en kiu la koncerna citaĵo estas uzata en la rusa lingvo. Por nerusa leganto la klarigoj ofte aperas surprizaj. Ekzemple la citaĵo “... la Filo de homo ne havas kie kuŝigi sian kapon” (Luko 9:58) laŭ la klarigo havas ne nur la signifon “ne havi hejmon”, sed ankaŭ “havi malbonan humoron”. La koncepto “senpeka koncipo” laŭ la vortaro signifas “io neebla”, kaj “sankta spirito” ricevas mirindan klarigon: “ironie: tutpotenca forto”.

Iuj el la citaĵoj estas interesaj, sed aliaj ŝajnas hazarde elektitaj banalaĵoj. Krom la elekto, ankaŭ la ordigo de la citaĵoj estas iom hazarda. Du malsamaj citaĵoj pri ĉiela manao aperas en disaj partoj de la libro, ĉar unu el ili troviĝas ne sub la litero m por manao (ruse: manna), sed sub la litero k, laŭ la unua vorto de la citaĵo: “kiel” (ruse: kak).

La libro povus esti pli utila, se ĝi enhavus iom malpli grandan kvanton da pli bone elektitaj citaĵoj, kun pli da serioze pripensitaj klarigoj, kaj kun laŭtema indekso.

Kalle Kniivilä

Diskutigu viajn amikojn!

Nun mi pripensos. Claudio Procopio. El la itala trad. Michela Lipari kaj Nino Vessella. Lingva kartludo por 2 ĝis 17 ludantoj. Corsico: Fioriverdi, 2008. Prezo: € 9,00

Ĉi tiu ludo estas multflanke instrua; la instrukcioj informas, ekzemple, ke la kreinto opinias, ke junuloj nuntempe uzas en sia ĉiutaga parolado vortostokon pli-malpli nur 400-vortan. Mi havas malfacilaĵon kredi, tamen, ke tiu, kiu disponas je tiel malgranda vortostoko en ajna lingvo havus la paciencon kaj intereson trastudi la, miaopinie, iomete komplikajn kaj nelogikajn instrukciojn, sed oni povus prave diri, ke se unu el la bazaj celoj de instrua ludo estas diskutigi la ludantojn, kial tiuj ĉi ne diskutu ankaŭ pri la reguloj?

Ĉu la ludo mem estas same diskutiga? La tradukintoj supozeble kredas esperantistojn babilemaj, ĉar la Esperanta versio prezentas mil vortojn [radikojn]. La celo de la ludo estas bona, tio estas plivastigi la vortprovizon de la ludantoj kaj ilian kapablon formi sencohavajn kaj gramatike ĝustajn frazojn en amuza kaj instrua maniero.

La malgranda (kaj malfortika) skatolo entenas kartetojn, iom buĉe tranĉitajn, sur kiu aperas po 10 vorteroj [radikoj]. Ĉiu ludanto ricevas po sep kartojn kaj sub tempopremo ŝvite provas konstrui frazojn elektante po unu vorton el ĉiu karto. Poste la ludantaro diskutas pri la taŭgeco kaj beleco de ĉies frazoj, kaj poentumas — mi povas imagi ke ne ĉiu juĝas aliulan frazon pli bela, pli sencohava, pli amuza, ekzemple, ol la sian — kaj jen, viglaj diskutoj, eĉ disputoj, rezultas.

La instrukcioj klarigas ankaŭ, ke la ludo enhavas 20 atutojn, sed mi ne povis ilin distingi inter la aliaj kartoj — nu, eble ili mankas en mia ekzemplero. Kaj mi min demandas, kial la nomoj de la monatoj komenciĝu per majuskla litero; en frazforma ludo tio certe misgvidas.

Jes, la kartoj povus esti pli bele tranĉitaj, la skatolo pli fortika kaj la vortoj pli grandaj — por malfortaj okuloj, tamen la ludo certe plenumas sian diskutigan celon. Ĝi estas taŭga por individua, grupa kaj eĉ teama ludado. Ekdiskutigu viajn amikojn!

Angela Tellier

Poeto prozas originale

Lecionoj por knabo. Mikaelo Bronŝtejn. Moskvo: Impeto, 2009. 127p. 20cm. ISBN 97857126101999. Prezo: € 12,00

Je la sesdekjariĝo de Mikaelo Bronŝtejn en 2009 la eldonejo Impeto prezentis la volumon Lecionoj por knabo. Krom enkondukaj omaĝpoemoj al la bardo, verkitaj de aliaj konataj poetoj, ĝi enhavas verkojn de Bronŝtejn mem: sep novelojn kaj unu pli ampleksan prozaĵon. El la noveloj tri jam aperis aliloke, en la antologioj Mondoj (2001) kaj El ombro (2008), kion la eldonejo tamen ne mencias.

En la noveloj oni tuj rekonas la ege vervajn voĉon kaj stilon de Bronŝtejn. La medio estas tre senteble kaj flareble rusa, aŭ sovetia, depende de la epoko. La etoso ĉiam tre interesas min, kiu neniam paŝis sur tiu rusa tero. La tekstoj estas buntaj, ili scenigas precize kaj kredige la vivon de homoj en diversaj cirkonstancoj. La personoj ĉe Bronŝtejn ne estas anĝeloj — ili havas siajn mankojn kaj makulojn, sed antaŭ ĉio ili ĉiam restas tre homaj. La aŭtoro agigas kaj paroligas ilin sen skrupuloj, tamen ĉiam kun indulgo. Krome, en pluraj el la noveloj oni trovas sufiĉe fortan porcion da socia satiro, plej ofte tamen lerte kaŝita en la subteksto.

En Libella ni konatiĝas kun kelkaj postsovetiaj homoj en “ĝardenkooperativo” ekster Peterburgo, kie ili kultivas kukumojn kaj amintrigojn. Tiu estas tre sukcesa novelo kun surprize senedifa fino. En la sekva, La ordeno, ni trovas minlaboristojn kiuj preskaŭ proksimiĝas al sovetiaj proletaj herooj, sed la ĉirkaŭa politika rondo estas senmaskigita per trafaj kaj amaraj detaloj. La laboro en karbomino estas prezentita en ege konvinka kaj kredinda maniero, kio estas pli-malpli unikaĵo en la Esperanta literaturo.

Sekvas amuza bagatelo pri aŭto, kiu travivas du vivojn, okcidentan kaj orientan. En Peco de kablo ni denove konatiĝas kun la ĉiutagaj intrigoj kaj koruptetoj de sovetiaj laboro kaj socia vivo. Ankaŭ la lastaj tri noveloj estas sukcesaj, interesaj, amuzaj, fojfoje kortuŝaj.

Necesas pritrakti ankaŭ la pli longan (43-paĝan) tekston Lecionoj por knabo, verkitan en 2009. Ĝi temas pri juda knabo en ukraina urbeto, rakontas kronologie liajn spertojn pri inoj kaj sekso, ekde la unua surpriza trovo, ke knabino en la kalsoneto ne havas tion saman kiel li, ĝis la unua amafero de studento. La strukturo de tiu teksto, kiun mi hezitas difini novelo, estas iom seke kataloga. Kaj en la unuaj partoj preskaŭ mankas la tipe Bronŝtejnaj etoso kaj medio; troviĝas nur simpla rakonto de okazaĵoj. Escepte tamen tiuj eroj interese aludas al la apudvivado de homoj el diversaj nacioj kaj religioj. Rakonti en mi-formo el la perspektivo de eta infano estas malfacile, ĉar kiel trovi la ĝustan lingvaĵon, la konvinkan vidpunkton? Laŭ mi, Bronŝtejn ne tre sukcesas interesi per tiuj fruaj epizodoj. Sed kiam la lecionoj de la knabo atingas junulan aĝon, tiam reaperas la konata etoso, kaj ankaŭ la epizodoj pli daŭras kaj kunĉeniĝas, formante interesan rakonton pri junulaj vivo kaj evoluo, kaj pri la unua vera amsperto. Laŭ mi, la aŭtoro farus pli bone, se li restus ĉe tiu aĝo kaj ellasus la “lecionojn” de la infano.

Pri la lingvaĵo de ĉi novelaro mi diros nur, ke oni ja trovas esprimojn specifajn por la rusa/sovetia vivo, fojfoje ankaŭ ian rusecan vortordon, sed tio efikas ĉefe kiel spico por planti la rakonton en veran medion. Sume kaj resume mi volonte rekomendas ĉi tiun etan novelaron de poeto kaj kanzonisto, kiu estas ankaŭ unu el niaj vere originalaj prozistoj.

Sten Johansson

Kun UN

Jam en la oktobra Esperanto aperis alvoko al individuaj esperantistoj aŭ grupoj pensi kun Unuiĝintaj Nacioj, kiel savi la mondajn komunaĵojn. Jen kelkaj sugestoj por pripensado kaj diskutado.

Tervarmiĝo

Fakte temas pri klimatŝanĝiĝo. Ankoraŭ regule aŭdiĝas skeptikuloj: ĉu ili celas nur daŭrigi sian rutinon? Jam la konstato, ke la loĝantaro de la tero daŭre kreskas, povus komprenigi, ke devas veni momento de saturiĝo: Eĉ duonon de la jara terproduktaro ni pli konsumas ol la tero efektive liveras: tio ne nur priŝtelas la estontajn generaciojn, sed ankaŭ pro diserigo de materialoj ŝanĝas la aerkonsiston. La sekva aervarmiĝo pozitive efikas nur en malmulte loĝataj nordaj regionoj, sed en sudaj malpliigas rikoltojn, malsatigas homojn, precipe en Afriko kaj Azio, oniaserte. Ĉu ankaŭ aliloke?

Mallongperspektive por la minacataj regionoj ni serĉu aliajn agrikulturajn produktojn, bezonantajn malmultan akvon. Kiu scias pri tiaj kreskaĵoj?

Novaj potencoj aperas:

Kiel ekvilibrigi la jaman potencon kun EU, Ĉinio, Japanio, Barato, Brazilo, Sudafriko, Niĝerio? Tamen ŝajna potencekvilibro ne garantias kontraŭ nova konflikto, kiel pruvis la du antaŭaj jarcentoj. Por la kazoj de malobservo de homaj rajtoj jam de 1991 ŝtata suvereneco subordiĝas al la “responso protekti”, kiel ekz. kontraŭ genocido. Ĉu monda registaro, demokrate konsistigita kaj kontrolata, pli efike alpaŝos la mondajn problemojn? Kiujn antaŭkondiĉojn ni povas elpensi, krom taŭga instruado pri mondaneco, objektiva informado (ĵurnaloj, telekomunikaj servoj sendependaj de internaciaj ekonomiaj potencoj), observigo de la homaj rajtoj? Nun pruviĝas ke en pluraj kulturoj nia individuismo ne validas: necesos aldoni grupajn rajtojn. Sed kiujn?

Disrompiĝemaj ŝtatoj jam nombras 30 ĝis 50. Iliaj aŭtoritatoj ne plu garantias la bazajn bezonojn de la loĝantaro. Kreskas ribelemo, terorismemo. Do, krom homa solidareco, eĉ konscia memintereso devigas preventi troan abismon de malriĉo. Evoluhelpantoj argumentas, ke limigo de helpo al fidindaj senkoruptaj ŝtatoj edifos ankaŭ aliajn. Sed restas la akuta krizo de la malsatantaj individuoj. Kiel solvi? Ne malofte temas pri homoj prirabitaj aŭ etpreze foraĉetitaj el sia teritorio fare de internaciaj ekspluatistoj. Ĉu helpu informado kaj publika indigno?

Grandaj regionoj kiel EU foje sukcesas limigi la agadon de internaciaj grandentreprenoj, sed tuttere tiuj ankoraŭ libere operacias. Plia argumento por edukado al tutmondismo kaj posta instalo de monda aŭtoritato respektinda.

Neegala evolurapido ekonomia kaj socia same dependas de instruado. Kiel enplekti respekton pri kulturaj tradicioj, por ke oni plu sentu sian identecon nedamaĝita? Ne ĉio estas eldevigebla. Kaj estus bone, se Esperanto rolos per klerigaj lerniloj. Kiel programi?

La populacia kreskado antaŭvidigas pliajn du-tri miliardojn da teranoj ene de duonjarcento. Kiel loĝigi, nutri, laborigi tiom da teranoj, kun daŭre malpli da atingeblaj teraj riĉaĵoj, en pli malsanige malpura vivejo? Ĉu eblus naskolimigado per “kvalito anstataŭ kvanto”? Ĉu po du infanoj en familioj?

Transponti la kulturajn dividojn

Nia movado ja informas pri diversaj kulturoj. Kiel konsciigi la mondon pri la valoro de rektaj kaj respektaj kontaktoj? Ĉu aperu pliaj “Faktoj kaj Fantazioj”?

Atento al ŝtata sekureco transiru al respekto por la individuaj rajtoj. Oni faris traktatojn kontraŭ proliferado de la plejaj amasmortigiloj, tamen “ordinaraj” armiloj estas liberaj komercaĵoj. Ŝajnas ke Afriko malsatas je ili. Kiam mi argumentis ke Nederlando konstitucie estas devigata servi la internacian juran ordon kaj do en dek jaroj transiru de eksporto de armiloj al tiu de utilaĵoj, oni oponis, ke ja en Eŭropa Unio ekzistas kvota sistemo: kvanta limigo, do. Sed pri kvalito neniu vorto. “Aliokaze aliaj nacioj komercos per armiloj anstataŭ ni”. Ĉu vane argumenti per la propra respondeco, ke armiloj kvazaŭ invitas uzadon?

Fine do la edukado

Kiel parto de la jarmilaj celoj ĝi jam estas atentata, sed gravas eduki ankaŭ gepatrojn en multaj landoj. Kaj dumviva lernado ŝajnas inda kompletigo. Kion prioritatigi? Kiel adapti niajn Esperanto-lernilojn al tiu celo?

Rob Moerbeek,
inspirita ankaŭ de nederlandlingva libro Ĉu UN ne pensiiĝu? (Peter Baehr kaj Leon Gordenker, 2010)

Reagoj

La rajto (malsam)opinii

Mi legis en la lasta revuo leterojn, kiuj parolas pri la malneŭtraleco de UEA kunlige kun la recenzo de la libro Kiel Israelo elpelis la palestinanojn (1947-1949). Mi estas dolore surprizita. Mi pensas, ke mi konetas la sentojn rilate al ĉi tiu problemo en ambaŭ flankoj kaj mi kredas, ke oni devus respekti ankaŭ la sentojn de tiuj, kiuj estis devigataj fuĝi. Ankaŭ araboj ja estas homoj.

Aliflanke mi opinias, ke se ni daŭre alfrontas la problemon per certecoj kaj asertoj ni neniam atingos tiun pacan situacion, kiun ĉiuj laŭvorte deklaras deziri. Pro la malmulteco de arablingvaj esperantistoj ni ne vere estas premataj opinii favore al iliaj vidpunktoj. Mi komprenas, ke ankaŭ la israelaj esperantistoj ne estas en tre agrabla pozicio, ĉefe en ĉi tiu momento, en kiu la israela deziro por paca intertraktado montras ĉiujn siajn limojn. Mi mem sekvas la opiniojn de la israelaj pacistoj, kaj el ili mi scias, pri la duboj de parto de la israelanoj mem pri la tuta afero.

UEA, laŭ mia impreso, ne prenas pozicion por unu flanko aŭ por la alia, sed permesas al ĉiuj prezenti siajn opiniojn. La recenzinto prezentis sian vidpunkton kaj la legantoj reagis per siaj vidpunktoj. La publiko juĝu mem.

Se ankaŭ en aliaj lokoj eblus dialogo, kiel okazas en Esperantujo, certe eblus atingi pli ekvilibrajn poziciojn. Persone, mi ne kredas, ke la tempo por paco bazita sur justeco jam alvenis aŭ alproksimiĝas en tiu parto de la mondo. Ni restas daŭre en la tempo de forto kaj milito, kaj pri la kulpoj de ambaŭ flankoj ni ĉiuj rajtas opinii kaj malsamopinii.

Renato Corsetti
Plej legindaj? Ĉu la plej?

Kun granda intereso mi tralegis la artikolon “Plej legindaj tradukoj” de Edmund Grimley Evans en la novembra revuo. Ŝajnis al mi, ke plenprave estas enmetitaj en la liston nomoj de elstaraj reprezentantoj de diversaj tradukskoloj. Kompreneble estas, ke en la liston eniris Waringhien, Auld, Kalocsay, Bein, Grabowski kaj multaj aliaj renomaj literaturistoj. Mi notis la enmetitajn tradukojn el la rusa, sed preskaŭ ne ekvidis tie konatajn nomojn. Kaj vere, pli atenta rigardo de la listo montris, ke en la rusa parto temas nur pri libroj aperintaj dum kelkaj lastaj jaroj en unusola eldonejo. Laŭ kiaj kriterioj oni povus prezenti la liston de libroj, tradukitaj el la rusa? Mi ne volas kredi, ke la konsultantoj nenion aŭdis pri la rusa tradukista skolo, kies unua reprezentanto iĝis Zamenhof mem. Listoj de legindaj tradukoj el la rusa estis farataj ankoraŭ kiam la Ĉefan Atestan Lingvan Komisionon (ĈALK) de Rusia Esperantista Unio gvidis la nuna akademiano Boris Kolker, kaj tiuj listoj estis ja daŭrigataj de postaj gvidantoj kaj membroj de ĈALK. Pri la rusa traduka skolo en kelkaj libroj skribas Nikolao Gudskov. Ekzistas prelegoj de Boris Tokarev pri la temo, nun funkcias enlanda metiejo por tradukistoj, gvidata de M. Bronŝtejn. Rublov, Gusev, Dresen, Ĥoves...

Jen estas, por ekzemplo, traduko, kiu interalie ne eniris la proponitan liston, la Zamenhofa prezento de “La Malnova Testamento”. Sufiĉas malfermi ajnan eldonon de PIV por trovi citaĵojn, indeksitajn per litero “X”. Tio estas ekzemploj de la korektaj kaj rekomenditaj lingvaj stilo kaj formo, venantaj el la traduko de la Biblio...

Aleksandr Ŝevĉenko

Loke — fake — persone

GERMANIO: Grava evento okazis la 3-an de decembro 2010: naskiĝis Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg. Ĝia celo estas subteni kulturajn, interkulturajn kaj internaciajn agadojn por la interkompreniĝo de popoloj en aŭ lige kun la Esperanto-urbo Herzberg, por daŭre antaŭenigi la internacian lingvon Esperanto. La baza kapitalo atingis 30 000 €. La ĉefo de la estraro estas la urbestro Gerhard Walter. Pliaj estraranoj: Harald Mantz, Brian Moon, Otto Kern, Dirk Brömme. Membroj de la unua kuratoraro: Detlev Blanke, Gian Carlo Fighiera, Rudolf Fischer, Stefan MacGill, Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, Marika Frense, Ursula Zilvar, Wilfried Hinrichs, Harald Schicke, Michael Nienstedt, Gerhard Steiling. Sur la foto estas la fondantoj, reprezentantoj de la urbo Herzberg kaj de la Esperanto-movado.

ĈEĤIO: Sur la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz, en la rubriko Aktualaĵoj, aperis nova monata revueto Mozaiko, bazita plejparte sur ligiloj al artikoloj en Esperanta Vikipedio. Ĝia ĉefa celo estas proponi al esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne bone konas la enciklopedion, elekton de legindaĵoj el plej diversaj fakoj. Omaĝe al la 151-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof la retejo alportas unikan kolekton de retligoj por povi konatiĝi kun la vivo kaj verkaro de la kreinto de Esperanto: filmoj, sondosieroj, fotoj, artikoloj, libroj, kantoj, teatraĵoj k.a. La materialojn kompilas Pavla Dvořáková.

SICILIO: Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazara-del-Vallo (Sicilio) interkonsentis pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto en la ĉeplaĝa sicilia urbo. Por ĝin aktivigi ĝi serĉas instruistojn (por instrui kaj al junuloj kaj ĉefe al plenkreskuloj) kaj administran respondeculon. Pliaj informoj: k...@esperanto.it.

KVARLINGVA LIBRETO Avo Paŭlo aperis komence de decembro en la germana, angla, pola kaj Esperanto. En ĝia estiĝo Esperanto ludis interesan rolon. Jam antaŭe la trilingva fabellibro Tri nigraj Ŝipoj aperis kadre de ĝemelurba projekto, lanĉita de la sama aŭtorino. Tiu libro ekestis en kunlaboro inter la germana Erlangen kaj ĝia rusa ĝemelurbo Vladimir. Ĝi estis jam la sepa libro en la ĝemelurba serio. Eksciinte pri la projekto, instruistino el Erlangen proponis, ke oni faru libron ankaŭ kune kun iu urbo en Pollando, proksima najbaro de Germanio. Jen ideo, kiu plaĉis al la aŭtorino — sed ne realigeblis, ĉar mankas al Erlangen pola ĝemelurbo. Jen nia vico! La Esperanto-grupoj de Erlangen kaj Bjalistoko jam longe interrilatas amike: taŭga bazo por nia tute propra ĝemela projekto, certe same interesa kiel la oficiala. Ni sukcesis. Belan libreton ni produktis kun multaj koloraj desegnaĵoj faritaj de infanoj el Erlangen kaj Bjalistoko. Verko do, kiu kreiĝis nur dank’ al Esperanto kaj la kontaktoj inter esperantistoj, responde al eksterula deziro. Jen io ne tre ofta, ĉu?

Sabine Hauge

RETA BIBLIOTEKO: Sukcese finiĝis la transloko de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko STEB al nova servilo. Ne plu vivas la malnovaj adresoj de fakaj dokumentoj, ĉiuj estas atingeblaj rekte ĉe la adreso: www.eventoj.hu/steb/.

PANTEONO ĈE EDUKADO.NET: La 15-an de decembro, okaze de sia 9-jariĝo, la retpaĝaro www.edukado.net lanĉis Panteonon kun fotoj kaj informoj pri la vivantaj Esperanto-instruistoj, kiuj laŭ ĝia takso multon faris por la disvastigo de la lingvo, instruante, verkante lernilojn aŭ alimaniere. La Panteono omaĝas samtempe ankaŭ al la jam forpasintaj kolegoj.

MAURO NERVI: La prelego de Mauro Nervi en la novembra Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, “Akademio Literatura de Esperanto: kialoj kaj perspektivoj”, estas nun videbla en la Reta Kinejo de UEA. 1-a parto: www.ipernity.com/doc/97850/9600559/; 2-a parto: www.ipernity.com/doc/97850/9600668/; 3-a parto: www.ipernity.com/doc/97850/9600795/.

BURUNDO: Per la subteno de la fondaĵo Esperanto en Evoluo (fondintoj kaj prizorgantoj estas la familio Derks el Nederlando) la landa Esperanto-organizaĵo en Burundo, ANEB, aĉetis terpecon en la urbo Rumonge, kvartalo Kanyenko. La celo de la projekto estas la konstruado de biblioteko kaj kunvenejo. La centro provos servi ankaŭ al neesperantistoj. ANEB estas eble la plej vigla landa movado en Afriko, ĝi havas 37 lernejajn klubojn. Se vi deziras kunhelpi, bonvolu sendi vian kontribuon al la konto: eeer-u ĉe UEA. (Germanoj kaj nederlandanoj ĝuas pri tio impostan rabaton.) Pluaj informoj haveblaj de d...@tiscali.nl aŭ vizitu http://esperanto-burundo.webs.com kaj http://www.esp-evoluo.tk/

[FORIGITA!: bildo]

Haveno apud la lago Tanganjika

Strato Zamenhof: Kien?

La 18-an de novembro okazis en Ancona, centritala urbo, la naŭan fojon, la transdono de la premioj Zamenhof, al italaj homoj aŭ institucioj kiuj elstaras en la kunlaborado inter la popoloj, en la agado por paco, por helpo al evolulandoj kaj al tiel nomataj minoritataj lingvoj. Unu el la tri premiitoj estis prof. Rocco Altieri, interesa personeco en la itala kaj internacia pacista medio.

Kadre de la jardeko de Unesko de la kulturo por neperforto, en 2000 prof. Altieri sukcesis establi en la universitato en Pisa la unuan kaj bedaŭrinde ankoraŭ nun la nuran centron de sciencoj por la paco, kiu transformiĝis al kvinjara magistreca kurso “scienco por la paco, internacia kunlaborado kaj neperforta transformo de konfliktoj”.

Simpla, modesta homo, tre afabla, li akceptis esti de mi intervjuata pri sia agado kaj mond-koncepto.

Prof. Altieri sin difinas sekvanto de Gandhi, kaj fakte aŭtoris kaj editoris plurajn librojn pri kaj de la plej grava barata personeco. Li klarigas ke konflikto ne estas sinonimo de milito, konflikto povas esti socia transformiĝo por elimini perfortojn, sociajn maljustaĵojn, kaj ke la agado lia kaj de liaj kolegoj estas instrui solvi la konfliktojn sen ke ili degeneru en militojn.

La doktoriĝintoj estas junuloj kiuj trovas sian vojon en internaciaj pacaj (li substrekas vere pacaj) misioj de internaciaj organizaĵoj, ĉar la paco, pli ol la milito bezonas esti zorgata de spertuloj. Do samkiel ekzistas pluraj institucioj por pretigi junulojn al milito (ekz. la marista kaj la aviada akademioj) sian ekzistokialon havas institucio por eduki al paco, kaj pro tio sekvante la idealojn de Tolstoj, de Zamenhof kaj de Gandhi li multe agis por realigi tiun “porpacan akademion”.

Li estas tre danka ke oni decidis atribui al li ĉi-jare la Premion Zamenhof, ĉar li taksas ke tio estas la nura porpaca premio kiu ne referencas al surfaca “pacismo”, sed kiu vere funde kaj ĝiskerne elektas siajn premiatojn. Kaj krome kiel movado ni aparte fokusas lingvon kio estas esenca elemento de la komunikado, kaj la interpopola komunikado permesas transiri la nekomprenadon kaj do konstrui veran realan kulturon de paco. La lingvaĵo estas la simbola dimensio kiu transcendas la antaŭjuĝojn kaj permesas atingi la neperfortan solvadon de konfliktoj.

La studantoj venas el la tuta Italio kaj foje ankaŭ el eksterlando, kaj la ĉiujara aliĝintaro estas inter 70 kaj 100 studantoj. La ministerio pri edukado en la antaŭa jaro intencis forigi la kurson, sed dank’ al nacia kaj internacia solidareco la kurso pludaŭras.

Nia celo estas eltrovi science la kaŭzojn de konfliktoj, kiuj povas esti kulturaj, strukturaj, ekonomiaj, do ni celas eltrovi la specifaĵojn por solvi la unuopajn konfliktojn.

Kaj nun mi volas respondi al la demando en la titolo. Kien strato Zamenhof? Jen kie: en tiu universitata kurso, ĉar serĉante en la katalogo de la itala eldonejo Giuntina, kiun li taksas tre serioza kaj interesa kaj kies eldonaĵoj facile troveblas en la italaj librovendejoj, prof. Altieri trovis la libron Via Zamenhof, ĝin aĉetis, legis, kaj tuj ĝin enmetis en la liston de la konsilataj libroj por siaj studantoj.

Do, jen plia atingo de tiu grava verko: iĝi lernolibro en itala universitato!

Michela Lipari

[FORIGITA!: bildo]

Prof. Rocco Altieri kaj la regiona skabeno pri kulturo kaj paco. La skulptaĵo estas la premio mem.

Esperantistoj ĉe la prezidento de Malto

La Komitato de Malta Esperanto-Societo vizitis la prezidenton de Malta Respubliko George Abela en la prezidenta palaco de la ĉefurbo La Valeto.

La celo de la vizito estis prezenti al li du librojn: la romanon en la malta, verkitan de d-ro Carmel Mallia (vidu lin sur la foto), kiu rilatas al la naskiĝurbo de la prezidento; la alia estas la antologio Nuntempa Malta Poezio, poemaro tradukita en Esperanton de Mallia kaj eldonita de Malta Esperanto-Societo.

Sur la foto: de maldekstre: S-ro John Vella Bondin (sekretario), la Prezidento de Malto d-ro George Abela, d-ro Carmel Mallia (prezidanto de Malta Esperanto-Societo) kaj s-ro Joe Abela (kasisto).

Carmel Mallia

PEA venkis en Grundtvig-konkurso

En la 10-a jubileo de la Grundtvig-programo “Lernado dum la tuta vivo” oni anoncis la rezultojn de tiurilata tutpollanda konkurso. La venko de PEA en la kategorio “La plej bona organizaĵo” montris, ke vera engaĝiĝo en realigo de revoj kaj planoj ebligas ĉion.

PEA aktivigis la anojn de la Tria Aĝo, iliajn interesiĝojn kaj ambiciojn. Tio signifas, ke ĝia agado kongruas kun la koncepto de la kreinto de antaŭ pli ol 200 jaroj. Nikolao Frederiko Grundtvig (1783–1882) estis pastro, filozofo, pedagogo, poeto kaj verkisto, kiu disvastigis humanajn valorojn, aŭtoro de la ideo pri popola universitato kaj “lernado dum la tuta vivo”. La programo Grundtvig celas vastan nefakan edukadon de maturaj personoj sur eŭropa nivelo. La precipaj celoj de la programo estas: helpo al maturaj personoj en pligrandigo de iliaj scio kaj kompetento, realigo de edukaj kaj aktivigaj bezonoj ligitaj kun la maljuniĝado de socioj en Eŭropo.

La jubilea konkurso estis direktata al organizaĵoj agantaj en edukado de maturaj personoj, agantoj kaj laboristoj por tiu celo kaj profitantoj el la programo Grundtvig.

La celo de la konkurso estis elekto de tri laŭreatoj el ĉiu kategorio, kiuj dokumentos la influon de la programo sur la profitantojn. PEA startis en la kategorio de organizaĵoj kaj ricevis la duan premion.

Nia Partnera Projekto PL+DE+SK, kies kunordiganto ni estas, estas direktata al “generacio 55+”, do homoj senigitaj de faka aktiveco pro longa senlaboreco, deviga pli frua emeritiĝo, manko de ŝancoj por progreso en regionoj neindustriaj, maleblo de edukado. Parto de ili trovis ŝancon por edukado en Universitatoj de la Tria Aĝo, aliaj en la agado de kulturdomoj. Oni devas memori, ke tiu grupo da homoj estas malbonŝanca pro nekono de fremdaj lingvoj, ĉar la tuta generacio estis devigata lerni nur la rusan. Nun tiu fakto malebligas al pli maljunaj homoj en postsocialismaj landoj kontaktiĝi kun najbaroj en Eŭropo.

La plej facila lingvo por lernado post la 50-a vivojaro estas Esperanto. Ni tion scias, ĉar de jaroj ni gvidas kursojn en la landaj Universitatoj de la Tria Aĝo.

Danke al la logiko de la lingvo kaj senesceptaj reguloj sufiĉas du kursoj de po 60 horoj por internaciaj kontaktoj. Aliaj lingvoj servas nur por komunikado, Esperanto estas peranto de gravaj humanaj ideoj: ĝi estas ilo por ekkono de aliaj homoj, kulturoj kaj amikeco.

Ni organizis la lingvajn kursojn, poste tri seminariojn — ĉiu en alia lando. Post la lasta seminario en Piešťany, Slovakio, la kursanoj ekzameniĝis laŭ Eŭropaj niveloj de B1 (la tria) ĝis C1 (la kvina) por la naciaj lingvoj. Nia tasko estas prepari novajn instruistojn (precipe volontulojn) por instruado de la lingvo en universitatoj kaj kluboj. La celo estas “malfermi la mondon por la homoj en la aĝo 55+” en la landoj de la projekta partnereco: Pollando, Slovakio, Germanio.

La distingo por PEA ne estas la sola. Nia kolegino Małgosia Komarnicka, kiu startis kiel asistantino en la projekto, estas nomita la plej bona laboranto dum la 10 jaroj de Grundtvig. Ŝi ricevis premion pro sia raporto pri la 10-monata asistanteco en la Esperanta Internacia Kultura Centro en Herzberg. Małgosia estas sekretariino de ILEI-PL.

Dum la jubilea renkontiĝo en Varsovio oni interesiĝis pri lernado de Esperanto. Tio estis kaj estas reklamo pri niaj lingvo kaj ideo. La unuan fojon okazis, ke du ĉefajn premiojn ricevis esperantistoj. La asistanteco de Małgosia estos modelo de “bona praktiko”, kaj la raporto troviĝas sur la paĝoj de la Nacia Agentejo Grundtvig.

Halina Komar
Prezidantino de PEA

[FORIGITA!: bildo]

La diplomitoj dum la jubilea ceremonio de la Grundtvig-programo en Varsovio.

Forpasoj

Mariusz Dawid Dastych (1941-2010) mortis la 24-an de septembro en Varsovio. Li estis emerita ĵurnalisto kaj iam laboris en la Esperanto-redakcio de Pola Radio.

Joris De Ruyver (1913-2010) mortis en novembro en Brakel (Belgio). En lia traduko aperis Imitado de Kristo (1997) de Thomas a Kempis.

André Frangeul (1920-2010) forpasis la 16-an de novembro en Angers (Francio), kie li estis longtempa delegito kaj turisma fakdelegito.

Jaromír Jermář (1922-2010) forpasis la 10-an de oktobro en Prago. Post doktoriĝo li laboris ekde 1954 ĉe la Filozofia Instituto de la Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj, ĉefe okupiĝante pri etnaj interrilatoj. De 1958 ĝis 1965 li estis prezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperantista Komitato, kiu funkciis kiel landa asocio. De 1979 ĝis 1987 li estis prezidanto de Ĉeĥa E-Asocio, kiun li reprezentis en la Komitato de UEA de 1980 ĝis 1988. Li estis ankaŭ fakdelegito pri interlingvistiko kaj etnaj minoritatoj.

Tsukasa Kobayashi (1929-2010) forpasis la 27-an de septembro en Tokio. Kiel psikiatro kaj profesoro pri medicino li estis specialisto pri ikigai, la japana konceptaro pri la celo kaj valoro de la vivo. Li lernis Esperanton en 1943. Li longe aktivis en Japana E-Instituto kaj multe artikolis kaj prelegis. Lia IKU-prelego en Tampereo en 1995, Kial la aŭtoro A.C. Doyle malamis sian detektivon Sherlock Holmes?, traduke aperis en finna kaj sveda detektivĝenraj revuoj. Libroforme li publikigis interalie japanlingvan biografion de Zamenhof (1976 kaj 2005) kaj La globolingvo Esperanto lernebla en 4 horoj (1995 kaj 2006). Li japanigis Historio de la lingvo Esperanto de E. Privat (1957) kaj kunordigis la tradukon de La Zamenhof-strato de R. Dobrzyński (2005).

Olga Maitzen (1948-2010) forpasis la 12-an de septembro en Vieno. Ŝi estis reprezentanto de UEA ĉe UN kaj membro de la Packomitato de Neregistaraj Organizaĵoj en Vieno dum naŭ jaroj.

Nada Med (1927-2010) mortis la 11-an de novembro en Vinkovci (Kroatio). Ŝi lernis Esperanton en 1950 kaj estis longe delegito kaj fakdelegito pri edukado.

Aldenora Mendonça (1940-2010) forpasis la 22-an de novembro en Nova Iguaçu (Brazilo), kie ŝi estis delegito. Sekretariino en dentista asocio, ŝi ofte starigis budon pri Esperanto en internaciaj dentistaj kongresoj en Rio-de-Ĵanejro.

Zdeněk Polák (1934-2010), iama delegito kaj fakdelegito pri fervojoj kaj lingvistiko, mortis la 1-an de decembro 2010 Lanškroun (Ĉeĥio).

Majken Svensson (1923-2010), iama fakdelegito pri sociaj aferoj, mortis la 22-an de novembro en Kungälv (Svedio).

Yoshimi Umeda (1933-2010), dumviva membro de UEA, forpasis la 29-an de novembro en Tokio. Dum kelkaj jaroj li estris la Internacian Fakon de Oomoto. Umeda estis membro de la Komitato de TEJO 1964-1972 kaj estrarano pri informado kaj ekstereŭropa agado de TEJO 1964-1966. Li estis komitatano de UEA 1980-1992 kaj estrarano en du periodoj, 1983-1989, laste kiel vicprezidanto. Li aŭtoris Manlibro por praktika komunikado en Esperanto (1990).

96-a UK: Germana-franca konkuro komencita

Ĝis la 15-a de decembro 385 kongresanoj el 46 landoj aliĝis al la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago.

La gastigonta lando plu restas ĉepinte, dum Germanio kaj Francio rivalas pri la dua loko, kiun ili konkeris de Nederlando. Ĉar nederlandanoj aliĝas rekte al la CO, ili registriĝas pli frue kaj sekve Nederlando en la komenca stadio situas supre en la statistiko. La landoj kun minimume 10 aliĝoj estis Danio (52), Germanio (42), Francio (38), Nederlando (35), Japanio (23), Brazilo (19), Britio (12), Bulgario kaj Svedio (po 13), Belgio kaj Svislando (po 10).