Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2008-2012

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2008-2012

Revuo Esperanto 2011 10

Malferme

Kion faris la strategia komisiono post la UK en Kopenhago

Ni feriis, sed ne nur. Inspirite de la Strategia Forumo kaj la dumkongresaj kunsidoj ni komencis pridiskuti, ĉu aldoni al la tri eroj de niaj agadkampoj (konsciigo, kapabligo, kunlaborado kaj kunordigo) ankoraŭ kvaran, nome aplikadon/kulturadon.

Ni ankoraŭ ne venis al la decido, ĉu efektive proponi la kvaran agadkampon, kaj se jes, kiel nomi ĝin. Tamen multaj partoprenantoj en la Strategia Forumo menciis la kulturan interŝanĝon kiel la ĉefan eron de sia esperantisteco. La longdaŭra perspektivo de la celoj kvazaŭ malfaciligas labori pri ili. Ekzemple unu el la ĉefaj agadkampoj por UEA estas la konsciigo, pri kio la komisiono skribis:

  • Ni sekvas kaj dokumentas demandojn de lingva justeco en la mondo, kaj peras informojn pri problemoj kaj solvoj;
  • Ni instigas, iniciatas kaj subtenas esplorojn, diskutojn kaj debatojn pri lingva justeco kaj ĝia rilato al aliaj gravaj sociaj celoj;
  • Ni disvastigas informojn pri la internacia lingvo Esperanto, pri ĝia uzado en interkultura komunikado kaj kunlaboro, kaj pri ĝia rolo en la streboj al lingve pli justa mondo.

Belaj vortoj, belaj celoj. Sed kiel atingi ilin? Kaj kion fari por ke ni, UEA, atingu tion? De vizio, misio kaj agadkampoj necesas do transiri al laborplano. Laborplano por limigita tempo kun atingeblaj rezultoj. Ni do komencis diskuti pri kion ni ŝatus atingi ene de la venontaj kvin jaroj. La ĉefaj kriterioj estas specifaj, mezureblaj, ambiciaj, realigeblaj, tempolimigitaj. Sekve ni do limigis nin al listo de tri konkretaj prioritatoj sur ĉiu agadkampo, por realigo en la venontaj kvin jaroj. Jen kelkaj proponoj pri konsciigo de komisionanoj por atingi tion:

Post 5 jaroj estu:
  • Tre multlingva retpaĝaro kun ampleksaj informoj pri Esperanto kaj ĝia rilato al pli vastaj demandoj de lingva justeco kaj pli paca kaj daŭripova mondo;
  • Memadministrata reto de kelkcent inform-aktivuloj, kunordigata kun la landaj asocioj kaj regionaj komisionoj;
  • Ekstera financado por evoluigi kaj diskonigi indekson pri lingva justeco (kunlabora projekto kun diversaj universitataj esplorgrupoj k.s.).
Alia komisionano skribis:
  • Kreado de almenaŭ 30-lingva retpaĝaro de UEA pri Esperanto (nu, almenaŭ ĉiuj lingvoj kun almenaŭ 50 milionoj da parolantoj) kaj kiu havu almenaŭ kvaroblon de la nunaj vizitantoj al la nuna esperanto.org;
  • Apero de Esperanto en televido almenaŭ 500-foje dum la jaro en la mondo;
  • Apero de almenaŭ 3 akademiaj studoj jare favoraj al Esperanto, laŭeble el diversaj kampoj (ekonomiko, lingvistiko, sociologio, politikaj sciencoj...)
La tria proponis:
  • Multlingva retpaĝaro rilate demandojn pri lingva justeco, problemoj kaj solvoj (uzebla por esperantistoj kiel bazo por informado);
  • CED (kaj Centro Nitobe) organizu almenaŭ ĉiun trian jaron konferencon pri lingva justeco kaj rilate al aliaj gravaj sociaj celoj;
  • Multlingva retpaĝaro kun ampleksaj informoj pri Esperanto kaj ĝiaj Movado kaj kulturo.

Kompreneble ni povas mencii multajn aliajn vojojn por atingi konsciigon pri lingva justeco kaj la solvo kiun Esperanto povas doni. Sed se fokusi al specifaj, mezureblaj, ambiciaj, realigeblaj, tempolimigitaj projektoj, la ŝanco de sukceso estos pli granda. Ni ankoraŭ ne findiskutis pri niaj proponoj, sed mi povus imagi ke UEA montros estonte al vi la jenan liston:

  • 2013 Tre multlingva retpaĝaro kun ampleksaj informoj pri Esperanto kaj ĝia rilato al pli vastaj demandoj de lingva justeco kaj pli paca kaj daŭripova mondo (uzebla por esperantistoj kiel bazo por informado);
  • 2014 CED (kaj Centro Nitobe) organizu almenaŭ ĉiun trian jaron konferencon pri lingva justeco rilate al aliaj gravaj sociaj celoj;
  • 2015 Apero de Esperanto en televido almenaŭ 500-foje dum la jaro en la mondo.

Por ĉiuj agadkampoj ni faros liston kun 3 prioritatoj. Por tiuj 9-12 prioritatoj ni bezonos viajn entuziasmon, kapon, manojn kaj kunlaboron.

Loes Demmendaal

Retrorigarde al la 96-a UK

Inaŭgura parolado de la Prezidanto

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Ni estas en Kopenhago, kiun la sekvantoj de la primedia debato eble plej reliefe konas kiel ejon de la monda diskuto cele al ekvilibrigo inter la diversaj respondecoj por savteni la ekziston kaj kvaliton de la homa vivo. Kongresante en tiu ĉi Kopenhago, ni celu la ekvilibron. Por plialtigi la nivelon de niaj laboroj, ni bezonas aparte energie celi la egalpezon en la lingva sfero.

Kiel vi ĉiuj scias, estas delonge severe malsimetria la tutmonda trafiko de tradukitaj tekstoj. Multege pli da verkoj el la landoj de la geopolitika “nordo”, gvidata de la “okcidento”, tradukiĝas suden, ol sudaj verkoj norden. Pro tio donas al mi grandan ĝojon povi raporti al vi, ke grava vjetnama epopeo de la poeto Nguyen Du, esperantigita de Le Cao Phan sub la titolo La Rakonto pri Kjeŭ, estas nun polurita kaj prespretigata pro iniciato de internacia amikaro.

Ĉu la plej grava aspekto de tiu ĉi atingo estas la interpersona kamaradeco, al kiu ni dankas la pretiĝon de tiu prifierinda teksto? Aŭ la eblo utiligi tiun ĉi atingon por strategiaj celoj kaj antaŭenigi la prestiĝon de la Esperanto-movado en la okuloj de Unesko kaj aliaj kulturaj instancoj?

Sinjorinoj kaj sinjoroj, ĉiu el vi havas proprajn prioritatojn. Vi devus plenvoĉe emfazi tion, kio aspektas al vi plej grava, kaj agordi viajn planojn laŭ tiuj preferoj. Mi mem hodiaŭ volas tiri vian atenton al la ŝlosila graveco de la kulturo kaj la arto. En movado, kiun lastatempe plej zorgigis la ekonomiaj demandoj — sendube ne malprave — ni devas fari iom da fortostreĉo por kapti la fakton, ke la arto ne estas fakultativa beligilo de baze instrumenta tagordo.

Por resumi mian penson, mi elpensis malpezan sed tamen ne malseriozan sloganon: La rakontoj estas ne malpli realaj, ol la kontoj. Por ne perdi la ekvilibron, kaj por montri do estimon al la kontistoj, mi ankaŭ emfazas krompenson pri la tradukado: tiu, kiu tradukas, devas aldoni plusvaloron. La diskuton pri tia plusvaloro mi ŝatus bazi sur esperantistaĵo analoga al la iama lingvopatriotisma aforismo de la franclingvanoj.

France oni diradis Ce qui n’est pas clair n’est pas français, “Tio, kio ne estas klara, ne estas franca”. Eble la plusvaloro, kiun alportu al la esperantiga entrepreno niaj tradukantoj, premisu kiel ekirpunkton similan aforismon el nia medio: “Tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta”, kiu havas pli da pezo ol nuraj sloganoj, ĉu ne?

Dirante, ke tiu aforismo spegulas la esperantistan medion, mi invitas kritikojn. La recenzema publiko sendube regalos min per kritikoj. Kial do mi elektis la vorton “gastama”? Ĉu min interesas ĉefe la vidpunkto de la pli bonstataj landoj, kapablaj prezenti sian gastigeman vizaĝon? Ĉu mi celas marĝenigi aŭ embarasi la vizitantojn el landoj malprosperaj, kiuj pli ofte gastas? Tio estas ekzemplo de kritikoj, kiuj okupiĝas pri la simetriemo inter la landaroj.

Kritiko de alia speco aŭ alia ĝenro aperos ĉe tiuj inter vi, kiuj preferas pensi al la siaspeca spico de nia karmemora Raymond Schwartz. Tiaj kritikantoj demandos, kial mi do ne elektis pli bonvivecan esprimon kiel ... bongasta. Antaŭ ol la homoj komencos misciti Kalocsay kaj deklami, ke ili kutimas “konstrui neston sed kongrese nesti”, mi haste fermas la temon, sinjorinoj kaj sinjoroj!

La kritikantoj senmanke pravas. Tute arbitre mi aforismis, ke “Tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta”. Bonvolu permesi, ke por kompensi tiun arbitran elekton de la vidpunkto de la gastiganto mi citu teksteron, kiu klasike prezentas la gastan vidpunkton. George Steiner skribis: “Nenio estas pli beste absurda ol la preteco de homoj brulmurdi aŭ masakri unu la alian en la nomo de nacieco aŭ sub la infaneca sorĉo de iu flago”. La civitaneco estas duflanka interkonsento, kiu estas, kiu ĉiam devus esti, submetebla al la kritika repripenso kaj al laŭbezona retiro. Neniu homa civito meritas, ke oni ĝin konservu per gravega maljusto, per seriozega malvero. La morto de Sokrato superpezas la konserviĝon de Ateno. Sendube nenio donas al la historio de Francujo pli da digno ol la preteco de la francoj ĝisiri ĝis la rando de la disfalo de la komunumo, la preteco draste malfortigi la solidarecon de la nacianaro, pro la skandalo Dreyfus... [Kaj nun bonvolu aŭskulti mian kursivigon de la ĉi-sekva frazo:] “Arboj havas radikojn; homoj havas krurojn, per kiuj foriri post konscienca decido diri: Ne.” (Steiner 1984: 195-6). [The cleric of treason, A Steiner Reader. Harmondsworth: Penguin.]

Ne pensu, ke irante de la vortludema Schwartz al tiu ĉi serioza tekstero de Steiner, mi ŝanĝas la temon aŭ la agordon de miaj komentoj. Tiu sama Schwartz ankaŭ aŭtoris la tute seriozan romanon Kiel akvo de l’ rivero pri la horora absurdeco de la militado kaj de tiuj naciaj standardoj, per kiuj oni pravigas ĝin. Kaj tiu sama Steiner aliloke montras sin amanto de vortludoj. Tiuj grandaj aŭtoroj, kiuj serioze kritikas la militon, ankaŭ scipovas bone vivi dum la pacaj horoj. Ili scipovas la arton bone amuzi sin mem kaj la aliajn en tiu gasta spaco, kiun gajigas ĉies bonhumoro. Ne temas pri fakultativa kromfakto: la kunesta gajemo konsistigas la gastamon.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, la gastamo mem estas la fundamenta arto de nia komunumo. Tiun arton modele praktikas miloj da sennomaj gastamantoj tra la tuta geografio kaj historio de Esperantujo. Ili ne verkas predikojn aŭ romanojn aŭ kongresajn paroladojn, sed ili konsistigas Esperantujon. Se vi permesos al mi unu vortludon, temas pri ... gastonomia arto; praktikas ĝin ne nur la regalemaj gastigantoj sed ankaŭ la ĝissate manĝantaj gastoj. Ĉi ties bongasta evidentigo de sia ŝato de bongusta kuiraĵo inde sekvas la gastigan movimenton; nur tiel kompletiĝas la simfonio de la gastamo.

Ni ofte kaj prave emfazas diversajn sciencajn argumentojn, per kiuj ni pledas por racia traktado de la lingva sfero. Tamen, por ke renkontiĝu “homoj kun homoj” kaj kreiĝu la volo aranĝi raciajn solvojn, devas forte aŭdiĝi la voĉo de la koro. Tiun voĉon fortigas antaŭ ĉio la gastama arto. Ekzistas neniu momento, en kiu ni povus provizore ĉesigi la gastamadon; tia ĉeso signifus, ke la komunumo ĉesus spiri.

Ĉi tiuj paroloj pri la arto aspektos malekvilibraj, se mi kontentigos min per unusola ekzemplo, vjetnama, de la homa kulturo. Por ke ni estu kopenhage ekvilibraj, permesu al mi tuj reliefigi ekzemplojn nordajn. Ĉi tiuj ekzemploj ankaŭ montros, ke mi ne prezentas al vi bizare personan interpreton de la aktuala stato de nia interna ideo.

Katalin Kováts faris pri Vincent Van Gogh brilbrilan prezenton en 2008; la ĉeestantoj ĝin recenzis kiel la plej vervan prelegon, kiun ili iam aŭdis. Humphrey Tonkin, komence fakulinte pri la renesanca angla literaturo, dum kelkaj jardekoj energie okupiĝis pri sciencaj esplorado kaj esplorigo; sed dum sia tuta laborvivo li senhalte produktis kaj produktas gemojn de la elŝekspira tradukarto. La ekzemploj de Tonkin kaj Kováts montras la konscion ĉe niaj pintaj agantoj, ke la konstanta okupiĝado pri la arto estas por Esperantujo same esenca kiel la spirado.

Mi komencu resumi, sinjorinoj kaj sinjoroj. Ne sufiĉas senĉese paroli pri nia rakonto: ni devos verve vivi ĝin en nia ĉiutaga gastamo inter esperantistoj, kiu brakumas ankaŭ aliajn, ĉar ĉiuj homoj estas potencialaj esperantanoj. Tiel ni ekzemplos la arton de la gastamo en ĉiu nia spiro. Se krome iuj el ni restos en tonkine aŭ kovatse konstanta kontakto kun la senmortaj majstroj de la homa arto, tio des pli riĉe spronos la krean impulson ĉe ĉiuj anoj de nia bunta komunumo. La efikoj de tia riĉiĝo videblos en la plusvaloro, kiun niaj tradukantoj manifestados en siaj esperantigoj.

Ne restos tiam nur belvortaĵo tiu aforismo, ke tio, kio ne estas gastama, ne estas Esperanta. Estos tute klare videble, ke kiam ajn teksto tradukiĝas el etna lingvo en Esperanton, ĝi envenas en tiun unikan konversacion inter konversacioj, kiu ikone praktikas la komune-homan arton de reciproka gastado. Tiel ni daŭrigos nian laboron renversi la malekvilibron en la traduka trafiko, kaj nian agadon sur aliaj terenoj de tiu interŝanĝado de kultureroj, kiu plej daŭropovige nutras la tagordon de la monda paco.

Dankon pro via atento.

Probal Dasgupta

Internacia Scienca Asocio Esperantista sin renovigas

Post la grandega kaj fruktodona laboro de Prof. Sachs, en la Universala Kongreso en Kopenhago estis elektita nova estraro.

José Antonio Vergara (dekstre sur la foto) iĝis la nova prezidanto, kaj kunordigos la laboron de Claude Labetaa, Mélanie Maradan, Francesco Maurelli kaj Johannes Mueller.

La kunveno en Kopenhago vekis multe da interesiĝo kaj pliaj dek homoj sin anoncis por kunlabori kun ISAE. La rezulto estis gaja, fruktodona kunveno, kiu reprezentas la bazon de la nova laboro de ISAE.

Jam en KAEST 2010 neformala renkontiĝo de ISAE-aktivuloj montris la vojon al renovigo de la asocio, kun granda debato kaj aktiva partopreno de la ĉeestantoj. Tio estas plia indikilo ke ISAE estas tute malferma asocio, ne nur por sciencistoj, sed ankaŭ por scienc-amikoj pli ĝenerale. Tio ja estos grava punkto en nia estonta agado: klopodi aktivigi kiom eble plej multe da homoj, kiuj ŝatas sciencon en ajna formo.

La ĉefa agadkampo de ISAE estas pledo por demokrata komunikado en sciencaj rilatoj, kune kun la apogo al originala scienca produktado en Esperanto. Se vi volas kunlabori, vi estas tre bonvena. Ni starigis retan diskutliston: isae-dl. Por aliĝi, vi povas sendi mesaĝon al i...@googlegroups.com aŭ kontaktu unu el la estraranoj. La kontribuo de ĉiuj estas tre grava. Kune ni vere havas la eblecon kontribui signife al pli demokrata scienco!

Francesco Maurelli
f...@esperanto.it

UEA honorigis, premiis kaj diplomis

En la 96-a UK estis solene anoncitaj novaj Honoraj Membroj kaj ricevantoj de movadaj diplomoj kaj premioj pro meritplenaj aktivaĵoj, kaj subvencio por ebligi estontan agadon.

Tri novaj Honoraj Membroj:

Detlev Blanke

Germano, nask. 1941. Sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio de GDR. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana, kaj habilitiĝis* en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato. Ekde 1976 li estas estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kies bultenon Informilo por Interlingvistoj li redaktas ekde 1992. Ekde 1992 li kompilas (kun H. Tonkin) bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko por la usona Modern Language Association. Li iniciatis la Esperantologiajn Konferencojn, kiuj okazas ekde 1978 en ĉiu UK. Kun sia edzino Wera li laboras i.a. pri terminologio kaj iniciatis la fondon de Terminologia Esperanto-Centro de UEA en 1987.

* habilitiĝo: akiro de sciencista grado supera al doktoreco ĉe universitato
Renato Corsetti

Italo, nask. 1941. Laboris dum la unua parto de la vivo en banko kaj poste en la Universitato de Romo. Aktiva en la Esperanto-movado de la fino de la 1960-aj jaroj. Prezidanto de TEJO 1971-1973, poste honora prezidanto. Estrarano de UEA 1980-1986, vicprezidanto 1998-2001 kaj prezidanto 2001-2007. Membris en multaj komisionoj de UEA kaj estis prezidanto 1980-1986 kaj vicprezidanto ekde 2002 de Institucio Hodler ’68. Estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio dum pluraj periodoj. Membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto ekde 1999. En 2008 ricevis la Premion Deguĉi. Aŭtoris aŭ redaktis multajn librojn kaj artikolojn. En sia agado li aparte interesiĝas pri la disvastigo de Esperanto al ĉiuj kontinentoj kaj pri ĝia utiligo por certigi la lingvajn homajn rajtojn je ĉiu nivelo.

Rob Moerbeek

Nederlandano, nask. 1936. Ekde 1969 laboris 32 jarojn kiel oficisto de UEA, zorgante pri la ekspedofako de la Centra Oficejo kaj pri provlegado de Esperanto k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (E-o Nederland), Esperantista Vegetarano, La Kontakto (nederlanda LIBE-sekcio) k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li. Li prizorgas voĉlegadon de Esperanto k.a. revuoj por blinduloj. Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li estis privatdocento pri E-o ĉe la Universitato de Amsterdamo 1978-1998. En 2000 li ricevis la Premion Deguĉi.

Premio Onisaburo Deguĉi al Hori Jasuo

La Estraro de UEA aljuĝas la Premion Onisaburo Deguĉi por agado, kiu per Esperanto antaŭenigis internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro de Esperanto, 1987, per donaco de Oomoto kaj konsistas el diplomo, monsumo de 2 000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto.

Ĉi-jare la Premion Deguĉi ricevas Hori Jasuo el Japanio pro multjara agado por konigi la japanan kulturon tra la mondo per prelegvojaĝoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras lia almanako Raportoj el Japanio, aperinta jam en 14 volumoj ekde 1997. Krome, ĉi-jare oni povis preskaŭ ĉiutage legi en Esperanto liajn retajn raportojn pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo okazintaj en marto en lia lando.

Subvencio Cigno en 2011

Subvencio Cigno estis starigita per donaco de la japana esperantista mecenato Etsuo Miyoshi por subteni Esperanto-projektojn en la Tria Mondo kaj la iamaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ĝi valoras 500 000 enojn, t.e. ĉirkaŭ 4 500 eŭrojn.

Ĉi-jare la Estraro de UEA dividis la subvencion inter tri ricevantoj:

Fondaĵo Ameriko por vojaĝkostoj lige kun la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo, Brazilo, kaj por eldono de lernomaterialoj por hispanlingvanoj;

Esperanta filmfestivalo lige kun la 8-a TAKE; kaj

Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo, Kroatio, por plibonigi siajn materiajn kondiĉojn kaj pligrandigi siajn kolektojn.

Diplomo de UEA al 12 elstaraj Esperanto-agantoj

En la inaŭguro de la 96-a UK oni anoncis la nomojn de tri novaj Honoraj Membroj de UEA. Alia formo de honorigo en UEA estas la Diplomoj pri Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado. Ĉi-jare la Estraro decidis distingi per diplomo 12 Esperanto-aktivulojn.

Diplomo pri Elstara Agado:

Jorma Ahomäki el Finnlando pro elstara loka agado kaj gazetara informado pri Esperanto; Augusto Casquero el Hispanio pro instruado de Esperanto en Ĉinio kaj Vjetnamio; Helmar Frank el Germanio pro elstara antaŭenigo de Esperanto kiel lingvo de scienco, precipe pere de la Akademio Internacia de Sciencoj; François Xavier Gilbert el Francio pro longtempa gvidado de la Koresponda Servo Mondskala de UEA; Heidi Goes el Belgio pro sukcesa agado por disvastigo de Esperanto en Indonezio; Mireille Grosjean el Svislando pro laboro por Esperanto en Afriko kaj utiligo de Esperanto por interkultura edukado; Andrzej Grzębowski el Pollando pro antaŭenigo de turismo per Esperanto kaj pro agado sur la kleriga kampo; Géza Kurucz el Hungario pro modela redaktado de la revuo Juna Amiko.

Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Kim Henriksen el Danio kaj Jean-Marc Leclerc (jOmO) el Francio pro longtempa kontribuo al la Esperanto-muziko; Carmel Mallia el Malto kaj Abel Montagut el Katalunio pro elstara kontribuo al la Esperanta poezio.

Tutmonda, facila kaj regula

La salono ne sukcesis enteni la homojn, kiuj volis aŭskulti la programeron de la kleriga lundo pri “Esperanto: ĉu Fundamenta, postFundamenta aŭ preterFundamenta”, kaj sama kvanto (pli ol 100) ĉeestis la kunvenon de la nova (Ne)faka (Ne)asocio Tutmondeca Esperanto.

Ankaŭ la temoj samis. Unuflanke staras la kavaliroj de la tiel nomata “bona lingvo”, laŭ tre legita libro de Claude Piron, kaj aliflanke la defendantoj de la evoluanta Esperanto kun ĝiaj malregulaĵoj kaj eŭropaĵoj (vi jam povas kompreni en kiu flanko estas la artikolanto).

Tamen la pozicioj ne estas tiel ekstreme malproksimaj, ĉar ekzistas tuta gamo de Esperanto-j, de la rigide Fundamenta al la lingvaĵo de Karolo Piĉ, en kiu la abundo de novaj radikoj sufokas la pensojn.

Bonŝance ekzistas ora mezo kaj al ĝi apartenas la prezidinto de la kunveno en la kleriga lundo, Otto Prytz, akademiano, kiu restas ĉe la Fundamentaj principoj de la lingvo kaj ŝpareme kaj singarde akceptas novaĵojn, dum mi mem kaj Gerrit Berveling defendis la poziciojn fundamentisman kaj evoluigisman.

La parolemo de la publiko, kiu volis informi pri siaj ideoj pli ol demandi la prelegintojn, estis apenaŭ bremsebla.

La ĉeestantoj, almenaŭ parto de ili, plenskribis demandaron, el kiu evidentiĝas, ke ĉiuj volas unuecan lingvon, sed malmultaj efektive konas kaj uzas la Fundamenton. Ankaŭ la pli specifa demandaro, pri tio, kiu el du frazoj estas efektive en la Fundamento, donis rezultojn alarmajn. Pli-malpli duono de la respondintoj (kiuj deklaras, ke ili parolas Esperanton de jardekoj) havas dubojn pri tio, ĉu en la Fundamento oni diras “Resti kun leono estas danĝere” aŭ “Resti kun leono estas danĝera” por ne paroli pri tio, ĉu la serio “Sana, sano, sanulo, malsanulo, malsanulejo” aŭ la serio “Sana, sano, sanulo, malsanulo, hospitalo” estas la serio de la Fundamento.

La Akademio, ILEI, lernu.net, edukado.net ktp. havas ankoraŭ multan laboron farindan.

En la kunveno de Tutmondeca Esperanto, aliflanke, oni parolis iom pli detale pri manieroj apliki la 15-an regulon en la nuna tempo. Estas klare, ke nun oni ne plu povas konsideri nur la eŭropajn lingvojn kiel fontolingvojn de Esperanto por novaj radikoj. La tutmondiĝo kaj la reto postulas, ke antaŭ ol enkonduki novan radikon oni almenaŭ informiĝu, kiel oni diras tion en la ĉina, en la indonezia, en la japana, en la araba ktp. Pri tio prelegis Johan Derks, kiu provas antaŭenigi la ideojn esprimitajn dum la lastaj jaroj de Andreas Kueck. Pri la formado de novaj vortoj por novaj konceptoj en neeŭropa lingvo parolis Cvi Solt el Israelo rilate al la nova hebrea.

Ankaŭ en tiu kunveno la demandemo estis granda. Kelkaj aliĝis surloke al la nova asocio, kaj la aliaj, kiuj volus partopreni la laborojn por tutmonda, regula kaj facila Esperanto, povas fari tion per mesaĝo al l...@gmail.com.

Renato Corsetti

Internacia Infana Kongreseto:

Infane vikingis 1 dano kaj 38 eksterlan-danoj

Ĉu vi jam imagis lerni pri vikingoj, amuziĝante en Danio en internacia etoso? Tion faris 32 infanoj kaj 7 gvidantoj el 15 landoj dum la 42-a Internacia Infana Kongreseto, kiu okazis de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Hundested, norde de Kopenhago.

Post enkonduko kun la gepatroj en la UK-ejo Bella Center, la infanoj ekis por urboludo tra Kopenhago. Buso atendis ilin ĉe la Marvirineto por veturi al la infancentro Gallebjerggard. Tie nia gastigantino Lene bonvenigis nin kun agrabla familia etoso.

Dum unu semajno la infanoj konstruis vikingan drakaron kun Lisa, lernis Kajto-kantojn kun Jesper, sportumis kun Matthias. Krome ili partoprenis programojn faritajn de junuloj mem, ĉu origamion kun Samy, ĉu gimnastikon kun Mimi. Ili eĉ preparis kun Tina belegajn halt-movajn filmetojn (angle “stop-motion”) per la origamiaĵoj.

Ĉiumatene ili praktikis Esperanton en amuza etoso, la komencantoj kun Jesper, la progresantoj kun Bert kaj la fluparolantoj kun Adenjo.

Tiuj lastaj (la pli aĝaj fakte) spertis debatadon, diversajn amuzajn ludojn kiel Amnesia aŭ Kvarono de simio. Ili ludis “bakalaŭron”, ludon kiu konsistas el tio trovi vortojn Esperante por unu komenca litero.

Plurfoje la infanoj havis la okazon praktiki sian Esperanton, ĉu skribe, ĉu parolante, prezentante al la aliaj siajn ŝatokupojn. Gravas ke la infanoj havu la okazon plibonigi sian Esperanton, tiom pli bone se ludante.

Iun vesperon, post malapero de la kapitano de la ŝipo, ili devis enketi por scii, kio okazis. La solvo de tiu enigmo okupis tutan vesperan programon, per la rakontoj de la kaptita reĝino, kuiristino, remisto aŭ ĉefo de la remistoj, kiuj “transportis” ilin en la ŝipa etoso.

Kelkaj infanoj memoras la tipan nigran panon kiun ili manĝis en siaj ĉiutagmezaj sandviĉoj, aŭ la belajn ondojn de la malvarma maro Kattegat.

Verŝajne la plejmulto memoros pri la neforgeseblaj eksteraj glitŝnuro, balanciloj kaj la abunda programo, ĉu lingva, sporta aŭ pli trankvila.

Nepre memorindas ankaŭ la intergeneracieco de la aranĝo (vizito al ekologiaj domoj kun la junulara programo de la UK, posttagmezo kaj internacia vespero kun gepatroj) kaj la multnombraj novaj aktivaĵoj.

Se vi (infano prefere malpli-ol-14-jara aŭ ebla gvidanto) ne havis la ŝancon partopreni tiun IIK-on, vi eble havos la okazon partopreni la venontan en Hanojo (Vietnamio), fine de julio 2012.

Ĝis revido iam en IIK!

Adenjo Charrière

De la 41-a UK al la 42-a IIK: Jubileo de la Internacia Infana Kongreseto

En la Kopenhaga UK okazis nekutima kunsido: jubileo de la Internacia Infana Kongreseto (tiel nomata IIK), kun la titolo “De la 41-a UK al la 42-a IIK”. Efektive, la unua IIK okazis en Kopenhago en 1956, paralele al la 41-a UK. Plurajn jarojn poste, la 41-a IIK denove okazis en Danio. Dum unu horo kaj duono pluraj IIK-gvidantoj kaj -partoprenintoj rakontis pri siaj (amuzaj) spertoj. Poste novaj aktivuloj prezentis siajn ideojn.

La kunsido estis gvidata de Adenjo Charrière, kun la helpo de Heleno Fantom kaj Kristoforo Fettes. Ili ambaŭ helpis en la organizo de tiu evento. Kristoforo respondecis (kun helpo de Heleno) dum proksimume 10 jaroj pri IIKoj.

Materialo konsistis el bildprezento kaj diversaj rememorigaj elementoj pri pasintaj IIKoj. Unue ni aŭdis (dank’ al Benata) legadon de teksto pri sentoj rilate al la unua IIK. Iom poste Ian Fantom laŭtlegis tekston de Gian Carlo Fighiera, honora membro de UEA. Kristoforo Fettes afiŝis pli ol cent fotojn el multaj infanaj kongresetoj. Peter Weide kunportis sian kongreslibron, tiun de la 1a IIK. Benata ankaŭ kunportis diversajn materialojn (kiel leteroj de aliaj infanoj).

La riĉa programo allogis inter 70 kaj 80 personojn, el kiuj multaj (iom pli ol la duono) iamaj partoprenantoj de pasintaj IIKj. Ili tre aprezis la diversecon de stiloj, balancitan inter prezento, amuza anekdoto, priskribo de fotoj faritaj antaŭ pli ol 40 jaroj. Pluraj ĉeestantoj regalis nin per diversaj anekdotoj.

La kunsido ne nur rakontis pri pasintaj okazaĵoj, sed ankaŭ pri la estonteco de la infanoj kaj de la kongresetoj. Mi prezentis la aktualan IIK-teamon, pluraj el la gvidantoj partoprenis siatempe infanajn kongresetojn.

Ĉe la fino de la kunsido Manuela Ronco (tiama volontulino de TEJO) venis prezenti sian ideon pri adoleskaj aranĝoj.

La Infanaj Kongresetoj certe bezonas vian apogon, ĉu per financa rimedo, ĉu per ludoj, ĉu per homaj fortoj (novaj gvidantoj ĉiam bonvenas).

Tiu eksterordinara jubileo estis samtempe okazo rakonti pri pasintaj renkontoj de infanoj, revidi konatajn vizaĝojn de la movado, kaj ankaŭ belega ebleco de kunlaboro inter generacioj kaj interŝanĝo de spertoj.

Mi ŝatus danki ĉiujn partoprenantojn de la kunsido, precipe tiujn kiuj rakontis anekdotojn. Mi ŝatus aldoni specialan dankon al Heleno Fantom, kiu multe helpis per siaj plurjaraj spertoj, apogante la organizon de tiu ĉi evento kaj sugestante farendaĵojn por la Infanaj Kongresetoj.

Adenjo Charrière

[FORIGITA!: bildo]

Adenjo Charrière kaj Heleno Fantom

[FORIGITA!: bildo]

Kolektado de infanoj antaŭ forveturo al IIK 2011

Unuiĝintaj Nacioj: Interŝtata organizaĵo

Mallonga enkonduko en la strukturon de la UN-familio de organizaĵoj

Fonda Dokumento

La Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj starigis UN kaj ties manieron de funkciado. Ĝi estis formulita kaj subskribita de reprezentantoj de 50 fondaj ŝtatoj la 24-an de oktobro 1945.

Strukturo

La fondintoj starigis sespartan strukturon, kiu tra la jaroj multe plikomplikiĝis:

  • Kuratoreca Konsilio
  • Sekureca Konsilio
  • Ĝenerala Asembleo
  • Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK)
  • Internacia Kortumo
  • Sekretariato
Faktoroj influantaj la strukturon

La hodiaŭa komplika strukturo de UN estas produkto de pluraj faktoroj, ekzemple:

  • La historio (funkcioj kaj organoj hereditaj de la Ligo de Nacioj, la granda interregistara organizaĵo de la intermilitaj jaroj).
  • La fondaj dokumentoj.
  • Dumtempaj bezonoj (ekzemple, en la fruaj jaroj de UN oni establis plurajn organojn por pace atingi malkoloniadon; post la tragika milito en Jugoslavio oni starigis specialan kortumon por trakti militajn krimojn).
  • Novaj cirkonstancoj (oni fondis novajn organojn por prizorgi temojn, kiuj aperis sur la tagordo de UN, ekzemple la krizon de aidoso, aŭ la kreskantan interesiĝon pri la statuso de virinoj).
  • Kunordigo (tiel komplikaj strukturoj produktas foje intermikson de taskoj aŭ neglekton de esenca laboro; rezulte oni emas fondi ankoraŭ novajn strukturojn por kunordigi la malnovajn).
  • Politika kaj administra malfacileco malfondi ekzistantajn strukturojn aŭ raciigi ilin.
La Kuratoreca Konsilio

Oni establis la Kuratorecan Konsilion por garantii la efikan administradon de ne-memregaj teritorioj. Oni suspendis la Konsilion kiam la lasta tia teritorio (Palao) sendependiĝis en 1994.

Sekureca Konsilio

Tiu organo estas respondeca pri konservado de paco kaj sekureco. La Konsilio havas kvin konstantajn membrojn (Britio, Ĉinio, Francio, Rusio kaj Usono) kaj dek cirkulantajn membrojn elektitajn ĉiun duan jaron de la Ĝenerala Asembleo, por (laŭstatute) konservi geografian ekvilibron.

Ĝenerala Asembleo

La Ĝenerala Asembleo estas la baza konsulta (politika) organo de UN. Ĉiu membro (ĝi havas 193 membrojn) havas unu voĉon, sendepende de sia grandeco resp. malgrandeco. Certaj decidoj estas decidataj per simpla plimulto, aliaj per du trionoj de la voĉoj. La Asembleo kunvenas kutime ĉiujare inter septembro kaj decembro.

Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK)

EKOSOK havas 54 membrojn elektitajn de la Ĝenerala Asembleo kun du trijaraj mandatoj. EKOSOK respondecas pri kunordigo kaj superrigardo de la ekonomia kaj socia agado de Unuiĝintaj Nacioj. Inter la taskoj de EKOSOK estas superrigardi neregistarajn organizaĵojn en rilato kun UN, kiel ekzemple Universala Esperanto-Asocio, kaj pritaksi ilian kontribuon al UN.

Internacia Kortumo

La Internacia Kortumo (Monda Kortumo) havas la taskon solvi disputojn inter membroj de UN kaj doni jurajn konsilojn al la diversaj organoj de UN. La Kortumo ne traktas aliajn specojn de disputoj (ekzemple rilate al individuoj aŭ aliaj privataj partioj). [En 1998 UN establis apartan Internacian Kriman Kortumon kun jurisdikcio super personoj akuzataj pri militaj krimoj, krimoj kontraŭ la homa digno aŭ genocido.]

Sekretariato

La Sekretariato estas la administra organo de UN, respondeca pri la funkciado de la ĉiutaga laboro. La Sekretariaton gvidas la Ĝenerala Sekretario de UN. Por la Sekretariato laboras 40 000 oficistoj: 12 000 en la sidejoj, 2 500 en regionaj komisionoj, 1 500 en diversaj aliaj lokoj, 2 000 en tribunaloj, 22 000 en packonservado (statistiko de la jaro 2009).

Organoj de la Sekureca Konsilio

La Sekureca Konsilio superrigardas la packonservajn operaciojn de UN. Krome la Packonstrua Komisiono helpas kunordigi tiujn operaciojn kun la Ĝenerala Asembleo kaj kun EKOSOK — kaj kun la Oficejo de la Ĝenerala Sekretario. La Konsilio havas i.a. Kontraŭterorisman Komitaton kaj ĝi ankaŭ prizorgas Krimajn Tribunalojn por la eksa Jugoslavio kaj por Ruando.

Organoj de la Ĝenerala Asembleo: Komitatoj

La Asembleo havas ses bazajn konstantajn komitatojn:

  • Malarmado kaj Internacia Sekureco (Unua Komitato)
  • Ekonomio kaj Financo (Dua Komitato)
  • Socia, Homhelpa kaj Kultura Agado (Tria Komitato)
  • Malkoloniado (Kvara Komitato)
  • Administra kaj Buĝeta Agado (Kvina Komitato)
  • Juraj Demandoj (Sesa Komitato)

La Asembleo havas plurajn aliajn konstantajn komitatojn, dumtempajn komitatojn, kaj suborganojn.

Krome, la Asembleo havas Konsilion pri Homaj Rajtoj, kiu laboras ĉe UN-Ĝenevo.

Organoj de la Ĝenerala Asembleo: Programoj kaj Fondusoj

La programoj kaj fondusoj konsistas el dek organoj, kun diversaj suborganoj, interalie (laŭ la anglalingvaj mallongigoj) UNCTAD (komerco kaj evoluigo), UNEP (homa medio), UNICEF (infanoj), UNDP (evoluigo — kun diversaj suborganoj), UNHCR (rifuĝintoj).

Krome, la instituto pri trejnado kaj esploro, UNITAR, respondecas rekte al la Ĝenerala Asembleo, same kiel pluraj aliaj instancoj, ekzemple la Universitato de UN (UNU) kaj la programo kontraŭ aidoso, UNAIDS.

Organoj de EKOSOK: Komisionoj

Inter la diversaj organoj de EKOSOK estas Komisionoj pri

  • Narkotaj Drogoj
  • Krimoprevento kaj Krima Justico
  • Scienco kaj Teknologio pri Evoluigo
  • Daŭripova Evoluigo
  • Statuso de Virinoj
  • Populacio kaj Evoluigo
  • Socia Evoluigo
  • Statistiko
Aliaj Organoj de EKOSOK

Inter la aliaj organoj de EKOSOK estas ses Regionaj Komisionoj, kun sidejoj en diversaj partoj de la mondo, por Afriko, Eŭropo, Latinameriko kaj Karibio, Azio kaj Pacifiko, Okcidenta Azio.

EKOSOK havas plurajn aliajn forumojn kaj konstantajn komitatojn.

Kelkaj t.n. “rilataj organizaĵoj” proksime laboras kun la Ĝenerala Asembleo kaj EKOSOK sed estas esence sendependaj, precipe WTO (Monda Komerca Organizaĵo) kaj IAEA (Atomenergio).

Organoj de la Sekretariato

La Sekretariato havas 16 fakojn, kiuj liveras administran subtenon al la diversaj organoj de UN kaj plenumas bazan administradon. Inter ili estas Fako pri Mastrumado de la Ĝenerala Asembleo kaj Konferencoj (kio inkluzivas lingvajn servojn), kaj la Fako pri Publika Informado. (UEA havas formalan rilaton ne nur pere de EKOSOK sed ankaŭ kun la Fako pri Publika Informado, kiu troviĝas en Novjorko). Apartaj fakoj superrigardas la operaciojn de la oficejoj de UN en Ĝenevo, Vieno kaj Najrobio.

Specialigitaj Instancoj

En la familio de UN-organizaĵoj troviĝas 15 specialigitaj instancoj, kiuj funkcias sendepende de, sed en kunlaboro kun, la organoj de UN. Ili havas siajn proprajn sistemojn de membraj ŝtatoj:

  • ILO (Laboro)
  • FAO (Nutrado kaj Agrikulturo)
  • UNESKO (Edukado, Scienco kaj Kulturo)
  • WHO (Sano)
  • Monda Banko (sub kiu laboras kvin suborganoj)
  • IMF (Mona Fonduso)
  • ICAO (Civila Aviado)
  • IMO (Maraj Aferoj)
  • ITU (Telekomuniko)
  • UPU (Poŝto)
  • WMO (Meteologio)
  • WIPO (Intelekta Proprieto)
  • IFAD (Agrikultura Evoluigo)
  • UNIDO (Industria Evoluigo)
  • UNWTO (Turismo)
La Jarmilaj Evoluigaj Celoj

Rezulte de Jarmila Pintokonferenco en la jaro 2000, la ŝtatoj devigis sin plenumi certajn celojn ĝis la jaro 2015. Tiuj celoj fariĝis ŝlosila elemento en la tuta planado kaj direktado de UN:

  • Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton
  • Atingi universalan elementan edukadon
  • Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj
  • Redukti la nombron de infanaj mortoj
  • Plibonigi patrinan sanon
  • Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn
  • Certigi daŭripovon de la homa medio
  • Starigi tutmondan partnerecon por evoluado.
Lingvoj en UN

Nature, la subtenantoj de Esperanto interesiĝas pri la lingva reĝimo en Unuiĝintaj Nacioj.

  • En la komenco de UN oni diferencigis inter laboraj lingvoj kaj oficialaj lingvoj.
  • La Ligo de Nacioj uzis du lingvojn: la francan kaj la anglan. Oni disponigis ĉiujn dokumentojn en tiuj du lingvoj kaj oni uzis tuj sekvan interpretadon en la formalaj sesioj de la Ligo.
  • Kiam fondiĝis UN en 1945 oni deklaris tiujn samajn lingvojn laborlingvoj de la Ĝenerala Asembleo, kaj oni nomis tri lingvojn, nome la hispanan, la rusan kaj la ĉinan, oficialaj, kun certaj iom pli limigitaj rajtoj. Poste, en 1973, oni aldonis la araban.
  • Dank’ al la invento kaj perfektigo de la aparatoj por simultana interpretado, iom post iom oni renomis la oficialajn lingvojn laboraj, tiel ke hodiaŭ la Ĝenerala Asembleo havas ses laborlingvojn: la anglan, la araban, la ĉinan, la francan, la hispanan kaj la rusan. Interpretado kaj tradukado estas liverataj por ĉiuj ses lingvoj, koste de la normala buĝeto de UN.
  • De tempo al tempo oni pridiskutas la eblon aldoni pliajn lingvojn, ekzemple la portugalan, la japanan, la germanan, la indonezian, la hindian-urduan, kaj aliajn, sed multaj ŝtatoj rezistas tiajn ŝanĝojn, timante politikan perturbon.
  • Ankaŭ de tempo al tempo, sed tute neoficiale, oni proponas la uzon de Esperanto — ekzemple laŭ la (neoficiala) propono de la Ambasadoro de Aŭstralio Ralph Harry en la 1970aj jaroj. Tiaj proponoj ne trovis signifan oficialan reeĥon inter la membraj ŝtatoj.
  • Kvankam la Ĝenerala Asembleo uzas ses lingvojn, la Sekretariato de UN restis ĉe la originalaj du — la angla kaj la franca.
  • La aliaj instancoj kaj organoj de UN aŭ sekvas la ekzemplon de la Ĝenerala Asembleo aŭ havas propran lingvan politikon.
Prempunktoj por Esperanto
  • La formala rilato kiun UEA ĝuas kun UN kaj Unesko datiĝas de 1954. UEA estas unu el multaj neregistaraj organizaĵoj, kiuj havas tiun statuson. Ĝi donas al tiuj organizaĵoj limigitajn rajtojn, kaj ĝi estas kondiĉita je la utileco de tiuj organizaĵoj al UN. Sekve, gravas, ke la esperantistoj disvastigu informojn pri UN inter la publiko, subtenu ĝiajn kampanjojn, instigu instruadon en la lernejoj pri la laboro de UN, kaj ĝenerale montru sian apogon.
  • UEA povas uzi sian influon por levi la demandon de Esperanto pere de la Oficejo de EKOSOK por neregistaraj organizaĵoj (NROj), per la ĉiujara Konferenco de NROj, kaj per la Fako pri Publika Informado de UN. Ĝi ankaŭ havas certajn rajtojn interveni skribe kaj parole en la formalan laboron de UN.
  • Utiligante tiujn vojojn, ĝi povas almenaŭ levi sian voĉon en organoj kun lingvaj kaj kulturaj dimensioj (ekzemple la Konsilio pri Homaj Rajtoj) kaj, laŭ sia povo, ĉe la oficejoj de la Sekretariato, kiuj okupiĝas pri lingvoj.
Kion ni povas fari?
  • En Parizo (ĉe Unesko), Vieno, Ĝenevo kaj Novjorko laboras malgrandaj laborgrupoj por prizorgi la oficialajn rilatojn inter UEA kaj la koncernaj instancoj. Se vi loĝas en la proksimeco de unu el tiuj urboj, vi povas proponi vin kunlaboron.
  • UEA havas malgrandan oficejon en 777 United Nations Plaza, domo trans la strato de la ĉefsidejo de UN en Novjorko, kie troviĝas la oficejoj de multaj NROj. La oficejo kaj la novjorka laborgrupo prizorgas interalie asocion por Esperanto-parolantoj kiuj interesiĝas pri UN, Esperanto por UN. Vi povas fariĝi membro de Esperanto por UN per simpla transdono de via retadreso ĉe i...@esperanto-un.org. Vi ricevos de tempo al tempo informojn pri UN kaj ĝia agado.
  • Landaj asocioj kaj unuopuloj povas aliĝi al la koncerna nacia Asocio por UN. Tiaj asocioj ekzistas en preskaŭ ĉiuj landoj.
  • Landaj asocioj povas kontaktiĝi kun la landa Unesko-Komisiono kaj proponi sian kunlaboron.
  • En multaj landoj ekzistas oficejoj de UN, ofte kun kunvenejoj utiligeblaj de la publiko. Landaj asocioj povas kontakti tiujn oficejojn kaj proponi reciprokan informadon — kaj peti utiligi la kunvenejojn (kutime senpage) por certaj renkontiĝoj.
  • Apenaŭ necesas diri, ke sentema kaj komprenema aliro al tiuj instancoj kaj organizaĵoj estas la plej bona vojo: se ni pozitive kaj solidare interesiĝos pri ili, ili simpatie rilatos kun ni.
Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Katja kaj Trevor Steele vizitas la novjorkan oficejon

UN kaj Unesko

En la ILEI-konferenco la komisiiton pri UN/ Uneskaj aferoj pli konvene anstataŭis nova komisiono tripersona.

La konferencon kronis Simpozio pri Lingvoj de Scienca Komunikado kaj Edukado. En ĝi Mark Fettes traktis nian agadon por lingva diverseco kiel esence ekologian kontribuon. Tio montras nian engaĝon en la unua el dek UN-provokoj por la estonteco: ekologio, kiel la kerna solvo de tervarmiĝo kaj klimatŝanĝiĝo. Jam antaŭ jaro ni pledis diskuti la dek problemojn en Esperanto-rondoj, helpe al la tutmonda bezono.

La UK donis plurajn kontribuojn: la kongrestemo mem, “Dialogo kaj Interkompreno”, rilatis la UN-jaron de la Junularo. La Movada Foiro unutable prezentis la unujaran “Esperanto por UN”, la Kleriga Lundo pli amplekse ol en la Havana UK prezentis la “UN-familion”, voĉe de Humphrey Tonkin, la novjorka volontulo Neil Blonstein kaj la estrarano Stefano Keller, aktiva en Ĝenevo.

La marda kunveno de “Esperanto por UN” ne nur informis pri la atenta kaj sindediĉa agado en la UN- kaj Unesko-oficejoj en Novjorko, Ĝenevo kaj Parizo, sed ni ricevis liston da ebloj por mem partopreni en la agado de UN: se UN (re)-konu nin, ni konu ĝin kaj kunlaboru.

La “heptalogo” de Humphrey (kvazaŭ diordonoj) instigas nin

  • Kontakti samlandan Unesko-komisionon (kie ĝi ekzistas)
  • Kontakti Unesko-klubojn
  • Kontakti la landan asocion de UN kaj kie eblas interveni pri lingvaj demandoj
  • Kontakti lokajn oficejojn de UN (en 60 landoj) aŭ regionajn oficejojn de UN aŭ ĝiaj suborganizoj
  • Helpi al “Esperanto kaj UN” per retaj laboroj: traduki tekstojn, plibonigi la retpaĝojn
  • Kontribui per mono (la nuna agado de “Eo por UN” kostas po 5 000 USD jare)
  • Kaj fine informi la mondon pri UN kaj nian “Eo por UN” pri tiu informlaboro.

Retadreso: www.esperanto-un.org.

Rob Moerbeek

[FORIGITA!: bildo]

La kunveno “Esperanto por UN”. Stefano Keller kaj Humphrey Tonkin.

Festotago honore al Claude Gacond

Claude Gacond estas svisa pedagogo kaj arkivisto. Li esperantistiĝis en 1952 kaj aktivas en Svislando. Li evoluigis propran rektan metodon, fondis la Centron de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kaj Kulturan Centron Esperantistan en La Chaux-de-Fonds. De jardekoj li kutimas volontule donaci duonon de sia labortempo al Esperanto. Dum jardekoj li estis parolisto en la Esperanto-fako de Svisa Radio Internacia. Li estas honora membro de UEA, de ILEI kaj de Svisa Esperanto Societo (SES).

Okaze de lia 80-jariĝo SES organizis festotagon honore al li. Pli ol 100 personoj el 10 landoj ĉeestis la ceremonion, kiu okazis en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kie CDELI funkcias. La ĉeestantoj povis sekvi tre interesajn kaj pozitivajn paroladojn de la prezidanto de la urba ekzekutiva konsilio Pierre-André Monnard kaj de la direktoro de la biblioteko Jacques-André Humair, kiu elstarigis la plurjardekan sindediĉan laboron de Claude Gacond por CDELI. Elstare interpretis al Esperanto Brian Moon kaj István Ertl.

Substrekante la ligon inter Barato kaj Svislando parolis Probal Dasgupta, prezidanto de UEA; konkludante li menciis la unikan personecon de Gacond kaj lian “ekumenan” prezentmanieron de dokumentoj pri diversaj planlingvoj.

Reinhard Haupenthal, la redaktinto, transdonis publike al Claude Gacond la festolibron, kiu entenas pli ol dudek kontribuojn de fakuloj.

Pluraj personoj dankis Andrée Gacond, la edzinon de Claude, pro ŝia tutviva subteno; ŝi ricevis grandan bukedon.

Katalin Kováts, Ilona Koutny kaj Tomasz Chmielik kortuŝe prezentis la profundan signifon de sia kunlaboro kun Claude Gacond, kiu originas en la antaŭreĝimŝanĝa periodo. La staĝoj en KCE montris novajn horizontojn por orienteŭropanoj.

Ni povis aŭdi belegajn muzikpecojn danke al la Svisa Esperanto-Koruso kaj al aliaj muzikistoj. Fine de la festo okazis spontana koncerto.

La salono de CDELI zumis kiel abelujo pro la vigla interparolo de gastoj. Tagmeze okazis akcepto kun aperitivo kaj bongustaj manĝaĵoj prezentitaj de la Urba Biblioteko.

Claude Gacond estis intervjuata de loka radio. Lunde la 29-an de aŭgusto en la gazeto L’Impartial aperis pozitiva artikolo kun foto, kun anonco sur la titolpaĝo.

La postfesta programo organizita de Claude Gacond en La Sagne estis tre agrabla kaj sukcesa (kun fonduo kaj koncerto de Georgo Handzlik).

Pluraj gastoj diris, ke de jaroj aŭ eĉ jardekoj ne okazis tia sukcesa solenaĵo en Svislando.

Por mendi la festolibron, kies titolo estas Instrui, Dokumenti, Organizi, oni rilatu kun la eldonejo Iltis per jena adreso: e...@aol.com.

Mirejo Grosjean

Navige tra TTT-paĝoj

WikiTrans

http://epo.wikitrans.net/

Maŝintraduko de la tuta angla Vikipedio en Esperanto.

Corpuseye

http://corp.hum.sdu.dk/cqp.eo.html

Esperanta tekstaro de Eckhard Bick kun 58 milionoj da vortoj.

Lingva Kritiko

http://lingvakritiko.com/

Studoj kaj notoj el esperantologio.

Marek Blahuš

La regionaj komisionoj de UEA per siaj fondaĵoj diskonigas kaj instruas Esperanton

En diversaj kontinentoj UEA havas regionajn komisionojn, kiuj okupiĝas pri la disvastigo kaj instruado de Esperanto en tiuj mondopartoj. Aktivaj komisionoj ekzistas por Afriko, Ameriko, Azio, Oceanio kaj la Meza Oriento kaj Norda Afriko. Konkretaj laboroj estis ke ili:

  • Sendis instruistojn aŭ aranĝis kursojn (kunlabore kun ILEI) al i.a. Kenjo, Ugando, Burundo, Kongo, Laoso, Indonezio, Latinameriko, Alĝerio, Maroko kaj Samoo.
  • Ĉiuj disponigas librojn, vortarojn kaj instrumaterialon al nepagipovaj kluboj kaj asocioj.
  • Okazigis konferencojn kun ILEI en i.a. Benino kaj Havano.
Afriko:
  • Partopreno en la Monda Socia Forumo en Senegalo (2010);
  • Aktivulaj trejnadoj;
  • Informado pri Esperanto;
  • Kunligo de landaj asocioj kaj lokaj kluboj;
  • Subvenciado de landaj asocioj por ebligi ilian agadon;
  • Eldonado de la bulteno Esperanto en Afriko;
  • Prizorgado de la retejo pri la Afrika Agado de UEA.
Azio:
  • Okazigas Azian Kongreson ĉiun duan jaron (en 2010 en Ulanbatoro, Mongolujo);
  • Starigis ttt-ejon por instrui Esperanton en aziaj landoj;
  • Sendas instruistojn de Esperanto al aziaj landoj kun malforta movado;
  • Subvencias eldonadon de lernolibroj kaj vortaroj en aziaj lingvoj;
  • Membrigas aziajn aktivulojn al UEA kaj junajn esperantistojn al ILEI;
  • Eldonas la bultenon Esperanto en Azio.
Ameriko:
  • Okazigas Tutamerikajn Kongresojn (en 2011 en San-Paŭlo, Brazilo);
  • Helpas eldoni varbfolion por la tuta Ameriko, i.a. en Meksiko kaj Kubo;
  • Helpas pri kreo de retpaĝoj (i.a. en Meksiko kaj Venezuelo);
  • Okazigas trejnseminarion por aktivuloj.
Meza Oriento kaj Norda Afriko:
  • Okazigis kunvenojn en Jordanio kaj Turkio;
  • Anoncas pri Esperanto en arabaj ĵurnaloj kaj verkas informilojn en lokaj lingvoj;
  • Aperigis kaj dissendas la 10-lecionan Esperanto-kurson en la araba, prizorgis retan kurson en la araba;
  • Aperigis la libron La trezoro, kolekton de proverboj kaj anekdotoj el la araba kaj islama kulturo.
Oceanio:
  • Organizas kongresojn komunajn inter Nov-Zelando kaj Aŭstralio, kien ĝi invitas esperantistojn el landoj de la regiono;
  • Starigis retejon por kunligi la esperantistojn kaj proponi retajn kursojn al ne-esperantistoj;
  • Eldonas kaj subvencias librojn de indoneziaj esperantistoj.
Eŭropo:

Eŭropa Komisiono ankoraŭ ne ekzistas, bedaŭrinde.

Multaj kapablaj kaj sindonaj esperantistoj en tiuj mondopartoj okupiĝas pri la supre menciitaj laboroj. Finance tio eblas pro tio, ke ekzistas diversaj fondaĵoj tiucele. Iuj el ili eĉ havas propran kapitalon, el kiu ili ĉiujare ricevas renton je dispono. Krom la rento de kapitalo, la fondaĵoj ricevas ankaŭ donacojn por daŭrigi sian laboron.

La antaŭviditaj kaj disponeblaj sumoj en 2011 estas: por Afriko: € 4 550 (+ € 2 000 por la Afrika Oficejo), por Ameriko € 1 450, por Azio € 18 000. Fakte por Meza Oriento kaj Norda Afriko kaj Oceanio ne ekzistas jam propraj fondaĵoj, pro kio ili rekte dependas de ĉiujaraj donacoj. Eŭropa Fondaĵo ja ekzistas, sed ĝi apenaŭ havas monon.

Kiel vi povas kompreni, temas pri relative malgrandaj sumoj, kiuj tamen ebligis tiom da laboro. UEA nun ĉiam pli decide intencas helpi pere de la regionaj komisionoj la disvastigon de Esperanto en la tuta mondo. Tion ni povos fari nur per via helpo. Se vi deziras subteni la agadojn de tiuj komisionoj, vi povas sendi mondonacon al la komisiono(j) de via elekto, pagante al UEA laŭ la kutimaj pagmanieroj kaj indikante al kiu komisiono vi volas donaci.

Loes Demmendaal

Recenzoj

La Eta Princo parolas Esperanton

La Eta Princo. Antoine de Saint-Exupéry. Trad. de Pierre Delaire. Tria reviziita eldono. Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France, 2010. 93p. 23cm. Ilus. Bind. ISBN 9782950737656. Prezo: € 12,60

La Eta Princo vizitis min unuafoje, kiam mi estis gimnaziano. Tiam la libro ŝajnis al mi tajlorita ĝuste por mia aĝo, kaj fascinis min precipe la humuraj priskriboj de la strangaj solecaj aliplanedanoj, kiujn la Eta Princo vizitis: la reĝo pensanta ke li regas super ĉio, la malmodestulo pensanta ke ĉiuj aliaj homoj devas admiri lin, la ebriulo drinkanta por forgesi ke li hontas drinki, la negocisto pensanta ke li posedas la stelojn kiujn li kalkulas, la lanternisto pensanta ke li estas devigata lumigi kaj estingi ĉiuminute senutilan stratlanternon (“ĉar nun [la planedo] turniĝas unu fojon ĉiuminute, mi ne plu havas eĉ sekundon por paŭzi. Mi lumigas kaj estingas unu fojon ĉiuminute!” — li klarigas) kaj la geografo pensanta ke li bezonas esploristojn, ĉar “geografo estas tro grava persono por vagadi”. Ĉiuj tiuj karikaturaj protagonistoj pensigis min pri bone konataj plenkreskuloj, kiuj amase ĉirkaŭis min sur la planedo Tero kaj klopodis eduki min tiel, ke mi fariĝu ilia subulo, aŭ admiranto, aŭ kompatanto, aŭ esploristo... Ankaŭ la negocisto kaj la tro sinofera lanternisto similis al plenkreskaj konatoj, prezentantaj al mi vivstilojn, kiujn mi ne admiris. La lanternisto eĉ pensigis min pri iu tre proksima de mi, kies vivon mi neniam volis imiti. Kaj kvazaŭ divenante miajn sentojn, la Eta Princo diris: “Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas spaco por du personoj...” Mi sendube preferis kiel modelon la vivstilon de la aviadisto, kiu kapablis kompreni la dezirojn de la infanoj, admiris ĉiujn belaĵojn de la tero kaj ĝuis ankaŭ la solecan meditadon en la dezerto...

Post nia unua renkontiĝo, la Eta Princo vizitis min ofte. Kiam mi patriniĝis, li eksimilis al mia filino. Intertempe, mi eksciis kelkajn detalojn pri la biografio de la aŭtoro, la kuraĝa aviadisto Antoine de Saint-Exupéry. Impresis min profunde la fakto, ke lia pli juna tre amata frato forpasis, kiam ili ambaŭ estis lernejanoj. Mi komprenis, ke Saint-Exupéry verŝajne sentis sin mezvoje, inter la mondo de infanoj kaj tiu de plenkreskuloj, fronte al sia pli juna frato. Mi rimarkis, ke verŝajne same sentas sin la aviadisto de la rakonto fronte al la Eta Princo, kiam li diras al tiu ke la plenkreskuloj “neniam komprenas ion ajn per si mem, kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam doni al ili klarigojn.” Impresis min ankaŭ la fakto, ke la aŭtoro verkis tiun rakonton post kiam li trapasis realan aviadilakcidenton en la dezerto Saharo kaj atendis tie kune kun alia aviadisto pli ol 3 tagojn, ĝis oni ilin savis. Tiam la verkisto suferegis pro soifo kaj malsato, tial li spertis halucinojn... Kaj la tuta libro fariĝis en mia menso pli-malpli (nur iusence!) rakonto pri reveno de spirito sur la teron, kvazaŭ la spirito de la pli juna frato vizitus la aviadiston por kuraĝigi lin en la dezerto. Kaj tiam, aparte emociis min la dialogo inter la Eta Princo kaj la venena serpento, kiu simbolas la morton:

“— Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo, diris la serpento.”

Kaj iom poste:

“— Ho! Mi bone komprenis, diris la Eta Princo, sed kial vi ĉiam esprimiĝas per enigmoj?

— Mi solvas ilin ĉiujn, diris la serpento.”

Mi legis ankaŭ pri la tragedia morto de la aŭtoro en la aĝo de 44 jaroj, fine de la dua mondmilito, kiam li malaperis en milita misio super Mediteraneo. Kaj post kiam mi ricevis tiun informon, pli profundaj kaj eĥaj ekŝajnis al mi la adiaŭaj vortoj de la Eta Princo: “Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!”

La Eta Princo vizitis min en diversaj vivetapoj, kaj ĉiufoje ŝajnis al mi ke ĝuste tiam mia aĝo estas la plej taŭga por lia vizito. Ĉiufoje mi malkovris novan tavolon de beleco meditante pri la sencoj de liaj vortoj. Ĉi-monate li denove vizitis min, sed ĉi-foje ni ambaŭ parolis... Esperanton! La tria, reviziita eldono de la Esperanta traduko de Pierre Delaire estas luksa libro, kies belkolorajn desegnojn (faritajn de la aŭtoro) mi ravate admiras nun, kune kun miaj genepoj.

Nur nun mi rimarkas, ke Saint-Exupéry prisilentas la lingvan problemon de la Eta Princo. Tio estas kutima taktiko de aŭtoroj kiuj verkas pri aliplanedanoj, spiritoj aŭ anĝeloj: ili ofte ŝajnas ignori la lingvan problemon de la fremda protagonisto (aŭ kelkfoje ili igas la protagoniston uzi aliplanedajn tradukilojn, sen ajna klarigo pri ilia funkciado). Ekde la komenco, la Eta Princo tute nature alparolas la aviadiston en lia lingvo. Kiel li lernis la lingvon, kiam li troviĝis tute sola sur sia planedo? Kiel la reĝo, la malmodestulo k.a. lernis la saman lingvon? Tia ambigueco povas pensigi la leganton, ke eble la aviadisto havas halucinan vizion pri si mem kiel infano. La aviadisto kaj la Eta Princo divenas la pensojn unu de la alia ĝis iu punkto, do ili ja povus esti la sama persono, kvazaŭ la aviadisto vizitus sin mem tra tempotunelo...

Nun mi sentas kvazaŭ la Eta Princo fariĝus la enkorpiĝo de mi mem kiel infano. Kaj jen la dediĉo sur la unua paĝo kaptas mian apartan atenton. La aŭtoro dediĉas la libron al unu el siaj plej karaj plenkreskaj amikoj, “kiam [tiu] estis malgranda knabo”. Ĉu eble la aŭtoro fakte elpensis tiun libron, precipe por ke ni ĉiuj revidu mense nin mem “kiam ni estis malgrandaj knab(in)oj”? Tial mi havas nun la senton, ke la libro estas speciale tajlorita por mia nuna aĝo? La kioman fojon mi havas tiun ĉi senton? Ankaŭ miaj genepoj ŝajnas pensi, ke la rakonto taŭgas ĝuste por iliaj malsamaj aĝoj...

La Esperanta versio de La Eta Princo estas flua kaj tre agrable legebla. Mi tutkore rekomendas ĝian legadon al ajna esperantisto sendepende de la aĝo.

Luiza Carol

Leginda en, sur, apud, ĉe, sub... la lito

Rakontoj sub la lito. Antoaneta Klobučar. El la kroata trad. Davor Klobučar. Ilustris Ana Klobučar. Osijek: Liberiga stelo, 2004. 120p. 20cm. ISBN 953980812X. Prezo: € 9,90

Jen ĉarma libro por junaj legantoj kaj homoj, kiuj sentas sin junaj. Temas pri dek ok mallongaj rakontoj “sub la lito” pri tre malsamaj bestoj. Inter la plej malgranda, la eta formiko, kaj la plej granda, la elefanto, ni renkontas plej diversajn mambestojn, plej variajn birdojn kaj plurajn aliajn. Tiuj bestoinfanoj aperas preskaŭ ĉiam kun Panjo kaj Paĉjo kaj en sia natura medio, kie ili lernas la ĉiutagan vivon — kaj ni, la scivolaj legantoj, kune kun ili. Vere originala estas la disdivido en tri partojn: Aventuroj ravaj, Familioj gravaj kaj Instruoj pravaj, kiuj bele harmonias kun la tuta enhavo de la libro. Ĉiuj bestoj ricevis ĉarmajn nomojn (tre belaj solvoj en Esperanto!): ekzemple, Miaŭĉjo, Plaĉjo, Stulĉjo, Timemulino kaj similaj aliaj.

Aparte ĉarmaj kaj vere admirindaj estas la belaj koloraj bildoj, faritaj de la 12-jara filino de la aŭtorino, kiuj trafe ilustras la interesajn rakontojn. Sola manko de tiuj bildoj estas, ke ili ĉiuj estas inverse prezentitaj, ol ni kutimas tion el aliaj libroj.

La lingvaĵo estas — preskaŭ — senriproĉa, se oni ne konsideras kelkajn malglataĵojn. Ekzemple necesas ĝuste dividi vortojn tiel: for-iris, trans-iris, sed ne fo-riris, tran-siris, kio ĝenas la fluan legadon. Mi trovis malmultajn aliajn erarojn, ekz. tiun, ke nepre oni devas ŝmiri farbon sur sian vestaĵon. Infanlibro bezonas aparte atenteman kontroladon!

Entute tre rekomendinda legaĵo, ne nur por infanoj...

Nora Caragea

UEA ricevis saketojn, sakojn, skatolojn kaj albumojn

Temas pri poŝtmarkoj. En la Dua Bulteno de la 96-a UK en Kopenhago estis alvoko kunporti uzitajn poŝtmarkojn. La rezulto estis du grandaj libroskatoloj plenaj de ili.

Nia komisiito Bertus Demmendaal (sur la foto) bezonos certe monatojn por trarigardi ilin, apartigi la vendeblajn markojn, foje malglui ilin kaj proponi en roterdamaj filatelistaj rondoj.

Aparte granda laboro estos unuavice katalogi polajn albumojn de freŝaj kaj stampitaj poŝtmarkoj, kiujn donacis s-ino Joanna Sidorak.

Dum la lastaj du jaroj la venditaj poŝtmarkoj venigis ĉ. 700 eŭrojn al UEA. Per tio eblas nun reeldoni la plenkoloran membrovarbilon de UEA.

Al ĉiuj donacintoj koran dankon!

Loes Demmendaal

Partizánske: Ĉu plia Esperanto-urbo?

La okcidentslovakia urbo Partizánske havas nur 25 mil enloĝantojn, sed inter la esperantistoj ĝi estas tre bone konata. Lastatempe tion komencis rimarki ankaŭ la urbaj instancoj, kaj se ilia favoro daŭros, la konata Esperanto-urbo Herzberg eble baldaŭ havos paralelon en Slovakio.

Peter Baláž, loĝanto de Partizánske, aktivas por Esperanto jam ekde 2003, kaj la internacia Esperanto-organizo E@I (Edukado@Interreto), kies agadon li kunordigas, estas ekde la jaro 2005 registrita ĝuste tie. Ekde tiam multaj libroj, diskoj kaj dosieroj eliris el la urbo, same kiel multaj esperantistoj venis al ĝi por ĉeesti seminarion aŭ kunsidon.

Plej laste, ekde la 1-a de julio 2011, en Partizánske situas la oficejo de E@I, ĝia unua fizika sidejo. Temas pri ejo de 60 , en la urbocentro, tuj malantaŭ la urbodomo. La urbodomo ankaŭ estas tiu kiu ebligis la realigon, disponigante la ejon kontraŭ simbola unu eŭro jare.

En la oficejo, kiun necesis plene farbi kaj ekipi per meblaro, nun troviĝas laborlokoj por 5 personoj. Tiuj efektive pleniĝis dum la somero, kiam en Partizánske vivis kaj staĝon ĉe E@I faris samtempe tri junaj esperantistoj: Matthieu Desplantes el Francio, Juan Diego Díaz Bautista el Hispanio, kaj Miroslav Hruška el Ĉeĥio. Kun helpo de E@I kaj laŭ la antaŭa ekzemplo de Marek Blahuš el Francio, ili ĉiuj sukcesis atingi stipendion per la EU-programo Erasmus, pro kio ilia kelkmonata helpo estis por E@I senpaga.

Subteno de la urbo kaj precipe de ĝia urbestro Jozef Božik, kiu persone konfirmis sian apogon al Esperanto okaze de akcepto de E@I-teamo en aŭgusto, malfermas novajn ŝancojn por Esperanto en Partizánske. Aldone al la jam okazantaj kursoj antaŭvideblas plia videbligo de Esperanto kaj E@I jam nun serĉas novajn staĝantojn, kiuj estonte povos venadi ankaŭ por pli longa tempo per la Eŭropa Volontula Servo (EVS). Laboro ne mankos, i.a. ĉar post la sukcesa Slovake.eu ĵus akceptiĝis nova dujara projekto subvenciata de EU, kun buĝeto de 485 857 EUR kaj 8 partneroj en 6 landoj, ĉi-foje kun la celo rete instrui la germanan lingvon.

Marek Blahuš

[FORIGITA!: bildo]

La ĝisnunaj staĝantoj de E@I (de maldekstre: Miroslav Hruška, Juan Diego Díaz Bautista, Marek Blahuš, Salomé Hug kaj Matthieu Desplantes.

Kongreso de Esperanto en Italio

Sunplena, bunta kaj alloga: jen tri adjektivoj por priskribi la ĵusan kongreson de Esperanto en Italio (Torino, 20-27 aŭgusto 2011).

Tamen mi ne intencas tedi vin per kutima aplaŭda raporto pri renkontiĝoj. Mi volas analizi kelkajn aspektojn kun vi, por vidi kion kaj kiel elpreni por venontaj aranĝoj, tiel ke ili estu ankoraŭ pli mojosaj* kaj fruktodonaj. Do, jen miaj konsideroj:

* Mojosa: modernjunstila (junulara slango).
La inaŭguro

Ĉi-jare la inaŭguro estis aparte grava. Salutis homoj el 26 landoj kaj el 5 kontinentoj (Afriko, Azio, Eŭropo, Norda Ameriko, Suda Ameriko), montrante buntan partoprenantaron. La ĉefparolado de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, ravis la aŭskultantojn per informoj kaj anekdotoj pri la tradukado de fabeloj por infanoj, projekto financita de EU. Li montris kiel Esperanto povus utili por faciligi la redonon de la konceptoj inter tre malsamaj lingvoj apartenantaj al malsamaj kulturoj. La inaŭguron partoprenis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ aŭtoritatuloj, kio ne estas tiom kutima por nacia kongreso. Reprezente de Torino, la gastiga urbo, venis la skabeno Ilda Curti, kiu bonvenigis la kongresanojn kun tre favora sinteno al Esperanto. Plej verŝajne por la unua fojo la urbestro de la venonta Kongreso de Esperanto en Italio partoprenis la inaŭguron. Temas ja pri specialaĵo: Mazara del Vallo, sicilia urbo, sin proponas esti ĉefurbo de Esperanto en Mediteraneo. La urbestro Niccolò Cristaldi, ankaŭ nacia deputito, tute favoras al Esperanto, kaj disponigis al Itala E-Federacio sidejon en la Muzeo de Lauleĝeco por konstrui tie Centron pri Interkulturo kaj Esperanto. La urbestro estis aparte varma kun la esperantistoj, kaj restis en la kongresejo ankaŭ post la inaŭguro, por plubabili pri la planoj enkonduki Esperanton en Mazara del Vallo.

Kion ni lernis: ni ne devas timi inviti aŭtoritatojn kaj interrilati kun ili. Foje la afero funkcias, foje ne. Sed se ni ne provas, ni neniam atingos ion ajn!

La tema programo

Du ĉefaj seminarioj okazis, plus pluraj aliaj prelegoj kaj programeroj. Estas aparte rimarkinde ke la seminario pri Eŭropo ricevis subvencion de Eŭropa Unio, kiu permesis aranĝi altkvalitan programon kaj helpi la partoprenon al la kongreso de pluraj homoj. Bertrand Hugon gvidis pasie kaj profesie la seminarion, kaj ĉiam abunda estis la publiko. Paul Gubbins gvidis la duan seminarion pri Esperanto-teatro, kaj laŭ la komentoj de la partoprenintoj ĝi estis ege sukcesa.

Kaj certe estas menciinda la prelegserio de Davide Astori, kiu eksperimente okazis nokte, post la koncertoj. Estis vere nekredeble kiom da homoj estis en la ĉambro, noktomeze, por aŭskulti pri Zamenhof, profeto de Eŭropo...

Kion ni lernis: la E-movado havas eblojn ricevi subvenciojn por financi siajn agadojn. Ni ne devas timi, sed male spertiĝi, provi kaj fine sukcesi!

La tema programo ĉi-jare estis ĉefe kleriga. Ni planas aranĝi ankaŭ trejnseminarion por la venonta kongreso en Mazara del Vallo, por utiligi pli bone la eblojn kaj oferti ĉiam pli buntan kaj allogan programon. Kaj, kiel la eksperimento de Davide Astori montris, ni ne timu eliri el fiksitaj skemoj!

La arta programo

Ĉiun vesperon okazis koncerto, krome du teatraĵoj dumtage surscenejigis kelkajn el la plej lertaj artistoj el la tuta E-movado. Koncertis Kaj Tiel Plu, Martin Wiese, Manuel Rôvere, Asorti, Reverie kaj Kajto. Eblis spekti la elstarajn teatraĵojn: “Dek tagoj de kapitano Postnikov” kaj “Roma Triptiko”, kio tute bone ligiĝis al la temo de la seminario pri teatro.

Kion ni lernis: el la organiza vidpunkto, ni devas atente zorgi pri la teknikaj rimedoj bezonataj de la artistoj. Ĉio iris glate, sed nur danke al lastminuta streĉo de LKK :-). Estas iom bedaŭrinde ke ni fine devis rezigni pri surplacaj publikaj koncertoj, pro neantaŭvidita plialtiĝo de kostoj. Ni certe venontjare aranĝos la vesperan programon en Mazara publike, por dissemi Esperanton per arto inter la loĝantaro.

La konatiĝo kun la loko

Dek diversaj ekskursoj montris al la scivolemuloj gravajn lokojn historiajn, kulturajn kaj turismajn. Eĉ simple la kongresurbo Torino montriĝis multe pli kolorplena, plaĉa kaj vivinda ol antaŭsupozite. Aparte popularaj estis la ekskursoj al Lago Maggiore kaj al la Religia Torino.

Kion ni lernis: ĉiuj ekskursoj elĉerpiĝis baldaŭ. Ni antaŭvidas ke en Sicilio venontjare la interesiĝo estos eĉ pli granda. Eble ni devas pristudi iun postkongreson por proponi kelkajn tagojn al tiuj kiuj volas koni pli bone la lokon kaj la mirindan mediteranean insulon, sen maltrafi signifan parton de la kongreso.

Rilatoj kun la ekstera mondo

Krom la inaŭguro estis pluraj aliaj ebloj, en kiuj aŭtoritatuloj partoprenis aŭ en kiuj esperantistoj intermiksiĝis kun la lokanoj.

La verda foiro okazis surstrate, kun prezento de dudeko da E-organizoj. Trifoje okazis publikaj prelegoj en filozofia kafejo, kiujn sekvis aperitivoj por la ĉeestantoj. Aparte menciinda estas la vizito de la vicministro pri transportado, Bartolomeo Giachino, kiu salutis la kongreson kaj kune kun Katalin Kováts disdonis sepdek KER-diplomojn al Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia (rezultoj de la ekzamensesio en la kongreso en São Paulo). Kaj, parolante pri KER, memkompreneble okazis ekzamensesio ankaŭ en la Itala Kongreso, kiun vizitis eĉ oficialuloj de ITK.

Kion ni lernis: unue, kiel konate, por ke la lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tiel. Same pri publikaj eventoj: necesas en la estonteco multe pli labori kaj varbi loke por altiri homojn al niaj publikaj aranĝoj. La ĉeesto de vicministro al Esperanto-kongreso estas aparte ĝojinda. Kvankam ĝi realiĝis pro serio da koincidoj, tio montras ke nia agado estas serioza kaj rekonata de la instancoj.

Finaj rimarkoj

La Kongreso de Esperanto en Italio multe evoluis en la lastaj jaroj: la partoprenantaro enorme kreskis, plejmulto el ĝi ne plu estas itala, la programo estas riĉa kaj abunda. La kongreso en Torino reprezentis mejloŝtonon por Itala E-Federacio kiu indikas vojon entreprenindan.

Por la unua fojo ni sukcesis ricevi nebagatelan subvencion, kaj ni plu esploros la eblon financi nian agadon per aliaj monfontoj ol la poŝoj de la membroj.

Ni estas lanĉantaj novan Centron pri Interkulturo kaj Esperanto en la insulo Sicilio, en Mazara del Vallo, urbo kiu gastigos la venontan Kongreson de Esperanto en Italio, kaj kies urbestro partoprenis en la inaŭguro.

Pluraj esperantistoj jam interesiĝas veni por instrui la lingvon internacian al la loĝantaro antaŭ la kongreso. Kaj... ni jam ricevis preskaŭ cent aliĝojn por la venonta kongreso! Kion pri la via? Ni atendas vin en Mazara! http://kongreso.esperanto.it

Francesco Maurelli
f...@esperanto.it

Forpasoj

Daniel Biro-Walker (1956-2011) mortis la 9-an de septembro en Quetigny (Francio). Li estis fakdelegito pri edukado, helpis volontule al la Kastelo Grezijono, estis korektanto de lernu.net kaj kunorganizis multajn renkontiĝojn, staĝojn kaj kongresojn.

Klaus Böhnke (1933-2011) mortis la 24-an de aprilo en Lübeck (Germanio), kie li iam estis delegito kaj fakdelegito pri fervojoj.

Leendert (Leen) C. Deij (1919-2011) mortis la 31-an de majo en Ridderkerk (Nederlando). Li estis laborista e-isto, lerninta la lingvon en 1935, kaj atentinda poeto, kies plej grava poemo Al la juda foririnto estis akceptita al Esperanta antologio (1958). Presforme aperis liaj poemkolektoj Fragmentoj (1988), Infaneske (1997), Koboldo Plumo (2004) kaj Du etuloj (2004), kaj la dokumenteca rakonto Aminda (1997). Li verkis ankaŭ la himnojn de SAT kaj la Esperanta Civito. Multaj liaj artikoloj aperis i.a. en Malgranda Revuo, Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro kaj Femina.

Fernand Ditacroute (1928-2010), individua membro de UEA ekde 1947 kaj iama delegito, mortis la 29-an de oktobro 2010 en Razac sur l’Isle (Francio).

Stanisław Hochół (1935-2010), dumviva membro de UEA, forpasis la 14-an de septembro 2010 en Krzyż Wielkopolski (Pollando). Sacerdoto-psikologo, li iam estis delegito kaj fakdelegito pri katolikismo kaj psikologio.

Neli Holeviĉ (1946-2011) mortis la 27-an de aŭgusto en Amsterdamo. Ŝi naskiĝis en Bulgario kaj ekde 1988 vivis en Nederlando. Ŝi aktive helpis en la Afrika Agado de UEA dum multaj jaroj kaj ankaŭ en la starigo de la lernejo Instituto Zamenhof en Lomeo. Ekde 2001 ŝi estis senatano de la Esperanta Civito.

Magomet I. Isajev (1928-2011) forpasis la 20-an de junio en Moskvo. Membro de la Rusia Akademio de Naturaj Sciencoj, li estis fakulo kaj aŭtoro de pluraj libroj pri iranaj lingvoj kaj socilingvistiko. Li esperantistiĝis en 1956 kaj gvidis interlingvistikan grupon en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo. De 1979 ĝis 1989 li estis prezidanto de Asocio de Sovetiaj E-istoj. Krom artikoloj pri E-o kaj interlingvistiko, li redaktis la librojn Problemy interlingvistiki (1976) kaj Problemy meĵdunarodnogo vspomogatel’nogo jazyka (1992), kaj verkis la lernilojn Jazik esperanto (1983) kaj Uĉebnik jazyka esperanto (kun M. Semjonova; 1984).

Jan Książek (1951-2011) mortis la 17-an de aŭgusto en Piotrków Trybunalski (Pollando). Profesie kemiisto, li estis ĉefdelegito kaj kotizperanto de UEA ekde 2002, prezidanto de la filio de Pola E-Asocio en sia urbo kaj iama membro de la ĉefa estraro de PEA.

Paul Lafont (1936-2011) mortis la 11-an de julio en Rilhac-Rancon (Francio), kie li estis delegito.

Michael Leev (1918-2011) forpasis la 6-an de marto en Jerusalemo. Li naskiĝis en Ukrainio kaj en 1934 elmigris al Palestino. Li lernis E-on en 1982 per la koresponda kurso de E-Ligo de Israelo. Li estis longe delegito kaj fakdelegito pri la instruado de matematiko.

Jacques Tuinder (1933-2011) forpasis la 18-an de junio en Heemskerk (Nederlando). Profesie li estis sociala laboranto, akompanante socimarĝenulojn en prizono kaj psikiatriejo. Ekde 1966 li helpis vidhandikapitojn vivantajn en mizeraj cirkonstancoj en Afriko, Azio kaj Orienta Eŭropo. Memore pri la senpaga helpo de Zamenhof al malriĉaj vidhandikapuloj, li lanĉis la Agadon E3 (“Esperantistoj, esperigu esperantojn!”), poste daŭrigotan per la fondaĵo “Evidente”. Unue li realigis la veturantajn okulklinikojn “Zamenhof” kaj “Esperanto” en Kenjo kaj Malavio, kaj okulhospitalon en Kameruno. Sekvis A-vitamin-projekto por vjetnamaj infanoj, agado por blindullernejo en Srilanko k.a. kampanjoj. Tuinder estis delegito kaj fakdelegito pri ekumenismo kaj porblindula helpo. Li estas la sola, kiu estis prezidanto kaj de la katolika IKUE (1966-1971) kaj de la protestanta KELI (2000-2004). La blindula asocio LIBE elektis lin honora membro, Esperanto Nederland aljuĝis al li la Verloren-van-Themaat-premion kaj la nederlanda reĝino kavalerigis lin en la Ordeno de Oranje Nassau.